Enhavo de Espero Katolika numero 12/1965

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: ankoraŭ bildo pri al vizito de papo Paŭlo VI al Novjorko (Usono), en oktobro 1965. La renkonto de l’ papo kun prezidanto Johnson en la Waldorf-Astoria-hotelo.

 

 


APROBITA TEKSTO

POR LA SANKTA MESO EN ESPERANTO

 

Okaze de la E-pilgrimado al la Sankta Lando, P. Jacobitti celebris en Aim Karem la sanktan Meson en Esperanto. P. Jacobitti sukcesis ricevi la aprobon de la Vatikana oficejo almenaŭ “ad experimentum”. La subskribo aprobanta la E-tekston jene tekstas:

“Probatum seu confirmatum de mandato E.mi Praesidis.

E Civitate Vaticana, 17-VIII-1965

A. BUGNINI”.

Ni ĝojas pri tiu aprobo, kiu esperigas, ke la Vatikano baldaŭ donos la ĝeneralan permeson celebri la sanktan Meson okaze de E-kunveno en Esperanto. Bedaŭrinde estas nur, ke ni ankoraŭ malhavas aprobitan E-tradukon de la Biblio. Ĝis kiam ni devos atendi?

W. F.

al la indekso


LANDAJ LIGOJ ATENTU!

 

En la januara numero de “Espero Katolika” ni rekomendis al niaj membroj la kategorion HELPAJ MEMBROJ. La reagoj ne estis multaj ĝis nun. Tamen envenis granda sumo dank’ al la Katolika Esperanto-Centro Germanujo. S-ro Gerhard Wegner, Landa Reprezentanto de Germanujo, donis gravan proponon pri la kolektado de mono por “Helpaj Membroj”. Laŭ lia opinio la esperantistoj ne pagos altan kotizon por Helpa Membro, ĉar ili jam apartenas al diversaj asocioj. Kaj neesperantistoj ne havas sufiĉan intereson por gazeto, kiun ili ne povas legi.

El propra sperto S-ro Wagner tial rekomendas alian metodon skribante: “Mi kredas, ke estus pli bone starigi en ĉiu lando landan ligon, kiu kontribuas al IKUE-kaso certan sumon. Sen laboro ankaŭ ne venos “helpaj membroj”, do, kial ne tuj ĝuste labori. En la landa ligo ni havas la eblecon grandparte kolekti ne-Esperantistojn, kiuj povas subteni nian aferon, sen esti devigata lerni Esperanton, kaj kiuj jam estas kontentaj, kiam ili ricevus nacie skribitan bultenon kun informoj el la Esperanto-movado. Sur la sama bazo mi komencis labori en Germanujo kaj sukcesis. Je tia maniero mi pli facile laboras. Vidu, mi jam sendas 200 gm. Se ĉiu lando farus tion, tiam vi tuj havus certan sumon per kio vi povus kalkuli”.

Rezulto: 200 germanaj markoj de 40 helpaj membroj sen elspezoj por IKUE!

La metodo de S-ro Wagner estas tiel efika, ke ni petas al ĉiuj landaj ligoj tiamaniere varbi Helpajn Membrojn. Ĉiu scias, ke IKUE urĝe bezonas salajritan oficiston, por ke ĉiu laboro por nia unuiĝo povu esti farata regule kaj laŭsisteme. Nuntempe tio ne estas ebla, kaj pro tiu manko stagnas la disvastigo de IKUE.

Karaj estraranoj de Landaj Ligoj, bonvolu priparoli tiun aferon en via ligo kaj poste sekvi la bonan ekzemplon de la Katolika Esperanto-Centro Germanujo.

Corry van Kleef

 

al la indekso


 

PROPONO DE NOVA STATUTO

 

La kongreso en Valencio 1964 decidis, ke jurista komisiono, kies prezidanto estas s-ro A. Bessičre, preparu proponon de nova statuto por IKUE kaj aperigu ĝin en Espero Katolika, por ke la membroj povu studi la proponon kaj esprimi sian opinion jam antaŭ la kongreso de St. Gallen.

 

 

STATUTO DE INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA

(Akceptita en Parizo la 1-an de aprilo 1910 kaj modifita en...)

Nomo kaj sidejo

Art. 1. la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estas senprofita internacia asocio de katolikaj esperantistoj.

La sidejo de IKUE estas la loĝloko de la ĝenerala sekretario aŭ iu ajn loko fiksita de la Plenumkomitato.

Celo

Art. 2. IKUE celas certigi katolikan ĉeeston en la antaŭenironta Esperanto-movado; ĝi intencas promocii studadon kaj praktikadon de la internacia lingvo esperanto en religia, pedagogia, beletristrika kaj scienca temoj, laŭ la katolika kredo.

Rimedoj

Art. 3. Por atingi la suprenomitan celon, IKUE uzas la sekvantajn ĉefajn rimedojn:

a) propagando por esperanto prefere inter katolikoj, speciale per kontakto kun internaciaj katolikaj ligoj kaj institucioj kaj kun ties landaj kaj lokaj grupoj, por tie enkonduki kaj antaŭenigi la aplikadon de esperanto;

b) starigo de katolikaj esperantistai ligoj en landoj kaj regionoj, kie tio estas dezirinda;

c) aperigo de oficiala organo, jarlibro kaj aliaj publikaĵoj;

d) enketo pri diversaj movadoj, problemoj, situacioj ktp... rilate la internacian katolikismon;

e) internaciaj kongresoj kaj kunvenoj;

f) serva organizado en kiel eble plej multaj landoj, regionoj kaj lokoj.

Membraro

Art. 4. IKUE distingas kvar kategoriojn de membroj:

a) Membroj-abonantaj (MA): ili pagas ordinaran kotizon;

b) Membroj-subtenantaj (MS): ili pagas ĉiujare la duoblan oficialan kotizon;

c) Membroj-dumvivaj (MD): ili pagas unufoje 20-oblan oficialan kotizon;

d) Membroj-apogantaj (MAP): ili pagas specialan kotizon kaj morale apogas la asocion kiel simpatiantoj.

La membroj-abonantaj kaj ankaŭ la subtenantaj kaj dumvivaj membroj ricevas membro-karton, la oficialan revuon kaj ĉiujn aliajn dokumentojn laŭ decido de la estraro; ili havas voĉdonrajton kun unu voĉo en la ĝeneralaj kunvenoj.

La membroj-apogantaj ricevas membro-karton kaj, eventuale, aliajn dokumentojn laŭ decido de la estraro. Ili povas ĉeesti la ĝeneralajn kunvenojn, sed ne posedas voĉdonrajton.

Art. 5. La membrojn akceptas, malakceptas aŭ eksigas la estraro. Kontraŭ la decido de la estraro estas ebla plendo al la ĝenerala kunveno, kies decido estas definitiva; ĝis la decido de la ĝenerala kunveno validas tiu de la estraro.

Art. 6. La estraro povas fondi patronecan komitaton konsistantan el eminentuloj el religia, scienca kaj politika rondoj. Kvankam ne agantaj membroj de IKUE, ili estas informataj, se bezone nacilingve, pri gravaj decidoj de la asocio, ĉiufoje kiam tion dekretas la estraro.

Landaj ligoj, LAF kaj apartaj fakoj

Art 7. Landa ligo estas organizaĵo de samlandaj IKUE-membroj; ĝi estas memstara, elektas sian ligan estraron kaj fiksas sian agadon.

Aparta fako estas organizaĵo de IKUE-membroj kunlaborantaj en speciala agado en la kadro de la statuto. Aparta fako estas memstara, elektas propran estraron kaj fiksas sian agadon.

Art. 8. LAF (La alta flugo) estas administracie kaj finance memstara asocio de junaj katolikaj esperantistoj.

Art. 9. Per speciala kontrakto kun IKUE LAF, landa ligo kaj aparta fako povas fariĝi oficiala filio de IKUE. En tia okazo, ĝi raportas minimume ĉiujare al la estraro de IKUE pri sia agado kaj proponas komitatanojn al la ĝenerala kunveno, kiel difinite en la artikoloj 15 kaj 16.

Organoj

Art 10. La organoj de la asocio estas la ĝenerala kunveno, la plenumkomitato kaj la estraro.

Ĝenerala kunveno

Art. 11. La ĝenerala kunveno estas komuna kunveno de ĉiuj membroj de la asocio kaj okazas minimume ĉiudujare. La estraro fiksas la lokon kaj daton de la ĝenerala kunveno, kiu povas okazi dum internacia kongreso.

Art. 12. La ĝenerala kunveno estas la supera organo de la asocio; ĝi decidas pri la ĝenerala laborprogramo, pri la agado de la estraro dum la pasintaj du jaroj, elektas kaj eksigas lo prezidanton, la plenumkomitaton kaj la estraron, kiel indikite en la artikoloj 15, 16 kaj 20, solvas la plendojn, kontrolas la financojn. Ĝi povas transdoni parton de siaj povoj al la plenumkomitato.

Art. 13. La tagordo de la ĝenerala kunveno, starigita de la estraro, devas esti anoncita en la oficiala revuo minimume tri monatojn antaŭ la kunveno.

Pri aferoj ne anoncitaj en la tagordo la ĝenerala kunveno rajtas diskuti kaj decidi sed nur kun la permeso de la prezidanto.

Art. 14. La estraro de IKUE estas ankaŭ estraro de la ĝenerala kunveno.

En la ĝenerala kunveno partoprenas ĉiuj membroj, sed nur la membroj abonantaj, subtenantaj kaj dumvivaj rajtas voĉdoni.

La estraro povas postuli, ke antaŭ ol voĉdoni la membroj prezentu sian membro-karton kun valida kupono.

Ĉiu voĉdonanto havas nur unu voĉon. La neĉeestantaj membroj povas, se necese, voĉdoni per letero aŭ per komisiito, al kiu ili transdonis skriban mandaton.

Plenumkomitato

Art. 15. La plenumkomitato konsistas el reprezentantoj de LAF, apartaj fakoj kaj landaj ligoj, kiuj havas minimume 10 abonantojn, dumvivajn aŭ subtenantajn membrojn.

La komitatanojn elektas por 4 jaroj la ĝenerala kunveno, kiel indikite en la artikolo 16.

Art. 16. La apartaj fakoj, la junulara sekcio LAF kaj la landaj ligoj indikas al la ĝenerala kunveno la nomojn de la membroj, kiujn ili proponas kiel komitatanojn. Inter ili la ĝenerala kunveno elektas:

2 komitatanojn por ĉiu ligo, fako aŭ sekcio havanta de 10 ĝis 99 membrojn,

3 komitatanojn por ĉiu ligo, fako aŭ sekcio havanta de 100 ĝis 300 membroin,

4 komitatanojn por ĉiu ligo, fako aŭ sekcio havanta pli ol 300 membrojn.

Art 17. La plenumkomitato prizorgas la efektivigon de la decidoj de la ĝenerala kunveno, fiksas la kotizojn kaj la sidejon, konsilas kaj kontrolas la estraron. Por tio la estraro raportas minimume ĉiujare al la plenumkomitato pri sia agado.

Art. 18. Se bezonate, la plenumkomitato anstataŭas la ĝeneralan kunvenon pri gravaj urĝaj aferoj kaj faras provizoran decidon ĝis la venonta ĝenerala kunveno, kiu findecidas.

Art. 19. La plenumkomitato kunvenas ĉiujare; ĝi elektas siajn proprajn prezidanton kaj sekretarion, kies misio daŭras 4 jarojn. Ili okazigas, kiam necese, skriban voĉdonadon; ili estas reelekteblaj.

Estraro

Art. 20. La estraro konsistas el 10 membroj kaj la prezidanto elektitaj por 4 jaroj de la ĝenerala kunveno inter la membroj, kiuj antaŭe kandidatis per letero sendita al la prezidanto.

Estraranon, kiu per malbona aŭ nedigna konduto aŭ alimaniere ege malutilas al IKUE kaj al la kristana kaj esperantistaj idealoj, eksigas kaj provizore anstataŭigas la plenumkomitato ĝis la venonta ĝenerala kunveno, kiu findecidas.

Art. 21. La estraro dividas inter siaj anoj la funkciojn de vic-prezidanto, sekretario, vic-sekretario, kasisto ktp...

Se neniu estrarano estas pastro, la estraro elektas religian konsilanton, kiu opinias nur pri eklezia aŭ kreda temoj.

Art. 22. La estraro prizorgas la administradon kaj kondukadon de IKUE sub la kontrolo de la plenumkomitato. Ĝi nomas la landajn reprezentantojn laŭ propono de la landa ligo, fiksas la buĝeton.

La estraro estas ankaŭ kongresestraro kaj publikigas la oficialan raporton pri la tuta kongreso en la oficiala revuo. La sekretario raportas ĉiudujare en la ĝenerala kunveno pri la agado de la asocio.

Art 23. Neniu povas esti samtempe komitatano kaj estrarano. Iliaj funkcioj estas senpagaj. Tamen la asocio repagas al ili la elspezojn kiujn ili faris por ĝi. Krom tio la plenumkomitato povas per speciala decido doni al la estraranoj, kies funkcioj estas ege temporabaj aŭ pezaj, konvenan monrekompencon.

Art. 24. Post 4-jara deĵorado, la Prezidanto, la komitatanoj kaj estraranoj estas denove reelekteblaj.

Art. 25. La estraro povas dungi salajritajn oficistojn. Tiuj eĉ se ili estas membroj de IKUE, povas esti nek komitatanoj nek estraranoj dum la daŭro de siaj funkcioj.

 

Taskoj de la estraranoj

Art. 26 La estraranoj interkonsentas inter si per decidoj pri ĉiu agado, tiamaniere ke ili ĉiam agas komune. Ili povas ankaŭ decidi, ke unu estrarano plenumu memstare certan difinitan taskon en la nomo de la tuta estraro.

Por decidi, ili kunvenas, kiam necese, aŭ okazigas inter si skriban voĉdonadon.

Art. 27. La prezidanto reprezentas IKUE en juraj kaj nejuraj aferoj kaj subskribas ĉiujn oficialajn dokumentojn kun la sekretario kaj la kasisto. Li kontrolas kaj kunordigas la funkciojn de la diversaj estraranoj. Li okazigas oftajn personajn kontaktojn inter ili por interŝanĝi sugestojn kaj instigi ĉiujn al reciproka kunlaborado.

Li prezidas la kongresojn, ĝeneralajn kunvenojn kaj estrankunsidojn.

Art. 28. La vic-prezidanto helpas kaj konsilas la prezidanton. Li ankaŭ anstataŭas en estrarkunsidoj, ĝeneralaj kunvenoj kaj kongresoj la neĉeestantan prezidanton.

Post eksiĝo aŭ morto de la prezidanto, li estas aganta prezidanto ĝis la elekto de nova prezidanto.

Atr. 29. La sekretario estas la korespondanto de IKUE por aferoj ne pritraktitaj de la prezidanto aŭ aliaj estraranoj.

Li faras protokolon pri la kunsidoj de la estraro kaj de la ĝenerala kunveno. Li subskribas ĉiujn oficialajn dokumentojn kune kun la prezidanto kaj kasisto.

Sub kontrolo kaj konsilo de la prezidanto, li okupiĝas pri la ĝenerala agado de la asocio kaj plenumas la decidojn faritajn de la estraro.

Almenaŭ unufoje en la jaro kaj kiam bezonate, li informas la plenumkomitaton pri la farita laboro kaj petas la sekretarion de la plenumkomitato okazigi voĉdonadon de la plenumkomitato por aprobi aŭ ne la agadon de la estraro kaj ĝian efektivigotan programon.

Art. 30. La vic-sekretario anstataŭas la neĉeestantan aŭ ne disponeblan sekretarion. Li helpas en la aferoj al li komisiitaj de la sekretario aŭ de la prezidanto.

Art 31. La kasisto sola kolektas, ĉu rekte, ĉu pere de la landaj reprezentantoj, la kotizojn, donacojn kaj aliajn monsumojn. Li sola pagas la elspezojn kaj administras la tutan havaĵon de IKUE. Li tenas kontlibrojn sub la kontrolo de la prezidanto kaj revizoroj, kiel indikite en la artikolo 34. Li ankaŭ prizorgas la administradon de la centra oficejo de IKUE (abonoj, sendado de la revuo kaj dokumentoj ktp...).

Li pagas la elspezojn nur kontraŭ praviganta dokumento. La pago mem estas farita per pruva skribaĵo.

En la ĝenerala kunveno li raportas pri sia agado kaj la financa stato de la asocio.

Kune kun la prezidanto kaj sekretario li subskribas ĉiujn oficialajn dokumentojn, escepte la bankkambiaĵojn, kiujn li subskribas sola.

Monrimedoj

Art 32. La financa jaro estas la kalendara jaro.

La plenumkomitato fiksas la kotizojn, kiujn la membroj pagas al la kasisto aŭ al la landa rekonata reprezentanto.

Aliaj rimedoj estas donacoj, heredaĵoj, profito el vendado de presaĵoj, reklamoj kaj pagitaj anoncoj en la revuo.

Neniu povas posedi parton de la IKUE-havaĵo sen la permeso de la kasisto, al kiu li raportas pri sia agado. Se la kasisto, sub kontrolo de la estraro, nuligas la permeson, la deponprenanto devas sendi la monon al la kasisto du monatojn post skriba admono. Se li ne obeas, la plenumkomitato povas eksigi lin. Tiu decido validas ĝis venonta ĝenerala kunveno, kiu findecidas.

Art 33. Membro, kiu eĉ post admono ne pagis sian kotizon du monatojn post la admono, estas konsiderata kiel eksiĝinta.

Art. 34. En la komenco de januaro la kasisto prezentas buĝeton por la estanta jaro kaj submetas la kontlibrojn de la pasinta jaro al la kontrolo de 3 revizoroj elektitaj de la plenumkomitato, ekster la estraro, laŭ propono de la prezidanto. Unu el tiuj revizoroj laŭeble estas profesia kontisto.

Post la kontrolo la revizoroj prezentas al la plenumkomitato kaj al la estraro raporton pri la financa stato de la asocio.

Art. 35. IKUE materie sin devigas per la subkriboj de la prezidanto, de la sekretario kaj de la kasisto.

Art. 36. Kun escepto de la artikoloj 40 kaj 41, ĉiuj decidoj de la ĝenerala kunveno, plenumkomitato kaj estraro estas farataj per simpla plimulto de la voĉdonintoj. En okazo de voĉegaleco, la prezidanto decidas.

En okazo de percikulera voĉdonado, la propono estas akceptita se dum tri monatoj post la forsendo de la cirkulero duono de la voĉdonintoj ne deklaras sin kontraŭ la akcepto.

Oficiala revuo kaj reprezentantoj

Art. 37. IKUE aperigas oficialan revuon sub la nomo Espero Katolika. Sub kontrolo de la estraro, kiu nomas kaj eksigas lin, la redaktoro zorgas pri la redaktado kaj eldonado de la revuo. Li aperigas reklamojn kaj pagitajn anoncojn.

Art. 38. La estraro nomas landajn reprezentantojn laŭ propono de la landa ligo, se ĝi ekzistas.

La reprezentanto reprezentas la asocion IKUE apud landaj instancoj, peras la libroservon kaj kolektas la kotizojn en la nomo de la kasisto. Detala regularo povas decidi, ke li rajtas konservi ian sumon por siaj propraj elspezoj.

Detala regularo

Art. 39. Aparta regularo, nenion havanta kontraŭ la statuto kaj starigita de la plenumkomitato laŭ propono de la estraro, fiksas la detalojn koncerne funkciadon de IKUE kaj ties kongresojn.

Statutŝanĝo kaj dissolvo

Art. 40. La statuto estas ŝanĝebla per la ĝenerala kunveno laŭ propono de la estraro aprobita de la plenumkomitato. La ŝanĝon devas aprobi 2/3 de la voĉdonintoj.

Art. 41. Dissolvo de IKUE okazas laŭ la reguloj de la artikolo 40 por ŝanĝo de la statuto.

Se la dissolvo estas aprobita de 2/3 de la voĉdonintoj, devas esti farita decido ankaŭ pri la havaĵo de la asocio. Se pro kiu ajn kaŭzo tiu decido ne estas farita, la prezidanto disponas pri la havaĵo kiel eble plej bone.

Validiĝado

Art. 42. La ĉi-supra statuto validiĝos tuj kiam ĝi estos aprobita de la ĝenerala kunveno.

Nuligado

Art. 43. Ĉiuj tekstoj kontraŭantaj la nunan statuton estas nuligitaj.

al la indekso


LA SAMRAJTECO DE POPOLOJ KAJ POPOLGRUPOJ

Prediko de sac. P. Ivan Tomazić

 

Sub la titolo “Aŭstrio kaj siaj alilingvaj popolgrupoj” la Aŭstria Ligo por Homaj Rajtoj okazigis, de la 23-a ĝis la 24-a de oktobro 1965, seminarion en St. Kanzian/ Ŝkocijan en la dulingva (germana-slovena) regiono de suda Karintio.

 Partoprenis reprezentantoj de la slovena popolgrupo en Karintio kaj de la burgenlandaj kroatoj kaj madjaroj, por pridiskuti aktualajn problemojn de la diversaj popolgrupoj.

Dimanĉe okazis diservo por la katolikaj partoprenantoj (bedaŭrinde ne en la Lingvo Internacia, kiu tre taŭgus por tiu okazo!), en kies kadro sac. P. Ivan Tomazić diris jenan predikon:

 

Ankaŭ la nunjara kunveno de la Aŭstria Ligo por Homaj Rajtoj koincidas kun la Mondmisia Dimanĉo. Tio havas ĉi-foje specialan signifon por ni, ĉar ni dum nia kunveno parolas pri la samrajteco de la popolgrupoj.

Ni povas diri, ke la absoluta samrajteco de la popoloj aperis nur kun la Evangelio, kun la Ĝoja Mesaĝo. Antaŭe validis nur la rajto de la plifortulo kaj la principo de pli altaj kaj pli malaltaj popoloj. Kaj ekzistis popoloj, kiuj devis servi kiel sklavoj al aliaj popoloj; ilia vivo ne pli valoris ol la vivo de besto. Eĉ ĉe la “Popolo de Dio” oni konsideris ĉiun alian popolon malpli valora, ĉar la rivelo de Dio kai per tio la preparo de la mesia erao estis konfidita nur al la izraela popolo.

Nur Jesuo Kristo proklamis la samrajtecon de ĉiuj popoloj: “Iru en la tutan mondon kaj instruu ĉiujn popolojn”. Ĉiuj popoloj estas invititaj de li eniri en la Regnon de Dio, en la domon de l’ Patro. Al ĉiuj la sama heredaĵo estas promesata. Al ĉiuj estas ordonate, ami sin reciproke kiel infanoj de la sama Ĉiela Patro. Ne plu rajtas ekzisti diferenco inter judoj kaj samarianoj.

Kiel precize la apostoloj komprenis tiun principon de la samrajteco, montras la fakto, ke ili post la morto de Jesuo ne nur iris al la plej diversaj partoj de la mondo, sed ke ili ankaŭ oferis la vivon por la savo de popoloj al ili tute fremdaj. La samrajteco de la popoloj do estas ordono de Jesuo Kristo.

Tiu evangelia ordono de la samrajteco de la popoloj speciale montriĝas en la samrajteco de la lingvo, en kiu la Evangelio estis anoncata. Jam ĉe la unua sinprezentado de la eklezio, t. e. ĉe la unua parolado de la apostolo Petro je la Pentekosta tago, Dio konfirmis la anoncadon de la Evangelio per la mirakla evento, ke la granda homamaso, la “piaj judoj el ĉiuj popoloj sub la ĉielo”, kiuj venis kiel festaj pilgrimantoj el diversaj landoj kaj ankaŭ havis diversajn gepatrajn lingvojn - ĉiuj aŭdis la apostolon en la propra lingvo. Ĉar ili ja estis de juda deveno aŭ almenaŭ prozelitoj, estas verŝajne, ke la galilea lingvo ne estis tute nekonata al ili; kaj tamen akcentas la Sankta Skribo, ke ili aŭdis la apostolojn en la propra gepatra lingvo: “Ĉu ne ĉiuj ĉi, kiuj jen parolas, estas galileanoj? Kiel do ĉiu el ni aŭdas ilin en sia gepatra lingvo?”, ili miris. Tiel Dio atestis per miraklo la samrajtecon de ĉiu lingvo en la servo de lia Regno.

Tial ĉi tiu samrajteco devas esti konsentara, respektata kaj akcelata de ĉiu kristano kaj des pli de ĉiu kristana aŭtoritato. Tiu samrajteco validas ankaŭ por la malgrandaj popolgrupoj, kiuj vivas en unusola ŝtata komuneco kun plimulta popolo. Sed samrajteco signifas ne nur, ke oni toleras la lingvon de la malplimulta popolo. Samrajteco signifas samajn rajtojn en la publika kaj privata uzado; samajn rajtojn ĉe la oficejoj kaj en la preĝejo, en la lerneja kaj religia instruado. Samrajteco plue signifas la saman akceladon de la lingvo de la malplimulta popolo kiel de tiu de la plimulta popolo fare de ĉiuj superuloj. Tial diris tiurilate Papo Johano XXIII-a en sia encikliko “Pacem in terris”: “Kontraŭe estas postulo de la justeco, ke la aŭtoritato efike streĉu siajn fortojn por plibonigi la vivkondiĉojn de la malplimultoj, nome rilate al iliaj lingvo, kulturo, tradicioj, vivrimedoj kaj ekonomiaj entreprenoj”.

Okulfrape jen la lingvo estas nomata en unua loko, ĉar ĝi plej ofte estas konsiderata kiel la plej grava ekkonilo kaj unu el la plej altaj valoroj de popolo.

En paŝtista letero de la aŭstriaj episkopoj por la hodiaŭa Misia Dimanĉo tekstas: “Ĉe la senditeco de la eklezio, ĉe ĝia mondmisio, ne nur temas pri la konverto de paganoj kaj savo de animoj. La eklezio plivere devas fari servon al la homaro, kiun nur ĝi povas fari: ĝi devas esti la fundamento, sur kiu povas esti konstruata la domo de la unu homara familio”. Sed tio signifas, ke la eklezio devas fari ĉion, por ke estu respektata la plena samrajteco de la popoloj kaj iliaj lingvoj. Ni ĉiuj estas devigitaj, akceli tiun samrajtecon, ni apartenantaj al la eklezio, ĉar ni ankaŭ estas devigitaj kunhelpi “konstrui la domon de la unu homara familio”. Sen tiu samrajteco ne ekzistas homara familio, sed nur “homo homini lupus”.

Tiu samrajteco devas unue esprimiĝi en la malvasta sfero de iu ŝtato mem, en la rilatoj de la plimulta popolo al la malplimulto.

Al la sveda popolo - ni diru ekzemple - estas facile, rekoni lo samrajtecon de la koreanoj kaj de ilia lingvo; kiel ankaŭ estas facile, ami la proksimulon, kun kiu oni ne havas kontakton. Sed tio ankoraŭ ne estas kristana karito kaj justeco. La Evangelio postulas pli! Via proksimulo estas tiu, kiun vi renkontas ĉiutage. Same la popolo, al kiu oni devas doni la samrajtecon, unue estas tiu popolo, kun kiu ni vivas en kontakto aŭ kun kiu ni eĉ formas unusolan ŝtatan komunumon. Nur tiel estas eble, konstrui homaran familion, kio devas esti la speciala misio de la eklezio.

Tiun sencon de la samrajteco inter la popoloj ankaŭ Papo Paŭlo VI-a substrekis en sia parolado antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. “Neniu estu super la alia. Tio estas la formulo de la egaleco”, proklamis la Sankta Patro. Sed tio signifas, ekzemple - por traduki ĝin en konkretan lingvon - ke la popoleco de malplimulto kaj ĝia lingvo flanke de la profana kaj eklezia aŭtoritatoj devas esti protektata ne malpli ol la popoleco kaj la lingvo de la plimulta popolo. Ni kristanoj, ni katolikoj ne povas nur admiri la belajn vortojn de la papo kaj ĝoii pri la mondvasta eĥo de lia parolado antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj.

Ni devas klopodi kiel unuaj, plenumi tiujn vortojn per la ago ĉiam kaj ĉie kie ni rilatas kun “la alia”. Nur tiel ni kunlaboras por konservi la pacon en la mondo kaj konstrui la Regnon de Dio inter la homoj.

En tiu sinteno ni volas petegi al nia Sinjoro per la vortoj de la “propetoj” je la festo de la Plej Sankta Koro de Jesuo: “Kompatema Dio kaj Patro, aperigu en via eklezio la regnon de la justeco, de la vero, de la amo kaj de la paco. Faru nin, ni petas vin, similaj al via Filo, kiu estas la bildo de via boneco, por ke per nia agado en tiu mondo via savanta amo fariĝu videbla”.

Tradukita de d-ro Klaus Perko

al la indekso


LA DIAKONECO

 

Ni legis en “Vojo-Vero-Vivo” de marto 1965: 

Stefano kaj Laŭrenco estis diakonoj, kiuj mortis kiel martiroj en la unuaj jarcentoj de la kristanismo. Pri la martirmorto de Stefano oni legas en la Agoj de la Apostoloj (7,57-59). La ĉefdiakono Laŭrenco estas bruligita en 258 sub imperiestro Valeriano.

La ofico, kiun tiuj diakonoj plenumis en la Antikva Eklezio, denove forte altiras la atenton, de kiam la koncilpatroj sufiĉe detale priparolis ĉi tiun diakonecon. Multaj el ili volas al ĝi redoni ĝian antaŭan honoron.

La 29-an de septembro 1964 la Dua Vatikana Koncilo decidis: «Edziĝintaj viroj “de matura aĝo” povas fariĝi diakonoj; junaj personoj, kiuj volas dediĉi sin al la diakoneco, devos resti fraŭlaj. La episkopoj decidu pri ĝia neceso aŭ utilo rilate siajn diocezojn, kaj tiu decido devas esti prezentata al la papo, kiu fine donas sian aprobon aŭ malaprobon».

En Latinameriko, Afriko kaj Hindujo, en Indonezio kaj la evoluantaj landoj la diakono niaespere en antaŭvidebla tempo ree povos plenumi sian oficon, kiel en la antikva kristana tempo, kaj verŝajne ankaŭ en aliaj landoj.

La diakoneco retroiras al la apostolaj tempoj. La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la Eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La Helenistoj (judaj kristanoj, influitaj de greka kulturo) estis riproĉintaj la Hebreojn (judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion), ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, viro plena de kredo kaj de la S. Spirito, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmeno kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Post la elekto la apostoloj preĝis kaj metis sur ilin la manojn.

La ofico, kiun ĉi tiuj viroj akceptis, ne estis profana, sed spirita ofico en la Eklezio. Baldaŭ ili nomiĝis diakonoj, ĉar Paŭlo skribas pri ili en 1 Tim 3,8, kiel pri viroj, kiuj ĉiam apartenas al ili. La greka vorto “diakonos” signifas “servanto”.

S. Ignaco, kiu mortis en 107, nomis ilin administrantoj de la Misteroj de Kristo, kaj Justeno, mortinta en 165, skribis, ke la diakonoj disdonis al ĉiuj ĉeestantoj la konsekritajn donojn. Plue ili faris signon, kiam la kredantoj devis genuiĝi aŭ stariĝi; forsendis la kateĥumenojn je la fino de la antaŭmeso, asistis je la celebro de la S. Eŭkaristio kaj je la administrado de la bapto. Ili administris la ekleziajn posedaĵojn kaj instruis al la kateĥumenoj kaj zorgis pri la malriĉuloj. Do sufiĉe montriĝas, kial ili estis nomataj de la apostola konstitucio: okulo, orelo, buŝo, mono, koro kaj animo de la episkopoj.

Ĉar la apostoloj administris al sep viroj la diakonecon, tio estis por la Eklezio - almenaŭ en la unuaj jarcentoj de la kristanismo - normo, ne transpasi tiun nombron. En malgrandaj lokoj tiu nombro vere sufiĉis, sed en pli grandaj urboj - precipe en Romo - tiel grandiĝis la nombro da kristanoj, ke la sep diakonoj havis tro do laboro por zorge plenumi sian oficon. Tiam oni enoficigis helpantojn, kio kondukis al la instituo de la subdiakoneco kal de la malsuperaj rangoj de la ordino. Al tiuj oni ligis kelkajn servojn, kiuj antaŭe estis konfiditaj al la diakonoj.

Ankaŭ la nombro de sacerdotoj pligrandiĝis, tiel ke la taskoj de la diakono fariĝis malpli ampleksaj. Tiel aperis leĝo, ke al ili ne plu estu permesite disdoni la S. Komunion, kiam ĉeestis sacerdoto. Kai iom post iom ankaŭ la aliaj taskoj estis konfidataj al sacerdotoj.

Esence, tamen, la ofico de la diakono restis la sama; ankaŭ nun la diakono rekte asistas la sacerdoton dum la celebro de la S. Meso, kaj ankaŭ nun li salutas la kredantojn per “Dominus vobiscum” (La Sinjoro estu kun vi).

Sed en la nuna tempo ree ekzistas la sama kazo, kiel en la unuaj jarcentoj de la kristanismo. La nuntempa diakono estas kleriko, kiu post unu jaro ricevos la sacerdotan rangon, kaj tiamaniere ne estas parolo pri konstanta ofico, kaj la sacerdotoj denove estas superŝarĝitaj per laboro.

Tial multaj koncilpatroj deziras la diakonecon kiel konstantan oficon en la Eklezio. Kion ĉi tio entenas sufiĉe montriĝas el tio, kion ni jam skribis pri la unuaj jarcentoj de la kristanismo. Tiamaniere la sacerdotoj ekhavas plimulte da tempo por la preĝo kaj por sia esence sacerdota ofico.

Ni atendas, kiom la strebo de la koncilpatroj estos realigata, kaj alkonformigata al nia tempo. Eble la kristana Oriento tiurilate povas doni direkton kal gvidon, ĉar tie la origina diakoneco estas pli bone konservita ol alie.

 

al la indekso


EK RECENZAS

 

“Fabeloj” de H. C. Andersen (1-a volumo). Tradukis d-ro L. L. Zamenhof. 53 originalaj ilustraĵoj (el kiuj 20 tutpaĝaj) de A. Uniechowski. Formato: 15 x 20,5 cm - 238 paĝoj. Trikolora ŝirmkovrilo. Dua eldono. Teksto konforma al tiu de la 1-a eldono: Hachette, Parizo 1923. Vendoprezo 3 $ (41,70 steloj). Eldonis: Heroldo de Esperanto. Ĉiam aktualas la postulo, ke esperantistoj lernu bonan stilon, legante la verkojn de d-ro Zamenliof. La aŭtoro de nia lingvo ĉiam estos nia lingva modelo, kaj tial ni ĝojas, ke “Heroldo” prizorgas la duan eldonon de la “Fabeloj” de Andersen en vere elstara maniero. W. F.

Kun plezuro ni ricevis kvarlingvan faldfolion eldonitan fare de la franca ligo “Pro Unesco” kun akompana cirkulero de tiu organizaĵo. Oni petis nin rekomendi la uzadon de tiu propagandilo al niaj legantoj. Grandskala uzado sendube povos havi bonegan efikon. Estus dezirinde, per ĝi enpenetri ankaŭ en komercajn mediojn, varbante firmaojn, kiuj presigu sur ĝin reklamon. Por pliaj detaloj aŭ informoj (ankaŭ pri rabato je pograndaj mendoj, kiu principe estas 15% je minimume 3.000 ekz.) oni bonvolu sin turni rekte al la ligo “Pro Unesco” (administra sekretariejo: Mulhouse, Francujo).

Ĉu vi intencas viziti Ĉeĥoslovakion? Ĉiujare kreskas la nombro de eksterlandaj vizitantoj de Ĉeĥoslovakio kaj de ĝia ĉefurbo Praha. La vizitantojn esperantistojn certe interesos, ke ili povas postuli gvidiston tra Praha parolantan Esperanton. En tiu ĉi kazo la esperantistoj turnu sin al vojaĝagentejo Čedok, Na prikope 18, Praha I, Ĉeĥoslovakio. Čedok disponigos tian gvidiston. Praha Gvidlibro aperis en la jaro 1961, ilustrita kaj kun mapo de la urbo. Jana Cichová 

Aperis la plej lasta lernolibro de Esperanto por angle parolantoj: Esperanto: a new approach de William Auld, M. A., D. B. E. A., membro de la Akademio de Esperanto, Ĉefinstruisto de angla lingvo en la Grange-lernejo (Alloa, Skotlando). Formato: 13 x 18,70 cm,  92 paĝoj, 14 lecionoj, 46 ekzercoj (kun ŝlosilo por memlernantoj), literaturaj legaĵoj el la plumo de la plej famaj Esperanto-verkistoj, vortareto Esperanto-angla. Prezo: 1,20$ (8/7 ŝil.). Eldonis: Heroldo de Esperanto, Bruselo. Ĉiu ekzemplero entenas kuponon en valoro de $ 0,30, validan por aĉeto je rabatita prezo de “Fabeloj” de H. C. Andersen (tr. de D-ro Zamenhof), vol. IV. W. Auld instruas Esperanton laŭ nova didaktika metodo, nome laŭ la ecoj de la internacia lingvo mem kaj ne laŭ la strukturo de la angla lingvo.

Svisa Esperanto-Kalendaro 1966. Post unujara paŭzo la Svisa Esperanto-Kalendaro denove aperis. La plej granda parto de le tipografie bonege prizorgitaj kalendaroj estas antaŭmendita. Tamen eta kvanto estas ankoraŭ havebla ĉe Karl Heinz Mischler, Zürich (Svislando). Prezo: sfr. 5.50 inkl. afranko, registrita sendaĵo.

La Turisma Federacio de la Lieĝa Provinco, eldonis en 1964 faldfolion en Esperanto. Tio pruvas la intereson, kiun tiu-ĉi Federacio montras por nia internacia lingvo. Tiu-ĉi faldfolio, tre plaĉe prezentita, estas senpage akirebla, same kiel turisman dokumentaron pri la Lieĝa Provinco, kontraŭ skribpeto al la Turisma Federacio de la Lieĝa Provinco, Ličge (Belgique).

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

Antaŭ-konsidero. Mi alte taksas la “leteron” de samideano J. Hamvai en E.K. de pasinta oktobro (kio tamen estas “forto” en Kristo?); sed iomete mi sentas min rekte atakita pro lia malestima taksado de “interesaĵoj ktp”; estas ja mi, kiu uzas tiun terminon kiam mi en la rubriko “Vento por nia muelilo” petas la gesamideanojn sendi al mi ĉiujn aĵojn, kiuj povas el la vivo mem helpi al la propagando de nia kara lingvo; tiu vivo ankaŭ ne estas ĉiam tiel “altnivela”; sed ĉu mi estas maltrafa, opiniante ke “ordinaraj” legantoj povas pli facile per ordinaraj “ŝtupetoj” kuntreni eĉ ne-ordinarulojn al la supera nivelo de nia lingvo ol per “altnivelaj” konsideradoj?

Mi povas atesti ke multfoje mi, ankaŭ de altnivelaj samcelanoj, ricevis aprobojn kaj alkuraĝigojn. Mi ne povas helpi, ke kelkfoje tiaj interesaĵoj ankaŭ estas distraj; sed tio estas nur “akcidenta”. Por la celo de “la muelilo” mi referencas al la unua artikoleto en tiu rubriko de aprilo 1960. Provizore do mi volus persisti kaj despli instigi kompetentulojn, altniveligi nian rubrikon (kiu povus ankaŭ havi alian titolon, ekz.: “La faktoj parolas”). Kaj tiam mia antipodo ne plu estos mia... anti-partio .

Aliaj ensendintoj volu pacience atendi; sed malpacience deziras el ĉiuj partoj de l’ mondo interesaĵojn via muelisto

K. A. Ouwendijk, Nederlando

 

al la indekso

 


NEKONATA MARTIRO PRO LA EKUMENO

 

La ekumena agado estiĝis en nuna epoko grandskala, tuteklezia, tutmonda movado. Antaŭ sesdek jaroj ĝi praktike staris je sia komenca punkto. Nur unuopaj voĉoj aŭdiĝadis strebe al la unuiĝo de la kristanaj eklezioj. Sac. Peltier alvokanta al dialogo kun nekatolikoj ŝajnis iusence “voĉo de krianto en la dezerto”, kiun nur kelkiuj respondis. Tamen la ekumenismo ja ne estas, evidente, eltrovaĵo de la lastaj tempoj.

Iom da historio

Jam ekde la fina periodo de la XI-a jarcento la katolikoj strebis likvidi la “orientan skismon”. Oni provadis realigi unuiĝon de la ortodoksismo kun la Roma Eklezio en pluraj konciloj: interalie en Lyon (1274) kaj en Firenze (1439). Sed bedaŭrinde la rezultoj de tiuj provoj ne estis plene sukcesaj nek daŭraj.

Planoj renovigi la unuiĝon reviviĝis meze de la XVI-a jarcento en Pollando. Post sia kuniĝo kun Litvo, Pollando ekposedis terojn de ortodoksa Rutenlando. La kunekzistado de la du malamikaj religiaj partioj fariĝis preskaŭ malebla en la tutiĝanta ŝtato. La problemo de reunuiĝo ekurĝis. Kardinalo Stanislao Hosius kaj la ordeno de la jesuitoj estis pioniroj de la ideo. Pretan projekton de la unuiĝo Romo aprobis en 1595. En la sekvinta jaro la unuiĝo estis jure akceptita de plejparto de la altranga ortodoksa klerikaro en la sinodo de la rutenaj episkopoj en Bresti Litevski (1596).

Sed la formala akcepto de la unuiĝo flanke de la episkoparo neniel signifis sammomentan rekondukon de la tuta rutena popolo al la “Seĝo de Romo”. Kontraŭe, ĝi signifis nur komencon de longa batalado inter la anoj kaj la malanoj de la unuiĝo. Oni devis batali por laŭvorte ĉiu ortodoksa animo. Nature temas pri batalo diskuta, predika, misia.

Sed ankaŭ sangverŝaj incidentoj okazis. Ni ne forgesu, ke ĉi ĉio havis lokon en la tempoj, kiam fanatismo miksiĝis en ĉiujn religiajn agadojn kaj la pieco ofte trofervoriĝadis.

Filo de la epoko

Jen tempoj kaj lokoj, en kiuj la providenco igis vivi Sanktan Jozafaton Kuncevič, martiron pro unueco de la kristanaro.

Li naskiĝis en 1580 en Vladimiro, tiam urbeto en Volinio, rutena provinco de Litva Grandduklando ligita kun Polujo per la komuna monarka persono. Li estis filo de grekkatolika rutena nobela familio. Kiel dudekjara junulo, li eniĝis en la ordenon de la bazilianoj. Malgraŭ sia junaĝo li estis nomita monakejestro en Bitenj kaj baldaŭ poste arkimandrito en Vilno. Lian klerikan karieron finis, spite lin mem, altigo sur la ĉefepiskopan tronon en Polock.

Kion signifas “Martelo?

Kiel ĉefepiskopo li estis aktivega propagandanto de la kristanarunueca ideo. Per siaj predikoj, skribaĵoj k. a. li sukcesis aligi al la unueco kun Romo nekalkuleblan aron da skismanoj.

Hodiaŭ la mondo finmaturiĝis por solvadi siajn problemojn per amikaj dialogoj, por eligi militan fortuzon el inter la manieroj pruvi ies pravon. Sed la metodoj de la porunueca agado de Sankta Jozafato - kaj desplie la reakcio de multaj kontraŭantoj de unuiĝo de la greka eklezio kun la latina - estis sendube malproksimaj de la metodo de reciproka kompreno kaj respekto, tiom karakteriza de la nuntempa dialogo kun alieklezianoj. Liaj samtempuloj atestas pri lia mildeco, pacienco kaj humaneco, je kiuj plenaj estis liaj predikoj al la skismanoj, sed tamen la katolikoj nomis lin “martelo kontraŭ la skismuloj”. Povas esti, ke sub tia difinaĵo kaŝiĝas certa necedema maltoleremeco kaj senkompromisa kontraŭbatalemo. Fakto certa estas nur tio, ke li sincere volis servi bone la sanktan aferon, ke li faris sian eblon por varbi multegajn unuiĝanojn el inter la ortodoksuloj konforme al sia konscienco, kaj ke lia agado igis multajn liaj malamikoj.

La malamikoj ekstaris ne sur la pozicio de la dua partio en dialogo, sed sur sangsorbavida batalkampo.

Martireca krono

La 12-an de novembro 1623 la ĉefepiskopo de Polock vizitas sian ŝafaron en Vitebsk. Li vizitas la preĝejon, la ĉefepiskopan domon troviĝantan en ĉi tiu urbo...  Konspirintaj vitebskanoj invadas subite la domon. Unu el ili frapas al la ĉefepiskopo la kapon per klabo, alia dishakas lian frunton per hakilo. Ĉiuj forprenas lian kadavron kaj ĵetas ĝin en riveron.

La murdintoj poste forlasis la vicojn de malamikoj de la unuiĝo kaj pentis sian kulpon. La rutena, litva kaj pola popoloj ĉirkaŭigis la silueton de la martiro per la sankteca aŭreolo. Papo Urbano VIII lin beatigis, Pio IX enigis en la Sanktularon en 1867, kiam venis al Romo multaj diversritaj episkopoj, patriarkoj kaj kardinaloj el la tuta mondo por celebri la okcentan datrevenon de la martirigo de Apostoloj Petro kaj Paŭlo. Lian feston (la 14-an de novembro) Leono XIII etendis por la tuta Eklezio.

Ĉu la unua grekkatoliko kanonizita de la Roma Eklezio ne meritas, ke nia epoko, la epoko de ekumeno, eltiru lian personon en la taglumon el ombro de la pasinteco?

Frato Johano Bienick s. c. j.

al la indekso


LA SUBSKRIBO-KOLEKTADO POR LA “UNO”

 

Kolektante subskribojn por UNO oni samtempe kolektas spertojn. Unu el ili estas, ke multaj personoj ne scias kio estas Esperanto, aŭ ke ili konas nur la nomon kaj opinias, ke la mondlingva movado endormiĝis.

Se ĉiuj gesamideanoj ĉiam kaj ĉie portus la verdan stelon, oni vidus ke Esperanto vivas. Oni almenaŭ demandus kion la stelo signifas, kelkaj eĉ pli interesiĝus pri la lingvo.

Kial oni renkontas nian stelon tiel malofte? Mi vidus 2 kialojn:

1) ofte oni forgesas meti ĝin de unu vestaĵo al alia; rimedo: posedi tiom da steloj kiom da vestaĵoj.

2) Oni ne riskas porti la stelon, timante ke iu esperantisto deziros paroli kun ni, aŭ ke iu volas aŭdi esperantan frazon kaj oni ne kapablas respondi. Rimedo: legi, skribi, sed precipe ofte paroli en Esperanto. Dum la kunvenoj oni evitu paroli en nacia lingvo. Superante le flegmon. Izoluloj legu laŭte kaj parolu por si mem.

Ĉu ni povas konvinki la homojn pri la valoro de Esperanto, se ni ne kapablas flue paroli ĝin?

E. Feigenbütz, Sinsheim, Okcidenta Germanujo

 

al la indekso


ESPERANTAJ RADIO-DISSENDOJ

 

Radio Bilbao (Hispanujo) denove dissendas en Esperanto.

La hispana stacio de Bilbao sciigis, ke ĉiumerkrede nokte, de la 0.30 ĝis la 0.55 (Nederlanda tempo), do de duono post noktomezo ĝis 5 minutoj antaŭ la unua, ĝi denove dissendas la interesan programon “Esperanto sur la Anteno” sur ondlongo 265 m aŭ frekvenco 1133 kHz.

La enhavo de la programo estas tre varia: informoj kaj komentoj pri esperantistaj temoj, literaturo, poezio, rakontoj, respondoj al skribintoj k.t.p.

Kunlaboro kaj aŭskultraportoj estas ege dezirataj.

Verkas kaj prezentas la programon s-ro Julo J. Juanes.

Adreso: “Radio Bilbao”, Bilbao (Hispanujo).

Radio Bern provizore silentas en Esperanto. D-ro Arthur Baur afable sciigis nin, ke ne la prelegintoj de tiu stacio decidis ĉesigi la interesajn prelegetojn, sed la direkcio por ekvilibrigi la buĝeton. Se venos sufiĉe da deziresprimoj al Berno por rekomencigi ĉi-tiujn Esperanto programetojn, ili eble baldaŭ estos reaŭdeblaj.

La adreso de la stacio estas: Svisa Mallongonda Stacio, Giacomettistr. l, Bern (Svislando).

Sugesto de la ĉefdelegito de Hispanujo. S-ro Ramón Molera, ĉefdelegito de U.E.A. de Moyá (Barcelona), skribis al mi, ke li malĝoje legis pri la silento de Radio Berno, kaj ke li de tempo al tempo skribas al la ĉefaj Radio-Stacioj dissendantaj Esperanton kaj instigas aliajn fari same, ĉar eble la ĝenerala esperantistaro forgesas ĉi tiun devon. Tial estas rekomendinde forte insisti pri tio en la gazetaj komunikaĵoj. Li redaktis cirkulereton al diversaj samlandaj gesamideanoj por atentigi ilin pri tiuj devo kaj eblo. Tiel certe venos aŭ jam venis laŭ li 50 skriboj el Hispanujo kun bedaŭro pri la ĉesigo de la Esperanto-programoj. Se ĉiu lando reagus same, certe ankoraŭ iomete ni povus fidi la revivigon de la elsendoj en internacia lingvo tra la mallongaj ondoj de tiu stacio. Imitinda ekzemplo.

Radio Pekino. Laŭ “Heroldo”, la ĉina stacio dissendas ankaŭ dimanĉvespere je la samaj horo kaj ondlongoj: 21.00 -21.30 (M.E.T. = Nederlanda tempo) per ondoj 30,1, 40,4 kaj 51 m (9955, 7440 kaj 5880 kHz).

Mi ĝis nun ne sukcesis kapti tiun stacion. Kiu estos pli lerta aŭ pli bone ekipita?

La Esperanto-dissendojn el Usono mi plurfoje bone ricevis. Bedaŭrinde ke ili cesis.

Petu la redakcion de via radioprogramrevuo kaj ĵurnalo iel informi pri la Esperanto-dissendoj. Siajn listojn volonte sendos al la petintaj redakcioj Radio-Servo F.E.N. (= Federacio de Esperanto-organizoj en Nederlando), Waltaweg 3, Tjerkwerd (Fr.), Nederlando.

S. S. de Jong Dzn., estro Radio-Servo F.E.N.

al la indekso


GEEDZIĜO

 

En la preĝejo de Nia Sinjorino de la Angoroj, Madrido, geedziĝis, la 26-an de novembro 1965, fraŭlino Isabelo Dulce Barrantes kun elstara fervojista subestro, s-ro Tomaso Ortiz, ambaŭ membroj de Esperanta Liceo.

 

Ĉeestis multnombraj geesperantistoj lokaj eĉ fremdaj. Per orgeno oni ludis nian himnon, kiel nuptan marŝon.

 

Dio donu al ili felican kunvivadon!

 

(Raportis Luis A. Ramirez Teruel)

 

al la indekso