Enhavo de Espero Katolika numero 3/1967

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Sur la titolpaĝo: li estas unu el tiuj, kiuj sukcesis fuĝi el Ĉinio al Hongkongo kaj trovi novan hejmon. Sed li ne forgesas siajn gefratojn en la patrujo - ni preĝu por ili!

 

 


KOMUNISTO EN LA VATIKANO

La eklezia dialogo kun Sovetunio kaj Ĉinio

Du eventoj okazintaj lastatempe en la Vatikano trovis mondvastan intereson apud la konstanta atento, kiun la monda publiko havas pri la papaj iniciatoj rilate la Vjetnami-militon: La mesaĝo de Paŭlo VI adresita al Popola Ĉinio kaj la renkontiĝo de la katolika primaso kun la soveta ŝtatprezidanto Podgorny.

Kvankam ambaŭ aferoj estas oftafoje interplektitaj, oni povas kompreneble trovi apartajn aspektojn de la unuopaj eventoj. Jen unue la “subita” - pli ĝuste: neatendita - sinturno de la papo al la ĉina popolo resp. ties komunista registaro nun tiel ŝanceliĝanta. Jen la vortoj, kiujn la papo diris la 6-an de januaro 1967:

“Ni ŝatas restarigi la kontaktojn kun la ĉina popolo surkontinenta, tiujn kontaktojn ne libervole rompitajn de Ni, por diri al ĉiuj ĉinaj katolikoj, kiuj restis fidelaj al la katolika eklezio, ke neniam Ni forgesis ilin kaj ke neniam Ni ĉesos esperi je renaskiĝo aŭ pli ĝuste disfaldiĝo de la katolika religio en tiu nacio. Ni volas restarigi la kontaktojn, por sciigi la ĉinan junularon, kun kia timo kaj kia amo Ni konsideras ĝian nuntempan entuziasman revadon pri idealoj de nova, fervora, flora kaj paca vivo, kaj Ni ŝatus ankaŭ kun tiuj, kiuj gvidas la ĉinan vivon de niaj tempoj sur la kontinento, paroli pri la paco, ĉar Ni scias kiom ege ĉi tiu plej alta homa kultura idealo estas profunde kaj esence parenca al la spirito de la ĉina popolo”.

En tiel rekta kaj klara formo la papo neniarn antaŭe turnis sin al la ĉinaj komunistoj. Jen do la novaĵo. Sed tiel surpriza ĝi ne estas, ĉar ĉi tiu paŝo sekvas nur logike la aliajn paŝojn faritajn en tiu direkto: la nun jam vigla dialogo ekde la encikliko “Ecclesiam suam” kun preskaŭ ĉiuj komunistaj landoj.

“Dolorigaj malfacilajoj”

La unuan fojon la papo direktis sin al la regantoj en Ĉinio la 20-an de oktobro 1963, kvar monatojn post sia elektiĝo. Li alvokis ilin “rigardi la situacion de la katolikoj kun la okuloj de la justeco”. La fakto, ke ŝtatano estas katoliko - li akcentis tiam - tute ne malgrandigas liajn lojalecon kaj amon al la patrujo, male, ĝuste katolikoj garantias por sekureco, paco kaj vera progreso.

La “grandajn kaj dolorigajn malfacilaĵojn” de la eklezio en Ĉinio la papo nomis en januaro:

La religi-libereco estas grave malhelpita, la interkomunikado de Vatikano kaj ĉinaj katolikoj estas tute blokita, eĉ ne unu ĉina episkopo povis partopreni la koncilon, ĉiuj misiistoj estas ekzilitaj, katolika eklezio kaj Sankta Seĝo estas insultataj “malamikoj de la ĉina popolo”.

Tamen neniam Paŭlo VI direktis akrajn aŭ kondamnajn vortojn kontraŭ Popola Ĉinio, ankaŭ ne pri la ruĝaj gvardioj kiam ili detruis la lastajn kristanajn preĝejojn, ankaŭ ne pro la ceteraj kruelaĵoj (Vidu EK 10/1966 kaj 1/1967).

Por ĉiuj popoloj

La tasko de la eklezio estas universala, do ĝi ne rajtas ellasi iun popolon. Tial la kontakto kun tiu 700-miliona popolo ne rajtas finiĝi, kaj fakte la eklezio okupiĝas almenaŭ science pri ĝi kaj preparas novan fruktodonan renkontiĝon kun ĝia kulturo. Tiel ekz. Wei Tsing-sing, eksterordinare bone informita specialisto pri Ĉinio, estas je dispono de la Vatikano. Li antaŭ nelonge deklaris, ke ekzistas espereto por atingi iun “modus vivendi” inter la Sankta Seĝo kaj Pekino.

Cetere oni ne forgesu, ke jam dum sia historia parolado antaŭ la UN en Novjorko Paŭlo VI menciis Popolan Ĉinion: li pledis, se ankaŭ nerekte, por ĝia membreco en la UN.

Kiel unua soveta ŝtatprezidanto Nikolaj Podgorny (maldekstre) la 30-an de januaro 1967 estis akceptita de papo Paŭlo VI en la Vatikano.

 

Kontraŭ izoligo

Pri la motivoj de la papa iniciato oni ne scias ĉion; sed la supre donitaj argumentoj fakte jam sufiĉus. Aldoniĝas la zorgoj de la papo pro Vjetnamio, ĉar en la tiea milita konflikto Ĉinio ankaŭ ludas rolon, kiel ŝajnas ne malgravan (Paŭlo VI direktis je Novjaro 1966 mesaĝon pri tio ankaŭ al Maŭ Zedong!). Kaj jen la papo prave kontraŭstaras la izoligon de Ĉinio per aliaj ŝtatoj el ĉiuj blokoj, ĉar apenaŭ io estas pli danĝera ol peli popolon en izolitecon. Ĉu ne la nazioj de la “tria regno” povis mobilizi la lastajn fortojn de la germana popolo per la argumento, ke “ĉiuj forlasis nin”?

Kulmino en serio de vizitoj

La ne malmulte posta vizito de la soveta ŝtat-prezidanto eble estis plia motivo por la iniciato de la papo, almenaŭ koncerne la elektitan daton de la por-ĉina mesaĝo. Oni povas supozi, ke unuflanke li volis sufiĉe frue atentigi sian ĝis nun plej altrangan gaston el la komunista parto de la mondo, ke la papo apartenas ne al ideologia bloko, ke aliflanke la papo volis malhelpi riproĉon el Pekino ke li peradas inter la “soveta reviziismo” kaj la “okcidenta imperialismo”.

La vizito de Podgorny estis kulmino en la serio de similaj “sensacioj”, serio komencita de papo Johano. La ĵurnalistoj avide registris ĉiujn nekutimajn detalojn ligitajn kun tiu vizito: ne estis ordinara privat-aŭdienco sed pli trafe “laborkunsido”, kiun partoprenis ambaŭflanke fakuloj; la unuan fojon gasto de la papo rajtis fumi en lia ĉeesto; la kunsido daŭris pli ol unu horon (kio fakte ne estas tro multe, ĉar la interpretado ja rabas la duonon de la tempo); oni akceptis la gaston kun multe pli granda pompo ol la antaŭajn virojn el Sovetunio venintajn al la Vatikano; nur la soveta televido rajtis filmi; ktp.

 

La sovetan ministron por eksterlandaj aferoj, Andrei Gromyko, Paŭlo VI akceptis en privat-aŭdienco la 27-an de aprilo 1966. Li estis la unua grava kaj oficiala politikisto soveta, kiu vizitis la papon. Nia foto montras lin dum la tiama gazetara konferenco.

 

Antaŭ konkretaj rezultoj?

Sed pri kio efektive parolis la du viroj? La komuniko publikigita en “Osservatore Romano” estis magra: ĉefe temis pri la konservado de la paco, pli bonaj kontaktoj inter la popoloj, la situacio de la katolikoj en Sovetunio.

Ĉu do la plej grava aspekto de ĉi tiu renkontiĝo estis nur la fakto, ke ili renkontiĝis? Tio estus tro naiva konkludo. Oni apenaŭ povas imagi, ke ambaŭflanke oni agus tiel oficiale, se ne videbliĝus konkretaj eblecoj por konkretaj rezultoj.

La reago de la komunista bloko je tiu renkontiĝo estis evidente pozitiva. La tempoj de Stalin - kiun interesis koncerne la papon nur: kiom da divizioj li havas? - longe pasis. Hodiaŭ la kremlaj potenculoj ne hezitas agnoski ke la papa voĉo estas nepre aŭdinda. Post la normaliĝo de la rilatoj inter Vatikano kaj diversaj komunistaj landoj, ankaŭ Sovetunio ne pli longe povas stari ekster la rondo de bonvolemaj ŝtatoj. Ĉar se oni konstante asertas kaj propagandas pacemon, oni devas iel ankaŭ pruvi tion. Ĉiukaze oni povas diri: la renkontiĝo Podgorny - Paŭlo VI estis plia paŝo, esperiga paŝo al la paco.

Stef  

al la indekso


PREĜO EL HONGKONGO

Sinjoro, ĉi-jare ni volas preĝi pli multe ol ĝis nun por la homoj en Ĉinio. Ni preĝas por la disŝiritaj familioj, kies anoj devas vivi dise. Ni preĝas por la milionoj da homoj, kiuj peze laboras en malliberejoj. Ni preĝas por la gepatroj, kiuj ne kuraĝas malkaŝe paroli antaŭ siaj infanoj, kaj por la infanoj, kiuj plenkreskas en atmosfero de falseco kaj malamo.

Ni preĝas por la kristanoj, grego sen paŝtisto, por tiuj kiuj ŝanceliĝas kaj pro malforteco erariras, por tiuj kiuj en siaj koroj konservas la kredon, por sacerdotoj kaj monaĥinoj kaj multaj junaj kristanoj, kiuj estas enkarcerigitaj aŭ vivas en koncentrejoj.

Ni memoras pri tiuj, kiuj donis siajn vivojn pro la kredo kaj kies oferoj garantias estontan reekfloron de la kredo je Kristo.

Sinjoro, ne permesu ke ni forgesu ilin! Akceptu nian oferon kaj pretigu nin, por ke iun tagon ni rajtos helpi restarigi la eklezion en Ĉinio kaj konstrui la ponton al nova frata kompreno.

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO

 

* 1. Ke la kredantoj pli profunde ekkonu la paskan misteron de la morto kaj reviviĝo de la Sinjoro kaj atestu ĝin en la vivo.

 

* 2. Ke la misiistoj estu funde preparataj por ĉiaj postuloj de la religia vivo kaj de la apostolado.

al la indekso


5-MINUTA PREDIKO

Kiu ĉirkaŭprenas la krucon, ĉiam estas sola. Certe ekzistas en komuneco simbolaj krucvojo-preĝoj, kiuj estas provianto; oni komune enpakas ĝin, sed ĉiu manĝas ĝin sola, en horo de mizero, se li bezonas, kaj kiu ĉirkaŭprenas la krucon, rigardas supren al iu kiu ne rigardas lin, sed mem suprengapas al Dio, kiu forlasis lin. Sed ĝuste tio estas, ke li tiras nian di-forlasitecon supren en sian grandon.

La belaj vortoj, kiujn krome li ankoraŭ diris - ke la patro pardonu al ĉiuj, ĉar ili scias nenion, kaj ke li rekomendas sian animon al Dio, kaj ke hodiaŭ oni povas esti kun li en la paradizo, kaj ke lian patrinon li testamente transdonas al ni, kaj ke tiel terure li soifas, kaj ke vere ĉio estas preta - tiuj belaj vortoj havas sencon kaj forton el tiu unu: li scias, kio estas forlasiteco.

Kaj ĉirkaŭe staras “la multaj”, staras ili ĉiuj, turnitaj al li; unuj kun grandaj gestoj, la aliaj atente ekzamenante, sentante kaj atendante ke ĉi tie finfine okazu io, kio tamen eble koncernas ilin. Post ĉia eklezia dirado, kiu nur kovras la vidon, kaj post la ĝenmizera reprezent-pompo, kiu evidente tute ne harmonias kun la sole necesa.

Sed ĉi tie la sennombraj kurtenoj fine estas fortiritaj kaj la kerno liberigita, kaj oni nur ankoraŭ ne scias: ĉu estas nur la nudigita homo - ecce homo -, tiam oni ja ankoraŭ povus grumbli kontraŭ Dio. Aŭ ĉu eble ĉi tie nudiĝis la lasta de Dio mem? Tiel do tamen ne estus la senpotenco de Dio (ĉar tiukaze ne estus Dio, kaj la homo estus des pli sola), sed la amo de Dio: ke li kun ni volas krii al tiu, kiu foriĝis. Sed pro kio? Kial vi forlasis min? Lasu tion esti demando de Dio al vi!

(El “La Krucvojo” de J. Hegenbarth/ H. Urs von Balthasar, Matthias-Grünewald-Verlag, Mainz)

al la indekso


MILITREZISTANTOJ

Iniciato de “Pax christi”

La Nederlanda sekcio de la katolika Pac-movado “Pax Christi” fondis komisionon, kiu donos personan helpon al militrezistantoj. La helpo povos esti prezentata al junuloj, kiuj estas vokataj al soldatservo kaj opinias, ke ili estas nesufiĉe informitaj por libere decidi, ĉu ili militservu aŭ rifuzu. Al tiuj kiuj laŭkonscience rifuzos kaj ne kapablos serĉi la vojon kaj trovi solvon en la administracia labirinto, la komisiono donos subtenon.

La komisiono intencas ankaŭ gvidi tiujn, kiuj pro gravaj motivoj decidis militrezisti apelaciante la leĝon tiurilatan. Laŭ “Pax Christi” en katolikaj rondoj montriĝis evidenta bezono pri ĉi tia gvidado. La komisiono, kiu nepre ne deklaras sin por aŭ kontraŭ soldatservo, stariĝis surbaze de la principo, ke soldatiĝi aŭ ne, devas esti persona laŭkonscienca decido. En raporto, kiu baziĝas sur la encikliko “Pacem in terris”, la Nederlanda “Pax Christi” diras, ke la tezo militservo estas por katolikoj afero normala kaj akceptebla ne plu havas ĝeneralan validecon, ĉar pro persona decido de la konscienco katoliko pli al antaŭe spertos kontraŭecon inter la evangelio de la paco kaj la realeco de “moderna” milito. Ankaŭ la niatempaj armiloj konsciigas la kristanon pri tio, ke militado ne plu estas afero “memkomprenebla”, kaj ke servado al la paco, ekz. per helpo al landoj evoluantaj, estas pli nobla kaj evangelia!

Antaŭ nelonge kardinalo Alfrink (Nederlando) diris, ke “la paco en nia tempo fariĝis demando ĉion reganta”. Laŭ la kardinalo la kriterioj pri justa milito tute ŝanĝiĝis kompare kun antaŭaj tempoj, kvankam “la doktrino pri la justa milito ankoraŭ ĉiam formas tradician ĉapitron en la pensado pri ŝtato kaj juro”.

Ĉiujare miloj da junaj katolikoj devas decidi pri la “ĉion reganta demando”. Ĉu ne apartenas al la eklezio difini aktualan starpunkton por anstataŭigi la tradician doktrinon antikviĝintan kaj formi la konsciencon de niaj junuloj en tiun direkton? Kiu sincera junulo ne estas dolorige trafita de la vortoj de la usona kardinalo Spellman dum lia kristnaska vizito al Vjetnamio? Vortoj, kiuj tute kontraŭas la pac-klopodojn de papo Paŭlo! Ĉu ekleziaj gvidantoj povas tiom diverse pensi pri afero, kiu kaŭzas tiom da homa sufero, tiom da viktimoj?

La iniciato de “Pax Christi” en Nederlando estas laŭdinda, kaj certe meritas esti imitata en aliaj landoj! Fakte en Germanio oni jam iniciatis similajn helpojn.

Koos van Hulst

al la indekso


KRIZO EN ANGLIO

La ponto Davis rompiĝis

“Ni sidas sur bombo; je Dio, ĝi eksplodu - mi ne plu povas elteni la atendadon!”. Tiel elkore kriis juna angla katoliko en aŭgusto lastjara; kaj en decembro subite eksplodis la bombo. Forlasis la eklezion Charles Davis, sacerdoto, profesoro pri teologio en la gravega jezuita studejo ĉe Heythrop, sola angla peritus ĉe la koncilo, redaktoro de la duonoficiala klerika gazeto “Clergy Review”, unusola elstara angla teologo, kaj unika ligilo inter la du branĉoj de la eklezio en Anglio. Malkaŝiĝis kaj kristaliĝis la fendo inter la avangardaj kaj konservativaj katolikoj, fendo jam profunda, kaj des pli profunda pro ĉies rifuzo agnoski ĝian ekziston.

Katolikismo en Anglio (ne temas pri Skotlando, kies problemoj - kaj hierarkio - estas diferencaj; nek pri Irlando - pri kies hierarkio oni prefere ne parolas!) fontas el du diferencaj tradicioj, la angla kaj la irlanda. Anglaj katolikoj estas plejparte konvertitoj, kies valoroj havas siajn radikon en la angla protestanta tradicio, dum la irland-devenaj katolikoj firmtenas sian propran etoson. Aparte gravas, ke la anglaj katolikoj estas plejparte sufiĉe kleraj, dum la irlandaj enmigrintoj estas plejparte simplaj laboristoj, kaj atendas de la eklezio aŭtoritatan gvidadon. La granda plimulto da katolikoj en Anglio troviĝas en la dua kategorio, kaj tial la pastraro preskaŭ senescepte apartenas al iu aparta kategorio de aŭtoritatemaj homoj, kiuj postulas obeon kaj baze suspektas “intelektulojn”. La katolika komunumo vivas en kvazaŭa geto, suspektanta la liberalajn ideojn kaj la bazajn principojn de la ĉirkaŭa angla socio.

Sed intertempe okazis gravega ŝanĝo: amas-klerigado atingis eĉ la katolikan “insulon”, kaj iom post iom kreskis la “angleca” pensmaniero eĉ inter la gefiloj de la eksterlandanoj. Viviĝis liberala tendenco inter katolikoj de ambaŭ tradicioj. Tiam okazis la koncilo, kaj ekgraviĝis la fendo. La kierarkio agis tre singardeme: ĝi timis skui la fidon de la “simplaj fideluloj” - sed efektive ĝi sukcesis skui la fidon de la kreskanta avangardo. Ekzemple liturgiaj ŝanĝoj estis malmultaj, kaj ĉiu iniciato de neoficialaj instancoj estis severe subpremita (eĉ hodiaŭ ekzistas nenia permesita muziko por la anglalingva meso, kvankam jam ekzistas multaj belegaj kaj tute taŭgaj, jam delonge uzitaj de la anglikana eklezio).

Kaj pri la demokratiĝo de la eklezio oni aŭdis nenion. Michael de la Bedoyère, elstara redaktoro de la ĵurnalo “Catholic Herald”, ne plu volis bati kapon sur ekleziajn murojn, do eksiĝis. Lia posteulo misakordis kun kardinalo Heenan, kiu devigis lin eksiĝi. La sama eminentulo - ĉefo de la angla hierarkio - atakis la teologojn kiuj aprobis la naskolimigan pilolon kiel “impertinentajn infanojn”.

En tia atmosfero ekaperis “Slant”, gazeto ne nur avangarda sed marksista revolucia. Ĝi atakis la oficialan sintenon pri naskolimigo, katolikaj lernejoj, ktp kaj iom akre atakis la estrojn de la eklezio en Anglio kaj Romo. Ĝi serĉis marksisman klarigon de la kristana rolo en la hodiaŭa mondo, kaj ĝi kristaligis du ribelajn grupojn en la eklezio: la simple malkontentaj liberaluloj, kaj la “kristanaj marksistoj”. Ambaŭ grupoj estas preskaŭ ekskluzive laikaj, kun unu grava escepto: la dominikana ordeno grandparte envolviĝis en la nova movado.

Tiel do ekzistis du kvazaŭaj “armitaj tendaroj”: unuflanke la hierarkio kun la “simplaj fideluloj”, kies religio bazis sin sur aŭtoritato; kaj aliflanke la malkontentuloj, kies religio bazis sin sur libera diskuto. Inter ili staris multaj konfuzitaj katolikoj, nesciante kien sin turni. Kaj la ĉefa ponto inter la du, persono bonvena en ambaŭ tendaroj, estis - Charles Davis.

Nun li foriris. Li anoncas, ke li ne plu povas esti kaj katoliko kaj kristano. La kulmina piko estis por li la plua papa prokrasto pri la naskolimiga afero; sed la problemo estas multe pli profunda. Li ne plu povis toleri la aŭtoritatemon de la “irland-itala misio”, la ĉiaman duon-mensogadon, la politikadon, la senprincipecon. Sen li, la fendo facile povos fariĝi malkaŝa skismo. Anglaj katolikoj jam diras unu al la alia: “Ĉu vi jam decidis agi kiel Charles Davis?”. Kaj ofte - terure ofte - la respondo estas jesa.

Ĉu Davis pravas, ke la eklezio pereos kiel institucio? Mondskale, estas neeble diri; sed en Anglio la danĝero estas urĝa. Oni atentu kaj lernu la danĝeron de troa konservativismo: ke finfine, la fido de la “simplaj fideluloj” ja estos skuita!

D. J. F. Quirke

al la indekso


AFORISMOJ

de Maria von Ebner-Eschenbach (1830-1916)

 

Oni devas fari la bonon, por ke ĝi estu en la mondo. 

De kiam mi scias, ke ĉio estas aĉetebla, mi vere hororiĝis pro la mono. 

Sloganoj - kelkaj jam mortbatis la intelekton. 

Senĉesa progreso estas akirebla nur por la prezo de senĉesa malkontento. 

tr. D-ro A. H.

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

 

“Jaro de l’ kredo” laŭ papa “exhortatio” komenciĝos je la 29-a de junio 1967. Paŭlo VI motivigas ĉi tiun solenaĵon okaze de la 1900-jara datreveno de la morto de sankta Petro (festota kun tiu de sankta Paŭlo) i. a. per danĝeroj montriĝantaj en modernaj teologioj; li admonas tial ĉiujn kredantojn resti fidelaj al la kredo apostola.

La sekreto de Fatimo estis temo de prelego kiun faris kardinalo Ottaviani la 11-an de februaro 1967 en Romo okaze de la 50-jara jubileo de la fatimaj aperoj. Li diris, ke la tria el la mesaĝoj de Fatimo, tiu al la papo, restos sekreta.

Kiam Lucia, unu el la tri knabinoj, tiutempe transdonis ĝin, ŝi diris ke ĝi restu sekreta ĝis la jaro 1960. Johano XXIII tiam legis sed ne publikigis ĝin; li metis ĝin en la sekretan arkivon de la Vatikano. El la klarigoj de Ottaviani oni povas konkludi, ke ĝi estas profeta mesaĝo, kies enhavo estas esperplena kaj traktas la rilatojn inter kristanaro kaj nekristanaj popoloj.

Ho Ĉi Min, prezidanto de Nordvjetnamio, respondis telegraman apelacion de Paŭlo VI de la 8-a de februaro 1967, nomante la kondiĉojn de sia registaro por batalhalto kaj petante la papon, uzi sian “altan influon” por realigi tiujn kondiĉojn.

“Dilemo de klerikoj” estis la devizo, sub kiu pli ol 1.500 protestantaj, katolikaj kaj judaj klerikoj demonstraciis en Vaŝingtono kontraŭ la milito en Vjetnamio. Simila demonstracio okazis en Londono.

Sukcese strikis, kun eklezia subteno, laboristoj en Santo André (Sao Paŭlo). Antaŭ 4 jaroj ili faris protestmarŝon kun sia episkopo tra la urbo, poste pluraj episkopoj kaj multaj pastroj publikigis manifestaĵon, fine okazis pluraj procesoj, kies lasta nun en la plej alta instanco estis sukcesa por la strikantoj.

“Antiklerikala Jaro” estis proklamita de la Radikala Partio de Italio, por kolekti ĉiujn kontraŭekleziajn fortojn.

Kontraŭ ekzilado de katolikaj misiistoj el Ugando protestis ne nur la ĉefepiskopo de Kampala, sed ankaŭ protestantaj misiistoj ĉe la registaro, kiu riproĉis al la misiistoj subtenon de sudsudanaj ribeluloj; tio jam pro la fakto, ke ili estas longe for de la sudana landlimo, ne povis esti. Kaj se oni celis per tio puni la subtenon de fuĝintoj, estis nejuste, ĉar - kiel ili deklaris - ankaŭ la protestantaj misiistoj helpis sudanajn fuĝintojn.

Tro liberala ŝajnis la hispana leĝpropono pri religia libereco al la ministra konsilantaro, kvankam kaj la hispana episkopa konferenco kaj la Vatikano aprobis ĝin. La ministroj, supozeble sub influo de konservativaj rondoj (ankaŭ kelkaj episkopoj) rifuzis la leĝproponon. Oni faris kelkajn modifojn, ekz. remetis la paragrafon kontraŭ prozelitismo.

La Laikan konsilantaron kritikis la Tutmonda Movado de kristanaj Laboristoj, ĉar la internaciaj organizoj ne estis konsultitaj antaŭ la starigo, ĉar en ĝi estas eŭropa majoritato kaj la gvidajn funkciojn tenas klerikoj.

            La plej alta aŭtoritatulo, kapo kaj ĉefpontifiko, primaso kaj papo de la universala eklezio, genuas antaŭ infano. Li estas ja ne nur reganto, sed ankaŭ “servisto de l’ servistoj de Dio” (unu el la multaj papaj titoloj), kaj li estas anstataŭanto de Kristo. Ĉu ne ankaŭ Jesuo genuis antaŭ siaj disĉiploj por lavi iliajn piedojn kaj tiel doni ekzemplon “por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi” (Joh 13,15)?

Jen la granda papo diris al tiu lama infano: “Mi preĝas por vi”. Tuj poste humile li aldonis: “Nun preĝu ankaŭ vi por mi”. Tiun peton li faris ankaŭ al ni, kiuj volonte plenumu ĝin.

al la indekso


ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

Neantaŭvidebla entuziasmo eksplodis!

Ŝajnas al mi, ke nia AGADO E3 fariĝos granda sukceso. Preskaŭ ĉiutage atingas min leteroj kaj mondonacoj. Patro Petro M. Urbaitis, kiu jam en 1964 pledis por social-agadoj fare de esperantistoj, skribis ke nia “iniciato rilate al la blinduloj en Afriko pere de KAROSI en Nederlando helpos Esperantistojn Esperigi Esperanton. La artikoloj pri ĉi tiu temo estas valoraj kaj necesaj por la sociala edukado de nuntempaj esperantistoj laŭ la ekzemplo de D-ro L. L. Zamenhof. Ankaŭ ni en Italujo klopodas kaj jam sukcesis por helpi hindajn gefratojn donante kvar irigaciajn putojn kaj komencante kontribui al la «Pavilono Esperantista Frateco» por lepruloj de Madraso”.

Tre simpatian leteron mi ricevis de blindulino, kiu altiris al si la sorton de kvar afrikaj blinduloj.

Alia samideano skribis: “Volonte mi sendas 2,50 guldenojn por operaciigi blindulon, samtempe kontraŭstarante la AGADON E3 per mia deviga monkontribuo je preparo de milito, kiu i. a. kaŭzas multe da blindeco. Kiu kuracos nian propran blindecon? Bonvolu pritrakti la aferon en Espero Katolika”.

Temas pri arda problemo! Mi varme rekomendas la artikolojn de Patro Jacques Goettmann “Eklezio kaj Milito” en nia organo! La famkonata nederlanda historiisto kaj kulturfilozofo Prof. Huizinga iam diris: “Ni vivas en freneza mondo kaj ni scias tion!”. Kiel ajn estu, I.K.U.E. - kune kun aliaj esperantistoj - kontribuos sian parton al la paco en la mondo kaj al la feliĉo de la homaro.

Nejuna germana membro sciigis, ke li antaŭ tri jaroj estis operaciata je ambaŭ okuloj. “Dank’ al Dio! Nun mi vidas ree tre bone. Tre kore mi aprobas la entreprenon AGADON E3 por helpi la okul-malsanulojn en Afriko”.

I.K.U.E.-anino en Ĉeĥoslovakujo, kiu kiel flegistino jam dum 30 jaroj servas al malsanuloj, skribas, ke ŝi tute konsentas pri la propono, ke ĉiu membro de I.K.U.E. helpu al la afrikaj blinduloj! Ŝi helpis per dek internaciaj respondkuponoj.

Koran dankon al ĉiuj, kiuj subtenis nian agadon. Mi ĝojas, ke ankaŭ ne-membroj montris simpation kaj helpon! Specialan dankvorton al la direkcio de la “Nederlandsche Middenstands Spaarbank” en Amsterdam (Nederlando) pro ĝia donaco de 25.-- nederl. guldenoj!

Esperigis en:

Aŭstrujo: H. Siedl, Salzburg;

Belgujo: E. de Coene, Berchem; Pastro A. van Dooren Maaseik;

Ĉeĥoslovakujo: M. Svobodová, Jihlava;

Germanujo: B. Blick, Düsseldorf; Pastoro A. Burkhardt Gechingen; S-ro E. J. Gretimühl, Landshut; S-ro A. Miller, Stuttgart; R. Wluka, Hannover;

Italujo: Sac. Petro M. Urbaitis, Asti;

Nederlando: S-ro W. Baeten, Utrecht; M. van Bentum, Den Haag; L. H. Brans, Veghel; P. Fransen, Ter Apel; M. Heidendal, Engelen; S-ino Heller, Ter Apel; Patro J. Kaptein SSCC, Nuland; knabineto, Ter Apel; Frato A. Mulders, Empel; N.N., Ter Apel; E. S. Otto, Den Haag; S-ino A. Sinnema, Wassenaar; F. Smit, Haarlem; J. Tuinder, Rotterdam; Nederl. Middenstands Spaarbank, Amsterdam; S-ro B. H. Winkel, Ter Apel;

Svislando: A. B. en N.

Finsumo: ned.guld. 666.12.

Ĉu ni fine de 1967 povos helpi al 100 blinduloj? La afrikajn blinduloin ni povas helpi per mondonaco, sed ankaŭ per sendado de okulvitroj, kiujn oni ne bezonas plu. Bonvolu sendi ilin rekte al: Internacia Federacio por Evoluigu Helpo: “Karosi”, Groot Hoesebroekseweg 12, Wassenaar, Nederlando. Uzitaj poŝtmarkoj kaj internaciaj respondkuponoj estas ankaŭ tre bonvenaj.

La prezidanto de “Karosi” skribis al mi, ke li kun vera plezuro legis, kiom entuziasme la esperantistoj laboradas por la realigo de la celo, kiun la Prof. Weve-Institucio havas antaŭ la okuloj. La Institucio estas - en la nuna momento - laboranta ankaŭ al nova projekto: brajlo-presejo ĉe sia porblindula lernejo en Aluor (Afriko). Precipe necesas multaj okulistoj, kiuj estas pretaj, kaj kuracistoj kompetentaj por transigi sian medicinan konon al aliaj, kurace kaj flege aktivantaj en landoj afrikaj.

“Karosi” intencas eldoni broŝuron trilingvan (en la lingvoj angla, franca kaj nederlanda), sed mi jam proponis al ĝi aldoni ankaŭ la Internacian Lingvon, por ke I.K.U.E. kaj Karosi povu pli bone kunlabori!

Jacques Tuinder

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

La 13-an de januaro 1967 en la Istria urbeto Pazin (Jugoslavio) mortis unu el la pastraj pioniroj de esperanto en Jugoslavio, P. Teofil Velnić, franciskana pastro, en sia 75-a jaro.

Post la unua mondmilito li skribis tre informplenan broŝuron en kroata lingvo pri esperanto. Inter la militoj li partoprenis la naciajn esperanto-kongresojn kaj predikis ĉe la diservoj. Estinte provincestro, dum la lasta tempo li estis profesoro en la dioceza seminario en Pazin. Grava kormalsano forprenis lin el siaj kunfratoj.

Li ripozu en paco!

P. L. K.

al la indekso


OFICIALE

Novaj Landaj Reprezentantoj

La Nederlandaj IKUE-membroj per skriba voĉdono proponis kaj la IKUE-estraro elektis kiel novan reprezentanton de Nederlando S-ron Simon Smits, sekretarion de la haga klubo “Mara Stelo”.

La estraro de IKUE elektis laŭ propono de la Hispana Ligo kiel novan reprezentanton s-ron Miguel Martinez, Zaragoza. Ni gratulas la elektitojn kaj deziros al ili sukceson en la nova tasko.

Jarlibro 1967/68

La nova jarlibro estas prespreta kaj verŝajne aperos en aprilo 1967.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj landaj reprezentantoj respondis al nia peto sendi sciigojn pri ŝanĝitaj adresoj ktp. Pro tio ni ne povas garantii, ke ĉiuj adresoj en la jarlibro estas ĝustaj.

W. Flammer, sekretario

Ekspedo

Ni rericevis kelkajn numerojn de la novembra kaj decembra EK pro malgluiĝo de la adresoj. Al tiuj el niaj membroj, kiuj ne ricevis unu el la lastaj numeroj, ni petas sciigi tion al la ekspedadreso, kaj ni denove sendos ekzempleron.

CvK

al la indekso


DE LA REDAKCIO

 

Ankoraŭfoje ni devas okupiĝi pri la malĝusta matematiko, sed ĉi-foje ne pri tiu de la nuna redaktoro, sed pri simila eraro de la antaŭa redaktoro, s-ro N. Hoen, kiu eldonis en 1965 du numerojn 556. P. Wannemakers atentigis nin, ke kaj la aprila kaj la maja numero de 1965 portas la numeron 556, tiel ke ĉiuj postaj numeroj estas je 1 tro malaltaj. Tial - bonvolu ne miri - la nuna marta numero estos je 2 pli alta ol la februara, por reveni al la ĝusta numerado.

La unuaj respondoj al nia enketo jam venis, sed ni forte esperas, ke aliaj sekvos, por ke ni havu laŭeble larĝan bildon pri la opinioj de niaj legantoj. Ĉe tiu okazo ni refoje atentigas, ke anonimajn leterojn kompreneble ni nek povas agnoski nek uzi.

al la indekso


LA MALPERMESITAJ EKSPERIMENTOJ

Kial Romo admonis?

Papo Paŭlo VI antaŭ kelkaj semajnoj denove parolis pri tendencoj en teologio kaj eklezio, kiuj ne harmonias kun la fideleco al la kredo-trezoro kaj kun la spirito de la koncilo. Fakte, kelkloke kaj kelkfoje la reformoj faritaj de unuopuloj pli multe ŝajnas renversoj, ĉiukaze eksperimentoj kiuj transpasas vaste la kadron de la tolereblo, se ne estiĝu vera krizo aŭ eĉ skismetoj.

Ĉefe tio videbliĝas kompreneble sur tiu tereno, kiu estas publika: en la liturgio. Ni raportis jam pri la averto de la liturgia konsilantaro; ni sube represigas ĉi tiun dokumenton, ĉar ĝi klare parolas pri tio kio estas permesita kaj kio estas eksperimento malpermesita. Supozeble la aktuala okazo por la vatikana reago estis 16-paĝa ilustrita raporto de la grava franca revuo Paris Match; tie apud legitimaj formoj vidiĝis ankaŭ kelkaj eksperimentoj de “eŭkaristi-celebraĵoj, kiuj estas fremdaj al la katolika kulto”, kiel diras la dokumento.

Interkonfesia eŭkaristia manĝo

Plej ekstremaj estas la eksperimentoj de la utreĥta (nederlanda) studento-grupo “Ŝalom”, kiu ĉiun vendredan vesperon renkontiĝas - protestantoj kaj katolikoj - por eŭkaristia manĝo: la sacerdoto portas civilajn vestojn, oni uzas ordinaran panon el bakejo, la pan-korbeto iras de mano al mano kaj ĉiu prenas. Same ĉe la vino (aĉetita en ordinara butiko), kiun oni trinkas el glasoj.

Aŭdante tion oni fakte ne povas nei sektecan impreson.

Dom- kaj famili-mesoj

Ne tiel severe Romo juĝas prj la t. n. dom-mesoj, kiujn povas permesi episkopo, kiuj do estas nur malpermesitaj sen scio de la episkopo respondeca.

Jen fakte jam ne ekskluzive temas pri eksperimentoj, ĉiukaze estas tendenco permesi iam por certaj okazoj - geedziĝo, unua komunio k. s. - dom-mesojn.

Ĉefe misiisto ĝojus pri malservigo en tiu direkto, al kiu estu ligitaj ankaŭ eblecoj por laika komuni-disdono (kion oni parte jam praktikas). Certe estas ja, ke la ĝisnunaj reformoj de la liturgio ne estas definitivaj. Jam dum la koncilo oni provis - sekrete - diversajn novajn “mes-tipojn”. Por diri ion konkretan estas tamen ankoraŭ tro frue.

La “dom-mesoj” de Salzburg

Preskaŭ samtempe kun la publikigo de la liturgi-konsilantara averto, ĉefepiskopo Andreas Rohracher anoncis intensigon de “dom-mesoj” en sia diocezo Salzburg (Aŭstrio). Ĉu li do oponas al Romo?

Pri tio aperis en la dioceza gazeto de Salzburg “Rupertusblatt” (15.1.1967) intervjuo kun helpepiskopo d-ro Eduard Macheiner, liturgi-referanto de la aŭstra episkop-konferenco (kaj respondeca al la liturgi-konsilantaro pri la liturgiaj tekstoj en esperanto). Li diris, ke la en Salzburg permesitaj mesoj en privataj domoj estas io tute alia ol la supre priskribitaj dom- aŭ famili-mesoj. En la diocezo, kies tereno grandparte estas altmontaro, ekzistas t. n. dom-instruoj por malgrandaj vilaĝoj, kies enloĝantoj (precipe maljunaj kaj malsanaj) malofte povas viziti preĝejon.

En kadro de religia instruado do okazu tiuj mesoj, kiuj tamen neniel diferencas de ordinaraj mesoj en la preĝejo. Macheiner nomis ilin tial “dominstru-mesoj”. Ne estas familiaj mesoj, ĉar ilin ĉeestas ĉiuj loĝantoj de la ĉirkaŭaj domoj aŭ de la vilaĝeto. La helpepiskopo atentigis ankaŭ pri la fakto, ke tiajn mesojn episkopopo povus permesi ankaŭ sen la koncilaj reformoj, kvankam la nuna intensigo kompreneble venas el spirito koncila.

Je la demando, kion li mem opinias pri la supre menciitaj eksperimentoj, Macheiner klarigis, ke tiun aferon oni devas pli funde studi kaj fari proponojn al la oficialaj instancoj.

Fine li diris, kaj jen grava argumento: “Rigardante liturgiajn dezirojn de la estonteco, kiujn ni ne volas ekskluzivi, nia ĉefa tasko tamen unue devos esti, realigi kaj elĉerpi tion, kion la liturgi-reformo jam ĝis nun donacis al ni”.

Jes, kial oni faru duan paŝon antaŭ la unua? Tion ŝajnas forgesi tiuj ekstravagancaj kaj en certa senco tial sektecaj grupoj. Ilin Romo prave admonis, ĉar ili minacas la unuecon.

sm

al la indekso


AVERTO PRI MODERNAJ MESOJ

 

Deklaro de la Rito-Kongregacio

kaj de la Konsilantaro por Realigo de la Liturgi-Konstitucio.

Dum kelka tempo ĵurnaloj kaj poŝtsendaĵoj portas al siaj legantoj informojn kaj bildraportojn pri liturgiaj aranĝoj, precipe eŭkaristi-celebraĵoj, kiuj estas fremdaj al la katolika kulto kaj aperas rekte neverŝajnaj, ekz. “eŭkaristiaj vespermanĝoj en familia rondo”, kiujn oni festas en privatloĝejoj kun aldona manĝado. Mescelebroj kun nekutimaj kaj arbitraj ritoj, vestaĵoj kaj preĝtekstoj, kiuj jen kaj jen estas akompanataj per tute profanaj kaj mondanaj muzikaĵoj, karaktero neinda por sankta agado. Ĉiuj tiaj kultaj aranĝoj, venantaj el privata iniciato, fatale celas al profanigo de la liturgio, kiu estas la plej pura esprimo de tiu kulto, kiu estas donata de la eklezio de Dio.

Estas tute kaj komplete erare, se oni volas doni por tio motivon de animzorga adapto, kiu - ni volas ripeti tion - evoluas en ordo, ne arbitre, ĉi-cio ne harmonias kun la vortoj kaj la spirito de la liturgi- konstitucio, kiun eldonis la 2-a Vatikana Koncilo, kontraŭas la eklezian sentadon pri la liturgio kaj damaĝas la unuecon de la eklezio kiel ankaŭ la dignon de la dia popolo.

“La diverseco de la lingvoj”, diris la Sankta Patro, Papo Paŭlo VI la 13-an de oktobro 1966, “la novaranĝo de la ritoj, kiu enkondukas la reformadon de la liturgio, rajtas permesi nur tion, kio estas oficiale agnoskita de la respondeca aŭtoritato de la episkopoj kaj de la Apostola Seĝo. Nenio rajtas esti enkondukata, kio ne estas inda por la dia kulto. Nenio, kio evidente estas profana kaj tial netaŭga esprimi la intimecon kaj sanktecon proprajn al la preĝado. Kaj ankaŭ nenio stranga kaj nekutima, kio - anstataŭ akceli la piecon - fremdigas la komunumon, konfuzas ĝin kaj malhelpas en la praktikado de ĝia prudenta kaj prava tradicia pieco”.

Ni plendas pri la supre menciitaj eventoj kaj la publiciteco, kiun ili trovis en la gazetaro. Ni urĝe petas la koncernajn episkopojn kaj superulojn ordenajn, bone atenti la ĝustan realigon de la liturgi-konstitucio, kun bonvolemo kaj energio revoki al la ordo la akcelantojn de tiaj aranĝoj, kvankam ili havas la plej bonajn intencojn, kaj laŭbezone malhelpi misuzojn, ĉian iniciaton, kiu ne estas direktita per la eklezia hierarkio, kaj kun fervoro akceli la veran liturgian reformon strebitan de la koncilo, por ke la grandioza entrepreno de tiu reformo povos realiĝi sen erarigoj kaj maturiĝu tiuj fruktoj de kristana vivo, kiujn la eklezio atendas de ĝi.

Krome ni memorigas ke ne estas permesite, celebri la sanktan meson en privatloĝejoi, escepte en tiuj kazoj, kiuj estas antaŭviditaj kaj precize priskribitaj per la liturgiaj normoj.

Romo, la 29-an de decembro 1966

Giacomo Kard. Lercaro, ĉefepiskopo de Bologna, prezidanto de la Konsilantaro por la Realigo de la Liturgi-Konstitucio

Arcadio M. Kard. Larraona, Prefekto de la Rito-Kongregacio

Ferdinando Antonelli, tit. ĉefepiskopo, sekretario de la Rito-Kongregacio

 

al la indekso


EKZEMPLO DE KULTUR-INFLUO

Biblio kaj ĉeĥa nacio

Unua parto

Jen mi donas kelkajn informojn pri la signifo de la biblio por la ĉeĥa kultura tradicio. La artikolo dependas en sia ĉefa enhavo de la tre valora verkaro de universitata profesoro d-ro J. Vašica, kiu en 1964 atingis 80 jarojn. Mi ne citas diversajn verkojn, sed klopodas doni bildon pri la ĉeĥa biblio tiel, ke eĉ leganto nescianta multe pri la kulturo kaj historio de la ĉeĥa nacio komprenu la religi-kulturan signifon de la biblio por la nacio.

Oni trovas biblion jam en plej fruaj komencoj de ĉeĥa kultura tradicio. La slavaj apostoloj Kirilo kaj Metodo kunportis en Grandan Moravion la tradukojn de la evangelioj, tradukitaj en la popolan slavan lingvon, parolitan tiam en la regiono de ilia naskiĝurbo Saloniki. Nuancoj inter ĉi tiu bulgara-macedona dialekto kaj la tiama ĉeĥa lingvo estis malpli grandaj al tiuj inter dialektoj ĉeĥa kaj moravia (praktike preskaŭ neniaj). Dum sia misia agado en Granda Moravio la sanktaj fratoj daŭrigis sian tradukan laboron kaj sinsekve tradukis psalmojn kaj aliajn partojn de la biblio, kiujn oni uzis ĉe diservo.

Faktoj kaj teorioj

Fine sankta Metodo - se oni povas kredi al malnovslava legendo (vivo de sankta Metodo) - dum la lasta epoko de sia vivo helpe de du sacerdotaj rapidskribantoj (taĥigrafistoj) tradukis el la greka lingvo ceterajn librojn de biblio, escepte de libro de Makabeoj, se ili ne estis pli frue tradukitaj per komuna laboro de ambaŭ fratoj. Ĉi tiu ampleksa traduko perdiĝis dum la kruela persekutado de slav-ritaj sacerdotoj post la morto de sankta Metodo.

Estas alia teorio (de prof. Vajs en Archiv für slav. Philogie XXXV, 12-44) laŭ kiu estis tradukitaj nur tiuj partoj, kiujn oni uzis ĉe diservo, t. n. perimejnik, kaj aldonita estis la resumita enhavo de la partoj netradukitaj. Pri la tuta problemo informas studo de I. Ohijenko (Varsovio 1928). Kvankam la problemo ne estas definitive solvita, restas ĉi tie fakto, ke sur la ĉeĥoslovaka teritorio estis tradukita la sankta Skribo en popola lingvo kaj samtempe tiu lingvo fariĝis diserva lingvo.

Fakte tio estis tre grava fakto en la okcidenta eklezio; kaj oni devas substreki, ke tio ricevis la aprobon de la romaj papoj. Prof. d-ro Fr. Dvornik en sia laboro pri naciaj eklezioj kaj eklezio universala (Dacre Press, Westminster 1944) montris, ke la grandmoravia kazo kun slava liturgio kaj traduko de la biblio en popola lingvo pruvas, ke Romo en la 9-a jc principe ne kontraŭstaris la uzon de naciaj lingvoj en la liturgio, eĉ akceptis ĝin kun kompreno, kaj montriĝis verŝajne, ke tio estas utila por la eklezio mem. Krome personaj favoroj de la slavaj apostoloj estis ĉi tie eĉ lingva eco de iliaj tradukoj, kiuj trovis aprobon de Romo. La kirilo-metoda traduko de la psalmoj kaj speciale de la evangelioj estas granda verko, kiun plene povis teksi nur la moderna lingvoscienco. Eĉ nun ni estus ravitaj per ĝia ritma kaj sona beleco, se ni aŭdus tiun tradukon, beleco des pli granda ĉe tiamaj akcento kaj melodio. Vere, tio estis donaco de Dio, metita de la slavaj apostoloj en la manojn de la grandmoraviaj slavoj. La kompletan tradukon de la kvar evangelioj enkondukis poemo trovebla en multaj malnovslavaj tradukoj.

Oni nomas ĝin Proglas, t. e. antaŭparolo al evangelio. Ĝi konsistas el 110 dekdusilabaj versoj, kies aŭtoro estas verŝajne sankta Kirilo mem, kiel tion indikas la surskribo. La poemo substrekas la aŭdon de evangelio en komprenebla, nacia lingvo. En la okcident-eŭropa mezepoka literaturo ni serĉus vane ion similan.

Konkludoj el Proglas

Roman Jakobson asertas, ke tie oni trovas la unuan formuladon de nacia ideo en ĉeĥoslovaka kaj entute en slava historio. Sed ankaŭ el pure religia vidpunkto Proglas estas tre grava verko. En ĝi estas tre profunde esprimita la graveco de evangelioj kaj biblio: por la korpa kaj spirita sano de la nacio kaj por ĝia eterna savo. Ĝi diras, ke en la evangelioj estas leĝo de Dio, leĝo libera kaj spirita, leĝo malvualanta paradizon de Dio. La vortoj de la evangelioj estas nutraĵo de homa animo, ĝi fortigas koron kaj racion, kondukas al kono de Dio. Animo, kiu ne aŭdas dian vorton, estas kvazaŭ morta, ĝi falas en neforturneblan pereon kiel korpo sen nutraĵo. Simile kiel semaĵo bezonas pluvon por ekĝermi, tiel same oni bezonas por kresko de kredo legi la biblion. Nacioj sen evangeliaj libroj en nacia lingvo estas nudaj, senpovaj, preparitaj por esti rabaĵo de eterna torturo, ĉar ili ne scipovas batali kun diablo, malamiko de niaj animoj. En tiuj malnovaj versoj ni aŭdas fortan tonon de kredo kaj oni sentas tie vivan rilaton al reala mondo.

Post sankta Metodo

Post elpelo de la disĉiploj de sankta Metodo el Moravio ne finiĝas la signifo de malnovslavaj tradukoj de bibliaj tekstoj por ĉeĥa nacio. Slavaj sacerdotoj, kun Kajch kiel kapo, trovis rifuĝejon en Bohemio kaj kunportis necesajn liturgiajn tekstojn kaj samtempe la ĉefajn librojn de la sankta Skribo, speciale evangeliojn kaj psalmojn en slava traduko. La bohema regno fariĝis heredanto de Granda Moravio kune kun la politikaj aspiroj. La fundamentaj ideoj de la kirilo-metoda ideologio - eklezio, nacio kaj lingvo - fariĝis la ĉefaj ideoj de tiamaj ĉeĥaj regantoj kaj unu el la kaŭzoj de progreso de la ŝtato. La eklezia slava lingvo estis en Bohemio rekonita kiel literatura lingvo apud la latina. Ĝin konis sankta Venceslao, kaj kiam lia avino sankta Ludmila havigis al li slavan sacerdoton kiel instruiston, li unualoke studis psalmojn kaj evangeliojn en kirilo-metoda lingvo. En ĉi tiu lingvo, en kiun dume penetris kelkaj ĉeĥlingvaj elementoj (t. n. bohemismoj), estis verkitaj la plej malnovaj biografioj de sanktaj Venceslao kaj Ludmila, krome aliaj verkaĵoj, originalaj kaj tradukitaj, kiuj fine venis en Rusujon kaj kunportis tien ankaŭ la kulton de la ĉeĥaj naciaj sanktuloj. Same la tuta kultura vivo de la ĉeĥa nacio en la unuaj du historiaj jarcentoj estis sub potenca influo de ĉi tiu literatura kaj biblia slavismo.

(daŭrigota)

al la indekso


KONCILO KAJ MUZIKO

 

En la dokumentaro de la Dua Vatikana Koncilo ekzistas multaj lokoj kiuj montras la estimon de la koncilpatroj por muziko. Tiun estimon ili ne rekte montris, sed per iliaj deklaroj pri la respekto de la eklezio por la progreso de kulturo kaj artoj; kaj kiam la patroj uzas la vortojn “kulturo” kaj “artoj” en la dokumentoj, oni povas preskaŭ ĉiam - kvankam estas esceptoj - akcepti kiel fakton ke tiuj vortoj inkluzivas muzikon.

La patroj senhezite deklaras, ke arto estas nobla (1), kaj parolas pri la bono kiun la homaro ĝuas kiam oni kuraĝigas la evoluon kaj progreson de kulturo kaj arto (2).

Por ke kulturo kaj arto iru antaŭen, la koncilo alvokas ne nur la kristanojn (3), sed ankaŭ la ŝtatajn aŭtoritatojn (4), societojn kaj individuojn (5), virinojn (6) kaj la ekleziajn aŭtoritatulojn mem (7).

La eklezio estas unu el la institucioj amikaj al kulturo kaj arto (8), kaj en la dokumentoj ĉi tiun amikecon oni pruvas per deklaroj pri la deziro ke ĉiu ĝuu kulturan nivelon plej altan (9).

Inter la deklaroj estas iuj ege noblaj, kiuj atestas pri la filantropia spirito kiu regis en la menso de la aŭtoroj.

Ekzemple estas alvoko por ke oni instruu ĉiun homon pri sia rajto profiti de kulturo. La koncilo kondamnas ankaŭ la fakton, ke kelkfoje la cirkonstancoj ne permesas ke la homo ĝuu tiun rajton (10). La koncilo deklaras sin defendanto de la aŭtonomio de kulturo kaj konfesas ke se oni volas ke kulturo progresu, ĝi devas libere antaŭeniri laŭ propraj principoj. Ĉi tie la patroj klarigas kaj sugestas, ke la ŝtato ne postulu pri la formo de kulturo, sed anstataŭe kreu kondiĉojn sufiĉe bonajn por ke la civitanoj povu progresadi kulture (11). La koncilpatroj estis prudentaj kaj ne kondamnis la modernajn tendencojn de la ĉi-jarcenta arto, sed ankaŭ jesis la rajton ke arto libere progresu, kiam ili sugestis ke la eklezio ne ignoru novajn formojn de arto (12). Kompreneble, la muziko sankta estus tiu kiu pleje interesas la eklezion; tiu muziko estas efektive la unua inter la artoj por ĝi (13).

La koncilo konsideras ke la muziko nobligas la liturgion, kaj ke do la trezoron de la sankta muziko oni devas kulturi kaj pligrandigi (14).

Kuraĝiĝo por ĥoroj

Krom tio ĝi petas ke la ĥoroj kuraĝiĝu kaj instruiĝu (15), en seminarioj oni instruu serioze la muzikon, kaj eble stariĝu institutoj por la perfektigo de muziko sankta.

La komponistoj kaj kantistoj dume devas ricevi instruiĝon pri la liturgio, por ke la muziko sankta plitaŭgu por dia kulto (16). La koncilo diras ke la gregoriana kantado ĝuu la nuntempan gravecon, sed aliflanke ĝi ne kondamnas aliajn muzikformojn, kaj eĉ mencias polifonion kiel unu el la akceptindaj formoj (17).

La plej grandan gravecon inter la muzik-instrumentoj uzeblaj en la liturgio havu la orgeno, sed aliflanke la koncilo aprobas la uzadon de aliaj instrumentoj, kaj ne kondamnas eĉ unu kiel netaŭgan por liturgio (18). Pri la sankta kantado la koncilo emfazas, ke la tuta komunumo partoprenu aktive, kiam ajn estas eble (19). Arto kaj kulturo havas propran gravecon por la eklezio, kaj kiu ajn helpas en ilia disvastigado, estas helpanta la eklezion iamaniere, precipe kiam oni konsideras la pozitivajn valorojn de la hodiaŭa kulturo (20).

Ni esperu, ke la mesaĝo de la koncil-dokumentoj venos ne nur al la katolikoj, sed al la tuta homaro, precipe tiuj homoj en kies decido kuŝas la progreso de la homo. Ke ili servu, por ke la muziko kaj ĉio ajn kio povas “homigi” la homon estu plej kuraĝigita.

(ĉi tiu artikolo aperis unuafoje malta-lingve en la ĵurnalo “Il-Haddiem” - “La Laboristo”, tradukita de la aŭtoro Reno M. Caruana, la muzik-kritikisto de ĉi tiu ĵurnalo)

Klarigoj: SC = Sacrosanctum Concilium; GES = Gaudium et Spes; UR = Unitati Redintegratio; IM = Inter Mirifica; GE Gravissimum Educatione.

1 SC; 2 GES 44, 53, 57, 62; 3 UR 12, GE 57; 4 IM 12, GE 6; 5 IM 17; 6 GES 60 7 GES 62; 8 SC 112, 122; GES 62; 9 GE 9, 31, 60; IM 9, 15; 10 GES 60; 11 GE 59; 12 GES 62; 13 SC 112; 14 SC 11: 114, 121; 15 SC 144; 16 SC 115; 17 S 166; 18 SC 120; 19 SC 114, 118; 20 GE 44, 57, 62.

al la indekso


EKLEZIO KAJ MILITO

Tria kaj lasta parto - (unua parto - dua parto)

La novaĵo ĉe Kristo ne konsistas en tio, ordoni la proksimulan amon, sed ebligi ĝin, efektivigi ĝin per la vojo de la kruco, per la armilo de la kruco: “Amu vin reciproke, KIEL mi AMAS VIN”.

Laŭ sia nomo KRISTO, t. s. MESIO (oleita kiel reĝo de la justeco kaj de la paco, kiel sacerdoto de la savo per la karito kaj kiel profeto de la vero), venas por olei, por kristanigi, trapenetri ĉiujn niajn partojn, niajn instinktojn, niajn sentojn kaj rilatojn, niajn pensojn, agojn kaj parolojn, li venas por olei niajn homajn mezurojn per sia spirito, siaj fortoj de vero-justeco-karito-libereco-paco kaj por tiel en si repacigi nin, kun ni mem, kun nia proksimulo, kun la ununura Dio. Li batalas por venki la “diablan” disiĝon, kiu per la malbono estis aldevigata al ĉiuj fortoj kaj al ĉiuj formoj de la bono, speciale kie troviĝas la plej grandaj bonoj de tiu mondo, nome en la homaj valoroj kaj en la virtoj de la spirito. Li ebligas la kariton, la pacon, la komunecon, la unuiĝon, la veran “komunecon” inter ĉiuj homoj...

La kruco estas la signo de la efektivigo, la rimedo kaj la armilo de la aktiva amo, en kiu ĉiuj elementoj de la homo kaj de la mondo povas repaciĝi. “Por ke ĉiuj estu unu, kiel ni estas unu, vi en mi kaj mi en vi, en la amo, per kiu vi amas min”, tiel parolas Jesuo kun sia Patro en dialogo, kies ritmo estas la spiro de ilia unika amo, de ilia sankta spirado, kiu estas la Sankta Spirito.

La kruco estas la “sakramento” de la neperforto: tiu ĉi estas orientita al la kvar direktoj de la kosmo kiel kapo kaj membroj de la Krucumito. En ni homoj, en la kvar tutecoj de nia homa naturo, en nia kapo, kiu ekkonas kaj esprimas per la lingvo, en nia amanta kaj komunikanta koro, en niaj instinktoj, kiuj agas kaj batalas, per la forto de la kvin vundoj de la Krucumito, per la diaj energioj de la vivo kaj de la spirito, pri kiu ni tiom parolis kaj kiun ni espereble, ĉiu el ni, spertas en ni kaj ĉirkaŭ ni, la neperforto efikigas la altan dimension de la vero, la profundecon de la justeco, la longecon de la karito kaj la larĝecon de la libereco, kiel la pacon kiel koron kaj centron. “Li donacu al vi laŭ la riĉeco de sia majesteco, ke vi per lia spirito interne fortiĝu, ke Kristo per la kredo loĝu en via koro, kaj ke vi estu firme enradikiĝintaj kaj baziĝintaj en la amo. Tiam vi kapablos kun ĉiuj sanktuloj kompreni la larĝecon kaj longecon, la altecon kaj profundecon kaj ekkoni la amon de Kristo, kiu estas super la ekkono. Tiel vi pleniĝu ĝis la tuta dia abundo” (Efe 3,16-19).

Por elfluigi el tiu fonto la vivan akvon al la militanta mondo, Kristo, kiu alestas kaj suferas en tri miliardoj da homoj, bezonas servantojn de la vero, atestantojn de la aktiva kaj perfekta karito, konstruantojn de la justeco, soldatojn de la libereco kaj pilgrimantojn de la paco, jes, tiujn kvietajn kaj fortajn batalantojn, kiuj estas preparitaj per la batalo de la jaroj, korpe kaj spirite ekzercitaj kaj spertaj en la portado kaj aplikado de la armiloj de la neperforto, en sia persona vivo kiel en siaj familioj kaj en sia najbareco, en sia profesio kaj en sia publika vivo kaj fine ankaŭ en la religia vivo (en siaj kristanaj komunoj kaj movadoj). Tiu praktika ekzercado kaj spirita aliformiĝo kiel prepariĝo por agadoj por la paco devas esti evoluigata per ĉiu el ni kaj per niaj grupoj (ekz. amikoj de la Internacia Repaciga Ligo, Pax Christi, ktp). Lastan fojon ni lasu paroli papon Johano, la papon de la Pentekosto-festo kaj de la aktiva karito, la profeton de la paco, la humilan, bonan kaj kuraĝan papon de la paco:

“Se la homa socio volas esti kiel eble plej fidela bildo de la Dia Regno, tiam la helpo de Dio estas nepre necesa... de la Savanto, la Monarĥo de la paco, ni insiste petegu, ke li faru ĈIUJN homojn atestantojn de la vero, de la justeco, de la frata amo”.

Patro Jacques Goettmann, trad. Klaus Perko

(fino)

al la indekso


PREĜEJO

 

Meze de vilaĝo antaŭurba

staras sur altaĵo

preĝejeto cepotura.

Dometoj ĉirkuaŭe kaŭras

kiel sur bild’ malnova,

moderna loĝdomaro

je manetendo proksimiĝis

en urba alpenetro,

kun miksdevena loĝantaro

senkreda jam je Dio,

senkreda jam je materio,

senkreda je partio,

senkreda jam je ĉio

krom propra ĝu’, amuzo...

Dimanĉ’ printempa.

Matenaj vizitantoj

de diservo

sporade ascendas;

en navo trionplena

juna pastro

impetpredike

akvumas kredon

de la ĉeestantoj

kaj ĵetas pizojn

kontraŭ muron de oreloj surdaj

de la mond’ ĉirkaŭa...

La preĝejo staras

kun krevet’ en muro

super la pejzaĝo apudlima

kun karminaj fumoj

kaj fabrik-haladzoj,

sub montaro staras

kaj atendas

ne finludinte sian rolon.

En aln-branĉaro

fringo kantas

sian laŭdon al ekprintempo

kaj la preĝejeto atendas.

 

Jiří Kořínek

Laŭda mencio Belarta Konkurso Budapeŝto 1966

al la indekso


KORESPOND-SERVO DE PAX CHRISTI

 

Dum multaj jaroj la internacia Pax-Christi-Movado klopodas per sia koresponda kaj interŝanĝa servo doni al homoj en la tuta mondo okazon al korespondado, restado en eksterlandaj gastfamilioj kaj renkontejoj, feri-interŝanĝado kaj invitoj por eksterlandaj gejunuloj en la propran familion, koncize: kontribui al ĝenerala nodado de amikaj rubandoj - per la persona aktiveco de la unuopulo.

Pax Christi dum 17 jaroj helpis al pli ol 26.000 amikoj en 93 landoj havigi pli ol 50.000 korespond-adresojn, peradis al 500 okcidenteŭropaj familioj junajn feri-gastojn kaj ekigis 250 interŝanĝojn de lernantoj.

Ĉiu povas partopreni en ĉi tiu apostolado de renkontiĝo kaj de personaj kontaktoj kun eksterlandanoj, ekz.

* korespondi kun unu aŭ pluraj amikoj ie ajn en la mondo;

* inviti eksterlandan junul(in)on por la ferioj en sian familion kiel gaston (elspezojn oni rekompencas!);

* mem travivi la eksterlandon en familia rondo.

Pax Christi peras tiujn kontaktojn por pruvi al gejunuloj kaj plenkreskuloj, kiom ĉe ĉiuj popoloj de la terglobo viglas la sopiro al paca kunvivado kaj amikeco. Kontribui al la konservado, vigligo kaj fortigo de tiuj idealoj, jen kion ni volas kaj por kio ni vokas vian kunlaboron en la kadro de nia agado “Via amiko eksterlanda”, movado servanta ekskluzive al idealistaj celoj.

Por partopreni bonvolu skribi (ankaŭ en la internacia lingvo) al:

Pax Christi CCI, poŝtfako 462 D-663 Saarlouis, Germanio

(Aldono de la redakcio: volonte ni helpas al Pax Christi, konigi ĉi tiun servon al la esperantistoj, kies idealoj ja principe nepre kongruas kun tiuj de Pax Christi. Kaj ni opinias, ke esperantistoj partoprenantaj en ĉi tiu servo povas varbi ankaŭ por la internacia lingvo, ne nur per vigla partopreno mem, sed ankaŭ per korespondado kun neesperantistoj kaj per gastigado de neesperantistaj gejunuloj. Se vi prudente aranĝas tion, la sukceso certe ne forrestos.)

al la indekso


KONGRESOJ

 

52-a UK en Tel Aviv (2-9.8.1967)

Ĉiu aliĝinto baldaŭ ricevos la 2-an bultenon. En ĝi troviĝos ĉiuj informoj koncerne la mendojn por loĝado, ekskursoj, bankedo ktp.

La LKK varme konsilas al ĉiuj interesiĝantoj resendi, plenigitaj, la koncernajn mendilojn tuj post ricevo de la 2-a bulteno. Kiel pli frue anoncite, LKK povos akcepti mendojn por loĝado nur ĝis la 1-a de majo 1967. Post tiu dato LKK ne plu povos certigi loĝadon.

Ĝis la 25-a de januaro 1967 aliĝis 634 personoj el 32 landoj.

 

Karavano al Tel Aviv

La itala katolika unuiĝo esperantista aranĝas vojaĝon al Tel Aviv, okaze de la 52-a UK, kun aparta vizito al Jordanio, kie situas la plej interesaj sanktaj lokoj, kaj kun ekskurso al Egiptujo.

Oni startos en Napoli la 27-an de julio vespere per ŝipo kaj atingos Tel Aviv la 1-an de aŭgusto posttagmeze. La 9-an de aŭgusto oni eniros Jordanion, kie oni restos ĝis la 13-a, poste oni flugos per aviadilo al Egiptujo (Kairo, vizito al la mondfamaj piramidoj ktp.), la 16-an de aŭgusto per aviadilo oni revenos al Romo, kie finiĝos la vojaĝo.

La prezo de 200.000 liroj inkluzivas krom la vojaĝkostoj la diversain vizojn kaj la du libervolajn ekskursojn al Ateno kaj Cipro, ne la kotizon de la kongreso kaj la manĝojn kaj ekskursojn dum la restado en Tel Aviv.

En la pasporto tute ne enskribigu ”Israelo”!

Oni postulas internacian kontraŭvariolan atestilon.

Petante informojn, bv. aldoni tuj parton de la vojaĝkotizo aŭ kuponon por la respondo.

Detalan programon kaj informojn donas: P. Albino Ciccanti, Rimini, Italio

20-a Kongreso de KELI

KELI kongresas ĉiujare; en 1967 oni kunvenos de la 22-a ĝis 29-a de julio en Torre Pellice (Italio) en la centro de la italaj protestantoj. La kotizo de 130 ndl. guld. inkluzivas ĉion.

Informojn donas f-ino Putto, Ede, Nederlando.

 

Kunveno en Norg

Kiel pasintjare okazos ĉi-jare dum Pentekosto (13-15 majo) kunveno de esperantistoj en la vilaĝo Norg, provinco Drente (Nederlando). Ĉiu esperantisto estos kore akceptata en la farmdomo en kiu mi loĝas. Sed vi povas ankaŭ tranokti en hotelo. Petu baldaŭ programon.

F-ino D-ro J. van Selms, Norg, Drente, Nederlando.

 

 

al la indekso


LEGANTOJ SKRIBAS

Polemiko

Jam de la tutmonda esperanto-kongreso en Praha (1921) mi apartenis al tiuj katolikaj esperantistoj, kiuj vidis la praktikan signifon de Esperanto por la katolikaro. Ni devas UZI Esperanton - ne nur propagandi.

El tiu vidpunkto mi ambaŭmane aprobis la nunan enhavon de EK.

Mi estis tre surprizita per la artikolo de Corry van Kleef. Vi certe konas la vortojn de sankta Paŭlo: mulier in ecclesia taceat. Mi ne emas ĝin laŭvorte kontraŭmeti al la nomita artikolo. Certe la apostolo de nacioj ne diris tiujn vortojn por kondamni virinojn al iu ecclesia tacens, sed nur volis substreki, ke kiel viro ne taŭgas al ĉiuj laboroj kaj oficoj tiel ankaŭ virino, kaj tiel fari precizan mision de viro kaj virino. Mi estas konvinkita, ke virino ne taŭgas plenumi plenplenan potencon de sacerdota ofico. Ni havas ĉi tie tre “progreseman” sekton, kiu siatempe kreis eĉ virinojn kiel presbiterinojn. Nune jam ĉesis tia kreado.

Vi scias, ke en la unuaj jarcentoi ekzistis en la eklezio diakoninoj, kiuj havis veran konsekron. Sed montriĝis ke tia servo ne estis oportuna. Vi certe posedas spertojn pro monaĥinoj kaj povas konsenti, ke se ili demonstrus antaŭ Vatikano, ke ili emas esti egalrajtigitaj al sacerdotoj, tio estus vere tre interesa (por malamikoj), sed tre dolora por la eklezio mem. Mi ne povus imagi, ke virino tolerus tiom, kiom ofte devas akcepti sur sian ŝultron la sacerdoto. Do mi supozas, ke la artikolo estas tre interesa sed… nenio plu.

Same la artikolo pri judoj. Vere mi ne estas malamiko kaj eĉ ne “rasisto”. Sed mi konvinkiĝis, ke en ĉiu lando oni devas solvi la problemon laŭ la donitaj cirkonstancoj. Mi tre ŝatas niajn judo-katolikojn, samtempe mi devas diri, ke ili sin sentis pli superaj ol ni, ĉar ili apartenis al dia popolo. Kaj la afero kun araboj ne estas tiom simpla.

Ne, mi ne vokas por ia kontraŭo al judoj. Sed oni devas scii, ke tiu afero (kiel vi vidas el koncilaj eldiroj) ne estas tiel simpla, kiel en la nomita artikolo.

B. B., Ĉeĥoslovakio

Celtrafe

Ankaŭ viaj kritikaj vortoj en la vicojn de IKUE-kongresanoj estis kvankam akraj, vere celtrafaj. Tiajn fenomenojn oni ja renkontas hodiaŭ ankoraŭ tre ofte kaj ili nur taŭgas por fortimigi seriozajn interesitojn pri Esperanto.

J. K., Ĉeĥoslovakio

al la indekso


PROGRAMO DE RADIO ROMA

 

Marto: 5. Tra la literaturo. 12. Novaĵoj el Italujo. 19. Italaj kanzonoj en Esperanto. 26. Leterkesto.

Aprilo: 2. Sankta Francisko poeto. 9. Kasteloj de Latio. 16. La fama tenoro Beniamino Gigli. 23. Italaj belartaj urboj: Siracusa. 30. Kristana mondo.

La dissendoj okazas ĉiun dimanĉon de h 21.00 ĝis h 21.20 (MET) sur la kurtondoj 30,90 kaj 41,24 m. La dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al “Kuriero de Esperanto”.

Adreso: Radio Roma, Esperanto, Casella postale 320, Roma, Italio.

 

al la indekso


E.K. RECENZAS

 

CENT HIMNOJ, tradukitaj de H. A. Rosbach; 56 p., cm 12x15, broŝ., kun registro de aŭtoroj kaj komponistoj; prezo: 10 norvegaj kronoj; privata eldono (Folldal, Norvegujo).

La kajero enhavas cent himnojn de skandinavaj kaj germanaj aŭtoroj. La tradukinto mem konfesis, ke kelkaj eldonejoj, kvankam montris intereson, ne riskis la eldonon. Kvankam la himnoj ne estas samnivelaj, estas rimankinde ke Hans Amund Rosbach tradukis la unuajn jam en 1946, kaj ke la kolekto tial montras evoluon de dekok jaroj de poezia sinokupo de la tradukinto. Konstatinde estas cetere, ke unu el la himnoj estis honorita per premio de la juĝa komitato de la universalaj konkursoj. La eldoninto anoncas, ke se sufiĉe multaj antaŭmendoj envenos, li eldonos apartan simplan melodiaron kun kvarvoĉa aranĝo de la plimulto de la kolektitaj himnoj, je antaŭprezo de 25 norv. kronoj.

N. Hoen

 

GERMANA ALDONO al la internacia “Evangelia Himnaro”; eldonita de Oekumenische Liga, D-287 Delmenhorst; prezo ne indikita.

La titolo jam diras, pri kio temas: estas 10 germanaj religiaj kantoj, kies tradukoj aperis jam aliloke (vidu la recenzon en EK 2/1967).

 

J. J. Sturzenegger, H. Matzinger, UNESTENO (Universala Esperanto-Stenografio); detala lernolibro por instrui sin mem; 294 p.; 15x21,5 cm; tolb.; prezo: 20 svisaj frankoj; eldonejo Monde (Zürich, Svislando).

Neniam antaŭe mi vidis tiel dikan lernolibron de stenografio, tiel ke - memorante kiel rapide kaj senpene mi lernis stenografi en nacia lingvo - min momente fortimigis la libro. Mi povas imagi, ke aliaj spertos same; krome ja la prezo estas alia kaŭzo por fortimigo. Cetere la libro estas bela kaj impona, tre moderne kaj sisteme aranĝita; tamen unue oni sidas iom konfuzite antaŭ la diverskoloraj paĝoj.

Por mi kiel germano la plimulto de la signoj estas konataj, aliaj strangas min, streketoj kaj supermetataj punktoj ŝajnas superfluaj ktp. Ĉi-ĉio dubigas min, ĉu vere ĝi estas maksimume perfekta kaj efektive internacia sistemo, precipe ĉar la signaro de la germana stenografio, sur kiu evidente baziĝas Unesteno, ŝajnas al mi neideala por la internacia lingvo, en kiu grandparte oftas tute aliaj konsonantaj kombinoj ol en la germana.

Aliflanke ellaboris ĝin spertaj fakuloj regantaj ankaŭ alilingvajn sistemojn, tiel ke mi ne arogas fidi pli multe al miaj unuaj impresoj ol al la asertoj de aŭtoroj kaj eldonejo. Por povi juĝi ĝuste, mi devos ellerni kaj praktiki la sistemon, kaj tion mi ne povis dum kelkaj semajnoj.

sm

al la indekso


KRUCVORTENIGMO

 

Horizontale: 1. simbola paska donaco 3. artkanto (r) 5. insekto (r) 6. prefikso 8. cifero 10. tempa adverbo 11. faro 13. okulparto (r) 15. tre tranĉa (r) 17. plej elektitaro (r) 19. sovaĝa besto 21. pinta kreskaĵo de arbusta ŝelo (r) 23. anino de afrika raso (r) 25. domo de instruado (r) 27. (sub)tropika frukto (r) 30. skribfluidaĵoj 33. malgranda 34. ne multe 35. dentiskrapa besteto 37. alte taksi 40. membro de fru-eklezia sekto (r) 43. haŭtmalsano (akuzativo) 46. malsano (kontraŭ kiu batalas Agado E 3) 51. lamentema homo (r) 53. franca infanterio en Afriko 55. difinita kampo (r) 56. portugale: sankta 57. konata IKUE-ano en Azio 58. nea vorteto 59. pli ol necese.

Vertikale: 1. parto en kiu leviĝas la suno 2. persona pronomo 3 vorteto de alternativo 4. singularo de 30 horizontale 5. trakti paston (r) 6. ano de orienteŭropa popolo (r) 7. ujoj por konservi paperojn, dokumentojn 9. famkonata moskeo kaj universitato en Kairo 12. specaro, grupo (r) 14. denove 15. itala rivero (r) 16. poento ĉe futbalo (r) 18. nomo por Eisenhower 20. fariĝi pia (r) 22. majstri, estri, direkti 24. bondeziri 26. veneno de tabako (r) 28. antaŭenigi boaton (r) 29. korbo fiŝkaptila (r) 31. posesiva pronomo 32. misiista kongregacio (mallongigo) 36. dekoracii (r) 37. alte taksata 38. aliigas 39. terura timego 41. france: strato 42. nederlanda verkisto, nordgermana urbo 44. maturigi ovojn 45. angle: nia 47. komplete 48. strato kun arbovicoj 49. rajd- kaj ŝarĝ-besto (r) 50. komune 52. unu el la nomoj de la ĉina partiestro 54. vertikale granda (r)

(r) signifas: sen finaĵo 

S O L V O

al la indekso


PROSPEKTOJ

 

Angers, Francio - Kolora faldprospekto kun multaj fotoj; teksto franclingva, folio en esperanto aldonita. (Ricevebla ĉe: Syndicat d'Initiative d'Angers, Francio)

 

Rotterdam, Nederlando - Kolora faldprospekto kun urboplano; teksto en esperanto. (Ricevebla ĉe: V.V.V., Stadhuisplein 19, Rotterdam-1, Nederlando)

 

al la indekso


ANONCETOJ

 

S-ro N. Hoen (Heerlen, Nederlando), eks-redaktoro de E. K., serĉas por sia familio (edzino kaj du filoj) interŝanĝon por dusemajnaj ferioj en julio aŭ aŭgusto 1967.

 

Jan Vedevik, Göteborg, Svedio, 50-jara laboristo, deziras korespondi pri ĉiuj temoj, ankaŭ beletro kaj arto.

 

al la indekso


BONDEZIROJ

 

 Cristo ressuscitou

Christ has risen

Kristus är Uppständen

Christus surrexit

Christus ist apgestaan

Le Christ est ressuscité

Christus ist auferstanden

Cristo ha resucitado

Chrystus zmartwychstal

Cristo è risorto

Kristos er opstanden

Kriste wakamuka

Kristo releviĝis

 

Nur fantazio de la popoloj?

 

BENITAN

GRACOPLENAN

PASKOFESTON

DEZIRAS

 

Estraro de IKUE

Redakcio de EK

 

La “paska leporo” baldaŭ venos!

al la indekso