Espero Katolika N-roj 10-11/1968

Espero Katolika N-roj 10-11/1968

Nia titopaĝa bildo: Paŭlo VI en Bogotà ĉe la Eŭkaristia Mondkongreso. Ĉu lia vizito en la sudamerika kontinento restos nur bela epizodo? La paroladoj, kiujn li faris tie, ne pravigas tiajn timojn – se nun la sudamerika eklezio energie ekmarŝas sur la montrita vojo. La de la papo malfermita CELAM-konferenco estis esperiga signo, ke la plej granda parto de la hierarkio de la kontinento estas preta kaj kuraĝa, iri ĝin. La demando nun estas, ĉu malgraŭ la politikaj, ne ĉiam favoraj, cirkonstancoj la tuta eklezio, do ankaŭ pastroj kaj kredantoj, sekvos la episkopajn paŝtistojn. Ni ne ĉesu preĝi por la sudamerika kontinento!

BRUTA BATO

 

La 21-an de aŭgusto 1968 Ĉeĥoslovakio estis okupita per trupoj de la Varsovia Pakto. EK plurkiale ne povas komenti ĉi tiun amaran eventon, sed ni scias ke legantoj bone konas nian pozicion. La 24-an de aŭgusto IKUE-prezidanto J. A. Tuinder kaj IKUE-vicsekretariino C. van Kleef disaŭdigis ĉi-suban mesaĝon per la radiostacio Hilversum. Kelkaj skribis, ke ili aŭskultis la elsendon kaj dankas. Por ke – ni esperas – niaj ĉeĥoslovakaj legantoj ekkonu tiun mesaĝon, ni presigas ĝin.

sm

MESAĜO KAJ SALUTO AL ĈEĤOSLOVAKAJ ESPERANTISTOJ

Ĉi tie Katolika Radio-Stacio, Hilversum-II, Nederlando. Sekvas dissendo en la internacia lingvo, destinita por Ĉeĥoslovakio.

Karaj ĉeĥoslovakaj geamikoj,

Dank’ al la katolika radio-stacio ni havas la eblecon paroli al vi kelkajn vortojn en la nomo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ni deziras sciigi al vi, ke en ĉi tiuj por vi kaj ankaŭ por ni teruraj tagoj niaj pensoj kaj nia koro estas senĉese ĉe vi. En la nuna momento via popolo troviĝas en grava lukto por sia libereco. Por la tria fojo en la lastaj tridek jaroj de via historio bruta bato trafas vian landon; denova fonto de profunda seniluziiĝo.

Via rezisto estas impresplena pro sia digna konkordo. La ĉeĥoslovaka nacio nun agas same kiel antaŭ nelonge D-ro Martin Luther King fervoris: nome sen perforto protestante kontraŭ maljusteco kaj tiamaniere defendante la homajn rajtojn. Via junularo klopodas ĉiam denove konvinki la okupantojn pri ilia malpravo. Tia sinteno estas niaopinie unika en la mond-historio kaj inspira ekzemplo por ni ĉiuj. Certe kansolas kaj kuraĝigas vin la unuanima protesto de preskaŭ la tuta mondo, protesto kiu estas por vi la plej evidenta pruvo, ke vi nepre daŭrigu viajn klopodojn! Estu konvinkitaj pri tio, ke ni kune kun vi esperas, ke la justeco tamen triumfe venkos.

Kelkajn ĉeĥoslovakajn membrojn de IKUE kaj KELI ni renkontis ankoraŭ dum nia komuna kongreso en Limburg/Lahn, Germanujo, okazinta antaŭ kelkaj semajnoj. Jam tiam ni rimarkis la zorgojn kaj timojn de via popolo. Ni tiam ankaŭ spertis la varmigan emocion de kelkaj el vi, kiuj de post la dua mondmilito ne povis partopreni internacian Esperanto-kongreson en Okcidenta Eŭropo. Ĝuste tial ni sentas nin malvaste ligitaj kun vi. Cetere inter ĉeĥoslovakaj kaj nederlandaj samideanoj jam de multe da jaroj ekzistas tre fortaj rilatoj. Ŝajnas al ni, ke precipe en via lando la esperanto-movado prosperas.

En la nuna momento ni volas sendi koran saluton al vi ĉiuj, unualoke al ĉiuj membroj de IKUE kaj KELI. Estu certaj, ke ni preĝe, morale kaj materie helpados vin laŭ nia povo. Ĝuste nun ni pli ol iam serĉas forton kaj konsolon en la komunaj ideoj kaj idealoj, kiuj nin ĉiujn ligas pere de nia Internacia lingvo.

Ni finas per la deziro, ke Dio abunde benu kaj helpu vin dum via vojaĝo al plena libereco. Ke la Sankta Spirito lumigu la spiritojn de viaj laŭleĝaj gvidantoj, de la sovetaj potenculoj kaj de la nunaj okupantoj, kaj donu al ili sintenon vere humanisman.

Karaj samideanoj, fartu bone kaj tenu kuraĝon sub Dia beno!

La estraroj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

kaj

Kristana Esperantista Ligo Internacia

 

SIMBOLO

 

 

LIMBURG apud Lahn-rivero:

staras la sep-tura katedralo

imponege super ĉarma valo,

montras al ĉiela sfero.

 

LIMBURG iĝis nun SIMBOLO:

trovis ni de fore kaj proksime

nin en Esperanto-rond’ translime,

kore, kun plej bona volo.

 

LIMBURG apud Lahn-rivero:

kune jen anaro katolika

kun evangelia lig’ amika

en celad’ por la afero.

 

Walter Mudrak

 

MALATENTA OBSERVANTO

 

Ne malofte oni riproĉis lastatempe al EK, aperigi tro multe da kritiko kaj tro malmulte da laŭdo pri Vatikano, kurio ktp. Oni postulis: ne unuflanke, objektive, pozitive. Ĉar la kritikantoj ĉefe estas italoj, oni eble povus supozi, ke modela por EK ili taksas L’Osservatore Romano (Observanto Roma), la oficialecan gazeton de l’ Vatikano.

Ĝi raportis lastatempe tre pozitive, nur pozitive – pri certa temo: Reagoj al la encikliko Humanae vitae. Aŭ estas malatenta observanto aŭ intence la vatikana gazeto silentas pri ĉia kritika reago. Fervore kaj streĉe ĝi kolektas ĉiujn pozitivajn kaj aprobajn voĉojn, kiel ajn sensignifaj ili eble estas, dum eĉ tiel ekvilibran deklaron kiel tiun de la germana episkoparo ĝi simple neglektas.

Radio Vatikano, kontraste, almenaŭ raportas pri negativaj reagoj, kvankam ne same fervore kiel pri la pozitivaj. Sed la roma kurio kaj precipe la Ŝtatsekretariato ankaŭ klopodas, laŭeble kaŝi antaŭ la papo negativajn kaj kritikajn voĉojn. Sed kiel konata gazeto povas permesi al si tian farson, simple silenti pri ĉie legebla kaj aŭdebla kritiko, kaj tiel provoki romajn ĵurnalistojn al komparo kun la Kremlo-gazeto “Pravda”, jen kion mi absolute ne komprenas, jen kial mi absolute ne plu emas vidi en ĝi modelon por EK.

sm

 

INKVIZICIO REVENONTA?

 

Kun serioza zorgo ĉie en la (preskaŭ oni emus diri: libera) katolika mondo oni observas ŝainan reviviĝon de inkviziciaj metodoj en la eklezio. Al famaj teologoj kiel la sviso Hans Küng kaj la nederlandano Edward Schillenbeeckx minacas procesoj en Romo, aliaj jam estas kandamnitaj (kiel la germano Hubert Halbfas per la germana episkop-konferenco), el Anglujo kaj Usono venas daŭre informoj pri eksoficigoj de sacerdotoj kaj profesoroj per episkopoj. Ofte la opini-diferencoj pri Humanae vitae estas la kialo sed certe ne la kaŭzo de ĉi tiuj mirigaj eventoj, kiuj memorigas pri tempoj, kiujn ni opiniis delonge pasintaj.

Kardinalo Felici skribas pri grupo de konataj kaj agnoskitaj teologi-profesoroj kvazaŭ pri bando de malicaj buboj, kaj Osservatore Romano neniam tiel ofte uzis la vortojn “aŭtoritato” kaj “obeemo” kiel nun.

La tono terurigas same kiel la metodoj. “Dialogo” ŝajne estas tute forgesita nocio: oni kandamnas sen diskuto, sen aŭskulti la akuziton.

Ĉu tiel aspektas la nove gajnita “libereco de la di-infanoj”, aŭ ĉu estas la naskdoloroj de pli demokratia eklezio? Ĉu eble estas nur la simptomoj de baldaŭ mortonta eklezia stilo, eble nur lastaj energi-eksplodoj de anakronisma regado tute antaŭkoncila, ja kontraŭkoncila?

Mi ne scias kaj ne riskas profeti. Mi nur scias, ke la eklezio grave suferas kaj ke mi suferas kun ĝi pro manko de amo en certaj membroj de ĝia hierarkio. “Hierarkio”, t.e. “sankta regado”. Ĉu tial regantoj estas sanktaj kaj ĉu la ŝafoj lernu de tiaj paŝtistoj? Lernu de Mi, ĉar Mi estas milda kaj humila en la koro, diras la Paŝtisto. Inkvizicion Li ne konis nek instruis.

Feliĉe la “afero Schillenbeeckx” kaj la kazo de la nederlanda episkopo Blyssen intertempe estas solvitaj, per rekta interveno de kardinalo Šeper mem kiel ŝajnas. Do eble tamen baldaŭ la kuri-reformo estos realo, kvankam la kongregacio de Šeper ĉe la telefono ankoraŭ anoncas sin per: “Ĉi tie Sankta Ofico”… Tio kaj aliaj simptomoj montras, ke tamen regas ankoraŭ spirito en certaj kuriaj rondoj, kiun ne eltenas la postkoncila eklezio. Kiel kutime, ankaŭ en la eklezio, reformo estas malpli afero de cirkonstancoj kaj faktoj, sed ĉefe de personoj.

De maljunuloj oni nur rare povas atendi veran pensoŝanĝadon, kiel do oni atendu ĝin de maljunaj prelatoj, ĉu en Romo ĉu ie en la mondvasta eklezio? Reformo do estas ankaŭ generacia problemo.

sm

 

KRISTO NE DORMIS

 

Kelkaj rimarkoj pri la Encikliko Humane vitae de P. Sergio Tovini,

profesoro de moralo en Pistoia, Italio.

Senutile estas rimarki, kiom da neaj reagoj naskis ĉi tiu encikliko eĉ en la katolika mondo; certe ne estas la unua fojo (oni pensu ekz. pri Sacerdotalis Celibatus  kaj pri Populorum Progressio), sed ĉe aliaj enciklikoj ili ne estis tiel multaj kaj akraj. Ankaŭ multaj el ni tuj post la eliro de la encikliko des pli forte reagis kontraŭe, ju pli, ankaŭ mi, havis precize malsaman opinion kaj laŭ ĝi instruis.

Kvankam ĉi tiu fakto unuflanke povas esti konsiderata malbona signo, t.e. kiel certa senhumileco aŭ malfacilaĵo akcepti kun spirito de fido la instruon de plej supera eklezia estro, tamen oni aliflanke ne povas nei ĝian ankaŭ pozitivan aspekton.

Fakte hodiaŭ oni ne povas regi la popolon de Dio kiel en antaŭaj jarcentoj, ĉar ĝi estas pli matura kaj pli konscia pri sia rajto al aktiva influo sur la doktrino kaj regado de la eklezio. Ĝi – almenaŭ en pluraj rondoj – ne plu akceptas pozicion tute pasive, ĉar la tuta popolo de Dio partoposedas ian sacerdotan, profetan kaj reĝan karakteron. Ĉi tio validas je ĉiu nivelo: je tiu de laikoj rilate al pastraro, je tiu de sacerdotoj rilate al episkopoj, je tiu de episkoparo rilate al la papo.

El ĉi tiu vidpunkto ŝajnas, ke oni devas bedaŭri la tro aŭtoritatan tonon de la encikliko. Oni estus preferinta, ke ĉi tiu teksto ne estu simple afirma, ĉiam ripetante: “La eklezio diras, la eklezio instruas” ktp. (n. 11; 14; 15; 16 k.c.), sed ke la papo estu prezentinta siajn asertojn kiel fluantajn el la fontoj ne nur le antaŭaj papaj dokumentoj, sed ankaŭ de bibliaj tekstoj, skriboj de la ekleziaj patroj kaj de pliaj dokumentoj de la kristana tradicio.

Oni klopodas respondi ĉi tiaj postuloj kaj rimarkoj, ke la papo ne volis alporti citaĵojn ne-demonstrajn. Sed do, en ĉi tiu kazo oni ne povas esperi, prezenti bone iun doktrinon kiel eklezian instruon. Krome ne estas necese, ke ĉiu teksto citita kiel argumento estu strikte pruva: oni povas alporti plurajn tekstojn, kiuj nur kune posedas sufiĉan pezon por montri la konvenon de la nuna eklezia doktrino kun la dia revelacio, do la verŝajnan di-devenon kaj rajtan ekleziecon. Alie encikliko similas al simpla katekisma teksto.

Krome estas bedaŭrinde, ke ankoraŭ en la katolika eklezio la plej alta estro regas la popolon de Dio per kvazaŭ feŭda aŭ aŭtaritatisma sistemo de absoluta sekreto ĉirkaŭ la rezultoj de la laboroj de papaj komisionoj. Kial ĉi tio? Ĉu la eklezio ne estas familio, en kiu oni ne devas regi per kaŝa polica metodo? Feliĉe en la koncilo la tuta popolo de Dio estis informita pri la paroladoj de la episkopoj, pri la diversaj pozicioj, post la bona decido de Paŭlo VI formeti la antaŭan sekreton pri la koncilaj laboroj. Sed bedaŭrinde poste, en la episkopara sinodo, oni revenis al la antaŭa sistemo. Evidente oni timas la publikan opinion kiel tro malkomfortan por la gvidado de la eklezio. Sed hodiaŭ, pro la maturiĝo de la homoj kaj kristanoj, ankaŭ la metodo de sekretemo fariĝas pli kaj pli malkomforta, ĉar oni ne plu akceptas esti traktata kiel infano.

La rajto de la papo

Kelkaj teologoj asertas ankaŭ, ke ne validas dokumento de eklezia estro, kiu ne korespondas al la pensado de la plimulto de la episkopoj kaj teologoj. Sed tion oni ne povas prave aserti, ĉar la eklezio ne estas simpla demokratia organizo, en kiu oni povas solvi la problemojn per decido de plimulto. Nome Kristo donis al la apostoloj kaj iliaj posteuloj, kiel oni povas dedukti el la NT kaj el la historio de la juna eklezio, la povon instrui kaj gvidi la popolon de Dio sen antaŭe peti ĝian decidan voĉdonon. Certe oni devas ĉiam pli kaj pli konsulti ĝin, sed oni ne povas konsideri ĝian respondon pli ol konsultan opinion.

Tial oni ne povas akuzi la papon pri malrajto decidi kontraŭ la plimulto de la papa komisiono pristudinta la naskreguligon, ĉar ĝia voĉdono, kiel oni scias, estis nur konsulta (n. 5). Nek oni povas strikte postuli, ke la papan decidon antaŭiru konsultado de la tuta episkoparo, ĉar ne temas pri dogmo, t.e. neeraripova difino; se estas vere, ke la papo ne povas proponi difinan instruon, kiu ne esprimus la pensadon de la tuta eklezio, tio ne validas por nedifina instruo. En ĉi tiu kazo, nome en duba afero, la tasko de la plej alta eklezia estro estas ĝuste decidi la problemon per sia propra juĝo. Tio validas des pli, ĉar ankaŭ en ekumena koncilo mem la decido de la plimulto de la episkopoj ne validas sen papa aprobo, ĉar ĝi estus korpo sen kapo. Ĉi tio ne estas nur imaga kazo, ĉar fakte en la Konstanca Koncilo (1415) la episkoparo deklaris, sen la aprobo de la papo, superecon de la koncilo super la papo, kio estas nekatolika doktrino laŭ la difino de la Unua Vatikana Koncilo.

Plie, en nia kazo malfacile oni estus povinta veni al solvo de la problemo per plimulto de la episkoparo, ĉar la opinioj inter ili estas tro malsamaj, kaj multaj estas ankaŭ tro dubemaj, por ke sukcesu voĉdono sufiĉe plimulta, kiel je tiel grava afero estus necese.

Krome jam antaŭ la diskutado pri la geedzaj problemoj per la koncilo, Johano XXIII starigis komisionon por la studado de la naskreguligo (n. 5). Do, ĉi tion konstatante kaj ankaŭ kansiderante, ke la koncilo mem ne posedis en ĉi tiu momento la fakan kapablon por solvi problemon tiel malsimplan per la necesaj du trionoj de voĉoj, la patroj akceptis, ke la papo mem – post studado flanke de lia komisiono jam laboranta – alportu sian solvon (Gaudium et Spes, n. 51, 14). Do la papo ne povis eviti, fine doni al tiel angora problemo sian respondon, kiun la tuta eklezio jam senpacience atendis (n. 6).

En ĉi tiu situacio la papo estus povinta simple kaj klare ekspliki sian ne plu eviteblan kaj prokrasteblan taskon, mem prezenti la konkludojn de longa studado, kiujn li konsideris proponindaj al la tuta katolikaro kiel vera kristana doktrino.

Sed samtempe li estus povinta tute simple kaj malkaŝe konigi la konkludojn de la komisionoj kaj de la episkopoj, aldonante siajn argumentojn, kial li ne povis akcepti tiujn konkludojn, eĉ se ili venas de plimulto.

Kelkaj bibliaj pripensoj

Kiel jam supre mi aludis, la encikliko procedas tro malsufiĉe teologie kaj precipe biblie, kaj kvazaŭ nur naturjure, dum eble la biblio povas doni lumon por nia problemo. Preterlasante la faman tekston pri Onan (Gen 38,6-10), kies valoro ĉi-rilate estas almenaŭ duba, ĉar ĝi ŝajnas pli kondamni la malobservon de la iama leĝo pri la deviga edziĝo flanke de frato kun sia bofratino vidvina, estas aliaj tekstoj, kiuj povas nin interesi. Ekz. estas teksto de Sankta Paŭlo en sia letero al la Romanoj, ĉapitro 2,14-15, en kiu oni povas trovi fundamenton por montri kiel la natura leĝo ne estas realaĵo for de la dia plano de la supernatura savo, sed ke male ĝi estas profunde entenata en ĉi tiu plano, simile kiel la korpo en la homa persono aŭ kiel necesa surtera fundamento, sur kiu konstruaĵo altleviĝas. Pro tio necese la revelacio devas paroli pri ĝi, kaj do la eklezio havas ĝin kiel objekton de sia propra tasko, proponi kaj prezenti la revelacion, kiel okazas pri la dek ordonoj de Dio kaj speciale pri la kvina ordono, kiu volas la respekton de ĉiu homa persono kaj de ties integreco (n. 4). Sed ankoraŭ pli precize en la unua ĉapitro de la sama letero (versoj 26-27) la apostolo kondamnas sodomion per la ĝenerala principo, kiu etendiĝas de tiu parta malvirto kaj tial estas eble taŭga, lumigi la moralan kvaliton de aliaj seksaj sintenoj. Nome, se oni prenas kiel kriterion por ĉi tiu morala kvalitigo la paŭlan esprimon “natura uzado de la virino”, oni eble samrajte povas kondamni la masturbon kiel malnaturan, egoisman uzon de la sekso, aŭ eĉ aliajn malnaturajn uzadojn de la sekso en la edzeco mem, kiel ekz. sodomiaj rilatoj inter geedzoj. Kaj, farante pluan paŝon, se oni pruvas ankaŭ laŭ fiziologio, ke kelkaj aliaj rilatoj inter la geedzoj ne estas konformaj al la naturaj leĝoj, oni povas apliki tiun paŭlan principon, por lumigi ilian negativan moralan kvaliton.

Kaj ankaŭ oni povas pli profunde ekzameni la paŭlan koncepton de la geedza “devo” (1 Kor 7,3) kaj eble rilatigi ĉi tiun devon kun tiu laŭnatura uzado jam citita. Ĉu oni ne povas ankoraŭ atente rilatigi ĉi tiujn konceptojn kun la paŭla listo de kelkaj seksaj malvirtoj en 1 Kor 6,9 kaj en Gal 5,19? Fakte el la tuta kunteksto ŝajnas, ke li prezentas severan postulon de seksa agado, kiu ne permesas uzadon deflankiĝantan de la starigitaj naturaj leĝoj.

Ĉu Kristo dormis?

La malsufiĉaĵoj de la encikliko en tono, prezentado kaj procedo supre rimarkitaj tamen ne ŝajnas tuŝi la esencon mem de la doktrino. Fakte malfacile oni povas akcepti, ke Kristo estas tiel foriĝinta de sia eklezio, ke post kvin jaroj de streĉaj studadoj, de preĝoj de la tuta eklezio, surde Li lasis sen lumo erari la plej altan instancon katolikan, kaj ke kiam oni atendis fine la lumon pri problemo tiel praktika kaj urĝe solvenda, Dio permesis la mallumon kun konsekvenca multpeza malvera ŝarĝo por la simplaj katolikaj kredantoj (n. 4,28). Certe absolute parolante, tio povus esti okazinta, ĉar ne temas pri dokumento erarmalpova, sed praktike ĉi tiu sinteno de la fondinto de la eklezio ŝajnus sufiĉe stranga kaj ne multe zorgema pri la savo de siaj kredantoj. Des pli ĉi tio ŝajnas esti vera, ju pli oni ne povas dubi, ke Paŭlo VI tiel zorgema kaj eĉ skrupulema konscience sincere serĉis la veron kaj ne havis intereson preni pozicion tiel malpopularan, pri kiu li antaŭvidis multajn kontraŭdirojn de katolikaj laikoj kaj eĉ pastroj (n. 18).

Rajto kaj devo de la kristana konscienco

Sed ĉi tio ne signifas, ke la valoro kaj la deviga forto de la encikliko estas tute la sama, kiel se ĝi estus difino “ex cathedra”. Tute ne: ĝi ne estas dogmo kaj oni ne povas kompreni, kiel L’Osservatore Romano, kiu volas kaj devus esti serioza ĵurnalo, povas publikigi (7.9.1968) artikolon de kardinalo P. Felici, eksa sekretario de la koncilo, asertantan ke ne gravas, se la encikliko estas aŭ ne eraripova, ĉar praktike estas tute la sama afero: ĝi estas absoluta vero kaj ĉi tio sufiĉas! Tion ankaŭ aliaj stulte diris kaj skribis, eble malpli malimplicite, sed kvazaŭ ekvivalente.

Aserto vere malteologia kaj kontraŭracia! Mi diras tion kun plena respekto por la personoj, sed pro la vero, ĉar kiel povas esti absolute vera io, kio povas esti ankaŭ erara? Eble estas mistero kiun nur kelkaj klasikaj pli-papistoj ol la papo povus klarigi!

Sed, serioze parolante, kiel ankaŭ pluraj naciaj episkoparoj (ekz. germana, nederlanda, belga, itala ktp.) rimarkis kaj deklaris pri Humanae vitae, oni ne povas altrudi la katolikojn, perforte akcepti la doktrinon de la encikliko (n. 29). Oni ja devas ilin instrui, por ke ili bone legu, pristudu, meditu pri ĝi, humile sin disponante ĝin akcepti, ne trotaksante sian propran juĝon kaj pli taksante la papan aŭtoritaton, kiu havas specialan dian helpon kaj lumon por direkti la kredantojn (n 28). Sed se poste iu juĝas sincere kaj konscience, havi tre fortajn pruvojn por ne konsenti kun ĝi kaj restas ĉiam preta, ĝin akcepti tuj kiam falas liaj argumentoj, oni ne povas lin akuzi ne esti bona katoliko. Do praktike, kvankam ĉiu katoliko devas formi sian konsciencon laŭ la eklezia instruestro kaj ne nur per si mem, tamen dum la eklezia instruo ne estas absolute “ex cathedra” difinita, restas la kazo, ke iu katolika konscienco rekta kaj sincera povas malakcepti ĝin.

Tial ne ŝajnas bona ankaŭ la sistemo, kiun eĉ hodiaŭ, precize ankaŭ en ĉi tiu afero, aplikas kelkaj episkopoj, procedi per punoj kaj sankcioj kondamnaj kontraŭ katolikaj pastroj, kiuj sincere kaj konscience pensas kaj parolas alie ol la encikliko. Ne perforte sed per konvinko oni devas porti al memkritiko kaj prudenta sinteno en publikaj predikoj kaj instruoj (n. 28).

Al evoluado de la homa historio

Konsiderante la doktrinon mem de la encikliko, se oni iom pli profunde meditas pri ĝi oni devas agnoski, ke ĉi tiu dokumento, kvankam pro la formo – kiel supre rimarkite – difekta kaj konservativa, en la substanco, male, estas progresema en la senco ke ĝi estas en la direkto, al kiu la homa historio ĝuste marŝas, t.e. tiu de la ĉiam pli plena respekto de la homa persono en sia integreco kaj en siaj funkcioj (n.17). Nome la skrupula respekto por la seksaj funkcioj en sia laŭnatura disvolviĝo kaj ankaŭ laŭ la ritmoj de la virina naskpovo, kiujn Humanae vitae konsideras kiel esprimojn de naturaj leĝoj laŭ la fiziologiaj observoj (n. 11; 13; 16) estas aspekto kaj parto de vere moderna sinteno rilate al la homa digno, kaj tre bone ĉi tiu respekto konformas al tiu, pri kiu parolas Gaudium et Spes (n. 27 kaj 51,3) decide malaprobante “ĉiun ajn agon, kiu perfortas la integrecon de la homa persono”.

Alia afero estas fakte, kiam temas pri patologia situacio: en tiu kazo la bono de la tuta persono aŭ eĉ de alia persono malsana rajtigas ankaŭ perfortan ŝanĝon en la homa korpo per operacio. Sed tute alia estas fiziologia-norma-laŭnatura kaj patologia-malnorma-malnatura situacio, do kun tute alia juĝo kaj solvo.

Tial ankaŭ pozitiva estas la juĝo pri pilolo, kiun oni prenas nur por reguligi la virinajn ciklojn (ekz. Dufaston): ĝi estas kuracilo, por ke la organismo patologie afektita kaj do foririnta ekster la normon revenu en la normon de la naturaj leĝoj de la ciklo (n. 15). Dum kontraŭe, se oni prenas iun pilolon por nuligi la naturan naskpovon de la virina ritmo, la juĝo pri ĝia morala kvalito estas negativa, ĉar ĝi efikas sur sanan korpon deklinante ĝin de ĝia natura celo.

Sed oni bone rimarku, ke la encikliko ne plu akceptas la malnovan nur biologian pensmanieron. Ja la biologiaj fortoj en la homo, ĝi diras (n. 10), estas parto de la homa persono, do ne en si mem respektindaj sed kiel energioj de la libera homa persono, alprenitaj kaj vole direktitaj per la natura kaj necesa geedziĝa institucio al ama kaj samtempe naskipova celo (n. 7).

Do, kontraŭ iuj tre-konservativuloj ankoraŭ ligitaj al pure biologia pensmaniero, la encikliko ne malaprobas la uzadon de pilolo por malhelpi la maturiĝon de la ovuloj kaj tial la menstruon en virino (edziniĝinta aŭ ne, tio indiferentas), kiam necese estas plej bona energio, kiel ekz. en sportaj konkursoj. Nome en tiu kazo oni ne celas malhelpi la naskpovon, kiel evidentiĝas ĉe virino needziniĝinta, sed nur forigi organismajn ĝenojn.

Kaj ankaŭ en la kazo de virino, kiu timas sian seksan perfortiĝon, la uzado de ĉi tiu pilolo ne estas malaprobita, ĉar – same kiel supre – ne la materiala haltigo de seksaj funkcioj estas malaprobita, sed nur la haltigo de natura naskpovo en la kadro de geedza amo: virino perfortita ne devas naski, ĉar nasko estas laŭnatura inter homaj personoj nur en la kadro de la geedziĝo, en kiu sola la virino kaj la viro estas “unu karno” (Gen 2,24). Pro tio ankaŭ fraŭlino, kiu vole, do peke, havis seksajn rilatojn kun viro, povus poste klopodi malhelpi la koncipiĝon (ne interrompi la jam okazintan koncipon!) diference de virino edziniĝinta, ĉar kiam la unuiĝo ne rajtis ekzisti, nur biologie kaj fizike do ne morale laŭ la natura digno de la homa persono, sekve malrajte, virino estas naskipova.

Do la encikliko ne estas reiro al malnova nur biologia moralo. Ĉi tio ankoraŭ evidentiĝas, se oni konsideras kiel Humanae vitae prezentas la rilatojn inter la du signifoj de la edziĝa agado (n. 12). Ne plu la amo inter la geedzoj estas konsiderata kiel celo malsupera kaj subordiĝanta al naskocelo, sed la du realaĵoj estas rekonataj kiel ambaŭ esencaj al geedziĝo, kaj tial de la sama libero ne disigeblaj. Tial ĉi tia doktrino plene konformas kun tiu de Gaudium et Spes (n. 48-51), en kiu tre bone oni donis al geedza amo ĝian esencan pozicion.

Konklude do: certe malfacila doktrino por la praktiko, kiel ĉiam cetere la kristanismo (n. 25-29), sed progresa (n. 12-13) kaj fidanta al dia ĉiopova helpo (n. 20) kaj ankaŭ al homa scienco (n. 24-27) por faciligi la realigon de respondeca gepatreco laŭ la respekto al homa integreco en ĝiaj naturaj vivpovaj energioj, en la lumo de la supernatura kristana digno.

 

NUR PRIVATE

 

La encikliko “Humanae vitae” (homa vivo) pri la geedza amo kaj la naskoreguligo, eldonita de papo Paŭlo VI la 25-an de julio 1968, do meze dum la kongreso, ne ludis grandan rolon en Limburg, almenaŭ ne en la publikaj diskutoj. Tamen private kaj en malgrandaj rondoj la kongresanoj kompreneble diskutis kaj priparolis ĝin. Tiel ĉi tie estu resumitaj la opinioj esprimitaj dum ĉi tiu kongreso, kvankam kompreneble ĉi tiu resumo estas nek kompleta nek diferencigas opiniojn de katolikoj kaj protestantoj.

Tute ĝenerale oni atentigis, ke encikliko estas eraripova, kaj ke tial oni ja devas akcepti ĝin favore kaj serioze, sed ankaŭ devas ekzameni la argumentojn de la papa konscienc-decido kaj fronti kun la propraj konvinkoj, tiamaniere do nove prikonsideri kaj eventuale formi siajn konscienc-decidojn.

Krome oni forte bedaŭris, ke la papo tute ne agis laŭ la ekkonoj kaj dokumentoj de la koncilo, precipe ne atentis la “kolegecon” de la episkopoj. Protestantoj en tiu papa agmaniero vidis pravon, dubi pri la efikeco de la koncilo.

Ili ankaŭ atentigis, ke ĵus en Uppsala oni venis al tute aliaj konkludoj pri tiu temo, tiel ke la papa encikliko ŝajnas preskaŭ kondamno pri tiuj konkludoj. Tutcerte la encikliko ne akcelas la ekumenajn interrilatojn.

Sendepende de tio oni konstatis ke la argumentoj de la papo vaste ne konvinkas, kaj ke krome en la encikliko estas gravaj mankoj. Tiel ekz. la rezonado pri “naturaj” kaj “nenaturaj” (“artaj”) metodoj de naskoreguligo precipe ne konvinkas, ĉefe se oni konsideras ke la papo mem ekz. aprobas tiel “nenaturajn” operaciojn Kiel kortransplantadon.

Miron oni ankaŭ esprimis pri tio, ke la papo tiel emfazas la neŝanĝiĝon de la katolika doktrino. Tio en si mem ne estas argumento, krome oni devas diri, ke do la nova encikliko same ne helpos kiel ne helpis “Casti connubii”, kion ja montris la progreso de la moral-teologio, kiu ne restis sur la star-punkto de “Casti connubii”.

Stranga oni trovis la averton de la papo pri malfideleco kaj malmoraliĝo, kiujn laŭ li ebligas la “artaj” metodoj de naskoreguligo, kvazaŭ tiun saman eblecon ne donus la “natura” metodo. Pri ĝi oni ankaŭ atentigis, ke la virino ĝuste dum la nefruktaj tagoj estas plej malbone disponita por ama sindono.

Fine en la diskutoj oni akcentis, ke ne povas esti ĝusta la papa starpunkto, ke ĉiu geedza am-unuiĝo devas celi ankaŭ al genero, ĉar ĝuste en tio distingas sin la homoj de la bestoj, ke ili ne unuiĝas nur por generi, sed pro profunda persona amo. Alie ja sufiĉus, ke geedzoj ekz. nur kvar-foje dum sia vivo unuiĝas, se ili volas havi kvar infanojn. Ke ili miloble pli ofte unuiĝas estas klara pruvo por la senco de geedziĝo: persona amo. Oni ja ne enamiĝas por havi infanojn, sed por havi amat(in)on. La logika sinsekvo laŭ la naturo mem do estas: persona amo – generado – gepatra feliĉo, sed ne inverse aŭ sur sama punkto.

Ĉi tiuj malmultaj resumaj pensoj respegulas do privatajn diskutojn dum la Limburga kongreso, dum pri la aŭtoritato, kiu ankaŭ ludas rolon en ĉi tiu konekso, oni diskutis publike. En “Espero Katolika” baldaŭ aperos pli detala artikolo pri la encikliko kaj la ligitaj problemoj.

 

ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

“Nenio estas pli bela ol monkolekti por aliaj!”

“Se oni kredas”, diras la Nederlanda teologo Prof. D-ro E. Schillebeeckx, “ke Kristo havas mesaĝon de espero por la homoj kaj ke al Lia Eklezio estas la tasko prediki ĉi tiun mesaĝon, tiam estas memkompreneble ke la Eklezio devas daŭre prezenti ĝin al la homaro. Predikadi la esperon pri nova kaj pli bona mondo estonta, jen la tasko de la Eklezio de Kristo. Mi tial opinias, ke la Eklezio en nia tempo havas por plenumi tre specialan komision serve al la tuta homaro: teni la esperon vivanta!”.

Estas klare, ke oni nepre distingu inter misio kaj evoluhelpo, sed aliflanke temas pri aferoj ne apartigeblaj. Ambaŭ, la predikado de la Evangelio de espero kaj saviĝo, kaj kunlaborado kun la evolulandoj, estas esencaj esprimoj de nia esperanta kredo je pli vivinda mondo kaj feliĉa fincelo.

Nu, por ke la mesaĝo de espero estu kredinda, necesas pli ol oratore paroli pri amo, paco, justeco, respekto por la homa persono kaj lia libereco, egaleco de la popoloj, k.t.p. Necesas ankaŭ la faro! Por la esperantistoj estas i.a. la agado, kiu celas doni esperon al centmiloj da Afrikaj kunfratoj, kiuj estas blindaj, ĉar ni estas blindaj, t.e. ĉar ni ne helpas kaj helpante esperigas ilin. La celo de Agado E3 estas: havigi surradan klinikon okulkuracan al Orienta Afriko, kiu honore portos la nomon de D-ro L. L. Zamenhof.

La Komuna Kongreso de I.K.U.E. kaj K.E.L.I. donis novan impulson al tiu agado, kaj frukto de tiu kongreso estis ĝia rezolucio al la Universala Kongreso de Esperanto en Madrid. La fina celo estas monsumo de ned. guld. 25.000.-.

Dankon al neesperantistoj: la kroataj laboristoj en Frankfurt, Germanujo (laŭ iniciato de s-ro I. Šponar) kaj Litovaj gejunuloj en Asti, Italujo (laŭ iniciato de Patro P. Urbaitis). Cetere esperigis en:

Aŭstralio: Warragul-a Komprenado-Grupo 37.80; Dek unu geknaboj en W. 11.25; D.M.Q. en W. 13.50; Belgujo: E.P. en A. 5.-; E. de S. en O. 3.50; Ĉeĥoslovakio: A.B. en V. 27.50; B.G. en N. 160.-; J.B. en S. 10.-; Francujo: E.V. en P. 13.50; Germanujo: E.S. en E. 36.-; J.K. en S.105.40; Kroataj laboristoj en F. 153.-;

Bankedo E3 en Limburg 580.-; monkolekto kaj preĝeja prediko en Limburg 743.66; Hungarujo: S-ino F. en B. 31.50; Italujo: Litovaj junuloj en Asti 57.50; Nederlando: M.G.E. v. N. en U. 2.50; R. H. B. en E. 5.-; N.C.V. en E. 5.-; B.F.K. en H. 20.-; T.D. en D. 10. ; N. N. en N. 9.-; H.C.V. en E. 7.50; A.M. B. en V. 5.-; N.N. en N. 2.50; Labaz-Holland N.Ven H. 80.-; Ruĝa Kruco, sekcio en Ter Apel 100.-; Nov-Zelando: J. L. en M. 5.30; Svedujo: KELI-anino 80.35; Urugvajo: E.S. en M. 35.-; Usono: W.R. en P. 180.-; blindulo 7.13; Finsumo: ned. guld, 18.037.89.

Kun Leon Bloys mi opinias:

Mi ekkrias: ve al tiu,

monpetinta eĉ neniam!

Ne pli bela estas tio

ol monpeti por aliaj

kaj precipe por la homoj,

kiuj grave suferadas.

Orient-Eŭropaj landoj povas helpi per gramofondiskoj (ekz. kristnaskaj aŭ folkloraj kantoj) aŭ pupoj folklore vestitaj. Bonvenaj estas ankaŭ uzitaj poŝtmarkoj.

Estas facile forŝovi de ni nian respondecon, sed kiel kristanoj ni ne povas forŝovi la sekvojn de nia respondeco.

Jacques Tuinder

 

INTERNACIA FEDERACIO POR EVOLU-KUNLABORO “CAROSI”

 

CAR/9959.                      Wassenar, la 20-an de septembro 1968

 

Al lia sinjora moŝto J. A. Tuinder,

TER APEL

 

Tre estimata Sinjoro Tuinder,

La du reprezentantoj de Carosi, kiuj parte ĉeestis la unuan Komunan Kongreson de IKUE kaj KELI, dum la lasta estrarkunsido de Carosi detale raportis pri siaj spertoj okaze de la kongreso. La delegacion ege trafis la nekomplika sfero de konkordo kaj kristana interligiteco dum ĉi tiu kongreso, kiu okazis de la 25-a de Julio ĝis la l-a de aŭgusto inkluzive.

En kelkajn punktojn ni deziras ĉi tie eniri iom pli detale. La estraro de Carosi speciale dankas pro la maniero, en kiu ĝian delegacion akceptis la Evangeliaj kaj Katolikaj Esperantistoj, kaj pro la interesiĝo, kiun montris la kongreso por la laboro de Carosi ĝenerale kaj por tio de la institucio Prof. D-ro Weve speciale.

Ĉe tio ni unualoke pensas pri la elsendo antaŭ la germana televido, dum kiu vi kaj la prezidanto de KELI prezentis la evoluhelpan laboron de Carosi. Kaj pri la vespero, en kiu vi montris per diapozitivoj la laboron de la institucio Prof. D-ro Weve, doninte la okazon al s-ro Kemna esprimi la dankon de Carosi por kion sub via inspira gvido esperantistoj en la tuta mondo faris por Carosi. La spontanea reago de la salono monkolekti post ĉi tiu vespero prezentas novan pruvon por la simpatio de la kongreso pri la preme suferanta kunhomo. Tio same esprimiĝis en la tiel noblanima gesto de la kongresanoj dimanĉon tagmanĝi en simpla stilo por donaci la pli grandan parton de la prezo al la nenecese blindaj kunhomoj en Orienta Afriko.

Speciale ni volas danki ankoraŭ al la Loka Kongresa Komitato, kiu ebligis monkolekton en la St. Hildegard-preĝejo, kaj al ĝia paroĥestro Klaus Greef. La rezulto de la kolekto estis G.M. 503,33.

Ni alte ŝatus, se vi povus iel komuniki niajn sentojn de dankeco al la esperantistaro.

Kun nia alta estimo,

nome de la estraro de CAROSI,

Prof. G. H. L. Zeegers, prezidanto

 

EPISKOPA SUBTENO

 

La peton de la Limburga Kongreso al Radio Vatikana, elsendi ankaŭ en Esperanto, episkopo A. Pichler proprainiciate subtenis per letero al la direktoro de la stacio. En sia latinlingva tutpaĝa letero Pichler atentigas ĉefe pri la fakto, ke komunistaj radiostacioj multe uzas la Internacian Lingvon (li aldonas statistikajn indikojn) kaj ke tial Radio Vatikana “ne pli longe povas neglekti tiun lingvon, se ĝi volas almenaŭ iom retiri tiom da esperantistoj el kontraŭreligia influo”.

Ĉar Pichler estas episkopo en t.n. socialista lando (Banja Luka, Jugoslavio), certe lia letero trovos atenton ĉe la direktoro de la stacio pro tiuj argumentoj.

Radio Vatikana plurfoje raportis pri nia kongreso en Limburg, ĉefe en germana, sed ankaŭ en aliaj lingvoj.

 

NI GRATULAS

 

al Patro Raynald Schmalbaug o.cist., Stift Zwettl, Aŭstrio, je lia 50-jara sacerdota jubileo. Dio donu benon kaj sanecon kaj ankoraŭ multajn jarojn!   W. M.

al gesinjoroj A. Kronshage, Schwelm (Germanujo), pro naskiĝo de tria infano Rita la 20-an de aŭgusto 1968.

 

 

NI FUNEBRAS

 

S-ino Hedwig Kaes, modela kasistino de AKLE Wien, dum jardekoj fervora, aferema ĉiam fidela samcelanino kaj kunlaborantino, mortis la 30-an de aŭgusto 1968 en la 86-a vivojaro. Ŝi konvinke klopodis interesigi je Esperanto kaj transdonis en la nomo de iam ekzistanta “Virina Sekcio” florbukedon al la vidvino de d-ro Zamenhof okaze de da UK en Wien 1924. Ŝia ekzemplo de modesteco, sindediĉo al la afero kaj neŝanceligebla optimismo ĉiam instigu nin. Ni ne forgesos ŝin en niaj preĝoj kaj daŭre ŝi restos ĉe ni en honorplena memoro.    W. M.

 

MODELO KUN MANKOJ

 

EKLEZIO KAJ ŜTATO EN JUGOSLAVIO

Dum septembro ĉi-jara mi havis okazon, dum tri semajnoj ne nur ekkoni la belan landon kaj ĝiajn gastamajn loĝantojn, sed ankaŭ multe ekscii pri la situacio de la eklezio en Jugoslavio. Apartan aktualecon ĉi tiu temo sendube havas pro la ŝanĝiĝoj kaj reform-provoj en aliaj t.n. socialistaj landoj, ĉefe Ĉeĥoslovakio, kie bedaŭrinde – almenaŭ por la momento – ĉi tiu procezo de liberaliĝo estas grave obstaklita kaj bremsita pro la okupacio kun la ĝin sekvintaj politikaj rebatoj. Tiuj liberaliĝaj tendencoj, kiel ni vidis klare ĝuste en Ĉeĥoslovakio, pli-malpli aŭtomate alportas ankaŭ plibonigojn por la eklezia situacio.

Komunismo mortanta

Tutcerte – kaj pri tio mi des pli konvinkiĝis en Jugoslavio – la erao de rigida komunismo (religi-malamika), ja la erao de la komunismo entute proksimiĝas al fino. Kion ni devis observi en malgranda Ĉeĥoslovakio, estas la lastaj agoniaj konvulsioj de stalinismo kaj la per ĝi destinita kateniĝo de eklezio same kiel de individuo. La embarasiĝo de la okupantoj vid-al-vide de la grandioza kaj spiritsupereca sinteno de la ĉeĥoslovakoj klare pruvas, ke nur dum certa limigita tempo brutala kaj milita perforto povas triumfi super intelekto sopiranta homecon – kaj homeco unualinie signifas personan liberecon.

Libereco relativa

Kaj personan liberecon mi abunde kaj altgrade renkontis en Jugoslavio, tiu lando kiu antaŭ nur malmultaj jaroj sukcese faris tion, kion Ĉeĥoslovakio pro la perforta interveno de laŭdire frataj najbaroj vane strebis: liberecon por ĉiu unuopa homo kaj tiel relativan liberecon ankaŭ por tia hom-grupo, kia estas en socialista lando eklezio.

Konscie aŭ subkonscie Jugoslavio estas modelo por ĉiuj komunistaj (aŭ kiel ili prefere, sed malĝuste, nomas sin: socialistaj) landoj. Modelo ĝi certe estas, kvankam kun gravaj mankoj. Sed nepre ne oni povas aserti, ke Jugoslavio estas komunista hodiaŭ, ankaŭ se la reganta partio nomas sin komunista: kiel kredinde oni diris al mi, eĉ en la partio la komunistoj estas minoritato. La evoluo praktik-ekonomia hodiaŭ atingis punkton, kie oni emus paroli pri “kapitalista socialismo” – kaj en tio Jugoslavio nur malmulte diferencas de okcidentaj landoj, kie grandparte oni povas paroli pri “socialisma kapitalismo”. Jugoslavio kun grandaj paŝoj iras antaŭen en tiu direkto kaj ĝin nature sekvas ankaŭ la spirita-kultura evoluo: praktika materialismo signas la socion multe pli ol teoria materialismo kaj ĝia ideologia propagando. “Kiu ja atentas propagandon”, oni respondis al mia demando pri kontraŭreligia kaj ateista propagando. La hodiaŭa jugoslavo kredas multe pli en dinaroj ol en ideologio – kaj denove apenaŭ diferencas de okcidentano. La rezulto de la nuna evoluo, politika, socia, kultura kaj religia, dependos tamen de multaj konataj kaj nekonataj faktoroj.

Multpopola ŝtato

Inter la konataj faktoroj estas ĉefe la naciismo, alie dirite la problemo de mult-popola ŝtato: serboj, kroatoj, bosnoj, slovenoj, makedonoj, hungaroj, albanoj kaj ĉeĥoj kaj aliaj minoritatoj konsistigas la jugoslavian federacion. Sed ne nur la divers-nacieco kaŭzas problemojn, aldoniĝas kaj akrigas la problemon la religi-diverseco: kroatoj, slovenoj kaj hungaroj estas katolikoj – sed ĉiu popolo laŭ sia maniero. Serboj estas ortodoksoj – sed ne en tro bonaj rilatoj kun la cetera ortodoksismo. Krome jen estas mahometanoj kaj protestantoj. Sed preskaŭ ĉie la konfesio estas ligita kun la nacieco, kaj tiel do fariĝas politike interesa kaj grava. Kroatoj kaj hungaroj ekz., kvankam ambaŭ katolikoj, ne tiel bone interrilatas kiel hungaroj kaj serboj (ortodoksaj) – sed eble oni devas vidi tion de alia flanko: serboj favoras hungarojn por tiel inciti kroatojn, la plej grandajn malamikojn de la serboj, kiuj estas la reganta popolo, eĉ tiom ke la ĉefurbon de Kroatio (Zagreb) regas serbo! Komparebla situacio estus, se la ĉefurbon de Aŭstrio regus germano (kontraŭ la volo de la Vienanoj).

La slovenoj denove estas komplete alia, preskaŭ okcidenta nacio, parolante eĉ diferencan lingvon, kiun nek serbo nek kroato komprenas, dum serba kaj kroata lingvoj diferencas preskaŭ nur laŭ la litersignoj. Kaj la granda hungara minoritato (en Banato) kompreneble parolas sian lingvon kaj ege plendas (prave) ke ilia apostola administratoro (samtempe ĉefepiskopo de Beograd, kie preskaŭ ne estas katolikoj) eĉ ne komprenas la hungaran. Por bone reliefigi tion al si, oni imagu ke la ĉefepiskopo de Parizo eĉ ne komprenas la francan lingvon.

Ĉi tiu naci-politika fono estas nepre necesa por entute kompreni la situacion de la eklezio kaj la rilatojn inter ŝtato kaj eklezio de Jugoslavio. Jen kelkaj faktoj pri tiuj interrilatoj. Laŭ la konstitucio ŝtato kaj eklezio estas dividitaj kaj la religio estas privata afero; la konstitucio garantias religian liberecon kaj eĉ protektas la religion kontraŭ blasfemio.

Religia instruado

Kaŭze de la divido, en la lernejoj ne ekzistas religia instruado, dum la eklezio povas havi (kaj havas) proprajn lernejojn, kun ŝtata lernplano tamen kun religi-instruado kompreneble. Sed tiuj lernejoj (ĉefe gimnazioj) ne estas agnoskitaj, en tiu senco, ke la absolvinto povos viziti universitaton ŝtatan. Tial praktike la gimnazioj taŭgas nur por tiuj knaboj, kiuj intencas sacerdotiĝi.

Teologiaj altlernejoj kaj fakultatoj ekzistas, eĉ ne malmultaj, sed ili same kiel la gimnazioj devas esti financataj per la eklezio, ja estas tiel, ke la ekleziaj gimnazioj devas pagi la ŝtatajn instruistojn, kiuj venas por instrui la politikajn kaj antaŭarmeajn fakojn.

La eklezio do devas kutime (por element-lernejanoj) aranĝi religi-lecionojn en la preĝejo aŭ alia taŭga eklezia ejo, kaj ne havas alian eblecon venigi la lernantojn ol peti la gepatrojn sendi aŭ rekte alporti la infanojn. Nature, ke nur parto el ili venas al tiu kroma lernado, kaj des pli malmulte ili emas ju pli malmulte al ili plaĉas pastro kaj lia instruado. Tial la pastroj aŭ kateketoj (ofte monaĥinoj) devas allogi per diapozitivoj, filmoj kaj muziko – multekosta afero. Kaj se la instruistoj (de la ŝtata lernejo) volas, la infanoj tamen ne vizitas religi-lecionojn kaj sanktajn mesojn, ĉar ili kompreneble havas influon kaj rimedojn, deteni infanojn de la eklezio. Sed tiaj instruistoj iom post iom malplimultiĝas. Aŭ ili indiferentas kaj tute ne atentas la privat-aferon religio, aŭ ili eĉ pli-malpli sekrete “kunlaboras”. Tiel ekz. en iu kroata, sufiĉe granda vilaĝo, la lernejestro antaŭe konsultas la paroĥestron, se li volas fiksi tagon por lerneja migrado…

Fortranĉita de kulturo

La eklezio ne rajtas havi proprajn laikajn organizojn. Longe oni cerbumis, kiel tamen kunlaborigi laikojn. Por praktiktaj aferoj tio, almenaŭ en vilaĝoj kaj malgrandaj urboj, ne estas malfacila: plurfoje mi vidis, kiel ne malgranda aro de kredantoj, viroj kaj virinoj, libervole kaj senpage konstrulaboris por la eklezio. (Cetere, ankaŭ la komunumo postulas tion de ili: se ili volas havi bonan straton en sia vilaĝo, ili devas mem fari, aŭ ili ne havos. Eventuale oni liveras la materialon…)

Sed kio pri spiritaj kaj kulturaj aktivaĵoj? En grandaj urboj oni nun komencas starigi iujn diskut-rondojn kristan-marksistajn aŭ ion similan, kio eblas ankaŭ en la kadro de la ŝtataj organizoj. Ŝajnas, ke tiu vojo estas irebla. Sed montriĝas, ke la eklezio dum tiel longa tempo fakte fortranĉita de la kultura vivo, nur malfacile moviĝas sur ĉi tiu tereno.

Fenomena “Glas Koncila”

Helpon alportas pli kaj pli revuoj, gazetoj kaj eĉ libroj, antaŭ ĉio la jam fama “Glas Koncila” (Voĉo de l’ Koncilo) kun siaj ceteraj publikaĵoj. “Glas Koncila” naskiĝis dum la 2-a Vatikana Koncilo kiel multobligita informilo, kaj trovis tian intereson, ke la multobliga pres-tekniko ne plu sufiĉis por kontentigi la bezonojn. Pli malpli eksperimente oni petis la permeson, presigi ĝin en ŝtata preselo – kaj miraklo, la rezulto estis pozitiva. Hodiaŭ la dusemajna gazeto estas la plej granda periodaĵo de la tuta lando, kun fenomenaj eldonkvantaj, kiuj enviigas la komunistajn gazetojn. Ĉar “Glas Koncila” vivas sole el abon-mono kaj tute ne enhavas reklamojn (kiuj ja kutime estas kondiĉo por vivkapablo de tia gazeto), ja eĉ de-vas pagi altajn impostojn, ĉar ĝi ne estas ŝtata eldonaĵo. (En Jugoslavio ekzistas nur ŝtataj eldonejoj, kiuj kompreneble ne pagas impostojn).

Intertempe oni krome eldonas apartan gazeton por infanoj kaj tutan aron da broŝuroj. La kapitalon por tia eldona aktiveco liveras la gazeto mem, ĉar la redaktoroj kaj aŭtoroj rericevas nur siajn faktajn elspezojn kaj la gazeto ne pagas honorariojn. Kvankam “Glas Koncila” kaj libro-eldonado ne entuziasmigas la ŝtatajn instancojn, malpermeso ne plu eblus sen nedezirinda skandalo. Kaj per la cenzuro la ĵurnalistoj ne lasas kapti sin. Ili estas pastroj kaj tial plene povas dediĉi sin al sia laboro sen kompromisoj pro familio k.s.

Sed eĉ jen montriĝas malfacilaĵoj. Hungara juna sacerdoto malkaŝe diris al mi: “Unue mi legis ĝin de komenco ĝis fino. Sed nun mi nur trarigardas, ĉar ĝi ne estas objektiva”. Kiam mirigite mi demandis, kion li celas: “Ĝi estas tro nacia, tro kroata”. La redakcio de “Glas Koncila” estas en Zagreb…

Tamen oni ne povas kontesti, ke “Glas Koncila” estas la plej esperiga alktivaĵo de la jugoslavaj katolikoj. Kaj estas ne malmultaj oficistoj kaj oficialuloj, kiuj zorgoplene atendas ĉiun duan semajnon novan numeron de la katolika gazeto. Nur bedaŭrinde ĝi ne komplete povas plenumi sian mision: dialogi ankaŭ kun ateistoj. Ĉar kompreneble oni ne povas aĉeti ĝin ĉe kioskoj kiel ĉiujn aliajn, ankaŭ eksterlandajn gazetojn. Ĝi estas aĉetebla nur en ĉiuj katolikaj preĝejoj de la lando. Sed tutcerte tial ankaŭ jen kaj jen ateistoj vizitas preĝejon…

Plenaj preĝejoj

Eĉ pli libere ol “Glas Koncila” skribas, hodiaŭ oni povas paroli publike en Jugoslavio. Ne estas iel ajn danĝere, surstrate aŭ en tramo, en restoracio aŭ predike kritiki komunismon aŭ diskuti pri religio. Same neniel kaŭzas malfacilaĵojn ĉeesti sanktan meson, kvankam post solena dimanĉa meso en granda antaŭurba preĝejo ni vidis la “ĉefkomuniston” stari kaj observi, kiu elvenas. “Antaŭ kelkaj jaroj tio povis esti malagrabla. Sed hodiaŭ ni ridas pri tio”, oni diris al mi. Dufoje ni ĉeestis kermeson. La preĝejoj estis plenplenaj kaj antaŭ ili kaj en la apudaj stratoj estis longaj vicoj de kermes-budoj, kie oni povis aĉeti ne nur ludilojn, sukeraĵojn kaj la kutimajn objektojn, sed tute senĝene ankaŭ krucifiksojn, sanktul-bildojn kaj rozariojn. Policistoj reguligis la viglan trafikon. Pli pacan bildon oni ne povas imagi.

Sen vojmontrilo

Kaj en Marija Bistrica, mondfama kroata pilgrimejo ne malproksima de la laŭdira naskiĝloko de Tito (Kumrovec), ni ne fidis al niaj okuloj, kiam ni vidis la homamasojn. Ili venis ne nur piede, bicikle, trajne, aŭtomobile kaj per ĉeval-ĉaroj, sed eĉ per – ŝtataj! – aŭtobusoj! Ĝis 50 mesojn oni celebras en la preĝejo dum granda festotago kaj tamen ne ĉiuj povas ĉeesti en la preĝejo mem. Ili plenigas la preĝejan korton kaj la lokan ĉefplacon, aŭskultante la laŭtparolilojn, kiuj peras meson kaj predikon. La budaj vendistoj grandioze komercas kaj la gastejoj ne kapablas kontentigi ĉiujn gastojn. Ĉu Kumrovec, kie ekzistas Tito-muzeo kaj kiu estas kvazaŭ komunista pilgrimejo, ankaŭ estas tiom vizitata libervole?

Tamen, ankaŭ Marija Bistrica suferas ĉikanojn, ridindajn certe: por eksterlandano apenaŭ eblas trovi la lokon, ĉar nenie troviĝas vojmontrilo al Marija Bistrica. Kaj tio en la modele ŝildumita Jugoslavio! La kredantojn kaj la paroĥestron tio ne multe ĝenas, ĉar la homoj malgraŭ tia ĉikaneto alvenas amase, tiel amase, ke la paroĥestro havas grandajn konstruplanojn: Malantaŭ la preĝejo estiĝas tute moderna konstruaĵo, kiu ebligos estonte celebri mesojn sub libera ĉielo antaŭ placo, kie povos stsri miloj da homoj. Kaj miloj venas jam nun.

Jugoslavaj katolikoj povas pilgrimi ne nur enlande, sed ankaŭ al Romo kaj aliaj eksterlandaj pilgrimeioj – se ili posedas la necesan monon, Sed la ŝtato ne malhelpas, ja – kiel jam dirite – la aŭtobusojn disponigas. Ankaŭ hodiaŭ tute ne kaŭzas malfacilaĵojn, se pastro volas vojaĝi en la okcidentan eksterlandon. La pasporton li ricevas senplue.

Artifika konstruado

Se la paroĥestro de Marija Bistrica konstruas, li havas gravan avantaĝon: la tereno apartenas al li kaj la monon alportas pilgrimantoj kaj sendas kroatoj el eksterlando. Se iu paroĥestro ie ajn en la lando volas konstrui novan aŭ ripari difektitan preĝejon, paroĥan domon aŭ instruejjon, li ne tiel facile sukcesos. La kredantoj ne estas riĉaj, el eksterlando li apenaŭ povas ricevi ion, de la diocezo ankaŭ ne – male: la diocezo ja havas neniajn aliajn enspezojn ol la preĝejan kolektadon! Kaj eĉ se la mono ekzistas por nova preĝejo, tiel facile la eklezio ne povas konstrui. Tute dependas de la lokaj instancoj. Ne, ke ili povus malpermesi konstruadon de nova preĝejo, sed ili agas tute simple, kiel montru la ekzemplo de granda urbo. La eklezio deziris konstrui preĝejon en nova kvartalo. Oni serĉis taŭgan terenon kaj petis la permeson ĉe la ŝtata konstruoficejo. Volonte, oni diris tie, ni vendus al vi ĉi tiun terenon, sed vidu, ni planis por tiu loko jam grandan magazenon. Je nia granda bedaŭro do ne eblas! La eklezio serĉis alian terenon, sed spertis same: ankaŭ tie la urba konstruplano antaŭvidis ion alian. Kaj tiel plu – kvinfoje. Fine la eklezio aĉetis grandan privatan domon, en kies kelo oni instalis kapelon. Iom post iom – tiel oni esperas — la domo ŝanĝiĝos al vera preĝejo. Se vi artifikas, ankaŭ mi artifikas – jen la devizo en tiu kaŝ-malkaŝ-ludo.

Kontraŭleĝe konfiskitaj

Sed tio ne estas la solaj malfacilaĵoj sur la konstrukampo. Kvamkam la leĝo tute klare diras, ke ekleziaj konstruaĵoj (do preĝejoj, parohaj domoj, ekleziaj lernejoj, seminarioj, ordenaj domoj, monaĥejoj ktp.) kaj la koncernaj terenoj ne rajtas esti konfiskitaj de la ŝtato, la postmilitaj komunistoj konfiskis ĉion taŭgan, ankaŭ ekz. orajn kaj valorajn ilarojn en preĝejoj kaj monaĥejoj. Tiel povas esti, ke konstruata preĝejo nun simple staras kvazaŭ horizontale tranĉita, ĉar ne plu eblis finkonstrui ĝin pro la forrabo de ĉiuj valoraĵoj donacitaj de la fideluloj, kaj oni nur sukcesis meti tegmenton en duona alteco, por ke la jam konstruita parto ne suferu per la vetero. Tiel eblas, ke en iama paroĥa ĝardeno nun staras tute moderna oficejaro de ĝuste la komunista partio. Tiel eblis, ke en paroĥa domo tre bela kaj granda ĝis antaŭ kelkaj jaroj Ioĝis 12 familioj. La paroĥestro surbaze de supre nomita leĝo procesis kaj fakte venkis. Sed la familioj, inter ili de oficiro kaj policisto, mem ne simple forlasis la domojn. Li devis ĉiun el ili “elaĉeti”…

Ke procesoj jen kaj jen sukcesas, montras alia ekzemplo. Monaĥinejo kun granda mezlernejo estis konfiskita kaj fariĝis ŝtata gimnazio. La monaĥinojn oni loĝigis – certe ne ekumenkaŭze – en la domo de la protestanta paroĥestro. La monaĥinoj procesis, dum jaroj, intertempe vivante pli-malpli mizere. Nun la tribunalo decidis, ke unu alon oni devas redoni al ili post 20 jaroj. Sed la lernejo restos ŝtata. Iliaj enspezoj do restos tiel mizeraj kiel ĝis nun.

Episkopa salajro: 250 dinaroj

Se oni demandas pri salajroj, oni baldaŭ konstatas, ke paroĥestro vivtenas sin kaj sian mastrumantinon per proksimume tiom da mono, kiom ricevas plej simpla laboristo. Kaj episkopo? Unu mi demandis, kaj mi ne sciis kion diri, kiam li respondis: la sumo de 250 novaj dinaroj egalas al eĉ ne 100 germanaj markoj, kio laŭ aĉetpovo signifas, ke li havas je dispono proksimume 50 germanajn markojn monate por siaj privataj bezonoj. Aŭtomobilon li havas, sed ne mastrumantinon. Li manĝas kun la profesoroj de la apuda seminario. Kaj vespere li ofte sidas en sia katedralo, prenante konfesojn. Inter kvar sacerdotoj sidantaj ĉirkaŭ tablo ni ne ekkonis lin kiam ni eniris. Montriĝis ke tiu estis la episkopo, kiu portis la plej eluzitan talaron. – Kiam poste kun miro mi rakontis pri nia vizito ĉe la episkopo al pastro, kiu vizitis jam plurfoje Germanujon, li diris: “Ja, ĉe ni episkopo estas malpli reganta ol ĉe vi paroĥestro…”. Efektive, ĉar por akcepti nin kaj interrompi sian laboron por li estis sufiĉa kaŭzo, ke ni volis viziti lin, ne-anoncite.

Fidelaj al Romo

Kun li mi ankaŭ parolis pri la “Societo de Pastroj”, tiu ŝtata organizo kun la celo krei (de Romo) sendependan nacian eklezion. Pastroj, kiuj aliĝas al ĝi, ricevas social-asekuron kaj post emeritiĝo pension. Rekompence ili subtenu la ŝtatan politikon kaj la komunistan ideologion. Tia estis almenaŭ la intenco, sed la rezulto estas magra: en lia diocezo estas 11 (el 200) sacerdotoj membroj de la societo (do ĉ. 5%; en Slovenio tamen ĝis 60%, en Bosnio ekz, 40%). Li ne eniras ties domojn, ankaŭ ne se pro alia kialo li estas en la koncerna paroĥe:o. Mi demandis lin, ĉu li ne povus eksoficigi tiujn paroĥestrojn. Sed tio ne estus adekvata puno. Ĉar hodiaŭ fakte la societo estas absolute sensignifa. La partio preskaŭ neglektas ĝin, ĉar pro la fakto ke la membroj estas tia minoritato inter la sacerdotoj, la societo estas senefika instrumento de la partio. Oni do postulas nun tute nenion de la membroj, kaj ili diferencas de siaj nemembraj kolegoj nur en tio, ke eble jen kaj jen ili pli facile povas aranĝi ion kun ŝtataj instancoj.

Por ke la nemembroj ankaŭ havu iom da persona sekureco, ili pagas al fonduso dioceza, el kiu oni kovras malsan-kostojn. Kvamkam do la membriĝo en la societo momente estas tiel senriska kaj nur-avantaĝa, oni malĝuste konsilus: membriĝu kaj prenu financan profiton, ĉar rekompence oni ja nenion postulas, Jes, nun, ĉar ili estas minoritato; sed kio se la nemembroj estus minoritato? La partio en tiu kazo povus postuli pli multe kaj eble baldaŭ oni tamen havus nacian eklezion sendependan de Romo.

Kaj la rilato inter societanoj kaj la sacerdotaj kolegoj ekster la organizo? Nu, oni konas sin kaj estas iomete singarda, sed cetere oni diras: estas tute persona konscienc-decido, kiun oni devas respekti. Ke episkopo ne vizitas la membrojn, la plimulto de la aliaj pastroj trovas nebona konduto.

Tro malgrandaj seminarioj

Kun teologi-profesoroj oni same simple povas paroli kiel kun episkopoj. Kaŭze de la financaj malfacilaĵoj ofte unu profesoro devas prelegi pri pluraj parencaj fakoj. Sed tio eĉ ne estas tiel granda obstaklo kiel la lingva problemo: en kroata ekzistas nenio moderna teologia literaturo, tiel ke oni devas uzi fremdlingvan (kaj multekostan, ne facile akireblan) stud-literaturon. Ĉefe oni uzas germanan kaj francan, tiel ke ĉiu studento estas devigata lerni unu el ambaŭ lingvoj – kio kompreneble ankaŭ havas avantaĝojn, ekz. ke ili povas legi eksterlandajn revuojn kaj gazetojn, kiujn donace oni sendas al ili.

La seminarioj, kiuj ne estas malmultaj en Jugoslavio, parte estas en mizero, ĉiuj en modesta situacio. Difektojn riparas la studentoj mem, kies gepatroj devas pagi parton de la kostoj. Se ili – kiel kutime – estas ne riĉaj, paroĥejo kaj diocezo donas subvencion. La nutraĵ-problemon solvas la kredantoj, alportante nutraĵon de siaj malmultaj kampoj. Pro tio tamen povas okazi, ke en la seminarioj estas periodoj jen de brasiko, jen de betoj, jen de pizoj, jen de fazeoloj… Malsati tamen la studentoj ne devas.

Pri manko de sacerdotoj la jugoslaviaj episkopoj ne povas plendi, ĉar malgraú la skizita nefavora situacio la seminarioj estas plenplenaj, ja troplenaj. Konstrui movajn aŭ nur pligrandigi la ekzistantajn absolute ne eblas. Cetere la sacerdotiĝa aĝo estas sufiĉe alta, ĉar ankaŭ teologi-studentoj devas dum 18 monatoj soldat-servi. Aliflanke la celatinga kvoto estas multe pli alta ol ekz. en okcidentaj landoj: minimume kvarono de tiuj, kiuj eniras la “malgrandan seminarion” (gimnazion), ankaŭ fariĝas sacerdotoj (En okcidento kvinono kaj malpli!). Tio dependas tamen ankaŭ de la fakto, ke foriranto perdis la tutan tempon pasigitan en seminario, ĉar li neniel povas uzi la akiritan scion kaj ankaŭ la gimnazia diplomo estas senutila ekster la eklezia kadro. La celibato, diference laŭ regionoj kaj diocezoj, estas tute ne aŭ sufiĉe forte diskutata, sed: “Nia episkopo tute ne scias pri la diskutado”, diris al mi paroĥestro. Animzorgado en teamoj apenaŭ estas konata kaj certe ne facile praktikebla pro pluraj kialoj, inter ili tiu, ke nur malmultaj pastroj posedas aŭtomobilon.

En tio ili ne diferencas de ordinara laboristo. Se iu tamen posedas aŭtomobilon pli-malpli taŭgan, preskaŭ ĉiam ĝi estas donaco el eksterlando. Eta “Fiat”, licenc-konstruita en Jugoslavio, kostas por jugoslavo tiom, kiom en la okcidento pompa “Mercedes”.

Aktiva religia vivo

Cetere kaj tute ĝenerale mi havas la impreson, ke la koncilo portis bonajn fruktojn en Jugoslavio. La mesoj estas alloge celebrataj, la predikoj trovas interesitajn aŭskultantojn, la komunioj estas multnombraj, la partopreno de la kredantoj estas aktiva en preĝado kaj kantado, eĉ ĥoroj ekzistas. La Maria-kulto ĉefe ĉe la kroatoj estas intensa. Ekz. en unu vilaĝo mi vidis ĉiun vesperon ĝis 60 personoj ĉe la rozari-preĝado, gvidata de – infanoj! Labortagaj mesoj estas ankaŭ bone vizitataj de virinoj ne nur maljunaj. Kaj en Zagreb vendrede vespere ni surpriziĝis vizitante preĝejon, kie ĵus oni preĝis la krucvojon: ni ne plu trovis lokojn en la benkoj. Inter la preĝantoj estis relative multaj junaj homoj.

La altaroj ankoraŭ ne ĉie estas alireblaj de ambaŭ flankoj, sed tio estas kaŭzita nur de la financa problemo. Aliflanke la grandioza katedralo de Djakovo, konstruita de la fama episkopo Strossmayer dum la lasta jarcento, havas ĉefaltaron sub la kupodo, kiun post la lasta koncilo oni tute ne devis ŝanĝi, ĉar Strossmayer jam tiutempe havis liturgiajn ideojn, kiujn nur nun la eklezio realigis. Dum preskaŭ cent jaroj tiu altaro atendis la Duan Vatikanan Koncilon.

Ekumeno malgranda

Strossmayer, tiu laŭ statura malgranda sed laŭ spirito sendube granda episkopo, konatiĝis ekster sia lando ĉefe pro sia rezisto al la dogmo pri la neeraripovo de la papo. Hodiaŭ, post “Humanae vitae”, mi respekte rememoras lin. Tamen Strossmayer, kiu poste ja agnoskis la dogmon, havis aliajn motivojn por tia kontraŭeco. Li estis panslavisto kaj tial ankaŭ “ekumenisto”: li strebis al unuiĝo de kroatoj kaj serboj, do katolikoj kaj ortodoksoj, kaj en tiu klopodado la dogmo pri papa neeraripovo estis grandega obstaklo. Efektive ĝis la 2-a Vatikana Koncilo oni apenaŭ parolis pri unuiĝo, kaj ankaŭ hodiaŭ la ekumeno estas malgranda en Jugoslavio. Tro grandaj estas la kontraŭecoj inter kroatoj kaj serboj, por rapide ŝanĝi la situacion. La nuna ekumeno estas modesta komenco kaj tre supraĵa.

Serba eklezio

La katolikoj estas tre singardaj pro tre simpla kialo: la serba eklezio estas politika, t.e. favora al la (serba!) reĝimo. Ĝiaj pastroj estas pagataj de la ŝtato kaj ili nek predikas nek instruas infanojn. La katolikoj kritike diras, ke la serba religio estas pura tradicio, kaj tia kritiko estas prava. Serbaj kredantoj apenaŭ ĉeestas la liturgion; ilia renkontiĝo kun religio kaj eklezio kontentiĝas je la bapto, unua komunio kaj geedziĝo. Laŭ la sama sinsekvo tamen la kontaktoj malkreskas, ĉar nur ege malgranda parto de serbaj geedziĝoj estas ekleziaj.

Pro manko de prediko kaj religi-instruo la serboj scias nun tion pri sia religio, kion la gepatroj diras al ili – kaj tio estas tre malmulta, ĉar ili mem scias malmulton. Nek la ŝtato nek la episkopoj deziras, ke la pastroj prediku, ja estas kazoj, ke episkopo malpermesas prediki al pastroj, se ili tamen faras! Dufoje jare, je Kristnasko kaj Pasko, la serbaj episkopoj eldonas cirkuleron, kiu tamen eldiras nur bon- kaj ben-dezirojn kaj cetere pli-malpli kaŝe petas subtenon de la reĝimo. En unu el la lastaj tiaj cirkuleroj la episkopoj apelas al la serboj, montri saman solidarecon kaj unuecon kiel la katolikoj (legu: kroatoj) por gardi sian memstarecon. Ekumenaj ideoj tio vere ne estas.

Personaj kontaktoj inter la pastroj de ambaŭ eklezioj tamen ekzistas en tiuj lokoj, kie troviĝas ambaŭ paroĥoj. Sed nur malofte oni transiras de babila konversacio al ekumena dialogo. Tamen pli kaj pli ofte okazas, ke oni reciproke ĉeestas grandajn solenaĵojn, precipe en Banato, kie la (hungaraj) katolikoj ja ne tiom frontas al la serboj. Dialogo kun protestantoj, aliflanke apenaŭ okazas, ĉar ili estas nerimarkinda malplimulto.

La serboj iomete lernis de la katolikoj, ĉar jen kaj jen ili nun ankaŭ komencas instrui la infanojn pri la religio. Sed kiel malfacile estos reaktivigi nurtradiciulojn, oni facile povas imagi. Ĉar eĉ la tradicio eksmodiĝas inter serboj: la pasinttempe tiel gravega dompatron-festo al kiu oni ĉiam invitis pastron por beni la domon, pli kaj pli fariĝas nura jarkunveno de la parencaro sen ia religia signifo. Oni simple forgesas pri religio, kiu ludas tiel minimuman rolon en la vivo de siaj anoj.

Se la serba eklezio estas fidela al la re ĝimo, la katolika estas ege skeptika pri ĝi, ja parte tute malkaŝe kontraŭa.

La episkopo de Mostar, Petar Čule, ĝis antaŭ kvin jaroj estis en karcero, kaj li ne estis la sola katolika sacerdoto. En Zagreb oni nomas la regantojn abomene nur “tiuj”, kaj oni ne tiel baldaŭ forgesos, kiom da pastroj “tiuj” murdis kaj farportis. La tombo de kardinalo Stepinac en la Zagreba katedralo malantaŭ la ĉefaltaro estas jam delonge nacia kroata pilgrimejo, kien ankaŭ gepatroj kondukas siajn malgrandajn infanojn kaj kie ĉiam brulas aro da kandeloj, pendas vico de florkronoj, kuŝas inter freŝaj floroj multaj tabuletoj “Dankon pro helpo”. Stepinac simbolas la abismon inter tiu neamata ŝtato kaj la katolikaj kroatoj, abismo ankaŭ inter katolika kaj serba eklezioj.

Kaj post Tito?

“Estas ja miraklo, vere miraklo”, diris intelektula dekano al mi, “ke Tito sukcesis dum tiom da tempo kunteni ĉi tiun heterogenan popolaron en unu federacia ŝtato”. Tito, kies portreto pendas en ĉiu restoracio, vendejo, publika konstruaĵo, fakte estas tiu, kiu ligas ĉi tiun multpopolan ŝtaton. Li ankaŭ estas, kiu garantias la relativan liberecon de la eklezio. Kaj tial mi ofte demandis: “Kio estos post lia morto?”. Demando jam sufiĉe aktuala, ĉar Tito vere ne plu estas juna. “Ni ne scias, ni vere ne scias” estis la konstanta tima respondo. Fakte, la eklezio havas motivojn, timi la tempon post Tito.

La klaraj kapoj en la lando tute malkaŝe koncedas, ke facile povas ekesti revolucio kaj civitana milito – eĉ dum la vivo de Tito. Ĉar naciismo kaj ŝovinismo, panslavismo kaj okcident-amo, religiaj kontraŭecoj kaj malkontentenco inter komunistoj kaj socialistoj – ekzistas sufiĉe da eksplodaĵoj. Ĉi tiuj internaj malfacilaĵoj – tiel asertas la intelektuloj – provokis la laŭdiran timon de la jugoslavia partio kaj registaro, ke Sovetunio okupos la landon.

“Pura propagando”, ili diras, dum la ordinaraj homoj tamen timas, ke estos milito. Tito bezonas eksteran malamikon, por per tiukoncerna propagando reunuigi sian danĝerigitan federacion kaj eviti malkaŝajn konfliktojn.

Protokolo senefika?

Similaj motivoj – ĉefe la kroata naciismo – kondukis lin al restarigo de diplomatiaj rilatoj kun la Vatikano kaj la konata “protokolo”. Ĉu tiu protokolo kondukis al pliboniĝo de la rilatoj inter ŝtato kaj eklezio? “Ne”, oni kutime respondis al tia demando, “La protokolo estas politika, diplomatia afero kaj tial tute ne rekte influas la rilatojn inter nia ŝtato kaj nia eklezio. La protokolo estas subskribita ne de nia hierarkio, sed de la Vatikano”.

Teorie tio kompreneble estas ĝusta. Sed ankaŭ la neantoj koncedas, ke jen kaj jen la protokolo pozitive influis la situacion en la lando mem. Tamen la propaganda efiko estas pli granda ol la reala. La ordinara episkopo, la paroĥestro ie en vilaĝo nenion profitas el ĝi. Kaj eĉ oni povas pridubi, ĉu Tito pravas, se dum intervjuo li asertis, ke per la protokolo oni povis trsnkviligi la “ribeleman malaltan klerikaron”. Cetere en tiu intervjuo li eĉ ne memoris, kun kiu papo oni faris la protokolon, Johano aŭ Paŭlo…

Hodiaŭ tia, morgaŭ alia

Tiel finfine oni povas tute ĝenerale diri pri la eklezia situacio, kion klarigis al mi jezuito, kiu senĉese vojaĝas tra la lando kaj bonege konas la cirkonstancojn: “Vidu, ni bone scias, ke ni vivas en socialista-ateista ŝtato. Jen la realo, kiun ni devas respekti. Kaj tial ni neniam povas fidi al momenta situacio: Hodiaŭ ĝi estas tia, morgaŭ jam povas esti alia. Nun, dum pluraj jaroj, ni ĝuas iom da libereco. Ni eluzas kaj profitas ĝin laŭ niaj eblecoj. Nun la ŝtato parte eĉ sercas nian kunlaboron pro la internaj krizoj. Ni ne volas kunlabori kun tia ŝtato. Ni volas, ke ĝi lasu nin labori trankvile kaj ne miksu sin en niajn aferojn. Ni konas niajn eblecojn kaj niajn limojn. Inter ili ni provas labori por la bono de la homoj, homoj kiuj certe ne estas komunistoj, ĉar ili pli kredas Dion ol komunismon, kiu multe prenis kaj malmulte donis”.

Jen do, kiel enkonduke mi jam klarigis, unu el la ĉeftrajtoj de la hodiaŭa Jugoslavio: ĝia komunista erao pasis. Kaj tio esperigas ankaŭ la eklezion. Nur: Kio estos post Tito? Tion neniu scias kaj riskas profeti. Mi ankaŭ ne.

Ĉi-loke mi volas danki al ĉiuj geamikoj en Jugoslavio, kiuj tiel afable kaj sindone helpis min dum mia restado en ilia lando. Vere mi reveturis kun kortuŝaj impresoj kaj admiro pro la firma kaj fidela sinteno de ĉiuj, kiujn mi renkontis. Iliajn nomojn same kiel la fontojn, el kiuj mi ĉerpis, pro konataj kialoj mi ne povas publikigi.

Stefan Maul

 

NEDERLAND-GERMANA KATEKISMO-KRIZO

 

Por aŭtuno 1967 ĝi estis anoncita, prespreta, sed ne aperinta en la fama katolika eldonejo Herder (Freiburg/ Germanujo) pro protestoj kaj papa kardinal-komisiono, kiu ne sukcesis interkonsenti, ĉu aŭ ne en ĝi estas miskomprenoj, ŝanĝendaj eraretoj, eraroj aŭ herezoj: la germanlingva eldono de la intertempe jam mondfama nederlanda katekismo por plenkreskuloj (t.e. maturaj kredantoj). Nun Herder ne plu volis ĉiutage respondi demandojn pri la aperdato, ne plu volis daŭre konsoli: la kardinal-komisiono certe baldaŭ decidos. Herder portempe cedis siajn eldonrajtojn al nedenlanda rldonejo, kiu komence de junio 1968 finfine aperigis germanlingvan eldonon.

La reago de la hierarkio germana estis rimarkinda; episkopo “progresema” komentis ĝin tiel: “La reakcio marŝas!”. La kardinaloj Frings kaj Döpfner, la episkopoj Schäufele kaj Schröffer protestis kaj bojkotas Herder, kulmine episkopo Graber de Regensburg – citante eĉ libron de nederlanda katekismo-kritikanto – ke en ĝi estas herezoj. Graber aperigis, cetere, plurajn broŝurojn en serio de UNA VOCE

Kun miro oni observas ĉi-ĉion. En kiu epoko ni vivas? Antaŭ la koncilo? Ĉu ne daŭre la hierarkio parolas patose pri “maturaj laikoj”? Kaj ĉu la nederlanda katekismo estis ellaborita de kelkaj diletantuloj aŭ – dum jaroj — de la elito de la nederlandaj teologoj kaj famulo, kaj ricevis senrezervan rekomendon de la tuta nederlanda episkoparo? Dume: la kritikantoj estas ne nur ega minoritato, sed eĉ plej bonvole ne kalkuleblaj inter la elito de la nederlandaj teologoj…

Al kardinalo Frings – membro de la nomita komisiono – oni krome povus riproĉi ke dum la koncilo li parolis tute alie. Ĉu nun ekestis duobla moralo? Aŭ ĉu tiu pola ĵurnalisto pravas, kiu asertis: la germanaj episkopoj dum la koncilo estis progresemaj, sed hejme ili estas plej konservativaj kaj reakciaj?

Ĉiukaze la katekismo finfine aperis, kaj ni povas esti absolute certaj, ke neniu, kiu legas ĝin konscie kiel matura laiko, apostatiĝos, sed male pli profunde, pli bone, pli intense komprenos kaj scios, kiel kredas, esperas, amas kaj vivas katolika kristano en nia epoko.

sm

 

SERIOZA EKSPERIMENTO

 

KATEDRALA KONCERTO

en la kadro de la Unua Komuna Kongreso IKUE/ KELI 1968

sabato, 27-a de julio, 20 h, katedralo St. Georg, Limburg.

Malnovaj kaj novaj majstroj en Esperanto kaj aliaj lingvoj

 

Janko Jezovšek: La 150-a Psalmo – Latina Meso

 

 

KANTATA ESPERANTO-MESO

kaj verkoj de J. S. Bach, G. F. Händel, Cherubini

Kantas: Jelly Koopmans, Anni Wiesmann, Anneliese Haas, Gisela Herting,

Gerhard Maier – la ĥoro de St. Johannes, Bad Homburg-Kirdorf

Orgenludas: Brigitte Heibel, Karin Sachers

 

Gvidas: JANKO JEZOVŠEK

Jen la unua paĝo de la programkajero de ĉi tiu unika koncerto.

Laŭ nia scio estis la unua fojo, ke okazis publika kaj oficiala koncerto kun religiaj muzik-verkoj en kristana preĝejo en la Internacia Lingvo.

Ĉi-sube ni presigas tradukon de kritiko pri la sendube altnivela kaj por la kristana Esperanto-movado reputacia koncerto; la kritiko aperis en numero 31 de la 4-a de aŭgusto 1968 de la dioceza katolika gazeto de Limburg, DER SONNTAG.

Serioze traktinda eksperimento de moderna liturgia muziko

La fenomeno de “captatio benevolentiae” ekzistas ne nur sur la kampo de retoriko aŭ literaturo, ĝi havas legitiman lokon ankaŭ en la muzik-arto. Tien konsciante oni forlasis sabaton vespere, la 27-an de julio, la Religian Koncerton en la katedralo de Limburg, se oni eble ne jam rimarkis tion traleginte la program-kajeron.

La koncerto okazis en la kadro de la Esperanto-kongreso. La programo enhavis en la unua parto verkojn el la 17-a kaj 18-a jarcentoj: Bach, Händel, Cherubini. Intertempe fariĝis tradicio, cedi al la orgen-verkoj de J. S. Bach la merititan spacon en preĝej-koncertoj. La unua parto de la vespero komenciĝis per preludo kaj fugo C-dur (BWV 545) de J. S. Bach kaj finiĝis per Allabreve D-dur (BWV 589). La orgen-solistino Karin Sachers, disĉiplino de H. Walcha, ludis sekure kaj stil-konforme, se ankaŭ – evidente pro iometa nervozeco – ne mankis polifon-ritmaj neadekvataĵoj ĉe la preludo. Verk-fidela interpretado, eble nur en la registrado iom nediferencita, donis al la Passacaglia d-moll de D. Buxlehude decan prezentiĝon kaj malpezigis la ĉefe vokalan unuan parton. Jelly Koopmans, Anni Wiesmann kaj Anneliese Haas estis la vakalsolistinoj de la koncert-vespero. J. Koopmans kantis du ariojn: “Kredanta estas mia kor’” el la Pentekosta Kantato de Bach kaj “Mi scias, ke la Savanto vivas” el la oratorio de Händel “Messias”, kontrast-riĉa stil-frontiĝo. La interpretado de A. Wiesmann de “Se vi ĉe mi” de Bach kiel la pastorale sonanta ario “Li paŝtas sian gregon” el “Messias” konvinkis per de teksto kaj muziko postulita ekvilibro kaj lirika idilio.

A. Haas, kontraste al ŝiaj en Esperanto kantantaj koleginoj, kantis germanlingve. Ŝi surprizis per energia aldo kaj ekzakta prezento de “Gib dich zufrieden”, “Gott lebet noch” kaj “Dir, dir, Jehova will ich singen” de Bach. Ne nur ĉar staranta en la ombro de Bach kaj Händel, sed ankaŭ laŭ la muzika valor-kategorio la latina “Ave Maria” de L. Cherubini estis iom sub la nivelo. Se ĝi mankus, neniu trovus la programon nekompleta.

La dua parto de la vesper-koncerto estis dediĉita al ĥor- kaj orgen-verkoj de la juna jugoslavo Janko Jezovšek, kiu ankaŭ gvidis. J. Jezovšek naskiĝis 1945 en la slovena urbo Maribor, studis ĉe la muzik-akademio en Zagreb kaj tie gvidis la Ensemblon por Nova Muziko. Depost 1965 li vivas en Frankfurt/ M.

Ne konvenas, ankaŭ ne estas permesite – ĉu muzikteorie ĉu muzikestetike – tuj klasifiki novajn komponaĵojn de junaj artistoj kaj kiel kritikanto uzurpi la rolon de profeto pri sukceso aŭ fiasko. La historio de la muzik-kritiko konas tiajn erar-eblecojn kaj misinterpretojn. J. Jezovšek komencis per sia 1966 komponita (kiel 21-jarulo!) Kristnaskon 1966 premiere prezentita Missa ‘66 en latina lingvo. La meso rezignas pri ĉiuj – malliturgiaj – ripetiĝoj de la tekstoj kaj ankoraŭ uzas dur- kaj moll-trison-akordojn, kiuj tamen ne estas ligitaj laŭ funkci-harmoniaj reguloj, sed havas iaspecan apartan vivon, tamen ne sen iu ajn kompon-teknika interligo. Ne preteraŭdeblaj estas la malgrandereco de la unuopaj partoj, la vok-formoj kaj ĥoral-simila melodi-tekniko, kiu en Sanctus akcente uzas ĥoral-sanctusan kiel cantus firmus de la tenoro. La orgenakompanon ludis Brigitte Heibel.

La posta 150-a Psalmo por baritono (Gerhard Maier), ĥoro kaj violonĉelo (premiero januaro 1967 en Zürich) komenciĝis per ĥora haleluja – cetere la sola ĥorparto de la tuta psalmo – kaj daŭras en la unua parto kun neakompanita solkanto de la baritono; en la dua parto aldoniĝas orgen-ludo.

Specialaĵoj de la psalmo estas la vokalaj glissando-efektoj kaj la konstanta – nereciteca, tonece ligita – monostilo de la solisto.

Antaŭ la “Kantata Esperanto-Meso” Karin Sachers kaj la komponisto ludis kvarmane la orgen-verkon “ALFA” (premiere novembro 1967 en Frankfurt/ M.). La verko laŭ sia titolo prezentas la originon, prakaoson kaj nemodelitaĵon kaj aplikas la rimedojn de kontinue kreskanta voĉonombro, kreskanta elpaŝado sur la ton- kaj son-kampon de la orgeno per etaj, ofte ĥromataj voĉ-paŝoj kaj de la dinama fortiĝo. La komponaĵo senpere enkondukis la Esperanto-meson kies premiero estis Pentekoston 1968 en Munkeno (dum la Germana Esperanto-Kongreso). Ĉe ĉia avangarda komponaĵo montriĝas formalaj antikvaĵoj, kiujn komponisto ĉe liturgiaj funkci-verkoj fine ankaŭ ne povas malhavi. Al tiaj koncedoj apartenas la formuleca karaktero de Kyrie, la solista tonigo de Gloria kaj la tri kred-formuloj je la triunu-personoj en Credo, la Benedictus de la sol-baritono kaj la “unu-ĉiuj-strukturo” de Agnus Dei. La “incarnatus” estas lasita al sol-soprano. Cetere la tekniko de la komponaĵo estas deklam-paroleca. Mita rememoraĵo estas la sonoril-similaj sonripetiĝoj ĉe la komenco de Sanctus. La hela sonorilsono efikas magie-orakole kaj estetike, kio memorigas pri “sorĉo”.

Altan laŭdon meritas la ĥoro de St. Johannes de Bad Homburg-Kirdorf pro la streĉado ĉe la interpretado de nekutimaj son- kaj ton-imagoj. La komponaĵoj de Janko Jezovšek estas serioze traktindaj eksperimentoj de liturgi-muzika novorientiĝo kaj meritas esti diskutataj ne nur en muzikaj fakrondoj, sed ankaŭ ĉe teologoj kaj liturgiistoj.

Winfried Geis

Aldone ni presigas la opinion de Jelly Koopmans pri la verkoj de Jezovšek en la koncerto aŭditaj:

Mi ne povas forgesi kaj ankaŭ ne neglekti la modernan komponaĵon, kiun ni aŭdis en la katedralo. Mi fakte ektimiĝis pro la teruraj disharmoniaj sonoj. Ĉu estis eble, ke oni povas tiel komponi muzikaĵon? Ĉu tio vivas en la junaj komponistoj?

Tamen ĝi estis spegulo de la kaoso sur la tero, en niaj propraj animoj. Ni povas kompreni tion. El la mizero, la teruro, la perforto ni kriegas pro kompato, pro helpo. Sed mi ne povis kompreni la daŭrigon kaj la finon de la kanto. Ĉu ni ne ĵus per harmonia muziko estas konsolataj? Ĉu ni ne per la dia graco estas levataj el la mizero, el la kaoso al alta nivelo, al pli paca medio?

Tion mi malhavis en la kanto. Bone, ke ni skuiĝis per la terura disharmonio. Sed malbone, ke ni ne vidis ion de la Lumo de la mondo, de Kristo mem. Ke ni ne iris feliĉigitaj hejmen.

 

FENOMENA UNIVERSITATO

La Katolika Universitato Lublina jubileas

 

La Pola Katolika Universitato en Lublin (mallonge KUL) estis fondita antaŭ 50 jaroj. Grandaj elstaraj pensuloj difinis tiam ĝian taskon. Sur la sigeloj, diplomoj kaj senataj distingiloj aperis la devizo: DION kaj PATRUJON (Deo et Patriae).

Estis la jaro 1918. Pollando reakiris sian sendependecon. Sacerdoto Egidio Radziszewski, eksrektoro de la Porpastra Akademio en Petersburgo, edukito de la Katolika Universitato en Lovanio, starigis organizan komitaton grupigante aron da polaj sciencistoj kaj aktivuloj. Al Dio kaj al la katolikoj de Polujo plaĉis la entrepreno. Ekde tiu tempo, dum 50 jaroj anis en KUL pli ol 21 mil gestudentoj. El tiu nombro magistrajn diplomojn akiris 7.553 geuloj, doktorajn 435. Fariĝis docentoj 45. En tiu tempospaco laboris en KUL kelkcent profesoroj, asistantoj, instruantoj, kiuj lektoris, edukis, science esploradis kaj eldonis siajn verkojn riĉigante tiamaniere ankaŭ la polan kulturon. KUL donis krome al Polujo 33 episkopojn, inter ili ambaŭ kardinalojn. La unika pola laika aŭditoro de la II Vatikana Koncilo estas KUL-profesoro S. Swiezowski. Ankaŭ KUL-laboranto estas la sekretario de la internacia organizo PAX ROMANA en Ĝenevo S-ro Dembinski.

En la nuna momento (1968) la universitato posedas kvar fakultatojn.

1. La Teologia, havas 29 katedrojn kaj 9 sciencajn institutojn kun 653 gestudentoj akirantaj titolojn pri teologio.

2. La Fakultato por humanistikaj sciencoj havas 22 katedrojn kaj 13 institutojn kun 478 gestudentoj. Ili profitas el la ministeria programo en la fakoj: historio, pola filologio, klasika filologio, historio de artoj.

3. Tria fakultato, tiu de Kristana Filozofio, kun 21 katedroj kaj 12 institutoj, kiu membras 568 gestudentojn, profitantajn el la teoria filozofio, sociologio, filozofio de naturo kaj psikologio.

4. La kvara fakultato pri Eklezia Juro havas 7 katedrojn kaj 3 institutojn.

Ekzistas ankaŭ tri apartaj kunlaborantaj institucioj: la Scienca Societo de KUL, Societo de Amikoj de KUL kaj Instituto de Supera Religia Kulturo.

La Universitato posedas kunajn rajtojn kun la ŝtataj altlernejoj.

Subtenas ĝin tamen ekskluzive la oferemo de la pola katolika socio. La jara budĝeto atingas la sumon de ĉirkaŭ 27 milionoj da zlotoj. La oferemo por KUL estas certasence libervola plebiscito por la kaŭzo de la altlernejo kaj religia “kredo” de amikoj de la Katolika Universitato. Sufiĉas mencii ke en la lastaj jaroj KUL elspezas meze ĉ. 3 milionojn da zlotoj por la jaraj nutraĵaj stipendioj kaj ankaŭ por la bezonantaj studentoj. En tiu aspekto KUL estas fenomeno en la katolika mondo.

Ĉiuj aliaj universitatoj posedas riĉajn privatajn fondusojn, ricevas ŝtatan helpon. La Lublina Universitato apogas sian ekziston je la bonvolemo de milionoj da sennomaj oferdonantoj, kiuj metas sur platon de kolektantoj kaj en la skatolon preĝejan la obolojn kun la penso pri la unika altlernejo. La socio komprenas la gravon de ekzisto kaj agado de KUL kaj sian nekutiman krediton de konfido montras per tiuj grandanimaj ofergestoj.

La Katolika Universitato memkompreneble posedas distingeblan mondkoncepton, sed ne postulas ideologian unuformecon, nek aplikas rilate al la studentaro diskriminacion religian, socian, politikan.

Ĝi akceptas kandidatojn, kiuj ricevis ŝtatan maturateston kaj sukcesis en postulataj ekzamenoj. Oni ne altrudas ideologion. KUL propagandas amon. Ĝi ne dividas, sed kunigas. La gestudentoj alportas al KUL ĉion, kion donas ad ili la moderna pola socio, t.e. altŝatatajn valorojn, sed ankaŭ gravajn mankojn. KUL ne estas “geto”, fermanta pordojn antaŭ la vigla kurento de la nuntempa vivo. La realecon de KUL formas vivaj homoj, pezaj je balasto de la nuntempo. KUL donas al ili neripeteblan ŝancon trovi sian lokon en la nuntempaj mondo kaj eklezio. Ĉiu povas modeli sian personecon laŭ la Krista idealo, ĉar KUL servas al la vero kaj disvastigas bonon. Ĝi volas esti disradianta centro de la mensa vivo por la bono de la tuta nacio kaj agi en atmosfero de sana libereco, sinonimo de vera kulturo. Ĝuste pro tio profesoroj kaj gestudentoj-gastoj, venantaj de aliaj landoj kaj eksterlandaj universitatoj, substrekas la specialan atmosferon kiun kreas KUL. Por ĝin esprimi, ili uzas la vorton “familio”.

Oni ne povas hodiaŭ kontraŭstarigi religian kredon al la scienco.

KUL volas esti ejo, kie faka, alta scio instruas redoni “al imperiestro tion, kio estas imperiestra, kaj al Dio, kio al li apartenas”.

En KUL ĉiam ekzistis komprenemo por la Internacia Katolika Esperantista Unuiĝo. Ne nur studentoj, sed ankaŭ profesoroj malkaŝe agnoskas la bezonon de la Zamenhofa Mondlingvo. Oni sekvas la atingojn de la konkerema esperantismo. Esperantiste laboras konataj KUL-anoj. En la kadroj de la jubilea jaro de KUL la samideanoj invitis Prof. Sac. H. Paruzel al Lublina Universitato, kie la Prezidanto de Polaj Katolikaj Esperantistoj prelegis pri “La ĉeesto de katolikoj en la Esperanto-Movado”, temo, kiu vekis grandan intereson ankaŭ inter neesperantistoj, kaj la saman tagon, por tieaj studentoj de muzikologio, pri “Esperanto en la muzika mondo”, nome pri MUZILO. En la muzika mondo Muzilo ludas la rolon de helpilo, kiu paroligas ĉiujn muzikinstrumentojn, same kiel Esperanto paroligas ĉiujn homojn.

Ni esperu, ke en la dua nova jarkvindeko Esperanto posedos en KUL fidelan kaj florantan Verdstelanan Rondon.

Prof. A. Kolaczkowski

 

KARL VON VOGELSANG

 

Je 3-a de septembro estis 150-a datreveno de naskiĝo de granda katolika socia reformulo.

 

Estas tre necesa, ke ni katolikoj rememoru je la granduloj kaj eminentuloj el niaj kadroj. Anoj de aliaj mondkonceptoj faras ĝin regule. Nun, ni parolu hodiaŭ pri Karl von Vogelsang, la granda antaŭbatalanto por socia reformo en la dua duono de la 19-a jarcento. Li naskiĝis en la urbo Liegnitz (Silezio) [la nuna Legnica, ndlTTT-ejestro] en tiama Prusujo je 3-a septembro 1818, en la sama jaro, en kiu estis naskita ankaŭ Karl Marx. La familio de Vogelsang devenis el Mecklenburg, kaj post malmultaj jaroj Karl von Vogelsang reiris kun siaj gepatroj de Liegnitz en la patrujon de sia familio. Li vizitis la gimnazion kaj la universitaton laŭ la kutimoj de la nobelidoj de sia tempo. Tiam li administraciis la bienojn de sia familio.

Sed baldaŭ komenciĝis malfacilaĵoj. Vogelsang konatiĝis kun la posta episkopo de Mainz, Wilhelm Emanuel de Ketteler, kaj li eksimpatiis nun je la kredo de la katolika eklezio. Pro tio li elmigris el Mecklenburgo, ĉar en jenaj tempoj ne estis eble ekzisti kiel katoliko inter la mecklenburgaj bienuloj. Kune kun sia granda familio — Vogelsang edziĝis – li serĉis novan loĝejon, novan taskon kaj novan patrujon. Per la helpo de la tiama princo de Liechtenstein, Johannes II, li venis al Aŭstrujo. Unue li transprenis la “Magdalenenhof”, bienon proksime de Wien. Sed li ne sukcesis. Nun Vogelsang fariĝis redaktoro. Unue redaktoro en la slovaka, tiam hungara urbo Bratislava, tiam ĉefredaktoro de la sendependa katolika tagĵurnalo “Vaterland” (Patrujo). La eldonantoj de  “Vaterland” estis riĉaj aristokratoj, ĉefe de bohemia deveno, ekzemple la iama aŭstra ministro por edukado, grafo Leo Thun.

Vogelsang ĉefis en “Vatenland” ĝis sia morto en 1890. “Vaterland” iĝis la gvidanta organo de la aŭstra katolika socia reformmovado. La ĉefredaktoro eldonis poste ankaŭ “Monatsschrift für christliche Sozialreform” (Monata revuo por kristana socia reformo). Unuafoje en Aŭstrujo Vogelsang faris enketon pri la “situacio de la aŭstra laboristaro” (en 1884). Li kolektis rondon de eminentuloj, kun kiuj Li laboris en la intereso de la laboristoj. Inter tiuj eminentuloj ni trovas nomojn kiel princon Alois Liechtenstein, kiun oni nomis la “ruĝan princon”, prelaton Dr. Scheicher, Dr. Scheimpflug, paroĥestron Eichhorn, kiu eldonis broŝuron pri la “blankaj sklavoj de la Wien-a tramsocieto”, fine ankaŭ la famkonatan urbestron de la Wien-a ĉefurbo, dro Karl Lueger, la fondinton de la “Christlichsoziale Partei” (Kristana socia partio). En la internacia katolika vivo Vogelsang kunlaboris en la tielnomita “Union de Fribourg” (unio de Fribourg, Svisujo), kiun ĉefis kardinalo Mermillod. En ĝi kunlaboris aŭstraj, germanaj, francaj kaj italaj katolikoj, okupantaj sin je sociaj temoj. La “Union de Fribourg” faris la antaŭ-laborojn por la papa socia encikliko “Rerum Novarum” en 1891.

La ĉefa socia ideo de Vogelsang estis la ideo de la reunuiĝo de laboro kaj proprietaĵo. Ankaŭ la laboristoj havis rajton je siaj laborejoj, ne nur la posedantoj de la fabrikoj. Li maljesis la kapilalistan sistemon. Princo Alois Liechtenstein, unu el la adeptoj de Vogelsang, deklaris unufoje en la aŭstra parlamento: “La kapitalismo estas la preciza kontraŭo de la kristana mondkoncepto”. Vogelsang opiniis, ke oni faru societon, en kiu la homa laboro kaj ne la mono kaj la kapitalo estu la unika ilo por ricevi profiton. “Kiu ne laboras, ne manĝu”, li diris laŭ la Sankta Biblio.

Vogelsang mortis per trafik-akcidento en novembro de 1890. Sed liaj anoj konservis liajn ideojn. Inter ili estis la plej famkonata Anton Orel (1881-1959), kiu en 1904 fondis la unuan kristanan movadon de junaj gelaboristoj en la tuta mondo. Post la unua mondmilito la Vogelsang-anoj kolektis sin en la “Studa rondo de katolikaj sociologoj” en Wien, kiu eldonis en 1936 la “Katolika socia manifesto”. Vogelsang mortis, sed liaj ideoj vivadis. Ankaŭ la aŭstraj socialistoj ekkonis la historian influon de la Vogelsang-a movado. Otto Bauer skiribis en 1911 en la aŭstra socialista revuo “Der Kampf” (La batalo), ke la Vogelsang-a movado “unuafoje interesis la grandan amason de la popolo por la politika vivado kontraŭbatalante la kapitalistan sistemon”.

*

La aŭtoro de nia artikolo, prof. D-ro Ernst Joseph Görlich, eldonis ĵus en germana lingvo biografion de Karl von Vogelsang (Eldonejo “Veritas”, Linz, Aŭstrujo).

 

IKUE-KONCILO

 

Ni nun venis al la du lastaj demandoj koncerne nian respondecon pri la paco, ankaŭ nian personan respondecon. Ĉeĥa respondinto skribas: “Mi opinias, ke oni tute ne povos nuligi ĉiujn malbonon kaj maljustecon de homoj kaj la pekojn de iliaj pragepatroj! Oni devos eventuale kalkuli kun iliaj sekvoj. Ĉu ni ne spertas tion en niaj maltrankvilaj tempoj? Sed oni povas, eĉ oni devas, tamen kontraŭbatali kaj kontraŭfari. Mi konsentas pri la encikliko “Populorum Progressio”, kiu diras en art. 76, ke kontraŭbatali la mizeron kaj la maljustecon signifas samtempe plibonigi la situacion kaj subteni la homan kaj spiritan progreson de ĉiuj, sekve servi al la komuna bonfarto de la homaro. La paco ne konsistas nur en foresto de milito, ne en ĉiam vundebla ekvilibro de potencoj. La paco tagon post tago estas konstruenda laŭ la ordo, kiun volas Dio kaj kiu estigas pli perfektan justecon inter la homoj. Do mi, kiel kristano, devas unue klopodi por perfekta justeco; tio estas mia porpaca laboro!”.

4. Kiujn konkretajn eblojn vi vidas por formi la publikan opinion en la senco de nova paco-mentaleco?

Iu skribas, ke “tro multaj estas la konkretaj ebloj por formi la publikan opinion en la senco de nova pacomentaleco; oni povas skribi malgrandan liston. Sed… bedaŭrinde tro multaj estas la agadoj sen publika opinio, kiuj havas malsamajn kaj eĉ kontraŭajn direktojn”.

a)     Interna paco.

“Certe la interna paco estas bazo por la ekstera. La spirito de la monto-prediko devos esti pli profunde konsiderata. La persona, privata pacamo estas la kondiĉo por la monda paco”.

b) Ne paroli, sed fari.

– “Pli malmulte paroli pri la paco, pli multe fari pacon (= evoluon), persone kaj publike, por ĉiuspeca plibonigo de interna vivo kaj ekstera bonfarto”.

– “Precipe la praktika kristana vivo devas en si mem havi la eblecon kaj nepran celadon, krei novan paco-mentalecon!”.

– “Ĉiu el ni per vortoj kaj faroj praktiku la pacon en sia propra ĉirkaŭĵo”.

– “Oni devas labori kaj preĝi senlace”.

c) Instrui, eduki kaj prediki.

– “Konkretigi la formadon de la publika opinio en la senco de nova paco-mentaleco okazu per instruado kaj edukado. Per influado tra la amaskomunikaj rimedoj. Per

ofta kontakto inter homoj de diversaj privivaj ideoj”.

– “La eduka sistemo neniam prezentu militon kaj militheroaĵojn en glora lumo; fakte militsufero devas esti ĉiam emfaze menciata ĉiufoje kiam la edukantoj sentas la bezonon paroli pri milito. Oni kontrolu la produktadon de libroj kaj aliaj komunikiloj, kies mesaĝo povas iumaniere prezenti militon kiel ion noblan. Oni pristudu – por poste apliki – kiel plej bone oni edukas al vera maturiĝo, kiu ĉiam kondamnas perforton”.

– “En la edukado fare de lernejo kaj eklezio kaj en la familio, precipe en la instruado de religio; plue en la aranĝo de diservoj, predikoj, nelaste en la t.n. poramasaj rimedoj: radio, televido kaj filmo”.

– “Oni eduku la junularon per pacprogresigaj ideoj”.

– “La mentaleco certe estas influata per moralaj principoj kaj doktrinoj. La katolika moralteologio – preskaŭ sen escepto – defendis ĝis nun la tiel nomatan justan militon. Ĉu la moralteologoj nun fine ekkonas, ke en nia jarcento neniu milito povis kaj povos esti justa? Tiu ekkono treege povos formi la publikan opinion, helpi je edukado al paco, pacigo kaj paciĝo”.

d) Porpaca movado:

– “Ĉiu nacia porpaca movado plene kunlaboru kaj laŭe agu!”.

– “Ni ne toleru en societo kaj publiko pormilitajn metodojn: tion ni kontraŭagu kaj kontraŭdiru, kompreneble en senperforta maniero!”.

– “Oni protestu kiel eble plej akre kontraŭ militoj kaj senrajtigoj”.

– “La tento je ĉiu formo de venĝo, fanatismo, krueleco, antaŭjuĝoj, malpardonemo, k.t.p. estu kontraŭbatalataj, la ideoj de frateco, solidareco, homaj rajtoj estu akcentataj”.

Unu partopreninto opinias, ke ĉiuj ebloj estos 100% efektivaj, “nur se ĉiu nacio aplikas ilin”.

 

5. “Pacon Mi lasas al vi, mian pacon Mi donas al vi. Ne kiel la mondo donas, Mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek timiĝu!” (Joh 14, 27). Kiel vi priskribas la pacon, pri kiu Kristo parolas tie ĉi?

a)     Tuta paco.

– “Temas pri tuta paco rilate la Sinjoron, niajn familianojn kaj ĉiujn homojn, eĉ la plej malproksimajn, kiuj ne ĉiam tute pensas kiel  ni pri kelkaj aferoj”.

b)     Vera paco.

– “Kristo estas la fonto de vera paco. Kiu ĉerpas do pacon el Li, povos ĝin ankaŭ disdonadi al aliaj (amo estas tasko de kristano), aŭ ĉerpi por aliaj (preĝo). Kristano tial ne fidas nur je siaj fortoj por konservi la eksteran pacon, por forigi ĉiuspecan maljustecon kaj militon, sed kunlaboras kun Dio en ĉi tiu paca laboro, lasante al Li la finan rezulton, sen ia maltrankvilo”.

c)     Mesia paco.

– “Temas pri tiel nomata Mesia paco, pri la pacostato ĉe resp. ekde la reveno de Kristo. Tiun pacostaton Kristo jam metis ĝermece en nin, sed plene ni atingos ĝin ne antaŭ la fino de ĉi tiu mondo. Pro tio ĝis nun bedaŭrinde la eklezio, sciante ke la tuta mesia paco nun dum la tertempo ne estas atingebla, ne sufiĉe atentis la problemojn de la ĝenerala homa paco sur ĉi tiu tero, kvankam Joh 14, 27 aŭ aliaj bibliaj tekstoj ne ekskluzivas sin ankaŭ dediĉi al la ĝeneralaj pac-problemoj; male, la dekalogo kaj la ordonoj pri amo al Dio kaj al niaj proksimuloj postulas nian laboron por la surtera paco. La lernado kaj aplikado de Esperanto estas ero de tiu laboro farenda”.

d)     Interna paco.

– “La Paco de Kristo estas primare interna paco. Sed ĉi tiu interna paco devas esti la bazo por la mondpaco. Ni devas pagigi nian apudan personan medion. Tio estas la plej reala kaj atingebla ebleco. Tial estas necese, ke oni daŭre lokiĝu en la pozicio de iu alia; estas necese ke oni provu kompreni la alian kaj klopodu trarompi sian egocentrismon.

Mondorganizoj por paco estas nepre bezonataj, ĉar ili formas necesan skeleton (projekton); sed la persona mentaleco de ĉiu el ni formas la karnon kaj sangon de la organismo. Sen persona preteco foroferi sin mem per simplaj ĉiutagaj agoj, demonstracioj kaj sensaciaj manifestaĵoj iĝos farso!”

e)     Konscienca paco.

– “Temas pri konscienca paco. La mondo ofte proklamas egoisman pacon, dirante: Ĉu mi estas la gardanto de mia frato? Tiun fipacon kondamnas Kristo”.

f)      Paco de la animo.

– “La vortoj de Kristo celas la pacon de la animo. Ĝi konsistas ne en indiferenteco aŭ flegmeco, en malkuraĝo aŭ retiriĝemo, sed en harmonio kun la vero kaj amo de Dio, en la komunio kun Kristo kaj homaj gefratoj. Evidente, ke tiu paco de Kristo estas esenca ankaŭ por atingi la mondan pacon. Tamen ,tio kompreneble ne malhelpas la kunlaboradon kun ĉiuj homoj de bona volo por konstrui tiun pacon de la mondo”.

g)     Paco bazita sur sekureco.

– “La plej bona formo de paco bazita sur sekureco, ĉar oni scias, ke la najbaro estas bona, havas bonajn intencojn kaj montras plenan respekton. Ĉi tiu formo de paco dependas de tio, ĉu la mondo akceptas la mesaĝon de Kristo aŭ ne. La mondo povas doni formon de paco, kiu estas malpli perfekta ol tiu de Kristo: paco bazita sur la fortimigo, kian ni havos, se UNO estos sufiĉe forta por tuj kontroli ankaŭ la plej grandan (agresantan) nacion”.

h)     Posedaĵo de la vera kristano.

– “La paco, pri kiu Kristo parolas ĉi tie, signifas – laŭ mia modesta opinio – ke la paco estas posedaĵo de la vera kristano ankaŭ enmeze de mondo malpaca, militema. Tial, sekve la kristano ankaŭ ne povas partopreni en milita kaj kontraŭpaca moralo kaj koncerna agado! Kompletigo troviĝas en la alia vorto de Kristo: Beati pacifici!”

Kore mi dankas al ĉiuj, kiuj kunlaboris al ĉi tiu koncil-kunveno de I.K.U.E. Ne estis multaj, sed verŝajne ili pensigos aliajn, kiuj tiel eksentos la bezonon anonci sin kiel IKUE-koncilpatro! Specialan dankon al unu kunlaborinto, kiu poezie vortigis siajn pensojn kaj sentojn:

PAX VOBIS!

Post la reviviĝ’ el tomb’ kaj morto

estis de l’ Sinjoro unua vorto:

“PACO ESTU JEN AL VI!”.

Kristo ankaŭ nun ĉi vorton diras,

kvankam paco malproksimen iras.

Homa gento, for de Di’!

Kiom riĉa estas do kristano: PACON,

“kiun mond’ ne doni povas”,

 

Li en sia kor’ per Kristo trovas,

malgraŭ mondbatal’ kaj uragano!

Kaj la paska ben’ evangelia

etendiĝas tra la Regno Dia;

helpu ni per preĝo, faro,

ke retrovu Kriston la homaro!

Reagojn volonte ricevos:

J. Tuinder

 

DEZIRAS KORESPONDI

 

S-ro Bruce London, Great Neck, New York, Usono

S-ro Karl Treen, Harvey, Illinois, Usono.

 

LA SAVO DE LA POPOLOJ

Dekunua parto [kaj fina parto]

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis “Dekdua parto”]

 

Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.

Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis (Jes 40,1-5).

La profetoj revis pacoviziojn pri Jerusalemo, la urbo sur la monto. Bedaŭrinde ili anoncis al ĝi ankaŭ ĝin pereon. En 586 la urbo tute forbrulis; ĝi fariĝis fumanta ruinaĵo, kaptaĵo por ŝakaloj kaj hienoj, dum la loĝantoj estis forportataj. Pro kia kaŭzo? Pro kia celo?

Homoj plejofte pereas pro trotaksado de si mem. Jerusalemo ankaŭ. En blinda fiereco kaj troa fido ĝiaj loĝantoj elkriis: “La templo, la templo de Javeo estas ĉi tie. Kiu povus fari al ni malbonon? Kion ni devus timi?”. Ili forgesis, ke Tiu, kiu faris la interligon kun ili, estas pli granda ol la templo, Lia savo malpli limigita ol la spaco, al kiu ili volis Lin fikse ligi, kaj ke la fidelecon de Dio oni ne povas senpune provoki.

Tiel Izraelo eniris sian ekzilon, senbridigita kiel popolo de Dio, senigita de urbo kaj templo. Sin okupanta pri si mem kaj puriĝinta en sia soleco, ĝi denove fariĝis sentema por la voko de la Dia voĉo kaj la senco de sia ekzisto. En fremda lando, inter aliaj popoloj, ĝi ree konsciiĝis pri sia ekzistrajto. La ekzameno de la konscienco certe estis senkompata. Izraelo eraris pri sia sacerdota tasko, sia anstataŭanta servo. For la bildo de Abrahamo, kiu batalis kun Dio pri la sorto de Sodomo kaj por tio riskis sian propran amikecon. For la bildo de Moseo, kiu antaŭ la okuloj de la Egipta mondpotenco efektivigis la grandan triumfon de Javeo: la eliron el Egiptujo.

For la bildo de Davido, en kies piedpremoj promenis neniu el la postaj reĝoj. Ili ĉiuj estis la servistoj de Javeo, fidelaj kaj sindonaj. Izraelo sopiras tiun ĉi idealon; dume maturiĝas en ĝi la deziro fariĝi tio, kio ĝi ĉiam devus esti: Ebed Jahweh, servisto de Dio: ricevanta savon, provokanta savon.

Dio elektas homojn por servi al homoj. Denove kompreninte tion, Izraelo donace rericevas la templon. Javeo rekondukas sian popolon al la sankta urbo. La vojo al la savo ekprosperas en la stepo. Popolo fiere retiras sin, fiera ĉar ĝi estas vokita al grandioza tasko: esti lumo antaŭ la popoloj. La gloro de Javeo, kiu lume brilis sur Sinai nur por Izraelo, nun estas vidata de ĉiuj popoloj. Kaj inter ili Izraelo scias pri sia peranta rolo, ĉar Dio vokis Abrahamon el Ur de l’ Kaldeoj per la vortoj: “En vi beniĝos ĉiuj popoloj de la tero!”

(El “Katholieke Missien”)

 

ENCIKLIKA MODELO

 

La sacerdoton Robert Adolfs, kiu ĉiusemajne pozitive kontribuas al la nederlanda gazeto DE NIEUWE LINIE, leganto provokis ne kritiki la enciklikon “Humanae Vitae”, sed mem verki enciklikon!

Adolfs akceptis la provokon kaj faris jenan provaĵon, kiu certe pensigos ankaŭ la legantojn de nia revuo.

AL ĈIUJ EPISKOPOJ EN LA MONDO

Amataj fratoj kaj kolegoj,

La tempo, en kiu ni vivas, fortege provokas la kristanan kredon kaj tial ankaŭ la eklezion. Estas tre kompreneble ke kelkaj el ni estas malĝojaj kaj maltrankvilaj pri la perforto de la sekulariĝo, la nova sekulara kulturo, kiu hodiaŭ ŝtormas al ni per energio neatendita. Eble ankoraŭ pli da maltrankvileco povus regi pri novaj tendencoj en la teologio kaj en la kredesprimo de la lokaj eklezioj. Ni dezirus respondi: se tiele regus inter ni maltrankvileco, tio signifus nur ke ni prenas nin mem tro serioze. Ĉar ne temas ja pri tio, ke ni savu nin mem aŭ nian staton, sed la predikadon de la malnova kaj tamen ankaŭ por nia tempo ĉiam nova “Bona Mesaĝo” de nia Sinijoro. Ni ankaŭ ne tro maltrankviliĝu pri la eklezio. La eklezio estas nur rimedo kaj tio validas en ankoraŭ pli alta grado por la historie kreskinta formo de tiu eklezio. Ni do ne konvulsie kaj timplene kroĉiĝu al ĝi! Ĉar nia Sinjoro diris, ke kiu volas savi sian vivon, tiu ĝin perdos; sed ĉiu, kiu perdos sian vivon pro Li, tiu ĝin trovos (Mat 16,25). Fine temas ne pri la eklezio, sed pri la regno de Dio, la regno de ĝojo, paco kaj justeco. “Do ne timu…, ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon” (Luk 12,32).

Sekve decas, ke ni demetu ĉian zorgon por savi nin kaj senigu nin de tio, kio strebas al potenco kaj tirana insisto pri ekleziaj strukturoj. Ĉar ni unualoke konsideru nin servistoj de la regno de Dio. Ne valoras niaj propraj historiaj faritaĵoj, sed la spaco, en kiu la Spirito de la Sinjoro povas prediki kaj riveli la regnon. Antaŭ ĉio ni do kreu spacon por lo alveno de la regno, kiu jam kaŝiĝas meze inter ni. Tial ni estu apertaj antaŭ ĉiuj novaj movadoj kaj fluoj, kiuj hodiaŭ manifestiĝas interne de niaj kredkomunoj. Eĉ kiam la novaj ideoj kaj movadoj ofte ŝajnas al ni fremdaj kaj en la lumo de nia pasinteco nepermeseblaj, ni ne tuj subpremu ĉi ĉion, pensante pri la averto de Sankta Paŭlo: “Ne estingu la Spiriton!” (1 Tes. 5,19). La Spirito de la Sinjoro ne ĉiam blovas tie, kie ĝi laŭ nia opinio devus blovi, sed la Spirito blovas, kie ĝi volas. Tial urĝe gravas, ke ni donu spacon kaj orelon al tiuj strebadoj por renovigi la laŭkredan vivon, la eklezian vivon kaj la predikadon de la Bona Mesaĝo.

La tempo venonta iĝos tempo, en kiu ni devas multe aŭskulti: kun granda respekto al la idealismo kaj entuziasmo de la kredantaj homoj, precipe de la junularo. Tiu aŭskultado devas fine iri al la dialogo. Ne nur la dialogo interne de nia propra eklezia komuno, sed ankaŭ la interaŭskultado kaj interparolado kun reprezentantoj de la grandaj religioj de la mondo, la humanistoj kaj ateistoj. Amataj fratoj, ni kredas je la veno de la regno de paco, boneco kaj justeco. Tial nia atentemo kaj amo eble la plej multe eliru al la homoj, kiuj kliniĝas sub milito, diskriminacio kaj tiuj abomenindaj formoj de maljusteco. Ni ne komprenas, kiel la politikaj celoj de Usono pravigas la kruelan kaj sangavidan militon en Vjetnamo. Tial ni alvokas ĉiujn kristanojn aktive rezisti ĉian imperiisman militpolitikon de kiu ajn registaro.

Granda malĝojo plenigas nian koron, pripensante ke multaj blankaŭtaj kristanoj malamas kaj malestimas siajn kolorhaŭtajn fratojn, sed precipe siajn nigrajn kunhomojn. Ĉi tiu rasmalamo rekte kontraŭas la universalan ordonon al amo, donitan de nia Sinjoro. Ĉiu, kiu rekte aŭ pere diskriminacias sian nigran kunhomon kaj ne volas konverti sin, estu forigata el via komuno. La kredanta kristano identigu sin laŭ la ekzemplo de la Sinjoro kun la malriĉa, humiligata, sendefenda, malestimata kaj malrespektata homo. Ĉi tio estas tre malfacila por la kredantoj, kiam ni – paŝtistoj – loĝas en belegaj palacoj, veturadas en multekostaj aŭtomobiloj kaj iradas en vestoj altvaloraj. Tial, amataj fratoj, necesas ke ni praktiku malluksemon kaj klopodu kiel eble plej multe kongruiĝi kun la sendefenda profeto de Nazareto.

Tiam la eklezio, sekvante sian Sinjoron, povos esti vera profeto en ĉi tiu mondo: profeto povanta aŭtoritate alvoki por kondamni kaj kontraŭbatali maljustecon, malpacon kaj malamon. Nin minacas ne novaj teologiaj formuligoj, sed spirita blindeco, per kio ni ne plu vidas la realajn bezonegojn de la homo kaj lia mondo. Ni preĝu al la Spirito de nia Sinjoro, ke ĝi donu al ni kuraĝon por konsideri nian veran taskon kaj akcepti la provokon de ĉi tiu tempo.

“Ne rememoru tion, kio estis antaŭlonge, kaj ne meditu pri kio estis en la tempo antikva. Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi tion ne komprenas?” (Jes 43,18-19).

Donita en Romo, la 1-an de aŭgusto 1968.

PAULUS

Servanto de l’ servantoj de Dio.

 

54-A UK EN HELSINKI 1969

 

Sub la protekto de la Prezidanto de Finnlando, d-ro Kekkonen, de la 26.7. ĝis 2.8.1969 okazos la 54-a Universala Kongreso de Esperanto en la finnlanda ĉefurbo Helsinki. La unua bulteno, aliĝiloj kaj glumarkoj (dekmarka folio 2 stelojn) estas riceveblaj ĉe konstanta adreso de la kongreso: Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam-2, Nederlando.

Meze de septembro aliĝis jam 159 personoj el 31 landoj.

La KELI-kongreso okazos 1969 nur 50 km de Helsinki. Pri ĝi detale ni komunikos en posta numero.

 

PAX CHRISTI

“Survoje kun PACEM IN TERRIS”

oka parto

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis “Sesa parto”]

 

Tasko de la Eklezio

Klopodante iom pli konkrete difini sintenon kontraŭ la problemo de milito kaj paco, kiun karakterizas kristana inspiro, oni prefere distingu inter la tasko de la Eklezio en ĝiaj diversaj tavoloj – nome tiu de la “oficiala” Eklezio – de la kristano en la mondo kaj de katolika porpaca movado. Oni kelkfoje tro facile parolas pri “la” kristana starpunkto pri milito kaj paco. Tio kaŭzis jam multe da konfuzo pro sia abstrakta kaj tro ĝeneraliga karaktero. La realeco plejofte ne estas tiel simpla! Tial ni distingas ĉi tie. Povas esti, ke pli da distingoj estas eblaj, sed ĉiuokaze ĉe la tri nomitaj estas klara diferenco laŭ taskoj kaj responsoj. Kontentiga difino de la starpunkto povas esti trovata nur en la konscio, ke en la Eklezio kiel Popolo de Dio ĉiuj estas vokitaj konkretigi en la nuna mondo la mesaĝon de la evangelio por la homoj, kvankam ne ĉiu en la sama maniero.

Unualoke ni parolas pri la “oficiala” Eklezio, sub kiu ni komprenas la sintenon de ĉiuj, kiuj en iu aŭ alia maniero gvidas la komunumon de Kristo kaj per tio difinas eksteren la oficialan karakteron de la Eklezio. Intence ni elektis ĉi tiun ne-teologian kaj pli vastan koncepton, ĉar ĉi tie estas parolo ne nur pri la hierarkio, sed ankaŭ pri aliaj, ankaŭ laikoj. Temas pri la Eklezio, kiu bezonas en ĉi tiu tempo pli grandan sendependecon kaj pli grandan distancon kontraŭ la potencoj de la starigita ordo. En la pasinteco ripete okazis, ke du partioj militiris kaj ke ilia Eklezio ambaŭflanke benis la armilojn! Tre ofte la militanta ŝtato donis al tio alian signifon ol la Eklezio intencis; kaj tio, kompreneble, estis malutila al ĝia pozicio. La moderna mondo estas mondo sekularigita, kaj en tiu mondo malofte estas konflikta situaclo, ĉe kiu la pravo estas tute sur unu flanko kaj la malpravo aliflanke. Miksante sin en tio, ankaŭ plejbonintence, la Eklezio suriras terenon, sur kiu ĝi povas erari kiel alia. En ĉiu historia situacio, tamen, homaj, spiritaj valoroj estas en danĝero. Kaj la unualoka tasko de la Eklezio estas, pro ĝia esenca misio, spirite teni ĝian lokon en sfero de netuŝebla pureco.

Ĉi-rilate la demando leviĝas, ĉu la katolika pensado sufiĉe okupis sin pri la problemo de la konsciencaj militrezistantoj. La kaŭzo eble troviĝas ankaŭ en tio, ke la Eklezio estas tro forte implikita en la aktuala situacio kaj ke la katolika pensado foje malfacile iras renkonte al konfliktoj, – ĉi tie inter komuno kaj konscienco, inter persona vido sur la evangelia idealo kaj la monda realeco. Ne temas ĉi tie unualoke pri tio, ĉu iu lando havas leĝon, kiu regulas la rifuzon de soldatservo; gravas la principa starpunkto de la Eklezio. La opinio de Pio XII estis, ke – se libere kaj laŭleĝe elektita registaro, kiu kondukas en- kaj eksterlandan politikon konforme al juro kaj moralo, en ekstrema kazo estas devigata al defendaj aranĝoj – katoliko ne povus apelacii sian personan konsciencon por rifuzi militservon. Tiu ĉi eldiro ne estas kontentiga. Precipe en Francujo kelkaj teologoj serĉis solvon, en kiu oni malakceptu ĝeneralan reguligon de militrezistado, sed kreu spacon por tiuj, kiuj opinias sia devo propagandi senperfortecon kiel profetan ateston. Ankaŭ tio ne kontentigas, ĉar ĉi-rilate ne temas pri la valoro de la profeta atesto. En nia moderna prospera ŝtato estus signo de aŭtentika kristanismo, se oni pli bone komprenus la profetan ateston de Francisko. Ĉar la homaro nun denove metiĝas antaŭ la demandon pri la limoj de potenco, ankaŭ sur tiu kampo la atesto povas reprezenti propran valoron. La senco de tiu profeta atesto devas tamen esti tradukata en la sintenon de la homoj kaj en la strukturojn de la socio. Sed kiu simple prenas la evangelian ateston kiel finpretan solvon por la konkretaj problemoj, tiu faras religion politiko. La profeta atesto ĉiam venos flanke de la grocofavorita unuopulo, sed ĉe ĉiu reguligo de la militservo temas pri grandaj grupoj de la juna generacio. Tia reguligo povas esti necesa kaj justa. Sed validas ankaŭ nun, ke atingiĝas limo, kiam la respekto al la persona konscienco estas tuŝata. Se temas pri tio, ĝuste la Eklezio estu nepre klara, ĝuste en ĉi tiu tempo. Akcepti aŭ malakcepti militser von ambaŭ devas esti persona decido de la konscienco. Kontraŭa al tio estas la kelkfoje aŭdata opinio, ke katol iko ne povas apelacii la voĉon de la konscienco, ĉar militservo laŭ la katolika doktrino estas afero normala kaj akceptebla.

La pli granda neimplikiteco kontraŭ la potencoj de la starigita ordo, kontraŭ civiliza reĝimo preteriranta, starigos la Eklezion alie en la mondo. Ĝi kreos la spacon por proksimigi la Eklezion al la nunaj homoj kaj bezonegoj. En la tempo venonta la paradokso fariĝos pli konkreta, ke la homo plisoleciĝos meze de socialiĝanta mondo. Ŝajnas, ke la spaco por povi sekvi la voĉon de la propra konscienco, ade fariĝas pli malgranda: la lasta, per kiu la homo kapablas resti persono.

Pri la nova situacio kiu kun la atomepoko ekaperis, oni povas diri kun Guardini ke nia homa ekzistado proksimiĝis al ekstremaj decidoj kaj iliaj sekvoj, al plej altaj ebloj kaj al plej altaj danĝeroj. La homo, staranta en tiu situacio, portas personan respondecon, kiun la Eklezio neniam povas transpreni de li. Lia nura espero estas Eklezio, kiu unualoke kliniĝas amplene super ĉi tiu bezonego de la homa ekzistado.

Ĉefa afero restados la pacomesaĝo de la Eklezio. Ju pli sendependa estas la Eklezio, des pli aŭtoritate ĝi povas paroli pri ĉi tiu temo. Papo Johano rememorigis pri la vorto de sia antaŭulo: “Nenio perdiĝas per la paco, per la milito ĉio povas perdiĝi”. La lasto realiĝis en ĉi tiu tempo, eĉ en la plej absoluta senco de la vorto. La Eklezio ne bezonas enpensiĝi pri la tekniko de la malarmado, pri la organizo de tutmonda kunvivado, pri la reguligo de malpacoj kaj sennombraj aliaj problemoj. Por tio ĝi simple ne estas ile ekipita. En ĉi tiu tempo kontraŭ la paco ne plu estas alternativo. Kontraŭ ĉiaj rezistoj kaj malfacilaĵoj la Eklezio ne ĉesu instrui al la hodiaŭa homaro la pacon kiel siuperan komision. Tio ĉi estas la plej granda servo, kiun ĝi povas fari al la mondo. Tiel la Homaro spertos, ke la Eklezio staras meze de la nuntempa historio. Kaj kiam ĝi faras ĉi tion, tio okazas ne kaŭze de politiko, intereso aŭ timo, sed simple de fideleco al la komisio de la Sinjoro, kiu volis, ke en la kristnaska nokto Lia mesaĝo estu anoncata kiel mesaĝo de paco. Se la homaro estas preta aŭskulti kaj laŭagi tiun ateston, fine pienumiĝos la vorto: “Kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon” (Jes 2,4).

Unu el la plej valoraj aferoj de la lastaj jaroj estas la maniero, en kiu – ankaŭ ĉe katolika flanko – komenciĝas medito kaj dialogo pri la problemo de la ekumeno. Precipe sur la kampo de la dogma doktrino la vojo al la unueco estos longa kaj malfacila. Sed estas multe da taskoj, kiuj nun povas esti farataj komune! Se ĉiuj kristanaj eklezioj en la mondo venus al iu komuna kristana ĉarto de la paco, ĝi eble paligus la eĥon de “Pacem in Terris”, sed samtempe ĝi estus la plej granda honoraĵo al tiu encikliko. Oni povas pensi ankaŭ pri la starigo de aparta organo por la rilato inter eklezio kaj mondo, el kiu unu sekcio povus specialiĝi pri la pacoproblemo. Temas nur pri ekzemploj. Sed ankaŭ pri iniciatoj, kiuj konkretigas antaŭ la homo, ke la Eklezio volas ĉi-afere servemon.

Tasko de la kristano en la mondo

Flanke de la atesto de la Eklezio la kristano en la mondo havas propran taskon kaj propran respondecon. Li devas konkretforme realigi la pacomesaĝon de sia Eklezio en la homa kunvivado. Ĉiu devas fari tion sur la loko, kie kuŝas lia vivotasko.

Ĉi tie unualoke la kristana politikisto spertos la malfacilaĵojn de la fendego inter idealo kaj realo. Li samopinias kun la eldiro de “Pacem in Terris”, ke la ekvilibro de fortimigo ne povas esti bazo por daŭra paco. Sed li scias, ke li en la konkreta situacio ne povas forlasi ĝin, ne samtempe anstataŭigante ĝin per io alia aŭ pli bona. Li devas agi en situacio, en kiu la kondiĉoj por la paco ankoraŭ nesufiĉe plenumiĝis kaj en kiu la preteco ofte mankas. En la ekstrema kazo povas okazi, ke li volas pacon sed faras militon! Sed ankaŭ kiam pacama mondo povas esti atingata nur en la estonteco, lia politiko devas klare kvazaŭe anticipi tiun estontecon. Tio signifas, ke ankaŭ la ordinara civitano devas povi rekoni, ke la paco estas ĝia centra celo kaj tia ĝi restos en ĉiaj cirkonstancoj. Ĝuste sur ĉi tiu punkto ekzistas ankoraŭ ĉiam dolora vakuo. Superrigardante Eŭropon, oni povas neeble asertadi ke la paco kiel supera komisio jam realiĝis en la politiko de ĉiuj kristanaj ŝtatistoj. Granda parto de la oficiala politiko kontinuadas laŭ la politika patrono de la antaŭatoma epoko. Oni unue okupu sin pri tiu postrestinta parto! Ankaŭ la scienculo povas renkonti malfacilajn konsciencodecidojn, ekzemple inĝeniero en atomfabriko. Ni pensu pri la usona scienculo Oppenheimer, kiu konscience ne kapablis kunlabori kun la pretigo de la unua usons hidrogena bombo kaj poste fariĝis la viktimo de la kontraŭherezula ĉasado de McCarthy. La germana atomscienculo diris: “Se ni akceptas, ke en la tecnologia epoko la neuzado de difinitaj teknikaj ebloj estas necesa kondiĉo por la homa vivo, ĉu ĉi tio sekve ne validas unualoke por la modernaj amasdetruiloj kiel la kernarmiloj?”. Von Weirsaecker respondis ĉi tiun demandon laŭ kristanaj motivoj jese kaj akceptis la konsekvencojn. Sed samtempe li rifuzis tre klare proponi sian personan sintenon kiel la sole eblan kondutregulon. Ĝuste Tian starpunkton nia nuna situacio pleje bezonas. La spirito de la dialogo ne estas la ĝeneraliga memkontentemo pri la memelektita starpunkto; ĝi estas la kombino de la persona elekto kun la senĉesa preteco al interparolo kun alia, kiu eble faris alian elekton, por tiele porti kune pli grandan klarecon en por neniu tute travidebla situacio. En tiu dialogo la scienculo havas specialan taskon. En nia situacio estas io nova, ke estiĝis kundependo inter scienco kaj politiko, kia antaŭe neniam estis. La scienco kiel ebura turo ne plu harmonias kun la bildo de nia tempo. La bonfarto de morgaŭ nun dependas de la esploroj de hodiaŭ, kaj per tio la laboro de la scienculo ekhavis politikan signifon. En la plej multaj okcidentaj landoj ĉi tiu nova evoluo ankoraŭ nesufiĉe integriĝis en la strukturoj de ŝtato kaj socio. Ke en la medio de la scienculoj la konscio pri ĉi tiu nova respondeco estas klare kreskanta, montriĝas ekzemple el la konataj internaciaj Pugwash-konferencoj. La scienco ja estas esenca posedaĵo de la tuta homaro – la regno de la scienco estas senlime universala – kaj laŭgrade kiel la moderna socio pli kaj pli apogas sin sur la scienco, tiu universala tendenco komunikas sin al ĝi. La moderna scienca civilizo el si mem kondukas al vivoformo, kiu ne povas trovi sian finan celon interne de la limoj de unu nacia ŝtato. “La scienca socio estas en si mem ĝenerala socio de la homaro, kiu postulas planedan unuecon, kia ne estis sammaniere propra al la malnovtipaj socioj” (D. Dubarle). Tiel la moderna evoluo de la scienco kaj ĝiaj aplikoj donas direkton al la estonteco de la internacia kunvivado. La scienculo portas en ĉi tio propran respondecon.

Oni erarus, se oni ĉe la respondeco, en ĉi tiu tempo aliĝanta al la scienco, pensus nur pri la natunsciencoj. Temas pri ĉiuj sciencoj, ĉiu sur propra tereno kun propra tasko. Tial Papo Johano povis diri: “La modernan civilizon speciale distingas la scienca kaj teknika karaktero. Kiu ne estas science kampetenta, ne estas teknike instruita kaj ne posedas fakan kapablecon, tiu ne povas plenvalore enviciĝi en la sociajn instituciojn”.

Al tio apartenas ankaŭ la teologio. La tradicia doktrino pri la justa milito kelkfoje havis tro ekskluzive la karakteron de lim-moralo. Kompreneble estas la tasko de la moralteologo diri ion pri la uzado de la potenco, ĝin malpermesi, ĝin limigi, difini la terenon kiun oni ne transiru. Sed necesas ankaŭ tie plenigi la vakuon de mankanta etika koncepto rilate al la problemo de la potenco, adaptita al la novaj donitaĵoj de ĉi tiu tempo. Tia koncepto, kiu laŭas la politikan realecon, estas bezona por sencoplene ordigi la potencon. Ĝin povas havigi ne la teknologio, sed etikaj principoj. La katolika pensado devas enigi tian etikon de la potenco en teologion de la paco. Ĝis nun oni alportis nur kelkajn brikojn por tiu celo.

 

AKLE-GRUPO SALZBURG

 

estis refondita okaze de la jarkunveno de Aŭstria Esperantista Federacio je la 14-a de junio 1968 en la konata Maria-pilgrimejo Maria Plain, sub prezido de h. episkopo d-ro Eduard Macheiner, en ĉeesto de patro d-ro Anselm Schwab o.s.b., paroĥestro kaj superulo de Maria Plain, kaj de univ. docento patro d-ro Suitbert Siedl o.c.d.

Prezidanto elektita: H. episkopo d-ro Macheiner, afergvidanto: Studkons. prof. Hans Sappl.

Episkopo d-ro Macheiner kaj patro d-ro A. Schwab estas esperantistoj jam de sia gimnazia tempo en “Borromeum”, univ. doc. patro d-ro Siedl estas denaska esperantisto, studkons. prof. Sappl estis ĝen. sekr. de iama “Mondjunularo Katolika” post la unua mondmilito (kaj kunlaboranto de d-ro Max Jozef Metzger, mortinta kiel martiro de la paco de Kristo en la “tria regno”).

W. M.

 

RADIO ROMA

La dissendoj de Radio Roma en Esperanto okazas de 21.00 ĝis 21.20 h MET sur jenaj ondlongoj: 25,40 m; 30,90 m; 41,24 m de la kurtondo. La dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al “Kuriero de Esperanto”, la unua parto al ĉi-subaj temoj.

Novembro: 3: Tra la literaturo. 10: Novaĵoj el Italujo. 17: Italaj kanzonoj en Esperanto. 24: Leterkesto.

Decembro: 1: La fama itala aktorino Eleonora Duse. 8: Courmayeur kaj la tunelo sub la Blanka Monto. 15: La itala poeto Giuseppe Giusti. 22: La subakva sporto en Italujo. 29: Kristana mondo.

 

POLA RADIO KUN 3 ELSENDOJ

 

Ekde oktobro ĉi-jara Pola Radio elsendas trifoje tage en Esperanto: 6.30 h, 16.30 h kaj 23.30 h MET. La matena elsendo estas plena ripeto de la vespera programo. Ĉiu elsendo daŭras duonan horon.

Precipe interesa sendube estas la sabatvespera “Esperanto-ekspreso”.

 

KONGRES-MEMOROJ

 

Marĝene – serene

Misloĝigo

La vegetarana familio Koopmans parte devis loĝi ĝuste en Fleischgasse (= viandstrateto). Ĉu LKK per tio volis tenti la familion aŭ ĉu pro dialektiko oni loĝigis ĝin tie, ne estas klare.

Timo

Iu subaŭskultis interparolon de Eva Farkas (KELI) kaj Stefan Maul (IKUE). Ŝi sincere konfesis al li, ke li estis la sola, kiun ŝi timis antaŭ la kongreso. Je la mirigita demando de Maul: Kial? ŝi klarigis: ĉar li reprezentas modernan katolikan teologion, kiu tamen ne karakterizas la katolikismon. Maul: Nu, mi redonas tiun argumenton!

Miskongreso

Propono al la LKK: Elekti “Miss Kongreso” – Komento de LKK: Ni ne volas havi miskongreson!

Malfruiĝo

S-ro Illingworth, aliĝinte tre frue al la kongreso, komunikis ke li venos aŭtobuse de Aŭstralio al Limburg. Tri monatojn antaŭ la kongreso li kun bedaŭro devis sciigi, ke la aŭtobuso jam nun havas malfruiĝon de unu semajno. LKK tial aliĝigis lin por la dua komuna kongreso, al kiu supozeble li venos ĝustatempe.

Revolucioj

Prezidanto Tuinder dum la ferma kunsido erare diris “revolucioj” anstataŭ “rezolucioj”. Demandis kongresano: Ĉu ni estas inter studentoj?

Fratoj

Eminentulo ĉagrenita pri pastraj kolegoj: Ni ĉiuj estas fratoj – sed kiaj fratoj!

Salutvortoj

La salutvortoj de la episkopo kaj de la urbestro de Limburg (en la kongreslibro) estis tiaj, ke fakte oni povis havi la impreson, ke ili interŝanĝis la oficojn. Komento de la sekretario: Episkopoj hodiaŭ timas paroli pie; urbestroj hodiaŭ opinias devi paroli patose-pie, se temas pri religia afero, por ne ĉagreni siajn kristanajn elektintojn…

Eltombigo

Komento pri la prediko de pastoro Hoppe: Unue li eltombigis ĉiujn protestantajn martirojn de la kontraŭreformacio. Feliĉe ĉe la fino li reentombigis ilin en paco.

Procesio

En Wetzlar la ekskursantojn atendis s-ino Bepperling kun hundo, Esperanto-flago kaj laŭtparolila funelo. De la stacidomo tra la tuta urbo la flago flirtis antaŭ la procesio. La hundo atentis, ke neniu forlasas la vicojn.

Esperantista hundo

Dum la ferma kunsido en la kongresejo kuŝis granda hundo, kiu jen grumbletis (malaprobo), jen tintigis sian ĉenon (aprobo). Ŝajnas, ke estis esperantista hundo.

Hispana

Kvankam nur unu hispano ĉeestis la kongreson, la kapitano de la Rejnŝipo petis la “hispanan grupon” ne jam forlasi la ŝipon. Montriĝis, ke li taksis la esperantistojn simplaj hispanoj.

Konsolo

Dum la katedrala koncerto la orgeno pro iu difekto ĉesis ludi meze en la “kredo” de la Esperanto-Meso. Konsolo por la komponisto: neniu rimarkis.

Okulvitroj

Preskaŭ ĉiun tagon oni ie trovis okulvitrojn. Post la minaco ke LKK transdonos ĉiujn, forgesitajn kaj perditajn okulvitrojn al Agado E 3, oni ne plu trovis tiajn vidhelpilojn.

Kabaredo

Almenaŭ unu pozitivan flankon havis la kabaredo dum la folklora vespero. C. van Kleef uzis somer-ĉapelon, kiun ŝi ie trovis. La perdintino konstatis, ke ĝi estis ŝia, kaj tiamaniere reakiris sian posedaĵon.

Opiniŝanĝo

La redaktoro de Germana Esperanto-Revuo, R. Reuchlin, atentigis S. Maul, ke helpepiskopo Kampe antaŭ pluraj jaroj skribis malfavore pri Esperanto. Kiel li tiom povis ŝanĝi sian opinion? Maul: Tiutempe li ankoraŭ ne konis min.

Universitato

Frato de Boer meze en diskutado: Mi havas la impreson, ke ni estas en universitato. (Montrante al la podio) Tie sidas la profesoroj…

Komerco

Mudrak (eksbankoficisto) en sia enketilo: “La kongreso estis bona komerco. . .”. (LKK poste konstatis, ke devas esti “komenco”).

Skip to content