Espero Katolika N-ro 2/1903

Espero Katolika N-ro 2/1903

Ia jaro: 1903-04 NOVEMBRO N° 2

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA

«Unum ovile et unus pastor» – (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»

DIREKTORO
P-o Em. PELTIER, à Cheillé
par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire)
FRANCE

REDAKTORO
S-ro Henri AUROUX, à Portsal
par Pludalmezo (Finistère)
FRANCE

Kosto de l’ numero: 0 fr 30, afrankite
Kosto de l’ abono jara:
En Francujo: 2 frankoj
Ekster —: 2 fr. 50
Al tiu kosto aldoniĝos tiu de l’ kambio poŝta.  L’Eldonisto de l’ Revuo prezentos la kambion en Januaro ĉiujare

Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri ki’ajn objekto. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de l’ stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, libereme estos ricevata. Oni skribu l’ artikolojn nur sur unu flanko de l’ papero por ebligi la komposton.

Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; – vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; – vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.

Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; – duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.

por anoncoj ripetitaj Rabatoj: por trifojoj; 10%; – ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%

Pri l’abonoj, sin turni al l’ Eldonisto de l’ Revuo: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.

Manuskriptoj kaj leteroj pri la redakcio estu sendataj nur al la redaktoro. – Manuskriptoj ne redonataj estos.

TOURS. (TUR’).
BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR
72, Rue des Halles, 72
FRANCE

AVIZO

Laŭ peto de multaj, por eviti koston de kambio poŝta, aliĝinto povos pagi anonon al Eldonisto antaŭ deka tago de januaro, per mono franca aŭ per mandato poŝta (per internacia mand. poŝt, por eksterfrancanoj).

Tiajn, kiuj ne volas aboni E.K., ni petas resendi decembran numeron.

UNIVERSALA KORESPONDADO

Anoncoj, komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj rajtigitoj niaj:

  • EN FRANCIO: Al S-o Henri Auroux, PORTSAL, par Pludalmezo, (Finistère)
  • EN ANGLO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.
  • EN BELGO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN
  • EN HUNGARO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, – VI
  • EN ITALO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.
  • EN HISPANO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.
  • EN ĈILIO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO
  • EN RUSO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.

Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l’abonkostojn.

PETO DE PREĜOJ

Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝoj, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.

*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier, HENRI AUROUX.

LIBROJ POR VENDI

*2 – Macaulay, Historio de Anglo, 10 vol. Tauchnitz édit – 11 fr. 50, afr.

– Biblio: Proverboj, 250 p., 3 fr. 50, afr.

Po Motais: L’Ekleziasto, 180 p., 2 fr., afr.

Po Gillet: Tobio, Judith, Esther, 225 p., 3 fr., afr.

Po Clair: Josué, 135 p., – 1 fr. 75, afr.

La kvar lastaj verkoj eldon. de Lethielleux, kun antaŭkritikoj, trad. franc., komentarioj.

Otto: Nova gramatiko germana por Francoj, 2 fr, 75.

Sin turni al Eldonisto, de E.K.

*3 – Tancrède Rothe Droit naturel. Preskaŭ nova, bindita. 3 vol. da 700 p., 20 fr. afr.

HENRI AUROUX, Portsal, Pludalmezo – Finistère – France.

Antaŭ ol Kristo venis sur teron, vorto «fremdulo» havis signifon.

Laŭ Izraelidoj, homaro estis dividita en du partoj: Izraelidoj, kaj… ceteraj. Malfeliĉaj «fremduloj» ne rajtis eniri Templon por preĝi saman Dio, kiel Izraelidoj. Ili povis stari nur sur antaŭtemplo.

Tamen Sanktaj Libroj proklamis, ke Dio de Izraelidoj estas universala Dio, kiu havas aŭtoritaton super ĉiuj homoj, ke homaro devenas el unu geo, kaj sekve, ke ĉiuj homoj estas fratoj per sango.

Instruoj tiuj estis tute forgesitaj, kiam Kristo alvenis. Laŭ popola kredo, «Sendoto» ne venus por savi alinacianojn, sed nur Izraelidojn.

Ĉe Grekoj, Religio kaj Leĝaro ambaŭ severe diferencigis landanon kaj «fremdulon». En Grekaj urboj estis specialaj lokoj, kie landanoj ĝuis ĉiun rajton, kaj fremduloj nenian.

Ĉe Romanoj, alilandanoj estis nomitaj «barbaroj». Nur kelkaj filozofoj kuraĝis jesi, ke ĉiuj homoj estas samlandanoj; sed per «ĉiuj homoj» ili komprenis «liberulojn», ne «sklavojn».

Solaj instruoj de Jesu-Kristo sukcesis ŝanĝi kaj plibonigi tian staton de moroj.

Jesu-Kristo predikis Evangelion al la Samarianoj, kiel al siaj samlandanoj. Li nin instruis preĝi dirante: «Patro nia», kaj ne «Patro mia», ĉar Dio estas Patro de ĉiuj homoj: Kristo ja predikis universalan amon.

Apostolo Paŭlo skribis, ke nenia estas diferenco inter Izraelidoj kaj alinacianoj, inter liberuloj kaj sklavoj.

Tamen post multe da jarcentoj, homaj pasioj mallumigis tiujn instruadojn, kaj eĉ kristanaj popoloj bataladis inter si; fariĝis religiaj bataladoj, – plej bedaŭrindaj el bataladoj. Kaj ĉiam vorto «fremdulo» havis signifon…

Ĉu ne tre dezirinda ĝia malapero? Ĉu ne tute konforme al Instruadoj de Kristo, ke ĉiuj popoloj sur tero estu amikoj, kiel anoj de diversaj provincoj en sama nacio, – kiel familioj en sama provinco?

Historio elmontras, ke homaro antaŭen iras al ĉiam pli plena unuiĝo. Nunaj nacioj estis iam malamikaj provincoj. Memoru formadon de Franco, de Germano, k. c.

Ameriko kun siaj «unuigitaj ŝtatoj» pli progresadis ol malnova Eŭropo. Ne malmultaj estas tiuj, kiuj nune kredas, ke per sama progresado alvenos «unuigitaj ŝtatoj eŭropaj» 1.

Io certa: penadoj por efektivigi Pacon universalan kaj forigi bataladojn ne celas nur nebulan revon. Pacaj klopodoj estas indaj esti atentataj kaj helpataj de tiuj, kiuj deziras progresadon de civilizacio. Kristanoj pli ol ceteraj, devas esti pacemuloj, se ili volos «sekvi Kriston».

Mi aŭdas, ke kontraŭdiras kelkaj: «pacemuloj estas malamikoj de sia patrujo. Ili volas destruadon de ĉiuj «patrujoj» por krei internacian, universalan socialismon».

Ĉu vere Paco universala necesigas destruadon de diversaj patrujoj? Se kelkaj homoj tion pensas, vi povas forĵeti tiun malĝustan ideon kaj tamen esti pacemulo.

Amo al proksimuloj neniel malas nek detruas amon al propra familio. Kial kaj kiel amo al «fremduloj» malus amon al samlandanoj?

Aŭskultu Bossuet’on pri ekzemplo de Jesu-Kristo: «Laŭfame, Li amis sian patrujon; bonega rekomendo apud Li estis amo al Izraela nacio… En tuta sia vivo kaj eĉ en morto, Li tre severe obeis leĝojn kaj kutimojn de sia lando, – eĉ tiujn, pri kiuj Li konis sin libera… Li ordonis tion doni al Cezaro, kio apartenas al Cezaro, kaj al Dio tion, kio apartenas al Dio».

Tiel aminte sian patrujon, Jesu-Kristo tamen amis homaron ĝis morti por ĝi. Amo al patrujo ne malas amon al ceteraj landoj. Se ni devas ami niajn malamikojn, ni ankaŭ pli devas ami «fremdulojn», kiuj ne ĉiam estas malamikoj…

Se formiĝos kluboj de E. K. en diversaj nacioj, ili estu samtempe kluboj pacemaj, klubanoj eniru diversajn societojn «por Paco», ili sendu delegitojn al ĉiuj kongresoj pacaj.

Belega ekzemplo estus en mondo, se post jaroj kelkaj, ni estus kapablaj solenigi internacian kongreson katolikan por Paco.

Pastro Em. PELTIER

  1. Legu «Unuigitaj ŝtatoj eŭropaj», angla verko, de W. T. Stead, redaktoro de angla “Rewiew of Rewiews”

Parizo, 13an de septembro 1903.

KARA ONKLINO,

Paŭlo ĉi matene revenis, kaj nin parolis pri vi: ĝojinde, vi bone fartas. Granda malspritulo, mia frato! li estas tute nigra, sed havas belegan mienon; ne tro lacigis lin bicikleto; li donis al mi bukon de zono gajnitan en loterio de Pludalmezo, mi ne povas fiksi ĝin sur rubando, ĝi estas tre malbela.

Trean dankon! via longa letero plezurigis min; kiel feliĉa mi estas, kiam vi skribas al mi!

Roberto revenu baldaŭ, sed ne sabate, ni iros teatron; li restadu apud vi ĝis mezo de proksima semajno, se li ne ĝenas vin.

Onklo Prosper ne atendis nin, li ekiris al Sino kun sia ŝipo; tial ni prokrastas foriron; kredeble ni ekiros dekokan de oktobro; sed vi ne malkonas kiel facile ni alifaras decidon… Kia feliĉo! kvindek tagoj plie por restadi en Franco!

Mi ricevis bonan leteron de Sinjorino Bujar, kiel eble ĉarma; tre bedaŭrinde ke ŝi estas tiel stranga: ŝi estas inteligenta kaj instruita; tion kiu kredus vidante ŝin.

Patrino sendis al vi robon tute laŭmodan; ĉu ĝi plaĉas al vi; mi aldonis blankan silkon, ricevitan de Hanoj ; vi faros el ĝi someran kitelon, kun rubandetoj ruĝaj; ĝi estos tre bela.

Ni multe laboradas, ĉar ni volas doni al kudristino nenion por fari; sur la ŝipo ni bezonos helan veston, ni devas do tenadi kudrilon. Pardonu min; papero mia estas ne tre  «ŝik» 1, sed ni ne havas alian.

Hieraŭ, sur strato, ni trovis Sesil Bastje; ŝi venis Parizon por gajni vivon; ŝi tre bone uzas maŝinon por skribi; Patrino Bastje baldaŭ venos, se ŝia filino trovos okupadon; kompatinda kuzino! tre ĝentila, tre aminda, sed ne tiel vigla kiel oni diris; ŝi pasigis tagon kun ni, kaj ni faris muzikon; ŝi havas voĉon de forta kantistino, mirindan, ŝi kantas tre bone, tre arte; se ni restus en Parizo, kiel agrabla kunulino ŝi estus: ŝi  memoras vin, ankaŭ onklinon Alis, kaj petas min diri tion al vi.

MANJO

Homoj bataladis por ekzistadi: homo sola, ne povante stari kontraŭ ceteraj, serĉis helpantojn: li trovis siajn gepatrojn, siajn geidojn, siajn gefratojn, unuvorte sian familion; familio iĝis fortaĵo socia.

Familioj bataladis por ekzistadi; unu familio ceterajn venkis, estro de tiu familio iĝis reĝo de nacio formita el venkitaj familioj. Lia riĉo multe kreskis, ankaŭ lia potenco; per sia riĉo li aĉetis obeadon de tiuj, kiuj amis lian favoron pli ol sian honoron; per sia potenco li ceterajn regis: mizeruloj kondukis liajn veturilojn; el ili kelkaj iĝis oficiroj kaj ordonis, tiu, centon, tiu ĉi, milon da soldatoj; kelkaj plugis kampojn de reĝo, aliaj fabrikadis armilojn; knabinoj parfumis, kuiris, bakis por li; kaj li prenis el kampoj, vinberejoj kaj olivejoj de popolanoj la pli bonan parton de l’ fruktoj por nutri siajn servantojn. Tuta popolo suferadis; societoj formiĝis por stari kontraŭ familio reganta, kaj organizis ribelon.

Reĝoj mortis; popoloj progresadis iom, sed ankoraŭ obeigas ilin sennombraj registaroj; inter popolanoj multaj suferas, ili komprenas tiranecon de ĉiu regno; ne ili volas militi, kaj tamen, kiam ili naskis idon, terura ĝendarmo sendas lin en armeon; ne ili volas pagi militistojn, kaj tamen, kiam ili penadis por gajni la nutron, senanima fiskaro postulas monon.

Ili serĉas iĝi liberaj: apenaŭ antaŭ ili           sola savilo: anarkio. Ili ribelas por senigi sin de registaroj, kiel avoj de reĝoj; sed ili ne sukcesas; malpli fortaj, malpli lertaj, ili ĉiam venkiĝas, kaj ĉiufoje kiam ili provis batali, nova venko de malamikoj igas ilin pli mizeraj ol antaŭe: kiu serĉas liberecon, tiu pli kaj pli sklaviĝas.

Ĉu vi volas, popolanoj, iĝi pli fortaj ol viaj mastroj?

Ili de via zorgo estu provizataj per io, bone nutrataj estu, neniel bezonu labori; kaj ilia forto malkreskos.

Ne koleru al ili, kolero vin malfortigus;

Estu sobraj, laboradu, kaj via forto kreskos;

Amu ilin, ĉar ami estas venki.

Henri AUROUX

En jaro 1878 projektiĝis kanalo de Termeza maro al Gaskona golfo. Tiu projekto, oftete rearanĝita, studiĝis kaj aprobiĝis de multaj maristoj kaj inĝenieroj.

En jaro 1883, komitato da instruituloj unanime proponis konstrui kanalon, sed tion prokrastigis ruiniĝo de kompanio Panama’.

Poste perfektiga projekto proponiĝis:

Finoj de kanalo estus haveno Arkaŝon 1, kaj haveno La Nuvel 2, kun brako al Bordo 3. Ĝi estus longa da 443 kilometroj, profunda da naŭ, larĝa supre da sepdek, larĝa funde da kvardek.

Pro malsamaj niveloj de lando trairota, necesiĝus dekses kluzoj, longaj da 235 metroj, larĝaj da tridek, altaj da dekok; plie unu kluzo apud ĉiu fino. Inter du plej altaj kluzoj haviĝus tranko 4 de Noruz 5, longa da sesdek kilometroj, larĝa da kvardek, profunda da kvindekkvin.

De fino al alia, eĉ en kluzoj, sed ne en tranko de Noruz, kanalo havus duoblan vojon.

Konstruo kostus 750 milion frankojn; ŝipoj pagus, por trairi kanalon tutan, tri frankojn 75 centimojn por enhavo da mil kilogramoj.

Ŝipoj, irantaj tra kanalo, anstataŭ iri tra Gibraltara markolo ŝparus, de Uesanto 6 Malton, de Bajon 7 al Set 8 1346; de Brest al Tulon 9, 998.

Efektiviĝus duobla ŝparo: 1e per malplia elspezado de karbo, 2e per disponiĝeblo de ŝipoj dum tempo gajnota en ĉiu vojaĝo, kaj dum militado, evitiĝus fortikaĵo de Gibraltar.

Sed hodiaŭ kondiĉoj malsamiĝis.

Pro rapideco plia, ŝipoj pli grandaj, konstruo pli bona de vapormaŝinoj, malkreskis elspezado por hejtado. Tiu elspezado ankoraŭ malkreskos kiam petrolo povos anstataŭi karbon. Dum tempo necesa por konstrui kanalon, certe iĝos novaj progresoj.

Tial antaŭ ol entrepreni tiel gravan aferon, estis prudente studi kaj kalkuli ĝuste rezultaton akirotan de ŝipoj irontaj tra kanalo anstataŭ iri tra Gibraltara markolo.

Forta rapideco, kaj moviĝo de grandaj ŝipoj okazigus fortegan akvoturniĝon, kaj tial, ili devus preni, en kanalo, rapidecon maksimuman da dek mejloj; per tiu rapideco, sen halti, ŝipo trairus kanalon tutan en daŭro da 24,5 horoj; dek ok kluzoj necesigus halton da dek ok horoj; du-tri horoj perdiĝus por eniri kanalon, kaj por iri el ĝi. Ŝipo, kun elektra lumo, povus veturi nokte, kaj trairi kanalon en minimuma tempo da du tagoj ses horoj. Ŝipo sen elektra lumo haltiĝus nokte, kaj trairus kanalon en minimuma tempo da kvar tagoj dekdu horoj.

Ne pli ol en Suez, velŝipoj trairos kanalon; ŝajnas timeble ke, sur ili, kostoj de transporto kreskos, kiam ceteraj ŝipoj iros tra kanalo.

Pakŝipo, iranta, tra kanalo. de Uesanto Malton, veturus ses horojn plie, kaj elspezos 7.200 frankojn plie, ol se ĝi veturus tra Gibraltar.

Kargoŝipo, en sama vojaĝo, veturus 12 horojn plie, kaj elspezos 3000 frankojn plie, ol se ĝi veturus tra Gibraltar.

Sama kargoŝipo, de Bajon al Set, ĉu tra kanalo, ĉu tra markolo ĝi pasos, saman sumon elspezos, sed tra kanalo veturos du tagojn tri horojn malplie, ol tra Gibraltar. Tial ke tiu lasta kalkulo fariĝis pri trairo inter du havenoj plej apud finoj de kanalo, sekve, plej favora al iro tra kanalo, kredeble neniu komerca vaporŝipo preferas kanalon ol Gibraltaran markolon; enspezoj de kanalo ne sufiĉos, kaj negoco konata ruiniĝos.

Ŝipo milita, iranta de Brest al Tulon, gajnus apenaŭ ok horojn. Fortikaĵo de Gibraltar estas pli timiga ol serioza barilo: tial 750 milion frankoj, elspezotaj por kanalo, pli utiliĝus, se, per ili, konstruiĝus eskadro nova kun fortikaĵo en Alĝerio.

Konkludo: kanalo inter du maroj, alirebla de fortaj ŝipoj ne utilus.

Sed kanalo malpli granda, difinita nur por veturado rivera, certe prosperigus regionon sudan de Franco.

HIRU

  1. Arcachon. – 2. La Nouvelle. – 3. Bordeaux. – 4. France: tranchée, Angle: trench. – 5. Naurouse. – 6. Ouessant. – 7. Bayonne. – 8. Cette. – 9. Toulon.

La 24an de septembro, Seminario franca solenigis «edzumon oran» 1. Okaze de tiu festo, Papa Moŝto donis privatan aŭdiencon al profesoroj kaj lernantoj de l’ Seminario. Episkopo Micault, de Verdun’a eparkio, legis adreson al Papo, kiu respondis per komentario de tiuj vortoj de Skripturo: bonitatem et disciplinam et scientia doce me, «pri boneco kaj disciplino kaj scienco instruu min». Jen fino de parolado Papa: «Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas vin diri miaj Benjamin’oj, – mi jam tiun nomon donis al alia seminario (la lombarda). Sed inter benadoj de Patriarko Jakob, mi elektas por vi kaj por via patrujo, kiun mi tiel amas, benadon donatan al lia kvara filo. Unua preĝo, kiun mi ĉiutage adresas al Dio, estas: non auferetus ab eo sceptrum – «ne forpreniĝu de ĝi sceptro». Kaj elparolante tiujn lastajn vortojn, Pio Xa ŝajnis malĝoja kaj lia voĉo malfortiĝis pro larmoj.

La 28an de septembro, 1500 pilgrimantoj francaj vizitis Papon. Ĉarmis ilin boneco, simpla majesteco kaj afableco indulga de nova Papo. Episkopo de Cahors kaj Prelato Tiberghien prezentis pilgrimantojn kaj donacis al Sankta Moŝto du belegajn lampojn por groto de Lourdes, kiu ornamas ĝardenon Vatikanan, – plie ol monoferoj. Pio Xa dankis tre kore kaj diris, ke monoferoj utilos por helpi malriĉulojn.

S-o Feron-Vrau, Direktoro de La Croix, prezentis al Papo sumon da 100 000 fr., donacon de legantoj de tiu franca ĵurnalo.

Pio Xa jam komencis disdoni monon. Kortuŝita de grandaj mizeroj kaj provoj de Bulgaroj, Li sendis por ili 10 000 frankojn al katolika ĉefepiskopo de Filipopolis.

Pio Xa sendis ankaŭ 2 000 fr. al Episkopo Lagasse, en insulo Sankta-Ŝtono 2, por rekonstruado de l’ unu preĝejo en tiu urbo. Oni memoras, ke preĝejo de S.-Ŝtono destruiĝis de terura brulado. LeoXIIIa jam sendis 1000 fr. por sama kaŭzo.

Moŝto Rafaelo Merry del Val, nova Sekretario ŝtata, estas hispana. Tamen li nakiĝis en Londono. de patrino angla, la 10an de oktobro 1865. Li do havas nur 38 jarojn. Lia patro, Rafaelo Merry del Val, estis ambasadoro hispana ĉe Vatikano: li devenis de malnova familio irlanda.

Moŝto Merry del Val sukcesege studis en Anglo kaj en Belgo. Kiam li ricevis sanktajn ordenojn, li baldaŭ iĝis Prelato de l’ Papo. En 1897, li delegiĝis en Kanado pri Manitobaj lernejoj; kelkaj jaroj poste, li elektiĝis prezidanto de Akademio de nobeloj ekleziaj; en 1902, l’ eminenta prelato reprezentis Papon ĉe kronado de reĝo Edvardo VIIa. Fine, la lastan julion, Moŝto Merry del Val elektiĝis de kardinaloj Sekretario de l’ konklavo. – Li facilege parolas france, hispane, angle, itale, kaj germane.

L. M.

  1. Tiel estas nomata france la 50a datreveno de la okazo.
  2. Ĝis nun Apostolestro nomiĝis en Esperanto «Sankta Petro»; sed tiu nomo taŭga latine kaj france, ne estas ĝusta en Esperanto. Kiel traduki: «Tu es petrus, et super hanc petram…»? Ĉu: «Vi estas petro, kaj super tiu ŝtono…»? – Tio signifas nenion. Ni devas do traduki: «Vi estas Ŝtono, kaj super tiu ĉi ŝtono…»

Lastan monaton okazis Parize, en Hotelo de Societoj instruitaj, kongreso pri ĝardenoj de laboristoj.

Jena rezultato koniĝis el tiu kongreso.

En Franco 131 komitatoj okupiĝis pri ĝardenoj; 6.167 ĝardenoj disiĝis en 268 grupoj.

Per tio helpiĝas 43.000 personoj; plej nombraj familioj preferiĝas.

Kongreso votis:

  1. Patronoj industriaj penadu ĉie meti pecojn da tero al dispono de laboristoj, por krei ĝardenojn;
  2. Aro da homoj, okupiĝantaj pri ĝardenoj, intimiĝu kun aroj da homoj okupiĝantaj pri helpado, antaŭzorgado, kaj higieno sociala, ĉefe kontraŭ alkoholismo, malsanigaj loĝejoj, tuberkulozo, sed tamen konservu aŭtonomion.

3-4. Pecoj da tero milita en urboj fortikaj, da tero libera en urboj senmuraj, metiĝu malavare al dispono de societoj privataj aŭ publika.j, difinitaj por higieno kaj bonfarado.

En lasta kunsido paroladis Pastro Lemire kaj Ferdinand Brunetière:

Pastro Lemire diris ke ĝardenoj de laboristoj povos organiziĝi laŭ leĝoj pri Sindikatoj profesiaj, pri loĝejoj malkaraj, pri asociacioj; ke aprobas ilin eminentaj medicinistoj;

Li salutis al kongresanoj, ne nur francaj, sed ankaŭ Italaj, Svisaj, Germana, Holandaj, Belgaj, Anglaj, Rusaj, Usonaj, kaj proponis nomi delegitaron por formi komitaton internacian, kiu studu havigon de ĝardenoj al laboristoj.

Ferdinand Brunetière vidis poezion, sentimentalecon en movado ĝardena; elmontris ke de tiu movado devas egiĝi senmoviĝemo, etiĝi moviĝemo de laboristoj; kaj fine citis parolon de Bossuet: «Homoj sin sentas ligitaj de io forta, kiam ili pensas ke sama tero, nutrinta ilin, ricevos ilin post morto».

 

I. septembra n-o de «la lumo» proponis tute forigi grandajn literojn en esperantaj presaĵoj, tial ke tro kostega estas akiro de literoj signitaj. por helpi penadon de niaj amikoj kanadaj, ni presas parton de e. k. nur per etaj literoj.

II. el artikolo bonega al ni sendita de pastro farion, kiun ni ne presigis in ekstenso tial ke ĝi estas iom tro longa por tiu revueto, ni tiras tiun frazon: «universala lingvo esperanto iĝos lingvo liturgia de eklezio katolika».

tiu frazo instigas nin demandi:

ĉu ekleziestroj povus konsenti forigi uzadon de latina lingvo, kaj anstataŭi ĝin per lingvo internacia nova?

ĉu biblio, el kies pecoj liturgio konsistas, estas hodiaŭ sufiĉe konita por ricevi utile novan tradukon ?

III. ĉiuj esperantistoj konas propagandon jam faritan por instruadi blindulojn per lingvo internacia. – ĉiuj katolikoj kiuj legis ĉarmajn verkojn de simpatia blindulo, maurice de la sizeranne, povas apercepti ĝuste ke, se niaj pro ne vido malfeliĉaj fratoj ne povas, kiel viduloj, entrepreni laboradon materialan, ili povas tre bone kulturi spiriton kaj produkti plej originalajn, plej geniajn verkojn.

multaj el ili estas malriĉaj; kelkaj gajnas vivon per muziko; ĉu ni ne povus helpi ilin sukcesi en literaturo.

ili bezonas librojn, librojn presitajn per mano, per pikilo, tre kare aĉeteblajn. ili bezonas instruistojn, ili bezonas lernejojn specialajn. espero katolika tre karite donos helpon al ili.

ne mankas, inter esperantistoj katolikaj, tre fervoraj donacemuloj; ili oferu monon ĉu al s’ paul fruictier, redaktoro de «lingvo internacia», 27, boulevard arago, paris, ĉu al nia direktoro, pastro em. peltier.

IV. esperantistoj ne akordiĝas pri nomoj de landoj: ni uzados en tiu revuo sistemon proponitan de s’ bavay en septembra numero de «la lumo».

radiko: franc, holand, kanad, uson…, k.t.p.

adjektivo: franca, holanda, kanada. usona… k.t.p.

nomo de nacio aŭ lando: franco, holando, kanado, usono… k.t.p.

naciulo (naskita en nacio aŭ lando): franculo, holandulo, kanadulo, usonulo… k.t.p.

naciano (ne naskita sed loĝanta en nacio aŭ lando); francano, holandano, kanadano, usonano.,. k.t.p.

«uson» estas vorto proponita de s’ meyer por nomi «unuigitajn ŝtatojn amerikajn». ĝi estas formita el u. s. o. n. literoj komencaj de anglaj vortoj «united states of north».

Tiu nova nomo estis necesa, ĉar kiam oni proponis al amerikano lerni lingvon internacian, li demandis: kiel vi nomas mian landon?». oni respondis: « unuigitaj ŝtatoj». aŭdinte tiel longan, tiel malbelan vorton, amerikano forkuris dirante «mi neniam lernos vian lingvon».

ho ve! kiom da malbelaj, malglataj vortoj ni havas. sed ni ne devas malesperi, tempo estas granda poluristo.

 AVIZOJ

I. En tiu monato devas aperi unua numero de nova gazeto « Internacia medicina revuo »,  kies komitato redakcia konsistas el profesoroj en Pariza medicina fakultato.

Tiu nova organo enhavos vortaron, multajn novajn terminojn apartenantajn al naturaj sciencoj, kaj eĉ al lingvo komuna. Tial ĝi interesas, ne nur kuracistojn, sed personojn emajn akiri perfektan konadon de nia lingvo.

Abono kostos, en Franco kaj Hungaro : 6.50; en ceteraj landoj : 8 frankoj. Ĉiu pagonta 20 frankojn ricevos titolon « Abonanto protekta » kaj partoprenos en konsiliĝo pri administrado de revuo.

Sin turnu al So Fruictier, 27, boulevard Arago, Paris.

II. Kiel ni diris en unua numero, ni ne povis organizi societon de supre malsupren; sed ni ne perdis kuraĝon; se metodo ne sukcesis, mala metodo povas doni pli bonan rezultaton.

Nu jen ni proponas tion:

Grupiĝu abonintoj de E.K. ĉie, kie ili povos: ili fondu klubojn.

Poste venos eble tago kiam povos formiĝi, de malsupre supren, unue kongresoj, poste vasta federacio.

Nia revuo estos organo de tiu moviĝo: klubestroj informu nin pri ĉio, kio okazas en ilia lando, pri progresado ĉiutaga; ili sendu ĉiuspecajn novaĵojn rilatajn al unuiĝo de katolikoj en mondo.

ANONCOJ

Le Courrier de la Presse

oficejo de gazetaj eltranĉaĵoj,

21 Boulevard Montmartre, PARIS

sendas eltiraĵojn el gazetoj kaj revuoj pri ĉiuj ajn personoj kaj temoj. Kosto: 0 f. 30 cent, por ĉiu eltiraĵo.

Abone granda rabato

La «Kuriero de l’Presistaro» ricevas, distranĉas kaj dissendas 8000 gazetojn ĉiutage.

PREĜARETO POR KATOLIKOJ de L. de Beaufront, 0,75, afrankite (Ĉe l’Eldonisto de E.K.)

ESPERANTO?… QU’EST-CE?… Broŝureto propaganda de E.K. Unu ekzempl. 0,15, afr. Cent ekz: 10 frank afr.

INFORMATEUR BIBLIOGRAPHIQUE: franca revuo monata, informas pri ĉiuj libroj senditaj al ĝi; analizas verkojn novajn pri teologio, filozof., liter., scienc., art. k.c. – 7 fr. jare – 70, r. Gassies, Pau (B. -l yr.), France.

STENOGRAFIO POR ESPERANTO: de S. de Vries, Damstraat 24, Amsterdam: Holando, Lernolibro en lingva hol.: 0 fr. 50 centimoj. Lernebla per korespondado.

COIN DE TERRE ET FOYER (Terpeco kaj Hejmo): monata revuo. Direktoro: Pastro Lemire, 26, rue Lhomond, Paris, Va. 6 fr. jare.

LA CARTE POSTALE ILLUSTRÉE (Ilustrita Poŝtal Karto). Unu num.: 30 centimoj. Abono: Franco: 3 fr.; alilando: 4 fr. jare. Oni sendas n-on senpage post peto per ilustrita poŝtkarto. – 7, rue Pierre-le-Grand, Paris, VIII.

BIBLIOTEKO ESPERANTISTA

EN BRAILLE’A SKRIBAĴO POR BLINDULOJ

40 VOLUMOJ

(la subaj kostoj enhavas transsendajn elspezojn)

  1. PRESITAJ VERKOJ
1 Manuel Français (lernolibro franca) 1 vol 5 »»
2 First lessons in Esperanto (lernolibro angla) 5 »»
3 Anfangsgrunde der Esperanto-Sprache (lernolibro germ.) 5 »»
3 bis Esperanta parto de la lernolibro, aparte 5 »»
4 Ekzercaro de dro Zamenhof 2 50
(la numeroj 5 kaj 4 eliros dum ĉi tiu vintro)

B MANUSKRIPTOJ

5 Vocabulaire Esperanto-Français (vortareto) 7 »»
6 Vocabulaire Français-Esperanto (2 vol.) 15 »»
    Ambaŭ partoj de la vortaro, kune 20 »»
7 Hamleto, de Shakespeare, trad. de Dro Zamenhof (5 vol.) 25 »»
    La unua akto sola 5 »»
8 Historio de la Blinduloj, de E. Guilbeau 2 50
9 Esperantaj Prozaĵoj (15 volumoj)
I Fabeloj kaj Rakontoj 3 »»
II Pafarko, Infera muzikanto, Ordeno, Alpa rozo, Piemonta valo Pesio (1 volumo) 3 50
III Malserioza kaj senpripensa, Bileto de loterio, Mobilizado (1 volumo) 3 »»
IV La plej maljuna filino, Du kapoj kaj unu ideo (1 v.) 3 50
V Ne venas el agentejo, Kristnaska bulko (1 vol.) 3 »»
VI Kvin tagoj en Finlando 2 »»
VII Decideco, Fantomoj (1 vol,) 3 50
VIII Inter tomboj, Historio de kelkaj sunradioj (1 vol.) 3 50
IX Norde de la polusa rondo 3 50
X Bonan nokton, kara Margareto 2 50
XI La kverko 2 50
XII En printempo de la juneco 6 »»
XIII Kozu-Kurpeĉ el Bajan-Slu 6 50
XIV Ĉu la lingvo internacia devas esti perfekta,
Ĉu Esperanto taŭgas por la literaturo (1 vol.) 4 »»
XV Zamenhof: Letero al Borovko 2 »»
10 Diversaĵoj (4 volumoj)
I La ekonomia negreto. La sonorilo (1 vol.) 4 »»
II La neatendita donaco, Hermengarde (1 vol.) 4 »»
III Patrino Sankta-Agato 3 »»
IV La leprulo de urbo Aosto 6 »»
11 Byron: Kain (3 volumoj) 14 »»
12 Aŝik-Kerib 5 »»
13 Kvar Tagoj 5 »»
14 Attalea Princeps 2 50
15 Leibnitz: Monadologio, trad. de E. Boirac 6 50

Sendu la mendojn al So Sekretario de revuo « Lingvo Internacia », 27, boulevard Arago, Paris.

Rim. : Kelkaj el la mane skribitaj verkoj povas liveriĝi nur post kelkaj tagoj.

Elkoregan dankon al ANTONIO DE SALVO, kiu, per kolosa laboro,
enkomputiligas kaj poluras la tekstojn.

Skip to content