Enhavo de Espero Katolika numero 5/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  la panelo kun la Esperantlingva teksto “Benata” en Ain Karim (Sankta Lando)

 

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj, 

ĉi-foje ni povas ĝoji, ke nia revuo aperas (fine!) akurate je la ĝusta momento. Kredu nin, ke ni estas eĉ pli feliĉaj ol vi pri ĉi tiu atingo.

Ni esperas, ke ankaŭ niaj membroj (respektive, legantoj) estos akurataj. Ĝenerale, nur ĉe la fino de la jaro ni sukcesas havi precizan ideon pri kiu pagis kaj kiu ne; tio kaŭzas multe da ekstra labora, kaj precipe multe da nenecesaj elspezoj.

En ĉi tiu numero, meritas apartan atenton la informoj en la rubriko “Movade”; serĉu ilin tuj, kaj bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

MI VOKAS VIN, HO ETERNULO,

KAJ VI AŬSKULTAS MIN!

Medito al psalmo 91

 

1- Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo,

tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

2 - Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo

estas Dio, kiun mi fidas.

3 - Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto;

de la pereiga pesto.

4 - Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin,

kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;

Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

5 - Ne timu la teruron de nokto,

nek sagon, kiu flugas tage,

6 - nek peston, kiu iras en mallumo,

nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

7 - Ĉe via flanko falos milo,

kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;

sed vin ĝi ne tuŝos.

8 - Vi nur rigardos per viaj okuloj

kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

9 - Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo!

La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.

10 - Ne trafos vin malbono,

kaj frapo ne atingos man tendon.

11 - Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi,

ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

12 - Sur la manoj ili vin portos,

por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

13 - Sur leonon kaj aspidon vi paŝos,

vi piedpremos leonidon kaj drakon.

14 - Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos;

Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

15 - Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos;

Mi estos kun li en mizero;

Mi lin liberigos kaj honoratigos.

16 - Mi satigos lin per longa vivo,

kaj aperigos al li Mian helpon.

 

Ĉiu el ni konas la neelireblan cirklon, la diablan cirklon, el kiu iu ajn homo ne kapablas forsavi sin mem. En la 91-a psalmo ni spertas la kontraŭan aferon, ni renkontas, laŭ mia opinio, gracan cirklon, dian cirklon kiu donacas savon.

La preĝanto scias sin mem ŝirmata de Dio, la Plejpotenculo, kaj li instigas aliajn piulojn: “Fidu la Eternulon! Loĝiĝu en Lia ŝirmo! Mi mem spertis kaj spertas Lian helpon. Pro tio mi preĝas al Li: mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo!”.

Kaj la Eternuto respondas je la fino de la psalmo al la alparolado de psalmisto: “Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos!”.

La preĝanto alvokas amante kaj fidante Dion, ĉar li spertis kaj sperta Lian helpon, Lian gracon, Lian ŝirmon, kaj Dio helpas, respondas amante kaj savante, ĉar Li scias ke la preĝanto fidas, konfidas Lin.

La homo povas preĝi fido-plene, ĉar Dio amo-plene rigardas lin, kaj inverse: Dio amo-plene rigardas lin, ĉar li fido-plene preĝas.

La psalmisto scias, ke tiaj danĝeroj, venante el la naturo, de malamikaj homoj, de malamikaj bestoj, povas trafi lin. Sed malgraŭe li scias sin mem ŝirmata en la amo de la Plejpotenculo. La apostolo Paŭlo esprimas ĉi tiun sperton en la letero al Romanoj tielmaniere: “Ni scias, ke por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono!” (Rom 2,28). Kion ni timu? “Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?” (Rom 8,28). Ĉi tie, je la fino de 8-a ĉapitro de la letero al Romanoj, ni trovas la nov- testamentan nombradon de danĝeroj, kiuj minacas. Sed ĉiuj ne povas apartigi nin de la amo, kiun donacas Dio al ni en Jesuo Kristo.

Laŭ la atesto de la evangelio laŭ Mateo la diablo, la tentanto, citas ĉi tiun psalmon provokante Jesuon ĵeti sin mem de la tegmenta pinto de la templo (Mat 4, 5-6). Tio signifas, ke la juna Eklezio, ke eĉ Jesuo mem bone konas ĉi tiun psalmon. Preĝante la 91-an psalmon ni uzas la preĝ-libron, la preĝon de Jesuo, kaj kune kun Li ni metas nin en la ŝirmon de la ĉiela Patro.

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

 

al la indekso


 

IOM PRI “SALUTON MARIA” 

La preĝo “Saluton Maria” estas kunmeto enhavanta laŭdojn, salutojn kaj petojn al nia Plej Sankta Patrino.

Ĉi tiu preĝo estas dividita en tri partojn. Unuavide ŝajnas, ke ĝi estas dividita en du partojn, sed ĝustadire ĝi enhavas tri partojn. La unua kaj dua parto enhavas bibliajn vortojn kaj la tria estis kreita de la katolika Eklezio. 

Unua parto 

Ĉe la unua parto ni preĝas: Saluton Maria gracoplena. La Sinjoro estas kun Vi. Ĉi tiuj vortoj apartenas al la Evangelio (Luk 1,28) kaj estas salutvortoj de anĝelo Gabrielo antaŭ ol anonci al Maria, ke ŝi fariĝos la Patrino de Jesuo. La iamaj vortoj de la anĝelo, kiuj fariĝis niaj nunaj vortoj, signifas:

Mi vin salutas, Maria. Mi vin salutas ĉar vi estas gracoplena. Kaj kial gracoplena? Ĉar la Sinjoro estas kun vi. Ĝuste pro tio, Maria estas benata inter la virinoj. Tiu saluto elmontras kiel digna kaj sublima estas Maria, la patrino de Jesuo.

 

Beato Angelico, Anonco al Maria (Florenco, Italio, Muzeo S. Marko)

 

Dua parto 

Ĉe la dua parto, ni preĝas laŭdojn de Sankta Elizabeta al nia Sankta Patrino pere de ĉi tiuj vortoj: Benata vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. Ĉi tiuj vortoj estas ankaŭ Evangeliaj (Luk 1,42). Kiam nia Sankta Virgulino estis graveda de tri monatoj, ŝi vizitis sian parencinon Elizabeta, kiu gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj sin trovis en la sesa monato je gravediĝo (Luk 1,36).

La naskiĝonta infaneto de Elizabeta, Johano la Baptisto, eksaltis en ŝia ventro (Luk 1,41). Eksaltis de ĝojo, de feliĉo, pro la vizito de Jesuo, kaj Elizabeta salutas Marian pere de tiuj vortoj, kiuj signifas, ke Maria estas la plej feliĉa inter ĉiuj virinoj, ĉar Jesuo estas la plej benata inter ĉiuj estuloj.

 

Vizito de Maria al Elizabeta

 

Tria parto 

Ĉe la tria parto, kreita de la katolika Eklezio, ni preĝas jene: Sankta Maria, Patrino de Dio. Ĉi tie ni asertas, laŭ katolika principo, ke Jesuo estas Dio, kaj ke Maria estas lia Patrino, tial ŝi estas Sankta. Preĝu por ni pekuloj: ni kredas je la propetoj de Maria ĉe la Eternulo, ĉar ŝi estas nia advokatino. Nun: tio signifas: nuntempe, kiam ni vivas kaj necesbezonas ŝian helpon, sed ankaŭ: En la horo de nia morto: kiam ni aperos antaŭ Dio.

 

Konkludo 

Ni fidas kaj kredas je la propetoj de Nia Sinjorino, tial ni apelacias al Maria. Kiam ni preĝas “Saluton Maria” ni salutas nian Plej Sanktan Patrinon per la samaj anĝelaj vortoj, per la samaj vortoj de Sankta Elizabeta, kaj finfine ni submetas niajn vivojn je ŝiaj propetoj.

Amen!

Antonio Luis Lourenço dos Santos, Brazilo

al la indekso


 

 

INTERVJUO AL ĈINA PASTRO 

Okaze de mia aliro por E-instruado en urbo Fuzhou, en Jiangxi-provinco, mi vizitis tiean preĝejon. En la dua tago post mia alveno al la urbo, mi sole serĉis la preĝejon; enirinte, mi demandis la pordiston: “Pardonon, ĉu pastro restas hajme?” - “Jes, hejme, en la ĉambro de unua etaĝo”, li respondis. Mi supreniris laŭ ŝtuparo.

Post “saluton” unu al la alia, mi prezentis min mem katoliko, kaj ke laŭ invito mi venis el Ŝanhajo por instruadi Esperanton en kurso. La pastro mienis kun admiro. Ni faris konversacion jene: 

La intervjuinto 

ŜANHAJANO - Ĉu via moŝto fartas bone?

PASTRO - Ne troe, mi suferas de alta sangpremo k. a. Pasintjare mia stato estis danĝera.

 

Ŝ - Kiom da fideluloj ĉi tie?

P - Pasintece kvar mil, nuntempe nur milo. La kialo estas simpla: ĉie estas tia la situacio post la granda kultura revolucio.

 

Ŝ - Prave, ĉie nun malpli multe ol antaŭe. Ĉu vi estas ĉi tie unu sola pastro?

P - Jes. Mi do estas tre okupita, ĉar en kelkaj vilaĝoj estas pli da fideluloj, kaj tien mi devas iri celebri meson kaj konfespreni.

 

Ŝ - Ĉu taŭge al vi, se neniu helpas?

P - Ho, ĵus efektiviĝis la nova politiko pri religio, kaj iuj bazaj kadroj ankoraŭ ne konis tian “politikon”. Kiam pastro ien iris, oni lin malpermesis mescelebri, oni perforte demetigis liajn mesvestaĵojn kaj eĉ lin batis. Nun tamen mi, elektite kiel vicprezidanto de la Urba Politika Konsiliĝa Konferenco kaj ĉefo de Urba Katolika Patriota Asocio, antaŭ ol aliri vilaĝon, ĉiufoje sendas oficialan dokumenton al la baza organizo; tial mi ne nur gajnas ilian protekton sed ankaŭ bonan akcepton kaj bongustan manĝon.

 

Ŝ - Bona maniero!

P - Patriota Asocio estas uzebla.

 

Ŝ - Ne “mi” por ĝi, sed ĝi por mi.

P - Prave, via koncepto samas kiel la mia.

 

Ŝ - Ĉu iu fratino estas via helpanto?

P - Estis iu kun blanka fluga ĉapo, sed nun ŝi min kontraŭis.

 

Ŝ - (Mi konsciiĝas ke ĉi-vorto enhavas “problemon”, kaj ĉi-teme ne demandas pluen). Ĉu vi sendis junulojn al la Ŝanhaja seminario?

P - El 12 senditoj, revenis 10.

 

Ŝ - Tio estas tre peza ŝarĝo por vi!

P - Jes, poe 1300 juanoj jare por la seminario.

 

Ŝ - Ĉu la enspezoj sufiĉas al vi ĉiujare?

P - Vole ne-vole, nur per interezo de bankdeponaĵo.

 

Ŝ - Bonege! De kie venis la deponaĵo?

P - El ŝparoj dum la preĝejo-rekonstruo.

 

Demandinte kie loĝas la helpantino (kontraŭulino de l’ pastro), mi vizitis ŝin kaj interparolis post reciproka saluto:

 

La kontraŭulino de la pastro

 

Ŝ - Hieraŭ mi vizitis la pastron. Jen lia nomkarto.

H - Ho, estas li.

 

Ŝ - Dimanĉe mi ne vidis vin en la preĝejo dum la meso.

H - Hi hi hi, li estas nutrata de la registaro.

 

En la preĝejo de la Senmakula en Pekino, dum la Kristnaska nokto 1989,

estis ordinitaj 6 pastroj de la “Patriota Eklezio”

 

Mi komprenas la kaŝitan signifon de la vorto “nutrata”. Efektive mi aŭdis ke ŝi, 82-jara, kun multaj parencidoj ĉiusabate vespere kunpreĝas en la halo de ies domo. Komence estis pli da fideluloj ol en preĝejo. Inter ili estis iuj nesamaj familinomoj, kiuj poste estis nepermesitaj.

Iuj preĝas nek en la halo nek en la preĝejo. Interese estas, ke iu mastrino de bakejo konfesis sin samkredanino, sed poste ŝi respondis ke ŝi ne konatiĝis kun samloka pastro. Mi pli profunde informpetis, kaj mi eksciis, ke iam du pastroj, ĵus liberigitaj, ĉeestis en ilia kunpreĝado, kiun oni nomas “subtera eklezio”, kaj pro tio denove enprizoniĝis.

Peterson, Ŝanhajo, Ĉinio

 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

MALLUMA JARCENTO

(jaroj 900 - 999)

 

La imperio de Karolo la Granda (742-814), kiu unuigis la okcidentan Eŭropon, baldaŭ disdividiĝis en diversajn regnojn, kiuj siavice disfragmentiĝis en multege da feŭdoj tre ofte reciproke konfliktaj, en etoso de korupto kaj perforto.

En la 10-a jarcento la germana reĝo Otono (912-975) entreprenis reunuigon de Eŭropo, kaj en 962 li ricevis de papo Johano la 12-a la imperiestran kronon. En sia klopodo regi la grandajn feŭdestrojn, kaj kontraŭbatali korupton en la administrado, li decidis konfidi la feŭdojn al episkopoj, des pli ke ĉi-lastaj, estante fraŭlaj, ne povis heredigi la feŭdojn, kiuj, ĉe la morto de la episkopoj-grafoj, revenis sub la aŭtoritaton de la imperiestro. Tio plibonigis la administradon de la imperio, sed pliaĉigis la moralan nivelon de la eklezio, ĉar la episkopoj estis elektataj ne surbaze de religiaj ecoj, sed de politikaj konsideroj.

En Romo, la enmiksiĝoj de la imperiestroj kaj de la lokaj nobeloj en la eklezian vivon kaŭzis gravajn malordojn: papoj eĉ tute junaj, aŭ malmoralaj, perfortaj... estis elektitaj, eksigitaj, foje eĉ murditaj laŭ la kaprico aŭ la sorto de la interbatalantaj nobelaj familioj de Romo. Temas pri la «fera» aŭ «malluma» jarcento, en kiu «uloj de la eklezio» kondutis ege malbone. Tiu epoko estas malbone konata: ĝi estas «malluma» ankaŭ ĉi-sence.

Ekzemple, estiĝis onidiro, ke en tiu jarcento virino fariĝis papo; sed ke la historio de «papino Johana» estas legendo pruvis jam en la jaro 1649 la nederlanda kalvinano Davis Blondel.

Malgraŭ la pekoj de multe el ties altranguloj, la eklezio ne ĉesis administri la sakramentojn, anonci la Dian parolon, evangelizi aŭ pluevangelizi la orientan kaj nordan Eŭropon.

HUNGARIO. La evangelizado de la Hungaroj okazis ekde 971, fare unue de germanaj kaj poste de slavaj predikantoj. Gravan rolon en la kristanigo de Hungario havos reĝo Stefano la 1-a (969-1038).

BOHEMIO. Ekde 925 duko Venceslao favoris la predikadon en la lando, sed en 929 lin perfide murdis lia frato Boleslao. En Bohemio la kristanismo disvastiĝis malrapide, sed konstante.

POLLANDO. Kiam bohema princidino edziniĝis al la pola duko Mjeĉislao, ĉi-lasta baptiĝis (966) kaj komencis la kristanigon de sia popolo, kiu je la fino de la jarcento jam estis grandparte kristana.

DANLANDO. Intensa kristanigo de la Danoj okazis ekde 934. Antaŭ tiu jaro la kristanoj estis malmultaj.

NORVEGIO. La kristanigo de la Norvegoj, komencita sen rimarkindaj fruktoj sub reĝo Hakono (938-961), plimulte sukcesis sub reĝo Olafo Trigvasono (995-1000).

BRITIO. Pludaŭris la konvertiĝo de la alvenintaj Normanoj.

IRLANDO. Kreskis la nombro de la konvertitaj Normanoj. La Vikingoj restis paganaj.

ISLANDO. La evangelion tie predikis la saksa pastro Frideriko ekde 981 ĝis 985, kiam li estis forpelita. Fine de la jarcento la evangelizado revigliĝis dank' al perado de la norvega reĝo Trigvasono.

GRENLANDO. Rego Trigvasono akcelis la kristanigon ankaŭ de tiu insulego, kie formiĝis kristana komunumo gvidata de la norvega episkopo Arnoldo.

RUSIO. La princo de Kiev, Vladimiro, komencis la kristanigon de sia popolo per la helpo de misiistoj bulgaraj, moravaj, latinaj kaj grekaj. La 981 estas rigardata kiel jaro de bapto de la kieva Rusio.

La malalta nivelo de la papoj, kaj tio ke la papeco ligiĝis kun la germana imperio, ignorante la orientan, igis ke la latina (okcidenta) eklezio izoliĝis disde la greka. La du eklezioj ankoraŭ estis en kunuleco, sed la frata interrilatoj estis nek oftaj nek elkoraj.

Aliflanke, en multaj orientaj regionoj la islamismo pluvastiĝis tiel ke la kristanoj reduktigis al negrandaj komunumoj meze de islamanaj majoritatoj (Armenio, Kaŭkazo, Mezopotamio, Persio, ...).

 

Dokumento: Martiriĝo de duko Venceslao (praslava rakonto)

Venceslaon (907-935), apostolon de la Bohemoj, murdis lia pli juna frato Boleslao: 

Venceslao bonfaris al ĉiuj malriĉuloj, vestis nudulojn, malsatulojn nutris, pasloĝantojn gastigis, laŭ la evangelia parolo. Li ne toleris maljustaĵojn kontraŭ vidvinoj, kaj li amis ĉiujn homojn, riĉajn kaj malajn... Sed bohemaj viroj orgojliĝis kaj persvadis lian pli junan fraton, dirante: «Via frato Venceslao vin mortigos, konspiracie kun la patrino kaj kun siaj anoj» ... Venceslao rigardis lin kaj diris: «Frato, hieraŭ vi estis al mi bona servanto». Tiam la diablo kliniĝis al la oreloj de Boleslao kaj misgvidis lian koron; kaj, elinginte la glavon, li respondis: «Nun mi volas esti eĉ pli bona al vi». Tion dirinte li vundis lian kapon per glavo.

Tiam Venceslao, sin turninte al li, diris: «Kion vi havas en via koro frato?». Kaj li kaptis lin kaj faligis lin. Tiam alkuris unu el la konsilistoj de Boleslao kaj batis la manon de Venceslao. Ĉi-lasta, vundita je mano, lasis la fraton kaj rifuĝis en la preĝejon. Tiam du malbonfaruloj vundis lin ĉe la preĝejo-pordo. Alia alkuris kaj glave trapikis lian flankon. Tiam Venceslao tuj eligis la animon kun jenaj vortoj: «En viajn manojn, Sinjoro, mi transdonas mian spiriton».

al la indekso


 

RELIGIOJ EN LITOVIO 

Ĉe la fino de 1989 en Litovio estis 796 religiaj komunumoj; 657 katolikaj, 41 ortodoksaj, 27 luteranaj, 7 reformitaj, 5 baptistaj, 3 islamanaj, 2 judaj, 2 pentokostanaj, 1 karisma.

Pasintjare al la kredantoj estis redonitaj 20 katolikaj preĝejoj kaj unu ortodoksa. Krome oni liveris permesojn por rekonstrui aŭ novkonstrui 15 preĝejojn. Plivastigata estas la porpastra seminario en Kaŭno (Kovno) kaj refunkciis tiu en Telgo en Zamlando.

La litova televido ĉiusemajne emisias apartan religian programon, dum Pasko kaj Kristnasko aldone Sankta Meso celebrata en la litova aperas en la televida ekrano.

La eldonkvanto de la ĵurnalo “Katolika Mondo” estas cent mil.

Do, ni ĝojdanku Dion pro la pliboniĝo de la religia vivo en Litovio.

Andreo Marszałkowski, Pollando

al la indekso


 

PAX VOBIS!

 

“Paco estu jen al vi!”

estis de l’ Savint’ unua vorto

post la reviviĝ’ el tomb’ kaj morto.

Kristo ankaŭ nun ĉi-vorton diras,

kvankam paco-malproksime iras

homa gento, for de Di’.

 

Kiom riĉa estas do kristano:

pacon, “kiun mond’ ne doni povas”,

li (ŝi) en sia kor’ per Kristo trovas

ankaŭ dum batal’ kaj uragano;

kaj la paska ben’ evangelia

etendiĝas tra la regno Dia.

 

Tial helpu ni per preĝo, faro,

ke retrovu Kriston la homaro!

Tiel kresku celkonscia kontraŭstaro

al armadkonkuro kaj militpreparo!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

al la indekso


 

SE

 

Se povas vi pensadi kiam ĉiuj

ekfreneziĝas kvazaŭ kulpa vi;

 

se vin mem fidi, ĉie malfidate,

sed kun toler’ pri ĉies opini’;

 

se povas vi senlace atendadi,

primensogate ne mensogas mem,

aŭ malamate, restas vi amanta,

sen tro da bonaspekt’ aŭ saĝdirem’;

 

se revi povas vi - ne tamen sklave;

 

se pensi - kaj pensaĵojn meti for;

 

se povas Malsukceson kaj Triumfon -

trompulojn - same trakti via kor’;

 

se lasas vi friponoj aŭ simpluloj

la veron tordi kiun diris vi

vivcelojn povas vidi vi rompitaj,

kaj per uzitaj iloj fari pli:

 

se povas vi en unu hazardludo

de vi jam akiritan riski ĉion,

kaj perdi, kaj denove ekkomenci,

kaj pri la perdo ne eldiri ion;

 

se povas vi muskolon, nervon, koron,

jam eluzitajn, igi servi vin,

kaj tiel daŭrigadi la laboron

havante nur la Volon fari ĝin:

 

se povas vi babili ĉie - virta,

kun reĝoj promenadi - ne fiere,

 

se povas vundi nek malam’ nek amo,

 

se ĉiu al vi gravas sed modere;

 

se povas en minuto mallasema

sesdeksekundan vojon kuri vi,

via la Tero estas, kun enhavo,

kaj plu - vi estas Viro, fil’ de mi!

 

Rudyard Kipling, el la angla tradukis L. A. kaj B. E. Long

(el “La Eklezia Revuo”, marto-aprilo 1918)

 

al la indekso


 

LAMENTO POR LA CIGANOJ

 

Ilia hejmo estis la senfinaj

ebenoj de Eŭrazio.

Ilia tegmento la stelluma ĉielo

sub kiu ili dormis en triba ĉirkaŭbrako.

Kvazaŭ papilioj ili neniam povis kontenti

pri la gusto de unu floro

sed devis serĉi konstante

la lumon de ĉiam novaj ĝardenoj.

Ili ne volis rezigni la liberecon

vagi tra la kontinento

por la prezo de propra patrio.

Nomadi sen malhelpoj

de lando al lando

estis tiel valora por ili

kiel la vivo mem.

Ili parolis strangan lingvon

kiun la erudiciuloj konsideras la plej malnova

sed postlasis nenian skribon.

Ke ili kuraĝis esti tiel diferencaj disde la aliaj

restas ilia ĉefa testamento.

Tamen ilia amo al la muziko estis tiel senlima

kiel ilia amo al la libereco.

La vibrantaj kaj melankoliaj melodioj kiujn ili violonis

vagante de lando al lando

retrovis sin en la notlibroj

de famaj komponistoj.

Kvankam ilia tragika sorto malofte menciiĝas

en la analoj de la dummilita holokaŭsto

ili postlasis al ni

antaŭ ol konsumiĝi en krematoriaj fajroj

la unikan testamenton:

tiun de la popolo

kiu praktikis sen prediki

kion ĝi kredis -

ke popoloj ne devas esti dividitaj per bordlimoj.

 

Julius Balbin

al la indekso


 

MOVADE

 

* Mons. Patrick Coveney, laŭ irlanda deveno, estis nomumita Vic-Nuncio en Etiopio kun la rango de Ĉefepiskopo. Mons. Coveney, Dumviva Membro de IKUE, konas bonege la Internacian Lingvon. Al li iru plej varmaj gratuloj kaj bondeziroj! 

* Mons. Karel Otčenašek, Episkopo de Hradec Králové (Ĉeĥoslovakio), tiel respondis, 26.02.1990, al la Landa Reprezentanto de IKUE Miloslav Šváček, kiu petis lian patronecon super la IKUE-Sekcio: «Rilate al mia patroneco, se ne malhelpos al vi la fakto, ke via “patrono” ne scipovas Esperanton kaj ke lia kunlaboro povas baziĝi nu je tio, ke li vin kaj viajn proksimajn inkluzivos en sian benon, do volonte mi tion akceptas, sed mi de vi ankoraŭ petas unu ĉiutagan esperantan “Saluton Maria”, por elpeti helpon de la Sankta Spirito. Ĉu mi povas?». Cetere, ke Mons. Otčenašek “ne scipovas” Esperanton, ne estas tute ĝuste, ĉar li plurfoje skribis en Esperanto (kvankam nur per malmultaj vortoj) al la Prezidanto de IKUE. 

Mons. Otčenašek 

* Pri la denova agado de la katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakio oni aparte informis Kard. František Tomašek, Ĉefepiskopon de Prago, kiu estas honora membro de IKUE kaj leganto de EK. 

* Unu el la Episkopoj ĵus nomumitaj por Rumanio estas Esperantisto: temas pri Mons. György M. Jakubinyi, kiu estis nomumita Help-Episkopo de Alba Iulia.

Mons. Jakubinyi, hungardevena, naskiĝis en Sighetul - Marmatie 13.2.1946. Li estis ordinita Sacerdoto 13.4.1969; poste li studis en Romo (1970-74), akirante diplomon pri Teologio kaj Sankta Skribo. De 1974 li instruas bibliajn sciencojn kaj lingvojn ĉe la Seminario de Alba Iulia. En 1978 li doktoriĝis pri Teologio en la Teologia Akademio de Budapeŝto.

En la Seminario li gvidis kursojn pri Esperanto ĉiuduajare, ekde 1980, por volontuloj; ĝis nun li instruis Esperanton al ĉirkaŭ 30 Seminarianoj, el kiuj 18 jam estas Sacerdotoj.

Kompreneble, IKUE ĝojas pro la nomumo de Mons. Jakubinyi, kaj sentas sin honorata pri lia esperantisteco. 

* “Trans la silento” estas la titolo de libreto pri Benedetta Bianchi Porro: biografiaj notoj, pensoj, leteroj kaj atestoj. La figuro de Benedetta laŭiras la evangelian vojon de la ĝojo por prilumi la mondon de suferado. Kial traduko al Esperanto de verketo, kiu jam ekzistas en pluraj lingvoj? Ĉar, malgraŭ la tradukoj, la lingvoj estas multegaj, kaj starigas barojn; pere de esperanto la mesaĝo de Benedetta atingis, kiel fermento kaj primico, malproksimajn landojn. Kelkfoje, tradukoj estis faritaj ne el la itala originalo, sed el la Esperanta versio, kiu tiel rolis kiel ponto. 

* La Centro de Dokumentado pri la Papeco de Johano Paŭlo la Dua (Centro di Documentazione del Pontificato di Giovanni Paolo II, via Cassia 1200, I-00189 Roma, Italio) eldonis belaspektan bibliografion titolitan “Papo Johano Paŭlo II en esperantaj publikaĵoj”, kiu registras (rilate la periodon 1978-1986) eldirojn de la Papo aperintajn en esperantlingva traduko, kaj publikaĵojn pri la Papo aperintajn en Esperanto. Prizorgis la 48-paĝan libreton S-ino Krystyna Macinska el Pollando; la antaŭparolon faris la Direktoro de la Centro, la pola Monsinjoro Michal Jagosz. La bibliografio estas unua provo de registrado de publikaĵoj en Esperanto de kaj pri Johano Paŭlo la Dua; ĉiuj Esperantistoj estas varme petataj helpi je kompletigo, per informoj kaj presaĵoj. 

* 13.12.1989, en la ĉeesto de la esperantista franciskano P. Carlo Cecchitelli, Gardanto de Sankta Lando (kun la rango de Episkopo), estis inaŭgurita panelo (kies foto aperas sur la kovrilpaĝo de ĉi tiu numero) kun teksto en Esperanto de la preĝo “Benedictus” (Benata). La panelo troviĝas en la Klostro de la Monaĥejo de la Franciskanaj Patroj en Ain Karim (Sankta Lando), la urbo kie loĝis Elizabeta, kuzino de Maria, kaj do la loko kie okazis la Vizito de Maria al Elizabeta. Kiel jam skribite en EK 9/1989, la koncerna propono estis lanĉita P. Cecchitelli, kaj entuziasme akceptita de UECI (la itala sekcio de IKUE), kiu kolektis preskaŭ 80% el la bezonata mono (ĉirkaŭ 2.000 usonaj dolaroj); IKUE pagis la reston el sia propra kaso. Estus tre bele, tamen, se unuopaj IKUE-anoj sendus mondonacojn aŭ mesintencojn, por ke la panelo estu vere komuna donaco de la katolikaj Esperantistoj, ne nur italaj. 

* Okaze de la 82-a Franca Kongreso de Esperanto en Blois (1-5.6.1990), P. Louis Bourdon celebros S. Meson en Esperanto 3.6.1990 je la 18-a. 

* UECI, la Itala Sekcio de IKUE, kongresos en la centritala urbo Foligno (proksime de Asizo), de la 7-a ĝis la 11-a de septembro 1990. 

 

al la indekso


 

RADIO VATIKANA EN ESPERANTO 

 

La adjektivo “katolika” signifas “universala”, kaj ĝi esprimas la vokiĝon de Kristanismo por la tuta homaro. Dum nia jarcento la kristanoj pliintensigis sian universalisman elanon por la komunikado kaj la kunlaboro kun ĉiu homo, ankaŭ kun tiu nekatolika aŭ eĉ nekristana. En tiu ĉi situacio, la Esperanto-programo estas “hejmeca” ĉe Radio Vatikana, kaj ĝi aparte emfazas la ekumenajn kaj sociajn temarojn.

Nur korespondaĵoj pruvas, ke la radio-elsendoj estas aŭskultataj. Pro tio, bonvolu skribi almenaŭ unufoje en la jaro al: Radio Vatikana, Esperanto, Piazza Pia 3, I-00120 Roma, Italio.

La kostoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana estas pagataj grandparte de IKUE. Se vi ŝatas la programojn kaj deziras ilian daŭrigon, bonvolu memori, ke IKUE dankeme akceptas donacojn. 

 

Radio Vatikana elsendas en Esperanto:

dimanĉe, horo 21-a (laŭ la itala horo)

ĵaŭde, horo 7-a (laŭ itala horo)

al la indekso