Enhavo de Espero Katolika numero 2/1987

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo:  ĉina knabino

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

Ni konfesas, ke ni skribas ĉi tiun enkondukon iom timeme. Lastatempe la atendo de EK eble incitis vin. Ja, la okupoj de la redaktoroj ĉe la jarfino (kune kun la senfrukta atendado de informoj pri la IKUE-Kongreso en Pollando, kaj kun la fakto ke la jarkolekto 1986 de nia revuo ampleksis nekutime altan nombron da paĝoj, nome 236) kaŭzis bedaŭrindan malfruon, kiu eble ellacigis kelke el vi. Sed, se vi incitiĝis, tio signifas, ke EK interesas vin, tial ni esperas ke vi ne rezignis reaboni ĝin.

Laŭeble, ni klopodos aperigi la revuon pli akurate; aliflanke, ni afable petas, ke oni bonvolu akurate (tio estas, frue) pagi la abonkotizon, aŭ anonci sian intencon malaboni: ankoraŭ en 1987 ni pritraktas kotizajn problemojn de 1986, ĉu koncerne postiĝintajn pagojn, ĉu koncerne malabonojn, kaj facile oni komprenas, kiom da ekstra laboro kaj ambaŭflankaj ĝenoj devenas el tio. Oni bonvolu memori, ke IKUE ne havas salajratajn oficistojn, sed nur volontulojn, kiuj povas dediĉi al la afero nur siajn liberajn horojn.

Pri ĉi tiu revu-numero: ĝia enhavo aspektas bunte, danke al la kunlaboro de diversaj legantoj el Oriento kaj Okcidento. Bonvolu ne forgesi: «la kvalito de nia laboro dependas de via kunlaboro».

Bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

ATESTI LA KREDON

Kia kredo 

«Gardu tion, kio estas al vi konfidita» (1 Tim 6, 20).

«Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed, havante jukantajn orelojn, oni amasigos al si instruantojn laŭ siaj deziroj; kaj oni deturnos de la vero siajn orelojn, kaj turnos sin flanken al fabeloj» (2 Tim) 4, 3-4). 

«La objekto de nia kredo devas esti ne indiferenta. Regulo de kredo por ĉiu kristano povas esti nur la kredo de la tuta Eklezio en ties esenca apostola tradicio. La kredo de la unuopulo daŭre minacatas elinterne kaj ekstere; nuntempe, ekzemple, kiam oni akceptas senkritike erarajn opiniojn esprimitajn de la informiloj aŭ de unuopuloj, aŭ oni kredas senpripense diskutindajn «mesaĝojn», «aperojn», «revelaciojn», aŭ oni miskomprenas ekstersensajn perceptojn, kaj ĉefe oni aliĝas al la tiel nomitaj «junulaj religioj» kaj al aliaj sektoj, kiuj ofte kompromitas serioze la liberecon kaj la evoluon de la junuloj». (el dokumento de la aŭstriaj episkopoj) 

Atesti Kriston per vortoj kaj faroj 

«Ĉiuj, kiuj volas vivi sankte en Kristo Jesuo, estos persekutataj... Sed vi restu en tio, kion vi lernis, kaj pri kiu vi certiĝis...» (2 Tim 3, 12-14).

«Jen estas la venko, kiu venkis la mondon: nia kredo» (1 Joh 5, 4). 

«Neniam ni rezignu, pro timo aŭ honto, atesti nian kredon. En nia sekularizita mondo, kiu do helpos la dubantojn aŭ la tentatojn de indiferentismo, se ne la kristanoj evidente feliĉaj kredi, kaj bravaj esprimi sia propran kredon?

Tamen la atesto per vortoj estas kredinda, nur se la ĉiutaga konduto kongruas kun la kredo, kun ĉiuj postuloj de la kredo, kiujn la Eklezio memorigas...

Ke vi povu ĉerpi ĉe la fontoj de la preĝado sufiĉe por ke la kredo trapenetru viajn sintenojn kaj viajn farojn per amo, fideleco, ĉasteco, veremo, justeco kaj paco!

Sed ni ne iluziiĝu. Ĉi tiu fideleco nepre postulas lukton kontraŭ la fortoj de malbono agantaj en ni kaj en la mondo...

La fideleco ne evitigas malsukcesojn, suferadon, opozicion de la homoj, eĉ ilian persekutadon... La Sankta Spirito donas al la disĉiploj de Jesuo la forton elteni tion sen ŝanceliĝi, sen fali en fiajn kompromisojn, sed ankaŭ sen agresemo aŭ malamo.

Johano Paŭlo la 2a 

al la indekso


 

 

Ni aŭskultu la Parolon de Dio 

«SANKTAJ ESTU, ĈAR SANKTA ESTAS MI, VIA DIO!» 

La legaĵoj de 7-a dimanĉo ordinara (22 feb. 1987) estas tre postulemaj. Ni legas en la unua teksto: «Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, via Dio!» (Lev 19,2); kaj en la 1-a letero al la la Korintanoj Paŭlo admonas nin: «Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo do Dio kaj en vi loĝas la Spirito de Dio? la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio!» (1 Kor 3,16-17); kaj en la evangelio ni legas: «Estu perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta» (Mat 5,48).

Ĉu ĉi ĉiuj tekstoj ne denove substrekas la malnovan teorion, ke la kristana kredo estas kredo de postuloj? Ĉiam: vi devas! vi ne rajtas!

estu sankta! Kion signifas tiu postulo? Ĉu vere ni kristanoj vivas limigitaj per ordonoj, leĝoj, postuloj? Ĉu mi iam ajn atingos la celon esti sankta kiel mia Dio estas sankta? Mi neniam atingos tiun celon, se mi nur konfidas al mia klopodo, al mia laboro. Sankteco estas ĉiam donaco de Dio, kaj ĉiu el ni jam estas sanktulo.

Kiel? Ni kredas, ke okaze de nia bapto ni ricevis la sanktigan gracon, ke ni estas infanoj de Dio. Dio ne donacas al ni donon vanan, senefikan. Lia graco sanktigas min - kompreneble nur, se mi lasas min sanktigi, se mi kunlaboras kun Lia graco. Sed Li donas - antaŭ mia laboro, antaŭ mia klopodo - la eblecon. En la prologo de sia evangelio Johano diras: «Al ĉiuj, kiuj Lin akceptis, Li donis la rajton fariĝi filoj de Dio» (Joh 1,12). Ĉi tiu postulo estas rajto, donaco - la greka vorto «exousia» signifas potenco. Se mi malfermas min mem por Dio, por la Dia amo, mi rimarkas, ke Lia postulo estas ĉiam samtempe donaco. Li postulas kaj samtempe Li donacas la eblecon plenumi la postulon. Mi neniam rajtas legi la postulojn, la ordonojn sen la kunteksto. La kunteksto estas la tuta Biblio, kaj la Biblio estas la granda atesto de Dia sav-agado, de Dia amo al ni. Ankaŭ la postulo «Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, via Dio!» estas signo de Dia amo. Li volas, ke nia vivo gvidu nin pli kaj pli al Li, al la proksimeco de Li.

Ju pli ni venas proksime al Dio, des pli kreskas nia sankteco, des pli ni fariĝas sanktaj. Sankteco ne signifas unue eksterordinaran viv-manieron - kiel ofte la antikvaj biografioj de la sanktuloj priskribis - sed sankteco estas akceptita donaco de Dio. Estas eble, ke iu ŝanĝas sian tutan vivmanieron, kiel ekzemple sankta Francisko de Asizo aŭ Nikolao de Flüeli.

Sed mi ne venu sole al Dio, mi venu en la komunumo de la gefratoj al Dio. Komunumo signifas, ke mi akceptas la aliajn, ke mi amas ilin, ankaŭ tiujn, kiujn mi ne treege ŝatas, ke mi provas ĉiam denove akcepti ilin. Kaj la amo ne damaĝas la aliajn. La plenumado de la Diaj ordonoj estas finfine nur konsekvenco de amo, sed estas jam komenco de sankteco. Se mi kredas Dion, la Dian amon, se mi fidas Dion, tiam mi vivas en paco. Tiu Dia paco helpas min ami la aliajn, kaj la Dia paco povas kreski en la aliaj, en la mondo helpe de mia kredo, do mia fido.

Kiam mi malfermas min por la Dia amo, tiam Dio povas loĝi en mi. Lia loĝejo, Lia templo en mi povas esti granda aŭ malgranda. La grandecon de tiu templo destinas mia amo al Dio, ĉu mi vere enlasas Lin, ĉu mi konsentas Lin. Se mi donas «grandan loĝejon» al Dio, se mi lasas Dion verki en mi kaj per mi, tiam Dio sanktigas Sian loĝejon, kaj Lia loĝejo estas mi. Li mem plenumas la postulon: «Sankta estu, ĉar sankta estas Mi, via Dio!», se mi nur lasas min sanktigi per Lia amo. 

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

PREĜI, TIO ESTAS: KOMUNIKI KUN DIO 

 

Instruu nin preĝi 

Sinjoro Jesuo, vi scias, ke mi ne kapablas preĝi...

Nur vi, Sinjoro, kapablas preĝi,

Vi preĝis surmonte, dumnokte.

Vi preĝis en la Palestinaj ebenaĵoj.

Vi preĝis en la agonia ĝardeno.

Vi preĝis surkruce.

Nur vi, Sinjoro, kapablas preĝi.

Kaj vi donis kiel personan majstron

la Sanktan Spiriton al ĉiu el ni.La preĝado estas por ni la ebleco paroli kun vi, Sinjoro Jesuo, nia Savanto, paroli kun via ĉiela Patro kaj kun la Sankta Spirito.                      C. M. M. 

Preĝi por ami 

Preĝante, oni povas komenci per peto, sed oni devas fini per danko. Se vi dankus al Dio pro ĉiuj ĝojoj, kiujn li al vi donacas, vi ne havus la tempon por plendi.

Kontemplante dumpreĝe la Patron, kiu amas ĉiujn homojn, kaj faligas pluvon sur la bonajn kaj malicajn, ni ankaŭ fariĝas kapablaj ami ĉiujn: la bonajn, la malpli bonajn, la malicajn...   G. B. 

Praktikaj preĝo-ekzercoj 

Rezervu mallongan tempon ĉi-cele. Se tio utilas, vi povas ĝin kontroli per horloĝo. Unu kvaronhoro povas sufiĉi por komencanto.

Elektu taŭgan lokon, kie vi povas enmemiĝi. En preĝejo, antaŭ la tre Sankta Sakramento, estas pli facile. Sed vi povus enmemiĝi kaj preĝi en ajna trankvila angulo de via hejmo.

Kontaktiĝu kun Dio, kun simpleco. Fermu la okulojn kaj eniru en la ĉeeston de Dio, kiu ekde ĉiam amas vin.

Memoru:

«En li ni vivas,

en li ni moviĝas

en li ni ekzistas»

(Ago 17,28) 

Turnu vin al la Sankta Spirito, kiu ĉeestas en la profundo de vi mem.

Preĝu per ununura preĝvorto. La plej simpla preĝo, kiun vi konas. Ĉar vi devas silenti antaŭ Dio. Amoplena silento. Strebante kvietigi viajn pensojn, parolojn, imagojn, emociojn. Elektu la plej simplan preĝon, kiun vi konas, ĉar vi devas ami, ne paroli. Paroloj povas ĝeni amon.

Amu! Se vi estas antaŭ la sankta Eŭkaristia Sakramento, diru nur: Jesuo! Nur tion.

Se vi estas sola en trankvila loko, diru: Patro! Nur tion.

Se vi preferas kontaktiĝi kun la Sankta Spirito, kiu estas en vi, preĝu: Sankta Spirito! Aŭ: Plena de amo. Aŭ: Venu, Sankta Spirito. Aŭ nur: Amo!

H. C. 

al la indekso


 

Februaraj preĝintencoj 

 

POR LA EKLEZIO EN BRAZILO KAJ EN SUDA AFRIKO 

Patro Urbaitis, esperantisto kaj misiisto en Brazilo, iam skribis: «Oni diras ĉi tie, ke la mondo estas grandega kaj ke Brazilo estas pli granda». En tiu vasta lando la eklezio agadas vigle je la servo de 130 milionoj da enloĝantoj. La brazilaj katolikoj devas agi en situacio, kiu ĉiunivele estas tre malfacila. Preskaŭ 35% estas malpli ol 14-jaraj, kaj 50% estas analfabetaj. Paralele kun la industria progreso, kiu jam atingis altan teknologian nivelon, kreskas la malriĉeco de granda parto el la popolo. Multaj turistoj eble ne scias, ke malantaŭ la ŝajnoj de la belaj kaj riĉaj modernaj urboj kaŝiĝas malgaja realaĵo: la grandaj homamasejoj, nomataj «favelas», kie la vivkondiĉoj estas kontraŭ la plej fundamentaj rajtoj de la homo. Absurda estas la distribuo de la tero: 1% el la proprietuloj povas regi preskaŭ duonon el la kulturata tero.

La lando estas sur la vojo de libereco. Estas devo de solidareco preĝi por tiea Eklezio, ke la Spirito de la Sinjoro gvidu ĝin, tiel ke ĝi trovu ĝustajn respondojn kaj proponojn en sia agado por la justeco kaj por la defendo de la homaj rajtoj. 

*** 

La problemoj de la Eklezio en Suda Afriko estas komplikaj, sed esence ili estas ligitaj kun la rasa diskriminacio kaj kun la energiaj klopodoj de Namibio atingi sendependecon.

La sudafrikaj episkopoj plurfoje faris deklarojn kontraŭ la rasa diskriminacio, kiu estas kaŭzo de multaj mortigoj kaj de senĉesaj malkonkordoj. Mondfama estas, ĉi-rilate, la anglikana episkopo Tutu. La episkopoj de Suda Afriko invitis la kredantojn preĝi por rapida ĉeso de malamikaj agoj, por la repaciĝo inter Suda Afriko kaj Namibio, kiu volas fariĝi sendependa, kaj por nova favora situacio, kiu permesu al Namibio okupi sian laŭdevan lokon inte la liberaj nacioj de la mondo. 

Sac. Felice Ruaro

al la indekso


 

Travivaĵoj 

IU ĈINO MEM RAKONTAS 

S-ro Petro S. Kaiz, IKUE-ano el Ŝanhajo, sendis al ni rakonton de sia longa vivo, sur la fono de la historio de Ĉinio en la lastaj 70 jaroj. Volonte ni proponas ĝin felietone al niaj legantoj, iom koncizigite. 

S-ro Petro S. Kaiz 

Antaŭparolo 

Grandaj homoj skribas sian aŭtobiografion persone aŭ pere de aliaj post sia forpaso. Mi tamen estas malgranda kiel tera polvero, kaj mia historieto neniom valora. Miaj travivaĵoj, nome doloraj suferoj, ne taŭgas esti aŭdataj de aliaj, aparte de nekonatoj kaj fremduloj. Do, kial mi publikigos ilin? Ĉar mia plum-amikino Alison, kun kiu mi plurajn jarojn korespondis, petis al mi detaligi mian vivon, por ke ŝi pli bone komprenu sian amikon.

Mi, pripensinte, dediĉas pli bone al multaj ol al nur unu persono; tial mi decide faras kiel mi povas, krom por ŝi, ankaŭ por tiuj kiuj, leginte, kompatos min. Se iu eta bono venus al la ceteraj, tio estus ekstra gajno.

Mi esperas, ke la karaj legantoj legos ĝis la fino kun granda pacienco; tiel oni povos, eble, rigardi la epokan fonon de diversaj periodoj kaj tiri kelkajn konkludojn. 

Mia familio 

Miaj geavoj (gepatroj de mia patrino) estis malriĉaj kamparanoj, kies familio konsistis el 8 personoj, inter kiuj estis 4 filinoj kaj 2 filoj; mia patrino estis la tria.

Pro malriĉeco, laŭ la geavoj, filinoj edziniĝu tel rapide kie eble. Mia patrino, 18-jara, edziniĝis al mia patro; laŭ katekismo, juna ka tolikino nepre edziniĝu al samkredano.

Mia patra familio konsistis el 7 personoj: miaj geavoj, patro, 3 onkloj kaj 1 onklino (ankaŭ malriĉa, sed ne kamparana, okupita pri malgranda negoco). Kiam miaj gepatroj geedziĝis, la familia kondiĉo (ekonomia) povis vivteni, sed post mia naskiĝo ĝi, iom post iom, komencis malriĉiĝi.

Mi havis 4 virseksajn fratojn, du pli aĝajn kaj du malpli aĝajn, kiuj mortis unu post la alia, ĉar malriĉeco malebligis kuracon de malsanoj.

La du familioj fariĝis baptitaj dum la Qin-dinastio (ĉesinta en 1912), kiam ribeluloj buĉadis la feŭdisman registaron kaj la okcidentajn misiistojn. Mi memoras ankoraŭ, ke mi en knabeco vidis propraokule iujn preĝejojn detruitajn, kaj ke tiam la popolo suferis de malsato kaj frosto.

Do, mi devenis el malriĉa kaj katolika familio. 

En infanaĝo 

Mia familio loĝis en vilaĝo, malproksima de urbo ĉirkaŭ dek kilometrojn; ĉiudimanĉe, oni piediris tien, al preĝejo aŭ por aĉeti bezonaĵojn.

Iutage mi, nur 3-jara, dum mia patrino aliris al sia panjo, restis sola, zorgata nur de maljuna avino. Antaŭ la domo troviĝis lageto, en kiu on lavis objektojn. Mi, paŝeton, post paseto, alproksimiĝis al ĝi por ludi. Neatendite, mi falis kaj subakviĝis, kaj jam senspiriĝis. Mia panjo, revenante de malproksime, ekaŭdis ploran kriegon de mia avino; tuj ŝi konsciis, ke okazis iu malfeliĉa evento, kaj flugrapide kuris kun ŝvitoplena vizaĝo (bedaŭrinde, ŝiaj piedoj estis artefarite malgrandaj).

Ekvidinte la kadavreton sur herbejo, ŝi senhezite sin ĵetis al ĝi, ka en- kaj elspirigis la buŝeton kontraŭ sia buŝo. Post kiam ŝi tiele faris kelkdek fojojn, la gorĝo de la bebo resonis, kaj li denove spiris, iom post ion rekonsciiĝis. La ĉirkaŭrigardantoj ĝoje aprobis ŝin elstara virino, kaj gratulis, ke ŝi gajnis revivintan filon.

Ekde tiam, kiam mia panjo nepre eliris aliloken, mi ĉiam estis alligata al la tablopiedo, per ŝnuro aŭ rubando. 

Honore al Konfuceo 

Kvankam mia patrino estis analfabeta, tamen ŝi ŝatis eduki sian filon. Ŝi sendis min al privata instruisto, kiam oni kutime honoris Konfuceon.

Tiu maljuna instruisto loĝis en pajla kabaneto. En ĝia antaŭa parto estis klasĉambro, kaj en la posta lia dormlito sen fenestro, preskaŭ malluma. Certe li estis malriĉulo.

La unuan tagon, antaŭ ĉio, mi genuflekse adoris Konfuceon 3 fojojn kontraŭ lia ikono el ligno, kaj poste la instruiston mem. Lernantoj estis nur 8-10 knaboj, neniu knabino. Tiam inoj ne havis rajton edukiĝi, precipe en vilaĝoj. Kion mi legis, mi ne scias kaj jam forgesis.

Iujare, natura katastrofo, superakvego, inundis la tutan vilaĝon. Ankaŭ mia familio devis translokiĝi en alian vilaĝon pli foran, por pli facile vivteni sin, kaj mi forlasis la «lernejon».

Por rekompenci la instruiston, mia patrino donis al li nur kelkajn aĵojn el bambuo, pro manko de mono.

Mi havis 8 jarojn. Mia onklo, la plej junaĝa, laboris ĉe franca paroĥestro en preĝejo de urbo Ningbo, provinco Zhejiang, ĉe kiu estis elementa lernejo. Mi, sendite tien, pere de mia onklo kaj laŭ permeso de la paroĥestro, lernadis tie.

La sekvan jaron, vera katastrofo trafis mian tutan familion, kiel tondro en bela vetero: mia patro mortis pro malsano sen kuraco dumvojaĝe, kiam mi aĝis nur 9 jarojn. Tial mia patrino fariĝis vidvino sen vivrimedoj, kaj forlasis la vilaĝon al la supredirita urbo, helpate de francaj fratulinoj, kiuj adoptis orfinojn kaj senhelpajn vidvinojn.

Fininte la elementan lernejon, mi estis sendita al mezlernejo aranĝita de loka eklezio, kies plejnombro da lernantoj estis filoj de katolikoj; estis ankaŭ nekatolikoj, sed eĉ ne unu knabino.

Du jarojn poste, sendite al la butiko de mia onklo, mi ion faris kiel lernoknabo. Malfeliĉo venis plu. La civila milito eksplodis. Oni nomis ĝin «Norden-Invado»: Guomintang, estrata de Ĉang Kajŝek, batalis kontraŭ norda militistaro. 

Mia unua profesio 

Kelkaj jaroj pasis. Mi, post ekzameno, partoprenis por-instruistan milit-trejnan kurson. Fine, mi honore gajnis la aprobon de la fakestro pri eduko, kaj estis sendita al iu vilaĝa lernejo kiel lernejestro.

Jam edziĝinte, mi enposteniĝis kunportante familion kun unujara filo. La lernejo estis sur tre alta monto, okcidente de urbo; feliĉe, tamen, la montregionaj popoloj sincere kaj agrable tre estimis min, la instruiston. Se mi edukis kaj instruis iliajn gefilojn pri kalkulado, skribado kaj kantado, pri kiuj mi estis lerta, ili jam tre kontentis.

Unu jaro rapide forpasis. Iun vesperon, somere, kelkaj dizertintaj soldatoj subite suprenvenis la montvilaĝon, kiam la vilaĝanoj jam forkuris por eviti tiujn rabistojn. Tiam mi ne sciis, ke ili estas banditoj, kiam mi interbabilis kun ili pri la vilaĝa medio kaj ĝiaj trairejoj. Nemulte poste, policanoj atingis kaj postkuris ilin, kaj ambaŭ flankoj interbatalis per pafiloj. Feliĉe, mi ne estis ilia «celo». De tiam mi ege enuis pri la vilaĝa vivo. 

Komence de Rezista Milito kontraŭ Japanio 

Mi reiris la urbon serĉi alian laboron, profesion.

La 7-an de julio 1937, la japana armeo komencis invadi Nordan Ĉinion kaj poste Ŝanhajon, post okupado de Nordoriento.

La urbo Ningbo falus danĝere en la manojn de la invadantoj. Kie estus rifuĝejo? Nenie. Kion fari? Nenion.

Vere, anoncis Anĝelo! Iu mia amiko letere instigis min aliri internen kaj li prezentis min al sia parenco, kapitalisto, por servi kiel oficisto en lia entrepreno.

Ekde tiam mi portempe povis travivi pli stabilan kaj iom feliĉan vivon, malgraŭ la senĉesa bombado de japanoj elaere. Ordinare, tage oni aliris monton aŭ kavernon por eviti la bombadon, vespere tamen oni ree laboris.

Pro tio, ke la japanaj agresantoj proksimiĝis al nia urbo, mia kompanio - same kiel grandaj registaraj institucioj, ŝtataj bankoj kaj alia unuoj - translokiĝis de loko al loko pli internen, t.e. de la urbo Ningbo al Yonkang, Lishui, Qing, Yuan, Jangshan, Pucheng, Napin. La prezo de materialoj aŭ ĉiutagaj bezonaĵoj aŭ produktoj flugrapide plialtiĝis, dum kapitalistoj kaj komercistoj gajnis pli multe da mono. Kontraste, la ordinaraj, simplaj homoj vivis malriĉe kun doloraj suferoj. 

Bona ago survoje 

Survoje, mi faris ion bonan.

Militatempe, sub freneza japana bombado, multaj studentoj ne povis daŭrigi siajn studojn, ĉar la Universitatoj estis detruitaj. Kaj sur la ŝoseoj homamasoj - ofte familioj kun siaj infanoj - iradis kiel tajdofluo, iu norden kaj aliaj suden, preskaŭ sencele; iliaj vizaĝoj, sen ia rideto, nur kun larmosignoj, pleniĝis de malespero.

Dum mi estis enuanta, starante ĉe vojrando, renkonte venis junulino kun okulvitroj, ĉirkaŭ 20-jaraĝa, aspekte universitata studentino, ruĝa, laca kaj ŝvitoplena, kiu piedmarŝis iom balance; krom multaj libroj ŝnurigitaj surŝultre, ŝi jam havis nenion. Laŭ mi, al ŝi doloris la piedoj kun vezikoj pro longvoja irado.

Sarĝaŭto de mia kompanio estis veturonta aliloken por ŝarĝi varojn kaj mi, eksciinte, ke ĝi veturos en la saman direkton de tiu junulino, konsilis la ŝoforon alporti ŝin al celo. Enaŭtiĝinte, ŝi al mi dankis kun larmoj kiel malligitaj perloj, kaj senĉese al mi diris: «Dankon! Dankon kaj koran dankon!». 

Maldungo 

Iutage, kiam la tuta kompanio (inkluzive de la familianoj de la oficistoj) translokiĝis en la valon inter montoj apud ŝoseo, rifuĝantaj kapitalistoj sentis sin en malfacilaĵoj pri vivtenado, kaj intencis maldungi parton de siaj laborantaj oficistoj.

Jam je la dua horo posttagmeze, ankoraŭ neniu tagmanĝis. Nenio estis aĉetebla, estis nur salitaj legomoj; mi aŭdace ordonis al la kuiristoj pretigi tre simplan manĝon par satigi ĉiujn.

Kvankam la manĝo estis nebona, tamen pli bona ol la malsato, oni dankemis pro mia iniciato kaj kuraĝo batali kontraŭ la kapitalistoj.

Ĉiuj ne nur ne riproĉis, sed ankaŭ aprobis min, ke mi faris ĝuste kaj bone.

Kelkdekoj kun ĉagreno dise foriris serĉi sian celon kaj vivmanieron, ricevinte kvanton da eksigmono egalan al 3-monata salajro, ĉar ili maldungiĝis. 

Nova situacio 

Atinginte la urbon Longquan, la kapitalistoj komencis sian komercadon, konstruante sufiĉe belan oficejan domegon.

Tiu urbo, malgranda kaj sekura en la montaro, situis sude de provinco Zhejiang, proksime al provinco Fujian. Tial do oni starigis filion de la kompanio en urbo Nanping.

Bonŝance, iu fakestro komisiis al mi ofic-veturon al Nanping. Mi foje sopiris tien vojaĝi; oni diris, ke tie la vetero estas konstante printempa, nek tro varma nek tro malvarma.

Mia tasko estis sekvi iun ŝarĝaŭton plenan de kotonfadenoj. Ĉe la pramejo - la suno jam estis subiranta, kaj la deĵortempo baldaŭ finiĝonta - la pramistoj, pretekstante ke la ŝarĝaŭto tro pezas, rifuzis transirigi ĝin. Kion fari? Mia cerbo vigle penegis; momenton poste, mi ekmemoris ĉinan proverbon: «Per granda monpremio certe estiĝas kuraĝulo». Do, mi promesis, se ili irigus mian veturilon trans riveron, doni tiom multe da mono, kiom ili dezirus. Tiel mi pace atingis la cel-lokon.

Imageble, la kapitalistoj tre ĝojis, ĉar ŝajnis al ili ke la mono enfluis en iliajn poŝoĵn pere de mi.

Fine, iu direktoro restigis min tie. Bonege! En tiu filio, bele konstruita kun ĝardeno, troviĝis ankaŭ dormoĉambroj kun elegantaj mebloj por oficistoj, kaj la manĝoj estis kuiritaj riĉe kaj bonguste; precipe, la ĉiutagaj devoj ne pezis, kvazaŭ en alia mondo. La japanaj agresantoj neniam atingis tiun lokon.

Dum kelkaj jaroj, mi luis privatan domon por loĝigi mian familion, kaj ene ĝin beligis pli komforta. Iuj kolegoj ofte venis ĉe min por vetludado post laboro. 

Mia religia vivo 

Ĝis nun mi ankoraŭ ne menciis pri mia religia vivo.

Ĉiuloke, kie mi alvenis, mi ofte serĉis katolikan preĝejon. La urbo Yangkang estis malgranda, nur kun unu strato rekta, plejparte detruita de japana bombado. Oriente, en pli silenta angulo staris preĝejo kun tri ĉinaj ideografajoj: Tian-Zhu-Tang, nome katolika preĝejo. Iudimanĉe mi eniris ĝin. Ene, tre simpla konstruaĵo, transformita el budaisma templo. Iu sacerdoto el la urbo Hangĝoŭ, samaĝa kiel mi, misiis kaj animzorgis la tieajn kredanojn. En tiu «domo», malgranda sed plenplena, la samkredanoj kantis aŭ preĝis dialekte, kaj mi ne komprenis.

Aliloke, malproksime, staris ankoraŭ pli granda preĝejo, kiun prizorgis usona pastro.

Translokiĝinte denove al la urbo Longquan, ĉiudimanĉe mi regule piediris al la preĝejo. Ĝi situis majeste kun speciala konstruaĵo, kie kunloĝis tri pastroj, nome du kanadanoj kaj unu ĉino.

Apud la preĝeja konstruaĵo estis alia korto kun ĝardeno, ĉirkaŭita de brika muro, kaj loĝejo por tri-kvar kanadaj fratulinoj, kiuj kuracis senpage malriĉajn malsanulojn kaj prizorgis la vivon de la pastroj. Miaj kolegoj, el kiuj iuj scipovis paroli angle, ofte babiladis ŝerce kun la fratulinoj, sed mi ne.

Ĉe alproksimiĝo de la kanonfajro de la japanaj agresantoj, la fratulinoj reiris hejmlanden.

La kanada paroĥestro tre ŝatis min, pro tio, ke mi povis ludi orgenor por akompani himno-kantadon de l’ fideluloj, kaj por estigi pli pian etoson en Diservoj.

Atinginte la urbon Napin en montara regiono, dimanĉe mi kutime aliris preĝejon. Kaŭze de mia loĝejo fora, de la vojoj zigzagaj kaj neglataj sen normala trafikilo, oni devis piediri tien kaj reen. Tial, do, mi ofte malfruis al preĝejo.

Ĉar tiu loko situis ĉe la marbordo, plejnombre la kredanoj estis fiŝistoj, tre piaj adorantoj, el kiuj multaj eniris la preĝejon nudpiede. Post celebro de la sankta Meso, mi vizitis la pastron, kaj kun li babilis. Poste m eksciis, ke li estas hispano.

Iufoje, vagante en provinco Jiangxi, mi eniris preĝejon, dum mi estis vestita per militista uniformo. Iu persono, mezaĝulo, ekrigardis min kun surprizo, ne dirante eĉ unu vorton. Mi ĉirkaŭrigardis la ornamaĵojn de la preĝejo, kaj demandis: «Ĉu vi estas ĉi tiea pastro?». Li, embarasite, ne povis nei, sed balbutis: «Je-e-je-s». Mi mem konigis al li: «Ankaŭ mi estas katoliko». Aŭdinte, li trankviliĝis. Efektive, la japanaj invadantoj detruis preĝejojn, buĉis homojn kaj perforte senhonorigis virinojn, inkluzive de fratulinoj, maljunulinoj kaj neplenkreskaj knabinoj.

S. P. Kaiz - (daŭrigota)

al la indekso


 

D-ro Josef Kondor por Lepruloj 

MODESTA KAJ KONSTANTA… FARIĜIS GIGANTA 

D-ro Josef Kondor, hungaro loĝanta en F.R. Germanio, estas konata en Esperantujo pro sia agado favore al la lepruloj. Espero Katolika petis lin verki noton, por konatigi tion al nesciantoj, kaj instigi al kunlaboro. Li respondis: 

Nia Por-leprula Agado en la Johannes-Gimnazio vigle daŭras, jam de pli ol 25 jaroj, sub la gvidado de patro Richard Ott, kaj mia modesta kontribuo al la Agado okazas jam de pli ol 12 jaroj, helpe de dulingvaj glumarkoj, kiuj en la germana kaj en Esperanto alvokas la homojn por helpi al la lepruloj. Tiuj ĉi glumarkoj cirkulas jam de 12 jaroj tra la mondo, kaj varbas tre efike por la Por-leprula Agado. Ĝis nun ni povis enspezi el la glumarkoj pli ol 55.000 germanajn markojn (ĉirkaŭ 27.000 usonajn dolarojn). 

 

Unu el la multaj glumarkoj eldonitaj de D-ro Kondor favore al la Lepruloj

 

 

 

(noto de la TTT-ejestro): kvankam ĝi ne aperis en EK 2/1987, tamen, honore al d-ro Kondor, por ĉi tiuj paĝoj ni publikigas ankaŭ la pli malnovan - kaj plejgrandkvante  presitan - version de la glumarko (tiu ruĝkolora).  

 

Multaj personoj, precipe el nepagipovaj landoj (Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando), helpas al ni per alsendo de valoraj poŝtmarkoj, sondiskoj, pupoj. Ankaŭ gravaj mondonacoj alvenas, de tempo al tempo, el diversaj landoj, kiel ekz. Italio, Danlando, ktp. Multe helpis kaj helpas al ni la loka tag-gazeto «Rheinzeitung», kaj Esperanto-gazetoj kiel «Heroldo de Esperanto», «Espero Katolika», «Monato», «El Popola Ĉinio», kaj ne en la lasta linio la elsendoj de Esperant-lingvaj radiostacioj kiel ekz. ORF (Aŭstrio), Pekino, Radio Vatikana, SRI (Svislando), Pola Radio, Radio Budapest.

Kiu deziras helpi, bonvolu sendi por 1 folio (32 glumarkoj) la egalvaloron de 2 germanaj markoj. Per tiu ĉi agado ni propagandas Esperanton kaj efike helpas al la lepruloj. 

Josef Kondor, F.R. Germanio

al la indekso


 

KORO VARMAS, OKULOJ BRILAS 

E3, pri kiu ni skribis en EK 10/1986, modele pluaktivas, kaj pro tio ni tre volonte ĉerpas longan fragmenton el ties decembra cirkulero «VIDU». 

«Antaŭ tempo mallonga, la ĉeĥa pensulo kaj aŭtoro Václav Havel diris ke li morale subtenas ĉiujn homojn, «kiuj klopodas laŭte vortigi kion ili pensas, spite devigon al senhomiĝo staras sur la flanko de homo kaj provadas sin dediĉi al pli bona mondo - mondo sen militoj, sen regado de la mensogo, sen perforto, sen humiligo kaj sen neniigo de tiu parto de la kosmo, kie ni vivas». Li paroligis la ĉeĥan filozofon Patocka, kiu instruas, ke estas bone «kredi je tio, kio valoras la penon sub ĝi suferi». Resume: ĉiu el ni povas kompreni, ke ankaŭ li/ ŝi - kiom ajn sensignifa kaj senpotenca - kapablas aliigi la mondon!!

Jen, kion mi dudekon da jaroj klopodis kune kun vi praktiki en maniero propra kaj pedanta: «eksterigi la internan ideon de Esperanto»; aliigi la malluman mondon de homoj nenecese blindaj en mondon lumantan, helpi al blinduloj neoperacieblaj per lerniloj kaj literaturo, kaj al malforte vidantoj per okulvitroj. Kaj rilate al nia dua projekto en Nikaragvo: kompetenta helpo deĵorkapabliga kaj eĉ sporto por handikapitoj. Certe, ni parolas pri akveroj en senborda oceano de mizero: ne pli sed nepre ne malpli...

 

La plej ĵusa glumarko eldonita de S-ro Tuinder por Agado E3

 

Kiel unuopulo oni certe ne povus elteni tian gigantan fortostreĉon, se, lige kun multe da helpantaj manoj li restas staranta dum pluvoj kaj ŝtormoj. Mi do direktu sinceran dankon al ĉiuj, kiuj montriĝis fidelaj dum la pasintaj jaroj. Freŝdate mi spertis kiel vigla kaj laborema povas esti 75-jarulo. La sindikata ligo de katolikaj geinstruistoj en nia regiono festis jubileon kaj decidis en tiu kadro subteni gravan projekton por la Tria Mondo. Tiel oni turnis sin al... AGADO E3. Kaj jen: dum kelke da monatoj fervoraj geinstruistoj de Mez-Kenemerlando kolektis pli ol 4000 nederlandajn guldenojn favore al brajlopapero por presejo RUBÉN DARIO en Managvo. Multe da danko al la iniciatintoj. Donaco tre kuraĝiga!

Neĉiutaga okazintaĵo estis la vojaĝo de la ganaa misiisto Jan Straathof kune kun E3-aktivuloj al Ĉeĥoslovakio. Pro subita malsaniĝo (diabeto) kaj eĉ enhospitaliĝo tre bedaŭrinde nia ŝatata pastro Jos Cramers, la plej granda optikisto de la mondo, ne povis kunveturi kun ni!! 

2.4.1983: oni festas la 25.000-an “Kliento”-n de Patro Jos Cramers 

Niaj ĉeĥaj geamikoj gvide de D-ro R. Horsky aranĝis neforgeseblajn aŭdiencojn ĉe Kardinalo Fr. Tomašek kaj Patriarko M. Novak, kiuj ambaŭ financis pezajn transportojn de okulvitroj al Ganao. En Prago ni aĉetis ĉe fabriko vastan kvanton da optika vitro kaj kadroj tre favorpreze. La intertraktadoin ĉeestis nia sinoferema helpanto en Hungario, la kara pastro Ludoviko Kóbor. Li promesis ke li klopodos sammaniere serĉi kontaktojn kun la sialanda optika industrio. Dankon al la karegaj gefratoj en Ĉeĥoslovakio, lando, kiu ĝis hodiaŭ modele kaj fidele kontribuadas al niaj diversaj projektoj. Dankon pro ĉi tiu ade memorinda semajno. Dume la du misiistoj jam revojaĝis al Ganao. Ili dissendis elkorajn salutojn kaj eldiras varman dankon!

Ni kore salutas kaj bondeziras vin ĉiujn, esperante ke vi helpos venontajn jarojn ebligi la konstruon de okulkliniko en Nandanagar (Hindujo). Ni esperu kaj vidu. La vorto DANKO ne cedos de niaj lipoj kaj plumo, ĉar kuntekste ĝi kvazaŭ “rimas” kun “lumo por homoj palpantaj en mallumo”.

 Geamike viaj:

Vera kaj Jacques Tuinder 

al la indekso


 

APEROS «EVANGELIAJ KAJEROJ» 

S-ro Philippe Cousson (KELI-estrarano) intencas lanĉi novan revuon. titolotan «Evangeliaj Kajeroj». Tiu ĉi revuo:

- estos laŭplane preskaŭ 100-paĝa, formato 13,5 cm x 21 cm;

- traktos Bibliajn kaj kristanajn temojn (ĉiu numero unu apartan temon;

- enhavos petitajn originalajn artikolojn, kiuj pritraktos diversajn aspektojn de la temo;

- aperos duonjare, en aprilo kaj oktobro (koncernaj artikoloj alvenu antaŭ januaro por la aprila numero, kaj antaŭ julio por tiu oktobra). Planataj temoj:

1) la Biblio (el kie fontas nia fido);

2) ekologio (kiel ni administras la teron);

3) la spirita vivo (ne mi mem, sed Kristo vivas en mi);

4) komunikado;

5) la Regno de Dio (ĝia veno: kiam? Kiel?);

6) arkeologio (radikoj de la historio);

7) la Sankta Spirito (donaco de Dio);

8) la peza Eklezia historio (la ŝarĝo de la tempoj);

9) Apokalipso (kiel kompreni?);

10) Evangelio kaj kulturo (misii al tieaj kaj tiamaj homoj).

Al la nova iniciato, niajn katolikajn bondezirojn!

 

al la indekso


 

 

LA EKUMENA TRADUKO DE LA BIBLIO PROGRESAS 

Kun ĝojo mi sciigas, ke ekde la 26-a de oktobro 1986 la Ekumena Biblia Traduko de la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) atingis la fazon de la fina redaktado, kun ĉi tiu plano de laboroj: dum 1987 oni eldonos, fare de pastro Bernhard Eichhorn (F.R. Germanio), la Deŭterokanonojn tiel ke almenaŭ oni havu kompletan tradukon de la Biblio por la liturgia uzado de la Katolikoj kaj Ortodoksoj; poste oni revizios la historiajn librojn de la Malnova Testamento; sekve, la restantajn de la Malnova Testamento; kaj fine tiujn de la Nova Testamento.

La Ekumena Traduko de la Biblio - post la starigo de nova centro en Ateno, Greklando, kaj la ebleco por mi vivi duonan monaton en Ateno kaj duonan en Raveno kun kelkaj restadoj en Romo - videble progresas, kaj mi esperas, ke baldaŭ la Ekumena Traduko estos realaĵo, tiel ke la Dia Vorto estu konata tra la tuta mondo ne nur de la kredantoj, sed ankaŭ de la nekredantoj.

Sac. Angelo Duranti 

(*) Nomiĝas Deŭterokanonaj la libroj: Tobio, Judita, Unua kaj Dua Makabeoj, Sirakido, Saĝeco, Baruko, Letero de Jeremio kaj aldonaj fragmentoj de Ester kaj Danielo.

Ĉi tiuj libroj ne apartenas al la Kanono (oficiala listo de la sanktaj libroj), kiun fiksis la hebreaj rabenoj fine de la 1-a jarcento. La kristana pra-eklezio estis necerta pri ilia kanoneco, kiun ĝi definitive akceptis pli poste: la romkatolika eklezio tion faris oficiale en la 4-a jarcento; dum la ortodoksaj eklezioj neniam faris oficialan decidon, sed fakte inkluzivas ilin en siaj Biblioj. La protestantaj reformaciuloj de la 16-a jarcenco, kiuj nomis ilin Apokrifoj, ne agnoskis ilian kanonecon; tamen, la protestantoj rigardas ilin edifaj, kaj foje publikigas ilin kiel apendicon de la Biblio. (N.d.R.)

al la indekso


 

MALFACILA SITUACIO 

En 1946 la orient-rita Ukrajna Katolika Eklezio estis kontraŭvole devigita «eks-katolikiĝi», kaj ekde tiam ĝi oficiale ne plu ekzistas en la lando. Fakte, tamen, ĝi ekzistas, kaj starigis centran Komitaton por pledi por sia rajtigo. Tio kaŭzis arestojn kaj kondamnojn.

Antaŭnelonge la centra Komitato de ukrajnoj-katolikoj sendis al la registaro de Sovetunio leteron, el kiu ni ĉerpas fragmentojn:

 

Ukraina preĝejo en Belgio 

«En la jaroj 1946-1949 estis perforte likvidita la Ukrajna Katolika Eklezio, sed reale nenia likvido okazis, ĉar kredon al Dio kaj Dia Eklezio per neniu sinodo eblas likvidi. Oni povas korpe likvidi kredantojn, unuope aŭ amase. Ĉar amasa likvido dc kredantoj en 1946-1949 ne okazis, la Ukrajna Katolika Eklezio vivas kaj estas sana, kaj ĉiutage nur kreskas en katakomboj de Ukrajnio. Ĉiu nova ondo de persekutoj nur fortigas la Ukrajnan Katolikan Eklezion en katakomboj. Retrorigardante la pasintajn 40 jarojn oni vidas, ke realiĝis la profetaj vortoj de Jesuo Kristo: «Kaj la inferaj malamikoj ne venkos ĝin».

La Monda Katolika Eklezio, kaj interalie la Ukrajna Katolika Eklezio, neniam elpaŝis kaj elpaŝas kontraŭ la Stato. Kontraŭe, la historio montras ke diversaj Ŝtatoj diversmaniere elpaŝis kaj elpaŝas kontraŭ la Eklezio: tiel, ekzemple, kiam en 1914 la rusa cara armeo eniris Okcidentan Ukrajnion, kiu tiutempe estis parto de la Aŭstria-Hungara Imperio, oni komencis aresti ukrajnajn katolikajn episkopoin, oni devigis pastrojn apostati de la katolika kredo. Sed nek pastroj, nek kredantoj apostatis. Ili restis fidelaj al sia katolika kredo, sia gepatra bizantia rito, sia gepatra lingvo kaj siaj popolaj tradicioj.

La Monda Katolika Eklezio kaj interalie la Ukrajna Katolika Eklezio neniam aprobis kaj aprobas ŝovinisman naciismon, de kiu ajn ĝi venu. La Katolika Eklezio ĉiam elpaŝis kaj elpaŝas favore al amikeco inter la popoloj, por socia justeco, kontraŭ pendumiloj, kugloj, hakiloj kaj vipiloj, uzataj por rompi batalantojn por religia kaj nacia libereco.

La Ukrajna Katolika Eklezio postulas nenion eksterordinaran, nur sian rajton, kiu enestas en Konstitucio de Sovetunio kaj estas garantiita de ĝi (art. 52, libereco de konscienco).

Nuntempe la tuta mondo vidas, ke la agado de la Monda Katolika Eklezio, kaj precipe la agado de Papo Johano Paŭlo la 2a, estas ne ŝtato en ŝtato, sed agado por paco, frateco kaj amikeco inter la popoloj, kontraŭ perforto kaj terorismo, kontraŭ religia, rasa, nacia kaj ajna alia malamo, por utila laboro kaj justa partoprenigo...». 

(El la ukrajna lingvo tradukis kaj informis Oksana Petrenko)

al la indekso


 

MOVADE

Evaldo Pauli,

Mil Jaroj de Kristana Filozofio

Eldonejo Simpozio, Florianópolis (Brazilo) 1985, 260 dense presitaj paĝoj, proks. 35 ned. gld.

 

Ekde plej fruaj epokoj homoj de la Eklezio klopodis pravigi la dogmojn kaj instruojn de la Kredo, per argumentoj ĉerpeblaj en la homa intelekto kaj surbaze de faktoj kaj fenomenoj troveblaj en «la naturo». Kaj same ankaŭ inverse. Oni povas eĉ rajte diri, ke la eklezia doktrino disvolviĝis kaj profundiĝis dank' al la senĉesa aperado de ĉiam novaj aŭ renovigitaj misasertoj fare de «paganoj» kaj «herezuloj», kiujn defendantoj de «la vera kredo» devis refutadi, ĉu per ĉiam aliforme prezentitaj logikaj/ dialektikaj analizoj, ĉu per citaĵoj el la Biblio, ĉu per ambaŭ kune. Ofte tio okazis per predikado kaj publika debatado, kiuj bedaŭrinde lasis neniujn aŭ nur resumajn spurojn en skriba formo. Sed feliĉe pliparto sukcesis postvivi en libroj. Multrilate tiuj filozofiaj-teologiaj dokumentoj ankoraŭ hodiaŭ atestas pri la saĝeco kaj la mensa penetremo de homoj el fora pasinteco, kies intelektajn kapablojn certe ne superas modernaj cerbumantoj. Ekzemple, la pensoĉenoj de Boethius nenion devas envii al tiuj de iu Bertrand Russel; ambaŭ ja streĉas la meningojn ĝis ŝiriĝopunkto. Tiu teoriumado cetere neniel ĉesis, kaj eksterdube plu daŭros ĝis kulmino de la tempoj.

Nu, multnombras jam en naciaj lingvoj kompilaĵoj pri ĉiuj tiuj pripensoj kaj debatoj; des pli ĉar tuta vico el la defendintoj kanoniziĝis kaj ricevis la epiteton «Patro de la Eklezio». Profesoro Evaldo Pauli, kiu cetere ankaŭ pioniras en Esperantujo kiel ĉefredaktisto de la altkvalita filozofia revuo «Simpozio» (Eld. Gersi Bays, Chapecó SC, Brazilo), en tiu ĉi sufiĉe ampleksa verko - vera raraĵo kaj eĉ unikaĵo en nia medio - li donas miaopinie elstaran superrigardon pri la vivo, verkaro, kaj pensado de ĉiuj kristanaj pensantoj el la pasinteco, kaj de iliaj kontraŭuloj tiel de bonkonatoj kiel de preskaŭ nekonatoj, kune kun esencaj citaĵoj kaj fojfoje trafaj kromrimarkoj kun rilato al pli aktualaj teorioj, Almenaŭ ĝis la kulmino de Mezepoko (13-a jarcento).

Bunte desfilas en ĝi ĉiuj pritemaj skoloj - de platonismo trans patristiko ĝis skolastiko - kaj ĉiuj figuroj - de Atenagoras kaj Origenes trans Athanasius kaj Augustinus ĝis Berengarius kaj Johano el Salisbury. Kurte: profesi-nivela traktaĵo tiele prezentata, ke ĝin sendube kapablas apreci ankaŭ neprofesiaj sed penskapablaj interesiĝantoj. Ĉiun ĉapitron enkondukas skizo pri la ĝenerala historia situacio.

(Re)leginte tiujn debatojn, mi denove konvinkiĝis - se bezone - ke vere «ekzistas nenio nova sub la suno». Ja, kvankam ni hodiaŭ disponas multrilate superan sciaron pri strukturoj kaj fenomenoj de la kosmo kaj de la homa psiko, same kiel pri ekzegezaj detaloj kaj pratempaj cirkonstancoj, la vere fundamentaj (metafizikaj) demandoj restas same akraj kaj respondendaj: kiu kaj kia estas Dio, kiu kaj kia estas la homo, kiuj kaj kiaj estas aŭ estu la rilatoj inter tiuj du.

Ĝena, almenaŭ por eŭropano, tamen estas la sistema esperantigado (legu «kripligado») de propraj nomoj de lokoj kaj personoj. En tiaspeca verko ĝi estas laŭ mi bremso pli ol akcelilo. Sed ankoraŭ pli ĝena, eĉ agaca, estas la pakaĵo en kiu la ekspono prezentiĝas. Kvankam la libro impresas tre plaĉe, la preso estas tre klara, kaj la papero bonkvalita, svarmas kaj pululas eraroj ĉiuspecaj: gramatikaj, ortografiaj, stilaj, kaj kompostaj. Ŝajnas ke neniu kontrolis la manuskripton kaj neniu korektis la kompost-provaĵojn. Supozeble la ampleksego mem de la entrepreno ne permesis zorgan prirabotadon de la tekstoj. Esperu ni, ke en la estontaj verkoj de tiu eminenta aŭtoro, kiu promesas iom post iom krei kompletan Enciklopedion pri Filozofio en Esperanto, estu dediĉita atento ankaŭ al tiu ĉi kroma, sed ne neglektinda, aspekto.

Do: kiu ne timas krakrompi la amaran ŝelon, povos ĝui ege bongustan nukson... 

Manuel Halvelik, Belgio

al la indekso


 

MOVADE

Erwan ar Mengai,

La ŝuisto de Gwidel

Eldonis Les Presses Bretonnes, Saint-Brieuc, Bretagne/ Bretonio, Francio. 92 paĝoj.

 

Temas pri simpla rakonto laŭ bretonaj legendoj, en Esperanto-traduko ne la plej bona, tamen ĝuebla. La legendo estas nek evangelia vorto nek teologia traktaĵo, tamen la legantoj povas enpensiĝi pri kelkaj pecoj kaj tiri instruon el la tuto de ĉi tiu rakonto: niaj prapatroj imagadis legendojn por instrui.

Anstataŭ antaŭparolo, oni povas legi: «Ni ne ŝokiĝu pro la familiareco, respektoplena cetere, kun kiuj la personoj alparolas la sanktulojn: tiu familiareco estas natura ĉe bretonoj, same kiel estas nature aŭdi ilin pri la morto kaj Satano, tiuj herooj de preskaŭ ĉiuj iliaj rakontoj».

Josef Kondor

al la indekso


 

GRANDAĜA, SED ANKORAŬ AKTIVA 

Karaj Amikoj: 

kvankam mi havas malmulte da tempo por skribi, pro mia maljunaĝo kaj malforta sanstato, tamen mi ne volas tute rompi ligilon kun Vi, sciante, ke koresponda ligilo ankaŭ estas ia faktoro, kiu helpas kaj apogas esperantan agadon.

Do mi informas unue, ke mi ricevas regule nian revuon EK. Nun mi tralegis la numeron 6/1986, kiu estas vere riĉa kaj interesa. Speciale mi aprobas la artikolojn: 1) Malbone pri la Atestantoj de Jehovo; 2) Por starigo de dialogoj de l' Esperantistoj; 3) Nova fonduso: Evangelizado per Esperanto.

Tiun lastan aferon mi jam antaŭlonge pripensadis kaj nun proponas daŭrigi. Ĉar hodiaŭ vivas multaj homoj, kiuj pretas volonte apogi utilajn entreprenojn.

Mi mem volus ankaŭ sendi al Vi monon, tamen tio nun ne eblas en nia situacio. Do mi deklaras celebri tri sanktajn Mesojn al profito de tia nova fonduso, kaj post la plenumo de ili mi sciigos Vin.

Simile mi volas Vin konigi, ke surbaze de Via anonco en numero 5/1986 mi akiris du korespondantojn el Zairio kaj unu el Pollando. Korespondantoj el Zairio troviĝas en malfacila situacio: mankas lernolibroj, vortaroj, legaĵoj esperantaj. Mi helpis ilin iomete, sed ne sufiĉe. Mi sciigis ilin, ke ili serĉu helpon ĉe francaj samideanoj. Do mi proponas tiuokaze, ke stariĝu sekcio de tiaj materialoj. Pluraj esperantistoj havas multe da tiaj objektoj, ili ne konservas ilin kaj ofte forĵetas, sed aliaj ilin tre bezonas (*).

Mi ankaŭ informas, ke en Pollando troviĝas viva asocio de vegetaranoj, inter ili multaj katolikoj kaj esperantistoj. Ili ne nur praktikas vegetarismon, sed samtempe malaprobas alkoholon, fumadon kaj ceterajn narkotaĵojn. Pluraj el ili adeptas jogon.

Eble en aliaj landoj tia movado troviĝas. Ĉu ne estus oportune sciigi niajn legantojn pri tio per kompetenta artikolo?

Mi, kvankam vegetarano (freŝa) ne estas sufiĉe sperta je tio. Mi jam finas per bonvolaj salutoj al Via Redakcio. 

Sac. Stefano Motyka, Pollando

 (*) La Centra Oficejo de IKUE sendis senpage, dum januaro 1987, pli ol 100 kilogramoj da esperantaj revuoj kaj libroj: al Ĉinio (24 adresoj!), Argentino, Brazilo, Kolombio, Koreio (Suda), Madagaskaro, Malto, Nepalo, Peruo, Venezuelo kaj Zairio. La koncernaj kostoj estis eltenitaj de du donacintoj, kiuj deziras resti anonimaj; se venos aliaj monoferoj, oni povos daŭrigi la ekspedon de esperantaĵoj.

al la indekso


 

AFORISMOJ 

 

* La plej konvinkaj mensogoj konsistas el partoj de vero.

* La scienco ŝanĝas la mondon, sed ne la homon.

* Neniam kritiko forigis genion.

* Amo estas blinda; gedziĝo donas al ĝi vidkapablon.

* Amo estas kiel luno: ĝi aŭ kreskas aŭ malkreskas.

* Amo devas ne esti duopa egoismo.

* Nenio pli elokventas ol konversacio de silentaj geamantoj.

 

al la indekso