Enhavo de Espero Katolika numero 11/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo:  la monumento al Lenin en Spitak (Armenio, Sovetunio) disfalis pro tertremo, preskaŭ simbole pri alispecaj “tertremoj”...

 

 

 

historia noto: la kolora foto ĉi tie montrata, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

 

Karaj legantoj ! 

La monato novembro en la kristana tradicio estas dediĉita al la mortintoj, kies memoro estas ligita kun la kredo en la eterna vivo.

En ĉi tiu numero vi trovos pensojn pri la eterna vivo. Vi trovos ankaŭ aliajn espereble interesajn kontribuaĵojn.

Jam estas tempo de reabonoj kaj abonigoj. Vi pripensu…

La Redakcio

al la indekso


 

ĈU EKZISTAS ALIA VIVO? 

La homo nun kaj ĉiam estas demandoplena. Demandojn faras la infanoj. Demandojn prezentas la junuloj. Demandojn la viroj, la virinoj, la maljunuloj. Milojn da demandoj havas la tuta mondo.

Sed, se ekzistas unu demando kiu turmentas la homon, tiu estas la jena: ĉu ekzistas alia vivo? Ĉi-monda vivo certe ekzistas. Pri tio neniu dubas. Sed ĉu estonta ekzistas? Kiu povas respondi la demandon?
 

 

La Kripto de la Preĝejo de Kapucenoj en Romo abundas je homaj ostoj;

sed la homa vivo ne estas nur tio! 

Ĉiuj serĉas almenaŭ unu homon, kiu iris al la alia vivo kaj returniĝis.

Tamen unu tia atestanto ekzistas, kaj li estas senmensoga: “... pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo” (1 Petro 2,22).

Kaj li, la unu kiu estis en la ĉielo, kaj desurpris sur la teron: “Neniu alsupris en la ĉielon, krom tiu kiu desupris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo” (Joh 3,3-13), estas nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tiu ĉi diras al ni, ke ekzistas alia vivo. Tion ĉi li diras per sia instruado, per siaj mirakloj, per sia releviĝo. Jesuo ĉiam parolis, dum sia surtera vivo, pri la alia vivo. En ĉiu sia parolado temis pri la eterna vivo, la reĝeco en la ĉielo, en la domo de sia Patro. Li diris ĉi-teme la parabolon pri la riĉulo kaj la malriĉa Lazaro. La unua parto parolas pri la ĉi-tera vivo, la dua pri la alia, t. e. la eterna vivo. Dum la surtera la riĉulo vivadis ĝojege; li estis indiferenta kaj fermita kontraŭ ĉiuj. Li estis manĝemega, drinkema kaj voluptama. Vestite per “purpuro kaj bisino” (Luk 16,19), li ne interesiĝis pri malriĉuloj, nek pri animo, nek pri morto.

Lazaro estis heroo. Lia pacienco estis super ĉia priskribo. Malriĉa, vundita, sen domo, sen io ajn, tute sola. Tamen eĉ ne unu ĝemon li esprimis kontraŭ Dio. Sufiĉis la panpecoj falintaj el la tablo de la manĝema riĉulo, kaj la hundoj kiuj lekis liajn ulcerojn. Sed tiu ĉi vivo estas mallonga. Kaj venis la morto. Tiam ĉio ŝanĝiĝis.

La riĉulo, kies eĉ nomo ne estas menciita, estis enterigita kaj troviĝis turmentata en la infero, dum Lazaro troviĝis en la ĝojo de la paradizo.

Alia senmensoga atestanto pri alia vivo estas la apostolo Paŭlo, kiu estis levita ĝis la tria cielo (2 Kor 12,2) kaj “aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli”. La apostolo de nacioj spertis, kio estas paradizo, sed li malfortis priskribi tion kion li vidis kaj aŭdis tie.

Antaŭ tia grandiozeco li restis senparola. Ĉiuokaze li admonas nin: “… Ĉi tie (surtere) ni ne havas ĉiamdaŭran civiton, sed la estontan ni serĉas” (Rom 13,14). Kaj aliloke: “Nia civitaneco estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savanton, la Sinjoron Jesuo Kristo” (Fil 3,20). Tial la morto ŝajnis al li gajno kaj li havis la deziron “foriri kaj esti kun Kristo” (Fil 1,23).

Aliaj atestantoj pri alia vivo estis la profetoj de la Malnova Testamento, kaj la lasta profeto antaŭ Kristo, la Baptisto Johano. Tial la unuaj kristanoj nomis la tagon de morto naskiĝtago, kaj pravis iu, kiu diris: “Ni naskiĝis por morti, sed ni mortas por vivi”. Tial ankaŭ la astronomo kaj matematikisto Bigourdan, kiam li parolis ĉe la sepulto de lia kamarado Poincaré, diris: “Mia amiko, mi ne diras al vi la lastan saluton, sed bondeziras bonan renkonton trans la tombo, kie Dio promesas senmortan pacon al ĉiuj, kiuj praktikas la bonon”.

Jes, mia leganto, ekzistas alia vivo, kie ĉio estas bona kaj bela.

Johano Kotitsas, Greklando

al la indekso


 

 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio 

 

“DIO VIZITAS SIAN POPOLON”

(Luk 7,11-17)

Ĉu vi ŝatas vizitantojn? Verŝajne. Kiam iu konata homo vizitas min, tiam ĉi tiu homo montras al mi, ke mi estas valora por li/ ŝi, ke ŝi/ li ŝatas, estimas min. Li/ ŝi montras al mi sian intereson por mi, eble eĉ sian amon al mi. Estas treege bela kaj bona afero havi karajn gastojn.

Legante, meditante la evangelian tekston mi rimarkas la vortojn de la homoj, kiuj ĉeestas: “Dio vizitis Sian popolon!”.

Dio vizitas Sian popolon, Dio vizitas nin! Kion signifas tiu vorto? Dio venas ĉe ni kaj estas nia gasto. La greka vorto ĉi tie signifas: “Dio zorgas pri Sia popolo”. Dio volas esti ĉe ni kaj kun ni, Li volas partopreni al nia vivo, al niaj ĝojoj kaj niaj suferoj - nia teksto montras tion precipe.

En Jesuo Dio videble partoprenas al nia vivo kaj en Li Dio ne nur partoprenas al nia vivo okaze de sia ĉeesto, sed Li vere prenas nian suferon kaj nian ĉagrenon sur sin. “Mi ĉeestas ĉe vi kaj por vi”  tio signifas ja Lia nomo, kiun Li anoncas al Moseo (Eli 3,14). Sed kiam Dio ĉeestas, tiam okazas savo, redempto: tie, kie Dio estas gasto, kien oni lasas lin eniri, tie ne povas ekzisti malsavo kaj morto. Se Dio ĉeestas ie, tie estas ankaŭ vivo, vera vivo.

La vidvino de Nain rajtas sperti la ĉeeston de Dio en Jesuo Kristo. Ŝi estas senespera. Unue mortis ŝia edzo kaj nun ŝi ankaŭ perdas la solan filon. Kiu zorgu nun por ŝi, kiam ŝi estos tre maljuna? La loĝantoj de Nain komprenas ŝian funebron kaj ili sentas kun ŝi, ili eksentas kompaton al ŝi. Pro tio granda homamaso akompanas ŝin al la tombejo. Sed je la pordego de la urbo renkontiĝas la morto kun la vivo, ĉi tie okazas la vizito de Dio ĉe la patrino de mortinto. Jesuo renkontas la homamason, sed precipe Li renkontas la patrinon. La doloro de la patrino kortuŝas Lin. Li vizitas ŝin t.e. Li zorgas pri ŝi. “Ne ploru!” estas Lia vorto al ŝi. Ĉu ŝi povas kompreni ĉi tiun vorton? Verŝajne ne. Sed, eble ŝi ekaŭskultas. Eble ŝi jam aŭskultis pri Jesuo - Luko tion ne rakontas - Kaj nun Jesuo alproksimiĝas al la portilo kaj tuŝas ĝin! Stranga afero! Jesuo neglektas la kultan ordonon. Li tuŝas la portilon de mortinto. Li tuŝas eĉ la mortinton kaj li igas sin mem kulte malpura. Kaj nun Li parolas al la mortinto kiel al viva homo: “Junulo, Mi diras al vi: Leviĝu!”. La mortinta junulo obeas! Li leviĝas side kaj komencas paroli. Jesuo redonas lin al lia patrino. La patrino ricevas la filon denove el la mano de Jesuo. Li estas kvazaŭ la gast-donaco de Dio okaze de Lia vizito ĉe la patrino!

Kie ni retrovas nin en ĉi tiu teksto de Evangelio? La Evangelio ja estas vorto de Dio al ni, nun kaj hodiaŭ. La vorto de Dio volas esti viva kaj fort-plena en ni kaj por ni. Ĉu ni estas la mortinto, kiun Jesuo vokas: “Leviĝu!”? Kie kaj kial mi estas eble morta, mortinta? Aŭ ĉu ni estas la patrino? Kie ni perdis la plej amatan homon, la plej valoran aĵon por nia vivo, kaj poste ni ne plu vidas sencon en nia vivo? Kiel povas Jesuo redoni al ni veran sencon por vivi? Ĉu ni apartenas al la homamaso, akompananta Jesuon aŭ la patrinon? Ĉu ni rimarkas ankaŭ: “Dio vizitas nin”? Kie kaj kiel ni rimarkas la viziton de Dio ĉe ni? Se Dio estas gasto ĉe ni, ni rajtas ĝoji pri Lia ĉeesto, kiu volas donaci ankaŭ al ni savon kaj vivon!

Se Dio estas gasto ĉe ni, ni havas eblecon paroli al Li kaj kun Li, ni havas la gracon paroli kun Li tute persone, tute intime!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

SOLECA KRISTO

 

Sur monteto, ĉe forsto, soleca

pendis Kristo, sur kruc’ najlita

preterfluge nur vent’ riverencis

kaj alkantis torento kaŝita.

 

Nur kelkfoje el valo herbeja

alflugis ŝalmo-son’ kun fascino

aŭ dum griza krepusko la veo

de kanto trista de eta orfino.

 

Dum silenta vespero el forsto

kaj strangaj sonadoj nur iris

kvazaŭ eĥ’ de muziko el klostro

kvazaŭ sonus iu kant’ sonorila.

 

Kaj nur eble leporo vaganta

iafoje alvenis ĉi tien

aŭ pro vent’ papilio tremanta

atingis manojn de Kristo Fil’ Dia

 

Kviete bruis vasta grenkampo

orajn spikojn klinante al kruco

suspiris nokte arbaro dormanta

voĉ’ de koturnoj alflugis elkampa.

 

Sunbruna l’ vizaĝo de Kristo

pro uraganoj tute krevinta

kvazaŭ sange rust-makulita

surbrusten sinklinis kun tristo.

 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

KONSTRUANTOJ DE KRISTANA CIVILIZACIO

(jaroj 500 - 599)

Sociala kaj administra helpo

Teoderiko, reĝo de la Ostrogotoj, konkerinte Italion (493), havis ambician idealon: starigi fortan regnon, en kiu ĝermanoj kaj romianoj harmonie kunlaboru. Fakte la kunlaboro ne longe daŭris, ĉar la Ostrogotoj estis arianaj kaj la Romianoj katolikaj, kaj tio kaŭzis konfliktojn. Krome, la orientai imperiestroj, kiuj unue apogis Teoderikon, pliposte faris longan militon, per kiu ili rekonkeris Italion, elvenkinte la Ostrogotojn (555).

Post nemulte (568) invadis Italion pli kruda popolo: la Longobardoj, kiuj konkeris nur parton de la itala duoninsulo. La cetero teorie apartenis al la orienta imperio; sed pro la malfortikeco de la centra registaro (en la fora Konstantinopolo) ĝi estis neglektata kaj forlasita. La unu nura loka aŭtoritato estis tiu de la episkopoj kaj de la papo. Ekde la tempo de imperiestro Konstanteno la eklezio rajtis posedi bienojn, kiujn ĝi disponigis, krom por vivtenado de la eklezia organizaĵo, por helpo al la suferanta popolo.

En la sesa jarcento, kiam plurfoje la urboj estis sieĝataj de barbaroj, turmentataj de malsatego, kaj aliflanke la imperia aŭtoritato estis senforta, la eklezio akiras pli kaj pli gravan rolon en la socio, por la nutrado de la malsatuloj, por la organizado de la urboj, por la administro de justico.

La monaĥismo

Gravan rolon ludis ankaŭ la monaĥoj. La kristana monaĥismo havas longan tradicion, ĉu en oriento, ĉu en okcidento. Temis pri homoj, kiuj forlasis la «mondon» por sekvi en radikala maniero la evangelian idealon, aŭ ermite (= solece), aŭ cenobite (= komune).

En la sesa jarcento la monaĥismon en okcidento organizis Benedikto (480-547). La benediktanaj monaĥoj vivis ne nur en preĝado, kulto k. s., sed ankaŭ en terkulturado kaj studado, laŭ la slogano ora et labora (= preĝu kaj laboru), kiu resumas ilian vivo-regulon.

La monaĥoj preĝas kaj instruas preĝi: al ilia kulto, ĉantado ktp venas ankaŭ laikoj, kies spirita vivo plialtniveliĝas.

La monaĥoj laboras kaj laborigas: ĉirkaŭ la monaĥejoj ili liberigas la kampojn el veproj kaj marĉoj, rekonkeras sovaĝiĝintajn grundojn kaj ilin rekultivas. Ĉirkaŭe konstruiĝas staloj, mueliloj, keloj, stokejoj. Gravan rolon la monaĥoj ludis ankaŭ por la kulturo. Ili havas la grandan meriton, ke ili gardis kaj transdonis al la postaj generacioj la heredaĵon de la antikva greka-latina kulturo, ĉefe per mankopiado de la antikvaj tekstoj. Krome, la monaĥoj funkciigis lernejojn, por instrui al la popolo legadon kaj skribadon.

La monaĥoj aktivis ankaŭ por la disvastigo de la kristanismo en la kamparoj kaj en ne evangelizitaj teritorioj. La irlanda monaĥo Kolumbano fondis (563) monaĥejon en insulo Jona, kaj de tie li evangelizis Skotlandon. De tie liaj monaĥoj disvastigos la kristanismon en la insuloj Orkadoj, Ŝetlandoj, Feroaj kaj Islando.

La kristanigo de Anglio ŝuldiĝas al monaĥo Aŭgusteno, kiu, sendite de papo Gregoro la 1-a kun aliaj 40 monaĥoj (597) konvertis Etelberton, reĝon de Kent, kiu donacis al li la palacon de Kanterburio, kiu fariĝos la unua angla episkopejo.

Fine de la 6-a jarcento naŭ monofizitaj monaĥoj el Egiptio disvastigis la kristanismon en Etiopio.

Dokumento: La papo: ĉu monaĥo aŭ suvereno? (Gregoro la 1-a)

Papo Gregoro la Granda (540-604), eksmonaĥo, plendas, ke li devas prizorgi, krom spiritajn kaj religiajn, ankaŭ mondajn kaj materiajn problemojn:

Kiam mi vivis en monaĥejo, mi sukcesis forbremsi mian langon de vanaĵoj, kaj preskaŭ daŭre teni mian menson direktata al preĝado. Sed post kiam mi submetis la ŝultron de mia koro al la ŝarĝo de paŝtado, mia animo ne plu povas enmemiĝi, ĉar ĝi dispartiĝas en multajn zorgojn.

Fakte mi estas devigata pridiskuti aferojn jen de eklezioj, jen de monaĥejoj, ofte zorgi pri vivoj kaj aktivadoj de unuopuloj; jen subteni interesojn de civitanoj, jen ĝemi pri la invadantaj glavoj de l’ barbaroj kaj timi la lupojn insidantajn al la grego al mi konfidita. Jen mi devas surpreni zorgon, por ke ne manku vivrimedoj al homoj, kiuj vivas sub regulo de monaĥa disciplino; jen toleri rabistojn sen maltrankviliĝi; jen ilin alfronti, strebante gardi karitaton.

Kaj ĉar mia menso estas disŝirata en tiel multajn kaj grandajn aferojn, kiam do ĝi povas reveni al si mem, por tute sin dediĉi al predikado, kaj ne preteri je la tasko eldiri la dian parolon? Kaj ĉar pro ofico-necesoj mi ofte kuniĝas kun ĉi-mondai homoj, foje mi malbremsas la lango-disciplinon. Fakte, se mi senĉese tenas min en rigora memcenzuro, mi konscias, ke homoj malpli fortaj min evitas, kaj mi certe ne sukcesas altiri ilin al tio, kion mi celas. Pro tio okazas, ke mi ofte aŭskultas ankaŭ iliajn vanaĵojn. Sed ĉar mi mem estas malforta, logite per vanaj paroloj, iom post iom mi komencas paroli volonte pri aferoj, kiujn kontraŭvole mi komencis aŭskulti; kaj plezure mi kuŝas tie, kien fali mi unue malinklinis. Kiu aŭ kia gardostaranto do estas mi, kiu ne alte staras sur la monto de praktikado, sed ankoraŭ kuŝas en la valo de malforteco? Sed la kreanto kaj elaĉetanto de la homara gento povas doni kaj altecon de vivo kaj efikon de lango al mi malinda, kiu, pro lia amo, min mem ne indulgas, kiam pri li mi parolas!

 

al la indekso


 

Nuntempaj religiuloj

 

LA FRATOJ DE LA KARITATO - unua parto

“La religiuloj rajtas kaj devas konigi sin por instigi vokiĝojn kaj varbi kandidatojn” (Papo Johano la 23-a).

Mi volas al vi prezenti la Fratojn de la Karitato, al kies ordeno mi apartenas. Sed, antaŭ ol iel detale priparoli la monaĥan vivon kaj precipe tiun de la Fratoj de la Karitato, mi volas emfazi la spiritan unuecon de la tuta popolo de Dio, kiu konsistigas la Eklezion. Tiu fundamenta unueco superas ĉian distingadon inter laikoj, religiuloj kaj konsekritaj ekleziuloj. Dank’ al la dia korfavoro ĉiuj kredantoj, ĉiuj kristanaj baptitoj, nekonsiderante ilian rangon kaj staton, estas vokataj al la pleneco de la kristana vivo, al la perfekteco de la amo, kiel al ni instruas la Evangelio kaj la ekzemplo de Kristo. Tio ja decas, ĉar “ni nomiĝas kaj vere estas infanoj de Dio”. 

La monaĥa vivo ĝenerale

La monaĥan vivon unualoke karakterizas la publikaj votoj (monaĥaj promesoj) per kiuj la religiulo akceptas plenlibervole vivstilon, kiu konstante konigas al ĉiuj ke li estas kvazaŭ profesie en la servo de Dio kaj de la aliaj homoj laŭ speciala maniero, ĉar li sekvas la evangeliajn konsilojn.

Dua karakterizo estas la fakto ke la monaĥo estas membro de ordeno aŭ kongregacio, por ke tiel lia vivo estu pli fruktoriĉa kaj pli klara signo de lia dediĉo al Dio kaj al siaj kunhomoj.

Por iel pli detale tralumi la monaĥejan vivon, ni nun konsideru la kvin pilierojn sur kiuj ĝi baziĝas. 

1. La votoj aŭ monaĥaj promesoj

La religiulo promesas vivi obeeme. Kompreneble tio implicas kunlaboradon kun la laŭleĝa aŭtoritato. Sed ĉi tiu obeemo nepre ne konduku al senpersoneco. La monaĥa obeemo signifas precipe serenan aŭskultemon al la Sankta Spirito, al tio kion Li diras al ni tagon post tago pere de homoj, situacioj, okazaĵoj. La religiulo estu sufiĉe humila por kredi, ke tiel Dio gvidas niajn vivojn.

La religiulo promesas vivi malriĉe. Tio signifas i. a. ke li kontentiĝas pri sobraj vivkondiĉoj, ke li elmontras sinceran solidarecon kun la malriĉuloj. Lia senzorgeco pri materiaj posedaĵoj preparas al li la vojon al plena sindono, plena disponebleco al siaj kunhomoj. Tiel li povas esti la riĉeco de la malriĉuloj.

La religiulo promesas vivi ĉaste, en fraŭleco dediĉita al Dio.

Tio ne estas forkuro de la respondeco ligita al la geedzeca vivo, nek malestimo de la homa amo. Sed la religiulo preferas la fraŭlecon por esti fizike kaj psike pli libera, kaj tiel esti pli senkondiĉe disponebla por ĉiuj. Li plie preferas fraŭlecon pro ia malfacile eksplikebla kialo: por senrezerve aparteni al Dio.

2. La preĝo, la kontemplado

Vere esenca por la religiulo estas lia ligiteco al Dio, lia rilato al Kristo. Tiu ligiteco,tiu rilato estas neeblaj sen zorga preĝo kaj kontemplado. Estus grava iluzio kredi ke oni povas esti aŭtentika monaĥo kaj persisti en sia vokiĝo sen ia persona rilato al Dio. La monaĥo sentas, li profunde konvinkiĝas, ke li ne povas malhavi la preĝon, ĉu komunan, ĉu apartan.

3. La komunuma vivo

Ĉiu ordeno aŭ kongregacio havas iun propran celon. Ili ja estiĝis por rimedi al ia materia aŭ spirita bezono. El tio sekvas ilia karakteriza spiriteco aŭ ĥarismo (= speciala dia donaco). Nu, estas evidente ke la kunvivado de la religiuloj favoras la efikecon de ilia kuna karakteriza aktiveco. Ili kune povas realigi projektojn, nerealigeblajn fare de unuopuloj. Krom tio la kunvivado estas esprimo de ilia sencoriĉa kuneco. Ili bone konscias pri tio ke estas Dio kiu kunigas ilin, ke estas Dio kiu agas en ili.

4. Servemo kaj sindediĉo

Oni ne povas servi al Dio kaj ne zorgi pri siaj kunhomoj.

Kristo al ni ja donis mirindan ekzemplon de homamo. Liaj vivo kaj morto celis al liberigo de la homaro: liberigo el la sterila egoismo, sed ankaŭ el psikaj kaj fizikaj malsanoj.

Ĉiuj religiuloj atestu ke, pere de ili, Kristo ankoraŭ en nia tempo ĉirkaŭiras bonfarante inter ni. Kia honoriga tasko!

5. Ligiteco kun la Eklezio

Ĉiu ordeno aŭ kongregacio efektivigas sian ĥarismon en la grandega komunumo kiu estas la popolo de Dio. Preĝi kaj aktivi en, kun kaj por la Eklezio de Kristo, partopreni en ĝia dia misio, donas al la monaĥa vivo vastegan perspektivon. La religiulo taksas sian taskon kiel komunan klopodadon por kiel eble plej ĉieligi la teron. Li pri tio kunlaboras kun ĉiuj kristanoj, kun ĉiuj bonintencaj homoj. El tiu esperplena koncepto ili ĉerpas sian energion por ĉiutaga preĝo kaj laboro.

Kara leganto, jen nia konciza priparolo de la monaĥeja vivo ĝenerale. Estontfoje temos speciale pri la Fratoj de la Karitato, sed jam nun ni insiste petas ke vi preĝu kaj ke vi instigu aliajn al ĉiutaga preĝo, por ke pli multe da junuloj kaj junulinoj dediĉu siajn vivojn plene al Dio kaj al la kunhomoj, precipe al la malriĉuloj. Ni tion petu per Kristo kaj per Maria, la Reĝino de la Paco.

Frato G. De Ruyver, Belgio - (daŭrigota)

al la indekso


 

ĈION VI DONACIS

 

Ĉion vi donacis, ho Sinjoro

ĉion vi donacas per plenaj manoj

kaj gracon kaj pardonon

kaj lumon de via amo

kaj subtenon al la koro

ŝanceliĝa en doloro.

La animo jam aŭskultas

la novajn korobatojn

kaj kvazaŭ birdeto

ĝi sentas sin senpeza

pri pensoj sublimaj

pri noblaj puraj ecoj

super monda konfuzego.

 

Silvia Brovelli, Italio; trad. B. C.

al la indekso


 

PAŜTISTO POR LA BELORUSAJ KATOLIKOJ

“Por havigi spiritan asiston al la katolikoj vivantaj en Belorusio kaj ekigi reordigon de la katolika hierarkio en tiu nacio, lia papa moŝto nomumis apostolan administranton por diocezo Minsk, kun la tasko animzorgadi ĉiujn latinritajn katolikojn loĝantajn en tiu respubliko. La aŭtoritatuloj de Sovet-Unio kaj de Belorusio estas informitaj pri la decido de la Sankta Patro”.

Tion komunikis la vatikana gazetara konferencejo la 25-an de julio, aldonante, ke laŭ fidindaj statistikoj la belorusaj katolikoj estas ĉirkaŭ du milionoj, kun sesdeko da pastroj. Ili estis sen episkopo ekde la jaro 1927.

al la indekso


 

JUBILEO DE KARDINALO TOMAŠEK

Okaze de la 90-a naskiĝ-tago de kardinalo Tomašek, ĉefepiskopo de Prago, la papo sendis al li gratulleteron, laŭdante lian “sentiman agadon por defendo de la rajtoj de la Eklezio kaj de la homoj”, kaj emfazante ke lia episkopado distingiĝas pro “la suferado kaj la ekzilo, la humileco kaj la triumfo”.

En la sama monato julio estis elektitaj 4 novaj episkopoj en Ĉeĥoslovakio.

 

al la indekso


 

 

DIPLOMATAJ RILATOJ KUN POLLANDO

La 26-an de aŭgusto 1989 oficiale restariĝis diplomataj rilatoj inter Vatikano (pli ĝuste: la Sankta Apostola Seĝo) kaj Pollando.

Skribante al la pola primaso, kardinalo Glemp, la papo menciis ke la Sankta Seĝo nuntempe havas diplomatajn rilatojn kun 117 landoj, kaj aldonis ke “la Apostola Seĝo estas sincere konvinkita ke tia akto utilos al Pollando, evidentigante la suverenecon de la ŝtato, fondita sur la pleneco de la suverenrajtoj de la socio en ĝi vivanta”.

La unuaj du diplomataj reprezentantoj estas: la papa nuncio Josef Kowalczik, kaj la pola ambasadoro Jerzy Kuberski.

al la indekso


 

40 JAROJN POST LA DUA MONDMILITO 

La 26-an de aŭgusto la papo publikigis du dokumentojn “okaze de la 50-a datreveno de la komenco de la dua mondmilito”: unu apostolan leteron kaj unu mesaĝon al la polaj episkopoj. La hebrea amasbuĉado, kiu restos “por ĉiam hontaĵo por la homaro”; la forneo de la suvereneco de Pollando kaj de la Baltaj landoj, “mortkondamnitaj” per la Molotov-Ribbentrop-pakto; la karaktero de “totalisma ideologio”, kiu kunigas “la naziisman paganismon kaj la marksisman dogmon”; kaj la neceso de memkritiko de la kristanoj, estas la ĉeftemoj de la du papaj dokumentoj.

La papo alvokas la kristanojn al memkritiko, ĉar “la abomenaĵoj de tiu milito manifestiĝis en la kontinento, kiu plej longtempe estadis sub la radiado de la Evangelio kaj de la eklezio. La falo de la kristanaj valoroj, kiu favoris la hieraŭajn erarojn, devas igi nin viglaj pri la manieroj, kun kiuj hodiaŭ la Evangelio estas anoncata kaj travivata”.

La subskribo de la fifama Pakto Molotov-Ribbentrop

 

al la indekso


 

EN ĈI MURDEPOKO

 

Subtile kanti en ĉi murdepoko

pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj

per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj

pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

 

La tuta riĉa poezia stoko:

la luno, steloj, floroj, birdotriloj,

la delikataj amaj maltrankviloj

disflugas en la blov’ de ĉi siroko.

 

La morto regas nun, la mort’ avida,

amasa mort’ vulgara kaj sordida

sen ciprobranĉoj, sen solen’ majesta.

 

Kaj kiel perdis dignon nun la morto,

la am’ aspektas same io besta:

la ambrakumo ŝajnas seksperforto.

 

Kolomano Kalocsay

 

al la indekso


 

ANGLIKANOJ KAJ KATOLIKOJ POR UNUECO 

Grava etapo en la ekumena irado estis la Komuna Deklaracio de la papo kaj de la anglikana ĉefepiskopo Runcie, kiuj subskribis ĝin en Romo la 2-an de oktobro 1989. Ni ĉerpas el ĝi kelke da fragmentoj: 

La renkonto inter Johano Paŭlo la dua kaj ĉefepiskopo Runcie 

“Kunpreĝinte en la Baziliko de Sankta Petro kaj en la preĝejo de Sankta Gregoro, de kie Sankta Aŭgusteno de Kanterburio estis far papo Sankta Gregoro la Granda sendita en Anglujon, ni, papo Johano Paŭlo la 2-a kaj Lia moŝto Robert Runcie, ĉefepiskopo de Kanterburio, renkontiĝas ankoraŭ por kune preĝi kaj por doni novan fervoron al la misio de rekuniĝo de la popolo de Dio, en nia mondo disigita kaj turmentata, kaj por rekonsideri kune la obstaklojn ankoraŭ malhelpantajn pli striktan kunulecon inter la Katolika Eklezio kaj la Anglikana Kunulaĵo”...

“En la kunteksto de homa malkonkordo, la malfacila irado al la kristana unueco devas esti daŭrigata kun rezoluteco kaj energio, malgraŭ ĉiaj malhelpoj ŝajnantaj bari la vojon. Ni volas ĉi-okaze solene renovigi memdevigon nian kaj de tiuj kiujn ni reprezentas, por la restarigo de la videbla unueco kaj de la plena eklezia kunuleco, en la certeco ke aspiri al pli modesta celo signifus perfidi la volon de nia Sinjoro por sia popolo”.

“Tiu ĉi koncepto instigas al espero kaj al pacienca rezoluteco, ne al malespero kaj cinikeco. Ĉar tiu espero estas donaco de la Sankta Spirito, ni ne estas seniluziigotaj”.

“Al Tiu kiu en ĉio povas fari multe pli ol ni povas peti aŭ pensi, estu gloro en la Eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen” (Efe 3,20-21).

 

al la indekso


 

Preĝu kaj klopodadu por paco en Libano!

 

ALVOKO AL ISLAMANOJ KAJ KRISTANOJ 

“Ke Dio trovu nin unuj flanke de aliaj, Islamanoj kaj Kristanoj; ĉe-lite de niaj libanaj fratoj, vunditaj en la koro kaj en la karno!”. Ĉi tiun krion lanĉis papo Johano Paŭlo la 2-a en sia alvoko al la tutmondaj Islamanoj, “ne en nomo de iu aparta grupo aŭ pensofamilio, sed en la nomo mem de Dio, kiun ni adoras kaj al kiu ni klopodas servadi”.

Fronte al la senhalta procezo de neniigo de Libano, neniu rajtas resti indiferenta: ĉiu bona-vola homo devas anstataŭigi “malamon kaj perforton per fidemo kaj helpemo”.

Libano, lando kun “riĉaj kaj plurjarcentaj tradicioj de kunlaboro inter Kristanoj kaj Islamanoj... mesaĝo de libereco kaj ekzemplo de plurismo por Oriento kiel por Okcidento”, bezonas la solidarecon de ĉiuj, sed ĉefe de la kredantoj. Tial la katolika papo, unuafoje en la historio, lanĉis alvokon al la karaj “kredantoj de Islamo”, petante preĝadon kaj kunhelpon. “Kiel rajtus ni, filoj de la Dio kompatema, nia Kreinto, nia Gvidanto, sed ankaŭ nia juĝonto, resti indiferentaj fronte al tuta popolo mortanta antaŭ niaj okuloj?”. 

La loĝantoj de Bejruto daŭre fuĝas por eviti mortodanĝeron 

La papo ankaŭ montras klare la celon: “armiloj ne plu alvenu kaj silentu; la logikon de bataloj anstataŭigu la dinamismo de dialogo kaj intertraktado; ĉiuj libananoj ekhavu la eblecon, libere el ĉia okupacianto, kune ellabori projekton de nacia vivo, fondita sur juro kaj sur agnosko de la homrajtaj diversaĵoj kiuj konsistigas la libanan socion”.

Ĉi-cele la papo lanĉis ankaŭ preĝo-tagon por paco en Libano, la 4-an de oktobro, feston de Sankta Francisko de Asizo, “sanktulo senarmila kaj paciganta”, al kiu ankaŭ la Islamanoj havas apartan estimon, ankaŭ ĉar, dum furiozado de krucmilito, li milde eniris en la tendon de Sultano Malek El Khamil, por al li paroli pri Kristo kaj pri la precepto: “Kie estas malamo, ni amon alportu”.

 

al la indekso


 

PRI LA VIVMEDIO SAĜULOJ DIRIS ... 

Arbaro estas senlime ĝentila kaj bonvola organismo, kiu nenion postulas por sia vivteno kaj malavare disdonas la produktojn de sia vivdona aktivado; ĝi protektadas ĉiujn estulojn, regalante per ombro eĉ la hakiston, kiu ĝin detruas. (BUDAO, 6-a jarc. a. K.) 

Ekzistas nenia specio de bestoj surteraj, nek de birdoj ŝvebantaj per flugiloj, kiu ne konsistigus, kiel vi, komunaĵojn. (MOHAMEDO, Korano, VI, 38; 7-a jarc. p. K.) 

Estas aroganta antaŭjuĝo, aserti ke la homaj estuloj estas la mastroj kaj regantoj de la suba kreaĵaro. Male, ĉar ili estas en la vivo pridonacitaj per pli grandaj aferoj, ili devas esti la protektantoj de la suba animala regno. (GANDHI, 20-a jarc. p. K.)

 

al la indekso


 

BIBLIOJ EN SOVETUNIO 

Pligrandiĝis la eblecoj havigi Bibliojn al la civitanoj de Sovetunio, kaj vera torento da Biblioj fluas al Oriento. En la unua vico en tiu sendado staras la Universala Biblia Alianco.

Ĉar la Sovetiaj Eklezioj ne povas transigi valuton eksterlanden, ĉiuj bibliaj tekstoj estas sendataj senpage. La Eklezioj disdonas Bibliojn al la diversaj kristanaj Konfesioj: donace al malriĉaj kaj kontraŭ libervola repago al tiuj kiuj povas tion fari. La Bibliaj Societoj kiuj el Okcidento sendas donace, konsentas je tio, ĉar la Sovetiaj Eklezioj uzas tiujn repagojn por rebonigi religiajn konstruaĵojn, edukigi pastrojn kaj produkti Bibliojn enlande.

Pasintjare la Bibliaj Societoj sendigis en Sovetunion:

130.500 Bibliojn en la rusa

112.000 Bibliojn en la ukrajna

2.500 Bibliojn en la estona

2.500 Bibliojn en la latva

15.000 Bibliojn en la germana

4.200 Novajn Testamentojn en la gruza kaj la rusa

400.000 Preĝlibrojn

450.000 studbibliojn 

(laŭ bulteno de la Universala Biblia Alianco)

al la indekso


 

ESPERANTO-MESO EN SOVETUNIO 

Sankta Meso en esperanto celebriĝis en Litovio la 17-an de aŭgusto okaze de la 26-a BET (Baltia Esperantista Tendaro, 12-20.08.1989, kun 580 tendaranoj).

Partoprenis je la Di-servo amaso da homoj diversnaciaj kaj diversreligiaj. Post la fino de la Meso deko da knabinoj en blankaj roboj kaj verdaj kronoj el la presbiterejo salutis nin ĉiujn per litova kanto.

Fine en la ĥorejo eksonis ĵus esperantigita preĝkanto “Maria, Maria plej virga lilio”. Plenumis ĝin kelkaj Kaŭnas-anoj.

A. J.

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

 

* La tago, en kiu oni ne ridas, estas perdita tago.

* Sen ironio la mondo estus kiel arbaro sen birdoj.

* Firma karaktero estas la virto de la malfacilaj momentoj.

* En niaj amikoj ni amas ilian estimon al ni.

* Memamo estas ofte vundata, neniam mortigita.

* Iam mi kredis en Dio; nun mi kredas nur en Dio.

* Ja dum nokto estas bone kredi en la lumo.

* Dio pli aŭdas nian silenton ol niajn vortojn.

* Ni estas surdaj al la parolo de Dio kaj ni postulas, ke Li aŭskultu vortojn niajn.

 

al la indekso