Espero Katolika N-ro 2/1967

Espero Katolika N-ro 2/1967

Nia titolpaĝo: ili estas ankoraŭ iom grandaj por la ĉevalo kaj la ĉapelo kaj la soldat-ludo. Sed li kreskos, li plenkreskos en lando, kies paco kaj ordo ĝis nun estas nur provizore certaj. Kie la eta kolombiano vivas, antaŭ du jaroj regadis brutalaj bandoj. Ili estis venkitaj. Oni venkis ilin per la samaj armiloj, kiujn ili uzis vane por atingi novan ekonomian kaj socialan ordojn. Ŝajnas, ke nun regas paco. Ŝajnas; ĉar pafiloj estas malbona fundamento por daŭra sociordo. La latinamerikaj popoloj eklaboris por novaj modeloj, kaj jen la tereno, kie ankaŭ eklezio havas influon. Tie estas ĝia plej grava respondeco. Sed ĝi sola ne povas atingi la novajn celojn, ĝi bezonas la solidaran helpon de la ceteraj partoj de ĉi tiu eklezio, de tiuj partoj kiuj disponas pri homoj kaj financoj por apogi kaj subteni siajn malriĉajn fratojn. Kiel tio povas okazi? Iom ni montras tion per intervjuo. Kaj ĉe tiu okazo ni ree memorigas vin pri AGADO E 3, kiun lastjare komencis IKUE. Ankaŭ vi estas vokita por helpi! De vi i. a. dependos, ĉu la knabo sur la bildo daŭrigos sian vivon en la nuna certeco kaj dum la resto de sia vivo fartos tiel bone kiel vi, korpe kaj anime. sm

BREMSITAJ REFORMOJ

Ĉu la papo estas konservativa?

Kiam kardinalo Montini elektiĝis papo, en la eklezio ekzistis (ŝajne) du kampoj; jen konservativa grupo de ĉefe sudeŭropaj landoj, jen progresema de mezeŭropo kaj cetera mondo. Kaj Montini laŭdire staris inter ambaŭ. Kiel falsa estis la distingo inter la du grupoj (de episkopoj), tiel falsa estis tia karakterizo de Montini, kaj ankoraŭ pli malbone oni povas apliki tiel simpl(ig)an skemon al Paŭlo VI.

Lastatempe ne malmultaj kritikantoj kalkulis lin al la grupo konservativa, kiu ja vere ekzistas. Oni argumentis per multaj detaloj, kiuj formiĝis – laŭ tiuj kritikantoj – al tia mozaik-portreto de la nuna papo. Ekz. ke dum la koncilo li intervenis kaj elprenis la problemon de naskolimigo kaj de interkonfesia geedziĝo en sian kompetenton; ke post la koncilo kardinalo Ottaviani povis skribi kvazaŭ “antaŭ-koncilan” leteron pri kred-eraroj al la episkopoj; ke Paŭlo VI mem plurfoje, laste en letero al la nederlanda koncilo, admonis kaj avertis, bremsi la reformemon; ke li admonis benediktanojn kaj jezuitojn; ke ĝis hodiaŭ la jam longe anoncita reformo de la kurio ne okazis; ktp.

Estas ne la unua fojo, ke sur la paĝoj de ĉi tiu revuo ni atentigas pri la malfacila situacio de Paŭlo VI reganta post Johano XXIII, kiu el sia persona karismo facile kiel junulo transsaltis jarcertaĝajn murojn de tradicio, konservativismo kaj rigideco. Paŭlo VI ne saltas sed li almenaŭ paŝas, pripense, konsidere. Ambaŭ manieroj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Sed riproĉi ion al ĉi tiu vere eminenta papo, kiu bonkonscience povus fari tion? Jes, Paŭlo VI estas en certaj aferoj pli konservativa ol Johano XXIII, sed ĉu “konservativa” jam estas io negativa? Je Dio, ne!

La konservativeco de nia papo ĉiukaze estas kombinita kun tre klara vido je la realo kaj tre klara scio pri necesaj reformoj kaj la firma volo, energie kaj nepre fari ilin. Pri la metodoj oni povas disputi, sed la celo estas la sama: fari ĉi tiun eklezion pli bona, pli brila, pli sankta, pli universala, pli katolika, pli apostola.

Por atingi tiun celon ja okazis la plurjara koncilo. Granda parto de ĝiaj postuloj iras rekte al la unuopaj kredantoj, pastroj, episkopoj, landaj eklezioj. Sian propran parton la papo vere ne neglektas. Ni memoru nur, ke fine ja nur je persona instigo aro da maljunaj episkopoj abdikis, ke efektive la reformado de la kurio jam komenciĝis (se ni ankaŭ ne ĉiutage aŭdas ion pri ĝi), ke la “public relations” de la Vatikano jam pliboniĝis (oficiala parolanto ĉiusermajne donas gazetar-konferencon) kaj ke jam estas pretaj la statutoj por la episkopa sinodo kaj la dato (29-a de septembro 1967) de ĝia unua kunsido estas fiksita.

Rigardante la statutojn de ĉi tiu nova eklezia organo oni ja konstatas, ke la ofte postulata “demokratigo” de la eklezio en ĉi tiu kazo ne realiĝas, ke plej unue ili traktas la rajtojn de papo kaj kurio kaj nur poste tiujn de la sinodo (kiuj ne estas grandiozaj) – sed kion atendis fantaziuloj? Abruptan forĵeton de la hierarkia principo? Malgraŭ kolegeco episkopa, la papo ne nur estas primus inter pares sed primaso, posteulo de Sankta Petro. La 1-a Vatikana Koncilo ne estis nuligita per la 2-a, sed kompletigita!

Krome oni ne atendu miraklojn de universala episkopa sinodo. Oni atendis de la koncilo – kaj baldaŭ rimarkis, ke estis iluzioj. La unua kaj ĉefa tasko de la sinodo estos interkonsiliĝi kaj konsili (papon kaj kurion) pri la gravaj tutmondaj problemoj de la eklezio kaj la realigo de la koncil-decidoj. Kaj plenumi tiujn taskojn la sinodo povos surbaze de la ĝisnuna statutaro. La estontaj spertoj montros, ĉu ĝi sufiĉos.

Bremsita reformo – ja, ĉar senbrida reformo facile fariĝas revolucio, kaj ĝi estas ne necesa en la eklezio. Necesaj estas prudentaj reformoj. Ni nur bone atentu, ke ili estas nur bremsitaj kaj ne haltigitaj.

Stef.

 

5-MINUTA PREDIKO

Sata kontenteco ne kreas apostoladon. Kiu trovas ĉion en ordo, ne havas motivon voli ion ŝanĝi. Sed honesta observado de la aferoj kaj de la memo ĉie trovas sopiron, ĝemdeziron je plibonigo.

Tia realeca ekkono estas la stimulo senĉese pelanta, la saveca malkvieto, kiu daŭre estigas “mondplibonigantojn”. La vera pliboniganto de la mondo estas la predikanto de la evangelio. La kredanta homo neniam vivas en senĝena kontenteco. Lia koro ĉiam estas plena de neplenumita sopiro.

Sopiro povas krei ankaŭ iluziajn celojn. Malkvieto povas fariĝi patologia. Nur vera realismo ekkonas la radikojn de neresponditaj demandoj.

Multaj homoj plendas, ke ili ne povas preĝi aŭ ne trovas tempon por preĝi, kio estas la samo. Kion ni faras preĝante? Ni prenas libron, legas ion, meditas pri tiu aŭ alia religia temo. Tiam venas la distro. Ni komencas preĝi per la kapo, sed nia koro akuzas nin. Ĉar la homo pensas nur pri tio, kio tuŝas lian koron: la disputeto ĉe la adiaŭo hejme, la malsano de la infaneto, la malagrabla atmosfero en la laborejo, malfeliĉa vorto kiun oni ne povas pardoni al si mem, la troa laborŝarĝo, la ĝena rilato al kunhomo, la interparolo kun amiko, baldaŭa festo aŭ eble nur la malbona vetero kaj la neforiĝanta kataro. Pri tio ni pensas spontane, sen ia klopodo.

Kaj ĝuste tie komenciĝas la preĝado. Ni devas lerni malfermi nian koron antaŭ Dio, elploradi kaj en multaj kazoj ankaŭ “elsilenti”. Ni volas aperi kun niaj ĉiutagaj zorgoj antaŭ Dio. Se iu povas konsili kaj konsoli, estas Li, kaj nur Li estas la ĝusta adreso.

 

NI PREĜU KUN LA PAPO

1. Ke la episkopoj, praktikantaj sian instru-oficon, estu volonte aŭdataj de ĉiuj.

2. Por la eklezio en Vjetnamio.

 

ANIMZORGADO SEN SACERDOTOJ

Ni parolis kun ĉefepiskopo Dom Eugenio

Kiel niaj legantoj scias, mi ne nur estas redaktoro de E.K. sed ankaŭ de la dioceza gazeto de Limburg/ Lahn. Nia diocezo ĝemeliĝis kun la nordbrazila diocezo Salvador (Bahia), kies episkopo Dom Eugenio antaŭ Kristnasko 1966 vizitis nian episkopon. Ĉe tiu okazo mi intervjuis lin por la dioceza gazeto (DER SONNTAG).

Ĉar la intervjuo havas pli ol lokan intereson, mi tradukis ĝiajn gravajn partojn por E.K.

Ne por amuzo li vojaĝas tra Eŭropo, tiu modesta ĉefepiskopo, kiu sidas vid-al-vide de ni en simpla nigra sutano. Se li ne havus la koncil-ringon sur la fingro, oni apenaŭ supozus en li la episkopon de Salvador/ Brazilo. Li ne scias la germanan lingvon, sed mia edzino loĝinta dum 15 jaroj en Brazilo kaj lia akompananto, la svisa pastro d-ro Romer, estas bonegaj interpretantoj. Dom Eugenio estas ĝoje surprizita, renkonti “brazilaninon” en Limburg, kaj afable interparolas kun ŝi, ĝis subite li memoras, ke li ja estas intervjuota.

Ĉefepiskopo Dom Eugenio (maldekstre) kun episkopo d-ro W. Kempf (dekstre) kaj helpepiskopo W. Kampe (meze) forlasas la katedralon de Limburg/ Lahn

Maul: Kion vi esperas pri la ĝemeliĝo de niaj diocezoj?

Dom Eugenio: Ĉefe temas pri sacerdotoj, kiuj venu de Limburg al Salvador. Tio ja intertempe jam marŝas. Kion ni ankoraŭ bezonas, estas katekistoj, do laikoj, kiuj venu en mian diocezon. Apud tiu personara helpo la diocezo Limburg povas nin finance subteni, por ke ni povu eduki pli multajn sacerdotojn en nia seminario. Momente mi havas nur du seminarianojn. Sed kelkaj studas eksterlande.

Maul: Kia estas la situacio en via diocezo: kiujn problemojn vi havas?

Dom Eugenio: Salvador estas la plej malnova diocezo de Brazilo. Sur tereno de 57.000 kvadrataj kilometroj ĝi havas 1.829.000 enloĝantojn, inter ili 1.710.200 katolikoj. La katolikoj estas apenaŭ instruitaj en sia kredo, ĉar el la 75 sacerdotoj por 84 paroĥejoj – ĉiu paroĥejo estas grandega – tre multaj estas maljunaj kaj ne plu povas labori. La homoj grandparte eslas analfabetoj aŭ needukitaj.

Maul: Ni aŭdis, ke vi estas unu el la plej progresemaj episkopoj de la lando. Tio do signifas, ke ekzistas ankaŭ malpli progresemaj episkopoj. Kiel la brazila episkoparo intencas realigi la koncil-decidojn?

D-ro Romer: Dom Eugenio meritas ĉi tiun laŭdon tial, ke li ne nur starigis pastoralan planon por sia diocezo, sed ankaŭ esence prizorgis la ellaboron de pastoral-plano por la tuta lando. Aldoniĝas ke en sia diocezo li energie realigas tiun planon kaj kreis modelojn, kiujn transprenis aliaj diocezoj.

Dom Eugenio: La pastorala plano por la 180 diocezoj de Brazilo montras la bazajn direktojn. La plano por Salvador ne limiĝas al tiu bazo, ankaŭ ne al la religia- spirita flanko de la problemoj. Ĝi celas konkrete al la “promotio humana”, la

akcelado de la tuta homo; ni volas krei en ĉiuj vivosferoj la eblecojn por la homo mem helpi al si. Tiel ni instruas laikojn, kiuj povas pluen gvidi aliajn homojn. Efektive temas pri tio, krei animzorgadon sen sacerdotoj.

Maul: Oni raportis al ni pri la paroĥejo Plataforma, kiun gvidas monaĥinoj. Vi, d-ro Romer, ja zorgas pri ĝi.

D-ro Romer: Estante profesoro en la seminario de Salvador, mi venas nur dimanĉe al la paroĥo, por celebri la meson kaj preni konfesojn. Ĉion alian faras kvar monaĥinoj, kiujn mi maksimume konsilas. Ili predikas kaj ĉiutage aranĝas diservon kun komunio. La permeson por tio Dom Eugenio mem akiris de Ia papo. La monaĥinoj estas bone preparitaj: La “ĉefino” finstudis en social-instituto, la dua en religi-instituto, la tria en muzik-akademio, la kvara estas flegistino.

Maul: Kaj ĉu la monaĥinoj havas sukceson?

Dom Eugenio: Ili ne nur havas sukceson, sed eksterordinaran sukceson! Ĉi tiu maniero de paroĥa animzorgado estas granda espero por la eklezio en Sudameriko, ĉar la nombro de bone preparitaj monaĥinoj estas multe pli alta ol tiu de sacerdotoj. Tiamaniere unu pastro povas zorgi pri tri aŭ kvar paroĥejoj. Dum la unua jaro de sia agado la monaĥinoj altigis la nombron de praktikantaj fideluloj de 70 al 500. Ni nun havas 5 tiajn paroĥejojn. 15 ni volas atingi.

Maul: Ĉu vi ankaŭ havas diakonojn en la diocezo?

Dom Eugenio: Jen la dua ebleco, kiun ni havas. Ni komencis kun 8 edzoj, kiuj baldaŭ finos la kurson. La dua grupo estos eminente pli granda, eble 20 – 30 viroj, Ili laboros laŭ la sama principo kiel la monaĥinoj.

Dom Eugenio ankoraŭ raportas pri la du sacerdotoj el Limburg, kiuj jam laboras en lia diocezo; sed baldaŭ li devas adiaŭi, por akurate esti en la katedralo, kie li asistos la sacerdot-ordinon. Li rimarkis, ke multon mi komprenas sen ke oni tradukas al mi kaj demandas mian edzinon. Kiam ŝi klarigas ke tion kaŭzas esperanto, li trovas tion tre interesa.

Post lia foriro ni ankoraŭ babilas kun d-ro Romer, kiu rakontas pluajn detalojn de la pastorala plano, kiu estas science kaj statistike senriproĉa kaj facile superrigardebla. Vere, ni estas profunde impresitaj pri la optimismo, dinamiko kaj energio, kun kiuj oni entreprenos tie animzorgadon       sen sacerdotoj.

Fine ni rakontas pri nia kongreso en St. Gallen, kaj jen montriĝas, ke d-ro Romer hejmas en St. Gallen kaj – kia surprizo – ankaŭ konas paroĥestron W. Flammer, la ĝeneralan sekretarion de IKUE. Jen kiel malgranda estas la mondo!

sm

 

SUR LA SOJLO DE L’ DUA JARMILO

Letero el Pollando

Multaj leteroj ricevitaj okaze de Kristnasko kaj la Nova Jaro de IKUE-anoj aludas la miljarajn festojn en Pollando, lige kun la granda datreveno de ĝia katolikiĝo. Oni demandas i. a. pri la “sensus ecclesiae” en nia lando post la 2-a Vatikana Koncilo kaj samtempe sur la sojlo de nia dua jarmilo.

Por eviti miskomprenon mi substreku, ke ĝenerale oni ne troigas en Pollando per la uzado de la moderna vorteto “aggiornamerto” resp. “enhodiaŭigo” de la eklezio je la mondo. Oni ne volas kompreni tion konformiste. Ĉia troa similigo de la eklezio kondukus al rapida konkludo pri ĝia neneceso…

Ekzisto-principo Religio

Kontraŭe. La giganta civiliza revolucio, kiun ĉiuj partoprenas, atestas pri la eterna leĝo kaj pri la vokiteco de homoj al Dio. Ĝi pruvas ke la religia faktoro ne estas nura superkonstruaĵo, nek ornamo distinganta la kredantaron. Ĝi aperas kiel ekzisto-principo. La eklezio estas pro tio ege postulata, ĉar ĝi sola konsciigas la homojn pri iliaj propraj destinoj.

Oni ne ĉesus montri en Pollando la rolon de la eklezio viviganta la homecan plenon kaj ties spiritan ekvilibron, kiu decidas pri la aparteno al la mondfamilio. Ĉiuj katolikoj vidas “je tiu nivelo” la koncilan fermenton de la renoviĝanta katolikismo. Nia eklezio, kiel dia-homa institucio, neniam liberiĝos je la balasto de neperfektecoj, kiuj pezas sur ĝi pro la homaj eraroj kaj kulpoj. Jes, la koncilo indikis la savan mision de la eklezio kaj montris la fundamenton, sur kiu la katolikismo, do ankaŭ en Pollando vivanta en tutspeciala realaĵo povas trovi sian esprimon, ne tiom superhoman kiom aŭtentikan.

Grandaj ŝancoj – gravaj ŝanĝoj

Plej granda atingo de la koncilo por ni estas la rezigno je anstataŭigeblaj funkcioj, kiujn sekve devas plenumi civilaj estroj. Tiuj funkcioj malhelpis al multaj homoj vidi la veran ĉeeston de Kristo en la eklezio. Por la mondo estas granda evento, ke la koncilo forigis tiujn barojn malhelpantajn la kontaktojn kun la eklezio. Pro tio por la katolikismo en Pollando ekestas grandaj ŝancoj por solvi multajn problemojn, kiujn la koncilo sukcese jam solvis.

Kion do deziras al la katolikismo en Pollando ĉiuj poloj post la koncilo? Unue ĝeneraligon de la sinteno kaj konscio pri la libereco, de di-filoj, konscio radianta de la Sankta Seĝo. Plue renoviĝon de la katolikismo, kiun oni ne povas esperi sur la vojo de la diplomatio. La koncilo ankaŭ alion ne konsilis. Ĝi montris kiamaniere homoj povas sur sia vojo trovi Kriston. Kaj tio jam estas tre multe.

Oni sentas en Pollando profundan bezonon de renoviĝo en la miljara katolikismo.

Tiu ŝanĝo en la katolika vivo devas esti multflanka kaj rilati diversajn formojn de la eklezia agado. La ŝanĝoj iru precipe en direkto al pliprofundigo de la katolikaj doktrinoj ĉe la intelektularo, popularigo de la koncilaj decidoj inter la hom-amasoj, intensigo de la liturgia kaj samtempe paroĥa vivo.

En multaj enketoj, kiujn faras niaj gazetoj, oni substrekas la rolon de laikoj, ilian dialogon kun la hierarkio kaj partoprenon en la apostolado. Krom tio oni pridiskutas la respondecon rilate la mondon, postulante konsekvencon en la praktikado de sia mondkoncepto.

Oni ne forgesas pri la kunlaboro de la nekatolikoj en komunaj aferoj. Speciale gravaj ŝajnas la konkludoj fluantaj el la fakto, ke en Pollando renkontiĝas ĉiutage kristanoj kun marksistoj. Ne malpli gravas plibonigi la rilatojn inter eklezio kaj ŝtato kaj la kunekzistadon de tiuj ambaŭ potencoj sur bona fundamento.

Jes, post la koncilo kaj sur la sojlo de la nova miljaro oni analizas la modelon de la pola katolikismo, por ke la dekunuan jarcenton nia eklezio komencu en Pollando sur vojo de renoviĝo. Kaj oni renoviĝos nur post kiam oni faciligos la vojon de la eklezio al la mondo, kiu evoluas, post kiam oni pritaksos la atingojn de la eklezio forigante anakronismojn, dubajn valorojn, post kiam oni sekvas tradiciaĵojn sur kiuj oni povas daŭre konstrui en atmosfero ĝuste kreita de la 2-a Vatikana Koncilo.

Mi aldonas salutojn de multaj polaj IKUE-anoj al ĉiuj gelegantoj.

Sac. H. Paruzel

E.K. ANTAŬ 60 JAROJ – FEBRUARO 1907 

Jam en 1872, en verko tro malmulte legita, la grafa Moŝto de Gasparin substrekis tiumaniere la kristanismon senkonfesan, kiu kuŝas en la fundo de nia moderna societo. Li diris: “Jesu-Kristo konigis mirindajn verojn, kiuj al ĉiuj profitas, eĉ al kiuj militas kontraŭ Jesu-Kristo… Precipe tiuj, kiuj militas kontraŭ Jesu-Kristo, li signifis per tiuj linioj: Evangelio “kaŝita tiamaniere agados en la mondo, ke iafoje ĝi estas pli bone komprenita, laŭ kelkaj rilatoj, de tiuj kiuj obeas ĝin ne sciante, ol de tiuj kiuj ĝin profesie akceptas”.

 

EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

Kardinalo Francis Spellman, ĉefepiskopo de Novjorko kaj arme-episkopo de Usono, okaze de sia ĉiujara vizito al usonaj trupoj en la tuta mondo, diris antaŭ soldatoj en Vjetnamio kelkajn frazojn rekte kontraŭajn al la klopodoj de Paŭlo VI por solida paco. La reagoj ĉie en la mondo estis akraj, en kaj ekster la eklezio, kvankam oni sciis pri la afero nur el parte kontraŭdiraj gazet-informoj. Reveninte al Novjorko la kardinalo malfortigis siajn vortojn.

Restarigi la kontaktojn al Popola Ĉinio apelaciis Paŭlo VI la 6-an de januaro 1967 dum meso okaze de la 40-a jaro de l’ unuaj ĉinaj episkop-ordinoj.

Laika Konsilantaro kaj la sociala komisiono Justeco kaj Paco estis starigitaj per motuproprio komence de januaro de papo Paŭlo VI. La unua havas la taskon aktivigi kaj koordini la laikan apostoladon; kvankam en ĝi membras pluraj laikoj, eĉ la vicprezidantoj estas klerikoj. La komisiono Justeco kaj Paco estas starigita tiel kiel E.K. priskribis en la novembra n-ro (1966). Prezidanto de ambaŭ estos la kanada kardinalo Roy. Ilia stato en la kurio ankoraŭ estas neklara.

Diplomatoj vizitis la papon laslatempe unu post alia: unue venis la usona vjetnami-ambasadoro Cabot Lodge, poste la brita ĉefministro Wilson, fine eĉ la soveta ŝtatĉefo Podgorny. Pri la enhavo de la interparoloj ne multe konatiĝis.

La indulgencan ordon nove reguligas la apostola konstitucio “Indulgentiarum doctrina” de la 9-a de januaro 1967. Estas unuaj paŝoj de posta pli granda reformo postulita jam de la Koncilo.

La anglikan-katolika komisiono kunvenis la unuan fojon meze de januaro 1967 en Gazzada (Italio). Ĉefa tasko estis starigi laborprogramon.

Patriarko Atenagoro ĉi-jare vizitos Romon kaj Vienon por profundigi la kontaktojn kun la katolika eklezio.

Kontraŭ privataj eksperimentoj en la liturgio avertis la rito-kongregacio kun la konsilantaro por la realigo de la liturgi-konstitucio. Precipe en la komune ellaborita dokumento estas atakataj la t. n. familiaj mesoj, kiuj ne estas permesataj sen aprobo de episkopo. Samtempe ĉefepiskopo Rohracher (Salzburg) anoncis intensigon de tiaj familiaj mesoj en sia diocezo.

Tuteŭropan batalon kontraŭ lepro ebligis la unuiĝo de 11 lepro-organizoj en 6 landoj. La ligo, kiu disponas ĉiujare pri 15 milionoj da germanaj markoj, nun povas pli celtrafe batali kontraŭ la lepro; ĝi havas centran oficejon en Bruselo.

Sekrete arestita estis en Portugalio la katolika juristo d-ro Sousa Favares, ĉar li publike kritikis la novan leĝon pri edzecaj aferoj. Laŭ li ĝi kontraŭas la koncilon kaj la homan liberecon.

En Israelo kelkaj ortodoks-judaj grupoj lastatempe kampanjas kontraŭ kristanoj, ekz. postulante bojkotojn kontraŭ kristanaj laboristoj kaj kontraŭ kristanaj katedroj en universitatoj. La grupoj havas subtenon de la registaro.

 

LA KARITATO SIGNAS LA MONDON

KAROSI proponas kunlaboron

Denove komenciĝis nova jaro. Ree ĉiu demandas al si: “kion ĝi alportos?”. Ankaŭ nia Unuiĝo same demandas! Laŭ longa tradicio la prezidanto de I.K.U.E. direktas sin, post “entombigo” de la malnova jaro, al la membroj por deziri al ili benoriĉan kaj feliĉan novjaron. Tiam ĉiu povas legi pri tio, kion la Unuiĝo faris dum la pasinta jaro kaj pri ĝiaj planoj estontaj. Ĉifoje mi deziras paroli kun vi pri du gravaj aferoj, kiuj koncernas la estontecon de la katolika esperanto-movado.

I. La nova vizaĝo de la eklezio

Ĉiu el ni scias, ke la lastajn jarojn, de-post la tago, en kiu papo Johano anoncis la Duan Vatikanan Koncilon, en la katolika eklezio naskiĝis kaj ekvivis nova “aggiornamento”, kiu fakte konkretiĝas en impostioma proceso de plijuniĝo, sanĝiĝo kaj adaptiĝo. La koncepto pri la eklezio ĉiam pli ekhavas alian akcenton. Ĝi malpli emfazas la juran bazon kaj organizan strukturon kaj serĉas pli laŭbiblian interpreton: la eklezio kiel “la popolo de Dio dumvoje”. Kundependas kun tiu moderna koncepto vigla ekumena strebado, kiu i. a. fariĝis ebla, kiam la katolika eklezio oficiale agnoskis la nekatolikajn ekleziojn kiel ekleziojn, per kio esperiga dialogo povas komenciĝi. La Vatikana Koncilo estas la eka fazo, sed ĝi pludaŭras, ĉar ĝi estu ankoraŭ “tradukata” al niveloj nacia kaj loka.

Ni povas diri, ke komenciĝis tutnova periodo en la historio de la eklezio. Kompreneble estas, ke ĉio nova alportas necertecon kaj maltrankviliĝon, speciale por homoj nejunaj, kiuj ne tiel facile povas adaptiĝi al la postkoncila situacio. Ankaŭ al nombro da katolikaj esperantistoj la ŝanĝiĝoj naskas zorgojn kaj problemojn.

Nia organo “Espero Katolika”, kiu estas moderne redaktata de juna teologie instruita fakulo, certe estas influata de la nova tempo, kaj tio kelkfoje fortimigas membrojn tradicie pensantajn, kiuj diras: “ĉu katolikaj laikoj povas libere esprimi sian opinion pri religiaj kaj ekleziaj aferoj?”, aŭ “ĉu katolika revuo rajtas kritiki Romon?” ktp. Ŝajnas al mi, ke redakti revuon por katolikoj de diversaj generacioj ne estas facila tasko. Kaj ke oni devas verki artikolojn, kiujn egale ŝatas gelegantoj kaj en “tradicio-ligitaj” kaj en “progresemaj” landoj, estas faktoro ankoraŭ plikompleksiganta! Ĉu la enhavo de “Espero Katolika” estu antaŭ- aŭ post-koncila? Ne eblas, ke ĉiuj artikoloj ĉiam plaĉas al ĉiuj membroj; kiel kontentigi ĉiujn? La redaktoro havu komprenon pri la diversopinieco de la legantaro, kaj la legantaro imagu al si la malfacilan pozicion de la redakcio!

Antaŭ la koncilo la eklezio estis sinonima kun la hierarkio (papo, episkopo, sacerdotoj), kaj la laikoj nur aŭskultis, obeis kaj monoferis. Ili ankaŭ ne portis kunresponsecon, kvazaŭ ili estus senbuŝaj infanoj, mutaj ŝafoj. Depost la koncilo la laiko akiris plenajn rajtojn, t. e. li fariĝis kunresponsa pri la eklezio, pri la sorto de la homaro kaj de la mondo. Sed tio signifas ankaŭ, ke la hierarkio konsideras lin serioza, ke ĝi aŭskultas lin . .. ankaŭ kun liaj deziroj, aspiroj, proponoj, kritikoj!

Kelkfoje esprimata kritiko, ekz. al malnovtempaj feŭdalaĵoj en la eklezia organizo, fontas ĝuste el vera amo al la eklezio. Ni ne forgesu, la kritiko, kiu aŭdiĝis en la koncila aŭlo flanke de la patroj, ofte estis arda kaj akra. Ĉu “Espero Katolika” malpravas, se ĝi tenadas ĉi tiun korvarmigan kritikon vivanta kaj aktuala?

Kial papo Johano kunvokis la koncilon? Ĉu por poste malaperigi la decidaron en tombejon, kiel ni nun entombigis la 1966-an jaron?

II. La nova vizaĝo de I.K.U.E.

En la antaŭa jarcento, vi scias, la eklezia hierarkio tro malfrue respondis al la sociala mizero en multaj landoj okcidenteŭropaj. La sekvo estis, ke dekmiloj da laboristoj perdiĝis por la eklezio. Tiam la katolika laiko devis silenti! Nun la eklezio – ni ĉiuj – devos respondi al la problemego de nia tempo: la granda mizero en la t. n. landoj evoluantaj. Nun ni ne povas silenti. Ĉu oni povas tie prediki evangelion, kiun ni, loĝantoj de ekonomie riĉaj landoj, ne laŭvivas? Ni jam faras multon, sed ĉu sufiĉas?

Dum la I.K.U.E.-kongreso en Valencia (1964) sac. Petro Urbaitis proponis, “ke la monato novembro estu ĉiujare la Monato de Universala Frateco, ĉar sole la forto de simpatie plenumitaj sociaj faktoj pli certe altiros la dian benon kaj la atenton de bonvolaj homoj pri Esperanto. Por pli rapida disvastigo de la Lingvo de frateco ni devas havi pli da agadoj de frateco” (EK. 9/1964).

Vi scias, ke por 1967 mi proponis al vi agadon social-karitatan, pri kiu mi skribis en la novembra numero (1966) de “Espero Katolika”. Kun granda ĝojo mi nun povas komuniki al vi, ke la prezidanto de “CAROSI”, prof. G. H. L. ZEEGERS, per sia letero de la 8-a de decembro pasinta skribis al mi, ke li tre simpatias kun la esperanto-movado, ĉar la idealo de interfratiĝo de la homaro estas ankaŭ la lia, kaj ke li intencas lerni la “lingvon de frateco”. Jam en 1964 nia vicsekretariino parolis kun prof. Zeegers pri nia movado, kun la rezulto, ke la CAROSI-radiosendilo – kiam ĝi ekfunkcios – ankaŭ disaŭdigos programojn en esperanto!

La homaranisman ideon de Zamenhof li ekkonis el la verketo de f-ino C. van Kleef, kiun li kun multege da plezuro legis. La prezidanton de “CAROSI” “ĉiam denove frapis, kiom la esperantistoj en frata maniero estas inter si ligitaj, kiel ili reciproke akceptadas sin kaj inter si havas kontaktojn mondvastajn”. Prof. Zeegers dezirus esti kun I.K.U.E. en tre intimaj rilatoj kaj esperas kunlaboron mondvastan!

La nova jaro do komenciĝas tre bona. La proponon de “CAROSI” (t. e. Caritate Orbis Signetur), la internacia federacio por helpo al landoj evoluantaj, ni akceptu per ambaŭ manoj, ĉar estas prezentata al ni eblo konkrete esprimi nian idealon, kiu estas la idealo ankau de “CAROSI”. Vian konsenton pri ĉi tiu propono vi povas konigi per via malavara kontribuo al la AGADO E3. Ni, katolikaj esperantistoj, esperigu tiujn, kiuj esperas… al I.K.U.E. Ni respondu laŭ niaj ebloj al la sociala – kaj ekonomia bezonego en la mondo kiel katolikoj perfare kunresponsaj. Kiel kristanoj, kiuj donas novan vizaĝon al la Evangelio de Kristo kaj al Lia eklezio!

En tiu senco mi deziras al vi ĉiuj benoriĉan novjaron. 1967 estu feliĉa por vi kaj la viaj, sed ankaŭ feliĉiga por multaj afrikaj blinduloj!

J. A. Tuinder, prezidanto de I.K.U.E.

 

NI GRATULAS

* al Jadwiga Socha kaj s-ro Eliaŝ Sapielak pro geedziĝo en Krakovo, Pollando.

* al f-ino Kristina Sroczynska, Pollando, pro akiro de titolo Magistrino de Matematiko.

* al s-ro Adam Gula, Pollando, pro akiro de titolo Magistro de Fiziko.

* al ges-roj K. kaj Chr. van Ierland (Smits), Engelen, Nederlando, kiuj festis sian 25-an geedziĝtagon.

* al paroĥestro Josef Pašek, Prago, Ĉeĥoslovakio, pro doktoriĝo en teologio.

* al la Antwerpena E-Grupo LA VERDA STELO pro 60-jara jubileo.

* al ges-roj A. kaj A. Kronshage, Schwelm, Germanio, pro naskiĝo de dua filo Andreas la 15-an de januaro 1967.

* al ges-roj H. kaj S. Maul pro naskiĝo de filino Beate la 19-an de januaro 1967.

 

NI FUNEBRAS

S-ro Peter Laufen, germano (el Würselen apud Aachen), dumviva membro de IKUE, mortis 25-jara en Montreal (Kanado) pro kormalsano.

I.a. li kunlaboris ĉe la iama “Birdo”.

S-ro Fr. X. Buhr mortis 70-jara en Prago la 23-an de decembro 1966. En EK aŭgusto 1966 ni ankoraŭ gratulis lin pro naskiĝtago.

S-ro Nikolao Hovorka, ĵurnalisto kaj poeto, mortis la 23-an de decembro 1966 en la aĝo de 65 jaroj en Vieno.

La partoprenintoj de la IKUE-kongreso en Vieno memoras lin pro lia tiama prelego pri “la sociala respondeco de la kristano”. Antaŭ 1938 li ankaŭ estis prezidanto de la tiama katolika E-unuiĝo de Vieno.

 

LA SAVO DE LA POPOLOJ

dua parto

Kaj la Eternulo pensis en si mem: “Kial Mi kaŝus antaŭ Abrahamo, kion Mi estas faronta? Ĉar Abrahamo certe fariĝos popolo granda kaj potenca kaj per li beniĝos ĉiuj popoloj de la tero”. Tial parolis la Eternulo: “Laŭte ploras la venĝokriado super Sodom kaj Gomora, kaj peko estas eksterordinare peza. Mi volas iri tien por vidi, ĉu ili vere kondutas tiel kiel sonas la venĝokriado. Mi deziras informiĝi pri tio.

Kiam la Eternulo volis eniri la valon al Sodom, Abrahamo ekstaris antaŭ Lin kaj parolis: “Ĉu Vi vere pereigos la bonulon kun la malbonulo? Eble troviĝos kvindek virtuloj en la urbo. Ĉu Vi tiam pereigos tiun lokon aŭ prefere pardonos ĝin pro tiuj kvindek virtuloj, kiuj troviĝas? Tute ne decas al Vi mortigi bonulojn kun la malbonuloj!”.

Kaj la Eternulo parolis: “Se Mi trovos kvindek virtulojn en la urbo Sodom, tiam Mi pardonos tiun tutan lokon pro ili!” (Genezo 18,17-28).

El niaj propraj spertoj ni ĉiuj konas homojn, kiuj spontanee defendas aliajn, kiujn neniu plu fidas, pri kiuj neniu parolas bonan vorton. Estas homoj, kiuj – por tiel diri – dezirus plede senkulpigi eĉ la diablon. Kial do? Ĉu eble ĉar ili scias trovi sub multa grenventumaĵo tamen iom da greneroj? Ili kuraĝe kaj sentime serĉas kvazaŭ “pinglon en fojnejo”, alkroĉiĝas al ĉiu pajlero, kiu donas al ili firman bazon, kaj ne kapitulacas antaŭ ol ili vere ne plu povas paŝi antaŭen aŭ malantaŭen. Nombro da porinfanaj juĝistoj estas tia!

En la okuloj de Izraelo Abrahamo estis tia viro. La 18-a ĉapitro de Genezo donas ekzemplon. Kiel bona nomadestro Abrahamo paŝtigis ĉiun, ĉifoje la Sinjoron mem. Kaj Li siavice ne postrestis. La anoncado de filo plenumigos la promeson: “Mi faros vin popolo granda”. Sed al Abrahamo ne eblas longe mediti pri ĉi tio. Dio flankenigas lin, ĉar super la duan parton de la promeso – “kaj per vi beniĝos ĉiuj popoloj de la tero” – falas ombro. Li komunikas al li Sian malfeliĉan planon pri Sodom kaj Gomora.

En Abrahamo maltrankviliĝo eksplodas. Ĉu oni povas mezuri bonon kaj malbonon per la sama mezurilo? Li prezentas sin kiel la defendanton de la juro, kiel la advokaton de la bono. Fariĝas unu el la plej rimarkindaj pledparoladoj el la historio de grandaj kriminalaj aferoj. Kvindek virtuloj estas la “vetmono” por la saviĝo de urbo. Kaj se li ne sukcesas en tio, li ekklopodas, kiom la bono pezas ĉe Dio. Kvardek kvin estas ankoraŭ ebla; kvardek, tridek kaj dudek ankaŭ. Kun la lasta restaĵo da trokuraĝo li marĉandas ĝis al dek. Bedaŭrinde por Abrahamo, sed li tamen malvenkis. Sodom pereis, ĉar mankis dek virtuloj.

Tamen la esperiga aspekto estas jena: en principo antaŭ ĉiu popolo la vojo al la savo estas malfermita, kaj la ligilo inter Izraelo kaj la popoloj estas denove substrekita.

(daŭrigota)

 

 

LA ANTIPAPO DE CLÉMERY

Dum la lastaj monatoj refortigis sian aktivecon Michel Collin, kiu asertas esti la vera posteulo de papo Johano XXIII kaj depost 1963 havas sian “papan rezidejon” en Clémery apud Nancy (Francio). De tempo al tempo li eldonas mesaĝojn al la katolikoj, por averti ilin en la nomo de la “kunsavantino Maria” kontraŭ la “uzurpinto” sur la roma trono.

Collin loĝas en sia “Vatikaneto” de Clémery kun pluraj “episkopoj” de sia “renovigita eklezio” kaj pluraj parte edziĝintaj pastroj. Li ankaŭ fondis monaĥinan ordenon kaj havas “misiojn” en aliaj francaj kaj belgaj kaj kanadaj urboj. Kelkfoje alvenas en Clémery pilgrimantoj el tiuj misi-regionoj kaj havas aŭdiencojn ĉe antipapo Klemento XV, kiel li nomas sin.

Collin, iama katolika pastro kaj naskita lotringano, komencis en 1936 retiriĝi el la katolika eklezio. En 1951 li estis laikigita, en 1960 interdiktita kaj en 1961 ekskomunikita. Malmultajn tagojn post la morto de papo Johano XXIII li asertis, ke la mortinta papo sur la mortolito destinis lin posteulo, “por daŭrigi la milit-iron por amo kaj paco sur la tuta mondo”.

Baldaŭ li publikigis ankaŭ la tielnomaton trian sekreton de Fatima, kiun – kiel konate – en 1960 publikigu la papo, sed ne faris. Ĝi tekstas laŭ “Klemento XV” jene: “Ĉie regas perturbo. Satano regas eĉ la plej altajn oficojn kaj destinas ĉiujn aferojn. Li eĉ sukcesos veni en la plej altajn pintojn de la eklezio… Se la granduloj de la tero kaj de la eklezio ne intervenos, mi intervenos. Mi petos mian Patron, ke venu la granda punado sur la teron”.

Collin diras, ke li obeas tiun alvokon de Maria kaj purigas la eklezion, por deturni la katastrofon.

 

MILIT-TIMO

Antaŭ multaj jaroj mi estis militkaptito. Nun ili denove pafadas, tiuj frenezuloj. Sed vi lasas ilin fari. Libera volo. Vi permesas ke ili forĵetas miliardojn por rakedoj kaj atombomboj kaj aviadilportaj ŝipoj. En Peramiho, Conchanabury kaj Molokai la lepro manĝegas viajn nigrajn kaj brunain infanojn. La naskiĝ-eksplodo de viaj flavaj filoj ne estas haltigebla. Amasoj. Malsato. Dume sciencistoj kaj militistoj fascinite rigardas skalojn. Ili atentas bruojn el viaj koridoroj. Kvazaŭ tiuj iam povus esti mezurataj.

En iuj urboj maljunuloj kaj infanoj ne rajtas sidi sur ĉiuj benkoj. Ĉiu malkovras makulon sur la alia. Estas nur transplantitaj makuloj. Propraj kompleksoj transigitaj al aliaj. Kiu ne havas blankan konsciencon, malfidas al nigra haŭtkoloro.

Ja, ili inventas ĉion ajn, la kriemuloj, por forturni la atenton de si. Ne nur bombojn. Ras-manio, naskolimigo, feraj kurtenoj, betonmuroj, koncentrej-kampoj, teror-keloj, nudodancoj de knabinoj, ekonomiaj mirakloj.

Oni ne povas ĉion mencii. Dio, ili malŝparas siajn talentojn. Ili iras por sin reciproke murdi. Dio, mi estas certa, ke Kajn ankoraŭ vivas. Via signo ŝirmas lin. Li fariĝis senmorta. Nun li iras de lando al lando, de urbo al urbo, de domo al domo. Li strangolas aliajn. Li batas per hakilo en la vizaĝojn de malfortuloj. Li mergas malsanulojn en venenan saŭcon. Li bruligas infanojn en fermitaj domoj. Ankaŭ mi timas lin.

Kaino estas mia frato – FRATO! Mia nomo estas Habelo. Kaino, via vizaĝo tiel simila al la mia, rigardas min el ĉiu spegulero… Sinjoro, mi preskaŭ jam ne scias, kiel oni devus voki min. Kaino aŭ Habelo? Ĉu mi estas kulpa, ĉar mi nomiĝas Habelo? Ĉu mi estas senkulpa, se oni nomas min Kaino?

Mia sango portas la historion de ĉiuj popoloj dekomence. De la kreiĝo de l’ homo la faroj amasiĝis. Mi trenas ĉion kun mi: kruelaĵojn, murdojn, amon, pardonon, Napoleonon, Hitleron, Franciskon, KRISTON. Vi, Sinjoro, estas la ekkri-signo de mia estado. Fino de miaj frazoj. “… kaj jen, estis tre bone!”. Mi ripetas la vortojn de la Genezo kiel Vi, Patro.

Kristaneco ne estingas en ni, kio restis el longaj generaci-vicoj. Sed ĝi ŝanĝas ĉion. Saviĝo. Kial ni nur ĉiam timas tiujn, kiuj devigas Vin ankoraŭ pli multe ami nin?

(el “Gott & Co.” de Alfred Müller-Felsenburg, Palotti-Verlag; trad. sm)

 

EKLEZIO KAJ MILITO

Dua parto

7. La pacostrategio de la evangelio: preciza kono de la potenco de la malbono, de la radikoj de la milito

La novaĵo, kiun ili esprimas, konsistas en tio, ke ili aplikas en sama maniero la liberigan rimedon en la konfliktoj de la mondo, kiel en la personaj konfliktoj. En tiu tutmonda lukto, en la batalo kun la peko de la mondo, kun la verkoj kaj tentoj de la mondo, kun la princo de tiu mondo, la evangelio malkovras al ni la kontraŭstaradon kaj la interludadon de la malamikaj potencoj. Ni tro multe inklinas kredi, ke tiu tutmonda kaj spirita batalo unufoje por ĉiam estas gajnita per Kristo, kaj ke li ne rekte intermetiĝas en niajn nunajn batalojn. Kaj tamen unu el la ordonoj de Kristo, kiun li donis al ni ĉe sia adiaŭo, estas: “En mia nomo vi elpelos la demonojn!”. Estas vere, ke sub la nomoj “demono” kaj “mondo” enŝteliĝis malĝustaj imagoj kaj precipe dusencecoj. “Tiu mondo”, pri kiu Jesuo diras, ke ni ne preĝu por ĝi, pri kiu li konstatas, ke “ĝiaj verkoj estas malbonaj”, kaj de kiu li tute distancigas sin: “Mi ne estas de tiu mondo kaj vi ne estas de tiu mondo”, ĝi ne estas la de Dio en ĉiu momento kreata kosmo, nek la komunaĵo de la homoj de karno kaj sango, kiun kontraŭbatali sankta Paŭlo rifuzas. Tiu mondo estas tieldire la mondo de interŝtupo; sankta Paŭlo nomas ĝin “ mondo de la mallumo, regata de la spiritoj de la malbono, kiuj loĝas en la aero”. Estas la mondo de la vagaj mentalecoj, de la laŭtempe aktualaj ideologioj, de la modo kaj de la strukturoj, mondo artefare konstruita de la homoj en tiu maniero, ke ni, regite de la spiritoj de la malbono, de niaj malbonaj demonoj, mem perfortas la bonojn de la kosmo kaj la valorojn de la homo kaj kurbigas ilin. Tio en la vivo de Kristo tute malkaŝe evidentiĝas en la horo de la triobla tento en la dezerto: ĝi estas la ŝlosilo al ĉiuj liaj bataloj kaj al lia pasiono kaj tial al nia strategio de la paco.

La ekleziaj patroj ĉiuj vidis en tiu tento venkan ripeton de la origina tento al Adamo kaj simbolon de la universala tento al la homa gento. Ni trovos en ĝi la tri radikojn de ĉia milito, sed ankaŭ la grandajn liniojn de la strategio de la paco, kiel ĝi estis gvidita de Jesuo.

La unua kaŭzo de la milito estas la profito

Sankta Jakobo skribas: “El kio do rezultas militoj kaj bataloj inter vi? El kio alia ol el viaj voluptoj? Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi adultuloj, ĉu vi ne scias, ke amikeco kun la mondo signifas malamikecon kontraŭ Dio?” (Jak 4,1-4). “Fastinte kvardek tagojn, Jesuo poste malsatis: Ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj, diras la tentanta. Ne, li respondas, ĉar ne sole per pano vivas la homo, sed per ĉiu vorto, kiu iras el la buŝo de Dio”. Manĝi estas permesite, sed ne en tiu grado, ke oni pensas pri sia ventro kaj forgesas Dion kaj sian proksimulon! La ekonomia civilizacio estas necesa, sed ne en tiu grado, ke oni reduktas la homon al “animal oeconomicum”. La unua rimedo estas la fastado.

Gandhi kaj spiriteciĝintaj homoj memorigas nin pri tio. Ĉu fastado ne signifas manĝi Dion, akcepti lin en sin, por nutri aliajn? Nutri sin per la paco, por povi transdoni ĝin pluen. Simpligi siajn bezonojn anstataŭ multobligi kaj tiom komplikigi ilin, ke el tri homoj unu mortas, ĉar li havas tro multe, kaj du mortas, ĉar ili havas ne sufiĉe! Papo Johano memorigas al ni, ke en neperforta revolucio en porpaca agado, la unua necesa justaĵo konsistas en tio, simpligi per malriĉo siajn bezonojn kaj disdoni la bonojn, se oni volas venki la militon en ĝia radiko! Sole tiu “malriĉo laŭ la spirito” estas, per kiu ni privilegiitoj, volante esti soldatoj de la paco, povas superi la mizeron, ĉar ĝi efikigas la veran POTENCON DE LA JUSTECO (Sankta Paŭlo diris tion jam al la Korintanoj 1, Kor 6). Gandhi kaj Vinoba, Lanza del Vasto kaj Abbé Pierre substrekis kaj realigis tion post Père de Foucauld kaj Francisko de Assisi, same kiel en plej nova tempo kelkaj kardinaloj kaj sudamerikaj episkopoj. Tuta kongreso povus esti dediĉata al la studado pri tiu problemo. Estas evidente, ke la unua kaŭzo de mondmilitoj estas la ege maljusta materialismo de nia civilizacio. La unua perforta ago estas la perforto al la materia kreitaĵo, kiu estas donita al la homo por harmonia vivo kaj ne ekzistas por la kapitalisma ekspluato nek por la uzuro. Johano XXIII memorigas pri la “natura rajto de ĉiu homo, per sia laboro gajni tion, kio estas necesa por li kaj por la vivo de liaj infanoj” (Pacem in terris). Ĉe ĉiuj homo oni trovas aman bezonon de nutraĵo, sano, laboro – estas tio la bezonoj, kiuj estas la fundamento de hominda ekzistado; per tio mi volas diri, ke porviva kaj familia minimumo por ĉiu nepre devas esti preferita al la efektivaj, sed aldonaj bezono de kelkaj; tute ne konsiderante la gigantajn gajnojn de la falsaj riĉuloj kaj la falsajn bezonojn.

Ligite kun profito trovas sin dua militkaŭzo en la bezono regi

“Rigardu tiujn regnojn kun ilia potenco kaj gloro: se vi adoros min, mi donos ilin al vi, ĉar ili estis transdonitaj al mi kaj mi disponas pri ili laŭ mia volo!” – “Ne”, diras Jesuo, “ĉar estas skribite: Dion solan vi adoru kaj Lin servu adorante!”. Estas legitime regi kaj posedi, sed ne ĝis la grado, ke oni opinias esti la ple signifa individua aŭ nacia persono, la centro de la mondo aŭ la sole grava komuno. Politikaj strukturoj estas necesaj; sed ili ne rajtas sklavigi la homon kaj fari militojn, por regi, por konkeri la universon, por venĝi falsan honoron aŭ eĉ verajn rajtojn en la nomo de dinastio aŭ de naciismo. Tiurilate la rimedo troviĝas en la servado kaj partigo, en la planita politiko kaj en internaciaj interkonsentoj, en la respektema helpo por malpli evoluintaj regionoj, en la donado kaj pardonado: sole tiuj grandaj faroj de la justeco kaj amo estas kapablaj, malhelpi nian kolektivan malamon kaj universalan sinmortigon, ĉar ili efikigas la fortojn proprajn de la KARITO kaj interligas ilin.

“Regado estas servado”: tiun kaj la aliajn punktojn la papo ripete priparolas en sia traktaĵo pri la aŭtoritato kaj la solidareco inter la ŝtatoj. Sen tiu servo je la komuna afero, sen tiu observo de la rajtoj kaj sen tiu helpo en la plenumo de la devoj, “la leĝoj kaj paŝoj de la aŭtoritato ne povas devigi la konsciencojn… kaj al ili mankas ĉiu obeiga forto”; tion la papo konfirmas en solena maniero.

Obei al sia konscienco? Pri tio temas en la tria, la plej granda tento al Kristo kaj al la kristanoj

“Starigu vin sur la tegmentan pinton de la templo kaj ĵetu vin malsupren, por ke via falo fariĝu potenca kaj glora, mesia kaj mistika leviĝo!”. “Ne”, diras Jesuo, “estas skribite: ne tentu la Sinjoron, vian Dion!”. Al la du tentoj, kiuj estis direktitaj kontraŭ lin mem kaj kontraŭ la kunhomojn per profito kaj regado, nun sekvas en la malhumileco la plej granda tento, kiu estas direktita kontraŭ Dion kaj kontraŭ nian propran spiriton, kiu deziras, ke ni ne similu al Dio sed okupu lian lokon, kaj kiu volas inversigi la leĝojn de la kreitaĵo kaj de la savo. Estas legitime, antaŭeniri en la templo de la scio kaj de la scienco, sed ne en tiu grado, ke oni metas sin en la lokon de Dio kaj donas sian inteligentecon al la servo de kiaj ajn idoloj: ideoj, ideologioj, propagando aŭ mensogoj fabrikitaj el efikaj veroj. La plej malbonaj el ĉiuj militoj estas la religiaj, ideologiaj kaj teĥnokrataj: en ili la homo mortigas, dispremas, sufokas, li perfidas kaj torturas sian kunhomon, devigas lin ĵure sin deturni kaj mensogi. La rimedo esfas malfacila: ĝi konsistas en tio, obei al sia konscienco, al la konscienco, kiu estas formita laŭ la bildo de la Spirito de Dio kaj gvidita per respektoplena eduko en la lernejo de la historio, de la saĝuloj kaj sanktuloj. Lasi sufiĉe grandiĝi la trankvilon, por ke la homoj, kiuj havas la plej grandan respondecon, povu aŭdi “la malgrandan internan voĉon”, kiel Gandhi nomis ĝin, kaj al kiu li ĉiam obeis. En la sekreta templo, “en kiu la Patro alestas kaj konas nian sekreton”; doni sin al la servo de la vero! Ĉar ni ne rajtas posedi la veron kaj utiligi ĝin. Kaj tamen ĝuste tio estas la perforta ago, kiu estas plej ofte farita de ni kristanoj. Kiuj ni estas, ke ni povus kuraĝi pretendi, ke ni posedas la veron! Posedi la veron, ĉu tio ne estas la plej subtila kaj kaŝita radiko de niaj dissplitiĝoj kaj disŝiriteco kaj de tiu senfina spirita milito, kiu estas skandalo kaj malfeliĉo de la kredantoj kiel de la homoj de bona volo? Ni, kiuj ricevas de la eklezio tre precizajn, tre perfektajn ekkonojn, kiuj metas antaŭ nin pli grandajn postulojn, ni devas sole strebi al tio, esti posedataj de la vero, kiu estas Dio; ricevi kaj transdoni pluen la radiojn de tiu POTENCO DE LA VERO, kiuj ĉie kaj ĉiutempe estas elsendataj de la Sinjoro, precipe en kaj per sia eklezio universala.

Tiel la triobla tento al Kristo kaj al la kristanoj efikigas novan strategion: ĝi kontraŭmetas la energiojn de la Dio de l’ paco ne nur al la peka homo, sed ankaŭ al la kvar plagoj, kiuj trafadas la tutan historion de la civilizacio. Tiu kvar skurĝoj fakte trafas kvar valorojn, kiuj estas komunaj al ĉiuj civilizacioj: posedo, regado, progreso, la potenco kaj laboro. La profetoj kaj kaj sankta Johano priskribas tiujn skurĝojn ofte en formo de kvar tre realismaj bildoj: la malsato aŭ la skurĝo de la posedo, nomita mizero; la sovaĝaj bestoj aŭ la skurĝo de la regado, nomita sklaveco; la pesto aŭ la putriĝo, la epidemia skurĝo de la tento unuigas sian perfortecon en kvara, la tranĉaĵo de la glavo, la skurĝo de la potenco kaj laboro, nomita milito. En tio ni vidas ĉiujn radikojn, sed ankaŭ ĉiujn rimedojn de la plenumado de la milito.

Tiu triobla tento per la kvar unuiĝintaj plagoj ripetiĝas ĉiam ree dum la vivo de Kristo kaj de la eklezio. Liaj disĉiploj aŭ liaj kontraŭuloj, la pastroj kaj ekzegezistoj postulas de li, efiki la savon per plimultigoj de panoj, per la regado de Izraelo super la mondo, per potencaj signoj sur la ĉielo kaj fine per perfortaj agoj, kiuj perfortas la koron de la Patro kaj la konsciencon de la homoj, per la Sankta Mesia Milito. Ĉu ni scias, kun Kristo diri NE kontraŭ ĉi ĉio kaj postuli kun li unu solan signon, la signon de la profeto Jono, la signon de la fastado, de la pardono, de la obeo al la vero: la signon de la kruco?

8. La pacostrategio de la Evangelio: nevundebla kaj konstrua frapoforto

Per la forto de la kruco, per la potenco de tiu unika JESO de libera kaj liberiga karito, Kristo prezentas al la mondo la liberigon kaj la pacon, “sian pacon, kiun la mondo ne povas doni”. Per la potenco de tiu unika JESO li venkas, per triobla rifuzo, la skurĝon de la trompisto, la pekon de la mondo. Sed en kio nun troviĝas la sekreto de tiu potenco? La psalmisto kantis ĝin: “La Sinjoro estas mia paŝtisto, li kondukas min sur la vojo de la justeco per LA POTENCO DE SIA NOMO. Se mi eĉ devas migri en la fendego de la mort-ombroj, MI NE TIMAS MALFELIĈON, ĉar vi ja estas ĉe mi. Via bastono kaj via apogilo estas, kiujn konsolas min!” (Psalmo 23).

Nia paŝtisto fariĝis ŜAFIDO. Dio fariĝis homo: “Jen la ŝafido de Dio, kiu portas kaj forprenas la pekojn de la mondo”. Per kiu forto? Per la forto de sia nomo! La nomo de Dio, liaj mil nomoj kaj kromnomoj, liaj perfektecoj kaj energioj estas la potenco kaj la radiado de lia majesteco. La majesteco de la homoj ordinare estas kaduka, vanta, supraĵa kaj samtempe ebriiga kaj blinda. La majesteco de Dio, konforme al la hebrea esprimo, estas samtempe densa kaj klara, firma kaj lumanta, grava en sia justeco, kaj en vera klareco donacanta liberecon. Tiu dia energio de la majesteco estas prezentita al la homoj kaj al la kosmo per la dia nomo, t. s. per la diaj perfektecoj, kiuj impresiĝas al ni kiel lia vizaĝo. Ni provas ĉiutage sanktigi tiun majestecon kaj tiun nomon per nia preĝado kaj niaj agoj, t. s. igi ilin por ni sanktaj, liberigi ilin de ĉio kio mallumigas kaj perfidas en ni kaj ĉirkaŭ ni, por ke la tuta dia energio estu solvita, liberigita kaj metita al plena efikado.

Apud tiu dia energio la atomenergio estas tute alia forto, kaj koncerne ĝian valoron kaj ĝian danĝeron. La kern-energio estas mirinda forto, kiu laboras en la kreitaĵo kun la celo, servi al la fortoj de la vivo kaj de la spirito. En sia Kristogenezo Père Teilhard de Chardin – malgraŭ la maltrankviligaj vortoj kaj artikoloj pri la milito kaj la bombo – atentigas pri meditenda averto: la sukceso de la progreso kaj de la evoluo estas ebligata nur de energioj, kiuj en pliiĝanta grado koncentriĝas al la personiĝo. Sen tiu evoluo oni venus al “plej teruraj sklavigoj: al la termitejo anstataŭ la frateco! Ĉio estas elspezata por la fabrikado de armiloj, sed por la ĉiujara esplorado de la mondo malpli ol por tanko! Ĉu niaj pranepoj malpravos pensante ke ni estis barbaroj? La esplorado devas absorbi la spiriton de la milito kaj ekradii en la brilo de la religio” (”Le Phénomène humain” kaj “L’energie humaine”, vol. I kaj VI de la kolektitaj verkoj).

LA TUTA FRAPOFORTO DE LA PACO KONTRAŬ LA KVAR SKURĜOJ DE LA MILITO, DE LA DIKTATURO, DE LA INTERCIVITANA MILITO KAJ DE LA TOTALA MILITO ORIGINAS EL UNU SOLA ENERGIO, EL PLENA JESO AL LA KREA KAJ KONSTRUA ENERGIO DE LA VIVO, DE LA KONSCIENCO, DE LA AMO KAJ DE LA SPIRITO. Tiu jeso postulas pli grandan kuraĝon kaj oferemon ol la malkuraĝa submetiĝo aŭ la perfortema kunlaboro kun la kvar plagoj, sed ĝi konsiderinde malpliigos la suferojn kaj malbonojn por tuto de la homoj. Tiu konstrua energio alestas en la sennombraj ĉeloj kaj parceloj de la VERO, de la JUSTECO, de la KARITO kaj de la LIBERECO, kiuj, kiel kaŝitaj, troviĝas en miliardoj da psikaj atomoj, kaj vivigas kaj instigas ĉiujn virojn kaj virinojn vivantajn en nia socio. Sed temas pri tio, apelacii al ili, solvi kaj liberigi ilin, sen detrui ilin per la perfortaj rimedoj de la mensogo, de la maljusteco, de la malamo kaj de la devigo, per tiuj rimedoj, kiuj reduktus ilin al la nenio aŭ pli vere perversigus ilin al la malbono. Tiuj ĉeloj estas vivaj kaj spiritaj ĝermoj, vigligaj per sia propra fekundeco. Kion ili bezonas, estas fundo kaj kulturo, kiu estas adaptita al ilia servo. La nomoj: vero, justeco, karito, libereco, vivo, spirito, ĝojo, kiuj estas valoraj silaboj de la vorto paco, tiuj nomoj estas nek senenhavaj vortoj, nek politikaj sloganoj, nek temoj de predikoj, sed estas nomoj, kiuj apartenas al la Kreinto kaj Savanto, estas perfektecaj kaj diaj kvalitoj, semo de Dio, kiu fariĝas karno kaj sango, koro kaj animo, varmo kaj homa forto en la sino de la virino kaj en la cerbo de la viro kaj en la koro de la infanoj: tio estas la veraj energioj de Kristo. Kiom ni devas lasi nin trapenetri de ili!

Kiel la neperforto de Kristo, kiu por sia propra persono kaj por sia mondmisio rifuzis “la maljustan monon”, la potencon de la fakuloj pri la leĝo kaj pri la armeoj (la 12 legioj de anĝeloj, la glavo de Petro), povus esti utopio aŭ malkuraĝo? Male ĝi estas tiom terura potenco, ke ĝi timigas nian malkuraĝon, nian intelektan kaj virtan komforton kaj nian socian pozicion. LA NEPERFORTO ESTAS LA POTENCO PROPRA AL DIO! Li donacas ĝin al ni senkompense, sed malrapide kaj nur se ni konsentas sekvi lin. LA NEPERFORTO ESTAS LA SOLA POTENCO SURTERE. KIU ESTAS NEELĈERPFBLA SENKOSTA, KIU PLIMULTIĜAS EN TIU MEZURO, EN KIU ĜI PLENUMAS SIAN SERVON (kiel la pano de l’ vivo, kiun Jesuo plimultigas . . . por tiuj, kiuj malsatas!); LA SOLA POTENCO EN LA MONDO KIU PERFORTAS NEK LA VERON KAJ ĜIAN HONORON, NEK LA JUSTECON KAJ ĜIAN EKVILIBRON, NEK LA KARITON KAJ ĜIAN OFEREMON NEK LA SPIRITON KAJ ĜIAN LIBERAN KONSCIENCON, NEK LA VIVON KAJ ĜIAN HARMONION NEK LA PACON KAJ ĜIAN GRACON, ĈAR TIUJ REALAĴOJ ESTAS ĜUSTE TIUJ KIUJN ĜI LIBERIGAS KAJ KIUJN ĜI EFIKIGAS EN SENEKZEMPLA FRAPOFORTO: EN TIU DE LA KRUCO. “Vidu, mi staras antaŭ la pordo kaj frapas”, diras Kristo, “klopodu, eniri tra la mallarĝa pordo. Ĉar mi diras al vi: multaj provos eniri, sed ne kapablos” (Apokalipso 3,20, Luk 13,24). Ne sufiĉas trovi la pordon, oni devas ĝin trapaŝi, por eniri.

La frapoforto de la kruco estas la nevundebla potenco de la senkulpeco. Senkulpeco ne signifas la infanecan malkapablon fari malbonon, sed la ne-damaĝadon (non nocere), neperforton. Tio estas la kapablo, akcepti en sin la malbonon, absorbi kaj dissolvi ĝin, sen transdoni ĝin pluen, sen pligrandigi ĝin. Tio premisas la perfektan internan sindonon al la ver-justeco-karito-libereco, la plenan sindonon al tiu intima kaj tamen universala potenco, la oferon de sia propra ekzisto en ĉiutaga abnegacio kaj fine en la morto: “Levita sur la kruco”, diras Jesuo, “mi ĉion tiros al mi”: ĉion, la tutan mondon kaj la pekon de la mondo, por plifaciligi la pezon de la ŝarĝo, por elaĉeti la malbonon rebonigante ĝin, dissolvante ĝin en la fajro kaj en la sango de la karito. Tio estas la tria kaj kvara signoj el tiuj, kiujn Kristo promesis al la kredantoj la tagon de la ĉieliro: “Vi tenos serpentojn en la mano kaj trinkos venenajn trinkaĵojn, sen ke per tio fariĝos al vi malbono”. Jen la nevundebleco, la imuneco, la medicina savoforto de la neperforto. Per la forto de la krucumito absorbi la malbonon, sen transdoni ĝin pluen kaj sen ke ĝi mortigas nin! Jen la potenco de la Paska reviviĝo de la Dio krucumita, potenco efikonta ĝis la fino de la mondo. Ĉie kie ekzistas malbono kaj malfeliĉo, kie ekzistas homoj, kiuj soifas la justecon kaj pacon, kaj kiuj prenas sur sin la malbonon, por kuraci ĝin.

9. La pacotaktiko de la Evangelio: realigo de la principoj de la neperforto

Taktikè tekhne: tio signifas la teknikon de la starigo al la lukto, la arton starigi la armeon en la batalordo, uzi ĉiun armilon laŭ ĝia rango kaj laŭ ĝia loko, por akiri la venkon. La taktiko estas la kodigo de la leĝoj de la milito surbaze de la eksperimenta scienco pri la batalo, estas la arto venki, estas scio pri la mortado en perforto.

Tiu scio daŭrigas la batalojn de l’ vivo trans la kampojn de la morto: tiujn laŭleĝajn batalojn por la defendo aŭ por la konkero de materiaj kaj aliaj bonoj helpe de la leĝo, de la moralo kaj de sociaj konvencioj. Kontraŭ tiu kurbigita leĝo leviĝis ĉiuj profetoj kaj Kristo en sia batalo kontraŭ la leĝ-ekzegezistoj, la fariseoj, la pastroj kaj guberniestroj. Legu ankoraŭfoje tiujn terurajn riproĉajn paroladojn de Jesuo, Jesajo aŭ Amoso, de Jakobo aŭ Paŭlo. Paŭlo eĉ diras: “La leĝo estas la forto de la peko”, ĝi sistemigas kaj “multobligas la malbonon”! Akcente Johano XXIII senĉese memorigas, ke la leĝoj validas antaŭ la konscienco nur, se ili estas en la servo de la vivo kaj de la spirito, en la servo de la komuna bono. Tiu servo neniam estos kodigita kaj perfektigita unufoje por ĉiam. Tio signifus, ke oni rigardas la problemon solvita…

La interpretoj de la sur-monta prediko estas mirige nekompletaj: anstataŭ konsideri tiujn preskribojn en la lumo de la tuta evangelio kaj de la vojo al la kruco oni izolas ilin, oni partigas ilin en severajn kaj malseverajn preskribojn, en konsilojn kaj nerealain bildajn esprimojn, oni limigas ilin al la privata vivo; oni substrekas pli la esceptojn, kiuj fariĝas necesaj per la malfacileco de la aplikado kaj estas multobligataj per niaj pekoj; oni minimumigas kaj forgesas tiujn preskribojn, kiujn oni opinias neaplikeblaj kaj kiuj por la plej multaj kristanoj jam delonge estas mortaj literoj. Tiel evoluas leĝdonado kaj kazuistiko, kiu, kiel en la tempo de Kristo, pli kaj pli kontraŭas al la volo de Dio, elmetita al la machiavelli-isma politiko kaj al la profit-ekonomio. Oni restarigas la roman rajton de la justa defendo, leĝigante kaj morale fundigante la necesan kaj legitiman reziston kontraŭ la malbono per la rimedoj de la perforto, per tiuj rimedoj, kiuj en ĉiu punkto kontraŭas al tiuj de Kristo, kaj kiuj devenas de la politikaj tradicioj de pagana ŝtato, kiuj plej forte estis koruptitaj per la arto de la mensogo.

Tiuj individuaj kaj kolektivai rimedoj en plej malbona kazo povas esti allasataj, pli bone dirite, pardonataj, kiel la pli malgranda malbono: ofte tiu pli malgranda malbono estos pli malbona ol tiu, kiun oni volis malhelpi. Ĉiukaze ĝi multobligas la malbonon, anstataŭ “superi ĝin per la potenco de la bono” (laŭ la admirinda formuligo de sankta Paŭlo en la letero al la Romanoj). Tio estas pardonebla nur en tiu kazo, en kiu oni lasis sin surprizi kaj ne faris ĉion, kion oni devus esti farinta, por malebligi la malbonon, kaj kie oni preterlasis, ĝustatempe ekzerci la superadon de la malbono per la ne-laŭkarnecaj armiloj. SED NENIAM KAJ EN NENIU KAZO TIUJ RIMEDOJ, KIUJN ONI NOMAS JUSTA DEFENDO, KIUJ ORDONAS MURDON KAJ MILITON, ESTAS RAJTO POR TIUJ HOMOJ, KIUJ ESTAS INDAJ JE LA NOMO DE HOMO, nek por la homoj de bona volo kaj des malpli por la kristanoj kaj klerikoj. Se ili estas aplikataj pro manko de pli bona solvo, ili ne bezonas moralan justigon, sed veran rebonigon.

Oni devas diri per laŭta kaj forta voĉo: la bonkoreco, la pardono, la kompreno al aliaj homoj, eĉ al la plej perfortemaj, ne anstataŭu la legitimecon de la juro, la justecon de la justico, la rajtigitecon de la leĝo, la purecon de la preskriboj, la absolutecon de la ordonoj – ĉi tie de la kvina, kiu koncernas la absolutan respektadon de la vivo – sed transiru ilin. Pri tio kardinalo Feltin pensas jenon: “La plej granda skurĝo de la milito estas, ke ĝi prezentiĝas kiel la peko kontraŭ la karito. La dekalogo diras: NE MORTIGU, kaj tio devus sufiĉi! La vivo apartenas al Dio, la morto estas transdonita al nenies mano. Sed trans dek ordonoj ankoraŭ ekzistas la evangelio: «Amu Dion kaj vian proksimulon kiel vin mem». La milito estas kripligo al la dia savoplano, perforto kontraŭ la granda leĝo de la kosmo, la plej granda malhonorigo al Kristo, kiu sur la kruco repacigis ĉiujn homojn en sia sango. La milito estas demona”.

Justa severeco de la eklezio rilate al la biologia kaj geedzeca moralo kaj, en kunligo kun tio, la respekto al la vivo en ĝia origino kaj en la infano, postulas minimume samgradan severecon kaj pretecon por la agado por la paco, por konservi la vivon de la nun plenkreskintaj homoj, kaj kontraŭ la milito, kiu estas forta fonto por la skuigo de la geedzeca vivo kaj kun tio kunligita nenormala aŭ krima infaneco.

Ni ne okupiĝos pri la labirinto de la teologio de la justa milito: ĝis la plej altaj aŭtoritatoj de la roma kurio akordas en tio, ke ili opinias ĝin fariĝinta malaplikebla. Sed la problemo de la milito per tio ne estas solvita.

La novaĵo ĉe Johano XXIII ne troviĝas en tio, rigardi la problemon kiel solvitan, sed proponi la realigon de nova spiritsinteno sur institucia ebeno kaj en ĉiuj sferoj de la agado. Temas pri jena sinteno: se vi volas la pacon, ne faru pluajn preparojn por la milito, kiel instruis al vi la ekzegezistoj de juro kaj skribo en siaj trivialaj, paganaj argumentadoj pri la perforte sekurigita rajto; se vi volas la pacon, preparu la pacon. Ekzercu ĝin, serĉu la vojojn kaj ARMILOJN DE LA PACO kaj lernu apliki ilin venke! Kia plena ŝanĝiĝo de la perspektivoj! La papo postulas “kompletan malarmadon de la armiloj kaj en la spiritoj de la homoj: tio postulas, ke la leĝo, sur kiu nun baziĝas la paco, estu anstataŭigata de tute alia leĝo: la vera paco inter la popoloj ne baziĝu sur ekvilibro en la armado, sed sur reciproka fido… per la vero, la justeco, la homa solidareco” (Johano XXIII).

Sur tiu bazo konstruas la papo la unuajn leĝojn de la pacotaktiko:

Leĝo de la vero: la malobeo estas legitime justigata antaŭ la konscienco kontraŭ tiuj leĝoj kaj iniciatoj, kiuj perfortas la moralan ordon, la homajn rajtojn kaj la komunan bonfarton. “Tiuj preskriboj”, precizigas la papo, “ne povas devigi la konsciencojn, ĉar oni devas obei al Dio pli ol al la homoj… ili perdas sian tutan obeigan valoron… kaj estas formo de perforto”.

Leĝo de la libereco: liberigi sin de la psikozo de la milito per la kondamno de la atomarmilo kaj per la laŭgrada kontrolita kaj totala malarmado.

Leĝo de la justeco: transformado de la tiel liberiĝintaj pormilitaj energioj (mono, scienco, tekniko, militistaj virtoj) per transmeto al la laboro de la starigo de justa mondo (batalo kontraŭ la malsato) kaj por la paco.

Leĝo de la karito, malferma, klara, persista, kamprenema dialogo sur ĉiuj ebenoj. Tiu dialogo anstataŭas la minacon per armiloj.

La leĝo de la energio de la paco tiras sian forton el la radikoj de libereco-justeco-karito: tio estas la vera mesaĝo kaj postlasaĵo de papo Johano, kiu diris al la episkopo de Lourdes: “La paco, ĝi estas mia spiriteco”: li pruvis tion per sia vivo kaj morto, la tuta mondo sentas kaj scias tion.

Kion ni nun bezonas, tio estas la solvo de nia problemo de la milito per la klareco kaj la energioj de Johano XXIII.

Ĉiam kiam iu vero de la evangelio eniras tiun mondon, ĝi nepre kaŭzas kontraŭdiron. Kristo jam montris tion al ni: unuflanke ĉiam okazos inter la kristanoj, sed ankaŭ inter la ateistoj, la ekrompo, la konvertiĝoj, la admirindaj aferoj de la paco; aliflanke kreskos miskompreno, kontraŭeco kaj subpremo, ne nur en la ateismaj ŝtatoj, ankaŭ en kristanaj landoj. En pluraj lokoj la encikliko antaŭe vidas tiun perforton al la vero, la justeco kaj la libereco. Se aliflanke la milito vere estas deklarata kiel kontraŭleĝa, ĉu tiukaze ne tiuj, kiuj rekte laboras por ĝia efektivigo, devus ŝanĝi sian profesion, aŭ kontraŭstari en sia konscienco? Oni do devas koncepti kaj organizi la instaladon de la paco, pri kiu parolas la kardinaloj kaj la papo, ne nur sur la pozitiva ebeno de la socia justeco, de la dialogo kaj de la repacigo inter la nacioj, sed ankaŭ en tio, kion Père Régamey nomas la “radikala tasko”, kiu estas unu el la plej urĝaj de nia tempo, nome, prepari la homojn por eventuala civila malobeo. Tio des pli, ĉar ĝi estas eksplicite antaŭvidita en la encikliko. Oni do devas ellabori la spiritan reziston kaj ekzercadi ĝiajn preskribojn, por superi la maljustajn leĝojn kaj samtempe plifortigi la respekton al la aŭtoritato, fortigante ĝian leĝdonan funkcion. En Francujo la kunlaborantoj de la neperforta agado tiom antaŭenpuŝis sian laboron ke la helpepiskopo de Lyon, Ancel, direktis al ili publikan leteron koncernantan la Action Civique Non-Violente, en kiu tekstas: “… oni devas diri, ke inter ĉiuj rimedoj, kiuj estas aplikataj kontraŭ la maljusteco, la via certe estas la plej konforma al la evangelio” (Semaine religieuse de Lyon, Septembro 1960).

Tiu Action Civique Non-Violente estas unu el la movadoj, kiu rekte originis el la de Lanza del Vasto fondita komuno de la “Arkeo”. La Action Civique Non-Violente en pli larĝa grado estas malferma al ĉiuj, kiuj laboras por la paco. Sed en sia kerno kaj en sia spirita orientiĝo ĝi baziĝas sur kristanaj Gandhi-anoj, kaj en sia doktrino kaj en la tekniko de la neperforto. Oni povas redukti la taktikajn leĝojn kiujn ellaboris la movado, al kvar:

– Leĝo de la libereco: batali, sen vole aŭ konsentite verŝi sangon (akcidento postulas rebonigon), batali sen apliko de rimedoj de psika aŭ fizika subjugigo: leĝo de la NE-LAŬKARNECA batalo (Paŭlo).

Leĝo de la justeco: batali sen trompo, sen mensogo, sen maljusteco, malkaŝe, kun libera, nekaŝita vizaĝo, ne evitante la sankciojn, male, provokante kaj kuraĝe eltenante lin, sen falsa honto nek honoro antaŭ ĉiuj homoj de bona volo kontraŭ evidenta maljustaĵo: Leĝo de la armiloj de la LUMO (Paŭlo)

Leĝo de la vero: batali sen eldevigoj kaj malŝato, respektante la kontraŭulon, lian indecon kaj lian liberecon. Labori per ĉiuj rimedoj de la spirito kaj de la koro por tio, ke en tiu kontraŭulo ekaperu la triumfo de lia propra spirito de l’ justeco kaj superu la malbonon en li. Zorgi por tio, atingi kaj veki lian konsciencon, bazigante nin en li, en ni kaj inter ni sur la energion de la vero-justeco-karito-libereco, kiuj solaj povas reunuigi en paco, kiu konas nek venkintojn nek venkitojn. Kristo admonas nin, inviti la kontraŭulon ke li duobligu sian maljustaĵon kaj siajn batojn tiel longe, ĝis lia konscienco ne plu povas konsenti, kaj ami lin tiom, ke oni rekompencas lian malbonon per bono, “doni al li por manĝi kaj por trinki” kaj tiel konduki lin al pripensado, “kolektante ardantajn karbojn sur lian konsciencon” (Mat 5,39-41; Rom 12,20). Leĝo de la korektado kaj kunrespondeco (evangelio).

– Leĝo de la karito: batali sen timo, ekskluzivante la neŭtralecon, la fuĝon, la militon kaj la kapitulacon (kiuj estas pasivaj kaj aktivaj formoj de la de timo kaŭzita de perforto, de la profito kaj de la fiero), inkluzivante oferon kaj ateston (la du signifoj de la vorto martireco), la eltenadon de la malbono kaŭzita per la malamiko, la akceptadon de la sufero rezultanta el tiel ĝisfunda batalo. Tio estas la tradicio de la profetoj (“de la servantoj de Dio” ĉe Jesajo, 53), la tradicio de Kristo sur la kruco kaj tiu de la martiroj. Leĝo de la saviga efikforto aŭ ATESTO.

10. Nekarnecaj armiloj, armiloj de la lumo de la pacosoldato

Pio XII ofte kontraŭmetis la “armilojn de la spirito” al la “sangaj kaj perfortaj armiloj”. En 1953 li deklaris: “Estas okazanta batalo, kies disvastiĝo kaj perforto kreskas de tago al tago: tial estas necese, ke ĉiuj kristanoj, speciale la kunlaborantoj de la Katolika Agado, firmtenu sin kaj batalu ĝis la morto, se tio estas necesa, por la eklezio, sia patrino, per armiloj, kiuj al ili estas permesitaj: kompreneble ne temas pri la milito, sed pri la batalo, kiu en mil formoj kontraŭmetas la malbonon al la bono, la malamon al la amo, la egoismon al la socia justeco, la perforton al la paco, la tiranecon al la libereco ktp”.

La apostolo Paŭlo prezentas en jena maniero la tutan arsenalon de siaj neperfortaj armiloj: ni atente aŭskultu: “Fine, fratoj, estu fortaj en la Sinjoro per lia potenca forto. Almetu la armaĵon de Dio, por ke vi povu rezisti al la intrigoj de la diablo. NIA BATALO JA NE TURNIĜAS KONTRŬ KARNO KAJ SANGO, SED KONTRAŬ LA FORTOJ KAJ POTENCOJ, MALLUMAJ MONDREĜANTOJ KAJ LA MALBONAJ SPIRITOJ EN LA ĈIELAJ ALTAĴOJ. Tial almetu la armaĵon de Dio. Nur tiel vi povos rezisti je la malbona tago, ĉion batalvenki kaj teni vian kampon. Tiel staru FIRME; viaj lumboj ĉirkaŭzonitaj per la vero, vestitaj per la kiraso de la justeco, la piedoj ŝuitaj per la preteco por la EVANGELIO DE LA PACO. Al ĉi ĉio prenu ankoraŭ la ŝildon de la KREDO. Ekprenu la kaskon de la SAVO kaj la glavon de la SPIRITO, tio signifas LA VORTON DE DIO… Ni vestu la armaĵon de la lumo… Fastadoj-ofero-preĝo; maldormoj-pardono-paco; vorto de vero, amo al proksimulo sen hipokrito, armiloj de justeco por atako por defendo; en malsato, malvarmo, nudeco, laboro de la manoj, en la diversaj danĝeroj, en tumultoj, suferoj kaj malliberejoj… Ni ankoraŭ iradas en la karno, SED NI NE BATALAS LAŬ-KARNECE! ĈAR LA ARMILOJ, PER KIUJ NI BATALAS, NE ESTAS LAŬ-KARNECAJ, sed potencaj, por forŝiri por Dio fortikaĵojn!” (Efesanoj 6,10-19; dua Letero al la Korintanoj 6,1-10; 10,3-4; Romanoj, 13, 12).

En tiu rigardo de armiloj Paŭlo bazigas sin sur la nomadojn, kiujn donis jam Jesajo (59, 17-20) kaj kiuj estas skribitaj en la Saĝeco (5, 17), sed li forlasas tri armilojn, kio montras al ni, kiom li laboras tipe neperforte: “la armiloj de la ĴALUZO, la glavo de la KOLERO, la mantelo de la REVENĜO”! Ĉu tiu fakto ne estas taŭga kaŭzo por primedito? Aliflanke la armaĵo por la paco estas tre perfekta kun la armiloj de la VERO-JUSTECO-KARITO-LIBERECO.

Jam en la Malnova Testamento montriĝis Jozefo kontraŭ siaj fratoj, kaj reĝo Davido kontraŭ sia malamiko reĝo Saŭlo, kiel antaŭulo en la neperforta batalo, klopodante skue veki la konsciencon de la kontraŭuloj.

En pli posta tempo Kristo, la filo de Jozefo kaj Davido, aplikas la rimedojn kaj armilojn de la paco. Ni sekvu lin al liaj efiklokoj kaj en lian batalon, ĉar “la servantoj ne povas stari super la Majstro”. De la kripo ĝis la kruco, de Nazareto ĝis Jerusalemo, akompanas lin la tri tradiciaj armiloj (fastado-ofero-preĝo, Mat 6), la ses mizerikord-agoj (doni manĝaĵojn, doni trinkaĵojn, doni loĝejon, doni vestojn, flegi malsanulojn, liberigi tiujn kiuj plej multe suferas, Mat 25), la sep donacoj de la Sankta Spirito kaj la ok Beatecpromesoj (Jesajo 2; Luk 4,16-22; Mat 5); ĉi ĉiuj donacoj akompanas lin senĉese kiel la armiloj de la justeco aŭ kiel bonaj iloj, en la laboro de liaj manoj, en vortoj, kiujn li parolas, kaj en la bataloj de lia koro. Sed la plej nova armilo, kiu posedas ankoraŭ neniam ekzistintan frapoforton, kaj povas ekskui eĉ la plej malmoliĝintajn homojn en ilia konscienco, la armilo de la paco, estas la kruco. La kruco, kiu estas samtempe kruco de la teruro, kruco de la honoro, signo kaj armilo, instrumento kaj efektiviĝo, arbo de la scio kaj de la vivo kaj arbo de la torturo kaj de la morto, strategio kaj taktiko, medicino kaj nutraĵo, vojo kaj pordo, ŝipo kaj ponto, akso kaj kolono de la templo. Sub ĉi ĉiuj realismaj simboloj la popoloj de la plej diversaj tradicioj prezentis tiun unikan faron, kiu kuntenas la tutan historion de la kreitaĵo kaj estas ĝia apogilo, kiu protektas ĝin de la kompleta disfalo kaj de la plena perfortigo, kiu tenas ĉeestaj kaj agigas la potencojn de la vero, de la justeco, de la karito kaj de la libereco.

Kristo faras nin liaj anoj kaj konfidas al ni sian armilon:

“Venu al mi ĉiuj,

kiuj pene laboradas kaj estas ŝarĝitaj,

kaj Mi ripozigos vin.

Metu sur vin MIAN JUGON

ĉar Mi estas milda kaj korhumila;

kaj lernu de Mi,

kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

Ĉar MIA JUGO estas facila kaj MIA ŜARĜO estas malpeza”   (Mat 11, 28-30)

Ŝarĝo ĉiam estas peza; ankoraŭ pli ol la homoj tion scias Jesuo, ĉar “li estas la ŝafido de Dio, kiu portas la pekojn DE LA MONDO”. Sed li forĝas instrumenton, kiu estas kapabla, plifaciligi la pezecon de la homa situacio kaj kiu portas la homan ekziston en libereco kaj en perfekta maniero. “Se iu volas esti mia disĉiplo, li prenu ĉiun tagon sian krucon sur sin kaj tiel li sekvu al mi!”. Tiel lia instrumento, lia JUGO, devas fariĝi nia, fariĝi nia kruco. Jugo estas ilo, kiu servas al tiuj rimedoj kies multvariaj fortoj harmonie unuiĝas, anstataŭ partiĝi kaj perforti sin. La vorto jugo venas trans la greka lingvo el la sanskrita: YOGAM, YOG, INTERLIGO, UNUECO. Ne estas hazardo, ke Kristo do tiel nomas la instrumenton kaj la armilon de sia pasiono, la krucon, per kiu li ofertas al ni harmonion kaj pacon, sanon de la spirito, de la animo kaj de la korpo, nian SAVON. La laboro farita per tiu instrumento, per tiu jugo de Kristo, estas verko de la amo, sed de tiel perfekta amo, kiu estas konforma al la kvar dimensioj de la kruco, pri kiuj parolas Paŭlo en la letero al la Efesanoj, 3,17-19.

“Tio estas mia nova ordono: ke vi amu vin reciproke kiel Mi amis vin”. En kio konsistas jen la novaĵo? Li ne esprimis ĝin, kiam li ree eldiris la malnovan ordonon, kiu ankoraŭ ĉiam estas valida en universala maniero: “Amu la Sinjoron, vian Dion el la tuteco de via spirito, el la tuteco de via sentado, el la tuteco de viaj fortoj, el la tuteco de via koro, kaj vian proksimulon kiel vin mem”, kiel vin mem, kiu portas en vi tiujn kvar eblecojn en ilia tuto, vi kiu estas kapo-koro-korpo, homo pensanta, amanta kaj aganta. Sed en nia persona kaj socia malintegriĝo ni mem ne plu sukcesas akiri la totalan kunefikadon de niaj propraj partoj! Ni ne plu sukcesas, per la interno de la koro, kiu en la biblia lingvo ĉiam estas nomata kiel la spirita animo, adapti nian pensadon al niaj agoj, al niaj sentoj kaj vortoj. El tio rezultas ankaŭ la materiaj militoj (korpo), la psikologiaj (sentoj) kaj ideologiaj (spirito) militoj, kies radikojn kaj kaŭzojn ni esploris.

Patro Jacques Goettmann, trad. Klaus Perko

 

 

NE ESPERO POR SUDSUDANO?

Sadek el Mahdi trompis la esperojn

La esperoj, kiujn la sudanaj kristanoj havis pri la registaro de ĉefministro Sadek el Mahdi rilate al la ĉeso de la tri jarojn daŭranta milito inter registaro kaj sudaj ribeluloj, malkreskas pli kaj pli multe. Kiam Sadek transprenis la regadon, oni firme esperis ke li sukcesos finigi la revolucion inter la ĉefe negra loĝantaro de la sudo, kie vivas plimulto de kristanoj.

Sadek el Mahdi nun uzas la samajn perfortajn rimedojn kiel lia antaŭulo, por majstri la revolucion. La intertraktadoj de ribeluloj kaj registaro estis interrompitaj, ĉar la registaro obstine postulas la subiĝon de la ribelantoj. Laŭ lastaj raportoj Sadek donis al la sudana armeo liberecon en la elekto de la rimedoj por subigi la sudon. La sekvoj estas teruraj. Je bagatelaj ataketoj la armeo reagas per tuja fajra neniigo de vilaĝoj, indiferente ĉu homoj forbruliĝas aŭ ne.

Laŭ nova perfido-leĝo, per mortigo estas punataj ĉiuj provoj disigi nordon kaj sudon, ĉiuj postuloj je federacio, je memregado aŭ je referendumo pri la konstitucio.

La konflikto de la du landpartoj radikas en la kontraŭecoj inter la sude loĝantaj negroj kaj la arabe parolantaj mahometanoj de la nordo. Lastaj formas la plimulton de la registaro de la en 1956 memstariĝinta lando. Ĉiuj ĝisnunaj registaroj provis unuigi la landon enkondukante en la sudo la araban kiel oficialan lingvon kaj akcelante la islamon. Per la rasaj kaj religiaj kontraŭecoj ekflamis la civila milito daŭranta ĝis hodiaŭ. Miloj da sudsudanoj estis murditaj de la registaraj trupoj, miloj fuĝis en la najbarajn landojn, ĉefe Ugandon.

Ĉefsuferantoj de la milito estas la kristanoj. En 1957 la misiaj lernejoj estis ŝtatigitaj kaj faritaj koran-lernejoj. Poste oni ekzilis ĉiujn katolikajn kaj protestantajn misiistojn.

En la nova registaro inter 15 mahometanaj araboj troviĝas nur du kristanaj negroj el la sudo. Sadek provis ricevi la apogon de la Vatikano por kunlaboro inter mahometanoj kaj kristanoj en Sudano, por tiel finigi la militon. Sed en tiuj klopodoj mankas vera preteco al interparolado.

 

 

PLI SIMPLA OL ESPERANTO

Interesan raporton ni ricevis de Fr. Arnold Mulders el Aruba, Nederlandaj Antiloj, kiun ni parte represigas.

Mi estas frato de instruista korgregacio, la La Salle-fratoj, fondita en 1684 de la franca pastro Jean Baptiste de la Salle. Ni laboras en ĉiuj mondopartoj. Mi mem estas en Aruba, unu el la ses insuloj, kiuj formas la memstaran “landon” Nederlandaj Antiloj. Ĝi estas egalrajta parto de la Nederlanda Reĝlando – antaŭe kolonio. La alia eksterlanda parto estas Surinamo. Surinamo estas tiel granda, ke estas normale ke iam – pli aŭ malpli frue – ĝi iĝos komplete sendependa. Por la Nederlandaj Antiloj la situacio estas alia: la teritorio estas tro malgranda kaj mineraloj mankas, tiel ke la lando nur suferus ĉiurilate, iĝante absolute sendependa.

Aruba, la insulo kie mi dum 20 jaroj vivas, estas nur 30 km longa kaj 8 larĝa. Ĝi havas 60.000 enloĝantojn. Curaçao estas pli granda kaj pli konata. Dum multaj, multaj jaroj Aruba havis nur 8.000 loĝantojn, sed pro establo de ole-rafinejo en 1925 ĝi kreskis ege rapide.

La loĝantaro antaŭ 1925 estis miksaĵo de indianoj, nederlandanoj, hispanoj kaj portugaloj. La insularo havas propran lingvon: papiamento, kio signifas “parolado”. Ĝi estas tre, tre simpla, ĝia gramatiko estas pli simpla ol la esperanta. “Mi laboras” estas en papiamento: mi ta traha; “vi laboras”: bo ta traha ktp. Sed “mi” servas ankaŭ por “mia” kaj “min”. La vortaro estas fundamente portugal-hispana, sed kun hazarda aldono de elementoj el la nederlanda kaj angla lingvoj. Ekz.: la imposto estas alta: e belasting ta altu.

La lingva situacio de la tri insuloj Aruba, Bonaire kaj Curaçao estas interesa: oni ofte komprenas kaj pli-malpli korekte parolas kvar lingvojn: papiamento, nederlanda, hispana kaj angla lingvoj. La nederlanda estas instruata en la lernejo. Bedaŭrinde papiamento ne disponas pri sufiĉa kvanto da uzantoj por finance pravigi presigon de studlibroj en ĝi; sed ĝi estas la ŝatata lingvo de la propre enloĝantoj kaj eĉ ofte funkcias kiel interlingvo sur la insuloj. La lingvo de la rafinejo estas la angla, aŭ pli bone usona lingvo. La hispana lingvo estas grava pro la apudeco de Sudameriko.

 

GERMANA NACIISMO

Kvankam en EK ni absolute ne okupiĝas pri politiko, ŝajnas al mi bone diri kelkajn vortojn pri politika afero, pro kiu demandis min kelkaj legantoj, ĉar hazarde mi estas germano.

Temas pri la fortiĝo de la partio, kiun oni en- kaj eksterlande rigardas posteulo de la nazianoj: NPD. “Ĉu la katastrofo antaŭmilita ripetiĝos?”, timeme kaj zorgoplene demandas kelkiu kaj petas klarigajn vortojn.

Jen ili.

1. En la du lastaj balotoj okazintaj en Germanio, tiuj de Heslando kaj Bavarujo, NPD atingis procentaĵon de 7,9 kaj 7,4; la partio tiel sukcesis en ambaŭ kazoj eniri la parlamenton. Inverse oni povas diri, ke 92% balotis por la demokrataj partioj.

2. Rimarkinde estas, ke regionoj kun katolika plimulto plej malmulte balotis por NPD, ke cetere la partio tiris anojn el ĉiuj aliaj partioj, ke aliflanke la aliaj partioj ne multe kreskis aŭ malkreskis – do por NPD balotis rimarkinda nombro de antaŭe ne balotintaj germanoj.

3. Laŭ la analizoj oni vidas, ke kun la partio simpatias ne nur iamaj nazianoj, sed ankaŭ junaj homoj, kiujn simple allogas la radikaleco de NPD aŭ kiuj volas protesti kontraŭ la aliaj partioj (kiun proteston antaŭe ili esprimis per nebalotado). Fine oni vidas, ke unuflanke estas ĉefe akademianoj, aliflanke ĉefe laboristoj, kiuj voĉdonis por NPD.

4. La “programo” de ĉi tiu partio estas tre simpla; ili estas kontraŭ ĉio: la “licenc-partioj”, la “licenc-gazetaro”, la fi-revuoj kaj fi-filmoj, kontraŭ krimoj, kontraŭ gastlaboristoj kaj subvencioj, kontraŭ financa helpo al neevoluintaj ŝtatoj, repagoj al la judoj, kontraŭ impostaltigoj, kontraŭ nazian-procesoj. Ili ankaŭ estas por io: la mortpuno.

Resume: ĝi estas la partio de la malkontentuloj, kaj malkontentaj homoj ekzistas ĉie.

5. Ĝi estas dekstrega, ekstrema, radikala naciisma partio. Sed en kiu demokratio ne ekzistus tiaj dekstrulaj grupoj? Naciismo estas tute ordinara fenomeno en Francio kaj Italio, en Britio kaj Usono. Kial ĝi do ne ekzistu en Germanio? Estus ja miraklo, se ĝi mankus.

6. Certe en la partio agitadas nazianoj, sed ne tial ĝi sukcesetis – kaj apenaŭ sukcesos pli multe, ĉar la gvidantoj estas ekskluzive sentalentaj, krome vere ne politikistoj, nur demagogoj. La sola sukceso ĝis nun estas, ke ili kapablis kolekti la (ĉiam ekzistantajn) dekstregajn grupetojn en unu iomete pli forta partio. Certe, ni devos tre zorgeme atenti en Germanio, ke tiu partio ne fariĝos tio, kion timas la demandintoj. Sed kredu, ke neniu respondeca homo en ĉi tiu lando deziras tion aŭ simple senfare observas la partion. La tuta publika opinio kontraŭas, malaprobas kaj kondamnas ĝin. Mi esperas, ke tio sufiĉas por montri al vi la veran situacion. Al la unuaj histeriaj alarmkrioj intertempe ja sekvis la prudenta prijuĝo, ankaŭ eksterlande – escepte de la propagando. Sed pri propagando oni ne perdu vorton.

sm 

 

Ni ridu ekumene

SED VI SENDOS PROTESTANTOJN

Estas la sepa matene de la 20-a de decembro. Mia filo kaj mi ĵus alvenis en Luksor, en la Egiptujo de internaciaj hoteloj, Nil-vaporŝipoj kaj societ-vojaĝoj. Mian filon mi lasas en kafejo kaj iras por serĉi ĉambron. Antaŭ dek jaroj mi jam estis ĉi tie. Tiel unua vojo kondukas min al la Savoy-hotelo kaj la Vintra Palaco. Sed konsternite mi aŭdas, ke la prezoj altiĝis dum la lastaj dek jaroj je 300 procentoj. La malgrandaj hoteloj estas plenplenaj, ĉar Egiptujo estas plena de homoj. Mi do sencele vagas tra la stratoj.

Jen atingas mian orelon ladeca sono de sonorilo. Ĝi vokas al matena meso en katolika preĝejo. Eŭropo en Afriko, tio ĉiam allogas min. Mi eniras. Rondetaj monaĥinoi malaperas tra la pordoj. Jen la solvo de mia problemo, mi diras al mi. Kaj post la meso mi fakte serĉas la plej patrinecan inter la monaĥinoj. Ŝi estas italino. “Fratino”, mi diras, “ni restos ok semajnojn en Egiptujo. La prezojn en la hoteloj oni ne plu povas pagi. Antaŭ dek jaroj mi jam foje estis ĉi tie”.

Ŝi gaje palpebrumas al mi, kun sia sento por la realeco ŝi tuj komprenis mian nediritan deziron. “Kiom vi pagis antaŭ dek jaroj? Ĉu vi estas sola?” ŝi demandas. “Mia filo estas kun mi. Mi pagis 15 markojn”.

“Mi demandos fratinon superulinon”, ŝi diras kaj rapidiras al asket-aspekta monaĥino. Tiam ŝi revenas ĝojekscitite: “Vi povas loĝi ĉe ni. Vian filon ni devas loĝigi ĉe la paroĥestro. Ni ja vivas en klaŭzuro”, ŝi aldonas pardonpete.

Tiel do okazis, kaj ni pasigis belajn tagojn kun riĉa manĝaĵo, tiel riĉa ke ni eĉ provizas nian azen-gvidanton.

Kiam la lastan matenon mi pagas, la monaĥino diras serioze: “Vi ja estis dum la koncilo en Romo. Do vi ankaŭ scias, ke la koncilo parolas pri la fratoj en Kristo, se ĝi parolas pri la protestantoj. Dum jarcentoj ni havis tro malmulte da amo por la protestantoj. Tion ni nun devas rebonigi. Tial ni plenumis vian peton”.

“Vi pensas, ke ni estas protestantoj, ĉu?”.

“Jes; vi ja estas germanoj” (identigo ofte spertebla ĉe italoj!).

“Mi tre bedaŭras, fratino, sed ni estas katolikoj”.

“Ho, vi ne estas protestantoi?!”. Evidente ŝi estas seniluziigita.

Tial mi konsolas: “Ni rakontos en Germanujo, kiel afablaj vi estis al ni”.

Ŝi estas kontenta, aldonante: “Sed vi sendos protestantojn, ĉu ne?”.

Hannecläre Baur

 

 

LETER-APOSTOLADO

Ĉiutage ni recitas en la Sinjora Preĝo: Patro nia… alvenu regno via…

Sed ni ne forgesu, se ni sincere sopiras je la regno de Dio en la tuta mondo, ke ni devas kunlabori, iamaniere agi por rekonigi la universalan reĝecon de Kristo. Estas multaj celtrafaj manieroj, sed ni esperantistoj havas je nia dispono eminentan agilon, la internacian leteran korespondadon. Kion ni diros al niaj gefratoj en Hispanio, Ameriko, Japanjo, Brazilo, Anglio ktp?

Ĉu mi parolas pri predikado? Neniel, sed pri simpla, amika, agrabla babilado, ne forgesante tamen, ke ni celas la regnon de Dio. Do foje kaj ree ni aldonos kelkajn vortojn pri amo, paco, harmonio, unueco, katolikaj praktikoj en nia lando ktp. Ni skribu el la pleneco de amanta koro, kaj la necesajn vortojn por tuŝi la korojn de samkredanoj kaj eĉ de nekredantoj ni facile trovos.

Mi supozas ke vi sufiĉe bone konas katekismon, ĉar priparoli religiajn aferojn kun nekonatoj netute estas sen danĝeroj. Tiamaniere esperanto fariĝos pli kaj pli vera apostoleco anstataŭ simpla kaj senutila infana ludilo. Krome, internacia korespondado faros nin lertaj esperantistoj. Eble vi ne havas okazon por ofte paroli esperanton, sed vi povos ĉiam skribi, kaj senplie vi tiel perfektigos vian esperanto-kapablecon, tiel ke baldaŭ vi ne plu bezonos uzi la vortaron. Do, duobla efiko: disvastigo de la regno de Dio kaj propra lingva progreso.

“Ho aminda Sinjoro, donu al ni lumon por vidi kaj energion por fari!”.

pastro J. Kaptein

 

VI DEMANDAS – NI RESPONDAS

Lastatempe oni multe parolas pri la “evoluo de dogmoj” kaj asertas, ke ne ĉiuj dogmoj estas seneraraj. Kio estas pri tio? Ĉu ni forĵetu niajn dogmojn?

W. H.

La dogmo-kredadon oni konstante riproĉis kaj ankaŭ hodiaŭ riproĉas al la katolika eklezio, ofte kun la plej fantaziaj imagoj pri tio, kio vere estas dogmo. Ioman kulpon pri tio havis ankaŭ predikado kaj religia instruado, kiuj prezentis ĉion tiel sendiference, ke facile povis ekesti tiu ĝeneraliga imago.

Kontraste al tio la katolika teologio tre nete distingas inter dogmo, katolikaj doktrinoj, teologiaj opinioj kaj cenzuroj.

Krome oni distingas tre precize laŭ grado de certeco, laŭ jena skemo:

1. Senpere de Dio rivelitaj veroj estas propre dogmoj.

2. La katolikaj (ekleziaj) doktrinoj estas dogmoj, se la senerara instru-ofico de la eklezio definitive decidis pri ili (vidu sube!).

3. Doktrinoj, kiuj estas preskaŭ ĝenerale rigardataj (de la teologoj) rivelitaj veroj, sed (ankoraŭ?) ne agnoskitaj de la instru-ofico (ekz. la tuja juĝo post la morto).

4. “Teologie certaj” estas nedifinitaj, el la rivelitaj veroj derivitaj instruoj (ekz. ke la animo de Jesuo estis submetita al homaj emocioj).

5. Instruoj apartenantaj al la kampo de liberaj opinioj, sed ĝenerale akceptitaj de la teologoj (ekz. ke Maria indas je aparta kulto; ke ni povas havigi al aliaj personoj donojn de Dio per preĝado).

Do, ne ĉiuj eldiroj de la eklezia instru-ofico pri demandoj kredaj kaj moralaj estas seneraraj kaj nekorekteblaj. Seneraraj estas nur la decidoj de Ekumenaj Konciloj kaj papaj dogmo-proklamoj. La ceterajn instru-oficajn eldirojn (grupo 3-5) oni devas akcepti nur kun “interna konsento el obeo al la eklezia instru-aŭtoritato”. Duboj pri ĉi tiuj instruoj do ne estas jam kredo-duboj!

Kio do estas dogmo? Estas de Dio senpere rivelita vero, kiun la eklezia instru-ofico prezentas (difinas) kiel dogmon. La koncerna vero devas esti trovebla en la fontoj de la rivelo (biblio kaj tradicio). La eklezia instru-ofico devas ĝin ne nur proklami, sed ankaŭ provizi per la devigo kredi ĉi tiun veron. Tio povas okazi per decido de koncilo aŭ per solena proklamo de papo (“ex cathedra”).

La evoluo de dogmoj kiel ampleksiĝo de la kred-trezoro finiĝis kun la morto de la apostoloj (privat-riveloj, ekz. de Lourdes aŭ Fatima, ne devas esti kredataj). Hodiaŭ dogmoj “evoluas” nur en tiu senco: sub gvidado de la Sankta Spirito la eklezio progresas en la pli profunda kaj pli klara kompreno de la rivelitaj veroj – sekve ankaŭ pli akre kaj precize povas formuli kaj nove difini ilin. Do neniel temas pri tio, forĵeti iajn dogmojn.

sm

 

PREFERE RIDU PRI VI MEM!

Kiam ĉi tiu numero venas en viajn manojn, la karnavalo jam pasis. Ĝi estis tre mallonga ĉi-jare. Sed tion bedaŭras nur tiuj, kiuj nur unu fojon dum la tuta jaro ridas, estas gaiaj kaj serenaj – aŭ kion ili kredas tia. Mankas al ili la mem-ironio tiel saniga, kiun montras nia filozofiema klaŭno sur la bildo. Li povas kore kaj milde ridi, ne nur pri aliaj, sed ĉefe pri si mem – kaj dum la tuta jaro!

Ni imitu lin, tiam ni ne bedaŭras mallongecon de karnavalo, feliĉo kaj vivo…

 

LEGANTOJ SKRIBAS SIAJN OPINIOJN

En la januara numero mi diris ke mi ne povas imagi, ke ĉiuj legantoj aprobas ĉion, kio aperas sur la paĝoj de ĉi tiu revuo, ĉar ni finfine ne estas unuformistoj. Mi plendis, ke oni ne skribas siajn diverĝajn opiniojn kaj tiel ne partoprenas la diskuton. Feliĉe ĉi-foje ne mankas tiaj voĉoj – espereble ankaŭ estonte ill aŭdiĝos!   sm

Martelo kontraŭ herezuloj

Mi ne estas membro de IKUE. Mi eĉ sincere konfesas, ke mi tute ne simpatias kun la katolika eklezio. Preskaŭ ĉiumonate katolika samideano donacas al mi ekzempleron de via gazeto, kies enhavo, mi volonte devas diri tion, fariĝis lastatempe tre interesa.

Se iu kiu ne simpatias kun katolikismo, volas diskuti aŭ polemiki pri faktoj kritikindaj, okazintaj en katolikaj medioj, estas ofte akuzata je troigo kaj tordigo de la realo. Eble iam prave, sed plej ofte, miaopinie, tute malprave! Por mi estas nediskutebla fakto ke la katolikaj medioj estas rigore fermitaj al KLARA kaj SENVUALA kritiko de okazintaĵoj kiuj tute ne honoras la katolikismon. Se la kontraŭon vi volas pruvi, permesu al mi sur la paĝoj de via gazeto mencii faktojn pri kiuj mi volonte akceptos dialogon aŭ polemikon.

Papo Johano XXIII en sia encikliko Pacem in Terris tuŝis la temon de la naciaj minoritatoj kaj donis normojn al la ŝtatoj kiel konduti tiurilate. Kio okazas en la realo? En majo 1966 oni povis legi en la gazetaro pri incidentoj okazintaj en la katedralo de Barcelono (Hispanio), okaze de la surtronigo de la nova helpepiskopo. La protestoj estiĝis pro la fakto ke tiu sinjoro estas ne-katalunano. Estas same konate, ke antaŭe jam estis tensioj ĉar vastaj medioj de la kataluna popolo postulis KATALUNAN HELPEPISKOPON. Sed fine oni TRUDIS la kontraŭon. Kial Romo konsentis tiun gravan ofendon al Katalunio? Sed aliflanke ja ankaŭ okazas, ke la kataluna lingvo “vivas” sub netolerebla diskriminacio; ĝi ne estas instruata en la lernejoj, nek uzata en gazetaro, radio kaj televido, aparte de tre limigitaj esceptoj. Ĉu tio kongruas kun la fakto ke la hispana ŝtato estas OFICIALE KATOLIKA? Kaj la sama subpremo montriĝis en aliaj aspektoj de la sociala kaj kultura vivo de Katalunio kaj aliaj naciaj malplimultoj de la hispana lando.

Kaj kion diri pri la fakto ke kelkaj hispanaj episkopoj gratulis la ŝtatĉefon Franco por la “sukceso” de la referendumo de la 14-a de decembro 1966? Ĉu tio ne estas hontiga, ĉar eĉ la plej stulta homo scias ke tiu Referendumo estis nenio alia ol FARSO? Ĉu ne estas konate ke la registaro de Hispanio (KATOLIKA!) uzis la plej aĉajn metodojn dum monstra propaganda kampanjo, en kiu la opozicio havis neniun rajton? Kaj mi ne volas raporti pri la sagacaj kaj premaj metodoj praktikitai dum la balotado, ĉar tio troampleksigus la leteron. Sed kiu finfine kredos, ke 96%!! balotis JES? Fariĝas pli granda la SKANDALO se mi skribas ke la hispana Episkopa Konferenco kuraĝis publikigi deklaracion invitante la popolon plenumi ties devon, partoprenante la balotadon. Tiuj samaj sinjoroj “forgesis” inviti la registaron, ke ĝi respektu la rajtojn de la opozicio kaj postuli ke la tuta afero okazu sub LIBERECO!!

Antaŭ du aŭ tri jaroj, aperis en la franca gazeto Le Figaro intervjuo kun la abato de la konata kataluna monaĥejo Montserrat kiu faris KLARAJN DENUNCOJN kontraŭ la hispana reĝimo. Sekve de tio, abato Dom Aurelio M. Escarre estis devigata forlasi la landon kaj ekziliĝis en Italion. Nu; oni devus tiel severe prijuĝi, en nia “libera mondo”, pri la situacio en aliaj totalismai landoj kaj “preĝi” por la tie “suferanta eklezio”. Kial oni ne denuncas tion kio okazas en la “profunde kaj tradicie katolika Hispanio”? Cetere, mi tre miras ke sur la paĝoj de E.K. ne estas videblaj, aŭ nur tre escepte, artikoloj de hispanaj IKUE-anoj. Kial viaj membroj de la katolika Hispanio (Lumo en Trento! Martelo kontraŭ herezuloj! Glavo de Romo!) ne montriĝas pli aktivaj? Sed ili “almenaŭ” legas vian gazeton, mi kredas. Kaj mi esperas ke tio, kion mi skribis, instigos ilin reagi, kaj des pli mi ĝojos se oni povos havi debaton pri ĉio ĉi dirita kaj multo alia, kion mi povis ekscii dum mia restado en tiu lando en la pasinta julio.

Albert Klemens, Germanio

Ekspluateble

La enhavo de la novembra (1966) EK estas treege interesa kaj leginda. Nur unu rimarkon: la kritiko de Vatikano sur la 114-a paĝo fare de la redaktoro – katolika laiko      kvankam liaflanke objektiva kaj rajtigita – tamen ŝajnas tro akra kaj neoportuna. Kelkajn frazojn povus ekspluati por siaj celoj nekatolikoj aŭ nereligiaj medioj. Kompreneble estas nur mia modesta opinio. Sed tio ne malpliigas valoron de vere riĉenhava teksto. Tiel EK faros grandan kaj meritplenan laboron!

J. F., Ĉeĥoslovakio

Pli esperdone

…klopodu doni en E.K. pli esperdonajn artikolojn ol estis kelkaj en 1966, ekzemple la frontartikolo en novembro 1966.

L.K., Jugoslavio

Salato spicita per eraroj

Estimata amiko, hodiaŭ mi devas plendi kontraŭ via redaktora artikolo (novembro 1966), kiu tute ne estas inda je nia katolika revuo. Estas vana klopodo meti la Vatikanon kontraŭ la Papo. Ĉiu povas facile kompreni, ke la Papo kontrolas kaj direktas ĉion. Konvinkiĝu, ke oni ne ŝanĝis la antaŭanoncitan projekton, pri kiu vi parolas, sen esti traesplorintaj ĉiujn eblecojn post multaj interkonsiliĝoj kaj pridiskutoj.

Kion diri pri viaj akregaj akuzoj kontraŭ la Vatikana administracio? Ĉu vi ne komprenas, ke vi peze akuzas ne nur la kardinalan komisionon, kiu kontrolas, sed eĉ la Papon mem, kiu aprobas? Via ĉefartikolo kiel tia kuntiras la revuon kaj eĉ IKUE-n, kies ĝi estas oficiala organo. Mi devas malaprobi kaj rifuzi vian artikolon kaj ĉefe ĝian spiriton!

Alia indigniga paĝo: ĉu vere vi ne trovis iun pli edifan rakonton ol tiu, kiu reliefigas la hipokritecon de iu pastro antaŭ la mizero (li hontas eĉ paroli pri Dio!!!), dum flanke vi enkadrigis la mesaĝon de la Koncilo al suferantoj, eĉ ne vorton tamen dirante pri la konkretaj mondkonataj helpoj, kiujn la Papo senĉese sendas al la suferantaj popoloj, eĉ ŝajnigante ilin fornei?

Kaj ĉi tiuj ne estas la nuraj gravaj makuloj de la novembra revuo, kiu povas esti inspirita pli bone de komunista aŭ almenaŭ protestanta sento. Kiel ĝojos niaj malamikoj, legante viajn atakojn kontraŭ la ekleziaj instancoj kaj agadoj!

Kie estas tie iu spirita nutraĵo por la katolika esperantistaro? Trafoliumante la sufiĉe riĉan revuon, mi preskaŭ nenion trovas. Nur elekto de diversaj ne katolikaj opinioj, kiuj estigas babelon en la menso de legantoj, kiuj per si mem ne ĉiam kapablas oportune kribri la bonon de la malbono. Se nia revuo anstataŭ lumigi la kredon de la esperantistaro, estas salato de opinioj spicitaj per multaj eraroj; se anstataŭ vigligi amon, ĝi instruas kondamni, kritiki, primoki la ekleziajn agadojn, ĉu ĉi tiu revuo estas ankoraŭ Espero Katolika?

Ankaŭ en la pasintaj numeroj mi rimarkis diversajn el ĉi tiuj gravaj makuloj. Sed mi ĉiam esperis, ke la sperto donos al vi singardemon. Hodiaŭ mi konstatas ĝuste la malon. En la nomo de la Katolika Esperantistaro, en la nomo de nia IKUE mi petas, ke vi ŝanĝu tiun sintenon, kiu inspiris vin – mi volas kredi – rekte laŭ via konscienco, sed fakte riproĉinde laŭ malfeliĉegaj esprimoj.

P. G. Jacobitti, Romo

Respondo de la redaktoro:

1. Pri la vorto “komunista” mi nur povas miri: ĉu aŭtomate vi identigas kritikanton kun komunisto? Pri la vorto “protestanta” mi tre malĝojas, ĉar en ĉi tiu kunteksto ĝi ne nur estas sur la malĝusta loko, sed montras pensmanieron, kiun mi ne povas sekvi.

2. Kvankam vi loĝas en Romo, do sidas kvazaŭ ĉe la fonto, mi tutcerte estas – kiel katolika ĵurnalisto kaj redaktoro de episkopa gazeto – pli bone informita pri la eventoj en Vatikano kaj eklezio.

3. Vi skribas “konvinkiĝu”, sed ne donas argumentojn konvinkantajn min.

4. Ŝajnas al mi – pardonu – iomete naive, aserti ke la papo scias ĉion, kio okazas en lia kolosa administracio.

5. Apenaŭ verkinte mian artikolon mi legis germanajn kaj francan komentariojn pri la sama afero – pli akrajn.

6. Pri la “mondkonataj helpoj” ne tiom necesas skribi, ĝuste ĉar ili estas mondkonataj.

7. Kian “spiritan nutraĵon” vi atendas de juna teologo kaj ĵurnalisto? Piajn, belajn rakontojn kaj historietojn? Aŭ okupiĝon pri la gravaj temoj de la mondo, en kiu ni vivas kaj devas realigi nian kristanan ekzistadon? Ĉu memincensadon kaj defendadon de katolika geto, aŭ memkritikon (por forpreni al la “malamikoj” la argumentojn) kaj dialogon kun la homoj alipensantaj?

8. Mi petas vin ankoraŭfoje trafoliumi ĉiujn numerojn – sed pripensante ke EK ne estas preĝaro, ne edif-libreto, ne katekismo, ne fabelaro. Ĝi estu revuo kiu respegulas la katolikismon de la jaro 1967, ne pli, ne malpli multe.

9. Vi aludas mian konsciencon. Jes ja, se en la nomo de la katolika esperantistaro kaj de IKUE vi postulas ke mi neglektu mian konsciencon, tiam IKUE elektis la malĝustan redaktoron por EK; tiu redaktoro nome ne volas iam aŭdi akuzon, ĉar li enterigis la talentojn, kiujn la mastro donis al li por administrado, anstataŭ labori per ili.

10. Ĉu necesas aldoni, ke mi arde amas ĉi tiun eklezion? Se ne estus tiel, mi ne surprenus la penon de kritikado.

S. Maul

 

KRITIKO NECESAS

Kritiko en la eklezio estas ebla, ja eĉ necesa, skribis kardinalo König (Vieno) en la gazeto “Die Furche”.

Sed kritiko devas atenti limojn.

Gravas, ke ĝi venu el pensado, sentado kaj suferado kun la eklezio. Ĝi devas havi la amon, kiu povas veni el vundita, sanganta, sed ne el amara koro. Ĉi tiun legitiman kritikon oni devas ne senti kiel malamikaĵon.

Estas malĝusta apologio, se oni volas fordisputi, defendi aŭ eĉ nur senkulpigi ĉiujn erarojn kaj mankojn de la eklezio. Tio nur kondukas al polemika troigo de la kritiko. Oni devas vidi la eklezion surteran en ĝia homeco, malforteco kaj eraremo. Estas la merito de la kritiko limigi la esence dian kaj senŝanĝan en la eklezio de la tempe kondiĉa kaj ŝanĝebla.

Ĉi tiu distingo estas la fundamento de ĉiaj renovigo kaj kritiko.

 

E.K. RECENZAS

HIMNARO ESPERANTA, kompilita de M. C. Butler. 5-a eldono, 1966. Broŝurita, 205 paĝoj. Prezo: 12 steloj. Mendebla ĉe British Esperanto Association, 140 Holland Park Avenue, London, W. 11, Britujo.

Londonaj esperantistoj, celante la fondon de Kristana Rondo, en 1909 iniciatis la eldonon de himnaro por la uzo ĉe diservoj kaj kongresoj. La kompilinto skribas en sia antaŭparolo: “La plimulton el niaj himnoj ni ŝuldas al la plumo de 64 Esperantistoj, plejparte Britaj. Tial, ke preskaŭ ĉiu verkinto estas Brito, kaj ke nur en Britujo okazas regulaj Diservoj en Esperanto, kaj ke la Himnaro naskiĝis el la bezonoj de tiuj Diservoj, ĝi nature havas karakteron Britan. Tion ni ne celis komence. Sed post diligenta serĉado en la tuta Esperanta Kristana literaturo, ni trovis nur malmultajn himnojn konformaj al niaj kriterioj”.

Tamen ni trovas en tiu himnaro ankaŭ himnojn el la Nova Testamento (Magnificat, Nunc dimittis) kaj ekleziajn himnojn el la katolika himnaro (Adeste fideles, Stabat Mater, Veni Creator, Dies irae, ktp.) kaj germanlingvajn kantojn kiel “Stille Nacht”. Bedaŭrinde ne troviĝas inter ili la himno “Te Deum”, kies tradukon «Granda Di’», same uzas katolikaj kaj protestantaj esperantistoj.

La kompilinto rekomendas uzi la Himnaron por primedito aŭ privata preĝo, por legado kaj deklamo aŭ kanto ĉe esperanta diservo. Sed nur malmultaj himnoj estas provizitaj per muziknotoj. Alia malfacilaĵo: muziknotoj kaj teksto estas aparte presitaj, kaj la notoj plurfoje estas tre malgrandaj, malfacile legeblaj.

La Himnaro utilos ankaŭ kiel preĝlibro por ekumenaj diservoj, ekz. okaze de la venonta kuna kongreso de KELI kaj IKUE en Limburg.

La modela lingvo kaj la riĉa enhavo (280 himnoj!) rekomendas la Himnaron al ĉiu kristana esperantisto.

W. F.

Anselmo Matubara-Hatiro, KATOLIKA TERMINARO POR JAPANAJ ESPERANTISTOJ, parto la unua; unua provizora eldono; 18×25 cm, stencilita, 40 p.; prezo 4 steloj; eldonis Anselmo Matubara-Hatiro, Kisiwada, Japanio.

Estas malfacile por la recenzanto, diri ion taŭgan pri ĉi tiu nekutima “terminaro”, unue ĉar temas pri lingvo, kies signojn li eĉ ne konas (10 paĝoj estas plenaj de ili, la aliaj estas skribitaj en esperanto), due ne estas terminaro, sed la klarigo de katolikismo surbaze de terminoj uzataj de ĝi. Stilo kaj gramatiko ne estas senriproĉaj, la skemo, kiun sekvas la kompilinto, estas laŭ mia impreso iomete konfuza. Sed: mi absolute ne scias, kion atendas japana esperantjsto de tia eldonaĵo. Tiel mi ankaŭ ne kuraĝas juĝi. Mi nur esprimas la deziron, ke la provizoran eldonon sekvu alia korekta kaj pli ampleksa, je kiu laboru laŭeble multaj kompetentuloj.

S. Maul

Ivo Lapenna, ELEKTITAJ PAROLADOJ KAJ PRELEGOJ. Suplemento al Retoriko, eldono de la aŭtoro; 150 p.; broŝ; prezo: 11 ndl. guld. (mendebla ĉe UEA).

La libro enhavas (UK-) festparoladojn de d-ro Lapenna ekde 1950, kaj tiel en certa senco ĝi respegulas la evoluon de UEA dum tiu epoko. Ankaŭ la paroladoj en la UNESKO-kunsidoj de Parizo kaj Montevideo estas represitaj. En la dua parto troviĝas kelkaj prelegoj uzeblaj por diversaj okazoj.

Estas ja studlibro, suplemento al la konata “Retoriko”. Pri la retorika arto elokvente parolas Waringhien en sia antaŭparolo; i. a. li bedaŭras, ke en la lernejoj retoriko ne plu estas aparta fako. Nu, tio ne estas ĝusta, almenaŭ por Germanio kaj diversaj aliaj landoj, kie oni ja instruas retorikon, se ankaŭ ne en la de li dezirita amplekso.

Ne necesas cetere multe diri pri la libro, ĉar kiu ne scius pri la eksterordinara oratora lerteco de la aŭtoro?

sm

 

SPRITAĴOJ

S-ro Inerto kuras en la ĉambron de la personara ĉefo. “Kial vi abrupte maldungas min? Mi ja tute ne faris ion!”.

“Ja ja mi scias”, diras la superulo, “jam dum tri jaroj”.

Ĉe la frizisto: “Diru, mi ja devas atendi ankoraŭ longe. Ĉu la lernanto ankoraŭ ne povas razi?”.

 

ANONCETOJ

KARAVANESTRO SERĈATA kiu gvidos samideanaron al la Eŭropa Esperanto-kongreso 1967 en Innsbruck.

Interesitoj skribu al: Aŭstria Esperantista Federacio, Fünfhausgasse 16, A-1150 Wien, Aŭstrio.

Kristnaskaj bondezir-kartoj kiuj hejme ĉe vi eble nur kuŝas en tirkesto por iam esti forĵetataj, povas ankoraŭ helpi misiiston en Hindio!

Do kolektu ilin (ankaŭ inter viaj parencoj kaj konatoj) kaj sendu ilin al unu el la du donitaj adresoj. Ambaŭ estas neesperantistoj; tial estos ankaŭ certa propagando, se vi mencios, ke vi legis ĉi tiun anoncon en Espero Katolika.

Fr. M. M. Mathew SJ, Shantinilayam TIRUVALLA P.O. KERALA, Hindio

S-ro Karl Heiler, D-43 Essen-Borbeck, Germanio

 

DEZIRAS KORESPONDI

P. Jozefo Gotter, Krakovo, Pollando, studento de sesa (lasta) jaro de teologio, pri diversaj temoj.

Bojan Conev, Sviŝtov, Bulgario, 45-jara viro; deziras interŝanĝi angla-esperantan lernolibron kontraŭ turka-esperanta.

 

REKLAMO

La eldonejo EKUMENA ESPERANTO prezentas:

EKUMENAJ PREĜOJ

tradukitaj de Kurt Schweizer el la germanlingva libro de P. W. Scheele,

Gebete der Ökumene, Herder-Verlag, Freiburg

prezo: svisaj frankoj 2.—.

Mendu ĉe: EKUMENA ESPERANTO, CH-9106 Zürchersmühle, Svislando.

 

Skip to content