Enhavo de Espero Katolika numero 7-8/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo: Pauline Jaricot

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj!

La somero estas tempo de ferioj, vojaĝoj, Esperanto-kongresoj. Eble eĉ tiuj, kiuj ne povas ĝui veran feriadon, havos pli da libera tempo por legi esperantaĵojn.

Jen ni havigas al vi la someran numeron de nia revueto, kiu espereble, malgraŭ sia modesteco, estos al vi plaĉa kaj utila.

Kiel vi povas konstati, ankaŭ ĉi-foje ĝi konsistas el kontribuaĵoj el diversaj kontinentoj. Ni havas nur unu bedaŭron: ke ni ne povas aperigi (aŭ tuj aperigi) la tutan ricevitan materialon.

Ĉiuokaze, bonan legadon.

La Redakcio  

Kiel antaŭanoncite, P. Battista Cadei, post 8-jara redaktorado de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana, ekde 1.9.1988 reiros al sia diocezo Bergamo.

IKUE sincere dankas pro la multjara oficado kaj sinofero.

P. Cadei daŭre restas kunredaktoro de EK.

al la indekso


 

LA PLEJ BELA PREĜO

(unua parto) 

«Patro Nia» estas la plej grava el ĉiuj kristanaj dokumentoj. Ĝi esti zorge, simple, klare kaj kompakte ellaborita de Jesuo, por tre klaraj kaj difinitaj celoj. Tial el ĉiuj Liaj instruoj, tiu ĉi preĝo estas la plej konata kaj la plej ofte citata.

Ju pli ni analizas «Patron Nian», des pli mireginda ŝajnas ĝia strukturo. Ĝi resumas ĉion, kio estas nepre necesa al la disvolviĝo de nia materia kaj spirita vivo, kaj ankaŭ ĉion, kion la homoj bezonas rilate al Dio, al la proksimulo kaj al si mem.

Jesuo antaŭvidis, ke laŭmezure kiel la jarcentoj forpasos, liaj simplaj instruoj estos iom post iom pliampleksigataj per ĉiu speco de eksteraj intervenoj, kiuj tute ne similaj estos kun la originala spirito. Li sciis, ke la homoj, kiuj neniam Lin konis, konstruos teologiajn kaj doktrinajn sistemojn kiuj nebuligos la simplecon de la spirita mesaĝo, kaj ankaŭ, ke ili starigos muregon inter Dio kaj la homoj. Li ellaboris sian preĝon tiamaniere, ke ĝi trapasos la jarcentojn, sen ia ajn interveno, aliformiĝo kaj alĝustigo al homaj sistemoj, tiel ke ĝi enhavos la tutan mesaĝon de Kristo. Sekve tra ĉiuj ŝanĝoj de la kristana historio, tiu ĉi preĝo senmakule atingis nian epokon.

La preĝo enhavas sep petojn, kiuj obeas perfektan ordon kaj sinsekvon. Ni ekzamenu unu post la alia: 

Patro nia kiu estas en la ĉielo 

Ĉe la unua frazo de la preĝo, oni rimarkas ja grandan instruon: «Patro Nia». Ĝi ne komenciĝas singulare, per «Mia Patro», sed plurale, per «Patro Nia», kio bone klarigas, ke Dio estas Patro de la granda homa familio.

Estas filoj de Dio: ĉiuj estuloj ekzistantaj en la tuta mondo, el ĉiuj rasoj kaj nacioj, el ĉiuj popoloj kaj haŭtkoloroj, kaj ankaŭ el ĉiuj kredoj.

Dio estas Patro: de bonuloj kaj malbonuloj, de justuloj kaj pekuloj, sur kiujn Li disverŝas senescepte siajn benon kaj protekton.

Dio estas Patro de ĉiuj sociaj rangoj: de riĉuloj kaj malriĉuloj, de kleruloj kaj malkleruloj, de potenculoj kaj humiluloj.

Dio estas tutsame Patro de la diversaj religioj, ĉar estas liaj filoj la anoj de la katolika, protestanta, spiritisma, budhisma, islama, hebrea kaj ceteraj religioj, kaj eĉ de la ateistoj, kiuj ne kredas je Li.

El tiu Dia Patreco nepre sekvas la universala homa frateco. Ĉiuj estas filoj de Dio, ĉiuj estas fratoj, ĉar Dio amas same kaj senescepte ĉiujn. Tio ĉi okazas, ĉar Dio estas super ĉiuj disputoj, super ĉiuj ĵaluzoj kaj konkuradoj, super ĉiuj kvereloj, militoj, bataloj, kaj ankaŭ super ĉiuj homaj religioj.

En ĉefaj trajtoj, tiu estas nia Patro kiu estas en la ĉielo kaj ĉie. 

Via nomo estu sanktigata 

En la Biblio, la «nomo» rilatas la naturon aŭ la esencan karakteron pri iu aŭ io, sekve, kiam oni parolas pri la nomo de Dio, oni parolas kia estas Lia naturo. Kion signifas «sanktigata»? Serĉante la vortdevenon, ni rimarkas, ke ĝi devenas el «Sankta», kio signifas, ke la naturo de Dio ne nur estas inda je nia respektego, sed ankaŭ ke ĝi estas kompleta kaj perfekta. Sankteco estas foresto de tuta malbono kaj ĉeesto de tuta bono. Dio estas Sankta, senfine perfekta, kaj kiam oni deziras, ke Lia nomo estu sanktigata, oni deziras, ke Lia sankteco estu konata de ĉiuj homoj, kaj ke la homaro laŭdu Lian sanktecon. 

Venu Via Regno 

En tiu ĉi parto de la preĝo, ni petas, ke la Regno de Dio venu al ni. Sed kiam tiu Regno de Dio stariĝos inter ni? Tiu estas dubo, kiun ni havas. Kiam alvenos tiu Regno de Dio?

Nia mondo estas plenplena je problemoj, militoj, suferoj, mizeroj, malpacoj, ktp. Ŝajnas, ke ĝi plimalboniĝas ĉiutage. Kaj la Regno de Dio - Regno de Amo kaj Paco, kiu estos la solvo - kiam ĝi alvenos?

Nu! Tiun saman dubon havis la disĉiploj de Jesuo, kiuj foje demandis Lin pri tio, kaj Li, per Sia speciala trankvileco kaj aŭtoritato respondis al ili dirante: «La Regno de Dio ne venos kun observado, kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! Ĉar jen la Regno de Dio estas inter vi». (Luk 17, 29-21). Tiu Regno estas Jesuo mem, kiu venis por instrui al ni la vojon al Dio. Kion do fari? Estas necese malkaŝi tion, kaj klopodi disvolvi nian «Internan Kriston», konformigante nian vivmanieron laŭ la sublima idealo, kiu estas plenumi la Dian Volon, alivorte, praktiki la Evangelion. Tiu devas esti la plej grava celo de nia ekzistado: venki niajn neperfektaĵojn, kaj antaŭeniri celante la perfektiĝon. Se ĉiu homo pliboniĝos iomete, la tuta mondo pliboniĝos. Cetere, tiel diris la nobla Mahatmo Gandhi: «Se ununura homo atingos la plenamon, li neŭtraligos la malamon de milionoj da homoj». 

Plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero 

Por ke ni komprenu la frazon: «Plenumiĝu via volo», ni memoru, ke Dio donas liberecon al ni, kaj pro tio, ni faras ĉion, kion ni volas. Tamen, ni multfoje misuzas nian liberecon. Ni pensas kaj agas erare kaj egoiste, kio okazigas ĉiujn niajn problemojn, ĉar kontraŭagante la Dian Volon, ni agas kontraŭ ni mem.

Kiaj ajn estu niaj agoj, pensoj, rilate al nia ĉiutaga laboro, al niaj familia devoj, al niaj amikecoj, al projektoj, kiujn ni faras por uzi nian tempon; fine, en la plej diversaj okazaĵoj, en la plej diversaj medioj, ni vidu kaj agu ne laŭ nia volo, sed laŭ la Dia volo; alivorte, ni vidu kaj agu laŭ la Evangelio. Tiel agante, ni estos survoje al Kristo, al la feliĉo kaj al la Paco.

Same, la vivo de Jesuo sur la Tero estis senĉesa ekzemplo, kiel plenumi la Patran Volon. Unu okazaĵo de tiu vivo, laŭ la Evangelio, estis Lia dialogo kun la Samarianino: Tiam la disĉiploj foriris en la urbon por aĉeti nutraĵojn; ĉe la reveno, ili petis: Rabeno, manĝu! Sed Li diris al ili: - Por manĝi mi havas nutraĵon pri kiu vi ne scias. Mia nutraĵo estas plenumi la Volon de Tiu kiu Min sendis, kaj fini Lian laboron. (Joh 4, 7). Notu bone: Lia nutraĵo estas plenumi la Volon de la Patro kaj fini Lian laboron.

Plia okazaĵo, ankoraŭ rilate la «Volon de Dio» estas la preĝo de Jesuo ĉe la loko nomata «Getsemano». Li preĝas dirante: «Ho! mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen, ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas» (Mat 26, 39).

Jesuo elmontras submetiĝon al la ĉiela Patro, obeemon al Dio, kiu senfine scipovas multe pli ol la homoj. Oni povas diri alivorte: Nia volo estas nia por libere fari el ĝi Lian volon.

Antonio Luis Lourenço Dos Santos, Brazilo - (daŭrigota)

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Dian Parolon 

LA DIAJ LEĜOJ - NIA VIVEBLECO

Meditado al la 22-a dimanĉo ordinara (22.8.1988) 

Iu ŝercemulo diris iam: «La plej grava pruvo, ke la "Dekalogo" (= Dek Ordonoj) vere devenas de Dio, estas ĝia mallonga, preciza formo!».

Vorto de ŝercemulo je la komenco de meditado pri la Dia vorto? Kial ne? Mi memoris tiun vorton, ĉe la legaĵoj de 22-a dimanĉo ordinara.

En la 1-a legaĵo el la libro Readmono (Rea 4, 1-2. 6-8) Moseo vidigas al la popolo de Izraelo la grandecon kaj la saĝecon de la Diaj ordonoj. La popolo plenumu ĉi tiujn leĝojn, por vivi kaj veni en la landon, promesitan al la patroj. La plenumo ne estas pezo por la popolo, sed ĝi donacas al ĝi benon kaj gracon de Dio. La aliaj popoloj, la najbaraj popoloj de Izraelo, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi leĝoj, admiros iliajn grandecon kaj saĝecon kaj admiros kaj adoros la Dion de Izraelo, kiu estas tiel proksima al Sia popolo kaj kiu zorgas tre amoplene por Sia popolo.

La Diaj leĝoj ne limigas aŭ malliberigas la homojn, sed ili donacas veran viveblecon, ĉar la saĝa amo kaj boneco de Dio donas ilin kiel helpilojn al Siaj amataj idoj, por ke ili povus pli bone kaj pli facile iri la vojon al Dio. La amo de Dio, la amo de Eternulo, kiu gvidis Sian popolon for el la sklaveco en Egiptio, tiu amo donacas la leĝojn. Ili estas helpiloj, instruado, kiel la idoj de Dio amu, povu ami Dion kaj ankaŭ unu la alian.

Se la infanoj de Dio spertas Lian amon, ili lernu de Li ami Lin ankaŭ, ili lernu ankaŭ ami la aliajn infanojn de Dio, siajn gefratojn. La tuta «Dekalogo» estas nur ekzegezo de la unua kaj plej grava leĝo: «Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto, kaj vian proksimulon kiel vin mem!». Se ni, se vi, se mi provus, vere provus ami unu la alian, forirus sufero, mizero, timo, mallibereco ktp.

Moseo admonas en la 2-a frazo: «Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi!». Ĉu li jam spertis, ke la homoj ŝatas fari multege da vortoj por interpreti la Dian vorton, kaj ke la homa klarigo ofte malklarigas la simplan Dian vorton kaj eĉ falsas ĝin?

La Evangelio parolas pri tio. La fariseoj havis multe da klarigoj al la Dekalogo, i. a. la klarigoj pri la kulta pureco. Ili rimarkas, ke la disĉiploj de Jesuo manĝas panon per profanaj, nelavitaj manoj. Estis bona tradicio, verŝajne oni spertis jam iomete pri higieno. Kaj ĉar en Izraelo la religia vivo kaj la profana vivo estas unueco, la profana sperto fariĝis kulta leĝo. 

Sed nun, intertempe, la sperto fariĝis sendependa. Nun ekzistas danĝero ke ĉi tiu bona sperto batalas kontraŭ la amo, forgesas la homon, forgesas ke ĝi ekzistas por la homoj kaj ne la homoj por ĝi.

Jesuo instruas la fariseojn, ke la vera malpureco ne venas tra la buŝo en la homon. La vera, danĝera malpureco kreskas en la koro de homo. En la koro, en la mezo de la homa persono kreskas la peko kaj la kulpo. La peko kaj la kulpo malpurigas la homon, ĉar ili apartigas de Dio. Tiun malpurecon oni ne povas forlavi helpe de akvo. Oni bezonas la pardonon de Dio. Nur Li povas purigi nin. Sed Li ĉiam pardonas kaj donas denove vivon kaj viveblecon al ni, ĉar Li ĉiam denove donacas al ni Sian amon, Sin mem - se ni nur venas, revenas al Li kaj konfesas - kiel la perdita filo de la parabolo: «Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ Vi!». Ankaŭ nin Dio ĉirkaŭbrakos kaj kisados!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

 al la indekso


 

Aŭgusta preĝintenco 

 

POR LA MISIADO DE LA VIRINOJ EN LA EKLEZIO 

«Pro tio ke la virinoj partoprenas pli kaj pli aktive en la tuta socia vivo, tre gravas ilia pli vasta partopreno ankaŭ en la diversaj kampoj de la eklezia agado»: tion deklaras la Koncilia dekreto pri la apostolado de la laikoj.

En la lastaj jaroj la virinoj mem petis pli vastan spacon en la agado de la Eklezio. Ekzemple, okaze de la papa vizito en Svislando, 4.000 katolikaj svisaj virinoj skribis al la Papo, ke estu pli kaj pli agnoskata la virina rolo en la Eklezio. 

La modelo: Maria 

Ekzistas tre riĉa biblia kaj eklezia tradicio pri la misia agado de virinoj. La plej fama kaj plej grava estas sendube la Virgulino Maria. La Papo precizigas en sia encikliko «Redemptoris Mater» la valoron de la misia apostolado de Maria. Kvankam Ŝi ne ricevis, kiel la apostoloj, la ordonon iri en la mondon prediki la evangelion al ĉiuj nacioj, Ŝi tamen kun la apostoloj preĝ-atendis kaj ricevis la Sanktan Spiriton, kiu igis Ŝin anoncanto de la evangelio.

Kiel en la nuptofesto en Kano, la propetado de Maria ankoraŭ daŭras en la historio de la Eklezio kaj de la mondo. «Ŝia patrina amo igas Ŝin atenta al la gefratoj de la Filo pilgrimantoj sur la tero, ĝis pilgrimfino». 

En la historio 

La virina agado akompanis la tutan evangelizadon de la Eklezio. Ankaŭ en la Mezepoko, kiam la pormisia agado ne havis organizon kaj viglecon je universala nivelo kiel nuntempe, la virinoj donis al la Eklezio sian aktivan helpon. Ni trovas virinojn, kiuj tiam predikis kaj ĉefrolis en religiaj movadoj; abatinojn, kiuj plenumis gravajn paŝtistajn taskojn; piajn reĝinojn, kiuj el sia eminenta stato disradjis efike evangelian atestadon; diakoninojn, kiuj praktikis sian oficon en la greka eklezio. Poste alvenis sanktulinoj, kiuj dediĉis sian tutan vivon al la pormisia afero, kiel ekzemple S. Tereza el Avilo kaj S. Tereza de la Infano Jesuo, universala patronino de la misioj.

Ni ne devas forgesi, komence de la 18-a jarcento, Pauline Jaricot, kiun ni povas konsideri la iniciatintinon de la Agado por la Disvastigo de la Kredo, t.e. de la unuaj pormisiaj papaj establoj. En la lastaj jaroj la partopreno de la virinoj en la agado de la Eklezio etendiĝis ankaŭ al la ekumena kampo. 

Virinaj religiaj ordenoj 

Laŭ la lastaj statistikoj publikigitaj en la jarlibro de la Eklezio, ekzistas nun 926.335 religiulinoj, kies granda parto dediĉas sin rekte al misiaj agadoj. Meritas apartan mencion la mondkonata Patrino Tereza el Kalkuto, vivanta simbolo de la senlaca kaj daŭra agado de la virinoj por la misia afero. La domoj por malriĉuloj, gvidataj de la religiulinoj de ŝia ordeno, troviĝas en la tuta mondo, precipe en Hindio kaj en la periferio de la grandaj urboj.

Ni preĝu al Dio, ke pro altvalora propetado de Maria, la unua virino sin dediĉinta al Kristo kaj al lia mesaĝo de savo, neniam manku al la Eklezio la sindona agado de la virinoj por la disvastigado de la regno de Kristo.

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (11)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto

Vivi kristane 

La kristano estas sekvanto de Kristo. Vivo kristana baziĝas sur la rezoluta decido aliĝi al Kristo, lin sekvi kaj imiti, en spirita kuneco kun Frato, Sinjoro kaj Savanto de la homoj.

En ĉiuj cirkonstancoj: ĝojoj kaj ĉagrenoj, laboro kaj ripozo, risko kaj tento, eĉ en la angoro-plena trapaso al morto, la kristano scias, ke Jesuo antaŭiris lin kaj instruis al li la manieron iri al Dio, pasante tra la morto por atingi la resurekton. En ĉia situacio la kristano strebas imiti tion kion farus Jesuo Kristo en tia cirkonstanco. Tial li kutime legas aŭ aŭskultas la Evangelion, por koni la parolojn kaj ekzemplojn de Jesuo.

Kompreneble, ne temas pri ekstera aŭ formala imitado, sed pri interna asimilo de liaj spiritaj teniĝoj: tio estas, lia tuteca obeemo al la volo de Dio Patro, kaj lia oferema sindediĉo por la homoi. La apostolo Paŭlo nin admonas: Estu en vi tiuj samaj sentoj, kiuj estis en Kristo Jesuo (Flp 2,5).

La kristanan vivon gvidas kaj animas la Sankta Spirito, kiu enmetas en la kredantojn filecan aliĝon al Dio Patro kaj fratecan amon al la kunhomoj. 

La fundamentaj sintenoj de la kristano 

Vera kristano kondutas kiel filo de Dio, iradas laŭ la spuroj de Kristo, kaj libervole sekvas la gvidadon de la Sankta Spirito. Fundamentaj sintenoj de kristana vivo estas: kredo en Dio kaj reciproka amo.

Kredi en Dio signifas akcepti lian parolon kaj lian volon, kiel ajn ĝi manifestiĝas.

Unua modelo de kredo estis la hebrea prapatro Abrahamo, kiu pro kredo ne rifuzis endanĝerigi sian vivon kaj sian estontecon.

Pri la ordono de reciproka amo Jesuo diris: Faru al la aliaj tion, kion vi volus ke oni faru al vi (Mat 7,12). La kristana amo devas estis senprofita kaj universala; sen diskriminacio de raso, ecoj, vivkondiĉoj; kun prefera emo al la plej humilaj kaj bezonhavaj homoj. Ĉar Dio estas la Patro de ĉiuj homoj,  Jesuo fariĝis unu el ili, kaj ni ĉiuj estas fratoj.

La kristana amo, kvankam ĝi esprimiĝas per universalaj ligoj de frateco kaj sincereco kun ĉiuj homoj, tamen ne egalniveligas, sed male pli perfektigas kaj nobligas la specifajn interhomajn rilatojn, kiel tiujn de la familio, de la amikeco, kaj la rilaton kun la komisiitoj pri la komuna bono. La kristana amo estas fonto kaj kulmino de ĉiuj virtoj. Amo longe paciencas kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas; ne ŝveligas sin; ne kondutas maldece, ne celas por si mem; ne koleriĝas; ne pripensas malbonon; ne ĝojas pri maljusteco; sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas (1 Kor 13,4-7). 

La kristana pacienco 

Per la kredo en Dio kaj la amo al la homoj, la kristano ne atendas surterajn rekompencojn aŭ privilegiojn; male, li akceptas la eventualon suferi eĉ pli ol ceteraj, ĉar li estas sekvanto de Jesuo, kiu estis krucumita, kaj kiu daŭre estas kontraŭparolata en la mondo. La kristano estas humila, ĉar li konscias, ke la ricevitajn Diajn donacojn li ĉiam povas perdi dum li vivas surtere. Kompense, li scias ke li ĉiam povas fidi pri la helpo de la ĉiela Patro, por ricevi avantaĝon eĉ el la malfeliĉoj, kaj tiel esperi, post la fluo de la pereontaj aferoj, neĉesontan feliĉon.

Tiu ĉi certeco havigas al la kristano nevenkeblajn esperon kaj optimismon. En la mondo vi devos suferi - diris Jesuo - sed vi fidu: mi venkis la mondon (Joh 16,33). Tute fondita sur Dio, la espero de la kristano neniam estingiĝas, kaj ĝi instigas al klopodado por plibonigo de la homoj kaj de la socio. Se Dio estas por ni - elkrias la apostolo Paŭlo - kiu estos kontraŭ ni? (Rom 8,31). 

Proponoj 

1) Legi: Gen 22,1-18 (la kredo de Abrahamo); Joh 13,1-38; Luk 10, 25-37; Mat 25,31-46 (la kristana amo).

2) Humiliĝi fronte al kunhomoj.

3) Preĝi: Sinjoro, mi amu vin, kaj, en vi, mi amu miajn fratojn.

P. Rossano - B. Cadei

al la indekso


 

ĈU TRADICIO AŬ TRADICIISMO? 

«Tradidi quod recepi». Ĉi tiujn latinajn vortojn, kiuj signifas «Kion mi ricevis, tion mi transdonis», la tradiciista ĉefepiskopo Marcel Lefebvre volas kiel testamenton sur sia tombo, kiam li mortos...

Per la ordino, sen papa rajtigo, de 4 novaj «katolikaj» episkopoj (okazinta la 30-an de junio 1988 en Ecône, Svislando), ĉefepiskopo Lefebvre metis sin ekster la katolikan kunulecon. Li pravigis sian konduton asertante, ke li sekvas la ricevitan tradicion, dum la cetera katolikaro, kun la papo ĉe-kape, ĝin perfidis.

Sed kiu estas monsinjoro Lefebvre? Kaj kia estas lia koncepto de tradicio? 

Mons. Marcel Lefebvre 

Marcel Lefebvre naskiĝis en Francio en 1905, fariĝis pastro en 1923, aliĝis al la misiistoj de la Sankta Spirito, kaj misiadis kun diversaj taskoj en Afriko. En 1955 li fariĝis ĉefepiskopo de la Senegalia ĉefurbo Dakaro. En Afriko li havis konfliktojn kaŭze de lia koloniisma starpunkto. La Sankta Seĝo disponis, ke li revenu al Francio, kie li fariĝis episkopo de Tulle. Li partoprenis en la dua Vatikana Ekumena Koncilio (1962-1965), dum kiu li plej energie kontraŭstaris la dekretojn pri religia libereco, pri ekumenismo, pri liturgia reformo. En 1969 li establis la «Pastran Frataron je la nomo de Sankta Pio la Deka» (Pio la Deka estas la papo, kiu rigore kondamnis raciisman movadon nomitan modernismo); kaj en 1970 li fondis en Ecône, Svislando, tradiciisman porpastran Seminarion, karakterizitan de malakcepto de ĉiuj renovigoj alportitaj de la Vatikana Koncilio. En 1976 ĉefepiskopo Lefebvre ordinis tri pastrojn malkaŝe kontraŭ la Sankta Seĝo. Sekve de tio, li ricevis «suspendon el diaj oficoj», nome malrajtigon celebri diservojn; malgraŭ tio, li daŭrigis sian agadon. En 1987 li esprimis sian intencon ordini episkopojn meminiciate. La afero estas gravega, ĉar tio estus komenco de serio de eksterekleziaj episkopoj, kio signifas rompon de la eklezia unueco, alivorte skismon.

La papo faris ĉion eblan por eviti la skismon. La 8-an de aprilo 1988 li skribis al kardinalo Ratzinger, prefekto de la papa Kongregacio por la kredo-doktrino, por ke ĉiu klopodo estu farata ĉi-cele. Ŝajnis, ke kompromiso estas atingita: la 5-an de majo kardinalo Ratzinger kaj ĉefepiskopo Lefebvre subskribis komunan protokolon, laŭ kiu miksa komisiono fiksos specialan statuson por la anoj de la Pastra Frataro de Sankta Pio la Deka: ili rajtos plu uzi la nereformitan latinlingvan ritaron; unu el iliaj pastroj fariĝos episkopo.

Sed la postan tagon, malgraŭ la subskribitaj akordoj, monsinjoro Lefebvre esprimis la intencon ordini 4 novajn episkopojn, kontraŭ la volo de la papo; kaj tiun intencon li plenumis, kiel dirite, la 30-an de junio, je la ĉeesto de 7.000 tradiciistaj fideluloj. Sekve de tio, 6 episkopoj estas ekskomunikitaj, nome: la ordininto monsinjoro Lefebvre, la kun-ordininto, la brazila monsinjoro De Castro Mayer, kaj la kvar ordinitoj. Grava vundo estas farita al la unueco de la Eklezio.

Ĉe-okaze, la papo sendis al la katolikaro apostolan leteron, en kiu li esprimis sian ĉagrenon pro la okazintaĵo, kaj petis la pastrojn kaj laikojn anojn de Lefebvre ne sekvi lin en la malobeo, asertante, ke ili rajtos sekvi la malnovan ritaron.

Ĉefepiskopo Lefebvre argumentas jene:

1) mi mescelebras kiel ĉiam en la katolika Eklezio. Do ne mi eraras, sed la papo, kiu ŝanĝis la riton;

2) antaŭaj papoj kondamnis la ekumenismon kiel miksaĵon de katolika vero kun herezaj malveroj. Tiu kondamno ankoraŭ validas;

3) religia libereco signifus indiferentismon, kiel evidentiĝis en Asizo (27.10.1986), kie la papo kunpreĝis kun la paganoj;

4) la oficiala Eklezio kapitulacis fronte al la modernismo (= nunepoka paganismo), kaj ĉefe al la komunismo.

Al tiuj kontraŭdiroj, jen mallongaj respondoj:

1) La latina meso, rigardata de la tradiciistoj kiel neŝanĝebla, esti fiksita en 1a 16-a jarcento fare de la Koncilio de Trento, kiel frukto de longa evoluo, en kiu tamen restas la kernaj elementoj: liturgio de la Dia Parolo, konsekro de Pano kaj Vino, Komunio. La mes-rito, se ĝi respektas la esencajn elementojn, povas plu evolui;

2) la vera ekumenismo ne estas cedo al malvero, sed obeo al Kristo kiu ordonis strebi al unueco. La ekumenan metodon resumis papo Johano la 23-a jene: necedemo en la esencaj aferoj, libereco en la dubaj, karitato en ĉiuj;

3) estas malvere, ke en Asizo oni indiferentisme kunpreĝis. Tie la divers-religianoj, en reciproka respekto, preĝis aparte, aŭ sinsekve. Siaflanke la papo proklamis antaŭ ĉio sian kredon, ke «la nomo de la paco estas Jesuo Kristo»;

4) estas konataj la liberparolaj kondamnoj de la papo, de la episkoparoj ktp kontraŭ ĉiu formo de nova paganismo, materiismo, malrespekto de la homrajtoj, eĉ se tio okazas en la dialogo kaj en la respekto de la personoj, laŭ la principo: firmeco kontraŭ la eraro, bonkoreco kun la eraranto.

La tradiciistoj ne distingas inter la esencaj elementoj de la ununura apostola tradicio, kiu estas netuŝebla, kaj la diversaj tradicioj, kiuj ekde la komenco estas ŝanĝeblaj laŭ tempoj kaj lokoj.

Tio, ke kelkaj katolikoj misuzis la reformojn de la Dua Vatikana Koncilio, ne signifas, ke la reformoj estas en si mem eraraj.

Estas bedaŭrinde ke, ĝuste en la nomo de la tradicio, oni rompis la ĉenon de la apostola heredado, kiu estas garantio de fideleco de tio, kion Jesuo transdonis al la Eklezio.

Ĉiukaze oni sciu, ke la Eklezio amoplene akceptos la gefilojn, kiuj volos reveni al la unueco.

Battista Cadei

 al la indekso


 

ANKORAŬ PRI MORMONOJ 

Estimata samideano, frato en Kristo, 

mi surpriziĝis, ke la redakcio dediĉis tutajn kvar valorajn paĝojn de nia revuo (EK 11/1987), kie Mormonoj prezentas sin mem. Sed ankaŭ tiun ĉi agon mi alte taksas, ĉar ankaŭ ĝi atestas pri nia grandanimeco kaj nobleco.

Eble en iu el la sekvantaj numeroj troviĝos ankaŭ almenaŭ mallongaj informoj pri estiĝo kaj historio de tiu ĉi kromordinare mirinda sekto. Se ne, mi tre volonte farus tion baze de miaj longdaŭraj leteraj kaj personaj kontaktoj kun Mormonoj.

Fondindo de Mormonaro estas hereza okultisto, la tiam 25-jara Joe Smith, kiu ĉirkaŭ la jaro 1830 «trovis» sub gvido de anĝelo metaltabulojn el pasintaj miljaroj. Ili enhavis, gravuritan en iu nekonata arĥaika lingvo, sciigon pri pasinteco. «Profeto» Smith deĉifris la tekston, kaj transskribis ĝin anĝlalingve. Ekestis kelkcentpaĝa «Libro de Mormon» (Book of Mormon), detala kroniko de amerika popolo ekde la jaro 600 antaŭ Kristo ĝis la jaro 421 post Kristo, sed la teksto aludas ankaŭ pli fruajn eventojn. Oni devas diri, ke Smith heredis similan verkon de antaŭulo. Bedaŭrinde, ni ne povas trastudadi la menciitajn metaltabulojn, ĉar la anĝelo nur «pruntedonis» ilin al la profeto!

Legante Libron de Mormon ni troviĝos en reĝolando de mitoj, fabeloj, aŭ roman-temoj por Jules Verne. Amerikan kontinenton laŭdire priloĝis popolo el Meza Oriento, kiu alvenis jam antaŭ kvar mil jaroj kaj fondis tie socion kun alta kulturo. Ili navigadis per kompaso, kaj vojaĝis 344 tagojn per ŝipoj, kiuj similis al nuntempaj subakvaj ŝipoj. Alia grupo alportis el Jerusalemo ankaŭ frukto-semojn kaj grenon, ktp. Kiu ŝatas fantaziadon, legu.

En Usono oni povas sukcese kulturi eĉ plej mirindajn sektojn, pri tio atestas ilia nombro. Mormonoj fondis propran «ŝtaton» ĉe Sala Lago (Salt Lake City, Utaho), kie ili vivas preskaŭ izolitaj kaj ŝirmitaj de ĉiuj fremdaj ideoj. Tie ili edukas fanatikajn misiulojn, kiuj disvastigadas sian doktrinon en multajn landojn. Unuopulojn aŭ etajn grupojn oni povas trovi preskaŭ ĉie, sed misiuloj preferas landojn de Afriko kaj Latina Ameriko, kaj tie ili elserĉadas por varbado homojn, kies klero havas plej malaltan nivelon.

Kaj kiamaniere Mormonoj taksas nin, ĉiujn kristanojn (ne nur katolikojn)?

Nur Mormonaro konfesas pravan kristanismon. Ĉiuj aliaj transprenis el la instruo de la dekdu Kristaj apostoloj nur «ion», kaj «fondis grandan mondan eklezion», kiu estas «plej malĉasta prostituitino», «fi-kreaĵo de Satano», kies anoj vivas en blindeco kaj ĉiuj estas pereigotaj en «kavo de eterna infero». Tio okazos en tempo, kiam «la Dia kolero elverŝiĝos sur tiun eklezion, patrinon de ĉiu fiamaso, prostituitino de la tuta mondo».

Jaroslav Zák, Ĉeĥoslovakio

Bonvolu permesi al mi, ke mi skribos (espereble ne tro longan) respondon pri la artikolo «Mormonoj prezentas sin mem» en EK 11/1987, kiu cetere estis denove plaĉa kaj riĉenhava numero.

Mi legis tiun ĉi memprezentaĵon kun granda intereso; evidente ĝi estas sincere verkita, malgraŭ sia mallongeco ĝi sufice bone sukcesas doni koncizan superrigardon pri tiu moderna, multaspekta religio el Usono.

Mi ne intencas kritiki, sed oni povus aldoni multajn aĵojn esencajn kaj pli aŭ malpli tipajn por mormonismo...

Antaŭ ĉio mi volas emfazi mian profundan respekton, ĉirilate, al la morale alta vivo de multaj mormonoj, kvankam laŭ statistikoj Utaho ne estas esence malegala ol la aliaj ŝtatoj de Usono...

Sendube tre multaj el la mormonoj estas tute sinceraj kaj honestaj. La vera kerno de la problemo ne estas la mormonoj mem (mi havas kelkajn bonajn amikojn inter ili, kiuj meritas altan ŝategon), sed mormonismo kiel ideologio.

Heinz Platzer, Aŭstrio

(*) La letero de s-ro Platzer estas tre longa, sed spaco-manko devigas nin citi nur kelke da frazoj.

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (naŭa parto)

 

LA NOVA EKUMENA TRADUKO DE LA BIBLIO (1)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto - sesa parto - sepa parto - oka parto

 

Starigo de IABO kaj Biblia Revuo 

Ok jarojn post la eldono de la unua kajero de IKI aperis projekto de ekumena traduko. En 1967 oni starigis Internacian Asocion de Bibliistoj kaj Orientalistoj, laŭ la itala leĝo registrita antaŭ notario, do leĝe agnoskata kaj kontrolata. Kaj bonŝance dum la lasta preskaŭ dudekjara vivo ĝi ricevis kvar aŭ kvinfoje premiojn de la registaraj instancoj. Kaj oni notis la presadon de la organo de IABO “Biblia Revuo” kiel altnivela revuo, kaj pro tio ĝi gajnis premion de la ŝtataj instancoj. Kaj por ni estis bona afero ricevi monon de la ŝtato. Kiam ni projektis revuon, ni pripensis ĉu estos pli utile havi altnivelan revuon – t. e. nur por fakuloj je la sama nivelo de bibliistaj kaj orientalistaj revuoj, kiel ekz. «La Revue biblique» de la dominikanoj en Francujo, aŭ aliaj - aŭ ĉu estus pli bone ke ni faru revuon je populara nivelo. Kompreneble nia revuo estas verkita nur esperantlingve. Pro tio ekde 20 jaroj, kiel aliaj universitatoj aŭ institucioj havas revuojn bibliajn, ankaŭ ni havas biblian revuon, recenzitan en la ĉefaj mondkonataj komentarioj, kaj - ni denove substrekas tiun fakton - ĝi estas verkita nur esperantlingve. Estas terure, ke la homoj, kiuj volas esti bibliaj ekzegezistoj, devas koni plurajn lingvojn. Patro De Voux ĉiam diris, ke la unua orienta lingvo, kiun devas lerni bibliisto por pli bone kompreni la Biblion estas la germana (por Francoj, Germanujo estas oriente). Kompreneble hodiaŭ ni dirus: la amerikana lingvo, ĉar multaj bibliaj revuoj estas eldonitaj en Ameriko. Biblia Revuo, tute en esperanto, komencis aperi ekde 1964 - poste estis jaro sen apero de la revuo, pro tio en 1984 ni festis ne 21-an, sed 20-an jaron de apero de la revuo. 

Plano traduki Ekumenan Biblion 

Kiam ni projektis novan gazeton, ni celis starigi ankaŭ novan tradukon de la Biblio. Jen la ĉefaj punktoj de nia projekto, laŭ kiu ni laboris kaj ankoraŭ laboras. Multaj tekstoj jam estas pretaj kaj oni povus ilin aperigi. Sed ankoraŭ estos bezonataj kelkaj jaroj por ilin bone revizii. Kiam profesoro aperigis artikolon titolitan «La Biblio moderne tradukita» en Biblia Revuo, jarkolekto de 1969, ni ricevis plurajn favorajn komentojn de la legantoj.

Tiam ni devis pripensi planon de nova traduko. La Internacia Asocio de Biblistoj kaj Orientalistoj (IABO) dum kelkaj monatoj - de marto/ aprilo ĝis junio/ julio - aranĝis tiun projekton. Ni verkis poste informilon, en kiu ni skribis: Intencata estas eldono de Biblio en esperanto konforma al la redaktonormoj jam bone establitaj por Biblia Revuo, t. e. Biblio, eksperte tradukita, plene fidela, sed ankaŭ literature altnivela, sen eklezia tendenco, ekumena, utiliganta ĉiujn science trovitajn faktojn, t. e. arkeologiajn, lingvistikajn, historiistajn, ktp. por la interpreto de la teksto. Kaj ni aldonis: Kun notoj, kiel ni trovas en la eldono de IKI, sed utilaj por la neeksperta leganto. Sed ankaŭ ni planis tekston tiel akceptebla inter la eklezioj, ne nur katolika kaj protestanta, sed ankaŭ hebrea kaj ortodoksa. Ekde tiam ni preparas tradukon kaj notojn, kiuj estas komprenataj ankaŭ de muzulmanoj, de ŝintoistoj, hinduanoj, ktp., ankaŭ de tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas apartan historian religion, ekz. la popoloj de la centraj landoj de Afriko aŭ Azio.

Ankaŭ por la primitivuloj de Sudameriko estus bone, se la misiistoj instruas ilin, ke oni klarigu al ili tekston de la Biblio. Ne ĉiuj komprenas la signifon de la “pano” en la patronia frazo “Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ”, ĉar en multaj landoj oni neniam aŭdis pri pano. Pro tio oni tute ne povas kompreni, kio estas pano. Pli bone ili povus peti alian manĝajon. Iu misiisto rakontis al mi, ke en la lando, kie li plenumas sian misiadon, la popolo manĝas ĉefe formikojn. Tie estus pli bone - almenaŭ en la komentario - skribi: “niajn ĉiutagajn formikojn donu al ni hodiaŭ”. Kompreneble en la teksto devas resti la pano, sed oni devas klarigi, ke la pano signifas la ĉefan manĝaĵon, tiun kiun oni manĝas ĉiutage. En Germanujo oni manĝas malmulte da pano, en Italujo ĉiutage multe da pano. Do estas necese, ke nova traduko de la Biblio havu pliajn klarigojn, por ke ĝin komprenu ankaŭ tiuj, kiuj havas malsamajn signifojn de esprimoj. En la romaj universitatoj multaj studentoj, kiuj volas doktoriĝi pri Biblio, faras esplorojn pri la maniero apartigi bibliajn esprimojn en aliaj partoj de la mondo, ekz. de Afriko aŭ Sudameriko.

Ni komencis poste publikigi en Biblia Revuo provojn de traduko, por ke la legantoj reagu. Ekz. ni jam aperigis kvazaŭ duonon de la Psalmaro, la Libron de Malakio, tiun de Jono, de Tobito, kaj aliajn eseojn. La legantoj komentis, kritikis kaj ankaŭ korektis. Pro tio estas diferencoj inter la unua provoj kaj la lastaj, kiujn ni eldonis, ĉar ni bone akceptis la kritikojn kaj korektojn. Kompreneble ni ankoraŭ ne estas certaj pri ĉio. En la Societo oni bone laboras, multaj personoj funkcias kiel estraranoj, trifoje ni ŝanĝis la redaktorojn, ĉar iu eksiĝis kaj alia mortis, la entrepreno tamen, kvankam kun ŝanĝoj, daŭris ĝis hodiaŭ.

D-ro Angelo Duranti - (daŭrigota)

al la indekso


 

CIGANAJ TRADICIOJ 

La cigankolonioj gardas plej bone la cigankutimojn. Ekz. «permespeto» antaŭ la kantado.

- Mi petas permeson de ĉiuj, ciganoj! Estu feliĉaj kaj helpu vin Sankta Maria apud la bela tablo! Kiu sidas apud la bela tablo, ĉi tiu bela societo, se donus permeson, ankaŭ mi dirus unu veran parolon.

- Diru vian parolon! - sonas la konsento.

Post la parolo kaj kanto li nove salutas la societon.

- Por via bela honoro! Por via bela emo! Estu feliĉaj!

- Ankaŭ vi estu! - respondas la anoj de societo.

La pradiecon (ĝi ne estas identa kun la Dio de kristanismo) konas la cigana popolkonscio ĝis nun. Li estas ofte cite en la tekstoj de salutoj, preĝoj kaj petegoj:

- Mia kara Dio, kiu estas en la ĉielo, estu benita! Estu benita via nomo, ankaŭ via mondo ĉi tie sur la tero por ĉiam! Helpu viajn malriĉajn ciganojn! Gardu niajn ĉevalojn, gardu niajn tendostangojn kontraŭ la fulmo! Al ni donu bonan kampon, pacan arbaron, poton da brasiko, bonan sanon, multe da forto. Amen.

- Mia kara Dio, helpu min! Kiom da haretoj estas sur mia kapo kaj kiom da ventoj blovis sur miajn haretojn, tiom estu pere de vi miaj multaj foiraj feliĉoj! Donu al mi vian feliĉon, donu al mi vian forton, kaj donu al mi vian sanon, ke mi neniam estu malsana, dum mi vivas sur via naŭbranca mondo! (*) Savu min de malriĉeco, helpu min!

- Ni iru ĉiam arĝente kaj ore! - Por la realigo de ĉi tiu magia praktiko intervenis la ciganoj: tage de geedziĝo la fianĉino metis arĝentan aŭ oran moneron en sian ŝuon sub la kalkano, tiel ke ŝi ĉiam iru mone, estu tiel riĉa. Se iu ekiris en foiron, la homoj ĵetis monon post li, ke tiun akompanu feliĉo, kaj kovru trezoroj la vojon, se tie li revenas k.t.p.

La interpretojn de ciganfolkloro ĉiam akompanas korpmovo. La ciganoj ŝancelas siajn trunkojn kaj kapojn kaj klakas per siaj fingroj, ne nur dum prezento de rapidaj danckantoj, sed ankaŭ dum malrapidaj tristaj kantoj. Ili ne havas instrumentojn. Ciganoj signalas per taktaj aplaŭdoj kaj per «buŝbas-violono» la ritmon de rapidaj kantoj.

La migrantaj cigankaravanoj atribuis magian forton al la kanto. La «kortorari» (tendaj ciganoj) tiel opinias, ke post kanto la feliĉdeziron aŭdas Dio.

La rimo ne estas ofte okaza forma elemento en la cigankantoj. Por la anima staturo de ciganoj estas pli taŭga la liberdisvastiĝa manifestado, la «liberpoemo».

Ĉe malnovaj rumanaj triboj mem la svatiĝulo ĵurligas la junajn geedzojn. Dum la ceremonio estis salo, pano kaj ora ringo sur la telero, baldaŭ la svatiĝulo verŝis vinon al ili, li tiel etendis la teleron al la junaj geedzoj, kiu semis el la salo sur la panon, mordis el tiuj kaj votis: «Neniam plu ni forlasos unu la alian! Multe da forto kaj multe da feliĉo donu Dio!».

Poste, la fianĉino kaj la fianĉo metis la orringojn sur siajn fingrojn, kaj kun la kantado de fianĉinsalutantaj kantoj komencis la gastoj la amuzaĵon.

Károl Bari, Hungario; tradukis Sandor Termes

 

La cigana tribunalo 

La cigana tribunalo (Romani Kris) kunvenas nur pro gravaj aferoj, do en cigana komuneco ĉirk. 3-4 foje en unu jaro. La juĝado estas publika kaj povas daŭri sub libera ĉielo (ekz. korto, foiro), aŭ en fermita loko (en domo, en drinkejo). La membroj de tribunalo sidas sur la tero aŭ apud la tabloj, la plej maljuna sidas en la mezo de rondo. La «farigo» de leĝo (cigane: «ŝuvas kris» aŭ «ginel i krisi») okazas silente kaj dignoplene. Unue la akuzanto sternas unu nigran tukon (virinan kaptukon) kaj metas sur ĝin unu sanktan bildon, kiun li aĉetis en pilgrimejo. La bildoj figuras ĉefe Sanktan Virgulinon.

Li surgenuiĝas antaŭ la nigra tuko, metas du fingrojn de la maldekstra mano al la koro, metas du fingrojn de la dekstra mano al la bildo kaj diras: «Min batu Dio, neniam donu feliĉon kaj sanon al mi, se ne estas tiel, kiel mi diris». Aŭ: «Min neniam helpu Maria».

Aliloke estas starigitaj du brulantaj kandeloj al la rando de nigra tuko. Oni metas tie sitelon da akvo kaj unu ferĉenon sur la nigran tukon, dirante: «Tiel malvarmiĝu mia animo, kiel la sitelo da akvo», aŭ «estu mi dum mia tutvivo en ĉi tia peza ĉeno». La signifo de nigra tuko: «Venu sur min tia nigra funebro, kiel ĉi tiu tuko - se mi dirus ne la veron». La juĝosesio de tribunalo daŭras ĉirkaŭ duontage. Oni ne povas apelacii kontraŭ la verdikto.

Erdós Kamill, Hungario; tradukis Sandor Termes

 

(*) La simbolo de kosmo laŭ cigankredo.

al la indekso


 

HUMANISMO-SOCIALISMO EN ĈINIO

PER KONKRETAJ FAKTOJ

 

Kio estas humanismo? Mi ne povas doni la nocion. Sed ŝajnas al mi, ke ĉiu lando ne povas ne esti humanisma. Kompreneble, inkluzive de Ĉinio.

Ordinare oni malmulte prizorgas ĉi tiun problemon. Ankaŭ mi.

Iutage, la redaktoro de EK P. Battista Cadei sendis al mi leteron, por ke mi parolu pri la humanismo en Ĉinio. Tio igis min gapa, ĉar mi nenion povas diri pri ĝi. Sed tiu, kiu iom longe observas ĉie, multe da aferoj rilate la humanismon povas trovi.

Jen, ne teorie, sed nur fakte:

1) iuj krimuloj, kondamnite en malproksiman malliberejon (labor-reformejon), post la ĝisplenumo de la puno, povas akiri vojaĝpagon por hejmenreveni;

2) la vespera gazeto Xinmin diris 25.11.1987: iu mortiginto eskapis foren de urbo Ŝanhajo. Fine policanoj lin kaptis. Kiam ili, malsatante, survoje aĉetis manĝaĵon, tiam, kvankam la kaptito estis baldaŭ kondamnota morte, tamen oni ankaŭ donis porcion da manĝaĵo por lin satigi;

3) mons-ro Gong Pingmei, episkopo de la ŝanhaja diocezo, liberigite el la prizono, ankoraŭ havas esplordaton de 10 jaroj. Pro tio ke li sin prezentis bone, antaŭdate pli ol sep jarojn li bonordiĝis kiel ordinara civitano, kaj ĝuas homrajtojn. Laŭdire, iam, dum 30 jaroj en la prizono, kiam li terure malsanis kore, la respondeculoj venigis por li kuraciston-specialiston;

4) lastatempe, du pastroj, kondamnitaj kiel «kontraŭrevoluciuloj», estas liberigitaj. Unu el ili, nomata Zhu Hogshen, pro malsano kaj maljunaĝo subkondiĉe kuraciĝas ekstere; la alia, Cheng Yuntang, estas liberigita pli ol sep jarojn anticipe. La lasta, laŭdire, en la prizono ĉiuflanke plenumis sian taskon, kaj multfoje gajnis laŭdon de mallibereja estraro; ene li tradukis ion rilate filozofion, ĉinlingven el la latina, kaj pro tio li gajnis altgradan laŭdon kaj monpremion;

5) kvin vunditoj el Laoso en rebatalado kontraŭ Vjetnamio fariĝis kripluloj. Ili deziris lerni, kaj elektis Esperanton kiel fremdan lingvon Fine, la Ŝanhaja Fremdlingva Instituto akceptis ilin kiel eksterordinarajn studentojn;

6) por longdaŭra edukado, ĉefe gravas kulturadi junularon je la humanismo. Do, ĉe ni okazas konkurso de mezlernejanoj «Humanismo en mia koro». Eble da tio nemulte ekzistas alilande.

Petro S. Kaiz, Ĉinio

 al la indekso


 

AGADO E3 

«En preskaŭ ĉiuj evolulandoj ekzistas giganta problemo: blindeco. Laŭ la Mondorganizo por Sano, vivas en la mondo pli al 40.000.000 blinduloj. Ok el dek troviĝas en la Tria mondo. Multe pli altan nombron konsistigas malforte vidantaj homoj kaj suferantoj de okulmalsanoj kun evidente malkreskanta vidkapablo. Jam pli ol unufoje oni konstatis, ke tri el ĉiuj kvar blinduloj en la evolulandoj estas nenecese blindaj. Ilia blindeco, sekve, estas preventebla aŭ kuracebla. Oni kalkulis, ke, se la zorgado preventa kaj kuraca ne draste plifortiĝos, la nombro de blinduloj duobliĝos ĝis la jaro 2000!».

Tion skribis Jacques Tuinder en artikolo pri la nenecesa blindeco en la Tria mondo. Li rakontas pri la okulkuraca laboro al kiu AGADO E3 kontribuas, kaj rakontas interalie:

«La plej multajn operaciojn, kiuj celas forigi la lenson kaj grandparte ripari la vidpovon, oni faras per t. n. “surradaj klinikoj” (aŭtobusoj), kiujn veturigas al kamparaj vilaĝoj volontulaj organizajoj. Dank’ al multe uzata tekniko plisimpligita, nun eblas operacii kataraktulon en tempo relative mallonga kun sukcesa rezulto.

Alia formo de blindeco oftas precipe ĉe junaj infanoj. Ĝin kaŭzas nebona nutrado kaj nesufiĉo da necesa vitamino. Se kuracisto ne frutempe diagnozas, ke ĉe infanoj malpli ol sesjaraj troviĝas simptomo de tiu ĉi okulmalsano, tre granda estas la risko, ke neniam plu ili povos vidi...».

Jacques Tuinder, la iniciatoro finas:

«Subtenu la okulkuracan laboron. Temas pri pli ol dudekjara kampanjo por solidareco, kiun montras samideanoj rilate al vidhandikapuloj en la evolulandoj, laŭ la spirito de la pola okulisto D-ro L. L. Zamenhof».

El «La Espero» (Svedio) 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS 

Kun ega danko mi konfirmas la ricevon de EK 2-3/1988, kiun mi tuj kaj seninterrompe tralegis ĝue de la unua ĝis la lasta pago. Ĝi denove estis tre interesa, precipe ankaŭ la artikolo pri Vladivostoko kaj «Ĉemarujo».

Nun mi intencas nur plej koncize skribi al vi, kiom mi amas la spritaĵajn «konversaciojn» inter la monaĥoj. Ripete ni jam uzis iun kiel teman deirpunkton por nia paroĥa famili-rondeto, ĉar tia ŝercaĵo povas elvoki kaj liberigan rid(et)on kaj pretecon «mergiĝi en iun spiritan profundon», kiu trakonturiĝas malantaŭ la ŝerĉaj vortoj. Estas vere: per guteto da mielo oni allogas kaj kaptas pli da insektoj ol per plena barelo da vinagro.

El lingva vidpunkto mi ankaŭ ĝojas, ke ĉi tie la fonemo «ĥ» ankoraii ne estas tute formortiĝinta, sed ankoraŭ vivetas en «monaĥo»; miaopinie estus vera estetika perdo, se «ĥ» (fonemo, kiun nemalmultaj etnaj lingvoj ankaŭ havas) tute mortus el la Lingvo Internacia.

Alia lingva stilelemento, kiun mi ŝatas en tiuj «konversacioj inter monaĥoj», estas la foja uzo de la pronomo «ci», kiu aldonas ĝustaloke kaj ĝustamaniere ian intimecan nuancon, kiun la emocie iom pala pronomo «vi» ĝenerale ne povas havi.

Heinz Platzer, Aŭstrio

 

Unue, kiel leganto de EK, mi ŝuldas dankon pro la konstanta klopodado krei altnivelan revuon katolikan kaj ekumenan.

Due, kiel nelingvisto, mi petas laŭeble eviti la «novesperantajn vortojn»; ekzemple, «olda» estas tute superflua vorto, laŭ mia opinio. Esperanto devas resti facila lingvo!

Anton Kronshage, F.R. Germanio

 

Ankoraŭ el Nepalo 

Mi volas danki al la aŭtoroj de la serio de artikoloj sub la titolo «Enkonduko en la kristanismon». Mi legos ĉi tiajn artikolojn en venonta tempo.

Ĉu mi povas esperi ricevi Espero Katolika regule kaj senpage?

Ĉu vi povas sendi al mi unu bildon de Maria Dio-Patrino?

Ĉu vi povas sendi aliajn kristanajn leg-materialojn?

Mi tre deziras lerni multon pri kristanismo, kaj volas ekscii kiel estos plezuro fariĝi kristano!

Dankegon! Saluton!

Gamvir Man Sresta, Katmandu, Nepalo.

al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ 

 

* Iam oni demandis memfidan monaĥon:

«Ĉu vi povus montri la vojon al urbo Alepo?».

«Ne, sed mi konas la vojon al la paradizo».

«Kiel mi fidu je homo kiu konas vojon kiu kondukas foren, sed ne tiun kiu kondukas proksimen?».

 

* Al fratulo kiu laŭdegis alian, monaĥo Makaro diris:

«Atentu, frato, ke ofte ni laŭdas la aliajn proporcie de ilia estimo al ni».

 

* Erudicia monaĥo demandis oldulon:

«Kio estas la realaĵo?»

« Ĝi estus afero bona kaj simpla, se la homoj ne klopodus klarigi, kio ĝi estas». 

 

al la indekso