Enhavo de Espero Katolika numero 11-12/1993

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

 

Sur la kovrilo: Adorado de la Infano Jesuo

[Notoj de la TTT-ejestro:

La aŭtoro de la kovrila bildo estas Beata Angelico. Scivolaĵo: la bildo estis presita horizontale renversita).

 

Ĉi tiu numero aperis kun 88 paĝoj, kio igas ĝin la 2a en la statistiko pri la plej dikaj numeroj de EK, post:

1/1922 (102 paĝoj)

kaj antaŭ

1-4/2005 (84 paĝoj)

7-12/1992 (80 paĝoj)

8-9-10/1994 -- 9-12/2003 (po 68 paĝoj)]

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

·         ENKONDUKE (A. De Salvo, C. Sarandrea)

·         PREĜO AL LA SANKTA SPIRITO (P. Roth)

·         PREĜINTENCOJ DE LA PAPO DUM 1994 (Johano Paŭlo la dua)

·         JOHANO PAŬLO LA DUA: DEK KVIN JAROJ DA PAPADO

·         ANKORAŬ PRI LA ENCIKLIKO “VERITATIS SPLENDOR” (J. Ratzinger)

·         LA KATEKISMO DE LA KATOLIKA EKLEZIO

·         RADIO VATIKANA

·         PRINCIPOJ KAJ NORMOJ PRI EKUMENISMO (I. Cassidy)

·         RADIO ROMA

·         LA RAJTO ESTI DIVERSAJ, ĈAR EGALAJ (Johano Paŭlo la dua)

·         PATRO PIO EL PIETRELCINA

·         MIAJ RENKONTIĜOJ KUN PATRO PIO (D. Magnani, C. S.)

·         10-A EKUMENA KONGRESO

·         DONI DOMON AL IKUE

·         KROMAJ MOVADAJ INFORMOJ

·         HISTORIO DE LIBRO

·         REPRESO DE LA UNUA NUMERO DE ESPERO KATOLIKA

·         LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

 


 

ENKONDUKE 

Karaj gefratoj, 

jen denove en Viaj manoj Espero Katolika. Ĉi tiu numero markas rekordon: nia revuo fariĝas 90-jara! Fakte la unua numero aperis oktobre de la jaro 1903: temis pri okpaĝa kajereto, kiu inaŭguris serion - interrompitan nur de mondmilitoj kaj de portempaj movadaj krizoj - kio igis la organon de IKUE la plej malnova, daŭre aperanta Esperanto-revuo. Ĝiajn travivaĵojn tra la jardekoj Vi povis jam ekkoni per la valora verko “Historio de IKUE” de N. Hoen, aperinta pasint-numere. En ĉi tiu ekzemplero Vi trovas la represon de la unua numero de Espero Katolika.

Etan rekordon konsistigas ankaŭ la nombro de la paĝoj de ĉi tiu numero: malofte ni atingis tioman kvanton per unu nura numero.

La motivoj, kiuj kondukis al ĉi tiu “abundo da paĝoj” estis jam klarigita pasintnumere, ni ne ripetas ilin. Ni streĉe laboras por reĝustigi la aperdaton de EK kaj ni estas survoje al sukceso. La abunda materialo ĉi tie prezentita kaj la fakto, ke la tutan kompostadon kaj enpaĝigadon ni faris persone, povas bildigi la laborforton kiun ni enmetis en nia projekto. Pliboniĝis ankaŭ la grafika rezulto, kiel Vi povas konstati, per novaj litertipoj, kiuj estas pli “markitaj”: nun nia presisto ne plu realigas mimeografie niajn paĝojn, sed rekte el niaj komputilaj disketoj li realigas filmojn por presado, kio igas la karaktrojn malpli opakaj.

Ni deziras pardonpeti al ĉiuj, kiuj sendis leteron al la Centra Oficejo en la lastaj monatoj: la laboro por EK elsuĉis ĉiun minuton je dispono de la romaj kunlaborantoj kaj pro tio, korespondado estis apartigita. Sed ne timu: kio rilatis al membro-listoj, estis de ni daŭre konsiderata kaj pritraktata, por ke ĉi tiu numero atingu bonorde ĉiujn membro-abonantojn.

Ĉi tiu numero entenas plurajn kaj interesajn artikolojn, interalie pri la eklezia vivo. La 15-an datrevenon de la elekto de Papo Johano Paŭlo la 2-a ni memorigas per ampleksa artikolo pri liaj agadoj kaj instruoj. Daŭrigante la pritrakton komencitan en la antaŭa numero, jen plia artikolo pri la Encikliko “Veritatis Splendor”. La alia grava evento de la jaro 1993, t. e. la apero de la “Katekismo de la katolika Eklezio”, estas prezentita en la esperanto-traduko de la informa dosiero realigita de papa Kongregacio.

Koncerne asociajn temojn, ni deziras turni Vian atenton al jenaj faktoj:

ESPERO KATOLIKA 90-JARA: Kiel supre dirite, ni solenas ĉi tiun datrevenon represante la unuan numeron de nia Revuo; de la venonta numero aperos artikoloj pri niaj pioniroj.

“MOVADAJ INFORMOJ”: bv. atenti precipe la informojn pri la 10-a Ekumena Kongreso kaj la tagordon de la IKUE-ĝenerala Kunveno okazonta en Gostyń (Pollando): ni devas relanĉi la aktivadon de IKUE. Kaj kadre de la relanĉo, jen la gravega informo, kiun Vi trovos je paĝo 104: ni planas doni domon al IKUE!

La venonta numero (1-4/1994) estos de ni realigata ene de monato majo (kompreneble, 1994!). Ĝi entenos interalie la verkon: LA VIRETO KIU SURGRIMPIS ARBON: temos pri renkontoj kun Jesuo elprenitaj el la Evangelio kaj komentitaj de Pastro Battista Cadei.

Ni invitas ĉiujn respondeculojn de Landaj Ligoj, de spiritaj kaj movadaj Grupoj, ĉiujn validajn “plumojn” sendi materialon por la Revuo: artikolojn, preĝojn, poemojn, movadajn informojn por ĉiam pli riĉigi la enhavon de nia Revuo.

Se Vi disponas je komputilo, kaj kutimas verki artikolojn per ĝi, prefere sendu la artikolojn registritajn en disketo (ni povas legi ĉiujn formatojn de la sistemoj IBM kaj MacIntosh). Sendu la disketon al la adreso de d-ro De Salvo. Eblas ankaŭ sendi per elektronika poŝto la datenarojn, kiuj entenas Viajn tekstojn.

Kompreneble, daŭre validas la iom malpli teknologia papera korespondado.

Bonan legadon!

Antonio De Salvo kaj Carlo Sarandrea

al la indekso


 

 

PREĜO AL LA SANKTA SPIRITO

 

Venu, Sankta Spirito, “lumigu” nin:

kredantojn kaj senkredajn, nigrajn kaj ruĝajn,

malriĉajn kaj riĉulojn,

analfabetojn kaj profesorojn.

Ke denove ni lernu distingi bonon kaj malbonon,

apartigi veron de malvero,

liberigi gravajn aferojn de malgravaj.

Ĉar bagatelaĵoj niajn etajn animojn plenigas,

dum gravaĵoj en tenejo polvokovriĝas.

Ĉar granda estas konfuziĝo,

perdiĝas la valoroj,

rezonoj renversiĝas,

misiĝas la ĝusta mezuro.

Krimo nomiĝas ŝtata neceso,

malvirto privata afero,

pekoj servas por amuzo,

mensogo por politika agito kaj reklamo.

Venu kaj montru la Dian vojon kaj volon,

kiujn baras barikadoj, stratoturoj kaj nebulkurtenoj.

Donu ke ni komprenu, kio estas ĝusta.

 

Venu, Sankta Spirito, “fortigu” nin:

ke Vian vojon ni ankaŭ trairu -

plenkuraĝe, pacience kaj oferprete.

Ĉar ĝi estas longa, kaj ofte ni falas.

Ni ĵetas nin teren kaj ŝirmon serĉas,

kiam oni nin atakas, aŭ ni estas lacaj.

Ĉiuokaze ni volas savi nian vivon,

nian havaĵon kaj posedaĵon,

nian renomon kaj sanon.

Donu ke ni ne estu solaj en tiu momento.

Ke ni iru la vojon kun amikoj, akompanantoj,

kun edzino kaj infanoj.

Ke ni tenu nin je la mano,

ke ni alvenu ĉe vin kune,

gardakompanu nin la preĝoj de ĉiuj,

kiuj jam iris tiun vojon.

Vi ja estas Spirito de kunuleco.

Eĉ kiam konsolo ŝajnas fakte ne ekzisti,

kiam ni devojiĝis, eĉ tiam estu Vi ĉe ni.

 

Venu, Sankta Spirito, “sanktigu” nin:

ne nur plenigu niajn korojn

per arda sopiro al vero, vojo kaj abunda vivo.

Sed ekflamigu en ni Vian fajron,

tiom ke ni mem fariĝu lumo,

kiu lumigas kaj varmigas kaj konsolas.

Faru ke niaj stumblemaj langoj trovu vortojn

parolantajn pri Via amo kaj beleco.

Igu nin novaj, ke ni fariĝu homoj de Via amo,

Viaj sanktuloj, videblaj vortoj de Dio.

Tiam ankaŭ ni renovigos la vizaĝon de la mondo,

kaj ĉio fariĝos nova.

 

 

El meditoj de Paul Roth, esperantigis B. C.

 

 

al la indekso


 

ĜENERALAJ KAJ MISIISTAJ

PREĜINTENCOJ DE LA PAPO DUM 1994

 

Januaro

Ĝenerala: Por ke la familioj kapablu oferdoni ĉiam sian kontribuon nemalhaveblan por la spirita kresko de ĉiu kristana komunumo kaj de la tuta socio.

Misiista: Por ke la preĝado por la unueco de la kristanoj kaj la ekumena dialogo estu kunigitaj al profunda misiista sindevigo.

 

Februaro

Ĝenerala: Por ke la monda tago de la malsanulo kontribuu rekonigi en la vizaĝo de la malsana frato la suferantan kaj gloroplenan Vizaĝon de Kristo.

Misiista: Por ke en la evoluantaj landoj estu taŭge asistataj kaj kuracataj la malsanuloj ĉe vivofino kaj tiuj, kiuj estas frapitaj de malsanoj el kontaĝo-risko, aparte de AIDoSo.

 

Marto

Ĝenerala: Por ke ĉiuj nacioj kunlaboru efektive por helpi tiujn, kiuj en ĉiu mondoparto estas viktimoj de malsato kaj mizero.

Misiista: Por ke rifuĝintoj kaj enmigrintoj trovu en ĉiu lando fratan akcepton kaj asiston taŭga por siaj bezonoj.

 

Aprilo

Ĝenerala: Por ke la pastroj, memorante sian konsekron al Kristo, kapablu ĉiam montri sin aŭtentikaj homoj de Dio kaj donu ekzemplon de kohereca vivo tute disponigata por la servo al la gefratoj.

Misiista: Por ke la konstanta elverŝo de la Spirito igu la lokajn Ekleziojn, disvastiĝintajn tra la mondo, kuraĝaj akcelantoj de la misiista agado.

 

Majo

Ĝenerala: Por ke plifortiĝu la ligilo de unueco kaj kunuleco inter laikoj kaj pastroj, inter pastroj kaj episkopoj, inter episkopoj kaj la Papo.

Misiista: Por ke la popola devoteco, kiun la marialaj pilgrimlokoj nutras en la fideluloj, estu kunigita ankaŭ de sincera misiista zorgo.

 

Junio

Ĝenerala: Por ke en la formado de la estontaj pastroj, de la gereligiuloj kaj de la laikoj, estu taŭge reliefigata la centra lokiĝo de la devoteco je la Koro de Kristo.

Misiista: Por ke en Sudano kaj en la aliaj islamaj landoj la atesto kaj la propeto de la Beata Jozefino Bakhita instigu kristanojn kaj islamanojn al reciproka respekto kaj serena dialogo.

 

Julio

Ĝenerala: Por ke ĉiuj popoloj defendu kaj akcelu la valoron de la homa vivo en ĝiaj diversaj fazoj kaj en ĉiuj ĝiaj elmontroj.

Misiista: Por ke la kristanaj gepatroj eduku la gefilojn al misiistaj spiritualeco kaj solidareco.

 

Aŭgusto

Ĝenerala: Por ke la gejunuloj kapablu sindevigi por igi la teron pli gastigema, protektante ĝiajn mirindajn naturajn belaĵojn.

Misiista: Por ke la uzo de la modernaj sociaj amaskomunikiloj igu pli forta kaj efika la agadon de la misiistaj evangelizado kaj aktivado.

 

Septembro

Ĝenerala: Por ke la homa familio rifuzu energie ĉiun formon de rasismo kaj ksenofobio.

Misiista: Por la plena repaciĝo kaj paco inter la loĝantaroj de Afriko kaj de Azio.

 

Oktobro

Ĝenerala: Por ke la Institutoj de Konsekrita vivo, kreskante en frateco kaj kunuleco, fariĝu ciam pli, en la Eklezio kaj en la mondo, esprimiva signo de la karitato, kiu devas unuigi la disĉiplojn de Kristo.

Misiista: Por ke la Sinodo de la episkopoj pri la konsekrita vivo helpu la religiajn ordenojn remalkovri la valoron de la misiistaj formado kaj apostolado.

 

Novembro

Ĝenerala: Por tiuj, kiuj aktivas en politiko, por ke ili sentu per ĉiam pli respondeca maniero, sian vokiĝon, kiel malavaran kaj travideblan servon por la komuna bono.

Misiista: Por ke la anonco de la Evangelio, inter la popoloj de Azio, trovu sinceran kaj profundan akcepton kaj donu en tiuj nacioj fruktojn de bono.

 

Decembro

Ĝenerala: Por ke la solenoj de la 150-a datreveno de la Apostolado de Preĝado utilu por revivigi en ĉiu kristano, kun apostola spirito, la sopirdeziron je nova evangelizado.

Misiista: Por ke la speciala Sinodo de la episkopoj por Afriko estigu en la Eklezioj de tiu kontinento la deziron havi pli profundan kunulecon kaj kunlaboron, akcelante fortan relanĉon de la misiista spirito.

Papo Johano Paŭlo la dua

 

al la indekso


 

Biografieto de Karol Wojtyła

kaj kronologia resumo de lia Papado

ĝis la 15-a de oktobro 1993 

JOHANO PAŬLO LA DUA:

DEK KVIN JAROJ DA PAPADO 

 

Ekde juneco ĝis kardinaleco

Karol Josef Wojtyla, filo de Karol Wojtyła kaj de Emilia Kaczorowska, naskiĝas la 18-an de majo 1920 en Wadowice, urbeto je kvindeko da kilometroj el Krakovo, iam ĉefurbo de Pollando. Lia paĉjo, eksa leŭtenanto, estas oficisto de la Komunumo. Karol estas la dua filo, ĉar jam naskiĝis en 1913 Edmond.

Karol estas baptita la 20-an de junio de la sama jaro 1920. Li vizitas kun eminentaj rezultoj la elementan lernejon, la mezlernejon kaj la klasikan liceon, kie li diplomiĝas kiam li estas 18 jaraĝa, en 1938. Tiun jaron, en la lasta licea studojaro, Karol estas elektita por bonvenigi kardinalon Adam Stefan Sapieha, ĉefepiskopon de Krakovo, kiu faras viziton al la lernejo. Tiuokaze la kardinalo demandis al Karol ĉu li intencas daŭrigi siajn studoin en la Seminario kaj fariĝi pastro: «Ne, Eminenco, mi studos filozofion», estis la respondo de la junulo. Kaj en Krakovo, fakte, Karol komencis viziti la filozofiajn studojn ĉe la Jagelona Universitato, pliperfektigante samtempe sian sperton de aktorado, komencitan en la liceo per la surscenigo de kelkaj dramoj. En la jaroj de la Universitato Karol vizitas ankaŭ kelkajn artajn klubojn, kiel tiu, kiu estis animita de la familio de artistoj kaj verkistoj de Irena Szokocka.

En Krakovo Karol vivas kun la patro, ĉar mortis unue la frato kaj poste la patrino. Paĉjo Karol mortos en 1941, du jarojn post la germana invado (1-an de septembro 1939) de Pollando, kiu praktike startigis la duan mondmiliton. La morto de la patro devigos la junan Karol labori por akiri al si la monon por la studoj; kaj la laboron havigos al li ĝuste la amika Irena Szokocka, kiu konis la direktoron de la industrio Solvay, kie Karol dungiĝos. Dum ĉi tiuj jaroj de laboro en la industrio kaj de milito, en Karol maturiĝas la sacerdota vokiĝo. En 1943 li fariĝas seminariano, tamen, sen vizitado de la Seminario: ĉi tiu cirkonstanco evitos al li la soldatan servon. Tri jarojn poste, en la Festo de Ĉiuj Sanktuloj de 1946, kardinalo Sapieha ordinas pastro Karol Wojtyła kaj, konante liajn kapablojn kaj kulturan pretiĝon, lin sendas al Romo por perfektigi la studojn.

En Romo Karol vizitadas Angelicum, la papan Universitaton gvidatan de la dominikanaj pastroj, kie li pretigas sian universitatan disertacion pri «La kredoago de Sankta Johano de la Kruco», la poeto kaj mistikulo, kiun Karol mem, kiam li estos Papo, solene memorigos en 1991, per la apostola letero “Maestro en la fe”, okaze de la kvara jarcenta datreveno de lia morto. La universitatan diplomon Karol akiros en Krakovo, kien li revenis en 1948 kun trezoro de konoj ankaŭ lingvaj.

La sovetunia okupacio de Pollando liveras la socion al komunistoj. Komenciĝas por la katolikol la jaroj de persekuto, de “silento”, kaj la juna pastro Wojtyła komencas sian laboron en la vitejo de la Disinjoro, kune kun sportaj agadoj. Kaj kune kun la paŝtista servado li daŭrigas siajn filozofiajn studojn: li sin pretigas, fakte, por la privata docentado ĉe la Universitato de Lublino per universitata disertacio pri Max Scheler (1874-1928), la filozofo de la fenomenologia grupo de E. Husserl.

En 1953 pastro Karol ricevas la docentadon pri moralo ĉe la fakultado pri teologio de la Universitato de Lublino; kaj, en tiuj jaroj, samtempe, li verkas siajn teatraĵojn “Fratoj de nia Dio”, “Ijobo”, “Radioj de frateco”, “La butiko de la oraĵisto”, kaj plurajn poemojn.

La 4-an de julio 1958 oni nomunas lin episkopo, kaj la konsekro okazas la postan 28-an de septembro: je 38 jaroj Karol Wojtyła estas la plej juna el la polaj episkopoj. Kiel helpepiskopo de Krakovo li estas proksima al la universitata kaj kultura mondo de la urbo, sed ankaŭ al tiu de la laboro, kiel tiu de la ŝtalfarejoj de Nowa Huta: tie, en 1960, la laboristoj volas starigi kapelon, sed la direkcio kaj la reĝimo kontraŭstaras per diversaj pretekstoj. La kapelon oni fine konstruos kaj konsekros la 14-an de majo 1977, kiam Wojtyła mem estos jam kardinalo.

La 11-an de oktobro 1962 malfermiĝas en Romo la dua Vatikana Koncilio kaj en ĝiaj diversaj fazoj aktivas Monsinjoro Wojtyła, aparte kiam li intervenas, ennome de la pola episkoparo, super la 13-a Skemo, la estonta “Gaudium et Spes”.

Paŭlo la 6-a fermos la Koncilion la 8-an de decembro 1965: preskaŭ du jarojn antaŭe, la 18-an de januaro 1964, la sama Papo Montini estis nomuminta Monsinjoron Wojtyła ĉefepiskopo de Krakovo, posteulo de la mortinta Apostola Administranto Monsinjoro Baziak.

Dum la sekreta Konsistorio de la 26-a de iunio 1967 Monsinjoro Wojtyła estas kreita Kardinalo: Paŭlo la 6-a lin konsultos ĉiam koncerne lo komplikajn polajn eventojn kaj, signo de granda estimo, lin vokos Karesme de 1976 gvidi en Vatikano la tradiciajn spiritajn ekzercojn. La 22 predikoj tie faritaj estos poste eldonitaj en la libro titolita “Signo de memkontraŭdiro”,

1978-1983

Por la kroniko, 1978 estas la “jaro de la tri Papoj”: Paŭlo la 6-a, kiu mortas la 6-an de aŭgusto; Johano Paŭlo la unua, kiun oni elektas la 26-an de aŭgusto, sed kiu mortas post nur 33 tagoj, la 28-an de septembro; Johano Paŭlo la dua, lia posteulo.

Posttagmeze de la 14-a de oktobro fermiĝas la pordoj de la Konklavo: 111 kardinaloj devos elekti la posteulon de Papo Luciani. La blankan fumadon, post tri nigraj, oni vidos je la horo 18-a kaj 21 minutoj de lundo la 16-a de oktobro, kaj Kardinalo Pericle Felici, kelkajn minutojn poste, anoncas al la mondo la nomon de la elektita kardinalo: Karol Wojtyła.

Kardinalo Wojtyła salutas Papon Johanon Paŭlon la unuan

 

La 264-a posteulo de Sankta Petro aperas tuj el la centra Loĝio de la vatikana Baziliko; li sentas preskaŭ la surprizon de la fideluloj pro la elekto de ne itala Papo: «Ni daŭre doloras... kaj jen la tre eminentaj Kardinaloj vokis novan Episkopon de Romo: ili lin vokis de malproksima Lando».

La lasta ne itala Papo estis Hadriano la 6-a (1522-1523), la nederlanda Adriano Florensz el Utrecht, posteulo de Leo la 10-a (Giovanni de’ Medici).

La 17-an de oktobro la Konklavo finiĝas per la solena liturgia celebro: dum sia prediko Johano Paŭlo la dua eldiras sian programon en la signo de fideleco je la dua Vatikana Koncilio. Posttagmeze li forlasas Vatikanon por atingi Poliklinikon Gemelli kaj viziti Monsinjoron Andrea Deskur (kreitan kardinalo en 1985) tie enhospitaligitan, amikon kaj lernejan kolegon kaj gaston en la restadoj en Romo.

La postan dimanĉon, la 22-an de oktobro, en Placo sankta Petro okazas la celebro de la papa soleno por la komenco de la Petra servado de Karol Wojtyła: «Al la sidejo de Petro en Romo iras hodiaŭ episkopo, kiu ne estas romano - li diros -. Sed ekde tiu ĉi momento li mem fariĝas romano. Jes, romano... Ne timu akcepti Kriston kaj akcepti lian majeston. Ne timu! Malfermu, eĉ, malfermegu la pordojn al Kristo!».

La postan mardon, la 24-an de oktobro, vizitas lin la prezidanto de la itala Respubliko, Sandro Pertini: estas la komenco de firma amikeco. La postan tagon okazas la unua Ĝenerala Aŭdienco kaj poste al Kastelgandolfo.

La unuaj “vojaĝoj” okazas en Italio al la pilgrimloko de Mentorella (29-an de oktobro), kvardekon da kilometroj el Romo, kaj al Asizo (5-an de novembro) por omaĝi al la Patrono de Italio, sankta Francisko: la kunpatroninon, sanktan Katarinan el Sieno, li omaĝos tiun saman vesperon, post reveno al Romo, ĉe la urno en la Preĝejo Sankta Maria “sopra Minerva”.

Ĉi tiun atenton pri Italio fare de Johano Paŭlo la dua substrekis la tuta gazetaro; sed, kiam la Papo tuŝas temojn kiel plurismo en lernejo aŭ abortigo, ne estis malmultaj la atakoj, kiujn la sama gazetaro faris kontraŭ li.

1979 estas la jaro de la “unuaĵoj”. Antaŭ ĉio la unua apostola vojaĝo ekster Italio: al Meksikio, por la tria Konferenco de la latinamerika episkoparo, sed kun etapoj ankaŭ en Sandomingo kaj Bahamas (25-a de januaro/ 1-a de februaro). La 3-an de marto, unua sabato de la monato, trapreĝo de la Rozario antaŭ la mikrofonoj de Radio Vatikana: ĉi tiun monatan rendevuon la Papo klopodos ne maltrafi dum sia papado.

MARTO: la 2-an: anonco de la vojaĝo al patrujo Pollando, kiu okazos triumfe en junio (de la 2-a ĝis la 10-a); la 9-an: konfirmo de la kardinalo ŝtatsekretario Jean Villot; la 15-an aperas la unua Encikliko, Redemptor Hominis, kie oni reproponas Kriston kiel savanton de la homo kaj de la mondo. Je la fino de la sama monato, en la unua konsistorio, Johano Paŭlo la dua kreas la unuajn 15 kardinalojn.

Sed 1979 estas markita de aliaj eventoj, kiel la interveno fronte al la ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (Novjorko, en oktobro) kaj la ekumena vojaĝo al Turkio (novembro) kun vizitoj al Dimitrios la 1-a kaj al la armena Patriarko. Kion diri poste pri lo peranta agado inter Argentino kaj Ĉilio por la Aŭstrala Zono, aŭ pri la pac-agado tuj startigita favore al Libano?

Du beatigoj (Lavel kaj Coll), 26 episkopoj konsekritaj, la publikigo de dokumentoj kiel ekzemple la Konstitucio Sapientia christiana, praktike la nova leĝo pri la ekleziaj universitatoj, kaj la Instigo Catechesi tradendae, ideala konkludo de la Sinodo de 1977, plenigos plie la agadon de la Papo en lia unua jaro da papado.

La unuaj monatoj de 1980 estas markitaj de la apartaj Sinodoj de la episkopoj de Nederlando (januaro) kaj Ukrajnio (marto), dum la kvina ĝenerala Asembleo de la Sinodo de lo Episkopoj okazos en aŭtuno super la temo “La taskoj de la kristana familio en la hodiaŭa mondo”: Johano Paŭlo la dua partoprenos aktive ĉi tiun kunvenon.

Baziliko de Sankta Petro. Solena inaŭguro de Sinodo de la Episkopoj. La Papo invitas al la Adorado de la Evangelio.

 

Ankoraŭ la apostola aktivado kunligita kun vojaĝoj en Italio kaj eksterlanden, kun la paŝtistaj vizitoj al la romaj paroĥejoj: la unua vojaĝo al Afriko, la vizito al Torino, tiuj al Francio, al Germanio, Brazilo.

1980 estas ankaŭ la jaro de la apero de diversaj papaj dokumentoj: Encikliko Dives in misericordia (la 30-an de novembro) pri la mizerikordo de Dio por ni kaj meze de ni; inter la multnombraj leteroj ni mencias Egregiae virtutis, kiu proklamas kunpatronoj de Eŭropo la sanktulojn Kirilo kaj Metodio, kaj Dominicae cenae in proxima sollemnia pri la mistero kaj kultado de la Eŭkaristio.

1981 estas la jaro de la atenco: posttagmeze de la 13-a de majo, dum la ĝenerala Aŭdienco en Placo sankta Petro, la Papo estas grave vundita per pafadoj de la turko Mehemed Alě Agca (23-jara): «Tio, kio okazis al la Papo tuŝas kiel doloriga kaj nigra makulo la kulturon de la mondo, kiu ne kapablis protekti la universalan paŝtiston de la ordo, de la paco kaj de la amo» (el la radio-mesaĝo de Kardinalo Stephan Wyszyński, malsana; li mortos la 28-an de majo). La Papon oni transportas al Polikliniko Gemelli kaj oni urĝe operacias lin; la enhospitaliĝo daŭros 21 tagojn: li fakte revenos al Vatikano la 3-an de junio, sed la postan 20-an oni devos denove enhospitaligi lin en Gemelli pro virusa formo.

La 5-an de aŭgusto okazas la dua antaŭvidita ĥirurgia operacio, kaj antaŭtage de la festo de la Ĉielenpreno de Maria, Johano Paŭlo la dua revenas al Vatikano por translokiĝi poste al Kastelgandolfo.

Antaŭ la atenco, en februaro, okazis la longdaŭra apostola vojaĝo al Ekstrema Oriento kaj en Alasko, la renkontiĝo kun la laboristoj de la ŝtalfarejoj de Terni (centra Italio) en la festo de sankta Jozefo, kaj la vizito en la regionoj de Papo Johano la 23-a (en aprilo).

Daŭre loĝante en Kastelgandolfo, la Papo publikigas la 14-an de septembro Laborem exercens, Enciklikon memorcelebrantan la 90-an datrevenon ekde la apero de la alia granda socia Encikliko Rerum novarum de Papo Leo la 13-a.

La 4-an de oktobro, kvin beatproklamoj en Placo sankta Petro, sed reveno al Kastelgandolfo por la lastaj tagoj da konvalesko. Johano Paŭlo la 2-a revenas, tute resaniĝinta, en Vatikanon la 17-an de oktobro: la bonvenon donas al li koncerto donita de la Akademio de sankta Cecila.

La 22-an de novembro li vizitas la marialan pilgrimlokon de la mizerikorda Amo en Collevalenza kaj Todi; la 15-an de decembro aperas la Instigo Familiaris consortio konklude de la Sinodo pri la familio.

La atenco, ĝiaj postsekvoj kaj reeĥoj, aperas ankaŭ dum 1982. Unu jaron post ĝi (en majo), Johano Paŭlo la dua staras ĉe la piedoj de la Dipatrino en Fatima por danki ŝin pro la evitita morto kaj por preĝpeti ŝian protekton super la Eklezio kaj la mondo.

La Papo en Fatima renkontas monaĥinon Lucia, unu el la tri, al kiuj aperis la Dipatrino

 

La publika opinio konsterne sekvas la krizon inter Britio kaj Argentino koncerne la posedon de la Insuloi Falkland/ Malvinas. Startas eĉ milito la 2-an de aprilo kaj ĝi finiĝos la 15-an de junio, kiam la brita mararmeo albordiĝas al la Insuloj kaj 11.000 argentinaj soldatoj kapitulacas. Kaj dum furiozas ĉi tiu milito, Johano Paŭlo la dua estas la “heroldo de paco”: li vizitas unue Brition (de la 28-a de maio ĝis la 2-a de junio) kaj poste Argentinon (de la 10-a ĝis la 13-a de junio), konfidante la sortojn de la paco al la Dipatrino de Lujan. Sed la vojaĝo al Britio havos antaŭ ĉio ekumenan valoron, kaj ĝin markas la liturgia celebro en la Christ Church Cathedral de Kanterburio kaj la komuna deklaracio de la Papo kaj de la anglikana primasa Ĉefepiskopo Robert Runcie.

Reveninte el Argentino ĝuste la saman tagon, kiam la milito finiĝas, la Papo, en la ĝeneva sidejo de la Internacia Organizaĵo por la Laboro reproponas la Paŝtistan Instruadon de la Eklezio pri la laboro kaj la 20-an de junio li sanktproklamas la kapucenan patron fraton Crispino el Viterbo; aliaj du sanktproklamoj okazos aŭtune: la 10-an de oktobro tiu de Maksimiliano Kolbe, kaj la postan 31-an tiuj de Marguerite Bourgeoys kaj de Johana Delanoue.

Somere okazis la vizito al la Mitingo de Rimini, organizita ĉiujare de movado “Comunione e liberazione”, kaj la fermo en Padovo de la jarcento de sankta Antono. La 26-an de septembro, datrevene de la morto de Papo Montini, Johano Paŭlo la dua vizitas lian devenregionon, en Concesio kaj Brescia, kaj difinas Paŭlon la sesan “patro kaj majstro”.

La alia temo, kiu markos 1982, estos tiu de la unuiĝinta Eŭropo: «Mi, Johano Paŭlo, filo de la pola nacio, posteulo de Petro en la sidejo de Romo, elkrias kun amo al vi, antikva Eŭropo: retrovu vin mem! Estu vi mem. Remalkovru viajn radikojn»: jen la alvoko, kiun la Papo lanĉas el Santiago de Kompostela (la 9-an de novembro).

1983 estas la Sankta Jaro de la Elaĉeto. La Papo anoncis ĝin al la Sankta Kolegio (tio estas al la kardinalaro, ndlr) la 26-an de novembro 1982. La 6-an de januaro aperas la koncerna buleo Aperite portas Redemptori, kaj la 25-an de marto la speciala Jubilea Jaro en la 1950-a datreveno de la Elaĉeto estas solene inaŭgurita de Johano Paŭlo la dua.

1983 malfermiĝas ankaŭ kun akto el tre rimarkinda graveco por la vivo de la Eklezio: la 25-an de januaro Johano Paŭlo la dua subskribas lo novan Kanonjuran Kodon. La dato ne estas hazarda: en alia 25-a de januaro, 24-jarojn antaŭe, Johano la 23-a anoncis la intencon revizii la tekston de la Kodo. Post la subskribo de la Papo, la novan tekston oni prezentas la 3-an de februaro, kaj, de la 27-a de novembro, ĝi havas validon kiel leĝo kaj juran forton.

El la apostolaj vojaĝoj de tiu 1983 substrekiĝas la dua al Pollando (de la 16-a ĝis la 23-a de junio) kaj la pilgrimado al Lourdes (14-an kaj 15-an de aŭgusto): por la unua fojo Papo surgenuiĝas en la Groto de Massabielle kaj konfidas alla Senmakula tiujn, kiuj suferas pro la kredo. Konforme al la Sankta Jaro de la Elaĉeto estas la okazigo de la Sinodo de la Episkopoj, kiu havas kiel temon: “Pentofarado kaj repaciĝo en la misio de la Eklezio” (de la 29-a de septembro ĝis la 29-a de oktobro): dum la Sinodo la Papo sanktproklamos Leopoldo Mandić, dum la 13-an de novembro li beatproklamos Maria de Jesuo Krucumita, la unua virino de Palestino beatproklamita, post la virinoj de la epoko de Jesuo. La jaron, laŭ la jubilea spirito, fermas la Papo per ago tre brua por la publika opinio: li iras viziti en la roma karcero “Rebibbia” sian atencinton Alě Agca (la 27-an de decembro).

1984- 1988

1984 komenciĝas sub la emblemo de diplomatio: la 10-an de januaro, la Sankta Seĝo kaj Usono decidas starigi inter si diplomatiajn rilatojn; la 23-an de januaro, pro la bona interveno de la Sankta Seĝo, Argentino kaj Ĉilio subskribas komunan deklaracion de paco kaj amikeco koncerne la Aŭstralan Zonon (la kompletan akordiĝon oni subskribos en Vatikano la 18-an de oktobro, per la perado de la Sankta Seĝo); la 18-an de februaro en Romo oni subskribas la revizion de la Konkordato inter Sankta Seĝo kaj Italio (la koncerna protokolo de interkonsento estos subskribita la 15-an de novembro), Johano Paŭlo la dua rekte sekvas ĉi tiujn eventojn el internacia reeĥo. La 10-an de februaro aperas la apostola Letero Salvifici doloris pri la signifo de la homa suferado: estas la unua Letero pri ĉi tiu temo; la 18-an, Johano Paŭlo la dua sanktproklamas Beatan Angelikon kaj la 19-an 99 martirojn de la epoko de la franca Revolucio; la 28-an naskiĝas la Fondaĵo Johano Paŭlo la dua por Sahelo.

La fondintinon de la Dorotaj Monaĥinoj, Paola Frassinetti, estas sanktproklamita la 11-an de marto, kaj la postan 25-an la Papo konfidas la mondon al Maria, en Romo fronte al la statuo de la Dipatrino de Fatima: la ago estas rekte ligita al la aperoj en Cova da Iría. La 22-an de marto, Paskon, per la fermo de la sankta Pordo finiĝas la ekstervica Jubileo de la Elaĉeto, kaj Redemptionis donum estas la titolo de la apostola Instigo al ĉiuj gereligiuloj de la Eklezio publikigita la 29-an de marto.

La Papo metas sian tutan zorgemon por la centra regado de la Eklezio: la 9-an de aprilo oni konigas kelkajn nomumojn internajn al la Kurio kaj, samtempe, la regadon de la Vatikanurbo oni transdonas al la Kardinalo Ŝtatsekretario, kaj la Kongregacio por la sakramentoj kaj dia kulto estas dividita en du partojn.

79 koreaj martiroj de la persekutoj de la jaroj 1839 kaj 1846, jam beatproklamitaj de Pio la 11-a, kaj kromaj 24 martiroj mortigitaj en 1866 same en Koreio, kaj beatproklamitaj de Paŭlo la 6-a, estas proklamitaj sanktaj en ilia patrujo de Johano Paŭlo la dua, dum lia dua vojaĝo al Ekstrema Oriento (de la 2-a ĝis la 12-a de majo): temas pri la unua sanktproklamo farita ekster Romo post pli ol 6 jarcentoi: la lasta, fakte, datiĝis de la 15-a de aprilo 1369, kiam Urbano la 5-a proklamis sankta en Avinjono Elzeario de Sabran.

La amika prezidanto de la itala respubliko, Pertini, iras viziti oficiale la Papon la 21-an de majo: la 2-an de junio, nacia festo en Italio, Johano Paŭlo la dua reciprokas la viziton en la prezidanta Palaco Kvirinalo, poste, ili iras skii sur monto Adamello, la 16-an de julio.

La 12-an de aŭgusto la Papo boatas transmaren en Fano (centr-orienta italia marbordo).

La 7-an de septembro mortas Kardinalo Josyf Slipyi, ĉefepiskopo de Lvovo de la ukrajnoj: la Papo memorigas lin dum la funebra kuncelebro en la Baziliko de sankta Petro, la 17-an de oktobro.

La postan 21-an proklamo de alia sanktulo: Miguel Fabres Cordero de la Fratoj de la kristanaj lernejoj. Antaŭ la fino de la jaro (la 11-an de decembro) aperas la postsinoda apostola Instigo Reconciliatio et poenitentia: repaciĝo kaj pentofarado en la misio de la Eklezio hodiaŭ.

La zorgemo de la Papo por la plenumo de la Koncilio konkretiĝas plie en 1985 per memoriga Sinodo, en la 20-a datreveno ekde la fermo de la dua Vatikana Koncilio. La Sinodo okazas en Romo (de la 24-a de novembro ĝis la 8-a de decembro), sed la Papo anoncis ĝin en la Baziliko de sankta Paŭlo la 25-an de januaro. La postan tagon Johano Paŭlo la dua revenas al Latinameriko.

La 11-an de februaro, en la festo de la Dipatrino de Lourdes, la Papo subskribas la “Motu proprio” kiu starigas la papan Komisionon por paŝtista agado ĉe sanitaruloj. La malbonaj veteraj kondiĉoj prokrastigas ĝis la festo de sankta Jozefo (la 19-an de marto) la tradician renkontiĝon de la Papo kun la mondo de la laboro: sed la 24-an de marto el la Intelsat-stacio de Fucino (Abruco, centra Italio) li povas sendi sian mesaĝon al ĉiuj laboristoj de la mondo.

1985 estas la internacia jaro de la junularo kaj Johano Paŭlo la dua skribas (la 26-an de marto) la apostolan leteron - la unuan ĉi-specan - “Al la junuloj kaj junulinoj de la mondo”, kaj en la jara letero al la pastroj okaze de la Sankta Ĵaŭdo li esprimas “kelkajn pensojn pri la junularo en la paŝtista laboro”. Intertempe, Palmodimanĉe, 200.000 gejunuloj ariĝis por preĝi kun la Papo en Placo sankta Petro. Fine de la jaro, la 22-an de decembro, parolante al la kardinaloj, la Papo anoncas la intencon starigi la Mondan Tagon de la Junularo.

La 2-an de majo Johano Paŭlo la dua prezidas la interŝanĝon de la ratifaj dokumentoj de la traktato por paco kaj amikeco inter Argentino kaj Ĉilio: finiĝas tiom feliĉe la perado startigita de la Papo jam de la komenco de sia papado.

Tria konsistorio, la 25-an de majo: 28 kardinaloj estas kreitaj. La 2-an de julio aperas la kvara Encikliko de Johano Paŭlo la dua, Slavorum apostoli, memorige pri la evangelizanta agado de sanktaj Kirilo kaj Metodio. Dum la ĝenerala Aŭdienco de la 31-a de julio la Papo memorigas la dek jarojn ekde la Fina Akto de la Konferenco por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (KSKE): «Se estos bona volo, la proceso startigita en Helsinko estas daŭre valida».

1986: denove la Baziliko de sankta Paŭlo kaj denove la konkluda tago de la Preĝosemajno por la unueco de la kristanoj, la 25-an de januaro, estas la loko kaj dato elektitaj de la Papo por anonco: tiu pri la monda renkontiĝo de preĝado en Asizo. La renkontiĝo okazos la 27-an de oktobro, kaj en ĝi partoprenos kun la Papo signifaj reprezentantoj de la unudiaj religioj.

La 13-an de aprilo Johano Paŭlo la dua estis vizitinta la Sinagogon de Romo; en la sama tago li estis sanktproklaminta Francesco Antonio Fasani.

La sankta Spirito en la vivo de la Eklezio kaj de la mondo estas la temo de la kvina Encikliko, Dominum et vivificatem, kiu aperas la 30-an de majo.

La 16-a jarcenta datreveno de la konvertiĝo de sankta Aŭgusteno estas celebrita de la Papo unue (la 28-an de aŭgusto) per la apostola Letero Augustinum Hipponensem kaj poste (la 17-an de septembro) per la partopreno en Romo en internacia studkunveno pri ĉi tiu sanktulo.

La 12-an de oktobro Johano Paŭlo la dua proklamas sankta Pietro Giuseppe Maria Tomasi.

Inter la apostolaj vojaĝoj dum 1986 oni devas memorigi tiun al Hindio (de la 31-a de januaro ĝis la 10-a de februaro), kun vizito al la loko kie estis kremaciita Gandhi kaj la renkontiĝoj kun la Dalai Lamao kaj kun Patrino Tereza el Kalkuto.

Dum la prediko de la Meso de Jarkomenco 1987 Johano Paŭlo la dua anoncas la proklamon de la Mariala Jaro kaj la publikigon de Encikliko, la sesa: Redemptoris Mater, pri la Beata Virgulino Maria en la vivo de la iranta Eklezio. La mariala Encikliko aperos en la Festo de la Anunciacio, la 25-an de marto, dum la dua mariala Jaro inaŭguriĝas vespere de la antaŭtago de Pentekosto (la 7-an de junio), kiam la Papo trapreĝas el la Baziliko de sankta Maria la granda la Rozarion kun mondvizia televida kunligo kun la plej konataj marialaj pilgrimlokoj de la mondo, kaj poste li kuncelebras la Meson ĉe la ŝtuparo de la vatikana Baziliko. La postan tagon, Johano Paŭlo la dua iras pilgrime al la Pilgrimloko de la Madono de la Dia Amo en Castel Di Leva.

De la 8-a ĝis la 14-a de junio la Papo restas, por la tria fojo, en Pollando, okaze de la loka eŭkaristia Kongreso.

La 1-an de oktobro malfermiĝas la sepa ordinara ĝenerala Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj; la temo estas: “Vokiĝo kaj misio de la laikoj en la Eklezio kaj en la mondo dudek jarojn post la dua vatikana Koncilio”. La Sinodo fermiĝos la 30-an de oktobro, post la sanktproklamo, la 25-an, de la itala kuracisto Giuseppe Moscati.

La ekumena Patriarko de Konstantinopolo, Dimitrios la 1-a, estas en Romo de la 3-a ĝis la 7-a de decembro: Johano Paŭlo la dua trapreĝas kune kun li, en la baziliko de sankta Maria la granda, la vesprojn, celebras Meson en la baziliko de sankta Petro je lia ĉeesto, kaj subskribas kun li komunan deklaracion.

1988 estas markita de la “afero Lefebvre”, la ĉefepiskopo kiun oni ekskomunikos kune kun aliaj 4 episkopoj de li mem konsekritaj sen papa permeso; kun ili ankaŭ la kunkonsekrinta episkopo ricevos la saman punon.

Monsinjoro Marcel Lefebvre

Dialogo inter Monsinjoro Lefebvre kaj la Sankta Seĝo jam daŭris de la antaŭa aŭtuno. La Papo estis nomuminta kardinalon Gagnon apostola vizitanto por ebligi kanonan regladon de la sacerdota Frateco sankta Pio la 10-a starigita de la ĉefepiskopo. La 8-an de aprilo la Papo estis skribinta al kardinalo Ratzinger memorigante la zorgojn de la Sankta Seĝo “por certigi la eklezian unuecon” kun aludo al la Frateco. Komence de junio Monsinjoro Lefebvre kaj la Papo interŝanĝis leterojn; la Papo aparte instigis la ĉefepiskopon ne konsekri kvar episkopojn, kiel li estis anoncinta. La 17-an de junio la Kongregacio por la episkopoj sendis al Lefebvre admonon, laŭ kiu se li estus konsekrinta la episkopojn, li estus ekskomunita kune kun ili. La 29-an de junio, en la svisa urbeto Econe, kie estas la sidejo de lia Frateco, Lefebvre ordinas 16 pastrojn; la postan tagon (la 30-an de junio) li konsekras kvar episkopojn. La 1-an de julio la Kongregacio por la episkopoj eligas la dekreton de ekskomuniko. La 2-an de julio la Papo skribas sian “Motu proprio” Ecclesia Dei adflicta, per kiu li starigas specialan komisionon por faciligi la plenan kunulecon kun la Eklezio de la lefebvra Frateco kaj la uzon de la liturgio de la roma Meslibro de 1962 fare de “tiuj, kiuj sentas sin ligitaj kun la latina liturgia tradicio”. Monsinjoro Marcel Lefebvre mortos la 25-an de marto 1991: la Papo ĝis la lasta momento esperis je gesto de repripenso, preta forpreni la kanonjuran punon.

La paŝtista Instruo de la Papo, intertempe, fokusiĝis denove sur la sociala doktrino de la Eklezio: la 19-an de februaro aperis lia sepa Encikliko Sollicitudo rei socialis, en la 20-a datreveno de la Encikliko de Paŭlo la 6-a Populorum progressio.

La 19-an de junio, Johano Paŭlo la dua sanktproklamas 117 vietnamanojn martirigitajn en la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj jam beatproklamitajn de la antaŭoj Papoj.

La 28-an de junio kvara konsistorio por la kreo de 25 kardinaloj, inter kiuj estas teologo Hans Urs Von Balthasar, kiu tamen mortos du tagojn antaŭe. En la sama tago de la konsistorio oni promulgas Pastor bonus, la apostolan Konstitucion, datitan 20-an de novembro 1982, pri restrukturigo de lo roma Kurio.

La 3-an de julio estas proklamitaj sanktaj Simon de Roias kaj Rose Ph. Duchesne.

La 15-an de aŭgusto fermiĝas la Mariala Jaro kaj la Papo subskribas la apostolan leteron Mulieris dignitatem pri la digneco de ĉiu virino: ĝi estos tamen publikigita la 30-an de septembro.

La 11-an de decembro alia virino atingas la honoron de la Altaro: nova sanktulino estas Maria R. Molas y Vallvé.

1989-1993

Datiĝas 1-an de januaro 1989 la letero per kiu la Papo starigas la Oficejon de la laboro de la apostola Sidejo, institucion atenditan de la malsimpla kaj aparta mondo de la vatikana laboro.

La 6-an de februaro vizitas la sanktan Patron Andrei Sakharov, rusa fizikisto el la plej konataj kaj Nobel-premiito por paco pro sia agado favore al libereco kaj homaj rajtoj: li mortos la 14-an de decembro, dum en Ruslando kaj en la aliaj orient-eŭropaj landoj okazas grandaj sociaj kaj politikaj malordoj.

La 17-an de julio la Sankta Seĝo kaj Pollando restarigas diplomatiajn rilatojn.

Daŭras la atento de la Papo por la martirigita Libano: la 22-an de maĵo li alvokas denove al Unuiĝintaj Nacioj por ke “oni urĝe plenumu la elpaŝojn necesajn por preventi la detruon, kiu minacas la Nacion”; la 15-an de aŭgusto la alvoko estas elkora: “En la nomo de Dio, ĉesu la bombadoj”; la Papo denuncas ankaŭ la internaciajn komplicecojn kaj publike deklaras, ke li volas iri persone al Libano; la 7-an de septembro li sendas apostolan Leteron al ĉiuj episkopoj de la katolika Eklezio pri la situacio en Libano kaj, samtempe, li lanĉas alvokon al ĉiuj islamanoj; fine, la 4-an de oktobro, universala tago de preĝado por la paco en Libano, Johano Paŭlo la dua gvidas en Placo sankta Petro solenan liturgian celebron.

La 1-a de septembro estas la 50-a datreveno ekde la eksplodo de la dua mondmilito: la Papo skribas ĉi-koncerne al ĉiuj episkopoj la leteron Tu m'as mis au tréfonds.

Historia aŭdienco en Vatikano la 1-an de decembro: Johano Paŭlo la dua akceptas la prezidanton de la supera Sovetumo de Sovetunio Mikhail Gorbaĉov, dum la 27-an de majo la Papo estis akceptinta la Prezidanton de Usono, George Bush.

Novaj sanktuloj por la Eklezio: Clelia Barbieri, Gaspare Bertoni, Riccardo Pampuri, Agneza el Bohemio, Albert Chmielowski kaj Muciano M. Wiaux.

Rekta postsekvo de la vizito de Gorbaĉov al Johano Paŭlo la dua estas la interŝanĝo de oficialaj reprezentantoj inter Sankta Seĝo kaj Sovetunio, kiun oni anoncas la 15-an de marto 1990, jaro el repreno de normalaj rilatoj inter Sankta Seĝo kaj la Eklezioj de la orientai Ŝtatoj. La 9-an de februaro estas restarigitaj la diplomatici rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj Hungario; sama elpaŝo, la 19-an de aprilo, kun Ĉeĥoslovakio kaj du tagojn poste la Papo estos en Prago kun mesaĝo de kredo kaj espero por Eŭropo. La 15-an de majo estos la vico de Rumanio.

1990 estas la jaro de la monda futbala ĉampionado en Italio, kaj la Papo iras beni, la 31-an de majo, la renovigitan Olimpikan stadionon de Romo.

Inter la aŭdiencoj de la Papo, dum tiuj monatoj, reliefiĝas tiuj al Yasser Arafat (la 6-an de aprilo), al Nelson Mandela (la 15-an de junio) kaj al Lech Wałęsa (la 27-an de aŭgusto).

Intertempe la Papo daŭre rigardas al 1992, kvina jarcenta datreveno de la evangelizado de Amerikoj, kaj ĉi-okaze, li sendas al ĉiuj gereligiuloj de Latinameriko leteron Los caminos del Evangelio. Dum sia nova apostola vojaĝo al Afriko, la Papo konsekras en Ebura Bordo (la 9-an de septembro) la Bazilikon de Nia Sinjorino de la paco en Yamoussoukro: impona konstruaĵo donacita de la Prezidanto de la Respubliko al la Sankta Seĝo.

La 30-an de septembro inauguriĝas la Asembleo de la Sinodo de la episkopoj pri la formado de la sacerdotoj: ĝi daŭros ĝis la 28-a de oktobro. La 18-an, ankoraŭ de oktobro, la Papo promulgas la Kodon de la Kanonoj de la orientaj Eklezioj. Ŝanĝo je la pinto de la papa Ŝtatsekretariejo (la 1-an de decembro): Monsinjoro Angelo Sodano estas la posteulo de kardinalo Agostino Casaroli.

La 9-an de decembro la Papo enskribas en la Listo de la sanktuloj la nomon de Maria M. Dufrost.

Dum la Meso de Jarkomenco la Papo proklamas 1991 Jaro de la sociala doktrino de la Eklezio: fakte, estas la centa datreveno de la granda sociala Encikliko de Leo la 13-a Rerum Novarum; Johano Paŭlo la dua anoncas ankaŭ la publikigon de Encikliko super la jarcenta datreveno. Ĝi, la naŭa, aperos la 9-an de oktobro ĝuste kun la titolo Centesimus annus, sed la dato de ĝia subskribo estas la 1-a de majo, festo de la laboro. La publikigo de alia Encikliko okazis antaŭ ĉi-lasta: tiu titolita Redemptoris missio, aperinta la 22-an de januaro: ĉi tiu Encikliko redeklaras la konstantan validon de la misiista ordono, 25 jarojn post la koncilia Dekreto Ad gentes.

Sed 1991 estas la jaro de la milito en la Persa Golfo: Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Irako, kiu ne volas forlasi la okupaciitan Kuvajton. La Papo, la Sankta Seĝo, la episkoparoj ekrealigas ĉion eblan por eviti la konflikton.

En majo la Papo adresas du leterojn al la episkoparo: unu por la defendo de la homa vivo, la dua pri la rilatoj inter katolikoj kaj ortodoksuloj en Eŭropo.

La 28-an de junio kvina konsistorio por la kreo de 22 kardinaloj; anonco de speciala sinodo por Libano, kiu okazos unu jaron poste. Alia speciala sinodo, male, okazos tiun jaron: tiu pri Eŭropo, daŭrinta de la 28-a de novembro ĝis la 14-a de decembro.

La 17-an de novembro la Papo sanktproklamas Rafaelo Kalinowski.

1992 estas la jaro de la kvina jarcenta datreveno de la malkovro de Ameriko, por la Eklezio ĝi estas la datreveno de la sekvinta evangelizado. La Papo substrekas la eventon per sia ĉeesto en Ameriko: en la historia dato 12-an de oktobro li gvidas, en Sandomingo, la solenan malfermon de la kvara Konferenco de la latinamerika episkoparo dediĉita ĝuste al la nova evangelizado de Ameriko.

1992 estas ankaŭ la jaro de la Katekismo de la katolika Eklezio: la Papo aprobas ĝian tekston la 25-an de junio; la 16-an de novembro estas publikigita la apostola Konstitucio Fidei depositum, kiu promulgas ĝin. La oficiala kaj solena prezento de la Katekismo okazas en Vatikano la 7-an de decembro; la 8-an de decembro la Papo kuncelebras dank-meson en la Baziliko de sankta Maria la granda; la 9-an de decembro la teksto estas prezentita al la monda publika opinio.

Aliaj eventoj estas listigendaj. Per ĥirografo de la 13-a de februaro estas starigita la memstara Fondaĵo “Populorum progressio”, celanta akceli la tutecan evoluon de la komunumo de la plej malriĉaj kamparanoj de Latinameriko.

Aperas la sinoda apostola Instigo Pastores dabo vobis.

Memorinda estas la interveno de Johano Paŭlo la dua ĉe la papa Akademio de la sciencoj (la 31-an de oktobro) per kiu, praktike, li volis fermi la “Aferon Galileo”, “tragika, reciproka nekomprenemo” inter la argumentoj de la scienco kaj tiuj de la kredo.

Fine, emocio por la sortoj de la sanstato de la Papo, kiu - kiel li mem anoncas dum anĝelusa preĝo - estas denove enhospitaligita en Gemelli, la 12-an de julio, por submetiĝi, tri tagojn poste, je ĥirurgia operacio por kojla sekco. Bonefika kiel neniam antaŭe fariĝas do la posta ripozperiodo en Kastelgandolfo kaj la feriado, en aŭgusto, en Lorenzago di Cadore.

Du novaj sanktuloj: Claude La Colombičre kaj Ezzechiele Moreno.

La renkontiĝo de preĝado por la paco en Eŭropo, ĉefe en la eksa Jugoslavio, kiu okazas en Asizo (la 9-an kaj 10-an de januaro) markas la komencon de 1993, dekkvina jaro de la papado de Karol Wojtyła. La Papo, en ĉi tiu favora okazo, ne ĉesas memorigi la dramon de la milito en la eksa Jugoslavio, ekde ĝia eksplodo. Sed Johano Paŭlo la dua daŭre teksas ankaŭ la fadenojn de la dialogo kun la islamanoj: signifoplena, ĉi-sence, estas la etapo en Sudano (la 10-an de februaro) dum la apostola vojaĝo en Afriko. Plena je espero por la estonteco de la loka Eklezio estis la unua vojaĝo al Albanio (la 25-an de aprilo).

La renkontiĝo inter la Papo kaj Patrino Tereza de Kalkuto, en Albanio

 

De kelkaj monatoj en Italio oni diskutas pri la influado de Mafio en la soci-politika vivo: Johano Paŭlo la dua kondamnas sen duonaj vortoj ĉi tiun fenomenon dum sia tria vizito en Sicilio (de la 8-a ĝis la 10-a de majo).

En la tago de la Ĉielenpreno de Maria (la 15-an de aŭgusto) la Papo celebras denove kun la gejunuloj de la tuta mondo ilian mondan tagon en Denver, Kolorado (Usono).

Komence de septembro, de la 4-a ĝis la 10-a, Johano Paŭlo la dua efektivigas la longe sopiritan vojaĝon al la baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio, kies fidelecon al Romo kaj kies heroecan ateston la Papo jam estis memoriginta dum sia papado.

Fine, la 5-an de oktobro, estas la publikigo de la atendita Encikliko, la deka, Veritatis splendor, adresita al ĉiuj Episkopoj de la katolika Eklezio “koncerne kelkajn fundamentajn temojn de la instruo pri moralo de la Eklezio”.

Fina noto: ĝis la 15-a de oktobro 1993, kiel Episkopo de Romo, la Papo vizitis 220 el la 321 Paroĥoj de sia diocezo; la unua vizito okazis en 1978 (Garbatella, popola centrosuda kvartalo de Romo); la lasta, en la konsiderata periodo, marte de 1993, en la ekstrem-norda roma kvartalo Prima Porta.

 

 

al la indekso


 

 

ANKORAŬ PRI LA ENCIKLIKO “VERITATIS SPLENDOR”

Prezento de Kardinalo Joseph Ratzinger 

1. Kial Encikliko pri moralo? 

La Encikliko longtempe atendita pri “kelkaj fundamentaj problemoj de la instruo pri moralo de la Eklezio” fine aperis. Kiucele ĉi tiu dokumento? Ekzistas interna kaj ekstera motivoj, kiuj logike estas nedisigeblaj unu de la alia.

La interna motivo estas ligita kun la celo mem de Kristanismo. En ĝiaj unuaj komencoj, antaŭ ol la vorto “kristanoj” estis kreita, la kristana religio nomiĝis simple “Vojo”. Ne malpli ol sesfoje ni legas en la Agoj de la Apostoloj ĉi tiun esprimon, kiu nin informas pri la unua fazo de la historia evoluo de Kristanismo. “Mi persekutis ĉi tiun Vojon”, konfesas ekzemple sankta Paŭlo en sia parolado antaŭ la Judoj en la vestiblo de la templo, kaj per tio li intencas diri, ke li persekutis la kristanojn (Ago 22,4). Se la Kristanismon oni nomas “Vojo”, tio signifas, ke antaŭ ĉio ĝi indikis difinitan vivomanieron. La kredo ne estas pura teorio, ĝi estas antaŭ ĉio “vojo”, tio estas praktiko. La novaj konvinkoj, kiujn ĝi proponas, havas tujan praktikan enhavon. La kredo inkluzivas moralon, kaj tio signifas ne nur ĝeneralajn idealojn. Ĝi proponas multe pli: konkretaj indikoj por la homa vivo. Ĝuste pere de sia moralo la kristanoj diferencis de la aliaj en la antikva mondo; ĝuste tiel ilia kredo fariĝis videbla kiel io nova, nekonfuzebla realaĵo. Kristanismo kiu ne plu estus komuna irado, sed kiu anoncus nur nedistingitajn idealojn, ne plu estus la kristanismo de Jesuo Kristo kaj de liaj tujaj disĉiploj.

Estas tial daŭra tasko de la Eklezio esti komunumo de vivo kaj konkrete montri la vojon de la rekta vivado. La vorto de la Psalmo: “Vi montras al mi la vojon de la vivo” troviĝas signife en la unua parolado, kiun apostolo iam faris, en la pentekosta parolado de sankta Petro (Ago 2,28). La Eklezio, ĝusta ekde ĝia plej aŭtentika naturo, devas daŭre “montri la vojon”. Ĝi devas igi ĉiam nove videbla la moralan enhavon de la kredo. 

Al ĉi tiu interna motivo por la Encikliko aldoniĝas ekstera motivo, kiu tamen por ĝi ne estas ekstera. La problemo de la moralo estas evidente hodiaŭ pli ol iam problemo de transvivado por la homaro. En la teknikisma unueciga civilizacio, kiu disvastiĝis jam nun al la tuta nuntempa mondo, la antikvaj moralaj certecoj per kiuj subteniĝis ĝis nun la grandaj unuopaj kulturoj, estas vaste detruitaj. La teknikisma konsidero de la mondo maldependas de valoroj. Oni pridemandas sin pri la praktika ebleco, ne pri liceco. Al multaj la problemo pri liceco aperas eĉ kiel superita temo, kiu ne estus plu kongrua kun la emancipiĝo de la homo disde ĉiaj ligiloj. Tio kion eblas fari, oni ankaŭ licas fari: hodiaŭ oni ĉiam pli opinias tion. Konfrontite kun la nediskutata certeco, kiun oni donas en la teknikaj fakoj, ĉiuj moralaj certecoj aperas malfortaj kaj diskuteblaj. Multaj opinias, ke estas pli racia nur tio, kion mi povas konstati laŭ maniero tiom ne refutebla kiel la matematikaj aŭ teknikaj formuloj.

Sed kie oni povas trovi tian konstateblecon en la realoj tipe homaj, en la problemoj de la moralo kaj de la rekta homa vivado? La fakto, ke en tiu ĉi kadro, malgraŭ multaj gravaj komunaj elementoj, la grandai kulturoj asertas ankaŭ ofte ion diversan, igas, ke relativismo fariĝas ĉiam la reganta opinio. Kadre de moralo kaj de religio ne estus do iu kundividita certeco; tie ĉiu devus vidi per si mem solvon. Ĉiu devus sekvi siajn proprajn konvinkojn. Ĉi tiun koncepton oni vastigas poste ankaŭ al la kristana kredo: la Biblio proponus jes per la ordono de la amo al Dio kaj al la proksimulo bazan direkton; sed kion signifas en la unuopa kazo la amo al la proksimulo, tion ĝi ne povus diri, kaj cetere neniu povus fari tion. Tion ĉi devus determini ĉiu unuopulo ĉiufoje deirante el sia saĝeco. 

Estas evidente, ke la supozata saĝeco de la unuopulo povas esti objektive malmulte saĝa. La morala problemaro de nia socio malkaŝas tion tre klare. Kiam ekzemple por kelkaj aŭ por tutaj grupoj perforto aspektas kiel la plej bona rimedo por plibonigi la mondon, tiam individuismo kaj relativismo en la morala sfero fariĝas simple detruo de la fundamentoj de la homa kunvivado kaj minaco por la homa digneco. Tial la nuntempa diskuto pri moralo klopodas trovi anstataŭigajn solvojn kiuj en relativisma mondo devas ĉiel ĝin certigi fundamentajn formojn de ethos.

La Encikliko mencias ekzemplojn de solvo-provoj, kiuj laŭ diversaj formoj trovis aliron ankaŭ en teologio: la teleologio, la konsekvencismo, la proporciismo. Ne estas necese analizi ĉi tie unuope ĉi tiujn sistemojn. Tion, kio estas komuna en ili, oni povus esence tiel esprimi: oni antaŭsupozas, ke ni ne povas koni normon devenantan el la esenco mem de la homo kaj de la aferoj, kontraŭ kiu oni neniam povus agi. Tion, kio estas moralo oni devus determini praktike pesante lo rilaton inter bonaj kaj malbonaj postsekvoj de ago kaj sekve elektante tiun, kiu antaŭvideble havas pli multajn pozitivajn postsekvojn. Lo moraleco de agado ne estus determinita per la enhavo de la ago kiel tia, sed per ĝia celo kaj ĝiaj antaŭvideblaj postsekvoj. La bono per si mem aŭ la malbono per si mem ne ekzistus. Ekzistus nur tio kio estas plejbona aŭ tio kio ne estas tiom bona. “Bona signifas pli bona ol…”, diris iam ĉi-sence konata teologo pri moralo. Tiaj pontoj ĵetitaj trans la abismo de relativismo, kio konkrete estas skeptikismo rilate ĉion, kio koncernas propre la homecon, ne estas simple senutilaj. Sed ilia amplekso ne sufiĉas, ĝuste fronte al la grandaj moralaj defioj starantaj antaŭ la homaro. Kristanismon, kiu trans la dia ordono de amo ne povus diri ion plian kaj ion pli konkretan, oni ne plu povus difini “vojo”. 

La demando, kiu gvidis la Papon dum ellaboro de la Encikliko “Veritatis Splendor”, koncernas sekve certe la diskuton teologian-moralan interne de la Eklezio mem, sed ĝi iras tre pli alten. Estas elmontro de la zorgo pri la homo. Ĝi fontas el la respondeco pri la grandaj problemoj de la hodiaŭa homaro. La Encikliko estas adresita al la Episkopoj, al kiuj antaŭ ĉio apartenas la tasko anonci la mesaĝon de la kredo kaj montri la vojon laŭ kiu ĝi volas nin konduki. Pro tio, ke tamen ĉi tiu vojo ne estas privata vojo de la kristanoj, la Encikliko kundividas kun la Episkopoj la komunan respondecon pri la nuntempo kaj estonteco de la homo. Ĉi tiu malfermiteco de la Encikliko fariĝas tuj videbla en la enkonduko, kiam la Papo diras: ke “sur la vojo de la morala vivo estas malfermita por ĉiuj la vojo de savo” (3) - ke la moralo estas la komuna vojo de la savo. En la paragrafo pri konscienco la Papo prezentas ĉi tiun eldiron deirante el la Letero al la Romanoj de sankta Paŭlo: “Kiam la paganoj, kiuj ne havas leĝon, faras nature la aferojn de la leĝo, ili, ne havante leĝon, estas leĝo por si mem; kiuj elmontras la faradon de la leĝo skribita en iliaj koroj...” (Rom 2,14 kaj sekvaj; Encikliko n. 57).

En la tria ĉapitro de la Encikliko ĉi tiu kunligo estas poste vaste pritraktata. Mi atribuus ĉi tiun trian ĉapitron al la plej signifaj tekstoj de la Paŝtista Instruado de nia jarcento; trans ĉiuj teologiaj diskutoj oni devas ĝin konsideri kiel fundamentan tekston pri tiuj problemoj, kiuj koncernas nin ĉiujn. La Papo montras ĉi tie, ke “kerne de la kultura temo staras la morala sento”; fronte al gravaj formoj de socia kaj ekonomia maljusteco, de politika korupto, li respondas la “bezonon je elradika persona kaj socia renoviĝo kapabla certigi justecon, solidarecon, honestecon kaj travideblecon” (98). La teksto montras la kulturan bazon de totalismo, kiu kuŝas en la “forneo de la vero” (99) kaj indikas la vojon por ĝia transsupero. 

Per ĉio dirita antaŭe, mi daŭre restis en la temo pri la motivoj de ĉi tiu Encikliko, kiu - kiel ni klopodis montri - respondas al defio, kiu koncernas la tutan Eklezion kaj al provoko kiu naskiĝas el la tuto de la homaro. Antaŭ ol klopodi mallonge en dua parto eniri la enhavon de ĉi tiu dokumento, mi volus diri mallonge ankoraŭ ion plian pri ĝia nasko.

La motivo de ĝia longtempa aper-malfruo estas antaŭ ĉio la vasta konsulto super kiu ĝi baziĝas: teologoj el diversaj kontinentoj kaj el plej diversaj orientiĝoj partoprenis ĝian konsistigon. La konsulto de la monda episkoparo super la Katekismo estis profitodona ankaŭ por la Encikliko, pro tio, ke efektive la fundamentaj elektoj de la Katekismo kaj de la Encikliko estas la samaj, tiel ke per la Katekismo la Episkopoj trovis sin kontraŭmetitaj kontraŭ la esencaj problemoj pri kiu traktas ankaŭ la Encikliko. Dum komence la pretigo de la Katekismo kaj de la Encikliko antaŭeniris paralele, rezultis poste pli taŭge aperigi unue la Katekismon. Ĝi prezentas laŭ pozitiva maniero la tutan konstruaĵon de la katolika doktrino pri moralo, kiu estas bazo de la Encikliko. La du dokumentoj estas nun distingitaj pro karakterizoj kaj ĉiu havas sian respektivan taskon, en kiu tamen unu subtenas ankaŭ la alian. La Katekismo ne havas argumentojn: ĝi estas atesto. Ne eniras diskutojn, sed esprimas pozitive la kredon, kun sia propra interna racieco.

Ankaŭ la Encikliko estas atesto, sed ĝi havas samtempe argumentadan karakteron. Ĝi alfrontas la temaron kaj montras en argumenta dialogo kio estas la vojo de la kredo kaj en kiu maniero ĝi estas vojo por la homo. Per tio oni neniel kanonigas difinitan formon de teologio, sed oni klarigas la fundamentojn sen kiuj teologio perdus sian identecon. La Papo do ne forprenas de teologoj la liberecon, kiu rilatas al ilia misio: la klarigo de la fundamentoj ne forprenas parolrajton al teologio, sed malfermas al ĝi la iradon. 

2. Strukturo kaj enhavo de la Encikliko 

La strukturo de la Encikliko estas tre simpla. Post mallonga enkonduko, kiu klarigas la deirpunkton kaj la celon de la dokumento, estas unua ĉapitro, el esence biblia speco. Ĉi tiu ĉapitro proponas ankaŭ la komunan elementon, kiu trans la dokumento daŭre reaperas - la dialogo de la juna riĉulo kun la Sinjoro pri la temo: «Kian bonon mi faru, por ricevi la eternan vivon?» (Mat 19,16). Ĉi tiu dialogo ne apartenas al la pasinteco. Ni ĉiuj estas koncernataj de ĝi. Verŝajne ni demandas la samon alimaniere, sed ni ĉiuj deziras scii, kion ni devas fari por atingi vivon plenan. La Enciklikon mem oni komprenas kiel parton de tiu dialogo kun Kristo; ĝi eniras la demandon de la junulo kaj volas nur kompreni kiel eble plej precize kaj profunde la respondon de la Majstro.

En ĉi tiu atenta aŭskulto de la paroloj de Kristo reliefiĝas antaŭ ĉio, ke la serĉo de la bono estas nedisigeble kunligita kun nia sinadreso al Dio. Li sola estas bona senlime. La bono en eminenta senco estas persona esto. Fariĝi bona signifas do fariĝi simila al Dio. La dek ordonoj estas mem-manifestiĝo de Dio; ili helpas nin trovi la vojon por fariĝi similaj al Dio. Ili sekve estas ankaŭ klarigo pri tio, kion signifas amo. Kaj samtempe ili estas ankaŭ ligitaj kun promeso - la promeso de la vivo en ĝia tuta pleneco. El tio deiras, ke estas survoje al Dio, tiu kiu iras laŭ la vojo de la ordonoj, kvankam li ankoraŭ ne konis Dion. Sed reliefiĝas ankaŭ la kristana specifo. La voko de Jesuo al la sekvo do signifas, ke iras al Dio, al la bono (en eminenta senco) tiu, kiu iras kun Li. “Jesuo petas sekvi lin kaj imiti lin sur la vojo de amo, amo, kiu sindonas tutece al la gefratoj pro amo al Dio” (20). 

La dua ĉapitro enigas ĉi tiujn elementojn prenitajn el la Skribo kaj pliprofundigitajn de la Patroj de la Eklezio, en la hodiaŭan diskuton pri la morala agado. Ĉi tiu ĉapitro vekos la intereson antaŭ ĉio de fakuloj pri morala teologio kaj etiko. La kerno de la prezento, ĉirkaŭ kiu moviĝas la apartaj problemoj, estas facile konstatebla: la rilato inter libereco kaj vero. La Papo alfrontas ĉi tie la decidigan temon de nia epoko, kiu post la fino de la komunistaj diktaturoj nur fariĝis ankoraŭ pli urĝa: kiel lerni vivi korekte en libereco? Libereco konceptata laŭ maniero pure individualisma, kiu randas arbitrecon, povas esti nur detruiga; definitive ĝi metus ĉiujn kontraŭ ĉiuj. La risko, ke denove oni determinus la liberecon deekstere kaj ĝin anstataŭigus per la “kolektiva volo” estas evidenta.

Ĉi tiun riskon oni povas eviti nur se la libereco trovas sian internan mezuron, kiun ĝi libere rekonus kiel la ordon de sia esenco. Sed kiu estas ĉi tiu mezuro? La unua kaj fundamenta respondo de la Papo estas tiu ĉi: ĉi tiu mezuro estas la vero. Nur ĝin la libereco povas libere sekvi, sen rezigni esti libereco. Tuj aperas la posta demando: kio estas la vero? La Encikliko diras ĉi-koncerne: la vero, kiu direktas nian agadon, troviĝas en tio, ke ni estas homoj. Nia esenco, nia “naturo”, kiu fontas el la Kreinto, estas la vero, kiu instruas nin. La fakto ke ni mem portas en ni nian veron, ke nia esenco (nia “naturo”) estas nia vero, estas esprimita interalie per la difino “natura leĝo”.

Ĉi tiu koncepto datiĝas de la antaŭkristana filozofio, ĝin plie evoluigis la Patroj de la Eklezio kaj la mezepoka filozofio kaj teologio en la kristana kadro, sed ĝi havis aktualecon kaj urĝon tute novan komence de la moderna epoko. La grandaj hispanaj kaj nederlandaj filozofoj pri juro trovis en la koncepto de natura rajto (de natura leĝo) la rimedon por formuli kaj defendi la rajtojn de la nekristanaj popoloj fronte al la altrudoj de la koloniistaj regantoj. Ĉi tiuj popoloj ne estis membroj de la komunumo de kristana juro, sed - tiel klarigis ĉi tiuj filozofoj - ili ne estas pro tio sen rajtoj, ĉar la naturo donas al la homo mem, kaj pro tio ke li estas homo, rajtojn. Ĉiu homo estas, ĉar homo, pro la forto de sia naturo, subjekto de fundamentaj rajtoj, kiujn neniu povas forpreni al li, ĉar neniu homa instanco donis ilin al li; ili troviĝas en lia naturo mem ĉar li estas homo. 

Hodiaŭ tamen reaperas daŭre la akuzo, ke per la koncepto de natura leĝo la Eklezio ligus sin al superita metafiziko, eĉ, ĝi estus sklavo de naturalismo aŭ biologiismo superita (malĝisdatigita), atribuante al biologiaj procesoj la valoron de moralaj leĝoj. La Encikliko alfrontas tre firme ĉi tiujn kritikojn. La nukleo de ĝia respondo estas en citaĵo el Sankta Tomaso el Akvino: «La natura leĝo... nenio estas krom la lumo de la inteligenteco enverŝita en nin de Dio» (40). La natura leĝo estas racia leĝo: havi racion estas la naturo de la homo. Kiam oni diras, ke la mezuro de nia libereco estas nia naturo, per tio la racio ne nur estas koncernata, sed oni eĉ donas al ĝi plenrajton. Ĉi-koncerne estas necese, por ne deiri el la temo, atenti tion, kio estas tipa de la homa racio, kiu ne estas absoluta kiel la racio de Dio; ĝi apartenas al kreita estaĵo, kaj precize al kreitaĵo, en kiu korpo kaj spirito estas nedisigeblaj; fine ĝi apartenas al estaĵo, kiu troviĝas en fremdiĝinta historia situacio, kiu influas super la vido-kapablojn de la racio. 

La Papo substrekas antaŭ ĉio la du unuajn punktojn, kontraŭmete al speco de nov-maniĥeisma pensmaniero. En ĝi la korpon de la homo oni konsideras kiel biologian eksterecon, kiu neniel rilatus kun ĝia specifa homa esto kaj sekve kun la moralaj bonoj. La Encikliko alfrontas ĉi tiujn problemojn unue en la prezento de la morala leĝo (47, 48). Poste ankoraŭfoje, tie, kie ĝi pritraktas la fundamentan opcion (65 kaj poste) kaj kie ĝi traktas la problemaron de teleologismo, konsekvencismo kaj proporciismo. Ĉion tion oni ne povas pritrakti ĉi tie detale. Mi mencias nur kelkajn frazojn el la lasta menciita paragrafo, en kiu reliefiĝas precize la kerno de la problemo.

La kritikataj etikoj distingas inter bonoj el morala ordo (al tiuj ĉi apartenas la amo al Dio, la bonvolemo por la proksimulo, justeco ktp) kaj antaŭmoralaj bonoj. Inter ĉi-lastaj oni listigas la sanon, la fizikan integrecon, la vivon, la morton, la perdon de la materiaj bonoj, ktp. Kaze ke oni lezas ĉi tiujn antaŭmoralajn bonojn, la ago povus ne malpli esti kvalifikita kiel morale akceptebla, «se la intenco de la subjekto koncentriĝas, laŭ “respondeca” peso de la bonoj koncernataj en la konkreta ago, super la morala valoro taksata decidodona en la cirkonstanco... Pri la morala specifeco de la agoj... decidus ekskluzive la fideleco de la persono je la plej altaj valoroj de karitato kaj prudento...» (75).

Laŭmezure, ke la tuta kadro de “tio, kio estas korpa” estas metita en la kadron de la bonoj pure “ontologiaj”, “fizikaj”, “antaŭmoralaj”, la moralo reduktiĝas al etiko de bonaj intencoj, kiuj devus nun pravigi ĉion. Kontraŭ tia malvalorigo de la korpo staras per granda firmeco la Encikliko: tia reduktiva konsidero de la homa naturo “atingas dividon en la homo mem” (48). Ni staras fronte al nova duoble aspekta konsidero, kiu senigas la korpon je ties digneco kaj sekve ankaŭ je la spirito de ĝia specifa homa kvalito. Kiam la Papo klarigas, ke la lingvaĵo de la korpo strikte apartenas al la lingvaĵo de la racio kaj ke la natura leĝo esprimiĝas en la psikosomata tuteco de la persono, li defendas la homan specifon de la persono. 

Por fini, kelkaj pliaj vortoj pri la tria ĉapitro de la Encikliko, kiu enigas la indikojn de la unua kaj dua ĉapitroj en la vivantan kuntekston de la Eklezio kaj de la socio. Oni povus difini ĝin la paŝtista ĉapitro de la Encikliko.

En ĉi tiu lasta parto la leganto sentas pasion por la afero de Dio kaj de la homo, kiu devus tuŝi lin rekte. La problemoj de la renoviĝo de la politika kaj socia vivo, de la respondeco de la paŝtistoj kaj teologoj, estas prezentataj en maniero ne malpli atento-altira ol la centra problemo de nia ekzistado, ĉar ni devas elekti inter tio kio estas bono kaj tio, kio estas komforta por ni, inter aliĝo al la morala vero koste de suferado kaj fuĝo, kiu donos al ni ĉiam pravigon. Tio, kion la Encikliko diras pri ĉio-ĉi, ne estas nur teoria; tio, kion ĝi diras, devenas el sperto, el kontemplo de mistero. Ĉi tiu profunda bazo de la teksto fariĝas videbla, kiam la Papo parolas pri la “formanta sekreto” de la Eklezio, pri ĝia forto-punkto, kiun ĝi ne trovas tiom en la doktrinaj eldiraĵoj kaj en la paŝtistaj alvokoj al viglado, kiom “fikse rigardante la Sinjoron Jesuon”. En la kontemplado de Li kaj en la aŭskulto de Li ni trovas la respondon al la moralaj problemoj (85). 

Estas io plia ol simpla pia devoteco la fakto, ke la Papo finas la Enciklikon per medito super Maria, patrino de mizerikordo. Maria povas havi ĉi tiun titolon, tion diras al ni la Papo, «ĉar Jesuo Kristo, lia Filo, estas sendita de la Patro kiel Revelacio de la mizerikordo de Dio... Li ne venis por kondamni, sed por pardoni...» (118). Nur per ĉi tiu deklaro la kristana morala doktrino estas kompleta. En ĝi partoprenas la grandeco de la postuloj, kiu fontas el nia simileco kun Dio. En ĝi partoprenas tamen ankaŭ la grandeco de la dia boneco, kies signo plej pura estas por ni la Patrino de Jesuo.

Joseph Kardinalo Ratzinger

 

al la indekso


 

LA KATEKISMO DE LA KATOLIKA EKLEZIO 

La 15-an de novembro 1986 kunvenis por la unua fojo la koncerna Komisiono starigita de PapoJohano Paŭlo la dua por pretigi Katekismon por la Universala Eklezio; la 14-an de februaro 1992 ĝi finis siajn laborojn; la 25-an de junio 1992 la Papo formale aprobis la tekston prezentitan de la Komisiono kaj ĝia titolo estas: «Katekismo de la Katolika Eklezio».

La konsisto de la Komisiono, tre reprezenta; la pli ol kvin jaroj da intensa laboro; la vasta kaj pluraspekta kvalifikita konsiliĝo je nivelo de la Universala Eklezio: jen la elementoj pro kiuj oni povas esti certaj, ke ĉi tiu nova Katekismo eniros la historion kiel dokumento ne malinda je la granda Ekumena Koncilio, kiu estas ĝia ideala pivota punkto, kaj kiel verko el konstanta utilo por la paŝtistoj kaj katekizantoj de la nuna generacio kaj de tiuj de la tria jarmilo, je kies servo oni ĝin planis.

Por faciligi la akcepton de la Katekismo de la Katolika Eklezio fare de la koncernataj personoj, kiuj estas malpli kutimiĝintaj kun tiu ĉi speco de dokumento kaj ties literatura ĝenro, la eldona Komisiono arigis en malgranda, strukturita dosiero kelkajn prezentajn notojn. Ni publikigas nur 2 ĉapitrojn el ĝi:

1) Noto pri «Kio estas Katekismo?»;

2) Karakterizoj de la «Katekismo de la Katolika Eklezio».

La aliaj ĉapitroj de la informa dosiero estas: enkondukaj vortoj, «Itinero de la Katekismo de la Katolika Eklezio» kaj enhavlisto de la verko. 

LA KATEKISMO EN LA HISTORIO DE LA EKLEZIO 

Fronte al la Katekismo de la Katolika Eklezio aperas tie kaj tie ĉi, interalie, la demandoj: kio ĝuste estas «katekismo»? Ekde kiam estas «katekismoj» en la Eklezio? 

Deveno de la vorto

«Katekismo» fontas el «katekizo», vorto, kiun la pragrekoj uzis kun aludo al la teatro kaj kiu signifas «resonigi kiel eĥo». Ĉi tiun vorton, kiu ne aperas en la Malnova Testamento nek en la Evangelioj, baldaŭ alprenis la naskiĝanta Eklezio por indiki la prataskon trovi sekvantojn (kp. la Agojn de la Apostoloj kaj la Leterojn de sankta Paŭlo). Oni devis plifirmigi la anoncon pri la savo (unua anonco aŭ «kerygma»), la faktoj kaj la vortoj devis estigi «eĥon» en la menso kaj en la koro de la aŭskultantoj, por transformi ilian tutan vivon. La «libro», kiu, dum la paso de la tempo fariĝis kutima helpilo por ĉi tiu tasko, nomiĝis Katekismo. 

Kio estas Katekismo

Laŭ pli komuna senco nomiĝas tiel la teksto, kiu entenas la fundamentajn kristanajn verojn, formulitajn klare, tiel ke estu facile ilin kompreni, lerni kaj vive akcepti.

Oni devas tuj klarigi, ke ĉi tiu instrua-religia ĝenro povas alpreni tre diversajn konkretajn esprimoin, laŭ la celatoj: ekde la episkopoj, paroĥestroj aŭ katekistoj, kiuj uzas ĉi tiun rimedon - interalie - por katekizi: katekismo Maior, ĝis la infano, junulo aŭ plenkreskulo, en diversaj niveloj kaj cirkonstancoj, kiuj per ĉi tiu libro estos katekizitaj: katekismo Minor

Libro kun diversaj titoloj kaj subtitoloj

Utilas memorigi, ke dum la jarcentoj oni uzis diversajn titolojn, kune kun aŭ anstataŭ la vorto Katekismo: ekzemple, «Kristana Doktrino», «Kompendio de la Kredo», «Cartilla»; aŭ, kiel ni jam diris, la tekstojn de la katekismo oni subtitolis kiel «Maior», «Minor», «Parvus», ktp. Ĉiu el ili havas strukturon aŭ reliefigas aspekton parte malsimilan sed, pro ilia enhavo kaj celo, ĉiuj enkadriĝas en la ĝenerala kategorio de la katekismoj. 

Ĉu temis ĉiam pri libroj?

Preskaŭ ĉiam, kvankam temis pri limigita kvanto da ekzempleroj antaŭ la invento de la presado. Por trovi rimedon kontraŭ la nesufiĉa kvanto da haveblaj ekzempleroj, en la antikvaj tempoj kaj dum Mezepoko oni multe uzis la sistemon de la «tabuloj», sur kiuj oni gravuris la verojn de la kredo kaj la preĝojn; oni ilin metis en videbla loko de la hejmo aŭ de la preĝejo por ke lernu ilian enhavon. Alifoje temis pri «ilustritaj katekismoj» , kiuj utilis ne nur por analfabetoj, sed ankaŭ kiel didaktikaj helpiloj por ĉiuj. 

Ekde kiam ekzistas la katekismoj?

Parolante vastasence, oni ilin trovas ekde la pratempoj. Ĉi tie ni listigas diversajn etapojn, en panoramo kiu atingas la nuntempan formon. En ĉi tiu rapida trarigardo ni aludas nur kelkajn rimarkindajn ekzemplojn, kvankam estus grave reliefigi la multoblan kaj varian konsiston - en ĉiuj jarcentoj - de ĉi tiuj katekezaj helpiloj. 

Antikvaj antaŭverkoj

En la Malnova Testamento oni trovas la vorton «Didaché» (t. e. instruado) kun la signifo «transdono de la Parolo de Dio kiel instruado de vivo». Tiel, en Rea 4,10 ni legas: «Arigu la popolon fronte al mi, por ke ili aŭskultu miajn parolojn kaj lernu timi min dum la tuta tempo kiam ili vivos surtere kaj tiel ili instruu ilin al siaj gefiloj». Kaj en Rea 11, 19-20: «Instruu al viaj filoj mediti ilin/ .../ vi skribos ilin sur la pordoj de via hejmo». En la Nova Testamento la Evangelioj estas la unua granda «Katekismo», kiun oni buŝe transdonis kaj poste oni skribis. Jesuo «instruas» (Mat 9,35; Mar 1,21; Luk 21,37). La Parolado de la Monto (Mat 5,2) parolas pri la «instruado al la disĉiploj». Ĉi tiu misio estis transdonita al Petro kun la ofico de la ŝlosiloj, kio, en la hebrea pensmaniero, konsistis ankaŭ el la tasko instrui. En la Agoj kaj en la Leteroj de sankta Paŭlo aperas jam la vorto «katekizi», kiel instruado koncernanta la savodonan agadon de Dio.

En Sirio, fine de la 1-a jarcento, oni kompilis la «Didaché» aŭ «Doktrino de la Apostoloj». Ĝi estis gvidilo por formi tiujn, kiuj sinpretigis al la bapto kaj ankaŭ por ordigi la tutan vivon de la komunumo laŭ la skemo de la «du padoj», tiu de la «vivo» aŭ tiu de la «morto».

Komence de la 5-a jarcento eksterordinara verkisto, Sankta Aŭgusteno, skribas laŭ la peto de katekizanto, 27 ĉapitrojn por la pliprofundigo de la kredo de tiuj kristanoj, kiuj - kvankam kleraj koncerne la nereligian scion - estis «malkleraj» koncerne tiun religion. Ĝi deiras el la historio de la savo, kiu kulminas per la Karitato kiun portas Jesuo Kristo, kiu per sia Resurekto donas ĝojon al la katekizanto kaj al la katekizato. Samkiel ĉiuj verkoj de sankta Aŭgusteno, ankaŭ ĉi tiu verko restis interesa ĝis hodiaŭ.

En la 9-a jarcento oni atribuas al Alcuino, la granda akcelanto de la kultura renesanco de la epoko de Karolo la Granda, la redakton de «Disputatio puerorum per interrogationes et responsiones» (Prezento al infanoj per demandoj kaj respondoj). Ĝi inkluzivas la saktan historion kaj la doktrinon pri Sakramentoj, la Kredkonfeson kal la Patro Nia-n.

La titolo jam indikas al ni ĝian metodon kaj ĝi estas pioniro de la modernaj katekismoj. Oni ĝin vaste uzis ĝis la 12-a jarcento. La katekizadon de tiu epoko oni faris per la popolaj lingvoj, ne per la latina. 

Pli postaj verkoj

En la 12-a jarcento eblas legi en la Libro de la Sentencoj de Petro Lombardo, ke la libro, kiu entenis la fundamentan pridemandon por la bapto aŭ por la posta formado, nomiĝis «katekismo»; sed ankoraŭ ne temas pri kutime uzata vorto.

Aliaj verkoj, ekzemple la «Lucidari» kaj la «Settenari», alprenis malsimilajn skemojn, sed ĉiam kun la celo katekizi. Ĉi-lastaj multe disvastiĝis kaj uzis la originan metodon kompari aŭ kontraŭmeti 7 partojn: la 7 postuloj de la Patro Nia, rilate al la 7 Beatecoj kaj al la 7 donoj de la sankta Spirito. Aŭ la 7 ĉefaj virtoj kontraŭmetitaj kontraŭ la 7 ĉefaj malvirtoj.

Duone de la 13-a jarcento Sankta Tomaso el Akvino - tiom konata pro liaj teologiaj verkoj - predikis per simpla stilo kaj en popola lingvo; tiel fontis malgrandaj broŝuroj kies skemo estos propra de la katekismoj: tio, kion oni devas kredi (Kredkonfeso); tio, kion oni devas esperi (Patro Nia); tio, kion oni devas plenumi (Ordonoj); la Graco por la tuta kristana vivo (Sakramentoj). 

La Katekismoj en si mem

En la 14-a jarcento (1357), la Ĉefepiskopo de York publikigis la verkon «Lay Folks Catechism» kiu inkluzivis la Kredkonfeson, la Sakramentojn, la du preceptojn de la karitato, la 7 ĉefajn pekojn kaj la 7 fundamentajn virtojn. Por la unua fojo oni eksplicite uzis la nomon Katekismo. Ĝi estis dulingva, latina-angla, por ĉies kompreno. Jam plurfoje ĉi tiuj katekizaj verkoj estis verkitaj en la lingvo de la popolo por tiuj loĝantaroj, kiuj ne uzis kutime la latinan.

Denove jen Katekismo “Maior”, por la klerikoj: temas pri la 1-a kanono de la Sinodo de Lavaur (Narbono) en 1368. Ĝia celo aperas evidenta pro la enhavo kaj la devo lerni ĝin; oni ĝin uzis por instrui al la popolo, dimanĉe kaj festotage.

En la 15-a jarcento aperas grava Dekreto de la Koncilio de Tortosa (1429), kiu preskribas la redakton de «mallonga kaj utila resumo de la Kristana Daktrino...», kiun oni nomas ankaŭ «mallonga kompendio». Ĉi tiuj titoloj aperas ĉi tie kiel sinonimoj de katekismo. 

La granda jarcento de la Katekismoj

Meze de la 16-a jarcento, kiel matura frukto de la Koncilio de Trento, estas la Katekismo publikigita en 1566. Ĝia oficiala nomo estas «Catechismus ex Decreto Concilii Tridentini ad Parochus», kvankam multaj rekonas ĝin per la nomo Katekismo «de sankta Pio la 5-a»«Roma Katekismo». Ĉi tiu Katekismo “Maior” estis redaktita por la paroĥestroj celante helpi ilin en la tasko instrui la kredon al la popolo. Tiu estis malfacila momento, bezonanta je memreformo kaj je defendo de la kredo fronte al la protestanta divido. La doktrina kaj metodologia linio de la Roma Katekismo estis tiom klara, ke ĝi fariĝis modelo por sia epoko kaj por la postaj jarcentoj. 

Ĉu la katekismoj konformiĝis al la Roma Katekismo?

Antaŭ ĉio ni faru distingon inter unueco kaj unuformeco. Ĉi-lasta enfermas en unika skemo; male, la unueco savogardas la kernon, lasante libera la kreivon.

La Katekismo de Trento unuflanke alportis unuecon sed sen forigi la efikon de tiuj aliaj tekstoj, kies valido estis jam provita.

Ĉi-koncerne ni povas mencii la ekzemplon de la Katekismoj (Maior, Minimus kaj Minor), kiujn sankta Petro Canisio, ekde 1555, komencis aperigi en Germanio. Tiuj tekstoj estis konkretaj kaj tre plenaj je tekstoj el la sankta Skribo kaj el la verkoj de la Patroj de la Eklezio. Sen kontraŭbati, ili iris sampaŝe kun tio, kion oni necese devis redeklari, el kristana vidpunkto, en tiu momento kaj en tiu eŭropa regiono. Tiom vasta estis ilia disvastiĝo, ke la eldiro «koni la Kanisian verkon» fariĝis sinonimo de «koni la Katekismon». Iliaj reeldonoj estis pli ol 400 kaj oni ilin tradukis en 50 lingvoin, pro kio oni tre superis la cirkonstancojn kiuj instigis redakti ilin.

Samtempe necesas reliefigi, ke la Roma Katekismo donis instigon ankaŭ al la redaktado de novaj tekstoj, kiuj, kvankam havantaj kiel deir- kaj orientigan punkton tiun de Trento, tamen prezentis novecojn, konsiderante la celatojn kaj la apartajn situaciojn. Evidentan ekzemplon pri tio ni povas trovi en Latinameriko, per la «Catecismo del Tercer Concilio de Lima». Ĝi, redaktita en tri lingvoj (hispana, keĉua kaj aymara), estas frukto de la originala kreivo de la plej bonaj katekizantoj: ĝi uzas kiel modelon, kiel oni skribas en ĝia enkonduko, la deklarojn de la Trenta ĝenerala Koncilio «koncerne enhavon kaj ordovicon», sed «koncerne manieron kaj stilon» ĝi adaptiĝas al la indiĝenoj. Pro tio ĝi enkorpigis - metodologie - la temaron propran de la praloĝantoj, ĉu en la prezento de la «Doctrina cristiana y Catecismo», ĉu en la «Confesionario» kaj «Sermonario». Ĉi tiuj tekstoj estis destinitaj kelkaj al sacerdotoj, aliaj al la indiĝenoj, en versio pli detala aŭ malpli longa. La pluraj libroj, el kiuj konsistis ĉi tiu Katekismo, estis presitaj en Peruo, en 1584-85. 

Lutero, Kalvino kaj ankaŭ aliaj eluzis la sperton de la Katekismoj

En 1529, per la materialo de siaj katekezaj sermonoj, Martin Lutero skribis sian Katekismon (Maior), kiel gvidilon por la predikantoj de lia reformo. Poste li redaktis alian por la «infanoj kaj simpluloj», kiun li nomis ankaŭ «Enchiridion». La reeldonoj estis multaj kaj granda ilia influo super la disvastigo de protestantismo. Ankaŭ aliaj reformantoj, inter kiuj Kalvino, uzis ĉi tiun ĝenron por instrui la popolon en la novaj doktrinoj. La efiko de tiu ĉi «libro» estis jam konstatita, kaj pro tio ĉiuj utiligis la katekismon kiel nemalhaveblan helpilon por la religia formado je ĉiu nivelo. 

Ĉiu jarcento, ĉiu lando, ĉiu diocezo daŭre produktis katekismojn

Estus tro longa listo la mencio de la katekismoj, kiujn ni trovas en ĉiu regiono, depost la Koncilio de Trento ĝis hodiaŭ. Ni memorigas nur kelkajn aŭtorojn (kio ne ekskludas aliajn): sankta Roberto Bellarmino, Astete, Fleury, Casati, Migazzi, Deharbe, Dupanloup, «sankta Pio la 10-a»... 

La peto de la Sinodo de 1985 markas kontinuecon

Kaj la nova Katekismo? Multaj parolas pri ĝi; oni opinias, ke ĝi estos la «unika katekismo»: male, ĝi estos, por la Katolika Eklezio, bazo kaj pivota centro por la pretigo de lokaj katekismoj. La tuta Eklezio, per la konsultiĝo de la Episkopoj, partoprenis en ĝia laŭgrada ellaborado. Ĝi kuraĝigos kreivon por la evangelizado, sojle de la tria jarmilo. Ĝi daŭrigos la plej bonan katolikan katekisman tradicion. 

KATEKISMO DE LA KATOLIKA EKLEZIO: KARAKTERIZOJ 

Antaŭparolo

Ĉi tiu «noto» rezultas necese nekompleta kal neformala, pro la spaco-limoj.

Ĝi volas proponi nur kelkajn «ekpripensojn», kiuj povas helpi por plia pli profunda kaj plurtema medito.

Naturo

La Katekismo de la Katolika Eklezio sinproponas:

* kiel rimedo por transdoni la esencajn kaj fundamentajn enhavojn de la katolikaj kredo kaj moralo («tam de fide quam de moribus») laŭ kompleta kaj sinteza maniero («non omnia sed totum»);

* kiel orientiga punkto por la naciaj kaj diocezaj katekismoj, kies perado estas nemalhavebla;

* kiel pozitiva kaj serena prezento de la katolika doktrino;

* kiel teksto kiu lokiĝas en la spuro de la katekisma tradicio, kaj aparte en tiu, kiu esprimiĝas per la «catechismus maior», tio estas katekismo destinita al la subjektoj-agantoj de la katekizado (Pastores), havantaj la mision katekizi (kompare al la «catechismus minor», kies celatoj estas junaj adoltoj kaj infanoj);

* kiel paŝtista instrua teksto, en la senco, ke, sugestita de Sinodo de la Episkopoj, volita de la Papo, redakcie pretigita de Episkopoj, frukto de la konsiliĝo de la episkoparo, ĝi estas aprobita de la Papo kiel lia ordinara paŝtista instruo.

La Katekismo karakteriziĝas pro la esenceco, la koncizeco, la sobreco, la efiko, la klareco.

Ĝi donas ordan kaj organizitan strukturon de la temo kaj samtempe ĝi atentas la nuntempan socian, kulturan kaj eklezian kuntekston, sed nur por tiuj trajtoj rekonataj universale validaj, dum oni lasas al la naciaj katekismoj la atenton je la pli apartaj aspektoj.

En ĝi oni evitas la pedagogiajn indikojn kaj la metodologiajn kaj didaktitajn aplikojn, ĉar ili estas diversaj laŭ la celatoj kaj kulturaj kuntekstoj, kaj sekve oni konfidas ilin al la naciaj aŭ diocezaj katekismoj.

Ĝia stilo, pli ol argumentado, estas atesto: ĝi intencas anonci la kristanan veron kun la certeco propra de la Eklezio, klopodante unuflanke respekti la diversajn nivelojn de certeco kiun la Eklezio havas en la diversaj temaroj, aliflanke klopodante eviti la teologiajn tezojn. 

Celatoj

Celatoj de la Katekismo de la Katolika Eklezio estas unue kaj antaŭ ĉio la Episkopoj kiel doktoroj de la Kredo, poste la Redaktantoj de katekismoj kaj, pere de ili, la tuta Popolo de Dio. 

Strukturo

Daŭrigante unu el la plej disvastiĝintaj katekismaj tradicioj ĝi estas strukturita en kvar partoj: tio, kion la Katolika Eklezio kredas (1-a parto), celebras (2-a parto), vivas (3-a parto), preĝas (4-a parto). Sekve la diversaj partoj havas ĉi tiujn ĉeftemojn: Kredkonfeso, Sakramentoj, Ordonoj, Patro Nia 

Fontoj

La Teksto abunde ĉerpas el la Sankta Skribo, el la okcidenta kaj orienta Tradicio de la Eklezio (aparte el la Patroj de la Eklezio), el la Liturgio, el la Paŝtista Instruo, el la Kanona Juro, el la vivo kaj instruo de la sanktuloj. 

Dimensioj

Koncilia

Kvankam oni ne povas ĝin nomi «Katekismo de la dua Vatikana Koncilio», ĉar ĝi ne petis ĝin, tamen per diversaj manieroj la Katekismo de la Katolika Eklezio rilatas al la dua Vatikana Koncilio:

a) la propono de tia Katekismo naskiĝis el la Ekstervica Sinodo de 1985, kunvokita 20 jarojn post la fermo de la dua Vatikana Koncilio por soleni tiun datrevenon kaj por konstati kaj relanĉi la aplikon de la koncilia instruado;

b) la enhavo de la Katekismo respegulas esence, kvankam ne ekskluzive, la menciitan Koncilion;

c) la Katekismo celas doni plenan kaj fidelan aplikon kaj nuntempigon de la instruo de la dua Vatikana Koncilio.

Misia

Apartan atenton oni dediĉis al la misia dimensio, kiu, aldone al eksplicitaj kaj specifaj pritraktoj pri ĝi en diversaj partoj de la Katekismo, karakterizas kaj animas la tutan tekston.

Tio ĉi reliefiĝas:

* per la konstanta atento, en la diversaj partoj de la Katekismo, pri la centra kerno de la kristana anonco: la universala savodona volo de Dio, kiu plene efektiviĝas en Kristo mortinta kaj resurektinta, kiu, elverŝante sian Spiriton, daŭre ĉeestas kaj agas en ĉiuj lokoj kaj tempoj pere de sia Eklezio;

* per la pozitiva prezento de la originaleco kaj noveco de la kristana anonco;

* per la malfermita kaj konstrua vidmaniero, kiun ĝi donas al la dialogo kun la nekristanaj religioj, uzante la modelon donitan de la koncilia dokumento «Nostra Aetate».

Ĉi-koncerne, la Katekismo, kvankam lasante al la naciaj katekismoj la pli detalan kaj specifan pritrakton de la nekristanaj religioj ĉeestantaj en la koncerna teritorio, prezentas laŭ ĝenerala maniero la nekristanajn religiojn, konservante daŭre unuigitaj la antropologian kaj teologian perspektivojn. 

Kelkaj apartaj aspektoj 

Ĥierarkio de la veroj

Kvankam ne tute taŭgas ĉi tiu esprimo, tamen ĝi estas uzebla por eldiri apartan atenton pri la objekto mem de la kristana revelacio, travivita kal instruata tutece de la Eklezio, kaptante la «proksimecon» de ĉiu vero al la centra kerno de la kredo kaj sekve la interdependiĝon de la kristanaj kredoj, kiuj alvokas kaj kompletigas sin reciproke.

Klopodante konservi sin fidela je la doktrina kaj katekisma tradicio kaj, samtempe, respekti la distingon inter la die revelaciitaj veroj kaj aliaj veroj, kiuj, kvankam ne rekte revelaciitaj de Dio, estas proponataj de la Eklezio, la Katekismo celas reliefigi la organecon (la simfonion, la «ordo-nexus») de la kristanaj veroj, ilian kunligon kaj ilian pivotan centron, kiu estas Kristo.

La kvarparta strukturo mem de la katekismo proponas ĉi-maniere organizitan artikuladon de la veroj de la kredo. 

La paragrafoj «Mallonge», fine de ĉiuj ĉapitroj

Pro tio, ke temas pri sintezaj proponoj, kiuj resumas, laŭ simpla kaj konciza maniero, vere gravajn temarojn, ili prezentiĝas kiel «memoro» de la kredo de la Eklezio, kiu en la diversaj lokoj kaj tempoj helpas esprimi, memorigi kaj vivi la unikan kredon.

Ili, prefere reprenante bibliajn, liturgiajn, patrajn, instruajn tekstojn, plikompaktigas, laŭ esenca kal sinteza maniero, ĉion gravan oni jam diris en la antaŭaj paragrafoj.

Metitaj je la fino de ĉiu «unueco de senco», ili akcelas la alprenon de klara kristana identeco kaj de komuna lingvo de la kredo; helpas konkrete la transiron el doktrino al katekizado; proponas modelojn por resuma prezento (doktrina kerno) de la kredo por la naciaj kaj diocezaj katekismoj, al kiuj oni donas la taskon peradi je loka nivelo, ĉu koncerne la soci-kulturan nivelon, ĉu koncerne la diversajn kategoriojn de la celatoj.

Ili krome serĉas ian facilecon de parkerigo, kvankam tian karakterizon oni allasas al la naciaj katekismoj, ĉar ĉiu lingvo karakteriziĝas pro la kadenco, la ritmo, la rimo, la muzikeco... 

La uzo de la sankta Skribo

Oni devas precipe diri, ke la Katekismo ne volas esti studo de scienca ekzegezo, nek ĝi intencas prezenti ekzegezajn hipotezojn.

Kvankam konsciante pri la malfacilaĵoj, hodiaŭ aparte gravaj, kiun korekta uzo de la sankta Skribo implicas, la redaktantoj klopodis teni sin ligitaj al la metodologio indikita de la koncilia dokumento Dei Verbum kaj aparte al la «analogia Scripturae» laŭ kiu tekston de la sankta Skribo oni devas legi kaj interpreti, per la helpo de la sankta Spirito, en la organa unueco de la tuta sankta Skribo, kiu havas kiel ĉefan aŭtoron Dio, kiu elektis kaj utiligis por si «homojn posedantajn siajn kapablecojn, tiel ke agante Li en ili kaj pere de ili, ili verku kiel veraj aŭtoroj ĉiujn kaj nur tiujn aferojn, kiujn Li volis, ke oni skribu» (DV 11).

Fronte al la katekisma kunteksto, oni preferis la mallongajn bibliajn citaĵojn, evitante seriojn da citadoj aŭ ornamentajn citadojn, utiligante, koncerne la evangeliojn, ĉiujn 4 laŭbezone kaj sen ia ekskludo aŭ antaŭjuĝo.

Oni ne devas prisilenti ankaŭ la fakton, ke la tekston atente reviziis, en la bibliaj citadoj, grupo de ekzegezistoj. 

La Konsiliĝo de la katolika Episkoparo

La Konsiliĝo de ĉiuj katolikaj Episkopoj de la mondo, kiel ankaŭ de la Episkoparaj Konferencoj, kaj, pere de ĉi-lastaj, de la ĉefaj katolikaj universitataj institutoj, okazis de la 1-a de novembro 1989 ĝis majo 1990, kun plia prokrasto el kvin monatoj por malfruantoj.

Ĝi koncernis la ekzamenon de la «projet-révisé» (reviziita projekto), tradukita en la kvar ĉefaj kurantaj lingvoj (angla, franca, germana kaj hispana) kaj presita en preskaŭ 5.000 ekzempleroj, senditaj al ĉiuj mondopartoj pere de la Pontifikaj Reprezentejoj. 

a) Statistikaj datumoj

La nombro da alvenintaj respondoj, ene de la 15-a de oktobro 1990, estis 938.

Jen la devenoj de la senditaj respondoj:

16 el Instancoj de la sankta Seĝo

797 unuopaj episkopoj

23 el grupoj de episkopoj, ekster la episkoparaj Konferencoj, reprezentantaj 295 episkopojn (entute respondis do 1.092 episkopoj)

28 el episkoparaj Konferencoj

12 el teologiaj institutoj

62 el aliaj.

b) Elementoj par pritakso

Ĉiu alveninta respondo estis minimume dufoje ekzamenita en ties ĝeneralaj enhavoj koncernantaj la tutan tekston kaj la unuopajn partojn. La unuan fojon fare de la skipo de la Sekretariejo [de la eldona Komitato, ndlt] kun sinteza legado; la duan fojon, per pli analiza kaj kompetenta legado, fare de la Membroj de la Redakto-komitato, dum la kunveno de monato julio 1990.

Komitato de teologoj, apartenantaj al diversaj lingvaj areoj kaj fakaj pri la ĉefaj teologiaj sciencoj, plenumis la pritrakton de la pli ol 24.000 formuloj, senditaj pri la unuopaj paragrafoj.

Estis tiel eble redakti (ankaŭ dank’ al la uzo de komputilo) radiografion kiel eble plej kompletan kaj objektivan de la alvenintaj respondoj, kiel ankaŭ difini kelkajn tendenc-liniojn, kiujn oni povas tiel resumi:

a) Ĝenerale, la nombro kaj sinteno de la respondoj elmontris, ke la «projet-révisé» estis bone akceptita de la Episkopoj, legita tute aŭ parte kun atento kaj pritaksita kun diligenteco. Ĉi-sence la Komisiono konstatis la grandan sindevigon de studado, konsidero kaj ankaŭ preĝado, dediĉitan al la teksto fare de la Episkopoj kiuj respondis, esprimante ankaŭ per ĉi tiu maniero, ilian «sollicitudo omnium ecclesiarum» (zorgo de la tuta Eklezio).

b) Preskaŭ unuanime tiuj, kiuj sendis sian pritakson, konsentis pri la aktualeco kaj neceso, kiel ankaŭ pri la urĝo, havi katekisman tekston unikan por la tuta katolika Eklezio, kiu utilu kiel modelo par la redaktado de naciaj kaj diocezaj katekismoj.

La diferencoj kaj distingoj koncernis «kiel» nomi ĝin kaj «kiel» redakti ĝin, ĝiajn enhavojn kaj la redakcian stilon.

Sed la fakto, ke povas, eĉ devas, esti tia modelo por la katekizado - kiu fariĝis hodiaŭ tutmonda -trovis ĉies konsenton kaj urĝe petis ĝin - oni povas tion diri - la tuto de tiuj, kiuj sendis siajn respondojn.

c) La «projet-révisé» submetita je la konsiliĝo de la Episkoparo estis konsiderata valida bazo, kapabla akcepti la grandan nombron da plibonigoj sugestitaj antaŭvide al la definitiva redakto de la teksto.

ĉ) Koncerne la reprezento-povon de la alvenintaj respondoj, oni povas tion reliefigi:

ĉ1) La respondoj konsistigas globale la grandajn geografiajn areojn: preskaŭ 40% de la respondoj alvenis el la du Amerikoj, 31% el Eŭropo, 15% el Azio, 11% el Afriko, 3% el Aŭstralio kaj Oceanio.

ĉ2) La statistika proporcio restis senŝanĝe dum la postaj statistikaj kadroj faritaj per 200, 400, 600, 900 respondoj. La procento da tiuj, kiuj juĝas la «projet-révisé» multe pozitiva, pozitiva, kontentiga, sufiĉe malpozitiva aŭ tre malpozitiva restis konstanta dum la kresko de la nombro de la respondoj. En la sekva statistika tabelo oni prezentas la statistikojn de la 15-a de oktobro 1990 kaj, en parentezoj, tiujn de la fino de majo 1990:

15 okt.                         (fino de majo)

18,6%                          (26,8%)           pritaksas la «projet-révisé» «tre bona»

54,7%                          (51,1%)           ĝin pritaksas «bona»

18,2%                          (12,1%)           ĝin konsideras «kontentiga kun rezervoj».

La malpozitivaj respondoj estis preskaŭ nur 10%, kio respondas al la procentaĵo, kiu rezultis okaze de la voĉdonoj super la dokumentoj de la dua Vatikana Koncilio.

ĉ3) La efektivigita konsiliĝo kondukis ankaŭ al rimarkinda reprezentado de la enhavoj.

La preskaŭ mil respondoj, kun ties pli ol 24.000 formuloj, koncernis ĉiujn unuopajn partojn kaj, oni povas bone diri, ĉiujn temojn pritraktitajn en la «projet-révisé».

 

Limoj de la katekismo de la Katolika Eklezio

1. «Strukturaj» limoj.

Estas la limoj propraj de ĉiu ajn katekisrno, kiel tia:

1.1 Kiel ĉiu katekismo, la Katekismo de la Katolika Eklezio estas unu el la rimedoj por katekizo, kiu, siavice, estas unu el la aktualigoj de la profeteca servado, kiu, kune kun la sacerdota kaj reĝa servado, konsistigas la mision de la Eklezio.

a) La Katekismo estas rimedo, ilo por la katekizo, kiu estas eklezia aktivado, multe pli malsimpla kaj komplika. Ĝi fakte kunaktivigas diversajn kaj kompletigajn elementojn: la katekizanto, la celatoj, la enhavo, la metodoj, la rimedoj, la sociaj, kulturaj kaj ekleziaj kuntekstoj...

b) La Katekismo estas nur unu el la rimedoj (kvankam privilegia, sed ne la unika nek la ekskluziva) de la profeteca servado de la Eklezio, kiu estas intime kunigita kaj interrilata kun la sacerdota servado kaj reĝa servado de la Eklezio. Fakte la profeteca, sacerdota kaj reĝa servado estas la tri dimensioj, inter si kunordigitaj, kompletigaj, interdependaj, de la unika nedividebla misio de la Eklezio.

Aliaj esprimoj de la profeteca servado de la Eklezio, aldone al la katekizo estas: la evangelizado, la predikado, la teologia esploro, la instruado de la religio, la celebro de la Parolo...

2. «Kontingencaj» limoj.

Estas la limoj kunligitaj kun la aparta speco de katekismo kiu estas la «Katekismo de la Katolika Eklezio».

Fakte:

2.1 Ĝi estas adresata al la tuta Eklezio, aktualigita en la diversaj lokoj, kaj sekve necese ĝi ne povas kapti ĉiujn ĝiajn apartajn kaj specifajn ecojn de la plurformaj lokaj Eklezioj;

2.2 ĝi ne povas ankaŭ esprimi la apartajn karakterizojn de la diversaj kulturoj, nek la diversajn antropologiajn tiparojn, kiuj manifestiĝas en la tuta mondo, nek la karakterizojn proprajn de ĉiu ago de la persono;

2.3 ĝi postulas tial necese la plian nemalhaveblan peradon de la naciaj kaj diocezaj katekismoj, al kiuj apartenas la tasko atenti ĉu la diversajn sociajn, kulturajn kaj ekleziajn kuntekstojn ĉu la apartajn karakterizojn de la diversaj kategorioj de la celatoj, distingitaj laŭ aĝo (infanoj, geknaboj, adoleskantoj, gejunuloj, plenkreskuloj, maljunuloj), kaj laŭ «asocia aparteno» (familio, paroĥejo, lernejo, grupo...) kaj laŭ profesio;

2.4 apartenante al la literatura ĝenro de la «catechismus maior», ĝi donas necese atenton al la enhava aspekto de la katekizo. Ĝi esprimas la «kiun» anoncatan de la Eklezio per sia kredo, celebro, vivo, preĝo; lasante al la naciaj katekismoj la aliajn aspektojn, kvankam rimarkindajn, de la katekizo (ekz.: «tiu, kiu anoncas»: la katekizanto; «kiel» okazas la anonco la metodo; «tiu al kiu oni anoncas»: la celato...);

2.5 ĝi intence evitas, do, eniri la ampleksan kaj senmezuran sektoron de la pedagogiaj indikoj kaj de la metodologiaj kaj didaktitaj aplikoj (ĉion tion oni lasas al la lokaj katekismoj);

            2.6 ĝi estas «kolegia» verko. Ĉi tiu karakterizo, kiu havas multajn pozitivajn aspektojn kaj certigas rimarkindajn kaj nediskuteblajn valorojn al la verko, povas esti influinta malpozitive samtempe super la redakcia homogeneco de la teksto, kiu, kiel konate, estas frukto kaj de la ago de multnombraj kaj diversaj manoj, kaj de la granda kontribuo de la konsiliĝo de la universala episkoparo kaj de la atenta revizio farita de multnombraj fakuloj pri diversaj teologiaj sciencoj (fakuloj pri ekzegezo, dogmatiko, liturgio, moralo, katekizo, paŝtista instruo...).

 

 

al la indekso


 

 

RADIOVATIKANA:

la esperanto-programo ankaŭ per satelito!

 

Jam de 17 jaroj Radio Vatikana, la Radio de la Papo, havas sian esperantan voĉon. Nuntempe temas pri 7.420 sekundoj ĉiusemajne, plenaj je informoj pri la vivo de la Eklezio, aktivado kaj instruo de la Papo, informoj el la monda kroniko, edifaj kaj meditigaj tekstoj, specialaj servoj, aldone al movadaj informoj kaj dialogo kun aŭskultantoj.

La aŭskulto de la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana utilas ankaŭ por esti informitaj pri IKUE, aparte per la elsendo de la lasta dimanĉo de ĉiuj monatoj, kiam oni prezentas la monatan leterkeston kaj donas pli da spaco al movadaj informoj.

En epoko kiam bedaŭrinde la internaciaj esperanto-radioprogramoj per kurtondoj malgrandiĝas, aŭ eĉ malaperas, la esperanta voĉo de Radio Vatikana ne nur “restas”, sed ĝi konas novan fazon: la dimanĉa elsendo surondiĝas ankaŭ per satelito.

Jen ĉiuj datumoj por aŭskulti la elsendojn en esperanto: 

DIMANĈE - horo 21.20 laŭ la mezeŭropa tempo

frekvencoj:

mezonde: 527 kaj 1530 kHz

kurtonde: 3945, 5882, 7355 kHz

satelite: Eutelsat II - F1, 11554 GHz, 13° East, Video MBC, subportanto 7.74 MHz

FM por Romo kaj ĉirkaŭaĵoj: 93.3 kaj 705 MHz FM

 

ĴAŬDE - horo 7.10 laŭ la mezeŭropa tempo

frekvencoj:

mezonde: 1611 kHz

kurtonde 6185 kaj 7365 kHz

FM por Romo kaj ĉirkaŭaĵoj: 96.3 MHz FM

 

Subtenu la elsendon en esperanto de Radio Vatikana per Viaj leteroj. Tre gravas ankaŭ Viaj konsiloj kaj komentoj post aŭskulto.

Senpaga inform-materialo estas sendata al petantoj. Petu la senpagan program-bultenon (ekzistas eldonoj en la germana, itala kaj pola plus eldono por Eŭropo kaj alia por Ameriko, Afriko, Azio kaj Oceanio).

Skribu al:

RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIO

SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO

 al la indekso


 

 

DIREKTIVARO POR LA APLIKO DE

LA PRINCIPOJ KAJ NORMOJ

PRI EKUMENISMO 

Ni publikigas la prezenton de ĉi tiu grava Eklezia dokumento farita de Lia Eminenco Kardinalo Edward Idris Cassidy, prezidanto de la Papa Konsilio por akcelo de la unueco de la kristanoj. 

La nova ĝisdatigita kaj plivastigita eldono de la Direktivaro por apliko de la principoj kaj normoj pri ekumenismo rekonfirmis en la nunaj cirkonstancoj, per nova forto kaj ne miskompreneble, la ekumenan sindevigon de la katolika Eklezio, post la fekunda sperto de la kontaktoj inter Kristanoj inaŭgurita de la Dua Vatikana Koncilio.

La Koncilia dekreto pri ekumenismo klare intuiciis ke «la klopodo restarigi la unuecon koncernas la tutan Eklezion, ĉu la fidelulojn ĉu la paŝtistojn, kaj ĝi tuŝas ĉiun laŭ ties kapabloj, tiel en la kristana ĉiutaga vivo kiel en la teologiaj kaj historiaj studoj» (Unitatis Redintegratio, n. 5).

Ĉi tiu komuna kaj diferencigita sindevigo, indikita de la Koncilio kaj kiu implicas grandan variecon en ties apliko-manieroj, celas al kuna maturiĝo de la tuta kristana komunumo por la restarigo de la unueco.

Estas nepra do homogena movado en la celoj, kiujn ĝi havas. Ĉi-sence estas same nepre akceli kaj kunordigi.

Ĝuste celante akceli, subteni kaj gvidi inter la katolikoj la serĉon de la unueco de ĉiuj kristanoj, la Ekumena Direktivaro volas memorigi la teologiajn bazojn, prezenti la strukturojn (je nivelo de diocezoj, episkoparaj Konferencoj, Sinodoj de la katolikaj orientaj Eklezioj kaj de la tuta katolika Eklezio). Ĝi volas proponi la orientadojn antaŭvide al taŭga ekumena formado, sen kiu malfacile oni povus doni konstruan kontribuon al la ekumena sindevigo kaj orienti krome la katolikojn al frateca rilato kun la aliaj kristanoj, en preĝado kaj en la spirita vivo unue, sed ankaŭ en dialogo kaj kunlaboro, por ke realiĝu tiu komuna kaj konkorda atesto, kiun ĉiuj kristanoj estas vokataj doni en nia epoko.

En ĉi tiu perspektivo, la Direktivaro akcelas la pli ĝeneralajn ekumenajn rilatojn inter la Eklezioj kaj la diversaj ekleziaj Komunumoj, iel ankaŭ la lokan ekumenismon, ĉar ĉi-lasta ne nur estas kompletiga parto de la tuta ekumena movado, sed ankaŭ ĉar ili estas la kunteksto en kiu oni travivis per plej granda dramo la dividon kaj ĝiaj postsekvojn. Sen forgesi, ke la loka ekumenismo havas proprajn riĉofontojn kal sian apartan kreivon.

La ekumenaj komisionoj, je la diversaj niveloj en kiuj ili estas vokataj agi, havas esencan taskon en la konkreta akcelo de la serĉo de la plena unueco. Ni petdeziras, ke aparte por ili, la Direktivaro fariĝu taŭga ilo dum nia epoko, valida por stimuli, kunordigi kaj evoluigi ilian servon. Tio, en la espero, ke la Spirito de Dio estigos novajn situaciojn kaj ke ili alproksimigos nin al nia celo: la plena unueco.

Konfidante al la Sinjoro la sentojn de frateca simpatio, kiun mi deziras esprimi al la respondeculoj de la ekumenaj komisionoj, mi petas al Li beni ilian aktivadon kaj ĉi tiun iniciaton.

Edward Idris Kardinalo Cassidy 

ENKONDUKO 

La nova ĝisdatigita kaj plivastigita eldono de la Direktivaro por apliko de la principoj kaj normoj pri ekumenismo, kiun kun ĝojo kaj honoro mi prezentas, rekonfirmas en la nunaj cirkonstancoj, per nova kaj ne miskomprenebla forto, la ekumenan sindevigon de la katolika Eklezio, post la fekunda sperto de ĝiaj kontaktoj kun la aliaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj, startigita de la Dua Vatikana Koncilio.

Kaj ne temas pri konfirmo nur laŭprincipa. La Ekumena direktivaro indikas konkrete la celojn al kiuj strebas la nuntempa serĉo de la plena unueco inter la kristanoj, la rimedojn por realigi ĝin (preĝado, kontaktoj, studoj, dialogoj, kunlaboro), la plej taŭgajn vojojn por iri kaj la teologiajn bazojn sur kiu tia serĉo baziĝas, por strebi per maniero pli rapida kaj sekura al la celo kaj por eviti devojiĝojn aŭ flankajn vojojn.

La nova eldono de la Ekumena direktivaro volas esti, do, krom dokumento por ĝenerala orientado pri la ekumena sindevigo, ankaŭ helpilo por praktika formado kaj akcelo.

Ĝia apero respondas, unuflanke, al la normo decidita de la nova Kanonjura Kodo kaj, aliflanke, al la institucia tasko plenumita de la Papa Konsilio por akcelo de la unueco de la kristanoj.

La Codex Iuris Canonici (Kanonjura Kodo) fiksis jenan normon, kiu havas ĝeneralan karakteron:

«La Eklezio devas akceli pro volo de Kristo la restarigon de la unueco de ĉiuj kristanoj; estas tasko unue de la tuta kolegio de la episkopoj kaj de la apostola Sidejo subteni kaj gvidi tra la katolikoj la ekumenan movadon kiu strebas al tia ĉi celo» (CIC, kanono 755 par. 1).

Samspecan normon havas la Codex Canonum Ecclesiarum orientalium (Kanonjura Kodo por la Orientaj Eklezioj) (CCE, kanonoj 902-904).

Koncerne la specifan rolon de la Papa Konsilio por akcelo de la unueco de la kristanoj, la apostola Konstitucio Pastor Bonus preskribas ci tion: «[La Papa Konsilio por akcelo de la unueco de la kristanoj] zorgas, ke oni efektivigu praktike la dekretojn de la Dua Vatikana Koncilio koncerne ekumenismon. Ĝi zorgas pri la rekta interpreto de la ekumenaj principoj kaj zorgas pri ilia plenumo» (n-ro 136, par. 1). 

MALLONGA HISTORIO DE LA EKUMENA DIREKTIVARO

KAJ LA MOTIVOJ DE ĜIA REVIZIO 

Jam dum la Dua Vatikana Koncilio oni indikis la taŭgecon redakti Ekumenan Direktivaron. La oficiala referanto, la Ĉefepiskopo de Rouen, Monsinjoro J. M. Martin, membro de la tiama Sekretariato por la unueco de la kristanoj, prezentante al la koncilia asembleo la trian ĉapitron de la Dekreto pri Ekumenismo, Unitatis Reditegratio, anoncis, ke taŭga Ekumena Direktivaro pritraktus poste la pli praktikajn temojn, kiujn, kiel estis logike, oni ne povis enmeti en koncilian dokumenton.

Tuj post la Koncilio, la Sekretariato por unueco de la kristanoj pretigis la Direktivaron, publikigitan en du partoj, respektive en 1967 kaj en 1970:

1. Direttorio per l’applicazione delle decisioni del Concilio Vaticano Secondo sull’ecumenismo (Acta Apostolicae Sedis AAS 1967, 574-592) [Direktivaro por apliko de la decidoj de la Dua Vatikana Koncilio pri ekumenismo (Aktoj de la Apostola Sidejo AAS 1967, 574-592)]

2. L’Ecumenismo nell’insegnamento superiore (AAS 1970, 705-724) [Ekumenismo en la supera instruado (AAS 1970, 705-724)].

Ĉi tiu Direktivaro, kiu traktis pri la ekumenaj komisionoj, pri la valido de la bapto administrata en aliaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj, pri la spirituala Ekumenismo, pri la “communicatio in sacris” kaj pri la ekumena dimensio de la teologia formado, laŭ la juĝo esprimita de Papo Johano Paŭlo la dua, «donis valorajn servojn por orienti, kunordigi kaj evoluigi la ekumenan klopodon» (AAS 1988, 1203).

Sed la ekumena movado estas ĝuste “movado”. Post la publikigo de la Ekumena Direktivaro, plurfoje la koncerna aŭtoritato intervenis por doni specifajn orientadojn pri diversaj temoj havantaj ekumenajn implicojn. Aparte, kaj en tempo pli proksima al ni, oni promulgis la du Kanonjurajn Kodojn, por la latina Eklezio (1983) kaj por la orientaj Eklezioj (1990), kiuj enprenas grandparton de la ekzistantaj dispozicioj donante al ili kanonan sistemon. Krome, ĵusdate, la apero de la “Katekismo de la katolika Eklezio” (1992), en kiu la instruo donenda al ĉiuj fideluloj de la Eklezio entenas ankaŭ la ekumenan dimension.

            Al ĉi tiuj elementoj interne de la katolika Eklezio, oni devas aldoni la evoluon de la rilatoj, kiujn ĝi havas kun la aliaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj.

Ekestis do la neceso je revizio kaj ĝisdatigo de la Direktivaro.

Jam en sia parolado adresita al la Roma Kurio, la 28-an de junio 1985, okaze de la 25-a datreveno de la fondo de la Sekretariato por la unueco de la kristanoj, la Papo anoncis tiel tian revizion:

«Mi ĝojas en ĉi tiu okazo danki la lokajn Ekleziojn kaj la episkoparajn konferencojn pro tio, kion ili faras por la unueco, kaj pro la bona volo per kiu ili akceptis kaj aplikis la normojn de la Ekumena direktivaro, kiu en la venontaj monatoj estos laŭgrade ĝisdatigita, por enkalkuli la novan Kanonjuran Kodon kaj la progresojn de la ekumena movado al kiuj ĝi volas rekte kontribui. Gvidilo kontribuas pozitive al la progreso de pilgrimado al ĝia celo, kvankam kelkfoje ĝi devas rimarki la evitendajn falsajn vojojn kaj barojn». 

REVIZIO DE LA DIREKTIVARO

PER VASTA KONSULTO KAJ APROBO DE LA PAPO 

La proceso por reellaborigo de la Ekumena Direktivaro estis vasta kaj zorgema kaj implicis kapilaran konsulton, je diversaj niveloj.

Post la preparlaboro plenumita de taŭga “konsultejo” kaj la aprobo fare de plena kunsido de la Papa Konsilio por akcelo de la unueco de la kristanoj (1986 kaj 1988), la projekton oni sendis al la Episkoparaj Konferencoj de la tuta mondo.

Oni sekve reviziis la projekton (1988-1989) surbaze de la reagoj ricevitaj el la Episkoparaj Konferencoj kaj denove ĝin ekzamenis la plena kunsido de la Konsilio por la unueco.

Poste (1989) la projekton oni transdonis al la instancoj de la Roma Kurio, kun sekva nova laboro de la “konsultejo” por analizi kaj enmeti la ricevitajn sugestojn.

Fine (la 11-an de januaro 1990), kiel preskribas la apostola Konstitucio Pastor Bonus koncerne dokumentojn el aparta doktrina enhavo, la Direktivaron oni sendis al la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo antaŭvide al ekzameno antaŭ la publikigo, ekzameno kiun oni faras ankaŭ pere de plurinstanca komisiono. Kiam finiĝis ankaŭ ĉi tiu ŝtupo, la tekston de la Direktivaro oni prezentis al la Papo por la aprobo. 

LA NOVA DIREKTIVARO 

La nova Direktivaro, kompare kun la antaŭa eldono, estas ĝisdatigita kaj plivastigita; novaj sekcioj, krom utili kiel tuja helpilo por la solvo de problemoj kiuj aperas en la paŝtista agado kaj en la ekumena akcelo, konsistigas rimedon por la formado al ekumenismo.

La strukturo de la nova Direktivaro kaj ĝia enhavo povas esti prezentitaj ĉi tiel. 

Antaŭparolo 

En la Antaŭparolo oni indikas la motivojn de la revizio, pri kiuj mi supre aludis, la celatojn de la dokumento kaj ĝiajn celojn. «La Direktivaro adresiĝas al la Paŝtistoj de la katolika Eklezio, sed ĝi koncernas ankaŭ ĉiujn fidelulojn vokatajn preĝi kaj labori por la unueco de la kristanoj sub la gvido de la episkopoj [...]» (n-ro 4).

«Krome estas petdezirinda, ke la Direktivaro estu utila por la membroj de la Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj kiuj ne estas en plena kunuleco kun la katolika Eklezio ... » (n-ro 5).

En la paragrafo dediĉita al la celo de la Direktivaro oni interalie diras:

«La nova eldono de la Direktivaro celas esti rimedo metita je la servo de la tuta Eklezio kaj speciale de tiuj, kiuj rekte sindevigas por ekumenaj agadoj en la katolika Eklezio. La Direktivaro celas motivi, prilumi, gvidi kaj, en apartaj kazoj, doni ankaŭ ligantajn direktivojn [...] Sub la lumo de la spertoj de la Eklezio post la Koncilio, kaj enkalkulante la nuntempan ekumenan situacion, la Direktivaro arigas ĉiujn normojn jam fiksitajn por apliki kaj evoluigi la decidojn de la Koncilio kaj, se necese, adapti ilin al la nuntempa situacio. Ĝi plifortigas la strukturojn, kiujn oni kreis por subteni kaj gvidi la ekumenan agadon je ĉiu nivelo de la Eklezio».

Pli poste oni deklaras: «En niaj tagoj aperas ĉi tie kaj tie ia tendenco al doktrina konfuzo. Estas same grave eviti en la ekumena kampo, samkiel en aliaj kampoj, trouzojn, kiuj povus kontribui al tia tendenco aŭ kiuj havus kiel postsekvon la doktrinan indiferentismon [...]» (n. 6).

Verŝajne utilas rimarki, ke la Ekumena Direktivaro eksplicite deklaras, ke oni ne volas «pritrakti la rilatojn de la katolika Eklezio kun la sektoj aŭ kun la novaj religiaj movadoj» (n.5), adresante ĉiujn, koncerne ĉi tiun temon, al la dokumento publikigita en 1986 de kvar instancoj de la roma Kurio, kies titolo estis: Il fenomeno delle sétte o dei nuovi movimenti religiosi: una sfida pastorale (La fenomeno de la sektoj aŭ de la novaj religiaj movadoj, entenita en la Service d’Information de la Papa Konsilio por la akcelo de la unueco de la kristanoj, SI, 61, 1986, paĝoj 158-169).

Post la antaŭparolo, sekvas la kvin ĉapitroj de la Direktivaro. La unuaj 3 rilatas ekskluzive al la agado interne de la katolika Eklezio: la katolikaj principoj de la ekumena sindevigo, la strukturoj kaj homoj kiuj laboras por la ekumena akcelo, kaj la ekumena formado je ĉiuj niveloj de la vivo de la Eklezio. La lastaj 2 ĉapitroj pritraktas la rilaton kun la aliaj kristanoj, je spirita nivelo (komuna preĝo, «communicatio in sacris», miksaj geedziĝoj) kaj je nivelo de praktika kunlaboro en diversaj kampoj.

La 2-a ĉapitro (La serĉo de la unueco de la kristanoj) havas teologian karakteron kaj ĝi prezentas la fundamentajn principojn sur kiuj baziĝas la serĉo de la plena unueco. Ĝia vidmaniero estas tiu pri la Eklezio kiel kunuleco. La rilatoj inter katolika Eklezio kaj la aliaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj, diferencigitaj, laŭ la diversaj Komunumoj, baziĝas super reala kunuleco, kvankam parta kaj neperfekta, kiu ekzistas inter ili. La ekumena movado strebas ĝuste al kreskigo de la ekzistanta parta kunuleco renkonten al la plena unueco.

En la 2-a ĉapitro (La organizado en la katolika Eklezio por la servo al la unueco de la kristanoj) oni indikas la personojn kaj la strukturojn, kiuj havas la taskon akceli la ekumenismon je ĉiuj niveloj de la vivo de la Eklezio. Oni memorigas ankaŭ la normojn, kiuj reglas ilian aktivadon.

Oni parolas poste pri la dioceza delegito pri ekumenismo, pri la ekumena komisiono aŭ sekreteriato de la diocezoj, pri la ekumenaj komisionoj de la Sinodoj de la katolikaj orientaj Eklezioj kaj de la episkoparaj Konferencoj, pri la ekumenaj strukturoj en aliaj ekleziaj kadroj (Institutoj por konsekrita vivo kaj Societo por apostola vivo, organizaĵoj de la fideluloj), kaj fine pri la Papa Konsilio por la akcelo de la unueco de la kristanoj.

La 3-a ĉapitro (Formado al ekumenismo en la katolika Eklezio) koncernas la bezonon, celon, manieron kaj metodojn de la ekumena formado je ĉiuj niveloj, de ĉiuj fideluloj (predikado, katekizado, liturgio ktp; kadre de la familio, de la paroĥejo, de la lernejo ktp), de tiuj, kiuj pli rekte laboras en la paŝtista servado (seminarioj, fakultatoj pri teologio, katolikaj universitatoj, fakaj ekumenaj institutoj), pri la «konstanta formado» de la paŝtistaj agantoj.

La 4-a ĉapitro (Kunuleco de vivo kaj spirita aktivado inter la baptitoj) estas dediĉita al la aparte grava problemo de la «communicatio in sacris» kun la aliaj kristanoj, t. e. pri la ebleco kaj limoj de partopreno en la sakramentoj en apartaj kazoj antaŭviditaj ĉu de la Kanonjura Kodo (kanono 844) ĉu de la Kanonjura Kodo de la orientaj Eklezioj (kanono 671). La Direktivaro pritraktas en distingitaj paragrafoj ĉi tiujn rilatojn kun la ortodoksaj Eklezioj (n-roj 122-128) kaj kun la aliaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj (n-roj 129-136).

En ĉi tiu ĉapitro oni krome pritraktas la temaron pri la miksaj geedziĝoj (n-roj 143-160). Pli vaste, en la 4-a ĉapitro, oni parolas pri la kunuleco inter la kristanoj surbaze de la sakramenta ligilo de la bapto kaj de la sekva ebleco kundividi aktivadon, havi spiritajn bonojn kaj komunan preĝadon.

En la 5-a ĉapitro (Ekumena kunlaboro, Dialogo kaj komuna Atesto) oni prezentas la diversajn eblecojn, formojn kaj strukturojn de ekumena kunlaboro, de komuna laboro super la Biblio, de kunlaboro kadre de katekizado, en misiado, en la formado donita en la institutoj por supera instruado, la kunlaboro en la socia kaj kultura vivo, la kunlaboro ĉe amas-komunikiloj, ktp.

En ĉi tiu ĉapitro aparte oni parolas pri la teologia dialogo (n-roj 172-182) kaj pri temo ĉiam pli urĝa: kiamaniere ebligi, ke la akiroj de unu dialogo estu akceptitai de la tuto de la fideluloj; oni traktas krome pri la Konsilioj de Eklezioj kaj pri la kristanaj Konsilioj (n-roj 166-170), kiuj povas jam nun listiĝi «inter la pli stabilaj strukturoj por la akcelo de la unueco kaj ekumena kunlaboro». 

BAZO KAJ PERSPEKTIVO DE LA EKUMENA DIREKTIVARO 

La Ekumena Direktivaro staras en la evangelia perspektivo de la preĝo de Jesuo: «ke ĉiuj estu unu, por ke la mondo kredu» (Joh 17,21).

La serĉo de ĉi tiu unueco baziĝas, por la katolika Eklezio, super duobla kaj radikiĝinta konvinko. Unuflanke super la fakto, ke «la katolikoj havas la firman konvinkon, ke la unika Eklezio de Kristo daŭre vivas en la katolika Eklezio» (Ekumena Direktivaro, n-ro 17; Lumen Gentium, n-ro 8). Aliflanke, super la same firma konvinko, ke la «katolika Eklezio scias, ke ĝi estas kunigita pro pluraj kialoj» (Lumen Gentium, n-ro 15) kun tiuj, kiuj, baptitaj, estas signitaj per la nomo kristanoj, sed kiuj ne kredkonfesas tutece la kredon aŭ ne konservas la unuecon de kunuleco kun la posteulo de Petro.

Ĉi tiun realon de vera kaj profunda kunuleco, bedaŭrinde parta kaj neperfekta, kun la aliaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj, la dua Vatikana Koncilio, kaj sekve la Ekumena Direktivaro, deklaras kaj pozitive pritaksas sub la lumo de la mistero de savo mem. La Ekumena Direktivaro entenas la koncilian deklaron laŭ kiu: «la spirito de Kristo ne rifuzas utiligi [la aliajn Ekleziojn kaj ekleziajn Komunumojn] kiel rimedojn por la savo» (Ekumena Direktivaro, n-ro 18; Unitatis Redintegratio, n-ro 3).

Ĉu la koncilia Dekreto Unitatis Redintegratio, ĉu sekve la Ekumena Direktivaro bazigas super la diversa nivelo de kunuleco ekzistanta inter la katolika Eklezio kaj la diversaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj la diferencigitan normon, kiu reglamentas la eblecoln kaj limojn de la «communicatio in sacris» kaj de la ekumena kunlaboro mem. Tial, alispecaj estas la normoj, kiuj reglamentas tiajn eblecojn kun la ortodoksuloj, alispecaj tiuj, kiuj koncernas la protestantojn.

La Direktivaro postulas, konsidere al la diversa ekumena situacio en la mondo, ĝisdatigitan kaj respondecan analizon. Harmonie kun la preskribo de la koncilia Dekreto pri ekumenisrno kaj kun la dispozicioj eligitaj de la Kanonjura Kodo, la Direktivaro aljuĝas al la episkopoj tian analizon. Unitatis redintegratio deklaris: «Ĉi tiu sankta Koncilio rimarkas kun ĝojo, ke la partopreno de la fideluloj en la ekumena agado kreskas ĉiutage kaj ĝin rekomendas al la episkopoj de ĉiu mondoparto, por ke ĝi estu akcelita per zorgemo kaj estu prudente de ili gvidata» (n-ro 4). Tio ĉi devas okazi ĉu je dioceza nivelo ĉu je nivelo de la Episkoparaj Konferencoj.

En la perspektivo de la Ekumena Direktivaro, la serĉo de la unueco devigas la tutan katolikan Eklezion en ĉiuj ties konsisteroj kaj esprimoj. Jen la motivo laŭ kiu ĝiaj kunligoj kun la kanonjuraj normoj implicas ĉu la Kanonjuran Kodon por la latina Eklezio ĉu tiun por la katolikaj orientaj Eklezioj, en la spuroj de la koncilia deklaro: «La zorgemo restarigi la unuecon koncernas la tutan Eklezion, ĉu la fidelulojn ĉu la paŝtistojn, kaj ĉiun el ili laŭ ties kapablo, ĉu en la ĉiutaga kristana vivo ĉu en la teologiaj kaj prihistoriaj studoj» (Unitatis Redintegratio, n-ro 5). 

ELEMENTOJ NOVAJ DE LA EKUMENA DIREKTIVARO 

La Ekumena Direktivaro ne nur estas ĝisdatigita, sed ankaŭ plivastigita.

Antaŭ la tuto de la normaro, oni metis la unuan ĉapitron pri la bazaj teologiaj principoj de la ekumena serĉo. Ĉi tiu ĉapitro subtenas kaj lumigas la tutan Direktivaron. Tio ebligas doni pli firman bazon al la normo, tiel ke ĝi povu esti pli bone komprenata kaj aplikata.

En la Direktivaro estas krome tutaj novaj sekcioj, kiel tiuj, kiuj koncernas la ekumenan dimension en la katekezo, la kunlaboron en la misiista agado, la gravan temon pri la miksaj geedziĝoj kaj la ekumenan kunlaboron, temo, ĉi-lasta, al kiu oni dediĉis apartan ĉapitron. Ĉi-lasta ĉapitro ĉerpas sian bazon el la n-ro 12 de la Dekreto pri ekumenismo, laŭ kiu la kunlaboro inter la kristanoj unuflanke «vive esprimas tiun unuecon, kiuj jam validas inter ili kaj metas sub pli plena lumo la vizaĝon de Kristo servanto», aliflanke, ĝi lernigas «kiel glatiĝas la vojo al la unueco de la kristanoj».

Koncerne la pli striktan kanonan parton, la Ekumena Direktivaro aplikas la normojn de la du Kanonjuraj Kodoj ĉar «la ĝeneralaj dekretoj, kvankam publikigitaj en la direktivaroj aŭ en dokumentoj pri aliaj normoj, ne deflankiĝas el la leĝoj kaj la dispozicioj [de tiuj dekretoj, ndlt], kiuj estus kontraŭaj al la leĝoj, estus senvaloraj» (KK, kanono 33, paragrafo 1). 

APROBO DE LA PAPO 

La Ekumenan Direktivaron aprobis Papo Johano Paŭlo la dua, kiu rajtigis ankaŭ ĝian eldonon, per la sekva formulo:

«Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la dua aprobis ĉi tiun Direktivaron la 25-an de marto 1993, li ĝin konfirmis per sia aŭtoritato kaj ordonis ĝian publikigon. Malgraŭ kontraŭaj aferoj».

La originala aprobo-formulo estas en la franca, ĉar la teksto uzata en la lasta fazo de la konsulto estis ĝuste redaktita en tiu lingvo, kvankam dum la revizio oni uzis, kiel laborbazon, du paralelajn tekstojn, respektive en la franca kaj en la angla. 

KONKLUDAJ VORTOJ 

Oni povas aserti, ke la Direktivaro celas akceli la ekumenajn rilatojn pli ĝeneralajn inter la Eklezioj kaj la diversaj ekleziaj Komunumoj kaj ankaŭ la lokan ekumenismon, ĉar ĉi-lasta ne nur estas kompletiga parto de la tuta ekumena movado, sed ankaŭ la kunteksto en kiu oni travivas per plejgranda drameco, la dividon kaj ties postsekvojn. Sen forgesi, ke la loka ekumenismo havas proprajn riĉofontojn kaj sian apartan kreivon.

La ekumenaj komisionoj, je la diversaj niveloj en kiuj ili estas vokataj agi, havas esencan taskon por la akcelo konkreta de la serĉo de la plena unueco. Ni petdeziras, ke, por ili aparte, la Direktivaro fariĝu rimedo taŭga dum nia epoko, valida por stimuli, kunordigi kaj evoluigi ilian servon. Tio en la espero, ke la Spirito de Dio estigu novajn situaciojn kaj ke ili nin alproksimigu al nia celo: la plena unueco. 

[la 8an de junio 1993]

 

al la indekso


 

 

La Itala Radio (RADIO ROMA/ RAI) elsendas en esperanto ĉiun sabaton je horo 20-a laŭ la universala tempo (UTC/ iam GMT), kio egalas al horo 21-a laŭ mezeŭropa tempo.

La elsendoj okazas laŭ jenaj frekvencoj/ ondlongoj:

kHz 11800 (25.42 m.) - 9755 (30.75 m.) - 7275 (41.24 m.)

Al raportoj pri aŭskulto (pozitivaj aŭ negativaj) oni respondas per konfirmo-kartoj (QSL) en esperanto.

Estas je dispono senpaga, ilustrita program-kajero, tamen ne en esperanto, sed en la lingvoj angla, franca, germana, hispana kaj itala. Petante programon, oni bonvolu diri, en kiu el la diritaj lingvoj oni deziras ĝin. Oni ĉiam aldonu sian adreson, klare skribitan.

Volonte ni sendas, senpage kaj laŭ niaj eblecoj, malnovajn revuojn en esperanto.

Vi povas ricevi senpage la bultenon skribante al: RAI, Esperanto, Italio.

 

 al la indekso


 

Dum sia vojaĝo al Usono (aŭgusto 1993), por tie celebri la mondan tagon por la junularo, la Papo renkontiĝis interalie kun la reprezentantoj de la indiĝenoj (aŭ idoj de la praloĝantoj).

 

LA RAJTO ESTI DIVERSAJ, ĈAR EGALAJ

Mesaĝo de la latinamerikaj indiĝenoj al Johano Paŭlo la dua 

Sankta Patro, 

ĝojoplenaj ni kunvenis en tiu ĉi loko: ĉi tiu bela urbo Izamal, konstruigita sur la ruinoj de la majaa urbo Itzamatul, estas taŭga loko por nia renkontiĝo.

Ennome de ĉiuj indiĝenoj ĉi tie ĉeestantaj, mi salutas vin kaj mi dankas vin pro la invito renkontiĝi, kiun vi faris al ni.

Ni estas tre feliĉaj ĉar vi bonfartas kaj pro tio, ke, dank' al Dio, vi jam nun resaniĝis el la malsano, kiu, pasintjare, malebligis nian renkonton.

Multe impresas nin la fakto, ke vi volas paroli kun ni kaj ke vi volas fari tion pro tio, ke ni estas indiĝenoj; hodiaŭ multaj gefratoj hontas esti indiĝenoj, hontas paroli niajn lingvojn, surmeti niajn vestaĵojn, vivi en niaj etaj vilaĝoj, kredi tion, kion instruis al ni niaj gepatroj. Mi ne prijuĝas ilin, ĉar tiuj, kiuj ne estas kiel ni, ĉiam malŝatis nin: ili eksplutas tiujn, kiuj ne kapablas paroli hispane, primokas niajn tradiciojn kaj opinias, ke ni malpli valoras. Pro tio multaj gefratoj ŝanĝas sian vestomanieron, forgesas sian lingvon kaj forneas sian kredon. Hodiaŭ oni ne plu respektas la aferojn de la pasinteco; oni volas ŝanĝi tion, kio apartenas al iama epoko, ĉar oni opinias, ke tio ne plu utilas. Pro tio multaj el ni sentas sin kvazaŭ perdiĝintaj; mi ne komprenas la kialon pro kiu ĉiuj ni devas pensi, vestiĝi, paroli kaj agi sammaniere.

Kiam ni eniras preĝejon kaj ni aŭskultas la Sanktan Skribon, ni konscias, ke ni ĉiuj havas la saman valoron fronte al Dio kaj ke nia Sinjoro Jesuo Kristo venis antaŭ ĉio por la simpluloj kaj por la humiluloj, Sed kiam ni eliras (el la preĝejo) ni konscias, ke en la realo ne estas tiel. Pro tio ni havas la impreson, ke kredo kaj vivo estas disigitaj. Kiam la pastroj diras al ni, ke Dio donis la mondon por ĉiuj pro la granda amo, kiun Li havas por ni, ni sentas grandan ĝojon kaj ni sentas, ke ankaŭ nia amo por Dio estas granda; sed kiam ni konstatas, ke la mondo kaj ĝiaj riĉaĵoj apartenas nur al kelkaj, ni pensas, ke estas multaj tiuj, kiuj ne atentas la Parolon de Dio. Ni multe laboras en niaj kampoj, sed ni akiras apenaŭ por manĝi; kiam ni atingas rikolton, tio, kion oni pagas al ni estas tre malmulte; je la momento aĉeti tion, kion ni bezonas, ĝi kostas tre multe; ni ne komprenas kial, se estas produktaĵoj sufiĉaj por ĉiuj, ilia prezo malkreskas, kaj kreskas kiam ili ne sufiĉas; ni ne scias kiu inventis ĉi tiun ludon, sed ni konscias, ke ĝi pliriĉigas la komercistojn. Ni ne komprenas kial la monon oni pruntedonas al riĉuloj kiam ni estas la bezonantoj; oni respektas tiujn, kiuj povas plejmulte produkti, kvankam ili detruas la kamparon, ekstermas la cervojn, forigas la pluvon, lasas nin sen io ajn. Male ili ne komprenas, ke la tero estas kiel patrino, kiu donas la nutraĵon, sed kiun oni devas respekti; pro tio la Biblio diras, ke Dio nin kreis el la tero.

Multaj gefratoj, ellacaj resti en kamparo, iras loĝi en urboj; estas la plej malbona afero, ĉar tie oni multe suferas kaj oni ne povas vivi kiel en montaro; en la urbo ne estas tempo por bredi bestojn, por preĝi, por vidi la lunon.

Mi ne volas, ke vi kredu, ke mi lamentas kaj ke mi opinias, ke ĉiuj volas malutili al ni. Ankaŭ ni faris erarojn; la ĉefa el ili estas la perdo de multo el la instruoj de niaj geavoj. Malgraŭ ĉio ni havas esperon, ni kredas je plibona estonteco, ni deziras, ke ĝi alvenu frue.

Estas vere tio, kion vi diras pri la postulo de nova evangelizado, sed estas ankaŭ vere, ke ni devas lerni esti novaj kiel la Evangelio kaj travivi ĝin en la milpa (tio estas en la laboro en la maizo-kampo), en la merkato, en la hejmo. Nin plezurigas la fakto, ke en tiuj ĉi tagoj kunvenis, ĉi tie en Izamal, multaj indiĝenaj pastroj kaj seminarianoj kaj ke ili klopodis trovi la manieron por evangelizi niajn kulturojn. Tio donas al ni pli da espero.

Oni diras, ke vi helpis vian landon esti libera kaj ke vi helpis multajn aliajn vivi kiel ili volis; mi opinias do ke hodiaŭ estas la favora tago por ke vi helpu nin diri, ke ni havas la rajton vivi trankvile, havigi al ni nian nutraĵon, havi niajn gefilojn, zorgi pri nia tero, paroli nian lingvon, vesti nin per niaj vestaĵoj; vi povas helpi nin kompreni, ke ni rajtas esti diversaj, ĉar ni estas egalaj.

 

al la indekso


 

 

PATRO PIO EL PIETRELCINA

historia kaj spirita bildo

25 jarojn post lia morto 

 

Antaŭ 25 jaroj, la 23-an de septembro 1968 (je sia 81-a jaraĝo) mortis Patro Pio el Pietrelcina.

Tiel ĉi okazis lia forpaso: vespere de la 22-a de septembro li aperis el la kutima fenestro, de kie li benadis la popolamason svarmantan ĉe la sojlo de la nova preĝejo kaj de la monaĥejo. La 23-an li leviĝis je la horo 1-a kaj 5 minutoj por preĝi, dum ekis lia lasta vivotago. Sed baldaŭ li malbonfartis. La kuracisto, urĝe venigita, konstatis gravan astmo-spiran krizon. Kunfrato donis tuj al Patro Pio la lastan Sakramenton. «Ĉu vi jam celebris Meson?», demandis al li Patro Pio. «Ankoraŭ ne, Patro». «Nu, hodiaŭ matene vi celebros Meson propete por mi». Kaj li tuj ektrapreĝis la Rozarion, ĝis la lasta momento de mens-klareco. Je la horo 2-a kaj 30, trankvilega kaj serena li forpasis, dum la morto lin transdonis al la Vivo.

Patro Pio, kies civila nomo estis Francesco Forgione, naskiĝis en Pietrelcina, vilaĝo je malmultaj kilometroj el Benevento, la 25-an de majo 1887. Lia infanaĝo kaj adolesko pasis en trankvila medio: hejmo, preĝejo, kampoj kaj lernejo. Li estis knabo silentema, trankvila kaj diskreta. Lia patrino diros: «Laŭgrade kiam li kreskis, li ne faris mankojn, nek kapricojn, li ĉiam obeis...». Multaj samaĝuloj rakontas, ke ili vidis lin preĝi je la aĝo de naŭ aŭ dek jaroj, kiam liaj gepatroj konfidis al li la ŝafojn por paŝti. «Mi trapasis kaj mi vidis tiun knabon kiu havis la rozarian ĉenon enmane kaj preĝis la Rozarion».

Alian ateston pri lia infanaĝo donas kunfrato, kaj ĝi tre mirigas, ĉar ĝi konigas ion plian ol simplan fervoron de infano. Jen: «Ekstazoj kaj aperoj komenciĝis kiam li estis kvinjaraĝa, kiam li ekhavis la ideon kaj la senton sinkonsekri por ĉiam al la Disinjoro, kaj ili estis oftaj. Oni demandis al li kial li kaŝis ilin dum longa tempo (ĝis 1905); li naive respondis, ke li ne sciigis ilin ĉar li konsideris ilin ordinaraj aferoj kiuj okazadis al ĉiuj. Kiam li estis kvinjara, komenciĝis ankau la diablaj aperoj kaj dum preskaŭ dudek jaroj ili estis tre obscenaj, homo- sed ĉefe besto-formaj».

Li estis iom pli ol 15-jara kiam li eniris la monaĥejon de la kapucenaj patroj en Morcone. Estis «ekzemplodona novicado, zorga en observo kaj preciza en ĉio». Li elstaris, multaj konsentas pri tio, «pro la allogo kiun li estigis ĉe tiuj, kiuj kontaktis lin».

La 8-an de septembro 1911 Patro Pio, ordinita pastro en la Katedralo de Benevento la antaŭan jaron, informas sian Superulon pri la unuaj manifestiĝoj de la “nevideblaj” stigmatoj, kaj la 10-an de oktobro 1915 li konfidas, ke li ricevis de la Sinjoro la donacon de la ĉielaj vidoj, de la stigmatoj kaj de la dorno-kronado.

La stigmatigo estos ĉiam difinita de Patro Pio kiel momento de konfuzo kaj humiligo. La eksterordinara evento okazas la 20-an de septembro 1918: malpli ol unu monaton antaŭe, li ricevis la “travergadon”. Ĉi tiu estas faka vorto de mistiko por indiki la trapikojn de la koro, nevideblajn sed realajn. La “travergado”, kiun kelkaj nomas atako de la Serafo, estas tre eminente sanktiga graco kaj, laŭ la klasika doktrino de Sankta Johano de la Kruco, «la animo ardanta pro dia amo, estas interne atakita de Serafo, kiu, bruligante ĝin, ĝin traboras ĝisfunde per fajro-sago kaj la animon trairas tre delicaj dolĉecoj».

Jen kio okazis tiun matenon de la 20-a de septembro, laŭ la rakonto de Patro Pio mem: «Estis la mateno de la 20-a de pasinta monato, kiam, en la ĥorejo, post mescelebro, min trafis ripozo, simila al dolĉa dormo. Ĉiuj internaj kaj eksteraj sensoj, kiel ankaŭ la kapabloj mem de la animo, travivis nepriskribeblan trankvilon. Dum ĉio tio, estis absoluta silento ĉirkaŭ mi kaj en mi; ĝin anstataŭis tuj granda paco kaj sinforlaso al kompleta seniĝo je ĉio... Ĉio tio okazis fulmorapide. Kaj dum ĉio tio okazis, mi vidis fronte al mi misteran personon, kiu havis la manojn kaj la piedojn kaj la bruston sangoverŝantajn. Lia vizito min terurigas: tion, kion mi sentis en mi, mi ne kapablus diri. Mi sentis min mortanta kaj mi ja mortus se la Sinjoro ne intervenus por subteni mian koron, kiun mi sentis foriri el mia brusto. La ekvido de la persono malaperas kaj mi konstatis, ke miaj manoj kaj brusto estis traboritaj kaj elverŝis sangon». Komenciĝas tiel la eksterordinara travivo de Patro Pio el Pietrelcina. Lia kruco. Lia doloro. Pri tiu tago li skribos: «Mi levos forte mian voĉon al Li kaj ne ĉesos preĝpetegi Lin, por ke per Lia mizerikordo Li forprenu de ni ne la turmenton, nek la doloron, ĉar mi konstatas, ke tio ne eblas kaj mi sentas, ke mi volas ebriigi min per doloro, sed ĉi tiujn eksterajn signojn, kiuj estas al mi nepriskribeblaj kaj neelteneblaj konfuzo kaj humiligo».

La postaj jaroj estas suferodonaj, ĉar polemikoj kaj nigrigoj aldonas ĉagrenon al lia - jam senmezura - doloro, kaj al ĉio aldoniĝas plia humiligo, ĉar Patro Pio neniam estis volinta, ke ĉi tiu eksterordinara evento estu motivo de famo. Pri ĝi li estis ĵaluza kaj li estis humile deteniĝema.

Estas jaroj da malpermesoj, ĝuste por ke lia figuro ne estigu idolojn; estas jaroj da popolaj ribeloj, kiam, ekzemple, la 25-an de junio 1923 oni ordonas al Patro Pio celebri Meson nur private.

La 9-an de januaro 1940 oni devas noti kiel ĝojan tagon; tiam Patro Pio en sia monaĥa ĉelo estis lumigita de la ideo pri domo, kie oni donu mildigon al suferantoj. Tuj la ideo konkretiĝis, kaj la postan tagon oni starigis la komitaton “por fondo de kliniko laŭ la intencoj de Patro Pio”. Patro Pio, rakontas atestantoj pri tiu tago, traserĉis en la poŝo de sia pastra froko kaj elirigis etan oran moneron, donacitan al li por karitat-agadoj kaj, donante ĝin, diris: «Mi volas doni unuan mondonacon por la Domo “Mildigo de suferado”».

La 8-an de majo 1956, pri ĉi tiu realigo plenumita per la nekredebla solidareco de fideluloj kaj spiritaj gefiloj de Patro Pio, Papo Pio la dekdua skribis: «La hospitalo de San Giovanni Rotondo estas frukto de unu el la plej altaj intuicioj de idealo longtempe maturiĝinta kaj pliperfektigita kontakte kun la plej diversaj kaj plej kruelaj aspektoj de la morala kaj fizika suferado de la homaro».

Alia grava tago de tiu ĉi lia irado estas la 22-a de septembro 1968. La memoro pri tiu tago daŭre vivas en tiuj personoj, kiuj travivis ĝin. Patro Pio celebris sian lastan Meson. Unu lia kunfrato memoras: «En la preĝejo svarmis popolamaso kaj ŝvebis solena etoso de mistero, preĝado, meditado, mistika unuiĝo. La reston de la tago, kiel ĉiam, Patro Pio utiligis laborante, preĝante kaj konfesprenante».

Posttagmeze li benis la senmezuran popolamason, kiu ariĝis en San Giovanni Rotondo por la 50-a datreveno de la stigmatoj.

«Finiĝis... Finiĝis...», li antaŭsentis, kaj tion li ripetis al la kunfratoj. Li mortis la 23an de septembro. Li havis enmane la rozarian ĉenon kaj liaj lastaj vortoj, kiujn la aliaj aŭdis, estis Jesuo kaj Maria.

Patro Pio celebras Meson

 

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

Inter la pilgrimuloj kiuj atingis la Pilgrimlokon de San Giovanni Rotondo por renkontiĝi kun Patro Pio, estis nia Prezidanto Pastro Duilio Magnani, kiu aranĝis multajn grupojn da vizitantoj al San Giovanni Rotondo. Ankaŭ hodiaŭ, 25 jarojn post la morto de Patro Pio, li de tempo al tempo faras tion. Ĝuste antaŭtage de la forveturo de nova pilgrimgrupo ni intervjuis Pastron Magnani pri personaj memoraĵoj kaj spertoj kun Patro Pio.

 

MIAJ RENKONTIĜOJ KUN PATRO PIO: HAVI DION ĈE-MANE

 

Pastro Magnani, en kiu jaro Vi tutunue iris al San Giovanni Rotondo, la vilaĝo kie loĝis Patro Pio kaj kie li renkontadis pilgrimulojn? 

Ŝajnas al mi, ke estis januaro 1959. Min puŝis mia spirita Patro: mi ne volis iri, poste mi iris kaj mi faris ĉi tiun unuan sperton, kiu instigis min ripeti la vojaĝon, gvidante tutajn grupojn da pilgrimantoj el Rimini kaj ĉirkaŭaĵoj. La kvardeka vojaĝo okazis ĝuste kiam mortis Patro Pio. Mi estis en Cagliari (Sardinio) kun grupo de la Apostola Movado de la blinduloj: tuj eksciinte la informon pri lia morto, mi lasis la grupon de la blinduloj en Cagliari por ilia kongreso kaj kun mia patro kaj alia pastro el Verona, blindulo li mem, transboatis la maron kaj atingis San Giovanni Rotondo ĝuste en la momento kiam la ĉerko estis elirigita el la preĝejo.

Kvankam estis malpermesate al diocezaj Sacerdotoj (ĉar ili estis tro multnombraj!) kuncelebri la funebran ceremonion subĉiele, mi sukcesis entrudiĝi inter la religiulaj celebrantoj kaj vidi la amatan spiritan Patron en la ĉerko, ĉar ĝi estis fermita per kristalo, kiam ĝi eniris la preĝejon post la ceremonio kaj estis fermitaj la pordoj al la fidelularo. Tre impresis min la fakto, ke la vundoj dorse de la manoj estis resaniĝintaj kaj restis nur hela blua ovoforma makulo. Tio post 50 jaroj dum kiuj ĉiam sangis la stigmatoj kaj mi tre bone vidis ilin. 

Sed kiel okazis Via unua vid-al-vida renkontiĝo kun Patro Pio? 

La unua renkontiĝo estis duboplena: ankaŭ mi alproksimiĝis al li kun multe da skeptikismo, aparte ĉar mi restis konsternita pro la svarmo kaj puŝado de la fideluloj kiuj aspektis troigaj en la elmontro de sia amemo. Post la unua tago mi estis en la sakristio kie Patro Pio konfesprenis kaj mi estis preta por mescelebri. Li pasis antaŭ mi meze de du enviciĝoj de personoj kaj li petis al mi preĝi por li dum la Meso kaj post unu aŭ du paŝoj li revenis abrupte malantaŭen, li rigardis viron surgenuiĝintan kiel ĉiuj aliaj kaj li metis siajn manojn tra liajn harojn elkriante: «La diablo estas, la diablo estas!».

Ĉiuj ni restis mirigitaj, ĉar neniu estis dirinta ion ajn al Patro Pio. Kiam Patro Pio foriris por konfespreni virinojn, tuj svarmis homoj ĉirkaŭ tiu genuiĝinta viro, por scii kio okazis, kial Patro Pio estis tiel parolinta. La geamikoj, kiuj akompanis tiun homon el urbo Prato (Toskanio) diris al ni, ke ili alvenis nur antaŭ duonhoro, ke ili ne partoprenis la Meson celebritan de Patro Pio, kaj sekve ke ili tute ne povis paroli kun iu ajn. Ili alkondukis tiun viron ĉar li konsultis senrezulte multege da kuracistoj, sed daŭre li malbonfartis kaj sekve oni suspektis pri ia diabla ĉeesto. Li ne reagis; la aliaj aplaŭdis, ĉar ili estis atingintaj la celon de sia vizito. Tio ĉi konvinkis min pri tio, ke Patro Pio vere povis eksenti, kompreni ion, kion ni ne povis. De tiam mi sukcesis, ankaŭ pere de persona dialogo kun li, konscii pri tio. 

Kion Vi povas diri pri la stigmatoj de Patro Pio? 

Mi iris servi Meson de li celebratan por povi vidi deproksime ĉi tiujn stigmatojn. Fakte nur kiam li celebris Meson, li forprenis la uzatajn gantojn. Aparte kiam la sacerdoto lavis siajn manojn kaj la meso-servanto verŝis la akvon, mi scivoleme rigardis liajn manojn: mi vidis liajn stigmatoin distance de unu metro aŭ malpli. Kaj mi vidis ilin ankoraŭ sangiĝantajn: ili estis malhelaj, la sango estis koaguliĝinta, sed pli ol unufoje mi vidis fluadi ruĝan sangon laŭlonge de la kvara fingro.

Mi klopodis iri kiel eble plej ofte al San Giovanni Rotondo, kaj tion mi faris aparte dum la unuaj jaroj kiam ĉeestis tie malmultaj pastroj por mesoservi, ankaŭ ĉar multe vekis mian intereson la maniero laŭ kiu Patro Pio celebris la Meson. Mi memoras, ke iam mi demandis al li: «Ĉu oni tiel diras la Meson?». Kaj li rigardis min per kompatema esprimo, kvazaŭ por diri - temas pri mia interpreto: Vi komprenas nenion!

Foje oni konstatis sur lia vizaĝo mienŝanĝon pro streĉiteco, doloro, profunda ĝojo, jubilo... interna partopreno je la pasiono kaj morto kaj resurekto de Kristo en la Eŭkaristio. 

Kiu estas la plej signifa mesaĝo, kiun Vi ricevis de Patro Pio, rekte de li kaj pere de ĉi tiuj vizitoj? 

Rekte de li mi ne havas buŝajn mesaĝojn ĉu el mia konfesprenado ĉu el la malmultaj vortoj kiujn li sukcesis adresi al mi, vere malmultaj ĉar li estis premata de la amaso da pilgrimuloj dezirantaj vidi lin kaj paroli kun li. Oni devis sekve malkovri lian tutan internan meditadon: jen la sekreto de Patro Pio. Temis pri la efika potenco de lia parolo, kiu estis simpla kaj esenca, sen ia ajn retoriko, eĉ: ĝi estis abrupta, senafekta tamen ĝi atingis la koron de la personoj. 

Jen tikla demando: kial oni iradis al Patro Pio: ĉu li estis... profeto? [la demando vere estas tikla, ĉar Pastro Magnani silentas dum 5 sekundoj, kaj poste li respondas jene:] 

Oni malkovris Dion en lia persono, Dio ĉemane. Ne estis alia klarigo ĉar ne estis la persono Patro Pia kiu altiris homojn - laŭ la homa signifo; ankaŭ la scivolemo pri la stigmatoj: estis malfacile vidi ilin, kaj do la homoj, escepte de tre malmultaj, ne povis scivole okulumi, rekte vidi ilin. La maniero laŭ kiu Patro Pio celebris Meson manifestis Kriston suferantan ĉar multfoje mi rigardis, iusence mi “spionis” lin; ĉefe mi atente vidis lian rigardon, kiu kelkfoje iris trans la Hostio, trans la personoj, lia okulo kvazaŭ eliris el la orbito por kapti ion, kion la aliaj ne povis vidis. Foje oni konstatis sur lia vizaĝo mienŝanĝon, kuntiriĝon, pro streĉiteco, doloro, frostotremo. 

Kion opiniis Patro Pio pri la neeviteblaj folkloraĵoj ĉirkaŭ sia persono (homoj, kiuj iris peti miraklojn ktp)? 

Li estis ĉiam preĝanta kun la rozario en unu mano kaŝita sub la brustvesto kaj samtempe aŭskultadis la petojn, donante la alian manon por kisi la stigmaton kaŝitan sub ganto aŭ por beni. Kiam iu ajn folkloris aŭ tutsimple ne devotis aŭ kelkaj estis troigaj en siaj manifestacioj, li reagis subite kaj malafable aŭ skuis per kortrafaj respondoj la petanton... Mi neniam havis la sensacon, akompanante lin ĉe lia flanko, ke la diversaspecajn manifestaciojn de la fidelularo Patro Pio atribuis al si mem. Mi estas certa, ke li sentis sin ĉiam Sacerdoto, do simpla kaj humila peranto, inter Dio kaj la homaro suferanta kaj bezonanta la Di-helpon ĉu morale ĉu fizike. Pruvas tion la interjekcia frazo: «Ĉiuj petas helpon; neniu donas ĝin» kvazaŭ nova Cirenano survoje al kalvario. Ĉu vi havas impreson, ke Papo Johano Paŭlo la dua atribuas al si mem la estimon, la manbatojn ktp de la multnombraj estimantoj?

Nature oni petas ankaŭ miraklon, sed ne estas tiom la miraklo, kiu instigas iri. Estas la helpo, ankaŭ fizika, sed super ĉio tiu spirita, ĉar ankaŭ ne kredantoj iris kaj plejparto el ĉiuj petis la spiritan intervenon de Patro Pio, liajn preĝojn, lian helpon dum suferado. 

Ni faru aŭdacan komparon. Kia diferenco estas inter la tiamaj vizitoj al Patro Pio kaj la hodiaŭaj vizitoj, en Italio, al Monsinjoro Milingo? 

Pri Monsinjoro Milingo mi scias nenion krom la artikoloj kiuj aperas en ĵurnaloj. Do mi ne povas diri la impresojn pri lia persona konduto.

Pri la vizitantoj, temas pri diversaj bezonaĵoj. Kutime al Milingo iras personoj por peti helpon kontraŭ la specifa ĉeesto de la diablo, laŭ mia scio. Al Patro Pio oni iris precipe por atingi la Savon, la konvertiĝon kaj kompreneble eĉ la miraklon en kaj fizikaj kaj moralaj suferoj. En ambaŭ kazoj tutcerte ĉeestis kaj ĉeestas fanatikuloj kaj frenezuloj. Tamen, en ambaŭ la ĉefrolantoj estis kaj estas diversaspecaj ĥarismoj, laŭ mi pli multnombraj en Patro Pio, utiligendaj nur por konstruo de la Eklezio. 

Oni diras, ke Patro Pio estis persekutita, ĉu vere? 

Nur malbonuloj persekutas. Se vi, per tia demando intencas mencii la kontrolojn de la eklezia Aŭtoritato, Patro Pio tute ne estis persekutita. La eklezia Aŭtoritato rajtas kontroli kaj ekzamenigi ĉiujn fidelulojn, des pli la Sacerdotojn, kiuj ricevis apartajn donacojn de la sankta Spirito (ĥarismojn), ĝuste por malkovri la friponojn kaj trompantojn. Oni scias, ke la lupo maskas sin per ŝafidvestoj kaj la diablo tre lerte simie imitas Dion por pli facile trompi la kredantojn. Tamen, sendube Patro Pio estis eĉ persekutita de malbonuloj, de ne-kredantoj, estis mokita de ĵurnalistoj ktp.

Plurfoje aperis malveroj kaj falsaĵoj en naciaj ĵurnaloj. Mi mem spertis tion iam, okaze de mia 13-a vojaĝo, kiam oni skribis, ke Vatikano kontrolis la financojn de la konstruenda grandioza hospitalo «Domo Mildigo de la Suferado», ke oni miselspezis la mondonacojn de la devotuloj, ke la situacio estis tiom grava, ke Patro Pio per helikoptero estus transportota eksterlanden... Laŭ la ĵurnalistoj, oni jam fiksis la daton: la 19-an de oktobro 1960, vespere. Kompreneble okazis nenio, tamen ankaŭ mi kun multaj aliaj partoprenis la angoran doloron de Patro Pio fontantan el la kalumnioj. Plurfoje mi vidis lin tre suferanta kaj li donacis al mi monoferojn por celebri Mesojn je lia intenco. Okazis aŭtentika kampanjo da klaĉadoj, kiu suferigis lin, sed li estis silentema kaj obeema je la eklezia Aŭtoritato kaj je siaj Superuloj. 

Ĉu laŭ Vi Patro Pio estas sanktulo? 

Mi memoras, ke la unua demando, kiun mi, ĵus alveninte, faris al fratulo estis: «Ĉu tiu ĉi Patro Pio estas sanktulo?». Li respondis: «Vi estas ĉi tie, vidu, kaj poste Vi ekkonscios». Mi dirus, ke jes, tutcerte. Ĉar la spertoj estas multaj kaj diversaspecaj: koncerne la reboniĝon de animoj mi povus rakonti ne dekojn sed centojn da faktoj ankaŭ eksterordinarajn, kiun li plenumis por eltiri el pekado iajn animojn. 

Rakontu bonvole kelkajn el tiuj ĉi travivaĵoj. 

Mi povas rakonti pri virino, kiun mi tute ne konis. Ŝi enaŭtobusiĝis kun mia grupo en urbo laŭlonge de la itinero de Rimini al San Giovanni Rotondo. Dum la vojaĝo mi klarigis al ĉiuj kie estos eble renkonti Patron Pion kaj verŝajne paroli kun li. Alveninte lunde matene ni ne iris al la hotelo, sed, kiel kutime, tuj al la Meso celebrita de Patro Pio, kaj je la fino mi diris al la virinoj, ke ili staru ĉe tiu pordo ĉar, konfespreninte la virojn, Patro Pio trapasos tie. Mi staris ĉe lia flanko kaj mi bone memoras, ke li etendis manojn al ĉiuj, aŭskultante ĉiujn, ricevante de la fideluloj skribitajn mesaĝojn, kaj fine, ĉe la sojlo de tiu pordo, kie staris la virinoj (ni diru unue, ke estis klaŭzuro interne kaj do virinoj ne povis eniri) Patro Pio sin turnis al la menciita virino kaj elkriis al ŝi: «Vi, iru laviĝi, iru laviĝi!». Mi ne multe atentis tion, ĉar unue mi ne konis tiun virinon, due, temis pri frazo, kiun mi ofte aŭdis jam antaŭe kaj sekve mi ne imagis kion ĝi signifis tiufoje.

Ni iris ripozi kaj ĉirkaŭ tagmezo oni vokis min: estas virino de la grupo, kiu ploras kaj volas paroli kun mi. Ŝi demandis al mi kian interpreton mi donas al tiu frazo de Patro Pio, frazo kiun en tiu momento mi ne memoris. Ŝi estis prostituitino. Neniu el la grupo, des malpli la gvidanta sacerdoto, sciis tion pri ŝi. Mi konsilis al ŝi iri konfesiĝi ĉe alia Kapuceno animzorganto en la Domo “Mildigo de Suferado”, Patro, kiu estis tre afabla kaj komprenema rilate al pekuloj. «Ĉi-vespere - mi aldonis - vi havos denove eblecon stari ĉe tiu pordo».

Fakte, post la Eŭkaristia Beno, Patro Pio trapasis la saman pordon kaj, sen ke mi estus dirinta ion ajn, li diris: «Ho, nun vi fartas bone, vi fartas bone!». Patro Pio konsciis pri ŝia animstato, pri ŝia konfesiĝo, kaj ke ŝi povis esti trankvila: fakte li donis al ŝi la manon por kisi. 

Ĉi tiu estas evento, kiu koncernas virinon, sed kio pri viroj? 

Estas okazintaĵo kiu impresis min persone ĉar ĝi okazis al unu mia paroĥano, de mia antaŭa paroĥejo, maljunulo, kiu volis veni kun mia grupo, sed ne havis monon. Mi trafis la okazon de rezigninta vojaĝanto por inviti lin kaj fakte tiel okazis, februare aŭ marte de la jaro 1960. Tiu maljunulo regule vizitis mian preĝejon, partoprenis Mesojn, kaj mi opiniis, ke li estas bona praktikanto. Kiel ĉiam mi pretigis la virojn por la konfesprenado, reelvokante la principojn de ĉi tiu Sakramento. Mi iris al konfesprenado kaj ĉiuj sidiĝis sur la benkoj je dispono.

Patro Pio konfesprenis je angulo de tiu malgranda sakristio kaj eblis aŭskulti lian voĉon, aparte kiam li absolvis la konfesintojn. Je iu momento Patro Pio demandas al nia maljunulo: «Ĉu vi havas ion por diri?». Li respondas, ke «Ne, Patro». Post silento, denove Patro Pio: «Ĉu vi havas ion por diri?». « Ne, Patro». Por la tria fojo, iom pli laŭte: «Ĉu vi havas ion por diri?». «Ne, Patro». «Kaj do foriru, foriru!».

Kompreneble, ni, kiuj estis ĉiuj tie, ne povis ne aŭskulti. Mi akompanis tiun maljunulon eksteren: lia vizaĝo tute ruĝiĝis. Mi diris al li: «Ni vidu, kio okazis». Li ne povis denove konfesiĝi, ĉar oni devis atendi kromajn 15 tagojn pro la multaj sinanoncoj. Li revenis hejmen kaj la postan monaton, kiam mi aranĝis denovan vojaĝon, li insiste diris al mi, ke li volas reveni kaj ricevi absolvon de Patro Pio. Li reiris al Patro Pio, sed same, la sama demando de Patro Pio, la sama respondo de la maljunulo kaj denove Patro Pio foririgis lin. La maljunulo ĉirkaŭbrakis min, dirante: «Mi iros al la infero, Pastro Duilio».

Tiu maljunulo konfidis al mi, ke Patro Pio pravas, ĉar ekde junaĝo li ne plu konfesiĝis kaj li konsciis, ke li intence silentis pri tio al Patro Pio. Sesfoje Patro Pio vokis lin por ke li plenumu sian devon de pentanto.

Nature, tiu maljunulo konfesiĝis ĉe alia pastro, kaj kelkajn semajnojn poste li grave malsaniĝis kaj oni enhospitaligis lin. Li venigis min ĉar li volis ricevi la sakramentojn antaŭ ol morti. Kiam mi tuj alvenis kun la Eŭkaristio enmane, li strebis leviĝi, dirante: «Alvenas Patro Pio!». Li ne plu vidis la vizaĝon de sia paroĥestro, li vidis la vizaĝon de Patro Pio. Li komuniiĝis. Mi reportis la liturgiajn vestojn en la kapelon kaj kiam mi revenis, li estis jam mortinta. 

Tamen al Patro Pio iris ankaŭ dubantoj kaj eĉ mokantoj de la eksterordinaraj eventoj kiuj okazis tie, ĉu? 

Multfoje kelkaj iris al Patro Pio kun petola, senrespekta sinteno, speciale rilate al kelkaj valoroj, al la parfumoj kiujn oni flaris en tiu loko. Ekzemple iam iu junulo venis kun nia grupo al San Giovanni Rotondo. Lin puŝis veni lia patrino. Kiam li aŭdis dum la vojaĝo pri la parfumoj, li tute primokis tion. Mi memoras, ke ni estis en la nova preĝejo de tiu pilgrimloko. Mi estis kune kun aliaj pastroj en la balkono de kie, el la alto, ni ĉeestis la Meson celebritan de Patro Pio (ni faris tion kiam ne eblis mesoservi al Patro Pio).

Je la fino mi konstatas, ke estas junulo, kiu iras al la presbiterio kaj snufas la florojn. Estis januaro, tuj post la Epifanio: tiu junulo iras por konstati ĉu estis la parfumo de la floroj; li haltas, rigardas nun dekstren, nun maldekstren. Mi desupre vidas la scenon kaj mi rekonas lin: li estis tiu junulo pri kiu mi parolis. Mi tuj imagis, ke li volas kontroli kelkajn siajn sensacojn. Mi atingas lin kaj li demandas al mi: «Sed ĉu vi ne sentas ion?». Mi efektive en tiu momento sentis nenion, eĉ ne la parfumon de la rozoj aŭ de la aliaj, multaj floroj sur la altaro - kaj vintre la floroj ne multe parfumas, interalie. «Mi konscias,» li aldonas «ke ne estas la parfumo de la floroj ĉar mi kontrolis tion». Kaj el tio fontis lia cedo: mi klarigis al li ke sendube temis pri la alvoko de Patro Pio. Li, samkiel ĉiu bona kristano, plenumis ĉiuj aĵojn. Jen kiel la Sinjoro serve uzas plej diversajn rimedojn (ankaŭ sensacojn, parfumojn) por rekonduki animon al la savo. 

Do, vi konservas en via koro multegajn impresojn pri Patro Pio. Sed oni diras, ke multegaj personoj eĉ komercis pri liaj memoraĵoj… 

Kompreneble! Ne malmultaj ruzuloj ekspluatis la simplecon de piemuloj por riĉiĝi. Tiamaniere oni komercis falsajn relikvojn kiel sangkrustetojn, harojn, ŝtofopecetojn. Sed pri mi, kiel pastro, tre suspekteme mi konsideris tiujn ĉi aferojn, mi konfesas, ke mi persone rikoltis la sangkrustetojn kiam Patro Pio antaŭ la Mescelebro demetis la gantojn. Mi konservis devotece eĉ lian skarpon anstataŭigitan dum li estis celebranta la Meson, kaj du Madonbildojn kun liaj aŭtografaj dediĉoj. Mi klopodis eĉ aŭdace anstataŭigi la gantojn per aliaj, sed... gardista kapuceno tre kontrolis min! 

Dankon, Pastro Magnani!

Intervjuis C. S.

al la indekso


 

 

10-A EKUMENA KONGRESO

47-a de IKUE - 44-a de KELI

9-16 Julio 1994

en Gostyń, Pollando

 

Temo: “Kiel hodiaŭ porti la evangelion al Eŭropo kaj la mondo?”

La 10-a Ekumena Kongreso okazos en Gostyń, Pollando, en la ĉarma malnova monaĥejo Swięta Góra (Sankta Monto) de Patroj Filipanoj. 

La urbeto Gostyń situas en la okcidenta parto de Pollando, 70 km sude de Poznań inter Jarocin kaj Leszno. Ĝi facile atingeblas buse aŭ trajne el Leszo (linio Wrocław-Poznań) kaj el Jarocin (linio Katowice-Poznań). El la stacidomo en Gostyń oni atingas la monaĥejon Swięta Góra per taksio aŭ piede (ĉ. 1 km oriente de la urbo, atentu la altan kupolon de la monaĥeja baziliko).

La monaĥejo Swięta Góra ofertas al ni simplan, puran loĝadon (dormejoj malgrandaj, neŝloseblaj kaj senŝrankaj, malvarma akvo en preskaŭ ĉiuj ĉambroj, necesejoj kaj duŝoj kun varma akvo en ĉiu koridoro). Kunportu propran lavotukon kaj iom da varmaj vestaĵoj, ĉar la konstruaĵo en pluva tago malvarmetas, cetere tre agrable en varma somer-tago. La manĝado (neluksa, kun infuzaĵoj anstataŭ kafo, sed kun bongustaj regionai manĝaĵoj) estas donata trifoje tage en la klostra rond-irejo - la teleraron purigos ni. Ĝuste tiuj neluksaj cirkonstancoj logas al vere Krista vivo. Ĉiuj kunvenejoj estas sub unu tegmento ĉirkaŭ la bela korto.

Al tiuj, kiuj preferas pli komfortajn kondiĉojn, ni peros ĉambrojn kun varma akvo, duŝoj, necesejoj kaj ŝrankoj en urba hotelo situanta ĉ. 1 km distance de la kongresejo. Tion ni konsilas prefere al la aŭto-posedantoj.

La nombro da disponeblaj lokoj por partoprenantoj estas limigita laŭ la vico de la aliĝoj alvenantaj al sac. Jozefo Zielonka.

Publika transportservo ne ekzistas, sed taksioj ne estas multekostaj. La kongresprezo enhavas tut-tagan ekskurson al Poznań.

Eblecoj por tendumi troviĝas en malantaŭa ĝardeno, ŝirmita de la eksteraj monaĥejaj muroj, kun ebleco utiligi kurenton kaj duŝojn de la kongresejo.

En la partoprenaj sumoj por landoj aliaj ol tiuj eks-socialismaj enestas kontribuo por Helpa Kaso, el kiu estos pagataj po du kongresanoj el ĉiu eks-socialisma lando, kiuj alikaze ne povus partopreni la Ekumenan Kongreson. Pri la invitotaj personoj decidas la Ekumena Komisiono. Krome tiu Helpa Kaso utilos kontraŭ riskoj de eventualaj prez-altiĝoj kaj de kromaj kostoj (ankaŭ de venontaj kongresoj), laŭ la vorto de Jesuo: Donu, kiu havas du

PROVIZORA PROGRAMO 

SABATO 9.7.1994

 

Alveno kaj enloĝigo.

17h00 LKK - Ekumena Komisiono

18h00 Vespermanĝo

19h30 Inaŭgura vespero kaj Vespera preĝo

22h00 Modera silento en ĉiuj ĉambroj.  Je tiu horo ĉiuj pordoj de la monaĥejo estos ŝlosataj, kaj restos fermitaj ĝis frumatene. Neniu povas eliri eksteren nek eniri de ekstere. Tio estos aktuala por la tuta tempo de la kongreso, ĉiam ekde la 22-a horo.

 

DIMANĈO, 10.7.1994

 

08h00 Maten-manĝo - Komuna matena preĝo - Ebleco partopreni Dimanĉan Meson en la Baziliko

12h00 Tag-manĝo

16h00 Gvidado en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo

17h00 Komuna kantado, gvidata de pastoro Adolf Burkhardt

18h00 Vesper-manĝo

19h30 Programo

21h30 Vesper-preĝo (Baziliko) - poste komenco de la doma silento

 

DE LA 11-A ĜIS LA 15-A DE JULIO: ĈIU-TAGA PROGRAM-ORDO

 

06h45 Sankta Meso (Kapelo)

07h30 Matena preĝo (Kapelo)

08h00 Maten-manĝo

09h00 Komuna kantado

10h00 kaj 11h00: Prelegoj

12h00 Tag-manĝo

15h00 Popol-dancoj

16h00 kaj 17h00: Prelegoj

18h00 Vespermanĝo

19h30 Vespera programo

21h30 Vesper-preĝo (Baziliko) - poste komenco de la doma silento

 

PROGRAMŜANĜO POR ĴAŬDO, 14.7.1994

 

16h00 Ĝenerala Kunveno de IKUE

16h00 Jar-kunveno de KELI

 

SABATO, 16.7.1994

 

Adiaŭo post la maten-manĝo

Antaŭ la tag-mezo ni devos forlasi la monaĥejon.

 

GENERALA KUNVENO DE IKUE EN GOSTYŃ (POLLANDO)

14-an de julio 1994, horo 16.00

TAG-ORDO

 

La Prezidanto de IKUE, Pastro Duilio Magnani, interkonsente kun la ĝenerala Sekretario kaj Kasisto, D-ro Antonio De Salvo, pretigis jenan tag-ordon por la ĝenerala Kunveno de IKUE, kiu okazos en Gostyń la 17-a de julio 1994, horo 16-a, kadre de la Ekumena Kongreso.

 

1) Raporto de la Prezidanto;

2) Raporto de la ĝenerala Sekretario kaj Kasisto pri la agadoj de la centra Oficejo kaj pri Espero Katolika;

3) Raporto de la Respondeculoj de la landaj Ligoj pri sia aktivado (oni petas, ke laŭeble nepartoprenontoj sendu almenaŭ skriban raporton al la adreso de la ĝenerala Sekretario);

4) Analizo, debato kaj solvoproponoj super la punktoj 1, 2 kaj 3;

5) Rajtigo de la ĝenerala Kunveno al la centra Oficejo organizi perleteran baloton por la elekto de la nova Prezidanto, Plenumkomitato kaj Estraro de IKUE (laŭ la IKUE-statuto, art. 18);

6) Kongreso de IKUE en 1995;

7) Proponoj por estonta agado;

8) Diversaĵoj.

 

 

al la indekso


 

 

DONI DOMON AL IKUE

Projekto por la estonteco de nia Unuiĝo

 

Al la multaj okupoj de la romaj fratoj, kiuj zorgas pri IKUE, aldoniĝis lastatempe unu plia tasko: trovi taŭgan sidejon al la centra Oficejo, kiu estu propraĵo de nia Unuiĝo.

Jes, ĉi tiu revo estas delongtempa deziro de la IKUE-anoj dum la jardekoj: multfoje la Asocio estis gasto de tiu aŭ tiu alia bonkora samideano, de tiu aŭ de tiu alia malavara organizaĵo, sed ĝi neniam estis vere sendependa. Kaj ni ne forgesu la praktikajn problemojn kaŭzitajn de la fakto esti gastoj: ne povi esti trankvilaj pri la estonteco, ne senti sin entute hejme, kun la risko devi abrupte translokigi ĉion de unu urbo aŭ lando al alia, tie, kie la situacio ebligis al IKUE starigi denove, por tiel diri, “siajn tendojn”.

De multaj jaroj (precize de 1975) IKUE havas komfortan sidejon dank’ al la malavareco de P. Angelo Duranti, kiu, per interkonsento kun la “Agado Farsetti”, disponigis al IKUE du ĉambrojn en la konata adreso: Via Berni 9 en Romo. IKUE trovis de tiam certan loĝejon, lokitan centre en la urbo (apud Baziliko de sankta Johano laterana), sidejo, kiu fariĝis centra pivoto de multaj agadoj.

Post la oficiala rekono de IKUE fare de la Sankta Seĝo, ni opiniis, ke alvenis la momento “kreski” (samkiel okazas kiam gejunuloj sendependiĝas de sia devenfamilio). Ĉiuj komprenas la gravecon havi propran sidejon, kie la Asocio povu libere organizi kaj plenumi sian laboron, akcepti vizitantojn, kunordigi la strukturojn, oficiale aperi publike sen esti ligitaj al la tempo aŭ dato-limoj, kiujn starigas la ĝustaj bezonoj de la gastiganto, zorgi pri siaj eldonaĵoj, libroservo ktp. Reprezenta sidejo por bone prezentiĝi fronte al la ekleziaj kaj civilaj aŭtoritatuloj. Sed super ĉio propra sidejo kiu estu fiksa punkto, kiu garantiu trankvilan estontecon dum multege da jaroj.

Ni tuj diru, ke trovi en Romo mezgrandan loĝejon (tio estas hejmo el 80 kvadrataj metroj) estas facile: sufiĉas havi la necesan monon.

Ni forpelu tuj embarasojn: “necesa mono por loĝejo el 80 kvadrataj metroj” en Romo signifas sumon ne malpli grandan ol 200.000.000 da liroj, egalvalore al 119.900 usonaj dolaroj aŭ al 202.500 germanaj markoj.

La merkato de la apartamentoj en la itala ĉefurbo (sed ĝenerale en ĉiuj grandaj italaj urboj) konsistigas ion vaste artefaritan: ekde kiam investi en domoj ne plu estis konvena, pro la altegaj rentumoj de ŝtataj biloj, la prezoj de loĝejoj kreskis multe, puŝitaj alten de manko de reguliga leĝo kaj de la avido de la vend-agentejoj. Nuntempe la enlanda ekonomia krizo, la kresko de la impostoj super loĝejoj estigis falon de la prezoj: oni rajtas diri, ke prezojn de loĝejoj nun fiksas aĉetanto, ne plu vendanto.

Sed la prezoj daŭre restas altaj: iam ekonomikisto diris, ke malnova loĝejo en la historia centro de Romo kostas pli ol loĝejo en la luksa kvartalo Park Avenue en Nov-jorko. Ni neniam konstatis persone tion, sed ni bone scias, ke en Romo la monata pago nur de la kunloĝantaraj kotizoj (elspezoj por pordista servo, lifto, purigado de ŝtuparoj ktp) egalvaloras al lu-kotizo por loĝejo en malpli granda urbo dum unu monato.

Oni prognozas, ke ĉi tiu favora situacio daŭros ankoraŭ dum kelkaj monatoj, poste la tendenco ŝanĝiĝos kal la prezoj denove kreskos (la italaj ekonomiaj indicoj montras revigliĝon de merkatoj). Estas do la taŭga momento por aĉeti loĝejon - kompreneble se oni havas je dispono la necesan sumon.

La romaj IKUE-anoj, instigite de Prezidanto Pastro Duilio Magnani, longe esploris tra la loĝejaj ofertoj: memkompreneble ni elektis la urboparton kiu randas Vatikanon, “je la ombro de la Kupolego” - kiel oni diras en Romo, kaj tio pro multaj kialoj: ni estas katolika unuiĝo kiu havos oftajn kontaktojn kun la Ekleziaj instancoj; krome tiu urboparto estas ne malproksima de la sidejo de Radio Vatikana, kie ni havas la esperanto-redakcion; la loĝejo estos facile trovebla de vizitantoj, ankaŭ pro tio, ke en tiu zono staras haltejoj de dudeko da buslinioj kaj la fervola stacidomo “Romo Sankta Petro”; plie, estas afekciaj motivoj: senti sin ligitaj kun la Apostola Sidejo.

La prezoj de la ofertitaj loĝejoj varias en tiu kvartalo de 290 milionoj ĝis 1.000 milionoj da liroj, kompreneble laŭ grandeco, lokiĝo, konservo-stato, necesaj prizorgaj laboroj ktp.

Post longa esploro (kaj multkilometra piedirado por viziti domojn) ni trovis loĝejon, kiu plene respondas al la kvalitoj supre listigitaj: temas pri kvinĉambra apartamento el 130 kvadrataj metroj, teretaĝe, ducent metrojn el la Kolonaro de Placo sankta Petro, ofertita kontraŭ tre konvena prezo.

Ĉi tiu loĝejo estas iomete “kaŝita”, en tiu senco, ke la pordego de la kunloĝantaro staras en interna strateto. Krome, fenestroj rigardas unuflanke al interna korto samnivele kun ĝi kaj duaflanke al privata strateto ne multe super la trotuaro, mankas balkonoj, kaj dum multaj horoj la lumo de la suno ne plene atingas ĝin. Ĉi tiuj elementoj igis, ke la loĝejo restis nevendita dum monatoj, ĉar por familio (des pli kun infanoj) karakterizoj ne taŭgas.

Aliflanke la loĝejo prezentas multajn pozitivajn ecojn: ĝi estas en bona stato, ĝiaj internaj pordoj estis refaritaj antaŭnelonge, la hejtiloj estas kaŝitaj en mebletoj sub la fenestroj, la plankoj estas bonstataj kaj la necesejo luksa, la plano de la loĝejo estas sen strangaj anguloj: estas unu centra larĝa koridoro kaj ambaŭflanke la ĉambroj, kun kontentiga ekspluato de la spaco je dispono. Krome la ŝtuparoj kaj la komunaj ejoj de la domo estas tute nove rearanĝitaj kaj ĉeestas pordisto.

Ĉi tiuj karakterizoj tre taŭgas por apartamento, kiu devas “roli” kiel oficejo. Pro tio, ĉion konsiderante (aparte la lokiĝon tute proksiman al Vatikano) kaj atentante ĝian prezon (legu sube), ni estas konvinkitaj, ke ni trovis la ĝustan solvon, taŭgan por niaj postuloj.

Komence la vendoprezo estis 380.000.000 (tricent okdek milionoj - egalvalore al 227.820 usonaj dolaroj aŭ 384.615 germanaj markoj). La konduto de la ĝenerala sekretario de IKUE, kiu dum la interparoloj kun la perantoj (dom-agento) ĉiam estis tre prudenta, igis, ke post du monatoj la prezo malaltiĝis al 330.000.000 (tricent tridek milionoj - egalvalore al 197.960 usonaj dolaroj aŭ al 334.008 germanaj markoj).

Ni certas, ke la projekto en si mem (havigi domon al IKUE) kaj la proponita realigo (la prezentita loĝejo) estas celtrafaj kaj ricevos konsenton de ĉiuj IKUE-anoj.

Ĉiuj konscios pri la graveco de ĉi tiu elpaŝo, respektive pri la neceso subteni ĝin. 

IKUE bezonas Vian helpon! 

Kiel dirite, la necesa sumo estas: 330.000.000 italaj liroj, al kiuj aldoniĝos aliaj 50.000.000 (29.994 dolaroj aŭ 50.607 markoj) por leĝaj elspezoj/ impostoj kaj internaj aranĝ-laboroj. Entute: 380.000.000 da liroj.

Ni ripetas: ĉi tiu ebleco konsistigas konvenan negocon, pro la altkvalita nivelo de la elektita kvartalo, ĝia pozicio apud Vatikano, pro la kosto de la loĝejo (po 2.538.500 [1.523 dolaroj aŭ 2.569 markoj] por ĉiu kvadrata metro - malalta prezo en Romo).

Jam pretas 320 milionoj. Mankas 60 milionoj (mankas do 35.993 dolaroj aŭ 60.728 markoj). Estus vere bedaŭrinda afero ne povi aĉeti tiun domon je tiom favoraj kondiĉoj, nur pro tio, ke mankas preskaŭ 18% de la necesa sumo.

Jen kial la Prezidanto kaj la Sekretario-Kasisto de IKUE lanĉas alvokon al IKUE-anoj, kiuj volas kaj povas subvencii ĉi tiun projekton.

Nia Prezidanto iniciatis ĉi tiun asocian subvencion per granda persona monhelpo.

DONU VIAN MALAVARAN KONTRIBUON

POR DONI DOMON AL IKUE!

 

al la indekso


 

 

KROMAJ MOVADAJ INFORMOJ 

* La Katolika sekcio de ĈEA (la ĉeĥa IKUE-sekcio) organizas laŭvice jam la 13-an IKUE-tendaron. Ĝi okazos de la 23-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1994 en Sebranice apud Litomyšl.

Ni publikigas la prezento-bileton aperintan en DIO BENU, komuna bulteno de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj:

«Vilaĝo Sebranice (kun 1.000 enloĝantoj) situas en Ĉeĥa-Moravia montetaro apudvoje inter urboj Polička (8 km) kaj Litomyšl (12 km) en distrikto Svitavy, diocezo (de patrono de la ĉeĥa IKUE-sekcio mons. Karlo Otčenášek) Hradec Králové.

En vilaĝo Sebranice dominantas paroĥa preĝejo de sankta Nikolao (kie aktivas salezianoj). En okcentmetra distanco inter arbaroj troveblas banbaseno kaj 200 metrojn de ĝi la tendaro.

En la tendaro oni dormas en 2-litaj (bonkvalitaj) tendoj. Ĉiuj manĝaĵoj (simplaj, sed sufiĉe abundaj) estas preparataj en la tendara kuirejo. En vilaĝo ekzistas restoracio kaj 3 vendejoj kun manĝovaroj kaj aliaj bezonaĵoj, kie oni povas laŭdezire bierumi aŭ krommanĝi. Ambaŭ proksimaj urboj Polička kaj Litomyšl estas urboj kun historiaj vidindaĵoj. Kadre de la tendara restado okazos perbusa pilgrimo kaj ekskurso.

Ĉiu tendara tago komenciĝos per sankta Meso rekte en la tendaro. Dimanĉe okazos sankta Meso komune kun paroĥanoj en la preĝejo de sankta Nikolao. Krom spiritaj kaj ceteraj programoj estos sufiĉe da tempospaco por banado, ripozo kaj vesperaj tendarfajroj.

Se Vi, karaj Gefratoj, deziras travivi tagojn en frateca kristana etoso, bonvolu veni inter nin por krei en la tendaro internacian medion. Inter la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj Vi trovos ne nur bonajn geamikojn kaj gefratojn, sed Vi certe ĝuos fratecan amomedion, kiu postlasos ĉe Vi neforgeseblajn rememorojn. La kotizo, inkluzive de loĝado kaj nutrado, estas tre malalta kompare kun similaj profanaj aranĝoj».

Miloslav Šváček

 

* Ni memorigas, ke Katholikentag 1994 (Germana Katolika Konferenco) okazos de la 29-a de junio ĝis la 3-a de julio 1994.

Okazos Meso en esperanto kun la praga Ĉefepiskopo M. Vlk, ekumena Diservo en esperanto, informa stando pri IKUE kaj esperanto kaj aliaj esperant-lingvaj aranĝoj, inter centoj da aliaj aranĝoj (ĉefe germanlingvaj) pro supozeble pli ol cent mil partoprenantoj.

Michael Könen­Bergmann, Germanio

 

al la indekso


 

HISTORIO DE LIBRO

 

Inter la plej valoraj garditaĵoj konservitaj en nia arkivo estas libro el flava kovrilo sur kiu estas presita la ŝildo de Papo Pio la deka per orkolora marko. La skribo super la ŝildo estas “Espero Katolika”. Temas pri binditaj jarkolektoj de nia Revuo ekde la unua numero (oktobro 1903) ĝis la numero de aprilo 1906. Temas pri la sama libro, kiun tenis enmane kaj trafoliumis sankta Pio la 10-a, kiam li akceptis aŭdience la roman katolikan esperantiston, Pastron Luigi Giambene. Ĝuste en tiu ĉi libro Papo Pio la 10-a legis la poemon de Pastro Dombrowski, kiun la litova pioniro dediĉis “Al lia plej sankta Moŝto Papo Pio la 10-a”. La travivaĵoj de ĉi tiu libro depost 1903 estas rakontitaj en notoj manskribitaj en la komencaj blankaj paĝoj metitaj dum bindigo.

La unuan tekston verkis Pastro Luigi Giambene. Ĝi tekstas jene:

«In memoriam!

Tiun ĉi libron, laŭ deziro de P-ro Peltier, mi mem donacis, en la jaro 1906, al Lia Papa Moŝto Pio X. La Sankta Patro bonvolis ĝin akcepti, prenis ĝin en siajn manojn; Liaj okuloj falis sur la paĝon 65an. Li pruvis (provis, ndlr) legi, ridetis, kaj poste diris: Mi ne povas legi, sed mi bone komprenas. Post kelkaj monatoj Li sendis al mi donace la libron.

Dezirante ke tiu multvalora memoraĵo estu sankteme konservita, mi ĝin donacas al la Biblioteko de la kreota “Internacio Katolika”.

Roma, la 9an de oktobro 1920

Luigi Giambene

Cameriere Seg. di S. S. (Sekreta Ĉambristo de Lia Sankteco - unu el la honortitoloj donitaj de la Papoj, ndlr)

 

La noto de Monsinjoro Luigi Giambene manskribita en la jarkolekto de Espero Katolika prezentita al Papo Sankta Pio la 10-a

 

Kio okazis poste? Kiel konate la vojoj de “Internacio Katolika” kaj de IKUE disiĝis. La destinon de la libro ni ekkonas per jena plia skribaĵo:

«La libro estis donata al Dro Metzger per nia amiko Luigi Giambene kaj estis savata dum la milito kaj la okupado en mia domo».

Sekvas nelegebla subskribo, kiu tamen apartenas al Kaspar Mayr. Li notas kelkajn jarojn poste: «Dem Wiener Esperantomuseum gewidmet von Kaspar Mayr im Mai 1958» (Al la Esperanto-muzeo de Vieno dediĉis Kaspar Mayr, maje de 1958).

Sub la subskribo de Kaspar Mayr, Walter Mudrak notis: «Kunlaboranto de dro M. J. Metzger».

S-ro Mudrak notas 4 jarojn poste (kaj temas pri la lasta enmetita noto): De IEM Wien ricevis Kristn. 1962 WM. La klarigo pri la siglo “WM”, kvazaŭ necesus, estas aldonita pli poste (facile oni komprenas, ke temas pri pliposta aldono, ĉar la inko estas alia ol tiu uzita antaŭe): Walter Mudrak Vieno Aŭstrio.

Nenia alia indiko estas. Sed ni povas aldoni, ke antaŭ kelkaj jaroj D-ro Antonio De Salvo ricevas la libron el Walter Mudrak. La libro, reportita al Romo post pli ol 70 jaroj, nun estas konservata en la Arkivo de IKUE.

Restas verŝajne scivolemo koncerne tiun paĝon 65-an sur kiun falis la okuloj de Papo Pio la 10-a. Verdire en la libro estas 2 diversaj paĝoj 65, ĉar ĉiujare la nombrado de paĝoj restartis. Jen ilia enhavo:

 

- kovrilo de numero 9/ junio 1904: kun poemo “Dio” de Pastro Dombrovski;

- kovrilo de numero 19/ junio-julio 1905: kun (estontece tre ofte legata...) “Avizo grava”: «tiu ĉi numero aperas tre malfrue...».

Certe la Papo legis la unuan el la du...

 

El ĉi tiu grava libro ni represis la unuan numeron de Espero Katolika, datrevene de ĝia 90-jariĝo. 

 

al la indekso


 

 

REPRESO DE LA UNUA NUMERO DE ESPERO KATOLIKA

 

al la indekso