Enhavo de Espero Katolika numero 12/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  kristnaska sceno laŭ pola stilo

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj! 

Finiĝas la jaro, kaj oni pritaksas la faritaĵon. Ne ĉio celita estas atingita, sed feliĉe konstateblas nebagatelaj sukcesoj en ĉi tiu jubilea jaro.

Nia revueto daŭrigis sian laboron, provante, ho ve, la paciencon de siaj legantoj per kontraŭvolaj malfruoj. Ni estas streĉantaj la fortojn por laŭeble tion eviti en la nova jaro (ĉe la jarfino vi juĝos...). Krome, ni estas sisteme serĉantaj diversajn eblajn kunlaborontojn pri fakaj temoj (je kiuj ni petas almenaŭ unu artikolon jare), tiel ke la revuo aspektu kiel eble plej varia kaj universaleca.

Ni esperas, ke vi daŭrigos vian amikecon (per reabono).

Nu, ek al la unua jaro de la dua jarcento!

La Redakcio

al la indekso


 

POR KIO KRISTO NASKIĜIS...?

 

Ĉu nur ekzistas kristarb’ multkolora,

kristnaskaj ĉarmaj belaj melodioj?...

Sub tablotuko - fojno bonodora,

ĉe riza tablo - tuta familio?...

 

 

Ne estus grava la Krista alveno:

kiucele Krist’ sur la ter’ naskiĝis,

se Li ne estus en la homa koro,

se la animo Krist-trog’ ne fariĝus?...

 

 

Inter kristnaskaj ĉarmaj melodioj

naskiĝu, Jesu’, en la kor’ mizera.

Ke la am’ regu en mondfamilio,

ke la hom’ konu la Eternan Veron!...

 

 

Zofia Kamieniecka, Pollando

al la indekso


 

 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (6)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 

Kion kredas la kristanoj 

Ni prezentis historian skizon de la kristanismo; ekde nun ni klopodos priskribi la objekton de nia kredo. Ĝi ne estas frukto de homa esplorado, de filozofia teoriado (kvankam ĝi ne estas kontraŭ la racio), sed ĝi estas revelacio fare de la Di-Sinjoro: Dio, kiu plurfoje kaj plurmaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj, en la lastaj tempoj parolis al ni per sia Filo Jesuo Kristo (Heb 1,1-2). 

La fontoj de la kristana saĝeco

La objekton de la kristana kredo dokumentas la Biblio, tio estas la 45 libroj de la Malnova (= antaŭ Kristo) Testamento, kaj la 27 skribaĵoj de la Nova Testamento.

La kristanoj kredas, ke la bibliaj libroj estas verkitaj per speciala Dia helpo, nome inspiro, tial ili respektoplene pristudas iliajn instruojn. La eklezio, fondita de Kristo, por esti domo de la vivanta Dio, kolono kaj subtenilo de la vero (1 Tim 3,15), havas la mision gardi, transdoni kaj aŭtentike interpreti la sanktajn librojn de la parolo de Dio.

La misteroj

La veroj de la revelacio konsistas el eventoj kaj instruoj, koncerne la rilaton de Dio al la homaro, kiujn la homa menso nur parte povas kompreni. La inteligento devas agnoski, ke ĝi troviĝas antaŭ io supera, transcenda, pri kio ĝi komprenas nur kiom sufiĉas por gvidi sian vivo- kaj penso-manieron. Tiaj estas la kristanaj misteroj: superaj realaĵoj kaj Veroj, nur parte kompreneblaj danke al la donaco de revelacio kaj kredo. Antikva kristana verkisto komparis la misteron kun fonto de akvo abunda, el kiu la homo povas trinki nur parton.

La mistero de Dio

Paroli pri Dio povus aspekti tro aŭdace, pretende kaj eĉ blasfeme. Ni tamen tion faras, ĉar ni profunde kredas, ke Dio komplezis konatigi sin al la homoj.

La kristano scias, ke je la origino de ĉio ekzistanta estas Dio la Kreanto. Dio estas unu, viva kaj vera, ĉiopova, eterna, kompatema, kun tutperfekta inteligento, volo kaj ĉiu ajn eco.

Diversa kaj diferenca ol la mondo, kaj do nevidebla kaj supera al ĉia homa imago aŭ koncepto, li tamen estas proksima al la homoj kaj al ĉiu estaĵoj ekzistantaj per li, kiu donas al ĉiuj vivon, spiron kaj ĉion ajn (Ago 17, 25). Tial Dio estas konebla jam el la kreaĵoj, kiuj spegulas lin kiel fonto: de ilia ekzisto kaj perfekteco. Tiu efektiva ebleco de la homoj koni Dion, kaj senti lin proksima, ebligas al la kristanoj pozitive juĝi ĉiun aŭtentikan formon de kulto kaj religio en la homaro, kaj vidi en ĝi la signojn de la Di-providenca agado inter la homoj, kiujn li loĝigis sur la tuta tero, difinante laŭordajn epokojn kaj limojn de iliaj loĝejoj por ke ili serĉu, ĉu eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi lin, kvankam li ne estas malproksima de ĉiu el ni: ĉar en li ni vivas kaj moviĝas, kaj ekzistas (Ago 17,26-28).

Sed kion ni konas pri la intima vivo de Dio? La homa menso per si mem ne kapablas ĝin kompreni. Sed Jesuo revelaciis tiun misteron per vortoj kaj figuroj eltiritaj el la homa vivo: li diris, ke Dio estas la plej supera Patro, kiu pro amo, sendis en la mondon sian ununaskitan Filon por konduki la homojn al li; kaj ke la Patro kaj la Filo sendas la Sanktan Spiriton, por igi la homojn sanktaj (= Di-apartenaj) kaj filoj de Dio. Tial la kristano kredas en la Patro la Filo kaj la Sankta Spirito: unu nura Dio, viva en tri Personoj havantaj unu nuran nedivideblan dian esencon. La homa racio spertas sian malpovon fronte al ĉi tiu mistero, kaj tamen la tuta kristana vivo baziĝas sur ĝi, ĉar el la intimeco kun la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito nia savo efektiviĝas.

Por trovi bildan esprimmanieron, oni pensis pri io simila al tio kio okazas en la homo, inter la pensanto kaj pensataĵo (la «generata» penso); la Filo (ne biologie sed figure) estas nomata Vorto (Joh 1,1 = pens-parolo de Dio); la Sankta Spirito estas pensata kiel la Amo inter la Patro kaj la Filo.

Antikva kristana poeto kantas jene: 

La bildon de l’ Patro vi trovas en suno,

kaj tiun de l’ Filo en ĝia brilado,

de l’ Sankta Spirito en ĝia varmego;

kaj tamen ĉi tio estas nur Unu:

kiu povas kompreni la grandan misteron? (Efrem)

Proponoj 

1) Legi Joh 1,1-18 (la eterna Filo de Dio fariĝis homo kaj loĝis inter ni).

2) Serĉi Dion humile kaj sincere.

3) Preĝi: Ho profundo de riĉeco kaj saĝeco de Dio! Kiel neesploreblaj estas liaj juĝoj, kaj nekompreneblaj liaj vojoj (Rom 11,33).

P.Rossano - B.Cadei

al la indekso


 

FELIĈEGAJ RENKONTOJ

Svestoslav Veigl, slovaka poeto, pastro, ano de la Ordeno de sankta Francisko, naskiĝis la 24-an de decembro 1915. Li studis filozofion en Salzburg (Aŭstrio), kaj teologion en Bratislava (Ĉeĥoslovakio). Plurajn jarojn li funkciis kiel lerneja profesoro; nuntempe li servas kiel pastro en vilaĝo Kralova pri Senci (proksime de Bratislava).

Liaj poemoj atestas pri lia profunda kredo kaj amo al Dio, kiun li adoras en ĝojo kaj humileco de koro, laŭ la ekzemplo de sankta Francisko.

Ĝis nun aperis libroforme 7 liaj poemkolektoj. Li publikigis, interalie, ankaŭ sian slovakan tradukon de la fama himno de sankta Francisko, «la kanto de frato Suno».

Mi renkontis bonan homon.

Iun el tiuj,

starantaj solece, servantaj kiel fulmokondukiloj.

Per siaj flugiloj ili ŝirmas la fratojn.

Ŝanceliĝante sub sia kruco, mortante pro angoro,

tamen ili staras.

Vento kaj pluvo ilin vipas,

tondroj kaj fulmoj senkonsciigas.

Ili falas kaj ekstaras denove, Ŝafidoj Diaj.

Ĉielajn renkontojn al ni donas nia bona Patro.

De temp’ al tempo renkontiĝas bonaj homoj.

Ili senvorte interparolas.

Renkontiĝas bono kun bono. Kaj tio estas paradizo.

Feliĉega moment’ sur la Tero, antaŭsigno de l’ eterneco.

La Sinjor’ estas ĉi tie.

 

Svestolav Veigl, tradukis Magda Šaturová (Slovakio)

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la parolon de Dio

 

“APERIS LA BONECO DE DIO KAJ LIA AMO AL HOMOJ”

La dua legaĵo de la dua kristnaska meso - de la meso je la tagiĝo - komenciĝas: «Aperis la boneco de Dio kaj Lia amo al homoj» (Tit 3, 3-7); kaj, laŭ mia opinio, oni povus daŭrigi: «...kaj estas nun ĉe ni por ĉiam». Estas ne nur la boneco kaj amo de Dio, kiuj aperis ĉe ni, sed Li mem, Jesuo Kristo, aperis ĉe ni kaj restas ĉe ni!

Dio elektas strangajn vojojn por serĉi la homojn, por esti ĉe la homoj, por esti ĉe ni. Kiam ni tralegas la Biblion, la Malnovan kaj la Novan Testamenton, ni povas admiri la riĉecon de ideoj, per kiuj Dio klopodas favore al homoj, per kiuj Li provas gajni la homan koron. Je la profeto Hoŝea la Eternulo diras: «Per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon» (Hoŝ 11, 4). Dio estas la paŝtisto de Sia popolo. Li serĉas la ŝafojn perdiĝintajn kaj revenigas la forpelitajn kaj Li bandaĝas la vunditajn. Ĉiam Dio estas survoje al la homoj, al ni.

Sed kiam venis la pleneco de la tempo, Li montras la abundon de Sia amo al ni: Li sendas Sian plej amatan Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti nin (vidu Gal 4,4). La propra filo de Dio aperis en nia homa karno. Li fariĝas homo, vera homo. Li volas esti malgranda kaj helpobezona kiel ĉiu homa suĉinfano. Jesuo ne aperis kiel potenca reĝo, al kiu ĉiu homo obeas. Kontraŭe! Li petas - Li, la Filo de Dio, petas - la virgulinon, esti Lia Patrino. Li suferas la malriĉecon de Siaj gepatroj, Li suferas la senhejmecon en Bet-Leĥem kaj je la fuĝo al Egiptujo. Li naskiĝas ne hejme kaj kuŝiĝas en stal-trogon, ne en liteton aŭ lulilon. Li aperas tielmaniere, ke neniu devas timi Lin. Sed Li montras kaj revelacias Sian bonecon kaj Sian amon al ni.

La naskiĝo en malriĉeco estas nur la komenco de nia saviĝo, de Lia savagado. Jesuo Kristo venas por savi nin, por justigi nin. Antaŭ Li, antaŭ Lia boneco kaj sankteco ni estas malriĉaj kaj help-bezonaj kiel nov-naskitaj infanoj, antaŭ Li ni estas malsanaj, malsanktaj. Ni havas neniujn meritojn aŭ rajtojn. Ni estas el ni mem nur «ne-utilaj servistoj». Sed por Li, kaj per Li ni estas alt-valoraj, ĉar Li amas nin. Lia amo al ni urĝas Lin veni en nian mondon kaj Li venas, fariĝas homo kaj iras Sian vojon ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. En Lia morto kaj en Lia releviĝo perfektiĝas Lia savagado.

Kial Li faras tion por ni? Kial ni estas tiel alt-valoraj? La sola respondo, la motivo estas nur la amo, la abunda amo de nia Dio al ni. Nia Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, kaj Li amas Sian bildon. Li volas, ke Lia bildo vivu en komunumo kun Li, la pra-bildo. Sed la bildo forkuris for de la pra-bildo.

Pro tio la pra-bildo alprenas la formon de homo, fariĝas homo, por hejmen-konduki la homon, hejmen en la patran domon, ĉe Dio.

Ni danku Jesuon Kriston denove, ke Li aperis en nia mondo, en nia vivo, por ke ni revenu hejmen al nia Patro - ne nur okaze de Krist-nasko, sed ĉiun tagon, se ni esper-plenaj atendas Lian alvenon en nia vivo!

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

 

al la indekso


 

Decembra preĝintenco

 

POR LA PACO DE ĈIUJ POPOLOJ

Jam forpasis 20 jaroj ekde kiam Paŭlo la Sesa proponis al la mondo soleni la pactagon komence de ĉiu jaro. Johano Paŭlo la Dua daŭrigis ĉi tiun tradicion, invitante ĉiujn al solidareco kaj fratamo.

Kiuj estis la celoj de Paŭlo la Sesa en tiu iniciato, kiun Unuiĝintaj Nacioj kaj multaj registaroj apogis? Jen tio, kion li skribis por la pactago 1968:

«Pacon, pacon ni anoncas; pacon al la nova jaro, pacon al vi, civitanoj de Romo, la urbo espriminta sian civilizon per sia «Pax Romana» (= Roma Paco), fondita sur la universala egaleco de la rajtoj de ĉiuj civitanoj; kaj pacon al ĉiuj, kiuj akceptis nian inviton dediĉi al la granda idealo de la paco la unuan tagon de la civila jaro, kvazaŭ por esprimi la ĉiutagan esperon kaj agadon favore al la paco. Kie ajn hodiaŭ eĥe resonas ĉi tiu benata nomo, alvenu nia frata kaj patra saluto kaj nia deziro de paco kune kun tio, kion la paco kunportas: ordo, sereneco, ĝojo, frateco, libereco, espero, energio, laborsekureco kaj komuna prospero, kaj mistera kapablo ĝui la vivon, malkovrante ties rilatojn kun ties intima principo kaj supera celo: la Dio de la paco».

Tamen la Papo aldonis, ke ekzistas multaj malfacilaĵoj kontraŭ la realiĝo de la vera paco.

Post dudek jaroj 

Post 20 jaroj oni ne povas aserti, ke la paco estas realo. Laŭvere oni faris rimarkindajn progresojn kaj ĉiam pli oni konscias pri la teruraj sekvoj de eventuala milito; tamen la paco estas ĉiam minacata kaj en kelkaj landoj ĝi tute ne ekzistas. Do ne ĉesas la urĝo agi kaj preĝi por la tutmonda paco. Oni diris, ke, se la mondo enterigus ĉiujn fusilojn, atomajn bombojn kaj raketojn, la vera paco estus ankoraŭ malproksima. Por la homoj sufiĉus primitivaj armiloj, uzitaj en la unuaj jarcentoj de la homaro, por batali kaj mortigi kun la sama malamo.

«Ne estas la glavo, kiu mortigas, sed la homo», diris Johano Paŭlo la Dua.

Necesas eduki al la paco

Necesas eduki la korojn kaj la konsciencojn: necesas eduki al forigo de ideologioj, kiuj predikas la perforton kaj la malamon; necesas eduki al universala paco-koncepto. La paco estas valoro sen limoj. Eduki al la universaleco postulas grandan klopodon de malfermiĝo, disponeblecon, respekton de ĉiuj valoroj kaj kulturoj kaj profundan konvinkon, ke ĉiuj nacioj havas reciprokan interrilaton. Plej bone oni edukas al la paco en la lumo de la kristana kredo. La Papo asertis:

«La kristana kredo havas sian fokuson en Jesuo Kristo, kiu etendas siajn brakojn sur la kruco por reunuigi la filojn de Dio, por faligi la murojn de la disigo kaj por repacigi la popolojn en la nomo de la frateco kaj de la paco. La kruco levita super la mondo brakumas ĝin simbole kaj havas la povon repacigi nordon kaj sudon, orienton kaj okcidenton».

Preĝi por la paco

Plurfoje la Papo invitis la kristanojn preĝi por la paco. Kaj en Asizo la 27-an de oktobro 1986 la Papo faris grandegan paŝon antaŭen, kiam li proksimigis al la preĝo de la kristanoj la preĝon de la delegacioj de multaj religioj.

Ni finas per la alvoko de la Papo okaze de la Internacia Jaro de la Paco:

«Al vi suferantoj, al vi handikapuloj mi diras: oferu viajn preĝojn, viajn suferojn, viajn vivojn por ke falu la bariloj kiuj dividas la mondon. Al vi ĉiuj, kiuj kredas je Dio, mi diras: vivu en la konscio, ke la homaro estas granda familio sub la patreco de Dio. Al vi ĉiuj, homoj junaj kaj maljunaj, fortaj kaj malfortaj, mi diras: favoru la pacon kiel grandan valoron, kiu unuigas viajn vivojn. Kie ajn vi vivas, mi arde petas vin, ke vi persistu en la solidareco kaj en la sincera dialogo. La paco estas valoro sen limoj: de la nordo ĝis la sudo, de la oriento ĝis la okcidento. Ĉie ekzistas nur unu popolo, unu familio, unuigita de unika paco».

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

TUTMONDA MARIOLOGIA KONGRESO

Regule okazas en iu diversa lando Internacia Mariana Kongreso. Sed la Papa Internacia Mariana Akademio organizas en tiu kadro, ĉiun kvaran jaron, Mariologian Kongreson, kiu aldonas al la kulta, pieca, kaj eĉ agemeca aspektoj de tiuj kongresoj, ankaŭ la teologian dimension.

La 10-a Mariologia Kongreso, kiu okazis en la germana urbeto Kevelaer de la 11-a ĝis la 20-a de septembro 1987, estis la plej ampleksa depost la unua, antaŭ 40 jaroj.

Ĉiutage kuncelebris en la baziliko 150 sacerdotoj kun multaj Episkopoj. La dimanĉon alvenis 15.000 pilgrimantoj, precipe el Germanio kaj Nederlando, sed la partopreno estis tutmonda, inkluzive de Norda kaj Suda Ameriko, Afriko, Filipinoj, ktp.

Oni grupigis la 250 prelegantojn laŭ ok diversaj lingvoj (inter kiuj Ia pola kaj la kroata). Prelegis ne nur katolikaj sacerdotoj, sed ankaŭ du ortodoksaj teologoj, reprezentanto de Protestantismo kaj Anglikana kanoniko; ankaŭ religiuloj kaj laikoj prezentis siajn verkojn.

Kial en Kevelaer? Eĉ Papo Johano Paŭlo la dua vizitis tiun graclokon, pasintan majon.

En 1641 militistoj alvenantaj el la fortika urbo Luksemburgo kunportis malgrandan, presitan bildeton de Nia Sinjorino de Luksemburgio, Konsolantino de l’ Afliktitoj. En sonĝo, la Dipatrino petis, ke tiu bildeto estu lokita en kapelo. Post kelkaj jaroj, ĉar intertempe okazis multaj gracoj, oni konstruis barokan kapelon, kiu nun estas centro de la kultejo kaj de la urbo.

Poste oni konstruis preĝejon, kaj en la 19-a jarcento bazilikon.

La Madono de Kevelaer

La urbeto, kun 30.000 loĝantoj, kuŝas je 30 kilometroj de la nederlanda landlimo. En tempo kiam procesioj kaj pilgrimadoj estis malpermesataj en Nederlando, preĝantoj alvenis piede eĉ el Amsterdamo... Tio estas nur unu ekzemplo de la Mariana pieco kaj kulto ekde la jaro 1800 ĝis la Dua Vatikana Koncilio.

Dum la Mariologia Kongreso, materio estis tre bunta: mistikuloj kaj novaj Sanktuloj (kiel Edith Stein kaj Maksimiliano Kolbe), popolaj kutimoj, registritaj Mariaj kantoj, influo de Mariana pieco sur la Misiojn kaj sur la socialan kampon, rezisto de la fideluloj kontraŭ la racionalisma persekutado de la pilgrimlokoj (Klerismo aŭ filozofio de la Lumoj, imperiestro Jozefo la Dua, Franca Revolucio). Oni pritraktis la Marianan piecon ĉe la polaj luteranoj en Mazurio; oni prezentis la tutan evoluon de la sinteno al la Mariana kulto ĉe la protestantoj, de Lutero ĝis la nuna tempo; oni pritraktis la konstantan direkton donatan de Maria dum la tuta vivo de Don Bosco; kaj oni priskribis la influon de centjara Mariana gazeto en Italio.

Tre gravan konkludon donis P. René Laurentin. Post la Franca Revolucio, la Eklezio restis sen povo, sen riĉeco, sen klereco. Savis ĝin la humiluloj, la malriĉuloj, la malkleruloj, kiuj amis Marian kaj la Papon, kiuj kredis je la povo de la Kruco. Preĝante, oferante, mortante por Kristo, ili preparis novan epokon. Kaj iliaj filoj kaj filinoj, kiuj restis simplaj kiel ili, nek fariĝis grandaj teologoj, kreis centojn da religiaj kongregacioj sub la nomo de Maria. Ili renovigis la kristanan vivon en Eŭropo, transportis la kredon al aliaj kontinentoj, ofte mortis kiel martiroj, ne hazarde, sed sisteme preparitaj al tiu idealo pere de la sinkonsekro al Maria.

Kompreneble, en la lasta tago de tiu Mariana kaj Mariologia Kongreso okazis sinkonsekro al la Senmakula Koro de Maria pere de l’ Papa Legato, la Ĉefepiskopo de Krakovo (Pollando). Tiu sinkonsekro estas alvoko al ripeto de la sinkonsekro en la paroĥoj kaj diocezoj, ĝis finfine alvenos la Tutmonda Konsekro, kun tiu de Rusujo fare de la Papo kun la universala Episkoparo

Sac. Louis Muller, Belgio

 al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (5)

 

ALIAJ TRADUKOJ DE LA BIBLIO: LA APOKRIFOJ

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto

 

La apokrifoj de la Malnova Testamento kiuj estas Tob, 1-2 Mak, Saĝ, Sir, Bar, Jut kaj aliaj eroj de Ezr, Est kaj Dan, mankas en la nuna eldono de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Tio oftas ĉe la nunaj protestantaj Biblioj, kvankam komence protestantoj enhavis ankaŭ ĉi tiujn librojn en siaj Biblioj. Sed lastatempe ili denove malkovras en tiuj libroj religiajn riĉaĵojn.

Ankaŭ la ortodoksaj uzas tiujn librojn. Kaj la Koptoj eĉ konas 151-an psalmon. La traduko de la Apokrifoj en esperanto speciale mankas nun en la liturgio, kaj ĉiufoje kiam bezonate oni devas fari ties tradukon per si mem.

La judoj kaj la protestantoj ne ŝatas havi apokrifojn en la Biblio. Sed ili ankaŭ ne rajtas nei, ĉar en Septuaginto ili troviĝas. La katolikoj diras ke laŭ kanono de judoj, kiuj legis Biblion laŭ la greka lingvo, ili akceptis ankaŭ tiujn apokrifaĵojn. Kaj la Patroj kutimis citi kaj uzi en la predikoj, en la komentarioj, kaj ankaŭ S-ta Hieronimo farinte liston de libroj, metis ankaŭ la apokrifaĵojn, eĉ parolante pri dua kanono. Sed ĉu temas pri unua ĉu pri deŭterokanono ( = dua kanono), ĉiam ili estas parolo de Dio.

La libro Tobit estis tradukita kaj eldonita en Kristana Bulteno, do de la esperantaj protestantoj.

En 1959 la kvakera profesoro Donald Broadribb (kiu dum dek jaroj estis ankaŭ redaktoro de Biblia Revuo, la oficiala bulteno de Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj) tradukis el la greka la libron Tobit. Li estis iam profesoro en la ŝtata universitato de Melburno, kaj li bone scias la grekan, la aramean kaj la hebrean lingvojn.

(Rimarko pri la lasta decido, en decembro 1983, de IABO: oni decidis, ke ĉiuj nomoj de la Biblio finiĝu per o, tial oni diras Tobito, ne plu Tobit, Jesajo kaj Jeĥezkelo).

En 1959 li aperigis en Kristana Bulteno ankaŭ la Kanton de la Tri Junuloj, do parton de la libro de Danielo. En la preĝoj oni ofte uzas ĉi tiun kanton. Kaj poste ankoraŭ en Tutmonda Laŭdo, libreto eldonita de pastro Wannemakkers, oni eldonis la saman preĝon de la Tri Junuloj. La pastro anglikana A. E. Curry en Eklezia Revuo, julie 1959, eldonis la Preĝon de Manaseo, alian nekanonan tekston. En la sama jaro Broadribb eldonis partojn de la Libreto de Qumran pri Disciplino kaj komentarion pri Ĥabakuko, eksterbiblia komentario kiun oni povas uzi por kompari kun la tekstoj de la profeto, kiu estas parto de la Biblio.

En 1963 d-ro Broadribb presigis en Dia Regno (la revuo interesiĝas pri ĉiuj novaj tradukoj de la Biblio) la unuajn tri ĉapitrojn de Genezo.

En 1969, kiam li skribis en Biblia Revuo pri nova biblia esperanto, li parolis ankaŭ pri la kialoj de sia nekontenteco, kvankam en lia juneco li trovis la tradukon de Zamenhof pli bona ol la aliaj tradukoj.

Aliaj tradukoj de la Biblio ne estas, escepte de kelkaj eroj tre malgrandaj, ekz. psalmo 23 en Himnaro Esperanta de M. C. Butler eldonita en 1966, kie trovigas ankaŭ la psalmoj 19, 23 kaj 127. Same estas tie kaj tie-ĉi kelkaj mestekstoj tradukitaj de diversaj personoj.

D-ro Angelo Duranti

al la indekso


 

SE ĈIUJ UNU FLORON PLANTUS 

 

 

Se ĉiuj unu floron plantus,

ĉiu homo sur ĉi ter’,

kaj, anstataŭ pafi, dancus,

pagus per ridet’, ne per moner’;

 

se ĉiu al alia varmon donus

kaj forto plu ne fanfaronus;

se neniu plu alian pikus,

la mensogo plu ne sin implikus;

 

se la oldaj iĝus kiel junaj,

ŝarĝojn portus en strebadoj kunaj;

se fareblus tiuj «se» precize,

ni ja ne jam vivus paradize.

 

Tamen, kion la milit-amoko

preskaŭ fuŝis, komenciĝu: homepoko!

 

Peter Hartling (el la germana tradukis Adolf Burkhardt)

 

al la indekso


 

 

E3: NOVA PROJEKTO SIN ANONCAS

Malriĉo, malsato, malsano, malpaco... estas kelkaj el preskaŭ eterna litanio de «maloj», kiuj povas trafi la homon sub la suno. Sed ni ne subtaksu la kruelan sorton, batantan tiujn kiuj devas trapalpi la vivon kiel blinduloj ne plu vidantaj la ĉiutagan miraklan sunleviĝon por okuloj malfermitaj. Abundas ili en la tuta mondo, precipe en landoj ekonomie evoluantaj. Geamikoj de Agado E3, regule ricevantaj la bultenon «VIDU», estas elstare informataj pri tiu problemo!

En lando kiel Vjetnamio oni renkontas multe de homoj blindaj sekve de milita perforto. Povas okazi, ke per unu frapo la lumo estingiĝas en homa vivo... Inter la blinduloj troviĝas homoj, kiuj ne nur ne kapablas vidi, sed ankaŭ perdis la okulojn kaj devas pluvivi kun evidente videbla difekto. Kiel helpi al tiu kategorio de militviktimoj? Ni simple respondu: per paro da artefaritaj okuloj! Ĉu post tiom da jaroj ni ankoraŭ monpetu favore al handikapitoj en tiu maniero? Kompreneble, kunhomoj en Vjetnamio povus esti iomete pli feliĉaj per «donaco el la ĉielo». Ni ĉi tie ne povas helpi pli konkrete, nek pli humane. Ili ja ne vidas, sed estas vidataj...

Sed ne nur temas pri promilitaj viktimoj. Ĝenerale oni povas konstati, ke unu el la grandaj problemoj, kiujn devas alfronti Vjetnamio, estas blindeco. Ĉar mankas rimedoj por helpi al homoj unuokulaj, en multaj kazoj difektiĝas ankaŭ la sana okulo. Sekvas, rezulte, kompleta blindeco. En la nuna momento oni studas en nia lando pri la eblo kolekti monon por konstrui tri laborejojn en Vjetnamio, kiuj produktos artefaritajn okulojn.

Oni taksas, ke en tiu lando loĝas pli ol 200.000 homoj, kiuj malhavas okulon (plej ofte konsekvence de la multjara milito). Duan grupon rapide kreskantan, perdintan la vidkapablon, konsistigas infanoj. Ĉi tie la ĉefa kaŭzo estas: manko de A-vitamino dum la unuaj vivojaroj. La pli granda parto de la infanoj estas mamnutrataj la unuan vivoduonjaron. Poste ili devas grandiĝi sen lakto, sen menua varieco kaj sen vitaminoj necesaj por sana disvolviĝo. Se kronike mankas vitamino A, infanoj povas, parte aŭ tute, perdi la vidkapablon.

Laŭ D-ro Nguyen Duy Hung, ĉefo de la sekcio «rekapabligo» de la Ministerio de Socialaj Aferoj, duflanka aliro estas postulata. «Surbaze de efektiva informado al patrinoj kaj pere de medikamentoj en kazoj de ekstrema bezono ni devas zorgi, ke la kaŭzo estu forprenata. Aliflanke ni atentu, ke la unuokule blindaj homoj kuraciĝu, por ke ne estiĝu la dangero de totala blindiĝo».

Rilate al la graveco de anstataŭaj okuloj li diris: «Se iu malsaniĝas je unu okulo, la danĝero estas granda, ke ankaŭ la alia okulo difektiĝas. Tial la kuracistoj preskaŭ ĉiam decidas operacie elpreni la ne plu funkciantan okulon. Eĉ tiam ne tute cedis la riskoj. Ofte ja prezentiĝas en la malplena okulkavo infekcioj kapablantaj ataki ja ankaŭ la alian okulon. Ĉe infano perdintaj unu okulon, ekaperas kroma komplikaĵo. Ili estas ankoraŭ kreskantaj, kaj se ĉe ili ne estas enplantata artefarita okulo, ilia vizaĝo oblikviĝas. La flanko, el kiu oni eligis la okulon, ne plu sammezure kunkreskas kun la alia flanko, per kio videbliĝas gravaj misformiĝoj».

Nune estas nur unu simpla laborejo malgranda en Ho-Ĉi-Min Urbo, kie - per primitivaj rimedoj - ĉiujare oni produktas 300 artefaritajn okulojn; tio akre kontrastas kun jarbezono de 10.000! Vjetnamio jam dum pli longa tempo preparas planojn por realigi tri okufarejojn. Giganta problemo estas, ke mankas la bezonataj financoj. «Necesas tri tiucelaj laborejoj por povi atingi pacientojn loĝantajn dise en la lando: ili ja devas vojaĝi tien por ke oni difinu kiom granda kaj kiukolora estu la okulo. Poste oni devas enmeti ĝin. Pro la disvasteco de la lando - Vjetnamio estas longa ĉ. 2.000 km - ni bezonas tie tri tiajn centrojn!».

En Nederlando oni serĉis kontakton kun homoj, kiuj jam longe okupiĝas pri la farado de artefaritaj okuloj. Montriĝis, ke laboratorio en Hago sin dediĉas al tiu specialismo laŭ procedo, kiun oni povus sekvi ankaŭ et Vjetnamio. Ĝi, dank’ al la ĉielo, pretas aktive partopreni en tiu projekto nepre realiginda/ -enda!

Agado E3, aktivanta por vidohandikapitoj jam 21 jarojn, konatiĝis kun la iniciato kaj decidis ĉi tie kunfinanci, se gesamideanoj tion aprobas. Ĝi estos la dekkvina projekto, kiun adoptos la «verda» kampanjo por solidareco kun homoj blindaj kaj malforte vidantaj. Dume ĝi konsentis pri tria projekto en Kenjo (pliampleksigo de infanĝardeno, apartenanta al bonreputacia porblindula lernejo).

ESPERANTISTOJ, ni ESPERIGU tiujn el niaj kunhomoj en Vjetnamio kiuj ESPERAS ricevi okulojn almenaŭ anstataŭajn! En la nomo de la dekmiloj da okulviktimoj en tiu fora lando, tutkore dankas al ĉiuj bonkoraj gehelpontoj Jacques Tuinder, iniciatinto kaj kunordiganto de Agado E3.

J. Tuinder, Nederlando

al la indekso


 

PREĜO DE ARBO

Verkita antaŭ 80 jaroj de Raffaele Cormio, fondinto de la Urba Ksiloteko (Ligno-muzeo) de Milano, Italio, ĉi tiu «Preĝo» plu (kaj pli) estas aktuala:

NE frapu min per hakilo, per tranĉilo, per martelo, per ŝtono, per bastono, per piedbato... 

NE almetu al mi ligojn de ferdratoj, nek ĉirkaŭu mian trunkon per metal-ringoj aŭ aliaj torturiloj. 

NE enpiku en min najlojn por pendigo de viaj vestaĵoj, por dratoj de lumiloj, aŭ por sekigo de lavo-tukoj. 

NE alnajlu al mia trunko artifikajn birdonestojn, insignojn de drinkejoj, montrilojn de vojoj, de proprietoj, de ĉasmalpermeso aŭ aliajn, inkluzive montrilon de mia nomo. 

NE taksu min fosto de barilo, por al ĝi fiksi tabulojn por ĉirkaŭbari ludejon aŭ terenon por ajna aranĝo. 

NE ligu ĉirkaŭ mia trunko katenon de hundo, de kaprino aŭ de alia hejma besto. 

NE vundfuŝu min, gratskribante sur la trunko vian nomon, vian paso-dato aŭ alian mallaŭdindan vantaĵon. 

NE senŝeligu min, nek ĉizu min por la barbara gusto vidi elflui rezinon aŭ limfon. 

NE lezu min per la akso aŭ per la rado de via ĉaro aŭ de via aŭto. 

NE uzu miajn branĉojn por pendigi balancilon aŭ alian gimnastikilon. 

NE suriru miajn branĉojn por rikolti fruktojn aŭ pluki florojn, se vi ne certas ke mi povas elteni vian pezon. 

NE apliku rustajn aŭ malakrajn klingojn por min pritondi. 

NE neglektu sterilizi la vundojn post kirurgia amputado de dikaj branĉoj. 

NE enterigu vitrojn aŭ vazo-rompaĵojn inter miaj radikoj: ili povus mi vundi ĉe mia kresko. 

NE starigu tendojn sur la humo kie kuŝas miaj radikoj, ĉar la palisetoj povus min vundi. 

NE ĵetu sur mian terenon acidajojn aŭ aliajn nocajn likvaĵojn. 

NE ekbruligu fajrojn en miaj ĉirkaŭaĵoj. 

NE domaĝu al mi esencajn kulturzorgojn: defendu min kontraŭ animalaj kaj vegetalaj parazitoj, kaj ekipu min kontraŭ veteraj agresoj. 

NE aliformaĉu mian naturan aspekton, por doni al mi formon de ridinda pupaĉo aŭ besto aŭ io alia. 

SE, fine, ricevinte respekton de aliuloj dank’ al miaj preĝoj, mi atingos maturecon por fortranĉo, memoru ke miavice mi ne volas kaŭzi damaĝon al mia najbara arbo-frato ankoraŭ kreskanta, ruinigante ĝin per mia surfalo. 

Raffaele Cormio, Italio

al la indekso


 

RADIO VATIKANA

 

al la indekso


 

Duvoĉa raporto

 

LA 1-A KRISTANA KULTUR-SEMAJNO ESPERANTISTA (KKE)

Pri la 1-a KKE ni publikigas du raportojn, respektive de la juna Hermann Bieber (F.R. Germanio) kaj de P. Duilio Magnani.

De la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 1987 okazis, por la unua fojo, la «Kristana Kultursemajno», en la Esperanta Kulturcentro en La Chaux-de-Fonds (Svisio).

Kio kaŝiĝas malantaŭ tiu semajno kaj la nocio «Kristana kulturo»? La sekvonta raporto volas doni kelkajn indikojn pri tio.

La tempo en La Chaux-de-Fonds prezentis malgrandan enrigardon al la kristana kulturo, kun jenaj eroj: la liturgio en pli strikta senco, preĝado de la breviero, labormetodoj pri la Biblio kaj kristana literaturo.

La partoprenantoj venis el diversaj landoj, kaj precipe ankaŭ el diversaj konfesioj. Tio montriĝis ĉe la aranĝado de la diservoj. Ĉiutage okazis Sankta Meso. Ĉar nur malmultaj katolikoj partoprenis la semajnon, tiuj diservoj aspektis frukristanaj endomaj diservoj. Tiun impreson ankaŭ subtenis la celebrado de la Meso en salono de la Centro. Sed ankaŭ la evangelia flanko estis prezentita: Marie Louise Münger (Svisio) kaj Gerrit Berveling (Nederlando) celebris evangelian diservon kun la partoprenantoj.

Ofte oni ankaŭ uzis la oportunon ĉanti partojn de la breviero. Tio ankaŭ bone sukcesis post antaŭa ekzercado de la gregoria ĉantado. Ĉefe temis pri la matenpreĝo de la katolika Eklezio, la laŭdoj.

Ekzistas diversaj eblecoj de aliro al la Biblio, kaj neniu el tiuj metodoj povas elĉerpi ĝin komplete. Pastoro Berveling demonstris, ekzemple, per la parabolo de la prudentaj kaj malprudentaj virgulinoj, la metodon de la «Bibliodramo», kiu malkovris nekutimajn perspektivojn. Krome estis ankaŭ kutimaj bibliaj rondoj, dum kiuj oni interŝanĝis siajn pensojn koncerne la legitan tekston de la Biblio.

La kristana literaturo aperis ĉefe en du programeroj. S-ro Kruger (F.R. Germanio) rakontis la legendon pri Kristoforo, kaj montris ties signifon por la vivo de ĉiu kristano. Ĉar ĉiu estas kiel Kristoforo en sia vivo survoje al Dio, kaj oni devas multon travivi, ĝis kiam oni trovas Lin. Per la ekzemplo de multaj bildoj la tradiciado de tiu legendo kaj ties populareco fariĝis evidenta. Tre instruan prelegon faris s-ro Rössler (F.R. Germanio) por la germanparolantoj (sed ne nur por ili). Li montris, per ekzemploj el la «Germana Antologio» (en ĝia Esperanta versio), kiel forte la germana literaturo estas influata de kristanaĵoj. Krome estis la ebleco, dum unu posttagmezo, prezenti legitajn kristanajn librojn al la aliaj. En tiu kazo ofte unu libro estus sufiĉinta por havi programon de la tuta semajno.

Grava parto de la renkontiĝo estis la tri ekskursoj, kiuj okazis posttagmeze. Ili kondukis la partoprenantojn al la proksima ĉirkaŭaĵo de La Chaux-de-Fonds (La Sagne, Neuchâtel kaj St. Ismier), en la francparolanta Svisio meze de Juraso. Tiuj ekskursoj, tamen, ne estis nur esploroj de la pejzaĝo, sed ili ankaŭ montris la kristanan karakteron de la regiono, Tiamaniere ni povi viziti kelkajn preĝejojn kaj kanti la kantojn, kiujn ni estis lernintaj dum la semajno.

Fine restas deziri al tiu aranĝo, ke ĝi fariĝu tradicia en Esperantujo. La unuan paŝon tiudirekte oni jam faris. Venontjare tiu «Kristana Semajno» okazos de la 10-a ĝis la 16-a de oktobro, denove en La Chaux-de-Fonds.

Herman Bieber

La «Kultursemajno» okazis fine de oktobro. Tempo ne tute taŭga por kongresoj. Fakte, la feriado-tempo ĵus finiĝis, kaj la lernejoj funkcias plenritme en ĉiuj eŭropaj landoj. Tamen, la partopreno estis entute sufiĉa (precipe se konsideri ke temas pri unuafoja aranĝo), kaj ĉefe varia. Varia ĉar ekumena: tri katolikaj pastroj, unu pastoro kaj unu diakonino protestanta, diverskonfesiaj laikoj. Varia ĉar estis ja reprezentataj ses landoj: Britio, Francio, F.R. Germanio, Italio, Nederlando, Svislando.

Aranĝite de la germana pastro Bernhard Eichkorn kunlabore kun la germana pastoro Adolf Burhardt, la unua KKE estis bela travivaĵo. Ĝi ebligis ĝisdatiĝi pri la esperantlingva kristana literaturo (Biblio, gazetoj, romanoj, Evangelio, apokrifaĵoj, prakristanaj klasikaĵoj, aktualaĵoj...), kaj startigi seriozan laboron por kristana vortaro. Ĝi ebligis al katolikoj kaj protestantoj kunvivi fratece kaj kunpreĝi per laŭdoj, vesproj, dumtaga horo kaj kompletorio (*), sub majstreca gvidado de p. Eichkorn; krome, primediti la Parolon de Dio, kun intermetitaj kantoj, gvidate de la nederlanda pastoro Berveling. Ne mankis tutvidaĵo pri la ekumena situacio en tiu francparolanta svisa kantono, nek kontakto kun animpaŝtistaj realaĵoj en urbo Neuchâtel, nek ĉiĉeronataj vizitoj al la lokaj monumentaj preĝejoj, ĉiuj kun ankoraŭ evidentaj katolikaj signoj (niĉoj, tabernakloj, altaroj). Ĉi lastan parton majstrece gvidis la svisa diakonino Marie Louise Münger.

Certe, la Eŭkaristio estis celebrata aparte, de la tri pastroj, por la malmultaj ĉeestantaj katolikoj, kvankam malfermita ankaŭ al la protestantaj fratoj.

Por la Esperantistoj gravas rimarkigi, ke la Semajno okazis ĉe la konata Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, Centro aperta tutjare kun ebleco kunigi feriadon kaj esperantistan kulturon. La menciita Centro indas viziton. Ĝis la venonta jaro!...

P. Duilio Magnani 

(*) Aparta noto pri la «preĝado de horoj» aŭ «breviero». Pastro Eichkorn estas decidinta publikigi la brevieron, kompreneble en Esperanto kaj uzante la Biblian tradukon de Zamenhof. Jam de kelkaj jaroj aĉeteblas la «Eta Sabat-Dimanĉa Breviero», eleganta 60-paĝa libreto ku vesproj, laŭdoj kaj dumtaga horo kaj koncernaj antifonoj, ĉio kun gregoriaj muziknotoj. Estas baldaŭ publikigota (sed dum la KKE jam estis uzata) 40-paĝa libreto kun la kompletorioj por ĉiu semajnotago. Temas pri preĝaroj tre utilaj ne nur por individua uzo, sed ankaŭ por kunvenoj de kristanaj esperantistoj. Ekzistas ankaŭ magnetofona kasedo de la Eta Sabat-Dimanĉa Breviero. Ni preĝu en la «moderna latino»!

 

al la indekso


 

POST LA PENSOJ, LA DISKUTOJ

(responde al S-ro Thaler, EK 8-9/1987)

Jam multfoje oni konstatis la malsukceson de Esperanto. Ĝia centjariĝo devus, tamen, nin pensigi kaj rezonigi, por ke la dua jarcento estu pli fruktodona.

Laŭ mi oni devas rigardi Esperanton de ekstere. Ĝi estas spirita varo, tamen varo. La komerca regulo diras, ke la kliento ĉiam pravas, kaj la komercisto devas oferti taŭgan, plaĉan, malkaran varon. Ekzemple, nur kelkaj scias aŭ konsentas, ke bela pomo ne ĉiam estas bona; kaj la komercisto ĉirilate devas oferti pomon, kiu prefere estu bela pli ol bona, laŭ la gusto aŭ la opinio de la klientaro.

Esperanto estas pli ol pomo, tamen idealistoj ŝatas ĝin ĝuste pro idealo, ne pro praktiko (t.e., pli pro ĝia beleco ol pro ĝia boneco). Ni povas ja ripeti ke «ĝi estas klara, senescepta kaj logika», sed tia ĝi estas laŭ la juĝo de la esperantistoj, ne de la tuta homaro. Tial ne sufiĉas propagandi kuraĝe, se la varo estas bona nur por ni, kaj ne por la aliaj.

Oni povus diri, ke ĉiam valoras la ideo de internacia lingvo, sed eble ne tiom valoras la ilo proponita. Sendube Esperanto estas bona ilo... tamen ne ĉiam klara, ne ĉiam senescepta, ne ĉiam logika, bedaŭrinde.

Ĉu eblas, kaj kiom kostas, fari ĝin tia? Ni ne atendu plian jarcenton!

Pietro Dao, Italio

al la indekso


 

EL LETERO DE NIA AMIKO MISIISTO

« ...La 15-an de majo la Fratoj de Kristanaj Lernejoj honoris sian Patronon, sanktan Johanon Baptiston de la Salle. Mi estas kapelano de ilia liceo, kaj mi kuncelebris la Sanktan Meson... 1.500 lernantoj preĝis en silento kun granda sinkoncentro (enmemiĝo), kaj religiaj dancoj helpis en ilia preĝo. Post la Sankta Meso ĉiu lernanto ricevis etan ĉokoladon, tamen la Fratoj devis aĉeti 36 kilogramojn da ĝi!...

Mi decidis forveturi el Madagaskaro en januaro 1988 al Italio, poste mi vizitos Jugoslavion, mi ripozos en Pollando dum tri monatoj, kaj mi revenos al Madagaskaro tra Francio.

Ĉiujn miajn grandajn bonfarantojn en Ĉeĥoslovakio mi petegas: ne sendu al mi vestojn, manĝaĵojn, kajerojn... Eble aliaj misiistoj profitos pli ol mi. Mi certigas vin, ke via ĉokolado estas tre bongusta, tamen mi ne havas permeson ricevi ĝin, kaj ratoj trovas ĝin pli rapide ol mi en la poŝtoficejo. Mi atendas nur amuzilojn kaj ludilojn, prefere ne novajn. Pardonu min, sed lastatempe mj havis malfacilaĵojn pro viaj donacoj.

Kun elkoraj salutoj en Kristo kaj Senmakula Maria

P. Jan Sadowski, Toamasina (Madagaskaro)

 

P.S.: mi jam kutimiĝis aldoni humuraĵojn; hodiaŭ mi ne devas ŝerci, sufiĉas citi demandojn faritajn al mi de lernantoj: 

D. Ĉu pekas iu, kiu domis dum la prediko?

R. Ne pekas, ĉar li eble estas malsana aŭ tre laca (laborinte dum la nokto)

D. Ĉu pekas iu, kiu dormis dum la prediko?

R. Pekas la predikisto, kiu dormigas la aŭskultantojn... Tamen la unua konata de mi estas sankta Paŭlo la Apostolo: legu la Agojn de la Apostoloj (20, 8-12).

J.S.

al la indekso