Enhavo de Espero Katolika numero 6-7/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  la Sankta Triunuo (bulgara ikono)

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 

Ni aŭskultu la parolon de Dio

 

DIO, LA PATRO, ĈIAM ATENDEGAS NIN!

(Evangelio laŭ Luko 15, 11-32) 

Jesuo rakontis jenan parabolon:

Iu viro havis du filojn. La pli juna el ili diris al li: «Patro, donu al mi la heredotan parton de havaĵo». La patro do dividis siajn vivrimedojn inter la du filojn.

La pli juna kolektis ĉion, kaj post nemulte da tagoj formigris al malproksima lando, kie per diboĉa vivado li forspezis sian tuta havaĵon. Tiam forta malsatego estiĝis en tiu lando, kaj li komencis suferi malhavon. Li iris dungiĝi ĉe unu el la loĝantoj de tiu lando, kiu lin sendis en siajn kampojn paŝti porkojn. Li dezirus plenigi sian ventron eĉ nur per la karoboj, kiujn la porkoj manĝis, sed neniu donis da ili al li. Tiam li enpensiĝis en si mem kaj diris: «Kiom da dungitoj ĉe mia patro havas panon abunde, dum mi ĉi tie pereas de malsato! Mi leviĝos kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ Dio kaj antaŭ vi. Mi ne meritas plu esti nomata via filo; igu do min kiel unu el viaj dungitoj». Li do leviĝis kaj iris al sia patro. Kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj, alkurinte, li falis sur lian kolon kaj komencis kisadi lin. La filo diris al li: «Patro, mi pekis kontraŭ Dio kaj antaŭ vi: mi ne plu meritas esti nomata via filo». Sed la patro diris al la servistoj: «Rapide alportu la plej belan veston kaj surmetu ĝin al li, kaj metu ringon je la fingro kaj ŝuojn je la piedoj; kaj konduku la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin; kaj ni festenu kaj gaju, ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj nun denove vivas; perdiĝis kaj nun estas trovita». Ili do komencis festi.

Dume la pli maljuna filo estis laboranta en la kamparo. Kiam li revenis kaj proksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. Tiam li vokis unu el la knaboj kaj lin demandis, kio do estas tio. Li respondis: «Via frato revenis hejmen; kaj via patro buĉigis la grasigitan bovidon, ĉar li rericevis lin sana». Tiam li koleris, kaj ne volis eniri hejmen. Lia patro alvenis kaj komencis lin petegi; sed li respondis al la patro: «Jen tiom da jaroj mi servadas al vi, kaj viajn ordonojn mi neniam malobeis; kaj tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi festenu kun miaj amikoj; sed kiam revenis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis sian havon kun fi-virinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon». Sed la patro al li diris: «Filo, vi ĉiam estas kun mi, kaj ĉio mia estas via. Sed konvenis ĝoji kaj festeni, ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita». (Luk 15, 11-32). 

«Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj!» diras la Eternulo laŭ la atesto de profeto Jesajo. La parabolo pri la perdita filo aŭ pli bone pri la kompatema patro montras al ni denove, ke la pensoj de Dio estas ĉiam kompatemaj pensoj, ke ili kontraŭas la tutan homan logikon. Lia pedagogio estas tute alia ol la nia. Dio volas esti Dio por la homoj, por ni, proksime al ni. Li bedaŭras, kiel la patro de la parabolo, se ni ne serĉas Lian proksimecon, se ni foriras for de Li.

Estas tie la pli juna filo. Li ŝatas serĉi sian feliĉon malproksime de la domo de patro. Kiam li komencas diri «la mia», tiam li jam forlasas la patran domon. Kiam li postulas sian parton, li jam estas for de la patro. Samtempe li devigas la patron kaj la pli maljunan fraton ankaŭ diri «la mia» kaj «la via». Ili nun ne plu povas diri «nia».

La patro respondas al la deziro de l’ filo kaj dividas siajn viv-rimedojn inter ili. Li volas donaci al ili ion bonan, sed precipe li volas donaci al ili hejmon, pacon, senzorgan vivon, sian amon. Nun li donas al la pli juna ankaŭ la liberecon foriri for de li.

Kaj la filo tuj foriras en malproksiman landon, for de la proksimeco al la amanta patro. Sed en la nova viv-loko li estis kaj restis fremdulo. Oni ŝatas lian posedaĵon, lian monon; sed poste, kiam li estas malriĉa, kiam li disperdis ĉion, li nur estas la fremdulo, kiu nur rajtas paŝti la porkojn - la plej malnobla laboro.

Malsate, malŝate, li komencas pripensi kaj nun li rimarkas, kion kaj kiun li forlasis, kion li vere perdis forlasante la patron. Li komencas penti kaj li ekiras al la patro. Humile li iras, sciante ke li ne meritas plu la rajton de filo, la amon de patro. Li volas konfesi sian kulpon, sian pekon kaj li volas nur esti dungito en la domo de patro.

Sed li scias nenion pri la amo de sia patro, pri la sufero de sia patro. La patro atendas, atendegas lin. Vidante la filon, li kortuŝiĝas, kuras al la perdita filo kaj kisas lin. Poste la filo provas konfesi sian pekon. La respondo de patro jam venis antaŭ la konfeso de filo, ĝi estas jam en la kurado kaj kisado. «Mi ne kuris al iu kaj kisas iun, al kiu mi ne pardonas!». La patro igas la filon denove esti filo en la patra domo kaj nun la patro devas festi kune kun la filo kaj la tuta domanaro.

Sed nun estas videble, ke la patro havas ankoraŭ duan perditan filon. La pli maljuna filo ne povas kompreni la ĝojon de patro. Li grumblas pri la patro, kiu ne aprobis ĝis nun lian honeston, lian obeon. Li distanciĝas de sia frato sed samtempe de sia patro. «Via filo», li diras.

Sed la kompatemo igas la patron ankaŭ kuri al la pli maljuna filo. Li konstruas «oran ponton» al la filo, por ke ankaŭ li reiru al la patro, al la frato, al la komunumo de «nia».

Kaj ni? Verŝajne ni estas ofte kaj la pli juna kaj la pli maljuna filo de Patro. Ankaŭ ni forlasas sufiĉe ofte la Patran domon kaj volas esti liberaj - kaj ne rimarkas, ke ni nur estas vere liberaj en la amo de l’ Patro, de Dio. Sed ankaŭ al ni elrigardas Dio, la Patro, ĉiam, ĉu ni estas pretaj reiri, reveni al Li. Li sopiras pri ni. Ĉu ni komprenas, ĉu ni sentas Lian amon kaj estas pretaj doni al Li la respondon de amo?

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

 

MI AŬDAS, SINJOR’

 

Mi aŭdas, Sinjor’,

viajn ĝemojn

dum vi pendas de la kruco:

sola, senkonsola

mortas vi por mi.

Por mi, por ĉiuj homoj

vin tutan vi oferis;

vian valoran sangon,

verŝis vi por ni.

 

Silvia Brovelli, Italio

trad. B. C.

 

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

HEROECO DE LA MARTIROJ

(jaroj 100-199)

 

La imperiestroj kontraŭ la kristanoj 

«Kiel oni persekutis min, tiel oni persekutos ankaŭ vin»: ĉi tiun averton Jesuo donis al siaj disĉiploj. Sed li aldonis: «Ne timu tiujn kiuj mortigas la korpon, sed ne povas pereigi la animon». Kaj fakte, ekde la unua generacio, pluraj kristanoj preferis la morton ol perfidi sian kredon. En la unua jacento persekutis kristanojn la imperiestroj Nero kaj Domiciano. En la dua, la imperiestroj Trajano, Marko Aŭrelio (161-180), Komodo (180-192) kaj Septimio Severo (193-211).

La jura fundamento de tiuj persekutadoj estas neklara. Kiam la guberniestro Plinio la Juna leteris al Trajano petante klarigojn, la imperiestro respondis per jena instrukcio: «Ilin ne serĉu; sed denuncitojn kaj pruvitojn kondamnu». Al tio rebatos la apologiisto Tertuliano per jena dilemo: «Se vi kondamnas, kial vi ne serĉas? Kaj se vi ne serĉas, kial vi ne absolvas?».

Sed kial la romia ŝtato persekutis la kristanojn? Pluraj estis la motivoj: antaŭjuĝoj, kalumnioj, kaj ĉefe tio, ke la kristanoj ne adorkultis la imperiestrojn (ĉar oni rajtas adori nur Dion), kio ŝajnis mallojaleco kontraŭ la ŝtato.

La ekzekutoj de multaj kristanoj okazis en la cirkoj (aŭ amfiteatroj), ĉar tiuepoke la hommortigoj konsistigis spektaklojn ŝategatajn de la publiko, kiu amasiĝis en la amfiteatroj kun ekscitiĝo pli granda ol la moderna sportfebro, por ĝui batalojn de sklavoj, aventuristoj, militkaptitoj, mort-kondamnitoj, kiuj luktis reciproke, aŭ kontraŭ sovaĝaj bestoj. Tiel mortis multe da viroj kaj virinoj, knaboj kaj knabinoj. 

Internaj malamikoj 

La kristanismo pluvastiĝis malgraŭ la persekutadoj, aŭ eble danke al ili. Ĉiuokaze la plej danĝeraj malamikoj de la kristanismo estis ne eksteraj sed internaj. Temis pri rivalecoj kaj malkonkordoj inter kristanoj, aŭ pri movadoj, kiuj fuŝis la puran apostolan doktrinon kaj vivo-regulon. Fakte, interne de la kristanismo estiĝis pluraj herezoj (eraraj doktrinoj). Ni citas kiel ekzemplojn la gnostikismon kaj la marcionismon.

Laŭ la adeptoj de la gnostikismo la kristanismo ne estas tute nova: ili nur aldonis supraĵajn kristanajn elementojn al la pagana vivo-koncepto. Fakte, ili opiniis ke la morala malbono ne estas frukto de libera elekto, sed natura situacio: la savo ne estas donaco de Dio per Jesuo Kristo, sed frukto de nur homa konsciiĝo kaj klopodado; Jesuo estas unua ŝtupo de ŝtuparo kiu descendas de Dio ĝis la materio; la morala vivo povas esti malrigora, kaj allasi multajn paganajn elementojn.

Laŭ la marcionismo (fondita de Marciono ĉirkaŭ la 140-a j.), oni devas tute malakcepti la Dion de la judoj, kiel malbonan kaj malsaman ol tiu de la Nova Testamento. Konsekvence, la marcionistoj rifuzis la librojn de la Malnova Testamento, kaj el la Nova ili akceptis nur la Evangelion laŭ Luko kaj kelkajn leterojn de Paŭlo.

Fronte al tio, la eklezio fiksis la biblio-kanonon (t.e. la oficialan liston de la bibliaj libroj) kaj la kredo-formulojn, kun la esencaj elementoj de le vera kredo transdonita de la apostoloj. 

Dokumento: aspiro al martireco (Ignaco) 

Ignaco, episkopo de Antiokio (en la nuna Turkio), kondukata al Romo por esti elmetata al la bestegoj, skribis al la kristanoj de Romo, petegante ke ili ne propetu kontraŭ lia ekzekuto ĉar martiriĝo pli bonas ol vivo... Lia martiriĝo okazis ĉirkaŭ la jaro 107. Ĉi-sube ni citas fragmentojn de lia letero al la Romanoj. 

Mi skribas al eklezioj, kaj al ĉiuj mi anoncas, ke volonte mi mortas por Kristo, se vi ne malhelpas. Mi petas, ke vi ne havu por mi maloportunan bonvolon. Lasu ke mi estu voraĵo de la bestegoj, per kiuj mi povas atingi Dion. Mi estas tritiko de Dio; muelita per la dentegoj de la bestoj, mi fariĝu pura pano de Kristo. Vi eĉ dorlotu la bestegojn, por ke ili fariĝu mia tombo, kaj ne lasu restaĵon el mia korpo, kaj mi, eĉ mortinte, al neniu kaŭzu zorgon. Mi tiam estos disĉiplo de Kristo Jesuo, kiam la mondo ne plu vidos mian korpon. Preĝu por mi la Di-Sinjoron, ke per tiuj rimedoj fariĝu mi viktimo por Dio… …Fajro, kruco, bestegoj, disŝiroj, distiroj, osto-luksacioj, membro-mutiloj, tutkorpa batado, malicaj turmentoj de la diablo ja venu sur min, ĉar mi nur volas trafi Kriston.

Neniam ĝuon al mi havigas la flatoj de la mondo, nek ĉiuj regnoj de ĉi tiu jarcento. Por mi plibonas morti en Jesuo Kristo, ol reĝi ĝis la lastaj mondo-limoj. Mi strebas al Tiu, kiu mortis por mi: mi volas Tiun, kiu por mi reviviĝis. Mia renaskiĝo proksimas. Pardonu min, fratoj. Ne malhelpu min vivi, ne volu min morti. Ne liveru al la mondo, nek delogu per materio homon, kiu volas aparteni al Dio. Lasu, ke mi ricevu puran lumon. Kiam mi estos atinginta ĝin, tiam mi estos vere homo.

al la indekso


 

LA OMBRO

 

La cirko bolis, tro, tro plenigita.

Atendis plebo. Patrin’ kondamnita

kun du infanoj venis en arenon.

Ŝi ne plu timis, eĉ ne sentis tremon

amason ekvidinte jubilanta.

Nur siajn du infanojn pripensanta,

kvazaŭ elspirus la patrina koro:

«Jam venas fino, fino de doloro!

Sed - dank’ al Dio - krucon ĉe pordo

mi ne surtretis. Tial min la hordo

uzurpis brute, ĵetis en karceron.

Mi bone scias de la krimo celon,

kaj mi kuraĝe la torturon prenas.

Sed miaj idoj! Ambaŭ al mi premas

sin en teruro...! Tamen oni tiros

for de mi ilin kaj leono ŝiros

la infanetojn antaŭ okul’ mia!».

La Kristanino preĝas: «Volo Dia

estiĝu sankta!». Tamen la patrino

proteste petas: «Kara Di’ la krimo

videbla estu, ne por mia vido!

Jen mia last-sopir’, la lasta vido!

Kvazaŭ mi krucon estus profaninta

min pereigu, pli frue mortinta,

ke mi ne spertu de idoj suferon...!».

Aplaŭdo jam tremigis duran teron...

la kadro falis... kaj leon’ sovaĝa...

Jen! Iu paŝas, sankta, la plej saĝa,

tra la areno. Same ŝvebis iam

Li super maro. Jesu’ Kristo kiam

forpasis, Lia ombro ekvualis

kaj inter la patrinon kaj la idojn falis

kaj vidis ŝi nur ondiĝon de rondoj

sur la sidlokoj. Kvazaŭ la marondoj

bruetis por ŝi la surtera spaco.

Sur ŝiaj vangoj reekbrilis paco.

 

Jaroslav Vrchlicky (ĉeĥa poeto - † 1912)

esperantigis Inĝ. Huda, Ĉeĥoslovakio

 

al la indekso


 

LA PSALMOJ - NUTRAĴO DE LA SPIRITA VIVO 

Se ni parolas pri la psalmoj, ni pensas ĉefe pri la 150 psalmoj de Biblia libro «Psalmaro», verŝajne pli aŭ malpli hazarda kolekto de religiaj kantoj, uzataj kaj konataj en Izraelo. Ne estas mia tasko klarigi la demandon pri la aŭtoro kaj pri la tempo de fariĝo. Estas certe, ke la nuna psalmaro jam apartenas al la hebrea-lingva Biblio. La psalmoj estis kaj estas uzataj kiel privataj kaj oficialaj, liturgiaj preĝoj en la tempo de Malnova Testamento kaj ankaŭ en la hodiaŭa juda liturgio.

La psalmoj estas ankaŭ la ponto inter la Malnova kaj la Nova Testamento, inter la Di-popolo de la malnova interligo kaj la Di-popolo de la nova interligo. La juna kristana komunumo preĝis ilin, ekzemple ni legas Agoj 1; 20: Petro diras pri Judaso Iskarioto, okaze de la elekto de Matiaso: «Ĉar estas skribite en la Psalmaro: Lia loĝejo dezertiĝu, kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto; - Lian oficon ricevu alia». Estas vortoj el la 69-a psalmo (69, 26) kaj el la 109-a (109, 8). En sia pentekosta prediko Petro citas longan parton el la psalmo por montri, ke Jesuo ne povis resti en la tombejo: 

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi,

ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano,

por ke mi ne falu;

tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango,

eĉ mia karno ripozas en espero,

ĉar Vi ne lasos mian animon en Ŝeol,

Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Vi konigis al mi la vojojn de la vivo,

Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

(Ago 2, 25-28 kaj Psa 16, 8-11). 

Kaj poste Petro citas la centdekan psalmon: «La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj» (Ago 2, 34f).

La kvara ĉapitro de Agoj rakontas pri la preĝo de juna eklezio post la mallibereco de Petro kaj Johano. Ili preĝas la duan psalmon: «Kial tumultas popoloj, kaj gentoj pripensas vanaĵon? Leviĝis la reĝoj de la tero, kaj la regantoj kolektiĝis kune, kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito» (Ago 4, 25f, Psa 2, 1). Tio signifas, ke la psalmoj estis bone konataj ĉe la kristanaj preĝantoj.

La Evangelioj rakontas ĉiam denove, ke Jesuo vizitis la Di-servon en la sinagogo. Tie Li preĝis kune kun Sia popolo la psalmojn. La plej konata teksto, ke Jesuo mempreĝis psalmojn, estas en la 27-a ĉapitro de Mateo (27, 46; vidu Mar 15, 3): la krucumita Jesuo preĝas la 22-an psalmon, Li krias al Dio la Patro kun la vortoj de la 22-a psalmo: «Mia Dio, Mia Dio, kial Vi forlasis min!». Kaj Li uzas ĉi tie la aramean lingvon (la evangeliistoj skribis la vortojn en la aramea lingvo). Ankaŭ la lastaj vortoj de Jesuo laŭ Luko estas vortoj el la 31-a psalmo: «Patro, en Viajn manojn Mi transdonas Mian spiriton» (Luk 23, 46; Psa 31, 15). La psalmaro estis la preĝ-libro de Jesuo Kristo dum Lia tera vivo.

La psalmaro, la libro de psalmoj havas specialan pozicion inter la diversaj libroj de la Biblio. Ni ofte diras - iomete redukite -: «La Biblio estas la vorto de Dio, parolo de Dio». La psalmoj estas - laŭ fariĝo, laŭ la origino - parolo de homo, preĝo de homo. Homo, homoj parolas al Dio, preĝas al Dio en la diversaj vivaj situacioj. Kaj nun ni diras, ke Dio parolas al ni per la homa vorto de psalmoj. Mi opinias, ke tiu ofte estas la vojo, la maniero, kiun Dio elektas por paroli al ni. Li uzas homojn kaj ili devas aŭ rajtas diri al ni la vorton de Dio, la ordonon de Dio. Kelkfoje ili mem ne scias!

En la psalmoj speguliĝas ĉiuj spertoj de homa vivo. Homoj laŭdas kaj gloras Dion, ĉar ili spertas Lian helpon aŭ ĉar ili admiras Lian potencon aŭ la belecon de Lia kreaĵo. Ili krias al Dio el la malespera situacio de malsaneco aŭ de milito, de la persekutado aŭ de aflikto. Aliaj psalmoj rakontas pri la konfido de homo, pri la fido de homo, kiu scias sin gardata kaj ŝirmata en la fideleco de Dio.

Ekzistas ankaŭ grupo de psalmoj, tre stranga kaj malfacile komprenebla: la malben-psalmoj. Ĉi tie homo krias al Dio el la ekstrema danĝero kaj mizero, li krias al Dio el la plej profunda timego. Li scias kaj konas neniun alian eliron ol la pereon de siaj malamikoj. Ĉu tio estas preĝo, preĝo laŭ la volo de Dio, se iu deziregas la pereon de la malamiko? Verŝajne ne! Sed la intenco kaj la kredo de ĉi tiu preĝo estas verŝajne, ke la preĝanto konfidas, konfidegas, ke Dio kapablas savi lin kaj ankaŭ savos lin, eĉ el ĉi tiu senespera situacio. Por la preĝanto ekzistas nur ĉi tiu vojo: pereu la malamikoj!

Mi jam skribis, ke la juna eklezio, la juna kristana komunumo preĝis kaj kantis la psalmojn. Ili transdonis ĉi tiun kutimon al la sekvanta generacioj. Oni spertis kaj spertas ĉiam denove, ke la psalmoj, la preĝo de malnova Di-popolo, ankaŭ taŭgas por la nova Di-popolo. La preĝanto sentis, ke ĉi tie, en la psalmoj, oni trovas verajn preĝojn, kiujn oni povas transpreni kiel propran preĝon. La enhavo estas sentempa, ĉiam aktuala.

La psalmoj, la liturgiaj tekstoj de la malnova Di-popolo, fariĝis liturgiaj tekstoj de la nova Di-popolo. Psalmoj estis kaj estas la kantoj al la solena procesio, komence de la Di-servo, komence de la sankta meso, je la preparado al ofero kaj en la sankta manĝo, dum la komunio. Post la 2-a Vatikana Koncilio psalmo estas kantata post la 1-a legaĵo de la sankta meso kiel la respondo de Di-popolo al la parolo, al la vorto de Dio.

Alia ekzemplo por la liturgia uzado de psalmoj en la katolika eklezio estas la breviero, la ĉiutaga preĝo de ĉiuj pastroj kaj monaĥinoj kaj monaĥoj. Eble la breviero kreskis el la komuna preĝo de juna kristana komunumo. Mi opinias, ke ĉi tie ankaŭ estas signo, ke oni spertas la valoron de psalmo-preĝo. La psalmo-preĝo de ĉiuj religiuloj en la eklezio devas esti treege malnova. En la regulo de Sankta Benedikto el la 5-a jarcento ni jam trovas detalan instrukcion pri la kantado de la psalmoj por la 7 tagaj «horoj» kaj por la nokta preĝo. Laŭ la regulo de Sankta Benedikto la monaĥoj preĝu, kantu en unu semajno la 150 psalmojn; hodiaŭ, en nia tempo, oni distribuas la 150 psalmojn tielmaniere, ke oni preĝas ilin en 2 aŭ 4 semajnoj.

Se mi trafoliumas nian german-lingvan preĝ-libron «Gotteslob» (Di-laŭdo), mi konstatas, ke multaj laŭdkantoj kaj kantoj de konfido aŭ de peto estas verkitaj laŭ psalmoj. La verkistoj vivis en la 15-a jarcento aŭ dum la tempo de Martin Luther kaj ankaŭ en niaj tagoj, ekzemple Edith Stein, fratino Teresia Benedikta a Cruce, mortinta en germana koncentrejo. Ekzistas ankaŭ franca Psalmaro el la jaro 1562. Modernaj germanaj verkistoj provas traduki ne nur la psalmajn vortojn, sed ankaŭ la spertojn de la psalmisto rilate al nia nuna lingvo kaj nia nuna sperto, ekzemple Jörg Zink, protestanta pastoro en Stuttgart. Ekzistas ankaŭ en Germanio tradukadoj de psalmoj en dialektoj, ekzemple en la ŝvaba lingvo kaj en la kolonja. En ĉi tiu tradukado la psalmoj fariĝas tre personaj, tre proksimaj al la nuna preĝanto. Mi opinias, ke tiuj tradukadoj montras, ke la psalmoj vere vivas en la koroj de homoj. Oni sentas, oni spertas, ke la psalmoj kortuŝas la homoj, ankaŭ hodiaŭ.

Ankaŭ en «Adoru Kantante» kaj en ĝia suplemento ni trovas kantojn, kiuj baziĝas sur psalmoj, ekzemple numeroj 68, 100, 125.

Ĝis nun mi parolas pri la oficiala uzo de psalmoj, kiu montras, ke la psalmoj vivas en la eklezio kaj ke ili parolas al la homoj de diversaj epokoj.

Sed kiel povas la psalmoj nutri nian personan preĝon, kiel ili nutras mian spiritan vivon? Mi estas religiulino. Mi preĝas ĉiutage psalmojn. Mi volas provi, rakonti al vi kelkajn spertojn, kiel la psalmoj povas fariĝi nutraĵo por la spirita vivo.

Se mi volas preĝi psalmojn, mi bezonas motivigon, kiel mi elektas ilin. Ne sufiĉus, ke mi kiel monaĥino preĝas la psalmojn de la breviero nur, ĉar tio estas mia devo. Nur mia buŝo preĝus, ne mia koro, ne mi mem. Nature, mi ne povas identiĝi kun ĉiu vorto de la psalmoj, kiujn mi preĝas dum unu horo, sed mi devas esti preta preĝi kun la eklezio kaj nome de la eklezio. Povas esti, ke dum la preĝado unu vorto, unu frazo de iu psalmo falas en la koron kaj akompanas nin tra la tuta tago. Mi spertis, ke mi preĝadis psalmon dum jaroj kaj subite mi rimarkas frazon, kiu kortuŝas min. Ni neniam rimarkis tiun vorton antaŭe.

Aŭ alian ekzemplon: okaze de mia laboro por ĉi tiu teksto mi rimarkis kaj rimarkas, kiel ofte Sankta Benedikto citas la psalmojn en sia regulo: mi ja estas benediktanino, kaj trifoje en ĉiu jaro ni aŭdas la tutan regulon, oni legas ĉiutage ĉapitron aŭ parton de ĉapitro.

La situacio, preĝi ĉiutage la brevieron, estas speciala afero. Kion oni povas fari por preĝi psalmojn, por nutri la spiritan vivon helpe de psalmoj? Ekzistas diversaj vojoj. 

1. Mi elektas psalmon, kiu parolas pri la sama situacio, kiun mi momente spertas. Multe da psalmlibroj havas listojn de psalmoj laŭ iliaj diversaj enhavoj. Povas jam esti tre konsole - ekzemple, se mi estas malespera aŭ afliktita - se mi rimarkas, ke aliaj homoj spertas la samon kiel mi nun spertas. Mi legas malrapide la tekston. Mi provas legi la tekston. Mi provas legi la tekston en la ritmo de mia spiro. Tio signifas: mi enspiras, kaj mi legas la unuan parton de la psalm-verso. Legante mi ja elspiras, kaj poste mi elspiras ankaŭ la reston de la aero. Trankvile kaj profunde mi denove enspiras kaj poste mi legas la duan parton. Per la konscia spirado mi trankviliĝas kaj iom post iom mi kapablas medite preĝi la psalmon. 

2. Alia ebleco estas preĝi psalmon kiel maten-preĝon aŭ nokto-preĝon. Ĉi tie mi eble nur preĝante legas la tekston - aŭ legante mi preĝas. Mi uzas psalmon kiel alian jam formitan preĝon. 

3. Mi ankaŭ povas uzi psalmon kun antifono. Antifono estas mallonga frazo, kiu donas temon, vid-punkton, sub kiu mi povas preĝi la psalmon. Povas esti frazo aŭ vorto el la Nova Testamento aŭ alia vorto. Se mi ekzemple preĝas la 23-a psalmon: «La Eternulo estas mia paŝtisto...» kun la antifono: «Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon. Venu al la edziĝa festo! Haleluja» - mi vidas Jesuon Kriston, kiu alvokas min, volas min alvoki al la festeno de ĉielo. La alia antifono: «Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min» montras al mi Dion, kiu amas min kaj zorgas por mi kiel patro, ĉiam. Kaj la antifono: «Se iu manĝos de ĉi tiu pano, tiu vivos eterne», parolas al mi pri Jesuo, la viva pano, la eŭkaristia pano, Tiel mi preĝas la saman psalmon kun diversaj intencoj, mi meditas diversajn bildojn de Dio. La antifonoj povas helpi min, rigardi Dion, al kiu mi preĝas el diversaj vid-punktoj. 

4. Alia maniero, kiel la psalmoj povas esti nutraĵo de spirita vivo, estas la meditado. Mi elektas psalmon kaj mi serĉas kaj faras lokon de trankvilo kaj de silento. Nun mi legas la tekston unufoje, dufoje, kelkfoje malrapide, trankvile, laŭte aŭ mallaŭte. La apostolo Paŭlo diras, ke «la kredo venas do per aŭdado» (Rom 10, 17). Se mi legas laŭte la tekston, mi aŭdas la tekston, mi povas aŭskulti. Laŭ mia sperto mi pli bone komprenas tekston, se mi legas ĝin laŭte. Sed tio ne gravas. Estas verŝajne diversa afero ĉe la diversaj homoj. Legante la tekston de psalmo mi demandas min, kion la teksto volas diri al mi. Mi demandas Dion, kion Li volas diri al mi per ĉi tiu teksto, per la vorto de psalmisto. Kaj, se mi vere malfermiĝas, se mi lasas min malfermi de Dio, la psalmo, la vortoj de psalmisto povas gvidi min al persona preĝo, al persona parolado kun Dio. 

5. Se iu ofte preĝas psalmojn, tiu lernas multajn vortojn parkere kaj povas okazi, ke vortoj de psalmoj vere vivas en ĉi tiu persono, kun ĉi tiu persono. Ekzemple: oni admiras la grandecon kaj bonecon de Dio kaj oni preĝas: «Ho Eternulo, nia Sinjoro, kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!» (Psa 8, 1). «La ĉieloj rakontas la gloron de Dio» (Psa 19, 1), rigardante la belecon de la naturo aŭ la noktajn stelojn, oni povas preĝi tiujn vortojn. Dum tempo de mallumo kaj de zorgoj, oni eble memoras la vorton: «La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo! Kiun mi devas timi?» (Psa 27, 1) Alia ekzemplo: «Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?» (Psa 22, 1) dum tempo de malespero kaj soleco, kaj «Savu min, ho Dio, ĉar la akvoj venis ĝis mia animo» (Psa 69, 1), aŭ «Aŭskultu, ho Dio, mian krion, atentu mian pregon!» (Psa 61, 1). Ankaŭ la peto, ke Dio pardonu nin, estas trovebla en la psalmoj: «Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn» (Psa 51, 1).

La vortoj de konfido estas tre multnombraj en la psalmoj. Estas tre bona nokto-preĝo, se mi enlitiĝas kun la vorto el la 4-a psalmo: «Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; ĉar Vi ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco» (Psa 4, 8). Alia vorto: « Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco; Via vereco ĝis la nuboj. Via justeco estas kiel montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; homojn kaj brutojn Vi helpas, ho Eternulo!» (Psa 36, 5-6). Preskaŭ ĉiu psalmoj parolas pri la danko de homo al Dio, kaj ĉi tiu danko estas samtempe la laŭdo de Dio: «Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco» (Psa 106; Psa 107; Psa 136 ktp).

Por mi kaj por ĉiu benediktano vorto el la 119-a psalmo treege gravas. Estas la vorto: «Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; kaj ne hontigu min pri mia espero» (119; 116) Ni kantas ĉi tiun vorton je nia solena voto. Se mi preĝas ĝin, ĝi rememorigas min al mia voto, ĉiam denove ĝi estas kantata kaj finfine oni kantos ĉi tiun psalm-vorton je mia morto.

Mi povus daŭrigi la nombrado de psalm-vortoj. La citaĵoj estas nur malgranda, hazarda elekto, kiu volas helpi vin, serĉi vortojn kiuj parolas al via koro kaj akompanas vin tra via vivo. 

6. Mi opinias, ke eble iu prenas la psalmaron kaj komencas preĝi psalmojn, sciante, ke ankaŭ Jesuo preĝis la psalmojn. Oni ankaŭ ŝatas legi libron, preĝi tekstojn, kiujn amata homo ŝatas aŭ ŝatis. Kial mi ne preĝu psalmojn, kiujn preĝis Jesuo? 

7. Ankaŭ la hazarda preĝo de psalmoj povas nutri mian spiritan vivon - vi eble konas la vorton, ke la hazardo estas la pseŭdonimo de Dio - se mi lasas min alparoli pri la vortoj aŭ pri la kantado aŭ la ĉantado de psalmoj. Se la teksto estas ne-konata al mi kaj mi atenteme aŭskultas aŭ mi aŭskultas al la melodio, Dio povas paroli al mi. 

8. Komence mi jam parolis pri la malben-psalmoj. Ĉu oni ankaŭ povas preĝi ĉi tiujn psalmojn, povas preĝi ilin kiel kristano? Mi opinias, ke ekzistas okazoj kiam mi povas preĝi tiujn psalmojn. Mi ne povas preĝi ilin kontraŭ homon, kontraŭ miajn gefratojn, kontraŭ la gefratojn de Jesuo Kristo, savatajn de Jesuo. Sed ĉu malbono, kontraŭ kiun mi preĝas, ne povus esti en mi mem, mia peko, la tentado al peko? Mi petegas Dion helpe de vortoj, kiujn uzis la psalmisto, mi petegas Dion liberigi min de malbono. Tiuj psalmoj estas preĝo en malespera, senespera situacio de psalmisto, kaj Dio estas la unusola helpisto - mi jam diris. Kial ni ne preĝu tielmaniere, kiam ni estas en senespera situacio. Dio konas nin kaj nian situacion. Li komprenas nin, Li ankaŭ komprenas niajn strangajn vortojn. Ili estus fin-fine vortoj de konfido kaj de fido. 

9. Finfine, oni povas ankaŭ legi la psalmojn nur, ĉar oni ĝojas pri la poezio de la tekstoj. Kial ne? Mi opinias, ke la psalmoj povas nutri spiritan vivon ankaŭ helpe de ĉi tiu vojo, de ĉi tiu maniero. Estas eble danĝero de nia tempo, ke ni volas fari, verki multon kaj ne volas lasi ion al la hazardo. Sed spirita vivo estas antaŭ ĉio donaco de Dio. Kaj Dio, kiu «skribas rekte, ankaŭ sur nerektaj linioj», povas ankaŭ uzi la poezion por paroli al ni. Ni lasu nin nutri de Li, de Lia boneco kaj de Lia amo! 

Mi provis montri al vi kelkajn eblecojn, kiel la psalmoj povas nutri nian spiritan vivon. Mi scias, ke ekzistas aliaj vojoj. Verŝajne ĉiu havas sian metodon aŭ devas serĉi sian metodon, por ke la psalmoj nutru la spiritan vivon. Sed estas ĉi tie la sama afero kiel estas kun la nutraĵo por nia korpo: oni devas provi ĝin, oni devas uzi ĝin; alikaze ĝi ne povas helpi nin, ne povas nutri nin.

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

 

al la indekso


 

ĈU ABORTIGO ESTAS RAJTO? 

Embrio, sendefenda homido 

Abortigo estas interrompo de vivo-disvolviĝo en la ventro de virino. Ĝi estas diri «ne» al la nasko de vivo. Ĉu virino rajtas intence interrompi sian gravedecon kaj malebligi al naturo atingi sian celon?

Oni kutime prezentas la problemon pri libereco, dirante ke «onia libereco finiĝas kie komenciĝas libereco de aliaj». Alivorte, «la rajtoj de iu homo finiĝas kie komenciĝas la rajtoj de alia». Se ĉi tiu koncepto enradikiĝas en la Amo kaj en la leĝoj devenantaj de ĝi, gi ŝajnas taŭga difino kaj la plej ĝusta kadro por ekpritrakti abort-rajton.

Okaze de abortigo, kolizias du veraj aŭ ŝajnaj rajtoj: tiu de la virino, fari kion ajn ŝi volas al tiu estaĵo kuŝanta en ŝia ventro, kaj tiu de la filo, la rajto naskiĝi. Ĉu la filo estas «aĵo» apartenanta al la patrino, kaj pri kiu ŝi povas libere decidi, aŭ estaĵo kun propra identeco, kaj la utero esta nur dumtempa loĝejo, kie ĝi nutriĝas kaj disvolviĝas?

Vivo komenciĝas je la momento de fekundiĝo. Ĝuste kiam kuniĝas la maskla kaj la ina seksaj ĉeloj, komenciĝas nova vivo. Ekde tiam, ĉio estas antaŭplanita. Nura postulo de tiu vivo - en embria aŭ feta stato - estas trovi taŭgan ejon kie ĝi povu nutriĝi kaj disvolviĝi. Ekde sia koncipiĝo, ĝi estas homo kun ĉiuj esencaj rajtoj de sia naturo.

Homa digneco dependas de neniu varianto, kiaj evolugrado, grandeco, aĝo, sekso, sanstato, raso, koloro, nacieco, religio aŭ sociekonomia situacio. Naturaj rajtoj devenas ne de tiaj kontingencoj, sed de ĝia homeco. Se tiu estaĵo troviĝanta en la sino de sia patrino vivas kaj la ejo en kiu ĝi disvolviĝas taŭgas por daŭrigi ties kreskadon, intence interrompi tiun procezon estas falĉi homan vivon.

Kelkaj - prave aŭ malprave - surbaze de vivrajto, kontraŭas al mortkondamno de kulpa murdinto, sed defendas kaj propagandas abortigan leĝdonadon, kiu transformas uteron en eŝafodon kie oni ekzekutas senkulpulon. Nenia leĝo, eĉ aprobita de la plimulto, rajtas nei vivrajton al senkulpulo.

Tiun homan embrion aŭ feton oni ne rajtas konsideri tumoro, kisto aŭ malsana mueldento, el kiu oni povas senskrupule liberiĝi.

Per abortigo oni mortigas sendefendulon, kaj, tiuaspekte, tio estas pli grava ol mortigi homon per lukto dum kiu ambaŭ batalantoj povas defendi sin. Intence abortigi egalas ĵeti infanon trans la ŝiprandon okaze de alfundiĝo, por ke saviĝu la plenkreskuloj. Abortigo estas apliko de la leĝo de la pli forta. Ĝi estas perforto fare de la fortuloj malfavore al senfortuloj.

En kelkaj homaj sintenoj estas kontraŭdiro: unuflanke oni klopodas forigi infanmortadon, kaj aliflanke oni projektas laŭleĝigi utermurdon. Oni klopodas eviti ke infano mortu naskite, sed oni permesas ke ĝi estu mortigata naskote. Leĝo favora al abortigo implikas la absurdaĵon, ke du sekundojn post sia naskiĝo, infano havas rajtojn kaj ĝia vivo estas sanktega, dum antaŭ du sekundoj mankas al ĝi tiuj rajtoj, kaj ĝian vivon oni povas senpune oferbuĉi.

Se dum abortigo oni povus eniri internen de la ejo kie disvolviĝas la vivo, kaj vidi, senti, palpi la tragedion tie okazantan, ni kredas ke neniu akceptus ĝin. Se ni estus rigardantoj sidantaj sur sidlokoj en la utera amfiteatro, kaj ni ĉeestus - kvazaŭ per rapidfilmo - la disvolviĝon de la vivo ekde la unua ĉelo, kaj subite rigardus, surprizitaj, kiel oni mallerte interrompas tiun mirindan evoluon, sur nia vizaĝo aperus grimaco de indigno kaj malĝojo. Tiu momento restus dumvive senŝanĝa en nia memoro. Porabortiga leĝo diras al ni, tamen, ke homo rajtas interrompi tiun procezon, kaj ke tiun vivon oni povas forĵeti kvazaŭ vomaĵon aŭ puson kiuj venenas.

Abortigo estas dutranĉa armilo, kiu mortigas la filon kaj vundas la patrinon. Oni ne povas senkonsekvence perforti tian delikatan procezon kia gravedeco, sen estigi fizikajn, psikajn kaj moralajn traŭmatojn. Socio aprobanta tion, ankaŭ malutilas al si, ĉar ĝi formadas konsciencojn malsentemaj fronte al maljusteco kaj nekapablaj suferi pro amo; ĝi formadas egoismajn homojn kiuj perfortos la malfortulojn. Moralordo senekvilibriĝas de sia fundamento. Oni agas kontraŭ naturo, kaj ĉi tiu ne povas esti trompata. Neeviteble, oni iam suferos la sekvojn, kaj tiuj estos gravaj, ĉar naturo enspezas uzurinterezon.

Oni diras, ke abortigo estas virina «liberiĝo». Ŝajnas al ni ke, se ĝi estus ies liberiĝo, ĝi estus tiu de viro: «liberiĝo» de ĉia respondeco pri procezo, kies originon li partoprenis. Virino neniam povos «liberiĝi» de sia filo en iu ajn grado de ties disvolviĝo, antaŭ aŭ post ties naskiĝo. Patrino unuiĝas al sia filo per umbilika ŝnuro fizika kaj spirita, kaj ŝi neniam povos liberiĝi de ĉi-lasta. Virino portas sian filon naŭmonate en sia ventro kaj dumvive en sia koro. «Virismo» instiganta virinon al abortigo, neniam povos kompreni tiun spiritan unuiĝon.

Leĝdonado favora al abortigo estus plia montro de manko de Amo en nia nuntempa socio. Ami estas deziri kaj serĉi regadon de Justeco, en kiu ĉiuj estaĵoj plendisvolviĝu, kaj abortigo estas maljusta ĉar ĝi malebligas al homo plendisvolviĝi. Amo instigas la fortulojn sin oferi por la malfortuloj, dum per abortigo oni oferbuĉas la pli malfortan, favore al la pli forta. Neniu kialo - persona, familia, ekonomia, sociala aŭ politika - povas nuligi la vivrajton de senkulpulo. Estas vere, ke kiam virino estas naskonta, povas okazi veraj tragedioj kiujn ni al neniu deziras (kaj kies doloron ni kunsentas kun la virinoj, kiuj ĝin suferas), sed ekzistas principoj, kiujn oni ne povas senpune transpasi. Tiaj okazoj estas kvazaŭ fendetoj en la socio, kiuj post tempo pligrandiĝas, kaj tra kiuj kuregas nehaltigeblaj lavangoj. Abortigo estas la unua leĝa paŝo por oferbuĉi homojn, se tio konvenas al homa egoismo. En la atendolisto troviĝas unue la infanoj naskiĝintaj kun evidentaj nenormalecoj, kaj laste la «senutilaj» maljunuloj. Ĉio estas afero de alkutimiĝo. Kiam oni transpasas la vivrajton de senkulpulo, neniu scias ĝis kie oni povos iri. 

Evoluo de la embria vivo dum la unuaj 90 tagoj 

1. Je la 7-a tago la embrio atingas la uteron. Ĝi estas homo, unika kaj neripetebla. Ĝi jam havas ĉiujn karakterizojn de sia individueco.

2. Je la 8-a tago ĝi instaliĝas sur la utera parieto kaj eknutriĝas per la sango de sia patrino, de kiu dependas la estonta vivo de la infano.

3. De la 14-a gis la 28-a tagoj, ekformiĝas la okuloj, la cerbo, la pulmoj, la stomako, ktp. La koro ekfunkcias.

4. Je la 28-a tago la dorsospino kompletiĝas. La kapo, la brakoj kaj la kruroj formiĝas. La koro funkcias normale.

5. Je la 35-a tago la brusto kaj la abdomeno disiĝas. La okuloj jam havas retinon kaj kristalon. La oreloj formiĝas. Aperas la fingroj de la manoj kaj piedoj.

6. De la 42-a ĝis la 56-a tagoj ĉiuj organoj, inkluzive de la cerbo, kompletiĝas. La kapo jam formiĝis. La infano jam povas senti tiklon.

7. Je la 56-a tago la piedaj kaj manaj fingroj jam havas fingrosignojn, tiujn samajn aperontajn en ĝiaj identigaj dokumentoj.

8. De la 77-a ĝis la 84-a tagoj ĉiuj sistemoj funkcias. Muskoloj kaj nervoj interakordiĝas. Ekmoviĝas brakoj kaj kruroj. Aperas la ungoj.

 

Por scienco ne ekzistas dubo: homo estas tia ekde la koncipiĝo

 

Jen kiel oni mortigas senkulpulon 

1. La infano estas trimonata, ĝi nur devas ankoraŭ kreski. Kuracisto kaj ĝia patrino interparolas. Se la infano povus aŭdi, kion ili fiprojektas!

2. Kio okazas? Oni decidis ĝian morton. La patrino ne scias la tutan procezon kaj ties sekvojn. La kuracisto ne povas tion ne scii.

3. La suĉmetodo: kvazaŭ rubo, suĉilo forbalaas la infanon. Se la infano kapablus krii!

4. La tranĉmetodo: la infanon oni dispecigas en la ventro de la patrino.

5. La infano mortas dronigite: oni malfermas la ventron de la patrino kaj eltiras la infanon viva. Poste oni dronigos ĝin en akvon kaj ĝian korpon oni forkomercos.

6. La infano mortas bruligite: oni injektas salsolvaĵon en la uteron. La infano mortas bruligite post du- aŭ trihora agonio.

Ginekologo D-ro E. Nathanson, aŭtoro de miloj da abortigoj, filmis abort-operacion por plibonigi sian teknikon. Vidinte la filmon, li ĵuris, ke li neniam plu faros abortigon. La reagoj de la trimonata infano konvinkis lin, ke li estas antaŭ homo.

Eble iuj el niaj legantoj - pro senespero, nescio aŭ egoismo - instigis, faris aŭ akceptis abortigon kaj sentas kulpon; ni ne juĝas vin, sed ni montras al vi la vojon kiun iris D-ro Nathanson: pentu, akceptu vian kulpon kaj liveru vin al la Amo. La Amo - Dio estas Amo - ebligas refari viajn vivojn, kaj pluvivi kun ĝojo kaj optimismo. 

El la hispana tradukis Alberto Cotarelo Garcia, Argentino

al la indekso


 

SPRITA VORTARETO 

B

BABILEMA: Homo plej diskreta: li parolas, paroladas, sed nenion diras (D’Houdetot)

BANKISTO: Homo kiu pruntedonas ombrelon kiam estas serene, kaj tuj ĝin repetas, kiam ekpluvas (Anonimulo)

BANKO: Laŭleĝa ekspluatado (L. Daudet)

BONFARADO: Maŝino por estigi sendankulojn (Zamacoïs)

 

C

CENTJARULO: Persistema homo (F. A. de Torres)

CIGAREDO: Kunrulita fojno kun fajro ĉe unu ekstremo kaj kancero ĉe la alia (C. de Camargo)

 

Ĉ

ĈASADO: Mortigado por amuzo: ĝi estas terura karakterizo, kiu distingas la homojn disde la bestoj (Axel Mounthe)

 

D

DARWIN: Li kalumniis simiojn (Calandrino)

DIPLOMATO: Li memoras la naskiĝtagon de sinjorino, sed forgesas ŝian naskiĝjaron (angla proverbo)

DISPUTO: Inter-geedza diskuto (Nizza-Morbelli)

DOTO: Saŭco por glutigi aĉ-gustan fiŝon (Decourselle)

 

E

EGOISTO: Li faras al si tion, kion ni volus ke li faru al ni (A. Frattini)

EĤO: Nur ĝi malebligas virinon diri la lastan vorton (Noir et Blanc)

ELOKVENTECO: Sincera mensogo (G. Thibon)

ENAMIĜINTO: Li troigas la diferencon inter unu virino kaj la aliaj (Shaw)

al la indekso


 

PRI RECENZO EN EK 

Mi havas tiom da laboro, ke mi ne kapablas regule reagi al la enhavo de la periodaĵo. Mi volus esprimi mian daŭran kontenton pri la formo kaj enhavo, precipe en la lasta tempo.

Hodiaŭ mi volus reagi al artikolo aperinta en la numero 11-12/1988, nome Recenzo pri la libro de prof. Schulz «Pledo por la unueca lingvo», de Renato Corsetti. Miaopinie, la formo de la recenzo, kaj ĝia enhavo, ne estas dignaj je la nomo de Corsetti, kaj je la verko mem.

Kompreneble, ne necesas konsenti kun la libro, kun la opinioj de prof. Schulz kaj liaj konkludoj, sed la «tono» de la recenzo estas iom nekutima, «preterrigarda».

Ekz. la unua frazo: «Kiam esperantistoj ne sukcesas disvastigi Esperanton al neesperantistoj, ili debatas inter si...» estas tute malĝusta rilate la verkon de prof. Schulz. Lia verko estas tute alia, ol la strebado de kelkaj enkonduki ekz. q, w, x, aŭ enkonduki apud «sed» ankaŭ «ma» k. s. Ĝi estas konstruado de la lingvo, ĝia kultivado kaj evoluigo. La etnaj lingvoj havas siajn specialajn institutojn, bone ekipitajn, kiuj faras preskaŭ la saman laboron, kiun faras prof. Schulz kaj la Analiza skolo. Sed en io ekzistas diferenco: la etnaj lingvoj estas la lingvoj evoluintaj kaj evoluantaj laŭ ĉiuj influoj de etnaj kulturoj kaj ankaŭ de eksteraj influoj; ĉiuj tavoloj de la popoloj partoprenas. La lingvaj institutoj nur registras, rekomendas aŭ malrekomendas la unuopajn paŝojn de la evoluo de la lingvo.

La Internacia lingvo estas alia; ĝi havas firman strukturon kaj regulojn neŝanĝeblajn, ĝi estas lingvo racia kaj logika, ne alirebla por malregulaĵoj. La novaĵoj en la lingvo ne dependas de ofteco de uzado, sed nur de la logiko.

Per naturalismo, Esperanto fariĝus unu el la sennombraj lingvoj en la mondo, kaj ĉesus esti pontolingvo kaj ligilo.

Estas ankaŭ vero, ke en konversacio, kaj eble ankaŭ en korespondado, ni ne respektas ĉiujn logikaĵojn kaj regulojn, ke ni subiĝas al influo de propra pensmaniero, sed tion ni faras ankaŭ en niaj naciaj lingvoj, kaj tio ne povas esti aŭ fariĝi regulo por la lingvo.

Mi pensas, ke diskutoj kaj disputoj pri la lingvaj problemoj fontas el la nebuleco de la celoj, al kiuj ni iras. Ĉiu el ni pensas, ke Esperanto servu al alia celo.

Pasintjare mi skribis en la gazeto Starto (n-ro 4/1988) artikolon, kiun mi kopie almetas.

Jiri Laube, Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 

RIGARDOJ EN LA ESTONTECON 

Ni staras ĉesojle de la dua jarcento de Esperanto. Prof. Tonkin en sia elpaŝo dum la kongreso en Varsovio tre sprite trairis la unuajn cent jarojn. Per kelkaj rigardoj reen li elvokis en ni imagon, kion d-ro Zamenhof atendis kaj esperis, ne povante antaŭsenti, kiujn malfacilaĵojn kaj barilojn la nova lingvo renkontos, kiaj eblecoj kaj ofte nerealigitaj eblecoj venos. Enirante la novan jarcenton ankaŭ ni ne scias, kio venos, kiaj situacioj aperos. Tamen, ni devas fari tion, kion postulas prof. Tonkin: pliperfektigi nin mem, disvastigi konon de la lingvo, apliki ĝin.

Sed neniu ankoraŭ diris, kion ni celas per tio. Kaj tamen, ege gravas koni plej eble precize la celon, por povi ĝuste formi nian agadon.

Kompreneble, mi ne intencas ĉi tie altrudi iun preskribon. Prefere mi volus instigi cerbumi pri tio.

Neniu el ni scias, kiel aspektos la sekva jarcento, sed ni devas laŭ atendebla evoluo starigi kelkajn verŝajnajn alternativojn. Jam la nunaj disputoj inter esperantistoj atestas, ke ni havas ofte malsamajn imagojn pri rolo de Esperanto en la estonto. Mi pensas, ke oni povus dividi tiujn imagojn en du, ĉefajn grupojn:

1) Kelkaj imagas, ke Esperanto iam fariĝos unu sola lingvo sur la Tero. Kaj ke ni devas celi al tio. Se tio vere devus okazi, oni parolus kaj skribus Esperante en la tuta mondo, oni verkus faklibrojn, romanojn, poemojn kaj fabelojn; infanoj babiletus en Esperanto ekde lulilo, estiĝus populara, ĉiutaga, brutala kaj afabla, fajna kaj maldelikata, kultivita kaj primitiva Esperanto, certe formiĝus ankaŭ dialektoj laŭ influo de la lokaj lingvoj, simile kiel ekz. la latino transformiĝis, laŭ influo de la lokaj lingvoj, en diversajn latinidajn lingvojn. La etnaj lingvoj kaj kulturoj malaperus. Nur malfacile imageble.

Tiukaze estus trafe konstrui riĉan Esperanton, transprenantan novajn vortojn el multaj lingvoj, laŭ bezono. Io simila okazis en la angla, kiu havas por plejparto de la nocioj tri esprimojn, kvankam kelkfoje nuancitajn: unu laŭdevene celtan, duan ĝermanan, trian latinidan. Shakespeare, laŭdire, utiligis en siaj verkoj ĉiujn, kaj tiel liaj verkoj estas eĉ por anglalingvanoj malfacile legeblaj. Imagu nur, ke Esperanto havus ankaŭ divers-devenajn sinonimojn, unu ekz. ĝermandevenan, alian svahilan, alian ĉinan.

2) Aliaj imagas Esperanton kiel lingvo-ponto. Se oni veturas per aŭtomobilo, oni eĉ ne perceptas ĉu oni veturas surponte an sur normala strato. Sed tamen, iu diferenco ekzistas. Ponto havas ĉion, kion oni bezonas por veturado kaj marŝado: ŝoseon, trotuarojn, lanternojn, trafiksignojn. Sed ĝi ne havas apud si domojn kun vendejoj kaj gastejoj, parkejojn kaj florbedojn. Tiuj tro pezigus, komplikigus la ponton, kaj ni povas uzi ilin denove post kiam ni transiros la ponton. Do, ĝi devas havi ĉion, kion ni bezonas por kunigi ambaŭ bordojn, sed nenion plu.

Ponto devas esti simpla, sen iaj superfluaĵoj.

Ankaŭ la ponto-lingvo devas esti simpla, facile regebla. Ĝi devas sekure, fidinde kaj komforte kunigi naciojn kaj kulturojn, kaj tute ne damaĝi ilin.

La pontolingvo - Esperanto - devas esti klara, unusignifa (relative), struktureca, responda al la bezonoj de la epoko.

Ĉu povas ekzisti pli bona pritakso de Esperanto ol se oni «enlegiĝas» en libron tiomgrade, ke oni forgesas, ke oni ne legas en sia gepatra lingvo, kiel skribis al mi unu el miaj amikoj en Sovetunio?

Mi inklinas, kompreneble, al la dua alternativo.

Memoru nur, kiom da nacioj en la historio malaperis, ĉar ilin ekregis pli fortaj nacioj kaj lingvoj. Ni memoru nur la lastan mondmiliton, kiam plano de la naziistoj estis neniigo de la subpremitaj nacioj per germanigado. Antaŭ 200 jaroj Josefo la Dua, cetere tre klera monarko, volis havi ankaŭ lingve unuecan imperion. Tiucele li germanigis. Sed per tio li revekis en nacioj de sia regno intereson por siaj lingvo kaj kulturo. Ekestis nacia revekiĝo kaj tiel saviĝis la ĉeĥa, slovaka, hungara, serba kaj aliaj lingvoj kaj nacioj. Ĉiu el ni estas almenaŭ iomete patrioto. Ni amas nian gepatran lingvon, kulturon, kutimojn kaj historion. Ĉu estus al ni egale se la nacia revekiĝo ne estus sukcesinta kaj ni en Meza Eŭropo nun parolus germane? Al iu eble jes, sed ĉiukaze tio estus malriĉigo de la monda kulturo, ĉar ĉiu kulturo havas sian postenon en la mondo kaj certan influon al la evoluo de la mondo.

Sekve estas necese agi tiel, ke la bunteco de la kulturoj en la mondo konserviĝu, ke la naciaj kulturoj ne estu absorbataj per grandaj popoloj, sed ke ĉiuj estu egalrajtaj tiom, kiom tion postulas ekz. la Fina akto de Helsinki (1975).

Ni volas, ke pereu nek la luzaciaj serboj, nek romanĉoj, nek vaskoj. Kial ili ne vivu laŭ sia maniero kaj havu kontakton kun aliaj nacioj helpe de Esperanto? Kial la luzaciaj serboj havu tiun kontakton pere de la germana, kial la romanĉoj pere de la germana aŭ la itala, kial la vaskoj pere de la hispana?

Se ni volas atingi ĉi tiun aplikon de Esperanto, ni devas zorgi, ke ĝi restu planlingvo, ke ĝi evoluu racie, prudente, logike kaj strukturece. Kaj al tio estas necesa studado. Esperanto havas ankoraŭ multon, kio estas kaŝita kaj ankoraŭ ne malvualita.

 

Jiri Laube, Ĉeĥoslovakio (El «Starto»)

al la indekso