Sur la titolpaĝo: antaŭ pli ol kvar jarcentoj disiĝis la anglaj kristanoj de la romkatolika eklezio. La unua oficiala renkontiĝo inter la anglikana primaso kaj la papo tial estis vere historia evento. Post tiel longa tempo oni ne povas esperi, ke nun tuj “ĉio estas en ordo”. Sed la frataj ĉirkaŭbrakumoj, la amikaj interparoloj, la komuna preĝado kaj la starigo de aparta komisiono: jen simbolo, pli ol simbolo por la “rekonstruado de la ponto”, kiel Paŭlo VI nomis la renkontiĝon kun ĉefepiskopo Ramsey en Romo dum 22-a/ 23-a de marto 1966.
SPIRITA VIVO DE IKUE
Kongreso ne suficas La strukturo de niaj kongresoj estas tia, ke kutime grandan parton ĝi dediĉas al turismo, pli malgrandan al speciala kongrestemo, kaj alian malgrandan parton al “rutinaj” laboroj (jarĉefkunveno ktp). Kaj tio nur ĉiun duan jaron. La spertoj montras, ke du aspektoj el la tri normal-kaze estas kontentigaj,la turisma kaj la asocia, dum la tria kaj vere ne malpli grava aspekto, nome okupiĝo pri spirita, kultura, religia kaj scienca temoj, iel naĝas inter la kongres-aranĝoj sen la dezirinda efiko internen kaj eksteren. Nun per tiu konstato mi neniel volas dubigi la ekzistorajton de niaj kongresoj, kiuj pruvas ĝin sole jam per la ebleco de persona kunestado en agrabla kaj amika atmosfero – kaj kompreneble en la religia kuneco. Tamen, por savi la spiritan faktoron nun negleklitan pli malpli, oni devus trovi ian modifon. La demando nur estas, kian. Kaj jen la fakto ke unu kongres-jaro alternas kun unu “libera” jaro, instigas al la ideo, ĉu ne uzi ĝuste tiun liberan jaron por ŝtopi niajn spiritajn truojn. Mi pensas pri pli malgranda aranĝo, kiun oni povus nomi studsemajno, seminario aŭ simile, kaj kiu ekskluzive okupiĝus pri difinitaj temoj el la vasta spaco de la katolika vivo. Eble oni kontraŭdiras, ke ja ĉiujare dum la Universalaj Kongresoj de UEA ni havas fakan kunvenon, do ne ekzistas libera jaro. Sed la IKUE-kunvenoj dum U.K. estas io tute alia, kion mi ne volas trakti nun. Se ni estas honestaj, ni povas paroli pri IKUE-vivo nur laŭ du aspektoj: E.K. kaj la kongresoj; la unua korpigas ĉefe la spiritan, la alia ĉefe la hom-praktikan flankon. Nun mi kiel redaktoro de E.K. eble riproĉas min mem, asertante ke asocio kiel la nia ne povas kontentiĝi pri spirita vivo nur en sia organo, kiel ajn bone ĝi eble plenumas sian taskon. Revuo tamen ne povas anstataŭigi la interparoladon personan, la komunan luktadon pri la problemoj, la viglan dialogon pri kaj studesploron de pli vastaj temoj, ol ili povas aperi sur la paĝoj de nia revuo. Ankaŭ ne estas ĉies afero okupiĝi science kaj akademie pri temoj, kiuj – ŝajne -ludas nur dua- aŭ tria-rangan rolon en la vivo de ordinara katoliko, kvankam supozeble ankaŭ li sentas la mankon de tia agado. Mi ne volas detaligi tiun planon de, ni do nomu ĝin studsemajno, sed simple foje meti en vian atenton la ideon kaj ekestigi diskutadon, kiu klarigu pravecon, eblecon kaj formon de ĝia realiĝo. La forumo kornpreneble estu E.K., kaj la studsemajno ne estu afero pendanta iel en la aero, sed sur la linio E.K.-kongreso-studsemajno-IKUE. Ĝi povus kaj prepari kaj post-trakti kongrestemojn aŭ taskojn metitajn de kongresoj, ĝi povus samĝuste trakti aferojn tute ne ligitajn al kongreso aŭ eĉ rekte al IKUE, ja ĝi povus okaze kunlabori kun aliaj asocioj (ekz. KELI) aŭ eĉ neesperantistaj organizoj (ekz. Pax Christi). Eble estus konsilinde trovi firman lokon de la studsemajno kaj nepre eviti ian “konkurencon” al la kongresoj. Mi povus bone imagi ke tia studsemajno estus semejo por IKUE-elito kaj konstanta instigejo por la spirit-kultura progreso de IKUE. Stef |
KVINMINUTA PREDIKO “La anĝelo diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar Li leviĝis, kiel Li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kai iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj” (Mt 28, 5-7). La eventon de la leviĝo – plejcentro de nia kredo – komunikas al la virinoj anĝelo, kiu aparte referencas al la profeta anonco de Jesuo: jen do la profetaĵo veriĝis. Ĉu vere aperis tiu anĝelo? Moderna ekzegezo diras: eble temas pri malnovtestamenta literaturkliŝo, plastikigo kaj dramigo de nevidebla rivel-evento. La virinoj, vidante la malplenan tombon, memoras la vortojn de Jesuo, kaj en la malpleneco de la tombo vidas la pruvon: jes, ja li leviĝis, kiel li antaŭdiris! Kaj ili kuras al la disĉiploj por tuj rakonti al ili la gloran faron de la Majstro, la venkon de la Savanto. Malgajaj ili venis, timantaj ili foriras. Ankoraŭ ili ne tute kaptas la miraklon. Kai ĉu oni kredos al ili, virinoj, kiuj en malnova oriento ne povis atesti, kies eldiroj ne estis jurvaloraj? Kaj efektive oni ne kredos. La apostoloj kuras por mem vidi la malplenan tombon. Kaj ili same kiei la virinoj spertas la miraklon kaj la kredon. Ne eblas dubi pli longe: la Sinjoro verigis siajn anoncojn, kiujn ili tute forgesis pro konfuziĝo, aflikliĝo kaj malĝojego pri la okazaĵoj de la antaŭaj tagoj. Sed nun la venko de ilia Majstro estas kompleta, kompleta ankaŭ ilia ĝojo; kompleta ilia kredo. For la dubo, for la zorgoj, for la timemo. La tombo estas malplena – garantio por nia saviĝo! Stefan Maul |
NASKOKONTROLO – PLEJ AKTUALA
Kiel decidos la papa komisiono? “Ĉu la katolika eklezio ŝanĝos aŭ revizios sian sintenon en la afero de naskokontrolo kaj pri la senco de geedzeco?”. Tiun ĉi demandon faris multaj katolikoj kaj nekatolikoj post la 2-a Vatikana Koncilo. Jam en 1964 Paŭlo VI starigis komisionon por studi tiujn problemojn. Al ĝi apartenis apud teologoj ankaŭ laikaj sciencistoj, ĉefe medicinistoj, psikologoj kaj sociologoj. Nun la papo starigis alian komisionon el 16 episkopoj, kiu daŭrigu la laboron Ĝis nun oni nenion aŭdis pri rezultoj de la unua komisiono. Kiam en la koncil-debatoj oni tuŝis la koncernajn temojn, tuj estis kelkaj eminentaj patroj kiuj aŭ tute rifuzis paroli en la aŭlo de Sankta Petro pri ili aŭ rigore defendis la ĝisan starpunkton kaj akre atakis siajn pli “progresemajn”’ kolegojn. Efektive montriĝis ke tiel delikata problemo ne multe taŭgas por esti diskutata en tiel kolosa institucio kiel koncilo. Estis kardinao Döpfner, unu el la kvar moderatoroj, kiu proponis transdoni la aferon al la papo mem, ne nur pro supra konsidero, sed ankaŭ ĉar ĝi estis tre urĝa kaj probable papo kaj de li starigita speciala komisiono pli rapide povos veni al konkretaj rezultoj. La koncilo mem kontentiĝis pri kelkaj ĝeneralaj kaj singardaj frazoj, ĉefe rifuzantaj graved-interrompon kaj abortigon. La koncil-eldiroj Pri tio skribas la konata “famili-teologo” prof. J. David SC: “Estas konate ke romaj rondoj volonte vidus, ke la koncilo ripetu pli fruajn kondamnojn pri aplikado de kontraŭkoncipiloj. Kelkaj esprimoj en la definitiva teksto, ŝanĝita lastminute, ŝajnas montri en tiun direkton, prenitaj izolite. Sed komisiono kaj koncilo rifuzis eldiri novajn kondamnojn. La tekstoj de Pio XI kaj Pio XII aperas piednote kaj aparte oni aldonis: Certaj demandoj, kiuj bezonas ankoraŭ pliajn zorgemajn esplorojn, estas transdonitaj laŭ ordono de la Sankta Patro al la komisiono por studado de loĝantaro, familio kaj naskado, por ke poste, kiam la komisiono plenumis sian taskon, la papo decidu. Ĉe la nuna stato de la instru-ofica doktrino la koncilo ne intencas tuj doni konkretajn solvojn. Ĉiukaze la koncilo volis nek konfirmi nek nuligi la malnovan formuladon de la edz-encikliko Casti Connubii, sed lasi nerespondita tiun demandon”. La moralteologia diskutado La problemoj ĉi-tie traktataj kompreneble okupis la teologion jam longe antaŭ la koncilo – kaj fakte la teologio ja instigis la koncilon tuŝi tiun problemon. Ni do demandu la moral-teologion. Farante tion, ni devas ne pretervidi unu gravan aspekton: el pure teologia argumentado mem oni nenion povas diri pr ekz. naskokontrolo, ĉar tiun problemon ne konas biblio kaj tradicio. Ĝi koncernas la teologion nur laŭ morala pravigo de maniero kaj metodo, kaj eventuale laŭ baza rajto kontroli naskadon. Sed ĉi-lastan oni povas dedukti nur el t. n. natur-juro, do etiko kaj sociologio. La biblio fakte kontribuas nur ege magre al seksa etiko. Influo de Aŭgusteno Se ni ĵetas mallongan rigardon al la moralteologia historio, ni devas konfesi, ke dum preskaŭ 2000 jaroj la seks-moralo en la katolika teologio estis influita de Aŭgusteno (Eklezia Patro, 354-430). Sed li bazas sur malĝustaj biologiaj imagoj, opiniante ke volupto kaj libido estas sub kontrolo de volo. Li ja ne sciis ke la homo havas du diferencajn nervosistemojn, kaj ke al la dua, la vegetativa, apartenas seksaj agoj. Kun nia hodiaŭa biologia scio li estus konkludinta tute alie. Aŭgusteno mem evoluis dum sia vivo de seks-pesimismo al seks-neŭtraleco, nome li fine instruis ke geedza sekseco estas en si bona laŭ la spirita amo (li estis forte influita de la stoika idealo de senpasio), sed malbona (t. e. peka!) en la karna unuiĝo, kiu sekve de la origina peko perdis siajn paradizajn bonecojn. Tiel li do konkludis ke la karna unuiĝo de geedzoj strikte nur tiam estas bona kaj ĉasta ago, se la gepatroj volas generi. En tiu kazo li ankaŭ toleras volupton kaj libidon. Volupto sola, izolita de gener-volo, estas peko. Preskaŭ same instruas ankoraŭ Tomo de Akvino kun la tuta mezepoko. Postmezepoka evoluo Nur en la frua 16-a jc venas nova faktoro en la katolikan moral-teologion per du francaj teologoj (unu el ili estis Johannes Maior), kiuj instruas ke geedza seks-unuiĝo “voluptis causa” estas senpeka. Oni akre kritikis ilin, sed 2 jarcentojn poste ilia opinio venkis. En la 17-a jc hispana teologo Basilius Pontius akcentas la strukturon de la seks-ago neglektante la ĝis nun emfazitan motivon. Li do venas al pozitiva ag-moralo. Sur tiu ŝtupo staras ankoraŭ la fama encikliko Casti Connubii de Pio XI (1930). Intertempe la evoluo transiris la instruojn de tiu encikliko: de pozitiva ag-moralo oni venis al pozitiva edz-etiko. Person-aspekto Nome oni nun emfazas la dum 2000 jaroj neglektitan aspekton de la personeca geedza amo: laŭ la 2-a Vatikana Koncilo, en la seks-unuiĝa ago tiu geedza amo ne nur estas “finis operantis” (celo de l’ agantoj) sed “finis operis” (celo de l’ ago). Tiu difino nu ne estas eltrovo de la koncilo, sed rezulto de jam jarojn antaŭe farita laboro de moralteologoj. La du aspektoj aŭ sencoj de la seks-unuiĝo do estas nun laŭ katolika instruo: amo kaj genero, kiujn oni ne povas arbitre disigi, kiuj ne staras unu apud alia, sed kunplektiĝas al unu intima tuto. Tio tamen ne signifas, ke seks-ago sen genermotivo estas malbona aŭ peka. Temas pri principoj validaj por la metafizika ekzistado de la persona, ne por la biologia sfero. Tiel ekz. laŭ la moralteologo Klomps (Bonn/ Germ.) la rekta influo al la biologia procezo ne el si mem estas malbona. Kion oni rifuzas, estas influo per mekanikaj iloj, ĉar ili vundas la naturecon de la seks-ago (sed ankaŭ tion oni diskutas). Aliflanke – sen nun rezoni pri la medicina aspekto – oni ne simple rifuzas la t. n. kontraŭbeban pilolon, medikamenton hormonaan. Sendepende, la nederlanda teologo Jansen (Leuwen) kaj la germana episkopo Reuss (Mainz) venis al la konkludo, ke aplikado de tiu pilolo kaj la konata (kaj ofte ridindigita) Kraus-Ogino-metodo (perioda nefekundeco, science preskaŭ kontestita) kuŝas sur la sama ebeno, kaj tiel do ambaŭ estas permeseblaj pro gravaj kaŭzoj, al kio apartenas ekz. ekonomiaj konsideroj. Reuss eĉ iras paŝon plue kaj postulas ĝian aplikon, se la intereso de la geedzaj bono kaj feliĉo postulas ĝin. Kio nun koncernas mekanikajn ilojn por eviti gravediĝon, kelkaj modernaj teologoj serioze demandas, ĉu ili mem el pure fenomenologia vidpunkto povas diri ion, ĉar ili ja vivas celibate kaj tial neniel travivas seksan situacion. Al tio montras ankaŭ la fakto, ke en la supre menciita komisiono troviĝas laikoj kaj edzoj. Fine restas la demando, ĉu entute biologia procezo legitime povas normigi la metafizikan, personecan agon. Baldaŭa decido necesas Oni do vidas, se ankaŭ mankas ĝis nun kompetenta deklaro de la oficiala eklezio pri la problemoj de naskokontrolo: la katolika eklezio ne meritas la riproĉon fermi la okulojn antaŭ la problemoj, ja male ĝi estas la sola moral-etika instanco kiu okupiĝas pri ili, kaj kiel ŝajnas, venos en baldaŭa estonteco al konkretaj rezultoj, dum nenie en la vasta kampo de la ĝenerala etiko troviĝas eĉ nur unu kvalifikita eldiro pri tiuj problemoj. Ke la eklezio nur nun aliras tiun problemaron kaj ke antaŭe ĝi limigis sian geedz-moralon al genera aspekto, estas ankaŭ sekvo de la historia situacio, ĉar ekz. en la mezepoko – pro netaŭga medicino, pro militoj ktp – estis ekzistoproblemo de la homaro havi kiom eble multajn infanojn, dum hodiaŭ estas inverse. Aliflanke, la rezervemo de la katolika moralo progresigis ankaŭ la medicinon, tiel ke kaŭze de la strikta malpermeso de abortigo ekz. la kraniotomio hodiaŭ apartenas jam al la medicina historio. Resume: momenta stato Ni ankoraŭfoje, citas Patron David: “Kvar punktoj estas precipe gravaj en la konciltekstoj: ° Infanoj ne estas, kiel unuflanka vidpunkto ofte ŝajnigis, nur aldonaĵo de la amo, sed ĝia natura frukto kaj perfektigo, plenumiĝo de ordono de l’ Kreinto. ° Geedziĝo kaj geedza amo ne estas nur “ruzo de l’ naturo” por estigi generadon, sed estas senco kaj alta valoro en si mem. ° Decidi pri la nombro de infanoj ne estas afero de pastro aŭ eklezio (ankoraŭ malpli de ŝtato), sed ekskluzive afero de gepatroj. ° Ĉu do gepatroj povas laŭplaĉe destini la infan-nombron? Tute ne! Ekzistas objektivaj valoroj kaj skaloj, laŭ kiuj ili devas direkti sin en libera persona decido. Sur unu flanko staras la ordono de l’ Kreinto, pludoni la vivon, sur la alia flanko la ordono, ne nur generi sed ankaŭ eduki infanojn, ne nur por si sed por la homa komuno, kaj en la limoj de eblecoj fari el ili plenvalorajn homojn. Kaj same jen estas la devo atenti la propran, ĝuste komprenatan bonfarton de gepatroj, sian edukpovon, sian sanon, siajn vivkondiĉojn, krome la komunbonon de popolo kaj homaro… En la nova komisiono sub prezido de kardinalo Ottaviani (kiu reprezentas tre konservativajn direktojn) membras episkopoj de ĉiuj direktoj, tiel ke ni povas esperi e prudentaj, bonaj kaj ekvilibraj rezultoj. Ni estu ja nepaciencaj, sed ne urĝemaj. Tiajn mondgravajn problemojn oni ne povas solvi supraĵe, tiam prefere oni silentu! Certe la decidoj estus ankaŭ pli facilaj, se ne ĉiam denove malmoderaj kampanjoj por naskolimigo kaj kontraŭkoncipado fanatikigus la diskutojn. Se en tiuj kampanjoj vidiĝas nur la interesoj de neresponsa eksdiboĉado, sen ia kompreno kaj scio pri profunda personeca amrenkontiĝo, pri la veraj dimensioj de amo, pri la mirakloj de vivo kaj kreiteco, pri la majesteco de la ordono de l’ Kreinto – tiam ni katolikoj ne povas esti solidaraj kun ili. S. Maul |
GEEDZIĜO POST LA KONCILO
La problemo de re-geedziĝo post nekulpa divorco almenaŭ estis menciita dum la koncilo. Ĉefepiskopo Elias Zoghby, ĝenerala vikario de pariarko Maximos IV Saigb, referis al la patroj. Li atentigis ilin, ke en la orienta eklezio la regeedziĝo de nekulpaj divorcitoj okazis de la tempo de la ekleziaj patroj kun eklezia agnosko. Ankaŭ okcidentaj eklezi-patroj, papoj, episkopoj, konciloj kaj eklezi-leĝoj aprobas tiun praktikon de la 3-a ĝis la 16-a jc. La kaŭzo por la necerteco en tiu problemaro estas referebla al la evangeliaj tekstoj mem, kiuj tiurilate ne povas esti klarigataj sen dubindaĵoj. Kiel laŭ Lk 16,18 kaj Mk 10,11, Jesuo ankaŭ laŭ Mt 5,32 kaj 19,9 malpermesas divorcon, ĉe Mt tamen kun la “escepto pro malĉasteco”. Laŭ ĉefepiskopo Zoghby la eklezio direktis sin ĝis la 16-a jc. pli laŭ la liberala kompreno de la Mt-evangelio. Li apogas sin en tiu punkto sur la eklezi-patrojn Tertullianus (3-a jc), Laktantius (4-a jc) kaj multajn aliajn, kiuj sendube klarigas la Jesu-eldiron en la senco de divorco kun posta regeedziĝo, kaj ne de simpla nekunvivado. La plej evidentan decidon ŝajnas doni Aŭgusteno: “En la kazo de adulto iu rajtas forsendi sian edzinon” (9-a traktato pri la Evangelio). “Kiu surprizos sian edzinon ĉe adulto kaj edzinigos alian, ja ne estas kalkulebla inter tiuj, kiuj sen la kaŭzo de adulto forsendas ŝin kaj reedziĝas”. Aŭgusteno juĝas tian agadon negrava peko. Mirige, ke la patroj de la 2-a Vatikana Koncilo preteriris la paroladon de la egipta ĉefepiskopo sen diskutado. La problemo do estas por granda parto de la kristanaro kaj nelaste por la pastraro multe tro arda. Ŝajne la kontraŭuloj de Zoghby havis tropotencan argumenton: la malan doktrin-decidon de la Trenta Koncilo, kiu ĉiun anatemas, kiu kontestas la tiurilatan instruadon de la koncilo: “Kiu diras: la eklezio eraras, se ĝi instruis kaj instruas laŭ la instruoj de la evangelio kaj de la apostoloj, ke pro adulto de la alia parto ne povas esti solvata la edz-ligilo kaj ke neniu, ankaŭ ne la senkulpa parto dum la alia vivas reedziĝi: Anathema sit”. Per la verdikto de la Trenta Koncilo do estas trafita nur, kiu riproĉas la eklezion erari. Sendube: la nesolvebleco de la edzeco pli bone konformas al la novtestamentaj tekstoj; sed apud “pli bone” oni ofte devas agnoski ankaŭ “bone” aŭ “malpli bone”. Certe fiaskinta kaj per nova anstataŭigita edzeco en la senco de la NT estas neperfektaĵo. Sed ĉu do estas pli bone, ke pro nesuperebla sorto aŭ faritaj eraroj konsiderindaj partoj de la kristanaro, ofte piaj, kredantaj homoj, pro konscienc-konfliktoj kaj amariĝo fariĝas fremduloj en la vivo de la eklezio, kvankam ekzistus vojo de malpli granda perfekteco por ili, kiun prezentas al ili NT kaj frua eklezi-tradicio? sz |
31-A IKUE-KONGRESO EN ST. GALLEN (SVISLANDO) 21-27 julio 1966 Ni ĝojas ke ni povas sciigi al vi la partoprenon de monsinjoro Alfred Pichler, episkopo de Banja Luka (Jugoslavio). Li skribis al ni: “Ĉi-jare mi intencas viziti la jarkongreson de IKUE… kaj nur antaŭvidebla grava okazontaĵo povos malhelpi mian partoprenon”. Jam nun ni salutas kaj kore bonvenigas la eminentan esperantiston el Jugoslavio. La kongresa programo estas jena: Ĵaŭde, 21 julio: 19.00 komuna vespermanĝo kaj interkona vespero en Hotelo Ekkehard. Vendrede, 22 julio: Inaŭgura Diservo, malferma kunveno, kunsido de Estraro kaj Komitato, prelego (la temojn de la prelegoj kaj la ekskursojn ni jam anoncis en la antaŭaj bultenoj). Sabate, 23 julio: Ĝenerala kunveno de IKUE. Ĝia tagordo estas: Elekto de du kontrolantoj por la voĉdonoj. Protokolo de la lasta ĝenerala kunveno. Raporto de la sekretario kaj landaj ligoj. Raporto de la kasistino. Diskuto kaj decido pri la nova statuto de IKUE. Elektoj. Deziresprimoj, anoncitaj al la prezidanto antaŭ la kunveno. Laborprogramo. Decido pri la loko de la venonta kongreso. Posttagmeze: Ekskurso kaj prelego. Dimanĉe, 24 julio: Diservo, jarkunveno de SKUE, fakaj kunvenoj, estrarkunsido de IKUE, amuza vespero. Lunde, 25 julio: Diservo, prelego, ekskurso. Marde, 26 julio: Diservo, podiuma diskutado, ekskurso, ferma kunveno. Merkrede, 27 julio: Tuttaga postkongresa ekskurso al la ermitejo de S. Nikolao, patrono de la paco, Flüeli-Ranft. ĜENERALA KUNVENO DE LAF 1966 en la kadro de la 31-a Kongreso de IKUE en St. Gallen TAGORDO 1. Saluto de la prezidanto 2. Raporto de la sekretario pri la pasinta periodo: a) estraro b) membroj c) reprezentantoj ĉ) financoj d) informado, kursoj, agadplano 3. Statutŝanĝo 4. Novelekto de la estraro 5. Diversaĵoj d-ro Klaus Perko prezidanto de LAF |
FONDUSO POR LA NEPAGIPOVAJ LANDOJ
Ĝis marto 1966 IKUE ricevis por la Fonduso por la Nepagipovaj Landoj donacojn, per kiuj ni povas sendi “Espero Katolika” al 93 membroj en Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Jugoslavio kaj Indonezio. Estas nur kelkaj IKUE-anoj, kiuj ĝis nun kontribuis al la Fonduso. Do la plej granda parto el nia membraro ne helpis, aŭ pli bone ne ankoraŭ kontribuis. Tamen ni disponas pri multaj adresoj de homoj, kiuj volonte ricevus EK, sed ne povas pagi ĝin. Ĉu vi estas preta pagi partan aŭ tutan abonon par samidean(in)o en nepagipova lando? Kun antaŭdanko! C. van Kleef, Nederlando, vicsekretariino de IKUE |
NE PLU EKSKOMUNIKOJ
Longe atendita, venis la “Instrukcio pri la Sakramento de Geedziĝo”, eldonita de la Kongregacio por la Kred-instruo sub la nomo “matrimonii sacramentum”. Kvankam konsiderinda paŝo antaŭen, ĝi ne plenumas ĉiujn esperojn, precipe ne tiujn de niaj nekatolikaj kunkristanoj. Ĉefe la instrukcio konfirmas la ĝisnunajn leĝojn de la katolika eklezio pri geedziĝo, sed en detaloj alportas kelkajn mildigojn. Tel ekz. interkonfesia geedziĝo povas okazi en la preĝejo ankaŭ kun meso kaj aktiva ĉeesto de nekatolika pastro. Permesate estas ke katolikoj kaj nekatolikoj komune preĝas ĉe tiu okazo. La plej grava destino de la instrukcio sendube estas, ke ĝi nuligas ĉiujn antaŭajn kaj estontajn ekskomunikojn de katolikoj geedziĝintaj antaŭ nekatolika pastro. Tamen tia geedziĝo kiel antaŭe estas nevalida. Restas la ordono por dukonfesiaj gepatroj promesi katolikan bapton kaj edukadon de la infanoj. Nur tiu promeso ne plu devas esti skriba. Ŝajne la dokumento estis – pro la tuj posta vizito de ĉefepiskopo Ramsey ĉe la papo (?) – haste pretigita. Al tio montras nekutima eraro: la dokumento diras pri la koncilo “kiu estis konvokita de Nia antaŭulo Johano XXIII”, kvankam ĝi estas subskribita de kardinalo Ottaviani, la estro de la kred-kongregacio. “Ĉu Ottaviani estas la reganta papo?” ŝerc-demandis gazetoj. Eble unue oni planis eldoni ĝin kiel motuproprion (papa dekreto), sed poste oni iris unu aŭtoritat-ŝtupon malsupren. Ĉu do iam, post ĉi tiu “minimuma”, venos pli ampleksa solvo per papa dekreto surbaze de la spertoj de la nuna regularo? ek |
NI AŬDIS * Patro C. Cecchitelli ofm, Jordanio, estis parolanto por itala kaj internacia lingvoj okaze de radiotranssendo de la kristnaska meso en Betlehemo; i. a. li ankaŭ preĝis por la svisa radio “Patro nia”. Li sukcesis, post la inaŭguro de la konata panelo en Jerusalemo, starigi jam konsiderindan movadon en Jordanio. * “Horon de bonhumoro” aranĝis AKLE Wien je karnavalmardo ĉijara. * La oficiala “Wiener Diozesan Kalender” 1966 en sia rubriko “vojmontrilo por helpo kaj konsilo” ree enhavas 21-linian noton pri la katolika E-movado verkitan de W. Mudrak. * La IKUE-sekcio de Usono sub fervora gvidado de s-rino Schmidt daŭre progresas. |
UNA VOCE Bona intenco – malbona metodo Sendube la liturgi-reformo ne trovas senrezervan akceptiĝon en ĉiuj katolikaj rondoj, precipe kie la antaŭa liturgi-movado estis malvigla, kaj kie nepaciencaj pastroj kaj laikoj iom abrupte kaj sen sufiĉa prudenteco simple ne nur enkondukis (troigitajn) reformojn, sed per absolutigo de novaj manieroj eĉ pekas kontraŭ la spirito de la liturgi-konstitucio. Kontraŭ tia nemodereco kolektiĝis en pluraj landoj indigniĝintaj katolikaj laikoj, nomante sian movadon “Una Voce”. Origine ilia ĉefintenco estis savi de kompleta forigo en la liturgio la “eklezian esperanton”, latinan lingvon. Certe necesa kaj bona motivo, sed jen bedaŭrinde tiu movado faras samajn erarojn kiel tiuj, kontraŭ kiuj ili batalas kaj, por tiel diri, pafas eminente preter la celo. Jam la lingvostilo uzata de Una Voce avertas, ke jen ne agadas prudentaj kaj moderaj kristanoj, sed – almenaŭ parte kaj videble – histeriaj kaj malmoderaj homoj, kiuj tro-interpretas siajn taskojn kiel laikoj. Esprimoj kiel “intenca enkontrabando de herezoj”, “ampleksiĝanta mokado pri Kristo mem kaj lia eklezio’”, “trompado de fideluloj”, “laŭdire katolikaj teologi-profesoroj” ktp ne taŭgas por pruvi kristanajn amon, prudenton kaj moderecon, ĉefvirtojn de katolika moralo. Demagogio La nekontenteco kaj maltrankvilo inter la fideluloj per tiaj demagogiaj agitadoj facile povas kondukiĝi en masivajn kaj danĝerajn kredo-krizojn. Tial estas la tasko de ĉiu vera katoliko forte kaj decide kontraŭstari tiajn erarajn tendencojn, sen kompreneble pretervidi la pravajn zorgojn de Una Voce, kiuj ja estas ankaŭ niaj zorgoj. Nu ne estas tiel, ke la tuta movado agas tiel, sed kompreneble – kiel ankaŭ alie – oni emas jugi ĝin laŭ la ekstremuloj. Se ĝi ne volas kompromitigi sin mem, ĝi devas zorgi kaj garantii, ke ili ne ludas la ĉefan aŭ gravan rolon. (Sed kiel malfacila tio estas, ni esperantistoj amare spertas jam dum jardekoj. Ĉu ne ankaŭ en nia movado ekzistas ekstremuloj, fanatikuloj kaj troigantoj – laŭ nova nocio “talpoj” – kiuj kompromitas nin ĉe la neesperantista observanto, kiuj kaŭzas la impreson de sekteco?). Des pli, se ili ekz. atakas eĉ la oficialan eklezion pro la ĝisnuna neagnosko de laŭdiraj Maria-aperoj en Garabandal. Bedaŭrinde estas ankaŭ, ke ekz. en Munkeno la “Legio Mariae” lasis misuzi sin por la interesoj de “Unua Voce”-membroj. Antikviĝintaj argumentoj Una Voce postulas la pluan uzadon de latina lingvo en la liturgio, ĉar “tiel dokumentiĝas la spirita aparteno de la katolikoj al Romo kaj la Apostola Seĝo, la universaleco de la eklezio kaj la unueco en la kredo estas konservataj kontraŭ disfalo”. Al tiu antikviĝinta argumentado, kiu tute pretervidas sencon kaj esencon de la nacia lingvo en la liturgio kaj rigidiĝas en pseŭdomistika mistereco liturgia same kiel en malĝusta universaleco (simple trotaksante, same kiel multaj esperantistoj cetere, la potencon de komuna lingvo, kiun en la kazo de latina eĉ neniu komprenas), aldoniĝas ekskluzivigo de gregoriana ĥoralo kaj rifuzo de modernaj nacilingvaj kantoj. Kompreneble oni plej akre furiozas kontraŭ provoj uzi ĵaz-muzikon en la preĝejo. Ne mirigas, ke oni defendas pasie la “mutan meson”- ankaŭ oni kritikas “la malindan prezentiĝon de multaj klerikoj en la publiko, kiuj kontraŭ la ordono de la Sinjoro per mondanaj vestoj kaj vivmanieroj volas adaptiĝi al la mond-homoj…”. Pravaj zorgoj Nature, multaj el la zorgoj de Una Voce estas pravaj, sed vere ekzistas sufiĉe da responsuloj, kiuj mem havas tiujn zorgojn kaj ankaŭ elparolas ilin. Sed kontraŭe al Una Voce ili faras tion modere kaj prudente kaj tiel certe havas ankaŭ pli da sukceso. Simpla fifiero kaj duobla moralo estas, se Una Voce unuflanke referencas al papo kaj eklezio, aliflanke atakas episkopan kaj pastran aŭtoritatojn. Kiel longe daŭros, ĝis ili atakos ankaŭ la papon? Sed finfine oni ne trotaksu la influon de tia agitado, ĉar apenaŭ pasis koncilo, en kies sekvo ne ekestis similaj movadoj. |
LITURGIO KAJ JAZZ La originoj de la ĵazo troviĝas, kiel hodiaŭ scias ĉiu infano, en la sudo de Nordameriko. Sed de la improvizitaj kantaĵoj de la amerikaj negrosklavoj sur la kotonkampoj ĝis la avangarda, komponita ĵazo de niaj tagoj, estas longa vojo. La plej fruaj al ni konataj aperformoj de amerikaj-negridaj kantoj, la “Slavery” kaj “Jubilee Songs” kiuj havas religian karakteron, estas la aŭtentikaj antaŭuloj de la “GOSPEL SONGS”, kiu en la negropreĝejoj de Ameriko ankoraŭ hodiaŭ estas kantata speco de kantoj baziĝanta sur la antifonio, la alterna kanto inter kantoro (pastro) kaj ĥoro (komunumo). “GOSPELS” estas por eŭropaj oreloj preskaŭ nekompreneblaj erupcioj de muzika-religia eksplodoj, kompare al kiuj la eŭropa artosento, delikatigita per dumjarcenta civiliza evoluo, ne posedas ion similan. Diference de tiu, la “Spiritual”, origine samsignifa kun la ideo de la negra religia kanto, estas tieldire sekularigita formo de la “Gospel”. Per pli forta kontakto kun eŭropaj muzikformoj ĝi fariĝis certasence “koncerteca”. Kvankam ĝi per tiu evoluo perdis multon de sia originala ekstazeco, tamen restis al ĝi tiom da temperamento, freŝeco kaj muzikeco, ke ĝi precipe post la dua mondmilito en Eŭropo povis trovi fekundan fundon: oni serĉis en tiu muziko la perditan intensecon de la religia sentimento. Tiel la spiritualo, plej ofte perite de pli junaj pastroj, iom post iom venis en la medion de la kristanaj eklezioj serĉantaj novajn muzikajn formojn. Nur “amuza” diservo? La junaj homoj, kiuj en la koncertejo konatiĝis kun la spiritualo kaj ekamis ĝin, nun amase venas ankaŭ al la preĝejoj, en kiuj ĝi estas kantata. Sed restas tre demandinde, ĉu ili per tiu lokŝanĝo vere estas kondukataj al la transcendo – kio ja estas la celo. Dekdujarulo eldiris post la partopreno en “ĵaz-diservo”: “Jen gaja meso!”. Tiu ekzemplo montras, kio ĉe diservoj kun ĵazo aŭ ĵazsimila muziko estas la ĉefaĵo por supozeble granda, ne precize konstatebla nombro da junaj homoj: la “amuzo” dum la alikaze enuiga dimanĉa antaŭtagmezo. Ankaŭ la konata germana ĵaz-kritikisto Joachim Ernst Berendt antaŭ nelonge diris pri la problemo, ke oni rimarkus, “kiom ĉi ĉio restus ĉe la supraĵo. Spiritualoj en diservoj, por logi gejunulojn en la preĝejon… ĵaz-elementoj en kristanaj koncertoj, ĉar la ĵazo eslas la sola moderna muziko, kiu ankoraŭ scipovas jubili: ĉi ĉio estos pli malpli surtretitaj aferoj, perversaĵo kaj misformaĵo”. Alia mondo Eĉ kiu opinias tiun juĝon tro rigora, enfunde devas konsenti kun Berendt. Kompare inter amerika negra diservo kun Gospel-kantaĵoj kaj eŭropa Spiritual-diservo montras la akrajn diferencojn: tie vitala origineco, ĉi tie necerta reakcio, komunumo kunkantanta aŭ hezite aŭ tute ne. Jen oni devas konsenti kun kardinalo Frings: Eĉ ne la „moderigita” spiritualo bone harmonias kun la religia muziksenton de la eŭropano. Neniu atendu, ke la mezmezura eŭropano, alkreskinta en mondo de malvastaj konvencioj, subite estas kapabla je religia-muzika memseniĝo kaj ekstazo. Kvankam la mondo de la Gospel Songs ravas lin – estas mondo alia, ne konforma al li. Sekve li ne povos transpreni ĝin en sian vivon, se li ne volas perdi la identecon, Uzi la elementojn? Sed ekzistas ja ne nur Gospel kaj Spiritual. Ĉu la profana ĵazo ne povas esti utiligata por la religia uzo? Ni opinias, ke indus la penon de la fervoruloj. La moderna germana ĵazmuzikisto Joe Viera proponis aranĝi kompon-konkurson por ĵazinfluita religia muziko. Ni volas plene subteni tiun sugeston. Plue la eklezioj eble povus iniciati konkurson kun ne tro modestaj premioj por la plej bonaj rezultoj. Ni estas konvinkitaj, ke la intertempe konsiderinda vico da respektindaj kaj parte elstaraj ĵaz-muzikistoj kaj -komponistoj ekhavus bonajn ideojn. Kio estas utiligebla, devus montriĝi. Oni nur devus iafoje fari komencon. Bonaj ekzemploj Ekzistas eĉ jam ekzemploj por iu speco de “Religia Ĵazo”, kiu multe pli ol Gospel kaj Spiritual harmonius kun la eŭropa muzika sentado, ĉar ĝi havas komuna kun la konvencia religia muziko la “emancipitan”, delikatigitan, koncertecan karakteron – sed samtempe havas originan freŝecon, novaspekton, vitalan alvokon. Tiel antaŭ kelkaj monatoj estis unuafoje prezentata “ĵaz-kantato” komponita de la konataj germanaj ĵazmuzikistoj Emil Mangelsdorff kaj Joki Freund. La kreintoj de tiu verko mem komentis sian komponaĵon kun la indiko: “La kantato estis komponata ekskluzive por ĉi tiu diservo. La ĵazo estis elektata de ni kiel stila rimedo ne por formi – sekvante laŭmodan tendencon de la tempo – ĵazan aŭ sentimental-kanzonan diservon (ni ne kredas je vera fuŝiĝo per modkantoj, same ne je vera fuŝiĝo per ĵazkliŝoj, egale de kia speco), sed ĉar ni el la vidpunkto de la koncepto de la diservo opinias trovi en la ĵazo la plej bonan esprimeblecon por eklezia prezento de nia homa elirpozicio”. Alia ekzemplo: la religi-muzika verko “Pater noster” de la juna komponisto Wolfgang Breuer estas konvinka sintezo de nuntempa simfonia kaj ĥora muzikoj kun ĵazo. En tiu komponaĵo, kiu laŭstile apartenas al la kategorio de la tiel nomita “Third Stream” (kunfandiĝo de eŭropa koncerta muziko kun ĵazformoj), estas interplektitaj – ĝis la atonaleco – diversaj ritmoj kaj harmonioj; la melodia formiteco estas intima, sen falsa sentimentaleco. La kuneco de ĥoro, arĉinstrumentoj kaj ĵazkvinteto dramece, eĉ ekstaze pliintensiĝas. Honeste sentita, sonanta preĝo. Nun oni tamen devas rezervige diri, ke kaj la “Ĵaz-kantato” kaj la “Pater noster” kaj similaj verkoj povas esti prezentataj nur kun grandaj personaj kaj kvalitaj rimedoj, kaj ke ili jam tial ne taŭgas por la mezmezura diservo, ĉar ili ne plenumas unu gravan kondiĉon: per tiuj alt-artistaj muzikaĵoj oni ne povas akompani komunuman kantadon. Do tiu problemo plue restas nesolvita. Ne kantema Sed ne estas ekskluzive muzika problemo. La moderna homo estas – oni eble trovas tion bedaŭrinda, sed estas realaĵo – laca je kantado. La kaŭzoj por tio verŝajne estas multspecaj; certe la maldolĉaj spertoj de du mondmilitoj kiel la “kleriĝinteco” de plej larĝaj sociaj tavoloj interalie kontribuis al tio, ke al naiva kantemo estis forprenita la anima bazo. Kiu ankoraŭ kuraĝas kanti “freŝe-pie gaje-libere” el plena koro, dum kiam je el milionoj da radio-laŭtparoliloj kaj diskaj kanelaj sonas pli perfektaj profesiulaj prezentaĵoj hontigantaj la amatorojn? La hejma kanto-dueto aŭ -terceto, kiel ĝi estis ankoraŭ konata al niaj gepatroj, elmodiĝis. Pro kio fari hejm-muzikon, se ĝi favorpreze estas liverata al la domo? Kaj tiel ni mallernis la kantadon. La multe priplendita manko de juna generacio ĉe la preĝejaj ĥoroj kaj kant-unuiĝoj estas plua simptomo de la ĝenerala tedigemo. Kion do atendas la eklezioj? Ĉe Spiritual kaj Gospel, kiel dirite, ili miskalkulis. Kaj eĉ la religia modkanto, kiu antaŭ kelkaj jaroj ŝajnis ekiri laŭ triumfa vojo, intertempe pruviĝis kiel krevita sapveziko. Steloj popularaj je la mezo de la kvindekaj jaroj, kiel Ralf Bendix kaj Lys Assia, jam delonge finis sian karieron, kaj unu post la alia devis cedi al la Pop-kantistoj Bil Haley, Elvis Presley kaj la “Beatles”. La kvankam monotona, sed la junularon kunŝiranta ritmo de la anglaj “fungokapoj” verŝajne konvenas sufiĉe precize al la de motora dinamiko destinita vivosento de la juna generacio. Tial oni ankaŭ ne dekomence povas forĵeti la penson, ke religiaj kantoj sur la bazo de tiel nekomplikitaj ritmo kaj melodio entuziasmigus la junan komunumon; tamen temus pri pli ol pridubinda entuziasmo. Religia sentimental-kanzono sen ŝanco Finfine ni kredas, ke la religia modkanto ne havas ŝancon. Ĉar ni ne konsentas kun la opinio de la konata “sentimental-kanzona pastro” Günter Hegele, ke la simpla homo laŭ la vojo trans la modkanto pli facile kaj pli rapide povas trovi rilaton al Dio, kaj ke oni tial konstruu al tiu homo koncernan ponton. La uzado de la sentimental-kanzono en la diservo nur kontribuus al tio, ke la sentoj de larĝa amaso, kiuj ja ĉiukaze estas direktitaj de niveligaj amastendencoj, ankoraŭ pli misformiĝus. Ĝuste por la simpla homo la eklezio ne malofte estas protektejo de ĉio granda, bona kaj bela. Kio restas farenda? Ekzistas nur unu alternativo: kantoj konceptitaj de la spirito de la modernaj ĥoraloj, kaj koncerteca religia muziko konsideranta la simfonian kreadon de la nuntempo same kiel la multspecan mondon de la ĵazo. La evoluo de tiaj religi-muzikaj modeloj tamen postulas, ke la tuto de la komunumo klopodas je la kompreno de ĝiaj antaŭformoj, do de la nuntempa muziko, de la simfonio ĝis la ĵazo. Tio multfoje mankas. Kaj la ekleziaj direktantaroj kunkulpas. Oni ne povas unuflanke plendi pri la antikveco de la konvenciaj religiaj kantoj kaj muzikoj, resp. pri tio, ke ili estas kutime kantataj de la komunumo sen vera kunsentado, sen aliflanke doni “verdan lumon” por pli modernaj muzikformoj. Progresemaj pli junaj ĥorestroj kaj orgenistoj povas ekkanti malbelajn plendokantojn pri tro rigoraj konceptoj de klerikoj. La taskoj Komprenu bone: jen ne estu propagandata senbrida eksperimentado. Sed estas tempo, ke pli da kapabluloj okupiĝu pri la problemo. Bedaŭrinde ĝuste la eklezioj troviĝas en la dilemo, ke tro malmulte da kreemuloj sentas sin alvokitaj. Tamen la elira pozicio ŝajnas al ni pli vere relative bona ol senespere malbona. Dum dudek postmilitaj jaroj nova generacio alkreskis al unua matureco. Ĝi ofte havas uzeblajn ideojn – en politiko, ekonomio kaj socio kiel ankaŭ en la artoj. Kelkfoje tamen ŝajnas, ke tiuj ideoj estas enpremataj en la skemon de la ĉiutaga rutino, ke ili ne estas finpensataj kaj tial rezultigas nur partajn sukcesojn. Rilate al la demando “Ĵazo en la preĝejo?” ĉi cio signifas: estas unu el multaj taskoj de la konfesia pedagogio, ne nur unuflanke konatigi la junularon kun la klasikaj artoj, sed ankaŭ alkonduki ĝin al la artaj fenomenoj de la nuntempo, al la modernaj Belaj Artoj, al la Nova Muziko kaj al la ĵazo. Bedaŭrinde estas supozeble, ke kelkaj el la ekleziaj fortoj agantaj en pedagogia kampo ankoraŭ ne havas speciale intiman rilaton al tiuj nuntempaj fenomenoj. Tamen ili devos akiri tiun rilaton, se ili volos konveni al la estontaj postuloj de la fortiĝanta ekumenismo. Tiel ankaŭ ili sekve estos devigitaj enpreni ankaŭ la ĵazon en sian primondan koncepton. La ĵazo ne plu povas esti ekskluzivita el la konsideroj, ĉar ĝia adeptaro inter la eŭropaj kristanoj jam nombriĝas laŭ legioj. Nur: dependas de la kielo de “ĵazo en la preĝejo”. Jo André |
RADIO VATIKANA UZU ESPERANTON
La subskrib-kampanjo daŭras ROMO. 630 leteroj el 46 nacioj, kun 5.627 individuaj kaj 4.500 kolektivaj subskriboj, ĝis nun kolektiĝis ĉe Patro Giacinto Jacobitti (Piazza Santa Maria Maggiore 8, Roma, Italio), kiu gvidas la kampanjon por peti la papon pri enkonduko de E-elsendoj ĉe Vatikana Radio. La kampanjo ankoraŭ ne estas finita, ĉar vere supraj nombroj ne estas jam sufiĉaj. Tial ni ankoraŭfoje atentigas vin pri graveco kaj maniero de tiu kampanjo, kun la urĝa peto pri ankaŭ viaj helpo kaj subteno. Kiel ni jam plurfoje skribis en E.K., celo de la kampanjo estas, helpe de papa interveno, konvinki la gvidantojn de la vatikana stacio pri avantaĝo, utilo, neceso, bezono kaj sukceso de esperantlingvaj elsendoj. Tial ĉiuj – ankaŭ kaj precipe nekatolikaj – esperantistoj skribu petleterojn direktitajn al la papo, kiujn oni tamen ne sendu al la papo mem, sed al P. Jacobitti, kiu kolektas ilin por transdoni la tutan dosieron en privata aŭdienco al la Sankta Patro. Kial? Ĉar unuopaj leteroj kvazaŭ dronas en la leter-amasoj ĉiutage venantaj en la papan sekretariaton kaj tiel preskaŭ ne efikas, dum bone aranĝita dosiero persone transdonita al la papo faros tute alian impreson. Krome ne nur mem skribu leterojn, sed ankaŭ kolektu subskribojn de neesperantistoj. Se vi serioze kaj prudente klarigas al ili la aferon, vi povas esti certa ke ĉiu volonte subskribos! Atentu jenajn principojn: 1. Uzu bonan, solidan leterpaperon. 2. Laŭeble skribu maŝine 3. Skribu klare kaj koncize (kelkaj frazoj sufiĉas; vidu sub 5!), en nacia lingvo se vi subskribigas neesperantistojn, en esperanto se skribas kaj subskribas nur esperantistoj. 4. Nepre ne forgesu adresojn kaj profesiojn de ĉiuj subskribintoj! 5. Modelo por letero kun pluraj subskriboj:
PETICIO AL LA SANKTA PATRO PAPO PAŬLO VI Città del Vaticano (loko, dato)
Subskribintoj afable petas Vian Moŝton favoreme uzigi la internacian lingvon Esperanto por elsendoj de la Vatikana Radio. Multaj aliaj radiostacioj jam delonge atingas per Esperanto vastan rondon de aŭskultantoj. La esperantistoj tre bedaŭras ke inter la radio-voĉoj ankoraŭ mankas tiu de la Vatikano, kvankam tute ne kaŭzas malfacilaĵojn, ke ankaŭ ĝi apliku la lingvon de interkompreniĝo. nomo profesio adreso subskribo
6. Se subskribintoj ne estas katolikaj, ili indiku ankaŭ sian religion resp. konfesion. 7. Neniam ĝenu iun personon kaj ne obstine insistu, se li ne emas subskribi. 8. Al altrangaj personoj, kiujn vi ne povas persone peti, vi ankaŭ povas sendi afablan leteron kun preta leterfolio, kiun li nur bezonas subskribi. 9. Sendu la foliojn al P Jacobitti. |
Radio Vatikana kaj la Koncilo Ĉirkaŭ 9.000 horoj da elsenda tempo la vatikana radiostacio dediĉis depost la anonco de la 2-a Vatikana Koncilo (25-a de januaro 1959) ĝis ĝia fino (8-a de decembro 1965) al temoj koncilaj. Ĉe tiuj elsendoj, dissenditaj en 30 lingvoj al la tuta mondo, kunlaboris pli ol mil koncilpatroj. Krome 500 aliaj stacioj elsendis programojn de Radio Vatikana. Tiamaniere ĝi povis informadi la tutan mondon pri la koncilo. Tio des pli, ĉar la ĝenstacioj orientaj unu post alia ĉesis sian bojkoton. Dum la kvar sesioj Radio Vatikana informis – krom en la rektaj raportadoj pri gravaj eventoj – laŭ du manieroj pri la koncilo: en la pura inform-parto ĝi registris kaj sciigis ĉiujn okazintaĵojn. Kutime aldoniĝis teologia komentario pri temaro kaj problemaro traktitaj dum la koncilo. Oni uzis proksimume du trionojn de la disponebla tempo por rekta informado. La komentantoj La komentariojn verkis diversaj aŭtoroj. Aro da lingvo-sekcioj por tio invitis koncilpatrojn el la respektivaj landoj, ekz. la brazila, usona, pola, jugoslava kaj kelkaj aliaj. Tiel dum la daŭro de la koncilo parolis pli ol 1.000 koncilpatroj antaŭ la mikrofonoj de la stacio al la kredantoj. Plurfoje oni petis ankaŭ profesorojn kaj observantojn por komentarioj, precipe en germanlingvaj elsendoj. Episkopoj el Usono kaj Kanado petis la stacion, sendi sonbendojn kun iliaj paroladoj al la lokaj radiostacioj en la hejmlando. Kelkaj el tiuj bendoj estis aŭdigitaj per ĉirkaŭ 27 stacioj. Dum la lasta sesio la koncilpatroj el Usono kaj Kanado liveris sume 389 programojn, kiujn transprenis 110 stacioj en ambaŭ landoj. Krome Radio Vatikana aranĝis ĉiusemajne 15-minutan programon pri la koncilo por la 450 radiostacioj de Usono. En Sudameriko dum la lasta sesio 70 stacioj transprenis programojn de la sudamerika sekcio de Radio Vatikana. Simile la hispanaj kaj portugalaj stacioj transprenis elsendojn de la Vatikano. La franca sekcio sendis ankaŭ programojn al Kanado por la tieaj 45 franclingvaj stacioj. La kunlaboro inter Radio Vatikana kaj eksterlandaj stacioj kreskis de periodo al periodo, de komencaj 100 stacioj fine kunlaboris 500! Teknikaj pliboniĝoj Samtempe kun la pliboniĝo de la kontakto inter vatikana kaj alilandaj stacioj pliboniĝis ankaŭ la teknikaj kondiĉoj de la “papa” stacio. Kiam Johano XXIII anoncis la koncilon, la sendocentro Santa Maria di Galeria disponis pri 120-kw-mezonda sendilo kaj du kurtondaj sendiloj de po 100 kw. La 6-an de novembro 1961 oni inaŭguris plian kurtondan sendilon (100 kw), donacitan de kardinalo Frings, unu jaron poste samkvalitan kiun donacis la aŭstraliaj kaj novzelandaj episkopoj. Kvina 100-kw-sendilo, donacita de kardinalo Spellman, ĵus estas konstruata. Program-evoluo Samgrade evoluis la programo kaj plimultiĝis la sekcioj. La nombro de la diversaj lingvoj, ja kreskis nur de 29 en la jaro 1959 al 31 en 1965, sed la sekcioj dividiĝis nove laŭ geografiaj vidpunktoj. Tiel, por citi ekzemplon, la anglalinva sekcio disbranĉiĝis al sekcioj por Anglio, Irlando, Usono kaj Kanado, por Afriko, Aŭstralio kaj Novzelando, por Filipinoj kaj Hindio. La hinda sekcio, enkondukita en 1964, sendas depost la lasta jaro ankaŭ en la tri hindaj lingvoj Hindi, Tamil kaj Malayalam. Ankaŭ la afrikan sekcion oni vastigis: ĉe koncilfino oni sendis en ses lingvoj. Tiamaniere Radio Vatikana altigis la nombron de siaj programoj de 300 semajne en la jaro 1960 al ĉirkaŭ 400. Tio postulas ĉiutagan sendo-tempon de 15 horoj. Kelkaj sekcioj aŭdigis la kompletajn tradukojn de ĉiuj konciltekstoj, precipe por tiuj landoj, en kiuj oni ne povas presigi ilin. Kiel ni aŭdis, en tiuj landoj oni sukcesis ankaŭ registri tiujn elsendojn sur sonbendoj, tiel ke ankaŭ en ili iom post iom disvastiĝas la rezultoj de la koncilo. Radio Vatikana i. a. ankaŭ registris ĉiujn paroladojn de la koncilpatroj sur sonbendoj en la aŭlo mem. Jen giganta arkivo de sonbendoj kun longeco de preskaŭ 300.000 metroj! |
PASKO 1966 Kristanismo ne estas instruo, filozofio, sistemo de pensoj kaj sentoj, plezuraĵo de l’ spirito aŭ de l’ koro, ĝi ankaŭ ne estas moralo kaj ĝi estas ankaŭ ne simple “religio”, ĉar ĝi estas la superado pri ĉiuj religioj… Oni ne povas substance PAROLI PRI la kristanismo, sed nur vivi kontraŭ aŭ kun Kristo! Friedrich Heer Supra citaĵo estu nia spirita gvidilo en la paskan tempon, la plej altan tempon de la kristana jarpaso. La tempo, en kiu ni vivas, pli ol tiu de la pasinta jarcento alportas la okupiĝon pri kristanismo laŭ plej diversaj flankoj kaj metodoj. Kiel konate, en la 19-a jarcento okupiĝo pri religio estis atribuita al la neerudiciaj popoltavoloj, al la kamparanoj, kiel flego de tradicio. Eĉ ne fajreron de spirito kaj intelekto la tiamaj sciencaj kaj akademiaj potenculoj koncedis al la kredantoj. Ne estas sufiĉe da spaco por trakti, kiom konscie aŭ nekonscie kulpis la kristanaro mem je tiu bedaŭrinda evoluo. Ĉiukaze ni povas konstati, ke la Sankta Spirito purigis la historion de la kristanismo mem en vere mirakla maniero. La kulmino de tiu flamado de l’ spirito povis esti travivita de ni nuntempuloj okaze de la 2-a Vatikana Koncilo. Ni, junaj homoj, efektive povas fieri pri nia tempo. La granda paska ĝojo vere povas nin plenigi per kuraĝo kaj sopiro travivi ekscitigan, taskoplenan estontecon. Tamen ni devas iomete ankaŭ averti pri la danĝeroj de spirita ebrieca ĝojo. Estas ja vere, ke la Dua Vatikana Koncilo malfermis novajn horizontojn de niaj konceptoj pri kristana ekzistado, niaj ne-samideanoj devis agnoski, ke multo, pri kiu ili nin katolikojn akuzis, ne estas io esence katolika aŭ kristana, estas ja vere, ke tio kaŭzis aperigon de novaj horizontoj por ali-ekleziaj kritikintoj de la katolika eklezio, jes, sed… sed nia apero antaŭ la mondo estas en danĝero fariĝi trospirita – en senco de akademieca. Ne estas unu vorto ĉi tie dirita kontraŭ intelekta, alt-teologia esploro de la ĉiam nov-esplorendaj fundamentoj de nia kristana kredo en ĝia rilato al la nuntempo. Ĉi tie estu nur montrita, ke por multaj homoj intelektumado pri teologio estas nekomprenebla pro sia alta nivelo. Kaj samtempe ĝi aspektas kiel keglado kun nenion-signifaj nocioj, kiel persona brilado per propraj intelektaj kapabloj. Estas bedaŭrinde. Ja serĉado pri la vero tiamaniere malbonfamiĝas. Estas vere, ke la estontecon de iu ajn homa movado destinas la spirita konstitucio de ĝiaj gvidantoj, kaj tiurilate la lastaj jaroj gravajn paŝojn alportis. Sed kristanismo ne nur estas taksebla laŭ sia intelekta preteco kaj reflektiteco, sed laŭ sia kapablo doni ekzistence kontentigan, plenigan kaj entuziasmigan respondon je la demando pri la kialo de nia vivo. En tiu senco ŝajnas al mi, ke ĝuste ni junaj homoj devas plenigi tiun kelkloke aperantan fendon inter la intelekla esploro de nia kredo (teologio) kaj la ekzistencialisma percepto de ĝi. La kristana vero ne estas scio, sed vivo. Papo Johano XXIII konvinke unuigis ambaŭ flankojn. Ni konsideru tion, se ni frontas novan paskan feston enjaran, konscie, ke ni festas ankaŭ jarcentan paskon de kristanismo. H. M. Maitzen |
ESTI PLAYBOY – NOVA VIRTO
Certe “ludknabo” estas ankaŭ sufiĉe taŭga esprimo, sed ĝi ne alkutimiĝis tiom kiel la angla modvorto de nia tempo. La tipo de plajbojo ricevis multajn kritikojn – li vere fariĝis ŝajne la prototipo de nemoraleco, pro siaj senbridaj ĝuemo kaj elspezemo. Kaj jen ni jam estas ĉe la punkto de nia diskuto: elspezemo. Tute sobre ni devas konstati, ke la tielnomata kresko de la ekonomio de la alt-evoluintaj landoj ne plu ekzistus, se homoj ne ŝatus tiun kreskon. Kaj la balotilo por tiu kresko estas la mono kiun ili fordonas por havi tion aŭ tion. Tio en speciala senco validas por la ofte citita libertempo. Ĝuste por ĝi konstruiĝis en multaj landoj de la mondo giganta industrio. Kelkaj pruvoj: En Anglujo la Beatloj rolas kiel naci-ekonomiaj herooj, kiuj neimiteble (ĉu?) scipovas elpoŝigi la monon de siaj geadorantoj por sia propra poŝo (ĉiu Beatlo posedas 35 milionojn da steloj) kaj por la fisko (1964 la Beatlo-diskoj pliriĉigis la ŝtaton per la sama sumo kiel la viskio-eksporto, nome per 0,7 miliardoj da steloj). Konataj pro siaj frenezegaj manieroj pasigi la libertempon, estas la usonanoj. Kompreneble, ju pli freneze, des pli koste. Nur unu nova ekzemplo: en la najbareco de San Francisko nun ekzistas kanonludejo (?), kie ĉiun semajn-finon ariĝas libertempkanonistoj por flegi sian hobion. Celoj de la kanonado estas malplenaj bareloj (kiuj devas esti trafataj tiele, ke ili ekrotaciiĝas kaj ne renversiĝas) aŭ 6cm-ŝtalplatoj. La kostoj: 1 kanono kun celaparato: 3.200 steloj, ĉiu pafo 20 steloj. Tiamaniere la okupiĝo pri tiu hobio dum unu semajnfino proksimume kostas meznombre 300 stelojn! Ajne longa listo de similaj elspezigaj hobioj povus esti pretigita. Precipe la influo de la forto de la aĉetkapablo de la junularo estas rimarkenda. Psikologia varb-giganto atakas tiun aĉetant-tavolon per mirakla fantazio. Rezulte oni supozas, ke en Usono (1966) junuloj en la aĝo de 13 ĝis 22 elspezos 300 miliardojn da steloj!!! La kontribuo de la junaj aĉetantoj je la suma monmoviĝo en Usono estas: 9% ĉe novaj aŭtoj, 26% ĉe kosmetikaj artikloj, 28% ĉe elektraj harsekigiloj, 30% ĉe horloĝoj, 39% ĉe radioaparatoj, 43% ĉe diskoj, 44% ĉe fotiloj, 55% ĉe senalkoholaj trinkaĵoj. El tiu evidenta forto de la libertempo al la evoluo de nia ekonomio kaj sekve de nia socio, konkludas Walter Wannemacher: “Ni devos ŝanĝi nian koncepton. Ni eble iam festos la plajbojon kiel konsumfaktoron samrajte apud la viro, kiu laboras en la fabriko, kiun ni do honoras kiel produktadan faktoron. Ni prigloros “Lieschen Müller” (germana fraŭlina prototipo de naiva sopiro al riĉeco) kiel konsum-sklavinon, kaj devos mallaŭdi la ŝpareman dommastrinon kiel malamikon de la socio. Tion ni devos fari, ĉar la merkat-ekonomio ne ofertas alian eblecon”. Ni devos renversi la hierarkion de la valoroj kaj virtoj. Beatlo-kapo povas esti same decidiga en la ekonomia sfero kiel la grizaj haroj de sperta kaj ruzega industriestro. Kiaj estas la perspektivoj de tiu evoluo? Optimistoj vidas en ĝi certan kaj nerifuteblan progreson, ĉar post akiro de tiom da riĉeco, kiom povas garantii la libertempa socio, ne plu estas la lupeca strebaĉo je gajno de speciale granda viandpeco, sed estos liberaj tempo kaj loko de okupiĝo pro kaj pri spiritaj aferoj. La lukso de la materio ne plu estos tiel raviga, kaj la lukso de la spirito ĉiam pli alloga. Estos la perfekta ŝanco de transpaŝo al la plenedukita socio. Pesimistoj iomete pridubas, ĉu tiu transiro de la materiemo al la spiritemo estos tiel glata. Ili vidas fakte pli certe iun novan revolucion necesan por tiu ŝanĝo. Unu tamen estas certa: ni junaj kristanoj, kiuj tre verŝajne travivos tiun transiron (ĉar la ŝanĝo jam komencantas), devos serĉi novan orientiĝon por nia kredkoncepto. Estas giganta ŝanco, tiu eventuala paŝo al la socio de la spirito. Tamen ni jam nun povas imagi kiel problemeca ĝi estos. Ĉu ni gajnu spiriton nur, ĉar ni satas de la materio? Por vera kristano tiuj du nocioj ne estas alternativoj, por la “mondo” ili bedaŭrinde estas ankoraŭ. Kombinas kaj harmoniigas ilin por la tuta estonteco nur unu rimedo, la plej forta sanigilo kiu ekzistas – la amo. H. M. Maitzen |
LI NE RAJTAS ESTI PATRIOTO
Vizito ĉe patriarko Atenagoro Atenagoro, 80-jara arkiepiskopo de Konstantinopolo, Ekumena Patriarko kaj Honora Primaso de l’ ortodoksa eklezio, prenas mian dekstran manon. “Bonvolu esti mia gasto”. Tiam li kondukas min tra konfuzigaj koridoroj en la duan etaĝon de la Phanar, kiel nomiĝas lia modesta oficejo kaj loĝejo en Istanbulo. La mallarĝa manĝejo estas sobra: blankaj, nudaj muroj, simpla tablo ĉirkaŭata per malnovaj seĝoj. Tra la fenestro oni vidas la Oran Kornon de la mondurbo ĉe la rando de Azio. Ĉe la tablo atendas la sankta Sinodo: la metropolitoj Thomas, Maximos, Ieronymos, Symeon, Chrysostomos, Meliton, grandvikario Agapios kaj arkimandrito Gabriel, la ĉefsekretario kaj arkiskribisto de la patriarko. En ĉi tiu plej alta sankta eklezia kunveno la patriarko estas “primus inter pares”, unua inter egaluloj. Nur komune kun la sankta sinodo li povis fari tiel histori-gravajn decidojn kiel la renkontiĝon kun papo Paŭlo VI en Jerusalemo (1964) kaj la nuligon de la anatem-buleo kontraŭ papo Leo IX en decembro 1965. Gravaj zorgoj La atmosfero ĉe la tablo estas nekonvencia. La delikata humoro iomete heligas la ombrojn ĵetitajn depost kelkaj jaroj – pli precize: depost la Cipro-krizo – sur la patriarkon. Siajn zorgojn montras la patriarko en la posta privat-aŭdienco en la laborĉambro, kie pendas la bildoj de Atatürk, Gürsel kaj Paŭlo VI. Lia pozicio kaj tiu de liaj ankoraŭ en Turkio restantaj fideluloj estas tikla. Lia sidejo estas ĉirkaŭata per turka polico. Ĉiu eksterlandano estas kontrolata kaj komunikata al la ministerio por internaj aferoj. Ankaŭ ĉiu publika vorto de la patriarko estas zorgeme kontrolata. Miskomprenoj, traduk-eraroj kaŭzis al li kelkan plian malamikaĵon. La intervjuo estas fakte monologo. Li parolas angle kun usona akcenteto. “Nia eklezio dum sia respektinda historio trasuferis sennombrajn malagrablaĵojn. Ni kutimiĝis al suferoj. Sed la sperto instruis nin, ke oni povas superi ilin – per kristana amo. La kunvivado kun aliaj popoloj estas konata al ni ne nur ekde la turka konkero de Bizanco (1453). Jam en la Sankta Lando, de la unua jarcento post Kristo ni respektis morojn, tradiciojn kaj kredon. Inter si la popoloj ĉiam komprenemas. La konfliktoj inter ili estiĝas senescepte per politiko”. Politiko ankaŭ hodiaŭ minacas tiri la Phanar-on kaj la grekan minoritaton en nefidindan drivon. Ili fariĝis part-aspektoj de la Cipro-krizo. En ortodoksa primaso kaj grekoj la turka registaro havas politikajn ludkartojn, kiun ĝi povas uzi laŭ tendenco. Nesolidaj kontraktoj Ĉu do pro la Cipro-krizo endanĝeriĝis la restado de la ortodoksa patriarko 513 jarojn post konkeriĝo de Bizanco? Lia pozicio en la laikeca ŝtato turka ne estas fundita en la konstitucio. La turka registaro garantias nur liberan religi-ekzercadon. Ankaŭ la packontrakto de Laŭsanne (1923) inter aliancanoj, Grekio kaj Turkio ne parolas pri la patriarkejo. Nur la protokolo mencias, ke la patriarko “dediĉos sin ekskluzive al religiaj taskoj”. Tiu krom-protokolo ĝis nun estas rigardata de la turka registaro kiel parto de la Lausanne-kontrakto. Ĉu li estas turko? La ekzemplo de la cipra prezidanto, arkiepiskopo Makarios, esplorigas turkajn ekstremistojn en la historio de la konstantinopola patriarkejo. Estas konate, ke pluraj patriarkoj pasint-tempe misuzis sian pastran oficon. Sub la sultanoj ili estis egale monda kaj eklezia kapo de la grekoj en la osmana imperio. Aristokles Spyrou, kiel Atenagoro I ekde 1948 ortodoksa patriarko, rigardas sin nur eklezia ĉefo. “Mi ne estas politikisto. Kion respondis Kristo, kiam oni montris al li moneron?”. Kelkaj metropolitoj el la sankta sinodo diras tion ankoraŭ pli klare: “Ni ne aprobas, ke pastro en Cipro politikas. Naciismo en la eklezio ĉiam estas hontinda. Eklezia princo ne rajtas esti patrioto”. “Mi estas turko”, Atenagoro ĉiam emfazas. Li tiel volas rifuzi la postulon de turkaj ekstremistoj, kiuj diras al la registaro: “Anstataŭigu la grekan per turka patriarko!”. Tion la registaro rajtas fari. La 1886 en Janina naskita Atenagoro estas nur en tiu senco turko, ke tiu urbo en la hodiaŭa norda Grekio iam estis osmana imperilando. La patriarko do estas eksterlanda greko kun turka pasporto. Papo Paŭlo VI plurfoje petis nin preĝi por la ortodoksa patriarko. Kvankam lastatempe la krizo ŝajnas esti ne tre akra, ni sekvu peton de la papo, en la intereso de la tuta kristanaro. Ĉar se oni forpelus Atenagoron, tio havus ne superrigardeblajn konsekvencojn. W. Kr. |
FINO DE PASTRA REVOLUCIULO
La “pastro-revoluciulo” Patro Torres, pri kiu la gazetoj plurfoje raportis lastatempe, trovis tragikan finon. Post pafado inter ribeluloj kaj kolombiaj registar-trupoj oni trovis lin mortpafita, en verda revoluci-uniformo, kun maŝinpafilo sub la brako. Tiel finiĝis malĝojiga ĉapitro en la socia historio de Kolombio. Patro Torres kaj lia sorto povas esti koprenataj nur sur la fono de tiu historio. Kolombio apartenas al la malmultaj sudamerikaj landoj, en kiuj la eklezio “sidas firme en la selo”. Sed la ŝajno trompas. La socialaj konfliktoj estas grandaj. Kontraŭ la reĝimo, kiu vaste estas subtenata de la eklezio, batalas rotoj de la t. n. “liberig-armeo”, kiujn subtenas Fidel Castro el Kubo. La eklezio serĉas egaligadon en la socialaj konfliktoj. Patro Torres, kiu estis social-sciencisto (tamen de multaj li estis juĝata kiel ne tute normala), baldaŭ kvereladis kun la arkiepiskopo de Bogotá. Dum la episkopo rekomendis pacan “evoluadon”, Patro Torres publike postulis ribeladon. Unue li havis grandajn sukcesojn ĉe la amasoj. Sed kiam li demetis sian pastran veston kaj pli kaj pli videble tendencis al komunismo, lia influo malkreskis. La demandon, ĉu la hierarkio en Kolombio faras sufiĉe multe por socialaj reformoj, observantoj respondas tre diverse. Kelkloke la eklezio mem donis bonan ekzemplon per parceligado de eklezia tereno. Aliflanke oni ĉiam denove riproĉas ĝin pro kontraktado kun la riĉularo. Disigo de eklezio kaj ŝtato vid-al-vide de la danĝero minacanta per Castro-adeptoj apenaŭ eblas. La plej granda kolombia danĝero estas la totala kaoso. Tiel ĉiam denove episkopoj publike apogas la nunan reĝimon, kiu provas per la armeo kontroli la krimulajn rotojn. |
RADIO BUDAPEST EN ESPERANTO
Ekde februaro 1966 Radio Budapest dissendas esperantlingvan programon ĉiutage de la 20.30 ĝis la 20.45 h (MET), per la ondlongoj 240 m (1250 kHz), 48,1 m (623, kHz) kaj 41,6 m (7220 kHz). La programo prezentas aktualajn sciigojn, la vivon de la hungara popolo, vidindaĵojn de hungaraj urboj kaj pejzaĝoj, novaĵojn pri la preparaj laboroj de la 51-a UK. Post la aŭskultado bonvolu skribi viajn opinion, konsilojn kaj dezirojn al Radio Budapest, Redakcio de la Esperanto-dissendoj, Bródy Sándor u. 5-7, Budapest VIII, Hungarujo. |
DEZIRAS KORESPONDI
Frato G. Lemaire, Quebec, Kanado S-rino E. Schweibinz, Pittsburgh, Penns., Usono S-ro E.P. Meisburger, Woodbridge, Virginia, Usono S-ro E.L. Stuckrath, Pittsburgh, Penns., Usono F-ino Ch. E. Zielinski, Maspeth, New York, Usono S-rino J. J. Strauch, Chicago, Illinois, Usono S-rino M Burgoon, Pittsburgh, Penns., Usono F-ino M. Flynn, Pittsburgh, Penns., Usono Stanisław Nowak, Rydultowy, Pollando. |
LETEROJ AL LA REDAKCIO Tro nacia Rimarkinda estas i. a. via artikoleto “Honoro devigas”, en kiu vi starigas tiun ĉi plej gravan cirkonstancon por bona redaktado: konstantan planon. Mi ne kuraĝas montri nun ĉi numeron (januaran: noto de la redaktoro) al ĉi-tieaj esperantistoj! Kial? Tial, ke la numero ŝajnas esti kvazaŭ tro nacia! Tutcerte la troviĝanta en ĝi foto de Adenauer pikus dolorige (almenaŭ ĉi-tempe) polajn samideanojn. Vi ja sendube scias, ke estas nun ĉe ni akra diskutado pri la pol-germanaj problemoj. T. Nowakowski, Pollando |
ANTAŬ 60 JAROJ – E.K. 1906
Antaŭ la ekiĝo de E.K. oni ofte skribis al ni: “Estas neeble fari propagandon por tiel malgranda gazeto”. Nun tiu argumento ne valoras. E.K. estas sufiĉe respektinda por ke oni kuraĝu ĝin montri. Ni dediĉas niajn fortojn al la direktado kaj redaktado de E.K. Vi, bonaj legantoj, devas zorgi mem pri la propagando. Ĉiumatene, kiam vi leviĝas, pensu, kaj repensu: E.K. bezonas novajn abonantojn! |
KONKURSO Jen iom stranga bildo. Ni invitas niajn legantojn al konkurso de fantazio: kiu trovas la plej komikan kaj trafan subskribon? Sendu vian proponon (maksimume 25 vortoj!) sur simpla poŝtkarto ĝis la 15-a de majo 1966 al la redakcio de E.K.! |