Espero Katolika N-ro 9/1967

Espero Katolika N-ro 9/1967

Sur la titolpaĝo: Patriarko Atenagoro kaj papo Paŭlo la duan fojon renkontiĝis, nun en Turkujo mem.

VARMEGA SOMERO

Katastrofoj – kravaloj (*) – milito

La ĉi-jara somero estis en la plimulto de la surteraj landoj varmega kiel malofte. Sed ne nur la suno brilis kaj brulis, ankaŭ la koroj kaj spiritoj brulis varmege, la sango bolis, la tero krevis, homoj kravalis – ŝajne la kaoso kreskas kaj kreskas senhalte. La rikolto de ĉi tiu somero estas malĝojiga, trista, terura, kruela – sanga.

La milito en Vjetnamio daŭras, kvankam tie mortas ĉiutage homoj sen evidenta kialo, mortas usonaj negro-soldatoi por defendi “liberecon”, kiun la samkoloranoj hejme en Usono ne havas, la liberecon hominde vivi – kaj tial kravalas, tiel ke la usona “varmega somero” de 1967 similas ja superas la usonan civil-militon.

Episkopo Sheen, iama helpepiskopo de kardinalo Spellman (!) kaj nuna episkopo de Rochester, nun jam kiel tria usona episkopo apelaciis al Johnson, retiri la usonajn trupojn el Vjetnamio – dum Johnson plialtigas la nombron; la usona kongreso (parlamento) volas limigi la rajtojn de la prezidanto, por ke li ne plu tiel facile povas ligi la mondpotencon al “defendmilitoj”, kiujn la popolo ne volas, ĉar ĝi ne plu ŝatas esti ja mond-fajrobrigado.

Kaj efektive en la lando mem estas sufiĉe farenda: la mizer-kvartaloj de la negroj donas taskojn urĝegajn al tiu riĉa nacio, taskojn por la tuta nacio, por ĉiu unuopa. La integriĝon de la neblankaj rasoj oni ne povas atingi per leĝoj, por tio necesas agoj – kaj bonaj koroj.

La katastrofo en la arabaj landoj ne estas malpli granda: malsanoj kaj malsato minacas la milit-suferantoin, eĉ plei grandaj eksterlandaj helpoj ne povas haltigi tiun katastrofon. Paco necesus, sed la militemaj politikistoj ĉirkaŭ Nasser jam preparas novajn batalojn por detrui Israelon – kaj la proprajn popolojn. Dum la arabaj politikistoj uzas la ricevitan monon por armado anstataŭ ekonomia plibonigo, la situacio ne pliboniĝos.

Tertremoj en Turkujo kaj Sudameriko kun centoj da mortigitoj kaj miloj da senhejmigitoj estis alia karakterizo de ĉi tiu somero, arkanoj kaj akcidentoi, sekego kaj aliaj katastrofoj – vere la tero ŝajnas ŝanceliĝi. Mizero, angoro, malĝojo – kiu eltenas konstante tiujn skurĝojn de l’ homaro, skurĝojn kiujn grandparte svingas la homa frenezeco mem?

Ni helpu, ke la “homoj estu homoj”, kiel postulis Paŭlo VI, ni helpu ke spirito kaj konduto de Kristo pli kaj pli venku la korojn de la homoj. Nur tiele ni evitos tutmondan katastrofon estigitan per la homoj mem.

(*) kravalo = akra disputo

Stef

 

KRISTNASKA AGADO

POR LA FONDUSO NEPAGIPOVAJ PERSONOJ

Ĉiam pli grava estas nia fonduso por nepagipovaj personoj, ĉar preskaŭ kvarono de niaj membroj loĝas en landoj, el kiuj oni ne povas pagi en okcidenta valuto. Ĝis nun ni kolektis, por 1967, 300 ned. guldenojn, t. e. 30 abonoj. Ni kore dankas pro tio niajn donacemajn membrojn. Tamen restas 220 abonoj, kies kotizoj IKUE ne povas uzi.

Tial ni volas proponi ion al niaj membroj. Post kelkaj monatoj estos Kristnasko. Multaj tiam aŭskultas kristnaskajn kantojn el la tuta mondo. Ĉu vi jam aŭdis originalajn ĉeĥajn kantojn? Se ne, bonvolu mendi gramofondiskon kun belegaj ĉeĥaj kristnaskaj kantoj. Malgranda disko (kvar kantoj) kostas 7.50 ned. guld., granda disko 15. Se vi pagas tiun sumon je la konto je la nomo de F-ino C. van Kleef, Blokker, Nederlando, kun indiko de via deziro, vi ricevos el Ĉeĥoslovakujo la menciitan diskon.

Bonvolu pripensi tiun ĉi proponon. Niaj ĉeĥaj amikoj tiamaniere povas mem pagi sian kotizon al IKUE. Ili forte deziras fari tion, ĉar nia “Espero Katolika” estas tre kara al ili. Kaj vi, aĉetanto, povas ricevi belan originalan diskon, kiun oni multfoje ne trovas en via lando. Eble ĝi ankaŭ estas taŭga donaco por viaj geamikoj dum Sankta Nikolao aŭ Kristnasko. Ne tro longe pensu, sed tuj agu, por ke la disko alvenu ĝustatempe.

CvK

 

5-MINUTA PREDIKO

Ni homoj jam longe forgesis pri Alfa, la Kreanto kaj Konservanto de nia vivo, la Kaŭzo de ĉiuj videblaj kaj nevideblai aferoj. En la giganta progreso de la homa kulturo, de scienco kaj tekniko, ni falis en memgloradon, en tiun hybris, kiu fakte faris nin sklavoj de materio kaj tekniko. La sennombrajn sciencajn sukcesojn la mizera homa spirito ne kapablis sufiĉe digesti, kaj tiel ili kondukis ĝin al arogado, ĉar nekontesteble amasaj venkoj kondukas al malvastiĝo kaj miopeco: se en tiu ĉi kaj tiu kazoj scienco kaj tekniko tiel sukcesas, kial ili ne sukcesu en ĉio?

Naturalismo kaj racionalismo estis la venkintoj, dum la homa kunsuferanta animo pli kaj pli devis cedi, ĉar ĝia plej profunda sopiro al la Absoluto estas plene subpremita. La ritmo de la evoluo de la homa konduto – enordigi la aferojn, doni sencon al ili, uzi ilin bonfare por nia homa naturo – tiu ritmo estas ligita al la biologia estado kaj multe pli malrapida ol la ritmo de scienco kaj tekniko. Tiel nia orientiĝo en spaco kaj tempo restis post la kreoplano de Dio. Ni devojiĝis de la eterna ordo kaj ne plu kapablas majstri aŭ haltigi la potencan riveregon de la teknika-scienca evoluo.

Ni perdis la unuecon de la spirito. Nur sinopta vido povas rekonduki nin al fonto kaj celo, al Dio, kiu estas Alfa kaj Omega. Dio estas la kaŭzo de ĉiu ekzisto, kreanto de universo kaj kosmo, li estas pantokrator kaj monokrator – ĉion-reganto kaj sola reganto! Esplori la naturon do signifas: serĉi la diajn pensojn kaj ideojn, serĉi Dion en lia kreitaĵo. Do la esplorado estas diservo, estas servo por glori Lin, la Sinjoron, en kiu ĉiu ekzisto trovas sian lastan sencon. Dio estas Alfa kaj Omega!

 

NI PREĜU KUN LA PAPO

1. Ke la internacia kunlaboro de la katolikaj organizacioj fariĝu pli kaj pli fruktodona.

2. Ke kristanoj kaj mahometanoj sincere klopodu pri reciproka interkompreniĝo.

 

AL PLIA UNUECO

Paŭlo VI vizitis Turkinja

La kvina vojaĝo de Paŭlo VI eksterlanden kondukis lin al Turkujo, kie la 25-an kaj la 26-an de julio 1967 li renkontis ne nur Patriarkon Atenagoro I, sed ankaŭ turkajn ŝtatvirojn kaj reprezentantojn de aliaj religioj. Krome li vizitis – grava simbolo – la historiajn lokojn de Smirno kaj Efezo.

La papon akceptis sur la flughaveno ŝtatprezidanto Sunay persone; ili ankaŭ defilis antaŭ honor-fronto de la turka armeo

Kiel la aliaj, ankaŭ ĉi tiu vojago havis religiajn kaj politikajn aspektojn, kiuj ĉi-foje eĉ estis miksitaj. Ĉar la pozicio de Atenagoro estas politike en danĝero: la laikisma turka ŝtato, kies loĝantaro estas preskaŭ pure mahometana, ne alte ŝatas la Fanaron, la rezidejon de la ekumena patriarko, ĉar la kvereloj inter Turkujo kaj la (ortodoksa) Grekujo – ĉefe pro Cipro, kie ja regas la ĉefepiskopo Makarios, kiu jure estas sub la patriarko – ne povas ne tuŝi la patriarkon kaj la turkujan ortodoksan minoritaton (EK plurfoje raportis pri la malfacilaĵoj de Atenagoro). Tiel la patriarko de Konstantinopolo jam ofte anoncis, ke li vizitos la papon en Romo, sed nek tien nek al aliaj eklezioj ĝis nun li riskis vojaĝi, timante ke oni rifuzos al li reveni en sian rezidejon. Aliflanke la rilatoj inter Vatikano kaj Turkujo estas bonaj depost la tempo, kiam la posta papo Johano XXIII estis vatikana diplomato (apostola delegato) en tiu mahometana lando.

Do papo Paŭlo ekkonis la situacion, kiam li antaŭvenis la patriarkon kaj mem vizitis lin, cetere kun oficiala invito de la turka ŝtato!

La turka prezidanto Sunay mem akceptis la gaston en Istanbulo kaj nomis la viziton “evento de historia signifo”; li akceptis la papon poste en sia konstantinopola rezidejo kun signoj de honorigo. Efektive la vizito de la papo sekurigis la politikan pozicion de la ortodoksa patriarko, tiel ke nun senzorge li povas entrepreni siajn planitajn vojaĝojn al la eksterlanduj ekleziaj centroj (unue supozeble al Moskvo). Kompreneble Paŭlo VI parolis kun la turkaj politikistoj ankaŭ pri la situacio en la oriento post la milito kaj pri la stato de Jerusalemo; pri la interparoloj mem nenio konatiĝis.

Tuj post sia alveno, la papo parolis en la katolika katedralo de Konstantinopolo antaŭ pluraj miloj da homoj. En la sama preĝejo ofte predikis la delegato Roncalli, posta papo Johano XXIII.

Paŭlo VI deklaris, ke la ĉefa motivo de lia vojaĝo estis la restarigo de la kristana unueco. “Vi sentas pli multe ol aliaj la neceson, vi vidas pli multe ol aliaj la progresojn”, li vokis al ili kaj admonis, ke ĉiu unuopa devas klopodi, por ekzameni pensadon kaj agadon kaj adapti al evangelio kaj frata kristaneco.

Posttagmeze la papo rigardis la urbon, parte ŝipveturante sur la “Ora Korno”. En la malnova Hagia Sofia, baziliko konstruita de imperiestro Justiniano, poste moskeo, hodiaŭ muzeo, la papo surprizis ĉiujn, kiam li petis de la akompananta turka ministro por eksterlandaj aferoj, Caglayangil, la rajton preĝi, rapide ekgenuis kaj preĝis sur la sama loko, kie 900 jarojn antaŭe la legato de papo Leo IX demetis la faman buleon.

(La papa preĝo havis politikajn sekvojn, ĉar estas tute malpermesite preĝi en Hagia Sofia, ankaŭ por mahometanoj. En la turka parlamento oni protestis kontraŭ la ago de Paŭlo VI, sed ministro Caglayangil defendis ĝin. Kiel li povus malpermesi al la papo preĝi tie, li diris, se ekzemple la katolika eklezio en Germanujo permesas al mahometanoj preĝi en katolikaj preĝejoj).

Post la rondirado tra la urbo, la papo vizitis oficiale la honor-primason de la ortodoksaj eklezioj, patriarkon Atenagoro I, kiu atendis lin en la atrio de la Fanaro kaj amike ĉirkaŭbrakis lin. Dum benkantado de la ĥoro (kiu post 900 jarojn la unuan fojon diris la nomon de la papo antaŭ tiu de la patriarko!) ili kune eniris la St-Georg-bazilikon kaj eksidis en la absido. Unue ili komune diris preĝon por paco kaj unueco de la eklezioj.

Tiam Paŭlo VI en parolado atentigis pri la multnombraj kontaktoj kaj la sama heredaĵo, kiuj ligas la ortodoksan kun la rom-katolika eklezio. En la lumo de amo al Kristo la du eklezioj malkovras ankoraŭ pli la “profundan identecon de nia kredo kaj la punktojn, en kiuj ankoraŭ ne regas interkonsento, kio tamen ne povas malhelpi nin, rimarki ĉi tiun profundan unuecon”.

Por ilustri la diferencojn inter la eklezioj, la papo prenis historiajn paralelojn, montrante tiel ke malgraŭ diferencoj povas esti unueco.

Atenagoro diris varmajn dank-vortojn: “Ni dankas al vi pro la honoro, montrita per via vizito al niaj lando kaj eklezio ĉi tiun tagon, kiun jam tiom da generacioj sopiris”.

La patriarko memorigis pri la devo de ĉiu unuopa kristano, labori por la restarigo de la eklezia unueco, kiu jam tro longe estas detruita.

“Dio volas, ke ni estu unu, ke ni venos al plena unueco”, vokis Atenagoro. Ĉiu unuopa devas oferi, por ke tiu celo baldaŭ estu atingita. Katolika kaj ortodoksa eklezioj devas komenci ĉi tiun unuiĝon en maniero, kiu kapabligas la aliajn ekleziojn sekvi ilin sur tiu vojo.

Sesfoje la patriarko ĉirkaŭbrakis la papon sub bruega aplaŭdo de la ĉeestantoj; poste ili interŝanĝis donacojn. Multaj ploris emociite, kiam la papo tuj surmetis la oran stolon el la 16-a jc, kiun donacis Atenagoro al li.

Reveninte en la Apostolan Delegatejon, la papo akceptis reprezentantojn de diversaj religioj, inter ili la superulojn de mahometanoj kaj judoj en la lando.

Poste li akceptis la diplomataron de Ankara, al kiu li faris paroladon pri la signifo de sia vojaĝo.

La tago finiĝis per ekumena diservo en la katolika katedralo (Sankta Spirito), kiun partoprenis krom la patriarko pluraj aliaj ortodoksai ekleziuloj. Ĉe la fino la papo transdonis al Atenagoro pergamenon, en kiu li demetis siajn ideojn pri la unuiĝo de ortodoksa kaj katolika eklezioj.

La duan tagon, post la meso, la papo vizitis la armenan patriarkon Snork Kalustiano, kiu salutis la papon per la vortoj: “Laŭdata estu la Sankta Spirito, kiu inspiris vian Sanktecon kaj kondukis viajn paŝojn al fortigo de la bona volo inter la homoj kaj al la realigo de repaciĝo inter la eklezioj”. Paŭlo VI invitis Kalustianon por vizito en Romo.

La patriarko poste deklaris: “La papo grandioze impresis nin. Li estas kuraĝa viro, viro de Dio, kies humana celo konsistas en tio, starigi la pacon inter la popoloj kaj certigi pli grandan komprenon inter ĉiuj kristanaj eklezioj”.

Je la 10-a la papon adiaŭis sur la flughaveno patriarko Atenagoro, Sunay kaj ĉefministro Demirel. Alveninte en Izmir (Smirno), li memorigis pri la historia signifo de la urbo kaj daŭrigis aŭtomobile la vojaĝon al Efezo. En Seldŝulk li vizitis la tombon de la apostolo Johano en la baziliko, poste la ruinojn de la Maria-preĝejo, kie en la jaro 431 okazis la 3-a Ekumena Koncilo.

En la baptejo li parolis al katolikoj kaj nekatolikoj de la urbo kaj la multaj turistoj. Ĉe tiu okazo li salutis ankaŭ la ĉefepiskopon de Canterbury kaj la “paŝtistojn de la aliaj eklezioj”.

Poste li vizitis la “domon de Maria” kaj preĝis en la tiea kapelo. En la helenista-romia Efezo li rigardis la lokon, kie apostolo Paŭlo predikis, la teatron kaj la forumon.

Je la 17.30 h la papo eniris la aviadilon por reflugi al Romo. Antaŭe li dankis al la turka popolo kaj ĝiaj reprezentantoj kaj diris, ke post tiu vojaĝo li portas pli fortan deziron en la koro, labori por la unuiĝo de la kristanoj kaj la kompreniĝo inter la popoloj. “Dio benu ĉi tiujn intencojn kaj ĉiujn homojn, kiuj dividas ilin kun ni kaj volas nin helpi realigi ilin”, finis la papo.

 

EKLEZIOJ HELPIS UNUE

La trian nokton de la ribelo en Detroit mi pasigis kun miaj gastigantoj, Patroj F. Granger kaj J. Markham, en la St-Agnes-Preĝejo en la okcidenta urbo. En la korto de la paroĥa domo kaŝis sin nervemaj soldatoj, kiuj pafis kontraŭ unuopulo sur la alia straflanko, kiu akre pafis. Por eviti, ke ni estos trafataj, ni devis kuŝigi nin en la domo sur la plankon. La bruaĉo de la pafado tranĉis la trankvilecon de la strato. Ĉi-ĉio kredigis min pri inkubo, sed bedaŭrinde estis ordinara realo!

Dum la semajnfino, kiu sekvis la komencon de la ras-kravaloj (*), Detroit ŝanceliĝis ankoraŭ inter espero kaj malespero. La homoj komencis iom post iom rekutimiĝi al normala vivo, sed la loĝantoj de la 12-a strato konsciis, ke la estonta vivo neniam plu estos la sama. Ili venis al la paroĥa domo, serĉis en la rubaĵoj sur la strato uzeblajn objektojn kaj nekredeme skuis la kapojn, vidante la bruliĝintajn domojn kaj detruitajn ekzistofundamentojn. La damaĝo en la urbo sumas pli ol duonan miliardon da dolaroj.

La eklezioj de Detroit respondis al la terura mizero tuj per la formado de helpocentro subtenata per ĉiuj konfesioj, kiu kunordigis la kolektadon de nutraĵo kaj vestoj en la regiono Detroit kaj pludonis la donacojn al reto de disdonejoj en la urbocentro. En la disdonejoj kaj la centro laboris libervole pastroj kaj monaĥinoj kaj laikoj el la najbareco. La civilaj instancoj kaj aliaj helpocentroj nur longe post la ekleziaj helpocentroj komencis agadi.

La ekumena spirito de la lastaj jaroj ekfloris en la praktika kunlaboro, kaj dialogo kaj kunvenoj rezultigis ĉi tiun veran kunlaboron; ĝi koncentriĝis ne sur la grandaj eklezioj, sed kunagadas ankaŭ pli malgrandaj lokaj denominacioj.

Sur la ebeno de la ĉefdiocezo la administranto de la koncerna episkopa komisiono ankaŭ kunlaboras kun la reprezentantoj de aliaj religioj kaj la sinagogoj.

Kion mi vidis kaj observis, tiel baldaŭ mi ne forgesos, ekz. tiujn du junajn pastrojn, kiuj helpis al trafito meze inter la fajfantaj kugloj, aŭ tiujn monaĥinojn, kiuj provis trankviligi timantan homamason.

Jes, la eklezioj helpis unue. Sed kion ili faros, por konstante savi tiujn kompatindajn homojn el la geta vivo?

G. Baroni

(*) kravalo = akra disputo

 

EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

Per la Apostola Konstitucio “Regimini ecclesiae universae” Paŭlo VI dekretis la longe atenditan reformon de la Roma Kurio (Detaloj sekvos en la oktobra numero de EK).

Kontraŭ arbitraj liturgi-eksperimentoj avertis kardinalo Lercaro, prezidanto de la Liturgi-Konsilantaro, en cirkulero al la naciaj episkop-konferencoj. Lercaro anoncis por baldaŭa estonteco novajn ritojn por infan-bapto kaj nupto, krome novajn tekstojn de prefacioj kaj kanono (tri formoj). Li ankaŭ parolis pri eble novkreotaj tekstoformoj.

Patriarko Atenagoro fine de septembro definitive vojaĝos al siaj ofic-kolegoj en Eŭropo.

Hispanaj pastroj rajtas nun vojaĝi en ŝtatojn de la orienta bloko. Tion permesis la hispana episkoparo.

Du junaj eksterlandaj monaĥinoj estis brutale senkapigitaj kaj oferitaj al la pluvo-dio en Hindujo.

Denove la Jon-Ŝang-Partio suspektigis eksterlandajn misiistojn pri politika agado kaj postulas ilian ekziligon.

La 12-a Internacia Maria-Kongreso okazis en Fatimo kun 400 partoprenantoj, inter ili 3 kardinaloj kaj 29 episkopoj el dek landoj.

Laŭ sia propra aserto brazila blindulino fariĝis vidanta dum aŭdienco ĉe Paŭlo VI. Sed la kuracistaj ekzamenoj ne povis klarigi, ĉu kaj kiam pliboniĝis la vidpovo de la 46-jara sinjorino, kiu blindiĝis antaŭ 20 jaroj.

Plibonigojn por la nederlanda katekismo volas proponi al la papo la katekeza instituto de Nederlando kaj kardinalo Alfrink. Pri certaj formuladoj en la fama katekismo oni disputas, precipe okaze de la planitaj tradukoj en aliajn lingvojn. Kardinala kaj teologa komisionoj ĝis nun ne sukcesis elimini la miskomprenojn, kiujn oni eĉ nomis “herezoj”, kvankam evidente temas nur pri modernaj esprimoj en la hodiaŭa lingvo. La eldonejo Herder, kiu pretigas la germanlingvan eldonon, ne ricevis la “Imprimatur”, sed devas atendi la decidon de la kardinala komisiono. Ankaŭ la nederlandaj episkopoj ne volas permesi eldonon en alia lingvo antaŭ tia decido.

Paŭlo VI admonis je gardemo en la kritikado pri la eklezio. Precipe li avertis kontraŭ kritiko pro ĝi mem, kiu ne konsideras tradicion kaj substancon.

La unua eŭropa lando kun diakonoj verŝajne estos Francujo. Ĉirkaŭ 50 viroj (ĉefe edzoj) estas pretaj akcepti la ordinon. La episkopoj decidos verŝajne en novembro pri la afero. En Lyon ekzistas dum kelkaj jaroj instituto por prepari la diakonecon.

La traktadoj inter ČSSR kaj Vatikano fiaskis. Celo de la interparolado plurmonata estis simila kontrakto, kia estiĝis inter Vatikano kaj Jugoslavio.

 

ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

“kortuŝite, Li tuŝis iliajn okulojn…”

“Kaj kiam ili eliris el Jeriĥo, granda homamaso Lin sekvis. Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, aŭdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis: SINJORO, KOMPATU NIN, HO FILO DE DAVIDO.

Kaj la homamaso admonis ilin, ke ili silentu, sed ili plimulte kriis: SINJORO, KOMPATU NIN, HO FILO DE DAVIDO.

Kaj haltinte Jesuo vokis ilin kaj diris: Kion vi volas, ke Mi faru al vi? Ili diris al Li: SINJORO, KE NIAJ OKULOJ MALFERMIĜU.

Kaj Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn; kaj tuj ili povis vidi kaj sekvis Lin”.

Ĉi tiun perikopon mi legis en la dudeka ĉapitro de la sankta evangelio laŭ Mateo. Dum kelka tempo mi meditis pri ĉi tiu okazintaĵo, ĉar ĝi forte tuŝis min. Precipe min tuŝis la persono de Kristo, kiu en ĝi aperas al mi kiel vera homo, kiel ideala homo. Kiel homo kun koro varme batanta por ĉiuj homoj, kies sufero konsistas el ilia blindeco. Dufoje ili petas: “Kompatu nin”. La trian fojon ili konkretigas sian peton: “Ke niaj okuloj malfermiĝu!”. La respondon de Jesuo al tiu sufero ni povas iomete analizi surbaze de la evangelia teksto: 1. Kristo aŭskultas la peton; 2. la peto tuŝas Lian koron; 3. Lia koro tuŝigas liajn manojn; 4. Liaj manoj kuraĝe tuŝas la okulojn de la blinduloj. Unue malfermiĝis la koro de Jesuo, poste la okuloj de la du blinduloj.

En Afriko estas milionoj da blinduloi, kiuj estas nenecese blindaj. Dependas de ni, ĉu ili morgaŭ povos vidi! De vi kaj de mi, ĉu ni povos esti indiferentaj? Ĉu ni respondos: “Tio ne tuŝas nian orelon” aŭ “Nin ne tuŝas la afero”? Kial tiom da esperantistoj kaj neesperantistoj pozitive reagis al nia kampanjo? Mi scias nur unu respondon: la malfeliĉo de niaj fratoj, kiujn ni povas helpi, emocias nin, tuŝas nian koron. Tiom la respondo al mizero estas: “Jen mi estas!”. Tia estis Kristo, ĉar Li ne nur estis homo, sed ankaŭ kun-homo. Tia estu ĉiu, kiu portas la honoran titolon “homo”. Kelkfoje mi demandas al mi: “Ĉu la okuloj de la blinduloj eble estas fermitaj, por ke niaj okuloj malfermiĝu?”.

Denove multe da okuloj kaj koroj malfermiĝis. Entute mi ricevis ĉirkaŭ 160 okulvitrojn, inter kiuj cent de F-ino R. Osinga, flegistino en Rotterdam! Koran dankon! De ĉiuj flankoj venadas financa helpo por la D-ro L. L. Zamenhof Kliniko. Protestanta pastro predikis en du preĝejoj pri la ĝojo de la homo, kiu povas helpi al suferantaj homoj, kaj proponis kiel objekton nian agadon, kaj la vilaĝanoj (kamparanoj kaj laboristoi) spontanee kaj malavare reagis! Ankaŭ niaj hispanaj samideanoj estas tre aktivaj. Doktoro F. de la Puente instigis la legantojn de “Katolika Esperantisto” kontribui almenaŭ per 50 pesetoj al la Agado, “kiu kongruas perfekte kun la lasta encikliko de paŭlo VI-a “POPULORUM PROGRESSIO”, Kaj jen: jam 650 pesetoj fluis al la kaso. La konkludo estas, ke la klinikon la esperontistoj – briko post briko – efektive realigos!

D-ro R. L. H. Sampimon, prezidanto de la Prof. D-ro Weve Institucio – li estas preta prelegi okaze de nia Komuna Kongreso en Limburg/Lahn – skribis al mi, ke li tre ĝojas pri la planoj de la esperontistaro. “Tia Veturanta Okulkuraca Kliniko estas utila ne nur ĉar per ĝi oni povos kuracehelpi al blinduloj, sed ankoraŭ pli per transigo de kono: kliniko ja vizitadas la enlandajn malsanulejojn, kie la klinikestro al la tie deĵorantaj kuracistoj kaj flegistoj povas instrui la operaciajn teknikojn”. Tial ni ne povas ne tuŝi la demandon: ĉu vi jam donis esperon al esperanto, kiel tion oni faris en: Ĉeĥoslovakujo, Finnalando, Francujo, Germanujo, Israelo, Italujo, Japanujo, Nederlando, Svislando, Usono?

Antaŭa sumo: 3.508,55. Finsumo: ned. guld. 5.254,07. Sumo necesa: ned. guld. 25.000!

Jacques Minderluk

 

DE LA REDAKCIO

Dum la monato septembro la redaktoro de EK vojaĝas tra Israelo. Tial verŝajne la oktobra numero de nia revuo iom prokrastiĝos. Ni petas la komprenon de niaj legantoj, sed esperas ke freŝdataj raportoj pri sanktaj lokoj rekompencos la prokrastiĝon.

Du gravaj teknikaj eraroj troviĝas en la antaŭa numero de EK. Sur p. 81 la kongresinsigno staras malĝuste, nome ne diagonale surpinte, kiel devus esti kaj estas sur la aliĝilo.

Ĉe la encikliko “Populorum progressio” la folio kun la paĝoj 3/4 kaj 21/22 troviĝas en malĝusta loko. Post elpreno kaj tranĉo vi devas meti ĝin sur la ĝustan lokon tuj post la titolpaĝa folio. Ni petas vian pardonon.

 

NI FUNEBRAS

Ĵus antaŭ la KUE-kunveno dum la Universala Kongreso en Rotterdam mi eksciis pri la subita morto de s-rino Maria Mudrak, okazinta la 26-an de julio 1967 pro trafik-akcidento en Innsbruck, kie ŝi alvenis por partopreni la Eŭropan Esperanto-Konferencon. Tiu sciigo profunde ektuŝis min, ĉar mi konas ŝin kiel afablan, modestan virinon, kiu ĉiam montras intereson par alia homo. Oni tuj post la unua renkontiĝo sentas grandan simpation por ŝi. Tion mi spertis antaŭ kvin jaroj dum mia unua vizito en Vieno, tion mia amikino Vera, s-ino Tuinder, diris dum la Kultura Festivalo en Opava, kiam ŝi konatiĝis kun s-ino Mudrak kelkajn semajnojn antaŭ ŝia morto: “Kiel simpatia estas sinjorino Mudrak. Ŝi estas Ĉiam bonhumora knj tiel komprenema!”. Vere ekzempla estas ŝia komprenemo. Ŝi montris per tio la esencon de vera amo. Parolante kun ŝi, ni neniam sentis la generacian diferencon.

Venontan jaron dum nia kongreso en Limburg/ Lahn estos unu malplena loko, kaj tiuj inter ni, kiuj persone konis sinjorinon Mudrak, certe sentos denove profundan doloron. La ligo inter ŝi kaj IKUE estis ĉiam densa. Kiam en nia unuiĝo estis malfacilaĵoj pri la ekspedo, ŝi tuj estis preta prizorgi la ekspedon por Aŭstrujo kaj bone faris tiun sendankan laboron. Ĉiam helpema ŝi estis ankaŭ por gastoj, kiuj vizitis Vienon. Mi dufoje spertis tion.

Ege doloriga ŝia morto estas por la edzo kaj familio. Ni preĝu al Dio, ke li donu al ili mildan konsolon. Ripozu en paco, kara amikino, kaj ĝoju en la Sinjoro.

Corry van Kleef

 

NI GRATULAS

* al s-ro Hans Michael Maitzen, Graz, pro doktoriĝo en filozofio (astronomio) la 14-an de julio 1967

* al ges-roj Maureen T. Reid kaj Walter Stock (Ridgewood, New York, Usono) pro geedziĝo

* al ges-roj Scherer-Graber, Emmenbrücke, Svislando, pro naskiĝo de filino Isabelle

* al helpepiskopo d-ro Eduard Macheiner, Salzburg, pro 60-jariĝo

* al prof. d-ro František Švábenik, Ĉeĥoslovakio, pro 60-jara jubileo de sacerdotiĝo kaj 20-jara esperantisteco

* al P. d-ro Alfred Macek, Mikulov na Mor, Ĉeĥoslovakio, pro 40-jara jubileo de sacerdotiĝo kaj 40-jara esperantisteco

* al d-ro Karl Friedl, kortega konsilisto, Graz, pro 75-jariĝo kaj ora geedziĝfesto.

 

ESTRARANOJ SURVOJE

Neforgesebla vojaĝo tra Ĉeĥoslovakujo

Je invito de ĉeĥoslovakaj esperantistoj gesinjoroj Tuinder kaj fraŭlino Van Kleef veturis al Ĉeĥoslovakujo, kie s-ro Berka gvidis ilin tra la lando. Jen sekvas kelkaj impresoj.

En “Hildeshejmo”

Antaŭ kiam ni alvenis en ĈeHoslovakujo, ni devis “manĝegi” multajn kilometrojn en Germanujo per la aŭtomobilo Fiat 850. Sed feliĉe survoje estis refreŝiĝo en Limburg/ Lahn, kie estas la gastama hejmo de nia redaktoro kaj lia edzino Hilde. En “Hildeshejmo”, indiko de s-ro Tuinder, ni povis ripozi kaj poste vidi kiel agrabla loko estas nia venonta kongresurbo. Ni nur restis mollonge, ĉar la 4-an de julio matene ni devis esti en Stribro, Ĉeĥoslovakujo, por renkonti nian gastiganton, s-ron Berka.

La 13-a fonto

S-ro Berka iom svingis laabrakon en restoracio, kiam li vidis nin sur la Stribra urbodomo placo, kaj ni sciis, ke ni trovis nian ĝis nun nekonatan gvidanton. Ni jam estis dum unu horo tro malfruaj, ĉar ni tute miskalkulis la nombron de kilometroj pro kelkaj neatenditaj ĉirkaŭaj vojoj. La unua ĉeĥa vorto, kiun ni pri tio lernis, estis “objizka”. Sed tio nur rilatas la ŝoseojn kaj tute ne la korojn de niaj geamikoj. S-ro Berka gvidis nin al Karlovy Vary, kie ni vidis i. a. la 12 sanigajn fontojn. La 13-a ne estas inter ili; ĝi troviĝas en botelo en butiko. Nu, post kelkaj togoj ni ankaŭ lernis trinki el la 13-a fonto! Ni eĉ provis la fortan “sliwowice” – kun tordiĝinta vizaĝo…

En Praha (Bohemujo)

La unuaj tagoj en Ĉeĥoslovakujo plej forte impresis nin, ne nur pro la belegaj konstruaĵoj kaj artaĵoj, sed precipe pro la gastamo kaj bonkoreco de niaj gastigantoj. Neforgesebla estas nia renkontiĝo kun la episkopo de Praha, d-ro Tomášek. Malgraŭ siaj multegaj okupoj li parolis kun ni dum preskaŭ unu horo. Kun granda intereso li aŭskultis la informojn pri nia unuiĝo kaj tre ĝojis, ke ankaŭ ĉeĥoj povas ricevi “Espero Katolika”. Li urĝe petis al ni daŭre sendi katolikan literaturon el la okcidento, ĉar estas grava manko de ĝi en Ĉeĥoslovakujo. Li klarigis, ke dum la lastaj jaroj la cirkonstancoj de la ĉeĥaj katolikoj estas pli bonaj ol antaŭe. La dialogo kun la komunismo en la okcidento kontribuis al pli milda sinteno de la ŝtato rilate la katolikojn.

Vizito ĉe la episkopo de Praha, d-ro F. Tomášek; de maldekstre: s-ro Aleš Berka; Vera Tuinder; episkopo Tomášek; Jacques Tuinder, prezidanto de IKUE; s-ro Ladislav Škrna

Post la episkopa beno ni forlasis la episkopejon konvinkite ke la peza vivo de la episkopo nur estas eltenebla kun la graco de Dio. Li estas la sola episkopo en Bohemujo kaj Moravujo. Sed tamen ĉiu kredanto povas iri al li kaj paroli kun li pri siaj zorgoj. La kontakto inter episkopo kaj kredantoj tiel estas densa. Vere, ekzemplo por multaj okcidentaj episkopoj!

En Praha ni vizitis f-inon Dandova, la iaman ĉeĥan landan reprezentantinon de IKUE. Ni restis dum kelkaj horoj ĉe ŝi, eble eĉ tro longe, ĉar ŝi estis tre malsana. Sed ŝi volis paroli kun ni, informi nin kaj konsili nin per sia sperto. Kara amikino, koran dankon pro viaj bonaj avizoj. Ni estas tre dankaj pro ili kaj ankaŭ pro via profunda amikeco. Ĉe f-ino Dandova ni rimarkis, ke la mondo nur estas malgranda, ĉar ni tie renkontis niajn samlandanojn, gesinjorojn Van Bentum. Agrabla surprizo!

Estis en Ĉeĥoslovakujo, ke ni pli detale estis informitaj pri la historio de IKUE. Apartenante al juna generacio, ni ne precize konis ĝin. Nun ni aŭdis pri la maniero, je kiu la Gestapo en 1939 konfiskis ĉiujn posedaĵojn de IKUE kaj arestis la tiaman ĝeneralan sekretarion, s-ron Berka. Ŝajnas miraklo, ke nia unuiĝo malgraŭ ĉiuspecaj tragedioj ankoraŭ vivas!

En Opava (Silezio)

Post Praha ni veturis al Opava, kie ni partoprenis la Kulturan Festivalon okaze de la 100-jara naskiĝtago de la Silezia poeto Petr Bezruč. La festivalo tre plaĉis al ni pro la alta arta nivelo. Ni esperas, ke tiaj festivaloj pli multe okazos en Esperantujo. Tiamaniere eksterlandanoj pli bone ekkonas enlandajn artistojn. Ĉiu laŭdo al la opavaj esperantistoj!

En Vsetín (Moravujo)

Post Opava ni vojaĝis tra Ostrava kaj Roznov al Vsetín, la loĝurbo de nia energia gvidanto, kiu multfoje devis diri al ni: “Rapidiĝu!”. Ni veturis al la grava pilgrimloko Hostyn, kie estas honorata Sankta Maria.

S-ro Berka kun la nederlandaj gastoj en malnova gastejo (konstruita en 1660) de Roznov

La kunveno kun la Esperanto-klubo de Vsetín estis tre agrabla, kaj ni denove spertis, kiel bone estas paroli Esperanton!

La Altaj Tatroj (Slovakujo)

Dum la lastaj tagoj de nia restado en Ĉeĥoslovakujo ni vizitis Altajn Tatrojn, kaj ni faris belegan promenadon en la montaro kun du spertaj samideanoj. Kiel agrable estas sidi sur la rokoj ĉe la montpinto kaj elrigardi al bela pejzaĝo. Ni estis bonŝancaj, ĉar la ĉielo estis sennuba.

Reveturante

Ni reiris al Moravujo kaj vizitis Velehrad, kie ni vidis la mondfaman bazilikon. Tie ni povis tagmanĝi ĉe monaĥinoj, kiuj prizorgas mensmalsanajn infanojn ofereme kaj kun la profunde interna ĝojo de la karitato.

Poste ni veturis al Brno, kie ni ankaŭ travivis belan vesperon en esperantista rondo. Nun venis la adiaŭo de nia bonega gastiganto. Foriri estas iomete morti, la francoj diras, kaj ni sentas tion en Mikulov, limurbo, kie ni devis diri adiaŭon al s-ro Berka. Koran dankon denove al li, ĉar pro lia senlaca laboro ni povis vidi tiel multe.

Haltante denove ĉe “Hildeshejmo” en Limburg/ Lahn, ni povis paroli kun la LKK pri la venonta kongreso. La 16-an de julio ni revenis en Nederlando plenplene de impresoj.

Supraĵa Raporto

Verdire tiu ĉi raporto nur estas supraĵa, sed en tiu ĉi kadro ĝi ne povas esti alia. Ni spertis, ke la vivo de la katolikoj en Ĉeĥoslovakujo ne estas facila. Sed samtempe ni retrovis tie tion, kio estas esenca por la kristanismo: la karitato. En lokoj, kie la laŭdantoj de certa ideologio ne havas idealistajn prizorgantojn ekz. en la mensmalsanulejoj, la fratulinoj faras la karitatan laboron. Tio konvinkis nin – pli profunde ol en la okcidento – pri la unika valoro de nia religio. Tio tuŝis nin pli multe ol belaj vortoj de kiu ajn ideologio! Dio benu vin ĉiujn, karaj ĉeĥaj geamikoj, ĉar via kristanismo estas ekzemplo por ni!

Corry von Kleef

 

KORAN DANKON

AL NIAJ ĈEĤOSLOVAKAJ GESAMIDEANOJ

Ĉar estas al ni neeble al ĉiuj gesamideanoj en Ĉeĥoslovakujo persone dankdiri, ni volonte faras tion pere de “Espero Katolika”.

Dum du semajnoj ni libertempe restadis en via ĉarma lando, pri kiu kantas la ŝtata himno:

“Ho, kie hejm’, ho, kie hejm’?

Tra val’ akvo ŝaŭme fluas,

tra montaroj arboj bruas,

flor’ printempa en ĝarden’,

Paradiz’ por vido jen:

tio estas bela lando,

lando ĉeĥa, mia hejm’,

lando ĉeĥa, mia hejm’.

Super Tatra fulmas,

tondroj sonas brue,

super Tatra fulmas,

tondroj sonas brue;

firma staru, fratoj,

Vivos malgraŭ batoj

Slovakujo plue!”

Ni havis la feliĉon renkonti multe da membroj de IKUE kaj povis aŭdi el ilia buŝo kiom ili ŝatas nian movadon kaj ĝian revuon. Ni ĝojis, kiam sacerdotoj al ni rakontis, ke ili ĉerpas el ili materialon eĉ por siaj predikoj! Pli ol ĉiam ni estas konvinkitaj, ke “Espero Katolika” estas ĉiumonata konsolo kaj kuraĝigo por niaj samkredanoj en landoj orientaj. Tial estas nia devo zorgi, ke ili povas regule ricevi ĝin. Tial ni denove varme rekomendas la tiucelan fonduson. Ni nepre ne permesu, ke la t. n. “fera kurteno” disigu ankaŭ la eklezion de Kristo!

Ni dankas al ĉiuj, kiuj gastame kaj afable akceptis nin. Unualoke al via episkopo Mons. F. Tomášek, kun kiu ni povis paroli dum tuta horo. Li montris sian grandan interesiĝon pri nia movado kaj “Espero Katolika” kaj petis nin daŭrigi ĉi tiun apostolan laboron. Speciale ni dankas al nia simpatia kaj nelacigebla reprezentanto, s-ro Aleš Berka, kiu gvidis nin tra urboj kaj vilaĝoj, montrante al ni ĉion vidindan! Dankon al ĉiuj pro la multaj donacoj, kiujn ni dumvoje ricevis kiel memoraĵojn pri neforgesebla libertempo.

Ni faros nian eblon plenumi niajn promesojn. En nia laborado ni ĉiam restos ĉe vi, petante al la Patro:

“Benu nian pacan penon, Di’, ĉar Vi estas mem Boneco ama,

certe ja deziras ankaŭ Vi, ke en mond’ estiĝu pac’ ĉiama!”

(D-ro Jan Filip en Himno de la Paco).

Ĝis revido en Limburg/ Lahn!

Vera kaj Jacques Tuinder, Corry van Kleef

 

UNIVERSALA KONGRESO 1967

Espero kaj seniluziiĝo

La 52-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu pro la cirkonstancoj en Meza Oriento ne okazis en Tel Aviv, sed en Rotterdam, estis karakterizita de modera espero. Espero estas, ĉar Esperanto estas akceptita de ĉiam pli multe da homoj. Modera ĝi estas, ĉar Unuiĝintaj Nacioj ne alte taksis la subskribojn, kiujn UEA kolektis por enkonduki Esperanton, kvankam ili ampleksas la plej grandan nombron, kiujn U.N. ricevis ĝin nun. Estas pro tio, ke prof. D-ro Lapenna elparolis sian seniluziiĝon pri la demokrateco de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj neglektis peton de preskaŭ unu miliono da individuaj subskribintoj kaj de multaj organizoj, kiuj kune reprezentas 5 milionojn da membroj.

IKUE-kunveno

Vendrede la 4-an de aŭgusto okazis la IKUE-kunveno, dum kiu ĉeestis 27 personoj el 8 landoj. Ankaŭ kvar KELI-anoj vizitis ĝin.

S-ro Tuinder, la prezidanto de IKUE, malfermis kun mallonga preĝo kaj sciigis la ĉeestantojn pri la subita morto de s-ino Mudrak.

Dum sia malferma parolado li akcentis gravan taskon de nia organizo, nome serĉi kontakton kun aliaj organizoj en kaj ekster la movado. En la movado la kontaktoj kun KELI estas gravaj, kaj estas por ni ĝojo, ke KELI akceptis nian inviton komune kongresi. Ekster la movado IKUE serĉis kontakton kun aliaj katolikaj organizoj kiel Pax Christi-movado kaj Carosi-Instituto. Carosi interesiĝas multe pri Esperanto kaj oni intencas eldoni faldfolion kaj broŝuron en Esperanto pri la evoluhelpo de Carosi.

Post la raporto de d-ro Klaus Perko pri la ankoraŭ malforta I.K.E.J. la diskuto precipe pritraktis la disvastigon de Esperanto inter la junularo. Prezidanto Tuinder proponis kontakti la Ŝalom-grupon en Nederlando, al kiu apartenas multaj aktivaj gejunuloj, kiuj certe havas intereson pri nia komuna IKUE/ KELI-kongreso en Limburg/ Lahn. La malmulte diskutema kunveno akceptis tiun proponon.

MANKAS AKTIVAJ KUNLABORANTOJ EN IKUE. TIAL NI NE POVAS ELLABORI ĈIUJN NIAJN PROJEKTOJN. Tio estis grava plendo de prezidanto kaj vicsekretariino. La urĝa alvoko al la kunveno pli aktive kunlabori ne multe skuis la ĉeestantojn.

Nesolvita restis la problemo, ĉu oni devas individue aŭ komune prizorgi la sendadon de katolika literaturo al orientaj landoj.

S-ro De Boer, estrarano de KELI, raportis pri la surprizo de la KELI-estraro, kiam ĝi ricevis la inviton de IKUE komune kongresi. Li persone vidas la komunan kongreson kiel eksperimenton.

Ekumena Kunveno

Por la unua fojo en la historio de Universala Kongreso okazis ekumena kunveno en salono de la kongresejo. Post komuna kantado prof. d-ro Horsky, pastoro el Praha, preĝis kaj legis parton el la biblio. Li akcentis la valoron de komuna preĝado, kiu estas tiel urĝa por paco en la mondo. Post la dua kanto s-ro Tuinder, prezidanto de IKUE, elparolis preĝon kaj en malgranda prediko atentigis pri la reciproka amo kiu devas ligi la diversajn kristanojn. El la biblio li legis la parabolon de la kompatema Samariano. Je la fino de la kunveno oni pridiskutis la skriban peton de hungara pastoro organizi dum la UK en Madrid kunvenon kun gesamideanoj de ĉiuj mondreligioj kaj ne nur kun kristanoj. Oni akceptis tiun proponon kaj kelkaj ĉeestantoj promesis kunlabori. Trafa estis la bildo de s-ino Koopmans (KELI) pri la diversaj religioj: la mondo estas kiel vagonaro kun diversaj vagonoj, sed iras en saman direkton.

Katolika Diservo

Dimanĉe la 6-an de aŭgusto ankaŭ katolika diservo okazis en kapelo apud la kongresejo. Patro Wannemakers celebris la Sanktan Meson. Ĉeestis 200 personoj. Oni komune preĝis, sed bedaŭrinde mankis komuna kantado.

CvK

 

KIAL “PAX CHRISTI”?

Kion vi opinias pri kunlaboro?

“Katolika” paco ne ekzistas. Kial do katolika porpaca movado? Unualoke, ŝajnas al mi, por mobilizi la katolikojn por la paco kaj kreskigi la konscion, ke ĉiu – en sia loko kaj kun siaj ebloj – povas kontribui al pli bonaj interrilatoj, kiuj kondukas al paco kaj bonfarto en la mondo. Krome necesas katolika movado por doni al ĉi tiu temaro pli klaran emfazon interne de la ekleziaj interrilatoj.

Ni preĝas por la paco de Kristo, sed ne ĉiam ni konscias pri tio, ke prezentiĝas multe da konkretaj paco-taskoj farendaj, kiuj postulas nian personan energion. Ni ne forgesu la vortojn de John Kennedy: “Ni devos fari finon al la milito, alie la milito faros finon al ni”. Nek la vortojn de Papo Johano XXIII, kiu alvokis la kristanojn ekstari en la antaŭgardo de la historio: “Vera kaj daŭra paco ne baziĝu sur ekvilibro pri armado, sed nur sur reciproka fido”.

La pacon en la mondo minacas multaj problemoj:

La rilato inter riĉaj kaj malriĉaj landoj. La riĉaĵoj de la tero estas tre malsame dividitaj. Malgranda parto de la homaro vivas (sufiĉe) riĉe, la pliparto vivas en mizero.

La fort-elĉerpa vetarmado. Tra ĉiuj jarcentoj la homaro por sia sekureco serĉis sian savon per armiloj. En la atomepoko, antaŭeniĝanta vetarmado kondukas tamen al ĉiam pli granda malsekureco.

La ideologiaj kaj sociaj kontrastoj. La rilatoj inter la okcidentaj kaj sovet-komunismaj landoj iom post iom pene pliboniĝadas. Tamen regas ankoraŭ multe da malfido kaj malvarm-milita klimato. Naskiĝas ankaŭ nova konflikto pro la vekiĝo de Ĉinujo kiel mondpotenco.

La (re)naskiĝanta nacionalismo. En la postkoloniisma epoko multaj junaj landoj atentas nur siajn interesojn kun ĉiuj ĉi-koncernaj danĝeroj. Maljunaj landoj ofte emas forlasi apenaŭ akiritan internacian aŭ mond-ampleksan pensadon kiam propraj kaj ofte mallarĝaj interesoj ekludas rolon.

La raso-diskriminacio. Ankaŭ la dua mondmilito kun siaj teruraj rasismaj sekvoj ne elmondigis la diskriminacion laŭ haŭtkoloro, deveno kaj raso. Ankoraŭ ĉiam oni parole pravigas la raso-diskriminacion.

Por ĉiu, kiu ne volas militon kaj deziras estigi daŭran pacon, klara estas kio devas fariĝi:

– Ĉio devas esti farata por pli honeste dividi la riĉaĵojn de la mondo inter la kreskanta nombro da homoj.

– La vetarmado devas finiĝi. Plua disvastigo de kern-armiloj, ĉu en Eŭropo, ĉu alie en la mondo, devas esti malhelpata. Limigo de armado kaj senarmado akiru la unuan rangon en moderna politiko por sekureco.

– Malgraŭ la kontrastoj, la formoj de kunlaboro inter ŝtatoj kaj popoloj devos esti pligrandigataj kaj plifortigataj. La historio de la homaro ne estos imagebla sen konfliktoj kaj streĉoj, sed nun oni apliku pli pacamajn metodojn por solvi ilin.

– La mallarĝan nacionalisman pensadon anstataŭu, en mondo ade plimalgrandiĝanta, mond-ampleksa pensado.

Ĉiu juĝado pri homoj laŭ haŭtkoloro, deveno kaj raso devas esti malaprobata kiel nehoma.

– Edukado kaj  instruado pli konsekvence ekservu al la paco.

La vojo al daŭra paco estas klara, sed dume:

– la fendo inter riĉaj kaj malriĉaj landoj ade pliprofundiĝas.

– ĉe tre multaj restas ekzisti supermizura fido pri armiloj kaj posedo de armiloj. Nia pensado militismiĝis. La vetarmado daŭradas.

– malpacoj kaj kontrastoj estas kontinuataj de el antikviĝintaj pensmanieroj kaj strukturoj. Klopodoj por solvi problemojn laŭ pacama vojo ofte fiaskas. Dialogo kaj kunlaboro inter Okcidenta kaj Orienta Eŭropo estiĝas ne sen multe da hezitoj.

– oni povas ĉiutage legi kaj aŭdi, kiom la homo postrestis ĉe la evoluo de la mondo, kies pacama pluekzistado estas komuna intereso de ĉiuj; loĝas homoj kun limigita horizonto.

– la homaj rajtoj multrilate estas piedbatataj, kaj oni praktikas “la rajton de la plejfortulo” surbaze de rasomanio.

UNU EL LA RESPONDOJ al ĉi tiuj kaj similaj demandoj kaj problemoj estas la internacia katolika porpaca movado “Pax Christi”. Kion ĝi faros? Ĝi publikigas revuojn kaj aliajn eldonojn; dishavigas dokumentadon kaj literaturon; havas servojn por eduka laboro, evoluiga helpo kaj persona subteno koncerne soldatservon; organizas interparojn, studo- kaj agadgrupojn, kursojn, konferencojn kaj kongresojn; iniciatas naciajn kaj internaciajn marŝojn; akcelas internciajn kontaktojn per korespondado kiun partoprenas jam 26.000 personoj el 94 landoj (vidu: EK marto 1967); deziras plibonigi la internaciajn rilatojn, progresigante pacoklimaton kaj influante la publikan opinion; okazigas preĝoservojn kun pacotemaro; kunlaboras kun aliaj pacmovadoj kaj organizoj, ktp.

Ĉu, estonte, ankaŭ kun IKUE? En la antaŭparolo de la jarlibro mi skribis, ke “kunlaboro kun la katolika porpaca movado “Pax Christi” estas preparata kaj ke ŝajnas al ni bone, ke interesiĝantoj serĉu kontakton kun sialandaj instancoj. Mia firma konvinko estas, ke la idealoj de Pax Christi kaj IKUE grandparta paralelas, pro tio firmaj reciprokaj rilatoj sendube forte stimulos ambaŭ movadojn”. Antaŭ nelonge la sekretario de “Pax Christi” en Nederlando, S-ro G. ter Maat, skribis al mi, ke PAX CHRISTI VOLONTE KUNLABOROS KUN IKUE! Rilate al nia venontjara Komuna Kongreso en Limburg/ Lahn S-ro Ter Maat rimarkas: “Tuj kiam pliaj detaloj pri ĝi estos konataj, mi volonte aŭdos ilin de vi, por ke mi povu informi ankaŭ la germanan sekcion”. En la januara/februara-numero de sia organo “Pax Christi” raportis pri IKUE.

Membroj de IKUE, ni ĉiuj konvinku la anojn de “Pax Christi” pri la signifo de Esperanto, sed tiam necesas, ke se eble ĉiuj aliĝu por aktive partopreni la agadojn de “Pax Christi”! Petu informojn al la vialanda aŭ nederlanda (Celebes-straat 60, Den Haag) sekretariejo. PAX CHRISTI-membroj sendu sian nomon al la prezidanto. Se neniu montros interesiĝon, mi ĉesigos miajn klopodojn. La parolo estas al vi!

Jacques Minderluk

 

SENMISTIKIGI LA MILITON

Postuloj de franca Pax Christi

17 sacerdotoj de la diocezo Lyon apelis al la kredantoj, levi siajn voĉojn por la paco en Vjetnamio. La kristanoj, tiel ili opinias, devus kenvertiĝi al vera spirito de paco, kiu elformiĝas en agojn de paco, por ĉesigi la militon en Vjetnamio.

Ĉi tiu apelo estas unu inter multaj, sed ĝi distingiĝas per tio, ke ĝi klare distancigas sin de misuzo de spiritaj valoroj, misuzo praktikata en tiu “malpura milito” en Vjetnamio.

La kristanoj, akcentas la aŭtoroj, ne akceptu la referencojn al kristanismo, kiujn oni faras por pravigi la usonan intervenon, kiu estas “brutala por la vjetnamia popolo” kaj “danĝera per la paco en la mondo”.

Kion la 17 pastroj rezonas, estas klara: ili ne akceptas la militon en Vjetnamio kiel konflikton de ideologioj. Mons. Lalande de la franca PAX CHRISTI formulas tion: “Ni ne rajtas lasi nin aĉeti; ni devas provi fortiri la publikan opinion el la unudirekta vojo, kiu ŝajnigas ke la usona ĉeesto en Vjetnamio estas bastiono de la okcidento kaj de la paco”.

Kion Lalande kaj PAX CHRISTI postulas, estas senmistikigo de nia propra opinio, kiu vidas la Vjetnami-militon kiel kontraŭkomunistan krucmiliton, kaj aprobas ĝin. Kiam lastan Kristnaskon kardinalo Spellman nomis la soldatojn en Vjetnamio “soldatoj de Kristo”, la eĥo en Francujo estis absolute negativa.

Estus tro simple, klasifiki tiun francan rifuzon kiel kontraŭ-usonecon aŭ klarigi ĝin el la francaj amaraj spertoj en tiu lando. La sinteno franca rezultas ĉefe el la bona informiĝo pri la cirkonstancoj en Vjetnamio, pri la realeco, kiel ekz. la diferencoj inter nordaj kaj sudaj vjetnamiaj katolikoj (EK raportis pri tio jam en julio 1966). Tiuj diferencoj efikis ankaŭ, ke la paco-apeloj de la papo ne trovis multan eĥon inter la vjetnamiaj katolikoj, kvankam la papon mem oni ne kritikis; sed kiam la mortinta kardinalo Cardijn ĉi-printempe subtenis aranĝon favore al pac-intertraktoj, amase venis protestaj telegramoj el Suda Vjetnamio.

Sed ankaŭ en Vjetnamio mem estas minoritato, kiu tendencas al la francaj ideoj, ekz. la grupo Song-Dao (“kredon vivi”) kuraĝas, meze dum la milito, diri kaj skribi, ke la vjetnamoj mem solvu siajn problemojn sen eksterlanda enmiksiĝo; en dokumento destinita por la papo la grupo kondamnis supraĵan kontraŭkomunismon kaj ĝiajn “nekristanajn devizojn de batalo kaj malamo”, kaj neis, ke la usonanoj defendas la civilizacion.

Ankaŭ la sintenon de la eklezio la grupo atakas. Ili strebas al paco, kiun konsentas ankaŭ katolikaj. Ili celas neŭtralan ŝtaton, kiu garantias la pacon kaj estiĝas kun la Vjetkongo.

 

ALTERNATIVA SERVO

Krei alternativan servon proponas aŭstra PAX CHRISTI laŭ ellaborita konkrekta koncepto kaj argumentas jene: Konsiderante la fakton

° ke la armil-servo, pro la nuntempa milit-tekniko kaj la konata problemo de ekstermaj armiloj, ne por ĉiu kristano estas konscience akceptebla kaj plenumebla,

° ke en la nacia kaj internacia sferoj, mankas personoj en ĉiuj profesioj socialaj,

° ke la nacia kaj internacia paco plej bone estas certigata per ĝustatempaj aranĝoj de konstruo servanta al kontraŭmizera laboro kaj internacia evoluiga helpo,

° ke evoluiga helpo kaj teknika asistado laŭsperte plej bone kaj plej efike estas farataj per bone preparita kaj oferema personaro,

° ke de junaj homoj, disponigantaj 2 ĝis 3 jarojn de sia vivo al evoluiga helpo, armeservo ne povas esti postulata,

PAX CHRISTI petas la Vienan diocezan Sinodon tute publike pledi por tio, ke la aŭstria junularo, anstataŭ la devigan militservon, povu fari alternativajn servojn laŭ libera elekto kaj taŭgeco.

Tiu alternativa servo estu traktata neniel diferenca aŭ diskriminacia. Ĝi estu normale submetata al la samaj kondiĉoj kiel armilservo koncerne servotempon kaj materian rekompencon. Ĝi instruu kaj disponigu la junajn homojn por la sociala servo, flegado de malsanuloj (Ruĝa Kruco), por infrastrukturaj aranĝoj en helpobezonaj regionoj kaj helposervo okaze de katastrofoj.

Volontuloj de tiu sociala servo havu la eblecon, ĉe almenaŭ 2- ĝis 3-jara sindevigo kiel evoluhelpantoj, kunlaborantoj aŭ teknikaj asistantoj – en la kadro de nacia aŭ internacia persona evolu-helpo – esti sendataj en landon evoluantan.

Walter Mudrak

 

RECIPROKA AGNOSKO

Svisa deklaro pri interkonfesiaj geedziĝoj

La kristanaj eklezioj de Svislando interkonsentas, ke la nunaj preskriboj kaj juraj normoj, kiuj koncernas interkonfesiajn geedziĝojn, ne estas kontentigaj. Ili estas pretaj klopodi, ke en tiu afero estu kreataj pli bonaj cirkonstancoj por la kunvivado de la eklezioj.

Tion oni povas legi en komuna deklaro de la svisaj katolika kaj malnov-katolika eklezioj kaj la Svisa Evangeliana Eklezia Ligo, publikigita la 19-an de julio 1967 en Berno.

Esence progresi oni ne povas sen ŝanĝo de la nunaj ŝarĝigaj reguloj. La klopodoj por plibonigo ne kontentiĝu pri pure juraj demandoj, sed konsideru ankaŭ pli profundajn realaĵojn. I. a. la deklaro diras, ke estas komuna tasko “strebi al reciproka agnosko de ĉiuj en niaj eklezioj faritaj geedziĝoj, ankaŭ de la interkonfesiaj”. La deklaro atentigas, ke la katolika eklezio ja agnoskas la geedziĝojn de la aliaj eklezioj plenvalidaj, same geedziĝon de katolikaj kaj ortodoksaj gefianĉoj.

“Oni konsideru, ĉu por tia agnosko provizore sufiĉas jenaj kondiĉoj: ke la geedzoj estas baptitaj laŭ agnoskita formo; ke neestas ekleziaj edzig-obstakloj; ke neniu el la gefianĉoj estas divorcita de vivanta persono; ke senkondiĉe ili devigas sin resti fidelaj ĝismorte”.

Pri la promeso de infan-edukado (katolika) la deklaro diras, ke la eklezio devas ekzameni, ĉu kaj kiom tia promeso povas kaj rajtas esti kondiĉo; ĉe tio oni atentu la principojn de la koncilo pri la religia libereco.

Ne rekomendas la deklaro t. n. ekumenajn geedziĝojn, ĉar oni evitu ĉion, kio povas estigi miskomprenojn; ankaŭ duoblaj geedziĝoj (laŭ ambaŭ ritoj) ne okazu.

La komuna deklaro ne estas “en jura senco deviga dokumento”, la eklezioj skribis en antaŭparolo, ĉar ĉiu eklezio ja estas ligita al siaj validaj preskriboj. Sed ĉi tiu deklaro montras la sinceran volon al “kunlaboro en unu el la plej malfacilaj punktoj de la konfesia kunvivado”. Oni nur povas esperi, ke la deklaro portu la necesajn fruktojn, por kio ĝi certe estas tre taŭga.

 

EKLEZIO INTER DILEMOJ

Hispana katolikismo en krizo

Estas sufiĉe malfacile ne nur por eksterlandano, sed ne malpli ankaŭ por hispano mem, kompreni, analizi kaj klarigi la situacion de la hispana eklezio respektive de Hispanio mem. Paroli pri la hispana katolikismo neeviteble signifas paroli ankaŭ pri la hispanaj ŝtato kaj politiko, ĉar ĝuste la intima interplektiĝo de eklezio kaj ŝtato (historia fakto) estas la punkto de en- kaj eksterlanda kritiko, estas unu el la fontoj de la krizo en la hispana katolikismo. Se tiu ŝtato sin mem nomas “katolika ŝtato”, oni kompreneble ankaŭ mezuras ĝin laŭ tio.

Se estas malfacile por eksterlandano, vidi ĝuste la problemojn, ĉar li kompreneble vidas ĉion per nehispanaj okuloj, estas malfacile por hispano, vidi la problemojn juste – pro tute alia kialo: nur tre malmultaj hispanoj estas ĝuste kaj sufiĉe informitaj pri siaj lando, politiko, ŝtato, registaro kaj eklezio, ĉar en tiu lando (kie malgraŭ ĉiuj eŭfemismoj la ŝtatformo estas diktaturo) ekzistas cenzuro. Kvankam antaŭ nelonge validiĝis leĝo pri gazetaro, kiu alportu pli grandan liberecon en publika opini-esprimo, tiu leĝo estas senvalora kaj neefika pro la multaj limigoj, tiel ke efektive la publiko estas ne pli bone, ne pli objektive, ne pli vere informita ol antaŭe. (La plej konata ekzemplo: pri la demonstracio de sacerdotoj en Barcelono kaj la brutalaj metodoj de la polico kontraŭ ili ĝis hodiaŭ neniu hispana ĵurnalo raportis detale kaj objektive; pri la postaj reprezalioj ili jes raportis).

Paradokse do la eksterlandano estas pli objektive informita (aŭ almenaŭ povas esti informita, se li volas) ol la enloĝanta hispano mem, ĉar la eksterlandaj ĵurnalistoj hejme povas libere skribi kaj la enlandaj informantoj hispanaj povas, se ili estas sufiĉe prudentaj (ĉar poŝtcenzuro feliĉe ne ekzistas aŭ ne efikas), doni siajn informojn eksterlanden.

Enmiksiĝo?

Paradoksa, cetere, estas ankaŭ riproĉo, kiun hispanaj IKUE-anoj faris al la redakcio de EK kaj la estraro de IKUE pro iuj leteroj de legantoj, kiuj esprimis sian (negativan) opinion pri hispanaj aferoj.

Unue – kaj tion ni klarigis jam, sed ripetas – ĉiu ajn leganto de EK, indiferente ĉu li estas IKUE-ano aŭ ne (la redakcio ja ne konas la nomojn de le abonantoj), havas la rajton publikigi sian opinion en EK, se tiu opinio estas interesa por la publiko. La redakcio ja forte petis tiajn opiniojn, kiaj nur malofte aperis dum pasintaj jaroj en ĉi tiu revuo. Se ni jam tiom multe parolas pri dialogo, ni ankaŭ praktiku ĝin. Hispanaj voĉoj, cetere, antaŭ la apero de la menciitaj leteroj absolute mankis.

Due, kaj tion la redakĉio devas emfaze rifuzi, oni riproĉis ke estas enmiksiĝo en internajn hispanajn aferojn, se EK skribas pri hispanaj problemoj aŭ publikigas leterojn, kiuj okupiĝas pri Hispanio.

Ĉu ni, hispanaj kaj nehispanaj katolikoj, ne estas ligitaj per la komuna eklezio de Romo, ĉu ni ne ĉiuj nomas tiun eklezion “nia patrino”, ĉu ni ne ĉiuj vidas en la papo nian komunan patron, ĉu ni ne estas fratoj en Kristo, ĉu ni ne estas membroj de lia mistika korpo, la eklezio? Kaj ĉu ne suferas la tuta korpo, se unu membro estas vundita, malsana? Ĉu povas esti al ni indiferente, se alia membro estas malsana? Aŭ ĉu ni povas ripeti la vortojn de Kaino: Ĉu mi estas la gardanto de mia frato…?

Tial impresas strange, se hispanaj katolikoj postulas de nehispanaj katolikoj: lasu nin, ne tuŝu nin, estas niaj aferoj, pri kiuj vi ne zorgu!

Tia sinteno ambaŭflanke ne taŭgas por kristanoj, tia sinteno aparte ne taŭgas post la 2-a Vatikana Koncilo, kiu denove akcentis la unuecon de la eklezio, la solidarecon kaj fratecon de la popoloj, la zorgadon kaj helpon de unuj por aliaj. Do la problemoj de la hispana katolikismo devas interesi nin, ĉar estas niaj problemoj, ĉu hispanoj, ĉu ne. Paroli pri enmiksiĝo – ĉu sur tiu fono ne estas absurde…?

La situacio

Se ni nun tute ĝenerale rigardas la nuntempan hispanan katolikismon, ni konstatas – kiel en aliaj eŭropaj landoj – postkoncilajn trajtojn. Sed aldoniĝas karakterizaj hispanaj trajtoj radikantaj en tradicio kaj historio. Antaŭ la koncilo ja en certaj klerikaj kaj laikaj rondoj oni kansciis pri la moderna religia situacio, sed ĝi tute ne penetris en la konscion de larĝa publiko. Jam jarojn antaŭ la koncilo ekzistis abismeto inter grupoj de junaj pastroj kaj la hierarkio, ne nur pro la juĝado pri la politikaj socialaj problemoj, sed ankaŭ en la ĉi-koncernaj animzorgaj konsekvencoj.

Surprizo per koncilo

Kiam Johano XXIII kunvokis koncilon por enkonduki mondvastan reformadon de la eklezio, la unua reago en la hispana katolikismo estis grandega surprizo. Pri koncilo neniu estis pensinta. La plimulto de la hispana hierarkio kaj gvidantaj laikoj demandis sin, kial la problemojn (metitajn antaŭ la koncilpatrojn) ne Romo rekte solvas, precipe ĉar ja dum la unua Vatikana Koncilo la papo ricevis la decidopovon pri kredproblemoj.

La aliaj, kiuj strebis al malfermado de la hispana katolikismo, estis plene surprizitaj. Ili ne atendis tian movigon de altaĝa papo.

Ambaŭ grupoj do avide atendis la rezultojn kaj decidojn de la koncilo. La esperoj de la hispanaj katolikoj pri siaj episkopoj baldaŭ disbloviĝis: dum la hispana episkoparo ekz. dum la Trenta Koncilo ludis elstaran rolon, la voĉoj de la hispanaj episkopoj dum la lasta koncilo apenaŭ aŭdiĝis, kvankam laŭnombre la hispana episkoparo tenas la kvaran lokon inter ĉiuj landoj! La hispanaj katolikoj, konservativaj kiel “progresemaj”, spertis komune, ke iliaj episkopoj (kun malmultaj esceptoj) sciis nenion diri pri la hodiaŭaj problemoj de la eklezio. Ĉi tiu seniluziiĝo estis ĝenerala kaj konsterniga, des pli ĉar en Hispanio ankoraŭ hodiaŭ la katolikismo estas tre respektata kaj ludas gravan rolon en la popolo. Krome la plej granda parto de la hispanaj katolikoj ne estis preparita por tiaj ŝanĝoj, kiajn alportis la koncilo.

Problemoj de la pastroj

La oficialaj deklaroj de la hispana episkoparo montras, ke ili akceptis la koncilon kaj ĝiajn decidojn. Sed oni ne povas pretervidi, ke la episkopoj estas malkontentaj pri la postkoncila atmosfero. Kiuj estas la delikataj demandoj, kiuj kondukas al perturbiĝo, konsterniĝo kaj necerteco?

Estas malkresko de aŭtoritato, estas tre forta kritiko pri certaj socialaj kaj politikaj strukturoj, estas kredokrizo rimarkebla aparte en la universitatoj kaj ĉe la laboristoj.

En kelkaj hispanaj diocezoj tial oni provis antaŭenigi la koncilajn ideojn per sinodoj kaj specialaj laborrondoj. Tamen ĝis nun oni ne kapablis superi la regantajn tensiojn, ankaŭ ne inter la episkopoj, el kiuj nur malmultaj apartenas al la juna generacio, pledanta por aggiornamento. La eĥo de tiuj malmultaj kutime perdiĝas kaj penetras eĉ ne el iliaj propraj diocezoj, do havas nenian signifon por la nacio.

Religia libereco

Aparte malfacila problemo nature estas la religia libereco, proklamita per la koncilo kaj celanta al pli granda plureco en socialaj kaj religiaj demandoj. En Hispanio ĉi tiu pluralismo ĝis nun oficiale ne ekzistis – kontraste al aliaj landoj – kvankam en la praktiko ĝi ekestis en multaj sferoj. La problemo nun estas majstri tiun evoluon malgraŭ la “subita” koncil-decido.

Aldoniĝas ke la hispana registaro ne estas preta realigi la normojn starigitajn de la koncilo en tiu demando, timante ke ŝanĝo sur tiu tereno damaĝos la sociajn strukturojn de la lando. La hezita akcepto-malakcepto de la protestanto-statuto, kiu fine tamen estas nur eta progreso kompare al la antaŭa praktiko, nature estigis novajn necertecojn kaj perturbojn.

La nombro de sacerdotiĝoj tre malkreskis dum la lastaj kvin jaroj. Kelkaj seminarioj devis fermiĝi, por koncentri la ekzistantajn fortojn sur aliaj lokoj. Ankaŭ la pastra reto estas tre malkontentiga: tro multaj en la urboj, tro malmultaj en la vilaĝoj. Dum kelka tempo en Hispanio ankaŭ estas t. n. laboristaj pastroj, sed tiu eksperimento estas en komenca stadio. Multaj esperigaj evoluoj montriĝas, sed daŭros ankoraŭ sufiĉe longan – espereble ne tro longan – tempon, ĝis tiuj evoluoj alportos fruktojn. Kaj dependos ĉefe de la episkopoj kaj iliaj iniciatoj.

Tradiciismo inter laikoj

La plimulto de la hispanaj katolikoj radikas en forta burĝa tradicio. Por ili religio estas tradiciaĵo, transprenita memkompreneble de la gepatroj kaj pludonata al la sekvonta generacio. En tiaj rondoj nature oni apenaŭ trovas kritikan sintenon al la religio.

Aldoniĝas la fakto, ke la ŝtato estas oficiale katolika kaj tial havas nenian sperton en kunvivado kun aliaj konfesioj. La plej elstara karakterizo de la hispana katolikismo estas, ke oni vivas ĝin, kvankam ĝi tute ne estas pretigita por renkonti modernajn demandojn kaj problemojn de vivo kaj mondo. La koncilo okupiĝis pri la moderna mondo kaj dediĉis al ĝi propran konstitucion, kiu metis la katolikan kredon en tute alian lumon. Sed la hispana katolikismo, ligita al antikviĝintaj tradicioj, tre malfacile trovas la vojon al tiuj modernaj demandoj.

La renovigo serĉata per la koncilo, postulus en la popolo tre profundan distingon inter la esencaj kaj bagatelaj, akcesoraj aferoj. La hispana katolikismo ĝis nun ne konis tian distingadon, ankaŭ ne inter la t. n. intelektuloj. La sekvo estas certa reakcia, defenda sinteno kontraŭ la koncilo, ne tiom kontraŭ la unuopaj eroj kiom kontraŭ ĝia spirito.

Tamen oni ankaŭ ne povas pretervidi la fakton, ke studentoj kaj junaj akademianoj plene kaj komplete akceptis la koncilon. La granda amaso de la popolo akceptis nur la liturgiajn reformojn. Tio, tamen, kaŭzis veran ekfloron de la religia vivo.

Konflikto laikoj-hierarkio

La konfliktoj inter laikoj kaj hierarkio lastatempe akriĝis precipe en la organizacioj. La katolikaj organizacioj en Hispanio tradicie havas grandajn privilegiojn, radikantajn en la katolikeco de la ŝtato. La koncila voko pri memstareco de laikoj alportis fortan kreskon de la memkonscio de la organizacioj. Ĉe la hierarkio kaj la ŝtato tiu evoluo vekis suspekton. La episkopoj ne ĉiam konsentas al postuloj por pli granda sendependeco, libera organizado. La ŝtataj instancoj kun malfavoro konstatis kritikajn eldirojn pri la politika sistemo, demandojn pri la libereco de la persono, opini-libereco kaj organiz-libereco. Tio kompreneble kondukis al profundegaj konfliktoj inter hierarkio kaj laikaro, inter ŝtato kaj laikaro.

La reago de la episkoparo estis akra: ĝi malpermesis ĉian enmiksiĝon en aktualajn politikajn demandojn. Tio aliflanke kondukis ĉe la organizacioj al la opinio, ke la episkopoj volas forteni ilin influi la ĝeneralan socian evoluon. La laikoj reagis diference, ĉefe tamen negative. Grandparte estas iaspeca silenta akuzo de laikoj (kaj pastroj) kontraŭ la episkopoj. Multaj havas la impreson, ke parto de la hierarkio, mem politike aktiva, postulas de la laikoj politikan abstinencon.

La demonstracioj publikaj en kelkaj kazoj estas organizitaj de pastroj, montrante tiel ke ankaŭ ili ne konsentas al la ĝenerala politiko de la hierarkio. Kaj kutime ĉe tio oni ne povas disigi politikajn de religiaj celoj.

Generacia problemo

Al ĉio ĝis nun dirita aldoniĝas la generacia problemo. La koncilo trafis en Hispanio du generaciojn: la maljuna, kiu spertis la hispanan civilan militon, kaj la generacio kreskinta post 1945. Tiu juna generacio adoptis la ekonomian prosperon kaj la politikan turniĝon al Eŭropo; ĝi scias pri demokratio, moderna socio, turismo kaj moderna vivnivelo. Kontraste la civil-milita generacio precipe estas karakterizita per religiaj krucmilitaj ideoj, severaj moroj kaj maltoleremo. Ĝuste tiu generacio estas forte “trafita” per la koncilo. Ĉar la spirito koncila iras al malfermiĝo kaj toleremo, kio signifas fortigon kaj vigligon de la celoj de la juna generacio. Tiel do la du generacioj denove kontraŭstaras unu la alian.

Politikaj direktoj

La katolikismo en Hispanio hodiaŭ staras inter du grandaj politikaj direktoj: marksismo kaj liberalismo unuflanke, konservativismo aliflanke. Sed ambaŭ grupoj ne havas efikan programon por solvi (speciale) la socialajn problemojn. Ĉiu grupo volas havi la eklezion sur sia flanko, por porti kun ĝia subteno siajn celojn en la popolon.

Lastatempe tria grupo pli kaj pli rimarkiĝas. Ĝi staras ekster la eklezio, estas nek progresema nek konservativa kaj volas iri propran vojon.

Antaŭ gravaj decidoj

Laŭ ĉio ĝis nun dirita povus ekesti la impreso, ke la koncilo portis al Hispanio nur perturbojn kaj ne klarecon. Tia konkludo tamen estus malĝusta. Pli ĝuste temas pri granda krizo, kian oni ofte povas observi antaŭ gravaj decidoj. Estas profunda interna skuiĝo, provokita per la fakto, ke la hispana katolikismo antaŭ la koncilo apenaŭ okupiĝis pri la hodiaŭaj mondaj problemoj. Tiel la koncilo fariĝis por la hispana katolikismo ekzamenilo. La estontan bildon de la hispana eklezio pli kaj pli pentros la juna generacio, kiu konstante distancigas sin for de antikviĝintaj tradicioj. En la juna generacio regas la espero kaj la fido, ke la koncilo portos la hispanan katolikismon ne nur al nova florado, sed ankaŭ metos ĝin sur la adekvatan gravan pozicion en la monda katolikismo.

sm

 

LI VIVIS POR LA LABORISTOJ

Kardinalo Cardijn mortis

La 25-an de julio 1967 mortis kardinalo Joseph Cardijn. Li estis fondinto kaj senlaca motoro de la Internacia Kristana Laborista Junularo; sendube per lia morto ni perdis unu el la plej rimarkindaj kaj sukcesaj sacerdotoj de nia epoko. La de li starigitaj principoj estas akceptitaj hodiaŭ en ĉiuj landoj kaj en la tuta eklezio.

La 13-an de novembro 1882 Joseph Cardijn naskiĝis en antaŭurbo de Bruselo. Liaj gepatroj ne estis riĉaj, kaj 13-jara li devus forlasi la lernejon por labori kaj gajni monon. Sed li volis fariĝi sacerdoto, kaj tiun deziron la gepatroj plenumis per grandaj oferoj. En 1903 patro Cardijn mortis; la filo ĵuris: “Patro, vi mortis, por ke mi povu fariĝi sacerdoto. Mi vivos kaj mortos, por savi la laboristan junularon kaj la laboristaron”. Kaj fidele li plenumis tiun ĵuron.

Ideo kaj realigo

Post sia sacerdotiĝo en 1906 li studis socialsciencon en la universitato de Loveno. Pro malfirma sano li ricevis postenon de instruisto en gimnazio. La feriojn li uzis por vojaĝi tra Eŭropo kaj studi la laboristajn movadojn. En 1912 li fariĝis kapelano en la paroĥejo Laeken (Bruselo). Kaj baldaŭ li kolektis ĉirkaŭ si la unuajn gejunulojn laboristajn. Li fifamiĝis kiel “ruĝa kapelano”, kaj nur sub multaj malfacilaĵoj kaj obstinoj li sukcesis en 1925 fondi en Belgujo oficiale sian organizon. Pio XI apogis lin kaj tiel la movado disvastiĝis en aliaj landoj ankaŭ, tiel ke hodiaŭ ĝi havas milionojn da membroj en la tuta mondo.

Modesta kaj simpla

Cardijn – kiu ne konus lin, tiun modestan kaj simplan pastron, kiu tamen ĝis sia morto havis fajran elanon en si, junan ardantan koron, kiu ne laciĝis instrui, eduki, formi kaj helpi siajn junajn amikojn. Kiam mi vidis lin la unuan fojon, li estis jam pli ol 70-jara. Mi ankoraŭ memoras, kiom multe mi miris vidante kaj aŭskultante lin, ĉar li impresis min kiel energia junulo.

Dum siaj lastaj vivojaroj amason da honorigoj li devis akcepti, ĝis fine en 1965 Paŭlo VI faris lin kardinalo, agnoskante tiel ne nur liajn meritojn, sed ankaŭ la grandan valoron de lia organizo.

Lia korpo nun kuŝas en la preĝejo de Laeken, lia spirito pluvivas en milionoj da junaj laboristoj.

sm

 

BIBLIA REVUO REAPEROS

En januaro 1968 reaperos BIBLIA REVUO. Profesoro Angelo Duranti (Ravenna) atingis, ke la Itala Biblia Asocio entreprenos la eldonadon de la scienca fak-revuo, kiun antaŭe eldonis d-ro Donald Broadribb (Aŭstralio); li restos ĉefredaktoro, dum la administradon estonte prizorgos d-ro Mario Lapucci (Ravenna, Italio). Ĉe li oni do povas mendi la revuon. Detaloj pri abonprezo ktp momente ankoraŭ ne estas konataj, sed ni tuj informos niajn legantojn, kiam ni ekscios ilin.

Ni tre ĝojas, ke BIBLIA REVUO tamen ne mortis, ne nur ĉar tia revuo povas evidente pruvi la valoron de la internacia lingvo al kristanoj, sed ankaŭ ĉar tiu revuo estas modelo de interkonfesia kunlaboro: en ĝi aperas artikoloj de aŭtoroj el plej diversaj eklezioj.

La redakcio de BR daŭre serĉas pliajn aŭtorojn. Jen ĝia adreso: Donald Broadribb, Dept. of Middle Eastern Studies, University of Melbourne, Parkville, Victoria, 3052, Aŭstralio.

 

LEGANTOJ SKRIBAS

Luther estas mortega

Lasu min uzi la oportunon esprimi mian admiron pri Espero Katolika. Bedaŭrinde, mia voĉo (t. e. de nekatoliko) malmulton valoras, sed miaopinie EK estas ne nur tre kompetente redaktata, sed – la unuan fojon en multaj jaroj –  ĝi estas interesa kaj valora. Eldoni en esperanto artikolojn kun enhavo iom riska, t. e. pensiga, estas ĉiam danĝera entrepreno; kaj se mi legas komentojn en EK ĝuste, via sido en la redaktora selo estas ne tute firma, pro tio. Sed certe la enhavo de EK estas plejparte bone elektita. (Mi diras “plejparte” nur ĉar fojfoje min ĉagrenas stultaĵoj, kiel la “Kiel aspektis Kristo” – absurdaĵo de antaŭ du aŭ tri numeroj).

EK ĝis nun ignoris aferon, kiu al mi, nekatolika, estas la plej evidenta dividilo inter katolikoj kaj protestantoj: la kulto de Maria. Protestanto malfacile vidas distingon inter la pozicio de Mario kaj de diino. “Kunsavanto”, preĝoj de la papo al ŝi k. c. Kelkaj artikoloj en EK pri tiu temo helpus malkaŝigi eble la plej grandan malhelpon al kristana unueco.

Mi iom miras pri la multaj artikoloj katolikaj pri M. Luther nuntempe – ĉar Luther kaj la lutera teologio jam estas delonge mortaj, mortegaj en protestanta teologio. Katolikoj sendube bezonas pensi pri iamaj ekleziaj decidoj pri Lutero, faritaj antaŭ multaj jarcentoj. Sed pli gravas klopodoj pensi pri la aktuala teologia situacio. Ekz. Paŭl Tillich, Erich Pomm (juda!), Alan Watts kaj D. T. Suzuki (budhistaj), Martin Buber, Teilhard de Chardin k. c. Jen grupo de personoj, kiuj kune komencas formi unuecan teologion. Tro da parolado pri Luther en katolikaj rondoj riskas ripeti tion, kio jam okazis pri la vestoj de monakinoj — kiel mia edzino komentis: la vestoj de monakinoj “moderniĝis’”, t. e. oni forlasis vestojn de la dua jarcento kaj adoptis vestojn de la 10-a jarcento. Oni bezonas perceptan okulon por vidi la diferencon inter la stiloj, en la praktiko. Katolikoj nepre ne paciĝu kun Lutero, nur por trovi ke protestantoj nek legas nek ĝenas sin pri li.

d-ro D. Broadribb, Aŭstralio

(Pri Maria artikolo estas en preparo; nur niaj nekatolikaj legantoj havu antaŭ okuloj, ke ĉi tiu ja estas por-katolika revuo, do kutime premisas sciojn pri la katolika kredo. Red)

IKUE-Koncilo

De mia korespondamiko, kiu estas katolika pastro, mi ricevis la aprilan numeron de “Espero Katolika”. En ĝi mi legis pri la IKUE-koncileto, kiun povas partopreni esperantistoj katolikaj kaj nekatolikaj. Ĉar mi tre interesiĝas pri la problemoj, kiuj estas ege aktualaj por la tuta hodiaŭa kristanaro, mi tre volonte partoprenos tiun ĉi koncileton.

Mi estas 61-jara pensiito, aktive laboranta membro (laiko) de la Sveda Evangelia Eklezio. En la enlanda gazetaro kaj per korespondado kun eksterlandaj esperantistoj katolikaj mi kun granda intereso sekvis la debaton post la lasta Vatikana Koncilo. Mi ankaŭ scias iomete pri la posta Nederlanda Koncileto. Mi estus tre danka, se mi povus partopreni la IKUE-koncileton; bonvolu sendi al mi la necesajn informojn. Tial mi deziras aboni la revuon “Espero Katolika”.

Enocn Lindell, Svedujo

Vane ni sekretigus

Bedaŭrinde mi legis nur 2 numerojn de EK (jan. kaj febr. 1967), tial mi ne konas la objekton de la diskuto inter vi Kaj P. Jacobitti. Mi komprenas nur, ke vi kritikis la eklezion, P. Jacobitti malaprobis tion.

Eble vi delikate forviŝus la sangon, la sputojn kaj la malpuraĵon de sur Lia Korpo, P. Jacobitti kovrus ĝin per neĝblanka, ornamita vesto.

Kiu el vi farus bone? Mi pensas ke via funkciado estas tiel same grava, kiel tiu de P. Jacobitti. Nia Sinjoro dum sia suferado sopiris la purecon kaj la veston same.

Mi pensas, ke kelkfoje necesas la publika kritiko, Kiam? Tiam, se oni povas lerni je malkorektaĵoj.

Ankaŭ la evangeliistoj ne prisilentis la kulpojn de la apostoloj, tamen la evangelio estas por ĉiuj kristanoj la plej bela libro kaj plej utila. Ĝi servas tre bone la gloron de Dio.

Vane ni sekretigus diligente la makulojn, inter ni vivas ankaŭ nekatolikoj, kiuj atentas kaj kritikas nin. Sed la bonoj ne estas tiel okulfrapaj kiel la malbonfaroj. Tial necesas, ke la katolika gazetaro skribu ankaŭ pri edifaj okazaĵoj, ĉar la vizaĝo de nia Sinjoro estis bela ankaŭ dum lia suferado sub la malpuraĵoj. Mi estas kontenta pro la du numeroj, kiujn mi legis.

En nia lando en la laborejoj kutima estas la kritiko kaj memkritiko. Kiom da koleroj, hontosentoj estas la konsekvencoj! Laŭkutime la memkritiko ne estas sincera. Mi kredas, ke nur la sanktuloj havas sufiĉan humilecon akcepti ĝuste la kritikon kaj sincere memkritiki. Tial aboliciis saĝe la eklezio la publikan konfeson.

M. V., Hungario

Senmezura helpo

Nia dankemo apartenas al niaj oferemaj amikoj, kiuj per sendado de Espero Katolika helpas al ni senmezure. Ĝi ja estas fonto, el kiu ni povas ĉerpi freŝan “akvon”. Mi ĉiam avide kaj ĝoje legas ĉiun linion de ĝi. Mi zorgas, ke ĝi ne malpuriĝu, ĉar ĝi estas mia trezoro – fonto kiu refreŝigas miajn pensojn, kiu kompletigas mian nur nevastan scion pri teologio. Ĝi estas ununura, kiu ebligas al mi pli bone partopreni katolikan movadon kaj kompreni ion en pli hela lumo.

Plaĉas al mi ĝia moderneco. Plaĉas al mi rektaj, malkaŝitaj artikoloj en EK pri nia katolika eklezio. Ni certe devas kompreni, ke memkritiko estas utila ankaŭ en nia eklezio por fariĝi pliperfektaj. Pro tio al mi plaĉas ĉiuj artikoloj, ankaŭ kritikemaj. Laŭ mia opinio bonan kredanton ne povas influi malbone la kritiko, sed male ĝi instigas lin pli bone agi, por eviti kritikon.

M. Š., Ĉeĥoslovakujo

 

ANONCETOJ

* Informoj pri la eblaj aperoj de la Virgulino Maria en Garabandal donas s-ro Soulet, 20 rue Bernardin, 36 Châteauroux, Francujo. Skribu esperante, ĉemetu respondkuponon.

* Kanto honore al Jesuo la Reĝo, esperantigita de d-ro Jan Filip, havebla ĉe eldonejo Ekumena Esperanto, CH 9106 Zürchersmühle, Svislando. 10 ekzempleroj kostas 1 respondkuponon.

 

DEZIRAS KORESPONDI

* F-ino Kristina Wojtakowska, Strzegom, Pollando, 27-jara farmaciistino; pri turismo, farmacio, literaturo, modo.

* S-ro Marian Junkiewicz, Wrocław, Pollando, 26-jara oficisto de internacia ekspeda entrepreno; pri turismo, literaturo, aliaj landoj.

* F-ino Irena Nagelová, Česká Třebová, Ĉeĥoslovakio, kun gejunuloj.

 

RADIO ROMA

Dissendoj en Esperanto

Septembro 1967: 3. La vulkano Etno; 10. Tra la literaturo; 17. Italaj kanzonoj en Esperanto; 24. Leterkesto.

Oktobro1967: 1. 38-a Itala Esperanto-Kongreso; 8. La itala verkisto Luigi Pirandello; 15. Laŭlonge de la rivero Mincio; 22. La itala pentristo Masaccio; 29. kristana mondo.

Skip to content