Espero Katolika N-roj 7-8/1967

Espero Katolika N-roj 7-8/1967

Sur la titolpaĝo: “Sankta bovino” sur hinda strato. Se oni  buĉus ĉiujn “sanktajn” bovinojn de Hindujo, nur 145 (el 450) milionoj da hindoj ricevus 1 manĝaĵon. Helpo por venki la malsaton? Absolute ne…

POST LA SANKTA MILITO

Kiam estos sankta paco?

Ankoraŭfoje ni devas okupiĝi pri la ĵus finita milito en la semitaj landoj. Ankaŭ tiel mallonga milito postlasas profundajn vundojn, kaj kiel ajn rapide finiĝis la milito – ne tiel rapide venos la paco. Sed la vundoj ne nur estas korpaj, ili estas ankaŭ koraj.

Paŭlo VI preskaŭ ĉiutage dum tiu milito levis sian voĉon: Paco, paco! Li povis uzi ĉe tiuj apeloj nur vagan “oni” – ĉu tial la vokoj preskaŭ ne estis aŭditaj? Ankaŭ la gazetoj apenaŭ presigis liajn pacovokojn, sed preferis mapojn kun strategiaj skizoj por vigligi la fantazion de la legantoj. La de napalmo trafitaj homoj en Amman kaj Sirio ne estis tiel fervore fotografitaj kiel tiuj de Vjetnamio…

La kun Paŭlo VI amikiĝinta U Thant, ĝenerala sekretario de UNO, kiel sola respondis la telegramojn el la Vatikano; ambaŭ estas tre similaj figuroj: potencaj, tamen senpotencaj.

La kristanaj eklezioj en la tuta mondo same senpove protestis kontraŭ la nova milito, kiel kontraŭ tiu en Vjetnamio. Sed frapis, kaj oni devas noti tion, ke kelkaj, kiuj neniam mankas, se oni apelu kontraŭ Usono, ĉi-foje – silentis. Estas maltrankviliga sperto, ke eklezioj silentas en tiu momento, kiam propraj interesoj, propra ekzisto endanĝeriĝas per milito.

Dum la milito en Alĝerio la franca eklezio kondamnis jes la torturojn de la franca armeo, sed ne la militon mem; dum la hungara revolucio, la “Pax”-kristanoj same silentis, kiel ili tuj krias pro Vjetnamio; eĉ la pacamaj hinduistoj kaj budistoj silentis, kiam Hindujo ekmilitis en Pakistano. . . ktp.

Tiaj konstatoj pri faktoj ne estu miskomprenataj kiel akuzoj, eble kiel Hochhuth akuzis Pion XII pro la judaj persekutoj; sed estas konkreta atentigo, kiel senpotenca povas esti la religio reganta la koron, se la krizo atingas la eklezion mem, se episkopoj, laikoj, la eklezio estas tirataj rekte en la aferon, tiel ke “oni” ne plu povas kontentiĝi pri protestoj, ne resti trankvila-pacama kaj neŭtrala.

Certe estus false, se oni volus aserti, ke ĉiuj islam-araboj, ĉiuj mahometanoj pensis kiel Nasser kaj la aliaj agresemaj arabaj politikistoj. Estas vere, ke la popoloj estis ĵetitaj en tiun militon, kaj estas vere, ke la islama dia kredo havas grandan moralan forton. Sed aliflanke islamaj pastroj proklamis la “sanktan militon”, Nasser ĵetis la “Dio kun ni” en la amasojn – kaj konsekvence la maroka reĝo post la malvenko parolis pri “dia puno”. Kaj la katolikaj episkopoj en arabaj landoj?

Ili rifuzis aranĝi de la papo deziritajn diservojn “por la paco”: iliaj kredantoj ne komprenus kaj ne tolerus tian preĝon. Kaj ĉe la israelaj trupoj rabenoj diris dank-preĝojn pro la venko. Kelkaj formuloj en la preĝotekstoj memorigis ege pri la imago, ke tamen batalis Jahveo kontraŭ Allah. Kaj eĉ la komparo kun la batalo David-Goliath povas esti miskomprenata en tiu direkto…

Kaj la ortodoksaj eklezioj? Ambaŭflanke – silentis.

Eble tiel oni povas pli ĝuste kompreni, ke Paŭlo VI dum la kulmino de la milito parolis pri sia seniluziiĝo pri la homoj. Liaj vortoj estis amaraj: “Ni kredis, ke neniam plu ni devas vidi tian tragedion…”.

Sed tuj poste li diris: “Ni ne malesperas la pacon, ĉar ni ne volas malesperi pri la homo kaj ĉar ni ĉiam esperas je la forto de la evangelio (kiel paca mesaĝo), kiu estas ne ŝancelebla, ankaŭ se oni kontraŭstaras ĝin kaj ĝi nur malrapide venkas”. Post la milito Israelo unua retrovis la noblan lingvon de toleremo: en la konkeritaj regionoj regu “plena religia libereco”. La kristanoj oficiale dankis al Israelo pro la savo de la sanktaj lokoj; Israelo mem posedas nun ĉiujn dokumentojn de Kumrano. Oni devas kunlabori, kaj ankaŭ la israela religi-politiko (lastatempe, antaŭ la krizo, gi estis ĉio alia ol tolerema kaj kristan-afabla) devos ŝanĝiĝi.

La sanktajn lokojn kiel Betlehem kaj Nazareth (nia foto) konkeris Israelo. Antaŭ la milito tie regis araboj. Ĉu nun por kristanoj estos pli facile viziti la sanktajn lokojn?

Ĉu en Israelo estiĝos vera religia pluralismo? La mahometanojn ŝajne regos nur unu ideo: venĝo. Ili iam, dum la grandaj epokoj de sia historio, sub la kalifoj en Damasko kaj Bagdado, estis modele toleremaj. Sed tiam ili estis mem potencaj, ne – kiel hodiaŭ – ludilo de la potenculoj…

Sendube, tiu milito estis ankaŭ religia milito. Aŭ alie esprimite: tiu milito povis okazi malgraŭ la religioj – kaj tio ne estas malpli terura. Kiam el “sankta milito” finfine fariĝos sankta paco?

Stef

 

5-MINUTA PREDIKO

Ni preĝas por la paco. Tio estas granda faro, se ankaŭ nur iomete serioze ni preĝas. Ĉar ni petas la tutan pacon: la eksteran kaj internan, la eksteran per la interna. Ni petas la internan ne nur pro ni mem, sed por ke per nia interna paco ni kontraŭstaru la internan senpacecon de aliaj, por kuraci ĝin.

Ju pli la homo homiĝas, ju pli paca li fariĝas interne, des pli li kapabliĝas ne nur rimarki la senpacecon de alia homo sed vere kunsuferi ĝin.

Inverse: homa komprenemo kaj kunsufero laŭ sama grado malkreskas, laŭ kiu grado ni mem fariĝas senpacaj. Kaj tiel, en tiu konstanta tensio inter paco kaj malpaco de nia koro, ni ekzistas por Dio kaj iras al Dio. Estas, kiel diris Aŭgusteno. Maltrankvila estas nia koro, ĝis ĝi ripozos en vi!

Dio, la centro de ĉiuj koroj, estas la paco. Kaj nur se ni turnas nin al Li, senrezerve, senkondiĉe, ni havos la internan pacon. Kaj nur se ni havas la internan pacon, ni povas labori por la ekstera, por la paco inter ĉiuj homoj, nur tiam ni povas semi la pacon ankaŭ en aliajn korojn. Dio ja donas la pacon, sed se ni ne akceptas ĝin, se ni ne preparas la korojn de la homoj, se ni mem ne atestas por la paco de Dio, tiam lia paco ne atingos la korojn, ne kreskos, ne maturiĝos, ne portos fruktojn.

Do ne sufiĉas preĝi por la paco. Ni devas ankaŭ agi por la paco. La unua ago estas: mem vivi pace kaj tiel konvinki la malpaculojn pri la valoro de la paco.

 

NI PREĜU KUN LA PAPO

Julio:

l. Ke ĉiuj laborantoj por informado kaj publika opini-formado decide kunagu disvastigi la veron, akceli la justecon kaj pacon.

2. Ke la katekizado okazu en spirito kaj laŭ la normoj de la 2-a Vatikana Koncilo.

Aŭgusto:

1. Ke sankteco kaj nedissolvebleco de la edziĝ-sakramento estu respektoplene konservataj kaj defendataj.

2. Por la apostolado de kuracista helpo en la misi-landoj.

 

KATOLIKA KAJ PROTESTANTA APOSTOLOJ

Sanktaj Petro kaj Paŭlo

Festo de sanktaj Petro kaj Paŭlo – komenco de la “jaro de l’ kredo” proklamita de papo Paŭlo VI. Sed ankaŭ instigo mediti pri la signifo de la du ĉefapostoloj en la hodiaŭa kristana situacio, situacio de splitita eklezio. Sanktan Petron la katolika eklezio nomas la unua papo, kaj ĉiuj papoj sidas sur la katedro de sankta Petro. Li do estas la katolika ĉefapostolo, dum la protestantoj pli inklinas al la predikanto sankta Paŭlo, la “instruisto de la popoloj”.

Jaro de l’ kredo: Baziliko Sankta Petro en Romo

Antaŭ nelonge Paŭlo VI atentigis pri la problemo de la papa primaseco kaj diris, ke li bone scias ke la ofico mem estas grava obstaklo por la reunuiĝo de la eklezioj; sed ke li mem ja ne povas defendi sian oficon; tion devas fari aliaj. Sed li ankaŭ petis la nekatolikojn, pripensi tiun problemon kaj serĉi solvon.

Protestantoj pledas por papo

La argumentoj por la papa primaseco estas konataj, tamen la signifo kaj jura interpretado de tiu primaseco lastatempe iomete ŝanĝiĝis. Pli kaj pli oni ekkonas, ke ĝi en multe pli alta grado estas spirita ol disciplina, jura potenco.

Ĝuste en la protestantismo aŭdiĝas voĉoj, kiuj provas iom post iom malkonstrui la antaŭjuĝajn barilojn, dum la ortodoksaj eklezioj, havante mem primasojn, ne jam

estas rigoraj rifuzantoj de roma primaseco. Nun venas informo el Usono, kiu montras ke la demando ne plu estas tabuo. La episkopo de la Episcopal Church-diocezo Kalifornio, Kilmer Myers, en prediko dissendita ankaŭ televide, pledis por tio, ke ĉiuj kristanoj unuiĝu sub la aŭtoritato de la papo, ĉar sen agnosko de la papa ofico ne estas imageble, ke la kristanoj unuiĝu. Se oni volas unuecon, ankaŭ la protestantoj devos rekoni la papon spirita kapo de la tuta kristanismo, Myers klarigis, ke tio ne signifus ĵeti sin je la piedoj de la papo kaj hunde peti pardonon kaj agnoskon. Sed kiel la katolika eklezio konfesis sian kulpon pri la reformacia skismo, tiel ankaŭ la protestantoj kaj anglikanoj devus konfesi sian parton de la kulpo. Ĝis nun ili ne estis pretaj fari tion.

Tiun bedaŭron oni aŭdis jam pli ofte: “La katolika eklezio konfesis sin kulpa, ni nekatolikaj eklezioj ne faris tion”.

Ĉu baptita je Paŭlo?

Sed ni eliris de la du ĉefapostoloj. Estas stranga observo, ke ekzistas preferoj por unu kaj la alia en la du grandaj konfesioj.

En la letero de Paŭlo al la Romanoj d-ro M. Luther trovis la reformacie gravan ekkonon de la justigo sole per kredo (ĉapitro 3), kaj sur la paŭleca maniero de predikado ĝis hodiaŭ bazas konfeso, prediko kaj teologio protestantaj. Se eblus, sankta Paŭlo povus esti la patrono de la protestantismo.

Ĉu do la evoluo de la kristanismo disigis la apostolojn: Petro por la katolikoj, Paŭlo por la protestantoj? Preskaŭ ŝajnas tiel. Sed la paŭla justiĝ-doktrino staras en la komuna biblio kaj Paŭlo ankaŭ por katolikoj estas eminenta apostolo, ja por la teologio la plej grava fonto inter ĉiuj apostoloj. Ĉu nia nuna papo kaj Petro-posteulo ne nomiĝas Paŭlo? Simbolo, simptomo?

Petro kaj Paŭlo ne estas disigeblaj! Se oni disigas ilin, oni disŝiras la biblion, la korpon de Kristo.

Paŭlo mem avertis: “Ĉu Kristo estas dividita? Ĉu Paŭlo krucumiĝis por vi? Aŭ ĉu vi baptiĝis en la nomon de Paŭlo?” (1 Kor 1, 13).

Ni do preĝu kaj petu la du apostolojn, ke ilia komuna eklezio – disigita per iliaj adeptoj – reunuiĝu en ilia spirito de kreda unueco, de metoda malsameco.

sm

 

ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN

Ĉu D-ro L. L. Zamenhof-kliniko estas realigebla?

La 13-an de majo pasinta la Internacia Federacio por Evoluiga Helpo “Caritate Orbis Signetur”, kun kiu IKUE depost mallonge intime kunlaboras, celebris en Maastricht (Nederlando) sian dekjaran jubileon. Dum akademia kunsido, kiun partoprenis i. a. la episkopo de Roermond kaj la urbestro, la parlamentano C. Kleisterlee rimarkis, ke evoluigan helpon oni ankoraŭ tro malofte vidas kiel esencan elementon por aktiva porpaca strebado. “Vera paco en la mondo ne estas ebla sen tutmonda sociala ekvilibro.Grava obstaklo por la mondpaco estas la malegaleco de posedo. La paco estas en daŭra danĝero, se ni ne sukcesos efektivigi socialan ekvilibron”.

Laŭ lia juĝo la kristanismo devo doni ekzemplon de evangelia radikaleco kaj projekti planojn por mondvastaj institutoj, kiuj helpas al homoj mizerantaj. Alivorte: “Popolorum Progressio” ne restu malviva libroŝranka dokumento!

Ke ankaŭ la esperantistoj estas pretaj – estu etskale – kunlabori pri la efektivigo de sociala ekvilibro, montriĝis denove el la ĉiutaga plialtiĝo de la monsumo de “Agado E3” favore al afrikaj blinduloj!

Dankon al ĉiuj donacintoj kaj donacontoj. Dankon pro la multaj kuraĝigaj leteroj! Dankon al la pastroj, kiuj promesis al la agado la rezulton de dimanĉa monkolekto!

Prof. G. H. L. Zeegers, sekretario de la “Prof. D-ro Weve Institucio”, sciigis al mi, ke la kostoj de “Vojaĝanta Okulkuraca Kliniko” (angle: Mobile Eye Unit) estas ĉirkaŭ 25.000 ned. guld. Mi demandis al mi, ĉu ni kune faru nian plejeblon, por ke en 1968 veturu tra Afriko “D-ro L. L. Zamenhof-kliniko”, malmodesta donaco de la tutmonda adeptaro de la modesta pola okulisto? Ĉu vi samopinias kun mi, ke ni tiamaniere povos plej efike helpi al niaj blindaj fratoj, kiuj esperas al ni?

Oni esperigis en Aŭstralio, Aŭstrujo, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Italujo, Malto, Nederlando.

Antaŭa sumo: 2.861,02. Finsumo: ned. guld. 3.508,55.

 

UNUA KOMUNA KONGRESO IKUE-KELI

25 julio-1 aŭgusto 1968 en Limburg/ Lahn

DUA BULTENO

Dato: la kongreso okazos de ĵaŭdo, la 25-a de julio, ĝis ĵaŭdo la 1-a de aŭgusto 1968.

Karavano al Madrid: la 1-an de aŭgusto (ĵaŭde) vespere ekveturos la karavano al Madrid, kie ĝi alvenos la 3-an de aŭgusto (sabate) antaŭtagmeze. La trajno havos litvagonojn. Pri la prezo de la karavano ni ne jam povas diri ion definitivan. Ĝi dependos de la nombro de partoprenantoj, de la uzo de litoj aŭ ne, kaj de tio, ĉu vi veturos nur al Madrid aŭ ankaŭ reveturos (ĝis Frankfurt/ Main). La simpla veturo kun lito kostos proksimume 100 gm; por reveturontoj la prezo estos malpli ol la duoblo. Detalojn pri la karavano ni publikigos en la tria bulteno.

Programo: la detalan programon ni ankoraŭ ellaboras. La unua oficiala ero estos la Interkona Vespero (ĵaŭde) en la kongresejo. La akceptejo estos malfermita dum la tuta tago ekde la 9 h.

Kongresejo: la kongresejo, kie okazos preskaŭ la tuta programo, estos Evangelisches Gemeindehaus (Domo de la Evangeliana Komunumo), 2 minutojn for de la stacidomo. En ĝi ankaŭ estos la akceptejo. En la sama domo estas restoracio.

Kotizoj: la kongreskotizoj, kiuj ne inkluzivas loĝadon kaj manĝadon, estas por kongresano gm 25.—, por edzino, junul(in)o sub 20 jaroj kaj student(in)o gm 15.—. Tio validas por aliĝoj ĝis la 31-a de decembro 1967; kiu aliĝos post tiu dato, devos pagi 10 gm pli.

Helpa kaso: Diversaj motivoj igas nin peti la kongresanojn kaj ankoraŭ pli multe tiujn, kiuj ne partoprenos la kongreson, subteni ĝin per mondonaco. La kolektita mono estos uzata ĉefe por ebligi partoprenon de gefratoj el nepagipovaj landoj kaj por kovri eventualan deficiton de la kongreso; se restos mono, ĝi estos uzata por eldoni dokumentaron pri la kongreso.

Loĝado: Bedaŭrinde ni ne havos la eblecon aranĝi amasloĝejon aŭ loĝigi ĉiujn kongresanojn en unu hejmo. Tial ordinare la kongresanoj loĝos en gastejoj kaj hoteloj. Por 60 personoj, precipe gejunuloj, estos lokoj en la moderna junulargastejo, kiu situas sur monteto ĉe la rando de la urbo (piede 20 minutojn de la urbocentro). Por tiuj, kiuj aliĝos post la 31-a de decembro 1967, ni ne povos garantii lokon en la junulargastejo. En Limburg ekzistas tre bela kampadejo vid-al-vide de la katedralo, ĉe la bordo de la rivero.

La prezojn de la hoteloj bonvolu vidi sur la aliĝilo. Aliĝilojn petu ĉe la LKK.

Bankedo: Ni planas aranĝi dum dimanĉo solenan bankedon, per kiu ni festu la unuan komunan kongreson. La manĝoj ne estos eksterordinaraj, tamen la prezo 10 gm por unu persono. La profito estos destinita por projekto en evolulando.

Ekskursoj: La programo antaŭvidas duontagan kaj tuttagan ekskursojn. La kostoj por la duontaga estas en la kongres-kotizo, sed ne tiuj por la tuttaga. Ambaŭ estas nedevigaj. La biletojn por la ekskursoj vi ricevos ĉe via alveno en la akceptejo. Detalojn pri la ekskursoj ni ankoraŭ publikigos.

Postkongresaj ferioj: por tiuj, kiuj ŝatos plilongigi sian restadon en Limburg post la kongreso, ni aranĝos semajnfinan programon (2-4 aŭg). Se vi volas partopreni ĝin, notu tion sur la aliĝilo kaj la ĉambromendilo (tago de forveturo!).

Pagoj: la hotelkostojn vi pagos nur je la fino de la kongreso rekte al via kotelo.

Loka Kongresa Komitato

 

I.K.U.E.-Koncilo

KIEL NI POVAS KUNE VIVI?

Miliardoj da homoj loĝas sur la tero. Oni povas miri pri tio, ke ili ĉiuj malsamas inter si pri grandaj kaj malgrandaj aferoj kaj pri ĉiaj aspektoj de la vivo.

Mi estas alia

Estas viroj kaj virinoj, gepatroj kaj infanoj, kaj maljunuloj. Estas sanuloj kaj malsanuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj, instruitoj kaj malkleruloj. Estas koloruloj kaj blankuloj, samlandanoj kaj eksterlandanoj, amikoj kaj fremduloj.

Mi pensas alie

Ĉie ni malkovras diferencojn: en pensado kaj farado, en demandado kaj respondado, en vivado kaj laŭvivado. Unu pensas tiel pri sia najbaro, alia prijuĝas lin tute alie. Unu faras ion en ĉi tiu, alia en tiu maniero. Unu diras “bonege!”, alia ĝemas “kiel estas eble?”. La viro opinias virinon nelogika kaj naiva. La virino konsideras la viron afereca, infanoj estas ribelemaj. La junularo estas strangkonduta. Gepatroj havas ideojn elmodiĝintajn. Maljunuloj estas nur sensignifaj babilemuloj. La blankulo estas ekspluatisto, la negro malbonodoras. La labordonanto estas kapitalisto, la laboristo estas maldiligenta, ktp.

Mi kredas alie

Oni diras: “Ni ĉiuj iam aperos antaŭ la sama Dio!”, sed ni ĉiuj diverse rilatas kun Li. Multaj eĉ ne kredas, ke Li ekzistas. Sed ankaŭ la kredantoj ne samopinias. Unu estas judo, alia estas hinduo. Unu estas kristano, alia estas mahometano. Unu estas romkatoliko, alia estas protestanto. Unu estas progresema, alia konservema. Estas samkredanoj kaj alikredanoj. Estas sanktuloj kaj pekuloj. Estas profetoj kaj erarinstruistoj.

TASKOJ:

1) Kiujn problemojn starigas la kune-vivado de homoj, inter si tiel diverse estantaj, pensantaj kaj kredantaj?

2) Kion mi komprenas sub “kune-vivado?”

3) Ĉu mi mem, kiel kristano, ĉi tie povas fari ion?

4) Kion Kristo celis per sia preĝo: “Ke ili ĉiuj estu unu …”?

 

DEZIRAS KORESPONDI

* Stanislavo Twarog SDB, subdiakono, Krakovo, Pollando.

* D-rino Stanislawa Morska, Krakovo, Pollando.

* F-ino Renata Bujak, studentino de muziklernejo, Krakovo, Pollando.

* Miloslav Sobotka, 26-jara teknikisto, Kraliky okr. Ústí nad Orlicí, Ĉeĥoslovakio.

 

NI GRATULAS

al Jozefo Gotter SDB, kiu fine de junio 1967 ricevis sacerdotan ordinon en Vroclavo, Pollando;

al la metropolito de Krakovo, d-ro Karlo Wojtyła, pro kardinaliĝo; li simpatias al Esperanto.

 

NOVA GLUMARKO KRISTANA

Aperis bela glumarko, taŭga por korespondado kun esperantistoj kaj neesperantistoj; ĝi portas motivon de preĝejoj kaj jenan tekston: internaciaj rilatoj inter kristanaj eklezioj per la internacia lingvo ESPERANTO.

Folio kun 4 markoj kostas 0,10 ndl. guld. (+ 0,15 por afranko). Se vi aĉetas 20 foliojn, vi pagas nur 1,95 kaj por 100 folioj (400 markoj) 8,– ndl. guld.

Mendu ĉe: J. U. Hommes, Kaning Lodewijklaan 8, Apeldoorn, Nederlando.

 

ENCIKLIKO POPULORUM PROGRESSIO

Inter la paĝoj 82 kaj 83 vi trovas la tradukon de la encikliko “Populorum Progressio”. Ni aranĝis la preson tiel, ke facile vi povas elpreni la tri foliojn, simple faldi ilin plian fojon kaj tranĉi la supran randon de la tiel estiĝinta broŝureto.

Kromekzemplerojn de la encikliko ni presigis en sufiĉa kvanto. Petu ilin ĉe la C.O.; la definitivan prezon ni momente ne jam scias. Red.

ENKONDUKO

La 25-an de marto 1967 la ĵurnaloj komunikis, ke papo Paŭlo VI dum sia paska parolado anoncos novan enciklikon pri la devo pri solidareco fare de riĉaj landoj kontraŭ landoj evoluantaj. Neniu esperantisto miros pri tio, ke ĉi tiu grava dokumento nun ankaŭ aperas en la internacia lingvo. Pro ĝia graveco mi varme rekomendas ĉi tiun papan leteron, kiun oni nomis la “ĉarto por paco kaj justeco”, al ĉiuj, kiuj estas konvinkitaj pri la neceso de evoluiga helpo aŭ – pli ĝuste – evoluiga kunlaboro. Legante la enciklikon ni tuj konstatos ke ĝia tono estas forta kaj renoviga, kaj akre formulita ĝia relative mallonga teksto. La papo parolas pri urĝa neceso kaj tuja helpo. Li ne nur mencias nombron da malsanoj, pro kiuj la hodiaŭa mondo suferas (i. a. egoismo), sed ankaŭ indikas kuracilojn, kiuj estu aplikataj.

Ĉi tie ne estas la loko detale kaj kritike komenti la tutan enciklikon, kiel tion faris la nacia gazetaro. Bonan enkondukon verkis S-ro Stefan Maul en la numero 4/1967 de “Espero Katolika”. Mi intencas doni nur kelkajn ĝeneralajn rimarkojn.

Oni ankoraŭ ĉiam riproĉas al la eklezioj, ke ili tro malfrue respondis al la “sociala demando”, kiu estiĝis en Eŭropo en la fino de la deknaŭa jarcento, kiam dekmiloj da laboristoj seniluzie forlasis la eklezion. Nun la sociala demando fariĝis mondskala; tial estas ĝojige, ke la eklezioj hodiaŭ ne postrestas. Ĉifoje la papo lasis sin gvidi de la pensoj de elstaraj ekonomiistoj kaj sociologoj niatempaj. La encikliko ankaŭ ripetfoje referencas al teologiaj kaj filozofiaj verkoj de modernaj scienculoj.

La konferenco “Eklezio kaj Socio” de la Mondkonsilantaro de Eklezioj la pasintan jaron jam rezoluciis pri ekonomia helpo al malriĉaj landoj. Ĝi tiam urĝe alvokis la ekleziojn peti al la naciaj registaroj, ke ili fordonu unu procenton de la naciaj enspezoj por tiu celo, kaj proponis (kiel ankaŭ la encikliko), ke la landoj uzu monon por evoluiga helpo anstataŭ por armado kaj enkonduku sistemon de internacia impostado. Laŭ la rezolucio estas evidente, ke ĉiuj eklezioj estas vokitaj ne nur al studado kaj planado, sed ankaŭ al senkondiĉa – eĉ el komuna starpunkto! – agado sur la kampoj sociala kaj kultura.

Dum la lastaj jaroj ni venis al la kompreno, ke la social-ekonomia evoluo de la popoloj estas esenca parto de la strebado al mondpaco. Tial ĝi devas plenigi nin per zorgo pri la estonteco. Tial Paŭlo VI nomas la progreson de la popoloj la nova nomo por la paco. Tial evoluiga kunlaboro estas neforigebla elemento por aktiva porpaca politiko, ĉar vera paco en la mondo ne estas ebla sen tutmonda sociala ekvilibro. Kaj grava obstaklo por la mondpaco estas la “skandalo de la krianta malegaleco” de posedaĵo, la fendego inter landoj ekonomie riĉaj kaj malriĉaj. Tial la paco estas en daŭra danĝero, ĝis ni sukcesos efektivigi internacian ekvilibron kaj pli bonan mondordon. Feliĉe estas konstati, ke la registaroj pli kaj pli konsciiĝas pri tio, ke evoluiga kunlaboro estas grava afero de nacia kaj internacia politiko, ĉar temas pri planado kaj budĝetado inter donantoj kaj ricevantoj. Tio postulas, ke la “okcidenta” mondo, post la periodo de la koloniismo, funde ŝanĝu sian sintenon al la “cetera” mondo! Ni ankaŭ elmondigu la ideon, kvazaŭ evoluiga helpo – nur aspekto de pli ampleksa kunlaborado – rilatus al karito: la kerno de la helpo estas necesa kaj justa redivido de la kreskofortoj en ade unuiĝanta mondo! Gravaj paragrafoj de la encikliko estas 22, 23 kaj 24, en kiuj ni legas, ke propraĵo kaj libera komerco estas institucioj, kiuj estas subaj al la neceso por disponigi la terajn havaĵojn al ĉiuj homoj (ĉar la tero estas donita ne nur al la riĉuloj!), kaj ke kelkfoje malposedigo estos necesa. Ĉi tiuj vortoj ne estos agrablaj al la oreloj de la potencaj grandbienuloj, kiuj scipovis malhelpi grandskalan senproprigon, ne malofte kun la helpo de la eklezioj, kiuj tro forte defendis la interesojn de la riĉuloj. Certe estas, ke la encikliko kiu direktas malmildajn vortojn ankaŭ al la adeptoj de ekonomia liberalismo kaj nov-koloniismo, ĉi tie-tie malvolonte kaj eĉ proteste estas akceptita.

Atente pristudante “Populorum Progressio” oni ne povas nei, ke iusence ĝi estas nefinita dokumento, kiu – kvankam ĝi faras radikalajn postulojn de renovigo – portas la karakterizojn de tradicia pasinteco. Ĉi tie mi pensas pri la paragrafoj pri la rajto je revolucio, pri la naskolimigo kaj la humanismo en si fermita.

La okuloj de la tuta mondo nun estas direktitaj al la papa komisiono por justeco kaj paco, kiu fiksis larĝan kaj detalan programon de agado surbaze de enciklikaj kaj alispecaj direktivoj. Ni esperas, ke ĝi scipovos plirapidigi la helpon, kiun tiom da landoj tiel forte bezonas. Temas ja pri tio, ke ĉiuj homoj, kie ajn en la mondo, havas rajton je hominda ekzisto, kio estas postulo de sociala justeco!

La horo de agado nun batis. Ni devas rapidi, ĉar tro multe da homoj vivas en mizero! Inter ili troviĝas milionoj da blindaj Afrikanoj, el kiuj kvar el kvin estas nenecese blindaj! Sed kiu kuraĝe helpas al ili? Laŭ la ekzemplo de la pola okulisto d-ro L.L. Zamenhof, kiu ofte senkoste helpis al malriĉaj pacientoj, la esperantistoj deziras kontribui al la solvo de almenaŭ unu problemo: la blindeco en Afriko. Sub la devizo “Esperantistoj esperigas esperantojn” adeptoj de d-ro Zamenhof monkolektas dum ĉi tiu jaro por donaci al afrika lando evoluanta “Veturantan Okulkuracan Klinikon” (Mobile Eye Unit), tiel redonante la vidpovon al miloj kaj miloj da blinduloj. La Prof. D-ro Weve-institucio en Wassenaar (Nederlando) montriĝis preta kunlabori kun la tutmonda esperantistaro.

Mi forte esperas, ke en 1968 veturos tra Kenio kaj Tanzanio “nia” D-RO L.L. ZAMENHOF-KLINIKO kiel konkreta esprimo de tio kion ni ĉiam nomis “la interna ideo de la esperantismo”. Laŭ tiu senco ĉiu esperantisto estu sam-ide-ano, por ke la kampanjo en la kadro de privatiniciata helpo al landoj evoluantaj plene sukcesu! Fine, por ke “Populorum Progressio” ne fariĝu senviva libroŝranka dokumento!

Multan dankon mi ŝuldas al Eldonejo “Ekumena Esperanto” en Zürchersmühle, kiu kontrolis kaj korektis la tutan tekston, donante valorajn konsilojn pri la traduko en la internacia lingvo, kaj ebligis la aperon de la encikliko en la “lingvo de la paco”.

J. A. Tuinder

PAULUS P.P. VI

 

POPULORUM PROGRESSIO

Encikliko de la 26a de marto 1967

pri la evoluo de la popoloj

eldonas

ESPERO KATOLIKA + EKUMENA ESPERANTO

 

NESKUEBLA FIRMTENO

Encikliko “Sacerdotalis Caelibatus”

La katolika eklezio neskueble firmtenas la celibaton, la needzecon de la sacerdotoj, kaj estonte ankoraŭ pli forte volas respekti tiun fakton ĉe la edukado de sacerdotaj kandidatoj. Tio estas la fundamenta eldiro de la encikliko pri la sacerdota celibato, kiun papo Paŭlo VI publikigis sub la dato 24-a de junio, la nomtago de Paŭlo VI, kaj kiu komenciĝas per la vortoj “Sacerdotalis caelibatus”. Ĝi estas la sesa encikliko de la nuna papo.

Per la publikigo de ĉi tiu encikliko la papo plenumis promeson donitan la 11-an de oktobro 1965 antaŭ la koncilpatroj. La encikliko traktas ĉiujn aspektojn de la malfacila problemo, lastatempe tiel emocie diskutata.

Protekto

En la enkonduko la papo nomas ĉiujn teologiajn, psikologiajn kaj sociologiajn argumentojn kontraŭ la eklezia leĝo de la sacerdota celibato, sed konstatas: ni opinias, ke la valida leĝo de la sankta celibato ankaŭ hodiaŭ ankoraŭ neskueble devas akompani la eklezian servon. Ĝi devas protekti la sacerdoton en lia ekskluziva, konstanta kaj perfekta elekto de la unu kaj plej alta amo de Kristo kaj de la partopreno en la dia kulto kaj la servo de la eklezio; kaj ĝi devas signi lian vivostaton kaj en la komuno de la kredantoj kaj en la profana mondo. “Estas afero de la eklezia aŭtoritato, difini laŭ tempo kaj loko, kiaj devas esti la homoj kaj kion oni devas postuli de ili, kiuj volas religie kaj pastre servi al la eklezio.

Signifo

En la unua parto de la encikliko la papo klarigas la kristologian, ekleziologian kaj eskatologian signifon de la celibato. Per bibliaj kaj teologiaj argumentoj li defendas “la malnovan, sanktan kaj providencan leĝon de la sacerdota celibato”. La dispensoj por diversaj kazoj kaj la enkonduko de ofico de edziĝintaj diakonoj ne rajtas malfortigi la leĝon de la celibato, akcentas la papo. La celibato ne estas neado, sed male konfirmo de la homaj valoroj, pri kiuj la nuntempa mondo prave fieras. La celibato ne kontraŭas la homan naturon, sed levas la homon kaj servas al plena maturiĝo de la persono.

Eduko

En la dua parto de sia encikliko la papo klarigas konkretajn direktivojn por la realigo de la koncildecidoj pri pli taŭga eduko de la sacerdotaj kandidatoj. Sed la encikliko ne transiras kelkajn principajn punktojn, atentiganre pri estontaj instrukcioj, kiujn ellaboros spertuloj de pedagogio kaj psikologio. La papo dekretas, ke estonte la sacerdotaj kandidatoj trairu sufiĉan prov-tempon, antaŭ al oni ordinas ilin.

Doloriga dizertado

La papo donas al la klerikaro “patrajn konsilojn”, kiel plej bone konservi kaj vivi la celibaton. Tiam li parolas pri la “dolorigaj dizertoj” de sacerdotoj, kaŭzitaj de la pezo de la celibata leĝo. La eklezio metas la kazojn de tiuj, kiuj kun bonaj argumentoj petas dispenson de la celibato, en justan kaj ekvilibran proceson kaj ĉe tio hodiaŭ konsideras ankaŭ aliajn gravajn motivojn, kiujn ĝis nun ne nomas la eklezia juro.

La encikliko finas per apelacio al la episkopoj kaj ilia responso kontraŭ la sacerdotoj, kaj invitas la kredantojn subteni la pastrojn ĉe la plenumo de iliaj malfacilaj devoj.

Nur 3.000

Mons. Garofalo, rektoro de la papa universitato Urbaniana, kiu prezentis la enciklikon al la ĵurnalistoj, atentigis ke ĉi tiu encikliko estas la unua papa dokumento, kiu ne komenciĝas defendante iun argumenton, sed unue prezentas ĉiujn kontraŭ-argumentojn.

Cetere laŭ Garofalo dum la lastaj tri jaroj, do dum la ekzisto de komisiono por tiaj kazoj, venis nur 3.000 peticioj par dispensoj de la celibato, ne 10.000, kiel asertis pluraj ĵurnaloj lastatempe. 9% el tiuj 3.000 krome estis transprenitaj el antaŭaj jaroj. Preskaŭ ĉiujn oni decidis pozitive.

Cetere en la edukado de sacerdotaj kandidatoj ne estu aplikataj psikoanalitikaj metodoj, diris Garofalo.

La enciklikon preparis tri komisionoj kun po dek membroj; oni konsultis ankaŭ episkopojn kaj medicinistojn.

 

KRISTANISMO EN EGIPTUJO

Apenaŭ kredeble: iam la kristanismo estis la reganta religio en Egiptujo. Sed jam en la 5-a jarcento la monofizitismo, herezo instruanta ke Kristo posedis nur unu naturon, ŝiris la plimulton de la egiptaj kristanoj for de la eklezio de Kristo. Oni nomas la tieajn kristanojn “koptoj” (kio fakte estas kripligo de “egiptoj”).

Multaj malnovaj kristanaj familioj de Egiptujo, kiuj ofte estis riĉaj pro entreprena elano kaj fervoro, elmigris kiam Nasser ordonis ŝtatigi la fabrikojn. La ordinaraj koptoj devis resti, kaj hodiaŭ ili estas sub kreskanta premo de la ŝtataj instancoj. Eble la nombroj kutime indikataj estas troigitaj, tamen estas certe, ke proksimune 1.000 kristanoj ĉiujare devas apostatiĝi por ke ili povu nutri siajn familiojn.

Jen la ĉefa kaj plej granda problemo de la kristanoj en hodiaŭa Egiptujo. La envio kontraŭ la kristanoj, kiuj ofte laŭ erudicio kaj ekonomia bonfarto estis superaj al la mahometanoj, pelas al tiaj rimedoj, por akiri la posedaĵon de la kristanoj. Sed estas tre dubinde, ke tia taktiko kondukos al altigo de la produktado. Ĝis nun almenaŭ nenio pliboniĝis, male.

La koptoj tre forte sentas tiun diskriminacion, ĉar ili sentas sin heredantoj de la grandioza pasinteco de la lando. Multaj el liaj patroj aktivis por la liberigo de sia lando post la unua mondmilito, kiam la mahometanoj ankoraŭ dormis. Estas eraro kredi, ke la patriotoj inter la egiptoj estas ĉefe mahometanoj; la kristanoj estas eble pli naciamaj.

La kopta eklezio havas por ni eble surprizan proprecon: la gvidantaj kapoj ne estas pastroj, sed laikoj. Ili komencis en 1957 konstrui koptan muzeon, ili batalas  publiciste, reprezentas la eklezion eksteren. La grandaj gazetoj de Kairo antaŭ la tempo de Nasser estis eldonitai de kristanoj.

Do estas klare, ke la viroj, kiuj devas atesti la kristanismon en la islama publiko, estas fieraj kaj tre memstaraj, memfidaj. Tiel ili ekz. havas grandan influon ĉe la elekto de patriarko. La laikoj ankaŭ instruas teologion. Ili ne konscias instrui herezon.

Ili ankaŭ tre interesiĝas pri la koncilo, sed kvankam oni povus dialogi kaj diskuti kun ili pri la monofizitismo, la timo kontraŭ la «romaj monsinjoroj» estas ankoraŭ tro granda por ekdialogi. La koptoj timas “latinan invadon”, kaj la roma praktiko ĉe la uniaj katolikoj pravigis tiun timon.

La forto de la katolika eklezio en Egiptujo estas la lernejoj, kiujn vizitas 120.000 infanoj. Sed ilia estonteco estas necerta, ĉar Nasser ne ŝatas ilin. Burokrataj obstakloj limigas la lernejan agadon, tiel ke nun la (ĉefe) francaj kaj germanaj patroj kaj monaĥinoj transdonis la direktadon de la lernejoj grandparte al araboj, por tiel eviti la riproĉon de “eŭropigo”. Sed la materia estonteco de la egiptaj kristanoj ĉiukaze ne estas sekura.

 

SPIONO FOSANTA PUTOJN

La kazo Vincent Ferrer

En nia lasta numero ni koncize informis pri la malfacilaĵoj en Manmad, Hindujo, kie la hispana jesuito P. Vincent Ferrer havis grandajn sukcesojn en la agrikulturo, sed laŭ postuloj de hindu-ekstremistoj forlasu la landon. Nun ni volas iomete pli detale raporti pri tiu stranga afero.

Patro Ferrer ricevis monon de la germana katolika evolu-helpo “Misereor”, kiu baziĝas sur fasto-kolektoj de la germanaj katolikoj. Per tiu helpo li povis fondi agrarajn kooperativojn, kiuj havis eksterordinarajn rikolt-sukcesojn: anstataŭ unufoje la kamparanoj nun rikoltas trifoje dum jaro, per la profito ili povis aĉeti kemi-sterkaĵon kaj semojn por 7.000 hektaroj. Krome 230 vilaĝoj ricevis putojn, 110 pumpilojn oni povis starigi. Koncize, la iniciaton de P. Ferrer sekvis sensacia sukceso.

Novtipa misiisto

La plej granda hinda revuo (“The Illustrated Weekly of India”) skribis admire: “2.000 hindu-kamparanoj estas gvidataj de eksterlandano, kristano, ja eĉ pastro, kaj lia agado estas modela por tuta Hindujo. Sed la sukceso de la projekto sendube rezultas el la fido kaj kredo de la kamparanoj al la misiisto. Patro Ferrer estas la tipo de nova misiisto. Li ne predikas, li volas helpi siajn kunhomojn kaj la kamparanoj portas siajn zorgojn al li”.

CIA-spiono

Tio estis komence de la jaro. 5 monatojn poste dekstr-ekstremaj hindu-rondoj intrige kaj hontinde kalumnias lin en stulta kaj stupida maniero. Hindu-gazeto riproĉis al Ferrer: li financas sian agadon en Manmad per rimedoj de la usona sekreta servo CIA. La gazeto “Kesari” tute serioze asertis la ridindaĵon, ke de la CIA li ricevis 4 milionojn da dolaroj, ke li estas spiono.

La gazeto ne nur postulis ekzili la katolikan pastron, sed eĉ dissolvi la kooperativojn fonditajn de li.

Naiveco aŭ malamo?

Ĉu tiuj ekstremistoj estas efektive tiel naivaj kredi, ke spiono fosas putojn kaj sterkumas kampojn kaj por tio ricevas monon de politika sekret-servo? Aŭ ĉu estas nur

blinda malamo kontraŭ eksterlandano, kiu pruvis ke la mizero de la hinda duonkontinento ne nepre devas esti kaj resti, se oni nur energie kaj celkonscie batalas kontraŭ ĝi per la plej normalaj rimedoj, nome plibonigante metodon kaj fundamenton de la propra agrikulturo?      Ĉu ili timas perdi sian influon al la suferantaj kaj malsatantaj amasoj, se tiuj amasoj fartos pli bone? Ĉu estas la ekkono, ke ili mem fiaskis ĝis nun, dum ordinara kaj modesta eŭropa misiisto energie faris ion kaj sukcesis? Ĉu ili hontas lerni el lia ekzemplo?

Nu, la kamparanaj amikoj de Ferrer mem protestis kontraŭ la planita ekzilo, la hinda ambasadoro en Germanujo rapidis “emfaze” nei ekziligon de la jesuito. Sed ĉu tio sufiĉas? Kiel oni riparos la damaĝitan, ofenditan kaj kalumniitan honoron de la pastro?

Terura malriĉeco

Por eltrovi, ke Hindujo staras meze en katastrofo de malriĉeco, mizero, malsato kaj morto, oni vere ne bezonas iun sekret-servon kaj spionojn. Tion scias la tuta mondo; kelkaj helpas, inter ili misiisto subtenata per ofereremaj germanaj katolikoj. Ni bone scias, ke la legendo de la sanktaj bovinoj en Hindujo estas stultaĵo, ĉar tiuj kiuj asertas facilanime “ili buĉu siajn sanktajn bovinojn kaj ne plu malsatos”, ne konas la realan situacion. Sed se homoj, konante la teruran situacion kaj efike ŝanĝante ĝin, kiel Ferrer, nur rikoltas kalumniojn kaj insultojn, oni ne povas silenti. Kristanismo radikas en amo, amo kaj helpo al proksimuloj.

Tiu amo ne bezonas kaj atendas dankon, sed des malpli ĝi bezonas maldankon.

Ĉar oni devas timi, ke la homoj donantaj sian monon por tia helpo rifuzos daŭrigi sian oferemon, se tiel oni perfidas ĝin. Ĉiukaze ili ne estos pretaj denove donaci ion por Hindujo, se ili vidas ke ilia (ankaŭ ne venanta el abundego) mono tie estas vane investita pro envio kaj malamo de tiuj, al kiuj finfine ili volas helpi. Estas ĉe la hinda registaro, pardonpeti pro la malhonestaj insultoj de la Jan-Ŝang-Partio.

Cetere: se CIA financus tiajn entreprenojn – je Dio, kia progreso estus tio!

 

EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

La jaron de l’ kredo solene malfermis Paŭlo VI per meso celebrita kun 24 novaj kardinaloj la 29-an de junio 1967.

Monumenton de papo Johano XXIII inaŭguris Paŭlo VI la 28-an de junio en Sankta Petro. Ĝi estas reliefo donacita de la kardinaloj kreitaj de Johano XXIII.

70 eŭropaj episkopoj el 19 landoj kunvenis en la diocezo Rotterdam (Nederlando), por diskuti problemojn de la eklezio sur la “malnova” kontinento. Ĉefe temis pri aŭtoritato kaj obeo, sacerdotaj kaj diocezaj konsilantaroj. Kardinalo Alfrink atentigis, ke la kunveno ne estiĝis el separatismo, sed el strebado al unueco en varieco.

Kontraŭkatolikaj demonstradoj okazis en la angla urbo Coventry okaze de preleg-serio pri ekumeno. Dum parolado de la apostola delegito ĉefepiskopo Cardinale en la anglikana katedralo, ĉeestanto kriis laŭte, ke la aranĝo estas “perfido de la reformacio”.

Reĝo Hussein de Jordanio vizitis papon Paŭlo VI. Dum la 45-minuta interparolo ĉefe temis pri helpo por la jordanaj fuĝintoj.

Nasser, egipta ŝtatĉefo, sendis mesaĝon al la papo, tiel respondante la tri papajn mesaĝojn. Nasser agnoskas la klopodojn de la papo por paco kaj justeco, kaj petas lin juĝi objektive pri la eventoj en Proksima Oriento. En la dua parto Nasser akre atakas kaj kalumnias Israelon, Usonon kaj la Okcidenton.

La salomonan templon rekonstrui kiel simbolon de unueco oni postulas en Jerusalemo.

30 novaj sacerdotoj ordiniĝis en Saigon, ĉefurbo de Sudvjetnamio; en la lando tute ne mankas sacerdotoj.

La hinda registaro avertis ĉiujn misiistojn, ne eluzi la nunan malsat-periodon por konvertoj helpe de nutraĵo; kontraŭ tiaj misuzoj la registaro aplikos akrajn rimedojn. Samtempe ĝi tamen rifuzis esplori laŭdirajn perfortajn konvertojn. La insultojn levis kaj disvastigas la hindu-ekstremista Jan-Sanh-Partio.

Sur insulo Kubo ekzistas religia libereco, raportis la brazila episkopo Eugenio post vizito en la Castro-ŝtato.

90.000 preĝarojn, 12.500 katekismojn, 15.000 ekzemplerojn de religi-scienca literaturo kaj 507.800 ekzemplerojn de mestekstoj povis aperigi dum la lasta jaro la hungara katolika St-Stefan-eldonejo. Krome ĝi povis presigi 18.000 ekzemplerojn de 4 koncil-dokumentoj.

La “kristana pavilono” en la mondekspozicio de Montrealo (Kanado), unuan fojon aranĝita komune de katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj, povis registri la trioblon de vizitantoj ol atendite. La tri eklezioj interkonsentis por la ekspozicio pri komuna moderna biblitraduko; signo de la pavilono estas kruco en formo de T.

 

EL MAGNIFICAT

Sankta Maria Ĉielenprenita Reĝino de l’ ĉielo

Mia animo altigas la Eternulon,

kaj mia spirito ĝojis en Dio mia Savanto;

ĉar li rigardis la humilecon de sia servantino,

jen de nun ĉiu generacio nomos min feliĉa.

La potenculo faris al mi grandaĵojn,

kaj sankta estas lia nomo,

kaj por ĉiu generacio estas boneco lia al la timantaj lin.

Li montris forton per sia brako,

li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro;

li detronigis potenculojn, kaj altigis humilulojn.

Malsatulojn li plenigis per bonaĵo,

kaj riĉulojn li malplenaj sendis for.

 

EK ANTAŬ 60 JAROJ – JULIO 1906

Kelkaj personoj eble miras ke ni kuraĝis ŝanĝi la tradukon de l’ Patro Nia presita en la Preĝareto de S-o L. de Beaufront kaj liverita de D-ro Zamenhof mem.

Jen kial mi permesis al mi fari tian ŝanĝon. Kiam mi vizitis nian Majstron por la unua fojo, antaŭ la malfermo de la Kongreso de Boulogne, mi parolis kun li pri la traduko de Patro Nia, kaj demandis lin laŭ kiu teksto la traduko estis farita. D-ro Zamenhof respondis ke la tradukojn li faris laŭ la Rusa teksto, kaj li lasis al mi plenan liberecon por ŝanĝi la tradukon, por ke ĝi estu pli konforma al la katolikaj tekstoj originalaj.

E. Peltier

 

FINE DIAKONOJ

La episkopoj povas enkonduki la novan oficon

Nur mallonge post la encikliko pri la celibato (vidu), la papo publikigis alian gravan dokumenton pri eklezia servo: motuproprio de la 18-a de junio 1967 traktas la enkondukon de la diakoneco kiel memstara ofico.

Diakonoj devas esti minimume 25-jaraj, se ili volas ordiniĝi kaj vivi celibate. Viro edziĝinta povas diakoniĝi nur, se li estas pli aĝa ol 35 jaroj kaj montriĝis modela kristano. Lia instruiĝo devas daŭri minimume 3 jarojn.

En la enkonduko de la dokumento la papo memorigas pri la malnoveklezia diakon-ofico kaj la decido de la 2-a Vatikana Koncilo, restarigi tiun oficon. La unuopaj episkop-konferencoj povas enkonduki la diakonecon, sed devas peti la aprobon de la Sankta Seĝo por tiu decido.

Diakonoj povas disdoni la komunion, bapti, asisti geedziĝojn kaj celebri entombigon. Krome ili celebru vort-diservojn kaj prediku.

Se diakono estas edzo, lia edzino devas konsenti al lia enoficiĝo; en tiu kazo ankaŭ la familia vivo devas esti senriproĉa. Diakonoj ne havu profesion, “kiu laŭ juĝo de la episkopo ne estas taŭga por ili aŭ malhelpas fruktodonan praktikadon de ilia sankta servo”.

La diakonoj kun profana profesio perlaboru la vivrimedojn por sia familio el propra forto.

La papo donas plurajn admonojn por la estontaj diakonoj; i. a. ili preĝu parton de breviero kaj konstante pluinstruiĝu teologie. Pri la vestoj de diakonoj decidu la episkopoj laŭ la regionaj kutimoj.

La motuproprion ellaboris ĉefe 20-membra episkopa komisiono.

La decido de la papo, permesi la enkondukon de la diakonofico, certe estas tre salutinda. Tamen, la ĵusa decido ne povas resti la fina formo; almenaŭ diversaj landoj, ekz. en Sudameriko, ne povas esti kontentaj pri la minimumo nun permesita, ĉar ĝi ne esence forigas la mankon de sacerdotoj. Aliflanke la eklezio devas kolekti spertojn pri la nova ofico, antaŭ ol ĝi transiras al pli vasta, definitiva formo. Krome, se la eklezio enkondukas diakonecon kiel ĉefoficon (do sen apuda profana profesio), ĝi devos elspezi multe pli da mono por pagi tiujn servantojn kaj iliajn familiojn.

Jen ankaŭ problemo de edziĝintaj sacerdotoj. Apenaŭ iu atendis alian decidon pri la celibato, ol ĝin donis la papo en sia encikliko. Kio faras la aferon iom ĝena, estas la formo, en kiu la papo publikigis tiun decidon. Ĉu vere necesis por tio encikliko, kiu en vastaj rondoj de la kredantaro estas rigardata neeraripova dokumento (kio ĝi ja ne estas!)? Hodiaŭ oni vere devas bedaŭri, ke tiutempe la koncil-patroj lasis tiun temon al la papo. Ĉar kvankam ili venus al samaj konkludoj, kun la antaŭirintaj debatoj multe pli konvinkus nin ĉiujn tiu decido.

Sed kiel faris junaj duonteologoj en Nederlando – paroli pri la celibat-encikliko tiel: La “episkopo de Romo” skribis “leteron” pri la celibato, sed tio ja ne signifas multe… Ĉe tiu punkto ĉesas la simpatio por progresemaj ideoj…

sm

 

FIASKO KAJ SUKCESO

La rezulto de nia enketo

Eble vi, karaj legantoj, jam miris ke ĝis nun per nenia vorto ni aludis la enketon, kiun ni faris komence de ĉi tiu jaro pri nia revuo, por eltrovi dezirojn kaj kritikojn de la EK-legantaro. La kialoj, ke nur nun ni komunikas la rezulton, estas pluraj, sed la ĉefa estas, ke la enketo kiel tia estis – plena fiasko...

Nu, eldirante tion, mi tamen tuj volas kompletigi tiun juĝon: el la fakto, ke nur 32 legantoj reagis je la enketo, kio estas proksimume 3% de nia legantaro, oni inverse ankaŭ povus konkludi, ke la restaj 97% estas tute kontentaj pri EK. Tiel rigardita, la enketo do estus sukceso.

Ĉu nu sukceso aŭ fiasko: la enketo okazis, kaj tial mi ne volas vane esti laborinta pri ĝi. Tial do jen kelkaj pli-malpli interesaj rezultoj el nia mini-enketo.

Unue iom surpriza fakto: inter la 32 respondintoj estis eĉ ne unu virino. Mi preferas ne komenti tion.

Cetere, ne ĉiuj komplete respondis la demandojn, tiel ke la ciferoj kaj nombroj estas eĉ en la malgranda kadro de la enketo ne absolutaj.

Ni petis cenzuri diversajn rubrikojn, kion oni faris jene (mezaj notoj; 1 estis plej bone, 5 plej malbone): titolpaĝo 2,3 – 5-minuta prediko 1,8 – ni aŭdis 2,2 – EK antaŭ 50 jaroj kaj Vento por nia muelilo 2,3 – ilustrado 2,7.

Je la demando “kion vi legas?”, la plimulto respondis simple “ĉion” aŭ simile; kelkaj neniam legas krucvortenigmojn, Vento por nia muelilo kaj la 5-minutan predikon; sub kelkfoje aperis ĉefe “teologiaj artikoloj” kaj “junulara paĝo”; regule kaj ofte oni legas artikolojn pri gravaj problemoj kiel ekumeno, mondpaco, evoluhelpo, ateismo. Ĉiam la plimulto legas novaĵojn pri IKUE kaj leterojn. Kio estas superflua? Plej ofte oni menciis la lastan paĝon kaj Vento por nia muelilo. (Unu skribis: disputoj inter funkciuloj . . .)

Kio mankas? Je tiu demando ni ricevis valorajn sugestojn, kies ĉefan, daŭriga rakonto, ni unue realigos. (Unu petis lingvan rubrikon; tio ne povas esti nia tasko, kiel ni ja ankaŭ ne okupiĝas pri ĝeneralaj E-problemoj. Vidu ankaŭ sube!)

Je la demando, kiun specon de artikoloj oni pleje ŝatas, oni menciis preskaŭ ĉiujn gravajn artikolojn de 1966; unu leganto skribis: “Je mia surprizo relegante mi trovis ĉiujn artikolojn interesaj kaj utilaj…”

Plej malmulte oni ŝatas (tro longajn) pure teologiajn artikolojn kaj “esperantaĵojn”. Stilon kaj lingvon oni ĝenerale juĝis bonaj kaj tre bonaj.

Pli multajn distrajn artikolojn deziris 16; sed ofte nur “se EK dikiĝas”. Pli multajn (kaj pli bonajn) bildojn deziris 11; diversaj bildoj ne plaĉis pro plej diversaj (kutime subjektivaj) kialoj. Eble ni ankoraŭfoje rajtas atentigi pri fakto, al kiu ŝuldiĝas la kutime ne tre bona preskvalito de la fotoj en EK. Ni ricevas uzitajn kliŝojn de semajngazeto, kiu estas presata rotacie sur ordinara ĵurnalpapero; por tia gazeto oni ne bezonas tiel fajnajn kliŝojn, kiel fakte necesus por la presmaniero de EK. Sed nur dank’ al tiuj donacitaj kliŝoj ni entute povas regule ilustri nian revuon.

En la juĝo kiel plej bona numero de 1966 venkis la junia kaj oktobra (sammultaj poentoj). Plej interesaj artikoloj estis “Elektita Popolo” (decembro) kaj “Necesas ekumena teologio” (aŭgusto/ septembro); unufoje menciitaj estis pluraj aliaj, tiel ke vidiĝas resume la tendenco: ĉiu leganto trovas ion laŭ sia gusto, kaj pli multe revuo apenaŭ povas atingi.

Je la demando “ĉu vi jam foje skribis al la redakcio?” unu respondis: “Ne. Mi ne imagis ke ĝi interesiĝas pri la opinio de la leganto”. Nu, intertempe vi scias, ke la malo estas ĝusta.

Tre avida mi estis pri la rezulto je la demando, ĉu EK dediĉu pli da spaco al Esperanto kaj la ĝenerala E-movado, ĉar sporade oni kritikis ke EK estas nur per-esperanta revuo. Per jes respondis 11, per ne 14. Klara respondo tio ne estas, ĉu? Se oni konsideras, ke la neantoj ankaŭ donis argumentojn (ke pri tio oni legas en aliaj E-revuoj; ke sufiĉas la IKUE-aferoj; ke purajn “esperantaĵojn” oni ne volas legi en EK), kaj se oni supozas, ke la aliaj, kiuj tute ne respondis tiun demandon, ankaŭ ne interesiĝas pri esperantaĵoj, la respondo estus pli klara “ne”. Sed ĉu tia supozo estas ĝusta?

Jen ankoraŭ statistiko: inter la respondintoj estis 1 sub 20 jaroj, 10 inter 20 kaj 40 jaroj, 11 inter 40 kaj 60 jaroj, 4 estis pliaĝaj ol 60. Laŭlande respondis 6 el Francujo, 5 el Nederlando, 4 el Germanujo, 3 el Ĉeĥoslovakio, 2 el Jugoslavio, 1 el Belgio, Israelo, Italio, Kanado, Hispanio, Svedujo.

Nu, kiel mi jam diris, la valoro de ĉi tiu enketo estis ege malgranda, kvankam kompreneble ĝi informis la redakcion pri pluraj interesaj detaloj. Sed grandiozajn konsekvencojn ni ĉiukaze ne tiros el tiu enketo, kiu do estis sukceso en tiu senco, ke EK estas proksimume tia revuo, kian la legantaj atendas.

Unu rimarkon de leganto mi ankoraŭ volas citi, ĉar pri ĝi mi aparte ĝojis: respondo al la redaktoro de EK povas esti ankaŭ sendi monon por nepogipovaj personoj kaj por fonduso EK”.

sm

La gajnintoj:

Ligita kun la enketo estis konkurso, laŭ kiu ests lotumitaj inter la respondintoj 5 premoj (diversvaloraj libroj).

1-a premio: Bernhard Jahier (Francujo)

2-a premio: Arne Bengtsson (Svedujo)

3-a premio: Nicolo Hoen (Nederlando)

4-a prernio: G. W. M. M. Muller (Nederlando

5-a premio: Anton Kronshage (Germanujo)

 

LEGANTOJ SKRIBAS SIAN OPINION

Ĉar la informoj, kiujn ĉiutage mi trovas sur mia redakcia skribotablo, tute ne kongruas kun la deklaroj de niaj hispanaj legantoj, kies leterojn vi trovas ĉi tie, kaj ĉar la temo evidente interesas, ni publikigos en la venonta numero de EK detalan studon pri la situacio en Hispanio. Bedaŭrinde ne plu eblis finverki tiun studon por ĉi tiu numero. Intertempe ni rekomendas al vi, ankoraŭfoje legi la artikolon “Novaj hispanaj sacerdotoj” aperinta en la numero julio 1966.

Ankoraŭfoje mi akcentas, kio fakte ja estas tute klara, ke pri la enhavo de leteroj la skribintoj respondecas mem kaj ne la redakcio, kiu tute ne identigas sin kun letero, se ĝi represigas ĝin. Celo de ĉi tiu rubriko ja estas, aŭdi la opiniojn de legantoj.  sm

Klarigo

Lastatempe aperis du leteroj en ESPERO KATOLIKA kontraŭ la hispana Registaro kaj kontraŭ nia eklezia Hierarkio.

Povus ŝajni en la ceteraj landoj ke tiaj opinioj spegulas ĉies hispanajn opiniojn, kaj mi povas certigi ke la opinio de la plimulto estas kontraŭa.

Tamen mi ne volas pritrakti ĉi tie pri la praveco aŭ malpraveco de la politikaj opinioj esprimitaj, ĉar mi kredas ke la polemiko pri politikaj temoj ne estas afero de Espero Katolika.

Nur mi volas reliefigi ke antaŭ publika manifestacio laŭleĝe ne permesita, ĉiu Registaro rajtas disigi ĝin; kaj fakte en ĉiuj landoj oni faras tion, memoru kio okazas en Usono, Francujo, Anglujo, Italujo, Belgujo, Sovetunio, ktp. Kial do, oni povas prezenti en EK faktojn (kiuj cetere estas tendence troigitaj) kvazaŭ Hispanujo estus la nura escepto?

En la lasta Referendumo al neniu oni devigis voĉdoni JES. Tamen la plimulto de la hispanoj balotis favore al ĝi. Kaj oni faris tion ne nur pro politikaj opinioj, sed multaj pro komuna deziro vivi kaj labori en paco.

Ni estas konvinkitaj ke kun paco povas esti solvataj ĉiuj problemoj, kaj kun milito ĉio estas en danĝero kaj ĉio povas esti perdata.

Cetere ĉiuj scias ke la hispana reĝimo lastatempe treege ŝanĝis al libereco. La tasko de la katolikoj ne estas instigi kverelojn inter fratoj, sed kontraŭe semi pacon kaj amon inter ĉiuj.

Venontjare Hispanujo estos la lando de la Universala Kongreso, kaj tiaj atakoj al la koncerna Registaro ne estas la plej deca kaj bona maniero kontribui al la sukceso de Kongreso, kiu devas esti konsiderata afero de ĉiuj, pro tio ke ĝi estas Universala.

Fernando de la Puente, Zaragoza (Hispanujo)

(Mi volas klarigi ke mi nek estas faŝisto, nek simpatias kun faŝismaj reĝimoj).

 

Ne respegulas la veron

La skriboj pri Hispanujo, kiuj aperis en la februara kaj aprila numeroj, ne respegulas la veron de la situacio en nia lando. La Abato el Montserrat kaj la pastroj la 11-an de majo 1966 agis tute politike.

Mi ne komprenas, kiel revuo kiel la via miksas sin en internaj aferoj, kiuj estas tute flankaj. Afero estas informi, alia afero estas misinformi, kaj vi agis due.

Mi estas certa, ke la plejparto de la hispanaj legantoj de la revuo estas kontraŭ la mensoga sinteno de la skriboj, kiujn mi komentas. Bonvolu korekti vian informadon kaj estonte prezentu la faktojn pli objektive kaj vere.

Juan Ripollés, Barcelona

Nunaj modoj

Se jam dufoje en via revuo vi insistas pri sama temo, vere ĝi devas interesi vin. En n-roj 2 kaj 4/1967 vi publikigas skribojn kontraŭ la katolika hierarkio (nuna modo).

Se viaj paĝoj estas tiel larĝaj por dufoje pritrakti la saman temon, permesu ankaŭ ke ni dialogu sur ĝi (ankaŭ nuna modo). La hispana katolika hierarkio agis tre tre saĝe kaj la opinioj de viaj “kunlaborantoj” nur spegulas la sintenon de tre malmultaj hispanoj (kiuj certe havas malmulte da katolikeco). La faktoj en ĝi traktitaj estas nur politikaj agoj de malmultaj, kiuj antaŭmetas la politikan sencon al la religia ago. Bonŝance la ĝenerala hispana katolikaro tuj kondamnis tiajn agojn kaj sincere reagis kontraŭ ili.

Estas vera domaĝo, ke internacia revuo kiel la via tiel naive kaj malserioze akceptu skribojn, kiuj danĝerigas la reputacion de la malnova ESPERO KATOLIKA. Mi estas certa ke al la plej multaj de viaj abonantoj en Hispanujo ne plaĉis la misprezento de agoj en sia propra lando.

Rafael Claret, Manresa

Ne komprenebla por eksterlandano

Hazarde mi legis en ESPERO KATOLIKA leteron de anonima hispano, kiu atakas la hispanan Eklezion. Tio ne estas akceptebla por la veraj katolikoj en mia lando. Mi ne volas miksi min en registaraj aferoj, sed la Episkopoj saĝe agis. Tiuj kiuj ege politikas estas la malmultaj patroj kiuj senĉese forgesas siajn pastrajn devojn kaj antaŭmetas la politikajn sentojn al tiuj religiaj.

La hispana problemo estas iom tikla kaj ne komprenebla por la eksterlandanoj, sed viaj flankaj konsideroj ne estas ĝustaj.

Ni vivas nune en strangaj cirkonstancoj: se kardinalo Spellman politikas favore al io, la tuta mondo skandaliĝas; se kelkaj pastroj aŭ iu abato politikas en Hispanujo, ĉio estas laŭdoj per la samaj voĉoj. Ĉe ni mi jam konstatis, ke la malmultaj progresemaj pastroj (tuj, kiuj povas kritiki la episkopojn, vesti simplan trikoton anstataŭ la pezan sutanon, trinki viskion en la trinkejoj ktp) povas kaj “devas” dialogi kun la tuta mondo (komunistoj, protestantoj ktp.), sed tute ne kun la aliaj katolikoj kiuj ne akceptus tiom progesemajn ideojn.

Garriga, Caldas

Ne kontraŭstarebla vero

Mi estas KUE-ano do ankaŭ katolika, de la vaska lando, hispana parto.

Mi estas leginta en la februara numero de EK la leteron de s-ro Klemens (Germanio). Mi povas diri pri ĝi, ke oni ne povas kontraŭstari tion kion li diras, se oni ne volas mensogi, ĉar (domaĝe) ĉio estas ne kontraŭstarebla vero.

Oni ne povas esperi ke esperantisto katolika el Hispanio kontraŭstaros tiujn verajn faktojn, almenaŭ se li ne volas eniri en la regnon de la mensogo. Mi opinias ke tiu s-ro ankoraŭ povas aldoni al siaj denuncoj multe pli. Li bone sciis prezenti la aferon por publikigado en EK, kaj mi estas tute certa, ke tio ne estus permesata almenaŭ nun en Hispanio.

J. E.

Malhelpo por la UK

Eble vi ne kredos kion mi iros al vi: mi tre ŝatis la leteron de s-ro Albert Klemens. Li tute pravas; sed, bedaŭrinde mi ne povas permesi, ke vi publikigu tian mian opinion, kiu estas la opinio de ĉiuj katalunoj… Tio endanĝerigus nian personan sekurecon kaj ege malhelpus la preparojn de la 53-a UK en Madrid.

(Nomo kaj adreso konataj al la redakcio).

Ankoraŭfoje: seksa diskriminacio

Kun granda intereso mi legis vian artikolon en numero 573 de EK. Do mi strebas ne nur sincere aplaŭdi sen iom respondi al ĉiuj viaj postuloj.

Unue, mi kuraĝas rimarki ke en eklezia vivo ĉiuj reformoj evoluis malrapide, trankvile, ĉar tiu dia institucio bazis sin sur evangelio. La revolucio estis ĉiam atribuita de sendependaj pensuloj, plejparta de junaj ardaj kapoj.

Des pli protestmarŝo de monaĥinoj estus laŭ mi absolute nereala. Tiuj organizaĵoj estas edukitaj en la senapelacia obeado al siaj superulinoj. La katolikaj laikaj virinaj organizaĵoj povas kaj devas laŭ mi tion fari en sia kaj en nomo de la “ordenigitaj”. Kompreneble ĉiuj tezoj en via artikolo estas diskutemaj. Nia orienta vidpunkto estas alia ol la via, okcidentaj virinoj! Ĉi tie depost la rusa revolucio 1917 la virinaj rajtoj multe pligrandiĝis. La sufiĉe facila ebleco por virinoj de profesia alta instruado sur ĉiuj kampoj de tekniko liberigis la virinon ŝajne el la diktatoreco de viro, sed en sia hejmo ŝi restis sklavino de ĉiutagaj pezaj devoj.

Ŝi duoble ĉiam laboras por gajni la monon, en oficejo kaj domo. Bedaŭrinde la salajro de viroj estas ne sufiĉa por la bezonoj de tuta familio. Kun esceptoj ŝi estas pli pacienca, oferema, rezista fizike ol la viro kaj la plejparto de la virinoj estas multe pli aktiva en la religiaj praktikoj ol la viro. Do ŝia supereco estas laŭ mi nediskutinda en la rilato al religio. Mi mem konstatis en niaj preĝejoj, ke dum la diservoj la virinoj estas pli multaj ol la viroj. La viroj estas pli indiferentaj, ĉar ili havas ĉiam aliajn spiritajn bezonojn. Stranga parodokso: en la eklezioj regas la viraro; subrenas praktike la preĝejojn pbejparte la virinoj. Konkludo: la virinoj estas pli kristanaj ol la amaso de viroj. Tio estas unu flanko de la medalo.

Jesu-Kristo suprenlevis la virinon al rango de plenrajta homo, malfermis al ili la pordegon kaj la kurtenon de temploj, al estaĵo en anima vivo egalvalora kun la viro. Sed en la jaro de sanktaj apostoloj li invitis nur la virojn. La piaj virinoj restis kiel duarangaj helpantinoj en komuna sankta laboro, propagando de kristanismo. Estas ja tute klare, antaŭ dumil jaroj la instruado estis tre limigita por virinoj, la problemoj diskutataj en la medio de Jesu-Kristo estis tro pezaj, tro nekompreneblaj por naiva virinaro. Laŭlonge de la eklezia evoluo progresis la klerigado de virinoj.

Kvankam la tempoj ŝanĝiĝis, sed en la religia vivo regis kaj regas ĝis nun la malnovaj eĉ antikvaj tradicioj. Kia strangaĵo! Dank’ al sankta homo Johano XXIII, la katolikismo moviĝis el sia stagnado; sed nun la sobraj “sinodoj” havas kompreneble multe pli malfacilajn problemojn ol seksa diskriminacio, kio estas ankoraŭ duaranga problemo. Sed alvenos tempo, kiam la vicoj de viraj pastroj tiel malgrandiĝos, ke la aktiva laboro de virinoj en eklezio estos nepre bezonata. Se funkciis en antikvaj tempoj pastrinoj, kial do nia alte instruita (precipe pedagogie kaj psikologie) virinaro ne povas egalrajte labori en vicoj de vira pastraro?

La animo estas senseksa. Do pri sekso estas absurde diskuti, ĉar tio ja estas nur fizika eco, kiu ne povas bari la vojon al virinoj en eklezia laboro, laŭ ilia talento kaj alta dia alvoko.

Helena Zawisza-Sobolewska, Pollando

RESPONDO al S-ino Helena Zawisza-Soboleswka kaj al B. B., Ĉeĥoslovakujo (vidu EK marto 1967).

Verŝajne mi ne bone ironiis en la decembra artikolo pri seksa diskriminacio, ĉar vi serioze pritraktis mian eldiron pri protestmarŝo de monaĥinoj al Vatikanurbo. Ĉu vi ne ridetis je tiu ĉi imago?

Interese estas, ke la du reagoj havas preskaŭ saman enhavon. S-ro B. (sendube la aŭtoro estas sinjoro!) kredas, ke virino ne tolerus la pezan ŝarĝon de sacerdoto, sed S-ino Helena mencias, ke virino multfoje okupas duoblan taskon ĉiutage, peza ŝarĝo, kiun ŝi tamen eltenas. Cetere la tielnomata “diktatoreco” de la viro estas la kulpo de la virinoj mem. Se patrino instruas la filon kiel la filinon, nome ke ili ambaŭ helpu en la hejmaj taskoj, li poste ĉiam helpos sian edzinon en la mastrumado. En la okcidentaj landoj la juna viro estas tiurilate pli sportiva ol la pli aĝa, kiu lasas la pezon de la mastrumado tute al la edzino. Tiu ĉi sinteno de la juna generacio estas sekvo de la ŝanĝita edukado.

Ne estas nur la praktikado en la diservo, kiu faras la kristanon, sed precipe la eksterpreĝejaj agoj en Ia vivo. Tial ne estas ĝuste, S-ino Helena, diri, ke virinoj estas pli kristanaj ol viroj nur pro la diserva praktikado.

S-ro B. donis du ekzemplojn por pruvi, ke virinoj ne taŭgus en pli altaj ekleziaj funkcioj. Sed en lia argumentado mankas la kialo de ĉi tiu netaŭgo. Kiaj ecoj mankus al la virino, kiuj estas necesaj por sacerdoto? Bonvolu, S-ro B., klare respondi tion kaj ne “vualite” priparoli tiun aferon. Viro ja fieras pri “klareco” kaj ne posedas (aŭ ĉu ne posedus?) la tiel nomatan “virinan logikecon”!!!

Sankta Paŭlo ne sanktiĝis pro liaj eldiroj pri la virino, ĉar ili vere ne estas tiel altnivelaj. La virinoj de nia tempo ĝenerale tute ne estas impresitaj de ili. Kontraŭe ili povus perdi la kredon de diskriminanta Eklezio, se la vortoj de Sankta Paŭlo pri la virinoj estus ankoraŭ gvidantaj en ĝi. Tial ekz. la nederlanda koncilo ne sekvas la paŭlajn avizojn tiurilate, sed ĝi donas ankaŭ al la virino la eblecon diri sian opinion pri ekleziaj oferoj.

CvK

 

VARBILO

La sep-tura St-Georg-katedralo de Limburg/ Lahn. Ĝi staras alte sur rokego apud la rivero Lahn. Unu el la lastaj romanaj katedraloj (konstruita 1220-1235), ĝi portas jam simptomojn de la gotiko. Antaŭe oni vidas la 600-jaran Lahn-ponton.

 

—  o  O  o —

Bonan tagon, Joĉjo. Ĉu vi kuniras en la kinejon?

Ne, kara, mi devas ŝpari.

Ŝpari? Nekredeble! Vi kaj ŝpari! Kial?

Mi volas veturi al la unua komuna kongreso de IKUE kaj KELI en Limburg.

Ho, tio jes estas motivo por ŝpari. Prefere mi ankaŭ ne iru en kinejon – mi ankaŭ ŝparos.

La knaboj pravas: valoras ŝpari por tiu kongreso, valoras partopreni ĝin.

Kaj vi? Kiam vi aliĝos al la kongreso?

 

Skip to content