Enhavo de Espero Katolika numero 11/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo: Frato Francisko laŭdas Dion

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO 

Karaj legantoj! 

En la katolika tradicio, la monato Novembro estas speciale dediĉita al memorigo de la karmemoraj mortintoj. Fine de la monato komenciĝas Advento, tempo prepara al Kristnasko. Pri ambaŭ temoj vi trovos kontribuaĵojn en ĉi tiu numero.

Espero Katolika, la plej malnova ankoraŭ aktuala Esperanto-revuo (fondita en 1903!), fariĝis fidela amiko al multaj homoj en diversaj mondo-partoj. Pluraj leteroj esprimas aprobon kaj gratulon. Ni konsideras serioze kaj sen ofendiĝo ankaŭ la eventualajn kritikojn.

Foje alvenas leteroj de homoj, kiuj sopiras ricevi la revuon, sed ne povas pagi la abonkotizon. Ni klopodas helpi laŭpove. Ĉia libervola kunhelpo de legantoj estas bonvena.

Oni povas - krom,.. reaboni mem la revuon - konatigi ĝin, transsendi ĝin, sendi al ni kroman abonkotizon, ktp...

Ĉiuokaze ni dankas pro via amikeco. 

La Redakcio

 al la indekso


 

KIEL TRANSIRI

 

Kiel transiri la mallumon de ĉi korpo,

kiu kurtene ĝenas al okuloj miaj!

Por pli proksima esti, por pli esti Via,

ho, ĵetu de la Kruc’ rigardon al mi orfo!

 

Sur ĉio homa falis laco triste prema,

kio terĝuon proponadis ebriigan,

kaj nun la vojon serĉas al Vi feliĉigan

dolora koro mia de l’ malpleno plena.

 

Mi lumon sopirante, vorton konsolpovan,

la vivon donas, jen, al Via mano rava

por kredon el ĝi havi de la forto nova,

venonte, fine, al haveno Via sava.

 

Ĉar la animo sata de malveraj vanoj,

resani povas nur per Via sankta mano.

 

Ante Jakŝić (1912), el la kroata tradukis Jozef Riječanin

 

A. Jakŝiĉ, kroata katolika poeto, aŭtoro de dek versvolumoj, tri romanoj kaj unu libro de rakontoj.

 

 

Laŭdata Vi estu, Sinjoro, pro nia fratino korpa Morto...

 

al la indekso


 

 

FRATINO MORTO LAŬDAS DION

 

 Kion pensas juna katoliko pri la morto?

Tion respondas jugoslava novico en la franciskana ordeno

 

Mi pensadas pri la morto. Mi pensadas pri la morto kiel katoliko, kiel franciskano, t.e. estonta franciskano: mi ja estas novico en la ordeno de Sankta Francisko el Asizo. Inter la preskaŭ okcentjaraj muroj de nia monaĥejo, en la krepusko de mia kapelo radianta silenton kaj kvieton, mi ofte meditas pri la morto. Jenaj pensoj kreiĝas en mia menso: miaj gepatroj jam havas pli ol sesdek jarojn...

Kio estas la morto, kial mi devas morti? - Multas en mi la demandoj. Aro da respondoj eksonas rememore laŭ multaj ismoj, diversaj teorioj kaj iam legitaj libroj, sed forĵetante ilin mi - kvazaŭ tirata de iu nekonata forto - enmanigas la Biblion, kiu laŭ mi estas la Vorto de Dio. Mi sentas kaj kredas, ke sur la paĝoj de la Sankta Skribo troviĝas la Respondo lige al la morto.

Kaj la Biblio diras: «Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono» (Genezo 2, 7-9). Dio avertis homon: «sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos» (Genezo 2, 17). Adam kaj Eva, la unuaj homoj, la pragepatroj, ne estimis ĉi tiun ordonon de Dio: «… ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis» (Genezo, 3, 6). La malobeo al la dia ordono, la peko, estas la kialo de la morto. Ni, la homoj de la hodiaŭa mondo estas idoj de Adam kaj Eva. De ili ni heredis la pekon, la pekemon, tial ni vivas paŝante al la morto. Sankta Paŭlo tiel skribas pri tio en sia epistolo al Romanoj: «Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis» (Romanoj 5, 12).

Niaj nuntempaj konversacioj pri la morto plej ofte temas nur pri la nuliĝo de la korpo. La Nova Testamento distingas la morton de la animo. Ankaŭ ĝin la peko kaŭzas kaj ĝi manifestiĝas en la rompita homa kontakto kun Dio. Por la homo ĝi estas eĉ pli danĝera, tial Sankta Mateo konsilas: «Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena» (Mateo 10, 28). Kiom da homoj mortintaj ĉirkaŭ ni!? Kiom da homoj ne deziras Dion!? Kiom da homoj, kiuj vivas nesciante, ke la kruco de Jesuo Kristo, Filo de Dio, forviŝis la animan morton, kaj ebligis iun novkvalitan komunecon kun Dio-Patro.

La morto estas la sola tutcerta okazaĵo en la vivo de la naskitoj. La morto estas turnopunkto, kaj la plej grava afero en ĉies ekzistado, tamen temp-al-tempe malgrandiĝas la nombro de tiuj, kiuj okupiĝas pri ĝi. Ŝajnas al mi, ke neniam en la historio oni parolis tiel malmulte pri la estingiĝo de la propra personeco. Oni ja mencias militojn, murdojn kaj mortojn: iuj, ie mortis, mortas kaj mortos. Iuj... La hodiaŭa mondo ne havas kuraĝon konsciigi la morton. Sed se ni deziras, ke nia vivo havu sencon, ni bezonegas alfronti la morton, havi firman starpunkton lige al ĝi, ĉar la vere homan ekzistadon donas kaj kreas la preparita morto. La silento ne plilongigas la vivon.

Sankta Francisco, la sanktulo laŭ kies vivekzemplo mi volas kaj lernas fariĝi pli kristeca, ne timis la morton. Kontraŭe! En la Kanto de la krejtaĵoj li nomis ĝin fratino:

 

“Laŭdata estu mia Sinjoro, pro nia fratino, Morto de l’ korpo,

kiun neniu vivanta homo povas eviti”

 

kaj ĉiuj liaj biografiistoj digne akcentas: “li mortis kun psalmo sur siaj lipoj”.

Sankta Francisko estas kredosigno al ĉiu homo, ne nur por kredantoj. Kian rilaton mi havas al la morto? Ĉu mi neglektas aŭ akceptas ĝin kun ĝojo, kiel li, kiun Papo Pio la dekunua nomis “dua Kristo”? Ĉu mi povos kaj scios morti kantante?

La kredantoj je Jesuo Kristo preĝas por la kristana morto. Ili faras tion por si mem kaj por aliaj. Ankaŭ mi. Unuavice al miaj gepatroj.

Zoltan Dukai, Jugoslavio

(el "Kontakto")

al la indekso


 

Prepare al Kristnasko

 ADVENTA HIMNO

 

En tiu sankta temp’ de atendo

ni ebenigu niajn vivpadojn,

ke la Sinjoro trovu nin pretaj

por sia veno.

 

Elstaraj pintoj iĝu malaltaj,

profundaj valoj leviĝu supren,

kaj ĉiu vojo konduku rekte

al sia celo.

 

Ĉar proksimiĝas la mond-Savanto

portante lumon al erarintoj,

kaj ĉiu homo vidos la Vorton

enkarniĝintan.

 

Kiam Li venos fine de l’ tempoj,

por juĝi homojn pro ties faroj,

mizerikordo Lia kaj graco

superu kulpon.

 

Ni Vin adoras, Elaĉetanto,

kaj Vian Patron kun flam-Spirito:

glor’ estu al la Sankt-Triunuo

tutan eternon. Amen.

 

P. Placyd Galiński OSB

el la pola tradukis P. Stanisław Płachta OFM

al la indekso


 

Prepare al Kristnasko

 

 ADVENTA KONSIDERO

 

«Plej trankvila tempo en la jaro»,

oni iam diris pri advento;

tagoj de medita sinpreparo

por la alvenanta festevento.

 

Male nun pelado nervoziga

en la stratoj, eĉ en hejma sfero,

propaganda bru’ aĉet-instiga

ĉar negoco iĝis ĉefafero!

 

Kion faras nia kristanaro

serve al pli alta vivo-celo,

en kruela mond’ per kontraŭstaro

por ebligo de kristnaska helo?

 

Inter materi-sklavar’ pagana,

blinde grandpotenc’, armad-adora,

devas distingiĝi hom’ kristana

pac-aktiva kaj karitat-fervora!

 

Se Francisco ja unuafoje

stalon Betleheman, «kripon», kreis ĝoje,

de l’ sanktul’ mirinda Krist-sekvado

ankaŭ nin inspiru jen laŭ gracodona grado!

 

Walter Mudrak, Aŭstrio

 

 al la indekso


 

La dua jarmilo de Maria

 

ATENDADO DE JESUO, KUN MARIA

 

En la jaro 2000 la kristanoj solenos la duan jarmilon de la naskiĝo de Jesuo. Temos pri konvencia dato, ĉar la ĝusta naskiĝjaro de Jesuo estas nekonata.

Analoge oni solenas nun la (konvencian) dumilan datrevenon de Maria patrino de Jesuo, konsidere ke la tiuepokaj knabinoj edziniĝis ĉirkaŭ la 15-a aŭ la 16-a vivo-jaro.

Kelkaj lokaj eklezioj (ekz. tiu de Filipinoj) kaj pluraj katolikaj asocioj solenas tiun Marian jubileon. Ĝian sencon bone klarigas latina enskribo sur medalo (de la jaro 1984) de la pilgrimloko Loreto en Italio: «La dumila jaro de la naskiĝo de la Virga Maria nin alkondukas al la dumila jaro de la Kristo-naskiĝo per dekses-jara Advento-tempo». Tio signifas ke, kiel la 4 advento-semajnoj (ekde la fino de novembro ĝis la 25-a de decembro) nin preparas al Kristnasko, la nuna tempo ĝis la jaro dumila estas tempo prepara al la granda Jesuo-jubileo. Kaj kiel Maria estis modelo de la atendo de la naskota Jesuo, tiel ŝi estas modelo de tiu ĉi preparo de la dua jarmilo de la Enkarniĝo de la Filo de Dio.

 

Gaudenzio Ferrari: Naskiĝo de Maria

(Vercelli, Italio, preĝejo S. Kristoforo)

 

En Italio, unu el la plej entuziasmaj akcelantoj de la Maria-Jubileo estas monsinjoro Amedeo Polverelli (amiko de nia Prezidanto pastro Duilio Magnani kaj de nia katolika Esperanto-afero). Li lanĉis la iniciaton de la «15-jara Rozario», tio estas, dediĉi (po unu) la 15 jarojn ĝis la 2000-a al meditado pri unu «rozaria mistero», nome, al unu parto de la Evangelio. Tiel:

- la jaro 1986 estas dediĉita al la anĝela anonco de la naskiĝo de Jesuo (Luk 1, 26-38);

- 1987, al la renkonto de Maria kun Elizabeta (Luk 1, 39-56);

- 1988, al la Kristnasko (Luk 2, 1-21);

- 1989, al la prezento de la infano Jesuo en la Jerusalema templo (Luk 2, 22-38);

- 1990, al la pilgrimo de la 12-jara Jesuo al la templo (Luk 2, 41-50).

Simile, la jaroj 1991-1995 estas dediĉotaj al la suferoj kaj morto de Jesuo; kaj la jaroj 1996-2000 al la resurekto kaj gloro de Jesuo kaj al nia eterna vivo kaj gloro, laŭ la espero, pri kiu Maria estas privilegiita modelo.

 

Maria, Patrino de Jesuo

 

«Kiel Maria preparis la naskiĝon de Jesuo, tiele ni hodiaŭ ripetas kun Ŝi la atendadon de la granda evento, kiu komencis la kristanan fluon de la historio» (Johano Paŭlo la dua).

Valoras aldoni, ke la atendo de la jaro 2000 ne estas nur pretigo de jubileo, sed sinpreparo al la glora fina Alveno de Jesuo.

Ĉar vera kristano vivas atende ke plenumiĝu la feliĉa espero kaj venu nia Sinjoro Jesuo Kristo (kp Tit 2,13). Ne hazarde la tuta Biblio finiĝas per la preĝvoko: «Venu, Sinjoro Jesuo!» (Apo 22,20).

B.C.

al la indekso


 

LA HOMA PATRINO DE LA DIA FILO

 Kiom homa estis Maria, la Patrino de Dio-Homo, al kiu ni hodiaŭ kronojn metas sur la kapon, kiel al Reĝino de l’ Ĉieloj kaj Sinjorino de l’ Universo!

Nia Fratino, kiu estas speciale elektita!

Vi, el nia plor-valo! Vi el inter ni...

Vi, implikita en niajn aferojn...

Vi, suferanta kiel ni kaj kiel ni laboranta...

Vi, ordinara, griza virino el homamaso...

Vi, vivanta per la pano, per kiu ankaŭ ni vivas...

Vi, amasiganta trunketojn kaj sterko-restaĵojn por la fajro, kiun Vi volas ekbruligi en via kabano, por baki platfarunaĵojn el greno propramane inter muelŝtonoj dispremita...

Vi, teksoflikanta disŝiritajn vestojn...

Vi, lavanta en torento kune kun aliaj virinoj...

Vi, paŝanta - eble iam per malpuraj piedoj - en la stratpolvo de urbeto...

Vi, pene portanta amforojn da akvo sur via kapo, sur kiun ni hodiaŭ kronojn metas!

Kiom pli proksima al la vero Vi estus, se en iu altaro oni montrus Vin kun amforo da Viva Akvo surkape!

Vi, tiom ordinara, kuireja, mastrumema, klopodanta, rapidanta...

Vi, havanta en la memoro milojn da aferoj, respondeca pri bagatelaĵoj, etaĵoj, malgravaĵoj...

Vi, tiom nin komprenanta...

Alkuru helpi nin, en polvon falantajn. Alrapidu helpi Vian popolon. Leviĝu por subteni nin!

Tio ĉi estas aŭdaca vokado de sopiranta homaro. En Nazareto oni certe same al ŝi vokadis. Foje venis najbarino pruntepreni iun ujon aŭ manplenon da greno, aŭ iom da faruno, aŭ eble por kapti karbereton - por ekbruligi fajron estingiĝintan en fajrujo; aŭ eble prunti iom da olivoleo, aŭ eĉ vesto por la edzo aŭ filo, kiu estis forveturonta malproksimen. Kiel malgravaj aĵoj!

Tian patrinon bezonas ĉiuj homoj, la tuta homfamilio. Kaj tia esta Maria, la Patrino de Jesuo, la Patrino de l’ Eklezio kaj nia Patrino!

Kvankam senfine granda, Ŝi estas por levi malgrandulojn. Vere homa Patrino!

Kard. Stefan Wyszyński

al la indekso


 

OMAĜE AL LA 1000-JARA JUBILEO

 Mi ĉiam kun intereso legas la revuon «Espero Katolika». Mi estis tre ĝoja tralegi, en numero 7-8/1986, artikolon de Jakub Szostak pri «Mil jaroj de kristanismo en Kieva Rus’» (mi preferas: Rusjo; dume diskutata estas: la Kieva Rutenio, ĉar Rutenio estas la latina nomo de Rusjo).

Antaŭ nelonge mi partoprenis solenan inaŭguron de nova ukrajna ortodoksa preĝejo en Belgio, konstruita omaĝe al la proksimiĝanta Jubileo. Mi sendas artikolon, esperante ke ĝi interesos la legantojn de «Espero Katolika». Mi mem estas ukrajnino. O.P.

La 23-24-an de aŭgusto 1986 en urbo Genk (Belgio) okazis solena inaŭguro de Templo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo, dediĉita al la miljara jubileo de kristanismo en Ukrajnio. Inaŭguro de nova ortodoksa preĝejo en okcidenta Eŭropo estas grava kontribuaĵo de ukrajnaj kredantoj por festado de la jubilea 1988-jaro. Por la inaŭgura ceremonio alveturis centoj da ukrajnaj elmigrintoj el Aŭstrio, Belgio, Francio, FRG, Danio, Svedio, Kanado, Usono; ĝin partoprenis ankaŭ multaj flandroj kaj germanoj. Dimanĉe la solenan Sanktan Liturgion faris Ĉefepiskopoj Konstantin kaj Anatolij (de Ukrajna Ortodoksa Aŭtocefala Eklezio, renaskiĝinta en la 1920-a jaro kaj tute sendependa de Moskva patriarko). Dum solenaĵoj kantis du korusoj: la eklezia koruso el Düsseldorf (FRG) kaj koruso «Ukrajnio» el Nilvange (orienta Francio).

La solena inaŭguro de la ukrajna ortodoksa preĝejo iĝis vera ekumena festo. Ĝin partoprenis kaj ukrajnaj ortodoksoj, kaj ukrajnaj katolikoj de la bizantia rito, kaj flandraj katolikoj, kaj protestantoj. Ankaŭ konstruo de ĉi tiu belega templo estas bona ekzemplo de sukcesa kunlaboro inter ortodoksa kaj katolika komunumoj.

Ni revenu iom al historio.

En la 1947-1948-a jaroj proksimume 20.000 ukrajnaj rifuĝintoj venas Belgion kaj multaj el ili eklaboras en karbominejoj ĉirkaŭ urbo Kenk. Jam en la 1948-a jaro, loĝante en barakoj kaj kun minimumaj financaj rimedoj, la rifuĝintoj fondas tie la ukrajnan ortodoksan parokejon de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo. En la 1978-a jaro la ukrajna komunumo en Belgio decidas konstrui novan ortodoksan preĝejon en Genk. Ekestas la Konstrua Komitato, kies animo iĝas familioj Derevjanko kaj Tertyŝnikiv. La plano ricevas aprobon de loka flandra administracio kaj diversspecan helpon de diversaj flandraj organizaĵoj. Komenciĝas kolektado de mondonacoj kaj jam la 19-an de septembro de la 1982-a jaro Ĉefepiskopo Anatolij (ukrajna ortodoksa Ĉefepiskopo por Parizo kaj okcidenta Eŭropo) sanktigas la fundamentan ŝtonon por konstruota preĝejo. En konstrulaboroj aktive partoprenas lokaj flandraj specialistoj.

La preĝejo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo estas konstruita en stilo de ukrajna baroko. Ĝi havas kvin kupolojn kun orumitaj krucoj. Ĉefarkitekto de preĝejo estas belga ingeniero G. Valgrave, kompetentulo pri ukrajna arkitekturo. Ankaŭ la pentrado de ikonoj ĉe altaro estis konfidita al belga pastro Jos Ordebik.

Post kvar jaroj da penoj kaj streĉa laboro la ukrajna ortodoksa preĝejo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo estis solene inaŭgurita la 24-an de aŭgusto 1986. Ĝi staras nun sur la Belgia tero, rakontante kaj pri profunda fido de la ukrajna popolo, kaj pri ekzempla kunlaboro de du kristanaj komunumoj: katolika kaj ortodoksa. Ĝi estas belega monumento dediĉita al la miljara jubileo de kristanismo en Ukrajnio.

Oksana Petrenko

 

al la indekso


 

BIBLIA SEMAJNFINO

 Temo: intimiĝo kun Psalmoj kaj kun Luko

Loko: Abatejo Grüssau/ Bad Wimpfen (F.R. Germanio)

Dato: 1-5 majo 1987

Rondo 1: por ĉiuj interesiĝantoj

D-ro Holz tradukis komentarion de P.-G. Muller: Lukas-Evangelium Kath. Bibelwerk, Stuttgart 1984; Patro Willibald Kuhnigk, OSB tradukis kune kun aliaj: Gross/ Reinelt: Das Buch der Psalme Patmos, Düsseldorf 1978; P. B. Eichkorn raportas pri la stato de Kristana Fakvortaro.

Rondo 2: meditoj pri Luko kaj Psalmoj

Rondo 3: bibliaj tradukoj germane.

al la indekso


 

GUSTUMO DE LA SANKTECO 

Volonte ni publikigas ĉi tiun pripenson de la hebrea rabeno E. Gastwirth, pri sankteco (“sankta” = apartenanta al Dio).

 La preskaŭ nekaptebla kvalito de la sankteco estas io, kion la homaro serĉis dum epokoj. La homo serĉis sanktecon en dezertoj, sur montoj, en la izolo de la monaĥeja ĉelo kaj en la inspiro de komunuma adorado; en la profundoj de malespero, kaj en la altaĵoj de ekstazo; dum festotagoj kaj fastotagoj; dum preĝado kaj silento; per vivo de abstino kaj per la tuta ĝojo de la korpaj ravoj.

Kio estas tiu ĉi eco, kiun viroj kaj virinoj tiel diligente kaj longtempe serĉadis, kaj, tiel ofte, vane? Kaj kie, do, oni trovu ĝin? Ĉu ĝi estas nur mensa sereneco, ia eskapo for de la turmentoj de la animo, ia trankvileco de la spirita ekzistencialismo?

Al multaj, ĝi estas ĝuste tio, ia fuĝo for de la ĝeno, kaj for de tiu infero, kiun Sartre nomis «aliaj homoj», pli ol strebado al la sublimeco.

Kiu estas sankta? Evidente, estus eraro supozi, ke la sankteco estas limigita al tiuj portantaj longajn blankajn barbojn, aŭ al tiuj kanone vestitaj, aŭ portantaj aliajn aĵojn de religio. La epoko de skeptikismo instruis al ni, ke ni suspekteme rigardu iun, kiu aspektas evidente sankta. Plej ofte, tiajn homojn oni prezentas per la amaskomunikiloj kiel naivulojn aŭ priŝercindulojn.

Kie estas la sankteco trovebla? Ne simple en temploj de adoro, kiuj eble estas, aŭ ne estas, lokoj, kie la Dieco estas renkontebla. «... ili faru por Mi tabernaklon, por ke Mi loĝu inter ili», Dio ordonis al Izrael, kiam ili forlasas Egiptujon. La klasikaj komentarioj atentigas, ke ne estis dirite, «por ke Mi loĝu en ĝi», tio estas en la tabernaklo, sed «por ke Mi loĝu inter ili», en la koro de ĉiu el ili.

La sanktecon oni eble povas priskribi, kiel la dian spiriton interne de la homo, tiun nefizikan elementon, kiun ni nomas la animo, kiu renkontas kaj respondas la fonton, de kiu ĝi devenis. Ĝi estas mensa stato reflektanta homan rilaton al Dio, kiu inkluzivas konadon de socia konduto, kiun ni nomas virto aŭ justeco.

La sankteco neniam povas ekzisti dise de tiu justeco por la kunhomoj. Tiuj ĉi estas la ĝemelaj tabuloj de la Dek Ordonoj, kiuj unuiĝas por formi kredkonfeson de sankta vivado.

La Talmudo enhavas filozofian diskuton pri la Konsekrito, kiu ĵuris abstini vinon. Unuflanke, la Biblio priskribas lin sankta. Tamen oni devigas lin, ke li alportu pekoferon. Ĉu li estas sankta, aŭ ĉu pekanto? Ĉu li estas sankta, pro sia propravola ĵuro abstini vinon, ĉu li estas pekanto pro sia sinsenigo de la bonaĵoj, kiujn Dio donacis al la homaro?

La diskuto en la Talmudo restas nedecidita, sed plimodernaj judaj filozofoj opinias, ke troviĝas io kaj sankta kaj peka en li. La abstino ne estas nepraĵo por atingi la sanktecon, krom se oni estas luksema, avidema, en kiu okazo oni devas senigi sin je permesitaĵoj por regi la korpajn dezirojn. «Kiu estas forta?» demandas la rabenoj, kaj ili respondas: «Tiu, kiu povas regi la proprajn pasiojn».

La unua paŝo al la sankteco, do, estas la regado de la propraj deziroj. Tiom da homoj stumblas ĉe tiu ĉi paŝo, kaj tial estas malebligitaj, pro sia neregeblaj pasioj, for de la atingo de la sublimeco, kunigi siajn animojn en la Dian brakumadon, senti la profundan ĝojon de unueco kun Dio.

Tiu ĉi spirita stato estas ie ajn kreebla, tiel en urbega strato, kiel ankaŭ en dezerto aŭ sur monto aŭ en preĝejo. «Eĉ kiam mi iras tra valo de densa mallumo, mi ne timas malbonon, ĉar Vi estas kun mi».

Eble la plej granda barilo kontraŭ sankteco estas la konvinko de multaj homoj, ke ĝi estas kvalito rezervita por ia elektita elito, por la klerikaro aŭ la pastraro, kaj tial ne atingebla de la ordinara laiko. Tute ne.

Kiam Dio ordonis, ke Izrael estu sankta, Moseo estis ordonita, ke li parolu al «la tuta komunumo de Izrael». Viroj, virinoj kaj infanoj estis inkluzivitaj en la ordono. «Gustumo de la sankteco» estas nepra ingredienco de la vivo de ĉiu homo, kaj al tiuj sen tio mankas la plej nobla parto de la vivo.

Neniu ankoraŭ sufiĉe kontentige klarigis, kial okcidenta civilizacio jam tiel grandskale turnis sin al perforto, fiuzo de infanoj, krimo kaj drogoj. Estas interna malsano, terura malkontenteco pri la vivo, kiu ne nur, aŭ necese rilatas al materiala malriĉeco. Ĝi ankaŭ tuŝas tiujn, kiuj ne estas malriĉaj.

Multaj socioj pli malriĉaj ol la nia ne tiel suferas, kaj la nia, ankaŭ estis pli malriĉa kaj malpli perforta dum la pasinteco. Kompreneble, senlaboreco estas multe kulpa, sed ni senigas tiom da nia junularo de iaj interna rimedoj, ke ili estas, krom ekonomie, ankaŭ spirite, mankohavaj.

Ili suferas animan malplenecon, kiu kaŭzas, ke ili turnu sin al perforto, vandalismo kaj krueleco, por satigi la malplenecon. Plejparte ili neniam havis aŭtentan religian sperton dum la vivo, kaj dume la religiaj institucioj dediĉas siajn fortojn al abstrakta teologia dogmo, kiu neniel rilatas al la ĉiutaga vivsperto de la homaro.

Ĉiu bezonas «gustumon de la sankteco», ekzaltadon de la animo, atingeblecon al la senlimo. Ĉiu povas aspiri la sanktecon. Kia domaĝo, ke la religia gvidantaro tiel ofte malsukcesas ĝin provizi.

 Rabeno Ephraim Gastwirth

elangligis Robert Alexander

al la indekso


 

KUNLABORI POR DISSENDI EVANGELIOJN

 

Kara Battista,

 

…mi ege ĝuis nian kristanan kunlaboron en Ĉinio, kaj mi esperas, ke estontece ni povos kunlabori eĉ pli.

 

Mi petas vian helpon pri la Novaj Testamentoj, kiujn la Hongkonga Biblia Societo eldonis por ni. Pli ol 3.000 restas en Hongkongo, kaj la Societo volas vendi ilin kiel eble plej rapide.

 

Ĉu vi povos kuraĝigi la aŭskultantojn de Radio Vatikana kaj la legantojn de Espero Katolika tuj mendi?

 

La IKUE-libroservo devus esti bona peranto por Esperantaj Biblioj kaj Novaj Testamentoj… Ĉu vi povus kuraĝigi helpi en la semado (kaj en la rikoltado: Joh 4,36-38 kaj Mat 9,37-38)?

 

Fratece salutas vin

David Featherstone, Britujo 

S-ro Featherstone, estararano de KELI kaj abonanto de Espero Katolika, tre aktivis, kun granda ekumena spirito, dum la U.K. en Pekino. Ni aŭskultu lian instigon, kaj laŭpove ni kunlaboru! Battista Cadei

al la indekso


 

EL NIA MISIISTO EN MADAGASKARO

 Komence mi montras kelkajn nombrojn. La misio en Marolambo: 2.200 baptitaj kaj 1.700 katekumenoj en 105 vilaĝoj. 4 pastroj. Ambinanindrano: 900 baptitaj, 1.800 katekumenoj en 65 vilaĝoj, 2 pastroj. Mi ankoraŭ ne konas, kiom da katolikoj estas en Mahanoro kaj Masomeloka, kune 3 pastroj kaj 73 vilaĝoj, do ĉirkaŭ 5% de la loĝantaro. Al la misio de Ambinanindrano apartenis 60 katolikaj komunumoj en la 1976-a jaro, kiam kaŭze de la manko de pastroj la misio estis forlasita kaj ĝis 1981-a nur kelkfoje vizitis ĉi tiun vilaĝon pastro de Mahanoro. Katolikoj preĝis en 12 vilaĝoj. Pro simila kaŭzo ni ege deziras ekloĝi en Masomeloka: la lasta pastro loĝis antaŭ 10 jaroj, tamen la sektoro estas por unu pastro (27 vilaĝoj) kaj neniu volus loĝi sole. Ni atendas, ke almenaŭ du fratoj alvenos el Pollando.

Mi povas viziti ĉiun katolikan komunumon du- aŭ kvarfoje en ĉiu jaro, pro tio ni zorgadas eduki katekistojn, kiuj instruas la kredon kaj gvidas la ĉiu-dimanĉan preĝ-kunvenon. Sed kelkfoje ili nek konas la kredon nek kapablas preĝi, eĉ kelkaj estas nebaptitaj.

En ĉiu misio: Mahanoro (junio), Masomeloka, Marolambo (julio) kaj Ambinanindrano (aŭgusto) ni aranĝis kvartagan kunvenon de ĉiuj katekistoj, gvidis la malagaŝa pastro Felikso el Tamatavo. En Masomeloka ĉi tiu kunveno okazis unuafoje, ĉar ĝis la pasinta jaro ili devis alveni al Mahanoro kaj nur kelkaj alvenis (47 km).

Ne mankis malfacilaĵoj. La 12.07. ni ne trovis la promesitan veturilon kaj 35 km ni iris piede (ni veturis per nia aŭtomobilo ĝis la rivero Mangoro, trapasis ĝin per pirogo, ĉar pramo enakviĝis en la monato junio). Dumvoje ni dormis laŭ la malagasaj kutimoj: sur planko, en la neŝanĝitaj vestoj, neniu lavis sin. Akompanis nin unu katekisto, sed ni ne povis kunpreni ĉion, do mi dormis en mallonga pantalono (la longan mi havas en Masomeloka) kaj uzis la plastan pluvmantelon, kiu ne varmigis min (ni ne havas lankovrilojn) kaj samtempe faris «muzikon» - oni diris al mi matene.

Pastro Felikso kune kun la malagasa fratino Klara bone laboris en preĝejo, mi prizorgis la surteran vivon, tamen neniu vendis viandon, ĉiuj atendis la feston okaze de la deka infaneto naskiĝinta en unu familio, kiu preparas bovon; neniu vendis kokinojn, kiuj malsanis kaj mortis. Malgraŭ tio 22 katekistoj estis kontentaj kaj promesis alveni en la venonta jaro. Mi donis al ĉiu 0,75 kg da lakto kaj ĉiuj forlasis misiejon: katekistoj revenis al vilaĝoj, pastro Felikso, fratino Klara, unu estonta seminariano kaj unu estonta monaĥino revenis al Mahanoro per veturilo kaj mi komencis la viziton de 14 vilaĝoj dum 9 tagoj, rapidege, antaŭ la vojaĝo al Ambinanindrano. Kompreneble mi marŝis piede 30 km, al la rivero Mangoro.

Krom la mallongaj kunvenoj ni aranĝis kvarsemajnajn sesiojn en Ambinanindrano (aŭguste) kaj Marolambo (julie), kie ekipaĵo estis aĉetita dank’ al la mondonaco de la paroĥanoj de P. Duilio Magnani (v. Espero Katolika 1/1986). Grandegan dankon! Alvenis el la novaj komunumoj kune kun iliaj familioj katekistoj preskaŭ ĉiuj nebaptitaj, por lerni katekismon, higienon, kudri, prepari manĝaĵon... Instruis monaĥinoj kaj ni pastroj. Mi klarigis la liturgion. Vespere ili lernis kanti aŭ rigardis filmojn.

La 17-an de junio tri instruistoj deziris trapasi riveron Mangoro, tamen neniu volis pasi per pirogo kaŭze de vento, do ili enkuraĝigis unu pere de alkoholo: ĉiuj kvar trovis morton en akvo,

La 20-an de aŭgusto mi eniris en aviadilon por 17 vojaĝantoj, tamen la piloto, bonega homo, prenis 23 personojn: se estus akcidento, la familioj ricevus nenion, tamen vojaĝantoj ne interesiĝis pri ĉi tio. Oni povas flugi unufoje en semajno kaj ekde unu monato la granda truo malpermesas vojaĝi per veturilo eĉ tre granda; mi revenis la 3-an de septembro per pirogo (85 km sidante sur mia pakaĵo dum 9 horoj).

Homoj provis min. Dum la lasta jaro mi ricevis ĉ. 180 malgrandajn paketojn, tamen ĉiam ŝtelistoj elprenas 25% (mi ne scias, kiom da sendaĵoj ili ŝtelis entute). Nuntempe geamikoj el Orienta Germanujo ofte skribas al mi en la angla lingvo. Ĵus mi komencis lerni ĉi tiun lingvon, tamen mi preferas respondi germane, ke ili povas alsendi al mi la amuzilojn kaj ludilojn, iom por lernantoj, bone kudritajn en tuko kaj forsenditajn per registrita poŝto. Malgraŭ la bona volo faras malbone personoj, kiuj enmetas kajerojn, medikamentojn, dolĉaĵojn aŭ vestaĵoin. Ni ĉiuj naŭ polaj Oblatoj atendas la miraklajn-kolmedaletojn, krucetojn, ikonetojn, bildkartojn kun bibliaj temoj, revuojn (abono) riĉe ilustritajn en la franca lingvo (kompreneble katolikajn).

Kun elkoraj salutoj

en Kristo kaj Senmakula Virgulino Maria

P. Jan Sadowski

 

al la indekso


 

IKUE-KONGRESO 1987

 

 La temoj de la Kongreso estos, principe, jenaj:

 

- La Plej Sankta Eŭkaristio: la plej sankta ofero, spirita nutraĵo; ĝia kulto en la Eklezio;

 

- Rolo de Maria en la Eklezio: Patrino de Jesuo, Patrino de la Eklezio kaj de ĉiuj Kristanoj; rolo de Maria en la historio de Pollando;

 

- Kristanismo kaj Esperanto-movado: frateco, paco, justeco, toleremo, reciproka respekto, universalismo;

 

- Kontribuo de Kristanoj al la Esperanto-movado; historio de IKUE.

 

al la indekso


 

Vinko Ošlak: La Dia Patrino parolas en Međjugorje,

eld. Mohorjeva, A-9020 Klagenfurt/ Celovec, Aŭstrio.

 

 

Ĵus aperis (1986) 98-paĝa Esperanto-libro pri la t.n. «aperoj» de Maria patrino de Jesuo en Međjugorje (Hercegovino, Jugoslavio).

 

«Ne mi volas esti partieca aŭ blinde entuziasma pri la afero, kiun pridubas eĉ kelkaj altrangaj klerikuloj», skribas la aŭtoro en la enkonduko. Kaj pli sube: «Mi en tiu ĉi libreto ne asertas: - Tiel kaj tiel estas - . Mi nur pli modeste raportas, kiel mi vidis la aferojn kaj kiel ilin vidis kaj komentis aliuloj... Jam de la 24-a de junio 1981 ses diversaĝaj infanoj el Međjugorje kaj proksimaj vilaĝoj asertas, ke ili dum tuta tempo ĝis hodiaŭ preskaŭ senescepte ĉiutage, respektive ĉiuvespere vidadis la Dian patrinon Maria, parolis kun Ŝi kaj ricevadis ŝiajn, por por ilia loko, lando kaj tuta mondo gravajn mesaĝojn».

 

Oni devas agnoski, ke la aŭtoro plenumis ĉi tiun intencon de senpartieca kaj ne fanatika raporto pri la ĉiutagaj «aperoj», pri la amasaj pilgrimoj kaj pri la konvertiĝoj.

Bedaŭrinde la lingvo-nivelo ne estas kontentiga: troviĝas misgramatikaĵoj, kiel evoluita kaj unuiĝita; misortografaĵoj, kiel konzumi, parohio, karizmato; nediveneblaj neologismoj, kiel kvizlingo; misuzoj, kiel plejsakra (tiel!) anstataŭ plejsankta, aŭ ŝipo anstataŭ navo, ktp ktp.

Mi esprimis private mian bedaŭron al la aŭtoro, kiu reagis en tre matura maniero: 

«… mi sincere dankas por viaj rimarkoj. Mi tamen preferas, ke vi publikigu en Espero Katolika la recenzon - ankaŭ kun la kritiko de la erararo en la teksto. Tio ja ne ofendas, sed instrua min». 

Li klarigas ke, pro la deziro aperigi frue la libron, li rezignis kontroligi ĝin:

 «… tamen mi devas diri, ke la unuan kaj la lastan fojon mi publikigas ion en Esperanto sen la kontrolo de iu alinaciano».

 

Koncerne la fenomenojn de Međjugorje, mia persona opinio estas ke transe de ĉia pritakso, ilia mesaĝo estas esence kristana. Ĝi resumiĝas jene: 1) preĝado; 2) konvertiĝo; 3) fasto; 4) ĉiumonata pek-konfeso; 5) pardono kaj repaciĝo; 6) akcepto de la volo de Dio kaj de la okazontaĵoj, eĉ se ili kaŭzos tujan morton, ĉar ekzistas io pli valora ol la korpa vivo. Al tio aldoniĝas la ekumena emfazo, ke ĉiuj homoj estas amegataj filoj de Dio.

 

B. C.

al la indekso


 

AFORISMOJ 

* La deziro estas kiel almozulo: vi donas al li riĉan almozon, por ke li foriru; sed, ju pli vi donas, des pli ofte li venos frapeti la pordon (Lanza del Vasto) 

* Kiu kontemplas sin mem, tiu lumon ne elradias (ĉina proverbo) 

* Homo saviĝas nur ekde la momento, kiam li mem fariĝas savanto (Abbé Pierre) 

* Malamo kaj ofendo alportas nenion. Ili estas la plej senfruktaj sentoj (Solĵenicin) 

* Vere feliĉa estas la aŭtomobilisto, kiu kapablas ĝui la pejzaĝon, eĉ kiam li estas devigita ŝanĝi vojon (Anonimulo) 

* Tute ne utilas prokrastumi en la momento de adiaŭo. Tiel farante, oni plilongigas ne la kunestadon, sed la disiĝon (E. Asquith Bibeso) 

* Ne temas pri konservado de la pasinteco, sed pri plenumo de ties esperoj (Horkheneimer-Adorno) 

al la indekso