Espero Katolika - oktobro 1903
  Kolofono - Diversaj informoj kompletigas la adresaron de la Ekstera Kovrilo. 

Inter la "rajtigitoj" de EK (la estontaj landaj reprezentantoj de IKUE) ni havas informojn nur pri:

grafo Gallois - kunfondinto de la unua itala E-revuo (1902) kaj de la unua E-grupo en Italio (Riolunato);

s-ro O'Connor, kies lernolibro estis dum jaroj la sola instruilo por angloj; 

la katolika pastro Antonio Guinart de Valencio, kiu fariĝis esperantisto pro "komplezemo"; fakte la hispana E-pioniro Jimenez Loiro tre ofte vizitis lin, kiu estis redaktoro de monaĥa revuo. Loiro deziris ke Guinart ion publikigu pri esperanto en la de li redaktata monaĥa revuo: ĉi-cele Loiro lasis al Guinart multajn esperantaĵojn. Finfine Guinart decidis legi la propagandilojn "kvazaŭ nur pro komplezemo". La legado tiom efikis, ke Guinart fariĝis fervora esperantisto (ses estis la artikoloj favoraj al esperanto, kiujn li publikigis en sia monaĥa revuo!)  Li estis ankaŭ aŭtoro de gramatiko kaj de vortaro, kaj redaktoro de "La Suno Hispana";

s-ro Luis E. Sepulveda, ĉiliano, fondinto de la unua ĉilia societo de Esperanto kaj redaktoro de la unua propaganda gazeto en Ĉilio;

s-ro Kazimir Osipovic Ostanievic (1859-1911) pioniro de Esperanto, prezidanto en 1899-1902 de la E-societo "Espero" en Petrograd, mecenato kaj posedanto de vasta E-biblioteko

Fine de la paĝo estas la informo pri la malfrua apero de la revuo......  (hem, hem, la historio ripetiĝos.....).

 

 
 

 
 

Al la Ekstera Kovrilo

Al paĝo 1

Al la indekso de EK 1903