Enhavo de Espero Katolika numero 6-7/1991

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo:  La etaj paŝtistoj de Fatima

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 


 

RADIO VATIKANA

 

La esperanto-redakcio de Radio Vatikana informas, ke ekde la 29a de septembro ŝanĝiĝos la horaro de ĝia dimanĉa elsendo. La semajna dimanĉvespera elsendo okazos je la horo 20a kaj 20 minutoj laŭ la Universala Tempo. Ne ŝanĝiĝas la tempodaŭro, sed la programo ne plu estos direktata al Afriko.

La ŝanĝoj estas kaŭzataj de ĝenerala restrukturado de la tuta programaro de Radio Vatikana, kiu jam influis super la alia semajna elsendo en esperanto, tiu de ĵaŭdo, kiu ekde kelka tempo surondiĝas pli frue.

 

al la indekso


 

 

Ĵustempa encikliko de papo Johano Paŭlo la Dua

 

“CENTESIMUS ANNUS”

CENT JAROJ DE  STREBOJ POR SOCIALA JUSTECO 

Grava jubileo 

Kial nova papa encikliko (= universala instru-letero)? Ne nur por jubilei la unuan jarcenton de alia encikliko, nome Rerum novarum, kiu pritraktis la “laboristaran demandon”. Ni klarigu per unu ekzemplo ...:

“Nia viv-kondiĉo estas pli aĉa ol tiu de porkoj kaj bovinoj”. Ĉi tiujn vortojn alparolis reprezentanto de indiana gento antaŭ la papo okaze de unu el liaj vojaĝoj en Latinameriko. Johano Paŭlo la Dua - raportis atestantoj - ĉe tiuj vortoj klinis la kapon ĉagrenplene. Oni foje kritikas la vojaĝojn de la papo tra la mondo. Sed oni konsideru, ke nur tiel li povas konstati la verajn situaciojn de multe da homoj, ĉar ankaŭ por papo validas la proverbo: okulo - plej valora atestilo.

La papo, kiel paŝtisto kaj raprezentanto de la tutmonda katolika kristanaro, sentas la devon fariĝi, mondskale, “Voĉo de la senvoĉuloj”... Ĉi-rilate, en multaj mondo-partoj la situacio ne ŝanĝiĝis kompare kun antaŭ cent jaroj, kiam “la preskaŭ sklaveca jugo” de grandaj proletamasoj instigis papon Leonon la 13-an skribi al la katolika kristanaro enciklikon, titolitan Rerum novarum (= Novaj aferoj). 

Papo Leono la 13-a, aŭtoro de la Encikliko “Rerum novarum”

 

“Al ni ŝajnas - li skribis - ke ni perfidus nian mision, se ni silentus pri tio”. La postaj papoj daŭrigis kaj aktualigis la strebojn favore al justeco kaj paco en la mondo. Ni menciu almenaŭ la enciklikojn Pacem in terris = Paco sur la tero de papo Johano la 23-a (1958-1963): kaj Populorum progressio = Progreso de la popoloj de Paŭlo la 6-a (1963-1978).

La nuna papo, per la encikliko Centesimus annus = Centa jaro, oficiale datita je la 1-a de majo 1991, intencas soleni la unuan jarcenton de la encikliko Rerum novarum de Leono la 13-a, kaj samtempe analizi la aktualajn problemojn kaj kontribui en la konstruado de mondo pli justa, pli paca, entute pli “homeca”. 

La komenca parto de la Encikliko “Rerum novarum”

 

Vasta, akre-vida perspektivo 

La nova encikliko tute ne estas akademieca memor-soleno de jubileo. Male, ĝin karatkerizas historia perspektivo, tre atenta pri la “novaj aferoj” t. e. la ŝanĝoj okazintaj kaj ade okazantaj, kiuj postulas pli kaj pli novajn solvojn; kaj mondskala perspektivo, ĉar en la Tria Mondo foje aktualas manko de sociala leĝaro, kaj ankaŭ en industriaj landoj oni konstatas malhomecajn situaciojn kaj novajn formojn de malriĉeco.

La rigardo al la lastaj cent jaroj de la monda historio ebligas pli objektivan prijuĝon de la homara evoluo kaj de la nuna situacio.

Johano Paŭlo la Dua, en la dua ĉapitro de Centesimus annus, atentigas ke Leono la 13-a prave kondamnis kaj la kolektivismon (tiam nomatan socialismo) kaj la liberismon. La socialismo malrespektas la rajton al privata proprieto, senrespondecigas la laboristojn, estigas subpremadon fare de la ŝtato ... Estas mirinde, ke tiuj aferoj estis de la papo prognozitaj jam en 1891, multe antaŭ ilia efektiviĝo per la “reala socialismo”. Sed Rerum novarum kondamnis ankaŭ la liberismon, ĉar la principa libereco por ĉiuj estigas faktan sklavecon aŭ mizeron por malriĉuloj, malsanuloj ktp. “La eraro konsistas en koncepto pri homa libereco, kiu malobeas al la vero, kaj do ankaŭ al la devo respekti la rajtojn de la aliaj homoj” (CA 17). La ŝtato, la sindikatoj, la laborista movado devas aktivi, por ke la socio estu ĝusta kaj harmonia. La proprieto devas celi ne nur la proprietulon, sed la tutan socion, kaj do ĝusta leĝaro devas limigi la ĝuon de la privata proprieto kaj la kapitalismon.

La encikliko Centesimus annus emfazas, ke ĉiu ideologio malrespektanta la veron de la hompersono, ties transcendan, ne tuŝeblan valoron, fariĝas malhoma. El tio estiĝis la du teruraj mondmilitoj, la falo de granda parto de Eŭropo sub la komunismon, la malvarma milito, la diktaturaj reĝimoj, la konsumisma materiismo...

Intertempe, tamen, progresis en multaj la konscio pri nerezigneblaj homaj rajtoj. Fakte, la Organizaĵo de Unuigintaj Nacioj kaj aliaj instancoj pretigis ĉartojn, kiuj kvankam ne ĉie kaj ne tute akceptitaj, estas bazo por konstruo de socio pli respektema de la fundamentaj homrajtoj. Sed Unuiĝintaj Nacioj ĝis nun ne sukcesis konstrui efikajn instrumentojn por la solvo de la internaciaj konfliktoj alternative al milito; kaj ŝajnas ke ĉi tiu estas la plej urĝa problemo, kiun la internacia komunumo ankoraŭ devas solvi” (CA 21). 

La histori-turniĝo de la 1989-a jaro, kaj koncernaj taskoj 

Aparta ĉapitro de Centesimus annus estas dediĉita al la historia falo de socialismaj diktaturoj en meza kaj orienta Eŭropo, krom la fino de kelkaj totalismaj reĝimoj en la Tria Mondo. La maljustecoj de la socialismaj sistemoj konsistis en la malrespekto de la moralaj kaj kulturaj valoroj, kaj la ŝanĝo okazis plej grandparte sen perforto, per la sola forto de la racio, kaj la fido en moralaj kaj religiaj valoroj. La kontribuo de la Eklezioj por tiu liberigo estis rimarkinda.

Estas morala devo de la evoluintaj landoj helpi kaj la ekskomunismajn kaj la triamondajn landojn, por ilia evoluo. Sed “La evoluo... devas konceptiĝi ne nur en ekonomia maniero, sed en senco tutece homa. Ne temas nur pri jeno: altigi ĉiujn popolojn al la nivelo, kiun nuntempe ĝuas la plej riĉaj landoj, sed konstrui per solidara kunlaboro pli dignan vivon, efektive kreskigi la dignon kaj kreivon de ĉiu unuopa hompersono, ties kapablon respondi al sia propra vokiĝo kaj do al la Dia alvoko. Kulmine de la evoluo estas la plenumo de la rajto-devo serĉi Dion, ekkoni Lin, kaj vivi laŭ tiu kono. En la totalismaj kaj aŭtoritatecaj reĝimoj ekstremiĝis la principo de la supereco de forto super racio. La homo estas devigita ricevi mondokoncepton perforte altruditan, ne atingitan per klopodo de sia racio kaj praktiko de sia libereco. Oni devas renversi tiun principon, kaj tutece agnoski la rajtojn de la homa konscienco nur ligita per la vero ĉu natura, ĉu revelaciita. En la agnosko de ĉi tiuj raitoj konsistas la prafundamento de ĉiu politika ordo aŭtentike libera. Gravas reaserti ĉi tiun principon, pro pluraj kialoj:

a) la antikvaj formoj de totalismo kaj aŭtoritatismo ankoraŭ ne tute estas forvenkitaj, kaj ankaŭ estas la risko, ke ili revigliĝos: tio instigas al denova klopodo por kunlaboro kaj solidareco inter ĉiuj landoj;

b) ĉar en la evoluintaj landoj oni foje tro propagandas nur utilismajn valorojn, kun senbremsa ekscito de la instinktoj kaj emoj al senpera plezurĝuo, kio malhelpas la agnoskon kaj respekton de la gradaro de la veraj valoroj de la homvivo;

c) ĉar en iuj landoj estiĝas novaj formoj de religia fundamentismo kiu, kaŝe aŭ eĉ malkaŝe, malhavigas al civitanoj kun kredoj malsamaj ol tiu de majoritato la plenan ĝuon de iliaj civitanaj aŭ religiaj rajtoj, malebligas ilin eniri en la kulturan debaton, limigas la rajton de la Eklezio prediki la Evangelion kaj la rajton de la homoj, kiuj tiun predikadon aŭskultas, akcepti ĝin kaj konvertiĝi al Kristo” (CA 29). 

Proprieto kaj universala celo de la bonaĵoj 

Granda parto de la papa encikliko estas dediĉita al la rolo de la riĉaĵoj, kiuj devas samtempe plenumi la rajton al privata proprieto kaj al universala celo. Iam la riĉaĵojn konsistigis la tero, sed poste estiĝis alispecaj bonaĵoj: la laboro, la scienco, la teknologio, la entreprenaj kapabloj; krom tio ke nuntempe la tutmonda ekonomio estas pli kaj pli interdependa.

La Eklezio ne havas proprajn konkretajn solvojn por proponi, tamen ĝi povas kaj devas kunlabori al plibonigo de la homvivo, predikante la veron pri la homo kaj ties vokiĝo, denuncante la misuzojn. La Eklezio “plialtigas la kvaliton de la homaj kondutoj, favore al kulturo de paco, kontraŭ vivmodeloj kiuj konfuzas la homon en la amason, malagnoskas la rolon de ha iniciativo kaj libereco, kaj kiuj konsistigas lian grandecon en artoj de konfliktado kaj milito. La Eklezio plenumas sian servon, predikante la veron pri la kreo de la mondo, kiun Dio metis en la manojn de la homoj por ke ili, per sia laboro, igu ĝin pli frukto-riĉa kaj pli perfekta: kaj predikante la veron pri la elaĉeto, per kiu la Filo de Dio savis ĉiujn homojn kaj samtempe kunigis ilin reciproke, igante ilin respondecaj unuj pri aliaj...

Ĉi tiu postulo ne haltas ĉe la limoj de sia propra familio, nek de la nacio aŭ ŝtato, sed koncernas laŭorde la tutan homaron, tiel ke neniu homo devas rigardi sin fremda aŭ indiferenta pri la sorto de alia membro de la homara familio (CA 51).

“Cent jarojn post la publikigo de «Rerum novarum» - konkludas Johano Paŭlo la Dua - la Eklezio trovigas ankoraŭ antaŭ novaj aferoj kaj novaj defioj. Tial, la centjara jubileo devas konfirmi en la klopodado ĉiujn bona-volajn homojn, kaj speciale la kredantojn” (CA 61).

Battista Cadei

 

 

al la indekso


 

PATRO NIA (Mat 6, 9-13)

 

1. PATRO NIA,

Vi estas nia patro

kaj ni viaj infanoj.

Vi amas nin,

Vi donis al ni la vivon,

Vi direktas niajn aferojn

kaj gardas nin,

zorgas pri ni,

donas tegmenton super nian kapon

kaj nutras nin

kaj vestas nin.

Vi estas nia patro kaj nia sinjoro

kaj ni viaj infanoj kaj viaj servantoj.

 

2. KIU ESTAS EN LA ĈIELO

kaj reĝas en la ĉieloj de la tuta universo,

kie Vi miliardojn da sunoj kaj steloj disĵetis,

Vi ankaŭ regas nian malgrandan teron;

ĉio, kion Vi kreis, estas al Vi subigita:

la suno, kiu dispelas la mallumojn de l’ nokto

kaj per sia lumo superŝutas la mondon,

la tero, kiu nin nutras kaj donas al ni restadon,

la fajro, kiu nin varmigas kaj ombrojn forpelas,

la akvo, kiu purigas kaj sensoifigas,

la aero, kiu refreŝigas kaj vivigas -

ĉio estas via verko

kaj mi, la homo, via ĉefverko.

 

3. SANKTIGATA ESTU NOMO VIA

en la temploj de ĉiuj konfesioj

kaj en niaj domoj

kaj en niaj familioj,

kiuj estas viaj plej etaj preĝejoj,

kaj en niaj koroj,

kiuj estas viaj plej etaj sanktejoj,

kaj en niaj buŝoj,

kiuj laŭdu Vin,

kaj en niaj pensoj,

en kiuj ni adoru Vin,

kaj en niaj faroj,

per kiuj ni gloru vin.

 

4. ALVENU REGNO VIA

kaj regado via sur la tuta tero,

super ĉiuj popoloj

pere de ekkono de via esto,

pere de alproksimigo de homo al homo

pere de malfermo de niaj koroj,

pere de propra abnegacio,

pere de nia renovigo,

pere de via sankta eklezio kaj nia kredo -

ĉar per nia repaciĝo

alvenos via regno

por ĉiuj viaj tempoj.

 

5. FARIĜU VOLO VIA,

KIEL EN LA ĈIELO, TIEL ANKAŬ SUR LA TERO

hodiaŭ kaj morgaŭ kaj por ĉiuj tempoj;

mi subiĝas por ĉiam al via volo,

ia ajn ĝi estos,

ĉion mi redonas en manojn viajn,

en bonsorto kaj en mizero,

en tempo de sano kaj malsano;

donu al mi forton ĉion suferi

kaj la bonon kaj la malbonon -

donu al mi la gracon persisti en la kredo

kaj fortan volon,

por ke mi ne perdu mian propran “mi”,

por ke mi nur bonon disdonu

kaj gardu mian propran vizaĝon.

 

6. PANON NIAN ĈIUTAGAN

DONU AL NI HODIAŬ

kaj morgaŭ kaj por ĉiuj niaj tagoj,

por ke ni neniam malsatu;

ĉiun tagon mi parolas en pensoj kun Vi,

vortoj miaj estas dankdiroj kaj petoj,

mi dankas Vin, ke mi vivas per via pano,

mi petas de Vi en miaj simplaj vortoj

ne nur la ĉiutagan panon,

sed ankaŭ la ĉielan manaon

por mia senmorta animo,

kiu ankaŭ deziregas vian manĝaĵon -

donu al ĉiuj malsataj en la tuta mondo

la panon de la ĝistempa kaj eterna vivo.

 

 

7. KAJ PARDONU AL NI NIAJN KULPOJN,

KIEL ANKAŬ NI PARDONAS AL NIAJ KULPULOJ

Vi estas indulgema kaj bona

kaj en via granda kompato

sennombrafoje Vi al ni pardonas

niajn ŝuldojn kaj kulpojn,

donu al ni ĉiutage momenton de vekiĝo,

alproksimiĝo kaj ekkono,

por ke ni ekvidu en ĉiu homo

fratinon nian, fraton nian,

por ke ni ekkonu en ĉiu homo

nin mem kaj speguliĝon de via esto -

hodiaŭ ankoraŭ mi iros al mia frato

kaj etendos mian manon je signo de paco.

 

8. KAJ NE KONDUKU NIN EN TENTON

en tiu ĉi mondo plena de tentoj,

insidoj, persekutoj kaj krimoj,

kie la homo por la homo iĝas lupo kaj hieno,

kie la homo al la homo portas perdon,

kie la homo al la homo pretigas kruelan sorton,

kie je vido de tiuj kruelaĵoj la ĉielo ribelas;

ni eklevu nian voĉon, ĝi laŭte resonu

sur la tero kaj sur la maroj kaj atingu la ĉielon -

jen la krio de la turmentitaj kaj martirigitaj homoj

je brido de l’ malbono kaj de l’ despotismo,

je forigo de l’ perforto, je ĉesigo de l’ militoj,

je justeco, libero kaj paco por la mondo.

 

9. SED LIBERIGU NIN DE LA MALBONO,

nin kaj tiujn, kiuj nin persekutas

kaj tiujn, al kiuj ni faras maljustaĵon,

ĉiujn, kiujn Vi kreis, savu

kaj tiujn, kiuj forpasis kaj post ni venos,

por ke ĉiuj, kiuj transiris la nokton de l’ morto,

denove naskiĝu por la vivo

kaj trovu la ponton al la hela vojo

kaj alvenu al via domo en ĝojo -

Patro nia, defendu nin laŭ via granda mizerikondo

kontraŭ malsato, incendio, pesto, malsano,

milito kaj atommorto,

savu nin pro via granda amo,

gardu ĉiujn viajn infanojn, Patro nia.

Amen.

 

al la indekso


 

KONSEKRIĜO AL LA VIRGULINO

en la pilgrimloko Fatima

Lunde, la 13an de majo 1991 

La 13an de majo 1991, ĝuste dek jarojn post la atenco en Placo sankta Petro, Papo Johano Paŭlo la 2a revenas por la dua fojo al la fama pilgrimloko Fatima, Portugalio, kaj tie li ripetas la konsekron de la homaro al la virgulino Maria. Li jam estis farinta tion en 1984, okaze de la alveno en Romo de la statuo de la Dipatrino de Fatima. La konsekro de la homaro al la Dipatrino estis petita de Maria mem dum unu el la aperoj en Fatima. 

 

1. “Sankta Patrino de la Elaĉetanto,

Pordo de la ĉielo, Stelo de la maro,

helpu vian popolon kiu sopiras releviĝi”.

Ankoraŭfoje ni turniĝas al Vi,

Patrino de Kristo kaj de la Eklezio,

kolektitaj ĉe viaj piedoj en Cova da Iria,

por danki al Vi pro tio kion Vi faris

dum ĉi tiuj malfacilaj jaroj

por la Eklezio, por ĉiu el ni kaj por la tuta homaro.

 

2. “Monstra te esse Matrem!” (*)

Kiomfoje ni alvokis Vin.

Kaj hodiaŭ ni estas ĉi tie por danki Vin,

ĉar Vi ĉiam aŭskultis nin.

Vi montriĝis Patrino:

Patrino de la Eklezio, misianta sur la vojo de la tero

sin pretiganta por la Tria kristana Jarmilo;

Patrino de la homoj pro la konstanta protekto

kiu evitis al ni tragediojn kaj neripareblajn detruojn,

kaj kiu plifaciligis la progreson kaj la sociajn konkerojn de niaj tagoj.

Patrino de la Nacioj, pro la neesperataj ŝanĝiĝoj

kiuj redonis fidon al popoloj

longtempe subpremitaj kaj humiligitaj;

Patrino de vivo, pro la multaj signoj

per kiuj Vi akompanis nin

defendante nin de la malbono kaj de la morto-povo.

Mia Patrino amema ekde ĉiam,

sed en aparta maniero

tiun 13an de majo 1981,

kiam mi sentis apud mi

Vian savantan ĉeeston;

Patrino de ĉiu homo, kiu luktas por la vivo kiu ne mortas.

Patrino de la homaro elaĉetita de la Sango de Kristo.

Patrino de la perfekta amo, de la espero kaj de la paco,

Sankta Patrino de la Elaĉetanto.

 

3. “Monstra te esse Matrem!”

Jes, daŭrigu montri Vin Patrino por ĉiuj,

ĉar la mondo bezonas Vin.

La novaj situacioj de la popoloj kaj de la Eklezio

estas ankoraŭ malfirmaj kaj nestabilaj.

Ekzistas la danĝero anstataŭigi marksismon

per alia formo de ateismo,

kiu flatante liberecon emas detrui

la radikojn de la homa kaj kristana moralo.

Patrino de la espero, iru kun ni!

Iru kun la homo de ĉi tiu jarcentfino,

kun la homo de ĉiu raso kaj kulturo,

de ĉiu aĝo kaj situacio.

Iru kun la popoloj al solidareco kaj amo.

Iru kun la gejunuloj, ĉefroluloj de estontaj tagoj de paco.

Bezonas Vin la Nacioj kiuj lastatempe

reakiris sian vivo-spacon de libereco

kaj estas nun zorgantaj por la konstruo de sia estonteco.

Bezonas Vin Eŭropo kiu de Oriento ĝis Okcidento

ne povas retrovi sian aŭtentikan identecon

sen remalkovri siajn komunajn kristanajn radikojn.

Bezonas Vin la mondo por solvi

la multajn kaj perfortajn konfliktojn kiuj ankoraŭ ĝin minacas.

 

4. “Monstra te esse Matrem!”

Montru, ke vi estas Patrino de la malriĉuloj

de tiu, kiu mortas pro malsato kaj sen asistado en la malsano,

de tiu, kiu suferas maljustaĵojn kaj altrudojn,

de tiu, kiu estas subpremata kaj ekspluatata,

de tiu, kiu senesperiĝas aŭ vane serĉas kvietecon for de Dio.

Helpu nin defendi la vivon, spegulo de la dia amo,

helpu nin defendi ĝin ĉiam,

ekde tagiĝo ĝis ĝia natura subiro.

Montru Vin Patrino de unueco kaj paco!

Finiĝu ĉie perforto kaj maljusteco,

kresku en la familioj konkordo kaj unueco,

kaj inter la popoloj respekto kaj dialogo;

regu surtere paco, la aŭtentika paco!

Ho Virgulino Maria, donu al la mondo Kriston, nian pacon!

Ke la popoloj ne remalfermu novajn fosaĵojn de malamo kaj revenĝo,

ke la mondo ne cedu je la allogaĵoj de falsa bonstato

kiu ofendas la dignecon de la hompersono

kaj kompromitas por ĉiam la riĉofontojn de la kreaĵaro.

Montru Vin Patrino de espero!

Viglu super la vojo kiu ankoraŭ restas al ni.

Viglu super la homoj kaj super la novaj situacioj de la popoloj

ankoraŭ minacataj de milit-riskoj.

Viglu super la respondeculoj de la Nacioj

kaj super tiuj, kiuj regas la destinojn de la homaro.

Viglu super la Eklezio ĉiam tentata de la spirito de la mondo.

Viglu, aparte, super la venonta speciala Asembleo

de la Sinodo de la Episkopoj, grava etapo de la irado

de la nova evangelizado en Eŭropo.

Viglu super mia patra servado,

je la servo de la Evangelio kaj de la homo

direkte al la novaj celoj de la misiista agado de la Eklezio.

Totus tuus! (**)

 

5. En kolegia unueco kun la Paŝtistoj,

en kunuleco kun la tuta Popolo de Dio,

disvastigita en ĉiuj anguloj de la tero,

ankaŭ hodiaŭ mi renovigas al Vi

la filecan konsekron de la homaro.

Al Vi, kun konfido, ni ĉiuj konsekriĝas,

kun Vi ni volas sekvi Kriston, Elaĉetanto de la homo:

ke laceco ne estu peza, nek penado nin malrapidigu,

la malfacilaĵoj ne sufoku la kuraĝon,

nek malĝojo, la ĝojon en la koro.

Vi, ho Maria, Patrino de la Elaĉetanto,

daŭre montru, ke Vi estas Patrino por ĉiuj,

viglu super nia irado,

faru, ke, ĝojoplenaj, ni vidu Vian Filon en la Ĉielo.

Amen!

 

Papo Johano Paŭlo la 2-a

el la portugala tradukis Carlo Sarandrea

 

(*) Montru, ke Vi estas Patrino

(**) Tute via!

 

al la indekso


 

Vivo-Parolo de junio

 

“NI AMBICIAS - ĈU LOĜANTE EN LA KORPO, ĈU ESTANTE FOR DE ĜI - ESTI AKCEPTINDAJ ĈE LI”

 

La senco de ĉi tiuj vortoj, laŭ ties ĉirkaŭteksto, estas jena: mi strebas esti akceptinda ĉe la Sinjoro, kiam mi prezentiĝos antaŭ Li, indiferente ĉu tion mi atingos “estante ankoraŭ en la korpo” (tio estas: ne pasinte tra la morto), aŭ tion mi atingos “ekzilante for de la korpo” (tio estas: post la morto). Por kompreni ĉi tiun penson de la apostolo Paŭlo, oni konsideru, ke en la prakristanaj komunumoj estis tre disvastigita la opinio, ke la reveno de Jesuo okazos tuj: kaj tiutage la mortintaj kredantoj reviviĝos, dum la ankoraŭ vivantaj kredantoj iros renkonte al la Sinjoro senmorte, kun korpo transformita kaj glorata (1 Tes 4,13-17; 1 Kor 15,51-53).

En la kunteksto (2 Kor 4,14-5,10) de nia Vivo-Parolo, la apostolo Paŭlo klarigas la sekreton, kiu lin subtenas meze de ĉiuj liaj suferoj kaj penoj: la certeco renkontiĝi kun Kristo fine de la vivo. Ĉi tiu espero estas tiel forta, ke ĝi estigas en li la deziron, ke tiu fino baldaŭ venu; samtempe ĝi instigas lin al ĉiuforta klopodado en la misio, kiun Kristo al li konfidis. Ĉi tio estas la vojo por plaĉi al la Sinjoro, la kondiĉo por esti de li akceptota en la fina tago. Kaj ĉi tio estas la ununura vera zorgo de la apostolo dum lia surtera ekziliĝo.

Tio, kio impresas ĉe la apostolo, estas la impeto, per kiu li sin ĵetas al renkontiĝo kun Jesuo, en la certeco, ke li vidos Lin je la vivo-fino.

Paŭlo certe preferus atingi tiun ĉi renkonton ne traspertante la morton. Sed, eĉ se tiu sperto estus neevitebla, li daŭre estos en la ĝojo (kiu estas frukto de la Sankta Spirito) ĉar la afero, kiu por li plej gravas, estas plaĉi al la Sinjoro.

Alia efiko de la granda espero de la apostolo, estas la maniero, laŭ kiu li sin preparas al renkontiĝo kun Kristo.

La apostolo ĉiuforte klopodegas travivi la volon de Dio, tio estas la taskon, al li konfiditan, porti la Evangelion al ĉiuj gentoj kaj konstrui ĉie kristanajn komunumojn, akceptante ĉiajn renkontatajn suferojn, kaj igante el ĉia provo kaj el ĉia fratoservo amo-faron al Kristo.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon dum ĉi tiu monato?

Plivivigante nian esperon kaj nian mem-preparon renkontiĝi kun Kristo fine de nia vivo.

Estas veraĵo de nia kredo, ke tiam ni renkontiĝos kun Kristo.

Same estas veraĵo de nia kredo, ke iam Jesuo revenos surteren, por juĝi la homaran historion kaj definitive starigi la regnon de Dio - regnon de amo, de paco kaj de plena justeco - kaj kunigi en tiu regno ĉiujn kredintajn kaj esperintajn en Li.

Ni do devas prepari nin al tiu renkonto kun Kristo, vivante tiamaniere, ke ni estu akceptotaj en lia regno. Tio okazos, se ni klopodos esti konstruantoj de tiu regno ekde nun ĉi tie surtere, laborante kun granda fervoro kaj amo tie, kie Li volis nin.

Por plejmultaj el ni, tio signifos tutecan memdediĉon por firmigi, disvastigi, profundigi nian Movadon de Fajrujoj (*), konscie ke ni laboras por parteto de la Eklezio, kaj do de la regno de Dio, komencante per la strebo regnigi Kriston en niaj personoj, en niaj familioj, en niaj labormedioj. Por aliaj, tio signifos pli fervoran memdediĉon al la movado, al la grupo, al la asocio, al la paroĥo, al la diocezo, al la religia ordeno, al kiu oni apartenas.

Al tio do ni devos celi dum ĉi tiu monato, por plenumi ankaŭ ni, kiel la apostolo Paŭlo, la volon de Dio. Tiel ni estos akceptindaj ĉe Jesuo, kaj nia fina renkonto kun li estos ĝojego kaj festo.

Chiara Lubich

Chiara Lubich

 

(*) La Movado “de Fajrujoj” (itallingve: Focolarini), fondita en Trento, Italio, la 7an de decembro 1943, estas asocio, kiu celas “doni kontribuon por la realigo de la preĝo de Jesuo: Patro, ke ĉiuj estu unu”. Ĝia fondintino kaj nuna prezidantino estas Chiara Lubich. (N.d.R.).

al la indekso


 

Vivo-Parolo de julio 1991 

“LA PATRO ELEKTIS NIN EN KRISTO DE ANTAŬ LA MONDO-KREO POR KE NI ESTU SANKTAJ KAJ SENMAKULAJ ANTAŬ LI EN AMO” (Efe 1,4).

La Vivo-Parolo de ĉi tiu monato estas ĉerpita el la belega himno al la amo de Dio, per kiu la apostolo Paŭlo komencas la leteron al la Efezanoj.

Ĝi esprimas ties kernan ideon: el la amo de Dio ni fontas; ĉe la komenco de la homara historio kaj de nia vivo, ekestis senfina amo flanke de Dio. Ekde la tuta eterneco la ĉiela Patro faris por ni, por ĉiu el ni unuope, projekton de feliĉo, de pleneco, de ĝojo, kiu superas ĉian homan imagon.

Sed kie la apostolo ĉerpas la ĉertecon, ke senmezure Dio nin amas? El tio, ke Li donacis al ni sian Filon Jesuo Kristo; el tio, ke Jesuo venis inter nin, por al ni instrui sian Parolon, por sin doni al ni, oferante sian tutan vivon, ĝis tuteca memofero surkruce; por al ni komuniki sian Dian vivon, sian lumon, sian am-kapablon; unuvorte: por nin ĉiujn igi liaj fratoj, kaj filoj, kune kun li, de la ununura Patro.

Fakte - jen la celo al kiu la apostolo intencas nin konduki! - kiam ni efektivigas la vortojn de Jesuo, ni praktike konstatas ke nenio pli veras kaj pli grandas ol Jesuo Kristo. Li estas pleneco de lumo kaj de ĝojo; Li estas tiu kiu donas sencon al nia tuta vivo; Li estas la vera libereco, la vera paco, la vera amo; ne haveblas aventuro pli rava ol fariĝi kapabla tiel ami, kiel amis Li.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon de ĉi tiu monato?

Ĝi postulas ke ni ade memoru nian devenon kaj la mirindan planon de Dio pri ĉiu el ni. Sed ĉefe, ke tiu ĉi certeco: ke Dio nin amas senmezure, fariĝu ankaŭ persona travivaĵo. Kaj ĝi farigos tio, laŭmezure ke ni klopodos efektivigi la mirindan programon, kiun Jesuo al ni postlasis, tio estas praktikante liajn vortojn, ĉefe la ordonon de proksimula amo en ĉiuj ties nuancoj, igante ke ne impresu nin malvarmeco nek skeptikeco de la medio kiu ĉirkaŭas nin.

Se tiel ni vivos, nepre kreskos en ni la Jesua Dia vivo; ni pli kaj pli fariĝos similaj al Kristo, kaj kapablaj tiel ami, kiel amis Li. Unuvorte: jam nun ni sentos nin perfektigitaj, laŭ la plano, kiun Dio, ekde la tuta eterneco, havas pri ni.

Chiara Lubich

 

al la indekso


 

Pri maltoleremo en la Eklezio

INKVIZICIO KAJ AMO 

La fama itala romanisto A. Fogazzaro, aŭtoro de “Antikva eta mondo”, skribas sarkasme: “Jesuo fiŝkaptadis homojn sur la Galilea lago. La Eklezio ilin rostadas”. Per tio li aludis la ŝtiparojn de herezuloj, ĉasadon de sorĉistinoj, subpremadon de la opinio-krimoj.

La protestanta Castellione protestis kontraŭ Kalvino, kiu en Ĝenevo ŝtiparumis la hispanan kuraciston Serveto, kaj angoroplene sin demandis: “Ho Jesuo milda kaj korhumila, kiu ĉe l’ bordoj de la Galilea maro kuracis malsanulojn, pardonis Zakĥeon kaj la adultulinon, predikis universalan amon, ĉu vi volis ke viaj sekvantoj buĉu, murdu, bruligu, dronigu siajn fratojn?”.

Neniom sukcesis la plejkoraj alvokoj de Castellione nek la indulgoplenaj admonoj de kardinalo Contarini. Falkoj venkis super kolomboj. En Romo kiel en Ĝenevo kaj Londono, la morto atendas la malkonformistojn. Eĉ reĝino Elizabeta, kiun iuj historiistoj kvalifikas liberala, fakte aĉmortigis 135 katolikajn pastrojn.

Kial do ĉi tiuj sekvantoj de la milda kaj pardonema Kristo fariĝis tiel senkompataj kaj malhumanaj ekzekutistoj? Konstatiĝas abismo inter la Jesua surmonta parolado kaj maltoleremo kiu regis tra la jarcentoj. Ni aŭskultu la rezonojn de ambaŭ flankoj.

La subtenantoj de toleremo havas bonajn evangeliajn argumentojn. La apostoloj Johano kaj Jakobo, ironie kromnomitaj “tondr-idoj”, volus desuprigi fajron sur la urbojn de la Samarianoj, kiuj fermis siajn pordojn, malakceptante ilin. Sed Jesuo riproĉis ilin: “Vi ne scias, al kia spirito vi apartenas”. La evangelian spiriton Jesuo jam klarigis per la fama formulo: “La Patro levas la sunon super bonuloj kaj malbonuloj”. Alia instrua okazaĵo: la instinkta kaj fervora Petro en la olivĝardeno elingigas glavon kaj detranĉas orelon de la sklavo de Malĥo; Jesuo per miraklo resanigas la orelon, kaj aldonas: “Se mi volus, ja armeo da anĝeloj venus helpi min”. Tio kion la Filo de Dio praktikas en la “horo de mallumo”, tion li estis predikinta dum sia tuta publika vivo. Unu el la konfirmoj de la dieco de Kristo estas la tuta identeco de liaj diroj kun liaj faroj. Li tute ne estas kiel onidira bona predikanto - fia praktikanto.

Kial do homoj kun alta spiriteco, kiel iuj sanktuloj, akceptis la inkvizician principon? Eĉ papoj ne evitis la tiranecon de siaj epokoj. Eĉ sankta Aŭgusteno malevoluis. Tuj post sia konvertiĝo li defendis la religian liberecon, kaj li citis la evangelian parabolon pri tritiko kaj herbaĉo, krom sian tute homecan sperton. Li deklaris interalie: “Tiuj kiuj pledas por armita batalado kontraŭ herezuloj, ne spertis miajn longajn batalojn kontraŭ mi mem, kiom da jaroj mi iradis en blindeco, kian senfinan paciencon Dio praktikis kun mi”. La parabolon pri la tritiko kaj la herbaĉo, kiun tiu sanktulo komentas, oni povas difini kiel la konstitucian ĉarton de la kristana toleremo. Dio ne volas, ke oni deŝiru la herbaĉon, tio estas ke oni mortigu la malbonulojn.

Unue, malfacilas foje distingi herbaĉojn disde tritikajn tigojn. Due, iuj hodiaŭaj monstroj povas aliiĝi al sanktuloj (la furioza Saŭlo fariĝas sankta Paŭlo, la publikulino Magdalena estos la unua atestanto de la Krista reviviĝo, la fia Samarianino estas la unua misiantino inter siaj civitanoj).

Giorgio De Chirico (1888-1978): S. Paŭlo

Vatikano, Kolekto pri Moderna Religia Arto

Bedaŭrinde Afrikon plagis religiaj teroristoj, nome circumcelliones, kiuj bruligis preĝejojn, mistraktis episkopojn, sangomakulis domojn per abomenindaj krimoj. En tia escepta situacio Aŭgusteno alvokis forton kaj petis elpaŝojn de la polico por bremsi la senkatenan krimadon. La sanktulo rezignis la evangelian mildecon. Ne mirinde: multe da homoj nunepoke alvokas mortpunon kontraŭ ĉantaĝaj forkaptoj de homoj.

La sana teologio instruas ke ne ĉiuj faroj de la sanktuloj estas sanktaj, kaj ke la Eklezio estas ĉasta fiulino (= sankta kaj peka). Kristo, la Sakramentoj, la Evangelio, estas senlime sanktaj, sed la homa materialo, kiu konsistigas la kristanan komunumon, estas elmetita al la ebleco de ĉiaj homaj mizeroj kaj malfortecoj. Ĉiu homo estas mizera homo. La sanktulo estas “kanajlo amegata de Dio” (kaj do ĉiu el ni, se li-ŝi sin agnoskas fiulo, rajtas aspiri al sankteco). Per tio oni povas kompreni la komplicecon de Aŭgusteno kun la inkvizicia metodo.

Ne estus honeste cedi al malhomeca rigorismo kaj mortkondamni la hieraŭajn inkviziciistojn. Ni devas aŭskulti ankaŭ iliajn argumentojn. La afero povas aspekti paradoksa: la vero, la amo kaj la politika unueco estis la motivoj per kiuj oni pravigis la persekutadojn kontraŭ religia malkonsento. “Se oni ekzekutas la falsistojn de moneroj - jen la sofismo - des pli oni devas mortpuni tiun kiu distordas la dian veron, senfine pli valoran ol oro aŭ arĝento”. Temas pri kutima troemfazo de abstraktaĵo rilate la homon. Cetere ankaŭ la Franca Revolucio agis tiele: Robespierre estis senkompromisa pri abstraktaj principoj, kaj tial li estis tre cedema al gilotinaj metodoj.

En la antikva civilizacio oni opiniis, ke unu reĝo, unu kredo, unu leĝo estas fundamentoj de la ŝtata unueco. Sankta Roberto Bellarmino skribas: “La sekvantoj de diversaj religioj plenigas la ŝtatojn per malordoj kaj tumultoj”. Des pli aĉe, Kalvino taksas peko kontraŭ amo la nemortigon de herezulo: “La humaneco de tiuj kiuj volas indulgi la herezulojn estas kruela, ĉar por savi unu nuran lupon, oni lasas ke li mortigadas la senkulpajn ŝafojn”.

Frato Gerolamo Savonarola (1452-1498), bruligita kiel herezulo

Aliajn misargumentojn oni alportis por pravigi tiun ĉi mortigadon pro opinio-kulpo: se la inkvizicio ne faras regulajn procesojn, furiozaj homamasoj farus kruelegajn linĉadojn; iuj herezuloj, kiuj malpermesis geedziĝon, esti malhomecaj. Sed nek ĉi tiuj nek aliaj motivoj povus bazi la kriman rezonon: “Mi mortigas vin en la nomo de la eterna kaj sendivida Triunuo”.

Fine la epoko de maltoleremo estas fermita. La Dua Koncilio Vatikana per la dekreto Dignitatis humanae agnoskis la religian liberecon surbaze de la homa digno: la homa konscienco estas pordo, kiu malfermiĝas nur deinterne. Ĉiu homo havas la devon serĉi la veron, sed nek la Eklezio nek la Ŝtato rajtas ĝin altrudi. Ĉi tiu historia turniĝo estas reveno al la spirito de Kristo, kiu verdire neniam malaperis dum la jarcentoj. Bedaŭrinde la kristanoj, kvankam unuarangaj pri la evangelia vero, estas foje lastrangaj ĉe ties praktikado.

Tamen, du aferoj estu klaraj. Unue, la surda kaj malinteligenta maltolero de la senkompataj kanibaloj de bigota ortodokseco ne estas nur katolika peko: maltoleremo estas filo de epoko (eĉ Lutero deklaris en siaj “tabloparoloj” ke la sorĉistinoj estas putinoj de la diablo, kaj ke la Hebreojn oni devas ĉiumaniere bati).

Lutero (1483-1546)

Tertuliano, la brila nordafrika advokato vivinta ĉirkaŭ la 200-a jaro, verkis Apologion por defendi la kristanojn kontraŭ la paganaj ekzekutistoj, kiujn li apostrofas jene: “Konsideru atente: forigi religian liberecon signifas pledi por senreligieco; eĉ homo ne volus esti kultata devige kaj kontraŭvole”.

Ĉu la papoj ĉiam imitis la perfektan servanton de Dio, kiu ne tutrompas la krevintan kanon kaj ne estingas meĉon senfajriĝantan? Aŭ ĉu ili cedis al tento de triumfemo kaj perforto? La Koncilio deklaras ke dum la surtera pilgrimado de la popolo de Dio foje okazis agmanieroj ne konformaj kun la evangelia spirito. Tamen en la malluma Mezepoko Papo Nikolao la 1-a, kromnomita nova Elio, en 866 donis al la reĝo de la Bulgaroj jenan direktivon: “Dio amas libervolan obeon: se li volus uzi forton, neniu estus rezistinta kontraŭ lia ĉiopovo”.

Ankaŭ la reĝo de Pollando, Stefano Bathory, dum la jarcento de la religiaj militoj, sekvis jenan deklaron: “Mi estas reĝo de la popolo, ne de la konsciencoj. Dio rezervis al si tri aferojn: krei el nenio, koni la estontecon, kaj regi la konsciencojn”. Pollando de la 16-a jarcento, kvankam tute fidela al Romo, fariĝis “la paradizo de la herezuloj”.

Kaj do, Jesuo milda kaj kompatema sidis sur la boato de Petro eĉ dum la jarcentoj kiam senkateniĝis la tempesto de maltolero, kaj la ondadoj de perfortoj ŝajnis subakvigi la ŝipeton.

Franco Molinari (el “Presenza cristiana”; elitaligis B. C.)

 al la indekso


 

 HERMANO WIJNS, DEKJARA KRISTANO 

Herman Wijns (Ŭejns) naskiĝis en Merksem-Antwerpen (Belgio) la 15-an de marto 1931. La unuajn jarojn de sia vivo li pasigis en la multmoveco de l’ buĉista butiko de siaj gepatroj.

Ankoraŭ tre juna li ĉiutage akompanis sian patron al la Sankta Meso kaj jam lernis respekte preĝi. Li pri tio persistis kun ne ŝancelebla konfido kiam dum la krizojaroj la komerca entrepreno tute pereis, kaj eĉ kiam pli poste ĉiaj malprosperoj pli kaj pli ekpezis sur la familio.

Ekde sia kvina jaro li frekventis la lernejon de la Fratoj de la Karitato en Merksen. Kiel membro de la “Eŭkaristia Kampanjo” li baldaŭ vivadis fidele laŭ la intencoj de sacerdoto Eduardo Poppe, la belga propagandisto de la Eŭkaristia Kampanjo.

En 1940, apenaŭ naŭjara, Herman estis akceptita kiel mesoservanto, kaj li plene sin dediĉis al tiu honora tasko. Tiel, iom post iom kreskis en li intima amo al Jesuo, kiun li tenis vigla per longdaŭra persona preĝado, per eŭkaristia vivo, per amoferoj kaj memdisciplino, per amo afabla al ĉiuj homoj, per gaja, fervora sindediĉo al la lerneja vivo.

Jen kio maturigis lin por la ĉielo, kiam en sabato la 24-a de majo 1941 li estis grave vundita per vitra fragmento. Du tagojn pli poste Herman mortis en kliniko. Unu el liaj lastaj paroloj estis jena: “Nun mi sentas des pli kiel mi amegas ĉiujn homojn”. Ni povas supozi ke lia Ĉiela Patrino estis aperinta al li por kuraĝigi lin, ĉar al demando ĉu li deziras iri hejmen, li respondis: “Nun ne plu, mi ja vidis Nian Sinjorinon!”.

Lia morto tre impresis ĉiujn. Lia enterigo estis vera triumfa procesio. Ĉiam pli da homoj apelacias al lia propeto ĉe la Sinjoro kaj centoj da dankesprimoj atestas pri la ĝojo kaj danko de tiuj, kiuj sin scias elaŭditaj pro lia propeto. Li precipe akiras favorojn por la gepatroj kiuj preĝas pro siaj infanoj, ĉu por ilia bonfarto, ĉu por ilia konduto. Se vi aŭ aliaj personoj akiras ian gracon post alvoko de Herman Wijns, bonvolu tion sciigi al mi. Dankon.

Fr. G. De Ruyver, Brakel, Belgio

  Preĝo laŭ propeto de Herman Wijns 

Herman Wijns

Kara Herman, dum via mallonga vivo vi intense partoprenis la suferojn de aliaj homoj kaj ankaŭ vi mem konatiĝis de proksime kun mizero, doloro kaj malprospero.

Kun neskuebla infana konfido vi preĝis al Dio kaj fine akiris elaŭdon. Aludante al via servado apud la altaro vi iam diris al via patrino: “Kiam vi volas ion peti de l’ Sinjoro, diru tion al mi. Mi ja sidas plej proksime al Li”.

Nu, ni esperas ke la bona Dia vin prenis ankaŭ tre proksime al Si en la ĉielo. Kaj ni petas ke tie vi pledu por ni, por la interesoj de la Dia Regno kaj de la Sankta Eklezio, kaj ankaŭ por io, kio kaŭzas al ni gravajn zorgojn:...

Mi esperas povi sperti vian potencan propeton ĉe Dio, al Kiu la infanoj estis tiel karaj.

Imitante vian neniam ĉesantan konfidon, ni esperas, ĉiam povi danki al Dio por lia boneco kaj ĉiam senti nin sekuraj en liaj manoj.

Maria, Helpo de la Kristanoj, preĝu por ni.

al la indekso


 

LA MESIO ESTAS INTER NI!

Dum mia restado en Hindio, mi aŭdis ĉi tiun rakonton, kiu allogis min:

Monaĥo venis al guruo (= hinda spirita majstro), kaj plendis al li pri la mizero de sia monaĥejo.

En alia tempo oni havis florantan monaĥejon kun multege da junaj fratoj. Ili ĝoje kantis la laŭdon al Dio. Sed nun la monaĥoj estas maljunaj, neniu juna frato aliĝas al ili. Laŭdo al Dio sonas lace, ktp ktp; estis plendo de monaĥo.

La guruo aŭskultis silente la rakonton kaj nur respondis: “La Mesio estas inter vi!”.

La monaĥo revenis hejmen kaj rakontis tion al la kunfratoj. Unue ĉiuj miregis kaj dubis: “La Mesio inter ni? Neeble!”. Sed poste la duboj cedis al la pensado: “Se Li estus inter ni, kiu Li povus esti? Ĉu tiu frato? Ĉu tiu alia? Ne, li neniam, la alia ankaŭ ne! Sed eble tiu, al kiu mi ne pensas? Kiu scias?”.

Kaj oni komencis, iom post iom, trakti ĉiun kunfraton kiel la Mesion, ĉar ĉiu volis konduti al Li ĝentile kaj amoplene. Kaj jen: la laŭdo al Dio sonis denove ĝojplene. Junaj fratoj venis por vivi en la monaĥejo, kiu fariĝis denove floranta.

Jena rakonto koncernas nin ĉiujn! Ĉiu el ni vivas en iu komunumo. Mi/ ni juĝas tre rapide pri nia komunumo, kaj plej ofte nia juĝo nur vidas la malbonon. Ni nur vidas la erarojn kaj la malperfektaĵojn.

“En nia komunumo vivas la Mesio!”. Tio signifas: ĉi tie vivas unu, kiu alportas al ni liberigon, savon. Inter ni vivas Kristo, la Sinjoro. En la homo, vivanta kune kun mi, Jesuo volas renkonti min. Mi spertis kaj spertas la samon, kiel la monaĥoj en la rakonto: nature mi estas preta koni Lin en la homoj - sed ofte nur en tiuj simpatiaj al mi: Sed eble Li kaŝas sin en tiu homo, kiu premas min, kiu incitas min!

Fratino Theotima Rotthaus, Germanio

 al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

LA JARCENTO DE LA KLERISMO

(jaroj 1700-1799)

 

La 18-an jarcenton karakterizas la klerismo kaj la franca Revolucio: du aferoj, kiuj skuegis ne nur Francion, sed grandan parton de la mondo.

En Mezepoko la eklezion skuis gravaj konfliktoj, kiuj tamen en si mem ne estis kontraŭ la kredo. Male, la klerismo, movado de la «lumoj de la racio», metis kiel centron de la universo ne plu Dion, sed la homon; ne plu la kredon, sed la racion: la kredo estis eĉ rigardata kiel io malracia, malprogresa, malhoma. Liberpensuloj kiaj Voltaire kaj Rousseau fariĝis tre popularaj en Eŭropo. La Enciklopedio de Diderot fariĝis bazo de nova penso-maniero, laŭ kiu la kristana kredo estas la ĉefa malamiko de la homo. Raciismo (veras nur scioj racie pruveblaj), agnostikismo (Dio ne estas konebla) kaj materiismo (ekzistas nur materio) estas la novaj filozofiaj sistemoj.

Klerismo pledis por politika libereco kontraŭ la feŭdisma strukturo de la socio. Tiuepoke estis en Francio tri sociaj klasoj: nobelaro, pastraro kaj «tria stato». Ĉi-lasta konsistis el burĝaro kaj kampularo, entute 86% de la regna loĝantaro, sed havis nenian politikan rolon, krom pagi la impostojn, el kiuj la du aliaj «statoj» estis imunaj. La nova penso-maniero ne plu toleris tiun feŭdisman strukturon.

En 1789 eksplodis la Franca Revolucio, kiu alportis grandajn renversojn, kun salutindaj reformoj, sed ankaŭ kun gravaj perfortoj, murdoj kaj detruoj. Jen kelkaj etapoj de la Revolucio:

Per la Deklaracio pri homaj rajtoj - libereco, egaleco, frateco - estas aboliciitaj la feŭdismaj privilegioj kaj nobeltitoloj, kaj estas proklamita la libereco de kulto, parolo kaj presado.

Per la Sekularigo de la ekleziaj posedaĵoj, ĉi-lastaj estas konfiskitaj kaj aŭkcie disvendataj.

Per la Civila konstitucio de la pastraro, la urbaj kaj vilaĝaj komunumoj ekrajtis elekti paroĥestrojn, kaj la departementoj elekti episkopojn. La ekleziuloj estis devigataj ĵuri fidelecon al la civila konstitucio, kaj la pastraro disdividiĝas inter ĵurintoj (unu triono) kaj neĵurintoj. Kontraŭ neĵurintoj okazas akra persekutado: preskaŭ dek mil estas ekzekutitaj per gilotino, en Parizo tiel pereas 2 episkopoj kaj 216 ekleziuloj. La monaĥaj ordenoj estas aboliciitaj. Preĝejoj kaj diversaj religiaj artaĵoj estas difektitaj aŭ eĉ bruligitaj. La Pariza katedralo de Nia Sinjorino Patrino de Jesuo fariĝas templo de Diino Racio, kiun reprezentas dancistino kun frigia ĉapo. La papo mem estas malliberigita, kaj mortas en Francio, pardonante la persekutantojn, kiuj malhonoras lian kadavron, kaj proklamas lin lasta papo en la historio

La misioj 

Dum la 18-a jarcento la kristanaj misioj lamas. Kaŭzoj estas: la kredo-krizo en Eŭropo; la rivaleco inter katolikaj kaj protestantaj misiistoj; la polemikoj inter katolikaj misiistoj (ekz. por aŭ kontraŭ la rajtigo de la ĉinaj ritoj).

En Ĉinio la kristanoj malkreskis de 300 mil al 200 mil.

En Koreion la kristanismon enkondukis laikoj. Kiam tie alvenis la unua (ĉina) pastro, jam ĉeestis 4.000 kristanoj. Malgraŭ persekutadoj, la kristanismo firme restos en tiu lando.

En Hindio la kristanoj kreskis de 800 mil al unu miliono. Sed ilian progreson haltigis pluraj kaŭzoj: la polemikoj kontraŭ la malabaraj ritoj, la reago de la hinduistoj kontraŭ la kristanoj, kaj tio ke la portugalajn koloniojn transkonkeris la Angloj.

En Japanio la kristanismo vivetas en plena kaŝiteco. La lando estas tute fermita kontraŭ fremduloj. La misiistoj, kiuj provas kaŝe eniri, estas mortigitaj aŭ malliberigitaj.

En norda kaj orienta Afriko regas islamo. La interno de la kontinento estas ankoraŭ mistero. Tien penetras arabaj kaj negraj sklavo-kolektistoj, kiuj vendas rabitajn homojn al hispanaj, anglaj, nederlandaj kaj danaj sklavo-komercistoj. Dum ĉi tiu jarcento 20 milionoj da sklavoj estas transvendataj en Ameriko. En tia situacio, estas sensence paroli pri evangelizado de Afriko.

Per la sendependiĝo de Usono (1776) sub la principoj de demokratio kaj libereco, pliboniĝas en tiu lando la situacio de la katolikoj, eta minoritato, kiu rimarkinde kreskos en la estontaj tempoj. En tiu epoko du moralaj plagoj trafas Nordamerikon: la amasmortigo de la Indianoj, kiuj malhelpas la koloniigon de la Fora Okcidento, kaj la mizera situacio de la negraj sklavoj. La Eklezio ne povas sendi tien misiistojn.

En la hispan-lingva kaj en la portugal-lingva Ameriko, la kristanismo progresas. La misiistoj ne nur evangelizas, sed ankaŭ prizorgas la humanan progreson de la Indianoj. Bedaŭrinde, multajn porindianajn iniciatojn ĉesigis la forpelo de la jezuitoj.

 

Dokumento: Martiro dum la Franca Revolucio

F.-M. Ravenaz, neĵurinta pastro, post rifuĝo al Italio, revenis en Francion por kaŝe prizorgi la fidelulojn, kaj pro tio li estis mortkondamnita. Antaŭ la ekzekuto, okazinta en 1794, li sendis al la juĝistoj memorandon, el kiu ni ĉerpas fragmenton: 

Ni revenis, aŭ ni restis en Francio kontraŭ la leĝaj dispozicioj, kiuj forigis nin, sub mortminaco. Sed ekzistas leĝo antaŭa al ĉiuj homproklamitaj leĝoj, leĝo senpreskripta, fundamenta leĝo de la socio, dua leĝo de la naturo kaj de la religio: kiu do estas ĉi tiu leĝo? La leĝo de la proksimula amo: nu bone! ĉi tiu leĝo rajtigis nin strebi savi niajn kristanajn fratojn, la verajn ŝafojn de Kristo, eĉ je vivdanĝero. La kredantoj vidis la paŝtistojn forŝirataj. La plimulto troviĝis senigita je la helpoj kiujn la Eklezio, kiel amoplena patrino, al ili havigas, ĉefe ĉe la mortmomento, per la oficado de siaj paŝtistoj. Krome, ili estis elmetitaj al la risko perei kiel viktimoj de skismo kaj malpaco; ni faris tion kion la cirkonstancoj permesis, por ilin helpi, konsoli kaj fortikigi, komunikante al ili la gracon de Jesuo Kristo, potencan armilon por kontraŭbatali kaj faligi la malamikojn de Dio kaj de niaj animoj. Sufiĉe feliĉa, ke mi ne havas malsaĝaĵon por al mi riproĉi, mi, pastro F.-M. Ravenaz, estas arestita ĉe la plenumo de mia ofico apud homo trafita de mortiga malsano. Ĉi tiu feliĉa krimo, kiu kulminigas ĉiujn miajn misfarojn en ĉi tiu momento... plenigas mian koron per dolĉa konsolo. Ĉi tiujn kontraŭkonstituciajn misfarojn ni glore prezentos al nia suverena Juĝisto, kiel meritaĵon antaŭ liaj okuloj. Mi dankas al vi, Patro, ke vi igis ke mi gajnis la martirecon per la plenumo de la ofico de via amo.

F.-M. Ravenaz, pastro, konfesanto kaj kaptito de Jesuo Kristo, per lia graco.

al la indekso


 

 

STATISTIKOJ PRI RELIGIOJ 

Laŭ plej ĵusdataj statistikoj de Unuiĝintaj Nacioj, la nuntempa monda loĝantaro konsistas el 5.300.000.000 homoj. Malpli precizaj estas la kalkulkonjektoj pri la aparteno al la diversaj religioj. Plej verŝajnaj statistikoj donas jenajn kvantojn:

 

Kristanoj: 1.729.000.000 (el kiuj 890.907.000 katolikoj)

Islamanoj: 902.000.000

Hinduistoj: 710.000.000

Konfuceanoj: 333.000.000

Budhistoj: 325.000.000

Hebreoj: 19.000.000

Aliaj religioj: 36.000.000

 

El komparo kun la statistikoj de antaŭ unu jaro rezultas, ke la tutmonda loĝantaro kreskis 200 milionojn, el kiuj 146 milionoj da nekristanoj, kiuj nun estas entute 3.581.000.000.

La katolikoj kreskis 13 milionojn, sed procente ili malkreskis 0,03%.

Laŭ informagentejo FEDEG

al la indekso


 

 

APERIS “DIO BENU” 

Simpla, sed belaspekta kaj sur bonkvalita papero, aperis la unua numero de “DIO BENU”, Bulteno de la Ĉeĥaj Katolikaj Esperantistoj: IKUE-Sekcio de ĈEA.

Kaj ĉefe, kun vere ĝuinda enhavo. Ĝi komenciĝas, slogane, per la vortoj de Jesuo: “Jen, estas mia ordono ke vi amu unu la alian tiel same kiel mi vin amis” (Joh 15,12). Kaj ĉi tiuj vortoj ne estas ĉi tie uzataj banale, ĉar, kiel konate, la ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj suferis gravajn diskriminaciojn, ĉefe post kiam la policanoj invadis, en 1977, la Someran Esperanto-Tendaron en Herbortice, kaj oni faris juĝproceson kontraŭ la tendarestro Miloslav Šváček kaj patro Vojtěch Srna. Sekve de tio la IKUE-sekcio de ĈEA estis likvidita: “14 jarojn la katolikaj esperantistoj vegetis en katakombaj kondiĉoj” - ni legas en “DIO BENU”. Sed tio apartenas al la pasinteco: “La katolikaj esperantistoj ne postulas satisfakcion kaj rehonorigon pro diskriminacia sinteno de la iama asocia estraro” - ni legas ankoraŭ en “DIO BENU”. Imitinda ekzemplo de pacigo kaj pardono!

Nun la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj - kiuj malgraŭ la interetnaj streĉitecoj estas en bonaj rilatoj ankaŭ kun tiuj slovakaj - ekaktivas vigle: la Bulteno “DIO BENU” enhavas longan liston de aliĝintoj. Sed problemoj ne mankas. Pro ekonomiaj kialoj, kaŭzitaj de inflacio kaj senlaboreco, foje ili ne povas aboni ESPERO KATOLIKA-n. Ni opinias, ke internacia solidareco al tiel bravaj samideanoj estus laŭdinda.

Ĉi-somere denove funkcios la SOMERA ESPERANTO-TENDARO de IKUE-anoj (ne plu en Herbortice, sed en Sebranice, apud la historia urbo Litomyšl). La tendaro okazos ekde la 20-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1991.

Al “DIO BENU” kaj al la SOMERA ESPERANTO-TENDARO, la bondeziroj de Espero Katolika!

al la indekso


 

MEDITOJ

* Kiom mi bedaŭras, mia Dio, ke mi nenion komprenis pri la vivo; ke mi provis kompreni aferojn, kies kompreno estis senutila. La vivo konsistas ne en kompreno, sed en amo... Faru, mia Dio, ke ne estu tro malfrue, ke la lasta paĝo estu ankoraŭ neskribita. Mia vivo estis dezerto, ĉar mi ne konis vin. Faru ke la dezerto ekfloru. Ke ĉiu minuto, kiu al mi restas, estu dediĉata al vi (Alexis Carrel). 

* Mia Dio, kiel estas terure ne sekvi vian leĝon!... Nur hodiaŭ mi komprenas tion, kion mi devus kompreni ekde mia infanaĝo: nome, la veran signifon de la leĝo de Jesuo, leĝo de amo, de abnegacio, de sindono, de sinofero. Rezigno. En viajn manojn, Sinjoro, mi konfidas mian etan memon, tutece, senrezerve. Faru el mi, se tio al vi plaĉas, tion, kion faras la vento el la fumo (Alexis Carrel). 

* Dio, faru, ke mi ne maltrankviliĝu, kiam la animo forlasos la korpon. Ne kaŝu vian vizaĝon, kiam mi aperos antaŭ Vi; ne deturnu de mi vian rigardon, kiam Vi juĝos la kaŝajn kaj malkaŝajn farojn de la homoj. Via vorto fariĝis karno, estis krucumita, mortis, estis entombigita, reviviĝis por mi: faru ke la malbono ne superregu min, kaj ne deŝiru min de via mano. Dio, donu al mi puran koron kaj perfektan kredon (Scenudi, 5-a jarc.) 

* Estu al ni bonvola en ĉi tiu tago, Dio sankta, ĉiopova patro, eterna Sinjoro, kompata kaj mizerikorda, defendanto kaj gvidanto, lumo de niaj koroj. Gardu niajn pensojn, la vortojn, la farojn, por ke ni plaĉu al Vi, kaj ni plenumu vian volon, kaj ni iru rektavoje dum la tuta tempo de nia vivo (Antifonaro de Benghor). 

* La Sinjoro Jesuo Kristo metu ankaŭ al ni la manojn sur la okulojn, por ke ni komencu rigardi ne la aferojn videblajn, sed la nevideblajn. Li malfermu niajn okulojn, por ke ili rigardu fikse ne la estanton, sed la estonton; li igu la rigardon de nia koro klara, por ke ni kontemplu Dion spirite, per la sama Jesuo Kristo, al kiu estu gloro kaj potenco poreterne (Origeno).

 

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

* Kaloj ornamas manojn pli ol ringoj (ĉina proverbo).

* Se la mondo estus senmistera, arto ne ekzistus (A. Camus).

* Neniu estas tiom maljuna, ke li ne povus pluvivi unu jaron; kaj neniu estas tiom juna, ke li ne povus morti eĉ hodiaŭ (hispana proverbo).

* Por honori la mortintojn, iuj surportas funebran veston, aliaj iliajn juvelojn (G. Andréoli).

* La stultuloj estimas kaj admiras nur la ideojn kaŝitajn sub mistera lingvaĵo (Lukrecio).

* Parolu nur tiam, kiam vi certos, ke via diro estas pli bona ol silento (araba proverbo).

* Dio donis al vi du orelojn kaj unu langon, pro ke vi pli aŭskultu ol parolu (Bernardeno de Sieno).

al la indekso