Enhavo de Espero Katolika numero 3-4/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: Krucumito en preĝejo de Nowa Huta (Pollando)

 

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj, 

eble vi konstatis, ke ni definitive transiris al fotokompostado, kio havigas pli da eblecoj koncerne litertipojn kaj enpaĝigon.

Ni ankaŭ esperas, ke per la nova sistemo oni havos pli da akurateco en la apero de la revuo.

La negativa flanko de la afero estas, ke la preskostoj kreskis 35%. Se oni aldonas, ke la afranko kreskis 8%, kaj ke pro la novaj kondiĉoj en Orienta kaj Meza Eŭropo ĉiutage alvenas petoj pri senpaga liverado de la revuo kaj de aliaj religiaj presaĵoj, oni povas facile diveni, kiom sopire IKUE atendas la alvenon de viaj kotizoj (kaj - kial ne? - de viaj donacoj).

Feliĉan Paskon, kaj bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

 “EN VIAJN MANOJN MI TRANSDONAS MIAN SPIRITON”

Medito al Psalmo 31

 

Homo en aflikto preĝas al Dio. Li vivas en granda mizero. Ne estas tute klare, kial kaj kiel li suferas. Liaj malamikoj metas retojn sur lia vojo. Ili hontigas lin. Li estas teruraĵo por la konatoj kaj najbaroj; kaj la malamikoj mok-ridas pri li.

Sed malgraŭe, li fidas la Eternulon kaj scias sin mem ŝirmata en la forto de Plejpotenculo. Dio estas lia fortikaĵo, lia kastelo, al kiu li povas fuĝi. Li povas kaŝi sin mem en la ŝirmo de Eternulo. Li povas kaŝi sin mem en la ŝirmantajn manojn de Dio kaj li fidas, ke la Eternulo elaĉetos lin el ĉiuj danĝeroj.

Pro tio li povas kanti pri la boneco kaj la korfavoro de Plejpotenculo. Li eĉ povas inviti ĉiujn piulojn ke ankaŭ ili fidu la Eternulon kaj ankaŭ kantu Lian gloron.

Ĉiuvespere ni preĝas vortojn el 31-a psalmo en la kompletorio, en la eklezia nokto-preĝo: “En Viajn manojn la animon metas fide mi”. Je la fino de tago ni lasas nian laboron, niajn zorgojn, nin mem kaj metas nian pasintan tagon kun ĝiaj ĝojoj kaj suferoj en la manojn de nia Patro. Ni metas nin mem en la manojn de amanta Patro, kiu savis nin per sia Filo, Jesuo Kristo. Ni povas dormi en paco, sciante ke la Patro ŝirmas nin.

Ĉu ni memoras preĝante, kantante ĉi tiujn vortojn el la 31-a psalmo, ke Jesuo mem preĝis ĝin je la fino de Sia tera vivo? Laŭ la atesto de Luko la lasta vorto de Jesuo je la kruco estis: “Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton!” (Luk 23,46). Jesuo verŝajne preĝis la tutan psalmon, la nokto-preĝon de Izrael, je la vespero de Sia tera vivo, antaŭ la nokto de morto. Konfido-plena Li transdonas Sian vivon, Sin mem en la manojn de la Patro, sciante, ke la Patro savos Lin el la morto.

Nia ĉiutaga - aŭ eble nur kelkfoja - preĝo de la 31-a psalmo, helpu nin ekzerci la konfidon al Dio, ke je la fino de nia vivo ankaŭ ni povos konfido-plene transdoni nian vivon, nin mem en la bonajn manojn de nia amanta Patro.

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

La papa mesaĝo al la junularo

 

LA JUNULOJ - VIVAJ BRANĈOJ DE JESUO

8-an de aprilo 1990: 5-a Monda Tago de la Junularo

 

“Jesuo jes, Eklezio ne!”. Tion foje oni aŭdas diri, ĉefe fare de gejunuloj. Sed ĉu estas evangelie aparteni al Jesuo Kristo sen aparteno al la fratoj en Kristo? Alivorte: ĉu eblas esti kristano nur individuece aŭ individuisme? Se ni legas atente la Evangelion, ni malkovros, ke Jesuo venis malkaŝi ĝuste jenon: ke Dio estas Patro de ĉiuj homoj, kiuj estas vokataj fariĝi la frataro de la filoj de Dio, kredantaj en Jesuo Kristo… kaj ĝuste tio estas la Eklezio.

La Jesuaj vortoj: “Mi estas la vinber-arbo: vi - la branĉoj” (Joh 15,5), konsistigas la deirpunkton de la papa mesaĝo por la 5-a Monda Tago de la Junularo, celebrota, kiel kutime, en la Palmo-dimanĉo: ĉi-jare la 8-an de aprilo.

Kion signifas tio, ke Jesuo estas la arbo, kaj la kristanoj devas esti ties branĉoj? Signifas ke ni ne rajtas rigardi Jesuon kaj la kristanaron kiel du apartajn organismojn, sed kiel tutaĵon. Kristanaro sen Jesuo estus sensencaĵo, Jesuo sen kristanaro estus kvazaŭ arbo sen branĉoj, kaj lia misio estus vana.

 

“Mi estas la vinber-arbo, vi la branĉoj” (el vatikana kodekso n. 871)

 

Al la gejunuloj la papo alvokas: “Gejunuloj estu vivaj branĉoj en la Eklezio, estu branĉoj fruktoplenaj!”.

1) Tio postulas antaŭ ĉio vivan kunulecon kun Kristo. Branĉo ne povas esti memsufiĉa: ĝi tute dependas de la arbo. De ĝi fontas ties vivo. Por ĉerpi el Kristo-fonto, oni devas kohere travivi sian bapton per aŭskultado kaj obeado al la Dia Parolo, per partoprenado en pekkonfeso kaj eŭkaristio, per persona interparolo kun Kristo en preĝado. Jesuo diras: “Kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto, ĉar sen mi vi nenion povas fari” (Joh 15,5).

2) Krom tio, esti viva branĉo de Jesuo signifas surpreni sian tasko en la Eklezio kaj en la socio, ĉar ni konsistigas kvazaŭe korpon. Estas ja konate ke korpo konsistas el pluraj, diversaj membroj, el kiuj ĉiu estas valora kaj grava por harmonia funkciado de la tuta organismo. La Parolo de Dio prezentas la Kristan Eklezion kiel korpon, en kiu ĉiu membro havas propran postenon kaj taskon. Propran postenon en la Eklezio havas ankaŭ vi, gejunuloj. Tre gravas via posteno. La Eklezio, kiu ĉe-sojle de la dumilaj jaroj sentas sin vokata de Dio pli kaj pliintensigi sian evangelizan klopodadon, speciale bezonas vian aktivemon, vian aŭtentecon, vian pasian aspiron kreski,la freŝecon de via kredo. Disponigu do senrezerve viajn junulajn talentojn por servo al la Eklezio, kun la sindonemo, kiu apartenas al via aĝo. Okupu en la Eklezio postenon vian propran, kiu ne estas nur posteno de adresatoj de la animzorgado, sed precipe aktivaj ĉefroluloj de ĝia misio. La Eklezio apartenas al vi; eĉ, vi mem estas la Eklezio!

La Eklezio, siaflanke, havas multe por doni al vi, gejunuloj. Nuntempe ni spertas tre signifan fenomenon. Post periodo de malfido kaj disiĝo rilate la Eklezion, multnombraj gejunuloj nun remalkovras ĝin kiel sekuran kaj fidelan gvidanton, kiel ne rezigneblan lokon de kunuleco kun Dio kaj kun la fratoj, kiel ejon de spirita kresko kaj de sindevigo. Tio estas tre elokventa signo. Multaj el vi ne plu kontentiĝas je nur formala, surpapera aparteno al la Eklezio. Ili serĉas ion plian”.

Konsekvence de tio, oni do devas enradikiĝi kaj aktivi en sia loka Eklezio. Tial “la kvina Monda Tago de la Junularo - daŭrigas la papo - estas celebrota, en la Palmo-dimanĉo, en ĉiu el viaj diocezoj”. 

Junulara preĝo-kunveno en la Katedralo de Sorrento, Italio 

Diversaj povas esti la manieroj vivi kaj aktivi en la Eklezio. La papo invitas la gejunulojn konsideri ankaŭ radikalajn vivo-elektojn por labori en la vinberejo de Dio kiel misiistoj, monaĥoj aŭ laikoj tute dediĉitaj al malriĉuloj kaj suferantoj.

“Kiel vi vidas - finas la papa mesaĝo - la Monda Tago estas ne nur festo, sed ankaŭ serioza spirita klopodo. Por povi rikolti fruktojn, nepras prepara irado gvidata de viaj paŝtistoj en la diocezoj, paroĥoj, asocioj, movadoj kaj junularaj ekleziaj komunaĵoj. Strebu koni pli bone la Eklezion, ties esencon, ties jam nun dumiljaran historion, ties nunan vivon. Klopodu malkovri vian postenon en la Eklezio kaj vian junulan mision”.

B. C.

 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

PLUKRISTANIGO DE EŬROPO. CIRILO KAJ METODO

(jaroj 800 - 899)

 

En la nokto de Kristnasko de la jaro 800, papo Leono la 3-a konsekris la frankan reĝon Karolon la Grandan «imperiestro de la sankta romia imperio». Post tricentjara disfragmentiĝo (ekde la fino de la okcidentromia imperio), la okcidenta Eŭropo retrovis idealan unuecon, sub religia signo (la imperiestro ricevis religian konsekron, kiel Davido, Salomono ktp, reĝoj de la Malnova Testamento). Pri tio Karolo estis tre konscia, kaj kondutis konsekvence. Al papo Leono la 3-a li skribis: «Mi havas la taskon defendi la sanktan Eklezion de Kristo... vi - helpi per viaj preĝoi la sukceson de niaj armiloj».

Per siaj leĝoj (t.n. kapitularioj) li faris dispoziciojn pri la vivo en la monaĥejoj, la edukado de la pastraro, la celebro de la religiaj festoj kaj de la sakramentoj. Per tio li forte kontribuis al la unuecigo de la roma liturgia rito en ĉiuj teritorioj de la imperio. Karolo la Granda akcelis la plu-evangelizadon de Eŭropo ĉefe inter la Saksoj, sed ankaŭ inter la Slavoj kaj la Avaroj. Sed por kristanigi li sendis ne nur misiistojn, sed ankaŭ armeojn…

En Svedio la kristanismo komencis disvolviĝi en la naŭa jarcento. Jam en la antaŭa jarcento estiĝis kristana komunumo ĉirkaŭ la urbo Birka, fare de komercistoj kaj sklavoj el la Franka lando.

En Danlando predikis (ekde 822) la franka monaĥo Ebono, kaj la monaĥo Angrario, kiu en 852 transiris al Svedio.

La evangelizado en Orienteŭropo okazis fare de predikantoj de la orienta romia imperio. En la jaro 862 la princo de la Moravoj Ratislavo petis la orientan imperiestron Mikaelon la 3-an sendi misiistojn konantajn la slavan lingvon kaj kulturon. La imperiestro sendis du fratojn: Cirilo kaj Metodo. Ili ludis decidan rolon por la disvastigo de la kristanismo inter la Slavoj. Grekdevenaj, filoj de altrangulo el urbo Tesaloniko, kleraj (Cirilo estis profesoro pri filozofio en la imperiestra universitato), ili ne nur predikis en la slava lingvo, sed en tiun lingvon tradukis parton de la Biblio kaj la liturgion (= ritaron), kaj tio plifaciligis la konvertiĝon de la slavoj.

Kontraŭ la slava lingvo en la liturgio (dum la tuta okcidento uzis la latinan) stariĝis multaj frankaj monaĥoj kaj episkopoj, sed en Romo papo Hadriano la 2-a defendis la starpunkton de Cirilo kaj Metodo. Cirilo mortis en Romo en 869; Metodo fariĝis episkopo de Panonio kaj mortis en Moravio en 885.

En la jaro 1980 papo Johano Paŭlo la 2-a proklamis Cirilon kaj Metodon kunpatronoj de Eŭropo, kune kun sankta Benedikto. Tio emfazas la rolon de la kristanismo okcidenta (Benedikto) kaj orienta (Cirilo kaj Metodo).

En la naŭa jarcento okazis ankaŭ la evangelizado de la Bulgaroj, gento el tatara-turka deveno, enloĝiĝinta dekstre de rivero Danubo. Bedaŭrinde la politikaj konfliktoj inter la Frankoj kaj la bizanca imperio kaŭzis ankaŭ religiajn malkonkordojn. Unue la bulgara princo Boris, aliancano de la Frankoj, akceptis frankajn misiistojn. La orienta imperiestro volus sendi orientajn misiistojn; sed ĉar la orienta patriarko Fotios ne rajtigis la starigon de memstara bulgara patriarkeco, princo Boris sin turnis al la roma papo Nikolao la 1-a, kiu sendis du episkopojn. Multaj Bulgaroj kristaniĝis, sed la orientaj misiistoj estis forpelitaj. Tio kaŭzis fortan reagon de la Konstantinopola patriarko Fotios, kiu kulpigis la okcidentajn latinajn misiistojn pri pluraj eraroj (ekz. sabata fasto; rajtigo de melkaĵoj dum la karesma tempo; celibata pastraro; senfermenta eŭkaristia pano; aldono de unu vorto en la kredo-formulon). Ĝenerale temis pri malsamaj disciplinaj tradicioj, ambaŭ pravigeblaj, sed kiuj tiuepoke estigis kverelojn, kiuj en postaj tempoj kondukos al vera skismo (= disiĝo) inter la orienta greka (ortodoksa) kaj la okcidenta latina (katolika) eklezio.

En tiu konflikto la Bulgaroj disiĝis de la latina eklezio kaj reproksimiĝis al la greka.

 

Dokumento: Cirilo preĝas por la Eklezio (slava anonimulo)

Cirilo, okaze de vizito en Romo, grave malsaniĝis. Antikva aŭtoro priskribas jene liajn lastajn vivo-momentojn: 

Kiam venis la horo ricevi kvieton kaj transmigri al la eternaj loĝejoj, levinte la manojn al Dio, li preĝis, kun larmoj, dirante ĉi tiel: «Sinjoro, mia Dio, kiu kreis ĉiujn anĝelajn klasojn kaj senkorpajn fortojn, kiu etendis la ĉielon kaj firmigis la teron, kaj ĉiun ekzistantan aferon el neekzisto al ekzisto kondukis: vi, kiu ĉiam elaŭdas tiujn kiuj plenumas vian volon, kaj vin respektegas, kaj observas viajn ordonojn, elaŭdu mian preĝon, kaj gardu fidela vian gregon, al kiu vi antaŭmetis min, sentaŭgan kaj malindan servanton vian.

Liberigu el la malpia kaj pagana malico de tiuj kiuj vin blasfemas, kaj nombrokreskigu vian eklezion, kaj kolektu ĝin en unueco. Igu ĝin popolo eminenta, konkorda en la vera kredo kaj en la ĝusta konfeso, kaj inspiru en iliaj koroj parolon de via instruo: ĉar ja per via donaco vi akceptis min por la predikado de la evangelio per instigo al bonfaroj kaj plenumo de tio, kio al vi plaĉas. Tiujn, kiujn vi donis al mi, jen mi redonas al vi, kiel viajn: regu ilin per via fortika dekstra mano, kaj kovru ilin per viaj flugiloj, por ke ĉiuj laŭdu kaj gloru vian nomon Patro, Filo kaj Sankta Spirito. Amen».

Poste, kisinte ĉiujn per sankta kiso, li diris: «Benatu Dio, kiu ne donis nin predo de la dentegoj de niaj nevideblaj malamikoj, sed rompis ilian reton, kaj liberigis nin el iliafara pereigo».

Kaj tiel li ekdormis en la Sinjoro, 42 jarajn aĝa.

 

al la indekso


 

LEGENDO PRI AMO

 

Imperiestro Hadriano, en iu orienta urbo de la Romia Imperio, konstruigis preĝejon al tiu nova Dio, al kiu submetiĝis la Romia Imperio. Al la nekonata Dio, pri kiu parolis ankaŭ Paŭlo en Ateno. Li volis konstruigi grandegan preĝejon al la eterna, unusola vera Dio.

Kiel granda ĝi estu? Ĉu ĝi estu konstruota laŭ Babilonaj mezuroj? Ĉu la piramidojn naniganta? Ĉu la katedralojn hontiganta?

Hadriano volis estigi ion grandan. Ion grandiozan, poreterne valoran, kiu heroldos ankaŭ lian nomon. Jene li volis interpacigi la gloron ĉielan kaj surteran. El la polvo kreita mortemulo konstruas ion eterne daŭrantan al la enĉiela Plejaltulo. Kaj en ĉi tiu konstruaĵo - en la domo de la domoj - kunfandiĝas, rekontiĝas la nedifektiĝemo kaj la nepereemo. “Oni devas konstrui grandan domon, kiu estos la ornamaĵo de la tuta mondo”. En sia koro ankaŭ Davido pensis: kia estu la loĝloko de la Sinjoro. “Sed kiu havas tiom da forto, kiu kapablas konstrui domon al Li?”. La ĉielo kaj la ĉieloj de la ĉieloj ne povas akcepti Lin kaj ... kiu estas mi, kiu estus kapabla fari domon al Li?...

Kaj tiam venis la sonĝo. Hadriano kredis la sonĝon! Necesas sesdek mil viroj, por porti la ŝarĝojn, okdek mil viroj por haki arbojn, masonistoj, ŝtonhakistoj, ŝton-skulptistoj, ĉarpentistoj kaj metiistoj spertaj pri ĉiuspecaj artoj kaj metioj, konstruas la preĝejon. La cedrojn oni liveras de la regionoj Cidono kaj Tiro. Ĉio estas el purpuro, karmezino, ŝtonoj, arboj - cedroj, pinoj, ebonligno -, lino. La incensiloj el fajna oro, la pordegoj kaj ankaŭ la internaj pordoj el oro. Ĝi estis jam preskaŭ preta kaj oni pretigis la marmortabulon, kiu disfamigos al la postepoko, ke Hadriano konstruigis ĉi tiun preĝejon. Kaj tiam iun nokton en la lastaj tagoj, la imperiestro denove vidis sonĝon: kolektiĝis la eminentularo, la ekleziaj gvidantoj, majestuloj kaj proksimiĝas la granda momento, kiam falos la vualo de sur la marmortabulo. Muĝado de admiro, sed sur la tabelo legiĝas ne la nomo de Hadriano, sed tute alia nomo: Atanazia.

Kiu estas Atanazia? - Indignas laŭte la imperiestro! Ŝi estu serĉata ĉie! La ruzaj soldatoj serĉas ŝin gismorte ... Ili serĉas Atanazian. Feliĉe, ke ĝi estas malofta nomo. Oni supozas, ke ekzistas nur unu persono kun tiu nomo. Sur la stratoj la soldatoj kuregas, kunpuŝiĝas sur la foirplacoj, il kuras kiel fulmo.

Klakado-krakado de vipoj, hufbatoj de la ĉevaloj, ekbrilo de lancoj. Ĉu ne okazos nova infanmurdo kiel en Bet-Leĥem? Ne, sed regas granda malkvietiĝo, sen-sanga klopodo. Oni devas ŝin trovi, eĉ elŝiri ŝin el sub la tero aŭ el la ĉielo, detiri ŝin el la ciruso. Jen la komando: serĉi kaj trovi ŝin. Kaj la serĉado disfluas kiel ŝvelinta rivero, kiu ondruliĝas tra la urbo. La urbo eksvarmas, baldaŭ la supozo certiĝas ... post tritaga serĉado la soldatoj trovas maljunulinon en dezerta kabano. Jes, ŝi estas Atanazia.

Ŝi ne estas sanktulino, nur simpla virino. Ŝi estas maldika, seka avinjo kiel aŭtuna sekiĝinta folio. La romiaj legianoj mortigis ŝian edzon, ĉar li ŝtelis lignon en la imperiestra arbaro kvankam la ligno estas tre multekosta. Oni ege bezonas la lignon, sed ŝteli lignon estas malpermesite. Ja, en la dezerto la noktoj estas tiel malvarmaj...

La raportanta soldato alkondukis la maljunulinon. Tremege ŝi aperi antaŭ la imperiestro. La maljunulino staras sole, sen edzo, emociite antaŭ la magistroj, saĝuloj kun ornamitaj ĉapeloj, ŝi atendas kun simpleco pli saĝa ol la saĝo de la potenculoj en togo. Ŝi estas kiel iu Dürer-patrino, Rembrandt-patrino. Milda virino, bonecon radianta. Humileco ne troviĝas en ŝi. Eĉ ne ŝajniganta pieco. Sed boneco, jes! La imperiestro alkriis ŝin:

- Kion vi faris? Kion vi faris ĉe la konstruado de la preĝejo?

- Majesto! Mi estas malriĉa vidvino. Mi faris nenion, nur plezuriĝis. Kaj kiam la bestoj trenadis la pezajn ŝtonojn, mi kompatis ilin, mi ŝiris herbon kaj donis al ili ĉe la ekripozo. Nur tion mi faris. Indulgu min, imperiestro!

- Ne timu kaj ne timtremu! sed diru, kiu konstruis ĉi tiun preĝejon? Ĉu kiu? Hadriano aŭ Atanazia?

Kaj tiam ĉi tiu simpla animo kun vizaĝo radianta, balbutis tiajn vortojn, kiuj estas legeblaj en la mesaĝo al Korintanoj. Oni donas trinki al la soifantoj, vestas la nuduloj, vizitas la malliberulojn... La amo, ho la Korinta himno, la amo valoras pli ol ĉiu sekreto kaj ĉiu scienco!

Csaba Egri, tradukis Istvan Nagy

 

al la indekso


 

SANKTA-ĴAŬDE

 

 

La vent’ timtremas svinge

sur olivfoliaroj.

Serpentuma-voje, trans la arbaro

laŭvice venas la torĉuloj.

 

Pormanĝe mi donis korpon,

portrinke mi donis sangon,

piedojn viajn mi lavis per larmoj,

tamen mi restis solece.

 

Tagiĝo timtremetas

sur nigraj foliaroj.

Post Judaso, trans la arbaro,

torĉuloj satanvangaj venas.

 

Ho, miaj fratoj, apostoloj!

Ĉielen montra durakruce

mi estos mortigita!

Kaj ĉiu dormas, ĉiu dormegas!

 

Jenó Dsida (1907-1938)

El la hungara tradukis Sándor Termes

al la indekso


 

LA KORINTA HIMNO AL AMO

 

Se mi eĉ parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, tiam mi estus nur kvazaŭ sonanta kupraĵo aŭ tintanta cimbalo; kaj se mi posedus la profetpovon kaj la kapablon kompreni ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian kredon, tiel ke per ĝi mi povus formovi montojn, se tamen mi ne havus amon, tiam mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri malsatulojn, kaj eĉ se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus.

Amo estas longpacienca kaj bonfara; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne orgojlo-ŝvelas, ne malrespektas, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne memoras malbonfarojn, ne ĝojas pri maljusteco, sed plezuriĝas je vereco. Amo ĉion toleras, ĉion fidas, ĉion eltenas, ĉion esperas. Amo neniam pereos...

Paŭlo al la Korintanoj 13,1-8

al la indekso


 

BLINDECO BEDAŬRINDE APENAŬ TUŜAS KOROJN!

Agado E3 iniciatis novan projekton, eble la lastan...

 

Al mia demando en “Dia Regno” de majo 1989 (“kial malmultaj reagas?”) tiel respondis leganto: “Blindeco malpli kortuŝas ol pli ampleksaj nuntempaj problemoj: paco, malsato, protekto de naturo. Utilas do rediri, ke esperantistoj devas ankaŭ blindulojn helpi kaj blindecon preventi, interalie pro la profesio de D- ro Zamenhof”.

La afabla samideano eble pravas: “Kial blindeco tuŝu niajn korojn? Ĝi ja ne kondukas rekte al tombo!”. Per artikolo estas tro komplike detale ekspliki, ke la terure kreskanta blindeco esence estas multaspekta problemego, ĉar ĝi intime kundependas kun armado, malsato, subnutrado, analfabeteco, ĝenerala malriĉeco, sub-lima higieno, k.s. Diskutado pri tiu temaro estas interesa kaj utila, sed neniel ĝi konsolas tiujn kiujn trafis la sorto. Nia mesaĝo estas kaj restas nuksoŝele: tridek milionoj da blinduloj povus vidi, se...

En novembro 1989 Agado E3 esperis kaj esperigis 23 jarojn, kaj ĉiu aktiva movadano jam aŭdis, ke post du jaroj tiu entrepreno de unuopulo ne plu ekzistos, ĉar mi, ĝia iniciatinto, definitive ĉesos batali (ne kontraŭ blindeco, sed) kontraŭ la tro obstina silentado kaj tro ofta nereagado (indiferenteco?) flanke de la esperantista publiko. Mi petas sinceran pardonon al la karega kaj tre fidela verda gregeto, kiun mi laŭde kaj laŭte dankadas, kaj sen kiu mi jam pli frue estus ferminta mian strangan butikon!

Por ĉi tiu jaro agado E3 adoptis minimume 25.000 vjetnamajn infanojn en la kadro de “programo vitamino A”. Kaj dank’ al la ĉielo tiu promeso estas preskaŭ plenumita. La lasta aŭ eble antaŭlasta projekto de la internacia kampanjo por solidareco kun homoj blindaj kaj malforte vidantaj estos helpado al katarakte suferantaj infanoj en Indonezio. Kun plenmano da gesamideanoj kaj aliaj homoj de bona volo mi subtenos la elstaran iniciaton de la nedelanda okulisto Donald Tjia. Oni sciu, ke la urbo Medan, en la fiordo de la insulo Sumatro, havigas tegmenton al ĉirkaŭ 100.000 blindaj infanoj. Ili suferas de kataraktospeco, kiu estas kuracebla en 1-2 tagoj; ĝin kalizas faktoroj i.a. de heredeco kaj nutrado. Nur unu okulisto dum unu mateno sin donas al la dekmiloj da infanoj nenecese okulhandikapitaj. Kaj ĉiujare bedaŭrindege aldoniĝas ĉirkaŭ 1.400 novaj atendantoj sur la listo...

D-ro Tjia regule flugas al Medan, kie li instruas al kuracistoj oftalmologion kaj operaciajn teknikojn. Nu, Agado E3 - Jacques Tuinder jam konatiĝis kun entuziasma grupo ĉirkaŭ tiu okulkuracisto - intencas kontribui al la poliklinika kaj ambulanca okulkuracado favore al tiuj handikapitaj infanoj.

Informojn disdonas kaj kontribuojn danke akceptas: Agado E3, Henegouwenlaan 35, NL-1966 RH Heemskerk, Nederlando.

Jacques Tuinder, Nederlando

al la indekso


 

OKULKURACISTOJ BONVOLU SIN ANONCI!

 

La 24-an de oktobro 1989 Prof. Branko Miljko, nome de la 58-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, skribis al Agado E3 jenan leteron: 

Estimata Samideano Tuinder, 

Blindulsekcio de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino organizos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1990, en Sarajevo (Jugoslavio), la 58-an Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj.

Ni petas serioze konsideri sekvantan nian proponon, kiu celas praktike propagandi la Agadon E3. Mi opinias, ke estus escepte utile por la tuta Eperanto-movado kaj la Agado aparte, se vi povus engaĝi du aŭ tri oftalmologojn, kiuj en du aŭ tri sarajevaj okulambulancoj aŭ en la Okulkliniko, almenaŭ konsulte, priobservos aŭ priesploros la okulmalsanulojn el tuta Jugoslavio kaj, eble, el najbaraj landoj. Tiuokaze ni propagandus kaj organizus la aferojn kun ĉi-tieaj kurac-institucioj. Oni ja tre serioze konsideras la opinion de la eksterlandaj kuracistoj, ĉar la hejmajn oni jam spertas.

Koncerne la financan aferon, ni povas certe havigi monon por restado kaj honorarioj de la kuracistoj, sed por iliaj vojaĝkostoj plej verŝajne ne, krom la vojaĝo tra Jugoslavio. Se iu en ĉi tio helpus, la afero certe estus tute realigebla.

Respekte via

Branko Miljko, Sarajevo, Jugoslavio

al la indekso


 

PASERO PLENDAS

 

 

Saluton geinfanoj! Mi estas nur pasero

kaj volas ion diri kun ardo kaj sincero.

 

Mi vidas, bedaŭrinde, ke mankas al vi plumoj,

pro kio vi vin kovras per ŝuoj kaj kostumoj,

 

sed mi ne scias kial, vi devas vestojn ŝanĝi

matene kaj vespere kaj ilin rearanĝi.

 

Videble birdoj estas superaj al la homoj:

ni vivas plenaere en nestoj, ne en domoj.

 

Neniam vi svingiĝas sur telegrafa drato

aŭ branĉo de betulo senĝene super strato,

 

kaj vi ne manĝas ĝue skarabojn sukoplenajn,

kaj raŭpojn kaj lumbrikojn bongustajn kaj festenajn;

 

frandaĵoj ja abundas sub ŝtonoj kaj sub rubo,

pri kies luksa nutro ne povas esti dubo.

 

Neniam por bonigi kaj gardi vian sanon,

vi kuŝas sur la strato kaj ĝuas polvobanon.

 

Vi pelas vin konstante kum timo kaj teruro

kaj mankas al vi paco, trankvilo kaj plezuro.

 

Abele vi kondutas kaj sklavas ĉiuhore

ĉe ripetitaj taskoj ĝistede kaj dolore,

 

kaj vi neniam pepas, por montri vian ĝuon,

nek fajfas per la buŝo - nur faras aĉan bruon.

 

Ankoraŭ unu manko - lastvice, ne lastrange! -

flugilojn vi ne havas, kaj certe estas strange,

 

ke homoj, malgraŭ tio, ne grimpas sur tegmento,

por sidi dum la tago kun paco kaj konteco.

 

Bertram Potts (el “Novzelanda Esperantisto”)

al la indekso


 

PLUROPINIO

 

Ankoraŭ antaŭ nelonge la vorton pluropinio, pli koncize plureco, monopolis sciencistoj. Sed simpla civitano povis ekscii, post rigardi la vortaron de malniaj vortoj, ke tiu vorto signifas trompan idealisman mondkoncepton. Oni longe kaj ne sensukcese sugestis al ni, ke ekzistas nur unu vero, unu ĝusta spirita valoro, nur unu progresa direkto en la belarto, unu ĉefvojo de la evoluo. Ĉio cetera estis hereza, «ne nia», kaj pro tio malvirta kaj elradikenda.

Ajna oponemo ĉe difino de politika linio, diskutemo, diferencaj pritaksoj de eventoj estis decide rifuzataj. Stalin enigis en nian konscion, ke ekzistas nur «aŭ» - «aŭ». Tio kio estis ne de li kreita, esti devio. Li estis nesuperita diagnozisto de la devioj, kaj liaj servantoj bone sciis kion fari pri la deviantoj.

Akirinte la maksimuman koncentriĝon de la potenco, la gvidantoj de la lando enkondukis komandan manieron gvidi. Kaj estas konate, ke komandojn oni ne diskutas sed plenumas. En la ĉiutageco regis milita leksiko: «ideologia fronto», «disvolvi kampanjon», k.t.p. Ni unuanime voĉdonis por sola deputitkandidato, kaj la lasta «unuanime» voĉdonis la sole proponitajn leĝprojektojn.

Ni estis unuanimaj ĉe pritakso de literaturaj kaj artaj verkoj, de ĉio kion oni postulis de ni. La absoluta plimulto de la loĝantaro ne legis «Doktoron Ĵivago» de Boris Pasternak, sed konis ĝin idee malvirta kaj literature senhelpa verko. La aljuĝon de Nobelpremio al la autoro ni taksis intrigoj de la imperiismo. Preskaŭ neniu sciis kion skribis aŭ parolis la akademiano Saĥarov, sed oni konvinkis nin, ke la popolo kalkulas lin pseŭdosciencisto, kiu dank’ al eraro iĝis dufoja Laŭreato de Leninpremio kaj trifoja Heroo de Laboro. 

Andreo Saĥarov kaj lia edzino Helena Bonner 

Ili kuraĝe parolis en la nomo de la popolo, certaj, ke ĉiuj anoj de nia socio havas por ĉio samajn perceptojn kaj gustojn, kiujn ili, la gvidantoj, ĝuste direktis kaj inde fasonis. Oni edukis nin viglaĉe optimismaj. Eĉ la tragedioj estis ĉe ni optimismaj. Estis normala afero malpermesi publikigon de literaturaj verkoj, ne montri pretajn filmojn kaj teatraĵojn, kiuj ne eniris la unuecan optimisman mezurilon.

Sed jen aperis plureco, kiu konsternis multajn. Aperis multaj formoj de socialisma proprieto, kaj produktadaj interrilatoj. Nia vojo al socialismo evidentiĝas esti ne la sola, kaj, povas esti, ne la plej mallonga. Povas kaj devas okazi ŝanĝoj en la ŝtoniĝinta sociala strukturo kaj redukto de la ĉiopova administra aparato. Ni elektas deputitojn en iuj, nesciataj de ni, gvidkabinetoj. Ni faras gravan paŝon al la popol-regado, havante gravan instrumenton, nome plurecon, ĉe diskuto pri leĝoj. Al ni revenis la nomoj de la politikaj agintoj kaj armeestroj, kies gloroplenaj kaj heroaj vivoj estis tragike ĉesigitaj. Ni reakiris la eminentan rajton esti ni mem.

Niaj literaturo kaj arto, nia kulturo iĝis pli elstaraj. Ni eksciis grandajn nomojn, pri kiuj povas plenrajte fieri la Patrio.

Nun ni estas konvikitaj, ke la demokratio kondiĉas plurecon, la plureco ne eblas sen la demokratio. La plureco estas formo por ekzisto de libera socio. Sed la demokration kaj plurecon necesas lerni - ili estas akraj armiloj, kiujn uzi oni devas scipovi. Nia popolo devas lerni saĝe efektivigi la rajton kunveni kaj demonstracii. La forto de la voĉkordoj neniam estis la plej bona argumento en diskutoj. Tumultado sur stratoj ne demonstris maturecon de amasoj. Plureco estas signo de politike kaj morale saĝa socio, socio posedanta altan civitanan dignon kaj senton de memestimo ĉe ĉiuj civitanoj. Sed ĉe tiu socio ne povas ne aperi malkvieto kaj maltrankvilo, kiam oni la liberecon eldiri kaj insisti pri sia opinio anstatauigas per alvokoj kapti palisojn el barilo kaj per malpuraj ofendoj ŝtopi la buŝon de oponantoj. Simila plureco estas ofendo por la demokratio, kiun ni defendas, estas pereiga por la jura ŝtato.

Petr Statikto, tradukis Anatolij Gonĉarov; el «MOSKVAJ NOVAĴOJ»,

provnumero en Esperanto, aprilo 1989

al la indekso


 

PRI LA MESLIBRO 

 

            En la tagoj 15-22.2.1990 vizitis Romon Mons. Władysław Miziołek, Helpepiskopo de Varsovio (Pollando), esperantisto.

                Li estis jene intervjuita de la Esperanto-Fako de Vatikana Radio:

 

 

RV: Ekscelenco, kiu estas la ĉefa celo de via vizito al Romo?

 

M.: Ĉiu katoliko, kaj speciale la Episkopoj, volonte vizitas Romon, kiu estas ĉefurbo de Katolikismo kaj Sidejo de la Sankta Patro.

Ĉi tiun jaron mi venis: unue pro solvi kelkajn problemojn de Esperanto; due, por viziti la barnabitajn patrojn, kiuj deziras fondi italan-polan kulturan centron dediĉitan al Papo Johano Paŭlo la dua; trie, por viziti kelkajn polajn institutojn en Romo.

 

RV: Kion Vi povas diri koncerne la aprobon de la esperantlingva meslibro?

 

M.: Estas jam du jaroj ke la meslibro estas tradukita en Esperanton kaj transdonita al la Kongregacio pri la Dia Kulto por ricevi la aprobon. La traduka komisiono laboris ankaŭ en Pollando kaj mi subskribis la peton al la Kongregacio. Do, mi venis por esplori la stadion de la afero kaj por rapidigi la aprobon. Tiucele mi faris plurajn vizitojn al la romaj vatikanaj instancoj, kaj mi estas feliĉa, ke mi ankaŭ povis paroli pri la afero rekte kun la Sankta Patro.

 

RV: Ĉu Vi povus bonvole diri al ni kelkajn vortojn pri la agado de la Katolika esperantista movado en Pollando?

 

M.: Pollando, same kiel aliaj landoj de Orienta kaj Meza Eŭropo, transdonas sin al libereco. Ĉar en la stalinaj tempoj la organizo de la katolikaj esperantistoj estis nuligita, nun ni laboras al la renovigo de IKUE. Krome, ni ankaŭ havas animzorgadon de la esperantistoj sub la zorgo de pastro Józef Zielonka.

Ni bezonas pli multe da sacerdotoj por la animzorgado, sed ĉi tiuj tempoj multe okupas la sacerdotojn, kaj la rapida evoluo de la situacio ne favoras la propagandon de Esperanto ĉe la klerikaro.

Tamen ni esperas, ke ankaŭ ĉi tiuj malfaciloj estos superataj.

 

(Intervjuis P. Carlo Musazzi)

 al la indekso


 

EŬROPA DOMO KAJ LINGVAJ PROBLEMOJ

 

La neatenditaj (aŭ longe atenditaj?) eventoj, kiuj ŝanĝas Orientan Eŭropon, pliaktualigas la lingvan problemaron. 

La alikonstruo (*) de la ekonomia kaj socia vivo havas ankaŭ sian internacian aspekton.

La plimulto el la homoj akceptis kun entuziasmo la ideon de Miĥajl Gorbaĉov pri konstruo de “Komuna Eŭropa Domo”. Precipe ni ĉe la limoj de la Oriento kaj Okcidento de Eŭropo sentis tre peze la konsekvencojn de la divido de Eŭropo.

Eŭropo estis dum jarmiloj, kaj ankoraŭ estas, naskiĝloko de kulturaj, ekonomiaj, filozofiaj kaj politikaj movadoj, kiuj kreadis la historion de la mondo. La unuopaj ŝtatoj kaj nacioj, iam pli, iam malpli, reciproke kunlaboris. Ĉi tiu kunlaboro tamen ne estis ĉiam ideala; kelkfoje ĝi estis malegala, ĝi estis bazita sur superregado kaj subjugo. La pli fortaj nacioj kaj ŝtatoj ĉiam havis avantaĝojn. Ĉiuj tiel nomataj “grandaj nacioj” akiris sian gravan postenon aŭ per la forto de siaj armiloj, aŭ per senkompatema ekspluatado, aŭ per ambaŭ samtempe.

Tia situacio estis ĉiam la ĝermo de malpaco. Kaj la kultura, la ekonomia, kaj fine ankaŭ la politika malekvilibro havis komunan denominatoron: lingvajn diferencojn. Tio ne estis la ĉefa kaŭzo de malpacemo, sed ĝi estis ĉiam minimume en la fono, ĝi estis ĉiam la akompana fenomeno kaj katalizilo de ĉiuj konfliktoj.

Ni devus lerni el la historio, proksima kaj malproksima, por eviti, dum la konstruado de nova komunumo, la erarojn de la estinteco.

Ĉeĥoj, kiel nacio, vivis dum jarcentoj en ligoj kun la germana nacio, ĉu en la Sankta Romia Imperio, ĉu (preskaŭ antaŭ nelonge) en la Aŭstria-Hungara Monarkio. Kiel ankaŭ la nuntempaj ekonomikistoj agnoskas, la Monarkio estis ekonomie tre bone ekvilibrita. Ĝermo de la disfalo estis la germanigaj streboj de Jozefo la Dua. Tiu epoko estas konsiderata la tempo de ekesto de naciismo kaj ŝovinismo, kiuj, kiel negativaj fenomenoj, havis sian kulminon en hitlerismo.

En ĉiu multnacia kunvivado la lingva demando estas grava.

La historio nin instruas, ke la nacia konsciiĝo estas ĝusta kaj prosperiga, ĝi tenas la nacion en aktiveco, eventuale en konkuremo. Sed tio estas ebla nur inter egaluloj. Tuj kiam unu regas kaj la alia estas regata, la konkurado malaperas. Ekestas malegalrajteco, kiu gvidas al malamo kaj malamikeco.

La lingvo estas portanto de la kulturo de ĉiu nacio, ĝi estas la ekstera marko de ĉiu homo. Verŝajne senescepte ĉiu homo havas unu gepatran lingvon, en kiu li pensas kaj vivas, kreas kaj sonĝas. Ĉiu lingvo, per sia melodieco, sintakso, sono de la esprimoj, estas prezentiĝo de la historio kaj spirita evoluo de la nacio. Ĝi estas neanstataŭigebla kultura havaĵo. Ĉiu ideo, eldirita en fremda lingvo, havas iom alian karakteron, ol en la gepatra lingvo. Tial la lingvo estas la kultura animo de la nacio. Se malaperas la lingvo, malaperas la nacio, malaperas unu kulturo. Ni komparu ankaŭ la situacion, kiun skizis Mihajl Gorbaĉov en sia radia kaj televida alparolo, 1.7.1989, pri la situacio en Sovetunio: 

“Nuntempe ni rikoltas fruktojn de la malleĝeco, kiun ni spertadis en la pasintaj jardekoj: elloĝigado de tutaj popoloj el iliaj teritorioj, neglektado pri etnaj interesoj de malgrandaj nacioj. Tio ĉio okazis kaj nepre postlasis spurojn. Konsekvenco de similaj misagoj estis indiferenteco rilate la naciajn interesojn ka nesolvado de multaj sociaj kaj ekonomiaj problemoj de la respublikoj kaj aŭtonomaj organizoj, deformado en demografia situacio kaj multaj aliaj negativaj sekvoj, kio finfine elvokis streĉon en etnaj rilatoj.

Antaŭ ni ĉiuj staras tre komplika tasko: normaligi kaj sanigi tiujn rilatojn. Tio estas neevitebla.

En kio ni vidas la ŝlosilon al solvo de la amasiĝintaj problemoj? Estas necese direktiĝi laŭ la baza kriterio de socialismo pri kiu oni parolis jam dum la 19-a partia konferenco: ĉiu homo, li apartenu al kiu ajn nacio, devas senti sin en ĉiu parto de la lando egalrajta civitano, devas havi eblon ĝui ĉiujn rajtojn kiujn garantias la Konstitucio de Sovetunio. Egalrajteco de la etnoj kaj nacioj estas nerompeble ligita kun egaleco de homoj, senrigarde al ilia nacieco. Tio estas la plej alta principo de la humanismo, de la homa civilizacio.

Tie, kie ĉi tiu principo ne estas komprenata, jam okazas, kaj povas ekesti, novaj dramecaj eventoj; ĝis nun la konfliktoj tuŝadas la teritoriojn kie kune kun homoj de la origina nacieco vivas milionoj da homoj de aliaj naciecoj.

Ĉu ne estas klare, kiom tragikaj povas esti la konsekvencoj de ĉi tiuj sensencaj malakordaĵoj?

Kaj kian modelon ni montru al la aliaj, kiam ni vokas la tutan homaron al kreo de senperforta mondo?

Ni povas esperi pliboniĝon nur en la kazo, se ĉiu nacieco, ĉiu nacio sin sentos, por tiel diri, sekura en propra domo, en propra lando”. 

Kaj Okcidenta Eŭropo?

En nia lando, ni ne estas tre informitaj pri la evoluo de la okcidenta parto de nia kontinento. Kelkaj homoj senlime idealigas la tieajn vivkondiĉojn, aliaj absolute rifuzas; tio dependas, al kiu informa fonto ili subiĝas.

Se ni restos ĉe la vidpunkto de la lingvo kaj nacio, ni konstatas, ke al la Eŭropa Komunumo aliĝis nacioj kaj ŝtatoj kun entute 11 lingvoj. Kiam antaŭ jaroj estis kreata la Konstitucio de ĉi tiu Komunumo, estis konsentite, ke ĉiuj nacioj kaj lingvoj en la Komunumo estos egalrajtaj. Tiam ili estis 5.

Sed kiam nun estas 11 lingvoj, ekestas enormaj malfacilaĵoj. Ĉiuj lingvoj estas reciproke egalaj, tamen, ekzemple la angla aŭ la germana estas “pli egalaj” ol ekzemple la dana aŭ la greka. La konstitucio tamen devas esti respektata, ĉiuj membroj rajtas prezentadi siajn skribojn kaj ricevadi ĉiujn dokumentojn en sia lingvo, en kunvenoj ili devas havi la eblon aŭskulti alparolojn en propra lingvo pere de aŭskultiloj. Tio estas ege malfacila, ĉar ekzistas malabundo de taŭgaj interpretistoj, kiuj kapablu simultane traduki paroladon ekz. el la dana en la grekan, kaj krome la tuta afero kostas amason da mono kaj finfine ĝi estas neperfekta kaj mallerta.

Estis necese komenci serĉi iun solvon. Granda espero ekbrilis post la unuaj provoj utiligi maŝinan tradukadon el iu lingvo en iun alian. Nun ekzistas ĉirkaŭ 10 seriozaj sistemoj de maŝina tradukado el unu lingvo en alian, sed en ĉiuj estas necese, ke asistu fakuloj, kiuj regas ambaŭ lingvojn, la originalan kaj la alcelatan. Krome, temas ĉiam nur pri unu duopo de lingvoj, kaj por ĉiu alia duopo estas necese ellabori novan sistemon.

Tamen ekzistas unu sistemo, nomata anglalingve Distributed Language Translation (DLT), kiu estas kapabla tradukadi automate el ĉiu lingvo en ĉiun alian. Ĝia centra, interna, peranta lingvo estas Esperanto. Ĉi tiu sistemo ne postulas konon de iu fremda lingvo, eĉ ne de Esperanto.

Eblas dedukti, ke tiel kiel ĉe la maŝina traduko, oni povas uzi la supernacian lingvon, kiu neniun favoras kaj neniun neglektas, ankaŭ en rekta homaj kontaktoj.

Temas pri lingvo, kiu esence ne estas arte farita, ĝi estas nur arte simpligita, pro ke ĝin povu lerni ankaŭ homoj, kiuj pensas aŭ diras, ke ili ne havas kapablojn aŭ tempon ellerni pli komplikajn etnajn lingvojn.

Kaj kia estu la komuna eŭropa domo, pri kies neceso samopinias ĉiuj, en Oriento kaj en Okcidento?

Kompreneble, oni povas nur konjekti kaj cerbumi.

En la soci-politika rilato ekzistas klopodo, ke ĝi estu plej eble demokrata. La vorto demokrata estas sentata kiel ekvivalento por la nocio egalvalora kaj egalrajta. En demokratio ĉiu homo havas la saman rajton, lia voĉo havas la saman valoron. Ni scias, ke ankaŭ tio ne estas senmanka, ĉar ni sentas, ke la voĉo de klerulo indus valori pli, ol voĉo de homo ĉe limo de memrespondeco. Sed tio estas alia afero.

En internaciaj rilatoj ni volus, ke ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj, sed ankaŭ ĉiuj homoj, estu reciproke egalaj, ke ne superregu unu la alian, ke ĉiuj havu alireblon al memrealiĝo en ĉiuj direktoj, ktp. Simple dirite: ke ĉiuj havu la samajn eblojn.

Sed reen al la demando lingva kaj nacieca.

Certa, kvankam ne tute elĉerpa mezurilo, povas esti rigardo al aljuĝado de Nobel-premioj por literaturo kaj sciencoj. Nur fluga rigardo montras, ke anoj de la angla lingvo ricevis pli altan procenton de tiuj premio ol estas procento de homoj, kiuj havas tiun lingvon kiel denaskan.

Sekve, la lingva demando estas tre grava faktoro ĉe atingopovo de certa ŝtupo de edukiteco kaj de public-ebloj por siaj laboroj. Certe ni ne volas aserti, ke tiu, kiu havas la anglan kiel gepatran lingvon, jam per tio mem estas pli kapabla ol la aliaj. Sed ni povas aserti, ke tiuj, kiuj havas la anglan kiel denaskan lingvon, havas pli facilan vojon. Simile ni povus pensi en Eŭropo pri homoj de germana denaska lingvo.

El tio, kio estas skizita, evidentas, ke aparteneco al pli multnombra nacio donas avantaĝojn precipe en alireblo al literaturo originala kaj tradukita, kaj pli grandan public-eblon, pli bonajn eblojn de memrealiĝo en internacia forumo, ktp.

Kiom temas pri la eŭropa domo, ni devus deziri, ke ĉiuj nacioj kaj lingvoj de ĉi tiu domo havu egalajn eblojn tiel kiel diris Miĥajl Gorbaĉov: ke neniu nacio estu neglektata kaj neniu superu.

En tiu senco klare parolas ankaŭ la Fina Akto de Helsinkio (1975). Estas necese pritrakti la kaŭzojn kiuj estiĝus por tuta Eŭropo, se oni uzus Esperanton ne nur en maŝina tradukado, sed ankaŭ en interhomaj kontakroj:

1) Esperanto ne apartenas al iu nacio; neniu nacio, sekve, estus privilegiata aŭ neglektata;

2) Esperanto ne havas malantaŭ si iun ŝtaton kiu helpe de lingva hegemonio povus atingi hegemonion en aliaj sferoj;

3) kun Esperanto ne estas ligita iu pasinteco, kiu pezigus rilatojn inter la nacioj;

4) Esperanto estas struktureca lingvo, relative tre facila, preciza, facile regebla ankaŭ de simplaj homoj, ekz. en turismo;

5) ĝi garantias plenan egalrajtecon de agantoj en intertraktado, konferencoj, ktp;

6) anoj de ĉiuj nacioj, malgrandaj kaj grandaj, indus havi egalan eblon prezentiĝi en internacia kampo;

7) en politikaj kaj internaciaj rilatoj estus eliminita la lingvo-ĝermo de eblaj konfliktoj.

Estas kompreneble, kaj tion ni ankoraŭfoje emfazas, ke la lingva demando ne estas la sola, ankaŭ ne la plej grava, en aranĝado de Eŭropo; sed ĝi estas vere tre grava.

Kelkfoje ŝajnas, ke en politikaj interkonsentoj kaj kontraktoj oni intence lasas kelkajn punktojn nesolvitaj, por ke, en kazo de neceso, oni povu komenci kampanjon favore al iu aganta partio. Ni ne dezirus, ke la lingva demando ne finsolviĝu nur pro tio, ke ĝi povu servi pli poste por atingi aliajn celojn.

Ne-finsolvita lingva demando en Eŭropo estos ĝermo de konfliktoj kaj eble eĉ de disfalo de la konstruaĵo. Ni cerbumu pri tio sen antaŭjuĝo.

Jiří Laube, Ĉeĥoslovakio 

(*) La rusa vorto perestrojka estas tradukata en Esperanton en pluraj manieroj: perestrojko, alikonstruo, rearanĝo, rekonstruo, renovigo, reordigo, ktp (noto de la Redakcio).

al la indekso


 

AFORISMOJ 

* Por ke amo naskigu, ĝermu kaj floru, necesas varma sunradio.

* Amo esta reĝo de la junuloj kaj tirano de la maljunuloj.

* Dio donis unu solan vojon al la vivo: la amon; unu solan vojon al la feliĉoj: la amon; unu solan vojon al la perfekteco: ankoraŭ la amon.

al la indekso