Enhavo de Espero Katolika numero 5-6/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: Maria, la Patrino

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

Laŭ nia intenco la enhavo de EK devus ampleksi kristanajn, ekumenajn, humanajn, movadajn temojn. Fakte, ĉi-foje plejgrandan parton okupas kristanaj temoj. Kial? Ĉar tiuj estis la kontribuaĵoj al ni senditaj.

Vi ja scias, ke ni tute ne kaŝas nian katolikecon, sed ni volas doni konvenan spacon ankaŭ al ekumenaj kaj humanaj temoj, kaj tial ni invitas vin verki ĉi-teme.

Tamen, ŝajnas al ni, ke la enhavo de ĉi tiu numero ne estas seninteresa: vi trovos interalie la unuan eron de felietono «La problemoj de la Biblia tradukado», resumon de papa encikliko pri la Di-patrino, kaj de Vatikana dokumento pri genetiko kaj moralo, ktp.

Bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

 

7-an de junio: feston de la Sankta Spirito

 

PENTEKOSTA SEKVENCO

 

Venu, ho Spirito Dia,

kaj de via lum’ radia

sendu brilon el ĉiel’.

 

Patro de l’ mizeraj, venu,

per donacoj homojn benu,

venu, korheliga stel’.

 

Konsolanto vi elstara,

koramiko vi plej kara,

refreŝigo por l’ anim’.

 

En penado vi kvieto,

milda spiro en impeto,

kuraĝigo en la tim’.

 

Lumo je beat’ abunda,

dronu vi ĝis la profunda

kerno de l’ fidela kor’.

 

Sen la saĝa rego via

estas homa virt’ nenia,

estas ne senkulpa mor’.

 

Ĉian malpuraĵon lavu,

ĉion sekan akve savu,

sanon donu al vundit’.

 

Fleksu vi la korrigidon,

plivarmigu vi la fridon,

ŝirmu kontraŭ vojdeglit’.

 

Donu al la di-popolo,

vin fidanta pro parolo,

la sepopon de la grac’.

 

Donu al la virt’ valoron,

donu post la morto gloron,

ĝojon en eterna pac’.

 

El la latina tradukis Guido Holz

 

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (2)

unua parto

 La historio antaŭ Jesuo 

La kristanoj kredas, ke la tuthomara historio ne estas sub blinda hazardo, sed sub la amoplena providenco de Dio Patro, kiu ekde la eterneco planis, ke ĉio havu sian centron en Jesuo Kristo. La apostoloj estis konvinkitaj, ke Dio preparis ĉiujn popolojn, por ke ili siatempe akceptu la savon alportitan de Jesuo Kristo.

La Biblio diras, ke Dio estas la kreinto de la tuta universo, kaj ĉiam gvidas ĝin, kun amo kaj patreca sinteno. Dio kreis ĉion bona. La malbono devenas de la ribelado kaj pekado de liaj liberaj kreitoj. La pekado envenis en la historion pro homa kulpo, kaj ties konsekvenco estas la suferado kaj la morto. Malgraŭ tio, Dio daŭre kliniĝas amoplene super la homaro, konatigante sin per siaj faraĵoj, donante al ĉiu vivon kaj spiron kaj ĉion ajn (Ago 17,25).

La naturo, kun siaj mirindaj leĝoj, atestas pri la providenco de Dio. La Biblio deklaras, ke la providenco de Dio ĉeestas ankaŭ en la estiĝo de la nacioj, de la civilizoj, kaj de la religiaj tradicioj de la homoj, al kiuj Dio konatigas sin per la ordo de la naturo kaj per la konscienco, tuŝante ilian koron, por ke ili kvazaŭ palpserĉu lin, por lin trovi (Ago 17,27). 

Alianco de Dio kun la elektita popolo 

La serĉo al Dio surbaze de la natura ordo kaj de la konscienco estis malcerta kaj miksita kun eraroj. La apostoloj sciis ke, plurajn jarcentojn antaŭ Kristo, Dio komencis manifesti sin al la homaro, elektante popolon - la hebrean - kiu agnosku lin kaj kunlaboru plenumi liajn planojn.

Fakte, ĉirkaŭ la 2000-a jaro antaŭ Kristo, Dio elektis Abrahamon, el hebrea gento, homon justan, por ke li estu fundamenta ŝtono de granda religia konstruo. Kun li kaj lia familio, Dio faris aliancon: kompense de lia libera obeemo kaj sindevigo, Dio promesis al li benon, kiu disvastiĝos al la multenombra posteularo, kaj pli poste al ĉiuj gentoj de la mondo: En via idaro ricevos benon ĉiuj gentoj (Gen 22,18).

Post Abrahamo, prapatro de la kredantoj, menciindas Moseo, per kiu Dio mirakle liberigis la idojn de Abrahamo el la egipta sklaveco kaj starigis kun ili aliancon, igante ilin popolo de Dio.

Fundamenta ŝtono de ĉi tiu alianco estas la obeo al la dekalogo, tio estas al la dek ordonoj de Dio (kp Eli 20,3-17):

1) Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj krom mi.

2) Ne malbon-uzu la nomon de Dio.

3) Memoru pri la tago sabato, ke vi tenu ĝin sankta.

4) Respektu vian patron kaj vian patrinon.

5) Ne mortigu.

6) Ne adultu.

7) Ne ŝtelu.

8) Ne diru malveron.

9) Ne deziru la edzinon de via proksimulo.

10) Ne deziru havaĵojn de via proksimulo. 

Promeso de nova alianco 

Celo de la alianciĝo de Dio kun la hebreoj (aŭ izraelidoi) estis la estigo de popolo, kiu diskonigu Dion en la mondo, prepare al pli perfekta revelacio, kaj al pli profunda alianciĝo de Dio kun la tuta homaro. Tiun novan kaj universalan aliancon anoncis la profetoj. Jeremia mesaĝis: Jen venos la tempo - diras la Di-Sinjoro - kiam mi faros kun Izraelo kaj kun Jehudo aliancon novan... Jen estas la alianco kiun mi faros kun Izraelo: mi metos mian leĝon en ilian internon, kaj sur iliaj koroj mi ĝin skribos, kaj mi estos ilia Dio, kaj ili estos mia popolo... Ĉiuj min konos, grandaj kaj etaj - diras la Di-Sinjoro (kp Jer 31, 31-34).

Kaj la profeto Jeĥezkelo anoncis flanke de Dio: Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan mi metos en vin... kaj mian spiriton mi metos en vin, kaj mi faros, ke vi agados laŭ miaj leĝoj (kp Jeĥ. 36, 26-27).

Tiun novan aliancon Dio estigis per Jesuo Kristo. La apostolo parolas jene pri la granda evento: Kiam plenumiĝis la tempo, Dio elsendis sian Filon, sub (Mosea) leĝo naskitan... por ke ni ricevu la fil-adopton (Gal 4.4-5). Ekde tiu momento klariĝas, ke la alianco kun la hebrea popolo estis prepara al nova kaj universala dispozicio, kies centro estas Jesuo, homo kaj Dio, peranto de savo por ĉiuj homoj. En li Dio ĉeestas inter la homoj, kaj interligas ilin reciproke kaj kun Dio. 

Proponoj 

1) Legi Ago 17,22-31 (Paŭlo predikas al la Atenanoj).

2) Ekzameni sian konduton surbaze de la 10 ordonoj.

3) Preĝi: Ho Dio, vi estas granda kaj bona! 

P. Rossano - B. Cadei

(daŭrigota)

al la indekso


 

La papa encikliko «Remptoris mater»

 

MARIA, LA PATRINO

 

Prepare al la dumiljara jubileo de la kristanismo, papo Johano Paŭlo la Dua publikigis, la 25-an de marto 1987, enciklikon, titolitan «Redemptoris Mater» (= Patrino de la Elaĉetanto), pri la rolo de Maria rilate Jesuon kaj la Eklezion. Samtempe, li proklamis specialan Maria-jaron, kiu daŭros ekde la 7-a de junio 1987 ĝis la 15-a de aŭgusto 1988. Jen mallonga resumo de la encikliko. 

Patrino de la Sinjoro 

La naskiĝo de Jesuo el Maria markas la kulminon de la alianciĝo inter Dio kaj la homaro. Ekde tiam, Dio ne plu estas fora, ĉar en Jesuo Kristo, «naskita el virino» (Gal 4,4), li fariĝis homo inter homoj. En Kristo Dio benis nin per ĉia spirita beno, elektinte nin antaŭ la kreo de la mondo (kp Efe 1,3-4). Specialan elekton kaj benon ricevis Maria, la gracoplena (kp Luk 1,20).

Maria estas modelo de kredo. Al la Dia elekto kaj graco ŝi respondis: «Jen la servantino de la Sinjoro: estu al mi laŭ via parolo» (Luk 1,38). Prave, do, Elizabeta salutis ŝin «benata inter la virinoj... patrino de la Sinjoro... beata, ĉar ŝi kredis, ke plenumiĝos tio, kio estas al ŝi dirita» (kp Luk 1,42-45). La obeema kredo de Maria kompareblas kun tiu de Abrahamo, «nia patro en la kredo» (Rom 4,12), ĉar ŝi fidele obeis ĝis ĉe la kruco de Jesuo.

Maria estas patrino ne nur de Jesuo, sed ankaŭ de la kredantoj. Okaze de la nupto-festo en vilaĝo Kana, ŝi zorgeme diras: «Faru, kion ajn Jesuo diros al vi» (kp Joh 2,3-5). Kaj Jesuo aliigas la akvon al vino. La «nova vino» estas Jesuo mem. La havigo de tiu «nova vino» al la homaro okazis kaj okazas, pro Dia volo, ne sen Maria. Tio plimulte evidentiĝas, se ni konsideras la «surkrucan testamenton» de Jesuo, kiam li diris al sia patrino: «Jen via filo!», kaj al la disĉiplo: «Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo ŝin akceptis en sian domon» (kp Joh 19,26-27).

 En la irado de la Eklezio

 La historio de la kristana popolo estas kvazaŭ surtera pilgrimo direkte al Dio. Jesuo volis, ke la tuta Eklezio estu kiel viva kaj harmonia korpo, en kiu ĉiuj kunlaboras laŭ propraj karismoi (= donacoj de la Sankta Spirito). Maria havas en ĝi specialan rolon. La Agoj de la apostoloj rakontas, ke ĉe la naskiĝo de la Eklezio la disĉiploj de Jesuo (= la kristanoj) «ĉiuj unuece persistis en preĝado... kun Maria patrino de Jesuo» (Ag 1,14). Tio koncernas ne nur la komencon de la Eklezio, sed ĉiujn epokoj, kiel Maria mem diris: «Ĉiuj generacioj diros min beata» (Luk 1,48). 

Domenico Purificato (1915-1986): la Virgulino 

Maria havas ankaŭ ekumenan rolon. La papo rimarkas ke, malgraŭ la malsama rilato kun Maria, ankaŭ la Eklezioj kaj Komunumoj devenantaj el la Reformacio ŝin konsideras patrino de la Sinjoro, kaj li demandas: «Kial do ne ĉiuj kune rigardi ŝin kiel komunan Patrinon, kiu preĝas por la unueco de la familio de Dio kaj antaŭiras al ĉiuj en la longa vico da atestantoj de la ununura Sinjoro, la Filo de Dio, koncipita en virga sino per la Sankta Spirito?». Siaflanke, la fratoj de la ortodoksaj kaj antikvaj orientaj Eklezioj havas mirindan heredaĵon de liturgio, poezio, arto kaj popola devoteco rilate la patrinon de Jesuo.

La pilgrimanta Eklezio ĉiutage ripetas la Magnificat-himnon, per kiu Maria mirinde konfesas la grandecon de Dio, kaj lian fidelan, teneran korfavoron, kiu trairas la tutan homaran historion: 

«Mia animo laŭdas granda la Sinjoron,

mia spirito jubilas en Dio, mia Savanto,

ĉar li rigardis la povrecon de sia sklavino:

ekde nun ĉiuj generacioj diros min beata.

 

Grandaĵojn faris al mi la Potenculo,

kies nomo estas sankta.

 

Lia bonkoreco daŭras dum ĉiuj generacioj,

al tiuj, kiuj lin timas.

 

Li montris forton per sia brako,

li dispelis fierulojn kun la planoj de ilia koro.

 

Potenculojn li detronigis,

kaj altigis li povrulojn.

 

Malsatulojn li plenigis per bonaĵo,

kaj riĉulojn forsendis li senhavaj.

 

Li helpis al Izraelo, lia servanto,

memorante pri sia korfavoro,

laŭ sia promeso al niaj patroj:

al Abrahamo kaj lia idaro poreterne»

 

(Luk 1,46-55). 

El ĉi tiu laŭdkanto evidentiĝas, ke la amo de Dio direktiĝas favore al la humilaj, la povraj, la subpremataj homoj. 

Patrineca perantino 

Maria, servantino de la Sinjoro, patrino de Jesuo kaj de liaj disĉiploj, daŭre rolas patrinece al la Eklezio. «La unu nura perado de la Elaĉetanto ne ekskludas, sed estigas, en la kreaĵoj, varian kunlaboradon, kiu devenas el unu nura fonto... Maria per sia patrina amo zorgas pri la fratoj de sia filo ankoraŭ pilgrimantaj kaj estantaj en danĝeroj kaj angoroj, ĝis ili estas kondukitaj al la beata patrujo»: fakte, Maria antaŭiris nin, en la kredo, la obeemo kaj la amo, ĝis la eterna vivo.

Maria estas modelo kaj helpantino de la kristana komunumo kaj de ĉiu kristano unuope. Jesuo sur la Kruco, dirante: «Jen via filo... jen via patrino», iel konfidis al ŝi ĉiun kristanon, kaj inverse. Aparte la virinoj povas trovi en Maria pli altan dignon kaj noblecon.

Dum la Maria-jaro la kristana popolo estas invitata pliprofundigi siajn kredo-doktrinon, kredo-vivon, spiritecon kaj devotecon kun Maria, kaj tiel pli fervore iradi, ĉe la sojlo de la jaro dumila, direkte al Jesuo.

«Aparte mi volas ankoraŭ mencii, ke dum la Maria-jaro okazos la Jarmilo de la bapto de sankta Vladimiro, Grand-Princo de Kievo (988 j.), kiu komencis la kristanismon en la teritorioj de la tiama Rus’, kaj pli poste en aliaj teritorioj de Orienteŭropo; kaj ke tra tiu vojo, per evangeliza aktivado, la kristanismo etendiĝis ankaŭ trans Eŭropon, ĝis la nordaj teritorioj de la Azia kontinento. Mi volus, do, speciale dum ĉi tiu jaro, kuniĝi en preĝado kun ĉiuj, ortodoksoj kaj katolikoj, kiuj solenas la Jarmilon de ĉi tiu bapto...».

La papo finas komentante jenan liturgian preĝon: 

«Nobla Patrino de l’ Elaĉetanto,

ĉiela pordo daŭre aperta, kaj mara stelo,

helpu al la falanta popolo, kiu strebas leviĝi,

vi kiu naskis, kun mirego de l’ naturo,

vian sanktan Generinton!».

B C. 

al la indekso


 

POR MARIA

 

Por Maria rozteksaĵon

teksu malkvieta kor’,

la bonecon kaj noblecon

ni proklamu kun fervor’!

 

Ho, Knabino, Via doto -

­admirinda la virgec’,

Vin admiri, ĝui ĉiam

ni sopiras jam sen ĉes’.

 

Ni medite portas ŝarĝon

de la granda nia pek’.

Vi la sankta, Vi senkulpa,

savu nin - jen nia pet’!

 

Mizeruloj ni ne scias

rifuĝejon, sole Vin:

en pordeg’ de paradizo

Vi propetu por ĉiuj ni.

 

Via belo kvazaŭ rozo,

aŭ senpeka la lili’.

Por Vin glori estu nomo

ne aŭdita inter ni.

 

Ni preĝpetas, ni ne ĉesas

per malsata la anim’:

Vi permesu en Diregno

jam feliĉan vidi Vin.

 

Sankta Kazimiro, princo de Litovio

ellitovigis Terese

 

al la indekso


 

KOMPATO 

Pri «Pietŕ» (Kompato: Maria kun la mortinta Filo), skulpita de Michelangelo (Mikelanĝelo) kaj sitanta en la Roma baziliko de sankta Petro, verkis ĉi tiun komenton nekristana Tajlanda studentino el Bangkoko. 

La bela vizaĝo de la juna virino aspektas kvieta, trankvilega. Sed la emociitaj okuloj, tiu rigardo streĉa super la senmova korpo de ŝia filo, elmontras teruran ĉagrenon, kvazaŭ larmoj povus fonti el marmoro. La lipoj subtilaj kaj fermitaj ŝajnas malfermiĝi kaj fari lulkanton, por ke la filo dormu trankvile en sia sonĝo sublima. Tiu skulptaĵo de la «Kompato», tiel sentoplena; la virgulino kiu tenas sian filon inter siaj patrinaj brakoj en maniero tiel dolĉa kaj amema; oni tute kredus, ke ĝi ne estas el dura kaj frida marmoro! Kiel ĝi vivas! Kiel ĝi varmas! La faldoj de la vesto ŝajnas el vera ŝtofo. Mi ne estas kristanino; mi ne sentas la religian piecon, kiun la statuo volas esprimi, tamen mi ŝatas ĝin pli ol multajn aliajn artajn verkojn. La amemo de la patrino al sia filo min impresis ekde la unua fojo, kiam mi vidis ĝian foton. Tiu universala amo apartenas al ĉiuj religioj. Ĝi apartenas al la tuta mondo. La amo de patrino neniam ĉesas, nek malpliiĝas. Ŝi amis sian filon kiam li estis malgranda, kaj ŝi amas lin eĉ plie, kiam li estas viro plenkreska. Sed por la virgulino, ŝia filo estas mortinta. Imagu teneran kaj fragilan koron de patrino krevintan, ŝiritan je la vido de la krucumita filo. Imagu, kian doloron ŝi devis suferi. Ŝi ne povis lin protekti. Ŝi ne povis lin savi. Ŝi povis nur akcepti, nur teni la korpon de jam nun senviva filo en sia brakumo dolĉa kaj amema. En la eterna mondo de la arto, en ĉi tiu fama skulptaĵo de la «Kompato», la Virgulino protektas sian filon, kaj neniu iam povos plu lin torturi, mistrakti. Jesuo dormos. Patrino kaj filo restos kune. Por ĉiam. 

al la indekso


 

Maja preĝintenco

 

POR LA KRISTANOJ EN KAMPUĈEO KAJ LAOSO 

En la lastaj jardekoj Kampuĉeo (Kamboĝo) travivis terurajn eventojn. Nuntempe la tiea Eklezio ne plu havas pastrojn nek religiulojn; la preĝejoj estas detruitaj; multaj enloĝantoj devis rifuĝi en Tajlandon aŭ en aliajn landojn. En tiaj cirkonstancoj la papa Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj fondis, en la jaro 1983, Oficejon por la Apostolado inter la Kampuĉeanoj, kies respondeculo estas episkopo Ramousse, eksa apostola vikario de Phnom-Penh. Celo de la Oficejo estas akceli kaj kunordigi la kristanan vivon inter la Kampuĉeanoj en- kaj eksterlande.

En Laoso la situacio de la Eklezio estas iel simila al tiu de Kampuĉeo, sed iom pli bona. La katolikoj en Laoso estas ĉirkaŭ 35.000. Papo Johano Paŭlo la Dua, okaze de anĝelusa preĝo (decembre 1985), publike menciis la 100-jaran jubileon de la Laosa Eklezio kaj ĝiajn grandajn malfacilaĵojn, kaj li konfidis la persistemon kaj fidelecon de tiu popolo al la propeto de la Patrino de la Savanto, instigante la fidelulojn preĝi kun li tiuintence.

Ni preĝpetu la Spiriton de Kristo, ke estu rekonstruata la Eklezio en Kampuĉeo kaj en Laoso. Ni preĝu ankaŭ por ke la rifuĝintaj Kampuĉeanoj kaj Laosanoj estu frate gastigataj de la aliaj popoloj. En mia paroko gastis, dum kelkaj jaroj, unu Kampuĉea kaj unu Vjetnama familio. Ni multe helpis al ili. Poste, por rompi sian izolecon, ili transmigris al alia loko, kie loĝas pluraj orientaziaj familioj.

Sac. Felice Ruaro, Italio 

Patrino kun infano en kampuĉea rifuĝintejo

al la indekso


 

PRI AMO 

Tiu, kiu havas amon en Kristo, praktiku ties ordonojn. Kiu povus klarigi la ligilon de la amo de Dio? Kiu povas esprimi la grandiozon de ĝia beleco? Ne eldireblas la sublimo, al kiu la amo kondukas. Amo nin kunligas kun Dio: «Amo kovras amason da pekoj» (1 Pet 4,8). Amo ĉion eltenas, ĉion pacience toleras (kp 1 Kor 13,7). En amo, nenio triviala, nenio malmodesta. Amo ne havas disiĝon, amo ne ribelas, amo ĉion faras en konkordo. En amo perfektas ĉiuj elektitoj de Dio, sen amo nenio al Dio plaĉas. En amo Dio nin alprenis al si. Pro sia amo al ni, Jesuo Kristo nia Sinjoro, laŭ Dia volo, donis sian sangon por ni, sian karnon por nia karno kaj sian animon por niaj animoj.

Vidu, miaj karaj, kiel granda kaj mirinda estas la amo, kaj ties perfekteco ne estas eldirebla. Kiu do taŭgas troviĝi en ĝi, krom tiuj, kiujn Dio volos indaj? Ni preĝu do kaj petu de lia korfavoro, ke ni troviĝu en amo, sen ia homeca inklino, senkulpaj.

Klemento la unua, episkopo de Romo (fine de la unua jarcento)

al la indekso


 

29-an de junio: festo de sankta Petro

 

KLAŬDIA KAJ PETRO 

Temas pri fragmento el la romano titolita «Klaŭdia», de la hungara Eva Bozoky, esperantigita de I. N.

Klaŭdia, eks-edzino de Pilato, fariĝis kristana. En la ĉi-suba fragmento oni rakontas ŝian lastan nokton, antaŭ la martiriĝo, pasigitan en la sama karcero kie estas la apostolo Petro. 

Saluton Petro, mia kara, maljuna frato. Miaj okuloj malfacile kutimiĝas al la mallumo, sed mi ekkonas vian tusadon. Kiam vi levas viajn ĉenojn ankaŭ en la grincado de la ĉenoj mi sentas vian movon, la levadon de viaj pezaj, muskolaj brakoj - iam jene vi tiris la fiŝplenan reton. Eble ĝi estis pli malpeza. Maljuna fiŝkaptisto, viaj podagraj ostoj jam klaketas sub la ŝarĝo! Kaj kiel vi stertoras, kiel malfacile vi enspiras la aeron! Sufoka estas ĉi tiu humida, vapora ejaĉo. Per manoj mi atingas la muron, la akvo fluetas sur la ŝtonoj. Ni ne povas vidi unu la alian, vane mi klopodas, mi nenion vidas. Ni baldaŭ mortus ĉi tie, se «ili» ne tenus nin por spektakla morto. Ĉu vi scias, ke ĉi-loke pasigis la lastajn tagojn ankaŭ reĝoj Jugurta kaj Vercingetorix? Ĉu vi aŭdis pri ili? La viktimoj de Romo... Post la armeestroj, regnestroj, venis vi, la malriĉuloj de Trastevere, la enmigrintaj fremduloj kaj nun ni, la idoj de la patricoj sekvas vin. Ni kapklinas kaj iras laŭ viaj piedsignoj tien kien vi montras la vojon al ni. El la prizono Mamertinus direkte al la eterneco. ... Per nia sangverŝado ni signalas la vojon al la post ni venontaj; serĉu la sangogutojn sur la vojo, herbero, folioj de arbustoj.

... Kvankam tiam..., jes tiam, kiam ni vagadis ĉirkaŭ la urbo, ĉirkaŭ via urbo kaj ni ploris, tiam vi prenis min je la mano kaj diris ion, kion m konservis miakore. «Sekvu Lin kaj ne ploru! Li devos reveni». Tion vi diris, kaj mi ĵetis min al viaj piedoj kaj vi forviŝis miajn larmojn. Vi portis raspan veston el saktolo, la rando de via kaftano kiel kruda ŝnurego frotis mian haŭton kutimiĝintan al silko. Eĉ nun mi sentas ĝian tuŝon.

Ĉu vi rekonas min, kara, maljuna fiŝkaptisto? Mi estas Klaŭdia, jes la iama edzino de Pilatus. Ja, vi renkontiĝis kun mi plurfoje dum la kunveno de la frataro de Romo! Kion mi scias pri la ceteraj? Ankaŭ Paŭlo troviĝas ĉi tie, en la etaĝo super ni. Oni lin traktas pli bone, tiel oni diras, ke ankaŭ lia morto estos inda je romia civitano.

Eva Bozoky 

Michelangelo Merisi da Caravaggio (1573-1610):

Krucumado de Sankta Petro

(Romo, preĝejo S. Maria de l’ Popolo)

al la indekso


 

MI SEKVAS VIN JESUO!

 

Jesuo estis malriĉa - mi posedas ĉion.

Jesuo estis milda - mi estas kolerema.

Jesuo estis pacienca - kaj mi ne volas suferi.

Jesuo ĉion pardonis - mi ĉion venĝas.

Jesuo estis obeema - kaj mi volas ordoni.

Jesuo estis malamegata - kaj mi volas esti amata.

Jesuo estis malestimata - kaj mi volas ricevi estimon.

Jesuo per sia sufero ĉieleniris -

kaj mi, kiu serĉas la mondan vivon, volas saviĝi.

Ĉu estus juste, ke la servisto

estu pli bone traktata ol lia sinjoro?

 

El la hungara tradukis S. N.

 

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio 

 

VI ESTOS MIAJ ATESTANTOJ 

La lastaj vortoj, kiujn Jesuo parolas al Siaj disĉiploj antaŭ Sia ĉiel-eniro - laŭ la atesto de Mateo - estas la ordono: «Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito!». Laŭ Luko en la Agoj Jesuo diras: «Vi estos Miaj atestantoj en Jerusalem, kaj en tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero!».

Ambaŭ paroloj signifas la samon: la tasko de disĉiploj estas: anonci la evangelion en In tuta mondo, al ĉiuj homoj. Sed oni ne povas konvinki la homojn nur helpe de vortoj. Oni devas konvinki helpe de propra vivo laŭ la evangelio, el la evangelio.

Kiuj estis la disĉiploj de Jesuo? Ĉu ili estis bonaj predikistoj, ĉu ili estis kuraĝaj homoj, estimataj homoj? Tute ne. Ili estis simplaj homoj, malriĉaj, ofte preskaŭ mizeraj. Ili vere estis la malriĉaj en spirito. Ĝis la lasta momento, ĝis la ĉiel-eniro de Kristo, ili ne tute komprenis la taskon de Jesuo. Ili atendis ankoraŭ la politikan regnon de Izrael. Ili esperis ankoraŭ, ke ili estos ministroj en la tera regno de Kristo.

Malgraŭe, Jesuo sendas ilin tra la tuta mondo. Li konfidas Sian evangelion al ili. Sed Li estas kun ili, ĉe ili, ili ne estas solaj. Jesuo promesas - laŭ Mateo - ke Li estas kun ili ĉiujn tagojn ĝis la maturiĝo de la mondo. Laŭ la Agoj Jesuo ordonas al Siaj disĉiploj resti en Jerusalem ĝis la alveno de la Sankta Spirito. Kaj la Sankta Spirito, la Spirito de Jesuo, ŝanĝas la disĉiplojn. Nun ili malfermas la pordojn. Nun ili kuraĝas iri al la homoj, kaj ili laŭte predikas, ke Jesuo estas la Kristo, la Mesio.

Ilia vivo fariĝas ekzemplo por la aliaj homoj. La amo de kristanoj estas la plej bona prediko, la plej efika prediko.

Fratino Theotima, F.R. Germanio

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (1)

 

LA PROBLEMOJ DE LA BIBLIA TRADUKADO 

Angelo Duranti naskiĝis en Raveno (Italio) 18.8.1927. Li studis teologion, filozofion kaj juron en la Universitatoj de Romo, Padovo kaj Bolonjo; sacerdotiĝis 25.3.1951; en 1960 partoprenis perfektigan kurson pri Biblio kaj arkeologio ĉe la Pontifika Biblia Franciskana Altlernejo en Jerusalemo; instruis Bibliajn sciencojn ĉe la Porpastra Seminario de Raveno; kunlaboris kiel sekretario en la realigo de la unua ekumena traduko de la Biblio en la italan lingvon («Bibbia Concordata»).

P. Duranti esperantiĝis en 1953. Ekde 1968 li estis direktoro de «Biblia Revuo», oficiala organo de IABO (Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj). En 1986 li fondis TEL (Tutmonda Ekumena Ligo), kies periodaĵo «Ekumenismo» estas daŭriganto de «Biblia Revuo».

La prelegoj de P. Duranti pri la Esperanto-tradukoj de la Biblio, kiujn ni prezentas felietone en EK, aperis libroforme, en 1985, ĉe la eldonejo «Armin-Gmeiner-Verlag » (Ehnriedhof, D-7790 Messkirch, F.R. Germanio), kiun ni dankas pro la afabla rajtigo al represo. 

Kial tradukoj 

Kiam oni parolas pri la Biblio, oni pensas ke ĉiuj devus, kiel la Hebreoj kaj la Islamanoj aŭ la Hinduoj, legi ĝin en la originalaj lingvoj. La Hebreoj faras tiel hodiaŭ, kiel vi bone scias, t.e. legas la Biblion en la hebrea kaj aramea lingvoj, la Islamanoj same ĉie en la mondo legas la Koranon en la araba lingvo, kaj ankaŭ la Hinduoj, kompreneble ne la popolo, sed la veraj Hinduoj, la monakoj, legas en la sanskrita lingvo la Vedojn. Nur ni, kristanoj diferencas de ili, ĉar ni legas ĝin en niaj lingvoj, en kiuj la Biblio estas tradukita, en la ĉefaj lingvoj la tuta Biblio kaj en la negravaj lingvoj almenaŭ la Nova Testamento aŭ ties fragmentoj.

Grekaj tradukoj: Septuaginto

Sed la kutimo legi la Biblion en naciaj lingvoj ne estas moderna, ĉar estas sciate, ke ankaŭ la Hebreoj de la dua jarcento antaŭ Kristo, tiuj almenaŭ, kiuj loĝis en la tielnomata diasporo, t.e. en alia parto de la mondo ne Juduja, ne plu legis la Biblion en la hebrea lingvo, sed oni devis ĝin traduki en la grekan lingvon, kaj vi konas la faman tradukon nomatan Septuaginto: ĝi estis eble la unua traduko de la Biblio - mi ne scias pri aliaj antaŭaj tradukoj. Poste la Kristanoj mem legis ĉi tiun tradukon, ekde la komenco: ankaŭ Sankta Petro, Sankta Paŭlo, kiam ili citas el la Malnova Testamento, ili faras el la Septuaginto, ne el la arama aŭ hebrea lingvoj, ĉar la Kristanoj en tiu tempo legis kaj parolis la Esperanton de tiu tempo, tio estas la grekan lingvon, la tielnomatan Komunan dialekton, la Koineon

Latinaj tradukoj 

En la tria jarcento post Kristo ĉefe, sed ankaŭ en la fino de la dua jarcento, oni komencas trovi tradukojn en la latina lingvo. Temas pri la malnovaj tradukoj latinaj. Unu el tiuj estas la «Vetus Latina». Kaj poste, Sankta Hieronimo havis aŭ de Papo Damaso aŭ de alia Papo la taskon traduki oficiale - ni povas diri - la Biblion en la latinan lingvon. Kaj li faris tion. Kaj tiel, ekde la traduko de Sankta Hieronimo, kiu famiĝis kiel «Vulgato», la Kristanoj de la Okcidenta Mondo ĝis niaj tempoj legis la Biblion nur latinlingve. Kaj ankaŭ en la lastaj jaroj, kiam oni celebris latinlingve la Meson kaj oni preĝis sekvante la Brevieron, oni legis la Biblion nur laŭ tiu traduko. Sed ekde la unuaj jaroj de la nuna jarmilo la Kristanoj ne plu sukcesas paroli tiun lingvon. 

Germanaj tradukoj: Lutero 

En Germanujo ekde la 16a jarcento Lutero tradukis en bonan nacian lingvon la Biblion, ankoraŭ hodiaŭ legatan en Germanujo, kie tiu traduko estas fama almenaŭ en la protestantaj medioj kiel la Dia Komedio en Italio. Sed ekde tiu tempo ankaŭ la Katolikoj faris tradukon en la naciajn lingvojn kaj ĉiuj nacioj post la koncilio de Trento rajtas traduki, sed ĉiam, kiam ili tradukas en la modernajn lingvojn, ili devas havi kontrolon de la superaj aŭtoritatoj, kaj sen tiu permeso ili ne povas legi nacilingvajn tradukojn. Kaj ni scias ankaŭ, ke de la tempo de la luterana reformo la Bibliaj tradukoj distingiĝas laŭ la katolika aŭ la protestanta medioj aŭ mensoj. La katolikaj Biblioj ĉiam devis havi klarigajn notojn, dum la protestantaj ne metis notojn. Lutero vere metis kelkajn notojn, sed la uzo ne ilin meti ĝeneraliĝis fare de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Tiu kutimo komenciĝis en la fino de la lasta jarcento kaj la komenco de ĉi tiu, sed ne estis antaŭa kutimo. Mi mem havis en manoj protestantajn eldonojn kun notoj. Sed almenaŭ nun la kutimo estas tiel, ke la protestantaj eldonoj de la Biblio aperas sen notoj, kaj tiuj katolikaj havas notojn. 

Diferencoj 

Oni devas tamen klarigi ke ne temas nur pri notoj piede de la tradukoj, sed kelkfoje ankaŭ en la senco. Mi volas montri al vi en Genezo, 3.14: «Kaj Dio, la Eternulo, diris al la serpento: ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. Kaj mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian katkanon». Oni trovas ĉi tie la vortojn: inter via idaro kaj ŝia idaro,    t.e. la idaro de la virino, kompreneble, sed poste estas: ĝi frapados. Kelkaj naciaj tradukoj metas «li frapados» aŭ: «ŝi frapados», kaj mi legis kelkajn katolikajn tradukojn, kiuj havas «ŝi», ĉar ili volas intenci Marian. Sed ĉu «ŝi» estas la vera traduko? aŭ ĉu oni devas meti «li» kiel la protestantoj, kiuj precipe metas «li» ĉar ili volas intenci Jesuon Kriston? En la traduko de Zamenhof, kie troviĝas «ĝi», oni diras pri la idaro, tio estas: ĉiuj kiuj venos el la filoj de la virino. Sed kiu estas la pli bona traduko? Dependas de la teologia tendenco. Kio estas dirita en la hebrea lingvo? Estas la neŭtra pronomo, sed ankaŭ «la idaro» estas neŭtra. Sed ĉu ni devas pli bone klarigi, ke temas pri unu el tiuj idoj el la idaro? Probable temas pri la idaro, tio estas ĉiuj filoj de la virino, sed ĉu inter ili estas unu, kiu frapos la kapon de la serpento? Se ja estas unu, oni devas diri «li» sed se estas ĉiuj, ĉu ankaŭ ni estas tiuj, kiuj frapas la kapon de la serpento? Sendube ne estas «ŝi», oni povas klarigi ĉi tion; sed pri «ĝi» aŭ pri «li» ne estas klare. Pli klare - eble pli facile, pli probable, estas «ĝi», sed ne estas tute klare.

Mi volas montri, ke ne temas nur pri notoj, sed ankaŭ pri teksto, ankaŭ en aliaj partoj, ekz. en Luko 1,28: oni parolas pri la Anĝelo Gabrielo kiu venis al Maria kaj diris: «Saluton al vi, la grace favorita, La Eternulo estas kun vi». Kompreneble ĉi tie temas pri traduko farita de komisiono protestanta, kiu ne akceptas la tradukon «vi estas la plengraca favorita»«vi estas plena je la graco». En la greka lingvo oni havas «keĥaritomene». Kaj tio signifas: plena, t. e. temas pri verbo en tempo kiu signifas «pleneco» kaj estas tiel kiel la katolikoj interpretas kaj daŭrigas diri: Ho Maria plena je graco. Dum ĉi tie en la traduko eldonita de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, kiel oni vidas, temas pri alia traduko: «Saluton al vi, ho grace favorita», ne «plene favorita». Do, temas pri malsama traduko.

Mi ne volas paroli pri aliaj tekstoj. Mi renkontas kelkfoje la Atestantojn de Jehovo, kiuj havas apartan tradukon. Mi volas ĝin montri en Luko 23,39-43. «Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin dirante: ĉu vi ne estas la Kristo? Savu vin kaj nin. Sed la alia admonis lin dirante: ĉu vi eĉ ne timas Dion, ĉar vi estas en la sama kondamno? Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevis rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. Kaj li diris al li: Vere, mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo».

Mi ne scias ĉu vi konas la tradukon de la Atestantoj de Jehovo. Ili diras - ĉar ili neas la Paradizon, almenaŭ nuntempe - «vere mi diras al vi hodiaŭ: Vi estos kun mi en Paradizo en la fino de la jarcentoj». Tute alia senco!

Do vi bone komprenas el ĉi tiuj tri tekstoj, ke ne temas nur pri notoj, sed ankaŭ pri senco de la teksto mem. Kaj se la teksto estas bone tradukita, kompreneble oni povas bone fidi je tiu traduko, sed se la teksto ne estas bone tradukita, se la teksto eraras, kompreneble ni povas erari. Kaj ni devas diri, ke multaj tekstoj - kompreneble ne en esencaj punktoj - de la latina traduko de Sankta Hieronimo, ne estis bone tradukitaj. 

Progresoj en la komprenado de la Biblio 

Sed en la lastaj 50 jaroj oni faris grandan evolucion en la kompreno de la Biblio. Oni povas diri, ke hodiaŭ ni komprenas almenaŭ 50% pli ol antaŭe de la Biblio. Tio signifas: Se ni komprenis 100 de la Biblio antaŭe, ni nun komprenas 150% traduke; ne estas malgrava, sed grava afero.

Do, ankaŭ en naciaj lingvoj ni havas multajn tekstojn, kiuj ne estas bone tradukitaj, kaj sekve ne bone kompreneblaj. Mi legas tiun ateston de profesoro Brodely, kiu diras: «Mi memoras, ke ankoraŭ en 1948, kiam mi unue lernis esperanton, mi, akceptinte la esperantan Biblion, trovis, ke tiu estas la sola Biblio, kiun mi ĝis tiam sukcesis kompreni. Sed mi ne estis aktive ekleziano. Kaj la anglalingvaj tradukoj - eĉ la plej bonaj - restis granda mistero por mi pro siaj arkaikaj vort-uzado kaj stilo».

Temas pri atesto de la jaro 1948. Kaj la tutan tekston de la esperanto-Biblio ni havas ekde 1926, t. e. la jaro, kiam la Brita kaj Alilanda Biblia Societo eldonis la tutan tradukon de la Biblio en Esperanto.

D-ro Angelo Duranti

(daŭrigota)

al la indekso


 

GENETIKO KAJ MORALO 

En-vitra koncipigo, surogata patrineco, genetika manipulado... En la lastaj tempoj la gazetaro faras sensacion pri ĉi tiaj temoj. Sed, apud la komprenebla fiero pro la teknikaj atingaĵoj, estiĝas perplekso pri ties humana valoro. Estas konata la kazo de eminentaj genetikistoj, kiuj pro konsciencaj kialoj decidis haltigi genetikajn manipuladojn.

La Eklezio, per la papa Kongregacio ( = Komisiono) por la Kredo-doktrino, eldonis, la 22-an de februaro 1987, «Instrukcion pri la respekto al la en-utera hom-vivo kaj pri la digno de la hom-naskigo», kiun ni ĉi tie resumas.

La Eklezio ne intencas enmiksiĝi en la eksperimentajn sciencojn, sed ĝi zorgas pri ties morala flanko. Ĝi ne trudas, sed proponas moralajn principojn kaj gvidliniojn al la konscienco kaj respondeco de ĉiuj bona-volaj homoj.

Deirante de la ĝenerala principo, ke ne ĉio, kio estas teknike farebla, estas morale akceptebla, la dokumento prezentas du specifajn moralajn principojn:

1) la homa vivo absolute devas esti respektata ekde ties koncipiĝo ĝis ties laŭnatura finiĝo;

2) la homa koncipiĝo devas esti frukto de ama sekskuniĝo de geedza paro, kaj ne produkto de teknika, kabineta manipulado.

 

Infano: ĉu amo-frukto aŭ produkto de manipulado? (foto De Salvo)

 

Rilate la respekton al la vivo: la embrio (ĵus koncipita homido) devas esti integre defendata kaj laŭeble kuracata. La antaŭnaska diagnozo (esploro de la homido) estas permesata, se ĝiaj metodoj - post konsento de la gepatroj, taŭge informitaj - respektas la vivon kaj la integrecon ĉu de la infano ĉu de la patrino, sen estigi troajn riskojn.

La antaŭnaska diagnozo estas grave malmorala, se ĝi celas eventualan abortigon; se ĝi endanĝerigas la feton (= en-uteran homidon). La mortintaj fetoj devas esti respektataj same kiel la kadavroj de la aliaj homaj estuloj. Estas malmorale produkti homajn embriojn destinitajn al ekspluatado kiel biologia materialo. Kondamnitaj estas ankaŭ la provoj aŭ planoj de fekundigo inter gametoj (= seks-ĉeloj) de homidoj kaj de bestoj, de gravedeco de homidoj en bestaj uteroj, de konstruo de artefaritaj uteroj. Same negativa estas la juĝo pri provoj estigi homidojn per ĝemela fisio (= fendigo), klonigo (= reprodukto devenanta el neseksa ĉelo), partenogenezo (= reprodukto virgeca, devenanta nur el virina gameto, t.e. el nefekundigita ovolo). La homo ne rajtas manipuli la embriojn cele al selekto de la sekso aŭ de aliaj intencitaj ecoj de la homido.

Rilate la duan principon, la Eklezia dokumento reasertas, ke nur la kopulacio (= natura sekskuniĝo), frukto kaj signo de reciproka am-sindono de la du geedzoj, estas inda loko por homnaskigo. Per tio ĝi malaprobas unue la heterolgan artifikan fekundigon, en kiu almenaŭ unu el la gametoj ne apartenas al la geedza paro; ĝi malaprobas la surogatan (= anstataŭan) patrinecon; kaj ankaŭ la homologan en-vitran fekundigon, en kiu ambaŭ gametoj apartenas al la geedzoj mem. La artifika homologa fekundigo estas permesata kiam ĝi ne anstataŭas, sed estas teknika rimedo por faciligi la kopulacion aŭ helpi la atingon de ties naturaj efikoj. La scienco kaj la tekniko aliflanke, havas ampleksan kampon por kontraŭbatali multajn kazojn de sterileco per teknikoj kaj eksperimentoj morale akcepteblaj.

La Instrukcio fine deklaras, ke la ŝtataj leĝaroj devas respekti la moralajn principojn. La «neoj» al iuj eksperimentoj kaj teknikoj de homa reproduktado estas fakte «jesoj» al la homo, al ties netuŝebla digno. 

B C.

al la indekso


 

AFORISMOJ KAJ CITAĴOJ 

 

* Ne ekbruligu falsan fajron antaŭ vera Dio (Ĉina proverbo).

 * Kiom mi bedaŭras, mia Dio, ke mi nenion komprenis pri la vivo; ke mi provis kompreni aferojn, kies kompreno estis senutila. La vivo konsistas ne en kompreno, sed en amo... Faru, mia Dio, ke ne estu tro malfrue, ke lasta paĝo estu ankoraŭ neskribita. Mia vivo estis dezerto, ĉar mi ne konis vin. Faru ke la dezerto ekfloru. Ke ĉiu minuto, kiu al mi restas, estu dediĉata al vi (Alexis Carrel).

 * Mia Dio, kiel estas terure ne sekvi vian leĝon!... Nur hodiaŭ mi komprenas tion, kion mi devus kompreni ekde mia infanaĝo: nome, la veran signifon de la leĝo de Jesuo, leĝo de amo, de abnegacio, de sindono, de sinofero. Rezigno. En viajn manojn, Sinjoro, mi konfidas mian etan memon, tutece, senrezerve. Faru el mi, se tio al vi plaĉas, tion, kion faras la vento el la fumo (Alexis Carrel).

 * Kie estas vera amo kaj prudento, tie estas nek timo nek malklereco. Kie estas ĝojoplena malriĉeco, tie estas nek deziremo nek avareco. Kie estas kvieto kaj memoro pri Dio, tie estas nek maltrankvilo nek vagabondeco. Kie la timo de Dio gardas la palacon aŭ la domon, tie ne eblas renkonti la malamikon. Kie estas kompato kaj diskreteco, tie estas nek aroganteco nek trompo (Francisko el Asizo). 

* Sinjoro, bonvolu, ke ni akceptu la aliajn, ke neniam ni lasu ilin solaj, ke ni ilin helpu porti la pezon de suferoj kaj malfaciloj. Kaj igu nin humilaj, kapablaj akcepti kun ĝojo la helpon de la aliaj, kiam ĝi estas al ni proponata (Bartolini).

 

al la indekso