Enhavo de Espero Katolika numero 10/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: Madono de Sumuleu/ Csiksomiyó, Rumanio

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj ! 

Espereble la akurateco de EK estas daŭra, kaj tio kuraĝigos multajn al (akurata) reabono. Ni mencias, pri tio, jenan komenton de hispana leganto: «Mi gratulas vin, ĉar vi sukcesis - unuafoje laŭ mia memoro - aperigi akurate nian revuon, cetere belaspektan kaj riĉenhavan. Vi atingis tion, kion nur El Popola Ĉinio atingis, laŭ mia scio».

Nia revueto reakiris enir-rajton en orient-eŭropaj landoj, kio esperigas kreskon de ties eldonkvanto. Sed ni atentigas ke, krom la praktikaj malfaciloj de transpagoj al okcidento, la abonkotizo estas por ili terure multekosta. Se iu volus helpi ...

La Redakcio

al la indekso


 

LIA BENO GRAVAS

Meditado al Psalmo 127

 

 1 Se la Eternulo ne konstruas la domon,

tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon,

tiam vane maldormas la gardanto.

2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas,

manĝas panon kun klopodoj:

al Sia amanto Li donas en dormo.

3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj:

rekompenco estas la frukto de ventro.

4 Kiel sagoj en la mano de fortulo,

tiel estas junaj filoj.

5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon:

ili ne estos hontigitaj,

kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

 

En nia tempo la homo kapablas fari preskaŭ ĉion. Ni veturas al la luno. Ni esploras la kosmon kaj la plej malproksimajn planedojn. Ni povas manipuli la genojn de bestoj kaj plantoj. Niaj kuracistoj regas la greftadon de koroj kaj renoj. Niaj jetoj flugas pli rapide ol la sono. Niaj fizikistoj scias la atomfendadon kaj la nuklean fuzion. Niaj armiloj povas detrui la tutan mondon.

La homo estas estro de l’ mondo.

Ŝajnas!

La preĝanto de la 127-a psalmo konas la veran estron de l’ mondo. Li estas kaj restas la Plejpotenculo, nia Dio. Li devas konstrui la domon, ankaŭ la domon de l’ mondo en nia tempo. Nia tuta klopodado estas vana sen Lia beno. Se niaj faradoj ne estas laŭ Lia volo, se ni ne demandas pri Lia volo, ni malsukcesos en niaj verkoj. Li devas beni nian laboron kaj poste, kun Lia beno, ĝi sukcesos. Sed Li povas beni nian verkon, nur se ĝi estas en akordo kun Lia ordono. Tiam ĝi kreskos - en dormo.

La Eternulo, nia Patro, al kiu ni konfidu, ŝirmos nin kaj nian verkon kaj Li donacos daŭron - se ni vere lasas nin al Li kaj lasas Lin esti nia Sinjoro.

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

 

al la indekso


 

PREĜO DE RANO

 

Iun vesperon frato Bruno estis absorbita en preĝado, kiam ekĝenis lin ranblekado. Malgraŭ siaj klopodoj, li ne sukcesis ignori tiun bruadon, ka tial li eligis la kapon tra la fenestro kaj kriegis: “Silenton! Mi preĝadas”.

Ĉar li estis sanktulo, ĉiuj tuj obeis lian ordonon. Ĉiu kreaĵo eksilentis por tiel estigi la silenton necesan por preĝado.

Sed jen la preĝado de Bruno estis denove interrompita, ĉi-foje de interna voĉo, kiu al li diris: “Eble tiu ranbleko same plaĉis al Dio kiel la psalmoj kiujn vi trapreĝas”.

“Kion bonan povus trovi la oreloj de Dio ĉe bleko de rano?” malŝate rebatis Bruno.

Sed la voĉo daŭrigis: “Kial do Dio inventis tian sonon?”.

Bruno decidis malkovri li mem tiun kialon. Li eligis la kapon tra la fenestro kaj ordonis: “Kantu!”, kaj la aero pleniĝis de ritma blekado de la rano, kun akompano de ĉiuj najbaraj hiloj.

Bruno komencis aŭskulti atente, kaj li aŭdis nenian bruaĉon: li malkovris, ke se li ĉesas iritiĝi, fakte tiuj voĉoj igas la noktan silenton pli riĉa.

Danke al tiu malkovro, la koro de Bruno harmoniiĝis kun la tuta universo, kaj, unuafoje en sia vivo, li komprenis, kion signifas preĝado.

al la indekso


 

8-a Ĝenerala Asembleo de la Episkopara Sinodo

 

BONA PAŜTISTO DONAS SIAN VIVON... (Joh 10,11) 

 

Kio estas sinodo 

Ekde la 30-a de septembro ĝis la 28-a de oktobro ĉi-jare kunsidas en Romo la oka ĝenerala asembleo de la sinodo de la katolikaj episkopoj. Sinodo estas kunsido de episkopoj, por pritrakti gravajn temojn de la kristana vivo. Sinodo povas esti loka, regiona, aŭ ĝenerala. En nia kazo temas pri ĝenerala sinodo. En sia nuna formo ĝi estas starigita post la dua Vatikana Koncilio, kiel rimedo por aktivigi la kunulecon de la tutmondaj episkoparoj. Konsistigas ĝin la patriarkoj, la metropolitoj, la kardinaloj kaj reprezentantoj de la episkoparaj konferencoj el la tuta mondo. Krom episkopoj partoprenas en ĝi ankaŭ aliaj virai kaj virinoj kiel aŭdantoj, observantoj kaj konsilantoj.

La ordinara asembleo kunvenas ĉiun trian aŭ kvaran jaron kaj ĉiufoje pritraktas unu apartan aktualan temon aŭ problemon. Jen la datoj kaj temoj de la ĝisnunaj asembleoj:

- 1974: evangelizado

- 1977: katekizado

- 1980: kristana familio

- 1983: konvertiĝo kaj repaciĝo

- 1987: rolo de la laikoj en la eklezio kaj en la mondo.

 

Pastroj por la nuna mondo 

Papo Johano Paŭlo la 2-a ordinas 79 pastrojn en la S. Petro-Baziliko 

Post la lasta sinodo, kiu traktis pri la laikaj (tio estas ne-pastraj) kristanoj, pluraj kredantoj proponis, ke la estonta sinodo temu pri la formado de la pastroj en la nunepokaj vivkondiĉoj. Estas ja konate, ke la rolo de la pastroj gravas por la animado de la kristanaj komunumoj. Por ke ilia agado estu efika, necesas ke ĝi respondu al la objektivaj postuloj de la komplika nuntempa socio.

 Bazo kaj modelo de la pastra edukado estas Jesuo Kristo, la Filo de Dio, kiu homiĝis kaj oferis sian vivon por la kunhomoj. Tiu edukiĝo devas daŭri dum la tuta vivo. La dia donaco de celibato (fraŭleca vivo-stato), la kulturo, la kono de homaj sciencoj, ne konsistigas formalan balaston, sed premison por praktiki la paŝtistan amon, laŭ la modelo de Jesuo, la bona paŝtisto, kiu fariĝis homo inter homoj kaj foroferis sian vivon por sia ŝafaro (kp Joh 10,11). Tiajn pastrojn, taŭgajn por la nunepokaj homoj, la mondo bezonas.

B. C.

al la indekso


 

KATOLIKOJ EN RUMANIO 

Ĝenerala situacio 

Ne eblas diri, kiom da katolikoj estas nuntempe en Rumanio. En 1948, kiam ekregis la komunisma reĝimo, la situacio estis jena: el ĉirkaŭ dudek milionoj da loĝantoj, la katolikoj estis tri milionoj, el kiuj 1.200.000 latin-ritaj kaj 1.800.000 orient-ritaj.

En 1948, ŝtata ordono devigis ĉiujn orientritajn katolikojn aliĝi al la ortodoksa eklezio. Formala motivo de tiu devigo estis restarigi situacion de antaŭ du jarcentoj; efektiva kialo estis la intenco subigi la katolikojn al la reĝima aŭtoritato, sendepende de la fremda (= roma) influo. Fakte en 1698, la Absburga imperiestro bedaŭrinde devigis la tutan loĝantaron de Transilvanio fariĝi el ortodoksa katolika. En la postaj jaroj, ortodoksaj monaĥoj eniris kaŝe en Transilvanion kaj rekondukis multajn al la ortodoksa konfesio, tiel ke en 1750 denove fondiĝis ortodoksa episkopujo. En 1948, la ortodoksuloj influis la Moskvan registaro por devigi ĉiujn orientritanojn fariĝi denove ortodoksaj, post dujarcenta katolikeco.

La orientritaj katolikoj, jam nun profunde ligitaj kun Romo, klopodis rezisti, sed ĉiuj 1.800 preĝejoj kaj ĉiuj posedaĵoj estis konfiskitaj; la episkopoj kaj pastroj, kiuj provis kontraŭstari, estis malliberigitaj. El ili Metropolito Todea estis mortkondamnita; la verdikto estis poste ŝanĝita al dumviva mallibereco; post 13 jaroj li estis liberigita. Male, episkopo Sandor mortis en malliberejo en 1965 pro malvarmo.

Ankaŭ por la latinritanoj la situacio fariĝis kruda: iuj episkopoj estis malliberigitaj, kaj kelke el ili mortis en karceroj. La apostola nuncio (papa ambasadoro), episkopo Patrik O’Hara estis elpelita en 1950, devigite lasi ĉion en la manoj de la rumana registaro, inkluzive sekretajn dokumentojn. El tiuj dokumenroj sciiĝis interalie, ke li kaŝe konsekris kiel episkopon monsinjoron Boros. Oni kondamnis episkopon Boros al dumviva mallibereco. Liberigite post 13 jaroj, neniam li ricevis rajtigon roli kiel episkopo.

Ĉiuj lernejoj, institutoj, malsanulejoj ktp de la latinritanoj estis konfiskitaj. La viraj kaj virinaj ordenoj estis senrajtigitaj, kaj iliaj posedaĵoj konfiskitaj. La religia vivo estis ĉiumaniere limigita kaj malhelpata, nur du diocezoj (Alba Iulia kaj Jasi) rajtis plu ekzisti, nur ses novajn pastrojn oni rajtis konsekri ĉiujare en la tuta lando.

Kiam okazis la popola ribelo (decembre 1989) la situacio aspektis jene: hungarlingvaj katolikoj: ĉirkaŭ unu miliono; rumanlingvaj katolikoj: ĉirkaŭ 300.000; germanlingvaj katolikoj: ĉirkaŭ 150.000. Entute la katolikoj konsistigas malpli ol 10% de la nuna rumana loĝantaro (ĉ. 23 milionoj), inkluzive la orientritanojn restintajn fidelaj al Romo malgraŭ la deviga ortodoksigo en la jaro 1948.

Plej granda parto de la Rumanoj estas ortodoksa (70%). Dua konfesio estas la katolika. Sekvas diversaj protestantoj, islamanoj, hebreoj. Espereble nuntempe komenciĝas epoko de pli trankvila vivo de la eklezio en Rumanio. 

Rumana soldato en Timişoara kun la nacia flago sen marksisma emblemo

 

Unu historio de persekutado 

Metropolito Todea deklaris, ke la tuto de la punjaroj suferitaj de la rumanaj katolikaj episkopoj kaj pastroj sumiĝas je pli ol mil jaroj da mallibereco. Ni volas rakonti nur unu el tiom da persekut-historioj, koncerne la orientritan pastron Tertuliano Langa. En 1948, kiam li estis arestita, li estis fininta la studojn pri filozofio, juro kaj teologio, sed li ankoraŭ ne estis ordinita pastro.

Lia kulpigo neniam estis klarigita, sed verŝajnas ke la motivo estis liaj rilatoj kun la papa sendito monsinjoro Ghica. En la tribunalo la juĝisto deklaris: “Ni ankoraŭ ne havas precizajn kulpigojn, sed se ĉi tiu homo ne estus kulpa, li certe ne estus ĉi-tie”.

Arestite, li devis fasti kvar tagojn, kaj li estis esplordemandata per torturo: elektraj malŝarĝoj je manoj kaj piedoj, kaj ŝtrumpo en la buŝo, por ke li ne kriu.

En la tribunalo oni konvinkiĝis ke li ne kulpas pri io specifa, kaj oni sendis lin al normala tribunalo, en Aiud. Atende de la proceso, li estis enfermita en ĉambro kun 60 kaptitoj, eksaj gravuloj kaj armeaj oficiroj: ĉiuj estis senvestaj, kaj por la fiziologiaj necesoj ili disponis nur je ujo sen kovrilo.

Post kelke da tagoj venis generalo por inspekti kaj demandis: “Kiel vi fartas?”. Neniu respondis. La generalo denove demandis. Tiam Tertuliano respondis: “Vi kulpigas nin pri krimoj kontraŭ la homaro, sed vi mem estas respondecaj pri la samaj krimoj, pri kiuj vi kulpigas nin”. La generalo demandis lian nomon kaj foriris. La postan tagon estis eldirita la verdikto: por ĉiuj 60 homoj mortpuno per malvarmo kaj fasto.

Oni enfermis ilin en malvarmajn ĉelojn, je sep metroj sub la grundo-nivelo, kun senvitraj fenestroj, vestitaj per mallonga pantalono, senmanika trikĉemizo kaj tolaj suaĵoj. Unu el la kondamnitoj, kiu estis kuracisto, diradis al la kunkaptitoj: “Vi devas senĉese moviĝi: se vi haltos, vi pereos”. La ĉiutagan nutraĵon konsistigis unu taso da legombuljono kun ok au dek pizoj.

Post tri monaroj ili estis translokitaj al alia kaptitejo: sed el 60 ankoraŭ vivis nur 18 homoj. Li estis devigata labori en metalurgia fabriko, kaj poste en la konstruado de kanalo kunligonta Danubon kun la Nigra Maro.

Li restis en malliberejo 17 jarojn. Pri tiu tempo li memoras la punojn suferitajn pro malobservo de la regularo: li estis enfermita en ŝranko dum unu semajno, sen povi sidi aŭ apogi sin al vandoj, ĉar ili estis kovritaj per pikdrato. La kulpo estis, ke el ĉela litkovrilo li faris specojn de vestaĵo por kunkaptitoj.

En 1964, pro ne klarigitaj kialoj, alvenis dispozicio liberigi la politikajn kaptitojn. Tri monatojn antaŭ la liberigo ili ricevadis specialan nutron, ĉar ili estis tiel malgrasaj, ke tio malbone impresus la publikan opinion.

Ili ricevadis ankaŭ gazetojn. Fakte, dum 17 jaroj ili ricevis nenian eksteran komunikon, leteron, aŭ sciigon pri la familio.

Kiam Tertuliano estis liberigita, episkopo Aleksandro Todea, iama kunkaptito, lin demandis, ĉu li volas ankoraŭ fariĝi pastro. Li akceptis kaj li estis ordinita kaŝe, ĉar estis malpermesate konsekri orientritajn katolikajn pastrojn.

Dum tri monatoj li restis senlabora, ĉar neniu volus rilati kun ekskarcerano. Fine li trovis postenon kiel psikologo kaj tradukisto en iu entrepreno.

Pastro Tertuliano Langa rigardas la tempon de sia kaptiteco kiel la plej belan en sia vivo: en tiu tempo li malkovris Dion en profundo, li lernis preĝadi kaj komprenis sian vokiĝon. Dum lia kaptiteco, lia ĉefa okupo estis la apostolado: al ĉiuj malliberuloj li instruis la historiojn de la eklezio, la kristanan moralon; por ili li inventis instruajn rakontojn kaj romanojn.

Liberigite kaj fariĝinte pastro, li daŭrigis sian misiadon. “En la mallumaj jaroj de Ceausescu - li deklaris - mirindaj lumoj de kredo eklumis en mia lando”. 

(Laŭ Italia Caritas)

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

KRIZO DE OKCIDENTO, MISIOJ EN ORIENTO

(jaroj 1300 - 1399) 

La okcidenta skismo 

La 14-a estis jarcento de akraj sociaj kaj religi-politikaj konfliktoj. Socie: kriziĝis la feŭdisma sistemo, bazita sur agrikulturo, kaj ĝi devis cedi al burĝa ekonomio, bazita sur metiartoj kaj komercoj. Politike: formiĝis gravaj eŭropaj nacioj, kiaj Francio kaj Anglio, kiuj longe intermilitis, kaj kontraŭbatalis la politikan aŭtoritaton de la papo. Ĝis tiam la oficiala religi-politika doktrino estis, ke la imperiestroj kaj reĝoj ricevas la regpovon delegite de la papo. Tion reasertis papo Bonifaco la 8-a (1294-1303) per la buleo «Unam Sanctam», sed ĝi ne evitis, ke sendito de la franca reĝo Filipo la Bela lin humiligis kaj insultis, aŭ ke la germana reĝo Ludoviko la Bavara elektis kontraŭpapon.

Ekde 1309 ĝis 1376 la papoj loĝis ne en Romo sed en Avinjono (Francio), kie ili dependis de la francaj reĝoj. Prudentaj homoj kaj sanktuloj (inter kiuj sankta Katarina de Sieno) admonis kaj petegis la papojn reveni al Romo kaj spirite paŝti la kristanan popolon.

La reveno de la papo al Romo kaŭzis la Grandan Skismon de Okcidento (1378), kun du serioj de papoj: la avinjonaj kaj la romaj. La okcidenta kristanaro disdividiĝis, laŭ ke oni partianiĝis por la roma papo aŭ por la avinjona kontraŭpapo. Urboj havis po du episkopojn, vilaĝoj po du paroĥestrojn... kaj tio daŭris preskaŭ 40 jarojn. 

Misioj 

En ĉi tiu jarcento pludaŭris la kristanigo de la norda kaj orienta Eŭropo. El Skandinavio kaj Rusio la kristanismo atingis la Laponojn, por kiuj en 1335 fondiĝis la diocezo Tornea.

En Litovio predikis franciskanoj kaj dominikanoj: oficiale la nacio kristaniĝis en 1386, per princo Ladislao Jagelono.

En Ĉinio, kiam mortis la franciskana Johano de Montekorvino (1328) la kristanoj estis ĉirkaŭ 30 mil. Lian agadon daŭrigis kvindeko da franciskanoj. Sed kiam falis la mongola dinastio kaj ekregis la Mingdinastio, la landlimoj de Ĉinio fermiĝis, kaj la ĉinaj kristanaj komunumoj iom post iom malaperis.

Kristanaj misiistoj aktivis ankaŭ en Mongolio, Turkestano, Afganio, Persio kaj Kaŭkazio... Sed ĉirkaŭ la fino de la jarcento la kristanaj komunumoj malaperis sekve de la invadoj de la Mongoloj de Timur Lenk kaj pli poste de la Turkoj Otomanoj. Turkio, Persio kaj Afganio islamaniĝis. Okazis ankaŭ provoj evangelizi Hindion. En 1330 papo Johano la 22-a en Avinjono ordinis la dominikanon Giordano Katalini de Severak kiel episkopon de Kvilon (Malabaro, Hindio). Lin martirigis islamanoj en Thana, apud Bombajo. 

Dokumento:

Katarina de Sieno, en Italio (1347-1380), malklera, sed plena de Sankta Spirito, ludis gravan rolon por la reformo de la eklezio. En la ĉi-suba letero ŝi proponas al la papo jenan programon:

1) forigi de la eklezio la malbonajn animpaŝtistojn;

2) forlasi Avinjonon kaj reveni al Romo;

3) lanĉi krucmiliton por liberigi la tombon de Jesuo en Jerusalemo (la tiama pensomaniero estis tia, ke eĉ sanktuloj pledis por krucmilitoj). 

...Se vi, patro dirus al mi: «La mondo estas tiel agitata! Kiel mi atingos pacon?» Mi al vi respondas flanke de Kristo krucumita: tri ĉefrimedojn konvenas ke vi apliku per via aŭtoritato. Tio estas, ke vi el la ĝardeno de la sankta eklezio forprenu... la malbonajn paŝtistojn kaj regantojn, kiuj venenas kaj putrigas ĉi tiun ĝardenon... forĵetu ilin, tiel ke ili ne gvidadu. Volu, ke ili strebu regi sin mem per sankta kaj virta vivo. Plantu en ĉi tiu ĝardeno parfumajn florojn, paŝtistojn kaj gvidantojn verajn servantojn de Jesuo Kristo, kiuj nenion celu krom la honoron de Dio kaj la savon de la animoj, kaj estu patroj de l’ malriĉuloj...

Sed pensu, dolĉa patro, ke malfacile vi povus ĉi tion fari, se vi ne plenumus la du aliajn aferojn: tio estas, ke vi venu starigi la standardon de la sanktega kruco... Mi diras al vi, patro en Kristo Jesuo, ke vi venu kiel milda ŝafido. Respondu al la Sankta Spirito, kiu vokas vin... ke vi venu teni kaj posedi la lokon de la glora paŝtisto sankta Petro, kies vikario vi estas. Kaj hisu la standardon de la sankta kruco... kiu ŝajnas al mi refortigilo de la kristanoj: ni liberiĝos el milito kaj malkonkordo kaj el multaj malvirtaĵoj, kaj la malfidela popolo liberiĝos el sia malfideleco...

al la indekso


 

DUDEK REGULETOJ POR EVANGELIZADO

 

 

1 - Estu zorgema

Kia fiŝ-kaptisto komencus purigi fiŝon antaŭ ties kapto? Ĉe hom-kaptado, ni devas esti zorgoplenaj, por ne eskapigi la predon. 

 

2 - Estu pacienca

En la Evangelio la vinber-kulturisto diris al la mastro: “Mastro, lasu ke la senfrukta figarbo pluvivu ankoraŭ unu jaron, ĝis mi ĉirkaŭplugos kaj sterkumos ĝin, kaj ni vidos, ĉu estontece ĝi fruktodonos; se ne, vi detranĉos ĝin " (kp Luko 13,6-9). Jesuo ne dissendas nin kiel vendistojn kun procenta kompenso, por manipuli eventualajn klientojn, sed kiel semantojn.

 

3 - Interesiĝu pri ĉiuj

Kvankam preferante la malriĉulojn, ni devas porti Kriston ne nur al neni-havantoj, sed ankaŭ al havantaj ĉion krom Savon.

 

4 - Interesigu ĉiujn

Al konfirmaciatoj, la ĉefepiskopo dc Singapuro diras jenon: “Konanto de Kristo evangelizu! Nekonanto estu evangelizata!”.

 

5 - Komencu el plej proksima proksimulo

Rektoro de kolegio, demandite pri la kolegia ĝardenisto: “Ĉu li vizitas sanktan Meson?”. “Mi ne scias”. “Ĉu li estas kristano?”. “Mi ne scias”. Kiel povus zorgi pri edukado de alumnoj rektoro, kiu eĉ ne zorgas evangelizi laboranton ĉe li?

 

6 - Metu vian tutan fidon en Dio

Ne ni devas trovi Dion, sed Li nin. Ja ni perdiĝis, ne Dio. Davido venkis Goliaton, demetinte la armilojn, de kiuj la ceteraj dependis, kaj li metis en Dio sian tutan fidon. Al Goliato li adresis jenajn vortojn: “Mi venas al vi en la nomo de la Sinjoro de anaroj, de la Dio de aroj de Izraelo” (1 Sam 17,45). Sen ĉi-tia fidemo estas nenia ebleco konduki la mondon al Kristo.

 

7 - Preĝu

Iam maljuna pastro estis faranta benon per la Sanktega Sakramento kiam oni respekteme tiris lian ornaton, por lin atentigi, ke li forgesis la Sanktan Panon. “Denove mi forgesis ion - li diris - ofte mi misas detalojn”. Por evangelizanto, preĝado ne estas detalo, sed koro kaj animo de evangelizado.

 

8 - “Venu Sankta Spirito” estu via senĉesa preĝo

La Sankta Spirito estas la kreanta potenco de Dio, kiu igas ĉiujn aferojn novaj! Tio signifas ke, antaŭ ol fari “novan evangelizadon” en la Eklezio, ni bezonas “novan Pentekoston”. Jesuo indikis la Sanktan Spiriton ununura fonto de ĉiu penso kaj vorto necesaj por esti Liaj atestantoj antaŭ juĝistoj kaj reĝoj kaj ĝis ekstremaj mondolimoj. Fakte estas, ke neniu povas paroli pri Dio laŭ ĝusta maniero krom Dio mem.

 

9 - Estu unuecaj en klopodado

El la unueco de la Apostoloj en la vespermanĝejo fontis la unua Pentekosto, el kiu startis la evangelizado. La personoj, kiuj partoprenas plejgravan, komunan taskon, travivos ankaŭ unuecan sperton de reciproka aparteno; kaj tio signifos maturecon kaj novan dinamismon por la Eklezia misiado (kp Joh 17,21).

 

10 - Laboru por la Eklezio

Se patrino ne nutrus siajn infanojn kaj se edzo ne vivtenus ŝin, kia familia vivo estus la ilia? Se ni ne evangelizas, se ni ne kunlaboras por sana kresko de la Korpo de Kristo, kiel ni povas diri, ke ni estas Eklezio, familio de Dio? Kion ni faras por vivteni ĝin? Ĝenerale la Eklezio estas kiel Kristo: ĝi montras sian vivemon kiam ĝi fariĝas pli fortika danke al la evangelizado.

 

11 - Preparu vin.

Se oni invitus min paroli per televido, mi plej zorge preparus min. Dio sendas nin anonci al la tuta mondo (aŭskultantaro ege pli vasta ol tiu de ĉia televido-stacio) la Bonan Sciigon pri naskiĝo, morto kaj reviviĝo de Lia amegata Filo, kaj ni devas prepari nin pli zorgeme ol ajna televid-parolanto. Neniu iam estis invitita de pli grava ulo por porti anoncon historie pli signifoplenan.

 

12 - Uzu taŭgajn vortojn!

Evangelizanto iam demandis homon en Tajvano: “Frato, ĉu vi konas Jesuon?”, kaj tiu homo respondis: “Mi ne certas. Kie li loĝas? En kiu domo?”. Ne gravas ke vi sentu vin laŭmoda aŭ ne, vi povas preterlasi ian aŭ tian terminaron, kaj sekvi la ekzemplon de Jesuo klariganta la Savon al la duopo sur la Emausa vojo. Komencu ekde la bazo, parolante klare, praktike kaj laŭbiblie, kaj restu en humileco!

 

13 - Kunmetu kompletan mesaĝon

Se ni parolas nur pri la Evangelio, la homoj komencos fermiĝi! Se ni tro multe emocias en la Spirito, ni povus aspekti kiel viziuloj, kaj la aferoj povus komenci eksplodi! Sed se ni proklamas la Parolon en la potenco de la Sankta Spirito, tiam ni kaj la aliaj povos komenci kreski.

 

14 - Estu kompleta en via agado

Necesas esti aktiva, sed ankaŭ kontemplema; preĝema kaj samtempe apostolada. Aventuri por konkeri la mondon al Kristo sen antaŭa aliro al Kristo mem per preĝado kaj Biblia prepariĝo, estus frenezaĵo. Renkontiĝo kun Kristo estus senfrukra, se poste ni ne portas Kriston al la mondo. Bonaj agoj sen preĝado estas orgojlaj; kredo sen faroj estas senviva (kp Jak 2,17).

 

15 - Konvinkiĝu pri la graveco de evangelizado

La Bona Sciigo fontas el la konscio ke Jesuo Kristo estas la Sinjoro. La malbona sciigo devenas el tiuj kiuj ankoraŭ ne konas la Bonan! En 1988 estis en la mondo 52 nacioj iel en milito: ili ankoraŭ ne aŭdis la mesaĝon de Kristo kaj ties pacigan mision al pardono kaj rekuniĝo; ili ankoraŭ ne komprenis kaj ne kapitulacis al ĝi. La plimulto de la homaro pluvivas en malriĉeco: la malplimulto ankoraŭ ne obeas la ordonon: “Amu vian proksimulon kiel vin mem”.

 

16 - Estu rezoluta

En la antikva tempo la bonan sciigon pri venko alportis la “heroldoj”, kiujn la historio kaj la literaturo famigas pro ilia eminenta sindonemo. Kun arda rezoluteco liveri kiel eble plej frue la feliĉan sciigon, tiuj lertaj kuristoj foje ĉe kurado elĉerpis siajn fortojn tiel ke ili mortis. Anoncite de la evangeliistoj, la Bona Sciigo pri la venko de Kristo super la pekado kaj la mono postulas de ĉiu el ni eĉ pli grandan decidecon kaj morton je ni mem.

 

17 - Kuraĝu

La junaj katolikoj evangelizantaj en Havajoj klarigas ke “ili kopodas fari kiel eble plej bone, kaj ili lasas ke Dio faru la ceteron”. Junulino aldonis: “Foje mi troviĝas antaŭ fermita pordo, kaj tiam necesas fari kiel Jesuo kaj trairi ĝin”.

 

18 - Atendu por vi la Krucon

Ni devas sekvi la ekzemplon de Maria, “Stelo de Evangelizado”. Restante ĉe la kruco kun Johano por rigardi ĉiun detalon de la morto de la Filo por ni, ŝi fariĝis atestanto pli bona ol la plimulto de la Apostoloj.

 

19 - Estu preta

En la Eklezio estas tro multe da morgaŭuloj. Jesuo estis nur knabo, kiam liaj gepatroj trovis lin instruanta en la Templo; lia klarigo estis, ke li devas zorgi pri la aferoj de sia Patro. Ni havas la saman Patron, ni devas zorgi pri la samaj aferoj, kiuj ne atendos ĝis morgaŭ.

 

20 - Persistu

Temas pri provo de nia amo al Kristo: “Petro, ĉu vi amas min? Paŝtu miajn ŝafidojn, paŝtu miajn ŝafojn” (Joh 21,15-17). “Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar se ni ne ĉesos, ĝustatempe ni rikoltos” (Gal 6,9).

P. Tom Fornest (elitaligis B. C.)

al la indekso


 

KARDINALO TOMÁŠEK SKRIBAS

 

Responde al letero de la Prezidanto de IKUE, alvenis jena letero (en itala lingvo) datita 10.7.1990: 

Karaj geamikoj de la Esperantista Katolika Unuiĝo,

multajn dankojn pro Via letero, plena je la plej bonaj bondeziroj por mi kaj de simpatio al nia Eklezio.

Mi ĝojas vidi ke, laŭ Via letero, du membroj de nia episkoparo estas membroj de la ĉeĥa sekcio de IKUE.

Por Via laboro sur la internacia ebeno, idee nutrata de la katolika kredo, mi bondeziras al Vi bonan sukceson, kaj mi sendas al ĉiuj samkiel al la unuopuloj de Via movado mian benon.

 

František Kard. Tomášek

Ĉefepiskopo de Prago

al la indekso


 

RADIO VATIKANA 

Carlo Sarandrea kaj pastro Carlo Musazzi, kunredaktoroj de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana

 

Radio Vatikana elsendas en Esperanto du fojojn en ĉiu semajno, dimanĉe (je la 21-a laŭ itala horo) kaj ĵaŭde (je la 7-a).

Aŭskultu ĝin, kaj skribu laŭ la adreso: Radio Vatikana, Esperanto, Piazza Pia 3, I-00120 Roma, Italia.

Memoru, ke la kostoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana estas pagataj grandparte de IKUE. Se vi deziras la daŭrigon de la programoj, subtenu ilin ankaŭ finance, per sendo de mono al IKUE.

 

al la indekso


 

MOVADE

 

Vendrede 25.5.1990, en la oficiala kadro de la Germanaj Tagoj de Katolikoj, okazis Diservo tute en Esperanto, en la katolika preĝejo honore al S. Kristoforo en Berlino-Neuköln, kun posta renkontiĝo omaĝe al patro Metzger. Kuncelebris la Diservon pastro Bernhardt Eichkorn kaj pastoro Peter Bass; partoprenis preskaŭ 100 personoj, membroj de la berlinaj Esperanto-organizaĵoj, kaj multaj gastoj. 

En la preĝejo honore al S. Vincento en Blois (Francio), okaze de la Franca Kongreso de Esperanto, havis lokon Ekumena Diservo en Esperanto. Poste, en alia preĝejo, okazis S. Meso en Esperanto, zorge de patro Bourdon, patro Héroux kaj tria pastro. 

La 15-an de julio 1990 (dimanĉe) Ekumena Diservo estis celebrita en la metodista preĝejo de Havano, Kubo, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto. El la katolika flanko prizorgis la Diservon pastro José M. Claramunt el Meksikio kaj alia pastro. 

La 15-an de julio 1990, en la kadro de Esperanto-Konferenco en Tainach/ Tinje (Karintio, Aŭstrio), pastro Franjo Gruić el Jugoslavio celebris S. Meson en Esperanto. Sekvis prelegoj kaj debatoj, interalie pri “Religia fono de Esperanto, religioj kaj iliaj nunaj rilatoj al Esperanto”

La 21-an de julio 1990 la ĉeĥaj IKUE-anoj pilgrimis al la Monto de Dipatrino en Králiky; pastro Battista Cadei el Italio (kunredaktoro de EK) celebris S. Meson en Esperanto kune kun 3 italaj kolegoj. Partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj. Sekvis vizito al Herbortice de la iamaj partoprenintoj en la tieaj tendaroj. 

Vigle daŭras, malgraŭ diversaj malfacilaĵoj, la agado de la polaj katolikaj Esperantistoj, kun celebrado de Sanktaj Mesoj, Spiritaj Ekzercoj, pilgrimoj, kunvenoj. Cetere, la pola IKUE-sekcio daŭre estas la plej multnombra. 

En la tagoj 4-a kaj 5-a de aŭgusto 1990 la slovakaj IKUE-anoj kunvenis ĉe pastro Dlugi en Podskalie. 

S. Meso en Esperanto estis celebrita okaze de la Itala Kongreso de Esperanto en Padovo, 26.8.1990. Kuncelebris Mons. Lorenzo Longoni kaj Sac. Francesco Andreoni.

 

al la indekso