Espero Katolika N-ro 1/1966

Espero Katolika N-ro 1/1966

Sur la titolpaĝo: la patroj de la Dua Vatikana Koncilo definitive forlasis la aŭlon de Sankta Petro. Tiu vere eminenta koncilo finiĝis, kaj ni estas feliĉaj vivi dum ĝia epoko. Sed nun ĝi devas porti fruktojn en niaj koroj, nun venas NIA koncilo. Paŭlo VI destinis la jaron 1966 jubil-jaro de la eklezio, en kies kadro ni fervore okupiĝu pri la koncilo. IKUE ankaŭ faras tion, ĉefe per sia kongreso pri ekumenismo. Do, kun elano kaj vervo al la novaj taskoj! (s. m.)

“Mi havas la honoron”, oni ofte senpripense diras, eble ankaŭ nehoneste. Mi nun honeste kaj konscie diras ke estas por mi granda honoro redakti ĉi tiun revuon! Ne nur ĉar ĝi estas la plej malnova Esperanto-gazeto, sed ankaŭ ĉar IKUE montris grandan fidon al mi, metante tiel gravan taskon en la manojn kaj respondecon de tiel juna homo. El tio sekvas mia devo pravigi tiun fidon kaj la klopodo, plenumi mian taskon laŭ miaj kapabloj.

Unua mia devo tamen estas, danki al miaj antaŭuloj en ĉi tiu posteno, kaj plej unue al s-ro Hoen, kiu akiris gravajn meritojn pri la modernigo de E.K. Sub ofte ne facilaj kondiĉoj li sukcesis aperigi interesan revuon. Fakte ja estas banale diri tion, sed okaze oni diru ankaŭ banalaĵojn: tutkoran kaj varman dankon, kara eksredaktoro, pro la heredaĵo, lasita al mi, kaj mi promesas bone uzi ĝin. Li siaflanke promesis en la kadroj de siaj eblecoj helpi min, pro kio mi duan fojon dankas. Simile mi dankas al ĉiuj ĝisaj kunlaborantoj kaj petas ilin por daŭrigo. Kaj mi esperas ke aldoniĝos pliaj, kaj ke ĉiuj el vi legis la meditindajn vortojn de mia amiko Hamvai en E.K. de oktobro 1965 – kaj agos laŭ ili!

Alia redaktoro kompreneble ankaŭ havas aliajn ideojn pri “sia” gazeto. Jen kelkaj rimarkoj pri tio: E.K. iom perdu la karakteron de “organo”, kio ĝi sendube estas – sed ne nur. Tial estonte sur la unuaj paĝoj aperos nenio “esperantista”. Pri la vivo de IKUE vi ĉefe legos sur la 5-a paĝo de ĉiu numero.

Sekvante la sugeston de Hamvai ni estonte raportos nur pri vere gravaj IKUE-eventoj en aparta artikolo, dum ĉio alia aperos en la nova rubriko “ni aŭdis”. Por ĝi vi sendu amase sciigojn! Sur ĉi tiu loko aperos la artikoloj antaŭe titolitaj “aktuale”, kaj apude ĉiam estos religia artikoleto.

La du mezaj paĝoj estas rezervitaj al bildoj kaj felietono, la 9-a paĝo regule apartenos al la junularo (iama “birdo”), dum la antaŭlasta havos buntan programon, i. a. leterkeston. Sed ĝi funkcios ja nur, se vi skribas al la redaktoro, se viglas tiu dialogo inter vi kaj mi, kiun bezonas bona gazeto. Mi estas preta por ĝi. Kaj vi?

Stefan Maul

En januaro ni ĉiujare “aranĝas” la t. n. Tutmondan Preĝosemajnon por la unueco de la kristanoj. Jes, ni aranĝas ĝin, kaj ofte ŝajnas ke la aranĝoj pli gravas ol la afero mem. Oni ĉiam klopodas trovi novajn “sensaciajn” manierojn por celebri tiun semajnon kaj unuj volas superi la aliajn per nekutimaj kaj eksterordinaraj aranĝoj.

Kaj jen la danĝero de ekstereco, de efiko eksteren kaj publika. Kaj jen la danĝero forgesi la veran gravan efikon, tiun internan kaj nepublikan, kiu turnos sin al Dio. Ni celebras belajn liturgiojn kaj diservojn, komunajn aŭ apartajn, sed ĉu ni ne fatale trompas nin kaj aliajn per tiaj celebraĵoj, ĉu ni ne faras ĉar do estas la tendenco de nia epoko kaj ĝin postulas nia prestiĝo? Ĉu ni ne estas fieraj pri nia ekumena spirito? Jes, ni fieras anstataŭ humile preĝi al Dio, ni celebras anstataŭ modeste peti la Sanktan Spiriton, ni diskutas anstataŭ voki al Dio: helpu nin! Certe: celebroj, diskutoj, solenaĵoj necesas kaj povas esti valoraj – povas, se ni faras ankaŭ tion alian, humile, modeste kaj pie preĝi, ne nur solene diri noblajn kaj belajn vortojn.

Kaj tie nur unufoje dum la jaro, sed daŭre, ĉiutage! La Tutmonda Preĝosemajno estas senvalora, se ĝi ne instigas nin al konstanta ekumena sinteno en preĝado kaj vivo ĉiutaga – se post ĝi ni pensas: nu, mi faris mian devon por unu jaro.

Stefan Maul

Nun ni devas digesti

La Dua Vatikana Koncilo, sendube la plej giganta dum la historio de la eklezio, fermis siajn pordojn. Sed aliflanke ĝi malfermis multajn pordojn, iom puŝe – ŝajnas al tiuj homoj kiuj estis fremdaj al la eklezio ĉiam reformenda, ĉu ili apartenas al ĝi, ĉu ne.

La koncilo mem estas finita feliĉe, ĝemas multaj: episkopoj, kurio, ĵurnalistoj kaj kredantoj. Sed nun komenciĝis la “postkoncilo”, tiu periodo dum kiu ĉiuj ni devas digesti tion kion la koncilpatroj prezentis al ni, kaj ne ĉie kaj ĉiam tiu digestado restas sen komplikaĵoj!

Venis viro – lia nomo estis Johano

Konatiĝis intertempe ke jam Pio XII planis aŭ almenaŭ pripensis la eblecon okazigi koncilon. Sed estis lia modesta kaj nekutima posteulo Johano XXIII, kiu realigis tiun planon. Oni diris ke lin Dio elektis papo nur por fari tiun kuraĝan paŝon. Eble ne malĝusta opinio. Ĉu vi ankoraŭ memoras, kiel miregis la mondo en la jaro 1958, kiam la 28-an de oktobro aŭdiĝis la preskaŭ nekonata nomo Rancalli kiel tiu de la nova papo? Li ne estis korifeo nek havis staturon pontifikan, kaj dube multaj demandis: Kion grandiozan ni atendu de tiu maljunulo?

Sed baldaŭ oni rimarkis freŝan venton el la Vatikano, kiu forblovis kelkajn tabuojn kaj kiu hodiaŭ ĝenerale estas agnoskita kiel “pneŭma” = blovo de Sankta Spirito.

La 25-an de januaro 1959 – antaŭ sep jaroj do – Johano XXIII surprizis la tutan mondon per la encikliko “Ad Petri Cathedram”, kiu anoncis la okazigon de Ekumena Koncilo Vatikana II. La “komisiono antaŭprepara” sub prezido de kardinal-ŝtatsekretario Tardini senhezite komencis sian laboron kaj kolektis ĉiujn sugestojn, proponojn, dezirojn de episkopoj, universitatoj kaj fakuloj en la tuta mondo. Monsinjoro Felici gvidis la prilaboron de tiu materialo. Per la motu proprio “Supremo Dei nutu” de la 5-a de junio 1960 la papo malfermis la duan etapon: oni koordinis la temojn kaj ellaboris konkretajn diskut-bazojn resp. provizorajn 70 “skemojn”. Tion prizorgis la 10 de la papo starigitaj koncil-komisionoj, kies membroj estis prenitaj jam el la universala eklezio. Ilin Johano akceptis en aparta aŭdienco la 14-an de novembro 1960, kaj tiun daton oni povas indiki por la efektiva komenco de la koncilo mem.

La unua periodo

Sed nur la 11-an de oktobro 1962 pli ol 2.000 koncil-patroj solene paŝis kun la papo en la katedralon de Sankta Petro – por 4 jaroj la koncil-aŭlo. Per universala mesaĝo la kunvenintoj apelaciis al la mondo por paco kaj justeco, donante al la koncilo tiel pastrecan akcenton. La unua tempo vidis diversajn malfacilaĵojn. La patroj devis unue kolekti spertojn, lerni kiel agadi “koncile”. Multaj iluzioj – precipe ekstere de la aŭlo – forvaporiĝis, ĉefe oni baldaŭ ekkonis, ke estis iluzio atendi “uni-koncilon”: estis, ankaŭ laŭ volo de la papo, reform-koncilo, se ankaŭ kun daŭra rigardo al unuiĝo de la kristanoj kaj kun ĉeesto de observantoj de preskaŭ ĉiuj aliaj konfesioj.

Cezuro – Johano XXIII mortas

Pentekosto 1963 estis tutmonda funebra tago: la papo, kiun oni nomis “Johano la Bona”, mortis. La zorgoplena demando nun estis: ĉu lia posteulo, kiu ajn li estos, daŭrigos en lia spirito tiun nekutiman koncilon?

Kardinalo Montini estis favorito jam dum la antaŭa konklavo, kaj ĉi-foje li fakte elektiĝis. Dum la koncilo li apartenis al la “moderaj progresuloj”, kaj certe ne malmulte influis la decidon de la kardinalaro. Paŭlo VI ne estis dua Johano XXIII, sed tuj montriĝis ke la zorgoj estis superfluaj: li volis daŭrigi en sama spirito, kun prudento kaj singardo – prave, oni hodiaŭ devas diri.

La dua periodo

Kun novaj elano kaj fervoro la episkopoj venis al Romo. Sed tiu dua sesio estis la plej malagraba kaj maleleganta. Kaŭzoj estis diversaj: montriĝis ke la nun farata detala laboro estas ekstreme streĉa kaj nervoraba; malpacienco ekvivas; la afero ŝajnas ne marŝi. La konservativa minoritato batalas per ĉiuj rimedoj, kelkfoje ne tre belaj; la influo de la kurio ŝajne kreskas, la minoritato fortiĝas, prokrastigas la ideojn de episkopa kolegeco kaj religia libereco; la papo intervenas… Ĉiufanka malkontento. Tamen ĝuste tiu periodo ellaboris la plej multajn skemojn, se ankaŭ nur du dokumentoj estis pretaj ĉe ĝia fino. Kaj – tion oni ne forgesu – ĝi klarigis la frontojn kaj spertigis la patrojn komplete.

La tria periodo

Tiel ne mirigas, ke la posta periodo estis la plej fruktedona. Optimistoj jam esperis ke ĝi estos la lasta. Nu, tiu espero ne plenumiĝis, sed la farita laboro estis eminenta kaj permesis ke la 4-a periodo estis preskaŭ nur rikolta. La plej malfacilaj temoj – eklezio, ekumenismo, orientaj eklezioj, “skemo 13” – okupis la patrojn dum la 3a sesio.

La fino sukcesa

La 4-a sesio do povis abunde rikolti; komence ankoraŭ estis debatoj, sed la lastan fazon signis voĉdonoj kaj tri proklamoj de dokumentoj. Tuj komence la papo suprizis per starigo de episkopa sinodo, sekvis la – preskaŭ jam ne? – sensacia vojaĝo al UN kaj la solenaj fincelebraĵoj: ekumena preĝado de papo kaj observantoj en Sankta Paŭlo, proklamo de ĉiuj dokumentoj, mesaĝoj al la tuta mondo, proklamo de jubil-jaro.

Bilanco

Estas ne nur malfacile sed ankaŭ tro frue fari bilancon de tiu koncilo – ĉar nun ĉio estos “nur” papero, kiun ni devas plenigi per vivo. Ni klopodos dum la tempo trakti pli detale la unuopajn tekstojn sur la paĝoj de EK. Tamen, provizoran bilancon oni rajtas fari:

Unue ni devas atenti ke la koncilo kiel tia estas preskaŭ pure intelekta afero, t. e. oni prilaboris la teologiajn temojn de la lastaj 50 jaroj (depost la Unua Vatikana Koncilo), kaj teologio estas ja scienco, teorio. Sed – kiel la konata jezuito prof. Karl Rohner diris jam dum la unua sesio: se la koncilo ne profundigas kaj nove vigligas KREDON, ESPERON kaj AMON, ĝi estas superflua. El teorio do nun devas fariĝi praktiko. Ĉu la koncilo sukcesas atingi tiun celon, ni vidos nur post kelkaj jaroj.

Intelekte ĝi sendube estis sukceso: nova memkompreno eklezia esprimiĝas en la nocio DIA POPOLO, kio pli akcentas la signifon kaj dignon de la laikoj. Same la kompletigo de la doktrino pri la papa primaseco per la Episkopa Kolegeco ŝanĝis la vizaĝon – eble eĉ strukturon – de la eklezio per kvazaŭ demokrata elemento. Gravaj estis en tiu kunteksto jam aranĝo kaj stilo de tiu koncilo: la pli ol 2.000 episkopoj el ĉiuj kontinentoj ekkonis sin persone kaj spertis sin mem kiel kolegaron samrangan, vidis la grandiozajn abundecon, variecon kaj pluralecon de tiu unu katolika, universala eklezio, ekkonis la problemojn de aliaj landoj, kontinentoj kaj kulturoj. Jen jam ne supertaksebla rezulto de tiu vere unike “ekumena” (tergloba, tutmonda) kunveno! Amikecoj dumvivaj estis ligitaj, la transmaraj episkopoj havis – kaj eluzis – la neoftan okazon ekkoni propraokule grandajn partojn de la malnova kontinento (multaj registaroj ja gastigis oficiale kaj je ŝtatkostoj tutajn grupojn en siaj landoj). Do ankaŭ tiamaniere la eklezio pli kunkreskis.

Alia karakteriza trajto de tiu koncilo estis ke ĝi ne kiel preskaŭ ĉiuj antaŭaj defendis la katolikan kredon kontraŭ herezoj kaj ke ĝi ne difinis dogmojn. Ĝi estis ne negativa, sed pozitiva. Oni riproĉis al ĝi ke tro da optimismo signas ĝin. Sed ĉu tio ne estas origine kristana sinteno?

Ke la koncilo ne defendis kaj tiel ne atakis, koheras kun alia tre grava punkto: la ekumena movado trovis fervoran novan adepton en la eklezio. Per tio mi ne volas diri, ke nur nun ekvivis ekumenaj fortoj en la katolika agado. Jen oni havis alikonfesiajn observantojn, jen la Sekretariejon por la Unueco de la Kristanoj (kardinalo Bea), jen la nuligon de la ekskomunikaj buleoj inter Romo kaj Konstantinopolo, la nenombreblajn renkontiĝojn ekumenajn interne kaj ekstere de la koncilo, inter papo kaj reprezentantoj de la diversaj eklezioj, jen la kulminan ekumenan preĝadon kun Paŭlo VI en la baziliko de Sankta Paŭlo ĉe la fino. Kun miro la nekatolikoj sekvis la “demokratecon” de la eklezio, la liberecon kaj senĝenon dam la debatoj en la aŭlo. Kaj jen ankaŭ estis la unika “publikeco” de tiu koncilo: dum ĉiu fazo, ni kaj la mondo estis detale informitaj pri ĉio ajn, kio okazis en kaj ĉirkaŭ la koncilo – kvazaŭ ni mem partoprenis ĝin.

Alia – ankaŭ ekumene – grava punkto estas la liturgi-reformo kun la nova akcento sur la VORTO, do biblio kaj predikado, elementoj neglektitaj ĝis nun en la katolikismo kontraste al protestantismo.

Papo Paŭlo VI kuncelebras – jam frukto de la koncilo

Apude oni rimarkas plurajn aliajn ŝanĝojn: la papo definitive ne plu estas “kaptito de la Vatikano”; la kurio kaj la eklezia administracio entute estas reformataj, malcentrigataj; la Vatikana “sekretemo” malseveriĝas; ktp ktp.

Sed, kiel dirite: ĉu kreskis KREDO, ESPERO kaj AMO, tiuj tri, kiuj plej gravas? Ni vidos – kaj ni respondecos!

sm

Paŭlo VI proklamis okaze de la koncil-fino “malgrandan jubil-jaron”, de la 1-a de januaro ĝis Pentekosto 1966.

Ĝi estu publika danko al Dio pro la riĉiga donaco de la Dua Vatikana Koncilo. La jubil-jaro donu al la kristanoj multajn okazojn veni al tiu de la koncilo strebita interna renoviĝo en la vivo de ĉiu unuopa, de la familioj, en la publika kaj eklezia vivoj.

La jubil-jaro vokas ĉiujn kredantojn al konvertiĝo, pentofaro kaj profunda vivo el la sakramentoj.

Centro por ĉiuj celebroj en la kadro de la jubil-jaro laŭ papa deziro estu la dioceza katedralo, la episkopa preĝejo, akcentante tiel la episkopan oficon. Krome en tiu kadro okazu la landaj kaj diocezaj sinodoj sekvontaj la koncilon, okazu prelegoj, predikoj, instruadoj ktp pri la koncilo kaj ĝia rezulto.

IKUE en certa senco ankaŭ celebros tion, kvankam post la jubil-jaro, nome per sia ĉi-jara kongreso en Svislando, kiu traktos unu el la plej gravaj koncilaj temoj: la ekumenismon.

La 2-a Vatikana Koncilo proklamis entute 16 dokumentojn: 4 konstituciojn, 9 dekretojn kaj 3 deklaraciojn.

  1. Dogma Konstitucio pri la Eklezio
  2. Dogma Konstitucio pri la Dia Rivelado
  3. Konstitucio pri la Sankta Liturgio
  4. Konstitucio pri la Eklezio en la Mondo hodiaŭa
  5. Dekreto pri la Ekumenismo
  6. Dekreto pri la Katolikaj Orientaj Eklezioj
  7. Dekreto pri la Paŝtista Ofico de la Episkopoj
  8. Dekreto pri Vivo kaj Servado de la Pastroj
  9. Dekreto pri la laŭtempa Renovigo de la Ordena Vivo
  10. Dekreto pri la Edukiĝo de la Pastroj
  11. Dekreto pri la Apostolado de la Laikoj
  12. Dekreto pri la Misiado
  13. Dekreto pri la Publicaj Rimedoj
  14. Deklaracio pri la Religia Libereco
  15. Deklaracio pri la Rilatoj al la Nekristanaj Religioj
  16. Deklaracio pri la Kristana Edukado

28 oktobro 1958         kardinalo Roncalli elektiĝas papo kaj prenas la nomon Johano XXIII.

25 januaro 1959          anonco de la koncilo.

15 julio 1961               socia encikliko “Mater et Magistra”.

1 julio 1962                 encikliko “Paenitentiam agere” kun apelacio pie prepariĝi por la koncilo.

11 oktobro 1962         malfermo de la koncilo.

8 decembro 1962        fino de la unua sesio.

11 aprilo 1963             encikliko “Pacem in terris”.

3 junio 1963                Johano XXIII mortas.

21 junio 1963              kardinalo Montini elektiĝas papo kaj prenas la nomon Paŭlo VI

29 septembro 1963     dua sesio.

4 decembro 1963        du dokumentoj estas pretaj (liturgio; publicaj rimedoj).

4/6 januaro 1964         Paŭlo VI pilgrimas al la Sankta Lando kaj renkontas patriarkon Atenagoro.

10 aŭgusto 1964          encikliko “Ecclesiam suam”.

14 septembro 1964     tria sesio.

21 novembro 1964      tri dokumentoj estas pretaj (eklezio; ekumenismo; orient-eklezioj).

2/5 decembro 1964     Paŭlo VI vojaĝas al Bombay (Eŭkaristia Kongreso).

11 septembro 1965     encikliko “Mysterium fidei”.

15 septembro 1965     kvara sesio – starigo de episkopa sinodo.

14 oktobro 1965         Paŭlo VI flugas al UN en Novjorko.

28 oktobro 1965         kvin dokumentoj estas pretaj (episkopa paŝt-ofico; ordena vivo; sacerdota edukiĝo; kristana edukado; nekristanaj religioj).

18 novembro 1965      du dokumentoj estas pretaj (rivelo; laik-apostolado).

7 decembro 1965        kvar dokumentoj estas pretaj (religi-libereco; “skemo 13”; misio; pastroj).

8 decembro 1965        solena fermo.

Ekumenaj Kantoj

Jam dum jardekoj estas laŭdinda kutimo de la “ekumenistoj” en la tuta mondo, dum la tagoj inter la festo “Katedro de Sankta Petro en Romo” (18 januaro, ne plu festata) kaj la festo “Konvertiĝo de Sankta Paŭlo” (25 januaro) preĝi por la unueco de ĉiuj kristanoj.

Laŭ la ekumenisma dekreto nun katolikoj estas instigitaj partopreni tiun tutmondan preĝadon, laŭeble komune kun siaj nekatolikaj fratoj. Malfacile ofte estas ĉe tiaj komunaj preĝadoj trovi kantojn konatajn al ĉiuj. Patro Paruzel tradukis por tiu kazo tri kantojn internacie kaj interkonfesie konatajn, kaj skribis ilin laŭ sia notsistemo Muzilo.

Kliŝo: Muzilo

Ekde januaro 1966 nia revuo “Espero Katolika” havas novan redaktoron, nian lertan kaj spertan membron Stefan Maul. Al la legantoj de E.K. li certe ne plu estas nekonato; jam ofte ni havas la ĝuon, legi liajn teologie funditajn, spritajn, kelkfoje eĉ pikajn artikolojn.

Stefan Maul estas germano; li naskiĝis la 25-an de septembro 1940 en Jugoslavio. Li studis filozofion kaj teologion en Regensburg kaj Munkeno, kie li finis per diplomo en teologio. En aŭgusto 1965 li startis en la ĵurnalista kariero, fariĝante redaktoro de grava germana eklezia gazeto (DER SONNTAG) en Limburg/ Lahn, tiel ankaŭ plenumante gravan funkcion de laiko en la eklezio de l’ nuntempo. Li do havas ĉiujn kvalifikojn laŭ fakaj spertoj kaj kono ankaŭ por la redaktado de nia revuo.

La bildo pri nia nova redaktoro ne estus kompleta, se ni ne mencius ankaŭ lian laboron por “LA ALTA FLUGO”, la junularsekcio de IKUE. Li estis unu el la unuaj kunlaborantoj de la revuo “birdo”, poste fariĝis ties redaktoro kaj estrarano de LAF. Bedaŭrinde la revuo “birdo” ne plu aperadas, sed LAF havas nun propran paĝon on E.K., en kiu tiel esprimiĝos la voĉo de la junularo.

Al la nova redaktoro de E.K. ni deziras bonan starton kaj sukcesplenan agadon!

d-ro K. Perko

31-a Kongreso de IKUE (pri ekumeno)

Ĝis nun aliĝis 40 personoj el 9 landoj. Prelegos: Thalmaier (La Eklezioj de Oriento kaj la Ekumenismo), Perrenoud (La katolikismo kaj la koncepto de homa etnio), Maul (Necesas ekumena teologio).

51-a U.K. DE ESPERANTO Budapest, 30.7- 6.8.1966

Enirvizo. La partoprenantoj de la 51-a U.K. kaj la aranĝoj al ĝi ligitaj, kiuj ne loĝas en popoldemokratiaj landoj, por ricevi la hungaran enirvizon devas antaŭe pagi al la konstanta adreso de la U.K. en Rotterdam la sumon de 4 dolaroj por ĉiu tago da antaŭvidita restado en Hungarujo. Tiu sumo estos enskribita en la kredito de la kongresano, kiu per ĝi povos pagi la loĝadon, la ekskursojn kaj aliajn kongresajn aranĝojn.

Dum tiuj tagoj de la Dua Vatikana Koncilo ankaŭ malriĉa episkopo en malproksima lando adiaŭis de sia malsata popolo kaj vojaĝis kun sia servanto al la eterna urbo Romo, por tie debati en humileco kun siaj episkopaj fratoj pri la saviĝo de la homaro. Kiam nun ambaŭ alvenis en la granda grandioza urbo, ili konsciiĝis pri sia mizera aspekto; ili evitis la elegantajn, hotelajn palacojn, kie rezidis kardinaloj kaj arkiepiskopoj, kaj ekloĝis en modesta gastejo.

Sed kiam ili portis siajn malmultajn pakaĵojn en la ĉambrojn, montriĝis ke ilia malmulta mono estis perdiĝinta. Ili raportis tion al la mastro. Sed tiu estis ŝtonkora viro kaj diris al ili: “Neniel mi malestimas vin persone, reverindaj sinjoroj, sed nun jam kelkmil patroj estas ĉe tiu koncilo kaj se ĉiu el ili predikadas tiel longe kiel nia paroĥestro, tiam vi ambaŭ loĝos, Dio scias, kiel longe sen mono ĉe mi, kaj sole via beno ne multe helpas min. Koncize: vi devos morgaŭ antaŭpagi por tuta monato aŭ serĉi iun alian, kiu gastigas vin je ĉiela kotizo”. Parolis tiel, krucosignis sin kaj grumblante foriris en la kuirejon.

Tio ŝok-konsternis la episkopon kaj lian servanton senkompare; ili rekomendis sian mizeron al Dio kaj zorgoplene enlitiĝis. Kiam nun, laca pro la longa vojaĝo, la episkopo dormis en sia ĉambro, subite lia servisto frapis ĉe la pordo, eniris kaj diris: “Sinjoro episkopo, jen estas homo, kaj mi ne scias kiel li envenis. Estas meznokto kaj li volas nepre paroli kun vi, kaj konante vian volon mi ne riskis forsendi lin”.

“Pro Dio”, ĝemis mallaŭte la episkopo, “se estas almozpetanto! Li ne kredos ke ni mem estas absolute senmonaj, kaj se mi forsalutas lin sen konsolo, li koleros kontraŭ mi. Nu, li venu”. Kiam nun la episkopo kun peza koro vidis enpaŝi ĉirkaŭ 33-jaran viron kun zorgoplena vizaĝo kaj neelegantaj vestaĵoj, li pensis ke tiu estas samlandano kaj diris: “Kara amiko, vi estas tute bonvena ĉe mi kaj mi ĉiel volas subteni vin, sed pro Dio ne petu monon de mi, ĉar mi mem ne havas”. Ĉe tiuj vortoj la okuloj de la fremdulo ekbrilis, ilia lumo heligis lian vizaĝon kaj plenigis la tutan ĉambron, kaj la episkopo aŭdis diri la miraklan gaston: “Ne timu, estas Mi”.

Jen ekkonis la malriĉa episkopo kun sento de granda saviĝo la ĉielan Sinjoron, kaptis lin senfina ĝojo, li kunmetis la manojn kaj petis: “Kara Sinjoro, mi estas nur malriĉa episkopo, sed nun mi ne jam volas havi zorgojn pri la profana mono. Sed mi tre malkuraĝas, ĉar oni vokis min al tiu sankta kunveno, kaj en mi do ne loĝas klera saĝo, nur kompato al la homoj. Mi ne skribis famajn librojn kaj ne povas fari sciencajn disertaciojn. En mia lando la homoj kaj ĉiuj miaj kunfratoj estas tre malriĉaj, kaj mi devas atenti ke ili pro malsato ne eble ankoraŭ perdos sian kredon. Do diru al mi, kion mi parolu dum ĉi tiu sankta sinodo, kiam estos mia vico”.

La Sinjoro diris al li: “Mia amiko, en tio fidu Min. Mi estos ĉe vi kaj donos al via koro ĝustatempe tion, kion parolu via buŝo. Kaj pro via mono ne havu zorgojn, trankvile: enlitiĝu kaj dormu en paco”. Post tio la episkopo ekkuŝis en la lito, mirakle konsolita, kaj dormis pacoplene.

Je la sama horo en tiu belega palaco, en kiu ekloĝis kardinalo el riĉa lando, iu frapis ĉe pordo de la sekretario de tiu eminenta episkopo. La sekretario mem estis monsinjoro. Li malfermis kaj aŭdinte la deziron de la neeleganta fremdulo, paroli kun la kardinalo mem, li skuis la kapon kaj diris: “Lia Eminenco dormas nun, Lia Eminenco morgaŭ devos fari eksterordinare gravan referaĵon en la koncil-aŭlo, kaj estas absolute kaj tute neeble, veki la reverindan sinjoron”.

Kaj li demandis la vizitanton, ĉu li eble estas ĵurnalisto aŭ venas de radio aŭ televido. Sed kiam la juna fremdulo klarigis esti kunfrato de la Sinjoro Kardinalo, la sekretario ektimis, pardonpetis kaj kondukis la malriĉaspektan fremdulon en la dormejon de Lia Eminenco kaj riverencante retiriĝis.

La kardinalo surmetis purpuran piĵam-mantelon kaj afable petis la fremdulon eksidi. Kiam tiu sidis kaj ridetante silentis, la kardinalo diris: “Pardonu, mi ne konas vin”.

Nun la fremdulo respondis: “Kara amiko, vi prezentis en viaj famaj libroj kaj kleraj disertacioj kun granda saĝo mian aferon, kaj nun vi ne konas Min?”.

La kardinalo ruĝiĝis ĉe tiuj vortoj kaj rediris: “Mi ne memoras, kara amiko, ke iam mi reprezentis vian aferon. Sole kaj nur, mi batalis por la afero de nia Sankta Patrino, la Eklezio”. La fremdulo skuis amplene kaj ridetante la kapon kaj rimarkigis: “Estus eble pli bone, se vi klopodus pri mia afero, tiam vi ne devus skribi tiom da libroj”.

“Kiel?” nun kolere diris la kardinalo, “kion vi povas kritiki pri miaj libroj? Ĉu do vi iam foje skribis libron? Mi ĉiukaze ne konas vin, nek viajn librojn. Cetere vi ja estas ankoraŭ tre juna”.

La vizitanto ŝajne estis tre gaja pro la vortoj de la kardinalo, li metis ambaŭ manojn sur la vizaĝon kaj oni rimarkis pro la skuiĝo de liaj ŝultroj, ke sankta ridado kaptis lin. Tiam li forprenis la manojn de la mallarĝa juneca vizaĝo kaj diris: “Vere, dum mia vivo mi skribis nur kvar maldikajn librojn, parolante en ili ĉiam kaj ĉiam pri la justeco. Ja, eĉ ne Mi mem verkis tiujn librojn, sed skribigis ilin, kaj la verkintoj estas: Mateo, Marko, Luko kaj Johano”.

La okuloj de la fremdulo brilegis, ilia flama lumo superis la lukson de la ĉambro, la okuloj de la kardinalo liberiĝis kvazaŭ de skvamoj kaj li ekkonis Lin. Ekgenuante la kardinalo diris: “Mia Sinjoro kaj mia Dio”.

La Sinjoro ekstaris kaj suprentiris la kardinalon, prenis liajn manojn kaj diris afable: “Mia kara, mi komprenis viajn bonintencajn vortojn. Atentu, ke vi ne forgesos pro la eklezio Min. Vidu, puneto devas esti. Mi konas malriĉan kunfraton de ni, li estas nekonata episkopo en maleleganta gastejo ĉi tie en la urbo. Li bezonas vian helpon. Donu al Mi por li tiom, kiom vi povas malhavi sen mem suferi mizeron”.

Lia eminenco tuj sonorigis por la sekretario kaj skribis tiel altsuman ĉekon, ke la monsinjoro paliĝis. Sed ankoraŭ pli multe li teruriĝis, kiam la superulo post la foriro de la fremdulo diris: “Kara kunfrato, la ĉielo riĉe benis nin per mondaj havaĵoj. Ni kunvenis ĉi tie por solvi grandan taskon, kaj mi opinias ke estas tial bone, se dum la daŭro de la sankta koncilo ni ankoraŭ pli ol ĝis nun rezignas je abunda manĝado. Alportu la menukarton por ke mi simpligu ĝin”.

Kiam la malriĉa episkopo vekiĝis la postan matenon, li trovis sur sia litŝranketo altvaloran ĉekon, kaj kun dankoplena koro li portis el la koncilo por siaj fratoj hejmen tiel abundajn rimedojn, ke la homoj tie estis plenaj da laŭdado pri la miraklaj fruktoj de tiu sankta kunveno.

Josef-Maier Krafft

La germana Guru

Estas nekutima figuro, tiu maljunulo en ĉemiza jako kaj togo-simila ĝismaleola vesto, kun nudaj piedoj en sandaloj, ĉirkaŭ la ŝultroj flavgriza bramano-tuko. Longaj grizaj haroj pendas en la sulketan vizaĝon, kies penetraj okuloj observas la movojn de la dancistinoj. “Times of India” ne malpravas, skribante ke li pli similas al hindu-asketo ol katolika misiisto: Patro Georg Proksch SVD, kiu estas en Hindio konata kiel Guru (= instruisto) Gyan Prakaŝ Ŝarman.

Kristanismo en hinda maniero

Tiu nekutima misiisto jam dum multaj jaroj klopodas realigi gravan principon de ĝusta misiado, principon nur hezite agnoskatan sed lastatempe ankaŭ per la 2-a Vatikana Koncilo nove akcentitan: misio devas konformi al kulturo, kutimoj kaj moroj de la koncerna lando.

La afero komenciĝis per tio, ke Patro Proksch baldaŭ post sia alveno en la Indore-misio (1933) protestis kontraŭ la kutimo prediki en angla lingvo al la hindaj kristanoj, kiuj plejparte apartenas al la malsuperaj popoltavoloj. Kiam la juna misiisto faras sian unuan predikon en la hindi-lingvo, brilas la vizaĝoj de liaj aŭskultantoj. Kaj poste, kiam li gvidis lernejon, li enkondukis hindi kiel instru-lingvon.

Seriozaj studoj

  1. Proksch okupiĝis ne nur pri hindi, sed ankaŭ lernis sanskriton, la malnovan sanktan lingvon de Hindio; tio ne sufiĉis al li, li komencis serioze studi la hindan kulturon, private ĉar oni ne akceptis lin en bramana Sanskrit-kolegio. Post la studo de la sanktaj libroj de hinduismo li iris al Bombay por studi hindan muzikon.Ĉu li forgesis pro sia artista naturo sian misian taskon, ĉu forlogis lin la fascino de la hinda kulturo? Ne, li ne volis fariĝi privata klerulo, sed enigi la hindajn kulturtrezorojn en la eklezion. Ĉu estas mirige, ke la kristanismo apenaŭ trovas adeptojn en pli superaj kastoj, se hindo ĉe sia kristaniĝo devas forlasi tiun kulturon pri kiu li prave fieras, por servi al Dio en maniero al li tute fremda? Se la kulturoj de antikva Eŭropo povis kristaniĝi, kial ne ankaŭ la hinda?

Kantata prediko

  1. Proksch dediĉas sin ĉefe al muziko, ĉar li baldaŭ ekkonis ties gravecon por la religiema hindo: normala parolado, ankaŭ se ĝi estas pia prediko, por hindo estas “profana”, ĉar li kutimas aŭdi religiajn mesaĝojn nur en kantoformo. Do la Patro faris eksperimenton: en la katedralo de Lukov li okazigis misi-semajnon kun kantataj predikoj – kaj la katedralo ĉiutage estis plena, eĉ urbaj eminentuloj venis.

Danco – centro religia

Simile la danco, precipe la arta, estas centra religiero por hindo: ĝi esprimas ne nur (en la popoldancoj) ĝojon, mizeron, suferon de la ĉiutaga vivo, sed estas ankaŭ preĝo, danko kaj peto al la dioj, kies historiojn kaj mitojn oni prezentas en kultaj dancoj, kiuj apartenas al la liturgio. Kiam P. Proksch komencis krei kristanajn dancojn en hinda stilo por transpreni tiun elementon de hinda religiemo en la eklezion, li renkontis fortan kritikon en la propraj rondoj. Oni timis pri la pureco de la kredo. Sed kardinalo Gracias de Bombay entuziasmiĝis pri la ideo kaj instigis lin ĉiam denove, por gravaj eventoj krei religiajn dancojn, ekz. por la Eŭkaristiaj Kongresoj en Munkeno (1960) kaj Bombay (1964).

Papaj emocio kaj beno

Kulmino en vivo kaj agado de P. Proksch sendube estis la prezento en la Kricket-stadiono de Bombay antaŭ 60.000 spektantoj – kaj papo Paŭlo VI! la Sankta Patro poste, videble por ĉiuj, premis kun granda emocio longe la manon de la aŭtoro kaj deziris al li dian benon por lia agado. Tiu kulmino, tamen, ne estas la fino.

Novaj taskoj

Ĝis nun la misiisto ĉefe klopodis fruktigi la dancon por la misiado, do predikado mem. Sed nun, apogita ankaŭ per la liturgi-konstitucio de la 2-a Vatikana Koncilo, li volas doni al la danco ankaŭ lokon en la liturgio, ĉar nur tie la danco samgrade kiel en hinduismo povas akiri veran agnoskon ĉe la hindoj. Se la agado de Proksch ne restu epizodo sed vere foriĝu la baroj inter hinda kulturo kaj kristanismo, kiujn laŭ juĝo de la hinda gazetaro la misiisto sukcesis rompi, tiam ĝi bezonas fortikan bazon. La hinda eklezio estas malriĉa kaj propraforte ne sukcesas krei tiun bazon. Tiel la patro akceptis la inviton de aŭstraj katolikoj, kaj fine de la pasinta jaro faris kun sia trupo grandan rondvojaĝon tra Eŭropo por ricevi apogon. Ĉie li trovis entuziasmegajn spektantojn.

MAP

Pri la kristana edukado

Episkopo Pohlschneider de Aachen estas la komisiito de la Germana Episkopa Konferenco por edukaj aferoj. Pri la signifo de la koncil-dekreto “pri la kristana edukado” ni faris intervjuon kun li.

Demando: La 2-a Vatikana Koncilo proklamis ankaŭ apartan dekreton pri la kristana edukado. Kian signifon ĝi havas?

Respondo: Post la eldono de la eduk-encikliko “Divini illius magistri” de Pio XII en 1929, ni nun posedas en la dekreto de la 2-a Vatikana Koncilo la grandan, ampleksan dokumenton pri la eduk-principoj de la katolika eklezio.

Tiu dekreto havas eksterordinaran signifon ne nur pro sia oficiala koncila karaktero, sed ankaŭ tial, ĉar en ĝi radikas la opinioj de la katolikaj episkopoj de la tuta mondo. Pro la varieco kaj diferencoj de la sociaj, politikaj, kulturaj kaj speciale lernejpolitikaj situacioj en la diversaj landoj kaj kontinentoj, estis tre malfacile esprimi tiujn principajn konvinkojn, kiuj estas aplikeblaj por ĉiuj popoloj kaj gravaj en la praktikaj efikoj.

Tamen la dekreton ĉe la decida voĉdono pri la skemo kiel tuto akceptis plimulto de 91%.

Demando: Kia estas la esenca enhavo de la dekreto?

Respondo: Apenaŭ eblas per kelkaj frazoj resumi la riĉan enhavon de tiu ampleksa dokumento. Ĝenerale oni povas diri ke la dekreto plian fojon esprimas la grandan amon de la eklezio al la junularo kaj la zorgon pri ĝia edukado. Ĉiam la eklezio montris sin epokfara akcelanto de kulturo kaj erudicio. Ja, estis jarcentoj, kiam ĝi en la eŭropaj landoj estis la sola portanto de la lerneja edukado.

Tiel do ankaŭ la dekreto atentas la diversajn eduk-faktorojn, nelaste la familion, la eklezion, la ŝtaton kaj ceterajn sociajn fortojn. Unualinie tamen ĝi okupiĝas pri la lernejoj.

Demando: Kiujn lernejojn ĝi traktas?

Respondo: En la dekreto temas pri la tuta lerneja sistemo, de elementa lernejo ĝis universitato. Nature la koncilo pleje akcentas la religian formadon kaj la moralan edukadon. Ĉi tie la eklezio devas plenumi sian plej propran, de Kristo donitan taskon. Laŭ ĝia opinio la kristana kredo devas esti la bazo kaj krono de la tuta edukado. Tial nature la koncilo donas preferon al la katolika lernejo. Samtempe tamen ĝin interesas la publikaj lernejoj en plej alta grado.

La dekreto okupiĝas detale pri senco, celo, valoro kaj tasko de katolikaj universitatoj kaj teologiaj fakultatoj. Tio ne mirigu nin, ĉar ja ekzistas granda nombro de katolikaj altlernejoj sur la terglobo. Tiel ekz. sole en Usono, apud sennombraj ekleziaj kolegioj, ekzistas ne malpli multaj ol 32 katolikaj universitatoj.

Demando: Kiuj partoj de la dekreto – apud la ĝeneralaj kaj por ĉiuj landoj de la mondo validaj eldiroj – trovas apartan intereson en la okcident-eŭropaj diocezoj?

Respondo: Grandan intereson ekz. trovas tiuj lokoj en la dekreto, kiuj okupiĝas pri la scienca kaj religia edukado de la estonta instruisto. La instruistoj ja estas la animo de la lernejo; ili vaste influas la spiriton kiu viglas en ĝi. Kelkaj rimarkoj estas dediĉitaj ankaŭ al la diverseco de la seksoj en la strukturigo de la lernejoj.

Sed tute apartan signifon havas la deklaro de la koncilo pri la problemo de la gepatra rajto. La gepatroj havas la devon kaj ankaŭ la unuan kaj neforigeblan rajton destini la edukadon de la infanoj, kaj tial ankaŭ en ĉia libereco fondi kaj elekti lernejojn. Ĉia lernej-monopolo kontraŭas la originajn rajtojn de la homa persono. Tial la ŝtato el kaŭzoj de egaliga justeco havas la devon disponigi la bezonatajn rimedojn publikajn por ke la edukrajtuloj povas libere laŭ sia konscienco decidi, kiun lernejon ili volas elekti por siaj infanoj.

Ĉe ĉio tio oni ne neglektas ke ankaŭ al la ŝtato apartenas gravaj kompetentoj kaj taskoj sur la tereno de lernejo kaj edukado; sed ĝi devas ordigi ĉion tiel kiel ĝi servas al la paca kunvivado de la homoj en la hodiaŭa pluralisma socio kaj al la konscienca libereco.

Ni povas esperi, ke la klaraj de la koncilo eldiritaj eduk-principoj, kiuj vaste koincidas kun la deklaroj de la UN pri la homaj rajtoj kaj la libereca evoluo de la moderna mondo, efikos benriĉe por la popoloj de la tero kaj nia junularo, la portanto de la estonteco.

 

La 5-an de januaro 1966 d-ro Konrad Adenauer, ekskanceliero de Germana Federacia Respubliko, fariĝis 90-jara.

Li ne nur estas unu el la vere eminentaj politikaj figuroj de la postmilita mondo, sed ankaŭ bona katoliko. Eĉ dum la koncilo oni citis lin.

Ke li havas grandajn meritojn pri la kresko de la eŭropa ideo, jen kio faras lin simpatia ne nur por germanoj.

Religia instruado kritikata

Okcident-londona junular-klubo aranĝis enketon ĉe gejunuloj inter 13 ĝis 20-jaraj por eltrovi kial tiel multaj el ili perdiĝas hodiaŭ por la eklezio.

De Lenin venas la proverbo: se dum referato la aŭskultantoj enuas kaj ne povas libere diskuti, ili voĉdonas per la piedoj – foriras por neniam reveni. La rezultoj de la menciita enketo memorigas pri tiuj vortoj.

Kredon havi sed ne vivi ĝin

La plimulto el la demanditoj regule vizitas preĝejon, vizitas katolikajn lernejojn kaj apartenas al katolikaj junularaj organizoj – do junaj homoj por kiuj la kredo estas organa parto de ilia vivo, kiuj ne forĵetis eklezion kaj ĉion kio koheras kun ĝi, ili kredas la katolikan eklezion la vera eklezio de Kristo, kaj estas konvinkitaj ke oni devas oferi ankaŭ la vivon por la kredo.

Des pli strange. Preskaŭ la duono de la demanditoj opinias: ĉu katolika aŭ ne estas indiferente por la vivo. Kiel klarigi tian disonancon? El la nesufiĉa, nur teoria maniero, laŭ kiu ankoraŭ oni prezentas la kred-instruojn!

81% kondamnas la religi-instruadon

Sed ni aŭskultu la gejunulojn mem. La plimulto indikas la lernejon ĉefa fonto kaj ĉefa peranto de la kredo, antaŭ prediko kaj familio. Sed 81% kondamnas la manieron kaj metodon de tiu religi-instruado. La kredo “estas troe instruata kiel fako” – ni havas “senfantazian instruadon”. Ĉiuj kritikas la instruistojn, ĉu ili estas pastroj ĉu monaĥinoj. Oni “ne preparas nin por la ekstera mondo”. Jen la ĉefkritiko!

La enuecon de la religi-temoj oni bedaŭras: ofte aŭditaj aferoj ĉiam denove estas ripetataj, la veraj viv-problemoj hodiaŭaj ne traktataj: sekso, edzeco, moderna vivo. La demandoj pri eklezio, sakramentoj, biblio kaj Kristo devus esti respondataj en la kunteksto de la “mondaj” problemoj, alie tiuj propre religiaj aferoj falus el la interesosfero, fariĝas akcesoraj. La plimulto el la demanditoj jam en sia juna aĝo devas respondi kredo-demandojn de kamaradoj, kaj 65% el ili diras ke ili serĉos nekatolikan edz(in)on.

La grava problemo do estas: ĉu la religia instruado sufiĉe preparas la junularon por la vivo? Se ne: kiel longe daŭros, ĝis ankaŭ tiuj – nun ankoraŭ fidelaj – gejunuloj perdos kontakton kaj ligon al la eklezio?

Ke la familio pro sia hodiaŭa situacio kaj la evidenta abismo inter la generacioj ne sukcesas forĝi la gejunulojn por tiu vivo, ni scias, same ke nur malofte gejunuloj konfidas sin al pastro.

Anstataŭ katekismo – diskutado

La sugesto de angla studento montras eblan vojon. Li skribas: “Mi falis en la intelektulan, religian kaj socian kaĉo-poton de la universitata vivo. Kvankam hejme mi estis edukita bon-katolike, mi konstatas ke mia nuna religia bazo ne sufiĉos por konservi mian kredon. Pasis la tagoj kiam sufiĉis parkere diri senfinajn respondojn al katekismo-demandoj de dubinda valoro. La formala, enuiga instruado al tridek neinteresitaj infanoj devas ĉesi: diskut-grupoj en frua aĝo necesas. Al la junaj homoj oni devas doni la eblecon eldiri siajn problemojn kaj tradiskuti lin. La religi-instruadon oni devas remeti sur la fundamenton de la realeco”.

Ŝajnas ke tiuj problemoj ne estas nur anglaj. Ĉie ili ekzistas kie la religi-instruado ne kapablas paroli “en la vivon’”, kaj tie la junularo adiaŭos ĝis nerevido.

Ĉi sekve vi trovas 10 demandojn. Por faciligi al vi la respondojn, ni mem tuj aldonis po tri respondojn, el kiuj tamen nur unu estas ĝusta.

  1. La kioma koncilo entute estis la 2-a V.K.?
  2. a) la 2-a
  3. b) la 53-a
  4. c) la 21-a

  1. Kie okazis la 1-a, t. n. apostol-koncilo?
  2. a) en Jerusalemo
  3. b) en Romo
  4. c) en Korinto

  1. Kiu nur rajtas voĉdoni dum koncilo?
  2. a) kardinaloj
  3. b) episkopoj
  4. c) papo + kurianoj

  1. Dum kiu sesio de la 2-a V.K. oni ne proklamis dokumenton?
  2. a) tria sesio
  3. b) 1-a + 2-a sesio
  4. c) unua sesio

  1. Kiun oficon havis arkiepiskopo Felici dum la 2-a V.K.?
  2. a) Ĝenerala Sekretario
  3. b)Ŝtatsekretario
  4. c) Nuncio

  1. Kiu validigas la koncil-dokumentojn?
  2. a) la Ĝenerala Sekretario
  3. b) la Papo
  4. c) la Kurio

  1. La nombro de la koncil-skemoj komence estis
  2. a) tri
  3. b) 150
  4. c) 70

  1. Kiel nomiĝis la kardinaloj, kiuj gvidis la kunsidojn kaj debatojn?
  2. a) sekretario
  3. b) moderatoro
  4. c) aŭditoro

  1. Kiu dokumento estis unue preta?
  2. a) liturgi-konstitucio
  3. b) ekumenismo-dekreto
  4. c) dekreto pri la misiado

  1. Kiel nomiĝas la loko de la koncil-kusidoj?
  2. a) konklavo
  3. b) aŭlo
  4. c) aŭdienco

Skribu viajn respondojn sur poŝtkarton (ekz. 11a, 12b, 13c ktp.) kaj sendu ĝin ĝis la 1-a de marto 1966 (poŝtstampo!) al la redakcio de E.K.

Por ĝusta solvo vi ricevos la ekumenan preĝareton NEELMEZUREBlA, NI LAŬDEGAS VIN.

Inter la ensendintoj de ĝustaj solvoj ni krome lotumos 1-an premion. La gajninto povos elekti inter

  1. LA VOJOJ DE LA EKLEZIO
  2. jarabono de E.K. (por nepagipova lando)
  3. jarabono de “kristana ekumeno”
  4. jarabono de KONTAKTO

H. M. Maitzen

Germana Esperanto-Junularo (GEJ) havas la meriton esti kreinta novan – laŭ R. Schwartz epokfaran – nocion: TALPO. Se vi esploras en Plena Vortaro, vi trovas jenan difinon: “Talpo. Subtere vivanta, insektomanĝanta mambesto kun velureca felo (talpa): blinda kiel talpo”.

La estraro de GEJ skribis en sia deklaro: “Precipe la lasta, metafora difino pruvas, kiel trafa kaj prava estas la nocio “talpo” por tiuspecaj “samideanoj”, kiuj blinde laboras resp. mallaboras por Esperanto, kiuj vivas kaj agas en obskura mallumo kaj mallerte antaŭenŝovas sin damaĝante la movadon. Tiujn talpojn ni devas elfosi kaj ekstermi!”.

GEJ nomis specialan komisiiton “Elfosanto”, kiu daŭre ĉasas tiajn talpojn kaj ĉiumonate publikigas “talpaĵojn” en la bulteno de GEJ. Oni eĉ nomas unufoje dum jaro “Honoran Talpon”, kaj kontraste “Personon de la Jaro”, kiu do estas mal-talpo.

Klare ke ni ĉiuj ankaŭ volas esti, se jam ne mal-talpoj, do almenaŭ ne-talpoj. Kaj klare ankaŭ ke ni kun-ĉasas kaj fine konduku la movadon el la sekteco…

(H. M. Maitzen)

* 16-jara lernantino deziras korespondi kun samaĝa knabino, prefere el Svislando. Božena Jaskiewicz, Krakovo, Pollando.

* Malgranda katolika katekismo, originale verkita de Pastro Bianchini (broŝureto 50-paĝa), ricevebla kontraŭ sendo de 50 poŝtmarkoj de s-ano Giovanni Della Savia, Udine, Italujo.

katolika socialisto

La socialismo efektive ja naskiĝis en Germanio, kaj en tiu lando, en Kerpen apud Düren, ankaŭ naskiĝis Adolf Kolping, kiu preskaŭ samtempe kun Karl Marx, kiu la 6-an de majo 1849 en Kolonjo proklamis siajn revoluciajn tezojn, komencis sian propran agadon, per malsamaj vojoj atingi saman celon kiel Marx.

1845 Kolping venis al Elberfeld kaj tie renkontis florantan fru-kapitalismon, unuflanke la spiritan viglecon kaj viglan materialismon de la burĝaro, aliflanke la socialan mizeron kaj moralan degeneron de la proletaro – tiu proletaro postulanta siajn homajn rajtojn kaj preta furiozi per revolucioj.

En Kolonjo li komencis, tiun saman 6-an de majo, en lernejo, ĉe kandellumo, kun sep “submajstroj” (Gesellen), kiel li nomis siajn kunulojn, tion kio hodiaŭ estas granda organizo: “Kolping Familio”.

Ankaŭ ne kiel Lasalle

En 1863 li venis al Frankfurt/ Main kal tie konatiĝis kun Lasalle, kiu ankaŭ en katolikaj rondoj trovis multan atenton kaj vastan konsenton. Sed ankaŭ kun Lasalle kaj liaj ideoj Kolping ne kuniĝis. Li estis alikaraktera ol tiuj revoluciuloj. Filo de kamparano, kun varma amo kaj forta radiko en familio, hejmlando kaj popolo, li estis familiara kun la popolo, kiel ŝuisto konis kaj amis la proletaron. Sed li ne estis literaturisto kaj sciencisto kiel Lasalle, ne racionalisto jam de siaj lernejaj jaroj. Kolping estis homo de koro, kredo, respekto. Tial li ne fariĝis intelektulo aŭ oficisto, sed populara kaj popolproksima sacerdoto sen la mezepoka klerikalisma karaktero.

Pastro en ŝanĝiĝanta mondo

Tiel li pli facile trovis vojon al la nova realeco de mondkonkera tekniko, industria progreso kaj profanespera estonteco. Lia religio estis mond-pozitiva kaj unu jarcenton antaŭ Johano XXIII li praktikis tiun “dialogon kun la mondo”, se li ankaŭ ne konis tiun esprimon. Ne teologia spekulacio kaj mistika profundiĝo, sed religiiĝo de la vivo estis lia celo. La eklezio per sia kristanismo ĉirkaŭu tiun terecan mondon, ŝanĝu ĝin kaj superu ĉion maldignigan kaj kontraŭhoman. Tial, laŭ opinio de Kolping, la eklezio ne malĝoju pro la foriĝo de sia aristokrata regado, sed – rezignante je ĉiaj restarigaj deziroj – kuraĝe eniru la popolon kaj tiavoje fariĝu pli “populara”, por refari la popolon pli ekleziema.

Edukanto proprastila

En la plenumado de tiu tasko Kolping restis propreca kaj iris sian apartan vojon. Li ne trotaksis librojn sed helokule rigardis naturon kaj vivon de la homoj. Tiel li konservis sobran, realistan, iom kvietan stilon. Ĉefe ideoj kaj idealoj valoris por li nur tiom kiom ili estis efikaj en la homoj. Por li ekzistis nur tiom da libereco, justeco kaj vero en la mondo, kiom da liberaj, justaj kaj veramaj homoj vivas en ĝi. Eduki tiujn homojn, doni al ili internan forton kaj eksteran kapablon por plenumi vivtaskon, jen la celo por kiu li oferis sian tutan vivon. Li foruziĝis en tia eduklaboro por la metiista kaj laborista popolo. Lia senŝancela fido je la laborista junularo estis la verviga impulso de lia sociala edukagado. La laboristaro trovis en Adolf Kolping veran patron kaj patronon, kaj en tiu danka senco la “Kolping-Filoj” ankoraŭ hodiaŭ kantas: “Patron Kolping honoru ĉiu ajn…”.

Ĉu la katolika eklezio klopodos repaciĝi kun la framasonismo? Ĉu la spirito de la koncil-dekreto pri la nekristanoj kondukos ankaŭ al nova esploro de la eklezia pozicio al la framasonoj? La meksika episkopo Mendez Arceo de Quernavaca sugestis tion.

Kaj en la eklezio kaj en la framasonismo laŭ lia opinio devus maturiĝi la spiritoj. Ambaŭflanke oni montriĝu nobla, renkontiĝu en komprenemo kaj liveru pruvojn de lojaleco por serĉi dialogon. Li ne dubas ke iun tagon ankaŭ en tiu punkto oni venos al interkonsento, kaj li kredas ke tiu tago ne estas malproksima.

Tion aŭdi ĝuste el la buŝo de latinamerika episkopo, en kies hejmlando la framasonismo ludas gravan rolon kaj masive aktivas kontraŭ la eklezio, devas frapi. Certa kunekzistado inter katolikismo kaj framasonismo helpus eviti superfluajn konfliktojn, kaj ebligus al la eklezio en Sudameriko pli neĝenitan disfaldiĝon.

Nur malmultajn tagojn post la propono de la meksika episkopo okazis en la nordamerika Boston jam la unua renkontiĝo inter eminenta reprezentanto de la eklezio kaj framasona loĝio. La arĥiepiskopo de Boston, kardinalo Richard Cushing (amiko de familio Kennedy) vizitis la urban loĝion – la unua vizito de katolika episkopo dum la 232-jara historio de la grandloĝio de Massachusetts. Kiel “Rikardo, batalanto por frateca amo” la kardinalo estis salutita de la gvidanto de la Bostona loĝio. Cushing porolis al la framasonoj pri la koncilo kaj precipe pri la dekreto pri la nekristanaj religioj.

Kontraste al aliaj (precipe latinamerikaj) branĉoj de framasonismo, kiuj radikale batalas kontraŭ religio kaj eklezio ĝis hodiaŭ, la angloamerikaj framasonoj konas la kredon je Dio, la “granda arkitekto”. Multaj protestantaj kristanoj, pastroj, ja episkopoj membras en la loĝioj. Sed inter katolika eklezio kaj framasonismo ĝis hodiaŭ ekzistas ankaŭ tie akra kontraŭeco, nelaste pro la minaco de ekskomuniko por katolikoj, kiuj aliĝas al loĝio.

Certe ankaŭ ĉi tie, kiel ĉe la ekumenaj iniciatoj kaj kiel ĉe la aliaj kontaktoj kun nekristanaj religioj kaj la ateismo, unue estas ne pli multe ol bonvolemaj gestoj. Sed malmulte sur ĉi tiu tereno jam estas multe.

Kurioze ĝis ridinde

  1. Interpretisto: bone rekompencita sed streĉa profesio.– Jen resumo de artikolo de la nederlanda gazeto Het Vaderland (La patrujo) de 3.7.1965, kiun alsendis patro Wannemakers: La Unuiĝintaj Nacioj havas 80 interpretistojn dungitajn en Novjorko kaj Ĝenevo. Krome estas ankoraŭ minimume 500 aliaj profesiaj interpretistoj en 25 landoj. Ili pleje laboras “free lance” – do sen konstanta kontrakto – plejparte unuigitaj en la internacia fakunuiĝo por ilia profito kaj internacia kunlaborado per faka lerteco. Unu de la principoj estas la oficsekreto.

Gravaj postuloj

La interpretista Unuiĝo antaŭ kelkaj monatoj fiksis la salajron je 40 dolaroj potage. La minimumo por la “free-lances” estas kalkulita laŭ bazo de 6 interpretistoj en konferenco kun tri laborlingvoj. Se nur kvar interpretistoj estas enoficigitaj, la minimumo sumiĝas je 64 dolaroj potage. En la kazo de specialigitaj teknikaj temoj, kiam la interpretisto mem devas esti science sperta, la taga tarifo altiĝas ĝis 90 dolaroj aŭ pli. La unuiĝo havas kiel principon ke interpretisto, se li volas laŭdece plenumi sian funkcion, ne devas labori pli ol 200 tagojn pojare. Se li transpaŝas tiun limon li povas esti certa pri nerva ruiniĝo post nelonge.

La ofico estas bone rekompencata, sed oni ĝin ne ricevas alĵetata! El ĉirkaŭ 200 studentoj de la Universitata Interpretist-lernejo en Ĝenevo ekz. nur meznombre 50 ricevas sian diplomon. El ili poste 20 estas sondataj de la UN, sed tiu organizacio normale pojare ne dungas pli ol kvar aŭ kvin personojn, kaj tiam provizore nur prove. Unu el tiuj homoj donis tiun difinon: interpretisto estas iu kiu tradukas pli bone ol diras liaj kolegoj, kaj malpli bone ol li opinias ke li devus fari.

Malsaĝaj eraroj

Oni ne faras multajn erarojn; sed kelkfoje ili ja estas komikaj. En konferenco pri plibonigo de la higienaj cirkonstancoj en la subevoluintaj landoj, la (angla) vorto “privy” (necesejo) ofte estis france tradukita kvazaŭ estus dirita “privy council” (sekreta konsilo). En iu kunveno por interkonsentigi du landojn iu delegito diris: “Fine ni ne estas “matchmakers” (profesiaj svatistoj). En la kaptelefonoj, per kiuj estis donata la franca traduko, sonis “Fine ni ne estas alumetfabrikantoj” (la laŭlitera, tiurilate erara traduko).

Ankaŭ se ĉirkaŭ la 55-a vivjaro oni nur faras skribajn tradukojn, malgrandaj eraroj povas havi malagrablajn sekvojn. Per la diferenco de unu litero en rusa dokumento pri la evoluo de ekonomiaj helpfontoj de iu lando estis metita: “Antaŭvidoj de kreskado de sklavoĉaso al la okcidenta marbordo de Afriko”. Devus esti: “fiŝkaptado”, sed tio ruse diferencas nur unu-litere de sklavĉasado.

Post-rimarko: post la diversaj anoncoj en ĉi tiu rubriko pri la afero de la interpretistoj, ĉi tiu artikolo certe antaŭpuŝos nian konvinkon kaj ankaŭ, se vi uzos ĝin por propagando, de aliaj, ke esperanto povos evitigi multajn nervajn ruiniĝojn!

  1. Solena fermo de la Koncilo. Viĉiuj povis (i. a. per la televido) sperti la imponan kaj kortuŝan fermadon de la dua Vatikana Koncilo. Tamen… mi devas konfesi ke dum la sankta Meso kiun la papo oferis, mi havis distran pens(ad)on kiam (mi nun citas la gazeton) “la preĝo de la fideluloj estis antaŭpreĝata kaj kantata per la anstataŭantoj de ok diversaj mondlingvoj”. Tio okazis je la Ofertorio. Min tiam kaj refoje incitetis la pensado: kiuj estas tiuj “mondlingvoj”? Ĉu ekz. al tiuj ankaŭ apartenas  la mia, aŭ certe Esperanto?

K. A . Ouwendijk

Letero

La ŝipo de Petro – la eklezio – devis dum la jarcentoj ofte rezisti al ondegoj kreitaj de ĝiaj malamikoj por ĝin dronigi. Sed ankaŭ sufiĉe ofte la ŝipo devis elteni la provojn de ŝipanaro ne tro sperta aŭ ne sufiĉe saĝa.

Ekster la metaforo, la eklezio kelkfoje ricevis atakojn ne nur de la kontraŭkatolikaj fortoj, sed eĉ de katolikoj, kiuj – bonintence aŭ ne — stariĝis fronte al la aŭtoritato kaj pretendis imponi siajn proprajn konvinkojn.

La nuna tempo prezentas al ni ĝuste tiun duoblan atakon al la unueco de la eklezio kaj al a certeco de ĝiaj fundamentoj. Flanke de la sendia ateismo kaj de la moderna paganismo, la eklezio trovas en la daŭra kritikemo de certa parto de la katolikoj konstantan kaŭzon de erozio al sia solideco kaj obstaklon al la efikeco de sia misio.

Ke tia sinteno de iuj katolikoj estas reala, pruvas la faktoj.

Al la ĥoro de kalumnioj kontraŭ Pio XII vekitaj de la kontraŭhistoria kaj stulta verketo de Hochhut, unuiĝis ankaŭ grupo de katolikoj — inter la plej “modernaj”. Kelkaj katolikaj ĵurnaloj ne oponis al la mensogoj kaj naivaĵoj de Hochhut kaj de liaj sekvantoj, kaj ne prezentis la argumentadojn kiujn liveris la historio kaj la saĝeco: ili silentis aŭ eĉ iom aprobis la senfundamentajn akuzojn pri la agado de Pio XII.

Depost la komenciĝo de la Koncilo, la kritikoj levitaj direkte al la kurio, al la t.n. konservativaj kardinaloj kaj episkopoj kaj, kelkfoje, eĉ al Papo Paŭlo VI, fariĝis ĉiam pli kaj pli fortaj kaj kuraĝaj: grumbladoj facilanimaj kaj, ĝenerale, kontraŭveraj. Kelkaj katolikoj, kiuj eble ne tro kapablas ekzameni sian propran konsciencon, evidentigis en la eklezio de la pasinteco kaj de la nuna tempo nur mankojn kaj erarojn – verajn aŭ ne – preterlasante ĉion bonan kaj tiel malbeligante ĝian vizaĝon antaŭ la mondo. Plue, oni sentis emon al nebuligo de la nediskuteblaj veroj fiksitaj en la doktrino. Sed kio plej bone kompletigas la verkon de la “progresemaj” katolikoj restas la pli malpli malkaŝaj atakoj al la nuna Papo.

Paŭlo VI, la piega, ne komune inteligenta kaj escepte prudenta Papo, kiun la Dia Providenco donis al ni, devis mem kun ĉagreno plendi pri katolikoj kiuj interpretas la “dialogon” kiel daŭran cedon al la nekatolikoj, pri la manko de respekto kaj humileco antaŭ la aŭtoritato, pri la eraraj konvinkoj rilate la eternajn verojn (ekzemple koncerne la Sanktan Eŭkaristion).

Por ekzemplo kiu prilumigu la sintenon de strangaj “fideluloj” de la eklezio, estas interesa la artikolo skribita de usona ĵurnalisto kaj publikigita – sur tuta paĝo! – de katolika nederlanda ĵurnalo “de Volkskrant”, sen ia kritika komentario kaj eĉ kun vortoj rekomendantaj la aŭtoron (vidu numeron de la 11-a de septembro, paĝo 9). Tie oni parolis pri “rigidiĝintaj” spiritoj posedantaj gravajn poziciojn en la roma kurio kaj pri la “senhonteco” de “vatikanaj stranguloj” al kiu la Papo konsentis, “tiel verŝajne servante plej bone siajn proprajn interesojn”. La aŭtoro trovis politikajn motivojn en la sendado, flanke de la Sankta Patro, de ora rozo al Fatima. En tiu artikolo oni eĉ riproĉis la Papon ĉar li donacis sian oran kronon al la malriĉuloj per la aserto ke ĝi apartenis al kardinalo Spellman, dum la vero estas ke la kronon la Papo ricevis de la Milana diocezo kaj cetere kiel ĉiuj donacoj ĝi fariĝis propraĵo de la ricevinto.

Ni povas nin demandi, ĉu la konduto de tro riskaj kaj strange modernemaj kristanoj ne estas tre damaĝa al la vivo de la kristana popolo kiu anstataŭ babileman originalecon deziras konkretajn ekzemplojn de kristana vivo.

Libereco ne devas esti tereno por perfido, diskuto ne devas fariĝi preteksto por malhumile ataki, ofendante la veron kaj la kariton. La eklezio ne profitos per la agado de la dubsemantoj, nek faciliĝos la alproksimiĝo al la aliaj kristanoj per la malfortigo de la unueco de la romkatolika kristanaro.

Prof. Mario Sola, Italio

(Ecclesiam suam)

Encikliko de Papo Paŭlo VI

ĵus aperis

Prezo: 4 svisaj frankoj

 

kristana kulturo

mendu tuj…!

  1. Emile Peltier

apostolo de katolika esperantismo.

Biografio (ilustrita).

Verkita de N. Hoen.

  1. Sintrompoj

El la germanlingva originalo de

sac. prof. Johann Baptist Hirscher

tradukis sac. W. Flammer.

Mendo de la du broŝuroj kune je 2,50 ned. guld. (10 steloj) kaj 10% por afrankkostoj. Po broŝuro 1,50 ned. guld. (6 steloj).

  1. La turo inter nuboj

originala dramo en esperanto pri S. Barbara, de d-ro Jan Filip

Prezo: 3,50 ned. guld.

Serio de I.K.I.

PROPRAJ NOMOJ DE SANKTULOJ KAJ SANKTULINOJ

Latine-Esperanto

de H. G. Wannemakers S. J.                                                     1,00 gld

PROPRAJ NOMOJ EN LA NOVA TESTAMENTO

Latine-Esperanto

de H. G. Wannemakers S. J.                                                     1,00 gld

KATOLIKA TERMINARO

Esperanto-Latine

de H. G. Wannemakers S. J.

kaj P. Huberteno OFM Cap.                                                     1,00 gld

ENKONDUKO EN LETEROJ DE LA S. APOSTOLO PAŬLO

de H. G. Wannemakers S. J.                                                     1,00 gld

STUDOJ KAJ KLARIGOJ I

de H. G. Wannemakers S. J.                                                     1,00 gld

KATOLIKA TERMINARO

Esperanto-Español

de J. M. Claramunt Sch. P.                                                        1,00 gld

KATOLIKA TERMINARO

Deutsch-Esperanto

de W. Flammer                                                                         2,00 gld

ERNA (KION ERNA TRAVIVIS EN PINURBO)

Verkis originale en Esperanto: B. M. Slösser-Bresler                  1,50 gld

TUTMONDA LAŬDO – Preĝolibro

de H. G. Wannemakers S. J.

(Restekzempleroj, kiuj kostas nur)                                             2,75 gld

Skip to content