Sur la titolpaĝo: vinkultivisto
SANKTA LANDO SEN PACO
Raporto de Stefan Maul Hodiaŭ, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, estas la 1-a de oktobro 1967. Antaŭ du tagoj mi revenis de studvojaĝo tra Israelo. Ankoraŭ sub la fortaj kaj freŝaj impresoj de tiu vojaĝo, mi provas surpaperigi tiujn impresojn, la observojn kaj spertojn, la konkludojn el interparoloj kaj diskutoj. Kvankam EK – kiel denove konfirmas la estrara deklaro sur p. 105 – ne estas politika revuo, en ĉi tiu kazo simple ne eblas ellasi aŭ preteriri la politikon. Aŭ kiel paroli pri paco sen tuŝi la politikon? “Ŝalom!” Ĉar en Israelo ne nur la saluto estas “ŝalom” (= paco), sed ĉiu homo en tiu malgranda lando deziras la pacon, kiun la politiko devus doni. La politiko tamen, politiko de arabaj ŝtatestroj kaj de mond-potencoj, ne celas pacon: ĝi celas la propran profiton, ĝi celas al revenĝo kaj malamo. Se judo vivanta en Israelo salutas “ŝalom”, per ĉiu tiu vorto li esprimas ĉion, kio por li estas grava: vivo, ekzisto, laboro, libereco kaj hejmo. Se iu lando nepre kaj senkondiĉe bezonas pacon, estas la juda ŝtato, ĉar de paco dependas ĝiaj evoluo, konstruiĝo, progreso – ekzisto. Mi trovis eĉ ne unu homon en Israelo, kiu ne sincere kaj serioze deziras pacon. Kuzoj Ne estas vere, ke araboj malamas judojn kaj inverse. Tion montras la harmonia kunvivado, ja la amikeco inter arabaj loĝantoj kaj la judoj en Israelo. Ili diras: kial ni malamu nin? Ĉu ni ne estas kvazaŭ kuzoj, ĉar ni ambaŭ estas semitoj? Kaj la araboj agnoskas kaj konfirmas, ke en la juda ŝtato ili vivas multe pli bone ol en iu araba ŝtato, kies politikistoj ne multe interesiĝas pri la bonfarto de la popolo kaj eĉ uzas evolu-helpan monon por armado! La araboj vidas la eksterordinarajn sukcesojn de la judoj, fari el dezerta lando florantan ĝardenon. Tion ili pli multe fidas ol vanajn promesojn de arabaj politikistoj. Ili vidas kiel iliaj infanoj ricevas edukiĝon kaj erudicion, tiel ke poste ili povas vivi kiel kulturitoj en civilizacia socio, kie ne plu estas la giganta abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kiel en la arabaj landoj. Cetere estas ankaŭ diferenco inter mahometanaj kaj kristanaj araboj. Lastaj ne nur estas pli laboremaj, sed ankaŭ pli pacemaj; ekz. Betlehem (kristana plimulto; antaŭ la junia milito, en Jordanio) petis la israelan registaron, ke ili ĉiukaze rajtas resti ĉe Israelo. Problemoj Israelo estas malgranda lando kun grandaj problemoj: politikaj, ekonomiaj, socikulturaj kaj religiaj. Inter la politikaj la paco-problemo estas la plej urĝa, precipe se oni konsideras ke la pacamaj judoj devas esti soldatoj kaj ke por sia sekureco la ŝtato devas elspezi gigantajn sumojn, kiujn ĝi nepre bezonus por sia ekonomio; ĉar la ekonomio, malgraŭ la grandioza kaj mirakla progreso de la lastaj 20 jaroj, ankoraŭ ne estas sana kaj en ordo. Sed la plej malfacilaj problemoj estas la sociaj kaj kulturaj. Oni devas pripensi, ke la judoj dum 2000 jaroj ne estis nacio, sed apartenis al plej diversaj kulturoj kaj vivis en plej diversaj popoloj kun plej diversaj sociaj strukturoj. Nun ili revenis en la landon de la patroj, la “benitan landon”, ili venis ja kiel judoj, sed krom sia judeco ili havis nenion komunan. Fandi nun el tiom da kulturoj kaj popoloj kaj lingvoj novan nacion kaj novan socion, tio estas tasko apenaŭ majstrebla. Oni nur konsideru, ke judoj el Ruslando, el Germanujo, el Hispanujo kaj Nord-Afriko devas vivi kaj labori unuj apud kaj kun aliaj, por imagi la problemojn. Ivrit Antaŭkondiĉo por tio estis la lingvo, komuna lingvo por ĉiuj. Kiam la cionistoj postulis reenkonduki la antikvan lingvon hebrean (do ne la lingvon de Jesuo, la aramean, sed tiun de la Malnova Testamento, tiun de la prapatroj), ĉiuj lingvistoj profetis fiaskon de la eksperimento. Ĉar efektive estis nenio alia ol Zamenhof faris per Esperanto: krei novan lingvon surbaze de alia. Sed kiel la lingvistoj eraris pri Esperanto, tiel ankaŭ ili erar-profetis pri la novhebrea: hodiaŭ la israelaj infanoj parolas nur ĉi tiun lingvon, kiun oni nomas Ivrit; ĝi estas la oficiala lingvo de la ŝtato kaj ĉiu enmigrinto devas – je kostoj de la ŝtato – lerni ĝin. Entute edukado estas unu el la ĉefaĵoj de la lando: la armeo ekz., kiu ja iam “kaptas” ĉiun viron (se li ne estas tre maljuna aŭ kaduka), estas unu el la plej grandaj eduk-institucioj. Tiel kaj alimetode oni sukcesas ne nur forigi analfabetecon, sed ankaŭ krei la premisojn por komuna kulturo. La pliaĝa generacio vivas ankoraŭ plejparte en sia iama kultursfero, sed la enlande naskita generacio ne parolas la lingvojn de la gepatroj kaj tiel do ankaŭ ne apartenas al fremdaj kultur-sferoj. Estos interese, observi la kreskon kaj evoluon de la nova jud-israela kulturo. Jerusalem Ke la religio ludas grandan rolon en la kreo de ĉi tiu kulturo, ne estas kontesteble (pri la religiaj problemoj mem mi raportos en venonta numero detale). Kvankam la enmigrintaj judoj kutime estas nereligiaj liberalaj, malmultaj estas kontraŭ-religiaj. Finfine la nova ŝtato Israel ja estiĝis sub la egido de la religio. “Cionismo” nomiĝas laŭ la sankta juda monto Cion, kaj la Jerusalem de la templo estas la ĉefurbo. Ke eĉ la liberala defend-ministro Dajan vizitis la faman templo-muron (“lamento-muro”) kaj metis en ĝin slipon kiel la piaj judoj: jen pruvo, ke judo oni nur povas esti se oni estas religia. Vidinte la judojn preĝi ĉe tiu muro, mi komprenis, ke Jerusalem simple devas resti kiel tuta en la manoj de Israelo. Kaj la nekomprenemaj kaj riproĉaj demandoj al ni katolikoj: kiel la papo povas postuli internacian staton por Jerusalem? multe pensigis min. |
5-MINUTA PREDIKO En multaj landoj dum oktobro komenciĝas la vinber-rikolto. Oni diras pri la eŭropa vino ke ĉi-jare ĝi estos precipe bona. Pro tio dankos al Dio certe ne nur la vinkultivistoj (nia titolpaĝa bildo), sed ankaŭ la trinkontoj. La vino en la tuta mondo ne nur estas trinkaĵo, sed ankaŭ simbolo. Ofte ĝi ankaŭ estas religia simbolo. Kristo volonte parolis pri la vino, en multaj liaj paraboloj kaj faroj ĝi ludas rolon: certe ne hazarde lia unua miraklo estis vinigo de akvo; li komprenigis la gracon per la parabolo pri la salajro de vinberlaborantoj; li parolas pri la nova vino, kiun oni ne metas en malnovajn ujojn; ktp. Kaj fine li eĉ benas la vinon kaj diras: trinku de ĝi, ĉar estas mia sango. Tiel la vino fariĝis pli ol simbolo por ni kristanoj, ĝi fariĝis tiu frukto, el kiu “Mi ne trinkos, ĝis venos la regno de Dio”. Kaj ĝi fariĝis la nova interligo de Dio kaj liaj kredantoj, ĝi fariĝis la sango de la mistika korpo de Kristo. La Sinjoro komparas sin mem kun vito: “Mi estas la vera vito, kaj mia Patro estas la kultivisto. Ĉiun nefruktodonan branĉon en Mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. Restadu en Mi, kaj Mi restos en vi. Kiel la branĉo ne povus de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vito, tiel ankaŭ vi ne povas se vi ne restas en Mi” (Joh 15, 1-2; 4). Jesuo, nomante sin mem la vera vito, volas diri, ke li estas la sola donanto de vera vivo, en kiu ni devas resti. Kies kredo ne portas fruktojn, tiu eksiĝas el la viva interligo kun Kristo kaj mortas. Sed el la parolo de Jesuo ni ekkonas ankaŭ ion alian: nia kvalito kiel branĉo grave influas la vinon. Ni do zorgu esti bonaj branĉoj. |
NI PREĜU KUN LA PAPO 1. Ke la scienca progreso konduku la homojn al ekkono kaj adoro de Dio. 2. Por la formado de kristanaj komunumoj en la misilandoj. |
AMPLEKSA REFORMO Roma Kurio nove ordigota En 47-paĝa dokumento papo Paŭlo VI dekretis novordigon kaj reformon de la Roma Kurio, la papa “registaro”. La preskriboj de la apostola konstitucio “Regimini ecclesiae universae” ekvalidiĝos la 1-an de januaro 1968. Plej gravaj reformoj estas: nove kreotaj ekonomi-prefektejo (komparebla al financ-ministerio), administra juĝejo kaj ofico de statistiko; la ĝis nun trisekcia ŝtatsekretariato fariĝos dusekcia, nome ŝtat- aŭ pap-sekretariato kaj “konsilantaro por publikaj aferoj de la eklezio”; la membreco de la kardinaloj kaj sekretarioj en la kongregacioj de la Roma Kurio estos limigitaj je daŭro de kvin jaroj. Ĉi tiu longe atendita reformo korespondas al precipa deziro de la 2-a Vatikana Koncilo. Jam antaŭe la papo destinis, ke en la kurion povas eniri diocez-episkopoj; ĉi tiun decidon la apostola konstitucio konfirmas. Per tio kaj la membrec-limigo precipe povos estiĝi plijuniĝo de la kurianaro. Tamen la membroj kaj konsultoroj povas reteni siajn oficojn post tiuj kvin jaroj. La kunlaboro inter kurio kaj diocezaj episkopoj estonte estu kondukata en ambaŭ direktoj tra la episkop-konferencoj. Novaj nomoj La kongregacioj de la kurio plejparte ricevos novajn nomojn, kiuj pli bone priskribos la koncernajn kompetentecojn. Apartenas jenaj kongregacioj al la kurio: 1. Kongregacio por la Kredo-doktrino (antaŭe: Sankta Oficejo). 2. Kongregacio por la Orientaj Eklezioj (antaŭe: por la Orienta Eklezio). 3. Kongregacio por la Episkopoj (antaŭe: Konsistoria K.). 4. Kongregacio par la Disciplino de la Sakramentoj. 5. Rito-Kongregacio. 6. Kongregacio por la Klerikaro (antaŭe: Koncil-Kongregacio). 7. Kongregacio por la Ordenanoj kaj Sekular-Institutoj. 8. Kongregacio por la katolika Instruado (antaŭe: K. por Seminarioj kaj sciencaj Universitatoj), 9. Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj aŭ la Disvastigo de la Kredo (ĉi tie oni provis konservi la historian nomon “propaganda fide”). La Rito-Kongregacio estos profunde ŝanĝita: ĝi havos du sekciojn, unu por la kulto (ĉiaforma, ne nur liturgia), la dua por la sankt-proklamoj. Justa lokigo de sacerdotoj La Kongregacio por la Klerikaro havos tri oficejojn. La unua klopodos levi spiritan nivelon kaj la scion de sacerdotoj kaj diakonoj kaj kontrolos la funkciadon de la pastraj konsilantaroj en la diocezoj, krome zorgos pri justa dislokigo de la sacerdotoj. La dua oficejo dediĉos sin aparte al la agado de la sacerdotoj, klopodos levi la predikan nivelon, ampleksigi apostolajn agadojn kaj doni novajn impulsojn por religia instruado. Rota pli forta La kompetenteco de la Rota, la papa juĝejo por geedzaj aferoj, estos ampleksigita, tiel ke estonte ĝi sola decidos pri iuj ajn geedziĝ-nuligoj. Pli forta estos ankaŭ la Apostola Signaturo, kiu nun ne nur estas la plej supera tribunalo de la eklezio, sed en sia dua sekcio havos ankaŭ la nove kreotan administran juĝejon. La Ekonomia Prefektejo konsistas el tri kardinaloj, el kiuj ĉiu havas la funkcion de prezidanto. Tute forfalos: la Apostola Datario (kies funkcio ĉesis jam per la koncilo), la Ceremoni-Kongregacio kaj la Sekretariato por la leteroj al la princoj kaj la latinaj leteroj. |
Urĝe bezonataj por la Eklezio: TOLEREMAJ PROGRESEMULOJ Kardinalo Consalvi foje diris, ke ĝis ni katolikoj mem sukcesos detrui nian eklezion, neniu alia povos detrui ĝin. Nu, tiu diraĵo estas ege konsola kaj esperdona; sed ĉu la fakto, ke foje ni katolikoj agas detrueme vid-al-vide de nia eklezio, ne estas bedaŭrindaĵo? Okazintaĵo por tia detruema agado prezentas sin en la progresemaj-konservativaj rilatoj de iuj katolikaj rondoj. Pristudante ĉi tiun problemon, oni vole-ne-vole konvinkiĝus pri iu “malbonstato” de la eklezio. Fakte, ĉar en iu senco alvenis la regno de progresemuloj, eniris ankaŭ en la eklezion la danĝero de partianismo: partianismo kiu, se ĝi kreskus, povus fariĝi moderna formo de sintenadoj kiujn oni konsideras antaŭkoncilaj difektoj. Mi klarigu: mi opinias ke progresemaj (t. e. novaj) ideoj bezoniĝis en la eklezio de antaŭ multe da tempo; ĉiu scias ke Pio XI plendis pri la fakto, ke la eklezio perdis la laboristan klason. Nu, kial tiu perdo aktualiĝis? Kompreneble, antaŭ la perdo neniu sciis kio okazos estonte; sed la ekleziaj metodoj restis neŝanĝeblaj, kaj la eklezio sukcesis… perdi la laboristan klason. Precipe de post la koncilo novaj ideoj povis esprimiĝi kun plej granda libereco; do la leganto bonvole permesu min ripeti, ke nun alvenis la regno de progresemuloj – kaj ne nur de tiuj, tiuj antaŭeniras kun malfermitaj okuloj kaj prudentaj paŝoj sed ankaŭ de tiuj, kiuj antaŭensaltas kun gigantaj paŝoj kaj fermitaj okuloj. Kaj ĉi tie prezentas sin la esenca argumento. Kion faris la progresemuloj por ke kiam ili pravas, ili trovu la kunlaboradon de tiuj, kiuj alimaniere pensas? Ĉar ni ne forgesu, ke des pli unuanima estas decido, des pli efektiva ĝi estas. Estas evidente, ke inter siaj respondecoj la progresema elemento havas apartajn, kaj eble malfacilajn, devojn: ĝi devas lerni konduti virte en siaj rilatoj kun la alia kategorio de katolikoj. (Eks)Patro Charles Davis “profetis” ke la eklezio pereos kiel institucio (EK Marto 1967). Nun, ĉu ne kiel Davis “profetis” suferus la eklezio, se kiu ajn sentas sin konvinkita pri la praveco de liaj ideoj, agus kiel Davis mem? Mi kredas ke la progresemulo estus pli preta uzi toleremon kun la konservativulo, se li pensas pri la ekzistanta – kvazaŭ identa – paralelismo en la pensmaniero de ambaŭ (kvankam, kontraŭaj) kategorioj. Ekz.: P. estas konvinkita ke por konverti la pekanton, oni bezonas ne nur preĝi, sed ankaŭ alproksimigi lin (la pekanton), amikiĝi kun li, fakte, “ne nur malfermi la korpordon, sed ankaŭ komplete forpreni tiun saman pordon”. Nun K. firme kredas ke por atingi la saman rezulton, sufiĉas preĝi kaj eble voki la pekanton de malproksime, kaj eble de alte. Sendube, oni emas simpatii kun P., kaj eble rekte kondamni K-n; sed ni ne rapidu… Ni supozu ke K. estas tiel konvinkita pri sia praveco kiel P.: ĉu P. – kiu tutcerte estas ĉampiono de respekto al ideoj aliulaj – rajtas pretendi ke senhezite cedu K. kaj ne inverse? Mi jam aludis al la malfacileco kiun renkontas la progresema elemento; tiu malfacileco ne superiĝas pere de pasio; fakte, ĝi superiĝas nur – miaopinie – pere de la bonvolo kiun Kristo atendas de siaj disĉiploj, bonvolo kiu certe inspiras la disĉiplon uzi takton karitan kaj justecan. Por daŭrigi la ekzemplon, ĉu P. ne devas esti preta rigardi argumenton “el la okuloj” de K., kiel li mem pretendas ke K. faru? La progresemulo devas esti tolerema, se li vere volas ke liaj ideoj estu fruktodonaj. Fin-fine ĉiu kategorio tutcerte ne forgesu ke la postkoncila libereco estis nur kuraĝigita por ke la eklezio plifortiĝu, kaj ne malfortiĝu; estas ni, kiuj devas uzi tiun liberecon por la bonfarto de l’ eklezio, kaj tiel, de l’ homaro. B.v. lasu min ripeti, ke mi ne kontraŭas progresemon – almenaŭ dum ĝi ne estas troiga. Mi nur volas atentigi la leganton pri la fakto ke malbona taktiko povas krei disigon kaj skismon; kaj se la progresemulo sentas sin vere kaj sincere respondeca pri la antaŭeniro de la eklezio pli ol la konservativulo, li devas proporcie zorgi ke tia disigo neniam efektiviĝas; se alimaniere le progresulo pensas NUR pri la propra sukceso… tiam Dio helpu nin! La progresemuloj b.v. pardonu min, ĉar mi plejparte apelaciis al ili; mi tion faris nur ĉar mi kredas ke ilia pozicio estas fariĝanta tiel rapide forta, ke multaj el ili ne havas sufiĉe da tempo por akiri la taŭgan kaj necesan sperton. Reno Caruana, Malto |
ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo… Nia himno “La Espero” kantas pri nova sento, kiu venis en la mondon: pri idealo, promesanta al la eterne militanta homa familio sanktan harmonion. D-ro L. L. Zamenhof nomis la adeptojn de sia ideo pacaj batalantoj, kies solaj armiloj estas neŭtrala lingvo kaj sankta amo. Temas pri grandega idealo kiu necesigas, ke la esperantistoj laboru sub la sankta signo de l’ espero. Trifoje sankta! La vojo al la celo estos longa! Tion opiniis Zamenhof, sed tio same estas nia sperto, ĉar la popoloj ankoraŭ tute ne faros en konsento unu grandan rondon familian. Estas eĉ pli malfacile ol iam kredi ke la bela sonĝo de la homaro baldaŭ efektiviĝos! Tamen en laboro paca la esperantistoj neniam laciĝas, ĉar “nia diligenta kolegaro” denove montris sian simpation kaj sian helpemon por realigi la planon de “D-ro L.L. Zamenhof-Kliniko” por la afrikaj blinduloj. “Evoluo estas la nova nomo de la paco”, tiel diras papo Paŭlo VI en sia grava encikliko. Kaj la “paca laboro” de nia tempo estas: evoluhelpo! Dankon al tiuj, kiuj kontribuis al la kliniko. Dankon al pastro A. Beckers, kiu predikis favore al nia agado! Dankon al la svisa samideano, kiu ekkontaktis la urbestron de Zürich! Dankon al la ĉeĥaj kaj urugvajaj esperantisioj, kiuj sendis grandegan kvanton da poŝtmarkoj! Dankon pri ĉiuj ricevitaj okulvitroj! En laboro paca oni ne laciĝis: en Anglujo, Aŭstrujo, Belgujo, Germanujo, Italujo, Kanado, Nederlando, Svedujo, Svislando, Urugvajo, Usono. Antaŭa sumo: 5.254,07. Nuna sumo: ned. guld. 6.009, 62. Necesa sumo: 25.000. |
POR NIAJ BLINDAJ SAMIDEANOJ Dum la kunsido, kiu en aŭgusto pasinta en Zürchersmühle okazis, la estraro decidis, ke la kotizo por blindaj esperantistoj estos tri dolaroj aŭ egalvaloro, sed tiu kotizo tiam inkluzivas dumvivan membrecon! IKUE nun povos disponi pri modele instalita “studio”, kiun lerte gvidas s-ro G. van Ierland, Scheidingstraat 25, Engelen (N.-Br.), Nederlando. Nia intenco estas iom post iom ararĝi arĥivon de sonbendoj, sur kiuj estas legitaj ankaŭ la tekstoj de IKUE-broŝuroj, enciklikoj, ktp. Ĉiu, kiu deziras specialan tekston, bonvolu sendi “malplenan” sonbendon al la supra adreso aŭ kontakti nian fervoran reprezentantinon por blindulaj aferoj: F-inon M. Heidendal, “De Schansenberg”, Beekbergerĝeg 46, Loenen (Veluĝe), Nederlando. Estas memkompreneble, ke la magnetofonan servon povas apelacii ĉiu blinda esperantisto de kiu ajn konvinko! |
EL LA UNIVERSALA EKLEZIO La episkopa sinodo per la unua fojo kunsidas dum ĉi tiuj tagoj en Romo. La 29-an de septembro 1967 la papo malfermis la sinodon per solena meso, kiun li celebris kun 14 sinodanoj en Sankta Petro. La ceremonioj okazis sen la kutima pompo. En sia parolado Paŭlo VI akcentis, ke en la postkoncila tempo gravas zorgi pri fideleco en kredo kaj doktrino. La episkopoj devas esti tre gardemaj. En la unua kunsido de la sinodo la papo denove apelaciis al la potenculoj, iniciati kaj iri la vojon al paco. Krome li anoncis, ke fine de oktobro patriarko Atenagoro I vizitos Romon. Pri la sinodo mem la papo diris, ke ĝi estu daŭrigo de la koncilo kaj respegulu ties spiriton kaj labormanieron. Laŭ la ĝenerala sekretario Rubin la sinodo traktas jenajn 5 ĉeftemojn: reformo de la eklezia juro; teologiaj problemoj; reformo de la seminarioj; interkonfesiaj gredziĝoj; liturgi- reformo. Pilgrim-grupo el Fatimo sub gvido de episkopo J. P. Venancio, transdonis mesaĝon de Lucia, la sola ankoraŭ vivanta el la viziuloj de Fatimo, al papo Paŭlo VI. Pri la enhavo ĝis nun nenio estas konata. Pli ol 200 katolikoj, inter ili ministroj, diocez-vikarioj, profesoroj, politikistoj kaj Ĵurnalistoj, petis la ĉefepiskopon de Utrecht, Nederlando, kardinalon Alfrink, por libera diskutado pri celibato kaj sacerdoteco. Kolekti en tuta Svedujo monon por la katolika St-Eugenia-preĝejo en Stockholm proponis la luterana pastoro H. C. Cavallin. Li protestis kontraŭ la sinteno de la registaro, kiu ne volas liberigi la katolikan eklezion de la 25-procenta luks-imposto, kiun ĝi pagu por la novkonstruota preĝejo. La malnova devas malaperi pro urboplanaj kialoj. La registaro de la hinda ŝtato Assam komunikis al la katolika episkopo de Tezpur kaj tri sacerdotoj, ke ili devos forlasi la landon. Iliaj restadpermesoj finiĝas ĉi-jare. La ŝtato evidente realigas sian intencon, forigi ĉiujn kristanajn misiistojn. Intertempe, pro protestoj el diversaj rondoj la centra registaro prokrastis la ekziligon. Nova leĝo pri organizoj kaj kunvenoj en ČSSR malpermesas ĉiajn procesiojn kaj pilgrimojn ekster preĝejoj. La mini-jupo estas nun strikte malpermesita en la Vatikano laŭ ordono al la papaj gardistoj. Oni ne faras diferencon inter “moderaj” kaj “mallongegaj” mini-jupoj. |
Deklaro pri la nuntempa tasko de Espero Katolika Okaze de kunsido en Zürchersmühle la estraro de IKUE priparolis interalie la postkoncilan taskon de la organo de IKUE kaj konsideris oportuna (por forigi hodiaŭajn kaj eviti estontajn miskomprenojn) publikigi sian starpunkton per jena deklaro: I. ESPERO KATOLIKA estas unualoke la organo de la internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kaj kiel tia ĝi estas principe religia revuo, kies tasko estas: a) informi la legantaron pri la religa vivo de la tutmonda katolikaro kaj pri ĉiuj religiaj temoj ĝenerale. Alivorte ĝi celas esti la voĉo de katolikaj esperantistoj, kiuj – kune kun ĉiuj aliaj kristanoj kaj kun ĉiuj homoj de bona volo – deziras propagandi kaj uzi la internacian lingvon por servi al la eklezio kaj al la tuta homaro laŭ la spirito kaj laŭ la decidoj de la dua Vatikana Koncilo; b) el tio sekvas, ke nepre ne estas la tasko de ESPERO KATOLIKA priparoli temojn pure politikajn aŭ ŝtatajn; c) kiel organo de esperantista organizo ESPERO KATOLIKA pritraktas ankaŭ temojn, kiuj rilatas la Esperanto-movadon; d) flanke de informa funkcio la organo havas ankoraŭ alian taskon, nome klerigan, en kiu la dialogo okupas gravan lokon; e) Papo Paŭlo VI akcentas por la dialogo jenajn karakterizojn: klareco, mildeco, fidindeco, psikologia sperteco. En la dialogo “la parolanto penu koni la animstaton de la aŭskultanto, por ke, se la racio tion postulos, li mem ne hezitu modifi ion en si aŭ en sia maniero prezenti la aferojn; li zorgu agi tiel, ke neniam li fariĝu malagrabla aŭ nekomprenebla al la auskultanto” (La Vojo de la Eklezio); f) estas memkompreneble kaj sekve ankaŭ en ESPERO KATOLIKA ne manku speciala “renkontiĝejo” por malsamaj opinioj: la forumo de la legantoj inter si dialogantaj. La nepraj kondiĉoj por partopreni tiun forumon estas sincereco, amo kaj respekto al la opinio de la aliaj. El ĉi tio evidentiĝas, ke la opinioj de la legantoj ne bezonas respeguli la vidpunkton de la redaktoro nek de la estraro de IKUE; g) por ke ESPERO KATOLIKA estu plene internacia laŭ sia enhavo, necesas, ke en ĉiuj partoj de la mondo ĝi havu kunlaborantojn, kiuj estas pretaj kaj kompetentaj verki artikolojn pri la religia kaj eklezia vivo de sia lando; h) la estraro konsideras memkomprenebla, ke ne estas ĝia tasko cenzuri la laboron de la redaktoro, kiu devas esti memstara laŭ la ĵurnalismaj principoj en la kadro de ĉi-supre donita deklaro. Zürchersmühle, la 23-an de aŭgusto 1967 La estraro de IKUE |
SURVOJE AL LIMBURG Eklezio Ekde ĉi tiu numero ni aperigos ĉiumonate sub la supra titolo artikolon pri temo, kiu ludos rolon dum la komuna kongreso de KELI kaj IKUE en Limburg/ L. venontan jaron. Ni intencas tiel iomete prepari la kongresanojn, por ke ili ne venu sen ia spirita pretiĝo al tiu unika kongreso. (Bonvolu atenti en ĉi tiu kunteksto ankaŭ la artikolon “Toleremaj Progresemuloj”). Laŭ la ankoraŭ provizora programo, dum la venontjara “Komuna Kongreso” katoliko prelegos pri la temo “katolika ekleziologio laŭ la 2-a Vatikana Koncilo”. Ŝajnas al mi, sekve, grave en ĉi tiu rubriko doni atenton al la tritaga Konferenco de eŭropaj episkopoj, kiu en julio pasinta okazis en Noordwijkerhout (Nederlando). La temaro centriĝis ĉirkaŭ la modernigo de la dioceza estrado laŭ la spirito kaj decidoj de la 2-a Vatikana Koncilo. La nederlanda kardinalo d-ro B. Alfrink, prezidinto de la kunveno, elektis kiel temon la rilaton inter Romo kaj la loka eklezio. Kun la dokumentoj de la koncilo kaj la Nova Testamento kiel elirpunkto, li defendis la rajton de la “loka eklezio” esti si mem en la tuto de la “mondeklezio”. La koncilo “faris finon al vaste disiĝinta kutimo unualoke kaj unuflanke vidi kaj laŭvivi la lokan eklezion kiel nuran parton de la unu tutmonda katolika kredokomuno sub la centra gvidado de la postsekvintoj de Petro. Per tio ĝi rompis la tendencon precipe akcenti la part-karakteron de la loka eklezio, kaj konforme al tio atribui unuflankan, troigitan signifon al la tiel nomata mondeklezio, malprofite al la propra fundamenta signifo de la lokaj eklezioj. Nepre ne dezirante tuŝi la organan kundependon de la multaj lokaj eklezioj, la 2-a Vatikana Koncilo per grandaj linioj donis apud tio vidon sur la loka eklezio, en kiu ĝi unualoke estas konsiderata kiel sur loka nivelo konkrete okazanta aktualiĝo kaj revelacio de la unu eklezio de Kristo en la tuta mister-plena riĉo kiu jam estas donita al ĝi. Laŭ ĉi tiu vido la loka eklezio do ne nur estas parto de pli granda tuto. Kaj estas en la lokaj eklezioj, ke la unu mistero de la eklezio de Kristo konkrete realiĝas en nia historio. Sen la realeco de la lokaj eklezioj la unu eklezio de Kristo ne troviĝas sur la tero. Ĉar la unu eklezio de Kristo nur konkrete realiĝas en nia historio, dank’ al sia realiĝo en la multaj eŭkaristiaj komunumoj, oni devos konsideri ankaŭ la fakton, ke la mistero de la unu eklezio disvolviĝas en riĉa varieco de loke diversaj laŭvivadoj, kiujn konkrete vivantaj homoj proprigas al si laŭ la ebloj de siaj temperamento, medio, kulturo kaj historio. Konforme al ĉi tiu ĉeestanta varieco estas diferenco rilate al la alproprigo. Ĉi tiu multformeco – ĉar ĝi servas al la vivo de la eklezio – ne malutilas al la unueco, sed ĝi estas alte taksinda kontribuo al la reale vivanta karaktero de ĉi tiu unueco, kiu estas unueco en la unu Vivo”. La koncilo, kiu energie pledis por tiel granda kiel ebla diverseco – konservante, tamen, la unu kredon kaj difinitajn komunajn bazostrukturojn – konsciis pri la streĉiĝo, kiu kaŭzos ĉi tiun diversecon de eklezia laŭvivado. “Sed pli forta ol la timo kaj la malfido, kiuj ne estas donontaj spacon al la vivo, estis la respektoplena konvinko, ke kaj la vivanteco de la eklezio kaj ĝia katolikeco profitos tiun ĉi neeviteblan multformecon. Ankaŭ la riĉo de la homa ekzisto atingas sian plej plenan disvolviĝon en tia multforma unueco”. Kaj la kardinalo daŭrigas: “La maniero, en kiu ĉiu loka eklezio – konforme al la situacio en kiu ĝi aktuale troviĝas – estos vere vivanta realiĝo de la mistero de la unu eklezio, unuainstance povas esti konfidata nur al la propra respondeco de la koncerna loka eklezio kaj de ĝiaj paŝtistoj. Tiu respondeco laŭnature apartenas al ĝi”. Kaj li citis el koncilaj dokumentoj, kiam li diris, ke la episkopoj kiel aŭtentikaj reprezentantoj de la lokaj eklezioj havas propran respondecon, kaj ke tiu respondeco ankaŭ implicas la sacerdotojn kaj laikojn. Respondeco pri la eklezia ekzisto de la loka eklezio inkluzivas tiun pri la unu eklezio de Kristo. La historio de la eklezio pruvas tamen, ke al la kunludo de ambaŭ tiuj respondecoj povas esti donata duobla formo. Kiu eliras de la penso, ke responsi pri unu difinita eklezio havas signifon por la tuta eklezio (“horizontala penso”), elektas alirvojon, kiu en la vivo de la eklezio posedas la plej malnovajn rajtojn. Sed ne estas afero de jeno aŭ maljeno! Tiam la horizontala alirvojo kondukus al malzorgo pri la universal-eklezia konscio kaj la strukturo de unueco: la “vertikala” pensmaniero kondukus al senvaloriĝo de la loka eklezio kiel nure pura parto de la tuto. En la horizontala kompreno pri la unueco de la eklezio konvenas la funkciado de lokaj sinodoj kaj de episkopaj konferencoj, kiuj konkretigas la interligitecon de la lokaj eklezioj kiel komuna realiĝo de la unu eklezio. Aliflanke “ĉiu loka eklezio aŭ aro de lokaj eklezioj povas perdi la puran spuron de la vero. La samo validas ankaŭ por ĉiu loka episkopo aŭ grupo de episkopoj. Nur eniĝante en la kredon de la tuta eklezio kaj en la kredo-predikadon de la tuta episkoparo ĉirkaŭ la episkopo de Romo, ni povas scii nin sekuraj per la neniam ĉesanta fideleco de la Spirito de l’ vero”. En sia konkludo la kardinalo diris: “Estas tute laŭ la pensaro, kiun la 2-a Vatikana Koncilo per bazaj linioj skizis, ke ni kiel okcident-eŭropaj episkopoj volas enigi la propran interkonsiliĝon de la propra eklezia provinco kaj la propra loka eklezio en la pli larĝan interkonsiliĝon de kontinenta konferenco de episkopoj, kaj per ĝi en la unuecon de la universala eklezio. La bazo de ĉi tiu kunveno ne estas separatismo, sed deziro al unueco. Unueco, kiu ne bezonas malutili al la multforma karaktero de la eklezio. Kaj unueco, kiu ne estus vera unueco, se ĝi ne estus preta enigi sin en la unuecon, kiun la Sinjoro donis al sia eklezio en la ofico kaj la persono de la ĉefsacerdoto de Romo. Streĉiĝoj inter unuformeco kaj multformeco estas signo de vivo de la eklezio. Ili ne bezonas malutili al la vera unueco de la eklezio”. |
IKUE-KONCILO El la fakto, ke ĝis nun nur unu IKUE-ano respondis al la majaj kaj juniaj taskoj de nia “Koncilo”, mi prudente konkludas, ke la interesiĝo ankoraŭ ne ŝajnas tro granda. Volonte, tamen, mi donas la parolon al ĉi tiu katolika nederlandanino, ĉar povas esti, ke ŝiaj pensoj estas invito al aliaj ekpartopreni la dialogon: I. 1. Kiel vi solvas eventualajn kontraŭdirojn inter via konscienco kaj papa ordono? Resp.: “Mi decidigas la konsciencon. Mi ne ŝatas kaj ne tre respektas papajn ordonojn. Mi deziras eklezion instruantan, sed ne ordonantan. La ordono de Kristo al ni estas, ke ni amu Dion kaj niajn kunhomojn. Sur unu ordono baziĝas la tuta leĝo; ĝi entenas tutan vivprogramon sufiĉe pezan. Aliajn ordonojn ni miaopinie ne bezonas”. 2. Ĉu obeado ĉiam estas virto? Resp.: “Tute ne! Nur tiam, kiam ĝi postulas de ni memoferemon por plimildigi la sorton de niaj kunhomoj, ĝi estas virto”. 3. Ĉu estas sur la tero aŭtoritato, kiu superas vian konsciencon? Resp.: “Ne”. 4. Kion vi opinias pri la eldiro “En nia tempo oni lasas pli al propra respondeco?” – Ĉu ci-koncerne povas esti parolo pri “pli” aŭ “malpli”? Resp.: “Jes, oni certe povas paroli pri pli aŭ malpli. Antaŭe ja la eklezia instituto plej ofte decidis por ni. Kvankam mi edukiĝis laŭ severaj normoj, mi nur nun sentas min spirite plenkreska kristanino, ĉar mi povas mem teni responsecon”. II. 1. Ĉu la kristaneco por mia vivo estas nemalhavebla? Resp.: “Jes ĉar se mi ne estus kredanta en Dio kaj Kristo, mi jam delonge estus mortiginta min mem pro malespero”. 2. Ĉu mia eklezio povas servi al mi en tio? Resp.: “Jes, ĝi ja devas konigi al ni Kriston kaj Lian mesaĝon”. 3. Kiel mia eklezio, kiel instituto, povus kaj devus fari ĉi tion? Resp.: “Per instruado kaj gvidado, sed neniam per ordonoj kaj punoj”. J. A. Tuinder
|
Afrika rakonto
PRO LA KARA IOME Unua parto Klariga enkonduko: sur fotoj vi eble iam vidis, ke afrikanoj kelkfoje havas tre okulfrapajn cikatrojn sur la vangoj, la frunto, malofte ankaŭ sur la ventro aŭ dorso. Tiuj cikatroj estas la sekvo de operacio, kiun al la infano ordinare faris pliaĝaj viroj aŭ virinoj, konataj pro sia scio pri sanigaj plantoj. Ofte ili apartenis al la kasto de forĝistoj. Ekzistas granda varieco laŭ teknikoj kaj figuroj: profundaj tranĉoj, sed ankaŭ delikataj fendetoj.Ni renkontas tranĉojn ĉe la okuloj, sed ankaŭ, ke la umbiliko estas prilaborita kiel suno kun sennombraj radioj. Multaj gentoj havas aŭ havis siajn proprajn figurojn. Tiel oni substrekis la internigitecon, la samgentecon. Tiel oni povis, precipe en milita tempo, rekoni la membrojn de sia gento. En la nuna tempo oni malpli vidas la cikatrojn. Kelkaj gepatroj opinias ilin ankoraŭ estetikaj kaj profundsignifaj, sed ilia nombro rapide malkreskas. Gejunuloj nun ofte konsideras ĉi tiun moron sensenca, kaj virinoj lasas apliki eĉ plastikan kirurgion! Kelkaj afrikaj landoj jam enkondukis malpermeson ĉi-koncerne. La rakonto de Sembene Ousmane donas unu el la eblaj klarigoj de la fenomeno. Ĝi estas ankaŭ interesa, ĉar ĝi pli detale informas nin pri la tempo de la sklavokomerco. Estas por ni malfacile imagi ĝian amplekson kaj konsciigi nin pri la gravaj konsekvencoj, kiujn havis la enpenetrado de eŭropanoj en Afrikon. Certe, skavokomerco jam frue ekzistis: la araboj depost longe havis negrosklavojn, kaj ankaŭ negraj regantoj posedis sklavojn el najbaraj gentoj. Ĉi ĉio, tamen, estis nur bagatela en komparo kun la tempo, kiam disvolviĝis la eŭropaj kolonioj en Ameriko. Tiam al Ameriko oni eksportis ĉiam pli da sklavoj, precipe portugaloj, nederlandanoj, francoj kaj angloj, en la deksepa jarcento ĉi tiu komerco venis al granda prospero. La taksadoj fare de la historiistoj sufiĉe diferencas. Dum la periodo de 1798 ĝis 1848 estus alvenintaj en la Novan Mondon kvin milionoj da sklavoj! La britaj parlamentaj arĥivoj indikas kiel minimumon por la periodo 1550-1850 dudek milionojn! Ĉi tiuj sklavoj venis precipe el Meza kaj Okcidenta Afriko. Ankaŭ ekzistis sklavokomerco en orienta direkto, al Egiptujo, al la Apuda Oriento ĝis al Turkujo, kaj norden al la arabaj landoj. Ĉar multaj sklavoj dumvojaĝe mortis, la nombro de viktimoj certe estos kelkfoje pli granda, verŝajne inter 100 kaj 150 milionoj. Simpla kalkulo montras, ke temas proksimume pri po 7 ĝis 10 milionoj da homoj je ĉiu generacio. Kaj dense loĝata vere ne estis Afriko! Ni aldonu, ke en la vilaĝoj postrestis nur la maljunaj, malfortaj kaj malsanaj homoj, por komprenigi al ni, kiom diversaj afrikaj gentoj seniĝis de siaj dinamikaj fortoj. Krome la stabilecon kaj bonfarton de ekzistantaj agrikulturaj civilizoj ĝenadis la konstanta transloĝiĝo de multaj gentoj por eviti sklavecon. La rakonton de Sembene Ousmane, kiun Jacques Tuinder tradukis el «Katholieke Missies», verkis afrikano. Li prezentas al ni la homan flankon de komerco, kiun la eŭropanoj pleje konsideris nur de flanko ekonomia. Grupeto da amikoj interparole pasigas la vesperon. Subite prezentiĝas temo, pri kiu oni arde diskutas: “Ĉu la cikatroj, kiujn oni en diversaj gentoj surigis jam al infanoj, celis ornamon, signon de nobeleco aŭ ĝuste de sklaveco? Ĉiu, fine, klinis la orelon al Saer, kiu donas sian opinion en la formo de rakonto. La sklavoŝipo “Afrikano” (1) kuŝas atendanta antaŭ la marbordo. La ŝarĝo da sklavoj ankoraŭ ne estas kompleta kaj la ŝipanaro estas ĉasanta. Nur kelkaj el ili postrestis por gardi la ŝipon. Iu Momutu, afrikano, surprizatakas kun sia trupo la ŝipon kaj “liberigas” la malliberulojn… por vendi ilin favore al propra poŝo. En ĉi tiu trupo kelkan tempon troviĝas ankaŭ Amoo, kiu estas serĉanta sian forkondukitan filineton kaj volas havi nenian rilaton kun Momutu. Estis ankoraŭ nokto profunde malluma, kiam oni surbordigis la tutan ŝarĝon de la sklavoŝipo. La malliberuloj estis kunpelitaj, kaj gardostarantoj ilin gardis. Iliaj manoj kaj piedoj estis ankoraŭ firme ligitaj. La tutan nokton oni aŭdis flustradon kaj ploradon, de temp’ al tempo interrorrompatan de vipobatoj. Je kelka distanco de la malliberuloj Momutu kaj liaj kunhelpantoj faris la bilancon. La atako al la ŝipo havis multsukcesan rezultaton. Ili taksis sian kapitalon kaj malplenigis ĉe tio, sub la rigardo de la steloj, ne malmultajn botelojn da brando. Momutu petis, ke Amoo venu al li. “Ĉu vi iom trinkos kun ni?”, li demandis, kiam Amoo alvenis kun sia dormanta filineto surdorse. “Mi devas forlasi vin. Mi loĝas tre malproksime, kaj apud la marbordo oni ne estas sekura. Mi jam du monatojn laboras por vi”, diris Amoo, rifuzante la oferitan trinkaĵon. “Ĉu estas vero, ke vi mortigis vian edzinon, ĉar vi ne volis, ke ŝi sklaviniĝu?”, demandis viraĉo fetoranta pro alkoholo. “Ahal” (2). “Vi pli ol unufoje riskis vian vivon por savi vian filinon!”. “Ŝi estas mia filino! Mi vidis kiel mia tuta familio, unu post la alia, estis vendata kaj forkondukata, mi ne scias kien. En timo mi plenkreskis. Mia klano forfuĝis por ne sklaviĝi. En mia klano ne estas sklavoj…, ni ĉiuj estas egalaj…”. “Tio venas de tio, ke vi ne estas loĝantaj apud la marbordo”, interrompis unu. Tio vekis ridemon al Momutu. “Antaŭen, vi trinku gluteton! Vi estas vera batalemulo! Mi vidis, kiel vi hake dispecigis unu el tiuj uloj de la ŝipo. Vi scias, kiel oni manipulu hakilon!” “Restu ĉe mi”, rediris Momutu, donante al li kruĉeton da brando. Amoo dankis ĝentile. “Vi estas malmolkorulo, kaj vi scias kion vi volas. Estas nia laboro. Ni iradas tra la savanoj kaj faradas malliberulojn, kiujn ni vendas al la blankuloj. Kelkaj kapitanoj konas min. Aliajn mi allogas ĉi tien kaj kun miaj kamaradoj mi intence klopodas foririgi ilin de ilia ŝipo. Tiam oni prirabas la ŝipon, ree kaptas la malliberulojn… la blankulojn oni mortigas. Estas laboro facila. Oni ĉiam staras ĉe la flanko de la venkantoj. Mi rehavigis al vi vian filinon. Ŝi estas bela ekzemplero. Ŝi valoras stangojn da fero (3)!”. “Vi pravas, ankaŭ mi mortigis”, respondis Amoo, sed neniam por vendi sklavojn aŭ por kapti homojn. Tio estas laboro via. La mia ĝi ne estas. Mi deziras reiri al mia vilaĝo”. “Kiom stranga estas ĉi tiu viraĉo! Li pensas nur pri sia vilaĝo, pri sia edzino, pri sia filino”. Amoo vidis nur brileti iliajn okulojn. Li sciis, ke ĉi tiuj viroj tuj pretas perforte preni lin kaj lian filinon, por vendi ilin al la unua renkontita sklovokomercisto. Li ne estis tiel ruzema kiel ili. “Mi dezirus foriri jam hodiaŭ vespere…”. “Ne!” severe komprenigis lin Momutu. La alkoholo ekefikis. Ankoraŭ penetris en Momutu, ke li respondis per kolera tono, kaj li rediris per pli mallaŭta voĉo: “Atendas nin ankoraŭ lasta batalo. Nombro el miaj kamaradoj foriris kun la resto de la blankuloj por fari novajn malliberulojn. Ni batalakiru ilin! Post tio vi estos libera por iri kien vi volos”. “Mi iras kuŝigi ŝin por dormi. Ŝi multe eltenis”, diris Amoo, kiu volis sin retiri. “Ĉu ŝi manĝis?…”. “Ni ambaŭ bone manĝis… Morgaŭ mi frue ĉeestos”. Ili malaperis en la nokto; sed je kelka distanco ombro gardadis ilin. “Li estas fortika viro, certe valoranta kvar bareletojn!”. “Pli ol kvar”, troige aldonis alia, “stangojn da fero, sen parolo eĉ pri la komercaĵo”. “Ni ne tro rapide agu! Morgaŭ post la batalo ni perforte prenos lin kaj lian filineton. Lia filineto ankaŭ havas multan valoron. Ŝi ne forglitu el niaj manoj. Tiajn ekzemplerojn oni ne plu trovas ĉe la marbordo! ”. El la maro venis freŝa venteto invitanta al dormado. La nokto estis preskaŭ palpebla; briletis la steloj; de temp’ al tempo leviĝis blekado pro doloro neeltenebla… atingis sian kulminon… tiam klakis la vipo. Amoo trovis kun Iome bonan lokon ekster la du tendaroj. Li estis partopreninta dekon da bataletoj por reakiri sian filineton. Momutu estis lerninta tiun tempon taksi lin laŭ lia valoro, ŝati lian mirigan forton kaj flekseblecon. Antaŭ trifoje tri lunoj la sklavoĉasistoj estis rabire venintaj al la vilaĝo de Amoo kaj forkundukintaj ĉiun sanulon. Li mem sciis elsavi sin, ĉar li tiun tagon estis enirinta la densarbaron. Kiam li revenis, li trovis nur sian bopatrinon, kiun oni indulgis pro ŝia elefantiazo. Ŝi rakontis al li ĉion. Kiam li sur la sklavoŝipo tenadis sian filineton en la brakoj, li ne regis sin, kaj larmoj fluis en liaj okuloj. Per unu mano li firme kaptadis la manartikon de sia filineto, per la alia sian haktranĉilon, kies klingo ĝis lia mano plenis de sango. Lia koro batis. Iome havis la aĝon de naŭ aŭ dek jaroj. Ankaŭ ŝi estis lasinta liberan iradon al siaj larmoj. Li estis kvietiginta ŝin: “Ni reiros al la vilaĝo. Vi ne ploru! Vi faru ĉion, kion mi diras al vi… Ĉu vi komprenis?”. “Jes, patro!”. “Nun ne plu ploru! Estas fino. Kaj mi estas ĉe vi”. Kaj jen, en la plejprofundo de l’ nokto Iome dormis kun sia kapo sur la femuro de la patro. Amoo tiris sian haktranĉilon el la ingo kaj metis ĝin sub la atingo de sia mano. Li apogis sin al arbotrunko. En cirklo ĉirkaŭ li lia gardemo estis sentebla. Ĉe la plej malgrava brueto liaj fingroj fermiĝis ĉirkaŭ la tenilo de lia armilo. Nur jen kaj li momente endormiĝis. Antaŭ ol la blankeca lumo fajre flamigis la orientan ĉielon, Momutu jam estis vekinta siajn kamaradojn. Nombro el ili ricevis la komision konduki la malliberulojn kaj la komercaĵon for de la ŝipo al pli sekuraj ejoj. Amoo kaj Iome restis starantaj je nelonga distanco. La knabino estis gracila kaj longa laŭ sia ago. Ŝi havis rigardon nesondeblan. Ŝiaj mallongaj haroj estis laŭlonge plektitaj per du rigidaj ligetoj, kiuj dupartigis ŝian kapon. Ŝi nun kaŭre sidis inter la kruroj de sia patro. Ŝi estis ja vidinta siajn antaŭajn samsortanojn. Eble ŝi ne konis ilian destinon, sed la eĥo de la vipobatoj ne ebligis dubon pri iliaj cirkonstancoj. “Ili iom fore atendos nin. Ni devas eviti, ke la blankuloj surprizatakos nin”, diris Momutu, kiu ekstaris najbare de Amoo. “Kial vi tenadas vian infanon ĉe vi? Vi ja estus povinta konfidi ŝin al unu el miaj kamaradoj!”. “Mi preferas lasi ŝin ĉe mi. Ŝi estas tre timema laŭ naturo”, Amoo respondis, kiu vidis la karavanon foriranta. “Ŝi estas belaspekta”. “Jes!”. “Same bela kiel ŝia patrino?”. “Malpli!”. Momutu returnis sin kaj duan fojon inspektis la reston de sia trupo: tridekon da viroj. Tiam la aro ekmoviĝis. Ili iradis laŭvice, unu post la alia. Momutu estis konata en la rondo de ebon-komercistoj (4). Neniu negocisto, neniu kapitano fidis lin. Antaŭ ol li eniĝis en ĉi tiun komercon, li estis agento de trudvarbistoj. Poste li fariĝis “majstro de la lingvo” (tradukisto), vojaĝante ire kaj revene inter la fortikaĵoj kaj sklavtendaroj, kie la malliberuloj loĝadis dense amasiĝinte. Ili estis irintaj la tutan matenon. Amoo kaj Iome sekvis. Kiam Iome estis laca, ŝia patro prenadis ŝin sur la dorson aŭ la ŝultrojn. Amoo sciis, ke oni atentis lin. La viroj, kiuj iris antaŭ li, krudaj, mizeraj, groteskaj figuroj kun siaj longaj pafiloj. Ili estis transirintaj la savanon kun ĝiaj dikaj arboj, en kiuj sidis svarmoj da vulturoj. Baldaŭ neniu plu parolis; en la arbaro oni aŭdis nur la pepadon de la birdoj kaj kelkfoje la ripetatan eĥon de fora kriegado. Ili atingis la densarbaron. Momutu donis la ordonon starigi tendaron. Li dissendis siajn kamaradojn en vastan radion. “Frato, ĉu vi estas laca? Kaj ŝi?”. Iome levis siajn dikajn okulharojn, rigardis ilian gardiston, poste sian patron. “Malmultete”, respondis Amoo, rigardante ĉirkaŭ si por trovi trankvilan lokon. Li vidis kuŝi branĉon ĉe la piedo de arbo. Li kondukis sian filinon tien. Ilia gardisto restis staranta kelkajn paŝojn for de ili. Momutu disdonigis malabundan porcion da rapoj. Post la manĝo li venis vizite al Amoo. La infano dormis. “Kaj la knabino?”. “Ŝi ripozas”, diris Amoo, kiu per sia tranĉilo estis skulptanta pupon. “Ĝi estas fortstatura infano”, diris Momutu, dum li eksidis apud li. Li demetis sian larĝrandan ĉapelon; liaj nigraj botoj estis terure malpuraj. “Ni provizos nin ĉi tie per novaj fortoj, kaj tiam ni baldaŭ estas kaptontaj ilin. Ili ĉiukaze devos ĉi tie preterpasi”. Sembene Ousmane 1) La sklavoŝipoj efektive portis mirigajn nomojn, ekz. “Konkordo”, “Justeco”, “Jesuo”, k.t.p. Ankaŭ la “Afrikano” reale ekzistis. 2) Aha: sono indikanta konsenton. 3) Stangoj da fero: ĝis la deksepa jarcento oni pagis per ĉiaj etvaloraĵoj aŭ konkoj; poste plejofte per fero aŭ alkoholaĵoj. 4) Ebono: nomo por sklavoj, kiun uzis sklavoĉasistoj. La “etaj kantistoj kaj dancistoj de Kenge”, grupo de negroknaboj el Kongo, ĉi-somere vojaĝis tra Eŭropo kaj prezentis liturgiajn kaj folklorajn kantojn kaj dancojn de sia lando. La 50 freŝaj krispharaj knaboj sub la gvido de P. Bernhard van den Boom SVD rikoltis tondrajn aplaŭdojn. Precipe la “Missa Kvango” treege plaĉis kaj montris, ke la afrika kulturo tre bone taŭgas por kristana liturgio. La grupo reprezentis sian landon oficiale ĉe la mondekspozicio en Montreal / Kanado. |
NE NUR OPIO Pri la libro de Garaudy: de anatemo al dialogo En sia libro la verkinto tiel prezentas sian vidpunkton: Marx en 1843 resumis siajn akuzaĵojn kontraŭ la religio en la konciza formulo: “religio estas opio de popolo” – Ĉu do juĝante laŭ historio kaj sociologio la religio estis kaj estas iu opio por la popolo? Ŝajnas neeble, respondi alimaniere ol jese. Pri tio s-ro Garaudy provas demonstri per la instruoj de la Patroj, teologoj kaj papoj, ke se la religio estas ne nur la opio de la popolo, ĝi estas ankaŭ tia. Sed eĉ je unu momento li ne demandas al si, kio estas la opio, ĉu ties uzo estas bonefika aŭ ne, resume: li deiras de la supozo ke, kvalifki ion opio, estas aserti ĝin damaĝa. Mi do simple demandos lin, ĉu li ne igas la opion responsa de la doloro kiun ĝi mildigas? Ĉu li ne mallaŭdas la kuraciston kiu, antaŭ paciento doloreganta pro rena koliko, ne konsilas al li ankoraŭ pli skuiĝi, indigni, ribeli kontraŭ sia doloro, sed kontentiĝas simple farante unu bonan injekton de morfino? Atakante la religion “opion de popolo”, ĉu Marx ne igas la religion responsa de la malbonoj, kiujn la religio, scianta neeviteblaj kaj almenaŭ nunaj, helpas nur elporti? Ni do notu unue tion: kiam Marx riproĉas al la religio esti la opio de la popolo, li devus allasi almenaŭ escepton pri kelkaj religioj. Unu el ili estas Islam. Ĉar Mahometo certe ne endormigis la siajn. Sed sur tiu ekzemplo ni ne finu, sen aldoni alian, kaj limigante nin je kristanismo oni bedaŭras pli la militan ekspluatadon faritan el religio far de tiom da kristanaj reĝoj ol la laŭdiran letargion en kiun ilia religio mergus ilin. Sed pri tio ne temas. Marx ne skribas pri la popoloj sed pri la popolo, kiun li identigas (super la ĉifonproletaro) kun la laborista klaso kaj, pli ĝenerale, kun ĉiuj ekspluatitoj de kapitalisma reĝimo, ajnaj ili estu. Eklezio originas multe antaŭ la kapitalista epoko; ĝi ĉiam vidis de sklaveco al servuto kaj al la laborista klaso ke estis ekspluatantoj kaj ekspluatatoj; ĝi neniam malpermesis al ekspluatatoj provi liberigi sin, sed ĝi ĉiam malkonsilis la perforton, ĉar tiu ĝenerale faros nenion krom pliigi iliajn malbonojn. Ne estas tie loko diskuti pri tiu temo, kies respondon demonstri mi opinias ne certa. Oni ne riskus aserti ke perforto neniam bonfare efikis, sed ŝajnas saĝe diri, ke tio bona, kion perforte ĝi faris, povus esti farita sen perforto aŭ per malpli da perforto, kaj ke grandaj suferoj estus evititaj al tiuj mem, kies malbonojn oni prave deziris mildigi. La Franca Revolucio estas ekzemplo, la konfisko de la Rusa Revolucio profite al la bolŝevisma partio estas alia, ĉar ambaŭ eble estis necesoj, sed ne necesis ke ili finiĝos en sangbanoj. Ĉar tiaj vortaj diskutoj al nenio preciza kondukas, ni pli proksime ekzamenu du el la atestoj kritikitaj de s-ro Garaudy. La 18-an de decembro 1903 papo Pio X deklaris: “La homa socio tia kia Dio establis ĝin estas komponita el neegalaj elementoj. Sekve estas konforma al la ordo starigita de Dio mem, ke estas en homa socio princoj kaj regatoj, mastroj kaj proletoj, kleraj kaj malkleraj, nobeloj kaj plebanoj”. “De tiu tezo evidente rezultas socia doktrino bazita sur rezignacio. Encikliko Quadragesimo anno (1931) eksplicite eltiras jenan konkludon: senvenĝeme akceptos la laboristoj la lokon al si asignitan far de la Dia Providenco”. Ĉu mi devas konfesi ke mi en tiuj frazoj nenion vidas indan je indigno, kaj ke mi eĉ opinias ke s-ro Garaudy pli akordas kun ili ol li skribas. Ĉar supozante ke li vivas sub marksisma reĝimo, ĉu kunigante konsilantaron de uzino li preskribos al la laboristoj akcepti nur venĝeme la postenon al ili asignitan de la ŝtato? Estas tamen la tute sama afero: anstataŭ Dio legu “la socio starigita de homoj tirantaj el Dio sian naturon”, kaj nenio estos ŝanĝita. En Rusio ankaŭ, tia kia mi ĝin vidis, socio estas komponita el neegalaj elementoj. Oni ŝanĝis la nomojn, sed sociaj kondiĉoj ankoraŭ daŭras kun la ĉiuspecaj neegalecoj kaŭzitaj de la naturo, kaj tie kiel aliloke, pli severigitaj de la establita politika kaj socia reĝimo. Rusio de la Sovetoj havas siajn princojn kaj siajn regatojn, kaj tie pli bone estas, esti princo ol regato; la plej multaj iras piede, kaj kelkaj veturas; tie la unuj disponas pli ol aliaj pri materialaj rimedoj kaj tio el ŝtata starigo; tie oni ne naskiĝas nobelo, almenaŭ principe, sed oni iĝas tia; tie kiel aliloke distingiĝas la scienculoj disde la malkleraj, la famaj artistoj travojaĝas la mondon kiel grandsinjoroj saturitaj de la burĝa oro, kiun neniu reĝimo ekonomia aŭ socia malatentas. La hoteloj, en kiuj mi ekloĝis tiam, estis kadukaj, kaj en la trajnoj en kiuj mi vojaĝis ankoraŭ svarmis insektaĉaro; sed estis insektaĉaro de unua klaso. Mi ne estis tiel simpla ke mi miris pri tio, kaj mi ne estis hipokrita igi marksismon responsa de kondiĉoj simple homaj, sekve ne kaŭzitaj de ĝi. Mi nur petas, ke oni ne igas responsaj religion aŭ eklezion ankaŭ pri tiu stato; fine mi petas ke oni diru al mi, kiam homoj estas submetitaj al la marksisma formo de tiaj naturaj neegalecoj, kion ili devas aŭ povas fari por volonte kontentiĝi kun ili. Tute plena de sia idealo s-ro Garaudy ne faras al si sian demandon, kiun eble li pensas ne koncernanta lin. Li estus feliĉa sub reĝimo tiel laŭ siaj deziroj kaj kiu (oni povas esperi por li) al li persone havigu honoron kaj gajnon. Sed la aliaj? Antaŭ multaj jaroj mi petis la komisaron de la popolo de rusia universitata urbo por la favoro renkonti miajn kolegojn de la tiea universitato. Li permesis, aranĝis la kunvenon kaj, afero ne antaŭsupozita de mia naiveco, prezidis ĝin. Nur tiam mi komprenis tion kion mi faris kaj mi eksentis grandan ĝenon. Ni estis ĉiuj sub polica gardo kaj mi mallerte tuj evidentigis tiun fakton. Post kelkaj minutoj de sensukcesaj klopodoj por trovi temon de konversacio, mi demandis ĉu mi povis helpi miajn kolegojn per io, precipe per libroj, kiuj tiam cirkulis malbone aŭ tute ne. Iu kolego esprimis la deziron ricevi por la Universitato la “Historio pri Francujo” far de Lavisse. Mi pensis povi promesi la sendon, sed la komisaro atentigis ke temas tie pri “burĝa” historio, kaj la projekto estis rezignita. Kiam mi troviĝis sola en nokto, irante al mia hotelo, mi aŭdis post mi rapidigitan paŝadon. Tiu kiu deziris atingi min estis unu el la pli diskretaj interparolantoj. Li haltigis min sub lumigilo, metis la manojn sur miajn ŝultrojn kaj diris al mi tiujn simplajn vortojn: “Permesu al mi rigardi vin unu momenton, ke mi vidu liberan homon”. La gorĝo al mi premiĝis, liaj manoj falis kaj liaj rapidigitaj paŝoj foriĝis en nokto. Mi neniam forgesis tiun mallongan renkonton. Mi speciale pensas pri ĝi ĉiufojon kiam mi demandas al mi tion kion mi povus fari en sama situacio. Mi bone scias, almenaŭ, tion kion eklezio ne konsilos. Ĝi ne konsilus al mi ribelon. Ne pli ol ĝi konsilis iam antaŭe ribelon al la kristanoj sub Nerono, ĝi ne rekomendus revolucion aŭ uzon de perforto; ĝi farus ĝuste tion kion marksismo riproĉas al ĝi, ĝi invitus min al rezignacio. Mi ja restus libera preĝi, esperi, ĉion fari (ekster perforte) por plirapidigi la revenon de perdita libereco, sed ĉar ĉiu povo devenas de dio, ĝi permesus nenian volon ribeli. Ĉiam estos, diris Pio la X-a, “princoj kaj regatoj”. Oni ne ĉiam elektas sian princon; se tiu estas batilo, estas li batilo de dio; li trovas sian finon kiel aliaj antaŭ li. Se la marksismaj reĝimoj povus toleri religian liberon, la veraj kristanoj estus iliaj plej fidindaj regatoj. “Kondamni nome de amo la ribelon de la sklavo” ne estas “igi sin kunhelpanto de la tiraneco de la mastro”, sed estas helpi sklavon toleri ĝin. Al mi estas iafoje malfacile pensi ke mensoj kleraj eĉ filozofaj, pri la instruaĵo de le eklezio povas kulpigi malĝustajn komprenojn tiel evidentajn kiel tiun ĵus malkaŝitan. Estas okazoj, kiam la lojaleca eraro iĝas ne fidinda. Ĉar marksismo ne nur riproĉas al la religio bandaĝi la vundojn faritajn de ĝi, ĝi prezentas sin kiel la fonton de ĉiu bono, de ĉiu progreso en ĉiuj fakoj en estinteco, estanteco kaj estonteco. Estas iam kaj iam allasite ke eklezio povis fari kelkajn servojn (precipe per siaj herezuloj aŭ supoze tiaj), sed la granda motoro de progreso estus scienco kaj racio, kies spirito estus tiu de marksismo. Oni ne povas detale eniri en la svarmon da argumentoj, retorike lertaj, sed ĉiu prezentanta fakton veran aŭ ne, envolvitan en partia sencuzo. Kontraŭe necesas malkaŝi per netaj vortoj la entreprenon falsi la historion, entrepreno al kiu marksismo sin dediĉas por pravigi siajn tezojn. Stefano Gilson (tr. el franca A. Broise) |
LA SAVO DE LA POPOLOJ Tria parto Dio diris al Noa kaj al liaj filoj: “Jen Mi starigas Mian Interligon kun vi kaj kun via idaro post vi, kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi. Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝu plu kreito per la akvo de diluvo, kaj ke ne venu plu diluvo por pereigi la teron. Tiel longe, kiel la tero ekzistas, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto neniam ĉesoŝ” (Gen 9, 9-11; 8, 22). La unuaj paĝoj de la biblio similas al romano. La leganto konatiĝas kun la ĉefpersono. Li vidas, kiel li ekkreskas kaj implikiĝas en ĉiajn intrigojn. Li kunvivas kun liaj pensado kaj agado, kun la situacioj, kiujn la persono scipovas jes aŭ ne regi. Klare li sentas jenon: li kun okuloj malfermitaj iras renkonte al sia pereo. La romanisto verkas ĝuste al tiu malklimakso! Restas ankoraŭ nur unu demando: sur kiu paĝo ĝi okazos? Nu, en la sesa ĉapitro la nuboj pugne kuniĝas: “Kiam la Eternulo vidis, kiom granda estas la malboneco de la homoj sur la tero, kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono, tiam Li pentis, ke Li kreis la homojn sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro”. La granda diluvo, per kiu la praakvoj denove penetras kirle en la mondon, faras la kosman katastrofon fakto. Homo kaj besto kune pereas, sed ne tute. La pli bona “mi” de la homaro faras escepton: Noa, kiu inter siaj samtempuloj iom fremdiĝis de la mondo; kiu en izoleco estas absorbata de sia laboro pri la arkeo kaj en nescio subtaksas la forton de la vinberujo. En la okulo de Dio li estas destinita kiel elsema junplanto por nova idaro. Tial Dio garde sekvas la arkeon, kiu dancas super la akvosurfaco kiel nuksoŝelo. Li estas ne nur Dio, kiu koleras, sed ankaŭ Dio, kiu havas doloron. Doloron, ĉar la homo kiun Li pensis en si tiom granda – restis tiom malgranda. Doloron, ĉar Li deziris esti kun la homo kaj la homo ne kun Li. El ĉi tiu doloro naskiĝas la interligo, la kosma interligo, pro kiu Li poste eniros la historion de Izraelo. Tiel parolis la Eternulo: “Kiam la arko estos en la nuboj, Mi ĝin vidos por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas sur la tero. Tio ĉi estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero”. Antaŭ Izraelo estis la homaro, kaj Izraelo venis al sia ekzisto, ĉar Dio volis esti fidela al la homaro. La kosma interligo estas interligo de graco kaj tiel altvalora en la okuloj de Dio, ke Li iros por ĝi penigan vojon tra la historion de Izraelo kaj de la Eklezio. Tiel ankaŭ en ĉi tiu rakonto Izraelo havas rilaton kun la savo de la popoloj, pro kiu ĝi el Noa naskiĝis en Abrahamo. |
HOCHHUT SILENTIS Renkontiĝo kun Jenö Levai Ni sidis en la vasta halo de hotelo Royal, en unu el la plej viglaj avenuoj de Budapeŝto. Tiu grizhara viro kies okuloj fajretas – kion oni tiom ofte trovas ĉe viroj sciencistoj entuziasmigitaj pri sia fako – verkis de 1945 jam kelkdekon da verkoj dediĉitaj al unusola temo: montri la veran vizaĝon de naziismo kaj faŝismo. Dokumentoj de li trovitaj helpis pruvi kulpon de la murdinto de ses milionoj da homoj: A. Eichmann. Li persone ĉeestis lian proceson, same kiel dekon da ceteraj procesoj. Lian nomon ni eĉ renkontas en historiaj scenoj, kiuj estis alligitaj al teatraĵo de Hochhut “La Anstataŭanto”. Nu, kaj tiucele ni denove kuniris. “Jes, Hochhut referencas je mi”, kapjesas Jenö Levai, “kiam li pruvas, ke papo Pio XII kaj la hungara episkoparo fakte nenion faris por savi hungardevenajn judojn. Eraro! Eraro! Cetere, eraroj ĉe Hochhut abundas. Se ni volas esti precizaj, ni devas scii, ke Vatikano protestis antaŭ la milito preskaŭ per 60 aktoj kontraŭ persekutado de judoj”. Oni certe ne rajtas aserti pri iu, ke li eraras, ne citante konkretajn argumentojn. Jenö Levai kun mi konsentas. “Jes, vi pravas. Ankaŭ mi al Hochhut nenion riproĉus, se li verkus nuran dramon. Kiel verkisto li rajtas skribi libere pri kio kaj kiel li pensas. Min rilatas nur liaj “historiaj ekprenoj”. Tie li surpaŝis la kampon de scienco, kaj scienco ne toleras ion prisilenti, traktante certan problemon. Klarigante la okazaĵojn en Hungarujo en 1944 Hochhut akceptas argumentojn de G. Reitlinger el la libro “Endlösung” aperinta en Londono 1953. Reitlinger en tiu libro malkaŝas, ke li transprenis de mi sciigojn pri hungaraj okazintaĵoj – la libro aperis jam en 1946. Tuj post la apero de Endlösung mi atentigis verkiston Reitlinger pri multaj neprecizaĵoj, ĉar intertempe mi trovis tutan vicon da dokumentoj, kiuj plibeligis la okazaĵojn. Reitlinger estis promesinta al mi, ke en sekvaj eldonoj la erarojn li korektos, sed bedaŭrinde tio ne okazis, ankaŭ ne en germana traduko aperinta tri jarojn poste”. “Do lo eraron faris Reitlinger, ne Hochhut…”. “Tio ne estas tute preciza. Hochhut, verkante siajn scenojn, havis eblecon multon kontroli, ekzameni, en multaj historiaj kaj procesaj aktoj. Tiel li ekscius, ke ne estas eble tute fidi al eldiroj de Kasztner, kiel konfirmis proceso en Jerusalemo en 1955. Mi estas konvinkita pri tio, ke la tuta ĉapitro “Vatikano kaj fina solvo” en “historiaj ekprenoj” estas verkita surbaze de Reitlinger, kaj evidente Hochhut neniam legis la fontojn de Reitlinger. Ja oni ne povas fari historiajn konkludojn surbaze de unu aŭ du libroj”. Tian logikon oni vere ne povas kontraŭstari. Tamen mi volonte konus iujn konkretajn informojn. Levai kapjesas. Post momento, preninte pli komfortan pozicion en la fotelo, li komencas ree paroli. “Unue, ne estas vere, ke Vatikano protestis kontraŭ punekzilo de judoj el Hungurujo nur per papa letero al Horthy la 25-an de junio 1944. Jam la 24-an de aprilo vizitis nuncio Rotta la tiaman reprezentanton de ministro por eksterlando Arnothy Jungerth sciigante lin pri maltrankviliĝo de la papo pro la sinteno de la hungara registaro en la afero de punekzilado. Kaj la 15-an de majo la nuncio akre protestis per alsendo de speciala skribaĵo. Fine sekvis la 25-an de junio malfermita protesto de Pio XII. Tiu ĉi ago vekis konsenton de hungaraj superuloj. Male ĉe reprezentantoj de nazia Germanujo, kvankam ili estis pri la protesto informitaj. Ribbentrop en telegramo indikita kiel sekrera regna afero (Geheime Reichssache) la 3-an de julio persistis je punekzilado”. “Tio ja refutas pluan aserton de Hochhut, ke Vatikano estis unusola institucio, kiun Hitler post la eniro de Usono en la militon respektis”. “Jes, tute precize- La faktoj pruvas, ke Hitler ĉiun proteston de Vatikano neglektis, kaj tial Hochhut eliras de falsa premiso. Argumentado per episkopo von Galen ne estas ebla pro tio, ke lia kazo ne rilatis ia judojn, sed germanojn, kiuj estis destinitaj por ekstermigo en kadro de eŭtanazio. Kiam ekz. en 1942 la nederlanda episkoparo – kun konsento de Vatikano – protestis publike kontraŭ la punekzilado de judoj el Nederlandoj, respondis naziistoj per punekzilo de 600 baptitai “nearjanoj” al Auschwitz (Pollando). Inter ili troviĝis eĉ kelkaj fratulinoj. Jen unu ekzemplo por multaj, kiu malpravigas teoriojn de Hochhut, cetere per nenio pravigitajn. Ankoraŭ unu aferon mi volas mencii. Rolf Hochhut ne unu fojon mencias, ke la ĉefan respondecon pri la murdoj portas unuavice Germanujo. Jam vi havas impreson ke per Hochhut ne estas ĉefkulpulo tiu, kiu murdis”. Jen la vortoj de hungara historisto. Viro, kiu sian vivon dediĉis al batalo kontraŭ nazia barbareco kaj danĝero. Eble estos necese aldoni, ke lia sinteno al la teatraĵo de Hochhut aperis ankaŭ en germana lingvo. Ĝin do povis legi Hochhut, li povis esprimi sian opinion. Sed Rolf Hochhut silentis:… R. Ströbinger (El ĉeĥa ĵurnalo “Lidova demokracie” tradukis A. Berka) |
Ludwig van Beethoven: (El Ses Kantoj de Gellert)
PETOPREĜO Ho Di’, atingas Via bon’ ĝis kie nubo altas, nin helpas Via gracodon’, se ni en viv’ misfartas. Di’, roko mia, am’ kaj fort’, aŭskultu nun al mia vort’, ĉar Vin mi preĝe petas, ĉar Vin mi preĝe petas.
DIA POTENC’ KAJ PROVIDENCO Di’, mia kant’! El Li nur fontas forto! Jen granda nom’ kaj granda Lia ordo, rekonas ĉio Lin regant’.
PENTOKANTO Ho Dio, kontraŭ Vi mi ofte pekis kaj min misagi vidis Vi. Kaj mia kulp’ koleron Vian vekis; rigardu en mizer’ min, en mizer’ min, Di’. Vi scias ja pri mia ĝem’ kaj peto, al Vi sin levas mia plor’. Aĥ Di’, ĝis kiam daŭros zorgoknedo, ĉu Vi restados de mi for? Ne juĝu min laŭ mia pekopezo, repagu ne, repagu ne laŭ mia, laŭ mia ŝuld’, ho montru Vin, mi serĉas Vin sen ĉeso, Vi Di’ de amo kaj indulg’, de amo kaj indulg’. Vi volis min plenigi per la graco, Di’, patro de mizerikord’; konsolu min en kormizer’ kaj laco, Vi koresper’ kaj nia fort’. Laŭ Via voj’ min igu migri ĝoje, lernigu min pri Via leĝ’, pri Via leĝ’, mi sekvos Vin laŭ tiu leĝ’ survoje, mi nura sklav’, Vi Di’kaj reĝ’. Ho Disinjor’ min ŝirmu kun pardono, konduku min al Via land’! Min aŭdu, Di’, ne vanu preĝa sono, fariĝu mia protektant’. Min ŝirmu kun pardon’, ne vanu preĝa son’, fariĝu mia protektant’.
Tradukis Jiří Kořinek (Kontribuaĵo al la arta programo de la Festivalo en Opava) |
EK RECENZAS Julio Baghy, ĈIELARKO, Antologio de fabeloj originale en versoj reverkitaj; 12 x 18,5 cm, 112 p., prezo: 1.20 usonaj dolaroj; eld. Stafeto, Belartaj Kajeroj 27; J. Régulo, La Laguna, Kanariaj Insuloj. La senripoza verktalento de Julio Baghy restis aktiva ĝis liaj lastaj momentoj. Tiel mallonge antaŭ sia morto li ankoraŭ elirigis sian lastan volumon, per kiu li samtempe surpaŝis kampon novan, ne nur en lia propra verkaro, sed eĉ en nia tuta literaturo. La nuna volumo estas antologio de fabeloj el dekduo da diversaj nacioj, verse rekreitaj en Esperanto. Ne temas do pri tradukoj (tiun arton Baghy neniam praktikadis), sed nur pri ide-prunto, kiun ideon li jam ornamas per propraj rimedoj. Kaj tiu trezoro de rimedoj ĉe Baghy neniam elĉerpiĝas, li restis ĉiam ŝpruce vigla kaj surprize juna. Tiun lian freŝecon atestas plej brile, ke li – aĝe maljunulo – ne hezitas forlasi starpunkton kiu lin junaĝe disigis for de Kalocsay: nome la kontraŭstaro al neologismoj. Estas kontentige kaj konsole vidi, kiel li uzas kaj lerte manipulas ilin en maniero plej konvinka, kaj tiamaniere – kiel konservativulo – kvazaŭ donas leĝon sankcian al ili. Sed ne nur tiu konstato ravas dum legado. Estas multe pli la form-artismo de la poeto kiu nun lastan fojon majeste manifestiĝas antaŭ ni kaj kiu tuj donas brilan perfektecon al tiu nova ĝenro de nia literaturo. Tiupunkte kulminon li atingas en la ĉina fabelo “Meng Ĉian kaj Van”, kiun li jam pli frue aperigis en “Monda Kulturo”. Ĝi grandioze pruvas, kiel ankaŭ Esperanto disponas pri lingva kaj vorta materialo kiu sub la mano de dotita artisto modliĝas plej impone. La ludo kun aliteracio, sonsimboliko, interna rimo estas unika: “La lago lazura lante lulante balancas lotusan lunlumon… Silksina susuro sente silente suspiras spir-kison parfuman…”
Mi estas certa, ke la libro same furoros kiel preskaŭ ĉiuj aliaj verkoj de Baghy. Reinhard Haupenthal |
PRI HISPANUJO Kiel atente oni sekvas en KELI la evoluon en Hispanujo, montras ekzemple la “Informilo de la germana sekcio de KELI”, ESPERANTO-OIKOUMENE, kiu ĉiunumere donas informojn pri la situacio de la hispanaj protestantoj. El n-ro 6, septembro 1967, ni citas: Hispanujo. La parlamento akceptis en junio 1967 la protestantan leĝon. Laŭ ĝi la ŝtato devas registri protestantajn ekleziojn religiaj asocioj, povas enrigardi la membrolistojn kaj la librotenadon kaj povas puni konvertintojn pro trompo. Kion la romkatolikoj en nekatolikaj landoj dirus, se ili estus submetitaj al tia leĝo pri religia libereco? Verŝajne ili konsiderus ĝin kiel arbitran, insultan kaj netolereblan maljustecon. Post kiam oni paroladis tiom multe pri amo al la disigitaj fratoj kaj kristana unueco, nun eĉ katolikaj gazetoj skribas pri maliluziiĝo, perfido je la spirito de la dua vatikana koncilio, mankanta frateca amo ktp. En Barcelona baptista kunularo atingis la permeson surmeti grandan krucon en la fronta muro de sia preĝejo. En Bilbao la polico fermis baptistan kapelon. Rifuzinte la soldatservon, minimume 67 atestantoj de Jehovo estas en hispanaj malliberejoj, kelkaj el ili jam 14 jarojn. |
LEGANTOJ SKRIBAS Ne nova revelacio (Respondo al s-rino H. Zawisza Sobolewska) Kun miro mi legis vian artikolon pri seksa diskriminacio en numero 7-8/1967 de EK. La biblian malpermeson de virina pastreco vi ne volas akcepti aŭ sekvi. Fakto estas tamen, ke Jesuo inter la disĉiploj, kiuj sekvis lin kaj estis instruataj de li, havis ankaŭ virinojn, tamen li ne invitis iun el ili en la aron de siaj apostoloj. La apostola elekto kaj la vortoj de Sankta Paŭlo pri la pozicio de la virino en la eklezio havas principan signifon, kaj estas sendependaj de cirkonstancoj de la tempo kaj havas eternan validecon. Legu en Luk 10,16, kion Jesuo diris pri la aŭtoritateco de liaj apostoloj. Legu kaj meditu ankaŭ pri la apostolaj vortoj en 1 Kor 3,9-11; 1 Tim 2,1-12, 1 Tim 3,1-11; 2 Pet 3,15-16. Pri la kialo de tiu malpermeso oni povas cerbumi. Certe ĝi ne estas iu speco de virina diskriminacio aŭ du-rangeco – Mat 20,56-26. Neniam ni neperfektaj homoj rajtas kontraŭstari aŭ nei iujn el la bibliaj ordonoj: Jes 55,8-10. Kelkaj emas nuntempe paroli pri nova revelacio, kiu donas alian signifon al la malnovaj ordonoj. Laŭ MT ni povas kredi pri nova revelacio, kiu estas donata al ni per la Sankta Spirito. Sed tiu revelacio neniam iras ekster la Biblion. Male: ĝi kondukas nin pli profunde en la Biblion. La homo povas neniam aperi kiel kritikanto de la dia vorto. Jesuo kaj la apostoloj ne estas disigeblaj. Se oni disigas ilin, oni disŝiras la Biblion. E. Lindell, Svedujo Ĉu vere “mulier taceat?” Profesorino CvKl provokis min al respondo. Se mi samtempe legas opinion de s-rino Sobolewska, ŝajnas al mi, ke respondo de mia flanko povus esti mallonga. Mi substrekis, ke mi ne volas misuzi esprimon de sankta Paŭlo. Do tiel mi klarigis mian opinion, ĉu virino povus gvidi paroĥan familion. Eĉ ĉe ni, kie jam ne plu povas virinoj fariĝi monaĥinoj kaj tiuj kiuj restis jam estas sufiĉe aĝaj kaj zorgas nur en tiuj institutoj, kie laikinoj ne emas servi (kripluloj, maljunaj malsanaj homoj k. s.), oni komencas kompreni la servon de monaĥino. En numero 32 de Literatura Gazeto, organo de asocio de verkistoj, skribis E. Kriseová: “Monaĥino servas al homoj kaj preĝas al Dio. Kiam mi ilin demandis, ĉu ili farus la saman laboron, kiam ili estus profanaj flegistinoj, ili neis. Ili servas plimulte jam pli ol 30 jarojn kaj ekkonis la vivon el tiu pli malbona flanko. Ili estas noblanimaj, saĝaj kaj senlime laboremaj”. Jen, tiel priparolas monaĥinojn progresema virino. Do, kial mi, jam ne tiom progresema, povus iel malaltigi virinojn…? Sed mi devas respondi kiel lernanto al s-rino instruistino: 1. Mi konis profesorinojn (dominikaninojn) el gimnazio Olomouc kaj aliajn tre saĝajn ordenajn fratinojn, verajn scienculinojn. Kaj mi scias, kiom da bono faris niaj monaĥinoj. Mi mem havas filinon, kiu estas kuracistino. Do estas klare ke mi ne estas tia malamiko de kleraj virinoj. 2. Sed mi devas resti ĉe mia opinio, kiam mi ne vidas utilon, ke virino estus sacerdotino en plena senco de tiu vorto. En mia unua respondo mi montris ekzemplon de provo de certe tre progresema religia organizo (t. n. ĉeĥoslovaka eklezio). Kaj kiu konas la situacion ne nur ĉe ni, sed eble en duono de Eŭropo (laŭ mia kono) komprenas, ke en certaj kazoj ne povus virino plenumi sacerdotan postenon en situacio, kie eĉ viro devas doni ĉiujn siajn fortojn. Estas certaj okupoj, kiuj eĉ en moderna tempo estas por tiu aŭ alia sekso pli aŭ malpli oportuna kaj taŭga. Mi donas denove ekzemplon el nia situacio: ĉe ni estas instruista “tereno” okupita de virinoj pli ol per 75%. Same estas ĉe kurac-profesioj. Kaj rezultato? Oni devas per diversaj aranĝoj preferi virojn en tiuj profesioj. Kaj tio estas okupoj tute laikaj. Sed estas afero alia en tiu spirita “fako”. Ni dum sufiĉe da jaroj ekkonis, ke fortoj de virino en sacerdota ofico ne sufiĉas, des pli, kiam instruistino ne kapablas regi 15-jarajn knabojn. Estas fakto, ke kiam en familio regas virino, ne ĉio estas en bona ordo. Sed kiam virino estas la animo de familio, ĉio bonege funkcias. Estas certaj kapabloj (rapida decido, forta rezisto kaj precipe persisteco), kiuj almenaŭ nun estas nepre necesaj en sacerdota agado. Kaj – permesu tion – tio ofte en decida momento mankas al virino. Estis diakoninoj, sed eĉ nun la eklezio postulas nur diakonojn. Ĉu eĉ la eklezio malpravas? B. Benetka, Ĉeĥoslovakio Hispanaj baptistoj En la julia/ aŭgusta numero s-ro Maul rimarkis, ke lian redakcian skribotablon (kaj li havas eĉ du!) ĉiutage atingas informoj pri la situacio en Hispanujo. Kvankam ne ĉiutage, mi tamen tre ofte trovas artikolojn pri tiu lando en la nederlanda gazetaro. Ĉar temas pri religia afero – “Espero Katolika” ne estas politika revuo! – mi citas ĉi tie, kion la 12-an de aŭgusto skribis la ĉefredaktoro de la katolika semajna gazeto DE NIEUWE LINIE: “En etaĝkonstruajo en la hispana urbo Bilbao ĉambro estis instalita kiel preĝejeto, kie komunumo de malpli ol dudek baptistoj ĉiusemajne diservis. La preĝejeton nun fermis la aŭtoritatuloj. Pli ol monato post la akceptiĝo de la leĝo pri la religia libereco. Tiel fariĝas en diktatorece regataj landoj: leĝo, kiu onidire portas liberecon, signifas pli grandan sklavigon. La fermado estis sekvo de la fakto, ke la baptistoj ne registrigis sin kiel “societon” aŭ “unuiĝon”, konforme al la postulo de la leĝo. Ĝuste ĉi tiun difinon, ke la protestantaj komunumoj kaj komunumanoj estu registrataj en la ministrejo de justico, oni plej forte kritikis, ĉar ĝi dependigas la ekleziojn de la ŝtato. La baptistoj de Hispanujo jam antaŭe konigis, ke ili ne registrigos sin. Pro tio ili, en la kadro de la leĝo, ne plu povas vivi pluen kiel komunumoj. La baptista pastoro José Cardona Gregori, ĝenerala sekretario de la “Evangelia Defendkomitato” en Hispanujo vane klopodis, per apelacio al la Vatikano kaj la membroj de la hispana parlamento, nuligi difinitajn erojn de la leĝo, inter kiuj la registriga devo. Li ne sukcesis. La katolikajn episkopojn de Hispanujo li riproĉas, ke ili ne leviĝis por defendi la rajtojn de la nekatolikaj eklezioj. “Por ni, protestantoj, nun ne plu estos facile kredi pri la ekumeno”, laŭ José Cardona Gregori. Komence oni esperis, ke la praktiko estos pli elasta ol la leĝo, kiel ankaŭ la toleremo antaŭ la leĝo estis pli granda ol oni estus atendinta. Sed en la kazo de Bilbao tiu atendo estis trompita. Kaj malgraŭ tio, ke oni komprenigis al tiu ĉi malgranda komunumo, ke ĝi simple povos daŭrigi siajn diservojn laŭ leĝo de 1880, difinanta ke por kunvenoj de malpli ol dudek personoj oficiala permeso ne necesas. Sed tiu ĉi por la katolika Hispanujo tiel danĝera(!) grupo nun staras antaŭ la pordo, kiun ĝi mem ŝlosis”. Ĉu el ĉi tiu artikoleto oni povas konkludi, ke la katolika eklezio en Hispanujo ankoraŭ ne suriris la novajn vojojn, kiujn indikis la dua Valikana Koncilo? Aŭ ĉu Nederlandano ne estas kapabla kompreni la tiean situacion? Bone sed kiel mi povas iomete kompreni miajn samkredanojn transpireneajn, kiuj ja apartenas al la sama eklezio? Jacques Tuinder, Nederlando Ĉu vi loĝas en la luno? Bedaŭrinde en du numeroj de EK de tiu ĉi jaro aperis leteroj senditaj de esperantistoj tute malĝuste kaj malvere informitaj per malmultaj fanatikaj malveremaj loĝantoj en Katalunio, kiuj volonte informigas kontraŭvere pri religiaj aferoj en tiu regiono. Unue mi deklaras ke mi estas tute liberecema sub la dia leĝo. Mi estas libera homo kaj ne apartenas al iu politika partio, kaj tamen mi amas la veron. La vero estas jene. Ĉiuj katalunanoj estas tute liberaj por paroli kaj preĝi en hispana aŭ kataluna lingvoj. Oni publikigas laŭvole tute libere librojn, broŝurojn ktp en kataluna lingvo. Kelkaj fanatikuloj protestas pro tio ke kelkaj episkopoj ne estas katalunanoj. Jes, tio estas vero, sed ankaŭ estas vero ke multaj katalunanoj estas episkopoj de aliaj ne katalunaj diocezoj kaj neniam el tiuj diocezoj protestas pro tio. Ankaŭ estas tute vere, ke neniam estis la hispanaj katolikoj tiel liberaj kiel nun por plenumi siajn religiajn devojn kaj ankaŭ de nun, laŭ nova leĝo, estas liberaj la ne katolikoj por agadi religie laŭ siaj propraj opinioj. Kaj pri la enhavo de la lasta paragrafo de la “Novaj hispanaj sacerdotoj” (julio 1966), tiu punkto estas ridinda. Diras: “La hispana eklezio celas rekonkeri la pasintece fuĝintajn amasojn kaj gajni la ribeleman junan akademianaron”. Ĉu vi tiel naive kredas ke “nur” en Hispanio okazas tio? Ĉu vi loĝas en la luno? Mi kredas ke la honestaj homoj ne devas mensogi por malhelpi la religiajn aŭ politikajn aferojn de aliaj homoj. Multfoje la politikaj pasioj blindigas la homojn kaj forgesigas la evangelian moralon. Tio okazas inter minoritatoj de Katalunujo kaj Vaskonio, kie pro troigita regiona amo, malamas la hispanan patrujon eĉ insultas la nacian flagon. Rezultato: venenigi la kunvivadon inter fratoj. Malbona afero estas inter katolikoj, sed pli malbonege se en tiuj politikaj aferoj estas sacerdotoj. Ĉu Jesuo estas bone reprezentita en tiaj aferoj? Mi esperas ke vi publikigos tiun ĉi leteron kiel vi publikigis la malĝustajn atakojn kontraŭ la veraj aferoj de Hispanio. Ernesto Pérez, Valencia (Kompreneble ni publikigas ĉi tiun leteron, ni nur korektis tajp- kaj gramatik-erarojn. – Sed kial sinjoro Pérez trovas ridinda la citaĵon, ne estas facile komprenebla; ĉar la de li kritikata “nur” troviĝas ja tute ne en la citaĵo, sed nur en lia rezono. Neniu asertis, ke “tio okazas nur en Hispanio”; aŭ ĉu per tio, ke mi diras: en Parizo staras domoj, mi asertas, ke “nur” en Parizo staras domoj? Kio do estas ridinda? red.) Ege malbone informitaj Ĉu vi vere povas kredi ke en nia lando oni ne povas paroli sincere? Ĉu vere en nia lando viro povas tiom multe timi la punon? Mi estas virino kaj dum la tempo kiam konfesi la religian opinion rezultis timinda… mi ne malkonfesis mian kredon. Ĉu vi mem povas kredi ke oni sincere esprimas veron pri kataluna problemo? Ĉu vi kiel reganto de IKUE estas forgesinta ke nia gvidanto tiutempe, dum 1936, la senlaca pioniro kaj bonkora pastro Font Giralt estis mortigita pro tio mem ke li estis sacerdoto je nomo kaj sub regado de LIBERECO en nia lando? Ĉu vere oni povas kruele forgesi kaj nuligi la viktimojn de Esperantujo? Tiu Pastro en Collel (Gerona) estis rigardita kiel plej bonkora pioniro de Esperanto, kaj je tiu tempo la revuo ESPERO KATOLIKA ne pritraktis politikon je siaj paĝoj, sed tio estis ne atentita, tiu pastro mortis ĉar li apartenis al katalunanoj kuraĝe konfesanta KREDON. Ĉu vi juĝas ke tio estis libereco en KATALUNIO? Ĉu vi kredas ke je mia vojaĝo per Esperanto tra Eŭropo mi aprobas kaj ŝatas kion mi vidis? Ĉu mi rajtas juĝi detalojn kaptitajn je tiu rapida rigardo al iu ajn lando? Je mia vizito al Nederlando okaze de la Kongreso en Amsterdam de IKUE kaj en Haarlem dum 1954 mi havis okazon paroli al pastro en Amsterdam, ni pritraktis temojn rilate diversajn aferojn, li konfesis al mi ke ili kiel katolikanoj estis ege malbone informitaj pri mia hispana lando. Li vizitis kaj studis unu jaron en Salamanca kaj post sia eliro de ĉi tie, ne plu estis scianta pri la vero, pro tio ke la sciigoj publikitaj eĉ en katolikaj gazetoj estis tendencaj. Ĉu ni ne vidis kaj legis la ribelon okaze de la religia akcepto de katolika kredo ĉe Princino Irene de Nederlando? Bonvolu publikigi mian respondon al tiuj “Malkovrantoj de Hispanio por ni Hispanoj”. Dankon. Mi bedaŭras ke se la revuo estas utila nur por tiu celo la plimulto de hispanaj abonantoj maldungos siajn nomojn de la vicoj de IKUE. Eksterlandanoj malkovras Hispanujon al la hispanoj Mi devas konfesi ke mi estis konvinkita pri mia libereco. Mi kredis ke mi povis plenumi ĉiujn miajn religiajn devojn kaj ke mi povis paroli tute libere pri miaj religiaj sentoj. Kia naivulino! Nun mi legas en EK ke la katolikaj hispanoj estas malfeliĉaj, ĉar ni estas premitaj kaj ni havas eĉ malpli da libereco kaj rajtoj ol tiuj de socialismaj ŝtatoj. Terura afero! Kial ni ne konsciis pri nia malfeliĉo? Dank’ al eksterlandanoj, kiuj malkovris tion, mi nun vekiĝas de mia sonĝa stato. Mi rigardas miajn maleolojn kaj ekvidas longajn kaj dikajn katenojn, kiuj malhelpas miajn liberajn movojn. Vere ni devas sopiri pri niaj antaŭaj tempoj kiam ni estis liberaj, ekzemple kiam mi iris surstrate al la preĝejo kaj kelkaj sturmis min kaj forŝiris perforte kaj ĵetis al la tero la krucon, kiu pendis de mia kolo kaj piedpremis ĝin. Tio estis vera libereco. Kiaj feliĉaj tempoj! Kiam ni, bedaŭrindaj hispanaj katolikoj, havos denove tian belan kaj enviindan liberecon? Mi nun devas konvinki miajn katolikajn samlandanojn pri ilia manko de libereco. La tasko ne estas facila, ĉar ĉiuj havas densajn vindojn sur la okuloj kaj ne vidas siajn katenojn. Sed dank’ al EK mi ekmalkovros al ili la veron. Koran dankon al ĉiuj pro la prefero por Hispanujo, kiun ili montras. Eble en aliaj landoj la katolikoj ankaŭ estas subpremitaj kiel ni, sed oni deziras savi nur la hispanojn. Denove dankon! Maria Casanovas, Zaragoza (S-rino Casanovas eraras rilate la redaktoron de EK: li ne estas “reganto de IKUE”, sed dungito de la estraro de IKUE. – Cetere, ĉu vi taksas bona stilo kaj grandioza argumento, minaci per malabono? – Kaj ĉu vi ne kredas, ke la informiteco dum la lastaj 13 jaroj (1954-1967) eble pliboniĝis? red.) |