Enhavo de Espero Katolika numero 1/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: la barokstila portalo de la Barcelona katedralo apud la sonorilturo “Mikalet” (Mikĉjo)

 


NOVJARSALUTO DE LA PREZIDANTO 

La tradicio postulas, ke la prezidanto komence de ĉiu jaro direktas sin rekte al ĉiuj legantoj de nia kara revuo "Espero Katolika". Unue mi deziras al ĉiuj Dibenitan novjaron kaj feliĉon en la ĉiutagaj vivo kaj entreprenoj.

Nunjare ekzistas ankaŭ alia kaŭzo por direkti min al vi, kara leganto de EK. Kiel oni legos en aparta komuniko de la ĝen. sekr. de IKUE, sac. Flammer, la tuta estraro de IKUE per skriba voĉdono decidis, ke EK ekde januaro 1964 aperos en pligrandigita formato. Ni volas doni al EK pli indan eksteran vizaĝon de pli granda propaganda valoro por nia nuna mondo.

Ĉu tiuj intencoj piene sukcesos? Ni scias ke kelkaj el niaj rangoj ne deziras ŝanĝon, sed estis nur kelkaj. La plimulto arde deziris ŝanĝon kaj adaptadon al novaj cirkonstancoj. La nepre necesa ŝanĝo estis do farita konforme al la statutoj kaj ankaŭ laŭ la leĝoj de lojaleco kaj demokrataj principoj.

Mi persone, kiel prezidanto, certe kredas ke la redaktoro, kiu jam en 1963 tre sukcesplene tipografie reformis E.K., ankaŭ nun talentplene kaj kun granda sperto de ĵurnalisto realigos la estraran decidon. Tiu ŝanĝo evidentiĝis kiel feliĉa iniciato en la jubilea jaro 1963 kaj multpromesa komenco por nova periodo.

Jen kial ni plenfide kuraĝas peti ankaŭ por tiu nova periodo la apogon de ĉiuj membroj: oni bone komprenu, ke ne formatŝanĝo de nia revuo necesigis la plialtigon de la kotizo, jam akceptitan de la Komitato en la komenco de 1963, sed la fakto ke la ĝisnuna kotizo nur kovris la preskostojn. La eldono de nia nova serio "Kristana Kulturo" ankaŭ postulis multajn elspezojn. Tiu nova iniciato certe plaĉis al ĉiuj, eĉ ekster niaj rangoj katolikaj. Ni plue en 1963 forte apelaciis al la Ekleziaj rondoj. Tiucele ni skribis en la komenco de la dua parto de la Vaticanum II leteron al ĉiuj episkopoj de la mondo por peti simpation kaj moralan helpon por nia apostolado pere de Esperanto. Multaj leteroj de simpatio kaj gratuloj jam envenis.

Mi do sendube rajtas apelacii al la komprenemo kaj eĉ al pli forta financa subteno de ĉiuj, ĉu ligaj ĉu individuaj membroj. Mi nur per vortoj povas anticipe danki pro tia necesa helpo. Dio certe benos vin en viaj personaj vivo kaj aspiroj.

A. BECKERS, prezidanto (Belgio)

al la indekso


LA ESTRARO DE IKUE DECIDIS

 

La 28-an de okt. 1963 mi sendis cirkuleron al la estraranoj, petante ke ili voĉdonu:

1. Pri ŝanĝo de formato de nia revuo. Revenis ĝis la 1-a de dec. dek voĉdoniloj. Naŭ aprobis kaj unu malaprobis la ŝanĝon, t. e. pligrandigon de formato.

2. Pri subvencio de 219,- gld. por 1963 al nia junulara sekcio LAF, ĉiuj respondintoj konsentis.

W. Flammer, ĝen. sekr.

al la indekso


OFICIALA KLARIGO

 

La redakcio petas pardonon al la membroj de I.K.U.E. pro la malfrua apero de “Espero Katolika”.

La novaj matricoj kun la specialaj Esperanto-literoj estis akireblaj nur en Usono kaj alvenis kun granda prokrasto neatendita.

N. Hoen, Redaktoro

al la indekso


LA NUNA NUMERO 

ne nur estas la unua de nova jaro, sed ankaŭ la unua kiu aperas en pligrandigita formato, sendube historia fakto;

ĝi tial malfermas novan periodon en la glorplena 60-jara ekzistado de ESPERO KATOLIKA kiel plej malnova el ĉiuj esperantaj revuoj;

en ĝi aperas la kvara "BULTENO" pri la XXX-a, kaj samtempe jubilea, Barcelona kongreso, kies preparojn niaj hispanoj membroj, sub lo lerta gvido de d-ro Herrero, entuziasme prizorgas;

plue ĝi enhavas diversajn interesajn artikolojn, poezion kaj novaĵojn el “Esperantujo”;

la redaktoro ĉi-loke petas pardonon al tiuj, kiuj en 1963 per ensendo de artikoloj montris sian simpation por nia revuo, sed kies artikoloj pro manko de spaco ne povis aperi;

la “malnova nova” ESPERO KATOLIKA - en ĝia ŝanĝita kaj plimodernigita formo - estu estontece, se eble, ankoraŭ pli akcente voĉo kaj spegulo de la internacia katolika Esperanto-movado;

tiu ĉi numero estu benata de Dio Kiu ankau benu niajn modestajn klopodojn - kaj tiujn de la tuta Estraro - konduki I.K.U.E. al la plej favoraj cirkonstancoj, en kiuj tiu povos plenumi sian specialan kaj apostolan taskon en la venontaj jaroj; en plene ekumena senco, kiel jam Emile Peltier en sia "Publika letero al ĉiuj pastroj kristanaj" difinis tion en jenaj vortoj: “Ni ĉiuj deziras alvenon de Krista regno; ni ĉiuj estas pretaj oferi niajn tutajn fortojn, nian tutan vivon, por tiuj noblaj celoj”;

N. Hoen

al la indekso


STRUKTURAJ PROBLEMOJ EN IKUE

 

La iama prezidanto de IKUE, sac. J. Font Giralt, skribis en Espero Katolika, jan. 1932: “Insisto pri malnova temo: la espero, la obstino, la pacienco, tiujn ĉi virtojn des pli bezonas la ĉefgvidantoj de la katolika movado, en kies kampo ŝajnas ke la demono senĉese semas erojn de malkonkordo por senfruktigi ĉiujn klopodojn. Kelkfoje ŝajnas, ke ĉiuj klopodoj estas vanaj, ke oni ne prosperos, ke la signo de la malsukceso estas stampita en ĉiuj niaj aferoj”

Kion konstatis J. Font Giralt en 1932, tion IKUE spertis ankaŭ en postaj jaroj kaj en niaj tagoj. Sed ni malpravus opiniante, ke nur la diablo estas kulpa pri kvereloj kaj malkonkordo. Ofte kulpas la membroj, kiuj agas kontraŭstatute forgesante aŭ malatentante la statuton. Ofte kulpis la jam diversfoje ŝanĝitaj Statutoj kiuj ĉiam restis neperfektaj aŭ neklaraj en pluraj artikoloj. 

Kelkaj difinoj 

Ĉar antaŭ kelkaj monatoj estiĝis disputo inter landa ligo kaj la estraro de IKUE, ni studu la demandon: Kiuj estas la juraj rilatoj inter IKUE kaj la landaj ligoj aŭ sekcioj? La ĝisnuna teksto de la IKUE-statuto parolas iomete malklare en pluraj disaj paragrafoj pri la landaj ligoj kaj difinas:

1. IKUE rajtas starigi landajn ligojn (art. III, 2 kaj Detala Regularo art. 1), kiuj fariĝas oficialaj nur se IKUE aprobas iliajn statutojn (Art. III, 2).

2. Landa ligo kun aprobita statuto estas memstara interne de la limoj de la statutaj difinoj. Ĝi rajtas ŝanĝi sian statuton nur kun aprobo de IKUE. Ĝi rajtas elekti sian propran ligan estraron (Art. III, 2).

3. La liga estraro reprezentas IKUE ĉe la landaj instancoj civilaj kaj ekleziaj (Art. III, 2).

4. Landaj ligoj ne rajtas procesi kontraŭ IKUE (Det. Reg. 5).

5. Landaj ligoj rajtas fari proponojn por IKUE- kongreso, la IKUE-estraro tamen rajtas rifuzi proponojn ne motivante sian decidon (Kongr. Reg. IV).

6. Landaj ligoj elektas du membrojn por la komitato (ĝen. estraro) de IKUE (Art. VI). Ĉiu landa ligo do havas du voĉojn, kiam la IKUE-komitato voĉdonas kaj faras decidojn. La statuto ne difinas, ĉu tiuj du komitatanoj, kiuj reprezentas la landan ligon en la IKUE-komitato, rajtas voĉdoni laŭ persona opinio aŭ laŭ la decido de la plimulto de la liganoj.

7. Raportoj farendaj de la landaj ligoj: Art. VIII difinas: “La landaj ligoj raportas minimume ĉiujare al la ĉefestraro”. Tiu artikolo montras ke la landaj ligoj, kvankam ili estas memstaraj rilate siajn financojn kaj siajn agadojn, tamen devas plenumi siajn taskojn laŭ la celoj de la IKUE-statuto, kaj pro tio ili devas doni raportojn, kiuj ebligas al la IKUE-estraro kontroli la agadon de la landaj ligoj. Bedaŭrinde ne ĉiuj landaj ligoj plenumas tiujn laŭstatutajn postulojn. La aktiveco de ligaj estraroj ofte estas apenaŭ konstatebla. Kelkaj ligaj estraranoj estas tro okupitaj per sia profesia laboro, kaj ilia liga laboro stagnas. Ĉar la prospero de IKUE dependas de la prospero de la landaj ligoj, la reaktivigo de ĉiuj landaj ligoj kaj la starigo de novaj landaj ligoj estas nepre necesaj. 

Diversaj kategorioj 

8. Ligaj membroj: Laŭ la ĝisnuna IKUE-statuto la landaj ligoj havas du membrokategoriojn: IKUE-anoj (membro-abonantoj), kiuj loĝas sur la teritorio de la landa ligo (Det. Reg. 1) kaj “asociaj membroj”, kiuj ne estas plenrajtaj membroj de IKUE, sed nur ligaj membroj, kiuj ne ricevas membrokarton de IKUE, sed nur membrokarton de la landa ligo (Art. IV, 2). Tiu art. IV, 2 estas tre malklara: “Asociaj membroj estas membroj de la landa asocio (eble: ligo) sen voĉdonrajto”. Kie ili ne havas voĉdonrajton? En la landa ligo aŭ en IKUE? aŭ en ambaŭ? Strange estas ke la IKUE-statuto nenion difinas pri la kotizpagoj de “asociaj membroj”.

La statutŝanĝo forigas tiun malklaran membrokategorion de IKUE kaj de la landaj ligoj; ĝi anstataŭigas ĝin per la nova kategorio de MJ (membro kun jarlibro). La IKUE membroj MJ povas esti ankaŭ membroj de la landa ligo, se ili pagas ne nur la IKUE-kotizon, sed ankaŭ ligan kotizon. Pri la rajtoj kaj devoj de tiuj membroj en la kadro de landa ligo povas difini nur la landaj ligoj mem. 

Necesaj ŝanĝoj 

Ankoroŭ pli malklara en la ĝisnuna statuto estas art. 4 de Det. Reg.: “La ligaj membroj pagas al IKUE por ĉiu sia ano 5% de la jarkotizo al la landa ligo”. Komprenu, kiu kapablas kompreni!! La termino “ligaj membroj” verŝajne estas fosilia relikvo el la malnova IKUE-statuto de la jaro 1937, kie ni legas, “Liga membro estas ĉiu katolika landa ligo”. Oni do devas legi en nia statuto: “La landaj ligoj pagas al IKUE por ĉiu sia ano”. Eble tiu enigma artikolo postulas, ke la landa ligo pagu 5% de la kotizo (landa) por ĉiu sia ano al IKUE. Stranga postulo, kiu ne estas praktikata. Nu, la statutŝanĝo forigas ankaŭ tiun artikolon. 

9. Kotizoj: La IKUE-statuto nek permesas nek malpermesas, ke landaj ligoj havu specialajn membrokotizojn por sia propra kaso. Do ne estas kontraŭstatute, se landa ligo decidas, ke IKUE-membro, kiu estas ankaŭ membro de landa ligo, pagu krom la IKUE-kotizon ankaŭ specialan kotizon por la landa ligo.

Alia demando estas: ĉu ĉiu IKUE-membro, kiu loĝas en lando, kiu havas landan ligon, devas esti ankaŭ membro de la landa ligo kaj devas pagi kroman ligan kotizon? La ĝisnuna IKUE-statuto ne parolas pri tia devo de siaj membroj nek la statutŝanĝo devigas la IKUE-membroin fariĝi ankaŭ ligaj membroj.

Kia proporcio estu inter la liga kotizo kaj la IKUE-kotizo? Ĉar la IKUE-statuto nenion difinas pri ligaj kotizoj, la landaj ligoj rajtas memstare decidi pri la alteco de siaj kotizoj. 

Justa proporcio 

Konsiderinda tamen, kaj utila por IKUE kaj por la landa ligo, estas justa proporcio. Se la liga kotizo estas tro alta, oni stimulas IKUE-membron ne pagi aŭ la IKUE-kotizon aŭ la ligan kotizon. Imitindan solvon trovis la itala landa ligo UECI, kiu postulas kiel ligan kotizon it. lirojn 300, do la kvaronon de la IKUE-kotizo (it. lirojn 1.270).

Ĉu oni povus per decido de la IKUE-estraro destini parton de la IKUE-kotizo kiel ligan kotizon? Certe ne, ĉar IKUE bezonas la tutan kotizon por siaj propraj celoj. Eble ĝenerala kunveno rajtus decidi. Sed en tia kazo oni devus ŝanĝi art. V de la IKUE-statuto, kiu difinas: “La membroj pagas sian kotizon al la kasisto de IKUE, aŭ al la rekonata landa reprezentanto”.

Landaj ligoj do ne rajtas devigi la IKUE-membrojn, ke ili pagu la IKUE-kotizojn al la landaj ligoj. El tio oni prave konkludas, ke la landaj ligoj ne rajtas reteni parton de la IKUE-kotizoj kiel ligan kotizon por la liga kaso. La landaj reprezentantoj (aŭ la ligaj kasoj, se ili funkcias kiel landai reprezentantoj) rajtas reteni 5% de la IKUE-kotizoj pro siaj elspezoj (vidu EK, majo 1963, protokolo art. 7).

Pro tiaj rezonoj la IKUE-estraro devis malaprobi la praktikon de certa landa ligo, kiu ricevis por sia kaso rabaton de pli ol 30% de la IKUE-kotizo, laŭ iu interkonsento de iama IKUE-estraro. Cetere jam en la pasinteco tiaj rabatoj estis malaprobitaj. Ni legas en la raporto pri la ĝenerala kunveno dum la XIX-a IKUE-kongreso en Hago, 4-8-1937 (EK sept. 1937, p 103): “s-ro Golobić el Jugoslavio petas por sia landa ligo kotizrabaton de 30% por du jaroj. La prezidanto de Nederlanda Katoliko, s-ro Damen, kontraŭstaras, dirante, ke tio povus instigi ankaŭ aliajn landajn ligojn al sama peto. Pro tio la ĝenerala kunveno malaprobas”.

Ni finu niajn konsiderojn per la konkludo: Internacia asocio havanta landajn ligojn estas komplika organizaĵo kaj bezonas klaran statuton bone konatan de ĉiuj siaj funkciuloj. Strikte obei la statuton signifas eviti multajn kverelojn.

W. Flammer, ĝenerala sekretario

al la indekso


LIEĜA KATOLIKA ESPERANTO-GRUPO

 

La 16-an de novembro, okaze de diplomdisdono al gelernantoj de rapidkurso en 5 lecionoj por geinstruistoj katolikaj, s-ro Maxime Leroy, malnova IKUE-ano, profesoro en du gravaj institutoj, en tre lerta kaj humura prelego, parolis pri la psikologio, lo pedagogio kaj la morala valoro de Esperanto.

Ĉeestis sesdeko da personoj kaj kelkaj esperantistoj el Verviers kaj el Lieĝo, de neŭtralaj grupoj. Ĉiuj multe interesiĝis pri tiuj interesaj kvalitoj de la internacia lingvo, kaj s-ro Hoen, redaktoro de “Espero Katolika”, kiu ankaŭ ĉeestis, ege interesigis novajn kaj malnovajn esperantistojn per belaj gazetoj, revuoj kaj ĉiuspecaj broŝuroj, kaj bela kolekto de Esperanto-poŝtmarkoj el la tuta mondo.

Okazis la disdono de diplomoj al inĝ. Berthus Raymakers, Fratinoj Josepha Agnes, Haid, profesorinoj, s-ro Paquay, juristo kaj f-ino Wouters, oficistino; la ĉeestantaro kantis vigle La Esperon; gesinjoroj Dejardin ludis kun multe da sukceso lo ŝatitan teatraĵon temantan pri kongresrenkontiĝo post dudekjara korespondado. Poste sekvis ankoraŭ kelkaj kantoj, kun gitarakompano de f-ino Collard.

Pariza Fratino de la Filinoj de Siono, kiu trairas lo mondon por prelegi pri la alproksimiĝo de la judoj kaj de la kristanoj, ĉeestis la kunvenon. Ŝi neniam aŭdis pri Esperanto. Ŝi tre miris pri la afero, kaj la bona interkonsento inter la esperantistoj; ŝi tuj lernos lo internacian lingvon, kaj instruos ĝin al siaj lernantinoj

La Esperanto-movado en Lieĝo bone kreskas. Nia Katolika Grupo, fondita nur de post 9 monatoj, gvidis jam kvar elementajn kursojn kaj nun du perfektigaj kursoj funkcias; pli ol sesdek lernantoj ĉeestis la kursojn; dudeko ĉeestas la perfektigan kurson kaj sin preparas por la profesora kapableco, kies ekzamenoj okazos je Pentekosto 1964, dum la belga kongreso kune kun tiuj de la neŭtrala grupo, kies prezidanto gvidas kurson por 30 oficialaj neŭtralaj geinstruistoj: inter ili gelernejestroj kaj du inspektoroj.

Antaŭ kelkaj monatoj la Ministro de la Instruado, interpelaciita de senatoro, respondis ke li ne povas enkonduki ĝenerale Esperanton en la lernejojn, ĉar li ne havas taŭgajn profesorojn por tio. Lieĝo do provos plenigi tiun mankon.

(Raporto el Lieĝo).

al la indekso


ATENTU!

 

Por la libro-arkivo kaj biblioteko de IKUE ni kolektas valorajn E-eldonaĵojn, speciale katolikajn.

Se vi posedas malnovajn E-librojn, kiujn vi ne plu bezonas, bonvolu donaci ilin al IKUE. Via donaco tiel fariĝos grava helpo por la scienca laboro de IKUE.

 

al la indekso


NOKTO KAJ MI  

 

Nokto kaj mi ekdeĵoris,

kiam steloj la ĉielon

findekoris.

 

Nokto kaj mi vidas klare,

ke tri Parcoj tuŝapude

sidas solidare:

Kloto, kaj Laĥeso kun Atropo

tempomalŝpare vivfadenon

mian ŝpinas

zumas la bobeno

kaj destinas

 

Kloto ekis lo ŝpinadon,

ĵus Laĥeso meditante

turnas radon.

 

Kiam ĉesos Parco dua

la fadenon bobenumi,

anstataŭos ŝin la plua:

la maljuna Parc’ etendas

sian ostan, sulkan manon

kaj pretendas

la fadenon fendi dise

per la pintaj siaj fingroj -

kvazaŭ mise:

vivfadenon mian

 

Nokto kaj mi vidas klare,

ke tri Parcoj tuŝapude

sidas solidare.

 

Milda Jakubcová

 

al la indekso


30-A KAJ JUBILEA KONGRESO DE I.K.U.E. EN VALENCIO

23-29 julio 1964

Kvara bulteno

La kongrespreparoj 

Karaj gekongresontoj:

bedaŭrinde estis, ke ĉi tiu kongresbulteno ne atingis vin antaŭ la Kristnaskfesto, en kiu dato la kongreskomitato estis finpretiginta la ĉefajn trajtojn de nia Valencia kongreso. La neapero de bulteno en la lastoj numeroj de E.K. ne signifis stagnon en niaj preparlaboroj. Kontraŭe, ni konkretigis kelkajn erojn, ni envicigis aliajn kaj ni nun povas komuniki kelkajn interesajn novaĵojn.

Ĉiu membro de IKUE ricevos la Kongreslibron, ĉu li aliĝis aŭ ne. Tiamaniere tiuj kiuj ne povos kongresi tamen havos ion valoran pri la kongreso. Kompreneble, tio postulus fortan elspezon, sed espereble, kaj male, la donaco tute ne estos elspeziga por ni.

La ĉeesto en Romo de la ĉefaj ekleziaj instancoj prokrastis la redaktadon de la Kongreslibro, ĉar ni ne scias ankoraŭ, ĉu ili akceptos la Honoran Komitatecon.

Ni preskaŭ jam fiksis la kunvenejojn, en kiuj la diversaj programeroj devos okazi. Ni dubas nur pri elekto de la pli centraj aŭ de la pli komfortaj kaj modernaj. La rapida presado kaj disdonado de la aliĝiloj jam fruktiĝis. La Sekretariejo jam ricevis plenumitajn aliĝilojn kaj Agentejo Meliá jam ricevis ĉekojn!

Do la kongresmaŝino ekfunkciis! La kongresa komitato esperas, ke ĉiuj faru baldaŭ siajn planojn kaj faru siajn decidojn pri partopreno al la kongreso. La programo certe estas ideala kombino de laborkunvenoj kaj distraĵoj. La Jubilea Kongreso estos sendube, pro la farota laboro kaj la turismaj travivaĵoj, neforgesebla.

Intertempe la organiza Komitato deziras al ĉiuj IKUE-anoj ĝojoplenan novan jaron… la jaron de la XXXa Valencia Kongreso de katolikaj esperantistoj!

Por la L.K.K., D-ro R. Herrero

Trafe aktuala 

Sub la titolo “Prikongresaj impresoj” sac. Georges Ramboux, tiama redaktoro de “Espero Katolika”, skribis en la oktobra numero 1926 (!) rimarkindajn admonojn:

“Niaj samideanoj devas konvinkiĝi pri la nepreco doni al niaj kongresoj seriozan aspekton kaj pere de ili havigi rezultaton por la Katolikaro, se ni ja volas, ke niaj jaraj kunvenoj atentigu pri la valoro de Esperanto por internaciaj katolikaj rilatoj. La epoko de la kongresoj por amuziĝi estas jam delonge forpasinta. Bedaŭrinde kelkaj samideanoj ankoraŭ opinias, ke kongreso esperantista estas nur amuzado.

Apenaŭ alveninte en la kongresurbo, ili zorgas nur pri amuzaĵoj, teatraĵoj, ekskursoj; preskaŭ neniel pri la kongreskunsidoj.

Tutnecese estas, ke niaj samideanoj komprenu la seriozecon kaj la gravecon de niaj kunvenoj. Konsekvence ili devas pripensi la temon pritraktotan dum la venonta kongreso kaj prepari sian ĉeeston al la kongreso. Tromulte da niaj samideanoj seninteresiĝas pri niaj internaciaj kunvenoj. Ili ŝajne havas atenton nur pri naciaj kunvenoj kaj gazetoj. Nia movado estas internacia; ni ne povas tion forgesi. Oni ne bezonas internacian perilon inter samnaciuloj. Nia vintra laboro estu funde lerni la lingvon por povi ĝin uzi por katolikaj celoj, por plejgranda gloro de Dio”. 

Certe sac. Ramboux pravas dirante, ke ni devas prepari nian ĉeeston al la kongreso kaj pripensi la temon.

Jen la temo de nia kongreso en Valencio:

“PER ESPERANTO AL LA PACO DE KRISTO” 

La prelego kaj predikoj de la kongreso temos pri la encikliko “La surtera paco”. La kongresanoj, kiuj volas “prepari sian ĉeeston al la kongreso”, bonvolu do legi kaj studi la pacenciklikon de Papo Johano. 

La provizora programo de la kongreso estas:

Ĵaŭde la 23-an de julio: Interkona Vespero.

Vendrede la 24-an de julio: Inaŭgura Diservo, estrarkunsidoj de IKUE, LAF, ACEE, vizito al la urba muzeo, akcepto ĉe la urbestro, solena inaŭgura kunveno.

Sabate la 25-an de julio: Festo de S. Jakobo. Pontifika Meso, estrarkunsidoj, ĝenerala kunveno, arta kaj muzika festivalo hispana.

Dimanĉe la 26-an de julio: Solena Diservo, vizito al la urbo, prelego, ĝenerala kunveno de LAF, oratora konkurso de LAF, amuza vespero.

Lunde la 27-an de julio: Diservo, estrarkunsidoj de IKUE kaj LAF, ekskurso al Sagunto.

Marde, la 28-an de julio: Diservo, estrarkunsidoj, Ferma kunveno, akcepto en la Deputitejo.

Merkrede la 29-an de julio: Postkongresa ekskurso al lago Albufera.

W. Flammer, ĝen. sekr.

al la indekso


ESPERANTO KAJ TURISMO

 

Ni ricevis du ekzemplerojn de noveldonita gvidilo pri la belega antikva ferio-urbo Steyr en Supra Aŭstrujo. Tiu ĉi gvidilo kun 2 aliaj estos sendataj al interesuloj kontraŭ alsendo de unu respondkupono al la “Intern. Esperanto-Muzeo” en WIEN I., Hofburg, Aŭstrujo. 

“Ad Clericos et Religiosos” titoliĝas la nova turisma gvidlibro eldonita en latina lingvo de la flugkompanio “Pan American”.

La gvidlibro (verŝajne la unua publikigita en la lingvo de Virgilio) informas, interalie, pri dekseptaga vojaĝo en jetaviadilo, pri la valutaj reguloj en diversaj landoj, pri antaŭpagitaj vojaĝoj, ktp.

La eldonaĵo estas supozeble inspirita de la Roma Koncilio kaj estas destinita al pastroj. (“Heroldo”)

 

al la indekso


 

SAC. RICHARDSON

FONDINTO DE I.K.U.E. 

Austin Richardson

Pro la tro multaj aktualaj novaĵoj la redakcio de “Espero Katolika” ne atentis la 50-an datrevenon de la morto de sac. Richardson, la fondinto de nia “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista”, la 2-an de aŭgusto 1913. Pro neapero de E.K. en aŭgusto kaj septembro 1913 la anonco pri la morto de sac. Richardson ne povis esti pli frue anoncita ol en la oktobra numero 1913.

El tiu numero ni citas :

“Unu el la plej meritplenaj kaj amataj esperantistoj, la ĉefo de la katolikaj esperantistoj, la Prezidanto de I.KU.E. de post ĝia starigo, la religia direktoro de E.K. kaj profesoro en la instituto St. Louis en Bruxelles, subite estas mortinta en Bossey apud Genčve (Svisujo), ekvojaĝante al la IX-a Universala Kongreso de Esperanto en Bern kaj al la IV-a Internacia Kongreso de katolikaj esperantistoj. La tuta esperantistaro funebros”.

Patro Manuel Casanoves el Lérida sendis al ni (grandan dankon al li!) pri la granda perdo, kiun I.K.U.E. suferis pro la morto de ĝia fondinto-prezidanto, jenajn du citaĵojn el la numero septembro-oktobro 1913 de la revuo “Kataluna Katoliko”, oficiala organo de la iama “Kataluna Ligo de Katalunaj Esperantistoj”:

«“Kataluna Katoliko” ploras kun I.K.U.E., kun “Espero Katolika”, kun la katolika esperantistaro kaj kun ĉiuj esperantistoj la perdon de eminentula, pacama viro, frata koro, senĉesa laboranto, vigla batalanto kaj sperta gvidanta prezidanto, Abato Austin Richardson» (p. 2)

«Tuj kiam alvenis al niaj manoj la telegromo al ni alportinta la malĝojan sciigon pri la morto de nia karega estro pastro A. Richardson, estis unuanima decido de nia tuta redaktistaro, dediĉi plenan numeron de “Kataluna Katoliko”, kiel rememorbukedon, al tiu eksterordinara batalanto de nia duobla celo katolikesperantista» (p. 3)

Sekve, la numero enhavis entute naŭ artikolojn pri Sac. Richardson: “Al pia memoro de Abato Richardson” (p. 2), “Rememoraĵo” (p. 3-5), “Ptro Richardson, apostolo” (p. 5-6), “Pastro A. Richardson kaj Esperantismo” (p. 7-9), “Ĉiamfloro!” (p. 9-10), “Ĉe la tombo de Pastro Richardson” (p. 10-11), “En la morto de nia Patro!” (p. 11-12), “Abato Austin Richardson” (p. 12-14), “La morto de Abato Richardson” (p. 14-16).

 

al la indekso


NI GRATULAS

 

Denove ni havas specialan kaŭzon por gratuli nian eminentan membron d-ron A. Albault (Toulouse, Francujo), antaŭ mallonge elektitan kiel sekretario de la “Akademio de Esperanto”, kiu nun ankaŭ transprenis la redaktadon de “Monda Kulturo”, la “Internacia revuo pri literaturo, filmo, teatro”, la kvaronjara revuo de U.E.A.

Ni ankaŭ elkore gratulas al Stefan Miller (Stockheim, Germanujo) kaj Irena Skoruppa (Chorzów, Pollando) je ilia gefianciĝo je la festo de Kristo Reĝo, dezirante al ili multan feliĉon kaj Dian benon!

 

al la indekso


POLA RADIO PRI “ESPERO KATOLIKA”

 

El elsendo de 24.11.1963 - unu el la ĉiudimanĉaj esperantistaj radio-elsendoj de la Pola Radio - en la rubriko “Sub la verda stelo”, ni mencias jenajn interesajn notojn:

“Bonvolu aŭskulti nun mallongan trarigardon de kelkaj ĵusaj Esperanto-revuoj. De kelka tempo oni povas rimarki du pozitivajn ŝanĝojn en pluraj Esperanto-revuoj. Unue, la redaktoroj ĉesis tedi la legantojn per marĝenaĵoj pri la movado, per fotoj de kuleroj kun la busto de Zamenhof, per lingvaj diskutoj je la nivelo de la finaj klasoj de la elementa lernejo - anstataŭe ekaperis vico da problemoj, kritikaj artikoloj, skribitaj de aŭtoritatoj personoj en neriproĉebla Esperanto. Due, nemalmultan lokon okupas nun artikoloj ĝeneralaj, kun temoj el ekster la movado, ofte koncernantaj mondajn aktualaĵojn.

Pri la unua ŝanĝo oni precipe povas paroli rilate “Germanan Esperanto-Revuon”, “Esperanton” de UEA, kaj finfine “Polan Esperantiston”; pri la dua - rilate “Heroldon de Esperanto”. Ni diras “precipe”, ĉar la sama konkludo trudos sin malpli amplekse rilate la plejmulton de lo Esperanto-gazetaro.

Atingis nin ankaŭ la novembra numero de “Espero Katolika”, en kiu precipe leginda estas la dua parto de prelego de samideanino Corry van Kleef, la vicsekretariino de la “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista”, skribita marĝene de la fama encikliko “Pacem in terris” de papo Johano XXXII, kaj prezentita dum la 48-a Universala Kongreso en Sofio, en la kadro de la dumkongresa IKUE-kunveno”. 

En la sama radio-elsendo, en la rubriko “Novaĵoj el Esperantujo”, troviĝis ankaŭ jena informo:

“Nederlando. Heerlen. Kiel ni legas en la novembra numero de lo monatrevuo “Espero Katolika", eldonata en Heerlen en Nederlando, la katolikaj esperantistoj kunvenintaj dum la UEA-Kongreso en Sofio, sendis pere de kardinalo Lercaro deziresprimon al la Vatikana Radio, ke ĝi aldonu al la dissendoj en aliaj lingvoj ankaŭ dissendojn en Esperanto”.

al la indekso


NI VIZITAS KANADON...

 

LA PROVINCO “ALBERTA”

La plej eta preĝejo

Kun ruĝet-kontura tureto kuŝas la plej eta preĝejo de Kanado kiel sukera figureto sur nupta torto sur “Alberta Dinosaur Trail” (Alberta Dinosaŭrspuro), la dek mejlojn longa montvojo tra la fama “Badlands” de la provinco “Alberta”, kiu ĉiusomere estas vizitata de miloj da aŭtomobilistoj.

La preĝejeto mezuras precize sep ĉe dekunu futojn, havas ses unupersonajn benkojn, kaj ĝia turpinto estas nur deksep futojn alta.

Ĝiaj dimensioj estas unikaj, tamen pli trafa estas la loko de ĝia konstruo, la impona, mistera pejzaĝo de la “Badlands”.

Terurigaj ravinoj kaj veterdetruitaj rokaltaĵoj pensigas pri ia pra-historia mondo. Tio estas restoj de antaŭ milionoj da jaroj, kiam tiu regiono estis marĉa sovaĝaĵo, kie vagadis la dinosaŭroj, ĉi-tie formiĝis en pratempo la oleo, per kiu tiel famiĝis “Alberta”. Samaj geologiaj formacioj, kiuj produktis karbon, gason kaj oleon en la “Dumbeller Valley”, kaŭzis la famon de “Badlands” en tiu regiono,

La valo de la “Red Deer-rivero” prezentas la plej imponajn aspektojn de “Alberta” kiel la “East Coulce Hoodoos”, strangaj groteskaj formacioj de la vento akrigitaj el grejso.

Fosilioj de grot-dinosaŭroj, ankaŭ trovitaj en la “Badlands”, nun formas parton de rekonstruitaj dinosaŭroj, troviĝantaj en multaj Kanadaj muzeoj.

Laŭ la geologoj tiu teritorio, okcidente de “Rocky Montains”, estis antaŭ milionoj da jaroj kovrita de interna maro.

Tio klarigas la trovon de kristaligitaj konkoj de marbestoj, kiajn oni tie nun ankoraŭ trovas. Gigantaj dinosaŭroj vivis en la marĉoj, kiuj restis, kiam la maro malaperis kaj grandaj tropikaj arbaregoj de grandegaj filikoj floradis, en la malseka preskaŭ tropika klimato tiama.

Tion pruvas la ekzisto de ŝtoniĝintaj arbaroj kaj diversaj formoj de tropika florado, kiuj ankoraŭ estas trovataj en la grejso-tavoloj. Sekve de vetera influo ĉi tiu teritorio estas tra la jarcentoj elskrapita, kaj tiel la “Badlands” fariĝis karakterizaj pro la terfendoj kaj rokplataĵoj, troveblaj en diversaj specoj kaj koloroj.

Ekskurso laŭ la “Dinosaur-Trail” - la 30-mejla vojaĝo tra “Alberta Red Deer Valley” - certe valoras la penon. Dum tiu ekskurso oni renkontas la etan preĝejon. Ĝi ne apartenas al speciala eklezio. Dum tuta jaro ĝi estas tage kaj nokte enirebla por kiu ajn, kiu dezirus preĝi aŭ mediti. Ĝi ne havas pastron nek monkolektujon nek paroĥon.

Tamen vizitanto de kiu ajn kredo povas per prembutono malantaŭ la altaro elekti propran eklezian servon, ĉiu tiamaniere povas aŭskulti dum tri minutoj predikon, preĝon aŭ kanton, fiksitan sur disko. Elekto estas por dek protestantaj sektoj, biblia legado el libro Isajo por izraelidoj kaj Ave Maria-kanto por katolikoj.

Kiamaniere ĉi tiu preĝejo ekestis? sin demandas la vizitanto. La “Little Church of the Badlands” (malgranda preĝejo de la “Badlands”) estis ideo de pastoro Edgar O’Brien el Drumheller, urbeto en Alberta, kiu kvazaŭ formas enirpordegon al la “Badlands”. Pastoro O’Brien estis profunde tuŝita pro la rigardado de tiu de la naturo formita mistera rokformaĵo. Li volis prizorgi, ke ĉi tie ankaŭ aliaj pasigu iom da tempo kaj spertu saman senton de profunda respekto por la Kreanto kaj ĉiuj kreitaĵoj Liaj.

La ideon de O’Brien subtenis du aliaj enloĝantoj de Drumheller: Trygve Seland, kiu promesis konstrui la preĝejon, kaj Bob Gibson, reklamo-pentristo, kiu ĝin interne kaj ekstere pentris kaj permane alportis la diversajn kolorriĉajn bibliajn pentraĵojn sur la vitrojn. Iliaj riĉaj bluaj, ruĝaj koloroj belege harmonias kun la difuze trabrilanta sunlumo.

Konstrutereno por la preĝejo, laboro kaj mono por materialo kaj ilaro estis kolektitaj de la enloĝantoj de Drumheller mem. En kadukaj veturiloj la knaboj transportis la grandajn ŝtonblokojn por la ŝtuparo de la preĝejo. Tiujn ŝtonojn provizis la kovrilformaj suproj de la “hoodoo rock”, formacioj de la ĉirkaŭaj “Badlands”.

La kupra sonorilo estas memoro pri la tagoj antaŭ la eltrovo de la “Diesel”, kaj estis donaco de la C.P.R.

La eta preĝejo certe taŭgas al la celo, por kiu ĝi estis konstruita.

Post la inaŭguro en julio 1958 multaj el la 45.000 vizitantoj, kiuj eble venis pro scivolemo, restis momenton por preĝi.

Ne plu vagadas malbonaj spiritoj tra la tremigaj ravinoj, kiel iam kredis la indianoj. La spirito de la “Little White Church of the Badlands” estas la spirito de fido kaj kredo al Dio, Kiu zorgas pri la homoj.

(El: “De Emigrant”, “La Elmigrinto” de aŭgusto 1963;

tradukis: s-ino Sinnema-de Vetten)

al la indekso


EPISKOPA MESO EN ROMO 

Parto el la ĉeestintoj en la Meso celebrita de lia Episkopa Moŝto Alfred Pichler, la 20-an de oktobro 1963, en Romo. Inter ili ankaŭ Patro Jacobitti kaj aliaj konataj personoj el la internacia katolika esperantista movado.

Post la somera intervalo, la unuan dimanĉon de oktobro rekomenciĝis en Romo lo semajnaj renkontiĝoj de la katolikaj esperantistoj, kiuj okazas post la Meso, kun Esperanta komentario de la Evangelio, celebrata en la kripto de la preĝejo de Kristo Reĝo.

Ĝenerale la celebranto estas patro Giacinto Jacobitti, prezidanto de la Unuiĝo de la italaj Katolikaj Esperantistoj; sed de tempo al tempo esperantistaj sacerdotoj pasantaj tra Romo anstataŭas lin. Aparte solena estis la ceremonio de la 20-a de oktobro 1963, ĉar ĉeestis du episkopoj, troviĝnataj en Romo por partopreni en la dua sesio de la Ekumena Koncilo: Lia Episkopa Moŝto Macheiner el Salzburg (Aŭstrujo) estis inter la aŭskultantoj, kiuj tute plenigis la Kripton, dum Lia Episkopa Moŝto Alfred Pichler el Banja Luka (Jugoslavio), prezidanto de la Sacerdota Rondo “Pio X”, celebris la Diservon kaj komentariis la Evangelion en Esperanto.

Post la Meso, kiel kutime, la gesamideanoj kolektiĝis en granda salono, kaj tie patro Jacobitti bonvenigis monsinjoron Pichler, kiu familiare konversaciis kun la kunvenintoj. Poste s-ro Luigi Minnaja prezentis al la ĉeestantoj la luksan eldonon de la “Dia Komedio” de Dante, tradukitan en Esperanto de Giovanni Peterlongo. La belega volumo vekis grandan interesiĝon kaj admiron ankaŭ pro la belaj originalaj desegnaĵoj de Botticelli.

(Raporto de s-ro Luigi Minnaja antaŭ Radio-Romo)

 

al la indekso


JOHANO XXIII

“HOMO, AMIKO, KAMARADO” 

 

Sub supra titolo en “TAMEN”, la organo de “Pola Esperanto-Junularo kaj Unuiĝo de Polaj Studentoj”, Adam Pleŝnar donas pri la morto de Papo Johano XXIII sekvan komentarion:

Se ie sonas sonorilo - skribis E. Hemingway - tio ĉi signifas, ke foriris iu homo kaj ke plimalgrandiĝis areo de la insulo, kiun formas homa socio.

La 3-an de junio 1963 mortis papo Johano XXIII en kvina jaro de sia pontifikeco. Sur la nuntempo respeguliĝis la signo de Lia humaneco. Li restis en niaj koroj kaj firmigis sian nomon en historio.

Al la mondo, baraktanta en absurdaj kaj malekonomiaj konfliktoj, Li ekproponis la pozicion de la etendita mano. Paco inter la popoloj, zorgo pri la libereco kaj estimo por homa digno formis Lian agadon. Kuraĝe Li disvastigadis siajn ideojn kaj en la konataj tagoj de politikaj akriĝoj, kiam la homaron superregis motivigita timo pri propra ekzisto kaj sorto de venontaj generacioj, Lia kvieta voĉo, voĉo de modesta, maljuna homo, vokis pri prudento, repaciĝo kaj amo.

Samtempe kun sia profunda alligiteco al doktrino, kiun Li reprezentis, Li kapablis atingi tre maloftan nuntempe pozicion: pozicion de la estimo al klopodoj de iu ajn homo, sendepende de lia politika orientiĝo, se ĝi entenis strebadon al plibonigo de la homa sorto.

Li kredis, ke la Homa Familio formas grandan unuon, kiu malgraŭ disŝirantaj ĝin malkonkordoj estas kunligita per miloj da dependecoj kaj ke sendepende de la epoko kaj latitudo, ĉie kaj ĉiam homo en sia esenco estas la sama, havas samajn bazajn aferojn, similajn dezirojn, ĝojojn kaj malĝojojn. Johano XXIII rimarkis unuigajn procezojn, kiuj en la nuntempa mondo kreskas kun potenca forto karakteriza por ĉio, kio estas historie neevitebla. Per sia tuta aŭtoritato Li deklaris sin por la pligrandigo de la rolo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kaj solidariĝis kun la integrigaj procezoj.

Bazaj enciklikoj de Lia pontifikeco - “Mater et magistra” kaj “Pacem in terris” - estas unu el la fundamentaj humanismaj dokumentoj de nia epoko.

Forpasis Johano XXIII - Homo, Amiko, Kamarado”.

 

al la indekso


EK RECENZAS

 

D-ro L. L. ZAMENHOF. Fundamento de Esperanto; 5-lingva eldono, aprobita de la 1-a Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro; kun la korektoj de la Akademio kaj lingvaj kaj historiaj komentoj de d-ro Albault, sekretario de la Akademio de Esperanto.

Naŭa eldono. Eldonis: “Esperantaj Francai Eldonoj”, Marmande, Francuio. 355 paĝoj. Prezo: broŝ.: 38 steloj, bindita: 50 steloj

La tuta esperantista mondo varme akceptos tiun ĉi zorge kaj tipografie bone prizorgitan re-eldonon de la libro, pri kiu la eldonisto mem rajte diras, ke “ĝi estas la roko, sur kiu venke staras nia lingvo, de post pli ol tri kvaronoj de jarcento”. Envere ĝi estas la ĉefa bazo de nia internacia lingvo. Tial ne estos necese substreki, ke la diskonigo de tiu libro estas la plej taŭga respondo al la provoj, kiuj, de tempo al tempo, ekaperas por fuŝi la internacian lingvon.

La 5-lingva Fundamento de Esperanto, ja aprobita de la Unua Universala Kongreso de 1905, estas FOTE reproduktita, por certigi plenan nemodifecon kaj aparte, sur la paĝoj koloraj (por montri, ke temas pri Komentoj kaj Klarigoj) oni metis la Oficialajn Korektojn de la Akademio kaj la Lingvajn kaj Historiajn Komentojn, verkitajn de doktoro Andreo Albault. En tia stato la Fundamento de Esperanto aperis nun kiel nemalhavebla libro, kiun multaj gesamideanoj ŝatos tralegi kaj konsulti.

 

Ni ricevis ekzempleron de “Lerneja Esperantista Revuo”, monata organo de Argentina Esperanto-Lernejo. Ĝi aperos monate kaj estos sendata al vi regule. Kvankam ĝi estas tre modesta, por la Movado en Argentino ĝi reprezentas valoran ilan, ĉar tute ne ekzistas ligilo nuntempe.

 

Oni sendis al ni ekzempleron de ĵus aperinta broŝuro en Esperanto pri buterpano.

Por diskonigi danan buterpanon en la eksterlando la firmo “PLUMROSE” el Kopenhago dum la lastaj 4 ĝis 5 jaroj distribuis pli ol unu milionon da buterpanbroŝuroj en respektive la angla, germana, franca, hispana kaj portugala lingvoj. La firmo nun anoncas en aparta cirkulero:

“Kvankam tiuj lingvoj plejparte sufiĉas por internaciaj interrilatoj, tamen ni kelkfoje estis en situacioj, kie neniu el la nomitaj kvin lingvoj estas aplikebla. Tiun problemon ni esperas solvi per la Esperanto-broŝuro”.

N. Hoen

 

H. G. Wannemakers, “Proprai nomoj en la Nova Testamento” Serio de I.K.I n-ro 2, 1963/ 14x21 cm/ 30 paĝoj, broŝ. Prezo: ne notita.

En ĉi tiu broŝuro troviĝas ĉiuj propraj nomoj de la Nova Testamento, kolektitaj en du indeksoj. La aŭtoro skribas, ke li prefere konservis la formon el la brita eldono de la Esperanta traduko. Li tamen ofte ŝanĝis la formon de la nomoj, kiujn ni legas en la brita eldono. Mi kontrolis la paĝon 9 de la broŝuro, kie 17 formoj estas konservitaj kaj 19 formoj estas ŝanĝitaj. Por la virinaj nomoj P. Wannemakers elektis la finaĵon “a”. Nefakulo certe demandos, kial P. Wannemakers ankaŭ ŝanĝis jam konatajn kaj ofte uzatajn formojn. Ekz. la brita eldono havas: Elizabeto, kaj P. Wannemakers skribas: Elisabeto.

Estas dezirinde, ke en nia epoko, kiu serĉas ekumenan interkompreniĝon de la kristanaj konfesioj, ni havu plejeble komunan Esperanto-tekston de la Biblio por ĉiuj konfesioj. Pro tio ni bezonus la kunlaboron de esperantistaj teologoj katolikaj kaj protestantaj. La verketo de P. Wannemakers estas valora kaj utila kontribuaĵo al tia kunlaboro. Ĝi estus ankoraŭ pli utila, se en plia kolumno estus aldonitaj la diferencaj nomoj de la brita eldono de la Biblio. (Por la nacilingvaj eldonoj de la Biblio oni jam komencis serĉi komunan tekston. Ekz. “Evangelische Wurttembergische Bibelanstalt” kaj “Katholisches Bibelwerk in Stuttgart” jam eldonis kelkajn komunajn tekstpartojn).

Mi notis jenajn preserarojn: Jodao (Judao), Semein (Semei), Assos (Asso), Pafos (Pafo).

W. Flammer

al la indekso


ORNITOLOGIO

 

La Ornitologia Rondo Esperantlingva havis sian jarkunvenon la 2-an de novembro 1963 en la arbarriĉa vilaĝo Sint-Job-in-‘t-Goor en Belgio.

Dum tiu kunveno oni nomis la estraron kaj oni prenis gravajn decidojn pri la plia evoluigo de la rondo. La nova prezidanto estas s-ro W. de Smet kaj la nova sekretario s-ro L. Bechtold.

En la posttagmezo oni faris promenadon tra la arbaro kaj la erikejo, observante la birdojn kaj la plantojn. La fincelo de la promenado estis kolombobredejo, kie la portoprenantoj estis regalataj. Vespere estis projekciataj filmoj pri la naturo kun teksto en Esperanto.

 

al la indekso


JANUARO

 

Al S-ino Martinka Visingerová-Mašková

 

Januaro, januaro,

pordo de la Nova jaro.

Ĉion kovras la vual’,

sunovoj’ aŭ larma val’

sin kaŝas ene.

 

Januaro, januaro,

al estonto trotuaro.

Venos homoj, miloj, mil,

pasos homoj, miloj, mil

sur ĝia strio.

 

Januaro, januaro,

fajra skrib’ de Baltazaro.

Mene, Thekel, Ufarsin,

ne forgesu pri la fin’

en la komenco.

 

Januaro, januaro,

lumotur’ de l’ tempomaro.

Se el ĝi radios ben’,

ŝipo celos al Haven’

de la sopiroj.

 

Januaro, januaro,

nova pens’ kaj nova faro.

Estu ĝia akompan’

pli da ĝojo, pli da pan’

kaj vera amo.

 

Januaro, januaro

esperfonto de l’ homaro.

El dezerto de l’ malam’

kresku flor’ de paco jam

sur ter’ en koro.

 

Januaro, januaro.

Dolĉa kant’ de l’ anĝelaro

eĥas en plej sankta nom’

glor’ al Dio, pac’ al hom’

kun Vi, Jesuo.

 

D-ro Jan Filip

 

al la indekso


TRILANDA RENKONTIĜO

 

Kiel ni jam anoncis en la decembra numero, okazis je la 19-a kaj 20-a de oktobro 1963 Trilanda Renkontiĝo de gesamideanoj el la belga, germana kaj nederlanda limregionoj en Maastricht.

El raporto de s-ro H. Peters el Heerlen ni citos ankoraŭ jenajn interesajn notojn:

La nombro de la partoprenintoj estis tre kontentiga, nome 95 personoj. Ne nur la granda nombro da partoprenintoj tre plaĉis al ni, sed ankaŭ la fakto, ke la partoprenintoj ne nur konsistis el la regulaj vizitantoj el la tri limregionoj, sed ke ankaŭ sufiĉe multe da novaj gastoj el malproksimaj lokoj ĉeestis. Tio estas por ni pruvo, ke niaj trilandaj renkontiĝoj jam havas bonan reputacion ne nur en niaj tri limregionoj, sed ankaŭ en niaj tri landoj.

Sabatvespere okazis je la 7.50 h. en restoracio “In ‘t paradiis” (“En la paradizo”) la malfermo de la renkontiĝo, kaj samtempe de la amuziga vespero per salutparolado de s-ro H. Peters el Heerlen, la nederlanda kontaktopersono por la trilandaj renkontiĝoj.

Dimanĉe la katolikaj gesamideanoj iris al la preĝeio de la sankta Servaco, la plej konata kaj antikva preĝejo en la centro de la urbo, por partopreni sanktan Meson, celebritan de patro Wannemakers S. J., kiu ankaŭ predikis esperantlingve.

Post la Meso ĉiuj iris al la kunvenejo “In het Paradijs”, kie je la deka h. komenciĝis la laborkunveno. Prezidanto Peters en sia malferma parolado esprimis sian ĝojon pri la fakto, ke la salono estis tiom plen-plena, ke ĝi estis preskaŭ tro malgranda. Post la salutvortoj de la belga kaj germana kontaktopersonoj, oni komencis la pritraktadon de la diversaj punktoj de la tagordo.

Unue oni plenumis la decidon de la antaŭa kunveno en Monschau, nome oferado de kondolenca memoraĵo al la edzino de nia mortinta amiko, sinjoro J. Patalon el Heerlen. Ĉi-tiu memoraĵo konsistis el mapo kun tre bona foto de la mortinta edzo, la tuta teksto de la mortosciigo en la tiutempa “Triangulo”, kaj la subskribo de ĉiuj gesamideanoj, kiuj ĉeestis la kunvenon en Monschau.

Plue estis decidite, ke la sekvonta trilanda renkontiĝo okazos en Belgujo, en la ĉirkaŭaĵo de Lieĝo, en la mezo de la monato junio 1964.

Kvare oni decidis sendi dankleteron al la ĉirkauĵo de Lieĝo, en la mezo de la Welper/ Ruhr en Germanujo, pro la fakto, ke ili decidis doni al strato la nomon “Ludwig Zamenhof”.

Kvine oni decidis, laŭ instigo de d-ro P. Denoël el Lieĝo, sendi salutan telegramon al la tri urbestroj de la tiel nomitaj “fratinaj urboj” Akeno, Lieĝo kaj Maastricht, kun la celo, ilin atentigi pri la fakto, ke la esperantistoj vere sukcesos formi fratecon, amikan unuecon inter la loĝantoj de la tri limregionoj, ankaŭ lingve.

Je la 13-a h., okazis malsupre en la restoracio la komuna tagmanĝo, je la dekkvara kaj duono la komuna aŭtobusveturado (kelkaj faris komunan promenadon) tra la urbo, kun eksplikado de Maastriĥtaj esperantistoj. Je la deksepa horo oni fine kunvenis en la “kongresejo” por la adiaŭa kunsido.

 

al la indekso


NIA VETLUDO...

PETU DONACETON POR NUTRI LA PORKETON 

Verŝajne ne multaj el vi nutris lo ŝparporkon, ĉar la malfeliĉa besto rigardas tiel malsate pro malplena stomako.

DO NUTRU ĜIN! VARBU MEMBROJN KUN JARLIBRO!

Vi scias, ke la kotizo por MJ estas duona dolaro. Simpatiantoj por nia movado certe volas pagi tion. SED VI, IKUE-ANOJ, DEVAS PETI ILIAN SUBTENON.

La persono, kiu varbos la plej multajn MJ, ricevos la novan belan eldonon de “La Dia Komedio” de Dante.

Corry van Kleef

al la indekso


ALIAJ PRI NI

 

El la decembra numero de “ESPERANTO”, la oficiala organo de U.E.A., ni transprenas jenan recenzon:

Katolika Terminaro, Esperanto-latina, de H. G. WANNEMAKERS, S. J. kaj P. HUBERTENO OFM. Cap.; Eld. Internacia Katolika Informejo, Tilburg, Nederlando, 1963. 53 p, 20 x 14 cm., multobligita, Prezo: 1,20 gld (4,8 st).

Ĉar la bezono de fakvortaroj konstante pliurĝiĝas, estas gratulinde, ke nun aperis ankaŭ Katolika Terminaro. Kvankam ankoraŭ nekompleta, ĝi tamen estas kuraĝa kaj esperiga komenco.

Tion garantias la nomoj de l’ verkintoj. Alfabete ordigitajn Esperanto-esprimojn sekvas latinlingva traduko. Jen ni do havas bonegan pruvon por dubemuloj por la taŭgeco de Esperanto ankaŭ en ekleziaj rilatoj. Teologiaj literaturoj devas nepre ĉerpi el ĝi. Rekomendindaj estus tradukoj en nacilingvojn, por ke la verko konatiĝu al nekonantoj de Latino. Vojmontra estas tiurilate Terminaro de Sac. W. Flammer Deutsch-Esperanto.

Entute mi varme rekomendas la libron ne nur al IKUE-anoj, sed al ĉiu seriozulo.

Reinhard Haupenthal (Germanujo)

al la indekso


KRISTANA KULTURO

 

En la decembra numero de E.K. ni promesis citi kelkajn recenzojn pri la broŝuroj, ĝis nun aperintaj en la nova I.K.U.E.-serio “Kristana Kulturo”.

El la “Germana Esperanto-Revuo” de januaro 1964 ni citas jenan rimarkindan recenzon de Stefan Maul:

 

LA SURTERA PACO. Encikliko de Papo Johano XXIII. Formato 19 x 12,5 cm, 61 paĝoj. Serio Kristana Kulturo, n-ro 3. Eldonis IKUE, Heerlen (Nederlando), 1963. Prezo 3,10 GM.

Oni nomis ĉi tiun enciklikon la testamento de la neforgesebla papo Johano XXIII, kaj tre prave. Ĝi aŭtentike resumas kaj respegulas la tutan pensmanieron kaj la klaran karakteron de tiu vera papo (= patro); el ĉiu linio oni povas legi la zorgemon de la patro por siaj infanoj, la deziron kaj sopiron, ke ili bonfartu korpe, spirite kaj anime; instrukcio al siaj gefiloj de patro, kiu estis sperta pri la vivo kiel nur povas esti patro.

Estas atentinde, ke - unike ĉe encikliko - en la dediĉo (kiu bedaŭrinde mankas en la Esperanto-eldono) li aldonis “kaj al ĉiuj homoj de bona volo”. La reeĥo el ĉiuj mondpartoj, partioj kaj religioj pruvis, ke ĉi tiu voko, la lasta antaŭ lia tro frua morto, atingis la homojn de bona volo. Al ili apartenas certe ankaŭ la plimulto de la esperantistoj, kiujn devas interesi ĉi tiu letero jam pro la temo: “pri la paco inter ĉiuj popoloj en vero, justeco, amo kaj kaj libereco”, kiel diras la subtitolo (mankanta same en la Esperanto-eldono).

Se iam eldoniĝis verko, pri kiu oni prave diras, ke ĉiu esperantisto nepre posedu ĝin, tiam estas ĉi tiu. Tial la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) resp. la tradukintoj meritas nian senrezervan aplaŭdon, ke ili eldonis la enciklikon en la Internacia Lingvo, kaj ke ili eldonis ĝin tiel modele: preso kaj aranĝo senriproĉaj, bonega lingvo, traduko konciza kaj preciza. Frapis min la klareco kaj beleco de la stilo, kiam mi komparis ĝin kun la germanlingva traduko; ĉu nur kulpas la bona laboro de la tradukintoj, aŭ ĉu denove pruvo por la nepra supereco de Esperanto kiel pontlingvo? Verŝajne ambaŭ.

Mi ŝatus voki al vi ĉiuj: legu ĉi tiun leteron kaj klopodu ankaŭ obei la admonojn de amplena patro, favore al “surtera paco”! (IKUE sendis la broŝuron pro propagando al ĉiuj episkopoj; tial la antaŭparolo aperis en Latina kaj internacia lingvoj).

Stefan Maul

 

El “Germana Esperanto-Revuo” de novembro 1963: 

Per sia serio KRISTANA KULTURO, kies du unuaj kajeroj jam aperis, dum la tria (traduko de la encikliko PACEM IN TERRIS de l’ mortinta papo Johano XXIII) estas presata en la momento, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) pruvis per faktoj, ke ĝi superis krizon kaj stagnadon, kiuj fantomis tra la katolika E-movado ĝis antaŭ nelonge. Ĝuste okaze de la 60-jara jubileo de ESPERO KATOLIKA oni entreprenis energie reformon kaj plivivigon ne nur de la revuo, kiu estas la plej malnova (fondita en 1903 de sac. Peltier) en Esperantujo, sed ankaŭ de la asocio, IKUE, fondita an 1910, unu jaron post la morto de Emile Peltier.

La historion de la katolika E-movado inter tiuj du datoj priskribas kajero 1, kiu ne nur objektive kaj digne reliefigas antaŭ ni la noblan personecon de la granda Esperanto-apostolo Emile Peltier, sed ankaŭ donas klaran bildon pri la tiama katolika esperantistaro, pri ties aspiroj kaj ideoj, sukcesoj kaj malfacilaĵoj. Tre interesa estas la ĉapitro “ekumena agado”, speciale nun pro la 2a Vatikana Koncilo; ĉar sac. Peltier jam en 1906 iris kuraĝan paŝon en tiun direkton, kies unua mejloŝtono estas ĉi tiu koncilo: jam tiam (ja eĉ jam dum la Bulonja kongreso!) li pledis por reunuigo de la diversaj religioj, alvokis ĉiujn kristanojn al frateco kaj kunlaboro. Tiutempe vere epokfara parolo! Sed ankaŭ li konsciis, ke estas celo “atingota kredeble nur post longa tempo”. Ŝajnas al mi, ke la ĉefa valoro de tiu ĉi kajero eĉ ne tiom kuŝas en la - certe ankaŭ tre valora kaj salutinda - biografio de Peltier (ĝis nun oni nur sporade povis legi pri li), sed en ĝuste tiu ekumena etoso; ni denove lernu de Peltier, uzi Esperanton ne nur “por interŝanĝo de poŝtkartoj”, sed kiel “progresilon por la homaro”!

La 2a kajero, laŭ la vortoj de la aŭtoro Hirscher mem: spegulo, per kiu la homoj povas vidi, kiaj ili vere estas sen farisea masko kaj ŝminko, estas tradukita el germana lingvo, en kiu ĝi aperis antaŭ cent jaroj. Sed, kiel prave diras sac. Flammer, la tradukinto, ĉi tiu verketo restas ĉiam moderna; ĉar la koroj de l’ homoj ĉiam restas samaj. Certe, la stilo estas iom malmoderna, kelkfoje seka. Sed Hirscher ja ne volas amuzi, sed malkovri nian veran karakteron. Kaj en ĉi tio li sukcesas per siaj mallongaj, trafaj priskriboj de ĉiutagaj situacioj.

Superflue diri, ke mi nur povas rekomendi al vi ambaŭ verketojn, nelaste ankaŭ pro la plaĉa ekstero kaj bonstila lingvo.

Stefan Maul

 

El recenzo de “Nederlanda Esperantisto” de decembro 1963 ni citas: 

Okaze de la 60-jara ekzistado de “Espero Katolika”, la monata revuo de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), estas eldonata serio “Kristana Kulturo”.

Kiel numero 1 aperis “Emile Peltier”, originala biografio pri la franca sacerdoto, kiu en 1903 fondis la organon “Espero Katolika'”.

Emile Peltier montriĝas el tiu ĉi verketo kiel homo, kiu tute dediĉis sin al la disvastigo de Esperanto en la Katolika mondo. Por alieklezianoj estas interese legi, ke li eĉ jam strebis al unuigo de ĉiuj kristanoj kaj tiel estis frua batalanto por la Ekumena Agado.

La verkinto diligente uzis diversajn fontojn por konstrui ĉi tiun biografion, kiu tiel iĝis grava kontribuo al la historia priskribo de la Esperanto-Movado ĝenerale.

La aŭtoro de “Sintrompoj” (originala titolo: Selbsttäuschungen): sacerdoto J. B. Hirscher (1738-1865) estis profesoro pri katolika moralteologio ĉe la universitato de Tübingen kaj Freiburg-Br. en Germanujo. En ĉi tiu verketo la aŭtoro volas montri, kiel la homo daŭre klopodas pravigi siajn malbonajn farojn per sintrompoj. La originalo estas iom mallongigita de la tradukinto, W. Flammer.

Por tiuj, kiuj eble opinias, ke la enhavo de tia verketo certe malmoderniĝis, ni citas el “Sintrompoj” n-ro 61: “Pri politiko, socio kaj religio ekzistas opinioj, maksimoj kaj celoj, kiujn aprobas centoj, miloj, eĉ milionoj da homoj - kredante, ke ili havas siajn proprajn, firmajn principojn, kvankam ili pensas, diras kaj faras nur tion, kion ĉiuj, precipe la regantoj kaj direktantoj de la tempo, pensas kaj faras. Kien la tendenco de nia epoko irigas, tien - kiel konate - la homamaso kuras. La ekzemplo de aliaj anstataŭas propran principon, la modo anstataŭas bonguston”.

“Pacem in Terris” estas la unua Papa encikliko eldonita en Esperanto. La tradukinto, sac. W. Flammer, ĝenerala sekretario de I.K.U.E., diras en sia antaŭparolo, ke I.K.U.E. per ĉi tiu Esperanto-traduko celas informi katolikojn kaj nekatolikojn pri la pac-doktrino de la Papa encikliko. Samtempe ĝi volas doni plian pruvon, ke Esperanto, kiel “latino de la popolo”, estas taŭga kaj facila esprimilo ankaŭ por teologiaj kaj filozofiaj pensoj.

H. G.

 

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO

 

122. Refoje: la Koncilo. - El la Episkopuja Ĵurnalo de ‘s Hertogenbosch, (Nederlando) s-ro L. H. Brans ĉerpis jenon:

(25.10) “La uzado de la latina kiel oficiala lingvo en la ĝeneralaj kunvenoj de la koncilo kelkfoje kaŭzas malfacilaĵojn; tio denove montriĝis antaŭ nelonge kiam la Grek-Melĥita patriarko Maximos ege deziris paroli franclingve. Tio ne “povis” (ne estis permesite?); kaj do la patriarko rezignis paroli. Cetere estas tre lacige por la plejmulto el la Patroj sekvi la parolantojn, parte pro la ĉiam pli-malpli fremda lingvo, parte pro la malĝusta elparolado de la latina, tiel ke la koncilpatroj foje ekpuŝas unu la alian kaj demandas, kiu lingvo fakte estas parolata”.

En la num. 1/11 troviĝas deklaro de franca episkopo: “Mi devas konfesi, ke nia elparolado de la latina ne estas perfekta; sed aliflanke ni ĉiuj havas la impreson, ke ni progresas en la aŭskultado de la latina”.

“Eble la sonplifortigilo estas plibonigita”, iu rimarkis.

“Ne, ni lernis aŭskulti plenatente”, persistis la episkopo, “kvankam mi aldone devas diri, ke mi ĉiam ankoraŭ malbone komprenas kelkajn parolantojn: la amerikanojn”.

Tiam sekvas komuniko, ke depost la 4-a de novembro oni ekuzos samtempan traduksistemon.

S-ro Brans aldonas “nur siajn konkludojn” cetere interesajn; jen ili:

1e. La ekzerciteco por la latina lingvo montriĝis nesufiĉa, eble ĉar ĝi estas tro malfacila, nelogika, la elparolado ne sufiĉe simpla, ne oportuna kiel helpa mondlingvo: cetere la latina iusence jes donus egalan ŝancon, kiun iu nacia lingvo ne donas.

2e. Ankaŭ Esperanto restus “ĉiam pli-malpli fremda lingvo”, sen sufiĉa praktiko; la legado, skribado, parolado kaj aŭskultado nepre estas necesaj por ekzerciteco. Se ĝi estus pli multe uzata, la ekzerciteco per si mem kreskus. Ofte mi aŭskultas radion - Varsovio kaj mi devas diri, ke se ĉiuj kondiĉoj estas plenumitaj, Esperanto perfekte funkcias.

3e. Ke en la koncilo oni uzas samtempan traduksistemon estas do racia (la ekzerciteco por Esperanto tute mankas, por la latina lingvo ne sufiĉas); sed tiamaniere solvi la mondlingvan problemon estas absoluta neeblaĵo, ĉar ĝi estas tro ampleksa.

C. A. Ouwendijk, Nederlando

al la indekso


LETEROJ AL LA REDAKTORO 

Eĥo al la artikolo “Dum imponis monto blanka”

La psikiatro-analizisto certe pravas parolante pri reago de la aŭskultanto de la propagando. Sed ankaŭ simila estas la situacio: de tiu, kiun esperantisto volas varbi, kaj de tiu, kiun vizitas hejmvendisto; neniu el ambaŭ bezonas la proponaĵon, ĉu internacian lingvon, ĉu polvosuĉilon.

La simileco estas ankaŭ pli kompleta inter indiferentulo rilate religion kaj rilate Esperanton. Ambaŭ rifuzas la proponaĵojn ne bezonatajn, ĉar ili bone kaj trankvile vivas ne havante aliajn zorgojn aŭ studojn. Kio utilas ke la predikantoj proklamas: “Ni posedas trezoron, kiun ni pretas dividi”, se la aliaj ne konsentas ricevi. Se sento kelkfoje eĉ neeviteble altrudas al konvertiĝo (pro granda ĉagreno, malsano, maltrankvileco antaŭ morto aŭ antaŭ problemoj de vivo), tamen nenia kompareblo ekzistas favore al Esperanto. Interkompreniĝo de homaro lasas indiferenta la plej multon de la homoj, ĉu ĉar ili ne bezonas tiun interkomprenon, ĉu car ili fieras kredante ke, kapablaj elparoli kelkajn frazojn, ili majstras tiun lingvon, ĉu ĉar vere majstrante fremdan lingvon, ili egoiste estas memkontentaj kaj ne pensas pri tiuj, kies gepatroj ne estis sufiĉe riĉaj por pagi studadojn al siaj infanoj.

Sekve la psikiatro prave montris tion kio estas evitinda: tro da memfideco, tro da montrita propagandemo, argumentoj tro logikaj aŭ raciaj. Sed la funda problemo restas: kiel impresi la sentajn fortojn de tiu, kiun ni volas varbi.

(El sperto de propagandinto, okaze de la peto al ONU por Esperanto)

A. Broise, Francujo

al la indekso


ANONCETOJ

Misionisto el Recife (Brazilio) petas alsendon de revuoj kaj libroj esperantistaj por sia misio. La nederlanda (neesperantista) instituto (Centrum Lectuur voorziening voor de Missie" (Centro de lekturprovizo por la misioj) proponis perei. Oni sendu la petitan lekturon al: patro B. Heutinck, en Driebergen, Nederlando. La redaktoro de E.K. varme rekomendas supran peton ĉe ĉiuj legantoj. 

Mi deziras organizi taŭgan lernejan sekcion por montri la valoron de Esperanto al studentoj kaj profesoroj de mia urbo, kie la esperanta movado ankoraŭ ne estas konata. Mi petas sendi al mi librojn, revuojn kaj ĉiuspecan propagandilon. Tiu materialo estos trafa varbilo en niaj kulturaj ekspozicioj kaj restos en nia biblioteko kiel konstanta propagando pri la internacia lingvo kaj esperantista movado. (F. Gonzalo Arnaiz, Pamplona (Hispanujo). 

Mi petis vian adreson de ĉefdelegito de la Hungara Katolika Eklezio (sinjora Rafaelo Bartal). Mi estas hungara pastro. Bedaŭrinde en Hungarujo ne estas haveblaj esperantistaj katolikaj verkoj kaj gazetoj. Mi petas Vian helpon. Mi petas Vin, ke vi donu mian adreson al katolikaj nederlandaj gejunuloj, kiuj volonte korespondus kun mi. Nuntempe mi lernas teologion en la „Romkatolika Teologia Akademio en Budapeŝto”. En la Teologia Akademia instruas dr. Francisko Erdey, prodekano, la fama esperantista filozofisto. 

Lasttempe mi fondis ĉe nia E-Klubo klubon de 10-16 jaraj geknaboj. Mi volas konigi al ankaŭ katolikan E-literaturon. Eble iuj volos sendi ian materialon. Ankaŭ mi petas aperigi la adreson de mia grupo kun la anonco: 10-16 jaraj geknaboj volas korespondi tutmonde kaj pri ĉiuj temoj. Adreso estas: „Pola Esperanto-Asocio, Geknaba Cirkolo,” U. H. Andreo Marŝaŭkovski, Gdansk, Pollando. La materialojn petitajn oni sendu al la sama adreso.

 

al la indekso


RADIO-ROMA

 

La programo por februaro estas jena (la cifero indikas la daton): 4. Tra la literaturo; 5. Kuriero de Esperanto; 7. Karnavalo en Italujo; 11. Novaĵoj el Italujo; 12. Kuriero de Esperanto; 14. Romaj kasteloj: Castel Gandolfo; 18. Italaj kanzonoj en Esperanto; 19. Kuriero de Esperanto; 21. Italujo kaj fremdaj verkistoj: Cervantes; 25. Leterkesto; 26. Kuriero de Esperanto; kaj fine 28: Grandaj italaj komponistoj: G. Donizetti.

La dissendoj okazas de 18.55 ĝis 19.10 h.

Prelegantoj: marde kaj merkrede s-ro Luigi Minnaja, vendrede prof. d-ro Vincenzo Musella.

al la indekso


 
   
 
 
 
omaj kasteloj: Castel Gandolfo; 18. Italaj kanzonoj en Esperanto; 19. Kuriero de Esperanto; 21. Italujo kaj fremdaj verkistoj: Cervantes; 25. Leterkesto; 26. Kuriero de Esperanto; kaj fine 28: Grandaj italaj komponistoj: G. Donizetti.

La dissendoj okazas de 18.55 ĝis 19.10 h.

Prelegantoj: marde kaj merkrede s-ro Luigi Minnaja, vendrede prof. d-ro Vincenzo Musella.

al la indekso