Espero Katolika N-ro 9/1904

Espero Katolika N-ro 9/1904

Ia jaro: 1903-04 JUNIO N° 9

ESPERO KATOLIKA
REVUO MONATA

«Unum ovile et unus pastor» – (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»

Direktoro: P-o Em. PELTIER
à Cheillé par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire) France

Kosto de numero: 0 fr 30, afrankite
Kosto de abono jara:
En Franclando: 2 frankoj
Ekster —: 2 fr. 50
Al tiu kosto aldoniĝos tiu de kambio poŝta. Eldonisto
prezentos kambion en Januaro ĉiujare

Abonoj estas akceptataj nur por tuta jaro. Komencaj datoj : oktobro aŭ marto. La Revuo ne aperas en aŭgusto nek en septembro.

Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri objekto ia. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, estos libereme ricevata. Oni skribu artikolojn nur sur unu flanko de papero por ebligi la komposton.

Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; – vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; – vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.

Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; – duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.
Por anoncoj ripetitaj, rabatoj: por tri fojoj; 10%; – ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%

Pri l’abonoj, sin turni al Eldonisto: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.

Manuskriptoj kaj leteroj pri E.K. estu sendataj nur al Direktoro. – Manuskriptoj neniam estos resendataj.

TOURS. (TUR’).
BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR
72, Rue des Halles, 72
FRANCE

 UNIVERSALA KORESPONDADO

Anoncoj komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj Rajtigitoj niaj:

FRANCLANDO: Al S-o Barbot-Berruer, 72, rue des Halles, TOURS.

ANGLOLANDO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.

BELGLANDO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN

HUNGARLANDO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, – VI

ITALLANDO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.

HISPANLANDO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.

RUSLANDO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.

HOLANDO: Al S-o S de Vries, Damstraat 24, AMSTERDAM.

ĈILILANDO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO

MEKSIKLANDO: Al S-o Fernando Blanco, Pastro de Santa Rosa, NECOXTLA (Estado de Veracruz)

BRAZILLANDO : Al S-o José Felippe d’A. Coutinho en PATY. E. F. C. B. (Rio de Janeiro).

BULGARLANDO: Al S-o G. Oreŝkov en Plovdiv

Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l’ abonmonon.

PETO DE PREĜOJ

Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝo, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.

*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier.

PETOJ DE KORESPONDADO

S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, London, dezir. adresojn de korespondant. katolik. por siaj lernantoj.

S-ro PHILIP DEBONO, 8, Str. Ospedale, Rabato, MALTO, interŝanĝ. poŝtmark.

EKSPOZICIO en Tarare (Rhône, Francl.) Sendu ilustrit. poŝtkarton kun via adreso al S-o Emile CHERBLANC rue de la République, 69, kiu sendos al vi detalojn.

ALVOKO. – Nia grupo organizas esperantan ekspozicion en Berlino ; ni estos do tre dankaj al ĉiuj amikoj de nia afero, kiuj bonvolos helpi nin sendante ĉiuspecajn esperantaĵojn ; propagandilojn, cirkulerojn, presaĵojn en diversaj lingvoj kaj poŝtkartojn de landoj kie Esperanto ne estas ankoraŭ tre disvastigita. Oni bonvolu adresi la sendojn al S-o H. Jürgensen, grupa sekretario, Bandelstrasse 16, Berlino N.W.

VOJAĜOJ. S-ino CASIER, sindonema edzino de nia kunfrato, Direktor. de Ĵurnalo « Le Souvenir », vojaĝis Romon kvaran fojon tiuĉijare. De la 24a de aprilo, ĉiudekvintage, S-o Casier organizas vojaĝon al Lourdes (Lurd’, kun ekskursoj al Pireneoj kaj en Hispanl. – La 4a de aŭg. unua foriro por Kongoland. Por ricevi senpage informojn skribu al « Agentejo de vojaĝoj Casier, 83, Bd. Anspach, 83, Bruxelles, Belgl.

REVUO INTERNACIA DE STENOGRAFIO, dumonata gazet., organo de Intern. Esper. Stenogr. Societo. Direktoro: S de Vries. Jare: 3 frankoj. – Adreso: Esperanto-Oficejo, ĉe S-o Dreves Uitterdiĵk, Tulpstraat 75, Hilversum (Holando).

LONDONO. Pensio por gesinjoroj. Hejmaj konfortaĵoj, bano varma kaj malvarma). Moderaj prezoj.  Oni parolas kaj korespondas Esperante, Angle kaj France. Sinjorino O’CONNOR, Esperanto House, St. Stephen’s Sqr, Bayswater, 10.

LA CARTE POSTALE ILLUSTRÉE (Ilustrita Poŝta Karto. Unu num.: 30 centimoj. Abono: Franco: 3 fr. (Ekster Francl. 4 fr.). Oni sendas n-on senpage post peto per ilustr. poŝtkart. – 7, rue Pierre-le-Grand, Paris, VIII.

GUIDA CARTOFILA ITALIANA, belega rev., interesega por kolektist. de poŝtk., de « ex libris » kaj markoj datmemorigaj. Direkt. Grafo D. Cumbo, via S. Maria la Porta, 9, Messina. Abon. kun rajto por unu empreso de koresp. 3 fr. en Itall., 4 fr. ekstere.

KOMUNIKOJ DE DIREKCIO

Sub tiu titolo ni respondos la demandojn, kiuj ne necesigas leteron. Kiu deziras privatan respondon, tiu bonvolu meti poŝtmarkon en sia letero.

Bonvolu niaj legantoj zorge kaj ĝustatempe konigi al ni ŝanĝojn de adresoj, por ke revuo ne perdiĝu, aŭ resendiĝu de poŝto.

Bone notu niaj eksterfrancaj amikoj, ke leteroj devas esti afrankitaj per 0 fr. 25 po 15 gramoj; paperoj aferaj per 0 fr. 05 po 50 gramoj en malfermita letero.

Revuoj interŝanĝaj, libroj, broŝuroj, k.c. estu sendataj rekte al la Direktoro de E. K.

Abonintoj, kiuj neregule ricevas E. K. estas petataj tion konigi al ni plej rapide, por ke ni sendu proteston al la poŝta administracio.

ESPERANTO?… QU’EST-CE?… Franca broŝuro propaganda de E.K. – Nova eldono (4a milo). Unu ekz. 0 fr. 10, afrankite. Cent ekz. kune: 5 fr. afr.

DIO

La tuta mondo kun belaĵoj siaj:
Arbara bruo, dolĉaj birdaj kantoj,
Verdaj herbejoj kaj floroj liliaj,
Nuboj migruloj, per ĉiel’ flugantoj.
Kaj taga lumo, kaj nokta mistero,
Freŝa herbejo kun sia odoro, –
ĉio murmuras al ni sur la tero; –
Memoru homo: estas Di’ Sinjoro!…

Suna radio, eĉ sur tomb’ malvarma
Vivajn printempe florojn kreskiganta;
Kaj luno, tera amikino ĉarma,
El profundaĵoj marojn leviganta;
Granda Ursino, Lakta Voj’ mistera
Kaj miliona stelaro plenmova –
Ĉio predikas al homar’ fiera:
Vi genufleksu antaŭ Ĉiopova!…

Miloj aperas al ni en naturo
Da mirindaĵoj neelparoleblaj:
Jen pikas nubojn alta monta muro,
Jen estaĵetoj preskaŭ nevideblaj…
Se do plu via netaŭgas okulo, –
Per sia vitro al vi miran landon
En akva guto montros scienculo, –
Tiel vi ĉie trovos Dian grandon…

Kaj la sennombra ĉiuvivantaro,
Kio ajn movas sin en tera rondo,
Skaraboj, birdoj, bestoj kaj homaro
Predikas Dion, Farinton de l’ mondo.
Ĉar kreis ĉion Li per mano sia,
Ĉion plenigas per mira ornamo,
Sen Lia volo falas har’ nenia, –
Ĉar Li ja estas: Povo, Belo, Amo…

P.-A. Dombrowski

18.IV.04

Lando kie du lingvoj estas oficiale paroleblaj, kie ĉiu homo devas kompreni ambaŭ por sukcesi; kie, do, sonoj kaj vortoj anstataŭ ideoj kaj faktoj devas esti la fundamento de edukado kaj lernado, ne povus, verŝajne, havi bonajn lernejojn, kaj esti antaŭa de civilizado en tiu-ĉi gravega punkto.

Praktike, la demando estas pli facila. Oni komparu du lingvojn: oni trovos ke unu estas pli puŝanta, pli fortika, kaj fine forpelos l’ alian. Tio estas ĉefe notinda en batalo de angla lingvo kontraŭ la franca. Facila fraz-faro, foresto de gramatika sekso, vorta riĉeco, ĝenerale kompensas la neregulan anglan ortografion, – mi ne diras la elparoladon, ĉar tiu malfacilo nur ekzistas por tiuj, kiuj ĝin lernas el libroj.

Aliflanke, estas io bone konata, ke Angluloj malfacile lernas fremdajn lingvojn.

Se do ni studas la lingvan demandon en Orienta Kanado, troviĝas, unuflanke, Franculoj lernantaj anglan lingvon ĉar ili estas, por tiel diri, magnete altirataj al ĝi; kaj aliflanke Angluloj ne lernantaj la francan, ĉar ili ne povas. Kio elvenos, estas klare.

Tamen la leĝaron oni ne ŝanĝis, kaj oficistoj en fervojoj, poŝto, k. t. p. devas paroli ambaŭ lingvojn. Kiel mi diris supre, Angluloj ne estas lingvemaj. Sekve, ĉiuj ĉi oficoj falis en la manojn de Francaj Kanadanoj, aŭ iam de Irlandanoj edukitaj kien francaj geknaboj en Montrealaj Katolikaj lernejoj.

Tio estas juste, kie Franculoj estas la plimulto, kiel en Provinco Quebec; sed en pli novaj provincoj Okcidentaj, Manitoba, Brita Kolumbio, Nord-Okcidentaj Teritorioj, la proporcioj estas malsimilaj, kaj 9/10 de la enloĝantoj estas Angle-parolantuloj, kvankam ne ĉiuj de angla deveno. Por malebligi ke la plimalmulto prenu ĉiujn situaciojn, aŭ almenaŭ por eviti al si mem la penon lerni francan lingvon, tiuj provincoj decidis ke la angla estus sole uzebla oficiale, – tre oportuna decido, sed tute kontraŭ la federacia konstitucio.

Dum, do, en Provinco Quebec estas du kategorioj de lernejoj, protestantaj kaj katolikaj, kun du apartaj estraroj; dum ĉiu depaganto estas petata diri kian li volas subteni per sia mono; dum ĉiuj geknaboj ricevas instruon en sia propra lingvo kaj ne estas devigataj lerni la alian; la Okcidentaj provincoj forigis tiujn ŝatitajn privilegiojn, kaj

devigis ne-anglulojn lerni anglan lingvon, kaj uzi ĝin sole, tiel frue kiel ili ĝin sufiĉe komprenas.

Plie, instruo religia kaj preĝoj estis malpermesataj en ĉiuj publikaj lernejoj.

La maljusteco de tiuj decidoj estis des pli grava ke, en Kanado, anoj de diversaj religioj neniel enmiksiĝas, kaj oni trovas tutajn vilaĝojn en kiuj loĝas nur katolikoj.

Konflikto sekvis, kiun estus tro longe por priskribi tie-ĉi; sufiĉas diri ke la Liberamoj (bela Nomo!), aŭtoroj de la leĝo, malsukcesis en la Manitobaj elektoj, kaj tiel ekvidis, ne la maljustecon de ilia konduto, – tian vorton ne uzas politikistoj, – sed ilian eraron.

La Konservativoj, alvenintaj al povo, faris la leĝon pli tolerema, kaj, neeblaj doni plenan kontenton, ĝin uzis, tiel, ke nur estas nun demando de principo decidota, malgranda afero kompare al praktika demando! Jenaj estas la ĉefaj rimarkindaĵoj de la nova leĝo, pri Francaj Katolikaj lernejoj (mi parolos pri la aliaj pli malsupre).

Ĉiujn klarigojn, en la unuaj gradoj oni povas fari france, kvankam oni nur devas uzi anglan lingvon tiel frue kiel la geknaboj ĝin komprenas; elementaj legolibroj devas esti en ambaŭ, flanko je flanko (tiuj legolibroj estas nomitaj ambaŭ-lingvaj, ĉefe, mi supozas, ĉar angluloj skribis la francan parton, kun la ofta helpo de angla-franca vortaro…). Fine, la lastan duonhoron, oni povas fari religian instruon, se la gepatroj de lernantoj deziras tion: nenia knabo de alia religio devas esti permesata enesti tiam, kaj tiu instruo povas fariĝi de la instruisto mem, se li bonvolas, aŭ de la pastro Kristana loĝanta en la distrikto.

Nun pri la instruaĵoj en tiuj lernejoj.

Eĉ se ĉeestado en kamparaj lernejoj estus regula, estus praktike neeble instrui bone francan kaj anglan lingvojn, en 5 aŭ 6 jaroj, al infanoj kiuj, en komenco de ilia ĉeesto, ne konas ion angle, kaj scias nur ĉiutagajn kamparajn aferojn france.

Sed malfeliĉe, ne unu el 5 knaboj ĉeestas en ĉiu el la 200 lecion-tagoj ĉiujare. Multaj nur ĉeestas duonon de la tempo, kaj la plimulto nur okaze. En printempo, ili diras, la vojoj estas tro malbonaj (pro fluidiĝo de la neĝo); en somero, iliaj patroj estas tro okupataj per ter-laboro por povi ilin veture alporti al la lernejo, kaj la interspaco estas tro granda por piediri; en vintro, estas tro malvarme;… tiel ke, en malmulte hom-havaj distriktoj, kie estas iafoje unu lernejo por 10 kvadrataj Kilometroj, sen ia aro de domoj, ne pli ol 1/4 de la geknaboj ricevas profiton de iom regula instruo.

En tia kondiĉoj, oni malfacile povus doni realan, praktikan edukon; kaj la instruisto estas ĝenerale tre kontenta kiam li sukcesas instrui legarton kaj skribarton, samtempe kun iom da angla lingvo. Kun tiu malgranda lernitaĵaro, la Francaj Kanadaj geknaboj en Manitoba eniras bataladon por vivo.

En anglaj distriktoj, cirkonstancoj diferencas. La ĉeesto estas ja malregula, – nenio krom leĝo tion ŝanĝos; sed la lernantoj feliĉe uzas edukigajn librojn, kiuj, mi kredas, egalas iajn en la mondo. Tiuj libroj faras lernadon plezura anstataŭ pena. Samtempe, la principo kiu kuŝas sub la tuta instruo estas: al nekonataĵo per konataĵo, al teorio per praktiko; en legado, de la facila vorto al la sono, de la sono al la literoj; en desegnado de la tuta figuro al la linio; en gramatiko, de ekzemplo al regulo; en geografio, de la propra ĉirkaŭaĵo de la lernantoj al ilia provinco, lando, al aliaj landoj, al la Tero, la Universo. Kiom pli interesa ol komenci de la formo de l’ tero.

En natur-sciencoj, oni ankaŭ sekvas eksperimentan metodon; la lernanto mem devas fari observadojn, direktata de la instruisto, kaj de la observado persona de komunaj aferoj li eltiras leĝojn, kiujn li ne facile forgesas.

Decas diri ke Amerikanoj kaj Anglaj Kanadanoj estas multe antaŭe de Eŭropanoj pri natur-studado; eble oni povas tion klarigi, dirante ke ili estas ĉirkaŭitaj ĉiuflanke de Naturo, dum la atento de Eŭropanoj estas centrata al Homo.

Alio notinda: la infanoj lernas skribi rekte (por malhelpi al miopiĝo); oni komencas per vortoj, ne per strekoj kaj rondoj; kaj la unuaj paĝoj de legolibroj estas presitaj en imito de skribo, anstataŭ ordinaraj pres-literoj, por ke la geknaboj povu, tuj de la komenco, provi ĝin imiti.

Eble estas interese rimarki, ke la publikaj lernejoj de Manitoba estas tute senpagaj por ĉiuj lernantoj. La necesa mono por iliaj elspezoj venas el du fontoj: reĝaj donacoj, pagataj kun la rentumo de vendo de landoj kiuj antaŭe estis garditaj por la lernejoj en ĉiu «Township», kaj lokaj depagoj.

Estas interese studi la agojn de novaj landoj, ĉar ili estas la deveno de agado kontraŭ antaŭjuĝoj kaj aranĝitaĵoj; kaj tiu studo igas la pli maljanajn landojn honti ke ili estas tiel ligitaj  de kutimego por permesi ke landoj ĵus naskitaj montru al ili la vojon en tiu plej grava afero, edukado.

Originale verkita de P. D. HUGON, eks-instruisto en Manitoba

Littera docet, littera nocet. Tiun ĉi veraĵon mi ekmemoris legante mian leteron, presitan en la 8-A n-ro de E. K., p. 58, kaj trovinte en ĝi frazon: «mi elmontris en Revue Biblique» anstataŭ: «Onielmontris k. c.». La ŝanĝo de unu litero ŝanĝis la sencon de la tuta frazo.

Kun vera estimo.        Doktoro S. K.

Malgranda distrikta urbo Gĵatsk de Smolenska gubernio, sur la Moskva-Bresta fervojo, je 200 verstoj de Moskvo kaj 250 de Smolensko, havas 7000 da loĝantoj, preskaŭ ĉiuj ortodoksoj; katolikaj estas nur 200, el Pola deveno.

Ni katolikoj loĝantaj en Gĵatsk’o estas senigitaj eblecon ĉiusemajne viziti preĝejon por alesti sanktan meson, ĉar ni havas nek pastron nek preĝejon. Antaŭ unu jaro, nia katolikaro, kolektinte malmulte da mono, aranĝis preĝejeton en privata domo. Nun, dank’ al Dio, dumonate en Gĵatsk’on alveturas el Smolensko Pastro Avglo, por solenigi meson. La Gĵatskaj katolikoj estas neriĉaj, kaj tial nia preĝejeto pro manko da mono estas tre malriĉa kaj posedas nur altaron, konfesejon kaj malgrandan harmoniumon. Liturgiaj objektoj eutute mankas al ni. Ni turnis nin al Polaj ĵurnaloj kun peto al Polaj katolikoj oferi ion por nia preĝejeto. Same mi, estro de la dirita preĝejeto, turnas min per Espero Katolika al fratoj katolikaj kun peto oferi ĉu monon, ĉu ian liturgian objekton; ekz. kaliko, vestoj liturgiaj, meslibrego, kaj ceteraj iloj por Diservo. (1)

A. ZAKRĴEVSKI

  1. Oferojn oni povas sendi laŭ adreso jena: Al A. Zakrĵevski, en Gĵatsk, Smolenska gub. Ruslando.

Gravega konflikto fariĝis inter Franca registaro kaj Sankta Sidejo. Ĉar multaj diroj eraraj pri tiu afero dissemiĝis tra la mondo per diversaj gazetoj, eble ne estos senutile liveri klarigojn pri kelkaj punktoj tute certaj. Jen tiuj certaĵoj:

Antaŭ la vojaĝo de Prezidanto Loubet Romon, Papo konigis al Franca registaro, ke tiu vizito estus ŝatata kiel ofendo al Papo, kaj  sekve ĝi kaŭzus proteston de Pio X-a, tial ke ĝis nun nenia estro de katolika nacio rekonis nunan situacion de Papo en Romo.

Post la vojaĝo, Papo sendis diplomatian noton al ĉiuj registaroj. Tiu protesto estis sekreta noto. Unu ekzemplero al la nacio (ĝis nun nekonata) enhavis aldonan frazon, kies signifo estis: «ni ne revenigis nuncion de Franclando pro tute specialaj tialoj; sed oni ne devas konsideri tion kiel antaŭaĵo».

Tiu dokumento sekreta publikiĝis de Franca ĵurnalo. Tial ke noto sendita al Franca registaro ne enhavis la suprediritan frazon, S-o Combes ordonis Francan ambasadoron postuli klarigojn de Mgr Merry del Val, ŝtata sekretario de Papo.

Mgr Merry del Val ne rifuzis klarigojn, sed postulis ke, en afero tiel gravega, oni skribu la demandon. Li promesis respondon post unu horo.

La Franca ambasadoro ne konsentis skribi, kaj tuj ricevis ordonon reveni Parizon. Tial Franca registaro havas la tutan respondecon de nuna konflikto. Fakte, ĝi ne havis rajton peti klarigojn pri dokumento sekreta maldiskrete publikigita. Tamen efektive Papo ne rifuzis klarigojn.

Kredeble tiu afero estas unua paŝo al venonta plena disigo: estis do necese aperigi klare al kiu apartenas la tuta respondeco pri ĝi.

L. M.

(FRANCA SOCIETO DE JUNULOJ KATOLIKAJ)

Al Sinjor’ Direktoro de E. K.

«La katolikoj ne devas malzorgi ian el la novaj rimedoj por disvastigi senartifike sian dogmaron. Vi pensis ke Esperanto povas uziĝi por tiu ĉi celo. Tial vi fondis revuon kaj societon E. K.

Sed, ĉu vi ne pensas ke estus ankaŭ necese multigi kiel eble plej multe rilatojn senperajn inter katolikaj esperantistoj?

Ŝajnas al mi, ke unu el la plej bonaj rimedoj por atingi tiun rezultaton estus profiti la pilgrimojn, kiuj kunigas multajn katolikojn el diversaj landoj. Ekzemple, ĉu oni ne povus profiti la pilgrimon, kiun «Le Sillon» (tiu franca vorto signifas La Sulko) faros Romon je monato baldaŭa Septembro?

Vi konas certe Le Sillon. Ĝi estas aro da homoj, kiuj volas vivi la kristanan vivon ne nur individue, sed ankoraŭ sociale. Ili volas devenigi ĉiujn sekvojn socialajn de katolicismo kaj formi en Franclando katolikojn konsciajn kaj respondajn. Por atingi tiun celon, «Le Sillon» kreis studajn grupojn en kiuj katolikoj (tre ofte junuloj) instruas sin pri socialaj devoj kaj preparas socialan agadon. – Kiam membroj de studaj grupoj estas tiel preparitaj, ili fondas Popolajn Institutojn, centroj larĝe malfermitaj, kie ĉiuj opinioj povas esti libere disputataj.

Per iniciato de membroj de studaj grupoj naskiĝis multaj socialaj institucioj: kunhelpaj societoj, sindikatoj, mutualecoj, ĝardenoj de laboristoj, loĝejoj malkaraj, k.t.p.

La agado de «Le Sillon», disvastiĝinta en tuta Franclando, havas multajn amikojn alilande, precipe en Belgi-, Svis-, Itallando, k. t. p.

Por atesti sian fidelecon al Sankta Sidejo, «Le Sillon» decidis, tiun ĉi jaron, pilgrimi Romon, samtempe kiam pilgrimos la Francaj laboristoj.

Kredeble, inter homoj, kiuj partoprenos en tiu pilgrimo, ekzistas iaj Esperantistoj. Ĉu ne estus eble interkonsenti kun Italaj katolikaj Esperantistoj por efektivigi kunvenon en Romo?

Kompreneble, oni tie interparolus pri agado religia kaj sociala de Italaj kaj Francaj katolikoj. Certe de tio rezultus utilo por ĉiuj.

Estas necese, ke la francaj esperantistoj, kiuj esperas partopreni en tiu pilgrimo, sendu tuj sian aliĝon por la kunveno al Direkcio de E. K.; ĉar oni bezonas koni proksimume la nombron de homoj, kiuj ĉeestos en tiu kunveno por ĝin prepari bonege.

Kelkaj pilgrimantoj restos en Romo de 8-a ĝis 13-a de Septembro; aliaj de 2-a ĝis 11-a. La kunveno devos do okazi dum unu el la tagoj 8-a, 9-a, 10-a aŭ 11-a de Septembro.

Mi tre dankus vin, sinjoro, se vi volus komuniki tiujn observojn al viaj legantoj».

A. VIGNERON

Ni varme rekomendas tiun aferon al niaj amikoj Francaj kaj Italaj. Tia kunveno estus grava pruvo de utileco de Esperanto por katolikaj.

La Direktoro de E. K.

(sekvo)

– En okazo tia, mi petas vin preni lin ĉe vi kiel lernanto. Mi pagos tion kio estos necese.

Sidi-Lakdar ne respondante signodonis al ili sidiĝi apud li sur herbon.

La patro sidiĝis, la filo kuŝiĝis; do jam estis tre bona signo. Poste, ĉiuj tri rigardis sin ne parolante.

Estis en plena tagmezo. La vetero estis varmega; kaj kia lumo! La tuta ĝardeneto ŝajnis dormi. Nur aŭdiĝis kraketado de ŝtipoj sovaĝaj, krevigantaj siajn ŝelojn pro suno; fontoj kantantaj sub herboj, birdoj penade flugantaj tra folioj, kiel brueto de ventumilo malfermata kaj refermata.

De tempo al tempo, figo tro matura falis de branĉo al branĉo. Tiam Sidi-Lakdar etendis manon kaj kun laca mieno, li portis frukton ĝis sia buŝo. La knabo ne prenis eĉ tiun penon. La plej belaj figoj falis apud siaj flankoj sen ke li turnu sian kapon. La majstro, per flanka rigardeto, observis tiun ĉi belegan apation, sed restadis muta. Unu horo, du horoj tiel pasis…

Vi povas pensi, ke la piptubo-tornisto ja ektrovis la kunsidon iom longa. Tamen, li ne kuraĝis ion diri, kaj restadis tie senmove, okuloj fiksaj, kruroj krucigitaj: li mem enpenetriĝis de tiu atmosfero mallaborema, kiu alte regnis en la varmego de l’ ĝardeno, el malpreciza bananodoro kaj el kuirataj oranĝoj. Subite, dika figo falas de arbo, kaj platiĝas sur vango de l’ knabo. Bela figo, per Allah ! rozkolora, sukerhava, parfumata kiel miela tavolo. Por ĝin enigi en sian buŝon la knabo bezonis nur ĝin puŝi per sia fingro; sed tio-ĉi estis al li tre laciga kaj li restis senmova, kun tiu frukto, kiu aromumis lian vangon. Fine, la tento fariĝis tro forta, li palpebrumis al sia patro kaj lin vokis per plenda voĉo; «Paĉjo mia, li diris, metu ĝin en mian buŝon!!!». Sidi-Lakdar aŭdinte tiajn parolojn elĵetis tre malproksimen figon, kiun li tenis en sia mano, kaj sin turnante al patro, kolere diris: «Jen estas knabo, kiun vi proponas al mi kiel lernanto! Sed li mem estas mia majstro! Li devas doni lecionojn al mi!». Poste genufleksinte, kapon klininte ĝis tero antaŭ la knabo ĉiam kuŝinta, li diris: «Mi vin salutas, ho patro de mallaboremeco!!!».

El France tradukis J. A. THILL

ELEKTISTARO. – Estas nomataj de l’ Direktoro kaj akceptas esti Elektistoj de S. E. K. ĝis la 1-a de aŭgusto 1905, jenaj Sinjoroj: Marius Hélie, pastro de Charpennes, Lyon (Rhône); René Lemaire, en Epernay (Marne); Paul Bavay, 34, r. J.-B. Eyriès, Le Havre (Seine-Inf.); A. Lefebvre, r. Stephenson, 23, Paris; Ch. Devoucoux, r. de Vitry, 25, Alfortville (Seine); Campeau de Saint, Bd Beaumarchais, 55, Paris; Jean Mistier, Direktoro de duagrada libera Lernejo, Saint-Claude (Jura).

Laŭ regulo 4-a de la Regularo, ili elektos mem Prezidanton, Vic-Prezidanton kaj Sekretarion de l’ Elektistaro. En venonta numero ni konigos la rezultaton de la voĉdonado.

ORGANIZADO. – Diversflanke oni petas de ni kiele organizi Klubojn de S. E. K. Jen kelkaj konsiloj:

Kiam estas almenaŭ ses anoj de S. E. K. en ia urbo, ili povas kuniĝi, elekti komitaton kaj peti aprobon de la Direktoro de S. E. K. (1).  Kluboj tre utilos: 1. por helpi klubanojn en akirado perfekta de la lingvo Esp.; 2. por krei rilatojn inter diversnaciaj Kluboj aŭ Esperantistoj katolikaj; 3. por kunlabori internacie pri socialaj, religiaj, literaturaj, artaj, komercaj aferoj, k, c.

Por faciligi tiajn rilatojn tre gravas, ke ĉiu Societano konigu sian specialaĵon aŭ profesion. Ni do proponas krei jenajn Fakojn en S. E. K.: I, Religio. II, Socialaj studoj. III, Literaturo. IV, Artoj. V, Komerco kaj Industrio. Aliaj Fakoj formiĝos laŭbezone. Ni do petegas tiujn, kiuj sendos aliĝon al S. E. K., klarigi samtempe en kia Fako ili deziras enskribiĝi. Ni publikigos unufoje plenan adreson kaj specialaĵon de la Societanoj.

ESPERANTA ILUSTRITA BIBLIOTEKO POR INFANOJ. Kun presigo de Kato ktun botoj ni komencas ilustritan kolekton de rakontoj por geinfanoj. En la teksto de Kato kun botoj, la sufiksoj kaj finiĝoj de vortoj estos disigitaj per specialaj signetoj, tial ke la geknaboj facile rekonos diversajn partojn en kunmetitaj vortoj. Tiu aranĝo eble utilos ankaŭ al multaj ellernintoj de Esperanto.

KRONIKETO. – En broŝuro franca: Les Libertaires et la langue internationale Esperanto, eldonita en Belglando, ni legas jenon: «S-o Pastro Peltier jam publikigas en Esperanto Espero’n Katolika’n. Ĉu ne honto ke ni estis antaŭigitaj de katolikoj?». Poste oni anoncas projekton fondi specialan organon: Sociologia Revuo, kies abonkosto estos 5 aŭ 6 frankoj. Meditu katolikoj pri tiu projekto; vekiĝu tiuj, kiuj ĝis nun iom ekdormis kaj rapide ili helpu nian agadon.

Grava revuo franca: Revue du Clergé Français (15-an de majo), enhavis artikolon tre favoran al Esperanto kaj al E. K. Jam venis al ni kelkaj pastroj pro tiu artikolo. La Annales de N. D. de la Salette(majo) afable rekomendis E. K. per longa artikolo.

Pitman’s Jurnal enhavas interesan biografion kaj portreton de nia Rajtigito angla, S.-o O’Connor, kiu de sia infaneco okupis sin pri problemo de lingvo internacia. S.-o O’Connor preparas nun gravan verkon pri harmonio de Biblio kaj Scienco.

  1. Tiu aprobo estos donata nur al Kluboj, kies ĉiuj anoj pagos al S. E. K. kotizaĵon da 1 franko. – Vidu en n-ro 6 favorojn faratajn al Societanoj.

« Libereco estas unua el ĉiuj rajtoj, kaj subpremado fariĝas pli malaminda, – tamen ne malpli krimema, – kiam ĝi uzas fratecon kiel masko kaj ŝajnas feliĉigi tiujn, kiujn ĝi premegas.

GASTON PARIS

Kiam homo metas kvaron da mejlo inter li kaj mi, mi metas dek mil kaj mi lin forgesas.

LACORDAIRE

LIBROJ RICEVITAJ

TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA 232-paĝa libro, 2 fr. ĉe firmo Hachette. Aĉetebla ĉe l’Eldonisto de E. K. Ĉiuj Esperantistoj bezonas tiun libron, kiu konsistas : 1e el la dudektri serioj da adresaroj publikigitaj de D-ro Zamenhof ; 2e el ĉiuj nomoj kaj adresoj senditaj de esperantistoj, grupoj aŭ societoj al la Eldonistoj. 

ESPERANTA FRAZLIBRO DE L’TURISTO (eldono dua). Rapida vendo de l’unua eldono sufiĉe rekomendas tiun libreton necesegan por vojaĝoj. (0 fr. 50 ; 12 ekzempleroj por 4 frankoj. – Oni memoru ke, kun Esperanta teksto, estas Franca, Angla, germana, Hispana kaj Itala tradukoj.

LES LIBERTAIRES ET LA LANGUE INTERNATIONALE ESPERANTO, broŝuro propaganda de la «  Liberecana Esperantista grupo » ; ĉe Em. Chapelier, Bruxelles. Bedaŭre, l’aŭtoro ne evitis kelkajn malafablajn frazojn kontraŭ ideoj katolikaj. Ni gratulas S-on Chapelier, ke li « ne revas plu aliformiĝon de l’mondo per magia vergetbato de Revolucio ».

ESPERANTA LIGILO (Lingvo internacia por Blinduloj). Monata revuo, 32 p. in 8o Jaro : 3 fr. Simpatia kaj fervora Profesoro Th. Cart iniciatis tiun revuon, kies Direktoro li estas (12 rue Soufflot, Paris). El la enhavo de 1a n-o : Esperanto kaj naturo (Thilander). Tri Blinduloj (Caetano-Coutinho). Al la fratoj (Zamenhof). Kroniko (Th. Cart.) Historio de la Blinduloj (Guilbeau).

INTERNACIA SCIENCA REVUO (Hachette : jare, 6 fr. 50. Ekster Francl. 7 fr.) Precipaj artikoloj el Marta n-o : Nuna stato de l’aviado (Oliver Wood). Pri optika iluzio (Santiago I. Barbarema). Artikoloj pri Matematikaj, Biologiaj, kaj Fizikaj sciencoj. Gazetaj analizoj kaj enhavoj. Nomaro de novaj radikvortoj sciencaj – Ni invitas katolikajn Esperantistojn kunlabori kun la kuraĝa redaktoro de I. S. R., S-o Fruictier, kies laborado superas homajn fortojn.

Administracio de E. K. nenian respondecon akceptas pri anoncoj financaj.

REVUO UNIVERSALA, Abono : 4 fr, rue Michelet, 71, Le Hàvre, France.

L’ESPERANTISTE, Abono : 2 fr. 50, Th. Renard, 6, r. du Vieux Collège, Genève, Svisl.

SVISA ESPERO, Abono : 2 fr. 50, Th. Renard, 6, r. du VieuxCollège, Genève Svisl.

HOLANDA PIONIRO, Abono : 3 fr. Dreves Uitterdijk, Hilversum (Holando).

LA LUMO. Abono jara : 3 fr. – 79, Saint-Christophe Str. Montréal, Kanado.

RONDIRANTO, Abono jara: 4 fr. Administr. : Oreŝkov, Plovdiv, Bulgarl.

L’ESPERANTISTA, Abono jara: 4 fr. Redaktoro : Grafo A. Gallois, Rio lunato, provinco Modena, Itall.

LA SUNO HISPANA, Abono jara: 3 fr. Direktoro : A. Jimenez Loira, 5, Corona, Valencia, Hispanl.

ANTAŬEN ESPERANTISTOJ, Abonono jara : 3 fr. Administr. : strato Lartiga, n-o 106, Lima, Peruland.

ĈESKY ESPERANTISTO. Abono : 3 fr. 50. Bystrice-Hostyn, Moravio-Aŭstrio.

JUNA ESPERANTISTO (por gejunuloj). Sesonjare, 2 fr. Edmond Privat, 8, avenue des Vollandes, Genève, Svisl.

ĈILIO ESPERANTISTA. Abono 1 fr. 50, Casilla 1989, Correo Central, Santiago, Ĉililand.

LA MEKSIKA LUMTURO. Abono: 3 fr. D-ro A. Vargas, Santa Rosa Necoxtla (Veracr.) Meksikl.

ESPERANTAJ SCIIGOJ. Abono : 2 fr. Ĉe grupo Esp. Prinzenstr. 95. Berlino, Germanl. (Petu broŝur. propag. german. po 15 pfennige).

LA BELGA SONORILO Abono : 3 fr. M. Seynaeve, 3, rue de l’Avenir, Courtrol, Belgl.

FIRMO UNUOVICA aĉetus nune, je konvenaj prezoj, buterojn, ovojn kaj kortbirdojn. Skribu al C. ANGELY, Beurres et volailles, 112, Bd. de Grenelle, Paris, XVe.

VOJAĜOJ CASIER, 83, boulevard Anspach, 83, Bruxelles (Bourse). – Téléphone : 45-50. – Biletoj rektaj aŭ rondiraj kun rabato. – Ekskursoj sen aŭ kun konduktoro : kosto laŭ reciproka konsento. – Speciala kaj agrabla sistemo por edziĝaj aŭ familiaj vojaĝoj.

LE SOUVENIR. Monata Ĵurnalo literatura. – BELGUJO : 3 frank. – Unuiĝo poŝta : 4 fr. – Direktoro-Fondatoro : Xavier CASIER, Premiita de Akademio Reĝa de Bel-Artoj. membro de komitato de « Unuiĝo de perioda Gazetistaro  ».

LE GLANEUR. Literatura, scienca, muzika kaj bibliografia. – Revuo monata.  Abonkosto : Belgujo : 2 fr. – Ekster Belg. 3 fr. – Administracio, redakcio kaj anoncoj : 406, rue Vanderkindere, Uccles (Bruxelles).

REVOLUCIO en arto kuraci malsanon de stomako kaj intesto, kapdolorojn, albumenurion, diabeton, – SEN KURACILOJ, sen specialaj nutraĵoj. Broŝuro franca de P. MAURIES, ricevebla post sendo da 2 frankoj al aŭtoro, en Antony, Seine, France.

– HONORA MEDALO al aŭtoro donita de Societo Nacia de Kuraĝigo al Bonfaro – Persono resanigita skribas al S-o P. Mauries: « VI ESTAS VERE BOUFARANTO DE HOMARO ; se via broŝuro estus tre disvastigita, ĝi faros NEKALKULEBLAN SERVON AL HOMA RASO ».

Informoj kaj atestoj multaj sendiĝos post peto afrankita al s-o P. MAURIES, à ANTONY (Seine) France.

LA VIVADO EN PORT-ARTUR DUM LA MILITO
RUSO-JAPANA
leteroj de tie-estanto;
LA SUDAFRIKAJ HEREROJ ;
EVOLUCIO DE LA MONDA KOMERCADO KOMPARE KUN SCIENCAJ ELTROVOJ DUM LA XIXa CENTJARO

Multaj literaturaj artikoloj

estas nun legeblaj en la monata revuo

« LINGVO INTERNACIA »

Jare : 4 frankoj. Kun literatura aldono : 6 1/2 frankoj
Prova trimonata abonmo : 1 fr. 25
27, Boulevard Arago, 27, Paris
Plej baldaŭ aperos

KATO KUN BOTOJ
Rakonto, No 1a de la ilustrita
ESPERANTA BIBLIOTEKO por INFANOJ
Kosto : 0 fr. 50
Oni subskrisbu plej rapide ĉe
l’Eldonisto de E. K.

SOCIETO ESPERO KATOLIKA (S. E. K.)
Al Ĉiuj Societanoj
Rabaton da
0 fr 50 por aboni Revuon E. K.
Rabaton da 0 fr. 20 par cent por presigi komunikojn en
UNIVERSALA KORESPONDADO (U. K.)
Anoncon senpage en E. K.
Jara Kotizaĵo : 1 franko.

GRANDA PILGRIMO DUM LIBERTEMPO
Al Notre-Dame de la Salette, de 30a de aŭgusto ĝis 9a de septembro
Kun haltoj en Ars, Notre-Dame de Fourvière (Lyon),
Notre-Dame du Laus, Paray-le-Monial.
Petu informojn de Pastro G. BONNET, Esperantisto
Redaktoro de Annales de Notre-Dame de la Salette,
Place des Tilleuls, 11, Grenoble (Isère) France

Elkoregan dankon al ANTONIO DE SALVO, kiu, per kolosa laboro,
enkomputiligas kaj poluras la tekstojn.

Leave a Reply

Your email address will not be published.

Skip to content