Enhavo de Espero Katolika numero 11/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

La frontpaĝo montras la “Löwen-Drogerie” (Leono-Drogejon) en la turista urbeto Appenzell, Svislando

 

 


PAROLAS “LA ALTA FLUGO” 

Estimataj legantoj !

Karaj geamikoj ! 

Dum la pasintaj monatoj vi ne aŭdis multon pri nia LAF. Jam fine de 1963 ni devis ĉesi la eldonon de nia revueto “birdo” pro financaj kaŭzoj kaj manko de sufiĉa abonantaro. Komence de la nuna jaro eksiĝis nia sekretario Hub Weltens pro malsano, lasante truon en la organizo de LAF, kiu ĝis nun ankoraŭ ne estas ŝtopita.

Kompreneble la restintaj estraranoj klopodis trovi kiel eble plej baldaŭ novan sekretarion; sed bedaŭrinde sen sukceso. Tial la laboro de nia junulara grupo nun kvazaŭ stagnas - vi ja bone povas imagi, ke asocio sen sekretario ne povas aktivadi! Bedaŭrinde ankaŭ la ceteraj estraranoj ne havas eblecon kaj tempon, transpreni la sekretarian laboron. Ankaŭ la kongreso en Valencio ne alportis solvon.

Do mi nun urĝe alvokas vin, kunlabori kun ni en la serĉado de nova sekretario. Eble vi konas junan katolikan esperantiston, kiu estas taŭga kaj preta por tiu ofico. Eble ekzistas junaj legantoj de EK, kiuj ankoraŭ ne scias ion pri LAF kaj ĝis nun ne estas konataj al ni. Skribu al ni, se vi volas kunagi kun ni, por disvastigi Esperanton inter la katolika junularo, kaj por atesti nian kredon inter la esperantistaro. Volonte ni akceptos viajn proponojn kaj sugestojn. Sed antaŭ ĉio LAF bezonas energian kaj fervoran sekretarion.

Niaj postaj planoj estas: eldonadi stencilitan bultenon por ĉiuj membroj de LAF, intensivigi nian varbadon en la internacia kaj naciaj medioj por pligrandigi nian sekcion ktp.

Fine mi ankoraŭ volas prezenti al vi du novajn estraranojn: Hans Michael Maitzen, Graz, Aŭstrujo (redaktoro), anstataŭ Michael Zeilinger, kaj Josep Serrano,

Tarragona, Hispanujo, anstataŭ Antonio De Salvo, kiu eksiĝis pro malsano. Ni dankas al la eksiĝintaj estraranoj pro ilia kunlaborado kaj oferado de tempo, laboro kaj intereso, kaj salutas la novajn, dezirante al ili multan sukceson en ilia nova ofico. Mankas ankoraŭ la sekretario...!

Klaus Perko, prezidanto de LAF

al la indekso


LA NUNA NUMERO 

* denove donas detalojn kaj artikolojn pri la tiom sukcesplena jubilea (XXX-a) kongreso de IKUE en Valencio; 

* publikigas kelkajn elstarajn artikolojn pri aktualaj temoj de konataj kunlaborantoj; 

* plue enhavas artikolon de nia junulara sekcio LAF, kiu vere ne mortis, kaj kies nunaj malfacilaĵoj organizaj certe pruvos esti de nur preterpasanta karaktero; 

* ankaŭ ni denove varme apelacias al niaj membroj, varbi inter siaj geamikoi por la (nova) grupo de MEMBRO-JARLIBRO (MJ), por kiu grava grupo - kiu devos ebligi pli efikan organizadon de la diversaj instancoj de IKUE - la vicsekretariino de IKUE, f-ino Corry van Kleef, energie agadas. Sed niaj membroj pli grandskale helpu ŝin, plene sukcesigi tiun novan kategorion, kaj petu amase subtenajn kartojn (po unu dolaro); 

* petas la atenton de la IKUE-membroj por intervjuo kun sac. Paruzel el Pollando, kiu sendube altiros ĉies profundan interesiĝon.

N. Hoen

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ 

UEA kolektas subskribojn

Okaze de la Jaro de internacia Kunlaboro (1965), proklamita de la ĝenerala asembleo de la ”United Nations” (Unuiĝintaj Nacioj) per rezolucio 1844 (XVII), UEA entreprenis grandskalan agadon, kies kerno konsistas el kolekto de subskriboj favore al propono, ke UN rekomendu al la Ŝtatoj-Membroj progresigi la instruadon de Esperanto kaj stimulu ĝian uzon en internaciaj rilatoj. 

Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista

La komitato de UEA en la UK en Hago komisiis tri el siaj membroj: S-rojn Giuseppe Grattapaglia, Maurice G. D. Jaumotte kaj Tibor Sekelj iniciati la starigon de Klubo por Aŭtomobilistoj-Esperantistoj.

Kvankam ne jam okazis ĝis nun grandskala propaganda agado, jam dekoj da membroj posedantoj aŭ regulaj uzantoj de aŭtomobilo anoncis sin, tiel ke, ekde nun, la Klubo do estas starigita.

La iniciatintoj, interkonsente kun la estraro de UEA kaj kun pluraj jam aliĝintaj membroj, decidis fiksi la kotizon por la jaro 1965 (kaj kiu inkluzivas la abonon al la revuo) je UNU usona dolaro aŭ 14 steloj aŭ 50 belgaj frankoj.

La insigno, kiu estos pretigita antaŭ la proksima Novjaro, kostos 0.40 cendojn de usona dolaro aŭ 5,60 stelojn aŭ 20 B. frankojn. SED: aliĝpremie, la membroj, kiuj pagos sian kotizon antaŭ la 15-a de decembro, ricevos por tiu prezo DU INSIGNOJN, kiujn ili do povos glui sur la antaŭan kaj malantaŭan vitrojn (aŭ sur la kofron) de sia aŭtomobilo.

Alvoko estas samtempe direktita al la teknikistoj, kiuj deziros helpi, ĉu al la kunmeto de vortareto, ĉu al la redakto de la revuo. 

XVII-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso

De la 18-a ĝis la 20-a de septembro 1964 okazis en Łódź la XVII-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso. La 20-an de septembro Diservo estis celebrata en la preĝejo de Sankta Teresa, en kiu prelato T. Nowakowski faris predikon, kiu baziĝis sur jenaj tri motivoj: esperantismo devas marŝi kun Dio; esperantismo devas esti elirpunkto de amo al ĉiuj homoj; esperantismo devas esti sindonema kaj oferema. 

Internacia vintra ferio-semajno

“STELO”, Studenta Tutmonda Esperantista Ligo, Francujo, invitas gejunulojn kaj speciale gestudentojn al la “Internacia Vintra Ferio-Semajno”, kiu okazos en Zakopane (Pollando) de la 2-a de decembro 1964 ĝis la 3-a de januaro 1965.

Por skiamantoj oni aranĝos specialan ĉiutagan skisportan programon.

Kotizoj: membroj de STELO 350 steloj. Aliaj gejunuloj 400 steloj. La kotizo inkluzivas ĉiujn restadkostojn (manĝado, loĝado, vojaĝoj, ekskursoj).

Ankaŭ el “nepagipovaj” landoj eblas aliĝi. Bonvolu peti informojn.

Limdato: post la 20-a de novembro oni ne plu akceptos aliĝojn.

Ĉiuj aliĝintoj ricevos la postajn informilojn kaj oficialan invitleteron al Pollando.

(Noto: la organizantoj rajtas ŝangi programon, eĉ la lokon por alia pola montara urbeto, se tio povas plibonigi la kondiĉojn de la restado. Tamen en neniu kazo la kotizoj estos plialtigitaj). 

Nova servo de CEA

La Centro de Esploroj pri Afriko, aganta en la kadro de Pola Esperanto-Junularo, kiu starigis antaŭ si kiel celon ankaŭ popularigadon de la afrika problemaro inter la esperantistoj, funkciigis novan servon. En la Centro estas fondita bibliografia katalogo de priafrikaj libraj publikaĵoj aperintaj en Pollando depost 1951. La katalogo inkluzivas la priafrikajn librojn de la polaj aŭtoroj kaj tradukitajn, kiuj pritraktas ekonomiajn, socipolitikajn, kulturajn, edukajn, etnografiajn kaj lingvajn problemojn. 

“Biblia fonduso” - bibliaj aldonoj en “Espero katolika”

En la jaro 1961 IKUE komencis per dumonataj aldonoj al Espero Katolika eldoni la Novan Testamenton, en kunlaboro kun IKI (Internacia Katolika Informejo).

IKUE petis de siaj membroj libervolan kromkotizon. Ĉar la ĝis nun ricevita mono ne sufiĉas por pagi la preskostojn (nia “Biblia Fonduso” jam havas deficiton de pli ol 900.- ned. gld.), ni devas denove peti, ke niaj membroj per malavaraj donacoj subtenu la eldonadon de la Bibliai Aldonoj. Se ni ne ricevos sufiĉe da mono, ni devos provizore haltigi la eldonadon.

Art. 7 de la Skriba Interkonsento de IKI kaj IKUE tekstas: “Se estas deficito dum iu jaro, IKUE, pagas ĝin. Poste IKUE rajtas decidi, ke ĝi haltigas provizore la publikigadon de la B. A. ĝis denove venas mono en la kaso”.

Se la membroi de IKUE volas eviti tiajn bedaŭrindajn konsekvencojn, ili pripensu, ke nura entuziasmo por NIA BIBLIO ne sufiĉas.     W .F. 

Trilanda renkontiĝo en la Lieĝa regiono

La 25-an de oktobro 1964 okazis denove Trilanda Renkontiĝo de belgaj, germanaj kaj nederlandaj esperantistoj en “Café de l’Alliance” (Kafejo de Ligiteco) en Vise, Belgujo.

Por la multaj katolikaj partoprenantoj okazis S. Meso. Post la kutima matenkunsido komenciĝis je la 14-a h. kunveno kun distraĵoj, en kiu i. a. folklora grupo montris dancojn el diversaj landoj. 

Fervojista kongreso

En la semajno 22.- 28.5.1965 okazos en Hamar, en la orienta parto de Norvegujo, la 17-a kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio).

Hamar estas mezgranda urbo laŭ norvegaj mezuroj, kun proksimume 15.000 enloĝantoj. Ĝi tre idilie situas sur la orienta bordo de lago Mjosa, la plej granda lago de Norvegujo. La distanco de Oslo al Hamar estas 126 km., kaj la urbo situas laŭ la landstrato kaj la fervojlinio al Trondheim.

La urbo estas antikva kaj samptempe moderna urbo. Ĝi fondiĝis en 1049 en la periodo de reĝo Harald la Severulo, kiu ankaŭ fondigis Oslo-n. Harald la Severulo estas unu el la reĝoj, kiuj sekvis Olav Haraldson (Olav La Sankta), kiu enkondukis la kristanismon en Norvegujo. En la jaroj post 1153 oni komencis konstrui la katedralon, en romanika ŝtono, kaj de potŝtonoj, kaj la urbo Hamar kreskis kun la glorplena katedralo en sia centro.

En 1563 dum la 7-jara skandinava milito, fremdaj soldatoj brulis kaj detruis la urbon, kaj de tiu tempo ĝi falis en herbaĉon kaj forgeson.

En 1849 komenciĝis konstruado de nova urbo sur la orienta flanko de lago Mjosa. Ĝia situo fariĝis nur 2 km oriente de la origina urbo. Denove la urbo kreskis, denove kiel urbo de kulturo kaj spirita vivo, kaj kiel centro por trafiko. Denove la urbo ricevis la rangon kiel rezidejo por episkopo, sed nuntempe por luter-evangelia. Malgraŭ tio la katolikoj konstruis sian novan preĝejon, dediĉitan al Sankta Torfinn, kaj ligita al ĝi estas okulhospitalo.

En suprenomita kongreso okazos katolika diservo dimanĉe la 23-an de majo je h. 8.30, kaj samtempe okazos protestanta diservo en la katedralo.

Ĵaŭde la 27-an de majo la kongresanoj vizitos la ruinojn de la antikva katedralo, kie la fervojista blovorĥestro donos koncerton. En la sama vespero okazos serioza koncerto en la katedralo, kaj dum ekskurso al Lillehammer la 28-an de majo oni vizitos 2 konatajn preĝejojn, kiuj devenas de la tempo antaŭ la Reformacio, nome la Ringsaker-preĝejon kaj la preĝejon de Garmo en la popolmuzeo de Lillehammer. En la urbeto Elverum la kongresanoj solene inaŭguros la unuan straton en Norvegujo kun la nomo Esperantogaten.

al la indekso


NIA TRIDEKA EN VALENCIO 

            (Por la saluto en la malferma kunveno de la IKUE-kongreso, nia samcelano sac. D-ro Jan Filip, Ĉeĥoslovakio, verkis omaĝajn strofojn. Ni publikigas ĉi-sube la strofojn por tiuj landoj, el kiuj venis partoprenantoj en la Kongreso de Valencio. Ni aldonas ankaŭ la strofon por la patrolando de la verkinto, el kiu bedaŭrinde neniu samcelano povis partopreni).

 

Nia trideka ne invitas vane:

kunvenis ni el ĉiu parto de la ter’,

l’ arĝenta-ora kruco lumas ame

en la kvinpinta stelo de l’ esper’

sur verda flago.

 

Nin gastakceptas land’ de sun’ kaj maro,

de katolikaj vivo, gloro, bel’.

La katolika samideanaro

de Hispanio al la verda stel’

fidela restas.

 

Pentrindaj bordoj de l’ Danubo blua

allogas korojn al natur-admir’.

De tie alparolas nin Aŭstrujo,

de Esperanto vera pionir’

entuziasma.

 

Belgujo nin salutas apudmara.

Ne en longvasto estas ĝia grand’.

La ĉarma lando estas al ni kara

pro altŝatata nia prezidant’ -

lin helpu Dio!

 

En la Unuigita Reĝolando

Britujo kun triobla kruc’ en flag’

senĉese kreskas voĉ’ por Esperanto

por bono de la katolika ag’

en la tutmondo.

 

El Ĉeĥoslovakio, kie tronas

Di-Infanet’ en Praha sur altar’,

de multaj koroj preĝo supren sonas,

ke benu al la Esperantistar’

Jesu-Infano.

 

Francujo, dolĉa lando de poetoj,

kun Lurda groto, la pilgrim-juvel’ -

la Maran Stelon celas ardaj petoj,

ke ĉiam benu al la Verda Stel’

la Virgulino.

 

Sopiro de kristanoj, Italio,

kun la eterna Rom’ kaj papa tron’,

instigas nin en frata harmonio

jam fronti al la lingva Babilon’

per Esperanto.

 

Malalta lando kun poldero flora,

ventmuelilojn ŝatas Nederland’.

En Esperanto-sulko plej favora

movado nia kreskas, heliant’

pli kaj pli alta.

 

Kor’ de Eŭropo, kor’ de Esperanto -

Svisujo, lando de la kruca glor’,

kun edelvejs’ kaj Alpaj montgigantoj

vidigas riĉajn fruktojn de fervor’

por kara lingvo.

 

El kiu ajna lando de l’ mond’ tuta

alvenis vi, bonvenu en konkord’.

La frat’ al frato ke ne estu muta,

de l’ amo lingvon ludas verda kord’

al la homaro.

 

Ke Dio benu al agado nia,

protektu ĝin plej sankta Di-Patrin’!

Tutmonda familio eklezia

per Esperanto pli komprenu sin

kaj pli vastiĝu!

 

Jan Filip

al la indekso


KRISTO ESTAS NIA PACO

(Kongresa prediko de P. Giacinto Jacobitti O. P. en Valencio, la 26-an de julio 1964) 

Se iu povus aŭskulti kunigitaj la dezirsopirojn de la tuta homaro, ĉi tiuj ŝajnus al li kiel la plaŭdo de senmezure vasta maro, kiu ripetas senĉese: Pacon, pacon ! Pacon alvokas homoj grandaj kaj simplaj, riĉaj kaj malriĉaj, junaj kiuj volas konstrui sian vivon, kaj maljunaj, kiuj volas ripozi. Sed pacon promesas ankaŭ ĉiuj, kiuj regas la sortojn de la nacioj.

Sed ĝuste el ĉi tiu universala alvoko montriĝas, ke la paco aŭ ne ekzistas, aŭ ke ĝi estas en daŭra danĝero. Fakte tiel estas. Tio, kion oni nomas paco inter popoloj, ŝajnas plibone paŭzo inter militoj. Ĉu la homa historio ne iras en sia evoluo de milito al milito? La leĝo de la interrilatoj inter la popoloj estas leĝo de disiĝo, de malkonfido al la aliaj, de suspekto. La popoloj alvokas pacon, tamen ili baras la limojn de siaj ŝtatoj kaj konstruas senĉese terurajn armilojn. Ili ŝainas kiel magneto, kiu ĉe ekstremoj posedas tiel streĉan tension, ke ĉiumomente ĝi minacas eksplodan sparkon. Sed en la magneto, ju pli oni malproksimiĝas de la polusoj, des pli malaltiĝas la tensio, ĝis la nulo de la centro. Ankaŭ inter la popoloj ekzistas tiu centro, tiu paca centro.

Mi estas certa, ke vi jam komprenis mian aludon. La fonto de paco por la homaro ne konsistas en la forto de la armilaro, aŭ en la komercaj aŭ sciencaj aŭ iaj ajn homaj rilatoj, sed en Jesuo. Pri li sankta Paŭlo diris tute simple: “Li estas nia paco”. Kaj Li mem en la plej solena emocia horo de sia vivo, en la horo de sia testamento, de la plena malkovro de sia amo al ni, diris: “Mi donas al vi mian pacon: ne tiun, kiun la mondo promesas, sed kiun ĝi ne povas doni..”.

Jesuo estas la paco, kaj fonto de la paco. Nur Li povas doni al ni tion. Li, kiu kiel Dio, per sia vorto kreis la mondon, per sia vorto kreas la pacon. Se la homoj ne havas pacon, tio signifas, ke ili ne akceptis la pacon de Kristo, sed volis alian pacon. Ne ekzistas alia paco, sed nur ŝajno de paco, paŭzo inter militoj. La homoj sinceraj, de bona volo, ricevas la pacon de Kristo. Li, kiu per sia sango faris pacon inter la homaro kaj Dio, inter la tero kaj la ĉielo, estas la paco mem. Pere de Li ni ĉiuj kuniĝas ame al Dio. Jen la unua kaj la fundamenta paco.

Sed Li krome instruis nin, por ke ankaŭ inter homo kaj homo estu paco. La vojo al ĉi tiu paco nomiĝas: Amo. Jesuo volas, ke kiel Li amas nin, ni ankaŭ amu nian proksimulon. Sammezure. Tio estas por ĉiu sekvanto de Kristo celo, kiu postulas laboron dum la tuta vivo, ĉar neniam oni povos plene atingi ĝin: nur direkti sin senĉese al ĝi. Paco kun Dio, kaj paco inter la homoj: jen la programo de ĉiu kristano, de ĉiu katolika esperantisto, eĉ de ĉiu homo de bona volo.

Neniu pli taŭga temo por nia kongreso ol ĉi tiu: surtera paco! La paco de Jesuo, kun kiu aperiĝis lia vivo kaj per kiu Li donis la lastan saluton al la tero, estas ankoraŭ anoncata tra la mondo, kaj ne nur vorte, sed farata, fortigata, kreskigata pere de la Eklezio. La anstataŭanto de Kristo ne povas paroli alie ol Kristo mem. Kaj ni ĝojas, ke lia encikliko “Surtera paco” per la esperanta lingvo transsaltis ĉiujn barojn, kaj sukcesis iri eĉ tien, kien la malamikoj de Dio ne estus permesintaj. Ŝajnas al mi, ke ne estas nura hazardo ke tiu encikliko havas la daton de la Sankta Ĵaŭdo: ĉar la tablo de la lasta vespermanĝo ĝuste similas al tiu magneto, kies polusoj estas streĉitaj per timiga tensio, dum en la centro estas Kristo, majesta en sia paco. Ĉiuj apostoloj estas malkvietaj kaj ekscititaj: nur Johano ripozas pace kun sia kapo sur la koro de Jesuo. Jen la simbolo elokventa de la homaro: malproksimiĝante de Kristo oni trovos nur mortminacon, militon. Kun Jesuo, monarko de la paco, la trankvilon, la ĝuon, la riĉecon de l’ amo.

P. Giacinto Jacobitti O. P.

al la indekso


INTERESA INTERVJUO - SACERDOTA JUBILEO 

La redakcio de “Espero Katolika” bedaŭrinde ne pli frue sciiĝis pri la fakto, ke sac. H. Paruzel, la granda animanto de la “Pola Katolika Unuiĝo Esperantista”, festis la 18-an de junio la 25-an datrevenon de sia sacerdotiĝo. Ni tial ankoraŭ nun, sendube nome de multaj samideanoj, varme gratulas sac. Paruzel okaze de tiu arĝenta sacerdota festo, en kiu kiel ni nun aŭdis partoprenis multaj polaj katolikaj esperantistoj, i. a. ĉeestante tiutage la solenan Sanktan Meson. Oni memoras, ke sac. Paruzel ĉiam vigle interesiĝis en la aferoj kaj prospero de IKUE kaj ankaŭ faris rondvojaĝon tra Okcident-Eŭropo pasintan jaron, pri kio li raportis en “Espero Katolika” de majo kaj junio 1963. En “Espero Katolika” de februaro 1964 li verkis tre interesan artikolon pri la miljara datreveno de l’ kristaniĝo de Pollando kaj la historio de sia lando. Nun sac. Paruzel komence de oktobro persone vizitis, en la kadro de nova rondvojaĝo tra Okcident-Eŭropo, la redakcion de EK, kaj tiukaze okazis suba intervjuo, kiu sendube multe interesos la legantaron de “Espero Katolika”. 

Sacerdoto H. Paruzel kaj s-ro N. Hoen, la redaktoro de “Espero Katolika”

 

E.K.-redaktoro: Estu bonvena en nia Redakcio. Via vizito jam estas parolata artikoleto por nia revuo. Rakontu ion por la legantaro. 

Sac. Paruzel: Reciproke mi salutas vin kaj kun vi ĉiujn, kiujn mi konas, vizitis kaj alparolis per skribitaj aŭ presitaj vortoj. Mi konscias, ke la EK-legantaro rajtas havi novaĵojn el la tuta mondo kaj precipe el la naskiĝlando de nia majstro. Sed - pri kio mi komencu?

Ni observas en Pollando atentege la vivevoluon en la tuta mondo. Nenio homa devas esti por ni fremda. Mi skribis siatempe en EK, ke Pollando festas sian miljaran datrevenon de l’ kristaniĝo, de sia ĉeesto en la kultura mondo. La pola ŝtato ne forgesas la miljaran ekziston de la sendependa, memdecida nacio. Diversaj solenaĵoj rememoros tiun daton. Inter la monumentoj, kiuj estas konstruataj, estas mil lernejoj por la miljaro, estas sociaj institutoj, kiuj plibeligas kaj plifaciligas la homan vivon kaj estas komuna partopreno kaj celado en pacfaraj entreprenoj. 

Red.: Ĉu tio signifas, ke la datreveno de Kristanismo en via lando interesas la polan ŝtaton? 

Sac. P.: Kelkaj polaj Episkopoj partoprenas en la dua Vatikana Koncilo. Ni povas konservi la unuecon kun la tuta kristanaro. 

Red.: Vi scias, ke post la malfermo de la 3-a sesio la interkonsento inter la Sankta Seĝo kaj la Hungara Ŝtato havis lokon. Kiel vi aprezas la eventon kiel polo? 

Sac. P.: Ĉiu sendependa ŝtato havas siajn vojojn. Mi alte taksas tiun eventon kaj antaŭvidas konkordaton de la pola ŝtato kun Città del Vaticano. 

Red.: Vi aŭdis pri interŝanĝoj de telegramoj inter Moskvo kaj Romo. Infanoj de Soveta ŝtatviro estas akceptitaj de papo Johano XXIII. Katolikaj episkopoj, ne el Pollando sed el aliaj landoj, faris intereklezian viziton en la soveta ĉefurbo. Hungarujo parolas kun Romo. Kial la katolikoj en Pollando ne uzas tiujn diplomatajn vojojn? Vi devus inspiri la polan ŝtaton al identaj, fruktodonaj rilatoj kun la Sankta Seĝo. Pardonu, sed ŝajnas kvazaŭ oni forgesus en Pollando, ke via lando devas radiadi en la Oriento, ĝuste kiel “antemurale christianitatis”

Sac. P.: Al la jus formulita “kvazaŭ” mi respondas, ke en Pollando ekzistas la kunvivo de du diversaj mondkonceptoj, Ne forgesu, ke la sinteno de la katolika eklezio inspiras la ŝtaton al rilatoj kun la kredantaro. Kaj la pola ŝtato ankaŭ esperas, ke niaj episkopoj en Romo scias prezenti multajn problemojn, kies solvo garantias pacan kunvivon. 

Red.: Ni staras antaŭ faktoj okulfrapaj. Naskiĝas io nova en nia mondo. Por ni katolikoj ĝi ne estas hazardo, nenio okazas sen la Dia volo. 

Sac. P.: La mondo strebas al unueco. Ĉiuj mondaj ismoj kooperas por tiu unueco, kiu kondukas pere de ekumenismo, esperantismo, pere de homaranismo. 

Red.: Jes, ni devas klopodi kompreni nian mondon. Kaj ni certe ne komprenas ĝin, se ni nur rigardas unu eron el la granda historiĉeno. 

Sac. P.: Ni festos baldaŭ la 50-an datrevenon de unu konata fakto, kiun oficiale agnoskis la Sankta Seĝo. Temas pri Fatima, kiu ekde 1917 mondfamiĝis. 

Red.: Kiel mi memoras, tie estis parolo pri ŝanĝoj en Oriento kaj en la tuta mondo? 

Sac. P.: Tute prave. Ni povas eble kompreni malfacilajn problemojn lige kun tiu evento. En ties lumo la dialogo de ĉiuj bonvolaj homoj estas treege bonvena. 

Red.: Vi, kiu bone konas la evoluon de la Esperanto-movado, diru, mi petas, kiel vi antaŭvidas la venkon de nia lingvo en la unuiĝanta mondo? 

Sac. P.: Nia mondo fariĝas granda rondo familia. Ni ne povas imagi familion, kies anoj parolus ekz. tri lingvojn: la patro - rusan, la patrino - anglan kaj la adoptita infano - ĉinan. La esperantistaro enradikigos la mondlingvon en ĉies korojn, ne nur per propagando, sed per vera agado en ĉiuj mondpartoj. Ĉiu je sia posteno, laŭ siaj ebloj montru sian esperantistecon. 

Red.: Fine, ankoraŭ vorteton pri via specialaĵo. En kio konsistas la valoro de via muzika sistemo “Muzilo?". 

Sac. P.: Tiu atento tuŝas min profunde. “Muzilo”, kiel Esperanto, ne estas artefaritaĵo. Ĝi radikiĝas en la malnova muzikarto kiel Esperanto radikiĝas en malnovaj lingvoj. Mi simple konstatis, ke la muziko, kiel la homa lingvo, havas alfabeton el dek du literoj, kiuj dank’ al oktavsignoj povas esprimi ĉiun muzikan penson. Sed tion konstatu persone ĉiuj, kiuj havigos por si la Muzilo-kajerojn aperintajn kaj aperontajn. 

Red.: Ĉu vi espereble baldaŭ revizitos nin? La dialogo inter Oriento kaj Okcidento profunde tuŝas nian intereson. 

Sac. P.: La revizito estas nun la devo de la E.K.-redaktoro, ĉu ne?

al la indekso


VESPERA PREĜO 

Jen finiĝas tago, Sinjoro, ĉu mi diros: unu plia tago? Unu tago malpli en la atendo al mia morto.

Mi revuas tiujn horojn ankoraŭ tiel proksimajn, tamen jam registritajn en via juĝlibro, kaj mia koro pensemiĝas trovante ilin tiel vanaj, tiel okupataj de ĉio kio pasas kaj disigas, sed vakuaj de Vi.

Pardonu al mi, Sinjoro, havi nek volon nek kuraĝon, koni la bonon kaj ĝin fari tiel malbone, refali ĉiam samloke, pro la sama ŝtono, esti tiel senarda, tiel nefavora, ami Vin tiel eta. Ankoraŭ hodiaŭ, malgraŭ mil promesoj, mi estos perfidinta Vin kaj perfidinta min. Ĝis kiam, Dio mia, ĝis kiam?

La nokto venas, la nokto komplica al miaj tenebroj, kaj mi konas ĝiajn tentojn. Protektu mian domon, miajn parencojn, mian vivon, gardu mian animon. Viaj anĝeloj flugile ŝirmplenigu la obskuron, kaj faru Vi ke mia dormo plena de Via ĉeesto, estu tute fida kaj fidela.

H. Daniel-Rops

Kun afabla permeso de la aŭtoro, membro de la Franca Akademio,

esperantigis Paul Lobut

al la indekso


KAJ NI KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ... 

La 16-an de julio 1952 Papo Pio XII parolis al la partoprenantoj de la kongreso por internacia kunvivado de la popoloj. Li parolis pri la ŝancoj kaj devoj de la katolikoj rilate la unuigon de Eŭropo kaj de la mondo. La papaj admonoj celis ĉiujn katolikojn, sed ili devas tuŝi precipe la esperantistajn katolikojn. Ni primeditu ilin:

La kuniĝo de la mondo rimarkinde progresas malgraŭ pezaj kaj nur malrapide venkeblaj kontraŭaĵoj. Ĉar la tekniko, la ekonomio, la politiko kaj la neceso de komuna defendo puŝas al kuniĝo kaj ŝajnas esti sufiĉe fortaj kaj motivaj por atingi la celon. Por la Eklezio kaj por la katolikoj tiu fakto implicas la devon, kiu postulas viglan kaj seriozan atenton.

La katolikoj unualoke kaj precipe estas kapablaj kunlabori ĉe la kreado de atmosfero, sen kiu kuna internacia agado nek povas konsisti nek promesi sukceson; nome atmosfero de reciproka kompreno. 

Fundamentaj principoj

La fundamentaj elementoj de tiu interkompreno estas: reciproka respekto kaj lojaleco, kiuj sincere lasas al la alia homo la samajn rajtojn, kiujn oni postulas por si mem. Krome, sinteno de bonvolo al homoj alinaciaj; tia sinteno, kia decas al fratoj kaj fratinoj.

La katolikoj de la tutmondo ĉiam devus vivi en tia atmosfero. Ĉar ili estas unuigitaj per la tuta riĉeco de sia kredo, t. e. per la plej sublimaj kaj spiritaj ecoj de la homa naturo, kaj same per ĉio, kion ilia kredo elradias en la socian kaj kulturan vivon. Same la katolikol ekde sia juneco estis instruitaj estimi ĉiujn homojn de kiu ajn lando, de kiu ajn nacio aŭ haŭtkoloro, kiel kreitojn kaj similulojn de Dio, kiel Savitojn de Kristo kaj vokitojn al eterna destino, por kiuj ili devas preĝi kaj kiujn ili devas ami. Ne ekzistas alia grupo da homoj, kiu ĉiurilate posedus tiel favorajn antaŭkondiĉojn por internacia interkompreno. 

Granda respondeco

Pro tio la katolikoj portas grandan respondecon. Pli ol ĉiuj aliaj ili devas senti la vokon venki kaj forigi ĉiujn naciajn barojn kaj serĉi la vere fratan renkontiĝon inter la popoloj.

Vi konas la klopodojn krei eŭropan kulturon nekristanan. Kiel infanoj de la Eklezio vi havas la sanktan devon kontraŭi tiajn klopodojn, kaj en Eŭropo vi estas kiel kristanoj nek tro malmultaj nek tro malfortaj. Vi utilos eminente al la estonta Eŭropo, se vi sukcesos atingi, ke la vere kristana kulturo, bazita sur la katolika kredo, ĉie renkontas la respekton aI siaj fortoj kaj liberecoj aŭ almenaŭ ricevas la plenan rajton de civitano.

W. F.

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

141. Internaciaj revuoj

Prizorgitaj de la nederlanda eldonisto Paul Brand la 1-an de oktobro ĉi-jare aperis kvaronjara revuo: EUROS kaj la 1-an de januaro 1965 la dekfoje po-jare aperonta kajero Concilium, ambaŭ (provizore) en la angla, hispana, franca, germana kaj nederlanda lingvoj. La unua revuo intencas “servi al la homo kaj ties kulturo”. Inter la redaktoroj kaj kunverkantoj troviĝas internacie konataj kaj famaj nomoj. La eldono ebliĝas per la subtenado de la institucio “Fondation Européenne de la Culture”, kies prezidanto estas princo Bernardo de Nederlando. La karaktero, kvankam origine katolika, estas sendependa. Por la dua revuo jam ekzistas granda intereso en la tuta mondo. Monsinjoro prof. d-ro Carlo Colombo, persona teologa konsilanto de papo Paŭlo, nomis ĝin la unua iniciato par internacia kunligado kaj kunlaborado de la katolikaj teologoj. Fak-teologoj kaj laikoj pripensos la modernan teologion, ĉiam rilate la pastoralajn necesojn en la Eklezio. Multaj eldonistoj en la mondo kunlaboras por realigi tiun projekton. El stabo de preskaŭ 250 kleruloj de dekunu sekcioj konsistas la redakcikomitatoj. Jen kion mi nur koncize prenis el anonco i. a. en la “Volkskrant” (Nederlando) 25.7.1964. Sed ankaŭ nun: kia perdo de.... k.t.p. Kian ŝancon ni havus ekumene; kial do ne?? 

142. Ekumena Laborado k.t.p.

Dek geknaboj de ok naciecoj kaj de preskaŭ samnombro da religioj en Utrechta (Nederlando) fabriko estas uzintaj ekumenan kampadon por la kunlaborado kun eksterlandaj laboristoj. Laŭvive spertante la akomodiĝajn malfacilaĵojn, ili alcelis pledadon por sistema prizorgado de elmigradaj laboristoj (En Eŭropo nun laboras 5 milionoj da homoj ekster sia patrujo). Ili lernis multon de siaj spertoj kun Italoj, Hispanoj, Grekoj kaj Turkoj. Laŭ Mike Scott el Anglujo la lingvo formas netransireblan baron. La unua kontakto fariĝas “farante grimacojn”. Oni do devas kapabli, fari tion; pri la laboro oni nur klarigas kion vi devas fari tie-ĉi kaj nun. Pri la restaĵo oni ne okupu sin. La kutimo formi laborgrupetojn laŭ nacieco kompletigas la izoladon rilate la tutaĵon.

La plimulto el la eksterlandaj laboristoj, ekzemple, ne scias ĝis kie ili estas asekuritaj. La nederlanda dunganto ne prenas la paciencon ekspliki tion al ili. Fine la eksterlandano, kiu klopodas sin esprimi simple, estas traktata kiel infano.

Kiriako, juna studento greka, de siaj samlandanoj precipe aŭdis pri enloĝiga mizero. La grekoj kaj turkoj, kiuj sen kontrakto venis al Nederlando, estas ekspluatataj de siaj domestrinoj: 30 aŭ 40 guldenojn po-semajne por unu kun aliaj okupata ĉambro, unu manĝo po-tage kaj lavado. Kiun manĝaĵon ili plej-foje ne ŝatas. K.t.p. k.t.p. Tion ni legis en “Volkskrant” 2.9.1964 (Nederlando). Por ni la konkludo estas klara!

K. A. Ouwendijk, Nederlando

P.S. Kiu informas min pri Patro Titus Brandsma?

 al la indekso


LA RADIO KAJ NI - RADIO ROMA 

Sube ni publikigas la programojn de la Esperanto-Fako de Radio-Roma (fakestro: Prof. L. Minnaja), kies elsendoj ĉiufoje okazas de 18.55 ĝis 19.10 h. La ciferoj post la titoloj de la prelegoj difinas la datojn.

La programo por novembro estas jena:

Tra la literaturo (3); Kuriero de Esperanto (4); Lasta etruskologia eltrovaĵo apud Romo (6); Novaĵoj el Italujo (10); Kuriero de Esperanto (11); Italaj belartaj urboj: Modena (13); Italaj kanzonoj en Esperanto (17); Kuriero de Esperanto (18); Verkistoj amikoj de Esperanto: Julio Verne (20); Leterkesto (24); Kuriero de Esperanto (25); Italaj komponistoj: Giacomo Puccini (27).

Jen la programo por decembro: Tra la literaturo (1); Kuriero de Esperanto (2); La urbo de la metano: Metanopoli (4); Novaĵoj el Italujo (8); Kuriero de Esperanto (9); Italaj humanistoj: Enea Silvio Piccolomini (11); Italaj kanzonoj en Esperanto (15); Kuriero de Esperanto (16); Italujo kaj fremdaj verkistoj: Lamartine (18); Leterkesto (22); Kuriero de Esperanto (23); Kristnasko kaj Novjaro (25); Kristana mondo (29); Kuriero de Esperanto (30).

al la indekso


ESPERANTISTA EKUMENO 

Nia samcelano Stefan Maul faris prelegon por elsendo de Radio Roma “Kristana Mondo”, la 29-an de septembro 1964. 

Publika intereso pri ekumeno

La somera periodo de ĉi tiu jaro estis plena de kristanaj manifestacioj, kiuj traktis ekumenajn aferoin; fakte ja estas nun tiel, ke apenaŭ iu pli granda kunveno de kristanoj, samkonfesiaj aŭ venantaj el diversaj konfesioj, preteriras la ekumenan problemon. Ĉiam denove oni tuŝas tiun aŭ alian aspekton, esploras cirkonstancojn kaj eblecojn, vidas la taskojn kaj postulas realajn paŝojn en la direkto al reunuiĝo de la skisma kristanaro.

Kaj jam la ekumena dialogo ne estas limigita nur al tiuj grandaj forumoj de teologoj, episkopoj kaj eklezi-gvidantoj. Ne, la oficiroj povas kalkuli je soldatoj: sur stratoj, en kafejoj, kluboj, fabrikoj, lernejoj kaj trajnoj diskutas studentoj, laboristoj, komercistoj, mastrinoj kaj sekretariinoj pri ekumenaj demandoj. Certe ĉi tiuj diskutoj ne havas la altan nivelon de teologaj disertacioj, kaj en konversacioj svarmas eraroj, malĝustaj opinioj, antaŭjuĝoj kaj miskomprenoj. Simile en gazetoj kaj revuoj ofte ĵurnalistoj skribas stultaĵojn pri interkonfesiaj problemoj kaj ĉie oni trovas frapajn nekonon kaj nescion de la vera situacio, kaj bedaŭrinde ĉiam denove oni devas konstati, ke multaj kristanoj apenaŭ ĝuste konas sian propran eklezion.

Ĉu ni riproĉu ĉi tiujn homojn? Ne, ĉar kultime ili ne solaj kulpas; estas pli la pekoj de la pasinteco, kiam la religia instruo estis aŭ nesufiĉa aŭ unuflanka.

Multajn antaŭjuĝojn ili akceptis kaj transprenis de siaj instruistoj kaj gepatroj, kaj oni ja scias, ke forigi tiajn ideojn estas tre malfacile. 

Avantaĝo de la esperantistoj

Se vi ankoraŭ memoras mian junian prelegon, vi scias, ke por hodiaŭ mi promesis diri kelkajn vortojn pri esperantista ekumenismo. Kaj jen ĉe la antaŭjuĝoj, ni, trovas bonan elirpunkton por ĝi. Ĉar inter la esperantistoj jam dekomence oni batalis kontraŭ antaŭjuĝoj rasaj, naciaj, politikaj kaj religiaj. Ni esperantistoj do havas gravan avantaĝon kaj jam certan tradicion sur ekumena tereno. La pioniroj de la Esperanto-movado jam agis kaj laboris en ekumena spirito. Ni memoru ĉi tie nur sacerdoton Emile Peltier*, la fondinton de “Espero Katolika”, kiu jam dum la 1-a U.K. en Bulonjo diris: “Karaj gefratoj. La koroj de ĉiuj tie ĉi estas plenaj je frataj sentoj. Sed ĝis nun oni parolis nur pri la frateco inter diversnacianoj. Mi esprimas la deziron, ke per Esperanto ankaŭ fratiĝu la diversreligianoj : ke ĉiuj pastroj, katolikaj aŭ protestantaj, hebreaj aŭ rusortodoksaj, per Esperanto unuiĝu por kune laboradi al universala frateco”. 

Konkretaj proponoj por “esperantista ekumenismo”

Kaj jam duonan jaron poste li eldonis “publikan leteron al ĉiuj pastroj kristanaj”, en kiu li diris i. a.: “Ŝajnas al mi, ke la unua paŝo farinda estas la reunuiĝo de la kristanaj religioj. Multaj kredoj, preĝoj, esperoj, estas komunaj al ĉiuj kristanoj. Nur malmultaj punktoj estis, en estinto malproksimega, kaŭzo de malunuiĝo inter ili. Ĉu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuiĝeme kaj frate, kun animo tute senigita de l’ tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn? Ni ĉiuj deziras alvenon de Krista regno... Kial do ni pli longe restu malunuigitaj, ĉiuj aparte laborantaj, rifuzante koni kaj helpadi la laborojn de l’ aliaj? Mi hodiaŭ… faros unuan paŝon por iri renkonte al vi, por al vi proponi interparoladon amikan pri niaj sanktaj priokupoj. - Unue devos estiĝi unuiĝo de la esperantistaj pastroj kristanaj, por kune studadi la demandon kaj difini la rimedojn uzindajn por atingi la celon”.

La reakcioj al tiu publika letero estis diversaj, sed montriĝis, ke tiam la tempo ankoraŭ ne estis matura por doni realan ŝancon al efektivigo de tiuj kuraĝoj ekumenaj ideoj. Sed ke nun, hodiaŭ, la tempo estas matura, tion mi montris en la lasta prelego, kiu finiĝis per jenaj vortoj: “Ni esperantistoj ne povas, ne rajtas kaj ne devas stari apude kaj nur observante”. Ni ja havas per la Internacia Lingvo taŭgan ilon por servi rekte la ekumenan movadon.

Kiamaniere ni do povas konkrete apliki Esperanton en la ekumena agado? Ni memoru la proponojn de pastro Peltier: koni kaj helpi la laborojn de la aliaj, renkontiĝi kaj interparoli; li proponas unue, ke esperantistaj pastroj kristanaj unuiĝu por kune studi la problemojn. 

Kristanaj asocioj

Nu, ni hodiaŭ havas du grandajn kristanajn Esperanto-asociojn; jen IKUE, kiu fondiĝis per la iniciato de Peltier. Ĝi eldonas revuon kaj katolikan literaturon, aranĝas kongresojn; sed ĝis antaŭ nelonge ĝi estis unuiĝo okupanta sin preskaŭ nur pri propraj aferoj. Alie la Internacia Katolika Informejo, kiu jam dum pluraj jardekoj eldonas revueton “Vojo, Vero, Vivo” speciale por nekatolikoj. La dua grava kristana Esperanto-asocio jam en si mem havas ekumenan karakteron: KELI, kies membroj apartenas al diversaj protestantaj kaj ortodoksaj konfesioj. Ankaŭ ĝi aranĝas kongresojn, eldonas revuon kaj kristanan literaturon.

Nia tasko estas unue, aliĝi al la koncerna asocio kaj subteni ties agadon, ne nur pagante kotizojn kaj legante la revuojn ktp. Sed ankaŭ rekte kunlaborante en la asocio aŭ landa ligo, se ni havas la necesajn kvalifikojn. La tasko de la asocioj mem estas, agi kaj labori en ekumena spirito, serĉi kaj flegi kontakton kun la frata asocio kaj laŭeble kunlabori. Ekz. oni povas al respektivaj kongresoj inviti observantojn de la alia asocio, daŭre informi ĝin pri la propra agado, komune eldoni kristanajn verkojn, prepari komunan biblio-tekston, ja kial ne? - aranĝi kunvenojn de katolikaj, protestantaj kaj ortodoksaj pastroj kaj teologoj por studi la demandojn kaj problemojn en la senco postulita de Peltier.

Krome ĉiu asocio havu specialan fakon, kiu okupu sin ĉefe pri ekumena agado, dum la kongresoj aranĝas specialajn laborkunsidojn kaj ankaŭ dum la interkongresaj periodoj zorgu pri vigleco kaj vivo de la ekumenaj ideoj inter la membroj.

Parte kaj sporade oni jam faras tion, sed ni devas intensigi kaj sistemigi tiujn klopodojn, se ili alportu la deziratajn rezultojn. 

Aliaj entreprenoj

La esperantismo en pasinta epoko ĉefe vivis kaj nutris sin per la entuziasmiga idealo de frateco kaj toleremo; certe, hodiaŭ la Esperanto-movado pli multe akcentas la praktikan valoron de Esperanto. Sed ĉi tiu etoso de toleremo kaj reciproka estimo sen antaŭjuĝoj kaj polemiko restis, kaj kie ĝi trovus pli belan sferon ol en la ekumena agado?

Premiso por ekumenaj klopodoj estas, koni sian propran eklezion; tial do ĉiu el ni strebu pli profunde penetri en la doktrinojn de sia konfesio, ĉar nur tiam ankaŭ dialogo kun aliaj estos fruktedona. Kaj ĉi tiu dialogo estas la dua paŝo: ekkoni la opiniojn kaj doktrinojn de la aliaj.

Nun estas klare, ke tio ne povas esti la tasko de ĉiu ordinara kristano, al kiu kutime mankas tempo kaj ebleco, parte ankaŭ kapablo kaj scio, por ĝuste kaj nemiskomprene agi en tiu sfero de interkonfesia diskutado. Alporti helpon devos la teologoj. Tiucele aperis ĉi-jare nova periodaĵo: “Kristana ekumeno”, interkonfesia cirkulero, kiu traktas nur ekumenajn problemojn. La ĝojo pri ĝia apero estis granda, ĉar jam de kelka tempo oni sentis bezonon kaj mankon de tia revueto. En ĝi verkas teologoj kun la necesaj kvalifikoj kaj prezentas kun scienca precizeco la diskutindajn problemojn. Kvankam tiel kompreneble por la ordinara laiko ne ĉio estas tuj kaj facile alirebla, tamen valoras por ĉiu, informiĝi el kompetenta fonto. Tial oni povas rekomendi ĝin al ĉiu esperantisto, kiu serioze volas okupiĝi pri ekumeno. Alia nova revuo same meritas nian atenton: “Biblia Revuo”, en kiu simile verkas teologoj de diversaj konfesioj. Ĝi estas grava por la ekumena agado tial, ĉar la Biblio ja estas la ĉefa ligilo inter ĉiuj kristanoj, elirpunkto kaj komuna bazo por ĉiuj.

Restas ankoraŭ alia ebleco: privata korespondado kun alikonfesianoj. Tiurilate tamen ni estu iom singardaj kaj risku ĝin nur, se ni mem estas firmaj en nia propra kredo kaj havas la necesan scion, por ne fuŝi. Tiam certe ankaŭ ĉi tiu maniero de ekumena agado povas porti bonajn fruktojn. 

Plej grave: preĝadi

Mi ne volas fini, antaŭ ol atentigi kaj peti vin pri la plej grava punkto en ĉiuj ekumenaj klopodoj: la preĝo! Estas nia kristana devo, ne nur sopiri kaj labori pri unuiĝo de la skisma kristanaro, sed preĝi, preĝi kaj denove preĝi. La konstanta kaj fervora preĝado estas nepra premiso kaj antaŭkondiĉo por nia ekumena movado. Tial ni ne forgesu, ĉiun tagon preĝi kun nia Sinjoro Jesu Kristo al la Patro, “por ke ĉiuj estu unu”!

Stefan Maul 

* Oni pristudu ankaŭ “Emile Peltier”, biografion, kiun verkis N. Hoen, la nuna redaktoro de “Espero Katolika”, kaj kiu verketo aperis kiel unua broŝuro en la jubilea broŝurserio de IKUE “Kristana Kulturo”.

al la indekso


EK RECENZAS 

“ZAUBERWORT-WELTREKORD”

verkita de Urbano Lorenz; broŝurita, 64 paĝoj, poŝformato. Aĉetebla ĉe la aŭtoro: Heiner Lorenz, Postfach 84, 6000 Luzern, Svislando.

Parte en Esperanto, parte en germana lingvo verkitaj versoj en kabaretista stilo invitas lerni Esperanton. La gramatikaj reguloj de Esperanto en versoj kaj la bonhumora koloro de la versoj faras la libron taŭga ne nur por la propagando, sed ankaŭ utila legaĵo por Esperanto-kursoj de germanlingvanoj.  W. F. 

“BIBLIA REVUO”

N-ro 1, 1964, 54 paĝoj. Ĝi aperas kvarfoje, jara abono kostas 65 stelojn. Redaktoro: Donald Broadribb, Victoria, Aŭstralio. Helpredaktoro: d-ro E. J. Görlich, Wien, Aŭstrujo.

“Biblia Revuo” aperigas bibliajn studojn sur interkonfesia ebeno. La science altnivela enhavo de la unua numero vidigas, ke ĝi estas legebla nur por scienculoj, precipe teologoj. La temoj de la unua numero estas: “La T.N. Upsala-skolo kaj ĝia tradicihistoria metodo” - “Karl Jung kaj la Biblio” - “Sklaveco en la antikva proksima oriento”. W. F. 

“SUB LA SIGNO DE LA VERDA STELO”

La formato de la libro estas 15 x 21,5 cm. Ĝi kostas 6,50 dkr. (= preskaŭ 1 usona dolaro). La libro estas havebla en ĉiu esperantista libro-servo.

Ĝin eldonis: Dansk Esperanto-Forlag, Abyhoj en Danlando.

Diverslandaj gesamideanoj rakontas interesaĵojn el sia Esperantista vivo. La dorsflanko de la libro mencias la nomojn de kelkaj el la verkintoj, i. a. Faulhaber (Nederlando), Setälä (Finnlando), Rosbach (Norvegujo), P. Thorsen (Danlando), Murphy (Anglujo), Ota Ginz (Israelo), G. Corso (Italujo), Heinrich Müller (Germanujo), Kustosz (Gronlando), Cockx (Belgujo), Holger Hansen (Danlando). Entute 19 esperantistoj kunlaboris.        N. H. 

“SEN PARAŜUTO”

Testamento de Paul Thorsen. Kun antaŭparolo tripaĝa de Henri Baupierre.

Poemaro, parte tradukila kaj originala.

Kovrilo kaj 5 dekoracioj de Erling Höfft - Stafeto: Beletraj Kajeroj, 20 - J. Régulo, eldonisto, La Laguna, Kanariaj Insuloj, 1963 - 12 x 18,5 cm. - 144 paĝoj.  Prezo: 1.20 usonaj dolaroj (aŭ egalvaloro). Nur por plenkreskuloj. 

“SUB STELO RIGIDA”

Poemaro de Porsteinn fra Hamri - Prologo kaj traduko de Baldur Ragnarsson - Kovrilo kaj 8 dekoracioj de Asta Sigurdarôóttir - Stafeto: Beletraj Kajeroj, 21. - J. Régulo, eldonisto, La Laguna, Kanariaj Insuloj, 1963 - 12 x 19 cm. 132 paĝoj. Prezo: 1.20 usonaj dolaroj (aŭ egalvaloro). Nur por plenkreskuloj.

Per la du suprenomitaj volumoj. J. Régulo, kiel plej sukcesplena esperantista eldonisto, kronis sian dek-unuan eldonjaron, kun entute 44 sendependaj volumoj (kelkaj duoblaj), aperintaj en tiu laborperiodo, el kiuj la malpli dika estas 100-paĝa, kaj la pli dika 648 paĝa.

Nun temas pri du skandinavaj volumoj, laŭ opinio de la eldonisto reprezentaj de nia epoko kaj de speciala parto de la nuna kulturo.   N. H. 

GRAMOFONAJ DISKOJ

aperis pri la inaŭguro de la 49-a Universala Kongreso de Esperanto, Den Haag 1964.

La kompleta Festparolado de Prof. D-ro Ivo Lapenna, ĵus fariĝinta prezidanto de U.E.A., troviĝas ne sur unu (kiel anoncite) sed sur duobla disko (du diskoj en unu koverto). La parolado estas tre unueca tuto kaj duonigo signifus detruon. Sed ankaŭ duobla ĝi plene valoras la koston. Prezo: 3,- gld., 12 steloj. Daŭro: 30 minutojn.

La disko Salutparoladoj aŭdigas kelkajn dekojn da diversnaciaj salutantoj el kvin kontinentoj en kalejdoskopa sinsekvo. Ĉiuj laŭ siaj maniero kaj karaktero. Prezo: 1,50 gld., 6 steloj. Daŭro: 15 minutojn.

La prezoj inkluzivas sendkostojn. La diskoj esias faritaj el nerompebla mola plastaĵo kaj havas rapidecon de 33 1/3 rpm. Eldonis ilin U.E.A. 

INTERNACIA ELPAROLO

Gramofona disko, eldonita de UEA. Prezo: 6 steloj. Teksto prezentita de Victor Sadler. Kvar esperantistoj, el Aŭstralio, Nederlando, Italujo kaj Germanujo aŭdigas modelan internacian elparolon de Esperanto. Valora helpilo por kursanoj kaj memlernantoj. Aĉetebla ĉe UEA. W. F.

POLLANDO

Pri la periodo 1944-1964 aperis 259-paĝa, riĉe ilustrita skizo, kun kiel redaktoro de la esperanta eldono Mund Fethke. Formato 25 x 12, broŝurita. Kunlaboris multaj specialistoj pri la geografio, historio kaj ĉiuspecaj temoj, kiuj estas detale pritraktitaj, kun multaj statistikoj, mapoj ktp.

La vere preskaŭ kompletan verketon, pri la hodiaŭa Pollando kaj pri la evoluiĝo ĝis 1964, eldonis la Pola Esperanto-Asocio, Varsovio, kiu sendos al ĉiu petinto suprenomitan poŝlibron kontraŭ alsendo de respondkuponoj. N. H.

al la indekso


NI GRATULAS 

S-ano Luigi Praglia, Vercelli (Italujo), ĝoje komunikas al siaj gekorespondantoj la naskiĝon de nepeto Alberto, fileto de lia filino Gabriella, edzino de Adv. Vallaro. La redakcio de E.K. elkore gratulas s-ron Praglia (kaj familion); li estas Konsulo de IKUE, speciale por filatelio, en Vercelli. 

La redakcio de EK ankaŭ gratulas Elsa Nova kaj Mario Sola, kiuj geedziĝis la 22-an de aŭgusto en la “Basilica di S. Maria Maggiore” en Vercelli, Italujo. Elsa Nova antaŭe loĝis en Didam, Nederlando, Mario Sola en Vercelli, Italujo. La anonckarto havis la tekston en la itala kaj nederlanda lingvoj kaj en Esperanto.

al la indekso


SINJORINO BUTTERFLY 

En unu el la japanaj insuloj, Ŝikoku, Ehime, staras preĝejeto. La malgranda loko, apartenanta al la apostola prefektujo, kie troviĝas tiu preĝejeto, nomiĝas Imabarai. En tiu preĝejeto la dominikana Patro Sergio Santamaria gvidis la ekzerciĝojn de modesta ĥoreto, kiu devis plivivigi la diservojn. Ne estis tro da membroj kaj per sinekzercado oni... atingu la arton.

Post provkantado, iun vesperon de la jaro 1950, la Patro estis alvokita de unu el siaj kantistinoj, kiu al li demandis ĉu iu nekatolika, eĉ idolana, povus iĝi anino de la ĥoreto. Tiu onidire kapablis bone kanti kaj ŝatis ĝin fari; sed ne estis ĉio: tiu sama ne havis la permeson de la patrino por aniĝi al la ĥoreto, kaj tamen volonte volus.

“Aperigu ŝin”, diris Patro Santamaria, “mi ja aŭdos”. Ŝi aperis. Kaj ŝi havis mirindan voĉon, kiel aŭdiĝis kiam ŝi prove kantis gamon. Patro Santamaria tuj sciis, ke li ekhavus per ŝi bonegan gajnon.

Ŝi estis mallongan tempon membro de la ĥoreto, kiam iuvespere, post provkantado, ŝi brilmiene alparolis la Patron, dirante ke ŝia panjo ne plu kontraŭas la membriĝon, ĉar ŝia pli aĝa frato, kiu iĝis katoliko, pledis kaj gajnis ŝian aferon ĉe la familia patrino.

Al la Patro estis egale, ĉu ŝi povis aŭ ne, ĉar li havis aliajn problemojn en la kapo. La radio-disaŭdigo de la Prefektujo estis anoncinta kantkonkurson, kaj laŭ lia ideo ŝi estos kandidatino. Uzante la patrinan konsenton, li proponis al ŝi partopreni en tiu radia kantkonkurso: “Vi kapablas tion, etulino kaj ni ekzercu nin!”. Ili ekzerciĝis. Ŝi kapablis. Ĉar ŝi gajnis la elmetitan premion. Tuj poste: dua premi-konkurso, nun de la insulo Ŝikoku mem; la prezentado estos en Matsuyama. Kaj la Patro: “Vi kapablas tion, etulino; partoprenu!”. Ŝi partoprenis. Ŝi gajnis la premion.

La historio ne mencias, kiu - kiam ili ĵipe reveturis al Imabarai - tiun vesperon estis pli kontenta: la Patro aŭ Kunie Imai. Nur certe estas, ke la Patro iumomente diris: “Se vi nur povus lerni la hispanan, mian patrolingvon, vi povus studi en mia patrujo kaj fariĝi iu ŝatata en la mondo; se vi nur povus!”. Ŝi povis. Ĉar ŝi kaŝe komencis sen ies helpo.

“Patro, ĉu vi scias, ke Kunie diligente lernas la hispanan kaj muzikon kaj krome kateĥismon?”.

“Ĉu vere?”, mirdemandis la Patro. Kiel oni asertis al li, Kunie ja faris tion!

La Patro, sen ion diri al iu, skribis al sia superulo en Hispanujo. Kaj iun vesperon, post provkantado de la ĥoreto, li petis Kunie ekresti; li havis ian sciigon. Lian “sciigon” apenaŭ aŭdinte, Kunie jam studis ĉe la Muzikuniversitato en Madrido. Tri jarojn poste ŝi akiris sian diplomon kaj transiris al la Konservatorio. Tie ŝi unue kaptis la Mozart-premion kaj poste la premion Lucrezia-Azcuma, kaj jen ŝiaj profesoroj sendis ŝin al Milano kaj de tie al Barcelono: “plustudadu, etulino, vi ja kapablas!”.

En Milano ŝi iam kantis en la ĉeesto de iu sinjoro Rudolf Bing, kaj tiu poste diris: “Nu, venu kun mi, Etulino!”. Ŝi ja iris kaj nun Kunie Imai, la japana kantistino, kantas en la plej grava operejo de la mondo, la “Metropolitan” en Novjorko, ludanta la rolon de “Sinjorino Butterfly”.

Kun la bapto ŝi alprenis la nomon Cecilia. Ankaŭ ŝiaj gepatroj estis baptitaj. Tio estis la rezulto. Kaj tiam Kunie nur havis 27 jarajn.

Lambert Swerts (El “Spegulpalaco”, trad. H. Vermuyten)

al la indekso


EKLEZIAJ ARTAJ TREZOROJ MONDFAMAJ 

Karintio sendube estas lando tre riĉa je ekleziaj artaĵoj altvaloraj. Per jardeka penado oni sukcesis kolekti tiujn malgrandajn kaj grandajn artaĵojn el la tuta lando, ne por enŝlosi ilin en muzeon, sed por savi ilin antaŭ ruinigo, por restarigi ilin kaj redoni al ili la malnovan formon. Tiel ekestis en konstanta, persista laboro en Klagenfurt sub la tiama princ-episkopo D-ro Adam Hefter malgranda muzeo, kiu estas unu el la plej belaj en Aŭstrujo, kaj kiu kiel kolektaĵo de ekleziaj artaĵoj fariĝis konata trans la limoj de nia patrujo: la dioceza muzeo en Klagenfurt.

Dum la unua mondmilito, je la 30-a de junio 1917, ĝi estis fondita de la artoama princ-episkopo, kiu komisiis al sia sekretario D-ro Otto Rainer la esploradon kaj kolektadon de arthistorie kaj eklezi-historie valoraj objektoj ne plu uzataj.

Fervorege D-ro Rainer plenumis sian taskon. Dum jaroj, jardekoj li travojaĝis Karintion. Serĉante forgesitajn artaĵojn, li venis en la plej malproksimajn vilaĝojn kaj paroĥejojn kaj serĉis en malnovaj budoj kaj neuzitaj ĉambretoj, en kestoj kaj tirkestoj.

Princ-episkopo D-ro Hefter disponigis al la muzeo 5 salonojn en la episkopa rezidejo, fru-klasika palaco, kiun konstruigis imperiestrino Maria Theresia por sia filino ĉefdukino Marianna, kiu ĉi tie vivis dum 8 jaroj ĝis sia morto. Poste aĉetis ĝin la granda princ-episkopo de Gurk, Kardinalo F. X. Salm-Reiferscheid, kiu faris el ĝi la rezidejon de la episkopoj de Gurk, de tiam rezidante en Klagenfurt. Nenia kadro estus pli inda por la lokigo de la ekleziaj artaĵoj, ol ĉi tiu palaco kun ĝiaj belstilaj salonoj. Oni intencis per la muzeo savi religiajn artaĵojn, sed ĝi fakte fariĝis spegulo de la kultura pasinteco de Karintio.

Jam la unua, belega rokoko-salonego montras al la vizitanto trezorejon de karintiaj ekleziaj artaĵoj. Oni tie rimarkas portkrucon el la 11-a jarcento, kiu de D-ro Rainer estis hazarde trovita sur tombokruco en Kottmannsdorf. Ĉi tie ankaŭ troviĝas la konata kruco el Laas ĉe Kötschach krom aliaj krucoi kaj relikvujoj el la frua mezepoko. Mirinda estas ankaŭ la sorto de bela ligna statuo de Sankta Margaretha. Sub tegmenta trabo la senlaca konservisto ĝin trovis, treege difektita kaj terure surpentrita. Alia ligna figuro, belstila Madono el la 14-a jarcento, troviĝis en kampara voj-kapeleto; per pluvo kaj suno la valora artaĵo estis forte difektita. Post forigo de la malhela surpentraĵo, ĝi ekbrilis en sia heleco kaj nun apartenas al la plej valoraj trezoraĵoj de la kolektaĵo.

Maloftaj altvaloraĵoj troviĝas en la dua salono, kiu enhavas eksterordinare riĉan kolekton da plej diversaj liturgiaj vestoj de la 15-a ĝis la 18-a jarcento. Ankaŭ ĉi tiu kolektaĵo de Aŭstrujo estas kunigita de D-ro Rainer. Ĉi tie troviĝas belegaj pormesaj vestoj kaj ĥormanteloj, laboritaj en ĉiuj teknikoj, en or- kaj arĝent-fadenaj brodaĵoj, koloraj kudrilopentraĵoj aŭ gobelen- kaj pajet-laboroj. Jen alternas veluraj kaj silkaj ŝtofoj kun la belegaj kaj maloftaj ledo-kasubloj el la tempo de baroko, premitaj kaj riĉe pentritaj per koloraj ornamaĵoj; stoloj kaj maniploj en la samaj artformoj. Kaj inter ili la tipe karintiaj pormesaj vestoj el kruda tolo, broditaj per florornamaĵoj. Ankoraŭ nun ilin

uzas unuopaj paroĥoj. Ĉi tie ankaŭ pendas belega romanida krucifikso. Ĝia sorto estis stranga kaj ekzempla por la objektoj de la muzeo. Ĝi kuŝis inter la kranioj de mortintoj en la romanida ostejo de Malta.

En la tria salono troviĝas multaj diversaj objektoj malgrandaj: malnovaj seruroj, ŝlosiloj, kandelingoj, eĉ turkaj sagoj kun sagujoj, multspeca kaj valora kolekto de meslibroj, biblioj, kalendaroj, astrologiaj kaj eklezi-historiaj libroj el la 14-a kaj 15-a jarcento.

La kvara salono de la muzeo, nomata la Salm-ĉambro, ĉar la muroj de ĉi tiu rokoko-salono estas ornamitaj per majstre pentritaj portretoj de la parencoj de Kardinalo Salm kaj diversaj malgrandaj objektoj el la tempo, memorigas pri ĉi tiu eminenta ekleziulo. La plej gravan lokon okupas en ĉi tiu ĉambro ĉarma statuo de Madono el Maria-Höfl. Kaj la fama Magdalena-vitraĵo, la plej aĝa vitropentraĵo de Aŭstrujo el la 12-a jarcento. Ankaŭ la pasinteco de ĉi tiu unika artaĵo estas tre interesa. Post la unua mondmilito ĝi estis ŝtelita el la romanida filia preĝejo Sankta Magdalena ĉe Weitensfeld. Oni povis kapti la ŝteliston, sed la vitraĵon li ne plu havis. Ĝi intertempe venis en la manojn de hebrea komercisto, kiu intencis vendi ĝin en Usono. Preskaŭ lastmomente oni sukcesis trovi la valoregan vitraĵon en Berlino. Post renovigo ĝi venis en la diocezan muzeon. En la nunjara ekspozicio “Romanida arto en Aŭstrujo” en Krems ĉe Danubo oni montras ĉi tiun unikan vitraĵon. La aŭstria poŝto okaze de ĉi tiu ekspozicio eldonis apartan poŝtmarkon, kiun ĝi ornamis per reprodukto de la mondfama vitraĵo.

En la lasta salono, la festsalonego de la episkopa rezidejo, oni povas admiri grandan vicon da barokaj statuoj de sanktuloj. La frontmuroj de ĉi tiu salono estas kovritai per fastotukoj el Steuerberg kaj Baria-Bichl el la tempo de la frurenesanco. Krome troviĝas ĉi tie antikvaj klap-altaroj kaj du ĥorseĝoj, kiuj estis forigitaj de komercisto el filia preĝejo en Malsupra Karintio. Rigardo en la gastlibron montras la nomojn de konataj sciencistoj, historiistoj, politikistoj kaj ekleziaj eminentuloj, inter 1950 la papa nuncio el Vieno, kiu jam tiam nomis la muzeon: “piccolo museo vaticano - malgranda vatikana muzeo”.

Karl Dürrschmid

al la indekso


MUZILO 

En “Espero Katolika” de oktobro 1964 ni publikigis jam recenzon pri la nova muziksistemo “MUZILO” de nia samcelano prof. H. Paruzel el Pollando. 

Nun aperis “Informilo de la E. M.” n-o 1, kiu estos eldonata laŭbezone kaj sen fiksa prezo (libervola subteno). El la enkondukaj vortoj de la redakcio ni citas: “Okaze de la Universala Esperanto-Kongreso en Hago, la 8.8.1964 ariĝis samideanoj muzikamikoj kaj decidis fondi Asocion de Muzikamantoj, kies celo estas disvastigi Esperanton en la Muzika Mondo kaj la muzikon inter la esperantistaro. Tiu fondo fariĝis realaĵo kaj ni ĝojas prezenti al la estimataj gelegantoj de nia Informilo la unuan numeron de E. M.-organo. Ni turnas vian atenton al la fakto, ke la tasko de la Asocio estas diskonigi la sistemon Muzilo kiu akcelas faciligi la muzikadon.

Kio estas Muzilo vi jam certe aŭdis. Ni substrekas ke ĝi nedisigeble estas ligita kun nia zamenhofa mondlingvo, ĉar ĝi ludas la saman rolon en la muzika mondo kiel Esperanto en la lingva mondo. Ni povas jam havigi al ĉiuj muzikamantoj Muzilo-lernolibron kaj la kajeron no. 1, kiu prezentas diversajn facilajn, tre konatajn muzikaĵojn. Post la baldaŭa apero de la dua M-kajero venos aliaj. Ĉiuj respegulos ankaŭ Vian kunlaboron kun la E. M.-Asocio. Estas afero memkomprenebla, ke ĉiuj parolataj lingvoj riĉigas nian Esperanton. Ankaŭ Muzilon riĉigas ĉiu muzikanta homo, kaj ni povas jam nun konstati, ke la Muzilo-libroj ne pretendas prezenti absolute perfektan muzik-sistemon, kiel la Fundamento de Esperanto ne malpermesas la perfektigadon de nia mondlingvo. Muzilo, kiu fakte reduktas la tutan muzikon al 12 tonoj kaj notoj, donas en la manojn de ĉiuj, eĉ plej simplaj homoj, ŝlosilon por kompreni la muzikon tiomgrade, ke ĝi fariĝas ne surdiska aŭ magnetofona, do mekanika arto, sed persona, individua propraĵo de ĉiu homo.

La Redakcio de la E. M.-Informilo atendas de ĉiu esperantisto-muzikamanto kunlaboron kaj apogon. Ĉiuj aliaj sciu, ke Muzilo marŝas man-en-mane kun la tuta esperantista movado”.

 

al la indekso