Sur la titolpaĝo: Limburg / Kurzbold-Tombo
SANKTA VENDREDO KAJ PASKO
“La Renouveau catholique”, skribis Paul Claudel, “estas unu el la plej interesaj literaturaj revolucioj, kiu iam okazis en la historio de Francujo. Ni nun kalkulas 1938 – tio estas 136 jaroj post la publikigo de Génie du Christianisme de Chateaubriand, kaj oni certe povas diri, ke hodiaŭ en Francujo ne ekzistas literaturo krom la kristana. Tio estas epoke grava fakto”. Por la literaturhistoriisto ne estos malfacile nuancigi tiun resuman juĝon de la granda, memkonscia poeto. Sed la Renouveau catholique estas en la senco de Claudel “epoke grava fakto”, ĉar estas sendube, ke la katolikismo en la mezo de la 20-a jarcento, kontraŭe al la situacio kaj evoluo de la literaturo en la 19-a jarcento, fariĝis neneglektebla kulturvaloro, literatura fakto. La prezentado de kristana problemeco de la Conditio humana nun estas plene valida arta temo, fruktodona valoro kaj eĉ ĉefa fonto de la poeta inspiriĝo, kiu laŭ profundeco, aktualeco kaj tragikeco neniel malpli rangas ol la absurdismo de la ateista ekzistencialismo. La kristanaj poetoj kaj pensuloj kontraŭmetis al la sperto de la angoro kaj de la senespereco sian kristanan sperton de la espero kaj eĉ de la espero en la angoro, al la ekzistencialista sperto de la memkaptiteco kaj de la metafizika soleco sian sperton de la mistika kunestado, al la sperto de la kontraŭfinalisma absurdeco de la kosmo de la historio sian sperton de la kohereco en la finaleco, al la sperto de la malfeliĉo kaj de la nekuracebla malbono sian sperton de la mistero kaj de la sawo el la morala malbono. La prezento de tiu “enkarniĝinta atesto” postulas grandan libron. Ĉi tie nur du karakterizaj punktoj de tiu kristane ekzistenciala mesaĝo estu akcentitaj: unue la klarvida konsciiĝo pri la mistera ekzisto de la malbono, pri la alesto de Satana en la tempeco, pri la sorteco de la malfeliĉo, sed samtempe ankaŭ la venko super kaj la mistika transformiĝo de la doloro kaj de la angoro pere de la mistika anstataŭado kaj per la kunspertado de la agonio de Kristo. Kaj due la certa, obstinema kaj dinamika konsciiĝo pri la senco de la homo, pri la senceco de la kosmo kaj la konscia rekono de Dio kiel kreinto kaj prakaŭzo de la homa vera libereco. “Mi naskiĝis malĝoja, malĝoja en profunda, terura senco”, skribis Léon Bloy, la granda praulo de la ekzistenciale kristanaj verkistoj en franca lingvo. La nura vorto malfeliĉo entuziasmigis min. La ĉefa altirforto de la kristanismo estis por mi la nemezurebleco de la doloroj de Kristo, la grandioza, transcenda terureco de tiu pasiono…”. Kaj L. Bloy fakte en siaj romanoj kaj taglibroj scenigis sian propran tragikan vivon, konsideris kaj travivis sian tutan sorton kiel “pasionon”, pri kiu li laboris “kun sovaĝa furiozo”, kiel pri “sia propra verko”. En li unuiĝis en plej stranga maniero transcendeco kaj imanenteco, eterneco kaj tempeco, persona sorto kaj historio, doloro kaj ĝojo, espero kaj malespero, adoraj himnoj kaj kelkfoje blasfema ribelo. En la plena, organeca unueco, en la persona kunekzistado de la Kreinto kaj la kreito li ekvidis la metafizikan aventuron de la homa ekzisto: Li ĝisekstreme streĉis ĝin, kaj ĝuste en tiu “alta streĉo inter Dio kaj homo” li travivis la ekzistencialan verecon de sia propra sorto, sed ankaŭ de sia nedisŝirebla kunestado kun la tuta homaro, en la sino de Providenco, kiu ĉiam “skribas rekte sur kurbaj linioj”. “Nia libereco nedisigeble kundependas kun la ekvilibro de la tuta mondo”, li jam skribis en 1886. Tion do oni devas kompreni, se oni volas ne miri pri la profunda mistero de la inversigebleco. Ĉiu homo, kiu plenumas liberan agon, projekcias sian personecon al la nelimigiteco. La tuta kristana filozofio baziĝas sur la neelparolebla signifo de la individua libera ago kaj sur la nocio de ĉioampleksa kaj nedetruebla komuneco. La “projekciado de la homa personeco al la nelimigiteco per la libera ago, la neelparolebla signifo de la individua libera ago”: jen formuloj, per kiuj ankaŭ J. P. Sartre estus povinta esprimi sian novhumanisman konfeson. Kaj tio sola signas la profundan ekzistencialan signifon de tiu “pasiono kiel sorto”, kiel L. Bloy travivis kaj utiligis ĝin. La saman konfeson de ekzistenciala kristanismo ankaŭ C. Péguy dum sia tuta vido proprigis al si. Laŭ la postsignoj de la katolika sanktulino, kiu estis la mistera luma kolono de lia tuta religia evoluado, Jeanne d’Arc, Péguy antaŭen penetris en la misteron de la malbono, de la sufero kaj de la anima kondamniĝo, sed fine ankaŭ en la misteron de la espero kaj de la savo. Unue Péguy ribeligas sian heroinon kontraŭ providenco, kiu allass la eternan kondamniĝon eĉ de unu sola homa animo: en tio li vidas, samkiel la pli postaj figuroj de la romano “La pesto” de Camus, ne nur dubindan venkon de la justeco super la dia mizerikordo, sed ankaŭ malsukceson, fiaskon de la ĉiopovo kaj de la savovolo de Dio. Kaj en la spirito de malespera solidareco, de senespera “kunestado” kun la tuta malfeliĉa homaro, li volas kiel plenumon de sia propra misio, kun la tuta pezo de sia ekzist-valoro restarigi la universalan ekvilibron, tute egale, ĉu li mem ĉe tio perdas sian propran animon. Estas vere emocie vidi, ke Péguy longe antaŭ ĉiuj ekzistencialistoj aŭ absurdistoj de hodiaŭ kaj cetere multe pli profunde ol la seniluziigitaj pesimistoj de la romantiko, Vigny aŭ Lamartine, tiel pasie konfrontiĝis kun la problemo de la laŭdira absurdeco de la mondo kaj tiel ekscite substrekis la tragikecon de ĉiu kristana sorto. “Kio estas terura en la efektiveco de la vivo”, li skribis en 1902, “estas ne tiom la daŭra apudeco de bono kaj malbono, sed ilia reciproka interplektiĝo, ilia reciproka trapenetrado kaj kelkfoje ilia stranga, mistera parenceco”. Li kaj la Jeanne d’Arc, kiun li estis elpensinta, unue kondamnis mondordon, en kies plenumo la malbono kaj la doloro, la malamo kaj la angoro havus ankoraŭ lokon, kaj konsiderante la ĉimondaĵon, la enigma intermiksiteco de la bono kaj de la malbono estis al ili skandala mistero kaj fonto de la ribelo kaj de la malespero. Sed la revekiĝo de la kristana kredo kaj la daŭra travivajo de la sufero iom post iom instruas lin ŝanĝi la ribelon kaj freneze kuraĝegan sindonemon de Jeanne d’Arc en pli profundan ekkonon de la mistero de la kreitaĵo, de la ekpekado, de la amo de Dio kaj de la espero. En la Filo de l’ homo, en ties “ĝismorta malĝojeco” en la ĝardeno Getsemano li ekvidos la sole penseblan klarigon de la dia “trompo”: tio estas la mistero de la “gracigita angoro”, la mistero de la tuta homa problemeco kaj de la kristana vokiĝo, laŭ kiu la kristanaro estas komuno de sanktuloj kaj pekuloj, kiu nedisigeble estas metita sur tiun “akson de la senkonsoleco”, kiun Péguy mem elektis kiel sian antaŭdestinitan lokon, por “iri renkonte al la plej severa kaj suferi la plej doloran kaj juste travivi la celtrafan malbonon…”. Senpotenca ribelo tiel cedis al vera komunio, kiu gloras la ĉiam tremantan esperon, tiun “misteran virton inter la tri diaj virtoj, sen kiu la graco en la mondo maljunaĝiĝus”. La “karneca” enkarniĝinta animo de Péguy, do signifas la mistika realismo de lia kredo kaj de lia espero, lia enkarniĝinta pensado, savas lin el la ungegoj de Clio. La kuntravivado de la doloro kaj de la agonio de la enkarniĝinta Vorto profundigas tiun ekzistencialan venkon. Péguy, poeto de la Sankta Vendredo, ĝuste per tio estas poeto de la espero. La “pagana” animo de la homo nur tiam povas fariĝi kristana, kiam ĝi, same kiel la dia Vorto, “enkarniĝas”, “fariĝas karno”. Clio tiam ne plu estas nur muzo, ĝi estas la graco. La saman profundan, intuician sencon por la tragikeco de la Conditio humana, por la terura severeco de enkarniĝinta kristanismo kaj samtempe por la nedisŝirebla unueco de la tuta homaro en la komuneco de la animoj, la saman konfeson al la kristana postulato de la ennaskita supernatura respondeco de la libera homo, dokumentas ankaŭ la plej konata spirita filo de Péguy kaj Bloy, Georges Bernanos. La plej emociajn el siaj elpensitaj romanfiguroj Bernanos lokigis kiel atestantojn, kunkreantojn kaj savitojn al tiu plantejo de la dia “gracigita kaj graciganta de la Conditio humana kaj ankoraŭ pli de la Conditio christiana. La paroĥestro Donissan kaj Chantal de Clergerie, la priorino de Croissy kaj Blanche de La Force, kiuj ĉiuj en la transformigo de la angoro trovis la ŝlosilvorton kaj preskaŭ la sakramenton de la mistika ĝojo kaj de la anima plenumiĝo, ĝuste tie renkontas la homon kaj kristanon Bernanos mem. En la taglibro de sia kampara paroĥestro li skribis mirindajn liniojn: ili malŝlosas abisme profundajn misterojn de la animo, kaj ili respondas samtempe en surpriza maniero al la psikologiaj kaj metafizikaj analizoj de la ekzistencialaj pensuloj de la nuntempo: “Mi kredas pli kaj pli: tio, kion ni nomas melankolio, angoro kaj malespero kiel, por sugestii al ni, ke temas pri certaj animaj moviĝoj -, fakte estas la animo mem. Ĉar post la ekpekado la situacio de la homo estas tia, ke li povas percepti ĉion nur sub la formo de la angoro. Ankaŭ la homo plej indiferenta rilate la supernaturon konservas ĝis en la plezuro la malklaran konscion pri la timiga miraklo, nome ke eĉ unu sola ĝojo povas ekflori ĉe individuo kiu kapablas pensi sian propran neniigon kaj vidas sin devigita, per siaj ĉiam nesufiĉaj silogismoj, pene kvietigi la furiozan indignon de sia karno kontraŭ tiu absurda kaj terurega supozo. Se ne ekzistus la gardema mizerikordo de Dio, la homo, kiel ŝajnas al mi, disfalus en polvon ĉe la unua konscio pri si mem”. Sed estus absolute malĝuste, konkludi el tio, tio signifas, el tia neniiga sento de la homa necerteco, de la ennaskita ekzistenciala “zorgo”, je naiva romantikeco de metafizika rompiĝo, de “vizio de la pereo” aŭ ankoraŭ je senespera, pasiva rezignaciado de la homa subjekteco. Ĉar precize kiel Bloy kaj Péguy Bernanos sciis “ĉerpi esperojn el la malespero kaj knedi eternecon el plenmano da tero”. En plena konscio pri la tragika problemeco de la homa libereco li eĉ venkocerte ekkantís ĝojplenan himnon al la beleco de la “dolĉa reĝolando de la tero” kaj al la unika digno de la homa sorto, himnon, kiu povas trovi ion similan nur en la ravega vervo de la Claudel-a optimismo. “Mi sonĝis”, skribis Bernanos en sia taglibro en 1939. “Mi bone sciis, ke estis sonĝoj. La iluzio nur estas atrofiulo, pigmeo de sonĝo: sed mi volis miajn sonĝojn senlimaj. Kaj ĝuste tial ili ne seniluziigis min. Se mi povus rekomenci mian vivon denove, mi volus formi miajn sonĝojn ankoraŭ pli grandaj, ĉar la vivo estas nemezureble pli granda kaj bela, ol mi estis kredinta eĉ en la sonĝo, kaj mi estas multe pli malgranda. Mi sonĝis pri sanktuloj kaj herooj kaj preterlasis la interŝtupojn de nia gento: sed nun mi vidas, ke sole la sanktuloj kaj la herooj estas decidaj. La interŝtupoj estas kaĉo, magmo: kiu elprenis plenmanon el ĝi, tiu konas jam ĉion alian. Tiu muko eĉ ne meritus posedi nomon, se ne la sanktuloj kaj la herooj donus iun al ĝi, ĝian nomon, la nomon: homo”. Simile al la plej bonaj, plej humanaj herooj, kiujn elpensis la ekzistencialistaj ateistoj, la Bernanos-a heroo, tio signifas, la sole ebla vera “superhomo”, la sanktulo, simile al la enkarniĝinta dia Vorto, do volas formi el sia “nuda ekzisto eminentan, ekzemplan sorton”, kaj tiel donaci al la tuta homaro sian veran “homecon”. Tiamaniere la Bernanos-a teologio de la enkarniĝo de la heroeca sankteco kaj de la dia “gracigita angoro” kreas kaj nutras antropologion de la espero, de la plenumita vivosperto, de la nelimigita mondjesado kaj de la kristana ĝojo. “Nia parto je la feliĉo”, skribis Bernanos en la jaro 1938, nia mizera feliĉo ĉie gluas sur la tero, kaj je nia lasta tago ĝi ree iĝos kun ni tero: la esenco de nia malfeliĉo estas supernatura. La vivo ne alportas seniluziiĝon. La vivo posedas nur unu promes-vorton, kaj tiun ĝi ankaŭ plenumas. Kion mi antaŭ ĉio vidas en la homo, tio estas ĝia malfeliĉo. Sed la malfeliĉo de la homo estas la miraklo de la mondo”. La formuligo limas al la paradoksaĵo: Oni bezonas memorigi nur unu solan citaĵon el “La ekzisto kaj la nenio” de Sartre – “Tia do estas la homo, la memo neniiganta sin mem…, la ekzistosperto de la malfeliĉo, estulo senespere enkarcerigita en tiu stato de la malfeliĉo” -, por percepti la vere kristanan trian dimension kaj la efektivan ekzistovaloron de la Bernanos-a konfesio. Ĉar la homo, kiu skribis tiujn liniojn de la venko kaj de la vitala mondjesado, estas ĝuste la sama, kiu el propra sperto sciis pri la malfeliĉo de la homo kaj pri la mistero de la malbono kaj apude de ĉia enpensa, des malpli eklezia triumfismo, en la angoro kapablis ekesperi, en la soleco kaj forlasiteco povis saluti kunestadon kaj veran komunion, eĉ en la absurdeco mem, tio signifas, en la ŝajne nesolveblaj antinomioj de la sorto, la sekretan venkon de la senco, la plej bonan dokumentadon de la senceco de la homo kaj de la kosmo. Bloy, Péguy, Bernanos, al kiuj oni povus aldoni Mauriac kaj ankaŭ Claudel, ili apartenas kun sia enkarniĝinta pensado – kaj tio estas multe pli ol pure literatura “epoke grava fakto” – al tiu gento de la “oferdediĉitaj esulo”, de la “kristanoj de la Sankta Vendredo”, kiuj je Paska Dimanĉo des pli venkocerte elradias esperon kaj ĝojon. André Espiau de la Maëstre Kun afabla permeso de la aŭtoro kaj de la redakcio tradukita el “DIE FURCHE” Nr-o 16/1965. K.P. |
KION VI FARAS?
Frakasitaj en Vjetnamio, murditaj en la genocidoj de Niĝerio kaj Sudano, humiligitaj en la rasbataloj de Usono, eluzitaj en la malsat-regionoj de la mondo estas en la 20-a jarcento kolonoj de homoj, pri kiuj Kristo diras: “Kion vi faras por la plej malgranda el miaj fratoj, tion vi faris por mi!”. Sufero de tretitaj homoj estas la agoni-sufero de Kristo. Samtempe Li estas krie forigata de la ateista propragando, silentigata per reĝimoj totalitaraj, deklarata malgrava en la libera Okcidento, enmuzeigata de tro konservativaj kristanoj, dum progresuloj en sia progres-kredo senmitigas la evangelion kaj tiel efemerigas la vortojn de Kristo. Tiel Jesuo suferas meze en nia generacio. Sed kiu suferas, tiu vivas. Do Kristo vivas meze inter ni – ne kiel pia, mitologia figuro en nia mistika memoro, sur la ekrano de niaj memfabrikitaj religiaj opinioj, sed kiel akra demando: Kion vi faras por mildigi la suferojn de miaj fratoj? |
JES, POLITIKO ESTAS AFERO DE KATOLIKOJ
Diraĵo, kiun multaj certe ofte aŭdis, estas ke “Politiko estas aĉa”, kaj konsekvence oni devas kiom eble ĝin ne “tuŝi”. Nun, mi povas imagi kial tia aserto akiris iun kvanton de populareco: abundis certe malhonestaj politikistoj en ĉiu lando, kaj do oni povis facile asocii politikon kun intrigoj, neplenumitaj promesoj, oportunismo, partia egoismo, kaj aliaj politikaj malsanoj, kiuj povas ataki ankaŭ la plej noblaniman homon sin dediĉantan por la bono de aliaj. Politiko povas progresigi la homaron Sed spite de ĉiu malbono, kiun kaŭzis politikistoj, oni ne devas forgesi ke politiko estas scienco kiun – kiel la scienco de kern-fiziko – ni povas uzi kaj por progresigi, kaj por malprogresigi la homaron. La fakto ke la scio pri la atomo helpis la homon inventi terurajn detruigilojn, ne devas forgesigi nin ke tiu sama scio helpis la homon inventi nuklearajn reakciilojn, kiuj povas produkti elektrikan kurenton je malalta prezo. Ni do, argumentu paralele pri politiko: ĉi tiu scienco kiu foje helpis kreskigi la turmentojn de sekcio de la homaro, helpis ankaŭ – kiam oni por la bono utiligis ĝin – krei plej feliĉajn cìrkonstancojn por multaj civitanoj. Fakte estis la politika scienco, kiu helpis doni al multaj avantaĝojn kiel: senpagan edukadon; financan helpon al la malsanuloj, maljunuloj, senlaboruloj, kripluloj; bone ekipitajn malsanulejojn; la publikan sano-zorgadon; kaj certe multe aliajn “bonaĵojn”, kiuj povis fruktiĝi nur kiel rezulto de bonvola politika agado. Politiko do povas esti ilo uzebla por la bono de la lando, kaj kiam ĝi fariĝas “malpura”, estas nur la homoj kiuj igas ĝin tia. Katolika influo sur la politiko Vidante ke politiko efikas por la “populorum progressio”, ĉiu katoliko ne devas rigardi malestime ĉi tiun sciencon. Fakte ĉiu homo de bona volo certe vidas, ke sincera intereso pri politiko estas kvazaŭ devo de ĉiu bona civitano, kia ĉiu bona katoliko tutcerte estas. Por bone utiligi politikon, oni (ne nur katoliko) povas “ami la najbaron kiel sin mem”, tiel praktike obei la ordonon de l’ Sinjoro. Katolika politikisto, se sufiĉe sincera, sentas ke li ne devas servi nur tiun grupon de la homoj de kiu dependas lia pozicio, sed ankaŭ ĉiujn aliajn. Fakte, politikisto kiu havas ĉi tiun idealon konstante en menso, mezuras siajn decidojn ĉiam de kiom ĉi tiuj servos por la bonfarto de ĉiuj civitanoj. Bona katolika politikisto ne agas laŭ malamo, ne malŝparas la tempon por kiu la civitano pagas, ne konsentas ĝentilaĉe je decidoj pri kies boneco li ne estas konvinkita. Do, ekzistas loko en politiko por la sincera kaj bona katoliko. Ĉi tie mi deziras mencii ke estas nature, ke kiam oni mencias politikon, oni emas pensi ĉefe pri aktivaj politikistoj, t.e. tiuj kiuj kandidatiĝas por la parlamento. Sed ĉi tiuj ne estas la solaj kiuj influas politike. Fakte ankaŭ la aliaj homoj, kiuj rajtas nur elekti, devas interesi sin en ĉi tiu scienco. Ĉiu katoliko kiu rajtas voti, havas ankaŭ ilon en mano por “ami la najbaron”. Bona katoliko devas interesi sin en politiko por lerni bone elekti la plej bonajn bonfarantojn, por influi bone la opinion de la politikaj gvidantoj, kaj se necesas, ankaŭ por povi “puni” la erarintajn politikistojn. La malbonuloj preferas apation de aliuloj Bonaj katolikoj devas interesi sin en politiko ne nur pro pozitivaj valoroj, sed ankaŭ pro aliaj kialoj de malpozitiva naturo. Se la “bonuloj” ne interesas sin en politiko, restas aliaj – ne tiom bonaj – kiuj ne nur interesas sin, sed ankaŭ aktivas en la kampo. Kaj ĉi tiuj – kiuj povas esti ankaŭ malbonaj katolikoj – preferas aktivi kaj agadi solaj, sen la “intermeto” de aliaj. Nun, kiu katoliko deziras tiun situacion en sia lando? Sed tia situacio aktualiĝas multfoje, kaj la interesitoj, por resti je la estra nivelo, laboras kaj penadas por malkuraĝigi aliajn kiuj eble povus tiom aŭ pli bone helpi la nacion. Kvankam estus iom tro “suspektplena diraĵo”, oni ne devas komplete ignori la eblecon ke ekzistas ankaŭ politikistoj, kiuj havas senperan malvolon, kaj kiuj estas pretaj fari ĉion por neebligi “bonvolulojn” agi en la politika kampo. Katolikoj devas ĉiam pensi pri ĉi tiuj faktoj, kaj do komprenus ke politiko ne estas monopolo de aparta(j) civitano(j). Finfine, multaj landoj nuntempe ne ĝuas sufiĉe da libereco aŭ bonstateco, kaj ŝuldas tiun staton al la fakto ke la politikan kampon estris aŭ netaŭgaj aŭ nebonaj homoj. Se tie estris bonaj politikistoj, ne kreiĝus situacio kiun oni nun konsideras formo de moderna sklavigo. Se tie aktualiĝis bonaj – vere bonaj – leĝoj kiel rezulto de bona politiko, tie ne regus teroro en iu el siaj multaj formoj. Kaj se la “malbonuloj” sukcesos malkuraĝigadi la aliajn partopreni la politikan vivon de la lando, la proksima generacio heredos ankaŭ malbonan situacion. Danĝero por Katolikaj politikistoj En ĉi tiu artikolo mi diferencigis inter bonaj kaj malbonaj katolikoj. Mi devis fari tion ĉar malbonaj katolikoj povas facile fariĝi malbonaj politikistoj – kaj en tiu kazo suferas ne nur lando, sed ankaŭ la tuta Eklezio, inkluzive de la aliaj katolikoj, kiuj ne partoprenis en la agadoj de la malbona katolika politikisto. La homo emas ĝeneraligi, kaj se katolika politikisto misagas, multaj dirus “La katolikaj politikistoj misagas…”. Pro tiu fakto la katolika politikisto devas esti konscia pri sia respondeco ne nur al la ŝtato, sed ankaŭ al sia eklezio – respondeco kiu devas nur fortigi lian servemon al la aliaj civitanoj. Do li traktas politikon ege serioze por eviti kiom eble da eraroj. Ĉar la eraro de katolika politikisto povas havi terurajn rezultojn, kiel montras multaj ekzemploj de landoj kiuj pasinte estis cent-pro-cente katolikaj, sed en kiuj nun abundas ateistoj. Se la antaŭaj katolikaj estroj sufiĉe serioze helpis la laboristan klason en tiuj landoj, ĉu ili perdus la fidon de la popoloj? Ĉi tie taŭgas ankaŭ mencii, ke ekzistas ebleco – kaj ke ĝi ne estas iel ajn rara – ke nekatolikaj politikistoj enkondukus bonajn leĝojn – fakte leĝojn kiujn oni atendas de la “bonaj kaj sanktaj” katolikoj. En ĉi tiuj kazoj, oni ne mirus se la malklera popolamaso ekkredas ke la katolika religio ne valoras, kaj ke ĝi estas io ankoraŭ pli etera ol la “opio” de Marks. La supraj vortoj, kvankam ili koncernas ĉefe parlamentanojn, taŭgas ankaŭ por la normala katoliko; ĉi tiu, ankaŭ se agante malgrandskale en la politika kampo, ne devas forgesi sian katolikismon. En ĉi tiu rilato la eklezio havas specialan devon bone instrui la katolikajn politikistojn pri iliaj devoj. Fakte mi kredas ke se ĝi tion efike farus en la pasinteco, nombro el la eraroj pri kiuj mi akuzis la katolikajn politikistojn ne eventualiĝus. Specialaj cirkonstancoj Kompreneble, mi scias ke ĉiu lando prezentas specialajn cirkostancojn al tiuj, kiuj deziras partopreni la politikan vivon. Estas landoj kiuj permesas la ekzistadon de nur unu partio, aliaj permesas pli ol unu; estas landoj kiuj posedas partiojn senpere kontraŭ-religiajn, dum aliaj posedas partiojn “religiajn”. Fakte ekzistas tiom da politika diverseco en diversaj landoj! Mi tutcerte ne deziras kompromiti iujn el la legantoj per skribado de iuj opinioj kiuj ironie povas esti konsiderataj kiel “dissemado de duboj en la mensoj de kontentegaj civitanoj” de la lando. Aliflanke, kaj ĉar ĉiu lando prezentas specialajn cirkonstancojn, mi kredas ke ĉiu katoliko devas esti preta laŭeble partopreni la politikan vivon de sia lando. Finfine, ĉiu katoliko devas montri ke li estas bona civitano, kaj ke li “amas la najbaron kiel sin mem”. Persone mi kredas ke la estonto – almenaŭ se la Tria Mondmilito ne eksplodos – estos pli promesplena politike. Mi kredas ke tiu perfektigo, kiun aludas de Chardin, ekaperadas en iu formo, en politiko. Ĉi tion pruvas la politikaj eventoj en certaj landoj, kie, kvankam eble iom-iome, oni akiras aŭ almenaŭ oni montras ke oni aspiras al pli da rajtoj. La katolikoj devas esti pretaj eluzi ĉiun aperontan politikan eblecon por praktiki la principon de la “najbara amo”. Reno Caruana, Malto |
LETERO EL POLLANDO
La benataj rezultoj de la jubilea kampanjo por la unua miljaro de la katolikismo en Polujo daŭre renkontas pliprofundigon de la spiritaj valoroj en la praktiko de la ĉiutaga vivo. Tiu pliprofundigo estos realigata en la lumo de la lasta koncilo, pli precize en tiu de la Konstitucio “pri Eklezio en la nuntempo” kaj de la dekreto pri l’ apostolado de laikoj. Praktike ĝi signifas elekton de “manieroj” stimuli la kredantojn al konscia partopreno en la ĉiutaga aktiva agado apostola, animzorga kaj apologetika de la Dia Eklezio. La neceso ligi ambaŭ suprajn principojn t.e. katolike kaj samtempe memstare, inspiras la laikojn atingi ĉiujn vivtavolojn kaj se eble akiri la konfidon de animzorgantoj. Grandas jam la armeo en Polujo, kiu memstare aktivas apostole. La Eklezio subtenas tiun memstarecon, memvolan, kanscian, laike motivigitan decidon pri individua-persona agado “ekster la muroj de la preĝejo”. Ĉiam pli kaj pli bone komprenas la laikaro, ke la nuntempa mondo ne vivas pace, nek venkos la tragikajn malfacilaĵojn kun helpo de armilaro. Oni konvinkas la kunhomojn pri agnosko de la dia mizerikordo kaj de la Krista doktrino. Oni komprenas la evangelian veron, ke nur mizerikordaj akiros mizerikordon, ke oni havos nur tiom de la Dia Regno enĉiele, kiom oni ĝin konstruos surtere. Sekve esti instrumento en la Krista mano signifas havi mizerikordon en Lia nomo. Tia sinteno de katolikoj multigas iniciatojn kaj praktikojn de bonfaraj, apostolaj kaj apologetistaj verkoj, kiujn nek kontrolas nek prezidas la hierarkio. Interalie mi notos du iniciatojn. Unu sub la nomo “Familio de Familioj” kaj la dua “Servo al Amo kaj Dia Mizerikordo”. Ambaŭ estas sub la inspiroj de la samaj intencoj kaj diferencas pro labormetodoj kaj diversa aprezo de la hierarkio. La interfamilia movado Familio de Familioj arigas sanajn familiojn sincere katolikajn, savantaj aliajn, minacatajn de dubaj kondiĉoj moralaj kaj materiaj, sed volantaj vivi en la mistero de la kristana ekonomio dank’ al kiu pli ricevas donanto ol ricevanto. La pastraro ne entuziasmiĝas troige pri la movadoj, ĉar multaj sacerdotaj okupoj ne permesas specialistiĝi pri tiu problemo, kiun cetere povas solvi nur gepatroj inter gepatroj kaj infanoj rilate infanojn de aliaj kunlaborantaj familioj. Kio estas substrekinda: tiu praktiko de la tutprivata iniciato de laikoj evoluas en Polujo sub la devizo: Servo al Amo kaj Dia Mizerikordo. La praktiko de la Servo al Amo kaj Dia Mizerikordo en la “pola eldono” originas en la inspiroj kaj eldiroj de la Diservantino Fratino Faŭstina Kowalska / 1905-1938/. Sub influo de la motivoj enfermitaj en ŝia kulto al Amo kaj Dia Mizerikordo ekestis kaj aktivas kun fervoro individue realigata: ĉiutaga praktiko de laikoj por metode konstrui pontojn inter la Dia Regno kaj la animoj. Tiu servo estas iste praktikata kaj serĉas ligojn kun kiu bezonas helpon atingendan per plej bonaj rimedoj. Tiu helpo devas doni la proksimulon al Dio kaj Dion al la proksimulo, kiel kutimis diri Patro Maksimiliano Kolbe. La helpanto eluzas ĉiujn personajn rilatojn kaj personajn konojn por aranĝi aferojn de aliaj kun la kunhomoj. Ili partoprenas en ĉiuj bonfaraj agadoj realigataj de Eklezio kaj ŝtato, aktivigante la laikaron grandamase. Ĉiuj konscias ke celhavaj sugestoj estimos metodojn uzatajn ankaŭ de la animzorgantoj en la polaj paroĥoj. Ni menciis pri Fratino Faŭstina, disvastiganto de la kulto al la Dia Mizerikordo antaŭ la lasta mondmilito, dum kiu, antaŭ ĉiuj, suferis samlandanoj. La riveloj de tiu Fratino mortinta en Krakovo estis en 1958 malpermesitaj. Romo deklaris, ke asertoj ne posedas supernaturan karakteron. Oni malkonsilis festi specialan tagon honore al la Dia Mizerikordo kaj malpermesis la presadon de bildoj kaj skribaĵoj de Fratino Faŭstina. Tiu severa deklaro estis de Papo Johano XXIII mildigita. Sekvis anonco en Osservatore Romano kaj en la AAS (Aktoj de l’ Apostola Seĝo) ke la Sankta Ofico reduktas la malpermeson al du punktoj parolantaj pri formoj de la kulto kaj malaprobo al ĝiaj esprimoj. La afero atendis klarigon, kiu venis okaze. Kiam la ĉefepiskopo de Krakovo Kardinalo K. Wojtyła estis en Romo, li montris al la Oficistoj la eraran italan tradukon de la taglibro de Fr. Faŭstina. Oni evidente trompis la Kongregacion, kiu baziĝis je la erara traduko. Baldaŭ havis lokon ordono denove traduki la materialon, kiun oni konfidis al du teologoj. Alia grava atingo de la Kardinalo estis la malfermo de la informa proceso en Krakovo rilate la vivon de Fratino Faŭstina, kiu ricevis la titolon “Servantino de Dio”. Speciala preĝo por ŝia beatigo portas l’ imprimaturon de la Krakova Kurio. La restaĵoj korpaj de Fr. Faŭstina estis elterigitaj el la monaĥineja tombejo kaj enurnigitaj por enmurigo en la kapelo de Fratinoj de Dipatrino de Mizerikordo en Krakovo. Alia notinda fakto kaj diskonenda inter la EK-legantoj estas, ke la laikaro en Polujo decidis honore al Papo Johano XXIII starigi monumenton en la urbo de Wrocław, ĉefepiskopa sidejo, kie oni trafe aprezis la vivon kaj strebojn de la Granda Pacamanto sur la Petra Trono. La donacoj por tiu impona verko alfluas de ĉiuj anguloj de Pollando. Krom katolikoj ankaŭ bonvolemaj homoj, nekatolikoj, enlandaj kaj eksterlandaj, libervole sendas monerojn al la Konstrukomitato. Kunhelpas esperantistoj, kiuj certe partoprenos la solenan inaŭguron fiksitan por la komenco de ĉijara junio. P. H. Paruzel |
EL LA UNIVERSALA EKLEZIO
En Ĉeĥoslovakio la lasta evoluo, kiu tendencas al liberaligo kaj demokratigo, influas ankaŭ la rilatojn inter ŝtato kaj eklezio resp. inter Prago kaj Vatikano. Granda progreso ĉiukaze estas, ke ekskaplano Plojhar perdis siajn oficojn kaj ke la nova ĉefo de la ŝtata sekrerariato por ekleziaj aferoj fariĝis profesorino Erika Kadlecová, kiu konatiĝis pro sia liberala sinteno en religiaj aferoj. Oni eĉ jam parolas pri eventuala reveno al Prago de kardinalo Beran, kiu nun vivas en Romo. Krome intertempe la registaro repermesis starigi ordenojn. Episkopo Tomášek en intervjuo esprimis sian esperon, ke baldaŭ ĉiuj vakaj episkopejoj havos novajn episkopojn. Tomášek verŝajne persone vojaĝos al Romo por informi la papon pri la nova situacio. Novajn studojn pri problemoj de la paco faros komitato starigita de la papa komisiono “Justeco kaj Paco”. La komitato i.a. volas atentigi pri la “Internacia Jaro de Homaj Rajtoj” kaj prepari la venontjaran “Tagon de Paco”. Kunlaboron de ĉiuj eklezioj akcelu kongreso pri la ekonomia evoluo, kiu okazos dum aprilo en Bejruto. Partoprenos ĝin fakuloj el ĉiuj kristanaj ekiezioj. Celo de la kongreso estos trovi komunan bazon de la principaj pozicioj kaj tiel prepari mondvastan kampanjon por veki la konsciencojn de la kristanoj vid-al-vide de la ekonomiaj kaj evoluaj problemoj de la mondo. En komuna deklaro la Vatikano kaj la Ĝeneva Mondkonsilantaro apelis por paco en Niĝerio kaj Biafro. Antaŭe la katolikaj episkopoj de Biafro petis helpon. La masakro daŭras, sur la flanko de Lagos batalas egiptaj pilotoj kaj Britujo liveras armilojn. Interkonfesia studkonferenco pri eklezio kaj socio okazis dum marto en Sagorsk apud Moskvo. Ĝi estis jam la tria tia konferenco en Sovetunio. Ankaŭ en Italio ekde la 24a de marto la meskanono povas esti dirata en la nacia lingvo. Interese estas, ke la nacia lingvo devas esti uzata, se la meso estas celebrata antaŭ komunumo. Nova Pariza ĉefepiskopo fariĝis François Marty, episkopo de Reims kaj gvidanto de Mission de France. Nova episkopo de Novjorko fariĝis James Cooke. La ĉefepiskopo de Gvatemalo-City, Mario Casagiero, estis forrabita (kaj post kelkaj tagoj reliberigita) de dekstrekstremista grupo “Mano”, laŭdire por kaŭzi politikan perturbon. Oni planis ankaŭ eksplodigi plurajn preĝejojn. Edzaj diakonoj nun povas esti ordinataj ankaŭ en Germanujo. |
NI PREĜU KUN LA PAPO
1. Ke la edukado de estontaj sacerdotoj estu adaptata al la direktivoj de la 2a Vatikana Koncilo.
2. Por la ĝustaj enkonduko kaj evoluo de la diakon-ofico en la misi-landoj. |
TAGORDO DE LA ĜENERALA KUNVENO DE I.K.U.E.
La ĝenerala kunveno okazos en Limburg/ Lahn lunde la 29-an de Julio 1968 je 14.00 h. 1. Salutparolado de la prezidanto 2. Elekto de du kontrolantoj por la voĉdonoj 3. Protokolo de la lasta ĝenerala kunveno 4. Raporto de la sekretario kaj de la landaj ligoj 5. Raporto de la kasisto 6. Proponoj de la estraro (funkcio kaj enhavo de E.K., landaj ligoj, junularo, propagando, kunlaboro kun aliaj instancoj, financoj, k.t.p.) 7. Elekto de du Hispanaj kaj tri Usonaj komitatanoj, laŭ propono de la landaj ligoj 8. Deziresprimoj, anoncitaj al la prezidanto antaŭ la kunveno 9. Laborprogramo por la venontaj du jaroj 10. Decido pri la loko de la venonta kongreso La estraro de I.K.U.E. |
BONVENON AL A.C.E.S.
Kore mi gratulas al nia movado en Usono, ĉar oni sukcesis starigi tie sekcion de I.K.U.E. sub la nomo Amerika Katolika Esperanto-Societo (A.C.E.S.). Kiel prezidanto elektiĝis Pastro Giles Spoonhaur S.A., komitatano de I.K.U.E. por Usono. Li estas instruisto en seminario kaj instruas Esperanton al grupo da knaboj. Dum la lastaj du jaroj li faris bonan propagandon por la internacia lingvo en sia ĉirkaŭaĵo, pri kiu raportis la loka gazetaro. La sekretariino de A.C.E.S. estas la tre aktiva S-ino Berthold Schmidt. Ankaŭ ŝia persono estas garantio, ke la gvidado de la ligo estas en bonaj manoj! Tial mi forte esperas, ke ĉiuj katolikaj esperantistoj en Usono aliĝos al A.C.E.S. por progresigi nian movadon inter siaj samkredanoj! La membroj ricevos kvaronjaran novaĵleteron kiun lerte redaktas S-ino William Mc Grogan. I.K.U.E.-anoj en Usono: la parolo estas al vi! Jacques Tuinder, prezidanto de I.K.U.E. |
INTERKOMUNIIĜO
(Fratino Matthias pasis la someron en laborkampo por helpi 21 familiojn el laborista domego en Chicago, kiu estis loĝejaĉo, kie abundis grandegaj ratoj). Ni havas la impreson foruzi nian energion por trompa celo, eroj de grandanimeco. Estas ekzakte je tiu momento ke la pastoro King organizis sian “manifestacion” por la libereco. Li malkaŝis al ni sian planon pri la okupado de l’ loĝdomegoj. Ni sciis ke tio estas la nura solvo kiu permesas esperi. Tiom longe ke oni altrudos al tiuj viroj, al tiuj virinoj, al iliaj familioj, vivi limigitaj en vivspaco kiu ampleksas la kvaronon de l’ postulitaj normoj, la tuta mondo estos senpova por kaŝi la mizeron. Estas en tiu spiritstato ke ni entreprenis nian “marŝon”. Pro tio mi estas perdinta grandan nombron da amikoj. Sed aliflanke mi estas renkontinta aŭtentikajn homojn. Tia Eddie, ministro de l’ Eklezio de Dio, granda, fiere marŝanta, kiu demandis al mi, dum la senĉesa insultado: “Mia fratino, ĉu vi vere kredas ke la spirito de Dio marŝas kun ni?” Mi jese respondis, ĉar vere mi estis certa pri tio. “Jen kio komfortigas min aŭdante ĝin”, li respondis, “sen tio mi ne partoprenus al ĉi tiu marŝo”. Tia Don, studento pri historio kaj poeto. Dum ni sieĝis loĝoficejon kaj elĉerpita mi apenaŭ kapablis moviĝi, ni senhalte parolis pri Camus, pri Leroy Jones, pri la tuta gamo de l’ literaturo kaj de l’ historio. Dume la homamaso ne ĉesis voki: “Nu, la fratino, kio estas je vi ke vi alparolas tiun negran stultulon?”. Kaj tamen kiome li superis ilin per la penso! Kiam ni alvenis al la parko, mi ne kapablis reteni miajn larmojn: la popolaĉo bombardis nin per boteloj plenaj je ĉerizkolora farbo. Troviĝas iuj personoj, kiuj diras ke estas grandanime tiamaniere endanĝerigi nian vivon. Sed, kiel evidentiĝis je mi, tio, kion ni montris, estis nia malsukceso kiel kristanaj edukistoj, kiuj neniam kuraĝis eduki homojn laŭ la vero de l’ kristaneco. La buboj, kiuj jetis al ni brikojn, estis la samaj, al kiuj ni estis dirintaj ke sufiĉas por esti bona kristano iri ĉiudimanĉe al la meso kaj mangi fiŝon vendrede. Ni estis kontentigintaj nin pendigonte ĉirkaŭ ilian kolon subvestajn medalojn, sed ni eĉ ne estis dirintaj al ili ke nur gravas la jesa aŭ nea ekzisto en ilia koro de l’ malamo. Mi ŝuldas al la Konferenco de l’ kristanaj direktantoj de l’ Sudo, la movado de Pastoro King, esti malkovrinta tion, kio estas la vera kristaneco. Kiam ni surgenuiĝis en la mezo de l’ strato kantante: “Venu mia Dio, venu en nian mondon”, mi sciis kio estas laŭvere preĝi. Kiam ni ree pasis la limon de l’ negra kvartalo, singulte ĉirkaŭbrakante unuj la aliajn, sendolorigitaj pro la konstato ke ni ankoraŭ vivas, mi sentis kio estas komuneco, pli bone ol mi iam spertis en la plej bela de l’ mesoj. (El la franca esperantigis Rik de Roover) |
MIELA LUNO EN RIMINI Konkurso por junaj geedzaj paroj
La Aŭtonoma Entrepreno de Restado kaj la Asocio Hotelestroj de Rimini organizas konkurson “miela luno en Rimini”, kiun rajtos partopreni ĉiuj junaj geedzaj paroj kiuj geedziĝis post la unua de januaro 1966 kaj ne atingos la 35-an jaraĝon je la 20-a de majo 1968. La konkursantoj, plej majfrue ĝis la lasta tagdeko de la venonta aprilo, devos sendi en du tajpitaj kopioj la rakonton de sia amhistorio travivita por atingi sian sonĝon. La amrakonto estu koncize kaj esperantlingve skribita. Almenaŭ unu el la geedza paro estu bona esperantisto. Tiucela komisiono plenrajte juĝos kaj premios tiujn rakontojn kies protagonistoj travivis homan situacion aparte rimankindan pro boneco, pureco, sindonemo, nobleco de sentoj kaj fido je tiuj moralaj valoroj ofte miskonataj en ĉi tiu nia epoko. La premioj konsistos en 10-tagaj senpagaj restadoj en bonaj hoteloj de la Marbordo de Rimini. Dum la restado oni aranĝos apartajn festojn, ekskursojn kaj regalojn honore al la paroj. La restadperiodo estas fiksita por la lasta tagdeko de majo 1968. P. Albino Ciccanti – Rimini (Italujo) |
NI GRATULAS
al ekscelenca moŝto d-ro Andreas Rohracher, ĉefepiskopo de Salzburg, je la 25a datreveno de lia ĉefepiskopiĝo. Li estas granda amiko de Esperanto. Dio donu plue riĉajn benon kaj gracon al li!; al s-ro Karl Dürrschmid, Klagenfurt, Aŭstrio, je lia 70-jariĝo. Dum jardekoj li fervore agadis por nia, precipe la katolika movado; al Ŝtefica kaj Ivica Ŝponar, Frankfurt/M, Germanujo, pro naskiĝo de tria infano Nikola la 4an de marto 1968. |
NI FUNEBRAS
D-ro Wilhelm Herrmann 64-jara subite mortis la 21-an de marto 1968 en Lampertheim/ Germanujo. Li estis longjara prezidanto de GEA kaj aparte laboris por Esperanto en la Eŭropo-movado; pro la meritoj sur tiu tereno li ricevis en 1966 la federaci-germanan merit-ordenon unua-klasan. Konvinkita katoliko, li ankaŭ ĉiam klopodis disvastigi Esperanton inter katolikoj. Li ripozu en paco! |
ANONCETOJ
S-ro Véron, nia delegito en Francujo, post multaj ĉiuspecaj zorgoj, fine povas repreni sian por-IKUE-agadon. Atendantaj leteroj ricevos respondon.
Ĝustigo: sub la foto, aperinta sur paĝo 8 de EK (januaro 1968) mankas la mencio: Foto: Paul Kwast. Ni petas pardonon pro la eraro. |
SANKTA KAPELO DE NIA SINJORINO DE L’ PILAR
La Sankta kaj Anĝela Kapelo de Nia Sinjorino de l’ Pilar atingis jam ducent jarojn de sia ekzisto. La 26-an de februaro 1764 mortis la mecenato de la konstruaĵ, D. Francisco Javier Anoa y Busto, kiu dum 20 jaroj regis la Zaragozan ĉefepiskopejon. La dekano de la preĝejo, D. Antonio Jorge Galvan, komisie de la nova ĉefepiskopo, D. Luis Garcia Manero, benis la ejon la 28-an de aŭgusto 1764 kaj la 12-an de oktobro de la posta jaro, festa tago de la sankta Virgulino de l’ Pilar, oni ĝin malfermis por la kredantoj. La unuanima deziro de la Zaragozanoj, ke la sankta kapelo kaj la templo “estu sub unu sama korpo kaj ne, kiel estis, apartaj”, rapidigis la disbaton de la baziliko, konstruaĵo el la 16-a jarcento, en kies klaŭstro troviĝis la kapelo de la Virgulino, lumigita per okdek arĝentaj lampoj. En 1681, dum la festa de Sankta Jakobo, prelato D. Diego de Castrillo benis la unuan ŝtonon de la nuna templo “El Pilar”. La komitato por la laboroj kaj la kanonikaro luktis kontraŭ grandaj malfacilaĵoj, eĉ tiel ke la duono de la templo ne povis esti finita ĝis la jaro 1718, kiam oni procedis disbati la molnovtemplan klaŭstron. Dokumento titolita “Rezono de la komenco kaj progreso de la Tabernaklo de la Sankta Kapelo” el 1750 notas, kiel la komitato de la templo El Pilar kaj la kanonikaro decidis peti al la reĝo de Hispanujo, Ferdinando la VI, sendi elstaran arkitekton por projekti kaj direkti la konstruon de la nova kapelo. La monarko ne prokrastis plenumi la peton kaj sendis sian propran arkitekton, Ventura Rodriguez. En la centro de la dua navo Ventura Rodriguez starigis la nunan kapelon: ĝi havas tridek-kvar kolonojn sur pilastroj subtenantaj la kvar pendentivojn kaj la ovalan kupolon. En la kvar fasadoj, sur la kornico, estas statuoj de sanktuloj. Ili prezentas la alvenon de Sankta Jakobo en Hispanujo kal la aperon de la Virgulino sur la Ebra riverbordo en Zaragoza. Nia foto montras la templon “El Pilar” en Zaragoza, en kies interno troviĝas la kapelo de l’ Sinjorino de l’ Pilar. Oni dancas okaze de festotagoj antaŭ la templo.
De la 7-a de novembro 1754 ĝis la 28-a de aŭgusto 1764 oni starigis la nunan kapelon kaj ornamis la tri navojn de la templo, kronatajn de kupoloj formantaj la kvadraton de la kapelo. El la 200.000 pesoj, kiujn kostis la konstruado, ĉefepiskopo Anoa kontribuis 86.319. Kaj tiu ĉefepiskopo ne povis vidi ĝin finita, ĉar li forpasis la 26-an de februaro 1754, ses monatojn antaŭ ol ĝi estu benata. La skulpataĵo de la Virgulino mem estas el orumita ligno kaj 58 cm alta. Ĝi portas surkape malgrandan kronon, surmetitan al la mantelo, kiu falas malantaŭen kaj kies maldekstran ekstremon tenas la dekstra mano. La tuniko estas fermita ĝis la gorĝo, la talio zonata de rimeno kaj la ŝuoj finiĝas pinte. Sur la maldekstra brako Maria tenas la infanon Jezuo, kiu tenas kolombon per la maldekstra mano kaj la mantelon de la Virgulino per la dekstra. De tre longe oni kutimas kovri la kolonon per manteloj similaj al trunka konuso. Antaŭe oni metis ilin tiel alte, ke oni vidis nur la kapon de Virgulino kaj infano. Vendi la juvelojn? La nuna episkopo de Zaragoza, Cantero, volas vendi la juvelojn de la fama statuo de Nia Sinjorino de l’ Pilar por socialaj celoj. Multaj katolikoj de Hispanujo subtenas lin en tiu intenco, sed multaj aliaj protestas kontraŭ ĝi, tiel ke la episkopo provizore ne realigos sian intencon. La ornamaĵoj, kiujn pendigis la pilgrimantoj dum la tempo ĉe la statuo, prezentas netakseblan valoron. |
KRISTANA KONSCIENCO
La katolika eklezio en Sudafriko ne estas escepto en la fiasko, en la malsukceso formi vere kristanan konsciencon de siaj kredantoj en Sudafriko, vid-al-vide de la gravaj socialaj problemoj de la lando. La eklezioj en la aliaj landoj same fiaskis rilate al tiuj problemoj. Tion diris la ĉefepiskopo de Durban, Denis Hurley, pri la riproĉoj de la brita dominikano Malcolm Magee. Magee, kiu intertempe petis laikigon, riproĉis al la sudafrika katolika eklezio hipokritecon, ĉar ĝi malgraŭ okazaj protestoj kontraŭ la rasapartiga politiko de la lando tamen akceptas ĝin en la praktiko. La ĉefepiskopo kritikis la akran parol-manieron de Magee, tamen grandparte eldiris sian konsenton pri la riproĉoj mem kaj ties praveco. Sed li atentigis, ke en multaj landoj la eklezioj simile malsukcesis kaj en tiu kunteksto atentigis pri la kontrastoj inter riĉuloj kaj malriĉuioj en Italio, Hispanio kaj Sudameriko, pri la situacio de la negroj en Usono, la kvereloj inter flandroj kaj valonoj en Belgio kaj la memkomprenebleco, kun kiu la plimulto de la eŭropaj enmigrintoj akceptas la apartig-politikon de Sudafriko. Britoj, francoj, germanoj kaj nederlandanoj en tiu rilato devas esti same kritikataj, diris Hurley. Sed kiom ajn prava Hurley estas en tiu kritiko, tia senkulpigo ne estas honesta. Oni ne povas senkulpigi murdon per tio, ke ankaŭ aliaj murdas, do oni ne povas senkulpigi sian propran fiaskon per tio, ke ankaŭ aliaj fiaskas. Aliflanke ni kompreneble ne povas kontesti la riproĉojn de Hurley al ni ne-sudafrikanoj! Do ĉiu tiru por si mem la konsekvencojn! sm |
MISIA KRIZO EN JAPANIO?
La Centra Oficejo de la katolika eklezio en Japanio publikigis la statistikon de la jaro 1966/1967. Laŭ ĝi nun la nombro de kredantoj en Japanio estas 338.977 katolikoj ĉe loĝantaro de pli ol 100 milionoj da japanoj. Agadas en Japanio 1.939 sacerdotoj kaj 6.679 fratoj kaj fratinoj. Lastan jaron la nombro de kredantoj kreskis je 5.808. Tiu kresko korespondas al triobla kresko 10 jarojn antaŭe, do nun la kresko estas multe pli malgranda. Ĉu oni devas paroli pri krizo en la japana misio? P. Paul Pfister SJ de la Sophia-Universitato en Tokio rigardas la nunajn nombrojn “alarmigaj” kaj apelas, “tre sobre pripensi” ilin. Li skribis: “Certe, statistikoj ne povas kapti la tutan vivon kaj kreskon de la eklezio; tamen ili diras multe, kaj tio, kion ili diras al ni en Japanio, estas tre grava. Ni ne rajtas kontentiĝi pri la nevideblaj sukcesoj de la antaŭ-evangelizado aŭ la evangelizado, eĉ se ili havas siajn gravecon kaj valoron”. Li pledas por tio, investi la tutan misian energion en la rektan apostoladon. Estas konate, ke en Japanio la misiistoj troe agadas en lernejoj kaj socialaj institutoj. “En Japanio la pordo estas malfermita kaj la eklezio ĝuas plenan liberecon”, diras Pfister kaj memorigas, ke la koncil-dekreto pri la misio nomas ĉi tiun “malfermitan pordon” sola premiso por rekta prediko de la evangelio Alia profesoro de la nomita universitato, Ŝinobu Anzai, opinias, ke la mankanta adaptiĝo de la katolika eklezio al la japana socio estas ĉefkaŭzo por tiu katastrofa statistika evoluo. Li kritikas, ke la eklezio transprenis la eŭrop-okcidentan kulturon anstataŭ adaptiĝi al la azia kulturo. Jam en septembro 1963 episkopo de Sendai (Nordjapanio) atentigis pri la neceso de radikala reformo de la misio kaj precipe kritikis, ke la eklezio tro malmulte zorgis pri la malriĉuloj kaj mizeruloj. |
PAX CHRISTI “Survoje kun PACEM IN TERRIS” kvara parto
La Mondo survoje En la hodiaŭa situacio la demando pri milito kaj paco postulas denovan profundan pripensadon, unualoke el la vidpunkto de la eklezio mem. El la vidpunkto de la Mondo, ankaŭ aparte de la moderna armilteknologia evoluo, validas la samo. La nuntempa mondo fariĝis mondo, en kiu ĉiuj landoj esence inter si dependas, eĉ se tio kelkfoje ne aŭ nesufiĉe esprimiĝas en la praktika politiko. Tio signifas ne, ke la mondon oni jam povas nomi tutmonda komuno do en la vera senco de la vorto, do kun la politikaj kaj juraj strukturoj, kiuj respondas al ĝi. Bedaŭrinde montriĝas, ke ni ankoraŭ malproksimege distancas de ĝi! Sed la internacia socio ankaŭ ne plu estas dezerto, en kiu ĉiu agas laŭplaĉe kaj en kiu ĉion povas permesi al si tiu, kiu havas potencon. La hodiaŭa situacio troviĝas ie inter dezerto kaj tutmonda komuno; elementoj de ambaŭ malimplikeble intermiksiĝas. Ekestis komuneco de interesoj, kiu en la sociaj strukturoí ankoraŭ nesufiĉe efektiviĝis, sed tamen havas certagradan influon. Tiel ni parolas pri nia interdependa mondo. Tekniko kaj trafiko grandparte kontribuis al ĉi tiu interdependeco. La moderna komunikado – aviadilo, radio kaj televido – transpontigas distancojn. En la nuntempo neniu ŝtato povas ion fari aŭ malfari, kvazaŭ vivus ĝi en izoleco. Tio, kion ĉiu ŝtato faros, internen kaj eksteren, estas tutmonde konata en la sama tago kaj kaŭzas ĉie reagojn, kiuj per si mem estas denova faktoro en la politiko. Por la unua fojo estas naskiĝanta iu publika mondopinio. Eĉ la plej potenca lando spertas ĝian influon. Ankaŭ sur la estradon de Eklezio, kiu devas esti mondeklezio, ĝi premas stampilon. Tre evidente la trarompiĝo de malnovaj limoj esprimiĝas sur la kampo de ekonomio. La starigo de Eŭropa Komuna Merkato estis ankaŭ frukto de la kompreno, ke necesas en ĉi tiu tempo organizi pli grandajn ol naciajn ekonomiajn unuojn por povi sufiĉe garantii bonfarton al la civitanoj. La ideo de komuna merkato tial prezentiĝas ne nur en Eŭropo, sed same en la araba mondo, en Afriko kaj Sud-Ameriko. Ankaŭ la Marshall-plano estis – krom formo de internacia solidareco, kiu ankoraŭ ĉiam estas modelo – la agnosko de ekonomia kundependo, kiu multe transiras la malnovajn politikajn limojn. En la hodiaŭa mondo ĉi tiu reciproka ekonomia dependeco spertiĝas plej akre en la problemo pri la evolulandoj. Eĉ se ĉi tiuj landoj faras, kion ili povas, por solvi sian propran paŭperisman problemon, tiam ankoraŭ restas la fakto, ke por multaj el ili la ekonomia pozicio unualoke daŭre dependos de la mondprezoj por krudmaterialoj, kaj ĉi tiujn mondprezojn siavice influas unualoke la du grandaj industriaj potencocentroj de ĉi tiu tempo: Usono kaj Eŭropo. Multe da aliaj ekzemploj povus esti menciataj. La faktoj estas ankoroŭ nesufiĉe agnoskataj, ĉar por tio la propranaciaj interesoj montriĝas ankoraŭ ĉiam tro grandaj. Kreskanta interdependeco troviĝas ankaŭ sur la kampoj politika kaj jura. Poste ni pritraktos ĝiajn sekvojn rilate al la demando pri milito kaj paco. Aferoj kiel tiuj de Sud-Tirolo kaj Cipro antaŭe estus rigardataj kiel malkonsentoj inter du najbaraj landoj. Nun pri ili kunparolas ĉiuj eŭropaj landoj (en la Konsilantaro de Eŭropo) kaj eĉ la tuta mondo (en U.N.). Por la unua fojo en la moderna historio Azio kaj Afriko havas voĉon, kiam mond-politike en U.N. temas pri Eŭropo. En la grandaj internaciaj organoj ni vidas, ke la diplomatio parte multnaciiĝas, kiel en tia grado antaŭe estus neimageble. La vastiĝanta interdependeco evoluis ankaŭ rilate al la problemo pri milito kaj paco. Tio okazis jam dum la periodo inter la du mondmilitoj, en la periodo de la Ligo de Popoloj. En la Briand-Kellogg-Pakto la partoprenantaj ŝtatoj rezignis pri la milito kiel instrumento de nacia politiko. U.N. faris eĉ pluan paŝon. La U.N.-membro, kiu propraŭtoritate faras militon, laŭ la ĉarto lokas sin mem fakte ekster la jura ordo. Ĉio ĉi ĝis nun ne povis elmondigi la militon, sed klare evidentigas ke en ĉi tiu tempo la milito fariĝis afero, ne inter du ŝtatoj aŭ aliancoj, sed de la internacia socio kiel tuto. La kreskantaj interdependecoj, ĉi tie skizitaj, havas profundefikan signifon por la hodiaŭa internacia kunvivado; kaŭze de ili ĝi eĉ iom blinde ekrapidegas. En 1962 Kennedy – en la sama ejo, kie en 1776 oni elparolis la Usonan Deklaron de Sendependeco – faris paroladon, kiu tendencis al Deklaro de Interdependeco. La vortoj de ĉi tiu viro en tiu loko markis la novan situacion. Evoluo de tiom profundefika signifo ne povas ne influi la sintenon, kiun la homo akceptas kontraŭ la problemo pri milito kaj paco. Depost la 17-a jarcento valoris por la valida internacia juro la “ius ad bellum” (rajto ekmiliti) kiel atributo de la suverena ŝtato. La bazon por tiu interpopola juro metis i.a. la Nederlandano Hugo Grotius en sia konata verko “Pri la Rajto de Milito kaj Paco”. Jure deviga ĉi tiu interpopola juro fariĝis, kiam la ŝtatoj inter si kontraktis. Milito povis esti kondukata nur en justa afero, sed pri la demando rilate al la justeco de la afero decidis nur la militanta ŝtato mem. Jam en 1927 Politis akre pri tio juĝis: “La senlima suvereneco mortigis la doktrinon pri la justa milito”. Dum la tuta tempo menciita oni plukonstruis en sia pensado pri ŝtato kaj juro sur la opinio, kiun oni renkontas jam ĉe la skolastikuloj: la ŝtato valoras kiel perfekta socio. En tio kuŝis ankaŭ la pravigo de la senlima suvereneco. Meze de la kreskantaj interdependecoj la aparta ŝtato ĉesis esti perfekta socio. Hodiaŭ neniu ŝtato memstare sufiĉas por garantii liberecon, bonfarton kaj rajtojn al siaj civitanoj. En ĉi tiu tempo socia prospero, ordo, sekureco kaj paco de unu politika komuno kundependas kun tiuj de aliaj politikaj komunoj. En la nuna tempo la fiksiĝo ĉe la ideo pri senlima suvereneco ekstaris kiel muro inter la homo kaj lia estonteco. La kreskantaj interdependecoj bezonas kreskantajn supranaciajn instituciojn, kio devas rezultigi samgradan limigon de suvereneco. En la antikva alianca sistemo adekvata respondo ne plu estas trovebla. Ĉi tiu kompreno povis fari la penson pri Unuiĝinta Eŭropo dum multe da jaroj kreiva elemento en la internacia politiko. Pro ĉi tiu ŝanĝiĝinta situacio oni pri milito kaj paco ne plu povas pensi laŭ tradiciaj kategorioj. Sciante pri moderna milito, oni ne pli longe povos diri, ke la doktrino pri la justa milito estas ankoraŭ faktoro en la humaniĝa proceso de la mondo. La doktrino ekestis en tempo, kiam ne estis parolo pri realaj interdependecoj, nek ordigo de internacia socio aŭ fariĝanta tutmonda aŭtoritato. En la dezerto de la internacia kunvivado la rajto je milito estos la lasta rimedo, kiun oni kaptis, por ke la aparta suverena stato tenu sin mem. “Nu, ĉi tio respondas al kompreno pri la suvereneco, kiu ne estas repacigebja kun la nuntempaj interdependecoj. Iam estis internacia juro kaj rajto je milito, kiuj estis adaptitaj al la feŭda socio, poste al la tempo de naciaj ŝtatoj; nepre necesas trovi solvon, kiu harmonias kun la hodiaŭa evolunivelo de la homa socio” (R. Bosc). Revolucio de la armiltekniko Meze de ĉiuj ŝanĝiĝoj, kiuj okazas en la nuna mondo, aldoniĝis krome – en la postmilitaj jaroj – revolucia armilteknologia evoluo, kiu fortefike ŝanĝas la tutan karakteron de milito. La historio de militado mantras la evoluon de armiloj kun ĉiam pli granda detruforto. Precipe depost la 19-a jarcento oni povas paroli pri iompostioma totaligo de militado, sekve interalie de la anstataŭiĝo de dungitaj armeoj per sistemo de nacia soldatservo kaj de la industria revolucio. La konsekvencoj tamen plene sentigus sin nur en ĉi tiu jarcento. La evoluo, kaŭzita de la hodiaŭa teknika kaj industria revolucio, faris ankoraŭ pli grandan salton. Enirante la atomepokon la problemo pri la milito ekhavis novan dimension. Ĝi fariĝis totala en maniero, pri kiu antaŭaj generacioj ne havis imagon. La disvolviĝo de la atomenergio ebligis al la homo fari unu solan bombon, kiu havas la saman detruforton kiel bomboj, uzitaj dum la dua mondmilito. Sovetunio kaj Usono disponas pri tia detruforto, ke ĝi sufiĉas por fari finon al ĉiu homa vivo sur la tero. Kompreneble ne estas certe, ke io tia fakte okazos en atommilito, sed povas okazi! Nova fakto en la nuna situacio estas, ke por la unua fojo en la historio milito povas meti sur la karton la pluekzistadon de la homa gento. Tiom totala la detruminaco ankoraŭ neniam estis. Eĉ se ĝenerala detruiĝo forrestus, en grandaj aŭ malgrandaj partoj de la mondo ĉiu homa vivo estus ekstermata kaj la sekvoj de radio-aktiveco dum longa tempo farus vastajn regionojn neenloĝebla dezerto. Krome la ĝisnunaj detruiloj povis fari milionojn da viktimoj, sed neniam estis reala minaco al la homa pluekzistado. Ankaŭ tion ŝanĝis la kernarmíloj. Jam longe estas timiga demando – kies certan respondon la plej bonaj kompetentuloj ankoraŭ ne trovis – kiaj estos la precizaj heredaj kaj biologiaj sekvoj de atommilito rilate al la pluekzistado de la homa gento. Nur certas, ke la heredaj sekvoj povos etendi sin super senfina serio da generacioj; eble ili kondukos al daŭra kripliĝo de la homa gento. Tiel atommilito povas konduki al tia sengloriĝo de la homeco, ke la vivantoj envios la mortintojn. La karakteron de la milito fortefike ŝanĝis ne nur la kernarmiloj, sed ankaŭ iliaj transportiloj. En la nuna tempo oni eĉ vidas, ke la vetarmado centriĝas ĉirkaŭ ĉi tiuj transportiloj. En ĉiuj militoj distanco kaj tempo starigadis gravajn demandojn. Per la moderna supersona aviadilo la tekniko jam kapablis solvi kelkajn tiajn demandojn. Tamen la decidan venkon super la problemoj de distanco kaj tempo alportis nur la enkondukíĝo de la interkontinentaj raketoj. Ĉi tiuj iloj atingebligas ĉiun punkton sur la tero en rapideco, kiu ĉe la nuna nivelo de scienco kaj tekniko preskaŭ neebligas kontraŭaranĝojn. Ankaŭ per tio atommilito estas milito en tute alia senco ol la du mondmilitoj, kiujn nia jarcento jam travivis. Tiam la milito estis mondmilito, unualoke pro la nombro de landoj en ĝi implikitaj, sed en la estonteco ĝi estos tia sekve de la milittekniko mem. Estas klare, ke – ankaŭ kaŭze de la armilteknologia evoluo – la pensado pri milito kaj paco ne pli longe estu laŭ naciaj kategorioj, sed laŭ mondvastaj kategorioj. Ĉi tiu armilteknologia evoluo kaŭzis fortefikan ŝanĝon ankaŭ per tio, ĉar ĝi dubigas pri la senco mem de la milito. Sekve de la moderna armiltekniko la spaco inter detruo kaj sindetruo fariĝis multe pli malgranda ol dum pasinttempa militado. Se en milito la perspektivo de venko ennebuliĝas – t.e. la racia ŝanĝo por lastrimede per milito veni al protekto kaj riparo de la jura ordo – tiam ĉi tiu rimedo ĉesis esti manipulebla politikilo. Jen alia aspekto de la nova situacio, kiu komenciĝis. La demando leviĝas, kio en ĉi tiu situacio estas pli facila: ekzili la militon mem aŭ kontentiĝi pri minimumo, ŝangante la regulojn de militado, tiel ke oni haltigu evoluon al totala milito? Schwarzenberger, Angla scienculo pri popola juro, donis jenan respondon: “Ne estas pli facile tiom alte celi. Verŝajne estas pli malfacile, sed tio estas multe pli valora. Necesas mondpolitika ordo, kiun malobei la aparta ŝtato povos nur proprariske. Trafi malpli foran celon, estu ĉio kio estas atingebla, sed ĝì senespere restas sub la minimumo je mondsekureco”. Eble jena estas la plej nova en la nuna situacio, ke nur venko super la militfenomeno mem fine povas esti reale kreiva faktoro en antaŭeniranta humaniga proceso de la mondo. En la atomepoko la homaro ekstaras antaŭ elekto inter ekstrema alternativo: totala detruigo aŭ totala paco. Resuma bilanco En la sintenon de multaj kristanoj kontraŭ la problemo pri milito kaj paco la atomepokaj donitaĵoj ankoraŭ nesufiĉe eniĝis. Dum en la postmilita evoluo la ĝenerale uzataj libroj pri moralo preskaŭ ĉiam ripetadis la jurajn kaj moralismajn formulojn el antaŭa tempo – formuloj kiuj ofte ne tuŝis la realecon de la moderna militafero – Papo Pio XII nenion preterlasis por transigi la katolikan pensadon en la realaĵojn de la 20-a jarcento kiujn regas atomaj, kemiaj kaj bakteriologiaj armiloj. Papo Johano faris en sia “Pacem in Terris” plian paŝon sur tiu vojo. Sed inter la koncepto, kiu prezentas sin al ni el ĉi tiuj aŭtoritataj eldiroj, kaj la koncepto de sennombraj kristanoj pri la problemo, ankoraŭ ĉiam kuŝas fendego. Katolika porpaca movado havas kiel taskon transpontigi tiun fendegon. Fini la “longan kaj malhonoran maleston de la katolika publika opinio rilate al la problemo pri la milito” (Herberichs) ne povas fari nur la papo kaj kelkaj scienculoj. La fundamenta demando, pri kiu oni diskutas en nia tempo, ne estas la “ius in bello”, sed la “ius ad bellum”. La unua entenas nombron da reguloj, kiujn devas observi militantaj ŝtatoj; la dua estas la rajto ekmiliti. En la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento tio lasta apenaŭ estis pridiskutata; ĝi aperis memkomprenebla rajto de ĉiu suverena ŝtato. Scienco kaj politiko sin okupis pri la “ius in bello”: klopodo por ligi la militadon al almenaŭ kelkaj elementaj reguloj de justeco kaj homeco, kaj por iom malakrigi la suferon al militviktimoj. Al tio la Ruĝa Kruco dankis sian estiĝon. Pri tio oni i.a. okupis sin en la konataj packonferencoj de Hago (1899 kaj 1907). La dua mondmilito montris en la praktiko, kiom malmulte ĉi tiu “ius in bello” kapablas kontraŭstari la demonecon kaj laŭleĝecon de la milita afero, kiam ĝia eksplodo estas fakto. Malgraŭ la multaj kaj maldolĉaj, seniluziigaj spertoj la problemo pri la “ius in bello” restas ekstreme grava, tiel longe ke la milito ne estas tute ekzilita el la homa socio. Sed tamen ĝi ne estas la fundamenta demando, pri kiu temas en ĉi tiu tempo. La evoluo de la modernaj armiloj faris la “ius ad bellum” por la unua fojo post longa tempo denove diskutebla. Tiu demando donadas nutraĵon al la responsaj politikisto kaj soldato, al ĉiu homo kunsentanta kun sia tempo, ĉar la atommilito pendas super la mondo kiel minacanta katastrofo. Tial al tiu demando ni devas serĉi respondon. Ĉu oni kapablas kontentige respondi al tiu demando, pri tio katolikaj teologoj havas inter si malsamajn opiniojn. Se en kristana pensado ne estas loko por la koncepto “totala milito”, ĉu tiam jes estas loko por armilo kiu el si mem faras la militon totala? Se laŭ la tradicia doktrino milito nur estas prava, kondiĉe ke la atingota celo samvaloru kiel la sufero kaj la detruo, kio tiam estas la bono, kiu pravigas atommiliton? Se laŭ Aŭgusteno milito nur estas prava, se ĝi servas al la paco, kia paco ja estos, kiu restos al ni post atommilito? Estas surbaze de tiaj demandoj, ke kelkaj teologoj antaŭdiris novan estontecon al la tradicia doktrino pri la justa milito, laŭgrade ke la internacia komuno ricevos pli klaran formon, dum por aliaj ĉi tiu doktrino absolute antikviĝis. Ankaŭ ĉi tie la unike ĝusta respondo ŝajnas ebla, se oni rigardas la problemon en la perspektivo de la historia evoluo. Tiel faris ekzemple Kardinalo Ottaviani en aŭtoritata verko. Tie li diras emfaze, ke li deziras juste juĝi pri la valoro de la tradicia doktrino, sed oni konsciu, ke tiu doktrino estas elpensita por tempo, kiu diferencas de la nia ne nur kvante sed ankaŭ esence. Gravas ĉi tie la esenca diferenco inter la antaŭa kaj la hodiaŭa situacio. Tial ĉi tiu ĉapitro titoliĝas: EN NOVA SITUACIO. Eble estis ankaŭ ĉi tiu konscio pri la nova situacio, kiu skribigis al unu el la plej konataj Amerikaj teologoj, ke la tradicia doktrino pri la justa milito estas malaperanta kiel ĉapitro de katolika moralteologio (J. Courtney Murray). Pensante pri la problemo, kiun kaŭzas milito kaj paco, ni faris kelkajn rimarkojn el la koro de la interna evoluo en la eklezio, la rilato inter eklezio kaj mondo, la kresko al interdependa mondo, la nova armilteknologia evoluo. Tiuj malsamaj vidpunktoj kondukis nin al la sama konkludo: la problemo pri milito kaj paco en ĉi tiu tempo eniris novan situacion. J.T. |
APOKALIPSA KRIADO
Oni kelkfoje dezirus, ke ĉiu mizero surtera estu tre laŭte krianta mizero; nur certan tempon, ĉar la lamentado tiel neelteneble kreskus kiel bruegado antaŭ la mondpereo. Kiel ni estus terurigitaj, se ĉiu sufero subite havus voĉon, tiom fortan, kiom en ĝi estas malespero. Malesperaj voĉoj el forgesitaj ĉambretoj, el tre noblaj fasadoj, el keloj, barakoj kaj hospitaloj. Se ĉiu sufero havus voĉon, se ĉiu malsato en la mondo, se la milionoj formanĝataj de lepro, la milionoj fuĝintaj en arabaj kampadejoj kaj afrikaj dezertoj kaj en la rokaro de Hongkongo, se ĉiuj malfeliĉuloj, kiujn ni forgesas aŭ pri kiuj ni komforte legas en la gazeto, se ili ĉiuj povus laŭte anonci sin, nur unu solan fojon, kia terura, apokalipsa kriado estus en ĉiuj kontintentoj trans ĉiuj maroj. Ernst Schnydrig |
TOLEREMA KUBO
Plibonigojn en la rilatoj inter la reĝimo kaj la eklezio konstatis episkopo Zacchi, kiu vizitis la komunistan insulon. “Estas certe, ke kelkaj pastroj forlasis sian malsimpation kontraŭ la reĝimo Al tio kontribuis la registaro per agoj de toleremo. Ekz oni redonis al sacerdotoj ekzilitaj pro politikaj kialoj la permeson al reveno”, diris Zacchi. Krome “la materiaj kondiĉoj funde ŝanĝiĝis en Kubo” diris Zacchi, ĉar depost la potenciĝo de Castro okazis novdivido de la riĉaĵoj “kaj regas sociala justeco, kia neniam antaŭe ekzistis”. La episkopo klarigis: “La eklezio devas adaptiĝi al ĉiuj reĝimoj kaj ne forlasi sian gregon”. “La eklezio rimarkis, ke la revolucio estas nereturnebla. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj la pastroj opiniis, ke la registaro estas nur provizora kaj ke la situacio denove ŝanĝiĝos kaj la socialismo malaperos kiel inkubo. Sed nun la socialismo instituciiĝis kaj la revolucio estas daŭra. En ĉi tiu stabiliĝinta situacio la eklezio komencu mediti pri sia loko en la socio”. La registaro, laŭ Zacchi, rimarkis la ŝanĝiĝon en la eklezia konduto kaj siaflanke volas paroli kun la eklezio. Ambaŭflanke do kreskas reciproka fido. |
LEGANTOJ SKRIBAS Ĝeneraligo Kiam mi legis la artikolon “Kristana kulpo pri Judoj” en la decembra numero de “Espero Katolika”, mi unua-impulse intencis sciigi al vi, ke vi malpravas, ĉar mi ne apartenas al tiu “neniu”, kiu “povas kontesti, ke la nazia masakro de ses milionoj da Judoj… eblis NUR pro LA antisemitismo kristana” (majuskligis JT). Ĉar vi publikigis la leteron de Patro Jacobitti, pri kies starpunkto mi ĉi-rilate samopinias, mi ne povas ne skribi al vi. La verkon de Lapide (“La lastaj tri papoj kaj la Judoj”) mi legis, sed ne nur ĝin! Vi miaopinie eraras, starigante absolutan ligilon inter la mezepoka antisemitismo kaj tiu el la lasta periodo. Mia konvinko estas ke pri la ekstermo de la Judoj unualoke responsas Germanoj (ne: LA Germanoj aŭ LA Germanaro), kiuj “inteligente” organizis la forkondukon kaj elmondigon de la Judoj. Responsas ankaŭ ilia malaprabinda ideologio! Mi ne kontraŭstaras, ke multege da kristanoj kulpas ĉi tie. Tute ne! Sed la malvero kaŝiĝas en la ĝeneraligo. Vi faras la impreson – surbaze de Lapide – kvazaŭ vi volus senkulpigi la germanan popolon, kulpigante la tutmondan kristanaron, kiu laŭ vi kreskigis la nazian antisemitismon. Tio estas senekzempla mensogo, kontraŭ kiu mi laŭtvoĉe protestas. Nederlandano furioze koleriĝas, aŭdante kiel oni en tia maniero purlavas la germanan krimon. Aŭ ĉu la nederlanda episkoparo ne sufiĉe forte protestis? Mi silentu ĉi tie pri la absurdaĵoj, kiujn germanaj studentoj de teologio antaŭ deko da jaroj kredigis al siaj nederlandaj kolegoj koncerne ĉi tiun temon! Ĉar vi ŝajnas tro unuflanke informita pri tio, kio estas historia vero, mi urĝe rekomendas vin unue profunde pristudi ekzemple la dokumentitan verkon de Presser (De Ondergang) kaj ne tuj publikigi detalan artikolon, kian vi promesas. Ĉi tie simpla juĝo ĉiam estas erara! Konklude mi povas diri, ke la postulon de Patro Jacobitti mi opinias tute prava, malgraŭ la verko de Lapide. Jacques Tuinder (ŝajnas, ke oni ne scias bone legi. En la diskutata alineo mi skribis “ke la germana katolikaro estis tro antisemitisma por ebligi al la papo efike kontraŭi la nazian krimon”. Efektive mi do parolis pri germanoj kaj ne ĝeneraligis en tiu punkto; kompreneble ankaŭ mia formulo “la antisemitismo kristana” ne pravigas konkludi, kvazaŭ ĉiuj kristanoj estus antisemitoj. Sed de kie la germanoj havu la antisemitismon, se ne el la kristanismo? (Ankaŭ Hitler havas el ĝi). Ĉu do efektive tiu NUR estas tiel malprava? Ne estas senkulpigo, sed klarigo. Kaj ĉu fariĝas modo ankaŭ ĉe ni, cenzuri artikolon antaŭ ol ĝi estas verkita? S. Maul) Repliko al replikoj Kun kreskanta intereso mi sekvis la polemikon, kiu estiĝis pro mia letero de februaro 1967. Venis respondoj de hispanoj, kiuj konfirmis miajn denuncojn, kvankam iliaj nomoj restos nekonataj pro kialoj tiel memkompreneblaj kiel elokventaj. Kelkaj, tamen, skribis kontraŭ kaj proteste al la enhavo de mia letero. La fakto mem estas simple natura, ĉar kutime ja ekzistas malsamaj vidpunktoj. Kion mi ne povas toleri estas ke oni taksu mian leteron politike. Ĝi estas simple, forta kritiko kontraŭ faktoj kiuj ne kongruas kun la principoj de la sociala doktrino de la eklezio, ĝuste fare de Ŝtato kiu sin deklaras katolika. Cetere, en Hispanio fariĝas ofte ne ebla disigi religion de politiko, ĉar la tiea hierarkio tiel kompromitiĝas kun la reĝimo. Aliflanke, mi forte indigniĝis pro la uzo de ofendaj esprimoj kaj vortoj, kiel: “mensoga sinteno, ktp.” (laŭ Juan Ripollés), “mi kredas ke la honestaj homoj ne devas mensogi” (de s-ro Ernesto Perez)… malmuítaj fanatikaj malveremaj loĝantoj en Katalunio, kiuj volonte informas kontraŭvere, ktp. . .” (ankaŭ de s-ro E. Perez). Oni ja povas manifesti, eĉ plei energie, malsaman vidpunkton sen treti la danĝeran vojon de ofendoj kaj insultoj kontraŭ personoj. Interesa estas certe aspekto de la sinteno de miaj replikantoj. Oni povas legi aplombajn asertojn, antaŭ kiuj mi ne scias ĉu oni ironias aŭ serioze asertas. Ekzemple, s-ro de la Puente en la numero 7-8/1967 de E.K. skribas: “Povus ŝajni en la ceteraj landoj, ke tiaj opinioj spegulas ĉies hispanajn opiniojn, kaj mi povas certigi ke la opinio de la plimulto estas kontraŭa”. Nekredeble!! Ĉu vi, kara s-ro de la Puente, posedas elektronikan cerbon, per kiu eblas koni la ĝeneralan publikan opinion? Aŭ via aserto kuŝas en la “nediskutebla valoro” de via atesto? Ĉar mi same aplombe asertas ĝuste la kontraŭon, kun la sama pretendo je la valoro de mia atesto. Sed pli poste vi mencias la temon de la manifestacioj forgesante diri, ke en Hispanio estas malpermesataj ĉiaj manifestacioj, escepte kompreneble de tiuj organizataj de via reĝimo. Ne faru komparojn, kara sinjoro, kaj ne forgesu ke en la liberai landoj la manifestacioj estas permesataj, kaj la aludoj al policaj disigoj, ne valoras, ĉar tiu intervenas nur kiam estiĝas perturboj, interbataloj, aŭ ĵetado de ŝtonoj kontraŭ ambasadejoj. Kaj ne sekvas… politikaj precesoj, kiel ĉe vi! Ankoraŭ plue vi havas la kuraĝon aserti pri la ŝanĝoj en via lando, dirante ke “ĉiuj scias, ke la hispana reĝimo treege ŝanĝiĝis al libereco”. Nu; kio do, pri la daŭraj procesoj kontraŭ redaktoroj de ĵurnaloj kaj eĉ ĉesigo de kelkaj, kio pri la ondo da arestoj, kaj ĉiutaga interveno de la tribunalo por “publika ordo”? Ni uzu pli moderajn esprimojn, kaj skribu ke ĝi IOM ŝanĝiĝis, sed sen “egeco”. S-ro E. Perez, el la bela urbo Valencia, sin deklaras liberecema sub la dia leĝo, ne apartenanta al ia politika partio kaj estas libera homo kiu tamen (!!) amas la veron. Al miaj denuncoj pri la subpremado de la naciaj rajtoj de la kataluna popolo, li kuraĝe raportas ke la katalunoj libere parolas kaj preĝas en sia lingvo. Krome, ili eldonas libere librojn, broŝurojn, ktp. La ktp, kiun sencon havas, kara sinjoro? Nacia minoritato, ĝuas PLENAJN RAJTOJN, nur kiam ĝia lingvo egalrange kaj egalrajte uziĝas en la instruado en la lernejo (ne kiam oni toleras ke ĝi estu instruata nur al tiuj kiuj tion petas, kaj en kroma studhoro), kiam uziĝas en radio kaj televidprogramoj, en propraj programoj kaj kanaloj (ne en certaj okazoj kaj limigite), kiam aperas ĵurnaloj ĝenerale kaj ne nur kelkaj kiujn oni “permesis”, kiam en la oficialaj instancoj ĝi estas uzata samrajte kiel tiu “oficiala” de la ŝtato k.t.p. Ĉu vi kuraĝas aserti ke katalunoj kaj vaskoj ĝuas siajn plenajn rajtojn? La faktoj pruvas ke NE. Precize en “katolika” Ŝtato kaj sekve en kontraŭdiro kun la principoj pri tio esprimitaj en la enciklikoj. Krome, en via skribo troviĝas diversaj terminoj kiuj tute ne taŭgas nek koncernas. Pri la aktivuloj de tiuj minoritatoj, vi skribas “fanatikaj”, dume, honeste dirite, temas, pri konsciaj filoj de siaj popoloj. Via mencio pri la leĝo de religia “libereco” estas la kulmino de viaj maltrafoj, ĉar ĉiuj scias, ke ne temas pri aŭtentika religia libereco. Kiu do mensogis? Kiu loĝas en la luno? Fatale nekonvinkigaj estas la eldiroj de via letero en E.K. n. 10/1967! Same maltrafa estas la letero de s-ino Casanovas, kiu ankaŭ ne tuŝas la esencon de mia temaro sed memorigas nin pri iamaj hispanaj cirkonstancoj. Pri la kaŭzoj ŝi diras eĉ ne unu vorton. Oni ja devus skribi pri tre maljustaj socialaj strukturoj kaj la feŭdismaj kondiĉoj de certaj regionoj, kaj la skandalaj privilegioj de certaj grupoj, tiam kaj NUN!! Kiu kuraĝas dubi pri libereco en Hispanio? Se eĉ sacerdotoj estas procesataj pro ilia solidariĝoj kun socialaj konfliktoj kaj iu katolika ĵurnalisto estis same punita pro publikigo en eksterlanda gazeto de artikoloj pri hispanaj aferoj, ĉar en hispana gazeto tion li ne povis fari, kaj tiel plu – tio ja estas afero de “malmultaj” kiuj cetere certe ne pravis, ĉu? Se antaŭ iu afero la hispana hierarkio faras deklaron, ĝi nepre pravas, ĉu? Eble ĝi, kaj aliaj, eĉ ne ŝatas ke ni dank al Dio povas libere polemiki, arde aŭ milde, sed sincere. Kredeble ŝi preferus ĉesigi la eldonadon de Espero Katolíka, kiel jam faris la koncernaj superuloj en Hispanio kun katolikaj gazetoj en kiuj oni kuraĝis skribi libere kiel en SIGNO, la gazeto de la katolika laborista junularo. Albert Klemens |
EK RECENZAS
Diderto Freto, MONOSILABOJ, 108 Sonetoj kun monosilabaj versoj, 45 p., 19 x 14 cm, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Avenida 13 de Maio, 47 – Sobreloja 208, Rio de Janeiro, Brazilo. Senhelpe mi sidas antaŭ ĉi tiu strangaĵo. Ĉu vortludado (aŭ silab-ludado), aŭ poezio, aŭ parodio? Sed ŝajne la aŭtoro-kuracisto kaj la eldonantoj taksas ĝin serioza afero. Min ĉi tiuj monosilaboj impresas nur monotone. Jen kelkaj ekzemploj, por ŝpari al mi recenzon: “Nur mi kaj vi! Mi kaj vi! En am’, mi vi! l’ pli? Ne, nur mi kaj vi!”. Grandioze ĉu ne? Aŭ: “For la milito! Krim’: lukt’ de l’ hom’! Sen lac’, por la pac’, bel’, ver, sur l’ ter’!”. Jes ja! Kaj fine: “Eroj de l’ sorto. Viv’, mort’: er’ de l’ sort’! Van de l’ glor’ kaj kor’ de l’ fam’ kaj am’!”. Sed nun mi ĉesu, por ke la kompostisto ne freneziĝu! sm
ANUARIO ESPERANTISTA 1967, jarlibro de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (adreso vidu supre), 108 p., 14 x 19 cm; en portugala lingvo. UNIVERSALA DEKLARACIO DE HOMAJ RAJTOJ, dua eldono 1967, ricevebla kontraŭ 2 respondkuponoj ĉe UEA. Teo Jung, PREĜO (Ho donu al mi vastan koron!), kompozicio en versoj, lukseta eldono, 16 paĝoj; ĉiu ekzemplero estas numerita kaj aŭtografita de la aŭtoro. Prezo gld_ 1.50 + 0.20 por sendkostoj; eld. Heroldo de Esperanto, Harstenhoekweg 223, Scheveningen, Nederlando. Preĝo? Tia titolo por tiu versaĵo preskaŭ povus esti blasfema, se la verketo ne estus longe for de arto vera. Ĉiukaze mi ne pagus la postulitan sumon por ĝi. sm
ULENSPIEGHEL – tio estas Strigspegulo, trad. P- Wolrug, eld. Vulpo-Amsterdam (Vermeerstraat 7, Zaandam), 16 p., 14 x 10 cm, ilustrita; prezo: 2.00 gld; kun mezepoke kolorigitaj ilustraĵoj 3.00 gld. Interesa provo, laŭeble fidele esperantigi “literaturaĵon” mezepokan pri la konata Tyl Ulenspieghel, fripona ŝercemulo el la 13/14-a jarcento. Kiel donaceto rekomendinda. sm Margid Thoraeus-Ekstrom, BRILO DE FANTOMO, Esperanta originalo, 72 p., 21 x 15 cm, kovril-desegnaĵo, 7.50 danaj kronoj, Dansk Esperanto-Forlag, Abyhoj, 1967. Leginte la grandparte certe interesan romaneton en formo de “konfeso” aŭtobiografia, oni tamen demandas sin, ĉu fakte valoris legi ĝin. Kaj tiun demandon mi ne povas glate jesi, ĉar mi ne povus diri, kial oni legu ĝin. Sorto el duaklasa gazet-romano, stilo ofte ne eleganta, kelkfoje iom konfuza aŭ eĉ enua verko. Kial la aŭtorino ne faris pli mallongan novelon? Tiam eble havus sencon, legi ĝin. En la nuna formo ĝi maksimume povas distri. Domaĝe. Oni legis jam pli bonajn verkojn de la aŭtorino. sm
NEDERLANDO, nacio en Okcidenta Eŭropo, 65 p., 15 x 22 cm, 3.50 ndl. gld., aĉetebla ĉe LEEN, J. C. Heetkamp-Senstius, Hengelolaan 5 F, Den Haag, Ndl. Vere bela, riĉe ilustrita kaj interesa inform-libro pri Nederlando. Marjorie Boulton, OKULOJ, novelaro, 180 p., 12 x 18 cm, eld. J. Régulo, prezo: 1.80 usonaj dolaroj. Ne ĉiuj el la 13 noveloj estas samkvalitaj, sed apenaŭ iu estas neleginda. Ĉar minimume fascinas stilo kaj vortuzo. Oni ekkonas nian poetinon de flanko, kie ŝi ŝajnas aparte lerta. Ŝi majstras ĉiujn temojn. Jen libro, kiun senrezerve mi povas rekomendi al ĉiu.
Hendrik Adamson, VESPERKANTO, poemaro, 132 p., 12 x 18 cm, eld. J. Régulo, prezo: 1.50 usonaj dolaroj. La aŭtoro Adamson, poeto en estona lingvo, jam mortis en 1946 post multaj sort-batoj kaj malsano. Li esperantistiĝis en 1929 por trovi homojn “kiuj ne estas tiom kruelaj, krude materialistaj kaj memamaj”. Komprenebie en lia nun eldonita poemaro (redaktita de Kalocsay) oni rimarkas konstante la influon de lia sorto: amaro kaj rezignacio dominas, sed ĝojo ne mankas. Estas plaĉaj, glate fluaj, bone legeblaj versoj. Hilda Dresen, alia estona poetino, skribis enkondukon. sm |
TROPOSTULO Vere mi ĉagreniĝis. Lastatempe mi ricevis 5 librojn, kiuj senescepte estis netranĉitaj. Por mi persone ne tre gravas, ĉar mi simple iras en la bindejon de mia presejo kaj petas, ke oni tranĉu la librojn. Sed ne ĉiu esperantisto havas tian eblecon. Kion li do faras? Prenas tranĉilon kaj disigas po 4 foliojn – aŭ metas la libron sur sian breton, kie ĝi restas nelegita ornamaĵo … Ŝajnas al mi, ke niaj eldonistoj frivolas per tia neallasebla tropostulo. Ĉu ili ne scias, ke esperantistoj el si mem jam ne estas aĉetemaj, kiom koncernas librojn? Kial ili do ŝarĝiĝu eĉ per man-tranĉado, kiu krome ne plibeligas la librojn? Se 176-paĝa libro kostas preskaŭ 2 dolarojn, ne estas tropostuli de la eldonisto, liveri ĝin tranĉita, sed tropostulo al la leganto, se li ricevas ĝin netranĉita! sm |
RADIO ROMA La dissendoj de Radio Roma en Esperanto okazas ĉiudimanĉe de 21.00 h ĝis 21.20 h MET sur jenaj kurt-ondoj: 25.42 m; 30.90 m; 41.24 m. La dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al “Kuriero de Esperanto”, la unua parto al jenaj temoj: Majo: 5-a Tra la literaturo. 12-a Novaĵoj el Italujo. 19-a Italaj kanzonoj en Esperanto. 26-a Leterkesto. Junio: 2-a La itala poeto Giuseppe Ungaretti. 9-a La urbo Cefalù kaj ĝia normanda katedralo. 16-a La itala komponisto Ildebrando Pizzetti. 23-a La mirindaj grotoj de Castellana. 30-a Kristana mondo. |
Johannes Oesterreicher JUDAJ KOMENTOJ Pri la “juda deklaro” de la koncilo
FINO
Fakte ja la granda plimulto de la judoj kaj de iliaj gvidantoj salutas la agon de la episkopoj ĉe la koncilo. Por nun kompreni, kial kelkaj ne faras tion, oni devas pripensi jenon: Kiam la judoj antaŭ 200 jaroj komencis, laŭjure kaj fizike forlasi la geton, ili tamen kuntrenis ĝin kiel animan fakton plue kun si. Ili ankoraŭ ĉiam sentis sin kiel loĝantoj de arde ĉirkaŭbatalata fortikaĵo. Tiom, ke la sento, esti kunligita kontraŭ malamiko, fariĝis la ŝajne lasta faktoro, kiu kunligis la judojn – la kredantajn kaj la ne plu kredantajn – inter si. Sed nun la fino de la kristana antisemitismo estas antaŭvidebla, kaj la juda popola personeco ŝajnas minacita. Tiel okazas, ke ja la amerikaj judoj kiel ĉiuj judoj abomenas fortegan antisemitismon, sed iel konsideras malfortan antisemitisman tendencon kiel ion bonan, ĉar ili per tio estas kuntenataj. La nova klimato en la rilato inter kristanoj kaj judoj starigas la demandon: “Kion kredas la judoj en ilia granda plimulto vere sufiĉe forte, por ke la deziro kaj volo estiĝu en ili, daŭrige sian komunecon kaj sian tradicion?” Rabeno Hertzberg resumas sian opinion pri tio per jena mirinda penso: la vojoj de Dio estas strangaj. La mizero de la judoj havis profundan influon al la nun komenciĝanta pensoŝanĝo de la katolikaj kristanoj. Tiu pensoŝanĝo tamen interne de la juda komuneco estigas multspecajn novajn demandojn aŭ revivigas malnovajn demandojn, kiuj dumtempe estis apuden ŝovitaj. “Mi sufiĉe estas mistikulo, por kredi, ke ĉiu el ni estas ilo en la mano de Dio por la renovigo de la alia”. Post fino de ĉi tiu raporto mi sciiĝas, ke ĉe antaŭ nelonge okazigita renkontiĝo de judaj, protestantaj kaj katolikaj scienculoj en Boston la eminenta eldonanto de la revuo Judaism, rabeno Steven S. Schwarzchild, rimarkis, ke la voko de episkopo Carli al alta vatikana posteno denove pruvas la malhonestecon de la koncila deklaro. La fonto de tiu onidiro sendube estas la letero de d-ro Runes, kiu asertas, ke “Paŭlo VI… estis vokanta episkopon Luigi Carli konatan antisemitan eseiston, en la gvidantaron de la kurio, en kies manojn la prilaborado de la juda demando estis metata”. Mi ne estas speciale mirigita pri la falsado de la faktoj, – ĝi ne estas la sola en tiu letero. Sed evidente mi estis malbone instruita, kiam mi nomis d-ron Runes privatulon. La volonta rekono de tiu letero flanke de viro de formato de d-ro Schwarzchild montras, ke pluaj judaj rondoj staras malantaŭ d-ro Runes, kiuj intencas, ree malbonigi la komenciĝantan pli bonan klimaton inter judoj kaj kristanoj. J. Oesterreicher |