Enhavo de Espero Katolika numero 4/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  "Kristo Krucumita",

Salvador Dalě (1904-1989)

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Estimataj Legantoj, proksimaj kaj foraj! 

Ni estas ankoraŭ en la Paska tempo: la artikolo de fratino Theotima parolas pri la disĉiploj, apud kiuj la reviviĝinta Jesuo marŝis nekonate, ĝis «iliaj okuloj malfermiĝis». Ni deziras al ĉiuj tiun profundan vidpovon, kiu nur ebligas percepti reviviĝon meze de morto-signoj.

Espereble ankaŭ ĉi tiu numero, kiu estas farita per kontribuaĵoj de la legantoj, konsistigos agrablan kaj fruktodonan legaĵon.

La Redakcio

al la indekso


 

LI VIVAS KAJ ĈEESTAS! (Kp Luk 24, 13-35) 

La disĉiploj funebras, ĉar ilia Sinjoro mortis, li tramortis teruran morton de kruco. Ili nun forlasas ĉi tiun teruran lokon. Ilia espero ankaŭ mortis kune kun la Sinjoro. Sed ilia espero al la «savo de Izraelo» estis misa espero. Ili revis pri la Mesio-Reĝo, pri Lia regno. Ili atendis, ke Li forpelos la Romanojn kaj igos la popolon Izraelon la plej granda kaj plej forta popolo inter ĉiuj nacioj.

La fido ne tute mortis. Ĝi vivas ankoraŭ sub la «cindro de elreviĝo», ĝi movegas iliajn korojn kaj pro tio ili devas paroli pri Jesuo, pri Lia vivo, Lia morto kaj ili ankaŭ parolas pri sia espero.

Kaj ĉar ili parolas pri Jesuo, ĉar ilia koro sopiras al Jesuo kaj serĉas Lin, pro tio Jesuo venas al ili. Li iras kune kun ili, demandas ilin pri ilia aflikto, parolas kun ili kaj instruas ilin. Li interpretas al ili la parolon de la Biblio. Paŝon post paŝo Jesuo gvidas ilin for de ilia maljusta espero, de ilia maljusta ideo pri la regno de Dio. Li montras al ili la veron pri Jesuo. Ili aŭdas kun pretaj koroj kaj lasas sin gvidi de la fremdulo. Sed ili ne ekkonas Lin. Ilia koroj ekbrulas, ĉar la koro vidas pli ol la okuloj. La racio scias, ke Jesuo mortis kaj ĉi tiu scio baras la eblecon, vidi Jesuon. Sed ili ne obstinas en siaj ideoj. Pro tio ili aŭskultas la vorton de fremdulo, ili lasas sin instrui per la fremdulo. Kaj aŭskultante ili sentas bruli la koron. La brulanta koro volas pli aŭdi kaj ili petas la fremdulon resti kune kun ili en la domo. Ili volas gastigi Lin, sed subite ja ili estas la gastoj de fremdulo. Kaj en la komunumo de manĝo iliaj okuloj malfermiĝas kaj ili ekkonas la Sinjoron.

Nun ili ne plu bezonas Lian videblan ĉeeston. Ili kapablas tuj reiri al Jerusalemo por anonci al la aliaj disĉiploj la bonan anoncon: La Sinjoro vere releviĝis!

Nia tempo ofte parolas pri la morto de Dio. Sed Li ne mortis. Li estas treege proksima al ĉiuj, kiuj priplendas Lian malproksimecon, ĉar ĉi tiu priplendo jam vokas Lin, jam estas preĝo. Ni nur serĉu Lin kaj ni trovos Lin ĉiam denove, en nia mondo, en nia vivo, sur nia vojo kaj ankaŭ en ni mem kaj en niaj proksimuloj. Li volas esti survoje ankaŭ kune kun ni. Ni fidu Lin! En ĉi tiu fido ni vere spertos Lian proksimecon kaj spertante Lin ni iros anonci al la homoj de nia tempo, al niaj gefratoj, ke Jesuo vere releviĝas, ke Li vere vivas!

Fr. Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

 

KURANTE

 

Se kuri, oni kuris!

Ĝis spiroperdo.

Kompatinda Petro!

Kvankam li estis fortika,

lin influis la aĝo.

Post kelkaj kurpaŝoj

mi estis unu metron,

poste dek, poste dudek metrojn

antaŭ li.

Oni kuris.

Oni provis pensi pri nenio

kaj tamen ni estis skuitaj

ĝis la animfundo.

Kion diris Maria Magdalena?

«Oni forportis la Sinjoron!».

Tuj kiam mi aŭdis tiujn vortojn,

io - au iu -

funde de mi flustris:

«Li estas vivanta».

Sed mi ne volis kredi.

Estus tro bele, Sinjoro!

Mi vidis vin najlita sur la kruco.

Mi aŭdis viajn lastajn kriojn.

Mi ankoraŭ sentis sur mi

vian ekstreman spiron.

Mi envolvis vin en la mortotukon.

Kaj tamen, kurante,

mi ne povis akcepti

serĉadon de logikaj klarigoj.

Kurante,

mi aŭdis Petron grumbli,

laŭvice kulpigi

la pastrojn, skribistojn, farizeojn,

la Grekojn, Samarianojn, paganojn...

kiujn pliajn...

pri via eltiro el la tombo.

Kiel malproksima ŝajnis al mi, Sinjoro,

via tombo en tiu mateno.

Tiom malproksima, ke,

ju pli mi antaŭeniris, des pli mi sciis,

ke ni kuras por nenio.

Ni kuris post mortinto,

dum vi estis vivanta,

en alia loko.

Ni kuris post la pasinto,

kaj vi jam estis en la estonto.

Ni kuris post foresto

kaj vi ĉeestis pli ol iam ajn.

Jen la tombo.

La ŝtono flanke rulita.

Mi ekvidis tiun mortotukon en kiun

mi mem ĉirkaŭligis vin.

Senutile eniri.

Mi sciis, ke vi ne plu estas tie,

ke oni ne forportis vin

- ili estus prenintaj vin

envolvitan en viaj tukoj -

ke vi foriris mem.

Sed kie vi estis, Sinjoro?

Al kiu mondo vi vojaĝis?

Mi tamen eniris.

Necesis, ke mi vidu vian foreston

por kredi je via releviĝo.

Vi pli diris al mi,

Sinjoro, per via foresto,

ol vin montrante al viaj disĉiploj.

La fidon kiu savas el la timo,

mi kolektis, ho Sinjoro,

en la kavo de malplena tombo.

Prave mi kuris, en tiu mateno,

al tombo.

Ne post vi mi kuris,

sed renkonte al la vivo,

renkonte al vi la Vivanto,

kiu daŭre antaŭas nin

tie, kien vi atendas nin.

 

El la franca revuo «Prier» n. 80/1986

(traduko aperinta en Franca Katolika Esperantisto)

 

al la indekso


 

POST VINTRO... ESPERIGA PRINTEMPO EN LITOVIO! 

7.10.1988, sur turo de la kastelo Gediminas, ekflirtis la antaŭmilita trikolora standardo…

22.10.1988 komenciĝis fonda kongreso de Litova Rekonstrua Movado (LRM), Inter multaj parolantoj elpaŝis ankaŭ barbulo, kiu diris nur unu frazon: «Ĉu vi deziras, ke la politikaj malliberuloj revenu hejmen?». La partoprenantaro ektondris unuanime: «Ni postulas!».

Tuj post lia foriro, la ĝenerala sekretario de Litova Komunista Partio anoncis al la partoprenantaro: «Ekde hodiaŭ la katedralo revenas al la fideluloj. Morgaŭ matene oni jam povos celebri tie sanktan Meson». Senlima ĝojo plenigis la korojn de la ĉeestantoj kaj de ĉiuj kredantoj, kiuj spektis la kongreson per televido.

Tagiĝis dimanĉo, la 23-a de oktobro. La loĝantaro de Vilnius ŝtopis la placon Gediminas. La sanktan Meson ĉe la katedrala pordo kuncelebris nia kardinalo kun episkopoj. La kardinalo dum la prediko diris interalie: «Ni estu paciencaj, scipovu atendi, ne paŝu unu al la alia sur la kalkanojn!». Dum novembro, unu post la alia revenis la atendataj malliberuloj. En decembro revenis el ekzilo ankaŭ la episkopo de Vilnius, Julijonas.

Disvastiĝis onidiro, ke la katedralon oni resanktigos komence de februaro… La 8-an de januaro la neĝo findegelis, unumonata vintro ŝajne finiĝis. Komenciĝis «printempo», ĉar la temperaturo preskaŭ ĉiutage estis 5° super nulo. Fine ni jam eksciis: tio okazos la 5-an de februaro.

Tiudimanĉe la temperaturo iomete malaltiĝis, tamen sereno estis belega. Homamaso plenigis ne nur la katedralon, sed ankaŭ la tutan placon. La episkopo post 28-jara «libertempo» enpaŝis la katedralon, vekiĝintan post dormo 40-jara. La episkopo kuŝiĝis krucforme antaŭ la ĉefaltaro, kaj tiel dankis al Dio pro ĉio kio okazis. Poste li aspergis per sanktigita akvo la murojn de la katedralo kaj la partoprenantaron. Fine, solena sankta Meso. La katedralo reviviĝis!

Samtage aperis la unua numero de dusemajna revuo «Kataliku Pasaulis» (Katolika Mondo). La 16-an de februaro, ni ree solene festis la 71-an datrevenon de la sendependiĝo de Litovio.

Dume la tero ree blankis je neĝo. Eble printempo venos la 1-an de majo… Ni vidos.

Angele Judickiene, Litovio

al la indekso


 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (FINO)

Aldono

EKSTERA ORGANIZO DE LA KATOLIKA EKLEZIO 

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto - dekunua parto - dekdua parto

dektria parto - dekkvara parto - dekkvina parto

 

Finiĝis nia skiza Enkonduko en la Kristanismon, dediĉita «al tiuj kiuj sincere serĉas Dion». Restas nur prezenti la eksteran strukturon de la katolika Eklezio en ties ĉefaj trajtoj.

La katolika Eklezio estas la komunumo de la kristanoj kiuj sekvas la apostolan tradicion en unueco kun siaj episkopoj kaj kun la episkopo de Romo, la papo, heredanto de la rolo de la apostolo Petro. Ĉi tie ni prezentas ne la spiritan sencon de la Eklezio, fondita de Kristo kaj animata de la Sankta Spirito, sed ĝian historian, praktikan dispozicion.

La katolika Eklezio havas organizon simplan sed nuancitan, disvastigitan en plej granda parto de la mondo. La tasko de ĉi tiu strukturo estas la servo al la kredo kaj al la amo, por kunlabori al efektivigo de la esenca celo de la Eklezio de Kristo: la gloro de Dio kaj la savo de la homoj.

Esencaj estas la «lokaj Eklezioj», gvidataj de la episkopoj, posteuloj de la Apostoloj. Ĉiu episkopo, en eklezia kunuleco kun la papo, gvidas la kredantojn de unu regiono (= loka Eklezio aŭ diocezo), kaj ĉiuj episkopoj kune partoprenas en la regado de la «universala Eklezio» kun la papo. La episkopoj estas helpataj, en la animzorgado, de la presbiteroj (= pastroj), al kiuj estas konfiditaj partoj de diocezo, t.e. la parokoj, tiel ke la katolika mondo estas disdividita en diocezoj (ĉirkaŭ 2.000) kaj en parokoj. Samkiel ĉiu diocezo havas sian katedralan preĝejon, tiel ĉiu paroko havas sian parokan preĝejon, kie la kredantoj kunvenas en unueco.

Servanto de la unueco de la universala Eklezio estas la Roma papo, kiu havas la taskon gvidi la tutan Eklezion kaj akceli kaj defendi ties spiritan bonon. Li ne havas politikan potencon, sed zorgas por la ĝenerala bono, la paco kaj la unuigo de la tuta homaro. En lia ofico helpas lin la kardinalaro kaj la Roma kurio, kiu konsistas el kongregacioj (= konstantaj komisionoj), tribunaloj, sekretariatoj kaj oficejoj. La papo havas suverenecon ligitan kun Vatikan-Urbo, liliputa Ŝtato (kelkcent loĝantoj), restaĵo de pasintepoka pli vasta ŝtata potenco. Ĉi tiu suvereneco ebligas al la papo plenumi libere sian oficon. Li akreditas siajn reprezentantojn (= nunciojn) ĉe la diversaj registaroj (el kiuj multaj nekatolikaj), kiuj tion petas, por servo al la paco kaj por la libereco de la katolikoj.

Gravan rolon en la katolika mondo havas la diversaj monaĥaj aŭ religiulaj ordenoj (ekz. jezuitoj, benediktanoj, franciskanoj, dominikanoj, salezianoj, ktp), viraj kaj virinaj, pastraj kaj laikaj, dediĉitaj al la preĝado aŭ al la apostolado en la mondo. Fondite diversepoke, fare de grandaj historiaj personoj (ĝenerale sanktuloj), la ordenoj laboras en apartaj fakoj (lernejoj, malsanulejoj, junularo, sociala asistado, misioj...) sub la gvidado de ĝeneralaj superuloj, konforme al apartaj ordenaj reguloj kaj por la ĝenerala bono de la Eklezio.

Havante supernacian karakteron, la Eklezio varbas siajn oficantojn el ĉiuj popoloj inter kiuj ĝi troviĝas, kaj ĝi alprenas iliajn kulturon kaj lingvon. Tial la Di-servoj en la katolika Eklezio nuntempe estas celebrataj en ĉirkaŭ 250 lingvoj (inkluzive de Esperanto). Aparta loko tamen apartenas al la latina lingvo, pro ties kunligo kun la Roma Eklezio kaj ties historia rolo, tiel ke iusence ĝi aspektas kiel ĉeflingvo de la Eklezio, speciale en la mes-celebro.

Por vivi kaj agadi laŭorde en la socio, la Eklezio ellaboris, ekde sia praepoko, propran leĝaron, daŭre adaptatan kaj ĝisdatigatan. La ekleziaj leĝoj nomiĝas kanonoj (el la greka kanon = kano, longmezurilo, regulo). La lasta Kanonjura Kodo de la latina Eklezio publikiĝis en 1983. Ĝi deklaras la eksterajn regulojn de la kristana vivo, difinas la rajtojn, la devojn, la sankciojn, precizigas la reciprokajn rilatojn de la pastraro, de la ordenoj kaj de la kredantoj, kaj prezentas la principojn pri la rilatoj de la Eklezio kun la Ŝtatoj.

Al la materiaj bezonoj de la pastraro kaj al la aktivadoj, kiujn parokoj, diocezoj, religiaj ordenoj kaj la papo mem faras en la Eklezio kaj en la mondo, kontribuas nur la libervolaj monoferoj de la katolikoj, laŭ la amo-impulso kiun la Sankta Spirito vekas en iliaj koroj. La Eklezio, do, ne estas ekonomia aŭ materia potenco, sed ĝi fidas nur je la Spirito de Dio.

 

Proponoj

 

Legi: Luk 22, 31-32; Joh 21, 15-19 (rolo de Petro); 1 Tim 3, 1-7 (rolo de episkopo).

Informiĝi: pri la diocezo de via loĝloko.

Preĝi: Ho sinjoro, purigu vian Eklezion.

 

P. Rossano - B. Cadei  (FINO)

 

al la indekso


 

KREDO KAJ SCIENCO: HARMONIA KONSENTO 

 

En fama, pridiskutita verko: Scienco kaj kredo, kaj ilia pretendita konflikto, aperinta komence de la nuna jarcento, la itala barnabitano Patro G. Semeria pruvis kun juneca pasio kaj klera kompetento la internan harmonion inter la kredo revelaciita de Dio kaj la scienco konkerita de la homoj. Kontraŭ la raciismaj (veras nur tio, kio estas laŭ racio) kaj la kredismaj (nur tio, kio estas revelaciita) teorioj, li defendis la perfektan kunigeblon de ĉi ambaŭ sciofontoj, energie pledante por kristana kulturo firme fondita kaj kapabla venki konfronton kun «la malkreda scienco kaj la ateisma socialismo». Kaj en I miei tempi (= Mia epoko) la barnabitano menciis la tiaman kontraŭreligian etoson de la Roma universitato, kaj iujn lekciojn de Antonio Labriola, plenajn de materiismo, el kiuj li eliris tiel maltrankvila, ke kun aliaj studentoj, li iris al la baziliko de sankta Maria la Granda preĝi por ke lian kredon ne skuu «dialektiko kaj sofismoj».

Sesdek jarojn poste, la dua Vatikana koncilio solene deklaris, ke «la kristanoj eĉ ne imagas starigi la atingojn de la homaj kapabloj kaj povoj kontraŭ la potenco de Dio, kvazaŭ la racia estulo konkurus kun la Kreinto; male, la kristanoj estas konvinkitaj, ke la venkoj de la homaro estas signoj de la grandeco de Dio kaj frukto de lia neeldirebla savo-plano». Kaj menciante la laŭdevan memstarecon de la surteraj realaĵoj, la koncilio asertas ke «la laŭmetoda esploro, propra de ĉiuj sciofakoj, se ĝi sekvas vere sciencan vojon kaj moralajn leĝojn, neniam reale kontraŭos la kredon, ĉar la surteraj realaĵoj kaj tiuj de la kredo fontas el la sama Dio». La teksto daŭrigas, bedaŭrante «iujn pasintepokajn kondutojn, kiuj, estigante malpacojn kaj disputojn, fortrenis multajn scienculojn tiagrade, ke ĉi-lastaj opinias, ke scienco kaj kredo reciproke kontraŭas».

Tio, kio estas nuntempe jam sendiskuta problemo kaj temo de trankvilaj pripensoj flanke de homoj kun bona volo, estis en la pasinteco deirpunkto de akraj debatoj, fortaj riproĉoj kaj korŝiraj konscienc-kazuoj, ĉefe ekde la moderna epoko.

La dua Vatikana koncilio mem mencias la kazon de Galileo Galilei kiel ĉagrenan en la historio de la Eklezio; pli freŝdate papo Johano Paŭlo la dua deklaris postulinda novan detalan esploron de la afero, promesante sian subtenon al teologoj, historiistoj kaj sciencistoj, por honesta kaj lojala pacigo de iamaj kontraŭstaroj. «La grandeco de Galileo estas konata de ĉiuj» - aldonis la papo, rimarkante ke la ekzisto mem de la Papa Akademio de Sciencoj «atestas okulfrape la profundan harmonion inter la vero de la scienco kaj la vero de la kredo».

Plurfoje tra la jarcentoj la Eklezio povis konstati la feliĉan kunligon inter la plej diversaj kulturaj kampoj, en reciproka, fruktodona interŝanĝo de valoroj kaj influoj: ni pensu pri la renkontiĝo de la prakristanismo kun la tradicioj de judismo, kun la leĝoj de romieco, kun la pensomaniero de helenismo, eĉ kun la orientaj «misteroj» kaj kun la vivemaj fortoj de la barbaraj popoloj. La evangelia mesaĝo neniam maltrafis la taskon lumigi la mensojn de grandaj homoj serĉantaj lumon kaj veron je ĉiu sciofako. Aŭgusteno kaj Tomaso por ĉiuj verkis plej mirindajn paĝojn pri la kristana spekulativo; verkistoj kiel Dante kaj Manzoni (ni mencias nur la du plej altnivelajn el la italaj) ĉerpis inspiron el la torĉo de sia kredo, por transdoni al la homaro la porĉiamajn ĉefverkojn de sia talentego. De Erasmo ĝis Pascal reeĥas la alvoko al tiu «philosophia Christi» (filozofio de Kristo) kiu, sen rezigni la intelektan flankon de la kredo kaj la postulojn de humanismo, difiniĝas kiel dumviva vokiĝo, atesto kaj sindevigo. En la epoko de sciencismo ekestis aro da «Pastroj scienculoj», kiel dokumentis Enrico Lucatello en verko kun tiu titolo, kiu revuas kelkdekojn de ekleziuloj, kiel Stoppani, Secchi, Denza ktp, kiuj esploris la mirindaĵojn de la kreaĵaro, por ilin diskonatigi al aliuloj.

Eble neniam kiel nuntempe ekestas klare la ŝanco de akordiĝo inter la vera kredo kaj la aŭtentika scienco, ambaŭ servaj al la ununura vero (kp. la mesaĝon de la koncilio al la pensuloj kaj scienculoj, 8 dec. 1965). Tiu bondeziro estas pli ol espero, ĝi estas realo pli kaj pli vasta.

La kristana kredo havas nenian kialon por misfidi je la racio: ekde la epoko de Klemento la Aleksandriano (3-a jarcento p.K.) la Eklezio faris unu el la plej signifoplenaj elpaŝoj, starigante sin flanke kun la filozofio kaj kun la tuta heredaĵo de la homa menso; tio ankoraŭ validas por igi la revelacion komprenebla kaj la rezonojn de la kredo pli proksimaj al la homa koro.

C. M. Erba (elitaligis C. Musazzi)

al la indekso


 

HELPU MIN KREDI

 

Sinjoro

helpu min kredi en mia nenieco

kaj faru, ke mia animo

liberigita el la korpo

leviĝu senbedaŭre

super la steloj

en la ĉieloj de Senfino

por ke ĝi ebriiĝu

je via lumo.

 

Raffaele D’Arpino, Italio; trad. B. C.

al la indekso


 

MADONO DE ATEISTOJ

 

Mi gardas tiujn,

kiuj ne kredas

je mia Filo.

 

Mi volas helpi al ili;

ili ja estas miaj infanoj,

kiel ĉiuj;

kvankam nenion

ili scias pri tio.

 

Mi preĝas.

Mi preĝas por tiuj,

kiuj ne preĝas.

 

Dum ili sangas -

per mia preĝo,

kiel per bandaĝo,

mi vindas iliajn vundojn.

 

Kiam ili dronas -

mi ĵetas al ili

mian preĝon

kiel savo-zonon.

 

Dum ili mortas -

el mia preĝo

mi faras kapkusenon

por iliaj lacaj tempioj.

 

Kaj poste mi prenas en manojn

ilies siblantajn cindrojn

kaj metas ilin

ĉe la piedoj de mia Filo.

 

Kaj mi petegas

ilian kompaton:

por putraĵo,

por oponantoj,

por nekredantoj.

 

Mi diras:

kreu ilin,

mia plej amata Filo.

 

Plenigu ilin

per via ekzisto.

 

Inspiru ilin

per via eterneco.

 

Varmigu ilin

per via sufero.

 

Ili estu via dorno.

Ili estu via kruco.

 

Mortu por ili.

Ankoraŭfoje.

La sekvan fojon.

La lastan fojon -

ho, Filo mia,

la plej amata.

Petegas vin pri tio

via patrino.

 

Petegas vin pri tio

Madono de ateistoj.

 

Roman Brandstaetter, Pollando

Esperantigis Jan Kos

al la indekso


 

Cigana rakonto 

SVATO

 

- Kun Dio mi trovas vin, mia kara frato!

- La kara Dio portis ankaŭ vin, frato. Kial vi iras ĉi tien, kion vi serĉas ĉe mi?

- Por tio mi venis, ke mi rigardu vian filinon, kaj svatu ŝin por mia filo. Mi aŭdis tiel, vi havas tre belan filinon. Ŝi havas belegan vizaĝon kaj belegan staturon. Venas-foriras la ciganoj en la mondo, portas la famon. Tiu famo disvastiĝas pri via filino, ke tian belegan ciganinon, kiel estas ŝi, oni ne povas trovi en blanka lando. De kiam mia filo ekrigardis ŝin, li ne havas kvieton en hejmo, tiom li sopiras al ŝi. Tre granda afero estas tiu, mia frato, por kiu mi venis ĉi-tien. Ankaŭ, kiel mi povas diri al vi?... Mi havis unu orpeltan ŝafideton. Mi preferis ĉi tiun ŝafideton ol ĉio sur la mondo, ĉi tiu estis mia trezoro. Foje, kiam mi paŝtis la ŝafideton ekstere sur la verda kampo, granda ŝtormo venis je ni, nigraj nuboj atakis kontraŭ ni, kaj dum la granda ĉiela milito perdiĝis mia orpelta ŝafideto. Serĉe al ĝi mi jam iris la tutan teron, sed ĝin mi trovis nenie. Mi nun trovis ĝiajn piedsignojn, kaj la piedsignoj min gvidis ĉi tien, en vian domon. Mi tre petas vin, kara frato, al mi redonu mian orpeltan ŝafideton.

- Ve, mia kara frato, diru preĝon al la sankta Dio, ke li vin portis en mian domon, ĉar vere ĉi tie estas tiu orpelta ŝafideto, vi trovis ĝin! Foje mia filino eliris sur la vojon, tiu belega floro, kaj belege paŝadis sur la longa vojo. Kiam ŝi rigardis dekstren, la floroj dehiskis sur la dekstra flanko de vojo, kiam ŝi rigardis maldekstren, la florfolietoj de rozoj dehiskis sur la maldekstra flanko de la vojo, sed ŝi iris rekte sur ĉi tiu belega vojo. Foje, kiam ŝi rerigardis, kaj ŝi vidis, ke nigraj nuboj venas post ŝi, pretiĝadas nigra ŝtormo. Pluvegis, sed tiel, ke preskaŭ deŝiriĝis la ĉielo! Mia filino tiam demetis siajn belajn ruĝajn pantoflojn, tenis ilin en mano kaj bele iris plue. Do foje nur kion ŝi ekrigardas! Dum la pluvego unu belega orpelta ŝafideto proksimiĝas al ŝi sur la vojo. Belega estis la ŝafideto, ĝia similulo ne ekzistis sur la tuta mondo, ĉar ĝi tiel brilegis. Ĝi iris direkte al mia filino, kaj petadis en ŝian sinon. Por ĉi tiu, ĉar jam ili amegis unu la alian, mi petas vin, mia kara frato, ni ne disigu ilin, lasu ĝin ĉi tie en mia domo kun mia filino. Dank' al Dio, mi havas monon, oron, arĝenton, veturilon, ĉevalon. Ĉi tie vivas miaj parencoj, ni faros tian geedziĝan feston, ke ĝia famo disvastiĝos sur la tuta mondo. Ormoneroj estos en la haroj de fianĉino, kaj ŝi portos karan silkan veston, pli bonan, ol vestoj de reĝidinoj! Ĉar belega estas mia filino, ŝin benu la sankta Dio! Ŝi havas belegan vizaĝon kaj belegan staturon. Brilas ŝia profilo, kiel la fajrolango! Iru la famo ne nur Hungarion, iru la tutan mondon! Atingu ĉien, kie vivas ciganoj, sciu ĉiu ĉie, ke edziniĝis la filino de Dosku!

La juna paro iru en oron kaj en arĝenton!

 

Rakontis Kŕrol Lakatos, 65-jara cigano

kolektis Károl Bari, tradukis Sándor Termes, Hungario

 

 

al la indekso


 

 

Rakonto pri la miraklopova Sankta Maria-bildo de Mariapocs

 

LA FIANĈINO 

Foje vivis unu homo, kiu havis unu filinon. Kiam alvenis la tempo, ke la knabino ĵuru fidelon al sia fianĉo, kun la nuptopopolo ili iris en la preĝejon. Tuj post lia alveno en la preĝejon, la patro ekprenis la manon de sia filino kaj diris:

- Se vi estas ankoraŭ knabino, honeste mi edzinigos vin. Sed se vi plu ne estas knabino, malfiksiĝu la florkrono de sur via kapo kune kun via tuta hararo!

La knabino diris malbenon je si mem, ĵuradis, ke ŝi ankoraŭ estas virga: - Donu Sankta Maria: malfiksiĝu la fianĉina krono de sur mia kapo kun miaj tutaj haroj, se mi jam ne estas virga!

Ŝi volis iri al la altarbildo, sed la blanka fianĉina krono kune kun tutaj haroj falis sur la ŝtonan plankon de la preĝejo. Ŝi tiel puniĝis pro la mensogo. Ŝi tuj mortis. La patro iris hejmen.

 

Rakontis (1981): Edit Székely, 28-jara ciganino, Csŕcsbozsok;

kolektis Károl Bari, tradukis Sándor Termes, Hungario

 

La mirakla bildo de Mariapocs

al la indekso


 

PREĜO DE TABAKUMANTOJ

 

Sinjoro, ni iĝis fenomeno ĝenerala,

por sin defendi l’ kunularo sana

kontraŭ ni alarme sonoregas,

kelkloke kvazaŭe ekskomunikas.

 

Ili pravas, sed ne perceptas,

ke al la fatala veneno

per nia adoleska imitemo

kutimigis nin spekulantoj,

la monopolaj ŝakrantoj.

 

Sinjoro, antaŭ Vi humile mi konfesas,

la pasio min forte katenas,

mian laringon, koron jam lezas,

la fatala postefiko premas;

sed Vi estas Elaĉetanto nia,

liberiganto el sklaveco ĉia.

 

Sinjoro, mi turnas min al Vi kun la kunularo:

Vi estu saniganto de nia toksosoifo,

Vi estu forpelanto de nia streso, enuo,

Vi estu nin nube ĉirkaŭanta azilo,

Vi estu nia instinkta pensa ekdeziro,

Vi estu nia nervara transponanto,

Vi estu nia kvietiga medikamento.

 

Sinjoro, sendu al ni sanigan venton

traaerumi nian internon,

la sedimenton el ni detergi,

la frakasitan mondon

por ni denove koherigi.

Benu nian sopirdeziron,

akcelu la memregan abstinon,

donu al ni la veran destinon,

fariĝi kristana bonodoro

por nia unika superba globo.

 

Anonimulo, el la hungara revuo “Uj Ember”

 trad. Akos Horváth

 

al la indekso


 

Recenzo 

INTERESA BELETRAĴO TRADUKITA EN ESPERANTON

 

Kiam, ekde 1922, komencis aperadi romanoj de la juna pola verkistino Zofia Kossak, ili tuj altiris la atenton de la kritiko. Incendiaro, Ora libero, Obseditaj de Dio, Kruckavaliroj, Sen armiloj, Reĝo-leprulo, Varna…. gajnis daŭre kreskantan nombron da legantoj, plimultiĝadis la eldonoj, kaj baldaŭ la verkoj transpasis la limojn, aperante - tradukite - en eksterlando. Ĝis nun libroj de Zofia Kossak aperis en 25 lingvoj.

La verkistino reprezentas tiun literaturan fluon, kiun oni difinas kristana. Ŝi ne travivadis hezitojn, internajn mondkonceptajn batalojn kun si mem, balancadon inter diversaj filozofiaj sistemoj - de la komenco ĝis la fino ŝi restis fidela al katolikismo, kiu traprenetris ankaŭ ŝiajn verkojn.

Tamen, tiu katolikismo havis nenion komunan kun devoteco, maltoleremo, fanatikeco; male, la verkistino estis malfermita al ĉiu homo, sendepende de ties konvinkoj. Dum sia tuta vivo, ŝi amike rilatis al konfesantoj de diversaj religioj, precipe al protestantoj, multaj en sia ĉirkaŭaĵo, kaj ankaŭ en ateistoj ŝi vidis gefratojn. Vaste konata estas ŝia - ege danĝera - helpado al ekstermataj judoj en la varsovia geto, kaj ŝia heipemo al la kunulinoj en la hitlerismaj koncentrejoj, kien ŝi estis transportita.

Kun kortuŝo kaj plej korvarme rememoras ŝin najbaroj, kaj kamparanoj de la vilaĝo en kiu ŝi loĝis preskaŭ 50 jarojn. Interesiĝante pri ĉies farto kaj problemoj, ŝi estis ĉiumomente preta helpi laŭ sia povo, ĉar al homoj ŝi rilatis ne kun pasiva kompato, sed kun aktiva amo.

En unu el siaj verkoj ŝi prezentis ermiton, kiu, forlasinte abomenan kaj subtaksatan homamason, vivis en dezerto, atendante la dian revelacion. Proksime al lia morto, subite… «Dia Voĉo eksonis en la dezerto, plenigis ĝin, skuis, plena de potenco kaj kolero:

- Kion vi faris, ke mi vin savu? Sufiĉe da talantoj mi donacis al vi… Kion vi faris el ili? Respondu! Kie estas la frukto de via vivo? Kie la malsataj, kiujn vi nutris? Kie la mizeruloj, al kiuj vi donis veston? Kie la malĝojaj, kiujn vi konsolis? Ne amas min tiu, kiu ne amas mian kreitaĵon. Rigardu, kien kondukis vin via orgojlo!

- Sinjoro, kompatu min, Sinjoro!

- Foriru, malbona servisto, ami vian proksimulon…».

Jen la kredo de la granda verkistino; kiel ŝi pensis, tiel ŝi verkis kaj agis.

En ĉi tiuj monatoj ankaŭ la esperantistoj povos, almenaŭ specimene, legi tekston de Zofia Kossak, el ŝia verko Obseditaj de Dio; tri rakontoj (en unu volumeto) aperos esperantlingve: Obseditaj de Dio, En dezerto, kaj Legendo pri sankta Andreo.

Estas tre dezirinde, ke precipe la kristana esperantistaro ekinteresiĝu pri tiu teksto, spegulanta noblan, puran kristanecon: ja tiaspecaj verko maloftas en la nuntempa esperanta literaturo, inundata de diversaj, ofte misvaloraj fiaĵoj. Ni zorgu ne perdi la kapablon saĝe pritaksi la valorojn, ka konstrui ĝustan valor-grandaron.

Kazimierz Szczurek, Pollando

 al la indekso


 

Nebone vidantaj infanoj atendas vian helpon

 

ALVOKO EL POLLANDO 

Ideo: populareco de la lingvo Esperanto kaj de la Esperanto-movado. Feriado dum 2 semajnoj por 20 infanoj kaj 3 edukantoj.

Celo: prezenti al ĉi tiuj infanoj la mondon kaj Esperantujon, dum ili ankoraŭ povas vidi (inter ili estas mia 12-jara filo).

Dato: julio 1989.

Loko: Anglujo, urbo Leek, ĉirkaŭ 200 kilometrojn norde de Londono.

Prezoj: gepatroj pagos veturadon de Varsovio ĝis Londono kaj reen; estas bezonata okcidenta mono por veturado de Londono ĝis Leek kaj reen, nutrado, distraĵoj, ktp.

Ni atendas vian helpon. Ankaŭ malgrandaj sumoj estas bonvenaj.

 

Edward Jaworski, Warszawa, Pollando

 

al la indekso


 

NI PAROLU PRI MONO 

Mi esperas, ke la membroj de IKUE, kaj pli ĝenerale la legantoj de EK, bonvolos legi ĝis la fino ĉi tiujn linjojn, ĉar mi estas konvinkita, ke ili estas tre gravaj por la vivo kaj la estonteco de la Asocio (gravaj ne ĉar ili venas de mi, sed ĉar ili koncernas viv-esencajn problemojn).

Ne malofte alvenas plendoj pro la ne sufiĉe ampleksa agado de IKUE, aŭ pro la malfruo en la liverado de la revuo, aŭ pro la neglata funkciado de la administraciaj servoj de nia Asocio. Mi ne intencas, ĉi tie, pravigi mian agadon, sed nur doni kelkajn konkretajn detalojn, kiuj eble povos prilumi la situacion kaj klarigi la motivojn de tiuj misfunkcioj.

Malgraŭ la grandiozaj formuloj, en la Esperanto-movado (kaj IKUE ne konsistigas escepton) la agado kuŝas, pli-malpli, en la manoj de nur malmultaj aktivuloj, kiuj plejparte volontule, en la momentoj liberaj je familiaj kaj profesiaj devoj, zorgas pri la diversaj iniciatoj. Estas memkompreneble, do, ke kiam okazas eventoj, kiuj profunde skuas la vivon de aktivulo, lia (aŭ ŝia) tuta agado lamas. Tio okazis lastatempe ĉe mi, ĉar al miaj jam premaj profesiaj okupoj (mi perlaboras mian panon kiel juĝisto ĉe Supera Tribunalo) aldoniĝis la fakto, ke mia patro kuŝas de tri monatoj en hospitalo pro duonparalizo, kaj mi devas ĉiutage helpadi lin en la plej rutinaj bezonoj. Facile oni povas konjekti, kiel fariĝis al mi malfacile praktiki la Esperanton-aferojn kun la diligenteco kaj oferemo, je kiu mi kutimis pli frue: mi devas nun, eĉ pli ol iam, ŝteli al la dormo la horojn dediĉotajn al Esperanto.

Samtempe, la presejo ĉe kiu estas aperigata EK havis plurajn kaj diversa-specajn problemojn, precipe ĉar la tradicia presado per plumbo fariĝas pli kaj pli malaktuala, ne valoras la penon ripari la maŝinojn kiam ili difektiĝas, des malpli estas konvene modernigi la literaron kiam ĝi foruziĝas, dum fotokompostado (cetere ankoraŭ sufiĉe nova) estas komplika por Esperanto pro la ĉapelitaj literoj. Krome, antaŭ ol definitive transiri al fotokompostado, oni devos plene utiligi la materialon pli frue kompostitan per plumbo, kun facile imageblaj problemoj por kunmeti pecojn laŭ diversaj teknikoj.

Sed la ĉefa problemo, kiom koncernas la kurantajn aferojn de IKUE, estas la manko de sufiĉaj monrimedoj. La homoj kiuj, en Romo, kapablas labori por IKUE, kaj havas la tempon kaj la emon tion fari, estas bremsataj de la fakto, ke tiu laboro estas grandparte nepagata, kaj krome gi forprenas tiun tempon, kiun oni povus dediĉi al pagataj aktivadoj. Mi ne parolas pri mi mem (ĉar, bonŝance, mi kontentige vivas per mia profesio), sed pri homoj kiuj, potenciale, havus la eblecon agadi por IKUE en diversaj fakoj (Radio Vatikana, redaktado kaj enpaĝigo de la revuo, ekspedoj, administraciaj registradoj, ktp).

Se oni kalkulas, kiel la enspezoj de IKUE estas utiligataj, oni vidas jenajn procentaĵojn:

afranko                                               32,7%

presado EK                                        30%

elspezoj por Radio Vatikana               15%

elspezoj por la Centra Oficejo  14,8%

transportoj                                          3,7%

kovertoj, papero, ktp                            3%

agado kaj propagando                         0,8% 

En tiaj cirkonstancoj, ne multo estas farebla por «agado kaj propagando» (0,8% el la elspezoj): oni pensu, ekzemple, ke la fotokopiado en pluraj ekzempleroj de la ampleksa Misalo, transdonita en pasinta januaro al la Kongregacio pri Sakramentoj, kostis proksimume 0,9% el la jara budĝeto de IKUE!

Se IKUE daŭre agadas, tio ŝuldiĝas aI tri faktoj:

1) preskaŭ ĉiuj laboroj estas farataj senpage aŭ kontraŭ nur simbola pago;

2) de tempo al tempo alvenas donacoj de bonfaremaj membroj (aŭ eĉ de neesperantistoj, kiuj aprezas nian agadon);

3) IKUE profitas de altprocentaj interezoj sur la monsumoj ricevitaj kiel kotizoj de la dumvivaj membroj.

Se eĉ nur unu el la tri diritaj cirkonstancoj mankus (kaj tio povus okazi en ĉiu ajn momento), oni devus draste limigi kaj rearanĝi la tutan agadon de IKUE, komencante - plej probable - de la elsendoj de Radio Vatikana.

Kion fari? Antaŭ ĉio, jam estus granda helpo se la membroj pagus akurate sian kotizon, ne devigante al pag-admonoj (tiel oni evitus perdon de tempo, de homaj fortoj kaj de mono); due, donacoj estas ĉiam bonvenaj!

Konklude: per la mono oni ne faras ĉion, sed sen mono oni faras nenion!

 

Antonio De Salvo, Sekretario-Kasisto de IKUE

al la indekso