Espero Katolika - oktobro 1903
  Paĝo 2 - La ĉefartikolo de la redaktoro Henri Auroux klarigas la ideon kaj la eventon kiuj kondukis al la apero de nia revuo. La ideo: starigo de societo por disvastiĝo de esperanto en la katolikan mondon; la evento: la malsukceso de la ideo. Oni transiris al eldonado kaj la revuo alprenis la nomon de la planita societo: ESPERO KATOLIKA.

Oni rimarku la uzatan stilon. La esprimo "maleksa tago" estas rava, ĉu ne? Henri Auroux - la redaktoro kiu subskribas la ĉefartikolon - fakte estis esperantisto kun precizaj ideoj siaj pri la I.L.. Post ne multe (ekde numero 5) okazos lia foriro el la redakcio, i.a. pro lia starpunkto favore al reformo de Esperanto. 

Pri Auroux ekzistas neniuj biografiaj notoj en "Enciklopedio de Esperanto" nek en "Esperanto en perspektivo", verŝajne pro la fakto ke li fariĝis idisto. Kiu povas helpi "retrovi" ĉi tiun samideanon? Kontaktu nin!!!

Sed ni scias, ke kiam Auroux skribas "ni", li celas ankaŭ la fondinton, pastron Emile Peltier (1870-1909), direktoro de EK, kaj poste ĝia dua redaktoro.

 

 
 

 
 

Al paĝo 1

Al paĝo 3

Al la indekso de EK 1903