Enhavo de Espero Katolika numero 9/1986

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo: multaj Brazilaj kampuloj estas indianoj, kiel tiu ĉi

 

historia noto: la fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO 

Karaj legantoj proksimaj kaj foraj!

la feriado, nia kaj de la presisto, kaŭzis ioman malfruiĝon de la septembra numero de EK. Sed la oktobra jam estas kompostata, kaj vi ĝin ricevos post ne-multe, tiel ke nia revueto fariĝos denove akurata.

La enhavo de ĉi-numero estas varia, pro la varieco de la aŭtoroj, el diversaj landoj (Ĉeĥoslovakio, Grekio, Nederlando, Pollando, Aŭstrio, Italio...). Kiel plurfoje ni deklaris, la kvalito kaj la nivelo de nia revueto dependas grandparte de la artikoloj al ni senditaj.

En la oktobra numero ni publikigos artikolon pri kristanoj en Ĉinio (ĉu kongresintoj povas urĝe sendi al ni interesajn artikolojn kaj fotojn ĉi-teme?).

La Redakcio

 al la indekso


 

En Asizo (Italio), la 27-an de oktobro 1986

ĈIUJ RELIGIOJ POR PACO

Papo Johano Paŭlo la Dua, por la venonta 27-a de oktobro, lanĉis al reprezentantoj de ĉiuj religioj alvokon por preĝo-tago kontraŭ milito en urbo Asizo. Pluraj religiaj eminentuloj jam respondis jese. Ĉi-sube, post la papa alvoko (farita la 25-an de januaro 1986), ni citas la preskomunikon de Kardinalo Etchegaray, faritan la 27-an de junio 1986.

 Alvoko de la Papo

«Neniu kristano, eĉ neniu homa estulo kredanta en Dio Kreinto de la mondo kaj Sinjoro de la historio, rajtas resti indiferenta fronte al la paco-problemo, kiu tiel intime tuŝas la estanton kaj la estonton de la homaro. Necesas, ke ĉiu sin mobilizu por doni sian propran kontribuon al la paco-afero. La militon povas decidi malmultaj, la pacon kondiĉas la solidara sindevigo de ĉiuj.

Laŭ tiu-ĉi perspektivo, mi lanĉas preman alvokon al ĉiuj kristanaj fratoj kaj fratinoj, kaj al ĉiuj bona-volaj homoj, por ke ili aliĝu dum tiu ĉi jaro en insista kaj fervora preĝado por petegi de Dio la grandan donacon de paco. La «Sankta Seĝo» deziras kontribui estigi mondan porpacan preĝo-movadon, kiu, transpasante la limojn de la unuopaj Nacioj kaj kuntrenante la kredantojn de ĉiuj religioj, sukcesu ĉirkaŭpreni la tutan mondon. Interesajn iniciatojn jam faris kelkaj Eklezioj de Oriento kaj Okcidento, kaj kelkaj religiaj Organizaĵoj. Mi esprimas la deziron, ke tia sindevigo de preĝo-solidareco disvastiĝu, ricevante pli kaj pli vastajn aliĝojn en la mondo.

 

Sepbraka kandelabro, unu el la simboloj de hebreismo

 

En ĉi tiu solena okazo mi deziras ĉi-koncerne anonci, ke mi estas stariganta taŭgajn konsultojn kun la Respondeculoj ne nur de la diversaj kristanaj Eklezioj kaj Komunumoj, sed ankaŭ de aliaj Religioj en la mondo, por aranĝi kun ili specialan preĝo-renkonton por paco en urbo Asizo, loko kiun la serafa figuro de Sankta Francisko transformis en centron de universala frateco. Estas preĝo-tago, en kiu la supre menciita spirita movado travivos unu el siaj plej signifoplenaj kaj altvaloraj momentoj».

Johano Paŭlo la Dua

Komuniko de Kardinalo Etchegaray

«Por la unua fojo en la historio, la Papo lanĉis grandan inviton: li alvokis ĉiujn respondeculojn de la diversaj kristanaj Eklezioj kaj de la ĉefaj religioj en la mondo al komuna preĝo-tago por paco. Kaj tio, en Asizo, ne en Romo: en tiu centro, kiun la spirita disradiado de la Eta Malriĉulo igis universala heredaĵo de ĉiuj bona-volaj homoj. Johano Paŭlo la Dua, kiel la aliaj kaj kun la aliaj, fariĝos humila pilgrimulo de Paco.

Necesas escepta kialo, por ke la Papo aŭdacu lanĉi tian inciaton: tutsimple temas pri pasia strebado al la paco inter la homoj kaj inter la popoloj. Ni scias, ke la paco estas la plej granda bono al kiu la homaro povas aspiri. Ni konstatas, ke la ĝermoj de milito ne ĉesas evolui, ke la fajrejoj de perforto ekbrulas ĉiuloke. Ni riskas forgesi, ke la paco estas antaŭ ĉio donaco de Dio, kaj ke ni devas ĉiam ĝin elpeti de lia mizerikordo.

Ja ĉar la preĝado por paco estas konstanta elano de la kredantoj de religioj, la Papo celas al tiu-ĉi spirita flanko por al ĝi doni ties tutan amplekson. Ĉe-okazo estas la Monda Jaro por Paco starigita de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj je la 40-a datreveno de ĝia fondo. Lia iniciato aldoniĝas al serio da agadoj jam entreprenitaj de la Eklezioj aŭ de la religiaj Organizaĵoj. Hodiaŭ, la spiritoj, premataj de la minacoj de militoj, estas pretaj akcepti tutmondan alvokon al preĝado por paco.

Kio okazos en Asizo? Antaŭ ĉio necesas forte substreki: estos tago de preĝado por paco, nur de preĝado. Preĝado kaj fastado. Kio pli aktualas ol preĝado, dum daŭras ĝia neceso? Kian pli impresan ateston povas doni la kredantoj fronte al la mondo? Sed kiel preĝos kune kredantoj venintaj el religiaj horizontoj tiel diversaj? Verdire, oni ne devas atendi komunan preĝon, sed oni estos kune por preĝi. Ĉiuj konsentas eviti ĉion, kio povus konduki al sinkretismo (= konfuzo de kredoj, n.d.t.): ne eblus igi unujn preĝi en la preĝado de la aliaj. Temas pri respekto al la preĝado de ĉiu unuope, pri ebligo al ĉiu esprimi sin en la pleneco de sia fido, de sia kredo. Tiel, laŭ la kristanoj, la preĝado al Dio pasas tra Kristo, kiu estas la fundamento de la vera paco. En la renkonto de Asizo, estas planata konvena tempo, dum kiu ĉiu granda religia familio, en taŭgaj lokoj (ĉiuj kristanoj kune en la katedralo de Sankta Rufino), povos plenumi sian propran preĝadon en la fideleco al sia tradicio. Certe, komence de la tago la Papo akceptos ĉiujn invititajn eminentulojn kune en la preĝejo de Sankta Maria de Anĝeloj, kaj, fine de la tago, li disponigos la supran bazilikon de Sankta Francisko, por ke ĉiuj kune povu tie fari ateston de preĝpeto por paco.

La Renkonto de Asizo devos esti ankaŭ ĉe-okazo por elano de preĝado en la lokaj Eklezioj, prepare al la elpaŝo de Johano Paŭlo la Dua kaj kune kun ĝi. La urbo Asizo mem, tutplena je la Francisko-mesaĝo, akceptis kun fervoro la papan alvokon: ĝi ĉion faras, por ke la tago 27-a de oktobro 1986 vere estu tago de preĝo por la Paco en la mondo.

Nun jam, de Nordo ĝis Sudo, de Oriento ĝis Okcidento, transe de ĉiaj bariloj, amaso da bonavolaj homoj turnis la okulojn al la Sankta Monteto kaj levis la manojn al Dio, de kiu venas ĉiu paco.

Roger Kardinalo Etchegaray

 

al la indekso


 

 

MI VOLAS DANKI KAJ LAŬDI

 

Kara Sinjoro Redaktoro,

mi petas Vin, akceptu ĉi tiun versaĵon, kaj publikigu ĝin en Espero Katolika.

 

                  Eble ĝi ne estas perfektaĵo, sed mi forte dezirus tiamaniere esprimi mian ĝojon kaj dankemon antaŭ Dio.

Jan Ksiazek, Pollando

 

 

Ho Dio mia

ĉion mi ŝuldas je Vi

ĉion

kion mi havas

mian familion

loĝejon

benatajn avertojn

malfacilajn tagojn

plenajn de Via instruo

kaj tiel multe

multe da momentoj

feliĉegaj.

 

Inspiru min ho Sinjoro

per Via lumo

kaj montru la vojojn

laŭ kiuj mi povus

donacj al vi pruvojn

de mia dankemo

kie mi povus

laŭdi Vin ho Sinjoro

antaŭ la tuta mondo

anoncadi Vian saĝecon

Vian bonkorecon

kaj kompatemon.

 

Konsolu ho Ĉiopova

ĉiujn gefratojn miajn

kiuj ne eksentis

same grandan bonecon

kiel mi mem.

Donu al ili ho Dio

radion de la espero

kaj pridonacu jlin

per gracoj

centfoje ankoraŭ

pli grandaj.

 

Bonkore ĉirkaŭbraku tiujn

proksimulojn miajn

kiuj per Via permeso

tiel multe da bono

por mi faris.

 

 

 

 

 

 

 

Montru al ili ho Dio

Vian kompatemon

kaj premiu

ilian modestecon.

 

Konduku ho Dio

miajn proksimulojn

laŭ la vojo de vero

kaj lumo

al la eterna laŭdo

aŭskultu min

por ke mi povu

almenaŭ preĝe

premii ilian sincerecon.

 

Konduku nin ĉiujn ho Dio

al la lando

eterne sopirata

kie ĉiu koro

trovos finfine kvieton

pleniĝos plenplene

je tio ĉi

kion ĝi deziris

kaj serĉadis senrezulte

sur la tuta tero

kaj dum ĉiuj tagoj

de sia vivo.

Plenumu sencon

de nia vivo

kiun tiel timeme

kaj angore ni serĉadis.

 

Donu al mi fortojn ho Dio

por plenumado de Via volo

kaj konservado

de la tuta Akordo.

 

al la indekso


 

ALVOKO FAVORE AL MISIISTOJ

Estimata s-ano Direktoro!

Pardonu, ke mi permesas al mi ĝeni Vin.

Sed help-alvokas la misiistoj, precipe tiuj kiuj devenas el socialistaj landoj. Ili pene laboras, batalas, oferas sanon kaj eĉ siajn vivojn por disvastigi la Evangelion inter la indiĝenoj en malproksimaj landoj kaj insuloj.

 

Gemisiistoj en Hinda malriĉa kvartalo

La misiistoj bezonas ne nur niajn materiajn helpon kaj subtenon, sed ankaŭ katolikajn gazetojn, katekismojn kaj Bibliojn, ĉar ili havas tie misiajn lernejojn kaj bezonas diverslingvajn legaĵojn.

Ni, Ĉeĥoj, ne havas eblecon sendi tiujn deziratajn aĵojn al ili. Ni mem soifas je tiuj legaĵoj kaj libroj. Sed en kapitalistaj landoj aperadas ĉio tio. Estas nur necese atentigi la homojn pri la bezonoj de tiuj vivherooj, kaj instigi ilin iam eĉ oferi monon tiucele, laŭ ebleco.

Vi povas, kara s-ano, efektivigi tion per grava alvoko al homoj de bona volo en «Espero Katolika».

Niaj ĉehaj homoj, kaj el ili laŭdinde multaj gejunuloj, ofte sendadas paketojn por la bezono de misiistoj kaj indiĝenoj, laŭ ricevitaj adresoj. Sed monon ni tute ne povas sendi (cetere, ĝi ne validas sur la monda merkato), kaj eĉ ni ne havas internaciajn respondkuponojn; bedaŭrinde!

La misiistoj bezonas medalojn, krucetojn, bildetojn k.s. por tieaj infanoj kaj novkristanoj. Por ni, sendi ion similan estas nur revo...

La Esperantista misiisto P. Jan Sadowski (Madagaskaro) dezirus, krome, jenajn francajn revuojn: Peuples du monde; Pirogue; Missio. Sed kie ricevi ilin, sciante nek redakcion, nek eldonejon de ĉi tiuj gazetoj? Eble oni trovos, inter la legantoj de EK, ian mecenaton, kiu pagus la kotizojn por tutjara abono kaj sendadus la gazetojn rekte al la misia stacio en Madagaskaro.

La Esperantistoj povus ankaŭ varbi neesperantistojn, por donace sendi al la misiistoj divers-lingvajn religiajn revuojn, depende de la inciatemo kaj de la bona volo de la homoj. Ofte tiuj gazetoj kuŝas ie post tralego, sen plua uzo.

Mi jam nun dankas pro ĉio, kion vi faros por ĉi tiu grava afero, kaj amike manpremas.

El Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 

KOLOMBIO: ALVOKO POR REPACIĜO

La repaciĝo estis unu el la celoj de la pilgrimo de Papo Johano Paŭlo la Dua al Kolombio (la 7an de julio 1986).

«Mi adresas alvokon al ĉiuj Kolombianoj, speciale al tiuj kuntrenitaj en la gerilo - li deklaris interalie - por ke ili aliĝu al la paco-krio de la tuta popolo. Ke ĉiuj, ĉefe la homoj kiuj kaptis la armilojn, sincere partoprenu en la strebado al paco, kaj malfermiĝu al la iniciatoj entreprenitaj kaj entreprenotaj por nacia repaciĝo, en plena respekto de la homa vivo kaj konforme al la postuloj de justeco».

 

La Papo en la flughaveno de Hewanorra, en la malgranda respubliko S. Lucia,
dum halto sur la revena vojo al Romo

al la indekso


 

PRI AMO KAJ PACO

 

Preskaŭ ĉiuj homoj en ĉiuj landoj krias pri Paco, sed ne aŭskultas la Sinjoron de Paco, kiu diras:

Beataj la pacfarantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj (Mat 5,9).

 

Oni povas demandi: kian pacon alceli? Jen la respondo de Jesuo:

 

Pacon mi lasas al vi; “mian pacon” mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi ĝin donas al vi (Joh 14,27).

 

Kaj Sankta Paŭlo:

 

Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo (Fil 4,7).

 

Tia Paco estas frukto de Amo. Kia Amo? Tiu kun jenaj karakterizoj (kp 1 Kor 13):

- longa eltenemo: Amo longe eltenas... ĉion toleras...

- grandanimeco: Amo ne envias...

- humilo: Amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ĉion kredas...

- deco: ...ne kondutas nedece...

- malprofitemo: ...ne celas por si mem...

- mildeco: ...ne koleriĝas... ĉion eltenas...

- senkulpeco: ...ne pripensas malbonon... ne ĝojas pro maljusteco...

- sincereco: ...sed kunĝojas kun vereco.

 

La amo, kia ĝin volas la homoj, pereas, ĉar ĝi estas parteca, egoisma: Amu viajn proksimulojn, malamu viajn malamikojn. Sed la Amo, kia ĝin alportas la Sankta Spirito, neniam pereos (1 Kor 13,8).

 

De kie fontas tia Amo?

 

De nia ĉiela Patro, kiu tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan Filon... (Joh 3,16). Sekve, Jesuo instruas nin: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via ĉiela Patro; ĉar li levas Sian sunon super malvirtulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur honestulojn kaj maljustulojn (Mat 5,43-45).

 

Post tio ĉi oni povas kompari la enhavojn de la du amoj, kaj trovi la veran Amon. Sekve, ankaŭ la veran Pacon.

 

Johano Kotitsas, Greklando (koncizigite)

al la indekso


 

PREĜO-LINGVAĴO

La moderna lingvistiko rivelis al ni la sencon de la parolo por la rilatoj inter la parolantoj. Speciala maniero de parolado estas la preĝo. Ĝi okazas laŭ la bazaj manieroj de ĉiu komunikado inter iu “mi” (la preĝanta homo) kaj iu “vi” (Dio). Sed la specialaĵo estas ke Dio mem neniam aŭdeble respondas per ordinara lingvaĵo. La karakterizoj de la komunikado kiun ni esprimas per lingvo (alparoli, demandi kaj danki) tiel kontrastas kun tio kio ne estas lingve komprenebla. Tial ne estas tiom mirige ke oni ofte provas solvi ĉi tiun misteron de la preĝo, interpretante ĝin kiel monologon de la homo kun sia propra “mi”.

Ni momenton lasas flanke ĉi tiun interpreton kaj provos simple priskribi tion kio okazas kiam ni preĝas. Pro oportuno ni nin limigas al la esenca komenco de la preĝo: alparoli Dion.

Kio okazas kiam mi volas alparoli Dion, ekzemple per la tre simpla alvoko: “Ho Dio”?

Ĉi tiu alparolo metas la parolanton en tute novan situacion. Kiel ĉe ĉiu alparolo (ekz. ĉe la ordinara renkontiĝo inter homoj) ĉi tiu alparolo tute direktas la atenton de la parolanto al tiu kiu estas alparolata. Sed nun la alia estas Dio, “la tute alia”. Tial ĉi tiu alparolo breĉas la pensadon, ĝi forprenas la nepersonan karakteron de la lingvo kaj devigas mian lingvon al nova polareco. Alvoki Dion do signifas samtempe ke mi devas redifini mian starpunkton. Se mi kutimas vidi min mem kiel la centron de la mondo, tiam ĉi tiu starpunkto malaperas en la momento de la alparolo. Se ne, mi ne povas plene realigi ĉi tiun ŝanĝon. Ĉi tio eble ankaŭ klarigas kial la decido preĝi postulas ofte pli grandan penadon. Ĉar alparoli Dion relativigas ĉion kio tiumomente estas grava, ĝi korektas mian interesiĝon kaj miajn sentojn. Mi denove devas demandi min, kio okazas pri mi, kaj al kio mi min direktas. Dio fronte al mi min devigas al honesteco koncerne min mem, kaj devigas min ne montri min pli bona ol mi estas.

Alparoli Dion malebligas min vidi la aferojn memstaraj. Mi ĉesas esti la centro de l’ mondo. Kaj samtempe mi iĝas valora en tute nova maniero. Mi spertas ke tamen ankaŭ reale temas pri mi. Mi ekvidas ke mia vivo ne konsistu en memedukado nur unudirekta, sed ke flanke de mi ekzistas ankoraŭ aliaj. La alparolo, la parolado al Dio, kondukas min eksteren, la tute Alia turnas min al la aliaj. Ne senmotive la plej grava kristana preĝo komenciĝas per “Patro NIA”. Kiu preĝas tiel, tiu ekde la komenco sin starigas flanke de la aliaj homoj. La preĝo montras ke ĉe la parolado al Dio la tuto de l’ mondo trarompas la “mi”-n. Ĝi malfermas en mi la rilaton al la “ni”.

La preĝo tiel kondukas min for de la sorĉo de l’ momentaj aĵoj al mia pura esenco, kaj samtempe min kondukas el de mi mem al la aliaj. Sed fine kaj funde estas ankaŭ la alparolato mem kin ĉiam ree sin montras en nova maniero. La Dio al kiu mi vokas en mia bezono, estas alia Dio ol tiu kiun mi dankas; jen estas fremda Dio, jen denove la fidata. La homa ekzisto kaj la nomoj kiujn ni donas al Dio tre intime interrilatas. Sed por la preĝanta homo la unueco de Dio restas netuŝita. La honesteco kiun la parolado al Dio postulas de mi, malebligas ke mi faras idolon el mia ideo pri Dio. Samtempe la preĝo ankaŭ bezonas ĉiam novan sencatribuon por la enhavo de ĉi tiu nomo.

Ĉi tiuj koncizaj rimarkoj espereble iom konjektigos ke en la preĝo la homo ne nur okupiĝas pri si mem. Stari fronte al la tute Alia ankaŭ havas realajn konsekvencojn por la alparolantaj, alvokantaj homoj. La centripeta sistemo de niaj pensoj trarompiĝas, kaj ĉiam denove ni stariĝas sur nia loko flanke de la aliaj homoj.

Serĉi la enhavon de ĉi tiu nomo, al kiu ni vokas, estas kiel mistera movoforto sur la fono de nia ekzisto.

Teksto de P. Willibald, traduko de E.N. Mulders, el la nederlanda revuo «De Heraut» de jan-febr. 1979.

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

 

† S-ro Zbigniew Lepieszykiewicz, Pollando;

† S-ro Andrzej Rzymkowski, Pollando;

† S-ino Li De Jong Roobek, Nederlando, elstara kaj multjara aktivulino en la Nederlanda kaj en la internacia movado.

Ni memoru pri ili en niaj preĝoj.

Al la funebrantaj familioj, multajn kondolencojn.

 

al la indekso


 

NE SUFIĈAS DOLĈA BUŜO

 

Foje diris

iu muŝo,

ke ĝi sentas

en la buŝo

la dolĉecon

de mielo,

do meritas

je ĉielo.

 

Do rapide

kun kortuŝo

la ĉielon

frapas muŝo.

 

Elrigardis

tra fenestro

grizobarba

pordoestro.

 

«Sankta Petro,

jen mi, muŝo

kun dolĉeco

en la buŝo».

 

«Sed ĉu havas

vi en koro

sentodolĉon

kaj en moro?».

 

Ve! Revenis

teren muŝo...

Ne sufiĉis

dolĉa buŝo...

 

Anna Mackiewicz, Pollando

al la indekso


 

POR LA MALRIĈULOJ, ĜISMORTE

La 10-an de majo 1986 estis murdita en Brazilo pastro J. Moraes Tavaes, defendanto de la agrara reformo favore al la Indianoj kontraŭ la pretendoj de la grandbienuloj. Kelkajn tagojn antaŭe (27-an de aprilo) li jam estis suferinta atencon, en kiu li apenaŭ evitis la morton. Tiam li aperigis spiritan testamenton, por klarigi kial li daŭrigas sian agadon, malgraŭ la evidenta morto-risko. Ĉi-sube ni publikigas fragmenton de tiu spirita mesaĝo de pastro Moraes.

           «Jesuo diris: Disĉiplo ne estas super sia majstro. Se oni persekutis min, oni persekutos ankaŭ vin.

Mi devas surpreni la respondecon. Mi estas sindeviginta en la batalado por la afero de malriĉaj, senofendaj laboruloj, de la popolo premata de la ungegoj de la grandbienuloj. Se mi silentas, kiu ilin defendos, kiu batalados iliafavore?

Mi, almenaŭ, havas nenion por perdi. Mi ne havas edzinon, nek filojn, nek ajnan riĉaĵojn. Neniu ploros pro mi...

Min ĉagrenas nur unu afero: mia patrino, kiu havas nur min, kaj neniun alian filon. Povra vidvino. Sed vi, kiuj restas, asistos ŝin.

Timo ne min retenas. Estas tempo de sindevigo. Mi mortas por justa afero.

Mi volus, ke vi komprenu jenon: ĉio kio nun okazas estas logika konsekvenco de mia laboro defende al la malriĉuloi, favore al la Evangelio, kiu min kondukas al sindevigo ĝis la lastaj konsekvencoj.

Mia vivo valoras ja malmulte, kompare kun la morto de tiom da laborantaj patroj murditaj, torturitaj, perforte elpelitaj el propra tero, forlasante edzinojn kaj gefilojn sen amo, sen pano, sen hejmo...».

Episkopo Helder Camara (ĉi tie kun la Papo) estas unu el la plej konataj kristanaj defendantoj de la rajtoj de la brazilaj malriĉuloj

 

 

 

 

 

al la indekso


 

Batalanto por paco

KARDINALO KÖNIG

Kardinalo d-ro Franz König, emerita Episkopo de Vieno (Aŭstrio), estas prezidanto de Pax Christi ( = Paco Krista), la internacia katolika pac-movado. Ĝuste liaj efektive pioniraj sinteno kaj agado por paco estas konsiderindaj. Kelkfoje li ja proklame akcentis, ke atoma milito, laŭ kristana principo, ne estas akceptebla. En granda porpaca ekumena Di-servo en la katedralo de Sankta Stefano en Vieno, okaze de vizito (1980) de la Nobel-pacpremiito Esquivel, Kardinalo König emfaze postulis «trarompi» la fatalan spiralon de armado. Preskaŭ 30 jarojn li efike plenumis la taskon kaj oficon de Ĉefepiskopo de la granda Viena ĉefdiocezo, ankaŭ kiel vera Pontifiko (= Pontfaranto), i. a. kiel fondinto de «Pro Oriente», por kunlaboro kun la orientaj Eklezioj.

Okaze de interparolo ĉe la plenumkomitato de Pax Christi en oktobro 1985 en Antverpeno (Belgio), Kardinalo König konstatis, ke koncepto pri milito estas - kaŭze de la nuklea armilaro - sensenca. En estonta milito ne plu estos venkantoj kaj venkitoj.

Oni ne forgesu, ke Kardinalo König ankaŭ akceptis ĉiam kun intereso kaj danko la informojn al li prezentitajn pri la esperantista laboro. Tiusence li dediĉis leterojn aŭ telegramojn kun bensalutoj i. a. al la IKUE-kongreso en Vieno (1958), al la unua Ekumena Esperanto-Kongreso en Limburgo (1968), al la Universala Esperanto-Kongreso en Lucerno (1979) kaj al la 38-a IKUE-Kongreso en Luksemburgo.

Laŭ teksto de Walter Mudrak, Aŭstrio

al la indekso


 

AFORISMOJ

  • Kiam vi rigardas malproksiman stelon, memoru, ke ankaŭ ĝi rigardas vin.

  • «Ho, tia estas ja vizaĝo de Dio», miris li, starante antaŭ la spegulo.

  • Kiu vere kapablas ion fari, tiu ne parolas pri malkapableco de aliaj.

  • Apenaŭ povas esti saĝa la malamiko de stultulo.

  • Por resti surloke oni devas naĝi kontraŭ la fluo.

  • Eraru ĝustatempe kaj en ĝusta loko.

  • La plej granda malfeliĉo estas timi la malfeliĉon.

  • En la kaŭzo de malbona humoro oni ĉiam povas trovi ion komikan.

  • Ŝovu la zorgon al venonta semajno.

  • Mi foriris el lernejo, nun mi laboras en porkejo kaj sentas min denove kiel homon.

  •  Se vi nenion havas, tiam vi ĝoju pri tio, kion vi havas.

  • Estu bela tiam, kiam neniu vin vidas.

  • «Kion ili scias pri la amo?», kutime diras ĝuste gejunuloj pri maljunuloj.

  • La virinoj parolas multe da stultaĵoj, ĉar ili klopodas paroli kiel viroj.

  • La arto strebas al mezo: ĝi nigrigas la helan hodiaŭon kaj plibeligas la malfacilan vivon.

  • «Ripetu vian senton», diris scenaristo al artisto. La lasta koleriĝis denove.

  • La kreado postulas personajn spertojn. Pri la morto skribu la mortaj.

  • Eĉ la plej konfuzita rakonto estas pli logika ol la vivo.

Arve Valton (Estonio), trad. A. Apollo. El “Esperanto en Skotlando” 133/1984

al la indekso


 

KORESPONDE

 

KIE ESTAS LA VERA KREDO?

Kara amiko,

mi dankas vin pro la publikigo de “TIU MIZERULO ESTIS MI” en n-ro 2/1986. Sed nun estas alia problemo. Mi deklaris: «Mia interpreto de ĉi tiuj aferoj ne estas tiu de oficiala teologio kristana». Kaj konsekvence vi notis en la enkonduko: «Ni ne akceptas tiun interpreton».

TAMEN: Sur paĝo 36 de la sama numero mi legas, en artikolo de P. Carlos Musazzi: LA DEKRETO PRI EKUMENISMO

«TRIE: la katolika Eklezio ne lokas sin en la centro de la mondo kaj de la kristanaro; ĝi ne fariĝas la centro de renkontiĝo; ĝi ne diras plu: “Venu al mi”.

La koro de la mondo kaj centro de la kristanaro estas Jesuo Kristo... Neniu konas la ĝustan lokon, al kiu la ekumenismo nin kondukas. Neniu rajtas aldoni aliajn kondiĉojn, krom fideleco al Jesuo Kristo».

Se mi bone konsideras, tio supozigas eblajn teologiajn reformojn ankaŭ en Katolikismo. Mi rajtas demandi: ĉu mia interpreto estas pli fidela al Jesuo Kristo, ol la oficiala katolika nuntempa interpreto? Memoru ke la katolika eklezio «ne diras plu “VENU AL MI”...».

Alia frazo de p. 36: La ekumenismo devas progresi “sen antaŭfiksi estontajn impulsojn de la Sankta Spirito”. Do mi demandas: «Ĉu mi esprimis tiujn “estontajn impulsojn” de la Sankta Spirito, kiujn la katolika Eklezio ne devas antaŭfiksi»?

Kaj memoru, ke iam vi vin difinis «la kredanto» kontraste kun mi, kiu estis «la dubanto». Bonvolu konsideri ke, laŭ mia starpunkto, mi estas la kredanto, kaj vi «la dubanto».

Plej kore via

Francesco Polimeni

Kara amiko,

dankon pro via letero, kiu ebligas al mi klarigi aferon, kiu eble estis neklara.

La Koncilia dekreto pri ekumenismo devas esti komprenata en la kunteksto de la tuta Koncilio. La ekumenismo mem celas al efektivigo de eklezio (= kristana komunumo) kia ĝin volas Jesuo, sed ĝi ne tuŝas la fundamentojn de la kristanismo. Ekzemple via frazo, ke la kristanismo “jam faris kuraĝan paŝon per la diigo de Jesuo” (E.K. 2/1986, p. 46), kvazaŭ temus pri homa elpensaĵo, estas el kristana vidpunkto neakceptebla. Mi ne povas pensi, ke la Sankta Spirito inspiras “ĉion kaj la malon de ĉio”.

Koncerne Jesuon Kriston, konsideru, ke la minimuma bazo por aparteni al la Ekumena Konsilio de la Eklezioj (kun centro en Ĝenevo), kiu kunligas centojn da (nekatolikaj) kristanaj konfesioj, estas la kredo en “Jesuo Sinjoro”.

Tio ne signifas ke oni ne povas trovi aliajn formulojn, t.e. aliajn esprimojn de la kredo, kaj ĉefe atingi pli aŭtentikajn manierojn travivi ĝin, ĉar, ĉiuokaze, mi tute ne pretendas esti sendifekta kredanto!

Kun estimo

B. Cadei

Patro-Nia en ekstereŭropaj lingvoj

Esperantistoj estas plejparte divers-specaj kolektantoj. Multaj el ili celas al kolektaĵoj kun religiai temoj kaj motivoj: libroj, bildoj, bildkartoj, kantoj, poŝtmarkoj kaj aliaj objektoj, kiujn eblas eluzadi aŭ por memstaraj ekspozicioj aŭ por preĝejaj elmontraj ŝranketoj.

Antaŭ du jaroj mi komencis kolekti divers-lingvan tekston de la preĝo Patro Nia, unue en eŭropaj lingvoj. Ĝisnune mi sukcesis akiri preskaŭ 60 preĝ-tekstojn, en oficialaj lingvoj kaj ankaŭ en lingvoj de iuj pli gravaj etnaj eŭropaj grupoj.

Nun mi «atak-eliris» al ekstereŭropaj lingvoj. El estontaj atingeblaj centoj mi havas nur pli ol dudekon. Ŝajnas, ke nuna klopodo estos pli malfacila. Dum la pasintaj du jaroj ofte helpis al mi multaj landaj reprezentantoj kaj legantoj de EK. Ĉu ankaŭ nun helpos niaj samkredanoj? Mi petas fragmenton Mateo 6, 9-13 en ne-eŭropaj lingvoj, skribitan kompreneble per loka skribmanero, kaj bildeton kun iu loka religia motivo.    Jaroslav Zak, Opava, Ĉeĥoslovakio

 

Pri literaturo

…Esperanto estas terra incognita (= nekonata lando) en la Eklezio. Kial? Kiu silentas, tiu ne ekzistas.

Mi tre bedaŭras, ke la promesita literatura numero de EK ne aperis. La esperanta kulturo estas la literaturo, kaj ĝuste tio mankas, ne ekzistas en la Katolika Esperanto-movado…». Istvan Nagy, Hungario

Jes, tre bedaŭrinde, ke literatura numero ne aperis. Kaj ĝi ne aperis, ĉar neniu artikolo alvenis…

Jen, miaopinie, gravaj mankoj de nia mondskala katolika revuo:

- recenzoj de kristanaj kaj religiaj publikaĵoj;

- pritrakto de religia fakterminaro;

- pritrakto de Bibliaj Esperanto-tradukoj.

Ni konfesas, ke pri tio ni havas nek tempon nek ekspertecon. Sed volonte ni akceptus la kunlaboron de kompetentaj homoj. Battista Cadei

 

El Ĉeĥoslovakio pri EK

Mi scias malbone Esperanton, sed malgraŭ tio mi esperas, ke miaj frazoj estos por vi almenaŭ iomete kompreneblaj. Ankaŭ mi apartenas al la fervoraj legantoj de EK, kiun mi ricevadas ofte tre malfrue «pere de komplikaj vojoj». Sed tio estas flanka afero. En nia zono ĉiu alte taksas prefere la fakton, ke - krom privataj leteroj de niaj eksterlandaj amikoj kaj krom fremdaj radioprogramoj - estas EK por ni la unusola informilo pri religiaj problemoj en la mondo. J. Z., Ĉeĥoslovakio

Apogo el Pollando

 Estimata sinjoro Redaktoro!

Mi volas konfesi, ke multfoje mi sentas konsciencajn riproĉojn pro mia pasiveco. Mi legas EK, sed eĉ per unu vorto ne apogas vin, kiu kun granda peno redaktas ĝin. Mi admiras vin pro tiel persista laboremo, oferemo kaj sindediĉo al la IKUE-afero.

Mi konsilas al vi, ne «prenu al koro» diversajn kritikojn, ĉar preskaŭ ĉiam kritikantoj faras nenion en la Esperanto-movado, nur konsumas la laboraĵojn de aliaj kaj grimacas. Ni, simplaj IKUE-anoj, devas esti tre kontentaj, ke ekzistas vi, kiu prenis sur siajn ŝultrojn la tutan pezon kaj respondecon pri la organo de la Unuiĝo. M. L., Pollando

al la indekso


 

KADRE DE LA UNIVERSALA KONGRESO EN PEKINO

Ni intencas ĉi tie nur fari raporteton pri la kristanaj aranĝoj dum la U.K. en Pekino.

Dimanĉe 27.7.1986 ĉirkaŭ 100 ge-kongresanoj partoprenis Di-servon en Pekina metodista preĝejo. Prezidis la Di-servon la sveda pastoro Leif Nordenstorm, predikis la ĉina Zhao Zhilian, juna instruisto el la Nankina Seminario.

En la Di-servo, same kiel en ĉiuj ceteraj kristanaj aranĝoj dum la Kongreso, partoprenis kaj protestantoj kaj katolikoj, kaj ankaŭ ne-kristanaj ĉinaj interesuloj.

Lunde 28.7.1986 okazis kunveno de KELI; gvidis la kunsidon la brita s-ro David Featherstone.

Ĵaŭde 31.7.1986 kunsidis IKUE; ankaŭ ĉi tiu kunsido estis malfermita al ĉiuj.

Ĉi tiuj aranĝoj estis anoncitaj ĉu en la kongresa programo, ĉu en la kongresa kuriero.

Vespere de sabato 2.8.1986 grupo da libervoluloj ĉeestis la sanktan Meson en katolika preĝejo.

Pli longan komentarion ni publikigos en la posta numero.

B. C.

al la indekso


 

RECENZOJ

Biblia Vortaro

Grandan kaj gravan libron publikigis en Romo la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO); t. e. Biblia Vortaro, 415 paĝoj, kun ilustraĵoj, zorge de Angelo Duranti.

La libro, unika, havas tute nekalkuleblan valoron, kiel konsulta kaj kleriga libro por fakuloj, sed ankaŭ por laikoj scivolaj pri tiu temo.

Ĝia ellaboro estis aparte malfacila: respondecaj pri la esploroj por kompilo de la Vortaro estis unue la polaj H. Paruzel kaj E. Wojtakowski. La unua pereis en tragika trafik-akcidento en 1975, kaj la dua rezignis daŭrigi la libron, kiu jam atingis la literon M.

Prof-ro Duranti devis, do, serĉi aliajn kunlaborantojn: li trovis kelkajn kiuj bedaŭrinde mortis sinsekve limtempe de kelkaj monatoj. Nur komence de 1982 li trovis la fak-eminentan kunlaboron de prelato J. Lanzoni kaj de patro Riccardo Di Prinzio, disponaj fini la verkon.

Ĉi tion rakontas la post-parolo, kiun Angelo Duranti skribis en 1984. En la antaŭparolo, male, la kompilinto mencias la nun ekzistantajn bibliajn vortarojn, ankoraŭ nekompletajn, sed kiuj efike kontribuis al la kompilado de la verko. Li ankaŭ klarigas la kialojn, kiuj instigis lin entrepreni ĉi tiun verkon, kiu enhavas ĉiujn rimarkindajn bibliajn nomojn (homoi, bestoj, obiektoj, eventoj kaj temoj), ordigitajn alfabete, en kolumnoj numeritaj por facila elserĉado.

La Biblia Vortaro estas redaktita kaj publikigita nur en Esperanto. Unuafoje, do, la lingvo de Zamenhof preteras Latinon en la tradicia rolo de helpilo por la kleruloj de la Eklezia mondo.

M. Picasso (El «Lombarda Esperantisto», marto-aprilo 1986)

 

Frontpaĝo de la libro «Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo» de G. Korytkowski

 

Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo

           Ĵus (1986!) aperis - «okaze de la 100-a datreveno de Esperanto», kiel ni legas dorse de la frontpaĝo - libro: Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo, renovigita Esperanto-versio de la universitata disertacio de la pola franciskano Georgo Koryrkowski, aperigita en 1976 itale kaj Esperante, en 1979 france, en 1980 hispane (angla eldono estas nun preparata). Ĉi nova versio, elpoligita de d-ro Czesław Bieldulski kaj publikigita de Pola Esperanto-Asocio ĉe Eldon-Kleriga Centro «Ritmo» en Varsovio, «kompare kun la jam konata esperanta eldonaĵo povas esti traktata kiel ĝisfunde reviziita kaj preskaŭ denove verkita libro», ni legas en la enkonduko.

En la verko la argumentado fluas glata kaj ekvilibra. For de utopioj aŭ polemikoj, ĝi montras ke la iompostioma unueciĝo de la mondo kaj universaliĝo de la Eklezio ludas favore al enkonduko de internacia helplingvo.

 

Mi persone konsentas kun la konkludo, kiu legeblas en la lasta paĝo de la leginda 90-paĝa libreto: «Tiu helplingvo ne nepre devas esti Esperanto kvankam - laŭ la ĝisnunaj spertoj - ĉi tiu lingvo post preskaŭ jarcenta sperto ŝajnas esti la plej taŭga, ĉar ĝi praktike solvas la problemon de internacia kompreniĝo».

La verkon rekomendas, interalie, du prestiĝaj antaŭparoloj, nome, de la pola Helpepiskopo de Varsovio, Władisław Miziołek, kaj de la franca dominikana teologo M.D. Chenu.

Battista Cadei

al la indekso


 

TRA LA MOVADO

* Laŭ propono de la loka episkopo, Monsinjoro Gijsen, la Sankta Seĝo bonvolis doni la dekoracion «Pro Ecclesia et Pontifice» (= pro Eklezio kaj Pontifiko) al s-ro Nico Hoen el Nederlando.

IKUE esprimas varmajn gratulojn pro la meritita rekono de la multjara agado de s-ro Hoen, kiu estis longatempe Redaktoro de Espero Katolika kaj kasisto de IKUE, kaj verkis biografion de Pastro Emil Peltier.

S-ro Hoen estas ankaŭ aŭtoro de ampleksa «Historio de IKUE», eldonota okaze de la jubilea jaro 1987.

* Aperis broŝuro pri la mirinda vivo kaj morto de Gianna Beretta Molle, kiu preferis morti ol pereigi sian infanon per abortigo. Ĝi titoliĝas «Por jesi al la vivo», kaj haveblas senpage skribante al la redakcio de Espero Katolika (ĝis elĉerpiĝo de la stoko).

al la indekso


 

MAKSIMOJ

  • Stultaĵo restas stultaĵo. Eĉ se ĝin diras kvindek milionoj da homoj (B. Russel)

  • Por ke malbono supervenku, sufiĉas, ke la bonuloj faru nenion (E. Burke)

  • Plej bona lignaĵisto ne estas tiu, kiu produktas pli multe da rabotaĵoj ol la ceteraj (A. Guiterman)

  • Granda saĝeco ne signifas grandan intelekton (ĉina proverbo)

  • Plej bona maniero farj venĝon kontraŭ malbonulo estas: tute ne simili al li (ĉina proverbo)

  • Esti homo signifas, precize, esti respondeca (Saint-Exupery)

  • La homaj rilatoj nin suferigas. Kaj ju pli ili estas dolĉaj, afekciaj, simplaj, decaj, des pli - jen la tragikaĵo! – ili suferigas (C. Fruttero)

  • Tio, ke homo estas bona aŭ malbona, koncernas ne nur lin, sed la tutan komunaĵon, kaj eĉ la tutan mondon (Gandhi)

  • Estiĝas spontana demando, ĉu la nuntempan homon nocas plimulte la blindiga mon-avido aŭ la elĉerpiga tro-hastemo (K. Lorenz)

  • Ne forgesu la ŝtonajn fajrilojn, kaj ĉiam memoru la torĉojn: iun tagon eble la lampoj estingiĝos (A. Panagulis)

  • Ĝibulo ne vidas sian gibon (ĉina proverbo)

  • Tiu, kiu konas la aliajn, estas klera; tiu, kiu konas sin mem, estas saĝa (ĉina proverbo)

  • Pacienco estas la plej heroeca el la virtoj, ĝuste pro tio, ke ĝi havas nenian heroecan aspekton (Leopardi)

al la indekso