KARDINALO DE L’ UNUECO
Augustin Bea, la modesta jezuita Patro, profesoro, kardinalo kaj motoro de la unueco de la kristanoj, mortis. Lia vivoverko ŝajne estis la biblia scienco: 1930 li fariĝis direktoro de la papa biblia instituto en Romo kiun 19 jarojn li estris. Singarde sed konstante li kondukis la instituton (kaj papon Pio XII) al moderna katolika bibli-scienco.
1959, kiam de Johano XXIII li ricevis la kardinal-ĉapelon, ŝajnis ke li kun siaj 79 jaroj finis sian surteran verkon. Sed la bibliisto estis ekkoninta ion tre gravan: la neceson de kristana unueco surbaze de la biblio. Tiel subite tiu grizulo, laŭ romaj kutimoj pensiulo, ekhavis tute novan kaj grandiozan taskon: 1960 li fariĝis prezidanto de la Sekretariato por Akcelado de la Unueco de la Kristanoj, organo proponita de li mem kaj tuj akceptita de la papo. Kun karisma fervoro, kun por lia aĝo admirinda dinamiko, kun granda kuraĝo kaj neŝancela fido li iniciatis tiun ekumenan evoluon, kiu baldaŭ mirigis la mondon kaj hodiaŭ estas memkomprenebla. Multajn obstaklojn li devis superi – nelaste en Romo mem – multajn novajn vojojn iiri, sed liaj sukcesoj pravigis lin, kaj trankvile la “kardinalo de l’ unueco” povis nun doni sian taskon en pli junajn manojn. Li estis – laŭ propraj vortoj – nek optimisto nek pesimisto, sed realisto rilate tiun unuecon. Jen lia heredaĵo por ni ĉiuj.
sm
S.O.S. FRATOJ!
Korkrio de samideano-misiisto Ĉiu, kiu pli ol papilie tralegis la esperant-lingvan broŝuron, scias, ke unu el la institucioi de la Internacia Federacio por Evoluhelpo CAROSI estas la misia help-korporacio, celanta helpon al diverskonfesiaj misiistoj, kiuj devas plenumi sian taskon en ekstreme malfacilaj cirkonstancoj. Neniu, tamen, scias, ke inter niaj membroj troviĝas tia misiisto, nome Antimo Mbuno Bokambo, laboranta en Ekvatora Gvineo (Afriko). Antaŭ nelonge li aŭtodidakte eklernis la Internacian Lingvon. Li skribas: Je la amo de Dio bonvolu helpi min per sendado de vestoj (pantalonoj, ĉemizoj, k.t.p.) novaj aŭ malnovaj favore al mia malriĉa misiejo. Vestojn mi bezonas por viroj kaj virinoj, knaboj kaj knabinoj. Se ne estus eble sendi vestojn pro altaj enirrajtoj, oni povus sendi iom da helpo per mono, ĉeko. Ankaŭ aliajn grandajn bezonojn mi havas. Ni volas konstrui malgrandajn lernejon kaj hospitalon por la infanoj de malriĉaj homoj. Ni devas labori ĉi tie en malfacilaj cirkonstancoj, ĉar neniu donas sian kunlaboron al ĉi tiu malriĉa misiejo, kiu antaŭ kvar jaroj komenciĝis. Laboras ĉi tie ankaŭ hispanaj misiistoj, sed tre malproksime (50 km) de ĉi tiu loko. Ili nomiĝas Filoj de la Koro de Maria. Nian kongregacion en 1943 fondis en Barcelona (Hispanujo) Patro Johano Solero de Morelo S.J. La celo de la kongregacio estas voki la laboristojn al Kristo per preĝo, studo kaj laboro. Ni, la kunfratoj de la Frateco de Kristo Laboristo, helpas al homoj nenecese malriĉaj, malsanaj, blindaj, k.t.p. Ankaŭ Afriko volas preni parton en la evoluo de la mondo. La Eklezio ne konas rasismon, ĉar ni estas filoj de Dio: tial ni ĉiuj estas fratoj, tial mi devas ekkoni unu alian, ĉar kiel oni diras, la tutmonda frateco estas la plej bela sonĝo de la homaro. Kun manoj malfermitaj mi adiaŭas vin. Helpu en la nomo de frateco tutmonda laŭ la idealo de D-ro Zamenhof. S.O.S., fratoj!! Mi salutas vin en Kristo Reĝo, Antimo Mbuno Bokambo, Misiisto de la Frateco de Kristo Laboristo, 385 Bata, Ekvatora Gvineo (Afriko) Ĉu ni spertigos al nia nova membro, ke li aliĝis al katolika unuiĝo, kiu komprenas liajn cirkonstancojn kaj laŭpove helpos lin? Ni do sendu vestojn rekte al li. Mondonacon volonte akceptas CAROSI-AMIKARO, Wassenaar (Nederlando). CAROSI ankaŭ helpos. Ni do helpu al CAROSI!! Jacques Tuinder |
|
VENU SINJORO, SINJORO, SINJORO, (el “Afrika bidt”)
La estraro de IKUE kaj la redakcio de EK deziras al vi PACOPLENAN KRISTNASKON kaj BENITAN JARON ’69 |
|
FONDUSO NEPAGIPOVAJ PERSONOJ
Je la fino de oktobro la Fonduso Nepagipovaj Personoj enhavis pli ol 1300 ned. guldenojn. Ni volas speciale danki F-ino M. Heidendal, kiu lotumis du ĉeĥajn pupojn inter pensionaj gastoj ricevante f 50,-. Malgraŭ Agado E3 S-ro Tuinder ankaŭ bone laboras por la Fonduso. Dum vespera diservo en la preĝejo de Ter Apel li predikis kaj kolektis f 78,64. Ĉu ankaŭ vi jam eklaboras? Ni esperas. CvK
ĈEĤAJ KRISTNASKAJ DISKOJ estas riceveblaj pere de la Fonduso Nepagipovaj Personoj. Kostoj: 18 ned. Guld. Bonvolu mendi kaj pagi ĉe: F-ino C. van Kleef, Blokker, Nederlando. Vi ricevos la diskojn rekte el Ĉeĥoslovakujo. CvK |
|
Dum ĉi tiu monato ĉie tra la mondo oni festas la Zamenhoftagon, memoras la aŭtoron de la Internacia Lingvo kaj liajn idealojn, inter kiuj certe oferemo estis unu el la ĉefaj. Oferemo precipe ankaŭ kontraŭ malriĉuloj, en lia kazo malriĉaj blinduloj. Plej bone ni omaĝas lin, se en tio ni sekvas la “majstron” kaj helpas ekz. al Agado E 3. |
|
“MIRINDA MODESTECO”
estis la unua kaj ĉefa impreso, kiun oni sentis pri Zamenhof, konfesis siatempe nia nestorino, altŝatata s-ino Hermine Mayrleb (90-jarulino, ĉiam ankoraŭ interesiĝema por nia afero), en AKLE-rondo en Vieno, kiam ŝi menciis pri sia partopreno ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo, 1912, kiuokaze ŝi povis vidi d-ron Zamenhof. Modesteco kaj oferemo certe estis karakterizaj trajtoj de la aŭtoro de nia lingvo. Tio meritas specialan mencion ekz. okaze de la 10-jara ekzisto de la ZAMENHOFA monumento en Wien. W. M. |
|
DE LA REDAKCIO
Mi ne plu emas konstante defendi min kontraŭ riproĉoj pro malfruiĝo en la eldonado de EK, ekz. de la novembra kaj ĉi tiu numeroj. Kulpas ekskluzive la presejo, sed protestoj tie ne helpas. Neniu pli forte ol mi bedaŭras tion, same ke kaŭze de tio ankaŭ oftas la preseraroj. Mi esperas, ke niaj legantoj komprenas tion kaj ŝparas al mi estonte respondi al tiurilataj kritikoj. S. Maul |
|
NEGRA ADAMO?
Se ni pensas pri Adamo en la paradizo, ni aŭtomate imagas blankhaŭtan junan viron. Ĉu tiu imago ĝustas? Ĉu entute gravas? Por ni eble ne, sed por la usonaj radikalaj negro-gvidantoj tre gravas, kiun haŭtkoloron havis Adamo. Ili akcentas ĉiam denove: “La unua homo estis negro!”. Kvankam tiu aserto kaj la biblia rakonto pri Adamo ja estas du tute apartaj aferoj, certe interesas, ĉu nun fakte la unua homo havis blankan, nigran aŭ koloran haŭton. La usona profesoro Farnsworth Loomis volas science pruvi, ke la unua homo estis negro. Lia teorio eliras de la fakto, ke por la homa organismo nepre necesas vitamino D, sen kiu normala kreskado de ostoj, dentoj, renoj, koro ktp. ne eblas. La ĉefan porcion de vitamino D la homo ricevas per la sunradioj, kiuj penetras tra la haŭto. Tro multe da vitamino D tamen damaĝas la homon kaj tial la haŭto havas kolorsubstancon, kiu filtras la sunradiojn. La homo unue aperis – tiel la profesoro – en la tropoj, ĉar tie la vivo estis plej facila. Sed tie ankaŭ la sunradiado estas plej forta, tiel ke la haŭto devis havi multan kolorsubstancon. Do lo unuaj homoj estis negroj! Kiam pli poste la homoj migris norden, mankis al ili vitamino D (ĉar la malpli fortaj sunradioj ne trapenetris la haŭton), ili malsaniĝis kaj mortis pro raĥito. Nur tiuj homoj povis vivi en la nordo, kiuj kapablis vivi per malpli multa vitamino D kaj kies haŭto do blankiĝis, ĉar la filtrado fariĝis superflua. Ĉi tiun teorion subtenas la fakto, ke efektive en Afriko oni trovis la plej maljunajn homostojn. Ne mirige, ke la negroj en Usono entuziasme akceptas la teorion de Loomis, ĉar ĝi fortigas ilian konscion kaj memfidon en la raskonflikta Usono. Estonte do, se vi pensos pri Adamo, eble atentu, ke li portas nigran haŭton. |
|
AMNESTIO
AMNESTY INTERNATIONAL – AMNESTIO INTERNACIA internacia movado por religia libereco kaj libera esprimo de opinio.
Dum la Jaro de la Homaj Rajtoj estas bone, ke ni atentas pri tiuj, al kiuj mankas la elementaj rajtoj de la homo, kaj kiujn ni laŭage povas helpi. En la hodiaŭa mondo estas multaj homoj, kiuj troviĝas en malliberejoj pro konsciencaj kaŭzoj. Nur malmultaj okupiĝas pri la sorto de tiuj malliberuloj, kies sola “krimo” estas, ke ili havas konvinkon, kiu ne akordiĝas al tiu de la potenculoj en ilia lando. Oni povas demandi sin, ĉu estas eble helpi tiujn ĉi homojn. La praktiko pruvas, ke jes. En 1961 angla advokato Peter Benenson, defendanto de politikaj malliberuloj, komencis gazetaran kampanjon “Alvoko por Amnestio” por atentigi la publikon pri la situacio de malliberuloj pro la konscienco. La agado havis grandan sukceson, ankaŭ ekster Britujo. Pro tio al la vorto “Amnestio” oni aldonis “Internacia”. La funkcio de tiu ĉi nomo estas trispeca: ĝi substrekas la nepolitikan karakteron de la organizo, ĝi distanciĝas de komitatoj, kiuj nur volas helpi homojn en certaj landoj, kaj ĝi atentigas pri la helpo de eksterlandanoj. En 1963 oni fondis Internacian Plenumkomitaton (International Executive), kiu nun ekzistas el sep membroj el la diversaj lingvaj regionoj. La plej grava funkcio de la plenumkomitato estas la konkretigo de la celoj. La sekretariato troviĝas en Londono kaj kolektadas informojn pri la malliberuloj. Ĝi estas ankaŭ la centro de poŝtkart-agado, kiu celas pere de sendado de poŝtkartoj al oficialaj instancoj atingi, ke certaj malliberuloj estos liberigitaj. Kiam la sekretariato konkludas ke certa malliberulo laŭ la normoj de la organizo apartenas al la helpota kategorio, lia nomo estas transdonata al unu el la naciaj grupoj kun kiel eble plej multe da informado pri lia kazo. Tiuj ĉi grupoj ellaboras la aferon per korespondado kun parencoj kaj aŭtoritatuloj en la koncerna lando, kaj urĝe petas liberigon de la malliberulo. Foje oni donas materian helpon al la familianoj. La lokaj grupoj formas la kernon de Amnestio Internacia. La plimulto da grupoj troviĝas en Svedujo kaj Britujo. Kelkaj ciferoj povas montri la amplekson de la organizo. Ĝis aŭgusto 1968 entute estis liberigitaj 1907 personoj, kiuj pro sia konvinko estis en malliberejo. Kompreneble ne ĉiu liberigo okazas rekte dank’ al Amnestio Internacia, sed en multaj kazoj estis klare, ke la aŭtoritatuloj decidis favore pro la influo de Amnestio. En aŭgusto 1968 estis 1558 malliberuloj pro konvinko en la administracio de la organizo. La plimulto el ili loĝas en Sud-Afriko (245), Sovet-Unio (224), Grekujo (137) kaj Sud-Rodezio (108). Nek maldekstre nek dekstre Amnestio Internacia estas nepolitika organizo. De tempo al tempo ĝi ricevas plendojn pri tio. Kiam ekz. la angla advokato Anthony Marreco vizitis Grekujon kaj raportis, ke la famo ke malliberuloj estas turmentegataj, tutverŝajne estas ĝusta, kelkaj havis la impreson pro la multaj publikaĵoj pri tio, ke Amnestio Internacia estas “maldestra”. Sed oni forgesas, ke ĝi laboras por la libereco de konvinko, kaj evidentiĝis ke ĝi estas malrespektata diversflanke. Tiel aliflanke iris al Sovet-Unio la norvega advokato Sörheim por partopreni kiel observanto la proceson kontraŭ la aŭtoroj Ginsburg, Dobrowolski kaj aliaj. Oni ne permesis lian ĉeeston. Multfoje la laboro de Amnestio Internacia estas tre malfacila. La demando kiaj malliberuloj devas esti helpataj, estas diversfoje pritraktita. Oni ĝis nun helpis tiujn personojn, kiuj antaŭ ilia arestado ne predikis kaj uzis perforton kaj ankaŭ ne volas uzi ĝin poste. Kiel helpi? La kunlaborantoj al Amnestio Internacia povas helpi je du manieroj: 1. Kunlaboro en loka grupo. Tiu ĉi okupiĝas pri la sorto de tri malliberuloj: unu el okcidenta lando, unu el komunista lando kaj unu el neligita lando. Ĝi kolektas informoin pri “siaj” malliberuloj kaj serĉas kontakton kun diplomatiaj reprezentantoj de la koncernaj landoj kaj aliaj aŭtoritatuloj. Ili skribas al la malliberuloj kaj parencoj. En sia laboro la grupo estas apogata de Internacia Sekretariato kaj de Dokumentada Centro en Londono, kiuj donas direktivojn por la agadoj kaj informojn pri la situacio en la koncernaj landoj. Ili kunordigas la laboron de la grupoj kaj donas la unuajn informojn pri la malliberuloj. En Londono oni ankaŭ aranĝas la elsendon de observantoj al politikai procesoj kaj la raportadon pri la sorto de la malliberudoj, kie ajn en la mondo. 2. Individua kunlaboro. En lokoj, kie ne estas grupo, oni povas individue kunlabori pere de tielnomata poŝtkartagado, kiu ankaŭ estas gvidata el Londono. Per sendado de poŝtkartoj oni povas enkuraĝigi la malliberulon. Ofte la poŝtkarto estas unu el la malmultaj vivsignoj el la ekstera mondo. Tiamaniere oni ankaŭ atentigas la aŭtoritatulojn pri la fakto ke oni eksterlande scias pri la sorto de politikaj malliberuloj. Tasko por ni esperantistoj Amnestio Internacia bezonas la helpon de multaj kaj ŝajnas al mi, ke ĝuste esperantistoj povas fari ion konkretan por tiu organizo. Esperanto-kluboj povas formi lokajn grupojn por dediĉi sin al tiu valora laboro. Individuaj esperantistoj povus stimuli samurbanojn aŭ samivilaĝanojn por formi klubon. Karaj gesamideanoj, oni bezonas vin en praktika internacia kunlaboro. Do ne silentu, sed agu! Venontfoje ni informos vin pri la historio de Rodezia malliberulo, kiu kun siaj samsortanoj en izolita kaptejo ekinteresiĝas pri Esperanto pro la kontakto kun esperantistino en grupo de Amnestio Internacia. Corry van Kleef |
|
BATALANTO POR PACO
El la vivo de Max Josef Metzger Kun d-ro Metzger mi konatiĝis dum la Universala Katolika Esperanto-Kongreso en Haag (Nederlando) 1920 kiel junulo kun 18 jaroj. Mi faris entuziasman paroladon kaj poste d-ro M. invitis min fariĝi kunlaboranto en sia centrejo en Graz, tielnomata “Volksheilzentrale”. Li fondis 1916 dum la mondmilito tian centrejon interalie por la internacia pacmovado. D-ro M. vere estis lerta kaj entuziasma esperantisto. Li bonege parolis Esperanton kaj publikigis propran gazeton en Esperanto kun la titolo “Katolika Mondo”. Tiu gazeto aperis multajn jarojn kaj enhavis en ĉiu numero propran ĉapitron pri la Esperanto-movado en la tuta mondo. Ofte mi estis la redaktoro de tiu ĉi angulo. D-ro M. fondis la tiel nomatan “IKA” kaj enkondukis Esperanton kiel oficialan internacian lingvon en tiu mondorganizo. IKA organizis multajn internaciajn kongresojn en Konstanz, Luxemburg ktp. Ĉefe partoprenis en tiaj kongresoj katolikaj esperantistoj, mi nur volas mencii kelkajn konatajn nomojn kiel P. Heilker, Maximilian Mielert, d-ro Smulders. Dum tiuj kongresoj de IKA oni organizis ankaŭ fakajn kunvenojn ekz. por katolikaj esperantistoj, por pastroj, por la junularo “Moka” (Mondjunularo Katolika), kies ĉefsekretario mi tiam estis. Poste oni ne aprobis la agadon de d-ro M. flanke de la gvidantaj katolikaj esperantistoj kaj estiĝis gravaj disputoj. IKUE ja havis propran gazeton, “Espero Katolika”, kaj propran organizon! En la tiama tempo resp. en multaj numeroj de EK en la jaroj 1921-1923 oni povis konstati, ke la reciprokaj riproĉadoj ofte estis tre akraj. D-ro M. multfoje estis citita en EK en tre malbona maniero. Kaplano d-ro Hotzelt el Nürnberg estis granda kontraŭulo kaj atakis M. kaj liajn kunlaborantojn en nekristana maniero. Fakte ekzistis tiam du organizoj en la katolika Esperanto-movado, IKA de d-ro M. kun la fakorganizo IKUE kaj la IKUE de pastro Peltier, kiu reprezentis ĝenerale la oficialan katolikan movadon En la postaj jaroj ankaŭ d-ro M. rekonis IKUE kiel solan internacian katolikan Esperanto-movadon. Kompreneble d-ro M. restis fidela esperantisto. Li ne plu tiel forte okupis sin pri Esperanto. Li dediĉis sin al aliaj taskoj, li fondis la “Una sancta”-organizon por la reunuigo de la kristanaro. D-ro M. estis eminenta oratoro kaj li bonege komprenis organizi. Li fondis ekonomiajn organizojn, grandan librejon “Pauluseldonejo”, hejmojn por drinkuloj ktp. Bedaŭrinde la ekleziaj aŭtoritatoj ne ŝatis lin kaj liajn labormetodojn. Precipe la tiama princepiskopo de Graz estis tute ne amiko de M. kaj ofte d-ro M. plendis al siaj kunlaborantoj, ke la kompetantaj ekleziaj aŭtoritatuloj ne aprobis lian laboron. Se mi ne eraras, la princepiskopo eĉ malpermesis lian agadon. Eble ankaŭ la personeco de d-ro M. iomete kulpis. Kvankam li estis pastro, li kelkfoje en sia fervoro agis kiel lerta komercisto kaj transpaŝis la alie kutimajn limojn en la ĉiutaga vivo, ankaŭ en la komuna vivo kun siaj kunlaborantoj. Komerce li multe atingis, sed per rimedoj, kiujn oni ne ĉiam povis akcepti. Finfine li ne povis daŭrigi sian agadon en Graz (Aŭstrujo) kaj transloĝiĝis al Meltingen ĉe Augsburg (Germanujo). D-ro M. estis batalanto por la mondpaco. Li uzis ĉiujn rimedojn por atingi siajn celojn. Jam multajn jarojn antaŭ la dua mondmilito li devis multe suferi. La ŝtatpolico kelkfoje arestis lin. Tamen d-ro M. ne ĉesis labori por la paco. Li uzis ĉiujn internaciajn rilatojn por ĉesigi la teruran mondmiliton. Parton de sia vivo li pasigis en malliberejo. La 14an de oktobro 1943 oni kondamnis lin je morto kaj la 17an de aprilo 1944 oni senkapigis lin en Berlin. Se oni post multaj jardekoj superrigardas la tiaman situacion, one vere povas diri, ke li estis unika personeco kiel homo kaj kiel pastro. Certe li havis mankojn homajn, farante sian vivan bilancon, tamen sian tutan vivon li dediĉis por la mondpaco. Pro tio li vere meritas la plej altan respekton. Prof. Hanns Sappl |
|
FINO DE NIA OLIMPIA VETLUDO 1968
La olimpia vetludo de IKUE en unu aspekto similas al la olimpiaj ludoj en Meksiko: la gajno estas por Usono. Estas S-ino Louisa Berthold Schmidt, kiu en regula kaj senhalta rapideco portoprenis la vetludon kaj varbis 19 novajn membrojn por IKUE. Ŝi ricevos la premion. Korajn gratulojn al ŝi! Kvankam oksigeno en Belgujo ne estas tiel malmulta kiel en Meksiko, mankis al S-ro Paesmans la spiro por granda fina varbado kaj li ne plu povis atingi S-inon Schmidt. Li estas nun dua kun 9 novaj membroj. Bona rezultato! Specialan mencion meritas S-ro Gaston Véron el Francujo, kiu sendis regule adresojn de novaj francaj membroj aldonante ke li ne povis partopreni la vetludon, ĉar li ne varbis ilin. Kiamaniere tiuj membroj malkovris nian unuiĝon, estas kaj restas mistero! La entuziasmo de la publiko estis grandioze malmulta. En Limburg/ Lahn multaj membroj diris, ke ili scias nenion pri la IKUE-vetludo. Eĉ kelkaj elstaraj varbantoj ne sciis, ke ili partoprenis… Nu tio pruvas, ke nia olimpia vetludo estas ankoraŭ vere amatora okazintaĵo! CvK |
|
RADIO
Je peto de nederlandaj estraranoj de IKUE al Katolika Radio Stacio en Hilversum pri dissendoj en Esperanto pri ekz. la Kateĥismo por Plenkreskuloj, por kiu interesiĝas multaj IKUE-anoj en Orienta Eŭropo, la estraro de tiu stacio respondis, ke ili simpatias kun la ideo, sed ke la dissendoj ĝenerale ne estas bone riceveblaj je distanco de pli ol 200 km de la radio-stacio. Pro tio oni ne volis akcepti dissendojn en Esperanto. Tamen evidentiĝas, ke diversaj personoj en Orienta Eŭropo povas ricevi radion Hilversum. Se ankaŭ vi ricevas ĝin kaj se la radio-dissendoj estas valoraj por vi, bonvolu skribi pri enkonduko al: Katholieke Radio Omroep, Emmastr. 52, Hilversum, Nederlando. Se oni tie ricevas amasajn petojn, precipe el Orienteŭropaj landoj, oni verŝajne decidos alie. CvK |
|
BLINDULA SERVO
Ĉiam pli multe da blinduloj deziras ricevi bendon de Espero Katolika Parolata, kaj ekde septembro de Dia Regno Parolata. En la centro de nia blindula servo S-ro Van Ierland senlace transprenas artikolojn de diversaj laŭtlegantoj kaj surbendigas ilin sur bendojn destinatajn por niaj blindaj membroj. Grava kaj sindona laboro! Se vi konas blindan esperantist(in)on, kiu ankaŭ deziras ricevi sonbendon, bonvolu direkti vin al S-ro G. van Ierland, Engelen (N.B.), Nederlando. CvK |
|
Ĉiu nobla aspirado |
|
OFICIALE
IKUE ekhavas ankaŭ reprezentanton en Kolombio: Pastro Luis Eduardo Palacios Toral, paroĥestro kaj rektoro de kolegio, prezidanto de Kolombia Esperanto Societo, Cartagena. Ni kore bonvenigas lin en IKUE kaj ĝojas pro lia promesita kunlaboro. W.F. |
|
NI GRATULAS
al Miloš Kunc, Miloš Vlk kaj Josef Tandara, kiuj sacerdotiĝis la 23-an de junio ĉi-jara en Ĉeĥoslovakujo. Ili ricevis tiom da bondeziroj, ke ili ne povas respondi al ĉiu unuope kaj tiel ĉi-loke komune dankas al ĉiuj gratulintoj. al gesinjoroj Elsässer (Germanujo) pro naskiĝo de fileto Martin la 7-an de oktobro 1968. |
|
NI FUNEBRAS Mortis Oktobro 1968: S-ro P. H. Verstraeten, Heerlen, Nederlando (aĝo kaj ĝusta dato de morto ne estas konataj). |
|
PROTOKOLO de la ĝenerala kunveno de IKUE la 27.7.1968 kaj 29.7.1968
1. Dum sia malferma parolado S-ro J. Tuinder akcentas, ke en IKUE tro malmultaj personoj vere laboras por efektivigi la celojn de IKUE. Rimedoj por stimuli la membrojn ekz. en Pax Christi, Carosi, IKUE-koncilo, ne estis sukcesplenaj. 2. Pro foresto de la sekretario, F-ino C. van Kleef laŭtlegas la protokolon de la ĝenerala kunveno en 1966 kaj la raportojn pri la agado de IKUE en 1967 kaj 1968. La ĉeestantoj aprobas ambaŭ raportojn. 3. S-ro P. Scherer donas klarigon pri la stato de la kaso de IKUE. Kasista raporto okaze de la kongreso en Limburg, julio 1968 Saldo 14.6.1968 svisaj frankoj 1041.75 Belga obligacio 5750.- Ŝparlibro nro 36493 2045.70 —————————————————- Kapitalo 30.6.1968 8837.45 La saldo de 1041.75 ŝajnigas bonan financan staton. Sed tio estas trompiĝa, ĉar la enspezoj dum la dua jarduono atingas maks. 3500.-, dum samtempe la presado de nia organo kostos por la restantaj 5 eldonoj 4000.- sv. fr. Ankaŭ aliaj komparoj estas instruaj: la ĉiufoja eldonkvanto de EK estas 1300 ekzempleroj. De la ĉ. 1000 membroj estas maks. 780 pagantoj (60% de la eldonkvanto), kiuj portas la eldonkostojn. La 11 numeroj de la lasta jaro (1.7.1967 ĝis 30.6.1968), kune kun la afrankoj, por unu membro kostis ĉ 11- sv. fr. (12% pli ol en antaŭa jaro). Kaj la kotizo estas – post subtraho de la 5% por la landa reprezentanto – fr. 12.35. Do proksimume 11% de la kotizo devus sufiĉi por ĉiuj aliaj devoj, precipe pagi la restantajn 40% de la EK-eldono. Feliĉe ni ricevas donacojn kaj enspezojn pere de pup-agado kaj diska agado en la fonduso “Nepagipovaj membroj”. Grandan dankon. La konkludo do estas ke ni vivas “de la mano al la buŝo” kaj atendas de la membroj, ke ili libervole pagu aŭ mem pligrandigitan kotizon aŭ sumon al la menciita fonduso. 4. Ĉar la tri jam envenintaj raportoj de la landaj ligoj ne estis multobligitaj kaj ankoraŭ dum la kongreso envenis aliaj raportoj, la vicsekretariino petas la kunvenon aŭskulti al la mallongigitaj raportoj. Evidentiĝas, ke la intereso por Esperanto ĉe kelkaj episkopoj kreskis. S-ro Mudrak laŭtlegas salutleteron de M-sro Macheiner el Aŭstrujo al la kongreso. M-sro Tomašek el Ĉeĥoslovakujo membriĝis al IKUE. En Germanujo kardinalo Döpfner sendis telegramon dum la lasta germana Esperanto-kongreso. Aliflanke ankaŭ ekzistas rezisto en katolikaj rondoj kontraŭ Esperanto. Tiel la itala organo “Civiltà Cattolica” publikigis artikolon kun jena tendenco: internacia lingvo estas necesa, sed oni ne uzu Esperanton, sed interlingvon. Parolas: S-ro W. Mudrak por Aŭstrujo, Pastro A. Beckers por Belgujo, S-ro N. W. Vigar por Britujo, S-ro A. Berka por Ĉeĥoslovokujo, S-ro A. Bessière por Francujo, Pastro F. Longoni por Italujo, Patro F. Stricki por Jugoslavujo, F-ino C. van Kleef por Nederlando, S-ro P. Scherer por Svisujo, S-ino L. Berthold Schmidt por Usono, P. L. Thalmaier por Germanujo, F-ino M. Heidendal nome de la blinduloj. 5. Pri la junulara sekcio parolas la sekretario K. E. Salzmann, kiu unuflanke raportas, ke IKEJ estas organizo sen popolo, aliflanke akcentas ke la enhavo de EK ĝuste al la junaj homoj multe plaĉas. Ĉiuj samopinias, ke junulara rubriko en EK estas necesa, sed mankas redaktoro. 6. Dum la priparolado de la laborprogramo ekflamas diskuto pri la enhavo de “Espero Katolika”. La demando i.a. estas: Ĉu oni povas pridiskuti politikajn problemojn en “Espero Katolika”? Kelkaj opinias, ke oni neniam pritraktu ion politikan en EK, aliaj kontraŭdiras, ke EK rajtas informi kaj averti pri tia politiko, kiu havas malkristanan karakteron. Ankaŭ pri aliaj aspektoj okazas diskuto: kelkaj opinias, ke EK nur sekvu la gvidliniojn de la Vatikano, aliaj diras, ke EK rajtas pritrakti liberajn opiniojn. Estas membroj, kiuj kontraŭas la unuflankan informadon en EK. Nur tielnomataj “progresemuloj” verkas artikolojn. Prezidanto Tuinder respondas, ke la plej multaj kontribuoj venas de tiu flanko, sed ke la redaktoro nur malmulte ricevas de la alia flanko. Li poste petas la konsenton pri jena rezolucio de la ĉeestantaj estraranoj kaj komitatanoj de IKUE rilate la enhavon de “Espero Katolika”: 1. “Espero Katolika” estu kaj restu organo de IKUE. Por ke ĝi fakte estu tia (do vivanta organo de vivanta organismo) necesas, ke la landaj reprezentanoj unu- aŭ dufoje en la jaro koncize raportu pri sia landa sekcio, por ke la redaktoro povu regule informi ĉiujn membrojn pri la aktiveco de ni ĉiuj. 2. “Espero Katolika” respegulu la religian vivon de nia postkoncila tempo en vortoj objektivaj en tiu senco, ke la redaktoro laŭ internacie agnoskitaj principoj ĵurnalismaj portu la plenan respondecon pri sia tasko. 3. Kvankam la estraranoj kaj komitatanoj ne samopinias pri detaloj, ĝi konsentas pri la nuna direkto de “Espero Katolika” kun laŭdo kaj varma danko al ĝia redaktoro. Ĉiuj konsentas pri numeroj 1 kaj 2. Pri n-o 3 oni deziras skriban voĉdonon. Kiel kontrolantoj estas elektitaj S-ino L. Berthold Schmidt kaj S-ro A. Berka. La rezultato estas: blanka: 1 ne: 7 jes: 34 jes kun rezervo: 1 7. Ĉiuj konsentas pri plua kunlaboro kun KELI. Flanke de P. Thalmaier venas la rimarko ke certa prudenteco necesas por ne krei abismon inter unu kaj la alia. 8. Ankaŭ kunlaboro kun Pax Christi ricevas ĉies konsenton. La prezidanto rekomendas la membrojn de IKUE aniĝi al Pax Christi en sia lando. 9. Komitatanoj. Pro eksiĝo de la antaŭaj hispanaj komitatanoj Hispanujo rajtas havi du novajn. Ankaŭ Kanado rajtas havi komitatanojn. Por Ĉeĥoslovakujo la kunveno akceptas du novajn komitatanojn, nome Sac. I. Sedlak kaj S-ro A. Berka. 10. Venonta kongreso. S-ro A. Berka invitas la kongreson 1970 en Ĉeĥoslovakujo. Kun longa aplaŭdo la kunveno akceptas la inviton. 11. S-ro G. Vogel demandas, ĉu oni dum la venonta kongreso uzu komunan tekston por la S. Meso, ĉar nun la ricevita teksto estis ofte alia ol tiu, kiun la pastro preĝis. La protokolintino C. van Kleef |
|
NI BONVENIGAS NOVAJN MEMBROJN
Aŭstralio: F-ino V. Cox, S-ro C. Hickey, S-ino V. Yowe. Aŭstrujo: S-ro F. Walli. Belgujo: S-ro J. Haasen, F-ino M. L. Demaertelaere, F-ino M. Jacobs, S-ro A. Paes, S-ro J. Masson, S-ro St. Goossens. Bulgarujo: Pastro Fr. Canov. Brazilo: S-ro D. Zambenedetti. Ĉeĥoslovakujo: S-ro O. Otrusina, S-ro L. Drimal, S-ro M. Sobotka, S-ro F. Skulina, S-ro M. Smotlacha, S-ro W. Tileček, F-ino C. Kotyzová, S-ro J. Skara. Francujo: S-ro P. Gillot, S-ro E. Mermberg, S-ro R. Claudel, S-ro R. Despiney, S-ro M. Rederstorff. Germanujo: S-ro E. Quentin, S-ro R. Skoruppa, S-ro S. Miller, S-ro W. Auffhammer, S-ro G. Reh. Hindujo: Fr. Henry Josef CMI. Hungarujo: S-ino E. Kula. Italujo: S-ro M. D’Amore, Prof. V. De Benedetto, S-ro M. La Torre, D-ro U. Piscini. Kanado: S-ro L. Robichaud, S-ino P. Proulx, S-ro S. E. Deloume. Koreujo: S-ro Hung Stepano Han, S-ro Tahe Hieon Liu, S-ino Miung Ok Kang. Malaizio: S-ino B. Climinson. Nederlando: S-ro F. H. Vilain, S-ro A. Mantjes, S-ro H. A. v. d. Werf. Polujo: S-ro M. Witosława, S-ro J. Poplański, Sac. J. Pojda. Rumanujo: Fino Z. Stoff, Sac. F. Hadrava. Svislando: F-ino E. Wanger, S-ro J. Lutz, S-ino F. Cool-Coté. Usono: S-ro J. Calvin, S-ro W. H. Gould, S-ro R. A. Budnick, S-ro E. Rosca, S-ro Ch. G. Marr, S-ro R. H. Beard, S-ro S. Z. Marqulies, S-ino S. V. Michel, D-ro R. A. Schmitt, Sac. G. J. Wuest. |
|
PARENCO DE E3 Aŭstralia Movado por Evoluhelpo
Antaŭ nelonge S-Ro J. A. Tuinder petis min, ke mi verku por la legantoj de Espero Katolika artikolon pri nia Aŭstralia movado por evoluhelpo “Community Aid Abroad” (C.A.A.). Volonte mi akceptis ĉi tiun inviton, sed permesu al mi unue dediĉi kelkajn vortojn al AGADO E3, kiun iniciatis la prezidanto de via organizo. D-ro L. L. Zamenhof-kliniko El mia persona vidpunkto pri evoluhelpo, grandparte formita de C.A.A. kaj de ĝiaj kunlaborantoj, mi ne povas sufiĉe laŭdi ĉi tiun iniciatan. Celante nenian rekompencon ekster kuracado kaj helpado al grandega kaj kreskanta nombro da okulsuferantoj en Orienta Afriko, la D-ro L. L. Zamenhof-kliniko nepre multe kontribuos al vera interpopola amikeco. Kun la praktikaj ebloj pri okulkuraca helpo mi povis konatiĝi pere de informoj donitaj de la Carosi-institucio Prof. D-ro H. J. M. Wave. Ĉiam frapis min, ke tiom malmulte da rimedoj povas tiom multe atingi sur ĉi tiu kampo. Laŭ siaj sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj la evolulandoj de Afriko bezonas ĝuste tian helpon, kian la Agado celas. Nu, kiam la kliniko estos realigita, mi – kiel membro de C.A.A. – kuraĝas esperi, ke io belega atendas nin, ĉar tiu atingo sendube efektivigos aldonan progresadon. Mi esperas, ke estonte almenaŭ kelkaj esperantistaj kunlaborantoj kaj amikoj povos viziti Orientan Afrikon por renkonti tie sindoneman okuliston kaj novajn afrikajn amikojn. Tiamaniere kreskos kaj disvastiĝos la tiel necesaj personaj ligiloj. En nia loka C.A.A.-kontaktilo mi ofte skribis pri la urĝa postulo subteni ĉi tiun projekton. Kvankam ĉiunivele kaj multmaniere fluas ondo da evoluhelpo tra la mondo, ĉiu homo devas kompreni, ke la hinda vilaĝo, kie mizere loĝas kaj vivas lia najbaro, apartenas al sia neevitebla respondeco! Tiel laŭ mia opinio apartenas al la respondeco de la esperantistaro ekspedi la tiel necesan klinikon al Afriko! Alproksimiĝas la kristnaska festo, do mi esperas ke multe da kunlaborantoj sendos sian kristnaskan donacon por la projekto honore al D-ro Zamenhof. Des pli ili faros tion, ĉar tiom da afrikaj infanoj estas nenecese blindaj. Agado E3 vere realigas la ideon pri tutmonda homa familio, la grandan penson de Kristnasko. Do, ek al la laboro, individue kaj en via grupo aŭ klubo! Community Aid Abroad La aŭstralia movado por praktika interpopola helpado kaj interkompreniĝo nomiĝas “Community Aid Abroad”. Malsato kaj mizero tra la mondo estas gigantaj problemoj, sed ne havas tiajn mezurojn, ke ĉiu el ni ne povas entrepreni ion praktikan tiurilate. C.A.A. interesigas la homojn en Aŭstralio pri evoluhelpo kaj plifaciligas iun ajn agadon. Nun troviĝas ĉirkaŭ 150 C.A.A.-grupoj en nia lando. Ĉiu grupo subtenas projekton, kiu celas kreskigi pli da nutraĵo, provizi pli da laborpagoj, aŭ starigi servocentrojn por saneco kaj instruado. La lokaj grupoj kaj aliaj organizoj vidas en C.A.A. bonefikan rimedon por kontakti kaj kunlabori kun difinitaj helpu-vin-mem-projektoj en vilaĝoj de Hindujo, Pakistano, Indonezio, Cejlono, Koreo, Nova Gvineo, Orienta Afriko, k.t.p. Temas en la nuna momento pri ĉirkaŭ 90 projektoj, gvidataj de kapablaj kaj fidindaj personoj en la loko mem. Tiuj gvidantoj bone scias, kion oni devas fari por plialtigi la mizere malaltan vivonivelon de la loĝantaro, sed mankas al ili la necesaj rimedoj, kiujn tiu batalo kontraŭ premega malriĉeco postulas. Per sia financa helpo C.AA. havigas tiujn necesajn rimedojn: akvoputoj kaj pumpiloj, semoj kaj artefaritaj sterkoj, ekipaĵoj por malgrandaj industrioj, klasĉambroj kaj loĝejoj, medikamentoj kaj vilaĝaj klinikoj, stipendioj por ebligi lernejan instruadon. Dum 1967, 170.926 aŭstraliaj dolaroj iris al tiaj projektoj. En Hindujo C.A.A. havas sian propran reprezentanton, Roshan Lal Agarwal, kiu rekomendas projektojn kaj esplore kontrolas eblajn atingojn. Ankaŭ en aliaj landoj troviĝas sensalajraj reprezentantoj. El la projektoj, al kiuj kontribuas la grupoj, mi menciu la jenajn: 1) Meze de Hindujo, ĉe Anandvan, troviĝas aparte notinda agado, celanta la revalidigon kaj bienplibonigon al lepruloj. C.A.A donacis $ 8.000.- por akvoputoj kaj pumpiloj, kaj nun donas helpon al granda plano por pretigi antaŭe nekultureblan teron. Gvidas tie tre kapabla kaj grandanima hinda eksleĝisto, s-ro D. Amte. 2) Al Wang-Do, rokeca kaj malriĉega insulo proksime de Koreo, C.A.A. helpis per $ 800.- por havigi bonkvalitajn kaprojn kaj kaprinojn. Kaprina lakto multe plibonigas la vilaĝanan nutraĵon, kiu antaŭe estis proteinmalriĉa. Tia plibonigo havas daŭran karakteron! 3) Al fadentinkturejo en Suda Hindujo C.A.A. donacis $ 800.-. Tiu agado ebligas al teksindustrioj en la vilaĝoj produkti krudmaterialojn, kiujn ili ege bezonas. Kiom da personoj povas esti helpataj per nur $ 800.-! 4) La kampara universitato ĉe Lok Bharati en la hiinda ŝtato Gujarat ricevis $ 1500.- por starigi grandan irigacian akvoputon, kiu ebligas tri ĉiujarajn rikoltojn (antaŭe nur unu). Nun la universitato mem servos kiel “evoluhelpilo”, ĉar ĝi stimulas ĉirkaŭan progresadon. Tiele kunlaboro tiom pli atingas sian celon! 5) Al lernejo por instruado al blinduloj kaj revalidigejo ĉe Salama en Ugando C.A.A. donis $ 1400.-. Tiel ĝi fariĝis kvazaŭ fratino de Agado E3!
Laborprogramo Kompreneble necesas, ke iu movado por evoluhelpo konservadu la respondecon. Simile al la mirinda CAROSI-institucio, C.A.A. laŭ la sama konvinko vivadas tre ŝpareme. CA.A.-kontaktilo kolektas difinitan monsumon nur por elektita projekto, kaj necesas nur dekono por kovri diversajn kostojn (centra administracio, publikaj rilatoj, k.s.). Kiel en ĉiu alia lando, ekzistas multe da metodoj por monkolektado, sed ĝi estas multpostulanta tasko! Laŭ la ekzemplo de OXFAM (granda Brita movado por evoluhelpo), C.A.A. proponas laborskemon. Konforme al tiu plano rajtigitaj personoj prenas sur sin la kolektadon de multe da promesitaj monsumetoj, per kio ĉiu povas kunhelpi. Tamen krom ĉi tiu laboro, ĉiu el ni bone konscias kiom oni devas penadi por informi, entuziasmigi kaj kuraĝigi. Tiucele C.A.A. entreprenas pluajn agadojn. Ĝi kunlaboras kun “Australian Volunteers Abroad”, organizo ebliganta al gejunuloj ofereman servadon en evolulandoj. En Melburno, la ĉefurbo de la ŝtato Viktorio, troviĝas C.A.A.-butiko, kiu vendas importitajn manfaritaĵojn el Hindujo. La organizo kvazaŭ diras al turistoj: “Vi ja estas feliĉa homo, ke vi povas viziti eksterlandon. Ni proponu al vi nekutime animstimulajn feriojn, kaj pro niaj kontaktoj kaj komercaj rilatoj ni malpliigos viajn kostopagojn. Neimageble, vi vizitos forajn lokojn, kie subite vi renkontos novetrovitajn amikojn. Ili montros al vi, kiel interpopola amikeco kapablas venki malriĉecon kaj malsaton!”. Fakte tiuj planitaj veturadoj nun multe kontribuas al la afero de la interkompreniĝo. Ankaŭ en aliaj manieroj, sen financaj konsekvencoj por si, C.AA, instigas al tio, ke ege helpemaj amikoj konservadu vere vivantajn kontaktojn. Parolante al nia propra komunumo, C.A.A. invitas prelegantojn, prezentas filmojn, partoprenigas la lokan kaj nacian gazetaron, k.t.p. Sur pli alta nivelo C.A.A. iufoje okazigas konferencojn por fakuloj kaj aliajn agadojn. Estas, do, evidente ke la ideo de evoluhelpo kaj evolukunlaboro iom post iom progresas. Du vojoj Surbaze de humanaj kaj praktikaj ideoj de interpopola helpo la gvidantoj de C.A.A. elektas du vojojn, horizontalan kaj vertikalan. La horizontala vojo rilatas al tio, kiom plue la aŭstralia popolo povus kaj devus pligrandigi sian iniciatemon sur la kampo de interpopola helpado. Sur tiu vojo C.A.A. jam renkontis la “Kampanjon kontraŭ la Malsato” (Freedom from Hunger) kaj aliajn internaciajn organizojn kies celoj invitas al kunlaboro. Ju pli progresos la horizontala vojo, des pli sekura fariĝos la fundamento por la vertikala vojo. Alivorte, oni propagandu la ideon pri civitaneco, kiu bonvenigas humanajn kaj praktikajn aferojn sur la kampo de evoluhelpo, sur la nivelo de nacia respondeco! Devos kreski ankaŭ la konvinko, ke la Unuiĝintaj Nacioj donu pli da atento al evoluhelpo je internacia skalo! C.A.A. turnas sin al tiaj respondecoj. Ĝi invitas al kontribuo de 1% de la jarenspezo. Kiel informilo kaj kuraĝigilo laŭ la horizontala vojo, kaj kvazaŭ instruisto kaj gvidanto laŭ la vertikala vojo, C.A.A eldonas sian ĉiumonatan revuon “NOW” (Nun). En nia movado ĉi tiu revuo ludas gravegan rolon. Mi nepre menciu ankoraŭ du gravajn nomojn: tiun de s-ro David Scott en Melburno, jam de 1962 direktoro de C.A.A., modesta kaj oferema homo, kiu bonege kapablas starigi ĉiunivelan kunlaboron; kaj tiun de la anglikana pastro G. K. Tucker, la alte ŝatata fondinto de la movado. Al tiuj, kiuj havas intereson, mi ankoraŭ komunikas, ke en la julia numero de “Now” aperis artikoleto pri la Esperanto-movado kaj Agado E3. Skribu al “Community Aid Abroad”, 75 Brunswick St., Fitzroy, Vic., 3065. Aŭstralio. David McQueen, Warragul, Aŭstralio |
|
SURVOJE AL MONOTEISMO La spirita mondo de la maorio
La mitologiaj kaj spiritaj konceptoj prezentas pleje la animon de iu raso. Priskribi detale la kredon kaj religion de la maorioj, kun ĝia praktikado, estas neebla tasko en la kadro de unu mallonga artikolo. Ni nun prezentos nur kelkajn ideojn kaj imagojn de la maorio pri la ekstermateria mondo. La malnovtempa maorio ne havis sistemigitan religion kun striktaj dogmoj kaj ritoj. Lia kredo konsistis el amasego da diversaj imagoj kaj ceremonioj, kiuj permesis larĝajn eblecojn por la individuo esprimi siajn kredo-imagojn. La radikoj, sur kiuj religio de la maorioj evoluis, estis natur-adoro kaj la honoro de la prauloj. Ili kredis ke ĉiu estaĵo (viva aŭ malviva) havis sian dion aŭ spiriton, kiu vivtenas ĝin, lin. La ŝtono, la akvoj, la tero, la kreskaĵoj, la animaloj, la homo, (ĉio kaj ĉiu opa) havas sian defendantan spiriton kaj krom tiaj ekzistas ankaŭ sennombraj, libere vagantaj malbonaj kaj bonaj spiritoj. Kiam la viviganta spirito forlasas la ŝtonon, ĝi ekpolviĝas, se la spirito de la objekto, arbo, eliras, ĝi putriĝas, disfalas, la besto, homo mortas: la vivo-forto-spirito forlasis ilin. Ĉiujn surterajn estaĵojn kaj naturfenomenojn kreis kaj regas la plialtgradaj dioj; ekz: Tangaroa, la dio de la oceanoj, Rangi – ĉiela patro, Papa – la ter-patrino, same ankaŭ la dioj de la arbaroj, vento, tertremo ktp… Do, kiel ni vidas, ni povas nomi la maorian religion politeismo. Sed… tiu politeismo de la soleca, forlasita sovaĝulo, ne estis stagnanta. Ĝi progresis pli alten, ĉar la maorio ŝatis rigardadi supren… dum la steloplenaj, sudaj noktoj kaj aŭskulti kion rakontadas la ondegoj de la plej vasta Oceano… Li multe meditadis, de kie li venis, kial li estas ĉi tie kaj kien oni iras de ĉi tie, ĉar li kredis ke tiu ĉi mondo estas nur transirejo. Kaj tiel lia sana, natura intelekto plu kaj plu gvidis lin: – Se la teron, akvojn, naturfenomenojn regas dioj… iu devis krei ankaŭ tiujn diojn! Do, ankaŭ havas siajn, komunajn gepatrojn-kreanto(j)n. Sed ankaŭ tiuj, de kio ili originas…? Kaj li provis klarigi al si tiujn ĉi demandojn jene: La Kreado de la Mondo Komence ekzistis la Mallumo aŭ Nokto – Po kaj en ĝi la unuaj prapatroj de ĉiuj estaĵoj: Rangi – la ciela Patro kaj Papa – la Tera Patrino. Sed ili ekzistis tute kune, ĉirkaŭbrakante unu la alian, en granda amo. Tiel ili ekhavis sian unuan idon, TANE, kiu poste kreis ĉion kaj ĉiujn aliajn. Do, Tane estas la Ĉefa Dio de ĉiuj aliaj dioj (Vidu: Zeus, Jupiter). Tane ne ŝatis vivi en la mallumo kaj tial li perforte apartigis siajn gepatrojn, por ke estu lumo. Ili tiam jam havis ankaŭ aliajn infanojn, kaj je la iniciato de Tane oni faris kune tion. Ili supren premis Rangi, la Ĉielon, kaj malsupre restis Papa, la Terpatrino. Sed tiuj ĉi ambaŭ ĉiam sopiras unu je la alia kaj ploras ofte. La ploroj de Rangi estas la pluvoj kaj de Papa estas la nebulo sur la tero. Kvankam la infanoj estis malbonaj kontraŭ siaj gepatroj kaj pro tio devis morti, Rangi kaj Papa disputis, kiu ekhavu ilin post ilia morto. Fine Papa, la Patrino, konvinkis la Patron: – Mi naskis ilin, do lasu, ke ankaŭ post ilia morto ili restu kun mi! Rangi konsentis. La unuaj idoj estis la plej gravaj dioj, kiuj konformis al ĉiuj naturaj fenomenoj. La unua kaj plej grava estas inter ili TANE, kies plej grava aperaĵo estas la suno, li estas la dio de la fekundeco, kiu kreis ĉiujn kreskaĵojn, arbojn kaj ankaŭ la unuan homon kiu estis virino: RONGO – La TERKNABINO. Ŝi estas la dio de la luno, la kreanto de la Paco, artoj kaj agrikulturo. TU estas la Dio de la milito kaj morto. Sed la plej malbona inter ĉiuj estas WHIRO, la dio de la mallumo kaj la reganto de la lando de la montintoj. Kiam Rangi kaj Papa estis disigitaj, fariĝis tia, ĝenerala lumo, sed la idoj poste volis pli grandan lumon. Pro tio tiuj idoj, kiuj vivis kun Rangi, Ĉielpatro, kreis la stelojn, lunon kaj sunon. Sed super ĉiuj ĉi, en la plej granda, nekomprenebla alteco vivas la PLEJ SUPRA ESTAĴO, IO (maoria vorto), kiu finfine estas la origino de ĉio… Li loĝas en la dekdua ĉielo, kien nur TANE, la ĉefdio sur la tero, rajtis unufoje supreniri, kaj tie li ricevis tri plenkorbojn da diferencaj scioj. Tiuj konoj kaj scioj estis parte bonaj kaj utilaj, parte malbonaj, malutilaj. Ĉiuj ĉi tiuj estis la sekretaj, magiaj, okultaj konoj. Kiu homo konos parton de tiuj, tiu havas MANA. Kompreneble, la Tohunga, la pastro-sorĉisto estro de la triboj, posedis la plej multe da MANA. Per sia Mana la Tohunga povis ĉiun malsanon, malbonon, malfeliĉon forigi de la simplaj tribanoj… se tiuj absolute fidele kaj precize sekvis liajn preskribojn. Se la malsanulo formortis malgraŭ la sorĉa vokoj kaj magiadoj aŭ la malfidela amanto tamen ne revenis, malgraŭ la “certaj” rimedoj, tiam la kaŭzo estis, ke la paciento ie aŭ iel malatentis la striktajn regulojn. La maoria mitologio estas abunda kaj pritraktas preskaŭ ĉiujn flankojn de la homa, surtera kaj transa vivoj: per belegaj, saĝoplenaj rakontoj kaj fabeloj, ĝi klarigas la “Kreon de la virino”, la “Postmortan vivon en la Subtera Mondo”, la “Estiĝon de AO-TEA-ROA”, Novzelando, la agadojn de la demonoj kaj spiritoj en la naturo, ktp. Fine mi volas mencii, ke Tohunga estis ne nur pastro kaj gvidanto de la tribo, sed ankaŭ instruisto, edukisto de siaj tribanoj. La sovaĝa maorio, kiu ne konis skribon kaj legon, havis mirindajn historiajn, geografiajn, astronomiajn, navigaciajn sciojn kaj konojn, kiujn li lernis en la Whare Wananga = Lernejo, sub la gvidado de la Tohunga. Sed nur la vere kapablaj, sagacaj knaboj estis tien elektitaj, ĉar la plurjara instruado okazis nur parole kaj memorigante. La maorio havis kaj havas eksterordinaran memorkapablecon kaj estas bonega oratoro. La instruado okazis en aparta loko, for de la loĝlokoj kaj ĝi estis sub TAPU. La blanka homo estas fiera pri siaj scioj, sed tiuj (malmultaj), kiuj pli-malpli sin okupas ankaŭ per la studado de la animo de la sovaĝuloj, ĉiam mirigite devas rekoni: la homa animo esence estas la sama, ĉu de la plej primitivuloj, ĉu de la plej kulturitaj: ĉar ĉiujn la PLEJ SUPRA ESTAĴO = IO, kiun ni konas IU, kreis, KIU finfine estas la origino de ĉio… La maorio, “la krono de la pacifikaj popoloj”, estis survoje al la MONOTEISMO! J. Hamvai, Novzelando |
|
PROFETO DE KRISTANA LIBERECO El Munkeno, Germanujo, oni sciigas ke mardovespere, la unuan de oktobro 1968, mortis en kliniko Romano Guardini, okdek jarojn aĝa. Li jam delonge estis malsana, do la sciigo ne estis surprizo; sed ĝi jes montras kiom rapidege nuntempe la vivo pasas kaj kiom senkompate kruela la tempo estas, eĉ por la plej grandaj.
Kiam en 1962 Guardini venis al Bruselo per ricevi el la manoj de princo Bernhard la Erasmo-premion kaj estis honorata kiel unu el la plej grandaj kristanaj pensuloj de la moderna Eŭropo, li fakte jam apartenis al la historio. Nova generacio de teologoj kaj filozofoj jam estis prenintaj la torĉon el lia mano. Inter ili troviĝis interalie Karl Rahner, kiu ja iĝis lia posteulo en Munkeno kiel profesoro pri la kristana mondokoncepto. Kaj malantaŭ Rahner jam troviĝas aliaj hodiaŭ, kiel ekzemple Hans Küng. Tamen oni ne povas imagi la novan kristanan spiritualecon, kiu trovas en Rahner kaj Küng siajn reprezentantojn, sen Guardini. Naskita en Italujo, plenkreskinta en Germanujo, sinsekve studento en kemio, ekonomio, psikologio, filozofio kaj teologio, sacerdotiĝinta en 1910, li komence iĝis subpastro en Worms kaj Mainz. Li precipe serĉis kontakton kun la junularo kaj baldaŭ opiniis ke la religia vivo bezonas profundan renovigon por povi fronti la evoluon de la moderna tempo. Unue li serĉis tiun renovigon en la religia formo kaj stilo: lia libreto pri la spirito de la liturgio, aperinta en 1918, subite famigis lin. Ĉio aperinta poste pri la liturgia renovigo, fakte baziĝas sur li kaj liaj multaj interesaj verkaĵoj. Sed baldaŭ li ekhavis pli larĝan perspektivon. Li komprenis ke temas pri pli ol la formo kaj stilo, ke multaj formoj ofte eĉ malhelpas la komprenon pri la esenco de la kredo. Li do komencis serĉi la esencon de la kristanismo. La vero kiun li eksponis, estis same simpla kiel konvinka: la esenco de la kristana kredo ne estas iu pia institucio aŭ socia organizo, ne estas movado, eĉ ne iu mondkoncepto, sed ĝi estas la vivanta persono de Tiu al kiu ĝi ŝuldas sian nomon, Jesuo Kristo. Siajn plej gravajn ideojn ĉirilate Guardini kolektis en la ampleksa libro, LA SINJORO, aperinta en 1937, pri la vivo kaj la persono de Kristo, kiu libro sendube restos lia majstraĵo. Ĝi estis tradukita en multajn lingvojn, kaj ĝi estas tre grava por la evoluo de la moderna kristana pieco. Kiam nuntempe la teologoj prave emfazas ke kristana vivo kaj pensado estas difinita per la persona kontakto kun la homa realeco de Kristo, ili povas fari tion ĉar Guardini preparis la vojon. Plejunue en LA SINJORO, poste ankoraŭ en granda nombro da parencaj verkoj pri la Malnova kaj Nova Testamento, kiuj tamen neniam superis la unuan. Krom ĉi tiuj religiaj publikaĵoj ekzistas preskaŭ neimageble vasta serio sur la tereno de arto kaj kulturo: profundaj studoj pri Dostojevski kaj Nietzsche, Dante kaj Rilke, pri la rilato inter kredo kaj kulturo, pri la tasko de scienco kaj politiko. Antaŭ la dua mondmilito li jam estis profesoro en Breslau kaj Berlino. La nazisocialistoj eksigis lin. Ekde 1948 li estis profesoro en Munkeno. Liaj ĉiusemajnaj predikoj por la studenta paroĥo altiris multajn vizitantojn, eĉ de malproksime. Oni superŝutis lin per distingoj. Kiam li iĝis okdekjara en 1965, li publikigis ankoraŭ malgrandan, saĝan libron pri la eklezio. Ĝi estis lia lasta verko. Lia voĉo tiam jam sonis malforte, kvazaŭ el granda distanco, sed pli vere ol iam. Li ankoraŭ unufoje pledis por la kristana libereco, kiu trovu sian inspiron en la libereco kun kiu Kristo mem alparolis siajn kredantojn. Ne estas necese ripeti kiom centre estas ĉi tiu ideo en la nuntempa religia vivo. Restos la nekontestebla merito de Guardini ke li, kiel sacerdoto, pensulo kaj scienculo, realigis ĝin por nia epoko en modela verkaro. Gabriel Smit, tradukis E. N. Mulders |
|
PAX CHRISTI “Survoje kun PACEM IN TERRIS” naŭa parto [noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis “Sepa parto”]
Sekvu nun kelkaj vortoj pri la junaj viroj, kiuj estas vokataj al militservo. Kiam antaŭ kelkaj jaroj la Nederlanda Reformita Eklezio publikigis deklaracion rilate al kernarmiloj, oni alportis kontraŭ ĝi, ke ĝi i.a. pligrandigos la konsciencajn riproĉojn inter tiuj, kiuj devas soldatservi. Estus pli bone, se oni ne estus uzinta tiun argumenton, kiun ajn starpunkton oni okupu kontraŭ tiu deklaracio. La disŝiriteco de la hodiaŭa situacio kaŭzas, ke la respondecoj de Eklezio kaj ŝtato ne ĉiam, kvazaŭ aŭtomate, povas kuŝi samlinie unu post alia. Povas okazi, ke la ŝtato faras alie ol parolas la Eklezio, sekve de diferenco laŭ respondeco. Tiu situacio ne estas dezirinda, sed ĝi estas ebla. En si mem estas ĝojige, ke ĉe la juna generacio oni konstatas en grado kreskanta, ke dum la soldatserva tempo ĝi estas implikata en spiritan problemaron, kiun ĝi deziras ne nur pasive sperti, sed kiun ĝi volas memstare pripensadi. Eble iom kontraŭas la internan inklinon, kiun ŝajne havas ĉiu defendaparato, unuflanke emfazanta “ordono estas ordono”. Sed la homo ne povas tiel subiĝi en la kolektivon, ke ne restus ĉiam iom da persona respondeco. La starpunkto, kvazaŭ la militrezistanto farus pli maturan konsciencan decidon ol la junulo, kiu akceptas soldatservon, aŭ inverse, ĉi tie estas principe malakceptata. Se estas bone, ambaŭ faris tion, kaj en certaj cirkonstancoj ambaŭ decidoj povas esti dramaj. De la juna viro, kiu estas vokata al mlitservo, oni petas decidon en aĝo, kiam ne estas eble facile fari maturajn decidojn. Tial li havas la rajton, ke oni tiurilate ne lasu lin izola: nek la Eklezio nek de monda flanko. La venonta mondo bezonas ĝuste homojn, kiuj kuraĝas kaj kapablas fari personan elekton en plena respondeco. Ankoraŭ multaj aliaj ekzemploj povus esti menciitaj. La samo validas ankaŭ por la gazetaro, radio kaj televido; la gepatroj kiel edukantoj de infanoj; la instruisto en la lernejo; la docento pri geografio aŭ historio; sporto kaj libertempo; el – kaj enmigrado; ĉie troviĝas ligilo kun interhomaj kaj interŝtataj rilatoj kaj la kreado de vera pacoklimato. La paco estas afero por homoj, de ĉiuj homoj; afero, kiun – ne per vortoj sed per faroj – ĉiu laŭvivu en sia propra laboro kaj laŭ sia propra maniero. Tio minimume necesas, se la homo volas iam forigi la militon. Tasko de katolika porpaca movado Difini la lokon de katolika porpaca movado prezentas apartan punkton, kiu meritas la atenton. Katolika porpaca movado havas kiel finan celon helpi al la kristanaro lokiĝi en la antaŭgardo de la fortoj, puŝantaj al pacama mondo. Tio estas pli vasta celado ol la origino de Pax Christi-movado, kiu ekestis kiel klopodo venki la francan-germanan kontraŭecon, kiu en la pasinteco alportis tiom da sufero super Eŭropo kaj la mondo. Ĝis nun ĝi limiĝis ĉefe al Eŭropo. La paco, tamen, ne estas Eŭropa, sed tutmonda afero. Porpaca movado, kiu sentas sin ligita kun la mondeklezio, sekve, devos akiri mondvastan dimension, laŭ organizado kaj labormetodo, en pensado kaj farado. Estas tasko, kiun la papo enmanigis al Pax Christi; evoluo en tiu direkto kreskis ankaŭ interne de Pax Christi. Katolika porpaca movado devas konstrui ponton inter la Eklezio kaj la moderna mondo. Eklezio kaj mondo bezonas unu la alian. La mondo devas aŭskulti la Eklezion, sed ankaŭ inverse. La Eklezio instruas la pacon al la homaro kiel moralan komision. Sed ankaŭ ĉi tie validas, ke “politika etiko ne povas esti sen pli diktata kiel normaro, tio kaŭzus nur malordon. Politika etiko troviĝas kiel eblo en la situacio kaj devas evolui en tiu situacio. Pacon deziras ĉiu, sed kiu volas preme realigi ĝin sen politikaj rimedoj, eble povas eksplodigi militon” (J, Hearing), La Eklezio devas povi sin apogi sur katolika porpaca movado por povi paroli en la plej kompetenta kaj aŭtoritaton havanta maniero. La mondo petas pri konkreta komisio de la Eklezio en la reala vivo. La strukturo de katolika porpaca movado do devas esti tia, ke ĝi povas plenumi ĉi tiun duoblan funkcion. En ĉi tiu tempo la paco fariĝis tiel fundamenta problemo, tuŝanta ĉiujn homojn – simple pro ilia homeco – ke katolika porpaca movado devas esti aperta antaŭ interparolado kaj kunlaborado kun ĉiuj, kiuj strebas al la sama celo. Tamen, ĉe tio ni renkontas, precipe en Eŭropo, malfaĉilaĵon. Estas ja fakto, ke en niaj landoj multnombraj porpacaj movadoj principe defendas la starpunktojn de senperforta kaj unuflanka (atom)senarmado. Ankaŭ la Pax Christi-movado havas, en pluraj landoj, membrojn tiele pensantajn. En katolika porpaca movado ankaŭ por ĉi tiuj homoj devas esti loko; ĝi devas eĉ kuraĝe eniri diskutojn pri ĉi tiu problemaro. Sed kiel movado ĝi ne povas akcepti ĉi tiun starpunkton. Ekskluzive pro la fakto ke estas tezo nepruvita kaj nepruvebla, ke senperforto kaj senarmado unuflanka estas la nuraj aŭ plej bonaj rimedoj por proksimigi la de ĉiuj deziratan celon de la paco. La kontakto kun porpacaj movadoj, kiuj jes akceptas ĉi tiun starpunkton, neniam elvoku la impreson, kvazaŭ ankaŭ Pax Christi starus sur tiu flanko. Tio tuŝus la purecon de la loko, kiun ĝi difinis, donus al ĝi sektecan karakteron kaj nefekundigus ĝian laboron. Katolika porpaca movado devas gardi sin fariĝi politika partio. Multajn demandojn ĝi devas lasi al la politiko. Ĝia plej grava tasko kuŝas aliloke. Tro multaj homoj inklinas lasi la problemon de la paco al registaro kaj parlamento; ili trotaksas la politikon. En demokratia lando politikisto bezonas la puŝantan forton de la publika opinio. Vera pacopolitiko povas sukcesi nur, se ĝi povas ekkreski en vera pacoklimato. Ni devas sincere konfesi, ke – ankaŭ en katolika rondo – simple ne estas parolo pri tio, ke ekzistas ia vera pacoklimato, el kiu montriĝus, ke la individua civitano estus kvazaŭ ekzistenciale ligita kun ĉi tiu problemo kaj spertus la pacon kiel “la plej gravan sur la tero” (Kennedy). Se katolika porpaca movado sukcesus efektivigi ĉi tiun pacoklimaton inter la katolikaro, ĝi konkrete servus al la Eklezio kaj al la mondo. Resume La kristano, vivanta en la atomepoko, renkontas nombron da kontraŭaj donitaĵoj. – La teknika evoluo influas la kunvivadon de la popoloj kaj havas sekvojn mondvastajn. La strukturoj de la internacia socio, tamen, ne estas adaptitaj al ĝi; oni ankoraŭ tro multe pensas en naciaj kategorioj. – La moderna armiltekniko faris la militon nemanipulebla instrumento de eksterlanda politiko, sed samtempe la kondiĉoj por senmilita mondo estas nepre nesufiĉe plenumitaj. – La potenco de la homo kreskis al alteco, per kiu ĝi iĝis problemo al la homo. La homo nun kapablas fari la mondon kaoso. Tamen, la kristano havas kiel superan devon estigi kaj pliperfektigi ĉion, kion kreis Dio, kaj la homaron. La homo devas lerni, ke li vivu kun la scio pri kernenergio, ke li regu sian propran potencon kaj apliku la novajn eltrovojn de la tekniko ne por malbeno, sed por beno de la homaro. Etiko de la potenco, teologio pri la paco, ankoraŭ mankas. – La kunvivado de la popoloj ne respondas al la normoj de la evangelio, kaj tamen la kristano havas la taskon konkretigi la evangelian mesaĝon en la mondo. Timante la sekvojn de la atomarmilo kaj sopirante la pacon, multaj sentas la tenton forkuri el la realeco. Tio ĉi manifestiĝas laŭ diversaj manieroj: – Oni petas de la Eklezio, ke ĝi donu konkretajn solvojn, kiujn ĝi ne povas doni, ĉar por tio ĝi ne estas sufiĉe instrumentita; – Oni opinias, ke la problemo estas solvita kaj la paco akirita per malpermeso de atomarmiloj. La paco, tamen, estas pli ol foresto de milito. La paco postulas la organizadon de la tutmonda bonfarto, politike, ekonomie kaj jure; – Oni propagandas ideojn novajn kaj ĉe tio kandutas, starante ĉe la komenco de la vojo, kvazaŭ oni jam estus atinginta la finon. Forkurado ne estas kristana reago Konstri socion, en kiu la milito povas esti forigata, estas vojo penoplena kaj longa. Ĉiu homo devas iri ĉi tiun vojon, ekde la loko, kie li staras, kaj kun la talentoj, kiujn la Kreanto donacis al li. Tio signifas: en disŝirita situacio barakti por plej intense konkretigi la mesaĝon de la evangelio, en mondo, en kiu la kristanaro estas minoritato kaj eble estos tia en mezuro kreskanta. Pli ol iam la kristano estas reĵetata sur sin mem kaj devigata akcepti propran respondecon, fari propran elekton, en soleco luktante kontraŭ sia konscienco. Ĉe tio devas lin helpi la Eklezio per sia profeta atesto por la paco, indikante vojiron estante unu kun la solidareco de Dio kun ĉiuj homoj de bona volo. Ĉe tio devas lin helpi la katolika porpaca movado, disvolvante sur mondnivelo aktivaĵojn en pensado kaj farado, kiuj povas krei pacoklimaton inter la homoj. Al la individua kristano – la instruisto, la politikisto, la servideva soldato, jes ĉiu civitano – restas, tamen, la plej alta persona tasko por – en la mondo, en kiu li staras – per lia agado plej tuŝe proksimiĝi al la normo, diktata de la evangelia mesaĝo de amo kaj paco. Lia provŝtono ĉe tio estos: kiel mi proksimigos la pacon? Liaj subteno kaj konsolo estos: scii, ke lia agado kiel homo savita eniĝas en la kreanta ĉeesto de Dio en ĉi tiu mondo. Ĉe tio la kristano scias, ke li mem estas instrumento en la mano de Dio por kunkonstrui Lian savoplanon kun la homaro. |
|
VENTO POR NIA MUELILO
En Frankfurt ĉe Main hispano estis senkulpe arestita, ĉar la policistoj opiniis ke li estas identa kun serĉata eksterlandano similnoma; li ne povis komprenigi al la policistoj ilian misagon pro lingvaj malhelpaĵoj. “Olimpa Taglibro” menciis ke ne malofte okazis en Meksiko, ke ĵurnalistoj pagis por veturado per motorfiakro por la sama distanco tre diversajn prezojn. Oni rekomendis al ili ĉiam marĉandi pri la prezo, sed (tiel raportas la taglibro) kiel marĉandi, se la ŝoforo nur scipovas la hispanan lingvon kaj la propra lingvoscio ne ampleksas pli ol la plej necesan. “Weltmission” 4/68 en artikolo pri la usonaj pozicioj en Azio i.a. sciigas: “Malfalsa usonano kredas ke ankaŭ la kara Dio komprenas la amerikan. Apenaŭ li lernas fremdlingvojn. El 500 anoj de ambasado en lando de sud-orienta Azio neniu regis la lingvon de la gastlando. Pro tio la amerikanoj nepre bezonis interpretistojn, kiujn ili devis pro manko de propraj tradukistoj kaj interpretistoj serĉi en la gastlando. Tiuj interpretistoj ĉiun gravan dokumenton konscie aŭ nekonscie mistradukis, aŭ ne precize pludonis la usonajn esprimojn”. Ĉu estas konate ke la Interpaca Komisiono en Koreujo konsistanta el oficiroj nordkoreaj, sudkoreaj, usonaj, brita kaj ĉinaj, dum kunsidoj tradukas ĉiun vorton en la anglan, ĉinan kaj korean lingvojn? (Mi kore dankas pro la supraj noticoj Anton Kronshage el Germanujo; kaj fraton Felicianon Ludin el Ĉeĥoslovakujo pro la sekvanta “amuzaĵo”) Ĵurnalistoj de ĉiuj lingvoj atendas la komunikaĵon de gravega internacia renkonto. Ili pasigas la tempon tradukante amorpoemon de la hungara en la germanan, de la germana en la francan, de la franca en la anglan, de la angla reen en la hungaran lingvon. La rezulto? Recepto por hungara gulaŝo (“Nebelspalter” Svis.). Grava traduk-eraro troviĝas en la germanlingva eldono de libro kun paroladoj de la nuna papo el lia Milana tempo. Sur p. 305 de la libro (germana titolo: Christus und der Mensch von heute; eldonejo Malden) oni legas: “Eble oni povas el tiu motivo kompreni, kial la adoro al la plej sankta Virgulino…”. Oni timas, ke ĉi tiu mistraduko (devus esti “honorado” aŭ “kulto”) nutros denove la antaŭjuĝon, ke katolikoj adoras Marian. Karaj legantoj: en multaj monatoj la “muelilo” silentis. Kialo? Eble… mia transloĝiĝo jam 21-6 ĉijare. Do mi sube metos mian adreson kun nepra peto konatigi al mi viajn interesaĵojn por propago de nia lingvo. Via muelisto, emerita paroĥestro K. A. Ouwendijik, Roelofarendsveen, Nederlando. |
|
MADONNA DE BIAFRA Ordinare devus esti kristnaska bildo kaj troviĝi sur la titolpaĝo. Sed unue kardinalo Bea meritas la titolpaĝon, due mi trovis ĉi tiun bildon, kiun la fotografo subskribis “Madono de Biafra”. Ĉi tiu foto eble estus tro ŝoka por la titolpaĝo, sed ŝoki ĝi tamen devus nin, ankaŭ sur ĉi tiu paĝo, precipe se ni ekscias de la fotografo, ke nur kelkajn momentojn poste mortis la pli granda infano. Eble intertempe ankaŭ la bebo ne plu vivas, eble ankaŭ la patrino mortis pro malsato aŭ trafita de bombo. Jen la kristnaskaj bildoj de 1968. Dum ni festas la naskiĝon de la Paco-Princo, pro homa malpaco suferas kaj mortas tiuj, kiujn savi kaj pacigi li venis. Ĉu eble la stelo de Betlehem ne brilas sufiĉe hele? Aŭ ĉu ne pli korekte ni demandu ĉu ni obstaklas ĝian brilon? Ĉiu por si mem respondu – kaj agu laŭ respondo! sm |
|
LEGANTOJ SKRIBAS
Nur laboristo… Rilate al “La stimulo de Marx” mi volas rimarki, ke la t.n. klasbatalo vere ne estis komencata de flanko de la laboristoj, sed jam delonge praktikita kontraŭ la laboristoj, kontraŭ unuopaj laboristoj kaj laboristaro. Proklamo de klasbatalo pere de la laboristoj resp. de Karl Marx estis fakte tiam nur defenda batalo! (Tion ankaŭ atestas resp. asertas univ. prof. D-ro Joh. Kleinhappl, Vieno, en siaj prisociaj studoj). Sed ĝis nuntempe oni povas kelkfoje aŭdi, ekz. se knabino edziniĝis al laboristo: “Kian profesion li havas?” “Li estas nur laboristo…”. W. Mudrak, Wien
Korekto En la 5-a paĝo (de la komuna numero) mi legas, ke mia saluto al la Kongreso estis en la nomo de la IKUE-sekcio, kaj tio ne estas tute ekzakta. Aparte ke mi ne povas havi la reprezentantecon de IKUE, al kiu mi ne apartenas, mia saluto ne estis nur de la hispanaj IKUE-anoj, sed multe pli: de la tuta hispana katolika esperantistaro. F. de la Puente, Zaragoza
Sukcesplena kompletigo Lastsemajne mi ricevis komunan numeron de Dia Regno kaj Espero Katolika. Mi ege dankas al vi pro tiu ĉi ĉarma, sukcesplena numero. Dum du tagoj, en mia libera tempo post mia laboro, mi tralegis kun entuziasmo tutan numeron ekde unua ĝis lasta paĝo. Nun mi povis en kvieto denove aŭdi la prelegantojn kaj diskutantojn de la kara limburga kongreso. Via kroniko sur la dua paĝo estas tiel freŝa kaj resuma. Mi povis denove trapensi vian festparoladon “Fino de Milito” kaj trovis ĝin pli profunda kaj plena de grava enhavo ol en Limburgo. Mi estas konvinkita, ke la komuna numero de niaj organoj estas ege sukcesplena kompletigo de la limburga kongreso. Mi ofte revas pri la kongreso kaj estas tre dankema precipe al LKK. J. Adamec, Ĉeĥoslovakujo (KELI) |
|
EK RECENZAS
INTERESA LEGAĴO – Internacia Legolibro; kompilis A. Berka, 124 p., 14,5 x 20 cm, prezo nekonata; ricevebla ĉe A. Berka, Vsetín, ĈSSR. La simpla titolo estas prava, ĉar fakte troviĝas en la libro multaj interesaj leĝaĵoj, parte originalaj, sed pliparte tradukoj el diversaj lingvoj. La poezia parto estas konsiderinde pli malgranda ol la proza. La lingvo estas ĝenerale senriproĉa kaj facila, do fakte taŭga “legolibro” por komencantoj. Ankaŭ la sufiĉe granda liter-tipo servas al celo. Al kompilinto estas la merito, esti kolektinta vere variajn pecojn. Precipe por orientlandanoj ĉi tiu plaĉa libro estos bonvena riĉiĝo de la ne tro abunda literaturo ricevebla tie. sm
LA MONDPERCEPTO DE LA MODERNAJ NATURSCIENCOJ; volumo 1 en la serio I de Internaciaj Seminarioj: Esencaj trajtoj de la hodiaŭa mondo; 170 paĝoj, kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj; 13,5 x 21 cm; eldonejo: Ludwig Pickel, Nürnberg (Germanujo); prezo: gm 9.60. Kiu ne jam aŭdis pri aŭ mem partoprenis ĉe la altnivelaj internaciaj seminarioj, ĉiujare aranĝataj de Germana E-Junularo! Ofte partoprenintoj bedaŭris, ke la fakajn kaj science plej kvalitajn prelegojn oni povis nur unu fojon aŭskulti, sed ne porti ilin hejmen kun si por plia utiligo. Kaj tiuj, kiuj ne povis partopreni, esprimis la deziron, almenaŭ lege akiri la scion disdonitan en iu junulargastejo al limigita nombro de junaj esperantistoj. Nun la unuan fojon tio eblas, ĉar supre nomita libro estas la kolekto de la 9 prelegoj faritaj dum la 10-a I.S. en Münster. La titolo jam diras, pri kio temas: Mikro- kaj Makrokosmo; Kosmonaŭtiko; Juraj Problemoj de Spacveturado; Strukturo de Materio; Biologio kaj Mondperceptoj; Superpopolado; Glacia Epoko; Cibernetiko; Ranger fotas la Lunon. – Multaj desegnaĵoj kaj fotoj ilustras la tekstojn (nelaste tial la iom alta prezo), al ĉiu prelego estas aldonita bibliografio. Entute: solida scienca libro, ilustranta la ĉeftemon de diversaj flankoj. Altvalora libro por ĉiu serioza esperantisto. sm
KIEL (MAL)VENKIGI ESPERANTON? Elektitaj metodoj de Kanguruo. 19 p., 15×20 cm, prezo ne indikita, eldonejo Lanterno, München. KANGURUO estas la pseŭdonimo, sub kiu skribis bona konanto de la E-movado pri ĉi tiu movado, ironie, moke, parodie, satire. 10 metodojn li prezentas, kiel (mal)venkigi Esperanton; ne ĉiam lia humuro estas ridiga, ofte la satiro maltrafas. Kaj sufiĉe multe la aŭtoro skribas malkoncize, plej granda peko de satiristo. Sed observoj estas ĝustaj kaj lia priskribo plaĉa, konsiloj originalaj – kaj se oni ne ĉion trovas ridiga, tamen sufiĉe ofte oni devas rideti. Bonaj satiroj estas ankoraŭ raraj en la E-literaturo originala. Tial ni ĝoju, ke ni havas almenaŭ mezkvalitajn, kia estas ĉi tiu (Marĝene: Bedaŭrinda estas ankaŭ la fakto, ke ordinare esperantistaj satiristoj okupiĝas pri la esperantista geto. Kie – post R. Schwartz – estas la satiristo, kiu pafas ankaŭ ekster ĉi tiu geto?) sm |
|
RADIO ROMA
dissendas de 21.00 ĝis 21.20 MET sur la kurtondoj 30,90 m, 41,24 m kaj 50,08 m en Esperanto dum jenaj tagoj pri la nomitaj temoj (la dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al Kuriero de Esperanto):
Januaro 1969: 5. Tra la literaturo. 12. Novaĵoj el Italujo, 19. Italaj kanzonoj en Esperanto. 26. Leterkesto.
Februaro 1969: 2. La manĝoj ĉe la antivaj Romanoj, 9. Kasteloj ĉirkaŭ Saluzzo. 16. La glora italino Elenora d’Arborea. 23. La kampanilo de S-ta Marko en Venecio |
|
ANONCETOJ
La eldonejo EKUMENA ESPERANTO prezentas:
EKUMENAJ PREĜOJ – tradukitaj de Kurt Schweizer el la germanlingva libro de P. W. Scheele, Gebete der Ökumene, Herder-Verlag, Freiburg. prezo: svisaj frankoj 2,-. Mendu ĉe: EKUMENA ESPERANTO, CH-9106 Zürchersmühl.
Tabloflagetoj en Limburg Dum la kongreso en Limburg kelkfoje ni ornamis la tablojn per esperantaj kaj naciaj flagetoj. Poste mi konstatis, ke restis kelkaj tie, ĉar mankas al mi 13 naciaj kaj 5 esperantaj flagetoj. Ĉu ĉeestintoj povos helpi min, por ke mi retrovu la mankantajn flagetojn? Antaŭe koran dankon! D. de Boer, Den Haag, Nederlando
Esperanto-flago perdita Post la kongreso en Limburg LKK konstatis, ke mankas unu granda E-flago (proksimume 1 x 1,5 m), kiu apartenas al Germana E-Asocio. LKK urĝe petas tiun, kiu scias ion pri tiu flago, komuniki al ni (adreso de la EK-redaktoro). Anticipan dankon! LKK Kiu povas rekompence havigi al mi “LA SENLINGVULO” de Korolenko kaj “VIKTIMOJ” de Baghy? J. A. Tuinder, Ter Apel, Nederlando
Letervesperon aranĝas Esperantista Klubo ĉe Parko de kulturo en Brno, Ĉeĥoslovakio, la 3-an de decembro 1968. Ni atendas de vi salutojn kaj leterojn. Al ĉiu ni respondos almenaŭ per bela bildkarto.
Sonbendamikoj Esperantaj estas klubo speciale por la gesamideanoj, kiuj havas magnetofonon kaj deziras korespondi per sonbendleteroj. Ni petas vin skribi al ni kaj sendi la detalojn pri via nomo, adreso, magnetofono kaj ĉefinteresoj, por ke ni povu presigi tiujn detalojn sur la nova ĝisdata listo de nia klubo. Al estontaj membroj mi volonte sendos detalojn pri Sonbendamikoj Esperantaj, Horley, Surrey. Britujo.
Esea konkurso pri Gandhi Okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝtago de Mahatma Gandhi (2.10.1969) la Subkomitato por la Eksterlanda Rememorigo de la Centa Naskiĝtago de Gandhi decidis aranĝi esean konkurson pri Gandhi en la kadro de la celebrado de la Gandhi-jaro. La temo de la eseo estos: “Gandhi kaj la emancipo de la homo”. En la konkurso povas partopreni ĉiu, kiu ne havas la hindan naciecon. La eseo estu verkata en la angla; franca, hispana, rusa aŭ araba. La ĉefa premio estos aeroplana vojaĝo al Hindujo kaj unumonata senpaga restado en tiu lando en oktobro 1969. Por informoj kaj konkursaj kondiĉoj turnu vin al la hinda ambasadejo en via lando.
Foir-afiŝoj La Foiro de Barcelona sendos du afiŝojn kun esperantlingva teksto al ĉiuj, kies nomoj troviĝas en la kongreslibro de la 53-a UK en Madrid. Tiuj, kiuj – ne estante en ĝi – deziras ricevi la afiŝojn, bonvolu skribi al Hispana Esperanto-Instituto, Barcelona, Hispanujo, kiu tuj sendos la afiŝojn.
6-a Pedagoga Seminario La Hungara Esperanto-Asocio invitas al la 6-a Internacia Pedagoga Esperanto-Seminario en Szeged, 10-20 de aŭgusto 1969. Vi povas ricevi prospektojn kaj aliĝilojn ĉe la Csongrád-Departementa Komitato de la Hungara E-Asocio, Szeged.
Kristana himnaro aperos en 1969. Ĝi estas eldonaĵo de KELI kaj enhavos proksimume 200 himnojn kun kvarvoĉa muziko el multaj tempoj kaj landoj. La kompilintoj, inter kiuj A. Burkhardt, J. W. Downes kaj H. A. de Hoog, strebis al kiel eble plej perfekta kolekto. Ĉi tiu himnaro estas havebla je reduktita prezo de 10 germanaj markoj (inkluzive de afranko kaj pakkostoj), se oni pagos la sumon antaŭ la fino de 1968. Vi estas kore invitata al la INTERNACIA ESPERANTO-RIPOZEJO en la VERDA BORDO apud NATANJA en ISRAELO – 1-15 de julio,1969. Modernaj hotelo kaj pensiono; strando ĉe Mediteranea Marbordo, naĝbaseno, dancejo, teniskorto, basketbalejo, golfejo, keglejo, ĉevalrajdejo. Prezoj malaltaj! Riĉa programo: Prelegoj pri Israelo, kursoj diversgradaj de Esperanto, distraĵoj, laŭdeziraj ekskursoj al ĉiuj landpartoj. Organizeblaj vojaĝkaravanoj kun rabatitaj prezoj laŭ IATA-reguloj. Esperanto-Ligo en Israelo |
|
KORESPONDI DEZIRAS
Interŝanĝi ĉeĥajn insignojn kontraŭ alilandaj deziras Ladislav Weiss, Česká Lípa, ĈSSR.
Deziras korespondi kaj interŝanĝi bildkartojn 34-jara katolika oficisto: Nikola Šustić, Zrenjanin, Jugoslavio. |