Enhavo de Espero Katolika numero 1/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: paco naskiĝas el solidareco

 

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj! 

Jen komenciĝas nova jaro, kaj de unu al alia tergloba parto flugas bondeziroj. Ankaŭ ni deziras al vi ĉion bonan.

Ŝajnas, ke diversaj cirkonstancoj (malarmadaj akordoj; demokratiĝo en iuj landoj...) pravigas optimismajn esperojn. Ni ne nur esperu kaj bondeziru, sed laŭpove klopodu por ke tio efektiviĝu.

Ankaŭ nia Esperanto-agado povas al tio helpi. Do, bonan... Espero-n Katolika-n!

La Redakcio

al la indekso


 

1990: JARO DE L’ SINJORO - JARO DE L’ HOMO

 

En la pasintaj epokoj oni kutimis marki la jarserion (deirantan el la preskaŭa dato de la naskiĝo de Kristo) per la siglo A. D. (Anno Domini = jaron de l’ Sinjoro). Por la kristanoj fakte ĉiu jaro estas donaco de Dio, tempo en kiu la Sinjoro havigas al la homoj sian gracon, fontantan el Jesuo Kristo. Niaj Nov-Jaraj bon-deziroj estu do preĝpeto al Dio kaj memdevigo niaflanka por ke la donacoj de Dio atingu ĉiujn homfratojn.

Multaj estas la kialoj pro kiuj ni bezonas la donacojn de Dio! La aero, la tero, la akvo, la flaŭro, la faŭno, la ozon-zono, la mineralaj riĉo-fontoj kaj eĉ la klimato estas malpurigataj, venenataj, prirabataj, mort-minacataj. En tio respondecas privatuloj kaj societoj, industrioj kaj registaroj. La diversa-specaj “verduloj” ja klopodas kontraŭbatali tion, sed ne ĉiam iliaj strategioj estas kongruaj kaj koherecaj; ni ĉiuj klopodu fariĝi “veraj verduloj”, laŭ la naturaj kaj spiritaj leĝoj fiksitaj de la ĉiela Patro, kiu kreis kaj amas la homaron.

 

La medio estas malpurigata 

Tutaj loĝantaroj mortadas pro malsato kaj pro tuta manko de sanitara asistado; milionoj da junuloj sen laborposteno kaj sen estonteco; forlaso de kamparoj kaj amasiĝo en ĉirkaŭurbaj kabanaĉoj; tutaj popoloj sen fundamentaj homrajtoj; praktiko de torturo; maljustaj sociaj rilatoj; riĉaj popoloj pli kaj pli riĉiĝas, dum la malriĉaj pli kaj pli aĉiĝas; la ŝuldaro de la triamondaj landoj estas tute ne eltenelba; milionoj da diskriminaciitoj pro raso, religio, ideologio; multaj elmigrintoj, ekzilitoj, rifuĝintoj... Bonŝance oni konstatas la ĉeeston de homoj kiuj agadas por justeco, solidareco kaj paco; la “malvarma milito” inter la du (usona kaj sovetia) blokoj ŝajnas for; sed porpacaj homoj devas plimultiĝi, kaj ilia klopodado fariĝi pli celtrafa.

Morala malriĉeco kaj malpureco trafas aŭ tentas la homojn, ĉefe la junulojn: genetika inĝenierado manipulas la homan vivon; komercado de narkotaĵoj ĝin venenas; libervola abortigo ĝin estingas; prostituado kaj pornografio ĝin malsanktigas, vendas, perfortas; etiko de profitemo reganta en la norda parto de la mondo tentas ankaŭ en la suda; orientaj landoj forĵetas la teorian materiismon, sed alprenas la praktikan; ni bedaŭras pro la Ĉernobila polucio, sed ne zorgas pro la morala polucio...

Sed Dio, la Amanto de la homoj, la ĉiela Patro, ne forlasas la homaron: li estas fidela. Tial ni kredas ke la jaro de l’ Sinjoro povas fariĝi jaro de l’ homo. Tio okazos laŭmezure ke ni batalados por vivmedia kaj morala pureco; por socia kaj individua justeco; por interhoma kaj konscienca paco; por komunuma kaj persona kredo.

Kiel esperantistoj, ni havas unu plian oportunon agadi ĉi-cele: ni eluzu ĝin.

Battista Cadei

al la indekso


 

ILI AMBAŬ VENIS EL ORIENTO 

Papo Johano Paŭlo la Dua tiel alparolis la Prezidanton de la Supera Soveto de Sovetunio, Miĥaelo S. Gorbačov, okaze de lia vizito en Vatikano 1.12.1989 (la unua kaj la lasta alineo estis eldiritaj en rusa lingvo, la centra parto en la itala): 

La vizito, kiun Vi bonvolis fari al la Posteulo de Petro, konsistigas gravan eventon en la historio de la rilatoj de Sovetunio kun la Apostola Sidejo, kaj kiel tia ĝi estas konsiderata kun profunda intereso de la katolikoj de la tuta mondo, samkiel de ĉiuj homoj de bona volo. Kiel konate, la domo de la Papo estas de ĉiam la komuna domo por ĉiuj Reprezentantoj de la popoloj de la tero. Sinjoro Prezidanto, Vi estu do kore bonvena. En Via persono mi deziras saluti, krome, ĉiujn popolojn de la Respublikoj de Sovetunio, al kiuj iras mia estimo kaj mia amemo. 

Papo Johano Paŭlo la Dua kaj Miĥaelo S. Gorbačov 

Pasintan jaron ni solenis la miljaran datrevenon de la bapto de Rus, kiu tiel profunde stampis la historion de la popoloj, kiuj tie ricevis la mesaĝon de Kristo. Tiamaniere, la riĉeco de la Revelacio pri la digno kaj la valoro de la homa Persono, devenanta el ĝia rilato kun Dio, Kreanto kaj komuna Patro, mirinde kunfandiĝis kun la originala havaĵo de tiuj popoloj, havaĵo kiu tra la jarcentoj pliriĉiĝis per multaj aliaj valoroj religiaj kaj kulturaj.

Se mencii unu elokventan esprimon, estas al mi agrable rilatigi min al la Ikonoj kiuj estas elmontrataj en la ekspozicio de mi inaŭgurita antaŭ kelkaj tagoj. Ikono, ja, estas mirinda sintezo de arto kaj de kredo, kiu suprenlevas la animon al la Absoluto, en unika kunfandiĝo de koloroj kaj de mesaĝoj.

Mi ŝatas alrigardi vian viziton, sinjoro Prezidanto, sur la fono de la soleno de la Jarmilo kaj, samtempe, kiel semon plenan je promesoj por la estonteco. Ĝi, ja, ebligas al ni alrigardi kun pli granda fido la estontecon de la Komunumoj de la kredantoj en Sovetunio.

Estas al ĉiuj konataj la travivaĵoj de la pasintaj jardekoj kaj la dolorplenaj provoj al kiuj estis elmetitaj tiom da civitanoj, kaŭze de ilia kredo.

Aparte, estas konate ke multnombraj katolikaj komunumoj hodiaŭ sopire atendas la eblecon restariĝi kaj ĝui la gvidon de siaj Paŝtistoj.

Ukrajnaj katolikoj manifestacias petante religian liberecon 

La ĵusa evoluo kaj la novaj perspektivoj malfermitaj inklinigas nin esperi je ŝanĝiĝo de la situacio, dank’ al la decido de Via Registaro, plurfoje ripetita, renovigi la internan leĝaron, kun la celo ĝin plene konformigi al la solenaj internaciaj sindevigoj, subskribitaj ankaŭ de Sovetunio.

En ĉi tiu momento mi igas mia la atendon de milionoj da Viaj samcivitanoj - kaj, kune kun ili, de milionoj da civitanoj de la mondo - nome, ke la leĝo pri libereco de konscienco, kiu baldaŭ estos pridiskutata de la Supera Soveto, kontribuos certigi al ĉiuj kredantoj la plenan ĝuon de la rajto je religia libereco, kiu - kiel mi plurfoje memorigis - estas fundamento de la ceteraj liberoj. Mia penso iras aparte al tiuj kristanoj kiuj vivas en Sovetunio, en plena kunuleco kun la Apostola Sidejo. Por ili ĉiuj - sendepende ĉu ili estas laŭ latina, bizanca aŭ armena rito - mi esprimas la deziron, ke ili povu libere praktiki sian religian vivon.

En etoso de retrovita libereco, katolikoj povos tiel taŭge kunlabori kun la gefratoj de la ortodoksa Eklezio, al ni tiel proksimaj. Kun ili, ja, ni havas komunan posedaĵon, kaj kun ili ni volas labori, en plia ekumena sindevigo, por anonci la Evangelion de Kristo al la novaj generacioj kaj por kune kunlabori en la vasta kampo de homa antaŭenigo, en la atendo restarigi tiun unuecon, kiu estis volita de Kristo por Lia Eklezio. 

Ĉekape de bulgaraj manifestaciantoj staras ortodoksaj pastroj kun Maria-standardo 

Kun Vi, Sinjoro Prezidanto, ni havis la ŝancon paroli ankaŭ pri la internacia situacio kaj pri kelkaj pli urĝaj specifaj problemoj. Ni ankaŭ pritraktis la evoluon de niaj kontaktoj, ĉu por solvi la problemojn de la Katolika Eklezio en Sovetunio, ĉu por akceli komunan sindevigon favore al la paco kaj al la kunlaboro en la mondo.

Ĉi tiu kunlaboro estas ebla, ĉar ĝi havas kiel objekton kaj subjekton la homon. Fakte, “la homo estas la vojo de la Eklezio”, kiel mi havis la okazon memorigi ekde la komenco de mia Papeco (Encikliko Elaĉetanto de la Mondo, n.14, 4.3.1979).

Kaj se unuflanke la Eklezio atingas la konon de la mistero de la homo en la lumo de la mistero de Kristo (Dua Vatikana Koncilio, Konstitucio Ĝojo kaj Espero, 22), estas ankaŭ vere, ke ĝi lernas ĝin kompreni ankaŭ tra la spertoj de la unuopuloj, samkiel tra la sukcesoj kaj la malsukcesoj de la Nacioj.

Ĉe la fino de la dua jarmilo de la kristana erao, la Eklezio sin adresas al ĉiuj, kiuj havas al sia koro la sorton de la homaro, por ke ili kuniĝu en komunan sindevigon por ĝia materia kaj spirita levado. Tia zorgo por la homo povas konduki ne nur al superado de la internaciaj streĉitecoj kaj al la fino de la kontraŭstaro inter la blokoj, sed ĝi ankaŭ povas favori la naskiĝon de universala solidareco, precipe en rilato kun la evoluantaj Landoj. Fakte, kiel mi jam havis la okazon emfazi, «solidareco helpas nin vidi la alian - personon, popolon aŭ Landon - ne kiel ajnan instrumenton ... sed kiel similulon, helpanton (komp. Gen 2, 18-20), kiun ni devas partoprenigi, samrajte kiel ni, en la festeno de la vivo, al kiu ĉiuj homoj estas egale invitataj de Dio» (Encikliko Zorgo por la Sociaj Aferoj, n. 39).

Tio validas aparte por la Nacioj pli fortaj kaj pli riĉaj. Pri ili mi rimarkis, ke «superante ĉiuspecajn imperiismojn kaj la intencojn gardi sian propran superregadon ... ili devas senti sin morale respondecaj pri la aliaj, por ke oni starigu veran internacian sistemon, kiu tenu sin sur la fundamento de la egalrajteco de ĉiuj popoloj kaj sur la nepra respekto de iliaj pravaj diferencoj» (samloke).

Certe, la homaro hodiaŭ atendas novajn formojn de kunlaboro kaj de reciproka helpo. La tragedio de la Dua MondmiIito lernigis al ni, tamen, ke se oni forgesas la fundamentajn etikajn valorojn, povas naskiĝi teruraj sekvoj por la sorto de la popoloj, kaj ankaŭ la plej grandiozaj projektoj povas malsukcesi. Pro tio, en la Apostola Letero verkita por memorigi la 50-an datrevenon de la komenco de la Dua Mondmilito mi sentis la devon memorigi al la homaro ke «ne ekzistas paco se la homo kaj la rajtoj estas malŝatataj», kaj se «la rajtoj de ĉiuj popoloj, kaj aparte de tiuj pli facile vundeblaj, ne estas respektataj» (n. 8). Krome, mi esprimis al la registaroj kaj al la respondeculoj de la Nacioj «mian profundan konvinkon, ke la respekto al Dio kaj la respekto al la homo iras sampaŝe. Ili konsistigas la absolutan principon, kiu ebligos al la Ŝtatoj kaj al la politikaj Blokoj iri transen de siaj antagonismoj» (N. 12).

Sinjoro Prezidanto, ĉi tiu renkontiĝo ne povas ne trafi vigle, pro sia noveco, la atenton de la tutmonda publika opinio, kiel io eksterordinare signifoplena, signo de tempoj malrapide maturiĝintaj kaj riĉaj je promesoj.

La Sankta Seĝo sekvas kun granda intereso la proceson de renovigo kiun vi komencis en Sovetunio, bondeziras sukceson kaj pretas favori ĉiun iniciaton, kiu utilu por plibone protekti kaj harmoniigi la rajtojn kaj la devojn de la persono kaj de la popoloj por gardi la pacon en Eŭropo kaj en la mondo.

Vi havos jam morgaŭ renkontiĝon kun la Prezidanto de Usono, Sinjoro Georgo Bush. Miaflanke, mi kore bondeziras kaj preĝas ke la baldaŭaj Interparoloj povu konduki al novaj interkonsentoj, inspiritaj je atenta aŭskultado de la postuloj kaj de la atendoj de la popoloj.

Kun tiaj sentoj, Sinjoro Prezidanto, mi renovigas al vi miajn bondezirojn por Via persono kaj por Via misio, por Via familio kaj por via Lando, preĝpetante sur ĉiujn la Benon de Dio ĉiopova.

(tradukis A. D. S.)

al la indekso


 

KRISTANOJ EN VJETNAMIO

 

La franca kardinalo Etchegaray, prezidanto de la papa Konsilio por justeco kaj paco, faris pasint-somere 13-tagan viziton en Vjetnamio, kie li renkontiĝis kun politikaj altranguloj kaj liveris al la episkopoj papan mesaĝon, kuraĝigantan al dialogo kun la reĝimo: «La katolika Eklezio celas proponi al ĉiurasaj kaj ĉiukulturaj homoj la Evangelian lumon, kaj kunigi ilin en unu spirito. Pro tio la Eklezio sin prezentas signo de frateco kaj de interparolado. La vizito de kardinalo Etchegaray en via lando ŝajnas al mi pozitiva momento de ĉi tiu dialogo, kaj mi esperas, ke ĝi daŭru en amo al la vero kaj neniun ekskluzivante».

Kelkaj signoj de pliboniĝo de la rilato kun la reĝimo aperis decembre de 1987 (rajtigo importi 160 tunojn da papero por presigo de meslibro) kaj en novembro de 1988 (elkarcerigo de la helpepiskopo de Hoĉomin-urbo, Nguyen Van thuan).

«La katolikoj, sed ankaŭ multnombraj ne-kristanoj, akceptis la papan mesaĝon kun neatendita entuziasmo», rakontis post sia reveno la kardinalo, kiu raportis pri sanktaj mesoj celebritaj ĉe “grandegaj homamasoj”, iufoje kun eĉ “ducent mil ĉeestantaj fideluloj”, kaj pri ilia eksterordinara fervoro. «Mi estis kiel neniam antaŭe atestanto de Eklezio vivanta nur el la Sankta Spirito kaj per la Sankta Spirito, en pleja malriĉeco de rimedoj kaj pastroj, ĉefe en la nordo».

Temis pri la unua vizito de kardinalo sendita de la papo, de post la komenco de la komunista reĝimo en la jaro 1954.

 

al la indekso


 

NUNTEMPAJ MARTIROJ 

Impresas la kvanto da murditaj katolikaj misiistoj en la tempo-daŭro ekde januaro 1988 ĝis marto 1989. Laŭ listo publikigita de la informagentejo “Fides”, en tiu tempo estis martirigitaj 13 pastroj, 3 fratoj, 2 monaĥinoj, 6 alumnoj. Laŭnacie ili estis 6 angolanoj, 3 italoj, 3 ugandanoj, 2 usonanoj kaj po unu el Portugalio, Kanado, Francio, Germanio, Nederlando, Pakistano, Srilanko, Filipinoj, Madagaskaro kaj Kolombio.

En la 20-a jarcento la nombro da martiroj, kiuj elverŝis sian sangon pro Kristo, estas multe pli alta ol supozate. Laŭ esploroj de David B. Barrett, la kristanaj martiroj estis ĉirkaŭ 35 mil en 1900, kaj 230 mil en 1980.

(Laŭ “Mondo e Missione”)

 

“Ni kaptis la instiganton de la ribela movado!”

(laŭ brazila gazeto)

 

al la indekso


 

TRA LITOVIO BLOVAS NOVA VENTO ...

 

Sankta Meso en esperanto okazis unuafoje en la historio de la litova (kaj eĉ de la soveta) E-movado dum E-renkonto en Litovio.

La katolika diservo, oficiale anoncita en la programo, estis celebrita, kadre de la 36-a Baltia esperantista Tendaro, la 17-an de aŭgusto 1989, en la karmelana preĝejo de la sankta Kruco en Kaunas, fare de pastroj Kazimirus Statiavičius kaj Ignas Plurajtis, kiuj solene kuncelebris.

En la preĝejo kolektiĝis pli ol 300 tendaranoj, inter ili ankaŭ nekristanoj kaj nekredantoj. Edifa estis la ĝusta konduto de tiuj homoj, kiuj eble unuafoje en sia vivo partoprenis diservon en katolika preĝejo.

La solenan etoson pligrandigis la ĥoro kantanta litove kaj knabinoj en popolaj kostumoj adorantaj je la ĉefaltaro.

Post la sankta Meso la knabinoj bonvenigis la ĉeestantojn per kortuŝa litova kanto, kaj disdonis al pli proksime starantaj personoj po tigeto de ruto (simbolo de ĉasteco).

Raportis Marian Łaba, Pollando

al la indekso


 

SAVU LA DIMANĈON!

 

 

Temas, ke dimanĉo, la kristana,

estu fakto en kulturo nia,

ke ne per "semajn-fin’" profana

regu nur doktrino materia!

 

Savu la dimanĉon, kristanaro,

tagon de la sanktigo en spirito,

ke ne ĉio dronu en la maro

de l’ ekonomio kaj profito!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

al la indekso


 

DIO - MIA ESPERO KAJ MIA SAVO

Meditado pri la 62-a psalmo

 

Al kio, al kiu ni esperas? Kiel ofte ni diras: “Mi esperas, ke...”. Sed al kio kaj al kiu ni esperas vere? Ni esperas al nova administrado, al malarmado, al la paco de tuta mondo, al “Perestrojka”, al la fino de monda malsato, al la nova jaro ktp, ktp. Multe da homoj esperas al la grandega feliĉo en la formo de mon-gajno. La malsanulo esperas al la kuracisto, al la nova terapio. Nian tutan vivon fiksas, destinas la espero, iu ajn espero, eble diversaj esperoj.

Ankaŭ la vivon de psalmo-preĝanto gvidas espero.

La unua frazo jam konfesas, kiu estas la kaŭzo de lia espero: “Nur al Dio esperas mia animo”: nur al Dio mi persone esperas, estas la senco de ĉi tiu vorto. “De Li venas mia savo!”.

Por la preĝanto ne ekzistas alia forto ol Dio, la Eternulo. La Plejpotenculo estas espero, savo, fortikaĵo, rifuĝejo. Li estas la forta roko kaj la ŝirmo por la piulo, Lin li fidas. La psalmisto preskaŭ ekzaltiĝas en la nombrado de karaktero, de propreco de Dio. Li spertis kaj spertas, ke Dio estas proksima Dio, kiu aŭskultas al la preĝo, al la plendo de piulo. Li scias kaj konas la zorgojn kaj la mizeron de Sia fidanto. Sur Dio la piulo povas konstrui sian tutan vivon. Ne la fortuloj de l’ mondo kaj iliaj perfortaĵoj povas savi kaj ŝirmi. Ili ĉiuj nur estas vantaĵoj, estas nur spireto. Sed ĉe Dio estas la vera forto.

La forto de la Eternulo ne estas dura forto; ĝi estas forto de amo, forto kun amo. La favorkoreco de Dio destinas Lian forton. Ankaŭ tion spertas la preĝanto. Je la lasta versiklo li direktas sin al la Eternulo, li alparolas Lin: “Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj”.

Skribante ĉi tiujn vortojn mi iomete hezitas. “Laŭ miaj faroj!”? Ĉu ni havas, ĉu mi havas multe da faroj, kiuj gajnas la laŭdon de Dio? “Vi havas la favorkorecon; ĉar Vi redonas al homo, al mi al ni laŭ liaj, laŭ miaj, laŭ niaj faroj!”. Ĉu nia volo kaj nia faroj ne ĉiam diferencas? Kion ni rajtas atendi? Ĉiun bonon ni rajtas atendi, se ni - kiel la preĝanto - esperas nur al Dio.

Laŭ mia opinio ĉi tiu psalmo estas preskaŭ nov-testamenta, Jesuo mem povus donaci ĝin al ni. La preĝanto de Malnova Testamento fidas Dion, kiu estas korfavora kaj kompatema. Li fidas Dion, kiu savas el la danĝero. Li diras al ni: oni povas fidi Lin, konfidi al Li. Kaj ni, la krendantoj de la Nova Interligo, ni scias, ke la Eternulo estas nia Patro, kiu montras al ni en Jesuo Sian proksimecon al ni. Jesuo anoncas al ni la savon, kiu venas al ni en Li mem. Jesuo mem estas nia savo, nia Redemptoro. Li savas nin kaj Li donacas al ni la esperon. Li mem ja estas nia espero. Niaj faroj ne estas kaŭzo de nia espero, sed nia fido al Jesuo donacas al ni la scion, ke Dio havas favorkorecon. Pro tio ni rajtas kaj povas meti, eĉ ĵeti niajn zorgojn, niajn timojn sur Lin, sur la Eternulon, kiu estas nia Patro. Li neniam lasos nin fali. El ĉi tiu konfido ni povas labori laŭ Lia volo. Li ja estas kaj estos kun ni survoje. eĉ en la malhelo kaj danĝero, eĉ se ni forlasas Lin kaj iras libervole en la malhelon de peko. Li estas proksima kaj aŭskultas al nia voĉo.

Li estas nia espero. Ni esperu al Li! Ni fidu Lin!

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

PERDITA LANDO

 

Perdita lando

de miaj revoj, kiuj estis skribitaj

en la pasintaj nuboj,

kviete antaŭendrivitaj de la somervento.

Perdita lando

de miaj esperoj, kiuj estis rakontitaj

al la bela, verda herbejo

en kiu abunde floris la konvolvulo

sub la brila suno

kies varmeco

odorigis la plenvivan teron

sur kiu miloj da formikoj svarmis.

Belega ejo de mia juneco:

mi memoras kaj serĉas

sed mi ne retrovas ĝin.

 

(el faldfolio de “Movado Sen Nomo”)

al la indekso


 

LA 3-A KRISTANA KULTURSEMAJNO ESPERANTISTA

okazinta de la 2-a ĝis la 6-a de oktobro 1989

 

Frumatene ni alvenis tiun lundon en La Chaux-de-Fonds, kie troviĝas la Kultura Centro Esperantista (KCE). Elpakinte niajn kofrojn en bela ĉambro de unu el la sep loĝdomoj de la Centro, ni rigardis la ĉirkaŭaĵon. Ne longedaŭris antau ol alvenis la aliaj gastoj. Entute ni estis 14-ope.

En la sunbrilo ni tagmanĝis sur la teraso. Adolf Burkhardt homencis la kultur-semajnon per prelego pri “Adoru Kantante”, la evangelia Himnaro de KELI. Li donis al ni impreson de la multa kaj peza laboro por eldoni tian libron. Poste ni vizitis la lokon, kie oni planas konstrui la kapelon “D-ro Max Josef Metzger”, meditejon en la Kultura Centro. Dum la prepara fosado oni malkovris groton, kiu montriĝis profunda 26 metrojn. La arkitekto, kiu gvidas la laboron, tuj ŝanĝis sian konstruplanon por konservi ĝin. Ni finis la tagon kantante vespron el la Eta Sabat-Dimanĉa Breviero, kiun gvidis Bernhard Eichkorn.

La sekvantan tagon ni komencis kantante la Laŭdon el la sama breviero. Poste ni priparolis retrorigardante la Ekumenan Kongreson de Annan Court kaj la unuan nederlandan Tagon de la Eklezioj, kiu okazis la 16-an de septembro 1989. Posttagmeze Adolf daŭrigis sian prelegon pri “Adoru Kantante”, kiu estis interrompita de Grete Burkhardt per popoldancoj. Ni gracie moviĝis laŭ europaj kaj israelaj melodioj.

Dum la vespero ni vizitis la grandan ekspozicion pri Edmond Privat. Ni promenis al la granda urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds kaj trovis multajn montrofenestrojn pri tiu granda pioniro. Claude Gacond, la tre aktiva direktoro de KCE, montris al ni multajn detalojn kaj prelegis pri religiaj pensoj de Edmond Privat.

Ĉu vi jam legis lian artikolon en la revuo “Esperanto” de julio-aŭgusto 1989?

Merkrede matene ni komencis la biblistudadon pri Nehemja 5. En la Nederlanda Tago de la Eklezioj Syb de Lange tre impone deklamadis tiun ĉapitron. “Kiu estis Nehemja?” demandis Adolf. Poste ni ricevis klaran eksplikon pri la tiama situacio kaj paralele de la nuna en la Tria Mondo. La matenon ni finis per kantado de la Meza Horo el la nomita breviero. Tagmanĝinte ni faris malgrandan ekskurson en la Jurasaj arbaroj. Tie ni trovis viandvorajn plantojn kaj aliajn tre rarajn. Dum la dua parto posttagmeze ni aŭskultis la prelegon de fratino Theotima Rotthaus (Benediktanino) pri la kantoj en la Biblio: kiel homo respondu al la agado de Dio. Ŝi prilumis la kantojn ekde Genezo 1, la kanto de Dio pri la kreado ĝis la Apokalipso, la himno pri la nova Jerusalemo, kie Dio estos, kaj li forviŝos ĉiun larmon el la okuloj. Kaj ŝi finis per la vortoj de sankta Benedikto: “Per ĉio estu glorata Dio” (la moto de la benediktanoj). Vespere Andy Künzli, studento, montris al ni diapozitivojn pri sia vojaĝo laŭlonge de la domoj kie D-ro L. L. Zamenhof loĝis en sia vivo. Tre interesa pro la historio pri Zamenhof. Poste ni trinkis glason da vino, kiun Bernhard Eichkorn prezentis al ni. Ni multe babilis kaj ridis.

Ĵaude ni havis la grandan ekskurson, sed unue Norbert Martin prelegis pri la temo: La problemo de religia toleremo. Ĉi tiu prelego naskiĝis dum semajno kun lernantoj de la gimnazio. Tuj post la tagmanĝoj kelkaj devis tuj foriri, aliaj pasigis la posttagmezon butikumante en la Chaux-de-Fonds, aŭ faris ekskurseton al la konferencejo “Le Louverain”.

La Kristana Kultur-Semajno Esperantista finiĝis. Ĝi restas en nia rememoro kiel tre altnivela kongreseto kaj tre intima. “Ĝis venonta jaro”, ni adiaŭis. 

Ne nur spirita, sed ankaŭ korpa refreŝiĝo... (foto Hordijk) 

Leen Hordijk, Nederlando

al la indekso


 

VORTOJ DE LA “NOVA” LANDA REPREZENTANTO DE IKUE

POR ĈEĤOSLOVAKIO 

Miloslav Šváček

 

Karaj IKUE-anoj kaj legantoj de Espero Katolika! 

Finfine, en la listo de la landaj reprezentantoj de IKUE sub la lando Ĉeĥoslovakio povas malaperi la malagrabla vorto “vakas”. Jes, ĉiam, kiam mi ricevis por ni tiel karan, gravan kaj ununuran vere katolikan gazeton, tiu vorto larmigis miajn okulojn. Ĉiam mi ĝemadis: “Dio, kiel longe, kiel longe ankoraŭ devas atesti pri nia mallibereco ĉi tiu bedaŭrinda vorto?”. Jes, nur Dio sciis, ke tiu ĉi tago, kiu plenigis nian koron per granda ĝojo, venos tiel neatendite, kiel subite ĝi venis. Kiel facilrompeblaj ŝeloj falruiniĝas totalismaj stalinismaj sistemoj, kiuj ŝajnis esti nerompeblaj. Jes, tio estas veraj mirakloj de la nunaj tempoj.

Ĉio ŝajnas esti kvazaŭ sonĝo. Ankoraŭ antaŭ du monatoj tiu, kiu aŭgurus, ke ni enpaŝos la novan jaron liberaj, do tiu ŝajnus al ni aŭ mensogulo aŭ mense malsana homo. Kaj tamen! La revo, la sonĝo realiĝis. Ni ne plu estas servutuloj, sed liberaj homoj. Kompreneble ne propravole, sed fariĝis la volo de Dio. Jes, la bona ĉiela Patro decidis, ke liaj infanoj en ĉi tiu parto de Eŭropo akiru liberecon, indecon de Diaj infanoj. Tiuj, kiuj tenis longajn jarojn potencon en siaj manoj kaj ĝin misuzis, fariĝis nun senpotencaj. Ateismajn sistemojn, kiuj arogante konstruis siajn poziciojn ne sur la amo, sed sur la malamo kaj mensogo - do sur la sablo - prave trafis la sorto de ruiniĝo. Aliflanke, la vojo al vera libereco kaj demokratio ne estas facila; ĝi daŭros sufiĉe longe, kaj postulos multajn oferojn kaj penadon. La malbono, dum pli ol 40 jaroj da regado, semis malbonan semon, el kiu ankoraŭ longe naskiĝos malbonaj fruktoj. Nun niaj popoloj staras antaŭ la tasko denove fekundigi la kampojn de la homaj koroj, denove konstrui ne sur la sablo sed sur la Roko.

 

Ju pli longe la ĉeĥoslovaka komunisma reĝimo prokrastis liveri al siaj civitanoj fundamentajn liberecojn kaj homajn rajtojn, des pli granda estas nia ĝojo kaj dankemo al Dio pro la komenciĝanta libereco. Pro tio, dank’ al Dio, ankaŭ la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj rajtas finfine havi sian oficialan landan reprezentanton. Ĉar li estas mi, do permesu al mi kelkajn vortojn, pri mi, direktatajn al pli novaj IKUE-anoj, kiuj ne konas la iaman viglan aktivadon de la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj.

Mi nomiĝas Miloslav Šváček. Profesie mi estas 48-jara konstruteknikisto, estro de entreprena meticentro. Aktive mi partoprenas religian vivon kadre de nia paroĥo. Mi ankaŭ estas ano de la tria dominikana ordeno. Mi esperantiĝis antaŭ pli ol 30 jaroj, kaj tiel longe mi ankaŭ apartenas al IKUE. Antaŭ 20 jaroj, jam sub la pafiltuboj de la rusaj tankoj, ni komencis aranĝi IKUE-tendarojn, de kiuj mi estis gvidanto kaj ĉeforganizanto. Dum 9 jaroj preskaŭ mirakle daŭris ĉi tendaroj - oazoj de la kristana amo - antaŭ ol venis la tago, kiam nia bona ĉiela Patro permesis al ni iom suferi pro Lia nomo. Tiam ŝtata polico invadis nian IKUE-tendaron Herbortice. Mi, kune kun pastro, estis de la tribunalo kondamnitaj pro religia aktivado.

Gejunuloj bruligas kandelojn en Placo S. Venceslavo (Prago, Ĉeĥoslovakio)

Post malhela periodo, finfine nun denove ekblovis la vento de libereco, kiu vekis ne nur nian popolon, sed ankaŭ nin, la ĉeĥoslovakajn IKUE-anojn. La horizonto por nova aktivado malfermiĝas. Atendas nin malfacila laboro, restarigi ne nur sociajn strukturojn, sed ankaŭ la strukturon de IKUE en nia lando. Kian strukturon ĝi havos, tion montros al ni la venonta evoluo en nia lando.

La novaj Ĉefministro (Dubček) kaj Prezidento (Havel) de Ĉeĥoslovakio

Karaj gefratoj, permesu al mi, malnova plenumkomitatano kaj nova landa reprezentatno de IKUE, ame brakumi vin ĉiujn, kiuj dum tiel longedaŭra malfacila periodo diversmaniere helpadis al ni, ebligante al ni resti membroj de IKUE kaj legantoj de EK. Apartan dankon mi adresas al la Prezidanto de IKUE, Sac. Duilio Magnani, kaj al la Vicprezidano Sac. Lajos Kóbor, pro ilia ĉiuspeca subtenado kaj helpado (*). Kredu, karaj, ke mi ĉiutage rememoris vin en la preĝoj, do spirite mi restis ĉiam kun vi, kaj certe ne nur mi, sed ankaŭ la ceteraj ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj. Do, ankaŭ nome de ili mi salutas kaj dankas vin, kaj elpetas por vi donacojn de la Sankta Spirito por la nova jaro 1990.

Via frato en Jesuo kaj Maria

Miloslav Šváček, Ĉeĥoslovakio

 

(*) Fine ni povas malkaŝi, ke dum 12 jaroj oni sukcesis havigi EK al Ĉeĥoslovakio pere de Sac. Kóbor (Hungario), kiu ricevadis el Romo pakaĵojn da revuoj, kaj plusendis unuopajn ekzemplerojn al 16 ĉeĥoslovakaj distribuantoj. Vere grandioza agado, se oni konsideras la kvanton de la havigitaj ekzempleroj (pli ol 20.000!), kaj la ĉiuflankajn riskojn de la perado (Noto de la Redakcio).

al la indekso


 

INVITO AL PILGRIMADO

 

En Pollando estas preskaŭ trijarcenta tradicio de perpiedaj pilgrimadoj al la Maria sanktejo en Ĉenstoĥovo (Jasna Góra = Hela Monto). Partoprenas ne nur poloj, sed ankaŭ kredantoj el aliaj landoj. La pilgrimado okazas en la tagoj 5-15 de aŭgusto.

En la nuna jaro ni volus organizi internacian Esperantistan grupon. Ni pensas, ke tio povus esti unu el la formoj de interkonatiĝo de katolikaj geesperantistoj el diversaj landoj.

Jen la kondiĉoj de pilgrimado:

1) oni iras dek tagojn de Varsovio al Ĉenstoĥovo;

2) ĉiutage oni transpasas ĉirkaŭ 30 kilometrojn kun kelkaj pauzoj, ankaŭ unu longa tagmanĝa ripozo;

3) oni ellitiĝas je la 4-a aŭ la 5-a horo matene;

4) ĉiutage oni partoprenas en la Sankta Meso;

5) la nutradon ĉiu organizas mem. Oni devas kunpreni konservaĵojn, sekigitan kolbason, konfitaĵojn, ktp. Survoje oni povas aĉeti aŭ eĉ ricevi varmajn manĝaĵojn, panon, trinkaĵojn;

6) oni dormas en propraj tendoj, aŭ (senpage) en garbejoj de vilaĝanaj farmobienoj; tial oni devas havi dormosakon, matracon kaj ĉiujn personajn aĵojn;

7) dum la vojo oni preĝas, kantas kaj aŭskultas religiajn pripensojn. Ĉar la pilgrimado estas tre malfacila, estus bone, ke partoprenu ĝin sanaj homoj. Ni jam ekde kelkaj jaroj partoprenas en la pilgrimado al Ĉenstoĥovo, kaj ĉiufoje tio estas por ni tre granda travivaĵo, kiu helpas al ni profundigi nian kredon.

Zbigniew Kowalski kaj Dorota Malkawska, Pollando.

al la indekso


 

KORESPONDE

 

Ankoraŭ pri “Kial serĉi Dion?” (Kp. EK 3/1989)

Kara W. Xiaotie, 

en via mallonga artikolo vi skribis tre multon, ankaŭ tion, ke «Multaj homoj ja scias, ke ne estas “Eternulo”, tamen ili favoras tian fikciaĵon, por subteni siajn pensojn kaj inspiri bonan kaj belan spiriton». Por simila celo estas faritaj bonegaj fabeloj. Laŭ vi «tio estas vera kaŭzo, kial la diversaj religioj kaj kredoj povas vivi tiel longe en la mondo».

La religioj vere inspiras bonan kaj belan spiriton en la mondo. Sed tio ne sufiĉas por ilia ekzistado. Ĉu vi ne pensis, ke se ne estas Dio - Spirito kaj nek la homo havas spiritan animon, do li estas nur pura materio, li ne povus elpensi spiritan, nematerian Dion? Niaj porkoj, simioj, bovoj laŭ ĉiuj (preskaŭ) estas pure materiaj. Ankaŭ ilia “mondo” estas materia. Ili pensas: mi sentas malsaton, io premiĝas el miaj intestoj, mi kuŝu, ripozu, saltadu, min altiras la vir-bovo-ino kaj koncipiĝas nova posteulo. Ambaŭ faras tion kaj ĉion instinkte. Tio estas ĉio, kion malkaŝas la vivo de bestoj. Neniu spirita spuro de spiritĉeesto, de spirita, abstrakta pensado per abstraktaj, nemezureblaj terminoj. Ni ja pensas abstrakte pri spirito. Kiel? El materio oni povas produkti nur materiaĵojn kaj tamen ankaŭ laŭ vi la homo “kreis Dion” kaj kreas matematikon, filozofion, religion-ideologion... Materio agas sole, laŭ sia “instinkto”, kaj la homo agas multfoje libere kontraŭ siaj instinktoj: povas fasti, eĉ morti pro sia religio-konvinko. Nia libereco, nia abstrakta spirita pensado postulas spiriton, kaj tiu ne kreis sed trovis Dion. Iuj penas Lin “malkrei”. Imrich Sedlak, Ĉeĥoslovakio

Pri EK

EK estas tre bona gazeto, kaj spite al siaj negrandnombraj paĝoj ĝi estas ĉiam tre informriĉa pri plej diversaj aspektoj en nia Eklezio kaj en la (tutkristana) ekumenismo. Bedaŭrinde ĝia apero-ritmo ne estas ĉiam tute regula (kiel la plej multaj esperantlingvaj eldonaĵoj), tamen mi tre bone scias, ke la redaktistoj estas simple tro ŝarĝitaj kaj tro okupitaj. Heinz Platzer, Aŭstrio 

 

Trilingve

Laŭdata estu Jesuo Kristo!

Saluton! Mi estas katolika pastro, malnova IKUE-ano. En E-movado mi agas malmulte, sed mi konscias, ke ĉiu lKUE-ano devus almenaŭ unufoje en jaro doni pri si vivsignon. Mi do plenumas tion. Aldone, per la almetita foto, mi montras, kiel mi aplikis ĉi-tie esperanton en praktiko: esperantlingva (krom pola kaj latina) saluto sur terakota planko en vestiblo de mia loĝejo.

 

Iom el aŭdataj klaĉadoj pri “Epero Katolika”; iuj plendas, ke ĝi malmulte okupiĝas pri aferoj de E-movado. Mi dankas al ĉiuj laborantoj en C. O. kaj en Redakcio de EK pro sindono en la IKUE-aferoj. sac. Tadeusz Nowakowski, Pollando 

Ni “kvitancas” la afablan rimarkon de p. Nowakowski, kaj laŭpove ni strebos “memori” pri ĝi. La Redakcio

 

al la indekso


 

SPRITA VORTARETO

 

 

LEĜO: Aranearo, kiu kaptas muŝojn, sed tralasas vespojn (Anaĉarsi)

LUMO: Ombro de Dio (latina proverbo)

 

MALBRAVULO: Ĉe dangero li pensas per la kruroj (A. Bierce)

MALĈASTAĴO: Amo, kiu tute ne amas la amaton (Lanza del Vasto)

 

al la indekso