Ekstera Kovrilo – La ekstera 4-paĝa kovrilo estis presita sur verda papero. Ĉi tiu aranĝo restos la sama dum ĉiuj postaj numeroj.
La formato de la revuo estis 13 x 21,2 cm.
Kolofono – Diversaj informoj kompletigas la adresaron de la Ekstera Kovrilo.
Inter la “rajtigitoj” de EK (la estontaj landaj reprezentantoj de IKUE) ni havas informojn nur pri:
grafo Gallois – kunfondinto de la unua itala E-revuo (1902) kaj de la unua E-grupo en Italio (Riolunato);
s-ro O’Connor, kies lernolibro estis dum jaroj la sola instruilo por angloj;
la katolika pastro Antonio Guinart de Valencio, kiu fariĝis esperantisto pro “komplezemo”; fakte la hispana E-pioniro Jimenez Loiro tre ofte vizitis lin, kiu estis redaktoro de monaĥa revuo. Loiro deziris ke Guinart ion publikigu pri esperanto en la de li redaktata monaĥa revuo: ĉi-cele Loiro lasis al Guinart multajn esperantaĵojn. Finfine Guinart decidis legi la propagandilojn “kvazaŭ nur pro komplezemo”. La legado tiom efikis, ke Guinart fariĝis fervora esperantisto (ses estis la artikoloj favoraj al esperanto, kiujn li publikigis en sia monaĥa revuo!) Li estis ankaŭ aŭtoro de gramatiko kaj de vortaro, kaj redaktoro de “La Suno Hispana”;
s-ro Luis E. Sepulveda, ĉiliano, fondinto de la unua ĉilia societo de Esperanto kaj redaktoro de la unua propaganda gazeto en Ĉilio;
s-ro Kazimir Osipovic Ostanievic (1859-1911) pioniro de Esperanto, prezidanto en 1899-1902 de la E-societo “Espero” en Petrograd, mecenato kaj posedanto de vasta E-biblioteko
Fine de la paĝo estas la informo pri la malfrua apero de la revuo…… (hem, hem, la historio ripetiĝos…..).
Paĝo 1 – Ĝi prezentas la poezion omaĝe al Pio la 10a, elektita Papo la 4an de aŭgusto 1903, do, malmultajn monatojn antaŭ la alveno de la revuo al abonantoj.
Verdire Espero Katolika estus devinta aperi tre pli frue, sed teknikaj problemoj malebligis ĝian aperon: iusence nia revuo estis “koncipita” dum la papado de Leono la 13a (je decembro 1902 datiĝas la provo starigi la societon pri kiu ni parolas je paĝo 2) kaj ĝi “naskiĝis” dum la papado de Pio la 10a.
Laŭ la transrakontita tradicio, Pio la 10a mem legis ĉi tiun poemon. Li tion faris en 1906 kiam la roma esperantista pastro Luigi Giambene donacis al li la unuajn jarkolektojn de EK.
Ni parolas pri “transrakontita tradicio”, ĉar laŭ tio kion Giambene mem notis en la frontpaĝo de la bindita EK-kolekto donita al la Papo (kaj rericevita donace), la okuloj de Pio la 10a “falis sur la paĝon 65an. Li provis legi, ridetis, kaj poste diris: Mi ne povas legi, sed mi bone komprenas”.
En la menciita bindita kolekto estas du “paĝoj 65” (ĉar ĝi enhavas plurajn jarkolektojn). La unua paĝo 65a entenas alian poemon de Pastro Dombrovski, titolitan “Dio”; la dua “paĝo 65” entenas anoncon de la fondinto de EK, pastro Peltier, pri kunveno de katolikoj kadre de la unua kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer.
La aŭdienco donita de Pio la 10a al Giambene rezultigis la unuan papan benon al Espero Katolika.
Paĝo 2 – La ĉefartikolo de la redaktoro Henri Auroux klarigas la ideon kaj la eventon kiuj kondukis al la apero de nia revuo. La ideo: starigo de societo por disvastiĝo de esperanto en la katolikan mondon; la evento: la malsukceso de la ideo. Oni transiris al eldonado kaj la revuo alprenis la nomon de la planita societo: ESPERO KATOLIKA.
Oni rimarku la uzatan stilon. La esprimo “maleksa tago” estas rava, ĉu ne? Henri Auroux – la redaktoro kiu subskribas la ĉefartikolon – fakte estis esperantisto kun precizaj ideoj siaj pri la I.L.. Post ne multe (ekde numero 5) okazos lia foriro el la redakcio, i.a. pro lia starpunkto favore al reformo de Esperanto.
Pri Auroux ekzistas neniuj biografiaj notoj en “Enciklopedio de Esperanto” nek en “Esperanto en perspektivo”, verŝajne pro la fakto ke li fariĝis idisto. Kiu povas helpi “retrovi” ĉi tiun samideanon? Kontaktu nin!!!
Sed ni scias, ke kiam Auroux skribas “ni”, li celas ankaŭ la fondinton, pastron Emile Peltier (1870-1909), direktoro de EK, kaj poste ĝia dua redaktoro.
Paĝo 3 – Post principaj deklaroj – tre altaj – oni transiras al pli surteraj, praktikaj indikoj: la abonkosto de la revuo. La revueto restas esence “franca” ankaŭ en la indiko de la tarifo: 2 francajn frankojn en Francujo; 2,50 ekster Francujo.
Kiu estas la egalvaloro de du francaj frankoj de 1903 laŭ la nunaj eŭroj?
6,29 eŭrojn.
Paĝo 4 – Gravas rimarki, ke inter la unuaj temoj de EK jam estis la PACO, per eta metaforo pri la renkonto de civilizacioj.
Paĝo 5 – Alia artikoleto de Henri Auroux kiu denove pledas por aktiva engaĝiĝo de katolikaj esperantistoj.
Paĝo 6 – Vere la esperantistoj estis pioniroj en multaj sektoroj. Ili – kiuj multajn jardekojn antaŭ Eŭro, jam havis la “stelojn” – jam en 1903 proponis la starigon de tio, kion oni nomos “internacia respondkupono”. Ĉi tiun proponon Pastro Peltier relanĉos ankoraŭ en EK, numero 8. La IRK naskiĝos en 1906.
Sekvas revuo de revuoj, ĉefe francaj: kiel dirite, la internacia panoramo de nia EK komence estis iom limigita.
Paĝo 7 – La numero unu finiĝas per artikoleto kiu prezentas alifakajn kongresojn (verŝajne la publikigo iomete celis diri: la aliaj asocioj faras internaciajn kongresojn, kaj ni? Efektive mankis ankoraŭ du jaroj antaŭ la UK en Boulogne-sur-Mer – kaj la katolikaj esperantistoj devos atendi ĝis 1910).
Paĝo 8 – La lasta paĝo de nia numero unu anoncas la strangan decidon de higienistoj kontraŭ la starigo de naciaj ministerioj por publika sano, kaj komentas la malmultan “socialistecon” de la socialistoj…
Tiel iris la aferoj en 1903: la estonta realo estos tute alia….
Tria Kovrila paĝo
La tri komencaj avizoj aspektas “kuriozaj”.
1. – ĝi estas memevidenta eldiro: se Vi pagis, Vi ricevos sen repagi (verŝajne estus pli facile diri: la kotizo de Vi pagita rajtigas Vin ricevi la unuan jarkolekton de la revuo);
2. – pri la formota Biblioteko de EK ne klaras ĉu oni devas sin turni al la direktoro por donaci librojn, aŭ por fariĝi estonta kliento;
3. – kiel oni konstatos en la postaj EK-numeroj, ĉi tiu promeso baldaŭ falos, pro la aperontaj prilingvaj artikoloj – aŭ la diskut-artikoloj pri reformoj (cetere, debato tre vasta tiuepoke, ĉar i.a. alproksimiĝis la Ido-skismo).
La suba listo pri esperantistaj gazetoj verŝajne estas en kunligo kun la avizo pri la fakto, ke EK ne parolas pri la Lingvo Internacia.
Kvara Kovrila paĝo
REKLAMO!
Neniam reklamo estis pli trafa: EK ekiras, per simpla veturilo (biciklo, ĉar EK estas ankoraŭ eta), tamen produkto de estonte fama firmao – starigita la saman jaron kiam naskiĝis EK. La starto estis bonega, ni povas diri 100 jarojn poste.
Por scii kiel plu evoluis tiu firmao, kliku ĉi tie
Espero Katolika estas la plej malnova E-revuo, kiu daŭre aperas.
Ĝia unua numero meritas aperi en nia paĝaro tia, kia ĝi eliris el presejo: pro tio, ĉi tie Vi trovos la plenan HTML-kopion de tiu historia numero, kun kelkaj historiaj notetoj.
La suba bildo montras la orumitan kovrilon per kiu estis binditaj la unuaj jarkolektoj de EK prezentitaj al Papo Sankta Pio la 10a en 1906: meze de la kovrilo estas la blazono de la tiama Papo.
Bonan legadon!
Ia jaro: 1903-04 OKTOBRO N° 1
ESPERO KATOLIKA
REVUO MONATA
«Unum ovile et unus pastor» – (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»
DIREKTORO
P-o Em. PELTIER, à Cheillé
par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire)
FRANCE
REDAKTORO
S-ro Henri AUROUX, à Portsal
par Pludalmezo (Finistère)
FRANCE
Kosto de l’ numero: 0 fr 30, afrankite
Kosto de l’ abono jara:
En Francujo: 2 frankoj
Ekster —: 2 fr. 50
Al tiu kosto aldoniĝos tiu de l’ kambio poŝta. L’Eldonisto de l’ Revuo prezentos la kambion en Januaro ĉiujare
Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri ki’ajn objekto. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de l’ stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, libereme estos ricevata. Oni skribu l’ artikolojn nur sur unu flanko de l’ papero por ebligi la komposton.
Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; – vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; – vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.
Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; – duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr. por anoncoj ripetitaj Rabatoj: por trifojoj; 10%; – ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%
Pri l’abonoj, sin turni al l’ Eldonisto de l’ Revuo: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.
Manuskriptoj kaj leteroj pri la redakcio estu sendataj nur al la redaktoro. – Manuskriptoj ne redonataj estos.
TOURS. (TUR’).
BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR
72, Rue des Halles, 72
FRANCE
UNIVERSALA KORESPONDADO
PETO DE PREĜOJ – Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝoj, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.
*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier, HENRI AUROUX.
LIBROJ POR VENDI
*2 – Macaulay, Historio de Anglo, 10 vol. Tauchnitz édit – 11 fr. 50, afr.
– Biblio: Proverboj, 250 p., 3 fr. 50, afr.
Po Motais: L’Ekleziasto, 180 p., 2 fr., afr.
Po Gillet: Tobio, Judith, Esther, 225 p., 3 fr., afr.
Po Clair: Josué, 135 p., – 1 fr. 75, afr.
La kvar lastaj verkoj eldon. de Lethielleux, kun antaŭkritikoj, trad. franc., komentarioj.
Otto: Nova gramatiko germana por Francoj, 2 fr, 75.
Sin turni al Eldonisto, de E.K.
*3 – Tancrède Rothe Droit de turel. Preskaŭ nova, bindita. 3 vol. da 700 p., 20 fr. afr.
HENRI AUROUX, Portsal, Pludalmezo – Finistère – France.
Anoncoj, komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj rajtigitoj niaj:EN FRANCIO: Al S-o Henri Auroux, PORTSAL, par Pludalmezo, (Finistère)
- EN ANGLO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONSON.
- EN BELGO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN
- EN HUNGARO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, – VI
- EN ITALO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.
- EN HISPANO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.
- EN ĈILIO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO
- EN RUSO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.
- Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l’abonkostojn.
AVIZO
Fandisto ne liveris ĝustatempe, kiel li promesis, literojn sursignitajn kaj tial kaŭzis malfruan aperon de nia oktobra numero. Dua n-o eliros, fine de novembro.
AL LIA PLEJ SANKTA MOŜTO
PAPO PIO Xa
Ĉesis jam viva malgajo publika
Dio ĝojigis la Kristeklezion;
Sur trono Petra la mond’ katolika
Salutas Pion.
Grincu per dentoj infera serpento!
Nin ne timigas jam via envio;
Tra l’ maraj ondoj kaj forta la vento
Nin gvidos Pio!…
Oni diradu, ke Petra la Ŝtono
Jam detruiĝas, fariĝas nenio…
Granda mensogo! Jen sankta la trono
Kaj sur ĝi Pio!…
Tial laboru sen tim’ kristanaro
Gxis kiam estos laŭ vorto de Dio:
Unu paŝtisto kaj unu ŝafaro…
Vidu ĝin Pio!…
18-IX-03 P. A. DOMBROWSKI
Antaŭ unu jaro, multe babiladis Esperantistaj gazetoj pri l’ neŭtraleco de l’ Internacia lingvo. Kaj, efektive, tiu lingvo estas tiel neŭtrala, ke neniu ĝin uzas, ke per ĝi nenio estas dirata, ke l’ Esperantistoj parolas nur pri Esperanto. Kiam ĵurnalo publikigis artikolon pri kelka ideo, tuj unu el niaj majstroj prenis severan mienon, tondris al la malfeliĉa ĵurnalisto kaj dediĉis lin al dioj inferaj, pretekste ke lia verkinto estis parolinta pri socialismo aŭ alia dogmaro.
Neŭtraleco povas esti komprenata dumaniere: Tiu estas neŭtrala, kiu nenion diras, kontentiĝas kanti pri birdetoj kaj floroj, pri malnovaj legendoj aŭ vojaĝaj aventuroj; ankaŭ neŭtrala tiu, kiu, dirante ĉion, kion li pensas, permesas al ceteraj diri ĉion, kion ili volas: tiele ĉi neŭtralos Espero Katolika. Ni tre bone ŝatas, ke Socialistoj, Hebreoj, Protestantoj, Framasonoj kreu revuojn, ke fondiĝu Espero Socialista, Espero Hebrea, Espero Protestanta, Espero Framasona; ni eĉ iros pluen: ni gastame malfermos niajn paĝojn al ĉiuj: ni ne kredas posedi la sciencon universalan, kaj tre facile almetas, ke homoj, kies religia penso ne tute similas al la nia, povas instrui nin pri multaj aferoj.
Ni unue celis fari societon por vastigi Esperanton tra la mondo katolika; multaj konsentis iĝi anoj de tiu societo, sed neniu volis iĝi membro de l’ administrantaro; ni proponis ke Direktoro, elektita de la ĉefaj anoj, administros la societon sub sia respondeco persona, ni ne povis varbi la minimuman nombron da Elektistoj, kaj kiam ni sendis al nia subprefekto nian regularon, li ne volis akcepti ĝin, ĉar, leĝe, la societo ankoraŭ ne estas formita.
Tial ni prokrastis organizon de societo. En maleksa tago, se, inter niaj abonintoj, troviĝos sufiĉe da sindonemaj homoj, ni provos denove tiun organizon. Hodiaŭ ni proponas al la publiko Esperantista tiun revueton, kiu, espereble, grandiĝos.
Ni penadis efektivigi kiel eble plejan elastecon. Ĉiu aboninto, ki’ajn estas lia religio, lia politiko, povos verki artikolojn pri ki’ajn objekto, literature, filozofie, historie, k. t. p., elmeti kian ajn opinion; nur du kondiĉoj postulataj estos: klara stilo, ĝentileco.
Ĉar ni volas vivi, kaj vivi per ni mem, ni forpelos la tradukojn; ol abstrakton ni preferos konkreton, ol artverkon ni preferos leteron pri aferoj de l’ tempo nuna.
Ni publikigos senpage ĉiun artikolon, ĉiun leteron de intereso ĝenerala; sed povas okazi ke abonintoj, pro intereso privata, volas fari komunikon; por ili ni elpensis novan metodon por universala korespondado (U. K). Ili verkos, kaj al ni sendos letereton en telegrafa stilo; ĝin korektitan ni presos sur nia kovrilo, koste: kvin centimoj por vorto.
- K. eliros de oktobro ĝis julio; la kosto de l’ abono estos, por la unua jaro, du frankoj (1): ne utilos sendi al ni mandaton, ni enkasigos tiun sumeton per kambio poŝta, ĉiujare, en januaro. Se ni ricevos pli da leteroj kaj artikoloj de intereso ĝenerala, ol da leteroj kaj anoncoj de intereso privata, la kosto de l’ abono kreskos; se, male, ni ricevos pli da leteroj kaj anoncoj de intereso privata, ol da leteroj kaj artikoloj de intereso ĝenerala, tiu kosto malkreskos, iom post iom, ĝis nulo. Estos almenaŭ ok paĝoj da teksto, sed tiu nombro kreskos proporcie kun la nombro de l’ anoncoj kaj komunikoj de U. K.
Al ni do venu ili, kiuj, ĝis nun timemaj, ne kuraĝis esprimi siajn ideojn; ili ne turmentiĝu pri la gramatiko, pri la korekteco de siaj frazoj; ili nur penadu laŭvere vivi, laŭvive pensi, laŭpense, klare, kompreneble verki; kiel eble ni korektos la mankojn de l’ stilo, sed ne volas esti profesoroj pri gramatiko; se iafoje glitos en nian revuon ortografiaj eraroj, eble instruistoj, lernejestroj, mezuloj, homoj pli zamenhofanoj ol Zamenhof mem kriegos; aliaj komprenos ke bona penso, eldirita bone, multe pli valoras ol ortografio korekta.
Henri AUROUX
Portsal par Pludalmezo, Finistère, France
- Ekster Francujo: 2 fr. 50
Paris’ la deksesan de septembro 1903
Onklino Kara,
de kiam patrino kaj mi revenis Parizon, ni tiom okupataj estis, ke ni ne trovis eĉ unu minuton da libereco. La tago de nia foriro al Hanoj proksimiĝas; ni ĵus pasigis tutan semajnon por aĉeti kaj paki ĉion necesan por la vojaĝo. Nun, ni ripozas iom.
Malagrable ni ĵus konis, ke mia Onklo Prosper ne povos estri la ŝipon «Korvo», per kiu ni esperas veturi; li eble ne iros plu en Sinon; ni ne rapidis lui kajutojn, tial ke li estis povonta loki nin bone; kaj nun estas tro malfrue, ni ne povos elekti kaj devos akcepti la lastan dormejon, de neniu volitan.
Ho kia bedaŭro, onklino kara, iri tiel foren de l’ miaj!
Diru al Roberto kaj Paŭlo, ke ili skribu al Patrino! Ili ne laboremaj, miaj karaj fratoj.
Nia konataro ŝatis belegan mienon mian, kaj ĉefe mian haŭton de negrina blankeco, sed mi neniam forgesos la bonan monaton kiun mi pasigis en Porsal, nek la bonan gastamon de vi kaj de onklo mia.
Amikaĵojn al la Porsalanoj de la frenezeta knabino. Skribu al mi, kara onklino, vi konas la plezuron farotan al mi de via letero. Ĉu vidis vi mian baptofilinon? Eble ŝiaj mizeraj gepatroj koleretas tial ke mi foriris sen ilin vizitinta estis; mia konscienco riproĉas al mi ne irinta esti ĉe ilin.
Ĉu bela vetero en Porsal? tie ĉi ni frostiĝas, mi kredus min en vintro. Kiom plezure mi memoras la liberecon, la vivigan aeron de l’ Britana lando; kiom mi volus reveni al la tago de mia veno ĉe vin. En la proksima jaro, ho ve! ni ne pasigos tiel bonan libertempon! La baldaŭa foriro ĉagrenigas min. Nova vivo ekiĝos por mi, kiam ni Marsej’on estos lasinta; mi ĝin vidas nigra, malbelega; senmezura pezo premas mian koron, kiam mi pensas ke la duono de l’ tero apartigos nin de vi, kiun ni tiom amas. Espereble ni ricevos supre rekompenson pro l’ ofero grava, kiun ni faras; jam de nun, ĉu ne rekompensos nin la ĝojo de mia bona patro, kiam ni estos apud li en Tonkin.
Mi enuigas vin, kara onklino, per tiel longa babilaĵo; sed estas tiel bone paroli fore, ĉar mi ne povas paroli apude! mi ne estas plu la frenezulino de Porsal, sed maljuna fraŭlino silenta, brutigita…
MANJO
Antaŭ nekonebla kiomo da jaroj, en rava ĝardeno kreskis floro, sankta kaj bela, la gloro de l’ mondaj floroj, bonsone nomita «Paco»; neniam homo ĝin rigardinta estis, neniam homo estis reveninta de la ĝardeno por rakonti pri ĝiaj belaĵoj; filozofoj kaj poetoj ĝin konis nur per sonĝoj.
Kaj okazis iam, ke brava junulo en la Nordo diris: «Mi ĝin donos al la mondo»; kaj dua en Sudo: «Ĝi estos donaco de mi al la popoloj».
Esperemaj ili do foriris, unu sen koni l’ alian. Tra malhelpoj grandaj ili marŝadis, kiam, fine, jen ili apud pordeto de la ĝardeno trovigis. Parolis la Nordano per sia lingvo: «I seek Peace». Parolis la Sudano per sia lingvo: «Je cherche la Paix». Kaj ili sin ne komprenis, kaj bataladis, kaj mortis; kaj la mondo ne ricevis la belan floron, kies nomo estas «Paco».
Post multe da jaroj, preskaŭ nekalkulebla, du aventuruloj denove foriris, kiel antaŭe, kaj ĉe l’ pordo renkontiĝis.
– «I seek Peace», diris tiu de l’ Nordo.
– «Je cherche la Paix», diris tiu de l’ Sudo.
Kaj tiam ambaŭ samtempe ridetis: «Mi serĉas Pacon».
Ili kuniris en la Ĝardenon, kaj trovis ĝin tre bela; sed nenie vidis iliaj okuloj fervoraj la floron de l’ Paco.
«Ho! kie staras Paco?» eklaŭtis ili, kvankam strange feliĉaj; kaj, subite, formo brila, kronita de steloj, aperis, opigis la manon de l’ Nordano kun tiu de l’ Sudano, kaj diris:
«Vin amu, komprenante unu l’ alian: Tio estas Paco».
Kaj la foriruloj ĉirkaŭen de si rigardis, kaj la tuta mondo iĝis ĝardeno de l’ Paco.
J. S. HAIG
«Internacio! Vi estas do socialisto?». Tiel parolis al mi bona katoliko. Kial li forgesis ke multe da socialistoj sin diras nacionalistoj? Kial li ne pensis, ke estas en la mondo nenio pli internacia ol la Religio de Kristo? Kion do signifas la parolo de Jesuo: «unum ovile et unus pastor», «unu ŝafaro kaj unu Paŝtisto?».
En homa korpo ĉiuj organoj havas autonomion; se vi disatomigus kaj miksus ilin por fari homogenan paston, vi detruus la korpon; sed se vi postulus autonomion tian, ke ĉiu organo ne dependu de l’ ceteraj, ne kun ili komuniku, ne ricevu revivigan sangon de sama koro, agigan influon de sama cerbo, ĉu la tuta korpo ne mortus?
Tiel same ĉiu nacio devas konservi sin, kja defendi sin, se najbaroj ĝin atakas; sed nenia nacio devas izoliĝi en la mondo. Se vi dismembrigus kaj miksus ilin, vi detruus la homaron; sed se vi postulus ke l’ nacioj inter si ne komunikiĝu, ke ili de samaj centroj ne ricevu agemon kaj veron, ĉu la tuta homaro ne pereus?
Kie do trovata estos la centro de kiu agemon ricevas la mondo?
Kie do la centro de kiu la veron?
Serĉu bone, karaj legantoj, kaj se vi trovintaj estos, respondu.
Henri AUROUX
– Vi aldonu poŝtan markon por la respondo.
– Tre bone, tre facile, se mi anas en sama lando kiel vi; sed se mi anas en alia lando, la poŝtan markon de mi al vi sendotan vi ne povos uzi.
– Kiel fari?
– Nur unu rimedo ŝajnas bona; konsiliĝu kune la registaroj por fari poŝtan markon internacian: ĝi tre utilos por pagi sumetojn en fremda lando.
ESPERULO
ESTI DE SIA TEMPO. – La katolikoj ne estas de sia tempo; ili ne vivas laŭ l’ ideoj ĝenerale ricevataj hodiaŭ; tial multaj deziras la destruadon de l’ Eklezio.
Gemonakoj edukas la junularon laŭ kredoj de l’ eksa tempo, tial ili estas forpelataj.
Ĉu ne vere?
Ĉu la katolikoj sufiĉe pensis pri l’ evolucio senĉesa de l’ moroj, de l’ ekonomia kaj sociala vivo, de l’ novaj emoj kaj ideoj, el kiuj konsistas l’ animaro de la epoko?
«Se, diris Episkopo Spalding, se ni sentas nin senhejmaj en nia tempo, en la patrujo, kie Dio vokas nin vivi kaj agi, kiam kaj kie ni trovos konvenan loĝejon»?.
Certe, ĉio ne bona kaj aprobinda hodiaŭ, sed ankaŭ ne ĉio malbona.
«En nia tempo, skribis Ollé Lapenne, estas tri pasioj: pasio por la scienco, pasio por la sociala justeco, pasio por la demokrata libereco». Kaj li aldiris: «Nek scienco, nek sociala justeco, nek libereco, nek demokrateco deva sesti timataj de ni».
Tiuj noblaj emoj povas, kaj eĉ devas akceptataj esti de katoliko, ĉar ili venas de l’ Evangelio.
Povas do katoliko esti de sia tempo.
(El Artikolo de P° L. Venard; Revue du Clerge Français, 1-a de Septembro)
VALORO DE L’ RELIGIO POR LA VIVO HOMA – Por koni fisiologie la rolon de organo ia en korpo viva, estas necese studi zorge ĝian karakterizan rolon, kiu ne povas plenumata esti de alia organo. Saman metodon uzas William James por eltrovi la valoron de l’ Religio rilate al sentoj aŭ agoj.
Laŭ li, filozofo povas esti pacienca, rezignacia, konfida en suferado; sed la karakteriza rolo de Religio, kiu ne povas plenumiĝi de alio, estas tio, ke Religio sola igas facila l’ akcepton de l’ oferoj necesaj, kaj eĉ igas nin per ili feliĉaj.
Tiu rezultato sufiĉe montras la valoron de Religio por la vivo homa.
(el artikolo de Frank Abauzit, Annales de Philosophie Chretienne, Aŭg.-sept.)
ĈE IZRAELIDOJ – La enspezoj de l’ Izraelidoj Parizaj ĉefe konsistas el donacoj de riĉeguloj. Iliaj financoj estas do en duba stato; ili dependas ne de ĉiuj sinagoganoj, sed de malavareco de kelkaj personoj. La popolamaso Izraela nenion oferas por sia religio. Ili do foriras el ĝi.
Kelkaj rimedoj estas proponataj por veki fervoron kaj naski malavarecon de l’ Izraelidoj.
(Univers Israélite)
AL LA LEGANTOJ – La redaktistoj de E. K. loĝadas en kampoj; ili ne havas grandan bibliotekon, ili povas ricevi nur kelkajn gazetojn. Se do aboninto legos en revuo ia de sia lando aŭ en ĵurnalo, artikolon interesan, ni dankemaj estos al li, se li al ni sendos resumeton de ĝi.
E. K.
INTERNACIA KONGRESO POR LA PROTEKTO DE L’ LABORISTOJ (BALE – SVISUJO). – Grafo Soderini, delegato de lia Sankta Moŝto Pio Xa, certigis al la kongresanoj, ke l’ nuna Papo, kiel l’ eksa tute simpatia estas al la Societo Internacia, kiu celas, per leĝaj kaj pacaj rimedoj, plibonigi la staton de l’ laboristoj.
Pastro Lemire, franca deputato, memorigis la principojn ĝeneralajn, kiuj devas malebligi la noktan laboron de l’ hominoj. P-o Lemire citis l’ ekzemplon de l’ Franca leĝo.
Internacia konsento estis postulata de l’ kongreso por forigi l’ uzadon de blanka fosforo en la fabrikado de l’ alumetoj.
INTERNACIA KONGRESO PRI HIGIENO KAJ DEMOGRAFIO (BRUSELO – BELGUJO). – D-ro Calmette, eminenta bakterjologisto en Lille, elmontris, ke estas tute senutila la «Kvaranteno» trudata al ŝipoj alvenintaj kun malsano komunikebla. Necesus nur serioza vizito kaj malinfekto de l’ ŝipo antaŭ ol ĝi foriros; higienaj rimedoj dum la vojaĝo; kompleta destruado de l’ insektoj kaj ratoj, grandaj propagandistoj de pesto, kiam la ŝipo eniras havenon. Tial simpla ekzameno de l’ vojaĝantoj sufiĉus, se suspektata estus ŝipo alvenanta.
La Kongreso forpelis, – bedaŭrinde, – proponon pri la kreo en ĉiu nacio, de Ministraro por laboro, higieno kaj publika helpo.
KONGRESO DE GERMANAJ KATOLIKOJ (KOLNO). – Germanaj katolikoj kunvenis por sia 50-a ĝenerala kongreso. Kiam ili unue kunvenis en Mayence, antaŭ 55 jaroj, tiam ili apenaŭ povis publike elmontri sian kredon. Al la lasta kongreso ĉeestis 25.000 delegatoj, kaj anoj de Societoj profesiaj, kun siaj deputatoj, pastroj, episkopoj, en frata unuiĝo.
La ĉefa celo de l’ kongreso estis plibonigi la staton de l’ laboristoj. Jen resumo de l’ decidoj:
Kreo de Ĉambroj laboristaj. – Aprobo leĝa de l’ sindikatoj profesiaj kaj de l’ ariĝa rajto. – Novaj regularoj pri l’ industria laborado de l’ hominoj kaj homidoj. – Zorgado por igi sana la farton fizikan kaj moralan de l’ laboristoj. – Devigado de l’ komunumoj okupiĝi age pri la loĝejoj – Aldono de laboristaj, patronaj, kuracistaj, kaj teknikaj delegitoj al l’ Inspektoraro de l’ laborado. – Simpligo de l’ leĝoj pri l’ asekurado laborista, kaj meto de l’ oficistoj sub tiu leĝo.
Ĉu tia kongreso ne estas vere sociala?
KONGRESO DE SOCIALISTOJ (DRESDE – GERMANUJO). – Estas tre malfacile doni la programon de la demandoj diskutitaj en la kongreso. Ĝi konsistas nur el paroladoj batalaj inter Bebel, Wollmar, Kolb, Berstein, k. c. – Ĉu permesata estos al estroj socialistaj iĝi membroj de burĝa registaro, kiel Millerand aŭ Jaurés en Francujo? Ĉu «inteligentuloj» socialistaj estos lasataj kunlabori al burĝaj ĵurnaloj?
Bedaŭrinde, tiuj kaj samaj demandoj estis nur personaj malpacoj, vetbataloj pri la direktado de l’ partio.
Ĉu tia kongreso estis vere sociala?
INTERNACIA KONGRESO PRI «ĜARDENOJ POR LABORISTOJ» okazos en Parizo, Hôtel des Sociétés savantes, la 24-a kaj 25-a de oktobro. Ĝi estas organizata de P-o Lemire, Prezidanto de la «Ligue du Coin de terre et du Foyer» (1), Deputato al la franca Parlamento.
P-o Lemire deziras, ke ĉiu laboristo propre havu terpecon kaj hejmon. Tial li fondis societon, kiu aĉetas aŭ luas terpecojn kaj ilin donas al laboristoj por kulturi. Tio estas helpo per laboro.
S-o Beernaert, Ministro ŝtata en Belgujo, prezidos la lastan kunvenon de l’ kongreso, kie S-o Brunetière, glora akademiano franca, faros finan paroladon.
(1) Ligo de l’ terpeco kaj hejmo. – Monata revuo de l’ Ligo: 6 fr. jare, 26, rue Lhomond, Paris, Va. – Direktoro: P-o Lemire.
AVIZOJ
- – Tiuj, kiuj jam pagis kotizojn por E.K. ricevos la Revuon sen nova pago dum la unua jaro 1903-04.
- – Pri formota Biblioteko de E.K. sin turni al la Direktoro de E.K.
- – Ekzistas sufiĉe da gazetoj por paroli pri la Lingvo Internacia : Ni ĝin uzos, sed neniam pri ĝi parolos. – Ni do petas neniam aludi pri Esperanto, ĉu en leteroj, ĉu en artikoloj.
E. K.
ANONCOJ
Le Courrier de la Presse
oficejo de gazetaj eltranĉaĵoj,
21 Boulevard Montmartre, PARIS
sendas eltiraĵojn el gazetoj kaj revuoj pri ĉiuj ajn personoj kaj temoj. Kosto : 0 f. 30 cent, por ĉiu eltiraĵo.
Abone granda rabato
La «Kuriero de l’Presistaro» ricevas, distranĉas kaj dissendas 8000 gazetojn ĉiutage.
PREĜARETO POR KATOLIKOJ de L. de Beaufront, 0,75, afrankite (Ĉe l’Eldonisto de E.K.)
ESPERANTO?… QU’EST-CE?… Broŝureto propaganda de E.K. Unu ekzempl. 0,15, afr. Cent ekz : 10 frank afr.
INFORMATEUR BIBLIOGRAPHIQUE : franca revuo monata, informas pri ĉiuj libroj senditaj al ĝi; analizas verkojn novajn pri teologio, filozof., liter., scienc., art. k.c. – 7 fr. jare – 70, r. Gassies, Pau (B. -l yr.), France.
ESPERANTISTAJ GAZETOJ
LINGVO INTERNACIA : P. Fruictier, 27, Bd Arago, Paris XIIIa, abon. 4 fr. (Aldonito liter, : 2 fr. 50).
L’ÉSPERANTISTE : 16p., 3 fr. (kun aldono de 4 p., 4 fr.). L. de Beaufront, à Louviers (Eure).
LA LUMO : Administr. 79, Saint-Christophe, Str. Montréal, Kanado, 3 fr. jare.
LA BELGA SONORILO : M. Seynaeve, 3, rue de l’Avenir, Courtrai (Belgujo). 3 fr. jare.
LA HOLANDA PIONIRO : M. Devres Uitterdijk, Hilversum, (Holandujo), 4 fr. jare.
L’ESPERANTISTA : Grafo A. Gallois, Riolunato (Modena Provinco), Italujo 4 fr. jare.
SVISA ESPERO : Th. Renard, 6, Rue du Vieux-Collège, Genève (Svisujo) 2 fr. 50 jare.
LA SUNO HISPANA : A. Jimenez Loira, 5, Vfalencia (Hispanujo), 3 fr. jare.
MONATA REVUO ESPERANTISTA : Einar Hakanssen, Sedertelge (Suède).
La ideala turista bicikleto estas la :
4-rapideca bicikleto
de Terrot & Cie
kiu ricevis je la konkurso de Franca
Turing-Klubo
la unuam premion, la solan oran medalon
RULA DOLĈECO NE KOMPAREBLA POR LA KVAR RAPIDECOJ.
Nenia perdo pro dentradaroj.
La radrondaj haltigiloj
de Terrot & Cie
solaj premiitaj en ambaŭ konkursoj de franca
Turing-Klubo, nedisputeble superas ĉiujn
ekzistantajn haltigilojn.
Flekseble uzeblaj, grademaj, ili certe agas, ne kojniĝas,
neniam malreguliĝas.
Zorga konstruado eĉ pri plej malgravaj detaloj
SENPAGA KATALOGO LAŬ PETO
TERROT & Cie, en Dijon
(Côte d’Or). France
Elkoregan dankon al ANTONIO DE SALVO, kiu, per kolosa laboro,
enkomputiligas kaj poluras la tekstojn.