Enhavo de Espero Katolika numero 4-5/1991

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo:  Papo Johano Paŭlo la 2a fine de la Renkontiĝo en Vatikano de la Patriarkoj kaj Episkopoj de la Landoj plej rekte implikitaj en la Golfa Milito

 

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

Jen denove en viaj manoj ampleksa numero de nia revuo.

Pri tio: kion vi opinias pri eventuala stabiligo de tia ritmo kaj amplekso (tio estas, ke aperu ĉiun duan monaton tre ampleksa kajero)? Oni ĉiam certigus almenaŭ 200 paĝojn en ĉiu jaro, sed oni havus malpli da penoj por la redaktado kaj, precipe, malpli da kostoj por sendado.

Atendante reagojn, ni kore salutas

La Redakcio

al la indekso


 

 

PASKA MESAĜO 1991

 

1. “Ĉi tiun tagon faris la Eternulo” (Psa 117/118, 24).

Kiel pilgrimantoj, ni estas survoje al ĉi tiu tago dum la tuta historio, ekde la komenco de la kreado: “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo” (Gen 1, 1-2).

Ni estas pilgrimantoj al ĉi tiu tago tra la tuta videbla kreitaro: tra la universo, tra la galaksioj, tra nia suna sistemo, tra la tero. Ni estas pilgrimantoj tra la homa historio, en kiu agadas la nevidebla Spirito: la Spirito de Dio, “la vento kiu blovas, kie ĝi volas” (kp Joh 3,8). La tago “kiun faris la Eternulo” estas la tago, en kiu manifestiĝas lia potenco. 

2. Al ĉi tiu tago, ni, la Eklezio - Dia Popolo dissemita sur la tero - marŝas kune kun Kristo sekvante la vojon de lia Evangelio, sekvante ĉion, kion Li “faris kaj instruis” (kp Ago 1,1) ĝis ĉi tiu kulmino de Pasko, kiam Li tute prenis sur sin nian homecon kune kun la peko. Li, kiu ne konis pekon, prenis sur sin la pekon, iĝante por ni peko, Li senpeka (kp 2 Kor 5,21). Preninte sur sin ankaŭ la morton, li malsupreniris en la homan tombon ĉe la piedoj de Golgoto: “per la eterna Spirito Li sin oferis senmakula al Dio” (Heb 9,14). La Spirito, kiu ekde la komenco ŝvebis super la akvo, iĝis fajro sur Golgoto por bruligi la Oferon, kaj fajro signifas Amon. 

3. Ni sekvis la spurojn de Kristo, ni laŭiris la vojojn de liaj vortoj kaj de la signoj de li faritaj. Sur Golgoto ni restis mirŝokitaj, kaj kiam alvenis la lasta nokto, ni viglis apud la tombo. Viglis la Eklezio kiu estas en Romo. Viglis la Eklezio disvastiĝinta tra la tuta tero. Kaj jen, antaŭ ni malfermiĝis la Tago. “La Tago, kiun faris la Eternulo” en la historio de la universo kaj en la historio de la Homo. Ĉi tiu Tago naskiĝas el la nokto de viglado. Ĝi estas la Tago, en kiu Dio revelaciis, ke Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj (kp Mar 12,27). Kaj tion Li revelaciis ĝuste tie, kie la morto de la Homo estis sigelita kiel fakto definitiva kaj nereturnebla. “Mi iĝos, morto, via morto”: ĉi tiujn vortojn la Liturgio metas sur la lipojn de Kristo (kp Antif. Vesproj de Sankta Sabato). Vere, ĉi tiu estas “la Tago, kiun faris la Eternulo”, ĝuste Li. La homo ne estus kapablinta ĝin fari. Eble ankaŭ pro tio li klopodas ĝin flankenmeti, eble ankaŭ pro tio li ĝin evitas; eble pro tio li dubas ... 

4. Sed ĉi tiu Tago daŭras. Ĝi daŭras en maniero pli nereturnebla ol ĉiu homa morto. Ĝi daŭras kiel la Promeso kaj kiel la Nova Komenco. Ĝi daŭras en la potenco de la Spirito, kiu, en la komenco, ŝvebis super la akvo de la naskiĝanta universo, fariĝinta, hodiaŭ, la Akvo kiu ŝprucas el la trapikita flanko de Kristo, kaj elverŝiĝas en la koron de la homoj soifantaj kiel amo kiu ne mortas kaj ne forpasas, ĉar en Li ĝi havas sian eternecon: ĝi - la amo - ankaŭ definitiva mezuro de la “tago, kiun faris la Eternulo”. Ni ĝoju kaj gajĝu en ĝi (Psa 117/118, 24). 

5. Jes, ĉi tiu estas tago de Lumo, de Forto kaj de Espero, kiu retroirigas la mallumon kiu minacas la teron. Mallumo kiu ankaŭ ĵuse malheligis la homaron: kiam oni elektis agreson kaj malrespekton de la internacia juro; kiam oni pretendis solvi la streĉitecojn inter la popoloj per milito, semanto de morto; kiam de Balta Maro ĝis Mediteraneo, kaj en aliaj mondopartoj, vane leviĝis la voĉo de la popoloj, sopirantaj al respekto de propra identeco kaj de propra historio; kiam ne ĉion oni faris por alfronti la senkompatan minacon de malsatego, kiu trafis tutajn afrikajn loĝantarojn, ekzemple en Sudano kaj Etiopio, aŭ por haltigi en tiu sama Kontinento, aparte en Angolo, Mozambiko, Liberio kaj Somalio, militojn kaj gerilojn kiuj elĉerpas popolojn jam en mizeraj kondiĉoj. 

6. Sed Kristo venkas la mallumon kaj malkaŝas al la homo la plenan dignon de lia vokiĝo. Reviviĝu kun Li, homaro de nia tempo! Vi povos, tiam, akcepti kun amo la vivon, de ekburĝono ĝis natura velkado. Vi vigle malpermesos la ekspluatadon al la malriĉulo. Vi diros ne al la gajniga komercado de armiloj, kiun vi anstataŭigos per projektoj de aŭtentika solidareco, je la totala servo de la homo. Donu atenton, homaro de nia tempo, al la longtempe neglektita aspiro de subpremataj popoloj, kiaj tiu palestina, tiu libana, tiu kurda, kiuj depostulas la rajton ekzisti kun digno, justeco kaj libero, pravaj petoj dum jaroj vane ripetataj. Ne timu ebligi al ĉiu persono la liberan praktikadon de ĝia religia kredo: mi pensas ankaŭ al vi, amata katolika komunumo de Albanio, restinta fidela al la Evangelio de Kristo; reakiru kuraĝon, marŝu al sezonoj de abundaj fruktoj! 

7. El ĉi tiu loko, koro de la eklezio, kie alvenas doloraj krioj aŭ preĝpetaj alvokoj je helpo, mi adresas min al vi, responsuloj de la nacioj, en ĉi tiu malfacila horo de la historio: aŭskultu la voĉon de la malriĉuloj! Nur sur internacia ordo, en kiu rajto kaj libero estu por ĉiuj nedisigeblaj, povas baziĝi la socio de ĉiu dezirata. Helpu la popolojn kiuj en Afriko, en Azio, en Latina Ameriko sopiras al socioj pli liberaj kaj pli demokrataj! Estu totala la respekto al la homo, en kiu brilas la bildo de Dio! Ĉiu ofendo al la homa persono estas ofendo al Dio, kiu kun la homa estulo starigis firman kaj fidelan interligon. 

8. Ĉi tiu estas la “Tago, kiun faris la Eternulo”. Haleluja. Reakiru esperon, fratoj kaj fratinoj de la tuta mondo! Kun Kristo, nia Pasko, tio estas ebla! Kristo antaŭeniras en nia estonteco! En lia nomo mi vin salutas, kun Li vin ĉiujn mi benas!

Papo Johano Paŭlo la 2a, 31.3.1991

El la itala trad. A.D.S.

 

 

al la indekso


 

POR PACO JUSTA KAJ DAŬRA

 

 

Ho Dio, kreinto de la universo,

kiu disvastigas al ĉiu kreitaĵo vian patran amemon

kaj gvidas al sava celo la travivaĵojn de la historio,

ni agnoskas vian amon de Patro

kiam Vi fleksas la malmolecon de la homo,

kaj en mondo disŝirita de bataloj kaj malkonkordoj

Vi igas ĝin dispona al repaciĝo.

 

Renovigu por ni la mirindaĵojn de via mizerikordo:

sendu vian Spiriton

por ke Ĝi agu en la intimeco de la koroj,

malamikoj malfermiĝu al dialogo,

kontraŭuloj interpremu siajn manojn

kaj popoloj renkontiĝu en konkordo.

 

Faru, ke ni ĉiuj nin devontigu en la sincera serĉado

de la vera paco kiu estingas la konfliktojn,

de la amo kiu venkas la malamon,

de la pardono kiu senarmigas ĉiun disputon.

Per Kristo nia Sinjoro. Amen

 

Papo Johano Paŭlo la Dua, 6.9.1991, fine de la Renkontiĝo en Vitikano de la Patriarkoj kaj Episkopoj de la Landoj plej rekte implikitaj en la Golfa Milito.

El la itala tradukis A. D. S.

al la indekso


 

Vivo-Parolo de aprilo

 

“RESTADU EN MI, KAJ MI EN VI”

 

Ĉi tiuj vortoj estas ĉerpitaj el la parolado, kiun, laŭ la kvara Evangelio, Jesuo faris dum la lasta vespermanĝo al siaj apostoloj, nelonge antaŭ ol alfronti la pasionajn suferojn. Parolante pri la rilato, kiu devas esti inter Li kaj liaj karuloj, Jesuo diras, ke ili devas resti unuecaj kun Li kiel la branĉoj estas unuecaj kun la vinber-arbo, tio estas tiel ke ili konsistigu unuaĵon.

Tiel farante, ili portos en la mondon Lian vivon, Lian lumon, Lian amon.

Jesuo ne povus trovi pli belan bildon, por al ni priskribi la kristanan vivon en ties plej profunda esenco. Kristana vivo konsistas el unueco kun Jesuo. Kristano estas la homo, en kiu Jesuo vivas.

Sed kiu estas la sekreto, por efektivigi tiel grandan idealon? Ĝi estas “restadi en Jesuo”.

Jesuo vivas en ni, se ni restadas en Li. Kaj ni en Li restadas - Li tuj klarigas - se ni klopodas travivi Liajn vortojn (Joh 15,7), tio estas, se ni efektivigas Liajn ordonojn (Joh 15,10), kiuj entute resumiĝas per la ordono de reciproka amo (Joh 15,12).

Travivi la vortojn de Jesuo estas do la kondiĉo kaj samtempe la tuŝebla signo, ke Li vivas en ni.

Travivi la vortojn de Jesuo: jen la vojo, kiu kondukas al aŭtentika kristana vivo. Ni ne povus trovi vojon pli simplan, pli konkretan kaj alireblan de ĉiuj. Fakte, ne haveblas momento, okazo aŭ cirkonstanco, en kiu ni ne povus travivi la vortojn de Jesuo. Neniu homo - kun ajna aĝo, kulturnivelo, persona situacio, socia kategorio, vivo-stato, labora aŭ profesia tasko - povas diri: la Evangelio ne taŭgas por mi, miaj eblecoj aŭ kondiĉoj ne tion permesas al mi.

Kiel do travivi la Vivo-Parolon de ĉi tiu monato? Daŭre klopodante plu koni kaj pli bone travivi la vortojn de Jesuo en la diversaj tag-momentoj; kaj la komento al unu aparta Parolo de Jesuo, kiun ni ricevadas monaton post monato, intencas helpi al tio.

Sed, kiel dirite pli supre, ĉiuj vortoj de Jesuo koncentriĝas en la ordono de amo; ne haveblas momento, nek okazo, en kiu al ni ne prezentiĝu iu proksimulo por ami.

Jen do tute praktika maniero, por efektivigi la Parolon de ĉi tiu monato: intenci travivi pli kaj plibone, tio estas kun pli kaj pligranda preteco, la ordonon de reciproka amo en la diversaj rilatoj kun la homoj, kiujn la Sinjoro Dio metos apud ni.

Chiara Lubich, trad. B. C.

 

al la indekso


 

PROKLAMO

 

Dum leĝaj paragrafoj en abundo

ordonas al honesta civitano,

suferas tamen ĝenerala sano

je pli ol unu doloriga vundo.

 

Ja estas forgesita pri la fundo,

sen kiu ĉiu peno restas vano;

kaj mankas la benanta Dia mano,

ĉar semoj venis ne al bona grundo.

 

Nur sur la fundamento de la amo

prosperi povas homa evoluo!

Per egoismo ĉiam iĝas dramo.

 

Nur de la oferemo sankta flamo

lumigas vojon al homar-konstruo!

Per amo savo! - vokas nin proklamo.

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

al la indekso


 

Vivo-Parolo de Majo

 

“ĈIU, KIU AMAS, EL DIO ESTAS NASKITA, KAJ DION KONAS”

(1 Joh 4,7) 

Ĉi tiuj vortoj estas ĉerpitaj el la unua letero de la apostolo Johano. La amo, ĉi tie priparolata de Johano, estas la vera, pura amo, opozicia al la egoisma, monda amo (kp 1 Joh 2,15-17); ĝi estas la amo, el kiu konsistas la esenco mem de Dio, kaj kiu nur de Dio povas deveni (kp 1 Joh 4, 7a). Ĝi estas la amo, kiun Jesuo alportis sur la teron, kaj kiun Li al ni malkaŝis per siaj instruoj, per sia vivo, precipe per sia memdono surkruce. Ĝi estas do la amo, kiu nin instigas ami la ĉielan Patron kaj niajn fratojn sammaniere, kiel Jesuo ilin amis.

Deirante el ĉi tio, la apostolo al ni diras, kiu do estas vera kristano, kontraŭ ĉiaj eventualaj konfuzoj kaj eraroj. La kristano estas filo de Dio, estas naskita el Dio kaj do partoprenas en la vivo de Dio.

Sed kiu estas la signo malkaŝanta ĉi tian identecon? Ĝi ne povas esti ekstera distingilo, kiel insigno, aliĝilo, aparteno al societo, aŭ al iu entrepreno-aktivado. Ĝi estas jeno: ke en li/ ŝi vivas tiu amo, kiun ni ĵus priskribis. Vera kristano, tio estas vera filo de Dio, estas tiu, kiun animas kaj gvidas la amo, kiu de Dio devenas.

Sekve la apostolo Johano emfazas la efikojn de tiu amo. Antaŭ ĉio: la kono de Dio. Ne temas pri nur teoria kono, havebla el libroj (kiu ankaŭ necesas), sed pri tiu profunda kono, kiu haveblas nur kiam oni prispertas Dion, tio estas kiam Dio mem al ni komunikas sian lumon kaj sian amon.

La apostolo volas al ni memorigi ke, se iu Dion amas, Dio al tiu malkaŝos sin (kp Joh 14,21); se iu ekamas laŭ la maniero kiun al ni Jesuo instruis, Dio lin altiros en pli kaj pli intiman kunulecon kun Li. Kaj ĉi ti mirinda travivaĵo igos lin preskaŭ neskuebla kaj neatakebla de la eraroj kaj allogoj de la mondo.

Kiel do ni travivos la Viv-Parolon de ĉi tiu monato? Travivante la amon, kiu devenas de Dio, kaj kiun Jesuo al ni instruis. Ja ĉi tie al ni vere malfermiĝas senmezura horizonto.

Por ne resti ĉe malkonkretaj kaj sendifinaj vortoj, ni konsideros iujn fundamentajn aspektojn: la fidelecon al liaj ordonoj, ekzemple: kiu amas Dion, tiu plenumas liajn ordonojn; kaj speciale la servon al la fratoj, ĉefe tiuj kiuj estas apud ni, komencante per etaj aferoj, per plej humilaj servoj. Ni klopodos, laŭ imito de Jesuo, ami kiel unuaj, memrezigne kaj akceptante ĉiujn krucojn, etajn kaj grandajn, kiujn tia konduto kunportos.

Tiumaniere ankaŭ ni atingos sen malfruo tiun travivaĵon pri Dio, tiun kunulecon kun Li, tiun plenecon de lumo, de internaj paco kaj ĝojo, al kiu Jesuo volas nin konduki.

Chiara Lubich, trad. B. C.

 

al la indekso


 

 

KRISTANA KREDO: KIO ESTAS (NE) ŜANĜEBIA?

(dua parto)

 Ni daŭrigas publikigon de la letero de s-ro Op’t Roodt kun respondo; la unua parto aperis en EK 2-3/1991

 

II) Kia ĝisdatigo 

A)    LA STARPUNKTO DE S-RO OP’T ROODT 

Kial mi skribas al vi ĉi ĉion? Pro tio (...) ke fakte inter la legantoj de “Espero Katolika” ne mankas kristanoj el diversaj konfesioj, ortodoksuloj, hebreoj, budaistoj kaj eĉ ateistoj. Ili rigardas kompreneble alimaniere al la kristana kredo ol ni, katolikoj, lernis tion ekde nia infaneco. Ili havas siajn demandojn, al kiuj ili ŝatus, se eble, ricevi iun konvinkan respondon. Ankaŭ katolikoj mem havas siajn demandojn sekve de tio (kiel jam indikite en la antaŭa parto de ĉi tiu letero), ke la nuntempa scienco igas, ke niaj religiaj konvinkoj iom post iom aliiĝas. Tial laŭ mia opinio ne estu tiel, ke E. K. aŭdigu nur la voĉojn, kiuj simple ripetas tion, kio estas bazita sur la religiaj konvinkoj de niaj foraj prapatroj. Ni devas ankaŭ aŭskulti la voĉojn de niaj nuntempaj teologoj, Bibliaj sciencistoj kaj aliaj kompetentuloj sur religia tereno, kiuj profunde pripensis tion, kion niaj prapatroj konsideris kiel la plej altan saĝon sur religia tereno, sed venis al aliaj konvinkoj.

La gvidantaro de la katolika eklezio vidas sin devigata alkroĉi sin spasme al la religiaj veroj de niaj prapatroj sekve de tio, ke la katolika eklezio puŝis sin en ege malfacilan pozicion per la proklamo de la dogmo de sia neerarebla instrua aŭtoritato. Tiu dogmo malebligas la adapton de la kredaj veroj al la modernaj komprenoj. Fariĝas pli kaj pli evidente ke iuj katolikaj dogmoj ne plu estas teneblaj kiel veroj el la vidpunkto de la moderna scienco.

La papo Johano la 23-a jam bone konsciis, ke nepre kaj urĝe devas io okazi por atingi “aggiornamento” (= ĝisdatigon, aktualigon; n.d.r.) de la katolika (kristana) kredo, sed treege bedaŭrinde tiu papo malsaniĝis kaj mortis, tiel ke li ne povis plenumi la grandegan taskon de la “aggiornamento” de la eklezio kaj de la kredo.

 

Frontpaĝo de la papa buleo, per kiu estis starigita la 2a Vatikana Koncilio

 

La postaj papoj ne vidis la neceson konsideri tre serioze, ĉu ni, nuntempaj kredantoj, povas kredi ankoraŭ en sama maniero kiel niaj prapatroj kaj, se ne, ĉu la kristana kredo estu formulata en nova maniero, harmonie kun niaj nuntempaj komprenoj kaj sentoj.

Krome estas la problemo de la regado de la katolika eklezio. En la Biblia tempo estis tute normale, ke lando estas regata de imperiestro, reĝo aŭ monarko, kiu disponas pri absoluta potenco. Estas tiel kompreneble, ke en tiu tempo ankaŭ la juna kristana eklezio transprenis tiun tradician sistemon. Tamen en la lastaj jarcentoj pli kaj pli da landoj transiris al demokrata regsistemo, pro tio ke la sistemo, ĉe kiu la regantoj havas absolutan potencon, estas nun juĝata kiel malbona regsistemo. La ĝenerala opinio nuntempe estas, ke absoluta potenco nepre kondukas al misuzo de potenco. Ĝuste en la lastaj monatoj ni vidis tre klare la abomenajn sekvojn de regado kun absoluta potenco en komunismaj landoj. Ne estas tial mirinde, ke oni aŭdas nun ĉiam pli da voĉoj de elstaraj katolikoj, kiuj pledas por kreado de iu instanco en la katolika eklezio, al kiu la papo kaj la kardinaloj respondecas. La multai plendoj pro la enoficigo de episkopoj, kiuj ne estas dezirataj de la pastroj kaj de la laikoj de la koncernaj diocezoj, estas simptomo de neĝusta uzo de potenco.

Christiaan M. N. T. Op’t Roodt, Nederlando

 

B) RESPONDO DE B. CADEI 

La legintoj de la unua parto de ĉi tiu debato certe komprenis, ke mi malkonsentas kun la starpunkto de s-ro Op’t Roodt. Eble ili konstatis, ke mi ne nur esprimis mian opinion, sed ankaŭ klopodis alporti argumentojn kaj pruvojn, por igi mian starpunkton konvinka. Mi ŝatas la zorgon de s-ro Op’t Roodt doni konvinkan “respondon” al ateistoj, al alikredanoj, al alikonfesianoj, al katolikoj kun diversaj teologiaj vidpunktoj. Sed mi pensas ke, por tion celi, ni ne rajtas kaŝeti aŭ manipuli nian kredon: per tio ni pekus ne nur kontraŭ la kredo, sed ankaŭ kontraŭ la homoj kiuj petas pri ĝi klarajn respondojn.

S-ro Op’t Roodt prave mencias, ke papo Johano la 23-a sentis la neceson kaj urĝon de ĝisdatigo. Sed ĉu tiu papo celis tion, por kio s-ro Op’t Roodt pledas? Laŭ tio kion ni legas en lia letero ŝajnas, ke li tion opinias. Sed fakte la starpunktoj de s-ro Op’t Roodt kaj de Johano la 23-a estas ege malsamaj; kaj mi povas pruvi tion per citado de longaj fragmentoj de la parolado farita de tiu papo la 11-an de oktobro 1962, inaŭgure de la Dua Vatikana Koncilio, la koncilio de la “aggiornamento” (= ĝisdatigo): 

Solena malfermo de la Dua Vatikana Koncilio (11.10.1962) 

“Unue necesas - deklaris Johano la 23-a - ke la eklezio neniam deturnu la okulojn el la sankta heredaĵo ricevita el la antaŭuloj; kaj samtempe ĝi havas neceson konsideri ankaŭ la nunan epokon, kiu alportis novajn situaciojn, novajn vivmanierojn, kaj malfermis novajn vojojn al la katolika apostolado...”.

La koncilio “intencas transdoni ne malpliigita nek distordita la katolikan doktrinon, kiu malgraŭ malfaciloj kaj disputoj rezultis kvazaŭ komuna heredaĵo de la homoj. Verdire tio ne al ĉiuj plaĉas, sed al ĉiuj kiuj havas bonan volon, ĝi estas proponata kvazaŭ riĉega trezoro. Tamen nia tasko ne estas nura gardado de ĉi tiu valora trezoro, kvazaŭ ni nur zorgus konservi antikvaĵon, sed ni aktive kaj sentime insistu nun en la laboro, kiun nia epoko postulas, daŭrigante la vojon, kiun jam dum preskaŭ dudek jarcentoj la eklezio trairadas”.

“Nuntempe - daŭrigas la papo de la "aggiornamento" - necesas ke la tuta kristana doktrino en nia epoko estu de ĉiuj akceptata kun nova fervoro, kun menso senpolemika kaj serena transdonante diligente la koncept- kaj esprim-manierojn, kiuj rezultas precipe el la aktoj de la Koncilioj Trenta kaj Vatikana Unua. Necesas ke - kiel deziregas ĉiuj sinceraj subtenantoj de la kristana, katolika, kaj apostola kristaneco - la sama doktrino estu konata pli amplekse kaj profunde; kaj la animojn pli plene ĝi absorbu kaj formu. Necesas ke ĉi tiu doktrino, certa kaj neŝanĝebla, al kiu oni devas kredo-obeon, estu esplorata per la metodo kiun nia epoko postulas. Ĉar unu afero estas la kredo-deponaĵo en si mem, tio estas la veroj kiujn nia respektinda doktrino enhavas, kaj alia afero la maniero per kiu ĝi estas esprimata, ĉiam tamen kun la sama enhavo kaj sama senco”.

Ĉi tiuj vortoj de la papo (la traduko el la latina estas mia) klare pruvas, ke la ĝisdatigo celita de Johano la 23-a estas malsama ol tiu pro kiu pledas s-ro Op’t Roodt. Tiu papo resumis sian starpunkton per la slogano: In necessariis unitas, in dubiis libertas, in omnibus caritas (= en esencaj aferoj, unueco; en dubaj libereco; en ĉiuj amo). Per tio li klare distingas inter tio kio tute ne estas ŝanĝebla kaj tio pri kio estas libereco; kaj li aldonas ke ĉiuokaze la stilo, kiu devas regi la rilatojn, devas ne esti konflikta aŭ polemika, sed amoplena.

Ĝis nun mi montris, ke la ĝisdatigo intencita de papo Johano la 23-a estas malsama ol tiu, kiun priparolas s-ro Op’t Roodt. Kia do devus esti prava kaj ĝusta ĝisdatigo?

Rilate la doktrinon, oni devas pli profunde esplori la parolon de Dio per la helpo de la homaj sciencoj, neniam forgesante ke Jesuo estas la ŝlosilo de ĉiuj problemoj de la homo en ties rilatoj kun Dio.

Koncerne la disciplinon kaj la moralon, oni devas esplori ĉion surbaze de Jesuo Filo de Dio fariĝinta homo por nia savo: li alportas al ni la kompaton de Dio, lian grandegan amon, la liberecon de la Diaj filoj. Tial la eklezio devas forlasi multajn akcesoraĵojn, kiuj ne apartenas al ĝia esenco, kaj kiuj laŭlonge de la jarcentoj akumuliĝis sur ĝi. Validas la slogano: Ecclesia semper reformanda est (= la eklezio ĉiam reformenda estas). Kiam ni esprimas nian peton, ke la eklezio reformiĝu, ni devas antaŭ ĉio pensi pri ni mem, por reformi nin mem en la kredo kaj en la amo. Ankaŭ la diskuto ĉu la formoj por praktiki la aŭtoritaton en la eklezio povus ŝanĝiĝi, devas esti regata de la principo de la kristana amo, kaj ne de la sociaj konfliktoj.

Provizora konkludo. La amo al Jesuo Kristo (kaj ne la polemikaj kontraŭstaroj) devas esti je la bazo de la ŝanĝoj en la eklezio. La ŝanĝoj povas koncerni flankajn aspektojn, ne la kernon de la kredo kaj de la eklezio. Pri tiuj, kiuj tion ne satas, ni memoru ke Jesuo, kiam multegaj homoj forlasis lin, nur diris: “Ĉu vi ankaŭ volas foriri?” (Joh 6,67 ).

Jen, mi finas miajn notojn. Ili ja estas nekompletaj, sed espereble aliaj legantoj skribos, por pliriĉigi la debaton.

B. Cadei

 al la indekso


 

 

La papa encikliko “Redemptoris Missio” (= Elaĉetanto-Misio)

 

“VE AL MI, SE MI NE ANONCUS LA EVANGELION!”

 

Ĉi tiu elkrio de la apostolo Paŭlo (1 Kor 9,16). pri la devo de evangelizado, reeĥas en la enkonduko de la lasta encikliko (oficiala papa letero al la Eklezio) kiu temas pri la misia tasko de la kristanoj.

La encikliko (titolita “Redemptoris Missio” kaj datita 7.12.1990) konstatas ke post ĉirkaŭ 2000 jaroj “la misio de Kristo Elaĉetanto, konfidita al la Eklezio, estas ankoraŭ for de sia tuta plenumiĝo”; kaj rimarkigas ke foje malpliiĝas la emo kaj fervoro por evangelizado, jen pro senfervoriĝo en la kredo, jen pro teoriaj kialoj, kvazaŭ oni timus ke misiado malrespektus konsciencan liberecon.

La papo reasertas la oportunon kaj devon kaj urĝon de evangelizado, kaj tion li konfirmas surbaze de la Parolo de Dio. Jesuo mem diris: “Neniu venas al la Patro, krom per mi (Joh 14,6): “Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino” (Ago 22,13,). Pri li la apostoloj deklaris, ke la Dia plano estas “sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero” (Efe 1,10), kaj ke “en neniu alia estas savo: ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita al la homoj, per kiu ni devas ricevi savon” (Ago 4,12).

“La anonco kaj la atesto pri Kristo - daŭrigas la papo - farate respektante la konsciencojn, ne malobservas la liberecon. La kredo postulas liberan aliĝon de la homo, sed oni devas ĝin proponi, ĉar la homamasoj rajtas ekkoni la riĉon de la realaĵo de Kristo, en kiu - tiu estas nia kredo - la tuta homaro povas trovi, kun nesupozebla pleneco, ĉion al kiu ĝi palpserĉe strebas pri Dio, pri la homo kaj ties destino, pri vivo kaj morto kaj pri la vero…”.

Citante la lastan katolikan koncilion, la papo emfazas ke la misio de Kristo koncernas senescepte ĉiujn homojn: “Tio validas ne nur por la kristanoj, sed ankaŭ por ĉiuj bona-volaj homoj, en kies koroj nevideble aktivas la Dia graco. Kristo ja mortis por ĉiuj, kaj la definitiva vokiĝo de la homo estas fakte nur unu: tiu de Dio. Tial ni devas taksi ke la Sankta Spirito donas al ĉiuj la eblecon kontaktiĝi, laŭ vojoj kiujn nur Dio konas, kun la Mistero de Kristo reviviĝinta-mortinta”. Ĉar ni estas konvinkitaj, ke ĉiuj homoj estas vokitaj fariĝi filoj de Dio kaj reciproke fratoj en Jesuo Kristo: kaj tiuj kiuj senkulpe (eble pro malkohereco kaj malbonaj ekzemploj de multaj kristanoj!) ne agnoskas Jesuon kiel ununuran savanton, sed lojale serĉas la veron kaj sekvas sian konsciencon, ili fakte apartenas al Kristo.

Tio ne sentaskigas nin de la devo deklari kun simpleco nian kredon en Kristo, ununura hom-savanto, kredon kiun ni ricevis de Dio sen niaflanka merito”. Kiel la apostoloj ni devas diri: “Ni ne rajtas prisilenti tion, kion ni vidis kaj aŭdis” (Ago 4,20); “Mi ne hontas pri la evangelio, ĉar ĝi estas potenco de Dio por ĉiu homo, kiu kredas” (Rom 1,16).

Tutan ĉapitron la dokumento dediĉas al la Regno de Dio, kies sencon Jesuo montris per sia agado kaj klarigis per la evangeliaj paraboloj. Koncerne ĝin, la papo emfazas ke la Eklezio ne estas malhelpo al la Regno, ĉar Jesuo mem fondis la Eklezion por ke la homaro iru al Dio ne individuisme, sed kiel komunumo ligita per la amo, lumigata per la Dia parolo, sanktigata per la sakramentoj kaj la komuna preĝado.

Kiuj estu la adresatoj de la misiado? La respondo estas: ĉiuj homoj, kvankam diversmaniere. La popoloj, kie la kristanismo estas ne konata aŭ tute minoritata, devas fariĝi speciala celo de evangelizado. La kristanaj komunumoj, kiuj fervore travivas sian kristanecon, devas senti la devon misiadi. La socioj kristanaj tradicie, sed ne koherecaj, kaj kun fakta ĉeesto de multaj senfervoraj ad eĉ senkredaj homoj, devas fariĝi celo de reevangelizado.

La medioj de la misiado estas diversaj, laŭ la aktualaj situacioj kaj oportunecoj. La papo atentigas ke, sekve de la granda urbanizado, oni devas pensi pri speciala evangelizado en la urboj kaj urbegoj: oni priantentu ankaŭ la junularon, la migrintojn, la mondon de la amas-komunikiloj, kiuj tiel grandan rolon ludas en la nuntempo.

Rilate la vojojn de la evangelizado, la encikliko emfazas la devon de praktika atesto pri kohera kristana vivo, la alvokon al konvertiĝo, la neceson de la bapto. Konstate ke la disiĝo de la kristanoj estas grava malhelpo al misiado, jen la devo antaŭenigi la ekumenan movadon, “por ke ĉiuj estu unu, por ke la mondo kredu” (Joh 17,21)

Tio, ke ni firme kredas ke Jesuo estas la ununura vojo al la Patro, ne malhelpu nian interparolon kun la ali-kredanoj. Ambaŭflanke “la interparolanto estu kohera kun siaj religiaj tradicioj kaj konvinkoj, kaj malfermita por ekkompreni tiujn de la alia, sen fikcioj aŭ fermitecoj, sed kun vereco, humileco, lojaleco, konscie ke la dialogo povas pliriĉigi ĉiun el la interparolantoj. Malestu ĉia rezigno, aŭ irenismo (konkordismo eĉ kontraŭkonscience), ĉeestu reciproka atestado cele al komuna progreso en religiaj esploro kaj travivado, kaj samtempe, al supervenko de antaŭjuĝoj, maltoleremoj, kaj miskomprenoj. Vera interparolado celas al interna puriĝo kaj konvertiĝo, kiu, se oni al ĝi strebos kun obeemo al la Sankta Spirito, estos fruktoriĉa. Multaj povas esti la kampoj de komuna agado kun la alireligianoj: la justeco, la paco, la homrajtoj, la respekto de la vivmedio ktp. Ankaŭ tiu aktivado ekster la “limoj”, kunlabore kun la nebaptitoj, apartenas al la misio de la Eklezio.

La lasta parto de la papa dokumento koncernas la rolulojn kaj la manierojn de la misiado. Resume ni povas diri, ke ĉiu kohera kristano devas esti misiisto, sed diversmaniere: la misiado bezonas plentempajn misiistojn kaj misiistinojn (ĉi-rilate li alvokas al kulturado de vokiĝoj), la episkopoj kaj pastroj priatentu ne nur siajn teritoriojn, aŭ nur la baptitojn, sed la tutan homaron; la katekistoj kaj ĉiuj kristanoj aktivu laŭ la diversaj situacioj.

La tasko disvastigi la evangelion de Kristo tra la tuta mondo estas grandega, kaj niaj fortoj limigitaj, sed ni ne forgesu ke la vera Misiisto de la mondo estas la Sankta Spirito de Jesuo. Por ke nia misiado estu taŭga por tiel granda tasko, “ne sufiĉas renovigi la metodojn, nek organizi kaj kunordigi pli bone la ekleziajn fortojn, nek esplori pli akre la bibliajn kaj ekologiajn bazojn de la kredo: necesas ekbruligi novan ardon de sankteco... Ni pripensu, karaj fratoj kaj fratinoj, la misian fervoron de la prakristanaj komunumoj. Malgraŭ la tiama malabundo de vojaĝiloj kaj komunikiloj, la evangelia anonco atingis en mallonga tempo la mondolimojn ... Nuntempe pli ol ĉiam ajn - finas la papo - la Eklezio havas la oportunon irigi la evangelion, per persona atesto kaj per parolo, al ĉiuj homoj kaj al ĉiuj popoloj. Mi vidas tagiĝon de nova misia epoko, kiu fariĝos tago radianta kaj fruktoriĉa, se ĉiuj kristanoj kaj speciale la misiistoj kaj la junaj Eklezioj respondos kun sindonemo kaj sankteco al la alvokoj kaj al la defioj de nia epoko”.

Battista Cadei

al la indekso


 

ALBANIO: ĈU FINO DE ATEISMO?

 

Unu episkopo, 15 diocezaj pastroj, 9 franciskanoj el kiuj 2 laikaj, 2 jezuitoj, 42 monaĥinoj. Entute 71 homoj: jen la katolikaj ekleziuloj transvivintaj el la kontraŭreligia persekutado en Albanio: unu el la plej senkompataj persekutoj en la historio. Sed malgraŭ longaj jaroj de malliberejo, punlaboro, cerbopremado, kaŝiteco, neniam ili perdis la kredon. Kaj nun, liberigite, ili aktivas por renaskiĝo de la Albana Eklezio. Ekde kiam la Albanaj aŭtoritatuloj fariĝis pli toleremaj (la gvidanto de la komunista partio deklaris: “Al neniu ni rajtas malpermesi kredi”), en urbo Ŝkoder ebliĝis fari publikajn Di-servojn: unuafoje post 43 jaroj kaj 8 monatoj!

Tiuj ĉi sciigoj aspektas preskaŭ miraklaj, se pensi kiom suferis pro la kredo ne nur la katolikoj (kiuj en Albanio estas eta minoritato), sed ankaŭ la ortodoksaj kristanoj kaj la islamanoj, sub la reĝimo, kiu plurfoje fanfaronis, ke ĝi regas la “landon plej ateisman en la mondo”.

En la 40-aj jaroj, urbo Ŝkoder estis ĉefloko de la Albana Eklezio. Ĝi estis ĉefepiskopa sidejo, havis du franciskanajn monaĥejojn kaj unu franciskanan seminarion, jezuitajn seminarion kaj gimnazion, kaj krome, katolikajn monaĥinojn, lernejojn, presejojn...

Fine de la 1944-a jaro, ĉe ekrego de la komunisma partio, oni komencis likvidi ĉion tion: arestoj, fermoj, konfiskoj, perfortoj. Per pafmortigoj, torturoj kaj punlaboroj, granda parto de la pastraro estis nuligata. Tiel mortis en malliberejoj la ĉefepiskopoj de Ŝkoder, Gasper Thad, kaj de Durres, Vincento Prennushi: 32 franciskanoj estis malliberigitaj. Super ili ekpendis kurteno de silento, sed la kristanoj ilin ne forgesis, eĉ dum la plej feraj jaroj, post 1967, kiam la diktatoro Enver Hoxha deklaris militon “kontraŭ la restaĵoj de religio kaj superstiĉo”.

Nur en 1987, laŭ insistoj de la okcident-germana registaro (ĉefe post vizito en Albanio de Franz Josef Strauss, gvidanto de la Bavarlandaj kristan-demokratoj), la nova Albana gvidanto, Ramis Alia, decidis liberigi la religiulojn kiuj ankoraŭ estis en karceroj. Kaj dum nemulte da monatoj la decido plenumiĝis.

Sed kiom kaj kiuj estas la liberigitoj? Estis ankoraŭ malfacile ekhavi sciigojn. El la jugoslava vilaĝo Tuzi, kiu distancas de la Albana landlimo nur 12 kilometrojn, iuj albanparolantaj franciskanoj faris turisman ekskurson al Albanio, por traserĉi samordenanojn. “Mi estis tre kortuŝita - rakontas patro Anselm - kiam en Ŝkoder mi vidis preĝejojn detruitaj aŭ transstrukturitaj al gimnastikejoj”. Post longaj traserĉoj, ili trovis kelke el la liberigitaj franciskanoj. “Kion diri? Ni brakumis nin, ni ploris”.

La renkontiĝo daŭris nur kelke da horoj, ĉar la turisma aŭtobuso tuj reveturis al Jugoslavio. Sed la breĉo jam nun estis malfermita. Post kelke da rempo ili ricevis la kompletan liston de la transvivintaj ekleziuloj kun indiko de ilia aĝo, kaj de la jaroj trapasitaj en malliberejoj. Ilia meznombra aĝo estas 73 jaroj. Sed pastro Mikel Koliqi, eksa ĝenerala vikario de la ŝkoder-a diocezo, estas 88-jara, el kiuj 45 pasigitaj en malliberejo. La nomo de la episkopo estas Nikolle Troshani, kiu pasigis 20 jarojn en karcero. Dum dua “turisma ekskurso” la jugoslavaj franciskanoj sukcesis trovi la hejmon, kie nun loĝas patro Zef Pllumbi. Li havas 70 jarojn, el kiuj 25 pasigitaj en karcero; nuntempe li vivas kun fratino. Ĉe-okaze alvenis en tiun malriĉan domon ankaŭ du jezuitoj kaj tri pastroj. “Ili rigardis nin, kvazaŭ ni alvenus el la luno - deklaris patro Vinko - ni ploris multe, multege. Poste ni altabliĝis. Ni estis ok homoj, sed ni havis nur sep forkojn kaj unu tranĉilon; malgraŭ tio, estis belega travivaĵo”. Vespere ili revenis al Jugoslavio. Post kelke da monatoj, jen denova “Turisma veturado”; ĉi-foje ili kunportis meslibrojn, krucifiksojn kaj rozariojn. Unu el la du franciskanoj, per abunda trinkmono al la doganisto, transiris la landlimon senĝene, sed la religiaj objektoj de la alia estis malkovritaj kaj konfiskitaj: tio signifas, ke iom da libereco estiĝis, sed la maltoleremo ankoraŭ fortas.

La afero plej grava estas, ke neniu perdis sian kredon. Eĉ en la malliberejo la Albanaj pastroj sukcesis mes-celebri kaŝe. Dum 20 jaroj pasigitaj en mallibereco, patro Aleks Bakli sukcesis skulpti du etajn krucifiksojn kaj verki poemojn, dediĉe al la Patrino de Jesuo. Unu el ili tekstas: “Akceptu, Patrino, miajn preĝojn, el la mallumo de ĉi forgesita karcero, por ke dumvive mi ne vin forgesu, kantante Ave Maria”.

Nuntempe oni mes-celebras en privataj domoj: la timo ankoraŭ regas, sed ekde novembro 1990 ĉiudimanĉe pastro Simon Jubani, 65-jara, el kiuj 26 pasigitaj en malliberejoj, mes-celebras en la tombejo de Ŝkoder. Por multaj ŝkoder-anoj, katolikaj kaj ne, tio fariĝis ĉiudimanĉa rendevuo. Multaj homoj, eĉ islamaj, disponigis monon, materialojn kaj liberan tempon por restaŭri la tombejan kapelon. Temas pri homoj, kiuj havas spontanan, simplan kredon, sed ili preskaŭ ne konas la fundamentajn erojn de la kristana instruo: Albanio fariĝis misia lando.

 

P. Jubani mes-celebras en la tombejo de Ŝkoder

 

Kvankam maljunaj kaj malsanaj, la Albanaj ekleziuloj volas labori por fondi la renaskiĝon de la Albana Eldezio. Tagon post tago ili pli kaj pli kuraĝiĝas. Ankaŭ la ortodoksuloj kaj la islamanoj reakiras eblecojn por la kulto. Tio, ke la alban-naciana (sed naskita en Jugoslavio) Patrino Tereza de Kalkuto, povis fari viziton en Albanio, kaj estis akceptita kun honoro de la plej altaj aŭtoritatuloj, esperigas, ke ne temas pri iluzio, sed pri komenco de vera religia liberigo.

(El la itala revuo “Famiglia Cristiana”; resumis B. C.)

 al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

PERFORTO KAJ SKLAVKOMERCADO

(jaroj 1600-1699)

 

Briloj kaj mizeroj de la katolika reformo 

En la 17-a jarcento pludaŭris la renoviĝo de la eklezio. La kristanan vivon edifis sanktuloj kiaj Francisko de Sales, episkopo de Ĝenevo, Margarita Maria, kiu disvastigis la devotecon al la koro de Jesuo, Vincento de Paŭl, kiu lanĉis plurajn iniciatojn por malsanuloj, malriĉuloj, kpt. La fervoro por reformo kaj por defendo de la ĝusta kredo kaŭzis ankaŭ bedaŭrindajn ekscesojn, el kiuj plej sensacia estis la proceso kontraŭ la itala astronomo Galileo Galilei.

Kio okazis? Galileo skribis plede al la heliocentra teorio (laŭ kiu la tero turniĝas ĉirkaŭ la suno kaj ne inverse, kontraŭ la tiama komuna opinio), kaj li argumentis ĉu per sciencaj ĉu per bibliaj pruvoj. Pro tio oni lin denuncis, ke li disvastigas teoriojn danĝerajn por la vera kristana kredo. Juĝite de inkvizicia tribunalo, li subskribis malkonfeson de sia teorio, kaj estis kondamnita (1633) al deviga loĝado en difinita loko kaj al ĉiusemajna trapreĝo de la sep «pentaj» psalmoj. Oni devas agnoski, ke tiu kondamno estis malprava. Sed tiuepoke ne estis klara distingo inter la kampo de la kredo kaj tiu de la scienco, kiuj estas sendependaj kaj inter si ne kontraŭdiraj. 

Religiaj militoj 

En Nordeŭropo la disiĝoj inter katolikoj kaj protestantoj okazigis verajn religi-militojn. En 1648 la traktato de Vestfalio fiksis la principon: «Kies regiono, ties religio»: la suvereno de ĉiu regiono povas elekti religion, kiu fariĝas deviga por tiu teritorio. Sekve de tio Germanio kaj la nordaj landoj fariĝis protestantaj; Pollando kaj parto de la nuna Ĉeĥoslovakio restis katolikaj, kiel Aŭstrio kaj Irlando; Francio estis maltolerema kontraŭ kalvinistoj; Anglio kontraŭ katolikoj. 

Katolikaj kaj protestantaj misioj 

En ĉi tiu jarcento la kristanaj misioj floras. En 1622 papo Urbano la 8-a fondis la Kongregacion (= papan komisionon) por la Disvastigo de la Kredo, laŭ kiu la katolikaj misioj principe dependas ne de privataj iniciatoj aŭ de politikaj potencoj, sed de la papo. Fakte, kelkaj misioj ankoraŭ restos sub politika dependo, ekz. la portugala patronado, sed ĝenerale la rezultoj de la nova organizajo estis rimarkindaj.

Ankaŭ anglikanoj kaj protestantoj lanĉis misiojn. En Anglio estiĝis en 1649 la «Societo de Nova Anglio» kaj la «Societo por la disvastigo de la Evangelio».

Aliaj misistaj societoj fondiĝis pli poste en Germanio, Nederlando kaj Danlando. Sed tio, ke katolikoj kaj protestantoj aktivis malkune kaj konstraŭstare, tre malutilis al la efikeco de la evangelizado. En Afriko (Gvineo, Benino, Kongolando, Angolo, Etiopio, Madagaskaro) multe da misiistoj faris grandajn klopodojn, sed la rezultoj estis tre modestaj.

Ankaŭ en Azio la katolikaj misioj progresis malmulte, malgraŭ la ĉeesto de misiistoj en Hindio, Hindoĉina duoninsulo, Ĉinio, Filipinoj, Borneo kaj Japanio. En Hindio la misiisto Roberto de Nobili alprenis hindajn morojn kaj kostumojn por apostoli inter la bramanoj, kaj konvertis ĉirkaŭ 100 mil Hindojn. En Ĉinio, fine de la jarcento la kristanoj estis ĉirkaŭ 300 mil. Ankaŭ en Japanio la katolikoj estis ĉirkaŭ 300 mil en 1613, sed poste komenciĝis persekutoj, tiel ke restis nur kelkaj kaŝaj kristanoj. Inter la kialoj de tiel modestaj rezultoj de la kristanaj misioj, malgraŭ la faritaj klopodoj, estas: la rivaleco inter katolikoj kaj protestantoj; la naciismo (ekz. Japanio restis fermita al ĉiuj fremduloj); neagnosko, flanke de misiistoj, de la lokaj kulturoj (ekz. en Ĉinio oni ne plu permesis la ĉinajn ritojn, kaj en Hindio oni volis latinigi la malabarajn ritojn) la koloniismo; la sklavkomercado. 

Sklavkomercado: honto de la kristanaj popoloj 

Ĉar la indianoj estis tro malfortikaj por terkulturado aŭ laboro en minejoj, la Portugaloj komencis sklavkomercadon, kaj ilin imitis Nederlandanoj, Hispanoj, Angloj, Danoj kaj Francoj. Oni rabis aŭ aĉetis negrojn en Okcidentafriko, oni amasigis ilin sur ŝipojn en teruraj kondiĉoj (plejparte ili mortis dum la navigado), oni elŝipigis ilin en Ameriko, kie ili estis disvendataj en la foirejoj. La ŝipoj revenis orienten ŝarĝitaj per sukero, kotono, kafo, tabako kaj rumo. Ili elŝipigis ĉi-tiujn varojn, kaj ŝarĝiĝis per hom-varo...

Oni konjektas, ke almenaŭ 30 milionoj da negroj estis transveturigitaj de la blankuloj dum la epoko de la sklavkomercado. Ĝin aboliciis Danlando en 1772, Anglio en 1807, Hispanio en 1820, Usono en 1865 kaj Brazilo en 1888. Inter la defendantoj kaj helpantoj de la sklavigitaj negroj menciindas la jezuito sankta Petro Klaver, kiu aktivis en la havenurbo Kartageno (en la nuna Kolombio), kie la negroj estis elŝipigataj por disvendo en preskaŭ la tuta kontinento. 

Kristanismo en Ameriko 

Pludaŭras la kolonizado de la Nova Kontinento. Al la Portugaloj kaj Hispanoj aldoniĝas Francoj, Angloj, Nederlandanoj, Svedoj... Kongrue kun tio, diversaj estas la misiistoj kiuj misias en tiuj teritorioj: katolikaj, anglikanaj, luteranaj, kalvinistaj, kvakeraj, ktp.

Ne mankis martiroj, kia la jezuito Johano de Brebeuf, mortigita kun ses kunuloj fare de la Huronoj kaj Irokezoj, indianaj triboj de Kanado.

En Meza kaj Suda Ameriko, la katolikaj misiistoj daŭrigis sian agadon. Por ŝirmi la Indianojn kontraŭ ekstermo, kaj ilin eduki, la jezuitoj fondis en Argentino, Paragvajo, Brazilo kaj Bolivio la t. n. «Redukciojn». Temis pri loĝejaroj el kelkmiloj da Indianoj, kiuj funkciis kvazaŭ memregaj respublikoj, cele al humana progreso kaj evangelizado de la Indianoj mem. Oni povas nuntempe kritiki iujn aspektojn de tiuj establaĵoj, sed ili certe konsistigis efektivan strebadon gardi la Indianojn kontraŭ ekstermo, kaj ilin progresigi.

 

Dokumento: Helpantoj de la sklavoj (Sandoval, Klaver)

            La negraj sklavoj en la Nova Mondo trovis defendantojn kaj helpantojn en kelkaj misiistoj. Unu el ili estis patro Sandoval, kiu jene denuncis la sklavigadon kaj malhoman traktadon de la negroj: 

«Ĉi tiujn kaptitajn negrojn - kun kia justeco, Dio scias - la negristoj pelas en krudaĉajn karcerojn, el kiuj ili ne eliros antaŭ atingo de ĉi tiu haveno en Kartageno. Da ili alvenas ĉiujare 12 ad 14 ŝipoj, kaj ili sentas tiom da aflikto kaj ĉagreno - pro la imago, ke oni ilin transveturigas, por fari el ili oleon, aŭ por manĝi ilin - ke triono el ili mortas dum la transveturigado. Ili alvenas kunpremitaj, malpuraĉaj, mistraktataj: sesope kun feraj ĉeneroj ĉirkaŭ la kolo, duope kun metalringoj ĉe la piedoj, tiel ke de la piedoj ĝis la kapo ili estas tute ligitaj.

Sub la ferdeko, enŝlositaj de ekstere, ili vidas nek sunon nek lunon. Neniu povas eniri sen kapturniĝo, nek elteni dum unu horo. Ili manĝas, unu fojon ĉiutage, ne pli ol unu telereto da maizfaruno, aŭ nekuirita milio, kaj kune unu kruĉeton da akvo, kaj nenion plian, krom bastonbatoj, skurĝobatoj, kaj fi-vortoj.

Sekve de tia traktomaniero ili alvenas skelete malgrasaj. Post la alteriĝo, ili estas pelataj nudaj en grandan korton, kie kunvenas sennombraj homoj: kelkaj por profito, aliaj pro scivolo, ceteraj por kompati; ĉi-lastaj estas la misiistoj, kiuj, malgraŭ ĉia rapideco, ciufoje trovas kelkajn jam mortintaj». 

En Kartageno, dum 40 jaroj aktivis favore al la sklavoj la hispana jezuito Petro Klaver (1580-1640). Kiam li estis 34-jara, li skribis en sia taglibro: 

«Ĝismorte mi devas dediĉi min al Dia servo, kiel lia sklavo». 

Kiel servi Dion? Servante la sklavojn. Sian programon li esprimis per la subskribo: 

«Petrus Claver, Aethiopum semper servus = Petro Klaver, porĉiama sklavo de la Afrikanoj».

 

al la indekso


 

 

INTER-RELIGIA DIALOGADO KAJ EVANGELIZADO 

Intervjuo kun kardinalo Francis Arinze, Prezidanto de la papa Konsilio por la inter-religia dialogo

 

D. Kiel rilatu la katolikoj kun la diversaj religiaj kredoj, en kiuj formiĝis diversaj kulturoj? Kiel dialogi kun ili? 

R. Mi opinias, ke ni, katolikoj, en nia rilato kun ĉiu kredanto, devas agi diverse rilate la diversajn religiojn. Dialogo kun islamano devas diversi ol dialogo kun budaisto, ĉar kun islamanoj ni, kristanoj, havas plimulton komuna. Tasko de la eklezio estas evangelizi la tutan mondon: homojn kaj kulturojn. Ĉi tiu evangeliza misio de la eklezio postulas vastegan kaj kompleksan aktivadon. Evangelizado konsistas el diversaj elementoj: vivmaniero atestanta Kriston, servado al kunhomoj, proklamado aŭ anonco de la Evangelio, katekizado, preĝada kaj apostolada vivo, kaj ankaŭ inter-religia dialogo. La malkaŝa anonco pri Kristo estas nepra kaj prioritata en la evangeliza misio de la eklezio, kiel deklaris Paŭlo la 6-a: “Ne eblas vera evangelizado sen proklami la nomon, la instruon, la vivon, la reĝadon, la misteron de Jesuo la Nazaretano, la Filo de Dio”. 

D. Dio kreis la tutan homaron, sed la homoj libervole malproksimiĝis de li kaj kreis diversajn religiojn. Tiam Dio elektis unu popolon, en kiu lia Ununaskita Filo enkarniĝis, suferis, mortis, reviviĝis venkante la morton kaj alportante savon al la tuta homaro; sed la homoj plukunmetis diversajn religiajn societojn kaj estigis bedaŭrindajn streĉitecojn kaj disiĝojn. Ni, katolikoj, kiel rilatu kun la alireligianoj, kiuj estas ja kreitaj de la ununura Dio, Patro de ĉiuj homoj? 

R. Rilate la kredantojn de aliaj religioj ni, la katolikoj, devas havi teniĝon de aŭskultemo, respekto, kaj kunlaboremo.

Sed ne sufiĉas. Ni devas ankaŭ priatesti Jesuon fronte al ili, komunikante al ili la Feliĉan Sciigon pri la homiĝinta Dia Filo, Savanto de la tuta homaro. Ĉion ni faru ame kaj kredo-plene, forkonfidante la rezultaton al Dio kaj al la kunagado de ĉiu persono. Ni, sekvantoj de Jesuo Kristo, devas ami kaj respekti ĉiun personon, kaj samtempe atesti la veron, kiu liberigos nin (kp Joh 8,32).

La inter-religian dialogon oni ne progresigas per religia relativismo (laŭ kiu religioj estas same bonaj kaj veraj), nek per sinkretismo (kunmiksaĵo el diversaj religioj, por konsistigi novan). Katoliko perdinta sian religian identecon igas la interreligian dialogon sensenca: ne eblas esti bona ambasadoro, se oni ne estas bona civitano.

La Koncilio Vatikana dua, nenion rifuzante el tio kio estas vera kaj sankta en la aliaj religioj, insistas: “Tamen (la eklezio) anoncas, kaj estas ties devo anonci, ke Kristo estas vojo, vero, vivo (Joh 14,6), en kiu la homoj devas trovi plenecon de religia vivo, kaj en kiu Dio rekunigis ĉion kun si mem” (NA, 2). Laŭ la direktivoj de la Koncilio mi do devas aldoni ke en la renkontiĝo kun ali-religianoj ni katolikoj devas esti pretaj kaj ĝojaj malkovrante kaj laŭdante ĉion kion ili havas vera, bona kaj bela, kaj ne rigardi nur negativajn elementojn. La dialogo entute okazu en vereco, sincereco kaj amo. 

D. Nuntempe, interne aŭ rande de grandaj historiaj aŭ tradiciaj religioj, ni konstatas estiĝon de religiaj societoj, foje fonditaj de homoj strebantaj - sub ŝirmo de religia libereco - ekspluati la bezonon de transcendaĵo kaj sanktaĵo kiu estas en la homa koro, cele al ekonomiaj interesoj kaj al potenco, ne respektante la liberecon kaj dignon de la hompersono.

Ĝenerale la aliĝantoj al ĉi tiaj religiaj grupoj estas bonintencaj homoj, bedaŭrinde puŝitaj per instigoj kaj konvinkiloj tre rafinitaj, kiuj ilin aliigas en maniero tuteca kaj ekskluzivanta ĉion ne konsentitan. Nu, kiel konduti kun tiaj homoj? 

R. La fenomeno de vi priskribita estas bedaŭrinde vera. Necesas granda singardemo fronte al la estiĝo de centoj da tiaj grupoj, foje nomitaj novaj religiaj movadoj aŭ “sektoj”. Ili estas treege diversaj. En 1986 kvar papaj Oficejoj publikigis dokumenton, por helpi al la katolikoj kontaktantaj tiajn movadojn. En nia eklezio ni devas vivi tiamaniere ke la katolikoj trovu en ĝi plenumon de sia spirita soifo, kaj ne serĉu satigon alikoke. La papo, ĉe l’ fino de sia vizito en Meksikio, Maje de 1990, lanĉis alvokon al la katolikoj forlasintaj la eklezion, por sekvi sektojn, por ke ili revenu al la patra hejmo, tio estas la eklezio. 

Ritoj de sekto en Latina Ameriko 

D. Multaj religioj instruas, ke la ĉi-mondaj aferoj ne havas ĉiaman valoron, ĉar ili forpasas. La religio helpas la homon vivi tiamaniere ke li/ ŝi ne fariĝu sklavo de aĵoj. Ĝi igas la homon kapabla vivi laŭ ĝusta valoreco, kaj progresi spirite. Kiuj estas la valoroj, al kiuj strebu la kredantoj de diversaj religioj por atingi aŭtentike pacan kaj fratecan kunvivon? 

R. Jenaj valoroj, mi pensas:

Dio estas la Kreanto de ĉiuj homoj;

ĉiuj homoj serĉas Dion;

la vero, la boneco kaj la spirita beleco feliĉigas pli ol la materiaj posedaĵoj;

oni devas venki malbonon per bono;

ne faru al aliuloj tion, kion vi volus ke oni ne faru al vi;

la ĉi-mondaj riĉaĵoj celas al ĉiuj, tial homoj kiuj posedas plimulte estas ŝuldantoj je tiuj kiuj havas malavantaĝojn.

Por ni kristanoj, krome, estas la kredo en Dio kiel nia Patro kaj en Jesuo Kristo kiel ununura Savanto de la tuta homaro; kaj la kredo en la ununura fina celo de ĉiu hompersono: vidi Dion, tia, kia Li estas, en la Ĉielo.

Intervjuis G. Ferrari; el la itala tradukis B. C.

al la indekso


 

 

ALVOKO DE LA PAPO: REVENU AL UNUECO!

 

“Miaj fratoj… necesas konsideri la bedaŭrindan fakton, ke iuj, aliĝinte al sektoj, rompis ĉi tiun ligilon de savo-dona unueco; kaj aliaj estas atakitaj de duboj kaj ŝanceliĝas pro kredo-manko…

Mi rememoras tiujn homojn, kiuj malproksimiĝis de la katolika eklezio. Al ili mi adresiĝas nun, kun angoro en mia animo.

Mi volus renkontiĝi kun ĉiu el vi kaj al vi diri: revenu en la sinon de la eklezio, via patrino!...

Eble vi restis solaj kun via zorgo, pensante ke proksimiĝo al Dio dependas antaŭ ĉio de via propra klopodado. Vi eĉ povis kredi. ke, por ekhavi ekonomian bonstaton, necesas forlasi la katolikan kredon. Kaj al ĉi tiuj motivoj povus aldoniĝi multaj aliaj, kiel ekzemple: senti vin akceptata en malgrandan hom-rondon, kiu sin helpas reciproke...

Revenu do sentime! La eklezio vin atendas kun malfermitaj brakoj por denova renkonto kun Kristo. Nenio plimulte feliĉigus la papon, en ĉi tiu paŝtista vojaĝo en Meksikio, ol la reveno de la foririntoj al la sino de la eklezio.

Kristo lumigu vin kaj instigu vin al konvertiĝo!

(el la prediko de Johano Paŭlo la 2-a en Villahermosa, Meksikio, 11.5.1990)

 

al la indekso


 

KUNE AL TAIZÉ 

En la antaŭa numero (2-3/1991) de Espero Katolika mi legis la informon pri Taizé en Francio. Ĝi tuj vekis mian atenton, ĉar mi dufoje partoprenis la vintrajn renkontiĝojn: en Vroclavo (Pollando) kaj en Prago. Ambaŭ renkontiĝoj multe impresis min: la ekumena etoso estis ĉarma, agrabla kaj esperdona - tamen la lingvaj baroj estis ankoraŭ rimarkindaj. Ni estis kune en la internacia medio, sed la “kuneco” ne kontentigis min tute. Mankis ebleco je senpera kaj senĝena interparolo. Multaj el ni konis nur unu lingvon.

Ĉi-jare mi intencas veturi al Francio; rekte al Taizé, ĉar mi denove ŝatus pasigi kelkan tempon en tiu medio kaj ĝui la unikan etoson de interfratiĝo.

Estus do pli granda ĝuo por mi, se mi povus pasigi tiun tempon eventuale kun aliaj esperantistoj. Jen mia mallonga alvoko al aliaj esperantistoj, kiuj intencas en la sama periodo (de la 7a ĝis la 14a de julio) viziti Taizé, skribu al mia adreso, por interkonatiĝi jam antaŭe perkoresponde kaj plifacile renkontiĝi surloke en Taizé.

Mi opinias, ke la grandioza kaj valorega afero iniciatita de Frato Roger nepre meritas tion. Dio benu.

Maria Kobiesa, Łodigowice, Pollando

 

al la indekso


 

LA VERO NE VENKEBLAS

 

Foje homo eldiris al la reĝo:

- Mi scias pri vi la tutan veron.

- Kia do estas tiu vero? - ekinteresiĝis ĉi lasta.

- Laŭ vidpunkto de la homoj, vi estas nuda - respondis la homo.

- Kiu do subŝovis al vi tiun penson? - vere senpacienciĝis la reganto.

- La Vero al mi tion klarigis - rediris la homo.

La reĝo ordonis alkonduki la Veron.

- Tiu ĉi homo asertas, ke laŭ vidpunkto de la homoj mi estas nuda. Mi invitas vin konfirmi, ĉu tio estas vero.

- Pura vero - konfirmis la invititino (*).

- Ekrigardu pli atente, ĉu do vi ne vidas miajn novajn vestaĵoin. Mi ilin surmetis ĝuste ĉi matene.

- Tute ne gravas kiel vi priornamus vin: laŭ vidpunkto de la homoj, vi tutegale restos nuda - asertis la Vero.

- Ĉu vi enkapigis al ĉi tiu homo jenan penson? - pridemandis la reĝo.

- Mi - trankvile respondis Ŝi.

- Pro kalumnio mi vin kondamnas al morto - ekfuriozis la reĝo, kiu ordonis al la ekzekutisto forhaki la kapon de l’ Vero.

Oni ĉirkaŭŝnuris la Veron kaj kuŝigis ŝian kapon sur trabostumpon. La ekzekutisto eksvingis per hakilo kaj splitigis la trabostumpon je du partoj. Dume la Vero restis tute sana.

- Mi mem juĝas ekzekutistojn kaj reĝojn - klarigis la Vero - ne ili min.

- Mi vin pendigos! - indignis la ekzekutisto, kiu senprokraste ĵetis ŝnuregon sur kolon de l’ Vero kaj levis Ŝin supren.

La turmentitino estis trafita de febleco, tamen sammomente la ŝnurego ekflamis kaj transformiĝis en fumon. La kondamnitino restis libera.

- Sur lignofajron! - ekblekis la ekzekutisto.

Oni puŝis la Veron sur lignofajron. Post kiam ĉiuj traboj forbrulis, la Vero postrestis sana.

- Ŝi eĉ en fajro ne brulas - miregis la homoj enviciĝantaj por esprimi al Ŝi sian respekton.

Tiam la reĝo ekpostulis, ke la ekzekutisto pendigu tiun homon, kiu la unua elparolis la veron pri li.

La ekzekutisto plenumis la volon de la reĝo.

Ne povante venki la veron, potenculoj kruele persekutas la homojn, kiuj ĝin eldiras.

 

Christas Pelitevas; el la litova tradukis Angele Judickiene

 

(*) En litova lingvo “Vero” apartenas al ina ĝenro.

al la indekso


 

 

MODESTECO DE IU BONA RABENO

 

Maljuna rabeno kuŝis enlite malsana kaj liaj disĉiploj mallaŭte konversaciis inter si apud la lito.

Ili laŭdegis liajn senkomparajn virtojn.

“Ekde la epoko de reĝo Salomono ne plu estis homo saĝa kiel li”, diris unu el ili.

“Kaj kio pri lia kredo! Ĝi estas sama kiel tiu de nia patro Abrahamo!” aldonis alia.

“Lia pacienco estas sendube kiel tiu de Ijobo”, deklaris tria.

“Nur Moseo parolis tiel intime kun Dio”, finis kvara.

La rabeno aspektis maltrankvila.

Kiam la disĉiploj foriris, la edzino lin demandis: “Ĉu vi ilin aŭdis faradi viajn laŭdojn?”

“Jes” respondis la rabeno.

“Kial do vi estas tiel maltrankvila?” demandis la edzino.

“Mian modestecon!” protestis la rabeno. “Neniu priparolis mian modestecon!”.

 

al la indekso


 

BETLEĤEM - LA DOMO DE PANO

 

Se ni aŭdas la nomon Betleĥem, certe en ni ĉiuj vekiĝos en pensoj bildoj kaj imagoj pri la loko kie naskiĝis la Sinjoro Jesuo Kristo. Tamen ĉe la vorto Betleĥem, mi rememoras ankaŭ pri kelke da amikoj, kiuj tiele nomas la lokon, kie “eblas trovi la panon de la vivo”, kiel ili diras. Temas pri grupo de amikoj ĉirkaŭ Leaŝ Princl, kiu, konvertiĝinte el senorda vivo, obeis la vokon de Jesuo, disvastigi lian amon.

Sed kiuj estas ĉi tiuj amikoj, kaj al kiu estas en Betleĥem la pano proponata? Ili mem rakontu. Ni dankas al la juna Ladislav Patloka, Ĉeĥoslovakio, kiu esperantigis ilian memprezenton.

(Rimarku: la hebreaj vortoj bet-leĥem signifas: domo de pano). 

Juna viro dum militservo konvertiĝis al Jesuo Kristo. Reveninte hejmen al Prago la ekkredanta junulo komencis labori en flegista servo kaj ĉe tiu ĉi laboro li renkontiĝis kun vico da maljunaj, forlasitaj kaj handikapaj homoj. Li allogiĝis al naŭdekjara oldulineto kiu ĉesis esti memstara kaj ĉe sia profesio li komencis zorgi pri ŝi. Lia amiko atentigis lin pri tre grave korpe trafita amiko Vaŝek. Vaŝek ne havis gepatrojn kaj jam du jarojn li kuŝis en malsanuleja lito. Tiu ĉi flegisto pripensis kiel helpi al Vaŝek, sed li havis nek aŭdacon nek multe da praktikaj ebloj por helpi lin. Tamen kelkfoje dum jaro ili kune ekvojaĝis libertempi tra Ĉeĥoslovakio. Pere de la trafita amiko Vaŝek tiu ĉi flegisto ekkonis grandan nombron da aliaj handikapuloj diversmaniere trafitaj.

La juna viro krom sia flegista servo komencis ankaŭ atesti pri la Sinjoro Jesuo Kristo ne nur al siaj geamikoj, sed ankaŭ en stratoj de la urbo. Tamen, post kelka tempo li konsciiĝis, ke paroli kun homoj kaj serĉi saĝecon estas ja unika sperto, sed ke plej multe necesas tiujn ĉi homojn ami. Li vidis, ke tiuj ĉi homoj bezonantaj helpon estas multaj, multaj kiuj havas neniun kaj travivas tre malfacilajn tempojn en kriplulejoj, sed ankaŭ en privata vivo. Fine li prenis la handikapan amikon Vaŝek hejmen al la maljuna oldulineto, kie dum la lasta jaro de ŝia vivo ili vivis ĉiuj tri kune. Post la morto de la oldulineto Vaŝek kun sia flegisto kaj kune kun kelke da kristanoj komencis serĉi taŭgan objekton por fondi grandan familion. Ili trovis ĝin en suda Moravio. Tiele komencis naskiĝi nia projekto “Betleĥem”.

Sub la protektado de Ĉehofrata Evangeliana Eklezio komenciĝis rekonstruado de sepĉambra vilao en Klobouky u Brna. Ekde novembro 1990 tie komenciĝis provizora agado de malgranda komunumo, kiu baldaŭ konsistos el grupeto de 7 tre grave korpe trafitoj, probable inkluzive de 1 mense trafita viro, kaj ankoraŭ el grupeto de kelke da amnestiitoj kiuj havas nek hejmon nek al kiu iri, kaj kiuj volas helpadi ĉe laboroj konstruaj, agrokulturaj k. a. En 1991 ni kalkulas pri disvastigo de “Betleĥem” je plia dometo.

La celo de nia komunumo estas almontri al aliuloj la vojon de la vivo en Jesuo Kristo. Ĉiumatene kaj vespere ni komune kunvenas por preĝi, interparoli kaj entute komunumi. Pri la handikapuloj zorgos kredantoj de diversaj eklezioj (en nombro 13). Eklezia aparteneco de handikapulo ne estas grava, nek ĉu li/ ŝi estas kredanto.

Se vi volas helpi nin, ni turniĝas al vi petante: ni serĉas laboron por niaj grave korpe trafitoj, pro tio ni kolektas kompletajn kovertojn, poŝtkartojn kaj bild-kartojn kun poŝtmarkoj, stampoj kaj kun ĉiuj poŝtaj surpresaĵoj (inkluzive de jam uzitaj). La handikapuloj ilin dispecigos kaj poste vendados al filatelistoj kaj per tio ĉi perlaboros por ekz. benzino aŭ diversaj socialaj agadoj.

Iu estas handikapa videble, sed ĉe ni ĉiuj pro manko de amo kaj pensado de Dio ni povas je la videbla handikapo de la trafitoj ekvidi kiel granda estas nia propra handikapo. Tial ni volas kiom plej multe nuligi la diferencon inter la trafitaj kaj sanaj homoj per la komuna vivo, kie la handikapuloj havos sian voĉon. La kriterio de elekto de la handikapuloj en Betleĥemon estas: la plej granda malfacileco de lia / ŝia fizika kaj sociala situacio.

Betleĥem estas la loko kie naskiĝis en stalo Jesuo Kristo, Filo de Dio. La vivo alportis al ni savon. Ni deziras, ke en nia Betleĥem, en simplaj kondiĉoj, multaj trovu sian savon. Betleĥem signifas la domo de la pano. Nia komunumo volas strebi esti hejmo kie eblas trovi la panon de la vivo. Ni petas vin, helpu nin per viaj preĝoj efektivigi tiun ĉi celon.

Viaj geamikoj el Betleĥem, Klobouky u Brna, Ĉeĥoslovakio

Tradukis: L. Patloka.

 

al la indekso


 

ALIAJ BEATECOJ

 

BEATAS tiuj kiuj kapablas ridi pri si mem: neniam ili ĉesos amuziĝi. 

BEATAS tiuj kiuj scipovas distingi ŝtoneton disde mano: multajn ĝenojn ili evitos. 

BEATAS tiuj kiuj kapablas silenti kaj aŭskulti: multajn novajn aferojn ili lernos. 

BEATAS tiuj kiuj atentas pri petoj de kunhomoj: ili estos disdonantoj de ĝojo. 

BEATAS vi, se vi kapablos rigardi kun atentemo la aferojn malgrandajn kaj kun trankvilo la gravajn: longan vojon vi trairos en via vivo. 

BEATAS vi, se vi kapablos ŝati rideton kaj forgesi malkareson: via irejo ĉiam estos sunoplena. 

BEATAS vi, se vi kapablos taksi bonaj la sintenojn de la kunhomoj, eĉ se ŝajnus male: oni juĝos vin naivaj, sed tio estas la kosto de la amo. 

BEATAS tiuj kiuj pensas antaŭ ol agi, kaj preĝas antaŭ ol pensi: multajn stultaĵojn ili evitos. 

BEATAS pli ol ĉio vi, se vi kapablas agnoski la Sinjoron en ĉiuj kiujn vi renkontas: vi trovis la veran lumon kaj la veran pacon.

 

al la indekso


 

MOVADE

 

* 9.12.1990 la esperantista Pastro Francesco M. Andreoni, italo misianta en Tajlando, solenis la 50-jaran datrevenon de sia sacerdoteco. Cetere, en aprilo 1991 P. Andreoni festis sian 80-jariĝon. Gratulojn!

 

 

P. Andreoni kun la loka Episkopo

 

 

* Dum la kuranta jaro oni devos voĉdoni por renovigi la Estraron (inkluzive de la Prezidanto) kaj la plenumkomitaton de IKUE.

Kandidatoj bonvolu sin anonci kiel eble plej baldaŭ al la Centra Oficejo, preferinde kun aldono de biografiaj notoj. Oni aparte konsideru, ke pro familiaj kaŭzoj la nuna Prezidanto, Pastro Duilio Magnani, ne povos akcepti denovan oficadon.

 

* Daŭras la kompostado (zorge de Antonio De Salvo kaj Hatto Von Hatzfeld) de la Festa Meslibro en Esperanto.

Laŭ principaj antaŭkalkuloj, por havi 500 grandformatajn ekzemplerojn oni devos elspezi proksimune 30 milionojn da italaj liroj (25.000 usonajn dolarojn); poste oni povos fari pli malgrandajn ekzemplerojn, utiligante la samajn kompostaĵojn (kaj do, kun limigita aldona kosto).

Jam alvenis kelkaj donacoj por la aperigo de la Meslibro; aparte menciindaj tiuj de Pastro Lorenzo Longoni (Italio) kaj Pastro Bernhard Eichkorn (Germanio); siatempe, ni detale raportos pri ĉiuj ricevitaj donacoj.

 

* Sinjoro Gustavo C. Morales, Santiago de las Vegas, C. Habana, Kubo, informis nin, ke lia klubo “Pli da lumo”, kies membroj estas kristanoj kaj nekristanoj, deziras starigi bibliotekon kaj speciale dediĉi ĝin al subtenado de religia literaturo, kiu mankas ĉe ili.ů

Ĉu iu povas helpi ilin iamaniere?

 

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

* Sincereco ne amoplena estas kiel amo ne sincerplena (Francisko de Sales).

* Via parolo estu jes, jes, ne, ne; la cetero devenas de la Malbonulo (Jesuo).

* Ĉiam eblas lerni tion kion oni ne scias, sed ne tion kion oni pretendas scii (G. Thibon).

* Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda (Einstein).

* Ekzistas tri specoj de mensogoj: la mensogo, la senhonta mensogo, kaj la statistiko (Disraeli)

* La avarulo estas homo, kiu obstinadas vivi malriĉa, por morti riĉa (hispana proverbo).

* La ĉasteco tiom valoras, kiom la amo por kiu ĝi estas gardata (Lanza del Vasto)

* Ju pli ni proksimiĝas al la kruco, des pli ni proksimiĝas al la kunhomoj (J. Moltmann).

* Iujn aferojn vidas nur la okuloj, kiuj ploris (anonimulo).

* Oni povas elteni doloron izole. Sed por vere ĝui ĝojon, oni devas ĝin partoprenigi kun aliuloj (M. Twain).

* Esti feliĉa izole povas esti hontige (A. Camus).

* Feliĉo estas mirinda varo: ju pli oni ĝin disdonas, des pli da ĝi oni havas (B. Pascal).

* Feliĉo apartenas al tiuj, kiuj la aliulojn feliĉigas (pastro de Ars).

* La plej bona rimedo por detrui miajn malamikojn estas igi ilin miaj amikoj (A. Lincoln).

* La mondo juĝas laŭ la ŝajno, kaj preskaŭ ĉiam ĝi eraras (Johano la 23-a).

* La homoj ne suspektas kulpojn, kiujn ili mem ne faras (S. Johnson).

* La suspektoj estas inter la pensoj kiel la vespertoj inter la birdoj: ili ĉirkaŭflugas ĉe krepusko (F. Bacon).

* Kial vi observas pajlereton en la okulo de via frato, kaj ne ekvidas la trabon en via propra okulo? (Jesuo).

 

al la indekso