Sur la titolpaĝo: Kristo sur la trono, katedralo de Limburg (Germanujo)
KRISTO SUR LA TRONO
1968 ni kongresos en Limburg
La titolpaĝo de la unua numero de ĉi tiu jaro 1968 montras Kriston, kiel lin prezentis artisto antaŭ mil jaroj en Bizanco: Kristo sur la trono. Estas la centra bildo sur la “staŭroteko” (krucrelikvujo), kiu hodiaŭ troviĝas en la trezoraĵo de la katedralo de Limburg/ Lahn, kie en julio ni havos nian komunan kongreson.
Rigardo malantaŭen en la katedralo de Limburg
Kristo devas stari en la centro de nia vivo, tial ĉi tiu valora artaĵo troviĝas sur la unua paĝo de nia nova jarkolekto, por ke ĝi admonu nin pri la centra loko de Kristo en nia vivo ankaŭ dum ĉi tiu jaro. Sed ĝi admonas nin ankaŭ, ke Kristo devos stari en la centro de nia kongreso: kristanoj renkontos kristanojn, anoj de Kristo ni estas same, se ankaŭ estas diferencoj inter ni. Sed la centro, Kristo, estas komuna. Kaj tio estas tre grava. Ĉu ne Kristo diris: kie du aŭ tri kunvenas en Mia nomo, tie Mi estas meze inter ili? Kaj ni kunvenos en lia nomo! Tiel ĉiun kritikon aŭ skeptikon pri nia unua komuna kongreso kontestas Kristo mem kaj la fakto, ke ni estas aŭ klopodas esti liaj disĉiploj, ĉiuj – kaj ĉiu unuopa! – laŭ sia maniero. Kristo tronos en Limburg inter ni: jen la plej bela simbolo de ĉi tiu staŭroteko el la Limburga katedral-trezorejo. Sed ĝi simbolas ankaŭ ion alian: ĝi venis el Bizanco kaj tiel simboligas ponton inter eklezioj, ĉar ankaŭ inter la romkatolika kaj la “bizanca” eklezioj estas skismo. Ĉi tiu historia kaj arta ponto do estu simbolo ankaŭ por nia kongreso: ni serĉu kaj uzu pontojn inter la disaj kristanoj. Kaj ni konsciu, ke nia primara kaj ĉefa ponto do estas kaj restas Kristo mem. Ne temas pri tio, ke ni trovos en Limburg la solvojn de la problemoj, sed ke en Kristo ni tamen estos unu malgraŭ teologiaj kaj konfesiaj diferencoj, ke ni renkontos la fraton en Kristo, ke ni parolos kun la alia frato en amo kaj respekto. Se ni konsideras kaj memoras tion, ni povas esti certaj, ke nia kongreso “sukcesos”, t. e. helpos nin pli ĝuste kaj pli multe vivi laŭ la deziroj de tiu Sinjoro Kristo, kiu jen tronas sur la staŭroteko kaj kiu tronos ankaŭ en la kongresejo. Stef (Stefan Maul) |
LIMBURG situanta ĉe la aŭtostrato inter Köln kaj Frankfurt, bonvenigas la gaston per urbobildo de impresa beleco kaj ĉarmo. La malnova urbokerno – nedetruita dum la milito – kun siaj mallarĝaj interplektitaj stratetoj, la interesaj trabumitaj kaj ŝtonaj konstruaĵoj, la balkonaĵoj kaj lignoskulptaĵoj formas pitoreskan, romantik-idilian kadron por juvelo de mezepoka arkitekturo: la sep-tura katedralo de S-ta Georgo. La preĝejo (konstruita 1220-1235) staras senkompare bele sur kruta rokego super la rivero Lahn. Kompakta, de etaĝo al etaĝo pli gracila, tiu lasta katedralo de la malfrua romaniko spiras jam la gotikan epokon. Ambaŭ, fina romaniko kaj komenca gotiko, unuiĝas en la Limburga katedralo plenharmonie. Grandiozaj romanikaj freskoj ornamas la altajn vandojn de la katedralo. Elstaraj estas la ekzemploj de mezepoka ŝtonskulptarto: baptoŝtono kaj Kurzbold-tombo. Trezoroj unuarangaj troviĝas ankaŭ en la dioceza muzeo, kiel la “Dernbacher Beweinung” (Priploro de Dernbach) kaj precipe la Katedrala trezoraĵo kun la mondfama “staŭroteko” (krucujo), bizanca relikvujo, farita de la artscia imperiestro Konstantinos Porphyrogennetos, la filo kaj kunimperiestro Romanos II kaj Prohedros Basileios dum la jaroj 945-965. Kiu promenas de la katedralo tra la trankvilaj statetoj aŭ laŭlonge de la riverbordo sub la katedralo, kiu rigardas de oriento al la unika konstruaĵ-grupo katedralo kaj kastelo, tiu povus opinii, ke en tiu urbo la tempo haltis. Ke tamen ne estas tiel, montras la butik-stratoj, kies pulsanta vivo forgesigas, ke ĝi estas urbo de nur 16.000 loĝantoj. Kiel vendeja kaj komerca metropolo por grandaj partoj de Westerwald kaj Taunus, Limburg akiris grandan signifon. La grandaj profesiaj kaj faka] lernejoj, la multaj kulturaj kaj societaj kunvenoj kaj konferencoj montras, ke la episkopa kaj distrikta urbo Limburg estas kultura centro de vasta regiono. Pro la favora situo en la kruciĝo de gravaj trafik-vojoj Limburg aparte taŭgas kiel elir-loko por plezuraj ekskursoj tra la Lahn-valo, en la arbarojn de Westerwald kaj Taunus. |
ATENTU! Komence de ĉiu jaro ĵurnaloj kaj revuoj petas abonkotizon por la nova jaro, ĉar ili devas ĉiumonate pagi la preskostojn, kaj ne povas atendi ĝis jarfino. Kiel fidela abonanto de ESPERO KATOLIKA vi komprenas niajn zorgojn! Kaj tuj pagos la jarkotizon: sv.fr. 13.–. Ni ĝojus, se vi pagus libervole fr. 14.–, ĉar la preskostoj ekde januaro 1968 plialtiĝis, kaj nur la kongreso en Limburg povos decidi pri necesa altigo de la kotizoj. Centra Oficejo de IKUE |
5 -MINUTA PREDIKO Eble vi opinias alie, sed al mi ŝajnas ke inter la kristanoj multiĝas la homoj, por kiuj dio ne plu estas tiel “proksima” kiel en pli fruaj tempoj. Ne, ĉar ili eble dubas pri lia ekzisto; sed dio simple ne estas tiel memkompreneble apud ili, ekz. por klarigi ĉiutagajn eventojn. En malnovaj predik-libroj oni trovas tiajn ekzemplojn: Nietzsche freneziĝis; ne mirige, ĉar li neis dion! Tamen private ni kelkfoje ankoraŭ trovas tion, kiel rakontis al mi bona avino: “Mia najbarino estas tiel malbona, tiel malbona! Kaj nun ŝia kruro rompiĝis, jen…” Eble estas malriĉiĝo, ke multaj el ni ne plu tiel tuje klarigas ĉion per dia agado. Kiel – ili demandas – ni sciu, ke tion aŭ tion kaŭzas dio? Certe, ĉiuj eventoj havas por la unuopulo kiel por tutaj popoloj kaj la homaro divolitan signifon, sed la memfida interpretado de evento estas ĉe ni; ni ne rajtas difini ĝin tiel, ankaŭ ne el la kredo. Juna viro antaŭ nelonge en diskuto pri mirakloj diris al mi: “Dio, kiu sen mirakloj regas la mondon, por mi estas multe pli granda ol dio, kiu bezonas miraklojn”. En la unua momento mi estis konsternita. Sed la junulo ne kontestis, ke dio povas fari miraklojn, li nur opiniis, ke dio nefaranta miraklojn estus eble ankoraŭ pli granda. Jen la “malnova” dio estis “fremdiĝanta”. La ideo ke dio montras siajn ĉiopovon kaj grandecon per mirakloj, ne plu estas tiel aktuala por la hodiaŭa homo. Kial? Eble estas nur akcent-ŝanĝiĝo, eble nur reago al nia tiel certema parolo pri dio: tiel li agas! – Ĉu vere ni scias tion? El tia ŝanĝiĝo de nia di-imago kompreneble venas ankaŭ ŝanĝiĝo en nia “praktiko” en la preĝado ekz. ĉe la petado precipe. ĉar certe ni kredas, ke dio donos sian gracon kaj efikos la savon ankaŭ en la jaro 1968. Sed kiel li faras tion, ankaŭ fine de ĉi tiu jaro ni ne povos diri. Ĉar tion, kion vere li faris, ni ne facile ekkonos. Kaj se ni ekkonos, ni ne ĉiam ĝuste interpretos ĝin. La dia agado ofte restas “fremda” al ni. Ĉar la mondhistorio ne estas la savhistorio, la savo okazas en la historio. Kaj ambaŭ ni travidos nur ĉe la fino de la tagoj. [Noto de la TTT-ejestro: en la originalo la nomo “Dio” estas skribita per minuskla komenca litero]. |
LA TUTA REALO
Nia tempo estas tre sentema al objektiva agado kaj pensado. Ni ŝatas analizi, spliti kaj dispecigi la realon en kiu ni vivas, ĝis ni havas la aferon en la manoj, ĝis ni povas formi ĝin laŭ nia plaĉo. Ni ne konstruas domon senpripense, sed antaŭe precize kalkulas aŭ kalkuligas ĉion. Ni ne akceptas iun projekton senpripense, sed ni vidas unue ĉu ni havas por ĝi la kapablajn personojn. Ni kalkulas kie la aĉetoj estas malplej karaj, kie ni ricevas rabaton aŭ donac-artiklon; ni abonas la konsum-gvidlibron por plua informo, kalkulas la inteligentec-kvocienton de la lernantoj, atentas pri la preciza pezo de la terpomoj, kontrolas en la stacidomo la monon redonitan de la giĉetistino, ekzamenigas ĉu la ter-gaso estas pli kara ol la oleo kaj miregas eksciante ke iu vojprojekto kostas 80.000.000 guldenojn. Ni demandas kion precize volas iu nova politikisto, informiĝas pri la klaraj principoj de nov-anarkiisto, kaj ne povas imagi ke iu ne asekurigas sin kontraŭ la normalaj riskoj de la vivo. Ni postulas objektivecon kaj klarajn programojn, kaj ne kontentas pri: ni vidos poste. Nur regi la mondon Ni vivas en mondo de ciferoj kaj nombroj, de kilometroj, varmogradoj, asekuroj, dokumentoj, planoj, raportoj, kalorioj, debato kaj kredito, informoj kaj blu-presoj. Neniu asertos ke tio estas malĝusta. Estas bone ke la scienco helpas nin por koni kaj regi la realon de ĉi tiu tero. Sed, tio estas nur la duono de la tuta realo. La signifon, la misteron ni ne jam spertis; kaj ni eĉ tute ne spertos se ni ekskluzive tiamaniere alfrontas la problemojn. Ni faras el ĉio objekton por priparolo, por pristudo, erojn el programo por kunveno. Ni nur demandas nin: kiamaniere mi povos regi ĝin, preni ĝin en la manon? Sed ni ne plu envolviĝas. Ni ne plu troviĝas meze de ĝi. Ni ne plu vivas kun ĝi. La homo troviĝas ekster ĝi, sola kaj soleca. Kaj kiam li ĉirkaŭrigardas, li vidas nur sin mem, la realon kiun li mem faris, kiun li formis propramane… kaj li finfine sentas naŭzon pri ĝi. Ĝi ne estas plu nova, ne plu inspira. Jam tiel ofte li vidis ĝin, jam tiel ofte pripensis ĝin. Li ne kapablas sperti la miraklon en kiu li volviĝas, la miraklon kiu proksimiĝas al li, sin prezentas al li. Ni ne rigardas sufiĉe malproksimen Kiam ni ekscias ke je iu angulo de strato troviĝas ruĝbrika domo, kun blankaj kolonoj, kaj kolomboj sur la tegmento, tio ne multe impresas nin. Ni apenaŭ povas imagi tian domon. Ni eĉ ne komprenas. Sed, se iu diras ke je angulo de strato troviĝas domo de okdekmil guldenoj, ni spontane diras: ho, kiel bela domo. Kiam ni unuafoje renkontas iun, ni ne atentas pri la sono de lia voĉo, pri la koloro de liaj haroj, aŭ pri liaj gestoj. Ne, ni demandas kion li faras por sia vivteno kaj tiam ni ne kontentas pri respondo kiel: mi instruas, aŭ mi laboras en la metalindustrio. Ni volas scii en kiu branĉo, ĉar ni ŝatus scii kiom li gajnas. Ni demandas kiomjara li estas, kion faras lia patro, kaj kie li feriis. Faru teston en klaso de elementa lernejo. Iru al la sakristio kaj montru kalikon, belan kalikon nur uzatan je granda festo. Sendube la unua demando estos: ĉu estas oro? Jes. Kaj aŭtomate sekvas la dua demando: kiom ĝi kostas? Sed, ĉu ĝi estas bela, ili ne ankoraŭ vidis. Ili nur kalkulis kaj splitis. Ni permesu la misteron veni al ni Ni senŝeligas ĉiun misteron kiel cepon, kaj tiam niaj okuloj larmas kaj ni vidas ke denove nenio postrestas. Ni estas bonintencaj. Ni vere serĉas la sencon kaj la signifon de nia vivo, sed ni serĉas sur la malĝusta vojo. Ni devas lerni aŭskulti denove. Ni devas lerni denove lasi la realon sendifekta, kompleta, permesi ke ĝi venu al ni kia ĝi estas, kaj ne preni ĝin en la manoj. Akvo estas akvo. Sed en iu bela somertago ni ne trinkas H2O, ni naĝas ne en H2O, sed en akvo; kaj jen io tute alia. Ni povas paroli pri liturgio, serĉi historiajn argumentojn por aŭ kontraŭ iu speciala formo, sed celebri la eŭkaristion estas io tute alia. Ni povas pristudi la religian vivon kaj provi adapti la nuntempan formon al la historio kaj la vivo de nia epoko. Ĉio ĉi necesas, urĝe necesas, sed ĝi ne estas jam vivi religie. Ĝi estas objekto de studo, restas ekster ni. Ni eble povos diri multe pri ĝi, sed ni ne jam spertis ĝian sencon. G. Ris. ofm. El la nederlanda revuo: De kloosterling |
BLINDECO Ĉu niaj okuloj vidas? “La horo por fari agojn sonis”, tiel diras papo Paŭlo en sia encikliko “Populorum progressio”, la ĉarto por paco kaj justeco! “Ni devas rapidi, ĉar tro multe da homoj vivas en mizerego”. Mondo, kiu estas malsana de egoismo, devas helpi ĉi tie ne nur kiel esprimo de karito, sed ĉar estas nia morala devo kaj faro de justeco. En la kadro de la Agado E3 kelkaj esperantistoj petis pliajn informojn pri la Prof. D-ro H. J. M. Weve-Institucio por povi propagandi en sia propra lando. Jen kion skribis ĵurnalo, aperanta en Kenio: En la 32 landoj de tropika kaj ekvatora Afriko vivas almenaŭ 1.400.000 blinduloj, inkluzive de 100.000 infanoj. Ĉi tiun blindecon oni povas du-trione antaŭrimedi. Se oni nun ne faros decidajn paŝojn, la problemo ade pligrandiĝos paralele kun la kresko de la loĝantaro, tiel ke fine de la jarcento loĝos en Afriko pli ol 3.000.000 da blindaj homoj. Ĉi tiu frutempe donita averto estas formulata en unu el la rezolucioj de la Unua Afrika Konferenco pri Porblindula Laboro, kiun ĉeestis delegacioj el 15 afrikaj landoj kaj 7 internaciaj organizaĵoj, inkluzive tiun de la Unuiĝintaj Nacioj. En la nuna tempo nur unu blinda infano el kvindek vizitadas la lernejon. Kaj multaj afrikaj landoj ne havas aranĝojn por instruado al la blinduloj. Tiel konstatas la Konferenco. Por nur unu blinda plenkreskulo el mil prezentiĝas okazo por sociala sanbonfartigo, ekzerco kaj laboro; la plej multaj el la aliaj vivas en mizero, ĉu kiel almozpetantoj en la urboj, ĉu dependaj de geparencoj en la kamparo. Pro ekonomiaj motivoj, kiuj ne postkuru humanajn konsiderojn, la situacio devos esti plibonigata, kaj la unua postulo ĉi-rilate estas: atentigi la popolojn kaj registarojn de Afriko pri la faktoj kaj ebloj. Ĉiun ĉefan kaŭzon de blindeco en Afriko oni povas regi. Blinda infano havas la saman kapablon por tiri profiton el la instruado kiel infano vidanta. Sana blindulo plenkreska, kiu apartenas al la produktiva aĝoklaso, povas tiel esti instruata, ke li povos vivteni sin en farmodomo aŭ en laborejo, fabriko aŭ kontoro en la urbo. Tiuspecajn rezultatojn oni jam atingis en kelkaj partoj de Afriko. Kaj en la nuna momento estas bezono pri agadoj sur kontinenta skalo por protekti la vidkapablon al estontaj generacioj kaj por doni novan esperon al blindaj homoj. La enhavo de ĉi tiu citaĵo bone harmonias kun la informoj, kiujn la okulisto de Kenio, d-ro Bisley, havigis al d-ro R. Sampimon (prezidanto de la institucio) dum lia vizito al Orienta Afriko. Ĉar mankas ekzaktaj statistikoj, li ne povis doni precizajn nombrojn, sed lia impreso estis, ke unu el 60 homoj en Kenio estas blinda, kaj ke 80% de la blindeco estas preventeblaj aŭ kuraceblaj! Lando kiel Tanzanio, kies areo pli ol 25-foje superas Nederlandon, disponis en 1966 nur pri unu okulisto. Antaŭ nelonge aldoniĝis du okulistoj el Israelo (kun dujara kontrakto). En la plej dense loĝata lando de Afriko, Niĝerio kun 60.000.000 da loĝantoj, estas tri okulistoj. Kompare mi mencias, ke en Nederlando laboras pli ol 300, dum la okulmalsanoj estas malpli oftaj kaj danĝeraj! Prevento kaj kuraco Kiel ekzemplo de tut-ebla prevento povas servi la traĥomo. Ĉe ĉi tiu afekcio viruso kaŭzas konjunktiviton kaj palpebriton, per kio la palpebroj turniĝadas al la okula globo (entropio) kaj la okulharoj strek-skrapadas super la korneo. Ekestas ulceroj kaj cikatroj, per kiuj la korneo perdas sian diafanecon kaj la okulo blindiĝas. Pli bona higieno tuj grave malkreskigas la nombron, sed ĝi estas ne tiel facile realigebla. Se la okuloj jam estas infektitaj, rapida resaniĝo estas ebla per okulungventoj, en kiuj troviĝas sulfataĵoj aŭ antibiotikoj. Ĉi tiu knabo suferas de denaska katarakto. Simpla operacio povus fari lin vidanta. Sed se ne venos okulkuraca helpo, li fariĝos blinda… En posta (t. e. entropia) stadio simpla operacio povas porti la okulharojn ekster la atingon de la korneo. D-ro Sampimon vidis, kiel d-ro Burkitt angla kuracisto, do ne okulisto! – kiu pere de “Vojaĝanta Okulkuracejo” iradas de loko al loko tra Orienta Afriko, instruas ĉi tiun operacion al flegistoj kaj flegistinoj de saneco-centroj en la internlandoj en Kenio. D-ro Burkitt vidigas al flegistino, kiel oni faru traĥom-operacion. La tendaro de “Vojaĝanta Okulkuracejo” ĉe la gento Masaj’a Rilate al la sociala sanbonfartigo oni povas mencii, ke preskaŭ ĉiuj formoj estas multekostaj kaj tempon rabantaj. Krome ili postulas longtempan kunlaboron kaj persistemon de la paciento. Ĉi ĉio estas, almenaŭ en la nuna tempo, apenaŭ konsiderebla kiel reala eblo en la landoj evoluantaj. Diversaj formoj de okulkuraca sanbonfartigo, male, estas ege malkaraj kaj efikaj. En la unua loko oni pensu pri okulvitroj kaj kataraktaj operacioj. En lando evoluanta estas grava fakto, ke tia operacio kostas preskaŭ nenion: jam sufiĉas (se necesas): tondileto, pinĉileto kaj peco de raztranĉileto… Estas ankoraŭ aliaj ekanomiaj facetoj, kiuj allogigas la okulkaracan helpon al landoj evoluantaj. Dum multaj aliaj formoj de medicina helpo akcelas la kreskegon de la loĝantaro kaj tiel elartikigadas la ekonomion de la lando, la okulkuracado ĉi tie ne malbone influas, ĉar homoj, kiuj estis devigitaj paraziti je la socio, povos nun mem perlabori sian panon! La Prof. Weve-Institucio konscias pri tio, ke en la hodiaŭo ne estas eble sendi al ĉi tiuj regionoj tiom da (okul)kuracistoj, ke ĝi povos prezenti adekvatan okulkuracan helpon al la tuta loĝantaro. Oni pripensu ke ĉi tiuj regionoj estas ege vastaj kaj ke la fervoja komunikiĝo estas nesufiĉa. Kaj kiu deziras farigi tiun helpon ĉi tie ekskluzive de okulspecialistoj, montras sin nereala perfektigemulo kiu faras el la plibono malamikon de la bono… Provizore necesas, ke ĉi tie helpu la dise loĝantaj ordinaraj kuracistoj kaj flegistoj. Pro ĉi tiu kialo la institucio sendis, laŭ peto, okulkuracajn instrumentojn al Kongo, Sengeremo kaj Kipatimuo. Okulisto, kiu petis al la institucio trovi eblon labori dum unu aŭ du jaroj en Orienta Afriko, bedaŭrinde retiris sin, kiam tiu eblo estis trovita. La celo estis, ke ĉi tiu specialisto vizitos la diversajn tieajn malsanulejojn por ebligi al kuracistoj plenigi la malplenaĵojn en ilia oftalmologiaj scio kaj tekniko, i. a. per la instruado de kataraktaj kaj traĥomaj operacioj. La institucio, tamen, trovis alian solvon por ĉi tiu problemo, kiam nederlanda okulisto, kvankam kun nombra pacientaro, montriĝis preta doni oftalmologian krominstruadon al tropikaj kuracistoj, kiuj estas sendotaj al Afriko aŭ kiuj ferias en Nederlando. Tiel estos ai li pli facile fari okulsanigajn kuracon kaj operaciojn en afrikaj malsanulejoj. Eĉ okazis, ke kuracistojn tiom impresis la mizeroj sur ĉi tiu kampo, ke ili klopodis operaci kun lernolibreto en la mano! Oni komprenos, ke ĉi tio estas ege malfacila tasko… Kiu ne konas la tiean situacion, nomos tian agmanieron neresponsa. La malo, tamen, estas vera. Se ĉi tiuj kuracistoj ne klopodus operacii, ĉiuj ĉi kataraktuloj sendube restus blindaj kaj ĉiuj ĉi entropiuloj certe blindiĝus pro traĥomo. Kaj kvankam la nombro da sukcesplenaj operacioj – almenaŭ en la komenco – estas malgranda, ĉiam temas pri gajno! Krome la vidkapablo, post malbone farita operacio, kutime pliboniĝas gis 20%, kio sufiĉas por praktiki terkulturadon kaj brutbredadon en ĉi tiuj regionoj. Prave la registaroj de la landoj evoluantaj streĉadas siajn fortojn por kontraŭbatali la analfabetismon kaj plialtigi la evoluo-nivelon de la loĝantaro. Ĉar la lernejoj – ankaŭ por plenkreskuloj – elteriĝas kiel fungoj, subite ekestis granda bezono pri okulvitroj. Tiel, ekzemple, la kuracisto de la “Medicina Centro de la Evangelia Frataro” en Surinamo petis al la institucio ke ĝi sendu 1.500 okulvitrojn por legi. Tiu peto povis esti plenumita! Ankaŭ al multaj partoj de Afriko la institucio sendadas grandajn nombrojn da okulvitroj. Helpo al nekuraceblaj blinduloj Ne estas facila tasko fiksi la nekuraceblon. En la porblindula lernejo de Aluor (Kenio) d-ro Sampimon ekhavis la impreson, ke el 65 blindaj lernantoj eble oni povus, per eta operacio, ĉirkaŭ 17 tiel helpi, ke ili povus viziti la normalan lernejon. Se korneo-transigo estus ebla, oni povus feliĉigi eĉ pli ol duonon el ili! Oni komprenos, ke medicina kaj eduka helpoj devas kune-iri tiel ke neniu el ambaŭ povas iam fariĝi celo sendependa. Tial la Prof. Weve-Institucio alcelas ambaŭ formojn de helpo. La nombro da nekuraceblaj blinduloj en ĉi tiuj landoj evoluantaj, malgraŭ tio, estas grandega. Sed bedaŭrinde oni konstatas en tiuj landoj, ke oni konsideras helpon al blinduloj kaj aliaj malfeliĉuloj kaj invalidoj “pura lukso”. La institucio kaj ĝiaj amikoj, i. a. la esperantistoj, kompreneble, ne samopinias pri tiu starpunkto. Bone komprenante la grandan nombron da neimageblaj bezonegoj en tiuj landoj, kie estas manko de preskaŭ ĉio, multaj opinias neceso, ke tie estu kelkaj institutoj por instruado al blinduloj, kiuj servu 1) kiel modelo, tiel ke oni en ili kolektu la bezonatan specialan konon, kiu poste (se la ekonomiaj cirkonstancoj pliboniĝos) povos esti apogpunkto ĉe la plivastigo de la porblindula instruado, kaj 2) kiel ilustraĵo de la valoro kiun havas la homa persono, ĝuste ankaŭ la invalida, por ke ni ĉiam konsciu pri tio, kiel homoj agu inter si! Tio estas la kaŭzo, ke la institucio subtenas la lernejon kun internulejo en Aluor kaj helpas al ĝia pligrandigo. La lernejo, kiu nombras preskaŭ cent lernantojn, havas elstaran reputacion. Specialan atenton postulas la blindaj junulinoj, ĉar ili facile fariĝas la tioma kromedzino de afrikano. Ili tial, devas esti severe protektataj en la lernejo kaj la internulejo, se ne prezentiĝas aliaj laborebloj. Por la geknaboj la Prof. Weve-Institucio strebadas al fakinstruado. Mi jam skribis en ĉi tiu revuo, ke ekzistas planoj por starigi modernan brajlo-presejon en Aluor, kiu povos liveri librojn por blinduloj kaj porblindulaj lernejoj en tuta Orienta Afriko. En ĉi tiu urbo oni konstruos – kun financa helpo de la institucio – ankaŭ poliklinikon, kiu donos multan zorgon pri la kuracado de okulmalsanoj. Agado E3 Ke la idealo de la Prof. Weve-Institucio estas simpatia en niaj vidantaj okuloj, montriĝis el la ĝisnuna financa helpo de nombro da esperantistoj. Tamen nur plenmano da I.K.U.E.-anoj reagis al nia Agado E3. Mia espero estas granda, ke multaj ankoraŭ pagos parteton de la “prezo” de siaj okuloj sanaj kaj vidantaj! Mi, plie, esperas, ke troviĝos, per la interveno de la esperantistoj, kelkaj (okul) kuracistoj, kiuj estas pretaj dum kelkaj jaroj labori en Afriko. Eble la nepagipovaj landoj povos helpi per la sendado de okulkuracaj instrumentoj al Afriko. Se niaj okuloj vidas, vidas la mizerojn en Afriko, ni kune vidu kiel vidigi la okulojn de tiom da blinduloj. Ni do donu esperon al tiuj, kiuj esperas al ni! La horo por fari agojn sonis! Jacques Tuinder |
NOVJARA BONDEZIRO DE LA PREZIDANTO Antaŭ kelka tempo mian atenton kaptis broŝuro, kiu estas dediĉita al la temo “publikaj rilatoj kaj sociala servado”. La aŭtoro, kiu skribas pri mia profesia laboro, opinias ke la sociala servado ĝenerale havas ankoraŭ (tro) neklaran imagon ĉe la publiko. Laŭ li unu el la kaŭzoj estas, ke mankis ĝis nun sistema “imaginfluo” sur tiu tereno. El tio li konkludas, ke la kulturado de la publikaj rilatoj kaj la havigado de celdirektita informado estas urĝaj aferoj ĉan atenton postulantaj. Legante nun ĉi interesan publikigaĵon, mi de tempo al tempo pensis pri nia unuiĝo, celanta “certigi katolikan ĉeeston en la antaŭenironta Esperanto-movado”. Kaj mi demandis al mi: ĉu I.K.U.E. havas klaran imagon ĉe la publiko esperantista? Respondi tiun demandon mi nun ne volas – kvankam estus interese esplori ĝin! – ĉar alia demando antaŭas: ĉu la internacia lingvo kaj ĝia movado havas klaran imagon en la okuloj de neesperantistoj? Estas evidente, ke la bonfarto de I.K.U.E. forte dependas de tiu de la Esperanto-movado ĝenerale. Tial nia unuiĝo celas promocii studadon kaj praktikadon de la lingvo, ĉar nepra kondiĉo por aliĝi al ĝi estas la esperantisteco. Tio implicas la propagandon por Esperanto! Ŝajnas al mi, ke la estraro kaj membraro de I.K.U.E. sur tiu ĉi kampo tro malmulte iniciatas kaj faras. Ni bedaŭrinde ne povas disponi pri granda aro da fervoraj kaj sindonaj propagandistoj kaj ĝisostaj pioniroj! D-ro Zamenhof ŝatis paroli pri “pacaj batalantoj”, “apostoloj” kaj “varmaj amikoj por sankta afero”. Kial li prefere uzis terminojn religie koloritajn? Ĉu tio havis rilaton kun “imaginfluo”? Se jes, en kiu maniero la moderna esperantisto devas influi la imagon de “oni”? Grava estas la demando, kiel praktike funkcias la komunikiĝo inter “la Esperanto-movado” kaj “la publiko”. Ĉu ne estas parolo pri iu vakuo inter ambaŭ? Ĉu ni, kiel esperantistoj, ne rimarkas sufiĉe, ke la maniero en kiu ni propragande prezentas nin al la mondo, ne bone sukcesas? Ĉu, cetere, “la lingvo” kaj “la movado” konkrete estas sufiĉe disponeblaj por ĉiuj homoj? Alivorfe: ĉu ili kaj fizike kaj emocie estas facile atingeblaj? Tie ĉi ni suriras la terenon de la publikaj rilatoj, tuŝante la problemon pri la disponebligo kaj atingebligo de la internacia lingvo kaj ĝia movado, do la plibonigon de komunikiĝo inter “nia afero” kaj “tiu indiferenta mondo”. Unu flanko de la problemo estas, ke tiu mondo estas ne aŭ nesufiĉe informita pri la afero kaj sekve havas nekompletan aŭ eraran juĝon pri ĝi, eĉ antaŭ-juĝojn. Ĉe publikaj rilatoj temas pri reciprokaj konateco kaj ligiteco, pli bone dirite pri inter-efiko. La koncepto publikaj rilatoj ŝajnas al mi pli ĝusta kaj riĉa ol la koncepto informado, kiun lastan oni povas kompreni kiel “fluon da sciigoj kaj klarigoj al unu flanko”. Publikajn rilatojn oni povas difini kiel: sisteme evoluigatan proceson, en kiu opinioj estas hormoniigataj kun faktoj kaj en kiu estas kreata “favora atmosfero ĉirkaŭ tiuj faktoj”. Tiu proceso devos rezultigi fidon pri la afero, kaj tiu fido estas nemalhavebla kondiĉo por propagandi ĝin! Povas esti, ke la esperantistoj mem havas nesufiĉan bildon pri la imago de la publiko neesperantista! Ni supozu, ke “oni” rigardus Esperanton kiel nerealan revon de nombro da stranguloj, kiuj nescias uzi la tempon en pli bona maniero. Tiam ni devus konstati, ke ĉi tie unuflanke mankas sufiĉe da konateco; aliflanke ni devus tamen agnoski, ke tiu imago estas parte vera. Sed se “oni” ĝenerale identigus Esperanton kun “io por stranguloj”, tio estus malhelpo, kiu tute senfruktigus ĉian laboron propagandan. Publikaj rilatoj celas influi la homan konduton, sed tio sendube postulas multe da esploro laŭ sciencaj metodoj. Por mi estas demando, ĉu ni fakte adekvate esploras la ĉi-koncernan interefikon! Esperanta diraĵo asertas: “Nekonata, neamata”. Se tio estus vera, ni devus konatigi nin, sed tiam en pli vasta senco ol “transigo de kono kaj scio”. En la komerca sfero oni uzas la tiel nomatan A.I.D.A.-formulon: ATENTO – INTERESO – DEZIRO – AGO. Tio signifas, ke por sukcesplene reklami, oni devas influi la homon sur tri niveloj: kiel pensantan, sentantan kaj volantan. Tiel efika reklamado vekos la atenton; la atento estigos aŭ nutros la intereson, kiu siavice povos konduki al la deziro. La komercisto tiam baldaŭ atingos sian celon, ĉar la paŝo de “deziri aĉeti” al “iri aĉeti” estas mallonga kaj ofte tre facila. Ĉiu esperantisto el siaj propraj spertoj konas multe da personoj, kiuj dezirus eklerni Esperanton, se…, sed kiuj neniam faras la paŝon de la deziro al la decido: “hodiaŭ mi komencos la studadon!”. Tial necesas influi la dezirantojn ankaŭ en ilia tuta situacio, ĉar ofte ili “pro iuj cirkonstancoj” ne faros la lastan paŝon. Kaj tio estas afero nefacila… Certe, ni ĉiuj estas firme konvinkitaj pri tio, ke la fina solvo estas: deviga enkonduko de Esperanto en la lernejajn programojn! Sed ĉu tio grandskale eblas en la nuna momento? Ĉu la klimato jam estas matura por tio? Ĉu eble la hodiaŭa tasko de la esperantistaro ne estas unualoke: daŭre fovorigi tiun klimaton ĝuste per publikaj rilatoj? Tri punktoj ŝajnas al mi esencaj ĉi tie: 1. Pere de esploro ni akiru klaran komprenon pri la nunaj ideoj kaj imagoj de la publiko koncerne Esperanton kaj ĝiajn eblojn; 2. Niajn informojn daŭre akompanu realaj vojmontriloj inter la publiko mem, kiuj ripetfoje konfirmas tiujn donitajn informojn; 3. Ni sisteme kaj organize favorinfluu la psikologian klimaton de la publiko neesperantista. Mallonge: respondo urĝas al la demando: kiel kaj kie la publiko povas trovi la “vojmontrilojn”? Aŭ alivorte: kiel ni devas konatigi nin? Konstatinte, ke la propragando, precipe en propra rondo, nepre nesufiĉas, mi invitas ĉiujn kunlaboremajn membrojn fari proponojn kaj sugestojn al la estraro surbaze de siaj spertoj. Ni urĝe bezonas taŭgan propagandilon, kiu parolas al la moderna homo sur la niveloj pensanta, sentanta kaj volanta. Ĝi devos miaopinie prezenti iun analogion kun la vojo, laŭ kiu komercisto apelacias la aĉetemon de la publiko. Mi pensas unualoke pri propagandilo, kiun ni povos disvastigi en la rondoj de la PAX CHRISTI-movado, kun kiu I.K.U.E. kunlaboras. Ni ne forgesu, ke unu el la ĉefaj rimedoj, kiujn nia unuiĝo uzas por atingi sian celon, estas: propagandi la internacian lingvon speciale per kontakto kun internaciaj katolikaj ligoj kaj institucioj. Sed KION ni povos fari sen celdirektita informilo, kiu laŭ nia kono pri “publikaj rilatoj” harmoniigas opiniojn de neesperantistoj kun objektivaj faktoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado? I.K.U.E. deziras dum tiu ĉi jaro plifortigi siajn rilatojn kun PAX CHRISTI, esperante ke granda nombro de ĝiaj anoj konvinkiĝos pri la signifo kaj valoro de internacia lingvo por internaciaj kontaktoj, kaj… aliĝos al nia unuiĝo. Ĉu ni sukcesos en tio? La respondo estas al ĉiu el ni! Se ni jes sukcesos, 1968 estos por I.K.U.E. bona kaj prospera jaro. Volonte mi kaptas la okazon direkti la atenton al du gravaj fondusoj, kiuj ebligas la bonan funkciadon de la unuiĝo kaj ĝia organo: 1. FONDUSO POR NEPAGIPOVAJ PERSONOJ. Ĉu estas sufiĉe konate, ke unu triono de niaj membroj loĝas en orient-eŭropaj landoj? Kaj ĉu ne estas nia kristana tasko servi al ili, t. e. zorgi ke ili regule ricevu nian revuon? El komerca vidpunkto tio estas grandega malprofito, sed laŭ la profunda konvinko de la estraro kaj multe da membroj pagipovaj I.K.U.E. estas organizo, kiu lasas sin gvidi ne per pure komercaj principoj. Tial mi esperas, ke ankaŭ en 1968 multaj estos pretaj “adopti” nepagipovan membron. 2. FONDUSO E.K. Ĝis nun montriĝi nur tre modera interesiĝo pri tiu fonduso, celanta aperigi de tempo al tempo pli “dikan” numeron de E.K. Ĉar ekde la nova jaro la preskostoj multege kreskos, mi aŭdacas esperi, ke ĉiu I.K.U.E.-ano laŭ siaj ebloj krompagos monsumeton por kovri tiun plialtigon kaj plifortigi la fonduson. Fine al vi ĉiuj mi deziras la benon de Dio kaj por via persono kaj por via laboro (ankaŭ esperantista). La Sinjoro helpu nian movadon daŭre servi al la Eklezio kaj al la tuta mondo, la Eklezio en la senco plej vasta. Li benu abunde ankaŭ la komunan kongreson de K.E.L.I. kaj I.K.U.E., al kiu mi kore invitas vin ĉiujn. Jacques Tuinder, prezidanto de I.K.U.E. |
PAX CHRISTI “Survoje kun Pacem in Terris”
Unua parto La 17-an de majo 1963 la Nederlanda Sekcio de la Internacia Porpaca Movado PAX CHRISTI starigis komisionon de diversfakaj kompetentuloj, kies komisio estis: “pristudi la eblon formuli de katolika flanko starpunkton koncerne la demandojn pri milito kaj paco en la atomepoko”. La estrarkonsilantaro de tiu ĉi sekcio konsentis pri la enhavo de la farita raporto kaj konsideras tiun ĉi profundpensan dokumenton apud la oficialaj principoj kaj deklaroj de la movado – kiel fundamenton por siaj aktivaĵoj venontjaraj. La raporto temas pri demandoj, kiuj tuŝas ne nur la evangelian taskon de la kristano en tiu ĉi tempo, sed ankaŭ la personan respondecon, kiun la hodiaŭa homo havas en la mondo por fari ĝin “loĝurbo”, kie ĉiuj homoj povas feliĉe kaj prospere vivi. La dokumento, kiu vere ne diris la lastan vorton, montras al la estonteco kaj enhavas la atendon ke ĝi invitos al profunda pensado pri milito kaj paco precipe tiujn, kiuj serĉas seriozan respondon al la paradokso de la evangelia vokiĝo al paco unuflanke kaj la ĉiun kaj ĉion detruanta karaktero de moderna milito aliflanke. Estas ĝuste la kernarmiloj, kiuj portis la internacian socion en novan situacion. La komisio de la Eklezio kaj de la mondo plenumi taskon kreantan renkontas hodiaŭ la teknikan eblon de la homo detrui la teron kaj ĝiajn loĝantojn. Ĉi tiu nova situacio devigas la kristanojn kune kun ĉiuj homoj de bona volo trovi niatempan respondon al multaj demandoj, ne nur etikaj. En sia encikliko PACEM IN TERRIS Papo Johano XXIII instigis nin aktive partopreni la publikan vivon. Sed, laŭ la Papo, por penetrigi la civilizon per bonaj principoj kaj kristana spirito, ne necesas nur la lumo de la kredo kaj la fervoro por la bono. Ni devas ankaŭ pozitive influi la homan socion per nia persona iniciatemo kaj per kompetentecoj scienca, teknika, profesia. La intenco de la raporto estas: liveri esencan kontribuon al la niatempigo de nombro da principoj, pri kiuj parolas la paco-encikliko. Ĝi estas kontribuo al la pensado pri gravaj demandoj, kiun partoprenu ankaŭ aliaj por veni al pli da klareco; tial kun la enhavo konatiĝu ankaŭ la legantoj de “Espero Katolika”. Fine ankaŭ la Dua Vatikana Koncilo en skemo XIII okupis sin pri tiuj demandoj. La elirpunktoj kaj konkludoj de la raporto ne intencas esti io alia ol la fundamento de ĉiu laboro, kiun la kristano povas fari en la servo al la paco. La evoluo de la Eklezio prezentas bildon ŝanĝiĝantan de la rilato inter Eklezio kaj mondo: Eklezio, kiu mem estas survoje al mondo, kiun karakterizas kreskanta interdependeco kaj revolucia disvolviĝo teknologia, precipe sur la kampo de la armiloj. Estiĝis nova situacio en kiu la karaktero de la milito fundamente ŝanĝiĝis. Pli ol iam milito nun estas malrespekto al la homa socio en ĝia tuto. La enhavo de la koncepto “nacia suvereneco” estas ŝanĝiĝema. La tradicia doktrino de la Eklezio pri t. n. “justa milito” estas temo de studado. La eroj de la problemo rilate la pacon kaj la militon esence aliiĝis. La strukturo de la internacia socio ankoraŭ ne adaptiĝis al la nunaj cirkonstancoj. Naciaj kategorioj ludas tro superregantan rolon en la pensado pri problemoj tutmondaj. Necesas denova kaj senĉesa enpenetrado en la karakterizojn kaj kunsekvencojn de la situacio, en kiu la homaro nun vivas. Tio ĉi estas malfacila, ĉar ni ankoraŭ ne klare vidas, kien la grandaj ŝanĝiĝoj kondukos la hodiaŭan mondon. Kiaj estos la sekvoj de la fendego, kiu ĉiam pli klare manifestiĝas inter la nuna nacie direktita strukturo de la ŝtatoj en la internacia socio kaj la mondampleksa totala minaco de la modernaj armiloj? Ĉu la homo devos eterne esti kaptita en ekskluzive antiteza pensado inter orienta kaj okcidenta blokoj, en la sfero de malvarma milito kaj kreskanta malfido? Aŭ ĉu li devos prudente kaj persiste plifortigi en mondo, en kiu interesoj pli ligas ol ideologioj disigas, la jam kreskantajn interdependecon kaj kunlaboron? Kiom ĉi tiuj interdependeco kaj kunlaboro urĝas al fekunda dialogo inter la ideologioj? Kaj kiom ĉi tiu dialogo estas necesa kondiĉo por veni al pacama kaj humana kunvivado? Ĉu por la kristano prezentiĝas sintezo inter lia evangelia komisio al paco kaj la pligrandiĝanta potenco de la perforto? Aŭ ĉu oni povas respondi al la interna disŝireco, kiun kaŭzas ĉi tiu paradoksa situacio, nur per persona decido de la konscienco? Ĉu tia persona decido nur enhavas reziston de la individua homo kontraŭ la faktaj cirkonstancoj, ĉar li ne havas la eblon validigi sian decidon, starigante en la socio novajn politikajn strukturojn, normojn kaj pensmanierojn? Kio estas la evangelia fundamento de la porpaca laboro? La mesaĝo de la evangelio de l’ paco samtempe entenas promeson por la mondo kaj taskon al la homo: la promeson de la ekrealiĝo de la Dia Regno en ĉi tiu mondo. La kristano ne nur devas kuraĝe ĝin atendi, sed ankaŭ tutforte labori por ĝi. La finan pacon de Kristo, kiu estas promesita al li kaj kiun li rajtas esperi, li do devas laŭvivi en rilato kun la mondo. Ne agnoskante ĉi tiun rilaton aŭ ĝin forĵetante li neĝuste agas aŭ kontraŭ Dio aŭ kontraŭ la mondo. Se li retiras sin de Dio, li estas homo “mondiĝinta” kaj trovas nur sin mem. Se li fuĝas el la tera realeco, li trovas ne Dion, sed difektas la homan ekziston, neante sian respondecon pri la maleternaj strukturoj, kiuj preparas la venon de la Dia Regno. La eklezio ne nur esperas tiun pacon, sed efektive konstruadas ĝin en la nuno. Ĉe tio ĝi lasas sin gvidi de la kristana etiko laŭ la Surmonta Predikado, kiu postulas – el servema amo – forlasi la nekristanan “okulo pro okulo, dento pro dento”! Jen reala evangelia normo kiu servos kiel modelo kaj horizonto, kaj por la individua kristano, kaj por ŝtatoj kaj popoloj (kvankam ne sammaniere). Kiu klopodas forkuri de tio, tiu vivas kiel submezura kristano Ĉe tio ni tamen ankaŭ pripensu, ke la kristano samtempe travivas ĉi tiun mondon kiel saturitan de pekoj kaj neperfekteco. Kaj tio validas tiel radikale, ke paradiza situacio neniam plene realiĝos sur nia tero. Forgesi tion signifus, ke ni spasme anticipus tion, kion ni reale esperas, sed pri kio ni povas paroli nur kiel pri “nova ĉielo kaj nova tero, en kiuj loĝas justeco” (2 Pet 3,13). Ambaŭ aspektojn – la paco fariĝas jam realaĵo kaj tamen ankoraŭ ne povas esti plena – la kristanoj sekve devas efikigi en sia porpaca laboro. Tro malmulte la homo kuraĝas enirigi la Kristvenan vizion en sian vivon. “Tiam ekestas miopeco, kiu tro malmulte kuraĝas esperi kaj riski en la forto de la Spirito”. Kelkaj direktoj de pacifisma pensado prave emfazas ĉi tion, tiel starigante antaŭ ni demandojn, de kiuj forkuri ni ne povas. Aliflanke en la pacifismo kuŝas unuflankeco, kiu volas normigi la Kristvenan aspekton. La strukturoj, ligitaj kun la mondo, kiel ĝi aperas al ni en formo nedaŭra, tamen ankoraŭ ĉiam validas. En alia kunteksto Bonhoeffer iam avertis: “Oni povas kaj devas ne elparoli la lastan vorton antaŭ la antaŭlasta. Ni vivas en la antaŭlastaĵoj kaj kredas en la lastaĵoj”. En ĉi tiu ordo de l’ antaŭlastaĵoj rajto kaj amo (ankoraŭ) ne povas kuneflui. Estas iluzio salti de fortoj neordigitaj rekte al la amo, sen konsidero pri la ekzistanta ekvilibro de potencoj kaj ilia ebla sublimigo en jura ordo. “La amo ĝuste laŭ rajtaj postuloj eniras en la socian vivon”. |
NOVAJ MEMBROJ Ni bonvenigas novajn membrojn S-ro Dezso Vincze el Szolnok, Hungarujo S-ro Enoch Landell el Hasvarna, Svedujo F-ino Lies Ross el Haren, Nederlando S-ro Jan Verhaeg el Waubach, Nederlando S-ro Gerard van Dijk el Amsterdam, Nederlando S-ro E. J. Waasdiik el Voorburg, Nederlando Prof. D-ro Rudolf Horsky, pastoro, el Praha, Ĉeĥoslovakujo S-ro Lorcan Ohuiginn el Ottawa, Kanado S-ino Roland Dore el Ste Foy, Kanado S-ro Robert Dunn el Saint John, Kanado F-ino Amelia Grenier el Québec, Kanado S-ino Cecile Laflamme el Québec, Kanado S-ro Karl Ernst Salzmann el Wiesbaden, Germanujo |
Afrika rakonto SIMIO KAJ CERVO Cervo kaj Simio estis interkonsentintaj, ke ili iros al la maro por fiŝkapti. Cervo estis zorginta, ke lia edzino kuiris multe da rizo en palmfoliaj saketoj por manĝi dum vojo. Kiam li ĉe la foriro diris al Simio: “Sed, bofrato Simio, vi havas neniun manĝaĵon dumvojaĝan ĉe vi”, tiu respondis: “Neniun manĝaĵon?! Mi bezonas nenion preni kun mi. La tuta arbaro por mi pendas plena de la plej bongustaj beroj, nuksoj kal aliaj fruktoj!”. Post tio Cervo eksilentis. Cervo estis ankaŭ zorginta pri kelkaj faskoj da deris-radikoj por narkoti per ili la fiŝojn, sed ankaŭ tion Simio ne estis atentinta. Tiel ili do direktis sin al la maro. Cervo peze klinita sub sia ŝarĝo, iris sur la arbaraj vojetoj. Simio saltetiris kaj balanciĝis facile kaj senzorge tra la suproj de la arboj. Estis jam tagmezo, kiam ili alvenis ĉe lageto kun dolĉe freŝa akvo. Ĉiuj vojaĝantoj, kiuj iradas de la montoj al la maro, kutimas tie ripozi kaj trinki kaj manĝi. Cervo do haltis kaj kriis supren: “Bofrato Simio, ni ripozu iom, kaj manĝu kaj trinku ĉi tie!” – “Ho, bofrato”, respondis Simio, “mi vere ne havas malsaton ĉar mi jam manĝis tiom da bongustaj fruktoj; kaj la beroj bone kvietigis mian soifon”. Kaj Cervo pensis ĉe tio: kaj laca vi certe ankaŭ ne estas, ĉar mi devas porti ĉion! Sed li diris: “Ho, bofrato Simio, vi do partoprenu pro plezurigo, almenaŭ per unu sola buŝpleno!”. Kvazaŭ li farus tion kun granda malemo, Simio malsupreniris. “Jes, mi manĝos buŝplenon, sed mi volas unue lavi al mi la manojn antaŭ ol manĝi”. Ili do iris kune por lavi siajn manojn. De la lageto al la haltejo Simio iris per siaj kruroj. Kiam ili estis malfermontaj la saketojn da rizo, li kriis, kvazaŭ li estus tre mirigita: “Sed, bofrato Cervo, viaj manoj ree estas kotokovritaj. Vi malpurigos tiel vian kaj alies manĝaĵon!”. Iome hontigita, Cervo denove malsupreniris al la lageto, kaj Simio komencis rapidege manĝi. Kiam Cervo revenis, nenio plu restis. Simio ŝajnigis sin stultulo kaj demandis: “Ĉu mi ja prenos vian porcion de el viaj aĵaĉoj?”. Sed kompreneble jam nenio estis. Cervo sentis sin terure trompita, sed li regis sin. Kun malsatanta stomako li ekportis la deris-radikojn, kaj Simio ree facile saltetis de branĉo al branĉo. Kiam ili estis alvenintaj ĉe la marbordo, Cervo tuj komencis platbati kaj prilabori la radikojn, sed Simio iomete ludis per la krabetoj sur la strando kaj alrigardis. Tuj kiam la veneno estis pretigita, Cervo ekis ĝin disverŝi en la akvokirlojn de la rifo, kaj jam baldaŭ la narkotiĝintaj fiŝoj ekflosis supre. Li metis ilin en grandajn bambuaĵojn por saligi ilin kaj kunpreni hejmen, sed Simio nur kaptis ilin por tuj formanĝi. Kiam ili vespere ekdormis, Simio denove manĝis multe da fiŝoj, kiujn Cervo estis bakinta, tiel ke restis al li nur iometo por la venontan tagon kunpreni por liaj edzino kaj infanoj. Sed li pensis: iam vin mi punkaptos! La postan matenon ili ankoraŭ fiŝkaptis dum kelka tempo, antaŭ ol ili hejmen iris. Kiam Cervo, per ambaŭ manoj plenaj de kontraŭfiŝa veneno, paŝis en la malprofundan akvon, li mansignis Simion kaj flustris: “Rapide, rapide! Ĉu vi vidas tie malsupre? Jen ĝi estas la plej bongusta kaj dolĉa fiŝviando, kiun vi povas pripensi. Mi havas miajn manojn plenaj; cetere ili estas ankaŭ tro maldelikataj! Sed vi, ekkaptu meze inter tiuj du konkoj”. Kuŝis nome grandega mitulo vaste malfermita. Simio rapide ekkaptis, sed en la sama momento ambaŭ duonoj de la konko klake fermiĝis, kaj Simio estis firmege ligita. Li kriegis pro doloro, petis la helpon de Cervo sed estis tro malfrue. La alfluo komenciĝis, kaj Simio droniĝis. Cervo disverŝis sian lastan venenon, kaptis ankoraŭ multajn fiŝojn kaj reiris ĝojanima en la montojn. Kiam li sidis hejme ĉe siaj edzino kaj infanoj, kiuj ankoraŭ neniam estis vidintaj tiom da fiŝoj kune, la edzino de Simio venis por demandi, kie estas ŝia edzo. “Via edzo? Sed tiu hodiaŭmatene jam frue ĉesis fiŝkapti. Mi opiniis, ke li jam longe estos ĉi tie”. Kaj Cervo okulumis al sia edzino, al kiu li jam estis rakontinta la fiagojn de Simio kaj la punon, kiun li ricevis pro ili. El “Katholieke Mission” tradukis: Jacques Tuinder |
EN LA KOMENCO….
Kaj Dio iris eksteren Tiam Dio etendis la manojn Tiam Dio mem descendis – Tiam Li haltis, El la fluejo de l’ rivero Laŭ “God’s Trombones” Tradukis J. A. Tuinder (Copyright 1927 by James Weldon Johnson 1955 by Grace Nail Johnson, reprinted by permission of The Viking Press, Inc. La kliŝojn afable pruntedonis “De Strijdkreet”, Amsterdam) |
Survoje al Limburg REFORMACIO Unua parto Dum la Komuna Kongreso en Limburg/ Lahn protestantoj kaj katolikoj inter si dialogos ankaŭ pri la reformacio. Kompreneble! Gravan rolon en la vivo de nia reformacia kunkristano ludas la Biblio, kiel estas konate. Unu el la Wittenbergaj tezoj de Luther nomas la Vorton de Dio trezoro de la eklezio. Tial por protestanto la Biblio estas ĉiutaga legaĵo, kaj li prave esperas, ke ĉiu konvinkita katoliko sekvos lin en tio. En tiu ĉi numero de “Espero Katolika” – kaj en la venonta – vi, kiu espereble estas survoje al Limburg, povas legi artikolojn, kiujn verkis la protestanta pastoro D-ro J. J. Buskes por la (Nederlanda) “Ĝenerala Misio-kalendaro 1968”, temanta pri la grandaj religioj: budaismo, ĉina religio, hinduismo, islamo, judismo, kristanismo kaj primitivaj religioj. La 31-a de oktobro de la jaro 1517 estis la granda tago de Luther kaj la protestantismo. Tiam estis la komenco! Mons. W. Bekkers iam diris: “Luther – li estis grandegulo! Oni devus starigi por li statuon tuj apud tiu de Papo Johano”. Kaj la Nova Katekismo nomas Luther: “Viro kun profeta parolforto kaj profunde religia koro”. Ĉiukaze: kiam li tiun 31-an de oktobro fiksis siajn 95 tezojn sur la pordon de la Wittenberga kastelkapelo, li faris agon de granda persona kuraĝo kaj profunda, religia konvinko. Temis tie ĉi precipe pri la 62-a tezo: “La vera trezoro de la eklezio estas la sanktega evangelio de la honoro al kaj la graco de Dio”. Jen la esenco de la reformacio: la eklezio serĉu sian riĉon en la Vorto de Dio! Alia riĉo ne estas por ĝi. Luther ne povis toleri, ke la eklezio de siaj tagoj ne plu esence vivis el la Vorto de Dio. Viro kun tiom profunde religia koro ne povis vivi en paco kun la degenero de eklezio kaj predikado. Viro kun tia profeta parolforto ja devis aŭdigi sian voĉon por ekvoki la eklezion al konvertiĝo. Luther kaj la reformacio ne celis fondi novan eklezion. Ili ne volis neniigon, sed reformon. La disiĝo estis katastrofo. Kiam la frontoj jam estis ĉiamigitaj, la Koncilo de Trento reagis de komprenebla sinteno (“ni devas nin ŝirmi kontraŭ ili”), sed ĝi ne laŭmerite traktis la intencojn de la reformacio. Nun, post la Dua Vatikana Koncilo mi legas en la romkatolika katekismo: “Ne estas takseble, kiom da bona kaj sankta en la reformacio – ankaŭ en la kerno mem de la reformacio – kreskas por la tuta kristanaro”. La propra kerno de la reformacio formas la kvar “solismojn”: la kredo sola, la graco sola, la Biblio sola kaj Kristo sola. En tiuj ĉi “solismoj” ne temas pri parto-veroj, sed pri la plena vero de la evangelio. Ni povas priskribi tiun ĉi simplan veron (“Mi estas la Vero”, diras Jesuo) ja ne per unu singularo. Tial estas multe da homaj veroj, sed en ĉiu el ili ni volas tamen konfesi la unu kaj nedivideblan veron. Tio estis la komenco, sed tiel bedaŭrinde ne restis. La protestantaj eklezioj multe tro multe naciiĝis, kaj tre ofte ekvenis sub la potencon de la ŝtato. Poste prezentis sin la nov-protestantismo serĉanta la esencon de la religio en la malakcepto de ĉia aŭtoritato kaj submetanta la revelacion al la racio. Jen adaptiĝo al la tempo kaj al la spirito de tiu epoko, ĉe kio el la eklezia trezoro multo perdiĝis! Pro la batalo pri la enhavo de la evangelio kreskis la terura dividiteco. La katolika kaj protestantaj eklezioj tute inter si fremdiĝis. Tamen restis la konscio: “Reformandus quia reformatus!” t. e. kiu estas reformita, tiu devas daŭre reformi. La unua tezo de Luther tekstas: “Kiam nia Dio kaj Sinjoro Jesuo Kristo diris: Konvertiĝu, tiam Li volas ke la tuta vivo de la kredantoj estu konvertiĝo”. Reformacio signifas konvertiĝon: rekonstruon per eklezia renovigo. Ni bezonas novan atenton por la Vorto de Dio kaj novan elverŝon de la Sankta Spirito. Se la protestantismo farus nenion alian ol ripeti tion, kion Luther diris, la totala vero kiun li celis, efektive fariĝus danĝera parto-vero, kiun oni malprave absolutigas. Tiam protestanto fariĝus kontraŭ-testanto, kontraŭ-pap-ulo, sterila estaĵo. Tiam la sekreto de la protestantismo perfidiĝus: la evangelio de la gloro al kaj la graco de Dio kiel trezoro de la eklezio. En la Nova Katekismo mi legas: “La katolika eklezio ne povas malhavi la reformacion”. En nova protestanta katekismo devos stari: “Nur dialogante kun la romkatolika eklezio ni povas esti protestantoj”. |
TRI SOLVOJ por interkonfesiaj geedziĝoj En artikolo profesoro d-ro Franz Böckle, membro de la komisiono pri interkonfesiaj geedziĝoj de la Bea-sekretariato, skribis pri la “problemo de interkonfesiaj geedziĝoj laŭ teologia aspekto”. Lia artikolo estis unu el la dokumentoj uzitaj de la episkopa sinodo. Ĝi do estas sufiĉe grava por ke ni resume prezentu ĝin. En antaŭrimarko Böckle atentigas, ke la praktiko de la interkonfesiaj geedziĝoj estas en stadio de provado kaj diskutado. Tial ankaŭ lia artikolo prezentas lian propran opinion, kiu ne nepre harmonias kun multaj episkopoj. Li montras tri eblecojn reguligi la geedziĝon: * La jura reguligo laŭ “Matrimonii sacramentum”, kiu – laŭ li – ŝanĝis fakte tre malmulte: “ĉar se plue la nekatolika geedziĝo grandparte ne estu geedziĝo, ankaŭ la forigo de ekskomuniko praktike ne havas signifon”. * La dua ebleco estos grandanima dispensado. Ĉi tiun vojon ŝajne volas iri la eklezio post la episkopa sinodo. Nur tiu dispensado ne rajtas dependi de promeso, bapti kaj eduki ĉiujn infanojn katolike. Se la geedzoj el sia konscienco decidas, eduki la infanojn ne katolike, oni ne rajtas malebligi al ili la naturan homrajton je edzeco kaj kamaradeco. * La tria ebleco de jura reguligo laŭ ekumenaj aspektoj certe estus la plej bona: la eklezia geedziĝo ja estas postulata, sed ne absoluta kondiĉo por la valideco. Laŭ Böckle tio ja malgrandigus la influon de la eklezio, sed tia realismo ebligus animzorgadon ĉe homoj, kiuj malgraŭ ĉiaj avertoj decidiĝis por interkonfesia geedziĝo. Pri la religia edukado de la infanoj Böckle starigas 5 principojn: 1. Rajto kaj devo pri infaneduko apartenas al ambaŭ geedzoj. 2. Do ankaŭ al la nekatolika. 3. La religia edukado unualinie celas al la en Kristo promesita savo de la infanoj. 4. Inter la savonecesaj rimedoj laŭ malnova eklezia tradicio estas signifoplenaj diferencoj. 5. Se kristanaj gepatroj volas bapti la infanojn kaj konduki al savnecesa kredo, ili plenumas la nepre necesan postulon de kristana edukado. |
LA SAVO DE LA POPOLOJ Sesa parto [noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis “Sepa parto”] En tiu tago estiĝos vojo de Egiptujo al Asirio: la Asirianoj venados al Egiptujo kaj la Egiptoj al Asirio, kaj la Egiptoj kune kun la Asirianoj servados al Li. Kaj en tiu tago Israelo kiel tria kun Egiptujo kaj Asirio ricevos benon en la mezo de la tero. La Sinjoro benos ilin dirante: Benataj estu la Egiptoj, mia popolo, kaj Asirio, la verko de miaj manoj, kaj Israelo, mia heredaĵo (Jes 10, 23-25). La lando, en kiu Israelo vivas, ne estas multe pli ol mallarĝa strio da tero, kiu kuŝas premita inter la maro kaj Jordano. Tamen ĝi tra ĉiuj jarcentoj vekis la avidon de militaj potenculoj, kiuj de el la Nila regiono aŭ la du-riverejo klopodis pligrandigi sian regadon. Egiptujo kaj la regantoj de Mesopotamio festenis sian ebrion de potenco kaj posedo sur la tero de Izraelo: ludon de alfluo kaj forfluo kun ofte mortiga tajdo. La profetoj de Izraelo uzadis sian plenan voĉon kaj anatemis la Nilon kaj Eŭfraton. Ankaŭ ĉiu en Izraelo, kiu fordonis sin al politikaj intrigoj kaj diplomataj fratkaresoj, estis interdiktata. Pro ĉi tiu doktrinigo Egiptujo kaj Asirio estas la kontraŭuloj de la popolo de Dio sen pli. Eble oni povus kompari la pens-klimaton de Izraelo ĉi-koncerne kun la kontraŭkomunista histerio de Mac Carthy en Usono dum la kvindekaj jaroj. Des pli surpriza estas la profeta atendo de l’ estonteco, sonanta el la supra teksto. La karavana vojo tra Izraelo de nordo al sudo, kiu dum jarcentoj estas uzita kiel strategia ŝoseo kaj en la malamikaj potencoj inter si kaj kontraŭ Izraelo koliziis, fariĝis la vojo de la interpopola fratiĝo. La ŝoseo de la estonteco servas al la unuiĝo de du regnoj, kiuj havas la malreputacion de la plej gravaj kontraŭuloj de la popolo de Dio kaj nun, kune kun Izraelo, akiradas la benon de la promeso al Abrahamo en sama pleneco. Ili ricevas la titolojn, kiujn en antaŭaj tagoj karesis nur la orelojn de Izraelo. Nekontraŭdireble sublima apogeo en la religia pensado de Izraelo, kiu ne limigas la savan agadon de Dio. La kun Izraelo ligitaj popoloj partoprenos lo savon, kiun Dio en Abrahamo destinis al sia popolo. |
SIMBOLO D-ro Eugene Carson Blake, ĝenerala sekretario de la Mondkonsilantaro de Eklezioj, nomis la viziton de Paŭlo VI en Turkujo “videbla signo de renovigitaj rilatoj inter la dum mil jaroj splititaj eklezioj de oriento kaj okcidento” kaj “stimulo por la tuta ekumena movado, kiu strebas la unuiĝon kaj renoviĝon de ĉiuj eklezioj”. La membroj de la mondkonsilantaro ĝojas pri la nova spirito de repaciĝo, por kiu la vizito estas simbolo. Blake aldonis: estas grave en tia momento de ĝojo, “ke ĉiuj ekleziaj gvidantoj averte havu antaŭ okuloj, ke la espero de la mondo vekita per tia videbla evento ne estu seniluziigita per ilia hezito kuniĝi kaj ankoraŭ pli intime kunlabori”. La mondkonsilantaro sentas sin devigita al tiu tasko, kaj salutas la iniciaton de Paŭlo VI kaj Atenagoro I. |
BMW-BMV Malnova estas la ŝerco pri la usona aŭtomobil-fabrikanto, kiu petas en la Vatikano preni la nomon de lia firmao en la preĝon “Patro nia” kaj tre miras pri la rifuzo, ĉar ja la itala aŭto-marko “Fiat” dum jarcentoj jam troviĝas en la preĝo de l’ Sinjoro (“Fiat voluntas tua…). Nun ni havas novan variacion de tiu serco; ĉi-foje estas germana aŭtomarko, dum la aŭtoro de la (nekonscia) ŝerco estas soveta ĵurnalisto. En la aprila numero de “Literatura Ruslando” aperis vojaĝraporto, en kiu oni trovas jenajn liniojn: «En grandioza Munkena katedralo staras nova altaro. Sur ĝi staras klare legeble tri literoj: B.M.W. Estas la literoj de konata aŭtofirmao. Kaj Dio kaj la kredantoj (kio estas ankoraŭ pli grava) do estos devigataj, ĉiam memori la pian firmaon. Kiel oni per tio ne ekkonu, ke triumfos “bonega” usona stilo!». La altaro fakte staras en Munkena preĝejo (Theotinerkirche). Sed ĝi portas la literojn B.M.V. = Beatae Mariae Virgini, t. e. dediĉita al beata virgulino Maria. Do bonega romkatolika stilo el tempo, kiam ekzistis nek usonanoj nek sovethomoj nek BMW (= Bavaraj Motor-Uzinoj). Kion do simpla intermikso de V kaj W povas efiki: miskonkludojn – tamen tre taŭgajn por pruvi ideologian aserton… |
NI CITAS Ĝemveo leviĝas el la multloke vundita mistika korpo de Kristo. Nombro da katolikoj puŝitaj de fervoro pli arda ol konscia, aliris novajn vojojn, kaj ne zorgante la remparojn starigitajn de la eklezia disciplino, devojiĝis sinĵetante ekster la flanko de la strato renkonte al la sia kaj la aliula danĝero. Ĝis nun la firma sinteno de la eklezia ordonpovo malhelpis misfervorajn ekscesojn. Sed okaze de la avancado de la eklezia konscio startinta de la Dua Vatikana Koncilo, ne mankis homoj, kiuj, el respekto al la homa personeco, solene postulita de la Kristeklezio, transsaltis al revo sin liberigi de la “antikvaj” ŝarĝoj kaj devoj, kaj celis sendependon de superaj aŭtoritatoj. Ili pretendis kontroli per sia konscienco ĉiujn kredoprincipojn kaj moralordonojn, por forĵeti tiujn kiuj ne taŭgis al ilia idealo. Rezultato estis spirita elreliĝo kaj vasta ruino. Multaj demandas al si: kial la ekleziaj aŭtoritatoj ne punas la ribelintojn? Ne mankis ja en la pasinteco tiaj ekzemploj. Sed la patrina eklezio ĵus forlasis la rigorajn instituciojn de sia ordonpovo; ĝi ne volas kondamni kaj perdi tiujn, kiuj verŝajne senintence vojeraris. Kaj, kvankam la vundoj brulas kaj eĉ minacas infekton, ĝi nur klopodas per dialogo restarigi savajn kontaktojn. Tio demonstras, kiom ĝi fortiĝis en sia supernatura sinteno. Ĉu tio ne estas ankaŭ la kutima dia sinteno al la falintoj? Dio ne rapidas bati kaj puni ilin, sed ĝis ilia lasta spiro li donos eblecojn por pripenso, pento kaj riparo. Li atendas ame la revenon de la filo, kiu lin forlasis, kaj ĉiam li estas preta al pardonkiso. Cetere ĉu lia fianĉino, la Eklezio, ne devas daŭre zorgi pri purigo de siaj homaj difektoj kaj por meriti la savan kaj sanktigan taskon? Tio eblas nur se ĝi akompanas konstante Jesuon, portante surŝultre la krucon. Sed samtempe kun la ĝemveoj pro la foriĝo de multaj amataj filoj, jen la konsolo el la kreskanta fervoro de multaj aliaj. En kelkaj landoj malpleniĝas preĝejoj, sed alie ekfloras nova fervora religia vivo, kaj multaj kompensas per oferoj kaj sindono al Dio. Amfile ni partoprenu en la suferoj kaj esperoj de nia patrino; ni kuniĝu al ŝi per nia fideleco kaj aktivu per nia kunlaboro; ni levu preĝojn por la rekonsciiĝo de niaj erarintaj fratoj! El la decembra bulteno de Centro Esperantista Cattolico Romano |
LEGANTOJ SKRIBAS Kuraci proprajn erarojn Via diskuto pri Hispanujo estas interesa, sed ne ĝojiga. Vere estas en la mondo pli gravaj liberec-problemoj ol la kataluna lingvo. Kiu travivis “kulturan revolucion” aŭ stalinismon, al tiu ŝajnas, ka vi certe superflue bonfartas, se al vi restis fortoj eĉ por tiaj “problemoj”. Ni ŝparu energion por pli gravaj bataloj: ni ekonomie uzu niain fortojn, por ke baldaŭ venu la Regno de Dio! Mi komprenas la hispanojn kaj tre estimas ilin, sed mi petas ilin kompreni ankaŭ s-ron Tuinder, ke li – ne volas esti nejusta, sed penas, ke la nekatolikoj pli forte fidu nin vidante ke ni pli diligente kuracas proprajn erarojn ol erarojn iliajn! Tion faris ankaŭ la Koncilo, kiu purigis prefere la Eklezion mem, kvankam ĝi ne dubis, ke Ĝi estas la plej bona gvidantino de la ĉielo. Vidante vian diskuton mi pensas, ke dialogo bezonas “anĝele paciencajn sanktulojn”, sed mi ankaŭ esperas ke viaj spertoj (pozitivaj kaj negativaj) estos utilaj por pli precize agi dum la Komuna Kongreso en Limburg/ Lahn. Dio benu tiun kongreson! Ni, kiuj verŝajne ne ricevos ŝtatan permeson partopreni ĝin, estos kore kun vi. “katoliko el oriento”- nomo kaj adreso konataj ĉe la redakcio Unu tago de milito por paco En la ekumena spirito mi gratulas IKUE kaj KELI kaj deziras al la unua komuna kongreso en Limburg/ Lahn plensukcesajn preparajn kaj kongresajn laborojn kaj rezultojn (mi kontaktis kelkajn – tre afablajn KELI-aktivulojn en Torre Pellice). Ĉi tie mi aldonas – okaze de la “Monato de la Universala Frateco” (novembro-decembro) – kaj por ke plue kaj plue “esperantistoj esperigu esperantojn”, kopion de la rezolucio de Itala Esperanto Asocio rilate la iniciaton de Raoul Follereau nearmi sin almenaŭ dum unu tago de la jaro kaj destini la ŝparon al porpacaj celoj, ĉefe por kuraci la plej forlasitajn gefratojn – la leprulojn. Al la Efektiviga Komitato de la Manifestado “Unu tago de milito por la paco” ĉe la Saleziana Litova Instituto Castelnuovo Don Bosco La Itala Esperanto-Federacio, kiel reprezentanto de ĉiuj kiuj klopodas favori la fratecon inter la homoj de ĉiuj nacioj faciligante la reciprokan komprenon per la uzado de la internacia lingvo esperanto, la plej simpla kaj logika komunikilo, aprobas la alvokon de Raoul Follereau kaj kunigas sin al la junuloj de ĉiu kontinento por proponi al UNO kaj al la ŝtatoj-membroj “unu tago de milito par la paco”, kaj deziresprimas ke la iniciato estu kiel eple plej baldaŭ pozitive konsiderata. La Prezidanto de I.E.F. Dr. Umberto Stoppoloni Itallingve ni petis al ĉiuj italaj urbestroj (8053) la samajn rezoluciajn apogojn. La kolektitaj rezolucioj estos sendataj al la Unuiĝintaj Nacioj. Mi ne scias, ĉu alilandaj gesamideanoj volas imiti la italajn gefratojn en ĉi tiu fratama kaj pacama agado, kiu estas speciale benata eĉ de Paŭlo VI. Patro P. M. Urbaitis, Italio (Patro Urbaitis sendis al ni la rezolucion en itala lingvo, tial ni ne povas represi ĝin. Sed kiu volas subteni la agadon, turnu sin al P. Urbaitis mem: Istituto Salesiano Lituano, Castelnuovo Don Bosco/ Asti, Italio. red.) |
EK RECENZAS Manuel Halvelik, UNIVERSALA SKRIBO, 128 p., vendata de UEA, 30 steloj. La aŭtoro, ne estante fonetikisto, aŭdacas surpaŝi kampon, kie li ne estas kompetenta kaj sur kiu li, sekve, devis kulpi diletantaĵon. Nepre malaprobinda estas la maĥinacio, per kiu la aŭtoro aŭdacas enporti ŝanĝojn en la lingvon, ne nur en ĝian vortaron kaj ortografion, sed eĉ en la konjugacion per la helpverbo fui. La malmultaj konstatoj sufiĉas por malrekomendi tiun ĉi verkon. R.H.
GEPATRA BULTENO bezonas ankoraŭ multajn abonantojn, se ĝi daŭru tra la venonta jaro. La bulteno estas ligilo inter familioj, kiuj uzas aŭ volas uzi Esperanton en la hejmo, kaj estas grave kuraĝigi tiajn familiojn. Ĉiu numero enhavas leterojn, per kiuj la familioj povas interŝanĝi ideojn kaj spertojn, rakontojn kaj kantojn por familia uzo. La jarabono (14 steloj) estos pagenda al U.E.A.
EŬROPO MUZIKAS La temo de la 13-a Internacia Junulara Kunveno de GEJ estas “Eŭropo muzikas”. La programo konsistos el prelegoj pri muziktemoj, prezentado de diskoj pri divers-landa popolmuziko, prezentado de folkloraj dancoj, kantado kaj… multe da libertempo. Ni klopodos okazigi publikan koncerton de elstara esperantista muzikisto. Krome estos ebleco en Aachen aŭskulti koncerton de la Varsovia Kvinteto, kiu koncertos la 6-an de aprilo en Neues Kurhaus (1-a violonisto: Bronisław Gimpel). Speciale por la 13-a IJK Germana Esperanto-Junularo eldonos kantaron de ĉ. 50 plej ŝatataj kantoj el Eŭropo en Esperanto-traduko. Kontribuoj el aliaj landoj estas tre bonvenaj ĝis 15.2.1968. La kunveno estos inter la 6-a kaj 13-a de aprilo 1968. Petu informojn ĉe H. Behrmann, 4972 Löhne-Oberbeck, Germanio. |
DEZIRAS KORESPONDI * Jordan Iv. Stojanov, Plovdiv (Bulgario), inĝeniero 28-jara (prefere kun nederlanda samideano), pri diversaj temoj, kaj interŝanĝi bildkartojn, revuojn, librojn, diskojn, poŝtmarkojn ktp. * Szmolyán József, katolika pastro, Szombathely, Hungario. |