Enhavo de Espero Katolika numero 5/1966

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

 

Sur la titolpaĝo: la Ĉenstoĥova Madono

 

 

 


RELIGIA TOLEREMO

Debatoj en la UNO

Ĉefa punkto en la 22-a sesio de la UN-Komisiono pri Homaj Rajtoj estis la diskutado pri kontrakto, kiu antaŭvidas kondamnon de ĉiaj formoj de religia maltoleremo. Por tuj anticipi: oni ree povis decidi nur parton de la propono; oni formulis la artikolon pri antisemitismo. Aliajn artikolojn oni denove prokrastis.

Pri tiaj problemoj la UN de 1955 plurfoje okupiĝis. En tiu jaro la subkomisiono por evito de diskriminacio kaj por protekto de minoritatoj postulis studon pri kazoj de religia diskriminacio, kiu estis farita kaj publikigita de la hindo Arcot Kriŝnasvami en 1960. Antaŭ la fintrakto de liaj proponoj, la UN-plenkunveno postulis en 1962 ellabori deklaraciojn kaj kontraktojn pri malpermeso de religio kaj rasa diskriminacioj ĝis 1963/ 1964. Certe la rasaj kvereloj en Usono kaŭzis, ke unue oni traktis rasan diskriminacion. La propono por deklaracio kontraŭ religia maltoleremo estis ankaŭ preta en 1964, sed pro diversaj kialoj, i. a. oponado de Sovetunio, en la tiujara sesio oni ne decidis pri ĝi. Sed en 1965 oni streĉis ĉiujn fortojn por pretigi la proponojn per la komisiono, kiu akceptis jam antaŭparolon kaj kvar artikolojn. En januaro ĉi-jara oni akceptis pliajn, tiel ke nun estas formulitaj artikoloj 1-7 kaj 10.

La ankoraŭaj malfacilaĵoj, radikantaj en la diverĝeco de ŝtatformoj kaj ideologioj, tuŝas jenajn problemojn:

* la transcendeco de la religio, kiu estas kontraŭa al la diversaj perceptoj de potenco aŭ ĉiopova ŝtato;

* la demando de egaleco inter religiaj kaj nereligiaj mondperceptoj;

* la rajto de gepatroj, mem destini religion kaj religian edukiĝon de siaj infanoj.

La klopodojn de la UN decide apogis pluraj katolikaj organizoj: Internacia Katolika Unuiĝo por Sociala Problemoj; Internacia Katolika Infanhelpservo; Mondunuiĝo de Katolikaj Virinaj Organizoj; Pax Romana (internacia unuiĝo de katolikaj akademianoj).

Estus vere necese kaj bone, ke UN baldaŭ venu al konkretaj rezultoj en tiuj debatoj, ĉar ĝuste lastatempe oftiĝis religi-persekutoj: el Sudano, Hindio, Vjetnamio, Kongo, Irako (vidu la raporton en ĉi tiu numero!) kaj la konataj landoj de Eŭropo oni aŭdas preskaŭ ĉiutage pri agoj de religiaj diskriminacio kaj maltoleremo.

Ankaŭ se UN-deklaracio ne sufiĉas por forigi aŭ malhelpi, tamen la prestiĝo de UN kaŭzos almenaŭ moralan premon sur la koncernajn reĝimojn kaj akuzos ilin antaŭ la monda publiko. Kaj eble, espereble - kvankam ni ne havu troajn iluziojn pri tia efiko - ĝi havos ankaŭ politikajn konsekvencojn en kelkaj kazoj. Oni ne subtaksu protestojn kaj deklaraciojn, kiuj estas subtenataj aŭ farataj per instanco kiel UN, kaj se jam ŝajnas, ke en multaj tiaj kazoj ni ne povas fari pli multe ol protesti ĉiam denove kaj precizigi nian opinion kaj nian kondamnon per deklaracioj, ni apliku tiun minimuman rimedon!

La 2-a Vatikana Koncilo deklaris: “Oni agas kontraŭ la volo de Dio kaj kontraŭ la sanktaj rajtoj de persono kaj popolfamilio, se iamaniere oni aplikas perforton por detrui aŭ malhelpi la religion, ĉu en la tuta homaro ĉu en iu lando aŭ en difinita socio” (Deklaracio pri Religia Libereco, ĉap. 6). La Ekumena Mondkonsilantaro de Eklezioj en Ĝenevo jam antaŭe publikigis similan deklaracion, kaj do estus ĝojige, se baldaŭ aldoniĝus la “profana” voĉo de UN en la sama afero.

Stef

al la indekso


KVINMINUTA PREDIKO

Pentekoston 1963 mortis papo Johano XXIII. “La Dia Spirito batis breĉon en la eklezio per tiu viro” skribis Mauriac pri li, kaj efektive oni volonte prenas kiel simbolon lian morton je la Festo de l’ Sankta Spirito, ĉar tiu nekomparebla papo estis funde trapenetrita per Sankta Spirito, komprenis kaj agis konsekvence laŭ ordono kaj esenco de kristana vivo en la Sankta Spirito, kiu donas al ni ESPERON.

Johano XXIII estis optimisto, kaj en sia pentekosta optimismo li gvidis la eklezion sur tute novan, bonan, aman vojon en novan kaj fruktedonan epokon. Ĉe la malfermo de la 2-a Vatikana Koncilo li diris i. a.:

“Ni ne povas konsenti al la katastrof-profetoj, se ili antaŭdiras nur malbonajn eventojn, kvazaŭ baldaŭ estus la fino de la mondo. En nia nuna mond-ordo la dia providenco kondukas nin al nova ordo inter la homoj. Ĝi do kompletigas per la homa laboro mem kaj vaste trans niaj esperoj en ĉiam pli alta mezuro siajn planojn, kiuj transcendas ĉian homan pensadon kaj ne estas atingeblaj. Kaj ĉio, ankaŭ la opini-diferencoj inter la homoj, servas do al la pli granda bono de la eklezio”.

Jen pripensindaj vortoj de papo, ĉe kies agoj kaj iniciatoj ni kelkfoje sentis travivi novan Pentekoston. Ĉu la eklezia vivo de la lastaj jarcentoj ne similis al la konduto de la apostoloj inter Pasko kaj Pentekosto? “Ili komune kun Maria persistis en la preĝado” (Ago 1,14) kaj “la pordoj de la salono estis ŝlositaj pro timo” (Joh 20, 19).

Preĝado estas bona - nur ĝi ne sufiĉas, precipe ne, se ĝi estas miksita kun timo. Per Johano “la optimisto”, kiu ne timis, venis la ripeto de Pentekosto. Ni atentu, ke ni gardu lian heredaĵon!

Stefan Maul

al la indekso


MILJARA POLLANDO EN LA MONDA FAMILIO 

Ĉiuj esperantistoj traveturintaj la naskiĝ-landon de Zamenhof, vojaĝintaj tra trankvilaj vilaĝoj kaj moderniĝantaj urboj, rakontas pri admirindaj katedraloj, preĝejoj, kapeloj, apudvojaj krucoj kaj statuoj. Ĉiuj substrekas la profundan religiemon manifestiĝantan en la frekventataj sanktejoj, en pieco kiun oni difinas heredaĵo de pasintaj tempoj. Ĝuste la historio de tiu pieco pruvas, ke jam la antikvaj poloj estis fidelaj al siaj religiaj tradicioj. Post la kristaniĝo la religiemo ne ĉesas. Polaj nobeloj kaj militistoj ne nur staras dum la legado de la evangelio, sed elingigas siajn glavojn por montri, ke ĉiu pretas ĝin defendi ĝis la lasta sangoguto.

Posttagmeze oni denove vizitas la sanktejojn por la vesperkantoj, kiuj dum la fastotempo ekz. portas la nomon “Amaraj Plendoj”, kies komenco sonas jene:

 

Galaj plendoj venu koron

Kriston suferantan plori.

Vi, Jesu’, je niaj vokoj

tuŝu niajn korojn rokajn.

En la sang’ de viaj vundoj

lavu nin de pekabundoj.

Renaskiĝu niaj sentoj

en abismo de l' turmentoj. 

Tiujn fastokantojn ĉeestis ne nur la simpla popolo, sed ankaŭ eminentuloj, ekz. Monsinjoro Achille Ratti (posta papo Pio XI) kiel apostola nuncio en Varsovio.

Ekde la komenco de sia kristaniĝo poloj speciale honoras la Sanktan Virgulinon kaj preĝas al ŝi komune en la familioj, de kabanoj kaj kasteloj. La “ĥorkantoj” (Godzinki) estas ankoraŭ hodiaŭ tre disvastigita Maria-preĝo: 

Ekkantu niaj lipoj Sanktan Virgulinon.

Laŭdegu ŝian gloron; ĝi ne havas finon.

Saluton, mondreĝino, estrino ĉiela,

saluton, virgulino, matenstelo hela.

Bonvenon gracoplenan, radia lumego,

rapidu helpi mondon kaj savi el peko. 

Maria-kongregacioj kaj -asocioj estis ĉiam tre multnombraj. Je la honoro de la dipatrino estis konstruitaj la unuaj preĝejoj kaj altaroj.

La religia vivo havas altan nivelon. Inter la mondfamaj sanktaj viroj kaj virinoj elstaras Vojteĥo (Adalberto), episkopo Stanislao, Jadviga (Hedviga) kaj multaj aliaj, kiuj diskonigis Pollandon en tuta mondo. Fervoraj polaj misiistoj kun Sankta Vojteĥo konvertas la prusojn. Polaj franciskanoj kaj dominikanoj laboras en Litvujo, kiu kristaniĝas dank’ al la geedziĝo de reĝino Jadviga kun Jagiello, la granda litva duko, kaj ankaŭ dank’ al la laboro de la jesuitoj en la 16a jc. Sen kunlaboro en kristana spirito Litvujo ne sukcesus defendi sin kontraŭ la komuna malamiko. Sankta Hiacinto misi-laboras en Ruslando, kie la dominikana ordeno posedis ankaŭ sian monaĥejon en Kiev. Ruĝrusujon konkeras pola rego Kazimiro la Granda, protektas tie la ortodoksulojn fondinte por poloj, hungaroj kaj italoj episkopejojn en Lvov kaj Przemyslo. En la granda ŝtato de Jagiello vivis skismuloj, kiuj dank’ al tiu regnestro unuiĝis kun Romo en 1418 kaj en 1439.

La ideo unuigi la grek-katolikojn kun la rom-katolikoj solene realiĝis en Brest en la jaro 1596. En tiuj tempoj multaj skismuloj trovas hejmon en la pola ŝtato. La armianoj, persekutataj en sia lando, profitas ankaŭ la polan gastamon kaj en 1653 unuiĝas kun la katolika eklezio. Polaj misiistoj iras en malproksimajn terpartojn. Ni trovas ilin en Japanio kaj Ĉinio, kie Vojteĥo Menĉinski mortas kiel martiro. Konata estas la apostolo de lepruloj, patro Beyzym, mortinta en Madagaskaro. Ĉie, kie laboras polaj pastroj kaj monaĥoj, la misi-kampoj estas florantaj kaj prosperaj.

Al ĉiuj nacioj Pollando rilatis ĉiam kun granda toleremo, gastamo kal helpemo. Iliaj lingvo, moroj kaj kulturo estas honorataj. De praaj tempoj loĝas en Pollando hebreoj, ĉiam pli kaj pli multnombraj pro la persekutado en la okcidento. Ankaŭ rusoj, litvoj, tataroj, armianoj, latvoj, germanoj kaj skotoj. Dum la reformacio aperas multaj alikredanoj en Pollando, kiu ĝuas toleremon tiel grandan, ke Teodoro Beza, la sekvanto de Kalvino en Ĝenevo, nomas Pollandon “azilo de herezuloj”.

Dum la koncilo de Konstanco (1414) la rektoro de la Krakova universitato, Paŭlo Wlodkovic defendas per speciala verketo sub la titolo “pri la povo de la papo kaj imperiestro rilate alikredanojn” sian tezon, ke estas malpermesate konverti paganojn al la kredo per glavo aŭ subpremo, ĉar tiu maniero ligiĝas kun maljustaĵo kontraŭ la proksimulo. Tiun principon fidele observis la polaj reĝoj rilate herezulojn, tiel ke la pola reĝo Sigismondo I povis respondi al Johano Eck instiganta al severaj agoj kontraŭ la herezuloj: “Permesu, ke mi estos paŝtisto de ŝafoj kaj de kapraro”.

Dum sia miljara kristaneco la poloj ne nur vivis sian kredon, sed disvastigadis ĝin kaj verŝis sian sangon por ĝin defendi.

Komence oni kontraŭstaras la paganajn prusojn kaj litvojn. En la 13-a jc, oni alfrontas la tatarajn invadojn. Malgraŭ malvenko la poloj faris al ili tiel grandajn perdojn, ke ili ne povis iri kontraŭ Germanio.

Dum tiuj tempoj daŭras senĉesaj invadoj de la tataroj kontraŭ la pola lando. Ankaŭ Hungarion okupas la turkoj kaj minacas tutan Eŭropon. Tiam en 1444 kune kun la hungaroj kontraŭbatalas ilin la pola reĝo Ladislao la Varnano. Malgraŭ multaj malsukcesoj venas la impona venko sur pola tero en 1621 kaj 1673 ĉe Chocim. Ankoraŭ unu fojon la turkaro volas konkeri Eŭropon en 1683 kaj venkire atingas jam Vienon, kiun defendi rapidas, petita de la papo, la pola reĝo Johano Sobieski, la brava protektanto de la okcidenta kulturo, la venkinto de la “barbara inundo”.

Dank’ al sia kristaneco Pollando ne nur defendis sian nacian ekziston, sed faciligis altan evoluon de la kulturo en okcidento kaj oriento, kaj dank’ al ĝi la juna kaj vigla pola popolo dum pluraj jarcentoj prezidis la grandan slavan familion.

H. Paruzel

al la indekso


LA POLA KLARMONTO 

La Ĉenstoĥova Klara Monto, ĝenerale konata sub la nomo Ĉenstoĥovo (resp. Ĉenstoĥau en okcidento), la plej granda Maria-sanktejo de Pollando, estas en senĉesa ligo kun la historio de la pola nacio, kiel ĉefa kultcentro de Maria Reĝino de Pollando, kiel monaĥejo - hejmo de Patroj Paŭlanoj - kaj ankaŭ kiel fortikaĵo.

La kulto al Maria havas sian esprimon en specifa honoro al la bildo de la Ĉenstoĥova Madono (vidu la titolpaĝon).

La staranta staturo de la madono estas al ni fronte direktita. La ovalo de la vizaĝo posedas koloron de bruligita tritiko. Du gravaj cikatroj sur la dekstra vango estas postsignoj de la bandita bild-profanado en la jaro 1430. Robo kaj mantelo de la dipatrino havas malhelbluan koloron. Ĝin ornamas oraj trifolioj. Super la frunto de la virgulino estas sespinta stelo. Karminan koloron havas la robo de la Jesu-infano, kovrita dense per senbrila ora tridesegna ornamaĵo. Instruistan geston esprimas la levita dekstra mano de l’ infano, la maldekstra tenas libron. Palblua estas la tuta bildfono.

Ĝiaj dimensioj: alta 122,2 cm, larĝa 82,2 cm, dika 3.5 cm. En gotikaj kadroj troviĝas la bildo konsistanta el tri opaj tabuloj el tilia ligno, envolvita per etmaniere teksita tolo. Tiu pentraĵo unutavole farita estas el kretaj ingrediencoj je glate igita surfaco 2-3 mm dika. La pentrotekniko estas temperuma. La bildo estas arta ĉefverko.

La origina pentraĵo probable aperis en 6-a /7-a /8-a jc. La nuna prezentiĝas en la stato, kiun ĝi havis post la renovigo en 1430-1434, post la bild-profanado en 1430. Legendo atribuas la bildon al Sankta Luko. Sendube ĝi apartenas al tipo de bildoj, kiu estis honorata en oriento kiel propramane farita de la evangeliisto. Tian verkon transdonis al la Paŭlanoj la 31-an de aŭgusto 1384 la Opolana princo Ladislao, kiu trovis la bildon en unu el la kasteloj de Ruĝrusujo, en la urbo Belzo. Riĉajn ornamaĵojn posedas la bildo, nome du orajn kronojn, donacon de Sankta papo Pio X (1910), kaj arĝentajn gravuritajn ladfoliojn kovrantajn bildfonon kaj robon per juveloj garnitan. La hodiaŭa “robo de miljaro” ornamas la bildon ekde 1965. Je la fino de la 14-a jc estis konstruita gotika kapelo, en kiu havas lokon bildo kaj altaro.

 

al la indekso


PASTRINOJ? PREFERE NE!

Kelkaj pensoj de Ida Friederike Görres

Ne volas ĉesi la diskutado pri la demando, ĉu ankaŭ la katolika eklezio enkonduku la inan pastr-oficon, precipe de kiam kelkaj protestantaj eklezioj oficiale enkondukis ĝin.

Nu, oni ne bone povas kompari la pastran oficon de katolika kun tiu de aliaj eklezioj, kvankam tio ne signifas, ke jen ne estas ne malmultaj kaj ne malgravaj argumentoj por pastr-ineco. Sed ilin ni ne volas trakti nun, nur la praktikan aspekton de la afero, kiel ĝin priskribis Ida F. Görres, konata religia verkistino. Ni esperas, ke la virinoj noble ridetos ĉe la rigardo en la spegulon, kiun montras al ili - virino.   (red.)

Ne nur teologiaj kaj dogmaj argumentoj, sed ankaŭ tiaj el la homa naturo montras la viron pli taŭga por la praktiko de ĉi tiu ofico.

Eĉ la defendantoj de pastrineco apenaŭ povas postuli, ke oni allasu nur virecajn virinojn aŭ “neŭtrulojn”. La “virina” virino spertus ĝuste siajn apartajn kaj valorajn talentojn, kiun ŝi povas aliloke disfaldi benriĉe kaj necese, el tie pli kiel handikapojn ol akcelilojn, kaj siajn tipajn mankojn kiel gigantajn obstaklojn.

La vira forto de abstrakto, se ĝi ankaŭ ofte ŝajnas malardo kaj eĉ malriĉeco, nekontesteble rezultigas pli bonan, nemankipovan establiĝon por animzorgado. La sacerdoto estu por ĉiuj ĉio, kaj tio ne kiel privatpersono, sed sur la loko de Kristo. Li staras, kiel neniu alia profesio, en la ĉiutaga ŝtormo de renkontiĝoj kaj devas fronti ilin. Li devas neglekti kaj la propran kaj la fremdan privatsferon, li devas havi neprajn distancon kaj rezervemon, “nepersonecon” ĝis anonimeco, kiu respektas ankaŭ la anonimecon de ekz. pentofaranto.

Ligi tiun memvualumon kun aŭtentikaj boneco kaj kunsento ja estas ĝuste la alta arto de sacerdota alturniĝo. La virino kun sia urĝiĝo, ĉion taksi persona, rilatigi al si, preni la alian en sian sentimenton, interesigi lin pri si, iri en detalojn kaj intimecon, influi lin per afektoj, firmteni lin - ŝi estus ege troŝarĝita. Ankau ŝia multe pli granda dependeco de sia korpa kaj psika naturo kun la ritmoj kaj ŝanĝiĝoj, kio faras ŝin ĉiokoncerne pli facile vundebla, la forta dependeco en pensado kaj juĝado de privataj ligaĵoj, la centraj rolo kaj potenco de erotiko en ĉiuj gradoj kaj ŝtupoj de sia vivo, ŝia trudiĝo montri kaj komuniki sin, estus ĉi tie minimume sur la malĝusta loko.

Sole jam la nekonscia kaj nevolita elradiado de ineco estas fenomeno, kiu same ne estas sub kontrolo de la portantino kiel la viraj reagoj, kiujn ĝi estigas. La enorma kolektiv-disciplino de monaĥinejo kaj la tabu-ŝarĝita protekto de uniformo ja malestas ĉi tie. La pastro ĉiam estas “eksponita” kaj ĉiam publika figuro, pastrino estus des pli. Ĉiu scias pri la problemoj inter pastro kaj virinoj. La konstelacio pastrino-viroj multobligus la variaci-skalon de eblaj konfliktoj.

Kiu posedas iom da sperto, sobra hom-kono, fantazio kaj - ne forgesinde - bonhumoro, povus certe taksi kiom da embarasigaj, groteskaj, tiklaj, komikaj kaj neelteneblaj situacioj necese estiĝus.

 

al la indekso


MESAĜO DE LA 2-A VATIKANA KONCILO

AL LA VIRINOJ 

Kaj nun ni turnas nin al vi, virinoj de ĉiu medio, junulinoj, edzinoj, patrinoj kaj vidvinoj; sed ankaŭ al vi, di-dediĉitaj virgulinoj kaj vi, solulinoj; ĉiuj formas la duonon de la giganta homaro. La eklezio estas fiera - tion vi devas scii - esti liberiginta kaj altiginta la virinon kaj dum la kuro de la jarcentoj kondukinta ŝin, malgraŭ certa esenco-diferenco, al principa egalrajto kun la viro.

Sed la horo venas, kaj ĝi jam venis, en kiu la vokiteco disfaldiĝas komplete, la horo, en kiu la virino gajnas ĝis nun ne havitan influon, ne atingitajn disradiadon kaj potencon.

En tio ĝuste - en la grandaj ŝanĝiĝoj de la mondo - hodiaŭ la virinoj povas, plenigitaj per la spirito de la evangelio, fari tiom multe por la bono de la homeco.

Vi virinoj ĉiam estis gardantinoj de hejmo, profunda amo kaj lulilo. Vi partoprenas la misteron de la viviĝo. Vi konsolas la adiaŭon de la morto. Nia tekniko portas la danĝeron de nehomeciĝo. Ligu la homon kun la vivo!

Por tio ni petas insiste, en la intereso de la konservado de la homa vivo. Retenu la manojn de tiuj, kiuj en momento de nesobreco povus tentiĝi, detrui la homan civilizacion.

Edzinoj, famili-patrinoj, vi kiuj apartenas al la unuaj edukantinoj en la sino de la familio, peru al viaj gefiloj la tradiciojn de viaj patroj, sed samtempe preparu ilin por la nekonebla estonteco. Ĉiam memoru, ke kune kun siaj infanoj la patrino apartenas al la estonteco, eĉ se ŝi ne ekkonas tion. Sed ankaŭ vi, izolaj virinoj, konsciu ke vi povas plenumi vian taskon kun amo. La socio direktas sian alvokon de ĉiuj flankoj al vi. Kaj eĉ la familioj ne povas rezigni je vi, kiuj ne havas familion.

Sed precipe vi, di-dediĉitaj virgulinoj, restu gardantinoj de la pureco, ĉasteco kaj pieco en ĉi tiu mondo, en kiu egoismo kaj diboĉemo volas fari sin leĝo. Jesuo, kiu donacis la plenecon de sia amo al la geedza amo, tamen same altigis la rezignon je tiu amformo, se la rezigno okazis en la servo al ĉiuj kaj en la senco de Lia jesu-homa amo. Kaj vi virinoj en la proviteco, kiuj en la signo de Maria sub la kruco tiel ofte dum la historio donis al la viroj forton batali ĝisfine, esti atestantoj de si mem ĝismartire, pluhelpu la virojn.

al la indekso


SAVU LA REVUON “NOVA CIVITO”

 

Tre verŝajne vi jam vidis aŭ iel konas la revuon NOVA CIVITO, kiun agema entrepreno intencis eldoni en Esperanto. Oni klopodis, ke la tipografia aspekto estu ne malinda kompare al la enhavo, kiu volis helpi la leviĝon de l’ homa spirito. Kaj laŭ la ĝenerala aserto la revuo atingis ambaŭ rezultojn.

Sed baldaŭ oni spertis, ke io ne funkciadis en ĝia vivo. Mankis fakte spirita senpera kontakto inter la eldonintoj - kiuj ne estis esperantistoj - kaj nia medio: spirita kontakto kiu ĝuste estigas la ligilon de ideala familio. Ia malvarmeco malefikis neeviteble la interrilatojn. Pro tio la eldonintoj rapide malpliigis sian admirindan fervoron kaj la abonintoj iom post iom malmultiĝis.

Antaŭ ĉi tiuj faktoj la eldonintoj kun sincera bedaŭro decidis fine ĉesigi tiun publikaĵon, escepte ke… ni mem transprenus la tutan administradon kaj la interrilaton kun la legantaro.

Kvankam ni konscias pri la gravega tasko, kiun ni entreprenos, tamen, aŭskultinte la plendojn de la abonintoj, ni decidis fari ion.

Ni estas pretaj revigligi la revuon NOVA CIVITO, zorgante aparte pli viglan dialogon kun la legantaro, precipe per koresponda rubriko. Cetere la revuo havos la saman karakteron, kiu ricevis ĉiuflanke aprobojn kaj laŭdojn; sed ĝi apogiĝos sur nova administracia bazo, tio estas sur esperantista grupo. Tiel la reorganizita revuo forigos la dubojn, kiuj malhelpis en la ĵusa pasinteco ĝian daŭron.

Nu, ĉar la presisto, de ni pridemandita, kalkulis ke mil abonoj nur permesus pagi la preskostojn sen iu ajn gajno, ni devas esti certaj, ke ni atingos tiun minimuman kvanton da abonoj. Nenion do ni entreprenos, antaŭ ol ni ricevos ĉi tiun certecon. Nun do ni petas de vi: ĉu vi volas helpi al efektiviĝo de ĉi tiu entrepreno? Se jes: ĉu vi estas preta ne nur aboni mem, sed ankaŭ pagi diversajn abonojn por viaj korespondantoj kaj amikoj? Ni konas larĝanimajn personojn, kiuj dissendis mem dek ĝis dudek ekzemplerojn de tiu revuo. Tion povas fari precipe la grupoj, zorgante pri la disdono inter siaj membroj de notinda kvanto da ekzempleroj.

Al grupoj aŭ personoj kiuj havigos al ni kvin abonojn, ni sendos unu kroman senpage. Jen tre laŭdinda agado en tereno, kie tiu spirita nutraĵo estis ofte nekonata, dum tamen ĝi estis arde sopirata!

Ĉu tiu revo fariĝos realaĵo? Al la esperantistaro restas la respondo. Nun ni petas, ke vi ankoraŭ ne sendu monon, sed nur decidu, kiom da ekzempleroj vi volas ricevi en la kazo de apero de la revuo. Kaj se el ĉiuj respondoj ni eltiros almenaŭ la minimuman deziritan kvanton da mendoj, ni tuj komencos la laboron. Kompreneble ni kalkulos, favore al pagintoj, la abonojn jam faritajn pasintjare al la malnova administracio.

Bonvolu diskonigi ĉi tiun leteron inter viaj grupanoj kaj amikoj! Se vi bezonas ekzemplerojn de ĉi tiu cirkulero, bv. peti de ni la deziritan kvanton.

P. Giacinto Jacobitti, Piazza S. M. Maggiore 8, Roma, Italio

Bonvolu afable kompletigi ĉi tiun eltranĉaĵon kaj resendi ĝin al ni:

 

Se la revuo NOVA CIVITO sukcesos denove aperi, mi mendos (indiku la nombron): abono(j)n de la kuranta jaro.

(Via kompleta adreso):

RESPONDU TUJ!      SKRIBU PRESLITERE!         RESPONDU TUJ!

al la indekso


ESPERANTO APROBITA

 

Kiel ni ĵus aŭdis el Romo, la papo permesis esperantlingvajn legaĵojn (epistolon kaj evangelion) kaj preĝadon de la fideluloj en la sankta meso. Nur tion ĝis nun, laŭ la kutimo.

La koncerna aŭdienco de kardinalo Lercaro okazis la 21-an de aprilo 1966. Reviziisto estas monsinjoro Macheiner, kiu sendos la pecojn por la definitiva aprobo al la Vatikano. Post kelka tempo oni petos pri la aliaj partoj de la meso.

al la indekso


NI AŬDIS

* La Internacia Specimen-Foiro de Barcelono denove eldonis belan afiŝon en esperanto.

* RADIO ROMA ne plu dissendas dimanĉe, sed sabate je 17.35 ĝis 17.50 h.

* Patro Raimondo Spiazzi, famkonata oratoro, predikante en Sankta Maria Maggiore (Roma) la 27-an de marto 1966 tuj post la papo, menciis inter la mondaj celoj por paco esperanton. Multaj aŭskultantoj instinkte turnis la rigardon al la konfesejo, kie jam dum pluraj jaroj oni povas konfesi esperantlingve.

* La ĉeĥa kardinalo Jozefo Beran, vivanta nun en Romo, ricevinte bondezirojn de esperantistaj katolikoj okaze de sia nomfesto, renovigis al la E-movado siajn benajn kaj kuraĝigajn vortojn.

al la indekso


EL LA REDAKCIO

Ni aparte atentigas vin pri la letero de Patro Jacobitti pro NOVA CIVITO. Tiu letero estas havebla ĉe ni en stencilita formo.

Pro la konsiderindaj prez-altiĝoj de la germana poŝto, la redakcio estonte respondos nur al legantoj, kiuj kunsendas internacian respondkuponon, aŭ se temas pri grava kaj urĝa afero.

Bedaŭrinde estas tre malfacile reordigi la regulan aperadon de EK pro la lastjaraj prokrastiĝoj. Sed ni klopodos pri pli akurata ekspedado dum la venontaj monatoj.

Ni klopodas liveri al vi modernan, interesan kaj legindan revuon. Vi klopodu liveri al ni novajn, interesitajn kaj fidelajn legantojn. Ni rekompencos tian vian klopodadon, liverante al vi pli modernan, pli interesan kaj pli legindan revuon.

al la indekso


EK ANTAŬ 60 JAROJ

MAJO 1906

Pri “Homaranismo” aŭ “Hilelismo”

 

Fakte neniu katoliko povas esti Homarano, sen ke li forlasas sian religion. Vi kredas, Sinjoro Homarano, ke viaj dogmoj estas “la Vero absoluta, ĉiuloka kaj ĉiutempa, la sola politika-religia idealo” (p. 6-a de la broŝuro)!

Kial tiuj dogmoj de Homaranismo estus por mi pli devigaj ol la dogmoj de mia religio, kiun (mi ĉi-okaze proklamas) mi praktikas kaj kredas ne nur tial ke mi naskiĝis en ĝi, sed tial ke mi, homiĝinta, ĝin studadis dum longaj jaroj kaj plene konvinkiĝis pri ĝia “absoluta vereco”! Kia estas via aŭtoritato por certigi al mi ke viaj dogmoj estas la “Vero absoluta”?

Neniu homo, kiel homo, havas rajton trudi al ceteraj homoj ion ajn. La dogmojn de mia religio mi kredas nur tial, ke Dio ilin trudas al mi, kaj ne homo.

Profesoro E. Lime

al la indekso


GREGORIANA KANTADO KAJ LITURGI-REFORMO

Eminentuloj sendis peticion al la papo

Dum longa tempo oni inklinis interne de la eklezio aŭ simple rifuzi kiel “nerajtan enmiksiĝon” au volonte-triumfeme akcepti kiel bonvenan konfirmon, eldirojn pri religiaj demandoj de eminentaj katolikoj, kiuj ne staris tiel proksime al la eklezia vivo, aŭ de eminentaj nekatolikoj. Post la lasta koncilo, en la spirito de la multecitita “dialogo”, la eklezio ŝanĝas tiun konduton, kiu montras mankon de memfido, kaj nun estas preta al realeca kaj publika diskutado. Ĝi esceptas eĉ ne tiel intern-ekleziajn aferojn kiel la liturgi-reformon.

Internacia grupo de eminentaj personoj de la kultura vivo, inter ili ankaŭ katolikoj, skribis peticion al la papo pri la problemoj de la reformado de la diservo. Ili pledas por tio, ke la “latin-gregoriana liturgio” ne estu komplete forigata. En nia lasta numero ni raportis pri alia grupo, Una Voce, kiu havas similajn celojn. Kontraste al Una Voce ĉi tie ne temas pri tiel organizita kaj fanatiketa grupo, sed plimalpli hazarde kunaganta aro de zorguloj. Ĉu ilia deziro kontraŭas la liturgi-konstitucion aŭ ĉu ĝi estas harmoniigebla kun la reform-programo de la eklezi-kunveno?

Valoro de latina “gregoriana” muziko

La en tiu peticio esprimita alta taksado de gregoriana kantado kaj muziko tute bone konformas kun la sinteno de la koncilo. La konstitucio nomas la gregorianan kantadon “la al la roma liturgio propra kantado” (art. 116). Ke la koncil-patroj volas konservi la lokon adekvatan al tiu muzika tradicio de la latina eklezio, evidentiĝas el la decido, laŭ kiu la gregoriana kantado havu la unuan lokon en la liturgiaj celebroj. Sed tiu direktivo estas kompletigita per la grava limigo: “Se cetere estas donitaj la samaj kondiĉoj.” Per tio la koncilo rifuzas ĉian ekskluzivan firmiĝon je la gregoriana ĥoralo, kiun ankaŭ la peticio ne atendas. Kun la rekomendo de la laŭ papa Gregoro nomita kantformo la sesa ĉapitro de la koncil-dokumento ligas la postulon konservi kaj flegi la tutan “trezoron de la eklezi-muziko”. Al ĝi apartenas kaj la latina resp. nacilingva plurvoĉeco kaj aliaj formoj de ekleziaj kantado kaj muziko (art. 114, 116, 118-120).

Signifoplena por tiu sinteno de la koncilo estas teksto-ŝanĝo, kiun oni faris laŭ interveno de episkopoj ĉe la unua formulado de la konstitucio. La origina teksto nomis la latinan lingvon signo de “plej nobla formo” de la liturgio. En la definitiva teksto mankas la latina lingvo. Laŭ ĝi kantado, indiferente kiu-lingva, estas solena formo de la liturgio. Se okaze oni asertas, ke ankaŭ post la koncilo la latina ĥoral-meso estas la plej solena, tio estas eraro. La soleneco de diservo ne dependas de lingvo kaj ne de gregoriana kantado.

Pli grava ol iam ajn: la kantado

Rigardo en la liturgi-konstitucion montras do, ke la koncil-patroj nek forlasis ion de la eklezi-muzika tradicio - inkluzive ĥoralon - nek volis malpermesi verkojn de nuntempaj kaj estontaj artistoj nek ian nacian lingvon. Ĉi tiu principo de la liturgia reformado, kiu agnoskas la kantadon pli grava ol iam ajn kaj taŭgas doni al la eklezi-muziko neimageblan impulson, kompreneble - kiel ĉiuj teoriaj principoj - starigas la demandon, kiel oni povas praktike realigi tian vastan abundon de eblecoj.

Neniu atendos, ke dum tiel mallonga tempo post la koncilo jam ĉie estas trovita la ĝusta ekvilibro inter la multaj eblecoj. Nesaĝa zelotismo kaj timema persistado ja apartenas al la akcesoraĵoj de reformado kaj ne estas kialoj por alarmo; sobra observado de la komunumoj montras, ke la amplekso de tiaj kazoj estas multe pli malgranda, ol ilia publikeco. Ne estas ia neceso, fondi batal-ligojn por aŭ kontraŭ latino, por aŭ kontraŭ ĥoralo. Pli helpa ŝajnas la provo de la peticio, serĉi kriteriojn por la realigado de la eklezi-muzikaj reform-principoj.

Ĉu pasis la tempo de altŝatataj knabo-ĥoroj, kiuj tiel modele flegadas ĉefe la gregorianan kantadon kaj plurvoĉajn latinlingvajn komponaĵojn?

 

Partigo?

La peticio kulminas en la ŝajne bonega ideo “partigi” la diversajn manierojn de eklezi-muziko.

Klare, ke la koncilpatroj ĉiam havis antaŭ siaj okuloj la tutan eklezion. Ne ĉie oni povas fari ĉion. La peticio parolas pri la “latin-gregoriana liturgio” kiel “unu el la piej gravaj kulturaj kaj spiritaj trezoroj de okcidentujo”. De la eklezio en Hindio ekz. oni ne postulos, ke ĝi zorgas konservi okcidentujajn kulturvaloraĵojn.

La subskribintoj de la peticio opinias, ke precipe la monaĥejoj “sen paroĥaj taskoj en rekta senco” flegu la gregorianan ĥoralon “sendifekte kaj komplete”. Ĝuste estas, ke en monaĥa komunumo la kondiĉoj por digna kaj spirite fruktedona ĥoral-kantado estas pli verŝajnaj ol en paroĥaj preĝejoj. Sed ankaŭ al monaĥejoj apartenas ne ekskluzive latin-sciaj sacerdotoj, sed ekz. multaj laik-fratoj kun malmultaj aŭ neniuj latin-konoj. Krome estas vere malofte, ke monaĥejo ne havas rektajn paroĥajn, animzorgajn taskojn.

Ĉu la “partigo” en la senco de la peticio ne ankaŭ alportus la danĝeron, ke tiu partigo kondukos al neglektado de gregoriana kantado en aliaj preĝejoj? Kun la senkulpigo, ke “ja la monaĥejoj flegas ĝin”?

Sed altrudiĝas la demando, ĉu ne anstataŭ ia partigo taŭgus alia kriterio por la elektado de eklezi-muzikaj specoj: la adekvateco de la respektiva celebranta komunumo. Se ja montru sin kaj efiku en la liturgio la religia digno de la kristano, la diservo devas trovi - ankaŭ en muziko kaj kantado - esprimformojn adekvatajn al la kuncelebrantoj. Nur tio povas esti primara vidpunkto por la eklezio.

La deziro de la peticio, ke ĉe “latin-gregoriana liturgio oni ne uzu parte naciajn lingvojn kaj alian muzikon ol gregorianan”, laŭ tiu vidpunkto estas malĝusta, aliflanke la miksaĵo de latina kaj nacia lingvoj perdas laŭ ĝi iom de sia kuriozeco. Sed ĉu ne ĉiam estis tiu miksaĵo, se antaŭe ankaŭ limigita ĉefe al la prediko kaj kantado de “popularaj” kantoj? Ĉu serioze oni povas nomi tion “stil-rompo”? Tiam preskaŭ ĉiuj el niaj malnovaj preĝejo devus esti akuzataj pro stil-rompo, ĉar ili kunigas en si tre diversajn stil-direktojn. Krome: tia rigora regulo kontraŭus plene la principon de la eklezio, ke ĝiaj diservaj kaj liturgiaj agoj ne estas ia koncert-speca aŭ teatreca artismo, sed agoj kun vivplena funkcio.

al la indekso


GARABANDAL

DISPUTO KAJ FANATIKECO NE HAVU LOKON

San Sebastian de Garabandal, montara vilaĝeto en la nordhispana diocezo Santander, dum kelka tempo liveras sensaciajn raportojn pri laŭdiraj Maria-aperoj. Kelkaj knabinoj tie asertas i. a., ke la Dipatrino dum pluraj aperoj admonis al preĝado, oferado, eŭkaristia pieco, Maria-kulto kaj timo je dia punjusteco pro la pekoj de la homoj. La eklezio starigis - kiel kutime en tiaj kazoj - komisionon de fakuloj, kiu kontrolas la asertojn, kaj rezervigis al si la decidon, ĉu fakte ili estas supernaturaj aperoj. Ĝis tiu decido pastroj kaj kredantoj devas esti ekstreme singardaj.

Sed nun kompreneble Garabandal altiris sensaciemajn zelotojn kaj religiajn fanatikulojn, kiuj agitadas kvazaŭ ili devus defendi la aferon de Maria kontraŭ la eklezio. Ili atentigas pri Lourdes kaj Fatima, kie laŭ ili la eklezio komence ankaŭ kondutis malamike. Por ateistoj kaj nekatolikoj tio donas sufiĉe da materialo por skui la kapon aŭ moki pri la katolikoj. Seriozajn katolikojn ĝenas kaj ĉagrenas tiuj tumultoj.

Kion pensi pri tiaj “aperoj”?

Certas, ke supernaturaj aperoj de Jesuo, Maria, anĝeloj kaj sanktuloj estas eblaj kaj efektive dum la eklezi-historio okazis. Ni memoru nur Franciskon de Asizo, Lourdes kaj Fatima. Tiajn aperojn oni nomas privat-riveloj, ĉar ili turnas sin al individuoj, por kiuj ili unualinie gravas kaj validas, ankaŭ se ili enhavas kelkfoje mesaĝojn por pli larĝa publiko. Laŭ enhavo ili ne alportas ion novan, ĉar la dia rivelo kiel tutaĵo estas finita per Kristo kaj la apostoloj (kio nenion diras pri certa evoluo de la rivel-enhavo). Tial tia apero estus tuj senmaskigita kiel trompo, se ĝia mesaĝo kontraŭus la verojn de la kristana kredo. Tio ekz. en Garabandal laŭ la ĝis nun konata ne okazis.

Ĉar ili konigas nenion novan, privat-riveloj ankaŭ ne postulas plian kredo-devon de iu ajn. La eklezio do devigas neniun transpreni la aperojn de Lourdes kaj Fatima en sian personan piecon.

Aliflanke tiel eksterordinara evento, precipe se al ĝi estas ligita mesaĝo al eklezio aŭ homaro, ne povas lasi indiferenta eklezion aŭ unuopan kredanton.

La senco de privat-riveloj

Se privat-riveloj ankaŭ ne alportas novaĵojn, ili havas sencon: el la abundo de kred-veroj rivelitaj, ne ĉiuj estas same gravaj kaj aktualaj por ĉiuj epokoj kaj cirkonstancoj. Tiel aliaj kred-enhavoj estas nek neataj nek senvaloraj, sed ili do pli aŭ malpli aktualas. Ekz. la akcento de preĝado, ofero, eŭkaristio ktp povas aparte gravi por unuopuloj aŭ la tuta kredantaro. Sed eble la homoj ne sufiĉe ekkonas la gravecon en la koncerna tempo. Tiel Dio povas iri neordinarajn vojojn por veki la atenton. Tio ŝajnas des pli necesa en epoko de sensacioj, kiam lama akcepto-kapablo reagas nur je sensacio, kiu ŝajnas precipe adekvata, se estu atingataj laŭeble multaj homoj.

Falsaj profetoj

Sed ĉar ekzistas ankaŭ falsaj profetoj, kiuj erargvidas, la eklezio havas la malfacilan taskon “distingi la spiritojn”, ĉar ĝi devas garantii la purecon de la kredo. Ve al ni, se la eklezio ĉiam tuj kurus kun krucoj kaj standardoj, kie iu histeria persono distrumpetas aperojn. Ni ridindigus nin senĉese! La necesa kritika esploro ofte signifas por la gracumitoj porti pezan krucon, sed en la intereso de vero kaj sana religio oni ne povas ŝpari tion al ili. Unuflanke estas ŝarĝo de eksterordinara vokiteco, aliflanke - ĉe ĉarlatanoj - puno por facilanima agado.

Cetere la por ĉiuj atingeblaj gracoj de ekz. eŭkaristio en sia supernatura valoro pesas ege pli multe ol iu ajn privata rivelo.

Al la distingado de spiritoj apartenas unue esploro de la personoj, kiuj asertas havi aperojn. Temas pri iliaj kredindeco, saneco de korpo kaj menso, religi-morala konduto. Tio ne signifas, ke ili devas esti sanktaj - entute ja: kiu estas sankta laŭ dia juĝo? Ĉu ni homoj povas diri tion? Aliflanke oni ne estu tiel naiva, pruvi la aŭtentikecon de aperoj jam per la fakto, ke en tiu loko oni multe preĝas. Tio sole ne sufiĉas. Amas-psikozo ne nur igas krii beat-anojn “yeah!”; ĝi povas penetri ankaŭ en plej sanktajn sferojn, kie ĝi aparte naŭzas.

Nenio decidita

Por Garabandal, momente nenio estas decidita. La kontrolado laŭ ĉiuj aspektoj certe bezonos ankoraŭ kelkan tempon. Neprudenta zelotado por aŭ kontraŭ la afero nur komplikigus ĝin. Tamen, sensacio ne estas simple neglektebla. Plue estos tie raportistoj kaj akraj debatoj. Se ili estas gvidataj per fak-scio kaj respondeco, tio kontribuos al elformiĝo de publika opinio, kiu estas necesa ankaŭ en religiaj aferoj. Iun tagon la eklezio klare diros al ni, ĉu en Garabandal estis nur abomeninda spektaklo aŭ nova gracloko. Tiun juĝon ni rajtas fidi, ĉar la eklezio estas la pluvivanta Jesuo, pri kiu Maria diris: Faru ĉion, kion li diras al vi!

S. D.

al la indekso


 

VENTO POR NIA MUELILO 

166. Laboristoj, komercistoj kaj turistoj postulas efikan lingvan lecionon. Spertuloj el 14 landoj eŭropaj, kiuj estas ligitaj al la Konsilantaro de Eŭropo, je komenco de novembro 1965 kunvenis en Oosterbeek (Nederlando) por pripensi la estonton de la moderna lingva instruado por plenkreskuloj. Ankaŭ la juna scienco kiu helpe de modernaj teknikaj rimedoj klopodas konstrui metodon por rapida, bonefika kaj plej facila lingva instruado, troviĝas sub la pezo de multnombraj, por kiuj la scipovo de fremda lingvo iĝis vivneceso, la dekmiloj da fremdaj laboristoj, la miloj de komercistoj, kaj la bezono de sennombraj homoj kiuj ĉiujare pasigas libertempon en eksterlando. Ĝuste tiuj grupoj, kiel rimarkis la prezidanto, ofte senpripense helpas al la realigo de la “integrado” aŭ “samigo” de Eŭropo... La ministro de kulturo, rekreado kaj speciala agado anoncis ke li konsideras instituadon de nacia organo, en kiu kunlaboras organizacioj kaj personoj kiuj okupiĝas pri la moderna lingva instruado. La plej entuziasma nederlanda deputitino kun trezoro da sperto estis fratino (Maria Luykx), de la lingva-praktikujo en Vugt. La pasintajn tri jarojn ĉirkaŭ 1.200 lernantoj trapasis la lingvo-laboratorion. Inter ili estis universitataj profesoroj, kiuj volis rapide refreŝigi sian scion, episkopoj pro la koncilo, misiistoj (afrikaj lingvoj), fremdaj laboristoj, eksterlandaj studentoj kaj ankaŭ edzinoj. Ŝia plej miriga sperto? - Enamiĝintaj fraŭlinoj lernas plej rapide - diris la fratino kun okulumo; ili volas tre rapide lerni multon por povi interparoladi kun siaj amatoj.  Jen do parton de artikolo en la Leidse Courant, Nederlando, de 11 novembro 1965; konkludo kiel tiom da fojoj, vi scias el tiu ĉi rubriko: kia perdo de tempo, mono, energioj kiujn oni povus eviti, almenaŭ malpliigi per taŭga lernado de unu lingvo internacia: esperanto. 

167. Dro L. van Egeraat en Breda (Nederlando) estas la unua docento kaj direktoro de la Nederlanda Scienca Institucio por Turismo. Inter multaj aliaj postuloj estas, ke por povi ricevi sian formadon al tiu Institucio oni devas lerni, preter sin propra, kelkajn (el sep) lingvojn, i.a. rusan, hispanan, italan k.t.p. La direktoro insiste deklaris ke la tuta formado estas tre peniga. Kiu miras? Ankaŭ ĉi-tie la sama sopiro kiel en la antaŭa numero. La faktojn mi rikoltis el longa artikolo en Leidse Courant, Nederlando, 21.2.1966.

Atendas ankoraŭ aliaj jam senditaj interesaĵoj; sed por ke “la faktoj parolu” en kiuj ajn aliaj ĉirkaŭaĵoj, vi, karaj gelegantoj, atentu kaj sendu kion vi trovis por nia rubriko al tute via muelisto, paroĥestro

K. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


PLI BONA MONDO

Kardinalo pledas por esperanto 

La ĉefepiskopo de Montevideo, Urugvajo, kardinalo d-ro Antonio Maria BARBIERI, subskribis la peticion por esperanto al la UN kaj pledis por enkonduko de esperanto en la vatikana radio. Li deklaris i. a.:

“Ni, strebantaj krei pli bonan mondon, devas rigardi kun simpatio kaj bonvolo ĉiun pravan klopodadon, kiu volas konduki la mondon al unueco, kiu rezistas al ĉio, kio disigas kaj fremdigas.

Inter la naturaj rimedoj, sur kiujn apogas sin la strebata unueco, eble estas la plej grava la lingvo, kiu kontaktigas homojn senpere. Nova universala lingvo povus atingi tiun celon. Tial ni rigardas kun plej granda simpatio al esperanto, kiu plenumas ĉiujn postulitajn kondiĉojn, sen damaĝi la jam ekzistantajn lingvojn je ilia gloro kaj beleco.

El tiuj konsideroj ni deziras en ĉia formo, ke la klopodoj pri esperanto havu plenan sukceson kaj trovu subtenon ĉe la organizoj, kiuj havas influon je la kulturo de la mondo. Tion ni esperas kun dia helpo”.

al la indekso


FONDUSO POR NEPAGIPOVAJ LANDOJ

Ĝis la 15-a de aprilo 1966 IKUE ricevis pagojn por 107 membroj en nepagipovaj landoj. Ni forsendas nian revuon nun al 144 membroj, esperante ke estas ankoraŭ kelkaj bonkoraj IKUE-anoj, kiuj volas malfermi sian ne ankoraŭ malplenan monujon por nia fonduso.

Niaj membroj en la nepagipovaj landoj multfoje volas iamaniere repagi nin, kaj pro tio ni faris la sekvantan aranĝon. Se iu el vi volas ricevi du gramofondiskojn de ĉeĥa popolmuziko, li bonvolu sendi la kotizon por ĉeĥa membro kun indiko sur la pagilo “ĉeĥa disko”. Ni sendos vian adreson al Ĉeĥoslovakio, kaj post kelka tempo vi ricevos la gramofondiskon de membro, por kiu vi pagis. Ankaŭ aliaj ne tro komplikaj interŝanĝaj aranĝoj estas eblaj.

Se vi ne jam atentis pri nia fonduso, bonvolu fari tion nun kaj pripensi, ke ĝi povas esti por multaj grava fonto de spirita nutraĵo, al kiu vi eble kapablas kontribui ion.

C. van Kleef

al la indekso


 

TE DEUM LAUDAMUS

La celebraĵoj de la miljara kristaniĝ-jubileo en Pollando jam komenciĝis. Nia bildo fotiĝis la 14-an de aprilo 1966; ĝi montras la polan primason kaj papan legaton, kardinalon Wyszyński, paŝi tra densa popolamaso en la katedralon de Gnezen, kie li celebris la solenan Te Deum.

al la indekso


LA “KONCILA” VIRINO

 

La 2-a Vatikana Koncilo emfazis dignon kaj egalvaloron de la virino, tiel ke nun estas memkompreneble, vidi la virinon kiel plenvaloran membron de socio kaj eklezio.

Ĝis ĉi tiu nova vidpunkto la eklezio devis iri longan vojon. Tomo de Akvino ankoraŭ nomis la inon “hazarda estaĵo de eta spirit- kaj vol-forto”. Dum la lasta duonjarcento ankaŭ interne de la eklezio ekzistas iaspeca virin-movado, sed neniam oni prenis la demandon pri la situacio de la virino tiel serioza, kiel ĝi fakte estas por eklezio.

La koncil-tekstoj nu ne tre ofte parolas pri la virino, sed ĉiam, kiam ili eldiras ion pri laikoj, la virino estas same celita kiel la viro. Videblan esprimon la “plivalorigo” de la virino trovis en la nomado de inoj koncil-aŭditoroj.

En la Konstitucio pri la Eklezio en la Mondo hodiaŭa troviĝas jenaj vortoj: “Certe, pro siaj diferencaj fizikaj kapablecoj kaj pro la diferenco de spiritaj kaj moralaj fortoj ne ĉiuj homoj staras sur la sama ŝtupo. Sed ĉia formo de socia aŭ kultura diskriminacio en la fundamentaj person-rajtoj, ĉu pro sekso aŭ raso, haŭtkoloro, sociaj cirkonstancoj, lingvo aŭ religio, devas esti superata kaj forigata, ĉar ĝi kontraŭas la planon de Dio”.

Jen evidentiĝas la giganta evoluo en la eklezio de la tagoj de Tomo de Akvino. Hodiaŭ la eklezio postulas, ke la virinoj - kompreneble en la adekvata rolo - agadu en ĉiuj sferoj de la vivo. Al la apostolado la koncilo vokis virinon same kiel viron.

 

al la indekso


LA KVARDEK-KVINA ĈIUJARA BONVOL-MESAĜO

DE LA JUNULARO DE KIMRUJO AL LA JUNULARO DE LA MONDO

brodkastota je la Tago de Bonvolo, la 18-a de majo 1966

 

JEN KIMRUJO! La geknaboj de Kimrujo vokas la geknabojn de la mondo je la Tago de Bonvolo.

Unu el la plej signifoplenaj trajtoj de nia tempo estas la fervora deziro de ĉiuj popoloj por justa disdivido de la avantaĝoj de la moderna mondo, ĝiaj privilegioj kaj ĝiaj respondecoj.

Ni komprenas, ke ĉi tiuj avantaĝoj ne estas gajnitaj de la subprivilegiuloj sen treega penado kaj aktiva bonvolo fare de ĉiuj - bonvolo por kundiskuti kaj klopodi pri interkonsento, kaj penado por evoluigi la rimedojn por interŝanĝo de scipovo kaj spertado. Ĉi tiu respondeco kuŝas sur la naciaj registaroj.

Sed la mondo bezonas ankaŭ la helpon de la Junularo, kaj ni ne dezirus deteni nian kontribuon. Ni do, la Junularo de ĉiuj nacioj, kuniĝu en entrepreno de libervola servado, jen hejme, jen alilande, al la maljunuloj kaj la nekapabluloj, al la malsanuloj kaj la malriĉuloj, al ĉiuj, kiuj estas subprivilegiaj. Tiamaniere ni ankaŭ ludos nian rolon en la luktado por ŝanĝi malriĉecon en abundecon, malesperon en energion, kaj malsanecon en vivoforton.

al la indekso


REE BRULAS DOMOJ EN IRAKO

Persekutado de kristanoj antaŭ la okuloj de la libera mondo

En la helpvoko, kiun la iraka kurdo-gvidanto Mullah Mustafa Barsani meze de februaro 1966 sendis al la Ĝenerala Sekretario de UN, U Thant, troviĝas jena frazo: “De la politiko de bruligita tero en nia lando estas esceptitaj eĉ ne la moskeoj, kaj sendiference la araboj forbruligas ankaŭ la vilaĝojn en kiuj loĝas la kristanoj...”.

La ekstermiĝo de la kristanoj en Kurdistano, same kiel la persekutadoj en Sudsudano, okazas sub konsterniga indiferenteco de la tuta (observanta) mondo. Lastjare konatiĝis ke dum la nun jam preskaŭ kvinjara kurdomilito el 149 kristanaj vilaĝoj 127 estis forrazitaj. Neniu registaro de la t. n. kristana mondo reagis...

El la 127 detruitaj vilaĝoj nun almenaŭ pluraj estas rekonstruitaj. Sed, kiel ni nun eksciis per fidinda fonto el la hermete fermita Irako, dum la vintra militiro 1965/ 1966 apud 268 mahometanaj-kurdaj estis detruitaj ankaŭ denove ok kristanaj vilaĝoj, unue per bombadoj, tiam per infanterio, kiu eksplodigis ĉion, kio ankoraŭ staris. Preskaŭ ĉiuj enloĝantoj (kaldeoj, nestorianoj kaj protestantoj) estis mortigitaj.

La irakaj kristanoj

Krom kelkaj protestantaj grupoj, en la montoj de la iraka Kurdistano vivas ĉefe kaldeoj kaj nestorianoj. (Nestorius, 450 mortinta patriarko de Konstantinopolo, instruis ke en Kristo estis apartaj Dio kaj homo, kaj ke Maria estis patrino de Jesuo nur laŭ lia homa naturo. Kaldeoj estas la grupo de nestorianoj, kiu de la 17-a jc estas unuigita kun Romo). En Irako hodiaŭ vivas ĉirkaŭ 120.000 kaldeoj kaj 35.000 nestorianoj.

En la iraka dramo unue la kristanoj estis nur spektantoj. Estis la kurdoj (1,5 milionoj, 20% de la iraka loĝantaro), kiuj meze de 1961 komencis defendi sin kontraŭ la altrudita arabigado kaj postuli modestan mem-administradon (kurda ofic-lingvo, kurdaj lernejoj ktp). La araba registaro en Bagdad respondis - simile kiel la registaro en Sudano - per brutalaj milit-agoj sub la devizo de “nacia unueco”. Ĉi tiu milito daŭras ĝis hodiaŭ. La kurdoj estas nevenkitaj, kvankam ili batalas per pafiloj kontraŭ aviadiloj. Sed iliaj urboj kaj vilaĝoj estas pro seninterrompaj bombadoj komplete detruitaj.

Depost fino de 1961 la araboj batalas ankaŭ kontraŭ la kristanoj, ĉar laŭdire oni ne povas distingi iliajn vilaĝojn de la kurdaj...

La mondo ne helpas

Bomboj neniigas la muelilojn, el helikopteroj oni mortpafas la ŝafojn, per napalmo (benzin-miksaĵo) oni bruligas la malmultajn kvadratmetrojn da greno sur la etaj kampoj. U Thant scias tion, UN scias tion, la tuta mondo scias. Kaj ĉiuj observas sen fari ion.

al la indekso


MALJUSTA MILITO

La antaŭa ĉefepiskopo de Bombay kaj nuna titola ĉefepiskopo de Sugden, Thomas Roberts, sendis kopion de interveno koncila al en St. Gadegund, Aŭstrio, vivanta vidvino de la kamparano Franz Jaegerstaetter, ekzekutita pro rifuzo de militservo la 9-an de aŭgusto 1943 en Berlino. En la centro de tiu dokumento staras la ekzemplo de tiu viro. La ĉefepiskopo apelaciis al la koncil-patroj fortigi la konsciencojn de tiuj, kiuj ne volas partopreni maljustan militon kaj tiuokaze eĉ riskas sian vivon.

La koncilo konvinku virojn kiel Jaegerstaetter, ke ili havas la plenan subtenon de la eklezio, ke ili en sia decido ne estas forlasitaj kaj solaj. Roberts akcentis en sia interveno, ke la modesta kaj simpla kamparano, edzo kaj patro, estis vokita de la Sankta Spirito atesti por tio, ke kristano neniam servu en milito, kiun li konsideras maljusta, kaj ke li laŭbezone devas oferi sian vivon, se la leĝo de Dio venas en konflikton kun ordonoj de surtera potenco. Je la fino ĉefepiskopo Roberts invitis patrojn, rekomendi la ekzemplon de tiuj nacioj, kiuj dum pli ol duona jarcento, eĉ en horo de plej granda danĝero, respektis la konsciencon de la rifuzantoj de militservo.

Li komentis, ke la atesto de Jaegerstaetter estis soleca atesto. Ĉar liaj amikoj, la pastroj, al kiuj li turnis sin, kaj eĉ episkopo konsilis al li - precipe pro konsidero je liaj edzino kaj infanoj - plenumi la milit-servon kaj ne pensi pri tio, ĉu la milito estas justa aŭ ne...

Same kiel Jaegerstaetter agis ankaŭ alia aŭstro, Franz Reinisch, ordenano de la Societo de la Katolika Apostolado (de V. Pallotti). Li mortis kiel martiro la 21-an de aŭgusto 1942 en Brandeburg, kie ankaŭ d-ro M. J. Metzger (”frato Paŭlo") mortis la 17-an de aprilo 1944.           

W. Mudrak

al la indekso


NI RIDETU IOMETE

 

* “Ĉu ni iru en la urbon kaj rigardu la vendejojn?” skoto dernandis sian edzinon.

“Sed hodiaŭ estas festotago kaj la butikoj fermitaj!”.

“Ĝuste tial!”.

 

* “Irma, via fianĉo ja balbutas!”, konsternite konstatas la amikino.

Respondas Irma: “Ho, tute ne gravas; por tio, kion li foje rajtas paroli, sufiĉas komplete”.

 

* “Hieraŭ vespere depost longa tempo mi foje agrable konversaciis kun mia edzino”.

“Ĉu vi do antaŭe havis kvereladojn?”.

“Ne ne, sed nia televidilo estis difektita”.

 

* “Paĉjo”, demandas la filino, “kial mi ne rajtas lerni ŝoforadon? Mi do estas sufiĉe maljuna!”

“Vi ja estas, sed ne nia aŭtomobilo”.

 

* Patrino kaj filino lavas la manĝilaron en la kuirejo, patro kaj fileto sidas en la familia ĉambro. Subite aŭdiĝas akra, tinta krako el la kuirejo.

“Ili faligis ion”, diras la patro.

“Tion faris panjo”, diras la filo.

“Kiel vi volas scii tion?”.

"Tre simple: oni ne aŭdas insultojn…”.

 

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKCIO

 

3 milionoj - 7 milionoj

La artikolo en marta EK “Evoluhelpantino en Afriko” estas tre bona, instrua. Inge urĝe bezonas 3 milionojn da francaj frankoj, dum nur la malgranda Nederlando ja ĉiutage elspezas 7 milionojn da guldenoj por la milit-preparo, legu hom-ekstermado. Ĉu vi bonvolas konsekvenc-pace skribi en EK? Simple laŭ la ideo de Kristo?

Marjo van Bentum, Nederlando

al la indekso


DEZIRAS KORESPONDI

 

František Machek, Most, Ĉeĥoslovakio, deziras ricevi bildkartojn pri pilgrimlokoj kaj preĝejoj de la dipatrino, se eble kun mallonga priskribo de la historioj.

Ĉiun sendinton mi rekompencos laŭdezire.

al la indekso


FILATELIO

 

La vatikana poŝto aperigis la 3-an de majo 1966 serion okaze de la miljar-jubileo de la kristaniĝo de Pollando. Temas pri ses jenaj poŝtmarkoj:

15 liroj: Reĝo Mieŝko I kaj Reĝino Dąbrowska; 25 liroj: Sankta Adalberto, episkopo de Prago; 40 liroj: Sankta Stanislao, episkopo de Krakovo; 50 liroj: Reĝino Hedvig; 150 liroj: Madono de Ĉenstoĥovo; 220 liroj: Paŭlo VI meze de poloj, inter infanoj en naciaj kostumoj.

La unuaj 5 markoj havas jenan surskribon: Sacrum Poloniae Millennium, dum la 220-lira marko portas la malnovan kristanan saluton “Laŭdata estu Jesu-Kristo en eterno Amen”. Sur ĉiuj markoj, troviĝas la jarnombroj 966 kaj 1966.

al la indekso


EK RECENZAS

 

LA ESPERANTO-SOCIETO, 20 p., 22x17 cm, ilustrita, 1,50 n.gld. (6 st.), eldonis UEA. La broŝureto enhavas artikolojn, aperintajn lastjare en “esperanto” de UEA, pri informado, organizado, instruado kai distraĵoj en la kadro de lokaj grupoj. Aldonita estas statut-modelo por loka grupo. 

EŬROPO - trimonata revuo por eŭropfederistoj, n-ro 3, 20 p., 21x17 cm, stencilita, jarabono 15 steloj, Eŭropa Een, Wilrijk, Belgio.

“Kiam ni batalas por la unuiĝo de Eŭropo, tiam ni vidas ĉi tiun unuiĝon kiel paŝon al mondfederalismo, ĉar neniu povas nei, ke mondfederalismo estas garantio por mondpaco!”, skribas la redakcio de ĉi tiu nova revueto pri sia “sankta afero”.

Unue mi forte dubas pri la realeco de tia aserto, due ĝenas min ke laŭ alia artikolo en ĉi tiu numero ŝajne la religio jes estas kaŭzo de militoj, sed neniel povas servi al paco. Interesa estas artikoleto pri pola ĵazo, krome oni povas legi pri prelegvojaĝo tra Jugoslavio kaj pri Eŭratomo.

Unu plia “revuo” en esperanto, kaj mi demandas, ĉu por prezenti ĝiajn ideojn necesas aparta publicilo

al la indekso


GERMANA LITERATURO EN ESPERANTO

Germana Esperanto-Asocio intencas kompili bibliografion de germana literaturo tradukita en Esperanton. Estas sciate, ke la libroforme elirintaj eldonaĵoj ĝis 1829 estas listigitaj en la impona Bibliografio de Stojan. Por la tempo 1929-1945 tamen mankas bibliografiaj indikoj (la postmilitajn eldonaĵojn libroformajn registris CEO).

Sed neniam estis notitaj la diversaj literaturaĵoj kiuj aperis tra la jardekoj dise en la Esperanto-gazetaro. Ĝuste tiujn poemojn, novelojn kaj roman-fragmentojn celas listigi nia kompilota bibliografio. Pro manko de materialo ni turnas nin al ĉiuj legantoj, petante ties aktivan helpon per alsendo de la koncernaj malnovaj gazetoj. Ni estas konvinkitaj, ke multaj el niaj malnovaj samideanoj ankoraŭ posedas malnovajn jarkolektojn de Esperanto-revuoj aŭ almenaŭ unuopajn numerojn, kiujn ili volonte cedos por tiu celo. Ĉefe ni bezonas jenajn gazetojn:

La Revue (Paris, 1906-1914), Esperanto Triumfonta (1920-1925), Heroldo de Esperanto (1925-1961), La Bela Mondo (Dresden, 1908-1909), Universo (Dresden, 1909-1912), La Duonmonata (Leipzig, 1909-1910), Literatura Mondo (Budapest, tri periodoj), Tra la Literaturo (Dresden, 1913), Literatura Informilo (Leipzig, Hirt-Verlag, 1924...), Germana Esperantisto (Berlin, 1905-1936), Germana Esperanto-Gazeto (Magdeburg, 1908-1912), Rund um die Welt (Wolfenbüttel, 1909-1914), Esperanto-Praktiko (Berlin, 1918 ĝis la milito), Espero Katolika (1903-1960), Esperanto (organo de UEA, 1905-1950).

Fidante je via valora helpo ni jam nun kore dankas pro la sendota materialo. Pri la rezulto de niaj laboroj ni poste raportos.

Oni skribu kaj sendu materialon al la kompilanto de la bibliografio: S-ro Reinhard Haupenthal, Sulzbach-Saar, Germanujo.

al la indekso


KRUCVORTA ENIGMO

 

Horizontale: 1. partietaĉo (r); 3. ĝis vaporiĝo varmiĝi; 6. nomo de diablo; 8. taĉmento (r); 10. profite uzebla; 12. eŭropa ĉefurbo; 13. ligilo (r); 14. frukto (r); 16. ne nenio; 17. konstru-stilo (r); 19. dando; 22. tranĉrando; (r) 23. vidinda viro (r); 24. fosaĵeto (r); 25. ekstera aspekto (r).

Vertikale: 1. parto de homo aŭ besto (r); 2. ĉielkorpo; 3. forte tuŝi (r); 4. persona pronomo; 5. lando en Malgranda Azio (r); 7. brue elspiri (r); 9. maldezerto en dezerto (akuzativo); 11. poeziformo; 14. prepozicio; 15. eŭropano; 16. egipta diino; 17. sukcesa ĵeto (en sporto) (r); 18. prepozicio; 20. sufikso; 21. birdbuŝo (r).

al la indekso