Enhavo de Espero Katolika numero 3-4/1992

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo: Kristo releviĝis!

 

 

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

Estas jam kompostita la posta numero (majo-junio) de EK, kiu ampleksos 36 paĝojn kaj laŭplane reakirigos la ĝustan ritmon de aperado. Bonvolu ankorau nur iomete pacienci, kaj via atendemo estos rekompencita (interalie, la venonta numero enhavos agrablan surprizon).

Intertempe, bonan legadon per ĉi tiu kajero!

La Redakcio

 

al la indekso


 

 

Vivo-Parolo de aprilo 1992

 

“FRATOJ, MI TAKSAS ĈION KIEL MALGAJNON,

KOMPARE KUN LA SUPERECO

DE LA KONO DE JESUO KRISTO” (Fil 3,8)

 

La pritakso de la apostolo Paŭlo temas pri la granda ŝanĝo en li kaŭzita de la renkonto kun Kristo. Eĉ antaŭ lia konvertiĝo li estis arda animo, tute fervora por la Dio-afero; li estis lojala serĉanto de la Dia volo, al li esprimata per la Mosea leĝo.

Tamen, nun rigardante tiun tempo-daŭron laŭ la nova lumo de Kristo, ĉio tio al li ŝajnas forĵetenda, aĵo senvalora.

Sed kiu estas la motivo, kiu igas la apostolon eldiri tiel severan pritakson? Estas la bazoj kaj internaj dispozicioj sur kiuj staris lia antaŭa vivo. Malantaŭ tiu fervoro kaj amo por la Mosea leĝo, malantaŭ soifo al justeco kaj sankteco, estis lia fidemo al siaj propraj fortoj: estis lia aliĝo al sia propra memo, la strebo al spirita rezultato, kvazaŭ la perfekteco estus nur frukto de persona klopodado.

La renkonto kun Jesuo tute renversis tiun lian starpunkton. Fulmo-lume la apostolo ekkomprenis, ke sankteco estas frukto de la Dia graco, kaj konsistas en la amo alportita de Jesuo sur la teron. En la krucumita Jesuo li ekvidis la personigon de la vera amo, kiu humiligas sin, kiu unuiĝas kun ni ĝis vivo-ofero, por al ni havigi la donacon de lia spirito kaj per tio igi nin kapablaj ami tiel, kiel amas Li. Ekde ĉi tiu momento, konfidante sian pasintecon al la mizerikordo de Dio, la apostolo celis per siaj tutaj fortoj al Jesuo: Lin elekti, sin lasi regi de Li, por esti unu kun Li.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon de ĉi tiu monato? Kiel ni vidis el la travivaĵoj de sankta Paŭlo, ĝi al ni parolas pri la kristana vivo kiel pri malkovro kaj elekto de Jesuo, kiel rezigno al nia pasinta vivo kaj decido-volo ne plu disiĝi de Li.

Nu, ankaŭ ni havis la mirindan bonŝancon renkonti Jesuon, ekkoni kaj elekti Lin. Jen do kiel travivi ĉi tiun Parolon: klopodi respondi per niaj tutaj fortoj al tiel granda graco, renovigante nian elekton de Jesuo per aplikado de Lia Parolo pli kaj pli mem-ofere. Speciale ni klopodos sekvi Jesuon en lia radikala amo, en lia tuteca memrezigno, kiu tiel impresis la apostolon Paŭlon, tute transformante lin.

Kaj ankaŭ ni fariĝos grandaj apostoloj, disportantoj de la Regno de Dio, ĉar, pro tiu amo, Jesuo brilos en ni kaj inter ni, kaj tiel Li faros nerefuteblan ateston, kaj, en la sekularizita kaj materiisma mondo kiu nin ĉirkaŭas, ni estigos kredon en Dio. Per nia vivo ni al multaj homoj kriados, ke Dio ekzistas, ke Li nin amas, kaj ni devas ami Lin.

Chiara Lubich

 al la indekso


 

 

Vivo-Parolo de majo 1992

 

PAŬLO KAJ BARNABASO DIRADIS: TRA MULTAJ SUFEROJ

NI DEVAS ENIRI EN LA REGNON DE DIO (Ago 14,22)

 

Per ĉi tiuj vortoj Paŭlo kaj Barnabaso adiaŭis la komunumojn de ili fonditajn dum sia unua misia vojaĝo. Tiujn vortojn motivis la perforta persekutado kontraŭ ili lanĉita de grupoj malamikaj al la Evangelio. Deirpunkte el tiu specifa okazajo, la du apostoloj intencis testamenti al ili pivotan principon de la tuta kristana vivo: necesas esti provitaj de Dio, por eniri en lian regnon.

La sufero, pri kiu temas ĉi tie, rekte koncernas la persekutadon, kiu povas rezerviĝi al la atestantoj de la Evangelio. Sed estas evidente, ke ĝi ampleksas ĉian suferon.

Se ni vivas en la graco de Dio, jam ekde nun ni apartenas al lia regno, sed ankoraŭ ne en plena kaj definitiva maniero. Ekde nun ni estas savitaj, sed nur en espero, tio estas kun ebleco esti ekskluditaj el la savo, se ni ne persistas ĝisfine.

Dio do, ĝuste ĉar li amas nin, nepre sendas al ni suferojn, por ke ni spirite kresku, kaj ni fariĝu vere fidindaj amikoj liaj, kaj tiel ni partoprenu en lia regno.

Konsekvence, ni ne rigardu kiel fatalon aŭ punon la diversajn malfacilojn el kiu ajn speco, kiuj nin trafos en la vivo, sed kiel signon de la amo de Dio, kiu nin akompanas kaj volas pli kaj pli strikte ligi nin al si. Malantaŭ ĉiu provo estas kaŝita speciala graco, per kiu Dio volas plenumi sian amo-planon rilate ĉiun el ni.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolo de ĉi tiu monato? Esplorante nian teniĝon fronte al la provo, kiu eble ankaŭ al ni sin prezentis aŭ prezentos. Ĝenerale, kiam ĝi onin trafas, oni konsideras la naturajn kaŭzojn aŭ la eksterajn cirkonstancojn, kiuj ĝin okazigis. Tiu ĉi Parolo, male, nin helpas ekvidi ĝian plej profundan sencon, reirante al la pra-kaŭzo, tio estas al la Dia amo, kiu sin kaŝas malantaŭ ĝi, kaj ĝin ebligas por plej nobla celo: tio estas, por pli kaj pli strikta unuiĝo kun Dio, por plena ĝojo ekde la surtera vivo, kaj post eterna vivo kun Li.

Ni do travivos la Vivo-Parolo de ĉi tiu monato klopodante akcepti kun amo la provon, kia ajn ĝi estas (malsano, tento, moralaj suferoj, ktp), tute ne kun pasiva rezignacio, sed kredante kaj plene aliĝante al la amo de la Ĉiela Patro, tiel kiel faris Jesuo dum sia tuta surtera vivo kaj speciale en la horo de sia pasiono, kaj, kiel Li, atendante la releviĝon, la ĝojon, la pacon kaj la lumon, kiuj certe ne malestos.

Chiara Lubich

al la indekso


 

PREĜO DE MINISTOJ

 

 

Antaŭ malsuprenveturo

supren rigardas ni al Vi, Di-Sinjoro.

Bonvole ŝirmu nin fidele,

ke ni revenu sane ĉi tien.

 

De via amo malfermu la stokejon,

la malluman ŝakton, kie ni laboras.

Ŝirmu nin je loko kaj laboro,

fidele kaj pie ni fidu Vin, Sinjoro.

 

Pilastrojn benu, ŝakton kaj minejon,

protektu nin de ondo kaj brulego.

Sinjoro, al Vi ni volas aparteni:

Vi havas la mondon en via mano.

 

el la germana tradukis Hugo Westhoff

 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

TUTMONDA INTERDEPENDO

(ekde 1900) 

En la dudeka jarcento la homaro travivas pligrandajn ŝanĝiĝojn ol dum ĉiuj antaŭaj epokoj. La problemoj jam nun ne plus estas lokaj, sed tutmondaj.

La unuan duonon de la nuna jarcento karakterizis la koloniismo, la sovetia revolucio, kaj du teruraj mondmilitoj.

La koloniismo, sub preteksto de progresigo de «necivilizitaj» popoloj kaj de ekonomia integriĝo, fariĝis sistema ekspluatado de grandaj regionoj, eĉ de preskaŭ tutaj kontinentoj.

La sovetia revolucio, celanta al egaleco kaj humanismo, fakte «kostis» milionojn da viktimoj, kiel eĉ sovetiaj respondeculoj rekonas.

La plagoj kaŭzitaj de naciismoj, de faŝismo kaj de la du mondmilitoj, estas konataj: milionoj da mortintoj, vunditoj, kaptitoj, ekzilitoj, rifuĝintoj, perforte transloĝigitoj. La koncentrejoj de Auschwitz, Dachau ktp, kun siaj gaskameroj kaj kremaciejoj, atestas kian malhumanecon povas atingi la t. n. civilizita homo.

En la dua parto de la jarcento, la disduiĝo de la mondo en du blokojn (kapitalisman okcidente, socialisman oriente), la ĉina revolucio, la lokaj militoj (Koreio, Vjetnamio, Afganio, Libano, Irano-Irako...), la senkoloniigo, estas nur kelke el la historiaj eventoj. La polarizo de la mondo je du blokoj kondukis al konvencia kaj nuklea vetarmado. La senkoloniigo ne malaperigis la kulturan kaj ekonomian koloniismon. En okcidento, apud demokratioj, daŭris kaj foje daŭras armeaj aŭ diktatoraj reĝimoj, kun sekvo de perforto, teroro kaj geriloj.

Neneigebla estas teknologia kaj ekonomia progreso, sed ne malofte koste de malpurigo, venenigo kaj dezertigo de la vivmedio. Aliflanke, la progreson de la Unua (= okcidenta) mondo akompanas tavoloj da senlaboruloj kaj malriĉuloj en la Unua mondo mem, ekonomia krizo aŭ nesufiĉa kresko en la Dua (= socialisma) mondo, plia kaj plia malriĉiĝo en la Tria mondo.

La evoluintajn landojn plimalpli plagas konsumismo, voluptemo, narkotismo, perfortoj. Bedaŭrinde, ĉi tiuj aferoj «tentas» la aliajn popolojn, kiuj rigardas la industriajn landojn, ĉefe Usonon, kiel altstrebindan idealon.

Pro objektiveco, konvenas emfazi ankaŭ la pozitivajn aspektojn de la nuna jarcento. Kreskis la sento pri la homaj libereco, digno kaj egalrajteco, pri la virina emancipiĝo, pri la tutmonda interdependo, kaj konsekvence pri la devo al solidareco.

Malgraŭ limoj kaj krizoj, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kun la Universala Deklaracio pri la Homrajtoj kaj siaj diversaj organoj (ekz. UNESKO, FAO, OMS, respektive pri edukado, nutrado kaj sano) konsistigas rimarkindan klopodadon por tutmonda solvo de la problemoj.

Ne mankis grandaj personecoj, kiuj montris kiel homoj povas sin doni por kunhomoj: por ahimso (t. e. senperforto) aktivis la hinda Mahatma Gandhi (1869-1948); kontraŭ rasismo la usona protestanta pastoro Martin Luther King (1929-1968) kaj la sudafrika anglikana espiskopo Desmond Tutu; por solidareco sin oferis la pola katolika monaĥo Maksimiliano Kolbe (1894-1941) kaj la jugoslav-albana monaĥino Tereza de Kalkuto; por la lepruloj bataladis la franca katolika dramverkisto Raoul Follereau, por la sudamerikaj malriĉuloj la brazila episkopo Helder Câmara.

La katolika Eklezio ĉeestas en ĉi tiu mondo per siaj misiistoj, siaj volontuloj, siaj organizaĵoj, ekz. la internacia organizaĵo «Caritas», kiu helpas kie ajn okazas katastrofoj, militoj, geriloj, rifuĝado, ktp.

Ankaŭ la papoj donis rimarkindan kontribuon por la tutmonda solidareco. Menciindas la humanaj agadoj de Benedikto la 15-a (1914-1922) kaj Pio la 12-a (1939-1958), dum la du mondmilitoj, favore al kaptitoj, rifuĝintoj, perdiĝintoj, ekzilitoj.

Johano la 23-a (1958-1963), la «bona papo», inaŭguris novan epokon en la Eklezio, en ties rilatoj kun la aliaj konfesioj kaj kun la mondo. La ekumenismo (= movado por la unuiĝo de ĉiuj kristanoj), lanĉita ĉefe de protestantoj komence de la jarcento, faris dum lia papado mirindajn progresojn. Lia principo: «strebi al tio kio unuigas, forigi tion kio disigas»; liaj enciklikoj («Mater et Magistra» (= Patrino kaj Majstrino) kaj «Pacem in terris» (= Pacon surtere), kaj cefe la Dua Vatikana Ekumena Koncilio por purigo kaj aktualigo de la eklezia vivo, stimulis grandajn energiojn.

Papo Paŭlo la 6-a (1963-1978) daŭrigis la klopodojn dialogi kun la mondo, malgraŭ malfacilaj situacioj pro malhelpoj aŭ eĉ persekutadoj kontraŭ la Eklezio (Sovetunio kaj ties aliancanoj, Albanio, Ĉinio).

Johano Paŭlo la 2-a, la pola papo (ekde 1978), daŭrigas la aktivadon por revigligi la kristanan vivon, akceli la reunuiĝon de la kristanoj, bataladi por la homaj rajtoj kaj por paco. Li entreprenas vojaĝojn en ĉiujn mondo-partojn «por anonci la Evangelion, por firmigi la kredo-fratojn, por konsoli la Eklezion, por renkonti la homojn».

 

Dokumento: Preĝo kun tutmonda dimensio (Henri Perrin) 

Sinjoro Jesuo Kristo... pardonu nin, se tiel malmulte ni travivas la vivon de via Eklezio, kaj se ni ne ekvidas la vundojn, kiuj ĝin ŝiras; instruu nin trasenti la korbatadon de via karno transe de la ĵurnal-paĝoj, transe de la libroj pri historio kaj geografio, transe de la filmoj pri aktualaĵoj kaj de la radio-kronikoj.

Instruu nin serĉi en la aliaj popoloj la ecojn, kiujn ni ne havas; ami la Anglon, la Ruson kaj la Francon.

Unuvorte: vi, kiu staras ĉie ajn sur la grandaj vojoj, vi kiu estas la kunvojĝanto de ĉiu homo, instruu nin rekoni vin ĉe ĉiuj vojkruciĝoj de nia terglobo.

 

 

al la indekso


 

MATENA PREĜO

 

Ekde l’ vekiĝo

Antaŭ ol tagaj zorgoj min agresus,

mia penso al vi turniĝas, mia Dio.

 

Dankon pro l’ ripozo, kiun vi al mi donacis,

pro l’ energioj, kiujn mi reakiris,

kiujn mi volus disponi por via servo

dum la tuta tago.

 

Dum ĉio ankoraŭ tute kvietas,

mi sentas min tute proksima al vi,

kaj en vi mi retrovas ĉiujn, kiujn mi amas,

tiujn, por kiuj mi penas kaj klopodas,

kun kiuj mi kunlaboras,

tiujn, kiujn mi devos alfronti,

tiujn, pro kiuj eble mi devos suferi.

Defendu ilin kontraŭ ĉia malbono.

 

Dum la tuta tago

mi apogos min al vi,

kiun nenia katastrofo trafas,

kiun homa pekado

povas ofendi sed ne forigi,

kiun nenio surprizas,

ĉar vi estas la kaŭzanto de ĉio

kaj la providenco de la mondo.

 

Tiel mi al vi turniĝas sekure

komence de tiu ĉi tago,

plena de neatenditaĵoj.

En vi mi metas mian fidemon.

 

Perigu min,

por ke per mi plenumiĝu bono.

Tiu ĉi tago apartenas al vi.

Igu, ke mi pasigu ĝin

farante vian volon.

 

El “Messis”; el la itala trad. B. C.

 

 

al la indekso


 

VESPERA DANKPREĜO

 

Jen, Sinjoro, alia tago forpasis.

Dankon, ke vi ĝin al mi donacis.

 

Sed hodiaŭ... mi ne sufiĉe amis vin.

Mi lasis min absorbigi per la laboro

sen eĉ unu penso pri vi.

 

Ja veras, ke mia laboro estas por vi,

por tiuj, kiujn vi donis al mi fratoj.

Mian laboron mi al vi oferis ĉi-matene,

tamen mi devus pli ofte memori pri vi,

almenaŭ por peti de vi pli da pacienco.

 

Mi travivis momentojn de senkuraĝiĝo kaj dubo.

Pardonu min.

 

Ne ĉiam mi superis malsimpatiojn,

kaj ofte mi estis akra kun apudlaborantoj.

Mi grumblis tro multe kaj senfrukte. Pardonu min.

 

Mi dankas vin

pro tiu ĉi tago,

pro la suno, pro la manĝo,

pro l’ amikoj, pro la civilizacio en kiu mi vivas.

 

Igu min ekdormi en via amo,

por ke mi ne cedu al pekado.

 

El “Messis”; el la itala trad. B. C.

 

 

al la indekso


 

SINJORO, MI SERĈADAS...

 

 

Sinjoro, mi serĉadas la fontojn de feliĉo!

Mi atente esploras la vivon de feliĉulo;

mi imagas min ĉeesta,

kiam vi renkontis Petro,

kaj vi nomis lin Kefa, tio estas Roko.

 

Mi staras ĉe la lag-bordo,

kiam vi vokas Petron, Andreon, Jakobon kaj Johanon

fariĝi hom-kaptantoj.

 

Mi ĉeestas, kiam anĝelo anoncas al Maria

ŝian Patrinan destinon.

 

Mi vidas vin, reviviĝintan Sinjoron,

komisii Marian kaj viajn disĉiplojn pri speciala misio.

 

Kiam via voĉo vokas Paŭlon

sur la Damasko-vojo,

kun li mi estas vojaĝanta.

 

Ĉi tiujn okazaĵojn mi vidas

ne pasintece, sed nun okazantaj.

Ne simpla spektanto mi estas,

sed sentas min kuntrenata, partoprena...

 

Vi, Jesuo, vokas ankaŭ min

estiĝi roko de via domo,

branĉo de via vivo,

voĉo de via voĉo,

mano de viaj manoj,

amo de via koro.

 

El “Messis”; el la itala trad. B. C.

 

al la indekso


 

Panoramo pri la Eklezio en la mondo (1)

 

NORDAMERIKO KAJ EŬROPO 

Tio kion oni nomas “La Okcidento”, fakte konsistas el Usono, Kanado kaj Okcidenteŭropo, tio estas la industriaj, aŭ evoluintaj landoj. Sendube ili estas la landoj kiuj regas la mondan ekonomion, havas en siaj manoj la teknologion, kaj konsistigas allogan modelon de vivo-maniero bazita sur konsumismo. Tiuj ĉi landoj estas tradicie kristanaj (anglikanaj, protestantaj, katolikaj), sed la vivo-maniero estas ofte materiisma kaj foje eĉ kontraŭhoma. Senlaboreco, malriĉeco, organizita krimado estas la bedaŭrindaj fruktoj de tia situacio.

“Materia malriĉeco kaj narkotismo - deklaris papo Johano Paŭlo la 2-a al la Usona prezidento George Bush - estas nur simptomoj de prufunda krizo, kiu fuŝas la fonon mem de la socio preskaŭ ĉie en la mondo ...”. Rilate la multajn problemojn, kiujn la Eklezio devas alfronti en Nordameriko, kaj, diversmezure, en Okcidenteŭropo, ni citas du frazojn de la papo al la Usonaj episkopoj: “Nuntempe granda nombro da katolikoj ne aliĝas al la instruoj de la Eklezio pri granda nombro de problemoj, ĉefe rilate la seksan kaj geedzan moralon, la eksedziĝon kaj reedziĝon...

...Kiel evoluas hodiaŭ la Amerikana kulturo? Ĉu tiu ĉi evoluo estas influata de la Evangelio? Ĉu ĝi klare spegulas la kristanan inspiron? Ĉu viaj muziko, poezio kaj arto, teatro, pentro - kaj skulptarto, la literaturo, kiun vi verkas, ne estas influata de la spirito de Kristo por la pefektigo de la homaro?”.

Okcidenteŭropo havas multajn situaciojn kaj problemojn similajn kun tiuj de Usono. Iuj problemoj estas novaj: la amasa almigrado el Azio kaj Afriko, kaj la integriĝo kun Orienteŭropo, post la falo de la komunismaj reĝimoj.

Orienteŭropo havas multajn problemojn, en rilato kun la restrukturado de la ekonomia sistemo, la konstruo de demokrata modelo, la uzo-misuzo de la libereco, la rilatoj inter la diversaj naciecoj. El Eklezia vidpunkto, post la reakiro de la religia libereco, estas la problemoj de re-organizo de la Eklezia vivo, kaj ankaŭ interkonfesiaj streĉitecoj, ĉefe en la rilatoj inter katolikoj kaj ortodoksuloj de la (eksa) Soveta Unio. Espereble ĉu katolikoj ĉu ortodoksuloj kondutos kun matureco kaj evangelia spirito, por superi tiujn malfacilojn.

La Eklezio ne devas foresti ĉe la defioj lanĉitaj de la novaj situacioj. Por tio la papo kunvenigis eksterordinaran sinodon (28 novembro - 14 decembro 1991) de episkopoj de Orienta kaj Okcidenta Eŭropo, sub la titolo “Kune atestantoj de Kristo, kiu liberigis nin”.

Al la sinodo, anoncita de la papo en Velehrad (Ĉeĥo-Slovakio) la 22-an de aprilo 1990, estis invititaj 30 episkopoj el Orienteŭropo kaj 40 el Okcidenteŭropo. Granda novaĵo de la sinodo estis la invito ankaŭ al “frataj delegitoj” de la ne-katolikaj kristanaj Eklezioj, ne kiel simplaj observantoj (kiel en la Koncilio Vatikana Dua), sed kun rajto paroladi, ĉu en la ĝenerala asembleo, ĉu en la apartaj diskutgrupoj.

Eŭropo, la “malnova kontinento”, povas ankoraŭ havi animon, kaj doni spiritajn riĉaĵojn al la mondo, kondiĉe ke ĝi malkovru siajn komunajn kristanajn radikojn. Ĉi-sence la papo plurfoje diradas, ke la moderna mondo bezonas re-evangelizadon.

Kompilis B. C.

 

al la indekso


 

RENKONTIĜO EN BUDAPEŜTO

 

En Sinjoro mia dankemo,

en Sinjoro mia ĝoj’.

Alrigardu al Li sen tim’;

Li tre proksimas por via ĝoj’

(kanono el Taize) 

Junularo renkontiĝas 

Dum la jarŝanĝo (30.12.1991-4.1.1992) okazis en Budapeŝto, Hungario, granda religia aranĝo: la 14-a Eŭropa Renkontiĝo de la Junularo, organizita de la Kristana Komunumo de Taizé.

Taizé estas malgranda loko de sudorienta Francio, proksime de Klunizo (Cluny). En ĉi tiu nekonata loko, dum la dua mondmilito Roger Schutz, filo de protestanta pastoro el Svislando, aĉetis posedaĵon kaj kreis la plej grandan eŭropan ekumenan komunumon.

Ĉi tiu komunumo, konsistanta el fratoj de diversaj kristanaj konfesioj, komence alprenis militajn rifuĝintojn. Hodiaŭ Taize - dum la tuta jaro, kaj precipe dum someraj ferioj - alprenas gastojn, certigas al ili lokon por loĝi, kaj antaŭ ĉio certigas al ĉiuj komunan preĝon.

Ĉiujare en decembro, la komunumo de Taize organizas renkontiĝon de junaj kristanoj el tuta Eŭropo: Prago, Vroclavo, Parizo, Budapeŝto...

En Budapeŝto, por la unua fojo en la historio de ĉi tiuj renkontiĝoj, estis kredantoj el tuta Eŭropo, ankaŭ el la eksaj sovetaj respublikoj. 

Diversaj spertoj 

Ĉiu, kiu alvenas al renkontiĝo organizita de la fratoj de Taizé, mem al si elektas la formon de travivo de ĉi tiu renkontiĝo.

Unua formo, la plej populara, estas partopreno en la vivo de paroĥaj komunumoj. Matene, la “Taizé-anoj” preĝas en paroĥoj kaj renkontiĝas por pripensi en malgrandaj grupetoj. Tagmeze kaj vespere okazas komuna preĝo en la urbocentro, dum kiuj fratoj el Taizé pripensas fragmentojn el la Sankta Skribo (temo de la ĉi-jara renkontiĝo estis: “Amo, kiel fonto de libereco”).

Oni ankaŭ povas alpaŝi al la laborgrupo, kiu okupiĝas interalie pri la disdonado de manĝaĵoj. Oni povas esti en la grupo de silento, en kiu mallaŭte oni pripensas la temojn de la renkontiĝo.

Kanto estas la grava punkto de la Taizé-preĝoj. En ĝi ĉiuj partoprenas ĉar ĝi estas tre facila por lernado. Kantoj - Kanonoj, konsistas el kelkaj versoj, ofte ripetitaj.

Tagmezaj kaj vesperaj preĝaj renkontiĝoj en grandaj budapeŝtaj sporta kaj ekspoziciaj haloj havis propran, grandiozan atmosferon.

Altaro, kreita per kelkaj altaĵoj sur kiuj oni instalas krucon kaj ikonon, estas lumigita per multaj kandeloj. Kelkaj miloj da homoj sidas sur la tero kaj aŭskultas tekston de Sankta Skribo en kelkaj lingvoj.

Pripensado en malgrandaj grupoj de dividado, dum kiuj oni interŝanĝas kredajn spertojn, estas tre diversa. Iafoje banala, iafoje grandioza kaj esperiga, sed preskaŭ ĉiam oni povas renkonti interesajn homojn el diversaj partoj de la eŭropa kontinento.

 

Frato Roger en Budapeŝto 

Kio estas Taizé 

“Taizé estas la simbolo de malaperado de baroj inter nacioj kaj eklezioj. Taizé por junaj homoj estas ankaŭ la simbolo de komuna preĝo super la limoj, kiuj dividas la naciojn”.

(El telegramo de la Ĉefepiskopo de Kanterburio, Britio, okaze de la Taizé-renkontiĝo en Budapeŝto). 

Esperantista grupeto 

En ĉi tiu jaro, unuafoje en la historio de la Taizé-renkontiĝoj, oni sukcesis krei - ankoraŭ neformale - malgrandan preĝan grupeton, kiu uzis Esperanton.

Nia grupo konsistis el ĉirkaŭ 20 personoj, venantaj el 8 landoj: Blankrusio, Britio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Pollando kaj Rumanio.

Ĉiutage matene, post la unuaj preĝoj, ni klopodis renkontiĝi je la diskutoj plenumataj en Esperanto. Por ni ĉiuj tio estis bonega okazo por interkonatiĝi kaj interŝanĝi spertojn kaj ideojn.

 

La esperantista junulgrupo 

Esperanto estis uzita ankaŭ dum matenaj preĝoj en paroĥa preĝejo, kie ni prezentiĝis la 2-an de januaro.

Ankoraŭfoje montriĝis, ke ĝuste Esperanto povas esti bonega rimedo por interkomunikado inter diversaj nacioj, kiuj vivas en ĝis antaŭ nelonge dividita Eŭropo.

La unua Esperanto-grupo estis kreita de ni mem, per niaj propraj fortoj (*), kaj ni ne gardis nin kontraŭ eraroj (interalie, ni ne loĝis ĉiuj en la sama loko). Ni volus organizi plibone la grupon okaze de la venonta, 15-a renkontiĝo; ĉu ni sukcesos, tio dependas de ni mem, antaŭ ĉio de tio, kiom da ni engaĝos sin en la organizado de ĉi tiu renkontiĝo. 

Krzytof Kliszczynski, Dorota Małkowska, Zbigniew Kowalski (Varsovio, Pollando).

 

(*) Amasa propagando estis farita inter la IKUE-anoj, per aldono de aparta varbilo al ĉiu ekzemplero de EK sendita en pasintjara aŭtuno (Noto de la Redakcio)

 

 

al la indekso


 

RESPONDECO

 

Disĉiplo venis, rajdante kamelon, fari viziton al sia sufio (= spirita majstro). Li dekameliĝis, eniris la tendon, profunde sin klinis, kaj diris: “Tiom grandas mia fido al Dio, ke mi lasis tie ekstere mian kamelon, ne liginte ĝin, ĉar mi estas konvinkita, ke Dio defendas la aferojn de siaj amantoj”.

“Iru tuj ekligi la kamelon, ho stultulo!” ekkriegis la majstro. “Dio ne havas tempon por perdi, farante tion, kion tute vi mem povas fari!”.

 

al la indekso


 

RIFUĜINTO

 

Tiel ne rigardu min, kvazaŭ ĝenulon.

Tiel ne hontigu min per via rigardo.

Kion do vi opinias? Nenion vi scias

pri mi. Nek de kie mi venas.

Nek kial mi troviĝas en via patrujo.

La vojon kiun mi trairis

certe mi ne trairis propraelekte.

 

Ne pensu ke, neŝatata gasto,

mi alproksimiĝis al via manĝotablo

pro la bonodoro de panpeco.

Vere, mi ne sentis allogon je via lando;

eĉ ne diluvo povus min elradikigi el la mia.

Provu do imagi, kio okazis,

tia ke, kontraŭvole, mi albordiĝis al via lando.

 

Mi konjektas, ke vi ne konas min.

Nu, taksu min preterpasanta gasto,

kiu eĉ ne momenton pli ol bezonate

deziras restadi en via hejmo,

kiu neniel, tute neniel, volas atenci

je via apartaĵo.

Fronte al ĉiuj viaj aspiroj,

eĉ ne manplenon da pajlo mi metas

sur la pesilon.

 

Kiel, do, vi povas min prijuĝi?

Ankaŭ por mi ekzistas patrolando,

kiun mi amis pli ol mian vivon.

Dum jaroj mi eltenis suferojn laŭ la vojo,

esperante ĝin plibonigi.

Nur la ondoj de hazardo kaj malfeliĉo

min ĵetis sur vian plaĝon.

Sed, kie mi ajn mi troviĝas, en mia brusto

plurestas nur la nostalgio je mia patrujo.

 

Kion do mi povas diri, por ke vi sciu kiu mi estas?

Pri miaj prapatroj ĉion vi nescias.

Kiom da senmortaj kantoj tra longaj jarcentoj

ili ellasis sub la blua kupolo de l’ ĉielo?

Kiom da bildoj ili gravuris

en la memoro de l’ Universo?

 

Sed ĉu tio vere interesas vin?

Ĉi tiu historio - vi komprenigas al mi -

havas nenion komuna kun la via.

Se tiel, do nenion plu demandu pri mi.

Lasu min en mia soleco, kun mia sufero.

Sciu nur, ke ankaŭ por mi ekzistas patrujo,

kaj ke mi sopire nombras la tagojn en la atendo

ke la vojo al ĝi denove estu glata.

Nur tion plue aŭskultu, kaj nenion pli: en mia Lando

gasto estas kara samkiel propra animo.

 

Nemát Mirzazadeh, irana rifuĝinto en Italio

el “Amicizia Studenti Esteri” (periodaĵo de eksterlandaj studentoj en Italio) - el la itala trad. A. D. S.

 

al la indekso


 

LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO INVITAS

 

Sur la pasintjaraj paĝoj de EK aperis raportoj pri la sukcesaj aranĝoj de la ĉeĥa IKUE-anoj. Ankaŭ nunjare okazos kelkaj gravaj aranĝoj, al kies partopreno la ĉeĥaj IKUE-anoj invitas la ekstarlandajn IKUE-anojn:

 

De la 19-a ĝis la 21-a de junio 1992 okazos en la sudbohemia urbo České Budějovice la 2-a spirita renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj. La urbo estas facile atingebla, precipe el Germanio, Aŭstrio kaj Italio. La komforta loĝado, kun la kunvenejo kaj kapelo, estas rezervita rekte en la urbocentro, en la Fakultato pri Teologiaj Studoj.

Ladislav Mlejnek 

La 11-a IKUE-tendaro okazos de la 8-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1992 en Sebranice apud Litomysl (vidu pri ĝi EK 9-10/1991). La restado en la Dia naturo, la loĝado en tendoj aŭ en vilaĝa loĝejo, la manĝado en la naturaj kondiĉoj (neniu malsatos!), kaj la frateca medio certigas travivon de agrablaj kaj spirite riĉaj travivaĵoj.

Miloslav Šváček

 

Pasintjaraj tendaranoj en Sebranice

 

al la indekso


 

DUA RENKONTIĜO EN ŽILINA

 

La IKUE-Sekcio de Slovakia Esperanto-Asocio invitas al la dua renkontiĝo de katolikaj esperantistoj, okazonta en Žilina en la tagoj 28-30.8.1992.

En la programo troviĝas:

- Kunsido de la slovakia IKUE-Sekcio;

- Sanktaj Mesoj en Esperanto;

- klerigaj prelegoj;

- ekskurso al Teplica.

Vladiměr Němec, Ĉeĥa kaj Slovaka F. R.

 

al la indekso


 

MOVADAJ INFORMOJ 

 

 

* Patro Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE, nun fartas denove relative bone.

La 15-an de marto, li svenis kaj restis senkonscia dum pluraj horoj. La analizoj kaj testoj faritaj en hospitalo atentigis pri fizika kaj nerva streĉiteco; estas verŝajne, ke je tio kontribuis lia vigla agado favore al la diversaj iniciatoj de IKUE.

En ĉi tiu okazo, Pastro Magnani denove kaj insiste petas, ke oni elektu novan Prezidanton de IKUE. Niavice, ni ripete alvokas por ke sin prezentu kandidatoj al la diversaj gvidaj postenoj (Prezidanto, Estraro, plenumkomitato), por ke estu eble lanĉi kompletan voĉdonadon.

 

* Dank’ al la interesiĝo de Sac. Albrecht Kronenberger, estis oficiale agnoskita la Laborkomunumo de IKUE en la germana diocezo Speyer.

 

* “MIRINDA KOLOMBIO” estas la titolo de serio da 18 poŝtkartoj en luksa ujo, kun klariga teksto en Esperanto, kiuj prezentas diversajn aspektojn de tiuj belega lando, “Pordo de Sudameriko”.

Mendoj ĉe S-ro Luis Felipe Saldarriaga, Medellín, Kolombio.

 

* La INTERNACIA MUZEO DE PACO KAJ SOLIDARECO (P.O. Box 76, 703000 Samarkanda, Uzbekistano Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj), fondita antaŭ 5 jaroj de lokaj Esperanto-aktivuloj, nun disponas pri pli ol 15.000 diversa-specaj eldonaĵoj el 100 landoj.

Temaro de la Muzeo ampleksas la universalajn homajn valorojn kaj la plej gravajn terglobajn problemojn, kiujn alfrontas la homaro.

Multaj internaciaj kaj naciaj organizoj regule sendas al la Muzeo siajn eldonaĵojn kaj materialon. Ni tre ĝojus ricevi "Espero Katolika", kaj eventuale ankaŭ alian eldonaĵojn.

 

 

al la indekso


 

ALVOKO POR LA U.K.

 

La Universala Esperanto-Kongreso en Vieno venos baldaŭ: tial estas tempo por kelkaj pripensaĵoj.

Dum la lasta kongreso en Bergeno IKUE preskaŭ ne ĉeestis; ni ja havis kunvenon laŭ kongreslibro, sed nur maljuna pastro, kiu ne sufiĉe regis Esperanton, estris la kunvenon; tio estis bedaŭrinda, ja malagrabla afero pro la pastro kaj por IKUE. Mankis ankaŭ temo: babilado ne sufiĉas. Ni perdis la ŝancon varbi por IKUE kaj nia eklezio. Alia unuiĝoj festis grandajn kunvenojn kaj varbis por si antaŭe per flugfolioj, afiŝoj kaj eĉ teatraĵetoj en la kongreshalo. Ni estis nur mizera araĉo, kaj nia gastoj forlasis nian kunvenon certe malkontente.

La protestantoj celebris dimanĉe en luterana preĝejo diservon, kiun manke de katolika Meso en Esperanto multaj katolikoj vizitis. Dume, nur 20 metrojn for de la kongreshalo, estis katolika preĝejo. Mi vidis ĉiutage kelkajn Esperantistojn en la preĝejo. Multaj estus vizitintaj ĝin, se la Meso estus estinta en Esperanto. Post la kongreso sabate vespere itala pastro celebris sanktan Meson en Milana rito esperantlingve: pli ol 50 esperantistoj ĉeestis, post la kongreso. Dum la kongreso okazis tute nenio. En Varsovio plenigis tuttage multe da Esperantistoj proksiman preĝejon dum Meso en Esperanto.

Mi protestis dum la kongreskunveno kontraŭ la dormo de la bonuloj kaj postulis:

1-e) dimanĉe sanktan Meson en esperanto;

2-e) dumsemajne ekumenan diservon;

3-e) ĉiutage sanktan Meson en Esperanto en proksima preĝejo;

4-e) bone preparitan kunvenon de IKUE kun aktuala prelego, eble religia-politika pri kredo en Ruslando aŭ simila.

Multaj homoj de la IKUE-kunveno aplaŭdis min kaj diris al mi poste, ke ili konsentas al mi. Mi ne nur protestas, sed mi estas preta prepari kaj celebri ĉiutagan Meson kaj varbi por ĉiuj okazaĵoj de IKUE. Multe da kongres-partoprenantoj atendas niajn aktivaĵojn, aparte la homoj el la orientaj landoj.

Mi treege ĝojus, se ankaŭ vi opinius, ke IKUE devos esti videbla dum la venonta kongreso kaj laboros por siaj celoj.

Afablajn salutojn kaj benon de Dio por via laboro.

Pastro Manfred Odenwald, Essen, Germanio

 

al la indekso


 

AFORISMOJ 

 

* Milfoje mi preferas murdiĝi ol mortigi (H. Câmara).

* Almozo estas silenta preĝo (araba proverbo).

* Ami signifas starigi en la unua rango tiun kiu pleje suferas (Abbé Pierre).

* Pli bonas la vundoj de la homoj kiuj nin amas, ol la hipokritaj kisoj de niaj malamantoj (ĉina proverbo).

 

al la indekso