Espero Katolika N-ro 11/1967

Espero Katolika N-ro 11/1967

Sur la titolpaĝo: Paŭlo VI kaj Atenagoro I kunvenis jam la trian fojon, ĉi-foje en Romo: jen la revida momento, la 26-an de oktobro 1967.

450 JAROJ REFORMACIO
Memoro aŭ jubileo?

La 31-a de oktobro estas la tradicia reformacia festo, kvankam intertempe la sciencistoj diskutas, ĉu fakte tiun tagon aŭ ĉu entute Martin Luther fiksis siajn 95 tezojn al la pordego de la kastel-preĝejo de Wittenberg. Estis la katolika profesoro Erwin Iserloh, kiu per bonaj argumentoj kontestis, ke Luther faris tion, kion dum jarcentoj oni festas kiel komencon de la reformacio. Aliflanke oni havas bonajn argumentojn, kiuj pruvas la faktecon de tiu evento, kaj protestantaj teologoj firmtenas tiun faktecon kaj defendas ĝin kontraŭ Iserloh, kvankam lia intenco estis pruvi, ke Luther ne volis reformacion, sed katolikan reformon.

Nu, estu kiel estas, la reformacio mem ĉiukaze estas evidenta fakto, kaj precizaj datoj kaj detaloj ne gravas. Kaj la 450-jaron datrevenon dum la lastaj semajnoj oni ĉie en la mondo memoris kaj festis. Interese estus kompari tion, kion oni diris kaj skribis ĉi-jare sur ambaŭ flankoj, kun tio, kion ĉe la sama okazo 50 jarojn antaŭe oni diris kaj skribis. Tia komparo frape montrus, kian gigantan vojon la kristanoj depost tiam estas irintaj al la celo, pri kiu hodiaŭ ne plu estas dubo: reunuiĝo, kion ajn oni imagas, ke ĝi estu.

Interese estas ankaŭ, ke katolikaj teologoj hodiaŭ diras: ne temas pri tio, nuligi la reformacion, ĉar ni perdus altajn valorojn. Kaj ke protestantaj teologoj diras: la protesto de Luther ankaŭ hodiaŭ estas aktuala, ĉar la papa dokumento pri la indulgenco, publikigita nur antaŭ nelonge, enhavas la samajn instruojn kiel dum la tempo de Luther.

Interese plue estas, ke protestantoj hodiaŭ en la papo ne nur ne vidas Antikriston, sed agnoskas lin alta aŭtoritatulo; ja kelkaj voĉoj jam sonis, kiuj konsideras la eblecon ke la papo estu la honora ĉefo de ĉiuj kristanaj eklezioj, fakte do honor-primaso, kia li jam validas ĉe la ortodoksoj: “frato en Kristo”, diris Atenagoro. Aliflanke ankaŭ katolikaj episkopoj kaj teologoj jam parolis pri tia ebleco: kial la papo ne estu reprezentanto de ĉiuj eklezioj, ankaŭ se lia aŭtoritato en la diversaj eklezioj estu diferenca? Temas do pri tio, nove difini kaj interpreti tiun primasecon, pri kiu la papo mem diris: mi scias, ke ĝi estas grava obstaklo.

Sed katolikaj teologoj ekkonas iom post iom ankaŭ ion alian: same kiel en la katolika eklezio la kompakteco kaj unuformeco de la instruoj kaj doktrinoj cedas al diferenciĝo kaj pluraleco, inverse oni serioze povas demandi, kial tia pluraleco ne ekzistu en pli vasta kadro de “eklezio de Kristo”.

Protestantaj teologoj dume komentas ion alian: rigardante la hodiaŭan katolikan eklezion kaj precipe ĝian teologion, oni apenaŭ povas diri, ke iu el la ĉefaj ideoj de la reformacio ne estus hejma en tiu katolika teologio, tiel ke nuntempe ne povus okazi reformacio, ĉar ja okazas reformo.

Jen do pluraj konsideroj kaj ideoj, kiujn oni eldiris okaze de la reformacia – ja: ĉu memoro aŭ jubileo? Ĉu fakte oni povas jubili? Ĉu necesas entute memori, se hodiaŭ ne estas kaŭzo por reformacio? Ni bone memoru ĝin, ĉar mi kredas, ke la reformacio estas unu el tiuj aferoj, kiujn Dio uzas por skribi rekte sur malrektaj linioj. Mi kredas, ke temas nur pri du vojoj al la sama celo, kiujn la homoj konstruis kaj iras sub la egido de la Sinjoro de l’ historio. Kaj mi estas certa, ke niaj infanoj kaj nepoj miros, ke dum jarcentoj iliaj prauloj faris tiom da eraroj, ĝis ili agnoskis ankaŭ la fratojn sur la alia vojo.

Nur certe oni funde erarus, se el la supraj linioj oni volus legi sinkretismajn tendencojn, kvazaŭ ne gravus esti katolika aŭ protestanta. La rekta malo estas ĝusta: nur konsciaj katolikoj kaj konsciaj protestantoj entute estas kapablaj ekkoni la situacion kaj vivi en kaj kun ĝi. Konscia tamen signifas, koni-scii ankaŭ la alian flankon. Tial mi ankaŭ ege miris, legante la averton de la roma grupo pri la venontjara IKUE/ KELI-kongreso: kiel ni konsciiĝu, kiel ekkonu kaj eksciu la fratojn en Kristo kaj iliajn ideojn, se ni ne kongresas (= kuniras, kunvenas)? Ĉu ne ankaŭ Paŭlo VI kaj Atenagoro I demonstras tion al ni? Ili kunvenis nun jam la trian fojon, ĉi-foje en Romo (vidu titolpaĝa bildo: la revida momento la 26-an de oktobro). Ni imitu ilian ekzemplon!

Stef (Stefan Maul)

5-MINUTA PREDIKO

Se ni vere estus kristanoj, ni ne starus fremdaj unu apud la alia en la preĝejo, ni ne rapidus post la meso eksteren por tuj iri hejmen kaj ne renkonti tiun kaj tiun, kiujn ni ne ŝatas. Se ni estus kristanoj, ni atendus antaŭ la preĝejo kaj rigardus, ĉu jen ne estas iu aspektanta tiel, ke ni povus inviti lin al nia dimanĉa tablo.

Se ni estus veraj kristanoj, ni konus la zorgojn de la aliaj, sed ni eĉ ne konas iliajn nomojn.

Se ni estus kristanoj, ni ne strabus al la najbaroj por vidi, kiam ni devas ekstari, kiam genui aŭ frapi la bruston. Ni scius tion same, kiel ni scias ke ĉe verda lumo ni rajtas transiri la straton.

Se ni estus kristanoj, la muroj de niaj preĝejoi krevus, ĉar per niaj sereneco, ĝojo, sekureco kaj helpemo ni konvinkus ĉiujn, ke estas bone esti kristano.

Sed ĉu oni povas distingi nin en la amaso, ĉu ni estas ekkoneblaj kiel kristanoj? Kaj se jes, ĉu oni ekkonas nin pro pozitivaj aŭ negativaj aspektoj?

Se ni estus kristanoj, apud ni kaj en la mondo ne ekzistus malriĉeco, mizero kaj soleco.

Se ni estus kristanoj, niaj pordoj ne bezonus serurojn, niaj fenestroj ne riglilojn. Polico kaj tribunalo estus superfluaj, ĉar ni estus kristanoj.

Se ni estus kristanoj, de ĉi tie ni povus ŝanĝi la mondon.

Sed la mondo ne estas ŝanĝata.

Ĉu vi scias kial?

NI PREĜU KUN LA PAPO

     

      1. Ke kristanoj kaj judoj pli bone konu kaj estimu sin reciproke.
      1. Ke ĉiuj en Azio, kiuj kredas Dion, energie kontraŭstaru la ateismon.

    BOJKOTITA SINODO

    Episkopa sinodo kun antaŭkoncilaj trajtoj

    Kiel ajn paradoksa ŝajnas la aserto, ke la nun en Romo okazanta unua episkopa sinodo ne estas postkoncila, kerno de vero troviĝas bedaŭrinde en tiu aserto. Kvankam laŭ deziro de la papo ĝi estu daŭrigo de la 2-a Vatikana Koncilo, el si mem ĝi ne povas esti komparata kun koncilo pro la simpla fakto ke la ĉirkaŭ 200 episkopoj de la sinodo ne povas decidi, almenaŭ ne, se la papo ne rekte deziras aŭ permesas decidojn. Ĝi havas pure konsilan funkcion. Certe oni povas esperi, ke la funkcio – ĉe pozitiva evoluo de tiu eksperimento – ampleksiĝos kaj ke iam ĝi tamen estos io simila kiel konstanta “eklezia parlamento”, staranta en koncerna pozicio al la “registaro” (kurio) kaj la papo. Nur tiukaze ĝi estus “postkoncila”, ĉar la koncilo mem montriĝis sufiĉe bona parlamento, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj.

    Kontraŭsenca sekretemo

    La sinodo ankoraŭ pro alia fakto ne povas esti karakterizata postkoncila, sed male oni preskaŭ emus diri “antaŭkoncila” pri ĝi: kiel en la unua, komenca periodo de la koncilo estis tia sekretemo ĉirkaŭ la kunsidoj, ke oni mirante kaj ĉagrenite devas pensi: propra koncilo ne penetris en la kapojn de la episkopoj sidantaj en la subtera “salono de la rompitaj kapoj”. Ĉu ili eble jam forgesis la koncilon? Ĉar en la dekreto pri la sociaj komunikiloj staras ĉapitro, kiu montras la nunan sintenon de la sinodo rekte kontraŭsenca; ĉapitro 5 diras:

    “Publika kaj rapida informado donas al ĉiu unuopa homo pli ampleksan kaj kompletan konon de la eventoj. Tiel ĉiu povas efike kontribui al a komuna bono kaj povas pli facile akceli la konstruon de la komuno. En la homa socio do ekzistas rajto je informiĝo pri tio, kion devas scii la homo… Sed la ĝusta apliko de tiu rajto postulas, ke la informo ĉiam korespondu en sia enhavo al la vero kaj ankaŭ… estu kompleta”.

    Tion decidis la koncil-patroj. Kaj kion faras la sinodo?

    Infanece kaj ridinde

    Ĝi ne nur ne permesas ĉeeston de ĵurnalistoj (kion oni eĉ ne nepre postulas), sed ĝi agas “infanece” kaj “ridinde”, kiel diras ankaŭ bonvolaj ĵurnalistoj. Ekz. unue oni tute ne donis al la ĵurnalistoj liston de la parolintoj (el kiu oni povas multe konkludi), kaj kiam poste oni eldonis listojn, oni samtempe malfaciligis la laboron de la ĵurnalistoj, ŝanĝante la sinsekvojn de la parol-resumoj, tiel ke oni ne sciis kion diris kiu.

    Magraj kaj filtritaj

    La resumoj mem estas tre magraj, ja filtritaj (por eviti la vorton “cenzuritaj”) kaj ŝanĝitaj, tiel ke ne plu temas pri objektivaj informoj – rajto aparte akcentita ja de la koncilo. Se do la ĵurnalistoj ne kapablas akiri real-konforman bildon pri la eventoj en la sinodo, ili – paradokse – agas en la senco de la koncil-dekreto, se ili tute ne informas pri la sinodo. Efektive multaj, kaj ne la plej malbonaj ĵurnalistoj, ĉagrenitaj kaj seniluziigitaj, bojkotas la sinodon. Prave, ŝajnas al mi, precipe se oni konsideras skandalon, kiun permesis al si “II Tempo”, tiu roma ĵurnalo, kiu jam dum la koncilo brilis per unuflanka kaj tendenca informado. La ĵurnalo raportis, ke kardinalo Veuillot (Parizo) postulis konstantan teologo-komisionon, kiu “cenzuru” la decidojn de la kongregacio pri la kredo-doktrino. “II Tempo”, kiun prefere legas vastaj rondoj de la itala klerikaro kaj multaj sinodanoj, komentis: “kontraŭroma, kontraŭkuria kaj fine kontraŭpapa propono”. La ĉefepiskopo de Parizo indigniĝis kaj turnis sin kontraŭ tiu artikolo, parolante pri publika kalumnio. Ĉar ne li estis, kiu proponis tian komisionon, estis pluraj episkopoj; kaj estis (kiel oni poste eksciis) kardinalo Leger, konata pro temperamentaj eldiroj, kiu diris tion kion citis “Il Tempo”. Sed pri “cenzuro” parolis nur la ĵurnalo, ne iu episkopo. Tamen: ĉu oni povas akuzi nur la ĵurnalon, aŭ ĉu kulpas ne ankaŭ la gazetara politiko de la Vatikano, kiu denove traktas la ĵurnalistojn kiel klaĉulojn, anstataŭ sekvi la multajn belajn vortojn diritajn dum kaj post la koncilo pri la sociaj komunikiloj kaj la bona servo de la ĵurnalistoj al la bono de la eklezio?

    Kiel kontribui?

    Intertempe kelkaj ĵurnalistoj petis la papon persone por pli granda inform-libereco, sed li diris klare “ne”, argumentante ke kelkaj sinodanoj deziras sekretemon. Kardinalo Rossi (Brazilo) eldiris tion, kion oni povas kontraŭargumenti: “Pli bone estas, se ni metas jam la semojn kaj ne nur la fruktojn en la venton de la kritiko”.

    Se jam la koncil-dekreto pri la komunikiloj postulas, ke ĉiu kontribuu al la komuna bono, kaj agnoskas, ke por tio necesas informiteco, se oni jam postulas ĉie kaj ĉiam la aktivan partoprenon de la laikoj, kiel oni povas insisti je sekreteco de aferoj, kiuj estas aferoj de ni ĉiuj? Kiel ni kontribuu?

    Eraroj kaj herezoj

    Alia “antaŭkoncila” danĝero feliĉe estas forigita: pluraj episkopoj postulis novan liston de eraroj kaj herezoj doktrinaj, kiujn la eklezia instru-ofico publike kondamnu. Tion oni povas nomi nur “reakcia”. Sed tiun tendencon havis ankaŭ la koncerna dokumento pri la danĝeroj por la kredo, preparita por la sinodo de la kredo-kongregacio. Sed la plimulto de la sinodanoj ne akceptis ĝin, kaj kardinalo Döpfner ekz. atentigis, ke tio malhelpus la pluan evoluon de la teologio kaj la sciencan esploradon teologian. Kvankam en la sinodo reaperis la malnova slogano de la “fortigo de la eklezia aŭtoritato” (kontraŭ la teologoj), ŝajnas ke tia postulo ne trovas plimulton inter la membroj de la sinodo.

    Ĉu ankoraŭ ne ĉie oni komprenis, ke la apelo al la aŭtoritato ne povas solvi ĉiujn problemojn hodiaŭ kaj morgaŭ? Aŭtoritato pezas tiom, kiom pezas ĝiaj argumentoj. Espereble tion ekkonos iom post iom ĉiuj episkopoj de la postkoncila tempo.

    Stef (Stefan Maul)

    KELI – KONGRESO EN ITALIO
    Unuanime kaj unuvoĉe glori Dion

    Sub tiu ĝenerala temo, prenita el Romanoj 15:6, okazis la 20-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) dum la lasta semajno de julio 1967 en la centro de la Itala Valdana Eklezio, la nord-okcidenta urbeto Torre Pellice. Tio estis la unua renkontiĝo de KELI sur itala tero, kaj fakte KELI havas preskaŭ nenian kontakton kun Italujo. Havis, oni prefere diru post tiu plena sukcesa kunveno en medio sufiĉe diferenca de la antaŭaj kongres-lokoj.

    Iom pli ol 100 personoj aliĝis kaj baldaŭ formis veran familion. En la granda halo de Foresteria Valdese, ĵus pretigita, oni estis kune por ĉiuj manĝoj kaj por multaj el la komunaj programeroj. La solenan inaŭguron en la kadro de modesta bankedo partoprenis reprezentantoj de la urbo kaj de la Valdana Eklezio. Salutis persone la moderatoro de la Valdana Sinodo (do la plej alta reprezentanto de tiu-tipa eklezio), pastoro Neri Giampiccoli el Romo. Salutojn de la italaj esperantistoj alportis s-ro Grattapaglia el Torino, kiu ankaŭ faris la aranĝojn, kune kun sia edzino, por interesega vizito al la FIAT-fabriko en Torino.

    Antaŭtagmeze la kongreson okupis ordinare prelegoj kaj diskutoj pri la kongresa temo, posttagmeze oni ekskursis al lokoj de turisma aŭ historia intereso: al la Angrogna-valo kun siaj amaraj memoraĵoj pri la periodoj de persekutiĝo; al la internacia junulara centro Agape simbolanta la novan spiriton de reciproka amo; al la antikva urbo Cavour sub gvido de prof. Cantina, la sola esperantisto de la regiono; al FIAT, kiu varme akceptis la gastojn kaj regalis ilin ne nur per trinkaĵoj, sed ankaŭ per Esperanta filmo; kaj eĉ al Martini kaj Rossi en Pessione.

    Rapide formiĝis sufiĉe bonkvalita KELI-ĥoro, kaj jam la duan tagon ĝi publike prezentis sin, per angla himno en kvarparta aranĝo, dum la Komunia Diservo de la loka komunumo, en kiu rajtis partopreni ankaŭ la kongresanoj. La loka pastoro kaj la prezidanto de KELI, pastoro Burkhardt, alterne disdonis al la adorantoj panon kaj vinon, uzante same alterne la italan kaj Esperanton. La predikon en la propra kongresa Diservo faris pastro Adamec, membro de la Ĉeĥoslovaka Eklezio. Li prenis kiel bazon la tekston de la ĝenerala temo. La ĉiutagan matenpreĝon gvidis anoj el malsamaj landoj kaj eklezioj, ordinare en Aula Sinodale, la granda salono de la sinodo, sed je la tago de la tuttaga ekskurso survoje en Pinerolo, en la preĝejo de pastoro Deodato, estro de la Konferencejo.

    La ĉefa temo estis subdividita en tri partojn, el kiuj ĉiun pritraktis po du mallongaj referaĵoj. Brita baptisto kaj Berlina liber-ekleziano prezentis la unuecon kiu reale ekzistas inter kristanoj, sendepende de malsameco de lingvoj kaj tradicioj, kvazaŭ por sobrigi la emon en Esperantistaj rondoj trotaksi la rolon de la sama lingvo. Sveda baptistino kaj svisa reformito priparolis la limojn kaj obstaklojn, kiuj malhelpas unuaniman gloron al Dio ĉu imagitajn ĉu realajn, rezultoj ĉu el sama memfiero ĉu el historiaj evoluoj ne facilanime ignoreblaj.

    Apartan aktualecon havis ĝuste tiu parto pro la invito de IKUE al komuna kongreso, kaj ekestis vigla diskuto. Montriĝis preteco fari novan paŝon, sed ankaŭ timo kaj hezitemo pro eblaj kaŝitaj danĝeroj. En la Jarkunveno, la plej alta instanco de KELI, fine per plimulto de 75% la decido de la Estraro estis konfirmita, kiu antaŭe per skriba voĉdono akceptis la inviton de IKUE; la prezidanto de KELI ricevis la komision, priparoli la programon por Limburg kun la LKK, konsultinte la KELI-estraron.

    La trian parton de la ĉeftemo konsistigis elmontro de la jam nun ekzistanta kristana literaturo Esperanta – riĉaĵo pri kies signifo, ankaŭ psikologia, ne ĉiuj konscias. Germana reformito kaj sveda kongregaciano vaste prezentis librojn, kaj la kongresa libro-stando unuafoje ofertis ankaŭ la nun haveblan katolikan literaturon.

    El la vesperaj programoj estas menciindaj historio kaj nuna situacio de la Valdanoj (franca KELI-ano kaj moderatoro Giampiccoli); Jan Amos Comenius kaj Unitas Fratrum (prof. d-ro Horsky, Praha, kun lumbildoj); junulara vespero; retro-rigardo al Debrecen 1966 per diapozitivoj; gaja adiaŭa vespero.

    Nun alproksimiĝas Limburg. Sur ambaŭ flankoj sendube troviĝas hezitantoj; ĉu tro aŭdaca estas tiu plano kongresi komune? Necesas granda kvanto da reciproka konfido, por ke neniu suspektu ĉe la alia kaŝitan kaptilon. Necesas toleremo de tiuj kiuj en sia koro ne povas plene jesi la planon. Necesas antaŭ ĉio multe da fido kaj amo – kion neniu povas produkti el si mem, ĉar ĝi estas donaco de Dio. Ni petu lin, ke li riĉe donacu al ni, por unuanima kaj unuvoĉa gloro.

    A. B.

    DANKLETERO

    de L. E. M. D-ro František Tomášek, episkopo de Praha,
    al s-ro A. Berka de 21.8.1967

    Apostola administranto de
    Ĉefepiskopejo de Praha

    Pacon al vi!

    Kun sincera danko pro la sendaĵo de presaĵoj (senditaj ĉiuj ĉijaraj EK!) mi certigas vin, ke mi vian laboron sekvas per beno, petante Dion, ke la laboro por reunuiĝo de la homaro kaj justeca aranĝo de la rilatoj inter la homoj alportu baldaŭ deziratajn fruktojn.

       

        • D-ro František Tomášek

      episkopo kaj apostola administranto

      PAX CHRISTI-ANOJ KIUJ ESTAS MEMBROJ DE IKUE:

         

          1. Pastro A. Beckers, Kwaadmechelen, Belgujo
          1. J. A. Tuinder, Ter Apel, Nederlando
          1. Inĝ. A. Broise, Nonancourt, Francujo
          1. F-ino J. Le Boëdec, Parizo, Francujo
          1. G. Veron, Domfront, Francujo
          1. S-ino J. Vincent, Les Andelys, Francujo
          1. E. Thiollière, Saint-Etienne, Francujo
          1. W. Mudrak, Wien, Aŭstrujo.

        PAX CHRISTI-ANOJ, bonvolu anonci vin, por ke nia listo fariĝu kompleta!

        PAX CHRISTI-ANOJ, invitu kelkajn membrojn de Pax Christi en via lando partopreni la kongreson en Limburg, kie ni (ankaŭ) parolos pri la pacoproblemaro en la mondo!

        Jacques Tuinder

        EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

           

            • La operacio de la papo sukcesis. Tamen en lia aĝo (li festis dum oktobro sian 70-an vivojaron) tiu malsano ne nur estas ofta, sed ankaŭ povas eĉ post operacio reveni. Tial certe estas necese, pli multe ol kutime preĝi por li.

          Li mem nepre volis iri kiel “ordinara malsanulo” en ordinaran klinikon, sed la vatikanaj eminentuloj insistis pri operacio en la papa loĝejo mem.

             

              • Bonvena en Uppsala estus la papo, se li venus al la konferenco de la Mond-konsilantaro de Eklezioj, kiu okazos en 1968 tie. Tamen estas demando, kiun la papo mem devas respondi, diris la prezidanto de la Mondligo Luterana, d-ro Schiotz. Laŭ li la internacia ekumena klimato nun estas bonega.
              • Pli intensan kunlaboron inter episkopoj kaj teologoj postulis Karl Rahner dum prelego en Milwaukee (Usono). La kunlaboro dum la koncilo estis fruktodona, li diris, sed ankaŭ nun la episkopoj devus konsulti teologojn. La eklezio devus trovi mezan vojon inter teologia anarkio kaj kompleta rezigno pri helpo de teologoj. Li pledis por “ofensiva teologio” kaj strategio, “en kiu episkopoj kaj teologoj formas unu komunon”. Devus ĉesi la antaŭjuĝo, ke episkopoj estas la konservativuloj kaj teologoj la progresuloj.
              • Nuligi la buleon kontraŭ Luther postulis prof. Schaller (Germanujo) de la katolika eklezio. Li atentigis, kia “liberiĝo” estus tia nuligo por la dialogo inter la konfesioj. Ĝis nun oni neniuflanke entreprenis oficialajn paŝojn en tiun direkton. (Tiutempe ortodoksa kaj katolika eklezioj reciproke nuligis la kondamnajn buleojn).
              • Lux mundi titolas la sola kompleta filmo pri la 2-a Vatikana Koncilo ĝis nun farita. La duhora dokument-filmo resumas la 40-semajnan koncilon. La papo mem parolas finajn vortojn en la filmo. * La ĉilia sinodo, kiun partoprenas 400 delegitoj el ĉiuj tavoloj, havis sian unuan naŭtagan kunsidon. Ĝi konfirmis la volon al “aperta kaj frata dialogo kun la aliaj kristanaj eklezioj kaj la komuno de l’ judoj”. Krome ĝi atentigis pri la “suferoj kaj maljustaĵoj de sennombraj ĉilianoj”, kaj la devo de la eklezio trovi efikajn solvojn.
              • La katedralon de Rotterdam vendis por 5 milionoj da guldenoj la katolika eklezio al konstru-entrepreno, kiu sur tiu loko starigos altan domon. La katedralo, konstruita en 1892, nur per multa mono povus esti renovigata. Krome, kiel ĉie en la urbocentro, la homoj foriras al la periferio, tiel ke la katedralo fariĝas preskaŭ superflua.

            ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

            Unu jaro AGADO E 3

            Dum la IKUE-kongreso en Valencia (1964) Patro P. Urbaitis proponis, ke la monato novembro estu ĉiujare la MONATO DE UNIVERSALA FRATECO, ĉar la forto de simpatie plenumitaj socialaj taskoj altiros la dian benon super la esperanto-movadon kaj la atenton de bonvolaj homoj pri Esperanto. La Ĝenerala Kunveno tiam favore akceptis ĉi tiun iniciaton.

            Pasis unu jaro depost mia artikolo pri la blindeco en Afriko kaj la propono de la estraro de IKUE helpi al afrikaj blinduloj. Fakte ĝi fariĝis kampanjo de la tuta esperantistaro! La entuziasmo estas tiom granda, ke verŝajne estos eble donaci al Afriko eĉ veturantan okulkuracan klinikon, kiu portos la nomon de la pola okulkuracisto D-ro L. L. Zamenhof. Necesos por tio la sumo de nederl. guldenoj 25.000. Espereble la MONATO DE UNIVERSALA FRATECO inspiros multe da esperantistoj subteni ĉi tiun aferon.

            En kunlaboro kun sinjoro Hei Van Boven el Ter Apel, kiu dum kelkaj jaroj laboris en afrika evolulando, mi presigis du seriojn de kvar bildkartoj, montrantaj afrikajn infanojn kaj arton. La kartoj estas haveblaj kontraŭ ned. guld. 2,50 aŭ ses internaciaj respondkuponoj ĉe la adreso de Agado E3. Eble esperantistoj el aliaj landoj povos disvastigi la kartojn kun tekstoj en Esperanto kaj sia nacia lingvo. Bonvolu peti informojn, se vi povos prezenti vian helpon ĉi-koncerne!

            Ankaŭ poŝtmarkoj kaj okulvitroj estas tre bonvenaj.

            Denove envenis multe da leteroj kaj monsumoj. Aŭstra esperantisto sendis monon anstataŭ florkronon ĉe la tombo de S-ino Mudrak. Ĉeĥa IKUE-ano sendis kelkajn gramofondiskojn, kiujn ni povis vendi. Kvakeroj ankaŭ grave helpis al la agado. Rotterdamano ĝirpagis la “rezulton de kartludo”… Plej aktiva estis la paroĥestro de la kroata paroĥo en Frankfurt (Germanujo), kiu monkolektis en sia preĝejo, kaj nia membro Ivica Šponar. Koran dankon al ĉiuj, kiuj donis esperon al afrikaj blinduloj, ne malplej al la flegistino Ria Krijnsen el Medemblik (Nederlando), kiu kolektis 37 okulvitrojn.

            Oni esperigis en: Anglujo, Aŭstralio, Aŭstrujo, Ĉeĥoslovakio, Francujo, Germanujo, Nederlando, Nova Zelando, Svedujo, Usono.

            Antaŭa sumo: 6.009,62. Finsumo: ned. guld. 6.944,24.

            Jacques Tuinder

            NENIO KOMUNA?

            Ni citas el la bulteno de CENTRO ESPERANTISTA CATTOLICO ROMANO n-ro 56 de oktobro 1967:

            Dum la lastaj septembraj tagoj okazis la 38-a Itala Kongreso de Esperanto. Estas tro malfrue por doni raportojn ĉi tie. Ni povas nur diri ke ni volis esprimi en la Kunsido de UECI niajn timojn pri la direkto, kiun ŝajnas esti ricevinta la organo de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), Espero Katolika. Fakte, ĉi tiu revuo enhavas ofte severajn kritikojn al la eklezio, precipe Vatikana hierarkio, en tio respegulante sentojn de kelkaj tavoloj de la kristanaro, kies emo al novaĵoj ne scikapablas sekvi la prudenton de la instruanta Eklezio. Ni ne aprobas entute tiun sintenon, kiu fakte ŝokis multajn personojn de ni konatajn. Kaj ankaŭ pri la komuna kongreso IKUE-KELI, ekde la unuaj preparaj paŝoj, kiuj aperigis en nia kutime serena ĉielo mallumajn nubojn, ni devas esprimi gravan antaŭtimon. Ŝajnas, al ni, ke la tempo ne estas ankoraŭ matura por tiuj fandoj, kiujn tiu komuna kongreso intencas. Kion ni povas trovi komune pri la por ni fundamenta doktrino de l’ Eŭkaristio, de la Madono, de la supera papa majstropovo, ktp, ktp?

            Nur se temas pri komunaj karitaj agadoj, ni povas esti konkordaj. La klopodoj ĝis nun faritaj de multaj kvalifikitaj personoj en la direkto de la protestantaj eklezioj, ne donis ankoraŭ tiajn kontentigajn rezultojn, laŭ ni, ke ili permesu al ni aliri trankvile komunan kongreson. Ĉu ni devos aplaŭdi al iliaj oratoroj? Ĉu ni devos montri malkonkordon? Ĉu tiukaze nia kongreso ne akrigos, anstataŭ glatigi, la malfacilojn pri unuiga celo? Ni ne kuraĝas inviti niajn katolikajn membrojn al tiu kongreso, kvankam ni tutkore deziras al ĝi kontentigajn sukcesojn.

            Limburg atendas ĉiujn IKUE-anojn!

            Konsternita kaj malĝoja la estraro de IKUE ekkonis la 56-an bultenon de la “Centro Esperantista Cattolico Romano”, kiu esprimas gravan antaŭtimon rilate al nia komuna IKUE-KELI-kongreso en Limburg/ Lahn. Laŭ la bulteno ŝajnas, ke la tempo estas ankoraŭ ne matura por tia renkontiĝo, ĉar ĝi nur akrigos la rilatojn inter malsamkredantoj. La konkludo estas: ni ne kuraĝas inviti niajn katolikajn membrojn al tiu kongreso, kvankam ni tutkore deziras al ĝi kontentigajn sukcesojn!

               

                1. Unualoke la estraro deziras klarigi, ke ne la Centro invitas al Limburg, sed la estraroj de KELI kaj IKUE, kiuj plene aprobis la ideon de komuna kongreso, kies celo nepre ne estas disputi kaj buŝe interbatali, sed ekkoni unu la alian kaj aŭskulti la sinceran konvinkon de ĉiu, kiu nomas sin disĉiplo de Kristo. Tial la temoj, pri kiuj ni parolos, vere estos gravaj por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri kristanismo nuntempa.
                1. La estraro opinias la tempon matura, ĉar estas la emfaza volo de la Dua Vatikana Koncilo, ke kristanoj diversekleziaj renkontiĝu. Ne temas, tamen, pri matureco de la tempo, sed pri matureco de la kristanoj mem!
                1. La estraro bone konscias, ke ĉi tie estas parolo pri eksperimento, kiu ne estas sen riskoj, kaj por KELI kaj por IKUE. Ĝi tamen kredas, ke Dio ĝin abunde benos, se ĉiuj partoprenontoj agos kristane, estos pretaj amo- kaj respekto-plene aŭskulti la alian. Alivorte, se ĉiu posedos sintenon ekumenan.
                1. La estraro estas certa, ke la sukcesoj de la kongreso nepre ne povos esti kontentigaj, se ĉiuj landaj sekcioj ne kuraĝas entuziasmigi siajn membrojn partopreni ĝin, kaj sekve esperas, ke la Centro denove mature konsideros la aferon en la lumo de la spirito de la Dua Vatikana Koncilo.

              Jacques Tuinder, prezidanto

              Sac. W. Flammer, sekretario

              Paul Scherer, kasisto

              Jen do komento estrara pri la supre citita teksto, kiom ĝi rezonas pri la kongreso. Kio nun koncernas la kritikon pri EK resp. ĝia kritiko al “eklezia, precipe Vatikana hierarkio”, oni tro klare rimarkas la manskribon de P. Jacobitti, por renovigi la diskutadon, kiu jam okazis sur la paĝoj de EK pri tiu temo.

              SURVOJE AL LIMBURG

              Socio

              Temo kiu tutcerte ludos eminentan rolon dum nia kongreso en Limburg, estos kristanaj sociologio kaj social-etiko. Ne nur ĉar sur tiu kampo de teologio kaj eklezia realeco protestantoj kaj katolikoj havas tre komunajn kaj similajn instruojn, sed ankaŭ ĉar socialaj demandoj hodiaŭ estas mondskale aktualegaj.

              Homoj estas socialaj estaĵoj, t. e. kvankam ili estas individuoj, personoj, ili povas vivi nur en sociaj kadro kaj ligiteco. Sed la socio devas respekti la individuecon kaj personecon de la homo. El tio rezultas du principoj:

                 

                  1. solidareco inter ĉiuj homoj;
                  1. subsidiareco inter la sociaj grupoj (kion pli malgranda unuo povas mem bone aŭ pli bone fari, ne faru pli granda unuo).

                La solidareco bazas sur la amo de la homo al liaj kunvivantoj, la subsidiareco bazas sur la libereco de la persono. El ĉio rezultas la sociala justeco, justeco destinita per la amo (do ne juro aŭ abstrakta justeco!).

                La solidareco tamen devas esti kritika (ni ne povas esti solidaraj kun krimuloj!), sed aliflanke ni kristanoj devas ne limiĝi al niaj samkredanoj, sed devas esti apertaj por ĉiuj homoj, dialogi kun ĉiuj. Tiu universala aperteco celas al la “kristanigo” de la socio kaj de la homaro – sed oni ne miskomprenu tion: fakte temas nur pri la homigo de la socio, homaro kaj mondo fariĝu pli homaj (vidu “Populorum Progressio”!). La eklezio ne rajtas religie perforti la homaron, sed ĝi devas esti pli moderna ol la homaro. Ĉar kvankam la homo vivas historie, li devas esti konservativa nur en tiu senco, ke la jam akiritan li konservas per ŝanĝado, evoluo kaj revolucio. La historio tendencas ja al la estonteco, ĉar la homa estado en si mem estas direktita al estonteco, t. e. fine al transcendo = Dio.

                En ĉio ĝis nun dirita protestanta kaj katolika social-etikoj interkonsentas. Nur en unu punkto ili diferencas, sed tiu diferenco ne ŝuldiĝas al la social-etiko mem, sed al la teologioj ĝenerale:

                a) Katolika sociologio eliras de la konkreta homo kiel tia, de personeco kaj digneco, kaj sur tiu bazo laŭ la intelekto konstruas la teorion pri la socia ordo. Tion ĝi faras por ke ĝi povu proponi tiun ordon al ĉiuj homoj, ĉar ekkoni ĝin povus ankaŭ homo nekonanta la rivelitajn verojn de la kredo. Sed por sia lasta perfekteco tiu soci-ordo bezonas la instruojn de la kristanismo (amo-justeco), nur tiukaze ĝi vere povas esti plene homeca.

                b) Protestanta social-etiko eliras de la rivelita vero, de la evangelio, kaj el principoj evoluigas la teorion de soci-ordo, kiu baze do estas kristana soci-ordo, kvankam ĝi kompreneble venas al la samaj rezultoj kiel la katolika sociologio. Tio kondukas al nuancoj en la socialinstruoj katoliko kaj protestanto, sed montras profundan teologian diferencon en la kompreno pri la homo: protestanta teologio diras, ke la rivelo estas absolute necesa por la homo, dum katolika teologio diras, ke ĝi estas nur relative necesa. Tiun diferencon ni ekz. trovas en la protestanta teologio de la peko (homo esence estas pekulo) kaj la katolika teologio de la graco (graco subtenas la naturon). Tamen diferenco fakte estas negrava, ĉar ankaŭ laŭ katolika instruo la konkreta homo estas peka. Estas do nur teologia, teoria diferenco.

                Se ni do konstatas tiomgradan unuecon en la social-etiko, efektive oni ne povas kompreni, kial ni, protestantoj kaj katolikoj, ne kunlaboru en la konkretaj social-etikaj taskoj: evolu-helpo, struktur-problemoj de industri-socio, en la dialogo kun la (profana) mondo, en la porpaca laboro, en la kreado de justa mondo, de popolkomuno ktp.

                Pri tio ni devos paroli en Limburg.

                Stef (Stefan Maul)

                DIES IRAE

                Kolertagon mondo brila
                iĝos fumo brulsterila
                laŭ Davido kun Sibila.
                Kiel time ĉiuj tremos,
                kiam la Juĝisto venos,
                juĝ’ severa ĉion premos.
                De trumpeto mira sono
                tra tombara regiono
                igos veni al la trono.
                Mort’, naturo konsterniĝos,
                dum la kreitar’ leviĝos
                kaj por respondum’ pretiĝos.
                Libro estas alportota,
                laŭ enhavo ĉionnota
                mondo estas prijuĝota.
                Kiam la Juĝant’ eksidos,
                ĉion kaŝan oni vidos
                kaj nenio punon bridos.
                Kion diros mi mizera?
                Kie nur patrono vera?
                Eĉ justul’ ne sendanĝera.
                Reĝo de l’ majest’ treminda,
                sava grac’ por hom’ savinda,
                savu min, vi font’ aminda.
                Ho Jesu’, pro mi vi svenis,
                sufervojon entreprenis,
                ne min perdu, juĝ’ dum venis.
                Vi min serĉis ĝislaciĝe,
                elaĉetis krucumiĝe,
                ĝi ne estu pen-vaniĝe!
                Vi Juĝanto just-verdikta,
                min indulgu malaflikta
                antaŭ tag’ de l’ juĝo strikta.
                Ĝemas mi pri kulp’ konscia,
                honte ruĝas vango mia,
                min kompatu, Amo Dia!
                Vi Marian senpekigis,
                la krimulon pripentigis,
                ankaŭ min vi esperigis.
                Ne valoras preĝo mia,
                sed min gardu amnestia
                de l’ eterna brul’ furia.
                Loku min en la ŝafaro,
                distancigu de l’ kapraro
                min al dekstraflanka staro.
                Post kondamno de pekuloj
                al ardegaj fajraj bruloj
                voku min kun beatuloj!
                Pet’ insistas kun obstino,
                koron regas pent-inklino,
                zorgu nin pri mia fino.
                Larmotagon inter ruboj
                hom’ leviĝos el fumnuboj
                al la juĝ pri l’ viv’ surtera.
                Dio, estu malsevera!
                Ilin, ho Jesu’ Sinjor’,
                ripozigu en favor’. Amen.

                Esperantigis d-ro Jan Filip

                RELIGIA FORMALISMO

                Israelo dum aŭtuno 1967

                En mia unua raporto pri Israelo (n-ro 10/1967) mi skizis la ĝeneralan situacion de la ŝtato Israelo post la ĉi-somera milito. En la dua parto mi okupiĝas pri la religiaj aspektoj. S. Maul

                Se la unuan fojon en Israelo oni travivas sabaton, oni simple ne komprenas, kiel tiu moderna ŝtato povas permesi al si tiajn leĝojn. Pri la judaj manĝo-leĝoj, la koŝereco, oni ne miras kaj volonte akceptas ankaŭ kiel kristana eŭropano, kvankam oni ekz. trovas ridinde, ke oni devas trinki kafon post la manĝo aŭ sen lakto aŭ preni ĝin en alia ĉambro. Tion kaŭzas la juda leĝo ne kunigi viandon kaj lakton. Sed tio estas nur bagatelo kompare al la severaj sabat-leĝoj.

                Aŭtomatoj ne ekzistas

                Ĉiun vendreden oni anoncas la komencon de la sabat-ripozo en la gazetoj kaj per aŭtoj, kiuj veturas kun afiŝoj tra la stratoj. Ekz. je la 18.18 h komenciĝis la sabat-ripozo, kiam mi estis en la duonmiliona urbo Tel Aviv. Kaj ekde tiu horo oni imagis esti ne en grandurbo, sed en provinca urbeto senviva. Ĉio estis ŝlosila, aŭtobusoj kaj aliaj publikaj trafikiloj ne plu veturis (escepte de taksioj), sur la stratoj iris preskaŭ nur turistoj, kaj kelkaj judoj kun ĉapetoj aŭ ĉapeloj strebis al la sinagogo. Kaj tiu kvazaŭ paraliza situacio daŭris ĝis sunsubiro de sabato, kiam subite la stratoj estis denove plenŝtopitaj per veturiloj, la bruo de pulsanta urbego reaperis, miloj da festvestitaj homoj promenis tra la avenuoj aŭ sidis en la trotuar-kafejoj, tiel ke nur malrapide oni povis formoviĝi tra la homamasoj.

                La sabat-leĝoj aplikiĝas al la plej modernaj aferoj, tiel ke ekz. sabate oni ne rajtas fumi (ĉar ne rajtas bruligi), ke en la tuta lando ne ekzistas vend-aŭtomatoj (ĉar iu ja povus uzi ilin sabate), ja ke laŭ opinio de ortodoksaj judoj oni eĉ ne rajtas uzi kurenton ktp.

                Legalismo kaj formalismo

                Certe oni ne povas karakterizi tion alie ol formalismo kaj legalismo, ĉar per neniu racia argumento iu povus konvinki min, ke estas peke kontraŭ la bibliaj ordonoj, se mi uzas kurenton por heligi mian ĉambron, tiel ke mi ekz. povas legi en la biblio, eĉ se pro tio kelkaj homoj en la kurenta centro de la urbo devas labori sabate. Se konsekvence oni pluiras tiun pensvojon supre aluditan, oni fakte venas al tio, kion faras la plejortodoksaj judoj (minoritata sekto): malakcepti la ŝtaton.

                Religiaj partioj

                Sed la kompromisoj estas multaj, la influo de la religio al la ŝtato efektive enorma. Certe oni komprenas, ke en juda ŝtato la religio devas esti la juda, kaj eĉ oni senplue povas akcepti, ke ĝi estas ŝtatreligio, ĉar aliaj religioj en Israelo estas egaj minoritatoj, kaj ĉar finfine la ŝtato nuna ja bazas sur religia movado, kio sendube estas la cionismo. Sed se oni vidas, kiel la religio pere de malgrandaj sed fortaj religiaj partioj havas neproporcie grandan potencon en parlamento kaj registaro – kontraŭ la vera volo de la loĝantaro, kiu en grandega plimulto estas indiferenta, liberala aŭ ateista (laŭ propra aserto) – tiam oni miras. Kaj povas atendi ĉiun momenton, ke eksplodos la batalo inter religiuloj kaj liberaluloj resp. socialistoj.

                Biblio – nur historia libro?

                Ekzistas du tipoj de lernejoj: ŝtataj kaj religiaj. Ke en la religiaj oni instruas la judan religion ĉefe, estas klare. Sed ke en la ŝtataj, kiuj laŭdifine estas “nereligiaj”, oni instruas ankaŭ nereligie, ne estas klare. Ĉar kompreneble oni instruas la biblion. Oni diras ke por tiuj lernejoj ĝi estas nur historia libro, sed la instruistoj mem konfesas, ke tio estas iomete fikcia. Ĝi ja estas historia libro, sed ĝi priskribas la historion ne de la juda popolo, sed de la elektita popolo, do temas pri religia historio. La rezulto jam montriĝas: la junularo fariĝas pli kaj pli religiema, eĉ filoj iras al sinagogo, kies gepatroj dum sia tuta vivo ne vidis ĝin interne.

                Judoj ĉe la lamento-muro

                Ĉu oni povas esti ateista judo?

                D-ro M. invitis min al vizito ĝuste vendrede vespere, do dum la sabat-ripozo. Li proponis cigaredojn al mi, ni manĝis kolbason (kiu ne povas esti koŝera) kaj en la sama ĉambro tuj poste trinkis kafon – kun lakto. Do, mi pensis, li devas esti liberala judo. Ni parolis pri religio ĝenerale kaj pri la juda aparte. Li deklaris sin ateisto, akre kritikis la influon de la religio, kaj ekz. pruvis per diversaj kazoj, ke la geedziĝo-leĝoj kaj la civil-juro estas senespere anakronismaj. Ili estas tute en la manoj de rabenoj. Mi devis konsenti al li, ĉar la kazoj demonstritaj de li vere estis ĉio alia ol homindaj. Sed tiam li rakontis al mi, ke li fakte estas pastro, ĉar li apartenas al la tribo de Aaron, la ĉefpastro. Ateista pastro? Lia edzino asertis: “Li estus same fanatika pastro, kia fanatika ateisto li nun estas”.

                “Ĉu vere oni povas esti ateisto kaj tamen resti judo?”, mi demandas lin. Li estas surprizita kaj pripensas. Kaj post diskuto daŭranta la duonan nokton ni venas al la konkludo, ke efektive ne eblas esti ateista judo, ĉar oni estas aŭ judo (t. e. kondiĉe religia) aŭ ateisto (tiam oni estus nur semito, ne judo). Eble do ekzistas ateistaj israelanoj, judoj ili ne estus; kaj fakte ankaŭ d-ro M. ne kredas, ke en lia ŝtato estas judoj, kiuj estas kontraŭ-religiaj, ĉar en iu angulo de siaj koroj ili ĉiam restas religiaj, se ili deklaras sin mem ankoraŭ judoj. Ke multaj estas kontraŭ la troa influo de la religio sur la publikan kaj privatan vivon, tio estas tute alia afero.

                Cetere, estas vere malfacile kapti tiun aferon par taŭgaj kaj klaraj vortoj.

                Kiu estas judo?

                Kiam ekestis la organizita enmigrado de judoj en Palestino, oni devis trovi difinon por la demando: kiu estas judo (kaj do rajtas enmigri)? La difino estas tiel simpla kiel komplika: “Judo estas, kiu havas judan patrinon”. Normalkaze tio sufiĉas. Sed kio estas ekz. se la patro estas judo kaj la patrino estas nejuda, sed la filo kun la gepatroj venis al Israelo en aĝo de 5 jaroj kaj sekve de tio edukiĝis jude? “Li ne estas judo”, oni respondas al mi. – Kaj se iu knabo naskita de judaj gepatroj, kiuj tute neglektis sian religion, edukiĝas en Eŭropo sen ia ligiteco al la juda religio? “Malgraŭ tio li estas judo”, oni diras al mi.

                Konklude: 1. Judo estas judo, ĉu li volas aŭ ne. 2. Judo oni ne povas fariĝi (konvertiĝante) sed nur naskiĝi. 3. Oni restas judo, eĉ se oni ekz. kristaniĝas.

                En neniu alia religio la koincido de religio kaj deveno, de popolo kaj religio, de ŝtato kaj religio (?) estas tiel perfektaj. Aŭ oni apartenas al la elektita popolo aŭ ne. Tria ebleco ne ekzistas. Tiel fakte ne korekte ni aplikas nian terminon “religio” ĉe judoj. Kristaniĝi oni povas propravole, ankaŭ reeksiĝi. Jen la evidenta diferenco.

                Stefan Maul – (daŭrigota)

                NOVA EKLEZIA JURO

                Ĉar la episkopa sinodo daŭris ĝis fino de oktobro, ne eblas en EK jam doni kompletan raporton pri ĝi. Tial en ĉi tiu numero ni devas kontentiĝi pri la unua temo: reformo de la kodo, la eklezia juro.

                La reformon de la eklezia juro ordonis jam Johano XXIII, kaj la 2-a Vatikana Koncilo sufiĉe akre kritikis la kodon nun 50jaran. La eklezio ne juĝiste kondamnu, sed helpu kaj servu; la evangelio staru super la leĝaro. Aliflanke oni koncedis ke juro devas ankaŭ esti en la eklezio, ja ĝi eĉ devus esti modela por la homa juro entute, ĝi devus atesti al ĉiuj homoj: “Jen, tiel ni vivas en la eklezio”.

                Ke la nuna kodo ne sufiĉas por tio, ke ĝiaj 2.414 paragrafoj estas multe tro komplikaj kaj senvivaj, tion ĉiuj agnoskas. Plue oni pli kaj pli konvinkiĝis, ke unu kodo por la tuta eklezio ne povas sufiĉi. Ĉar vivmanieroj kaj tradicioj en diversaj kontinentoj kaj regionoj, landoj kaj kultursferoj estas tro diverĝaj, por premi ĉiujn en unu skemon.

                Tial la sinodo proponis al la papa komisiono por la revizio de la kodo (prezidanto de la komisiono estas Felici) jenajn tri punktojn:

                   

                    1. Oni kreu “konstitucion” ĝeneralan por la tuta eklezio. En ĝi troviĝu nur, kio nepre apartenas al la esenco de la eklezio, sed en tia maniero ke ankaŭ nekatolikaj eklezioj povas akcepti tian konstitucion.
                    1. Oni kreu bazajn, kadrajn leĝojn por certaj regionoj, kiuj tamen garantiu certan unuecan strukturon de la tuta eklezio, tial la regionoj kreu tiujn leĝojn komune kun la roma centro.
                    1. La episkoparo de la landoj kreu la detalajn leĝojn.

                  Tiam ni havos tri ŝtupojn en la jura strukturo, kiu atentas la konatan subsidiar-principon, ke supra instanco ne faru kion pli bone povas fari suba instanco.

                  Ĉe la kreado de tiuj novaj leĝoj kunlaboru ne nur specialistoj, do juristoj, sed ankaŭ sociologoj, psikologoj kaj pastroj.

                  RADIO WIEN

                  dissendas en Esperanto ekde la 6-a de oktobro 1967 ĉiun duan vendredon (do 17 nov, 1 dec, 15 dec) de 15.30 ĝis 15.45 h MET sur meza ondo 203 m (1475 kHz).

                  Adreso: Radio Wien, Argentinierstr. 30a, A-1040 Wien IV, Aŭstrio.

                  NI FUNEBRAS

                  La 20-an de majo 1967 mortis en Zagreb, Jugoslavio, Zorka Zupić, instruistino kaj eminenta esperantistino en sia 83-a vivojaro.

                  Kiam ŝi estis ankoraŭ sufiĉe sana, ŝi ĉiun unuan kaj trian merkredon en la monato akceptis en sia hejmo katolikajn esperantistojn al te-vesperoj.

                  Ŝi ripozu en paco!

                  KONCIL-IMPULSOJ LAMAS

                  Tria Mondkongreso de Laika Apostolado

                  Kvin jarojn post koncil-komenco en Romo oni malfermis la 3-an Mondkongreson de la Laika Apostolado. Sub la moto “La Dia Popolo sur la Vojoj de la Homaro”, 2.500 laikoj el la tuta mondo klopodis dum unu semajno trovi la novan memkomprenon de la laiko en la eklezio, kiun alportis la 2-a Vatikana Koncilo. Laiko kiu ne plu staras izolite kaj sub la hierarkio, sed komune kun ĝi provas solvi la problemojn kaj kontribui al la eklezia vivo laŭeble aktive.

                  Nia foto montras la solenan malfermon de la 3-a Mondkongreso en Romo

                  Tiun novan komunecon de laikaro kaj hierarkio la papo vidigis ankaŭ tiel, ke li por la sama tempo petis la episkopan sinodon kaj la laikan kongreson al Romo, kio donis la eblecon de komunaj aranĝoj kaj certa kunlaboro. Kontraste al la sinodo, kiu ampleksas nur katolikojn, la laikan kongreson partoprenis ankaŭ nekatolikaj observantoj.

                  Enketo

                  Granda parto de la rezultoj de tiu kongreso ekzistis jam antaŭ ĝia komenciĝo: enketo en 65 landoj pri “la laikoj en la renovigo de la eklezio” montru, kiomgrade du jarojn post la koncilo disvastiĝis la koncil-tekstoj, kiel la apartaj impulsoj de la koncilo por la laikoj trovis akceptiĝon kaj realiĝon. Tiu enketo rezultigis, ke ĝenerale la koncil-impulsoj lamas.

                  Reverki la tekstojn

                  Jen kelkaj detaloj: en Portugalio, Italio kaj la plimulto de la afrikaj kaj aziaj landoj la koncil-tekstoj estas nur sporade konataj. La plej grandan intereson trovis la nova formulo de la “dipopolo”, la ekumenaj demandoj, la naskolimigo, la rilatoj inter episkopoj kaj kredantoj kaj la principo de kolegeco. Sed tute ĝenerale oni kritikas la koncil-tekstojn nekompreneblaj. Sufiĉaj komentarioj ekzistas nur en eŭropaj landoj (escepte de Polujo) kaj en la angloamerika sfero. I.a. oni postulas, ke la konciltekstojn devus reverki ĵurnalistoj, per ke ili estu pli bone kompreneblaj.

                  Malfido

                  Pri la reago de la nekatolikoj al la koncilo la enketo diras, ke estas rimarkeblaj multaj pozitivaj rezultoj, sed ankaŭ malfido, ke la koncilo estis nur taktika afero por ne perdi pli vastajn rondojn de kredantoj.

                  Precipe bone, ja “entuziasme” ĉie en la eklezio oni akceptis la ekumenan malfermiĝon. Tamen ankaŭ en tio estas multaj malfacilaĵoj: en Portugalio ekz. oni grandparte tute ne komprenis la ekumenajn ideojn, en Italio ĝis nun ili eniris nur la elitajn rondojn. Obstakloj por la dialogo oni vidas precipe en la ankoraŭaj antaŭjuĝoj kontraŭ la katolikismo kaj en la rezista sinteno de Romo en diversaj demandoj, ekz. komunio kaj interkonfesia geedziĝo. Ofte oni timas, ke la katolikoj pledas por ekumenismo nur pro prozelitismo.

                  INFORMOJ PRI PAX CHRISTI

                  Pacosemajno en Nederlando

                  De la 8-a ĝis la15-a de oktobro 1967 preskaŭ ĉiuj kristanaj eklezioj en Nederlando organizis kune t. n. “Pacosemajnon”. Je la unua tago ili direktis sin pere de mesaĝo al ĉiuj kristanoj, pri la grava signifo de la porpaca laboro en nia moderna mondo “en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj laŭ la spirito de lia evangelio”.

                  La mesaĝo atentas precipe la militon en Vjetnamio. “Tuta popolo estas pereonta, kaj la riskoj de nova mondkonflikto jam estas temo de publika diskuto. La fendego inter la malriĉaj kaj riĉaj landoj ade pligrandiĝas. La klopodoj por haltigi plian disvastiĝon de la amasdetruigiloj, pri kiuj disponas la homaro, ankoraŭ ĉiam ne ricevis la kronon de la sukceso. Kaj bedaŭrinde oni devas konstati, ke ankaŭ en Eŭropo oni ne ĉie sufiĉe komprenas, ke en la atomepoko la paco fariĝis kondiĉo por la pluekzisto de la homaro. Estas en jena situacio, ke la eklezioj, fidelaj al la mesaĝo de la Sinjoro, konsideras sian devon atesti, kiel ĝuste en nia tempo la paco staras antaŭ ni kiel la plej alta homa tasko”.

                  La paco apartenas al la esenco de la evangelia mesaĝo. Tial la eklezioj ne rajtas silenti pri tio. Ĉiufoje kiam eksplodas milito, la homaro malsukcesis organizi la pacon, kaj tio estas malsukceso en sencoj kristana kaj politika. Tial ni ĉiuj kulpe rilatas al la historio.

                  La eklezioj en Nederlando hodiaŭ komune apelacias ĉiujn, kiuj politike responsas, unualoke la registaron kaj la parlamenton, por ke pli klare ol ĝis nun la tutmonda paco fariĝu la centra celo en la politiko. Samtempe la eklezioj emfaze diras, ke la paco estas afero ne nur de la superularo, sed de ĉiu el ni. La tasko al la paco koncernas ĉiujn persone. La Eklezio de Kristo staru, el la inspiro de la evangelio, en la antaŭgardo de la pacofortoj de l’ mondo!

                  Kial labori por “PAX CHRISTI”?

                  En interparolo kun ses diverslandaj partoprenintoj okaze de Pax Christi-marŝo oni starigas al la italino ADRIANA, la francino FRANCINE, la hispano MIGUEL, belga sacerdoto DEHAENE, la germano HEINER kaj la nederlandano JOHANO la demandon: “Kial vi laboras por la idealo de Pax Christi?”. Jen iliaj respondoj:

                  MIGUEL: Kiam du infanoj pri afero malkonsentas, ili reciproke sin batas en du minutoj. Plenkreskuloj ankaŭ kverelas, sed plejofte ne batas. Mi estas firme konvinkita, ke la homaro travivas similan evoluon al maturiĝo. Kaj mi sentas mian devon esti atentema kaj aferkoncernita, ĉar la matureco venos pli rapide ol oni opinias.

                  ADRIANA: Eble mi estas iom pli skeptika. Laŭ difino la homo estas neperfekta. Sed imagu, ke tiu perfekteco havus cent gradojn: se de ili ni povus realigi dek gradojn, tio estus grandega profito. En la estonteco eble ne okazos milito, kion ni nun konas, sed mi jes timas, ke venos aliaj teruraj formoj por solvi konfliktojn.

                  HEINER: Mi ĉiam renkontas homojn, kiuj diras: “Vi, Pax Christi-anoj, estas senlimaj idealistoj”… Mi kredas, ke la nederlanda movado, kiu sin multe pli prezentas publike, jam parte trarompis la sintenon. Mi vidas kiel mian taskon helpi al la disvastigo de ĉio valora, kion mi spertis ĉi tie.

                  DEHAENE: Mi volas forpuŝi de mi la pesimismon, kiu diras: “Milito ĉiam estis, do oni nenion povas fari kontraŭ ĝi!”. Aliflanke mi klopodas gardi min esti idealisto. Mi kredas, ke vera progreso de la homaro estas ebla, sed oni devas estis realisto kaj konsideri la ĉeeston de la malbono en la mondo. Mondo sen milito estas propre nenio alia ol la “Nova Urbo”, la ĉielo. Estas nia devo prepari tiun novan Jerusalemon. Kiel esencon mi vidas la jenon: ni devos propravole riski ion en la batalo por la paco. Oni povas kompari tion kun momento en la historio, en kiu ne ĉiu civitano, por senti sin sekura, bezonis plu porti armilon, ĉar estiĝis formo de polico. Tiu unua civitano, kiu iris eksteren sen armiloj, certe havis multe da timo! Sur tutmonda nivelo ni staras miaopinie antaŭ la sama situacio.

                  PRANCINE: En Francujo regas inter la kristanoj multe da apatio kaj skeptiko koncerne la porpacan laboron. Mi vidas kiel mian taskon fari ĉion por ŝanĝi tion kaj konvinki la homojn pri la graveco de la laboro. Interŝanĝo kun aliaj landoj povas multege kontribui al tio.

                  JOHANO: Paco estas tiel ampleksa kaj granda idealo, ke ni devas komenci la malgrandaĵojn por atingi la grandaĵojn. Ĉi tiuj tagoj denove portis min al la konscio, ke tia Pax Christi-marŝo estas signifoplena. La nombro da homoj, kiu montras interesiĝon, deziras informojn kaj konsideras ankaŭ aktive partopreni la porpacan laboron, estas grandega. Estas simple tro grave por paroli kun plej diversaj homoj por trarompi la sintenon: “decidas la granduloj, kion ni povos fari?”. Mi vidas kiel mian taskon, kiel la taskon de Pax Christi: trarompi apation, krei unuecon kaj progresigi la formiĝon de propra opinio.

                  Pax Christi en Britujo kaj Irlando

                  Kiel prezidantoj de la Brita kaj Irlanda sekcioj de Pax Christi nomiĝis Mons. Grant, episkopo de Northampton, kaj Mons. Birch, episkopo de Ossory. En ambaŭ landoj jam ekzistis pli-malpli aktivaj kernoj aŭ grupoj kaj disaj membroj. La fakto, ke oni nomis mons. Birch indikas favoran evoluon en la interesiĝo pri la pacoproblemaro kaj prezentas sendube bonajn perspektivojn. En Britujo Kardinalo Heenan promesis sian subtenon.

                  VENTO POR NIA MUELILO

                  Kiel ekestas encikliko? El la Internacia Katolika Informilo: La encikliko Populorum Progressio ankoraŭ ne estis preta. La latinistoj de Vatikano diskutis, prezentis lingvopurigistajn demandojn: “Populorum” ne decas, oni devus skribi “gentium”; la latina aperis netaŭga por konatigi esprimon kiel “tria mondo”.

                  En la pli ol 10.000 vortoj kun 87 numeritaj paragrafoj mi ne renkontis iun tian esprimon, kvankam por ĝi ekzistas ĉiu motivo.

                  Ĵargono episkopa. De la 10-a ĝis la 13-a de julio 1967 en Noordwijkerhout, Nederlando, okazis Eŭropa Episkop-Konferenco, la unua granda renkontiĝo de eŭropaj episkopoj. Estis je dispono moderna interpret-instalaĵo, kiu ebligis uzon de jenaj lingvoj: angla, franca, germana kaj itala. Sed la interpretistinoj baldaŭ konfesis, ke ili ne sukcesas traduki la al ili nekutiman episkopan “ĵargonon”.

                  Kial la episkopoj ne parolis la latinan, oni povus malice demandi, sed ankaŭ: ĉu en Eŭropo ekzistas nur 4 lingvoj?

                  Plurlingva leksikono. Nova teologia leksikono estas presata ĉe mondfama eldonejo Herder; ĝi estos la unuan fojon “internacia”, aperanta samtempe en ses mondlingvoj. Ĝi titolas “Sacramentum mundi”. Ĉu helpos? Ni esperu…

                  Tradukaĵo. La novjorka ĵurnalo “Wall-street Journal” retiris sian aserton ke la encikliko Populorum progressio enhavas sub la masko de religio “revarmigitan marksismon”; la unua komento estis verkita laŭ tradukaĵo…

                  K. A. Ouwendijk

                  LA SAVO DE LA POPOLOJ

                  Kvara parto

                  “Tiam la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero” (Gen. 11, 8-9).

                  Kun neniu urbo el la biblio Izraelo, dum ĝia ekzistado, estis tiel ligita kiel kun Babel. Ĉi tie kuŝas ja la naskiĝloko, el kiu ĝia patro Abrahamo foriris. Politike kaj religie Israelo estis ripetfoje sub la sorĉinfluo de ĉi tiu regno. Ĝi kaj admiris kaj timis Babelon, ĉiam denove okulumante la gigantajn konstruaĵojn, la grandegajn mezurojn de la urbo kaj la ĉielaltajn turojn, laŭ kiuj la dieco descendadis.

                  Urbo en la antikva tempo estas fortikaĵo, kiu protektas la loĝantaron kontraŭ rabistoj, sovaĝaj bestoj kaj fremdaj armeoj. Ĝi estas sekura rifuĝejo por soleculoj, vojerarintoj, malsatantoj kaj soifantoj. Ekster ĝi la signalo indikas koloron ruĝan. “Ekstere” signifas: esti transdonite al potenco kiu ajn.

                  En la rakonto pri la tur-konstruado la homoj vidas ĉi tiun danĝeron kaj ili armas sin kontraŭ ĝi. “Ek, ni konstruu urbon kaj turon, kies supro estas en la ĉielo. Ni faru al ni nomon, tiel ke ni ne estos disigataj sur la supraĵon de la tuta tero”.

                  Al ĉi tiu interkonsiliĝo ne inspiris malhumileco, ribelado aŭ luksemo. La konstruado estas akra neceso; oni projektis ĝin pro timo al necerteco kaj minaciĝo. Sed la sekurigo ne sukcesas. La aŭtoro vidas ĉi tiun fiaskon kiel ion, kio tute kongruas kun la savoplano de Dio, kiu al Noa kaj liaj filoj ja komisiis multhomiĝi kaj loĝigi la tutan teron. Kaj li vokas al siaj samkredanoj: ankaŭ Babel, kiun vi tim-admire respektas, ne ofertas sendanĝerecon. Parolante pri koncentriĝo de homa potenco kaj fido pri propra forto, ni ne partoprenas la promeson, kiun Dio al Abrahamo faris. Li ja faris lin “nomado de la kredo”, kiu “serĉis la urbon havantan fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio” (Heb 11,10).

                  Por la urbokonstruistoj de la dudeka jarcento ĉi tiu rakonto do ne signifas, ke ni povus malŝati niajn metropolojn kaj nubskrapajn konstruaĵojn. Tio signifas, ke ni loĝas sur la tero kun fido pri Dio kaj konsideras dian destinon de vivo nia kaj de niaj kunhomoj. Dio elektis al si popolon, kiu ne nestu aŭ izolu sin, sed kiu iru renkonte al la homaro, senzorge kaj sentime. Dio donis sian benon al la “nomadoj de la kredo”: “En vi kaj en via idaro beniĝos ĉiui popoloj de la tero”.

                  HELPU AL BIBLIA REVUO

                  Kiel ni jam komunikis en la septembra numerro, ekde januaro 1968 reaperos BIBLIA REVUO, la gazeto pri bibliaj kaj orientaj studoj, fondita de profesoro Donald Broadribb en 1964 kaj ĉesinta aperi lastan jaron.

                  La revuo, nun plibonigita kaj pligrandigita, celas esti la faka bulteno de bibliistoj, teologoj, pastroj kaj esperantistoj en la tuta mondo.

                  En letero la nova eldonanto, Società Biblica Italiana, per d-ro M. Lapucci kaj prof-ro A. Duranti petas helpon. Ili skribas:

                  “Ni jam havas bonajn kunlaborantojn, sed bedaŭrinde multaj el ili ne povas sin esprimi en Esperanto; tial ni bezonas tradukistojn, kiuj helpu nin en la efektivigo de la kuraĝa entrepreno.

                  Ni bezonas lertajn esperantistojn kiel aktivajn perantojn por la propagando de la revuo. Do, ni petas ke vi bonvolu helpi nin kiel tradukisto aŭ peranto de BIBLIA REVUO.

                  Por via agado ni donos justan kompenson, kaj kiel peranto vi havas la kutiman procenton (t. e. unu dolaro po ses dolaroj).”

                  Personoj, kiuj estas pretaj fariĝi perantoj aŭ tradukistoj, skribu al: Società Biblica Italiana, via Baccarini 80, Ravenna, Italio.

                  AKLE-KUNVENO

                  okazis dum la ĝenerala kunveno de Aŭstria Esperantista Federacio la 30-an de septembro 1967.

                  Krom enlandaj aferoj oni pritraktis ankaŭ EK-n. Rilate al ĝia enhavo, kelkaj samideanoj deziresprimis, ke nia organo ne enhavu tro multajn ampleksajn ĉefe teologiajn (sciencajn) kontribuaĵojn.

                  Kun bedaŭro oni sciiĝis pri la nesukceso ĉe Radio Vatikana (laŭ “Katolika Sento”).

                  S-ano Mudrak ĝoje kaj kontente konstatis la fortan pledon kaj subtenon de EK por PAX CHRISTI.

                  W. M.

                  EK ANTAŬ 60 JAROJ – NOVEMBRO 1907

                  Politiko kaj EK – “Tre estimata Kunfrato. En Espero Katolika estas dezirinda aparta rubriko: Rubriko Politika, donanta sciigojn pri la plej gravaj aperoj de tutmonda politiko. Se vi trovus iun politikiston, kiu konsentus liveradi tiun kronikon por ĉiu numero de EK, la legantoj, mi esperas, estus por ĝi al vi tre dankemaj. Volu pripensi pri tiu ĉi kroniko politika. Via tute

                  P-o Dombrovski”.

                  LEGANTOJ SKRIBAS

                  LEGANTOJ SKRIBAS

                  Klarigante miskomprenojn

                     

                      1. Post la legado de “Eklezio inter Dilemoj – Hispana Katolikismo en Krizo” oni povas supozi, ke la hispanoj ne volas ke EK pritraktu hispanajn aferojn, kaj tio ne estas vero.
                      1. Ni opinias, ke Espero Katolika, kiel katolika sed ne politika revuo, ne devas enteni: a) artikolojn verkitajn per akrega, malmilda kaj ofenda tono; b) atakojn kontraŭ iu ajn Registaro aŭ Ŝtato, de politika vidpunkto.
                      1. Pro la sama kaŭzo EK ne devas enmiksiĝi en la internaj politikaj aferoj de iu ajn lando. Ĝi ne rajtas politike pravigi unu partion de iu ajn lando kaj ataki alian.
                      1. Ni bone konscias pri la “rajto de ĉiu ajn leganto de EK publikigi sian opinion en EK, se tiu opinio estas interesa por la publiko”, sed kun la limigoj entenitaj en la paragrafo 2.
                      1. Ni bone konscias ke la respondeco pri la enhavo de la artikoloj estas nur de la aŭtoroj mem, sed ni ankaŭ konscias ke la redaktoro estas tute libera por malakcepti nedecajn leterojn.
                      1. Do, ni akceptas la aperon en EK de artikoloj pri Hispanujo, de religia vidpunkto, estu aŭ ne eraraj, estu aŭ ne samopiniaj kun ni. Pro tio ni akceptas la artikolon de la redaktoro pri Hispanujo, kun kelkaj esceptoj. Kompreneble akcepti artikolon ne supozas ke ni samopinias kun ĝi.
                      1. Finfine ŝajnas al ni ne justa atribui al Hispanujo aferojn, kiuj estas komunaj al ĉiuj aliaj landoj. Pro tio estus pli ĝuste paroli pri “Monda Katolikismo en krizo”.

                    Fernando de la Puente, Zaragoza

                    Komento redakcia:

                       

                        1. En la citita artikolo mi ne diris, ke la hispanoj ne volas… Se vi relegos la frazon post Enmiksiĝo, vi trovas: “…riproĉo, kiun hispanaj IKUE-anoj faris…”

                      2.-4. Mi ne konsideras mian artikolon malmilda kaj ofenda. Bonvolu relegi la enkondukon de la artikolo, precipe ties duan frazon. Pravigi unu partion kaj ataki alian en la hispana kazo ne eblas (kaj mi ankaŭ ne faris), ĉar laŭ mia scio ekzistas nur unu partio (politike potenca).

                         

                          1. Kiu letero estas “nedeca”? Ĉu tiu, kiu energie esprimas fortan personan konvinkon, kiun oni devas respekti?
                          1. Bedaŭrinde vi ne nomas la eventualajn erarojn kaj la esceptojn, ne diras vian propran opinion.
                          1. Bonvolu relegi la lastan alineon de Enmiksiĝo en la citita artikolo, kie mi diris, ke la hispanaj aferoj estas ankaŭ niaj aferoj. Cetere mi ripetas, kion jam alimaniere kaj aliloke mi klarigis, ke per la frazo: Madrid estas bela urbo, mi ne asertas, ke nur Madrid estas bela urbo. Finfine: Nun estus necese, ke ni eniru la diskuton pri la aferoj.

                        Stefan Maul

                        DEZIRAS KORESPONDI

                        A. P. Drosdov, Taŝkent, Uzbekistano; malnova esperantisto, gvidanto de esperantokursoj, serĉas por si kaj por kursanoj korespondantojn en la tuta mondo.

                        FONDUSO POR NEPAGIPOVAJ PERSONOJ

                        Je la 15-a de septembro 1967 la Fonduso por Nepagipovaj Personoj enhavis 569 ned. guldenojn.

                        Ni denove rekomendas nian kristnaskan agadon: bonvolu aĉeti gramofondiskon kun kristnaskaj kantoj.

                        La prezo estas: malgranda disko 7,50 ned. guld.

                        granda disko 16,- ned. guld,

                        tre granda disko 25,- ned. guld.

                        Pri la lasta disko ni povas aldoni, ke ĝi enhavas 30 kristnaskajn kantojn, el kiuj la duono estas ĉeĥaj, le ceteraj estas el aliaj landoj. Do vere internacia disko!

                        Bonvolu mendi la diskojn ĉe F-ino C. van Kleef, Blokker, Nederlando.

                        Afrika rakonto

                        PRO LA KARA IOME

                        Dua parto

                        Amoo ĉiam pli atente sin gardis. Li samopinie kapjesis. Liaj okuloj, tamen, ne forturnis sin de Iome, dum lia tranĉilo vivantigis la pecon da ligno.

                        “Tiam vi estos libera. Ĉu vi vere volas reiri al via vilaĝo?”.

                        “Jes!”.

                        “Tie vi trovos eĉ neniun”, diris Momutu. Kaj antaŭ ol Amoo povis respondi, li daŭrigis: “Mi ankaŭ iam havis vilaĝon ĝuste ĉe la enirejo al la arbaro. En la vilaĝo loĝis miaj patrino, patro, familianoj, la tuta klano! Ni manĝadis viandon, fiŝon… la kampoj estis kulturataj. Sed en la daŭro de la jaroj la vilaĝo malprosperis. Lamentadon sekvis lamentado. Depost mia naskiĝo mi aŭdis nur kriegadon, vidis nur sovaĝajn forfuĝojn, en la densarbaron. Enirante la arbaron, oni mortos. Restante en la savano, oni sklaviĝos. Kion mi povas fari? Mi faris mian elekton. Mi preferas aparteni al la ĉasistoj ol al sovaĝaj bestoj”.

                        Amoo ne komprenis. Li ja sciis, ke tia estas la vivo. Oni neniam estas sekura. Oni neniam certe scias, ĉu oni vidos la venontan tagon. Sed li ne komprenis, por kio servos tiuj forkondukitaj viroj kaj virinoj. Oni diras, ke la blankuloj faradas siajn botojn el ilia haŭto.

                        Ili parolis longan tempon aŭ, pli ĝuste, Momutu parolis senĉese. Li fanfaronis pri siaj heroaĵoj, pri siaj diboĉaj noktoj. Amoo aŭskultis. Li bezonis ĉiam pli grandan penon por kompreni la naturon de ĉi tiu viro. Momutu estis speco de aŭtoritata reĝeto. Li opiniis nur povi potenci per teror-regado kaj devigado. Post longa tempo – por Amoo longega tempo – iu venis por averte sciigi la gvidiston, ke estas alvenantaj la blankuloj. Momutu donis siajn ordonojn: mortigu ĉiujn, escepte la malliberulojn! Dum sekundero eksilentiĝis la tuta arbaro; nur la soleca voĉo de la vento resonis. La eskorto siavice penetris en la arbaron; ĉe la kapo iris kvar eŭropanoj, kun ĉiu po du pistoloj, kaj “kampserpento” (malnova tipo de kanono). Tiam sekvis longa vico da malliberuloj, inter si ligitaj per speco da ligna gafo. Ili surhavis ĉirkaŭkole feran ringon, kiu estis ŝnurita al li aŭ ŝi kiu antaŭiris. Tri eŭropanoj fermis la procesion. La kvara, eble malsana, kuŝis en hamako, kiun portis kvar viroj.

                        Tuj kiam la unua salvo eksplodis, alte el la arboj, la tuta arbaro eĥe resonis. La kriegado propagiĝis super la tero. Sekvis granda ĥaoso. Amoo ĉemane preninte sian filineton, uzis la ĝeneralan konfuziĝon por terenbati sian gardiston kaj forŝteliri kun Iome.

                        Ili kuregis, penetris ade pli profunden en la arbaron, transiris riverojn kaj riveretojn, evitante danĝerajn renkontiĝojn. Amoo ĉiam iris sud-orienten. Liaj tranĉilo kaj granda haktranĉilo neniam tiom utilis al li kiom en tiuj tagoj. Ili daŭrigis la vojaĝon dum la plej granda parto de la nokto, de tagiĝo ĝis krepusko, sed neniam en la mezo de la tago.

                        Tri semajnojn poste ili alvenis en la vilaĝo: trideko da etaj kabanoj, unu tuj apud la alia, kvazaŭ kaŭrantaj inter la densarbaro kaj la fonto de la rivero. Vidiĝis nur malmulte da virinoj kaj viroj en ĉi tiu horo de la tago. La vilaĝo estis perdinta tiom de siaj plej bonaj fortoj, ke ĝi nun preskaŭ senhomiĝis. Kiam Amoo subite aperis kun Iome sur la kabana sojlo de sia bopatrino, la maljunulino stumblis al li, eligante kriojn, kiuj konfuzis la aliajn vilaĝanojn. Ĉiaj kurbiĝintaj, plene konsternitaj homoj venis rigardi. Ili haltis, kiam ilia vido falis sur Amoo kaj Iome, kaj eligis elvokojn pro mirego. Ĉirkaŭ la domo resonis lamentado; demandoj kaj respondoj flugis ire kaj ree. Iome, kvazaŭ altvalora juvelo, estis kunlogata de sia avino. Ŝi respondis dum siaj ploregoj.

                        Kio rilatas al Amoo: la plejaĝuloj estis invitintaj lin al palavro (5). Dum la interparolo li rakontis al ili ĉiujn siajn travivaĵojn.

                        “Depost mia naskiĝo, kaj jam antaŭ la naskiĝo de mia kaj ties patroj, oni atendis en la tuta regiono esti malliberigata kaj vendata al la blankuloj. La blankuloj estas barbaroj”, diris senaĝe maljuna viro.

                        “Ĉu tio iam ĉesos?”, demandis alia. “Mi vidis, kiel oni forprenis ĉiujn miajn infanojn. Mi ne plu memoras, kiom ofte ni alilokigis la tutan vilaĝon. Ni ne povas pliprofundiĝi en la arbaregon. Sovaĝaj bestoj… Malsano…”.

                        “Mi preferas sovaĝajn bestojn ol la sklavoĉasistojn. Antaŭ kvin aŭ ses pluvoj (6) oni ĉi tie estis sekura. Nun ni jam ne estas. Je promendistanco de tri kaj duona tagoj estas sklavotendaro”, alia aldonis.

                        Ili trankvile sidadis en pensoj, laciĝintaj, turmentitaj vizaĝoj, trasulkigitaj pro zorgoj kaj portantaj la neforviŝeblan stampon de ilia tempo. Ili interkonsiliĝis pri la urĝa neceso foriri: kelkaj montriĝis poruloj, aliaj emfazis la danĝerojn de vivo en la arbaro sen akvo, la mankon de sanaj, fortaj brakoj, kaj turnis la atenton al tio, ke ili tiam devos postlasi sian tombaron. La patriarko kun sia nodeca bastono, sia degenerinta kapo, supre plata kaj ĉenuke elstara, proponis pasigi la pluvosezonon ankoraŭ ĉi tie kaj elsendi kelkon da viroj por serĉi taŭgan lokon por la vilaĝo. Estus granda malsaĝo, se oni aventure forirus ne antaŭe elektinte lokon. Oni devos alporti ankaŭ oferojn.

                        Fine la viroj atingis interkonsenton. Dum la mallonga tempo, kiam ankoraŭ ili loĝos tie, ili volis komune pli multe kulturi kaj formi unu grandan brutaron kiun oni kolektos interne de ĉirkaŭbarilo. La plejaĝuloj petis al la maljunaj virinoj, ke ili prezentu siajn servojn por gardadi la vilaĝon.

                        La veno de Amoo kaj Iome estis kvazaŭ viviganta suko. La laboron oni rekomencis; oni ree sarkis, riparis la ĉirkaŭbarilon. La viroj kune foriris kaj kune revenis. La virinoj ne sidis senokupe. Kelkaj el ili faris la ordinaran laboron, aliaj havis la taskon atenti pri la neesperita veno de trudvarbistoj (7). Marflanken oni rigardis nur per okuloj timoplenaj. La unuaj pluvoj falis. La fruktodona malavara tero donacis vivon al la semitaj greneroj. Kvankam per la agoj kaj faroj de la vilaĝanoj esprimiĝis neniu ombro de zorgo aŭ timego, ilia spirito restis gardema. Ĉiunokte la certeco pri baldaŭa surprizatako tenadis ilin maldormaj.

                        Amoo loĝis en sia kabano kune kun Iome. Ankaŭ li neniam dormis nearmita. Senkulpa ventopuŝo kaŭzis al la knabino teruran timon. Amoo dediĉis sin kore kaj anime al sia laboro. Ĉiu konsentis pri tio, ke oni ĝuigu iom da ripozo al Iome. Iom post iom la knabino reviviĝis. Ŝiaj nigraj vangoj refoje komencis brileti, ĉirkaŭ ŝia kolo ekaperis tre malgrandaj faldetoj, ŝiaj antaŭe tiel malgrasaj brakoj kaj kruroj rondformiĝis.

                        Tagoj kaj semajnoj trankvile pasis. La mallarĝaj strioj da tero, kiuj pro longe daŭra batalo kontraŭ la naturo estis venkakiritaj, promesis bonan produktojon. Oni komencis kolekti vivrimedojn: palm-oleon, plantbuteron, korbojn kun faboj, mielon… mallonge ĉion, kion oni en nova vilaĝo bezonos. La viroj, kiuj estis elsenditaj por serĉi la lokon de la nova vilaĝo, revenis. Ili estis trovintaj bonegan terenon, situantan ne en la montoj, sed tamen super la savano. Ne malproksime de tie fluis rivereto. La tero taŭgis por agrikulturo; estis grandaj paŝtkampoj, kaj la infanoj estos protektitaj kontraŭ la trudvarbistoj.

                        La viroj kaj virinoj estis tre kontentaj. La patriarko fiksis la tagon de foriro. Tiu nova perspektivo al sekureco alfonigis la malrankvilecon. Denove ekardis la fajro, kiu dumnokte estis malpermesita, por ke ĝi ne perfidu la lokon de la vilaĝo. La infanoj kuraĝis iri eksteren sen siaj gepatroj… La gepatroj pensadis nur pri la foriro. La tagoj nun estis nombrataj. En la palavra kabano oni demandis al si, sub kiu favora signo oni entreprenos la transloĝiĝon. Ĉiu okupis sin pri siaj hejmaj diaĵoj, fetiĉoj kaj familiaj tomboj.

                        Ne estis speciala tago: kiel en aliaj tagoj brilis suno radianta; sur la arboj delikatajn folietojn movetis la vento; la nuboj inter si petolis; la malgrandaj kolibroj pepetis, precipe la simioj kaprice akrobatis. En la vilaĝo ĉio fajreris pro viveco. Ĝi donis agrablan senton, kiu povas dum jaroj malhelpi al vojaĝanto daŭrigi sian vojaĝon, tiel ke li restadas en la vilaĝo, kvazaŭ ŝipo surbordiĝinta. Tamen en tiu tago okazis! La trudvarbistoj estis subite aperintaj; ili ĉaspelis la bestojn, kiuj instinkte kaj frenezrapide forkuris al la flanko de la arbaro. Viroj, virinoj kaj infanoj, kiel reago al la salvo, elpuŝis animalajn sonojn. Dispelite, perdite, ĉiu pensis nur pri fuĝado. Restis al ili kiel rifuĝejo nur la densarbaro… Amoo elingigis sian haktranĉilon kaj puŝe pelis sian filinon kaj la maljunan avinon antaŭ sin. La lasta, pro sia malsano, nur tre malfacile iris antaŭen. Ili estis fuĝintaj malantaŭ la kabanojn, tra la ĉirkaŭbarilojn, kaj atingis la randon de la arbaro. Senbrue ili kaŝiris pluen. Ĉe la elirejo de la vilaĝo ili puŝiĝis renkonte al la viroj de Momutu. Lia unua leŭtenanto estis ĉe ili, Amoo estis pli rapida ol li kaj terenpikis lin. Sed ilin persekutis tuta trupo. Amoo pli profunden enpenetris la arbaron. La branĉoj ĝenis ilin dum la forkuro. Sola li certe povus eskapi, trovi la vojon al la libereco, sed li ne povus postlasi sian infanon. Li pensis pri sia edzino kiun li estis mortiginta por gardi ŝin kontraŭ sklaviniĝo. Lia bopatrino igis lin memori lian edzinon. Forlasi ĉi tiun maljunulinon neniel diferencis de forlasi sian edzinon. Ripetfoje la maljuna virineto haltis por retrovi spiron. Ŝia bulpieda kruro ade plipeziĝis. Amoo helpis al ŝi por venki ŝian senspiriĝon. Iome diris nenion, sed forlasis sian patron eĉ ne dum momento. Ŝi kvazaŭe alkroĉiĝis al li.

                        Kia penso flugis tra la kapo de Amoo? Li tenere prenis sian filinon ĉe la mentono, profunde rigardis al ŝi en la okuloj. La tempo, dum kiu ili rigardis unu la alian, ŝajnis eterneco. Aŭtomate ekfluis larmoj en la okulojn de Amoo.

                        “Patrino, ni ne multe povos iri pluen! Antaŭ ni kuŝas la fino, por ĉiu en nia trio. Malantaŭ ni la sklaveco, por Iome kaj mi”.

                        “Mi ne kapablas iri pluen”, diris la maljunulino, prenante sian nepinon. Ŝi levis konsternitan vizaĝon al Amoo.

                        “Patrino, vi povos eskapi. Ŝi kaj vi! Via haŭto jam ne havas valoron. La blankuloj ne plu povos fari el ĝi botojn!”.

                        “Si, Iome, sola? Tio signifas ŝian morton! Kaj vi do?”.

                        “Vi ambaŭ estu liberaj. La resto koncernas min”.

                        “Vi ja ne mortigos nin?”, elkriis la virino. Ne, patrino, sed mi scias, kion mi faru, tiel ke Iome restos libera. Sed mi devas rapide fari tion. Ili alproksimiĝas, mi jam aŭdas ilin paroli”.

                        Kvazaŭ la fulmo estus trafinta liajn cerbojn, Amoo sentis la teron sub si ŝanceliĝanta. Li ĉirkaŭpremis la tendon de sia tranĉilo, faris kelkajn paŝojn al arbetaĵo, kiun la Ulofoj nomas “bantamarea” (8). kaj deŝiris manplenon da folioj. Tiam li revenis al la du virinoj, kiuj alrigardis. Estis nebulaJo antaŭ liaj okuloj.

                        “Vi ne timu, Iome!”

                        “Ĉu vi intencas pikmortigi ŝin, same kiel ŝian patrinon?”, ankoraŭfoje kriis lia bopatrino

                        “Ne, Iome, estas dolore, sed vi neniam sklaviniĝos. Ĉu vi komprenas?”.

                        Kiel sola respondo la infano akre rigardis la klingon. Ŝi memoris la ŝipon, la haktranĉilon, plenan de sango. Senhezite Amoo firme prenis la knabinon inter siaj fortmuskolaj kruroj kaj komencis fari tranĉojn en ŝian korpon. Oni povis aŭdi la infanon krianta profunde en la arbaro. Ŝi kriis, ĝis kiam ŝi perdis sian voĉon. Amoo apenaŭ estis preta, kiam la sklavoĉasistoj ilin superfortis. Li estis kovrinta la infanon per folioj.

                        Amoo estis kondukata kun aliaj malliberuloj al la bordo. Iome kaj ŝia avino reiris al la vilaĝo. Dank’ al la scio pri sanigaj herboj, kiun havis la maljunulino, jam baldaŭ resaniĝis la korpo de Iome. Nur la cikatroj restis.

                        Monatojn poste, kiam la ĉasistoj revenis, Iome estis kaptata, sed reliberigata. Ŝi havis nenian valoron, ĉar ŝia haŭto ne plu respondis al la postuloj. Ĉien en la ĉirkaŭaĵo la novaĵo disvastiĝis. Oni venis de el la plej foraj vilaĝoj por konsilpeti la avinon. En la daŭro de la jaroj, de la jarcentoj, niaj pragepatroj komencis surigi al si ĉiajn cikatrojn.

                        Tiel niaj pragepatroj ricevis siajn marksignojn. Ili rifuzis esti sklavoj.

                        5) Palavro: longa interparolo, en kiu ĉiu klarigas sian vidpunkton. En principo oni parolas, ĝis kiam oni povas fari komunan decidon.

                        6) Antaŭ kvin pluvoj: en tiuj regionoj estas unu pluvosezono jare.

                        7) Trudvarbistoj: ili ofte estis indiĝenoj, kiuj deĵoris por angloj.

                        8) Bantamare(o): tiu arbetaĵo havas foliojn antisepsajn.

                        Click here to change this text

                        Name

                        Skip to content