Enhavo de Espero Katolika numero 11-12/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj! 

finiĝas la jaro 1988, kiu vidis ĉesigon de la terura irana-iraka milito kaj pliboniĝon de la rilatoj inter Oriento kaj Okcidento.

Ke la pacigaj, justecaj kaj solidarecaj tendencoj pludaŭru kaj etendiĝu al la tuta terglobo!

En ĉi tiu jaro katolikoj havas la oportunon primediti la papan leteron pri la virina digno, kaj klopodadi kun ĉiuj bonintencaj homoj por ke la virinoj vivu pli digne en la tuta mondo.

Nia revueto daŭrigas sian modestan kunlaboradon por efektivigi kristanajn, ekumenajn kaj humanajn idealojn: kaj, ĉi-cele, ni esperas je via kunlaboro per reabonoj kaj propagando. Ankaŭ mondonacoj por nepagipovaj samideanoj estas tre bonvenaj.

Bonan Kristnaskon kaj feliĉan Novjaron! 

 Ni pardonpetas pro la malfrua apero de ĉi tiu numero, kaŭzita de la provo ŝanĝi la sistemon de kompostado (de la tradicia plumba metodo, al fotokompostado per komputilo).

Pro teknikaj malfacilaĵoj (ligitaj kun la noveco de la sistemo kaj kun la neceso elĉerpi la pli frue plumbe kompostitan materialon), fotokompostado plene okazos nur ekde venontaj monatoj.

La Redakcio

al la indekso


 

La Papa Letero «Mulieris dignitatem»

 

VIRINO: MIRINDA VALORO KAJ MISIO 

Sentoplena medito 

Mulieris dignitatem, t.e. «Virina Digno», estas la titolo de la Apostola Letero al la kristanoj, subskribita de papo Johano Paŭlo la Dua 15.8.1988, kaj aperinta kelkajn semajnojn pli poste. La papa letero ne intencas fari doktrinecan pritrakton (ekzemple, pri la demando, ĉu virino rajtas aliri al la pastra ofico, ĝi faras nur mallongan aludon, reasertante la tradician nean starpunkton), sed proponi sentoplenan mediton pri la digno kaj vokiĝo de la virino. 

Viro kaj virino laŭ la plano de la Kreinto 

Deirpunkto de la papa meditado estas la Biblio, kiu ĉe sia komenco parolas pri la homkreo jene:

Dio kreis la homon laŭ sia bildo:

laŭ la bildo de Dio li kreis ilin;

li krei ilin viro kaj virino

(Gen 1, 27). 

Pli sube, kiam la unua homparo renkontiĝas, la viro miroplene ekkrias:

Ŝi ja estas osto el miaj ostoj,

kaj karno el mia karno;

ŝi nomiĝas vir-ino,

ĉar elprenita ŝi estas el vir-o

(Gen 2, 23) 

(Esperanto ebligas traduki la hebrelingvan vortludon, ne tradukeblan en la eŭropaj lingvoj).

La kunteksto klarigas, ke viro sola estus «nekompleta», kaj ke Dio kreis virinon por viro kaj inverse:

Tial viro forlasos sian patron kaj patrinon,

kaj kuniĝos kun sia edzino,

kaj la du estos unu nura karno

(Gen 2, 24) 

La vera amo, kiu estas sincera reciproka sindono, estas la bazo de la geedza harmonio. 

Pekado kaj malordo 

Sed, ho ve, ĉi tio malofte efektiviĝas! Kial? La tria ĉapitro de la Biblio prezentas la pekon de la homaj prapatroj, pekon kiu interalie malordigis la rilatojn inter viroj kaj virinoj. Sekve de tio, Dio diris al la virino:

Via instinkto vin tiros al via viro,

sed li regos super vi

(Gen 3, 16).

Regado de viro super virino: jen pekado, kiu trairas la homaran historion. «La neniigo de ĉi tiu malbona heredaĵo - skribas la papo - estas, generacion post generacio, tasko de ĉiu homo, ĉu viro, ĉu virino». Tio okazu ne per «virecigo» de la virino, sed en profunda respekto al ŝia korpa kaj spirita ecaro. 

Jesuo la restariganto de la virina digno 

La neniigo de la pekado ebliĝas nur per Jesuo Kristo. Li donis novan eminentan dignon al la virinoj. Lia konduto iliarilate mirigis kaj eĉ skandalis liajn samtempulojn. Ekzemple, kiam li sidis ĉe l’ puto kun la virino el Samario (havinta kvin amantojn!) la disĉiploj «miris, ke li interparolas kun virino» (Joh 4, 27). Kaj al la fariseoj, kiuj volus mortpuni la adultulinon kaptitan ĉe l’ faro, Jesuo lanĉas la defion: «Kiu el vi estas senpeka, tiu ĵetu unuan ŝtonon!» (Joh 8, 7). Jesuo tute ne pravigas la pekon, sed - komentas la papo - ŝajnas diri al la kulpigantoj: ĉu ĉi tiu virino, kun sia tuta peko ne estas ankaŭ, antaŭ ĉio, konfirmo de viaj misfaroj, de via vira maljusteco, de viaj ekspluatoj? Ĉi tiu vero - daŭrigas la papo - validas por la tuta homaro. La okazaĵo raportita en la Evangelio de Johano povas reokazi en sennombraj similaj situacioj, en la historia epoko. Virino estas lasita sola, elmetita al la publika opinio kun sia peko, dum malantaŭ ŝia peko kaŝiĝas viro-pekulo kulpa pri alies peko, kun-respondeca pri ĝi. Tamen lia peko estas neatentata, pretersilentata: li aspektas nerespondeca pri alies peko! Foje la viro, forgesante sian pekon, fariĝas eĉ kulpiganto, kiel en la menciita kazo! Kiom ofte, similmaniere, la virino pagas pro sia peko (povas esti, eĉ iufoje ja ŝi kulpas pri la peko de la viro, kiel «alies peko»), sed pagas ŝi sola, kaj izola!».

La papa letero daŭrigas konsiderante, apud la needzinaj patrinoj, tiujn kiuj sin liberigas per abortigo: eĉ se la publika opinio emas senkulpigi ĉi tiun pekon, ĝenerale tamen virinoj ne sukcesas forgesi, ke ili senigis je vivo sian infanon (ĉar patrineco estas por vivo, ne por morto).

La papa dokumento emfazas la dignon rezervitan al la virinoj en la Evangelio: ekde Maria patrino de Jesuo, modelo de la nova, elaĉetita virino, ĝis la unuaj atestantinoj, kiuj anoncis la Kristan reviviĝon al la apostoloj, tiel ke ili estas vokitaj «apostolinoj de la apostoloj».

Jesuo Kristo konfirmis, ke la virino estas konfidita al la viro kaj inverse, por aŭtentika kaj libera sindono. En tia kadro ni komprenu la Jesuan admonon: «Ĉiu kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, en sia koro jam adultis kun ŝi» (Mat 5, 28). Kaj la papo komentas: «Tial ĉiu viro rigardu internen de si, kaj vidu, ĉu tiu, kiu estas al li konfidita kiel homfratino, kiel edzino, fariĝis en lia koro objekto de adulto; ĉu tiu, kiu plurmaniere estas kunsubjekto de lia enmonda estado, fariĝis por li objekto: objekto de volupto, de ekspluato». 

Valoro de la virinaj patrineco kaj virgeco 

La egalrajteco de viro kaj virino tute ne nuligas la specifajn ecojn de la virino. Ŝia vokiĝo havas du specialajn dimensiojn, nome virgecon kaj patrinecon. Rilate la patrinecon, la papo rimarkas ke, kvankam ĉu viro ĉu virino gepatras al infano, tamen «la patrineco de la virino konsistigas specialan parton de ĉi tiu gepatreco, la pli klopodigan parton. Gepatreco, kvankam ĝi apartenas al ambaŭ, tamen efektiviĝas ege pli-multe en la virino ĉefe dum la antaŭnaska periodo. Ja la virino pagas senpere por ĉi tiu komuna naskiĝo, kiu laŭvorte ĉerpas la energiojn el ŝia korpo kaj el ŝia animo. Endas, do, ke la viro plene konsciu ke, en la komuna gepatreco, li fariĝas speciala ŝuldanto al la virino… La viro - malgraŭ sia tuta partopreno en la gepatreco - ĉiam trovigas ekstere de la procezo de gravedeco kaj de naskiĝo, kaj devas plurflanke lerni el la patrino sian propran patrecon... La virino, kiel naskintino kaj unua edukantino de la homido (edukado estas la spirita dimensio de gepatreco), havas specifan prioritaton super la viro».

La spaco-manko malebligas plu citi pri la suferadoj de la patrinoj, de la vidvinoj, de la izolaj virinoj: laŭ la Evangelia bildo (Joh 16, 21), la papo komparas ĉi tion kun la akuŝo-sufero, kiu kondukas al la ĝojo pro la nasko de nova homido: patrina suferado povas fariĝi, laŭ Evangelia perspektivo, fruktodona.

Pri la virgeco, la letero reasertas ke ĝi devenas de speciala donaco kaj vokiĝo de Dio. Krome: «La virgeco ne senigas la virinon je ŝiaj ecoj. La spirita patrineco estas multforma... Ĝi povos esprimiĝi kiel zorgo por la homoj, ĉefe la plej bezonhavaj: malsanuloj, handikapitoj, forlasitoj, orfoj, maljunuloj, infanoj, junularo, karceranoj...». 

Reciproka submetiĝo de la geedzoj 

Koncerne la geedzajn rilatojn, la Nova Testamento prezentas kiel modelon la amon de Kristo al la Eklezio, por kiu li eĉ oferis sian vivon. La leteroj de Paŭlo ja ripetas la tradician admonon ke la edzinoj submetiĝu al la edzoj (Efe 5, 22), sed la kunteksto diras: submetiĝante unu al alia en la timo al Kristo (Efe 5, 21): la devo-konscio pri submetiĝo de la geedzoj reciproke, kaj ne nur de la edzino al la edzo, «devas trabati al si vojon en la koroj, en la konsciencoj, en la konduto, en la moroj. Temas pri alvoko kiu ekde tiam senĉese urĝas la laŭvicajn generaciojn; alvokon, kiun la homoj devas ree kaj ree akcepti.

La apostolo Paŭlo skribis ne nur: En Jesuo Kristo... ne plu estas viro, kaj virino, sed ankaŭ: ne plu estas sklavo nek liberulo (kp Gal 3, 28). Kaj tamen, kiom da generacioj oni bezonis, por ke tiu principo efektiviĝu en la historio!». Kaj li rimarkigas, ke bedaŭrinde pluraj formoj de malrespekto al libereco pludaŭras nuntempe. 

Misio de la virino en la nuna epoko 

Ne nur la klopodado al plena agnosko de la virina digno devas do pludaŭri, sed en la nuna mondo, teknike progresanta, sed plurforme malhomeca, la virinoj - pro sia sentemo, sindonemo amo-povo, entute per sia eminenta homeco - donu specifan kontribuon al homecigo de la vivo: jen granda misio, kiu atendas la virinon ĉe l’ sojlo de l’ tria kristana jarmilo!

La Apostola Letero finiĝas per dankesprimo kaj bondeziroj por ĉiuj virinoj: «por la patrinoj, la fratinoj, la edzinoj: por la virinoj sindonintaj al Dio en la virgeco; por la virinoj sindediĉaj al la multegaj homaj estuloj atendantaj senkompensan amon de alia persono; por la virinoj viglantaj super la homa estulo en la familio, kiu estas la fundamenta signo de la homa kunuleco; por la virinoj kiuj laboras profesie, virinoj foje ŝarĝitaj per grava socia respondeco; por la perfektaj virinoj kaj por la senfortaj, por ĉiuj: tiaj kiaj ili eliris el la koro de Dio en la tuta beleco kaj riĉeco de sia virineco; tiel kiel ili estas ĉirkaŭbrakitaj de lia eterna amo; tiel kiel, kune kun la viroj, ili estas pilgrimantaj sur ĉi tiu tero, kiu estas, dumtempe, la patrujo de la homoj, kaj foje transformiĝas al plorvalo; tiel kiel ili surprenas, kune kun la viroj, komunan respondecon por la sorto de la homaro, laŭ la ĉiutagaj necesoj kaj laŭ tiuj definitivaj destinoj, kiujn la homara familio havas en Dio mem... ».

Valora digno, eminenta kaj neanstataŭigebla misio de la virino! Ni ĉiuj, viroj kaj virinoj, klopodadu, por ke ĉi tio ne restu nura medito, sed fariĝu realo. La homaro tion bezonas.

Battista Cadei

  al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (13)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto - dekunua parto - dekdua parto

 

 

Noto la TTT-ejestro:

En Espero Katolika 11-12/1988 estis erare RE-publikigita

la 13a parto de la "Enkonduko en la kristanismon", jam aperinta en la antaŭa numero.

 

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (dekunua parto)

 

EKZEMPLO DE LA NOVA EKUMENA BIBLIO

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto -

 sesa parto - sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto - dekunua parto

 

Mi montras al vi la psalmon 136 en traduko do IABO publikigita en 1975, kompare kun la traduko de Zamenhof.

 

Zamenhof:

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,

ĉar eterna estas Lia boneco

 

Nova Ekumena traduko:

Laŭdu Javeon pro Lia boneco,

ĉar Li estas eterne fidela 

“Laŭdu” estas anstataŭ “gloru”. La moderna homo bone scias, kion signifas “laŭdi” personon. Sed “glori” personon estas arkaika esprimo. Anstataŭ “La Eternulon” ni havas “Javeon”. Tio estas kuraĝa decido, sed en la PIV troviĝas esperantigita la nomo de Dio.

Demando: Ĉu la Hebreoj akceptas? Respondo: Jes, ili akceptas. En nia komitato estas modernaj Hebreoj. Mi tradukis, en la italan lingvon, la tiel nomatan Biblio Konkordata, kio estas ekumena entrepreno, kaj ankaŭ la unua aperinta en la mondo, ĉar ĝi aperis en 1968, kaj antaŭe neniu alia traduko estis farita aliloke. Kiam la tuta verko estis jam preta kaj kompostita, oni disdonis ekzemplerojn al ĉiuj eklezioj, por ke ili faru la lastan poluradon - sed nur tralegante - ĉar la paĝoj jam estis kompostitaj; tiam okazis, ke la italaj Hebreoj sendis fieran, severan, teruran leteron, en kiu ili diris ke ili ne plu volas esti en la entrepreno. Kial? Ĉar en tiu eldono oni trovis la nomon “Javeo” kvar, kvin fojojn.

Kompreneble la nomo “Javeo” estis en la unua presprovaĵo, sed oni devis ĝin tranĉi lastmomente, kiam la Hebreoj diris, «Ni ne akceptas, ke vi skribu tiun nomon de Dio», kaj ni, por ne perdi ilin, devis tranĉi la nomon Javeo en la notoj.

Do ĉiu povas kompreni la kuraĝon, kiun ni havas, kiam ni uzas en la nova esperanta teksto la vorton “Javeo”. Tiel nun en la psalmo 136 ni uzas la vorton “Javeo”: «Laŭdu Javeon pro lia boneco». Kaj tiu teksto estas pli klara ol la Zamenhofa «Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona»; poste, «ĉar eterna estas Lia boneco» ni opinias ke oni povas traduki ne nur per “boneco”, sed ankaŭ per “fideleco” (Nia traduko: «ĉar Li estas eterne fidela»). Zamenhof daŭrigas: «Gloru la Dion de la dioj, ĉar eterna estas Lia boneco». Ĉu vi komprenas la esprimon “La Dion de dioj”? Ĉu vi konsentas, ke estus pluraj Dioj? Pro tio ni tradukas «Laŭdu la Dion plejaltan», ĉar temas pri hebreismo, kaj oni solvas ĝin per “Dio plejalta”.

Poste Zamenhof: «Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, ĉar eterna...». Nun vi jam komprenis la principon, kiu gvidas nian tradukon. Kaj estas facile ankaŭ al vi traduki same kiel la unua esprimo. Jen nia traduko: «Laŭdu la plejaltan Mastron...». Diferenco inter “sinjoro” kaj “mastro”. Mastro estas pli ol sinjoro, ĉar “sinjoro” povas esti ankaŭ simpla titolo, kiun ni donas al personoj, sed “mastro” estas tiu persono, kiu regas. 

Kunlaborantoj 

Nun ion pri la historio de IABO, kaj la progreso de la ekumena traduko de la Biblio en esperanto. Post la apero de la oficialaj principoj kaj gvidlinioj en la unua cirkulero, aperinta en Biblia Revuo, sekvis dua cirkulero, en kiu ni jam listigis grupojn de personoj, pretaj kunlabori en la entrepreno.

Ili estis ordigitaj laŭ grupo A kaj grupo B.

En la grupo A oni havis personojn, kiuj sin prezentis kiel tradukantojn, en numero de 8; ili estis hebreoj kaj kristanoj kiel ekz. Prof. Hugo Martin, loĝanta en Skotlando, kiu efektive tradukis la libron Genezo (Mi scias ke nun li instruas teologion en Islando kaj el Islando li sendis al ni sian biblian tekston). D-rino Bohumila Sretova el Prago, kiu tradukis el la greka kaj hebrea lingvoj la du librojn Ruta kaj Estera. Jozefo Starman el Usono, kiu faris doktoran disertacion pri la du libroj de la Makabeoj, sed ĝis nun li ankoraŭ nenion sendis. D-ro Ebbe Vilborg kiu promesis traduki apokrifaĵon kaj D-ro Broadribb kiu tradukis la Psalmaron.

En la grupo B estas personoj kiuj sin prezentis por la reviziado kaj ĝenerala konsultado. 

Redaktoroj 

Bedaŭrinde en la fino de la jaro 1973 Prof. Boadribb, kiu ĝuis liberan jaron - la tiel nomatan sabatan jaron - vizitante Eŭropon kaj partoprenante dum la tuta jaro en Svislando en lernejo pri psikologia instruado, poste, kiam li finis la sabatan jaron, li ne plu volis instrui en la Universitato de Melburno, preferante praktiki private psikologian arton. Pro tio li eksiĝis kaj ne plu volis interesiĝi pri bibliaj temoj.

Ni serĉis kaj trovis alian redaktoron, Patron Henriko Paruzel, bone konata en katolika medio, precipe ĉe la Poloj. Dum la Dua Mondmilito li estis en Francujo kun la armeo (mi ne scias ĉu kun la germana aŭ ĉu kun angla armeo) kie li longdaŭre studis. Li konis la francan, la germanan kaj la hebrean lingvojn. Antaŭ la Dua Milito en Pollando li estis partopreninta en speciala projekto pri nova traduko de la Biblio, kiu - kiel li ĉiam rakontis al mi - estis kvazaŭ finita, kiam okazis la milito kaj ĉio estis tute perdita, tiel ke poste oni ne povis trovi eĉ unu ekzempleron. Pro tio li ĝojis, kiam li estis alvokita por la entrepreno de IABO.

Bedaŭrinde en januaro 1977 li subite mortis. Li estis en Raveno dum la tuta monato Decembro 1976, kaj ni planis laboron por la sekvanta jaro, poste li veturis aŭtomobile al Germanujo por renovigi la motoron, kiu estis de la firmo Volkswagen. Li ankaŭ interesiĝis pri tiuj laboristoj, kiuj estis enkarcerigitaj post striko de antaŭ kelkaj jaroj, kaj li kolektis en Germanujo multan monon, sed kiam li pasis la landlimon inter Orienta Germanujo kaj Pollando, ĉ.60 kilometrojn interne, okazis katastrofo. La aŭtomobilon tute disrompiĝintan, oni trovis en la transfosa kampo. Kaj nur post tri tagoj oni informis la familianojn kaj nenion de la mono oni trovis en la aŭtomobilo. La cirkonstanco ke la akcidento okazis en loko, kie troviĝas soldatoj, pensigis ke ĝi ne estis tute hazarda: verŝajne li estis murdita eble per pafo kontraŭ la aŭtomobilon, tiel ke li ne plu povis stiri la aŭtomobilon; al kio oni aldonu, ke la polico ne faris enketon pri tiu okazaĵo. Do en Januaro 1977 ni perdis ankaŭ tiun redaktoron.

Dum sia redaktado P. Paruzel komencis la projekton pri la Biblia Vortaro, kiu montriĝis bona kaj interesa entrepreno. Ĝi aperis por la unua fojo en la tria numero de la 11-a jarkolekto de Biblia Revuo, sub la direkcio de Henriko Paruzel kaj Edward Wojtakowski. Post la morto de P. Paruzel, Prof. Wojtakowski ne plu volis daŭrigi la Vortaron kaj ni devis serĉi alian verkanton, kiu interesiĝu kaj finu la Vortaron, kaj nur post du jaroj ni sukcesis trovi en Italio fakulon kiu daŭrigis kaj finis la laboron. 

Ekzemploj el la Biblia Vortaro 

Por ke vi komprenu la tekston, aŭskultu kelkajn voĉojn: ekz. kiam oni parolas pri Abadono, en la unua epoko de aperado de la Vortaro ankoraŭ ne estis decidite ĉu fini ĉiun vorton per “o”, aŭ ne, tiel oni diris Abadon, Abraham, Jerusalem, nun Abadono, Abrahamo, Jeusalemo; same por Adamo, Jesuo ktp. Daŭrigante pri Abadono oni havas: «1. Ĉe Ijobo ĝi signifas pereon (kaj oni listigas tri tekstojn el Ijobo), oni citas la psalmon 87 kaj Sentencojn ĉap. 15. En pli posta rabena literaturo ĝi signifas unu el kvar partoj de la infero. 3. En nova Testamento estas personigita kaj signifas “anĝelon de abismo” aŭ “satanon”. En tiu senco la vorto “Abadono” (en la greka lingvo “apolion”) havas signifon de “detruanto”. Sankta Johano kontraŭstarigas ĝin al la “Savinto”, al Sinjoro Kristo (kompreneble en la Apokalipso)».

Tiuj, kiuj interesiĝas pri bibliaj temoj, en tiu teksto - ni bindos kelkcent ekzemplerojn - povas havi en esperanto klarigojn ne nur pri multaj propraj nomoj, sed ankaŭ pri temoj, kiel ekz. “Legado de Sankta Skribo”, sub la litero “L” kie troviĝas: «Malnova Testamento diras pri publika legado de la leĝoj en solenaj historiaj momentoj». Kaj oni citas 6 tekstojn. «Legi la leĝon estis devigita de la reĝo», kaj oni diras, en kiuj lokoj oni trovas tiun devon.

«La Torao estis ŝatata objekto de studoj kaj meditadoj de la pia Izraelido». Kaj oni citas la tekstojn kiuj parolas pri ĉi tiu legado. «La psalmo 118 estas poemo honore de la Torao». Ankaŭ ĉi tie oni metas la jenan komentarion: «Judaismo praktikis sinagogan legadon de la leĝo, kaj ankaŭ rekomendis privatan studon. En liturgia legado kaj klarigado de la Sankta Skribo partoprenis Jesuo kaj liaj Apostoloj», kaj oni citas Lukon 4 kaj Agojn. «En Nova Testamento estas aludoj al la individua legado de la Sankta Skribo», kaj oni citas Mat, Luk, la paŭlajn leterojn kaj priskribon de la komuna legado en la Agoj.

«La apostoloj rekomendas legadon de siaj leteroj en la lokaj eklezioj». Ni citas la 1-an leteron al la Tesalonikanoj, la leteron al la Koloseanoj, kaj la Apokalipson. «Pri la legado de la Sankta Skribo kiel bazo de instruado estas respondecaj la episkopoj», kaj oni citas la 1-an leteron al Timoteo. «Oni ne legas la Biblion por plilarĝigi sian scion aŭ plilongigi la aron de teologiaj libroj, sed oni legas ĝin por foriĝi de la natura mondo kaj ĉeesti kun Dio. Estas la celo indikita de la bibliaj tekstoj. Bv. rigardi Paŭlon en la Letero al Timoteo. Nuntempe ĉiuj kristanaj konfesioj rekomendas legadon de la Sankta Skribo».

Do, en Biblia Vortaro oni enlistigas ne nur nomojn, sed ankaŭ instituciojn rilatantajn al la Sankta Skribo. 

Estontaĵoj 

La nuna Redaktoro de la entreprenoj de IABO estas Prof. Gregor el Anglujo. La laboro daŭras kaj ni esperas fini la Ekumenan Tradukon post kelkaj jaroj, 5 aŭ 6. Mi planis loĝi eble dum 3 aŭ 4 jaroj en Ekstrema Oriento por pli bone profundigi la eblecon komprenigi la Biblion kaj ĝin adapti al la menso de tiuj, kiuj vivas en tiu parto de la tero. Mi kutimas gastigi en mia urbo homojn el diversaj religioj; lastan dimanĉon mi estis la tutan tagon kun budhano kiu manĝis kun mi kaj mi parolis kun li pri religiaj temoj. Kompreneble iu privata homo povas nur private, ne oficiale paroli pri temoj de sia religio. Oni aldonu, kiel bone sciate, ke oficialigo en tiuj religioj ne ekzistas; nur la monaĥoj pli klare povas paroli pri tiuj religioj. Oni komencis en la lastaj tempoj havi ankaŭ konciliojn, kiel en la katolika Eklezio, sed temas pri novaĵoj en tiuj religioj, ĉar antaŭe ĉio dependis de personoj, kiuj interesiĝis pri religiaj temoj. Sed ĝis nun ni kontaktiĝis kun Islamanoj kaj Budhanoj kaj ankaŭ en nia revuo ni aperigis artikolojn pri Islamismo kaj Budhismo. Ni tion faras ĉiam kun la celo, ke la kontaktoj kun tiuj personoj estu utilaj por la redaktado de la Biblio Ekumena. Kaj ni esperas, ke post kelkaj jaroj ĉiuj povos ĝui tiun novan tradukon de la Biblio, la Ekumenan.

D-ro Angelo Duranti - (fino)

al la indekso


 

BRULEGO SUR ŜIPO 

La 7-an de majo 1988 mi startis el Vladivostoko al Japanio, per pasaĝera ŝipo «Priamurje». La turistoj estis gejunuloj el diversaj partoj de Sovetunio. Mi mem dungiĝis kiel interpretisto por la vojaĝo. Atinginte la japanan havenon Otaru ni ĉiuj ekĝuis Japanion, belegajn tagojn de turismado. La lando ravis nin ĉiujn. Vere ĉarma lando, kun bonkora kaj bonanima popolo. Mi ŝvebis en la ĉielo pro la plezuro, ke mi havas eblojn kontakti japanajn esperantistojn, kiuj ĉiam renkonte venis al la ŝipo. Sed bedaŭrindege mi mem ne turismis, sed laboris, tial mi malpli da tempo havis por interparoli kaj konatiĝi.

Veninte al la haveno Osaka, ni ĉiuj estis plenaj de plej bonaj aŭguroj por la vojaĝo, sed...

Estis nokto de la 18-a de majo. Ĉirkaŭ je la unua kaj duono mi estis vekita de alarmsonoro, anoncoj, tuj posta bruo, krioj. Dormema, mi ne tuj ekkonsciis, kio okazas. Bruego! Flamoj! Fajro! Io simila sonis de ekstere. Kun mia samkajutano (ankaŭ interpretisto) ni sukcesis elsalti tra la ŝipfenestro sur la ferdekon, dum aliaj turistoj saltadis rekte en la maron por saviĝi. Onidire ie profunde en la ŝipo flamas kajutoj, sed mi povis atesti nur sufokan fumegon, kiu lante montris sin tra ĉiuj penseblaj truoj de la ŝipo. Tra la koridoro mi jam ne povis fuĝi, ĉar ĝi estis plene okupita de densega fumtavolo, tre sufoka. Tra la ŝtupetaro, aranĝita tuj, de la poŭpo de la ŝipo ni surbordiĝis, kie jam ariĝis turistoj kaj ŝipanoj. Mi ne havis tempon por pli gapi, ĉar aŭdiĝis: Interpretiston! Interpretiston! Kaj mi kun la aliaj 6 interpretistoj de la japana eklaboris, helpante al fajristoj kaj policanoj ktp.

Nur matene oni arigis nin kolumne kaj gvidis nin tra la frumantenaj stratoj de Osaka, kie mankis eĉ preterpasantoj. Sed ni mem ne povis ion rimarki ĉirkaŭe, ĉar ĉiuj estis ĝismorte lacaj, kaj la nura deziro dormeti kaj iom ripozi boris niajn kapojn. Oni venigis nin al sporthalo de iu lernejo, kaj tie ni restis ĝis vespero.

Je ĉies miro japanoj organizis por ni provizadon de litkovriloj, de manĝaĵo ktp tre rapide. Mi povas nur imagi kiel estis malfacile fari tion por 295 turistoj kaj 129 ŝipanoj. Turistoj ripozis dormante aŭ sidante, sed la interpretistoj plu laboris, jen kiam vere oni sentas lingvan barilon. Esperanto servis nur por mi, kiam mi refoje vidis miajn konatojn, kiuj venis tuj post la akcidento por vidi kaj kondolenci pro la bruliĝintoj kaj vunditoj. La ceteraj sen helpo de interpretisto mutis, nur grimacis kaj gestis. Taĉmento da japanaj interpretistoj tute ne povis helpi al ĉiu. Pli da laboro mi havis, kiam oni dividis nin je kelkaj grupoj por enhoteliĝi. Mi estis sola interpretisto por la grupo de turistoj el Moldavio kaj Uzbekio, kiuj ne ĉiam bone regis eĉ la rusan por komuniki ion al mi. Nia hotelo estis Mitsui Urban en la centro de la urbo. Oni nutris nin en la hotela restoracio. Sed ni ĉiuj ĝenis nin, ĉar en nur subvestoj kaj pantofletoj oni ne kutimas eniri luksajn restoraciojn. Japanoj faris monoferojn, kio tre helpis nin iom regajni nian homan aspekton rilate vestojn, iujn bezonataĵojn ni ricevis tute senkoste, ĉar oferitajn de ordinaraj japanoj. Esperanto helpis al mi eĉ tiam, ĉar mi donace ricevis de mia nova konato s-ro Hashiguchi iujn bezonataĵojn, sed mi donis ilin al miaj zorgatoj-turistoj, ĉar pluraj el ili estis en pli kompatinda stato ol mi. Mi saviĝis en pantalono, ĉemizo kaj sportaj ŝuoj, sed pluraj eĉ subvestojn ne surhavis. Du esperantistinoj el Osaka; s-ino Sansaki kaj Goto, alportis bananojn kaj fragojn, kiujn mi poste kune manĝis kun la turistoj en la hotelo. Ili ĉiuj sciis, ke Esperanto servis en tiaj aferoj pli rapide ol la oficiale uzate japana. Pere de Esperanto gajnitas rekte intimaj kontaktoj, pli amikaj. Estas pliaj ekzemploj de tia servo de Esperanto. Tamen mi admiras la penojn de japanoj ne nur por havigi al ni vestojn, sed ankaŭ krei kondiĉojn konvenajn je homaj interrilatoj. Ke ni malpli dolorige sentu mankojn kaj premojn de provizoraj cirkonstancoj. Sed min mem tre lacigis ĵurnalraportistoj, ili deĵoris ĉe mia ĉambro por kapti min kaj ĉiu turmentis min per tute samaj demandoj, kvazaŭ neniu el ili legas matenajn ĵurnalojn, kiuj jam raportis notinte ne nur mian nomon, sed pliajn detalojn pri la akcidento. Eĉ tiam Esperanto servis al mi plej fidele, ĉar pro la laciĝo mi ne tuj povis konvene esprimi min en la japana, kaj miaj konataj esperantistoj tuj helpis interprete. Sen raportistoj mi havis plenbuŝon da farendaĵoj. Finfine mi informiĝis, ke 11 genjunuloj bruliĝis kaj pli ol 30 brulvundiĝis kaj rompis al si aŭ kruron aŭ brakon aŭ grave veneniĝis de la fumo. Iliaj nomoj ne tuj estis diskonigitaj, tial informoj en Sovetunio teruris ĉiujn niajn proksimulojn, kiuj revidis nin nur post la reveno al Vladivostoko.

Sergej Anikejev, Sovetunio

al la indekso


 

KRISTANA ESPERANTO-KONGRESO IKUE-KELI

Annan Court (Britio), 22-29.7.1989 

Annan Court (Anan Kort’) troviĝas 25 kilometrojn for de Brighton (Brajton). En ĝi okazos la 7-a Ekumena Kongreso por anoj de IKUE k KELI kaj aliaj, kiuj ĝuos kristanan etoson.

Annan Court estas duetaĝa Kristana Konferencejo. En la dormo-ĉambroj povas esti du, tri aŭ eĉ kvar litoj, kaj tuj ekster la ĉambro troviĝas la banĉambro. Se vi ŝatus dividi ĉambron kun familianoj aŭ amikoj, bonvolu indiki iliajn nomojn.

Bonvolu kunporti tukojn. Se vi povus facile kunporti ankaŭ litaĵon, tio helpus nin, sed se ne, ni provizos ĝin por vi. La litoj estas individuaj, sed kiam oni havas tri aŭ pli en unu ĉambro, unu lito povas esti super alia.

Ni manĝos trifoje tage, kaj poste unu teamo lavos la manĝilojn kaj remetos ilin sur la tablojn. Ni ankaŭ purigos niajn proprajn ĉambrojn.

 al la indekso


 

 Recenzo

 

Rikardo Ŝulco, Sur la vojoj de la Analiza Skolo.

Esperanto-Centro, Paderborno 1987; paĝoj 278, prezo neindikita. 

Kiam esperantistoj ne sukcesas disvastigi Esperanton al neesperantistoj, ili debatas inter si (oni ja devas apliki sian energion al io). La epoko, en kiu ni vivas, spertas grandan revigliĝon de la interesperantista debatado, ĉefe en Eŭropo, kie niaj progresoj estas minimumaj.

Kaj pri kio ni debatu se ne pri la kara lingvo? Por fari tion ne necesas esti fakulo, ĉiu esperantisto povas tute libere konstrui siajn teoriojn pri sia lingvo, kaj se oni vere ne kapablas havi opinion pri la neneceso de la akuzativo oni ĉiam ja kapablas aldoni kelkajn neologismojn.

Ĝuste en ĉi tiu kampo lastatempe tre aktivas kelkaj «skoloj» en Prago kaj aliloke. Temas pri literaturistoj kaj estetikistoj, kiuj neniam kuraĝus fari la samon en sia nacia lingvo (ĉar tiukaze oni interkonsiliĝus kun mens-kuracisto pri la stato de ilia menso), sed kiuj opinias ke oni rajtas senpune ludi per la lingvo, kiun parolas esperantistoj.

Tiurilate mi tuj malkaŝu, ke mi idee staras ĉe la flanko de Ŝulco kaj de la sennombraj «simplaj» parolantoj de Esperanto, kiuj ne sentas iun ajn estetikan mankon en «mallonga» kaj «malgranda» kaj ne konfuzas ĝin kun «longa» kaj «granda».

La libro, kiun mi recenzas, detale prezentas la ideojn de Ŝulco pri pluraj nuntempaj debat-punktoj. Krom pri neologismoj, granda parto de ĝi okupiĝas pri la fama «ata/ita»-problemo.

Ankaŭ tiurilate estas malfacile ne konsenti kun Ŝulco pri tio ke «mi estis verkinta», «mi estis manĝinta» kaj «mi estis aminta» situas precize en la sama tempo-punkto rilate al la parolanto. Alivorte, simpla logiko estas pli forta ol kiu ajn harfendado pri agado kun rezulto aŭ sen rezulto.

Do, mallonge oni povas diri ke Ŝulco, kaj la Analiza Skolo, estas laŭ mi tre pli proksimaj al la vero ol la parolantoj de la ĉiam pli okcidenta dialekto de Esperanto.

Dirinte tion, tamen, mi ne povas silenti pri la pluraj unuopaj punktoj pri kiuj mi malsamopinias rilate al Ŝulco.

Iusence li ŝajnas al mi ekstremisto de mia sama ideologio kun kelkaj tute personaj ideoj. Ekzemple: mi konsentas pri la neceso esperantigi personajn kaj lokajn nomojn, sed lia insistado pri viraj kaj inaj finaĵoj ŝajnas al mi baziĝi sur miskompreno pri la maniero laŭ kiu la (parolata) lingvo efektive funkcias. Mi konsentas pri la plursignifeco de «ĉefo», sed mi hezitus forigi el la vortaro la vorton «ĉef-ministro». Same lia insistado pri uzo de grandaj literoj ĉe nomoj de nacianoj kaj lingvoj, ŝajnas al mi tute malkonsilinda.

Fine mi ne povas ne diri ke ŝajnas al mi ke Ŝulco aliras la lingvon kiel instruisto kun precizaj ideoj pri tio, kio estas ĝusta, kaj tio, kio estas malĝusta. La vivo estas iom pli komplika ol lerneja tasko, kaj foje io estas duone ĝusta kaj duone malĝusta. Kion fari? Ekzemple, la libro de Ŝulco estas por mi 80%-e tre bona, 15%-e boneta kaj nur 5%-e malbona, pro kio la ĝenerala konsilo estas: legu ĝin se vi ne orientiĝas en la nuntempaj prilingva debatoj.

Renato Corsetti, Italio

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

ABSURDAĴO: Opinio tute mala ol la nia (Anonimulo)

ADVOKATO: Nobla homo, kiu savas viajn riĉaĵojn kontraŭ la klopodoj de viaj malamikoj, kaj gardas ilin por si (Lord Brougham)

AGITANTO: Lia sekreto estas, fariĝi stulta kiel la aŭskultantoj, tiel ke ili kredas, ke ili estas prudentaj kiel li (K. Kraus)

AMBASADORO: Honestulo sendita al eksterlando mensogi por la bono de sia lando (L. L. Levinson)

AMERIKO: Eraro de ŝipveturado (L. L. Levinson)

AVARECO: Vivi malriĉe pro timo de malriĉeco (S. Bernardo)

al la indekso