Enhavo de Espero Katolika numero 12/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Nia titolpaĝo: al niaj membroj kaj legantoj ni deziras Gracoplenan Kristnask-Feston kaj Benitan Jaron 1967

 

 

 

 

 


MODERA PROGRESO

Post la internacia kongreso de teologoj

De la 26-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro 1966 okazis en Romo internacia kongreso pri la teologio de la koncilo. Ĝin partoprenis ne nur iamaj “periti”, sed ankaŭ multaj aliaj eminentaj teologoj kaj aro da nekatolikaj teologoj. Celo de la kongreso estis, diskuti la teologiajn rezultojn de la koncilo kaj montri la direktojn, proponi solvojn por la ankoraŭ nedeciditaj problemoj kaj limigi la teologiain instruojn kontraŭ eraroj kaj eraraj interpretoj de la koncilaj instruoj.

Certe pravis tiuj kritikantoj, kiuj parolis pri “parado de grandaj nomoj” sur tiu kongreso, kiu krome ne portis grandajn fruktojn. La kunveno, kiu dum ses tagoj traktis la ĉeftemojn de la koncilo, havis siajn gravajn mankojn, sendube. Fakte estis simple serio da monologoj pri certaj temoj, tiel ke restis nek spaco nek tempo por la necesaj dialogoj, diskutoj pri la granda aro da problemoj, kiujn ne solvis, sed estigis la koncilo. Kaj tiel ankaŭ post tiu kongreso multaj demandoj restis neresponditaj kaj neklarigitaj. Krome estis - milde dirite - ŝoke ke absolute ne kontribuis neteologoj, t. e. nesacerdotoj, al la kongreso. Ĉu ni refalis en la klerikalisman epokon antaŭ-koncilan? (Interese estas, cetere, ke la konata letero de Ottaviani al la episkopoj enhavis preskaŭ la samajn demandojn kiel simila letero antaŭ jardeko. Oni preskaŭ aŭdas ĝemeti la vatikanajn prelatojn: Dank’ al Dio la koncilo pasis, nun ni do daŭrigu tie, kie ĝi interrompis nin...).

Aliflanke ni dankas al tiu kongreso kelkajn certigojn por hezitemuloj, kiuj ankoraŭ miras pri la koncil-decidoj kaj ne jam alkutimiĝis al la postkoncila klimato. La kongreso eniris la fazon de la totala realigo de la koncilo. Kaj al tio ĝi invitas ĉiujn katolikojn. Ĉar la interpretado de la koncil-instruoj kaj sistema prezento de la submetita teologio ne povas esti tasko por unuopa teologo aŭ kelkaj teologiaj skoloj, sed estas tasko por ĉiuj senescepte. Tiel necesas ankaŭ post kiel dum la koncilo la kunlaboro de ĉiuj, por ekkoni la riĉaĵojn de la koncilo kaj disfaldi ĝin en nia tempo.

Tio certe ne signifas ke ĉiuj devas samopinii ĉiam, kiel ankaŭ la papo en sia salutletero al la kongreso akcentis, ke ekzistas “vasta tereno por la esplorado”, escepte de tio, kompreneble, kio troviĝas interne de la ne transireblaj limoj.

Ankaŭ en tiu rilato oni kritikis, ke la kongres-teologoj montris tro malmultajn elanon, iniciaton kaj vervon, kiujn oni kutimas vidi ĉe avangardistoj. Sed en tiu punkto mi volas defendi la teologojn. Laŭ la strukturo de tiu kongreso - monologoj (vidu supre) - ili ne povis prezenti opiniojn ekstravagancajn aŭ eĉ nur de majoritato neakcepteblajn. Ili rajtis prezenti nur nekontesteblajn rezultojn de sia pensado. Kaj ĉar tio servas pli multe al la progreso de la teologio ol sovaĝaj hipotezoj, jen kial mi ne volas nei certan sukceson de tiu mamuta kongreso de teologoj, kiuj plian fojon pruvis, ke ili estas veraj servantoj de la eklezia instru-ofico: ambaŭ celas progresigi kaj disfaldi la vivon de la eklezio, ankaŭ se ili jen kaj jen iras ŝajne diverĝajn vojojn, kiuj ofte donas al nefakuloj la impreson, ke tie temas pri malamikeco inter teologio kaj instru-ofico. Tia malamikeco ne ekzistas, almenaŭ ne plu.

Stef

al la indekso


KVINMINUTA PREDIKO

Dio homiĝis - tiu mistero estas tiel granda ke neniam ni sukcesos tute kapti aŭ kompreni ĝin, aparte se ni meditas en kia malkomplikeco okazis tiu miraklo. Dio simple, senaplombe, malbombaste naskiĝis, Li kiu neniam estis naskita, kiun ni nomas Eternulo.

Li venis el sia senfineco kaj senspaceco en nian limigitecon, kaj submetis sin al ĉiuj niaj malperfektaĵoj.

Sed ĉu Li ne iam diris: ni volas krei la homon laŭ nia bildo? Nekredebla honoro, kiun la homo ne meritis. Kaj nun? Dio honorigas homon denove, por tiel forpreni lian kulpon, per kiu li montris sin neinda je tiu honoro, esti laŭ la bildo de Dio. Kaj denove la homo kulpiĝas, murdante la dihomon.

Ĉu do neniam li elaĉetas sin el sia ŝuldo? Sed kontraste al la unua malfeliĉa kulpo, ĉi tiu dua kulpo estas feliĉa, ĉar pro ĝi Dio redonas al li la honoron, ja pli multe: tial ke Kristo nun estas kaj restas - malgraŭ nia murdo - nia frato, ni estas veraj filoj de Dio; honoro tiel granda kiel la tuta mistero.

Sed ankaŭ tiun honoron ni devas meriti, ni devas montri nin indaj je ĝi. Kaj tio ne estas facila, estas tasko plenumenda ĉiutage, ĉiuhore, ĉiumomente. “Pia sentimento” okaze de Kristnasko ne sufiĉas, ja ĝi endanĝerigas nin vidi ne la malantaŭ ĉi tiu mirakla evento starantan akran realecon.

Dio ne fariĝas hominfano por ebligi al ni belan gajan feston, sed por fariĝi nia Majstro kaj instrui al ni la veron. Kaj la vero ne estas dolĉa kiel la sukeraĵoj sur nia kristarbo. La vero postulas de ni enormajn oferojn. Ĉu ni estas pretaj porti la lumon de la vero?

Stefan Maul

al la indekso


ILI VIVAS EN ADVENTO

 

Dufoje dum la (eklezia) jaro nia atento pli intense ol kutime iras al la judoj: dum la tagoj ĉirkaŭ Kristnasko kaj dum la Sankta Semajno. Festante tiujn du ĉefajn misterojn de nia kredo - homiĝo kaj morto-reviviĝo de Kristo - ni neeviteble frontiĝas kun la juda popolo kaj rezulte de tio kun nia, de kristanoj, rilato al ĝi, el kiu naskiĝis nia Savanto.

Se ni rigardas la historion de la kristanismo, ni devas kun honto konstati kaj konfesi, ke la sinteno de la kristanoj al la judoj estis ĉio alia ol kristana. Grandan parton de la kulpo pri antisemitismo sendube ni devas serĉi sur la ŝuldokonto de la kristanoj.

Signifas malmulte en tiu kunteksto, ke neniam la eklezio oficiale aŭ eĉ nur duonoficiale instruis antisemitismon; diras malmulte ke dum la persekutoj per la Hitlera reĝimo eklezio kaj papo helpis la judojn (vidu EK julio 1966) - milfoje pruvebla fakto estas, ke kristanoj diskriminaciis kaj malamis - aŭ almenaŭ ne-amis - judojn, ke en kristanaj lernejoj oni instruis tiun kolektivan kulpon de la juda popolo, kiun - prave - la germana popolo rifuzas por si. Kaj estas nekontesteble, ke sen la kristana prepara antisemitismo apenaŭ eblus la nekredeble ekscesa genocido naziana, en siaj argumentoj baziĝanta ankaŭ sur la aserto de teocido (= di-murdo) per la juda popolo, pri kio kulpigis ĝin la ordinara arogado de kristanoj. En nia preĝado ili havis unu solan lokon: en la liturgio estis nur tiu preĝo por la “perfidaj judoj”, kun la liturgia preskribo, ne genufleksi ĉe tiu peto kiel ĉe la aliaj.

Izrael - ree popolo

Kiu pensas kun la Biblio, rigardas la fakton ke Izrael hodiaŭ ree estas popolo, kiel ekscitan eventon. Ĉar judoj antaŭ malmultaj jardekoj ekzistis nur en la diasporo, kaj estis senfrukta entrepreno (Zamenhof estas bona ekzemplo!) iel ajn unuigi la judojn disajn sur la tuta terglobo.

Kaj nun, depost 15 jaroj, tiu popolo, kun kiu komenciĝis la savhistorio, denove loĝas en la lando de siaj prapatroj. Ni estas atestantoj, kiel plenumiĝis la profetaĵo de Jer 29,10-14 pri la rekonduko de la disigita popolo.

Sed tiun profetaĵon ni ĉiam aplikis al ni, la kristana popolo, anstataŭ la juda.

Niaj tri pekoj

En niaj pensado kaj konduto koncerne Izraelon kaŝigis triobla peko.

Unue nia dubo pri la fideleco de Dio kontraŭ la popolo, kiun li elektis inter ĉiuj popoloj, por riveli sin per ĝi kaj solene por eterne ligi kun ĝi. Pro tiu fideleco Jesuo ne forlasis Palestinon malgraŭ ĉio.

Sed ni forlasis ĝin, ni nomis Izraelon la antaŭe elektitan popolon. Ni vidis ĝian pekon, ne ĝian gracon. Kontraŭ nia sinteno Paŭlo skribis la tutan 11-an ĉapitron de la letero al la romanoj!

Dua nia peko estas la identigo de tiu popolo kaj la krucumiĝo de Jesuo. Ni nur diris: tiu popolo murdis lin; sed neniam ni diris: el tiu popolo Jesuo korpiĝis. Ni kulpigis ĝin kvazaŭ la krucumiĝo de Kristo ne estus ankaŭ ĝia saviĝo, kvazaŭ li ne estus preĝinta: “Patro, indulgu ilin...”.

Nia tria peko estas la jam menciita arogado. Ni agis kvazaŭ ni ne partoprenus krucumadon de Kristo. Se Jesuo identigas sin kun la senkulpaj infanoj de Betlehemo, kiel la eklezio en sia liturgio premisas, ĉu tiukaze ni ankaŭ nur momenton povas pensi, ke li ne identigas sin kun 1 miliono da judoj murditaj dum la tria regno?

Unuiĝo kun Izrael

Intertempe, nelaste tial ĉar ree ni vidas konkretan popolon de Abraham en la di-donita lando, ni rekonas aspekton longe neglektitan en nia kristana ekzistado, la biblian aspekton de lia eklezio: unu eklezio el judoj kaj paganoj (= nejudoj), en unu korpo kun Dio (Efe 2, 11-22); tiu unuiĝo per la saviĝo de tuta Izrael estas laŭ Rom 11,26 la celo de la epokoj. Kaj tiun unuecon petas ankaŭ la “ĉefpastra preĝo” de Jesuo (Joh 10,16), kiun ni kutime citas nur parolante pri la inter-kristana ekumeno. Al tio apartenas, cetere, ankaŭ la rakonto pri la perdita filo, kiu revenas aI la patro. Ĉu ni ne daŭre agis kiel la nekomprenema pliaĝa frato, ribelanta pro la reakcepto de la pli juna frato far la feliĉa kaj kompatema patro? Ni ne kompatis, sed antisemitismis multe pli kruele ol iam agis judoj kontraŭ kristanoj! Ni ŝajne neniam legis la11-an ĉapitron de la letero al la romanoj! Kondukus tro longe for, ekzegezi ĝin ĉi tie, sed bonvolu mem legi ĝin. (Cetere, la koncila deklaracio pri la judoj trifoje citas el ĉi tiu ĉapitro!).

Kreskanta solidareco

Post jarcentoj de malamo, fine, en la katastrofoj de la judopersekutoj antaŭ du jardekoj, ĝermis kristana solidareco kun la suferantaj izraelidoj. Kaj jam antaŭ la koncilo ekzistis kristan-judaj rondoj, jam tiam Johano XXIII forstrekis la ofendan vorton “perfidaj” el la sankta-vendreda liturgio. Ja jam Pio XI kun fiero akceptis la riproĉon de la nova paganismo, ke la kristanismo originas el la judoj: “Spirite ni ĉiuj estas semitoj” li diris.

Jen komenciĝis nova epoko de la jud-kristana interrilato, nova vidiĝo de la eklezio kiel di-popolo - kontinuo de Abraham ĝis Kristo kaj eklezio. Certe, la judoj ĝis hodiaŭ ne ekkonis la Mesion Jesu-Kriston - sed ĉu ne estas nia kulpo, ke ili ne ekkonas lin, ĉar ni ne vere vivas kristane? Se ni ne estas veraj disĉiploj de Kristo, ni malhelpas la ekkonon de Kristo ĉe la aliaj. Kaj jen, la judoj kiel maljuna Simeono sopiras la Mesion, do ili tamen komunas kun ni, kiuj atendas la eternan saviĝon. (Tiun penson eldiris Pio XII en 1950 ĉe la malfermo de la sankta pordo de la Sankta Petro-katedralo.)

Izrael kaj ni vivas en advento, kaj laŭ Tim 4,8 la krono de justeco estas garantiita al adventaj homoj. Kaj fine nia solidareco kreskas ankaŭ pro alia sperto: Izrael jam dum jarcentoj vivis ekzile; al ni kristanoj la ekzilo, la ŝrumpiĝo estas ankaŭ profetita, do ni komune pli kaj pli vidos nin pilgrimantoj kaj fremduloj, di-popolo sendita inter la lupojn kiel ŝafoj, infanoj de la unu Patro nekonata al la infanoj de ĉi tiu mondo.

La komuna konscienco

Kristanoj kaj judoj estas unuigitaj do jam en certa senco, nome en la atestado pri kredo al la Patro, al kiu ni respondecas. Prototipo de la senrespondeculo en la NT ne estas Kajafas aŭ Pilato, sed Herodes, kiu senpripense batalis kontraŭ ĉiu kiu kontraŭis lin, kontraŭ atestantoj kaj signoj de pli alta instanco. Herodes murdigis ĉiujn senkulpajn infanojn de Betlehemo, por demonstri kaj certigi al eble venonta Mesio sian potencon. Li devis rezisti al tiu signo.

Herodes reviviĝis en Hitler. Ambaŭ volis respondeci al neniu. Sed jen en Hitler vekiĝis la respondeco de la konscienco, kaj al tiu signo li devis rezisti: “La konscienco, tiu juda inventaĵo”, tiu rimarko de Hitler (farita en Vieno al Rauschning) klarigas ĉion. Li sentas la misteran identecon de judoj kaj konscienco de l’ homaro. Ekstermante ilin li volis forigi la konsciencon. Inter la murditoj estis pli ol miliono da infanoj - en Betlehem estis ĉirkaŭ 20. Kaj pri tiu miliona murdo oni diris ne malprave, ke ĝi estis “eble la plej granda malvenko de la kristanaro, ĉar ĝi ne malhelpis ion tian”.

La koncila deklaro en judaj okuloj

Unu el la plej multe pridisputitaj tekstoj de la koncilo estis la ĉapitro pri la judoj, ne nur en la koncil-aŭlo, sed eĉ pli multe en la publiko. Kiam ŝajnis ke pro diversaj motivoj plimulto de la koncil-patroj ne ŝatis apartan deklaron pri la judoj, mondvastaj protestoj aŭdiĝis. La teksto plurfoje estis modifita; kio fine rezultis, estis kompromiso inter la urĝema sekretariato Bea kaj la bremsantaj kurio plus arab-landaj episkopoj.

Unu el la judaj koncil-observantoj, Ehrlich (Basel, Svislando), parolis pri “kompromiso inter la grandanimeco de la patroj kaj la klopodado de la kurio pri neniu aŭ senenhava teksto”. Li tial juĝas la definitivan tekston kun modera optimismo, sed ankaŭ atentigis, ke oni devas vidi ĉi tiun ĉapitron en la kunteksto de la tuta koncilo. Ĉar ankaŭ ĉe minimume 4 aliaj okazoj ĝi parolas aparte pri la judoj. Unuope li atentigis pri jenaj perkoncilaj progresoj:

ĝi remalkovris la MT sen kiu ja Kristo ne estas komprenebla;

ĝi deklaris ke ankaŭ laŭ katolika kompreno la judoj restis elektitaj;

ĝi fortigis la reciprokan respekton;

ĝi deklaris la hodiaŭajn judojn nekulpaj pri la mortigo de Kristo;

ĝi direktis sin kontraŭ aserto, ke la judoj estas forĵetitaj, kaj kontraŭ ĉia antisemitismo.

La motivon de tiuj koncil-patroj (laŭ Ehrlich: la kurio, la diplomatoj!), kiuj asertis ke la araboj indigniĝos pro tia deklaro, la efektiva reago malkaŝis preteksto: la araboj reagis tute modere!

Ehrlich diris pri la akcepto flanke de la judoj, malgraŭ ĉio pozitiva: estas katolika, ne juda deklaro. Kaj la juda kiel fermita religio ne bezonas dialogon kun la kristanoj - kiel inverse. La ĉefa motivo por judoj dialogi kun kristanoj do estas nur la deziro ne resti en geto.

Alian fojon ni traktos pliajn aspektojn de la juda-kristana rilato, sed jen ankoraŭ eldiro de Ehrlich: “Per iliaj fruktoj vi ekkonos ilin!”. Kiajn fruktojn ni kristanoj portos?

Stefan Maul

al la indekso


RILATO AL NEKRISTANAJ RELIGIOJ

 

Ĉe sia meditado pri la mistero de la eklezio la sankta sinodo memoras la ligilon, per kiu la popolo de la Nova Testamento estas spirite ligita kun la gento de Abraham. Tiel agnoskas la eklezio de Kristo, ke laŭ la savomistero de Dio la komencoj de ĝiaj kredo kaj elektiĝo troviĝas jam ĉe la patriarkoj, ĉe Moseo kaj la profetoj. Ĝi konfesas ke krist-kredantoj, filoj de Abraham laŭ la kredo (Gal 3,7), estas enfermitaj en la vokiĝo de tiu patriarko, kaj ke en la eliro de la elektita popolo el la lando de servuteco la savo de la eklezio estas mistere antaŭbildita. Tial la eklezio ankaŭ ne povas forgesi ke ĝi akceptis per tiu popolo kun kiu Dio el nedirebla kompatemo trovis inde ligi la Malnovan Testamenton, la rivelon de la MT kaj estas nutrata el la radiko de la bona olivarbo, en kiun estis greftitaj la paganoj kiel sovaĝaĵoj (Rom 11,17-24).

La eklezio ja kredas ke Kristo, nia paco, per la kruco pacigis judojn kaj paganojn kaj unuigis en ĝi ambaŭ (Efe 2,14-16).

La eklezio ankaŭ ĉiam havas antaŭ la okuloj la vortojn de apostolo Paŭlo, kiu diras pri siaj samgentanoj: “kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj; kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo” (Rom 9,4-5), la filo de virgulino Maria. Ĝi ankaŭ memoras ke el la juda popolo venis la apostoloj, la fundamentoj kaj kolonoj de la eklezio, kiel la plimulto de tiuj unuaj disĉiploj, kiuj predikis la evangelion de Kristo al la mondo.

Kiel atestas la Skribo, Izraelo ne ekkonis la tempon de sia vizitado (Luk 19,44), kaj granda parto de la judoj ne akceptis la evangelion, ja ne malmultaj rezistis ĝian disvastiĝon (Rom 11,28). Tamen laŭ atesto de la apostolo ili ankoraŭ estas la amatoj de Dio pro la patroj (Rom 11,28-29); ĉar ja liaj gracdonoj kaj lia alvoko estas definitivaj. Kun la profetoj kaj kun la sama apostolo la eklezio atendas la tagon, konatan nur al Dio, dum kiu ĉiuj popoloj unuvoĉe alvokas la Sinjoron kaj servas lin “ŝultro ĉe ŝultro” (Zef 3,9).

Ĉar do la heredaĵo komuna al kristanoj kaj judoj estas tiel riĉa, la sankta sinodo volas akceli la reciprokajn konon kaj respekton, kiuj precipe estas fruktoj de bibliaj kaj teologiaj studoj kiel do la frata dialogo.

Kvankam la judaj superuloj kun siaj adeptoi urĝis por la mortigo de Kristo (Joh 19,6), oni tamen povas la eventojn de lia suferado meti nek en la kulpon de ĉiuj tiamaj judoj indiferente, nek de la hodiaŭaj judoj. Certe la eklezio estas la nova di-popolo, tamen oni ne devas prezenti de Dio forĵetitaj aŭ kondamnitaj la judojn, kvazaŭ tio estus konkludebla el la sankta Skribo. Tial ĉiuj zorgu, ke neniu en la katekizado aŭ predikado de la diaj vortoj instruas ion ne konforman al la evangelia vero kaj la spirito de Kristo.

Konsciante la heredaĵon, kiun ĝi havas komuna kun la judoj, la eklezio, kiu malaprobas ĉiujn persekutojn kontraŭ iujn ajn homojn, malĝojas - ne pro politikaj kaŭzoj, sed instigite per la religia amo de la evangelio - decide pri ĉiuj malamaĵoj kaj persekutoj, ĉiuj manifestiĝoj de la antisemitismo, kiuj ĉiutempe kaj de ĉiuj ajn direktiĝis kontraŭ la judoj.

Krome ja Kristo, kiel la eklezio ĉiam instruis kaj ankoraŭ instruas, libervole kaj pro la pekoj de homoj sian suferon kaj sian morton el senfina amo prenis sur sin, por ke ĉiuj atingu la savon. Tiel estas tasko de la eklezia predikado diskonigi la krucon de Kristo kiel signon de la universala amo de Dio kaj fonto de ĉiuj gracoj.

Sed ni ne povas voki al Dio la patro de ĉiuj, se ni rifuzas al iuj homoj, kiuj ja kreiĝis laŭ la egalbildo de Dio, la fratajn senton kaj faron. La konduto de la homo al Dio la patro kaj lia konduto al la homaj fratoj tiel intime kundependas, ke la Skribo diras: “Kiu ne amas, ne konas Dion” (1 Joh 4,8).

Tiel do foriĝas la fundamento por ĉia teorio aŭ praktiko, kiuj diferencigas inter homo kaj homo, inter popolo kaj popolo koncerne la homan dignon kaj la el ĝi rezultantajn rajtojn.

La eklezio do kondamnas ĉian diskriminacion de homo, ĉian perfortaĵon kontraŭ li pro lia raso aŭ koloro, lia stato aŭ religio, ĉar tio kontraŭas al la spirito de Kristo. Kaj koresponde al tio, sekvante la spurojn de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo la sankta sinodo kun pasia seriozeco apelacias al la kredantoj “konduti dece inter la nacioj” (1 Pet 2,12) kaj laŭeble, kiom estas ĉe ili, havi pacon kun ĉiuj homoj (Rom 12,18), tiel ke envere ili estu filoj de la patro kiu estas en la ĉielo (Mat 5,45).

(ĉapitroj 4 kaj 5 de la

“Deklaracio pri la rilato de la eklezio al la nekristanaj religioj”

de la 2-a Vatikana Koncilo)

al la indekso


LA ELEKTITA POPOLO

I. La aktualeco de la demando

1. La judoj kaj la elektiĝo de Izrael

La elektiĝo de Izrael estas unu el la fundamentaj ideoj de la Malnova Testamento (MT), kaj ĝia esploro prezentas unu el la plei gravaj demandoj de la malnovtestamenta teologio, ĉar ankaŭ la kristana dogmatiko devas havigi al si klarecon pri tiu nocio, ĉar ĝi povas progresi nur tiuokaze, se la ekzegeza teologio klarigas al ĝi la sencon de la bibliaj nocioj. Krom tio ni hodiaŭ devas pli ol iam okupiĝi pri tiu ideo de la elektiĝo, ĉar ni rilatas kun la judoj ne plu nur kiel kun idea fenomeno. Inter la protestantoj tiu ĉi ideo de la elektiĝo ja ĉiam ekzistis, sed ofte oni vidis ĝin negative en tio, ke ĝi esprimiĝas en la kondamno, ĉar oni haltis ĉe la juĝo, ke la judoj krucumis Jesuon.

Vriezen, parolante pri la elektiĝo de la judoj, unue akcentas la pasintecon de la judoj kaj ilian novan popoliĝon lige kun la formiĝo de ŝtato Izrael kaj emfazas, ke en siaj interparoloj kristanoj kaj judoj devas esti denove egalrajtaj partneroj, “ĉar ĝuste tiu nia pravemo maljustigis nin antaŭ la judoj”. Li tuŝas la demandon, ĉu la eklezio, pretendante por si la elektiĝon, ne faris la saman eraron, kiun faris la judoj?

2. La elektigo de Izrael en la malnovtestamenta teologio

La respondo al la demando pri la elektiĝo de Izrael portas kun si multajn malfacilaĵojn, unuflanke pro la malabundeco de la materialo, aliflanke pro la komplikeco de la literaturaj-historiai problemoj. Apud tio konstateblas ia densa parenceco inter la kredo pri la elektiĝo kaj tiu pri la interligo kaj la di-popolo, tiel ke ofte ambaŭ ideoj konsideratis kiel unu sola.

Inter la judoj la demando pri elektiĝo ne aktualas, ĉar ĝi estas rigardata kiel centro de la malnovtestamenta proklamo kaj prezentas centran ideon, sub kies aspekto estas rigardataj ĉiuj historiaj okazaĵoj de la Biblio: kiel la promeso de la lando, la eliro, la leĝdono, la elektiteco de David ktp. Tiel la elektiĝo fariĝas antaŭkondiĉo de ĉiuj aliaj doktrinoj. Sed apud tio regas la ideo de korelacio, t. e. apud la elektiĝo de la popolo far Dio troviĝas la elektiĝo de Dio far la popolo. Tiu tendenco esprimiĝas en la talmudaj rakontoj, kie la Eternulo kaj la popolo bezonas unu la alian. Malantaŭ ĉiu memestimo de la izraelidoj kontraŭ aliaj popoloj en la lasta linio staras kiel ĉefmotivo la kredo pri la elektiteco.

Tiu kredo de Izrael fariĝas por ĝi samtempe gloro kaj skandaliĝo. Ĝi sciis, ke kiel sola popolo ĝi estas elprenita el la aliaj popoloj ĉirkaŭ si kaj al kiu estas direktita la spirita mesaĝo de Dio. Aliflanke ĝi distingiĝis per fiera nacia sento, kaj tiu kredo de supereco alportis al Izrael multe da malamikoj kaj ĝis nia tempo ĝi kunkulpis ĉe ekscesoj kontraŭ tiun ĉi popolon.

Ŝanĝiĝo en la sinteno de Izrael kaj en ĝia historio okazis kun la aktiveco de la profetoj, kiuj predikis al Izrael la dian suverenecon kaj kiuj konis la juĝon kiel dian rimedon por alporti la savon al la popolo.

En la kristana teologio formiĝis tri teorioj pri la elektiĝo:

a) la elektiĝa kredo estas tre malnova kaj ekzistas kune kun la javismo;

b) oni vidas kontraŭecon inter du formoj de la elektiĝa kredo;

c) oni rigardas la elektiĝan kredon kiel pli postan doktrinon.

La esenca diferenco kun la juda koncepto konsistas en tio, ke laŭ ĝi la regado de Dio estas rigardata kiel sola celo de la elektiĝo. Sed tiu kredo pri elektiĝo submetiĝas al historiaj evoluoj kaj oni devas distingi inter popole-naciaj kaj pastraj, profetaj kaj malfru-judaj konceptoj.

3. La signifo de la elektiĝo por la kristana teologio

Dum la malnovtestamenta doktrino de elektiĝo kulminas en la alvokiĝo de Izrael al la dia servado - Izrael do apartiĝas de la aliaj popoloj por riveli la gloron de Dio kaj por venigi la mondon de Dio - la elektiĝa kredo de la kristanaj eklezioj alprenis la formon de la grac-elektiĝo aŭ de la antaŭdestino. Peko kaj elaĉeto de la individuo estas ilia fono. Por la MT la malobeo de unuopulo estas sensignifa.

II. La terminologio de la elektiĝo

1. La vorto “elekti” en la MT

La MT uzas la terminon “elekti” en rilato kun la ideo pri la di-popolo en tute difinita senco de tiu doktrino, kiu estas pli detale determinata per la nocio tiel ke la nocio de la elektiĝo ne fariĝas ĝeneralaĵo, sed plia detaligo de la ideo pri la di-popolo.

La demandoj ligitaj al tio estas antaŭ ĉio tiuj pri la malnovtestamenta kompreno de la elektiĝo, ĉe kio estas konstatebla ia evoluo de la nocio interne de la MT, kaj tiu pri la terminologio.

La MT konas plurajn vortojn proksimaj al la nocio de elektiĝo, sed neniel kongruaj. La kritika-teologia nocio estas bachar kaj ekestas en la deŭteronomista rondo.

Apud tiu estu menciitaj :

a) jada' (distingi), kp. Amos 3,2, kie la speciala proksimo de Dio primaras;

b) hibdal (apartigi) ĉefe ĉe Ezra kaj Nehemja;

c) qara (alvoki), ligita al speciala alvokiĝo, kaj

ĉ) lakach (preni).

2. Nocio, signifo kaj uzo de la vorto

La vorto “bachar” havas plurajn signifojn, sed antaŭ ĉio ĝi uziĝas sur profana kaj religia tereno. Ĝia pra-signifo estas proksimume tiu de la destino aŭ dispono pri io. Sur religia tereno la akcento kuŝas sur la graco kiel motivo de la elekto. La popolo - pri kies elektiĝo temas en la MT - ne havas propran valoron pro kiu ĝi estus elektita de Dio.       

La dua signifo estas ligita kun la penso pri la komisio, do elektiĝo por tute difinita celo. Al tio intime alligiĝas la imago pri elpreno kaj apartigo. Al la elektiĝo do estas ligitaj ĉefe tri momentoj: a) ĝi fariĝas per Dio, b) elprenas el amaso kaj c) estas ligita kun difinita tasko.

La tuta pleneco de tiu nocio troviĝas ĉe Deŭterojesaja.

La nocio de elektiĝo estas konstatebla en triobla sfero:

a) en profana uzo: ĉi tie “bachar” estas vorto de la komunuza lingvo, kio ebligas pli bonan komprenon por la religia uzo.

b) en religia uzo: ĉi tie oni devas diferencigi inter religiaj, etikaj kaj teologiaj tekstoj. En la unua la homo, en la dua Dio estas la subjekto.

c) en teologia uzo: la Eternulo estas subjekto de la elekta ago: Lia elekto rilatas al personoj, Jeruzalemo, la popolo Izrael.

1. Ĉe la aplikiĝo al personoj (la patriarkoj, Abraham, Moseo k. a.) jam la ofica ideo kun pastra kaj reĝa elemento staras frontloke. Aplikiĝo al la profetoj ne estas konstatebla, ĉar ili havas en Izrael karismatikan karakteron. El tiu fakto rezultiĝas plia signifo de destini aŭ nomi. La malnovaj tekstoj ĉe tio rilatas la elekton de la reĝo; kiu estas rigardata la unua de la elektitoj.

2. Sub deŭteronomista influo staras la uzo de la termino de l’ elekto de Jeruzalemo. Ĝi celas limigon de la kulto al la urbo.

3. Ankaŭ la elekton de Izrael oni devas kompreni sub deŭteronomista influo.

Tiu ĉi elektiĝa kredo fariĝas necesa antaŭkondiĉo por la teokratio, la ekskluziveco kaj la kultcentrigo.

III. La ekzegezo de la vorto

1. Deŭterenomo

Kiel locus classicus de la elektiĝa ideo, oni konsideras Dt 7,6 ss, identa kun Dt 14,2, rigardebla kiel fina rimarko de ĉapitro 13. Ĉapitro 7 eldiras admonon kontraŭ la amikeco kun la kanaanaj popoloj. La elektiĝa ideo akcentas, ke Izrael kiel popolo de Dio havas tute apartan signifon inter la popoloj. Inter ili ĝi devus konservi sian specifecon kaj resti fidela al la Eternulo. Dio elektis ĝin el la ceteraj popoloj por glori per ĝi sian nomon. Kredante je Li ĝi posedis ion tute alian ol la ceteraj popoloj.

La enhavo de la vorto “bachar” estas de elpreno de Izrael el la aliaj popoloj kaj la propra al ĝi misio en la mondo.

Resume la elektiĝo ampleksas la jenajn ideojn:

a) la popolo estas apartigita de Dio el la ceteraj popoloj;

b) tiu apartigo faru el ĝi popolon sanktan, apartenantan al la Eternulo (teokratio);

c) Dio decidas, de Li eliras la celado (ideo de l’ antaŭdestino);

ĉ) la elektiĝo estas fondita en la amo kaj fideleco de Dio (ideo de la graco).

Fine estu menciitaj ankaŭ la aliaj deŭteronomiste influitaj lokoj Eĥ 19,5 kaj 1 Reĝ 3,8, ĉe kiuj ankaŭ fonas la elektiĝa ideo. Sur Salomono pezas la penso, ke li devas regadi la popolon de Dio.

Apud la klasika termino “bachar” ankaŭ la nocioj “am qadoŝ” (sankta popolo), “segulla” (propraĵo) kaj “nachala” (posedaĵo) estas deŭteronomi-devena. “Segulla” kaj “nachala” esprimas la absolutan dependecon de Dio kaj samptempe signas la absolutan majeston de Dio kaj la alvokiĝon de Izrael. Oni do povas rigardi ilin kiel la plej gravajn nociojn de la Dt-proklamado, el kiuj rezultiĝas la ideo de la teokratio. Dio volas esti sinjoro per Sia popolo Izrael.

2. Deŭterojesaja

Preter Dt la elektiĝa ideo plej klare reliefiĝas ĉe Deŭterojesaja, sed tie ĝi ricevas apartan karakteron. Deŭterojesaja volas montri al Izrael novan estontecon. Li tial devas kontraŭbatali la malfidon kaj la defetismon enradikiĝintajn post la tempo de l’ ekzilo. El Jes 41,8 ss doniĝas la fakto, ke sklaveco kaj elektiĝo paralelas. La sama ideo reaperas 42,1 nur ĉi tie aldoniĝas nova ideo de universala alvokiĝo. La sklavo estas uzata por speciala komisio. Tiu tasko estas alporti justecon sur la teron, li estas la lumo de l’ popoloj.

El tio rezultias unuafoje renkontebla misia ideo de Deŭterojesaja, kiu estas ampleksigita en la versoj 49,1 ss.

La elektiĝo ĉi tie (43,8-10) okazas por sperti la miraklojn de Dio, pri kiuj ĝise aŭdis neniu popolo. Ankaŭ ĉi tie konstateblas esprimoj parencaj al la verbo “bachar”, kiel: prepari, fari, voki de l’ patrina sino, elvoki la nomon.

El ĉio tio ĉi konkretiĝas la graveco de la elektiĝa ideo ĉe Deŭterojesaja. Kiel ĉe Dt. ankaŭ tie ĉi oni konstatas la saman proporcion inter elektiĝaj kaj monoteismaj doktrinoj.

Ĉe Dt la elektiĝo kondukas al teokratio, ĉe Deŭterojesaja estas konstateblaj tri ĉefaj momentoj:

a) la kredo pri la saviĝo de la popolo;

b) la espero, kaj fine

c) la tipa por li universala tendenco.

Tiu ĉi lasta momento ankaŭ indikas, ke ĉe li la ideo de Dio trovas sian plej altan esprimiĝon. La teokratio restas ekzistanta, sed fariĝas universala. En Deŭterojesaja ni do atingas la kulminon de la malnovtestamenta rivelo, ankaŭ rilate la elektiĝan kredon. 

IV. Parencaj esprimoj 

Antaŭe ni konstatis, ke la elektiĝa eldiro estas Dt.-theologumenon. Tiu elektiĝa kredo estas malnova kaj havas antaŭformojn en la imago, ke Izrael estas popolo de Dio kaj en la interligo de la Eternulo kun Izrael. La malnoveco de tiu ideo nepre kondiĉigas, ke la elektiĝa kredo estas inkrustita en parencaj doktrinoj, kies rezulto ĝi estas.

Estis la deziro de l’ profetoj doni al la popolo la ĝustan rilaton de la elektiĝo. Tiu batalado pro la demando pri elektiĝo resp. pri Izrael kiel vera popolo de Dio, jam ekzistas ĉe Amos. Sian finon ĝi trovas en la doktrino de la grac-elektiĝo de Dt kaj Deŭterojesaja. La konkludo el tio estas, ke la elektiĝa ideo prezentas la centron de la MT kaj formas kiel centra eldiro finan punkton de pli fruaj imagoj. En senpera rilato al la elektiĝa imago staras la ideo, ke Izrael estas la sankta popolo. La efiko de tiu ideo montriĝas ankaŭ en la pastra kodo, kie ĝi esprimiĝas en la leĝo de sankteco.

Jam plurfoje ni menciis la malnovecon de la imago pri la elektiĝo de la popolo Izrael. La deŭteromomista tempo estas tempo de refleksio kaj de formiĝo de dogmoj, kiuj laŭteme estis delonge konataj, nur laŭforme ne estis jam formulitaj, i. a. la monoteismo, la homo kiel bildo de Dio k. a.

La antaŭkondiĉo por la elektiĝa kredo de Izrael estas ĝia indeco kiel popolo de Dio konstatebla jam en la plej malnovaj tekstoj, kie Izrael estas nomata popolo de la Eternulo kaj la Eternulo estas rigardata Dio de Izrael.

Tiu ideo de la di-popolo estas fondita en la interligo de Dio kun Izrael. La kondiĉo estas la plenumo de la interligo por kiu la ideo pri di-popolo samtempe portas en si la momentojn de l’ graco. Jam ĉe Amos ĉio koncernanta la elektiĝon ekzistas. Antaŭ ĉio ree validas, ke la afero jam ekzistas longe antaŭ ol la elektiĝo fariĝas fiksita termino. La vokiĝo de Abraham estas la komenco de la javisma popola historio. La elektiĝa ideo kaj ĉio koncernanta ĝin jam ekzistas ĝerme ĉi tie: la alvokiĝo de Dio, la elpreno el la familio, la komuneco kun Dio kaj la universala signifo de la vokiĝo de Izrael.

La grandan progreson en la izraela religio alportas Dt., kiu jam rilate la elektiĝan doktrinon diras la samon kiel la profetoj, sed alportas kun si novan momenton de direkteco, kiel estas vokate al la popolo, ke ĝi estas la popolo de la elaĉetiĝo. La apartenantoj al la Dt-rondo metas la tutecon de la popolo en la lumon de la dia sankteco. En la Dt. elektiĝa doktrino plenumiĝas la lasta paŝo survoje al la ekkono de Dio kaj de Lia rilato al Izrael. Ĝi certasence estas sinkonfeso al la rivelo de kaŝito. La Dt. - jen fina konstato - estas fino de la elektiĝa ideo, kiu ĉi tie estas resumata en teologian doktrinon.

 V. Elektiĝo kaj kondamno

Fine ni mallonge tuŝu la rilaton inter elektiĝo kaj kondamno en la MT. Se en la MT estus inkrustita, la ideo pri ĝenerala kaj definitive forĵeto ja ekzistas, sed tre malofte. La nocioj estas: ma’s kondamni; sane’: malami; nataŝ: forĵeti, forlasi, ŝamad: neniigi.

La spiritaj gvidantoj kaj la popolo ofte kaj longe luktis pro la ideo de forjetiĝo kaj donis tre malsamajn respondojn. Tamen ne estas konstatebla ia malnovtestamenta dogmo de forĵetiĝo, kiu iel respondus al tiu de elektiĝo. La Dt-literaturo donas tri respondojn:

a) kondamno kaj elektiĝo staras vidalvide;

b) ĝi neas la kondamnon;

c) ĝi koncedas la eblon de konvertiĝo.

Estas do konstatebla ŝanĝiĝo en la koncepto, simile al tiu de la profeto Jeĥezkel ĉe li kaj ĝenerale ĉe la profetoj, dominas la kredo je resto. Jeĥezkel estas konvinkita: la Eternulo neniam forlasos sian popolon, ĉar por Lia honoro ĝi staras antaŭ la aliaj popoloj.

VI. Resumo

La traktaĵo montras la organan karakteron de la MT, kiel en la paso de la historio formiĝadis la tutaĵo de la kredo-trezoro. La elektiĝo en la MT estas ĉiam afero de Dio kaj de Lia graco kaj por la homo ĉiam enhavas komision. Ĝia ĝusta kompreno ankaŭ kontribuas al vera rilato inter la judoj kaj la kristanaj eklezioj.

laŭ: Th. C. Vriezen: Die Erwählung Izraels nach dem AT

(La elektiĝo de Izrael laŭ la MT), Zürich 1953.

Reinhard Haupenthal

al la indekso


1-A KOMUNA KONGRESO IKUE/ KELI

 

1968 en Limburg/ Lahn, Germanio

 

unua bulteno

La ĝenerala kunveno de IKUE dum la kongreso en St. Gallen, la 23-an de julio 1966, decidis ke la venonta IKUE-kongreso en 1968 okazu en Limburg/ Lahn (Germanio okcidenta). Samtempe oni instigis laŭeble aranĝi tiun kongreson komune kun KELI. La  LKK de Limburg, komisie de la estraro de IKUE, sendis tiucelan inviton al la estraro de KELI, kiu akceptis la inviton kaj deklaris sin preta aranĝi komunan kongreson kun IKUE.

La LKK tre ĝojas pri la pozitiva decido kaj promesas fari ĉiujn eblajn klopodojn, por ke tiu unika ŝanco de komuna kongreso ankaŭ montru unikajn rezultojn. Ni jam komencis la prepar-laborojn, kiuj pro la fakto, ke la unuan fojon ni havos tian kongreson, estos ne nur pli multaj ol ĉe ordinara kongreso, sed ankaŭ pli malfacilaj, postulante grandajn zorgemon kaj diligentecon. Ni forte esperas, ke ĉiuj membroj de ambaŭ organizaĵoj, laŭ siaj kapabloj subtenos nian laboron. Ni volonte akceptas ĉiajn instigojn, proponojn kaj avertojn.

Dato. Ĉar UEA ankoraŭ ne decidis pri la datoj de la UK de 1968 en Madrid, ankaŭ ni ne jam povas fiksi la datojn de nia kongreso. Probable ĝi okazos en la semajno antaŭ la UK.

Karavano al Madrid. Tiuj kongresanoj, kiuj volas partopreni ankaŭ la UK-on, povos vojaĝi per karavano, kiu iros de Frankfurt/ Main al Madrid.

La kongresurbo. Limburg apud Lahn (rivero) estas urbo kun nur 16.000 enloĝantoj. Pro ĝia malgrandeco la kongresanoj havos plurajn avantaĝojn. Ĝi estas turisme tre alloga (katedralo, malnova urbokerno, pejzaĝo), trafike facile antingebla el ĉiuj direktoj. Ĝi situas 70 km norde de Frankfurt/ M., 100 km sude de Köln. Krome ĝi estas sidejo de katolika episkopo, al kies diocezo apartenas ankaŭ Frankfurt/ M. kaj Wiesbaden, la ĉefurbo de Heslando (Ni publikigos ankoraŭ detalajn artikolojn pri Limburg).

La kongreso. Kompreneble kaj IKUE kaj KELI devos rezigni laŭ certaj aspektoj pri kelkaj kongresaj kutimoj kaj tradicioj. Tio ne estos evitebla. Estos komuna kongreso, t. e. ĉiuj aranĝoj estos komunaj escepte de tiuj, por kiuj ni bezonos apartajn lokojn (ekz. di-servoj, propre organizaĵaj aferoj ktp).

Ĉiu tago de la semajno staros sub speciala temo kiun ni traktos en referatoj kaj diskutadoj. Kompreneble okazos ankaŭ komunaj preĝado kaj liturgio. (Ni esperas, ke tiutempe la eblecoj estos jam pli vastaj).

Ni planos krome du ekspoziciojn: unu pri la biblio, alia pri la kristana Esperanto- movado; ili estos montrataj ankaŭ al la urba publiko.

Al la programo apartenos ankaŭ ekskursoj kaj publika distra vespero, akceptoj ĉe la episkopo kaj la urbestraro.

Por tiuj kongresanoj, kiuj ŝatos plilongigi sian restadon en Limburg, ni eventuale - se montriĝos sufiĉa intereso - aranĝos feriosemajnon.

Loĝado. Ordinare la kongresanoj loĝos en hoteloj, pensionoj kaj privataj ĉambroj; la prezoj estas moderaj. Gejunuloj povos loĝi en la tute moderna junulargastejo.

Aliĝoj. Ĉar ni ankoraŭ ne povis fiksi ĉiujn detalojn, ne eblas jam nun aliĝi. Ni ĝustatempe dissendos la aliĝilojn, sed petas vin jam nun rezervi en via kalendaro la finon de julio 1968 por la kongreso.

Loka Kongresa Komitato

H. Staudt, prezidanto

H. Friedrich, kasistino

S. Maul

al la indekso


NI GRATULAS

 

al P. Georg Plank o.cr., pastra konsilanto de AKLE (Vieno, Aŭstrio), pro lia 80-jariĝo (20.12.1966).

Esperantisto de pli ol 50 jaroj, li jam okaze de E-kongreso en Ĉeĥoslovakio en 1914 faris notindan E-predikon; ankaŭ post 1945 li aktivis, precipe predikante. Nun bedaŭrinde lia sanstato ne plu permesas tian aktivecon.

Elkore ni deziras al li benon, gracon kaj sanecon.

al la indekso


ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

 

Dum la unua monato de nia agado envenis ja granda sumo, kiu ebligas al KAROSI helpi al preskaŭ 200 blinduloj. Koran dankon al ĉiuj donacintoj!

Ni agu laŭ la spirito de D-ro Zamenhof, kiu iam donis senpagan okulkuracan helpon al multaj malriĉaj pacientoj. Anticipan dankon al ĉiuj donacontoj!

 

al la indekso


NI AŬDIS

 

* Papo Paŭlo VI akceptis la 7-an de septembro 1966 en privat-aŭdienco du japanajn esperantistojn, s-rinon Y. Suzumori kaj s-ron K. Itoo, kiuj transdonis al li mesaĝon de la majstrino de Oomoto, s-rino Nao Deguĉi; la teksto estis en japana lingvo kaj esperanto.

* La 6-an de oktobro 1966 UEA-delegacio transdonis en Novjorko la Proponon pri solvo de la lingva problemo, subskribitan de 920.954 individuoj kaj 3.843 organizaĵoj al la subsekretario de UN.

* La 23-an de oktobro 1966 en Albenga (Italio) episkopo A. Piazza benis la flagon de la loka esperanto-grupo. Sekvis sankta meso celebrita de freŝbakita esperantisto, kanoniko Borzachiella. En la urbo okazis instruado de esperanto en la elementa lernejo kun bona sukceso. Ĥoro de la lernantoj kantis okaze de inaŭguro de esperanto-strato la saman tagon.

* En Bologna (Italio) la 30-an de oktobro 1966, post solena disdono de esperanto-diplomoj, okazis sankta meso en esperanto, celebrita de P.Ciccanti.

Ĉeestis solenaĵon kaj meson vicministro pri publika instruado, kiu promesis subteni la leĝproponon por enkonduki esperanton en la italajn lernejojn.

* P. M. Casanoves, cmf, gvidis esperanto-kurson en la Klaretana Seminario de Cervera (Katalunio).

al la indekso


EK ANTAŬ 60 JAROJ - DECEMBRO 1906

Mi ofte diris, en E.K., ke mi devas zorgi pri ĝi ekster miaj profesiaj devoj. Mi ne estas escepto: preskaŭ ĉiuj batalantoj de Esperanto sammaniere agas. Sed tiuj, kiuj konas min, kiuj vidis min ĉe la kongresoj, scias ke mi ne estas korpe “fortulo”! Okazis do, ke la laboro ĉiam pligrandiĝis, de tri jaroj, kaj ke samtempe miaj fortoj ne pligrandiĝis... eĉ kontraŭe etiĝas!

Ŝajnas do, ke tiu stato ne povos daŭri tre longe: aŭ mi devos min dediĉi plene al Espero Katolika kaj al la disvastigo de Esperanto inter katolikoj, - kaj tio estas mia plejega deziro; aŭ mi devas tute forlasi E.K. kaj Esperanton, por plenumi miajn profesiajn devojn.

Kion do mi faros? Mi ĝis nun nescias. Tio dependas de vi, karaj legantoj.

Se mi povos vivi sole per Espero Katolika; se mi povos forlasi la oficon de profesoro, mi elektos la unuan vojon. Por tio estas necese, ke ni duobligu l’ abonantaron kaj mi liveras al vi rimedon, sur la flava folieto enmetita en tiu ĉi numero de E.K.

Se mi ne povos vivi per E.K. pro la nesufiĉa nombro de abonantoj; tial mi devos forlasi E.K., kaj tio estos por mi fortega ĉagreno, kaj kruela frapo al mia koro.

Mi konfide esperas, ke la legantaro de E.K. kiu formas fratan aron, eĉ familion, energie klopodos por DUOBLIGI L’ ABONANTARON.

Em. PELTIER

al la indekso


FINO DE BOMBARDOJ

 

Deklaro de la internacia ĝenerala konsilantaro de PAX CHRISTI

La ĝenerala konsilantaro de la Internacia Katolika Pacmovado Pax Christi, kiu sub prezido de kardinalo Alfrink kunvenis fine de oktobro 1966 en Bergamo, la hejmloko de Johano XXIII, publikigis jenan rezolucion:

La bilanco fakte estas teruriga. La intertraktadoj por malarmado kaj pri la tiel grava kontrakto pri nedisponigo de atom-armiloj ankoraŭ ne kondukis al sukcesoj. La malŝparo je ekonomiaj rimedoj por la armado en skandala maniero grandigas la abismon inter malriĉaj kaj riĉaj popoloj pli kaj pli multe, kaj reduktas la eblecojn por la ĉiukaze jam nesufiĉa kunlaborado kun la evoluendaj landoj.

Pruvoj por la en la mondo ankoraŭ regantaj malsekureco, maljusteco kaj subpremado estas: raskonfliktoj, postrestoj de kolonialismo, murdado de tutaj popolgrupoj, disŝiritaj landoj, aroj da fuĝintoj, konstantaj tensioj pro la posed-disputataj teritorioj, kvereloj pri popoleco kaj kultura propreco, demonstroj de ekstrema naciismo kaj rigoregaj internaciaj ekonomiaj bataloj.

Ĉiu demandu sin, ĉu li ne kunkulpas en tiu situacio, ĉu pro partopreno en tiuj krimfaroj, ĉu pro indiferenteco.

Vid-al-vide de tiuj teruraj faktoj Pax Christi ripetas la timplenan vokon de papo Paŭlo VI: “En la nomo de l’ Sinjoro haltu! Oni devas interparoli, oni devas en ĉia sincereco intertraktadi”.

Ĉi tiu tima zorgo kaj postuloj celas precipe al la milito en Vjetnamio, kiu per siaj kruelaj rezultoj, sia evidenta neelireblo kaj sia danĝero por mondmilito kaŝita en si sendubinde pruvas ke milito ne portas solvon, kaj ke fine tamen oni devos veni al dialogo inter ĉiuj koncernitoj.

 

 

Kiel ĉi tiu, multaj aliaj vjetnamiaj patrinoj krias pro malespero, en abismo de kruela milito; nenio kaj neniu povas pruvi ai ŝi neceson kaj pravecon de tia hom-buĉado. Ŝi krias por paco, sed la responsuloj ne aŭdas ĝin...

 

 

 

 

Tial Pax Christi faras la alvokojn de papo Paŭlo VI kiel tiujn de la ĝenerala sekretario de UN, U Thant, siaj propraj, sed timas ke iliaj vortoj ne trovos la eĥon merititan, ĉar la pensmaniero kaj la strukturoj de la nuna mondo ankoraŭ ne adaptiĝis al la kondiĉoj de la atomepoko.

Pax Christi denove arde petas la konfliktantojn kompati la landon, kiu dum 25 jaroj estis dezertigata. Kun U Thant Pax Christi postulas rigarde al definitiva fino de la milito la “deskaladon” de ĉiaj malamikaĵoj sur ambau flankoj, komencante per la ĉeso de la bombardoj, en la espero, ke tiel oni venos al intertraktoj de kontraŭaj partioj, inkluzive la Nacian Liberigan Fronton (Vjetkongo). Tiuj intertraktadoj konduku al honora kompromiso. Ĝi devas havi kiel bazon la respekton al la vjetnamia popolo, kiel en ĝia ekzistado tiel en ĝiaj socialaj bezonoj, kaj la garantion de la rajtoj de la individuoj kaj diversaj grupoj interne de la popolo, nome la plenan sendependecon.

Pax Christi apelacias al ĉiuj registaroj, ĉiuj institucioj, kiuj povus kontribui al realiĝo de tia kontrakto, eviti nenian penon por atingi tiun celon.

Pax Christi fine rekomendas, ke la tuta mondo per gesto de solidareco kaj faroj de rebonigo helpas al Vjetnamio releviĝi el siaj ruboj kaj libere evolui. Tia kontrakto povus esti modelo kaj montri al la alia parto en la mondo la vojon al la paco, tie kie ĝi estas nun minacata.

Vid-al-vide de ĉi-ĉiuj danĝeroj altrudiĝas la neceso de objektiva informado por sku-veki la publikan opinion, kiu ĝenerale estas indiferenta kaj unuflanka.

Pax Christi aparte alvokas ĉiujn kristanojn unuiĝi preĝante kaj agante por la paco kaj apogi sin sur la pozitivaj fortoj, kiuj aperas en nia epoko. Ili estas: la konscio de la homoj pri sia unueco kaj la klopodoj de vasthorizontaj homoj pri mondorganizo, kies programon priskribis papo Johano XXIII en “Pacem in terris”.

 

al la indekso


RELIGIA PRINTEMPO EN LA NORDO

 

Ne forgesi Dion pro la bonstato

De tempo al tempo aperas en gazetaro, radio kaj televido raportoj kaj impresoj de ofte pli malpli hazarde al Skandinavio vojaĝintaj aŭtoroj, kies raportoj, se oni kunigus ilin, estas taŭgaj doni treege buntan, sed ne kundependan bildon pri la spirita situacio kaj precipe pri la situacio de la katolika eklezio en la nordo de Eŭropo. Diversaj filmoj de skandinavia deveno same kontribuis dum la pasintaj jaroj al tiel peri al la eksterlanda observanto iom “oblikvan” bildon pri la situacio.

Tamen ankaŭ ne estas facile, koncize resumi nur proksimume sobran priskribon de tiu temo en la kadro de supervidebla kaj ne tro scienceca raporto - unue ĉar la situacio estas tiel diversa en la unuopaj skandinaviaj landoj, t. e. en Danujo, Svedujo, Norvegujo, Suomio kaj Islando, kaj due ĉar la ekleziaj fontoj, sur kiuj la raporto necese devas esti bazata, estas diversaj en sia origino. La plej multaj el tiuj raportoj estas parte bazitaj sur ekleziaj statistikoj, kiuj siaflanke neniel estiĝis unuece. Certa inklino “frizi” tiajn raportojn - nome en direkto, kiu konvenas al la koncepto de la aŭtoro - bedaŭrinde estas nekaŝebla.

Sociala ŝtato - spirita mizero

Se oni nun volas fari la provon, karakterizi la spiritan klimaton en la latitudo de l’ nordo, oni devas paroli pri la sociala ŝtato. Ĝi havas sian originon en la deziro plifaciligi kaj sekurigi la ekziston por ĉiuj homoj. Oni celas ordigi ĉion, kio antaŭe povis minaci la homan ekziston, tiel, ke oni povu vivi en pli granda sekureco. Malsano kaj morto kaŭzas ĉiam zorgon kaj timon, sed nun oni deziras vidi la homan komunon tiel ordigita, ke ankaŭ sur tiuj du faktoroj povas esti direktate per moderna kuracista arto. Kaj la same tiom sensaciaj progresoj de aliaj sciencoj malfermas ĝeneralan bonstaton, kiun antaŭaj generacioj konis eĉ ne proksimume. Kaj jen ni nun puŝiĝas ankaŭ al la problemo, kiu nuntempe prezentiĝas al la religio en la nordo. Estas fakto, ke la kristanismo de tago al tago perdas fundon, estas repuŝata de la materialismo.

La germana jezuita patro, d-ro H. Roos - kiu estas aktiva de antaŭ pli ol 25 jaroj kaj havas la postenon de lektoro por mezepoka filozofio ĉe la Universitato Kopenhago, karakterizas la nuntempan situacion jene: “La sociala ŝtato estas ĉi tie - kiel ankaŭ en Svedujo - sur la kulmino de sia evoluo. La tendenco estas mallonge esprimebla tiel: solidareco kontraŭ subsidiareco. La ŝtato zorgas por ĉio. La malfortecoj de tia evoluo estas malfacile kaŝeblaj: dissolvo de la plej gravaj moralaj komprenoj, erotikigo de la tuta publika vivo, malfortigo de la persona respondeco, fuĝo en la anonimecon, niveligo de la socio. La socialisma socia ordo estas sur la plej bona vojo, en la relative malgrandaj ŝtatoj de Skandinavio transmeti sian teorion en praktikon. Sed sur la fundo de tiu materie altestaranta kulturo kaŝiĝas multe da spirita mizero: timo, malsekureco kaj la nescio: kien?”.

Nur 1,5%

Por komprenigi la spiritan situacion en la nuna nordo de Eŭropo kaj per tio samtempe formi al si bildon pri la situacio de la tiea katolika eklezio, oni krome devas unue klariĝi pri kelkaj tute fundamentaj faktoj. La skandinaviaj landoj havas nuntempe entute ronde 20 milionoj da enloĝantoj, kaj la evangelia-luterana eklezio, al kiu oficiale apartenas la superstara plimulto (pli ol 95%) de la loĝantaro, nuntempe estas ŝtatreligio en la nordaj landoj. Sed por la plej multaj inter tiuj oficialaj eklezianoj la luterana-protestanta konfesio ne signifas tre multon. Tian situacion d-ro K. Skydsgaard, profesoro de la dogmatiko ĉe la Universiato Kopenhago, kiu ankaŭ kiel observanto partoprenis en la koncilo, karakterizis antaŭ jaroj kun la rimarko ke nur 1,5 procento de la dana loĝantaro havas aktivan rilaton al eklezio kaj kristanismo. La plimulto estas tiel neinteresita, ke al ĝi venas nek la ideo praktiki la kristanan religion, nek ataki ĝin. En la ceteraj skandinaviaj landoj la rilato estas simila.

Nelimigita religia libereco

Sed la mulplimulto de la katolikoj ĝuas - konforme al la demokratia liberemo de la nordlandanoj - nelimigitan religian liberecon. Tiel vidite estas sufiĉe facile esti kristano. Eĉ tiel “radikala” kristanismo kiel la katolika renkontas al neniu menciinda rezisto, sed plej ofte nur al ĝentileco. Flanke de la ŝtato neniuj malfacilaĵoj estas farataj al la eklezio kaj al la eklezia vivo. Katolikaj lernejoj senmalhelpe povas esti starigataj kaj eĉ ricevas riĉajn komunumajn kaj ŝtatajn alpagojn. Karitaj institucioj de katolikaj ordenano ĝuas tre ege bonan reputacion, kaj katolikoj sen malfacilaĵoj povas okupi publikajn oficojn. Tamen la evoluo de la pasintaj cent jaroj ne alportis amasan movadon al la katolika eklezio. La eklezio kreskis, sed la nombro de la katolikoj entute estas kiel antaŭ dudek, tridek jaroj.

La klarigo por tiu kontraŭdiro troviĝas en tio, ke la katolika eklezio en Danujo - kiel en tuta Skandinavio - estas kreskanta sed samtempe suferas perdon, kiu estas kaŭzita ĉefe de la reganta religia indiferenteco, samkiel de la manko je katolika tradicio. Momente eĉ estas malfacile, teni la nombron de la katolikoj sur la ĝisnuna alteco.

Ĉar ne povas esti neate, ke la ĝenerala nuntempa tendenco de la malkristaniĝo kaj sekulariĝo de la tuta publika vivo, kiuj montriĝas kiel akompana fenomeno de la progresanta materialismo kaj kiel malseveriĝo de la seksmoralo speciale en la nordaj socialaj ŝtatoj, surpremas sian neeviteblan stampon ankaŭ al la katolika eklezio. Ĉie en Skandinavio loĝas la katolikoj - escepte de grandaj urboj - plej ofte malproksime dise inter tre granda plimulto de alikredantoj aŭ nekredantoj, kaj la malavantaĝoj de tiu situacio montriĝas tute speciale en la alta nombro de la miksaj edzecoj, kiuj ne malofte gvidas al la apostatiĝo.

Ĉu religia printempo?

Sed tamen la situacio absolute ne estas “katastrofa”. Homoj, kiuj estas intime spertaj pri la vivo de la eklezio en la nordo, eĉ asertas, ke spiro de religia printempo estas rimarkebla. Kaj kvankam la “rebatoj” tre ofte estas pli videblaj ol la progresoj, kelkaj eventoj ekmontras, ke la eklezio nuntempe staras ĉe la sojlo de nova epoko, kie la malrapida ŝanĝiĝo de la ĝenerala sinteno koncerne la eklezion efikigas sian neignoreblan influon. Kaj ĝuste en tio troviĝas la promesplena perspektivo por la estonteco.

Ĉar dum en la publika vivo en la nordo de Eŭropo antaŭe estis rimarkebla antipatio - por tute ne paroli pri rekta malamikeco - kontraŭ la katolika eklezio, oni povas nuntempe diri sen troigo, ke dum la pasinta generacio, danke al nelacigebla pionir-laboro de ordenaj klerikoj kaj fratinoj, okazis vera publika ŝanĝiĝo de sinteno kaj sentado. Kompreneble oni ĉiam ree ektrovas antaŭjuĝojn de tiu aŭ alia speco, sed entute al la katolika eklezio nuntempe ĉie renkontas intereso kaj - kio valoras ankoraŭ multe pli - certa respekto.

Tiu ŝanĝita ĝenerala sinteno koncerne la eklezion sendube kundependas kun tio, ke la unueca konstruaĵo de la roma eklezio, kies muroj tra variaj ventegoj de la jarcentoj neĝenite restis starantaj, en la tumultoj de nia nuna mondo sentigas certan altiron al multaj serĉantaj homoj - kvankam absolute ne ĉiuj, kiuj turnas sin kun siaj demandoj al la eklezio, pensas je konvertiĝo al la katolikismo.

Ekumena klimato

Ankaŭ en la rilato de la katolika eklezio de Skandinavio al la enlanda eklezio, de jaro al jaro montriĝas pli ĝojiga evoluo. En Danujo kiel en Svedujo en la pasinta jardeko eĉ okazis en ne malgranda amplekso interparoladoj inter luteranaj kaj katolikaj teologoj - signo por tio, ke la klimato grandparte pliboniĝis jam antaŭ la tempo de Johano XXIII, kaj ke oni nuntempe rekte povas paroli pri “ekumena klimato”. Tiel en Danujo, kvankam tie la prikoncila eĥo, kiel estas kaŭzite de la naturo de la afero, devis esti relative malgranda, estas konstatebla ĉe kleraj protestantaj rondoj vere serioza kaj tre ĝojiga intereso pri la laboro de la koncilo, kaj nome en kunligo kun la ekumena dialogo.

La malfacilaĵoj, je kiuj ambaŭ eklezioj devas suferi, en multaj rilatoj estas la samaj, tiel ke la reciproka kompreno kreskas ankaŭ per tio. Aldoniĝas, ke la opini-diferencoj interne de la norda ŝtateklezio - ekz. pri la vivo post la morto kaj pri la allaso de virinoj kiel pastorinoj - estas tiel grandaj, ke konservativa alo pli kaj pli vidas sin en pli densa spirita parenceco kun la katolika eklezio ol kun la kontraŭa alo de la enlanda eklezio.

Indiferenteco

Granda dana humuristo foje eldiris jenan paradokson: estas ĉiam malfacile profeti, speciale kiam temas pri la estonteco! Ankaŭ prognozo pri la estonta evoluo de la katolika eklezio en la skandinavia spaco estas eksterordinare malfacila. Religieco certe ne estas ĝuste tio, kio plej multe tuŝas la nordan homon kaj la koncepto: “ĉiu fariĝu beata laŭ sia maniero!” sendube tie estas pli disvastigita ol ie alie. La ĉefa malbono, kiu signas la religian situacion en la tuta skandinavia spaco, estas la religia indiferenteco. Ĝi fakte ne lasas forpeli sin tute simple.

La ĉeftasko de la eklezio en Skandinavio do devas esti en la venonta tempo la jena: revivigi la kristanan spiriton en la nordaj popoloj per la disvastigo de katolika kredo-doktrino kaj komune kun la aliaj kristanaj kredofratoj. La skandinavia homo devas ree lerni, esti ankaŭ kristano, tio signifas, en medio kun minimumo de mizero kaj timo kaj en la ĝuo de multaj materiaj bonoj - ne perdi la rigardon supren.

Jörgen Berg (tr. Kp)

al la indekso


INFANOJ DEMANDAS PRI LA KRIST-INFANO

 

Ni havas bonan intencon, kaj tio estas fatala preteksto. Oni devas ĉiel klopodi fari gin ankaŭ ĝuste kaj bone. Al Dio sufiĉas la bona volo, al homoj kaj infanoj ne.

Dum la advento ni diris al Trude ke baldaŭ venos la Krist-infano, kaj ŝi nun devas esti aparte kara, post tri semajnoj ĝi vere kaj efektive venos en la mondon. Plenkreskuloj diras multe sen pripensi, kun kia profundeco kaj precizeco infano kredas tion. Ni preĝis kun ŝi, ĉiutage ni parolis pri la Krist-infano, kaj tiam venis la Sankta Vespero. La pordo malfermiĝis, kandeloj flagris sur la kristarbo, la kripo staris sub ĝi, sur la tablo kuŝis donacoj. Ŝi staris kaj rigardis, fine ŝi diris:

“Kie estas la Krist-infano?”.

“Ĝi jam forflugis”, mi diris iom ĝenite, ĝi devas viziti ankoraŭ aliajn infanojn”.

“Kial ĝi ne atendis min?”.

“Estis jam malfrue, ekstere jam estas mallume”, diris la patro.

“Mi volis ĝin vidi, ĝi ne atendis min”, ŝi diris.

“Nun rigardu do la donacojn”, mi diris.

“Mi ne volas donacojn!”. Furioze ŝi komencas plori: “Mi volis vidi gin!”.

“Estu prudenta”, ni diris, “vidu la belajn kandelojn...”, kaj alian sensencaĵon ni parolis.

“Mi ne volas donacojn”, ŝi insistis, “mi volas vidi la Krist-infanon!”.

Ĝuste tiel okazis antaŭ tri jaroj, mi ne forgesos. Ni havis bonan intencon, sed ni faris ĉion malĝuste. Vespere ni sidis, hontis kaj provis savi la situacion.

La postan tagon ni iris en la preĝejon. Tie estis la granda kripo. Trude supreniras la ŝtupareton kaj tuŝas la infanon; ŝi karesas la ŝafojn kaj la barban paŝtiston. Se oni povas tuŝi ĉion, estas bone. Mi diras, ke ĉi tie loĝas la Krist-infano vere kaj ĉiam restas sur la altaro. Ĉiam? Ja, ĉiam, dum nia tuta vivo. La ŝokiĝo de hieraŭ iom post iom solviĝas, ŝi entuziasmiĝas kaj ni devas iri ĉiun tagon al la kripo; ŝi alportas oranĝojn, nuksojn, botelon da lakto. Kaj kiam kelkajn semajnojn poste la kripo estas for, ŝi ne sentas sin trompita. Ŝi komprenis: ĉi tie loĝas la Krist-infano kaj ĉi tie ĝi restas.

La postan jaron ni diras ankaŭ la alian duonon: ke ne anĝeloj alportas la donacojn. Ĉar Dio donacis al ni sian Filon, la homoj donacas al si reciproke belajn objektojn kaj sian amon. La homoj faras tion, sed Dio estas la kaŭzo. Estas simple kaj ŝi tuj komprenas. La vero entute estas simpla kaj tial kreita ĝuste por infanoj. Tiel ni ŝparas al ni kontraŭdirojn.

La butik-fenestroj estas plenaj de donacoj, la infanoj vidas la homojn aĉeti, vidas hejme alveni paketojn. Kaj ĉi-ĉio subite malaperu en la ĉielon por suben ŝvebi dum la Kristnaska Nokto? La ĉielo estas ruĝeta, ĉar la anĝeletoj bakas kuketojn? En februaro ĝi ankaŭ estos ruĝeta! Sur la balkono dum tagoj antaŭ la festo staras la krist-arbo, kaj la tielnomatajn anĝel-harojn oni aĉetas per kelkaj moneroj ĉe sap-vendisto. La infanoj bonaŭdaj fariĝas skeptikaj kaj aliaj diras al ili: Vi ja estas sufiĉe stulta, ĉi-ĉio ne estas vera!

Ni kuraĝis diri al ili la veron, singarde kaj tamen komplete. Mi kredas, ke iliaj advento kaj Kristnasko ne estas malpli glora - nur alie glora. Ne estas brileta, per la sentimentaleco de l’ plenkreskuloj nutrita fabelo, kiu disrompiĝas post pli akra rigardo. Estas la feliĉiga kaj realeca evento de la homiĝo de Dio kiu plenigas nin per pieco kaj ĝojo. La infanoj ne estas pli malriĉaj, ĉar ili scias la veron, sed pli riĉaj. Ĉar la vero estas plej bela, la vero estas brilo, mensogo estas flagrado.

 

al la indekso


UNICEF HELPAS AL INFANOJ

 

En nia nacilingva gazetaro ni preskaŭ ĉiutage povas legi pri la gigantaj problemoj kaj demandoj en la evoluantaj, t. e. ekonomie malriĉaj, landoj kaj regionoj. La nura respondo al mizero estas praktika helpo. Homo ne estas kunhomo, se li fakte vivas laŭ la konata proverbo “fremda mizero ne estas sufero”!

Feliĉe ĉiuj landoj organizas kaj stimulas help-agadojn kaj meritas nian simpation kaj nian subtenon. La mizero en la mondo, tamen, estas tiom ampleksa kaj akrega, ke la peresperanta agado, kiun mi proponis por la jaro 1966a sub la devizo

“ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN”,

kaj kiu celas okulkuracan helpon al afrikaj blinduloj, ne ŝajnas al mi superflua. Ĉiuj, kiuj esperas nian helpon, ne ĝemu: “oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas...”.

UNICEF jubileas

En la helpendaj landoj vivas ankaŭ multegaj infanoj, kiuj bezonas nian atenton! Ĉi tiuj infanoj estas la morgaŭaj plenkreskuloj, do estas afero evidenta, ke la zorgo pri la infano ricevadas specialan emfazon en la kadro de la diversaj helpo-programoj.  Ĉi tiu artikolo havas kiel kernon la laboron de la Porinfana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj; eble konata al vi kiel UNICEF. Ĉi tiu organizaĵo fondiĝis la 11-an de decembro 1946-a, do festas ĉi-monate sian dudekjaran jubileon. Jubileos ankaŭ unu el la plej fervoraj propagandistoj de UNICEF, la populara film- kaj televid-artisto DANNY KAYE, kiu jam dum 12,5 jaroj disponigas siajn tempon kaj talentojn al la Fonduso, travojaĝinte por tiu celo preskaŭ la tutan mondon.

Kiel laboras Unicef?

Por servi al la intereso de la infanoj, kies vivo kaj disvolviĝo estas minacataj, la popoloj de 118 landoj unuiĝis en UNICEF. Ili alportas siajn spertojn, konon, kompetentecon kaj ankaŭ monon por la estonteco de infanoj tra la tuta mondo. Ĉiu infano havas rajton pri bona nutrado, pri saneco kaj instruado. Sed en multaj landoj ĉi tiu rajto ne jam realiĝis, ĉar ĉirkaŭ 600 milionoj da infanoj ne ricevadas tion, kion ili bezonas. En la nomo de ili parolas kaj agas UNICEF. En la nuna momento realiĝadas, helpe de la Porinfana Fonduso, en pli ol 100 landoj ĉirkaŭ 500 programoj, celantaj multflankan kuracan helpon kaj bonan instruadon.

La helpo fare de UNICEF ne fontas el pura karitato. La evoluantaj landoj deziras konstrui sian propran estontecon. Ili mem faras planojn por plibonigi la zorgon pri patrino kaj infano. En kunlaboro kun aliaj organizaĵoj - inter kiuj la internacia Ruĝa Kruco kaj Karosi - UNICEF ebligas al ili fakte efektivigi tiujn planojn. Tiel ĝi helpas nur al tiuj landoj, kiuj estas pretaj mem financi almenaŭ du trionojn de la kostoj por la projektoj, kiujn ili proponas. Per la mono popol-sanecejoj estas fondataj, informado estas donata pri sin-nutrado kaj higieno, la lerneja sistemo estas plibonigata kaj homoj estas instruataj kiel akuŝistino, flegistino, social-helpisto kaj instruisto.

UNICEF en Afriko

Kia estas la situacio en Afriko ĝenerale? Eble estas konate, ke en tiu kontinento duono de l’ infanoj ne atingadas la plenkreskan aĝon! La nombrocifero de mortoj en Afriko estas la plej alta. Temas pri 280 milionoj da homoj: ĉi tiu konstato malkaŝiĝis dum la kunveno de kompetentuloj pri afrikaj aferoj - inter kiuj nombro da ministroj afrikaj - kiu okazis en majo pasinta en Adis Abeba. Oni ankaŭ konstatis, ke 50% de la loĝantaro konsistas el infanoj kaj gejunuloj kaj ke 40 el 100 infanoj pro malsano, nutromanko kaj unuflanka sinnutrado mortas dum la unuaj vivojaroj. En la evoluantaj landoj de Afriko unu el kvar infanoj havas ŝancon al kuraca helpo antaŭ kaj dum la naskiĝo. Unu el du al elementa kaj unu el tri al postelementa instruado. El speciala studaĵo montriĝis, ke la loĝantaro en ĉiuj afrikaj landoj ade kreskas.

Ĉar la infano dum siaj unuaj vivojaroj tre dependas de la patrino, baldaŭ oni ĉie aranĝu programojn, kiuj celas informadon al patrinoj kaj gravedulinoj. Aliaj programoj instigu la starigon de reto de sanecejoj kaj aliaj servejoj por patrino kaj infano.

Kiam la afrika infano fariĝas sesjara, instruado estas la plej grava afero. Malfacile estas, tamen, adaptigi bonan lernejan sistemon al la propra kulturpatrono. La instruado ofte ne respegulas la agrikulturan vivon, ĉar la lernejoj troviĝas en la urboj. Ĝi celu adekvatan okupiĝon de ĉiaj sektoroj en la socio kaj... knaboj kaj knabinoj havu egalajn ŝancojn ĉe ĉio ĉi!

Monero kontraŭ mizero

Aĉetante specialajn salutkartojn kaj agendon (kvarlingvajn kaj arte pentritajn), ĉiu povas en sia propra lando subteni la laboron de UNICEF. Kaj fakte faras tion ĉiuj por kiuj fremda mizero estas granda sufero, kiun povas forigi monero.

Jacques Tuinder

al la indekso


SEKSA DISKRIMINACIO EN LA KATOLIKA EKLEZIO

 

Kial ni ne povas legi en niaj gazetoj jenan sciigon: PROTESTMARŜO DE MONAĤINOJ AL VATIKANURBO POR AKIRI EGALRAJTECON EN LA EKLEZIO, sed kial ni nur legas: NE ESTAS PERMESATE AL VIRINOJ FUNKCII KIEL MESO-SERVANTINOJ?

La respondo ŝajnas simpla: la Eklezio ne estas demokrata ŝtato, do la rilatoj en ĝi povas esti aliaj ol tiuj en demokratio. Kompreneble oni ĉiam aldonas, pritraktante tiun ĉi temon, belajn teologiajn argumentojn, sed ni scias, ke la teologio estis dum pli ol 19 jarcentoj vira okupo, kaj pro tio la eldiroj de ĝi nur povas esti unuflankaj kaj nekompletaj. Sed ankaŭ ekzistas aliaj motivoj.

En EK de majo 1966 ni povas legi kelkajn pensojn de la germana verkistino Ida Friederike Görres, kiu argumentas, ke jam laŭ la homa naturo la viro estas pli taŭga por la praktikado de la sacerdota ofico ol la virino. La elirpunkto de la verkistino estas tradicia: ŝi diferencigas la du seksojn laŭkaraktere en du specoj da homoj: la viro abstraktigas, la virino konkretigas la aferojn. Tiu ĉi ĝeneraligo estas de la sama speco kiel ekz. la eldiro: la anglo estas flegma, la italo vigla. Tio ĉi ja estas indiko, ke oni ĉe multaj individuoj en la koncerna lando trovas la nomitan aspekton tiel evidenta, ke oni karakterizas la du popolojn tiamaniere rilate unu la alian. Sed tio ne pruvas, ke ne ekzistas flegmaj italoj kaj viglaj angloj! Verŝajne la lastaj estas pli multnombraj ol oni kredus pro la parte eraranta indiko. Sed la ĝeneraligo ne atentas pri la individuo, sed nur pri la grupo, en kiu certaj individuoj superregas. Je samaj superregaj elementoj estas bazita la tradicia diferencigo inter viro kaj virino, sed ni demandas nin, ĉu la diferencoj skizitaj de Ida Görres estas science ĝustaj. Unue ni devas konstati, ke la kulturo, en kiu la homo vivas, tiel profunde influas lin, ke li evoluas laŭ ĝia modelo. La diversaj kulturoj en la mondo tiel multe diferenciĝas, ke ni ne povas trovi unuforman modelon pri la karaktero de viro kaj virino.

Scienco kontraŭ tradicio

Ida Görres eliras de la eŭropa kultura modelo. Kiel en ĝi estas la virino? Prof. D-ro F. J. J. Buytendijk esploris tion en ekzistence-psikologia studo “La Virino” (ni uzas nederlandan eldonon “De Vrouw”, Utrecht 1958).

La aŭtoro eliras de la koncepto, ke en esenco ne estas psikaj diferencoj inter viro kaj virino, sed tamen pro la kunligo de naturo, staturo kaj ekzisto la mondo de la virino povas esti alia ol tiu de la viro. Oni povas diri, ke la mondo de la virino estas tiu de la zorgado, la mondo de la viro tiu de la laborado. Sed tiu ĉi estado en diferenca mondo estas nur relativa, kaj el tiu ĉi relativeco de kontraŭstaro inter la seksoj interalie sekvas, ke la virino tre bone povas evolui al la mondo de laborado. “Ĉiu homo kapablas - kvankam ne en la sama grado - atingi ambaŭ dinamikajn bazajn formojn, kaj ĉiu homo evoluigas en sia vivo virajn kaj virinajn aspektojn de sia konduto, de sia mondo”, Buytendijk diras.

Se ni kunligas tiun ĉi konkludon kun la postulitaj ecoj de sacerdoto evidentiĝas, ke virino, kiu kapablas labori kreative kaj zorgi plenkore, certe taŭgus en tiu ĉi funkcio.

Sed Ida Görres priskribas la sacerdoton kiel personon, kiu starante sur la loko de Kristo devas neglekti kaj la propran kaj la fremdan privat-etoson. “Li devas havi neprajn distancon kaj rezervemon, nepersonecon ĝis anonimeco, kiu respektas ankaŭ la anonimecon de ekz. pentofaranto”. Tiujn ĉi ecojn oni nur povus trovi ĉe la pli abstrakta viro. Tio en certaj kazoj valoras, sed certe ne ĉiam. La animzorganto pli multe troviĝas en cirkonstancoj, kie li ĝuste devas montri sian personecon, sian kristanan koron, kiu estu “varma” en la senco de “kunviva”. La rezervema pastro riskas pligrandigi la distancon inter si kaj la kredanto, dum la animzorganto, kiu montras sinceran malfermecon kaj intereson, malpligrandigas tiun ĉi distancon kaj kapablas avizi kaj helpi la kredanton pli bone ol sia rezervema kolego. La nuntempa pastro ne troviĝu super la homoj, sed inter ili.

Do en tiu ĉi perspektivo oni nur povas konkludi, ke ja la eŭropa socio, kvankam la emancipado de la virino en ĝi ne ankoraŭ multe progresis, tamen povas liveri virinojn, kiuj kapablas esti bonaj sacerdotinoj, havante en si la laboran kaj zorgan ecojn, kiujn la hodiaŭa pastro tiel bezonas.

Sed la eklezio ne limigu sin ĝis Eŭropo. Ĝi ampleksas la tutan mondon, kie la sociaj interseksaj rilatoj havas tute diferencajn kulturajn modelojn. El kelkaj klare montriĝas, ke la seks-diferencoj estas SEN IA SIGNIFO por la soci-psikologiaj karakterizoj de viroj kaj virinoj. Oni povas fari de ambaŭ kion (aŭ pli bone: kiun) oni volas. Post profunda esploro de triboj en Oceanio, kie ekz. la virinoj havas laŭ eŭropa kriterio virajn ecojn kaj reciproke, Margaret Mead konkludis, ke la sociaj cirkonstancoj difinas la ekzistan formon: la sama infano povas evolui al alia tipo en alia kulturo.

Nekontentiga sinteno de la eklezio

Se ni komparas la sciencan vidpunkton kun la eldiroj kaj la sinteno de la eklezio rilate la virinon, oni devas konfesi, ke la eklezio grave eraris kaj ankoraŭ estas eraranta. Ĝi malhelpis dum multaj jarcentoj la evoluon de la virino al matura personeco. Ĝis nun la virino restis duaranga figuro. La koncilo esprimis sian pozitivan prijuĝon pri ŝi, sed ne donis al la ĉeestantaj aŭditorinoj - ankaŭ ne al la monaĥinoj - la okazon publike paroli dum la kunvenoj aŭ voĉdoni.

Praktiktaj problemoj estas nuntempe ekz. la naskolimigo kaj miksita edziĝo, problemoj, kiuj rekte rilatas la virinon, sed pri virina kontribuo en la diskutado oni aŭdas nenion. Tio estas malbona signo. Ĉu eble multaj virinoj perdis la intereson pri ekleziaj malpermesoj kaj nur serĉas por si mem al vivebla solvo? Aŭ ĉu la plimulto de la katolikaj virinoj ne ankoraŭ ricevis kontentigan instruadon, tiel ke ili ne kapablas esprimi kaj nuancigi sian opinion?

La unuan ni sendube konstatas en landoj kie la instruado por virinoj estas sufiĉe bona, la duan en landoj, kie la eklezio plejmulte neglektis sian edukan taskon. Duobla dunĝero por la eklezio, kiu ne povas sane evolui sen la helpo de la virino! Silentaj kaj modestaj miloj da monaĥinoj servis la eklezion montrante ekz. en misia laboro sian oferemon kaj spiritan kuraĝon. Sed tiuj ĉi monaĥinoj estas en la instituto de la eklezio kiel malgranda infano en familio, kiu ne rajtas kundecidi en gravaj aferoj. Sed monaĥino ne estas infano, sed plenkreska persono, kiu kapablas responsi pri gravaj aferoj kaj ĉar ŝi estas monaĥino, ankaŭ pri gravaj ekleziaj aferoj. Estas rimarkinde, ke en la monaĥinejoj de ĝuste multaj politike demokrataj landoj la nombro de junaj monaĥinoj estas timige malgranda. Tio ĉi klare pruvas ke mankas ankoraŭ en la eklezio la forto renovigi la monaĥinajn ordenojn en formoj, kiuj kontentigas la religiajn bezonojn de la juna virino. La propra kreativeco ludu gravan rolon en la renoviĝo, ĉar nur ĝi povas plivigligi la religian vivon de individuo kaj komunumo. Sed rilate la virinon tio povas nur esti realigota, se ŝi aktive kunlaboras en la praktikado de religiaj ceremonioj. La malpermeso de tiuj aktivaĵoj pasivigas la virinon tiel ke ŝi ne plu sentos sin necesa en la eklezio, kaj tial ŝi serĉos sian laboran terenon nur en la socio, ĉar la ŝtato donas al ŝi ĉiam pli multe la okazon al plena evoluado.

Estas bedaŭrinde por eklezio kaj virino, ke oficiale la eklezio ne akceptas virinojn en gravaj ekleziaj funkcioj. Tamen la virino neoficiale estas akceptata en kelkaj funkcioj, kiujn ŝi antaŭe ne povis plenumi. Ni esperu, ke la eklezio ne tro longe atendas akcepti virinojn en ĉiuj funkcioj, ĉar seksa diskriminacio estas tiel maldigna kiel rasa diskriminacio.

Corry van Kleef

al la indekso


NUANCOJ

 

La dana reĝidino Margarethe fianĉiniĝis al la katolika franca duko Henri de Monpezat. Tio estis sensacieto por la dana publiko, sed la sensacio por la monda publiko sekvis: Monpezat deklaris, ŝanĝi el la katolika eklezio en la danan evangelian luteranan ŝtateklezion. Pro la dana konstitucio li ja ne devus fari tion (ĝi preskribas nur, ke la reganta reĝo apartenas al la ŝtateklezio, kies ĉefo li ja estas), sed la duko diris: “Oni ne ŝanĝas la kredon kiel loĝejon, sed ĉi tio estas persona kaj serioza decido. Mi faras tiun paŝon, ĉar mi deziras atingi en nia edzeco harmonion en ĉiu rilato, kaj mi fidas ke Dio gvidos min agi ĝuste”.

Multaj katolikoj kaj katolikaj gazetoj reagis indigniĝe pri tiu afero. Evangeliana gazeto skribis, tion komentante:

“Kiam antaŭ kelka tempo la dua filino de la nederlanda reĝino edzigis la katolikan reĝidon de Bourbon-Parma kaj sub diversaj sekretaĵoj de la kunagantaj ekleziaj instancoj konvertiĝis, kio estigis ŝtatkrizeton en Nederlando, la katolika eklezia gazetaro unuanimis laŭdante kaj defendante tiun decidon.

Ĝi reagis alergie kontraŭ ĉiuj suspektigoj kaj festis la venkon de la konscienco. Tio nur antaŭ nelonge okazis. Por la kazo, ke tio forgesiĝis en la redakcia perturbiĝo, ĉi tie estu memorigate pri la afero”.

Tiujn vortojn ni certe devas pripensi, ankaŭ se ni kredas trovi gravajn nuancojn inter la du ŝajne paralelaj kazoj, kiom koncernas la motivojn. Ĉar certe estas diferenco, ĉu oni forlasas aŭ eniras la “registaran eklezion”, kaj kiam oni faras tiun paŝon.

Intertempe, en la dana publiko aŭdiĝis voĉoj de eminentuloj kaj gazetoj kontraŭ religia devigo por la monarĥo, kaj kelkaj pledas ŝanĝi la konstitucion en tiu punkto. Sed la supre aluditaj reagoj montras, kiom multe ni ankoraŭ devos okupiĝi pri la problemo de religia libereco.

sm

al la indekso


NEGRO EPISKOPIĜIS EN VIENO

 

Estis la unua fojo en la historio de Aŭstrio, ke en la fama katedralo de Vieno, Sankta Stefano, negro estis konsekrita kiel episkopo: P. Denis Martin Tapsoba el la ordeno “Blankaj Patroj” el Ouahigouya en Okcident-Afriko.

La konsekran ceremonion celebris d-ro F. König, ĉefepiskopo kaj kardinalo en Vieno, asistis la koadjutoro de Vieno, F. Jachym, kaj la helpepiskopo de Essen (Germanio), J. Angerhausen. Li ankaŭ faris la predikon, akcentante ke la nova episkopo post reveno al sia diocezo ne bezonos siajn pontifikajn ŝuojn kun arĝentaj bukoj, la orumitan kamboton (episkopan bastonon) interŝanĝos kun migrobastono; la digno levinta lin fariĝos ŝarĝo.

Partoprenis miloj da entuziasmaj vienanoj, sed ankaŭ multaj afrikanoj (troviĝantaj en Vieno studkaŭze) kaj speciale forta reprezentantaro de la Aŭstra Junlaborista Movado, kiu efike subtenas la novan episkopon.

W. Mudrak

al la indekso


52-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

TEL AVIV, 2-9 AŬG 1967

Konstanta Adreso: Nieuwe Binnenw. 176, Rotterdam, Nederlando. 

OFICIALA KOMUNIKO

Kotizoj. La aligkotizoj validaj ĝis la 31-a de dec. 1966 estas jenaj

Kongresano 70,- ned. gld. Junulo ĝis 20 jr. 21.- ned. gld. Edz(in)o de kongresano 35,- gld, Univ. Stud. ĝis 30 jr. 34,- gld. Blindulo 27.50 ned. gld.

Rabatoj: a) Individua membro de UEA, kiu ricevas la Jarlibron kaj la Revuon “Esperanto, rajtas rabaton de 20.- ned. gld.;

b)      Individua membro de UEA, kiu ricevas nur la Jarlibron, rajtas rabaton de 10,-ned. gld.;

c)      Edz(in)o de individua membro (de ambaŭ kategorioj) rajtas rabaton de 10,- ned. gld.

Kongresano, kiu pagas la plenan kotizon (70,- gld.) ricevas la revuon Esperanto dum la tuta kongresa faro.

Unua Bulteno.

La Unua Bulteno kaj la Aliĝilo estas riceveblaj senpage ĉe la Landaj Asocioj kaj ĉefdelegitoj de UEA, ĉe la Kongresaj Perantoj kaj ĉe la konstanta adreso de la Kongreso.

Glumarko.

Estas aĉetebla ĉe la Libro-Servoj de la Landaj Asocioj kaj de UEA bela kolora glumarko eldonita okaze de la 52-a U.K. Prezo: 0.50 ned. gld. (2.- st.) por 10-glumarka folio.

 

al la indekso


STUDENTO EN LA POLITIKO?

 

Ni travivas preskaŭ ĉiutage, ke la gazetaro mencias aktivadon de studentoj sur la politika ebeno. Plej ofte estas ja nur ribelaj aŭ protestaj demonstracioj aŭ manifestaĵoj, kiuj eliras de studenta agitado. Kaj jen estas la kaŭzo kial multaj aliaj homoj, tiel nomataj plenkreskuloj, mokas kaj diras: tiuj nematuruloj pli bone iru al siaj studtabloj kaj faru utilan laboron anstataŭ vane politikumi kun bruo kaj sen sukceso.

Tiom fervore kiom mi subtenas la tezon, ke la studento devas diligente studadi, tiom emfaze mi devas aliflanke nei, ke la eniro de studentoj en la politikon estas sensukcesa kaj nematura afero. Jes, estas certe, ke oni ne povas postuli de studentoj, ke ili “saĝe” agu laŭ tio, se “saĝa” signifas la ruzegan tiklan balancadon, la kompromisadon kaj la oportunismon kiel ĉefajn trajtojn kaj agmanierojn de bona politikisto. Sed ĉu jen limiĝas politika aktivado, ĉu oni nur plej bone eluzu la “status quo” kaj vidu en tio la agadsferon kaj taskon de la politiko?

Ne. Tio signifus memlimigon de la spiritaj kapabloj de la homo en la servo por la futuro. Ĉiuj problemoj, kiuj estiĝas el la kunvivado de homoj, kiuj do estas politikaj, ne nur estas fiksitaj al la nunaj cirkonstancoj, ili havas sian originon en la pasinteco kaj montras al la estonteco. “Ripari” iun politikan situacion nur per iu momenta rimedo, signifus ripari difektiĝintan vestaĵon nur per surkudro de ŝtofpeceto, kiu devas kaŝi la truon. Estas evidente, ke de tempo al tempo ne sufiĉas tiu metodo de riparado, sed ke necesos havigi novan vestaĵon aŭ almenaŭ renovigi tutan parton de ĝi. Tio analogie en la politiko ne eblas, se la politikisto konas nur sian propran intereson por ĉi-nun kaj ĉi-tie.

Interese nun estas, ke studentoj ĉiam eniras en la politikon, eĉ se nur per demonstracioj, se temas pri vasta koncepto de politikado, montranta en la estontecon.

Ili ne okupiĝas pri etproblemoj, kiuj al la spertaj politikistoj ŝajnas la plej gravaj. Tre ofte studentoj bataladas por la priatento de la homaj rajtoj, kaj jen estas afero kiu montras en la estonton. Neniel ni hodiaŭaj homoj fieron havu pri tio, ke homaj rajtoj estas certigitaj, ĉar la ĉarto de UNO ilin proklamis.

La tuta homa evoluo estas daŭra pliefektivigo de la postulo al validigo de la homaj rajtoj. Ni neniel atingis punkton de perfekteco. Tion simpla rigardo al la momenta politika situacio povas klarigi. Estas konate, ke la studentoj formos post kelka tempo (post absolvo de sia studado) la eliton de la popolo. Tiu koncepto, kiu devenas de la greka antikvo (Plato), estas vaste akceptita, do ankaŭ inter la studentoj. Ekzistas certa memkonscio inter la studentoj pri iliaj estontaj taskoj kaj jam la volo kaj decido efektivigi tiun taskon dum la studenta tempo.

Kaj montriĝas ĝenerale, ke la studento emas al vizio kaj utopio, se temas pri politikaj aferoj. Li konatiĝis kun la grandaj ideoj de la homaro dum sia tempo en la universitato kaj vidas aliflanke la etmensan (kiel li opinias) agadon de la politikistoj, kies koruptecon kaj oportunismon li pririkanas kaj malestimegas.

La studento kompreneble povas sufiĉe facile esti sendependa de la ĉiutagaĵoj kaj necesoj de la vivo kaj vidi la problemojn de politiko el multe pli neekzistenciala ebeno, ĉar li dum la tempo de studado hodiaŭ ĝenerale estas sekura kio rilatas la socialan problemon.

Ĝuste studentoj kun certigitaj vivkondiĉoj do okupiĝas pri politiko.

La politikistoj neniam pretervidu, ke tiu sendependa situacio havas sian bonan flankon. La intervenoj de studentoj, ĉu por interna, ĉu por ekstera politiko, donas pliriĉigon al la politika mozaiko, kiu kompletigas la moment-probleman okupiĝon de profesiaj politikistoj kaj donas al ĝi direkton al estonta evoluo.

La studentoj ofte estas la admona konscienco en la politiko. Argumentadoj por la poa momenta politika praktikado flanke de la regantaj politikistoj estas refutataj de la studentoj rigore kaj senkompate. La realeco por ili ne estas senkulpigo de faroj, kiuj ne estas kongrueblaj kun la moralaj postuloj.

Estas do nur dezirinde, ke la kontribuo de studentoj al politikai demandoj restu same impulsiva, kuraĝa kaj senkompromisa, por ke la vera celado de bona politiko ne kaŝiĝu sub la ofte mensogaj asertoj de “spertaj” politikistoj: reguli la kunvivadon de homoj en la senco de egalrajtigo por ĉiuj.

H. M. Maitzen

al la indekso


LA STELO DE BETHLEHEM - REALO?

 

Sur multnombraj artaj verkoj pri la naskiĝo de Jesuo Kristo ni trovas super la kripo la “kristnaskan stelon”. La sola loko en la Nova Testamento, kiu raportas pri la Stelo de Betlehemo, troviĝas en Mateo 2,2, kiu rakontas pri la tri saĝuloj el la oriento vidintaj la stelon de la savanto.

Ĉu oni povas identigi la stelon de la tri saĝuloj kun certe astronomia objekto?

Tiu demando nur respondeblas se oni precize el la origina (greka) teksto eksciis, kio estas komprenata sub “stelon”, kaj due, se oni precize konas la daton de la naskiĝo de Jesuo Kristo. Tiu lasta demando estas tre komplikita, kaj ne eblas precize trovi la daton de la unua “Kristnaska festo”.

Ĉiukaze oni povas diri, ke ne estis kometo. Nek ekzistas impresiga apero de kometo en aliaj fontoj (ankaŭ la “Halley-kometo” ne venas en la diskuton, ĉar ĝi jam aperis 11 jarojn antaŭ nia jarkalkulo, kiu ne koincidas kun la vera naskiĝjaro de Jesuo Kristo), aliflanke ĝuste kometoj en la tiama tempo ĝenerale estis imagitaj kiel portantoj de la malbono kaj malfortuno, kio ja ne estis la naskiĝo de la Savanto.

Alia interpretaĵo devenas de la granda astronomo Johannes Kepler, kiu observis post konjunkcio de la planedoj Jupitero kaj Saturno en 1604 tie la eklumadon de “Nova” (nova stelo - eksplodanta stelo, kiu dum mallonga tempo subite fariĝas tre hela kaj poste denove foriĝas) kaj konkludis, ke, ĉar 7 jarojn antaŭ nia tempo-kalkulo ankaŭ okazis Jupiter-Saturn-konjunkcio, tiam same estiĝis nova stelo. Tiu konkludo ja estas laŭ hodiaŭaj scioj tute sensenca kaj absurda. Sed ĝi tamen kondukis alian vojon de la interpretado pri la kristnaska stelo. Ĉu ne povus esti, ke la konjunkcio de Jupitero kaj Saturno, do ilia tre najbara pozicio sur la ĉielo, estis la “kristnaska stelo”?

Tian argumentadon akceptis multaj esploristoj, sed ĝi enhavas pridubindan elementon. Kaj tiu estas sur la filologia kampo. La vorto por stelo en la Mateo-evangelio estas tie “aster”, kiu ĉiam nur estas uzata por unuopa stelo, kaj ne duobla konstelacio, kiel supozite de la sciencistoj argumentantaj per la konjunkcio.

Kiamaniero do oni povus interpreti la kristnaskan stelon?

Ŝajnas, ke tute ne temis pri difinita astronomia objekto, sed pri supozita stelo, kies brilo simbole akompanu la naskiĝon de la Mesio en la raportado de Mateo. Fakte en la antikvo la opinio estis tre vasta ke per la naskiĝo de iu homo aperas nova stelo sur la ĉielo, kaj ke kune kun la morto de tiu koncerna homo ankaŭ malaperas tiu stelo sur la ĉielo.

Ankoraŭ hodiaŭ ni trovas reston de tiu kredo, se sur la tomboŝtonoj la simbolo de la naskiĝo estas simboligita per steleto. Eble do temas ĉe la priskribo de la tri kiuj prenis la vojon al Betlehemo por riverenci antaŭ la novnaskita Mesio, vere nur pri legendeca simboligo de la eklumo de la vivstelo, kies brilo nature devis esti treege forta, por inde substreki la altan signifon de la evento.

H. M. Maitzen

al la indekso


EK RECENZAS

 

Helmut Arntz, FAKTOJ PRI GERMANUJO, 3-a aktualigita eldono; 94 p.; 21 x 15 cm; broŝ.; eldonita de la Informa Oficejo de la Federacia Registaro de Germanujo, Bonn; prezo: 4.- gm; unuopa ekzemplero senpage havebla ĉe INTER NATIONES, Referat Information, Kennedyalle 91-103, D-532 Bad Godesberg, Germanujo.

La bela, parte kolora, riĉe ilustrita broŝuro detale informas pri la Germana Federacia Respubliko, ĝia politika sistemo, kultura, ekonomia, sociala kaj ĝenerala vivo.

Por tiuj el niaj legantoj, kiuj volas partopreni la kongreson 1968 en Limburg/ L., ĝi aparte estu rekomendita por funda informiĝo pri la vizitota lando.

Kalman Kalocsay, VOJAĜO INTER LA TEMPOJ, Gramatika Studo; 200 p.; 16 x 22 cm; prezo: 2.40 usonaj dolaroj; eld. STAFETO, J. Régulo, La Laguno, Kanariaj Insuloj.

Kvankam fakte nur malplimulto de la esperantista popoleto interesiĝas pri gramatikaj aferoj de sia lingvo - oni rimarkas tion ja ĉiutage pro ilia lingvouzo - la nun jam dum sufiĉe longa tempo okazanta (mal)varma milito pro la ata/ ita problemo ne nur okupis kelkajn eminentulojn de la movado, sed eĉ logis ne malmultajn ordinarajn esperantistojn el ilia gramatika rezervemo.

Bedaŭrinde malofte oni povas observi diskutadon, kutime baldaŭ oni glitas en disputojn kaj polemikojn. Kaj jen la jubileulo Kalocsay montras denove, ke li ne nur scias fascine verki kaj traduki literaturon aŭ skandaligi prudajn homojn, sed ankaŭ majstri sekan teorion. Oni sekvas lian inviton al vojaĝo inter la tempoj (de Esperanto) des pli volonte, unue ĉar prave oni supozas modelan lingvon ankaŭ en gramatika verko lia; due ĉar li skribas ĝin “sine ira et studio”; trie ĉar oni estas scivola kiel kiu tiom multe verkis en tiu lingvo, opinias pri ĝi, t. e. pri tiu unu problemo; kvare ĉar li ja pro sia gepatra lingvo kaj kiel poligloto kaj lingvisto ŝajnas kvazaŭ antaŭdestinita objektive juĝi.

Nu, tio certe estas la plej grava trajto de ĉi tiu studo: objektiveco. Li ne prenis la aferon simpla, sed funde kaj de ĉiuj flankoj aliris ĝin, atentante ĉiujn ĝisajn eldirojn kaj opini-esprimojn kaj starpunktojn. Kaj tial oni kun ĝojo povas rekomendi ĉi tiun monografion al ĉiu lingve interesata. Transirus la kadron de ĉi tiu revuo, skribi pli multe pri ĉi tiu libro, krome ŝajnas al mi superflue: prefere legu la verkon.

S. Maul

Teo Jung: LA ESPERANTA KONJUGACIO. Kun pli ol 1.000 ekzemploj plejparte Zamenhofaj, kaj kun abundaj klarigoj kaj konsiloj precipe pri la kunmetitaj verbo-formoj.

Unua parto. 123 kvartformataj paĝoj, ĉ 21 x 27 cm. Dua parto aperos en la daŭro de la venonta somero aŭ aŭtuno. Prezo por ambaŭ volumoj kune: egalvaloro de ned. gld. 13.50 (3.85 dolaroj, 54 steloj) plus 10% por sendkostoj. Sola volumo ne mendebla. Eldonis: Heroldo de Esperanto, Nederlando.

José Hernández, MARTIN FIERRO, Argentina eposo, tradukita de Ernesto Sonnenfeld; 294 p.; 16 x 22 cm; tolbindita; prezo: 3.80 usonaj dolaroj; eld STAFETO, J. Régulo, La Laguno, Kanariaj Insuloj.

Jen STAFETO faras plian donacon al ni per libro ne nur belaspekta (kun pluraj ilustraĵoj), sed ankaŭ literature tre valora, kiun en naciaj lingvoj ni apenaŭ povas legi, ĉiukaze ne ĝui, ĉar ekzistas nur tradukaĉoj.

Martin Fierro apartenas al la mond-literaturo kaj konatigas al ni homojn, historion, vivon alie preskaŭ ne renkonteblajn. Ĉi tiu eposo temas kaj kantas pri la gaŭĉo kaj lia lukto por ekzistado, batalo de individuisto kontraŭ konformista socio kaj “malliberiga” civilizacio, kontraŭ progreso ekstermanta personecon. Li malvenkos, kaj tion li scias, pri tio li malesperas, sed ne cedas ĝis la lasta spiro. Granda maljustaĵo okazis al li, kaj jen la kialo, ke ankaŭ hodiaŭ ĉi tiu verko estas arde aktuala, ĉar samaj kaj similaj maljustaĵoj okazas ĉiutage al milionoj da homoj.

Kiom oni, nekonante la originalon, povas juĝi, la traduko de Sonnenfeld estas bona, almenaŭ oni neniel havas malfacilaĵojn ĉe legado, male ankaŭ nesperta esperantisto kun ĝuo povas legi la poemon.

sm (Stefan Maul)

A. Nunez Dubus, ETERNECO, Navarra Legendo; 17 X 12 cm; 13 p.; prezo: 10 pesetoj; eld. Hispana Esperanto Federacio, Zaragoza.

Originala poemo kun pluraj preseraroj, pri abato s-ta Virila, alegorio pri la eterneco.

PROSPEKTOJ

BOHUSLäN, Svedio (bordo kaj insuloj), kolora faldprospekto pri okcidenta Svedio (eŭropo-vojo 6); koncizaj informoj, multaj fotoj kaj mapo; ricevebla senkoste ĉe Göteborgs Och Bohus Läns Turista Trafikförbund, Drottningtorget, Göteborg, Svedio.

OSLO, la ĉefurbo de Norvegujo; la konata faldprospekto en 6-a eldono; kontraŭ sendo de 1 respondkupono oni povas ricevi ĝis 12 ekzemplerojn ĉe Klubo Esperantista en Oslo, Boks 942, Oslo 1, Norvegujo.

BAMBERG, 12-paĝa luksa prospekto kun urboplano, eldonita okaze de la 44-a Germana E-Kongreso 1966. Multaj fotoj, detalaj informoj kaj klarigoj. Ricevebla senkoste ĉe Städtisches Verkehrsamt, D-68 Bamberg, Germanio.

BESTKALENDARO 1967

Ĵus aperis “Bestkalendaro 1967” grandformata, pri birdoj kaj aliaj bestoj, sur tre bona papero, kun detala priskribo dorsflanke.

La kalendaro uzas Esperanton apud la germana. Esperantistoj povas akiri ĝin favorpreze kontraŭ pago de nur la efektivaj kostoj.

            “Florkalendaro 1967”, foto-kalendaro el la sama eldonejo, formato 28 x 30 cm, kolora, supozeble ankaŭ havos priskribojn en Esperanto. Mendojn oni plenumos nur, se la Esperanto-traduko estos preta ĝustatempe por la presigo, do oni povas senriske mendi jam nun.

Montru vian intereson! La plej granda parto de la tuta eldon-kvanto de ambaŭ kalendaroj trafas en la manojn de ne-esperantistoj, do servas por diskonigi la Internacian Lingvon. Sed necesas via intereso por garantii la uzon de Esperanto ankaŭ dum venontaj jaroj.

 

al la indekso


KVAZAŬ FABELO

 

oni povus diri, legante en n-ro 13/ 1966 (pĝ 2) de “Heroldo de Esperanto”, ke A. Pichler, episkopo de Banja Luka, malfermis la 31-an Kongreson de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (KELI) en St. Gallen per solena diservo.

Povas esti, ke Heroldo ne nur disponas pri redaktorino, verkantoj, raportantoj, sed ankaŭ pri aŭguristo.

(el DIA REGNO, organo de KELI, n-ro 10/1966, p 1099)

al la indekso


ANONCETO

 

LANTERNO sendependa internacia gazeto.

Postulu senpagan prov-ekzempleron!

Postfach 473, D-8 München 25

            Germanio

al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI

 

* S-ro Frant. Strananek, Paskov, Ĉeĥoslovakio, komencanto mezjara.

* S-ro Vaclav Hlavaty, Vlkanov, Ĉeĥoslovakio, kun katolikaj esperantistoj per leteroj kaj ilustritaj poŝtkartoj.

* Sac. Brian W. Austin, Wellington, Novzelando, kun laikoj 25-30 jaraj pri ĝeneralaj temoj, kulturo, arto, kutimoj, ankaŭ filatelio.

 

al la indekso


Ĵusa STAFETO-libro!

VOJAĜO INTER LA TEMPOJ. GRAMATIKA STUDO

de K. KALOCSAY

 

Nia Budapeŝta Majstro sukcesis beligi nian lingvistikan panoramon per verko, kiu, rilate al la -ata/ -ita afero, pleje pravigis la aserton de D-ro Zamenhof: “Lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale - alie ĝi perdas sian sencon kaj celon, kaj servos ne al reciproka kompreniĝado, sed al malkompreniĝado” (O.V., 425).

Temas pri la plej trankvila, kvieta, objektiva, scienca monografio pri tiu nur ŝajne malfacila temo -ata/ -ita, monografio, kiu, por la unua fojo, enkorpigas la doktrinon de ĉiuj partioj en unu harmonian tuton laŭ nia lingva tradicio, baziĝinta sur la zamenhofa verkaro.

Libro nepre havinda de ciu lingve interesata esperantisto!

200 paĝoj en formato 16 x 22 cm. Prezo: 2.40 usonaj dolaroj aŭ egalvaloro

La libron liveras la eldonisto J. Régulo, Tenerife, Kanariaj Insuloj,

kaj Libroservoj de la Movado.

 

al la indekso


NI VENDAS:

 

ELDONOJ DE IKUE (serio kristana kulturo):

Emile Peltier, apostolo de katolika esperantismo, ilustrita biografio, verkita de N. Hoen

Sintrompoj, de sac. prof. J. B. Hirscher, el la germana tradukis sac. W. Flammer

ambaŭ broŝuroj kostas po 1.50 ndl. guld. (6 steloj) + 10% por afrankkostoj; ambaŭ broŝuroj kune kostas nur 2.50 ndl.guld. (10 steloj) + 10% afrankkostoj

La turo inter nuboj, de d-ro Jan Filip; dramo pri S-ta Barbara.

3.50 ndl. guld. + 10% afrankkostoj

ERNA, kion Erna travivis en Pinurbo, de B.M. Slösser-Bresler, ndl.gld. 1.50

TUTMONDA LAŬDO, preĝlibro de H. G. Wannemakers SJ

restekzempleroj, kiuj kostas nur ndl.gld. 2.75

 

 

ELDONOJ DE IKI:

Propraj nomoj de sanktuloj kaj sanktulinoj, latine-esperante, de H. G. Wannemakers SJ

Propraj nomoj en la nova testamento, latine-esperante, de H. G. Wannemakers SJ

Katolika terminaro, esperante-latine, de H.G. Wannemakers SJ kaj P. Huberteno ofm cap

Katolika terminaro, esperanto-nederlande, de H. Roosen SCJ

Enkonduko en leteroj de la s. apostolo Paŭlo, de H. G. Wannemakers SJ

Katolika terminaro, esperante-hispane, de J. M. Claramunt Sch. P.

Studoj kaj klarigoj (I), artikolaro el VVV

ĉiuj broŝuroj kostas po ndl.guld. 1,- + 10% afrankkostoj

Katolika terminaro, germane-esperante, de W. Flammer, ndl.guld. 2.

 

 

ELDONOJ DE “Ekumena Esperanto”:

La Vojoj de la Eklezio, encikliko “Ecclesiam suam” de papo Paŭlo VI sv. fr. 4.-

Sankta Meso, la ordinarai mestekstoj, ĉiuj prefacoj kaj meso por kanto (komponita de Kurt Schweizer); 1a tekstoj estas kontrolitaj de la liturgia komisiono

sv.fr. 1.- ĉe mendo de minimume 20 ekzempleroj rabato de 50%

 

PEPU, BIRDANOJ!

kantareto kun 70 kantoj popularaj el diversaj landoj;

ricevebla kontraŭ 2 respondkuponoj ĉe la redakcio de E.K.

al la indekso