Ia jaro: 1903-04 MAJO N° 8
ESPERO KATOLIKA
REVUO MONATA
«Unum ovile et unus pastor» – (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»
Direktoro: P-o Em. PELTIER
à Cheillé par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire) France
Kosto de numero: 0 fr 30, afrankite
Kosto de abono jara:
En Franclando: 2 frankoj
Ekster —: 2 fr. 50
Al tiu kosto aldoniĝos tiu de kambio poŝta. Eldonisto
prezentos kambion en Januaro ĉiujare
Abonoj estas akceptataj nur por tuta jaro. Komencaj datoj : oktobro aŭ marto. La Revuo ne aperas en aŭgusto nek en septembro.
Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri objekto ia. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, estos libereme ricevata. Oni skribu artikolojn nur sur unu flanko de papero por ebligi la komposton.
Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; – vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; – vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.
Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; – duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.
Por anoncoj ripetitaj, rabatoj: por tri fojoj; 10%; – ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%
Pri l’abonoj, sin turni al Eldonisto: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.
Manuskriptoj kaj leteroj pri E.K. estu sendataj nur al Direktoro. – Manuskriptoj neniam estos resendataj.
TOURS. (TUR’).
BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR
72, Rue des Halles, 72
FRANCE
UNIVERSALA KORESPONDADO
Anoncoj komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj Rajtigitoj niaj:
- FRANCLANDO: Al S-o Barbot-Berruer, 72, rue des Halles, TOURS.
- ANGLOLANDO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.
- BELGLANDO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN
- HUNGARLANDO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, – VI
- ITALLANDO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.
- HISPANLANDO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.
- RUSLANDO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.
- HOLANDO: Al S-o S de Vries, Damstraat 24, AMSTERDAM.
- ĈILILANDO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO
- MEKSIKLANDO: Al S-o Fernando Blanco, Pastro de Santa Rosa, NECOXTLA (Estado de Veracruz)
- BRAZILLANDO : Al S-o José Felippe d’A. Coutinho en PATY. E. F. C. B. (Rio de Janeiro).
- BULGARLANDO: Al S-o G. Oreŝkov en Plovdiv
Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l’ abonmonon.
PETO DE PREĜOJ
Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝo, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.
*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier.
PETOJ DE KORESPONDADO
F-ino Ester KARLSTROM, muzik-amantino, dezir. interŝanĝ. ilustr. poŝtkart. Adreso: KARLSTAD, Svedl.
F-ino Agnes SKOGSBERG, en TRESKOG (Svedl.), interŝanĝ. ilustr. poŝtk.
F-ino Eugenia STANGBYE, Trognerveien 17, KRISTIANIA (Norvegl.), interŝanĝ. ilust, poŝtk.
S-ro PHILIP DEBONO, 8, Str. Ospedale, Rabato, MALTO, interŝanĝ. poŝtmark.
VOJAĜOJ. S-ino CASIER, sindonema edzino de nia kunfrato, Direktor. de Ĵurnalo « Le Souvenir », vojaĝis Romon kvaran fojon tiuĉijare. De la 24a de aprilo, ĉiudekvintage, S-o Casier organizas vojaĝon al Lourdes (Lurd’, kun ekskursoj al Pireneoj kaj en Hispanl. – La 4a de aŭg. unua foriro por Kongoland. Por ricevi senpage informojn skribu al « Agentejo de vojaĝoj Casier, 83, Bd. Anspach, 83, Bruxelles, Belgl.
INTERMÉDIAIRE DES INSTITUTRICES LIBRES. – (Perulo de liberaj instruistinoj) : revueto monata, internacia kaj profesia. Informas pri situacioj por instruistinoj. – Direkcio: F-ino Marie Hugonet, à Givry (Saône-et-Loire, France. Jare: 2 frankoj. – Oni korespondas Esperante.
REVUO INTERNACIA DE STENOGRAFIO, dumonata gazet., organo de Intern. Esper. Stenogr. Societo. Direktoro: S de Vries. Jare: 3 frankoj. – Adreso: Esperanto-Oficejo, ĉe S-o Dreves Uitterdiĵk, Tulpstraat 75, Hilversum (Holando).
KONTORO ESPERANTO (S. Peterburgo, Ruslando). Rusaj esperantistoj povas aboni per KONTORO ESPERANTO jenajn gazetojn: Espero Katolika; Lingvo Internacia (kun aŭ sen Aldono Literatura); L’espérantiste; Scienca Revuo.
LONDONO. Pensio por gesinjoroj. Hejmaj konfortaĵoj, bano varma kaj malvarma). Moderaj prezoj. Oni parolas kaj korespondas Esperante, Angle kaj France. Sinjorino O’CONNOR, Esperanto House, St. Stephen’s Sqr, Bayswater, 10.
LA CARTE POSTALE ILLUSTRÉE (Ilustrita Poŝta Karto. Unu num.: 30 centimoj. Abono: Franco: 3 fr. (Ekster Francl. 4 fr.). Oni sendas n-on senpage post peto per ilustr. poŝtkart. – 7, rue Pierre-le-Grand, Paris, VIII.
KOMUNIKOJ DE DIREKCIO
Sub tiu titolo ni respondos la demandojn, kiuj ne necesigas leteron. Kiu deziras privatan respondon, tiu bonvolu meti poŝtmarkon en sia letero.
Bonvolu niaj legantoj zorge kaj ĝustatempe konigi al ni ŝanĝojn de adresoj, por ke revuo ne perdiĝu, aŭ resendiĝu de poŝto.
Bone notu niaj eksterfrancaj amikoj, ke leteroj devas esti afrankitaj per 0 fr. 25 po 15 gramoj; paperoj aferaj per 0 fr. 05 po 50 gramoj en malfermita letero.
Revuoj interŝanĝaj, libroj, broŝuroj, k.c. estu sendataj rekte al la Direktoro de E. K.
Abonintoj, kiuj neregule ricevas E. K. estas petataj tion konigi al ni plej rapide, por ke ni sendu proteston al la poŝta administracio.
ESPERANTO?… QU’EST-CE?… Franca broŝuro propaganda de E.K. – Nova eldono (4a milo). Unu ekz. 0 fr. 10, afrankite. Cent ekz. kune: 5 fr. afr.
Unuiĝo Poŝta Universala estas certe unu el la plej utilaj kaj belaj organizadoj internaciaj. Ĝi praktike montras kian progresadon homaro efektivigas, kiam homoj konsentas unuigi fortojn disestantajn. Ĝi tamen povus kaj devus pliperfektiĝi. Kiu poŝtan servadon uzas por oftegaj sendoj, tiu ekkonas rapide plej kuriozajn fariĝojn: gravaj leteroj ne alvenas al adresitoj, tutaj pakoj da 25 aŭ 50 revuoj perdiĝas; – kaj plej sensignifaj prospektoj, plej malgravaj presaĵetoj atingas vin post du aŭ tri ŝanĝoj de adreso !… Revuoj revenas kun noteto de poŝtano: nekonita, aŭ eĉ mortinta; kaj tiuj revuoj estis petitaj de tre vivantaj personoj!…
Sed indulgu ili al la granda Servisto: ĝi havas tiom da laborado kaj faras al ni tiom da servado!
Mi diris, ke Unuiĝo Poŝta devus pliperfektiĝi. Unu el plej dezirindaj perfektiĝoj estas kreo de universala poŝta marko, valoranta en ĉiuj nacioj. Utileco de tiu ĉi klarege aperas kaj ne bezonas esti pruvata, – ekzemple, por pagi sumetojn en fremdaj landoj, por sendi respondan poŝtmarkon.
Kiu iniciatos tiun perfektiĝon? Timeble, Esperantistaj Societoj ne ankoraŭ estas sufiĉe fortaj por postuli mem de Unuiĝo Poŝta la diritan kreon. Sed tre kredeble, jam povus en ĉia nacio naski moviĝon de opinio publika per artikoloj en gazetoj, per paroladoj, per petskriboj aŭ voĉdonoj de grandaj societiĝoj, firmoj komercaj, k. c.
Mi proponas tiun utilegan agadon al ĉiuj Esperantistoj. Ĉu ĝi ne bonega rimedo por provi, – kaj eĉ pruvi – vivemon kaj influon de l’ Esperantistaro en la mondo?
P.-o Em. PELTIER
(Pri nuna stato de Greka skismo)
Estimata Sinjor’ Direktoro,
La verkisto de artikoloj pri Greka Skismo montras kiel kaŭzoj de tiu ĉi, nur «duoblan serion de faktoj», nome la potencamon de Konstantinopolaj episkopoj kaj la dogmajn disputojn. Sed oni ne bezonas esti historiisto por diri, ke la supre alkondukita duobla serio de faktoj, tiel same ne sufiĉas por klarigi la devenon de Greka Skismo, kiel la voluptemo kaj disputamo de Lutero ne elmontras deve la naskiĝon kaj disvastiĝon de Protestantismo.
Eĉ se la tuta organizado eklezia, kaj dogma instruo de Orienta kristanaro estus vere natura sekvo de la dirita duobla serio de faktoj, oni neniel povas per ili klarigi la naturon de l’ ortodoksa Orienta mondo, tiel same, kiel la konsiderado kaj esplorado de glano ne povus al ni doni necesajn sciaĵojn pri la naturo de kverko. La kverka naturo estas nur ekkonebla per observado de kverko mem. Tion same oni devas ankaŭ diri pri la naturo de l’ ortodoksa Orienta eklezio. Bedaŭrinde okcidenta katolika mondo ŝajnas esti tute tion forgesinta.
Preskaŭ ĉiuj niaj teologiistoj daŭradas ĝis nun kredi, ke la religiaj esencaj diferencoj inter katolika kaj ortodoksa orienta instruo reduktiĝas nur al tri veraĵoj: 1. la ĉefeco de Papo en Eklezio, 2. la deveno de S. Spirito kaj: 3 la senmakula gravediĝo de Virgulino Mario. Sed tiu opinio estas tute erara.
Jam en XIII-a jr. Grekaj kaj Rusaj polemikistoj instruadis orientajn kristanojn, ke latina Eklezio estas makulata per 72 herezoj (sic!!). Certe multaj diferencoj, kiuj por Grekuloj kaj Rusuloj de XIII-a jc. ŝajnadis veraj herezoj, hodiaŭ ilin jam tiel ne terurigas, kaj kelkaj el tiuj ĉi herezoj (ekzemple, pastra barbrazado, sabata fasto kaj similaj) ne estas eĉ plu ripetataj. Sed aliflanke nuntempaj Rusaj teologiistoj eltrovis tiom da novaj teologiaj diferencoj inter ilia kaj nia kredinstruo, ke la nombro de «latinaj herezoj» aŭ «novaĵoj» estas nun eble eĉ pli granda, ol la antaŭa sepdekduo 2.
Trovinte en diversaj katolikaj lernolibroj certigon, ke la instruo de orienta Eklezio pri la Skriba Kanono estas tiu sama, kiel instruo de la katolika, mi elmontris en «Revue Biblique» 3 (1901) ke tio ĉi estas nevera, ĉar Eklezio Rusa forĵetis de l’ Kanono ĉiujn librojn deŭterokanonajn de l’ Malnova Testamento.
En la pasinta jaro eliris en Krakovio bela doktora disertacio de Dro G. M. Matulewicz: «Doctrina Russorum de statu justitiae originalis. Cracovia 1903». El tiu ĉi verko oni povas ankaŭ ekvidi, ke la nombro de teologiaj diferencoj inter eklezioj latina kaj rusa tute ne etiĝas sed kontraŭe egiĝas. Oni eĉ povas diri, ke la kredinstrua disvolviĝo en Oriento iradas en tute alia direkto ol ĉe ni.
Tial ĉiu katolika verkisto volanta paroli pri la demandoj tuŝantaj orientan kristanan mondon jam ne povas hodiaŭ kontentiĝi per argumentoj, prenitaj el historia lernolibro de Brück kaj naive demandadi: «pri kio moderna Konstantinopolo povas envii Romon? Ĉu aŭtoritato de ĝia Patriarko estas tiel efektiva, ke ĝi malhelpos rekoni superecon de Papo?».
La aŭtoritato de moderna Konstantinopola Patriarko certe estas nun malgranda. En nunaj cirkonstancoj li neniel povas egaliĝi per spirita potenco kun Roma Papo. Sed tio ĉi daŭrados ĝis kiam Konstantinopolo restos en manoj de Turkuloj. Ni supozu nur ke Konstantinopolo fariĝis ĉefurbo de imperio rusa kaj la potenco de Konstantinopola Patriarko tuj milfoje egiĝus. Ĉiuj ortodoksaj orientaj patriarkoj, ekzarkoj, elkonus en lia persono sian spiritan estron volonte, aŭ estus devigitaj submetiĝi per volo de rusa Caro. Vi diros, ke tio ĉi estas revo. Sed neniu povas malpermesi al Konstantinopola Patriarko karesadi tiun revon des pli, ke ĝin karesas eĉ multaj Rusuloj.
Supre mi diris, ke la batalemaj rusaj teologiistoj sindoneme laboradas por malproksimigi siajn samlandanojn de latina Eklezio. Certe ne ĉiuj penadoj sukcesas, des pli, ke sin trovas ankaŭ teologiistoj pli pacemaj, elmontrantaj plej gravajn troigojn de siaj kunfratoj. Sed eĉ tiuj ĉi pacemaj teologiistoj Rusaj tute ne havas deziron laboradi sindoneme por la unuiĝo kun Romo. Demanditaj do, kiel ili malmulte ŝatas ideon de unuiĝo kaj malmulte zorgas pri ĝia efektivigo, respondas plej ofte per demando: «Kion ni Rusuloj gajnus unuiĝinte kun Romo?», kaj penas elmontri, ke ilia gajno estus nur ŝajna kaj duba, dum perdo estus certa kaj gravega. Ilia argumentado reduktiĝas jene.
«La Unuiĝo alportus al ni principon de absoluteco en religia sfero. La malutilon de absoluteco en mondaj, socialaj aferoj, ni jam bone ekkonis. Tial estante monarkanoj en sfero de interesoj teraj, ni preferas esti republikanoj en pli alta religia sfero; ĉar principo republikana pli lasas da libereco spirita. Tiu ĉi do spirita libereco, estas ja esenca kondiĉo de vera religio. Ni konsentas esti sklavoj, sed nur Diaj, ne Papaj.
Ni volas eviti duo extrema (du ekstremaĵoj); papecon kun sia absoluteco senmesura, kaj protestantismon kun sia arbitreco senlima. Katolicismo nenion volas scii kaj ŝati krom aŭtoritato. Protestantisnto volas nenion rekoni krom absoluta libereco. La esenco do de niaOrienta ortodoksismo konsistas el ĝusta sintezo de aŭtoritato kaj libereco.
Unuiĝi kun Romo signifus por ni ne sole rekoni la ĉefecon de papo, sed ankaŭ la jurisdikcion de ĉiuj Romaj Kongregacioj: Inquisitionis, Indicis kaj ceteraj. Tial unuiĝinte kun Romo, ni, Rusaj teologiistoj, fariĝus ne sole sklavoj de Papo, sed ankaŭ de diversaj Romaj Prelatoj kaj Kardinaloj, kiuj dissendadus al ni siajn anatemojn kaj persekutadus eĉ en Ruslando ĉiun novan kristanan penson, kiel ili faras en okcidenta Eŭropo. Koran dankon pro tio ĉi. Ni estimas vian sanktan Patron kaj ne volas lin ĉagrenigi. Li havas jatiom da laboro kun Schell, Houtin, Loisy, k. c. Li estas lacigita de kondemnado. Li ripozu iomete kaj lasu nin en paco. Ni ja estas tro barbaraj kaj ne povos eble laŭ Roma ordono ŝanĝi niajn opiniojn. Silentiĝi laŭ ordono ni eble konsentus, sed submetiĝi en konscienco, t. e. ŝanĝi en unu momento niajn konvinkojn laŭ ordono de S. Kongregacio Inquisitionis, tio ĉi por ni Rusuloj estas psikologie neebla, des pli, ke en naŭ jarcentoj, dum estis kunigitaj Grekuloj kaj latinuloj, historio montras al ni nur estimindan personon de l’ Papo sen iaj Kongregacioj, k. c., k. c.».
Jen do kion diras Rusaj teologiistoj eĉ plej pacemaj. Ĉu vi nun supozas, ke iu el ili konsentus ekkonfesi, ke la verkoj de S. Tomo Akvinano devas esti sola fonto de filozofa vero por ĉiuj kristanojkaj por ĉiuj epokoj!…
Por nova vino bezonaj estas novaj feloj: kaj novaj formoj de eraro forigeblaj estas per novaj formoj de argumentado.
Volu ricevi, k. c.
Doktoro S. K.
- Vidu E. K. de februaro kaj aprilo.
- Legu ekz. broŝuron de rusa ĉepiskopo Nikomoro, eldonitan en 1889 kaj ektitolitan: «Parolo pri tio: ĉu estas io hereza en Eklezio latina?», kie la aŭtoro penas elmontri, ke en Eklezio latina estas preskaŭ ĉio makulita per herezo… Legu ankaŭ «instruon pri la savo» de episkopo Sergio kiu penas elmontri, ke la katolika instruo pri la savo estas malperfekta kaj malvera.
- Internacia Revuo Biblia, gravega revuo trimonata, eldonata de Firmo Lecoffre, Parizo. Jare 15 fr.
Sindonema F-ino Zabilon d’Her jam ricevis promesojn da 495 lotaĵoj. Niaj legantoj, kiuj ne ankoraŭ sendis promesojn, rapidu tion fari. Ili sendu ne la lotaĵojn, sed nur detalan priskribon de la manlaboraĵoj aŭ artlaboraĵoj farotaj al F-ino Zabilon d’Her, 33, rue Sala, Lyon, France.
La monaĥinoj, kiuj de pli ol 270 jaroj (de 1634) flegis la kriplulojn en la «Hotel des Invalides», foriris la 10-an de Majo. Unu el la monaĥinoj havas 80 jarojn, servas en hospitalo de 61 jaroj, kaj estis rekompencita de Generalo Billot per honora medalo. Tiu ĉi monaĥino malsaniĝis, kiam oni konigis al ŝi, ke ŝi estis forpelota el la Hospitalo por la kripluloj.
La regsistemo de S-o Combes trudas tiranajn leĝojn kontraŭ katolikan religion. Jen resumo de la «malbonagoj» de l’ «Bloko» registara dum la tri lastaj monatoj:
S-o Combes anoncas al la Ĉambro de deputatoj, ke la strikoj terkulturaj de Suda Franclando, kie strikistoj rabadis kaj batadis pacemajn kulturistojn, estas «modelaj strikoj»!
Senataro voĉdonas leĝon proponitan de Ministro Chaumier por tute forigi liberecon de duagrada instruado.
Kiam S-o Millerand, socialisto, postulas ke la Ĉambro okupiĝu pri pensioj por laboristoj, la «Blokanoj» aplaŭdas S-on Combes, kiu decidas ke li batalados nur kontraŭ gemonaĥoj kaj «pli malfrue» okupiĝos pri laboristoj…
«Bloko» decidas tute malpermesi al gemonaĥoj, eĉ aprobataj de registaro, ke ili donu kian ajn instruadon.
Registaro ordonas, la Sankan Vendredon, forigi Krucifiksojn el ĉiuj juĝejoj.
Persekutado neniam donis feliĉon al ia lando. Bedaŭrinde, laŭ famega parolo, «ni ne estas en republiko, sed en framasonaro». Dolĉa Lando!
A. Lefebvre
Kunvenoj spiritaj por laboristoj estis atangitaj de kelkaj katolikoj Belgaj kaj tre kuraĝigitaj de episkoparo. En Revuo de revuoj por pastraro, troviĝas jenaj konigoj: En la domo de Jayt Manage dum 1901 fariĝis 25 kunvenoj de 1.712 laboristoj.
En Lierro dum tri jaroj 1900-1902, 170 kunvenoj, al kiuj partoprenis 1.329 homoj. En Gant dum lastaj ses jaroj, kunvenoj estis 251 kun 7.927 homoj. Domo Lieĝa dum la unuaj ok monatoj de ĝia fondo havis 51 kunvenojn por 1.800 homoj. Estas do preskaŭ 10.000 personoj kiuj, kalkulante ankaŭ kunvenojn por virinoj, pasigas ĉiujare tri tagojn en sanktaj pensadoj kaj preĝo.
(El Kulturo Sociala)
J. Meazzini
Glor’ al vi, stel’ mara
Dipatrin’ bonfara,
Ĉiam virgulino
Ĉiel-pord’ feliĉa,
Tiel salutite
De l’ anĝelo brila,
Al ni portu pacon,
Evon ne simila.
Ĉenojn rompu niajn,
Nin lumigu blindajn,
Formovante kulpojn,
Virtojn donu viajn.
Estu vi patrino;
Iru preĝo nia
Al Difilo kiu
Volis esti via.
Virgulin’ bonkora,
Inter ĉiuj glora,
Faru nin senkulpaj
Ĉastaj kaj piemaj.
Vivon donu puran,
Rektan montru vojon
Por ke ĉielĝojon
Havu ni kun Dio.
Estu granda gloro
Al la Patr’, al Filo,
Al Spirito sankta,
Al tri samhonoro.
Amen.
El Latine tradukis: G. V.
N. B. – Tiu ĉi traduko esta farita laŭ latina ritmo, per versoj duone ritmitaj, tio estas po du versoj en ĉiu strofo. Tiun ĉi himnon oni povas kanti laŭ ekleziaj arioj.
Valombroso
Valombroso estas okcidenta valo sur altaĵoj de Toska Apenneno. Montemignajo fiere altiĝas supren, kaj, en alia parto, ĝi plilongiĝas pinte kontraŭ Prato Magno.
Tie, Johano Gualberto fondis, en jaro 1060-a, la gloran abatejon, kie ĉeestis iam multe da nobeluloj lacigitaj de monda vivo tumulta.
Nuntempe Valombroso ne estas plu rimarkinda pro abatejo ĝia; monaĥoj ne loĝas plu tie. Sub ombro de grandaj abiaroj, kie promenadis meditemaj homoj en longaj vestaĵoj kun pinta kapuĉo, humile petegantaj kompaton pro iliaj pekoj, nun alvenas, el ĉiu Eŭropa parto, nombrego da Gesinjoroj. Tiuj ĉi forlasante varmajn loĝadojn de grandaj urboj, rapidas ĝui tian aromplenan aeron kaj la pentrindajn leviĝojn kaj subirojn de suno aŭtuna. Ili venas bani sin en klaregaj riveretoj, aŭ trinki akvon ŝprucantan el freŝaj fontoj.
Mirindaj palacoj ornamitaj ĉirkaŭe de floraj ĝardenoj kun bruetantaj fontanoj, elegantaj domoj konstruitaj je diversaj arkitekturaj stiloj, hoteloj, gastejoj, restoracioj, butikoj, aperas ĉie, preskaŭ kreoj feinaj.
La vagonareto per kiu, de jaroj nemultaj, oni supreniras el Santellero (stacidomo de la linio Firenco-Areco ĝis tiu ravega loko, plenumas ĝian ĉarmecon, kiun la tuta mondo ja konas kaj entuziasme laŭdegas.
La someran tempon, fremduloj neniel bedaŭras trapasi Valombroson, ĉar tie ili renkontas ĉion, kion ili deziras. Efektive, tien jam alveturis vizitantoj, kiuj plej honorigas homaron, ekzemple Johano Milton.
Ŝajnas al mi vidi tiun maljunan poeton, lacan de vivo, sin apogante sur la brakoj de du anĝelaj junulinoj, kiam li kontenta sidiĝis sur la ŝtonego de l’ Paradizo, dum suno iom post iom malaperis inter fajraj nebuloj. Tie li eble kantadis:
«Aferojn al sento homa kaŝitajn…» (Kanto III, P. P.). Precipe, kio inspiris lin por priskribi mallumaĵon de l’ infera loko, furiozecon de l’ ribelintaj spirituloj, brilegajn kristalojn, bluan ĉielon, bonodorajn florojn, kaj ceterajn belaĵojn de lia poemo «La Paradizo perdita»? Ĉu ne «la agrablaj elturnaĵoj – de la Toskaj arbaregoj de Valombroso – kaj la izolitaj lokoj kie la Muzoj – kutimas ĉirkaŭiri…»?
J. Meazzini (de Arezzo, Itall.)
LUTERO KAJ LUTERANISMO; Mayence, Kirchen – Germana verko, 10 markoj. Pastro Denifle, aŭtoro de kleraj libroj universale konataj, ĵus eldonis unuan volumon de verko: «Lutero kaj Luteranismo». Pri psikologio de Lutero, pri disvolviĝo de lia instruo, pri liaj unuaj verkoj, tiu libro enhavas juĝojn klerajn kaj ĉiam pruvatajn. «P-o Denifle, diris revuo Der Katholik, kiel teologiisto kaj historiisto konegas tri epokojn de la civilizado: la teologion de Mezaĝo, la literaturon de la Reformado, kaj la modernajn esplorojn pri Lutero. Lia verko ne forgesiĝos, sed ĝi havos honoran lokon apud la Simboliko de Mohler, la Reformado de Dollinger kaj la Historio de Germanlando de Janssen».
LA TERRE ET L’ATELIER. JARDINS OUVRIERS (Tero kaj laboristejo, Ĝardenoj por laboristoj) de S-o Louis Rivière, Vic-Prezidanto de Societo de Ekonomio Sociala kaj de Ligo de Terpeco kaj Hejmo, 2 frankoj, ĉe firmo Victor Lecoffre, Paris. – Franca gazetistaro unuvoĉe rekomendis tiun verkon. En oportuna formato, per preciza kaj klara stilo, per dokumentoj severege kontrolitaj, l’ aŭtoro starigas du punktojn egale utilajn: 1. Historion de la kunlaborado de la tero kaj laboristejo. Sub tiu titolo li montras kiele tero utilis al laboristoj dum epoko dirita «malnova regsistemo»; nombron da ĝardenoj por laboristoj nune ekzistantaj en kaj ekster Franclando. 2. Organizadon kaj rezultatojn de tiuj ĝardenoj. En tiu parto troviĝas: administrado kaj regularoj de ĝardenoj; materiaj kaj moralaj rezultatoj ricevitaj. L’ aŭtoro konkludas per esperoj pri leĝo dirita de «Bieno Familia», kiu rekonus bieneton ne forpreneblan al ĉia familio. La verko estas dediĉata al Pastro Lemire, deputato de Hazebrouck, aŭtoro de projekto de tia leĝo.
L. M.
En apatia kaj voluptema urbeto Blidah’, kelkajn jarojn antaŭ okupado Franca, vivis brava Morulo, kies nomo: Sidi-Lakdar. Liaj samurbanoj alnomis lin «la Mallaboremulo».
Mi devas memorigi, ke Moruloj kiuj loĝas en Alĝerio estas plej apatiaj homoj el la mondo, kaj precipe tiuj kiuj loĝas en Blidah’. Sendube, tiele fariĝas pro parfumoj de oranĝarboj meze de kiuj vivadas la urbo. Sed pri mallaboremo kaj apatio, el ĉiuj Blidahanoj neniu estis komparebla kun Sidi-Lakdar. La inda sinjoro altigis sian malvirton ĝis alteco de profesio. Aliaj urbanoj estas brodistoj, kafejestroj, spicovendistoj: Sidi Lakdar estis «Mallaboremulo»!
Post morto de lia patro, li heredis ĝardeneton ekster remparoj de l’ urbo. Blankaj muretoj ruiniĝintaj ĉirkaŭas ĝin. La pordo, kovrita per dornaj arbetoj, estis nefermebla. En ĝardeneto kreskis fig- kaj bananarboj, fluis du aŭ tri fontoj, akvumantaj herbejon. Tie ĉi li vivadis, tere kuŝanta, silenta, senmova, kun sia barbo plena je ruĝaj formikoj…
Kiam li malsatis, li etendis sian brakon kaj kolektis figon aŭ bananon apud li en herbaro. Sed se li devus levi sin por kolekti frukton sur branĉo, prefere li mortus de malsato. Tial en lia ĝardeno figoj putris kaj arboj estis kovrataj de birdetoj.
Tiu mallaboremo freneza igis Lakdar’on tre populara. Oni lin respektis kiel sanktulo. Pasante antaŭ lia ĝardeneto, sinjorinoj de l’ urbo devigis siajn mulojn marŝi paŝo post paŝo kaj mallaŭte interparolis malantaŭ ŝiaj blankaj maskoj; sinjoroj kliniĝis pie, kaj ĉiutage je la eliro de lernejo, amaso de buboj vestitaj per ĵaketoj el silko strekita, kun ruĝaj ĉapoj, vidiĝis sur muroj de l’ ĝardeno. Ili venis provi kaj ĝeni tiun ĉi belan mallaboremon. Ili vokis Lakdar’on per lia nomo, ridadis, bruegis kaj ĵetis al li ŝelojn de oranĝoj.
Peno perdita! La mallaboremulo ne moviĝis. De tempo al tempo oni aŭdis lin krii el fundo de l’ herbo: «Atentu! Atentu! baldaŭ se mi leviĝos…». Sed li neniam leviĝis!
Nu, okazis, ke unu el tiuj sentaŭguletoj, petolinte al mallaboremulo, estis iom tuŝita de inspiro dia kaj ekkaptita de subita gusto por horizontala ekzisto. Li konigis, matenon, al sia patro, ke li ne volas plu iri en lernejon, sed intencas fariĝi «mallaboremulo»!!
– Mallaboremulo! Ci? – diris la patro, kiu estis brava piptubo-tornisto, diligenta kiel abelo, sidiĝinta antaŭ sia tornilo tuj kiam la koko kantas…
– Ci, mallaboremulo? Jen estas ja elpenso beleta –
– Jes, paĉjo mia, mi deziras fariĝi «mallaboremulo», kiel Sidi-Lakdar.
– Tute ne, mia filo, ci estos tornisto, kiel cia patro, aŭ skribisto de l’ Kadio, kiel cia onklo Ali; sed mi neniam igos cin mallaboremulo! Nu rapide iru al lernejo, aŭ mi rompos sur ciaj ripoj tiun ĉi belan pecon de merizarbo tute neuzitan.
Kiam la ido vidis merizbastonon, li ne insistis, kaj elŝajnis konvinkita; sed anstataŭ iri al lernejo, li eniris bazaron Moran kaj metis sin en montra fenestro, inter du amasoj de Smirnaj tapiŝoj. Li restis tie dum tuta tago, etendita sur sia dorso, rigardante morajn lanternojn, monujojn de blua drapo, korsaĵojn kun ora brust-ŝirmilo, burnusojn de varma lano, kiuj briladis pro suno, kaj spirante odoron de rozaromo.
Tiele li pasigis de nun tutan lernotempon. Post kelkaj tagoj la patro aŭdis pri tio. Sed vane li kriegis, bruegis, ventegis, blasfemis la nomon de Allah kaj frotis lumbojn de l’ knabo per ĉiuj merizbastonoj el sia vendejo, nenio sukcesis! La knabo obstinis dirante: mi volas fariĝi mallaboremulo. Kaj oni trovis lin ĉiam etendita en ia angulo. Malesperante kaj konsiliĝinte kun la skribisto Ali, la patro decidiĝis:
«Aŭdu, li diris al sia filo, tial ke ci nepre volas fariĝi mallaboremulo mi kondukos cin al Lakdaro. Li ekzamenos cin, kaj se ci vere havas emojn por lia metio, mi petos lin ke li volu cin konservi en lernado!».
– Tio taŭgas al mi, respondis la knabo.
Morgaŭan tagon, ambaŭ parfumitaj per verbeno kaj la kapo nove razita, iris al la mallaboremulo en lia ĝardeneto. La pordo estis ĉiam malfermita: niaj homoj ne bezonis frapi. Sed ĉar la herbo estis tre densa kaj alta, ili havis ian penon por eltrovi la mastron de l’ ĝardeneto. Tamen ili eltrovis lin etendita sub figarboj de l’ kampo, meze de birdetaro kaj sovaĝaj kreskaĵoj; – pakon de flavaj ĉifonaĵoj!
Li ricevis ilin per murmureto. – Dio estu kun vi.
– Sidi Lakdar, diris la patro klinante sin, la mano sur la brusto. Jen estas mia filo, kiu nepre volas fariĝi mallaboremulo. Mi lin kondukas al vi, por ke vi ekzamenu lin kaj vidu se li havas sufiĉan emon!…
El France tradukis. J.-A. Thill.
LIBROJ RICEVITAJ
ESPERANTO EN DIX LEÇONS, de S-o Th. Cart. Ni ricevis novan eldonon (17an milon) de tiu libreto, kiu ne vezonas rekomendon. Ĝi mirinde helpis progresadon de Esperanto en la preskaŭ tuta mondo.
SOMDILO SCRAPANTA. Le Bulletin du Musée Oceanographique de Monaco eldonis France kaj Esperante verketon pri nova sondilo mara de S-o Léger. « La sondilo skrapanta estas definita por preni specimenojn de sablo, ŝlimo aŭ ŝtonetaĵo el kiuj konsistas la fundo de la maro; ĝi havas la utilon rekonduki specimenon de tiu fundo kia ajn ĝi estas »
DIE WELTSPRACHE, de S-o OSTWALD, profesoro en Universitato de Leipsig. Germana verketo utilega pri lingvo internacia. Vendiĝas tre malkare (10 Pfennig = 15 centimoj). Rabatoj: 10 ekzempleroj por 80 Pfen., 100 ekzempl. por 7 Mark; ĉe Franck’sche Verlagshandlung, Blumenstr. 36, STUTTGARD (Germanl.).
LA LIGUE SOCIALE D’ACHETEURS (Ligo sociala de aĉetantoj), Raporto de S-ino H.-J. Brunhes, 60 centimoj, ĉe Felix Alcan, 108, Bd St Germain, Paris. S-ino J. Brunhes estas tre konata pro ŝiaj verkoj, faritaj en kunlaborado kun ŝia edzo, profesoro de Friburga Universitato (Svisl.). Ŝi kunlaboras je diversaj Francaj revuioj kaj kuraĝe bataladas por socialaj aferoj. Ni intencas baldaŭ konigi la Ligon socialan de aĉetantoj.
RAPORTO PRI MOVADO POR KREO DE LINGVO HELPANTA INTERNACIA ARTEFARITA, de S-o Hugo Schuchardt, Membro de l’Akademio de Sciencoj en Wien (Aŭstrio). Eltiraĵo de Revue Internationale de l’Enseignement. Verketo grava, france tradukita de S-o L. Couturat kaj sendita de la Delegacio por L. I.
Administracio de E. K. nenian respondecon akceptas pri anoncoj financaj.
REVUO UNIVERSALA, Abono : 4 fr, rue Michelet, 71, Le Hàvre, France.
L’ESPERANTISTE, Abono : 2 fr. 50, Th. Renard, 6, r. du Vieux Collège, Genève, Svisl.
HOLANDA PIONIRO, Abono : 3 fr. Dreves Uitterdijk, Hilversum (Holando).
LA LUMO. Abono jara : 3 fr. – 79, Saint-Christophe Str. Montréal, Kanado.
RONDIRANTO, Abono jara: 4 fr. Administr. : Oreŝkov, Plovdiv, Bulgarl.
L’ESPERANTISTA, Abono jara: 4 fr. Redaktoro : Grafo A. Gallois, Rio lunato, provinco Modena, Itall.
LA SUNO HISPANA, Abono jara: 3 fr. Direktoro : A. Jimenez Loira, 5, Corona, Valencia, Hispanl.
ANTAŬEN ESPERANTISTOJ, Abonono jara : 3 fr. Administr. : strato Lartiga, n-o 106, Lima, Peruland.
ĈESKY ESPERANTISTO. Abono : 3 fr. 50. Bystrice-Hostyn, Moravio-Aŭstrio.
JUNA ESPERANTISTO (por gejunuloj). Sesonjare, 2 fr. Edmond Privat, 8, avenue des Vollandes, Genève, Svisl.
ĈILIO ESPERANTISTA. Abono 1 fr. 50, Casilla 1989, Correo Central, Santiago, Ĉililand.
LA MEKSIKA LUMTURO. Abono: 3 fr. D-ro A. Vargas, Santa Rosa Necoxtla (Veracr.) Meksikl.
ESPERANTAJ SCIIGOJ. Abono : 2 fr. Ĉe grupo Esp. Prinzenstr. 95. Berlino, Germanl. (Petu broŝur. propag. german. po 15 pfennige).
LA BELGA SONORILO Abono : 3 fr. M. Seynaeve, 3, rue de l’Avenir, Courtrol, Belgl.
FIRMO UNUOVICA aĉetus nune, je konvenaj prezoj, buterojn, ovojn kaj kortbirdojn. Skribu al C. ANGELY, Beurres et volailles, 112, Bd. de Grenelle, Paris, XVe.
VOJAĜOJ CASIER, 83, boulevard Anspach, 83, Bruxelles (Bourse). – Téléphone : 45-50. – Biletoj rektaj aŭ rondiraj kun rabato. – Ekskursoj sen aŭ kun konduktoro : kosto laŭ reciproka konsento. – Speciala kaj agrabla sistemo por edziĝaj aŭ familiaj vojaĝoj.
LE SOUVENIR. Monata Ĵurnalo literatura. – BELGUJO : 3 frank. – Unuiĝo poŝta : 4 fr. – Direktoro-Fondatoro : Xavier CASIER, Premiita de Akademio Reĝa de Bel-Artoj. membro de komitato de « Unuiĝo de perioda Gazetistaro ».
LE GLANEUR. Literatura, scienca, muzika kaj bibliografia. – Revuo monata. Abonkosto : Belgujo : 2 fr. – Ekster Belg. 3 fr. – Administracio, redakcio kaj anoncoj : 406, rue Vanderkindere, Uccles (Bruxelles).
REVOLUCIO en arto kuraci malsanon de stomako kaj intesto, kapdolorojn, albumenurion, diabeton, – SEN KURACILOJ, sen specialaj nutraĵoj. Broŝuro franca de P. MAURIES, ricevebla post sendo da 2 frankoj al aŭtoro, en Antony, Seine, France.
– HONORA MEDALO al aŭtoro donita de Societo Nacia de Kuraĝigo al Bonfaro – Persono resanigita skribas al S-o P. Mauries: « VI ESTAS VERE BOUFARANTO DE HOMARO ; se via broŝuro estus tre disvastigita, ĝi faros NEKALKULEBLAN SERVON AL HOMA RASO ».
Informoj kaj atestoj multaj sendiĝos post peto afrankita al s-o P. MAURIES, à ANTONY (Seine) France.
LA VIVADO EN PORT-ARTUR DUM LA MILITO
RUSO-JAPANA
leteroj de tie-estanto;
LA SUDAFRIKAJ HEREROJ ;
EVOLUCIO DE LA MONDA KOMERCADO KOMPARE KUN SCIENCAJ ELTROVOJ DUM LA XIXa CENTJARO
Multaj literaturaj artikoloj
estas nun legeblaj en la monata revuo
« LINGVO INTERNACIA »
Jare : 4 frankoj. Kun literatura aldono : 6 1/2 frankoj
Prova trimonata abonmo : 1 fr. 25
27, Boulevard Arago, 27, Paris
Plej baldaŭ aperos
KATO KUN BOTOJ
Rakonto, No 1a de la ilustrita
ESPERANTA BIBLIOTEKO por INFANOJ
Kosto : 0 fr. 50
Oni subskrisbu plej rapide ĉe
l’Eldonisto de E. K.
SOCIETO ESPERO KATOLIKA (S. E. K.)
Al Ĉiuj Societanoj
Rabaton da
0 fr 50 por aboni Revuon E. K.
Rabaton da 0 fr. 20 par cent por presigi komunikojn en
UNIVERSALA KORESPONDADO (U. K.)
Anoncon senpage en E. K.
Jara Kotizaĵo : 1 franko
GRANDA PILGRIMO DUM LIBERTEMPO
Al Notre-Dame de la Salette, de 30a de aŭgusto ĝis 9a de septembro
Kun haltoj en Ars, Notre-Dame de Fourvière (Lyon),
Notre-Dame du Laus, Paray-le-Monial.
Petu informojn de Pastro G. BONNET, Esperantisto
Redaktoro de Annales de Notre-Dame de la Salette,
Place des Tilleuls, 11, Grenoble (Isère) France
Elkoregan dankon al ANTONIO DE SALVO, kiu, per kolosa laboro,
enkomputiligas kaj poluras la tekstojn.