Enhavo de Espero Katolika numero 10/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  Sankta Nikolao de Flüe

 

 

 

 

historia noto: la kolora fotoj ĉi tie montrata, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj!

Kiel fidela amiko alvenas nova numero de EK. Ni jam pensas pri la abonkampanjo por 1988 (unua jaro de la dua jarcento de Esperanto!). Ĉu vi povus sciigi al ni adresojn de esperantistoj, E-kluboj, ktp, al kiuj ni sendu specimenon de EK por eventuala abono?

Ni strebas plibonigi la kvaliton kaj nivelon de nia revuo; ĉi-cele povas helpi kontribuaĵoj de legantoj: ĉu artikoloj, ĉu kritikoj, ĉu konsiloj.

Pro ĉiu helpo: por la abonkampanjo, por la plibonigo de la revuo, kaj... financa subteno, anticipan dankon de la Redakcio kaj de la legantoj!

La Redakcio

La Redakcio

al la indekso


 

 

Konsideroj de ĉeĥoslovakaj katolikaj esperantistoj 

 

PRI LA LINGVA DEMANDO EN LA EKLEZIO 

Ekzistas vico da kialoj, kial ĝuste nun la ĉeĥoslovakaj katolikaj esperantistoj permesas al si denove atentigi pri la neceso solvi la lingvan demandon en la Eklezio.

La instigoj estas precipe la jenaj:

a) la jubilea jaro de S. Metodo, kiu kun sia frato eble kiel la unuaj ekkonis kaj solvis la lingvan flankon de enkulturigado;

b) la nuna pritaksado de la pasintaj 20 jaroj post la 2a vatikana koncilio, kie gravan signifon havis la enkonduko de la naciaj lingvoj en la liturgion;

c) la por la nuna jaro kunvokita sinodo de episkopoj, kiu estas traktonta pri la rolo de laikoj - t. e. precipe de simplaj homoj - en la Eklezio;

d) nomumo de nia samlandano, kardinalo Tomko, prefekto de la kongregacio por evangelizado de la nacioj;

e) plua vojaĝo de Sankta Patro al Afriko kaj lia emfazado de neceso de la enkulturigado, de lia rimarko pri ligo de la misio de SS. Cirilo kaj Metodo antaŭ 11 jarcentoj kun la problemo de enkulturigado.

Antaŭ ĉio ni volus rimarki, ke la formado de homa komunumo en paco, amikeco, unueco kaj kunlaboro estas la celo de esperantistoj, precipe de la katolikaj.

Dum jarcentoj la unuecigan rolon en la Eklezio plenumis kaj parte ankoraŭ plenumas la latina. Sistemeca kaj ĉiam pli vasta eliminado de la latina el la lernejoj en la tuta mondo rezultigis, ke praktika uzado de la latina en ĉiutagaj kontaktoj fariĝis preskaŭ neebla, eĉ inter kleruloj. Malfacilecon de la latina kaj ĝian nekonvenecon por normala interkompreno de simplaj homoj ne necesas pruvi. Reformo de la liturgio direkte al uzado de etnaj lingvoj estas ties kaj rezulto kaj pruvo. Kompreneble, la reformo kontribuis al pli profunda kaj senpera travivado de la diservoj, sed samtempe ĝi malfirmigis la videblan ligilon de unueco.

En multaj sferoj de homa agado oni ĉiam pli sentas neceson plisimpligi transdonadon de informoj kaj pensoj, kaj la supernacia lingvo alprenas gravecon per sia struktureco, precizeco kaj facileco, kaj ne lastavice ankaŭ per tio, ke ĝi neniun favoras kaj neniun igas duaranga. La Monda Turismo eksplicite rekomendas Esperanton kaj por la turistoj kaj por la personaro de la vojaĝ-organizaĵoj.

En la maŝin-tradukado Esperanto servas kiel ponto inter la unuopaj lingvoj, el kiuj aŭ en kiujn oni tradukas la informojn. Oni nome konstatas, ke regado de la t. n. mond-lingvoj ne plu sufiĉas, ĉar fariĝis mondlingvoj ankaŭ la lingvoj de la ĝis antaŭ nelonge postrestantaj nacioj, kiel la ĉina, japana, hindia, svahila k. s. La Eklezio kaj ankaŭ la ekumena movado bezonas komunan lingvon kaj en la vera, kaj en la metafora senco.

En nia lando la lernejanoj lernas la rusan, en ĉiutaga vivo oni bezonas la germanan, se iu volas sekvi fakan literaturon, tiu bezonas regi la anglan, por pli bone sekvi la vivon en la Eklezio, estas utile regi la italan, kaj se iu havas ankoraŭ privatajn interesojn pri alia lingvo, tiam vere ne restas tempo por faka edukiĝo. Finfine oni konstatas, ke oni, verdire, nur ne multe alproprigis al si tiujn lingvojn. Enkonduko de unu nacia lingvo interkompreniga, en la vivon de la Eklezio, pro multaj kaŭzoj ne estus ebla nek praktika, same kiel tio ne estas ebla en la politiko, scienco kaj sporto. Tio gvidus senevite al avantaĝoj kaj superrangigo de la unuj super la aliaj, al subpremado de unuopaj, ne sufiĉe fortaj kulturoj kaj tiel, fine, suferus la unueco de la Eklezio.

Oni ankaŭ ne forgesas, ke la t. n. mondlingvoj atingis sian mondvastecon plejparte ne per sia kvalito, sed per forto de siaj armiloj aŭ per senindulga ekspluatado. Akcepti ilin signifus nur sankciadon de tiu maljustaĵoj.

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio

 

LA GRANDA ORDONO: AMU DION KAJ VIAN PROKSIMULON

 

Nia rilato al Dio estas kruco-forma. Tion montras al ni la evangelio (Mat 22, 34-40) de dimanĉo 25.10.1987.

«Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?» demandas la Fariseo Jesuon en tiu teksto. Jesuo respondas: «Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj unua ordono!» - Tio estas la vertikala rilato, la vertikala trabo de kruco - Sed Jesuo ne nur nomas la unuan ordonon, kiu ordonas la amon al Dio. Jesuo daŭrigas: «Kaj la dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem!» - ĉi tie estas la horizontala rilato, la horizontala trabo de kruco.

 Eble la vorto de Jesuo ŝokas la Fariseon, ke Jesuo diras: «La dua ordono estas simila al la unua, ĝi estas tiel grava kiel la unua. Estas ne nur grave ami Dion sed ankaŭ ami la proksimulon. Kaj vi ankaŭ ne povas ami vian proksimulon, infanon de Dio, sen ami vin mem». Kruco nur estas kruco kun ambaŭ traboj, kruco sen la horizontala trabo estas nur fosto. La horizontala trabo sen la vertikala kuŝas nur surtere, ne povas ekstari. Se mi nur amas Dion kaj ne havas okulojn por la mizero kaj ankaŭ por la ĝojoj de aliaj homoj, por la aliaj homoj, mi ne vere estas infano de Dio, de ĉiela Patro. Aliflanke, se mi provas ami la aliajn sen rilato al Dio, mia amo havas malbonan grundon. Sed se ni havas ambaŭ trabojn de kruco en nia vivo, ni plenumas ĉiujn ordonojn de Dio.

Kial? Kiel? Se ni vere amus Dion per nia tuta koro, per nia tuta animo kaj per nia tuta menso, ne ekzistus aliaj dioj en nia vivo. Neniu estus tiel grava por ni kiel Dio, nek la saneco, nek la mono, nek la paco estus tro grava en nia vivo (1-a ordono de Dekalogo). La nomon de amata homo ni neniam uzas kiel malbenon, kiel insultan vorton aŭ nomon (2-a ordono). Se ni vere amas Dion, estas ĝuo por ni, esti ĉe Li, paroli kun Li, laŭdi kaj danki Lin (3-a ordono). La tri unuaj ordonoj de Dekalogo estas «helpiloj» por montri al ni la vojon al la amo.

Estas la sama afero, se ni rigardas la sekvantajn ordonojn. Kiuj estas pli proksimaj al ni ol niaj gepatroj? Al kiuj ni dankas pli ol al niaj gepatroj? Ili donacas al ni la vivon, la amon por vivi. Ĉu ni povas ne ami, ne respekti ilin? (4-a ordono). Amatan homon mi ne mortigas, mi ne povas mortigi (5-a ordono). Mi ne forŝtelos lian/ ŝian posedaĵon (7-a ordono) kaj mi ne parolas kontraŭ amata homo malveran ateston (8-a ordono). La amo al mia proksimulo, al amata homo malpermesas al mi, forŝteli la plej amatan homon, la edzinon, la edzon - nur ĉar mi deziregas posedi tiun homon.

Se mi skribas «posedi», tiu vorto signifas, ke mia dezirego ne rigardas la alian kiel homon sed kiel ion al mia propra plezuro nur. Se mi deziras posedi la domon, la edzon, la edzinon, la tutan havaĵon de mia proksimulo, mi estas enviema, kaj amo kaj envio ne harmonias. Sed se mi vere amas mian proksimulon, mi povas eĉ ĝoji pri lia/ ŝia feliĉo kaj pri lia/ ŝia havaĵo.

Sed ni ankaŭ rigardu la vorton: «Amu vian proksimulon kiel vin mem!». Mi devas ami min mem por kapabli ami la aliajn. Se mi ne amas min, ne ŝatas min, ne jesas min, ne akceptas min mem, mia koro estas plena de malkontenteco. Mi ĉiam denove komparas min kun la aliaj. Ami min mem ne signifas, ke mi ne vidas miajn erarojn, miajn kulpojn. Mi scias pri kaj verŝajne suferas de ili. Sed malgraŭe, mi povas jesi min, ĉar mi scias, ke Dio amas min, akceptas min, pardonas miajn kulpojn.

Nun mi revenas al la komenco, al la bildo de kruco kaj al la vertikala trabo de kruco: ĝi nur ekzistas, ĉar Dio venas al ni, ĉar Li amas nin. Ni nur kapablas ami, ĉar Li amas nin, instruas nin ami per Sia amo. Li donacas al ni senfine, senlime, Li donacas Sin mem. Ni nur povas danki kaj ami!

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

Preĝintenco por Oktobro, la monato dediĉita al la Misioj 

 

KONSCIIGI LA FIDELULOJN PRI MISIO-RESPONDECO

 

La Misioj ne estas afero nur de misiistoj aŭ pastroj, sed de ĉiuj kristanoj.

En la pasintaj jardekoj la Eklezio proklamis pli forte ol pasintece sian propran misiistan karakteron kaj respondecon, kaj samtempe la urĝan neceson, ke ĉiuj kristanoj kunlaboru por plenumi la misiistan taskon.

La dua vatikana Koncilio, la renovigitaj papaj por-misiaj institucioj, kaj la nova kanon-jura kodo unuanime indikas la konkretajn postulojn de la por-misia tasko.

Ni invitas vin relegi ĉi -koncerne la artikolon «Evangelizado: tasko de ĉiuj kristanoj» en EK 10/1986 kaj la alvokon favore al la misiistoj en EK 9/1986. Ankaŭ karaj IKUE-anoj, kun multaj aliaj misiistoj, «pene laboras, batalas, oferas sanon kaj eĉ sian vivon por disvastigi la Evangelion inter la indiĝenoj en malproksimaj landoj kaj insuloj».

Sac. Felice Ruaro

al la indekso


 

500-jara jubileo 

NIKOLAO, LA PAC-FARANTO 

En Svislando oni rememoras en ĉi tiu jaro la 500-an datrevenon de la morto de Sankta Nikolao de Flüe. Kiu estis Nikolao de Flüe? Li estis naskita en 1417 kiel filo de kamparano en la malgranda vilaĝo Sachseln, proksime de Lucerno. Jam kiel junulo li estis pia kaj ofte fastis. Baldaŭ li impresis la homojn per sia sento por justeco. Tial liaj kuncivitanoj elektis lin en diversajn politikajn oficojn. Tridekjara li edziĝis kun la deksesjara Dorothea Wyss, kaj kune ili havis dek infanojn, kvin filojn kaj kvin filinojn.

50-jara li obeis al mistera alvoko de Dio kaj forlasis sian familion kun la konsento de sia edzino Dorothea. Proksime de sia hejmo li vivis 20 jarojn en malgranda, tre modesta ĉelo, tute sola, en la mezo de arbaro, apud la sovaĝa rivereto Melchaa. Ĝis sia morto, dum 20 jaroj, li fastis komplete. Li nek manĝis nek trinkis ion ajn. Tiu mistero konatigis lin en tuta Svislando, kaj eĉ en Eŭropo.

Multaj homoj vizitis kaj konsultis lin. Per sia aŭtoritato en 1481 li malebligis minacantan internan militon. Tial li estis admirata kiel konstruanto de paco. Sepdekjara, do en 1487, li mortis en tre grandaj doloroj. Ĉe lia entombigo kunvenis multaj pastroj kaj politikistoj. En 1669 (laŭ pli novaj esploroj 20 jarojn pli frue), li estis deklarita beata, kaj en 1947 papo Pio la 12-a sanktproklamis lin.

Ĉiujare multaj pilgrimantoj venas al Sachseln por preĝi ĉe lia tombo en la belega preĝejo. Oni povas viziti ankaŭ lian hejmon kaj lian ĉelon. En 1984 papo Johano Paŭlo la dua dum sia vojaĝo tra Svisio vizitis ankaŭ la lokojn de la vivo kaj morto de Sankta Nikolao de Flüe. En siaj paroladoj kaj preĝoj li menciis ne nur la Sanktulon, sed ankaŭ lian edzinon Dorothea, kiu vivis kiel Sanktulino. Multaj kultantoj de Nikolao deziras, ke ankaŭ Dorothea estu sanktproklamita kune kun Nikolao, kiel sankta geedza paro, ĉar ilia vivo formis unuecon en la plenumo de la volo de Dio.

Fine estu ankoraŭ prezentita la plej fama preĝo de Frato Klaus, kiel li ofte nomiĝas: 

Mia Sinjoro kaj mia Dio.

prenu ĉion de mi,

kio min detenas de Vi!

Mia Sinjoro kaj mia Dio,

donu ĉion al mi,

kio min proksimigas al Vi!

Mia Sinjoro kaj mia Dio,

prenu min de mi

kaj donu min tute al Vi!

Guido Appius, Svislando

 

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio  (4)

 

LA OFICIALA TRADUKO DE LA NOVA TESTAMENTO

 

unua parto - dua parto - tria parto

Intencoj kaj proponoj

La Nova Testamento estas eldonita en 1912 kaj poste, kune kun la Malnova Testamento, denove en 1927 fare de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. En la revuo «The British Esperantist» Pastro Rust en 1906 skribis je la paĝo 34 artikolon pri eventuala traduko de la Biblio, kaj li parolis pri la traduko de la Malnova Testamento. Li demandis al la legantoj de tiu revuo - certe estis intereso en tiu tempo pri traduko de la Biblio - kiun grekan tekston oni uzu?

Tiu ĉi estis la unua demando. Kaj poste due: Kiamaniere transliterumi proprajn nomojn? Kaj trie: Ĉu uzi «ci» aŭ «vi», se oni parolas rekte? Nun ni ja kutimas uzi «vi», sed en la preĝoj, ĉefe inter la Angloj, oni uzas la duan personon «ci», kompreneble nur en la preĝoj.

Ni devas klarigi la sencon de la demandoj de Pastro Rust: Por la Angloj estas grava demando, ĉu oni uzu la duan personon singulare aŭ plurale. Pri la respondoj al tiuj demandoj ni nenion scias, ĉar ni ne havas dokumentojn. Sendube estis la unua fojo, kiam oni parolis pri la traduko de la tuta Nova Testamento.

Poste en la UK de Dresden Zamenhof mem, partoprenante tiun kongreson, diris al Pastro Bianchini (li skribas pri tio ĉi en Espero Katolika, 1912, je la paĝo 218) sian intencon traduki la tutan Malnovan Testamenton, sed petis ke li traduku la Novan. Kaj en tiu okazo Bianchini donacis al Zamenhof la latinan Vulgaton, kiun Zamenhof antaŭe ne sukcesis akiri alie. Poste Bianchini ne komencis tiun tradukon, sed li havis la honoron ricevi ĉi tiun peton de Zamenhof.

Estas alia paŝo: Zamenhof mem interesiĝas pri la traduko de la Nova Testamento el la greka lingvo en esperanton. Sed por havi ion konkretan ni devas veni al 1909, tio estas post la malsukceso de la unua Biblia Komitato starigita en 1907. 

Brita komitato tradukas 

En 1909 dum la Brita Kongreso en Leeds, la Nacia Brita Asocio decidis starigi komitaton nur el Angloj. Kaj pro tio la Nova Testamento estas verko nur de Angloj. Neniu alilingvulo metis la manon al tiu traduko, kiun ni nun legas en la Esperanto-Biblio. Baldaŭ la Angloj komencis la verkon per si mem. Ni havas ankaŭ nomojn de personoj kiuj partoprenis en tiu komitato, ekz. Pastro Rust, kiu estris la komitaton, Alfred Edward Wackrill, inĝeniero kaj akademiano, kiu bone konis ankaŭ la grekan lingvon, (ĉiufoje antaŭ ol li komencis la tradukadon, li preĝe petis la dian gvidon). Ni havas nur la nomojn de tiuj ĉi du personoj. En 1912 ili povis fini la tradukadon, do apenaŭ post 3 jaroj. 

La Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldonas 

La prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio, kiu estis tiutempe Mudie, devis peri tiun tradukon ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Temas pri fondaĵo kiu estas ĝis hodiaŭ granda entrepreno kaj havas la monopolon de Biblio-tradukoj en la tuta mondo; ĝi estas protestanta kaj oni ĝin starigis dank’ al iuj britaj personoj, kiuj lasis donacojn por la celo disvastigi Biblion tra la mondo. Ĝi havas tradukojn en pli ol mil lingvoj.

Prezidanto Mudie ricevis jesan respondon. Pro tio je la 18a de decembro 1912, aperis la unua eldono de Nova Testamento en 5000 ekzempleroj.

En ĉi tiu tradukado oni elektis la klasikan kritikan tekston de Nestle. Kaj Pastro Rust, antaŭ ol li komencis traduki, konsultis ankaŭ la tutan esperantistaron; ekz. kiamaniere traduki la esprimon «la reĝeco de Dio»? Li volis havi ankaŭ la konsenton de tiuj, kiuj deziris diri sian voĉon. Poste en la sekvantaj eldonoj oni faris kelkajn ŝanĝojn, tamen ne multajn. 

Reguloj de la Brita kaj Alilanda Biblia societo 

Oni devis ankaŭ sekvi regulojn, kiujn la Brita kaj Alilanda Biblia Societo havas por ambaŭ Testamentoj: ekz. ĝi rekomendas presi majuskle la sanktajn nomojn, kiel Sinjoro, kaj ne nur la komencon, sed la tutan vorton, t. e. ĉiujn literojn majuskle (SINJORO). La vorton «Elohim» oni traduku per «Dio», kaj «El Ŝadaj» per «Plejpotenculo», kaj «Adonaj» d-ro Zamenhof ne volis traduki per «Sinjoro Dio», kaj ofte li skribis «mia Sinjoro» anstataŭ «Sinjoro Dio», aŭ en aliaj partoj li ŝanĝis la vortojn. Kaj pri propraj nomoj tiu Societo havas ankaŭ aliajn proponojn. Oni preparu tutan liston de tiaj nomoj por atingi unuformecon. Zamenhof kelkfoje permesis, ke oni skribu anstataŭ «Jerusalem» ankaŭ «Jeruŝalem». Oni volis ankaŭ, ke ĉiu libro estu sendata al du reviziantoj por tralego kaj ke ili faru la reviziadon ĉiu por si mem, kaj la reviziiton oni sendu al la komitato, por ke oni povu kompari la proponojn kaj ke ili povu rigardi la proponojn kaj tiel ili povis bone ŝanĝi tion, kion oni proponis ŝanĝe fari.

Estis ankaŭ kelkaj reguloj pri la ĉapitroj kaj la versoj. Dividi la tekston en ĉapitrojn kaj versojn estas kutimo devenanta el la Renesanco. Antaŭe oni ne kutimis dividi la Biblion en ĉapitrojn. Kaj ankaŭ dividi la ĉapitrojn en alineojn, en versojn. Sed la titoloj de la libroj estas nur en la kapoj de la paĝoj, kaj oni ne prenis la katolikan kutimon meti titoletojn antaŭ la ĉapitroj.

Do oni uzis entute la protestantan kutimon, ne meti notojn, nenion, kio ne estas vorto de Dio.

La kritiko estas pozitiva. Ankaŭ se, kompreneble, en kelkaj lokoj oni devus ŝanĝi je la lumo de la novaj interpretoj de la Biblio. Ne temas pri gravaj punktoj, kaj ĝenerale la traduko estas bone farita. Ni povas fari komparojn.

D-ro Angelo Duranti

(daŭrigota)

al la indekso


 

KRITIKO DE KATOLIKA TRADUKO 

Kun plezuro mi legis la artikolon de D-ro Duranti pri problemoj de la Biblia tradukado. En ĝia riĉenhava teksto, nur unu eraron mi deziras mencii, tial ke mi instruas la malnovan grekan lingvon kaj ŝatas lingvan precizecon.

D-ro Duranti skribas jene: «Keĥaritomene signifas: plena, t. e. temas pri verbo en tempo kiu signifas plenecon kaj estas tiel kiel la katolikoj interpretas kaj daŭrigas diri: Ho Maria plena je graco».

Fakte, lamas la argumento, ke «la verbo (estas) en tempo kiu signifas plenecon», ĉar pri kiu pleneco temas? Ĉu pleneco de la enhavo en la ujo, kiel en la frazo «la glaso estas plena je vino»? Ĉu pleneco de la ago, tio estas seninterrompita daŭro de ĝi, kiel en la frazo «via senhonteco estas plene elmontrita» (PIV, Zamenhof), aŭ en la esprimo «plena tagiĝo» (PIV)?

Alimaniere dirite, ĉu temas pri pleneco en spaco aŭ en tempo?

Estas evidente, ke la esprimo «plena je» signifas spacan plenecon, tio estas pleneco de iu kvazaŭ ujo. Same kiel «botelo plena je vino», la esprimo «plena je graco» sugestas la ideon, ke la graco okupas la tuton de la disponebla spaco.

Estas ankaŭ evidente, ke parolante pri «verbo» kaj «tempo» oni uzas la vorton «pleneco» en tempa signifo; kaj fakte la greka tempo nomata «perfekto» indikas plenecon de la ago, do tempan plenecon, pli precize perfektecon de la ago, aŭ eĉ pli precize finon de la ago. Ekzemple, en la greka oni povas diri en la perfekta tempo «dedramekhe» tio estas: li plenumis sian kuradon, li ĉesis kuri, li kuris sed ne plu kuras.

Oni do ne rajtas traduki la perfektan grekan tempon, kiu indikas tempan plenecon, per «plena je», kiu indikas spacan plenecon, same kiel ekzemple oni ne rajtus traduki «pepoke» («li finis trinkadon») per «li estas plena je trinkaĵo», ĉar la verba tempo nenion diras pri la trinkita kvanto, eble malmulta.

La sola lingva argumento por traduki «plena je» estus la sufikso «-jo», kiu el la substantiva radiko «kharit-», «graco» formas la verbon «kharitoo» per la traa malaperinta formo «kharitjoo». Formante verbon el substantiva radiko, tiu sufikso sugestas la ideon de enmeto de tiu substantivo en la verban pasivan subjekton, same kiel la verbo «vakcini» sugestas enmeton de vakcino en la vakcinitan ulon. Tamen, «vakcinita» ne signifas «plena je vakcino», sed nur «provizita je vakcino». La taŭga traduko de «Keĥaritomene» do estus «provizita je graco».

Pri tio mi insistis, ĉar mi konscias ke la problemoj menciitaj de D-ro Duranti estas ege gravaj por konstrui ekumenismon. Tro ofte, fakte, rifuzo de la alies vidpunkto devenis de ia nesufiĉa memkritiko pro nesufiĉaj lingva aŭ filozofiaj konoj. Ne nur kristanoj al vortoj alkroĉiĝas, kaj feliĉe kristano progresas sur la taŭga vojo. Mi plezure konstatas, ke la franclingva ekumena traduko de la Nova Testamento tradukas la koncernatan eron jene: «Vi, kiu havas la favoron de Dio»; do; ne alkroĉiĝis al la esprimo «plena je» la francaj katolikoj, kiuj kunlaboris en tiu ekumena traduko.

F. Degoul, Francio

 Noto de la Redakcio: 

Multe oni verkis por kaj kontraŭ la traduko «keĥaritomene» = «graco-plena». Ni aldonas nur noteton.

Laŭvorte la tekston oni povas traduki: «Saluton, ho gracita!». «Gracita» kiel titolo, kvazaŭ nova nomo de Maria. Ĝian sencon klarigas la kunteksto: «...la Sinjoro estas kun vi... vi trovis gracon antaŭ Dio... la naskoto nomiĝos Sankta, Filo de Dio... nenio estas malebla al la Di-Sinjoro».

Se mi diras, ke Maria estas unike gracita, ĉu mi katolikece troigas, aŭ ĉu mi trafas la veran sencon de la Anunciacio, kiu rilatas al tiu unikaĵo, kiu estas la enkarniĝo de la Filo de Dio? En ĉi tiu kadro, eble la traduko «graco-plena» ne tiel maltaŭgas.

 

al la indekso


 

IKUE-bonfarado 

 

HELPI AL MALRIĈULO = HELPI AL JESUO 

«Ĉion, kion vi faris al unu el ĉi tiuj plej etaj, al mi vi faris»: laŭ ĉi tiuj evangeliaj vortoj (kp Mat 25, 31-46) en la malriĉulo ni renkontas Jesuon mem.

Fronte al la suferanta homo, la kredanto estas vokata al JUSTECO, al SOLIDARECO, al SERVO, al AMO. Tasko malfacila, sed nepra por la saviĝo.

La ritaj sakramentoj de nia religio povas havi esceptojn; ĉi tiu devo ne. Ĝin bezonas eĉ ne-kredantoj. La iro al Dio nepre trairas la vojon de solidareco kun la malriĉa, suferanta, bezonanta kunhomo. 

En nia medio 

Katolikaj esperantistoj ne malofte havas oportunon kontakti petantajn homojn: privataj leteroj de petantoj por si, aŭ por siavice helpi aliajn. Estas Jesuo mem kiu petas...

Komence de la ĉi-jara karesmo-tempo du leteroj kun precizaj proponoj frapis forte mian koron: unu de nia landa Reprezentanto en Kolombio, s-ro Jorge Velasquez, kaj la alia de nia landa Reprezentanto en Tajlando, pastro Marcel Perray. Jen resume la enhavo: 

Por helpi al la multegaj malriĉuloj, precipe infanoj, de nia urbo Medellín, mi intencas starigi establon nome UNIVERSALA FAMILIO. Oni sciu, ke la beboj, okaze de la bapta ceremonio, estas vestitaj per papervestaĵoj fare de la malriĉaj gepatroj... Se mi volas iomete instrui, eduki religie, ludigi la infanojn, satigi iomete ilin, mi bezonas ĉambreton, seĝojn, tablojn, pilkegojn, lernilojn... kies kostoj estas... por lernigi unu knabon elementnivele 100 dolaroj, mezgrad-nivele 150. La lukosto de la ĉambro estas 40 dolaroj monate... Ni bezonas la helpon de ĉiuj katolikaj esperantistoj, kaj se ĉiu donacus po 1 dolaron... Tamen mi fidas je la Dia Providenco, kaj ĉiutage pluraj personoj renkontiĝas en la katedralo de Medellin por preĝi kune la rozarion. Ni komencu per preĝado. Mia paroĥestro aprobas mian iniciaton, kaj jen la atestilo…» (J. Velasquez)

«... Pri la konstruado de domoj por malriĉuloj zorgas nia Kardinalo. Sed en mia preĝejo oni helpas per rizo kaj vestaĵoj, precipe por element-lernejanoj, do aĝaj de 5 ĝis 12 jaroj. Ĉiujn jarojn ni disdonas uniformojn por 300-400 gelernantoj...» (P. Perray).

Sekvas listo, kun la koncernaj kostoj, de ĉiuj bezonataj objektoj. 

Bonfaro-propone al paroĥanoj 

Miaj paroĥanoj scias, ke mi estas esperantisto. Komence oni min mokis, eĉ skribe. Sed poste pluraj faktoj de peresperanta bonfarado (pakaĵoj al Pollando, okulvitroj al Ganao, helpo al Bona Espero en Brazilo) kaj kontaktoj (vizito de la ĉina vic-ministro prof-ro Chen Yuan; vizito de Esperantistaj misiistoj kiuj parolis esperantlingve en la preĝejo; ekskurso en Sovetunion kun komunistaj paroĥanoj kaj mia interparolo kun lokaj samideanoj; dioceza pilgrimo al Ĉenstoĥovo gvidata de nia Episkopo, kun frataj kontaktoj kun gesamideanoj de ĉiuj vizitataj urboj, ktp) estigis respekton por mia Esperanto-agado.

Nu, la kriego de la malriĉuloj el Tajlando kaj Kolombio estis tiel forta, ke mi estis devigata sciigi la paroĥanojn ĉu skribe (per la paroĥa informilo) ĉu voĉe en la preĝejo. La informo, ke en Medellín oni baptas bebojn vestitajn per papervestoj, estis la plej ŝoka, kaj la publikigo de listo de bezonaĵoj kun la koncernaj kostoj ebligis al pluraj familioj elekti la donacon. Ĉar ofte en nia medio oni estas skeptikaj pri la fina rezulto de la bonfaro (plurfoje la ĵurnaloj malkovris manipuladojn de civilaj instancoj....), mi promesis rektan kontakton, eĉ per leteroj kaj fotoj de la helpitoj, kiam tio estas dezirata de la donacinto. Tio ne por ricevi dankon, sed nur por dokumenti la bonfaron, por daŭrigi kontaktojn per Esperanto kun la iniciatintoj kaj kun helpitoj, ankaŭ en la sekvantaj jaroj.

Konklude, kvankam nur cento da paroĥaj familioj el la 550 vizitas preĝejon kaj subtenas la iniciatojn, la karesma bonfara kampanjo kolektis 4.682.430 italajn lirojn (= ĉirkaŭ 3.500 usonajn dolarojn). Estas intere: rimarkigi, ke 893.930 italliroj estis kolektitaj per la ŝparskatoloj uzitaj de anonimaj familioj advente kaj karesme por donaci al la malriĉuloj la ŝparitan monon el abstinado kaj fastado. La diferenco estis kolektita per personaj mondonacoj kun apartaj celoj. Eĉ la administra paroĥa konsilio asignis 350.00 italajn lirojn el la paroĥa kaso; ankaŭ la grupoj de la unua Komunio kaj de la Konfirmacio faris donacojn ĉi-cele. 

Igi movadon kredinda 

Estas vere ke la AMO al Dio kaj al la proksimulo kredindigas rekte nian kredon kaj, nerekte, nian Esperanto-movadon.

Al IKUE aliĝas pluraj Esperantistaj paroĥestroj. La paroĥanoj sekvas nin kiam nia bonfarado estas je la sunlumo. Se ni sukcesos kunordigi ĉiujn niajn adventajn kaj karesmajn monkolektadojn al unu celo, aŭ rondirigi plurajn iniciatojn, por ke ili estu novaj por niaj paroĥanoj kaj samtempe por ke la iniciatoj havu sian jaran subtenon, ankaŭ nia movado estos taksata pli favore, ĉu ne?

Pastro Perray menciis, ke la kardinalo de Bangkoko prizorgas projekton por la senhejmuloj. Ĉar la kuranta jaro estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj la jaro de la senhejmuloj (EK 1/1987), kial ne kunligi la fortojn tiucele? Pastro Perray surloke povus kunordigi kaj prizorgi nian iniciaton, des pli ke en Tajlando misias ankaŭ pastro Francisko Andreoni, itala Esperanto-komencanto kaj IKUE-ano. 

Projekto-proponoj 

Viajn eventualajn sugestojn kaj sciigojn bonvolu sendi al pastro Felice Ruaro aŭ al mi.

Siatempe (EK 1/1987) mi petis la landajn reprezentantojn kaj la Esperantistajn misiistojn prezenti bonfarajn projektojn, preferinde aprobitajn de la Episkopo aŭ, por la laikoj, almenaŭ de la loka paroĥestro. Kompreneble, oni rajtas peti ankaŭ personajn helpojn de unuopaj samideanoj, sed kial ne projekti sufiĉe grandajn kaj gravajn iniciatojn favore al bezonantoj? La Asocio mem devas bonfaradi. Advento kaj karesmo rapide alproksimiĝas... Ne silentu!

Sac. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE

al la indekso


 

BLINDULOJ EN PERUO AŬDIGAS KRION DE KORO... 

Kelkaj homoj opinias, ke Nederlando estas provinco aŭ respubliko de Germanujo. Multaj homoj ne scias, ke Heemskerk situas en Nederlando. Aliaj ne povas tuj diri, en kiu parto sur la mapo troviĝas tiu urbeto. Tio estas peketoj negravaj kaj plene pardoneblaj...

Sed ĉu inter la esperantistaro estas unu samidean(in)o, kiu ne aŭdis pri la giganta problemo de la nenecesa blindeco en landoj de la Tria Mondo?

Tio estus nesciado neniel senkulpigebla post preskaŭ 21-jara senlaca aktivado sur tiu kampo en Esperantujo!

Atingis niajn okulojn kaj orelojn informoj pri la blindeco en Peruo. Permesu al ni mallonge raporti pri OPELUCE (hispane: Organización Peruana de Lucha contra la Ceguera), privat-iniciata organizaĵo prevente kaj kurace batalanta kontraŭ blindeco kaj okupiĝanta pri instruado kaj socia reintegriĝo de blinduloj. La organizaĵon en 1979 fondis Carlos Wong, okulisto kaj ĝisnuna gvidanto. Jam en la jaro 1975 li kune kun kolegoj komencis ellabori modelon por efektiva helpkampanjo. Al la fondiĝo de OPELUCE kontribuis kiel ĉefa fakto, ke la aŭtoritatuloj ne povis zorgi pri sufiĉe da kuracistoj-okulistoj. El la 18.000.000 da enloĝantoj de Peruo, ok milionoj nune malhavas helpon specialistan. Proksimume 108.000 enloĝantoj suferas de iu ajn formo de blindeco. En urbaj regionoj ĉe 60% temas pri preventebla blindeco, kaj en la kamparo ĝi altiĝas eĉ al 90%. Aldoniĝas la problemego, ke eĉ 98% de la okulkuracistoj loĝas en la ĉefurbo Limo.

En la nuna momento proksimume tridek okulistoj volontule sin dediĉas al taskoj de OPELUCE. Ĉiuj ĉi kuracistoj havas propran praktikadon kaj/aŭ deĵoras en hospitaloj kaj konsekvence ricevas salajron por sia vivtenado. Flanke de okulistoj ankaŭ alispecaj scienculoj kaj fakuloj estas reprezentataj en la organizaĵo, inter kiuj psikologoj, helpistoj por laboroj reaktivigantaj, flegistoj, k. s.

OPELUCE kunlaboras kun la Ministerioj de Popola Saneco kaj de Instruado, lokaj kaj provincaj aŭtoritatuloj kaj organizaĵoj kiel Ruĝa Kruco, kluboj rotariaj kaj lionaj, k.t.p. La atenton oni direktas, kompreneble, speciale al kamparaj regionoj. La helpo konsistas el regula vizitado al malproksimaj lokoj por havigi kuracadon medicinan kaj oftalmologian, ankaŭ operacie fare de kirurgoj. En la kadro de preventeco oni kontrolas kaj ekzamenas ĉiujn lernejanojn je okulmalsanoj. Kursoj okazas al instruistaro kaj medicina helpistaro, por ke ili lernu fru-stadie diagnozi tiujn fenomenojn kaj malsanojn, kiuj povas konduki al blindeco. OPELUCE klopodas informi la enloĝantaron en vilaĝoj kamparaj, uzante ankaŭ la eblojn de radio kaj televido. Por blinduloj la organizaĵo iniciatas kaj subtenas programojn, celantajn instruadon diversnivelan kaj socian reintegriĝon. Nelaste ĝi strebas laŭ siaj modestaj povoj helpi en senco struktura kaj strukturiga.

OPELUCE ricevas por sia ampleksa labortereno financajn rimedojn flanke de TUTMONDA OKUL-FONDAĴO, HELEN KELLER INTERNACIA kaj la «giganto» CHRISTOFFEL-BLINDENMISSION en Okcidenta Germanujo.

Ĉu ankaŭ Agado E3 povos modeste kontribui brikon en la estonteco? La respondo dependas ne de unuopulo, kiu hazarde (?) loĝas en Heemskerk,..

Se ni, samtempe vidantaj kaj blindaj, restos dormantaj, en la jaro 2000 estos 100.000.000 da blinduloj en la mondo, el kiuj 75% estas operacie aŭ alimaniere kuraceblaj! Ni responsu guste en la Jubilea Jaro per AGADO E3, Heemskerk.

HELPU al Nandanagar (Hindujo) konstrui okulklinikon.

Ĉiu kontribuo estas danke akceptata. NUR ELDORMIĜU KAJ REAGU!

Jacques Tuinder, iniciatoro

Paul v.d. Berg, konsilanto

 

al la indekso


 

MALFERMU AL MI, HO FRATO 

 

Mi frapis vian pordon…

 

Malfermu al mi, ho frato.

 

Kial vi demandas

ĉu venas mi de Afriko

ĉu venas de Ameriko

ĉu venas mi de Azio

ĉu venas mi de Eŭropo?

 

Malfermu al mi, ho frato.

 

Kial vi demandas

pri long’ de mia nazo

pri dik’ de miaj lipoj

kolor’ de mia haŭto

kaj kiuj miaj dioj?

 

Malfermu al mi, ho frato.

 

Mi ne estas negro

mi ne estas ruĝa

mi ne estas flava

mi ne estas blanka

estas mi nur homo.

 

Malfermu al mi, ho frato!

 

René Philombe, Kamerunio (laŭ itala versio)

 

al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ 

Pri la antikvaj kristanaj monaĥoj de la Egipta dezerto, t. n. «patroj de la dezerto», estas multege da rakontoj kaj legendoj, anekdotoj kaj spritaĵoj. 

* Al iu fratulo, kiu sopiris al pasinteco, oldulo diris: «Pasinteco estas rompita ovo, estonteco estas kovota ovo». 

* Oni diris al respektinda monaĥo Antono: «Vi estas la plej bona monaĥo en la tuta Oriento». Respondis Antono: «Tion jam diris al mi la diablo». 

* Oni diris pri monaĥo Kasiano: «Li estas tro sentema pri ofendoj». «Jes, sed li estas bonkora: centfoje li pardonas ofendojn, kiujn li ne ricevis». 

* Iam longabarba monaĥo diris: «Necesas mortigi orgojlon senvunde. Se oni ĝin vundas, ĝi ne mortas». 

* Juna monaĥo atente rigardadis oldulon, kiu estis najlanta tegmenton, kaj la olda monaĥo demandis: «Ĉu vi volas lerni, kiel marteli najlon?». La respondo estis: «Ne; mi nur scivolas, kion diras oldulo, kiam li al si martelbatas fingron».

* Monaĥo estis juĝata, ĉar li mortigis hundon per tridento: «Kial vi batis ĝin per la dentaĵoj, anstataŭ per la tenilo?». «Ĉar ĝi vundis min ne per la vosto sed per la dentoj». 

* En la ĉelo de monaĥo loĝis kelkaj kaproj, kokinoj kaj kunikloj. Oni diris al li: «Ĉu vi ne scias, ke tia kunloĝado kaŭzas malsanojn?». «Kaj tamen, dum tiom da jaroj, neniu besto malsaniĝis!». 

* Monaĥo Kalisto demandis vojaĝanton: «Kiu estas la vojo kiu kondukas al la urbo?». «Tion ĉiuj azenoj scias». «Ĝuste pro tio mi demandis vin». 

* Du monaĥoj iris fiŝkapti en la danĝeroplena Ruĝa Maro. Vespere unu el ili revenis portante ŝultre fiŝegon. Oni diris al li: «Grandan fiŝon vi kaptis, fratulo!». «Sed estis multe pli granda la fiŝo kiu manĝegis la alian monaĥon!». 

* Oni demandis monaĥon Antono: «Kial, se oni vin laŭdas, vi ne rifuzas laŭdon?». «Ĉar okazas, ke oni rifuzas por ricevi duoblan». 

Kiam la fama monaĥo Antono estis proksima al morto, iu flustris: «Li estis granda kiel Moseo!». «Sed Dio ne demandos, ĉu mi estis Moseo, sed ĉu mi estis Antono». 

Iu frapetis la pordon de monaha ĉelo, sed hundo ekbojis furioze, kaj la gasto timis eniri. Tiam la monaĥo: «Ĉu vi konas la proverbon: hundo kiu bojas, certe ne mordas?». «Jes, sed ĉu via hundo konas ĝin?». 

Iam monaĥo Poemen diris: «Neniu povas paroli pri preĝado, se li ne preĝas; kaj se li preĝas, li ne bezonas paroli pri preĝado». 

Iam monaĥo Eŭloĝo diris: «Ne parolu al mi pri la monaĥoj, kiuj neniam ridas. Ili ne estas seriozaj».

 

al la indekso