Espero Katolika N-ro 3/1966

Espero Katolika N-ro 3/1966

MODERNA FASTADO

 

Fast-ordonoj kaj fast-ordo de la eklezio jam ofte estis kritikitaj, sed ĉefe en nia moderna bonfarta socio oni reagas kun rido, moko aŭ nekompreno, se la eklezio postulas de siaj membroj montri siajn konvertiĝemon, pentemon kaj oferemon i. a. per fastado.

Ke fastado, t. e. rezigno je necesa korpa satiĝo, estas eminenta asketa rimedo, kaj ke neniu alia ol Kristo mem defendis kaj praktikis ĝustatempan kaj veran, nehipokritan fastadon, ne bezonas apartan emfazon. Ke fastadon krome rekomendas ĉiu kuracisto, ĉar ĝi estas ankaŭ medicina rimedo por bona sano, ankaŭ estas konate.

Se nun tamen la papo ŝanĝis la fastordon kaj permesis al la episkopoj mem ŝanĝi aŭ eĉ nuligi certajn preskribojn pri la fastado en siaj diocezoj, tio havas plurajn kaŭzojn: ĉiukaze ĝi ne signifas ke la eklezio rezignas je tiu asketa rimedo kaj malatentas la ekzemplon de Kristo.

Ankaŭ ja neniu nun estas devigata manĝegi, malfasti kaj diboĉi. Restas en ĉies libereco, kiel ĝis nun, fasti kiom li volas, se li nur ne troigas kaj restas inter la limoj de prudenteco. Sed ke la fast-ordo bezonis revizion, oni vidas jam pro la fakto, ke nur malplimulto de la homaro efektive povas fasti, ĉar la plimulto vole-nevole devas “fasti” aŭ pli ĝuste malsati. Kiel oni postulu de konstante malsatantaj (ĝis malsatmorto!) homoj atenti ekleziajn fast-ordonojn? Inverse: ĉu vere estas ofero por la trosataj homoj en riĉaj landoj, unufoje dum semajno ne manĝi viandon kaj kelkajn tagojn dum jaro satiĝi nur unufoje? Praktikaj konsideroj aldoniĝas: tre ofte simple ne eblas atenti; ekz. la abstinon en nia socio (pensu nur pri fabrik-propraj manĝejoj).

Konsekvence ni devas trovi aliajn manierojn de fastado: rezigno je certaj agrablaĵoj kaj luksaĵoj, sed ne simple nun redukti niajn tiajn elspezojn kaj malŝpari ilin je aliaj objektoj, sed – kiel jam dekomence en la eklezio almozo estis tre najbara al fastado – uzi la tiel ne-malŝparitan monon por helpi niajn gefratojn, kiuj eĉ ne scias kio estas luksa kaj agrabla vivo. Tiajn homojn ni eble trovas en nia rekta najbareco, sed tutcerte en la landoj de Afriko, Azio kJaj Sudameriko. Jen do nia fast-ordono, nia moderna fastmaniero. Kaj ni vere ne estu minimumaj en tiu fastado. Ne sufiĉas unufoje dum jaro donaceti kelkajn monerojn por malriĉulo en malproksima lando, kiu per tiu almozeto povas satiĝi ja dum kelkaj tagoj aŭ semajnoj, sed la restan jaron malsatas kiel ĝise.

Tio ne estas vera helpo kaj ne indas ian fieron. La vera kaj sole efika helpo estas – laŭ la katolik-sociologia principo de subsidiareco – tiu helpo, kiu ebligas al tiuj popoloj helpi sin mem. Kiel aspektas tia helpo, vi legu en ĉi tiu numero en la artikolo “Ili bezonas min”. Nu, ne ĉiuj povas esti evolu-helpantoj, sed subteni la koncernan agadon ni povas facile – kaj devas, se ni ĝuste komprenis la sencon de nia hodiaŭa fastado.

Aldone ni menciu eblecon adekvatan por esperantistoj: pagi abonojn de ekz. E.K. por gefratoj en nepagipovaj landoj. Ĉu ne tasko ankaŭ de nia fastemo?

Stef

 

5-MINUTA PREDIKO

 

La unua paŝo de kristana asketo estas preni la krucon de Kristo en nian ĉiutagon. En la persono de la Krucumito fariĝis sencohava kaj fruktodona ĉio, kio estas malfacila kaj doloriga en nia ekzistado. Sed tiu pasiva sinteno antaŭ la kruco ankoraŭ ne ampleksas la kompletan kristanan asketecon. Kristano estas vokita ne nur partopreni krede la suferadon de Kristo, sed ankaŭ ekzerciĝi en la ĉiutaga batalado kontraŭ diablo, malbono, pasiemo, kontraŭ sin mem. Por kristano ne postuliĝas dualisma percepto de la homo, en kiu staras unuj kontraŭ aliaj spirito kaj karno, animo kaj korpo.

Interna disciplino de kristano povas esti travivata nur en la unueco de lia tuta ekzistado. Ne eblas diseco de interna kaj ekstera vivoj. Jen ni estas meze en la tragiko de la spiritanima vivo de moderna kristano, kiun dolorigas la nesukceso krei en la vivo lokon por preĝo kaj medito. Ne trovante tempon por tio, ĉar ĉiuj liaj okupiĝoj preskaŭ voras lin, li malespere batalas por pli bona preĝado. Fakte li tiel batalas kontraŭ sin mem kaj serĉas leĝon kaj kadron por sia interna vivo, per kiuj li sendependus de la senpaŭzeco de sia ekstera vivo.

Legu la vortojn de Paŭlo en Efes. 6,10-13, kaj vi ekkonos ke la kristana asketo luktu pri la forto de l’ Sinjoro por batalo. Tiu forto konsistas ne en venko pri nia naturo, ne en subpremo de niaj naturaj kapabloj ami kaj batali, sed male en prudenta uzado de tiuj kapabloj en la batalo kontraŭ la potencoj de la malbono, tiel ke ni eliros la ruzajn atencojn de la diablo.

Laŭ Max Thurian, frato de Taizé

 

CELIBATO RESTAS

Urĝa problemo kaj kompromisa solvo

“Ne decas trakti antaŭ la publiko la leĝon de la eklezia celibato, kiel ĝi estas destinita en la latina eklezio; ĉi tiu temo bezonas ekstreman singardon kaj estas ege grava”. Per tiuj vortoj Paŭlo VI la 12-an de oktobro 1965 ĉesigis la pasian diskutadon, kiu dum la koncilo en Romo kaj aliloke tiel subite ekestis. Intertempe la diskuto tamen ne ĉesis, sed ĝi nun estas farata pli realece kaj sen pasiaj eraremoj.

Libervola needzeco estas ofta en la religi-historio, ekz. ankaŭ la budhismo konas ĝin. La frua eklezio ordinis diakonojn, sacerdotojn kaj episkopojn, kiuj estis edzoj, sed jam tiam kelkaj rezignis je edzino. Ĉe la jaro 300 koncilo en Elvira (Hispanio) malpermesis edziĝon al monaĥoj, en 440 papo Leo la Sankta ĝeneraligis tiun malpermeson, kaj la 3-a Lateran-Koncilo (1139) kodigis la celibat-leĝon, dum la orienta eklezio restis ĉe edzaj klerikoj. Dum la mezepoko, tamen, ankaŭ en la okcidento oni ofte malatentis la celibat-leĝojn; la reformacio favoris tion, sed la Trenta Koncilo restarigis la antaŭan severecon. La lastaj papoj kutime dispensigis konvertiĝantajn nekatolikain pastrojn.

Kial celibato?

“Aŭ iu prenas la celibaton en vera elano de amo, aŭ li ne fariĝas sacerdoto” diris la konata helpepiskopo Ancel de Lyon (Francujo). Jam Kristo trovis nekomprenon ĉe siaj samtempanoj pro sia celibat-postulo: “Kiu povas kapti ĝin, tiu kaptu!”.

Por tia decido do necesas aparta vokiĝo, kal tial ne estas tiel grave kompreni ĝin per “sana hom-intelekto”, sed kredi ke Dio elektas junajn homojn al tio. Ili radiu sian amon, la tutan forton de siaj koroj tiel ekskluzive al Li, ke per tio ili kopie reprezentas Kriston en lia totala sindono al la Patro same kiel la amon de Kristo al sia eklezio, kiun laŭ Sankta Paŭlo li “akiris kiel fianĉinon” per sia krucofero. Jen ni tuŝas la plej profundan misteron de la celibato: ĝi metas la sacerdoton en fianĉan rilaton al la eklezio, por la savo de la mondo.

Klare do ke estus funda miskompreno, rigardi la celibaton kiei esprimon de pruda kaj nenatura sinteno al la sekseco. Fakte ĝi estas alta formo de homa ofer-forto, kiu “donas la vivon por la amikoj. Mia amo apartenas al vi ĉiuj – en Jesu-Kristo” (Sankta Paŭlo) Jen la spirito de sacerdota celibato.

Estas kiel ĉe geedza amo: se ili foje ekkonis sian absolutan amon, ili apartenas senkondiĉe kaj por ĉiam unu al alia. Tiel inter sacerdoto kaj Dio.

Praktikaj konsideroj

Estas nekontesteble ke la celibata pastro multe pli ol la edza povas dediĉi sin al siaj taskoj. Sed aliflanke estas same nekontesteble ke multaj junaj homoj fariĝus sacerdotoj, se jen ne estus la celibato; kaj ke konsekvence tutaj landoj, ja kontinentoj minacas perdiĝi por la eklezio. Kio do estas pli malĝusta: lasi tiujn popolojn sen sacerdotoj aŭ permesi al maturaj edzoj fariĝi sacerdotoj, kiel oni proponis, kaj kiel dum 2000 jaroj estas en la orienta eklezio? Tiaj edzoj, restantaj en siaj antaŭaj profesioj, ankaŭ ne kaŭzus la problemon vivteni sacerdotojn en tiuj malriĉaj popoloj.

Sed Paŭlo VI klare diris ke la eklezio ne intencas nuligi la celibaton, male la dekreto pri la pastra edukiĝo antaŭvidas eĉ pli severan elektadon de kandidatoj. Aliflanke la koncilo trovis certan solvon per la restarigo de la diakon-ofico, kio ŝajnas esti bona kompromiso por la momento.

Restas nur psikologia obstaklo, dum multaj fideluloj vidas en la diakoneco ne memstaran kaj veran eklezian oficon, sed iom snobe rigardas diakonon kvazaŭ “duonan pastron”.

Unuflankeco kaj sensaciemo

Oni ne povas diri ke la celibato malgraŭ sia ideala fundiĝo ne kaŭzas gravajn problemojn. “Sed ĉu oni rezignu je tiel alta spirita valoro”, demandas Ancel, “ĉar en ĝi ankaŭ estas netaŭguloj? Kristo vokis dekdu apostolojn; Petro malkonfesis, Judaso perfidis lin; ĉu la Sinjoro agis malĝuste elekti ilin?”.

Kaj se ĉiam denove oni sensacie skribas pri pastroj, kiuj malfideliĝis, “oni forgesas mencii ankaŭ tiujn kiuj restas fidelaj. Kiu ja skribas artikolon pri la fideleco de niaj pastroj?”.

Tiu unuflankeco, kiu pro sensaci-ĉasado simple pretervidas la verajn rilatojn, estas maljusta kaj erariga. Tiukaze ĝi neniel taŭgas por pledi por edzaj pastroj. Certe oni klopodas hodiaŭ krei vivkondiĉojn por la pastroj, kiuj faciligas al ili resti fidelaj.

Fine eĉ ne estas tiel absolute certe, ke la celibato estas la plej grava obstaklo por hodiaŭaj junuloj. Ekz. la protestantoj, kiuj ja ne konas celibaton por pastroj, staras antaŭ la sama problemo: ankaŭ tie mankas pastriĝemaj junuloj. Kaj en la orientaj eklezioj la edza pastriĝo stagnas, dum la celibato prosperas.

Tiel hodiaŭ oni ja povas diskuti pri la problemoj, sed ni ne facilanime forĵetu la idealon de celibato en nia idealmalriĉa mondo.

 

HELPU!

En multaj landoj la eklezioj dum la fasto-tempo apelacias al ni bonhavuloj doni el nia abundo iom por la malsatuloj en aliaj kontinentoj aŭ al rifuĝintoj kaj milit-suferantoj. Nia bildo montras vjetnamianojn, kiuj ricevas manĝaĵon de Caritas Internationalis.

Ni vidu, ke la Juĝisto foje ne diru al ni: ”Mi estis malsata, kaj vi ne nutris Min…”.

 

KATOLIKISMO EN USONO

Katolikoj – nun agnoskataj socianoj

La elektiĝo de J. F. Kennedy kiel unua katolika prezidanto estas certe unu el la plej decidaj cezuroj en la politika historio de Usono, ne nur kiom ĝi koncernas la religion. Tiu evento atestis ke la plimulto de la usonanoj, kiuj antaŭe vidis en sia prezidanto “kvazaŭpastron” protestantan, opinias la katolikismon “matura”. Tiel skizis la usona senatano Eugene I. McCarthy el Minnesota la nunan situacion de la usona katolika eklezio.

La senatano emfazis ke la pli frua imago, ke eventuala katolika plimulto en la lando kun religia motivigo subigus eventualan protestantan malplimulton, hodiaŭ estas senmotiva. Katoliko ne nepre strebas sendi ambasadoron al la Vatikano aŭ subtenon de la katolikaj lernejoj per la ŝtato. Dum la venontaj jaroj oni atendas en Usono ke la katolikoj pli kaj pli multe klopodas realigi ekumenan kaj socian justecojn en Usono (ras-problemo!) kaj aliaj mondpartoj. Problemoj, krom la lernejoj, ankoraŭ estas: kuracista etiko, cenzuro kaj edz-leĝoj.

Ĉu la eklezio en Usono preskaŭ nevideblas kiel ĉi tiu katolika preĝejo en Novjorko? Ne estas tiel, ja male iom post iom ĝi vidiĝas ankaŭ en la publika vivo

Ĉu nuligi katolikajn element-lernejojn?

La katolikoj havas unu el la plej bonaj eduksistemoj en Usono. Ili jam tre frue ĉie konstruis privatajn lerneiojn kaj universitatojn, ĉar ili ne vidis sufiĉan garantion por religia edukiĝo de siaj infanoj en ŝtatlernejoj. Sed la privataj lernejoj postulas gigantajn oferojn de la gepatroj, ĉar ili devas financi ĉion, ricevas eĉ ne minimuman subtenon de la ŝtato, kvankam multaj nekatolikoj sendas siajn infanojn en la katolikajn lernejojn pro ties kvalitoj.

Tamen ne eblas eduki ĉiun katolikan infanon en ampleksa katolika lern-sistemo. Oni nun diskutas la eblecon, malfondi ĉiujn katolikajn element-lernejojn kaj anstataŭe starigi infanĝardenojn (la pli altaj lernejoj restu). Oni pledas por tio kun la argumento, ke en elementlerneja aĝo infanoj ne estas tiel akcepto-kapablaj por religio. Multe pli taŭgas infanĝardeno por meti religian bazon, kiu poste estos fortigata en la pli altaj lernejoj (kolegio kaj universitato). Momente oni nombras 11.000 elementajn, 2.350 altajn lernejojn kaj 200 universitatojn. 200.000 katolikaj instruistoj laboras en ili, kaj alta procentaĵo de ili estas pastroj, kiuj fakte havus multajn aliajn pli konformajn taskojn. Estas proksimume 75% de la diocezaj pastroj, kiuj ĉefe instruadas!

En katolikaj usonaj lernejoj la raso ne ludas rolon. Instruistoj kutime estas pastroj, kiel ĉi tiu juna sacerdoto. Ĉu ne estus dezirinde, ke ili estu liberaj por siaj veraj taskoj kaj lasu la instruadon al laikoj?

Profesoro Lee (universitato Notre Dame, Indiana) asertas ke ankaŭ ne estas absolute vere, ke la katolika lernej-sistemo garantias tian totalan katolikan edukiĝon, sed ke multaj lernejoj, escepte de religiaj kaj teologiai kursoj, ne konsiderinde diferencas de ŝtataj lernejoj.

Praktika ekumenismo

Laŭ episkopo Stephan A. Leven (San Antonio, Texas) la katolika eklezio en Usono estis tre malhelpita per la principo de la Trenta Koncilo, ke la eklezio estas fortikaĵo. La kontraŭreformacia spirito kaj certa triumfismo longan tempon lamigis la dialogon kun aliaj grupoj. Post la ekumenismo-dekreto de la 2-a Vatikana Koncilo la usonaj episkopoj starigis komisionon, kiu okupiĝas pri tiuj problemoj.

La protestanta eklezio jam antaŭ 50 jaroj agis ekumene, sed nur mallonge antaŭ la lasta koncilo ankaŭ la katolika eklezio en Usono entreprenis almenaŭ praktikajn paŝojn ekumenajn. Oni provis kun la ĉirkaŭ 250 protestantaj grupoj dialogi kaj preĝi, sen jam havi difinitajn principojn aŭ direktivojn. Tian principaron intertempe oni ellaboris komune kun la protestantoj, sed ĝi postulas ĉefe nur ke dum publikaj kunvenoj parolu vere kompetentaj personoj, kaj la baza principo ĉiam estu amo kaj komprenemo.

Paŭlo VI en Novjorko

Psikologie grava por la prestiĝo de la usonaj katolikoj estis la vizito de papo Paŭlo VI en Novjorko, kvankam tiu vizito unualinie ja direktiĝis al la U. N.

Kiel alte oni taksis ĝin tamen en la usona publiko montras ekz., ke okaze de la Tutmonda Preĝosemajno en multaj televidoj oni ankoraŭfoje prezentis la filmojn faritajn tiam. La papo vekis latentajn kaj fortigis la jamajn simpatiojn por la katolikismo, kiu dum la lastaj jaroj ankaŭ nombre konstante kreskas. Ankaŭ la decida ras-integremo de la katolikoj kaŭzas la nun jam preskaŭ senrezervan ŝatadon. Kaj nelaste la 2-a Vatikana Koncilo mem, ne nur pro la deklaro pri religia libereco (en Usono regas principo de rigora diseco de ŝtato kaj eklezio), forigis la hezitemon de nekatolikaj usonaj rondoj agnoski la katolikismon kiel pozitivan soci-parton.

 

Postkoncila preĝo

SINJORO, KIO OKAZIS AL VIA EKLEZIO?

 

Sinjoro, kio okazis al via eklezio? Kraketas kaj tremetas en ĉiuj muroj. De la altaĝaj pilastroj falas la stuko, el la anguloj levas sin polvo-nuboj, kaj tra preskaŭ blindaj fenestrovitroj atakas la brila lumo de senkompata sunradio.

Sinjoro, kio okazis al via eklezio? Bone garditaj ŝafoj en la granda grego ni estis, aliaj prizorgis nin kaj pensis por ni, paŝtistoj de nigra kaj viola koloroj. Nun oni diras al ni, ke ni respondecon havu, ke ni finfine fariĝu plenaĝaj.

Ni povis sidi en niaj benkoj, senĝene, en trankvilo ni trafoliumis nian preĝlibron, ĉefaĵo estis, ke ni ĉeestis edife la meson. Kaj ni edifis je la neklareco de la formoj kaj kutimoj, en ili ni vidis la konstantecon de la eklezio mem. Nun oni eksperimentas, forlasas pruvitan kaj parolas pri adaptiĝo al la mondo.

Sinjoro, mi ŝatus vere volonte resti en mia anguleto, pia, jes, sed sen partopreno. Sinjoro, mi ektimis pri via eklezio sed ankaŭ pri mi mem.

Ĉu vi ne parolis pri la fajro, kiun vi sendos sur la teron? Sed mi kontentiĝis per endormigiloj. Sinjoro, kio okazis al via eklezio? Ĝi vekis min. Veku nun vi mian grandan kredon.

 

NI AŬDIS

* La germanaj sekcioj de IKUE kal KELI kunlaboras jam en pluraj aferoj. Nun oni eldonos komunan varbilon.

* “Nederlanda Katoliko”, organo de la nederlanda IKUE-sekcio, dediĉas preskaŭ 9 paĝojn de sia februara numero al la konfliktoj en la estraro de IKUE, kiuj turniĝas ĉirkaŭ la persono de f-ino Champy (Lieĝo, Belgio). La sekretario de N.K. rekomendas al ĝiaj membroj i. a. ne partopreni la kongreson en St. Gallen, kie la ĝenerala kunveno decidos pri la tuta afero.

* En februaro 1966 geedziĝis István Nemere (Hungario) kaj Teresa Kurlowicz (Pollando) en Toruń (Pollando); la ceremonioj kun esperantista pastro estis parte esperantlingvaj.

* BIBLIA REVUO n-ro 4 enhavas 80-paĝan komentarion pri la Epistolo al la Romanoj, verkitan de la redaktoro D. Broadribb (kvakero).

 

NI FUNEBRAS

 

S-ro Johano H. Schackmann, de Cincinnati, Ohio, Usono, mortis la 3-an de aŭgusto 1965, an aĝo de 76 jaroj. Li postlasis edzinon, 3 gefilojn, 7 genepojn kaj fratinon. Li estis ĉefkontkontrolisto de gazetar-eldona firmao dum 47 jaroj, kaj bone konata kaj tre ŝatata pro sia amika, modesta sinteno, kaj siaj multaj interesoj kaj scioj.

Kvankam Schackmann spertis malsanon dum multaj jaroj, li tamen interesiĝis pri katolikaj kaj Esperanto-aferoj. Li estis ano de UEA, kaj subtenanta IKUE-membro; malavare donacadis al la Biblia Fonduso kaj ankaŭ al la usona IKUE-movado.

La Esperanto-movado perdis spertan kaj aktivan membron en li. Lia animo restu en paco. Ni kondolencas liajn familianojn.

 

MOVADAJ INFORMOJ

* Ĉar la iama reprezentanto de Irlando forlasis la landon, ni devis serĉi alian. Ni ĝojas pri la komuniko, ke sac. Patrick Coveney konsentis esti la nova IKUE-reprezentanto en Irlando.

* PEPU BIRDANOJ! Tiel titolas kantareto eldonita antaŭ kelkaj jaroi de LAF. Ni ankoraŭ havas malgrandan stokon de tiu interesa kajero kun 71 kantoj (kun notoj) nenie alie troveblaj. Kontraŭ sendo de 2 internaciaj respondkuponoj aŭ egalvaloro vi ricevas ĝin ĉe la redakcio de E.K.

* En Bruselo/ Belgio la 15-an de januaro 1966 komenciĝis E-kurso por afrikaj studentoj en protestanta afrika hejmo (Foyer Africain Protestant David Livingstone). Partoprenas deko da lernantoj.

* Ne plu mendu la Svisan Esperanto-Kalendaron 1966! Ĝi estas elĉerpita. Sed mendu la kalendaron por 1967 jam nun. Ekde 1967 la klarigaj tekstoj estos dulingvaj: esperante kaj germane. Eldonanto: Karl-Heinz Mischler, Zürich (Svislando).

* La 22-a IJK de TEJO okazos inter la 23-a kaj 30-a de julio 1966 en la hungara urbo Pécs. Probable ĝi estos la plej granda kongreso de TEJO: ĝis la 1-a de februaro anoncis sin pli ol 150 gejunuloj el 10 landoj. La programo estas tre varia: du teatraj vesperoj, oratora konkurso, ekskursoj, baloj ktp. En la fama katedralo de Pécs okazos esperantlingvaj katolikaj diservoj. La LKK, la aŭtoritatoj de la urbo kaj la gastama loĝantaro kore invitas ĉiujn katolikajn esperantistojn.

 

ST. GALLEN – MONAĤEJO KAJ URBO

Kiel hele lumanta astro leviĝas St. Gallen, tiu profunde inter du montetojn metita urbo, 600 jarojn antaŭ la fondo de la Svisa Federacio (1291) el la malhelo de la tiama svisa historio. Kion scias rakonti aliaj pli grandaj urboj svisaj el tiu tempo? La malnovaj romanaj urboj certe devenas de multe pli antaŭaj epokoj. Sed kulturaj grandfaroj aŭ dronis en si aŭ perdiĝis en legendoj. La loko de la sanktaj Galo kaj Otmaro, dum la du jarcentoj inter 800 kaj 1000 ne nur estas spirita centro de la tuta germanlingvujo, sed ĝia signifo kiel fruktodona ĉelo de mezepoka poezio, muziko, dramaturgio kaj libro-pentrado etendiĝas trans la germanaj limoj kaj trans la tiama tempo ĝis nia estanteco.

Neniam, diris foje klerulo, radiis la ago de homo el Svislando tiel vaste en spacon kaj tempon, kiel tiu de la kvieta monaĥo Notker Balbulus, kies himnoj konkeris la tutan okcidenton. Mil jarojn antaŭ la paska promenado de Goethe li trovis plej miraklajn sonojn por laŭdi la kun Kristo leviĝantan naturon:

Pli hele nun brilas luno kaj suno,

kiuj malheliĝis pro la morto de Kristo,

kaj gloras la leviĝintan la freŝverda tero,

kiu, kiam li mortis, obtuze tremanta ŝajnis proksime al la disfalo.

Jen estis Tutilo, giganta je l’ korpo sed tamen kun mirinde milda koro kaj arteca mano; estis la Ekkehard-oj, famaj pro epopeoj kaj kroniko; estis Notker Lambeo, la ĉefpatro de germana erudicio en aferoj de la lingvo. Kion la genio de la grandaj monaĥoj verkis kaj la diligenteco de aliaj fratoj dum la sekvantaj jarcentoj per la manskribaĵoj fiksis, kuŝas hodiaŭ bone gardita en la monaĥeja biblioteko, la trezoro de mezepoka arto kaj erudicio.

Sed la ĝenerala evoluo transformis la paceman monaĥejan ŝtaton iom post iom al religia nobelulŝtato. En la monaĥejo mutiĝis la muzoj. Venis kruela tempo, kiam la abatoj pene kaj en danĝero konservis sian malavaran landon kontraŭ kaptemaj homoj. la historio rakontas pri milito kaj murdado, pri ekzilo, pri brulantaj vilaĝoj ĉirkaŭe. Sed oni legos ankaŭ pri altkulturaj tempoj kaj aferoj, pri “amkantistoj” en Fürstenland, en la Rejn-valo, en Toggenburg. Trimil kavaliroj, kun ĉevaloj kaj servistoj, gastis iam en St. Gallen, invititaj de la abato al festeca turniro; kaj kelkaj imperiestroj dum la irado al Romo ripozetis ĉi-tie.

Dum la mizera tempo de la monaĥejo kreskis la urbo al propra libereca estado. Ĝin kaj la abaton forte premadis la Hahsburga reĝo Rudolf. Post ties morto solvita de la premo, la abato donis al la fidela urbo la karegan donacon de permesilo. Tio estis ok tagojn antaŭ la Rütli-Ĵuro.

Propran teritorion, kiel ekzemple Bern, Zürich, Luzern, la urbo Sankt Gallen neniam povis akiri, malgraŭ kelkaj provoj dum malfortaj tempoj de la abatejo. Kaŭzoj estas pluraj. Unuflanke la konfederacianoj, kun kiuj la abato 1451 kaj la urbo 1464 federaciis sin, havis ne tre grandan intereson, ke la riĉa urbo St. Gallen ankaŭ fariĝu potenca landestro; jen la abato estis, kiun oni absolute ne devis timi pro milita protekto-kontrakto, pli agrabla najbaro. Aliflanke la urbo ne povis servi al du reĝoj: al sia vasta komerco kaj samtempe al milita malcedo.

Ĉar St. Gallen en la malfrua mezepoko fariĝis riĉa komercurbo, kaj zorgeme flegi la el tio estiĝintajn rilatojn estis ĝia unua kaj lasta deziro.

Tiam kaj ankoraŭ longe poste la ĉirkaŭaĵo de la Boden-lago estis unueca ekonomia regiono. Estis grandega trafiko tra Konstanz kaj Lindau ĝis Ŝvabujo, kie propris al la abatejo riĉaj posedaĵoj. El Ŝvabujo la orienta Svislando aĉetis la grenon, sed trans la Boden-lago ankaŭ “migris” la Sanktgala tolo al la mondo. Gren-haveno de la urbo estis Steinach, tiu de la abato estis Rorschach. Estis ja ne nur ĉagreno pri la ne ĉiam kompleza urbo St. Gallen, sed plue ankaŭ la estonten rigardanta ekonomia politiko, kiu igis la abaton Ulrich Rösch fari la provon, en 1489 translokigi la monaĥejon al Rorschach. Nu, la danĝero pasis sen granda malbono. Sankta Galo fine restis ĉe la bordoj de Steinach. Sed Rorschach fariĝis la granda gren-merkato, kaj kiel ties fiera signo pli poste, je 1750, stariĝis ĉe la lago la belega grendomo. Mariaberg fariĝis administrejo kaj kelktempe monaĥ-lernejo.

La plej malbona de ĉiuj konfederaciaj militoj, la Ŝvaba Milito, alportis al monaĥejo kaj urbo la fortan politikan apogon al la Svisa Konfederacio. La St. Gallen-anoj devis defend-okupi la limon de Stein am Rhein ĝis Werdenberg. La St. Gallen-anoj kunestis en ĉiuj bataloj de ĉi-tiu longa frontoparto, ankaŭ ĉe Frastanz, kie 230 viroj kunhelpis la faman ĉirkaŭpren-manovron. Estis ege malbona tempo, dum kiu multo pereis.

La reformacio, en la urbo efektivigita de Vadian, post kelkaj varioj kreis en la regiono de la tuta hodiaŭa kantono la konfesiajn ŝtatojn kiel ili daŭris sen gravaj ŝanĝoj: urbo kaj Werdenberg reformitaj, Rejn-valo kaj Toggenburg (pr.: Tokenburg) egalparta, Fürstenland kaj la tuta sudo katolika. La kontrasto de ambaŭ konfesioj certe alportis diversajn diferencojn, sed ankaŭ efektivigis energion kaj forton de ambaŭ popolpartoj. La proverbe asertata politika vekeco de la St. Gallen-ano certe grandparte devenas de la konfesia proporcio de la kantono.

La tempo post la reformacio estis distingita per bonefartigo de la abata administrado, kiu meze de la 18-a jarcento ebligis efektivigi la konstruadon de la belega katedralo, de la monaĥeja biblioteko kaj de Neue Pflaz (prononcu: Pflac). La baroka teatro de la monaĥejo samtempe triumfis. Pli poste Müller-Friedberg en la monaĥeja regiono fondis la unuan svisan urbo-teatron.

Aliflanke la urbestroj saĝe regis parte aristokrate kaj parte demokrate, kie la gildoj kunparolis gravan vorton. Estis la granda tempo de tolo-komerco. En urbo kaj pejzaĝo la lino estis teksata. Oni alportis la teksaĵojn de la pejzaĝo al la urbo. Ĉi tie ili estis metitaj sur la malseketaj herbejoj por blankiĝi sub la suno, poste ekipitaj kaj forsenditaj. 30.000 pecoj da tolo je 60 ulnoj ĉiujare estis dissendataj dum bonaj tempoj, 5.000 ulnoj potage, al Barcelona, Lyon, Nürnberg kaj ĝis Varsovio. Sentimaj viroj, kies hejmo estis la mondvasto, Gallo kaj siaj Irlandanoj, ĉi-tie en sovaĝa valo fondis lokon de kulturo. La vidon al la foro la St. Gallen-anoj neniam perdis. Dum jarcentoj, ĝis la sojlo de la nova tempo, St. Gallen restis la plej riĉa kaj grava komerca urbo, kun Basel, kiu ja situis ĉe la granda mondostrato de la komerco. La kontrolo de la produktado kaj de la neriproĉebla vendo de la tolo estis, ĉar neniuj voktejoj estis administrendaj, la ĉefa afero de la konsilistaro. Oni tre precize kontrolis kaj ege zorgis je la famo de la St. Gallen-a tolo. Makulaj pecoj estis distonditaj de la “rigardistoj” al naztukoj. Mezo de la iam florinta tol-industrio estis la “Tukodomo”, ĝis antaŭ kelkaj jardekoj respektinda ekkonilo, kiu kompreneble pli kaj pli perdis la belan aspekton.

Sed kun la tempo ankaŭ ĉi-tie alvenis la malpli kara kotono. Precipe en la abataj regionoj oni teksis kaj ŝpinis, ĉar la tero nutris ne plu ĉiujn homojn. La antaŭlasta abato, Beda “La Boneca”, ekkonis divers-rilate la postulojn de nova tempo, inter ĉio kiel unua la signifon de bonaj trafikvojoj. Lia nova strato de Wil ĝis Rorschach estis rigardata kiel la plej bela inter Parizo kaj Vieno. Li ankaŭ enkondukis novan skolo-tipon, nome la pli altan popol-lernejon sen latino, sed anstataŭe kun modernaj lingvoj. La ĉiea spirite politika renverso kaj la invado de la francoj fariĝis fatalo por la respektinda monaĥejo. Dum 1100 jaroj ĝi per milda mano formis landon kaj popolon. Estis en 1798, kiam la francoj devigis propran regoformon. La urbanoj, kiel bonaj komercistoj, alprenis tion kun saĝo kaj trankvila rezervo, sed la kamparanoj oponis. La persistema, malfeliĉa batalo de la lasta abato Pankraz Vorster por monaĥejo kaj regado ĉesis kun la venko de Müller-Friedberg: 1805 la konsilistaro per malgranda plimulto nuligis la monaĥejon.

Dum la napoleonaj militoj la urbo kaj la kampo grave suferis sub la angla blokado: la kotono for-restis. Kaj tamen ĝuste je ĉi-tiu tempo la unua mekanika teksilo en Svislando estis starigata. Jes, la St. Gallen-anoj povas diri: Ni persistas!

Ĉirkaŭ meze de la 19-a jarcento aperis la brodado. Oni laboris tiam de matene je la 6-a ĝis vespere je la 8-a, tagmeze interrompante la laboron dum unu horo; je malheliĝado helpis kandela lumo. Se niaj avoj kaj avinoj vidus la hodiaŭajn fabrikejojn! La periodoj de ĉi-tiu industrio nomiĝas: manmaŝino, navedomaŝino, pantografo, aŭtomato.

Nelonge daŭris, kaj St. Gallen estis ligita kun ĉiuj mondopartoj. La mondaneco de ĝia civitano denove pruviĝis. En bonaj tempoj la brodado nutris 40.000 homojn urbe kaj kampe; la eksporto-cifero superis tiujn de ĉiu alia svisa industrio. Ĝia malprospero post la unua mondmilito estis katastrofa. La eksporto falis de 400 milionoj al 12 milionoj. La enloĝantaro de la kantono malpliiĝis dum 20 jaroj je 10.000 personoj, samtempe en la kantono Zürich ĝi altiĝis je 136.000. Sed kun admirinda persistemo la St. Gallen-anoj ŝanĝis al parencaj branĉoj: tordado, teksado, ŝtrumpo-trikado, konfekcio, viskozo. Ekzistas heroaj agoj, kiuj ne troviĝas en la libro de historio; la sinteno de St. Gallen je tiu rapidega falo apartenas al ili. Meze en la malprospero la urbo faris novajn centrojn de profesia klerigo aŭ pligrandigis malnovajn: Komerca Altlernejo, Konfederacia Eksperimentejo, Teksaĵ- kaj Mod-lernejo, ĉiuj tri, kune kun la Industri- kaj Profesio-muzeo kaj la Wattwila Teks-lernejo, kun la celo, servi al lerta industrio kaj al solida kaj tamen mondaneca komerc-klaso. Oni alkalkulu ankoraŭ la institucion OLMA, kiu ekde 20 jaroj prezentas la vivoplenan bildon de orientsvisaj klopodoj je la levado kaj evoluigo de agrikultura metio kaj agroindustrio.

Tia estas St. Gallen. Neniu alia svisa urbo dum tiel mallonga tempo devis travivi tian turniĝon kaj transformon. Sed kiu en malhela tempo sin tiel brave defendas kaj portas sian malfeliĉon kun tiom da dececo, esperas rajte al bonaj tagoj.

La St. Gallen-ano ja havas viglajn langon kaj lingvon, sed agante li praktikas tiun zorgan pripensemon, kiu konsilas “ne havi kolombon sur la tegmento, sed paseron en la mano”. Je ĉiu afabla scivolemo por ĉio, kion spirito kaj tempo alportas, li ne estas rapidemulo, sed volonte restas ĉe tio, kio pruviĝis al li kiel bona. En tiel malnova urbo oni ion scias pri la sinturnanta rado de la feliĉo. Jam la “amkantisto” Ulrich von Singeberg sciis diri ĉi-tion.

Forlasinte la urbon, al la gasto restas du aferoj, kiujn li neniam forgesos: la granda monaĥeja domgrupo kun la katedralo kaj la belega ĉirkaŭaĵo, kiu estas verda ringo de montetoj kaj arbaroj. Kiel malofte preĝejo, unuigas tiu katedralo grandecon kun mildeco, severecon de konstru-karaktero kun serena ĝojo; suneca rideto ĉirkaŭludas ĝian trankvilan belecon, kreita en la oreca vesperbrilo de la baroko. Grande, sublime efikas la bildo de du turoj, la trankvila fasado de la placo, subtenita de la altenmontranta turo de St. Laŭrenco, la protestanta ĉefpreĝejo de la urbo.

Sed kiu supreniras la facile atingeblain altaĵojn, konscias pri la belega situo de la urbo. Certe, mankas la granda blua riverego, mankas la lago. Sed oni havas la panoramon super la ĉarman kampon, ĝis trans Boden-lago; el ne tre granda distanco salutas la montaro Alpstein, kaj okcidente la vido trans la beleta pejzaĝo de la montetoj, pontoj, krutaj valetoj atingas Hörnli. Urbo, kuŝanta en pejzaĝo kun ĉarmegaj naturformoj, bonege taŭga por sporto kaj migrado, fine urbo, en kiu artoj kaj sciencoj, muziko kaj teatro trovis plej afablan lokon, kaj finfine urbo, kies ne lasta gloro eble estas ĝia sincera senco por bonfaroj.

P. Scherer

 

ILI BEZONAS MIN

Evoluhelpantino en Afriko

Ni havis okazon paroli kun Inge, germana fraŭlino 25-jara, kiu laboras kiel “evolu-helpantino” en Gvineo, memstara okcident-afrika ŝtato. Por tuj anticipi la rezulton: tiu intervjuo faris al ni tute klare, ke ni ne povas ĉesigi helpadon evoluigi la koncernajn popolojn, ke pro malfacilaĵoj kaj regresoj en tiu agado ni ne rajtas rezigni, sed devas obligi niajn klopodojn – kaj subteni tiujn idealistojn kiuj sub gravaj personaj oferoj iras en tiujn landojn.

Inge apartenas al ili. Profesie hospitala flegistino, ŝi decidiĝis post studsemajno ĉe la germana episkopa evolu-agado “Misereor” instruiĝi kiel evolu-helpantino. Ŝi partoprenis kursojn en tropik-medicino, psikologio, religia kaj misia historioj ktp. dum kvarona jaro. Aldoniĝis informado pri lando kaj projekto elektitaj de ŝi kaj praktik-tempo en Francujo por lerni la lingvon. Antaŭ 9 monatoj venis la momento: en Romo okazis send-solenaĵo, kaj kun tri koleginoj Inge ŝipvojaĝis al Afriko.

Surtomba danco

Nun la ĉarmulino venis por siaj unuaj hejmferioj. Sed jam ŝi estas – post du semajnoj – maltrankvila. “La homoj tie bezonas min”, ŝi diras. “Ili estas tiel afablaj kaj dankemaj. Oni bone akceptis nin kaj ni jam havas veran amikecon”. Tion la blankaj knabinoj atingis ĉefe per tio, ke ili “kunas”, do adaptiĝas al kutimoj kaj moroj, samrangigas sin kun la negroj. “Kompreneble tio ofte estas tre malfacila por blankulo, precipe inteligenta. Sed ni eĉ dancas kun la nigruloj”, ŝi aldonas ridante, kaj rakontas pri la entombigo de negra sorĉistino kiu lastmomente kristaniĝis, tamen estis entombigita fidele al la tribaj moroj kun grandaj solenaĵoj. “Estas vere nekutima travivaĵo danci ĉe lunlumo kaj obtuzaj tamtam-sonoj sur la tombo de afrika sorĉistino”.

Severa disigo

Sian grandan sukceson – ili jam konstruas filian stacion – Inge atribuas ankaŭ al la fakto, ke nur virinoj entute povas atingi ion ĉe la virinoj de tiu tribo, ĉar viroj absolute ne rajtas penetri en la inan sferon. La du francaj Patroj, kiuj dum 20 jaroj gvidas la misi-stacion, sukcesis eĉ ne unu paŝon progresi sur tiu tereno. Sed la 4 flegistinoj dum mallonga tempo gajnis la fidon de la virinoj. Nun oni jam vokas ilin al akuŝoj, kiuj strangmaniere ne okazas en kabanoj sed meze en la sovaĝa arbaro, por ke ja ne vidu ion la viroj. La infanoj estis mamnutritaj dum 2 jaroj, se mankis lakto per akvo. Estis sensacio por la Kissi-virinoj lerni de la blankulinoj nutri la bebojn per bananoj kaj rizo.

“Ili estas inteligentaj kaj lernemaj”

La kvar fraŭlinoj konsilas al la patrinoj, instruas vartadon de beboj, kuiradon, nutradon, kudradon ktp. Sed pleje gravas: por ke la tribo iom post iom fariĝu sendependa (de blankuloj) kaj memstariĝu, la flegistinoj – kiuj ja restos nur dum difinita tempo – instruas tri junulojn kiel flegistojn. La bone instalita flegejo disponas pri bonaj aparatoj kaj permesas ankaŭ operacietojn. Mankas ankoraŭ sufiĉ-energia generatoro, kiu ebligus efikan uzadon de la aparatoj.

“Jozefo”, kiun mi nun instruas en la laboratorio”, raportas Inge, “havas freŝan intelekton. Kion mi mem pene enkapigis dum duona jaro, li facile lernas dum kvarona”.

Inge (dekstre) kun kolegino kaj tri junuloj instruataj kiel flegistoj.

Tute dekstre Jozefo, la lernanto de Inge

La antaŭaj misi-lernejoj nun estas ŝtataj. La edukado ne estas malbona. La junulinoj nun volas instrui la katekismon al la virinoj. Ridetante Inge konfesas: “Pro la instruado ni modernaj junaj katolikoj kelkfoje kvereletas kun la Patroj. Sed la malfacilaĵoj estas supereblaj”.

Plej granda problemo: AKVO

Tiam Inge kun granda seriozeco kaj zorgoplene parolas pri la radika problemo de la lando, kun kies solviĝo koheras ĉio alia: la trinkakvo. La indiĝenoj prenas ĝin el lagetoj kaj riveroj kiuj estas epidemi-danĝeraj, kaj tiel 80% malsaniĝas je la preskaŭ ne esplorita bilharziozo (vermo-malsano), kiu povas dum kelkaj tagoj ekstermi kompletan familion aŭ almenaŭ steriligas la virinojn. “Mi esploris la lernantojn kaj konstatis ke 90% de la infanoj havas parazit-malsanojn”, klarigas Inge kun zorgosulka frunto. Dum oni ne solvas la akvo-problemon, ĉiuj aliaj klopodoj estas sensencaj. Oni devus (en tiu regiono) fosi 150 putojn, betonmasoni kaj instali pumpilojn. “Ni provis konstrui putojn el normalaj ŝtonoi, sed ili rapide detruiĝas. Nur betono garantias higiene senriproĉan kaj konstantan akvorezervon. Ĉar ni devas venigi ĉian materialon aviadile, ni bezonus 3 milionojn da francaj frankoj. Tiom kostus la kuracado de la tuta tribo. Sed de kie preni tiun gigantan monsumon?”.

Kial?

Fine mi volas scii, kial entute ŝi forlasis sekuran kaj agrablan vivon por iri en la pra-arbaron. Ĉu pro aventuremo?

Ne, tial ne; estis aliaj motivoj, eble eĉ ne tiom humanaj kiom “egoistaj”. Ŝi ne plu eltenis la satan vivadon de la okcidenta Eŭropo, kie homoj vivas apud, sed ne por aliaj homoj. “Tiuj homoj en Afriko, ili vere bezonas min – kaj mi ilin, por esti homo…”.

sm

 

SAVO – SEN KOMENTO

 

En la jaroj post la morto de la filmaktoro James Dean oni povis legi en la gazetoj de la tuta mondo ĉiam denove pri pseŭdoreligiaj ritoj, per kiuj gejunuloj adoris kulte sian anstataŭ-sanktulon en neimageblaj manieroj.

Germana aŭtoro, Horst Hachmann, raportis en unu ĉapitro de sia libro “Junularo” pri la pluvivo de tiu simptoma, profana liturgio. Laŭ li minimume 200.000 gejunuloj en la F. R. Germanio apartenas al tielnomataj “fan”-kluboj.

Horst Hachmann sukcesis ĉeesti en vespera aranĝo de Vico-Torriani-klubo; la permeson li preskaŭ tiel malfacile povis ricevi kiel la permeson partopreni iun ĝangal-riton.

La klubejo, loĝ-ĉambro de la 19-jara prezidantino Petra, estis ornamita per sennombraj “relikvoj” de la adorata aktoro. La plej valora estis kravato en vitroŝranketo.

Ekzakte je la oka oni komencis. Post ludo de disko Petra incendis la kandelojn de plurbraka kandelabro. La dekunu klubmembroj defilis preter subvitran bildon de Torriani: la knabinoj kisis ĝin, la knaboj sinklinis… Poste denove diskomuziko. Post ĉiu disko leviĝis “bravo”-krioj je la aktoro Torriani.

Post tiu ceremonioj la agadprogramo por la sekvanta semajno estis fiksita. Ĉiuj klubanoj klopodu varbi ĉe sia laborloko por la plej freŝaj diskoj de la “majstro”. Ĉiu devigis sin vendi minimume du diskojn al kolegoj.

Poste Petra diktis leteron al filmentrepreno, en kiu ŝi postulis, ke “sinjoro Vico Torriani jam delonge devis esti ricevinta ĉefrolon en filmo”. En plua letero la klubo dankis al la germana televido, ke per la dissendo “Hotel Victoria” ĝi donacis “la plej impresigan travivaĵon de la jaro”.

Por la fino la klubanoj denove antaŭiris la grandan bildon, kaj ĉiu knabino flustris antaŭ la foto: “Mi amas vin, Vico!”. Silente ili disiris.

Netege aperas ĉe tia ritaro, precipe ĉe la formoj de la adoro, la kaŝitaj malantaŭ la ĝangalo de erotiko kaj komercado imitoj de religiaj restaĵoj de iama religia sentado, kiu posedis la tutan homon – restis tamen tiu prasopiro de la homo al la pli bela, eterna patrujo.

H. M. Maitzen

 

PATRO ESTAS LA PLEJ BONA

 

La opinio de la plenkreska generacio pri la “hodiaŭa junularo” ja pli ol sufiĉe konatas: “Ĉiuj duonfortuloj… interesiĝas nur pri mongajno… ne havas idealojn… senmorala… kiam ni estis junaj, ni estis pli moderaj, laboremaj, ĝentilaj” ktp.

Nun okcidenteŭropa ĵurnalista teamo turnis la lancon kaj metis antaŭ centojn da gejunuloj la demandon:

“Kion vi opinias pri la plenkreskuloj?”

La rezulto estis surpriziga por multaj: neniu ribelo, akuzo, senkompreno, revolucio aŭ io simila. Sed kontraŭe respondoj, kiuj sonas moderaj kaj pripensitaj.

Resume oni povus karakterizi la opinion de la junularo pri la pliaĝa generacio eble tiel:

“Neniu estas sen mankoj kaj eraroj. Ankaŭ ne vi, plenkreskuloj. Ne estu malprudentaj kredigi tion al ni. Ni ĉiukaze malkaŝos vin. Vi havas vian mondon kaj viajn problemojn, kiujn ni estimas kaj respektas. Respektu ankaŭ la niajn!”.

 

Ĉu tio ŝokas? Eble kelkaj plenkreskuloj opinias tiele. Jene sekvas detale la demandoj, kiujn oni faris al la gejunuloj.

 

Kiujn sentojn vi havas al viaj gepatroj?

Respekton 62,3%. Amon 53,3%. Kamaradecon 23,3%. Adoron 37,6%. Timon 12,8%.

 

Kiujn sentojn vi havas ĝenerale al plenkreskuloj?

60%: Mi ne juĝas pri ili, ili havas siajn proprajn problemojn.

32%: Por mi ili estas tute aparta mondo.

19-jara salajrulo klarigas siajn rilatojn al la pli aĝa generacio: “Mi havas respekton je la plenkreskuloj kaj speciale je miaj gepatroj kaj geavoj. Mi scias, ke tiuj generacioj trapasis terurajn militojn, pri kiuj mi ne havas imagon. Sed mi povas imagi la malfacilaĵojn kaj la kuraĝon, kiun ili devis havi. Jen la ĉefkaŭzo por mia respekto”.

 

Kiujn plenkreskulojn vi plej bone komprenas?

Amikoj 57,6%. Gepatroj 38%.

Franciska, 17-jara: “Mi ne riproĉas la plenkreskulojn, ke ili ne komprenas min. Ne estas al mi tiom grave, esti komprenata. Problemoj forpasas, la evoluo tiel rapide procedas, se oni kreskas. Kial ludi la rolon de la nekomprenita, se post monato ne plu temas pri la afero?

Tamen estas io alia riproĉenda al la plenkreskuloj: kial ili adege diras, ke ni ĵus trapasas la plej belajn jarojn de nia vivo? Se mi ĉiutage iras en la lernejon kaj laboras vespere ĝis la 10-a, mi ne sentas tiel”.

Bernardo, 18-jara abituriento: “Absolute certe ne miaj gepatroj min komprenas plej bone. Ili vivas en alia mondo. Ekz. estas terure malfacile diskuti kun mia patro: se mi ne samopinias kun li, li havas la konvinkon, ke mi faras tion pro spitemo… Mia granda problemo rilate la plenkreskulojn estas la dialogo”.

Christiana, 17-jara tajpistino: “Mi tre intimas al mia patrino, sed mia patro estas tre severa. “Tio nur estas por via plejbono”, li diradas. Mi apenaŭ povas konvinkiĝi pri tio, ke vere estas por mia plejbono, ke mi devas rehejmi antaŭ neznokto, dormi dek horojn kaj ne iri dimanĉe en la kinejon, se pluvas”.

 

Kiujn aferojn oni ne povas priparoli kun plenkreskuloj?

Seksajn aferojn 44,7%. Amon 42,8%.

 

Kiu manko vin plej ĝenas ĉe la plenkreskuloj?

Senhonesteco   42,8%; plue: egoismo, indiferenteco, vanteco, ĵuluzo.

Florence, 17-jara lernantino: “Min plej ekscitas nehonesta, neverema konduto de la plenkreskuloj. Flatado al homoj, kiujn oni kalumnias, se ili estas for (ili nomas tion: bona konduto), mensogoj por senkulpigi siajn malfruiĝojn, mankojn kaj erarojn”.

 

Ĉu vi opinias ke la plenkreskuloj donas bonan ekzemplon ĝenerale?

Ne 40,4% (iliaj faroj kontraŭas iliajn dirojn). Jes 38%. (el ilia spertoj oni povas lerni).

 

Kiun diraĵon de la plenkreskuloj vi pleje malŝatas?

“Tio estas por via plejbono” 37,6%. “Je mia tempo” 27,6%. “Kiam mi estis tiom aĝa kiel vi” 25,7%.

 

Kiuj plenkreskuloj vin pleje entuziasmigas pro sia ekzemplo?

Mia patro 200. Mia patrino 142. Amiko aŭ amikino 94. Instruisto 76. La papo 76. La sciencistoj 60. Frato aŭ fratino 51. Kristo 49. Kennedy 24. Gandhi 14. Sportisto 7.

 

Interese resp. ĝojige estas, ke ne troviĝas inter idoloj la nomoj de konataj film- aŭ modaj kant-steloj.

H. M. Maitzen

 

LI PREDIKIS SUR LA STRATOJ

 

J. Leppich kaj lia “actio 365”

Jen absurda ideo: potenca trusto de konsum-industrio ekscias per elektron-cerbo ke la plej taŭga viro por atingi novajn acet-rondojn estas certa Johannes Leppich. Oni dungas lin kaj lasas lin serĉi novajn varb- kaj vend-metodojn. La viro precize studas la materion kaj prezentas siajn planojn. La sinjoroj estas ravitaj, ĉar tiu Leppich ĝuste ekkonis, ke certajn produktaĵojn oni devas vendi sur publikaj placoj. Do oni lasas lin starti, kaj efektive vendiĝo kaj konsumiĝo kreskas.

Sed baldaŭ ekestas la unuaj ĉagreniĝoj. Tiu Leppich – oni flustras en la estraro – karikaturas kaj ridindigas la produktaĵojn de la propra entrepreno, se li ankaŭ ĉiam emfazas ke la produktaĵoj de la konkurenco estas pli malbonaj. En la estraro ekestas por- kaj kontraŭ-Leppich-partio. Sed li mem, eluzante la situacion, fondas nun propran entreprenon – kaj la monsinjoroj konsternite konstatas: li ja estas plejvendisto, sed li ne vendas niajn produktaĵojn, li vendas – Leppich!

Nekutimaj lingvo kaj stilo

Iom absurda komparo, ĉu ne? Sed iel trafa, se oni legas la gazet-titolojn pri Patro Johannes Leppich S. J. Abundas esprimoj komercaj: li “vendas religion”, li “malŝlosas” novajn rondojn por la eklezio, li estas “varbtamburisto” de Dio… Leppich mem ŝatas ĉiutagajn esprimojn. Li parolas pri “religia bolilo” kiun oni devus meti en nian “glacie malvarmegan jarcenton”; ne sufiĉas “en religie arĝentumita egoismo flegi la propran animon perfekt-higiene”.

Ke Leppich sukcesas facile komprenigi al siaj aŭskultantoj per tia lingvo religiajn verojn, konsentas ankaŭ la kritikantoj. La sekreto de lia sukceso kiel amaspredikanto – pli ol 15 milionojn da homoj li alparolis jam sur stratoj kaj placoj – kuŝas en liaj formuloj kaj vortludoj. Aldoniĝas la impreso de la aŭskultanto, ke Leppich parolas spontane, ke la ideoj venas al li en la momento, kiam li parolas. Sed li ne estas tia vorto-ĵonglisto. Certe, li ne autaŭe lernas parkere siajn predikojn, tamen li tre zorgeme preparas sin ĉiun fojon. Liaj paroladoj ne havas la faman ruĝan fadenon, pli ĝuste estas saltado de ideo al ideo. Tion suferige rimarkas la ĵurnalistoj klopodantaj fari el siaj stenografiaj noticoj “rondan” raporton. Leppich mem konscias pri tiu manko. Sed li diras: “Kial mi ŝanĝu tion? Certe mankas logiko. Aliaj paroladoj havas celstreban logikon, sed mankas la aŭskultantoj…”.

La homoj, kiuj dum 17 jaroj kuras por aŭdi Leppich, ankaŭ ne serĉas logikajn konkludojn. Ili venas, ĉar “ĉe Leppich io okazas”.

La komenco hazarda

La tuta afero komenciĝis en 1948 en Essen (germana industri-regiono). Leppich rakontas: “Estis hazard-komiko, ne Saŭlus-horo. Tute praktike, la preĝejo estis plena, ni uzis laŭtparolilojn por la eksteraj aŭskultantoj, kaj ĉar ekstere estis pli multaj, mi mem ankaŭ iris eksteren. Kompreneble, ekstere necesis alia stilo, kaj ekstere mi povis alparoli ankaŭ kvin-, dek-oble tiom da homoj”.

Leppich, nun (16 aprilo) 51-jara, naskiĝis kiel filo de karcera gardisto en Ratibor/ Silezio. Lia “Saŭlus-horo” estis, kiam lia religi-instruisto sendis lin al spiritaj ekzercadoj ĉe jezuitoj kaj la junulo iris tien kun la intenco “detrui la monaĥojn”, sed tiuj inversigis la aferon, kaj Leppich – restis ĉe ili.

Li studis en Breslau, Munkeno kaj Vieno. 1942 li sacerdotiĝis. Dum la milito li estis junular-pastro en sia hejma regiono, en 1946 ni trovas lin en la Ruhr-regiono. En Essen li kunfondis la Kristanan Laboristan Junularon, 1948 fine li komencis sian “karieron” kiel “tamburisto de Dio” en la cirko Bügler.

Tragika kontrasto

La temo de liaj strat-predikoj depost tiam restis la sama: kristanismo kaj ateismo (precipe politika ateismo). Sed li ne simple kondamnas ekz. la komunistojn, male ofte oni havas la impreson, ke en iu angulo de lia koro la kredpotenco de la komunistoj fascinas lin.

Li taksas ilin tre serioze. Laŭ li la komunistoj havas falsan ideologion, sed fanatikan entuziasmon kaj potencon devigi la mondon sub sian jugon. Konstraste, la kristanoj havas la veron, sed estas lacaj, palaj, sataj kaj malfortaj. “Ĉu niaj koroj estas platigitaj en la asfalto?” li demandas.

Apostolaj laik-trupoj

Por veki inter la kristanoj novan spiriton kaj entuziasmon pri la propra afero, li ne nur predikas al la amasoj, sed komencis ali-sisteme: li fondis specialan movadon “actio 365”, kio diras: dum ĉiu tago de la jaro vi estu aktiva apostolo! Li havas “kern-teamojn” de tiu agado en ĉiuj pli grandaj urboj de Eŭropo kaj eĉ en aliaj kontinentoj, li entreprenis per ilia helpo multajn, multajn aferojn, kaj i. a. Li multege faras por la neevoluintaj landoj, kiujn minacas komunismo. Estus neeble listigi per kelkaj frazoj ĉiujn aktivecojn. Grave estas, ke per tiuj laikaj trupoj li instigis homojn al vera apostolado.

Ĉirkaŭ 20.000 membroj en 2.000 teamoj en 25 landoj! La membroj legas ĉiutage la biblion, profundiĝas en la religiajn verojn, ĉiun monaton renkontiĝas kaj ĉiun duan jaron partoprenas spiritajn ekzercadojn.

Leppich faris multajn eksperimentojn, ofte sukcese. I. a. al li ni dankas la SOS-ŝildetojn de la aŭtoj kaj laste la bibliojn en hoteloj (evangelio laŭ Marko, en tri lingvoj). La plej nova eksperimento estas laik-predikantoj sur stratoj kaj placoj. Ĝi estas esperiga.

Delonge Leppich jam ne estas la sola “ĉefo” de la movado, sed ĝia motoro kaj senlaca inspiranto. Liaj kunlaborantoj klopodas laŭeble senŝarĝi lin de organiza laboro. Multe efikas la Patro ankaŭ per libroj kaj sondiskoj, tion la kritikantoj ne forgesu, kiuj prave – Leppich ne kontestas tion – diras ke la stratpredikoj normal-kaze havas nur momentan efikon, kaj la kern-teamoj kun la tempodaŭro perdas 50% de la membroj.

Kaj alian faktoron oni ne pretervidu: Leppich kaj liaj adeptoj laboras en ekumena spirito; multaj nekatolikaj kristanoj apartenas al liaj trupoj, kaj oni intime kunlaboras kun similaj organizoj aŭ movadoj de aliaj konfesioj.

KPSch

 

LETEROJ AL NIA REDAKCIO

 

Paŝo antaŭen

Pri la iomete aliigita “fizionomio” de nia organo mi trovas viajn intencojn bonaj kaj interesaj. E.K. estu la organo, sed – kiel vi ĝuste diras – ne nur. Faka revuo ne devas havi tiom da legaĵo pri pure esperantistaj aferoj. Efektive ekzistas ankoraŭ legantoj, ankaŭ de E.K., kiuj preferas, ke E-gazeto skribu preskaŭ nur pri esperantaĵoj. Tiamaniere ni neniam tute forigos la fi-fameton de sekteco de esperantistoj.

La formo-modernigo de E.K., kiam ĝin transprenis s-ro Hoen, estis simpatia paŝo antaŭen. Eĉ grava paŝo. Paŝo malantaŭen estis la unukolora presado, kvankam tio ne estas tiom esenca afero, kiel ekz. la enhavo kaj stilo de periodaĵo. Ke la gazeto nun pli da spaco dediĉos al la temoj kaj problemoj el la kristana kaj katolika sferoj, tio estas laŭ mia opinio plua paŝo antaŭen.

I. Šponar, Germanujo

 

Nova laborkampo

Ekde la 20-a de pasinta decembro mi estis en nova laborkampo: Costermano, belega vilaĝo apud la lago de Garda. Ĝia plej granda gloro estas la granda germana soldata tombejo, kiu entenas la korpojn de 22.000 germanaj soldatoj, kolektitajn el tuta Norditalio post la dua mondmilito.

Mi memoras la vortojn de mia episkopo, kiam li sendis min al Costermano. Li vizitis min en Dossobuono, kie mi estis rektoro de la pilgrimloko “Madonna della Salute”. Li diris al mi: “Vi scias ke antaŭ malmultaj tagoj mortis la paroĥestro de Costermano. Li helpis multe la familianojn de la soldatoj ripozantaj en Costermano. Nun mi bezonas pastron kiu daŭrigu lian agadon. Vi scias la germanan lingvon; per Esperanto vi havis kontaktojn kun multaj fremduloj, katolikoj kaj nekatolikoj. Estonte vi havos kontaktojn kun multaj germanoj. Mi esperas ke vi havos bonan sukceson”. Tiel, post 22-jara instruado en la episkopa Seminario de Verona, mi estas en nova laborloko.

Antaŭ Kristnasko mi iris kun 70 infanoj al la germana tombejo; ni kantis kantetojn italajn kaj germanajn. Patrino de germana soldato tie ĉi ripozanta diris al mi: “Mi dankas al Vi en la nomo de ĉiuj germanaj patrinoj”.

La tombejo, vizitata ĉiujare de multegaj fremduloj, restos renkontejo inter italoj kaj germanoj, kaj admonos ĉiujn eviti la malamojn kaj la terurajn tragediojn de internacia milito.

Don Felice Ruaro, Costermano (Verona), Italio

 

Politiko

Ni penas ricevi permeson, E.K. aboni kaj disvastigi – simile kiel en Pollando kaj ceteraj socialismaj landoj.

Ni esperas ke E.K. restas rigore senpolitika kaj en teksto kaj en bildoj. Prenu ĉi mencion en konsideron, por ke E.K. ne estu en orientaj eŭropaj landoj denove malpermesita.

A.B., Ĉeĥoslovakio

 

Koncil-legendo

Vian revuon EK mi legis kun granda intereso kaj vera plezuro! Precipe la Koncil-legendo plaĉis al mi, sed entute la ĝenerala enhavo kaj stilo estas plene kontentigaj.

d-ro Kondor, Germanujo

 

E-patronino

Ĉu estas prudente meti en E.K. foton ktp pri d-ro Adenauer, mi ne deziras decidi, sed pri tio decidu niaj ges-anoj el orientaj landoj.

Mi legis en “ABC der heiligen Namenspatrone” sur paĝo 24 la nomon “Hildegard” kun la aldono (inter aliaj) “patronino de esperantistoj kaj lingvistoj”. Ĉu tio, nome ke ŝi estas patronino de ni, al EK-legantoj estas konata? Kiun rolon havas ĉi-rilate Pio X? Laŭ la “kajero de pli ol 1.000 nomoj” sankta Pio X estas patrono de la Papa Misi-agado por Infanoj.

“Hildegard” (= kiu en la batalo protektas), Hilde de Bingen, sanktulino, fondinto de la monaĥinejoj sur la Rupert-monto ĉe Bingen kaj Eibingen ĉe Rodesheim, konsilistino de reĝoj, dukoj kaj episkopoi, predikis migrante tra Okcidenta kaj Suda Germanio, verkis religiajn librojn, estis la unua germana verkista kuracistino kaj mistikulino kaj fondinto de la scienca naturhistorio, mortis en 1179 kiel magistrino OSB sur la Rupert-monto; nomfesto la 17-an de septembro.

A. Kronshage, Germanujo

LUDOJ

Aveto Jup volas konstrui garaĝon apud sia dometo. Fervore kaj rapide li alŝovas brikojn. Nia artisto eĉ ne sukcesis sufiĉe bone desegni lin dufoje, tiel Jup rapidas.

La dekstra bildo havas 10 evidentajn diferencojn kompare al la unua. Kiu trovas ilin?

 

Koncilkonkurso

Ni ege miris, ke venis eĉ ne unu karto pri la januara konkurso. Ĉu niaj legantoj estas tro komfortemaj aŭ tro nesciantaj? Ambaŭ estus tre bedaŭrindaj faktoj…

Solvo de la Koncil-konkurso:

1c, 2a, 3b, 4c, 5a, 6b, 7c, 8b, 9a 10b.

 

Solvo de pasint-numera krucvortenigmo

Horizontale: 1. deklaraci, 7. aerum, 8. koro, 9. sidu, 10. urb, 12. kom, 13. rub, 15. eŭropanin, 18. nian, 19. ludo, 20. orgenisto.

Vertikale: 1. dokumento, 2. karbo, 3. Leo 4. rus, 5. amik, 6. iluminado, 11. sup, 16. rang, 17. nuks.

La serĉata lando: DANLANDO.

 

DEZIRAS KORESPONDI

S-ro F. Zolch, Košice, Ĉeĥoslovakio.

S-ro Antal Barasevich, Csákberény, Hungario, laŭeble kun arbar-teknikisto.

S-ro Edward M. Driscoll, Gastonia, North Carolina, Usono.

S-ro Joseph Langerspacher, New York, Usono.

F-ino Anne Lewis, Santa Rosa, California, Usono.

F-ino Maureen T. Reid, New York, Usono.

S-ino Catherine Ryan, New York, Usono.

Fratino M. Michael O’Grady, Sacred Heart College Belmont, North Carolina, Usono, ŝatus korespondi kun monaĥinoj.

Maristaj Misiistaj Fratinoj, Waltham, Massachusetts, Usono, ŝatus korespondi kun monaĥinoj.

Skip to content