Espero Katolika N-ro 9/1968

Espero Katolika N-ro 9/1968

200 esperantistoj, membroj de KELI kaj IKUE, venis el 18 Iandoj al nia unua komuna kongreso en Limburg/Lahn. Ĉi tiu unika kaj historia kongreso havis vere bonajn kaj benitajn rezultojn, kiel vi povas legi en ĉi tiu numero. Estis laborkongreso kaj Ia salono — malgraŭ Ia belega vetero — ĉiam estis preskaŭ tro malgranda.

Nia bildo montras parton de Ia kongresanaro dum Ia solena inaŭguro.

KRONIKO

 

23 julio – mardo. La unuaj kongres-eminentuloj alvenas kaj alportas kroman laboron por LKK, sed ankaŭ propramane helpas. En la urbo oni ankoraŭ malmulte rimarkas pri la kongreso.

24 julio – merkredo. La du prezidantoj jam ĉeestas – sed ne jam la kongreslibroj. LKK nervozas, sed tagmeze ili fine alvenas. Nun rapide oni devas enkovertigi la kongresdokumentojn, dum frato Burkhardt tajpas matricojn por la komunaj diservoj. Vespere en la domo de la LKK-sekretario oni toastas je la kongreso. Pluvas ankoraŭ. La kongresejo estas preparita.

25 julio – ĵaŭdo. 9 h: La akceptejo estas malfermita. Terure, kiom da kongresanoj jam ĉeestas. LKK estas plenokupita. Ĉesas pluvi. – 15 h: Promenadon tra la urbo partoprenas jam konsiderinda nombro de kongresanoj. Rezulto: ĉiuj konstatas, ke Limburg vere estas ĉarma urbo. – 15.30 h: Gazetarkonferenco. Ĵurnalistoj de la lokaj gazetoj kaj de inform-agentejoj bombardas la prezidantojn per demandoj. – 16.30 h: Preparkunsido de LKK kaj estraranoj de KELI kaj IKUE. Montriĝas, ke la KELI-estraranoj – same kiel la KELI-kongresanoj – havas konsiderindan plimulton. La ĝenerala sekretario de IKUE, W. Flammer, bedaŭrinde pro malsano ne povis veni. La gaja atmosfero post la iom ceremonia interkonatiĝo de la estraranoj estas bona antaŭsigno. Iom vigla diskuto, ĉu fumi aŭ ne dum prelegoj kaj diskutadoj. – 18 h: La unua “komuna manĝo” estas katastrofo. Montriĝas, ke la mastro ne sukcesas mastri la problemon, nutri rapide, bone kaj malmultekoste tiom da personoj. Tia restas la situacio dum la tuta kongreso. – 19 h: Ĵurnalistino de la radiostacio Frankfurt/ M. faras intervjuojn kun kelkaj kongresanoj kaj insistas, sursonbendigi la ĵus naskiĝantan “ekumenan ĥoron” de frato Burkhardt, kiu sufiĉe ŝvitas. (La elsendo estis tre favora.) – LKK-prezidantoStaudt malfermas la interkonan vesperon, kiu tamen ne daŭras longe, ĉar la plimulto estas laca. La libro stando de Pickel jam estas bone vizitata.

26 julio – vendredo (Kristo). Brila suno ekde hodiaŭ ne forlasas la kongreson, tute kiel mendis LKK. – 8.30 h: La katolika meso en St. Hildegard pro longa prediko prokrastas la inaŭguron de la kongreso. La KELI-matenpreĝoj ĉiutage okazas je la 8.45 h en la kongresejo. – 9.45 h: Kun duonhora  malfruiĝo (la sola grava dum la tuta semajno) la kongreso estas inaŭgurita. Salutas helpepiskopo Kampe, parolas la du prezidantoj kaj S. Maul. La televido filmas kaj vespere elsendas favoran raporton. – 11 h: Estrarkunsido de KELI. LKK finpretigas 1a tekstojn por la komuna diservo. – 14 h: Podia diskutado: Kie estas la eklezio de Kristo? La unua laborkunsido anoncas jam fruktedonan kongreson. – 19.30 h: La unuan komunan diservon en la historio de la kristana E-movado en St. Hildegard gvidas pastroj Adamec (KELI) kaj profesoro Thalmaier (IKUE), kiu ankaŭ predikas. Oni uzas tekstojn bazitajn sur la rekomendoj de Ĝenevo kaj Romo kaj kantas el Himnaro Esperanto. – 20.15 h: Estraro kaj plenumkomitato de IKUE kunsidas. La aliaj ĝuas liberan vesperon.

27 julio sabato (Biblio). 8.30 h: Katolika meso en St. Hildegard. – 8.45 h: KELI-matenpreĝo en la kongresejo. – 9.15 h: Prof. Thalmaier ne povas tuj montri siajn lumbildojn pri la estiĝo de la Biblio, ĉar la projektoro strikas. IKUE-prezidanto Tuinder riparas mem. 11 h: Oficiala akcepto ĉe la urbestro. Ĉeestas         gefratoj Burkhardt (Germ.), Tuinder (Ndl.), Downes (Brit.), Berka (Ĉeĥ.), Longoni (It.), Farkas (Hung.), Sandgren (Sved.), Schmidt (Usono). R. Haupenthal modele interpretas. Oni trinkas kaj afable babilas. La delegato ricevas kiel donacon belan bildlibron       pri Limburg, la urbestro ricevas memore Esperanto-Biblion. Li promesas subteni la orientlandajn partoprenantojn (kaj faras poste). – 14 h: Ĝenerala Kunveno de IKUE. Jarkunveno de Oekumenische Liga. – 16.30   h: Ekskurseton ĉirkaŭ Limburg partoprenas preskaŭ kongresanoj, formante longan serpenton. – 20 h: Koncerto en la katedralo. Krom la kongresanoj ĉeestas ne malgranda nombro de neesperantistoj.

28 julio – dimanĉo. 8.45 h: Solena meso en la katedralo. Prof. Thalmaier predikas pri la eklezio, komparante ĝin kun la katedralo staranta sur roko. A. Wiesmann dum la komunio kantas en Esperanto “Ave verum” de Mozart. – 10 h: Solena Diservo de KELI en la kongresejo. Predikas pastro C. Horák, kantas la ĥoro. Ĉeestas ankaŭ multaj katolikoj. Samtempe CAROSI-estrarano Kemna predikas en la ordinara meso de St. Hildegard kaj kolektas 503 gm. – 12 h: Bankedo E3 en St. Georgshof. Partoprenas pli ol 100 kongresanoj. A. Haas kantas dum ĝi “Gellert-Lieder” de Beethoven (ŝi estas blinda). La profito por Agado E3 estas 552 gm – 14 h: La duontagan ekskurson al Wetzlar partoprenas preskaŭ ĉiuj kongresanoj. – 20 h: Tuinder, subtenita de Kemna, prezentas lumbildojn pri Agado E3.

29 julio – lundo (Reformacio). 8.30 h: Katolika meso en St. Hildegard, dum kiu predikas pastoro Burkhardt. – 8.45 h: KELI-matenpreĝo. – 9.15 h: Prelego de prof. Downes: La fundamentaj reformaciaj ideoj. Vigla diskutado, daŭrigota merkrede. – 12 h: Speciala poŝtoficejo kun kongresa stampo funkcias, kiel jam sabate, en la kongresejo. – 14 h: Jarkunveno de KELI – 19.30 h: Dua komuna diservo en St. Hildegard; predikas pastoro Hoppe. – 10.15 h: Ĝenerala Kunveno de IKUE. – La aliaj aŭdas raportojn pri Uppsala, pri vojaĝo de A. Sandgren al Pollando kaj vidas lumbildojn pri la pac-konferenco en Probra kaj pri la kongreso en Torre Pellice.

30 julio – mardo. Tuttaga ekskurso al la Rejno.

31 julio – merkredo (Mondo). 8.30 h: Katolika meso en St. Hildegard. – 8.45 h: KELI-matenpreĝo. – 9.15 h: Prelego de Tuinder pri problemoj de la mondo kaj diskutado. – 15 h: Daŭrigo de la diskutado pri la prelego de Downes en malgranda rondo. Laŭ multaj la plej bona diskuto de la tuta kongreso (bedaŭrinde ne registrita sur sonbendo). – 19.30 h: Folklora Vespero (ĝis 23.15 h).

1 aŭgusto – ĵaŭdo (Paco). 8.30 h: Komuna diservo en la kongresejo laŭ apartaj tekstoj speciale kompilitaj por la kongreso. Gvidas la du prezidantoj. (Registrita sur sonbendo) – 9.15 h: Prelegoj de M. Hansen (Kristo estas nia paco) kaj C. van Kleef (Kristanaj pac-movadoj). Mallonga diskutado. – LKK disdonas enketilojn pri la kongreso. – 14 h: Solena fermo de la kongreso en ĉeesto de reprezentanto de la evangeliana komunumo de Limburg. – 16 h: Gazetarkonferenco, kiun sekvas bonaj raportoj en la lokaj gazetoj. – 17 h: La prezidantoj solene subskribas la kongresajn dokumentojn. Post la lasta subskribo ekpluvegas. Dum la toasto je la sukceso de la kongreso krake fulmotondras, kio – laŭ aserto de la prezidantoj – estas la aplaŭdo de la ĉielo. – 19 h: Adiaŭa vespero kun kantado, ŝercado kaj babilado. La karovaneto foriras al Madrid. La Postkongreso komenciĝas.

 

Karaj gelegantoj,

 

tiuj el vi, kiuj ne partoprenis la kongreson en Limburg, certe tre miris, ricevinte ĉi tiun ĝemelan numeron de DIA REGNO kaj ESPERO KATOLIKA. La kongreso donis al ni la mandaton, laŭeble aperigi komunan numeron kun ĉiuj raportoj kaj dokumentoj pri la Unua Komuna Kongreso de IKUE kaj KELI. Ni faris nian eblon, plenumi ĉi tiun mandaton, kaj esperas, ke vi estas kontentaj pri la rezulto. Ni konservis la eksterajn formatojn, tiel ke ĉi tiu numero facile enviciĝas en viaj jarkolektoj. La internan formaton ni tamen devis iom ŝanĝi pro teknikaj, la titolpaĝon pro grafikaj kialoj. Por DIA REGNO ni devis uzi aliajn litertipojn kaj alian paperon, por atingi harmonian aspekton de la tuta kajero.

Pardonu do la nekutimaĵojn, sed ankaŭ la kongreso ja estis nekutima. Se vi ne ĉeestis, vi povas nun almenaŭ postfeste partopreni ĝin, kaj se vi partoprenis ĝin, jen vi havas ĉion presita, kion vi aŭdis, vidis kaj travivis en Limburg.

Ni multe ĝojos, se vi ĝojas pri ĉi tiu fakto, kiu okulfrape montras la “sukceson” de la historia Limburga kongreso. La venontaj numeroj eliros denove en la kutima maniero.

J. van Keulen                                                      S. Maul

redaktoro de DR                                            redaktoro de EK

 

BENATA KAJ SANKTA TAGO

Inaŭguro de la kongreso

Post preludo sur piano de Ian Murphy, pastoro Burkhardt diras la preĝon de la kongreso. Dum ĝi ĉiuj kongresanoj staras.

PREĜO POR LA KOMUNA KONGRESO

Sankta Spirito,

ni kunvenas en Limburg

en la forto de Via Nomo,

ĉar ni mem estas malfortaj.

Venu al ni kaj ĉeestu kun ni,

sanktigante nian koron.

 

Instruu al ni, kion ni faru,

montru al ni la vojon,

helpu nin, por ke fariĝu Via volo.

 

Estu Vi sola

de nia Komuna Kongreso

la komenco kaj la fino;

ĉar Viaj estas la forto kaj la gloro

en unueco kun la Patro kaj la Filo.

 

Donu al ni Vian gracon,

por ke ni ĉiuj, kristanaj esperantistoj,

estu ligitaj kun Vi,

Kiu kompatas nian malfortecon.

En Vi ni estu unu,

unu en amo kaj reciproka respekto.

 

Benu nian Komunan Kongreson,

ho Jesuo Kristo, laŭ Via promeso:

Kie du aŭ tri kolektiĝas en Mia nomo,

Mi estas meze inter ili.

Via graco al ni sufiĉas. Amen

Post tio jam parolas la helpepiskopo de Limburg, Walther Kampe, kies paroladon ni redonas en laŭvorta traduko:

Episkope en Esperanto

“Tre estimataj gesinjoroj, mi unue devas eldiri du senkulpigojn. Unue, ke mi ĉi tie ne salutas vin en Esperanto sed en la germana lingvo, ĉar mi bedaŭrinde ne, aŭ ankoraŭ ne (aplaŭdo) regas Esperanton. Oni ĵus diris al mi, ke ĉe normala inteligenteco oni povas lerni la lingvon dum dek tagoj (aplaŭdo), mi ne scias, ĉu mi sukcesus en tio. Due mi devas danki, ke mi kiel unua povas paroli al vi, ĉar je la 11-a horo mi devos esti en Frankfurto kaj tial estas sub tempopremo.

Mi rajtas mallonge paroli. Nia diocezo Limburg kaj precipe ankaŭ la urbo Limburg fieras, ke vi okazigas vian kristanan Esperanto-kongreson ĉi tie en nia episkopa urbo. Tute kore mi volas vin, ankaŭ en la nomo de nia dioceza episkopo, kiu jam ferias, saluti ĉi tie en Limburg kaj deziri sukceson al viaj konsiliĝoj.

La kristanismo ja estas religio de la vorto kaj tial ĝia historio estas intime ligita kun la problemoj de la lingvo kaj de la internacia interkompreniĝo. Ne hazarde la Biblio konigas, ke la apostatiĝo de Dio, simboligita en la turkonstruado de Babelo, estis ankaŭ la konfuziĝo de la lingvo de la popoloj, kaj ke la veno de la Dia Spirito, simboligita en la Pentekosta evento, estas ligita kun la komuna kompreno trans ĉiujn lingvo-limojn.

La kruc-enskribo, kiun Pilato skribigis, estis farita en la tri mond-lingvoj, la hebrea, la greka kaj la latina. Tra jarcentoj ili, kiel lingvoj de la Biblio kaj ĝiaj plej malnovaj tradukoj, unuigis kaj destinis la kultur-geografion de la kristanaj nacioj. Sed kun la disfalo de la okcidenta humanismo kaj la ekesto de la eŭropa naciismo dum la pasinta jarcento, la problemoj de la interkompreniĝo, la problemoj de la lingvo, estas nove prezentitaj. Jam la penetro de la gepatra lingvo en la liturgion de la roma eklezio estas ja simptomo por tio, ke oni devas serĉi novajn vojojn. Kaj ni ja spertas, ke ekz. la angla lingvo pli kaj pli fariĝas la lingvo de la Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj, ni ĵus denove vidis la ekzemplon de Uppsala, kaj ke oni ĉe katolikaj internaciaj kongresoj kaj en komisionoj pli kaj pli uzas la francan lingvon anstataŭ la latina. Kaj samtempe ni devas observi, ke en la hodiaŭa evoluo de la mondo la rusa kaj la ĉina lingvoj fariĝas la lingvoj de la marksista ateismo. Ĉi ĉio estas evoluoj, pri kiuj ni apenaŭ jam konscias kaj el kiuj ni tiris ankoraŭ ne la ĝustajn konsekvencojn. Sed ĉu tio, kion hodiaŭ ni trovas, estas la fina stadio? Mi kredas, ke apenaŭ. Certe, mi ankaŭ ne kuraĝas aserti, ke lingvo kiel Esperanto taŭgas por solvi la problemon de la kompreniĝo inter la popoloj en perfekta maniero. Por tion prijuĝi, mi ne estas kompetenta kaj ne sufiĉa familiara kun la problemoj, pri kiuj vi okupiĝas. Sed unu fakton ni ĉiuj devas agnoski: Viaj kuraĝaj kaj kun grandaj oferoj ligitaj klopodoj, trovi tian vojon, tiel ke ne nur vi mem povas interkompreniĝi en fremdaj landoj, sed vojon, kiun vi proponas al la homaro, por ke la donaco, kiun Dio donis al la homo kaj nur al homo, nome la lingvo, fariĝu lingvo de amo, kiu ligas la popolojn. Kaj kio estus pli laŭ la intencoj de nia kristana kredo ol tia penado. Tiel mi rajtas aliĝi al viaj pripensado kaj interkonsilado dum tiuj tagoj kaj (la finajn vortojn Kampe diris en Esperanto:) Mi deziras, ke en frata dialogo kaj kristana spirito via kongreso estu fruktedona kaj benata de nia Sinjoro Jesuo Kristo!” (Longa aplaŭdo).

Reinhard Haupenthal tradukas resume la paroladon de la helpepiskopo. Sekvas la malferma parolado de IKUE-prezidanto J. A. Tuinder.

 

KRISTANOJ KUN KRISTANOJ

 

“Honorindaj moŝtoj, estimataj sinjoroj kaj sinjorinoj, karaj gefratoj!

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj venis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas”.

Jen la unuaj vortoj, kiujn elparolis d-ro Zamenhof la 5-an de aŭgusto 1905 ĉe la oficiala malferma kunsido de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro. Pasis intertempe 63 jaroj. Kaj hodiaŭ la prezidanto de IKUE povas diri: Mi salutas vin, glora kaj bela urbo Limburg, ĉar estas vi, kiu por la unua fojo en la historio de la Esperanto-Movado invitis protestantajn kaj katolikajn esperantistojn al komuna kongreso.

Mi esperas ke mi plenumas la deziron de vi ĉiuj, se en la momento de la malfermo de ĉi tiu vere historia kongreso mi esprimas en via nomo varman dankon al ĉi tiu urbo, kies reprezentanto estas en nia mezo, sinjoro Jacobi, kaj ankaŭ al la reprezentanto de prelato Stein, pastro Hörle, kiu ankaŭ estas en nia mezo por reprezenti la episkopan kurion de Limburg. (Aplaŭdo) Multan kaj tre specialan varman dankon al la Loka Kongresa Komitato, kiu preparis ĉi tiun kunvenon de kristanoj esperantistaj. (Aplaŭdo) Mian dankon al ĉiuj, kiuj en iu ajn maniero laboris, helpis kaj stimulis por realigi ĉi tiun kongreson.

La ideo, organizi kongreson de KELI-anoj kaj IKUE-anoj naskiĝis okaze de kongreso de IKUE en St. Gallen okazinta dum 1966, do antaŭ du jaroj. Mi treege ĝojas, ke KELI senprokraste akceptis la inviton, kaj mi esprimas kiel mian sinceran deziron, ke ĉi tiu kongreso fariĝu la komenco de pli bonaj interrilatoj, kiu promesos multe da kunlaboro en la estonteco, kaj rilate al la propagando de la Internacia Lingvo kaj rilate al ĝia apliko por niaj specifai celoj. Kun d-ro Zamenhof mi ripetas, ke “sankta por ni estas la hodiaŭa tago”. En Bulonjo-sur-Maro li povis diri, ke en la plej malproksima antikveco la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian, fratoj, kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en sia koro; fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio. Tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj jaroj tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute neebla.

Ĉu tia fakte ne estis la dumjarcenta situacio inter kristanoj protestantaj kaj romkatolikaj? Antaŭ longa tempo ili disiĝis, fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj sen emo al reciproka kontakto. Aŭskultu kiel mi klopodas interpreti la vortojn de la aŭtoro de la lingvo, kiun ni prave nomas “ekumena lingvo”:

En la ĉarma urbo Limburg kunvenis kristanoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj. Kaj ili renkontas sin reciproke, parolante unu kun alia kiel fratoj kaj fratinoj, kiel anoj de Kristo. Ni sentas nin kiel membroj de unu kristana familio. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ – inter la gastamaj muroj de Limburg – ne kunvenis luteranoj kun kvakeroj, baptistoj kun romkatolikoj, sed kristanoj kun kristanoj. Benata estu la tago kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Karaj gefratoj, ni vivas en tempo, en kiu la eklezioj serĉas unu la alian, serĉas inter si kontakton. Estas la tempo de la Mondkonsilantaro de Eklezioj kaj de la Dua Vatikana Koncilo, la tempo de la ekumena movado. Evidentas, ke ĉi tiu situacio ne povas ne tuŝi ankaŭ la kristanan Esperanto-Movadon, en kiun same penetris la malunueco de la kristanoj. Kiel mi jam diris, antaŭ du jaroj IKUE faris la unuan paŝon de alproksimiĝo kaj ĝoje ni povas konstati, ke KELI senhezite akceptis ĉi tiun inviton, kvankam ne mankis kritikantoj kaj malaprobantoj en ambaŭ tendaroj.

Kutima bildo dum la kongreso: la du prezidantoj frate sidas kune, maldekstre Burkhardt, dekstre Tuinder. (La harojn, cetere, ili perdis jam antaŭ la kongreso!)

Karakterize estas, ke la plej akraj protestoj, por tiel diri venis ĝuste el la ĝenerale protestantaj kaj el la ĝenerale katolikaj landoj. Ĉi tie mi ne volas analizi ĉiujn argumentojn, kiuj eble pledus kontraŭ renkontiĝo inter protestantaj kaj katolikaj esperantistoj. Ŝajnas al mi, ke ĉi-rilate iu ne facile difinebla timo ludas gravan rolon. Oni timas perdi ion, perdi sian ĝisnunan certecon, perdi sian familiaran fundamenton neforrezoneblan. En ĉi tiu salono mankas ĝuste la timantoj.

Ĉi tie kunvenas diverskonfesiaj esperantistoj, kiuj ne timas perdi ion, sed esperas gajni ion. La ideo altrudas sin al mi, ke timo havas rilaton kun maljunaĝo kaj pesimismo, espero tamen kun juneco kaj optimismo. Ĉi tie do, laŭ mia opinio, troviĝas kore junaj homoj, kiuj ĝojas pri la pozitivaj atingoj de nia tempo, en kiu vortoj kiel renkontiĝo kaj dialogo havas centran signifon.

Tiuj, kiuj de tago al tago sekvis la okazintaĵojn en Uppsala, scias ke la junularo vere ne estis malaktiva kaj seninteresa. La pasintan ĵaŭdon gejunuloj havis la parolon kaj ili diris interalie, ke la Mondkonsilantaro sin pli okupas pri la eklezioj ol pri la mondo. Ili diris: Ni lasu nin inspiri per tiuj, kiuj staras ekster la eklezioj kaj estas tuŝitaj per la samaj problemoj, ankaŭ nekristanoj. Kaj oni forte aplaŭdis la junajn reprezentantojn, la esperon de la eklezioj. La 15-an de julio ĉ. 400 personoj, kiuj iumaniere partoprenis en la asembleo, kolektiĝis en la kongresejo por fastante demonstri sian solidarecon kun ĉiuj malsatantoj en la mondo. Ili kunestis duonan horon preĝante kaj aŭskultante legadon el la Biblio. Jen alia iniciato de la junularo.

Ĉi tie do kunestas ne nur esperantistoj, sed unualoke esperantoj, homoj, kiuj esperas al la promeso de Kristo kaj la grac-energio de la Sankta Spirito. Tiu Sankta Spirito, la Spirito de Kristo regas nin ĉiujn. Tial por mi la hodiaŭa tago estas sankta, ĉar la Sanktulo mem estas meze inter ni. Eble vi legis, ke raporto, kiun oni faris en Uppsala, havas kiel titolon “La Sankta Spirito kaj la Katolikeco de la Eklezio”. Temas pri la katolikeco, kiu devas karakterizi ĉiujn kristanajn ekleziojn, nome esti en vivanta kontakto kun Kristo, Kristo, la Sinjoro de la Eklezio. Tiu katolikeco tralumigu ankaŭ niajn korojn!

Ni kunvenis en Limburg ne por supraĵe babili kaj “bonan-tagi”, ne sole nur por distriĝo kaj amuzo. Estis aliaj motivoj, kiuj nehaltigeble pelis nin al ĉi tiu kongresurbo. La espero, trovi tie gefratojn, kiuj kune kredas je Kristo kaj Lia Evangelio, gefratojn kun la samaj idealoj kaj zorgoj, ĝojoj kaj problemoj, gefratojn, kiuj prenas alian konvinkon serioza, estas pretaj, ekkoni kaj aŭskulti uno la alian. Ĉiu el ni spertis, ke ni anoj de diversaj eklezioj tute fremdiĝis inter ni, ĉi tie ni espereble konvinkiĝos, ke ni estas sam-ide-anoj en la plej kristana senco de tiu vorto. Nia komuna ideo estas la sankta afero de Dio, la Evangelio de Kristo kaj nia misia tasko en la mondo. Ne nur sama ideo nin ĉiujn ligas, sed prefere samideano: Jesuo Kristo mem.

Estimataj gesinjoroj, vi bone scias, ke la 4-a Asembleo de la Mondkonsilantaro de Eklezioj en Uppsala donis specialan atenton al la diversaj taskoj en la mondo, precipe al la demandoj pri paco kaj milito kaj pri la helpo al la tielnomataj evolulandoj. Ankaŭ dum nia renkontiĝo ni multe okupos nin ĝuste pri tiuj samaj demandoj, ĉar komunaj por ĉiuj kristanoj.

Kompreneble mi ne bezonas vaste paroli pri tio, ke mi tre ĝojas, ke tiom da kristanaj esperantistoj reagis al la invito, veni al Limburg. Kore mi bonvenigas vin ĉiujn, speciale ankaŭ niajn alte ŝatatajn gastojn. Mi esperas, ke ili sentas sin ligitaj kun ni. Speciale mi bonvenigas ĉi tie mian alte ŝatatan kolegon, pastoron Burkhardt, la prezidanton de KELI (forta aplaŭdo). En la junia numero de “Espero Katolika” la redaktoro karakterizis ĉi tiun kunvenon kiel kongreson de la vastaj koroj, koroj pretaj akcepti ĉion bonan, pretaj ami, pretaj respektì ĉiujn aliajn, pretaj aŭskulti. Per tiuj vortoj li pentris la sintenon, kiun akceptu ĉiuj kongresanoj. Mi estas konvinkita, ke se ni ĉiuj estas pretaj fari ĉi tiun kunvenon vera vastkora renkontiĝo, ĝi feliĉigos kaj pliriĉigos nin ĉiujn kaj ĝi estos vera festo.

Preĝante kaj ekskursante, diskutante kaj parolante ni trovas unu la alian kaj klopodos serĉi komunan scion por kristane atesti kaj servi al la mondo, la mondo, kiun Dio tiel amis, ke Li sendis al ĝi Sian Filon Jesuon Kriston, kies sanktan nomon ni ĉiuj havas komuna.

Kuniĝu do, fratoj, plektiĝu la manoj,

kongresu en belharmonio,

ni membroj de KELI kaj IKUE-amoj,

ĉar estas ni filoj de Dio!

Per ĉi tiuj vortoj Zamenhofe inspiritaj mi sub la beno de la komuna Sinjoro deklaras ĉi tiun komunan kongreson de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia malfermita”. (Forta kaj longa aplaŭdo)

La paŝtisto iras antaŭ ni

Parolas pastoro A. Burkhardt, prezidanto de KELI:

“Karaj geamikoj kaj karaj gefratoj, estas nun mia plezura devo kaj tasko, ankaŭ eldiri la salutojn en la nomo de KELI kiel ties prezidanto. Mi kore dankas pro la vortoj de la prezidanto de IKUE, kaj mi ne volas multon aldoni, ĉar ili vere esprimis ankaŭ miajn sentojn kaj pensojn. Kiel vi ĉiuj scias, inter ambaŭ organizaĵoj estis multaj hezitoj kaj efektive ankaŭ timoj.

Mi venis ĉi tien sen timo, pro tio ke hodiaŭ mi legis por la nuna tago sub la nuna dato el la malgranda libreto de la moravaj fratoj, la signalvortoj, frazon el Sankta Johano, la deka ĉapitro, la kvara verso: “La paŝtisto iras antaŭ ili kaj la ŝafoj lin sekvas”. Kaj mi fidas, ke sub lia gvido, kiam ni vere estas pretaj, sekvi lin anstataŭ la kapricojn de niaj propraj ideoj, ni ne eniros en iun abismon aŭ en truon.

Do kun granda ĝojo mi salutas vin ĉiujn, inter ili aparte la honoran prezidanton de IKUE, pastron Beckers el Belgujo (aplaŭdo), kaj la honoran prezidanton kaj fondinton de KELI, inĝenieron Paul Hübner (aplaŭdo). La paŝtisto iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas. Li iru antaŭ ni!” (Forta aplaŭdo)

Ne fianĉiĝo

IKUE-prezidanto Tuinder legas leteron de la ĝenerala sekretario de IKUE, kiu pro grava malsano ne povis veni al la kongreso:

“Tre estimataj kongresanoj, ekde la momento, kiam KELI akceptis la inviton de IKUE al kuna kongreso en Limburg, mi ĝojis esperante, ke ankaŭ mi povos partopreni. Bedaŭrinde mia nuna sanstato ordonas al mi nepran ripozon dum kelkaj semajnoj. Permesu al mi, perletere saluti vin kaj emfaze akcenti, ke laŭ mia opinio tiu unua kuna kongreso estas grava evento, kiu decidos pri pli aŭ malpli bona kunlaboro de KELI kaj IKUE. S-ro Quentin ĝuste skribis, ke ĉe tiu kuna kongreso ne temas pri fianĉiĝo de ambaŭ kristanaj konfesioj aŭ de ambaŭ kristanaj Esperanto-Unuiĝoj. Sed mi opinias, ke temas pri amikiĝo, kiu fontas el pli bona reciproka konatiĝo.

La hodiaŭa kriza situacio de la kristanismo necesigas amikan kunlaboron de la kristanaj konfesioj, kiu jam antaŭe necesis pro la komuna bapto kaj kredo en Kristo nia Sinjoro, kaj pro la komuna kristana amo en la Sankta Spirito. Ekumena kunlaboro postulas novan spiriton de interkompreno. En pasintaj jarcentoj la kristanaj eklezioj ofte vidis nur ja negativajn ecojn en la alia kaj malatentis aŭ eĉ neis la pozitivajn valorojn de la alia. Ni ĉiuj facile opinias, ke ni jam konas kaj ĝuste prijuĝas la alian, kvankam ni estas plenaj de antaŭjuĝoj kaj konvinkitaj pri la ŝajna vereco de onidiroj. Hodiaŭ oni serĉas dialogon inter la konfesioj. Ne estas tasko de nia kongreso, dialogi kaj demandi pri diferencoj de ambaŭ teologioj. Pri tio mankas al ni faka kompetenteco, Sed por ni gravas personaj kaj homaj kontaktoj kaj rilatoj inter la disaj fratoj. El tiuj kontaktoj rezultos komprenemo, amo kaj kunlaboro ĉe komunaj religiaj problemoj kaj socialaj aferoj.

Mia preĝo estas, ke la Sankta Spirito gvidu vian kunestadon, viajn kunajn laborojn, viajn sincerajn kaj humilajn klopodojn, kompreni kaj ankaŭ ŝajne nekompreneblajn konvinkojn de la alia respekti. Se vi atingos tion, ni povos diri, ke tiu kuna kongreso estis sukcesa. Kun frataj salutoj kaj bondeziroj, via

W. Flammer, sekretario de IKUE”. (Aplaŭdo)

Tuinder konigas la enhavon de salut-letero de la internacia katolika porpaca movado Pax Christi, kiu diras, ke ili sekvos niajn laborojn kun granda intereso kaj ke ili volonte aŭdos pri niaj perspektivoj rilate al reciproka kunlaboro. Ili deziras al ni tre sukcesplenan kongreson. – Krome li konigas salut-leteron de IFEF, kiu kun ĝojo konstatas la fakton de la unua komuna kongreso kaj deziras, ke la kongreso havu plej bonajn rezultojn por la kristanaj esperantistoj. (Aplaŭdo)

Sekvas la festparolado de Stefan Maul.

 

SALUTOJ

 

En la nomo de la ŝalomgrupo en Nederlando NI TUTKORE SALUTAS LA KELI/ IKUE KONGRESON. Kongresado precipe estas renkontiĝo: trovi unu la alian en ŝalom. Super renkontiĝoj de geesperantistoj ĉiam pendas la sfero de pentekosto. Via konscie elektita unueco de lingvo estas por vi, gekristanoj, reviviĝo de la pentekosta estiĝo, kie la ŝalom tiom palpeble ĉeestis. Ni konas ne nur la konfuzegon kaŭzitan de la lingvoj multdiversaj sed ankaŭ la eĉ pli fortan malkomprenadon inter la spiritoj.

Ke por vi ĉiuj la unueco de la lingvo estu ne nur praktika utilo, sed plifortigo de la spirito de kunlaborado, tiel ke vi ankaŭ helpe de via internacia lingvo povu plej bone agadi por la starigo de la ŝalom en la mondo.

La nederlanda ŝalomgrupo bondeziras al vi benatan kongreson

Marjo kaj Peter van Bentum (Hago-Nederlando)

Salutis la kongreson krom la aliloke menciitaj personoj, ankaŭ pastoro Haapalainen, Finnlando (telegrame), helpepiskopo d-ro E. Macheiner, Salzburg, d-ro de la Puente en la nomo de la hispana IKUE-sekcio, kaj prof. Zeegers (CAROSI) per jena telegramo: “Bondeziras la kongreson kaj dankas pro helpo al blinduloj”.

De la C.O. de UEA alvenis jena letero: “Al la 1-a Komuna Kongreso de IKUE/ KELI la Centra Oficejo de UEA sendas plej korajn salutojn kaj deziras efikan laboron por progresigo de nia komuna Internacia Lingvo. – V. Sadler, Direktoro”.

La telegramo de kardinalo Franz König al la kongreso tekstis: An Teilnahme an Esperantistenkongress verhindert uebersendet herzliche Glueck- und Segenswuensche Kardinal Koenig (Malhelpite partopreni esperantistan kongreson sendas korajn feliĉ- kaj ben-dezirojn kardinalo Koenig).

 

FINO DE MILITO

 

Pentekoston 1968 la televido en eŭropa elsendo ebligis al kristanoj en multaj landoj, partopreni ekumenan diservon en Nederlando. Oni legis i.a. la biblian rakonton pri Babelo, kie Dio konfuzis la lingvojn, kaj kompreneble tiun tagon oni legis ankaŭ la rakonton el la Nova Testamento pri Pentekosto, kiam la apostoloj parolis en lingvoj kaj ĉiu komprenis ilin en sia propra lingvo.

Ideologia lingvo

Predikanto dum ĉi tiu televida diservo rezonis pri ambaŭ bibliaj lokoj kaj akcentis ke ni kristanoj ankaŭ hodiaŭ parolas malsamajn lingvojn, ne nur diversajn naciajn lingvojn, tiel ke ni ne komprenas unu la aliajn pro la lingvaj baroj, sed ankaŭ kvazaŭ ideologie malsamajn lingvojn, tiel ke eĉ uzante saman nacian lingvon ni ne perfekte komprenas nin reciproke, protestantoj kaj katolikoj, ortodoksoj kaj anglikanoj, kristanoj kaj – kristanoj!

Sidante tiun pentekostan dimanĉon antaŭ la televidilo kaj sekvante tiun ekumenan plurlingvan diservon, mi pensis pri nia kongreso. Jen, la babela malfacilaĵo ne kaŭzas al ni zorgojn, ĉar ni havas unu lingvon, kiu forigas la barilojn de naciaj lingvoj.

Dum 80 jaroj jam ni havas kaj uzas ĝin en spirito de amo kaj toleremo, de komprenemo kaj reciproka estimo, en spirito sankta, ĉar miaopinie ĉiu homa progreso okazas helpe de la Sankta Spirito.

Sed – kaj jen serioza kaj riproĉa demando al ni mem – ĉu ni eluzis vere ĉi tiun unikan praktikan eblecon de unu komuna lingvo ankaŭ por la celo, trovi unu komunan spiritan kaj religian lingvon, kiu ne konas ideologiajn barojn?

Certe, estis pluraj kaj esperigaj iniciatoj, fruktigi la internacian lingvon ankaŭ sur interkonfesia kaj interreligia kampo – ni memoru nur pastron Peltier kaj la homaranismon de Zamenhof – sed kutime la kristanaj esperantistoj kontentiĝis je toleremo kaj respekto, je sinteno kaj konduto, kiuj ne kondamnas, ne vundas, ne dolorigas, ne akuzas la aliajn.

Nur pasiveco

Sed tio ne sufiĉas! Tio estas nur unu flanko de la medalo, tio estas nur pasiveco, tio estas nur negativa sinteno! Kie restis la pozitiva sinteno, kie restis la aktiveco, kie restis la amo aganta, kie la helpo, kie la alproksimiĝo, kie la elana dialogo, kie la klopodo ankaŭ funde kompreni la aliajn, kie la strebado al ekkono de la ideoj, pensoj, imagoj, kredoj kaj esperoj de la aliaj, kie la esplorado de la teologio de la aliaj, ja eĉ kie la memprezento al la aliaj?

Mi akuzas nin, ĉar ni vivis kaj laboris unuj apud aliaj, sed ne kune, ĉar ni timis la malfacilaĵojn kaj danĝeron de frontiĝo kaj diskuto kun aliaj, ĉar ni retiriĝis en nian propran geton kaj fermis la okulojn forlasante ĝin; mi akuzas nin, ĉar ni jes ekkonis la eblecojn de la unua horo, sed nek etendis nek flegis nek fruktigis tiujn eblecojn. Mi akuzas nin pro nekristaneco, mi akuzas nin pro perfido je Kristo kaj lia evangelio, mi akuzas nin pro fiasko!

Ni konfesu nian kulpon! Sed ni ne nur konfesu, sed ankaŭ iru la duan paŝon post la pento kaj riparu niajn erarojn kaj la difektojn estiĝintajn el tiuj eraroj!

Akra estas lia parolo, vi nun certe pensas kaj memoras, ke ja tamen multon ni atingis, ke ekz. ni eĉ havis komunan tekston por la “Patro nia” longe antaŭ la oficialaj eklezioj. Vi eble memorigas min, ke ja KELI en si mem estas kvazaŭ ekumena, ke oni ne subtaksu la milojn da privataj interparoloj kaj dialogoj kaj amikecoj inter kristanoj diverskonfesiaj.

Bone, mi tre volonte agnoskas tion. Sed kiaj estas la rezultoj? Ĉu ni ne devas teruriĝi, se respektata kaj estimata estrarano de KELI en ties oficiala organo povas bonkonscience aserti ankoraŭ hodiaŭ, ke katolikoj adoras Marian kiel dion, adoras sanktulojn kaj relikvojn? Ĉu ni ne devas teruriĝi, se respektata kaj estimata estrarano de IKUE kaj pastro pri ĉi tiu kongreso diras, ke ĝi aperigas mallumajn nubojn en kutime serena ĉielo, kaj li ne kuraĝas inviti la katolikojn al kongreso kun protestantoj?

Se tiaj pensoj svarmas en la kapoj de estraranoj, kion oni atendu pri la pensoj de ordinaraj membroj? Per kio, mi demandas ĉiun el vi, dum la tuta tempo ni uzis nian lingvon? Por kolekti poŝtmarkojn kaj bildkartojn, por turiste partopreni grandiozajn kongresojn, por legi gazetojn, kiuj diras al vi tion, kion vi scias ankaŭ alie?

Tro matura tempo

Aŭ ĉu ni uzis ĉi tiun komunan lingvon por komune, unuvoĉe glori Dion, por montri al la di-fora mondo kristanajn solidarecon kaj komunon, por elimini interkonfesiajn kverelojn kaj miskomprenojn, por trovi la komunan fundamenton, kiu estas Kristo?

Malgraŭ kaj spite al nia lingva komuneco ni estis kaj restis disaj, iam ni komencis nin nomi fratoj, sed ĝis nun ni formas tre heterogenan kaj malharmonian familion, en kiu ĉiu taksas – sekrete aŭ publike – la alian nigra ŝafo.

Kiam ekestis la ideo pri ĉi tiu komuna kongreso, multaj estis entuziasmaj, sed ne malmultaj ankaŭ diris averte: Estas tro frue, la tempo ne jam estas matura! Sed diru mem: Ĉu ne estas jam terure malfrue? Ĉu la tempo ne jam estas tro matura, tiel matura ke ni preskaŭ ne plu povos rikolti bonajn fruktojn, tiel tromatura ke multaj fruktoj jam putriĝas, defalas de la arboj kaj ne plu estas digesteblaj?

Vi ĉiuj scias, ke multaj kristanoj fariĝis senpaciencaj, ke el tiu malpacienco kaj urĝita konscienco ili iras proprajn vojojn de kuniĝo, forlasante la tradician bazon de siaj eklezioj kaj tiel anstataŭ unuigi la konfesiojn ili kreas nur pliajn konfesiojn kaj denominaciojn.

Nelaste pro tiaj danĝeroj la t.n. ekumena movado ekhavis malbonan famon ĉe ne malmultaj sinceraj kaj responsaj kristanoj. Tial ankaŭ ni ne nomas nian kongreson ekumena, ĉar tro facile oni povus miskompreni tion. Kaj ni devas tre bone atenti, ke ni ne falu en la aluditajn danĝerojn. Proklamante unuecon oni ne jam kreas unuecon. Nia unua tasko, la tasko de ĉi tiu kongreso kaj la ĝin sekvonta agado, devas esti: forigi la rubaĵojn, kiuj malebenigis nian komunan bazon kaj ĵetas ombrojn sur ĉiujn el ni. Sur la purigita kaj ebena bazo, sur firma fundamento nur ni povos kune marŝi rekte al la brila celo, en larĝa fronto, sen fari oblikvajn vojojn, sen la danĝero stumbli kaj fali en truojn. Se post la lasta mondmilito vi partoprenis la forigadon de la militrubaĵoj kaj bombo-ruinoj, vi scias kiel ege malfacila kaj energi-raba estas ĉi tiu tasko. Kaj ni staras ĉe la fino de milito, en kiu ni estis malvenkintoj!

Ne povas tamen esti ĉi tie mia tasko, demonstri la eblecojn kaj obstaklojn de unuiĝo de la kristanoj, ankaŭ ne rezoni pri la esperoj kaj timoj, kiujn ordinare oni ligas kun la strebado al unueco. Tamen du punktojn mi volas tuŝi, ĉar ili ŝajnas al mi simptomaj, kaj gravaj ankaŭ por la tagoj en Limburg.

Du ekstremoj

Ekzistas ne malmultaj kristanoj – kaj tiajn oni ĉefe renkontas inter nekatolikoj – kiuj miras pri la malpacienco de certaj ekumenaj rondoj, kiuj – por doni okulfrapan ekzemplon – ne volas atendi, ĝis la eklezioj oficiale permesos interkomunion, kaj kiuj do kvazaŭ proteste kaj revolucie prenas la liturgian vespermanĝon laŭ iu ajn eklezia ordo. Tiuj, kiuj miras pri tia malpacienca ribelo kontraŭ la diseco, diras: Kial ili krias tiel laŭte kaj postulas unuecon? Ĉu Kristo ne estas meze inter ni, se ni kolektiĝas en lia nomo indiferente ĉu ni estas anglikanoj, katolikoj, ortodoksoj? Ĉu la Mondkonsilantaro de Eklezioj ne demonstras tiun unuecon, tiel bone, ke en Uppsala oni jam serioze konsideris membriĝon de la romkatolika eklezio? Kaj se ĉi tiu eklezio membriĝas, ĉu tiukaze ni ne estas ĉe la celo? Kion pli ni volas ol kristan-eklezian UNO? Unueco en pluralo – jen la slogano de la kristana estonteco!

Sur la alia ekstremo ni trovas kristanojn – kaj ili ĉefe estas inter katolikoj – kiuj asertas, ke la tuta ekumena movado estas sensenca, dum ni ne havas dogmojn kaj konfesojn absolute egalajn por ĉiuj. Jes, ni kunlaboru sur praktika kaj karitata kampo, sed ĉion alian ni lasu al la Sankta Spirito kaj liaj saĝaj teologoj, al la tria Vatikana Koncilo aŭ al nova papo Johano. Dume ni fidele vivu nian katolikan, protestantan, ortodoksan vivon.

Inter tiuj du ekstremoj ekzistas tiom da nuancoj, kiom da kristanaj kapoj. Ke la ekstremoj estas malĝustaj, pri tio ni ne bezonas aparte rezoni. Sed kie estas la ĝusta starpunkto, kie la “ora mezo”, kie la por ĉiuj akceptinda kompromiso?

Pozitiva alternativo

Ne timu, ke mi solvos ĉi tiun problemon. Ankaŭ vi, ankaŭ ĉi tiu kongreso ne solvos ĝin, kio ja tute ne povas esti ĝia intenco. Sed ni kunvenis ĉi tie kiel membroj de du kristanaj Esperanto-Organizoj, membroj de KELI kaj membroj de IKUE. Kaj se entute valoru aranĝi tian komunan kongreson, ĝi devos rezultigi ian solvon de ĝuste tiu supre aludita problemo por niaj du organizoj. Kaj se jam ne tutan, almenaŭ partan solvon. Minimume ĝi devos montri vojon al taŭga solvo.

En la junia numero de EK mi diris pri ĉi tiu kongreso, ke ĝi devas esti kongreso de vastaj koroj. Mi ripetas ĉi tie, kion mi skribis pri sukceso aŭ fiasko de nia kongreso:

“Mi vidas sukceson jam en tio, ke interparolos vastaj koroj kun vastaj koroj, ke do ne triumfu intelekto, pravo, la “vero”, la dogmo, sed kredo, espero kaj amo, kiuj estas afero de vastaj koroj.

Kaj mi vidas sukceson jam en tio, ke la kongresanoj foriros kun pli vastaj koroj, pretaj bati en sama takto kun la aliaj koroj, por venki per tiuj vastaj koroj la senkoran mondon”.

Belaj vortoj, kiuj validas por ĉiu el ni individue kaj kiuj priskribas la tonon, kiu regu inter ni. Sed ĉi tie ne nur kunvenas individuoj, ĉi tie kunvenas du organizoj. La individuoj post la kongreso disiros senplue, kio restos, estas KELI kaj IKUE. Ili do, tiuj abstraktaj kaj tamen konkretaj figuroj, devos trovi pozitivan alternativon al la negativa sinteno, kiun en la unua parto mi kritikis. Ni devas malebligi, ke estonte iu akuzos nin pro malatento pri niaj eblecoj, la eblecoj de kristanaj esperantistoj aŭ pli ĝuste: de esperantistaj kristanoj.

Tiom komune, kiom eble

Estus tro frue, jam dum ĉi tiu horo de nia ĵus malfermita kongreso, starigi katalogon de farendaĵoj, por kio mi ankaŭ ne kompetentas. Sed se ni starigos ion similan kiel komunan laborplanon, tiam super ĝi devos stari la devizo: Tiom komune, kiom eble, tiom aparte, kiom ne eviteble. Kaj laŭ ĉi tiu devizo ni esploru nian tutan agadon, de la revuoj ĝis la kongresoj, de la varbado ĝis la misiado. Kaj ni serĉu novajn vojojn, eblecojn kaj taskojn, kiujn komune ni povas ekplenumi kun unuigitaj fortoj, ĉu io simila kiel Agado E 3 aŭ ĉu religi-filozofia seminario, ĉu en edukado al paco aŭ batalo por justeco.

Do ek al la laboro postmilita! Ni parolu kaj diskutu pri tiuj punktoj, kiuj disigas nin pro malĝusta kompreno, erariga prezentado kaj pro idelogie fuŝita lingvo, ni serĉu sub la rubaĵoj la komunan fundamenton! Ni kunlaboru por rekonstrui nian detruitan domon, domon, en kiu hejmos ĉiu el ni same volonte, en kiu ni loĝos en la paco de la infanoj de Dio, kvankam ĉiu havas sian apartamenton.

Antaŭen kun Kristo

Ne povas temi pri tio, ke KELI kaj IKUE fandiĝu, sed ankoraŭ pli malmulte povas esti, ke post ĉi tiu kongreso ni disiros kaj agos kvazaŭ neniam ni estus havintaj unuan komunan kongreson. Mi ripetu ĉi tie eldiron, kiun oni faris rilate al laboro de katolika- protestanta komitato: returno ne plu ekzistas!

Ankaŭ al ĉi tiu kongreso, al KELI kaj IKUE, al viaj vastaj koroj mi vokas: Ni ne plu iru returnen, ni iru plenfide antaŭen kun Kristo!

(Forta kaj longa aplaŭdo)

Stefan Maul

Starante oni kantas “Laŭdu ni Dion”.

 

AKCEPTO ĈE LA URBESTRO

(de maldekstre): Longoni (Italio), Farkas (Hungarujo), Downes (Britujo), Tuinder (Nederlando), Berka (Ĉeĥoslovakio), Schmidt (Usono). Krome ĉeestis Sandgren (Svedujo), Burkhardt (Germanujo), LKK-sekretario Maul kaj interpretisto Haupenthal. La gastoj ricevis belan libron pri Limburg, la urbestro Esperanto-Biblion por memoro.

 

KUNSIDO PRI BIBLIA REVUO

 

Kunsido pri Biblia Revuo kaj ligitaj demandoj okazis la 27-an de julio posttagmeze kun partopreno de Burkhardt, van Keulen, Downes (reprezentanto de la Brita Biblia Asocio) Longoni, Tovini, Duranti (reprezentanto de la Itala Biblia Societo), Beckers, Thalmaier kaj S-ino Farkas.

La kunsido temis pri komuna traduko de la Biblio en Esperanto. Oni decidis, atendi la italan ekumenan eldonon tiel nomatan “La Concordata”, kiu aperos proksiman novembron, kaj poste oni vidos kion fari.

Aliaj aferoj diskutitaj dum la kunsido estis “Biblia Revuo” kaj “eventuala aparta biblia gazeto je populara nivelo”.

Pri la unua oni konsentis, ke ĝi konservu sian sciencan nivelon kaj ke la esperantistoj ĝin subtenu kaj prizorgu ĝian dissendon inter la bibliistoj kaj orientalistoj eĉ neesperantistaj, estante konvinkitaj, ke se la nivelo tiel alta de la revuo daŭros, la fakuloj estos devigataj pro sia agado ĝin aĉeti.

Pri la eldonado de alia aparta revuo pri bibliaj temoj, kvamkam jam estas ekzemploj en iuj landoj kiel en Germanujo, oni ne akordiĝis, timante ke oni ne trovos inter la esperantistoj tiom da kunlaborantoj kaj abonantoj necesaj por la vivo de la revuo kaj ke la entrepreno devus fiaski. Nun oni povas aldoni bibliajn temojn aŭ en Espero Katolika aŭ en Dia Regno kaj dume esplori pri la ebleco de aparta revuo pri tiaj temoj kaj je tia nivelo.

Angelo Duranti

 

ENKETO INTER LA KONGRESANOJ

 

LKK havis la tre bonan ideon, jam dum la kongreso, t.e. dum la lasta tago, fari enketon inter la kongresanoj. La plenigitaj enketiloj kuŝis antaŭ la ferma konsido jam sur la prezidanta tablo. Bedaŭrinde ne ĉiuj plenigis la foliojn, kelkaj jam estis forvojaĝintaj. Tamen LKK kolektis 97 plenigitajn formularojn. Do pli ol la duono de la kongresanoj (la infanojn oni devas dekalkuli; proksimume 180 personoj fakte ĉeestis, el kiuj ne ĉiuj dum la tuta kongreso) respondis la demandojn, tiel ke oni certe povas diri: reprezenta nombro.

La detalajn konkludojn el ĉi tiu enketo ni ne povis fari dum tiel mallonga tempo, sed almenaŭ jam publikigi la pure statistikajn rezultojn. La enketilo tekstis jene:

Bonvolu plenigi ĉi tiun folion kaj antaŭ la ferma kunsido transdoni al LKK. Viaj respondoj servos al la estonta kunlaboro de IKUE kaj KELI. Substreku sur ĉi tiu flanko la ĝusta(j)n respondo(j)n. Sur la dorsa flanko vi povas skribi pliajn rimarkojn. Vi rajtas kompreneble resti anonima! Dankon!

1.         Ĉu vi foriras de la kongreso seniluziigita – kontenta – esperplena – malkontenta – pliriĉigita?

2.         Ĉu la programo ŝajnis al vi tro ampleksa – tro teologia – tro ĝenerala – tro malprofunda – kontentiga – tro serioza?

3.         Kiu prelego aŭ diskut-temo laŭ via opinio estis superflua?

4.         Kiun prelegon aŭ temon vi trovis malbona por la kongreso?

5.         Ĉu la diskutoj ŝajnis al vi tro altnivelaj – ne fruktedonaj – interesaj – (tre) bonaj – aŭskultindaj – tro akraj – tro hezitaj – malkaŝaj?

6.         Ĉu laŭ via impreso la ĝenerala atmosfero estis kora – malvarma – frata – bona – frosta – malbona?

7.         Ĉu vi trovis la komunajn diservojn bonaj – tro longaj – tro altnivelaj – sub la nivelo – kontentigaj – tro malkonkretaj – superfluaj?

8.         Ĉu vi persone riĉiĝis per ĉi tiu kongreso? jes – ne

9.         Ĉu vi trovis personan kontakton kun membroj de la alia organizo aŭ konfesio facile – malfacile – tute ne – nur iomete – nur hazarde?

10.       Ĉu vi deziras, ke ni havu plia(j)n komuna(j)n kongreso(j)n? jes – ne.

Limburg, 1 aŭgusto 1968

nomo, kongresnumero

El la 97 respondintoj nur 3 restis anonimaj. Ne ĉiuj respondis al ĉiuj demandoj.

1.         seniluziigita 0 – kontenta 59 – esperplena 47 – malkontenta 0 – pliriĉigita 45

2.         tro ampleksa 25 – tro teologia 8 – tro ĝenerala 9 – tro malprofunda 5 – kontentiga 60 – tro serioza 2 – tre kontentiga 1

3.         La prelegon de prof. Downes (La fundamentaj ideoj) nomis superflua 4 kongresanoj; tiun de Tuinder (Problemoj de la mondo) 3; tiun de s-ino Hansen (Kristo estas nia paco) 2; tiun de van Keulen (Kie estas la eklezio de Kristo?) 1.

4.         Malbona prelego (por la kongreso) estis laŭ opinio de 5 personoj tiu de prof. Downes. Unu nomas ĝin “malforta”.

5.         tro altnivelaj 3 – ne fruktedonaj 11 – fruktedonaj 4 – interesaj 63 – bonaj 8 – tre bonaj 11 – aŭskultindaj 37 – tro akraj 0 – tro hezitaj 2 – malkaŝaj 12 – sinceraj 1. Tamen ĉe la respondoj al tiu demando oni tre ofte diferencigas (ekz. ne ĉiam, kelkaj, ne ĉiuj k.s.).

6.         kora 54 – malvarma 0 – frata 61 – bona 42 – frosta 0 – malbona 0

7.         bonaj 65 – tro longaj 15 – tro altnivelaj 1 – sub la nivelo 1 – kontentigaj 29 – tro malkonkretaj 3 – superfluaj 2. Ankaŭ ĉi tie oni tamen diferencigas. Precipe oni akcentas, ke la lasta estis la plej bona, ke la predikoj en la du unuaj ne estis adekvataj k.s.

8.         jes 84 – ne 4 – multe 1

9.         facile 66 – malfacile 0 – tute ne 1 – nur iomete 21 – nur hazarde 8. (Unu rimankas: Oni ja ne vidis, kiu estis katoliko aŭ protestanto…)

10.       jes 92 + nepre 2 – eble 1 – ne 1 (unu ne respondis). Oni aldonis jenajn rimarkojn: post kelkaj jaroj; ĉiam; sed nur en grandaj intervaloj; daŭru ĉi tiu bona komenco; eble kun intervaloj de 4 jaroj; ne ĉiun jaron.

El la ĝeneralaj rimarkoj ni citas:

Mi bedaŭras, ke preskaŭ ĉiutage estis apartaj diservoj (la katolikaj estis nur malbone vizitataj). Mi ŝatus havi en eventuale sekvonta kongreso ĉiutagajn komunajn diservojn, eventuale escepte dimanĉe. L. J. Wulfers (117)

La diferenco inter romkatolikoj kaj la protestantoj estas, ke ili iras al la sama Kristo Jesuo la Savinto, sed tiel longe la romkatolika eklezio instruas kaj metas antaŭ Jesuon ĉiujn sanktulojn mortintajn kaj pro tio ni ne povas veni al Jesuo, kaj nenie en la Sankta Vorto Dio diris, ke ni venu al Li per la sanktuloj. Tiel longe oni sekvos tiun instruon, la tuta afero por iradi same estas senespera. Pro tio la vivantaj sanktuloj preĝu reciproke, ke la Sankta Spirito konduku nin al Jesuo nun kaj en la estonteco, por ke la gloro estu al la Eternulo! J. Ijben (187)

Kiel IKUE-ano mi havas nenion por diri kontraŭ niaj protestantaj fratoj, kiuj, eĉ kiam ili kritikas katolikismon, faras tion delikate kaj senpasie. Sed mi deziras laŭte protesti kontraŭ la sinteno de kelkaj personoj el la IKUE-estraro. Ili tre ofte uzis la podiumon de la kongreso por propagandi personajn aŭ naciajn opiniojn. IKUE estas internacia asocio kaj oni ne devas uzi ĝin por propagandi la nederlandajn vidpunktojn (ĉu vere la Sankta Spirito blovus nur super tiu lasta lando?) kaj emfazi teoriojn, kiuj ne estas ankoraŭ akceptitaj de la tuta katolikaro. Ankaŭ mi ne povas aprobi la spritaĵojn faritajn dum la vesperfesto pri la Papo kaj Vatikano. Tiaj spritaĵoj estis maldecaj en kongreso, kie estas samtempe katolikoj kaj protestantoj, ĉar ili donis impresojn, ke la katolikoj ne plu volas agnoski la aŭtoritatecon de nia eklezia ĉefo. Se tiaj spritaĵoj okazus en nur-katolika kongreso, oni eble povus akcepti ilin, sed en komuna inter-eklezia kongreso ili estis netaŭgaj. Kaj mi aŭdis ankaŭ multajn protestantojn, kiuj ne aprobis tian kritikon. A. Bessière (94)

Se ne povas ĉiun jaron okazi komuna kongreso, ni havu almenaŭ ĉiun jaron komunan landan renkontiĝon dum ekz. semajn-fino aŭ iu sabato, por pritrakti la temojn, pritraktotajn dum venontaj komunaj kongresoj. Tutkoran dankon pro ĉi tiu belega kongreso al ĉiuj, kiuj ebligis ĝin! J. Koopmans (122)

Mi estas tre kontenta pri nia unua kongreso kun IKUE. Laŭ mia opinio ni jam ricevis multajn benojn de Dio. Se ni preĝas por unueco inter kristanoj, ni devas fari nian eblon por helpi ĝin. F. E. Shortland (171)

Kvankam la kongreso estis “eksperimenta”, malofte mi devis konkludi, ke “sekvontan fojon oni devus fari alie”. Tamen mi ŝatus proponi, ke en la sekvantaj komunaj kongresoj la diskutojn oni dividu de la prelegoj. Ni donu eblecojn al tiuj, kiuj ne volas aŭ ne povas aktive partopreni en diskutoj por foriri post la prelegoj; pli fruktedonaj estos la diskutoj en pli malgrandaj rondoj de interesiĝantoj. E. Farkas (204)

Fakte mi estas treege kontenta pri la partopreno ĉe tiu kongreso, kiu ŝajnas al mi bona komenco, komenco esperiga, kaj la komuna afero iom post iom plimaturiĝu. Speciale mi konsentas kaj substrekas la porpacan celadon en kadro de la kongreso, precipe nepre dezirindan kunlaboron kun la Pax Christi-movado kaj ankaŭ kun aliaj pozitive porpacaj organizoj, esperantistaj kaj neesperantistaj. W. Mudrak (51)

Ni kuraĝe iru antaŭen. La kontaktoj ekster la kunvenoj sed pri la prelegoj estas tre valoraj por interkompreniĝo. Pri la kabareda parto de la folklora vespero mi ne aprobas la troigon en la primoko de la Vatikano, ĉar multaj prenis tian troigon por kondamno. Eĉ KELI-anoj ne aprobis! Le Boedec (132)

Mi trovis la folkloran vesper-programon tre bona kaj precipe volas laŭdi la altnivelan parton aranĝatan de KELI. La “kabareda” parto, miaopinie, mokante la Vatikanon tute ne decis aŭ indis esti envicigita en la programon. La KELI-anoj havas pli grandan respekton al siaj eklezioj ol montris la nederlandaj katolikoj prezentante ĝin por sia katolika eklezio. Montriĝis en la aplaŭdado (se oni dume ĉirkaŭrigardis, kiel mi faris) ke la KELI-anoj plejparte sindetenis de aplaŭdo por tiu malestiminda prezentado. Laŭ Pastoro Burkhardt tiu prezentaĵo embarasis la KELI-anojn. Kia malspritaĵo fare de IKUE-membroj! L. Schmidt (31)

 

KIE ESTAS LA EKLEZIO DE KRISTO

 

Ĉi tiu demando estas aktuala en nia tempo. Estis tempo, kiam multaj homoj ne bezonis pensi pri la respondo. Sed ankaŭ nun ekzistas tiaj homoj.

“Nur la propra eklezio estas la vera eklezlo. Ĉiuj aliaj estas erarvagantaj”. Ekzistis tamen ĉiam homoj, kiuj renkontis rnembrojn de aliaj eklezioj – vere renkontis – homoj, kiuj scipovas aŭskulti la alian. Ili malkovris, ke ekster la – ofte senfenestraj – muroj de sia eklezio, troviĝas veraj kristanoj. Radio kaj televido akcelis ĉi tiujn malkovrojn, kaj ekestis pli nuancitaj juĝoj pri membroj de aliaj denominacioj.

Propra estas plej bona

Tamen postrestas la opinio – vi provu vian koron – ke la propra eklezio havas la plej puran formon de eklezio, estas la plej bona eklezio.

Ni aŭskultu al kelkaj voĉoj hodiaŭaj:

1)                     “Ni kredas je la unu sankta universala kaj apostola eklezio, fondita de Jesuo Kristo sur la roko, kiu estas Petro. Ĝi estas la mistika korpo de Kristo. Samtempe ĝi estas videbla komuno kun hierarkiaj organoj kaj spirita komuno. Rekonante la ekzistadon de multnombraj veraj kaj sanktigitaj elementoj ekster la organismo de la eklezio de Kristo; kredante ankaŭ al la realeco de la Sankta Spirito, kiu en la koroj de la sekvantoj de Kristo vekas la amon al la uneco, ni flegas la esperon, ke la kristanoj, kiuj ankoraŭ ne tute estas unuigitaj kun la ununura eklezio, iam aliĝos al la unu ŝafaro kun la ununura ŝafisto”.

2)                     “Kun tiuj, kiuj estas baptitaj kaj portas la honoran nomon de kristanoj, sed ne konfesas la plenan kredon aŭ ne vivas en unueco de la komuno sub la Postsekvanto de Petro, la Eklezio sentas sin ligita pro pluraj kialoj”.

Certe iuj rimarkas, ke ambaŭ voĉoj venas el unu eklezio. Oni povas tamen aŭskulti similajn voĉojn en aliaj eklezioj. Por eviti unuflankecon, mi konigas al vi, kion (se mi ne eraras) la germana sciencisto Kurt Hutten diris pri la sinteno al aliaj kristanoj de unu el la protestantaj denominacioj.

Li komparis ĉi tiun sintenon al duetaĝa domo. En la dua etaĝo, la supera, troviĝas la veraj kristanoj, tiuj kiuj per iu fenomeno montris tiun superecon. En la unua etaĝo, la meza, loĝas la membroj de ĉi tiu eklezio, kiuj ne spertis tiun travivaĵon kaj do ne atingis ankoraŭ la supran ŝtupon.

En la ter-etaĝo estas la ceteraj protestantoj. Ekster la konstruaĵo estas la katolikoj kaj la paganoj.

Bedaŭrinde ĉi tiu sinteno ne estas “privilegio” de nur unu eklezio.

Malnova demando

La demando: “Kie estas la eklezio” ne estas nova. Jam en la tempo de Jesuo virino el Sihar demandis: “Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto. Kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori” (Joh 4:20).

Jesuo respondis: “Kredu, venas horo kiam nek sur ĉi tiu monto (tiama hereza loko en la okuloj de la oficiala eklezio) nek en Jerusalem (la oficiala eklezia loko) vi adoros la Patron”.

La demando do ne estas moderna.

Nun ni devas serĉi al respondo por – kaj mi uzas la vortojn de Stefan Maul en Espero Katolika – transpaŝi la limojn de nia propra eklezio kaj vidi, ke ni estas ne la solaj, kiuj povas nomi nin kristanoj.

Tial estas necese scii: Kiu estas Kristo? kaj Kio estas eklezio?

Kiu estas Kristo

La vorto “Kristo” estas titolo. Ĝi signifas: la sanktoleito. Persono kun speciala tasko de Dio. Estas pliaj personoj en la Biblio kun ĉi tiu titolo. Ekzemple la persa reĝo Ciro en Jesaja 45. Lia tasko estis: reirigi la popolon de Dio al la lando Izrael por rekonstrui Jerusalemon kaj la templon.

Ankaŭ Jesuo el Nazaret estas Kristo. La Kristo! Li venis, ankaŭ kun tasko, speciala tasko de Dio. Li venis por reirigi la homon al Dio. Ripari la vojon inter Dio kaj la homo, fariĝi mem ĉi tiu vojo.

Ekzistas homoj, kiuj ne volas iri ĉi tiun vojon. Jesuo estas por ili ofte nur bonega ekzemplo. Ili havas propran vojon, ĉar – en propraj okuloj laŭ ĉimonda normo – ili agas bone. Tial ili ne bezonas la pardonadon, ne ŝatas gracon, ĉar tio ja signifas, ke ili estas kulpaj. La vorto Fariseo fariĝis dum la jarcentoj ofenda vorto. Tamen ni estu konsciaj, ke la Fariseoj en la tiama eklezio – Jerusalem – estis respektindaj homoj, ekzemploj de obeemo. Ili agis laŭ ĉiuj Diaj kaj ekleziaj ordonoj por ripari la vojon al Dio. “Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco”, diris junulo al Jesuo. Tamen ĉi tio estas de li ekstera afero. En la koro regis ankoraŭ sinamo. Li ne povis rezigni de siaj posedaĵoj, ĉar li estis riĉa.

La kontakto inter Dio kaj la homo detruiĝis pro la peko. Pro la peko la homo fariĝis la malamiko de Dio. Li ne povas ripari ĉi tiun kontakton, kiel ajn li penas, ĉar li ĉiam denove pekas. Jesuo venis kaj per sia vivo kaj morto li fariĝis la repacigo.

Tio ne estas afero ekstera, ekzemple de plenumo de kelkaj ritoj. Tamen ĝi devas montriĝi eksteren. Tio estas afero de la koro. Fido al Jesuo Kristo kaj lia misio. Akcepti la gracon de Dio en la pardonado de la pekoj pro Jesuo Kristo. Jesuo diras, se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj de la Fariseoj, vi tute ne eniros la regnon de la ĉielo.

Kiu konas sian perditecon, kiu akceptas la etenditan manon de Dio, plenan de graco, etenditan tra la kruco de Jesuo, tiu trovas ĉi tiun justecon, superan al tiu de la Fariseoj, en Kristo. Tiu estas survoje al Dio, survoje al la Patrolando. Tiu estas per fido ligita al Dio. Tiel ni estas en Kristo.

Ĉu forta ligilo? Ni estas konsciaj pri nia malforteco, nia nekredemo, nia malgranda fido.

Tamen – tio estu konsolo – kiel ajn maldike estas ĉi tiu ligilo de la fido, aranea fadeno, ĝi estas sufiĉa, ĉar Jesuo estas forta Savanto.

Kio estas eklezio

La vorto eklezio devenas de la greka “ekklesia” tio estas: kunvokita popol-kunveno. La sepdek tradukintoj de Septuaginto (la greklingva Malnova Testamento) uzis ĉi tiun vorton por la hebrea “qahal”; kio estas “kunsido de la juda popolo pro Dia kunvokado”. En la Nova Testamento ĝi estas uzata por kunveno aŭ interkunuleco de kristanoj, ĉu loka, ĉu universala. La kunveno do ne okazas pro homa iniciato, sed Dio kunvokas ĝin.

Jesuo uzis multfoje la esprimojn “Regno de la ĉielo” kaj “Regno de Dio”. Cetere en la Nova Testamento ni trovas multajn diversajn komparojn pri la rilatoj inter Dio – Jesuo kaj la eklezio. Ni tamen estu konsciaj ke la nocio “eklezio” kiel ni uzas ĝin hodiaŭ, ne troviĝas en la Nova Testamento.

Kiam ni hodiaŭ ĉirkaŭrigardas, frapas nin la diverseco de institutoj, organizaĵoj, grupoj, kiuj nomas sin eklezio, kiuj ĉiuj vokas: Ĉi tie estas la Kristo!

Mallongega – do certe iom karikatura – ĉirkaŭrigardo: Unue trafas nin la granda, potenca Katolika eklezio, fondita sur la roko, kiu estas Petro. Ĝi estas la kanalo tra kiu fluas la graco de Dio al la homoj, ĝi estas la savinstrumento de Dio.

Alia estas la ortodoksaj eklezioj en kies liturgiaj Diservoj oni travivas la ĉielan vivon surtere. (Estas abismo inter la orientaj kaj okcidentaj eklezioj. La unuaj aliras la evangelion per sento, la aliaj pritraktas ĝin intelekte.)

Jen la reformaciaj eklezioj, kiuj – ofte harfendante – pretendas vivi el la Evangelio.

Kaj jen la tiel nomataj kred-komunumoj, kiuj per akcento al iu specialaĵo (ekz. alia maniero de baptado aŭ baptado per la Sankta Spirito) opinias ke ili estas sur la nure ĝusta vojo.

Ne nur diferencas la opinioj pri la funkcio, sed estas pliaj diferencoj, i.a. pri dogmoj, regadsistemoj.

Kie estas la eklezio de Jesuo Kristo? Ne estas mirige, ke – serĉante al respondo – kristanoj akceptis la ideon pri la “Mistika Korpo de Kristo”, sugeste al “Nevidebla Eklezio”. Ĉu ĝuste? Kiam ni ekkomencas serĉi en ĉi tiu arbaro de diferencoj al io komuna, ni devas konkludi, ke la nura kiu ligas ĉi tiujn diferenc-arbojn, estas la kredo, same kiel la tero ligas la diversajn aŭ ofte similajn arbojn de la arbaro. La bazo estas la kredo al Dio kaj lia graco, al Jesuo Kristo, al la esenco de la repacigo, la pardonado de la pekoj. Eĉ se oni opinias diferencaj pri la tiel gravaj Sakramentoj. Ilia bazo estas la kredo, ilia funkcio estas baze fortigo de tiu ligilo, tiu fadeno de la fido. Ĉi tio montras ke la tiel karaj sakramentoj estas nur iloj, dezirindegaj, gravaj iloj, sed akcesoraj rilate al la komuneco de kristanoj.

Ekzistas eĉ grupo de kristanoj, kiuj prefere ne nomas sin eklezio, la Sav-Armeo, kiu ne aplikas la sakramentojn. Ankaŭ ili montras, ke ili estas infanoj de Dio.

Do komuna ĉefaĵo estas la kredo, esti en Jesuo Kristo, pri kiu kaj kies laboro ne jam parolis.

Tamen organizaĵoj de kredantoj estas necesaj, sed ni ne rigardu ilin kiel la palpeblan korpon de Kristo. Povas esti, ke ĉi tiu korpo evidentiĝas en la organizaĵo – sed la organizaĵo mem estas homa kreaĵo. Per tio mi nepre ne deziras pledi por kunfandiĝo de la organizaĵoj. Tio certe bremsos la membrojn de la korpo de Kristo.

Kie do vidigas sin ĉi tiu korpo de Jesuo Kristo. Jesuo diris: Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Per la apostola simbolo ni konfesas: “Mi kredas je unu sankta universala Eklezio, la interkunuleco de la sanktuloj, pardono de la pekoj”,

Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Unu en Kristo

Tie reliefiĝas la unu sankta universala eklezio. Ne pompe, sed humile kiel Kristo mem. Tio estas unu faceto de la universala Eklezio. (Alia: ĉie, kie oni laboras iel por la Regno de Dio, eĉ dono de glaso da akvo pro Jesuo Kristo. Tio estas alia faceto). Estas multaj tiaj facetoj.

Kie tio okazas? Povas esti en eklezia kunveno.

Sed ankaŭ ekster ĝi. En laborejo, en vagonaro, surstrate, kie ajn. Povas esti ankaŭ ĉi tie.

Kunligas nin ĉi tiu unu kredo, unu espero, unu amo.

Nun mi volonte citas denove:

3) “Kiu apartenas al la popolo de Dio? Kiu estas ĉi tiu popolo?

Ili, kiuj en la vivanta konsciiga Katholica renkontis Kriston. Ilin ni nomis la eklezio.

Sed ankaŭ al ili, kiuj – vivante en disigeco aŭ erarvagado – trovis Kriston, ni povas ne rifuzi la nomon de eklezio de Kristo.

Nur kune kun  ili ni nomiĝas la eklezio en la plej plena senco”.

J. Van Keulen

 

DISKUTADO

 

(laŭ la sonbendo, koncizigita)

sur la podio: Burkhardt, Thalmaier, Farkas, Kunert, v. Keulen

 

Burkhardt rimarkas, ke el la enkonduko ŝajnas elstariĝi la demando pri Kristo, do kristologío apud ekleziologio aŭ antaŭ ĝi. La enkondukanto montris tri aŭ eĉ pli da tipoj kaj nun Burkhardt demandas la aliajn podianojn, en kiu punkto oni eniru la diskuton, ĉu pri la dìversaj kolonoj aŭ ĉu pri la komuna punkto.

Thalmaier: “Mi pensas, ke pri la kristologio ne estas diferenco, sed nur rilate al la eklezio”.

Farkas: “Mi ne tute samopinias. Mi pensas, ke ankaŭ en nia kristologio estas ia fundamenta diferenco. Mi vidas en la multaj opinioj, kiujn citis nia preleganto, du ĉefajn liniojn, kiuj estas sufiĉe klare diferencigeblaj. Nome estas iu kristologio, kiun oni povus nomi teologio de gloro, kaj la alia koncepto estas teologio de kruco. Ni ne povas diri tion pri unu aŭ alia eklezio, sed ĝenerale estas tento de eklezioj, ke ili elglitas el la vojo de la kruco al la vojo de la gloro. Ili volas vidi Kriston nur kiel venkinton, kaj ne tiun, kiu estis krucumita. Kaj el tio sekvas du tute malsamaj sintenoj. Se ni apartenas al tiu Kristo, kiu venkis kaj estas en la gloro kaj apud kiu ni sentas ankaŭ nin en la gloro, tiam ni prijuĝas la pekulojn ie malsupre. Sed se ni sekvas kaj imitas tiun Kriston, kiu prenis la krucon, tiam ni estas multe pli komprenemaj al la aliaj. Tiu sinteno karakterizas tutajn grupojn. Kristo eliris el la tendaro kaj klinis sin al la pekuloj, eĉ mortis ekster la tendaro, kaj ankaŭ nin vokas el tiu sinteno, ke ni estas en diversaj fermitaj tendaroj, kiel ankaŭ antaŭtagmeze ni aŭdis: en getoj, eliri kaj imiti lin. Tie efektiviĝas eklezio, kie Jesuo Kristo aperas kaj ĉeestas, ĉar li konstituas la eklezion”.

Burkhardt: “Jam plurfoje oni aludis tiun vorton: Kie du aŭ tri estas kune en mia nomo. Kaj mi nun ŝatas fari la demandon al vi, ĉu estus eble, ke ni sekvu Kriston sur la vojo de kruco, se ni ne scius, ke Li ankaŭ estas la venkinto?

Kunert: “Hodiaŭ matene mi legis kelkajn vortojn en Mateo: Cetere la regno de la ĉielo similas al la komercisto serĉanta belajn perlojn. Kaj trovinte unu multvaloran perlon li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin. Mi opinias, ke ni ĉiuj ĉi tie estas serĉantaj bonan perlon, regnon de Dio. La demando do estas, trovi ĝin, vendi ĉion kaj aĉeti ĝin. Ĉi tio jam signifas, porti la krucon”.

Burkhardt: “Vendi do ekzemple niajn belajn kaj koloritajn antaŭjuĝojn, kiuj estas tre karaj al ni – ni ne havu iluziojn! -, forvendi aŭ eĉ fordonaci tiujn ŝajnajn perlojn; por multaj el ni tio estos certe tre necesa dum ĉi tiu semajno, kaj se tio kaŭzas suferon, estas indiko, ke ni estas sur ĝusta vojo”.

Poste ekestas diskuto pri la organizado de eklezio. Al tiu punkto diras Thalmaier: “Organizado de eklezio estas nur io homa. Sed en la komenco jam Kristo donis al la eklezio ian eksteran organizadon: la apostoloj kaj la ilin sekvantaj episkopoj kun la fundamento, apostolo Petro. Sed estas nur helpilo. Ni pripensu, ĉu ankoraŭ ekzistus la eklezio, se ne estus estinta ĉi tiu ekstera organizaĵo; eble ni havus milojn da grupoj de kristanoj. Anglikana pastro diris al mi sincere, ke ofte li ne scias kion fari, ekz. en la liturgio, ĉar mankas ĉefo; kaj tiam li rigardas al la katolika eklezio… Sed certe la ekstera organizaĵo ne estas la tuta eklezio: ĉiu kiu estas baptita, apartenas al la eklezio de Kristo”.

Tuinder: “Oni ankaŭ devus pripensi, ke ekzistas strukturoj, kiuj malhelpas la Sanktan Spiriton, kiuj bremsas la Sanktan Spiriton”.

Thalmaier: “Certe, ĉiu organizaĵo povas bremsi. Ni komparu la Esperanto-movadon. Se oni ne havus organizaĵojn, kion ni povus atingi? Ĉu ne jam estus mortinta la movado? Ideo sen organizaĵo vivas dum iom da tempo kaj poste ĝi bezonas organizaĵon”.

Farkas: “Mi pensas, ke pri tiu koncepto ni ne diferencas, ĉu necesas aŭ ne organizaĵo. Sed temas pri tio, ĉu ni tiom alte taksas organizaĵon, ke ni ne vidas, ke nur provizore konstruas surtere nia Sinjoro. Sed la eklezio mem ne estas la lasta celo. Nia Sinjoro konstruos novan teron kaj novan ĉìelon, kiu ne havos templon. Ĝis tiam li uzas la eklezion. Do ni estas la provizora konstruaĵo; nur tentas nin pensi ke ni estas la poreterna”.

Kunert: “Al tio mi volas aldoni komparon. Ni estas esperantistoj. Niaj konstruaĵoj estas KELI kaj IKUE. Se ili ne ekzistus, ni certe ne estus ĉi tie. Ni estas kristanoj, nia celo estas la ĉielo. Se ne ekzistus konstruaĵoj, eklezioj, kiuj helpas al ni, kiel ni atingus ĉielon?”.

Burkhardt: “Ŝajnas al mi, ke ni ne havas diferencon en tio. Ke post la koncilo oni ofte uzas la esprimon “popolo de Dio survoje” jam montras en tiun direkton. Estas rekono, ke efektive la popolo de Dio ne atingis la celon, sed estas survoje, “migranta Di-popolo” (el la Hebreoj)”.

Farkas: “Tiu bildo tial plaĉas al mi tiom, ĉar se ni imagas, ke Kristo estas en la centro kaj ni ĉiuj iras sur niaj vojoj al Kristo, ni estos ĉiuj pli kaj pli proksimaj unu al alia. Tio estas tre konsola bildo”.

Thalmaier: “Mi volas aldoni ankoraŭ ion al la demando pri la ekstera organizaĵo. En la ĉielo ne plu estos papoj, ne plu estos episkopoj kaj ne plu estos – pastroj…” (ridado). “Ili havas taskojn nur surtere. Tial ankaŭ, se iu papo mortis, oni konstatas la morton; tiam oni vokas lin nur per la antaŭnomo, ne plu per la papa nomo. Lia tasko estas finita”.

Maul: “Mi ŝatas aldoni ankoraŭ, ke laŭ mia opinio ĉi tiuj strukturoj, pri kiuj ni antaŭe parolis, jam nun foriĝas iom post iom, ke do fakte tiu konstruaĵo konstante estas detruata kaj ke dum la tuta historio daŭras ĉi tiu procedo, ke foriĝas la provizora konstruajo kaj fariĝas la nova tero kaj la nova ĉielo. Tio ĉio estas unu procedo en la savhistorio”.

De Boer atentigas pri tio, ke ni alproksimiĝante en amo, toleremo, aŭskultante nin reciproke, fondu la eklezion de Kristo (aplaŭdo).

Burkhardt atentigas, ke ne ni fondas, sed Kristo. Krome li diras, ke laŭ la luteranoj la unueco de la eklezio konsistas en tio, ke ĉie oni predikadu la evangelion unuanime, sed ke por unueco ne necesas samaj ceremonioj ktp. Tamen li konfesas, ke eĉ inter la luteranoj estas malfacilaĵo, vere praktikadi tiun instruon.

Post alia kontribuaĵo el la salono (kiun la sonbendo ne sukcesis sufiĉe klare registri) Burkhardt diras, ke en la diskuto ni atingis etapon, ĉar el la ĝisnunaj kontribuoj unu punkto tre klare elstariĝis: “Oni ofte diras tre supraĵe, ke ni ja apartenas unu al alia, ĉar ni kredas en unu Dio kaj unu Kristo. Ni ĉiuj estas kristanoj, anoj de Kristo – sed ĉi tiu vorto “kristano” ne rajtas esti kliŝo senenhava. Ni estu anoj de Kristo”.

Thalmaier transiras al la demando pri la ortodoksaj eklezioj: “Ne estas abismo inter la ortodoksaj eklezioj kaj la okcidentaj eklezioj. En strukturo kaj kredo la katolika kaj la ortodoksaj eklezioj ne havas diferencon; la sola diferenco estas, ke ili ne volas agnoski la papon kiel juran ĉefon de la eklezio. La “filioque” estas nur tute flanka afero, ne tiel grava problemo, ke ne estus ebla unueco. Ni eĉ jam havas interkomunion. Certe estas diferenco en la pensmaniero, sed ja ĉiu kristano estas alia persono”.

Downes: “Mi prezentas al vi bildon pri la temo. Estas piramido, kiu havas la pinton ĉe la bazo. Kristo diris, ke li konstruos sian eklezion, ne homoj, sed Kristo mem. Li do estas la pinto de la piramido. Ĉiu ajn, kiu kredas en Kristo, la Savinto, estas kristano, kaj Kristo konstruas tian homon en sian eklezion. Nur Kristo, kiu legas la korojn, scias kiu estas en la eklezio. Konstruu nun liniojn de la pinto ĝis supro, do la bazo de la piramido. Kristo konstruas nin en la piramido, sed li lasas nin liberaj elekti konfesion. Kelkaj elektis la vojon de la orienta eklezio, aliaj de la romkatolika eklezio, aliaj de la anglikana, aliaj de la baptista, mi de la kongregaciana. Se vi do nun vidas la tutan bildon de la piramido, tio estas la eklezio, kun unu aldono: ĉar se vi kompletigas la piramidon, vi konstruos alian supre. Kristo mem diris, ke estas gradoj en la ĉielo; do en la dua piramido ni havas tiujn gradojn. En la ĉielo ni estas tiaj, kiaj ni mortas, kaj ni devas progresi en la ĉielo ankaŭ. Do la piramido supre kondukas pli kaj pli alten, ĝis fine ni vere estas unu en Kristo mem. En tiu piramido ne unu taŭgas pli ol alia, ne unu havas pli da vero ol alia. Ni ĉiuj estas konstruitaj kaj konstruataj en tiu piramido. Jen la eklezio de Kristo, kiu estas videbla, kiu estas diferenca, ĝuste kiel Kristo mem, kiu diris: Mi estas la vivo, kaj vivo ne estas samspeca, vivo ĉiam esprimas sin en diversaj manieroj. Do vidu ĉiam la piramidon kaj diru al vi mem: jen la eklezio de Kristo”.

Tovini: “Laŭ la bildo de la profesoro ni certe jam nun estas unu eklezio. Certe estas diferencoj, sed la vivo montras al ni, ke tiuj diferencoj ĉiam malgrandiĝas, ke la kristanoj devas preni la bonojn de ĉiuj konfesioj. Tial mi pensas, ke estas linioj, kiuj paŝo post paŝo unuiĝas. Tia estas la historio. Kaj ankaŭ tio, ke la junularo hodiaŭ vidas la ekleziojn laŭ la agoj, ne lasante la kredon. Kaj tiel ni marŝas al unu eklezio, kiu havas la pozitivaĵojn de ĉiuj eklezioj”. (Aplaŭdo)

Burkhardt: “Pri unu punkto ni devas paroli ankoraŭ, tute malkaŝe. Mi scias, ke la malgrandaj eklezioj timas pri potenco. Tio rilatas ankaŭ al la teologio de gloro. La eklezioj akiris potencon. Ĉu estas bone, havi potencon?”.

Thalmaier: “Certe ne estas afero de la eklezio, de la popolo de Dio, havi gloron kaj honoron surtere. Kaj en la historio ni vidas, ke ĉiam estis malbone por la eklezio, kiam papoj aŭ episkopoj havis potencon. Tamen tio ne signifu, ke la kristanoj ne havu ian influon en la publiko. La eklezio ne estas la aŭtoritatuloj. Se oni grumblas: kial la eklezio ne faras tion kaj tion, mi ĉiam diras: Vi ankaŭ estas eklezio, vi mem devas fari, ne rigardu ĉiam supren”.

Burkhardt: “Kiel estas en malgrandaj eklezioj? Ĉu tie oni ankaŭ demandas: Kial la eklezio ne faras ion por Vjetnamio? Kial ĝi ne pli bone helpas en Biafro? Aŭ ĉu tie oni pli havas la senton: ni devas fari ion?”.

Farkas: “Tiu bildo, kiun antaŭe mi uzis, la provizora konstruaĵo, estiĝis inter ni, kiam detruiĝis institucioj, pri kiuj ni pensis, ke ili strikte apartenas al la eklezio kaj sen kiuj la eklezio ne povas vivi. Kaj en tiuj tempoj ni devis tre profunde trapensi, kio apartenas esence al la kristana vivo, kia estas la plej modesta organiza kadro, kiu necesas por kristana vivo. Kaj tiam evidentíĝis, kiom multaj akcesoraj konstruaĵetoj kreskis dum la jarcentoj, kiuj ne nepre apartenas al ni, sen kiuj ni povas vivi fruktedonan, feliĉan kaj ekzemplan kristanan vivon, eĉ reprezenti antaŭ la mondo”.

Thalmaier: “Certe vi pravas. Sed pripensu, estas nur por via generacio. Se tio daŭrus cent aŭ ducent jarojn – kio poste estos? Ĉu vi pensas, se Kristo nun estus surtere, ke li ne uzus televidon? Kristo ankaŭ eluzis la eblecojn de tiu tempo. Ankaŭ la apostolo Paŭlo eluzis ĉiujn eblecojn. Kaj tial ne estas ideale, se ni perdas ekz. ekleziajn lernejojn, ĉu estas religia programo en la radio aŭ ne. Ni devas ĉiam kapti ankaŭ ĉi tiujn instrumentojn”.

Farkas: “Nu, mi ne diris, ke tio estis facila por ni. Sed mi povas kun ĝojo diri al vi, ke nun ni eĉ havas junulojn, kiuj tute ne ricevis religian instruadon, eĉ ricevis kontraŭan instruadon. Kiam ili fariĝis konsciaj, ili komencis serĉi tiun eklezion, pri kiu ili aŭdis nur malbonon. Sed ili revenis. Kaj ili estas multe pli fortaj kolonoj ol tiuj, kiuj naskiĝis inter ni. Do mi ne timas, ke iam la afero de Jesuo Kristo, ankaŭ en tiaj cirkonstancoj, perdiĝos aŭ tro malkreskos. Certe la Spirito laboras ĉie”.

 

SIGNALVOKOJ KAJ INSTRUTEKSTOJ

 

Oktobro:

(1) Ps 121:8; 2 Kor 13:13.

(2) 2 Sam 7:22; Ap 19:1.

(3) Jer 32:27; Ef 1:18,19.

(4) Ps 56:4; Rom 8:15.

(5) Ps 9:3; Ap 19:5.

(6) 1 Reĝ 8:23; 2 Kor 9:15.

(7) Jeh 18:23; 1 Joh 4:9.

(8) Jer 4:14; 1 Tes 5:23.

(9) Gen 1:28; Mat 19:13.

(10) Sent 16:9; Jak 4:15.

(11) Jes 26:7; Luk 1:79.

(12) 2 Sam 7:10; Ap 21:3.

(13) Jes 61:11; Luk 4:21.

(14) Ps 34:2; 1 Tes 5:16.

(15) Ps 143:8; Joh 8:12.

(16) 1 Kron 29:5; Gal 6:10.

(17) Ps 18:32; 1 Pet 5:7.

(18) Pred 12:13; Jak 4:17.

(19) Ps 18:2; 1 Joh 4:21.

(20) Jeh 36:25; Heb 13:12.

(21) Jes 59:20; Gal 4:4,5.

(22) Ps 98:2; Filip 2:11.

(23) Ps 62:7; Ag 4:13.

(24) Ps 2:11; 2 Kor 6:4.

(25) Sent 29:25; Ag 5:29.

(26) Ps 3:4; 2 Kor 12:10.

(27) Ps 40:18; Rom 16:20.

(28) Am 3:6; Ap 11:17.

(29) Jes 66:18; Mat 25:31,32.

(30) Ps 140:13; Jak 2:5.

(31) Ps 25:7; Rom 3:22-24.

 

El “Dagteksten” de Morava Frataro

 

LA FUNDAMENTAJ REFORMACIAJ IDEOJ

 

La Reformantoj havis multajn fundamentajn ideojn, sed en tiu aŭ alia maniero ili ĉiuj rilatas al la baza ideo de aŭtoritato. La Rom-katolika Eklezio pretendis havi finan kaj absolutan aŭtoritaton, per kiu ĝi rajtis dekreti pri doktrinoj, moralo, liturgio kaj ĝenerala konduto; per kiu ankaŭ ĝi rajtis postuli absolutan kaj sendemandan obeon. Tia aŭtoritato estas potenco, kaj estas bone konate, ke potenco preskaŭ ĉiam koruptas tiujn, kiuj uzas ĝin. Tio ja okazis, kiel oni povas legi en libroj de historio. Multaj homoj en la Mezepoko estis malkontentaj sub tiu viv-reganta aŭtoritato – pro la fia karaktero de multaj el la papoj, prelatoj kaj sacerdotoj; pro financaj postuloj, oportunaj por la aŭtoritatuloj, sed kaŭzantaj ekonomian mizeron al la ekspluatataj homoj; kaj precipe pro tio, ke la aŭtoritato estis direktita ĉefe al eksteraĵoj kun la promeso, ke se oni obeos kaj plenumos la regulojn kaj postulojn, oni en la fino saviĝos. Estis dirite (kaj estas ankoraŭ dirate) “fidu la Eklezion, vian Patrinon; faru tion, kion ŝi ordonas, kaj vi ne bezonas ĝeni vin pri via animo. Ŝi respondecas pri ĝi kaj garantias pardonon kaj savon al ĉiuj fidelaj obeantoj!”. La Rom-katolika Eklezio starigis sin inter Dio kaj la individua animo, kaj uzurpis la lokon, kiu vere apartenas sole al Kristo. La papo Pio 9-a iam diris: “Sola mi estas la sekvanto de la Apostoloj, la Vikario de Jesuo Kristo; mi estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo”.

La papoj, kaj per ili la Eklezio, pretendis esti la plejsenperaj juĝistoj sur la tero, la solaj juĝantoj de tio, kio estas prava aŭ malprava. Ili pretendis havi la aŭtoritaton, potencon, rajton, permesi, kontraŭ difinitaj pagoj, ke homoj faru pekojn – eĉ terurajn pekojn. Ili simile pretendis havi la aŭtoritaton, potencon, rajton, pardoni, absolvi pekojn kaj ne pardoni, aŭ absolvi. Ili do staris kvazaŭ en la loko de Dio, kaj efike baris la vojon al Dio. Ili povis fari ĉion necesan por iu ajn serĉanta pekanto.

Nu, ne estas mirinde, ke tre multaj homoj ne povis esti kontentaj pri (kaj en) tia nekristana sistemo aŭ institucio, regata de homoj en ĉiuj gradoj de la hierarkio, kies vojoj kaj agoj kaj dekretoj montris, ke ili servas la diablon, ne Dion. La Reformantoj volis forigi tiun “regnon de Satano”, kiel ili nomis ĝin; forigi la baron inter Dio kaj homo. Ilia ĉefa kaj nekontraŭstarebla motivo kaj principo estis, ke ĉiu homo, laiko kaj kleriko, havas la rajton iri senpere al Dio, kiu revelaciis sin por ĉies savo en la Sinjoro Jesuo Kristo. En la MT kaj ĉe multaj nacioj tiu rajto iri senpere al Dio apartenas al pastroj (sacerdotoj), do, la granda principo (ideo) de la Reformacio estis “la pastreco de ĉiuj kredantoj”. La apostolo Petro mem deklaris tiun principon, skribante al ĉiuj Kristanoj eri Malgranda Azio: “Vi ankaŭ, kiel vivantaj ŝtonoj, konstruiĝas  domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akceptotajn de Dio per Jesuo Kristo. “Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, Kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan” (1 Pet. 25,9).

Do, ĉiuj sinceraj Kristanoj estas sanktaj pastroj, kun neforigebla rajto eniri, sen ia interulo krom Jesuo Kristo, antaŭ Dion. Kredante tion, la Reformantoj sentis, ja efektive spertis, ke ili estis vokitaj el la mallumo de la Rom-katolika Eklezio en la mirindan lumon de kunestado kun Dio en Kristo.

Estis ĉi tiu konvinko kaj sperto, kiuj estas la fonto de la du aliaj grandaj principoj (Ideoj) de la Reformacio: (a) la ĉiosufiĉeco de la Biblio, kaj (b) pravigo per fido, ne per laboroj aŭ faroj.

(a) Pri la Biblio

Ĉiuj Reformantoj kredis kaj spertis, ke kiam ili legas la Biblion, Dio parolas al ili tiel same, kiel en la pasinteco Li parolis per la profetoj kaj apostoloj. Do, kiam kredantoj legas la Biblion en sia gepatra lingvo, ili povas aŭdi Dion parolanta al ili. La Biblio estas libro de “vivaj orakoloj” (kp. Agoj 7,38; Rom 3,2), ne senvivaj vortoj. Per la Biblio Dio donas al la serĉanta leganto instruon, averton, gvidon, konsolon, kuraĝigon — ja ĉion, kio estas necesa por vera vivo en tempo kaj eterneco.

Mi scias, ke Romkatolikoj akceptis, ke la Biblio havas gravecon por Kristanoj; tamen la starpunkto de la Romkatolikoj pri ĝi diferencas larĝe de tiu de la Reformantoj. La mezepokaj teologoj rigardis la Biblion nur kiel libron plenan de informoj, nur kiel provizejon de doktrinoj kaj moralaj leĝoj; kaj kiel libron, kiu ne havas finan aŭtoritaton. La Eklezio do povis (rajtis) ŝanĝi ĝin tie kaj tie pro oportuneco (ekzemple, la Dua Ordono (Eli 20,4), kiu malpermesas la uzon de ia idolo por adoro, estis forigita, kaj la Deka Ordono estis dividita en du partojn, por reteni la nombron dek, por trompi neinstruitajn legantojn). Ankaŭ laŭ oportuneco oni akceptis la doktrinon pri la kvarobla signifo de la Bibliaj vortoj (la historia, la alegoria, la morala, kaj la “anagoga”). Tiu doktrino ebligis tre strangajn kaj tre diversajn interpretojn de Bibliaj diraĵoj. Tio lasis legantojn en granda konfuzo kaj nescio pri tio, kion la Biblio vere diras. Tio donis okazon al la Eklezio diri (dekreti), ke oni devas ne legi la Biblion, aŭ ke, se oni legas ĝin, oni devas legi ĝin sub instruo de sacerdoto, kiu instruos la interpreton, kiun la Eklezio oficialigis. Do denove la Eklezio, rilate al la Biblio, baris la vojon inter Dio kaj homo.

Sed por la Reformantoj la Biblio estas multe pli ol nura provizejo, kies enhavon oni rajtas aliigi aŭ interpreti laŭ oportuneco; ĝi estis efektiva rimedo por la ricevo de graco. Legante la Biblion, la vera Kristano aŭskultas al Dio, pensas Liajn pensojn, kaj per tio havas intiman kunulecon kun Li. Legante la Biblion, oni gajnas ne nur informon pri Li kaj pri Lia volo, sed ankaŭ intiman personan rilaton kun Li. Ĝi do havas ekvivigan potencon; ĝi estas ĝuste tiel efika stimulo por fido kaj sankta vivmaniero, kiel estas la sakramentoj, aŭ preĝado, aŭ adorado. La Biblio do ebligis aliron al Dio en maniero, kiu kontentigas la plej profundan sopiradon de la homa animo. Kaj tio estas principo, ne nur de la Reformacio, sed ankaŭ de ĉiu vera revivigo de religio.

Oni ne povas tro akcenti la gravecon de la Biblio por la Reformantoj. Pri ĝi ili sentis urĝon traduki in en ĉiuĵn lingvojn (Luther mem faris tion por germanlingvanoj) kaj meti ĝin en la manojn de ĉiu homo kaj instrui lin legi ĝin por si mem. Ili diris, ke malriĉulo kun la Biblio, per kiu Dio parolas kun li en sankta kunuleco, scias pli pri la vojo al savo, ol ĉiuj Konciloj kaj Papoj sen la Biblio.

(b) Pri la alla granda principo de la Reformacio, Pravigo per fido – sole per fido.

Estas bone konate, ke tiu vero eniris la menson de Luther, kun ekbrulego de inspiro, kiam li legis la vortojn de la apostolo Paŭlo en Rom 3,28: “Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo”. Tiu konkludo sekvas el la faktoj, kiujn li mencias en la antaŭaj versoj: ĉiuj homoj pekis, sed kredantoj estas pravigitaj donace de la graco de Dio, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo (v. 23,24). Li (Dio) do estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo (v. 26).

Tiu vero kaj fakto havas intiman rilaton kun la parabolo, kiun Jesuo parolas al siaj disĉiploj (Luk 17,7-10) kaj kies signifo estas: ni ŝuldas nian tutan vivon al Dio: ĉiu minuto de ĝi devas esti travivata al Lia gloro. Ĉion, kion ni “posedas” Dio konfidis prunte al ni; ni estas Liaj ekonomoj aŭ administrantoj. Ĉiu peko do estas prirabo de Dio, forŝtelo de tio, kio estas Lia. Ni neniam povas rekompenci Dion pri tiu forŝtelo, ĉar ĉio, kio ni estas kaj kion ni havas, jam estas Lia. Ni do havas nenion, kaj ne povas fari ion, por kompensi al Dio pro nia forŝtelo. Kiel Jesuo diris: “Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo” (Luk 17,10).

Do, per la faroj de la leĝo, t.e. de tio, kio estas ordonita – de Dio aŭ de iu Eklezio – neniu pekinto povas esti pravigita (Rom 3,20). Sed, pravigite per fido, ni havas pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo (Rom 5,1). La apostolo Paŭlo reasertas la saman veron kaj principon ĉe Rom 5,1; Gal 2,16; 3,11, 24 kaj li diras: “Mi ne vanigas la gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane mortis” (Gal 2.21).

Tial la Reformantoj kontraŭstaris kaj malakceptis la Romkatolikan doktrinon pri pravigo per faroj. Sed la vorto “pravigo” ne havis la saman signifon por ambaŭ partioj. Por la Romkatolikoj ĝi signifis “igi prava aŭ justa”; por la Reformantoj ĝi signifis “deklari prava aŭ justa” pro Jesuo Kristo.

Por la Romkatolikoj ĝi estis laboro, kiu postulis tempon, longan tempon: por la Reformantoj ĝi estis momenta ago – ago de la libera graco de Dio, per kiu Li pardonas ĉiujn niajn pekojn kaj akceptas nin en Kristo kiel pravaj, justaj antaŭ Si. Por la Romkatolikoj ĝi estis afero pri purigo kaj sanktigo; por la Reformantoj ĝi estis ago de juĝo, jura ago, ĉar en la NT la vorto “dikaioo” ĉiam esprimas agon, verdikton (deklari prava aŭ justa). Do, la Romkatolika paralelo al tio estas sacerdota absolvo, ĉar tio por ili estis ago de pardono.

Estis (kaj ankoraŭ estas) kredate de Romkatolikoj, ke absolvo pere de sacerdoto estas absolvo pere de Dio, ĉar, laŭ la sacerdotaro estas la organo, per kiu sola Dio parolas pardonon.

Sed Luther kaj la aliaj Reformantoj sciis pri multaj okazoj, kiam sacerdotoj donis absolvon, kiam ĝi devis esti ne donita; kaj kiam ili ne donis ĝin, kiam ĝi devus esti donita. Ofte la dono aŭ nedono de absolvo estis tute arbitra ago flanke de sacerdoto aŭ de liaj superuloj (ofte pro politikaj, financaj aŭ personaj motivoj); la ago doni aŭ nedoni certe ne estis ago de Dio. Do Luther kaj la aliaj Reformantoj insistis, ke iu ajn pekanto rajtas kaj povas iri senpere al Dio kun penta koro kaj kun fido je la Di-donitaj promesoj kaj je la elaĉeta sin-ofero de Kristo sur la kruco, kaj ricevi tuj plenan pardonon de Li. Se oni ne antaŭe ricevis pardonon de Dio, la absolvo pere de sacerdoto estas senefika, senutila; kaj se oni jam ricevis pardonon de Dio, la absolvo pere de sacerdoto estas tute nenecesa. Do neniu sacerdoto povas prave starigi baron inter pentanta pekulo kaj Dio.

Ligita kun tiu principo pri la grace libera kaj senpera pardono de Dio al vere pentantaj pekuloj estas kvin aliaj refutoj de doktrinoj kaj praktikoj en la Romkatolika sistemo: (1) pri Konfesado, (2) pri Purgatorio, (3) pri la Meso, (4) pri la virgulino Maria, (5) pri la Sanktuloj kaj la ligita doktrino pri Merito.

(1) Pri konfesado de pekoj al iu sacerdoto

Esenca kondiĉo por absolvo estis komplete detala konfeso de ĉiu peko — kune kun pento kaj preteco fari preskribitan kompensaĵon. Ĉi tiuj kondiĉoj estis tre ofte nur formale kaj mekanike plenumitaj, sed ĉiuokaze ili estis trudaĵo inter Dio kaj la pekulo. La Reformantoj insistis, ke sincera, elkora bedaŭro pri pekado nature instigas al konfeso kaj pento; ke oni bezonas tiam iri senpere al Dio, kiu konas niajn korojn, kaj Li tuj pardonas, pro Kristo. Neniu interveno de sacerdoto aŭ de ia ceremonio estas bezonata aŭ postulata. Ni ricevas pardonon pro tio, kion faris Kristo sur la Kruco, ne pro tio, kion ni faras.

(2) Pri Purgatorio

Laŭ la Romkatolika dogmo Purgatorio estas por homoj, kiuj mortis en la graco kaj favoro de Dio, ricevinte bapton pere de sacerdoto de la Roma Eklezio, kaj observinte ĝiajn sakramentojn, kiuj tamen ankoraŭ havas kulpon, kiu malhelpas ilin eniri la ĉielon. Ili do devas resti en la flamoj de Purgatorio, ĝis la kulpmakuloj estas forbruligitaj. La daŭro de la praviga suferado povas esti malplilongigita per la dirado de specifaj preĝoj, per la preĝoj de aliaj homoj, per almozado, per Mesoj. Por la Mesoj kaj sacerdotaj preĝoj oni devas pagi.

La Reformantoj forrifuzis la tutan dogmon, ĉar 1) ne estas ia bazo por ĝi en la Biblio; 2) kontraŭe laŭ la Novtestamenta evangelio la pardono de Dio pro Kristo estas kompleta; “la sango de Jesuo, Lia filo, nin purigas de ĉia peko” (1 Joh 1,7). “Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco (1 Joh 1,9). Kaj Jesuo mem diris al Sia fidelaj disĉiploj: “Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi”. Sekve de tiu pureco Li povis doni la inviton: “Restadu en Mi, kaj Mi en vi” (Joh 15,3,4).

Tia restado en Kristo ne estus permesata al nepuruloj. La dogmo pri Purgatorio estas kontraŭa al la Evangelio de Jesuo Kristo.

(3) Pri la Meso

Por Romkatolikoj ĝi estas daŭrigo tra tempo de la sinofero de Kristo sur la Kruco; la pano kaj la vino fariĝas je la momento de konsekrado pere de la sacerdoto la vera korpo kaj sango de Kristo, kaj kiam la sacerdoto manĝas la panon kaj trinkas la vinon, Kristo mem suferas tion, kion Li suferis sur la Kruco. Do Kristo estas denove krucumita je ĉiu okazo, kiam sacerdoto celebras Meson.

Ĉiuj Reformantoj forrifuzis tiun doktrinon de la Meso kiel idolecan kaj superstiĉan. Ili diris, ke la ofero de Kristo okazis unufoje, plensufiĉe por ĉiam, kaj ke Kristanoj devas per fido akcepti tiun unu oferon por si kaj por siaj pekoj. La Reformantoj ĉiuj deklaris, ke neniu sacerdoto povas fari la miraklon, ŝanĝi panon kaj vinon en la veran korpon kaj sangon de Kristo, kaj montri Lin al la ĉeestantoj por adorado kaj fizika enkorpigo.

Ili ankaŭ refutis la instruon, ke graco estas donita al ĉiuj, kiuj manĝas la korpon (kaj sangon) de Kristo — ja Kriston mem – ĉu ili havas fidon aŭ ne. Do ĉiuj Reformantoj forigis la doktrinon pri transsubstancigo, kaj insistis ke la Eŭkaristio estas efika nur por tiuj, kiuj havas fidon. Sed la Reformantoj havis diversajn ideojn pri la maniero, en kiu Kristo estas en la sakramento. Ekzemple, Zwingli diris, ke Kristo ne estas en la sakramento en ia korpa maniero. La pano kaj vino estas nur signoj de Lia kunesto, iom simila al la maniero, en kiu letero estas la signo de la fora skribinto. Fidantoj ricevis gracon, ĉar la pano kaj vino refreŝigis ilian memoron pri Kristo sur la Kruco, kaj pri tio, kion Li havigis por ili per Sia ofero. Do, Kristo komunikas sin per psikologia rimedo (Parenteze, tio estas mia kredo pri la sakramento).

Luther, en la fruaj tagoj de la Reformacio, instruis, ke la pano kaj vino estas ne nur signoj, sed ankaŭ promesoj aŭ sigeloj pri la kunesto de la Sinjoro. (Poste Calvin sekvis tiun penson pri sigeloj). Tamen li ne restis kontenta kun tio. Li rifuzis la teorion pri transsubstancigo, sed volis kredi, ke la pano kaj vino devas esti en iu efektiva senco la korpo kaj sango de Kristo. Li do akceptis tiun ideon de kelkaj mezepokaj teologoj, nome ke la pano ne estas ŝanĝita en la korpon de Kristo; la pano kaj la korpo de Kristo povus esti, kaj estis, en la sama spaco je la sama tempo – kiel ekzemple (laŭ ilia penso) la animo kaj la korpo de homo estas en la sama spaco je la sama tempo. Li diris, ke la korpo de Kristo estis en, kun kaj sub la pano en la Eŭkaristio. Simile pri la vino kaj la sango de Kristo. Plue, Kristo estas ĉie, ĉie en ambaŭ siaj naturoj, Dia kaj homa, spirita kaj korpa. Do Li, pro tiu Lia ĉie-eco, estas en, kun kaj sub la pano kaj vino sen ia miraklo farita de sacerdoto. Pro tio, ke Li estas ĉie, Kristo ĉiam kunestis kun Siaj fideluloj kaj komunikas Sin kaj Siajn benojn kaj donacojn al ili; do ŝajnas, ke la Eŭkaristio ne estas necesa. Luther (dubinde!) respondis, ke Dio en la Biblio promesis beni Sian popolon per la kunestado de la korpo kaj sango de Kristo en la pano kaj vino en la Eŭkaristio.

Luther do forigis transsubstancigon kaj sacerdotan miraklon, sed li anstataŭigis ilin per tre dubaj skolastikaj ideoj – kaj li obstine subtenis ilin kontraŭ Zwingli kaj aliaj kritikantoj, kiuj diris, ke kiam Kristo diris “Ĉi tiu estas mia korpo”, Li uzis metaforon, ĝuste tiel same, kiel kiam Li diris “Mi estas la vera vinberarbo”, aŭ “Mi estas la pordo”.

(4, 5) Pri Maria kaj la Sanktuloj

La Reformantoj kredis (kiel ni jam vidis), ke la Biblio enhavas ĉion necesan por doktrinoj, vivado kaj savo. En la NT ne estas ia indiko, ke Jesuo aŭ iu alia eĉ pensis, ke Maria devas esti starigita kiel kvazaŭa “patrino” por kompati ĉiujn Kristanojn kaj helpi ilin proksimiĝi al Kristo. Dum la unuaj tri jarcentoj de la kristana erao la Patroj tenis tiun pozicion en la NT. En iliaj verkoj troviĝas malmultaj aludoj al ŝi; ne estas ia sugesto pri kulto de ŝi. Kiam Konstantino konvertiĝis, multaj paganaj ideoj kaj praktikoj invadis la ekleziojn de Malgranda Azio, kaj dum la periodo 325 ĝis 451 multaj herezoj minacis la veron de la Enkarniĝo kaj de la unueco de la du naturoj en Kristo. Por kontraŭstari ilin, estis necese akcenti (a) la diecon de la Sankta Spirito kaj (b) la naskiĝon de Jesuo el la virgulino Maria. Jesuo en Sia dieco estis samsubstanca kun la Patro per la Sankta Spirito, kaj en Sia homeco Li estis samsubstanca kun Maria. La ekleziaj Patroj do alte honoris Marian, sed ne starigis ian kulton pri ŝi. Ili diris, ke estis pere de ŝia fido je Li, ke ŝi mem estis savita. Aŭgusteno skribis: “La karno de la Virgulino neniel diferencas de la karno de peko… sed ŝia korpo ne pasigis ĝin al la korpo de Kristo, ĉar ŝi ne gravediĝis je Li pro karna deziro”.

Dum la periodo 476 – 1563 (Trento) la kulto pri Maria komenciĝis kaj multe kreskis, unue en la Orienta Eklezio, kaj poste, sed ne sen kontraŭstaro, en la Okcidenta Eklezio. La diversaj liturgioj klare montras tiun fakton.

La fundamenta kredo de la Reformantoj, ke la pravigo (justigo) kaj savo de pekuloj estas pere de Kristo sola, implicis ilian plenan agnoskon de la dieco kaj homeco de Jesuo (kaj ili akceptis Lian naskiĝon pere de la Virgulino kaj ke honoro estas ŝuldata al Si); sed ĝi klare implicis ankaŭ, ke ĉiuj pekuloj, dezirante pardonon, justigon, savon, repacigon kun Dio, devas turni sin al Kristo sola, ĉar, kiel la apostolo Paŭlo diris, Li estas la sola interulo inter Dio kaj homoj – Li, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj (1 Tim 2,5-6). Tio siavice sekvigis, ke nek Maria nek la mortintaj sanktuloj havas ian ajn funkcion (krom tio, ke ili povas esti memorataj ekzemploj de kristana fideleco) rilate al Kristanoj en ĉi tiu mondo. Estas malprave, do, adori Marian kaj respektegi la sanktulojn; kaj estas senutile peti ilin (aŭ Marian aŭ la sanktulojn) por helpo, kiun ili ne rajtas kaj ne povas doni.

Similkaŭze la Reformantoj insistis, ke niaj preĝoj (ĉu de laikoj ĉu de sacerdotoj) kaj sacerdotaj Mesoj ne povas havi ian efikon por la mortintoj. Kristo estas la sola juĝanto, kaj Li ĉiam juĝas animojn en perfekta amo kaj justeco; Li do ne povas permesi, ke iu preĝo aŭ ago de homoj, vivantaj aŭ mortintoj, influu Lian juĝon aŭ agon.

Sakramentoj

Fine mi atentigu vin pri alia sekvaĵo de la reformacia kredo pri la sola kaj plensufiĉa aŭtoritato de la Biblio. nome pri la konvinko pri la sakramentoj. Por la Lutheranoj “Sakramentoj estas ritoj ordonitaj de Dio, al kiuj la promeso pri graco estas aldonita”. La promeso pri graco estas “individuigata” en la administrado de la sakramentoj. La efikeco de sakramento tial kuŝas nek en la karaktero, nek en la intenco, nek en la laŭregula (oficiala) ordino de ĝia administranto aŭ celebranto; nek en la elemento ricevata, nek en la rito mem, sed sole en la vorto de Dia graco, kiun ĝi aplikas al la homo, kiu ricevas ĝin. La sakramento estas ago de Dio, ne de homo; la rolo de la homo estas tute riceva; do, ekzemple, la Eŭkaristio ne povas esti ofero, ĉar tio estas homa ago, homa aktiveco. Luther, en sia “Traktato pri la NT” skribis: Ni devas ne arogi al ni doni al Dio ion en la sakramento, ĉar estas Li, kiu per ĝi donas al ni ĉion”.

Do la sakramento ne havas ian efikon kiel agoj aŭ faroj de sacerdoto. Kun la piej firma decidemo la Reformantoj rifuzis akcepti la skolastikan doktrinon, ke sakramento efikas “ex opere operato”, t.e. per la nura celebro de ĝi. Kontraŭ tia mekanika nocio pri ĝi la Reformantoj diris, ke la valoro de sakramento rezultas sole el tio, ke ĝi estas komuniko de la vorto de graco, kiu estas komprenata de la intelekto de la ricevanto kaj proprigata per lia fido. En sia “Malgranda Katekismo” Luther skribis: “Ne estas la akvo, kiu efikas, sed la Vorto de Dio, kiu akompanas la akvon kaj estas ligita kun kaj nia fido, kiu dependas de la Vorto de Dio legata kun la akvo”. Kaj: “La manĝado kaj trinkado ne produktas ĉi tiujn efikojn, sed la vortoj, kiuj staras ĉi tie: “Donita kaj elverŝita por vi por la pardono de pekoj”. Li, kiu kredas tiujn vortojn, jam havas tion, kion ili deklaras, nome la pardonon de pekoj”.

La Reformantoj kredis kaj insistis, ke laŭ la NT graco ne estas eco aŭ aĵo enestanta en homo, aŭ komunikebla al homo, sed ĝi estas la favoro de Dio montrata al homo sen ia merito flanke de homo. La graco de Dio venas al homo pere de promeso, kiu estas realigata nur per fido.

Do, la sakramentoj estas signoj aŭ sigeloj de la promesoj de Dio en Kristo, kaj la sakramentoj efikas nur kiam oni en fido kaj ĝojo firme atendas la Dian plenumon de ili.

Sekvas el ĉiu tiu doktrino, ke povas esti nur du sakramentoj, ĉar Kristo starigis nur du, kaj nur tiuj du havas Liajn kunligitajn promesojn.

Nu, mi faris mian eblon prezenti al vi en simpla formo la fundamentajn reformaciajn ideojn. Mi petas pardonon pri mankoj, kiuj sendube troviĝas en mia prelego.

Profesoro W. J. Downes

 

DISKUTADO

(laŭ la sonbendo, koncizigita)

Sur la podio: S. Maul, A. Duranti, W. Krikke, W. J. Downes

 

Maul, kiu gvidas la podian diskutadon, opinias, ke pro tempomanko oni ne diskutu ekz. la aŭtoritaton, ĉar ĉiu scias, ke ankaŭ en la katolika eklezio ĝi ludas hodiaŭ alian rolon ol dum la tempo de la Reformacio.

Duranti: “Mi ne tute konsentas kun via opinio pri la aŭtoritato de la papo. Ni devas paroli pri la Biblia fundamento de la aŭtoritato de la papo kaj la episkopoj, ĉar ĝi estas afero por ĉiuj kristanoj. Vi bone scias, ke Luthero neniam volis rompi kun la katolika eklezio, sed estis la katolika eklezio, kiu rompis kun Luthero. La problemo do estas ankoraŭ nun aktuala. Ĉar se ni havas aŭtoritaton, ni havas ankaŭ sekurecon, se ni ne havas aŭtoritaton, ni iras en la mallumon, ne havas gvidanton”.

Thalmaier: “Ĉu mi rajtas diri ion ĝenerale pri la referato? Laŭ mia opinio tio, kion la referinto diris pri la katolika religio kaj eklezio kaj pri la dogmoj, en multaj punktoj ne estis ĝusta. Mi havas la impreson, ke oni ĉerpis el iaj opinioj, kiujn oni havis ie ajn antaŭ tricent jaroj, sed ne el la hodiaŭa katolika teologio. Mi nur volas citi, ke li asertas, ke ni adoras Marian – ni devas ridi pri tio. La katolikoj neniam adoras Marian. Kaj se vi diras, ke dum la meso la sacerdoto kvazaŭ denove krucumigas Kriston… Mi nur volas diri, ke diversaj punktoj estas tute malĝuste prezentitaj”. (Aplaŭdo)

Maul: “Ŝajne estas ia miskompreno. Profesoro Downes kompreneble ne povas referi pri la hodiaŭa katolika teologio; pri tio li ne povas esti sufiĉe bone informita. Temis pri tio, prezenti la reformaciajn ideojn surfone de la tiama katolika kredo kaj surfone de la ideoj, kiujn la reformantoj havis pri la katolika eklezio. Do oni ne povas riproĉi al li, malĝuste prezenti la katolikan kredon. Tion vi certe ankaŭ ne volis”.

Thalmaier: “Ne, ne. Sed ankaŭ en ĉefaj punktoj li ne ĝuste parolis pri la katolika kredo de tiu tempo. Se ie ajn iu teologo dum la mezepoko diris ion, tio ne jam estis la katolika doktrino. La dokumentoj de la konciloj, tio estas la oficiala doktrino. Tie vi ekzemple neniam trovos, ke katolikoj adoras Marian”.

Downes: “Mi kontraŭstaras tion, ĉar ĉiu verkaĵo de romkatoliko devas havi la Imprimatur de la episkopo. Ĝi estas oficialigita per tio kaj ne estas privata opinio”.

Maul: “Ja, tio estas hodiaŭ, sed ne ĉiam estis, kaj tamen katolika teologo povas publikigi libron sen tia permeso. Ĉefe en profesoraj rondoj oni ja volonte faras tion”.

Downes: “Ho jes, jes”.

Maul: “Bone. Sed oni insistis diskuti la aŭtoritaton”.

Liechti: “Mi estas KELI-ano, tamen mi devas subteni pastron Thalmaier. Mi iomete timas, ke ni ne estas sur la ĝusta vojo. Ĉu valoras, ke profunde ni esploru la pasintecon? Certe estas bone, se ni rememoras pri la kaŭzoj, kial estiĝis la reformacio. Prof. Downes certe prave skizis kelkajn malbonajn cirkonstancojn, el kio poste estiĝis la Reformacio. Sed hodiaŭ ni staras en la estanteco. Ni ja estas ĉi tie por trovi komunan, aŭ pli bone: paralelan vojon por la estonteco. Ni devas esplori, ĉu ni trovas la bazon de reciproka kaj komuna agado en la estonteco. Eraroj estis faritaj ambaŭflanke, sed ili pasis; eble ni devas provi forgesi ilin kaj komenci denove por pli bona, fruktedona estonteco”. (Aplaŭdo)

Maul: “Certe vi pravas. Tamen laŭ mia kompreno oni ne povas paroli pri la estanteco, tute simple lastante la pasintecon. Oni povas kompreni la estantecon nur el la estinteco; do iukaze ni tamen devas tuŝi ĝin, alie ni ja eĉ ne komprenas la hodiaŭan tempon. – Do nun ankoraŭ pri la aŭtoritato”.

Krikke: “Mi tre volonte aŭdus de katolika flanko la nunan opinon pri la papa aŭtoritato, ĉar laŭ mia scio estas ĉiam la absoluta vero, se la papo parolas “ex cathedra”. Kaj nun, en la moderna tempo, la papo estas tre singarda. Tamen la dogmo pri tio restas, kaj la malbona flanko de la dogmo estas, ke oni neniam povas ŝanĝi ĝin. Mi do volonte aŭdus modernan difinon pri la signifo de tiu dogmo”.

Maul: “Eble mi rajtas aldoni: La papo parolas “ex cathedra” nur, se la tuta cetera eklezio, liaj kolegoj en la sama ofico, la episkopoj, kaj la kredantoj samopinias pri tiu punkto. Nur tiam li povas paroli “ex cathedra”. Kompreneble oni ne povas ŝanĝi dogmon, same kiei vi ekzemple ne povas ŝanĝi frazon en la Biblio. Sed por via tempo vi ĉiam povas nove interpreti la vortojn de la Biblio, kaj vi faras tion. Kaj simile estas pri la dogmoj”.

Thalmaier: “La papo povas ion deklari dogmo nur, se ĝi estas en la revelacio, se pri iu punkto en la revelacio estas malklareco. Oni devas esplori la Biblion, la tielnomatan tradicion, kaj poste oni povas deklari: estas io revelaciita aŭ ne. Ĉiam do koncernas nur la enhavon de la dia revelacio sur la fundamento de la Biblio”.

Mudrak: “Malgraŭ ĉia aŭtoritateco papa, tion mi konstatas kiel katoliko, lia aŭtoritato estas sufiĉe limigita al tiu “ex cathedra” kaj se temas pri aferoj de religio kaj moralo. La plej lasta instanco de aŭtoritateco, kaj tion deklaris la koncilo, estas la konscienco! Tio estas katolika instruo. La konscienco estas la lasta instanco por ĉiu individua kristano malgraŭ respekto al la aŭtoritato. Ke papaj deklaroj ne ĉiam estas devigaj, pruvas katolikoj mem: ĉu ne en la lastaj jaroj papo Johano kaj papo Paŭlo arde vokis al porpaca laboro, arde alvokis al socialaj celadoj – kaj tamen ekzistas katolikoj kaj katolikaj rondoj, kiuj tute ne sekvas la papajn alvokojn. Tial la lastaj papoj ja apelacias al ĉiuj “de bona volo”, kaj do ĉiuj bonvoluloj kune staru en tiuj aktualaj aferoj. Kaj tio estas ankaŭ tute laŭ la principo de katolika aŭtoritateco: la respekto kaj konsidero kaj konforma ago laŭ la homa konscienco”. (Aplaŭdo)

Partoprenanto en la salono (el la sonbendo ne estas ekkoneble, kiu) diras, ke ankaŭ en la MT troviĝas ekzemploj pri aŭtoritato, sed ankaŭ ke la aŭtoritatuloj eraris; ankaŭ se la papon gvidas la Sankta Spirito, tamen en tio estas homa laboro kaj do povas esti eraroj.

S-ino Hansen atentigas, ke inter la katolikoj okazis grandaj ŝanĝoj precipe dum la lastaj jaroj, ke oni forigis multajn obstaklojn, tiel ke ekestas nova bazo, sur kiu protestantoj kaj katolikoj povas kune labori. Tial gravas por protestantoj, ekscii de la katolikoj pri la nuna stato de la katolikismo, kaj por katolikoj, kiel protestantoj nun praktikas sian religion. (Aplaŭdo)

S-ino Burger atentigas, ke dogmoj ekzistas ankaŭ en protestantismo, sed ke ili devas esti nur gvidiloj kaj ne anstataŭi la amon. Tial ni kuniĝu, por trovi komunan animon.

S-ro Krikke atentigas, ke la nuna problemo ne estas inter katolikoj kaj protestantoj, sed inter kristanismo kaj ateismo.

S-ino Farkas avertas, ke la Reformacio unue estis svarmado de la Sankta Spirito kaj poste estis aldonitaj ideologioj. La Sankta Spirito svarmadas ĉiam, do ni devus serĉi, kion hodiaŭ Li diras al ni pri la mesaĝo de Dio por hodiaŭ. Kaj tiuj novaj revelacioj estas multe pli proksimaj al ambaŭ. (Aplaŭdo)

Maul: “Se mi rajtas resumi la diskuton pri la aŭtoritato: La konscienco do, ankaŭ de katolikoj, estas la ĉefa aŭtoritato kaj ĉiu alia aŭtoritato estas helpa aŭtoritato, kiu havas la taskon konduki kaj gvidi, sed la lastan decidon ĉiam devas fari la konscienco. Nun ni do transiru al alia punkto, al Biblio”.

Duranti: “En la letero de Petro ni trovas eldiron, ke la Biblio havas ion tre malfacilan kaj ke multaj malĝuste interpretas ĝin. Kiel oni povas solvi la problemon? La protestantoj diras, ke la Sankta Spirito helpas en la legado de la Biblio. Sed kiel ili povas rajti diri tion, ĉar unu diras tiel, la alia neas ĝin. Do mi interpretas laŭ mia vidpunkto, sed mi devas ankaŭ atenti la interpretojn de la Patroj, la interpretadon de la tuta kristanaro. Do ni devas substreki la gravan rolon de la tielnomata tradicio, ne homa tradicio, sed dia, ĉar se ĉiam kaj ĉie oni interpretas en la sama maniero, ne povas esti nur homa interpreto. Do la Biblio sola ne sufiĉas, ĉar la Biblio havas ankaŭ mallumon”.

Hansen: “Se protestanto legas en la Biblio, la Sankta Spirito diras, kio gravas por tiu persono en la nuna situacio, kion li faru aŭ ne faru. Mi spertis, ke ĉiam, kiam mi agis laŭ tiu inspiro, mi agis bone”.

Maul: “Mi demandas la protestantojn: Se tio tute ĝenerale validas, ke legante la Biblion mi estas helpata de la Sankta Spirito, kiel povas esti, ke protestantoj venas al tiel ege diferencaj konkludoj el la Biblio?”.

S-ino Hansen al tio respondas. ke la danĝero inter protestantoj estas, ke ili prenas certan parton, kiun ili aparte akcentas, tiel ke ili – se ili estas netoleremaj – ne havas la tutan veron. Ŝi aldonas, ke tamen la koncilo eĉ agnoskis tiujn partajn verojn. Do protestantoj devas esti sufiĉe toleremaj por agnoski, ke ili ne havas la solan veron, sed ankaŭ aliaj havas la veron.

Maul: “Sed tio ja ne klarigas kaj ne respondas mian demandon”.

Farkas: “Mi pensas, ke ni devas tion honeste akcepti, ke tiuj multaj diferencoj radikiĝas en la Biblio mem. En la NT ni trovas diversajn tavolojn. Ĉe ni protestantoj estas granda tento, ke ni, por defendi la biblian aŭtoritaton, fariĝis iom tro rigidaj, tro sankta fariĝis la litero en la Biblio. Mi iom konas la bibliokritikajn laborojn de la romkatolikoj. Ili komencis tion multe pli frue ol la protestantaj teologoj, pli frue komencis observi la kontraŭdirojn en la Biblio, komencis la lingvistikajn kaj arkeologiajn studojn. Kaj tio multe helpas al modernaj protestantoj, ke ili vidu ke ekzistas diferencoj inter la aŭtentikeco de diversaj biblio-partoj. La aŭtentikecon tamen donas Jesuo mem, kaj se, legante la Biblion, mi konkludas ion kontraŭ Jesuo, la Sankta Spirito ne helpis min, ĉar la Sankta Spirito ne povas esti kontraŭa al Jesuo”.

S-ro Haupenthal atentigas, ke la ekzegezistoj hodiaŭ apenaŭ diverĝas, ke apenaŭ estas diferencoj inter protestanta kaj katolika ekzegezeco.

Fine pastoro Burkhardt diras, kiu problemo vere estas problemo por la protestantoj, kaj ke oni honeste devas konfesi tion.

*

En la daŭrigo de la diskutado merkrede posttagmeze en rondo de proksimume 40 personoj oni traktis mallonge plurajn punktojn el la dua parto de la prelego. Mi resumas ĉi tiun diskuton laŭ mia memoro.

S. Maul

Komence oni parolis pri purgatorio. Pluraj katolikoj konfesis, ke proksimume tiel, kiel Downes prezentis, oni fakte instruis ilin, sed la katolikoj atentigis ĉefe, ke temas pri pure homaj imagoj kaj bildoj, ĉar fakte el la revelacio ni scias nenion pri tia purgatorio. Temas pri teologia spekulacio bazita sur la Biblia ideo de diversaj gradoj en la ĉielo, el kiuj la plej malalta estas la purgatorio. Katolikoj kredas, ke oni povas supreniri al pli altaj gradoj kaj ke al tio helpas preĝado.

Erara estas la opinio de Downes, ke laŭ katolika kredo la purgatorio troviĝas kvazaŭ ekster la ĉielo.

Pri la konfesado de pekoj la katolikoj klarigis, ke fakte sola Dio – ankaŭ laŭ katolika kredo – pardonas la pekojn kaj ke la sacerdoto nur konfirmas al la konfesinto, ke – se li vere pentas – Dio pardonas kiel promesite. Tiun kredon montras la katolika instruo, ke oni ricevas pardonon ankaŭ sen sacerdoto, se alie ne eblas, kaj ke la katolika eklezio ne postulas de iu ajn katoliko konfeson, dum ĝi ekzemple jes ordonas, minimume unu fojon dum jaro komunii.

Oni atentigis krome pri la tendenco en la katolika eklezio, pli kaj pli transiri de individua konfesado al ĝenerala konfesado en formo de pento-diservoj.

Lige kun ĉi tiu temo oni diskutis ankaŭ pri la bapto kaj konstatis, ke ankaŭ laŭ katolika kredo la bapto ne estas magia afero, sed afero de fido; tial oni ĉe la unua komunio kaj ĉe la konfirmado devas ripeti la baptopromesojn kaj la kredkonfeson. Krome, ke ankaŭ sen bapto oni povas saviĝi, ĉar Dio ne estas ligita al iu ekstera formo pravigi la homon.

Vigla diskuto ekestis pri la Eŭkaristio. La katolikoj energie rifuzis la prezenton de Downes, kvazaŭ la sacerdoto denove krucumus Kriston kaj mirakle ŝanĝus panon kaj vinon. Oni atentigis, ke “transsubstancigo” estas nocio el antikva filozofia pensado kaj tute ne adekvata al hodiaŭa pensado, ke tamen katolikoj firme kredas la ĉeeston de Kristo en la formoj de pano kaj vino. En la meso ne ripetiĝas la sinofero de Kristo, sed ĝi “reaktualiĝas”.

Ĉefe oni atentigis de katolika flanko, ke la tutan savagadon de Kristo, lian tutan vivon kaj nunan agadon oni devas rigardi kiel tutaĵon, tiel ke ne konvenas dividi la lastan vespermanĝon de la krucumiĝo aŭ de la reviviĝo aŭ de la agado de la Sankta Spirito ktp.

Tial do en la meso “aktualiĝas” la savo por ĉiu, kiu plenfide ĉeestas ĝin. Downes do malpravas asertante, ke katoliko ne bezonas fidon manĝante la korpon de Kristo.

Pri Maria kaj kulto pri ŝi la katolikoj konstatis unue, ke oni fakte povas – eĉ hodiaŭ en certaj landoj – havi la impreson, laŭ kiu Downes priskribis la katolikan konduton, kiun oni provis klarigi parte ankaŭ psikologie. Due oni tamen konstatis, ke neniu katoliko devas sekvi kulton pri Maria nek atenti la sanktulojn.

Sed laŭ katolika kredo ĉiuj homoj, do ankaŭ la mortintoj, formas unu komunumon kaj estas ligitaj spirite. Tial – laŭ Makabeoj – estas bone peti sin reciproke por helpo, tiel surtere kiel ĉiele, ĉar tiu helpo kompreneble povas konsisti ja nur en preĝado de la petito por iu (petanto) al Dio. Katolikoj do nek adoras Marian nek “preĝas” al ŝi kaj la sanktuloj, sed nur “petas” ilin preĝi siaflanke. (Oni provis difini la vortojn “adori”, “preĝi” kaj “peti” en tiu kunteksto kaj konstatis la nepran neceson de ia “ekumena terminaro” por eviti miskomprenojn).

Ekestis ankaŭ diskuto, ĉu oni povas peti ion de Dio sen per tio ofendi lin, sed la katolikoj respondis, ke petante oni ja gloras la potencan Dion, ĉar nur fidante, ke li estas Dio kaj do povas helpi, oni povas peti lin por favoro kaj graco. Do ankaŭ per petpreĝo oni fakte adoras Dion. Sed sama ne validas por petoj al mortintoj.

Pri Makabeoj, kiu MT-libro estas apokrifa laŭ protestantaj teologoj, oni atentigis, ke tion kontestas tre forte la fakto, ke en la hebrelingvaj rulaĵoj de Qumran oni trovis ankaŭ partojn de Makabeoj.

Oni diskutis ankoraŭ pri multaj detaloj, sed bedaŭrinde la tempo ne sufiĉis, pli profunde trakti la temojn. Certe la prelego de Downes devos esti ankoraŭ detale traktata de katolika flanko.

 

BIBLIA REVUO

Iu skribis:

“Numero 2 (marto-aprilo 1968) pensigas min pri pentristo, kiu en la vizaĝo de amatino studas eĉ detalojn, kiujn aliaj opinias ne montrindaj.

La verkintoj ĉinumere provas:

(1-e) klarigi la personon de la 4-a evangeliisto;

(2-e) prezenti ekkonojn gnostikajn, tiel ke oni povu ilin kompari kun aliaj ekkonoj;

(3-e) rilatigi praantikvan trovaĵon al la genezo”.

Numero 3 (eliris fine de aŭgusto) enhavas la artikolojn: “Dio la saĝulo” de B. Colless; “En kiu jaro Jesuo naskiĝis?” de G. Rust; “Elfosaĵoj sur monto Gerizim” de G. Lombardi kaj multajn novaĵojn el la Biblia movado kaj recenzojn.

*

Montriĝis ke kelkaj el la abonantoj ne ricevis numeron 2. Oni tuj skribu al la landa peranto aŭ al la administracio de Biblia Revuo: Via Baccarini 80, 48100 Ravenna (Italujo).

Abono al ĉi tiu interesa du-monata revuo kostas 6 Usonajn dolarojn.

 

FIN-FINE

EVANGELIA HIMNARO

En 1969, post ok jaroj da laboro, aperos Evangelia Himnaro. Ĝi enhavos ĉirkaŭ 190 himnojn el multaj nacioj kaj tempoj. Ĉiu himno havos kvar-voĉan muzikon. La formato de la himnaro estos proksimume 12 x 16 cm., la papero estos maldika kaj la himnaro eble havos plastan kovrilon.

Favora prezo

Ĉiu, do ankaŭ nemembroj de KELI, povas profiti pro reduktita prezo, kondiĉe ke oni antaŭmendas kaj pagas la sumon antaŭ la 31-an de decembro 1968. Ĝis tiu dato validas por ekzemplero de Evangelia Himnaro + sendkostoj la prezo de 10 (dek) germanaj markoj. En 1969 la prezo altiĝos, do tuj decidu, mendu kaj pagu tiom da ekzempleroj, kiom vi povas!

Donaco

Pripensu ke vi povas nun surprizigi viajn geamikojn je ĉi tiu favora prezo. Donacu al via korespondanto, al gefratoj en landoj, el kiuj oni ne povas sendi monon, ekzempleron de Evangelia Himnaro. Ĝis la 31-a de decembro validas la favora prezo.

Ne forgesu ke vi tiel povas varmigi koron, aŭdigi himnojn en foraj landoj.

Antaŭmendoj kaj antaŭpagoj

Antaŭ la fino de 1968 oni sendu por ĉiu ekzemplero de Evangelia Himnaro 10 germanajn markojn al A. Burkhardt, Okc. Germanujo.

Oni povas ankaŭ mendi kaj pagi pere de la kasistoj de la landaj sekcioj de KELI.

J. v. Keulen

 

MEMORU LA ANTAŬAJN TAGOJN

Prediko dum la komuna diservo en St. Hildegard

 la 29-an de julio (tago de Reformacio)

 

Hebr. 10, 32-36.

Memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan. Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

Kiam mi estis ankoraŭ en Silezio, la katolika sacerdoto diris foje al siaj katolikaj paroĥanoj, ke se li donus al iu protestanta pastoro la permeson prediki en sia katolika preĝejo, li donus tian permeson al pastoro Hoppe. Nun mi ne havas nur afablan eldiron, sed fakte mi povas hodiaŭ diservi en tiu belega katolika preĝejo kune kun katolika kunfrato. Mi tre emociiĝas.

Mi petas, ke mi povu paroli tute malkaŝe. Samtempe mi preĝas al nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke li donacu al mi, diri la vorton en amo kaj vero, por ke ĉiamaniere per ĉia liberparolo kiel ĉiam ankaŭ nun Kristo estu glorata en tiu diservo.

Mi volas paroli pri la teksto, el kiu estas prenita la Morava sentenco de la hodiaŭa tago. Mi kredas, ke tiu teksto havas sian signifon ankaŭ por la hodiaŭa konferenca temo pri la Reformacio.

Memoru la antaŭajn tagojn! Tiel komenciĝas nia teksto. Ne temas pri granda jubileo, kiu gajigas kaj dankemigas la korojn. Sed temas pri serioza tempo. La unuaj kristanoj jam estis allumitaj. Ili havis la lumon, kiu estis veninta en la mondon per Jesuo Kristo, kaj ili igis ĝin lumi en siajn koron kaj vivon. Sed baldaŭ venis malĝojaj tagoj. La kristanoj devis elporti la grandan konflikton de persekutoj. Ili estis katenataj kaj malliberigataj. Iliaj posedaĵoj estis rabataj. Ili mem estis ĵetataj antaŭ la bestojn. Tiel ili diversmaniere fariĝis spektaklo antaŭ la homoj. Sed ili havis ankaŭ ĝojigajn spertojn, trovis homojn, kiuj partoprenis kun ili; kiuj kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj kaj ĝoje akceptis la rabadon de sia posedaĵo, sciante, ke ili mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. Ili havis Jesuon Kriston, kiu mortis sur la kruco ankaŭ per la pekoj de la homoj kaj releviĝis el la mortintoj, al kiu ili similiĝis per siaj suferoj kaj morto. Memoru la antaŭajn tagojn! Tiuj tagoj, en kiuj ili devis pruvi sian kredon, ne devas esti forgesataj. Ili havas signifon ne nur por tiuj kiuj suferis, sed ankaŭ por la eklezio, por la tuta komunumo de Jesuo Kristo. Tial ni legas tuj poste: Tial ne forĵetu vian kuraĝon! Tio volas diri ne forĵetu vian fidon je Jesuo Kristo, kiu estis kun vi en viaj mizeroj, en kies mano vi staras, per kies mano vi povas iri ankaŭ tra hontoj kaj suferoj! Ne forĵetu vian fidon, vian konfidon, tio estas la sentenco de la hodiaŭ tago. Tia konfido havas rekompencon grandan. Lia promeso estas certa por ni.

La eklezia historio konas tempojn ankoraŭ pli premajn por la kristanoj. Ili devis elporti la konflikton de dolor-plena, martira turmentado ankaŭ per la helpo de kristanaj eminentuloj kaj sub la respondeco de la eklezio. Se ni evangelianaj kristanoj kunvenas kun reprezentantoj de la katolika eklezio, ni pensas vole-nevole ankaŭ pri la kontraŭreformacio, precipe se ni kiel mi mem devenas el lando, en kiu la kontraŭreformacio furiozis senkompate dum preskaŭ 200 jaroj. Mi konas sufiĉe bone la kontraŭreformacion de mia hejmlando. Kiaj kruelaĵoj okazis tiam! Ĉio en la nomo de Jesuo Kristo kaj je la honoro de la eklezio! Estis la misuzo de la religio por politikaj celoj.

La konsekvencoj de tiuj persekutoj kaj kruelaĵoj estis, ke perdiĝis la konfido al la superaj instancoj, al la ŝtataj kaj ekleziaj instancoj, ja al Jesuo Kristo mem, kiu ja ne povas esti glorata per tia agado. Kiel la konfido al la ŝtato kaj al la eklezio povas esti konservata, povas kreski kaj ne perdiĝi, se la homoj ĉiam denove devas travivi tiajn konfliktoplenajn kruelaĵojn en siaj propraj korpo kaj koro. La jesuita patro Nerlich el Glogau (noto de la TTT-estro: pole Głogów, ĉeĥe Hlohov) certe estis prava, se li diris foje jam tiam: “Per tia farado la animoj nur malamiĝas kaj la sankta katolika religio estas malbenata. Tiaj rabadoj kaj perfortadoj, farataj al bedaŭrindaj subpremitaj homoj, estas pekoj, kiuj krias al la ĉielo, ĉar ili estas kontraŭ la kristana amo, kaj oni povus rigardi ilin kvazaŭ la fruktojn de la romkatolika religio”.

La eklezioj, kiuj estis unu kontraŭ la alia, devis pagi tion per grandaj perdoj. Venis la racionalismo kaj promesis pli bonan kunvivon de la homoj sen la kristanaj konfesioj sur la bazo de la humanismo kaj homeco. Sed la evoluo montris, ke sen la amo de Jesuo Kristo kaj sen la etikaj fortoj de firma kristana kredo, malamo, kruelaĵoj kaj militoj ankoraŭ malpli povas esti venkataj kaj forigataj, ke ĉiuj tiaj eksperimentoj devas resti vanaj.

Sub la malmolaj bataloj de la kontraŭreformacio ĝuste ankaŭ en mia hejmlando naskiĝis la multe laŭdata toleremo. La evangelianaj kristanoj provis pace vivi kun la regantaj mondperceptoj kaj vivteorioj, sen trakti kun ili kaj sen forĵeti sian evangelian kredon, kaj ankaŭ multaj katolikaj kristanoj ne povis aprobi tian agadon de la ŝtato kaj de la eklezio. Ili kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj kaj ili admiris tiujn, kiuj ĝoje akceptis la rabadon de sia posedaĵo, sciante, ke ili mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. Sed tia toleremo ne sufiĉas. Ni bezonas ion pli bonan. Ni bezonas gefratan kunvivon inter la katolika kaj la evangelia eklezioj. Ni bezonas konfidon de unu al alia.

La interna kuneco de la kristanaj eklezioj portis en la lasta tempo apartajn ĝojigajn fruktojn. Kiajn vere ĝojigajn travivaĵojn mi mem povis sperti! Dum la hitlera, nacional-socialista tempo mi foje estis malliberigita, por ke mi ne povu voĉlegi dum la diservo manifeston kontraŭ la germana kredo. Sed mi ne volis nur voĉlegi ĝin, sed presigis ĝin kaj sendis ĝin en ĉiun unuopan domon. Kaj okazis, ke en la sama dimanĉo, en kiu mi mem antaŭ la diservo estis malliberigita, la katolika sacerdoto en sia katolika diservo antaŭ siaj katolikaj kristanoj voĉlegis la evangelian manifeston kaj li preĝis por mi. Dum la forpelado el Silezio multaj devis morti hejme kaj dumvoje. Kaj okazis, ke la katolika pastro faris la enterigan diservon por la evangelianaj kristanoj laŭ la agendo de la evangelia eklezio. Kaj post la forpelado, kiom da katolikaj pastroj malfermis siajn katolikajn preĝejojn por evangeliaj diservoj kaj inverse! Kaj en la lasta tempo la Papo de Romo sendis peton pri pli intima kunlaboro inter la evangeliaj kaj la katolika eklezioj al la Monda Konferenco de la Eklezioj en Uppsala. Ĉio tio estis nur ebla, ĉar reciproka konfido ekzistis. Sed tian konfidon oni ne povas gajni kaj konservi per neinda subservado, sed prefere per firma fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo. Fido kaj konfido – komuna fido – ja estas parencaj vortoj en la latina lingvo kaj ankaŭ en Esperanto.

Tia fido kaj konfido havas rekompencon grandan. Ni ne povas diri detale, kiaj estos tiaj promesoj, sed ni scias, ke ili estas veraj kaj ke ili montriĝas ne nur en tiu-ĉi vivo, sed ke ili etendiĝas ĝis en la eternecon. Se la evangelia kaj la katolika eklezioj alproksimiĝas, tio ja ne volas postuli, ke ni forĵetu nian evangelian kredon. Sed certe havas signifon, se ni povas paroli unu kun la alia. Dio scios, kian benon li metos sur tian renkontiĝon en konfido. En tia konfido ni honoros, ni ŝatos, ni lernos ami kaj helpi unu la alian ankaŭ en kredaj rilatoj kaj demandoj. En tia konfido ni kunstaros en la rezistado kontraŭ ĉiu provo subpremi, flankenŝovi aŭ neniigi la kristanan kredon. Ankoraŭ hodiaŭ ni ja trovas la duoblan misuzon, kiun mi menciis, la misuzon de iu mondpercepto por politikaj celoj, kaj la misuzon de la politiko por iu – kaj hodiaŭ plejofte nekristana – mondpercepto. Estas gravaj taskoj, kiujn ni havas ankoraŭ hodiaŭ ĉi-tie kaj kiujn ni devas plenumi per fidado, per agado, per oferado kaj ne laste ankaŭ per preĝado. Preĝante ni pensas hodiaŭ precipe pri la konferenco, kiu estas tiel grava por la lando Ĉeĥoslovakio. Ni preĝas, ke Dio donacu helpon kaj gracon, por ke la popolo de Ĉeĥoslovakio trovu ripozon kaj ke la paco restu konservata. Sed en kia ajn zorgo kaj timo kaj danĝero ni staras, kion ni bezonas, estas ĉiam fidado kaj ankaŭ – pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, ni ricevu la promeson. Tial ne forĵetu vian kuraĝon! Ne forĵetu vian confido! Atentu, ke vi ne perdu la konfidon, kiun vi havas! Ne forĵetu vian fidon je via Sinjoro Jesuo Kristo! Ĉio tio havas rekompencon grandan! Dio donacu al ni, ke liaj grandaj promesoj plenumiĝu por ni ankaŭ en la hodiaŭa tempo! Amen.

Pastoro R. Hoppe

 

Unua komuna kongreso de IKUE/KELI Limburg/Lahn

SUPERRIGARDA RAPORTO

Kongresoj ĉiam bezonas bonan kaj grandan preparon. La IKUE-anoj, kiuj preparis tiun ĉi kongreson, certe ankaŭ spertis tion, kaj ili tre bone plenumis sian taskon.

Por ni, KELI-anoj, kiuj kutimas kongresi en konferencejo, kie oni loĝas kaj laboras, tiu ĉi kongreso estis, ankaŭ tiurilate, nova sperto.

Mia opinio estas, ke, loĝante kune en unu ejo, oni pli facile fariĝas “unu granda rondo familia” kaj oni havas pli da tempo por kontaktoj. La disa loĝado en hoteloj malhelpas la kontaktojn, kaj oni perdas pli da tempo per la tien-reen irado. Ankaŭ la manĝadoj tiam fariĝas vere komunaj. Oni ankaŭ dum la manĝoj (precipe se oni ĉiutage ŝanĝas lokon!) povas bone ekkoni unu la alian.

La programo estis bona – sufiĉe ampleksa – sed interesa por ĉiuj. Kaj – oni ja ne bezonas ĉeesti ĉiujn programerojn!

En la vendreda mateno, post la matenpreĝoj, okazis la inaŭguro. Ĝi fariĝis tre impona. Radio kaj televido ĉeestis. Prez. Burkhardt malfermis la kunvenon kaj preĝìs. La vic-episkopo bonvenigis nin en la nomo de la diocezo kaj urbo. Poste prez. Tuinder faris la inaŭguran paroladon. Li estis tre kortuŝita kaj komencis per parto de la parolado, kiun Zamenhof elparolis en la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer. Li nomis nian renkontiĝon “la renkontíĝo de la vastaj koroj”.

Prez. Burkhardt post tiu ĉi parolado ne sentis la bezonon multe aldoni, ĉar en lia koro vivas la samaj sentoj. Li nur aldonis la tekston de la moravaj fratoj por tiu ĉi tago, St. Johano 10,4: La paŝtisto iras antaŭ ili (la ŝafoj) kaj la ŝafoj lin sekvas. Li finis per la vortoj: “La Ŝafisto iru antaŭ ni!”

Poste prez. Burkhardt ankoraŭ bonvenigis la ĉeestantajn honorajn prezidantojn Pastron Beckers de IKUE kaj S-ron Hubner de KELI.

La kongreson ĉeestis relative multaj pastroj. Nia bildo montras antaŭ la kongresejo (de maldekstre): A. Beckers (Belgujo, IKUE), P. Urbaitis (Litovujo/ Italujo, IKUE), C. Horák (Ĉeĥoslovakio, KELI), J. Adamec (Ĉeĥoslovakio, KELI), R. Hoppe (Germanujo, KELI), A. Burkhardt (Germanujo, KELI), W. J. Downes (Britujo, KELI), S. Tovini (Italujo, IKUE). Mankas sur la bildo: Thalmaier, Duranti, Longoni kaj Kuhn (ĉiuj IKUE). Foto: v. K.

 

Bedaŭrinde la sekretario de IKUE, Pastro Flammer, pro malsano ne povis ĉeesti. Li sendis telegramon, kiun la prezidanto laŭtlegis: “la Sankta Spirito gvidu vin”.

Pax Christi-movado ankaŭ sendis siajn salutojn kaj sekvas nian laboron kun granda interesiĝo. Ankaŭ IFEF sendis siajn salutojn.

Poste la festprelegon faris Stefan Maul. Li deziris, ke ni laboru tiel komune kiel eble, tiel aparte kiel ne eviteble. “Returno ne plu ekzistas. Antaŭen kun Kristo!”.

En la komuna vesperpreĝo en la moderna preĝejo St. Hildegard, la ĉiujara ĥoro (nun IKUE/ KELI-horo!) jam povis aŭdigi sin sub gvidado de Past. Burkhardt (cetere la Radio jam kaptis parton de la ekzercado!).

Okazis ankaŭ akcepto de la Kongreso ĉe la urbestro, sed li povis akcepti nur malgrandan delegitaron (eĉ ne unu de ĉiu ĉeestanta nacio, kaj ili sumiĝis 18). Dum du tagoj ni ankaŭ havis specialan poŝtoficejon en la kongresejo, kie oni uzis la specialan kongresan stampon.

Dimanĉe estis ebleco, ĉeesti ambaŭ Diservojn. Tiu de IKUE okazis je la 8.45 en la Katedralo. Tiu de KELI je la 10-a horo en la Kongresejo. En la KELI-Diservo gvidis Pastro Downes, kiu preparis belan Ordon de Diservo, kaj predikis Pastro Horák el Ĉeĥoslovakujo. Post la Diservoj okazis “Bankedo E3”, komuna manĝado, ĉe kiu oni pagis certan sumon pli por Agado E3.

Antaŭ la manĝo S-ino Anneliese Haas kantis, S-ro Tuinder mallonge parolis. Ankaŭ pri la distra parto oni bone zorgis. Okazis promenoj kaj ekskursoj en la belaj ĉirkaŭaĵoj de Limburg.

Kaj sabatvespere estis granda koncerto en la fama katedralo de Limburg. En la programo kunlaboris tri kantistinoj, ĥoro kaj orgeno. La unua parto estis klasika, en kiu kantis Jelly Koopmans, Anneliese Haas kaj Anni Wiesmann. La dua parto estis moderna kun verkoj de la juna ĥordirektoro Janke Jezovšek mem.

La modernaj verkoj ankoraŭ ne estis aprezitaj de ĉiuj, sed entute la koncerto estis tre bela kaj altnivela.

Bela ero ankaŭ estis la komunaj vesperaj Diservoj en la preĝejo St. Hildegard. Ni uzis specialan liturgion por tiuj Diservoj, kaj gvidis ĉiam du pastroj, unu de IKUE kaj unu de KELI.

Sabatmatene Pastro Thalmaier (Germ.) montris interesajn lumbildojn kaj rakontis pri la estiĝo de la Biblio.

Li rakontis, ke la Evangelioj estas skribitaj inter la jaroj 60 kaj 80, kaj la leteroj de Paŭlo inter la jaroj 48 kaj 64. Oni skribis en tiu tempo sur papiruso, ia speco de kano, kiun oni preparis. Sed tiu papiruso ne estis fortika, tiel ke ĝi baldaŭ eluziĝis, kaj oni devis denove skribi. La tekstoj tamen restis la samaj. Nur eble du procentoj ne plu estis klare legeblaj. En postaj jarcentoj oni skribis sur pergameno, tio estas preparita haŭto de antilopo. Tiu pli bone eltenis. Sed oni bezonis 400 antilopojn por skribi la tutan Biblion. De tiu manuskriptoj oni poste ankoraŭ retrovis ekzemplerojn. En la Katerina-monaĥejo oni retrovis manuskriptojn el la jaroj 350-400, pri la Malnova kaj la Nova Testamento.

Dum la jarcentoj oni ĉiam trovis homojn, kiuj interesiĝis pri tio kaj kiuj serĉis malnovajn manuskriptojn.

Tini Putto

*

Ankaŭ la antaŭa tuttaga ekskurso estis valora pliriĉigo de la ampleksa kongres-programo, estis aldono refreŝiga. Tio koncernas precipe la belan ŝipveturadon sur la alloga Rejno, samtempe pensigan: jen IKUE-anoj kaj KELI-anoj troviĝis sur la sama ŝipo, “atestantoj” de nia kongreso en la publiko, kiu parte efektive iom atentis je ni; estiĝis kelkaj interparoloj pri nia kongreso, pri Esperanto kaj nia afero.

Tiel ankaŭ ni KELI-anoj kaj IKUE-anoj estonte, se ni troviĝas denove en nia privata medio, sed ankaŭ inter la tuta esperantistaro, estu resp. fariĝu atestantoj de nia kredo kristana kaj same atestantoj, konfesantoj kaj agantoj por Esperanto kaj nia afero esperantista inter niaj neesperantistaj kunvivantoj.

Merkredon, la 31-an de Julio, la IKUE-anoj festis sian lastan sanktan meson en la certe tre modernstila, sed nepre inde kaj edife efikanta preĝejo je S-ta Hildegardo. Tio ĝuste ŝajnas ankaŭ speciale signifa, ĉar S-ta Hildegardo de Bingen, kie ni preterveturis dum la tuttaga ekskurso, estis kreinta artefaritan helpan lingvon, nomitan “lingua ignota” (nekonata lingvo), tiel ke estis rilato al Esperanto, kiel jam antaŭ jardekoj estis konsiderate en la germanlingva esperantistaro.

Okazis denove kuncelebrado, ĉi-foje de ses sacerdotoj el kvin nacioj: germana, 2 italaj, belga, jugoslava kaj litova. La KELI-anoj ree havis sian matenpreĝon je la 8.45 h en la kongresejo. Je la 9.30 h komenciĝis la tria podia diskutado kun la temo “Problemoj de la mondo” sub gvido de IKUE-prezidanto Tuinder, kiu mem esence kontribuis kaj ĉefe atentigis je la terura misrilato, misproporcio inter la gigantaj sumoj dediĉitaj kaj dediĉataj por la t.n. nacia defendo, kaj tiuj por la evoluiga helpo. Pri tio la partoprenantoj ĝenerale samopiniis, kvankam kelkaj deziris pritrakti tiun aferon en la sekvonttaga parolado pri la porpacaj taskoj. Kompreneble la klopodoj por CAROSI trovis notindan konsideron. Tuinder en tiu konekso ankaŭ citis la vorton, ke ni devas “rompi (panon) ĝis ni estas tutaj” kaj akcentis, ke la praktikado de kristanismo estas pli grava ol mono, kvankam ankaŭ ĝi estas necesa. Necesas precipe, kiel Stefan Maul trafe diris, ke ni havu vastajn korojn.

En vigla, esence pozitiva diskutado oni konstatis, ke necesas batali kontraŭ, inter la kristanaro ĉiam ankoraŭ ekzistanta, “kredo” je armiloj kaj perforto, kaj kontraŭ ankaŭ en okcidento reganta materialismo. W. Mudrak, Aŭstrio, opiniis ke ne unuavice iuj “ismoj” politikaj, sed la materialismo ĝenerale resp. Antaŭ ĉio la “mamonismo” estas la granda danĝero nuntempa por kristanismo kaj la eklezioj. “Oni ne povas servi al Dio kaj al la mamono”.

Post la tagmanĝo oni je la 15 h daŭrigis la diskutadon pri la fundamentaj reformaciaj ideoj.

Post la 19.30 h ni travivis Folkloran Vesperon kun tre varia programo. Aktoris i.a. kabaredo “Verda Kredanto”, aŭdigante ankaŭ kelkajn ŝerc-kritikajn sonojn kaj proponojn. “Kabaredo ne estas universitata prelego kaj kabaredistaj kantoj ne estas ekleziaj himnoj”, bonhumore klarigis s-ano Tuinder en la komenco. Multe plaĉis la, laŭ lerta instruado de s-ino Szalka, Hungarujo, vigle prezentitaj popoldancoj de ĉarmaj ses junulinoj el Nederlando, Svislando kaj Aŭstrio. Sekvis kelkajn flutludoj kaj kantoj de la infanoj van Keulen. Jelly Koopmans kantis nederlandajn, Eva Farkas hungarajn kantojn, en Esperanto kompreneble. A. Leenhard deklamis poemon pri la kongreso, ĉeĥoslovakaj junuloj, akompanitaj per klarigoj de A. Berka, prezentis kelkajn skeĉojn; ĉefe ilia parodio pri la teatro-tipoj (“La perdita ĉapelo”) rideksplodigis la spektantojn. “Eterna komencantino” A. L. Ahlrén same ravis kiel la svisa akordeonludo de P. Scherer. Vera ĝuo estis aŭdi la elektitajn kantprezentadojn de f-ino Anneliese Haas el Freiburg. Estu al mi kiel aŭstriano kaj vienano permesate, al ŝi entuziasme danki speciale pro ŝia unika kantado de la valso “Ĉe blua Danubo”, kvazaŭ la dua nacia himno de Aŭstrio. Kulmino de gajo estis ankoraŭ la prezentado de svisa kanto akompanita de P. Scherer sur la akordeono. Indan finon trovis la vespero per kantado de la “ekumena ĥoro”.

Ĵaŭdon, la 1-an de aŭgusto, la lastan tagon de la kongreso oni komencis per komuna diservo en la kongresejo; estis samtempe bona enkonduko de la treege grava aktuala prelego “Kristo estas nia paco”. S-ino M. Hansen, Svedujo, unue pritraktante ne ĉiam ĝojigajn personajn spertojn, prave akcentis, ke ni kiel kristanoj neniam povas vidi la helpon kaj savon en armiloj kaj atombomboj; tio kontraŭdiras al nia fido je Dio. Ni devas fine havi la kuraĝon, komenci klopodadon per metodoj de senperforto. Tiun antaŭtagmezon ĉeestis kiel gasto la dioceza reprezentanto de Pax Christi, arkitekto H. Schiesser. Lin speciale sendis (la germana centro de) Pax Christi, kun kiu IKUE dum kelka tempo kunlaboras. Li salutis la kongreson kaj favore taksis ĝin. Pri Pax Christi kaj aliaj pac-movadoj kaj pac-celadoj f-ino van Kleef sufiĉe detale, universalspirite (tute laŭ “Pacem in terris”) kaj notinde kuraĝe parolis, menciante ĉefe ankaŭ “International Fellowship of Reconciliation” (IFR, Internacia Ligo de Repaciĝo), la kvakerojn kaj la Esperanto-organizon MEM. Kontaktoj kaj laŭebla kunlaboro estu strebataj kaj praktikataj.

W. Mudrak

 

EN LIMBURGO

 

Vin spiras la iamo,

nin ĉirkaŭas dolĉa sfer’,

ĉar kristana frata amo

brilas en la mond-mister’.

 

Dum eksplodos la kartoĉoj

fiaj sur la terplaned’,

ekparolas pacaj voĉoj

malgraŭ bombo kaj raked’.

 

Franco, anglo kaj germano,

kiu ajn individu’

scias sin samideano

per la gvido de Jesu’.

 

Sub la sankta kruc-standardo

malgraŭ dogma diferenc’,

tie ĉi la Kristo-ardo

ununura konsekvenc’.

 

Jen Limburgo, via gloro,

ĉar en vi nin benas Di’.

Daŭre restos Li motoro,

se sincere kredas ni.

 

Anton E. Leenhard

 

Limburg, 31 julio 1968

 

Mi jam tiom avertis: Romo estas uzurpema! Ĝi per amikaj vortoj logas la bonkredemajn evangelianojn. Nu vidu! Unu komuna kongreso estas sufiĉa!! Dia Regno troviĝas en la brakoj de Espero Katolika…

Paul Hübner, 87-jara fondinto de KELI, eldoninto kaj redaktoro de Dia Regno dum multaj jaroj:

Kio estas via opinio pri la kongreso?

“Mi estas tre kontenta pri la kongreso. Tuj post la fondo de KELI mi sopiris al tia okazaĵo. Ĝi estas granda progreso. Mi esperas, ke oni daŭrigos”.

Kion vi malŝatis?

“Limburgon mi ne ŝatas. La organizado de la trafiko estas terura”.

Kio plej trafis vin?

“La amika diskuto en mondo, en kiu estas tiom da kontraŭaĵoj”.

 

Wilhelm Stoll, 64-jara impost-konsilisto, membro de KELI de ĉ. 1947:

Ĉu vi vizitis plurajn KELI-kongresojn?

Jes, Oosterbeek, Marktleuthen, Hedenesse kaj Svislando, Bolderen… kaj…”.

Ho sufiĉe! Kun kiuj atendoj vi venis al Limburg?

“Mi estis scivolema pri la speciala komuna kongreso”.

Kia estas via impreso pri la kongreso?

“Bona. Mi trovis bonan atmosferon inter katolikoj kaj evangelianoj. La kontaktoj estis – mi jam skribis en la enketilo – hazardaj!”.

Ĉu vi retrovis la t.n. KELI-sferon?

“Inter KELI-anoj, jes! Inter katolikoj iom alian. Kun katolikoj preskaŭ hejmeca kiel en la KELI-kunvenoj”.

Kion vi malŝatis?

“La teologiaj demandoj estis iom tro gravaj, ne praktikaj, ne sufiĉe praktikaj. Mi en mia metodista medio ŝatas la praktikon. Akcento al Jesuo Kristo la sola savanto”.

Mi bedaŭras, ke vi ne ĉeestis la daŭrigon de la diskutoj pri la Reformacio. Estis nur malgranda rondo de 20-30 personoj. Agrabla sfero kaj la respondoj estis vere klarigaj.

“Mi deziris ripozi. Ĉi tie oni ricevas tro multe da impresoj, ne povas digesti”.

Ĉu vi havas plendojn, ekzemple rilate al la prizorgado flanke de la LKK?

“Tute ne. Ĉio estis en bona ordo. Nur malmulte: la ŝipveturado ne estis kontentiga, malmulte da loko”.

Kaj la komuna manĝado?

“Komuna manĝado!” Stoll ridas.

“Jes, mi ne ĉeestis, sed mi kredas ke la restoracio ne estis ekipita por tiel granda grupo. Mi havas la impreson, ke oni ekdisdonas la manĝojn ĉirkaŭ la dekdua kaj post unu horo la lastaj povas komenci manĝi.

“Jes, vi pravas”.

J. A. Tuinder, prezidanto de IKUE:

Inter liaj multaj okupoj mi sukcesis demandi pri lia opinio pri la kongreso.

“Ho, mi ne bezonas multajn vortojn. En unu vorto: Bonega!”.

Volonte mi ekscias vian opinion pli detale. Vi jam diris, ke vi multe lernis de KELI. Kion vi lernis?

“Unue: la maniero de interrilatado. Due: komuna kantado. Trie: sfero. Kvare: iom da disciplino. Mi miras pri la abundo de teknikaj komunikoj. Ni devas serĉi solvon. Eble per nigra tabulo”.

 

Sergio Tovini, itala pastro dominikana:

Kion vi diras pri ĉi tiu kongreso?

“Tute bona, multe fruktedona. Estas sfero de koreco kaj harmonio, multe riĉiganta min, ĉar mi povas pli bone koni ideojn jen protestantajn jen katolikajn. Oni devas forigi antaŭjuĝojn, kiujn ni ofte havas”.

Oni elektis vin en la Ekumena Komitato. Ĉu vi havas ideon pri laboro farinda?

“Ne multajn konkretajn ideojn, tamen kelkajn. Rigarde al la preĝado, ne nur preĝi kune, sed ankaŭ partopreni ĉe la Komunio kaj la Sankta Vespermanĝo, reciproke”.

Ĉu do interkomunio?

“Ne, ne, tute ne, ĉeesto ĉe la Komunio kaj Sankta Vespermanĝo. Tamen studo pri ebleco de interkomunio”.

Ĉu ne tro alta nivelo por komenci?

“Mi interesiĝas pri tio. En Parizo oni jam faras interkomunion, malgraŭ la opinio de la pastroj kaj episkopo. Mi amas aferojn ekumenajn”.

Angelo Duranti, itala katolika pastro, eldonanto de Biblia Revuo:

Kun kiuj atendoj vi venis al Limburg?

“Ne estas la unua fojo, ke mi partoprenas Esperanto-Kongreson, sed mi scias, ke dum la kongresoj oni multe interŝanĝas salutojn, parolas kaj babilas, tamen ofte la fino similas la komencon. Mi timis pri la sama afero, kiam mi ricevis la inviton al Limburg, sed la aparta etiketo de la kongreso (IKUE-KELI) estas sufiĉe sugesta por ne malatenti la alvokon”.

Kiaj estas viaj impresoj?

“La ĉeestanteco de pli ol 200 personoj el tri grandaj kontinentoj jam faras sufiĉe profundan impreson, sed mi ne povas ne substreki la varmecon de la homaj interrilatoj kaj la konkretecon de la laboroj flanke de ĉiuj partoprenantoj”.

Kio vin plej trafis?

“Estas embarasa afero diri kio plej trafis, sed mi treege insistas pri la nekredebla samspirito, kiu animis la kongresanojn, membrojn de diferencaj kristanaj eklezioj, eĉ dum la diskutado de ardaj religiaj problemoj, tiel ke mi povas tute certe rajti konkludi: estas fingro de Dio (Eli 8,19)”.

Kiun programeron vi plej ŝatis?

“Sendube la tuta programo de la kongreso estis interesa, sed mi akcentas la gravan rolon de la ĉiutagaj prelegoj kaj podiaj diskutadoj pri treege nuntempaj temoj kiel Kristo, Biblio, Reformacio, Mondo kaj Paco”.

Kion vi malŝatis?

“Nur unu: la mallongecon de la tempo”.

Kiu estas via opinio pri la prelegoj kaj postaj diskutoj?

“Ĉiuj estis interesaj kaj la prelegantoj ilin altnivele, klare kaj detale eksponis, sed bedaŭrinde, pro nesufiĉo de tempo, oni ne povis ilin tute esplori flanke de la aŭskultantoj, kaj tio estis tre ĉagrena afero, eble la plej malĝojiga el la tuta kongreso”.

Kion vi opinias pri la aranĝoj kaj prizorgado flanke de la LKK?

“La aranĝoj estis tre taŭgaj en la kadro de la komuna kongreso, kaj al mi ŝajnas, ke ankaŭ la prizorgado de la LKK estis tute vigla kaj laŭdinda”.

Ĉu laŭ via opinio la kongreso sukcesis?

“La kongreso plensukcesis; oni malfermis pordon, ke neniu ĝin fermu; oni komencis komunan marŝon, ke neniu malantaŭeniru, ĉar “neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la Regno de Dio” (Lk 9,62).

Ciril Horák, pastro de la Ĉeĥoslovaka Eklezio:

“La nunjara konferenco estis ĝis nun la plej granda kunveno de kristanaj esperantistoj. Se la konferenco en la jaro 1966 en Debrecen kunvenigis la evangelianajn esperantistojn el okcidenta kaj orienta Eŭropo, la Limburga kongreso estis historia paŝo en kunlaboro kun katolikaj gefratoj. Tre valora estis la ebleco de kunesto kaj diskutado, kaj certe en nelasta vico persona konatiĝo kaj pensinterŝanĝo helpis flankenŝovi la antaŭjuĝojn ambaŭflanke. La spirito de la kongreso estis sincere kora kaj la interparoloj malkaŝaj.

La programo estis zorgeme preparita, dank’ al LKK kaj la estraroj de KELI kaj IKUE. Certe ne estis facile mastri la preparlaborojn, la loĝadon de partoprenantoj en multaj ejoj ktp. Belega vetero ebligis ankaŭ sukcesajn ekskursojn, precipe la ŝipveturon sur la Rejno. Mankon de ĉi tiu konferenco mi vidas en la tro vasta kaj larĝa temaro. Kaŭze de tio oni ne povis sufiĉe responde pritrakti la unuopajn temojn. Por la venontaj aranĝoj estus dezirinde, ke oni pli mallarĝe precizigu la temojn kaj organizu diskutojn en malgrandaj grupoj, kiuj koncentriĝu sub gvidado de informitaj kaj preparitaj diskutestroj ĉiam sur certa parta aspekto, kaj ili konigu la rezultojn de la diskuto al la tuta ĉeestantaro”.

 

H. Mielke, estrarano de KELI:

“Ĉar mi salutis la paŝon de KELI kaj IKUE, komune kongresi kaj pritrakti kristanajn temojn aktualajn, mi partoprenis ĉí tiun unuan komunan kongreson en Limburg. Evidentiĝis post kelkaj komunaj diskutaj kunvenoj, ke ili kontribuis por konatiĝo de la star- kaj vid-punktoj ambaŭflankaj. Kompreneble la tempo de diskutado ne sufiĉis, por tute evidentigi la grandecon de la ekzistanta fendo inter ambaŭ konfesioj. Pli grava estis la sperto, ke ankaŭ kongrueco en kelkaj punktoj montriĝís. Ĉi tiu kongrueco estas la bazo por komuna praktika laboro en estonteco. Ĉi tiu komuna bazo nur povas esti nia Sinjoro Jesuo Kristo kiel centro de nia kredo. Ĉiu agado sen la Spirito de Kristo devas esti vana. Eĉ nia komuna helpo al blindaj homoj en Hindujo kaj Afriko estus finfine vana, se ni ne kune kun la forigo de la ekstera blindeco forigus la internan blindecon de la homoj per la evangelio de Kristo.

Do la misiado laŭ vorto kaj la praktika misiado per evidenta helpo devas kuniri mano en mano.

Neniu atendis, ke la unua komuna kongreso alportos kongruon kaj solvon de la diskutitaj problemoj. Tial, mi opinias, ni povas esti kontentaj pro la farita paŝo, kiun ni komune kuraĝe iris. La estonteco montros, kian praktikan utilon nia kongreso vere havis”.

 

Adolf Burkhardt, prezidanto de KELI:

“Escepte de Boldern 1965, kiam mi estis en Tokio por la jubilea universala kongreso de Esperanto, mi partoprenis en ĉiuj KELI-kongresoj de Nijenrode 1959 ĝis Torre Pellice 1967. El ĉiu el ili mi hejmeniris pli riĉa, kunportante iun specialan sperton, ion aparte memorindan. Sed tio, kion mi pozitive ricevis el kongreso, neniam tiel nete superis tion, kion mi devis doni antaŭ kaj dum la kongreso, kiel en Limburg. Mi estas plena de danko al Dio pro la vere neatendita amplekso de komunaj konvinkoj, esperoj kaj klopodoj. Mi firme kredas, ke Dio per sia Sankta Spirito puŝis nin antaŭen sur vojo, kiun ni ĝis nun rifuzis surpaŝi. Plej ĝojiga estas por mi la fakto, ke la bonan atmosferon ni ne atingis per tiama prisilentado de la diferencoj, sed ke, male, ĝi pli kaj pli kreskis spite de senkaŝa diskutado eĉ pri tiklaj punktoj. Eĉ interne de KELI, tian serĉadon al la faktoj, al la senvuala vero, al reciproka profunda informado kaj informiĝo sen neglekto de amo kaj amikeco, mi malofte aŭ neniam spertis. Post Limburg, kun pli da ĝojo kaj malpli da dubo mi daŭrigas labori en la kristana Esperanto-movado, por la Evangelio per Esperanto”.

 

Reinhard Haupenthal, studento de katolika teologio:

“Estas nature, ke eksperimentoj ne povas esti plensukcesaj ĉe unua provo. Perfektecon plenan povas alporti nur ripetiĝoj.

Tio validas ankaŭ por nia unua komuna kongreso, pri kies kelkaj malfortaj flankoj mi atentigu. Kongresoj estas unuavice laborkunsidoj, en kiuj malgrandaj teamoj publike aŭ malantaŭ fermitaj pordoj ellaboras agadplanojn aŭ decidproponojn submetotajn al la kongresa forumo. Bedaŭrinde tio ne okazis tia-forme en Limburg. Anoncitaj podiaj diskutoj tro ofte degradiĝis al publikaj debatoj. Kaj estas evidente, ke pri pure teologiaj demandoj neniam kompetentas larĝa publiko, kiel prave atentigis Stefan Maul en sia enkonduka referato. Tia amasdiskuto ankaŭ montris, ke tro facile oni preterglitas la efektivan temon kaj perdiĝas en konfuzaĵoj.

Nenio tamen malhelpas, ke formiĝu apartaj diskutgrupoj. Eĉ estus konsilinde aranĝi diskutadon kun interesiĝantoj de la lokaj paroĥoj.

Pri la diservoj katolikaj mi dezirus, ke regu pli da disciplino kaj pli bona preparado. Simple ne eblas, ke dum tuta meso oni ne kantas, nek ke mankas lektoro (laiko?), nek, ke la kanono estas en esotera (= latina) lingvo.

Ĝuste de la pastroj mi atendus pli klaran legadon de la sanktaj tekstoj kaj ne pseŭdolatine litaniatan kantadon.

Ĝentileco postulus, ke, se evangeliana pastoro predikas en la meso, ankaŭ al li estu donita la pacokiso.

Bone impresis la komunaj diservoj, kiuj simbolis unuecon trans dogmatikaj malakordoj.

Mi estas konvinkita, ke, se la nuna kongreso ne restas efemera, estontaj ripetoj alportos nepran altiĝon de la nivelo, ĉar ambaŭ asocioj feliĉe disponas pri intelektaj gvidantoj, kiuj klare ekkonis la “signojn de la tempo”. Por tio konvinkiĝos espereble la protestantoj sur ambaŭ flankoj, kiuj avertis kontraŭ tia esperiga komenco”.

 

Stanley Hardy, Anglujo:

“Kiel impresis min la Limburga Kongreso? Multrilate bonege. Precipe mi memoras la liberecon de parolo kiu evidentiĝis; ke multaj el ni, ne sur la estrado, partoprenis kaj ke la prezidant(in)o je ĉiuj diskutoj ĉeestitaj de mi, donis egale la rajton paroli al ĉiuj kiuj deziris ion diri… iam allasante iujn paroli pli longe ol oportune!

Tamen la afero iris tre glate kaj estis eĉ modela. Alia impreso restanta kun mi, hejmen reveninte, estas la flueco de parolo de la L.K.K.-membroj kaj ilia sindona kaj tiel amika rilato al ĉiuj. Ekskursoj bone planitaj kaj efektivigitaj estas alia afero kiu tre impresis min, kaj la “Faru ĝin vi mem”-vespero kiam, inter aliaj bonaj eroj, travibris nin tiaj eroj kiel la kantado de Benata, Donata, Feliĉa kaj S-ino Koopmans kaj Sifra, Marius kaj dolĉa Liedewij van Keulen: ankaŭ, sendube, la kantado de Annaliese Haas. Je kiu antaŭa Kongreso, oni demandas sin, aŭdiĝis la voĉo de tia koncert-virtuozo intermiksita, kiel ĉefa, en kaleŝega kantado survoje al… ne gravas al kie, nur la kantado gravis!

Sed restas ankaŭ, bedaŭrinde, aliaj impresoj. Mi aludas al impresoj, kiuj egalas enkavetigojn, aŭ enkavigojn, pri la dueco de la Kongreso.

Kien ni iras? Ĉu KELI perdis sian est-kialon? Revenas al mia menso precipe la Kongreso kvazaŭ iu devigis min, aŭ penis devigi min, preĝi Dion pardoni nin kaj niajn prapatrojn pri la grava, granda kaj glora Reformacio. Sed, laŭ mi, tiu estis mirinda kaj glora ago de Dio mem kaj certe ne estas afero pri kiu ni devas aŭ povas pardonpeti. Kaj kial, ho kial (mi demandas min) el la milionoj da kredantoj kiuj esperas kaj strebas kune kun ni por daŭra paco internacia, devas ni nomi antaŭ Dio, apartmaniere, unu individuan Kristanon… viro kiu loĝas en Romo? Multaj similaj pensoj trairas mian menson, instigitaj de la Kongreso. Ĉu, fakte, KELI perdis sian est-kialon? Ĉu vi miras ke suprenŝutis mia mano, kontraŭe, kiam venis la demando pri alia Kongreso simila al la 1968a?

Sed renovigitaj amikecoj en Kristo kaj novaj amikecoj tiaj precipe restas la plej karaj memoroj. Dio donu al ni pli”.

J. van Keulen

 

LA 53-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

EN MADRID (KELI)

 

Unue ni organizis la Evangelian Diservon, kiu okazis dimanĉe posttagmeze je la 18-a horo en la Evangelia Preĝejo, strato Calatrava. Ĝi estas tre nova kaj moderna preĝejo, nur kvin jarojn aĝa. Nur ekstere ĝi ne aspektas kiel preĝejo, sed kiel ordinara domo 5-etaĝa, kiel aliaj domoj en tiu strato.

La membraro de la eklezio kompreneble ne estas granda, sed ĝi tamen sukcesis kolekti konsiderindan sumon por la konstruado de tiu ĉi preĝejo; la reston oni ricevis per donacoj el eksterlando. Gvidis la Diservon kaj predikis Prof. Horsky. Legis la Bibliajn tekstojn fratoj Dabezies kaj De Boer.

Verŝajne pro la varmo kaj ĉar la preĝejo ne estis tiel facile trovebla, la ĉeestantaro estis malpli granda ol en aliaj kongresoj: ĉeestis proksimume 100 personoj.

Post la Diservo ni havis la okazon kunveni kun la hispanaj eklezianoj en unu el la salonoj de la preĝeja domo. Tio fariĝis interesa rondo en kiu partoprenis proksimume 40 personoj. Dum trinkado de taso da kafo la hispanoj inter ni rakontis pri sia eklezio kaj pri la eklezia vivo en Hispanujo. Poste oni interbabilis kaj ĝuis ankoraŭ longan kunestadon.

Marde matene okazis la KELI-kunveno en kiu partoprenis ankaŭ diversaj IKUE-anoj. Ĉeestis 50 personoj.

Post malfermo kun Biblia legado de Dirk de Boer, Eva Farkas raportis pri la IKUE/ KELI-kongreso en Limburg. Ŝi speciale menciis la proponojn kaj rezoluciojn, kiuj estis prezentitaj en la lasta tago. Tini Putto raportis pri la jarkunveno.

Ĉiuj ĉeestantoj, kiuj vizitis la kongreson, esprimis sian grandan kontentecon pri la kongreso.

Poste Dirk de Boer parolis pri la dua temo de la kunveno: “Ĉu KELI kaj IKUE estonte daŭre kunlaboros?”. Tiu estas deziresprimo. Sed ni devas serĉi la konvenan vojon.

Ankaŭ pri la jaro de la homaj rajtoj parolis Dirk de Boer. Li volis la diskriminacion konsideri ne nur el lingva vidpunkto, sed li trovas, ke ni kiel Kristanoj havas pli grandan taskon, baze de la Biblio. Ni devas helpi ĉe pli multaj flankoj de la diskriminacio.

Ekumena kunveno

La ekumena kunveno okazis merkrede matene en la ĉeesto de prok. 50 personoj.

La unuan parton de la kunveno prezidis Eva Farkas. Ĉar speciale la IKUE-anoj petis kantadon, kaj Dirk de Boer feliĉe havis kun si kantfoliojn, ni povis komenci la kunvenon per: “Laŭdu ni Dion”. Eva Farkas legis kelkajn versojn el la Biblio kaj poste transdonis la parolon al D-ro F. de la Puente Solsona, kiu komencis per kelkaj bonvenigaj vortoj, nome de la Katolikaj esperantistoj, kaj preĝo. Li diris i.a. ke ni devas esti pioniroj de la ekumena sento.

Post tio Dirk de Boer parolis kelkajn vortojn en la nomo de KELI. Li diris, ke ni laboru kun subteno de la Sankta Spirito.

Pri la unua temo de tiu ĉi kunveno: “Ni, Kristanoj esploru tion, kio kunigas nin”, parolis prof. M. Casanovas (Hisp.). Verŝajne ni donos pri lia interesa prelego poste resumon.

Post la prelego ni kantis denove kaj tiam estis okazo, fari demandojn aŭ sugestojn, kaj tio ankaŭ okazis. La duan parton de la kunveno prezidis D-ro de la Puente Solsona, kaj li donis la parolon al Prof. Horsky (ĉeĥa), kiu prelegis pri: “Kristanaro universala prezentu la mesaĝon de Kristo al la mondo”. Ankaŭ tiun ĉi prelegon ni esperas resumi poste.

La okazon, por fari demandojn poste oni bone uzis. Ni komune kantis denove, kaj poste Prof. Horsky finis per preĝo kaj ni komune preĝis la “Patro Nia”.

 

PROBLEMOJ DE LA MONDO

La eklezioj okupu sin malpli pri si mem, sed pli pri la mondo…

 

Hodiaŭ ni volas inter ni priparoli la problemojn de la mondo, grandparte de la t.n. “tria mondo”; temo ne facila kaj multampleksa. Ke nia mondo abundas de problemoj, tion ni ĉiuj scias, ĉar pri li ni ĉiutage legas en la gazetaro, aŭdas per radio, vidas per televido. Temas nur pri tio, ke ni, kiel diverskonfesiaj kristanoj, respondu al ĉi tiuj problemoj, ĉar ĉiu problemo estas demando, kiun ni ne povas ne respondi. Kaj se ni ne aŭ neadekvate respondas, la mondo povas prave kulpigi kaj riproĉi nin, ke ni perfidas la Evangelion, kiun ni buŝe konfesas. D-ro W. Visser ‘t Hooft, la antaŭa ĝenerala sekretario de la Mondkonsilantaro de Eklezioj, diris pri la Uppsala asembleo: “Oni prijuĝos ĉi tiun kunvenon laŭ tio, kion ĝi diras pri la tasko de la Eklezio en la mondo”. Kaj sekvis tondra aplaŭdo.

Feliĉe nia tempo estas matura, ke ĉiuj kristanaj Eklezioj povas kune paroli pri la grandaj demandoj de la homaro. Sed tiam unuavice necesas, laŭ mia opinio, ke la Eklezioj sin pli aŭ malpli radikale renovigu: ne revolucie, sed evangelie! Frapas nin, ke la Eklezioj nun pli ol antaŭe interesiĝas pri la mondo. Sendube tio estas la deziro de la junaj kristanoj. En Uppsala reprezentantoj de la junularo diris: “La Eklezioj okupu sin malpli pri si mem, sed pli pri la mondo. Ili aŭskultu la mondon kaj ĝiajn problemojn, kaj la mondo aŭskultos ilin!”. Gravaj vortoj, kiuj meritas seriozan pripensadon. La samon esprimis D-ro Visser ‘t Hooft, dirante: “Evidentu, ke la eklezianoj, kiuj fakte neas sian respondecon pri la mizerulo, kie ajn en la mondo, same kulpas pri herezo kiel tiu, kiu neas parton de la kredodoktrino”.

Mondo trifoje sankta

Parolante pri la mondo, ni pripensu ke temas pri mondo, kiu estas trifoje sankta, ĉar ĝin tuŝas la trifoje sankta Dio mem: la kreanta Patro, la savanta Filo kaj la amanta Spirito.

Sur la unua paĝo de la Sankta Biblio ni legas, ke en la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Li rigardis ĉion, kion Li kreis, vidante ke ĝi estas tre bona. Kaj al la homo Li donis kiel taskon prilabori kaj gardi la ĝardenon. Sed la komuna vivejo de la homo ne restis ĝardeno, ĉar la homo malfideliĝis al Dio. Tial severas la vorto de la Sinjoro: “Malbenita estu la tero pro vi”. Tiam ni legas pri la unua murdo sur la tero: homo, kreita laŭ la bildo de Dio, mortigas homon, kreitan laŭ la bildo de Dio. La unua krimo en la mondo estis malobeo al Dio, la dua krimo malrespekto al la homa vivo. Ĉesis la ĝardeno, komenciĝis la kaoso. Sed Dio estas fidela, promesante savon al Abrahamo: “Beniĝos per vi ĉiuj popoloj de la tero”. La mondo, pri kiu ni parolas, estas mondo, kiun Dio kreis por la homo. Ĝi estas homa mondo. Tial problemoj en la mondo estas problemoj homaj kaj interhomaj. Sed ne restos la malbeno kaj kaoso.

En la unua tago Dio kreis la lumon. S-ta Johano, priskribante la unuan tagon de la Nova Testamento, en sia evangelio parolas pri la lumo. Pri Kristo, kiu estis en la komenco kun Dio kaj en kiu estis la vivo. Tiu vivo estis la lumo de la homoj. La lumo, kiu brilas en la mallumo, en la kaoso. La vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon. Kristo, la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon, la mallumon kaj la kaoson de la mondo. Kristo, la lumo de la mondo. Dio kreis la mondon kaj ĝin tiel amis, ke Li donis sian Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu sed havu eternan vivon. Li sendis Savanton en la mondon, por ke la mondo per Li estu savita. Johano uzas la koncepton “mondo” en la signifo de “la propruloj de Dio”, la homoj. En tiun mondon Kristo venis por prediki la evangelion de la Regno kaj por kuraci ĉiujn malsanulojn kaj malfortulojn. Li anoncis mesaĝon de saviĝo kaj espero, de amo kaj paco, sed “liaj propruloj Lin ne akceptis”. Ili malakceptis la lumon, preferis la mallumon.

La homoj estas dividitaj

Tiel la mondo, pri kiu ni parolas, estas mondo dividita, ĉar la homoj estas inter si dividitaj. Tiu dividiteco ŝajnas al mi unu el la fontoj de ĉiuj interhomaj problemoj en la mondo. Sed ankaŭ la kristanoj estas dividitaj, konfesie kaj interne. Ni, kiuj nomas nin kristanoj, adeptoj kaj disĉiploj de Kristo, ne malofte vivas, kvazaŭ ni ne estus komprenintaj la esencon de la Evangelio de Kristo!

Problemoj de la mondo estas problemoj sekve de difektitaj kaj elekvilibriĝintaj interrilatoj. Unualoke inter la mondo kaj Dio, inter la mondo kaj la Eklezio, inter la mondo kaj la kristano. Plue abundas malbonaj rilatoj interhomaj, ĉar ni estas dividitaj: politike (oriento- okcidento; evolucio -revolucio; milito-paco); ekonomie (riĉuloj- malriĉuloj; malsatantoj-dikventruloj; ĉionhavantoj-nenionhavantoj); haŭtkolore (blankuloj-neblankuloj); bonfarte (sanuloj-malsanuloj); kulture (kleruloj-analfabetoj); teknike (aŭtomobilistoj-piedirantoj); sekse (viroj-virinoj); religie (kristanoj-alikredantoj- nekredantoj); kristane (katolikoj, protestantoj, ktp). Kaj tiel plu. Abundas ankaŭ eblaj respondoj al tiuj abismaj diferencoj: porpacaj movadoj, institucioj por evoluhelpo, movadoj kontraŭ interrasa malamo, kuraca kaj instrua helpprogramoj, ekumena movado, marksista ideologio, dialogoj, konferencoj, seminarioj, universitataj kursoj. La Evangelio de Jesuo Kristo.

Ni venis en mondhistorian fazon, en kiu ni ne plu akceptas la dividitecon. Ankaŭ la vido de la kristano kaj la Eklezioj sur la mondo kaj ĝiaj problemoj grave ŝanĝiĝis. La mondo ne plu estas sinonima kun satano forfuĝinda kaj forfuĝenda, ne plu malamiko de Dio. La kristano antaŭe kvazaŭ forrifuzis la mondon, vojaĝante al la ĉielo, sed ne rigardante la mondon. Nun li komprenas, ke la mondo estas io bona, pozitiva, eĉ sankta, ĉar ĝin amas Dio kaj savis Kristo. La mondo ne estas nur trapasejo, sed ankaŭ la komuna vivejo de la homoj; kie Dio estas inter ili. Estas la mondo, kie la Eklezio de Kristo misias, predikas Lian Evangelion; la Eklezio, kiu pli kaj pli solidariĝas kun la plejmalriĉuloj! Dio mem donas al ni la ekzemplon, dialogante kun la homoj (= religio). La Eklezio do dialogu kun la mondo kun ĝiaj militoj kaj maljustaĵoj, ĝiaj malsato kaj analfabetismo, ĝiaj interrasa malamo kaj nekredo, por ke ĝi aŭskultu la bonan mesaĝon kiel praktikatan ĉarton de paco kaj frateco.

Populorum progressio

La mondo, kun kiu la Eklezio dialogu, elspezas ĉiuhore U.S. $ 17.000.000 por defendi sin. Entute 20.000.000 homoj en tiu mondo soldatservas, kaj kunkalkulante tiujn, kiuj rekte aŭ nerekte laboras en la kadro de defendo, oni atingas totalan nombron de 50 milionoj!

En “La Progreso de la popoloj” Paŭlo VI skribas: “Kiam tiom da homoj suferas malsaton, kiam tiom da familioj estas en mizero, kiam tiom da homoj vivas en nescio, kiam tiom da lernejoj, malsanulejoj kaj taŭgaj loĝejoj estas konstruendaj, tiam ĉiuj malŝparoj publikaj kaj privataj, ĉiuj elspezoj pro nacia aŭ persona ambicio, la ĉion konsumanta vetarmado, fariĝas netolerebla skandalo. Ke la respondeculoj aŭskultu nin, antaŭ ol estos tro malfrue!”

“Evoluo estas la nova nomo de la paco. La paco ne konsistas en foresto de milito, ne en ĉiam vundebla ekvilibro de potencoj. La paco tagon post tago estas konstruenda laŭ la ordo, kiun volas Dio, kaj kiu estigas pli perfektan justecon inter la homoj. – La mondo estas malsana. Ĝia malsano konsistas malpli en la elsekiĝo de la fontoj aŭ en ilia alproprigo fare de kelkaj, ol en la manko de frateco inter la homoj kaj la popoloj”.

Porpaca politiko

Jen la voko, kiun tiu ĉi encikliko aŭdigas kiel provŝtonon por la Eklezio, kies unu el la plej gravaj taskoj estas helpi al la starigo de paco en la mondo. Ŝajnas al mi, tamen, ke ankoraŭ tro malofte oni konsideras la evoluigan kunlaboron kun ekonomie malriĉaj landoj kiel esencan elementon en aktiva porpaca politiko. Pri daŭra paco ja ne povas esti parolo, kie milionoj da kunhomoj estas senlaboraj, malsataj kaj sentegmentaj. La malhelpado al plia disvastigo de kernarmiloj, pli granda limigo de armiloj kaj finfine ĝenerala malarmado sub internacia kontrolo kaj proksimiĝo inter Oriento kaj Okcidento, en si mem ne alportas veran kaj daŭran pacon, kaj nepre ne pacon, pri kia Kristo parolis.

Se la hodiaŭan malfortan ekvilibron de potencoj, sen definitivaj internaciaj kondutreguloj – dank’ al kiuj ni povas konstrui nian propran bonfarton en sfero de sekureco! – ne anstataŭos forta, internacie sekurigita, socia ekvilibro tutmonda, en kiu la evolulandoj kune kun ni difinos kiel egalrajtaj partneroj la sorton de la mondo, la vera mondpaco restos fikcio. Nepre ne estas nur la rilatoj inter Oriento kaj Okcidento, nek la interrasa malamo, nek la leviĝo de Ĉinujo aŭ la cirkonstancoj en la Meza Oriento, nek la armado aŭ la milito en Vjetnamo, kiom ajn teruraj, kiuj minacas la mondpacon, estas same la ankoraŭ ne realigitaj homaj rajtoj en du trionoj de la mondo, kiuj ade pli fariĝos fonto de tensioj sur nivelo mondampleksa. Neniu el ni dubos pri tio: la egalrajteco de la popoloj iam estos fakto. Ĉiaj faktoroj kaj ne last-loke la amaskomunikiloj malfermis la okulojn de la popoloj en la evolulandoj. La centra demando, antaŭ kiu ni staras, estas: Ĉu ni estas pretaj mem energie progresigi ĉi tiun evoluon?; akcepti la konsekvencojn de tio, kion ni kiel kristanoj konfesas? Aŭ: Ĉu tiu ĉi egalrajteco de la popoloj devos ekesti sur la ruinoj de granda parto de la mondo? Kiam ni pretas agnoski, ke la nuklea vetarmado same kiel la kreskanta fendego inter landoj riĉaj kaj malriĉaj povas kaŭzi mondkatastrofon, tiam oni devos serĉi ĝustan ekvilibron en la samtempa proksimiĝo al ambaŭ demandoj.

Ekzamenu vian konsciencon

Populorum Progressio diras, ke ĉiu havas la devon ekzameni sian konsciencon, kiu en nia jarcento havas novan voĉon. Kiu legas kaj relegas la enciklikon kaj penetrigas en sin la spiriton de vere evangelia radikaleco, kiun ĝi spiras, tiu ne povas ne eviti la stimulon profunde reorienti sian konsciencon. Nek kiel membro de la homaro, ankoraŭ malpli kiel ano de Kristo. Necesas ŝanĝoj, reformoj profundaj kaj neeviteblaj!

Kelkaj diras, ke la solvo estas: “pli da evoluhelpo per malpli da defendelspezoj”. Aliaj opinias la malon, ĉar oni ne forkuru de sia persona respondeco kaj donu decan honoron al la gvidantoj de la popoloj, kiuj serioze baraktas kontraŭ la abomeninda dilemo, antaŭ kiu ili staras. Sed kion diras la kristano?

Estas evidente, ke la urĝa devo helpi la evolulandojn nepre ne povos esti plenumata per nura transigo de kapitalo. Almenaŭ same grava kiel tio kaj fakte multe pli fundamenta estas kreado de justeco en la internaciaj komercaj rilatoj. La okcidentaj merkatoj pli kaj pli malfermiĝu por – ankaŭ per evoluhelpo – pli granda produktado. Kaj ĉu mi parolu ĉi tie pri la skandalaj “atingoj” de New Delhi 1968?

Ni, la riĉaj landoj, ne rajtas veki la impreson – kion ni, ho ve, tamen faras! – ke tion, kion ni per unu mano donas, per la alia volas duoble repreni. Ĉi ĉio certe kaŭzos profund-efikajn ŝoviĝojn por la ekonomiaj strukturoj de la riĉaj landoj kaj postulos grandajn oferojn al la mastrumadoj ŝtataj kaj privataj. Populorum Progressio ne hezitas ĉirilate dubigi ĉiajn sanktegajn konceptojn ekonomiajn: “La leĝo de la libera merkato per si mem ne kapablas plu reguligi la internaciajn rilatojn” kaj “Oni devas konfesi, ke per tio la fundamenta principo de la liberalismo kiel leĝo por la interŝanĝa komerco fariĝas duba afero”, k.t.p.

La papo proponas, ke oni fondu grandan mondfonduson, kiun oni provizu per parto de porarmadaj elspezoj. Estas eldiro nemiskomprenebla, sed… kio estas parto? Leviĝas ĉi tie multaj demandoj. Ĉu estas eble energie kaj sufiĉe helpi la evolulandojn, alie ol en sfero de sekureco kaj paco? Ĉu oni efektive ĉiuflanke esploris, ĉu en la hodiaŭa politiko de proksimiĝo inter Oriento kaj Okcidento, per reciproka malarmado, ne estas pli da spaco por pli da helpo al evolulandoj? Ĉu ni ne vidas unuflanke, kiel sanktege kaj preskaŭ netuŝeble la defendbudĝeto estas plenumata, kaj kiel aliflanke, kiam temas pri grava altigo de evoluhelpo, oni ofte alportas ĉiajn financ-ekonomiajn mezurilojn por lasi la amplekson de tiu ĉi helpo en kadro, kiun oni konsideras laŭ tiu vidpunkto akceptebla? Kial la t.n. “defendplafono” estas konsiderata kiel preskaŭ netuŝebla? Kaj kial evoluhelpo el niaj ŝtattrezorujoj ankoraŭ tute ne atingas 1% de la naciaj enspezoj?

Kion ni faru?

La encikliko diras, ke la riĉuloj estu bonfarantoj. “Se ne, ilia daŭra avareco elvokos la juĝon de Dio kaj la furiozon de la malriĉuloj, kun neantaŭvideblaj sekvoj. Se la nune riĉaj popoloj persistus en sia egoismo, ili atencus siajn superajn valorojn, sian deziron esti pli foroferus al sia avido havi pli”. La papo petas, ke ni finance subtenu la laborojn kaj organizojn, kiuj aktivas por la plejmalriĉuloj. Ke ni pagu pli multajn impostojn, por ke la registaroj povu pligrandigi siajn evoluigajn penadojn. Ke ni pagu pli altajn prezojn por la importataj produktoj, por ke la produktinto ricevu justan rekompencon. Ke junaj homoj forlasu sian patrujon por helpi la junajn naciojn.

Kiel ajn interesa la respondo estas al la demando, kiel, en kiu mezuro kaj per kiu rapideco la helpo al evolulandoj estos pligrandigata pere de financaj rimedoj, fluantaj en la ŝtatan trezorujon, neniam tia pligrandigo povus servi kiel “alibio” por malfari ekstrajn fortostreĉojn kiel individua homo aŭ kiel eklezia aŭ alia privata organizo.

Ŝajnas al mi, ke la eklezioj havas la evidentan kaj grandan taskon respondecan krei inter la homoj la klimaton, kiu necesas por proksimiĝi al evoluhelpo en grandkora maniero. Ili devos fari la konsciencojn sentemaj, kulturi moralan maltrankvilecon pro la urĝa sociala justeco, nepre ne nur kiel homa devo laŭvivi kaj progresigi la praktikadon de karitata malavareco, sed multe pli kiel la agnosko de la rajtoj de la kunhomo.

La multe aŭdata riproĉo, ke la kristanismo de la laŭevangelia ago malkreskas, tiele povus esti plej efike refutata. Tial mi ĝojas, ke en la kadro de la Kvara Asembleo en Uppsala oni multe okupis sin pri evoluhelpaj demandoj. Mi esperas, ke kaj la Mondkonsilantaro kaj la komisiono Justitia et Pax ne tro multe perdos sin en multnombraj spekulativaĵoj, sed ke ili man-en-mane klopodos montri, kiel ni, kristanoj de 1968, de el nia situacio, per la al ni disponeblaj rimedoj persone, finance, teknike, kulture kaj science povos doni pli grandan kontribuon, gvidantan al la finfina solvo de tiu akra problemego.

Estas pli ol evidente. Ni ĉiuj devos kune kreski en la bona mentaleco, kiu ne kaŝas sin en elturniĝoj. Kaj precipe ankaŭ ni, kiel kristanaj esperantistoj, kiuj volas doni esperon al nenecese blindaj kunhomoj en evolulandoj. Feliĉe ĉi tiu Komuna Kongreso de IKUE kaj KELI donis freŝan impulson al ĉi tiu ideo, kaj min vere kortuŝis la oferemo kaj kunlaboremo montritaj dum ĉi tiuj tagoj.

En religia revuo mi antaŭ nelonge legis trafan priskribon de ekumena vespermanĝo, de komuna panmanĝado. La panmanĝado. La titolo estis: “Rompi, ĝis ni estos tutaj”. Kiam ni volos atingi panmanĝadon, en kiu ĉiuj niaj kunhomoj povas kvietigi sian malsaton, tiam ni devos rompadi, ĝis ni estos tutaj, ĝis ni ne plu estos dividitaj, ĝis ni pli ol iam antaŭe loĝos en mondo trifoje sankta.

J. A. Tuinder

 

DISKUTADO

(laŭ la sonbendo, koncizigita)

Sur la podio: J. Koopmans, A. Berka, F. Liechti, W. Wirges

 

Unue S-ino Hansen komunikas kelkajn dokumentojn pri la temo el la 4-a asembleo de la Mondkonsilantaro en Uppsala. Tiam la podianoj diras siajn opiniojn.

Wirges: “Estas problemo de la ĝisnuna pensado. Laŭ mia katolika edukiĝo mi rigardis mian taskon ĝis nun, ĉefe havi piecon eklezian. Sed nun ni ekhavas pli profundan rigardadon al la tasko, kiun ni vere havas. Sur multaj tombŝtonoj ni legas: Savu vian animon! Tio ŝajnas al mi malĝusta vojo. Ĝi estas incito al egoismo. La problemoj de la mondo dependas de la kunhomoj; tial la problemoj de la mondo estas la problemoj de la eklezio mem. Dank’ al Dio multaj agadoj jam okazas, sed ili ne sufiĉas. Ankaŭ la financa agado de la eklezio ŝajnas al mi reforminda; ĉar se 80% de la paroĥaj enspezoj restas en la paroĥejo, tio ne povas kontentigi. Kristo diris, se via justeco ne estas pli granda ol tiu de la Fariseoj, vi ne povas eniri la ĉielon. Ni devas esti la salo, kaj do la mondaj problemoj ne povas esti izolitaj. Ŝajnas al mi, ke en la katolika eklezio la socialaj enciklikoj ne estas sufiĉe konataj. Do ni devas mondvaste konigi ilin. Ne sufiĉas preĝadi, ni ankaŭ devas agi”.

Tuinder: “Mi volonte demandas sinjorinon Kaopmans kiel KELI-aninon, ĉu ŝi konsentas kun mia elirpunkto, la encikliko Populorum Progressio”.

Koopmans: “Jes, mi tute konsentas. Sed ne temas nur pri niaj monaj agadoj. Ili estas almozo kompare al la bezono. Ni devas ne nur mone helpi la evolulandojn, sed spirite kaj agante. Ili bezonas nian instruon. Kaj ni ĉiuj estas kulpaj pri la nuna situacio. Ni ne devas diri: la eklezio aŭ la kristanoj ne helpas, ni devas diri kial ni ne faras ion, ĉar ni devas en nia proksimeco kaj en nia loko kaj en nia lando ŝanĝi la opinion de la regantoj. Ili devas scii, ke ni devas tute alie agi”.

Tuinder: “Do fakte estas pledo, ke devas iri man-en-mane misiiado kaj evoluhelpo, preĝado kaj farado, ke do evoluhelpo devas havi animon”.

Liechti: “Kion frato Wirges diris mi ŝatus vesti en unu vesto, kaj ĝi estas: praktika kristanismo. (Aplaŭdo) Maria Hansen diris: Kiu estas en paco kun si mem, kapablas porti pacon ankaŭ al aliaj. Tio ŝajnas al mi multe pli valora ol la mono. La mono estas necesa. Sed la paco estas la unua punkto. En nia lando oni diras: Hejme komenciĝu tio, kio poste lumu en la patrolando. Unue do la harmonia familia vivo. Due la komuna, paralela vojo al Dio. Trie la politika kunekzistado sur paralela vojo al paco. Jen do la tri vojoj. Sed ni devas eliri de ni mem, havi la pacon kaj doni ĝin al niaj proksimuloj ktp. Imagu, kiel granda devus esti la influo al la homaro. Nur laŭ tiu sistemo ni povas maturigi la homojn. – Alia penso: Dio skribis leteron al la tuta homaro, la Biblion. En tiu letero li skribis multajn dezirojn, kiuj estu plenumitaj de la homoj. Ĉu la homoj plenumis ĝis nun tiun taskon? Ĝenerala respondo: ne aŭ malmulte. Mi parolis pri praktika kristanismo; ni ne estu kredantoj inter niaj kvar muroj, sed ni devas porti la kristanismon en la profesion, en ĉiun agon de la tago”.

Berka: “Ĉiuj paroloj ĉi tie kortuŝis min. Mi jam estas sesdekjara kaj travivis du terurajn mondmilitojn. Ni kiel kristanoj staris sur tiu kaj alia flanko, batalante kontraŭ ni. Mi havis okazon paroli kun homoj, kiuj venis el koncentrejoj, kiuj vidis ĉiutagan morton kaj mortigadon. Tiuj homoj, kiuj venis tute ruinigitaj, parolis al ni pri amo, amo ankaŭ kontraŭ tielnomitaj malamikoj, tielnomitaj, ĉar ni kiel kristanoj ne povas uzi ĉi tiun vorton “malamiko”. Jen la problemo de la mondo: ĝi posedu amon. Sen la amo ni povas nenion efektivigi sur ĉi tiu mondo. Ni parolas pri blokoj. Unu bloko ne volas aŭdi la principojn de la alia. Ĉu la amo ne postulas de la membroj de tiuj blokoj, aŭdi la parolojn de la alia bloko kaj pripensi la pensmanieron de la homoj en la alia bloko?

La amo estas, kiu helpas nin kompreni unu la alian. Sen kompreno ne povas ekesti la paco tiel dezirata. Ni almenaŭ havu la volon al paco, kompreni nian proksimulon, kaj poste ni certe trovos la vojon, kiel plibonigi la nunan vere malbonan staton de la mondo”.

Tuinder: “Mi ankoraŭ ne ricevis respondon al mia arda demando, kial ni elspezas tiom da mono por prepari detruadon kaj tiom malmulte da mono por helpi la suferantan mondon”.

Koopmans: “Ni kristanoj tro malmulte kaj tro malofte kredas al nia Sinjoro Jesuo Kristo. Se ni vere kredus je lia forto, ni ne bezonus armilojn”.

En la plua diskutado oni akcentis la gravecon de senperforto, malarmado ktp., tiel ke liberiĝas la mono por la necesa helpo al la suferanta homaro.

 

KRISTO ESTAS NIA PACO

Ef. 2:14: “Ĉar nia paco estas Li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo”.

 

Vjetnamio – Biafro – Greklando – Ekspluatado – Militado varma, malvarma, religia kaj politika – kverelado – disputado – subpremado – muroj en Berlino kaj aliaj lokoj – naciismo – ŝovinismo – rasismo – la Tria Mondo – maljusteco – malamo – murdoj unuopaj kaj grandskalaj – sangoverŝado – perforto – bombardado – torturo – atombomboj, raketoj kaj bakteriaj armiloj – kulpo – krimo – minacado – invado – detruado – jen esprimoj aktualaj por nia mondsituacio, kiujn ni ĉiutage aŭdas kaj legas!

Ĉu la vortoj pri Jesuo Kristo kiu forigis la murojn inter ni kaj kiu estas nia paco, ne sonas kiel primokado en ĉi tiu komparo kun faktoj?

Ĉiu homo pridemandata fervore asertas, ke li aŭ ŝi estas por la paco kaj nur por la paco. La vorto paco estas konata, priskribata kaj ofte legebla sur afiŝoj en ĉiuj lingvoj. Oni krias pri paco kiel pri pano por malsata stomako aŭ kiel soifeganta dezertmigranto pri guto da akvo. Sata homo ne krias pri pano, kaj la saneco silentas. Kial la paco estas tiel malfacile atingebla, kvankam ĉie unuopuloj kaj membroj de naciaj, internaciaj, religiaj kaj politikaj pacorganizaĵoj laboras por ĉi tiu nobla celo?

Egoismo

La kaŭzo por ĉiaspecaj konfliktoj en la homo mem kaj en familiaj, najbaraj, asociaj, socialaj, partiaj, ekleziaj, landaj kaj tutmondaj interrilatoj kaj la ĉefa malhelpaĵo por atingi pacon estas nia nepre forigenda, sed per nuraj homaj fortoj ne forigebla, plej granda malamiko kies vizaĝo estas preskaŭ same varia kiel la homoj mem. Ĝia nomo estas la egoismo! Ĝi igas nin opinii, ke nur mi, nur mia familio, mia partio, mia urbo aŭ vilaĝo, mia eklezia denominacio, mia piedpilkluda klubo, mia provinco kaj mia lando pravas, kaj ke konsekvence de tio ĉiu alia kun alia opinio kompreneble devas malpravi. Oni uzas akrajn kubutojn kaj vortojn kaj eble eĉ armilojn por substreki sian konvinkon, nome ke mi, la “ego”, estas la centro de la mondo, ĉirkaŭ kiu ĉio alia cirkulas. Grandpotenculoj kun tia konvinko perforte kaj grandskale “forpurigas” ĉiujn alipensulojn aŭ almenaŭ klopodas fari tion, por ke ili sole povu formanĝi la tutan kukon, de kiu aliel nur malgranda parto prave estus la ilia. Jen la praktikado de korpa murdado, pri kiu ĉiu el vi konas sufiĉe da ekzemploj.

Fariseismo

Multaj egoistoj tamen ne mortigas aliajn homojn korpe, sed uzas la armilon de anima murdado. Ĝi konsistas en kalumniado kaj disvastigado de onidiroj pri veraj aŭ pli ofte neveraj malbonaĵoj flanke de la viktimo. La motivo plej ofte estas timo, ke oni estos same pritraktata de aliaj, do mi antaŭvenas ilin, ĉar se mi malpurigadas iliajn ĉemizojn kaj montras la malpuraĵon al aliaj, tiam ilia malpuraĵo, ofte pli granda ol ilia, sur mia propra ĉemizo, ne estas tiel rimarkebla, kaj flanke de ili mi eble eĉ povas ŝajnigi esti sanktulo! Aliaj motivoj por laŭ ĉi tiu aĉa maniero altigi sin super la ĉirkaŭaĵo estas envio, ĵaluzo kaj monavido.

Neniu alia afable rigardu kaj alparolu mian propran knabinon aŭ edzon! Neniu alia havu pli belan aŭtomobilon aŭ televidan aparaton ol mi (ĉu vi jam aŭdis la esprimon “fanfarongratilo” por televidanteno?) kaj neniu perlaboru pli da mono kaj atingu pli altan postenon ol mi havas!

Kvereloj inter najbaroj, ĉasado de pli bone pagata posteno je la kostoj de kamaradoj, la malegalrajteco inter viroj kaj virinoj (en Svislando la virinoj ankoraŭ ne havas eĉ voĉdonrajton!), la diskriminacio de nigruloj, eksterlandanoj kaj malriĉuloj, la lingvokvereloj en Belgujo kaj Kanado, la diversaj opinioj inter anoj de diversaj partioj, eklezioj, generacioj kaj sociaj tavoloj ktp, havas la samajn egoismajn kaŭzojn! Ankaŭ la fariseismo inter la kristanoj estas la rezulto de tiaspeca pensmaniero, kiu naskas netoleremon kaj malamon, pro kio jam Jesuo kontraŭbatalis ĝin, kompreneble per pacaj kaj neperfortaj rimedoj!

Malamo

Pri la unuaj kaj veraj kristanoj aliaj homoj diris: “Vidu, kiel ili amas unu la alian!”. La historio bedaŭrinde montras ke iliaj posteuloj, ofte nur laŭnome kristanoj, ne plu agis laŭ la ordonoj de Dio kaj Jesuo, ĉar ili ne plu agis kristane, nome laŭ tio, ke oni amu Dion super ĉio kaj sian proksimulon kiel sin mem (oni devas ami ankaŭ sin mem por povi ami sian proksimulon!) kaj eĉ siajn malamikojn! Ili eĉ misuzis la nomon de Dio, asertis, ke ili agas laŭ Dia volo, kiam ili ekzemple persekutis la t.n. “paganojn” kaj perforte devigis ilin fariĝi kristanoj (la celo sanktigas la rimedojn estis kutima senkulpigo de malbonaj faroj en tia situacio!). La kristanoj splitiĝis kaj pro malsamaj opinioj, ofte kunligitaj kun politikaj celoj, militis unu kontraŭ la alia. Mi nur volas mencii la krucmilitojn kaj la 30-jaran militon. Sed ankaŭ en nia epoko okazis tiaj aferoj! Kiel la Kristanismo povis ŝanĝiĝi tiel kaj forlasi sian originon? Ni esploru la aferon!

La unuaj kristanoj ne povus imagi al si levi armilon kontraŭ iu ajn pro la leĝo de la universala amo donita al ili de Jesuo Kristo. Ili prefere fariĝis martiroj kaj toleris maljustecon flanke de aliaj ol ke ili mem agu malbone. Por ili la montopredika enhavo validis kiel vivregulo. Tial ili ankaŭ spertis Dian benon en ĉio, kion ili entreprenis. Ili estis “unu koro kaj unu animo”, kaj pro la malfacilaĵoj ili estis pli forte kunligitaj. La Nova Testamento rakontas pri tio. Hodiaŭ kristano povas opinii, ke li ne povas esti kaj kristano kaj soldato, dum alia kristano opinias, ke tio estas ebla. De kio venas tio?

Kompromiso

La unuaj kristanoj estis persekutitaj de diversaj politikaj kaj religiaj kontraŭuloj. Kiam imperiestro Konstantino ekhavis la potencon, li ĉesigis la persekutadon de ili kaj deklaris, ke la kristanismo fariĝu ŝtata religio, el kio sekvis, ke ĉiuj, kiuj iel servis ĉe lia kortego, devis esti kristanoj. Tiel li ankaŭ nur volis havi soldatojn, kiuj havis la kristanan religion, ĉar li sciis, ke kristano estas lojala al sia superulo kaj bone laboras. Krom tio ĉi tiu reĝo ne devigis kristanon adori lin kiel dion, ĉar la reĝo mem estis kristano kaj nur adoris Dion. Inter la elekto de bone pagata laboro kaj la antaŭa persekutado, kristano, fariĝante soldato, do kompromisis, opiniante, ke oni rajtas esti soldato ĉe la kortego de kristana reĝo, fidante al tio ke li ne misuzus liajn servojn por aĉaj celoj, kaj li prenis ĉi tiun profesion kiel taskon de Dio donitan al li, por ke li kaj liaj familianoj povu vivi. Tiaj kompromisoj ankaŭ hodiaŭ estas farataj de kristanoj en similaj situacioj.

Politiko

Sed ĉi tiu kompromisado havis malbonajn sekvojn por sekvontaj generacioj, kies regantoj ne plu vivis kristane, eble tamen nomante sin kristano, sed uzante la militistaron por malnoblaj celoj. Al tio venis, ke oni nun ne plu dividis altrangajn ekleziajn oficojn inter la kristanoj mem, sed ke la koncerna monda potenculo, reĝo aŭ imperiestro, transdonis tiajn kaj plej ofte en kunligo kun politika altranga posteno. Montriĝis, ke la premo de la politika situacio igis la koncernan personon malpli zorgi pri la ekleziaj taskoj aŭ eĉ misuzi la eklezian potencon por politikaj celoj. Tiel ekestis la malsana situacio, ke la eklezio staris sur la flanko de la potenculoj kaj ne, kiel devus esti, sur la flanko de la suferantaj kaj subpremataj kaj ekspluatataj laborantaj homoj, kiuj tiam ofte estis sklavoj aŭ pritraktitaj kiel tiaj de siaj superuloj. Ekde tiam la kristanismo kaj eklezio degeneris, ĉar montriĝis, ke oni vere ne povas servi al du sinjoroj. Ni nur bezonas legi historian libron por konatiĝi kun la teruraj sekvoj de ĉi tiu duflankeco kaj lamado je ambaŭ flankoj! Ekestis militoj, persekutoj, ŝovinistaj agadoj sub religiaj pretekstoj kaj multaj homoj senkulpe perdis sian vivon, ofte per la helpo de la eklezio! Mi nomas nun la inkvizicion, la sorĉistinajn procesojn kaj similajn kruelaĵojn.

Ribeloj

Ne estis mirinde, ke veraj kristanoj, vidante ĉi ĉion, komencis ekribeli kaj ke ili diris, ke oni ne plu okupiĝu pri mondaj aferoj kiel kristano! Tiaj kristanoj ankaŭ estis persekutataj de la grandpotenculoj kaj de la laŭnome kristanaj altranguloj, kiuj timis pro la perdo de siaj postenoj. Sed per la kristanoj, kiuj pro konsciencaj kaŭzoj volis reiri al la vivmaniero de la unuaj kristanoj per retiriĝo de la mondo, por tiel savi kristanismon kaj la tiaman mondordon de la plenplena ĥaoso, fondiĝis novaj komunumoj kaj ekestis reformacioj. Martin Luther, Hugenotoj, Husanoj kaj aliaj laboris por tiaj celoj.

Kristanoj kaj komunistoj

Intertempe tiel, per reformacioj kaj flanke de la subpremataj laboristoj per revolucioj, la mondordo ŝanĝiĝis tiel, ke por multaj homoj la vivcirkonstancoj pliboniĝis kaj ke la mondordo nuntempa fariĝis pli homa kaj demokratia, kaj la religiaj postenoj nun plejparte ne plu dependas de la koncerna reganto, sed la kristanaj vivnormoj fariĝis posedaĵo de la civitanoj mem, kiuj ankaŭ ricevis la rajton mem decidi pri siaj religiaj kaj politikaj konvinkoj kaj agi laŭ ili kun propra respondeco. Sed pro tio, ke la eklezio kaj la kristanoj siatempe retiriĝis de la mondaj aferoj (kio tiam estis la sola solvo, sed hodiaŭ pro la ŝanĝo de la mondordo ne plu la ĝusta sinteno de kristano), la eklezio ne povis sekvi la evoluiĝon de la sociordoj, sed stagnis. Pro tio, ĉar la suferantaj homamasoj mem prenis la leĝon en siajn proprajn manojn kaj per revolucioj la komunistoj liberiĝis de siaj subpremantoj, konsistantaj el politikaj kaj religiaj grandpotenculoj, kiuj ne permesis al ili homindan vivon, multaj komunistoj ankoraŭ hodiaŭ rigardas la religion, la eklezion kaj Dion kiel siajn malamikojn, kontraŭ kiuj ili batalis por liberiĝi, kaj multaj kristanoj pro tio rigardas siavice la komunistojn kiel malamikojn.

Tamen post la degenero kaj de la eklezio kaj de la komunismo, okazis multaj pozitivaj evoluiĝoj kaj fakto estas, ke nuntempe kaj la eklezio kaj la komunismo travivas periodon, en kiu ambaŭ provas forigi la malbonaĵojn de la pasinta tempo kaj kune kun progresemaj fortoj en la koncernaj vicoj trovi la ĝustan vojon, per kiu ili povas servi al la celo plibonigi la vivcirkonstancojn de la Homaro, kio

estas tasko kaj de komunistoj kaj de kristanoj. Krom tio multaj aliaj religiaj kaj politikaj organizaĵoj havas la saman celon, kaj volas efektivigi ĝin diversmaniere. La bedaŭrinda fakto estas, ke siatempe la eklezio ne plenumis sian taskon labori kontraŭ ĉiaspeca maljusteco kaj stari sur la flanko de la subpremataj homamasoj.

Pro tio oni nun ne kritiku la komunistojn pro ilia sinteno rilate la eklezion kaij pro tio, ke ili per armiiloj kaj sangoverŝado plenumis tion, kio estis la tasko de la eklezio sen armiloj fari!

Kiu ricevis la ordonon de amo al ĉiu kaj ke oni servu “al la plej malgranda frato”, la komunistoj aŭ la kristanoj?

Ni konsciiĝu pri nia parto de la kulpo kiaj pentu vekiĝante pri tio, kie estas nia loko kiel eklezio kaj kiel unuopa kristano, nome en la mondo kaj kune kun la suferantaj homoj ĉie en la mondo!

Pro tie estas bone ke diverslande oni komencis kun dialogoj inter katolikoj kaj protestantoj unuflanke kaj inter kristanoj kaj komunistoj aliflanke. Se la eklezio siatempe estus ekkoninta sian taskon stari ĉe la flanko de la subpremataj kaj suferantaj homoj, kie ajn ili ankaŭ troviĝas, tiam hodiaŭ ne troviĝus eĉ unu komunisto. Sed kristanaj komunistoj aŭ komunistaj kristanoj, dividantaj ĉion, kaj spiritan kaj materian posedaĵon, en amo unu kun la alia, konsciante pri tio, ke ni havas unu Dian patron kaj ke ni ĉiuj estas gefratoj, kiel oni faris dum la tempo de la apostoloj! Ni kristanoj devas unuiĝi kaj vivi en paco kune kun ĉiuj homoj en la mondo, praktikante la bonan mesaĝon de la paco, kiun ni ricevis per Jesuo Kristo!

Neperforto

Multaj kristanoj de diversaj denominacioj kaj konfesioj jam konsciiĝis pri ĉi tiuj faktoj, kaj ke ni ĉi tie pridiskutas tiajn vivogravajn problemojn kune, tio ankaŭ estas signo de tio. Ni ne estas el la mondo, sed devas vivi en la mondo, tio estas nia tasko nome esti la lumo kaj la salo de la tero! Ni amu niajn gefratojn kaj ankaŭ niajn malamikojn, ne repagante malbonon per malbono, sed per bono, tiel akirante niajn malamikojn kiel amikojn tiom, kiom dependas de ni! Ni obeu al Dio pli ol al homoj kaj kunlaboru kun ĉiuj, kiuj estas sur la sama vojo kaj havas la samajn celojn kiel ni, tiel longe, kiel nia konscienco permesas iri kun ili, uzantaj la samajn

rimedojn kiel ili. Ni forlasu la vojojn malbonajn, kiujn ni iris en la pasinteco, pardonu unu la alian, provante pritrakti la nunan situacion objektive kaj plibonigante ĝin laŭ niaj kapabloj! Ni kuraĝu alproksimiĝi unu al la alia, ĉar tiel ni konstatas, ke ni tamen pli similas unu la alian ol ni unue supozis, kaj tiel ni ankaŭ trovas komunan bazon por kunlabori en gefrata atmosfero. Niaj modernaj martiroj jam montris al ni la vojon, la vojon de amo kaj neperfonto. Ni pensu pri la agmaniero de Mahatma Gandhi, Martin Luther King, Hammarskjöld, John kaj Robert Kennedy, por nomi kelkaijn el ili.

Ili montris al ni, ke neperforto ne signifas senkondiĉan submetadon al la volo de iu ajn subpremanto kaj diktatoro, sed senarmilan protestadon kontraŭ ĉiu ajn maljusteco ie ajn en la mondo kaj personan pretecon plibonigi la koncernan cirkonstancon spirite kaj materie!

Organizaj klopodoj

Jen kelkaj kristanaj superkonfesiaj organizaĵoj, kiuj klopodas trovi solvon en la nuntempaj problemoj: La Mond-konsilantaro de la Eklezioj, kiu ĵus kunvenis en Uppsala, la Praga Pac-konferenco, kiu havis sian kvaran kongreson ĉiprintempe, kaj la Koncilaj okazintaĵoj en Romo.

Plue mi deziras diri ion pri la Kvakeroj, kiuj, gvidataj de la Interna Lumo, estas pretaj en amo helpi al homoj ĉie sen ia diferenciĝo. Dion, la Internan Lumon, ili trovas per silenta preĝado, per kiu Dio parolas kaj komunikas Sian sanktan volon en la koncerna situacio. Menciinde estas ankaŭ, ke ili ne voĉdonas laŭ la kutima maniero de plimulto, sed ankaŭ lasas Dion decidi, se malplimulto de ili revelacias la Volon de Dio! (Ni kutime decidas ion kaj poste petas Dion, ke Li konsentu al niaj decidoj, anstataŭ ke ni unue demandu Dion pri Lia volo! Ĉu estas mirinde, ke ni ofte ne sukcesas en niaj klopodoj?). – Troviĝas alia grupo, la Menonitoj, baptitaj militrezistantoj, kiuj eĉ forlasas sian loĝlokon kiam oni tie postulas ion de ili, al kio ilia konscienco ne konsentas, kaj serĉas alian lokon kie ili povas vivi laŭ sia konvinko. La plej multaj de ili troviĝas en Usono. – Tria organizaĵo estas la Eirene-pacmovado, kies regularon mi detale deziras priskribi, ĉar ĝi klare esprimas ankaŭ nian vojon. Eirene ja estas la greka vorto por paco. Ĝenerale la organizaĵo estas pli konata per alia nomo, la unuiĝo por repaciĝo.

Laŭ ĝi la movado jam ekzistas ekde la naskiĝo de Jesuo, kiu proklamis la repaciĝon de ĉiuj homoj, sed ĝi komenciĝis kelkajn tagojn antaŭ la ekspdodo de la unua mondmilito 1914 post kristana konferenco en Svislando, de kiu la partoprenintoj subite devis reveturi al siaj hejmlandoj per specialaj vagonaroj. Tiam angla kvakero, D-ro Henry Hodgkin, kaj germana protestanto, D-ro Siegmund Schultze, adiaŭinte en la stacidomo de Kolonjo, manpremis unu la alian, kaij D-ro Hodgkin diris: “Kio ajn ankaŭ okazos, ni neniam fariĝos malamikoj!”.

Tiel komenciĝis ĉi tiu movado internacia, kaj jen ĝia regularo:

“Tia Amo, revelaciita kaj interpretita en la vivo kaj morto de Jesuo Kristo, enhavas pli ol ni ĝis nun spertis, kaj ĝi estas la sola potenco, per kiu oni povas venki malbonon, kaj la sola kontentiga bazo por homa kunvivado. – Por starigi mondordon surbaze de Amo, estas la tasko por kiu kredas je ĉi tiu principo kaj plene akceptas ĝin, kaj por si mem kaj en la rilato al aliuloj, preni sur sin la riskojn alligitajn al ĉi tiu agado en mondo, kiu ankoraŭ ne akceptis ĝin. – Tiel ni, kiel kristanoj, ne rajtas partopreni militon kaj nia lojaleco al nia patrujo, al la homaro, al la uniiversala eklezio kaj al Jesuo Kristo, nia Sinjoro kaj Majstro, vokas nin anstataŭ tio al servo por la vivo, praktikante Amon en personaj, socialaj, komercaj kaj naciaj rilatoj. — La Potenco, Saĝeco kaj Amo de Dio etendiĝas pli longe ekster la limoj de niaj nunaj spertoj, kaj Li atendas enpenetri en la homan vivon per novaj kaj pli larĝaj vojoj. – Dio manifestas sin mem en la mondo per viroj kaj virinoj, kaj ni oferas nin mem al Li por Lia sava agado por esti uzataj de Li en kiu ajn maniero, kiun Li revelacias al ni”. – Kiu kristano ne povus subskribi ĉi tiun regularon?!

Aktivi

Mi nur demandas min ĉirilate, ĉu ne estas tasko por ĉiu ajn kristano de kiu ajn denominacio agi laŭ la regulo de la Amo de Dio kaj partopreni ĉi tiun grandiozan laboron por la paco anstataŭ lasi ĝin al kelkaj pacemuloj organizitaj por ĉi tiu celo? Ili estu la vekhorloĝo de ĉiuj eklezioj kaj ties membroj, sed necesas, ke ni vekiĝu, renoviĝu, renaskiĝu kaj ricevu novajn okulojn kaj orelojn por vidi nian veran taskon kaj la pretecon plenumi ĝin malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Mi nur esperas, ke ne jam estas tro malfrue por tio. Ĉiuokaze ni ne havas tempon por perdi, ĉar “venos la nokto, kiam neniu plu povos labori!”. Ĉu ni pasive lasu al la militemuloj kaj politikaĉuloj decidi pri ni mem kaj pri la sorto de la tuta homaro? Tiam ni perfidus ne nur nin mem, sed Jesuon Kriston, kiu venis por savi la mondon kaj por uzi nin kiel rimedojn por tio. Ni ne nur prediku, sed ankaŭ vivu laŭ niaj predikoj, aliel ni ne povas konvinki aliajn pri nia sincereco!

Se Jesuo estus fariĝinta tera reĝo, tiam ni hodiaŭ ne havus iun Jesuon Kriston, pri kiu prediki! Ankaŭ ni devas perdi nian vivon por gajni ĝin! La Sankta Spirito estas preta gvidi nin, se ni estas pretaj esti gvidataj de Li! Ĉu ni povus senti, ke Jesuo Kristo forigis la murojn inter ni kaj ke ni pro Li havas internan pacon en niaj koroj, se ni konscie ne obeas al Li kaj eĉ agas kontraŭ Lia intenco kun ni? Multaj jam fiaskis pro tio en sia paclaboro ĉar ili ignoris la plej gravajn kondiĉojn por atingi pacon! La promeso “paco al ĉiuj surtere” estas kunligita kun la kondiĉoj “al homoj kun bona volo” (laŭ germana traduko) kaj kun tio, ke ni donu “Gloron al Dio en la Supera Alto” antaŭ ĉio, ĉar aliel nia bona volo ne sufiĉas por atingi la celon. Homaj fortoj ne sufiĉas por forigi la egoismon, ĉar ĝi estas tro forte enradikigita en la homo mem. Sed Dio donis al ni liberan volon por elekti, ĉu ni volas iri laŭ la volo de Dio aŭ laŭ nia propra elekto. Ni elektu bone! Jes, Jesuo Kristo estas nia paco, kaj Li forigis la murojn inter ni, sed tion ni nur spertos tiam, kiam ĉiuj denove povos diri pri ni, kiuj konfesas esti disĉiploj de Jesuo Kristo: “Vidu, kiel ili amas unu la alian!”.

Maria Hansen

 

KRISTANAJ PACMOVADOJ

 

PACO estas vorto tiel multe uzita, ke ĝia ĉiama elparolado ŝajnis sensignifa. Pri tio ne kulpas la lingvo, sed la homoj, kiuj uzas ĝin kaj ĝis enuo kutimas paroli pri paco, dum ili faras nenion por ĝi en la realo.

Ankaŭ en la Esperanto-movado oni tro multe per vortoj misuzas la vorton PACO. Ni esperantistoj estas “pacbatalantoj”, sed ofte oni nur montris sin “batalantoj” sen plu.

Esperanto kaj kristanismo

Tamen la paco koncernas nin ĉiujn kaj pli serioza pristudo pri ĝi ĝuste en la Esperanto-movado estas ege necesa. D-ro Zamenhof kreis Esperanton por efektivigi la pacon inter la homoj, sed liaj plej profundaj ideoj pri ĝi neniam estis fervore disvastigitaj inter ĉiuj esperantistoj. Kontraŭe la “interna ideo” restis nur la bazo de kelkaj homoj. Tial estas klare, almenaŭ por mi, kial la Esperanto-movado ankoraŭ estas tiel malforta. Mankas al ĝi la inspira voĉo serioze kaj praktike efektivigi la pacon pere de Esperanto. Nun Esperanto mem estas celo por la plimulto kaj ne nur helpilo kiel en la ideoj de D-ro Zamenhof. La reiro al la origina celo ŝajnas al mi necesa, se ni volas havi iom pli da sukceso inter neespeirantistoj. Mirige ekz. estas la fakto, ke ekzistas preskaŭ neniu rilato inter Esperanto-asocioj kaj internaciaj pacmovadoj. Tamen la ideoj de D-ro Zamenhof estas ofte similaj al tiuj de diversaj neesperantistaj pacmovadoj el nia tempo.

Por ni kristanoj estas ankoraŭ alia bazo en nia celado al paco. La Mesaĝo de Kristo estas por ni la gvidilo, kvankam pro la diversspeca interpretado de tiu Mesaĝo okazis en la pasinteco multaj kvereloj kaj eĉ militoj. Estas granda atingo de la kristanismo en nia tempo, ke ĝi serĉas rilate la pacon komunajn gvidilojn por ĉiuj eklezioj, dum tamen la memstareco de ĉiu eklezio aparte estas respektata. La serĉado al la esenco en la kristanismo estas necesa postulo, ĉar tro multe la eklezioj aŭ adaptis sin al naciaj registaroj, kies okuloj por la mizeroj kaj bezonoj en la mondo estis fermitaj aŭ ili restis tute neŭtralaj, kio finiĝis en la praktiko en indiferenteco. La komunaj eklezioj nun luktadas sin el la limigo de nacia egoismo kaj eĉ atentigas la naciajn registarojn pri iliaj grandparte moralaj eraroj, ĉar la ekonomiaj kaj sociaj mizeroj en la mondo estas ofte rezulto de hipokrita moralo de tielnomataj kristanaj landoj. La alvoko al pli justa kaj vivebla mondo farita de la kristanoj estas nuntempe tiel forta, ke nekristamoj jam konsentas, ke rilate la mondproblemojn la ekleziaj gvidantoj montras pli grandan progresemon ol la plimulto de politikaj gvidantoj.

Kvakeroj

La ideojn pri pritrakto de la mondproblemoj oni bone retrovas en la kristanaj pacmovadoj, kiuj ĝenerale ne estas tiel multmembraj, sed tamen grave influas en kelkaj landoj la sintenon de la kristanoj.

La plej malnova organizo pri nure pacaj aferoj estis tiu de la Kvakeroj. Jam en la 17-a jarcento ili malaprobis la partoprenon al milito. La Societo de Amikoj “Quakers” laboras unuflanke nur nacie, do ĉiu nacia grupo estas memstara, sed aliflanke oni fondis internaciajn centrojn i.a. ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko kaj en gravaj metropoloj. La celo estas pliprofundigo de la spirita vivo, kaj la aktivaĵoj troviĝas sur la tereno de helpo, repaciĝo kaj bonvolemo.       Ni ne subtaksu la laboron de la Kvakeroj, ĉar en la okcidento ili estis la unuaj, kiuj faris alvokon al la konscienco de la homoj rilate nepartoprenon al milito en tempo, kiam la grandaj kristanaj eklezioj ankoraŭ silentis pri tio.

IFOR

En tiu perspektivo ne estas mirige, ke estis kvakero kiu staris ĉe la lulilo de tre grava pacmovado, nome International Fellowship of Reconciliation, mallonge IFOR, la Internacia Asocio por Repaciĝo. En 1914, ĵus antaŭ la eksplodo de da unua mondmilito, brita kvakero Henry Hodgkin kaj germana protestanto, D-ro Friedrich Siegmund-Schulze, promesis unu al la alia en la stacidomo de Kolonjo, ke la venonta milito ne faru iun diferencon en ilia amikeco kaj pacifista amo, kiujn ili lernis en Kristo. En decembro 1914, 130 kristanoj en Cambridge fondis la Fellowship of Reconciliation, kiu nun havas naciajn asociojn en 27 landoj, al kiuj apantenas elstaraj personoj. Kiel bazo de la asocio oni akceptis unue, ke la Amo, kiun ni konas el la vivo kaj morto de Jesuo Kristo, estas la plej alta povo, per kiu malbono povas esti venkita. Tiu Amo estas la sole kontentiga bazo de humana socio. Milito tiel forte kontraŭas tiun ĉi amon, ke oni malaprobu ĝin en vorto kaj ago. La Evangelio donas neniun apogon por justigo de milito kaj armado. Kontraŭe la ĝenerala justigo de milito kaj armado estas ĝuste obstaklo por la plenumado de la servo de repaciĝo, al kiu eklezioj kaj kristanoj estas vokitaj. En personaj, sociaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj la batalo por justeco, libereco kaj humaneco nur povas esti kondukata je tiu maniero, kiu harmonias kun ili.

La asocio priokupis sin pri senperforta batalado, pri abolicio de militservo, pri la vojo al senarmigo. En diversaj landoj la organizo donas apogon ad tiuj, kiuj laŭkonscience rifuzas militservon.

Dum la lasta jaro kelkaj novaj aspektoj estas pristuditaj. Unue oni ellaboris la ideon de revolucio dum la Okcidenta-Orienta Konferenco en Vieno (7-11 aprilo1968) sub la titolo: La revolucio de la Kruco kaj la revolucio de nia Tempo. Teologoj de diversaj eklezioj partoprenis tiun ĉi konferencon i.a. trovis teologian unuanimecon, sed pri praktikaj proponoj oni pli facile interkonsentis, precipe rilate la fondiĝon de centroj por formi lokain gvidantojn en regionoj, kie ekzistas klara maljusteco je la enloĝantaro. Oni ankaŭ fondis kunordigan centron, kie ĉiu materialo pri senperforta revolucio estas konservata. La Viena centro de IFOR (Schottengass 3a/I/58) estas proponita por tiu celo.

En aŭgusto okazos en Oslo speciala kunsido, dum kiu oni volas pritrakti kelkajn urĝajn petojn pri la organizo mem. Oni demandas sin ekz., ĉu la asocio kiel internacia korporacio devus sin malfermi por humanistoj kaj personoj de nekristanaj religioj, kiuj tamen havas saman ekzistencan sintenon rilate senperfortecon. En la usona sekcio oni jam akceptis tiajn membrojn. Ĉi tie ni retrovas esencan punkton el la homaranismo de D-ro Zamenhof, kiu jam estis publikigita en 1905.

Internacia Kristana Pacmovado

En la serĉado al kontakto inter Francujo kaj Germanujo post la dua mondmilito estis starigita la Internacia Kristana Pacmovado, al kiu ĉiuj eklezioj povas partopreni. Pere de kongresoj kaj labontendaroj oni stimulas la diversnaciajn homojn al paco. Ankaŭ la Internacia Kristana Pacmovado eliras de la konvinko, ke ni homoj pere de la amo de Kristo kaj la repaciĝo, kiu estas donita en Li, devas per vorto kaj ago atesti pri tio. La ĝenerala sekretariato troviĝas en Svislando (Dittlingerweg 4, 3000 BERN).

Estasi neeble nomi ĉiujn pacmovadojn. Mi trovas, ke en la malgranda Nederlando jam ekzistas 34 tiaj organizoj, inter kiuj multaj kristanaj. Do mi devas limigi min en la elektado.

Pax Christi

En la romkatolika eklezio la Pax Christi-movado estas aktiva. Vi jam estas imformitaj pri ĝi per stencilaĵo ĉe viaj kongresdokumentoj. Mi al tio aldonas ankoraŭ kelkajn nemenciitajn aspektojn.

Kiel vi legis, Pax Christi unue servis por plibonigi la rilatojn inter francoj kaj germanoj kiel la Internacia Kristana Pacmovado, sed jam baldaŭ post la dua mondmilito ĝi celis multajn aliajn terenojn, kaj la movado disvastigis sin en aliaj landoj.

Pax Christi estas ligita kun la romkatolika eklezio. La prezidantaj lokoj ĉiam estas okupitaj de episkopoj. Same kiel Internacia Asocio de Repaciĝo Pax Christi akcentas, ke ĝi estas eduka movado kies membroj memstare prizorgu la pacon en politikaj partioj kaj aliaj sociaj ligoj. Oni povas distingi kvin metodojn, kiujn la movado sekvis:

1.         Propagando kaj publikigoj. Oni eldonis gravajn enciklikojn en naciaj lingvoj, el kiuj “Pacem in Terris” estiĝis la manifesto de Pax Christi. Ankaŭ broŝuroj kaj organoj pri aktualaj pacproblemoj estas eldonataj.

2.         Internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj. Karakterize por Pax Christi estas la internaciaj piedmarŝoj inter gejunuloj. Oni ĉiam elektas certan paroltemon, kiun oni pritraktas dum la marŝado.

3.         Pristudo kaj esploro pri pacproblemoj.

4.         Aktiva internacia helpo. La devizo el “Populorum progressio”: “Evoluo estas nova nomo por paco” estas gvidilo por Pax Christi. En diversaj landoj Pax Christi-grupoj donis stipendiojn al studentoj el evolulandoj. En Aŭstrujo oni fondis edukan instituton por evoluhelpo.

5.         Eduko al paco. Oni volas formi la sintenon de la homoj vere porpaca.

Malgraŭ la bona laboro de Pax Christi, la antaŭa ĝenerala sekretario, S-ro Santamaria el Hispanujo, konstatis en 1966 gravan mankon en la organizo, nome, ke Pax Christi tro malmulte okupis sin pri la politika aktualeco. Tial oni decidis dum la kongreso de Bergamo en 1966 ellabori tiun ĉi temon pli profunde. Dezirite estis, ke Pax Christi havu propran sonon. Ĝi laboru rilate la socion kaj rilate la Eklezion kiel “pressure-group”, prem-grupo. Ĝi havas alian taskon ol politika partio: ĝi formas pacan spiriton kaj en sia eduko ĝi elektu tiujn dezirojn, kiuj estos realigeblaj en la venontaj 10 aŭ 20 jaroj. Do ĝi ĉiam antaŭiru al la politiko.

Obstakloj

La influo de Pax Christi ne estas ĉiam tiel granda, ĉar oni devas kontraŭbatali kelkajn malavantaĝajn emojn inter la homoj. Unue ekzistas granda apatio ĉe la ĝenerala publiko. La ordinara homo ne okupas sin pri eksterlanda politiko, ĉar la distanco inter civitano kaj registaro estas tro granda. Due ne ekzistas instituto en niaj socioj, kiu nur okupas sin pri mondpaco. Kaj trie precipe katolikaj rondoj malfacile akceptis la ideojn de Pax Christi ĝis nun. La kontraŭkomunista sinteno de la Eklezio en la pasinteco kulpas pri tio. Ĝi malebligis dialogon. En tiu kadro mi volas mencii la esploron de kanadano Laulicht por akcenti kiel malfacila la laboro de Pax Christi estis kaj estas en katolikaj rondoj. El sia esploro Laulicht konkludis jene: membreco al eklezioj kun forte evoluinta dogmaro estas klare ligita al akcepto de pli grandaj militistaj armeoj. Membroj de tiaj eklezioj tendencas al disvastigo de atomarmiloj; ili malkonfidas kaj kantraŭas politikon de pacema kunekzistado. Valoras kaj por intelektuloj  kaj por ĝenerala publiko, ke oni trovas pli multajn homojn, kiuj estas por senarmigo, inter nekredantaj kaj neprarktikantaj eklezianoj ol inter fidelaj praktikantoj. Do mi akcentas: tio nur valoras por eklezioj kun forte evoluinta dogmaro kiel la romkatolika eklezio.

Tiu ĉi konkludo povos mirigi nin, ĉar karakteriza pacifisto en la Nova Testamento estis ĝuste Jesuo Kristo mem, kiu ne defendis sin perforte kontraŭ tiuj, kiuj serĉis lin mortigi. La sinteno de multaj dogmaj kristanoj ne estas klarigebla el la Evangelio, sed nur el rigida mentaleco, kiu datumas de antaŭaj jarcentoj.

La interesoj por la mondproblemoj kreskas nuntempe en la mondo, precipe inter la junularo, sed estas granda manko al bona sperteco kaj informado. Tion la partoprenantoj rimarkis dum la mondkongreso por laika apostolado en Romo pasintjare.

Kvankam Pax Christi estas la oficiala pacmovado de la katolika eklezio, ŝajnas tamen, ke oni en Romo ne ĉiam multe okupis sin pri ĝi. Oni ne petis konsilon al Pax Christi en la organizado de pacotago (la 1-an de januaro), kvankam ĝi estas sperta en tio; oni ne petis konsilon pri vortuzo en pacmovadoj, tiel ke la papo povis priskribi pacifismon kiel “malfirma vivsinteno” en papa mesaĝo de la 8-a de decembro 1967.

Dum la lastaj monatoj la kontaktoj de Pax Christi kaj la komisiono “Justitia et Pax” (Justeco kaj Paco) en Romo plimultiĝis. Justitia et Pax faris laborprogramon, en kiu oni ankaŭ donas atenton pri pacproblemoj, kvankam oni metas la akcenton je la evoluhelpo. Oni povas diri, ke la encikliko “Populorum Progressio” estas la manifesto por tiu komisiono kiel “Pacem in Terris” por Pax Christi.

Justitia et Pax eldonis ekde aprilo de tiu ĉi jaro stencilitan bultenon, kiu ĝis nun aperis dufoje. En ĝi oni trovas informadon pri la laboro de la komisiono, kiu estas sufiĉe ampleksa sur teoria tereno. Oni serĉis kontakton kun aliaj internaciaj organizoj kaj ankaŭ la ekumena laboro komenciĝis. Justitia et Pax kunlaborars kun la Mondkonsilantaro de Eklezioj kaj partoprenis la ekumenan konferencon en Beirut (21-27 aprilo 1968). Ĝis nun la teoriaj laboroj de komitatoj, komisionoj, konferencoj kaj kunvenoj ankoraŭ abundas, sed ni esperu, ke baldaŭ sekvos konkretaj sugestoj.

Komunistaj paclaboroj

La antaŭnomitaj pacmovadoj havas grandparte okcidentan karakteron, kvankam oni ĉiam pli serĉas kontakton kun la komunista mondo kaj la tria mondo de evolulandoj. En la komunista mondo dum tiu ĉi jaro okazis du kristanaj konferencoj, pri kiuj mi volas peti vian atenton. De la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo okazis la Praga Packonferenco, kie oni pridiskutis la “teologion de la revolucio”, sama temo, kiun oni poste en Vieno pritraktis dum la IFOR-konferenco. En Prago oni ne akceptis tian teologion. Ĝi tre facile estiĝus nova ideologio. La unuflankeco de la Praga Packonferenco estis ankoraŭ granda, ĉar tro facile oni dismetis la politikon de la komunistaj landoj kiel la sole ĝusta vojo al paco. Tamen la junularo kaj la partoprenantoj el evolulandoj ne pensis en kategorioj de komunismo aŭ kapitalismo kaj ilia kontribuo estiĝas ĉiam pli grava.

La dua konferenco en la komunista mondo, kiun mi volas mencii, estis la Berlina Konferenco de katolikaj kristanoj el Eŭropaj ŝtatoj, kiu estis akre malaprobita de la germanaj episkopoj kaj la organo “Osservatore Romano”. La Berlina Konferenco ja okazis en la Germana Demokrata Respubliko kaj estis ĉirkaŭita de Ulbriĥta propagando. Je sia miro okcidentaj prelegantoj rimarkis, ke iliaj referatoj eĉ estis cenzuritaj. Tamen en privataj interparoloj povis okazi dialogo inter junaj partoprenantoj el la universitata mondo de Okcidenta Eŭropo kaj la orienteŭropaj partoprenantoj. Valora atingo por ambaŭ grupoj.

Dum la lasta jaro pacmovadoj laboris intensive, kiel vi vidos el tiu ĉi resuma raporto, por kiu mi ricevis materialon de kelkaj organizoj. Kunlaboro inter diversaj organizoj ankaŭ okazas en certaj landoj. Tiel ekz. en Nederlando Pax Christi kaj sep reformitaj pacorganizoj aranĝas pacosemajnon en aŭtuno, kiu ankaŭ estas destinata por la lernejoj, kaj en Interkonfesia Packonsilo oni prizorgas la informadon. La temo de tiu ĉi jaro koncernas la repaciĝon de okcidenta kaj orienta Eŭropo.

Laborgrupo KELI-IKUE

Pristudinte iom la laboron de diversaj kristanaj pacmovadoj, mi demandas min ĉu KELI/ IKUE, tiel neŭtralaj kaj pro tio ofte tiel indiferentaj asocioj, rilate la pacon povus fari ion pli konkretan ol ĝis nun ili faris. Estas du stimuloj, kiuj fakte devigas nin fari ion: tiu de la kristanismo kaj tiu de uzo de Esperanto, kiu fandiĝis en paca idealo. Ni ne estas kristanoj por nur diskuti teologiajn kaj bibliajn problemojn, ni ne estas esperantistoj por nur ŝpari poŝtmarkojn aŭ partopreni kongreson por nur distri nin. En la hodiaŭa situacio ni ne povos agi nur tiel. Estas ankaŭ nia tasko kunserĉi novajn vojojn al la paco. Kompreneble nia kontribuo nur povas esti eta, sed tamen mi insistas, ke ĝi ne estos nula. Se ni laŭleĝe volas kunlabori, ni certe povos starigi laborgrupon, kun akcento je laboro, de KELI kaj IKUE. Tiu ĉi laborgrupo povus labori en niaj organizoj per serĉado al kontakto kun aliaj Esperanto-pacorganizoj, kiel ekz. Mondpaca Esperantista Movado, kaj kun neesperantistaj pacmovadoj kiel la antaŭnomitaj. Plue, kiel civitanoj ni povus labori en nia propra lando kaj montri pli da intereso por la politiko kaj se eble defendi la pacajn idealojn en niaj politikaj partioj. Ni ne teorie, sed ankaŭ praktike agu, por ke ni ne faru la ĉefpekon de nia tempo, nome esti indiferentaj.

Corry van Kleef

 

REZOLUCIOJ

 

La UNUA KOMUNA KONGRESO IKUE / KELI 1968

en Limburg/ Lahn

aŭdinte la aprobon de la ĉeestantoj dum la kunsido pri la paco

konstatis, ke la tempo estas matura por starigi laborgrupon de KELI kaj IKUE, por la paco, kiu celas:

1.         kontakti kun aliaj esperantistaj porpacaj movadoj;

2.         kontakti kun neesperantistaj kristanaj pacmovadoj;

3.         individue labori sur politika tereno laŭ farota laborprogramo.

Limburg, 1 aŭgusto 1968

 

La prezidantoj

A. Burkhardt, KELI                                                                          J. A. Tuinder, IKUE

 

Kiu interesiĝas pri kunlaboro en tiu grupo, bonvolu turni sin al F-ino Corry van Kleef, Blokker, Nederlando.

 

 

REZOLUCIO

direktita al la membroj de KELI kaj IKUE

kaj ĉiuj kristanaj esperantistoj.

La UNUA KOMUNA KONGRESO de IKUE/KELI 1968 en Limburg/Lahn

okupiĝinta pri pluraj komunaj problemoj de la hodiaŭa kristanismo,

diskutinta la disecon de la kristanaj konfesioj laŭ diversaj aspektoj,

konstatinta la neceson de pliaj ekumenaj studoj,

1.         apelas al ĉiuj kristanaj esperantistoj, daŭre preĝi por kaj okupiĝi pri la vere ekumenaj celoj kaj la vojoj al unuiĝo de la kristanaro;

2.         proponas al siaj membroj, sur landa kaj loka ebenoj laŭeble kunlabori en komunaj demandoj;

3.         petas la naciajn kaj internaciajn Esperanto-kongresojn, antaŭvidi en siaj programoj ekumenajn kunvenojn kaj komunajn diservojn de la kristanaj esperantistoj;

4.         decidas starigi “ekumenan komitaton” kun kompetentaj membroj de ambaŭ organizoj;

5.         komisias la estrarojn de IKUE kaj KELI daŭre serĉi kunlaboron laŭ ĉiuj taŭgaj vojoj, precipe en la biblia, liturgia, pacmovada, evoluhelpa kaj sociala kampoj laŭ konsiloj de la “ekumena komitato”;

6.         sugestas la eldonadon de speciala ekumena bulteno aŭ de komunaj numeroj de Espero Katolika kaj Dia Regno kun artikoloj interesaj por ĉiuj kristanoj;

7.         esperas, ke tiamaniere la impulsoj de la Limburga kongreso trovos vastan eĥon inter la esperantistaj kristanoj.

 

Limburg, 1 aŭgusto 1968

 

La prezidantoj

A. Burkhardt, KELI                                                              J. A. Tuinder, IKUE

 

 

REZOLUCIO pri Agado E 3

La UNUA KOMUNA KONGRESO de IKUE/ KELI 1968 en Limburg/ Lahn

studinta la problemojn de la ne-necese blindaj homoj en Afriko kaj la konkretajn kaj efikajn eblecojn helpi ilin, reakiri vidpovon pere de malmultekostaj operacioj,

1.         esprimas grandan ĝojon kaj varman dankon al ĉiuj esperantistoj, kiuj ĝis nun tiel malavare kontribuis al Agado E 3;

2.         konstatas, ke Agado E 3 meritas subtenon de ĉiu esperantisto, kiu laŭ ekzemplo kaj spirito de la kreinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof, volas mildigi la suferojn de blindaj homoj;

3.         deklaras tial Agadon E 3 afero de la tuta esperantistaro;

4.         petas surbaze de ĉi tiu deklaro ĉiujn Esperanto-organizojn, precipe Universalan Esperanto-Asocion, energie subteni Agadon E 3 per propagando inter siaj membroj kaj aliaj taŭgaj rimedoj;

5.         decidas, ke estonte IKUE kaj KELI komune portos Agadon E 3 sub administrado de ĝia iniciatinto, s-ro J. A. Tuinder, Nederlando;

6.         konfirmas la intiman kunlaboron de Agado E 3 kun la Internacia Instituto por Evoluhelpo CAROSI, Nederlando;

7.         esperas, ke ĉi tiu konkreta kunlaboro inter IKUE kaj KELI kondukos ankaŭ al aliaj formoj de frata kunlaboro kaj komuna agado laŭ la spirito de la kristanismo.

Limburg, 1 aŭgusto 1968

 

La prezidantoj

J. A. Tuinder, IKUE                                                              A. Burkhardt, KELI

 

EKUMENA KOMITATO DE IKUE KAJ KELI

 

Ĝi estu malgranda labor-rondo de maksimume 5 kompetentaj personoj el diversaj konfesioj; tiujn personojn aŭ elektu la nuna kongreso aŭ nomu la estraroj. Ne estu inter ili la prezidantoj de KELI kaj IKUE. La komitato okupiĝu pri la rezultoj de la Unua Komuna Kongreso kaj konstante studu la demandojn kaj problemojn ne nur de ambaŭ organizoj kaj ilia kuna agado, sed ankaŭ studu la ĝeneralajn ekumenajn problemojn por prezenti la rezultojn de tiuj studoj al la kristanaj esperantistoj. Eventuale ĝi aranĝu ekumenajn seminariojn, konferencojn, studsemajnojn ktp. por interesitaj esperantistoj.

Ĝi kontaktu ekumenajn instancojn, kiel la Mondkonsilantaron de Eklezioj en Ĝenevo kaj la Sekretariaton de kardinalo Bea en Romo, kaj esploru la eblecojn de kunlaboro kun tiaj ekumenaj instancoj kaj movadoj.

Ĝi ellaboru agad-programon komunan por IKUE kaj KELI. Ĝi okupiĝu ekz. pri komunaj bibliaj tekstoj, pri ekumena terminaro, pri komunaj preĝoj kaj kantoj, pri ekumena teologio, pri kompara religi-scienco, pri la historio de la ekumena movado inter la esperantistoj, pri eldonado de regula ekumena bulteno informilo aŭ eĉ revuo, en kiu aperu sciencaj kaj popularaj studoj kaj artikoloj same kiel ĝeneralaj informoj.

La komitato havu konsilan funkcion kaj la devon, pri sia agado konstante informi la prezidantojn de KELI kaj IKUE. Ĝi elektu inter si afergvidanton por minimume du jaroj aŭ por la periodoj inter komunaj kongresoj, kiuj espereble ankaŭ estonte okazos.

La komitato povu aprobi ion ajn nur unuanime sen kontraŭvoĉoj, tiel ke unu nea voĉo inter la komitatanoj sufiĉu por neebligii aprobon, dum sindeteno ne rezultigu malaprobon.

Ĉi tiu propono estu akceptita de la kongreso nur, se minimume du trionoj de la voĉdonantoj jesas ĝin.

EKUMENA KOMITATO

Al tiu KELI-IKUE-komitato apartenas jenaj personoj:

Patro Sergio Tovini (IKUE) – afergvidanto: Pistoia, Italujo

S-ino Eva Farkas (KELI) – sekretariino: Budapest, Hungarujo

S-ino Jelly Koopmans (KELI) – membro: Leiden,  Nederlando

S-ino Maria Hansen (KELI) – membro: Stockholm, Svedujo

S-ro Stefan Maul (IKUE) – provizora membro: Limburg/ Lahn, Germanujo.

Se vi havas sugestojn, proponojn, demandojn ktp. bonvolu skribi al la afergvidanto aŭ iu membro de la komitato.

La Ekumena Komitato petas vin ĉiujn, raporti al ekumenaj movadoj, rondoj kaj revuoj de via lando pri la kongreso. Bonvolu informi la sekretariinon de la Ekumena Komitato pri viaj klopodoj kaj la rezultoj.

 

LA PROTEZOJ RESTIS EN LIMBURG

 

Ferma kunveno

Enkonduke kantas la ĥoro. Post tio Tuinder diras la preĝon por la kongreso. Poste li invitas pastoron Balser al paroladeto. Balser, kiel reprezentanto de la evangeliana eklezio en Limburg, diras:

Io vere ekumena

“Post kiam en la inaŭgura kunveno reprezentanto de la katolika eklezio, helpepikopo Kampe, salutis vin, mi havas la plezuron nun alparoli vin en la nomo de la evangeliana komunumo en Limburg kun la deziro, ke via kongreso havis kontentigan kaj fruktedonan laboron. Mi aparte ĝojas, ke mi povas paroli al vi, ĉar fakte mi devas konfesi, en la unua momento, kiam oni aŭdas, ke ĉi tie okazas kongreso de la katolika Esperanto-unuiĝo kaj de la kristana esperantista ligo, oni demandas al si: kio do estas nun tio? Sed tiam oni rimarkas, ke ĉi tie okazas io vere ekumena, ke ĉi tie aperas organizaĵoj, pri kiuj oni alie ne tro multe aŭdis. Ĉi tio ja estas indiko por tio, ke ekumenismo ne signifas unuformecon kaj unuformigon, sed certe ankaŭ signifas, ke multo pli fariĝas vivanta kaj pli varia ol antaŭe.

Kaj tial mi ŝatas fini miajn salutojn ĝuste per la vortoj de katolika pastro, de abato Couterier el Liono, kiujn li eldiris en la jaro 1935. Li diris, ke ni ĉiuj estu survoje al la unueco de la eklezio de Jesuo Kristo, en la tempo, kiam Li volas kaj en la maniero, kiun li volas”. (Aplaŭdo)

Burkhardt dankas en la nomo de la kongreso al pastoro Balser.

Tuinder daŭrigas:

Komuna historio

“Karaj gefratoj, nia kongreso venis al la fino. Multfoje oni aŭdas, ke adiaŭi estas iomete morti. Tamen dum ĉi tiu semajno ni ne iris al iu ajn morto, sed ni komune marŝis al pli granda, pli forta vivo. Dum tuta semajno ni preĝis, kantis, diskutis, ekskursis, eĉ kabaredis kune – estis verŝajne por ni ĉiuj semajno neforgesebla. Mi estas certa, ke dum ĉi tiu semajno la Sankta Spirito ne nur estis inter ni, sed efektive energiiis en ĉiu el ni. Ni ĉiam preĝis: Estu Vi sola de nia komuna kongreso la komenco kaj la fino. De la komenco ĝis la fino Dio estis inter ni.

Ĝis hodiaŭ niaj ambaŭ organizoj, kaj KELI kaj IKUE, havis sian apartan histonion. Ili aparte kongresis, havis apartan organon, havis apartan estraron, fakte faris la laboron aparte. Sed nun IKUE kaj KELI finis ĉi tiun periodon kaj ili skribos komunan historion. Vi konas la verkon pri la historio de KELI. Mi aŭdis, ke estas ankoraŭ granda stoko, do volonte mi volas reklami iomete, ĉar eble baldaŭ ĝi estos raraĵo, ĉar en la estonteco KELI ne plu povos skribi historion, ne menciante ankaŭ IKUE – kaj inverse (Ridado kaj aplaŭdo). Antaŭe ni do aparte marŝis, nun ni do marŝos kune. En tiu rilato nia kongreso ne venis al fino, sed fakte venis komenco de tutnova periodo. Ni ne venis al la morto, sed reviviĝis fakte.

Ne plu returnen

Kaj nun ni staras ĉi tie, kaj ni ne povas iri returnen. Granda estonteco esperplena kaj graveda de promesoj kuŝas antaŭ ni. Ni estis survoje al Limburg, kaj nun ni estas survoje al – kiu povas diri konkrete? Kelkfoje ni parolis pri fianĉiĝo laŭ la klasika eldiro de frato Quentin. Mi ne scias, ĉu en la nuna momento ni povas diri tion; eble estas iom aŭdace, nun jam paroli pri fianĉiĝo. Fakte estas granda problemo, ĉar kiu estas li kaj kiu estas ŝi? (Ridado) Do kiu devas fari la fianĉigan proponon? (Ridado, aplaŭdo). Mi ne scias, mi nur povas diri: se fakte IKUE estas ŝi, ŝi devas atendi ĝis 1978, ĉar tiam estas superjaro. (Ridado, aplaŭdo). Sed ĉiukaze, nia superulo, Dio mem inspiros nin al la ĝusta vojo. Mi do volas proponi, ke ni forigu ĉiajn spekulativaĵojn. Ĉiukaze: ek al la laboro, ek al komuna laboro! La tempo estas pli ol matura.

Protezoj

En la komenco sinjoro Maul levis la demandon, ĉu ni jam forigis ĉiujn milit-rubaĵojn, ĉu jam malaperis la antaŭjuĝoj de ambaŭ flankoj. Mi volas prilumi la situacion el iomete alia vidpunkto, kaj mi volas komenci per anekdoto. Okazis en Nederlando, ke instruisto pri historio demandis lernanton, kio grava okazis en la jaro 1517. Estis lernanto, kiu volis ŝajni tre inteligenta, ĉar anstataŭ uzi la vorton “tezo” li uzis la vorton “protezo” kaj diris jene: En la jaro 1517 Luthero fiksis siajn 95 protezojn (ridado) sur la pordo de la Wittenberga kapelo. Kaj li diris: Ĉi tie mi staras, mi ne povas iri pluen” (Ridado).

Ŝajnas al mi, ke tiu knabo tamen diris ion pravan. Ĉar kio fakte estas protezo? Protezo estas antaŭjuĝo. Mi volas proponi al vi, ke ĉi tie ni forĵetu ĉiujn antaŭjuĝojn, kiujn ni havis antaŭ nia vojaĝo al Limburg. Eble ni povas fari liston; mi ne scias, ĉu temos pri 95 protezoj, kiujn ni havas, sed la nombro ne gravas; sed poste la lernantoj lernos en la lernejo, ke en 1968 kristanaj esperantistoj fiksis siajn protezojn ĉe la pordo de la evangeliana hejmo en Limburg” (Aplaŭdo). “Estas tamen granda diferenco, la analogio ne estas kompleta. Luthero estus dirinta laŭ tiu lernanto: Mi ne povas iri pluen. Nun mi demandas al vi: ĉu oni povas pli facile iri per aŭ sen protezoj? Antaŭjuĝoj malhelpas nin vidi Dion, vidi nian kunhomon; antaŭjuĝoj malhelpas ĉiun laboron, ankaŭ ekumenon. Tial mia forta alvoko: Ni lasu nepre en Limburg niajn antaŭjuĝojn.

Danko al Dio

En la komenco mi diris: Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Vere temas ĉi tie pri grava historia evento, kiu havas sian signifon por la tuta estonteco de nia Esperanto-Movado. Eble vi estas scivolema, kiaj estas miaj pensoj kaj sentoj. Por mi ne estas tre facile interpreti ilin, sed dum ĉi tiu kongreso, kiu por mi estis vere tre riĉiga, mi trovis trezoron: Himnaro Esperanto. Mi devas honeste konfesi ke kiel IKUE-anoj ni ne havas ion similan”. (Aplaŭdo). “Mi ĝojas, ke ni multofte povis komune kanti ĝuste el ĉi tiu trezoro. En la kanto 181 mi trovis ĉiujn sentojn, kiuj estas en la nuna momento en mi mem, kaj mi volas legi ĝin, por ke vi sciu mian grandan dankon al Dio, ke okazis fakte ĉi tiu kongreso. (Li legas).

Karaj gefratoj, ĉi tie ni havis labor-kongreson. Nun baldaŭ ĉiuj el ni foriros hejmen, feliĉaj, esperplenaj. Sed la fruktoj de nia komuna laboro devas resti. Tial la estraroj de KELI kaj IKUE venis al la konvinko, ke ni devas proponi al vi kelkajn aferojn, kelkajn rezoluciojn, pri kiuj ni nepre voĉdonu. Ĉi tiuj rezolucioj estu komenco de komuna laboro estonta”.

Tuinder legas la proponon pri “Ekumena Komitato” kaj la rezolucion direktitan al la membroj de KELI kaj IKUE. Oni demandas pri la voĉdono, ĉu ankaŭ nemembroj rajtas voĉdoni.

Tuinder: “Ĉu vi estas kristano?”. “Jes”. “Vi voĉdonu…” La voĉdono rezultigas konsiderindan plimulton. –Tuinder legas la rezolucion pri Agado E 3. La rezolucio estas unuanime akceptita. – Van Kleef legas la rezolucion pri la paco. Ĝi estas unuanime akceptita. – Tuinder legas leteron al Radio Vatikana; la kongreso konsentas unuanime. Burkhardt komunikas la rezulton de la enketo:

“Fakte jam en antaŭaj jaroj nia KELI-sekretario havis la ideon, poste demandi, sed li dissendis cirkuleron kelkajn semajnojn post la kongreso. Nun ni havas la avantaĝon, ke jam ĉi tie kuŝas sur la tablo 85 folioj, do sufiĉe reprezenta nombro. Kompreneble vi ne atendas de ni, ke dum la pasintaj 30 minutoj ni jam povis tralabori tiujn foliojn. Ni nur trarigardis kaj ni konstatis ke je la deka demando fakte ĉiuj deziras, ke oni daŭrigu kaj havu pli da komunaj kongresoj. Ne estas unu kontraŭvoĉo en tiuj folioj, kiujn mi havas ĉi tie”. (Forta kaj longa aplaŭdo). Tuinder: “Kaj nun konkrete!” Burkhardt; “Nun konkrete al tiu punkto. Fakte mi havas la rajton diri, ke en la lasta estrarkunsido de KELI ni jam sen scio pri tiu rezulto tuŝis la demandon kaj leviĝis la problemo, ke laŭ nia statuto ni ne estas devigataj ankoraŭ organizi iun kongreson. Do niaj statutoj lasas nin tute liberaj en tiu rilato. Fariĝis tamen kutimo post la milito, ke KELI havas ĉiun jaron kongreson, dum IKUE havas dujaran periodon. KELI decidis havi sian kongreson en la venonta jaro en Kiljhava en Finnlando, 50 km nordokcidente de Helsinki en belega kongresejo apud blua lago ĉirkaŭita de arbaroj.

Ĉiam en niaj KELI-kongresoj estas bonvenaj, kaj mi ne scias, ĉu okazis iu kongreso, en kiu ne estis ankaŭ iu IKUE-ano. Tio tamen ne donis iujn rezultojn. Do estis certe necese havi la komunan kongreson. Sed laŭ tio kion mi vidas, en la venonta jaro ni povus esti kune”. (Aplaŭdo)

“Dependas de tio, kiom aliĝos. Kaj pri la organiza maniero oni tiam certe ankaŭ interkonsentos. Dependos do de tio, kiom respondos al la invito, ĉu ĝi fariĝos pure KELI-ana, ĉu miksita, ĉu pure IKUE-ana – nu, tia ĝi certe ne fariĝos…” (ridado) “… ĉar mi estos certe tie…”.

Tuinder: “Ni havas nian kongresan regularon, sed oni ne antaŭvidis, ke en 1968 almenaŭ la katolikoj estos forigintaj siajn protezojn…”. (ridado) Tuinder komunikas, ke eventuale, ĉe bona evoluo, la venonta IKUE-kongreso estos en Ĉeĥoslovakio. Burkhardt konstatas, ke pri la sama ebleco oni parolis ankaŭ en KELI.

Tuinder demandas, ĉu iu ankoraŭ havas demandon aŭ proponon.

Liechti: “Mi persone multe ĝojus, se la venontaj du gazetoj estus en unu kaj povus raporti kune, kaj ĝi estus kvazaŭ pruvilo de nia unuanima koncepto de la fina rezulto de nia kongreso”. (Forta aplaŭdo).

Burkhardt: “Mi konkludas el via aplaŭdo, ke la propono jam estas aklame akceptita”. Oni demandas la du redaktorojn, ĉu teknike eblas, kion li jesas. Do oni voĉdonas. La propono estas akceptita kun nur kelkaj kontraŭvoĉoj. – Por la “ekumena komitato” oni nomas jam kvar personojn (Farkas, Tovini, Koopmans, Hansen); post varmaj dankparoloj al LKK kaj ĉiuj, kiuj ebligis ĉi tiun kongreson kaj kunlaboris, oni kantas ĉe la fino “Laŭdu ni Dion”.

 

IKUE DUM LA 53-A UK EN MADRIDO

 

La tagon de la inaŭguro (Dimanĉon, 4-an de aŭgusto) okazis Sankta Meso en la paroĥa preĝejo “Ntra. Señora de los Dolores” je la 17-a horo. Kuncelebris hungara pastro kune kun la hispanaj pastroj Claramunt kaj Casanoves. Helpis kelkaj seminarianoj.

Laŭ speciala permeso de la ĉefepiskopo de Madrido, D-ro Casimiro Morcillo, la tuta meso estis dirita en Esperanto. La ĉeestantaro respondis laŭte kaj kantis ankaŭ en Esperanto. Predikis Pastro Casanoves per emociplenaj vortoj.

La sekvantan tagon vespere je la 16-a horo okazis kunveno de IKUE kun multaj partoprenantoj. Ankaŭ ĉeestis kelkaj membroj de KELI. Prezidis la IKUE-Kunvenon Pastro Albino Ciccanti el Rimini (Italujo) kune kun S-ino Gimelli kiel sekretariino. Oni invitis eksidi apud ili D.ron de la Puente, prezidanton de Katolika Esperantista Hispana Asocio.

Unue S-ino Eva Farkas raportis pri la komuna Kongreso IKUE/ KELI ĵus okazinta en Limburg/ Lahn (Germanujo). Laŭ ŝia sperto tagon post tago kreskis la ekumena kaj frata etoso inter la partoprenantoj de ambaŭ organizaĵoj, kaj la Kongreso finiĝis tre kontentige por ĉiuj. Ŝi anoncis la starigon de 5-persona komitato por pritrakti ekumenajn rilatojn inter katolikoj kaj protestantoj.

Poste germana junulo K. E. Salzmann rakontis pri la internaj aferoj de IKUE pritraktitaj en Limburg, speciale pri la redaktado de EK. La estraro de IKUE prezentis mocion apogante la agmanieron de la redaktoro S-ro Maul kiu estis aprobita per plimulto de la ĉeestantoj. Usona samideanino (S-ino Schmidt) montris sian opinion, jam esprimitan en la Kongreso de Limburg, kontraŭan al la direkto de la revuo, kiu ne devas enmiksiĝi en internajn politikajn aferojn de iu ajn lando. Poste multaj ĉeestantoj kritikis vigle, eĉ akre la sintenon de S-ro Maul, kiu endanĝerigas la unuecon de IKUE. Nur la germana samideano defendis lin.

La hispanoj, kies sinteno tiurilate jam estas konata, ne volis interveni en la ĝenerala plendo. La Prezidanto reliefigis la opiniojn, preskaŭ unuanime esprimitajn, kun kiuj li mem identiĝis, protestante ankaŭ pri la akuzoj faritaj en la revuo de elstaraj katolikaj esperantisto j.

Ĉiuj estis favoraj al Agado E3 iniciatita de S-ro Tuinder kaj oferis apogon al tiu socialkaritata agado.

Ankaŭ estis unuanima la opinio pri kunlaborado de IKUE kun KELI en frata kaj ekumena sinteno. Oni devas forigi la suspektemojn, kiuj ambaŭflanke ankoraŭ restas.

Finfine la 7-an de aŭgusto okazis la Ekumena Kunveno, pri kio oni raportas aliloke.

F. De La Puente

 

AGRABLAJ POSTKONGRESAJ TAGOJ

 

La kongreso estis oficiale finiĝinta – kaj baldaŭ poste ekpluvis. Ĉu la ĉielo ploris? – sekvis kelktaga pluvego. Sed tio kompreneble ne povis influi aŭ iel malutili nian sukcesan kaj certe fruktedonan kongreson…

40 gesamideanoj estis restintaj por partopreni la modestprograman, sed vere ne malpli valoran kaj kontentigan postkongreson. Estis bona ideo, ĉiam nur posttagmeze ekskursi; oni tiel, post la nin sufiĉe okupintaj kongresaj tagoj, havis ioman tempon, por trankvile pli-malpli medite pasigi kelkajn horojn resp. iom ripozi.

Vendredon, la 2-an de aŭgusto, aŭtobusveturado – bedaŭrinde parte en forta pluvo kaj vetero fulmotondra – kondukis al vizitinda Marienstatt, abatejo de cistercianoj en la konata Westerwald. Vizitado al la monaĥejo bedaŭrinde ne estis ebla kaj ankaŭ la granda, longforma preĝejo trinava troviĝis sufiĉe en malhelo. La faman gotikan altar-skulptaĵon, la “altaron je S-ta Ursula” el la 14-a jarcento nur el distanco ni povis vidi.

La belan regionon de Westerwald ni ne povis plene ĝui pro la nefavora vetero.

Sabaton, la 3-an de aŭgusto, ni ekskursis aŭtobuse al Taunusmontaro ĉe bona, kvankam iom malvarmeta vetero. Ni haltis sur ĝia plej alta supro “Großer Feldberg”, kie troviĝas radio- kaj televid-stacio, preterveturis ankaŭ Königstein, kie estas katolika centro de rifuĝintoj el orientaj landoj, kaj vizitis la privatan zoologian ĝardenon de Georg von Opel en Kronberg. Poste ni kaftrinkis proksime de Königstein apud beleta bieno Rettershof, iama monaĥejo kun multaj interesaj memoraĵoj kaj bildoj, inter ili aparte frapa la “preĝo de ĉevalo”.

Vespere kutime nombro de postkongresanoj renkontis la ŝatatajn gesamideanojn de Limburg en la pentrinda restoracio Roseneck (Rozangulo) kaj kunestis en amikeca interbabilado.

Dimanĉon, la 4-an de aŭgusto, okazis ankoraŭ evangeliana Diservo en Esperanto, gvidita de prof. Downes en la kongresejo. Tiel finiĝis ankaŭ la postkongreso edife kaj spirit-akorde. Specialan dankon pro la kvankam nur improviza aranĝo de la postkongreso ĉiukaze meritas la senlaca LKK!

W. Mudrak

 

POST-POSTKONGRESO

 

Sola mi alvenis al Limburg. Forirante mi havis en mia VW, krom mi mem, la edzinon de reformita pastro el Budapest, pastoron de la Ĉeĥoslovaka Eklezio kaj dominikanan patron. S-inon Farkas ni lasis en Frankfurt ĉe konatoj; ni aliaj vizitis la Maria-Fratulinojn en Darmstadt, ĉeestis Diservon, longe interparolis, nenion parolis pri Esperanto, sed daŭre devis uzi ĝin (ili, la protestantaj Maria-Fratulinoj, estas ege dankemaj al la papo pro la nova encikliko kaj preĝas por li, ke li restu firma). Nur vespere malfrue ni tri alvenis ĉi tie en Gechingen. Sabaton matene, patro Tovini celebris meson itallingve en mia preĝejo; ni invitis la italojn, kiuj loĝas en la najbareco, t.e. laŭ mia sugesto Tovini iris, en sia dominikana monaĥa vestaĵo, gvidate-akompanate de mia filino, por saluti la italojn.

Vespere pastro Adamec faris lumbild-prelegon en la sama preĝejo pri Ĉeĥoslovakio kaj precipe ĉeĥoslovaka Eklezio kaj respondis multajn demandojn. Dimanĉe li predikis en la oficiala Diservo. Ni staris unu apud la alia sur la predikejo; tio estis la unua esperantlingva prediko en mia preĝejo.

A. Burkhardt

 

DIVERSAĴOJ

(aperintaj dise tra la lastaj 2 paĝoj, ndlTTT-ejestro)

 

Mes-kanono en Esperanto

La Vatikano, la Liturgia Konsilantaro aprobis la Esperanto-tekston por la mesaj ĉefpreĝoj (kanono) mallonge post la kongreso. Bedaŭrinde por la kongreso mem la aprobo venis tro malfrue – kaj hezitemaj pastroj ne kuraĝis uzi la E-tekston sen ĉi tiu atendebla aprobo.

 

E 3 helpo al blinduloj – afero de ĉiuj esperantistoj

Preskaŭ 18.000 nedl. guld. jam estas kolektitaj!

Helpu ankaŭ vi, sendante mondonacon!

 

Fonduso nepagipovaj personoj

Dum la IKUE/ KELI-kongreso la fonduso ricevis pli ol 300 ned. guld. pro vendado de pupoj kaj gramofondiskoj kaj pro donacoj. La fonduso nun enhavas pli ol mil ned. guld.

Al nepartoprenantoj de la kongreso ni rekomendas nian pupagadon (vidu en antaŭaj numeroj) kaj ankaŭ nian novan stokon de ĉeĥaj gramofondiskoj (kristnaskaj kantoj). Granda disko kostas inkluzive la ekspedkostojn 18 ned. guld., tio estas pli malmultekosta ol en okcidentaj landoj.

Bonvolu mendi vian deziron ĉe F-ino C. v. Kleef.

 

Blindula servo

Ekde septembro 1968 ne nur “Espero Katolika”, sed ankaŭ “Dia Regno” estos surbendigota por blinduloj. Tiuj blindaj esperantistoj, kiuj deziras ricevi bendon, turnu sin al S-ro G. van Ierland, Engelen (N.B.), Nederlando.

Skip to content