Enhavo de Espero Katolika numero 8-9/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

Nia titolpaĝa bildo: Du unikaj Mesoj: St. Gallen, Budapest. Niaj du, bedaŭrinde ne bonkvalitaj bildoj kaptas vere unikajn eventojn. La supra montras la inaŭguran meson de la kongreso en St. Gallen. Tie kune celebris episkopo Pichler (rekte staranta) kaj pluraj sacerdotoj la unuan fojon laŭ la permeso de la liturgia komisiono, uzante esperanton. Por la kuncelebrado oni starigis apartan altaron en la preĝejo St. Fuden. Bedaŭrinde ĉi tiun unikan meson ĉeestis nur malmultaj esperantistoj. Kontraste al tio la meson dum la UK en Budapeŝto ĉeestis ĉirkaŭ 1.500 esperantistoj, tiel ke la franciskana preĝejo en Buda estis plenŝtopita. “Ni staris tiom dense, ke pomo ne povus terenfali”, asertis partopreninto, kaj nia foto ilustras tion. Ĝi montras la predikantan pastron Marky.

 


EN PROPRA AFERO

“Espero Katolika” pliboniĝos

Ne nur ĉar nun “jam” duonan jaron mi redaktas ĉi tiun revuon kaj do decus rerigardi kaj mediti pri nia revuo kaj ĝia estonta programo, sed ankaŭ ĉar dum la kongreso mi havis okazon paroli kun legantoj kaj kompetentuloj kaj aŭdi opiniojn pri la nuna E.K., kaj ĉar la situacio nun estas pli favora ol ĉe mia ekredakto, tiel ke pluraj plibonigoj estos eblaj, mi kuraĝas ĝeni vin, estimataj legantoj, per kelkaj linioj “en propra afero”,

Unuanimeco regis en St. Gallen pri la fakto, ke oni “povas esti fiera” pri E.K. kaj “sentime povas ĝin montri” al aliaj esperantistoj kaj same al neesperantistoj. Nu, mi sugestas, se vere estas tiel, vi ankaŭ faru! Ĉar nenia varbado estas pli bona ol la persona, kiu esprimas kontentecon personan kaj tiel gajnas iun alian personon pli facile ol iu ajn “oficiala” reklamo.

Plurfoje en St. Gallen oni diris al mi kun ĝojo kaj feliĉo laŭdajn vortojn pro modela redaktado. Kvankam ankaŭ mi kompreneble ĝojas, se tio estas vera, mi tamen ne povas fieri pro tiaj laŭdoj. Ĉar estus ja hontige per profesia redaktoro, se lia laboro ne estus kontentiga. Oni ne forgesu, ke mi el profesiaj kialoj ja havas tute aliajn eblecojn kaj fontojn ol ordinara esperantisto, kiu pli-malpli hazarde redaktas revuon.

Alia afero ĝis nun iom ne bone aranĝita ankaŭ trovis solvon en St. Gallen, nome la ekspedado. La tempon kaj monon raba procedo pere de la reprezentantoj ĉesos ankoraŭ ĉi-jare. E.K. denove eliros laŭ rekta vojo el centra (kaj tuja) ekspedejo.

Fine mi povas kun ĝojo (kaj iometa malĝojo pro la plia laboro) informi vin pri plia paŝo sur la vojo al impona revuo: de tempo al tempo aperos pli ampleksaj numeroj. Tion ebligos tamen - vi mem! Ĉar la IKUE-kaso mem bedaŭrinde ne permesas aldoni pliajn paĝojn. Sed la ĝenerala kunveno en St. Gallen aprobis mian proponon starigi “fonduson E.K.”. Al tiu fonduso povas pagi ĉiu, kiom li volas, ne nur kun sia kotizo, sed ankaŭ dum la jaro. Vi povas pagi al IKUE-reprezentanto aŭ rekte al la C.O., sed ĉiam kun la indiko “por E.K.”. Kiam kolektiĝas sumo sufiĉa por pagi 4 pliajn paĝojn, ni aldonos ilin. Ĉar ne ŝajnas probable, ke NOVA CIVITO reaperos, jen des pli motivo por vi, kontribui al ampleksigo de E.K.

Se jam temas pri financoj, mi aldonu alian peton. Se oni diris, ke nun oni sentime povas montri nian revuon al aliaj, oni kuraĝe montru ĝin ankaŭ al firmaoj kun la instigo reklami en E.K.

Fine ankoraŭfoje mi atentigas pri la fonduso por nepagipovaj personoj kaj la ebleco por gejunuloj aboni E.K. je reduktita prezo, se ili aliĝas al la junular-sekcio.

Kaj laste tre kora peto: kvankam vi eble estas kontenta pri nia revuo, vi certe ne konsentas ĉiun opinion esprimitan en artikoloj de E.K, aŭ vi povos aldoni klarigon, komenton aŭ kompletigon. Skribu al la redakcio, sed ne nur protestojn pro malĝusta formo de urbonomo…

Kaj kiel jam dirite: se E.K. plaĉas al vi, diru tion al aliaj. Se ĝi ne plaĉas al vi, diru tion al ni.

Stef

al la indekso


5-MINUTA PREDIKO

 

En la evangelio ni legas, ke la Sinjoro diris al la disĉiploj: “Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi” (Joh 16, 7).

La Sinjoro promesas al tiuj kiuj volas vivi kun li anstataŭ sia ekstera ĉeesto la internan vivon, la konsolon kaj fajron de sia Spirito. La eksteraĵo foriru, por ke liaj disĉiploj liberiĝu el la danĝero resti en nur tereca kaj ekstera formo de adeptemo. La interno kresku kaj potenciĝu, la partopreno en spirito kaj vivo de la Sinjoro. En la Spirito li volas estonte esti ĉe ili pli esence kaj pli potence ol en ĉia videbleco de surtera estado. Ĉar el la spirito devas konstruiĝi la vera komuno, kaj per la spirito povas kaj devas ankaŭ la ekstero ekhavi novan kaj pli profundan sencon.

Tial la Sinjoro donacas al ili sian Spiriton. En kredo ili komencis fariĝi liaj amikoj kaj konfidenculoj, nun ili ekhavu la komunecon de la spirito kaj tiel mem pli kaj pli multe spertu en si la sanktan ekscititecon, per kiu vivas la Sinjoro. En ili mem ekŝprucu la fonto, kiu lin vivigis. La spirito faru ilian vivon simila al la lia, per komuneco de viveca interno, el kiu ĉiam formiĝas abundo de vivo. Kiu komuneco povas esti pli potenca kaj pli viva ol tiu de la Spirito?

La eklezio, la konstanta komuno de disĉiploj, konscias ke de la unuaj tagoj ĝi estas regalita per la Spirito. Eĉ se dum la historio donaco kaj juneco de la Spirito estis damaĝitaj, eĉ se ĝia vivo en la malmola materio de la surtera homeco trudiĝis en partecajn formojn: la eklezio ja tute ne plu ekzistus kiel eklezio, se la junforto de la Spirito ne ie kaj iel restus viva en la plej internaj fundamento kaj kerno de la eklezio. Kaj jen la lasta koncilo estis denova pruvo por tiu vivanteco de la Spirito. Nun ni zorgu ke la Spirito restu klare kaj videble ĉe, inter kaj en ni, disĉiploj.

Stefan Maul

al la indekso


KONGRESO KUN DIKTATORO

La 31-a IKUE-Kongreso en St. Gallen estis unika

Kiam ĵaŭde ni alvenis en St. Gallen en montara Svislando, ni estis ĝuintaj belan vojaĝon kun suna vetero. Sed jam la postan tagon la kongresurbon kovris nuboj, kiuj senĉese provizis nin per pluveto, pluvo kaj pluvego. Nur por kelkaj horoj kaj dum la lastaj du tagoj la suno brilis. Kaŭze de tia malseka kaj necerta vetero la programo, antaŭvidinta plurajn ekskursojn, suferis daŭrajn ŝanĝojn laŭ la ŝancoj anoncitaj de la meteorologoj, tiel ke sinjoro Mudrak prave diris: “La vetero estas la diktatoro de ĉi tiu kongreso”. Tamen, ne nur pro la malbela vetero la 31-a restos ne forgesebla.

La interkonan vesperon partoprenis jam preskaŭ ciuj aliĝintaj kongresanoj escepte de kelkaj orientlandanoj, kiuj ne ricevis siajn vizojn. Granda ĝojo tamen estis por la ĉirkaŭ 70 partoprenantoj, ke inter ili estis monsinjoro Alfred Pichler, episkopo de Banja Luka kaj honora prezidanto de la kongreso. La altstatura kaj modesta episkopo tuj havis ĉies simpation, tiel ke ĉiuj tre sincere bedaŭris lian foriron jam dum la posta tago.

Letero al la papo

Monsinjoro Pichler precipe venis por skribi kun estraro kaj sacerdotoj latinlingvan leteron al la papo kun la peto, baldaŭ permesi ankaŭ por la aliaj partoj de la meso la internacian lingvon. Kiel Patro Jacobitti raportis ĉe alia okazo, la sinteno de la Vatikanaj medioj kaj aparte de la papo nun estas tre favora. I. a. la unuan fojon “Osservatore Romano” aperigis artikoleton pri esperanto okaze de la permeso uzi ĝin liturgie. Krome pri la sama temo nur kelkajn tagojn antaŭ la kongreso Radio Vatikana elsendis intervjuon kun Jacobitti, kies meritojn en tiu afero la kongreso aparte aplaŭdis.

Solena inaŭgura meso

Vendrede matene je la 9-a horo en la bela preĝejo St. Fiden okazis la inaŭgura diservo. Episkopo Pichler celebris la sanktan meson kun la partoprenantaj sacerdotoj, kio estas ege rimarkinda, ĉar sendube estis la unua fojo en la historio de la esperanto-movado. Ni ĉiuj estis emociitaj pro beleco kaj unikeco de meso en formo de kuncelebrado. Ankaŭ ĉi-loke ni profunde kaj varme danku ne nur al la papo, sed ankaŭ al episkopo Pichler pro tiu donaco (Cetere, ankaŭ ĉiun postan tagon de la kongreso ni havis mesojn kuncelebritajn!). Aliflanke, kvankam la papo permesis la uzon de esperanto en la liturgio, por la kredantoj la ĝisa permeso ne estas progreso, ĉar pro ĝi ili malpli multe povas uzi la lingvon ol antaŭe, kiam la celebrantoj mallaŭte diris latinajn preĝojn dum la kredantoj preĝis laŭte esperante. Sed la menciita letero al la papo espereble baldaŭ ŝanĝos tion.

Pastro Beckers en sia prediko montris, ke esperanto povas esti “unu el la vojoj, per kiuj Dio atingas la homojn por tiri ilin al sia regno de amo”.

Malferma kunveno

Tuj post la sankta meso okazis la malferma kunveno en la kongresejo, hotelo Ekkehord, kie je nia dispono estis granda, agrabla salono. Prezidanto Beckers salutas ĉiujn ĉeestantojn, inter ili episkopon Pichler, kaj neĉeestantojn. Per kelkaj vortoj li skizas la kongrestemon “ekumenismo kaj ni esperantistoj”, akcentante ke ni devas esti misiistoj en la ĉiutaga vivo, ĉar eĉ multaj kristanoj restis infanoj sub religia vidpunkto. Ni devas esti atestantoj pri nia religio - IKUE en la internacia sfero. Ni ne devas apartigi nin: Kristo kaj la apostoloj montris al ni alian vojon, kiun ekzemple Paŭlo iris al ateista Ateno kaj diboĉema Korinto. “Ni havu la amon de la unuaj kristanoj” apelaciis Beckers, kaj metis antaŭ niajn okulojn la ekzemplon de Johano XXIII.

Dankante al ĉiuj, kiuj laboras por la sukceso de ĉi tiu kongreso, li donis la parolon al la prezidanto de la LKK, s-ro Paul Scherer. Li bonvenigis ĉiujn kaj petis pardonon: “Pri la vetero mi ne responsas”. Li salutis en la nomo de la svisaj esperantistoj, el kiuj kelkaj protestantoj partoprenis la kongreson.

Poste afable salutparolis episkopo Pichler, kontestante tiel sian propran aserton: “Mi estas kiel infano inter vi”, ĉar li neniam antaŭe parolis esperanton kaj la unuan fojon estis ĉe kongreso. Sed li promesis veni alian fojon por pli longa tempo.

Ĝenerala sekretario Flammer legis aron da salutleleroj kaj telegramoj, i. a. ankaŭ de la svisa KELI-sekcio, kiu lastan jaron organizis la KELI-kongreson, kaj de la prezidanto de KELI.

Sekvis la salutoj de la landaj reprezentantoj; entute ĉeestis membroj el 14 diversaj nacioj. Aparte emociigaj estis la vortoj de hungarino, kiu hazarde venis al la kongreso kaj arde petis nian preĝon por ŝia lando.

La episkopo de St. Gallen bedaŭrinde ne povis veni, ĵus vojaĝante tra Afriko; sed posttagmeze venis lia komisiito, kiu per ĝentilaj vortoj alparolis la kongresanojn, akcentante ke la komuna lingvo sola ne sufiĉas por trovi pacon, sed ke tiun lingvon oni devas plenigi per la kristanaj ideoj kaj la amo. Post bondeziroj kaj danko al ni li forlasis la kongresejon.

La ĝenerala kunveno

Sabate matene denove ni havis meson celebritan de pluraj pastroj kaj predikon de P. Jacobitti, kiu komparis esperanton kiel liturgian lingvon kun la liturgia latino.

Prezidanto Beckers malfermis la ĝeneralan kunvenon de IKUE, kiun li nomis gravega, ĉar ĝi markas - kiel unua post la dua Vatikana Koncilo - novan epokon de IKUE. Tiu ĝenerala kunveno devas voĉdoni pri novaj statutoj kaj elekti novan estraron.

Beckers mem post dudekjara prezidanteco rezignis pri nova kandidatiĝo, ĉar li havas multajn taskojn en sia paroĥejo. Sed li promesis laŭbezone disponigi siajn fortojn al IKUE, samtempe dankis al ĉiuj estrararoj kaj kunlaborantoj de tiui 20 jaroj. La propono de patro Flammer, nomigi Beckers honora prezidanto de IKUE, estis unuanime akceptita kaj forte aplaŭdita.

Ĉar ni ja publikigas la protokolon pri la ĝenerala kunveno, ni ĉi tie nur menciu ankoraŭ, ke kiel nova prezidanto elektiĝis s-ro Jacques Tuinder el Nederlando, kaj ke la 32-a IKUE-kongreso en 1968 okazos en Limburg/ Lahn (Germanio).

La prelegoj

La tri prelegoj faritaj en St. Gallen aperos grandparte en postaj numeroj de EK. Tial ni kontentiĝu por nun pri resumetoj. La unua prelego havis la temon “Necesas ekumena teologio”. S. Maul, redaktoro de EK kaj - laŭ Beckers - specialisto pri ekumenismo ne nur ĉar li estas juna teologo sed ankaŭ eldonanto de “kristana ekumeno”, traktis kelkajn aspektojn de teologio kiel scienco, kiu ofte ne harmonias kun predikado, religi-instruado kaj bezonoj de la kredantoj resp. de la ekumenaj streboj. Akre li atakis la teologojn kaj pastrojn, kiuj ne sufiĉe atentas tiujn necesojn.

La dua prelego, farita de d-ro William Perrenoud, konata svisa esperantisto, estis iom ĉe la periferio de la kongres-temo, sed ne tial malpli interesa: “La katolikismo kaj la koncepto de homa etnio”. Perrenoud, biologo kaj arda adepto de Teilhard de Chardin, skizis novan mondkoncepton laŭ la ideoj de evoluismo.

La trian prelegon faris studprofesoro Ludwig Thalmaier pri “La eklezioj de la Oriento kaj la ekumenismo”. Li donis koncizan historian superrigardon pri la rilatoj inter ambaŭ ekleziaj sferoj kaj la estiĝo de la skismo kiel la dumkoncile faritaj klopodoj nuligi ĝin.

En la mallonga podiuma diskutado pri la tri referatoj ne estiĝis novaj vidpunktoj. Ĉeestantaj pastroj kritikis la prelegon de Maul pro liaj atakoj kontraŭ la predik-maniero de multaj pastroj, sed la argumentoj restis proksimume samaj sur ambaŭ flankoj.

La cetera programo

Thalmaier montris interesajn lumbildojn pri Japanio, kie li kun Beckers partoprenis la UK-on.

La dimanĉo estis la plej varia tago. La meson ni havis en la preĝejo Heiligkreuz. Ni kantis laŭ speciala komponaĵo de Kurt Schweizer. Predikanto Thalmaier parolis pri la katolikeco, kiu fakte estas universaleco kaj ekumenismo.

Post la solena dimanĉa meso antaŭ la preĝejo Heiligkreuz

Posttagmeze ni faris - dank’ al Dio iomete brilis la suno! - preskaŭ duhoran ŝipekskurson sur Bodensee (Lago de Konstanco), kaj vespere ĝuis vere “amuzan vesperon”, aranĝitan kaj prezentitan de Paul Scherer, familio Schweizer kaj kelkaj aliaj svisoj. Grandan aplaŭdon rikoltis la ĉarma seskapa familio Schweizer pro siaj kantoj kaj dancoj. Multan ridegadon kaŭzis kvizo, en kiu fine venkis d-ro Perrenoud. Sed larmojn ridis ĉiuj ĉeestantoj, kiam - post grandioza, majstra ludado sur t. n. Alphorn de kolego de s-ro Scherer - ses personoj provis mem ludi tiun instrumenton kun pli-malpli granda sukceso. Kvankam pastro Beckers neniam estis ludinta similan muzikilon, li evidente venkis en tiu konkurso, logante sufiĉe aŭdindajn sonojn el la longega tubo. La sonoj produktitaj de la aliaj rangis inter raŭka aŭtosignalo kaj misfajfanta lokomotivo.

Inter la paŭzoj ludis trikapa orkestro lerte prezentante folklorajn svisajn muzikaĵojn. Aŭkcio laŭ vekhorloĝo alportis ne nur multan amuzon al ni, sed ankaŭ 25 svisajn frankojn al la kongreskaso.

Lunde posttagmeze, malgraŭ ŝancela vetero, la plimulto de la kongresanoj ekskursis al Appenzell. Por mardo estis antaŭvidita ekskurso al Sachseln/ Flüeli, sed pro teknikaj kialoj ĝi ne povis okazi tiun tagon. Anstataŭe ni komune veturis al Urnäsch, de tie supreniris, parte per ŝvebantaj vagonoj, parte per laciĝantaj piedoj sur longega ŝtuparo, la monton Säntis, kie ni troviĝis meze en la nuboj. Vespere ni havis sanktan meson en la paroĥa preĝejo de Zürchersmühle kaj antaŭ la domo de pastro Flammer ni estis “oficiale fotitaj".

Jen granda parto de la kongresanaro, tamen ne en St. Gallen, sed en Zürchersmüle antaŭ la enirejo de la preĝejo kaj paroĥa domo. El la iomete nekutimaj pozoj de kelkaj personoj oni ne konkludu je ties spirita sinteno! La modesta gastiganto Flammer, restante tute en la fono, montras nur sian brilan, iom grandan frunton.

 

Ferma kunveno

Denove en St. Gallen kaj fortigitaj per vespermanĝo, ni sukcesis elteni la doloron de adiaŭa horo. Pastro Beckers malfermis la ferman kunvenon per la konstato, ke ĉi tiu kongreso ja estis la plej malmultnombra dum la historio de IKUE, tamen unu el la plej brilaj. Por realigi la starigitajn planojn - li akcentis - ni bezonas la preĝojn de ĉiuj. Li dankis al Dio pro la vere frateca kunvivado dum la kongreso. Specialajn dankojn li diris al S. Maul pro la “nova vento” en EK kaj al pastro Flammer pro lia senlaca aktiveco kaj diligenteco. P. Jacobitti parolis sendube en ĉies nomo, kiam spontane per varmaj kaj noblaj vortoj ankoraŭfoje tutkore li dankis al prezidinto Beckers pro lia longjara agado por IKUE. “Li faris tre multe por IKUE”, Jacobitti akcentis.

La malhiso de la IKUE-flago, kiun transprenis s-ro Maul por porti ĝin al Limburg, estis la simbolo por la fino de ĉi tiu, certe, neforgesebla kongreso.

La lastan tagon tamen ankoraŭ povis okazi la tuttaga pilgrim-ekskurso al Sankta Nikolao en Sachseln/ Flüeli. Tiam ankaŭ la lastaj kongresanoj devis diri “Ĝis revido en Limburg!”.

al la indekso


PASTRO ALFONS BECKERS

Honora Prezidanto de IKUE

 

Pastro Alfons Beckers, nun jam preskaŭ 60-jara, dum pli ol 20 jaroj seninterrompe estis prezidanto de IKUE. Profesiaj kialoj devigis lin rezigni pri rekandidatiĝo. Krome li diris: “Pli junaj fortoj transprenu la taskojn de prezidanto”; sed honorigas lin, ke li mem deklaras sin tro maljuna kaj ke li cedas al pli junaj homoj. Almenaŭ li restas estrarano kaj do liaj spertoj ne estas tute perditaj por IKUE.

En 1923 kiel 15-jara gimnaziano li jam lernis esperanton, en 1930 aliĝis al IKUE resp. ties flandra sekcio (FUKE), kies religia konsilanto li fariĝis en 1935, la sama jaro, en kiu li sacerdotiĝis kaj fariĝis profesoro en instruista seminario. Tie li ankaŭ gvidis plurajn esperanto-kursojn, ĝis en 1947 li fariĝis vikario en Overpelt. En 1956 li iris kiel paroĥestro al Kwaadmechelen, kie nun li devos konstrui novan preĝejon - jen unu el la kialoj de lia demisio. Fakte jam kelkfoje antaŭe li provis demisii, sed neniam troviĝis alia taŭga kandidato.

Siajn unuajn IKUE-kongresojn li partoprenis en Ljubljano kaj Antverpeno. Post la milito la jam altaĝa prezidanto Heilker petis lin fariĝi nova prezidanto; Beckers rifuzis. Sed en 1945, kiam IKUE fakte konsistis nur el 300 - 400 nederlandanoj, la unua postmilita kongreso elektis lin prezidanto, kaj tiam li akceptis, por resti prezidanto ĝis 1966. Bonaj kaj malpli bonaj tempoj de IKUE pasis de tiam. En 1965 li estis elektita ankaŭ kiel komitatano de UEA.

Je nia demando pri la plej bela kongreso, li spontane diras: tiu de Antverpeno kun 2.500 katolikaj esperantistoj kaj kardinalo van Roey. Kaj la plej grandaj malfacilaĵoj dum lia prezidanteco? La ĉiama kverelemo interne de IKUE, ĉar pro tio ĉiam perdiĝis pli kaj pli multaj membroj.

Nun do li ja ne forlasis la ŝipon de IKUE, sed ne plu estas ĝia kapitano.

Ni ankaŭ ĉiloke dankas al li pro ĉio, kion li faris, ĉu ni scias, ĉu ne scias, por la bono de IKUE, kaj deziras al li persone kaj al IKUE, ke li ĝuu multajn jarojn kiel HONORA PREZIDANTO!

 

al la indekso


NI AŬDIS

 En Vsetín (Ĉeĥoslovakio) viglas Esperanto-Rondeto sub lerta gvidado de IKUE-konsulo Aleŝ Berka. Oni aranĝas film-prezentadojn kaj prelegojn por la publiko kaj tiel montras la praktikan utilon de esperanto.

La Esperanto-Centro en la seminario St. John’s Stonement en New York gajnis la unuan premion pro sia esperanto-stando en la kadro de misia ekspozicio. En la lerneja revuo krome aperis artikolo pri esperanto.

Pri la IKUE-kongreso en St. Gallen raportis pluraj katolikaj gazetoj laŭ raporteto de la katolikaj informservoj.

al la indekso


NI FUNEBRAS

 

Pro korkolapso mortis d-ro Petro Makielsky (Mishawaka, Usono) en la aĝo de 79 jaroj. Li estis osteopata kuracisto kaj subtenanta membro de IKUE. Al la 5 gefiloj ni esprimas niajn kondolencojn.

En Germanio mortis tri IKUE-anoj: s-ro A. Padberg (Gilching), paroĥestro Jakob Becker (Speicher) kaj s-ro Albert Bock (Wiesbaden-Dotzheim).

Ili ripozu en paco!

al la indekso


NI GRATULAS 

* Al Patro Huberteno ofm cap (Nederlando), la teologia korespondanto de IKI, pro 25-jara sacerdota jubileo. Patro Huberteno, kiu apud sia multa kaj merita laboro por la IKI-konsultantoj i. a. ankaŭ verkis la katolikan terminaron, sacerdotiĝis la 3-an de aŭgusto 1941. Ni deziras al li ankoraŭ multajn jarojn de gracoplena kaj benoriĉa agado en la regno de Dio, aparte inter la esperantistoj kaj en la kadro de IKI. 

* Al Patro H. G. Wannemakers SJ (Nederlando), kiu ankaŭ festis sian 25-jaran sacerdotan jubileon. Li sacerdotiĝis la 15-an de aŭgusto 1941. Lia nomo estas ja konata al preskaŭ ĉiu katolika esperantisto, jen pro lia agado en IKI, kies konsilanto li estas, jen pro eldonado de ekz. “Tutmonda Laŭdo” kaj diversaj IKI-broŝuroj, jen kiel ĉefredaktoro de la bibli-eldono. Al la esperantistaj pastroj li krome estas konata pro la agado en la sacerdota rondo Pio X. Ni deziras al la klera jubileulo ankoraŭ multajn dibenitajn kaj gracoplenajn jarojn de agado por la bono de la katolika esperanto-movado. 

* Al s-ro Francisko X. Buhr (Prago), kiu la 30-an de aŭgusto festis sian 70-an vivojaron, bedaŭrinde en ne tre bona sanstato. Buhr estis kunfondinto de la iama ĉeĥoslovaka IKUE-sekcio, ĝia longjara sekretario, ankaŭ estis estrarano de IKUE. Malgraŭ malsano li nun fervore laboras pri la historio de la katolika esperanto-movado en lia lando. Ni deziras al li ne nur sukceson en tio, sed ankaŭ baldaŭan resaniĝon kaj pliajn dibenitajn vivojarojn!

 

al la indekso


JACQUES TUINDER

Nia nova Prezidanto

Al ne malmultaj inter ni la nomo Jacques Tuinder ne estas nekonata. La nun 33-jara nederlandano estis la unua redaktoro de “Birdo”, studis teologion kaj sociologion kaj ĵus finis siajn abundajn studojn, laborante nun en la sociala fako de sia diocezo. La lerta esperantisto estis por kelka tempo prezidanto de NK, pri kio studkaŭze li devis rezigni. Intertempe familia patro kun tri filoj, li certe estos ankaŭ bona patro de la IKUE-familio.

Jacques estas lia voknomo, plene li nomiĝas Jacobus Antonius; li naskiĝis la 10-an de januaro 1933 en Hago. Liaj gepatroj estis benitaj per ne malpli ol 10 infanoj. En 1951 Jacques konatiĝis kun esperanto per artikolo pri la katolika e-movado en eklezia gazeto. Aŭtodakte li lernis la lingvon. Dum la jaroj 1957/ 1958 li redaktis la rubrikon “Tra la katolika mondo” en E.K, poste dum du jaroj “birdo'”-n. Dum sia NK.-prezidanteco (1962/ 1963) li ankaŭ redaktis ties organon. De 1961 li estas gvidanto de la skriba e-kurso de NK.

Klare, ke li antaŭ edziĝis al esperantistino, flegistino kaj lia kursanino, kiun li renkontis la unuan fojon dum la UK en Varsovio (1959). En la internacia literatura konkurso “Kastelo de Formigine” (1965) oni atribuis al lia verko “Morgaŭ venos nova tago” la unuan premion en la branĉo prozo (la premio konsistis el ora medalo de la turisma entrepreno de Modena/ Italio kaj la sumo de 20.000 liroj).

Lia interesoj estas multaj: Pax Christi-movado, ekumenismo, konstru-ordeno, Ruĝa Kruco, laborado por malrapide evoluantaj landoj, misiado ktp.

Certe ni ĉiuj povas esti feliĉaj pri tiu prezidanto kaj ni promesu al li kunlabori laŭ niaj eblecoj kun li kaj IKUE.

al la indekso


JEN MI ESTAS

Letero de la nova Prezidanto

 

Kiam oni la 21-an de julio telefone demandis al mi el St. Gallen, ĉu mi principe estas preta fariĝi prezidanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, mi kompreneble ne sciis tuj respondi jes aŭ ne. Kiel simpla la demando, tiel malfacila la respondo! Mi pensis en mi mem: “Kiel estas eble, ke ne estas disponebla pli kapabla kaj pli influriĉa kandidato kun gvidaj kaj organizaj talentoj? Kial oni serĉis ĝuste min, dum la kriza situacio de I.K.U.E. klare postulas “saĝan Salomonon” kiel kapitanon sur la ŝipo de nia Unuiĝo?”.

Mi pripensis, ke por adekvate plenumi la funkcion de prezidanto de I.K.U.E. estas necese, ke la kandidato almenaŭ: 1) nepre estu persono integre katolika, kiu amas la Eklezion kaj servas al ĝiaj taskoj kaj idealoj; 2) nepre estu modela esperantisto, kiu estas profunde konvinkita pri la ideo kaj idealo de D-ro L. L. Zamenhof; 3) nepre havu interesiĝon mondvastan, ĉar la Unuiĝo estas internacia; 4) nepre povu kapable kaj saĝe gvidi la Unuiĝon en kunlaboro kun la aliaj estraranoj kaj kun ĉiuj membroj laŭ la postuloj de nia tempo.

Fine mi venis al la konkludo, ke ne estas simpla afero trovi personon kiu perfekte respondas al ĉi ĉiuj postuloj. La rezulto de miaj pripensoj estis, ke verŝajne tia kandidato ankoraŭ ne naskiĝis. Kvankam mi komprenis, ke mi vere ne estas la “ideala” persono, mi tamen ne povis rifuzi, kiam oni klarigis al mi, ke la Unuiĝo en la nuna momento bezonas mian personon kaj mian laboron. Tiam mia respondo devis esti : “Jen mi estas!”.

Dum longa tempo la Unuiĝon gvidis sacerdoto, kiu kiel paroĥestro havas multlaboran taskon. Pastro A. Beckers servis al I.K.U.E. depost 1946 kiel prezidanto, kaj en la nomo de ĉiuj mi volonte direktas al li vorton de danko kaj laŭdo por ĉio, kion li faris por la katolika afero dum la pasintaj jaroj. Multaj ĝojas, ke Pastro Bekers restos membro de la Estraro kaj ke li fariĝis honora prezidanto de I.K.U.E. Feliĉe mi ne bezonas paroli adiaŭan vorton!

Kalkulante je la simpatio kaj helpo de ĉiuj membroj de nia kara Unuiĝo mi akceptis la prezidantecon de I.K.U.E., konsciante pri tio, ke temas pri ege responsa tasko. Kun plezuro mi konstatas, ke en la Estraro funkcias kelkaj junaj personoj seriozaj kaj entuziasmaj, kiuj certe prezentas garantion kontraŭ rigidiĝo kaj griziĝo en nia rondo. Mi ĝojas pri la persono de la talentoriĉa redaktoro de nia organo “Espero Katolika”, Stefan Maul, kiu konscience kaj moderne plenumas sian taskon. Mi ĝojas, fine, pri la fido, kiun la Kongreso en St. Gallen metis sur min. Ĉi-foje la prezidanto ne estas sacerdoto, sed laiko kiu estas profesianta kiel eklezia social-helpisto.

Kun ĉiuj miaj fortoj kaj kapabloj mi dediĉos min al la laboro, kiu atendas min. Komune kaj unuanime ni serĉos la rilaton inter nia katolikeco kaj nia esperantisteco en la kadro de internacia unuiĝo kaj en la tuta mondo, ankŭ religie sopiranta unuecon. En sankta konkordo ni kiel veraj anoj de Kristo kai fidelaj adeptoj de Zamenhof aktivos por “certigi katolikan ĉeeston en la antaŭenironta Esperanto-movado” (art. 2 de la nova statuto). La spirito de la lasta Kongreso, kiu staris sub la signo de la ekumenismo, lumigu nian intelekton, varmigu nian koron kaj aktivigu nian volon. Ni energie metu la manon al la laboro!

Sub la beno de nia Sinjoro peresperanta laborado nepre estos fruktodona. Li helpu al ni trovi la ĝustan vojon, laŭ kiu ni povos plej bone servi al la Eklezio kaj al la tuta homaro pere de nia kara lingvo Esperanto.

J. A. Tuinder

al la indekso


PROTOKOLO PRI LA ĜENERALA KUNVENO DE IKUE

EN ST. GALLEN 23.7.1966

 

1. Pastro A. Beckers, prezidanto de IKUE, malfermante la ĝeneralan kunvenon, salutas la kongresanojn ĉeestantajn, inter kiuj rajtas voĉdoni 42 membroj de IKUE. Kvar membroj ne-ĉeestantaj donis sian voĉdonrajton skribe al anstataŭantoj.

2. Kiel kontrolantojn pri voĉdonado la kunveno elektas s-rojn Ferrari, sac. Longoni kaj Schweizer.

3. Ĝenerala sekretario W. Flammer laŭtlegas la protokolon pri la ĝenerala kunveno 1964 en Valencio, kiun la ĉeestantoj aprobas.

4. Ankaŭ la raporto de la ĝenerala sekretario pri la agado de IKUE dum la du pasintaj jaroj trovas aprobon.

5. Pri la agado (pli malpli vigla kaj sukcesa) de la landaj ligoj raportas reprezentantoj el Anglujo, Aŭstrio, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Svislando, Usono.

Ĉar la laŭtlego de tiom da raportoj iomete enuigas la aŭskultantojn kaj forrabas multan tempon, la kunveno decidas, ke en estonteco la landaj ligoj transdonu la roportojn minimume tri monatojn antaŭ la ĝenerala kunveno al la ĝenerala sekretario, kiu multobligos ilin kaj transdonos ilin al la kongresanoj. Tiamaniere ne necesas ilin laŭtlegi dum la kunveno.

6. Unuvoĉe la kunveno aprobas la kas-raporton kaj la raporton de la revizoroj. La stato de la IKUE-kaso je la 30.6.1966 estas jena:

 

Financa raporto pri la periodo de 1.8.1965 ĝis 1.7.1966

ĉiuj ciferoj estas esprimitaj en sv. fr.

Enspezoj

Elspezoj

Kotizoj

7359,59

 

Kotizo-repago

 

10,35

Espero Katolika

 

9.446,42

Afranko por EK

 

375,95

Administraciaj elspezoj

 

382,90

Kongresoj de Valencio kaj St. Gallen

543,70

 

Pago al kongresa kaso

 

122,55

Libroservo

183,50

 

Donacoj, pruntendonaĵo, diversaj

4.175,62

 

Diversaj elspezoj

 

41,00

 

12.262,41

10.379,90

Saldo 30.6.1966

sv.fr. 1.882,51

 

Posedaĵo

Bank-saldo

1.837,00

Kaso

45,51

 

1.882,51

7. Decido pri nova statuto de IKUE

Jurista komisiono, kiun prezidis s-ro A. Bessière, redaktis novan statuton, kiu estis publikigita en EK en decembro 1965, por ke la membroj povu ĝin studi. Post mallonga diskutado la kunveno aprobis la novan statuton kun jenaj ŝanĝoj, kiuj rilatas nur la tekston, ne la sencon:

Art. 25. Anstataŭ “salajratajn oficistojn” oni legu “salajratajn helpantojn”.

Art. 32. Anstataŭ “kalendara jaro” oni legu “civila kalendara jaro”.

Art. 34. Anstataŭ “kontisto” oni legu “librotenisto”.

La rezulto de la voĉdono pri la statuto estas jena:

40 jesaj voĉoj

0 neaj voĉoj

1 sindeteno 

8. Elektoj

Pastro A. Beckers rezignis post 20-jara deĵorado kiel prezidanto. Per aplaŭdo la kunveno nomas lin honora prezidanto de IKUE, dankante lin pro lia multjara laboro por IKUE.

La kunveno elektas jenan Estraron de IKUE:

Prezidanto: Jacques Tuinder, Nederlando

 

Membroj de la Estraro:

Jacques Tuinder, Nederlando

N. W. Vigar, Anglujo

W. Flammer, Svislando

C. van Kleef, Nederlando

Paul Scherer, Svislando

A. Beckers, Belgujo

W. Mudrak, Aŭstrio

L. Thalmaier, Germanujo

L. Kiš, Jugoslavio

G. Jacobitti, Italujo

K. Perko, Aŭstrio

 

La kunveno elektas jenan Plenumkomitaton:

Aŭstrio: K. Dürrschmid, E. J. Görlich

Anglujo: H. P. Saunders, P. Molteni

Belgujo: Van Dooren, A. Enzlin

Brazilo: P. Real, J. M. da Silva

Ĉeĥoslovakio: Fr. Buhr, Jan Filip

Formosa: S. B. Kao

Francujo: A. Bessière, R. Colas

Germanujo: H. Stahl, G. Vogel, G. Wagner

Hispanujo: M. Sancho Izquierdo, F. de la Puente

Italujo: P. Jacobitti, L. Sola

Japanujo: Eiiti Minami, Tanuma Toŝio

Jugoslavio: V. Glibotić, F. Stricki

Nederlando: H. G. Wannemakers, G. Ellermann

Polujo: A. Gucwas, H. Paruzel

Portugalujo: G. Pausback

Svislando: K. Schweizer, J. Zurkirchen

Usono: L. Berthold Schmidt, E. Spoonhour 

9. Laborprogramo

Intensigo de la kontaktoj kun la Pax Christi-movado. Ĉiuj landaj ligoj kaj ĉiuj membroj klopodu varbi membrojn por la junulara sekcio de IKUE. Ili intensigu ankaŭ la kontaktojn kun KELI en ekumena sento. Dezirindaj estas komunaj preĝhoroj kaj kunvenoj. 

10. Kongresurbo 1968

Redaktoro St. Maul proponas la urbon Limburg en Germanujo. La kunveno konsentas sen kontraŭvoĉoj. 

11. Deziresprimoj

Corry van Kleef, kiu prizorgas la Fonduson por nepagipovaj landaj, proponas, ke ĉiuj membroj iniciatu kolektojn ankaŭ en ne-esperantistaj rondoj.

Patro G. Jacobitti proponas, ke sacerdotoj invitu ankaŭ ne-esperantistojn al Esperanto-Diservoj; ke oni fondu en multaj lokoj katolikajn E-grupojn; ke IKUE-anoj fariĝu en UEA fakdelegitoj pri katolika religio; ke pluraj sacerdotoj kunlaboru por la redaktado de liturgiaj tekstoj; ke oni varbu abonantojn por la revuo “Nova Civito”, ke la landaj ligoj disdonu la revuon “Espero Katolika” al la episkopoj de sia lando.

Redaktoro St. Maul proponas estigi Fonduson, kiu kolektas monon por ebligi la eldonon de kromaj paĝoj de la revuo “Espero Katolika”. Dezirinde estas, ke ni invitu komercajn firmojn aperigi reklamojn en nia revuo.

La protokolinto:

W. Flammer, ĝen. Sekretario

al la indekso


POST LA KONGRESO

 

La eksteraj nuboj en St. Gallen estis okulfrapa simbolo por la situacio de IKUE; sed ĉe la fino de la kongreso ekbrilis la suno, kaj ni esperu ke ankaŭ tio estas simbolo. La malgranda nombro de kongresanoj sendube rezultis ne nur el la diversaj citeblaj kialoj, sed ĉefe el la malforteco de IKUE, kaŭzita per la ekstremaj disharmonioj en la unuiĝo.

En St. Gallen komenciĝis la rekvietiĝo, kaj ni ĉiuj esperas ke la nova estraro sukcesos daŭrigi la internajn reorganizadon, reformadon kaj resolidigon.

La ordinaran membron interesas nek kvereloj, nek personaj ambicioj, nek ŝajnaj ofendoj al iuj funkciuloi. Por ni ĉefas kaj gravas alloga, forta, harmonia, laboranta kaj funkcianta asocio, kiu celkonscie realigas larĝvidan programon. Ke en tio li sukcesu, jen nia deziro al la nova prezidanto!

Alia karakterizaĵo de la pasinta kongreso estis ĝia nekredebla “maljuneco”: la statistiko montras, ke eĉ ne la duono de la kongresanoj estis sub 50 jaroj! Nur kun peno la junularsekcio povis aranĝi propran kunvenon. Ni esperu, ke post plurjara stagnado ĝi sukcesos ankaŭ plifortiĝi kaj sanigi la katolikan e-movadon. Ĉar, kiel prave diris ĝenerala sekretario Flammer, ĉi tiu senkompata kongres-statistiko certe estas ĝusta ankaŭ por la tuta membraro de IKUE, ja tie la bildo supozeble estas eĉ pli malfavora!

Tria rimarkinda punkto estis la lingva nivelo de tiu kongreso. Ke ĉiam ekzistas kelkaj “eternaj komencantoj” kaj balbutuloj, tio jam neniun ekscitas.

Sed se altranguloj kaj funkciuloj ne nur faras ridindajn lingvajn erarojn, fuŝparolas kaj ŝajne neniam aŭdis ion pri gramatiko, fonetiko kaj vorto-trezoro, ja se ofte oni apenaŭ povis kompreni - malgraŭ bona akustiko! - epistolojn kaj evangeliojn, tiam oni nur povas aŭ furioziĝi aŭ kapitulacie rezignacii. Kaj se oni rimarkas ke 90% de la aŭskultantoj simple ne komprenas prelegojn en normala, ordinara esperanto, tiam oni demandas sin, kial entute oni faras ilin.

Ĉu ne estas la minimumo, almenaŭ kompreni sian lingvon, se oni bombaste nomas sin “samideano” kaj “esperantisto”? Sed ŝajne por multaj la maksimumo estas dissendi bildkartojn kun kongresa stampo...

Mi bone scias, ke mi tre, eble tro akre kritikas. Sed mi hontus, se mi ne eldirus tiun kritikon. Ĉar se tiu ĉi fenomeno daŭros, ne estas granda arto profeti katastrofon por IKUE kaj ĝiaj kongresoj. Se ni uzas esperanton nur por nin reciproke instrui pri la plej novaj kaj eksterordinaraj lingvofuŝoj, la lingvofuĝoj ne povas mirigi.

sm

al la indekso


 

NECESAS EKUMENA TEOLOGIO

Prelego dum la IKUE-kongreso St. Gallen

 

“La ekumena movado havas sufiĉe da oficiroj, sed mankas al ĝi la soldatoj”, diris antaŭ ne multaj jaroj Visser t’ Hooft. Kaj efektive, ĝis, ja preskaŭ ĝis Johano XXIII kaj la nun jam 90-jara kardinalo Bea, en la katolika sfero ekumenaj ideoj estis preskaŭ ekskluzive afero de teologoj, de nur manpleno da teologoj.

Kiel mi do venas al mia aserta temo “Necesas ekumena teologio”, se ĝuste la teologoj estis pioniroj de ekumenismo? Nu, tiuj teologoj estis ega minoritato kaj mi eĉ asertas, ke same estas hodiaŭ, kvankam estas modo, ke ĉiu teologo kaj pastro, kiu foje parolis ĝentile kaj afable kun nekatolika teologo aŭ pastro, nomas sin ekumenisto. La vero tamen estas, ke nur la plej juna generacio de teologoj efektive en sia plimulto pensas, parolas kaj agas ekumene.

Tio ne povas mirigi, ĉar oni ne povas turniĝi en sia tuta menso je 180 gradoj dum unu momento. Malfaciligas la tutan aferon, ke ja la edukantoj kaj profesoroj de niaj junaj teologoj apartenas al tiu ne-ekumena plimulto, kaj do ni devas vole-nevole taksi la tutan procedon de ekumeniĝo je pluraj jardekoj. Do pravas la postulo: Necesas ekumena teologio.

En la frua eklezio ne ekzistis teologio, ĉar ĝi simple estis prediko, alivorte: teologio kaj predikado estis unu. Sed jam en la mezepoka eklezio prediko kaj teologio estis du tre apartaj aferoj, kaj hodiaŭ ni staras antaŭ la dilemo, ke tiuj kredantoj kiuj ĝis kaj eĉ post la 2-a Vatikana Koncilo konis nur la ĉiudimanĉan moral-predikon, konatiĝas kun la teologio, kaj - por uzi metaforon - falas el ĉiuj nuboj sur la malmolan teron.

La procedo do nun estas inversa: teologio kaj predikado reunuiĝas - aŭ pli ĝuste: reunuiĝu! La scienco fariĝu predikparola, la predikado fariĝu sciencema. Sed jen ni jam estas meze en la afero.

Se ni postulas ekumenan teologion, tio signifas unue, ke la parol-maniero de la teologio ne plu estu seka-teoria sed suka-konkreta kaj komprenebla. Ĉi tiu fazo komenciĝis fakte jam, kiam la teologi-profesoroj ĉesis uzi ekskluzive latinan lingvon. Bedaŭrinde la ĉeso estis nur ŝajna, la malgravaj vortoj el iliaj buŝoj ja estis naci-lingvaj, sed la gravaj kaj esencaj terminoj kaj nocioj restis latinaj-grekaj kaj nekompreneblaj. Aŭ ĉu iu ne-teologo vere povas imagi aŭ eĉ klarigi, kio estas ekzemple transsubstantiatio, concursus divinus, hypostata unio, contritionismus, monophysitismus, kerygma, occasionalismus? Kaj tamen tiuj terminoj apartenas al la ĉiutaga lingvo de teologo.

La postulo do estas unue, interpreti, vere interpreti en homecan lingvon tiujn nociojn kaj paroli tiel predike kiel faris tiel eminenta teologo kiel la apostolo Paŭlo. La konsekvenco de homeca interpretado estus, ke ankaŭ la katolikoj ne-teologoj komprenas kaj do ankaŭ kapablos paroli pri sia kredo kun alikredanoj, kaj iom post iom ni venos al efektiva dialogo inter la “soldatoj” de la ekumeno.

La dua postulo estas, ke la teologoj en sia lingvo-uzo forlasu ne nur tiujn nekompreneblajn terminojn, sed ankaŭ ĉiujn ofendajn kaj sen-amajn esprimojn. Sur tiu tereno feliĉe ni faris jam grandajn progresojn kaj la koncil-tekstoj parte estas tre modelaj en tiu rilato, kvankam kelkaj partoj de la dokumentoj ŝajne estiĝis sen ia influo flanke de la ekumenismo-dekreto.

Sed ankaŭ ĉi tie ni spertas disonancon: se katolikaj teologoj parolas kaj diskutas kun nekatolikaj, ili afable kaj ĝentile evitas kompromitajn esprimojn. Sed apenaŭ ili parolas aŭ skribas al katolikoj pri la nekatolikoj, ili senpripense daŭrigas uzi la kontraŭreformacian kaj kondamnan lingvon.

Trie do ni devas postuli, ke ĉiu katolika teologo kaj predikanto parolu tiel, ke tuj ankaŭ la nekatolika aŭskultanto povas ne nur aŭdi vortojn sed kompreni ilian enhavon. Tio tamen estas revo ankoraŭ longe ne realigota, kaj apartenas al tio ankaŭ la inversa postulo: ankaŭ la ekzemple evangelianaj kristanoj devas eviti vortojn nekonatajn aŭ nekompreneblajn al ni katolikoj.

Nur tiel iom post iom ni havos ekumenan lingvon, kies gravecon certe ĉiu el vi povas sufiĉe prijuĝi. Dum kelkaj jarcentoj la diversaj teologiaj lingvoj evoluis laŭ siaj tendencoj kaj tiel ni ĉiam pli multe interparolis sen reciproka eĥo. Ni komprenis unuj la aliajn nur, kiam ni insultis kaj pamfletis.

Mia unua tezo do estas:

Necesas ekumena teologia lingvo, kiu estas kondiĉo por fruktodona dialogo inter la kristanoj.

Se oni nun esploras la temojn de tia dialogo, oni certe povas kompili tutan liston. Sed rigardante tiun liston, oni konstatos ke ili fakte estas grandparte aŭ duarangaj aŭ iel komplike sciencaj, ke eĉ en la unuopaj eklezioj ne ekzistas unuanimeco pri ili. Kaj prave jam plurfoje kaj plurloke oni diris, ke tiuj teologiaj problemoj kaj diskutpunktoj eble eĉ ne bezonas komunan kaj perfektan solvon antaŭ la unuiĝo de la kristanoj, sed ke oni - same kiel ekzistas teologiaj skoloj interne de la teologio - lasu ilin kiel skolojn en unueca eklezio. Ĉar la eklezian vivon ili kutime tuŝas nur periferie. Kaj estas inter ne-teologoj ofte tute ne konate, ke ne malmultaj aferoj, kiujn oni servas al la kredantoj kvazaŭ dogmojn, tute ne estas deciditaj.

Ekzemplo estu nur la fama mezepoka graco-disputo, kies subtileco restis ĝis hodiaŭ neklarigita, ĉar la papo je la momento kiam la disputantaj teologiaj partioj sin reciproke kondamnis en la plej profundan inferon, simple malpermesis la tutan disputon kaj devigis ambaŭ partiojn, agnoski kaj respekti siajn kontraŭulojn - kaj ties opiniojn. Tiel ĝis hodiaŭ ni havas du sufiĉe diverĝajn instruojn pri la graco, kaj neniun ĝenas tiu situacio.

Ĉu ne simile povus esti pri multaj demandoj, kiuj - doktrine - hodiaŭ disigas katolikojn kaj nekatolikojn?

Ĉar jen ni devas reveni al la supre menciita fendo inter teologio kaj prediko resp. religi-instruado. En la teologio oni tre nete distingas inter aŭtentikaj dogmoj, komun-teologiaj certecoj, rekomendindaj eskplikoj, skol-opinioj ktp., sed en predikado kaj religi-instruado oni absolute ne faras diferencojn kaj distingojn. Ni prenu la plej okulfrapan ekzemplon. Ĉu ne ĉiu el ni kaj ankoraŭ pli la nekatolikaj kristanoj ĝis antaŭ nelonge taksis la abstin-ordonon kiu malpermesas manĝi viandon vendrede, unu el la plej neŝanĝeblaj, plej fundamentaj kaj plej firmaj katolikaj doktrinoj? Senkonscie eble, sed jes. Se oni parolis pri katolikoj, la nekatolikoj karakterizis nin proksimume tiel: ili havas papon, adoras Marion kaj ne rajtas manĝi viandon vendrede. Kaj kiam kardinalo dum la koncilo diris, ke li ne povas imagi ke estas mort-peko, se li manĝas viandon vendrede, tio estis preskaŭ sensacio, almenaŭ por la gazetoj. La abstin-ordono havis kvazaŭ dogman aŭtoritaton, kvankam ĝi estas tute simple eklezia preskribo, eĉ ne leĝo! Kaj tiel estis pri multaj, multaj aferoj, kiujn la instruantoj kaj predikantoj prezentis tiel potence, aŭtoritate, grave kaj nediferencite, ke povis kai devis estiĝi tiu imago de dogmeca karaktero. Kiom da skrupuloj kaj konscienc-malsanoj naskiĝis el tiu falsa agado, ni ne povas taksi, sed meritus teologi-historian esploradon.

Sed kio vere bezonas teologian esploradon kaj klarigadon en nia kunteksto, estas io tute alia kaj ĝis hodiaŭ puninde neglektita. Nome la demando, kial entute ekzistas kaj povas ekzisti skismoj kaj tielnomataj herezoj; kio efektive estas skismo, kio estas herezo? Kaj kiel Dio povas permesi aŭ voli ĝin, kvankam Kristo mem preĝis tiel insiste “por ke ili estu unu” kaj sendis al sia eklezio la Sanktan Spiriton. Kiun sencon, kiun celon havas skismoj, herezoj kaj apostateco. Ligita kun tio estas la demando pri la religia-spirita situacio de skismulo kai herezulo. Certe, la teologio okupiĝis pri tiuj problemoj, sed ĉefe nur en eklezi-jura kaj eklezi-konstitucia senco. Oni klasifikis skismulojn kaj herezulojn laŭ ilia asertita proksimeco al la vera kredo. La kutima reago je instruoj modifantaj ĉi tradician doktrinon estis: ekskomuniko, malpermeso, indeksigo, persekuto ja inkvizicio! Kaj nur poste oni komencis ekkoni, ke tiuj instruoj ofte estis ĉio alia ol herezo.

Ni memoru la plej freŝan ekzemplon, nome la bibli-sciencon. Kiam en la nekatolika teologio la form-historia metodo jam pasis siajn unuajn triumfojn, katolikaj bibliistoj ankoraŭ riskis ekskomunikon aŭ almenaŭ severan averton el Romo, se ili nur referencis al tiu metodo. Hodiaŭ sen ĝi ne estus imagebla katolika bibli-scienco, ja estis katolikoj teologoj, kiuj maturigis tiun metodon.

Mi asertas, ke estas ekumena tasko de la teologio, esplori tiun fenomenon laŭ ĉiuj aspektoj, kaj eble - mi ne scias - ni venos al la rezulto, ke skismo ne estas skismo kaj herezo ne estas herezo, aŭ ke tiu kaj alia skismo aŭ herezo simple estis necesa por la evoluo de teologio kaj kredo, ke en certa senco estas daŭrigo de la rivelado, aŭ pli ĝuste: interpretado de la rivelitaj veroj, ke malantaŭ iu fenomeno tamen staras alia motoro ol homa eraremo kaj nurhoma mispensado. Kaj eble tiam ni ankaŭ kun aliaj okuloj rigardos reformatorojn kaj herezulojn kaj ekkonos, ke estis la oficiala katolika eklezio, kiu faris el ili herezulojn, ĉar la eklezio en sia rigideco ne estis kapabla akcepti tiujn mesaĝojn.

Oni foje diris, ke Martin Luther povis fariĝi aŭ sanktulo aŭ herezulo resp. reformatoro. Ĉu la eklezio ne ekzistas por helpi nin fariĝi sanktaj? Kaj ĉu ĝi helpis al Martin Luther?

Mia dua tezo do estas:

La teologio devas veni al pozitiva okupiĝo pri skismoj, reformacioj kaj herezoj. Tia okupiĝo estas evidente kaj eminente ekumena.

La celoj de la ekumena movado ne estas celoj en si mem. Ne povos sufiĉi, ke la kristanoj unuiĝu por esti unu. Ne, ili estu unu por plenumi sian veran taskon, por realigi tiun ordonon kiun Kristo donis al la apostoloj: iru en la tutan mondon kaj instruu ilin kredi ĉion, kion vi ricevis de Mi.

Sufiĉe ofte oni diris ke ekumeno kaj misiado estas intime konektitaj: la ekumenismo havas misian celon kaj la misio havas ekumenan taskon. Lasante la praktikan kaj organizan flankojn de tiu afero, ni traktu mallonge ĝian teologian flankon.

La konata profesoro Karl Rahner inventis la esprimon “anonima kristano”. Ni iom simpligu tiun esprimon kaj diru: anonima kristano estas kiu - senkonscie, influite aŭ neinfluite - vivas tiel, ke mankus al li nur la bapto, por ke li estu kristano. Tia homo eĉ povas esti edukita kiel kristano, sed pro diversaj kialoj tamen ne estas kristano aŭ kredanto en la eklezi-jura senco. Eble li bone konas la kristanismon, tamen ne trovas eniron.

Grandparte tio estas eble psikologia problemo, sed ŝajnas al mi, ke ne nur. Ĉar ofte tiu homo simple tial ne trovas eniron ĉar ĝi estas tiel malfacile trovebla aŭ ĉar antaŭ ĝi estas labirinto de multaj diversaj kristanismoj resp. eklezioj. Aŭ oni prezentis al li la kristanismon en tia formo, ke naŭzite li deturnis sin kaj sekvis pli logajn kaj klarajn ideojn, idolojn aŭ idealojn.

Papo Paŭlo VI starigis propran sekretariaton por la nekredantoj, kaj membroj de tiu sekretariato kiel la prezidanto kardinalo König mem plurfoje deklaris, ke estos la ĉefa tasko de tiu sekretariato, esplori la ateismon kaj nekredadon. Superflue diri, ke ankaŭ terena estas parto, grava parto de ekumena teologio. Ĉar dialogo kun ateistoj kaj nekredantoj en multe pli alta grado postulas de la teologio, paroli home anstataŭ teologie, kaj prezenti nian kredon en formo tute senpatosa, senmistera kaj nemistika. Tio signifas puriĝon de nia kredo el ĉiuj akcesoraĵoj kaj tradiciaj superfluaĵoj, tio signifas reiradon al la simplaj, klaraj fontoj. Kaj tiu reirado ja estas la ekumena vojo.

Mia tria tezo do:

Dialogo kun nekristanoj kaj ateistoj, profunda kaj diligenta esplorado de la ateismo kaj la moderna nekredado en si mem jam estas ekumena teologio. Ankaŭ ĉi tie ni staras tute ĉe la komenco, tamen bona komenco, se oni legas la koncernajn lokojn en la koncil-dokumentoj.

Fine ni rigardu al la tria el la kristanaj ĉefvirtoj kredo, espero, amo. Sen kredo ni ja tute ne povus entrepreni ekumenajn agadojn, kiuj devas esti trapenetritaj de amo, kiel ni jam vidis. Sed kio pri la espero?

Ekumenista devizo estis ja ĉiam: esperi malgraŭ ĉia malespero. Tio unualinie esprimis la esperon je unuiĝo de kristanoj malgraŭ tio ke laŭ homa sperto estas preskaŭ neeble.

Sed ekumena teologio devas iri paŝon plue.

Nia hodiaŭa mondo estas grandparte senespera, malespera. La marksismo ekzemple diras ne ion ajn pri espero. Sed ĉiu psikologo povas pruvi al ni, ke homo sen espero estas difekta homo. Do estas la tasko de la teologio-predikado redoni al la homoj, al la homaro esperon, personan kaj sav-komunan esperon, do eskatologion.

Ne estas sekreto, ke la eskatologio ĝuste en la katolika teologio estas tre neglektita. Ni povas multe lerni en tio de niaj nekatolikaj kunkristanoj. Kaj tiel do en pluraj sencoj la teologio de espero estas ekumena. Ĝi ampleksas fakte ĉiujn sferojn de la nuntempa vivo, de atombombo ĝis paco, de malsato ĝis naskoreguligo, de moderna viv-enuo ĝis spac-veturado. Kaj jen ni ankaŭ denove vidas, kiel ege necesas ke teologio kaj predikado, analizado kaj prezentado de la rivelita di-mesaĝo estu unu, ke fine eklezio kaj mondo devos reciproke integriĝi. Ne temas pri tio, ke la eklezio mistike ĉirkaŭbraku la mondon per sia esperdonaco, aŭ proponu sin kiel avidanto al eskatologia beateco, sed ke kredo, espero kaj amo lumu en, por kaj per la mondo, kiu estas nia, ja ke mondo kaj kredo estu unu, ke estiĝu la “nova ĉielo kaj la nova tero” - kiun ni esperas, kaj kiun esperi ni instruu niajn kunmondanojn. Se ni redonos al ili la esperon, ni faros la plej grandan faron, kiun ili atendas de ni.

Stefan Maul

al la indekso


LA FAVORIGA ATESTANTO

Nekutima kriminalafero

 

Estis la plej stranga murd-proceso, kiun mi iam partoprenis. La gazetoj nomis ĝin la “Peckham-an murdon”, kvankam la Northwood Street, kie oni estis trovinta la maljunan virinon mortbatita, verdire ne situas en Peckham. Temis ne pri iu de jenaj indicaj procesaj, dum kiuj oni sentas, kiel la tima necerteco de la asizanaj juĝeraroj - tio jam ofte okazis! - premŝarĝas la juĝejon kaj ŝajne mallaŭtigas ĉiun vorton. Ne, ĉi tiu murdinto estis preskaŭ ĉe la krimloko ekkonita, kaj neniu homo en la juĝejo kiu aŭskultis la prokuroron kondukintan la pruvojn, kredis ke ĉi tiu viro sur la benko por akuzitoj havas ankaŭ nur la plej etajn ŝancojn. Estis kompakta, diktrunka homo kun basedovaj sangavidaj okuloj: lia tuta muskolaro ŝajnis kunpremiĝi en liaj masaj femuroj. Jes, tedega bubo, iu kiun oni ne tro rapide denove forgesas - kaj tio estis grava punkto, ĉar la prokuroro planis prezenti kvar atestantojn, kiuj lin ne estis forgesintaj, male kiuj lin estis vidintaj, kiel li forkuris de la malgranda brik-vilao en la Northwood Street.

La horlogo ĵus estis soninta la duan. Sinjorino Salmon en la domo Northwood Street 5 ne sukcesis ekdormi; subite ŝi aŭdis la fermklakon de pordŝloso kaj opiniis ke estus sia propra ĝardenpordo. Pro tio ŝi iris al la fenestro kaj ekrigardis Adams - tiel la akuzito nomiĝis - sur la ŝtupoj antaŭ la dompordo de s-ino Parkes. Li ĵus estis veninta el la domo kaj portis gantojn. En la manoj li tenis martelon, kaj s-ino Salmon vidis lin ĵetanta la martelon en la laŭr-arbuston ĉe la ĝardenpordo. Sed antaŭ ol li malaperis, li suprenrigardis - ĝuste supren al ŝia fenestro. La fatala instinkto kiu diras al homo, ke li estas observata, perfidis Adams-on pere de la lumo de la stratlanternoj al ŝia rigardo: liaj okuloj estis plenigitaj de teruriĝo, nepardonema timego kiel tiu de besto, se oni eklevas la vipon.

Mi poste parolis kun s-ino Salmon, kiu kompreneble ektimis post la miriga verdikto - kiel cetere, mi pensas, la aliaj atestantoj ankaŭ, do eble Henry MacDougall, kiu je tiel malfrua horo hejmveturis de Benfleet kaj ĉe la angulo de la Northwood Street preskaŭ estus mortveturinta Adams-on. Ĉi tiu do iris meze en la strato kaj ŝajnigis svenan impreson.

Aŭ la maljuna s-ro Wheeler, kiu loĝis apud s-ino Parkes en la domo n-ro 12, kaj kiun estis vekinta tra la papermaldika muro sono, kvazaŭ falus seĝo, tiel ke li ellitiĝis kaj ĝuste kiel s-ino Salmon rigardis el la fenestro. Li unue vidis la dorson de Adams kaj poste kiam ĉi tiu returniĝis, liajn bovin-okulojn. En la Laurel Avenue li estis vidita de plia atestanto; li fakte havis egan malbonŝancon, kaj tutegale li estus povinta fari sian krimon je sunhela tagtempo.

“Kiel mi aŭdis”, diris la prokuroro, “la advokato provos pro favorigo de la akuzito havigi la pruvon, ke ĉi tie okazas personŝanĝa eraro. La edzino de la akuzito deklaros al vi ke ĉi tiu, la 14-an de februaro je la 2-a matene, estis ĉe ŝi. Sed se vi estos aŭdintaj la malfavorigajn atestantojn kaj precize rigardintaj la trajtojn de la akuzito, tiam vi, tiel mi kredas, ekskluzivos la eblecon de eraro”.

Escepte de la ekzekuto ĉio estis finita, vi dirus.

Postkiam la policisto, kiu trovis la murditinon, estis elparolinta kaj la juĝkuracisto, kiu estis inspektinta ŝin, estis farinta sian profesian ekspertizon, s-ino Salmon estis vokita. Per sia eta skotlanda akcento kaj la impreso de virteco, precizeco kaj boneco, kiun ŝi disvastigis, ŝi estis la ideala atestantino.

La prokuroro tute singardeme eltiris la historion el ŝi. Ŝi parolis per granda certeco. Ŝi nek estis malbonvolema, nek ŝi sentis sin grava, ĉar ŝi staris en Londona kriminala tribunalo, juĝisto en la skarlat-ruĝa robo kvazaŭ suĉis ŝiajn vortojn de ŝiaj lipoj, kaj raportistoj kunstenografis. Ŝi diris: “Jes, kaj tiam mi malsuprenkuris kaj altelefonis la policon”. “Kaj vi vidas la viron ĉi tie en la juĝejo?”. Ŝi ĝuste transrigardis al la masa viro sur la benko por akuzitoj, kiu per la okuloj de pekina hundeto sen la plej malgranda signo de interna ekscitiĝo rigide rerigardas al ŝi. “Jes”, ŝi diris, “tie li sidas”. “Ĉu vi ankaŭ estas tutcerta?”. Al tio ŝi simple respondis: “Mi ne povas erari, Sir”. Tiel memkompreneble okazis la afero. “Mi dankas al vi, s-ino Salmon”. Tiam la advokato ekstaris pro la krucdemandado. Se vi estus raportinta pri tiom da murd-procesoj kiom mi, vi jam antaŭe estus sciinta kian taktikon li prenus. Mi pravis - escepte de unu punkto!

“Nun, s-ino Salmon”, li komencis, “vi devas pripensi ke de via atesto eble dependos homa vivo”. “Tion mi jes pripensas, Sir”. “Ĉu vi havas bonajn okulojn?”. “Mi ankoraŭ neniam devis uzi okulvitrojn”. “Vi havas 55 jarojn?”. “56, Sir”. “Kaj ĉu la viro, kiun vi vidis, troviĝis sur la alia stratflanko?”. “Jes”. “Estis la dua matene. Tiam vi certe devas eksterordinare bone vidi, s-ino Salmon, ĉu ne?”. “Tute ne. La luno lumis, kaj kiam la viro ekrigardis, la lanternlumo rekte lumigis lian vizagon”. “Kaj vi ne havas la plej malgrandan pridubon, ke la viro, kiun vi vidis en la koncerna nokto, estas la akuzito?”.

Mi ne tuj komprenis, kien li celis. Ĉar li ne povis esti intencinta iun alian respondon ol tiun, kiun li ricevis.

“Ne la plej malgrandan dubon, Sir. Li havas vizaĝon kiun oni ne facile forgesas”.

La advokato mallonge ĉirkaŭrigardis en la juĝejo. Tiam li diris: “Ĉu mi rajtas peti vin, s-ino Salmon, ke vi ankoraŭfoje tute precize rigardas la homojn ĉi tie en la ejo. Ne la akuziton. Bonvolu do ekstari, s-ro Adams”.

Kaj tie, tute malantaŭe en la ejo, ekstaris kun dika masa korpo, muskolaj gamboj kai bovinaj okuloj la preciza similulo al la viro sur la benko por akuzitoj. Li eĉ tutsame estis vestita - li portis malvaste alsidan bluan veston kaj striitan kravaton.

“Nun bonvolu tre atenteme pripensi, s-ino Salmon. Ĉu vi ankoraŭ povas ĵuri ke la viro, kiun vi vidis ĵetinta la martelon en la ĝardenon de s-ino Parkes, estis la akuzito - kaj ne ĉi tiu viro, kiu estas ties ĝemela frato?”.

Tion ŝi kompreneble ne povis. Ŝi rigardis de unu al la alia kaj eligis ne unu vorton. Tie ĉi sidis la masiva monstro kun krucigitaj gamboj sur la benko por akuzitoj, kaj tie ĝi staris ankoraŭfoje en la fono de la juĝejo, kaj ambaŭ fikse rigardegis s-inon Salmon. Ŝi maltrankvile skuis la kapon. Kion ni post tio travivis estis la abrupta fino de la proceso. Ĉar neniu atestanto pretis ĵure atesti ke estis la akuzito, kiun li estis vidinta. Kaj la frato? Tiu ankau havis sian alibion; li estis estinta ĉe sia edzino.

Tiel la akuzito estis liberigita pro manko de pruvoj.

Ĉu li do - se li efektive estis farinta la murdon kaj ne lia frato - ricevis sian punon, tion mi ne scias. Ĉar jena nekutima tago estu havinta nekutiman finon. Mi sekvis s-inon Salmon el la tribunalo, kaj ni trovis nin fine enpakitaj en homamaso, kiu nature atendis la ĝemelojn. La policistoj provis returnpuŝi la ariĝon, sed ili ne pli atingis ol ke ili povis liberteni la straton por la trafiko. Poste mi nur eksciiĝis ke oni provis persvadi la ĝemelajn fratojn ke ili forlasu la tribunalon tra apuda elirejo; sed ili rifuzis tion. Unu el ili ambaŭ - neniu homo sciis, kiu - respondis: “Mi do estis liberigita, ĉu ne?”, kaj iris ĝustavoje tra la ĉefa elirejo. Tiam okazis. Kiel, tion mi ne scias kvankam mi do en distanco de ne pli ol du metroj ĉeestis. La homamaso subite ekmoviĝis, kaj unu de la ĝemeloj estis de ĝi puŝita sur la straton - ĝuste antaŭ la radojn de aŭtobuso. Li eligis kvikan sonon kiel kuniklo, kaj tiam fino! Li estis morta, lia kapo estis same mortpremita kiel tiu de s-ino Parkes. Ĉu dia puno? Se mi nur scius tion! Apud la mortinto ekstaris la alia Adams kaj rigardis senĉese al s-ino Salmon. Li ploris. Ĉu li nun estis la murdinto aŭ la senkulpa frato, pri tio neniu iam sciiĝos. Sed se vi estus s-ino Salmon, ĉu vi tiam povus trankvile dormi dum la nokto?

Graham Greene, tr. S. Hanauer

al la indekso


LAIKOJ STREBAS ANTAŬEN

La nederlanda “Ecclesia-movado”

 

Vespera rondo en la franciskana monaĥejo kaj porpastra konvikto Alverna ĉe Nimwegen: ankoraŭ estas la pensoj streĉataj de la posttagmeza kunestado de la episkopo kun pastroj de la dekanejo, de frateca ĉeestado kiu efikis ege posteĥan impreson sur la gaston: oni ĉi tie vidas kioma horo estas, kaj reale oni sin konfesas al tio ke fruktodona animzorgo ankoraŭ nur eblas al eklezio kiu frontiĝas kun la realeco de la mondo.

La pastroj iniciatemas - la plimulto almenaŭ. Oni aŭdas kaj sentas ĝin. Sed ĉu ankaŭ la laikoj? Ĉu ili ne senhelpe restas en la hieraŭo? Al tie respondi apenaŭ iu alia pli kompetentas ol la juna patro J. C. Dukker kiu, fumante pipon, sidas antaŭ larĝa vico de libroj, en kiuj la spirita kaj socia renverso de nia tempo laŭtiĝas; kelkiu de ĉi tiuj libroj estus kondamnita en la indekso de la malaprobataj skriboj ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj.

La patro neniel sin sentas apologeto, defendanto de tio, kion ĉi tiuj libroj el viv-konceptoj kaj -eldiraĵoj de la eklezio publike akuzas kiel hieraŭa. Al li tute plaĉas ke li - laŭ sia bonpripensa maniero - povas fronti ne malmultajn katolikojn de la diocezo kun la nekolorita vizaĝo de la jarcento. Ne utilas ja paroli pri apostolado sen ke oni scias, kien fakte kaj por kiu la kristano estu apostolo. La ridetantaj ekspozici-figuroj de boneco-pia sinteno, laŭ scio, mutas.

Al jenaj katolikoj kiujn Dukker prizorgas, li ne plu devas penplene kaj preskaŭ sensukcese instrui la alfabeton de la moderna pensmaniero. Li nur volas helpi ilin ekzerci la novan “ortografion”, formuli kuntekstajn frazojn. Li faras tion kiel dioceza “promotoro” de la “Ecclesia-movado” de sia lando; ankaŭ la ses aliaj nederlandaj diocezoj partoprenas ĉi tiun movadon kaj ofertas pastran helpon. - Helpon! Ne gvidon!

Se nur kelkaj katolikoj kuniĝas kiuj pli profundaj, pli pensemaj deziras vivi en kaj kun ilia eklezio, tiam p. Dukker estas la ĝusta viro; li kaj ankoraŭ kelkalia “Ecclesia”-pastro en la diocezo kaj en la lando. Se ili vokas lin, tiam li tuj ĉeestas; kaj helpas la po ok ĝis dek ĉe la grupiĝo. Plejofte tiuj estas geedzoj, sed ekzistas ankaŭ miksitaj kaj junularaj grupoi. Kaj ili, mirinde, ne konsistas el lerno-sataj akademianoj, sed el homoj de la “spirita ordinara metio”: homoj kiuj estas de la ĉiutaga vivo elĉerpitaj kaj tamen pretaj, ne lasi la ĉiutagon esti la lasta.

Ĉe ĉiu libereco de la kuniĝo, kiu ne konas organizon kai sin ligas je unu (se ankaŭ plilongigebla) jaro, la “Ecclesia” laboras ĉie sur paroĥa ebeno.

La grupoj konsistas el ne pli ol ok ĝis dek anoj; ĉar ili ne volas “predikigon”, ili volas la vivan elparoladon, kiun malhelpus pli granda rondo. Ili volas havi la eblecon kunsidi socieme en la loĝejoj kaj sin bonsenti - ankaŭ home fariĝi komuno. Ĉirkaŭ 1.650 de tiaj dom-rondoj estas la nombro de la depost de unu jardeko aktiva movado en Nederlando. De domo al domo ili sin helpas: unu fojon pomonate, escepte de la someraj monatoj. Por tio, ke la vespero fruktodonu pli ol monatan interparolad-rondon, utilas la kvaronjare aperanta gazeto “Ecclesia”. Ĉiu ekzemplero ofertas diversajn temojn, donas enkondukadon en la temojn, pri kiuj raportisto koncize referas, kaj instigas per koncize formulitaj demandoj la dialogon; diskut-gvidanto kaj raportisto estas laikoj! La celo de la kunveno ne estas teoria pliprofundiĝo en la katolikan dogmaron. Ree kaj ree temas pri problemoj kiujn la vivo prezentas al la kredantaro. La eksterordinare ampleksa temaro de unu laborjaro estas grandparte kunportita de grupaj deziroj. Sed ĉio celas sur la centran temon: la katolika kristano en la mondo de nia jarcento. Kie oni lasis sin tiel volonte tiri de tiu ĉi centra temo sub la ĉiutagan surfacon, la konkreta pliriĉiĝo de la kred-scio kaj kred-vivo tute aŭtomate ekaperas.

Jam la eduka momento de la grupo, p. Dekker akcentas, fortendencas en la profundon. “La dialoganta grupo samtempe devas esti aŭskultanta grupo. Nur se unu scipovas aŭskulti la alian, ebliĝos fruktodona diskuto. Antaŭ ĉio “Ecclesia”-grupo deziros aŭskulti kion la Sinjoro mem diras”. Ke preĝo kaj legado de la biblio havas en la komunumoj ilian fiksan lokon estas memkompreneble.

Oni tre serioze laboras. Skribe oni raportas al la pastroj pri okazo kaj opinioj de la kunestado kaj trovas eble ties rezulton en la venonta Ecclesia-revuo, se povas utili ankaŭ al aliaj grupoj. Ĉar la “varmegaj feroj” de nia tempo nun ĉie estas varmegaj; oni bonfaras ne sin limigi je spertoj kaj ŝciiĝoj de la unuopaj ĉeloj. Cetere oni respektinde servas al sia eklezio per tio, kion oni liveras presita: oni fidinde konatigas pastrojn kaj episkopojn kun tio, kio tuŝas la eklezian popolon: kion ĝi pensas. Oni helpas fari vivajn realecajn animservad-antaŭkondiĉojn.

Jes, ĉi tie nepre ne temas pri kontraŭ-klerika laika movado. Malofte oni renkontos same fruktodonan kunagadon de pastroj kaj nepastroj. Tio jam evidentiĝis ĉe la “postpriparoladoj” de la domaranĝoj vesperaj, kiuj okazas ĝenerale post du semajnoj. Tie oni ne plu estas “inter si”, sed ie ajn en aranĝejo kun la aliaj grupoj de la paroĥejo kaj la “Ecclesia-pastro”. En fidoplena, asociana diskuto la pastro povus - de la grupaj raportoj sciigita - respondi senkaŝajn demandojn. Kaj li eĉ povas riski esti demandota, kion li neniel devos tuj kai kontentige respondi.

Fine oni ja ne reprezentas komunumon kie unu de la alia atendas patent-receptojn, sed unuecon, kie unu por la alia respondecas kaj pretas trastari ankaŭ komunan nesekurecon.

Resume: la “Ecclesia-movado” montras ke la nederlandaj episkopoj povas fidi je agema laikaro, al kiu la kristana plenkreskeco pli multe signifas ol ke ĝi estus nur moda vorto! Ili disponas pri teamo de asocianoj, kiuj scias fratece ligitaj kun kleriko kaj hierarkio en la sama mandato. Certe, laŭnombre la “Ecclesia-movado” ĝis hodiaŭ nur estas fragmento de la katolika popolaro. Tamen oni ne maltrotaksu ĝian brilforton kaj efikon en la vaston.

tr. sigr

al la indekso


NEKREDO EN LA EKLEZIO, KREDO EN LA MONDO

 

Nekredo en la eklezio, kredo en la mondo: eble nenio tiom karakterizas la spiritan kaj animan situacion de nia tempo (almenaŭ en Eŭropo), kiel tio: la fronto de la kredo etendas sin transverse tra la frontoj kaj fosaĵoj, en kiuj la grandeklezioj kaj “plej gravaj” konfesioj de la eŭropa kristanaro sin enfosis kaj enmurigis en la pozici-milito de post la reformacio kaj kontraŭ-reformacio.

Ekzistas, tio estu dirita tute modeste, pli grandaj problemoj - por la kredo kaj por la homaro, ol tiuj nun prezentitaj en la laŭdindaj klopodoj ekzemple ĉirkaŭ la 2-a Vatikana Koncilo. Unu el tiuj grandaj problemoj estas jena: niaj eklezioj kaj konfesioj - kaj la interna historio de Eŭropo dum la pasintaj 200 jaroj estas unusola pruvo por tio - ŝajnas ĉiam malpli kapablaj, hejmteni en siaj formoj tiujn homajn potencojn kaj potencialojn, kiuj estas disponeblaj por kredofortoj. Aliflanke ĝuste por viglaj teologoj en la protestantismo kaj katolikismo de longe evidentiĝis - do estas fakto tre maltrankviliga - ke en la eklezio pli kaj pli kolektiĝas giganta amaso da nekredo: nekredo, precize -  kiel ne-kredado en la bonan sencon de la kreitaĵo, de la homiĝo, de la savo - kiel nekapableco, mem, en la vivita vivo, kaj en la pensado, ne laste en politika decidado kaj respondeco, laŭvivi, prezenti kredon, esperon kaj amon.

 

Ekstere perfekta kristano

Nestoro de la germana evangelia teologio, Paul Schütz, plurfoje priskribis la “patologian strukturon de la eklezio” hodiaŭ, ĝian memfermiĝon, en interes-unuiĝon, kiu konas nur “sin mem”. Sur katolika flanko jen devas esti nomata ekzemple la esploro de la teologo Heinz Robert Schlette pri “Katolikismo kiel religio kaj katolikismo kiel kredo” (en la kolektovolumo: Germana katolikismo post1945, eldonita de Hans Maier, Kösel, Munkeno, 1964). Katolikismo kiel “religio” - kaj kiel tia ĝi destinas la “kredovivon” de la superrega plimulto de la germanaj katolikoj (kaj certe ne nur de tiuj) post 1945, tio signifas proksimume: “Animzorgado kiel religia priservado, kulto de Dio kiel manifestado de kolektiva sav-egoismo kaj individuisma strebado al feliĉo, dimanĉa kulto kiel ornamentaro, kiel religia devo-plenumado kaj konfirmado de kultura-socia situacio...”. Oni povas - tio okulfrapis jam antaŭ jardekoj al Bernanos en Francujo, al Reinhold Schneider en Germanujo, esti ekzistence tute nekredanta, netuŝita de la fortoj de la graco, de krea fido, kiuj apartenas al viveca kredovivo, kaj, laŭ propra konvinko kaj laŭ socia kaj eklezia prijuĝo, esti “perfekta kristano”. Ja ofte ŝajnas - kaj Schlette atentigas pri tio - ke por ne malmultaj ekleziaj oficejoj tiu speco de kristanoj formas preskaŭ idealon: ili “ne okulfrapas”, ili ne faras malfacilaĵojn, ili pagas akurate eklezi-impostojn, elektas “kristanajn” partiojn kaj partoprenas la vivon de la ekleziaj unuiĝoj. Alia flanko de tiu fiksiĝo en la religi-agado de longe okulfrapis al katolikaj saciologoj (ĝuste ankaŭ el Nederlando): “virineciĝo, infaneciĝo kaj maljunuleciĝo de la eklezi-popolo” (Grond), fervoraj preĝej-vizitantoj en la industria socio estas antaŭ ĉio “frustruloj”, homoj eliĝintaj el la laborprocedo aŭ ankoraŭ neplene enmembriĝintaj.

 

La opinio de la nekredantoj

La eksterulo nun eble opinias: nu, ni lasu tiujn demandojn, kiel hobion, al la eklezioj, al la ekleziaj oficistoj kaj al iliaj kritikantoj: ĉu koncernas la mondon, se en la eklezioj kolektiĝas rubo, ruinoj, skorioj de la homaro, forĵetaĵo, kiu kontentigas sin per “religiaj ekzercoj” kaj troagado? La mondo havas nuntempe aliajn zorgojn ol la infaneculoj kaj regresuloj en la kristanaj eklezioj. La eksterulo, la nekristano atentigas rilate al tio: nin nekristanojn povas nur ĝojigi, se ĉiutage pli montriĝas, ke en la malnovaj tuboj de la eklezio ne plu lasas sin enteni la plej bonaj, plej kredofortaj, plej streĉoriĉaj fortoj de la homaro. Tiuj kredofortoj de la homaro verŝas sin en la sciencon, antaŭe certe ankaŭ en la ekonomion, nuntempe certe pli en prospektivajn artojn kaj laborojn sin okupantajn en la artoj, en la literaturo, en la teknika verko pri la antaŭplanado, antaŭpensado, antaŭkonstruado de socio de morgaŭ. Ni do trankvile lasu forputri la amasojn da nekredo kaj la amasojn de ekzistence nekredantoj en iliaj eklezioj; ni devas havi paciencon, ni scias: mondreligioj ofte bezonas jarmilojn por forputri. Ili produktas en tiu ilia disfala procedo kaj putrada procedo kelkfoje ankoraŭ tute belajn aĵojn, kiel ekzemple kristanan literaturon ĉirkaŭ 1930 kaj ankoraŭ ĉirkaŭ 1940, sed ne estas sendanĝeraj. Ni nekristanoj devas fari nur jenon: atente kontroli tiujn procedojn de la putrado, ĉar laŭ la sperto montriĝas, ke paralele kun forfluanta kredosubstanco povas pligrandiĝi la konfesiigo, la malmoliĝo, la agresemo eksteren. Ni do devas iom gardi nin...

Jen mi resumis, mallonge, la opiniojn de nekristanoj, kiel ill renkontas min en multaj dialogoj kun eŭropano; el orienta Eŭropo kaj okcidenta Eŭropo. Ankaŭ tiurilate orienta kaj okcidenta Eŭropo pli dense apartenas kune, ol volas vidi kelkaj homoj. Romantikema rigardo deziras supozi, ke en la oriento ekzistas pli da kristanoj de la kredo, de kredo enradikiĝinta ekzistence en profundregionoj de la personeco, dum en la okcidento prezentas sin pli da “kristanoj de la religio”. Sed sobra ekzameno certe rezultigos: la procentmezuro de ekzistence pli profunde kredante enradikiĝintaj homoj, kiuj estas kapablaj dialogi kun sia nekristana ĉirkaŭaĵo interne ĝoje, pie kaj libere, tiu procentmezuro estas en ambaŭ ekleziaj partoj en oriento kaj okcidento tre malgranda.

“Ĉu koncernas min?” Ĉu koncernas nin, se la eklezioj formiĝas pli kaj pli kiel kolektejo de “difektuloj” kaj de homoj kaj grupoj, kiuj serĉas superi sian nekapablon, partopreni la progreson de la homaro, ĝuste per sia fuĝo en sian “religion”?

Tiu fakto: eklezioj kiel kolektejoj de nekredo, de homoj ekzistence senkredaj (kiuj povas memkontentigi sin per religia troagado, sed ankaŭ per religia literaturo, teologio, filozofio) - ĉiukaze prezentas gravan demandon, kiu inkluzivas politikajn, sociajn, spiritajn kaj ne laste religiajn problemojn de unua rango antaŭ ĉio por nia eŭropa homaro.

 

Nekredantoj en la eklezio

Antaŭ ĉio estas atentenda la jeno: la amasoj de ekzistence nekredantoj kaj almenaŭ tre kredo-malfortuloj postulus plej laŭte, ke en la nomo de la kredo estu agate politike, milite, cenzure! Ĉu temas pri la mortopuno, pri la apliko de nukleaj armiloj, pri la politika kaj milita subteno de iu reakcia generalo en Afriko, Azio, Sudameriko: la amasoj de la nekredantoj en la eklezioj postulas: batalon, militon, subigon de la “kontraŭkristana” kontraŭulo. Psikologie sufiĉe “simple” klarigebla, tiu situacio prezentiĝas jene: por la kredo-malfortulo, la nekredanto, kiu en sia eklezio kaj per la rimedoj de sia eklezio sercas kaŝi al si sian propran nekredon, por tiu estas la Bona Dio, estas la eklezio ĉiam en plej granda danĝero. Tragedio de ĉiuj integristoj: por la malfortiĝinta Dio (kiu en la mondo ŝajne ne plu povas efektivigi sian volon, kiu ne plu havas sukceson! - Tial la devizo: “Kaj Dio tamen pravas!”) en politikaj kaj militaj grand-entreprenoj la “ĝusta ordo de l’ mondo” devas esti restarigata.

Agresemo: “Aktiveco”, ĝuste ankaŭ en konfesiaj kaj ekleziaj troagadoj, ne malofte originas el troeco de persona nekredo, kiu eksentas sin tro malvasta en sia propra haŭto...

La alta mezuro de nekredo, kiu trovas sin tiel ofte ĉe kristanoj de la “religia” sinkontentigo, en Eŭropo dum la pasintaj jardekoj konsternis same viglajn kristanojn kaj nekristanojn. Homoj kiel Albert Camus ektimis rigarde al la ne-volo de “bonaj kristanoj”, partopreni homece, fratece en la helpo por persekutitoj, ĝismorte turmentitoj. Viglaj kristanoj observis antaŭ ĉio jenon: ĉiam novaj provoj kaj klopodoj de eklezie tre okupitaj homoj, voli ami Dion kontraŭ la homon. Ĉe tio sin montras “Dio”, ĉe pli proksima rigardo, kiel tabuigita ĉifro: estas la “mia Dio”, “Nia Dio”, kiu batalas kun nia standardo, niaj interesoj, devas ilin reprezenti. La homoj, tio estas ĉiam la aliaj, kiuj kulpas... La multe diskutita vorto de Sartre el “Huits clos”: “La aliaj estas la infero” el ĉi tiu vidpunkto lasus klarigi sin kiel reflekso de memkompreno de “kristanoj”, kiuj al si formis sian “Dion”, kiel firman konstruon de idolo, kiun ili decidis defendi kontraŭ ĉiuj aliaj homoj: la “aliaj”, tio ja estas ĉi ĉiuj, de kiuj oni (kun bonaj kaŭzoj) devas timi, ke ili ne akceptos de la kristano lian kredon, ne kredos!

 

Kvietemo

Tiel estiĝis tre danĝera situacio (ne nur en Eŭropo, sed precipe en Eŭropo): “En la nomo de l’ Kredo”, “en la nomo de Dio”, “en la nomo de la Eklezio” ariĝas, kolektiĝas amasoj da homoj, kiuj volas nenion alian ol tion: “Esti lasataj en trankvilo”, en la kontentigo de iliaj “religiaj bezonoj” kun helpo de la “priservado”, kiun la eklezio disponigas al ili. Por tiuj nekredantoj aperas nature kiel ĉefĝenantoj de l’ kvieto tuj post la malbonaj komunistoj, kelkfoje ankoraŭ antaŭ ĉiuj ĉi, al kiuj reformo en eklezio kaj mondo ne nur estas afero de dimanĉaj paroladoj kaj spektaklaj kongresoj, sed afero de cerbo, de koro, ĉiutaga propra devo.

Ne kredo en la eklezio: vid-al-vide de ĝi staras abundo da kredatestoj en kaj el la “nekredanta mondo”. Mi volas tie paroli nur el la persona sperto de homo, kiu (dudek jarojn post 1945 oni certe ankoraŭ rajtas rememorigi tion) en plurfoja politika aresto (en marto 1938 mi estis arestita la unuan fojon de naci-socialistoj, en marto 1946 de aliaj), en la civila milito en Aŭstrio, en la tutmonda civila milito de nia epoko, vidis ekaperi kaj pruviĝi feliĉige riĉajn kredofortojn en “nekredantaj” homoj. Mi volas trakti pri modelkazoj.

Modelo 1, kredoforto en “simpla”, “nekredanta” homo: maljuna Berlin-a laborista edzino, en sia junaĝo eksiĝinta el la eklezio, kaŝis du judojn en sia loĝejo, kaj estas (priparolo en 1942) preta fordoni sian vivon en kazo de malkovro. Kial? Respondo: “La bono venkos la malbonon” kaj: “Eĉ se ni pereos, mi ja devas protekti tiujn du, dum kiam mi povas. Ili ja ne havas iun alian”.

Modelo 2, la “ruĝa Sankt-Vendredo”; mi mem konis kredatestantojn de diversaj ateismaj konfesioj (kaj konas ilin, kiome ili vivas), sed ĉi tie volas doni la vorton al Ernst Bloch, en lia “Principo Espero”: “Ĉiuj prenas en la tombon antaŭajn florojn, inter ili elsekiĝintajn aŭ nerekonebliĝintajn. Nur unu speco de homoj sur la vojo al la morto kontentiĝas preskaŭ sen konvencia konsolo: la ruĝa heroo. Ĝis sia murdiĝo konfesante la aferon, por kiu li vivis, li iras klare, malvarme, konscie en la nenion, kiun kredi kiel liberpensulo li estis instruita. Tial lia sinofera morto estas diferenca de tiu de antaŭaj martiroj; ĉar tiuj ĉi mortis, preskaŭ senescepte, kun preĝo sur la lipoj kaj kredis esti akirintaj la ĉielon... Kontraste komunista heroo, sub la caro, sub Hitler kaj ankoraŭ poste, oferas sin sen espero je reviviĝo. La Sankt-Vendredo estas per neniu Pasko-dimanĉo mildigita, eĉ nuligita, kiam li persone ree estus revivigita. La ĉielo, renkonte al kiu la martiroj, en flamo kaj fumo, etendis la manojn, ekzistas por neniu ruĝa materialisto; tamen ĉi tiu mortas, kiel konfesanto, superece kiel nur iam prakristano aŭ baptisto”.

Pri tio nur unu frazon: La fakto de “ruĝa Sankt-Vendredo” formas veran kaj tre grandan provokon por kristanoj, kiuj alstrebas ne nur “religion”, sed vivon el la kredo: la “ruĝa Sankt-Vendredo” estu akceptata kiel kreiga provoko, kiu povas malligi fortojn de la propra vivo...

Modelo 3, “senkredaj” sciencistoj, artistoj ktp: en okcidenta Eŭropo, orienta Eŭropo, Ameriko, en ĉiuj kontinentoj de la homo sur ĉi tiu tero (la Nova Eŭropo estas por la homaro, ne inverse!) vivas, laboras nuntempe homoj, virinoj kaj viroj, junuloj kaj maljunuloj, kiel kuracistoj, sciencistoj, esplorantoj, artistoj ktp, kiuj enradikiĝis en kredo havanta siajn fontojn en pli profundaj tavoloj ol la religia agado de multaj kristanoj, eĉ nur atingas: ekzistas en la profundo (la maljuna Sigmund Freud mem ankoraŭ rimarkis tion) arkaika prakonfido staranta kontraŭ la morto, kaj ne lasanta neniigi sin per la multaj malvenkoj de la vivo kaj de la vivantaro sur ĉi tiu tero. “Religiaj” kristanoj volonte denuncas tiun senkredan kredon kiel restaĵon, kiel nekonscian restprovizon de kristanaj kredoformoj. Tio estas malĝusta: jen alestas io alia, nome: enradikiĝo en komuna subgrundo, kiu estas entenita er la sino de la kreiteco: se niaj eklezioj kai religioj ne siaflanke atingas tiun subgrundon, ili formortas. Se la fontoj kaj fluoj de la profundo ne povas esti ekspluatataj, la artefaritaj ĝardenoj sur la supraĵo ekvegetadas. Jen ne temas pri mito kaj mistikismoj, sed pri tio: la superkonstruaĵoj, la religioj, ĉiam ree devas esti forfandataj, pozitiv-sence “likvidataj”, pere de tiu fluado el la profundo. Jen ankaŭ troviĝas la komuna mistika bazo de ĉiuj grandaj mondreligioj. Antikvaj konstruantoj de temploj, en Jeruzalemo, en Romo, en la eŭropa mezepoko, ankoraŭ “sciis” tion: ili konstruis siajn preĝejojn, katedralojn, templojn super fontoj, akvoj de l’ profundo (la katedralo de Paderborn estas modela ekzemplo), kaj tenis en la direkto supren (per malfermaj kupoloj, fenestroj, malferma flanka muro, kiel en frukristanaj bazilikoj) la preĝejan kaj templan konstruaĵon “malferma”.

Tio postulas la renaskiĝon de la religio, kiu ĉiam rigidiĝas al rubamasoj da senkredaj skoriplenaj mortaj materialaroj: malfermitecon en la direkto “supren” kaj “malsupren” - kaj al la mezo: al la vivita vivo de la kunhomoj.

 

Transiro de limoj

Senkredaj amasoj en la eklezioj, kaj ekapero de kredofortaj substancoj en eksterekleziaj kaj “nekredantaj” homoj: el tiu fakto ĝuste por eklezi-kredantaj kristanoj rezultas demandoj, kiuj kondukas vaste trans la fatalan situacion, en kiu (kiel oni opinias), kristana “kredanto” decidite al “finbatalo” staras kontraŭ “ateista” nekredanto. Tragedio de multaj nekredantaj “kredantoj”: ili atendas la grandan lukton “inter kredo kaj nekredo” sur batalkampoj de la malnovaj militoj, dum la granda lukto pri kaj por la homa socio, pri la formado kaj laŭmodeligo de la homo de morgaŭ delonge komenciĝis en aliaj spacoj. Jen ne temas pri novaj eklezi-konstruoj (ankaŭ ne pri la konstruo de komunistaj eklezioj!). Sed fakte temas pri la jeno: ke en kristanoj kaj nekristanoj, “kredantoj” kaj “nekredantoj” estu malligataj tiuj fortoj en la profundaj tavoloj de la persono, kiuj povas pluprogresigi kaj kunporti la procedon de la mutacio de la homaro: alikaze povas esti, ke la homo kiel speco de saŭrio, formortas, troŝarĝita, fariĝinta nemovebla en la giganta kiraso de siaj ideologioj, potenco-konstruaĵaj, antikviĝintaj armiloj. La homo nuntempe bezonas novan, spiritan moveblecon: kiu decide helpas al li, transiri siajn limojn. “Transiro de limoj”: per tio li komencos eniri la medion kaj la dimensiojn de la kredo. La kredo, kiu jen estas: sobra, vigla konfido je la aferoj, rilatoj vivoformoj venontaj: en la “Regno de Dio” en la regno de la homo mutacianta.

Friedrich Heer

(el “Der Christ in der Welt”, Vieno, kajero XVI-1

 januaro- marto 1966);

 tr. d-ro K. Perko

al la indekso


EŬROPO

 

“Eŭropo, kiu rezignante aŭ arogante fermas sin, estas malviva, mortonta Eŭropo. La alia Eŭropo, kiu pensas trans sin mem, kiu sentas respondecon par la tuta mondo - mi ne pensas pri respondeco per potenco kaj per regado, sed pri respondeco per servado kaj oferado - Eŭropo, kiu estas kapabla akcepti spiriton, tiu ankaŭ estos kapabla doni al la mondo spiriton kaj iniciatemon; ĝi kundecidos ankaŭ estonte la sorton de la mondo, kiel la ŝanĝiĝoj en tiu Eŭropo ekde duona jarcento esence kundecidis la sorton de la tuta mondo”.

Kardinalo D-ro Franz König

al la indekso


DIO NE HAVAS BARBON

 

Certe, la titolo de tiu pripensaĵo sonas iomete primitiva kaj naiva. Sed ĝia tendenco ĉirkaŭprenas profundan malbonstaton de la religia sentado de amaso da homoj. Estas la fakto, ke multegaj homoj hodiaŭ atingas altan nivelon de faka scio, altan arton manipuli la okazaĵojn de la moderna vivo, sed spirite ili estas subevoluintaj, ja eĉ kretinizitaj. „Ora et labora” - la esence kristana gvidlinio por la vivo, por tiuj homoj validas nur je unu duono, je la laboro. La pigmea ekzistado de ilia spirita flanko konsistas el flegado de tradicio aŭ diligenta neado de tiu.

Homoj, kiuj ne evoluas spirite kaj konekse religie, direktiĝas laŭ du eblecoj: unue ili konservas infanaĝajn konceptojn pri la senco de nia ekzistado, do ili bildece

transprenas naivajn imagojn de Dio kiel grizbarbulo kaj Sankta Petro ĉielpordisto unuflanke, kaj la diablo kiel prizorganto de la infera fajro aliflanke, aŭ due ili en unua incendiĝo de eta memkritiko ekvidas la ridindecon de sia religia konceptaro kaj forĵetas ĝin, ne trovante la spiritan forton, daŭrigi tiun memkritikon al konstruo de evoluinta koncepto pri religio.

Montriĝas nete el la historio de la kred-konscio, ke la bildo de Dio evoluis ĉiam pli alten. Ĉiam samtempe la bildigo de Dio estis helpo kaj tento. La ordono: “Vi ne faru bildon de Dio!” ne nur rilatas al la idoladorantoj de la Malnova Testamento, ĝi same validas por ni hodiaŭaj homoj. Certe la deziro de la homoj de ĉiuj tempoj estis trovi iun percepteblan Formon de tio, kio regas la sorton de nia ekzisto, kaj bildigoj en tiu senco estis koncedoj al la sama spirita malforteco. Peko la bildigo nur tiam fariĝas, se oni ne plu konscias, ke la bildo nur estas bildo, do oni metas la ekvacion bildo = Dio. La homo pekas, se li ne revizias la bildon, se li opinias iam trovitan koncepton imageblan kiel finitan kaj se li kredas, ke li spirite ĉirkaŭbrakis Dion per tiu bildo.

Kristanoj serĉas Dion, scias, ke Dio estas “semper maior”, ĉam la pli granda. Ili scias, ke neniam oni povas kapti Dion. Tamen ili ne ĉesas ĉiam pli-intimiĝi kun Dio, ĉar amo al li instigas ilin al tio.

Vere misia laboro, ŝajnas speciale por ni junaj homoj, estas la atentigado de niaj kunhomoj pri tiuj bazaj principoj de nia kristana kredo. Amasiĝis dum la historio tiom da nenecesaĵoj en la regiono de nia kredo (kiuj havas sian kaŭzon en la opa historia kredsituacio de la homoj), ke ofte la gravo por multaj homoj ne plu estas videbla, kaj ke ili direktas sian opinion laŭ supraĵecaj aferoj. En tiu senco ni devas purigi nian kredon en la okuloj de aliaj homoj kiuj serĉas (ofte nekonscie) la savigan veron kaj trovas ĝin kaŝita sub la antikviĝintaj atestaĵoj de praaj provoj realigi kristanan vivon.

Se ni ofertas antikviĝintan bildon de Dio anstataŭ Dio ni ne miru, ke homoj malakceptas Dion. Ili envere malakceptas tiun bildon. Ni ne devas citi la ofte aŭditan ekzemplon de la unua rusa kosmonaŭto, Juri Gagarin, kiu eldiris, ke li ne kapablis vidi tiun Dion dum sia flugo ĉirkaŭ la teron. Li polemikis per tio kontraŭ la tradicia rusa kumparana imago pri Dio, kiu tamen estis tiel koincida kun la nocio Dio por li ke li opiniis kontraŭi la ekziston de Dio mem per sia sperto. Krom tio nenombreblaj aliaj ekzemploj ekzistas, ke homoj fariĝis pekaj je la bildo de Dio. En iu senco ili pekas kontraŭ la spiriton.

H. M. Maitzen

al la indekso


10-A INTERNACIA SEMINARIO

DE GERMANA ESPERANTO-JUNULARO

 

La temo de la venonta, jubilea seminario de GEJ estas tre alloga kaj promesas multajn necesajn diskutojn pri afero, kiun ni jam kelfoje traktis en “Birdo”:

“Naturscienco kaj mondkoncepto”.

Ni esperas, ke multaj gelegantoj partoprenos tiun seminarion, kiu okazos en Münster (Norda Germanio) de la 27-a de decembro 1966 ĝis la 2-a de januaro 1967, do en la postkristnaska semajno.

La kondiĉoj de partopreno estas denove (jam tradicie) tre agrablaj, do por la vojaĝo vi rericevos la duonan parton de viaj trajn-elspezoj sur germana teritorio, krome la kostoj de la restado estas tre malaltaj.

La aliĝiloj bedaŭrinde ne estas disponeblaj ankoraŭ, sed espereble baldaŭ eliros en la mondon. Ne hezitu tiam aliĝi, ĉar GEJ intencas limigi la nombron de la partoprenantoj je 100 kaj rifuzi turismemulojn, kiuj ne ŝatas kontribui al la spirita parto de la seminario. Tamen ankaŭ la distra flanko ne estos malrespektata en Münster, pro kio mi tute ne devas mencii la okazigon de la mondkonata (!) silvestra balo, ĉar ĝi estas memkompreneblaĵo.

H. M. Maitzen

al la indekso


ĜENERALA KUNVENO DE

“LA ALTA FLUGO” EN ST. GALLEN

 

Dimanĉe, la 24-an de julio 1966 okazis en la kadro de la XXXI-a kongreso de IKUE la ĝenerala kunveno de nia junulara sekcio LA ALTA FLUGO. La antaŭviditaj raportoj pri la nuna stato de nia organizo bedaŭrinde ne povas okazi, ĉar dum la lasta tempo ni ne havis sekretarion kaj la antaŭa sekretario ne sendis informojn pri la farita laboro.

La ĝenerala kunveno unuanime akceptis laŭ art. 16 de la statuto novan statuton, kiun al ĝi prezentis la estraro. La necesa plimuito de 3/4 de la voĉoj estis konstatata. Laŭ la nova statuto nia junulara sekcio nun nomiĝas “Internacia Katolika Esperanto-Junularo” (IKEJ). For fariĝi valida, la statuto tamen devas esti ankoraŭ aprobata de la estraro de IKUE. Post la aprobo ni publikigos la tutan tekston sur nia junulara paĝo.

Plue okazis elekto de nova estraro. Kandidatiĝis kaj estis elektataj jenaj personoj:

Klaus Perko, Deutschlandsberg, Aŭstrio;

Doris Walenżyk, Zürich, Svislando;

Hans Michael Maitzen, Graz, Aŭstrio;

Josep Serrano, Tarragona, Hispanio;

Karl-Ernst Salzmann, Mannheim-Rheinau, Germanujo.

La kvar unuaj jam estis ĝis nun estraranoj, dum s-ro Salzmann estis nova kandidato. La elektitaj estraranoj poste disdonis inter si la funkciojn de prezidanto, sekretario kaj redaktoro; prezidanto denove fariĝis Klaus Perko, redaktoro denove Hans Michael Maitzen. En la persono de Karl-Ernst Salzmann ni trovis novan sekretarion, al kiu ni deziras multan sukceson en nia junulara sekcio!

Post la ĝenerala kunveno okazis ankoraŭ estrarkunsido, en kiu la ĉeestantaj estraranoj priparolis kaj pridiskutis la aktualan staton de nia organizo kaj la farendajn paŝojn en a venonta estonteco. Precipe oni akcentis la neceson, reaktivigi la estintajn reprezentantojn en la unuopaj landoj resp. trovi novajn, ekhavi novajn kontaktojn kun niaj membroj, kaj plifortigi la varb-agadon inter la rondoj de ne-esperantistaj katolikoj kaj katolikaj esperantistaj gejunuloj. Eventuale ankaŭ la organizado de paralelaj E-kursoj estos ebla, se ni trovos la necesajn kunlaborantojn.

Klaus Perko, prezidanto de IKEJ

al la indekso


ALVOKO AL NIAJ JUNAJ GELEGANTOJ!

 

La celo de nia paĝo ne nur estas liveri iom al la legantoj, kio povas facile kaj senpripense esti konsumata, sed ĝia destino estas inciti al kritiko kaj kunlaboro. Nur el dialogo povas naskiĝi la pli alta ŝtupo de vero!

Mi petas vin urĝe, laŭ tiu moto kontribui al la aspekto de nia paĝo. Ne avaru je kritiko, se vi povas oferti ĝin. Eble vi jam rimarkis, ke la intenco de la artikoloj prezentitaj sur tiu paĝo estas, kritike alfronti tion, kio ĉirkaŭas nian kristanan ekzistadon. Ni neniun utilon havas de tio, ke ni trompas nin kredante kaj asertante, ke ĉio en nia religia sfero estas en ordo.

Sed aliafere: sendu ankaŭ viajn proprajn pripensojn, kiuj ne nepre devas rilati al io jam ĉi tie skribita. Eble laŭ la modelo, kiun la represo el “Aspekte” en la lastaj du numeroj de “Birdo” donis al vi. Ni junaj homoj nuntempe ofte suferas je tio, ke ni estas enkapsuligitaj en nepenetreblan de ekstere haŭton kaj ke ni sekve ne povas interŝanĝi tion, kiom ni rezonas pri la senco de nia vivo. Eble viaj kontribuaĵoj povas parte forigi tion!

H. M. Maitzen

al la indekso


LITURGIAJ TEKSTOJ - ALVOKO

 

Kiel intertempe jam bone konate, la papo permesis uzi esperanton en la liturgio de la sankta meso, sed ĝis nun nur la legaĵojn kaj la preĝadon de la kredantoj. Sed kompreneble tio estas nur la komenco, kiel ankaŭ ĉe la naciaj lingvoj oni eksperimente permesis unue nur tion. La dua paŝo - post pozitivaj spertoj - estas la permeso por ankaŭ aliaj ŝanĝeblaj partoj de la meso, kaj nun oni ja studas jam la eblecon de ankaŭ nacilingva kanono.

Same okazos pri esperanto. La problemo por ni katolikoj nun estas, prezenti al la liturgia komisiono ne nur la peton por pliaj permesoj, sed ankaŭ la bezonatajn tekstojn.

Tiucele, por ne malŝpari tempon kaj laboron, IKUE starigis apartan komisionon sub Patro Jacobitti; ĝi kolektos, prilaboros kaj finredaktos jam ekzistantajn tradukojn kaj mem tradukos la reston. La pretajn manuskriptojn ĝi transdonos al helpepiskopo d-ro E. Macheiner, kiu faros la lastan kontrolon kaj sendos ilin al la roma komisiono por aprobo.

Tiamaniere oni esperas eviti diversajn, diferencajn tekstojn kaj veni al komunaj formoj.

Tial ni do alvokas ĉiujn katolikajn esperantistojn, laŭeble baldaŭ sendi al P. Jacobitti (Romo, Piazza Maria Maggiore 8, Italio) plurajn (almenaŭ tri) kopiojn de tiuj tekstoj, kiujn ili tradukis jam private aŭ por apartaj okazoj.

Detale estas jenaj liturgiai mes-tekstoj de dimanĉoj, festotagoj kaj votiv-mesoj: Introitus, Oratio, Graduale, Offertorium, Secreta, Praefatio, Communio, Postcommunio (por eviti erarojn, ni citas la latinajn nomojn).

La tekstojn de epistolo kaj evangelio oni ne bezonas sendi.

Jam nun ni dankas al ĉiuj, kiuj helpas nin en ĉi tiu grava tasko.

al la indekso


1.500 EN LA SANKTA MESO DE LA UK

 

Grandioza estis la katolika diservo okazinta dum la 51-a UK en Budapeŝto dimanĉon la 31-an de julio 1966 je la 16 h en la franciskana preĝejo en Buda, Mártírok ut. Partoprenis la rekorda nombro de 1.500 personoj el 25 landoj en la ĝis al la strato plenplena preĝejo, kaj eĉ en la sakristio staris homoj.

Ĥoro kaj orkestro “Kapistran” de la preĝejo vere inde kontribuis, bele kaj vigle kantante esperantlingve el la “meso de kronado” de W. A. Mozart, kaj aldone la faman “Ave verum” de la sama komponisto en modela traduko de K. Kalocsay.

La esperantistoj el tiom da nacioj komune preĝis “kredo”-n kaj “Patro nia”-n. Celebris pastro Ludoviko Kóbor (celebrinta ankaŭ 1964 en Hago), kaj predikis pastro Antonio Marky (ambaŭ hungaraj sacerdotoj) pri la esenco de la kristana paco kaj la porpaca tasko de la katolikaj esperantistoj. Post la meso ĉiuj komune kantis la ĝeneralan himnon “La espero”. La meson oni festis honore al la Sankta Spirito.

Tiu diservo estis certe por ĉiuj unika travivaĵo. Tute persone mi volas mencii, ke en mia pli oj 40-jara esperantisteco (ekde la IKUE- kaj Universala Kongresoj en Nürnberg 1923) mi ankoraŭ ne travivis tian diservon. Pri la alta nombro oni des pli povas miri, ĉar multaj el la ĉeestintoj tute ne estis sufiĉe manĝintaj, ĉar la inaŭguro de la kongreso finiĝis je la 13 h kaj tiam ne estis facile por la 4.000 kongresanoj tuj trovi okazon manĝi, kaj baldaŭ oni ja devis penadi por veni al ia iom distanca preĝejo; ĉiuokaze la diservo al ili pli gravis ol kompleta tagmanĝo!

Flanke mi mencias, ke ankaŭ la respondoj (“kaj kun spirito via”) okazis en esperanto, kion - laŭ pastro Kóbor - la ĉefepiskopo de Budapeŝto persone permesis. Epistolo, evangelio kaj petoj estis laŭtlegitaj de la celebranto.

Ĉiuj kiuj tiel fervore kontribuis, antaŭ ĉio pastroj Kóbor kaj Marky, sed same la efektive unuarangaj ĥoro kaj orkestro “Kapistran” meritas profundan dankon de IKUE oficiale kaj en la nomo de ĉiuj ĉeestintoj.

 

IKUE-fakkunveno

Kvankam ne anoncita en la kongreslibro, pro specialaj klopodoj de pastro Kóbor, merkrede la 3-an de aŭgusto je la 16 h en la salonego Kabe okazis fakkunveno de IKUE sub prezido de sinjoro Mudrak (Vieno), kiu koncize raportis pri la IKUE-kongreso en St. Gallen.

Pastro Kóbor salutis kaj bonvenigis la proksimume 100 personojn el 18 landoj kaj skizis la liturgian, ekumenan kaj porpacan taskojn de la katolikaj esperantistoj.

S-ro Salzmann (Germanio) parolis en la nomo de la junularsekcio IKEJ, S-ro Schmidt (Usono) atentigis pri “Nova Civito” nepre subteninda, kaj petis insiste helpi kaj akceli la kolektadon de subskriboj por atingi la enkondukon de esperanto ĉe Radio Vatikana.

En la nomo de KELI ties sekretario, s-ro Boer, prezentis korajn salutojn kaj sukcesdezirojn.

S-ro Berka (Ĉeĥoslovakio) parolis pri kaj por EK kaj IKUE kaj promesis la helpon de la samideanoj el la orientaj landoj laŭ la eblecoj.

Malnova fidela membro de IKUE, s-rino Helene Fiedler, transdonis la salutojn de monsinjoro Erdey, nun grave malsana.

Je la fino s-ro Mudrak dankis pro la modela diservo.

W. Mudrak

al la indekso


CELOJ POR LA PROGRESO!

 

400 fakuloj el ĉiuj kontinentoj partoprenis la internacian konferencon “Eklezio kaj Socio”, aranĝitan sub aŭspicioj de la Ekumena Konsilantaro de Eklezioj en Ĝenevo. Estis revolucia kunveno, ĉar la rezultoj - sur 150 paĝoj registritaj - taŭgos revolucie ŝanĝi la sintenon de la eklezioj de la tuta mondo en kaj al la socio de la venonta generacio.

La konferenco havis la taskon, mondskale informi la ekleziojn de la ekumeno pri la bazaj problemoj kaj postuloj de moderna socio kaj esplori sur tiu bazo la teologiajn kaj etikajn aspektojn de kristanaj socialaj klopodoj por la estonteco. Precipe oni volis eltrovi vojojn al ekonomia kaj sociala justeco.

Du bazaj linioj estu akcentitaj ĉi tie: oni mirinde interkonsentis pri la neceso rompi ĉiujn tiajn ekleziajn tradiciojn, kiuj rifuzas sciencan progreson, eblecojn de la tekniko kaj socialan ŝanĝiĝon. Kristanoj staru sur la frontlinio de la progreso kaj donu al ĝi celojn: nome ke homoj povas vivi pli home.

Tio validas por ĉiuj homoj, kaj tial la dua en Ĝenevo vidiĝinta baza linio estas la rifuzo al iu provo savi la eŭrop-amerikan hegemonion. Por tio, ke do ankaŭ ĉiuj aliaj kontinentoj havu parton de potenco kaj riĉeco, devas agadi - eĉ politike - ankaŭ la eklezioj.

al la indekso


KIEL MALSATA ŜPARPORKETO…

 

Kiel malsata ŝparporketo nia Fonduso por la Nepagipovaj Landoj estas, ĉar ĝi ankoraŭ ĉiam formanĝas pli multe ol ĝi ricevis por nutri sin.

Feliĉe dum la kongreso en Sankt Gallen kelkaj kongresanoj donacis kotizojn por nepagipovaj membroj. Entute la Fonduso ricevis ĝis aŭgusto 1966 pagojn por 113 abonoj al ,”Espero Katolika. SED ĈU VI SCIAS, ke nur en Ĉeĥoslovakio 100 membroj deziras ricevi nian organon, dum ni nuntempe nur povas sendi al ili 25 ekzemplerojn pomonate?

Tial ni petas al tiuj el vi, kiuj finance kapablas subteni tiun fonduson, HELPU NIN, tiel montrante vian solidarecon kun aliaj membroj. Vi ankaŭ povas interesigi neesperantistojn por la fonduso. Pastroj ekz. povus dediĉi unufoje pojare kolekton al tiu ĉi celo memorante tiun ĉi citaĵon el ĉeĥa letero al la estraro de IKUE: “Sciu, ke via laboro estas nune ankaŭ misia laboro”. Tro malmultaj membroj de IKUE konsciis pri tio ĝis nun!

Donacon por la Fonduso vi povas sendi al F-ino C. van Kleef. Ne prokrastu ĝis morgaŭ kion vi hodiaŭ ankoraŭ povas fari!

C.v.K.

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKTORO

 

Nur hagiografio

Via recenzeto pri la Homaranismo-broŝuro de v. Kleef ne respondas al la realaĵoj. Efektive, oni ne sufiĉe esploris la tutan Zamenhofan idearon, kaj tio precipe validas por Kleef - la broŝuro enhavas plurajn eĉ rektajn erarojn kaj Waringhien nomis ĝin tute prave nura hagiografio.

R. Haupenthal, Germanio

 

Ne forgesitaj

Ni ne estas forgesitaj! Ricevitajn numerojn de E.K. mi dissendas ĉiam al aliaj membroj, ĉar la 20-25 alvenintaj numeroj ne sufiĉas por 100 adresoj, kiuj petis alsendon.

Eble vin interesas legi kelkajn frazojn de niaj membroj:

- agrable min surprizis la alsendo de E.K. Mi sendas adresojn de pluaj 10 interesuloj.

- Via bonvola sendaĵo tre ĝojigis min kaj mi esprimas al vi sincerajn dankojn.

- Estis por mi granda surprizo, kiam mi post pluraj jaroj denove ricevis kajeron de E.K. kun bildeto de nia kardinalo Beran.

- Koran dankon pro surpriza sendaĵo! Ankaŭ nia fratulino scias esperanton.

- Mi dankas vin elkore pro la kajero de E.K., kiun vi afable sendis al mi. Laŭ via propono mi almetas kelkajn neuzitajn poŝtmarkojn.

Mi povus citi ankoraŭ longan vicon da dankesprimoj: ĉiuj apartenas al vi, karaj samcelanoj, ĉar vi bonvole sendis al ni la tiom ŝatatan nian revuon E.K. Sed la danko apartenas al la farintoj de E.K., ĝia redaktoro, al f-ino Corry van Kleef, nia ĉiama zorgantino, kaj ankaŭ al ĉiuj ne konataj membroj de nia kara IKUE, kiuj per sia laboro kaj membreco ebligas la eldonadon de E.K. Sciu, ke via laboro estas nune ankaŭ misia laboro! Dio rekompencu vin. Ni penos iamaniere esprimi nian dankemon!

Kore vin ĉiujn salutas en la nomo de 100 interesuloj pri E.K.,

via A. Berka, Ĉeĥoslovakio

al la indekso


ANONCETOJ

 

Karaj geamikoj, viaj salutoj, kiujn vi sendis al mi el St. Gallen de la IKUE-kongreso, vere ĝojigis kaj kortuŝis min.

Ili montras la fratecon, kiu regas inter ni esperantistoj. Koran dankon!

Sac. Jozefo Zasas

 

E.K.-numeroj de februaro kaj aprilo 1965 serĉataj.

D-ro Zeballos, Fray Marcos, Urugvajo

al la indekso


RADIO ROMA

(Detalojn vidu en la julia numero!)

 

Programo por septembro 1966:

4. Tra la literaturo; 11. Novaĵoj el Italujo; 18. Italaj kanzonoj en esperanto; 25. 37-a Itala Esperanto-Kongreso.

 

Programo por oktobro 1966:

2. La Itala poeto Francisko Petrarca; 9. La alpa montaro “Granda Paradizo”; 16. La granda pentristo Giotto, okaze de la sepcenta naskiĝa jarreveno 23. Leterkesto 30. Kristana mondo.

al la indekso


EK RECENZAS

 

Muzilo-Kajero no. 4, de prof. H. Paruzel, 66 p., 30x21,5 cm, eldonis Muzilo, Dordrecht, Nederlando. - Prezo 5.-- ndl. guld. (20 steloj)

Ĉi tiu kajero prezentas grandan aron da religiaj kantoj laŭ la Muzilo-notsistemo, kutime kun esp.-tekstoj (kelkfoje latinaj).

 

Jarlibro de UEA 1966 (unua parto) - 576 p., konata eldono.

Bonvolu atenti ke sur p. 116 kaj 157 la adreso de la EK-redakcio estas malĝusta.

al la indekso