IIa jaro: 1904-05 AŬGUSTO N° 20
ESPERO KATOLIKA
REVUO MONATA
—————————-
«Unum ovile et unus pastor» – (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»
——————
Direktoro: P-o Em. PELTIER — (PELTJE)
à Sainte-Radegonde près Tours (Indre-et-Loire) France
—————————-
Kosto de numero: 0 fr 30, afrankite
Kosto de abono jara:
En Franclando: 2 frankoj
Ekster —: 2 fr. 50
ENHAVO
LA TRIUMFO DE L’ ESPERANTO (Prof. E. Lime)
KUNVENOJ DE ESPERO KATOLIKA EN BOULOGNE-SUR-MER (Kunvenisto)
KION FARI POR VIVADI? (La Direktoro)
NOTETOJ (***)
Memoraĵoj pri la Kongreso — Tra la mondo — Kontoro Komerca Esperantisto. — La Preĝaro — Kalais’aj Junuloj, atentu! — Versaĵarero, de P-o Dombrovski. — Ĉielo kaj Tero, de D-ro Noel — Grand Dictionnaire Français-Esperanto.
Tute escepte, tiu numero estas aĉetebla po 15 centimoj.
PRESEJO A. BARBOT
15, Rue Etienne-Pallu, 15
TOURS (TUR’) FRANCE
Espero Katolika
Abonoj: sin turni al l’ Eldonisto : Sro A. BARBOT presisto, 15, rue Etienne-Pallu, Tours (Indre-et-Loire), France aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj : abonanto de E. K.
Abonantoj estas petataj sendi l’ abonpagon EN OKTOBRO, escepte se ili preferos atendi la poŝtan kvitancon, kiu estos sendata kun plipago da 0 fr. 50, pro poŝta elspezo.
Abonoj estas akceptataj nur por tuta jaro. Komencaj datoj: oktobro aŭ marto. La Revuo ne aperas en aŭgusto nek en septembro. Poŝtmarkoj ne estas akceptataj por abonpago.
LA ABONANTOJ LOĜANTOJ EN LANDOJ KIE NI NE HAVAS RAJTIGITOJN, ESTAS PETATAJ SENDI MEM ILIAN ABONMONON POR EVITI AL NI LABORON KAJ AL ILI SENUTILAJN ELSPEZOJN.
Artikoloj. — Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E. K. artikolojn pri objekto ia. La Direktoro rezervas al si rajton korekti la mankojn de stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, estos libereme ricevata. Oni skribu artikolojn nur sur unu flanko de l’ papero por ebligi la komposton.
Anoncoj. — Tuta paĝo kostos 15 frankojn ; — duona paĝo 7 fr. 50; — 4na pago : 4 fr.; 8na paĝo : 2 fr. 50; 16na paĝo : 2 fr.
Por anoncoj ripetitaj, rabatoj : por tri fojoj : 10 %; — ses fojoj : 15 %; — por 12 fojoj 20 %.
Manuskriptoj kaj leteroj pri E. K. estu sendataj nur al Direktoro. — Manuskriptoj neniam estos resendataj.
RAJTIGITOJ DE E.K.
FRANCLANDO : Al S-o A. Barbot, 15, rue Etienne-Pallu, TOURS.
ANGLOLANDO : Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.
BELGLANDO : Al S-o P. Mattelaer, 3, P1acer de l’ Université, LOUVA1N.
ĈILILANDO: Al S-o Luis E. Sepulveda Cuadra, Casilla 1679. SANTIAGO-CHILE
HUNGARLANDO : Al S-o Endre Varjufalvy Varju, IV, Kigyo, U. 6, 2 em. 14 BUDAPEŜTO
ITALLANDO: Al S-o J. Meazzini, presso Franco Lucani, piazza G. Monaco 18, AREZZO.
HISPANLANDO : Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias. VALENCIA.
RUSLANDO : Al Societo Espero Bol. Podjaĉeskaja, 24, log. 12.
HOLANDO : Al S-o S de Vries, Heerenstraat, 1, ROTTERDAM.
MEKSIKLANDO : al S-o Fernando Blanco, Pastro de Santa Rosa, NECOXTLA (Estado de Veracruz).
BRAZILLANDO Al S-o José Felippe d’A Coutinho, en PATY. E. F. C. B. (Rio de Janeiro).
BULGARLANDO : Al S-o G. Oreŝkov, en PLOVDIV.
Niaj Rajtigitoj povas varbi abonantojn kaj ricevi l’ abonmonon.
SUBSKRIBU PLEJ BALDAŬ
SE VI DEZIRAS PRESIGON DE PLENA PREĜARO.
Kredebla kosto : 2 frankoj.
Oni subskribu per poŝtkarto sendita rekte al la Direktoro de E. K
Ne ankoraŭ sendu monon.
Tia estas la esprimo, kiu plej taŭgas por titoli raporton pri la unua Kongreso Universala de Esperanto. La tuta numero de E. K. ne sufìĉus por detale rakonti la laborojn kaj festenojn de l’ Kongreso. Ni devos resumi.
Malferma Kunveno. Ĉirkaŭ 1500 Esperantistoj el 22 diversaj lingvoj plenigis la teatron, la sabaton 5-an de aŭgusto. Kiam la kurteno leviĝis, la urbestrara muziko ludis la nacian himnon francan, kiun ĉiuj aŭdis starantaj. Sur la sceno estis Doktoro Zamenhof, ĉirkaŭita de l’organizantoj de l’ Kongreso. Entuziasmaj aplaŭdoj salutis la Doktoron. S-o Michaux, Prezidanto de l’ Grupo Boulogne’a, prezentas al la Kongresanoj la Prezidantaron: S-o Péron, urbestro de Boulogne, S-o Farjon, Prezidanto de l’ Ĉambro Komerca. S-oj Cart, Boirac, Bourlet, Generalo Sébert, k. c.
Post diversaj paroladoj, D-ro Zamenhof leviĝas por respondi. Denove li estas salutata per longaj aplaŭdoj kaj krioj: Vivu Zamenhof! Li dankas S-ojn Péron, Farjon kaj Michaux, la senlaca organizanto de l’ Kongreso. – La kora akcepto, la amo kiun li sentas ĉirkaŭ li tuŝas lian koron. Li neniam forgesos tiun ĉi vesperon. – Poste li montris kiel nccesa estas lingvo internacia, kiu estante neŭtrala ne povas malkontentigi ian nacion, kaj favoras la interesojn de ĉiuj. Li memorigas, ke antaŭ li aliaj homoj bataladis por la sama ideo; kaj li dankeme glorigas pastron (katolikan) Schleyer, la elpensisto de l’ Volapuk’o. D-ro Zamenhof ankaŭ adresas saluton al la unuaj batalantoj de Esperanto, al tiuj, «kiuj jam mortis, sed restas vivantaj en nia memoro». Li ne dubas pri la fina sukceso de Esperanto; li esperas ke ĝi potence helpos la pliunuiĝon de l’ popoloj en intima frateco. Li fìnas sian paroladon, oftege aplaŭditan, per fortega kaj belega poezio al la Superega Estaĵo, kiun li glorigas pro la kreo de l’ mondo kaj de l’ homaro.
La tondraj aplaŭdoj, kiuj sekvis tiun finon de l’ parolado elmontris la nekaŝeblan amon de l’ Kongresanoj al la Majstro, kaj samtempe la fortikan kredon al Dio, kiu kuŝas en la koro de l’ homaro.
Koncerto plej interesa sekvis; kaj fine unuakta komedio, «Mensogo pro amo», esperantigita de Paul Boulet, la simpatia Sekretario de l’ Grupo Boulogne’a.
La Laboroj. La dimanĉon matene, la Kongresanoj kunvenis en diversaj lokoj laŭ la nacioj, por ekzameni la projektojn proponotajn, elekti kelkajn parolantojn kaj enskribi la demandojn pritraktotajn dum ĝenerala kunveno. Lundon matene, S-o Michaux anoncis, ke la tasko de l’ Organiza Komitato estis finita, kaj petis, ke oni formu Oficejon por prezidi la Kongreson flanke de D-ro Zamenhof. Oni elektis per aklamado Kongresan Prezidantaron aŭ Komitaton, en kiu la diversaj nacioj estis reprezentataj.
Tiam D-ro Zamenhof legis la tekston de sia Deklaracio pri la esenco de Esperantismo. Dum tiu legado, li havis okazon por paroli pri la Kolekto aprobita, kaj pri la monopolo de Esperanto. Li klare konigis, ke la Kolekto aprobita, eldonigas pro kontrakto kiu ligas nur lin, kaj estas persona afero inter li kaj la firmo Hachette; ke tiu privilegio pri «aprobo» ne estos transdonata al la Centra Komitato; ke kredeble de nun nur la verkoj de l’ aŭtoro de Esperanto aperos en tiu ĉi kolekto; ke ja Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala. Laŭtegaj aplaŭdoj montris la plenan aprobon de l’ Kongresanoj, kaj tiamaniere la timata disputado estis feliĉe evitata.
Mardon matene, oni vere komencis la laboradon. D-ro Zamenhof, ne kutimanta (li diris, ĉiam modesta) direktadi la debatojn de Kongreso, petis ke oni komisiu tion al S-ro Boirac, Rektoro de la Dijon’a Universitato. Tiu elekto estis unuvoĉe akceptata, kaj S-o Boirac, kiu mirinde kaj klarege parolas Esperanton, direktadis la diskutojn tre lerte kaj saĝe ĝis la fino de l’ Kongreso.
Unue, oni decidis legi dum la kunsido nur la nepresitajn projektojn pri Centra Komitato. La ceteraj estis resenditaj al la elektota Komitato. S-o Kabe legas rimarkindan historion de Esperanto kaj proponas organizadon internacian. Poste la Direktoro de E. K. devas legi sian projekton. Sed li pensas, ke estas antaŭklarigotaj demandoj: Ĉu la Esperantistaro deziras Centran Komitaton aŭ ne? Ĉiuj unuvoĉe respondis jese. Sed kian Centran Komitaton oni deziras? Ĉu Komitato nur lingva, aŭ Komitato ankaŭ organiza? Post longa kaj tamen paca diskutado oni klare vidis, ke laŭ la ĝenerala opinio oni bezonas kaj deziras Lingvan Komitaton. La Direktoro cle E. K. nun demandas: Ĉu, krom tiu lingva komitato; estas dezirinda Tutmonda Ligo Esperantista, aŭ simpla federo de la nunaj societoj? S-o Boirac petas la opinion de l’ Kongreso pri ĉia demando aparte. La deziro de l’ Kongreso estis, ke oni nepre ne volas Ligon, pro la danĝero de troa centralizo; ke eĉ federo estas ankoraŭ antaŭtempa. Oni akceptas la deziron de S-ro Cart: «Ke la naciaj societoj Esperantistaj pli interrilatiĝu ol ili faris ĝis nun», lasante al ĉiuj plenan sendependecon pri sia propagando kaj organizado.
Sed la plej grava demando ne estis ankoraŭ solvita. P-o Em. Peltier demandis: «Ĉu la Kongreso deziras elekti mem la membrojn de la Lingva Komitato, aŭ ĝi deziras ke D-ro Zamenhof elektu mem la Komitaton? — Malgraŭ la kontraŭa (tro modesta) opinio de l’ Majstro, la Kongreso esprimis la deziron, ke la Doktoro elektu mem la Komitaton. Li fine konsentis; kondiĉe, ke li konsiliĝos antaŭe kun la Prezidantaro de l’ Kongreso, kio estis kompreneble akceptita. Tiamaniere unu el la ĉefaj celoj de l’ Kongreso estis pace kaj senskue atingita…
La merkredon, en la lasta kunsido ĝenerala, D-ro Zamenbof proponis la nomaron de la Komitato lingva (ĉirkau 40 nomojn), kaj petis ke la Kongreso helpu lin por aldoni la forgesitajn nomojn, se estis kelkaj. Oni aldonis ĉirkaŭ 30 nomojn. (1)
La merkredon matene, D-ro Zamenbof legis la definitivan tekston de la Deklaracio, kiu estis unuvoĉe kaj aklame akceptita. (2)
Nia majstro rekomendis, kiel sola leĝdonanta libro, la verkon Fundamento de Esperanto, kiu enhavas la Gramatikon en kvin lingvoj, la Ekzercaron, kaj la Universalan Vortaron. La antaŭparolo estas leginda de ĉiuj Esperantistoj, kaj solvas la demandon tiel diskutitan pri la «plibonigoj».
Leciono pri elparolado. En la vespera kunsido (merkredon), D-ro Zamenhof afable konigis la difektetojn, kiujn li rimarkis pri la elparolado de Esperanto ĉe la diversaj nacioj. Li altiris la atenton de kelkaj (la francoj) pri la akcento, kiun ili ofte metas sur la lastan silabon. La francoj ankaŭ ne devas elparoli «e» kiel é, sed kiel e en cette; nek «o» kiel ô, sed kiel eau en nouveau. S-o Cart tre simple konfesis, ke la lernolibroj francaj eraretis pri tiuj punktoj, kaj promesis fari korektojn en la venontaj eldonoj. Kelkajn (angloj) nesufiĉe elparolas la finiĝojn; aliaj (ĉekoj) metas la akcenton sur la unuan silabon. Sed tiuj diferencoj de elparolado estas ja negravaj, kaj oni ĉiam bone kompreniĝas reciproke.
La amuzaĵoj. Nur kelkajn vortojn ni diros. La plej knrioza kaj grava afero estis, dum la granda Koncerto (dimanĉon), la Komedio de Molière: Edziĝo kontraŭvola esperantigita de S-o V. Dufeutrel. Ĝi estis ludita de dek personoj, inter kiuj ok el diversaj nacioj. Ili ripetis la komedion nur du fojojn, kaj ludis ĝin facile, senĝene, sukcesege. Oftegaj aplaŭdoj montris, ke la ĉeestantoj tre bone komprenis la ludadon. — Aliaj koncertoj fariĝis ĉiuvespere, en kiuj oni aŭdis gekantistojn el ĉiuj nacioj, ĉiam bone komprenataj.
La granda festeno, kiun partoprenis preskaŭ 400 Esperantistoj, estis ankaŭ granda manifesto. Pli ol 25 toastojn oni aŭdis. Antaŭ la fino oni devis forlasi Ia ĉambregon por daŭrigi la toastojn en la ĝardeno, sub la muzikejo (kiosko). Tie parolis la Direktoro de E. K., post la protestanta pastro Schneeberger. Jen la resumo de lia toasto:
«Karaj gefratoj. La koroj de ĉiuj tie ĉi estas plenaj je frataj sentoj. Sed ĝis nun oni parolis nur pri la frateco inter diversnacianoj. Mi esprimas la deziron, ke per Esperanto ankaŭ fratiĝu la diversreligianoj; ke ĉiuj pastroj, katolikaj aŭ protestantaj, hebreaj aŭ rusortodoksaj, per Esperanto unuiĝu kaj fratiĝu por kune laboradi al la universala frateco. Mi povas certigi, ke Espero Katolika, ĉiam klopodos atingi tiun celon.» (duobla salvo de aplaŭdoj).
Ĵaŭdon fariĝis la ekskursoj al Folkeston, Dover, Calais. Ĉirkaŭ 200 Esperantistoj ilin partoprenis kaj grupiĝis, – ĉiam kun verda stelo,- apud la verda flago Esperantista, sur la vaporŝipo, je l’ granda miro de la ceteraj vojaĝantoj. — La sabaton, D-ro Zamenhof forveturis Parizon, forportante en sia koro la plej grandan ĝojon de sia vivo, kaj la justan rekompencon de sia laborado.
Prof. E. LIME.
(1) Pro manko da loko, ni ne povas doni hodiaŭ tiun nomaron. Jen nur la francaj Komitatanoj: SS. de Beaufront, Benoit, Boirac. Bourlet, Cart, Fruictier, Guilbaut, Huet, Lemaire, Meray, Meyer, Mocb, Peltier, Sébert.
(2) Tiu teksto troviĝas en la Kongresa Libro de Paul Boulet. kaj ankaŭ en la broŝuro: Kongresaj Projektoj, aĉeteblaj ĉe la Grupo Boulogne’a. Oni devas nur streki la kvin lastajn liniojn de l’ paragrafo 2-a, la paragrafon 5-an, kaj la 7-an.
La Meso. La dimanĉon 5-an de aŭgusto, en la preĝejo S. Nicolas, la katolikaj Esperantistoj alestis meson, dum kiu oni kantadis en Esperanto. La fideluloj kurioze rigardadis sur la pordoj afiŝojn verdajn en Esperanto, per kiuj estis anoncita la kunveno farota en la mardo. Junuloj disdonis al la enirantoj programojn kun la kantoj. Grupo da dudek junaj kantistoj el la Ĥoro de St-Nicolas ĝoje lernis la kantojn kaj afable helpis la fremdajn Esperantistojn en la kantado. Komence de l’ meso, la orgeno sonoris la belegan Himnon de P-o Dombrovski, nia poeto katolika. Por tiu Himno, S-ino J. Guivy verkis belan, solenan muzikon, kies strofojn ŝi kantis mem, ĉarme kaj pie. La Ĥoro respondisrekantaĵojn. Tiu kanto estis multe ŝatata de l’ aŭdantoj. Patro Nia, muziko de P-o Em. Peltier, estis ankaŭ kantata de la sama Sinjorino. Je l’ fino de la meso aŭdiĝis la ĝoja: Ave, Stelo mara, kun respondoj de l’ Ĥoro. Tiuj kantoj estis akompanataj tute majstre de S-o Bucciali, l’ eminenta orgenisto de St-Nicolas, kiu estante blinda, bonvolis lerni parkere la muzikaĵojn.
La fideluloj Esperantistaj esperis aŭdi Predikon en Esperanto, de la Direktoro de E. K.; sed la episkopo de Boulogne ne permesis tiun predikon. Centoj da Esperantistoj, ni povas diri, esprimis al la Direktoro de E. K. sian bedaŭron pri tiu malpermeso: ili ĉiuj intencis aŭdi la Predikon…
D-ro Zamenhof faris al ni la grandan honoron ĉeesti la meson, kvankam li ne estas katolika. Ni tre dankas lin pro tiu ĉi tre laŭdinda, kaj ŝatata, afablaĵo.
La kunveno. Pro la ĉarma gastamo de P-o Joncquel, paroĥestro de S. Nicolas, kaj de la Estro de l’ Lernejo S. Stanislas, ni povis kunveni en ĉambrego de tiu Lernejo, la mardon 8-an de aŭgusto. Bedaŭrinde, je la horo de nia kunveno fariĝis ekskurso al Wimereux, ĉarma bana urbeto apud Boulogne. Nur malmultaj sed certe la plej fervoraj katolikaj Esperantistoj ĉeestis.
Rimarkitaj inter la ĉeestantoj: S-o Devoucoux, la sindonema Elektisto de E. K. Kaj nia fervorega kunbatalanto; S-o Codorniu, inĝeniero, nia amiko hispana; S-o O’Connor, nia tre afable Rajtigito por Anglujo; S-ino Guivy; SS. Thill, pastro Laisney, pastro H. Maçon, Vigneron, de Rey-Pailhade, Couraud, Legay, Vieillard, Queste, k. c.; S-ino Vigneron, F-inoj Zabilon d’Her, Delaporte, Magnier, k. c.
La kunveno malfermiĝis per kanto de Patro Nia. Tiam nia Direktoro komentariis la devizon de E. K., kiu troviĝas en la Evangelia teksto: «Mi havas aliajn ŝafojn, kiuj ne estas el tiu ŝafaro; ankaŭ tiujn mi devas alkonduki, por ke farigu unu ŝafaro kaj unu paŝtanto». Li memorigis, ke la ideo de «frateco» estas tute katolika kaj parto de l’ unua Ordono de Dio. Li montris la Eklezion dissemante tiun ideon tra la popoloj, dum la pasintaj jarcentoj. «Ĉu ni hodiaŭ rigardos, li diris, kun brakoj krucigitaj, la nunan dissemandon de l’ ideo de frateco»? Ĉu ni lasos la nekatolikojn divastigi nian katolikan ideon, ne partoprenante tiun gravegan apostoladon? Ne; ni devas esti la plej fervoraj pioniroj de la «frateco universala», ĉar ĝi estas, sub alia nomo, la «amo al ĉiuj homoj, fratoj per Jesu-Kristo».
Post kantado de «Ho! mia kor’!» (1), la Direktoro de E. K. legis la promesitan Raporton pri la nuna situacio de E. K. Jen tiu gravega dokumento:
(1) Ho! mia kor’ poezio de D-ro Zamenhof; muziko, speciale verkita por la Kongreso, de S-ino J. Guivy. 1 franko. Sin turni al la Administracio de E. K. aŭ al la Presa Esperantista Societo. Parizo.
Historia raporto pri Espero Katolika
«Ian tagon, en la monato aŭgusto de l’ jaro 1902-a, mi ricevis leteron de nekonata Esperantisto, kiu proponis al mi la fondon de speciala societo por la disvastigo de la lingvo Esperanto inter la katolikoj. Nur de kelkaj monatoj mi estis Esperantisto, kaj ankoraŭ tre mallerta. Mi tamen ne ŝanceliĝis akcepti la proponon de S-o Henri Auroux, tial ke ĝi respondis je miaj plej karaj deziroj.
Post longa korespondado, ni aranĝis regularon, presigis ĝin, komencis la propagandon, kaj en decembro 1902 estis fondita la Societo «Espero Katolika», kun la aprobo de la Ĉefepiskopo de Tours. Jen tiu bonega aprobo:
«Kara Sinjoro. – Vi postulis mian juĝon pri entrepreno, kiu celas unuigi la ĉiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo, nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi ŝajnas favori la disvastigadon de l’ Evangelio kaj la pliunuiĝo de l’ popoloj.» — René François, ĉefepiskopo de Tours, la 6-an de decembro 1902.
Ĉirkaŭ okdek (80) Esperantistoj respondis nian alvokon, kaj en januaro 1903, L’Aube (la Tagiĝo), konsentis fariĝi la organo de nia malgranda Societo, enpresante kvar paĝojn en Esperanto.
Ĝis la somero, ni klopodis, sen ŝatinda sukceso, por pligrandigi la nombron de niaj anoj. En aŭgusto mi iris viziti mian unuan korespondanton kaj kunlaboranton, S-ro Auroux, en franca Britujo. Post pripensoj kaj interparoladoj, ni ambaŭ decidis forlasi, dum kelke da tempo, la societon, kaj fondi revuon, kiu celus ne propagandi Esperanton, sed ĝin utiligi.
Espero Katolika intencis esti ne lingva, sed literatura revuo kaj internacia ligilo inter la katolikoj. S-ro Auroux devis esti la Redaktoro, kaj mi la Direktoro, zorgante precipe pri la propagando.
La unua numero de Espero Katolika laŭ tiu plano aperis en oktobro 1903, post multaj klopodoj kaj malfruaĵoj, tial ke la presisto nur malfacile trovis literojn sursignitajn.
Mi tiam estis ankoraŭ juna, seneksperimenta Esperantisto. Mi bedaŭrinde allasis kelkajn ŝanĝetojn pri la lingvo, kaj nia unua numero, je sia eniro en la mondon, ne tre plaĉis al la gazetaro Esperantista!
Post kelkaj numeroj, pligrandiĝis la nekonsento inter la Direktoro kaj la Redaktoro. Tiam S-ro Auroux, pli kaj pli ema al «plibonigoj», komprenis, ke li kompromitis la revuon, kaj li proponis al mi forlasi sian oficon. Mi akceptis lian eksiĝon, kaj en la kvina n-o (februaro) de l’ jaro 1904-a, Espero Katolika aliĝis al la letero, kiun D-ro Zamennof estis adresinta al la Direktoro de la Belga Sonorilo.
Jen komencis por mi vivado plena je laboroj kaj maltrankviloj: mi estis samtempe redaktoro, administranto kaj propagandisto. Miaj fortoj ne sufiĉis por tia tasko, tial ke mi devis plenumi ankaŭ miajn pastrajn devojn. Mi malsaniĝis.
La sukcesoj malmulte respondis miajn penadojn. Mi ricevis nur ĉirkaŭ 300 abonantojn por tiu unua jaro. La elspezoj par la presigo kaj dissendado de la revuo estis ĉirkaŭ 850 fr., ne kalkulante la elspezojn de propagando kaj korespondado kiuj estis meze 15 frankoj ĉiumonate, tio estas: 150 fr. por la dek monatoj de l’ unua jaro. La tuto de la elspezoj estis do 1.000 fr., kaj la sumo de la enspezoj 600 fr., forprenante la elspezojn de neakceptitaj kvitancoj. La deficito estis 400 fr.
Tie ĉi mi devas dankeme nomi kelkajn amikojn, kiuj malavare helpis min: S-ro Erman Gaudard, de Besançon (Francujo), kaj S-ro Paul Tenneson, de Parizo, meritis la titolon «Bonfaranto», ĉia per donaco da 100 fr. S-ro Grafo Jean Chandon de Briailles, de Epernay (Francujo), per diversaj sendoj donacis 50 fr. Ili ricevu publike la esprimon de miaj plej sinceraj dankoj. Pro ilia helpado, la deficito fariĝis nur 150 fr., kiujn kompreneble mi pagis mem.
Dume, kelkaj legantoj denove parolis pri unuiĝo de la katolikoj per Societo. En la n-o 6-a (Marta) aperis letero de S-ro Paul Bavay pri tio. Mi represigis en la sama n-o parton de la regularo de nia unua Societo. Post longaj klopodoj, mi fine sukcesis trovi la sep Elektistojn postulatajn de la Regularo. Akceptis tiun oficon: S-oj Marius Hélie, pastro en Lyon, – René Lemaire, en Epernay, Paul Bavay, en le Hâvre, – Lefebvre, en Parizo, – Devoucoux, en Alfortville, – Campeau de Saint, en Parizo, – Mistler, en Saint-Claude. Mi devis elekti nur Francojn, pro la francaj leĝoj. – La Elektistaro nomis mem sian administrantaron: Prezidanto: Pastro Hélie; Vic-Prezidento, S-ro Lemaire; Sekretario, S-ro Mistler.
Malgraŭ tiu ĉi organizado, nur kelkaj katolikoj aliĝis al la Societo.
Por fini la historion de la unua jaro, mi volas adresi tre sincerajn gratulojn al tiuj, kiuj fervore bataladis por Espero Katolika dum tiu ĉi jaro: al S-ro Mattelaer, de Belglando, kiu varbis multajn abonantojn, kaj fondis klubon inter la katolikaj studentoj de la Lovena Universitato; al S-ro Mistler, kiu organizis kursojn en sia lernejo kaj klubon en Saint-Claude; al S-oj Codorniu kaj Guinart, kiuj fervore propagandis en Hispanlando; al S-ro O’Connor en Anglolando; al S-o Meazzini en Itallando, kaj plie al ĉiuj niaj rajtigitoj de Kanado, Aŭstrio, Hungarujo, Rusujo, Ĉili- kaj Meksiklando.
II
Mia malbona farto devigis min forlasi mian paroĥon por fariĝi profesoro en Tours. Post transloĝiĝo laciga, mi kuraĝe komencis la duan jaron, en oktobro 1904, kun plena espero de sukceso. La revuo estis akceptata interŝanĝe de ĉiuj la gazetoj Esperantistaj, kiuj pri ŝi nun afable parolis; la kunlaborantoj venis sufiĉe multaj. Mi tute esperis ke same la abonantaro kreskadus… La revuo aperis en oktobro kun duobligata kovrilo (esperante ricevi multe da anoncoj, kiuj bedaŭrinde neniam venis…) De tiu numero ankaŭ oni legis la enhavon de la revuo sur la kovrilo.
Dum kelkaj monatoj, mi multe propagandis. Mi ofte al mi mem rediris la vortojn de la bela poezio de nia majstro (kies kanton vi aŭdis dum Koncerto): «ĉu mi ne venkos en decida hor’ – Ho! mia kor’!». La venko atendita ne venis, kaj mi malĝoje rediris alian poezion de l’ majstro: «Ni semas kaj semas… Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas..,» – ŝajnis ke miaj semoj ĉiuj perdiĝis… En Espero Katolika de januaro lasta (1905), mi presigis alvokon al la katolikaj Esperantistoj, en kiu mi diris:
«De pli ol du jaroj mi laboradas kaj klopodas kun helpado de fervoraj sed tre malmultaj amikoj, por la disvastigado de la lingvo Esperanto en la katolikaro. Miaj fortoj ne sufiĉas, kaj miaj penadoj restos vanaj se ĉia el la katolikaj esperantistoj ne fariĝos fervorega propagandisto.
«Bedaŭrinde, propagandistoj ne multiĝas. Kontraŭe, multaj abonintoj de l’ unua jaro, post ricevado de tri numeroj de E. K., ne resendinte ian, rifuzis la postan kvitancon de reabono, kaj tial kaŭzis al ni elspezon da ĉirkaŭ 60 centimoj po ĉia rifuzinto. «Mi ne volas diri, ke la rifuzintoj estas ĉiuj katolikaj, sed certe ili estas ĉiuj malĝentilaj. »
«La katolikaj ne devas forgesi, ke se ili volas havi specialan revuon, ili devas krei por ĝi legantaron per propagando senlaca en katolikaj familioj, firmoj, societoj, k. c.
«De du jaroj, ĉu multaj katolikoj faris paroladojn pri Esperanto en katolikaj societoj? Ĉu multaj skribis artikolojn en katolikaj ĵurnaloj aŭ gazetoj? Ĉu fondiĝis multaj grupoj katolikaj, multaj kursoj pri Esperanto en katolikaj lernejoj? Se ekspozicio estos organizata dum la Kongreso, kion montros ni por pruvi nian agadon ?
«Karaj samreligianoj, serioze pripensu la laboradon farindan. Ne kontentiĝu trankvile legi vian revuon, sed ĉia el vi fariĝu fervorega propagandisto; ĉia el vi igu nin koni sian agadon por ke ni verku raporton legindan al la Kongreso».
Al tiu alvoko oni ne sufiĉe respondis.
Post la bilanco de abonantoj forlasintaj E. K., kaj de la novaj alvenintoj, troviĝas nur 250 abonantoj. Kaj pro la granda nombro da rifuzitaj kvitancoj, la enspezoj estis nur 500 frankoj. Kalkulu ni la elspezojn: presigo kaj dissendo de E. K. por dek n-oj, po 105 fr., tio estas 1.050 fr.; elspezoj de propagando kaj korespondado: 150 fr.; resumo de la elspezoj 1.200 fr.. (mil du cent). Deficito por la 2-a jaro : 700 fr., kiuj estas pagotaj al la presisto post la eliro de la aŭgusta n-o.
Kiaj estas la kaŭzoj de tia deficito? Unue, mia malbona sano, kiu ne permesis al mi fari sufiĉe da propagando; 2-e, la manko de fervoraj propagandistoj; 3-e, eble la malbona redakcio de ĝi. (Mi volonte akceptos kritikojn kaj konsilojn pri tiu punkto. Multaj Esperantistoj petas specimenon de E. K., kaj tamen malmultaj abonas ĝin. El cent specimenoj senditaj mi kolektis ne pli ol dek abonojn. Ni devos serĉi la kaŭzon de tio.)
Malgraŭ tiu ĉi deficito, mi ne volis ĉesigi la eldonon de la revuo. Mi volis vivadi ĝis la Kongreso. Mi pensis, ke la Katolikoj tiam konsilus min kaj trovus rimedon por daŭrigi la entreprenon.
Karaj samreligianoj, mi devas konfesi, ke antaŭ kelkaj semajnoj, mi preskaŭ malkuraĝiĝis, vidante la vanecon de miaj penadoj, la malaperon de miaj fortoj, la mankon da sufiĉa mono, kaj fine la neeblecon alesti tiun Kongreson, en kiu mi metis mian lastan esperon…
Nu, kion vi faros, vi katolikoj? ĉu vi permesos ke la armilo defalu de miaj manoj kaj rompiĝu? ĉu vi permesos, ke oni diru: la katolikoj ne estas sufiĉe malavaraj por subteni revuon, ne sufiĉe sindonemaj por kunlaboradi al la venonta frateco de l’ popoloj, ne sufiĉe batalemaj por kontraŭstari malfacilajojn, – ne sufiĉe inteligentaj por kompreni la mirindan ilon, kiun liveras al ili la lingvo internacia, por la disvastigado de ideoj? Ĉu vi tion permesos?
Karaj gefratoj, mi por la sukceso de nia afero tutkore uzados la grandan inteligentecon, kiun Dio donacis al mi, – la tutan energion de mia volo, kaj de mia malforta korpo; mi plene kaj ame dediĉos mian tutan vivon por tiu apostolado, per kiu povas mirinde disvastiĝi la Vero Katolika; – sed monon oferi mi ne povas, tial ke mi ne havas.
Vi Esperantistoj Katolikaj devas mem decidi: ĉu Espero Katolika devas vivi aŭ morti?
Se vi volos, ke ĝi vivadu, vi subtenos ĝin per via malavareco, kaj per via persona propagando; vi ne foriros antaŭ ol esti trovinta rimedojn efikajn por tio.»
Konsiliĝo. Post la legado de tiu Raporto, S-o Devoucoux adresis fervoran alvokon al la ĉeestantoj, kaj ni interkonsiliĝis pri la estonto de E. K.
La kreo de «Internacia Societo de Katolika Literaturo» estis juĝata ne sufiĉe matura. La unua zorgo de la katolikaj Esperantistoj estas la vivado de la revuo.
La Direktoro de E. K. montras, ke la formulo per kiu vivadas revuoj estas: «ĉiam pli da abonantoj; ĉiam pli da anoncoj» Mankis al E. K. ne kunlaborantoj, ne verkistoj, sed propagandistoj. Oni bone scias, ke ĉiu jurnalo aŭ revuo devas elspezadi dum almenaŭ la tri unuaj jaroj de sia vivo. Se ni povos vivadi ankoraŭ unu jaron, preskaŭ certa estas la fina sukceso. Oni devas same pripensi, ke, nune, la plimulto de la ĵurnaloj vivadas ne per la mono de l’ abonantoj, sed per la anoncoj. (Nia Direktoro poste resumos la rimedojn uzindajn por ke nia E. K.ne mortu).
Antaŭ ol disiĝi oni ĥore kantis la Himnon de P-o Dombrovski, kaj ĉiuj la ĉeestantoj promesis energie bataladi por la vivo de E. K.
KUNVENINTO.
Espero Katolika devas vivi. Je la sama horo kiam ni kunvenis en la Lernejo S. Stanislas, ankaŭ kunvenis en la «Granda Kafejo» la framasonoj. Neniu scias kion ili decidis. Ili nenion komunikis al la presaro. Kredeble baldaŭ aperos «Espero Framasona». Ĉu estas ĝustatempe, ke E. K. mortu? Esperanto triumfas kaj ĉiutage fariĝas pli potenca propagandilo de ideoj: ĉu estas ĝustatempe, ke E. K. mortu? Ĝi nepre devas vivi. Ĝi vivados,… se vi volos.
Internacia komitato patrona. Mi proponas elekti tri, kvar aŭ plie, klerajn katolikojn en ĉia nacio, por formi tiun Komitaton: tio estus potenca helpo por nia propagando. Ke la katolikaj Esperantistoj inter si konsiliĝu en ĉia nacio kaj proponu al ni nomojn. Niaj Rajtigitoj havas tiun specialan oficon; ni esperas, ke ili estos agemaj.
Abonantoj. Ni nepre devas varbi 300 novajn abonantojn antaŭ la 10-a de oktobro. Tio estas tute ebla… se oni volas iom agadi.
Premio estos donata al tiu, kiu sendos la nomon kaj abonpagon de du abonantoj novaj (Kato kun botoj, bele ilustrita libreto). — Tiu, kiu varbos dek abonantojn aŭ kvin adeptojn ricevos la titolon:Fervorulo; la nomaro de la Fervoruloj estos publikigata en E. K.; ĉiu Fervorulo pagos nur 1 fr. por l’ abono al la 3-a jaro de E. K. (aŭ ricevos laŭdezire 2 ekzemplerojn de Kato kun botoj).
Propagando inter la ne-esperantistoj: Jen estas la vera kampo de nia propagando kaj agado: la ne-esperantistoj: Varbu ilin parole; varbu ilin broŝure per la Ŝlosiloj de Ĉefec (0 fr. 05); varbu ilin per artikoloj en la naciaj ĵurnaloj kaj revuoj. Jen serio da tri artikoloj farindaj: a) Bezono de lingvo internacia; b) Solvo de la demando per Esperanto; c) La Kongreso de Boulogne, kiel pruvo de la sukceso; Espero Katolika, kiel bonega rimedo lerni Esperanton per la legado ĉiumonata.
Anoncoj. Ni presigis specialajn folietojn por kolekti anoncojn. Granda rabato ĝis la 10-a de oktobro. Petu de ni tiujn folietojn kaj sendu ilin al komercistoj kapablaj «anonci».
Aĉetu memoraĵojn pri la kunvenoj de E. K. en Boulogne. Mi ne kaŝas, ke tiu vendado estas rimedo por kolekti iom da mono. Ni devas pagi niajn ŝuldojn, ĉu ne?…
Karto kunvena; Programo sur kiu legiĝas: la Himno, kun muziko de l’ ĥoro; Ave’, Stelo mara, kun muziko; nova traduko de «Patro Nia»: entute 50 centimoj. — Restas ankoraŭ 4 afiŝojn, (serĉindaj kaj kolektindaj dokumentoj): 2 kun poŝtmarkoj (po 3 fr.), 2 sen p. m. (po 2 fr.)
Nu! ne kontentiĝu legi tiun artikolon! Memoru, ke vi estos nek bona Esperantisto, nek bona katoliko, se vi ne varbos almenati unu abonanton (1)
Em. PELTIER, Direktoro de E. K.
(1) Kompreneble, se E. K. ĉesus aperi, la abonmono estus resendata al l’ abonintoj.
Ni jam ricevis de malavaraj amikoj la jenajn donacojn:
«Bonfaranto anonima, 100 fr.; S-o J. A. Thill (Plymouth), 12 fr.50; S-o O’Connor (Londono), 15 fr.; S-ino Gilles (Boulogne), 10 fr.; S-o L. A. Gill (Ingleside, Anglol.), 5 fr.; S-o P. Feron-Vrau, Direktoro de la Ĵurnalo «La Croix», 50 fr.; Entute: 192 fr. 50.
Oni memoru, ke nia ŝuldo estas 700 fr… Ĉu Espero Katolika vivos aŭ mortos?..
Memoraĵo pri la 1-a Kongreso de Esperanto: Post la grandega kaj fruktoplena sukceso de la 1a Universala Kongreso de Esperanto, multai esperantistoj demandis ĉu estus eble aĉeti aron da kolektotaj memoraĵoj pri tiu grava, historia okazo. Por kontentigi tiun deziron, estos sendataj al ĉiuj kiuj pagos DU FRANKOJN: le Ĉiutaga detala raporto pri la Kongreso, laŭ la presaro kaj speciale la ĵurnaloj de Boulogne-sur-Mer; 2e Kongresa Libro, de Paul Boulet; 3e Broŝuro enhavanta la projektojn diskutotajn de la Komisio elektita dum la Kongreso; 4e Adresaro de la gekongresintoj; 5e Detala programo de la kongresaj festoj; 6e Specimeno de la Karto de Kongresano; 7e Specimeno de la Kongresa Poŝtkarto, de Sro Rollet de l’Ile; 8e Diversaj cirkuleroj pri la organizacio de la Kongreso. — La organizinta Komitato petas ĉiujn, kiuj deziras ricevi tiun interesan aron da kongresaj memoraĵoj ke ili sendu kiel eble plej baldaŭ sian mendon al Sro Paul Boulet, Boulogne-sur-Mer.
La organizinta Komitato de la kongreso Esperantista de Boulogne estus tre dankema al la ĉiulandaj esperantistoj kiuj bonvolus sendi al Sro A. MICHAUX, advokato, 26, rue Wissocq, Boulogne-sur-Mer, la ĵurnalojn kaj revuojn kiuj parolas pri la Kongreso. Tio tre helpus la pretigadon de la oficiala raporto pri tiu grava esperantista okazo.
Tra la Mondo. La unua numero de la ĉiumonata monata revuo ilustrata, pri kiu ni parolis en nia lasta numero, estas belega. Tia estas la ĝenerala opinio. Zorge verkita de Esperantistoj elektitaj inter la plej famaj, tre bele presita sur luksa papero, ornamita de multaj interesaj fotografaĵoj, ĝi vere plenigas mankon de la esperanta gazetaro.
Pro manko da loko, ni ne povas nomi ĉiujn artikolojn de la revuo, verkitajn de kapitano Augŭsto Capé Montrosier (kiu loĝas nun 34, Faubourg Bannier, Orléans, France); de F-ino Flourens (Francujo); de SS. Borel kaj Cristaller (Germanujo); Beauchemin (Kanado); Codorniu (Hispanujo); k.t.p… Ni nun diras al niaj legantoj: abonu la revuon, kaj tion vi ne bedaŭros.
La proksimaj numeroj estos aparte interesaj: ili enhavos multilustritan raporton pri la kongreso kun la manuskripto de la admirinda poezio, kiu finigas la paroladon de D-o Zamenhof, skribita de la Majstro mem; «interview» de li prenitan de S-o Montrosier; por la Stenografistoj, Stenografiaĵon de l’ grandanima parto de la parolado de D-o Zamenhof rilatantan pastron Schleyer, elpensiston de Volapük.
Estos ankoraŭ aliaj artikoloj tre atendindaj por la katolikoj, pri la nunaj prezentadoj de la «Pasio» en Nancy, laŭ abato Petit; priskribo de la fama preĝejo «Brou» de S-o Evrot, kun belegaj ilustraĵoj.
Jara abonkosto: 8 frankojn. Escepte, kaj nur por la 3 unuaj numeroj dediĉitaj al la Kongreso, kvaronjara provabono: 2 fr. 25. Sendu mendon kun mono al la «Administranto de Tra la mondo, 15, boulevard des 2 Gares, Meudon (S.-et-O.), France».
Em. PELTIER
Kontoro Komerca Esperantista. La Sicilia Federacio Esperantista fondis tiun Kontoron «por doni eblon kaj oportunecon al la samideanoj komercistoj diskonigi kaj disvendigi iliajn komercaĵojn en Sicilio kaj faciligi la ekstersendon de la siciliaj produktaĵoj». Oni adresu la korespondadon persone al la Direktoro, S-ino Ferdinando Perricone, Via Galdirai, PALERMO, 18, Italujo.
La preĝaro. Ni intencas ĝin publikigi en tri kajeroj aparte aĉeteblaj, por faciligi la eldonigon. Enhavo de la 1-a kajero: Preĝoj matenaj kaj vesperaj; Preĝoj dum la meso; Ordinaro de l’ meso; Vesproj, Mesoj por edziĝo kaj por enterigo k. c. Subskribu! Subskribu! Subskribu!
Kalais’ aj junuloj, atentu! Ni legas en L’Espoir (La Espero), organo de la Katolika junularo Kalais’a, la jenan avizon: «En la Kalais’an Junularon Katolikan eniris kelkaj Esperantistoj. La «Almozisto» deziras koni ilian opinion pri kreota Grupeto de Junuloj, kies la celo estus ilin liberigi el iaj malkatolikaj interrilatoj.» La fondo de Grupo de Junuloj estus potenca rimedo por propagandi. Antaŭen, Junuloj!
Versaĵareto de P-o A. Dombrovski. Inter du kunsidoj de l’ Kongreso, en Boulogne, ni recevis tiun ĉi belan kaj interesegan libreton de nia klera kunlaboranto, de nia «katolika poeto». Sur la unua paĝo legiĝas la «Himno» kantata dum nia meso, en Boulogne. Ĉiuj la legantoj de E. K. volos havi la Versaĵareton de Dombrovski en sia biblioteko (30 kopekoj, sen transsendo, por 30 paĝoj da belegaj poezioj!)
Ĉielo kaj tero. Mistero de Lord Byron, ankaŭ ricevita dum la Kongreso, de nia amiko kaj kunlaboranto, D-ro Noel. Traduko tre harmonia, tre zorge verkita en versoj de diversaj ritmoj, kaj plie tre elegante presita de la Nancy’a presisto Thomas. Tiu poemo estas vera riĉaĵo por nia literaturo.
Grand Dictionnaire français Esperanto. Aperis la unua kajero, kiu enhavas nur kvar paĝojn ĝis la vorto Abscission. Ĝi estos la plej utila laborilo por la verkistoj kaj tradukistoj Esperantistaj.
Fundamento de Esperanto, de D-ro L. Zamenhof. 3 fr. Paris, Hachette. Enhavo: Antaŭparolo (tre grava, leginda de ĉiuj Esperantistoj), Fundamenta gramatiko de la lingvo Esperanto en kvin lingvoj (franca, angla, germana, rusa, pola). Ekzercaro. Universala Vortaro.
Kurso tutmonda de la lingvo internacia Esperanto, laŭ la metodo natura. Verkis Emilo Gasse, profesoro de S.F.P.P.E. Paris, Hachette, 75 centimoj. (60 paĝ.) Tiu nova lernolibro tre utilos al tiuj, kiuj estas iom malamikoj de la gramatiko. Per ĝi oni lernos Esperanton tiel, kiel infanoj lernas sian patran lingvon. (Ni rimarkis dekon da preseraroj en la “Postparolo”)
Matematika terminaro kaj krestomatio, de Raoul Bricard. Paris, Hachette, 75 centimoj (55 paĝ.) La aŭtoro diras en Antaŭparolo: “Mia celo neniel estas altrudi la vortojn elektitajn de mi: mi ilin nur proponas”. Tre saĝa. Enhavo: Klarigoj kaj ĝeneralaj observoj. Ĝeneralaĵoj. Aritmetiko. Algebro. Analitiko. Geometrio. Mekaniko. Mallongaj ekzemploj. Tabelo da vortoj.
A Christmas Caroll (Chrisnaska sonorado) rakonto de la glora angla aŭtoro Charles Dickens. Esperantigita de Martyn Westcott. 1 ŝilingo (1 f. 25). Eldonita de «Review ot Reviews», Mowbray House, Norfolk street, Londono, W.C. Tre ŝatinda eldonaĵo, kiu certe plaĉos al la Esperantistaro. Malgraŭ la Rimarko fina de l’ Antaŭparolo, la titolo de l’ verko devus esti: Kristnaska Kanto (aŭ himnoaŭ rakonto), sed ne «sonorado», «mi proponis tiun titolon sen pripenso, nur por forĵeti «Karolo», kiam mi anoncis ĝin en E. K.
Vocabulario Esperanto Español y Español-Esperanto de V. Inglada Ors kaj A. K. Villanueva. Barcelona, Jose Espasa. 364 paĝ. Kosto: 6 pesetas. Tre plena vortaro por hispanoj, kiu multe rapidigos la disvastigon de Esp. en Hispanl.
Presejo A. BARBOT, Tours. Le Directeur-Gérant Em. PELTIER.
UNIVERSALA INFORMADO (U. I.)
Anoncoj, komunikoj de U. I. estu sendataj, kun antaŭa pago, rekte al la Direktoro de la revuo.
Abonintoj de E. K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vorto da pli ol dek literoj kostos duoble ; — vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble ; vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.
Gazetoj : LE SOUVENIR, Monato ĵurnalo literatura. BELGUJO : 1 frank. —Unuiĝo poŝta: 1 fr. 50— Direktoro-Fondatoro: XAVIER CASIER, Premiita de Akademio Reĝa de Bel-Artoj, membro de komitato de « Unuiĝo de perioda Gazetistaro ».
GUIDA CARTOFILA ITALIANA, belega rev., interesega por kolektist. de poŝt, de « ex-libris » kaj markoj datmemorigaj. Direkt. Grafo D. Cumbo, via S. Maria la Porta, 9. Messina. Abon. kun rajto por unu enpreso de koresp. 3 fr. en Itall. 4 fr, ekstere.
GAZETOJ RICEVITAJ.
Pro manko da loko, ni ne povas doni detale la enhavon de la gazetoj ricerita j. Jen nur la nomaro de ili, kun noligo de artikoloj pri la.Kongreso :
LINGVO INTERNACIA (Aŭgusto 15-a) tute dediĉita al la Kongreso. Plena raporto, kun la parolado de D-ro Zamenhof (Septembro 1-a) Nova teksto de la deklaracio de D-ro Zamenhof, akeeptita en la Kongreso.
L’ESPERANTISTE (Aŭg.-Sept, preskaŭ tute dediĉita al la Kongreso. Interesega kroniko de Sam. Meyer. – THE ESPERANTIST (Sept.. Kongres-Impresoj, de H. Bolingbroke-Mudie. — GERMANA ESPERANTISTO (Aŭg.-Sept.) Kelkaj impresoj de Kongresano (daŭrota). — LA ALĜERIA STELO (N-o 11). Artikolo pri la Kongreso, de L. Landes. — LE CICERONE, (Aŭg. 31). La Kongreso kaj la Presaro. — ESPERANTO n-oj 6, 7, dediĉitaj al Kongresaj aferoj.
Ni ankoraŭ ricevis jenajn gazetojn, kiuj ne parolis pri la Kongreso. tial ke ili aperis antaŭ ĝi :
Internacia Scienca Revuo (Aprilo, Majo, Junio). S-o Fruictier, la redaktoro, petegas, ke oni sendu al li artikolojn por tiu revuo, kies kvar n-oj devas aperi dum kelkaj semajnoj. (Alie, la firmo eldonista Haehette sin turnos al la juĝistaro por ricevi kontentigon! — Gefrataro Esperanta (Aŭg.) itala gazeto. — Antaŭen Esperantisioj (Junio). — Meksika Lumturo (Majo-Junio). — Suno Hispana (Aŭg.) — Holanda Pioniro, kiu esperas federigi la holandajn societojn Esperantistajn. — L’Est Sportif (Aŭg. 5-a). — Courrier des Alpes (Aŭg. 10-a). — Bulletin de Sten. et Esp. Gapençais (Aŭg.). Coin de terre et Foyer, (Aŭg.) La Voix de Saint-Nicolas (Sept.) simpatie parolas pri Esperanto kaj pri la sukceso de l’ Kongreso.
ANALOJ DE FILOZOFIO KRISTANA. Tiu grava revuo franca, fondita de A . Bonnetty, perdis sian Direktoron, Pastro Ch. Denis, kiu mortis en sia 45-a jaro. La nuna Direktoro estas la tre klera filozofo, P-o Laberthonnière, bone konata per siaj filozofiaj verkoj. Tiu revuo havas 100 paĝojn ĉiumonate kaj kostas jare nur 22 fr.
REVUO DE L’ FRANCA PASTRARO (Sept. 1-a). Enhavas legindan artikolon : « Pri la dogmaro » rilate artikolon de S-o Le Roy, en la revuo La Quinzaine, kaj enketon pri la ideo kaj naturo de «dogmo ». Tiu disputado faras grandan bruon en la francaj katolikaj gazetoj.
LOĜADO EN FRANCLANDO
POR JUNULOJ
Ĉarma kaj sanega hejmo apud urbo dc centra Franclando; vidaĵo mirinda; tramveo al l’ urbo; riverego; moderaj prezoj.
ONI PAROLAS ‘ESPERANTE, FRANCE KAJ ANGLE.
Sin turni al la Direktoro de E. K.
LINGVO INTERNACIA
ESTAS NUN DUONMONATA
Enhavas 24 paĝojn. Sen literatura aldono : 5 fr. — kun literatura aldono : 7 fr. 50. Adreso nova : Presejo Esperantista, 33, rue Lacépède. Paris, 5e.
LA UNUA LEGOLIBRO :
KATO KUN BOTOJ, ILUSTRITA
Libreto utilega por eklernantoj, tial ke la sufiksoj kaj finiĝoj de l’ vortoj estas disigitaj per signetoj, por ke oni rekonu la radikvortojn.
Kosto : 0 fr. 50, afrankite. Aĉetebla ĉe la Direktoro de E. K.
Specialaj kondiĉoj por almenaŭ dek ekzempleroj kune mendataj.
PREMIO AL NIAJ LEGANTOJ
Novaj Fonografoj
kun DISKOJ “ ODEON ”
Du muzikaj pecoj sur ĉia disko (unu sur ĉia flanko) ; la diskoj « ODEON » estas la plej bonaj :
1-e, pro ĝiaj plej harmoniaj sonoj ;
2-e, pro la malmolecego de l’ materialo, kiu preskaŭ tute forigas la bruon de l’ maŝinaro, kaj plilongigas la daŭron de la diskoj.
3-e, pro la supraĵo tute glata, kiu forigas la kavaĵojn kaj difektojn.
Prezo de la Fonografoj : N-o 205 : 60 fr. — N-o 206 : 75 fr. — N-o 211 : 90 fr. —N-o 221 ; 110 fr. —La maŝinoj diferencas per la longeco kaj largeco de l’ paviluno.
Prezo de la diskoj : Grandaj diskoj : orkestraĵoj aŭ unuvoĉaj kantoj senparolaj : 7 fr. — Kantoj kun paroloj, deklamaĵoj : 7 fr. 75.
Malgrandaj diskoj : orkestrajoj aŭ kantoj senparolaj, 3 fr. 50. Kantoj kun paroloj aŭ deklamaĵoj, 3 fr. 75.
Por pliaj informoj, sendu poŝtkarton, kun pagata respondo, al la Direktoro de E. K.
Se vi volas helpi nian revuon, aĉetu de ni Fonografon kun diskoj Odeon.
Elkoregan dankon al ANTONIO DE SALVO, kiu, per kolosa laboro,
enkomputiligas kaj poluras la tekstojn.