Enhavo de Espero Katolika numero 3/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  junuloj estas alvokataj konstrui pacon trans landlimoj

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj,

jen denove en viaj manoj EK. Ĝi neniam forgesas sian modestecon, sed samtempe ĝojas, ke pluraj leteroj esprimas estimon kaj ŝaton pri ĝi.

Ni opinias, ke tio dependas de la varieco de la artikoloj kiuj alvenas el plej diversaj mondopartoj, kaj el la «espero», kiu estas ne nur en ĝia titolo, sed ankaŭ en ĝia etoso.

Ni kredas, ke nia espero ne estas io iluzia, kondiĉe, ke ĝi instigu nin al sindevigo kaj bonfaro. Sur ĉi tiu vojo ni intencas daŭrigi, per la helpo de Dio kaj per helpo via.

La Redakcio

al la indekso


 

 12-an de aprilo 1987: Monda Tago de la Junularo

 

JUNULOJ TRANS LANDLIMOJ

 Ni ja konas kaj kredas la amon de Dio al ni (1 Joh 4, 16): jen la temo de la ĉi-jara Tago de la Junularo, kiu celebriĝos, kiel kutime, en la Palmo-dimanĉo (12.4.1987). Ĉar en tiu dato la Papo estos vizitanta Argentinon, tial li invitis la latinamerikajn junulojn al kunveno en Buenos Aires, kaj ĉi-cele li sendis al ili kaj al la junularo de la tuta mondo mesaĝon, el kiu ni ĉerpas jenajn longajn fragmentojn:

 

Al la junuloj de Latinameriko kaj de la Mondo 

« . . Ja ne estas sensignifa tio, ke ĉi-foje la Monda Tago de la Junularo havas kiel epicentron la latinamerikan teron, loĝatan plejparte de junuloj, animantoj kaj estontaj ĉefroluloj de la tiel nomata «kontinento de espero». La latinamerika Eklezio esprimis en urbo Puebla (Meksikio) sian «preferan elekton por la junuloj», kaj nun ĝi sin pretigas al «nova evangelizado», por retrovi siajn radikojn, kaj rejunigi la kristanajn tradiciojn kaj kulturon de ĝiaj popoloj ĉe la sojlo de la «duonmiljaro» de ĝia unua evangelizado. Sed nia rigardo disvastiĝas al la kvar kardinalaj punktoj, kaj nia parolo volas kunvoki ĉiujn junulojn kaj junulinojn de Nordo kaj Sudo, de Oriento kaj Okcidento, la virojn kaj virinojn de la jaroj 2000-aj, kiujn la Eklezio agnoskas kaj akceptas kun espero».

 

Kolombiaj knabinoj-laboristinoj

 

Vivo sen amo = vivo sen senco 

«La temo kaj enhavo de ĉi tiu Monda Tago metas antaŭ niaj okuloj la ateston de la Apostolo Johano, kiam li elkrias: Ni ja konas kaj kredas la amon, kiun Dio havas al ni (1 Joh 4, 16).

Ĉi-teme ni deziras mencii penson esprimitan en mia unua encikliko: «La homo ne povas vivi sen amo. Li restas en si mem nekomprenebla estulo, lia vivo estas sensenca, se al li ne malkaŝiĝas la amo, se li ne renkontiĝas kun amo, se li ne travivas ĝin, ne proprigas ĝin al si, ne partoprenas vive en ĝi» (Redemptor hominis 10). Kaj des pli tio validas por la junuloj, en fazo de speciala respondeco kaj espero, de kresko de la persono, de precizigo de la grandaj signifoj, idealoj kaj vivo-projektoj, de zorgoplena aspiro al vero, de strebo al aŭtentika feliĉo! Estas la momento, en kiu pleje oni sentas la bezonon esti agnoskata, subtenata, aŭskultata kaj amata. Vi ja scias, el la profundo de viaj koroj, kiom efemeras la kontentigoj proponataj de supraĵa voluptamo, kaj kiel ili lasas malplenon en la animo; kiom estas iluzia la enfermiĝo en la kiraso de sia propra egoismo; kiom la indiferentismo kaj skeptikismo kontraŭas la sublimajn aspirojn al senlandlima amo; kiom la tentoj de la perforto kaj de la ideologioj malkonfesantaj Dion kondukas nur al seneskapejoj. 

Juna teksistino en Irano

 

Dio fonto de amo 

Ĉar la homo sen amo ne povas vivi nek esti komprenata, mi invitas vin ĉiujn kreski en homeco, meti kiel absolutan prioritaton la spiritajn valorojn, transformiĝi al «novaj homoj», plj kaj pli agnoskante kaj akceptante la ĉeeston de Dio en via vivo, ĉeeston de la Dio kiu estas Amo: Patro, kiu amas ĉiun el ni el la tuta eterneco, kiu kreis nin pro amo, kaj tiom li amis nin, ke Li donis sian Ununaskitan Filon, por ke pardoniĝu niaj pekoj, por nin rekunigi kun Li, por travivi senfinan amoplenan kunulecon kun Li. La Monda Tago de la Junularo devas do inklinigi nin ĉiujn akcepti la donacon de la amo de Dio kiu nin formas kaj savas. La mondo sopiratendas nian ateston de amo, ateston fontantan el profunda konvinkiĝo kaj el sincera amo kaj kredo en la Reviviĝinta Kristo. Tion ĉi signifas koni la amon kaj kreski en ĝi.

 

Juna mozambika gerilano. Perforto estas granda tento por la junularo.

 

Amo ne konas landlimojn 

Niaj celebradoj havos ankaŭ eksplicitan kunulecan dimension, kio estas nepra postulo de la amo de Dio kaj de la kunuleco de ĉiuj kiuj sentas sin filoj de la sama Patro, fratoj en Jesuo Kristo, kaj unuigitaj per la forto de la Sankta Spirito. Ĉar vi estas enkorpiĝintaj en la granda familio de la elaĉetitoj, kaj estas vivaj membroj de la Eklezio, vi spertos en ĉi tiu Tago la entuziasmon kaj la ĝojon de la amo de Dio, kiu vokas al unueco kaj al solidareco. 

 

Ĉi tiu alvoko eskskluzivas neniun; male, ĝi ne konas landlimojn, sed ampleksas ĉiujn junulojn sendistinge, plifortigante kaj renovigante la ligilojn kiuj kunigas ilin reciproke. Ĉe la okazo devos esti aparte vivaj kaj aktivaj la ligiloj kun la junuloj suferantaj la sekvaĵojn de senlaboreco, vivanta en malriĉeco aŭ izoleco, sin sentantaj eksterlasitaj, aŭ portantaj la pezan krucon de malsano.

 

Ankaŭ al la junuloj senkredaj 

Ke la mesaĝo de amikeco atingu ankaŭ tiujn, kiuj ne akceptas la religian kredon. La amo estas senkompromisa kun la eraro, tamen ĝi ĉiam iras renkonte al ĉiuj por montri la vojon de konvertiĝo. Kiel belajn kaj lumoplenajn vortojn al ni adresas ĉi-koncerne Sankta Paŭlo en la amo-himno! (kp 1 Kor 13). Ili por vi estu vivo-idealo, kaj preciza sindevigo, nuntempe kaj estontece! 

«Vizaĝo de la junularo - vizaĝo de la paco». Ĉina afiŝo okaze de la Internacia Paco-jaro.

 

Konstrui «civilizacion de amo» 

La amo de Dio, kiun la Sankta Spirito metis en niajn korojn (kp Rom 5, 5), devas igi nin pleje sentemaj pri la urĝigaj minacoj de malsato kaj militoj, pri la skandalaj malegalecoj inter malmultaj riĉuloj kaj tromulte da mizeruloj, pri la atencoj kontraŭ la rajtoj de la homo kaj ties ĝustaj liberecoj, inkluzive de la religia libereco, pri la manipuladoj, aktualaj ad potencialaj, de la homa digno. Mi sentis vivaj kaj fortaj la proksimecon kaj la preĝadon de la junuloj okaze de la Monda Preĝotago por Paco, la 27-an de laste pasinta oktobro en Asizo, en kiu partoprenis reprezentantoj de la kristanaj konfesioj kaj de la religioj de la mondo...

... La konstruado de civilizacio de amo postulas karakterojn energiajn kaj persistemajn, disponajn al sinofero kaj deziremajn malfermi novajn vojojn al la socia kunvivo, superante disiĝojn kaj kontraŭemetitajn materiismojn. Ĝi estas preciza respondeco de la junuloj de hodiaŭ, kiuj estos la viroj kaj virinoj de morgaŭ, ĉe l’ tagiĝo de la tria kristana jarmilo...

Karaj junuloj, karaj amikoj, estu atestantoj de la amo de Dio, semantoj de espero, kaj konstruantoj de paco!».

Johano Paŭlo la 2a

al la indekso


 

 

El Grekujo mesaĝo al junaj pacamantoj

 

POR VERA PACO 

Miaj karaj porpacaj kunpioniroj, sanu kaj salutiĝu por firmigo de la tutmonda paco!

Mi volus memorigi al vi: 

1) La Greka popolo ĉiam estis pacama. Tial niaj prauloj kaptis unuaj la ideon, ke la Paco havas dian devenon. Laŭ niaj prauloj la Paco estis filino de dio Zeŭso (patro de la dioj kaj de la homoj) kaj fratino de Bonleĝo kaj de Justeco. Tiun diinon Paco, la artistoj Kifisodotos kaj Praksitelo modlis el senanima kaj senforma marmoro kaj bronzo.

Rigardante tiun verkon, diinon Paco, oni miregas, ke ĝi havas fieregan korpan pozon. Ĝi staradas severe kaj digne. Ĝia dorika vesto estas simpla kaj modesta, kaj kovras la tutan korpon. Briladas sur ĝia vizaĝo la beleco. Oni vidas ĝin kaj subkliniĝas respekteme.

La du infanoi, kiujn la diino Paco tenas en siaj manoj, nome Riĉeco kaj Forteco, rigardas sian patrinon en la okuloj, kaj ŝajnas diri:

«Jes, patrino, nur en cia ĉirkaŭbrako ni sentas nin feliĉaj!».

Tio okazis en Grekujo, kiam ankoraŭ la popoloj troviĝis en barbara cirkonstanco, antaŭ Kristo. 

2) «... Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub la leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton» (Gal 4, 4). La vera Paco, kiun deziras la popoloj sur la tero, estis anoncita al la anĝeloj kiuj psalmis:

«Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero, inter homoj Difavoro» (Luk 2, 14).

Tian Pacon ni esperantistoj devas serĉi, kaj pri tia ni devas bataladi, kaj ne pri la «Pac’ Romana»«Pac’ Rusa»«Pac’ Usona», ĉar «la paco de Dio, kiu superas ĉian komprenon, gardos viajn (niajn) korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo» (Flp 4, 7).

Tiamaniere ni estos inter la batalantaj pioniroi, por kiuj nia Sinjoro Jesuo Kristo diris: «Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar ili vidos Dion» (Mat 5, 9). 

3) Ankoraŭ mi volus memorigi al vi, junaj pioniroj, ke viaj prauloj lernis el la sanktaj Cirilo kaj Metodo la veran Pacon, la Dian Pacon. Sekve, ĉu ni devas serĉi aliaspecan Pacon, kiu baziĝas sur la homaj armiloj, sur la teraj fortuloj, kiuj hodiaŭ estas kaj morgaŭ pereas?

 

Junaj grekaj ciganinoj 

Ĉu vi ne konsentas kun mi? Certe la konsento aŭ ne-konsento estas via rajto, sed studu la tutmondan historion, kaj nepre vi pravigos min. Ni konfesu sincere, ke ĉiuj kriegas pri la Paco, sed ne interkonsentas. Kial okazas tio? Ĉar neniu volas aŭskulti la Princon de la vera Paco, kiu estas nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed ĉiufoje oni klopodas elmontri diversajn Ĉefojn, kiuj volas regadon de paco konforma al ilia profito.

Ĉiuj fariĝu anoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉar Li estas Tiu, kiu donas la ĝojon kaj la pacon, kaj tiam ni gustumos la fruktojn de la amo, kiu naskas la veran kaj ne sporadan pacon.

Nenion ni perdas, ni provu!

Pensu prudente iomete, mi petas: nur la amo «... longe suferas kaj bonfaras, ne envias; ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pro maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. La amo neniam pereas» (1 Kor 13, 4-8).

Johano Kotitsas, Grekujo

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio

 

ĈU LA ETERNULO ESTAS INTER NI, AŬ NE?

Meditado pri la Biblio-tekstoj de la 3-a dimanĉo en la fasto-tempo

(22an de marto: Eli 17, 3-7; Joh 4, 5-42).

La akvo estas tre grava afero en la unua legaĵo kaj ankaŭ en la evangelio, sed en ambaŭ tekstoj la plej granda demando estas: Kie estas Dio? Kie mi vere povas adori Lin? Ĉu Li estas proksima Dio, aŭ ne?

La popolo de Izrael migradas tra la dezerto. Ili vidis la grandajn farojn de la Eternulo, kiu gvidis ilin for de la egipta sklaveco, tra la Ruĝa Maro. La popolo kantis entuziasme grandan laŭd-kanton por sia Dio. Sed nun: ili soifas kaj tuj ili forgesas la grandajn farojn de la Eternulo. Ili grumblas, grumblegas tiel kontraŭ Moseo, la servisto de Dio, ke li devas timi esti ŝtonmortigata. La vera kaŭzo de ilia grumblado ne estas la manko de akvo sed la manko de fido, ili dubas ke Dio ĉeestas ĉe ili, ĉu Dio vere migradas kun ili kaj gvidos ilin en la promesitan landon. Kaj Dio akceptas ilian grumbladon, Li donacas al ili akvon kaj ili povas trinki kaj ankaŭ iliaj brutoj.

La virino de la evangelio ne scias, kie Dio vere ĉeestas, kie Li estas proksima, por ke ŝi povu Lin adori. Sed ŝi kredas, ke Li ie ĉeestas. Estas arda demando por ŝi, kie estas tiu loko, kie ŝi vere povas adori Lin. Jesuo, kiu estas la servisto de Dio pli ol Moseo, alparolas ŝin kaj petas ŝin: «Donu al Mi trinki!». Ŝi nur povas ĉerpi senfluan akvon el la puto, sed Jesuo parolas al ŝi pri la viva akvo, pri la vere viva akvo, kiu ne nur konservas la teran vivon sed kiu donacas la eternan vivon de Dio. La virino sentas: ĉi tiu homo estas pli ol nur «normala rabeno», ŝi sentas eble la proksimecon de Dio kaj ŝi demandas pri la loko de Dia proksimeco, de la ĉeesto de Dio: ĉu Dio ĉeestas sur la monto Gerizim (kultloko de la Samarianoj) aŭ sur la monto Cion. Jesuo montras al ŝi novan veron: Dio ne estas ligita al iu loko, al iu templo. Oni povas adori Lin ĉie, oni povas preĝi al Li ĉie. Li vere estas Javeo - la Dio, kiu ĉiam kaj ĉie estas ĉe la homoj, kiu amas la homojn kaj volas savi ilin, kiu volas donaci al ili la vivo-donacan akvon.

Kie mi retrovas min en ĉi tiuj tekstoj? Kiu mi estas en la legaĵo el la libro Eliro, en la evangelio? Ĉu mi estas unu el la popolo de Izrael, kiu dubas, ke Dio ĉeestas, ke Dio helpas, se mi ne tuj vidas, spertas Lian helpon? Aŭ ĉu mi estas kiel Samaria virino, kiu vere serĉas Dion, la proksimecon de Dio? Ĉu mi estas malferma por la alparolado de Jesuo, eĉ se Li montras al mi miajn pekojn? Ĉu mi estas kiel Moseo kaj vokas al Dio, ke Li helpu kaj savu la malgrand-fidulojn? Ĉu mi estas kiel la apostoloj, la disĉiploj de Jesuo, ĉu mi ankaŭ miras se Dio, se Jesuo vokas homon, pri kiu mi ne pensas?

Ne gravas, kie mi troviĝas. Gravas nur, ke mi iru al Jesuo kaj lasu min alparoli de Li. Li ja ĉeestas kaj Li donacas al mi la kapablon respondi al la alvoko kaj sperti Lian proksimecon.

Fratino Theotima, F.R. Germanio

al la indekso


 

Preĝintenco por marto

 

PLIVASTIGI LA ROLON DE LA SOCI-KOMUNIKILOJ

EN LA SERVO DE LA EVANGELIO

Ni ĉiuj konas la gravan rolon, kiun ludas la sociaj komunikiloj (radio, televido, kino, libroj, gazetoj, ktp) en la nuna mondo. Ili informas kaj edukas, spirite riĉigas kaj distras, konstruas kaj detruas. Ne estas pensebla nia vivo sen ĉiutaga uzo de tiuj rimedoj.

Ĉi-teme la Dua Vatikana Ekumena Koncilio instruas: «La katolika Eklezio, fondita de nia Sinjoro Jesuo Kristo por alporti la savon al ĉiuj homoj kaj disvastigi la evangelian mesaĝon, taksas sia devo anonci la savon ankaŭ per la sociaj komunikiloj, kaj eduki la homojn al ties laŭdeva uzado».

Ni pensu pri la senĉesa kaj altvalora semado de vero kaj bono farata per la Vatikana Radio, kiu ĉiutage dissendas en 33 lingvoj kaj atingas multajn landojn de la terglobo. Ni pensu pri la multaj religiaj libroj kaj gazetoj e la tuta mondo.

Rimarkinda estas ankaŭ Radio Veritas, kies centra ejo estas en Manilo. Filipinoj estas la ununura katolika lando de Azio, do la Azia episkoparo decidis starigi en la Filipina ĉefurbo katolikan stacion por tuta Azio. Radio Veritas havas du dissendilojn po 100 kilovatoj, dum Moskvo posedas tridekon po 500 kilovatoj, kaj Pekino havas radiostacion je 1.000 kilovatoj. Radio Veritas estas malforta voĉo en Azio, hometo inter gigantoj, sed ĝi prezentas al la Aziaj enloĝantoj tion, kion la katolika Eklezio kredas kaj faras. Miloj da leteroj atestas, ke nia humila voĉo estas aŭskultata, ke la mesaĝo estas estimata, kaj ke multaj vivoj ŝanĝiĝas dank’ al nia Radio. Nia aparta celo estas atingi la «silentan Eklezion» en landoj, kie nur Radio ebligas aŭskulti la Dian Vorton kaj sperti la apartenon al la granda familio de la filoj de Dio en la mondo» (P. Brunner).

Ni esperas, ke en ĉiuj komunikiloj la evangelia mesaĝo trovos pli granda spacon: tio certe utilos al la progreso de la homaro.

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

Travivaĵoj 

IU ĈINO MEM RAKONTAS

Dua parto - (Unua parto) 

 

Triumfo!

 «Triumfo! Triumfo! Japanoj kapitulacas senkondiĉe!».

Ĉiuloke, tutlande, ekspodis ĝojkrioj. Ĉie ĉi tie oni jubilis. Loĝantaro ekkvietiĝis.

Ĉiuj intencis reformi sian vivon kiel antaŭ la rezista milito. Denove popoloj el la internaj regionoj migris al la originaj hejmlokoj. Ankaŭ mi, sekvante la kompanion, translokiĝis al Ŝanhajo.

Post forpelo de la venkitaj japanoj, surstrate ĉie estis drinkemaj usonaj soldatoj, surbordiĝintaj el militŝipoj. Usonaj varoj «inundis» la merkaton: cigaredoj, ladlakto, ladmanĝaĵoj, virinaj ŝtrumpoj, belŝmiraĵoj, parfumoj, ktp.

La mastroj de la entrepreno, kie mi laboris, ŝanĝis sian negocan ideon, aĉetis kelkajn uzitajn ŝipojn eksterlande, por transportadi pasaĝerojn kaj ŝarĝadi varojn. Ĉiuj homoj, en libera tempo, serĉas amuzan plezuron, ĉiu laŭ sia gusto. La kapitalistoj preskaŭ ĉiuvespere bankedis lukse. Verdire, ankaŭ mi iradis al kinejo, kie plejofte prezentiĝis usonaj filmoj.

Por la unua fojo mi atingis la grandan urbon Ŝanhajo. Ĉio por mi estis fremda kaj freŝa. Tie mi trovis multajn preĝejojn, grandajn kaj malgrandajn; laŭdire, tie estis cent mil kristanoj, kaj mi vizitis iujn preĝejojn; laste, mi fikse iris al la preĝejo Sankta Jozefo (la episkopejo), kaj partoprenis la ĥoron kiel basulo.

Mi havas grandan intereson al muziko kaj kantado: iam mi lernis violonludon ĉe privata violonisto, sed mi ĉesis preskaŭ tuj, pro la civila milito.

En 1947 okazis granda afero en la Ŝanhaja eklezio: en la preĝejo sur monto Chashan la dioceza episkopo solene celebris denove honoron al la Senmakula Dipatrino, kaj miloj da fideluloj kaj pastroj el diversaj lokoj kuniris pilgrime. 

Terura minaco 

Somere de 1948 Kuomintango ŝajnis venki, tamen multaj, kiuj konsciis politikan internan kurtenon, pretiĝis forkuri al Hongkongo kaj Tajvano. Precipe la grandaj kapitalistoj transportis sian havaĵon per grandaj ŝipoj, tiel ke mia kompanio estis tre okupita.

En la fino de januaro 1949, iu ŝipo de mia kompanio, plena de varoj kaj pasaĝeroj, navigadis al Tajvano. Mi troviĝis hejme en Ningbo, okaze de la jarfino de la luna kalendaro, kiam mi ricevis urĝan telegramon: «Rapide revenu! Mar-akcidento!».

Enirinte la oficejan domegon, mi vidis amasojn da svarmantaj homoj, el kiuj virinoj funebre ploregis, viroj insultegis, iuj detruis la oficejon, aliaj batis la oficistojn. Mi informiĝis, ke la ŝipo dronis post interfrapiĝo kun alia ŝipo, kaj pereis pli ol cent ŝipanoj kaj proksimume mil pasaĝeroj. Estis konfuza, malpaca kaj funebra atmosfero: ja la edzinoj de la ŝipanoj postulis la redonon de siaj familianoj, plorante kaj insultante. La mastroj forŝteligis, kaj la oficistoj povis nenion fari.

Sur la ŝipo troviĝis telegrafa stacio, sed malgraŭ penega alvoko por helpo neniu efike respondis, ĉar tiam Kuomintango malpermesis navigadi nokte el la haveno; kontraste, iu aŭstralia militŝipo, jam atingonta la Ŝanhajan havenon, ekricevinte la helpovokon tuj returniĝis al la akcidentaĵo, kaj tiel dank' al fremda helpo estis savitaj 36 personoj.

Mia tasko estis, tiam, disdoni helpmonon al la familianoj de la ŝipanoj: meznombre po kvin mil kilogramojn da greno, ĉar tiam bankbiletoj malplivaloris. Tial do la kaso de la kapitalistoj malpleniĝis, la entrepreno deklare fermiĝis, kaj mi fariĝis senlaborulo.

La tempo proksimiĝis al la venko de la Ĉina Popola Liberiga Armeo: oni aŭdis la voĉon de la pafilegoj, kaj oni dezire atendis tujan tagiĝon. 

Post la liberiĝo 

Estis refondita la Ŝanhaja Esperanto-Ligo. Feliĉe, senlaborante, mi havis sufiĉe da tempo, kaj tiam eklernis Esperanton.

Unu monato pasis.

Certe, politika atmosfero ŝanĝiĝis. Ĉio iradis laŭ nova maniero. Homa penso devis sekvi la ŝanĝadon. Socia sistemo ankoraŭ ne bone stariĝis, multaj ĉagrenoj falis sur homan kapon, ne escepte de mi.

Iudimanĉe, post ĵusa reveno de la preĝejo, iu policano venis, pridemandis kaj kunportis min al policejo, kaj poste sendis min sur trirada ĉaro al sekreta loko, ligitan kun aliulo per mankateneto.

En la ĉambro multiĝis nekonatoj unu de alia, senvoĉe, nur interrigardante. Horo post horo, pasis la tempo ĝis vesperiĝis. Fine, post detala pridemandado, tute klariĝis la afero: temis pri eraro, kaj mi liberiĝis. 

Esperanto - laborperanto 

Mi penege serĉis vivmanieron, sed ordinaran mi ne ŝatis, tamen pli altrangan mi ne kapablis. Kion fari?

Mi konis esperantiston, la veteranon Tikos (*), kiu prezentis min al sia nevo, mastro de iu entrepreno, por ke mi estu kontenta pri la ofico kaj salajro.

Ekde tiam mi tre fervoris al la Esperanto-movado; preskaŭ ĉiuvespere, post la laboro, mi veturis al la hejmo de samideano Tikos, kaj lernadis Esperanton kaj laboris por la Esperanto-movado (ekz. mi respondis al leteroj).

La sekvantan jaron, je la 1-a de majo, ĉiu socirondo okazigis grandskalan manifestacion, vico post vico sur stratoj, kaj laŭte sloganis kontraŭ britaj kaj usonaj imperialistoj. Ankaŭ nia Esperanta rondo partoprenis la manifestacion, sub mia gvido.

La vic-irantaj Esperantistoj altiris eksterordinaran atenton de la rigardantoj, pro sia flago ne ruĝa kun flavaj steloj, sed verda kun verda stelo, pro la dulingve skribita slogano («Unuiĝu, tutmondaj popoloj!»), kaj pro la kantado en Esperanto.

Poste, la politikaj movadoj sekvis unu la alian. Pardonon, karaj legantoj, ke mi ne povas detaligi ĉion. 

Fizika laboro en kamparo 

Sur mia kapo sidis la ĉapo «dekstrulo», kiam mi - kune kun aliaj - aliris iun indikitan vilaĝon por «penso-reformiĝo» (aŭ «cerbo-lavo»).

Tiam, en 1959, mia maljuna patrino aĝis 72 jaroin, kaj kiam mi aranĝis mian simplan pakaĵeton mi ne plu povis kaŝi tion al ŝi. Mia patrino diris, ke ŝi volonte iros kun mi «reformiĝi». Mi respondis: «Karega panjo, mi pekis kontraŭ vi! Mi portis al vi katastrofon, kaj vi suferos pro malsato kaj frosto! Mi estas via malbeninda filo! Pardonon! Bonvolu rigardi min kiel mortintan filon!». Ni ambaŭ plorante adiaŭis.

Ĝojinde, la vilaĝanoj, plejparte maljunaj virinoj, kiuj kulturis kampojn, estis sinceraj kaj modestaj;       ili kondutis al mi sufiĉe favore, tamen kaŝe.

Laŭ tiea kutimo, matene kaj vespere, ĉiutage, nur kaĉo, sole meztage rizo satigas homan ventron. Por mi ne gravis, sed agrikulturan vivon mi neniam faris, precipe mi ne kapablis nudpiede kunporti la pezaĵojn. Al mi estis ege malfacile.

Unu jaron pli poste, urbo-returnen en fabriko pludaŭris fizika laboro por penso-reformiĝo. Ne nur tagon post tago, sed ankaŭ jaron post jaro, apenaŭ kun espero mi laboris ĉiutage. La labortempo de reformataj personoj estis pli longa, la tasko pli peza, la kondiĉoj pli aĉaj, sed la rekompenco pli malalta ol la ordinaraj: mi estis sensalajurulo, nur kun 25 juanoj por vivo-subvencio, per kiu mi devis ĉiumonate nutri tutan familion kun 5 personoj. Estas facile imagi, kia estis la vivo: tute same kiel petalmozulo, plej ofte mi manĝis alies restaĵojn kaj reprenis ion el rubejo. Kompreneble, vestaĵo ĉifona, eĉ ne eble riparota.

Iutage, surbuse iu knabineto demandis al sia patrino: «Panjo, jen ĉifonulo, kial li estas tia?». La juna patrino respondis: «Kara, vi ne scias, la luksaĵo estas hejme, tia nur por laboro». Kiel bele! Mi diris en mi mem: «Ŝi ja rehonorigis min!». Ŝi aspektis bela, kaj ŝia animo eĉ pli bela. 

Dek jaroj 

Kiel konate, ĉi tiuj «dek jaroj» estis retroigaj dek jaroj en nia lando.

Tiam la «dekstruloj» vivis ne laŭ homa maniero; kvazaŭ bestaro, ili tage laboris peze, nokte kruele kritikiĝis. De vespero ĝis sekvanta mateno, tute oni ne rajtis je libero, eĉ al necesejo oni povis iri nur laŭ permeso, kaj sekvate de iu persono. Publike, devige oni staris kiel turo, aŭ kapkline ĝis naŭdek gradoj; iam oni aldonis kelkajn batojn per vergo, dum la kritikato restu silenta kiel fiŝo. Unuvorte, kiom diferencis tio kompare kun faŝista koncentrejo?

Laŭ sincerdiro, ne malmultaj sin mortigis. Kelkfoje ankaŭ mi dirus adiaŭ al la mondo, sed mi konsciis min mem katoliko, tiel persiste suferis ĉiujn persekutojn, insultojn kaj turmentojn.

Kiom da senpekuloj estis kondamnitaj ĝismorte? Kiom da intelektuloj persekutate forpasis? Kaj kiom da gejunuloj de la sekvanta generacio perdis la edukadon, kaj koranime torturiĝis pro siaj gepatroj, tiel nomataj «dekstruloj»? 

Ĉielo blua post pluvo 

La «Kvaropa Bando» frakasite fiaskis ĝisfunde. Situacio ŝanĝiĝis! Tutlandaj popoloj ĝojis kantante kaj dancante, elsonis samvoĉe: «Ĉielo blua post pluvo!». Mi tamen opinias, ke ĝi ne estas nur post pluvo, sed «post diluvo». Hodiaŭ, post dudek jaroj, mi vere liberiĝis, do mi dankemas al la nova registaro.

Iutage, nova ordono publikiĝis. Loka estraro redonis al mi la rajton ne okupiĝi pri peza fizika laboro, kaj permesis al mi eniri oficejon kiel kadro: tio estas la tiel nomata «returnigo al bonordo».

Kiam mi havis 66 jarojn, jam super la emerita aĝo, mi gajnis la tiel nomatan «honoran atestilon» kaj fariĝis emerito.

Dume, unu el miaj filoj, kiel intelekta junulo, kiu en kamparo akceptis reedukadon de malriĉa kamparanaro, resendite al la urbo Ŝanhajo fariĝaŝ mia daŭriganto.

En printempo 1979 mi, veturinte al Beijing, kunloĝis en la sama ĉambro de mia amiko Tikos, kiu vivis sola kiel vidvo. Ĉiutage mi laboris kun li pri Esperanto-movado. Frumatene, antaŭ lia ellitiĝo, mi memlernante legis Esperantajn librojn, ĉar mi, eterna komencanto, multprintempa burĝono, neniam floris. 

Rilate al katolikismo pere de Esperanto 

Se oni demandus min, kiel mi okupiĝis pri Esperanto-movado rilate al katolikismo, nenion indan mi povus respondi, krom jenon:

1) en malneto de gramatiko, reviziata de mi, la frazon: «Ni ne kredas je dio», mi tamen korektigis: «Ni kredas je Dio»;

2) dum represado de Esperanto-Ĉina Vortaro, mi reĝustigis multajn ideografiaĵojn pri la terminaro de nia Eklezio, tradukitajn malĝuste;

3) iam mi kunlabore aranĝis Esperanto-kurson, kaj emfaze prizorgis la katolikajn kursanojn;

4) mi frapis je la pordego de episkopejo, kaj la Episkopo Michael Fu en Beijing respondis: «Esperanto estas utila»;

5) iu pastro de Ŝanhajo, post mia klopodado, esprimis sian volon lerni Esperanton; mi donis al li kelkajn librojn sanpage;

6) trapasante kelkajn urbojn, mi renkontis samkredanojn, el kiuj iuj jam instruas Esperanton. Al ili mi esprimis mian ideon, ke iutage ni katolikaj Esperantistoj organizu «Ĉina Katolika Asocio Esperantista»-n.

Ion mi faris, sed ankoraŭ ne sufiĉe.

(fino)

Petro S. Kaiz, Shanghai, Ĉina Popola Respubliko

(*) Veterano Tikos forpasis 6.11.1983.

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

El Nepalo: Mi volas lerni pli pri kristanismo 

25 Dec. 1986, Kara Direktoro,  

okaze de kristnasko mi bondeziras al vi, kaj tra vi al la redakcio de Espero Katolika, la estraro kaj la plenumkomitato de IKUE por feliĉa kristnasko.

Mi ankaŭ etendas mian tutkoran bondeziron por vi ĉiuj: prosperan, feliĉan, bonsanan 1987, la centjaran jubileon de Esperanto.

Mi ankaŭ dankas pro Espero Katolika de Novembro, kiun mi ricevis tre frue.

En Hinduismo Krisna diras: «Li estas supera Dio». Tamen mi ne povas diri, kiu do estas supera, Siva, aŭ Viŝnu, aŭ Durga (la dio-patrino).

Budaismo diras, ke estas ne Dio, sed nur bondeziro, bonago, ktp. Budao estas super ĉiuj dioj.

Mohamedanismo diras, ke Mohamed estas la mesaĝisto de Dio.

Kristanismo diras, ke Kristo/ Jesuo estas filo de Dio.

Tial mi konkludas, ke ĉi tie estas Dio, la estaĵo de Dio. Sed estas malfacile diri kiu «ismo» estas supera.

Eble kristanismo! ĉar multaj kristanoj estas feliĉaj, havas longan vivon, sanan korpon kaj menson, estas liberaj, bonkoraj kaj bonfaremaj.

1987 estas la centjara jubileo de Esperanto. Komence de ĉi tiu jubileo mi volas fari jenajn petojn je vi ĉiuj:

1) Mi volas havi unu grandan bildon de Maria, Patrino de Jesuo. Ĉu vi povas sendi unu kopion de Maria, kiel tiu de EK de novembro, paĝo 200?

2) Mi volas lerni pli pri kristanismo kaj konduti kiel kristano. Ĉu vi povas helpi min?

3) Mi volas disvastigi Esperanton kaj kristanismon kompare kun aliaj religioj. Kiel vi povas helpi min?

4) Mi estas tre malriĉa. Ĉu vi povas helpi min? Donace, per diversaj aĵoj.

Ankoraŭfoje, saluton! Por paco, amikeco kaj Esperanto!

Gamvir Man Sresta, Katmandu, Nepalo 

Ekzistas nur unu Dio. Li «ne diskriminacias personojn; sed en ĉiu nacio, tiu kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li» (Ago 16 34-35). «Neniu iam vidis Dion. La ununaskita Filo (= Jesuo Kristo), kiu estas en la intimeco de Dio Patro, Lin konatigis» (Joh 1, 18). En ĉiuj religioj estas lumeroj de Dio. Ni kredas, ke en Jesuo Kristo, homiĝinta Filo de Dio, en lia vivo, diroj kaj faroj, estas la plej granda revelacio de Dio. Nia devo estas agi laŭkonscience kaj serĉi Dion tutsincere. Ni povas preĝi jene:

«Instruu al mi, ho Dio, vian vojon,

konduku min sur ĝusta irejo» (Psa 27, 11) 

Ekde iu venonta numero ni publikigos serion da artikoloj titolitan: «Enkonduko en la kristanismon».

B. C.

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

Mi legas de la komenco ĝis la fino 

Respektindaj Redaktoroj, 

malgraŭ tio, ke ne tre multe mi korespondas kun Vi pri la IKUE-problemoj kaj pri la granda laboro kiun Vi havas por redaktado de nia kara EK, multajn jarojn mi jam legas tiun ĉi gazeton, dank' al polaj respektive hungaraj fratoj. Pri la nivelo de la gazeto mi ne kuraĝas skribi, nur pro tio ke mi ne estas kompetenta taksi ĉu aspekton ĉu enhavon.

Al mi ĝi plaĉas tre, laŭ mia opinio la gazeto havas mondan nivelon, kaj povas konkuri kun ĉiu gazeto. Mi povas konfirmi, ke Via laboro ne esta vana. Kaj vere grandan sulkon Vi ambaŭ plugas sur kampo esperanto-katolika. Nur dank' al Via sindonemo multaj en la nepagipovaj landoj estas informataj pri la movado en Esperantujo kaj speciale en la ekumena kaj katolika mondo. EK estas, fakte, la ununura gazeto kiun mi legas de la komenco ĝis la fino, de vorto al vorto. Krom tio mi ĝin distribuas ankaŭ al miaj konataj resp. nekonataj fratoj, por ke ankaŭ ili havu ĝuon el la gazeto.

Mi informas pri ĝojinda datreveno: Patro Vincento Janitor (nun en Košice), esperantisto, festis sian oran sacerdotan jubileon la 2-an de februaro 1987. Ni petu por li la Dian benon.

Dankon pro ĉio.

M. M., Slovakio

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

Majuskla malsano

 

Karaj, 

kun zorgo mi observas, kiel vastiĝas en Esperantujo la «majuskla malsano», kiu ŝajne infektis ankaŭ EK-n. Jen mi sendas nur kelkajn paĝojn, sur kiuj mi signis superfluajn majusklojn. Ĉu vere «diservo» kaj «seminario» estas nomoj? Ĉe «eklezio» vi foje uzas majusklojn, foje minusklojn - laŭ kiu logiko? Kaj ĉu la «kvarpersona bando» meritas esti majuskla? Ktp.

Sincere kaj bondezire, via

Stefan Maul, F.R. Germanio

Kara,

dankon pro via atentigo. Mi eĉ ne sciis, ke ekzistas tiel danĝera malsano. La diversaj lingvoj havas diversajn kutimojn rilate majusklojn. Iuj skrihas «Dio», kaj aliaj «dio». En la itala oni majuskligas «Eklezio»-n, sed ne «preĝejo»-n. Mi konsentas, ke «seminario» estas komuna substantivo, sed foje ĝi estas propra nomo de establaĵo. Per la majuskloj, kompreneble, mi ne intencis juĝi pri la meritoj de la «kvarpersona bando», sed nur mi reliefigis ke ĝi estas la «nomo», per kiu oni «nomas» tiun kvaropon. Ĉiukaze, mi promesas fariĝi ŝparema pri majuskloj. Sincere kaj bondezire via Battista Cadei

al la indekso


 

 

TRA LA MOVADO

* La Ŝtata Sekretario de la Sankta Seĝo, Mons. Casaroli, skribis jenan leteron (en itala lingvo) al P. Duilio Magnani, Prezidanto de IKUE:

«Vatikano, 13.2.1987

Respektinda Sinjoro,

per estimata letero de 6.1.1987 Vi, sekve de alia letero, datita 16.6.1986, kiu ne estis ĉi tie trovita, konigis la multspecajn iniciatojn kaj proponojn, kiujn la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista intencas efektivigi, okaze de la Kongreso de IKUE, kiu okazos en Ĉenstoĥovo de la 20-a ĝis la 24-a de venonta julio.

Dum mi dankas Vin pro la afabla atentemo, mi deziras esprimi mian estimon pro la sentoj, kiuj gvidas Vin kaj viajn kunlaborantojn en la apogo al la disvastigo de Esperanto pere de multspecaj agadoj, inter kiuj la menciita Kongreso, al kiu mi deziras plenan sukceson.

La Sankta Seĝo, pere de la gazeto «L'Osservatore Romano» kaj de Vatikana Radio, donos sian subtenon al la diritaj iniciatoj, tamen, ĝi ne povas surpreni kiel proprajn la proponojn de Vi indikitajn.

Dum mi komunikas al Vi tion, kio antaŭe estis dirita, mi kaptas la okazon por konfirmi min kun sentoj de aparta estimo

devotega en la Sinjoro   A. Kard. Casaroli» 

* En la kadro de la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, 23.7.1987 okazos tuttaga aŭtobusa ekskurso al Krakovo, Wadowice kaj Oświęcim/ Auschwitz. Atenton: koncentrejon en Oświęcim/ Auschwitz povas viziti nur personoj minimume 13-jaraj. 

* Laŭ interkonsento, membroj de IKUE (do ne la simplaj abonantoj de «Espero Katolika») povas aboni duontarife la gazeton «Dia Regno», organon de KELI.

* La italaj poŝtaj tarifoj terure plialtiĝis, kaj, krome, la ĝuado de rabatita tarifo estis draste limigita. Sekve de tio, la sendokosto de unu ekzemplero de EK saltis de 275 al 600 liroj: por komparo, en 1978 la afranko kostis 15 lirojn!

Estos neeviteble plialtigi la abonkotizon ekde 1988, ĉar tiu nuna (jam de pluraj jaroj restinta je 22 svisaj frankoj) estas apenaŭ sufiĉa por kovri la efektivajn kostojn de presado kaj ekspedo de la revuo (dum restas nekovritaj ĉiuj kromaj kostoj, ekz. korespondado kun la membroj, elektro, telefono, domaj elspezoj por la sidejo, mastrumado de Vatikana Radio, ktp).

Solvo de la problemo povos veni el malavaraj donacoj, kaj tiucele ni alvokas, favore ĉu al la ĝenerala kaso de IKUE, ĉu al la diversaj Stipendioj kaj Fondusoj (precipe «Evangelizado per Esperanto»).

* Estas nun kompostata (per elektronika kompostilo, ĵus aĉetita de IKUE favorpreze) la volumo «Enkonduko en la kristanismon» de Pastro Battista Cadei. Por ĉi tiu verko (aparte dediĉita al la multaj nekristanoj, kiuj skribas al IKUE por demandi pri kristanismo, sed utila ankaŭ por tiuj kristanoj kiuj volas pliprofundigi sian kredon), estas bezonataj subvencioj en alteco de 3.000.000 da italaj liroj (2.400 usonaj dolaroj).

* La Prezidanto kaj la Sekretario de IKUE havis personajn kontaktojn, en Romo, kun la Respondeculo de la S. Kongregacio pri Sakramentoj ka Dia Kulto, koncerne la mes-tekstojn en Esperanto. 15.10.1987 la Kongregacio konigis siajn rimarkojn al la Prezidanto de la Esperantista Liturgia komisiono (Mons. Miziołek), kiu, laŭ ricevita informo, intencis finaranĝi la respondon 27.2.1987, post aŭskultado de la Komisionanoj.

*          Jiří (Georgo) Korínek, Ĉeĥoslovakio, atingis la aĝon de 80 jaroj. Li estas fekunda poeto kaj tradukisto; en liaj poemoj manifestiĝas profunda homa sento kaj kristana kredo. Lia nomo aperas en la katolika parto de la Kristana Esperantista Jarlibro, sed dum jaroj ankaŭ en la kolumnoj de «Dia Regno». Ni kore gratulas kaj deziras multe da sano.

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS 

 

† Sen. Alberto Del Nero, Italio (iama kristandemokrata itala Senatano, iama Ministro, aktiva subtenanto de Esperanto);

† S-ro Karl Kohler, Germanio/ Italio (iama Prezidanto de la Roma Katolika Esperanto-Centro);

† Past. Max Kübler, Svislando (evangelia Pastoro, tamen abonanto de «Espero Katolika», kaj en amikaj ekumenaj interrilatoj kun IKUE);

† S-ro Jozef Van Gulck, Belgio (veterana aktivulo en la katolika kaj la skolta Esperanto-movado).

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

al la indekso


 

RECENZO

 

Hiroŝimo en la 6-a de aŭgusto - Hibakŝoj post la tago. Eldonis Jokohama Esperanto-Rondo, Jokohama, Japanio.

 

Ĝi estas eldonaĵo de la Jokohama Esperanto-Rondo, kaj havas la celon alvoki la homojn ĉie en la mondo por labori por realigi la abolicion de nukleaj armiloj.

La tekston de la kajero (63-paĝa) kompletigas sonkasedo, kun la voĉo de nun 70-jara japanino, kiu pluvivis la unuan atombombon sur Hiroŝimo. Ŝi rakontas en ege kortuŝa maniero la suferplenajn tagojn post la atombombo. La postvivantoj de tiu terura katastrofo estas nomataj en Japanujo: hibakŝoj.

La kasedo aperis en 6 lingvoj (angla, ĉina, franca, germana, japana kaj rusa).

Josef Kondor

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

° Vivo sen amo havas nenian guston, sen doloro ĝi ne havas valoron.

 

° La tuta vivo estas fuĝo for de morto, sed fine la morto venkas, almenaŭ kontraŭ korpo.

 

° Junaĝe oni amas per sia tuta forto, maljunaĝe, per sia tuta malforto.

 

° Maljuniĝo estas laŭgrada elteriĝo de la homa planto.

 

° Ne juĝu la multaĝulojn, kvazaŭ maljuniĝo estus krimo, kaj ni mem neniam devus maljuniĝi.

 

° Ĉiu bebo, kiu naskiĝas, memorigas al ni, ke Dio ankoraŭ ne ellaciĝis pri homoj (Tagore).

 

° Ĉiuj plenkreskuloj iam estis infanoj; sed malmultaj memoras pri tio (A. De Saint-Exupery).

 

° Se ni deziras ŝanĝi ion en infano, ni devus esplori ĝin atente, kaj vidi ĉu ne estus pli bone ĝin ŝanĝi en ni mem (C. G. Jung).

 

° Infano rajtas plej grandan respekton (Juvenalis).

 

al la indekso