Enhavo de Espero Katolika numero 10/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

Sur la titolpaĝo: Znojmo, majstra ĉeĥoslovaka gotika religia konstruaĵo el la mezepoko

 

 

 


I.K.U.E. KAJ EKUMENA AGADO

 

Ĉiu homo deziras esti feliĉa. Ni estas naskitaj kun tiu ĉi deziro.

Sed restas la demando, ĉu ĉiu homo emas helpi aliajn, kiuj estas en malfacilaj cirkonstancoj kaj kiuj estas batitaj de la vivo. Ĉu ankaŭ tiu emo estas nia denaska? Ĉu estas memkompreneble, ke unu homo helpas alian, kiu bezonas helpon kaj subtenon?

Estas farinte suprajn demandojn, ke la fama verkisto Guardini komencas sian verketon pri la amo al niaj proksimuloj.

Enfakte Guardini asertas, ke ĉiu fakta ago de helpo estas senbaza, se ĝi ne trovas sian fonton en la Evangelio de Kristo. Estas de valoro prirezoni tiun rimarkon, nun ke nia periodo kun siaj multaj formoj de moderna helpo al proksimuloj elvokas la impreson kvazaŭ enfakta amo al la proksimulo estas natura inklino.

Laŭ Guardini estas jena konvinko tre nobla sed tro ideala. Laŭ li la homo tute ne nur el si mem inklinas, helpi sian proksimulon. Li asertas, ke la malfeliĉo de aliaj tute ne estigas la deziron, spontane helpi. Kontraŭe, oni tro ofte rigardas helpopeton en tiaj cirkonstancoj atako je propra bonfarto, atako je propra monujo, kiel ion danĝeran por propra feliĉo.

La amo al Kristo kondukis Emile Peltier fondi apartan organizaĵon por katolikaj esperantistoj. Oni scias: ne tuj sukcesplene, sed Emile Peltier nur konis unu devon: disvastigi la Evangelion de Kristo al ĉiuj en la mondo ankaŭ per Esperanto!

Kaj nur tial li daŭrigis senhezite, senripoze, pagante per sia sanstato kaj oferante sian propran vivon al Maria en la groto de Lourdes. Nur por tiu celo: ke la katolikaj esperantistoj kuniĝi en unu, eble plej forta grupo, kun la pordo tute malfermita al ĉiuj kristanaj esperantistoj. Tiel kiel Papo Johano celis al tiu unuiĝo, kunvokinte la Duan Vatikanan Koncilon. Kaj same kiel Papo Paŭlo VI transprenis tiun taskon, kaj ne hezitas, uzi la plej modernajn metodojn, por pli alproksimigi unu al la aliaj ĉiuin kristanojn, kie ajn vivantajn en la mondo, en kiu grupo ajn.

Kaj kvazaŭ por pruvi, ke IKUE ankaŭ nuntempe, eĉ pli emfaze, devas daŭrigi la celojn, kiujn alstrebis Emile Peltier jam antaŭ pli ol 60 jaroj, Papo Paŭlo brile akcentis tion en la aŭdienco, en kiu li ĉi-jare precizigis, en nemiskompreneblaj vortoj, al la Estraro de IKUE ĝian unikan taskon. Nome, se Esperanto povos esti fruktodona kaj efektiva por kunlabori al la realigo de la Ekumena movado, tiukaze IKUE havas la nepran devon, energie kaj ĉiamaniere plenumi ĝin.

La XXXI-a kongreso de IKUE okazos en 1966, kiel oni povis legi en la septembra numero, en la urbo St. Gallen en Svislando.

Ni estas feliĉaj, ke ni jam nun povas komuniki, ke la Ekumena agado estos la ĉeftemo de tiu kongreso, tute en la senco de la deziresprimo de Papo Paŭlo VI. Estante ankaŭ unu el la ĉefceloj de IKUE, kaj temo nuntempe de l’ plej granda aktualeco.

Tial ni elkore esperas, ke tiu kongreso de 1966 en Svislando fariĝos unu el la plej elstaraj historiaj eventoj en la historio de nia internacia katolika unuiĝo. Jam nun ĉiu membro de IKUE preparu la aliĝon al la Svislanda kongreso !

N. Hoen

al la indekso


LA NUNA NUMERO 

La antaŭa numero de “Espero Katolika”, pro teknikaj malfacilaĵoj, bedaŭrinde aperis tro malfrue. Niaj legantoj bovolu pardoni al ni tiun fakton, kiun ni mem ekstreme bedaŭris.

En la nuna numero aperas kelkaj artikoloj, kiuj jam estis kompostitaj por antaŭaj kaj la septembra numeroj. Sed pli frua publikigo pro manko de spaco vere ne estis ebla. Pro la sama kaŭzo (tro multe da kopio; cetere tre feliĉiga pruvo de la granda intereso de niaj membroj por nia pligrandigita kaj plimodernigita revuo) ni nepre devas peti paciecon al tiuj kunlaborantoj de EK, kiuj ensendis vere interesajn kaj aktualajn artikolojn: ili sciu, ke tiuj sendube aperos en unu el la proksimaj numeroj, do eble plej baldaŭ.

Kiel devizo por la komenciĝinta aŭtuna (kaj baldaŭ vintra) sezono(j), ni forte rekomendas al ĉiuj membroj de IKUE personan iniciaton. Ĉiu membro konvinku en sia propra medio almenaŭ UNU katolikan esperantiston - ankoraŭ ne aliĝintan al nia unuiĝo - tuj fariĝi aktiva (kaj paganta!) nova membro!

Ĉu utopia espero niaflanka? Ni havas senliman fidon en niaj membroj. Ni publikigos ĉiun novan membron, ekde novembro kaj ankaŭ la nomon de tiu, kiu anoncos tiujn novajn membrojn! Kaj fine de aprilo 1965 ni donos PREMIOJN (en formo de ekskluziva libro) al tiuj tri membroj kiuj ĝis tiu dato estos anoncintaj la plej grandan nombron de novaj membroj por IKUE...!

Persona demando, por fini, al niaj membroj: vi ja certe ne apartenas al tiu grupo de nepagintaj IKUE-anoj (vidu EK- sept.), kiuj ĝis nun forgesis pagi la kotizon de 3 usonaj dolaroj pri 1964?... Entute estis 214 membroj. Vi zorgu, ke baldaŭ tiu nombro estu NULO!

N. H.

al la indekso


LA NACIAJ MALPLIMULTOJ

KAJ “LA SURTERA PACO” (PACEM IN TERRIS)

 

(Prelego de Patro Manuel Casanoves, C. M. F. ĉe la IKUE-kongreso en Valencio 1964)

 

Antaŭ ĉio, ni devas konstati gravan diferencon inter la politika komunumo unuflanke, kaj la popolo, nacia gentogrupo etnologie diferencita aliflanke. Tiu ĉi diferenco estas tute fundamenta kaj nepre necesa. Krome, la encikliko sufiĉe klare distingas unu de la alia.

1) La politika komunumo, ordinare nomata ŝtato, estas jura kaj politika organizo de la socio.

“La politikaj komunumoj havas reciprokajn rajtojn kaj devojn unu al la alia... La sama naturleĝo, kiu regulas la rilatojn inter la individuoj, devas ankaŭ reguli la rilatojn inter la ŝtatoj” (“La surtera paco”, - SP - paĝo 33).

“Ne ekzistas homoj, kiuj estas nature superaj al aliaj: homoj estas nature samvaloraj. Sekve ankaŭ ne ekzistas politikaj komunumoj, kiuj laŭ la natura digno estas superaj rilate aliajn. Ĉiuj el ili estas korpo, kies membroj estas la homoj” (SP, p. 35).

2) La nacia gento, popolo, aŭ grupo etnologie diferencita estas ankaŭ komunumo, sed ĝi ne estas politika aŭ jura, sed homa komunumo, havanta karakterizajn propraĵojn, per kiuj ĝi distingiĝas inter la aliaj homaj grupoj. Tiuj karakterizaj propraĵoj konsistigas la specialan karakteron, la distingigan fizionomion de ĉiu popolo.

La ĉefaj propraĵoj, kiuj karakterizas la grupojn etnologie diferencitajn, kvankam ne ĉiam troveblaj samtempe en ĉiu popolo, estas laŭ la encikliko la jenaj: la lingvo, la kulturo, la tradicioj, la vivrimedoj kaj ekonomiaj entreprenoj (SP, p. 37).

La encikliko klare atentigas pri la respekto al ĉiuspecaj valoroj de ĉiu popolo, tute egale ĉu tiu popolo estas sendependa ŝtato aŭ ne. Ĉar la apartaĵoj de ĉiu popolo estas konsistigaj eroj de la socia bonfarto. Tamen la encikliko aldonas, ke “tiuj apartaĵoj minimume difinas la socian bonfarton” (SP, 25). Kaj, aliparte, “oni devas zorgi, ke la popolkaraktero ne baru la kontakton de unu grupo kun aliaj. La homoj certe diferencas unu de la alia pro siaj etnologiaj apartaĵoj, sed samtempe posedas komunajn esence spiritajn valorojn, kiuj ebligas al ili ĉiam pli evolui kaj perfektiĝi. Ili do havas la rajton kaj devon vivi en reciproka kuneco” (SP, 38).

            En la encikliko, la esprimo “grupo etnologie diferencita”, kaj similaj, ne havas sencon rasan aŭ biologian, sed precipe kulturan signifon; sekve, kiam ĝi parolas pri “etnologiaj apartaĵoj” kaj “karakterizaj propraĵoj”, tio ĉefe signifas kulturajn apartaĵojn.

La nacia gento, aŭ alivorte la nacionacieco - laŭ la nepolitika senco de ĉi tiu vorto - estas do kultura kaj socia faktoj; ĝi estas frukto de historia pasinteco komuna al tuta popolo, kaj montriĝas duoble, nome per la memkonscio pri ekzisto kiel homa komunumo kun karakterizaj propraĵoj, kaj per la volo esti tia estontece kaj vivi laŭ tiuj apartaĵoj, tute sendepende de la politikaj landlimoj aŭ regosistemoj. El ĉio ĉi evidentas, ke la politika komunumo kaj la nacia aŭ etnologia komunumo, almenaŭ teorie, estas du tute apartaj sociaj estaĵoj. Efektive ili diferencas unu de la alia laŭnature kaj laŭcele, kvankam ambaŭ estas nepre necesaj, ĉar ĉiu el ili, laŭ sia propra funkcio, estas konsistiga elemento en la tasko perfektigi la homan personon kaj atingi la socian bonfarton.

Fakte la politika komunumo aŭ ŝtato kaj la nacia gento povas geografie koincidi aŭ ne koincidi. Kaj tio ebligas kompreni la tiel nomatan “principon de la naciecoj”.

Ĉiu konas ekzemplojn, ĉefe en Eŭropo, de naciaj ŝtatoj, t. e. ununaciaj ŝtatoj, ekzemplojn de nacioj dividitaj inter du ŝtatoj, kaj fine ekzemplojn de multnaciaj ŝtatoj, eĉ se ili ne nomiĝas federacioj, ĉar proprasence federacio estas unuiĝo de memstaraj ŝtatoj.

Tiurilate estu permesate al mi citi la leteron de d-ro Zamenhof al generalo Sebert (en 1910): Li skribis: “Mia memuaro parolas ne pri nacioj, sed nur pri gentoj, tio estas, ne pri grupoj politikaj, sed nur pri grupoj etnologiaj. Vi ĉie tradukis “gento” per “nation”, kaj mi timas, ke tio eble kaŭzos malkompreniĝon, ĉar la vorto “nation” estas ne sufiĉe klara kaj oni ofte uzas ĝin en la senco “ĉiuj loĝantoj de ia regno”, kio estas tute kontraŭ miaj argumentoj pri la vera senco de “genteco”. Se vi trovas, ke alia traduko estus ne bona aŭ ne konforma al la spirito kaj bona stilo de la franca lingvo, tiam estus necese almenaŭ tuj en la komenco doni klarigon, ke en la originalo estas ĉiam uzita la vorto “gento”, kaj la vorto “nation” en la traduko devas esti komprenata ne en senco politika, sed nur en senco etnologia...” (Lingvaj Respondoj, n. 28).

Verdire, mi persone opinias, ke ia politika senco de la vorto nacio estas tute neĝusta, ĉar ĝi kontraŭdiras ties devenon, nome “natio”, “natus”, el la latina verbo “nascor”, t. e. “naskiĝi”; sendube la naskiĝo rilatas al la gepatroj, la hejma vivo, la familio, la gento, la etnologiaj apartaĵoj, la naturaj institucioj, multe pli ol al la registaro, la politika aŭ jura organizo de la ŝtato.

Tamen mi tute konsentas, ke efektive oni ofte uzas la vorton en senco pli malpli politika, ekzemple en la angla lingvo la verbo “to nationalize”, kaj la nomo “nationalization”, t. e. fariĝi civitano de alia ŝtato, kie oni ne naskiĝis. Evidentas, ke estas neeble ŝanĝi ies “gentecon”; oni povas ŝanĝi nur la politikan aŭ juran kondiĉon de iu persono. Plian ekzemplon al ni donas la oficiala nomo “United Nations Organization” (U.N.O.), kie la vorto “nation” estas uzata en senco politika, ĉar ne la popoloj unuiĝis, sed nur la ŝtatoj. Tial oni povus ĝin esperantigi pli bone per la traduko “Organizo de Unuiĝintaj Ŝtatoj”.

Mi nur skize pritraktis la aferon, sed mi kredas, ke la priparolita diferenco jam sufiĉe klare aperas al ĉiuj. Ni do jam povas iri unu paŝon antaŭen kaj aliri la temon de la “malplimultoj”. Ni legas en la encikliko: “Ekde la 19-a jarcento preskaŭ ĉie estiĝis kaj kreskis le emo kunigi ĉiun nacian genton en unu aŭtonoman politikan komunumon. Pro diversaj kialoj ne ĉiam estas eble, koincidigi la geografiajn limojn de malpli grandaj komunumoj kun la etnologiaj. Tial ekestas la kompleksaj problemoj de la malplimulto (SP, 36). Sed kio precize estas la malplimultoj, laŭ la etnologia senco? Jen neevitebla kaj urĝa demando, kiu postulas kiel eble plej precizan respondon.

Malplimulto ne estas simpla regiono, eĉ se la loĝantoj havas kelkajn specialajn ecojn. Tio konsistigas nur simplajn lokajn variojn interne de la sama homa komunumo, kies membroj plene konscias pri ilia fundamenta etnologia unueco.

Nu, la ideo de malplimulto estas tute korelativa, reciproke responda, al la ideo de plimulto. Malplimulto estas nacia gento aŭ nacia komunumo - en la ĵus priparolita senco -, kiu, pro ia ajn kaŭzo, ĉu simple historia, ĉu politika, ĉu perforte, ĉu propravole, estas konsistiga parto de politika komunumo aŭ ŝtato, kie kunekzistas samtempe alia popolo, alia nacia gento aŭ komunumo, kiu pro sia pli ampleksa spaco, aŭ pli granda potenco, aŭ pli multnombra loĝantaro, estas la plimulto.

Temas do pri politika komunumo, kiu ne perdante la unuecon de sia komuna jura ordo kaj superega regado, enhavas interne de siaj landlimoj pli ol unu nacian aŭ etnologian komunumon.

Tamen ni devas klarigi, ke la esprimo “nacia malplimulto” estas ofte uzata en duobla senco. Precipe ekde la unua mondmilito, per la esprimo “naciaj malplimultoj” oni ordinare komprenis, en la internaciaj interkonsentoj, tiujn etnologiajn grupojn, kiuj devis resti ekster la limoj de la ŝtato, kie homoj de ilia sama gento konsistigas la tutan loĝantaron, aŭ almenaŭ la plimulton. Tial, en tiu ĉi senco, preskaŭ al ĉiu nacia malplimulto respondas aliloke sendependa ŝtato, rilate al kiu la malplimulto estas iamaniere forŝirita parto, translokiĝinta al alia ŝtato, kies kernon konsistigas kiel plimulto alia popolo. Tio evidentiĝas precipe rilate la lingvojn.

Oni konsideris kiel naciajn malplimultojn nur tiujn partojn de la ŝtata teritorio, kiuj parolas lingvon, kiu estas oficiala en alia ŝtato.

Tiamaniere, tiuj malplimultoj, kiel ajn malfeliĉa ilia kondiĉo povas esti kelkfoje, havas almenaŭ la avantaĝon esti defendataj de la ŝtato, kie ilia gento estas la kerno, kie ilia lingvo estos oficiala, instruata en la lernejoj, uzata en la radio-elsendoj, en la gazetaro, ktp. Kaj kiam ajn la rajtoj de tiaj malplimultoj estas iel subpremataj, tiu alia ŝtato tuj protestas antaŭ la internaciaj instancoj kaj senĉese postulas, ke oni agnosku tiujn rajtojn. Oni povus preskaŭ kompari la rilatojn inter tiuj malplimultoj kaj la alia ŝtato, kiu tiel interesiĝas pri ili, kun tiuj inter civitano en fremda lando kaj la konsuloj komisiitaj de lia lando par lin protekti.

Sed la esprimo “naciaj malplimultoj” povas ankaŭ esti uzata en alia senco, nome “tiu etnologia grupo tute entenata inter la limoj de ŝtato, kiu enhavas ankaŭ alian popolon kiel centron kaj plimulton”, aŭ ankaŭ “tiu etnologia grupo, kiu estas dividita inter du aŭ pli da ŝtatoj egale asimilemaj”.

Kompreneble, la situacio de la malplimultoj en tiu ĉi dua senco estas multe pli danĝera kaj bedaŭrinda, ĉar estas neniu ŝtato, kiu interesiĝas pri ili kaj protestas kiam iliaj rajtoj ne estas agnoskataj; do ili nepre bezonas preni sur sin la malfacilan, sendankan taskon sin mem defendi, eĉ se tio estas - kaj tro ofte estas - efektive konsiderata kiel kontraŭleĝa agado.

Estis bedaŭrinda eraro, ke post la unua mondmilito, kiam oni penis - kvankam ne ĉiam sukcese aŭ tute sincere - doni justan solvon al la naciaj problemoj per ŝanĝoj de landlimoj, dismembrigo de la imperiaj ŝtatoj eŭropaj kaj starigo de rimedoj por la protektado de la malplimultoj, fare de la traktatoj de Versailles, Trianon, Saint Germain k. c., oni preterlasis la duan kategorion de malplimultoj, malgraŭ ke ili multe pli ol la aliaj bezonas laŭleĝan protektadon, bazitan sur internacia juro.

Kelkaj proponas, ke nur la unuan kategorion oni nomu “naciaj malplimultoj” (franclingve “minorités nationales”, angle “national minorities”), kaj la grupojn de la dua kategorio oni nomu “malplimultaj naciecoj” (france “nations minoritaires”, angle “minority nationalities”), sed kompreneble ĉiam kondiĉe ke la rajtoj de la lastaj estu almenaŭ egale garantiitaj.

Ŝajne la encikliko - eble intence - ne faras ian ajn diferencon rilate la malplimultojn; do ni rajtas apliki ĝiajn principojn al ambaŭ klasoj de malplimulto.

En la originala latina teksto de la encikliko oni ja ilin nomas diversmaniere: jen “gentes pauciores numero”, jen “cives stirpis numero inferioris”, jen “cives numero pauciores”. Sed, kiel vi vidas, la senco estas preskaŭ la sama. Krome la itala traduko ĉiukaze uzas la saman vorton “minoranze”, kaj tiel same nia Esperanta traduko uzas ĉiam la vorton “malplimulto”.

Nun ni respektoplene aŭskultu kion la encikliko diras pri la malplimulto: “Oni devas sincere aserti, ke ĉiuj entreprenoj por subpremi la vivoforton kaj evoluon de tia malplimulto, estas grava krimo kontraŭ la justeco, precipe se oni per tia politiko intencas detrui iun malplimulton. Kontraŭe estas postulo de la justeco (ne nur de la bonvolo), ke la aŭtoritato efike streĉas siajn fortojn par plibonigi (bonvolu rimarki: ne nur por toleri, sed por plibonigi) la vivkondiĉojn de la malplimultoj, nome rilate al iliaj lingvo, kulturo, tradicioj, vivrimedoj kaj ekonomiaj entreprenoj” (SP, 37).

“Ni tamen devas rimarkigi, ke la membroj de tia malplimulto, pro reakcio kontraŭ la malfacila situo, en kiu ili vivas, aŭ kontraŭ miskonduto, kiun ili suferis en la pasinteco, ne malofte emas troigi la gravecon de siaj etnologiaj ecoj. Kelkfoje ili tiurilate ekscesas tiel, ke ili preferas tiujn specialajn ecojn al la universalaj homaj valoroj, kvazaŭ la intereso de la homa familio devus servi al ilia grupintereso. Estus pli saĝe, se ili rekonus la avantaĝojn de sia situo: la ĉiutaga kontakto kun homoj de alia kulturo estas spirita pliriĉiĝo; ili povas iom post iom asimili la kulturvalorojn de la popolo, kun kiu ili kunvivas. Ĉi tio tamen okazos nur, se ili klopodas kontakti kun la ĉirkaŭaj popoloj kaj partopreni en iliaj vivmaniero kaj institucioj; tamen ne, se ili semas kverelojn, kiuj kaŭzas nekalkuleblan malutilon kaj malhelpas la evoluon de la popoloj” (SP, 37).

Mi volas nur klarigi, pri tiu ĉi lasta alineo de la citaĵo, ke la encikliko neniel priparolas la troigon de la etnologiaj ecoj flanke de la malplimulto rilate al la plimulto de la sama politika komunumo, sed nur rilate al la universalaj homaj valoroj; ĝi ankaŭ ne konsilas, ke la malplimulto konsentu esti iom post iom englutita de la kulturvaloroj de la plimulto, sed nur ke ĝi plenumu la devon, kaj la rajton, kunlabori kaj reciproke sin perfektigi por komuna riĉiĝado; kiujn devon kaj rajton egale havas ĉiuj aliaj etnologiaj grupoj, tute egale ĉu ili estas malplimultoj aŭ konsistas el memstara ŝtato. Kiom da malĝojaj travivaĵoj, kiom da militoj kaj kvereloj, kiom da malamo, kiom eĉ da sangelverŝo estus ŝparitaj al la Homaro, se oni estus nepre aplikinta ĉiam kaj ĉie tian agadmanieron! Eĉ nin limigante al la lingva afero, kiu speciale nin koncernas, ni memoru la altvaloran sperton de d-ro Zamenhof, kies unuaj travivaĵoj tiel influis la kreadon de Esperanto:

“En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelai bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon ol tiuj ĉi sovaĝuloj” (Pensoj de Zamenhof, p. 14).

Mi ne tiom multe spertis en mia naskiĝurbo; tamen mi ja vidis pacamajn loĝantojn suferi monpunojn, minacojn, kaj eĉ kelkajn batojn kaj ĉiuspecajn malfacilaĵojn, pro tio, ke ilia lingvo, pri kiu ili tute ne volis rezigni, ne estis tiu de la aŭtoritatuloj.

En tiaj kazoj tute validas la grava admono de la encikliko: “La rolo de la regantoj estas precipe zorgi, ke la homaj rajtoj estas agnoskataj, respektataj, interkonformigataj, defendataj kaj favorataj, por ke ĉiu homo povu facile plenumi siajn devojn. La ĉeftasko de ĉiu ŝtata potenco estas: defendi la homajn rajtojn kaj helpi al ĉiu civitano plenumi sian taskon. Tial, se ŝtata aŭtoritato neas aŭ difektas la homajn rajtojn, ĝi ne nur preterlasas sian devon, sed al ĝiaj preskriboj mankas ĉiu obeiga forto” (SP, 26-27). Sed kompreneble nur en tiuj precizaj punktoj; cetere oni nepre devas obei la leĝojn: tion postulas la komuna bonfarto.

Kun la papa doktrino pri la respekto al la lingvoj ktp. de la malplimultoj tute akordas la principoj de UNESCO, laŭ kiuj, ekzemple, la lingvo de ĉiu popolo, ĉu granda, ĉu malgranda, ĉu oficiala, ĉu neoficiala, eĉ se ĝi havas nenian literaturon, eĉ se ĝi ankoraŭ ne havas alfabeton, estu la unua en la instruado. Kaj nur poste oni enkonduku la oficialan ŝtatan lingvon, se tia ekzistas, kaj se ĝi ne estas la sama. (Vernacular Languages in Education - UNESCO).

Tiurilate oni povus ankaŭ mencii la gravan raporton senditan al UNESCO de kvindek universitataj profesoroj de la nordaj landoj Svedujo, Danujo, Norvegujo, Finnlando, Islando en 1962. Ili urĝe petis, ke oni serĉu la plej efikajn rimedojn, por ke tiuj lingvoj, kiuj pro politikaj aŭ alispecaj kaŭzoj troviĝas en grava danĝero aŭ malfavoraj kondiĉoj, estu senprokraste kaj efike protektataj. Ili eksplicite mencias kelkajn kvardek tiajn lingvojn, el ĉiuj partoj de la mondo, kaj aludas al aliaj neeksplicite. En tiu ĉi grava raporto la nordlandaj profesoroj diras interalie:

“Ĉar unuflanke la homa penso estas tiel nedisiĝeble ligita kun la lingvo, kaj aliflanke la penso kun la kulturo, iun ajn lingvon pereigi estas ankaŭ neniigi la koncernan kulturon. La mondo iom senriĉiĝas iufoje, kiam iu ajn kulturo malaperas”.

Resume ni diru:

Ju pli la kulturaj propraĵoj de ĉiu popolo estos agnoskataj kaj sincere favorataj, des pli la kulturo de la tuta homaro pliriĉiĝos kaj la tutmonda paco sekuriĝos.

Ju pli ĉiu estos ĉiu, des pli ĉiuj kune fariĝos altvaloraj. Ĉiuj homoj estas nature samvaloraj. Ĉiuj popoloj estas samrajtaj, kaj same ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj, tute senrilate al la politikaj kondiĉoj.

Ĉiu homo havu la rajton esprimi siajn pensojn kaj sentojn per sia propra lingvo, kia ajn ĝi estas.

Ĉiuj lingvoj estu samnivelaj. Nur Esperanto estu super ĉiuj, kiel vere internacia kaj tute neŭtrala lingvo.

Kaj permesu, ke mi finu per la emociplenaj vortoj diritaj de Zamenhof en Londono, okaze de la Kembriĝa (tria Universala) Kongreso en la jaro 1907-a:

«Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis! Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas; kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo.

Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en tiu ĉambrego, kaj kies nomo ankoraŭ tre malmulte konata kaj malmulte ŝatata estas “Esperantistoj”». (La Tria, p. 27).

Patro Manuel Casanoves C. M. F.

al la indekso


RADIODISSENDOJ EN LIBERIO

 

Prof. G. H. L. Zeegers, ĝenerala sekretario de Karosi (Kardinaal van Rossum Instituut), katolika misia instituto de laikoj en Nederlando, proponis al la estraro la enkondukon de Esperanto-radiodissendoj en nova starigota stacio en Liberio (Afriko).

Post “alvoko al la esperantistaro” por subteni tiun proponon envenis kelkaj - sed ne multaj - entuziasmaj reagoj. En letero de la 15-a de junio prof. Zeegers skribis al la vicsekretariino de IKUE, ke la estraro de Karosi konsentis pri la dissendo de radio-programoj en Esperanto. Oni komencis pristudi, kiom kaj kiaj tiuj programoj estos.

La plej grava celo de la nova radio estos servi la pacon inter la popoloj, precipe inter tiuj de Afriko, kaj eduki ilin al pli alta intelekta vivnivelo.

Bedaŭrinde UEA ĝis nun ne respondis nian alvokon. Aliflanke la Centro de Esploro pri Afriko ĉe Pola Esperanto-Junularo reagis tre pozitive, promesante sian kunlaboron en la realigado de la supre nomitaj celoj. Kompreneble la tuta afero estas ankoraŭ en preparo, sed se Karosi sukcesos disponi pri sufiĉe da specialistoj pri Afriko en Esperantujo, tiuj programoj estiĝos de granda voloro por nia lingvo en tiu ĉi vasta mondparto.

Post la kongreso en Valencio prof. Zeegers donis sian konsenton pri la dissendo de Esperanto-kursoj.

En aŭgusto ankaŭ aperis ampleksa speciala bulteno de TEJO-Centro de Esploro pri Afriko kun materialo pri afrikaj temoj.

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

139 (daŭrigo). 295 pecetoj de bildo kaj pecetoj de sono. Poste la filmo estas tranĉata en malgrandajn pecetojn, ne malpli al 295, kiuj vidigas mallongan epizodon, en kiu troviĝas sufiĉe enkonduka peco kun la dekalkulado; tiam la pecetoj estas kongluataj je senfina strio, kiu povas senpere esti metata en la projekcian aparaton. Tiu strio nomiĝas “tasko” (angle: take). Ĉi tiu strio fariĝas la teksto. Ni tion ĉeestis kaj vidis kiel malfacila tio estas.

Unue la senfina strio turniĝas kelkajn fojojn tra la projekciilo kaj bone estas rigardata de la nederlanda aktoro, kiu devas prononci la tekston, kaj de la reĝisoro. Konrado Flink (la reĝisoro) sidas kun kaptelefonilo surmetita, per kiu li povas aŭskulti la anglan tekston de la filmo. Antaŭ si li havas sur pupitro la nederlandan tekston.

Unue li aŭskultas kelkajn fojojn la anglan tekston. Tiam li ekkomencas paroli tre mallaŭte sian nederlandan tekston. Kiel aktoro li baldaŭ konas parkere tiun tekston, kaj tiam li daŭre parolas ne rigardante la tekston sed atentante la lipmovadojn de la aktoro sur la ekrano. Post kelkfoja ekzercado komenciĝas la bildigoj. La ruĝa lampeto ekbrulas kaj ĉiu estas absolute senbrua. La filmo turniĝas. Kvar, tri, du glacirizaĵo -, jen ĝi ekkomencas. “Ĵus iom tro frue! Refoje!”. “Ĵus iom tro malfrue! Pli akcentu tiun parton de la frazo”. Kaj tiel daŭras ĝis oni sukcesis.

“Jen tiel!” - Tiamaniere ekestas 295 pecetoj de bildo kun la samspecaj 295 pecetoj de sono. 

Laboro de 40 tagoj por 55 minutoj

Ne estas tamen nur Konrado Flink, kiu ludas iun rolon. Roberto Sobeis prononcas la tekston de profesoro Research, kiu kune kun la verkisto (Flink) ludas la ĉefrolojn en ĉiuj kvar filmoj. Krome ankoraŭ aliaj geaktoroj parolas, sed tio varias de filmo al filmo. Kompreneble pli malfaciliĝas, kiam kvar aŭ kvin geaktoroj devas funkcii kaj paroli samtempe, kiel ankaŭ okazas en kelkaj partoj de la filmo. Tiam povas okazi, ke du aŭ tri prononcas bone sian tekston sed unu faras eraron. Tiam la komponado devas esti refarata kaj ekzistas la ŝanco, ke tiam alia maltrafas.

Post la komponaĵoj, kiuj okupas tagojn, sekvas la muntado. Muntado de la bildoj en la ĝusta ordo jam ne estas simpla; sed je ĉi tiu muntado ĉio devas esti akurata.

La reĝisoro tiam refoje kontrolas la prononcitan tekston kun la lipmovadoj kaj li tiam povas ŝovi iomete antaŭen aŭ malantaŭen aŭ forigi frue/ malfrue iun vorton. La projekciado okazas kun la rapideco de 24 bildetoj po sekundo. Estas do eble glui en la sonbendo kelkajn blindajn pecetojn kaj tiamaniere translokigi vorton aŭ kelkajn vortojn aŭ eĉ frazon.

Muntadlaboroj postulas 15 ĝis 20 tagojn. Resume oni bezonas 40 tagojn por la samtempigado de filmo, kiu daŭras 55 minutojn. Estas malfacila laboraĵo, sed oni estas feliĉaj kiam finfine oni vidas la rezulton kaj atingis la celon. La anglaj aktoroj parolas nederlandlingve dank’ al la moderna tekniko kaj la kapablecoj kaj pacienco de nederlandaj aktoroj kaj reĝisoroj.

Jen kiel finiĝas la artikolo. Mankas nur unu: sopirĝemo pro tiom da nenecesa perdo de energio, tempo, kostoj k.t.p.; ni esperantistoj konas la rimedon....

C. A. Ouwendijk, Nederlando

 

al la indekso


NEMEZUREBLA DIO 

Eterna, nekomprenebia Dio, mi kredas kaj konfesas, ke Vi estas senfine pli granda, pli eminenta kaj pli riĉa ol la tuta universo. Mi rigardas la profundecon de la kosmo, en kiu la steloj estas dissternitaj: mi komprenas, ke se ponto kondukus de unu fino ĝis la alia, mi bezonus milionojn da jaroj por transiri ĝin. Mi rigardas la riĉecon, la variecon kaj milspecan strukturon de viaj kreaĵoj, la elementojn, principojn, leĝojn kaj efikojn, kiuj kuniĝas al sia perfekteco. Mi klopodas konsciiĝi pri la nombrego de la ekkonmanieroj, de la scienco kaj artoj okupiĝantaj pri ili.

Mi bezonus jarcentojn kaj jarmilojn, por percepti ĉion sciindan, kion ofertas tiu mondo, se mia intelekto kapablus tion... Kaj tamen estas ĉio, kio ekzistas en la abundeco de la mondoj, en la alto kaj en la malalto, nur atomo kompare al la grandeco kaj majesteco, kiun viaj sanktuloj miregante rigardas en Vi. Tio estas la enhavo de la eterno, ĉiam nova, neelĉerpebla kaj neeldirebla akceptado de la senfina abundo de vero kaj amo, trinkado de la senfino sen mezuro kaj celo, kaj dissolviĝo en Vi. Ho Dio, via memekkono, la ekkono de tiu neperceptebla Dia naturo estas la ĝojego de via tuta eterneco. La rigardado de Vi mem en la samsubstanca Filo kaj Sankta Spirito, en kiuj Vi vidas Vin mem kiel tripersonecon kaj Unu Dion, efikas vian senfinan beatiĝon. Igu min kompreni, ke mia beateco estas entenata nur en Vi, en la ekkono kaj amo de via Dia naturo.

J. H. Newman (1801-1890) - Esp. K. P.

al la indekso


 “KRISTANA KULTURO” N-RO 4

 

“La turo inter nuboj” estas la tilolo de la 4-a broŝuro, kiu baldaŭ aperos en la serio “Kristana Kulturo”. Nia samcelano sac. d-ro Jan Filip verkis originale en Esperanto dramon pri la vivo kaj martiriĝo de Sankta Barbara. Trafe kaj profunde li prezentas kaj ilustras ĉiam aktualan temon: la kontraŭecon inter spirito kaj materio.

La martirino Barbara ankaŭ nuntempe estas populara sanktulino, kies feston la Eklezio celebras la 4-an de decembro. Ĉiam homoj kultis heroojn, eksterordinarajn homojn... Nuntempe multaj, adorante la eksteran sukceson, prefere konsideras tiujn homojn siaj herooj, kiuj atingis videblan, kalkuleblan kaj mezureblan sukceson: unuarangaj filmaktoroj kaj sportistoj, pioniroj de la tekniko kaj industrio estas aplaŭdataj kaj adorataj. Tro facile oni forgesas kaj preteratentas la silentan, senbruan kaj senbrilan heroecon de patrinoj, laboristoj, sciencistoj kiuj oferdonas siajn vivofortojn per ĉiutaga, fidela devoplenumo. Oni preteratentas eĉ la plej grandajn heroojn, kiuj martiriĝis, ĉar ilia konscienco rezistis al spirita perforto kaj malmorala tiraneco. Sennombraj estas tiaj herooj, similaj al la heroino de ĉi tiu dramo “La turo inter nuboj”.

La dramo de Jan Filip estas la unua beletra verko en la serio “Kristana Kulturo”; ĝi estas facile legebla kaj pro tio utila kiel legaĵo en kursoj kaj kunvenoj.

Prezo de la 90-paĝa broŝuro: 3.50 ned. gld.

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

Radio Wien (Vieno)

dissendis la 23-an de julio, en la rubriko “Die aktuelle Esperanto-Nachricht” (Aktualaj Esperanto-Informoj), komunikon pri la aŭdienco, kiun Papo Paŭlo VI permesis al la Estraro de I.K.U.E. (M.) 

Eŭropa Esperanto-Konferenco 1965

en Wien, Aŭstrio, de 18.-24.7.1965. La Esperantistoj, kiuj ne povos partopreni la U.K. de Esperanto en Tokio, estas kore invitataj veni al Wien, por prilabori aktualan, gravan temon kaj por ĝui la belaĵojn de la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo. 

Ĉu vi konas la monumentojn en Wien?

Gvidilo al la monumentoj de Wien, verkita de Erich Hrdlicka. Eldonejo: A. Pechan, Wien-München-Zürich. La paĝo 68 estas dediĉita al la monumento de Ludoviko Zamenhof sur Börseplatz kaj al lia vivo. (Informilo). 

AKLE, Wien

en sia kunveno je la 9.6.1964 speciale memoris pri la unua datreveno de la mortotago de nia neforgesebla, unika papo Johano XXIII-a kaj, en tiu kundependo, precipe pri liaj signifoplenaj enciklikoj “Mater et Magistra” kaj “Pacem in Terris”

Pri Novjorko (Usono)

La Nord-Amerika Esperanto Ligo (ELNA) komence de julio okazigis sian ĉi-jaran kongreson en Novjorko, kie ankaŭ nuntempe okazas la Mond-Foiro.

Je tiuj okazoj la loka urba mondfoira instanco eldonis esperantlingve “Gvidilon al Novjorko”. Ni urĝe petu ĝin senpage (la leteroj estu en Esperanto, kompreneble) ĉe: New York Convention & Visitors Bureau, 90 East 42nd Street, New York N.Y. 10017, USA. 

Renkontiĝo en Villanueva y Geltrú (Hispanujo)

La 26-an de aprilo 1964 okazis en la bela marurbo Villanueva y Geltrú la 6-a Barcelona Provinca Esperantista Renkontiĝo, en kiu ĉeestis pli ol 400 gesamideanoj el la kataluna regiono.

En la Ĉefpreĝejo celebris Meson nia membro patro Jozefo Claramunt, Sch. P., direktoro de Esperanto-Grupo Villanueva y Geltrú, kaj predikis esperante patro Manuel Casanoves, C. M. F., membro de IKUE. La infanĥoro el “Piaj Lernejoj” de Igualada sub la gvido de patro Jozefo Vidal, Sch. P., kantis esperantajn motetojn.

Sekvis la kolektiva vizito en la Urbodomo; kaj en la salonoj de Fomento Villanoves d-ro Mariano Solá el Tarrasa faris belegan prelegon, pri la temo: “La diverseco de lingvoj estas la plej granda baro por la unuiĝo de Eŭropo”. Ankaŭ tie kunvenis la Hispana Esperanto-Junulara Sekcio.

La festo havis sian kulminon en la samideana kunmanĝado kaj esperanta Forumo.

Prezidis d-ro Miguel Sancho Izquierdo, prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio, kaj ĉeestis ankaŭ eksterlandaj gesamideanoj. 

Pola Radio kaj Pola Filatelista Asocio

sciigas, ke por la Filatela Konkurso venis 13.431 respondoj, el kiuj 10.123 trafe respondis al pli ol 3 demandoj. Multaj eĉ gravaj premioj! 

Poresperanta unuiĝo de junaj katolikoj en Germanujo

En aprilo fondiĝis “Thomas-Morus-Rondo” (nomita laŭ la Sankta Thomas-Morus iama lordkanceliero de Anglujo), kiu estas organizo de junaj germanoj katolikaj, kiuj unuflanke sin dediĉas al laboro religia kaj eklezia, kaj aliflanke laboras por kaj per Esperanto.

La ĉefceloj de TMR estas:

a) instigi la junajn katolikojn al novaj kompreno kaj realigo de la Eklezio;

b) akceli la plibonigon de la mondo laŭ la instruo de Kristo;

c) kontribui al kreado de amikeco inter ĉiuj popoloj de la mondo;

d) disvastigi Esperanton kiel plenrajtan ofjcialan internacian lingvon en la internaciaj rilatoj de la katolikoj, precipe inter la junularo.

Esence TMR ne estas esperantista varborganizo por disvastigo de la internacia lingvo inter la katolikaro, sed katolika junularorganizo, kiu pro siaj celoj kaj laboro forte subtenas kaj akcelas Esperanton, en sia speciala konfesia medio.

TMR jam posedas detalan laborprogramon rilate sian esperantistan laboron, kiu ĉefe celas al informado, varbado kaj lingvoinstruado en la multaj katolikaj organizoj, revuoj kaj junulardomoj de Germanujo. TMR jam bone kunlaboras kun diversaj gravaj instancoj. TMR eldonos propran bultenon “Nova Voko” kaj germanlingvan informilon “Katholische Esperanto-Nachrichten”.

TMR por sia granda laboro bezonas la subtenon de laŭeble multaj personoj. Tial la estraro de TMR petas ĉiujn katolikajn esperantistojn de Germanujo, aliĝi, aŭ kiel aktivaj aŭ kiel subtenantaj membroj. La jarkotizo estas 5.- DM; ankaŭ eksterlandaj esperantistoj povas aliĝi kaj kiel subtenantoj helpi al la realigo de niaj taskoj kaj celoj.

C. Schmieg, Fürth, Germanujo

al la indekso


EK RECENZAS

La mondo en koloroj

La eldonejo A. W. Bruno & Zoon, Utrecht, aperigas en Esperanto novan serion da fotolibroj, kiu, landon post lando, mantras la mondon en koloroj.

NEDERLANDO estas en tiu serio la unua poŝlibro, kiu jam aperis. Fotoj de Kees Scherer kaj teksto de Jaap Romijn. La vere artaj kolorfotoj (64 tutpaĝaj) informas pri la nederlandaj pejzaĝoj, konstruarto kaj vivo. 40-paĝa teksto konigas al ni la historion de Nederlando, priskribas la landon, la urbojn kaj la homojn. Vere rekomendinda libro. 

Ne kiel Meier

Verkis Raymond Schwartz. Broŝuro 47-paĝa, en poŝformato. Prezo: 2.- fr. fr. aŭ 6 steloj + sendkostoj. Eldonejo Unuiĝo Franca por Esperanto.

R. Schwartz invitas al revizio de niaj konceptoj pri la konjugacio en Esperanto. Temas pri la konata ata-ita-problemo. La IKUE-membrojn aparte interesos la lasta ĉapitro: “La malbona ekzemplo”. Schwartz skribas:

«Dum, hodiaŭ, en nia originala literaturo la meierismo (ata-ismo) praktike malaperis, oni ankoraŭ trovas ĝin, foje-foje, ĉe kelkaj tradukistoj, ĉefe inter nederlandanoi kaj skandinavoj. Tio estas ne tre grava en gazetaj artikoloj, sed tio estas tre ĝena kaj danĝera en verkoj kun tutmonda famo. Espero Katolika entreprenis la tradukon de la Nova Testamento... ni rajtas konkludi, ke ĉjufoje, kiam la nederlanda eldono skribas -ata, anstataŭ la ĝisnuna -ita en la Londona eldono,... temas pri volita ŝanĝo.. . . Kaj tiel okazis, ke ni havas nun du tradukojn de la Nova Testamento lingve malakordiĝantajn! Povas esti, ke jam morgaŭ sagacaj kontraŭuloj metos sub nian nazon tiun lingvan “duecon” por demonstri al la mondo la nekapablecon de Esperanto».

Mi samopinias kun tiu konstato de Schwarz. Sed la eldono de tiu nova libreto de R. Schwartz montras ankaŭ, ke la “batalo” inter la ata-istoj kaj la ita-istoj ankoraŭ ne estas finita. Ĉar neniu oficiala instanco devige decidis, ankaŭ IKUE ne rajtas devigi verkiston uzi la ita-sistemon. Ĉi tiu lingvista milito jam multe malutilis al la Esperanto-movado, sed ne estas IKUE, kiu estigis la batalon.

W. F.

La dua A.P. librolisto

Eldonis N.V. De Arbeiderspers, Nederlando. 40-paĝa kajero en formato 10 x 15 cm.

Starpunkto de A.P. estas klarigi la titolojn de Esperanto-libroj tiamaniere, ke la aĉetontoj akiras ideon pri la anoncita libro. La dua A.P-librolisto enhavas pli ol 200 titolojn, el kiuj 85 estas novaj, kaj ĝi sciigas 13 adresojn de A.P.-librovendejoj en Nederlando. 

Muzilo

Nia samcelano prof. H. Paruzel proponas per sia “Lernolibro de Muzilo” novan notsistemon por la muziko. “Ni parolas Esperanton tiel, kiel ni ĝin skribas, kaj ludas Muzilon, kiel ni legas la gamon fidele enklavarigitan kaj surpaperigitan. La linioj de Muzilo estas la nigraj klavoj. Per tiuj nigraj klavoj ni frapas la surliniajn notojn. Inter la linioj estas la signoj de la blankaj klavoj”.

Per tiu pli facile legebla notsistemo de Muzilo H. Paruzel esperas kuraĝigi multajn muzikamantojn lerni instrumenton ludi. Ni ne estas kompetentaj prijuĝi la novan sistemon nek kapablaj profeti la estontecon de la invento.

H. Paruzel eldonis sian lernolibron de Muzilo en Esperanto, opiniante ke ĝuste esperantistoj interesiĝos pri la nova notskribo. La lernolibro sciigas liston de 146 komponistoj, el kies verkaro ekzistas tradukoj en Muzilo. Ĝi estas 36-paĝa, en formato 29 x 21 cm, kaj kostas 5 ned. gld. = 20 steloj. La 24-pa6a “Muzilo-kajero no. 1” enhavas plurajn komponaĵojn notitajn per la klasika notskribo kaj per Muzilo. Ĝi kostas 3.50 ned. gld. = 14 steloj.

W. F.

al la indekso


BROEK IN WATERLAND (MARĈO EN AKVOLANDO)

estas pentrinda vilaĝo inter Amsterdam kaj Volendam (Nederlando). Ĝi havas 1.900 enloĝantojn, kaj belege situas ĉirkaŭe de lageto nomita “Havenrak”. Antaŭ kelkaj jarcentoj loĝis en la vilaĝo tre riĉaj komercistoj kaj grandegaj velŝjpoj ĉi tie ĵetis ankron. Tiutempe la lageto estis grava haveno. La ŝipoj tamen pligrandiĝis; ili ne plu povis atingi la “Havenrak”, ĝi perdis sian gravecon kaj nuntempe ĝi estas nur afabla lageto. Ĝi bele aspektas pro la antikvaj domoj laŭlonge de la akvo. La enloĝantaro precipe okupas sin pri brutbredado kaj tre fieras pro la forta, sana brutaro.

Pro tio entreprenemaj farmistoj volonte disponigis siajn domojn al fremduloj por vizitado.

Ĉar la artikloj aĉeteblaj en ĉi tiuj butikoj estas multvaloraj kaj la domoj estas tipe antikve holandaj, aĉetado tie estas pli interesa ol en grandurbo. Se vi ŝatus ferion en 1965 en Broek in Waterland, vi povas informiĝi ĉe la turisma oficejo. Ekzemple rondveturu ŝipe de Amsterdam - Broek in Waterland - Marken - Volendam - Amsterdam. Tiam vizitu la preĝejon el la 16-a jarcento meze de la vilaĝo.

Vi povas ankaŭ interrompi vian ekskurson al Volendam kaj admiri, preskaŭ sen tempoperdo, la afablan vilaĝon. Ĝi aspektas kiel subĉiela muzeo.

al la indekso


KATOLIKAJ PROGRESISTOJ KAJ KRITIKO

Antaŭ unu jaro aperis en Germanio multe atentata kaj kritikata libro de la katolika aŭtoro Carl Amery sub la titolo: “La kapitulacio aŭ Germana katolikismo hodiaŭa”. Tiu libro prezentas akran kritikon pri la germana katolikismo, kiu tro neglektas sian ĝustan funkcion en la hodiaŭa socio. La ĉefa diagnozo kaj riproĉo de la libro estas, ke la katolikismo en Germanio tute kroĉis sin al la certe formortonta burĝa “medio” kaj ties politike orientita moralo. Precipe emfazas Amery, ke la katolikismo ne nur ne kontraŭis la naziismon, sed ankaŭ nuntempe neniel kuraĝigas al rezisto kontraŭ novaj militistaj tendencoj. Kontraŭe, ekzistas denove la nepra subteno de la katolikismo al la reganta konservativa CDU/ CSU-partio, la firma ligo al la “dekstruloj”.

Amery limigas sin en sia kritiko je Germanio kaj ne konsideras aliajn naciojn. Oni tamen demandas ankaŭ alilande - ekz. en Aŭstrio - ĉu la tezoj de tiu libro ne estas aplikeblaj ankaŭ en landoj ekster Germanio.

Progresemaj tendencoj

Ĉi tiu artikolo ne volas doni - rilate Aŭstrion - respondon ai tiu demando, sed nur montri kelkajn reprezentajn progresemajn tendencojn en la aŭstria katolikismo. Ĉar kvankam multaj eldiroj de Amery pri la trajtoj de la germana katolikismo estas same validaj par aŭstriaj cirkonstancoj, ni tamen vidas ankaŭ diversajn sufiĉe gravajn diferencojn.

La diferencoj montriĝas precipe en la konfesiaj proporcioj, en la politikaj rilatoj, kaj kompreneble ankaŭ en la propra nacia karaktero de la aŭstra popolo.

En Aŭstrio 89% de la loĝantaro estas katolika, 6,2% protestanta (en la Federacia Respubliko Germanio la proporcio estas 45,2% je 51,2%, do evangeliana plimulto). Pro tio oni ofte parolis pri la “katolika Aŭstrio”. Tamen ni prefere ne apliku tiun esprimon, ĉar nur relative malgranda parto da katolikoj vere praktikas sian kredon. Tiel la kristanaj principoj estas ekkoneblaj en la publika vivo same malmulte kiel en aliaj landoj kun malpli da katolikoj. Estas cetere menciinde, ke tiuj konfesiaj proporcioj estas sekvo de la kontraŭreformacio, kiu sub la gvido de la Habsburg-aj regantoj parte ankaŭ perforte rekatolikigis la jam grandparte protestantiĝintan landon. Tiu perforto kreis en kelkaj partoj de la lando certan subkonscian opozicion kontraŭ la katolikismo; unu inter aliaj konsekvencoj estis, ke ĝuste en tiuj landpartoj la naziismo trovis sufiĉe fekundan teron. Oni devas pripensi, ke katolika plimulto iom malfaciligas la estiĝon de progresemaj tendencoj interne de la katolikismo. Ĉar precipe la neceso de ĉiutaga kunvivado kaj kunagado kun nekatolikoj instigas al pli intensa pripensado kaj konsiderado de la propra pozicio, al diferencigo inter gravaj kaj bagatelaj eroj de la propra idearo, inter kredo kaj nuraj moroj ŝanĝeblaj. Plua fakto estas, ke la katolikismo en Aŭstrio ĝis 1918 ĝuis la protekton de imperiestro kontraŭ malamikaj tendencoj. Sed tiu konstato jam kondukas nin meze en la politikan strukturon de Aŭstrio.

La unua respubliko

En la jaro 1918 estiĝis la Unua Aŭstra Respubliko. Loĝantoj plejgrandparte parolis la germanan lingvon, dum la alilingvaj teritorioj de la malnova Aŭstra-Hungara Monarkio fariĝis memstaraj ŝtatoj. Dum preskaŭ 400 jaroj Aŭstrio estis grandŝtato kun multegaj diversaj lingvoj kaj popolgrupoj. Jam en la 19-a jarcento tamen la naciismoj detruis la komunan senton pri unueco.

Post la unua mondmilito la granda regno disfalis. La civitanoj de la nova Respubliko Aŭstrio nur malbone povis kutimiĝi al la nova situacio. Ili ne povis kompreni, ke Aŭstrio subite fariĝis malgranda ŝtato kun nur 7 milionoj da enloĝantoj. La nove estiĝintaj ŝtatoj rifuzis federacion sur nova, respublika fundamento.

Tial oni serĉis novan aliancanon, ĉar oni erare opiniis, ke la malgranda Aŭstrio - la ŝtato, kiun neniu volis kaj amis - sola ne estus vivipova. Oni kredis, ke la solvo troviĝas en la “Anschluß” (aliĝo) al la samlingva Germanio. Ne nur la “grand-germanianoj”, kies tradicio radikis en la 19-a jarcento, sed ankaŭ la socialdemokratoj kaj la kristansocialuloj proponis tian aliĝon al Germanio, kaj post la malpermeso de la “Anschluß” en la ŝtatkontrakto de St. Germain 1919, ili tamen akcelis plejeble grandan apogiĝon al kaj intensan kunlaboradon kun la germana politiko, malgraŭ la diversaj kultur- kaj geografi-politikaj situacioj kaj la diferencaj internaciaj pozicioj de ambaŭ  nacioj. Oni eĉ ne volis koncedi, ke Aŭstrio estas propra nacio, kvankam ne nur la ŝtat-jura suvereneco, sed ankaŭ la kultura, etnologia kaj historia memstareco de Aŭstrio estas evidenta.

Mankis komuna nacikonscio; la socialdemokratoj unuflanke kaj la kristansocialuloj aliflanke staris malamike unuj kontraŭ la aliaj. La socialdemokratoj propagandis kontraŭ la eklezio; la katolikoj troviĝis en la vicoj de la kristan-sociala partio. Malgranda grup-opo de “religiaj socialistoj” ne sukcesis interpacigi la socialistojn kaj la katolikojn. La partioj formis proprajn armeojn armitajn. La radikalismo kreskis ĉe ambaŭ partoj. En 1933 la Parlamento ĉesigis sian agadon, oni forlasis la vojon de la demokratio. En 1934 okazis civila milito, en kiu la konservativa registaro venkis la ribelantajn socialistojn. Poste kanceliero d-ro Engelbert Dollfuß proklamis novan konstitucion de aŭtokrata “korporacia ŝtato” (Ständestaat). Intertempe kreskis pli kaj pli la anaro de la malpermesita nacisocialismo. La nazioj provis revolucion kaj mortigis Dollfuß, sed povis esti venkataj.

La nova kanceliero, d-ro Kurt Schuschnigg, vane klopodis defendi la sendependecon de Aŭstrio. La socialistoj estis eksigitaj el la publika vivo; ne ekzistis komuna superpartia ŝtatkonscio; (partioj nun ne plu ekzistis); la aktivado de la aŭstriaj nazioj, celantaj la aliĝon al la nun refortiĝinta nacisocialista Germanio, akiris ĉiam pli grandan influon pere de minacoj el la eksterlando. En 1938 Hitler ordonis la perfortan okupacion de Aŭstrio, sen trovi reziston. Fakte granda parto de la popolo, ankaŭ multaj katolikoj, entuziasme salutis la germanajn trupojn, grave subtaksante la veran karakteron de la nacisocialismo.

Ekonomia mizero

Precipe oni esperis ankaŭ helpon en la granda ekonomia mizero. Sed la unua entuziasmo foriĝis tre baldaŭ, jam post kelkaj semajnoj. La nomo de Aŭstrio estis malpermesita, la iamaj aŭstriaj federaciaj landoj (provincoj) centrale administrataj de Berlino, la ŝtata ortrezoro forkondukita. Sekvis la persekutoj kontraŭ judoj, aŭstri-patriotaj katolikoj kaj marksistoj. En la koncentrejoj kaj malliberejoj la politike diversopiniaj viktimoj ekkonis la valoron de la perdita patrolando. Tiel ekestis Aŭstria Rezista Movado, en kiu staris la katolikoj apud la komunistoj, la konservativuloj apud la socialistoj.

Post la liberigo en 1945 ĉiuj novaj kontraŭfaŝistaj partioj unuanime akcentis la neceson de plena memstareco kaj sendependeco de la aŭstria nacio. Dum en la Unua Respubliko nur kelkaj, precipe monarkianaj grupoj, propagandis tiun nacian sendependecon, ekde 1945 la komuna agnosko de Aŭstrio estis la bazo de ĉiu politiko.

La plej granda partio en la Parlamento ekde 1945 estas la Aŭstria Popola Partio (ÖVP) (konservativa); preskaŭ same granda estas la Socialista Partio de Aŭstrio (SPÖ); krome ekzistas ankaŭ Komunista Partio de Aŭstrio (KPÖ), kiu havas preskaŭ nenian influon (ĉe la lastaj balotoj ĝi eĉ ne ricevis sufiĉe da voĉoj por esti reprezentata en la Parlamento); kiel kvara partio estiĝis la Liberala Partio de Aŭstrio (FPÖ), kiu estas relative malgranda kaj reprezentas kiel sola partio ankoraŭ la malnovan “germannacianan” vidpunkton el la pasinta jarcento, ke la aŭstra popolo estas parto de la germana. Iamaj gvidantaj nazioj havas gravajn funkciojn en tiu partio, kiu ankoraŭ ofte klopodas pruvi la heroecon de la Hitler-armeo en la Dua mondmilito, la pravecon de la batalo kontraŭ la bolŝevismo, ktp.

Ekde 1945 ÖVP kaj SPÖ formas komunan koalician registaron, dum la FPÖ reprezentas la opozicion. Malgraŭ la diversaj politikaj konceptoj de la du grandaj partioj, tiu komuna regado krom diversaj malbonaj efikoj havis ankaŭ grandajn avantaĝojn kaj estas eĉ politika neceso. Interalie tiu kunlaborado ebligis la ŝtatkontrakton de 1955, en kiu la aliancanoj de la dua mondmilito rekonis la plenan suverenecon de Aŭstrio kaj forlasis kun siaj armeoj la landon. Sur la bazo de kompromisoj la du partioj povis plenumi multajn leĝdonajn taskojn je relativa ambaŭa kontento.

Ĝenerale oni diras, ke la aŭstro estas kompromisema (”se la aŭstro havas eblecojn, li elektas la trian”). Estas do bedaŭrinde, ke kelkfoje politikistoj de la Popolpartio aŭ de la Socialistoj serĉas eblecojn, regi helpe de la dekstre-ekstrema FPÖ kontraŭ la alia granda partio, aŭ forlogi la elektantojn de FPÖ al la propra flanko per eldiroj, kiuj similas al la germannacianaj tendencoj de la “liberaluloj”. Finfina venko de tiaj konceptoj signifus la finon de la neŭtraleco kaj sendependeco, eĉ rompon de la ŝtatkontrakto de 1955.

La dua respubliko

Tiu historie-politika enkonduko estis necesa, por pli bone komprenigi la situacion de la katolikoj en la publika vivo de la Dua Respubliko Aŭstrio. Precipe grava estas la fakto, ke en Aŭstrio ekde 1945 la socialistoj ĉiam estis en la registaro, dum ili ekz. en Germanio ĉiam estis opozicia partio. Kvankam inter la nunaj socialistaj registaranoj ne troviĝas katoliko, tamen multaj katolikoj - nome praktikantaj katolikoj - kunlaboras en la Socialista Partio. Ekde 1945 tiu partio klopodis pli kaj pli bonigi la rilatojn al la katolika Eklezio. En Parlamento kaj registaro oni trovis solvojn en la demandoj de la Konkordato kaj de la lerneja leĝaro, kiuj estis akcepteblaj ankaŭ por la katolikoj. Unue ekleziaj rondoj estis ankoraŭ skeptikaj pri la alproksimiĝemo de la socialistoj; same la socialistaj katolikoj trovis diversfojan reziston kontraŭ siaj ideoj ankaŭ en sia propra partio.

Sed nun oni ekkonis sur ambaŭ flankoj, ke kristanismo kaj socialismo ne devas esti nepraj malamikoj. Kvankam inter la aktivaj katolikoj (ekz. en Agado Katolika) socialistoj estas ankoraŭ malofta escepto, oni tamen ĝenerale rekonis, ke la Eklezio devas nepre stari super la partioj kaj ne rajtas favori unu el ili. Kristo ne enkarniĝis, por prediki ekonomian aŭ filozofian sistemon, sed por savi la homon por Sia Regno. Do neniu partio aŭ sociala koncepto, nek kapitalismo, nek socialismo, povas eldiri, ke ĝi reprezentas la kristanismon. Ankaŭ en socialista partio devas regi pluralismo de diversaj mondkonceptoj; ĉar ne estas la tasko de la socialismo okupiĝi pri metafizikaj aŭ religiaj demandoj, sed praktike-politike reformi le ekonomian kaj socialan ordon, plene respektante la personan kredon de ĉiu ajn.

Kardinalo d-ro Franz König, ĉefepiskopo de Vieno, jam ofte eldiris la superpartiecon de la Eklezio, kiu tamen ne rajtas rezigni pri sia publika tasko esti “publika konscienco”. Li ankaŭ ofte alvokis ĉiujn aŭstrajn civitanojn al paca kaj tolerema kunlaborado en la intereso de la tuta nacio, pli alte taksante la publikan bonfarton ol la interesojn de la propra partio.

Klaus Perko, Aŭstrio

(daŭrigota)

al la indekso


PRIPENSOJ KAJ KONFESO 

Ĉu antaŭ mia naskiĝo mi faris ion indan, Sinjoro, por ke mi nun ne estu el tiuj, kiuj adoras la sunon aŭ la lunon? Ĉu mi estus senpere kapablinta koni Vin, meze de idoloj, kultante kruelajn kaj venĝemajn diojn, magion, tabuojn aŭ fetiĉismon?

Ĉu estus al mi tiel “nature” koni Vin, por ami Vin, se mi estus naskiĝinta malŝatata pario, aŭ se mi estus el tiuj, kies preĝejoj estas aŭ pagodo, sinagogo aŭ moskeo, aŭ se mi estus el tiuj, kiuj bezonas banpurigadi sin en la sankta Ganĝo-rivero? Ĉu mi certe estus koninta, iun tagon, la signon kaj trabojn de la Kruco, almenaŭ nur kiel simbolojn de iu mito aŭ superstiĉo?

Mi scias, ke neniam mi estus povinta esti profeto, je nomo de la absoluta kaj unika Vero, per mia trafa eltrovo, por mia propra profito de mensheliĝo. Eĉ estante poeto, rigardante la stelumitan firmamenton, la ĉielarkon, la florojn, la birdojn, la insektojn, certe mi ne kapablus elaĉeti min el nokto de nescio, nek antaŭsenti promeson de eterna vivo. Ĉu mi sen Vi, estus sciiĝinta pri tio, kio estas beleco, tiel, kiel ĝin diktas al mi rezonado intelekta, amo kaj suferado, tra la prismo de sankta kredo? Ĉu mi iam estus aŭdinta proklami: “Beataj estas la malriĉuloj..!”?

Per kiuj gravaj meritoj - kiujn mi ne perlaboris - Sinjoro, nun mi estas romkatolika? Ĉu iufoje mi supozis ke mi estas pli grava aŭ inda, ol tiuj miaj gefratoj, kiujn ni nomas “disapartiĝintaj de Romo”? Se pro volo via mi estus unu el ili, ĉu mi estus ankoraŭ pli malmodesta kaj pekema ol nun mi estas? En via fruktodona vitejo, mi estas mallaborema - sed bone salajrata dungito. Tial mi estas spirite pli senhava ol tiuj, kiuj loĝante en iu senkristanigita antaŭ-urba kvartalo, ŝancon neniam havis lerni la “Patro nia”-n.

Ofte mi timas, Sinjoro, dum endormiĝaj momentoj, ke malhumileco enabismigu min, kaj ke tiam mi fermu la okulojn, kredante ke mi ĉiam sanktule agis. Liberigu min je tio, Sinjoro! (Vi havas krudajn rimedojn kapablantajn plej bone malfermi la okulojn de l’ kredo kaj vero, malgraŭ ke preskaŭ ĉiam ili hororplenigas nin).

Sed kial mi sentas min tiel plene konvinkita pri kredagado? Eble, ĉar Vi neniam prezentis al mi absolutan pruvon el tiuj, kiuj definitive forĝas heroojn, sanktulojn kaj martirojn. Laŭ kiu sukcesgrado iun ajn el tiuj pruvoj mi trapasus, se ĝis nun mi tiel pene kaj angore eltenis malgrandajn suferojn kaj malsanojn? Ĉu do mi kapablus morti anonime kaj ĝojante? Aŭ ĉu mi kapablus konfesi mian kredon per unusola veto je definitiva provhoro, sed certe sciante, ke neante Vin aŭ ŝajnigante nescion pri Vi, mi povus saviĝi antaŭ la homoj? Kiel mi povas imagi, ke mi kapablus martire morti, se simplaj onidiroj jam senkuraĝigas min kaj prezentas min kiel indiferentulon?

Kiel ĝis nun mi administris, kaj kun kiu profito, la senĉesan trezoron de la Graco? Diru al mi, Sinjoro, aŭ komprenigu al mi, se pri ĝi mi estas diboĉulo kiu nenion amas, nenian laboratingis, kaj ke ĉion heredricevis? Certe, mi mem povas doni al mi respondon; sed ne multe plaĉas al mi ensekretiĝi en tiajn verojn, samkiel agas tiuj personoj, kiuj persiste ignoras sian iel antaŭsentitan gravan malsanon, nur pro tio, ke ili timigite ne deziras suferi pro ĝi.

Malgraŭ mia nepentemo, iel mi volis esti konstanta, almenaŭ pri tiuj pli facilaj aferoj. Ho, se malfeliĉe mi estus ĉion rezigninta, kiel bedaŭrinde tiom da aliuloj faris! Dankon, Sinjoro, ĉar Vi estas tiel larĝe tolerema, homama kaj pacienca dum la atendoj!

Kial mi la bapton meritis, Sinjoro? Ĉu vere, ke mi nur povatingas el la sakramentoj eltiri malabundan rikolton? (Mi fosis, plantis kaj semis; mi priverŝis, branĉtondis, sed ne tiel bone kaj devige, kaj ofte, sen bonvolemo, ĉiam plende kaj serĉante pravigon al neperfekta agado: jen, tro aŭ manko de suno, plantmalsanoj, malfavora vento, hajlo, frosto aŭ nepluvemo...). Ĉu la eta sakramenta vangofrapo de la Konfirmo jam por ĉiam timigis min? Ĉu neniam mi estis invitita preni la armilojn? Pri miaj konfesoj, Sinjoro, kion mi povas reĝustigi - pri tro rutinaj kaj konvenciaj pentdoloroj kaj intencoj ne plu peki? Kaj pri mia tiel malbone efektiva sincereco, kiun justseveran juĝverdikton mi meritas? Kial mi, surgenuiĝinta antaŭ la konfesprenanto, ofte preteratentas vidi Vin havantan la brakojn disetenditajn kaj la koron flamiĝantan, kaj dume mi nur sentas min humiliĝanta ĉepiede de simpla viro?

Kiam mi volas sperti en mia interno la ardegon de la eŭkaristia festeno, okazas al mi, ke la strata bruado kaj la polikromio de profanaj vitraloj el mensokupoj, maltrankvilo kaj obstino homaj malfortigas la intiman memĝuadon firme kredi pri via reala enesto en mi.

Sinjoro, Sinjoro, Sinjoro! Malgraŭ ĉio, se iufoje duboj ekvenas al mi, Vi, tuj al mi ridetas kiel somermateno je horo de tritikfalĉado!

Sinjoro, Sinjoro, Sinjoro! Ĉiam Vi sentigas al mi la kristnask- kaj paskoĝojon!

Sinjoro, Sinjoro, Sinjoro! Kiom kaj kiom da tiuj milionoj da homoj, kiuj ne povis koni Vin, en miaj privilegiaj loko kaj stato de regenerita baptito, ili estus iĝintaj sanktuloj!

Sinjoro, Sinjoro, Sinjoro! Kaj de ĉiu vanteco savu kaj poluru tiujn ĉi miajn vortojn de preĝo kaj konfeso.

Gabriel Mora i Arana

 al la indekso


JERUSALEMO: LA “MAGNIFICAT” EN ESPERANTO

 

Nia s-ano P. d-ro Suitbert Siedl, Sacerdoto O. C. D. (karmelano), denaska esperantisto, kies gepatroj (pli ol 80-jaraj) estas meritplenaj katolikaj esperantistoj aŭstriaj, skribas el Jerusalemo: 

“PAX CHRISTI                                                                     J M J Th

Jerusalem/ Israel, 10.4.1964 

Karaj gepatroj!

ĉiam oni trovas novaĵojn: kelkajn tagojn mi akompanis grupon el Francujo tra Israelo; kaj en la muro de tiu ĉi pregejo (*) (en la loko, kien iris la Sankta Virgulino viziti Elizabetan) mi vidis la preĝon “Magnificat” en multaj lingvoj kaj kun granda ĝojo ankaŭ en Esperanto.

Merkrede (festo de S. Josefo, protekanto de la Karmela Ordeno) mi celebris la s. meson en la Karmela monaĥinejo en Nazeret; kaj hieraŭ (nacia festo: en 1948 en tiu tago ekekzistis la libera ŝtato Israelo) mi celebris sur la altaro de Elio en nia preĝejo sur Karmelo la meson honore al la profelo Elio pro Israel.

Hodiaŭ mi aŭto-stop-veturis de la aerporto Lod (Lydda) hejmen.

Elkorajn bensalutojn al vi kaj al Vienaj geesperantistoj

via ĉiam dankema P. Suitbertus O. C. D.

 

(*) Ein Karim, preĝejo de la vizito de la beata virgulino Maria.

P. D-ro Suitbert Siedl skribas al siaj gepatroj ankaŭ alterne en germana aŭ en Esperanta lingvoj. Supre menciita karto estas originale en Esperanto skribita. W. Mudrak, Vieno

al la indekso


 

MARIA 

Maria estas pura kaj matura; ĉar la virgo estas la pura; kaj la patrino estas la matura. La virgeco kaj la senpekeco, unuvorte: la absoluta senmakuleco de la Sankta Virgulino estis necese pastulata, se Ŝi estis fariĝonta patrino de Dio. Dio povis eniri nur en ion tute puran aŭ neniel. Ĉar kiel Dio povus, volus, devus sin speguli alie, enĵeti sian rebrilon, la rebrilon de sia eterneco, sankteco, triunueco, en ion alian ol en spegulon tute puran?

Maria kaj Kristo - jen kvazaŭ aŭroro kaj suno. La Dipatrino estas la arbo de l’ vivo kaj ĝia frukto estas la Dia infano.

Frukto pli valora ol Maria ĝin portis, estis neniam portata.

“Mi trovis tiun, kiun amas mia animo; mi lin tenados, mi ne lin lasos” - tiel Maria kore jubilis post la anĝela saluto. Same ŝi sentis dum la estiĝo de l’ Mesio, kiam la Dia okulo speguliĝis en ŝi, kiam la Dia animo speguliĝis en ŝia animo. Ĉiu homa okulo kaj animo, kiel la okulo kaj la animo de Maria, devus esti spegulo de Dio.

Julo Langbehn (1851-1907), esp. R. H.

al la indekso


LA HEJMA PACO

dua parto  (unua parto)

(Kongresa prelego, iom mallongigita, de d-ro Fernando de la Puente en Valencio 1964)

 

Same kiel la viro kaj la virino estas anatomie malsamaj, ankaŭ estas diferencoj inter ambaŭ laŭ la maniero ami aŭ kompreni la amon. La amo de la viro estas kvazaŭ ondoforma kaj kelkfoje pli impeta ol tiu de la virino kaj eble postulas multe pli.

La amo de la virino estas pli milda, sed ankaŭ konstanta, kaj pli profundiĝas. Rekonu tion kaj ne postulu, ke la alia amu vin sammaniere kiel vi amas.

Viaj ĝojoj kaj ĉagrenoj ne estu izolitaj en via koro, ĉar vi ambaŭ estas kvazaŭ unu sola karno; devas ekzisti unu sola ĝojo kaj unu sola malĝojo por ambaŭ. Kutimiĝu senti kaj voli per la koro de la alia, kiu estas ankaŭ la via. Se la geedzoj ne kaŝas, sed kontraŭe reliefigas la neperfektaĵojn de la alia, jen per ironiaj rigardoj, jen per pikaj vortoj, ili malfermos la pordon al la reciproka malamikeco, kaj la hejma paco malaperos por ĉiam.

Kompreneble, neriproĉebla reciproka fideleco estas nepra kondiĉo por la hejma paco. Sed tio ne sufiĉas. Eĉ se ambaŭ plene decidiĝis al tio, ili devas forkuri de ĉio, kio povas krei etoson favoran al la tento.

En la nuna kaj moderna vivo multiĝas la danĝeroj kaj okazoj favoraj al la malfideleco; ni devas priatenti tion, por ke ni ne falu pro nescio aŭ pro troa konfido. La hispana verkisto Cervantes, aŭtoro de la mondfama romano “Don Kiĥoto”, diris, ke “la honoro de la edzo estas tiel delikata, ke verŝajne ĝi povas ofendiĝi ne nur per la amikeco de iu ajn sed eĉ per tiu de la bofratoj”.

Eble unu el la plej danĝerai malamikoj de la hejma paco estas la ekonomiaj cirkonstancoj. Eraras kiu pensas, ke la nura tasko de la viro estas gajni kaj amasi monon kaj kontraŭe la nura tasko de la virino estas elĉerpi la tutan monon de la edzo kaj elspezi ĉion.

La hejma ekonomio estas ambaŭ aferoj, kaj ambaŭ devas kunlabori en ĝiaj problemoj, ĉar ambaŭ egale interesiĝas pri la prospero de la hejmo. Ili kune devas fari familian budĝeton kaj tiamaniere ili evitos malagrablajn surprizojn.

Ordinare la geedzoj ne vivas solaj, ili kunloĝas kun la gefiloj, kaj la rilatoj inter patroj kaj filoj devas esti zorge kaj ame studataj, por ke la paco regu la familion. La fundamento de la rilatoj patro-filoj estas la amo, kaj oni devas forigi ĉiujn erojn de egoismo. Oni ne pensu, ke ami la gefilojn, signifas konsenti liajn kapricojn. Kiu amas la filon, serĉas lian plibonigon sen propra intereso, sindoneme, tute forgesante sin mem. Dio donis la aŭoritaton al la gepatroi kaj la gefiloj devas ilin obei. Tamen la gepatroj ne devas misuzi tiun aŭtoritaton. Ili devas zorgi, ke la gefiloj disvolvu libere ĉiujn siajn kapablojn, sian personecon. Ili devas krei en la animo de la filo edukan, moralan kaj religian bazon, por ke tiu libera disvolviĝo ne forlasu la rektan vojon al la fina kaj supernatura celo. Poste ilia interveno ne estu rekta, krom en gravaj okazoj. Ili devas esti ĉiam viglaj kaj agi en la ombro kvazaŭ kaŝite per milda gvidado, tiamaniere ke la gefiloj ne konsciu pri ilia interveno. Ofte la gepatroj deziras, ke la gefiloj agu kaj pensu same kiel ili, kaj intencas trudi al ili la proprain pensojn kaj ideojn. La gefiloj mem rajtas elekti, laŭ la akiritaj konoj; la gepatroj devas doni konsilojn.

La mondo marŝas senĉese kaj ni mem ne marŝas tiel rapide kiel ĝi. La novaj generacioj havas siajn proprajn ideojn kaj kutimojn, kiuj estas malsimilaj al la niaj.

Ni estu komprenemaj, kaj kvankam ni ne partoprenas tiujn ideojn kaj kutimojn, ni memoru ke ĉio estas akceptebla, kondiĉe ke Dio ne estas ofendata. Sed ankaŭ la gefiloj estu komprenemaj pri la kutimoj kaj ideoj de la gepatroj, verŝajne malnovaj kaj ekstermodaj; la gefiloj pripensu, ke iliaj kutimoj kaj ideoj, hodiaŭ tute novaj kaj modaj, morgaŭ ankaŭ estos malnovaj kaj ekstermodaj; ke la multaj jaroj, kiuj ŝarĝis la maljunulojn per ĝena balasto de ekstravagancoj kaj malbonhumoroj, faros poste ankaŭ ilin ekstravagancaj kaj malbonhumoraj.

Kvankam Dio ordonis ke la homo forlasu siajn gepatrojn por aliĝi al sia edzo aŭ edzino, ankoraŭ restas liga rilato inter gepatroj kaj gefiloj kaj eĉ kelkafoje ili loĝas kune, kaj la rilatoj inter la geedzoj kaj iliaj boparencoj estas ofte fonto de kvereloj kaj malpaco.

Elementa regulo de prudento postulas, ke la nova geedza paro loĝu apartigita de siaj gepatroj en propra loĝejo. Tio ne ĉiam estas ebla. Tiam la rilatoj inter ambaŭ flankoj devas esti mildigataj per reciproka komprenemo kaj amo. Jes, kun vera amo. Verdire nek la geedzoj elektis siajn bogepatrojn nek la gepatroj elektis siajn bogefilojn.

Tiu, kiu vere amas sian edzon aŭ edzinon, nepre devas ami ĉion, kio rilatas kun li aŭ ŝi.

Kia ĉagreno - diris iafoje Papo Pio XII - estus por via edzo aŭ edzino, se vi kondutus malatente kaj malafable al tiu familio, kiu estas lia aŭ ŝia”.

Por konservi la hejman pacon la familio devas plenumi ĉiujn devojn rilate la subulojn, kiuj pli malpli rekte rilatas al la familio. Servistoj aŭ servistinoj devas esti traktataj kun familia karito.

Iom post iom malaperas tiaj servistoj aŭ servistinoj, kiuj loĝante en la sama hejmo estis kvazaŭ plilongigo de la familio. Nun preskaŭ robotaj maŝinoj anstataŭas ilin. Domservistoj aŭ domservistinoj rajtas ricevi sufiĉajn materiajn rimedojn, justajn salajrojn kaj moralajn helpojn. Oni legas en la Sankta Biblio: “Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo, en la sama tago donu al li lian pagon”. Kaj en la “Surtera Paco”: “tie en la laborista mondo nun viglas la volo, ne plu esti konsiderataj kiel estuloj sen racio kaj sen libera volo, pri kiuj oni povas disponi laŭ bontrovo - sed kiel personoj”.

Resume: se ĉiu el la elementoj kiuj konsistigas la familion: edzo kaj edzino, gepatroj kaj gefiloj, familio kaj boparencoj, mastroj kaj domservistoj, plenumas sian devon laŭ la Diaj instruoj, kore kaj ame, kaj serĉas en agoj pli la bonon de la alia ol sian propran bonon, certe la paco regos en la hejmo.

Kaj se ni ĉiuj, kun bona volo, dediĉos ĉiujn niajn fortojn, ĉiujn niajn klopodojn al la tasko atingi kaj sukcesigi la hejman pacon, ni metos firman kaj senmovan fundamenton por la socia paco, por la monda paco, kaj estas efektivigataj la ĉielaj vortoj: “Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco inter la homoj de bona volo”.

D-ro Fernando de la Puente

 

al la indekso


VINJETO

“Ĉu vi volas instrui fremdan lingvon al mia filo?”

“Ĉu la francan, anglan aŭ italan?”

“Mi preferas la plej fremdan el ili...”

al la indekso


kristana kulturo

mendu tuj…!

 

Nun aperis la kvar unuaj IKUE-broŝuroj en la nova serio Kristana Kulturo - unu el la iniciatoj okaze de la 60-jara ekzisto de la oficiala revuo “Espero Katolika”. La titoloj de la kvar unuaj numeroj estas:

 

1. Emile Peltier

apostolo de katolika esperantismo.

Biografio (ilustrita).

Verkita de N. Hoen. 

 

2. Sintrompoj

El la germanlingva originalo de

sac. prof. Johann Baptist Hirscher

tradukis sac. W. Flammer.

 

Mendo de la du broŝuroj kune je 2,50 ned. guld. (10 steloj) kaj 10% por afrankkostoj. Po broŝuro 1,50 ned. guld. (6 steloj).

 

3. Pacem in terris

la fama encikliko de Papo Johano XXIII

Prezo: 2,50 ned. guld.

 

            4. La turo inter nuboj

originala dramo en esperanto pri S. Barbara,

de d-ro Jan Filip

Prezo: 3,50 ned. guld.

 

 

Ĵus aperis ankaŭ: KATOLIKA TERMINARO de sac. W. Flammer. Vortaro Deutsch-Esperanto, enhavanta ĉ. 2.700 vortojn pri religio kaj Eklezio.

Prezo: 2,- gld.

 

 

ERNA

KION ERNA TRAVIVIS EN PINURBO

Verkis originale en Esperanto: S-ino B. M. Slösser-Bresler

 

Ĉarma rakonto pri knabineto el malriĉa kvartalo de grandurbo, kiu ĉasante papilion en trafikplena strato havis akcidenton kaj poste pasigis kelkajn monatojn sur bieno en arbarriĉa regiono. Tie ŝi ne nur lernis ami la belan naturon, la bestojn, insektojn kaj florojn, sed ankaŭ travivis interesan aventuron. Tre taŭga ne nur por infanoj, sed ankaŭ por komencantaj esperantistoj bona ekzerca legaĵo.

Ilustrita, 52 paĝoj sur bona papero; 16 x 20 cm en fortika, gaja kovrilo. Prezo: 1,50 ned. guld. = 6 steloj + 10% sendkostoj.

 

 

N i havas ankoraŭ etan kvanton de la bonega preĝlibro

TUTMONDA LAŬDO

de Patro H. G. Wannemakers S.J. 280 pĝ. en tola bindo. La plej kompleta preĝlibro en Esperanto !

Por likvidi la stokon, ni nun vendas ĝin al ĉiuj niaj membroj kun rabato de pli ol 40%, nome por 2,75 ned.guld. + 0,25 sendkostoj, entute 12 steloj.

 

KATOLIKA TERMINARO Esperanto-Latine; kompilita de H. G. Wannemakers S.J. kaj P. Huberteno OFM.Cap.

Serio de la “Internacia Katolika Informejo”, Tilburg-Nederlando. 53 paĝoj, multobligita; bindita. Prezo 4 steloj.

 

al la indekso