Enhavo de Espero Katolika numero 3/1989

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  "Eniro en Jerusalemon", Renato Guittuso (1912-1987)

 

 

 

historia noto: la kolora foto ĉi tie montrata, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj!

            Post ia letargio, EK estas reakiranta ĝustan paŝadon: ni certigas, ke tio ĝojigas nin ne malpli ol vin.

            Vi trovos en ĉi tiu numero la pensojn de juna ĉino, edukita en ateismo, pri Dio kaj kredo. Vi povos trovi ankaŭ aliajn interesajn aferojn, ekz. rilate la kristanan vivon en Litovio.

            Al ĉiuj, bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

KIO PLEJ VALORAS? 

Jesuon gastigis virino, kies nomo estis Marta, kiu havis fratinon, nome Maria. Ĉi-lasta sidiĝis ĉe l’ piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian Parolon, dum Marta diszorgegis pri multaj hejmservoj. Iumomente ĉi tiu aliris al Jesuo kaj diris: «Sinjoro, ĉu vi ne zorgas, ke mia fratino lasis min sola servi al vi? Diru do, ke ŝi helpu min!». Sed la Sinjoro respondis: «Marta, Marta, vi pri multo zorgas kaj klopodegas, sed unu sola afero estas necesa! Fakte Maria elektis la bonan parton, kiu ne estas prenota for de ŝi!» (Luk 10, 38-42). 

Kion vi pensas, kion vi sentas legante ĉi tiun tekston el la evangelio? Eble vi sentas vin iomete maltrankviligata, eble vi kunsentas kun Marta kaj vi bone komprenas la mastrumistinon, kiu grumblas pri sia fratino. Ĉu ŝi ne pravas, ke ŝi grumblas? Jesuo estas gasto en ŝia domo, en ilia domo. Oni invitis Lin, la amikon, kaj nun oni devas zorgi pri Li. Oni devas prepari la festenon por Li. Oni devus... sed ŝi devas klopodi tute sola. Ŝia fratino forgesas ĉion. Maria sidas proksime al Jesuo, apud Liaj piedoj, kaj aŭskultas Liajn vortojn. Verŝajne ankaŭ Marta ŝatus aŭskulti la vortojn de Jesuo - sed la festeno ne preparas sin mem. Kaj finfine Marta ne povas silenti, ŝi devas atentigi la Sinjoron pri la maljusteco de ŝia fratino. Se la fratino mem ne rimarkas, ke ŝi devas helpi al la preparado de la festeno, Marta devas alvoki Jesuon, ke Li uzu Sian aŭtoritaton kaj igu la fratinon helpi Martan.

Sed la Sinjoro ne uzas Sian aŭtoritaton, tute ne! Li defendas Marian kontraŭ ŝia fratino Marta. Li montras al Marta la ununuran gravan aferon: «Celu unue la regnon de Dio, celu la proksimecon de la Sinjoro, aŭskultu Lian vorton!».

Kaj la klopodo de Marta, ĉu ĝi ne estas necesa? Ni ja devas labori, klopodi, zorgi! Ni ne povas nur sidi apud la piedoj de Jesuo. Ĉu ni ĉiuj eniru en kontempleman monaĥejon? Sed ankaŭ la anoj de kontemplemaj komunumoj laboras. Mi kredas, ke Jesuo volas montri al Marta, al ni ĉiuj, ke ni riskas perdi la rigardon al la gasto, al Dio mem, ĉar ni nur klopodas, zorgas! Laŭ mia opinio la admono de Jesuo al Marta, al ni, estas atentigo pri la plej grava, la ĉefa ordono de Dio: «Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj via tuta animo kaj via tuta forto. Kaj amu vian proksimulon kiel vin mem!» (Luk 10,27). Se ni amas Dion per nia tuta koro, la amo al la proksimulo estas mem donaco de Dio, donas al ni la forton, la kapablon, ke ni amu nian proksimulon. Sed ĉi tiu forto de amo al Dio tiel helpas nin, ke ni ne forgesas la ununuran gravan aferon. Helpe de ĝi la rang-ordo en nia vivo estas la justa: unue Dio! Ni kapablas kompreni, kie kaj kiu estas la mezo, la centro de nia vivo: la Eternulo, Dio, la Patro, kaj Jesuo Kristo, la Filo de l’ Patro.

Se ni daŭre serĉas ĉi tiun centron, se ni vivas el ĉi tiu centro, ni povas reiri al niaj gefratoj, ĉar ni ne foriras for de Dio, de Jesuo. Se ni unue serĉas, kiel Maria, la bonan parton, serĉadas ĝin persiste, ĝi ne estas prenota for de ni, eĉ ne, se ni klopodadas kaj zorgegas pri multaj aferoj favore al niaj gefratoj.

Fratino Theotima Rotthaus OSB, F.R. Germanio

al la indekso


 

 

Misiisto rakontas

 

TRI MINUTOJ DE SILENTO 

El Ugando, kie mi misiistis, mi elmigris al Zairio, kien rifuĝis multaj ugandanoj, kaj tie mi restis dum kvin jaroj... Fine mi revenis kun kelkaj kunfratoj en Koboko kaj refunkciigis la mision. Iom post iom, sekvante nian ekzemplon, multaj rifuĝintoj revenis. Ni rekonstruis la preĝejojn: tiuj el pajlo estis falintaj, la aliaj estis detruitaj de la soldatoj de Amin kaj de la fuĝantoj.

Dum la Karesmo de tiu jaro ni estis decidintaj aranĝi spiritan tagon en ĉiu preĝejo. La kristanoj venis amase. Do la vivo normaliĝis post jaroj de fuĝoj kaj timoj. Renkontinte la fidelulojn de la lasta preĝejo, mi revenis al la misio. Eniris mian aŭton Land Rover du virinoj kaj viro, kiuj esti petintaj, ke mi veturigu ilin ĝis Koboko. Ses kilometrojn distance de la misio jen subite pafado de mitralilo. Mi sentis fortan doloron je genuo. Mi haltigis la aŭtomobilon, eliris kaj ĵetis min sur la herbon. Same faris la aliaj. Sekvis kelkaj minutoj de absoluta silento. Mi aŭdis paŝojn: kelkaj soldatoj en uniformo proksimiĝis, mi rekomendis min al Dio. Unu el la soldatoj senvorte forprenis miajn okulvitrojn, la horloĝon kaj la sandalojn; oni prenis ankaŭ ligaĵon da vestoj de unu virino, kaj foriris. Mi klopodis leviĝi, sed la vundita kruro ne obeis. Intertempe alvenis kelkaj homoj kaj demandis: «Kio okazis, patro?». Mi klarigis, ke mi estis vundita. Kelkmaniere oni trenis min ĝis la aŭto kaj klopodis startigi ĝin, sed vane: la veturilo estis paftrafita almenaŭ en 30 lokoj.

Al la helpantoj mi diris, ke la aliaj kunvojaĝantoj ĵetis sin sur la herbon, kiel mi. Ili rigardis kaj trovis, ke du estas jam mortintaj, kaj la virino estas grave vundita. Venis el la misio misiisto per alia  aŭto, ŝarĝis min kaj la virinon kaj veturigis nin al la hospitalo, sed bedaŭrinde la virino mortis tuj. Mi perdis multe da sango. Nun mi uzas bastonon, sed mi esperas ke post kelkaj monatoj mi ne bezonos ĝin.

El la itala tradukis F. Ruaro

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (15)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto - dekunua parto - dekdua parto

dektria parto - dekkvara parto

 

 

Kristanaj virtoj: sobreco kaj veremo 

La kristano estas humila kaj sobra. Humila, ĉar ĉio, kion li havas, estas senkompensa donaco de Dio, kies helpon kaj pardonon li daŭre bezonas peti. Sobra, tio estas reganta sian korpon kaj sentemon, ĉar li konscias, ke malordo estas ĉiam en li latenta kaj danĝera, tiel ke li devas vigladi, por estiĝi laŭeble homo perfekta kaj senriproĉa laŭ la ekzemplo de Kristo. Tial la kristano sin gardas kontraŭ voluptamo kaj envio eĉ nur internaj, kaj ekzercas la sinregadon foje eĉ per abstinado aŭ fastoj, por esti pli obeema al la interna impulso de preĝo kaj amo. Lia sobreco koncernas ankaŭ la sekson kaj la posedemon; li do strebas al korpa kaj spirita pureco laŭ maniero konvena por lia vivo-stato.

Jesuo instruis kristalpuran sincerecon kaj lojalecon; la kristano do regas sian langon kaj parolon.

Honesteco kaj interna paco 

De Kristo li ricevis ankaŭ la donacon de interna paco kaj ĝojo. Kiel amata filo de la ĉiela Patro, la kristano sentas sin libera; lin ne afliktas skrupuloj aŭ timego de insidaj malicaj potencoj. Kiam li agadas por bono, li tion faras pro amo, kaj la amo forpelas la timon, kaj plenigas per ĝojo. Tial la kristano, eĉ meze de ĉagrenoj, povas konservi profundan serenecon kaj internan pacon.

Kiel privata homo, la kristano devas esti honesta kaj tute diligenta eĉ en plej etaj detaloj. Li estas lojala kaj verdira, fidela al la promesoj, senorgojla. Li evitas ĉian perforton, respektas alies rajtojn, ĉefe la konscienco-liberecon, kaj traktas ĉiujn kun honoro kaj respekto. Li respektas la sanktajn leĝojn de la familio kiel patro, edzo, filo. Kiel civitano, li plenumas siajn socialajn devojn redonante al la imperiestro la propraĵojn de la imperiestro (Mat 22,21) laŭ la ordono de Kristo. Koncerne la uzon de la materiaj kaj spiritaj riĉaĵoj de la universo kaj de la homaro, validas por la kristano la regulo de Paŭlo: ĉio apartenas al vi, kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio (kp 1 Kor 21-23)... Kio ajn estas vera, honesta, justa, ĉasta, ŝatinda, bonfama, se estas ia virto, ia laŭdo, tion zorgu (Flp 4,8). 

Eklezia aparteneco 

La kristano ne estas izoleca: li scias, ke li estas kvazaŭ branĉo en vinberarbo, kaj membro en korpo. Kiel membro de la Eklezio, li partoprenas en ties vivo, en ties festoj, por publike atesti sian kredon kaj esprimi sian unuecon kun la kredo-fratoj. La kristano rigardas kiel sian devon partopreni je la dimanĉa sankta Meso, en kiu li spirite unuigas je la ofero de Kristo kune kun la komunumo, repaciĝante kun ĉiuj. Li praktikas abstinadon en la preskribitaj tagoj. Li repaciĝas kun Dio kaj kun la Eklezio per la pekkonfeso, partoprenigas al la malriĉuloj siajn havaĵojn, per donacoj proporciaj kun siaj ebloj. Fine, li rigardas kiel sian devon kaj honoron aktive partopreni en la misio de la Eklezio tra la mondo, por akceli la gloron de Dio kaj la dialogon kun la homoj. 

Socia solidareco 

La principoj, kiuj gvidas la konduton de la kristano rilate la kunhomojn, estas unuflanke la solidareco kun la socio, al kiu li apartenas, aliflanke la konscio pri la kredo kaj pri la senmeritaj Diaj donacoj ricevitaj de Dio. Tial li uzas sian povon sen orgojlo, konvinkite ke kion ajn li faras al la plej eta inter la homoj, al Jesuo mem li faras. Konscia, ke la senprofita amo estas la distingilo de la kristano, li estas pacienca, servopreta, gastama kaj grandanima. Estas por li fundamenta regulo pardoni la ofendojn, bonfari al la malamikoj, preĝi por reciproki malbonon per bono, laŭ la vortoj de Jesuo: Se vi pardonos al la homoj iliajn ofendojn, ankaŭ la ĉiela Patro pardonos la viajn; sed se vi ne pardonos al la homoj, ankaŭ via Patro ne pardonos al vi (Mat 6,14-15). Sed pardono kaj paco tute ne signifas senaktivecon. Konsciante, ke la homaro devas perfektiĝi kaj kreski ĝis la perfekta mezuro difinita de Dio, li sentas la devon fariĝi apostolo de sociala justeco, de paco kaj libereco. En la socio, fuŝata de maljusteco kaj hipokriteco, li kontraŭstaras per sia parolo kaj per ĉiuj justaj rimedoj ĉian ekspluatadon kaj subpremadon, pagante per sinofero la prezon de la plidignigo de la kunhomoj. La kristano ne estas mallaborema, ĉar li ricevis el la apostola tradicio jenan regulon: Kiu ne volas labori, tiu ne manĝu (2 Tes 3,10). Rigardante la laboron kiel esprimon de la volo de Dio koncerne la homojn, li konsideras sian labor-strebon kiel devigan personan respondon al la Dia ordono daŭrigi la kreadon kaj disponigi ĝin por servo al la homoj. Tial la profesia diligenteco kaj honesteco estas ne malhaveblaj ecoj de la kristano. 

Perspektive al la Dia Regno 

La kristano neniam forgesas la perspektivon, kiun la revelacio anoncas: li kunlaboras efektivigi la savo-planon de Dio. Tial ĉiutage li preĝas Venu via regno (Mat 6,10). Fronte al malbono kaj suferado, li restas forta kaj serena. Li konscias, ke ne Dio volas la suferadon, sed ke ĝi devenas el la pekado. Laŭ la ekzemplo de Jesuo Kristo, li bataladas per ĉiuj energioj kontraŭ la homaj suferoj, por ilin malpliigi. Sed, konsciante, ke ili ne estas tute forigeblaj, ĉe-okaze li akceptas ilin sen ribelemo, kiel rimedon po aliĝi al la volo de Dio, certe, ke, kiel li partoprenas en la suferoj de Jesuo li partoprenos ankaŭ en lia gloro (kp 1 Pet 413). La morto estas ankaŭ por la kristano timiga sperto. Tamen ĝi ne teruras lin. Li scias ke lin atendas feliĉiga kuneco kun Dio.

Proponoj 

1) Legi Mat 6,19-7,27 (kristanaj kondutreguloj); Joh 11,1-44 (Jesuo supervenkas la morton).

2) Serĉi pluajn informojn pri la kristanismo, se tio ŝajnas grava.

3) Preĝi: Venu, Sinjoro Jesuo! (Apo 22,20).

 

P. Rossano - B. Cadei - (daŭrigota)

al la indekso


 

DONU AL MI

 

Sinjoro: donu al mi vian tagon

mi donos al vi mian vesperon

donu al mi vian fajron

mi donos al vi mian malvarmon

donu al mi vian helon

mi donos al vi mian mallumon

donu al mi vian vivon

mi donos al vi morton mian.

 

Dina Baschetti, Italio

 

al la indekso


 

El litova komunuma gazeto “Talka” datita 17.10.1988

 

KIEL ONI MALFUNKCIIGIS VILNIUS-AN PREĜEJON EN 1948

 

Ĉi tiu kuraĝoplena artikolo, aperinta la pasintjaran oktobron en litova gazeto, estas modelo de glasnost (= travidebleco), kiu, kune kun perestrojka (= rearanĝo), konsistigas la programon de la soveta estro Gorbaĉov, kaj kiu esperigas la restarigon de plena religia libereco en Sovetunio. Ankaŭ la rajtigo al la litova episkopo Stepanoviĉius reveni al Vilnius, post 27-jara malpermesado, estas esperiga ĉi-sence. 

En la preĝejo de sankta Jakobo tiutempe oficis tri pastroj: paroĥestro, sac. Piekarskis; altaristo, sac. Kozak; vikario, sac. Vaiĉionis. Estante en la urba centro, nia paroĥo estis tre vigla. Dum litovaj, samkiel dum polaj diservoj, la preĝejo estis plenplena de fideluloj. Alvenadis ne malmulte da kleruloj, lernejanoj kaj studentoj, eĉ la gefiloj de la ministroj mem.

Pri la estonta malfunkciigo de la preĝejo, la paroĥestro eksciis jam kelkajn semajnojn pli frue, sed li ne sciis la daton, kiam tio okazos. Estis ordonite precize enlistigi tutan inventaron de la preĝeja havaĵo. La preĝejo de sankta Jakobo estis riĉa: ĝi posedis multajn kalikojn, kelkajn hostimontrilojn, multajn belajn ornatojn, mantelojn, tre multajn surplisojn kun koloraj pelerinoj por meso-servantoj, multajn elegantajn robojn por procesiulinoj. Antaŭ ol prepari liston de la havaĵo mi petis la paroĥestron, ke parton de la liturgiaj vestaĵoj kaj ujoj li transdonu al la malriĉa preĝejo de la Plej Sankta Koro de Jesuo, kiun tiutempe ankaŭ priservis mi. Tamen la paroĥestro ne konsentis, aŭ eble timis fordoni havaĵon jam kondamnitan al pereo.

Kaj jen, iun tagon de julio 1948 ĉirkaŭ tagmezo venis en la paroĥejon dekkelkaj ruse parolantaj viroj. Ili estis kelkaj membroj de la Plenumkomitato, kelkaj reprezentantoj de la rajtigito pri religiaj kultoj kaj de la Popola Komitato pri Internaj Aferoj (NKVD), krome kelkaj reprezentantoj de la rusa Teatro. Ili ĉiuj estis mezaĝaj fortikaj viroj: videble, oni atendis kontraŭbatalon. Dirinte, ke ilin alsendis registaro por malfunkciigi nian preĝejon, ili ordonis laŭeble urĝe malfermi sakristion, kie estos plenumata inspekto de la preĝeja riĉaĵo. Tiutempe en la preĝejo estis nek unu paroĥano. Konsternitaj kaj timigitaj ni ambaŭ (mi kaj sac. Piekarskis) partoprenis en tiu terura procedo de malfunkciigo de la preĝejo. Ili komencis elŝrankigi kaj ĵetadi surplanken ornatojn, mantelojn, albojn, stolojn, surplisojn. Pli belajn vestaĵojn oni proponis al la reprezentantoj de la rusa Teatro, kiuj elektis kaj enlistigis ilin, notante ridinde etajn taksojn: ornato, 2 rublojn, surpliso, 50 kopekojn, kaliko, 10 rublojn. Fine, ilia estro ordonis malfermi la altaran tabernaklon, forŝuti la Plej Sanktan, fordoni la kalikon al reprezentanto de la rusa Teatro kontraŭ iom pli alta pritakso de 30 rubloj. Tamen sac. Piekarski ne permesis ektuŝi la kalikon ĝis la aferon plenumos mem la rajtigito pri religiaj kultoj. La tabernaklo estis ŝlosfermita, kaj la ŝlosileto enmanigita al reprezentanto de la rajtigito.

Tiam rusa ulo surgrimpis la altaron kaj komencis forŝiradi la ore brilantajn dankmarkojn, kiuj ĝis tiam ornamis la miraklan bildon de la “Lukiskiai Dipatrino” (nuntempe en la preĝejo de sankta Rafaelo). Tiu sendiulo, forŝirinte la orumitan koretojn, ilin enpoŝigis, dum la arĝentajn krucetojn li ĵetadis surplanken kaj blasfemis en rusa lingvo. Ne plu povante tion vidi, mi surkuris la ĥorejon ĉe la orgeno, kaj plorante ekkantis la plorkantojn de Jeremio, kiujn mi sciis parkere. Dum mia kantado surgrimpis tien triopo da viroj, kiuj kolere ekrigardis al mi kaj priminacis per fingroj; unu el ili malsuprenigis sian pantalonon, kaj ege malpurigis la orgenan pedalon. Komenciĝis aĉega ridego de la diabla triopo, kiu ĉesigis la kantatan plorkanton de Jeremio. Mi rapide forkuris en mian ĉambron, kvazaŭ en malliberejan ĉelon, kaj laŭte ploregis.

Je malfunkciigo de la preĝejo de sankta Jakobo la homoj reagis tute trankvile kaj sindetene, ĉar ili estis timigitaj de ĵus okazinta (22.5.1948) amasa deportado en Siberion. Iom pli aktive reagis nur etaj infanoj kaj lernejanoj. Ili dum tuta monato alportadis floretojn kaj metadis ilin ĉe la ŝlosfermita pordego de ' pregejkorto, kaj genuiĝinte surstrate ili mallonge preĝadis... Pli poste milico komencis kaptadi tiujn infanojn kaj minaci al ili pri skurĝo. Foje eĉ plenaĝuloj ĵetadis iom da floroj trans la pregejkortan barilon.

En tiuj tagoj ankaŭ aliaj preĝejoj estis kanajle malfunkciigitaj. Inter ili tiu de sankta Johano (nuntempe muzeo pri arto), kiu estis aliigita je grenejo, kaj fakte iĝis tenejo de ratoj. El tiu ratejo foje ĝis mezo de la strato elkuradis aroj da ratoj por iome paŭzi, rodinte bildojn de la sanktuloj. Ne unu fojon mi aŭdis rimarkojn de preterpasantaj rusoj: “Ni estas mastroj neniigi monumentojn de litova kulturo”.

La orgeno malhonorigita per fekaĵo de sendieco en la preĝejo de sankta Jakobo malgaje silentis dum 40 jaroj. Nuntempe ĝi estas jam purigita kaj riparita. Ĉu la konscienco de nia kredanta nacio permesos al ni aŭskulti tiun muzikon, kiu memorigas sklavecon, kaj sklave al ĝi aplaŭdi? Ja tio estas unu el la centraj preĝejoj de Vilnius, propraĵo de fideluloj, ilia preĝodomo.

 

Sac. K. Vaiĉionis, memore al la dolora kvardekjara jubileo

el la litova tradukis A. J.

 al la indekso


 

KIAL SERĈI DION?

 

Intervjuo al ĉina ateisto

Ŝajnus sensence aŭ provoke prezenti al ateisto la demandon: “Kial serĉi Dion?”. Mi tamen demandis pri tio mian ĉinan amikon s-ron Wang Xiaotie. Per tiu demando mi celis sciigi la vidpunkton de juna viro edukita en ateisma medio, kaj eventuale estigi debaton inter la legantoj.

Mi ne intencas nun prirespondi liajn deklarojn. Supozeble legantoj reagos kaj (respekteme!) respondos. Mi nur demandas: se temas pri la (pli ol 900!) disĉiploj de Johns, kiuj sin mortigis, aŭ la fanatikaj sekvantoj de homoj, aŭ pretekstantaj religion por ne plenumi homajn devojn: ĉu tiaj uloj esprimas religion aŭ misreligion? pastro Battista Cadei

 

La aŭtoro de la artikolo, s-ro Wang Xiaotie, kaj lia filino Yao-yao

 

“Ŝajne inter mi kaj Li ekzistas nenia rilato”

Antaŭ ĉirkaŭ unu jaro iu itala pastro invitis min, ke mi artikole priparolu la temon: “Kial serĉi Dion”, kaj ke mi eldiru la “sinceran senton” (ĉu eble la pastro iam estis trompita de aliaj ĉinoj?). Mi promesis, tamen mi rapide ne povas skribi. La motivo estas tre simpla: tio ne estas facila, se iu volas bone klarigi la temon, kaj samtempe ne impresi la aliajn nur per sloganismo kaj formulismo!

Krome, mi ja ne estas familiara al Dio. Ĉe la koroj de plej multaj okcident-eŭropanoj Dio estas Sankta Eternulo. Laŭ ilia opinio, estas Dio, kiu kreis la unuan viron Adam el polvo kaj tero, kaj konstruis el la ripo, kiun li prenis de Adam, virinon Eva. Tial, kiam la posteuloj de Adam kaj Eva renkontis iujn nevenkeblajn malfacilojn, ili nur returne serĉis sian ĉiopovantan kreinton. Tamen mi ne estas ekleziano, kaj ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ ne ekkredis la miton, ke “Dio kreis la homaron”. Mi neniam ĝenas Dion per miaj propraj ĉagrenaĵoj (tio tute estas vana). Ŝajne inter mi kaj Li ekzistas nenia rilato. Por kio mi devas Lin serĉi?

Tamen la pastro efektive invitis min, junan ĉinon, skribi artikoleton; samtempe la temo estas tiel sagaca: kial serĉi Dion? Laŭ la vortoj, la respondo povas kaj jesi kaj nei; tamen, en la fina analizo, li konsideras, ke mi havas serĉadon kaj kredon - kiel multe da okcidentanoj amas sian Dion. Pri tio mi nevole pensadis: kiu estas Dio? Ĉu vere estas tia Dio en nia mondo?

Multaj ĉinoj kredas Marksismon (eble ankaŭ inkluzive min). En la fama kanto “La Internacio” estas ĉi tiaj vortoj:

Neniam ekzistas iu mesio.

Ni ne dependas de feo nek de reĝoj;

krei la homaran feliĉon

tute sin apogas sur ni mem.

Nia forpasinta prezidanto Mao Tsetong tiel klarigis Dion en sia fama verko “Translokado de montoj”: ĉi tiu “Dio” ne estas aliulo, ĝi ja estas popolanoj de tuta Ĉinio - fakte tio ankaŭ estas vidpunkto de ateismo. Tamen, se iuj personoj dirus, ke Marksismo-Komunismo estas nia Dio, ĉu estas homoj, kiuj al tio oponus?

Laŭ mia opinio, la okcidentanoj iom troege dependas de sia Dio. Kiam ili ne scias kion fari antaŭ grandegaj malfaciloj, ili ĉiam petas helpon de Dio, tutkore dezirante ke Li ilin ŝirmu kaj bondonacu. Sed kiam iuj personoj prenas iun kiel enkorpigon aŭ reprezentanton de Dio, estas tre danĝere: ili eble farus senhezite stultajn agadojn sekvante lin (aŭ ŝin). En la komenco de la 1980-aj jaroj pli ol 900 disĉiploj de Johns-"Sankta Religio" (Usono) kolektive sinmortigis per veneno, tio estas nekredebla fakto en nia science evoluinta erao!

Aliflanke, kia estis la situacio en Ĉinio dum la “10-jara katastrofo” (t. n. “kultura revolucio”, 1966-1976)? Populariĝis kulto al la idoloj. Ĉiuj vortoj de prezidanto Mao “plenplene estas veroj”, kaj unu el ili eĉ povus valori dek mil vortojn de aliaj! Vero kaj malvero transkapiĝis; justeco aŭ maljusteco estis difinita de iu grandulo aŭ liaj vortoj. En nia antikva kaj civilizita lando ludiĝis sennombraj tragedioj. Ĉi tie mi ne volas esplori la nenormalajn psikon, pripenso-metodon kaj agadon de tiamaj homoj, mi nur povas tiel diri, ke ĉio ĉi estis okazaĵoj kun pleno da sango!

La plej multo de homoj havas siajn kredojn aŭ doktrinojn, kiel la okcident-eŭropanoj kredas al Jesuo Kristo, araboj al Islamo, ĉinoj al Marksismo, ktp. Kredo estas subtenilo en la homa vivo. Iu firma marksisto povas sin dediĉi al la idealo - eĉ oferi sian vivon; samtempe nemarksisma humanisto, kiu aprobas “fratecon”, ankaŭ povas preni helpadon al aliaj kiel nekompareblan feliĉon; tamen la italaj “Ruĝaj Brigadoj” favoras al forkaptado kaj murdado, la japana “Ruĝa Armeo” adoras perforton kaj terorismajn agadojn - en iliaj koroj, kie estas Dio? Pri tio mi ne komprenas.

Iuj saĝuloj, kiuj havas veran scion, opinias, ke la doktrinoj havantaj realecon kaj praktikeblecon estas veraĵoj; ke la iluziaj ismoj, kiuj nur estas priaspireblaj, sed ne atingeblaj, ja estas “religioj”. Mi ne dubas, ke la ĉinoj vivis en aŭreolo de “religio” tro longe, tial nun ni iniciatas, ke la popolanoj devu pli vaste kaj sufiĉe ĝui la demokratian, liberan rajton, havi pli multe da reala feliĉo. Sed verdire, ni ankoraŭ ne estas tiel fortegaj kaj sendependaj, do plejmult-tempe ni nur nin apogas sur la personoj de la registaro, kiuj starigas niajn politikojn.

Ĝis la nuna tempo, se estas homoj, kiuj sincere konstatis ke ekzistas “ĉiopova kreinto” en la mondo, tion mi konsideras tre ridinda. Multaj homoj ja scias, ke ne estas “Eternulo”, tamen ili favoras tian fikciaĵon, por subteni siajn pensojn kaj inspiri bonan kaj belan spiriton. Eble ĉi tio estas vera kaŭzo, kial la diversaj religioj kaj kredoj povas vivi tiel longe en la mondo.

Kial serĉi Dion? Nun mi opinias, ke la respondo estas multe pli simpla: ĉar homoj ne estas ĉiopovaj, kaj ili ne povas sin perfektigi mem. En vivado kaj disvolviĝo neeviteble ili dependas de la naturo kaj multe da aliaj faktoroj. Tamen, kiel ateisma ĉino, mi ne bezonas Dion de eklezianoj, sed mi respektas la homojn, kiuj kreis “Dion”.

Wang Xiaotie, Popola Respubliko Ĉinio

al la indekso


 

BIBLIO EN ORIENTO

Ĉinio

Ekde decembro 1987 funkciadas en urbo Nankino presejo de la “Fondaĵo Amikeco”, kiu ĝis junio 1988 presis 245.000 Biblio-ekzemplerojn. La presejo laboradas tagnokte por pretigi 100.000 Bibliojn monate, responde al la grandega Biblio-petado en la lando. Krome, oni presas 200.000 Novajn Testamentojn en formo taŭga por gejunuloj.

Sovetunio

“La Kristo-afero progresas en Ruslando”, deklaris ĉefepiskopo metropolito Filareto de Minsk kaj Belorusio.

1988 estis jaro de granda oportuneco por havigi Bibliojn al Ruslando

La diversaj Eklezioj de la sovetiaj respublikoj ricevis rajtigon importi:

- 131.500 Bibliojn en la lingvoj rusa, ukrajna, latva, estona kaj gruza;

- 42.000 Novajn Testamentojn en la rusa;

- materialojn por loka produktado de Biblioj, inkluzive 86.000 kilogramojn da papero kaj necesaĵon por bindado.

Oni povas (tra la Universala Biblio-Ligo) doni monhelpon, por ke Biblio atingu kiel eble plej multe da homoj ĝin dezirantaj.

Plej lasta informo: en marto 1989, unu miliono da Novaj Testamentoj en rusa lingvo eniris oficiale Sovetunion, laŭ iniciato de la Komunumo ĉe Taizé (Francio).

 

al la indekso


 

PLURLINGVA KRISTANA TESAŬRO

La revuo EVANGELIAJ KAJEROJ konsideras la pretigon de plurlingva tesaŭro, pritraktanta la sferojn de teologio kaj religio, kaj la apudajn sferojn.

Se vi ne estas bibliotekisto aŭ dokumentadisto, via unua demando estas, kio estas tesaŭro. Pri tio ĉi eraris ambaŭ redaktoroj de Dia Regno kaj Espero Katolika. Tesaŭro ne estas vortaro, terminaro, indekso. Ĝi estas listo de terminoj (nomoj aŭ nomgrupoj) kun iliaj rilatoj. Tiuj ĉi terminoj estas aŭ deskriptoroj aŭ ne-deskriptoroj. Deskriptoro estas termino uzata por indeksi dokumenton, ankaŭ dirita ŝlosilvorto. Ĉiu termino devas priskribi nur unu nocion, kaj ĉiu nocio utila devas esti priskribata de nur unu termino. La sinonimoj fariĝu ne-deskriptoroj, do ne uzataj en la indeksado.

La unua fazo de la laboro estos listigi la jam uzatajn tesaŭrojn aŭ ŝlosilvortarojn. Poste vidi ĉu unu el ili estas adaptebla, aŭ ĉu nova tesaŭro estas farenda. Ĉiukaze, poste listigi terminojn el plej diversaj fontoj (terminaroj, ŝlosilvortaroj, tesaŭroj, vortaroj, faka literaturo, glosaroj, ktp.), instali la rilatojn, provi la unuan rezultaton, kaj finfine poluri la tesaŭron kaj ĉio ĉi tio kvinlingve. Tiu ĉi giganta laboro necesigas kunlaborantojn, kial ne ankaŭ ekster la Esperanto-movado.

TETH, Philippe Cousson, Francio

 

al la indekso


 

 

PERCEPTI LA AŬSKULTANTARON

La temo de ĉi tiu artikolo estas la objektiva percepto, kiun radio-komunikanto devas havi pri la adresatoj de la radio-elsendoj, por ke ĉi-lastaj estu celtrafaj. Anstataŭ abstraktaj konsideroj, mi proponas, ke la legantoj sekvu min «malantaŭ la kulisoj», por konstati konkrete la aferojn.

Jen kiel mi faras Esperantlingvan radio-elsendon: mi eniras en akustike izolitan ĉambron, surmetas aŭskultilon ĉe-orelon kaj, ĉe eklumiĝo de ruĝa signalo, «Karaj geaŭskultantoj!» sentoplene mi elkrias, direkte al… altfidela mikrofono pendanta super tablo.

Ĉu vere iu ie aŭskultas min? Ĉu mi ne estas skizofreniulo alparolanta aparaton, kiu dissendas diraĵon neaŭskultatan, ĉar al neniu ĝi interesas? Mi ekmemoras pri fama novelo titolita L'eresia catara (La katarista herezo) de la itala Nobel-premiito Luigi Pirandello, kiu rakontas pri universitata profesoro erudicie kaj fervore lekcianta en duonluma klasĉambro tute senhoma, sed kie manteloj pendigitaj sur la fono de la malhela lekciejo ŝajnigis ĉeeston de studentoj. La profesoro pasie prelegis pri la katarista herezo, ironie polemikante kontraŭ alia erudiciulo, kiu havis pri tiu herezo malsaman opinion. Klera disertacio… direktata al pendantaj vestaĵoj.

Mi demandas min: kiam mi faras radio-elsendon, ĉu iu aŭskultas min, aŭ ĉu mi vane alparolas mikrofonon? Kion fari, por ke oni aŭskultu, aŭ por ke la nombro da aŭskultantoj pligrandiĝu? Mi ne povas devigi onin ŝalti radio-aparaton, aŭ elekti mian ondo-longon! Oni min aŭskultos nur se mia parolo iel respondos onian intereson, scivolon, demandon, problemon. Sed kiel percepti la efektivajn aŭ potencialajn aŭskultantojn?

Kiel redaktoro de la Esperanto-programo ĉe Radio Vatikana, mi povas rakonti jenon. Antaŭ dekduo da jaroj estis lanĉita kampanjo de leteroj al Radio Vatikana, por peti enkondukon de Esperanto inter la parol-lingvojn de tiu radio-stacio. Ĉe la stabo de la radio, kaj ĉe la superaj instancoj en Vatikano, la ĝenerala opinio pri Esperanto ne malsimilas al tiu de la kutima neesperantista mondo: oni taksas ĝin utopia projekto, sen realisma ŝanco. Tamen la amaso da alvenintaj petleteroj estis tioma, ke la kompetentaj instancoj verŝajne faris ĉi tian pragmatan rezonadon: sendepende de nia pritakso pri la taŭgeco de ĉi tiu artefarita lingvo, ni konkrete konstatas, ke ekzistas potenciala Esperanto-aŭskultantaro. Tial ili decidis enkonduki mallongajn programojn en Esperanto.

Nu, por celtrafe plenumi sian taskon, la redakcio komisiita pretigi la Esperanto-dissendojn devas respondi plurajn demandojn. Interalie:

1) Kion celas Radio Vatikana?

2) Kiaj estas la esperantistoj ĝenerale?

3) Kiaj estas la esperantistoj radio-aŭskultantoj?

4) Kiujn, kiajn aŭskultantojn celi? Kiel?

1) Celo de Radio Vatikana estas la kristanaj kredo, pensomaniero ka vivo. Sed kristana vivo ne estas nur individua, konscienca rilato kun Dio, nek nur funkciigo de samkredanaj komunumoj. Laŭ la Evangelio, la kristanaro devas esti lumo, salo, fermento de la mondo (kp. Mat 5:13-16). Kristo Savanto celas la tutan homaron; tial la kristanoj, krom proponi la kredon, devas konkrete klopodadi, kunlabore kun ĉiuj, por ke en la mondo estu justeco, solidareco kaj paco.

Konsekvence de tio, la enhavon de niaj elsendoj devas konsistigi la Biblio kaj la kristana instruo, la Eklezia vivo, sed ankaŭ humanaj temoj ka problemoj.

2) Por ekkoni kia estas la esperantistaro, necesas, krom la persona sperto, trastudo de la socikultura fono de Esperantujo. Mallonge dirite: la esperantistoj ĝenerale havas idealojn de tutmonda interkompreno, humana solidareco, kaj paco; ili estas sentemaj pri lingvaj problemoj kaj aparte celas al agnoskigo kaj disvastigo de la Internacia Lingvo Esperanto. Surbaze de ĉi tiu ecaro, ni konkludas, ke al niaj Esperanto-aŭskultantoj interesas temoj kiaj: mondaj kaj internaciaj problemoj, humanaj iniciatoj por transnacia solidareco, interkulturaj ŝanĝoj, interreligia kunlaboro, ekumenismaj iniciatoj, ekologio, interlingvaj problemoj, Esperanto-movado…

3) Por ekscii, kiaj estas la Esperanto-aŭskultantoj, kaj iliaj deziroj kaj petoj, ni havas duspecajn rimedojn: la leterojn de radioaŭskultantoj, kiuj proprainiciate skribas al la radio-redakcio; kaj la respondojn al ĉi-celaj enketoj (demandaroj) prezentitaj al la aŭskultantaro aŭ radio-parole, aŭ skribe (per leteroj aŭ per programbulteno) al tiuj kies adreson la redakcio konas. Jam el la kvanto da leteroj, kiuj alvenas al la Esperanto-sekcio de la radio, evidentiĝas, ke la samideanoj ege ŝatas aŭskulti ĉiujn kapteblajn Esperanto-programojn, sendepende de iliaj enhavo kaj ideologio. La kialo estas, ke la esperantistaron konsistigas diasporo (= disa minoritato), kiu celas komunan lingvon por interkompreno kun alinacianoj. La radio-aŭskulto havigas la oportunon de internacia komunikado sen vojaĝado eksterlanden.

Kompreneble, por «percepti la aŭskultantaron» gravas, pli ol la kvanto, la enhavo de la leteroj mem. Ili estas tre diversaj, ekzemple: teknikaj raportoj pri auskulteblo (SINPO-kartoj); specifaj rimarkoj, kritikoj ktp. pri aparta programo; ĝeneralaj konsideroj kaj pritaksoj pri la enhavo, la lingvo, la prononco...; sugestoj, konsiloj, petoj, demandoj...

Tre gravas ankaŭ aliaj ecoj: la deven-lando, la kredo (aŭ nekredo), la aĝo, la profesio, la kulturo ktp. de la aŭskultantoj.

La redakcio atente legas kaj konsideras ĉiujn leterojn, el kiuj eblas imagi kia estas la radio-aŭskultantaro. Ekzemple, el la ricevitaj leteroj ni konkludas, ke granda parto de niaj aŭskultantoj loĝas en Orienta Eŭropo. Do niaj programoj devos aparte priatenti la situacion kaj la eventojn de la kristana vivo de tiuj regionoj, des pli ke en kelkaj kazoj la informoj de Radio Vatikana estas preskaŭ la ununuraj religiaj sciigoj, kiujn ili ricevas. Alia ekzemplo: la konstato ke multaj aŭskultantoj estas nekatolikaj kaj foje nekredantaj, devigas nin elekti ankaŭ ekumenajn kaj humanajn temojn supozeble interesajn por ĉiuj, kaj krome ni devos uzi ne fakan, sed laikan terminaron, klarigante la nekutimajn vortojn (ekzemple: kanonjura kodo = eklezia leĝaro; kuria kongregacio = konstanta papa komisiono).

En la lasta dimanĉo de ĉiu monato nia programo parolas pri la ricevitaj leteroj kaj laŭeble respondas demandojn kaj kritikojn.

Ni mencias nur unu ekzemplon, por klarigi kion signifas «percepti la aŭskultantaron». En iu programero ni diris, ke la naskiĝo de Jesuo ja estas historia evento, sed ĝia jaro kaj dato estas nekonataj. Jugoslava katolika aŭskultanto reagis, tute malaprobante tiun deklaron. Ni estus povintaj respondi, ke eĉ la papo faris ĉi-specan aserton, sed ni preferis konjekti la kialon de tiu reago, kaj ni konkludis ke, ĉar en tiu lando la 25-a de decembro (Kristnaskofesto) estas - sed nur ekde ĉirkaŭ 40 jaroj - labortago, la kredantoj, kiuj tion bedaŭras, trovas maloportuna la suprediritan deklaron flanke de Radio Vatikana. Ni do klarigis, ke historia vero pli oportunas ol porokaza konvenaĵo; kaj aliflanke sektanoj kiel la Atestantoj de Jehovo, argumentante ke la naskiĝtago de Jesuo estas nekonata, asertas, ke oni devas ne celebri Kristnaskon: nia programero celis respondi ĝuste tiajn kontraŭdirojn, koncedante la nekonatecon de la dato, sed samtempe emfazante la historiecon de la evento.

Alia maniero por percepti la aŭskultantaron estas la enketoj (ĝis nun ni faris nenion ĉi-sence).

4) Laŭ la spirito de la katolika (= universala) kristanismo kaj de Esperanto, ni celas ĉiuspecajn homojn, en la tuta mondo. Por ke tiu universaleco estu ne nur teoria, tre gravus ke la programoj havu, krom kristanaj, ankaŭ ekumenajn, humanajn, kaj eĉ Esperanto-movadajn temojn. Ni klopodas ion fari, sed per malmultaj minutoj ne multo fareblas...

Ĉiuokaze, por sin perceptigi, aŭskult-antoj (kaj -untoj) skribu menciante sian aĝon, profesion, (ne-)kredon. Por peti plioftigon aŭ plilongigon de la Esperanto-programoj skribu nacilingve (Esperantlingvanoj jam estas pri tio konvinkitaj...): mallonge, afable, kaj… senblufe (blufaj, kaj tro oftaj leteroj de sama persono ne helpas).

Mi pensas, ke radio-komunikado estas distanca dialogo, en kiu ĉiu partnero havas sian parton de respondeco.

Battista Cadei, Italio

(el «Evangeliaj Kajeroj» 4/1988)

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Ĝenerale mi trovas tre bona la revuon. Mi speciale ŝatas la artikolojn de fratino Theotima. La artikolo de pastro Cadei titolita «Ĉu tradicio aŭ tradiciismo?» ŝajnis al mi tre klariga kaj (bedaŭrinde) tre bezonata.

Mi konsentas kun s-ro Kronshage pri la «novesperantaj vortoj», aŭ - kiel diras mia samlandano Ergoto de Bonaero - «poezivortaĉoj», olda, trista, ktp. Mi konsideras pli bone uzi, kiel eble plej fidele, fundamentajn vortojn.

Daniel Alberto Cotarelo Garcia, Argentino

 

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS 

† Sac. Bruno Ostropolski, Argentino (laŭdevene polo, dioceza Vikario, li estis Ĝenerala Sekretario de IKUE, kaj poste landa Reprezentanto por Argentino);

† S-ro Karl Ryba, Aŭstrio;

† Sac. Joseph Christiaens, Belgio (multjara Misiisto en Afriko, kaj kelktempa kunlaboranto ĉe la Centra Oficejo de IKUE en Romo; pri li oni legu en EK 12/1978 kaj 6/1980);

† S-ro Jiřě Kořinek, Ĉeĥoslovakio, elstara poeto;

† Prof. Elio Migliorini, Italio (universitata Profesoro pri Geografio, elstara sciencisto, pioniro de Esperanto);

† Sac. Ivo Oreb, Jugoslavio.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

ŜANĜOJ ĈE LA LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE 

Sekve de la morto de Sac. Bruno Ostropolski, fariĝis LR por Argentino S-ro Daniel A. Cotarelo Garcia.

LR por Kanado fariĝis S-ro Kevin Doyle.

LR por Svazilando fariĝis S-ro Zoltan Boglari.

 

al la indekso


 

DEZIRAS KORESPONDI

 

*            Jaroslav Matviyichin, Kiev, Ukrajno, Sovetunio, 48-jara, havas intereson je italaj monahejaj arkivoj, kiujn li ankaŭ ŝatus viziti en septembro-decembro 1989. Li petas informojn kaj helpon.

*            Petro Cmarko, Bratislava, Ĉeĥoslovakio, 37-jara juristo patro de du infanoj, deziras korespondi kun samideanino el F.R. Germanio.

*            Bernadete Avenzi Tavares de Meho, Jacarepagŭa, Pechincha/ RJ, Brazilo, 25-jara studentino pri beletro, deziras korespondi kaj interŝanĝi bildkartojn.

*            Jadwiga Lenartowicz, Wrzosowa k/ Ĉenstoĥovo, Pollando, edziniĝinta kun du infanoj, volonte gastigos Esperantistojn pilgrimantajn al Jasna Gora. Ŝi deziras korespondi kun katolikaj aktivuloj, ankaŭ Sacerdotoj.

 

al la indekso