Sur la titolpaĝo: en Fatima la papon salutis ankaŭ la nun 60-jara karmelanino Lucia de Jesus, unu el la tri infanoj, kiuj antaŭ 50 jaroj havis la aperojn de la Madono.
HOMOJ, ESTU HOMOJ!
Paŭlo VI en Fatima Neimagebla jubilado salutis papon Paŭlo VI, kiam la 13-an de majo malrapide li veturis sur la mallarĝa strato tra la miliona amaso sur la Cova da Iria (nia bildo). Dum tagoj kaj noktoj, tra pluvo kaj varmego ili pilgrimis, tiuj malriĉuloj, por ĉeesti la jubileon kaj vidi la papon, kiu honoris ĉi tiun jubileon per sia persona vizito, honoris la madonon de Fatima, kiu tiel emfazis la pacon. Pro kaj por la paco ankaŭ venis la papo, faris tiun tiel facile miskomprenan vojaĝon malgraŭ ĉiuj kritikoj, akcentante ĝian religian karakteron. Elirinte la aviadilon li diris, ke li venas kiel pilgrimanto, ke la paŝtista zorgo pelis lin dum ĉi tiu momento de la historio. Oni taksis, ke estis 2 milionoj da homoj, kiam je la 12.40 h li celebris la sanktan meson. En sia portugal-lingva prediko la papo salutis la homojn el kaj en la tuta mondo: “Nia amo ne scias limojn”. Li klarigis la celojn de sia vojaĝo. La unua estis la interna paco de la eklezio, por ke en la sekvo de la koncilo ne estiĝu maltrankvilo aŭ falsiĝoj en la katolika kredo. “Ni volas petegi de Maria vivan eklezion, unuecan eklezion, sanktan eklezion. Ni volas preĝi kun vi, ke espero kaj forto vekitaj per la koncilo riĉe maturigu la frukton de la Sankta Spirito, kies Pentekoston ni morgaŭ festos, kaj de kiu eliras la vera kristana vivo”. “Ni volas preĝi, ke la di-kulto nun kaj ĉiam havu la unuan lokon en la mondo, ke liaj leĝoj formu konsciencon kaj morojn de la hodiaŭa homo”. En tiu kunteksto li aparte memorigis pri la landoj, kie ne regas religia libereco. La dua celo de la pilgrimvojaĝo estis “la mondo, la paco en la mondo”. Li atentigis pri la eklezia konscio pri la senditeco por la mondo. “Sed vi ankaŭ scias kaj vidas, ke ĉi tiu mondo ne estas feliĉa, ne trankvila”. Li nomis du kaŭzojn, “kiuj faras ĉi tiun horon de la homaro tiel minacplena: ĝi vivas sub la minaco de teruraj mort-armiloj. Kaj ĝi morale ne tiom progresis kiom sur scienca kaj teknika kampoj”. Krome li atentigis pri mizero kaj malsato. “Tial Ni venis al la reĝino de la paco, por petegi de ŝi la donacon de paco, kiun nur Dio povas doni. Sed tiu dono ne ĉiam estas miraklo. Estas dono, kies frukto maturiĝas en la sekreto de la homa koro. Kaj tial estas dono, kiu postulas liberan akcepton kaj liberan kunagon. Tial nia preĝo, kiu unue direktiĝis al la ĉielo, nun direktas sin al la homoj de la tuta mondo. Homoj! Ni diras dum ĉi tiu unika horo: homoj, zorgu ke vi estu indaj je la dia dono de paco. Homoj, estu homoj! Homoj, estu bonaj, estu saĝaj, estu apertaj por pensoj pri la tutmonda bonfarto! Homoj, estu altanimaj! Homoj, vidu ke viaj honoro kaj interesoj ne kontraŭu la honoron kaj interesojn de la proksimulo, sed ke ili estu solidaraj kun ili”. Fine la papo admonis ĉiujn komenci la solidarecon kaj obei al la admono, “kiun la dipatrino eldiris ĉi tie: la admono je preĝo kaj pentofaro. La ĉiopova Dio donu, ke la bildo de ĉi tiu mondo neniam plu montru militojn, tragediojn kaj katastrofojn, sed la konkerojn de amo kaj la venkojn de la paco”. |
5-MINUTA PREDIKO En gracoj koncipita kaj por ĉiam konservita en la graco, Maria tamen, kiel ĉiuj hominfanoj, ne estis senigita de decidiĝo kaj ofero, kiujn devas pagi ankaŭ la plej sanktulo al la dia volo. Ĉar la graco ne estas devigo, ne superfluigas la amon, sed instigas Maria estis libera de tiu speciala tendenco al la malbono, kun kiu naskiĝis ni aliaj Adam-idoj. La teraj valoroj povis kaj devis impresi ankaŭ ŝin, alie ŝi ne estus homo; sed kie ajn estis alternativo inter tera kaj absoluta valoro, Maria la gracoplena, senmakula, ne estis sub la premo de tiu aparta incito, kiun vekas en ni la egoismo, kiu volas trudi la dian amon for de ĝia celo. Ŝia amo povas libere disfaldiĝi kiel la floro al la suno. Jen ja granda privilegio de ŝia gracumiĝo. Ŝi ne meritis la gracon de tia libereco. Dio levas tiujn, kiujn li volas. Kaj tiu, kiun li levas, ne staras en si mem, sed en li. Tio estas la grandiozeco de la homo: ĉion bonan en si agnoski je la boneco de Dio. Kaj pri la mirinda doto, kiun Maria ricevis por sia vokiĝo kiel dipatrino, ŝi eĉ ne sciis, kiam ŝi akceptis la gracon – kiel ni ne sciis pri la baptograco, kiam ni ricevis ĝin. Otto Karrer |
NI PREĜU KUN LA PAPO 1. Ke la ĉiutaga aktiva partopreno en la sankta meso kaj la ĉiutaga komunio plimultiĝu. 2. Ke arto kaj kulturo en la misi-landoj kontribuu al la disvastigo de la kredo. |
EKUMENO EN LA DIOCEZO “Kio povas esti farata en diocezo favore al la reuniĝo de la disiĝintaj kristanoj?” Nur tiu, kiu estas profunde konvinkita pri la memkomprenebleco de la reuniĝo de la disiĝintaj kristanoj, povas fruktodone eklabori por tiu reuniĝo. Se oni en la kadro de diocezo volas fervori pri la unueco de la kristanoj, tiam unualoke necesos, ke la sacerdotoj kaj la aliaj kredantoj komprenu, ke la riparo de la unueco inter la kristanoj estas postulo, kiun la Sinjoro mem tre klare metis al ni ĉiuj. La sacerdotoj devos vivi el ĉi tiu konvinko, kaj ĉi tiu konvinko portu ilian predikadon, kiu formos la kredantan popolon. La aŭtoro, episkopo Niermann Tial al la demando: “kio povas fariĝi en diocezo favore al la riparo de la unueco?” la unua respondo estas: 1. Sacerdotoj, religiuloj kaj ĉiuj, kiuj iel estas vokitaj al predikado, proprigu al si kiel novan posedaĵon, kiuj estos la principoj de la ekumenismo, kio estas ekumenismo, kia estu nia sinteno al niaj disiĝintaj fratoj kaj kiel ni povas laŭvivi la ekumenismon. La troŝarĝitaj sacerdotoj ofte povas malfacile trovi tempon por studado, sed ilin neniam fortimigu, ke ili – se eble en komunaj kunvenoj kun kompetentaj teologoj – ricevu iun aldonan instruadon sur la terenoj de teologio, biblioscienco kaj ekumenismo. Rilate ĉi-lastan punkton oni povus fari pli detalan studon pri la dekreto “De Oecumenismo”. La aldona instruado estas necesa, se ĉiuj sacerdotoj deziras en la ĝusta maniero antaŭiri la kredantojn, kiuj estas al ili konfiditaj, pri ĉi tiuj temoj. 2. Ne malpli necesas, ke la sacerdotoj, tiele formitaj kaj predikantaj de el kompreno vivanta ĉe ili, pliekumenigu sian predikadon. Tio estas afero ne bagatela. Ne kredanta popolo estas dumjarcente edukita en spirito de aparteco kaj izoleco, kaj ĝi akceptis ĉi tiun situacion kiel la plej normalan aferon. Nun ĉi tiu bona popolo subite devas esti gajnata por nova penso: “Ili ne estas niaj malamikoj; ni ne restu malproksime de ili, ili estas niaj fratoj kaj fratinoj”. La sperto instruas, kiel malfacile ĉi tiu nova irado de pensoj estas akceptata de niaj kredantoj kaj kiaj saĝeco kaj prudenteco devas esti praktikataj por eviti malutilajn sekvojn. Tial urĝe necesas, ke niaj sacerdotoj parolu kaj prediku al la kredantoj, konfiditaj al ilia zorgo, pri la ekumeno, por ke ĉi tiu deziro al reunuiĝo ne restu limigita al kelkaj supruloj. La reunuiĝo de la disiĝintaj fratoj povus malsukcesi, ĉar oni preterlasis ĝustatempe interesigi pri ĝi la kristanan popolon. La pasinteco ĉirilate ne prezentas al ni sperton kuraĝigan. Kiam la sacerdotoj kaj aliaj kredantoj en ĉi tiu maniero estas formitaj – aŭ oni almenaŭ plene atentis ĉi tiun formadon – ilin atendas multspeca aktiveco, kiu havas la karakteron de pli bona interkoniĝado. 3. Nekatolikaj kristanaj animzorgantoj kaj katolikaj animzorgantoj devos kunveni por studi kaj mediti. Ili aŭskultu ion, ili povos lerni unu de la alia kaj profitu la spiritan riĉon, kiu troviĝas ĉe ambaŭ flankoj, ne per sinteno de apologetiko, sed fidelaj al sia propra eklezio, prenante serioza unu la aljan, serĉante la unuecon, kiun la Sinjoro volis por sia eklezio. En ĉi tiuj studkunvenoj, kompreneble, ne manku komunaj preĝado kaj legado de vorto de Dio. 4. Kiel mi jam rimarkis, la pasinteco – historio kelkjarcenta – dispelis la kristanaron. Kiam ni estas ekkomprenantaj, ke ni estas fratoj unu de la alia, ni ne plu konas nin reciproke. Tial estas evidente, ke ne nur la animzorgantoj, sed ankaŭ iliaj kredantoj, kiuj fremdiĝis inter si kaj sur religia kaj sur socia kampoj, denove serĉu sin reciproke ĝuste sur ambaŭ ĉi tiuj kampoj. Kleraj laikoj ĉe ambaŭ flankoj ankaŭ kune parolu sub bona gvidado en studkunvenoj pri sia religia laŭvivado kaj malkovru unu la alian kiel ordinarajn, sincerajn, bonkorajn homojn, kiuj prenas sian religion serioza, kiel aŭtentikajn kunkristanojn, dezirantaj nenion alian ol tio, kion ilia konscienco diktas al ili. Ĉu estus strange, se ni ankaŭ ekkonus nian reciprokan liturgion, kompreneble ne por partopreni ĝin, sed jes por vere ekkoni ĝin kaj eble ankaŭ povi transpreni valorajn elementojn? Ni parolas kaj volas formi juĝon unu pri la alia, sed tiam ni zorgu, ke nia partnero ricevu ankaŭ la ŝancon kaj eblon por formi al si ĝustan juĝon. 5. Por ebligi al la nekatolika kristano formi al si ĝustan bildon pri la katolika eklezio, ni devos montri tiun eklezion al ili, kia Kristo volis ĝin. Papo Johano, anoncante sian koncilon, parolis pri renovigo kaj modern-tempigo de nia eklezio, kaj tio devas antaŭiri, antaŭ ol ni povos pensi pri reunuiĝo. Ĉi tio estas zorgo por ĉiu diocezo. Renovigo kaj adaptado en propra medio, por ke la disiĝintaj fratoj apud ni en ĝusta maniero taksu nin kaj nian Eklezion. Tial ŝajnas al mi tasko de ĉiu diocezo konduki la kredantojn al meditado kaj pripensado. Antikviĝintaj kutimoj kaj praktikoj en la laŭvivado de nia kredo, kiuj prezentas deformitan bildon de nia eklezio, devas esti forigataj; la kredantoj ekhavu emon kaj guston por tiuj aferoj, kiuj tuŝas la kernon de la religia vivo kaj determinas la bildon de la eklezio. En la kvara punkto mi parolis pri la komunaj studkluboj de katolikoj kaj nekatolikoj, kiuj laŭ sia naturo restos limigitaj; en pli vasta rondo, tamen, formiĝu interparol-grupoj inter katolikoj, ne por veki interesiĝon sed por renkonti al la deziroj de la katolika laiko. Li, konscia pri sia propra responseco, deziras ja mem labori pri renovigo kaj adaptado kaj redoni al la eklezio ĝian realan bildon en ĉi tiu tempo. Ĉi tiu afero ne estas sufiĉe taksebla por la ekumeno. 6. Kunlaboro kun nekatolikaj kristanoj povas havigi belegajn rezultatojn en diocezo, se estas eblo por labori pri la disvastigo de la biblio. La interesiĝo pri la legado de la Sankta Skribo estas forte kreskadanta inter la katolikoj. Bibliokluboj, kiujn gvidas sacerdoto, ne plu estas maloftaĵo. Ankaŭ ĉi tion ni parte dankas al la ekumenaj kontaktoj, kaj inverse ĉi tiu interesiĝo pri la biblio havas efikon ankaŭ stimulantan al la reunuiĝo. Kun multe da sukceso katolikoj kaj protestantoj en nia tempo kunlaboras en la disvastigado de la biblio vizitante la familiojn kaj prezentante al la katolikaj familioj katolikan, al la protestantaj familioj protestantan eldonon. 7. Nekatolikaj kristanoj kaj katolikoj devas reciproke ekkoni sin, pli multe kunlaborante unu kun la alia. Pri ĉi tiu kunlaboro la koncila skemo “Pri la ekumenismo” diras: «Ĉi tiu kunlaboro devas esti pli kaj plj disvastigata precipe en tiuj regionoj, kie la socia kaj teknika evoluo ekkomenciĝas, ĉu per ĝusta taksado pri la homa persono, ĉu per akcelado de la paco, ĉu per strebado al apliko de la evangelio sur sociala kampo, ĉu per uzado de kiuj ajn rimedoj kontraŭ la mizero de nia tempo, kiel malsato, analfabetismo, manko, tromalmulto da loĝejoj, nejusta divido de posedaĵo. Per tiu kunlaboro ĉiuj, kiuj kredas en Kristo, povas pli facile lerni, kiel ili pli bone konu kaj pli multe taksu la alian, kaj estas preparata la vojo al la unueco». 8) Lasta respondo al la demando, kio povas fariĝi en diocezo favore al la reunuiĝo, estas eble – aŭ pli bone certe – jena kaj eĉ plej grava: en diocezo oni devas preĝi por la riparo de la unueco, kaj multe preĝadu ĉiuj kredantoj en ĉiuj tavoloj de la eklezio: religiuloj, sacerdotoj kaj aliaj kredantoj. La interesiĝo pri la riparo de la unueco ade kreskas, kaj multega laboro estas farata. Kompreneble la Sinjoro petos ĉi tion de ni, sed la sama Sinjoro siatempe donos la unuecon kiel donacon, kiel gracon, al la homaro; por ĉi tiu donaco ni devas preĝi. Ĉu ni eble ne tro ofte pensas, ke la alveno de la reunuiĝo dependas de ni kaj de nia laboro? Ĉu tiu laborado ĝuste rilatas al nia preĝado? En specialaj okazoj ni ankaŭ kune preĝu kun niaj disiĝintaj fratoj, ĉar “kie du aŭ tri kunvenas en Mia Nomo, tie Mi estas en ilia mezo”. Neimagebla estas la impreso, kiun komuna preĝoservo por la unueco faras sur katolikon kaj nekatolikon. Ĉe tio ni ankoraŭ ne povas transiri al formoj de kunvenado, en kiuj ni povas portopreni reciprokajn kulton aŭ liturgion. Ĉi tiu t. n. “communicatio in sacris” ne nur konfuze efikus, sed ĝi estus ankaŭ nevereca unu kontraŭ la alia, ĉar oni tiam subtabligus la reale ekzistantan disiĝitecon. La preĝokunvenoj, kiujn mi celas, intencas esti esprimo de nia doloro, ke ni (ankoraŭ) ne posedas la kompletan unuecon, kiun petas al ni la Sinjoro. Ili signifigas al ni, ke ni unuiĝas en preĝado por peti la Sinjoron, ke ni plenumu Lian volon, ne sekvante niajn proprajn pensojn kaj vojojn, “kiuj estas vantaj”. La respondon al la demando, kio povas fariĝi en diocezo favore al la reunuiĝo, mi mallonge resumis je la antaŭmenciitaj punktoj. Ĝi estas modesta klopodo; multe pli da ebloj sendube ankoraŭ prezentiĝos. Eble iu rimarkos: ĉu ĉi tio estas konkreta realeco? Mi atentigu lin pri tio, ke en mia diocezo klopodas realigi tion la apostolaj laboroj de la Aŭgustenanoj, Franciskanoj, Karmelanoj, Jesuitoj kaj Dominikanoj. La katolikoj (7-8% de la tuta loĝantaro) antaŭe jam estis treege korligitaj kun sia eklezio kaj formis bataleman, ofereman unuecon, sed ili vivadis en forta izoleco. Nun grandaj malfermiteco kaj interesiĝo pri la disiĝintaj fratoj estas kreskantaj. Teamo da teologoj (regularaj kaj diocezaj) havas siajn studkunvenojn, konstantan klubon kiu portas la nomon de la paroĥo, en kiu la paroĥestro rolas kiel gastiganto. Dum ĉi tiuj kunvenoj la teologoj priparolas la temojn, kiujn ili laŭ antaŭe aranĝita skemo pritraktos en la konferencoj kaj kunvenoj de sacerdotoj. Jen la formado, la aldona instruado, kiun la sacerdotoj devas ricevi, se ili el akirita posedo deziras paroli pri ekumenismo kaj reunuiĝo kun siaj kredantoj kaj povas prediki por ili. La Aŭgustenanoj donas en sia formadejo tion al la katolika loĝantaro, kion ĝi bezonas por bonaj kontaktoj ekumenaj. De el sia monaĥejo en Draĥten (Frislando) la Franciskanoj dissvarmas al siaj unu-sacerdotaj laborterenoj meze de etaj kernoj de katolikoj. Meze de nekatolika socio ili komplete partoprenas la publikan vivon, kaj sen iu proselitismo ili plenumas rimarkindan socialan funkcion. Ilia unika intenco estas montri la bildon de la katolika eklezio, kia la Sinjoro ĝin volis. Pligrandiĝadas la deziro de la katolika loĝantaro al pripensado kaj studado. En multaj paroĥoj la koncepto “ekumenismo” ne plu havas fremdan sonon, dank’ al la laboro de la centroj de apostolado kaj la ĝusta, ade kreskanta kompreno de la paroĥa sacerdotaro, per kio eblas, ke en multaj lokoj estas starigitaj studkunvenoj, interparol-grupoj aŭ bibliokluboj. Neatendita malfermiteco inter katolikoj kaj disiĝintaj fratoj manifestiĝas en surprizaj formoj de kunlaboro. Moveco de religia vivo kreskas en la propra Eklezio kaj kaŭzas fortan deziron al la unueco, kiun la Sinjoro volis por Sia Eklezio. Niermann; el “Concilium”, internacia revuo por teologio, aprilo 1965, tradukis J. A Tuinder |
NEPRUDENTA AGITEMO * Ĉefepiskopo kaj apostola delegito d-ro Bruno B. Heim, Kopenhago, skribis al ĉiuj skandinavaj katolikaj pastroj, traktante aktualajn temojn de la norda eklezio. Li atentigis ke jen kaj jen estiĝis nervoza maltrankvileco kaj neprudenta agitemo, kiuj kelkfoje konsternas aŭ ĉagrenas la kredantojn. “Ni volas resti ĉi tie en la nordo en niaj proporcioj. Ni estas malgranda minoritato. Ni estas ĉi tie por prediki la evangelion de Kristo (packomune kun niaj evangelianaj kunfratoj) kaj servi al niaj fideluloj”, skribis Heim. “Sed ni ne estas ĉi tie por fari politikon, precipe ne mondpolitikon. Tio ne estas nia tasko kaj ne nia senditeco. Ni ĉiuj estas nur servantoj, kaj en nenio serĉu nin mem aŭ atentigu pri ni per komikaj ekstravagancoj”. Preskaŭ samtempe aperis politika apelacio en la kopenhaga ĵurnalo “Kristeligt Dagblad”. * 47 teologi-profesoroj, episkopoj kaj pastroj de ĉiuj konfesioj (inter ili la katolika episkopo Mortensen) postulas, ke Usono ĉesu bombardi Vjetnamion kaj tiel faru la unuan paŝon al pactraktadoj. La apelacio trovis diversajn kritikojn, ekz. ke tiel la eklezio prenas unuflankecan kaj dubindan starpunkton. |
EL LA UNIVERSALA EKLEZIO Ankaŭ la mes-kanono estonte povos esti dirata nacilingve, same la konsekraj ritoj kaj la horoj. Tio estas la plej grava ŝanĝo, kiun enhavas Instrukcio de la Konsilantaro por Realigo de la liturgi-reformo kaj la Rito-kongregacio, eldonita la 4-an de majo. La preskriboj ekvalidiĝos la 29-an de junio 1967. La unua parto de la “ekumenaj direktivoj” estas preta. La dokumento de la Bea-sekretariato temas pri la signifo de la ekumena dialogo, ĝiaj formoj kaj metodoj kaj ĉeftemoj. Okaze de la Tutmonda Tago de Komunikiloj papo Paŭlo akceptis reprezentantojn de gazetaro, filmo, radio kaj televido en aŭdienco. Li akcentis la intereson de la eklezio je tiuj iloj kaj la moralan devon de la koncernaj profesioj servi por la bono de la homaro. Post la aŭdienco li parolis persone kun 50 eminentuloj, i. a. Claudia Cardinale, Gina Lollobrigida kaj Giulietta Masina. Pluraj sacerdotoj, kiuj simpatiis kun demonstrantoj en Hispanio, estis arestitaj la 1-an de majo. En San Sebastian la polico arestis 41 personojn en preĝejo, kien la demonstrantoj estis fuĝintaj. La permeson por la aresto donis la episkopo. En Sevilla la kardinalo disponigis al la demonstrantoj sian palacon. La eŭropa unuiĝo estas, laŭ opinio de Paŭlo VI, necesa jam pro la spirita komuneco kun ĝiaj kulturaj, moralaj kaj religiaj valoroj. La leĝo por Eŭropo devas esti vera frateco. Tion la papo diris dum aŭdienco por la instituto de eŭropaj studoj. Kardinalojn invitis laboristoj en Bogotá dum la Eŭkaristia Mondkongreso loĝi ĉe ili, por ke la kardinaloj vidu la tutan malriĉecon. Kondolenc-telegramon okaze de la morto de d-ro K. Adenauer sendis papo Paŭlo VI. Ĝi tekstas i. a.: “Dum la horo de forpaso de ekskarceliero Adenauer, pri kiu Ni havas karajn personajn memorojn, estas nia kora deziro, esprimi Nian profundan funebron pri tiu grandioza ŝtatviro kaj granda filo de la germana popolo, kies agado estis funde trapenetrita per lia katolika kredo. Restu neforgesita la agado por konstruo kaj paco de Germanujo kaj Eŭropo en ĉies koroj…”. “Por judoj komplete sensignifa”, diris la ĉefrabeno de la israela armeo, Gorren, pri la koncila deklaro pri la judoj. 3.600 usonaj monaĥinoj forlasis siajn ordenojn laŭ taksoj. Ŝajne la ĉefmotivo estas la malrapideco de la adaptiĝo de la ordenoj al la moderna epoko. Ŝanĝi la instrukcion pri la interkonfesiaj geedziĝoj postulas la kanadaj episkopoj de la Vatikano. La 3-a kunveno de la Paŭlo-Societo inter teologoj kaj marksistoj en Ĉeĥoslovakio estis sukcesa, kvankam kelkaj membroj el orientaj landoj kaj tiuj el Hispanio ne povis partopreni pro ŝtataj malpermesoj. |
ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTOJN Denove pasis monato. Denove envenis multaj leteroj kaj mondonacoj. Entute mi ricevis 22 okulvitrojn uzitajn. Esperantistoj el kelkaj landoj sendis poŝtmarkojn. Koran dankon al ĉiuj. El diversaj landoj nepagipovaj oni skribis al mi: “Kiel ni povas helpi?”. Volonte mi sendos al ĉiu petanto liston indikantan kuracilojn kaj okulkuracajn instrumentojn, kiujn oni povas sendi al Wassenaar aŭ rekte al Afrika adreso. Ankoraŭfoje mi ripetas, ke Agado E3 estu kampanjo de la tuta esperantistaro! Esperigis en Belgujo, Britujo, Ĉeĥoslovakio, Germanujo, Nederlando, Svislando, Usono. Antaŭa sumo: 1.295,48 ned. guld.; fina sumo: 2.006,47 ned. guld. |
I.K.U.E.-KONCILO Kiu respondecas pri mia konduto? En la ĉiutaga vivo ni ripetfoje devas respondi la demandon: “Kion mi devas fari aŭ malfari?”. Por solvi ĉi tiun problemon ni povas eliri de diversaj konvinkoj; ekzistas ĉi-rilate tri “tipoj” de homoj. La unua homtipo diras: mi ne rajtas mem decidi, ĉar mi devas blinde obei. Mi lasas min gvidi de mia religio, mia eklezio, la ordonoj, la sankta volo de Dio, la aŭtoritatuloj. Ĉiu aŭtoritato havas sian originon en Dio! Se mi, obeante, faras eraron aŭ kaŭzas suferon, tiam tio ne estas mia kulpo, sed pri tio respondecas la aŭtoritatuloj. Tia mi sentas min plej kvieta laŭ mia konscienco. La dua homtipo opinias: mi mem estas la unika, kiu decidu. Ĝeneralaj leĝoj al mi ne utilas, ĉar por mi ĉiu situacio estas malsama ol alia. Ĉiu, kiu diras: “Ĉu ĉi tio ne finiĝas per ĥaoso?”, malpravas. Mi ne agas malsaĝe, ĉar tiam mi malfideliĝus al mi mem. Mi faras ĝuste tion, kion diktas al mi mia koro. Kio laŭ mia opinio estas bona, neniam povas esti malpermesita. Tiel agante mi sentas min respondeca kontraŭ ĉiu. Ĉu estas io sur la tero, kio kostis pli multe da homvivoj kaj kaŭzis pli multe da sufero ol ĝuste la blinde obeanta submetiĝo al aŭtoritato? La tria homtipo pripensas: “Kiel mi decidas pri miaj faroj kaj agoj, dependas de multaj faktoroj! Mi eliras de tio, ke la konscienco apartenas al la plej esenca kerno de mia personeco. Ĝuste en tio la homo pleje distingiĝas de la besto. Ĉar dirante “konscienco”, oni samtempe parolas pri “respondeco” kaj “memdecidanta volo”, pri “de kiu la kulpo, por tiu la puno”. La konscienco estas neanstataŭigebla kaj neinterŝanĝebla. Neniu povas agi por mi. Do mi plej ofte bone scias, kion mi devas fari. Se temas pri grava afero, mi kelkfoje legas aŭ parolas pri ĝi kun aliaj, ĝis kiam mi estos trovinta klarecon per fari decidon, kiu tute estas la mia. Estas ja mi, kiu decidas. Mi sentas, ke mi estas respondeca kaj tio donas al mi pacon. Se oni senplie preskribas ion al mi, mi unue pripensos, ĉu mi povas respondeci por tio. Mi ne estas plu infano! Se preskribo helpas al mi por esti feliĉa mem, kaj kune kun aliaj, mi plene konsentas. TASKOJ: 1. Kiel vi solvas la kontraŭecon inter unuflanke via propra konscienco kaj via persona respondeco kaj aliflanke devigaj preskriboj de la aŭtoritato (kiu ajn ĝi estu)? 2. Ĉu obeado ĉiam estas virto? 3. Ĉu estas sur la tero aŭtoritato, kiu superas kaj antaŭas mian konsciencon? 4. Kion vi opinias pri la eldiro: “En nia tempo oni lasas pli al propra respondeco?” – Ĉu ĉi-koncerne povas esti parolo pri “pli” aŭ “malpli?”. |
NI FUNEBRAS F-ino Helene Fiedler, ĉefestraranino de IKUE antaŭ la dua mondmilito kaj konata hungara esperantistino, mortis dum marto ĉi-jara en Pécs, Hungario. S-ro W. Baaten, konsulo de IKUE, mortis 82-jara la 26-an de marto 1967 en Utrecht, Nederlando. S-rino Görlich, patrino de profesoro Görlich, mortis 88-jara dum januaro ĉi-jara. Ili ripozu en paco. |
NI GRATULAS al f-ino Corry van Kleef, Nederlando, pro akiro de titolo “doctorandus”; al profesoro d-ro E. J. Görlich, Vieno, pro elektiĝo kiel membro de Société Européenne de la culture kaj membro de la honora komitato de la porpaca unuiĝo Pacem in terris. |
OFICIALE Decidoj de la Plenumkomitato Per skriba voĉdono la komitatanoj elektis kiel prezidanton de la Komitato s-ron Luigi Sola, Vercelli, Italio, kaj kiel sekretarion de la Komitato P. Albino Ciccanti, Rimini, Italio. Koran gratulon! Ni deziras al la elektitoj, ke ili trovu feliĉan vojon por plenumi la taskon, kiun difinas la nova statuto de IKUE. La komitatanoj elektis por kvarjara periodo kiel revizorojn de la librotenado: s-ron Kurt Schweizer, komitatano, Riehen, Svislando; s-ron Paul Bächli, Ennetbaden, Svislando; f-inon Alice Rölli, librotenistino, Emmenbrücke, Svislando. Novaj konsuloj Kanado: F-ino Monique Milette,Trois-Rivières, Que.; Francujo: Pastro R. Berger, Clermont Ferrand. |
ILI RIFUZAS KOMUNION EL NIGRA MANO Enketoj inter usonaj katolikoj Ĉiu kvara usonano estas baptita katoliko, entute hodiaŭ vivas preskaŭ 50 milionoj da katolikoj en Usono. Dum jardekoj oni rigardis ilin ekstruloj kaj neveraj demokrataj civitanoj. Precipe oni riproĉis al ili “Rom-obeon”. Ĉi-ĉio profunde ŝanĝiĝis per kaj post la 2-a Vatikana Koncilo – se oni volas kredi demoskopojn kaj gazetaron. Du gravaj usonaj revuoj dum marto ĉi-jara okupiĝis detale pri la usonaj katolikoj: “Newsweek” en naŭpaĝa ĉefartikolo, kaj unu semajnon poste “US News & World Report” sur kvin paĝoj. Revolucio en la eklezio? Newsweek sendis la demoskopojn al la fronto, por ekscii kion katolikaj usonanoj pensas pri sia eklezio, pri papo, episkopoj, naskolimigo, abortigo, divorco, celibato, liturgiaj reformoj, kion ili deziras kaj esperas. En 100 paroĥoj oni havis 4.000 kontaktojn, 1.000 plenkreskaj katolikoj fine respondis 160 demandojn. Kiel ĉiu enketo, ankaŭ ĉi tiu estas preninda skeptike, sed ankoraŭ pli riskaj estas la konkludoj de la revuo. Ĝi nome konkludas ke la katolikismo post la 2-a Vatikana Koncilo pli rapide ŝanĝiĝis ol iam ajn dum sia 2000-jara historio. Ambaŭ revuoj kredas povi konstati, ke ne temas pri ŝanĝiĝoj kaj reformoj, sed “revolucio”. Evidente kontente oni konstatas, ke (fine) la eklezio provas fariĝi pli demokrata. Politiko estas limo La demoskopoj eltrovis ke la usonaj katolikoj tre serioze prenas sian kredon. 3 el 4 demanditoj regule vizitas la dimanĉan meson, 50% opinias la religion plej grava en sia vivo. 4 el 10 demanditoj konfesas, ke papaj eldiroj estas leĝoj por ili, multe pli ol 50% estas pretaj akcepti de pastro konsilojn en moralaj kaj etikaj problemoj. Du trionoj ĝojas pri la liturgiaj reformoj, precipe la uzo de la angla lingvo; sed forta minoritato timas ankaŭ, ke tiel estas forviŝata la “aparteco” de la katolikoj (kompare al la protestantaj sektoj). Sed ĉe la politiko (en plej vasta senco) estas limo de la eklezia ligiteco: nur 5% lasus sin influi per pastro ĉe balotoj, kaj – kiel ajn nekredeble – 50% ne kredas ke estas peko, se ili rifuzas la komunion el la mano de negra sacerdoto. Naskolimigo kaj abortigo La malfacila problemo por usonaj katolikoj ŝajne estas la naskolimigo. Du trionoj de la demanditoj deziras, ke la eklezio forlasu sian ĝisan moralteologian pozicion; ĉe pli junaj (sub 35 jaroj) estas eĉ 89%. Aro da pastroj deziras same. 38% ne atentas la ekleziajn direktivojn kaj uzas la pilolon. La severan katolikan sintenon pri la abortigo aprobas 58%, 28% ŝatus mildigon (rilate la medicinan kaj etikan indikadon). Faciligi divorcon Kvarono de ĉiuj usonaj geedziĝoj finiĝas en divorcoj – plorinda mondrekordo. Ankoraŭ la divorca kvoto de la usonaj katolikoj restas sub la ordinara nivelo, sed kiel longe ankoraŭ? Oni taksas, ke 80% de la eksedziĝintaj katolikoj ree edz(in)iĝas – kaj tiel eksiĝas ankaŭ el la komuno de la kredantoj. Do ne mirige, ke 50% kontraŭas la nesolveblon de la edzeco. Du trionoj deziras, ke Romo kreu pli multajn eblecojn por nuligi la edzecon. La papoj Oni demandis pri multaj aliaj temoj, i. a. celibato (48% estas por forigo). Fine kun usona sentabuismo oni ankaŭ demandis pri la ŝatiteco de la papoj: la unuan lokon tenas Johano XXIII, pri kiu oni diras verajn laŭdhimnojn; la duan lokon tenas Paŭlo VI, la trian Pio XII. Duonveroj kaj ĝeneraligoj La alia revuo, US News & World Report, provas sufiĉe sensacieme atesti la revolucion en la katolika eklezio de Usono per unuopaj kazoj: kredantoj kaj pastroj kaj episkopoj; unuj disputas kun aliaj; kardinalo Spellman estas atakata pro siaj Vjetnami-eldiroj, kontraŭ pastroj kaj monaĥinoj oni ĵetas ŝtonojn ĉe negro-demonstracioj ktp. Koncize: la hierarkio fariĝas la viktimo de demokratiĝa proceso. Nu, la raporto de la revuo ne estas malbonvola, sed tro supraĵa kaj abundas je duonveroj kaj ĝeneraligoj. Kiel ajn interesaj kaj bonaj estas tiaj enketoj kaj artikoloj, ili grandigas la danĝeron de tiu tendenco tute malĝusta de demokratio ĉie ajn en la eklezio: la dekalogon oni ne povas ŝanĝi per decido de plimulto… |
GRAVA MALDISKRETO La usona, de laikoj eldonata revuo National Catholic Reporter publikigis la sekretan finraporton de la papa studkomisiono por la problemoj de loĝantaro, familio kaj naskiĝoj. Kiel konate, tiu finraporto nun kuŝas ĉe Paŭlo VI, kiu persone trastudas ĝin kaj rezervigis al si la decidon pri la tuta problemaro. Konate ĝis nun estis krom tio nur, ke la finraporto enhavas du diversajn dokumentojn, unu negativan (konservativan) de minoritato ĉirkaŭ kar dinalo Ottaviani, kaj unu pozitivan (progresan) de la majoritato – se oni tiel povas simpligi la situacion. Ottaviani, la prezidinto de la komisiono, diris pri la publikigo: “Temas pri neprecizaĵoj, kontraŭ kiuj oni devas esti skeptika”. En vatikanaj kaj aliaj koncernitaj rondoj oni estas tre surprizita kaj indigninta pri la “grava maldiskreto”, kiun oni akrege mallaŭdas. La membroj de la komisiono estas devigitaj je plej severa silentado. Laŭ la usona revuo la informoj venis de laika komisionano; la nomo ne estas konata. Ambaŭ starpunktoj National Catholic Reporter estas respektata periodaĵo; respondecas pri ĝi grupo de sendependaj laikoj. Tamen, laŭ onidiroj la progresista revuo estas ankaŭ sub influo de episkopoj. Antaŭ nelonge la revuo publikigis longan studon, en kiu oni pledis por forigo de la celibato de la sacerdotoj. Meze de aprilo nun ĝi aperigis ambaŭ partojn de la finraporto, la konservativan kaj la progresistan starpunktojn. La finraporto estis transdonita al la papo jam lastan jaron (26-an de junio 1966). Laŭ la revuo, la plimulto de la komisionanoj – inter ili medicinistoj, ekonomiistoj kaj sociologoj – pledis por modifado de la sinteno eklezia sur tiu kampo. Ili argumentas ĉefe per la rajto kaj devo de la homo, manipuli la naturprocesojn por sekvi konvenajn homajn celojn, inkluzive la naskoreguligon. La revuo citas el la dokumento: “Estas nature por la homo, uzi siajn spertojn por la celo, kontroli ĉiujn fizikajn realaĵoin de la naturo. – La naskoreguligo ŝajnas necesa por multaj geedzoj, kiuj realigu responsan kaj prudentan generadon en la nuna situacio de la socio. Se oni respektu kaj flegu ĉiujn esencajn valorojn de la edzeco, la geedzoj bezonas dignajn kaj homecajn rimedojn por la koncip-reguligo”, Laŭ la opinio de la komisiona plimulto la eklezio modifu sian tradician rifuzan starpunkton al a kontraŭkoncipiloj, ĉar “la sociaj ŝanĝiĝoj en la edzeca kampo, en la familio kaj en la stato de la virino, la malkresko de la infanmortado, la progresoj en la fiziologiaj, psikologiaj kaj seksaj konoj kaj ŝanĝita taksado de la signifo de a sekseco kaj de la geedzaj rilatoj kontribuis al kreiĝo de pli bona, pli profunda kaj pli korekta vidpunkto pri vivo kaj geedzaj interrilatoj”. Fine la plimulto rekomendas konsenton de la eklezio al uzado de kontraŭkoncipaj metodoj, sen tamen rekomendi tiun aŭ alian specialan metodon. Tre emfaze ĝi konfirmas la kondamnon de abortigo kaj nomas la steriligon ĝenerale neakceptebla rimedo. Vero restas vero La dokumento de la minoritato (de la papa studkomisiono) citas – laŭ la revuo – unue tekstojn de Pio XI, Pio XII kaj Johano XXIII el la jaroj 1930, 1951 kaj 1961 kaj tiam konstatas: “La eklezio ĉiam instruis, ke la generado en aparta maniero estas nevundebla. Se jam la ekzistanta vivo estas nevundebla kaj prenita el la potenco de la homo, do oni samon povas diri pri la estonta vivo”. La dokumento minoritata finas: “La eklezio ne povas modifi sian respondon, ĉar tiu respondo estas vera. Ĝi estas vera, ĉar la katolika eklezio – fondita de Jesu-Kristo kun la celo montri al la homoj la sekuran vojon al la eterna vivo – dum jarcentoj ne povis tiel grave erari. Se nun la eklezio konfesu, ke ĝiaj doktrinoj ne plu estas validaj, tiam konvenas plej grave timi pri ĝia aŭtoritato en ĉiuj moralaj kaj dogmatikaj demandoj, ĉar tiu aŭtoritato povus per tio esti grave damaĝata”. Rompo de konfido La vatikana parolisto Vallainc diris en sia semajna gazetara konferenco pri la artikolo en National Catholic Reporter: “tie iu gravege pekis kontraŭ la konscienca devo de sekretemo”. En tempo, dum kiu oni urĝigas la hierarkion pli multe fidi al laikoj, rompo de konfido en tia mezuro povas nur multege damaĝi. La artikolo nur nerekte premu je la papo, sed ĝi tute ne influos lian decidon, ĉar jen temas pri moralaj normoj. |
KIU MURDIGIS LA EPISKOPON? La 4-an de marto 1967 sur la strato de Durango al Mazatlan la episkopo de Ciudad Obregon, d-ro José de la Soledad Torres Castañeda, 49-jara, estis murdita de 5 banditoj sub gvido de Arturo Santos Estevane. Unu el la banditoj estis vestita kiel trafik-policisto kaj haltigis la aŭton de la episkopo. Kiam li sekvis la ordonon de la falsa policisto, malfermi la kofrujon, la bandito ĝis nun nearestita, Filipe Mendrano, murdis lin per pistolpafo en la nukon. Tion diris la 4 arestitaj banditoj. El la kuracista bulteno oni scias, ke la korpo de la episkopo portas signojn de batoj kaj ke eventuale la mortkaŭzo ankaŭ povas esti sufokiĝo. La kadavro estis trovita 21 tagojn post la krimo en tombo apud la strato, kiu estis fosita jam antaŭ la murdo. La kadavro estis sen vestaĵoj sed ne jam putriĝinta. Pri la motivo de ĉi tiu kruela kaj fia krimo, kiu kompreneble vekis grandajn konsterniĝon kaj indigniĝon inter la meksikanaj katolikoj, ĝis nun ne aperis klaraj eldiroj. Estas nur pluraj kontraŭdiraj informoj en la gazetaro. Unue la murdintoj asertis, ke ili volis nur ŝteli (pli ĝuste: rabi) aŭtomobilon kaj hazarde haltigis la episkopon, sen scii ke li estas episkopo. Tiu aserto estas absolute falsa. La murdintoj renkontis la episkopon jam unu tagon antaŭe kaj eksciis, ke li veturos la postan tagon per sia aŭto Ford Galaxie 500 sur la strato de Durango al Mazatlan. Krome la episkopo ĉiam portis sacerdotan uniformon kaj laŭ eldiro de du banditoj tute klare diris, elirinte la aŭton: “Mi estas la episkopo de Ciudad Obregon, sinjoro”. Fine la banditoj asertas, ke ili agis el propra iniciato, sen ke iu figuro estas en la fono. Sed tiu aserto estas tute dubinda Ĝuste en la simpla loĝantaro, el kiu devenas ankaŭ la banditoj, en Meksikio regas granda respekto al pastroj kaj episkopoj. Estas krome neverŝajne, ke oni murdas sacerdoton pro aŭto, ĉar tiaj profesiaj banditoj tutfacile povas ŝteli kiom ajn da aŭtoj en ĉiu urbo. Oni eĉ ordinaran homon ne simple murdus tial, kial do episkopon? Fine la aŭton nek vendis nek uzis la banditoj; oni trovis ĝin staranta en la urbo Matamoros. Povas esti ke kelkaj el la banditoj ne sciis, kial ĝuste ĉi tiu episkopo, por kiu oni jam fosis tombon, estu mortigita ĝuste sur tiu loko. Sed ja estas tre verŝajne, ke la ĉefo de la bando agis laŭ ordono de alia influriĉa persono kaj estis pagita bone. Tiel la gazeto “La Prensa” en la numero de la 30-a de marto asertas, ke eble la 6-a vera murdinto estas riĉulo en la fono. Ankaŭ laŭ la gazeto “Excelsior” de la 29-a de marto la polico opinias, ke iu pagis al la 5 akuzitoj, por ke ili murdu la episkopon. La 28-an de novembro 1958 Johano XXIII nomis d-ron José de la Soledad Torres C. unua episkopo de Ciudad Obregon, kaj depost tiam la episkopo tre fervore agadis en sia diocezo, precipe sur sociala kampo kaj en la animzorgado por laboristoj. Ne povis esti evitite, ke tiel li ekhavis malamikojn. Tiel du monatojn antaŭ sia murdiĝo li fiksis por sia tombo jenan tekston: Ĉi tie kuŝas José de la Soledad Torres Castañeda, unua episkopo de Ciudad Obregon, kiu amis ĉiujn, sed precipe sentis sian devon je la malriĉuloj kaj defendis la laboristojn. Restas la demando, kiu staris sur protest-ŝildo portita de la katolikaj virinoj tra la stratoj de la urbo Palacio: “Kiuj estas la intelektulaj fon-viroj de la murdo?”. |
MISTERA MURDO En Hindio ekscitas la homojn tre mistera kaj neklara kazo de krimo, kies cirkonstancoj kondukis al tribunala kondamniĝo de katolika pastro; oni akuzis lin pro murdo, kiun li laŭ propra eldiro ne faris. En la revizia proceso. Fakte. la plej supra tribunalo de la ŝtato Kerala juĝis lin senkulpa. La unua tribunalo kondamnis lin al ekzekuto. P. Benedikt Onamkulam, diocezo Changanachery, klarigis sin konstante nekulpa. Lia ĉefepiskopo, M. Kuvakatt, same estis konvinkita pri lia senkulpeco kaj persone transprenis la defendadon. I. a. oni eltrovis post la unua proceso, ke la polico torturis la akuziton, por ke li konfesu sin kulpa. La kazo komplikiĝis tial, ĉar la akuzita patro deklaris, ke faktojn gravajn por sia defendo li ne povas diri, ĉar li devus vundi la konfesan sekretan. La murdo okazis dum la nokto de la 15-a de junio 1966 sur strato 35 mejlojn de Changanachery. Tiun tagon la akuzito kun aliaj pastroj vespermanĝis en la episkopa domo je la 21.30 h. Laŭ la polico, poste la akuzito renkontiĝis kun la virino (poste murdita) en sia domo en Changanachery, de kie li sendis ŝin al fiksita renkontejo ĉe Thiruvalla, 10 km for. Je la 22 h ili veturis per taksio – ĉiam laŭ policaj asertoj – de Thiruvalla al Mandamaruthi, de kie ili marŝis ĉirkaŭ 2 km ĝis la loko de la krimo. Sed ĉi-ĉio estas puraj asertoj, ĉar la tribunalo eĉ ne esploris (en la unua instanco), ĉu oni vidis la virinon en Changanachery. La taksi-ŝoforo sola ne estas fidinda, ĉar li povas esti timigita per la polico. Kiel “pruvon” por la kulpo de la pastro antaŭ la tribunalo oni montris sangoplenan littukon, trovitan ĉe la nuda kadavro de la virino; ĝi portas la lavej-numeron 3, saman numeron, kiun la pastro havas. Sed la kadavron malkovris virino loĝanta en la proksimeco de la krimloko; ŝia filino, studentino en kolegio, havas ankaŭ lavej-numeron 3. Krome estas indicoj, ke la krimon faris pli ol unu persono. La du atestantoj, kiuj asertis ke ili vidis la virinon kaj la pastron kune sur la taksia placo, estas familianoj de riĉa viro loĝanta apud tiu placo. Li intertempe konfesis, ke li devigis la atestantojn tiel eldiri, kvankam estas nevere. Kio do fakte okazis? Laŭ informoj el fidinda fonto eblas jena klarigo: povas esti ke P. Onamkulam postulis post konfespreno de la patro de la needza infano de la virino, ke li devas pagi la vivkostojn por la infano. Kaj nun Omakulam pensis, ke lige kun la krimo li ne rajtas diri ĉi tiun fakton al la polico kaj ĉiukaze ne perfidi la nomon de la patro. Kiujn motivojn por tio li havas, estas mistere, ĉar oni tute ne scias, kian konfes-sekreton li konservas. Misteran rolon ludas ankaŭ la riĉa viro. Riproĉi oni ĉiukaze devas policon kaj justicon, ĉar ili tiel facilanime kaj supraĵe (en la unua proceso almenaŭ) ekzamenis la tutan kazon kaj simple asertis, ke la patro de la infano de la murdita virino, ja eĉ torturis lin por ekhavi tian konfeson. |
EKZEMPLO DE KULTUR-INFLUO Biblio kaj ĉeĥa nacio tria parto Kun la apero de libropresado samtempe komenciĝas la nova epoko de ĉeĥaj tradukoj de la biblio. Por la du biblioj de Praha (1488) kaj de Kutná Hora (1489) oni uzis kiel fundamenton tekston reviziitan en tempo de Georgo de Poděbrad, respondanta al tipo, kiun oni trovis en iama biblioteko de Lobkowicz, verkita 1476-1480. Inter la unuaj Ĝis 1500 oni eldonis en Bohemujo ĉiam kompletajn bibliojn ankaŭ trifoje NT (1475, 1487, 1498) kaj dufoje psalmaron (1487 kaj 1499). Estas tre grave, ke trifoja eldono de NT en popola (nacia) lingvo estas tre rara, ĉar ĝis 1501 oni trovas presitan tradukon de NT nur ĉe tri nacioj: germana, franca kaj ĉeĥa. Tial oni ne miru, ke la du bibliaj pra-presoj estas valora atesto pri ĉeĥa kultura progreso. Ni aldonu, ke la ĉeĥa biblio estas la sola slava pra-preso. Kun tiuj tradukoj kontinuas alia presita ĉeĥa biblio el 1506: ĝi estis presita en Venezia de Peter Lichtenstein el Köln/ Rhein. Ĝi prezentas grandiozan kodekson kun 109 ilustraĵoj. Ĝi estas modela por ĉiuj eldonoj (katolikaj kaj nekatolikaj) ĝis fino de 18-a jc. Kvankam ĝi aperis – same kiel la pra-presoj – en utrakvista medio, ĝi estis tiom ŝatata ĉe katolikoj, ke dum la 17-a jc oni konsideris ĝin katolika. Oni tute ne rimarkis ke unu ilustraĵo, simpligita bildo de A. Dürer por la 6-a ĉapitro de Apokalipso kun la apokalipsaj rajdantoj, havas inter la forfalĉitaj viktimoj en la faŭko de la infero ankaŭ papon, laŭ la subskribo Julio II. “Rusa biblio” Kun la venezia biblio estas ligita biblio presita en Praha de kuracisto Fr. Skoryna, naskita en Polock (Blanka Rusujo). Li presigis en Praha, inter 1517 kaj 1519, 23 librojn de la MT, kiujn li tradukis helpe de ĉeĥa kaj pola tradukoj. Li mem nomas ĝin “rusa biblio”. El la venezia eldono li transprenis konkordancojn kaj specialajn surskribojn (ekz. en Jeremio). Verŝajne konvinkis lin pri la taŭgeco presigi rusan biblion la fakto, ke en Praha oni presis per kunlaboro de ĉeĥaj kaj polaj judoj hebreajn librojn. Ni rimarkigu ĉi tie, ke en 1512 oni starigis en Praha unuan judan presejon en meza Eŭropo kaj ĵus, kiam Skoryna presigis sian rusan biblion, aperis el ĉi tiu juda presejo (1518) hebrea Pentateŭko en belega aranĝo. En postaj eldonoj de la biblio, kiujn prizorgas utrakvistoj, la teksto de la venezia biblio restis preskaŭ netuŝita. Escepte de biblio 1540 presita de L. Milchthaler en Nürnberg en presejo de Koberger, ĉiuj ceteraj estis presitaj en Praha. Specialan famon gajnis biblioj nomataj Melantriĥaj, eldonitaj inter 1549 kaj 1577 ĉe J. Melantriĥ, eldonisto kaj presisto. Ĉi tiuj biblioj estis oficiala teksto de tiam reganta ĉeĥa eklezio “sub utraque” (utrakvista), principo staranta ankoraŭ sur katolika religia fundo. Kiam post 140 jaroj oni restarigis ĉefepiskopejon en Praha kaj Anton Brus de Mohelnice fariĝis ĉefepiskopo, viro klera kaj prudenta, modera rilate erarojn sed firma en principoj, ankoraŭ la utrakvista konsistorio rekonis lian juropovon kaj postulis, ke li konsekru utrakvistajn sacerdotojn. Bros faris tion dufoje kaj konsekris sume 42 sacerdotojn utrakvistajn. Poste jam la influo de luteranoj estis tiom granda, ke post la deklaro de tiu ĉeĥa konfesio en 1575 ĉesis la rilatoj inter la nov-utrakvistoj kaj la ĉefepiskopo. Tradukoj el pralingvoj Novan biblian eldonon preparis la unuiĝo de bohemaj fratoj, kiuj eliris de utrakvistoj, sed poste tre proksimiĝis al kalvinistoj. Ili tradukis la biblion rekte el hebrea kaj greka lingvoj. Komencon faris Jan Blahoslav, eldonante tradukon el greka NT; ĝi estis dufoje presita (1564 kaj 1568) en la sudmoravia urbo Ivanĉice. La ekzemplo de Blahoslav kuraĝigis la unuiĝon de bohemaj fratoj traduki la MT el greka lingvo. Tiun laboron entreprenis dek viroj, kiuj tradukante atentis ankaŭ tri pli frue presitajn bibliojn. Ili uzis por sia traduko t. n. Poligloton de Antorf, kiun helpe de katolikaj scienculoj el Hispanujo kaj Nederlando eldonis 1569-1572 Benedikto A. Montanus en Antverpeno. La traduko havas multajn marĝenajn rimarkojn, kie oni trovas la tutan religian doktrinon de la ĉeĥaj fratoj kun influo de kalvinismo. Inter 1579 kaj 1594 aperis ses grandaj volumoj presitaj en Kralice en bieno de protektanto de la unuiĝo, Jan de Zerotin. La lingvo de la traduko estis modela kaj longe restis eĉ por katolikaj verkistoj. Katolikaj klopodoj Ankaŭ la katolikoj, tiam minoritato en la ĉeĥa nacio, klopodis eldoni propran katolikan biblion. Sed nur la praha ĉefepiskopo Mateo F. de Bilenberg preparis eldonon de NT eldonitan post lia morto en 1677. En 1712 kaj 1715 aperis MT, kiu kun la NT nomas sin St. Venceslaa Biblio. Nova eldono aperis en 1769-71. Ĉi tiu biblio estas la plej granda verko de ĉeĥaj jesuitoj kaj samvalora al la biblio de Kralice. Ĝin prilaboris tri eminentaj verkistoj jesuitaj: J. Konstanc, M. V. Ŝteyer kaj Jan Barner. La traduko dependas de la vulgato, sed laŭ lingva vidpunkto ili uzis la t. n. venezian biblion de 1506 kaj du manuskriptojn. Viva rilato kun la popolo ebligis, ke ankoraŭ nun la lingvo de la traduko estas bela kaj freŝa. (fino sekvos) |
ATOMBOMBA EFIKO Ne estas novaĵo, ke la plej juna encikliko ĉefe celis al Sudameriko, kie la sociala situacio estas plejparte tiel terura, kiel ni eŭropanoj ne povas imagi. Interese estas reagoj je tiu encikliko en Sudameriko mem. Sube ni redonas kelkajn el ili. La parlamento de Urugvajo metis la tutan enciklikon sur la tagordon kaj detale debatis pri ĝi. La parlamentanoj mem ricevis speciale presitan eldonon kaj akcentis la neceson, disvastigi la tekston en la tuta lando. La reprezentantaro gratulis la papon pro la Historie grava mesaĝo. “El Popular”, la organo de la urugvaja komunista partio, skribis: “La encikliko malfermas la vojon al dialogo inter ĉiuj, kiuj laboras sur sociala kampo”. La ĉefo de la argentina arme-registaro, Juan Carlos Ongania, diris ke la celoj de la encikliko kongruas kun tiuj de la nuna argentina revolucio. UFA, fervojista sindikato de Argentino, sendis komisiitojn al la kardinalo de Buenos Aires por gratuli la eklezion pro la encikliko: “La vortoj de la papo estas por la laboristoj instigo, daŭrigi sian batalon”. La kardinalo mem donis specialan gazetaran konferencon pri la encikliko. La prezidanto de la Unuigita Ev.-Lutera Eklezio de Argentino nomis la enciklikon “kuraĝiĝa”. La nova brazila ŝtatprezidanto, Arturo Costa e Silva, en sia unua deklaro pri la ekstera politiko referencis al la encikliko: ĝi montras la vojon, sur kiu iri Brazilo decidis. La prezidanto de la brazila organizo “Tradicio kaj Familio” kritikis la enciklikon, i. a. ĉar ĝi ne absolutigas la rajton je privata posedaĵo. La brazila milit-akademio nomis la enciklikon “vera atombombo, kiel ĝin momente bezonas la sudamerikaj nacioj”. La ĉilia ŝtatprezidanto, Eduardo Frei, konigis “profundan personan kontentecon” pri la encikliko. Se la papo parolas pri malsato, li memorigas la sudamerikajn popolojn pri la neceso, pli bone uzi siajn proprajn fortojn. “Ni ne estas la plej malriĉa kontinento”, diris Frei. La ŝtatprezidanto de Peruo, Fernando Belaunde, disdonigis la enciklikon dum la Punta de Este-Konferenco kaj atentigis dum gazetara konferenco en Lima pri la lokoj de la encikliko, kiuj montras la maljustaĵojn en internaciaj ekonomiaj rilatoj. Kore gratulis la papon ankaŭ la ŝtatprezidanto de El Salvador, Fidel Sánchez Hernández, kaj akcentis ke la encikliko estos la filozofi-politika koncepto por la harmonia integra evoluo de lia lando. En Panama (urbo) grandega aro ĉeestis dankmeson pro la encikliko kaj sendis telegramon al la papo. |
VALOROJ DE TURISMO La intereson de la katolika eklezio pri la fenomeno de la moderna turismo substrekis la papo dum aŭdienco por la kongreso pri la spiritaj valoroj de la turismo, kiu okazis en la kadro de la internacia jaro de turismo en Romo dum mezo de aprilo. La turismo korespondas, laŭ la papo, al la bezono de la homo trairi la mondon kaj malkovri aliajn landojn, kontakti kun aliaj popoloj, kaj riĉiĝi per valoroj de aliaj kulturformoj. Tiu instinkto estas simbolo de alia serĉado, nome tiu je Dio, kaj bildo de alia vojaĝo, nome tiu de la homo kaj di-popolo al la ĉiela hejmlando. La turismo kontribuas al superado de la izoliĝo de popoloj, al eliminado de ĉiaspecaj antaŭjuĝoj kaj miskomprenoj, al akcelado de reciproka kompreno. Ĝi faciligas la interŝanĝon kaj dialogon inter la homoj, kaj tiel servos al paco kaj konstrucdo de pli frata kaj justa mondo. Dum la kongreso parolis i. a. kardinalo Alfrink (Utrecht) pri “Biblio kaj ferioj”. Rigardante la bibliajn informojn pri la aranĝo de la hebrea sabato oni povas ekkoni – laŭ Alfrink – du fundamentajn ideojn: 1. La homo ripozanta dum unu tago de la semajno imitas la ekzemplon de Dio: li ne fuĝas la laboron sed ĝuas ĝin; li ne estas sklavo de la laboro, sed transcendas ĝin. 2. Sanktigante la ripoztagon la homo rilatas kun Dio. “En la biblio tiuj du fundamentaj trajtoj interplektiĝas”, konstatis Alfrink, “ni disigis ilin, por ke ankaŭ tiuj, kiuj ne kredas je Dio, povas ekkoni ke la semajna ripoztago justigas la kreo-forton kaj dignon de la homo”. |
SCIENCA KONKURSO DE GEJ Germana Esperanto-Junularo ankaŭ ĉi-jare aranĝas Sciencan Konkurson lige kun la 11-a Internacia Seminario, kiu temas pri “religio, filozofio” kaj okazos en Würzburg inter la 27-a de decembro 1967 kaj la 3-a de januaro 1968. La kompleta konkursa regularo estas ricevebla ĉe Hermann Behrmann, Volksschule Süd, 4972 Lohne-Obernbeck, Germanio. Jen la plej gravaj punktoj: La konkursontoj prezentu siajn tem-proponojn al la sekretario de la konstanta komitato de la IS, U. J. Moritz (Hafenstr. 75, 44 Münster, Germanio). Post aprobo de la tem-propono sendu ĝis la 1-a de septembro 1967 tajpitan manuskripton 10-30paĝan, en kiu ili traktu problemon el difinitaj kampoj de religio aŭ filozofio, kaj en kiu ili prezentas laŭeble tute novajn, modernajn aspektojn. Ili devas havi ĉiujn rajtojn pri la kontribuaĵo. En kazo de premiiĝo tiuj rajtoj transiros al GEJ. GEJ elektos ĵurion, kiu decidos pri la atribuo de 3 premioj. 1-a premio: senkosta restado en la 11-a IS aŭ egalvaloro; 2-a premio: 50 gm; 3-a premio: 30 gm. Krome la ĵurio povas atribui rekonan premion. |
Por paco inter oriento kaj okcidento: SANKTA JADWIGA (HEDWIG) Orienta kaj okcidenta Eŭropo festas ĉi-jare 700-jaran jubileon de sanktulino, kiu vere estis perantino inter oriento kaj okcidento, kaj eble povas esti ankaŭ hodiaŭ: Sankta Jadwiga, reĝino de Silezio (pli ĝuste dukino). La 26-an de marto 1267 papo Klemento IV solene proklamis la kanonigon de la sanktulino en Viterbo, urbo norde de Romo. Estis la unua sankt-proklamo en la silezia regiono. Tiam, dum la epoko de la orienta enmigrado, la renkontiĝo inter germanaj kaj polaj gentoj, la kresko de nova kaj propra popolo, estis graco ke la homojn de la piasta Silezio dum la 13 jc kunigis la modelo de sankta landestrino. Jen la signifo de la sanktulino ĝis hodiaŭ. Ni memoru, ke en la korespondado inter la polaj kaj germanaj episkopoj ĉe la fino de la lasta koncilo nomo kaj ekzemplo de la sanktulino estas laŭde menciitaj. Ĉiuj homoj bonvolaj, en oriento kaj okcidento, suferas pro la preskaŭ nesolveblaj malfacilaĵoj. Multaj time kaj zorge demandas sin: kiel ni konstruu vojojn al interkompreno kaj paco? Ĉu estas iluzio, serĉi la respondon al tiu demando ĉe la sanktulino, en ŝia persono kaj en ŝia sankteco? Ŝi ĉiam provis kaj klopodis plekti la patrinan elementon en la severajn agojn de princoj kaj potenculoj de tiu tempo. Ke la de germanoj kaj poloj same venerata sanktulino plenigu ankaŭ nian jarcenton per siaj virtoj de amo, servado kaj pacigo, jen la espero kaj motivo por preĝado. Nia bildo montras papon Klemento IV dum la sankt-proklamo en Viterbo |
VENTO POR NIA MUELILO Nederlanda “koncilo”. La (vatikana) kongregacio de l’ doktrino detale informiĝas pri ĝi: preskaŭ ĉiuj dokumentoj estas sendataj al la (flandra) subsekretario de la kongregacio (C. Moeller). La papo estas informata per resumaj klarigoj en itala lingvo. Ĉiuj pretaj dokumentoj estas tradukitaj en la francan, kio bezonas longan tempon, ĉar oni volas malhelpi miskomprenojn. Famkonata profesoro Schillebeeckx rakontis, ke la papo en privata aŭdienco montris maltranvkilon pri Nederlando. “Ankaŭ mi ja maltrankviliĝas”, li diris, “sed alimaniere. La papo devas sin bazi sur raportoj, plejfoje tradukaĵoj, kiuj sufiĉe multe transvenas difektitaj”. (Ndl.-kat. arkivo 1967, n-ro 5 de februaro kol. 128 – Volkskr. ndl. 21.9.1967). Ŝiprompo. Antaŭ nelonge rusa ŝipo rompiĝis en la Balta Maro; la ŝipanoj, kiuj saviĝis per germana ŝipo, pro nekono de la lingvo ne povis klarigi ion pri la kaŭzo de la rompiĝo ktp. Ĉu vi pli maljunaj gesamideanoj ankoraŭ memoras la aplaŭdon, kun kiu en la kongreso en Hago (1934) estis akceptita pledado por “Esperanto por la maristoj?”. Kiam do tiaj kaj alispecaj “rompiĝoj” jam okazis pro lingva miskrompreno? Lingvoj. Mi citas el Misiista Kroniko de Scheut, 1966 n-ro 3 (sendita de pastro Joaĥim): sur la tuta tero estas parolataj ĉirkaŭ 3.000 lingvoj kaj individuaj dialektoj; el tiuj 120 en Eŭropo. Ĉina 700 milionoj; rusa pli ol 200 milionoj; germana 90 milionoj; japana 100 milionoj. En Hindujo oni parolas 14 lingvojn kaj 831 dialektojn, 190 milionoj parolas la hindan; hispana estas lingvo por 170 milionoj, angla la oficiala lingvo de 270 sed parolata kaj komprenata de pli ol 700 milionoj; franca estas konversacia lingvo por 150 milionoj da homoj. – Jen la ciferoj. Ĉu ankaŭ estas ciferoj por interkompreniĝo – aŭ eble de miskompreno? Singapuro. 75% ĉinoj, 25% malajoj, hindoj kaj eŭrazianoj kaŭzas lingvan kaj kulturan ĥaoson. Lerneja kaj konversacia lingvoj ofte ne estas la samaj. Tamen ĉiuj opinias, ke bona klereco estas la ŝlosilo de bonfarto kaj ekonomia sekureco. (Tiel de s-ro U. Hoffmann, Berlin, sendita ĉerpaĵo el Der Tagesspiegel 12.2.1967). Ĵargono. “Mi bedaŭregas, sinjoroj, sed la lingvo kiun vi parolas por mi ne estas tradukebla. Mi ne komprenas tiun ĵargonon”. Tiel ĝemis oficiala internacia interpretistino, kiu havis la taskon traduki la interparolojn de 40 meti-pastroj el 8 eŭropaj landoj. Klarigante la interpretistino diris, ke la lingva kutimo de la sacerdotoj estas tute fremda al ŝia pensaro kaj ankaŭ ŝia edukiĝo al kompreno de modernaj interparoloj ne helpas ĉe tia profesi-ĵargono. (El pastorala revuo, ndl. februaro 1967). Seslingva lernejo. Iu s-ro d-ro T. Moulijn, docento en S. Verenfrid-liceo en Hoorn, Nederlando, projektis ian specon de mezgrada lernejo, kiun li nomas Europaeanum. Krom la franca, germana kaj angla lingvoj, oni tuj ankaŭ lernas la rusan, la duan jaron ankaŭ la hispanan kaj post la kvara jaro la italan. Ĉar tiuj lingvoj estas vivantaj, laŭ la opinio de M. la Europaeanum estos pli facila ol gimnazio; jam nun la lernantoj sentas la mankantan scipovon de pluraj lingvoj en eksterlando, kaj krome ili estos la gepatroj de la gefiloj estontaj, kiuj seslingve facile moviĝos en tuta Eŭropo. Jen sciigo el nederlanda gazeto Het Binnenhof (31.12.1966) sendita de G. Muller. Nia demando koncernas la vortojn “facile” kaj “tuta”: ĉu la eltrovinton de Europaeanum ne penetris, ke lia (kaj tioma) klopodo povos nur utili al la plej talent- (kaj men- kaj temp-) havantaj, dum unu universala lingvo, do esperanto, en minimuma tempo povus atingi la saman celon (pli bone eĉ)? Sendu vian kontribuaĵojn al via muelisto K. A. Ouwendijk, Nederlando |
… VIA KONSCIENCA DEVO Oni atakis la redaktoron de ĉi tiu revuo, ĉar li kritikas ankaŭ la pinton de la eklezio, precipe la kurion en la Vatikano kaj ĝian administracion. Li ne volas defendi sian rajton je tiu kritiko, ĉar estas evidenta ĵurnalista rajto – ĉu nur rajto? Papo Paŭlo VI antaŭ nelonge faris novan gravan paŝon reformi la kurion. Li nomis la antaŭan ĉefepiskopon de Lyon, kardinalon Jean Villot (61-jaran), prefekto de la koncil-kongregacio (kiun oficon havis la fine de 1966 mortinta itala kardinalo Ciriaci). La paŝo de la papo atestas, ke li volas reformi la kurion laŭ la principo: unue la homoj, poste la strukturoj. Ĉar profundaj ŝanĝoj de la strukturoj premisas, ke en la ŝlosilaj pozicioj estu personoj, kiuj ne plenigos novajn strukturojn per malnova spirito. 1966 la ĉefepiskopo de Toulouse, Gabriel Garonne, estis nomita proprefekto de la stud-kongregacio. Nun do jam la dua “progresista” franca episkopo staras ĉe la pinto de roma kongregacio. Villot jam delonge ĝuas papan konfidon. Oni nur memoru tiun aŭdiencon, kiun la papo donis al la kardinalo dum novembro 1966: dum du horoj Villot raportis al la papo pri siaj spertoj el tutsemajna “visitatio” (= esploro) de la romaj kongregacioj. Tiam Villot diris al ĵurnalisto, ke unu el la ĉefdifektoj de la kurio estas, ke ĉio iras multe tro malrapide. Kaj li aldonis vorte: “Skribu tion. Estas via konscienca devo, skribi pri la aferoj, kiujn vi vidas en Romo, kaj bezonkaze ankaŭ protesti kontraŭ ili”. Jen la – certe ne sola – postulo el aŭtoritata buŝo je kritiko de jurnalistoj. Do ne nur rajto, sed devo, konscienca devo (Vidu pri tio ankaŭ EK februaro 1967, p. 23). Cetere, la papo proponis la oficon de prefekto de l’ koncil-kongregacio ankaŭ al du aliaj episkopoj, iamaj subsekretarioj de la koncilo, kiuj ambaŭ malakceptis. Unu el ili estis ĉefepiskopo John Krol (Philadephia, Usono), la alia episkopo Wilhelm Kempf (Limburg/ Lahn, Germanio). La redaktoro de EK estas profesia redaktoro de la gazeto de episkopo Kempf. |
LEGANTOJ SKRIBAS Oni estu prudentega La 28-an de decembro 1966 la kurioprelato Mons. G. Garonne diris en intervjuo en la vatikana gazeto “Osservatore della Domenica”, ke li post vizito al Nederlando estis trafita “de la eksterordinare religia vitaleco de la eklezio en tiu lando. Estas ĝuste ĉi tiu vitaleco, kiu – almenaŭ parte – klarigas certajn reagojn inter la nederlanda katolikaro, kiuj nin mirigas. Faktoj kaj ideoj, kiuj nenie vekas iun eĥon, elvokas la plej vivecan reagon en ĉi tiu profunde religia popolo”. Lia konkludo estis, ke “oni estu prudentega juĝante pri la nederlanda katolikismo, se oni deziras eviti kaj erarojn kaj nejustaĵojn”. Mi pensis pri ĉi tiuj vortoj, kiam mi legis en “Espero Katolika” la artikolon pri malpermesitaj eksperimentoj. Mi scias, ke franca kardinalo nomis la “Ŝalom-grupon” sekto, ĝin malakceptante kiel ekstreman kaj konfuzan. Sed la kardinalo ne aldonis, ke la Ŝalom-anoj mem tute ne opinias, ke ili trovis la unike ĝustan solvon por la estonteco. Ili nur petas spacon por trankvila eksperimentado, kio devus esti ebla en tempo postkoncila. Fakte la episkopoj en Nederlando ne okupis sin pri la grupo. Romo sen pli malpermesis tiajn eksperimentojn, eĉ ne informiĝinte pri ili ĉe la nederlandaj ekleziaj gvidantoj, kiuj devus esti kapablaj prijuĝi ĉi tiun aferon … Rimarkinde, cetere, estas, ke la priliturgia deklaro nur parolas pri malpermesitaj eksperimentoj, sed silentas pri tiuj, kiuj rifuzas enkonduki la renovigojn, preskribitajn de la koncilo! Plue mi bedaŭras, ke la artikolo en E.K ne menciis, ke la sekretario de la Konsilantaro por la Liturgio, Patro A. Bugnini, je la 6-a de januaro 1967 iom malfortigis la unuan deklaron. Fakto estas, ke la nederlanda episkoparo la 14-an de januaro distanciĝis de la ekumenaj vespermanĝaj celebraĵoj, kiajn praktikas la Ŝalom-grupo. Ili ne estas agnoskitaj kiel eŭkaristiaj celebraĵoj pro “la intencoj de la Sinjoro, la kredo de la eklezio kaj la funkciado de la ofico en la eklezio”. La Ŝalom-anoj respondis, ke la terminoj “vespermanĝa celebraĵo” kaj “eŭkaristia celebraĵo” havas por la grupo, kiu konsistas el protestantoj kaj katolikoj, la saman enhavon. La ŝalom-manĝojn komprenas la partoprenantoj kiel verajn ekumenajn vespermanĝajn celebraĵojn. Ĝenerale konate estas, ke la grupo alte ŝatas senperan kaj personan kontakton kun episkopoj kaj aliaj ekleziaj aŭtoritatuloj. Centran lokon en la Ŝaloma idealo havas demandoj rilatantaj la savon kaj feliĉon de la tuta mondo, de la tuta homaro. Tial oni, ekz., ege interesiĝas pri la mizeroj en landoj evoluantaj. Tio montriĝis ankaŭ dum la Ekumena Porjunula Kongreso, kiu la 27-an de februaro 1967 okazis en Rotterdam kaj kiun partoprenis ĉirkaŭ mil gejunuloj el preskaŭ ĉiuj eklezioj. Ĉeestis ĝin kelkaj katolikaj pastroj. Ankaŭ ĉi tie okazis mallonga liturgia solenaĵo, dum kiu ĉiuj manĝis panon kaj trinkis vinon “kiel signon de plej profunda ligiteco kun Kristo kaj inter si”. Dum la tuta tago la junularo okupis sin pri la grandaj problemoj internaciaj de nia tempo. La 2-an de marto 1967 la nederlanda episkoparo komisiis al Mons. d-ro J. Groot kontakti la Ŝalom-grupon pri la maniero, en kiu oni kune manĝadas kun la Sinjoro. Ni nur povas esperi, ke ĉi tio rezultigos komprenemon kaj simpation ĉe la oficialaj ekleziaj gvidantoj. Ĉu prof. d-ro W. H. van de Pol pravas, dirante ke la junularo estas la espero de la ekumeno? Ĉu oni povas diri, ke ĝi minacas la unuecon? Aŭ ĉu ĝi pli ĝuste emfazas la (kiel ajn malperfektan) unuecon de ĉiuj kristanoj kun la Sinjoro? Ĉu Li ne invitas ĉiujn renkonti Lin per la signoj de pano kaj vino? Per tiuj signoj Kristo fortigos la kristanojn sur la vojo al pli granda kaj fortika unueco. Kion opinias aliai legantoj? Jacques Tuinder, Nederlando |
EK RECENZAS Eija Salovaara, KIE BOACOJ VAGADAS, broŝ., 15 x 21 cm, 70 p.; eldonis Dansk Esperanto-Forlag (Abyhi, Danlando); prezo 7,50 dkr. Jen nova, originale en Esperanto verkita novelaro. Ni jam konas la finnan verkistinon de ŝia konata libro “Sub la signo de la verda stelo”, kiu montris vere elegantan stilon. Eija Salovaara fariĝis esperantistino antaŭ pli ol dudek jaroj. Tiu fakto kompreneble ne implicas verkistan nivelon sen plu. Sed sen rezervo ni povas esprimi nian ĝojon pri la apero de supra verko de la finna aŭtorino, kiu trafe kaptas en la lingvoritmo kaj literatura konstruo de siaj noveloj la sferon, kiun ili respegulas. Temas pri homaj sortoj en la plej norda Finnlando, pri superstiĉo kaj mistiko; kaj pri la beleco de la naturo kaj la soleco de la vastaj finnaj arbaroj. N. Hoen |
ANONCETOJ * Mi ege kolektas malnovajn numerojn de EK. Posedantoj de ili bv. fari proponojn al: S-ro R. Molera, Moya (Barcelona), Hispanio. * Multaj geesperantistoj de 10 ĝis 60 jaroj deziras korespondi kun gesamideanoj el okcidentaj landoj. Bv. skribi al instruistino St. Majerczakowa, Krościenko nad Dunajcem, voj. Kraków, Pollando. * Edward Wojtakowski, Wrocław, Pollando, profesia oficisto de Pola Esperanto-Asocio, deziras korespondi pri turismo, literaturo k. a. * Kiu sendos belan bildkarton de sia lando al 18-jara junulino (lernanta Esperanton), kiu dum unu jaro devos restadi en sanatorio? Certe respondos. F-ino Lies Ross, Haren (Gr.), Nederlando. |
PROGRAMO DE RADIO ROMA
Julio: 2. Tra la literaturo; 9. Novaĵoj el Italujo;16. Italaj kanzonoj en Esperanto; 23. Leterkesto; 30. Kristana mondo. Aŭgusto: 6. Famaj italaj aktoroj: Totò (A. de Curtis); 13. Lokoj de la romano “La gefianĉoj” de A. Manzoni; 20. 52-a Universala Kongreso de Esperanto; 27. Esperanto-kantistino Ramona van Dalsem. La dissendoj okazas 21.00-21.20 h (MET) sur kurtondoj 30,90; 41,24; 25,42. La dua parto de ĉiu dissendo estas dediĉata al “Kuriero de Esperanto”. |
REKLAMOJ
|